The Project Gutenberg eBook of La Rabistoj, by Friedrich Schiller
This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: La Rabistoj

Dramo en kvin aktoj

Author: Friedrich Schiller
Translator: L. L. Zamenhof
Release Date: July 30, 2021 [eBook #65958]
Language: Esperanto
Character set encoding: UTF-8
Produced by: Andrew Sly, Miroslav Malovec and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from images made available by the HathiTrust Digital Library.)
*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA RABISTOJ ***
ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF

FREDERIKO SCHILLER

LA
RABISTOJ

Dramo en kvin aktoj

EL GERMANA LINGVO TRADUKIS
Dro L. L. ZAMENHOF

PARIS

Librejo HACHETTE KAJ Ko
79, Boulevard Saint-Germain,

Kaj ĝiaj Korespondantoj: DANUJO, ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade 35, KJÖBENHAVN. — GERMANUJO, ESPERANTO-VERLAG MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, BERLIN. — GRANDA BRITUJO, REVIEW of REVIEWS, Mowbray House, Norfolk street, LONDON W. C.HISPANUJO, J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes, BARCELONA. — ITALUJO, R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO. — RUMANUJO, LIBRĂRIA NOUĂ CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 78, BUCAREȘTI. — RUSUJO, M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA. — SVEDUJO, ESPERANTISTEN, 37, Surbrunnsgatan, STOCKHOLM.

1908

Ĉiuj rajtoj rezervataj

PERSONOJ

La loko de agado estas Germanujo. La tempo — proksimume du jaroj.

LA RABISTOJ

AKTO UNUA

Sceno unua.

Frankujo. Salono en la kastelo de Moor.

FRANCISKO. La MALJUNA MOOR.

Francisko. — Sed ĉu vi sentas vin sana? Vi estas tiel pala.

Maljuna Moor. — Tute sana, mia filo, — kion vi havis, por diri al mi?

Francisko. — La poŝto venis — letero de nia korespondanto en Lepsiko....

Maljuna Moor, vivece. — Sciigoj pri mia filo Karolo?

Francisko. — Hm! Hm!... Tiel estas. Sed mi timas.... Mi ne scias... ĉu mi... pro via sano.... Ĉu vi efektive sentas vin tute sana?

Maljuna Moor. — Kiel fiŝo en akvo! Pri mia filo li skribas? Kion signifas tiu ĉi via zorgado? Vi demandis min du fojojn.

Francisko. — Se vi estas malsana, se vi havas nur la plej malgrandan antaŭsenton fariĝi tia, tiam lasu min, — mi parolos al vi en tempo pli oportuna. (Duone al si mem.) Tiu ĉi novaĵo ne estas por malfortika korpo.

Maljuna Moor. — Dio! Dio! Kion mi aŭdos?

Francisko. — Lasu min antaŭe iri flanken kaj verŝi larmon de kompato pro mia perdita frato.... Mi devus silenti eterne, ĉar li estas via filo; mi devus por eterne kaŝi lian malhonoron, ĉar li estas mia frato. Sed obei vin estas mia unua, malĝoja devo, — tial pardonu min.

Maljuna Moor. — Ho, Karolo, Karolo! Se vi scius, kiel via konduto turmentegas la koron de la patro! Kiel unu sola ĝoja sciigo pri vi aldonus al mia vivo dek jarojn, farus min junulo, — dum nun ĉiu sciigo, ho ve, alproksimigas min per unu paŝo al la tombo!

Francisko. — Se ĝi estas tiel, maljuna homo, tiam adiaŭ, — ni ĉiuj ankoraŭ hodiaŭ elŝirus al ni la harojn super via ĉerko.

Maljuna Moor. — Restu! Mi devas ankoraŭ fari nur la malgrandan, mallongan paŝon.... Lasu al li lian liberecon! (Sidiĝas.) La pekoj de liaj patroj estas punataj en la tria kaj kvara generacio, — lasu lin fini.

Francisko, elprenas la leteron el la poŝo. — Vi konas nian korespondanton! Vidu! La fingron de mia dekstra mano mi donus, ke mi povu diri, ke li estas mensoganto, nigra venena mensoganto.... Kolektu viajn fortojn! Pardonu min, ke mi ne lasas vin mem legi la leteron: vi ne ĉion devas aŭdi.

Maljuna Moor. — Ĉion, ĉion, mia filo! vi liberigos min de lambastono.

Francisko, legas. — «Lepsiko, 1 de Majo. — Se min ne ligus nerompebla promeso ne kaŝi antaŭ vi eĉ la plej malgrandan, kion mi povas ekscii pri la sorto de via frato, plej kara amiko, neniam mia senkulpa plumo fariĝus tirano kontraŭ vi. El cent leteroj de vi mi povas kompreni, kiel tiaspecaj sciigoj kredeble traboras vian fratan koron; ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vin, kiel vi pro la sentaŭga, pro la abomeninda....» (La maljuna Moor kovras sian vizaĝon.) Vidu, patro, mi legas al vi nur la plej delikatan — «pro la abomeninda verŝas milojn da larmoj»; ha, ili fluis, verŝiĝis torente de tiu ĉi kompatema vango.... «Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi jam vidas vian maljunan, pian patron mortpale....» Jesuo, Mario! Vi jam estas tia, ankoraŭ antaŭ ol vi scias la plej malmulton!

Maljuna Moor. — Pluen, pluen!

Francisko. — «Mortpale refalanta en sian seĝon kaj malbenanta la tagon, en kiu la unuan fojon estis balbutita al li la vorto «patro». Oni ne ĉion povis malkaŝi al mi, kaj el tiu malmulto, kiun mi scias, vi ekscios nur malmulte. Ŝajnas, ke via frato plenigis nun la mezuron de sia malhonoro; mi almenaŭ konas nenion super tio, kion li efektive atingis, se lia genio ne superas en tio ĉi mian. Hieraŭ noktomeze, farinte antaŭe kvardek mil dukatojn da ŝuldoj» — bela poŝmono, mia patro — «malvirgiginte la filinon de riĉa bankiero ĉi tie kaj morte vundinte en duelo ŝian amanton, bravan junulon, li decidis forkuri de la justeco kune kun sep aliaj, kiujn li entiris en sian malĉastan vivon.» — Patro, pro Dio! Patro, kio fariĝas al vi?

Maljuna Moor. — Estas sufiĉe. Ĉesu, mia filo!

Francisko. — Mi vin indulgas.... «Oni sendis post li kaptordonajn leterojn, la ofenditoj laŭte krias pri kontentigo, prezo estas anoncita por lia kapo, — la nomo Moor....» Ne, miaj malfeliĉaj lipoj neniam mortigu patron! (Li disŝiras la leteron.) Ne kredu ĝin, patro, ne kredu al li eĉ unu silabon!

Maljuna Moor, ploras maldolĉe. — Mia nomo! Mia honesta nomo!

Francisko, ĵetas sin al li sur la kolon. — Malnobla, trioble malnobla Karolo! Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam li, estante ankoraŭ knabo, tiel trenadis sin post la knabinoj, peladis sin kun strataj buboj kaj kanajla kamaradaro sur herbejoj kaj montoj, forkuradis de la preĝejo, kiel krimulo kuras de malliberejo, kaj la pfenigojn, kiujn li elturmentadis de vi, li ĵetadis en la ĉapelon al la unua renkontita almozulo, dum ni en la domo edifadis nin per piaj preĝoj kaj sanktaj prediklibroj? Ĉu mi tion ĉi ne antaŭvidis, kiam la aventurojn de Julio Cezaro kaj Aleksandro la Granda kaj aliaj mallumegaj idolistoj li legadis pli volonte, ol la historion de la pentofarema Tobio? Cent fojojn mi tion ĉi antaŭdiris al vi, ĉar mia amo al li estis ĉiam en la limoj de la infana devo, — ke la junulo ankoraŭ nin ĉiujn ĵetos en mizeron kaj honton! Ho, se li ne portus la nomon de Moor! Se mia koro ne batus por li tiel varme! La malpia amo, kiun mi ne povas ekstermi, iam ankoraŭ plendos kontraŭ mi antaŭ la juĝa seĝo de Dio.

Maljuna Moor. — Ho, miaj esperoj! miaj oraj revoj!

Francisko. — Tion ĉi mi bone scias. Ĝuste pri tio mi ja ĵus parolis. La fajra spirito, kiu flamas en la bubo, vi ĉiam diradis, kiu faras lin tiel sentema por ĉiu ĉarmo de grandeco kaj beleco, — tiu ĉi malkaŝemeco, kiu spegulas lian animon en lia okulo, — tiu ĉi moleco de la sentoj, kiu lin ĉe ĉiu sufero fandigas en plorantan simpation, — tiu ĉi vira kuraĝeco, kiu pelas lin sur la pinton de centjaraj kverkoj kaj kurigas lin trans fosojn kaj palisarojn kaj malkvietajn riverojn, — tiu ĉi infana gloramo, tiu ĉi nevenkebla obstineco kaj ĉiuj ĉi tiuj belaj brilaj virtoj, kiuj ĝermis en la paĉja fileto, faros el li iam varman amikon por amiko, bonegan regnanon, heroon, grandan, grandan homon. — Nun vi ĝin vidas, patro! La fajra spirito disvolviĝis, dislarĝiĝis, belegajn fruktojn ĝi alportis. Vidu tiun ĉi malkaŝemecon, kiel bele ĝi aliformiĝis en arogantecon! Vidu tiun ĉi molecon, kiel dorloteme ĝi kolombumas por koketulinoj, kiel sentema ĝi estas por la ĉarmoj de ia Frino! Vidu tiun ĉi fajran genion, kiel ĝi en ses jaroj tiel pure forbruligis la oleon de lia vivo, ke li, ankoraŭ vivante, vagas kiel fantomo, kaj jen venas la homoj kaj estas tiel senhontaj kaj diras: «c’est l’amour qui a fait ça!» Ha! vidu do tiun ĉi kuraĝan entrepreneman kapon, kiel ĝi forĝas kaj plenumas planojn, antaŭ kiuj la heroaĵoj de ia Cartouche kaj Howard tute malaperas! Kaj kiam ankoraŭ tiuj ĉi belegaj ĝermoj kreskos ĝis plena matureco, — ĉar kion perfektan oni povas atendi de tia delikata aĝo? — Eble, patro, vi ĝisvivos ankoraŭ la ĝojon vidi lin antaŭ la fronto de ia militistaro, kiu postenas en la sankta silento de la arbaroj kaj al la laca migranto faciligas lian vojaĝon per duono de lia ŝarĝo, — eble vi povos ankoraŭ, antaŭ ol vi iros en la tombon, fari pilgrimadon al lia monumento, kiun li estos stariginta al si inter la ĉielo kaj la tero, — eble... ho, patro, patro, patro! Serĉu al vi novan nomon, ĉar alie per la fingroj montrados vin butikistoj kaj strataj buboj, kiuj vidis la portreton de sinjoro via filo sur la Lepsika foirejo.

Maljuna Moor. — Kaj vi ankaŭ, mia Francisko, vi ankaŭ? Ho, miaj infanoj! kiel ili celas al mia koro!

Francisko. — Vi vidas, mi ankaŭ povas esti sprita, sed mia sprito estas piko de skorpio. Kaj poste restas la seka homo proza, la malvarma, ligna Francisko, aŭ kiel ili alie estas nomataj tiuj titoloj, kiujn inspiradis al vi la kontrasto inter li kaj mi, kiam li sidis sur viaj genuoj aŭ pinĉis al vi la vangojn, — tiu iam mortos inter siaj limaj ŝtonoj kaj putros kaj estos forgesita, dum la gloro de tiu ĉi universala kapo flugados de unu poluso ĝis alia. Ha! per kunmetitaj manoj dankas vin, ho ĉielo, la malvarma, seka, ligna Francisko por tio, ke li ne estas kiel ĉi tiu!

Maljuna Moor. — Pardonu min, mia infano; ne koleru patron, kiu trovas sin trompita en siaj esperoj. Dio, kiu per Karolo sendas al mi larmojn, per vi, mia Francisko, ilin viŝos el miaj okuloj.

Francisko. — Jes, patro, li viŝos ilin el viaj okuloj. Via Francisko donos sian vivon, por plilongigi vian. Via vivo estas la orakolo, kun kiu mi antaŭ ĉio konsiliĝas pri ĉio, kion mi volas fari, — la spegulo, tra kiu mi ĉion rigardas; nenia devo estas por mi tiel sankta, ke mi ne estus preta ĝin rompi, se la afero koncernas vian karegan vivon. Ĉu vi kredas al mi?

Maljuna Moor. — Vi havas ankoraŭ grandajn devojn sur vi, mia filo. Dio vin benu por tio, kio vi por mi estis kaj estos!

Francisko. — Nun diru do al mi, — se vi ne estus devigata nomi tiun filon via, vi ne estus feliĉa homo?

Maljuna Moor. — Silentu! ho, silentu! kiam la akuŝistino lin alportis al mi, mi levis lin al la ĉielo kaj ekkriis: «ĉu mi ne estas feliĉa homo?»

Francisko. — Tion vi diris. Nun vi tion ĉi trovis? Vi envias la plej senvaloran el viaj kampuloj, ke li ne estas patro al tiu, — vi havas malĝojon dum vi havas tiun filon. Tiu ĉi malĝojo kreskos kun Karolo, tiu ĉi malĝojo subfosos vian vivon.

Maljuna Moor. — Ho! ĝi faris el mi okdekjaran homon.

Francisko. — Nu, sekve, — se vi rifuziĝus tiun filon?

Maljuna Moor. — Francisko! Francisko! Kion vi diras?

Francisko. — Ĉu ne la amo al li faras al vi la tutan malĝojon? Sen tiu ĉi amo li por vi ne ekzistas. Sen tiu ĉi puninda, kondamninda amo li mortis por vi, li neniam naskiĝis por vi. Ne karno kaj sango, sed la koro faras nin patroj kaj filoj. Ne amu lin plu, tiam tiu ĉi degeneraĵo ne estos ankaŭ plu via filo, se li eĉ estus eltranĉita el via karno. Li estis ĝis nun la pupilo de via okulo; sed se turmentas vin via okulo, diras la Sankta Skribo, tiam elŝiru ĝin. Pli bone estas iri unuokula en la ĉielon, ol duokula en la inferon. Pli bone estas iri seninfana en la ĉielon, ol se ambaŭ, la patro kaj la filo, iras en la inferon. Tiel parolas Dio.

Maljuna Moor. — Vi volas, ke mi malbenu mian filon?

Francisko. — Ne, ne! Vian filon vi ne malbenu. Kion vi nomas via filo? Tiun, al kiu vi donis la vivon, kvankam li faras ĉiujn eblajn penojn, por mallongigi la vian?

Maljuna Moor. — Ho, ĝi estas tro vera! Ĝi estas juĝo kontraŭ mi. Dio ĝin ordonis al li!

Francisko. — Ĉu vi vidas, kiel infankore via amata infano agas kontraŭ vi? Per via patra kunsentado li sufokas vin, li mortigas vin per via amo, li eĉ vian patran koron mem subaĉetis, por fari finon al via vivo. Kiam vi fine plu ne estos, tiam li estos mastro de viaj havoj, reĝo de siaj inklinoj. La digo estos for, kaj la torento de liaj deziroj povos pli libere fluegi. Imagu do vin sur lia loko! Kiel ofte li devas deziri, ke la patro iru en la teron, kiel ofte li devas tion ĉi deziri pri la frato, kiuj en la fluado de liaj ekscesoj tiel senkompate maloportunigas al li la vojon? Sed ĉu tio ĉi estas amo por amo? Ĉu tio ĉi estas infana dankemeco por patra malsevereco, se por la volupta plezuro de unu minuto li oferas dek jarojn de via vivo? Se la gloron de siaj patroj, kiu jam en la daŭro de sep jarcentoj konserviĝis senmakula, li en volupta minuto metas sur la karton? Ĉu tion ĉi vi nomas via filo? Respondu: ĉu tion ĉi vi nomas via filo?

Maljuna Moor. — Neamanta infano, ho ve! sed tamen mia infano! tamen mia infano!

Francisko. — Ĉarmega, dolĉa infano, kies konstanta penado estas ne havi plu patron. Ho, se vi tion ĉi komprenus! Se la skvamoj defalus de viaj okuloj! Sed via malsevereco devas fortikigi lin en liaj diboĉaĵoj, via helpado devas ilin pravigi. Estas vero, ke vi deŝarĝos la malbenon de lia kapo; sur vin, patro, sur vin falos la malbeno de la kondamno.

Maljuna Moor. — Juste! tute juste! Mia, mia estas la tuta kulpo!

Francisko. — Kiom da miloj, kiuj trinkis ĝis plena ebrieco el la pokalo de volupto, pliboniĝis per suferoj! Kaj ĉu la korpa doloro, kiu akompanas ĉiun malmoderecon, ne estas montro de la volo de Dio? Ĉu la homo per sia kruela dorlotado devas tion ĉi kontraŭbatali? Ĉu la patro havas la rajton pereigi por ĉiam la tenotaĵon, konfiditan al li? Pripensu, patro, se vi por kelka tempo elmetos lin al mizero, ĉu li tiam ne devos aŭ returniĝi kaj pliboniĝi, aŭ li eĉ en la granda lernejo de la mizero restos malnoblulo, kaj tiam — ve al la patro, kiu la konsilojn de pli alta saĝeco neniigis per dorlotado! — Nu, patro?

Maljuna Moor. — Mi skribos al li, ke mi deturnas de li mian manon.

Francisko. — Per tio vi agos juste kaj saĝe.

Maljuna Moor. — Ke li neniam venu antaŭ miajn okulojn.

Francisko. — Tio faros sanigan efikon.

Maljuna Moor, ame. — Ĝis li fariĝos alia!

Francisko. — Nu, bone, bone! Sed se li nun venos kun la masko de hipokritulo, plorakiros vian kompaton, flatakiros vian pardonon, kaj morgaŭ li iros kaj mokos vian malfortecon en la brakoj de siaj malĉastulinoj? Ne, patro! Li memvole revenos, kiam la konscienco lin senkulpigos.

Maljuna Moor. — Mi tion ĉi tuj skribos al li.

Francisko. — Haltu! ankoraŭ unu vorton, patro! Mi timas, ke via indigno diktus al vi tro akrajn vortojn, kiuj fendus al li la koron, — kaj krom tio, ĉu vi ne opinias, ke li rigardos kiel pardonon jam tiun fakton, ke vi indigas lin ankoraŭ je via propramana skribado? Tial estos pli bone, se vi lasos la skribadon al mi.

Maljuna Moor. — Faru tion ĉi, mia filo. — Ha, ĝi ja rompus al mi la koron! Skribu al li....

Francisko, rapide. — Sekve tiel restas decidite?

Maljuna Moor. — Skribu al li, ke mi mil sangajn larmojn, mil sendormajn noktojn.... Sed ne alkonduku mian filon al malespero!

Francisko. — Ĉu vi ne volas iri en la liton, patro? Ĝi tro forte vin skuis.

Maljuna Moor. — Skribu al li, ke la patra brusto.... Mi diras al vi, ne alkonduku mian filon al malespero! (Li foriras malgaje.)

Francisko, rigardante post li kun ridado. — Konsolu vin, maljunulo! vi neniam premos lin al via brusto; la vojo al ĝi estas barita por li, kiel la ĉielo por la infero. Li estis elŝirita el viaj brakoj antaŭ ol vi sciis, ke vi tion ĉi povus deziri. Mi estus ja mizera fuŝisto, se mi ne povus eĉ tion atingi, ke mi disigu filon de la koro de la patro, se ĝi eĉ estus alkroĉita al ĝi per feraj ligiloj. Mi aranĝis ĉirkaŭ vi magian rondon de malbenoj, kiun li ne povos transsalti. Mi gratulas, Francisko! for estas la amata infano, — la arbaro estas pli luma. Mi devas zorge levi ĉiujn pecetojn da papero, ĉar facile povus okazi, ke iu rekonus mian skribon! (Li kolektas la disŝiritajn pecojn de la letero.) Kaj malĝojo baldaŭ ankaŭ la maljunulon forigos, — kaj al ŝi mi devas elŝiri tiun ĉi Karolon el la koro, se eĉ duono de ŝia vivo elŝiriĝus kune.

Mi havas grandajn rajtojn koleri la naturon, kaj — mi ĵuras per mia honoro — mi faros uzon el tiuj rajtoj. Kial mi ne elrampis la unua el la ventro de la patrino? Kial ne la sola? Kial la naturo devis meti sur min tiun ĉi ŝarĝon de malbeleco? ĝuste sur min? Tute tiel, kvazaŭ ĝi ĉe mia naskiĝo uzus ian senvaloran restaĵon. Kial ĝuste al mi ĝi donis tiun ĉi nazon de Laplandano? ĝuste al mi tiun ĉi buŝegon de negro? tiujn ĉi okulojn de Hotentoto? Vere, mi opinias, ke la plej abomenindajn partojn de ĉiuj homaj specoj ĝi ĵetis en unu amason kaj ĝi min el tio ĉi bakis. Tondro kaj morto! Kiu ĝin rajtigis, ke ĝi al tiu donu tion aŭ alian kaj al mi ne donu? Ĉu iu povis klopodi pri ĝia favoro, antaŭ ol li naskiĝis? aŭ ĝin ofendi, antaŭ ol li mem estiĝis? Kial ĝi agis tiel partie?

Ne, ne! mi estas maljusta kontraŭ ĝi. Ĝi ja donacis al ni elpenseman spiriton, ĝi elmetis nin nudaj kaj mizeraj sur la bordon de tiu ĉi granda oceano, mondo, — naĝu, kiu povas naĝi, kaj kiu estas tro mallerta, tiu dronu! Ĝi nenion al mi donis; kio mi volas fari min, estas mia afero. Ĉiu havas egalan rajton por la plej granda kaj por la plej malgranda; pretendo disbatiĝas kontraŭ pretendo, inklino kontraŭ inklino kaj forto kontraŭ forto. La rajto loĝas ĉe la venkinto, kaj la limoj de nia forto estas niaj leĝoj.

Estas vero, ke ekzistas certaj societaj interkonsentoj, kiujn oni aranĝis, por irigi la pulson de la monda societo. Honesta homo! efektive ĝi estas grandvalora monero, per kiu oni povas majstre brokanti, se oni scias bone ĝin spezi. Konscienco, — ho, jes, certe! brava ĉifonfiguro, por fortimigi paserojn de ĉerizarboj! Ankaŭ bone skribita kambio, per kiu eĉ bankrotulo en ekstrema okazo al si helpas.

Efektive tre laŭdindaj aranĝoj, por teni la malsaĝulojn en respekto kaj la popolamason sub la pantoflo, por ke al la prudentuloj estu pli oportune. Sen dubo, tre amuzaj aranĝoj! Ili memorigas al mi la barilojn, kiujn miaj kampuloj tre ruze konstruas ĉirkaŭ siaj kampoj, por ke neniu leporo transsaltu, jes, tre severe, neniu leporo! Sed la moŝto sinjoro ekpikas sian ĉevalon per sprono kaj agrable galopas tra la estinta grenkampo.

Malfeliĉa leporo! ĝi estas ja kompatinda rolo, se oni devas esti leporo en tiu ĉi mondo! Sed la moŝto sinjoro bezonas leporojn!

Tial kuraĝe transen! Kiu nenion timas, estas ne malpli potenca, ol tiu, kiun ĉiu timas. Estas nun modo porti ĉe la pantalonoj bukojn, per kiuj oni povas laŭvole laĉi ilin pli vaste aŭ pli malvaste. Ni farigos al ni konsciencon laŭ la plej nova fasono, por ke ni povu ĝin bone disbuki pli vaste, kiam ni pli enpakas. Kion ni estas kulpaj? Iru al la tajloro! Multe kaj ripete mi aŭdis pri tiel nomata samsanga amo, kiu al iu bonorda domemulo povus varmegigi la kapon; tio ĉi estas via frato! Tradukite ĝi estas: li elsaltis el tiu sama forno, el kiu vi elsaltis, — sekve li estu sankta por vi! Rimarku do bone tiun ĉi artifikan konsekvencon, tiun ĉi amuzan konkludon de la najbareco de korpoj al la harmonio de spiritoj, de la sameco de naskiĝloko al la sameco de sentoj, de la sameco de nutraĵo al la sameco de inklinoj. Sed pluen, — ĝi estas via patro! li donis al vi la vivon, vi estas lia karno, lia sango, sekve li estu sankta por vi! Denove ruza konsekvenco! Mi volus ja demandi, kial li min faris? Certe ja ne el amo al mi, kiu ankoraŭ estis fariĝonta ulo? Ĉu li min konis antaŭ ol li min faris? Aŭ ĉu li pensis pri mi, kiam li min faris? Aŭ ĉu li deziris ĝuste min, kiam li min faris? Ĉu li sciis, kio mi fariĝos? Tion ĉi mi ne konsilus al li, ĉar tiam mi povus puni lin por tio, ke li min tamen faris! Ĉu mi povas danki lin por tio, ke mi fariĝis viro? Tiel same malmulte, kiel mi povus plendi kontraŭ li, se li farus el mi virinon. Ĉu mi povas nomi amo tion, kio ne estas bazita sur estimo al mia «mi»? Ĉu povis ekzisti estimo al mia «mi», kiu estis ankoraŭ nur naskiĝonta de tio, de kio ĝi devis esti la kaŭzo? Kie do tie estas la sankteco? Eble en la ago mem, per kiu mi naskiĝis? Kvazaŭ tio ĉi estus io pli, ol bruta procedo por la kontentigo de bruta volupta deziro! Aŭ eble ĝi kuŝas en la rezultato de tiu ĉi ago, kiu ja estas nenio alia, ol fera necesaĵo, kiun oni tiel volonte forigus, se tio ĉi ne kostus karnon kaj sangon? Ĉu eble por tio mi devas lin danki, ke li min amas? Tio ĉi estas vantemeco de lia flanko, la amata peko de ĉiuj artistoj, kiuj koketas kun si pri sia verko, se ĝi eĉ estas plej malbela. — Vidu do, tio ĉi estas la tuta magiaĵo, kiun vi envolvas en sanktan nebulon, por malbonuzi nian timemecon. Ĉu ankaŭ mi devas lasi irigi min per tio kiel knabon?

Kuraĝe do! kuraĝe al la laboro! Mi volas ĉion ĉirkaŭ mi ekstermi, kio baras al mi la eblon esti mastro. Mastro mi devas esti, por ke mi atingu per forto tion, por kio mankas al mi amindeco! (Foriras.)

Sceno dua.

Drinkejo ĉe la limo de Saksujo.

KAROLO MOOR, profundiĝinte en libron. SPIEGELBERG, trinkante ĉe tablo.

Moor, formetas la libron. — Mi sentas abomenon al tiu ĉi inkmakula tempo, kiam mi en mia Plutarĥo legas pri grandaj homoj.

Spiegelberg, metas glason antaŭ lin kaj trinkas. — Jozefon vi devas legi.

Moor. — La hela fajro de Prometeo elbrulis, anstataŭ ĝi oni prenas nun la flamon de likopodio, — teatra fajro, kiu ne ekbruligas eĉ pipon da tabako. Jen ili ungetas, kiel ratoj sur la bastonego de Herkuleso, kaj forstudas la tutan cerbon el sia kranio pri tio, kio estis la materio, kiun li havis en siaj testikoj. Franca abato predikas, ke Aleksandro estis timemulo; ftiza profesoro almetas ĉe ĉiu vorto boteleton da amoniako al sia nazo kaj legas studigon pri forto. Hometoj, kiuj svenas, kiam ili faris bubon, kritikas la taktikon de Hanibalo; malsekorelaj buboj kaptas frazojn el la batalo apud Kannoj kaj plorgrimacas pri la venkoj de Scipiono, ĉar ili devas raporti pri ili lecionojn.

Spiegelberg. — Tio ĉi estas ja tute aleksandria plorado.

Moor. — Bela pago por via ŝvito en la kampa batalo, ke vi nun vivas en gimnazioj kaj via senmorteco estas ĝeme trenata en librojrimeno. Valorega rekompenco por via elverŝita sango, ke Nurnberga butikisto nun volvas vin ĉirkaŭ kuko, aŭ, en pli feliĉa okazo, franca tragediverkisto vin ŝraŭbas sur altajn irbastonojn kaj tiras vin per metalfadenoj. Ha, ha, ha!

Spiegelberg, trinkas. — Legu Jozefon, mi vin petas pri tio.

Moor. — Fi, fi al la sensuka tempaĝo de kastritoj, kiu taŭgas por nenio, nur por remaĉadi la farojn de la antaŭa tempo kaj kripligi per komentarioj la heroojn de la antikveco kaj sensencigi ilin per tragedioj. La forto de la lumboj malaperis, kaj nun biera feĉo devas helpi pluplanti la homan genton.

Spiegelberg. — Teo, frato, teo!

Moor. — Ili baras al si la sanan naturon per sensencaj konvencioj, ne kuraĝas eltrinki glason, ĉar ili devas trinki nepre pro ies sano, — ili lekas la botpurigiston, ke li ilin protektu ĉe lia eminenta moŝto, kaj ili regalas per la piedo la mizerulon, kiun ili ne timas. Ili adoras sin reciproke pro tagmanĝo kaj estas pretaj veneni sin reciproke pro matraco, kiun ĉe aŭkcio iu forŝiris de ili per plidono. Ili kondamnas la sadukeon, kiu ne venas sufiĉe diligente en la preĝejon, kaj ili prikalkulas siajn procentegojn ĉe la altaro; ili genufleksas, por ke ili povu bone etendi la trenaĵon de sia vesto, — ne deturnas okulon de la pastro, por ke ili vidu, kiel lia peruko estas frizita. Ili svenas, kiam ili vidas sangantan anseron, kaj plaŭdas per la manoj, kiam ilia konkuranto iras bankrote de la borso.... Kiel ajn varme mi premis al ili la manojn... «nur unu tagon ankoraŭ»... vane! En malliberejon la hundon!... Petoj, ĵuroj, larmoj.... (Piedfrapante la plankon.) Infero kaj diablo!

Spiegelberg. — Kaj pro iaj kelkaj miloj da favaj dukatoj...

Moor. — Ne! mi ne volas pensi pri tio! Ke mi enpremu mian korpon en korseton kaj mi laĉu mian volon per leĝoj! La leĝo faris limakan iron el tio, kio devis fariĝi flugo de aglo. La leĝo kreis ankoraŭ neniun grandan homon, sed la libereco elkovas kolosojn kaj ekstremaĵojn. Ili enpalisas sin en la peritoneon de tirano, penas plaĉi al la kapricoj de lia stomako kaj lasas sin premi per la ventoj de liaj intestoj. Ha, se la spirito de Hermano ankoraŭ bruletus en lia cindro! Oni metu min antaŭ anaron da knabegoj kiel mi, tiam Germanujo fariĝos respubliko, kontraŭ kiu Romo kaj Sparto estos monaĥinejoj! (Li ĵetas la spadon sur la tablon kaj leviĝas.)

Spiegelberg, suprensaltante. — Brave! Bravisime! Vi venigas min rekte al la ĝusta ĉapitro. Mi diros al vi ion en la orelon, Moor, kio jam de longe min okupas, — kaj vi estas la ĝusta homo por tio... drinku, frato, drinku!... Kiel plaĉas al vi, se ni fariĝus hebreoj kaj ni denove restarigus la regnon?

Moor, ridas el la tuta gorĝo. — Ha, nun mi komprenas, nun mi komprenas, — vi volas eligi el modo la prepucion, ĉar la barbiro forprenis jam vian?

Spiegelberg. — Ha, vi, malfaremulo! Estas vero, ke mi per stranga okazo estas jam antaŭe cirkumcidita. Sed diru, ĉu ĝi ne estas sprita kaj kuraĝa plano? Ni dissendos manifeston al ĉiuj kvar flankoj de la mondo, kaj ni vokos al Palestino ĉion, kio ne manĝas porkan viandon. Tiam mi pruvos per konvinkaj dokumentoj, ke Herodo, la kvaronprinco, estis mia praprapatro kaj tiel plu. Jen ĝi estos venka kriado, mia kara, kiam ili denove elrampos supren kaj povos rekonstrui Jeruzalemon! Poste tuj la Turkojn for el Azio, dum la fero estas ankoraŭ varmega, — haki cedrojn sur la Libano, konstrui ŝipojn, kaj la tuta popolo brokantu per malnovaj pasamentoj kaj bukoj. Dume....

Moor, ridetante prenas lian manon. — Kamarado! al la malsaĝaj petoloj venis nun fino.

Spiegelberg, mirigite. — Fi, vi ja ne volos ludi la rolon de erarinta filo? Tia knabego kiel vi, kiu per la spado pli gratis sur vizaĝoj, ol tri kancelariuloj en la daŭro de superjaro skribis en la libron de ordonoj! Ĉu mi revoku en vian memoron la historion pri la granda hunda kadavro? Ha, mi devas repentri al vi denove vian propran figuron, — tio ĉi enblovos fajron en viajn vejnojn, se nenio alia vin plu entuziasmigas. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel la sinjoroj de la kolegio forpafigis piedon al via dogo, kaj vi pro revenĝo ordonis faston en la tuta urbo? Oni koleris pri via ordono; sed vi, ne mallaborema, lasas foraĉeti por vi la tutan viandon en la tuta urbo tiamaniere, ke post ok horoj ne restas jam eĉ unu osto en la tuta ĉirkaŭaĵo kaj la prezo de la fiŝoj komencas leviĝi. Urbestraro kaj urbanaro krias pri venĝo. Ni, studentoj, vigle eliras en la nombro de dek sep centoj, kun vi antaŭ la fronto, kaj viandistoj kaj tajloroj kaj butikistoj malantaŭe, kaj hotelistoj, barbiroj kaj ĉiuj metiistaj korporacioj, kaj ili krias, ke ili bombardos la urbon, se oni tuŝos al la studentoj eĉ unu haron. Tiam la afero finiĝis, kiel la pafado ĉe Hornbergo, kaj ili devis foriri kun longa nazo. Vi venigas doktorojn, tutan kuracistan konsiliĝon, kaj vi proponis tri dukatojn, se iu volos skribi recepton por la hundo. Ni esperis, ke la sinjoroj havos tro multe da honoro en si kaj diros «ne», kaj ni jam antaŭdecidis, ke ni ilin devigu perforte. Sed tio ĉi estis senbezona, la sinjoroj interbatis sin pro la tri dukatoj, kaj per konkura marĉando la prezo falis ĝis tri bacoj; en unu horo estis skribitaj dek du receptoj, tiamaniere, ke la besto baldaŭ kadavriĝis.

Moor. — Malnoblaj kanajloj!

Spiegelberg. — La funebra soleno estas aranĝata en plena parado, funebraj versaĵoj pri la hundo en granda amaso, kaj ni elmarŝis en la nokto, ĉirkaŭ mil personoj, havante lanternon en unu mano kaj niajn spadojn en la alia, kaj tiel ni iris tra la urbo kun sonorigado kaj tintado, ĝis la hundo estis enterigita. Tiam komenciĝis manĝegado, kiu daŭris ĝis lumo matena; poste vi dankis la sinjorojn por la kora kondolenco kaj vi lasis vendi la viandon por duono de la prezo. «Mort de ma vie!» tiam oni respektis nin, kiel garnizonon en militakirita fortikaĵo....

Moor. — Kaj vi ne hontas fanfaroni per ĉi tio? Vi ne havas eĉ tiom da hontemeco, por honti pro tiuj petoloj?

Spiegelberg. — Iru, iru! vi ne estas plu Moor. Ĉu vi memoras ankoraŭ, kiel milfoje vi, tenante la botelon en la mano, mokadis la maljunan avarulon kaj diradis, ke li ĉiam plu nur kolektu kaj ŝparu, kaj vi por tio drinkkrevigos vian gorĝon? Ĉu vi memoras ankoraŭ? he? vi memoras ankoraŭ? Ho, vi, malpia, mizera fanfaronisto! tio estis ja parolita vire kaj nobele, sed....

Moor. — Malbenita vi estu, ke vi min rememorigas pri tio! Malbenita mi estu, ke mi tion ĉi diris! Sed ĝi estis nur en la ebrieco de la vino, kaj mia koro ne aŭdis, kion mia lango fanfaronis.

Spiegelberg, balancas la kapon. — Ne, ne, ne! Tio ĉi ne povas esti. Ne eble, frato, vi ne povas tiel opinii serioze. Diru, frateto, ĉu ne la mizero vin tiel agordas? Venu, mi rakontos al vi peceton el miaj bubaj jaroj. Mi havis tiam apud mia domo foson, kiu, se preni la plej malmulte, havis almenaŭ ok futojn da larĝeco, kaj ni, buboj, konkure penadis transsalti ĝin. Sed la penado estis vana. Pum! vi jam kuŝis, kaj oni mokis kaj ridis pri vi kaj superĵetadis vin per neĝbuloj. Apud mia domo kuŝis sur ĉeno la hundo de ĉasisto, tre mordema bestego, kiu kaptadis kiel fulmo la knabinojn per la rando de la vesto, kiam ili ne rimarkis kaj iris tro proksime. Nu, por mi ĝi estis la plej kora ĝojo inciti la hundon, kie mi nur povis, kaj mi preskaŭ krevis de ridado ĉiufoje, kiam la kanajlo min tiam tiel kolerege rigardis kaj tiel volonte sin ĵetus sur min, se ĝi nur povus. — Kio okazis? Unu fojon mi denove faras al ĝi tiel, kaj mi ĵetas al ĝi ŝtonon en la ripon tiel forte, ke de furiozo la besto deŝiras sin de la ĉeno kaj ĵetas sin al mi, kaj mi, kiel pelata de ĉiuj diabloj, forkuras per ĉiuj fortoj.... Fulmo kaj tondro! jen estas ĝuste la malbenita foso antaŭ mi! Kion fari? La hundo min jam atingas, kaj ĝi estas furioza, — tial, rapide decidite, mi faras salton — kaj mi troviĝas transe. Al tiu ĉi salto mi devis danki mian vivon, ĉar la bestego disŝirus min al pecetoj.

Moor. — Sed por kio vi nun tion ĉi rakontas?

Spiegelberg. — Por tio, ke vi vidu, kiel la fortoj kreskas en la mizero. Tial mi ne ektimas, kiam venas ekstremeco. La kuraĝo kreskas kune kun la danĝero; la forto grandiĝas en premateco. La sorto kredeble volas fari el mi grandan homon, ĉar ĝi metas al mi sur la vojon tiom da malhelpoj.

Moor, malkontente. — Mi ne scias, por kio ni ankoraŭ devus havi kuraĝon kaj ne havis ĝin.

Spiegelberg. — Tiel? Kaj vi volas do lasi, ke viaj talentoj en vi aerdisiĝu? ke viaj kapabloj enteriĝu? Ĉu vi opinias, ke viaj petoloj en Lepsiko prezentas la limojn de homa sprito? Ni venu antaŭe en la grandan mondon — Parizon, Londonon, — kie oni ricevas vangofrapojn, se oni iun salutas per la nomo de honesta homo. Jen tie estas efektiva kora plezuro, kiam oni praktikas la metion en grandaj mezuroj. Vi miros, vi larĝe malfermos la okulojn! Atendu, kaj kiel oni falsofaras skribon, trompoturnas ludostojn, disrompas serurojn kaj elŝutas el kofroj ilian internaĵon, — tion ĉi vi ankoraŭ lernos de Spiegelberg! Sur la unua renkontita pendingo oni devas pendigi tiun kanajlon, kiu kun rektaj fingroj volas morti de malsato.

Moor, distrite. — Kiel? vi progresis ankoraŭ pli?

Spiegelberg. — Ŝajnas al mi, ke vi ne havas konfidon al mi. Atendu, lasu min antaŭe varmiĝi, tiam vi vidos miraklojn! Via cerbeto renversiĝos en via kranio, kiam mia naskema sprito akuŝiĝos. (Levas sin, flamiĝe.) Kiel lume fariĝas en mi! Grandaj ideoj elkrepuskiĝas en mia animo! Gigantaj planoj fermentas en mia kreema kranio. Malbenita dormemeco (Frapante al si la kapon.) ĝis nun katenis miajn fortojn, baris kaj jugis miajn intencojn! Mi vekiĝas, mi sentas, kiu mi estas, kiu mi devas fariĝi!

Moor. — Vi estas malsaĝulo. La vino fanfaronas el via cerbo.

Spiegelberg, pli flamiĝe. — «Spiegelberg, — oni diros, — ĉu vi estas sorĉisto, Spiegelberg?» — «Estas domaĝe, ke vi ne fariĝis generalo, Spiegelberg, — diros la reĝo, — vi forpelus la Aŭstrojn tra butontruo.» — «Jes, — krios la doktoroj, — ĝi estas nepardonebla, ke tiu homo ne studis la medicinon, li certe elpensus novan pulvoron kontraŭ la kropo.» — «Ha, kial li ne dediĉis sin speciale al la politika ekonomio, — ĝemos en siaj kabinetoj la diversaj Sully’oj, — li el ŝtonoj elsorĉus luidorojn.» Kaj pri Spiegelberg oni parolados en la oriento kaj en la okcidento, kaj en koton oni vin ĵetos, vi, timemuloj, vi, bufoj, dum Spiegelberg kun etenditaj flugiloj flugos al la templo de la senmorta gloro.

Moor. — Feliĉan vojon! Levu vin per kolonoj de malhonoro al la supro de la gloro. En la ombro de miaj prapatraj arbaretoj, en la brakoj de mia Amalio, logas min plezuro pli nobla. Jam en la pasinta semajno mi skribis al mia patro pri pardono, mi ne kaŝis antaŭ li eĉ la plej malgrandan cirkonstancon, kaj kie estas sincereco, tie estas ankaŭ kompato kaj helpo. Ni diru al ni reciproke adiaŭ, Maŭrico. Ni vidas nin hodiaŭ kaj neniam plu. La poŝto venis. La pardono de mia patro estas jam interne de la muroj de tiu ĉi urbo.

(Aperas Schweizer, Grimm, Roller, Schufterle kaj Razmann.)

Roller. — Ĉu vi scias, ke oni nin serĉas?

Grimm. — Ke ni eĉ unu minuton ne estas certaj, ke oni nin tuj ne arestos?

Moor. — Ĝi min ne mirigas. Fariĝu, kio volas! Ĉu vi ne vidis Schwarzon? Ĉu li ne diris al vi pri letero, kiun li havas por mi?

Roller. — Jam longe li vin serĉas, mi supozas ion tiuspecan.

Moor. — Kie li estas? kie? kie? (Volas rapide foriri.)

Roller. — Restu! Ni diris al li, ke li venu ĉi tien. Vi tremas?

Moor. — Mi ne tremas. Kial mi devus tremi? Kamaradoj, tiu ĉi letero.... Ĝoju kun mi! Mi estas la plej feliĉa homo sub la suno, — kial mi devus tremi?

(Aperas Schwarz.)

Moor, kuras al li renkonte. — Frato, frato! la leteron! la leteron!

Schwarz, donas al li la leteron, kiun li rapidege malfermas. — Kio al vi estas? vi ja fariĝis pala kiel la muro!

Moor. — La skribkaraktero de mia frato!

Schwarz. — Kion do tie faras Spiegelberg?

Grimm. — La homo estas freneza. Li faras gestojn, kiel ĉe la malsano de Sankta Vito.

Schufterle. — Lia prudento turniĝas. Mi pensas, ke li faras versojn.

Razmann. — Spiegelberg! He, Spiegelberg! La kanajlo ne aŭdas.

Grimm, skuas lin. — Homo! ĉu vi sonĝas, aŭ....?

Spiegelberg, kiu la tutan tempon en la angulo de la ĉambro faradis pantomimojn de projektofaranto, suprensaltas sovaĝe. — «La bourse ou la vie!» (Li kaptas Schweizeron ĉe la kolo, kaj tiu trankvile ĵetas lin al la muro. Moor faligas la leteron kaj rapide elkuras. Ĉiuj salte leviĝas.)

Roller, krias post la elkurinto. — Moor! Kien vi kuras? Kion vi faras?

Grimm. — Kio estas al li? Kio estas al li? Li estas pala kiel kadavro.

Schweizer. — Belaj novaĵoj ĝi kredeble estas! Ni rigardu!

Roller, levas la leteron de la tero kaj legas. — «Malfeliĉa frato!» — la komenco sonas gaje — «Nur per mallongaj vortoj mi devas al vi raporti, ke via espero ne plenumiĝis. La patro komisiis min diri al vi, ke vi iru, kien kondukas vin viaj malhonoraj agoj. Li ankaŭ diras, ke vi faru al vi nenian esperon plorakiri iam pardonon ĉe liaj piedoj, se vi ne volas atendi, ke en la subteraĵoj de liaj turoj oni regaladu vin per akvo kaj pano tiel longe, ĝis viaj haroj elkreskos kiel aglaj plumoj, kaj viaj ungoj fariĝos kiel ungegoj de birdoj. Tio ĉi estas liaj propraj vortoj. Li ordonas al mi fini la leteron. Adiaŭ por ĉiam! Mi vin bedaŭras. — Francisko de Moor.»

Schweizer. — Sukerdolĉa frateto, efektive! Francisko estas nomata tiu kanajlo?

Spiegelberg, senbrue alpaŝante. — Oni parolas pri akvo kaj pano? Bela vivo! Nu, mi ion alian elzorgis por vi! Ĉu mi ne diris, ke fine mi devas pensi por vi ĉiuj?

Schweizer. — Kion la ŝafa kapo diras? La azeno volas pensi por ni ĉiuj?

Spiegelberg. — Leporoj, kripluloj, lamaj hundoj vi ĉiuj estas, se vi ne havas la kuraĝon, por riski ion grandan!

Roller. — Nu, tio efektive ni estus, vi estas prava! sed ĉu ĝi elŝiros nin el tiu ĉi malbenita situacio, tio, kion vi volas riski? Ĉu ĝi elŝiros?

Spiegelberg, kun fiera rido. — Mizera simplulo! elŝiri el tiu ĉi situacio? ha, ha, ha! elŝiri el tiu ĉi situacio? Kaj pli multe via fingringo da cerbo ne pretendas? Kaj kun tio ĉi via ĉevalino iras jam al la stalo? Spiegelberg estus hunda semo, se li per tio ĉi volus eĉ komenci. Heroojn, mi diras al vi, baronojn, princojn, diojn ĝi faros el vi!

Razmann. — Tio ĉi estas tro multe por unu fojo, efektive! Sed ĝi estos kredeble kolrompa laboro, ĝi kostos kredeble almenaŭ la kapon?

Spiegelberg. — Ĝi postulas nenion krom kuraĝo, ĉar koncerne la saĝon, mi ĉion prenas sur min. Kuraĝon, mi diras al vi, Schweizer, kuraĝon, Roller, Grimm, Razmann, Schufterle! Kuraĝon!

Schweizer. — Kuraĝon? Se nur tio ĉi estas bezona, kuraĝon mi havas sufiĉe, por iri nudapiede tra la mezon de la infero.

Schufterle. — Sufiĉe da kuraĝo, por boksi sub minacanta pendingo kun la diablo mem pro mizera pekulo.

Spiegelberg. — Tio ĉi al mi plaĉas! Se vi havas kuraĝon, tiam iu el vi elpaŝu kaj diru, ke li havas ankoraŭ ion por perdi kaj ne ĉion por gajni!

Schwarz. — Efektive, estus io por perdi, se mi volus perdi tion, kion mi povas ankoraŭ gajni!

Razmann. — Jes, al la diablo! kaj estus io por gajni, se mi volus tion gajni, kion mi ne povas perdi.

Schufterle. — Se mi devus tion perdi, kion mi kredite portas sur mia korpo, tiam mi en ĉiu okazo morgaŭ havus nenion plu por perdi.

Spiegelberg. — Sekve nu! (Li stariĝas meze inter ili kun ĵuriga tono.) Se ankoraŭ unu guto da germana heroa sango fluas en viaj vejnoj, — venu! Ni enloĝiĝos en la bohemaj arbaroj, tie ni kunmetos bandon da rabistoj kaj... kion vi tiel rigardegas min? Ĉu via iometo da kuraĝo jam elvaporiĝis?

Roller. — Certe, vi estas ne la unua fripono, kiu forgesis pri la alta pendingo... kaj tamen... kian alian elekton ni nun ankoraŭ havus?

Spiegelberg. — Elekton? Kion? nenion vi havas por elekti! Ĉu vi volas kuŝi en la malliberejo de ŝulduloj kaj tie putri ĝis oni trumpetos la tagon de lasta juĝo? Ĉu vi volas turmentiĝi per ŝovelilo kaj terbatilo pro peco da seka pano? Ĉu vi volas antaŭ la fenestroj de la homoj elpremi bagatelan almozon per strata kantado? Aŭ ĉu vi volas enskribiĝi en la soldataron — estas ankoraŭ demando, ĉu oni konfidos al viaj vizaĝoj — kaj tie sub la hipoĥondria humoro de ordonema kaporalo antaŭtempe submeti vin al la suferoj de la infera purigejo? aŭ tintante promenadi laŭ la takto de tamburo? aŭ en la punlaboreja paradizo treni kun vi la tutan fermagazenon de Vulkano? Vidu, tion ĉi vi havas por elekti, tio ĉi estas ĉio, kion vi povas elekti!

Roller. — Tute malprava tamen Spiegelberg ne estas. Mi ankaŭ jam resumis miajn planojn, sed ili fine ĉiam revenas al unu punkto. Ĉu ne estus bone, mi diris al mi, se vi sidiĝus kaj kunŝmirus ian poŝlibron, aŭ almanakon, aŭ ion similan, kaj pro la groŝo skribus recenzojn, kiel estas nun modo?

Schufterle. — Al la diablo! viaj konsiloj estas proksimaj al miaj projektoj. Mi pensis en mi mem, ĉu ne estus bone, se vi fariĝus pietisto kaj ĉiusemajne aranĝus viajn horojn de edifado?

Grimm. — Trafite! Kaj se tio ĉi ne bone iros, tiam fariĝi ateisto! Ni povus bati la buŝojn al la kvar evangeliistoj, ni zorgus pri tio, ke la ekzekutisto forbruligu nian libron, kaj tiamaniere ĝi estus aĉetata en grandega amaso.

Razmann. — Aŭ ni komencus atakadon kontraŭ la Francoj. Mi konas unu doktoron, kiu konstruis al si domon sole per hidrargo, kiel diras la surskribo sur la doma pordo.

Schweizer, leviĝas kaj donas al Spiegelberg la manon. — Maŭrico, vi estas granda homo! aŭ blinda porko trovis glanon.

Schwarz. — Bonegaj planoj! Belaj negocoj! Kiel la grandaj spiritoj ja simpatias! Nun mankas ankoraŭ, ke ni fariĝu virinoj kaj parigistinoj, aŭ ke ni elmetu por vendado nian virgecon.

Spiegelberg. — Ŝercoj, ŝercoj! Kaj kio vin malhelpas esti preskaŭ ĉio kune en unu persono? Mia plano en ĉiu okazo puŝos vin plej alten, kaj krom tio vi havos ankoraŭ gloron kaj senmortecon! Vidu, mizeruloj! ankaŭ pri tio oni devas pensi, pri la postmorta gloro, la dolĉa sento de neforgesebleco.

Roller. — Kaj plej supre en la nomaro de honestaj homoj! Vi estas majstra parolisto, Spiegelberg, se oni bezonas el honesta homo fari kanajlon. Sed diru do, kie estas Moor?

Spiegelberg. — Honesta, vi diras? Ĉu vi pensas, ke vi poste estos malpli honesta, ol vi estas nun? Kion vi nomas honesta? Depreni al riĉaj avaruloj de ilia kolo trionon de la zorgoj, kiuj nur forpelas de ili la oran dormon, doni liberan kuron al la haltinta mono, reordigi la egalpezon de havoj, — per unu vorto, denove revenigi la oran tempaĝon, liberigi Dion de kelkaj tedaj pensiuloj, ŝparigi al li militon, peston, karan tempon kaj doktorojn, — vidu, tion ĉi mi nomas esti honesta, tion ĉi mi nomas esti valora ilo en la mano de la Providenco; kaj ĉe ĉiu rostaĵo, kiun oni manĝas, havi la flatan konscion, ke ĝin akiris al vi via ruzeco, via leona kuraĝo, via nokta maldormado, esti respektata de grandaj kaj malgrandaj....

Roller. — Kaj fine kun vivanta korpo leviĝi al la ĉielo, kaj malgraŭ fulmotondro kaj vento, malgraŭ la manĝegema stomako de la maljuna avino, la tempo, sub la suno kaj luno kaj ĉiuj steloj pendi en la aero, kie eĉ la senprudentaj birdoj de la ĉielo, allogitaj de nobla avideco, muzikas sian ĉielan koncerton, kaj la vostoportantaj anĝeloj aranĝas sian sanktegan sinedrion? ne vere? Kaj dum monarĥoj kaj potenculoj estas konsumataj de tineoj kaj vermoj, vi havos la honoron akceptadi vizitojn de la reĝa birdo de Jupitero? Maŭrico, Maŭrico, Maŭrico! gardu vin! gardu vin kontraŭ la tripieda besto!

Spiegelberg. — Kaj tio ĉi vin timigas, lepora koro? Jam ne unu universala genio, kiu povus reformi la mondon, forputris ja en la senfeligejo, kaj tamen ĉu oni ne parolas pri tia homo en la daŭro de jarcentoj, jarmiloj, dum tiu aŭ alia reĝo aŭ princo estus tute forsilentita en la historio, se lia historiisto ne timus la manklokon en la tabelo de intersekvado, kaj se la libro de tiu ĉi verkisto ne gajnus per tio kelkajn oktavajn paĝojn, por kiuj la eldonisto pagas al li kontantan monon. Kaj se la migranto vidos vin tiel fluganta kaj refluganta en la vento, li murmuros al si mem: «tiu ĉi certe ne havis akvon en la cerbo», kaj li ekĝemos pri la mizeraj tempoj.

Schweizer, frapas lin sur la ŝultron. — Majstre, Spiegelberg! majstre! Kial, al la diablo, vi tie ĉi staras sendecide?

Schwarz. — Kaj se ĝia nomo eĉ estus prostitucio, — kio do sekvas? Ĉu oni ne povas por ĉiu okazo ĉiam havi ĉe si pulvoreton, kiu vin tute silente ekspedos trans la Aĥeronon, kie neniu koko pri tio pepos? Ne, frato Maŭrico! via propono estas bona, tiel diras ankaŭ mia kateĥismo.

Schufterle. — Al la diablo! Mia ankaŭ ne parolas alie. Spiegelberg, vi min varbis.

Razmann. — Vi, kiel dua Orfeo, endormigis per via kantado la kriantan bestegon, mian konsciencon. Prenu min tutan, kiel mi nun staras!

Grimm.«Si omnes consentiunt ego non dissentio». Perfekte kaj sen komo. En mia kapo nun estas aŭkcio: pietistoj, ĉarlatanoj, recenzantoj kaj friponoj, — kiu plej multe proponos, tiu min havos. Prenu tiun ĉi manon, Maŭrico!

Roller. — Kaj vi ankaŭ, Schweizer? (Donas al Spiegelberg la dekstran manon.) Tiel mi fordonas mian animon al la diablo.

Spiegelberg. — Kaj vian nomon al la steloj! Kio grava ĝi estas, kien iras la animo? Se amasoj da antaŭrajdantaj kurieroj anoncas pri nia veno, tiel ke la satanoj sin feste ornamas, elviŝas al si la miljaran fulgon el la okulharoj, kaj miriadoj da kornitaj kapoj elŝovas sin el la fumanta tubo de siaj sulfuraj kamenoj, por vidi nian enveturon! Kamaradoj! (Suprensaltas.) Kuraĝe, kamaradoj! Kio en la mondo egalvaloras tiun ĉi ebriecon de entuziasmo? Venu, kamaradoj!

Roller. — Kviete, kviete! Kien? La besto devas ankaŭ havi sian kapon, infanoj!

Spiegelberg, kolere. — Kion la ŝanceliĝanto predikas? Ĉu la kapo ne staris jam prete, antaŭ ol iu membro sin movis? Sekvu min, kamaradoj!

Roller. — Trankvile, mi diras. Ankaŭ la libereco devas havi sian sinjoron. Sen reganto Romo kaj Sparto pereis.

Spiegelberg, mole. — Jes, atendu, Roller estas prava. Kaj ĝi devas esti luma kapo. Vi komprenas? rafinita, politika kapo ĝi devas esti. Jes, kiam mi prezentas al mi, kio vi estis antaŭ unu horo, kaj kio vi estas nun, — kio vi nun estas dank’ al feliĉa ideo.... Jes, certe, certe vi devas havi ĉefon. Kaj tiu, kiu elpensis tiun ideon, — diru al mi, ĉu li ne estas kredeble luma, politika kapo?

Roller. — Se oni povus esperi, se oni povus revi... sed mi timas, ke li tion ĉi ne faros.

Spiegelberg. — Kial ne? Diru ĝin kuraĝe, amiko! Kiel ajn malfacile estas konduki la batalantan ŝipon kontraŭ la ventoj, kiel ajn peze ĝi premas, la ŝarĝo de la kronoj, — diru ĝin sentime, Roller! eble li tamen tion ĉi faros.

Roller. — Kaj rompita estas ĉio, se li tion ĉi ne faros. Sen Moor ni estas korpo sen animo.

Spiegelberg, kolere deturniĝas de li. — Azeno!

Moor, eniras en sovaĝa ekscito kaj malkviete kuradas en la ĉambro tien kaj reen, al si mem. — Homoj! homoj! Malicaj, hipokritaj krokodilidoj! Iliaj okuloj estas akvo, iliaj koroj estas fero! Kisoj sur la lipoj, glavoj en la brusto! Leonoj kaj leopardoj nutras iliajn idojn, korvoj manĝigas kadavrojn al iliaj infanoj... kaj li... li.... Malbonecon mi lernis toleri, mi povas rideti, kiam mia plej granda malamiko trinkas la sangon de mia propra koro pro mia sano, — sed se samsanga amo fariĝas perfidulo, se patra amo fariĝas Megero... ho, tiam ekflamiĝu, vira trankvileco, sovaĝiĝu kiel tigro, vi, kvieta ŝafo! Kaj ĉiu fibro streĉiĝu por kolerego kaj ekstermado!

Roller. — Aŭdu, Moor! Kia estas via opinio? Vivo de rabistoj estas ja ankaŭ pli bona ol kuŝi kun akvo kaj pano en la subteraĵo de turo?

Moor. — Kial tiu spirito ne eniris en tigron, kiu hakas sian furiozan dentaron en homan karnon? Ĉu tio ĉi estas patra fideleco? Ĉu tio ĉi estas amo por amo? Mi volus esti urso kaj inciti la ursojn de la norda lando kontraŭ tiu ĉi gento de mortigistoj.... Pento, kaj tamen nenia pardono!... Ho, mi venenus la oceanon, por ke ili trinku morton el ĉiuj fontoj! Konfido, nevenkebla certeco, kaj nenia kompato!

Roller. — Aŭskultu do, Moor, kion mi diras al vi!

Moor. — Ĝi estas nekredebla, ĝi estas sonĝo, ĝi estas trompiĝo de la sentoj! Tia kortuŝanta peto, tia viva priskribo de la mizero kaj de la larma pento, — sovaĝa besto fandiĝus de kompato! Ŝtonoj elverŝus larmojn, kaj tamen... oni rigardus ĝin kiel malamikan paskvilon kontraŭ la homa gento, se mi ĝin rakontus... kaj tamen, tamen... ho, se mi tra la tuta naturo povus blovi per la korno de ribelo, konduki aeron, teron kaj maron batale kontraŭ la hiena gento!

Grimm. — Aŭskultu do, aŭskultu! Pro furiozeco vi ja nenion aŭdas.

Moor. — For, for de mi! Ĉu via nomo ne estas homo? Ĉu vin ne naskis virino? For de miaj okuloj, vi kun la homa vizaĝo! Mi tiel neesprimeble lin amis! tiel amis neniu filo; mil vivojn mi por li.... (Furioze piedobatas la teron.) Ha! kiu volus doni al mi nun glavon en la manon, por haki brulan vundon al tiu vipero! Kiu volus diri al mi, kie mi la koron de ĝia vivo povus atingi, frakasi, neniigi, — li estus mia amiko, mia anĝelo, mia Dio, — mi lin adorus!

Roller. — Ĝuste tiaj amikoj ni ja volas esti, lasu do vin prudentigi!

Schwarz. — Venu kun ni al la bohemaj arbaroj! Ni volas kolekti bandon da rabistoj, kaj vi.... (Moor rigardas lin fikse.)

Schweizer. — Vi estu nia hetmano! Vi devas esti nia hetmano!

Spiegelberg, furioze ĵetas sin sur seĝon. — Sklavoj kaj senkuraĝuloj!

Moor. — Kiu inspiris al vi tiun vorton? Aŭdu, homo! (Forte kaptante Schwarzon.) tion ĉi vi prenis ne el via homa animo! Kiu inspiris al vi la vorton? Jes, per la morto mi ĵuras! ni tion faros! ni tion devas fari! la ideo meritas adoradon.... Rabistoj kaj mortigistoj!... Mi ĵuras per mia animo, mi estas via hetmano!

Ĉiuj, kun brua krio. — Vivu la hetmano!

Spiegelberg, suprensaltante, al si mem. — Ĝis mi lin transforigos!

Moor. — Vidu, nun kvazaŭ katarakto falas de miaj okuloj, — kia malsaĝulo mi estis, ke mi volis reiri en la kaĝon! Mia spirito avidas farojn, mia spiro postulas liberecon.... Mortigistoj! Rabistoj! Kun tiu ĉi vorto la leĝo ruliĝis sub miajn piedojn.... La homoj kaŝis antaŭ mi homecon, kiam mi apelaciis al homeco, — flugu do for de mi, simpatio kaj homa indulgeco! — Mi ne havas plu patron, mi ne havas plu amon, kaj sango kaj morto forgesigu min, ke io iam estis al mi kara! — Venu, venu! — Ho, mi faros al mi teruran amuzon.... estas decidite, mi estas via hetmano! Kaj bravulo estos tiu majstro inter vi, kiu plej sovaĝe bruligos, plej kruele mortigos, — ĉar mi diras al vi, li estos rekompencita reĝe. Stariĝu ĉirkaŭ mi, ĉiu el vi, kaj ĵuru al mi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto! Ĵuru ĝin al mi per tiu ĉi vira dekstra mano!

Ĉiuj, donas al li la manon. — Ni ĵuras al vi fidelecon kaj obeadon ĝis la morto!

Moor. — Bone, kaj per tiu ĉi vira mano mi ĵuras al vi ĉi tie, ke fidele kaj kuraĝe mi restos via hetmano ĝis la morto! Tiu ĉi brako tuj kadavrigos tiun, kiu iam ŝanceliĝos aŭ dubos aŭ retiriĝos! Tion saman faru al mi ĉiu el vi, se mi rompos mian ĵuron! Ĉu vi estas kontentaj? (Spiegelberg kuras furioze tien kaj reen.)

Ĉiuj, suprenĵetante la ĉapelojn. — Ni estas kontentaj.

Moor. — Nu, bone do, tial ni iru! Ne timu morton nek danĝeron, ĉar super ni reĝas neŝanĝebla fatalo! Ĉiun fine tia difinita tago atingos, ĉu ĝi estos sur mola lanuga kuseno, ĉu en la kruda tumulto de la batalo, ĉu sur senkovra pendingo aŭ rado! Unu el ĉio ĉi tio estas nia sorto! (Ili foriras.)

Spiegelberg, sekvante ilin per la rigardo. — Via registro havas truon: vi forgesis pri veneno. (Foriras.)

Sceno tria.

En la kastelo de Moor. Ĉambro de Amalio.

FRANCISKO. AMALIO.

Francisko. — Vi deturnas de mi vian rigardon, Amalio? Ĉu mi meritas malpli ol tiu, kiun la patro malbenis?

Amalio. — For! Ha, la amoplena, kompatema patro, kiu sian filon fordonas al la lupoj kaj monstroj! Hejme li regalas sin per dolĉaj bonegaj vinoj kaj dorlotas siajn kadukajn membrojn en kusenoj el lanugo de molanasoj, dum lia granda, admirinda filo suferas mizeron. Hontu vi, malhomoj! Hontu, vi drakaj animoj, vi, malhonoro de la homaro! Sian solan filon!

Francisko. — Ŝajnus al mi, ke li havas du filojn.

Amalio. — Jes, li meritas havi tiajn filojn, kiel vi estas. Sur sia lito de morto li vane etendos siajn velkajn manojn, por voki sian Karolon, kaj tremege li retiriĝos, kiam li eksentos la glacie malvarman manon de sia Francisko. Ho, ĝi estas dolĉa, ĝi estas dolĉega, esti malbenita de via patro! Diru, Francisko, kara frata animo, kion oni devas fari, se oni volas esti malbenita de li?

Francisko. — Vi fantazias, mia kara, vi estas bedaŭrinda.

Amalio. — Ho, mi vin petas, ĉu vi bedaŭras vian fraton? Ne vi, monstro, vi lin malamas! Vi ja min ankaŭ malamas?

Francisko. — Mi vin amas, kiel min mem, Amalio!

Amalio. — Se vi min amas, ĉu vi povas rifuzi al mi peton?

Francisko. — Nenian, nenian, se ĝi ne estas pli, ol mia vivo.

Amalio. — Ho, se estas tiel! Peton, kiun vi plenumos tiel facile, tiel volonte, — (Fiere.) malamu min! Mi devas fariĝi fajroruĝa de honto, kiam mi pensas pri Karolo kaj rimarkas, ke vi min ne malamas. Vi ja promesas ĉi tion al mi? Nun iru kaj lasu min, mi tiel forte volas esti sola!

Francisko. — Plej aminda revistino! Kiel forte mi admiras vian bonan, amoplenan koron! (Frapetas ŝin sur la bruston.) Ĉi tie, ĉi tie regis Karolo kiel ia Dio en sia templo; Karolo staris antaŭ vi en via maldormado, Karolo regis en viaj sonĝoj, la tuta universo fandiĝis por vi nur en lin solan, lin solan ĝi spegulis, pri li sola ĝi sonis al vi.

Amalio, ekscitite. — Jes, efektive, mi ĝin konfesas. Spite al vi, barbaroj, mi ĝin konfesos antaŭ la tuta mondo, — mi lin amas!

Francisko. — Barbarege, kruele! Tiun ĉi amon tiel rekompenci! Forgesi ŝin, kiu....

Amalio, suprensaltante. — Kiel, min forgesi?

Francisko. — Ĉu vi ne metis al li ringon sur la fingron? diamantan ringon, kiel garantiaĵon de via fideleco! Nu, estas vero, kiele junulo povus kontraŭstari al la ĉarmoj de malĉastulino? Kiu ankaŭ povus koleri lin, se nenio pli al li restis por fordoni... kaj ĉu ŝi ne pagis por ĝi sufiĉege per siaj karesoj, siaj ĉirkaŭprenoj?...

Amalio, indigne. — Mian ringon al malĉastulino?

Francisko. — Fi, fi! tio ĉi estas malnobla. Bone almenaŭ, se nur tio estus! Ringon, kiel ajn multekosta ĝi estus, oni fine povas ricevi denove ĉe ĉiu hebreo. Eble, ĝia prilaboro ne plaĉis al li, eble li ricevis anstataŭ ĝi pli belan.

Amalio, ekscitite. — Sed mian ringon, mi diras, mian ringon?

Francisko. — Nenian alian, Amalio. Ha! tian juvelon, kaj sur mia fingro, kaj de Amalio! De tiu ĉi loko eĉ la morto ĝin ne deŝirus, — ne vere, Amalio? Ne la kosto de la diamanto, ne la arto de la prilaboro, la amo faras ĝian valoron.... Kara infano, vi ploras? Ve al tiu, kiu tiujn ĉi karegajn larmojn elpremas el tiaj ĉielaj okuloj! Ha, kaj se vi ĉion scius, se vi lin mem vidus, se vi lin vidus en lia nuna formo....

Amalio. — Monstro! kiel? en kia formo?

Francisko. — Silentu, silentu, bona animo, ne faru al mi detalajn demandojn! (Kvazaŭ al si mem, tamen laŭte.) Se ĝi almenaŭ havus vualon, tiu abomeninda malvirto, por ke ĝi kaŝu sin antaŭ la okuloj de la mondo! Sed ĝi elrigardas terure tra la flava plumbokolora okula rondo; ĝi malkaŝas sin per la mortpala enfalinta vizaĝo, ĝi elturnas abomene la ostojn; ĝi balbutas per la duona kripligita voĉo, ĝi predikas terure laŭte per la tremanta kaduka korpo, ĝi trafosas la plej internan cerbon de la ostoj kaj ĝi rompas la viran forton de la juneco; ĝi ŝprucigas la pusan ruinigan ŝaŭmon el la frunto kaj vangoj kaj buŝo kaj el la tuta supraĵo de la korpo en formo de terura lepro, kaj ĝi sidas abomene en la kavoj de la bruta honta parto.... Fi, fi! ĝi min naŭzas.... Nazo, okuloj, oreloj ŝanceliĝas.... Vi vidis tiun mizerulon, Amalio, kiu en nia kadukulejo malfacile elspiris sian animon, la honto fermetis antaŭ li sian timeman okulon, — vi ekkriis «ve al li!» Revoku tiun bildon ankoraŭ unu fojon en vian animon, kaj vi havos antaŭ vi Karolon! Liaj kisoj estas pesto, liaj lipoj venenus viajn!

Amalio, batas lin. — Senhonta blasfemisto!

Francisko. — Ĉu vi sentas teruron antaŭ tiu Karolo? ĉu vi sentas abomenon jam antaŭ la pala pentraĵo? Iru, rigardu lin mem, vian belan, anĝelan, dian Karolon! Iru, enkaptu lian balzaman spiron kaj lasu vin mortigi per la ambroziaj odoroj, kiuj vaporas el lia faŭko! La sola ekspiro de lia buŝo metos vin en tiun nigran mortosimilan kapturniĝon, kiun donas la odoro de fendiĝanta kadavraĵo kaj la vido de kadavroplena loko de batalo.

Amalio, deturnas sian vizaĝon.

Francisko. — Kia eksplodo de la amo! Kia volupteco en la ĉirkaŭprenado! Sed ĉu ne estas maljuste kondamni homon pro lia kaduka eksteraĵo? Eĉ en la plej mizera kriplaĵo de Ezopo povas brili granda, aminda animo, kiel rubeno en ŝlimo. (Malice ridetante.) Eĉ el pustulaj lipoj la amo ja povas.... Kompreneble, se la malvirto disskuas ankaŭ la fortikecon de la karaktero, se kune kun la ĉasteco forflugas ankaŭ la virto, kiel la odoro malaperas el velkinta rozo, — se kune kun la korpo ankaŭ la spirito kripliĝas....

Amalio, ĝoje suprensaltante. — Ha! Karolo! Nun mi vin denove rekonas! Vi estas ankoraŭ tuta, sendifekta! Ĉio estis mensogo! Ĉu vi ne scias, abomenulo, ke Karolo neniel povas fariĝi tia? (Francisko staras kelkan tempon meditante, poste li subite sin turnas, por foriri.) Kien vi tiel rapidas? Ĉu vi forkuras de via propra malhonoro?

Francisko, kun kovrita vizaĝo. — Lasu min, lasu min!... lasu liberan kuron al miaj larmoj.... Tirana patro! la plej bonan el viaj filoj tiel fordoni al la mizero, al la ĉirkaŭanta malhonoro.... Lasu min, Amalio, mi ĵetos min al liaj piedoj, genufleksinte mi lin petegos, ke la eldiritan malbenon li ŝarĝu sur min, ke li min senheredigu... min... mian sangon... mian vivon... ĉion....

Amalio, ĵetas sin sur lian kolon. — Frato de mia Karolo! bonega, karega Francisko!

Francisko. — Ho, Amalio! kiel mi vin amas por tiu ĉi neŝancelebla fideleco al mia frato? Pardonu min, ke mi kuraĝis elmeti vian amon al tiu kruela provo! Kiel bele vi pravigis miajn esperojn! Kun tiuj larmoj, tiuj ĝemoj, tiu ĉiela indigno... ankaŭ por mi, por mi... niaj animoj tiel harmoniis....

Amalio. — Ho, ne! tion ĉi ili neniam faris!

Francisko. — Ha, ili tiel harmoniis, mi ĉiam pensis, ke ni kredeble estas dunaskitoj! kaj ke se ne estus la ĉagrena diferenco ekstera, kiu bedaŭrinde donas malprofiton al Karolo, — oni konstante nin interŝanĝadus. Vi estas, mi ofte diradis al mi mem, vi estas ja la tuta Karolo, lia eĥo, lia plena portreto!

Amalio, skuas la kapon. — Ne, ne, per la ĉasta lumo de la ĉielo! eĉ ne unu vejneto de li, eĉ ne unu fajrero de liaj sentoj....

Francisko. — Tiel tute egalaj en niaj inklinoj.... La rozo estis lia plej amata floro, — kaj kiun floron mi amis pli ol rozon? Li amis pasie la muzikon, kaj vi estas atestantoj, vi, steloj, vi ja tiel ofte vidadis min en la morta silento de la nokto, sidanta ĉe la fortepiano, dum ĉio ĉirkaŭ mi kuŝis senmove en ombro kaj dormo; kaj kiel vi povas ankoraŭ dubi, Amalio, se nia amo estis perfekte identa, — kaj se la amo estas la sama, kiel do povas diferenci la amantoj?

Amalio, rigardas lin kun miro.

Francisko. — Estis trankvila, serena vespero, la lasta, antaŭ ol li forveturis Lepsikon; li prenis min kun si en tiun laŭbon, kie vi tiel ofte sidadis kune en revoj de amo; longe ni sidis silente, fine li prenis mian manon kaj diris mallaŭte kun larmoj: mi forlasas Amalion, mi ne scias... mi antaŭsentas, kvazaŭ ĝi estas por ĉiam... ne forlasu ŝin, frato! estu amiko por ŝi, estu ŝia Karolo... se Karolo... neniam revenos.... (Ĵetas sin genue antaŭ ŝi kaj kisas al ŝi pasie la manon.) Neniam, neniam, neniam li revenos, kaj mi tion ĉi promesis al li kun sankta ĵuro!

Amalio, resaltante. — Perfidulo! Kiel mi vin kaptas! Ĝuste en tiu laŭbo li ĵurigis min, ke nenia alia amo, se li mortus... vi vidas, kiel malpie, kiel abomenege vi.... For de miaj okuloj!

Francisko. — Vi min ne konas, Amalio, vi min tute ne konas!

Amalio. — Ho, mi vin konas, de nun mi vin konas! Kaj vi pretendis, ke vi estas simila al li! Antaŭ vi li plorus pro mi! Antaŭ vi! Pli volonte li skribus mian nomon sur la kolonon de malhonoro! Tuj iru for!

Francisko. — Vi min ofendas!

Amalio. — Iru, mi diras! Vi ŝtelis de mi karan horon, ĝi estu dekalkulita al vi de via vivo!

Francisko. — Vi min malamas.

Amalio. — Mi vin malestimegas, iru!

Francisko, piedobatante la plankon. — Atendu! vi tremos do antaŭ mi! Forĵeti min pro almozulo? (Li kolere foriras.)

Amalio. — Iru, kanajlo, nun mi denove estas ĉe Karolo. Almozulo, li diras? Renversiĝis do la mondo! Almozuloj estas reĝoj, kaj reĝoj estas almozuloj! La ĉifonojn, kiujn li portas sur si, mi ne ŝanĝus kontraŭ la purpuro de reĝoj. La rigardo, per kiu li petas almozojn estas certe granda, reĝa rigardo, — rigardo, kiu frakasas la lukson, la paradon, la triumfojn de la granduloj kaj riĉuloj! For en la polvon, vi, brilanta ornamo! (Ŝi deŝiras la perlojn de sia kolo.) Estu malbenitaj, ke vi portas oron kaj arĝenton kaj juvelojn, vi, grandaj kaj riĉaj! Estu malbenitaj, ke vi festenas ĉe luksaj tabloj! Estu malbenitaj, ke vi dorlotas viajn membrojn sur molaj kusenoj de volupto! Karolo! Karolo! Tiele mi vin valoras.... (Foriras.)

AKTO DUA

Sceno unua.

FRANCISKO MOOR, meditante, en sia ĉambro.

Francisko. — Ĝi daŭras por mi tro longe.... La doktoro trovas, ke li nun resaniĝos, — la vivo de maljunulo estas eterneco! Kaj nun mi havus liberan ebenan vojon, se ne estus tiu ĉi ĉagrena persista bulo da karno, kiu, simile al la sorĉista hundo en la fabeloj, baras al mi la vojon al miaj trezoroj.

Sed ĉu miaj projektoj devas sin klini sub la feran jugon de la meĥanismo? Ĉu mia alte fluganta spirito devas lasi alligi sin per ĉeno al la limaka irado de la materio? Forblovo de kandelo, kiu jam sen tio bruletas nur per la lastaj gutoj de sia oleo, — nenio pli ĝi estus.... Kaj tamen mi ne volus esti mem la farinto, por ke la homoj min ne ataku. Mi ne volus lin rekte mortigi, mi volus, ke li mem mortu. Mi volus fari kiel prudenta kuracisto, nur returnite. Ne bari al la naturo la vojon per laŭlarĝa streko, sed akceli ĝian propran iradon. Kaj ni ja havas la eblon plilongigi la kondiĉojn de la vivo, — kial do ni ne povus ankaŭ mallongigi ilin?

Filozofoj kaj medicinistoj instruas nin, kiel bonege la humora stato de la spirito akordiĝas kun la movoj de la materio. Artritaj sentadoj estas ĉiam akompanataj de malakordo de la meĥanikaj vibracioj, pasioj difektas la forton de la vivo, troŝarĝita spirito dispremas la korpon, en kiu ĝi loĝas.... Kiel do, sekve?... Se oni scius ebenigi al la morto tiun neglatan vojon al la kastelo de la vivo? pereigi la korpon per la spirito? Ha, ĝi estus originala faro! se oni povus tion ĉi efektivigi? Faro senkompara! Pripensu, Moor! Tio ĉi estus artaĵo, kiu meritus, ke vi estu ĝia elpensinto. Oni ja alkondukis la pretigadon de venenoj preskaŭ al la rango de bonorda scienco, kaj per eksperimentoj oni devigis la naturon, ke ĝi montru siajn limojn, tiamaniere, ke oni nun prikalkulas la batojn de la koro multajn jarojn antaŭe kaj oni diras al la pulso: ĝis tie kaj ne plu! Ĉu oni ne devus ankaŭ tie ĉi provi siajn flugilojn?

Kaj kiel mi devos nun aranĝi la laboron, por detrui la dolĉan, pacan konsenton inter la animo kaj ĝia korpo? Kian specon de sentoj mi devos elekti? Kiuj plej furioze atakas la floradon de la vivo? — Kolero? — tiu ĉi malsatega lupo tro rapide satiĝas. — Zorgo? — tiu ĉi vermo mordetas tro malrapide. — Malĝojo? — tiu ĉi aspido ŝoviĝas antaŭen tro maldiligente. — Timo? — la espero ne permesas al ĝi tro multe ampleksi. — Kio? — Ĉu tio ĉi estas jam ĉiuj ekzekutistoj de la homo? Ĉu la batalilaro de la morto jam estas tute elĉerpita?... (Profunde meditante.) Kiel?... Nu?... Kio? Ne!... Ha! (Subite rektiĝante.) Teruro! Kion la teruro ne povas fari? Kion povas fari prudento aŭ religio kontraŭ la glacia ĉirkaŭpreno de tiu ĉi giganto?... Kaj tamen? Se li ankaŭ al tiu ĉi atakego kontraŭstarus? Se li...? Ho, tiam donu vi al mi helpon, ĉagrenego, kaj vi, pento, infera Eŭmenido, fosanta serpento, kiu remaĉas sian manĝon kaj remanĝas sian propran ekskrementon, — eternaj detruantinoj kaj eternaj kreantinoj de sia veneno! Kaj vi, krieganta sinmemkulpigo, kiu dezertigas sian propran domon kaj vundas sian propran patrinon. Kaj ankaŭ vi donu al mi vian helpon, bonfaraj gracioj mem, dolĉe ridetanta estinteco, kaj vi, grandajn trezorojn promesanta, floranta estonteco, montru al li en viaj speguloj la ĝojojn de la ĉielo, dum via forkuranta piedo elglitiĝas el liaj avidaj brakoj.... Tiel mi atakos, bato post bato, skuo post skuo, tiun ĉi kadukan vivon, ĝis venos la lasta el la anaro da furioj, la malespero!... Triumfo, triumfo! La plano estas preta, — malfacila ĝi estis kaj eksterordinare arta, fidebla, certa... ĉar (moke) la tranĉilo de la analizanto trovos ja nenian postesignon de vundo aŭ de detrua veneno. (Decide.) Bone do! (Hermano eniras.) Ha! Deus ex machina! Hermano!

Hermano. — Preta por servi al vi, sinjora moŝto!

Francisko, donas al li la manon. — Kaj ne al maldankemulo vi servos.

Hermano. — Mi havas pruvojn de tio ĉi.

Francisko. — Vi havos pli, tre baldaŭ, tre baldaŭ, Hermano! Mi havas ion por diri al vi, Hermano.

Hermano. — Mi aŭskultas per mil oreloj.

Francisko. — Mi konas vin, vi estas decidema homo, — soldata koro, haroj sur la lango! Mia patro vin tre ofendis, Hermano!

Hermano. — La diablo min prenu, se mi tion ĉi forgesos!

Francisko. — Tio ĉi estas la tono de viro! Venĝo konvenas al vira brusto. Vi plaĉas al mi, Hermano. Prenu tiun ĉi monujon, Hermano. Ĝi estus pli peza, se mi estus mastro.

Hermano. — Tio ĉi estas ja mia ĉiama deziro, sinjora moŝto; mi vin dankas.

Francisko. — Efektive, Hermano? ĉu vi efektive deziras, ke mi estu mastro? Sed mia patro havas en la ostoj cerbon de leono, kaj mi estas la pli juna filo.

Hermano. — Mi dezirus, ke vi estu la pli maljuna filo, kaj ke via patro havu en la ostoj cerbon de ftiza knabino.

Francisko. — Ha! Kiel tiu ĉi pli maljuna filo vin tiam rekompencus, kiel li vin levus en la lumon el tiu ĉi malnobla polvo, kiu tiel malmulte harmonias kun via spirito kaj nobeleco! Tiam vi tuta, kiel vi nun staras, estus kovrita per oro, kaj per kvar ĉevaloj vi brue veturus tra la stratoj, certe, kredu al mi! Sed mi forgesas, pri kio mi volis paroli kun vi. Ĉu vi jam forgesis, Hermano, la fraŭlinon von Edelreich?

Hermano. — Al mil diabloj! Kial vi rememorigas min pri ĉi tio?

Francisko. — Mia frato forkaptis ŝin de vi.

Hermano. — Li tion ĉi pentos!

Francisko. — Ŝi forrifuzis vian amon. Ŝajnas al mi, ke li eĉ ĵetis vin malsupren de la ŝtuparo.

Hermano. — Por tio mi enĵetos lin en la inferon.

Francisko. — Li diris, ke oni rakontas al si en la orelojn, ke vi estis farita inter la viando kaj kreno, kaj ke via patro neniam povis ekrigardi vin sen tio, ke li batus sin en la bruston kaj ĝemus: «Dio indulgu min pekulon!»

Hermano, furioze. — Pro la tuta fajro de la infero, silentu!

Francisko. — Li konsilis al vi, ke vi vendu per aŭkcio vian dokumenton de nobeleco kaj vi por tio ĉi lasu fliki al vi viajn ŝtrumpojn.

Hermano. — Per ĉiuj diabloj! mi elgratos al li per la ungoj la okulojn.

Francisko. — Kio? Vi koleriĝas? Kiel vi povas koleri kontraŭ li? kion malbonan vi povas fari al li? Kion tia rato povas fari kontraŭ leono? Via kolero nur dolĉigos al li la triumfon. Vi nenion povas fari krom kunbati viajn dentojn kaj elverŝi vian furiozon sur sekan panon.

Hermano, piedbatas la plankon. — Mi disfrotos lin al polvo.

Francisko, frapas lin sur la ŝultron. — Fi, Hermano! vi estas kavaliro. Vi ne devas permesi, ke la malhonoro restu sur vi. Vi ne devas ellasi la fraŭlinon, ne, pro ĉio en la mondo vi ne devas tion ĉi fari, Hermano! Al ĉiuj diabloj! mi farus la plej ekstremajn provojn, se mi estus sur via loko.

Hermano. — Mi ne ripozos, antaŭ ol mi ambaŭ miajn malamatojn metos sub la teron.

Francisko. — Ne tiel perforte, Hermano! Venu pli proksimen... vi havos Amalion!

Hermano. — Tion ĉi mi devas, spite al la diablo! Tion ĉi mi devas.

Francisko. — Vi ŝin havos, mi diras al vi, kaj vi havos ŝin el mia mano. Alproksimiĝu, mi diras... vi eble ne scias, ke Karolo estas jam kvazaŭ senheredigita?

Hermano, alproksimiĝante. — Nekompreneble! ĝi estas la unua vorto, kiun mi aŭdas pri tio.

Francisko. — Estu trankvila kaj aŭskultu plue! Alian fojon vi aŭdos pli pri ĉi tio, — jes, mi diras al vi, de dek unu monatoj li estas kiel ekzilita. Sed la maljunulo jam bedaŭras la trorapidan paŝon, kiun li tamen, (ridante) ŝajnas al mi, ne mem faris. Ankaŭ la fraŭlino Edelreich atakas lin ĉiutage per siaj riproĉoj kaj plendoj. Pli aŭ malpli frue li lasos serĉi lin en ĉiuj anguloj de la mondo, — kaj se li lin trovos, tiam bonan nokton, Hermano! Vi tiam povos tre humile teni al li la kaleŝon, kiam li veturos kun ŝi al la preĝejo por edziĝi.

Hermano. — Mi lin sufokos antaŭ la Krucifikso.

Francisko. — La patro baldaŭ fordonos al li la estrecon kaj vivos ripoze en siaj kasteloj. Tiam la fiera flamiĝulo havos la kondukilojn en la manoj, tiam li mokos siajn malamantojn kaj enviantojn, — kaj mi, kiu volis fari vin grava, granda homo, mi mem, Hermano, devos, profunde klinita antaŭ la sojlo de lia pordo....

Hermano, flamiĝe. — Ne, kiel mia nomo estas Hermano, vi ne devos! dum ankoraŭ almenaŭ unu fajrero da prudento briletos en tiu ĉi cerbo, tion ĉi vi ne devos!

Francisko. — Vi tion malhelpos? Ankaŭ al vi, mia kara Hermano, li sentigos sian skurĝon, li kraĉos al vi en la vizaĝon, kiam li renkontos vin en la strato, kaj tiam ve al vi estos, se vi movos viajn ŝultrojn aŭ faros malkontentan mienon, — vidu, tiele staras la afero de via aspirado pri la fraŭlino, viaj esperoj, viaj projektoj.

Hermano. — Diru al mi, kion mi devas fari?

Francisko. — Aŭskultu do, Hermano! Por ke vi vidu, kiel mi, kiel honesta amiko, zorgas pri via sorto, — iru, surmetu aliajn vestojn, faru vin tute nerekonebla, lasu raporti pri vi al la maljunulo, diru, ke vi venas rekte el Bohemujo, ke vi partoprenis kun mia frato en la batalo apud Prago, ke vi vidis lian morton sur la loko de batalo....

Hermano. — Ĉu oni kredos al mi?

Francisko. — Ho ho! pri tio lasu min zorgi! Prenu tiun ĉi paketon. En ĝi vi trovos mian komision detale kaj ankaŭ dokumentojn, kiuj la dubon mem faros kredanta. Nun penu nur malaperi nevidate! Saltu tra la malantaŭa pordo en la korton, de tie trans la muron de la ĝardeno, — la katastrofon de tiu ĉi tragikomedio lasu al mi!

Hermano. — Kaj ĝi estos: vivu la nova sinjoro, Francisko de Moor!

Francisko, karesas al li la vangojn. — Kiel ruza vi estas! Ĉar, vi vidas, tiamaniere ni atingos ĉiujn celojn per unu fojo kaj baldaŭ Amalio ĉesos esperi pri li. La maljunulo kulpigos sin pri la morto de sia filo kaj — li estas malsana, — ŝanceliĝanta konstruaĵo ne bezonas tertremon, por renversiĝi, — li ne supervivos la sciigon.... Tiam mi estas lia sola filo, Amalio perdis siajn apogojn kaj fariĝas ludilo de mia volo.... Tiam vi povas facile prezenti al vi... per unu vorto, ĉio iros laŭ deziro. Sed nur ne reprenu vian vorton.

Hermano. — Kion vi diras? (Ĝojege.) Pli vere kuglo rekuros en la tubon de la pafilo kaj dancos en la internaĵo de sia pafanto, — fidu min! Lasu min nur agi. Adiaŭ!

Francisko, postkriante al li. — La rikolto apartenos al vi, kara Hermano! (Sola.) Kiam la bovo entiris la veturilon kun greno en la grenejon, tiam la besto devas kontentiĝi kun fojno. Vi ricevos stalistinon, sed ne Amalion! (Foriras.)

Sceno dua.

Dormoĉambro de la maljuna Moor.

La MALJUNA MOOR, dormante en apogseĝo. AMALIO.

Amalio, mallaŭte enirante. — Malbrue, malbrue! li dormetas. (Ŝi stariĝas antaŭ la dormanto.) Kiel bela, kiel honorinda! honorinda, kiel oni pentras la sanktulojn. Ne, mi ne povas vin koleri! Blankhara kapo, vin mi ne povas koleri! Dormu trankvile, vekiĝu gaje, mi sola iros kaj suferos.

Maljuna Moor, sonĝante. — Mia filo! mia filo! mia filo!

Amalio, prenas lian manon. — Aŭdu, aŭdu! Lia filo estas en liaj sonĝoj.

Maljuna Moor. — Ĉu vi estas ĉi tie? ĉu efektive vi? Ha, kiel mizere vi vidiĝas! Ne rigardu min per tiu ĉi malĝojega rigardo! mi estas jam sufiĉe mizera.

Amalio, vekas lin rapide. — Vekiĝu, kara maljunulo! Vi nur sonĝas. Rekonsciiĝu!

Maljuna Moor, duone vekiĝinta. — Li ne estis ĉi tie? ĉu mi ne premis liajn manojn? Malbona Francisko! ĉu vi deziras eĉ el miaj sonĝoj lin elŝiri?

Amalio. — Vi rimarkas, Amalio?

Maljuna Moor, revigliĝas. — Kie li estas? Kie mi estas? Vi ĉi tie, Amalio?

Amalio. — Kiel vi vin sentas? Vi havis sanigan dormon.

Maljuna Moor. — Mi sonĝis pri mia filo. Kial mi ne daŭrigis sonĝi? Eble mi ricevus pardonon el lia buŝo.

Amalio. — Anĝeloj ne koleras, — li vin pardonas. (Ŝi prenas lian manon malĝoje.) Patro de mia Karolo, mi vin pardonas.

Maljuna Moor. — Ne, mia filino! Tiu ĉi morta koloro de via vizaĝo kondamnas la patron. Malfeliĉa knabino! Mi senigis al vi la ĝojojn de via juneco, — ho, ne malbenu min!

Amalio, karese kisas lian manon. — Vin?

Maljuna Moor. — Ĉu vi konas tiun ĉi portreton, mia filino?

Amalio. — De Karolo!

Maljuna Moor. — Tian vidiĝon li havis, kiam li komencis sian dek-sesan jaron. Nun li estas alia.... Ho, furioza mordado estas en mi interne.... Tiu ĉi moleco de la trajtoj fariĝis indigno, tiu ĉi rideto fariĝis malespero. Ne vere, Amalio? Ĝi estis en lia datreveno de naskiĝo, en la jasmena laŭbo, vi lin pentris? Ho, mia filino! Via amo tiel feliĉigis min.

Amalio, ĉiam rigardante la portreton. — Ne, ne! Ĝi ne estas li. Per Dio, ĝi ne estas Karolo. Ĉi tie, ĉi tie. (Montrante la koron kaj la frunton.) Tiel tuta, tiel alia! La pala kolorilo ne sufiĉas, por kopii la ĉielan spiriton, kiu regis en lia fajra okulo. For kun ĝi! Ĝi estas tiel homa! Mi estis fuŝistino.

Maljuna Moor. — Tiu ĉi bonkora, varmiga rigardo, — se li starus antaŭ mia lito, tiam mi vivus en la morto mem! Neniam, neniam mi mortus!

Amalio. — Neniam, neniam vi mortus? Ĝi estus salto, kiel oni saltas de unu penso al alia pli bela, — tiu ĉi rigardo lumus al vi trans la tombo; tiu ĉi rigardo portus vin super la stelojn.

Maljuna Moor. — Estas malfacile, estas malĝoje! Mi mortas, kaj mia filo Karolo ne estas ĉi tie, — mi estas portata en la tombon, kaj li ne ploras super mia tombo! Kiel dolĉe estas, esti enlulata en la dormon de la morto per la preĝo de filo, — ĝi estas lulila kanto.

Amalio, reve. — Jes, dolĉa, ĉiele dolĉa ĝi estas, esti enlulata en la dormon de la morto per kanto de amato, — eble oni ankaŭ en la tombo daŭrigas ankoraŭ sonĝi, — longa, eterna, senfina sonĝo pri Karolo, ĝis oni eksonigas la sonorilon de reviviĝo... (Rektiĝante, ravite.) kaj de nun en liaj brakoj por eterne. (Paŭzo. Ŝi iras al la fortepiano kaj ludas.)

Ĉu Hektoro volas senrevene
Iri tien, kie kolerplene
Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
Kiu do instruos vian filon
Timi diojn, uzi batalilon,
Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Maljuna Moor. — Bela kanto, mia filino. Vi devos ĝin ludi al mi, antaŭ ol mi mortos.

Amalio. — Ĝi estas la disiĝo de Andromaĥo kaj Hektoro. — Karolo kaj mi ofte kantadis ĝin kun akompano de liuto. (Ŝi ludas plue.)

Karulin’, haltigu vian ploron!
Al batalo lasu for Hektoron:
Vokas lin honoro de Pergamo.
Pro patruj’ atendas min pereo,
Sed post glora mort’, en Elizeo
Por vi ĉiam daŭros mia amo.

(Danielo eniras.)

Danielo. — Ekstere atendas homo. Li petas, ke oni enlasu lin al vi; li diras, ke li havas gravan sciigon por vi.

Maljuna Moor. — Por mi nur unu afero en la mondo estas grava, vi tion scias, Amalio. Ĉu ĝi estas malfeliĉulo, kiu bezonas mian helpon? Li ne foriru de ĉi tie kun ĝemado.

Amalio. — Se ĝi estas almozulo, li rapide venu supren.

(Danielo foriras.)

Maljuna Moor. — Amalio, Amalio, indulgu min!

Amalio, ludas plue. —

Jam ne sonas via batalilo,
Orfe kuŝos ruste la armilo,
Mortos for la gento de Priamo!
Vi foriros, kien lum’ ne venas,
La Kocit’ sin tra l’ dezertoj trenas, —
En la Leto dronos via amo.
Ĉiu mia penso kaj prefero
Dronos en la Leto sub la tero,
Sed ne dronos am’ de mia koro!
Aŭdu! Jam li vokas min sovaĝe. —
Ĉesu plori, tenu vin kuraĝe!
Ne, ne dronos amo de Hektoro!

(Francisko, Hermano maskita, Danielo.)

Francisko. — Jen estas la homo. Li diras, ke teruraj sciigoj vin atendas. Ĉu vi povas ilin aŭskulti?

Maljuna Moor. — Tia sciigo povas esti nur unu. Alproksimiĝu, mia amiko, kaj ne indulgu min! Donu al li pokalon da vino!

Hermano, per ŝanĝita voĉo. — Via sinjora moŝto! Ne koleru malriĉan homon, se li kontraŭ sia volo traboros vian koron. Mi estas fremdulo en tiu ĉi lando, sed vin mi konas tre bone, vi estas la patro de Karolo de Moor.

Maljuna Moor. — De kie vi tion ĉi scias?

Hermano. — Mi konis vian filon.

Amalio, vivece. — Li vivas? li vivas? Vi lin konas? kie li estas? kie, kie? (Volas forkuri.)

Maljuna Moor. — Vi scias pri mia filo?

Hermano. — Li studis en Lepsiko. De tie li komencis migradi, mi ne scias kiel malproksime. Li travagis Germanujon ĉirkaŭe kaj, kiel li diris al mi, kun nekovrita kapo, kaj li almoze elpetadis al si panon antaŭ la pordoj. Kvin monatojn poste komenciĝis denove la abomena milito inter Prusujo kaj Aŭstrujo, kaj ĉar li jam nenion en la mondo povis esperi, tial la sonoj de la venka tamburo de Frederiko fortiris lin Bohemujon. Permesu al mi, li diris al la granda Ŝverinido, ke mi mortu per la morto de herooj, — mi ne havas plu patron!

Maljuna Moor. — Ne rigardu min tiel, Amalio!

Hermano. — Oni donis al li standardon. Li aliĝis al la venka flugo de la Prusoj. La sorto faris, ke ni ambaŭ kuŝis sub unu tendo. Li multe parolis pri sia maljuna patro kaj pri pli bonaj pasintaj tagoj kaj pri detruitaj esperoj... niaj okuloj estis plenaj de larmoj.

Maljuna Moor, kaŝas sian kapon en la kusenon. — Silentu, ho silentu!

Hermano. — Ok tagojn poste estis la varmega batalo apud Prago. Mi povas diri al vi, via filo sin tenis, kiel brava batalisto. Li faris mirindaĵojn antaŭ la okuloj de la armeo. Kvin regimentoj devis anstataŭi unu la alian, sed li staris. Fajraj kugloj faladis dekstre kaj maldekstre, sed via filo staris. Unu kuglo frakasis al li la dekstran manon, via filo prenis la standardon en la maldekstran, kaj li staris.

Amalio, ravite. — Hektoro, Hektoro! Ĉu vi aŭdas? li staris!

Hermano. — Mi renkontis lin en la vespero de la batalo, falintan sub la fajfado de kugloj; per la maldekstra mano li estis retenanta la torente elfluantan sangon, la dekstran li enŝovis en la teron. «Frato! — li ekkriis al mi, — kuras la famo, ke la generalo antaŭ unu horo falis». — «Li falis, — mi diris, — kaj vi?» — «Nu, kiu estas brava soldato, — li ekkriis kaj liberigis sian maldekstran manon, — tiu sekvu sian generalon, kiel mi!». Tuj li elspiris sian grandan animon.

Francisko, kolerege ekpaŝante kontraŭ Hermanon. — Ho, la morto enŝlosu vian malbenitan langon! Ĉu vi venis ĉi tien, por doni al nia patro la baton de la morto? Patro! Amalio! Patro!

Hermano. — Ĝi estis la lasta volo de mia mortanta kamarado. «Prenu tiun ĉi glavon, — li diris agoniante, — transdonu ĝin al mia maljuna patro; la sango de lia filo algluiĝis al ĝi, li estas venĝita, li ĝoju! Diru al li, ke lia malbeno pelis min al la batalo kaj morto, ke mi finis mian vivon en malespero!» Lia lasta ĝemo estis «Amalio».

Amalio, kiel vekita el morta dormo. — Lia lasta ĝemo estis Amalio!

Maljuna Moor, terure kriante kaj elŝirante al si la harojn. — Mia malbeno enpelis lin en la morton! li finis sian vivon en malespero!

Francisko, vagante tra la ĉambro. — Ho, kion vi faris, patro! Mia Karolo, mia frato!

Hermano. — Jen estas la glavo kaj jen estas ankaŭ portreto, kiun li samtempe elprenis el sur la brusto. Ĝi similas perfektege tiun ĉi fraŭlinon. Ĉi tion al mia frato Francisko, li diris, — mi ne scias, kion li volis diri per ĉi tio.

Francisko, kvazaŭ tre mirigita. — Al mi? la portreton de Amalio? Al mi?

Amalio, kolerege alpaŝante al Hermano. — Malnobla, subaĉetita trompanto! (Kaptas lin furioze ĉe la brako.)

Hermano. — Mi ne estas trompanto, moŝto fraŭlino. Rigardu mem, ĉu ĝi ne estas via portreto, — kredeble vi mem ĝin donis al li.

Francisko. — Per Dio, Amalio, ĝi estas via portreto! Ĝi estas efektive via!

Amalio, redonas al li la portreton. — Mia, mia! Ho, ĉielo kaj tero!

Maljuna Moor, kriante kaj gratante al si la vizaĝon. — Ho ve, ho ve! Mia malbeno alpelis lin al la morto! pereis en malespero!

Francisko. — Kaj li memoris pri mi en la lasta malfacila horo de la mortado, pri mi! Anĝela animo, — kiam la nigra standardo de la morto jam bruis super li... pri mi!...

Maljuna Moor, balbutante. — Mia malbeno lin pelis al la morto, pereis mia filo en malespero!

Hermano. — Mi ne povas elteni tian malĝojegon. Adiaŭ, maljuna sinjoro! (Mallaŭte al Francisko.) Ho, kial vi tion ĉi faris, sinjoro? (Rapide foriras.)

Amalio, saltleviĝante postkrias al li. — Restu! restu! Kio estis liaj lastaj vortoj?

Hermano, haltante en la pordo. — Lia lasta ĝemo estis Amalio. (Foriras.)

Amalio. — Lia lasta ĝemo estis Amalio! Ne! vi ne estas trompanto! Sekve ĝi estas vero, vero, — li mortis, li mortis! (Vagas ŝanceliĝante kaj falas.) mortis! Karolo mortis!

Francisko. — Kion mi vidas! Kio estas tie sur la glavo? skribite per sango — «Amalio»!

Amalio. — De li?

Francisko. — Ĉu mi bone vidas aŭ mi sonĝas? Jen per sanga skribo: «Francisko, ne forlasu mian Amalion». Vidu do, vidu do! Kaj sur la alia flanko: «Amalio! vian ĵuron nuligis la ĉiopova morto». Ĉu vi nun vidas, ĉu vi vidas? li skribis ĉi tion per rigidiĝanta mano, li skribis ĉi tion per la varma sango de sia koro, li skribis ĝin sur la solena rando de la eterneco! Lia spirito prokrastis sian forflugon, por interligi ankoraŭ Franciskon kaj Amalion.

Amalio. — Sankta Dio! Ĝi estas lia mano! Li neniam min amis! (Foriras rapide.)

Francisko, piedobatante la plankon. — Al la diablo! mia tuta arto rompiĝas sur tiu ĉi obstina kapo!

Maljuna Moor. — Ho ve! ho ve! Ne forlasu min, mia filino! Francisko, Francisko, redonu al mi mian filon!

Francisko. — Kiu donis al li la malbenon? Kiu pelis sian filon al batalo, morto kaj malespero? Ho, li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo. Malbeno al liaj mortigintoj! Malbeno, malbeno al vi mem!

Maljuna Moor, batas per la pugno sian bruston kaj frunton. — Li estis anĝelo, juvelo de la ĉielo! Malbeno, malbeno, pereo, malbeno al mi mem! Mi estas patro, kiu mortigis sian grandan filon. Min li amis ĝis la morto! Por venĝi pro mi, li kuris al batalo kaj morto! Ho, mi, monstro! monstro! (Furiozas kontraŭ si mem.)

Francisko. — Li estas for, kion nun helpas tro malfruaj plendoj? (Sarkasme ridas.) Estas pli facile mortigi, ol revivigi. Vi neniam revenigos lin el lia tombo.

Maljuna Moor. — Neniam, neniam, neniam mi revenigos lin el lia tombo! For, perdita por ĉiam! Kaj vi ellogis de mi la malbenon, vi, vi.... Redonu al mi mian filon!

Francisko. — Ne incitu mian koleron! Mi forlasos vin en la morto!

Maljuna Moor. — Monstro! Monstro! Redonu al mi mian filon! (Saltleviĝas de la seĝo kaj volas kapti Franciskon ĉe la gorĝo, sed tiu ĉi lin reĵetegas.)

Francisko. — Senfortaj ostoj! Vi kuraĝas.... Mortu! Malesperu! (Foriras.)

Maljuna Moor. — Mil malbenoj persekutu vin! Vi ŝtelis al mi mian filon el la brakoj. (Ĵetas sin malespere tien kaj reen en la seĝo.) Ho ve, ho ve! Malesperi kaj ne morti! Ili forkuras, ili forlasas min ĉe la morto, miaj bonaj anĝeloj forkuras de mi, ĉiuj sanktuloj forkuras de la malvarma griza mortiginto. Ho ve, ho ve! Ĉu neniu volas teni al mi la kapon, neniu volas liberigi la agoniantan animon? Neniom da filoj, neniom da filinoj, neniom da amikoj! Nur homoj... neniu volas?... Sola... forlasita... Ho ve, ho ve! Malesperi kaj tamen ne morti!

(Amalio, kun postploraj okuloj.)

Maljuna Moor. — Amalio! sendito de la ĉielo! Ĉu vi venas, por forliberigi mian animon?

Amalio, per pli kvieta tono. — Vi perdis belegan filon.

Maljuna Moor. — Vi volas diri «mortigis». Ŝarĝita per tiu ĉi atesto mi alpaŝos al la juĝa seĝo de Dio.

Amalio. — Ne, ne, malfeliĉa maljunulo! La ĉiela Patro revokis lin al si. Ni estus tro feliĉaj en tiu ĉi mondo. Supre, supre super la sunoj, ni lin revidos denove.

Maljuna Moor. — Revidi, revidi! Glavo tranĉos mian animon, kiam mi vidos lin inter la sanktuloj; meze en la ĉielo tremigos min teruroj de la infero! ĉe la rigardado de la eterneco frakasados min la rememoro, ke mi mortigis mian filon!

Amalio. — Ho, per sia rideto li forigos la doloran rememoron el via animo! Estu gaja, kara patro! mi estas tute gaja. Ĉu li ne kantis jam al la ĉielaj aŭskultantoj la nomon Amalio sur la serafa harpo, kaj la ĉielaj aŭskultantoj dolĉe ĝin ripetis? Lia lasta ĝemo estis ja Amalio! Ĉu lia unua ĉiela voko ne estos Amalio?

Maljuna Moor. — Ĉiela konsolo fluas el viaj lipoj! Li ridetos al mi, vi diras? pardonos? Vi devas resti apud mi, amatino de mia Karolo, kiam mi estos mortanta.

Amalio. — Morti estas flugi en liajn brakojn. Feliĉa vi estas! Enviinda vi estas. Kial tiuj ĉi ostoj ne estas putraj? kial tiuj ĉi haroj ne estas grizaj? Ve al mi pro miaj fortoj de juneco! Kun ĝojo mi akceptus vin, vi, sensuka maljuneco, kiu estas pli proksima al la ĉielo kaj al mia Karolo!

(Francisko eniras.)

Maljuna Moor. — Aliru, mia filo! Pardonu min, se mi antaŭe estis tro kruela kontraŭ vi! Mi ĉion al vi pardonas. Mi tiel forte dezirus fordoni mian animon en paco.

Francisko. — Ĉu vi jam sufiĉe ploris pri via filo? Kiom mi vidas, vi havas nur unu filon.

Maljuna Moor. — Jakobo havis dek du filojn, tamen pri sia Jozefo li ploris per sangaj larmoj.

Francisko. — Hm!

Maljuna Moor. — Iru, prenu la Biblion, mia filino, kaj legu al mi la historion pri Jakobo kaj Jozefo! Ĝi ĉiam tiel kortuŝadis min, kvankam mi tiam ne estis ankoraŭ Jakobo.

Amalio. — Kiun lokon mi legu al vi? (Prenas la Biblion kaj folias.)

Maljuna Moor. — Legu al mi pri la malĝojego de la perdinto, kiam li ne trovis Jozefon inter siaj infanoj kaj vane atendadis lin en la mezo de siaj dek unu filoj, kaj lian plendan kanton, kiam li eksciis, ke lia Jozefo malaperis por ĉiam.

Amalio, legas. — «Tiam ili prenis la veston de Jozefo, kaj ili buĉis kapron kaj trempis la veston en la sangon kaj sendis la makulitan veston kaj alportigis ĝin al sia patro kaj dirigis: tion ĉi ni trovis, — rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo, aŭ ne?» (Francisko subite foriras.) «Sed li ĝin rekonis kaj diris: ĝi estas la vesto de mia filo, kruela besto lin formanĝis, sovaĝa besto disŝiris Jozefon.»

Maljuna Moor, refalas sur la kusenon. — Sovaĝa besto disŝiris Jozefon!

Amalio, legas plue. — «Kaj Jakobo disŝiris siajn vestojn kaj metis sakon ĉirkaŭ siajn lumbojn, kaj li funebris pro sia filo longan tempon, kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis lin konsoli; sed li ne lasis sin konsoli kaj diris: kun malĝojo mi malsupreniros....»

Maljuna Moor. — Ĉesu, ĉesu! Al mi fariĝas tre malbone.

Amalio, alsaltas, faliginte la libron. — Helpu, ĉielo! Kio ĝi estas?

Maljuna Moor. — Ĝi estas la morto!... Nigra... naĝas... antaŭ miaj... okuloj... mi vin petas... voku la pastron... li min komuniu.... Kie estas... mia filo Francisko?

Amalio. — Li forkuris! Dio nin kompatu!

Maljuna Moor. — Forkuris... forkuris de la lito de la mortanto?... kaj ĉi tio estas ĉio, ĉio... de du infanoj plenaj de espero.... Vi ilin donis.... Vi ilin prenis.... Via nomo estu....

Amalio, kun subita ekkrio. — Mortis! Ĉio mortis! (Foriras malespere.)

Francisko, ensaltas kun ĝojo. — Mortis, ili krias, mortis! Nun mi estas mastro. En la tuta kastelo oni kriegas, ke li mortis. Tamen eble li nur dormas? Certe, ha certe! Vere ĝi estas tia dormo, kiun neniam sekvas la voko «bonan tagon», — dormo kaj morto estas nur du dunaskitoj. Ni interŝanĝu do iom la nomojn! Brava, bonvena dormo, ni nomos vin morto! (Li alpremas al la maljunulo la okulojn.) Kiu nun venos kaj kuraĝos voki min al juĝo? aŭ diri al mi en la vizaĝon: vi estas kanajlo! For do tiun ŝarĝan maskon de kvieteco kaj virto! Nun vi vidos la nudan Franciskon, kaj teruro vin kaptos! Mia patro superŝutadis siajn postulojn per sukero, faris el sia posedaĵo familian rondeton, li sidadis kun afabla rideto antaŭ la pordo kaj salutadis ĉiujn kiel fratojn kaj infanojn. Miaj brovoj pendos super vi kiel fulmotondraj nuboj, mia sinjora nomo sin portados super tiuj ĉi montoj kiel minaca kometo, mia frunto estos via barometro! Li karesadis la nukon, kiu obstine sin levis kontraŭ li. Sed mi ne amas rideti kaj karesi. Mi hakos al vi la akrajn spronojn en la karnon, kaj mi uzos la senkompatan skurĝon. En mia posedaĵo mi alkondukos al tio, ke terpomoj kaj malforta biero fariĝos regalaĵo por festoj, kaj ve al tiu, kiu renkontiĝos al miaj okuloj kun plenaj kaj ruĝaj vangoj! Paleco de malriĉeco kaj de sklava timo estas mia amata koloro; en tiun ĉi livreon mi vin vestos. (Li foriras.)

Sceno tria.

La Bohemaj arbaroj.

SPIEGELBERG. RAZMANN. GRUPO da RABISTOJ.

Razmann. — Ĝi estas vi? efektive vi? lasu do vin sufoki en miaj brakoj, kara koramato Maŭrico! Bonvenon al vi en la Bohemaj arbaroj! Vi fariĝis granda kaj dika. Per ĉiuj diabloj de la infero! Vi alkondukis ja tutan aregon da rekrutoj, vi bravega varbisto!

Spiegelberg. — Ne vere, frato, ne vere? Kaj ĉio plenaj bravuloj! Vi ne kredos, mi havas evidentan benon de Dio: mi estis malriĉa malsata simplulo, mi havis nenion krom tiu ĉi bastono, kiam mi transiris la Jordanon, kaj nun ni estas en la nombro de sepdek ok, pleje ruinigitaj butikistoj, forpelitaj magistroj kaj skribistoj el la Ŝvabaj provincoj; ĝi estas ja korpuso da bravuloj, mia frato, ravaj homoj, mi al vi diras, — unu al alia ŝtelas la butonojn de la pantalono kaj staras sendanĝere apud li nur kun ŝargita pafilo, — kaj ili havas ĉion sufiĉe kaj havas tiel grandan renomon en la ĉirkaŭaĵo de kvardek mejloj, ke vi simple ne komprenos. Tie ekzistas neniu gazeto, en kiu vi ne trovus artikoleton pri la ruzulo Spiegelberg; mi eĉ simple pro tio ilin abonas, — de la kapo ĝis la piedoj ili min prezentis, vi pensus, ke vi min vidas, eĉ pri la butonoj de mia surtuto ili ne forgesis. Sed ni orde kondukas ilin je la nazo. Ekzemple antaŭ ne longe mi iras en la presejon, mi diras, ke mi vidis la faman Spiegelberg, kaj mi diktas al unu skribaĵisto, kiu tie sidas, la vivan bildon de unu tiea doktoro; la afero efikas, la sinjoro estas arestata, turmente pridemandata, kaj pro timego kaj malsaĝeco li konfesas, la diabloj min prenu, li konfesas, ke li estas Spiegelberg.... Per ĉiuj diabloj! Mi estis jam preta iri al la magistrato kaj protesti, ke la kanajlo tiel profanas mian nomon, — kaj mi diras al vi, tri monatojn poste li jam estas pendigita. Mi devis enfroti al mi poste bonan porcion da tabako, kiam mi promenis preter la pendingo kaj vidis la pseŭdo-Spiegelbergon, paradantan en sia majesteco, — kaj dume dum Spiegelberg pendas, Spiegelberg tre mallaŭte elŝteliĝas el la reto kaj montras post la dorso al la supersaĝa justeco tiajn azenajn orelojn, ke oni povus krevi de rido.

Razmann, ridas. — Vi efektive estas ĉiam ankoraŭ la sama.

Spiegelberg. — Mi estas tio, kiel vi vidas, per korpo kaj animo. Malsaĝulo! Unu ŝercon mi devas al vi ankoraŭ rakonti, kiun mi antaŭ ne longe faris en la monaĥinejo de la sankta Cecilio. En mia vagado mi trafis la monaĥinejon pli-malpli ĉe la vesperiĝo, kaj ĉar mi ĝuste en tiu tago ne elpafis ankoraŭ eĉ unu kartoĉon, — vi scias, ke mi terure malamas la «diem perdidi,» — tial ankoraŭ la nokto devis esti beligita per iu faro, se ĝi eĉ koncernus orelon de diablo! Ni tenas nin trankvile ĝis malfrue en la nokto. Fariĝas plena silento. La kandeloj estas estingitaj. Ni supozas, ke la monaĥinoj nun estas kredeble en la litoj. Nun mi prenas kun mi mian kamaradon Grimm, ordonas al la aliaj atendi antaŭ la pordego, ĝis ili aŭdos mian fajfon, — mi malliberigas la gardiston de la monaĥinejo, forprenas de li la ŝlosilojn, mi enŝteliĝas tien, kie dormas la servantinoj, forprenas de ili la vestojn kaj elportas la pakaĵon ekster la pordegon. Ni iras pluen de ĉelo al ĉelo, al unu fratino post alia ni forprenas la vestojn, fine ankaŭ al la abatino. Nun mi ekfajfas, kaj miaj homoj tie ekstere komencas ataki kaj furiozi, kvazaŭ venis la tago de la lasta juĝo, kaj kun bestega bruo ili enfalas en la ĉelojn de la fratinoj! Ha ha ha! Jen vi devus vidi la tumulton, kiel la naivaj kreaĵetoj en la mallumo palpe serĉadis siajn vestojn kaj faradis ridindajn gestojn, ne trovante la vestojn, kaj ni dume brue atakis, kaj ili de timo kaj konfuziĝo envolvis sin en la litotukojn, aŭ rampis malantaŭ la fornojn kiel katinoj, kaj aliaj de timego tiel ŝprucigis en la ĉambron, ke vi povus tie lerni naĝi.... Kaj la mizera kriado kaj plorado, kaj fine la maljuna murmuristino, la abatino, vestita kiel Evo antaŭ la falo... vi scias ke sur la tuta tera globo neniu kreaĵo estas por mi tiel abomena, kiel araneo kaj maljuna virino, — kaj nun prezentu al vi la nigrebrunan, sulkoplenan, vilan virinaĉon dancanta antaŭ mi kaj ĵurpetanta min per sia virgulina ĉasteco... al ĉiuj diabloj! Mi jam estis preta doni al ŝi kelkajn fortajn batojn en la noblajn partojn.... Mallonge decidite! aŭ ĉi tien la arĝentaĵon, la monaĥinejan trezoron kaj la tutan monon, aŭ... miaj homoj min jam komprenis.... Mi diras al vi, mi elportis el la monaĥinejo pli ol mil taleroj, kaj al tio mi havis amuzon, kaj miaj bravuloj lasis al ili memoraĵon kiun ili portos tutajn naŭ monatojn.

Razmann, kun piedekbato. — Al la diabloj! kial mi tie ne estis!

Spiegelberg. — Vi vidas? Diru mem, ĉu tio ĉi ne estas diboĉa vivo? kaj al tio oni restas freŝa kaj forta, kaj la korpuso sin tenas kaj ŝvelas kun ĉiu horo kiel ventro de prelato. Mi ne scias, mi kredeble havas en mi ion magnetan, kio altiras ĉiujn kanajlojn sur la tuta tero de Dio, kiel ŝtalo la feron.

Razmann. — Bela magneto vi estas! Sed mi volus ja scii, al la diablo, kiajn sorĉaĵojn vi uzas.

Spiegelberg. — Sorĉaĵojn? Oni bezonas neniajn sorĉaĵojn, — kapon oni devas havi! Certan praktikan konsideradon, kiun oni kompreneble ne akiras kune kun la ĉiutaga manĝo. Ĉar vidu, mi ĉiam diradas: honestan homon oni povas krei el ĉia salika ŝtipo, sed por fripono oni bezonas saĝon, — ankaŭ estas necesa por ĉi tio speciala nacia genio, certa, por tiel diri, friponeca klimato, — kaj tial mi konsilas al vi, veturu al la Graŭbinda lando, ĝi estas la Atenoj de la nuntempaj friponoj.

Razmann. — Frato, oni laŭdis al mi la tutan Italujon.

Spiegelberg. — Jes, jes! Kontraŭ neniu oni devas esti maljusta. Italujo ankaŭ havas siajn grandajn homojn, kaj se Germanujo tiel daŭrigos, kiel ĝi jam komencis, kaj plene ekzilos la Biblion, por kio ekzistas la plej brilantaj esperoj, tiam kun la tempo ankaŭ el Germanujo povas ankoraŭ veni io bona. Sed ĝenerale mi devas diri al vi, la klimato havas ne tre grandan signifon, la genio ĉie sukcesas, kaj cetere, mia frato, vi ja bone scias, sovaĝa pomo eĉ en la paradiza ĝardeno mem neniam fariĝos ananaso. Sed por ke mi plue diru al vi, — kie mi haltis?

Razmann. — Ĉe la artifikoj.

Spiegelberg. — Jes, vere, ĉe la artifikoj. Via unua afero, kiam vi venas en la urbon, devas esti jeno: ĉe la almozulobservistoj, urbaj patrolistoj kaj ordobservistoj vi informiĝas, kiuj estas iliaj plej oftaj klientoj, kiu montras al ili plej da respekto, — kaj tiujn klientojn vi penas trovi; poste vi ennestiĝas en kafejoj, bordeloj, drinkejoj, vi spionas, sondas, kiu plej multe krias pri la malkara tempo, pri la kvin procentoj, pri la grandiĝanta pesto de la policaj perfektigoj, kiu plej multe insultas la registaron, aŭ krias kontraŭ la fiziognomiko kaj tiel plu, — frato, tio ĉi estas la ĝusta nivelo. La honesteco ŝanceliĝas kiel kaverna dento, vi devas nur almeti la dentotirilon. Aŭ pli bone kaj pli mallonge: vi iras kaj ĵetas plenan monujon en la mezon de la strato, vi ie vin kaŝas, kaj vi bone rimarkas, kiu ĝin levas, — unu minuton poste vi kuras post li, vi serĉas, krias kaj vi demandas nur kvazaŭ pasante: ĉu sinjoro ne trovis eble monujon? Se li diras jes, nu, tiam la diablo ĉion prenis; sed se li neas: pardonu, sinjoro, mi ne memoras, mi bedaŭras... (Kun salto.) Frato! Triumfo, mia frato! Estingu vian lanternon, ruza Diogeno! vi trovis vian homon!

Razmann. — Vi estas instruita praktikulo.

Spiegelberg. — Mia Dio! Kvazaŭ mi iam dubis pri ĉi tio! Nun, kiam vi havas vian homon sur la hoko, vi devas ankoraŭ ruze manovri, ke vi lin levu! Vidu, mia filo! tion mi faradis tiamaniere: de la momento, kiam mi ekhavis pri iu supozon, mi jam alkroĉiĝis al mia kandidato kiel lapo, trinkis kun li fratiĝon, — kompreneble, vi devas pagi por lia trinkado! certe, tio ĉi kostas sufiĉe da mono, sed ĝi ne devas vin forteni, — vi iras pluen, vi kondukas lin al kompanioj de ludo, al diboĉuloj, implikas lin en batiĝojn kaj en friponaĵojn, ĝis li pri korpo kaj animo, pri mono kaj konscienco kaj pri sia bona nomo fariĝas tute bankrota; ĉar mi devas diri al vi, vi nenion atingos, se vi ne difektos la korpon kaj animon, — kredu al mi, frato! tion ĉi mi en mia granda praktiko jam multajn fojojn vidis: se la honestulo unu fojon estas elpelita el la nesto, tiam la diablo fariĝas lia mastro, tiam la paŝo estas tiel facila, ho, tiel facila, kiel la salto de publikulino al bigotulino. — Sed aŭskultu! kia krako ĝi estis?

Razmann. — Ĝi estis tondro, — nu, daŭrigu.

Spiegelberg. — Ankoraŭ pli mallonga, pli bona vojo estas jena: vi rabas al via homo ĉion, kion li havas, ĝis ne restas al li eĉ ĉemizo sur la korpo, — tiam li mem venos al vi. Ne instruu al mi la artifikojn, frato, — demandu do la kupran vizaĝon tie: al la diablo! lin mi bele kaptis en la reton! Mi proponis al li kvardek dukatojn, li ilin ricevos, kiam li donos al mi la vaksan premsignon de la ŝlosilo de sia sinjoro. Prezentu do al vi, la malsaĝa besto tion ĉi faras, la diablo min prenu, — li alportas al mi la ŝlosilojn kaj volas nun ricevi la monon.... Monsieur, mi nun diras al li, ĉu vi scias, ke mi nun portos la ŝlosilojn rekte al la kvartalestro kaj mi luos por vi loĝejon sur la pendingo? Per ĉiuj diabloj! vi devus vidi, kiel la homo tiam larĝe malfermis la okulojn kaj komencis baraktadi kiel malseka hundo.... «Pro la ĉielo, havu kompaton! mi... mi....» Kion do vi? Ĉu vi volas tuj forĵeti ĉiun sinĝenadon kaj iri kun mi al la diablo? — «Ho, tre volonte, kun ĝojo». — Ha ha ha! bona mizerulo, per lardo oni kaptas musojn! ridu do pri li, Razmann! ha ha ha!

Razmann. — Jes, jes, mi devas konfesi. Mi skribos al mi ĉi tiun lecionon per oraj literoj sur la tabulon de mia cerbo. La satano sendube konas siajn homojn, se li prenis vin kiel makleriston.

Spiegelberg. — Ne vere, frato? Kaj mi pensas, ke kiam mi liveros al li dek pecojn, li min lasos libere iri, — ĉiu eldonisto donas ja al sia kolektanto la dekan ekzempleron senpage, kiel do la diablo agus pli avare? Razmann! mi sentas pulvon....

Razmann. — Per la diablo! mi ankaŭ ĝin sentas jam de longe. Atentu, en la proksimaĵo oni certe pafis! — Jes, jes, kiel mi diras al vi, Maŭrico, al nia hetmano vi estos bonvena kun viaj rekrutoj, li ankaŭ allogis jam bravajn homojn.

Spiegelberg. — Sed la miaj! la miaj.... Pa!

Razmann. — Nu jes, ili certe havas belajn fingretojn, sed mi diras al vi, la renomo de nia hetmano ankaŭ jam fortentis honestajn homojn.

Spiegelberg. — Mi dubas.

Razmann. — Sen ŝerco! kaj ili ne hontas servi sub li. Li ne mortigas pro la rabado, kiel ni, — la mono lin ne interesas, kiam li povas havi sufiĉe da ĝi, kaj eĉ sian trionon, kiu leĝe apartenas al li de ĉiu akiro, li disdonacas al orfoj, aŭ li donas per ĝi al malriĉaj esperdonaj junuloj la eblon studi. Sed se li kaptas nobeleton, kiu senfeligas siajn vilaĝanojn kiel bruton, aŭ se li ricevas sub la manon ian kanajlon kun oraj galonoj, kiu falsas la leĝojn kaj kovras per arĝento la okulon de la justeco, aŭ ian alian sinjoron de tia speco, — nu, tiam li estas en sia elemento, kaj li mastrumas diable, kvazaŭ ĉiu fibro en li estus furio.

Spiegelberg. — Hm! hm!

Razmann. — Antaŭ ne longe ni eksciis en la gastejo, ke baldaŭ devas ĉi tie pasi riĉa grafo el Regensburgo, kiu gajnis proceson pri miliono per la ruzaĵoj de sia advokato; li sidis tiam ĉe la tablo kaj ludis. Kiomope ni estas? li min demandis, subite leviĝante; mi vidis, kiel li enpremis la malsupran lipon inter la dentojn, kion li faras nur tiam, kiam li estas en plej furioza humoro. Ne pli ol kvin, mi diris. Ĝi sufiĉas, li diris; li ĵetis al la mastrino la monon sur la tablon, lasis la vinon, kiun li estis mendinta, netuŝita, kaj ni ekpreparis nin por la vojo. La tutan tempon li ne parolis eĉ unu vorton, li kuradis flanken tute sola, nur de tempo al tempo li demandis nin, ĉu ni ankoraŭ nenion rimarkis, kaj li ordonadis al ni meti la orelon al la tero. Fine la grafo alveturas, la kaleŝo peze ŝarĝita, la advokato sidis kune kun li interne, antaŭe unu rajdanto, ĉe la flankoj du servistoj rajde, — tiam vi devus vidi nian homon, kiel li, kun du pistoloj en la mano, antaŭ ni alsaltis al la kaleŝo kaj kun tondra voĉo ekkriis: halt’! La veturigisto, kiu ne volis halti, devis danci malsupren de sia loko; la grafo pafis el la kaleŝo en la aeron, la rajdantoj forkuris.... Vian monon, kanajlo, li ekkriis tondre, — tiu kuŝis kiel bovo sub la hakilo. Kaj ĉu vi estas la fripono, kiu faras el la justeco aĉeteblan publikulinon? La advokato tremis tiel, ke la dentoj al li frapadis, — la ponardo staris en lia ventro, kiel paliso en vinberejo.... Mi faris la miaĵon! li ekkriis kaj fiere sin deturnis de ni; la rabado estas via afero. Kaj kun tiuj ĉi vortoj li malaperis en la arbaron.

Spiegelberg. — Hm, hm! Frato, tio, kion mi antaŭe rakontis al vi, devas resti inter ni, li ne devas tion ĉi scii. Vi komprenas?

Razmann. — Bone, bone, mi komprenas.

Spiegelberg. — Vi ja lin konas! Li havas siajn kapricojn. Vi min komprenas.

Razmann. — Mi komprenas, mi komprenas.

(Schwarz, rapide enkuras).

Razmann. — Kiu estas? Kio fariĝis? Pasaĝeroj en la arbaro?

Schwarz. — Rapide, rapide! kie estas la aliaj? Al ĉiuj diabloj! Vi staras ĉi tie kaj babilas? Ĉu vi ne scias? ĉu vi tute ne scias? Kaj Roller....

Razmann. — Kio do? kio do?

Schwarz. — Roller estas pendigita, kaj ankoraŭ kvar aliaj....

Razmann. — Roller? Ha, malbeno! De kiam? De kie vi tion ĉi scias?

Schwarz. — Jam pli ol tri semajnojn li sidis, kaj ni nenion sciis; jam tri tagojn oni lin juĝis, kaj ni nenion aŭdis; sub turmentegoj oni lin ekzamenadis, kie estas la hetmano. La brava junulo nenion konfesis; hieraŭ oni faris al li la proceson, kaj hodiaŭ matene li per ekstra poŝto forveturis al la diablo.

Razmann. — Ha, la kanajloj! Ĉu la hetmano tion ĉi scias?

Schwarz. — Nur hieraŭ li tion eksciis. Li furiozas kiel apro. Vi scias, ke li ĉiam plej alte ŝatis Rolleron, — kaj al tio ankoraŭ la turmentegado.... Ŝnurojn kaj ŝtuparojn oni jam alportis al la turo, sed nenio helpis; li mem en kapucena robo jam enŝteliĝis al li kaj volis interŝanĝi kun li la personojn, — Roller obstine rifuzis; nun li faris tian ĵuron, ke frosto ekkuris sub niaj haŭtoj, — li ĵuris ekbruligi por li funebran torĉon, kian ankoraŭ neniu reĝo iam havis kaj kiu devas rosti al ili la ĝibojn brune kaj blue. Mi timas pro la urbo. Li jam de longe portas koleron kontraŭ ĝi, ĉar ĝi estas tiel abomene bigota, — kaj vi ja scias, ke se li diras «mi volas tion ĉi fari», ĝi estas tio sama, kiel se iu el ni tion ĉi jam faris.

Razmann. — Ĝi estas vero! mi konas la hetmanon. Se li estus doninta al la diablo sian vorton, ke li iros en la inferon, li neniam preĝus, eĉ se li per duono da Patro-nia povus liberiĝi! Sed ho, la malfeliĉa Roller! la malfeliĉa Roller!

Spiegelberg.Memento mori! Sed tio ĉi min ne tuŝas. (Li trilas kanteton.)

Se mi ekzekutejon preteriras,
Mi nur fermetas unu el l’ okuloj;
Ha, tute sola pendas vi, mi diras, —
Vi estas do el gent’ de malsaĝuloj!

Razmann, kun eksalto. — Aŭdu! Pafo! (Pafado kaj bruo.)

Spiegelberg. — Ankoraŭ unu!

Razmann. — Denove unu! la hetmano!

(Malantaŭ la scenejo oni kantas.)

Nurenberganoj pendigas neniun
Antaŭ ol ili lin havas. (Bis.)

Schweizer, Roller, malantaŭ la scenejo. — He vi, ho! He vi, ho!

Razmann. — Roller! Roller! Dek diabloj min prenu!

Schweizer, Roller, malantaŭ la scenejo. — Razmann! Schwarz! Spiegelberg! Razmann!

Razmann. — Roller! Schweizer! Fulmo kaj tondro kaj ĉiuj diabloj de la infero! (Ili kuras al li renkonte.)

(Rabisto Moor, sur ĉevalo. Schweizer. Roller. Grimm. Schufterle. Aro da rabistoj, kovritaj de koto kaj polvo aperas.)

Rabisto Moor, desaltante de la ĉevalo. — Libereco! libereco! Vi estas ekster danĝero, Roller! Forkonduku mian ĉevalon, Schweizer, kaj lavu ĝin per vino. (Ĵetas sin sur la teron.) Ĝi estis varmega afero!

Razmann, al Roller. — Nu, pro la kamentubo de Pluto! Ĉu vi reviviĝis de sub la rado?

Schwarz. — Ĉu vi estas lia spirito? aŭ ĉu mi estas frenezulo? Ĉu vi efektive estas Roller?

Roller, malfacile spirante. — Ĝi estas mi. Per propra korpo. Tuta. De kie, laŭ via opinio, mi venas?

Schwarz. — Kiu ĝin povas scii? Vi estis jam kondamnita.

Roller. — Tiel ĝi efektive estis, kaj eĉ pli. Mi venas rekte de la pendingo. Lasu min nur antaŭe reakiri mian spiron. Schweizer al vi rakontos. Donu al mi glason da brando! Kaj vi estas denove ĉi tie, Maŭrico? Mi pensis, ke mi revidos vin ie en alia loko. Donu do al mi glason da brando, miaj ostoj disfalas.... Ho, mia hetmano! kie estas mia hetmano?

Schwarz. — Tuj, tuj! Diru do, babilu do kiel vi de tie forvenis? kiamaniere ni denove vin havas? Mia kapo turniĝas. Vi diras, ke de la pendingo?

Roller, rapide eltrinkas botelon da brando. — Ha, ĝi estas bongusta, ĝi varmigas! Rekte de la pendingo, mi al vi diras. Vi staras ĉi tie kun malfermitaj buŝegoj kaj ne povas tion eĉ sonĝi, — mi estis nur tri paŝojn de la fatala ŝtuparo, per kiu mi devis supreniri al la brusto de Abrahamo, — tiel proksime, tiel proksime, — mi estis jam kun mia haŭto kaj haroj forvendita al la anatomio! vi povus havi mian vivon por preneto da flartabako. Al la hetmano mi devas danki por la aero, libereco kaj vivo.

Schweizer. — Ĝi estis ŝerco, kiun valoras aŭskulti. Unu tagon antaŭe ni per niaj spionoj eksciis, ke Roller estas bone enpeklita, kaj ke se la ĉielo ne enmiksos sin en ĝusta tempo, li morgaŭ en la tago — tio estas hodiaŭ — devos iri la vojon de ĉiu karno. Leviĝu! diris la hetmano, kio pli valoras ol amiko? Ni lin savos, aŭ se ni lin ne savos, tiam ni almenaŭ ekbruligos por li funebran torĉon, kiun ankoraŭ neniu reĝo havis kaj kiu rostos al ili la ĝibojn brune kaj blue. Ni sendis al li ekspreson, kiu alportis al li skribeton, ĵetinte ĝin al li en la supon.

Roller. — Mi neniel esperis sukceson.

Schweizer. — Ni elatendis la tempon, kiam la vojoj fariĝis liberaj. La tuta urbo eliris, por vidi la spektaklon, rajdantoj kaj piedirantoj kaj kaleŝoj miksite, la bruo kaj la pretiĝado por la estonta ekzekuto resonadis malproksime. Nun, diris la hetmano, ekbruligu, ekbruligu! La bravuloj ekflugis kiel sagoj, ekbruligis la urbon samtempe en tridek tri finoj, ĵetis brulantajn meĉaĵojn en la ĉirkaŭaĵon de la pulvejo, en preĝejojn kaj garbejojn.... Per la infero! ne pasis eĉ kvarono da horo, la nordorienta vento, kiu ankaŭ kredeble havis kalkulojn kun la urbo, bonege aliĝis al ni kaj pelis la flamojn supren ĝis la plej altaj pintoj. Kaj ni dume kuras sur la stratoj supren kaj malsupren, kiel furioj, brulo! brulo, tra la tuta urbo, tumulto, kriado, bruado... la brulalarmaj sonoriloj komencas brui, la pulvoturo eksplodas, kvazaŭ la tero krevis en la mezo, la ĉielo disŝiriĝis kaj la infero falis dek mil klaftojn pli profunden.

Roller. — Kaj nun mia sekvantaro ekrigardis malantaŭen, — jen kuŝas la urbo kiel Gomoro kaj Sodomo, la tuta horizonto konsistis el fajro, sulfuro kaj fumo, kvardek montoj en la ĉirkaŭaĵo rebruas pri la infera ŝerco, panika teruro ĵetas ĉiujn sur la teron, — nun mi ekuzas la momenton, kaj fr! rapide kiel la vento, mi estis malligita, — miaj akompanantoj, ŝtonigitaj kiel la edzino de Loth, rigardas malantaŭen, — mi kuras for! mi traŝiras la amasojn! mi malaperis! Sesdek paŝojn pli malproksime mi deĵetas miajn vestojn, mi ĵetas min en la riveron, mi naĝas sub la akvo tiel longe, ĝis mi pensas, ke ili min jam ne vidos. Mia hetmano staris jam prete kun ĉevaloj kaj vestoj, — tiamaniere mi saviĝis. Moor, Moor! Ke vi ankaŭ baldaŭ enfalu en kaptilon, ke mi povu al vi pagi en la sama maniero!

Razmann. — Sovaĝbesta deziro, por kiu oni devus vin pendigi, — tamen ĝi estis petolo, de kiu oni povus krevi.

Roller. — Ĝi estis efektive helpo en la ekstrema bezono; vi ne povas tion ĉi sufiĉe taksi. Vi devus kun ŝnuro ĉirkaŭ la kolo marŝi per vivanta korpo al la tombo, kiel mi, kaj vidi la fatalan preparadon kaj la ekzekutajn ceremoniojn, kaj senti, kiel kun ĉiu paŝo, kiun la timotremanta piedo faras antaŭen, venas pli proksime, terure pli proksime la malbenita maŝino, en kiun mi devis enloĝiĝi kaj kiu brilis en la terura matena suno, — vi devis vidi la garde observantajn helpantojn de la ekzekutisto, aŭdi la teruran muzikon, — ĝi bruas ankoraŭ en miaj oreloj, la kriojn de la malsataj korvoj, kiuj en granda nombro alkroĉiĝis al la korpo de mia duone forputrinta antaŭulo, kaj ĉio alia, kaj super ĉio ankoraŭ la antaŭsento de la eterneco, kiu min atendis! Frato, frato! kaj subite la signalo de la libereco! Ĝi estis krako, kvazaŭ ĉe la ĉielbarelo krevis ringego.... Aŭskultu, kanajloj! mi diras al vi, kiam oni el ardanta forno saltas en glacian akvon, oni ne povas senti la kontraston tiel forte, kiel mi, kiam mi estis sur la alia bordo.

Spiegelberg, ridas. — Malfeliĉa hometo! Nun ĉio estas ja forgesita. (Trinkas al li.) Pro la feliĉa renaskiĝo!

Roller, forĵetas sian glason. — Ne, per ĉiuj trezoroj de Mamono! mi ne volus tion ĉi sperti la duan fojon. La morto estas io pli ol salto de arlekeno, kaj promorta teruro estas pli malbona ol la morto.

Spiegelberg. — Kaj la saltanta pulvoturo, — vi komprenas nun, Razmann? jen tial la aero en la ĉirkaŭspaco de tutaj horoj tiel malbonodoris per sulfuro, kvazaŭ la tuta vestaro de Moloĥo estus aerumata sub la ĉielo. Ĝi estis majstraĵo, mia hetmano! mi envias vin pro ĝi.

Schweizer. — Se la urbo volis fari al si plezuron de tio, ke ĝi vidos, kiel oni senvivigos mian kamaradon kiel lacepelitan porkon, — kio do al la diablo! ĉu ni devas fari al ni riproĉojn de la konscienco, se pro nia kamarado ni forbruligas la urbon? Kaj krom tio niaj homoj devis ja ankaŭ iom rabi. Diru do, kion vi forkaperis?

Unu el la bando. — Dum la tumulto kaj konfuzo mi enŝteliĝis en la preĝejon de la sankta Stefano kaj mi deŝiris la pasamentojn de la altara tuko; la bona Dio, mi diris al mi, estas riĉa homo, kaj li povas ja fari orajn fadenojn el groŝa ŝnuro.

Schweizer. — Vi bone agis, — por kio efektive la preĝejo bezonas tiun ĉifonaĵon? Ili alportas ĝin al la Kreinto, kiu ridas pri ilia ĉifonaro, kaj liaj kreitaĵoj devas morti de malsato! Kaj vi, Spangeler, kie vi etendis vian reton?

Dua. — Mi kaj Bügel ni prirabis magazenon kaj ni alportas materialon por kvindek el ni.

Tria. — Du orajn poŝhorloĝojn mi forkaptis kaj al tio ankoraŭ dekduon da arĝentaj kuleroj.

Schweizer. — Bone, bone. Kaj ni aranĝis al ili tian historion, ke ili du semajnojn devos estingadi. Se ili volos venki la fajron, ili devos ruinigi la urbon per akvo. Ĉu vi ne scias, Schufterle, kiom estis da mortigitoj?

Schufterle. — Oni diras, ke okdek tri. La turo sola dispremis sesdekon da ili.

Rabisto Moor, tre serioza. — Roller, vi estas kare pagita.

Schufterle. — Pa, pa! sed kion tio ĉi signifas? Jes, se tio ĉi estus viroj, — sed tie estis vindinfanoj, kiuj origas siajn litotukojn, enlaĉigitaj patrinetoj, kiuj forpeladis de ili la kulojn, sekiĝintaj fornosidistoj, kiuj jam ne povis trovi la pordon, pacientoj, kiuj plore vokadis sian doktoron, kiu per sia gravamiena trotado sekvis la komunan kuradon. Ĉio, kio havis facilajn krurojn, elkuris al la komedio, kaj nur la surfundaĵo de la urba loĝantaro restis, por gardi la domojn.

Moor. — Ho, la malfeliĉaj vermoj! Malsanuloj, vi diras, maljunuloj kaj infanoj?

Schufterle. — Jes, al la diablo! Kaj krom tio akuŝulinoj kaj profunde gravedaj virinoj, kiuj timis aborti sub la nekovrita pendingo; junaj virinoj, kiuj timis rigardinfektiĝi de la ekzekutaj objektoj kaj presi al sia infano en la utero la pendingon sur la ĝibon; malriĉaj poetoj, kiuj ne havis ŝuojn por surpiedigi, ĉar sian solan paron ili fordonis por ripari, — kaj ankoraŭ diversaj similaj subjektoj; ne valoras la penon paroli pri ĉi tio. Kiam mi preteriris antaŭ unu el tiaj barakoj, mi ekaŭdis interne laŭtan kriadon, mi enrigardas, kaj ĉe la lumo kion mi vidas? ĝi estis infano, ankoraŭ freŝa kaj sana, ĝi kuŝis sur la tero sub la tablo, kaj la tablo ĝuste jam volis komenci bruli. Malfeliĉa besteto, mi diris, vi ja tie frostiĝas, kaj mi ĵetis ĝin en la fajron.

Moor. — Efektive, Schufterle? Kaj tiu fajro brulu en via brusto eterne! For, ho monstro! Neniam montriĝu en mia bando! Vi murmuras? Vi pripensas? Kiu pripensas, kiam mi ordonas? Li kuru for, mi diras! Ekzistas ankoraŭ multaj inter vi, kiuj estas maturaj por mia kolerego. Mi konas vin, Spiegelberg! Sed baldaŭ mi paŝos en vian mezon kaj mi faros teruran pririgardon. (La rabistoj tremante foriras.)

Moor, sola marŝas ekscitite tien kaj reen. — Ne aŭskultu ilin, venĝanto en la ĉielo! Kion mi povas fari kontraŭ tio? Ĉu vi estas kulpa, se via pesto, via kartempo, via superakvado englutas la justulon kune kun la malvirtulo? Kiu povas ordoni al la flamo, ke ĝi ne furiozu ankaŭ sur la benita semitaĵo, kiam ĝi devas detrui la nestojn de la krabroj? Ho, la abomena mortigo de infanoj! mortigo de virinoj! mortigo de malsanuloj! Kiel min premas tiu ĉi faro! Ĝi venenis miajn plej belajn agojn! Jen ruĝa de honto kaj mokita staras antaŭ la okulo de la ĉielo tiu knabo, kiu arogis ludi kun la bastonego de Jupitero kaj kiu venkis pigmeojn, dum li devis frakasi titanojn! For, for! vi ne estas tiu viro, kiu povus regi la venĝan glavon de la supraj tribunaloj, vi falis ĉe la unua moviĝo! Nun mi forĵetas mian malhumilan planon, mi foriras, por enrampi en ian fendon de la tero, kie la lumo de la tago sin kaŝos antaŭ mia malhonoro. (Li volas forkuri.)

Rabistoj, alkuras. — Gardu vin, hetmano! Diabloj ekpetolis! Tutaj amasoj da bohemaj rajdistoj saltas ĉirkaŭe en la arbaro, — infera denuncisto kredeble elbabilis al ili pri ni.

Novaj rabistoj. — Hetmano, hetmano! Ili eltrovis niajn postesignojn. Ĉirkaŭe kelkaj miloj da ili aranĝas kordonon ĉirkaŭ la meza arbaro.

Novaj rabistoj. — Ve, ve, ve! Ni estas kaptitaj, radŝiritaj, kvaronigitaj! Multaj miloj da husaroj, dragonoj kaj ĉasistoj saltas ĉirkaŭ la altaĵo kaj gardas ĉiujn elirojn.

(Moor foriras.)

(Schweizer. Grimm. Roller. Schwarz. Schufterle. Spiegelberg. Razmann. Grupo da rabistoj.)

Schweizer. — Ni do elskuis ilin el la kusenoj? Ĝoju do, Roller! Tion ĉi mi jam longe deziris, iom interbati min kun tiaj kazernaj kavaliroj. Kie estas la hetmano? Ĉu la tuta bando estas kune? Ni ja havas sufiĉe da pulvo?

Razmann. — Da pulvo ni havas kiom vi volas. Sed ni ĉiuj estas nur en la nombro de okdek, sekve en ĉiu okazo apenaŭ unu kontraŭ dudek da ili.

Schweizer. — Des pli bone! kaj se eĉ estus kvindek da ili kontraŭ mia granda ungo.... Se ili tiel longe atendis, ĝis ni ekbruligis al ili la pajlon sub la sidvangoj, — fratoj, fratoj, tiam ne estas granda danĝero. Ili riskas sian vivon por dek krejceroj, sed ĉu ni ne batalas pro kapo kaj libereco? Ni falos sur ilin kiel superakvego kaj ni ekbatos kontraŭ iliaj kapoj kiel fulmotondro. Kie do al la diablo estas la hetmano?

Spiegelberg. — Li forlasas nin en tiu ĉi mizerego. Ĉu ni ne povas jam plu forsavi nin?

Schweizer. — Forsavi nin?

Spiegelberg. — Ho, kial mi ne restis en Jeruzalemo!

Schweizer. — Mi volus do, ke vi sufokiĝu en kloako, vi ekskrementa animo! Ĉe nudaj monaĥinoj vi estas granda kuraĝulo, sed kiam vi vidas du pugnojn, vi fariĝas timemulo! Montru vin nun, aŭ oni devos enkudri vin en porkan felon kaj mortpeli vin per hundoj.

Razmann. — La hetmano, la hetmano!

Moor, malrapide enirante, al si mem. — Mi lasis ilin tute ĉirkaŭfermi, nun ili devas batali kiel malesperuloj. (Laŭte.) Knaboj! Nun venis la momento! Ni estas perditaj, aŭ ni devas batali kiel pafvunditaj aproj.

Schweizer. — Ha! Mi malfermos al ili per mia tranĉilo la ventron tiel, ke la internaĵoj elsaltos al ili en sia tuta longeco! Konduku nin, hetmano! ni sekvos al vi en la faŭkon de la morto.

Moor. — Ŝargu ĉiujn pafilojn! Ne mankas ja al ni pulvo?

Schweizer, kun eksalto. — Ni havas sufiĉe da pulvo, por eksplodigi la teron ĝis la ĉielo!

Razmann. — Ĉiu ŝargis kvin parojn da pistoloj kaj krom tio ĉiu ŝargis po tri karabenoj.

Moor. — Bone, bone! Kaj nun parto devas suprenrampi sur la arbojn aŭ kaŝi sin en la densejo kaj ekpafi kontraŭ ilin el la embusko.

Schweizer. — Tio estas por vi, Spiegelberg!

Moor. — Ni ĉiuj aliaj ĵetos nin kiel furioj kontraŭ iliajn flankojn.

Schweizer. — Inter tiuj estos mi, mi!

Moor. — Samtempe ĉiu devas fajfi, kuradi en la arbaro, por ke nia nombro fariĝu pli terura; ankaŭ ĉiuj hundoj devas esti deĉenigitaj kaj pelitaj en ilian mezon, ke ili disiĝu, distriĝu kaj kuru sub vian pafon. Ni tri, Roller, Schweizer kaj mi, ni batalos en la kunpuŝiĝo.

Schweizer. — Majstre, majstre! Ni ĉirkaŭtondros ilin tiamaniere, ke ili ne scios, de kie ili ricevas la vangofrapojn. Mi iam povis forpafi ĉerizon de la buŝo. Ili nur alkuru! (Schufterle pinĉas Schweizeron, tiu ĉi retiras la hetmanon flanken kaj mallaŭte parolas kun li.)

Moor. — Silentu!

Schweizer. — Mi vin petas....

Moor. — For! Li danku sian malhonoron, ĝi lin savis. Li ne devas morti tiam, kiam mi kaj mia Schweizer mortas kaj mia Roller. Li deprenu siajn vestojn, tiam mi diros, ke li estas vojaĝanto kaj mi lin priŝtelis. Estu trankvila, Schweizer, mi ĵuras, ke li tamen ankoraŭ estos pendigita.

(Patro-monaĥo, eniras.)

Patro-monaĥo, konfuzite, al si mem. — Ĉu tio ĉi estas la nesto de la drakoj? (Laŭte.) Se vi permesos, sinjoroj! Mi estas servanto de la eklezio, kaj ekstere staras dek sep centoj, kiuj gardas ĉiun haron sur miaj tempioj.

Schweizer. — Brave! brave! ĝi estis bone dirita, por teni al si varme la stomakon.

Moor. — Silentu, kamarado! Diru mallonge, sinjoro patro! kion vi tie ĉi bezonas?

Patro-monaĥo. — Min sendas la alta estraro, kiu disponas pri vivo kaj morto.... vi ŝtelistoj, vi brulfaristoj, vi friponoj, venenaj viperidoj, kiuj ŝteliras en la mallumo kaj pikas en kaŝiteco, elĵetaĵo de la homaro, infera kovitaĵo, bonega manĝo por korvoj kaj abomenaj insektoj, kolonio por pendingo kaj rado....

Schweizer. — Hundo! ĉesu insulti, — aŭ.... (Li alpremas al li la pafilkapon al la vizaĝo.)

Moor. — Fi do, Schweizer! vi ja malordigas al li la verkon! li tiel brave ellernis parkere sian predikon. Nu, pluen, sinjoro! — «por pendingo kaj rado?»

Patro-monaĥo. — Kaj vi, bela hetmano! Duko de la poŝaj ŝtelistoj! reĝo de la friponoj! grandmogolo de ĉiuj kanajloj sub la suno! tute simila al tiu unua abomena konspirestro, kiu mil legionojn da senkulpaj anĝeloj entiris en ribelan fajron kaj trenis kun si malsupren en la profundan ŝlimejon de la pereo de la animo, — la kriegado de forlasitaj patrinoj bruas post viaj piedoj, sangon vi drinkas kiel akvon, homaj vivoj ne havas sur via mortigista ponardo eĉ la pezon de aera veziko....

Moor. — Tute vere, tute vere! Nu, pluen!

Patro-monaĥo. — Kio? Tute vere, tute vere? ĉu tio ĉi ankaŭ estas respondo?

Moor. — Kiel, sinjoro? Al tio vi tute ne estis preparita? Pluen, nur pluen! Kion vi volis diri plu?

Patro-monaĥo, en fervoro. — Terura homo! For de mi! ĉu ne sidas la sango de la mortigita imperia grafo sur viaj malbenitaj fingroj? ĉu vi ne trarompis per ŝtelistaj manoj la sanktejon de Dio kaj per kanajla kapto ne forportis la sanktigitajn vazojn de la komunio? Kiel? ĉu vi ne ĵetis la fajron en nian pian urbon? ĉu vi ne faligis la pulvoturon sur la kapojn de bonaj kristanoj? (Kun kunbatitaj manoj.) Teruraj, teruraj krimoj, kiuj malbonodoras ĝis la ĉielo, armas la lastan juĝon, ke ĝi rapide venu! matura por la repago, pretigita por la lasta trumpetado!

Moor. — Majstra prediko ĝis nun! sed al la afero! Kion la alte estimata magistrato anoncigas al mi per vi?

Patro-monaĥo. — Kion vi tute ne meritas ricevi. Rigardu ĉirkaŭen, vi brulfaristo! ĉie, kien vi nur povas rigardi, vi estas ĉirkaŭfermita de niaj rajdantoj, — tie ĉi estas nenia loko por forkuri. Tiel certe, kiel ĉerizoj kreskas sur ĉi tiuj kverkoj kaj ĉi tiuj abioj portas persikojn, tiel certe vi povos vivaj forkuri de tiuj ĉi kverkoj kaj abioj.

Moor. — Ĉu vi aŭdas, Schweizer? Sed nur pluen!

Patro-monaĥo. — Aŭdu do, kiel bonkore, kiel pardoneme la juĝo agas kun vi, malvirtulo: se vi nun tuj rampos al la kruco kaj petegos pri kompato kaj indulgo, vidu, tiam la severeco fariĝos por vi kompato, la justeco estos por vi amanta patrino, — ŝi fermos siajn okulojn por duono de viaj krimoj kaj limigos sin per tio, ke ĝi — prezentu al vi — kondamnos vin nur al morto per la rado.

Schweizer. — Vi aŭdis, hetmano? Ĉu mi iru kaj kunpremu la gorĝon al tiu ĉi dresita paŝtista hundo, ke la ruĝa suko ŝprucu ĉe li el ĉiuj ŝvitporoj?

Roller. — Hetmano! Per ĉiuj diabloj de la infero! Hetmano, kiel li premas la malsupran lipon inter la dentojn! Ĉu vi permesos al mi pendigi tiun ĉi kanajlon sub la ĉielo la kapon malsupren?

Schweizer. — Al mi, al mi! mi ĵetos min genue antaŭ vi! Al mi donu la plezuregon, ke mi faru el li kaĉon! (La patro-monaĥo krias.)

Moor. — For de li! Neniu kuraĝu lin ektuŝi! (Al la monaĥo, eltirante sian glavon.) Vidu, sinjoro patro! tie ĉi staras sepdek naŭ, kies hetmano mi estas, kaj neniu el ili scias flugi laŭ signo kaj komando, aŭ danci laŭ muziko de pafilegoj, kaj tie ekstere staras dek sep centoj da homoj, griziĝintaj sub pafiloj, — tamen aŭdu nun! tiel diras Moor, la hetmano de la brulfaristoj: estas vero, mi mortigis la imperian grafon, mi forbruligis kaj prirabis la dominikan preĝejon, mi ĵetis fajron en vian bigotan urbon, kaj mi renversis la pulvoturon super la kapojn de bonaj kristanoj, — sed tio ĉi ne estas ankoraŭ ĉio. Mi faris ankoraŭ pli. (Li etendas sian dekstran manon.) Ĉu vi rimarkas la kvar grandvalorajn ringojn, kiujn mi portas sur ĉiuj fingroj? Iru kaj raportu punkton post punkto al la sinjoroj de la juĝo pri morto kaj vivo ĉion, kion vi nun aŭdos kaj vidos. Tiun ĉi rubenon mi detiris de la fingro de unu ministro, kiun mi dum ĉasado mortigis antaŭ la piedoj de lia princo. El la popolamasa polvo li per flatado sin levis ĝis la stato de la plej granda favorato de la princo, la falo de lia najbaro estis la benketo, per kiu li atingis sian altecon, larmoj de orfoj levis lin supren. Tiun ĉi diamanton mi detiris de unu financa konsilanto, kiu vendadis honorajn lokojn kaj oficojn al tiuj, kiuj pagis pli da mono, kaj la ĉagrenitan patrioton li forpuŝis de sia pordo. Tiun ĉi agaton mi portas pro la honoro de unu viaspeca pastro, kiun mi sufokis per mia propra mano, kiam li sur publika predikseĝo ploris, ke la inkvizicio perdis sian forton.... Mi povus rakonti al vi ankoraŭ pli multe pri miaj ringoj, se mi ne bedaŭrus jam la kelkajn vortojn, kiujn mi malŝparis kun vi.

Patro-monaĥo. — Ho Faraono, Faraono!

Moor. — Ĉu vi ĝin aŭdas? Ĉu vi rimarkis la ĝemon? Ĉu li ne staras ĉi tie, kvazaŭ li volus elpreĝi fajron el la ĉielo sur la bandon de Koraho? li juĝas per unu eklevo de la ŝultroj, kondamnas per unu kristana «ha»! Kiel la homo povas esti tiel blinda? Li, kiu havas la cent okulojn de Arguso, por elserĉi makulojn sur sia frato, kiel li povas esti tiel blinda rilate sin mem? El siaj nuboj ili tondras pri bonkoreco kaj toleremeco, kaj ili alportas al la Dio de amo homajn oferojn, kiel al fajrobraka Moloĥo, — ili predikas pri amo al la proksimulo kaj malbenante forpelas la okdekjaran blindulon de siaj pordoj! ili furiozas kontraŭ monavideco, kaj dume pro oraj ornamoj ili senpopoligis Peruon kaj enjungis la idolanojn kiel bruton antaŭ siaj veturiloj. Ili rompas al si la kapojn, kiamaniere la naturo povis krei Iskarioton, kaj dume ne la plej malbona el ili perfidus la triunuan Dion pro dek arĝentaj moneroj. Ho, vi fariseoj, falsistoj de la vero, vi simioj de la Dieco! Vi ne timas genufleksi antaŭ kruco kaj altaroj, vi vundas viajn dorsojn per rimenoj kaj turmentas vian karnon per fastado; vi pensas, ke per tiuj ĉi mizeraj ĵonglaĵoj vi nebulos la okulojn al tiu, kiun vi, malsaĝuloj, ja nomas la Ĉionscianta, tiel same, kiel oni plej akre mokas la eminentulojn, se oni flatas al ili, ke ili malamas la flatistojn. Vi fanfaronas pri honesteco kaj modela konduto, sed la Dio, kiu travidas viajn korojn, ekfuriozus kontraŭ la Kreinto, se li ne estus ĝuste tiu, kiu kreis la monstron en la Nilo. — Forigu lin de miaj okuloj!

Patro-monaĥo. — Kaj malvirtulo povas ankoraŭ esti tiel fiera!

Moor. — Ankoraŭ ne sufiĉe, — nun mi volas paroli fiere! Iru kaj diru al la multe estimata juĝistaro, kiu decidas pri vivo kaj morto, ke mi ne estas ŝtelisto, kiu konspiras kun dormo kaj noktomezo kaj fanfaronas grandecon kaj potencon sur la ŝnura ŝtupetaro! Kion mi faris, tion mi sendube iam legos en la ŝuldolibro de la ĉielo; sed kun ĝiaj mizeraj administrantoj mi volas perdi plu neniun vorton. Diru al ili, ke mia profesio estas repagado, — venĝado estas mia metio. (Li turnas al li sian dorson.)

Patro-monaĥo. — Vi ne volas do indulgon kaj favoron? Bone, kun vi mi finis. (Turnas sin al la bando.) Aŭdu do vi, kion la justeco per mi sciigas al vi! Se vi nun tuj ligos kaj transdonos al ni tiun ĉi kondamnitan krimulon, tiam — vidu — viaj punindaj malbonegaj faroj estos pardonitaj al vi ĝis plena forgeso, la sankta eklezio vin, devojiĝintajn ŝafojn, kun renovigita amo akceptos al sia patrina brusto, kaj por ĉiu el vi estos malbarita la vojo al honora ofico. (Kun triumfa rideto.) Nu, nu? Kiel ĝi plaĉas al via reĝa moŝto? — Vigle do! Ligu lin kaj estu liberaj!

Moor. — Ĉu vi ĝin bone aŭdas? Ĉu vi aŭdas? Kial ĝi vin konsternis? Kial vi staras kun tia embarasa mieno? La justeco proponas al vi liberecon, kaj vi ja efektive estas jam ĝiaj kaptitoj. Ĝi donacas al vi la vivon, kaj tio ĉi ne estas fanfaronado, ĉar vi sen ia dubo estas jam juĝitaj. Ĝi promesas al vi honorojn kaj oficojn, kaj dume, se vi eĉ venkos, kia alia povas esti via sorto, krom malhonoro, malbeno kaj persekuto? Ĝi promesas al vi paciĝon kun la ĉielo, kaj vi ja estas efektive kondamnitaj. Sur neniu el vi troviĝas eĉ unu haro, kiu ne iros en la inferon. Vi ankoraŭ pripensas? vi ankoraŭ ŝanceliĝas? Ĉu estas tiel malfacile elekti inter la ĉielo kaj la infero? Helpu do, sinjoro patro!

Patro-monaĥo, al si mem. — Ĉu tiu homo freneziĝis? (Laŭte.) Ĉu vi eble suspektas, ke tio ĉi estas kaptilo, por kapti vin vivaj? Legu mem, jen estas la subskribita ĝenerala pardono. (Li donas paperon al Schweizer.) Ĉu vi povas ankoraŭ dubi?

Moor. — Vidu do, vidu do! Kion vi povas pli deziri? Propramane subskribita! Ĝi estas favoro, kiu superas ĉiujn limojn. Aŭ eble vi timas, ke ili rompos sian vorton, ĉar vi iam aŭdis, ke promeson donitan al perfiduloj oni ne plenumas? Ho, havu nenian timon! Jam la politiko povus ilin devigi plenumi sian vorton, se ĝi estus donita eĉ al la satano. Ĉar alie kiu en la estonteco ion kredus al ili? Kiel ili povus iam duan fojon fari uzon el sia vorto? Mi povus ĵuri al vi, ke ili estas sinceraj. Ili scias, ke ĝi estas mi, kiu vin ribeligis kaj incitis; vin ili rigardas kiel senkulpajn. Viajn krimojn ili klarigas al si kiel erarojn de juneco, kiel mankon de pripenso. Min solan ili volas havi, mi sola meritas repagon. Ĉu ne estas tiel, sinjoro patro?

Patro-monaĥo, al si mem. — Kiel estas nomata la diablo, kiu parolas el li? (Laŭte.) Jes, certe, certe tiel estas. (Al si mem.) Li min tute frenezigas.

Moor. — Kiel? Ankoraŭ nenia respondo? Ĉu eble vi ankoraŭ esperas trabati vin per bataliloj? Rigardu do ĉirkaŭen, rigardu do ĉirkaŭen! tion ĉi vi ja ne povas esperi, ĝi estus ja nun infana memfido. Aŭ eble vi flatas al vi, ke vi falos kiel herooj, ĉar vi vidis, ke mi ĝojis pro la tumulto? Ho, ne pensu ĉi tion! Vi ne estas Moor! Vi estas simplaj ŝtelistoj! mizeraj iloj de miaj pli grandaj planoj, vi estas malestimindaj, kiel la ŝnuro en la mano de la ekzekutisto. Ŝtelistoj ne povas fali, kiel falas herooj. La vivo por la ŝtelistoj estas gajno, poste ilin atendas io terura; ŝtelistoj havas la rajton tremi antaŭ la morto. Aŭdu, kiel iliaj kornoj sonas! Vidu, kiel minace brilas iliaj sabroj! Kiel? ankoraŭ sendecidaj? ĉu vi estas frenezaj? Ĝi estas nepardonebla! Mi ne volas danki al vi mian vivon, mi hontas pro via ofero!

Patro-monaĥo, ekstreme mirigita. — Mi perdas mian tutan saĝon, mi forkuras! Ĉu oni iam aŭdis ion similan?

Moor. — Aŭ eble vi timas, ke mi mem min mortpikos kaj per memmortigo mi neniigos la kontrakton, kiu rilatas nur al vivanto? Ne, sinjoroj, tio ĉi estas senbezona timo. Jen mi forĵetas mian ponardon kaj miajn pistolojn kaj tiun ĉi boteleton kun veneno, kiu povus ankoraŭ servi al mi, — mi estas nun tiel senforta, ke mi perdis eĉ la regadon super mia vivo.... Kio? ankoraŭ sendecidaj? Aŭ eble vi pensas, ke mi min defendos, kiam vi volos min ligi? Vidu! jen mi ligas mian dekstran manon al tiu ĉi kverka branĉo, mi estas tute sendefenda, infano povas min renversi. Kiu estas la unua, kiu forlasas sian hetmanon en la mizero?

Roller, en sovaĝa ekscito. — Kaj se eĉ la infero naŭoble nin ĉirkaŭus! (Svingas sian glavon.) Kiu ne estas hundo, tiu savu la hetmanon!

Schweizer, disŝiras la paperon de pardono kaj ĵetas la pecojn al la monaĥo en la vizaĝon. — En niaj kugloj estas la pardono! For, kanajlo! diru al la senato, kiu vin sendis, ke inter la bando de Moor vi ne trovis eĉ unu solan perfidulon! Savu, savu la hetmanon!

Ĉiuj, bruas. — Savu, savu, savu la hetmanon!

Moor, liberigante sin, ĝoje. — Nun ni estas liberaj, kamaradoj. Mi sentas armeon en mia pugno! Morto aŭ libereco! Almenaŭ neniun ili havu viva!

(Oni trumpetas al atako. Bruo kaj tumulto. La rabistoj foriras kun nudigitaj glavoj.)

AKTO TRIA

Sceno unua.

AMALIO, en la ĝardeno, ludas sur liuto.

Bela per beleco de anĝelo,
El junuloj estis li unua,
Kun rigardo kvazaŭ la ĉielo
Spegulita en la maro blua.
Fajre brulis liaj ĉirkaŭprenoj,
Forte batis koro ĉe la koro,
Korpo estis kvazaŭ en katenoj
Kaj spirito revis en adoro.
Liaj kisoj — paradiza ĝuo!
Kvazaŭ brulas flam’ en flam’ alia,
Kvazaŭ harpaj sonoj en kunfluo
Por ĉiela ludo harmonia.
Al animo flugis la animo,
Tremis lipoj, vangoj la brulantaj,
Kaj fandite tuta mond’ sen limo
Vage naĝis ĉirkaŭ la amantaj.
For li estas, vane sen espero
Vokas lin la krio de korpremo,
Kaj la tuta ĝojo de la tero
Flugis for, kaj restis sole ĝemo!

(Francisko eniras.)

Francisko. — Jam denove ĉi tie, obstina revistino? Vi forŝteliĝis de la gaja festeno kaj vi difektis al la gastoj ilian ĝojon.

Amalio. — Estas domaĝo pri tiu senkulpa ĝojo! En iliaj oreloj kredeble murmuras ankoraŭ la funebra kanto, kiu akompanis vian patron al la tombo....

Francisko. — Ĉu vi volas do eterne funebri? Lasu la mortintojn dormi kaj feliĉigu la vivantojn! Mi venas....

Amalio. — Kaj kiam vi reiros?

Francisko. — Ho ve! Ne havu tian malluman fieran vizaĝon! Vi malĝojigas min, Amalio. Mi venas, por diri al vi....

Amalio. — Mi devas do aŭskulti, Francisko de Moor fariĝis ja reganta sinjoro.

Francisko. — Jes, bone, ĝi estas ĝuste tio, pri kio mi volis paroli kun vi. Maksimiliano foriris dormi en la tombo de la patroj; mi estas sinjoro. Sed mi volus esti ĝi tute plene, Amalio. Vi scias, kio vi estis por nia domo, vi estis tenata kiel filino de Moor, eĉ la morton transvivis lia amo al vi, — tion vi ja neniam forgesos?

Amalio. — Neniam, neniam. Kiu do povus tion ĉi tiel facile fordiboĉi ĉe gaja festeno!

Francisko. — La amon de mia patro vi devas rekompenci en liaj filoj, kaj Karolo mortis.... Vi miras? vi ricevas kapturnon? Jes, efektive, la penso estas tiel flate alta, ke ĝi eĉ la fierecon de virino ebriigas. Francisko premas per la piedoj la esperojn de la plej nobelaj fraŭlinoj, Francisko venas kaj proponas al malriĉa senhelpa orfino sian koron, sian manon kaj kune kun ĝi sian tutan oron, ĉiujn siajn kastelojn kaj arbarojn. Francisko, la enviata, la timata, deklaras sin propravole sklavo de Amalio.

Amalio. — Kial la fulmo ne fendas la malpian langon, kiu elparolas la kriman vorton! Vi mortigis mian amaton, kaj Amalio nomu vin sia edzo! Vi....

Francisko. — Ne tiel kolere, mia princidina moŝto! Estas vero, ke Francisko ne fleksas sin antaŭ vi kiel kolombumanta Celadono; certe li ne kutimiĝis, simile al la sopiranta Arkadia paŝtisto, krii siajn amajn plendojn al la eĥo de la grotoj kaj rokoj, — Francisko parolas, kaj se oni ne respondas, li ordonos.

Amalio. — Vi, vermo, ordoni? al mi ordoni? kaj se oni resendos al vi la ordonon kun ridego?

Francisko. — Tion vi ne faros. Mi scias ankoraŭ rimedojn, kiuj tre bone povas fleksi la fierecon de malhumila obstinulino — monaĥinejo kaj muroj.

Amalio. — Brave! belege! kaj en la monaĥinejo kaj inter la muroj esti por ĉiam liberigita de via baziliska rigardo kaj havi sufiĉe da libera tempo, por pensi pri Karolo kaj fordoni sin al li. Bonvenon al via monaĥinejo! donu, donu viajn murojn!

Francisko. — Haha! tia estas la afero? Gardu vin! Nun vi instruis al mi la arton, kiel mi devas vin turmenti. Tiun ĉi eternan ĥimeron pri Karolo mia rigardo elvipados al vi el la kapo simile al fajrohara furio; la teruraĵo Francisko staros ĉiam garde malantaŭ la bildo de via amato, simile al la sorĉita hundo, kiu kuŝas sur subteraj kestoj da oro, — per la haroj mi vin trenos en la preĝejon, kun la glavo en la mano mi elpremos al vi el la brusto la edzecan ĵuron, vian liton virgulinan mi okupos per forto, kaj vian fieran ĉastecon mi venkos per ankoraŭ pli granda fiereco.

Amalio, donas al li vangofrapon. — Antaŭe prenu ĉi tion kiel doton.

Francisko, furioze. — Ha! dekoble kaj centoble tio ĉi estos venĝita! Ne mia edzino — tiun ĉi honoron vi ne havos — mia amaĵistino vi estos, tiel ke la honestaj vilaĝanedzinoj montrados vin per fingroj, kiam vi permesos al vi iri tra la strato. Grincu per la dentoj, ŝprucigu fajron kaj morton el viaj okuloj — min amuzas la kolerego de virino, ĝi faras vin ankoraŭ pli bela, pli dezirinda. Venu, — tiu ĉi kontraŭbatalado ornamos mian triumfon kaj spicos al mi la volupton en perforte akirita ĉirkaŭprenado, — venu kun mi en mian ĉambron, mi brulas de dezirego, — nun tuj iru kun mi. (Li volas fortreni ŝin.)

Amalio, ĵetas sin sur lian kolon. — Pardonu min, Francisko! (Dum li volas ŝin ĉirkaŭpreni, ŝi deŝiras al li la glavon de lia flanko kaj rapide resaltas.) Ĉu vi vidas, malbonulo, kion mi povas nun fari kun vi? Mi estas virino, sed virino furioza, — kuraĝu nun ekpalpi mian korpon per malĉasta tuŝo, — kaj tiu ĉi ŝtalo trapenetros la mezon de via voluptavida brusto, kaj la spirito de mia onklo gvidos por tio ĉi mian manon. Tuj kuru for!

(Ŝi forpelas lin.)

Amalio. — Ha, kiel bone estas al mi! Nun mi povas libere spiri, mi sentas min forta, kiel flama ĉevalo, furioza kiel tigrino, kiu kuras post la triumfanta rabinto de ŝiaj infanoj.... En monaĥinejon, li diras, — dankon al vi por tiu ĉi feliĉa elpenso! Nun la trompita amo trovis sian rifuĝejon, — la monaĥinejo, la kruco de la Savinto estas la rifuĝejo de la trompita amo. (Ŝi volas foriri.)

(Hermano timeme eniras.)

Hermano. — Fraŭlino Amalio! Fraŭlino Amalio!

Amalio. — Malfeliĉulo! kial vi min malhelpas?

Hermano. — Tiun ĉi pezegon mi devas deĵeti de mia animo, antaŭ ol ĝi ĝin enpremos en la inferon. (Ĵetas sin teren antaŭ ŝi.) Pardonon! pardonon! Mi vin tre ofendis, fraŭlino Amalio.

Amalio. — Leviĝu! Iru! mi nenion volas scii. (Ŝi volas foriri.)

Hermano, retenante ŝin. — Ne! Restu! Pro Dio! Pro la eterna Dio! Vi devas ĉion scii!

Amalio. — Eĉ ne unu sonon plu! Mi vin pardonas, — iru hejmen en paco. (Ŝi volas forrapidi.)

Hermano. — Aŭdu do nur unu solan vorton, — ĝi redonos al vi vian tutan trankvilecon.

Amalio, revenas kaj rigardas lin kun miro. — Kiel, amiko? Kiu en la ĉielo aŭ sur la tero povas redoni al mi mian trankvilecon?

Hermano. — Tion ĉi povas fari unu sola vorto de miaj lipoj. Aŭskultu min!

Amalio, prenante lian manon kun kompato. — Bona homo, ĉu unu vorto de viaj lipoj povas disrompi la riglilojn de la eterneco?

Hermano, leviĝas. — Karolo ankoraŭ vivas!

Amalio, kriante. — Malfeliĉa!

Hermano. — Tiel estas.... Ankoraŭ unu vorton, — via onklo....

Amalio, kun minaca mieno. — Vi mensogas!

Hermano. — Via onklo....

Amalio. — Karolo ankoraŭ vivas!

Hermano. — Kaj via onklo....

Amalio. — Karolo ankoraŭ vivas?

Hermano. — Ankaŭ via onklo.... Ne elperfidu min. (Rapide forkuras.)

Amalio, staras longan tempon kvazaŭ ŝtonigita. Poste ŝi sovaĝe ekkrias kaj elkuras post Hermano. — Karolo ankoraŭ vivas!

Sceno dua.

Loko sur la bordo de Danubo.

La RABISTOJ kuŝas sur altaĵo sub arboj, la ĉevaloj paŝtiĝas sur la deklivaĵo.

Moor. — Ĉi tie mi devas resti kaj kuŝi. (Ĵetiĝas sur la teron.) Miaj membroj estas kvazaŭ dehakitaj. Mia lango estas seka kiel briko. (Schweizer malaperas nerimarkate.) Mi volus vin peti alporti al mi ĉerpeton da akvo el tiu ĉi rivero, sed vi ĉiuj estas morte lacaj.

Schwarz. — Ankaŭ de la vino en niaj felsakoj restis nenio.

Moor. — Rigardu, kiel bele staras la greno! La arboj preskaŭ rompiĝas sub sia multego da fruktoj. La vinbertrunkoj donas la plej bonan esperon.

Grimm. — Estos fruktoriĉa jaro.

Moor. — Tiel vi opinias? En tia okazo almenaŭ unu ŝvito en la mondo estus pagita. Unu?... Sed ankoraŭ hodiaŭ en la nokto povas ja fali hajlo kaj ĉion forbati.

Schwarz. — Ĝi facile povas okazi. Ĉio povas perei kelkajn horojn antaŭ la rikolto.

Moor. — Tion ĉi mi ja diras. Ĉio pereos. Kial la homo sukcesus en tio, kion li havas de la formiko, se li malsukcesas en tio, kio egaligas lin al la dioj? Aŭ eble ĉi tie estas la limo de lia destino?

Schwarz. — Mi ĝin ne konas.

Moor. — Vi bone diris kaj ankoraŭ pli bone faris, se vi neniam deziris ĝin koni! Frato, mi vidis la homojn, iliajn abelajn klopodojn kaj iliajn gigantajn projektojn, iliajn diajn planojn kaj iliajn musajn farojn, la mirinde strangan konkurkuradon al la feliĉo; unu fidas la krurojn de sia ĉevalo, alia la nazon de sia azeno, tria siajn proprajn krurojn; diverskolora loterio de la vivo, en kiu multaj metas en la ludon sian senkulpecon kaj... sian ĉielon, por kapti gajnon, kaj... nuloj estas la rezultato, — estis neniu gajna numero. Ĝi estas dramo, miaj fratoj, kiu eligas larmojn el viaj okuloj, dum ĝi tiklas vian diafragmon al rido.

Schwarz. — Kiel belege la suno tie subiras!

Moor, longe rigardante. — Tiel mortas heroo! Adorinde!

Grimm. — Ŝajnas, ke vi estas tre kortuŝita.

Moor. — Kiam mi estis ankoraŭ knabo, mia amata revo estis vivi kiel ĝi, morti kiel ĝi.... (Kun pene kaŝata doloro.) Ĝi estis knaba revo!

Grimm. — Certe.

Moor, surŝovas la ĉapelon sur la vizaĝon. — Estis tempo.... Lasu min sola, kamaradoj.

Schwarz. — Moor! Moor! Kio al la diablo? Kiel li ŝanĝis sian koloron!

Grimm. — Morto kaj infero! kio estas al li? al li fariĝas malbone?

Moor. — Estis tempo, kiam mi ne povis dormi, se mi forgesis fari mian noktan preĝon....

Grimm. — Ĉu vi estas freneza? ĉu vi volas preni instruon de viaj knabaj jaroj?

Moor, metas sian kapon sur la bruston de Grimm. — Frato! Frato!

Grimm. — Kiel? Ne estu do infano, mi vin petas.

Moor. — Ho, se mi tio estus! se mi tio estus denove!

Grimm. — Fi! Fi!

Schwarz. — Gajiĝu! Rigardu tiun ĉi pentrindan pejzaĝon, la ĉarman vesperon.

Moor. — Jes, amikoj! tiu ĉi mondo estas tiel bela.

Schwarz. — Nu, tio ĉi estis bone dirita.

Moor. — Tiu ĉi tero estas tiel belega.

Grimm. — Bone, bone, tiel vi al mi plaĉas.

Moor, forklininte la kapon. — Kaj mi estas tiel malbela en tiu ĉi bela mondo... kaj mi estas monstro sur tiu ĉi belega tero.

Grimm. — Ho ve! ho ve!

Moor. — Mia senkulpeco! mia senkulpeco! Rigardu! ĉio eliris, por ĝui la pacajn radiojn de la printempa suno, — kial mi sola devas suĉi inferon el la ĝojoj de la ĉielo? Kiel ĉio estas feliĉa, ĉio fratigita per la spirito de la paco! La tuta mondo estas unu familio kaj unu patro estas tie supre, — sed mia patro li ne estas, mi sola estas forpelita, mi sola estas elĵetita el la vicoj de la puruloj, por mi ne ekzistas la dolĉa nomo «infano», neniam ekzistos por mi la sopira rigardo de amatino, neniam, neniam la ĉirkaŭpreno de kora amiko. (Kun sovaĝa moviĝo.) Ĉirkaŭita de rabistoj, ĉirkaŭsiblata de aspidoj, alforĝita al la malvirto per feraj ligiloj, pendanta super la tombo de anima pereo sur la balanciĝanta kano de la malvirto... meze inter la floroj de la feliĉa mondo mi staras kiel krieganta Abadono!

Schwarz, al la aliaj. — Nekompreneble! Neniam mi vidis lin tia.

Moor, malgaje. — Ho, se mi povus reveni en la ventron de mia patrino! Se mi povus naskiĝi almozulo! Ne! nur tion mi volus, ho ĉielo, ke estu permesite al mi fariĝi kiel unu el tiuj taglaboristoj! Ho, mi volus laboregi tiel, ke la sango fluus el miaj tempioj, — por aĉeti al mi la volupton de unu sola tagmeza dormo, la feliĉegon de unu sola larmo.

Grimm, al la aliaj. — Nur paciencon, la paroksismo komencas jam fali.

Moor. — Estis tempo, kiam larmoj fluis al mi tiel facile, — ho vi, tagoj de la paco! Vi, kastelo de mia patro, vi verdaj revigaj valoj! Ho, vi ĉiuj Elizeaj scenoj de mia infaneco! ĉu vi neniam revenos, neniam malvarmetigos mian brulantan bruston per via ĉarma murmuretado? Funebru kun mi, ho Naturo! Ili neniam revenos, ili neniam malvarmetigos per sia ĉarma murmuretado mian brulantan bruston. Forflugis, forflugis! forflugis, nerevenigeble!

(Schweizer kun akvo en la ĉapelo.)

Schweizer. — Drinku, hetmano, jen estas sufiĉe da akvo kaj freŝa kiel glacio.

Schwarz. — Vi sangas ja, — kion vi faris?

Schweizer. — Malsaĝulo, mi faris nur ŝercon, kiu facile povis kosti al mi du krurojn kaj unu kolon. Dum mi tiel vagadis sur la sabla monteto super la rivero, huŝ! jen la abomena ŝtonetaĵo sub mi deglitiĝas, kaj mi flugas dek futojn malsupren, — jen mi kuŝas, kaj apenaŭ mi iom rekonsciiĝis, mi trovas la plej klaran akvon en la pirito. Tiun ĉi fojon ĝi sufiĉos por la danco, mi diris al mi mem, la hetmano trinkos ĝin kun plezuro.

Moor, redonas al li la ĉapelon kaj viŝas al li la vizaĝon. — Alie oni ja ne vidos la cikatrojn, kiujn la bohemaj rajdistoj signis sur via frunto, — la akvo estis bona, Schweizer, — ĉi tiuj bone vin ornamas.

Schweizer. — He! estas ankoraŭ loko por trideko da ili.

Moor. — Jes, kamaradoj, ĝi estis varmega posttagmezo, — kaj nur unu homon ni perdis, — mia Roller mortis per bela morto. Oni metus marmoron super liaj ostoj, se li mortus ne por mi. Ni devas kontentiĝi per nemulto. (Li viŝas al si la okulojn.) Kiom estis da malamikoj, kiuj restis sur la loko?

Schweizer. — Cent sesdek husaroj, naŭdek tri dragonoj, ĉirkaŭ kvardek ĉasistoj, — kune ĉirkaŭ tricent.

Moor. — Tricent por unu! (Li deprenas sian ĉapelon.) Jen mi levas mian ponardon. Mi ĵuras per mia animo! Mi neniam vin forlasos!

Schweizer. — Ne ĵuru! Vi ne scias, ĉu vi eble ne fariĝos ankoraŭ feliĉa kaj ne bedaŭros.

Moor. — Mi ĵuras per la ostoj de mia Roller! Mi neniam vin forlasos!

(Kosinsky eniras.)

Kosinsky, al si mem. — En tiu ĉi regiono, ili diris, mi lin trovos.... He! hola! Kiaj vizaĝoj tio ĉi estas? eble? eble ili? ĝi estas ili! mi ekparolos al ili.

Schwarz. — Atendu! kiu tie venas?

Kosinsky. — Sinjoroj! pardonu! Mi ne scias, ĉu mi iras ĝuste aŭ malĝuste?

Moor. — Kaj kiuj ni devas esti, se vi iras ĝuste?

Kosinsky. — Viroj!

Schweizer. — Ĉu ni tion ĉi pruvis, hetmano?

Kosinsky. — Virojn mi serĉas, kiuj rigardas al la morto en la vizaĝon kaj lasas la danĝeron ludi ĉirkaŭ ili, kiel dresita serpento, kiuj ŝatas la liberecon pli ol honoron kaj vivon, kies sola nomo, aŭdata plezure de malriĉuloj kaj prematoj, la kuraĝulojn timigas kaj la tiranojn paligas.

Schweizer, al la hetmano. — La knabego plaĉas al mi. — Aŭdu, bona amiko! vi trovis viajn homojn.

Kosinsky. — Mi kredas kaj mi esperas, ke baldaŭ ankaŭ miajn fratojn. Sekve vi povas konduki min al mia ĝusta homo, ĉar mi serĉas vian hetmanon, la grandan grafon de Moor.

Schweizer, donas al li la manon kun varmeco. — Kara junulo, ni estu amikoj.

Moor, alproksimiĝante. — Ĉu vi konas la hetmanon?

Kosinsky. — Ĝi estas vi! Kun tiu ĉi mieno, — kiu povus ekvidi vin kaj serĉi alian? (Longe rigardas lin fikse.) Mi ĉiam deziris al mi vidi la homon kun la frakasanta rigardo, sidantan sur la ruinoj de Kartago, — nun mi tion ĉi jam plu ne deziras.

Schweizer. — Fulma knabego!

Moor. — Kaj kio kondukas vin al mi?

Kosinsky. — Ho hetmano! mia pli ol kruela sorto. Mi spertis ŝiprompiĝon sur la malkvietega maro de tiu ĉi mondo, la esperojn de mia vivo mi devis vidi forfali en la abismon, kaj restis al mi nenio, krom la turmenta rememoro pri ilia perdo, kiu min frenezigus, se mi ne penus sufoki tiun rememoron per aliloka agado.

Moor. — Jam denove unu plendanto kontraŭ la Dia forto! Nu, pluen!

Kosinsky. — Mi fariĝis soldato. La malfeliĉo persekutis min ankaŭ tie, — mi partoprenis en ekspedicio al Hindujo, mia ŝipo rompiĝis sur rifoj, — nenio krom malsukcesintaj planoj! Fine mi aŭdis tre multajn rakontojn pri viaj agoj, pri viaj bruligmortigoj, kiel ili tion nomis, kaj mi alveturis ĉi tien de malproksimeco de tridek mejloj, kun la firma decido servi sub vi, se vi volas akcepti mian servadon. Mi petas vin, eminenta hetmano, ne rifuzu tion ĉi al mi!

Schweizer, kun eksalto. — Hura! hura! Tiam nia Roller estos ja miloble kompensita! Perfekta kamarado-rabisto por nia bando!

Moor. — Kiel estas via nomo?

Kosinsky. — Kosinsky.

Moor. — Kiel? Kosinsky! Ĉu vi scias, ke vi estas facilanima knabo, kiu transpetolas la grandan paŝon de sia vivo, kiel nepripensema knabino? Ĉi tie vi ne ĵetados pilkojn nek rulados keglajn globojn, kiel vi imagas al vi.

Kosinsky. — Mi scias, kion vi volas diri. Mi havas la aĝon de dudek kvar jaroj, sed mi vidis jam glavojn, kiuj brilis, kaj mi aŭdis kuglojn, kiuj siblis ĉirkaŭ mi.

Moor. — Efektive, juna sinjoro? Kaj ĉu vian skermadon vi lernis nur por tio, ke vi mortigu malriĉajn vojaĝantojn pro unu talero, aŭ ke vi de malantaŭe trapiku al virinoj la ventron? Iru, iru! vi forkuris de via vartistino, ĉar ŝi minacis al vi per la vergo.

Schweizer. — Kio al la diablo, hetmano! kion vi pensas? ĉu vi volas forsendi tiun ĉi Herkuleson? Ĉu li ne havas tian mienon, kvazaŭ li estus kapabla per kuireja kulero forpeli la marŝalon de Saksujo trans la Gangeson?

Moor. — Ĉar viaj bagateloj ne prosperas al vi, tial vi venas kaj volas fariĝi kanajlo, mortigisto? Knabo, ĉu vi komprenas bone la vorton mortigo? Certe vi trankvile iris dormi, kiam vi debatis la kapojn al papavoj, sed porti sur la animo mortigon...

Kosinsky. — Por ĉiu mortigo, kiun vi ordonos al mi plenumi, mi prenos sur min la respondecon.

Moor. — Kio? ĉu vi estas tiel saĝa? Vi arogas al vi esperi, ke vi kaptos viron per flatoj? De kie vi scias, ke mi ne havas malbonajn sonĝojn aŭ ke sur la lito de la morto mi ne paliĝos? Kiom multe da faroj vi jam plenumis, ĉe kiuj vi pensis pri respondeco?

Kosinsky. — Efektive! ankoraŭ tre malmulte; tamen tiu ĉi vojaĝo al vi, nobla grafo!

Moor. — Ĉu via edukinto faligis en viajn manojn la historion de Robin — tiajn nesingardajn kanajlojn oni devus alforĝi al la galeroj — kaj ĝi flamigis vian infanan fantazion kaj infektis vin per la manio fariĝi granda homo? Ĉu vin tiklas gloro kaj honoro? ĉu vi volas aĉeti senmortecon per bruligmortigoj? Notu ĝin al vi, glorama junulo! por mortigistoj ne kreskas laŭroj! Por venkoj de banditoj ne ekzistas triumfoj, sed nur malbeno, danĝero, morto, malhonoro. — Ĉu vi vidas la ekzekutejon tie sur la monteto?

Spiegelberg, malkontente irante tien kaj reen. — He, kiel malsaĝe! kiel abomene, kiel nepardoneble malsaĝe! Ne tio ĉi estas la ĝusta maniero! Mi faradis alie.

Kosinsky. — Kion devas timi tiu, kiu la morton ne timas?

Moor. — Brave! senkompare! Vi bone tenis vin en la lernejo, vi majstre lernis parkere vian Seneka’n. Sed, kara amiko, per tiaspecaj sentencoj vi ne babiltrompos la suferantan naturon, per tio ĉi vi neniam malakrigos la sagojn de la doloro. — Pripensu bone, mia filo! (Li prenas lian manon.) Memoru, mi konsilas al vi kiel patro, ekkonu antaŭe la profundecon de la abismo, antaŭ ol vi ensaltas en ĝin! Se vi povas kapti en la mondo ankoraŭ eĉ unu solan ĝojon... povus veni momentoj, kiam vi... vekiĝos, kaj tiam... estus tro malfrue. Ĉi tie vi kvazaŭ eliras el la rondo de la homaro, — aŭ vi devas esti homo pli alta, aŭ vi estas diablo. Ankoraŭ unu fojon, mia filo! se eĉ unu fajrero da espero ie aliloke bruletas por vi, tiam forlasu tiun ĉi teruran ligon, en kiun eniras nur malespero, se ne pli alta saĝeco ĝin fondis. Oni povas trompiĝi, — kredu al mi, oni povas rigardi kiel fortecon de la spirito tion, kio fine estas ja nur malespero. Kredu al mi, al mi, kaj rapide forkuru.

Kosinsky. — Ne! mi nun plu ne forkuros. Se vin ne tuŝas miaj petoj, tiam aŭskultu la historion de mia malfeliĉo. Tiam vi mem perforte enmetos la ponardon en mian manon, tiam vi.... Kuŝiĝu ĉi tie sur la teron kaj aŭskultu min atente!

Moor. — Mi aŭskultos.

Kosinsky. — Sciu do, mi estas bohema nobelo, kaj per la frua morto de mia patro mi fariĝis posedanto de sufiĉe granda kavalira bieno. La regiono estis paradiza, ĉar ĝi enhavis anĝelon — knabinon, ornamitan per ĉiuj ĉarmoj de la floranta juneco, kaj ĉastan, kiel la lumo de la ĉielo. Sed al kiu mi tion ĉi diras? ĝi forsonas preter viaj oreloj, — vi neniam amis, neniam estis amata....

Schweizer. — Kviete! kviete! nia hetmano fariĝas ruĝa kiel fajro.

Moor. — Ĉesu! mi aŭskultos ĝin alian fojon, — morgaŭ, post kelka tempo, aŭ... kiam mi estos vidinta sangon.

Kosinsky. — Sangon, sangon... aŭskultu do plue! Sango, mi diras al vi, plenigos vian tutan animon. Ŝi estis naskita burĝulino germanino, — sed ŝia rigardo forfandadis la antaŭjuĝojn de la nobelaro. Kun la plej timema modesteco ŝi prenis la edzigan ringon el mia mano, kaj postmorgaŭ mi devis konduki mian Amalion al la altaro.

(Moor rapide leviĝas.)

Kosinsky. — Meze en la ebrieco de la min atendanta feliĉego, inter la prepariĝoj al la edziĝo — oni vokas min per ekspreso al la kortego. Mi venas, oni montras al mi leterojn, kiuj estas kvazaŭ skribitaj de mi kaj kiuj estas plenaj de plej perfida enhavo. Mi ruĝiĝis pri la senkonscienca kulpigo. Oni forprenis de mi la spadon, oni ĵetis min en malliberejon, mi preskaŭ freneziĝis.

Schweizer. — Kaj dume, — nu pluen! mi flaras jam la rostaĵon.

Kosinsky. — Tie mi kuŝis tutan monaton, kaj mi ne sciis, kio okazis al mi. Mi timis pro mia Amalio, kiu pro mia sorto ĉiuminute kredeble havis suferojn de morto. Fine aperis la unua ministro de la kortego, gratulis min per sukerdolĉaj vortoj pro la eltrovo de mia senkulpeco, legis al mi la leteron pri liberigo kaj redonis al mi mian spadon. Nun mi triumfe rapidas al mia kastelo, por flugi en la brakojn de mia Amalio, — sed ŝi malaperis. En noktomezo, oni diris al mi, oni ŝin forkondukis, neniu scias kien; kaj de tiam neniu okulo ŝin vidis. Hu! eklumis en mia kapo kiel fulmo, mi flugas al la urbo, mi sondas ĉe la kortego, — ĉiuj okuloj fiksiĝis sur min, neniu volis min informi.... Fine mi ŝin eltrovis tra kaŝita krado en la palaco, — ŝi ĵetis al mi karteton.

Schweizer. — Ĉu mi tion ne diris?

Kosinsky. — Ho, morto, infero kaj ĉiuj diabloj! Tie ĉio estis dirita! oni proponis al ŝi la elekton, ĉu ŝi preferas vidi min morti aŭ fariĝi amaĵistino de la princo. En la batalo inter honoro kaj amo ŝi decidis por la dua, kaj... (ridante) mi estis savita.

Schweizer. — Kion vi tiam faris?

Kosinsky. — Tiam mi staris kiel trafita de mil tondroj! Sango estis mia unua penso, sango estis mia lasta. Kun ŝaŭmo sur la buŝo mi kuras hejmen, mi elektas al mi triakraĵan spadon kaj mi kuras kun ĝi rapidege al la domo de la ministro, ĉar nur li, nur li estis la infera parigisto. Kredeble oni rimarkis min jam sur la strato, ĉar kiam mi venis supren, ĉiuj ĉambroj estis ŝlositaj. Mi serĉas, mi demandas; li forveturis al la princo, estis la respondo. Mi iras rekte tien, — oni diras, ke oni nenion scias pri li. Mi iras returne, enrompas la pordojn, mi lin trovas, mi volis jam... sed tiam elsaltis kvin aŭ ses servistoj el la embusko kaj elŝiris al mi la spadon.

Schweizer, ekbatas per la piedo la teron. — Kaj li ricevis nenion, kaj vi foriris kun malplenaj manoj?

Kosinsky. — Oni min kaptis; juĝe kulpigis min, faris al mi turmentan proceson, kaj malhonore — rimarku ĝin bone! — per aparta favoro oni elpelis min malhonore el la limoj de la lando; miaj bienoj estis donitaj, kiel donaco al la ministro, mia Amalio restas en la ungegoj de la tigro, forĝemas kaj forploras sian tutan vivon, dum mia venĝo devas fasti kaj kurbiĝi sub la jugon de la despotismo.

Schweizer, leviĝante kaj akrigante sian spadon. — Tio ĉi estas akvo al nia muelilo, hetmano! Estas io por ekbruligi!

Moor, kiu ĝis nun iradis malkviete tien kaj reen, rapide rektiĝas al la rabistoj. — Mi devas ŝin vidi.... Al la vojo! rapide pretiĝu — vi restas, Kosinsky — rapide ĉion paku!

La rabistoj. — Kien? kio?

Moor. — Kien? Kiu demandas kien? (Minace al Schweizer.) Perfidulo, vi volas min reteni? Sed per la espero de la ĉielo!...

Schweizer. — Mi perfidulo? Iru en la inferon, mi vin sekvos!

Moor, ĵetas sin sur lian kolon. — Frata koro! vi min sekvos... Ŝi ploras, ŝi forfunebras sian vivon. Al la vojo! rapide! Ĉiuj! Al Frankujo! Post ok tagoj ni devas tie esti. (Ili foriras.)

AKTO KVARA

Sceno unua.

Kampara loko antaŭ la kastelo de Moor.

RABISTO MOOR, KOSINSKY, en malproksimeco.

Moor. — Iru antaŭe kaj raportu pri mi. Vi ja memoras ĉion, kion vi devas paroli?

Kosinsky. — Vi estas grafo de Brand, vi venas el Meklenburgo, mi estas via servanto. Ne zorgu, mi bone ludos mian rolon. Adiaŭ! (Li foriras.)

Moor. — Mi salutas vin, tero patrolanda! (Li kisas la teron.) Ĉielo patrolanda! Suno patrolanda! Kaj vin, kampoj kaj montetoj, riveretoj kaj arbaroj! vin ĉiujn mi kore salutas! Kiel ĉarmege blovetas la aero de miaj montoj patrolandaj! Kia balzama dolĉeco iras el vi renkonte al la malfeliĉa ekzilito! Elizeo! poezia mondo! Haltu, Moor, via piedo paŝas en sankta templo. (Li venas pli proksimen.) Vidu! jen estas ankaŭ la hirundaj nestoj en la korto de la kastelo... ankaŭ la ĝardena pordeto! kaj jen tiu anguleto de la barilo, kie vi tiel ofte observadis kaj incitetadis la ĉasiston... kaj jen tie la verda valo, kie vi, heroo Aleksandro, kondukadis viajn macedonojn al la batalo ĉe Arbela, kaj apude la herba monteto, de kiu vi deĵetadis la persan satrapon, — kaj via venka standardo flirtis alte! (Li ridetas.) La oraj Majaj jaroj de la knaba tempo reviviĝas denove en la animo de la mizerulo.... Tiam vi estis tiel feliĉa, tiel sendifekta, tiel sennube gaja, — kaj nun — jen kuŝas la ruinoj de viaj projektoj! Tie ĉi vi intencis marŝadi iam kiel granda, glora kaj estimata viro; tie ĉi vian knaban vivon vi estis iam vivonta la duan fojon en la florantaj infanoj de Amalio... ĉi tie! ĉi tie, kiel idolo de via popolo... sed al la malbona malamiko tio ĉi ne plaĉis! (Kun kolero.) Por kio mi venis ĉi tien? por ke estu al mi kiel al la malliberulo, kiun la tintanta fera ringo vekas el la sonĝoj de la libereco? Ne, mi iros returne al mia mizero! La malliberulo forgesis la lumon, sed la sonĝo pri libereco pasis super li kiel fulmo en la nokto, post kiu la nokto restas ankoraŭ pli malluma. Adiaŭ, vi hejmaj valoj! Vi vidis iam la knabon Karolon, kaj la knabo Karolo estis feliĉa knabo, — nun vi vidis la viron, kaj ĉi tiu estas en malespero. (Li turnas sin rapide al la ekstrema fino de la ĉirkaŭaĵo, subite haltas kaj rigardas malĝoje al la kastelo.) Ŝin ne vidi, eĉ ne unu fojon, — kaj scii, ke nur unu muro estis inter mi kaj Amalio! Ne! mi devas ŝin vidi, ankaŭ lin mi devas vidi, se tio ĉi min eĉ frakasus! (Li returnas sin.) Patro! patro! via filo alproksimiĝas, — for de mi, vi nigra fumanta sango! for, vi kava, terura, konvulsia rigardo de la morto! Nur tiun ĉi horon lasu al mi libera... Amalio! patro! via Karolo alproksimiĝas! (Li ekmarŝas rapide al la kastelo.) Turmentu min, kiam la tago vekiĝas, ne lasu min trankvila, kiam venos la nokto, — turmentu min per teruraj sonĝoj! nur tiun ĉi solan plezuregon ne venenu al mi! (Li haltas antaŭ la pordo.) Kio fariĝas al mi? Kio ĝi estas, Moor? Estu viro! Tremo de morto... antaŭsento de teruraĵo.... (Li eniras.)

Sceno dua.

Galerio en la kastelo.

RABISTO MOOR kaj AMALIO eniras.

Amalio. — Kaj vi estas certa, ke vi rekonus lian portreton inter tiuj ĉi pentraĵoj?

Moor. — Ho tute certe. Lia bildo ĉiam vivis en mi. (Irante preter la pentraĵoj.) Tio ĉi ĝi ne estas.

Amalio. — Vere! — Tiu ĉi estis la gentopatro de la grafa domo; li ricevis la nobelecon de Barbaroso, al kiu li servis kontraŭ marrabistoj.

Moor, ĉiam rigardante la pentraĵojn. — Tiu ĉi ankaŭ ne estas, ankaŭ ne ĉi tiu, ankaŭ ne tiu, — li ne troviĝas inter tiuj ĉi bildoj.

Amalio. — Kiel? Rigardu do pli bone! Mi pensis, ke vi lin konas.

Moor. — Mian patron mi ne konas pli bone! Tie ĉi mankas la bonkora trajto de la buŝo, laŭ kiu oni povus rekoni lin inter miloj, — tio ĉi ne estas li.

Amalio. — Mi miregas. Dek ok jarojn vi lin jam ne vidis, kaj ankoraŭ....

Moor, rapide kaj kun momenta ruĝiĝo. — Jen li estas! (Li staras kvazaŭ frapita de fulmo.)

Amalio. — Bonega homo!

Moor, tute fordoninte sin al la pentraĵo. — Patro! patro! pardonu min! — Jes, bonega homo! — (Li viŝas al si la okulojn.) Dia homo!

Amalio. — Ŝajnas, ke vi havas por li grandan simpation.

Moor. — Ho, bonega homo, — kaj vi diras, ke li jam mortis?

Amalio. — Mortis! kiel mortas niaj plej bonaj ĝojoj. (Prenante kviete lian manon.) Kara grafo, nenia feliĉo maturiĝas sub la luno.

Moor. — Tute vere, tute vere, — sed ĉu vi jam havis tiun ĉi malĝojan sperton? Vi ja ne povis ankoraŭ atingi la aĝon de dudek tri jaroj.

Amalio. — Kaj tamen mi ĝin havis. Ĉio vivas, por malĝoje formorti. Ni interesiĝas pri io nur por tio, ni akiras ion nur por tio, ke ni denove dolore ĝin perdu.

Moor. — Vi jam ion perdis?

Amalio. — Nenion! Ĉion! Nenion... ĉu vi volas iri pluen, sinjoro grafo?

Moor. — Tiel rapide? Kies estas tiu ĉi portreto dekstre? ŝajnas al mi, ke ĝi estas fizionomio de malfeliĉulo.

Amalio. — Tiu ĉi portreto maldekstre estas la filo de la grafo, la nuna posedanto. Ni iru, ni iru!

Moor. — Sed tiu ĉi portreto dekstre?

Amalio. — Ĉu vi ne volas iri en la ĝardenon?

Moor. — Sed tiu ĉi portreto dekstre? — Vi ploras, Amalio!

Amalio, rapide eliras.

Moor. — Ŝi min amas! ŝi min amas! Ŝia tuta estaĵo ekscitiĝis, elperfidis ŝin la larmoj, kiuj fluis sur ŝiaj vangoj. Ŝi min amas! Mizerulo, ĉu vi tion ĉi meritis? Ĉu mi ne staras ĉi tie kiel kondamnito antaŭ la ŝtipo de la morto? Ĉu tio ĉi estas la sofo, sur kiu mi ĝuis senmezuran feliĉon apud ŝia kolo? ĉu tio ĉi estas la patraj ĉambroj? (Al la portreto de sia patro.) Vi, vi, — fajro flamas el viaj okuloj... malbeno, malbeno, kondamno! Kie mi estas? Nokto estas antaŭ miaj okuloj... teruraĵoj de Dio... Mi, mi lin mortigis! (Li forkuras.)

(Eniras Francisko de Moor profunde en pensoj.)

Francisko. — For tiun ĉi bildon! for, senkuraĝa timemulo! Kial vi tremas kaj antaŭ kiu? Ĉu en la nemultaj horoj, kiujn la grafo pasigas inter tiuj ĉi muroj, ne estas al mi kvazaŭ ĉiam spiono el la infero akompanus ĉiun mian paŝon? Ŝajnas al mi, ke mi lin konas! Estas io granda kaj ofte vidita en lia sovaĝa sunbrunigita vizaĝo, io, kio min tremigas. Ankaŭ Amalio estas ne indiferenta kontraŭ li! Ĉu ŝi ne ĵetas avide sur tiun ĉi homon tiajn sopirajn rigardojn, kiujn ŝi al ĉiuj aliaj tiel malavaras? Ĉu mi ne vidis, kiel kaŝite falis de ŝi kelkaj larmoj en la vinon, kiun li post mia dorso tiel rapide englutis, kvazaŭ li volus engluti ĝin kune kun la glaso? Jes, tion ĉi mi vidis, mi vidis ĝin en la spegulo per ĉi tiuj miaj propraj okuloj. He, he, Francisko! gardu vin! tie kaŝiĝas ia monstro, kiu povas alporti ruinigon! (Li rigardas atente la portreton de Karolo kontraŭe.) Lia longa ansera kolo, liaj nigraj, fajrelĵetaj okuloj, hm! hm! — liaj mallumaj, superpendantaj densaj brovoj. (Subite eksaltante.) Malica infero! ĉu vi enpelas en min tiun ĉi supozon? Ĝi estas Karolo! jes, nun ĉiuj liaj trajtoj reviviĝas en mi. — Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li, malgraŭ lia masko! Ĝi estas li! Morto kaj infero! (Li paŝas rapide tien kaj reen.) Ĉu por tio mi trameditis miajn noktojn, por tio mi forigis rokojn, ebenigis abismojn, — ĉu por tio mi ribelis kontraŭ ĉiuj instinktoj de la homeco, por ke fine tiu ĉi senloka vagisto disĵetu mian tutan artan konstruaĵon? Kviete! nur kviete! restis ankoraŭ nur luda laboro.... Mi ja sen tio sidas jam en mortaj pekoj ĝis la oreloj, kaj estus freneze naĝi returne, kiam la bordo estas jam tiel malproksima, — pri reiro oni jam ne povas pensi. La Dia pardono mem devus fariĝi almozopetisto, la senlima indulgo devus bankroti, se ĝi volus pardoni ĉiujn miajn kulpojn. Sekve antaŭen, kiel viro! (Li sonorigas.) Li kuniĝu kun la spirito de sia patro kaj li venu! La mortintojn mi mokas. — Danielo! He, Danielo! Ŝajnas al mi, ke ankaŭ tiun ĉi ili jam ribeligis kontraŭ mi! Li havas tian misteran mienon.

(Danielo eniras.)

Danielo. — Kion ordonos mia sinjoro?

Francisko. — Nenion. For, plenigu tiun ĉi pokalon per vino, sed rapide! (Danielo foriras.) Atendu, maljunulo, vin mi kaptos! mi rigardos en vian okulon tiel rigide, ke via trafita konscienco paliĝos tra la masko! Li devas morti! Fuŝisto estas tiu, kiu alkondukas sian verkon nur ĝis duono kaj poste foriras kaj senfare rigardas, kio plue fariĝos.

(Eniras Danielo kun vino.)

Francisko. — Metu ĉi tien! Rigardu al mi fikse en la okulon! kiel viaj genuoj balanciĝas! kiel vi tremas! Konfesu, maljunulo! kion vi faris?

Danielo. — Nenion, afabla sinjoro, per Dio kaj per mia humila animo!

Francisko. — Eltrinku tiun ĉi vinon! Kio? vi ŝanceliĝas? Diru tuj! kion vi ĵetis en la vinon?

Danielo. — Dio min helpu! Kio? mi en la vinon?

Francisko. — Venenon vi ĵetis en la vinon! Ĉu vi ne estas pala kiel neĝo? Konfesu, konfesu! Kiu ĝin donis al vi? Ne vere, la grafo, la grafo ĝin donis al vi?

Danielo. — La grafo? Jesuo, Mario! La grafo nenion donis al mi.

Francisko, kaptante lin ĉe la brusto. — Mi sufokos vin tiel, ke vi bluiĝos, griza mensogisto! Nenion? Kaj kion vi tie kolektiĝadis kune, li, vi kaj Amalio? Kaj kion vi ĉiam murmuretadis inter vi? Diru malkaŝe! Kiajn sekretojn, kiajn sekretojn li konfidis al vi?

Danielo. — La ĉionscianta Dio ĝin scias: li konfidis al mi neniajn sekretojn.

Francisko. — Vi volas ĝin nei? Kiajn intrigojn vi aranĝis, por forigi min de via vojo? Ne vere, vi volis min sufoki, kiam mi dormos? ĉe la razado tranĉi al mi la gorĝon? veneni min per vino aŭ ĉokolado? Diru, diru tuj! aŭ en la supo doni al mi eternan dormon? Diru tuj! mi ĉion scias.

Danielo. — Tiel helpu min Dio en mizero, kiel mi diras al vi nenion alian krom plej pura vero.

Francisko. — La nunan fojon mi pardonos al vi. Sed diru, li certe ŝovis al vi monon en vian saketon? li premis al vi la manon pli forte, ol oni faras ordinare? pli-malpli tiel, kiel oni premas la manon al malnova konato?

Danielo. — Neniam, mia potenca sinjoro.

Francisko. — Li diris al vi ekzemple, ke li jam vin konas? ke vi devus lin rekoni? ke iam defalos la kovrilo de viaj okuloj? ke... kiel? ĉu pri tio li neniam parolis al vi?

Danielo. — Eĉ ne la plej malgrandan vorton.

Francisko. — Ke certaj cirkonstancoj lin retenas, ke oni ofte devas surmeti maskojn, por povi atingi siajn malamikojn, — ke li volas venĝi, plej kruele venĝi?

Danielo. — Eĉ ne unu sonon el ĉio ĉi tio.

Francisko. — Kiel? nenion? Rememorigu al vi bone. Ke li la maljunan sinjoron bone, tre bone konis, ke li lin amas, tre amas, amas kiel filo....

Danielo. — Mi rememoras, ke ion similan mi efektive aŭdis de li.

Francisko, pala. — Efektive? efektive li diris? En kia maniero, diru do al mi! Ĉu li diris, ke li estas mia frato?

Danielo, frapita. — Kio, mia potenca sinjoro? — Ne, tion li ne diris. Sed kiam la fraŭlino kondukis lin tra la galerio — mi tiam ĝuste estis deviŝanta la polvon de la kadroj de la pentraĵoj — li antaŭ la portreto de la formortinta sinjoro subite haltis, kvazaŭ frapita de tondro. La moŝto fraŭlino montris la portreton kaj diris: bonega homo! — «Jes, bonega homo!» li respondis, viŝante al si la okulojn.

Francisko. — Aŭdu, Danielo! Vi scias, ke mi ĉiam estis bona sinjoro por vi, mi donadis al vi nutraĵon kaj vestojn, kaj en ĉiuj aferoj mi indulgadis vian malfortan maljunecon....

Danielo. — Por tio rekompencu vin la bona Dio! kaj mi ĉiam honeste vin servadis.

Francisko. — Ĝuste tion mi volis diri. En la daŭro de via tuta vivo vi neniam kontraŭparolis al mi, ĉar vi scias tre bone, ke vi ŝuldas al mi obeon en ĉio, kion mi ordonas al vi.

Danielo. — En ĉio per mia tuta koro, se ĝi nur ne estas kontraŭ Dio kaj mia konscienco.

Francisko. — Fabelaĵoj, fabelaĵoj! Ĉu vi ne hontas? Maljuna homo kaj kredas infanajn fabelojn! He, Danielo! vi diris malsaĝaĵon. Mi estas ja sinjoro. Min punos Dio kaj la konscienco, se ia Dio kaj konscienco ekzistas.

Danielo, kunfrapas la manojn. — Kompatema ĉielo!

Francisko. — En la nomo de via obeemeco! ĉu vi komprenas bone la vorton? en la nomo de via obeemeco mi ordonas al vi, ke morgaŭ la grafo ne estu plu inter la vivantoj.

Danielo. — Helpu min, sankta Dio! Kial?

Francisko. — En la nomo de via blinda obeemeco! Kaj memoru, ke vi por tio ĉi al mi respondos.

Danielo. — Mi? Helpu, sankta patrino de Dio! Mi respondos? Kion do mi, maljuna homo, faris malbonan?

Francisko. — Vi ne havas longan tempon por mediti, via sorto troviĝas en mia mano. Ĉu vi volas en turmentoj fini vian vivon en la plej profunda el miaj turoj, kie la malsato vin devigos ĉirkaŭmordi viajn proprajn ostojn kaj la brula soifo devigos vin trinki la akvon de via propra korpo? Aŭ ĉu vi preferas manĝadi vian panon en paco kaj havi trankvilecon en via maljuneco?

Danielo. — Kiel, sinjoro? Pacon kaj trankvilecon en la maljuneco kaj esti mortiginto?

Francisko. — Respondu al mia demando!

Danielo. — Miaj grizaj haroj! miaj grizaj haroj!

Francisko. — Jes aŭ ne!

Danielo. — Ne! — Dio kompatu min!

Francisko, intencante eliri. — Bone, vi ĝin bezonos. (Danielo retenas lin kaj ĵetas sin antaŭ li genue.)

Danielo. — Kompaton, sinjoro, kompaton!

Francisko. — Jes aŭ ne!

Danielo. — Mi havas hodiaŭ la aĝon de sepdek unu jaroj! kaj la patron kaj patrinon mi respektis kaj neniun mi iam konscie trompis eĉ pri la valoro de unu helero, kaj mian religion mi plenumadis fidele kaj honeste, kaj en via domo mi servis kvardek kvar jarojn, kaj mi atendas nun trankvilan finon, ho, sinjoro, sinjoro! (ĉirkaŭprenas forte liajn genuojn) kaj vi volas rabi de mi la lastan konsolon ĉe la morto, ke la vermo de la konscienco ne permesu al mi fari mian lastan preĝon, ke mi iru al la eterna dormo kiel monstra krimulo antaŭ Dio kaj homoj? Ne, ne, mia plej kara, plej bona, plej kara afabla sinjoro! tion ĉi vi ne volas, tion ĉi vi ne povas postuli de sepdekunu-jara homo.

Francisko. — Jes aŭ ne! por kio la babilado?

Danielo. — Mi servados vin de nun ankoraŭ pli fervore, miajn sekajn tendenojn mi eluzados en la servado al vi, kiel la plej mizera taglaboristo, mi levados min pli frue, mi kuŝigados min pli malfrue, — ha, kaj mi enmetos vin en miajn vesperajn kaj matenajn preĝojn, kaj Dio ne forĵetos la preĝojn de maljuna homo.

Francisko. — Obeado estas pli bona ol oferado. Ĉu vi iam aŭdis, ke la ekzekutisto afektus, kiam li devas plenumi juĝan decidon?

Danielo. — Jes, ĝuste! sed mortigi senkulpulon....

Francisko. — Ĉu mi devas doni al vi klarigan raporton? Ĉu la hakilo devas demandi la hakanton, kial ĝi devas haki tie kaj ne en alia loko? Sed vidu, kiel bonkora mi estas, — mi proponas al vi rekompencon por tio, kion vi laŭ via ĵuro ŝuldas al mi.

Danielo. — Sed kiam mi ĵuris al vi obeemecon, mi esperis, ke mi povos resti kristano.

Francisko. — Sen kontraŭparoloj! Vidu, mi donas al vi tutan tagon por pripenso! Pripensu ankoraŭ unu fojon. Feliĉo aŭ malfeliĉo, — vi aŭdas? vi komprenas? la plej alta feliĉo kaj la plej ekstrema malfeliĉo! Mi faros miraklojn en la turmentado.

Danielo, post kelka meditado. — Mi ĝin faros, morgaŭ mi ĝin faros. (Li foriras.)

Francisko. — La tento estas forta, kaj tiu ĉi kredeble ne naskiĝis kiel martiro por sia kredo. Mi deziras do al vi bonan sanon, sinjoro grafo! Laŭ ĉiu kredebleco vi morgaŭ vespere manĝos vian lastan manĝon! Ĉio dependas de tio, kiel oni ian aferon konsideras, kaj tiu estas malsaĝulo, kiu konsideras kontraŭ sia profito. La patron, kiu eble trinkis superfluan botelon, atakas tiklo de deziro, — kaj el tio fariĝas homo, kvankam homo certe estis la lasta afero, pri kiu oni pensis ĉe tiu herkulesa laboro. Nun ankaŭ min atakas tiklo de deziro, — kaj per tio mortos homo, kaj certe tie ĉi estas pli da prudento kaj intencoj, ol estis tie ĉe la naskiĝo de la homo. Ĉu la ekzistado de la plimulto da homoj ne devenis simple de varmegeco de ia Julia posttagmezo, aŭ de alloga vido de litotuko, aŭ de horizontala pozo de dormanta kuireja gracio, aŭ de estingita kandelo? Se la naskiĝo de homo estas produkto de bruta ekdeziro, de simpla okazo, — kiu do en la negacio de tiu naskiĝo povus prezenti al si ion gravan? Malbenita estu la malsaĝeco de niaj nutristinoj kaj vartistinoj, kiuj difektas nian fantazion per teruraj fabeloj kaj enpresas en nian molan cerbon terurajn bildojn de ia lasta juĝo, tiamaniere, ke senkonscia tremo skuas la membrojn ankaŭ de matura viro, baras nian plej kuraĝan decidemecon, alkroĉas nian vekiĝantan prudenton al la ĉenoj de superstiĉa mallumo. Mortigo! Tuta infero da furioj flugas ĉirkaŭ tiu ĉi vorto! La naturo forgesis fari unu homon pli — la umbilika ŝnuro ne estis ĉirkaŭligita — la patro en la edziĝa nokto havis malbonan stomakon — kaj la tuta fantomaro malaperis. Estis io kaj ĝi fariĝas nenio — ĉu tio ĉi ne signifas tute tion saman, kiel: estis nenio kaj fariĝas nenio, kaj pri «nenio» oni ne parolas eĉ unu vorton. La homo naskiĝas el koto, vadas kelkan tempon en koto, faras koton, fariĝas denove koto, ĝis li fine kote algluiĝas al la plandoj de sia pranepo. Tio ĉi estas la fino de la kanto — la kota rondo de la homa destino, — sekve bonan vojaĝon, sinjoro frato! la hipoĥondria, podagra moralisto-konscienco elpelu sulkvizaĝajn virinojn el publikaj domoj, kaj ĝi turmentu maljunajn procentegistojn sur ilia lito de morto, — ĉe mi ĝi neniam ricevos aŭdiencon. (Li foriras.)

Sceno tria.

Alia ĉambro en la kastelo.

RABISTO MOOR de unu flanko, DANIELO de la dua.

Moor, rapide. — Kie estas la fraŭlino?

Danielo. — Moŝto sinjoro! permesu al malriĉa homo, ke li ion petu de vi.

Moor. — Mi volonte permesas. Kion vi deziras?

Danielo. — Ne multe kaj tamen ĉion, tre malmulte kaj tamen tiom multe... permesu al mi kisi vian manon!

Moor. — Tion vi ne devas fari, bona maljunulo! (Ĉirkaŭprenas lin.) Mi povus vin nomi patro.

Danielo. — Vian manon, vian manon! mi vin petas!

Moor. — Vi ne devas.

Danielo. — Mi nepre devas! (Li kaptas lian manon, rigardas ĝin rapide kaj ĵetas sin antaŭ li genue.) — Kara, plej bona Karolo!

Moor, ektremas, retrankviliĝas, indiferente. — Amiko, kion vi diras? mi vin ne komprenas.

Danielo. — Jes, neu ĝin, masku vin! Bele! bele! Vi estas ja mia plej bona, mia plej ĉarma juna sinjoro! Bona Dio, ke mi, maljuna homo, ankoraŭ tian ĝojon... ho mi ŝtipo malsaĝa, ke mi vin ne tuj... Ha, vi Patro ĉiela! Vi do ja revenis, kaj la maljuna sinjoro estas sub la tero, kaj vi ja denove revenis... kia blinda azeno mi estis (frapante al si la kapon), ke mi vin ne tuj en la unua momento... ha, vi mia... kiu povus tion sonĝi! Pri kio mi preĝis kun larmoj, — Jesuo Kristo! Jen li ja staras per sia propra korpo denove en la malnova ĉambro!

Moor. — Kiajn frazojn vi tie parolas? ĉu vi elsaltis el ia delira febro? aŭ eble vi volas provi sur mi ian rolon el komedio?

Danielo. — He, fi, fi! Ne estas bone tiel moki maljunan servanton. Tiu ĉi cikatro! He, ĉu vi memoras? Granda Dio! kian timegon vi tiam kaŭzis al mi! Mi vin ĉiam tiel amis, — kaj kian grandan ĉagrenon vi tiam povis fari al mi!... Vi sidis sur miaj genuoj — ĉu vi memoras? — tie en la ronda ĉambro — ĉu efektive vi tion forgesis? — ankaŭ la kukolon, kiun vi tiel plezure aŭskultadis? Prezentu al vi! la kukolo estas rompita, rompita je pecoj — la maljuna Susano faligis ĝin sur la plankon, balaante la ĉambron... jes, jes, vi sidis sur miaj genuoj kaj kriis «Hoto!» kaj mi forkuris, por venigi al vi la ĉevaleton. Jesuo Dio! kial do mi maljuna azeno devis forkuri... kaj kiel varmege fariĝis al mi sub la haŭto, kiam mi ekaŭdis la teruran kriadon... mi alsaltas, kaj jen fluegas la hela sango, kaj vi kuŝas sur la tero kaj havis.... Sankta Dipatrino! kvazaŭ sitelo da glacia akvo verŝiĝis sur mian nukon! tiel ordinare okazas, kiam oni ne sufiĉe atente observas la infanojn. Granda Dio! se li elbatus al si la okulon, — ĝi estis la dekstra maneto. En la daŭro de mia tuta vivo, mi diris al mi, la infano ne ricevos de mi tranĉilon aŭ tondilon aŭ ion alian akran, mi diris al mi, — feliĉe la gesinjoroj estis forveturintaj, — jes, jes, por la tuta daŭro de mia vivo ĝi estu por mi averto, mi diris al mi. Mia Dio, mia Dio, mi povus perdi mian servon, mi povus — Dio ĝin pardonu al vi, malbona infano — sed dank’ al Dio! ĝi bone resaniĝis, restis nur cikatro.

Moor. — Mi ne komprenas eĉ unu vorton el tio, kion vi diris.

Danielo. — Jes, efektive? Tio estis bona tempo? Kiel ofte mi alŝovadis al vi kuketojn, aŭ biskvitojn, aŭ makaronojn, — mi ĉiam amis vin plej multe, — kaj ĉu vi memoras, kion vi diris al mi tie en la stalo, kiam mi sidigis vin sur la brunan ĉevalon de sinjoro kaj permesis al vi rajdi sur la granda herbejo? Danielo, vi diris, kiam mi fariĝos grandaĝa homo — Danielo, tiam vi estos mia administranto kaj vi veturados kun mi en la kaleŝo, — jes, mi diris kaj ridis, se Dio donos vivon kaj sanon kaj vi ne hontos maljunan homon, mi diris, tiam mi vin petos donaci al mi tie en la vilaĝo tiun dometon, kiu jam de longe staras ne okupita, — tiam mi aĉetus al mi dudek sitelojn da vino kaj mi mastrumus en miaj maljunaj tagoj. Jes, ridu, ridu! Ne vere, ĝi jam malaperis el via kapo? oni ne volas rekoni la maljunan homon, tial oni sin tenas tiel fremdule, tiel malvarme, — ho, vi estas ja mia ora juna sinjoro — certe, vi iom petolis, ne koleru min! juna karno ja ordinare estas iom viva, — fine ĉio povas ja ankoraŭ reboniĝi.

Moor, ĵetas sin sur lian kolon. — Jes, Danielo, mi ne volas ĝin plu kaŝi! Mi estas via Karolo, via perdita Karolo. Kiel fartas mia Amalio?

Danielo, komencas plori. — Kaj mi, maljuna pekulo, ankoraŭ havas tiun ĝojon, — kaj la formortinta sinjoro ploris vane! Ha, mia blanka kranio, kadukaj ostoj, iru en la tombon kun ĝojo! Mia sinjoro kaj mastro vivas, miaj okuloj lin vidis!

Moor. — Kaj li plenumos, kion li promesis, — prenu ĉi tion, honesta grizulo, por la brunĉevalo tiam en la stalo; (altrudas al li pezan saketon) mi ne forgesis la maljunan homon.

Danielo. — Kio? kion vi faras? Tro multe, vi eraris.

Moor. — Mi ne eraris, Danielo! (Danielo volas sin ĵeti genue.) Leviĝu! diru al mi, kiel fartas mia Amalio?

Danielo. — Dia rekompenco! Dia rekompenco! Mia kara Jesuo! Via Amalio, ho, ŝi ne supervivos, ŝi mortos de ĝojo!

Moor, kun viveco. — Ŝi min ne forgesis?

Danielo. — Forgesi? Kion vi denove babilas? Vin forgesi? Vi devis tiam esti ĉi tie, vi devis vidi, kiel ŝi frenezis, kiam venis la sciigo, ke vi mortis, — tiun sciigon lasis disporti la nuna moŝto sinjoro....

Moor. — Kion vi diras? mia frato?

Danielo. — Jes, via frato, la moŝto sinjoro, via frato — iam alian fojon mi rakontos al vi pli, kiam estos tempo; kaj kiel bele ŝi lin forregalis, kiam ĉiun tagon li faradis al ŝi sian proponon kaj volis fari ŝin reganta sinjorino. Ho, mi devas kuri, mi devas diri al ŝi, alporti al ŝi la sciigon. (Li volas foriri.)

Moor. — Haltu, haltu! ŝi ne devas tion scii! Neniu devas tion scii, mia frato ankaŭ ne!

Danielo. — Via frato? Ne, pro Dio, li ne devas tion scii! Li tute ne! Se li nur ne scias jam pli ol li devas scii.... Ho, mi diras al vi, ekzistas malbonaj homoj, malbonaj fratoj, malbonaj sinjoroj, — sed pro la tuta oro de mia sinjoro mi ne volus esti malbona servisto... la maljuna moŝto sinjoro pensis, ke vi mortis.

Moor. — Hm! kion vi tie murmuras?

Danielo, pli mallaŭte. — Kompreneble, se oni tiel nepetite reviviĝas... Via frato estis la sola heredanto de la formortinta sinjoro....

Moor. — Kion vi tie murmuras inter la dentoj, kvazaŭ ia monstra sekreto sidus sur via lango, ne volus eliri kaj tamen devus eliri? Parolu pli klare!

Danielo. — Sed mi preferas ĉirkaŭmordi de malsato miajn maljunajn ostojn, trinki de soifo mian propran akvon, ol per mortigo akiri vivon en riĉeco! (Li rapide foriras.)

Moor, post longa paŭzo. — Trompita, trompita! Kiel fulmo ĝi trakuris mian animon! Kanajlaj artifikaĵoj! Ĉielo kaj infero! Ne vi, mia patro! Kanajlaj artifikaĵoj! Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj! Kalumniita antaŭ li! falsitaj, forkaŝitaj estis miaj leteroj.... Lia koro estis plena de amo... ho, mi monstra malsaĝulo.... Lia patra koro estis plena de amo... ho kanajlaĵo! Ĝi kostus al mi nur unu larmon... ho, mi, senkapa, senkapa, senkapa malsaĝulo! (Kurante kontraŭ la muron.) Mi povus esti feliĉa.... Ho, abomeninda friponaĵo! la feliĉo de mia vivo fripone, fripone forŝtelita! (Li kuras furioze tien kaj reen.) Mortigisto, rabisto per kanajlaj artifikaĵoj!... Li eĉ ne koleris. Eĉ unu penso pri malbeno ne estis en lia koro. Ho malnoblulo! nekomprenebla, ŝteliranta, abomeninda malnoblulo!

(Kosinsky eniras.)

Kosinsky. — Nu, hetmano, kie vi restas? Kion ĝi signifas? Kiel mi vidas, vi volas ankoraŭ pli longe resti.

Moor. — Vigle! selu la ĉevalojn! Ankoraŭ antaŭ la malleviĝo de la suno ni devas esti trans la limo!

Kosinsky. — Vi ŝercas.

Moor, ordone. — Rapide, rapide! ne perdu multe da tempo, lasu ĉion! Kaj neniu okulo vin rimarku! (Kosinsky foriras.)

Moor. — Mi forkuras de tiuj ĉi muroj. La plej malgranda prokrasto povus fari min furioza, kaj li ja estas filo de mia patro. Frato, frato! Vi faris el mi la plej malfeliĉan mizerulon en la mondo, mi vin neniam ofendis, — vi agis ne frate. Rikoltu la fruktojn de via malboneco en trankvileco, mia alestado plu ne venenos al vi la ĝuadon, — sed certe, ĝi estis ne frata ago. Mallumo estingu ĝin por ĉiam, kaj la morto ĝin ne reaperigu.

(Kosinsky eniras.)

Kosinsky. — La ĉevaloj staras selitaj, vi povas sidiĝi sur ilin kiam vi volas.

Moor. — Trudanto, trudanto! kial tiel rapide? Ĉu mi jam neniam plu devas ŝin vidi?

Kosinsky. — Mi tuj senbridigos, se vi tiel deziras; vi ordonis ja, ke mi rapidegu per kolo kaj kapo.

Moor. — Ankoraŭ unu fojon! ankoraŭ unu adiaŭdiron! La venenon de tiu ĉi feliĉego mi devas elsorbi ĝis la fino, kaj poste... atendu, Kosinsky, ankoraŭ dek minutojn — tie ĉe la korto de la kastelo — kaj poste ni forrajdos galope!

Sceno kvara.

En la ĝardeno.

AMALIO.

Amalio. — «Vi ploras, Amalio?» Kaj tion li diris per voĉo... per tia voĉo... estis al mi, kvazaŭ la tuta naturo rejuniĝas, — la travivitaj printempoj de la amo remontriĝis ĉe tiu ĉi voĉo! La najtingalo kantis kiel tiam, — la floroj odoris kiel tiam, — kaj mi, ebria de feliĉo, alkroĉiĝis al lia kolo. Ha, malhonesta, malfidela koro! kiel vi volas beligi vian ĵurrompon! Ne, ne! for el mia animo, vi krima bildo! mi ne rompis mian ĵuron, vi, mia sola! For el mia animo, vi perfidaj, malpiaj, deziroj! en la koro, en kiu regas Karolo, neniu filo de la tero devas nesti. Sed kial mia animo tiel konstante, tiel kontraŭvole sin tiras al tiu fremdulo? Ĉu li ne estas tiel forte alforĝita al la bildo de mia sola? «Vi ploras, Amalio?» Ha, mi forkuros de li! mi forkuros! Neniam mia okulo vidu tiun fremdulon!

(Rabisto Moor malfermas la ĝardenan pordon.)

Amalio, kun eksalto. — Aŭskultu, aŭskultu! ĉu ne ekbruis la pordo? (Ŝi ekvidas Karolon kaj eksaltas.) Li? kien? kio? jen io min alforĝis al la loko, ke mi ne povas forkuri! Ne forlasu min, Dio en ĉielo! Ne, vi ne elŝiros al mi mian Karolon! Mia animo ne havas spacon por du diaĵoj, kaj mi estas mortema knabino! (Ŝi elprenas la portreton de Karolo.) Vi, mia Karolo, estu mia genio protektanta kontraŭ tiu ĉi fremdulo, la ruiniganto de mia amo! vin, vin mi rigardados sendeturne, — kaj for ĉiujn rigardojn irantajn al tiu. (Ŝi sidas mute, rigide fiksinte la rigardon sur la portreto.)

Moor. — Vi estas ĉi tie, afabla fraŭlino? kaj malĝoja? kaj larmo sur tiu ĉi pentraĵo? (Amalio nenion respondas.) Kaj kiu estas la feliĉulo, pro kiu la okulo de anĝelo arĝentiĝas? Ĉu ankaŭ al mi estas permesite tiun sanktigitan... (Li volas rigardi la portreton.)

Amalio. — Ne, jes, ne!

Moor, resaltante. — Ha! kaj ĉu li meritas tiun adoradon? ĉu li meritas?

Amalio. — Ho, se vi lin konus!

Moor. — Mi lin envius!

Amalio. — Vi lin adorus, vi volas diri.

Moor. — Ha!

Amalio. — Ho, vi lin tiel amus! estis tiom multe, tiom multe en lia vizaĝo, en liaj okuloj, en la tono de lia voĉo — io, kio similas vin, kion mi tiel amas....

Moor, rigardas al la tero.

Amalio. — Ĉi tie, kie vi staras, li staris mil fojojn, kaj apud li staris tiu, kiu ĉe li forgesadis ĉielon kaj teron. Ĉi tie lia okulo vagadis super la bela ĉirkaŭaĵo, — kaj tiu ĉi lasta kvazaŭ sentis la grandan rekompencantan rigardon kaj plibeliĝadis sub la kontenteco de sia majstra ornamo. Ĉi tie per sia ĉiela muziko li malliberigadis la aerajn aŭskultantojn; ĉi tie de tiu ĉi arbetaĵo li deŝiradis rozojn, kaj li deŝiradis la rozojn por mi, — ĉi tie, ĉi tie li ĉirkaŭprenadis mian kolon, lia buŝo brulis sur mia, kaj la floroj volonte mortadis sub la paŝoj de la amantoj.

Moor. — Ĉu li plu ne ekzistas?

Amalio. — Li veturas sur malkvietaj maroj — la amo de Amalio veturas kun li; li vagas tra senvojaj sablaj dezertoj — la amo de Amalio verdigas sub li la brulan sablon kaj florigas la sovaĝajn kreskaĵojn; la suda suno bruligas lian nudan kapon, norda neĝo glaciigas liajn piedojn, sovaĝa hajlo flugas kontraŭ liajn tempiojn, kaj la amo de Amalio lulas lin en la ventegoj; maroj, montoj kaj horizontoj estas inter la amantoj, sed la animoj elŝiriĝas el la polva malliberejo kaj renkontiĝas en la paradizo de la amo.... Ŝajnas al mi, ke vi estas malĝoja, sinjoro grafo?

Moor. — La vortoj de amo revivigas ankaŭ mian amon.

Amalio, paliĝante. — Kio? Vi amas alian? — Ve al mi! kion mi diris!

Moor. — Ŝi pensis, ke mi estas mortinta, kaj ŝi restis fidela al la mortinto, — ŝi aŭdis, ke mi vivas, kaj ŝi oferis al mi kronon de sanktulino. Ŝi pensas, ke mi vagas en dezertoj en granda mizero, kaj ŝia amo flugas al mi tra dezertoj kaj mizero. Ankaŭ ŝi estas nomata Amalio, kiel vi, afabla fraŭlino.

Amalio. — Kiel mi envias vian Amalion!

Moor. — Ho, ŝi estas malfeliĉa knabino; ŝi havas amon por persono, kiu estas pereinta, kaj tiu amo neniam estos rekompencita.

Amalio. — Ne, en la ĉielo ĝi estos rekompencita. Ĉu oni ne diras, ke ekzistas pli bona mondo, kie la malĝojaj ekĝojos kaj la amantoj sin denove rekonos?

Moor. — Jes, mondo, en kiu la vualoj defalos kaj la amo terure denove renkontiĝos. — Eterneco estas ĝia nomo... mia Amalio estas malfeliĉa knabino.

Amalio. — Malfeliĉa, kaj vin ami!

Moor. — Malfeliĉa, ĉar ŝi min amas! Kio, se mi estus mortigisto? Kio, mia fraŭlino, se via amato por ĉiu kiso povus kalkuli al vi unu mortigon? Ve al mia Amalio! ŝi estas malfeliĉa knabino.

Amalio, kun ĝojo. — Ha, kia feliĉa knabino mi estas! Mia sole amata estas rebrilo de la Dieco, kaj la Dieco estas amo kaj kompato! Eĉ muŝon li ne povis vidi suferi! Lia animo estas tiel malproksima de ia sanga penso, kiel malproksima estas la sudo de la nordo.

(Moor rapide sin deturnas al arbetaĵo kaj rigardas rigide la ĉirkaŭaĵon.)

Amalio, kantas kaj ludas sur liuto.

Ĉu Hektoro volas senrevene
Iri tien, kie kolerplene
Pro Patroklo buĉas la venĝanto?
Kiu do instruos vian filon
Timi diojn, uzi batalilon,
Se por ĉiam kovros vin la Ksanto?

Moor, silente prenas la liuton kaj ludas.

Karulin’, haltigu vian ploron!
Al batalo lasu for Hektoron...

(Li forĵetas la liuton kaj forkuras.)

Sceno kvina

Proksima arbaro. Nokto. Malnova ruina kastelo en la mezo.

La RABISTA BANDO kuŝas sur la tero.

(La rabistoj kantas).

Ŝtelo, buĉ’, adulto, rabo —
Ĝi por ni nur ludo estas.
Morgaŭ pendos ni ĉe l’ trabo,
Tial nun ni gaje festas.
Liberan vivon havas ni,
Plezuran kaj sen mastro;
En la arbaro noktas ni,
Ĉe neĝ’ kaj vent’ laboras ni,
Lun’ estas nia astro.
Kaj nin protektas Merkuri’,
Plej sprita kaj plej lerta di’.
Jen ĉe la pastro gastas ni,
Jen ĉe riĉul’ alia.
Kaj zorgon pri la plu kaj pli
Ni lasas jam al Dio.
Kaj kiam ni per vina ban’
La gorĝon refreŝigas,
Fortiĝas tiam nia man’
Kaj kun sinjoro la Satan’
Ni nin fratece ligas.
Se krias patroj kun malben’,
Patrinoj helpon vokas
Kaj falas fianĉin’ en sven’ —
Ni ĝuas kaj ni mokas.
Ha, kiam ili sub tranĉil’
En konvulsi’ ĵetiĝas,
Al ni ekĝojas la pupil’
Kaj la orel’ raviĝas.
Kaj kiam venas morta hor’,
Diablo nin ektiras, —
Pagita estas jam labor’,
Ni niajn plandojn ŝmiras.
Ni glutas bone el la vin’
Kaj flugas alten al la fin’.

Schweizer. — Fariĝas jam nokto, kaj la hetmano ankoraŭ ne revenis!

Razmann. — Kaj tamen li promesis reveni al ni akurate je la oka horo.

Schweizer. — Se fariĝis al li io malbona — ho, kamaradoj! tiam ni faru grandan brulon kaj ni mortigu eĉ la suĉinfanojn.

Spiegelberg, fortiras Razmannon flanken. — Por unu vorto, Razmann!

Schwarz, al Grimm. — Ĉu ne estus bone starigi ĉirkaŭe spionojn?

Grimm. — Lasu lin trankvila! Li faros tie tian kapton, ke ni ĉiuj devos honti.

Schweizer. — Ne tien vi trafis, al la diablo! Li ne foriris de ni kun mieno de persono, kiu intencas ian friponaĵon. Ĉu vi forgesis, kion li diris, kondukante nin tra la erikejo? «Kiu ŝtelos tie ĉi eĉ unu rapon, kaj mi tion ĉi ekscios, tiu lasos ĉi tie sian kapon, tiel certe, kiel mia nomo estas Moor». Ne estas al ni permesite rabi.

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg. — Kion vi celas? parolu pli klare!

Spiegelberg. — Ts! ts! Mi ne scias, kian komprenon vi aŭ mi havas pri la libereco, se ni trenas veturilon kiel bovoj kaj ĉe tio ni multe deklamas pri sendependeco. Tio ĉi al mi ne plaĉas.

Schweizer, al Grimm. — Pri kio tiu venta kapo sekretas?

Razmann, mallaŭte al Spiegelberg. — Vi parolas pri la hetmano?

Spiegelberg. — Silentu do, silentu! Li ja havas siajn orelojn inter ni! Hetmano, vi diras? Kiu faris lin hetmano super ni? Ĉu li ne uzurpis tiun titolon, kiu laŭ rajto apartenis al mi? Kiel? ĉu por tio ni konstante riskas nian vivon, suferas ĉiujn hipoĥondriajn kapricojn de la sorto, por ke ni fine nomu nin feliĉaj, ke ni estas servutuloj de sklavo? servutuloj, kiam ni povas esti princoj? Per Dio, Razmann, ĉi tio neniam plaĉis al mi.

Schweizer, al la aliaj. — Jes, jes, vi estas la vera heroo! Por dispremi ranojn per ŝtonoj! Jam la sono de lia nazo, kiam li ĝin purigas, povus peli homojn tra trueton de kudrilo.

Spiegelberg, al Razmann. — Jes, kaj jam en la daŭro de tutaj jaroj mi pensas pri tio: oni devas aranĝi ĉion alie. Razmann, se vi estas tia, kian mi ĉiam prezentis vin al mi... Razmann! Li forestas, oni preskaŭ estas konvinkitaj, ke li pereis... Razmann, ŝajnas al mi, ke nun batas lia nigra horo.... Kiel? vi eĉ ne ruĝetiĝas, kiam la sonorilo sonoras la liberecon? Vi ne havas eĉ tiom da kuraĝo, por kompreni kuraĝan aludon?

Razmann. — Ha, satano! kien vi implikas mian animon?

Spiegelberg. — La hoketo kaptis? Bone, tiam sekvu min! Mi notis al mi, kien li iris. Venu! Du pistoloj ordinare ne maltrafas, — kaj tiamaniere ni estos la unuaj, kiuj sufokis la infanon. (Li volas lin fortiri.)

Schweizer, furioze eltiras sian tranĉilon. — Ha, kanajlo! Vi rememorigas al mi nun ĝuste la Bohemajn arbarojn! Ĉu ne vi estis la timemulo, kiu komencis kuri, kiam oni diris, ke la malamiko venas! Tiam mi ĵuris per mia animo.... Pereu, kaŝmortigisto! (Li trapikas lin per la tranĉilo.)

Rabistoj, tumulte. — Mortigo! mortigo! Schweizer, Spiegelberg! Disigu ilin!

Schweizer, ĵetante sian tranĉilon sur la kadavron. — Jen! kaj tiel forrampu via fianimo!... Trankvile, kamaradoj, la mizeraĵo vin ne ekscitu. Tiu ĉi besto ĉiam estis venena kontraŭ la hetmano, kaj ĝi ne havis eĉ unu cikatron sur sia tuta haŭto. Ankoraŭ unu fojon, estu kontentaj. Ha, tiu hundo! De malantaŭe li volas malhonore mortigi homojn? virojn mortigi de malantaŭe! Ĉu por tio la konstanta ŝvito lavadis niajn vangojn, ke ni malaperu el la mondo kiel mizeraj friponoj? Ha, vi kanajlo! Ĉu por tio ni faradis al ni litojn sub fajro kaj fumo, ke ni fine kadavriĝu kiel ratoj?

Grimm. — Sed pro la diablo, kamarado, kio estis inter vi? La hetmano furioziĝos.

Schweizer. — Pri tio vi min lasu zorgi. (Al Razmann.) Kaj vi, senkonscienca, vi estis lia helpanto, vi! For de miaj okuloj! Schufterle ankaŭ tiel faris; sed por tio li nun pendas ja en Svisujo, kiel mia hetmano al li profetis.... (Oni pafas.)

Schwarz, eksaltante. — Aŭskultu, ekpafo de pistolo! (Oni pafas denove.) Ankoraŭ unu! Ho, ho! la hetmano!

Grimm. — Paciencon! Li devas pafi trian fojon! (Oni aŭdas ankoraŭ unu pafon.)

Schwarz. — Ĝi estas li, li! Foriĝu, Schweizer, — ni respondu al li! (Ili pafas.)

(Moor kaj Kosinsky aperas.)

Schweizer, irante renkonte al li. — Bonvenon al vi, mia hetmano! Dum vi forestis, mi estis iom malmodesta. (Li kondukas lin al la kadavro.) Estu vi juĝanto inter mi kaj ĉi tiu — de malantaŭe li volis vin mortigi.

Rabistoj, konsternite. — Kio? la hetmanon?

Moor, kun rigardo fiksita ekkrias ekscitite. — Ho, nekomprenebla fingro de la venĝema Nemezo! Ĉu ne li estis tiu, kiu forlogis min per sia sirena kanto? Dediĉu tiun ĉi tranĉilon al la malluma venĝantino! ne vi tion ĉi faris, Schweizer!

Schweizer. — Per Dio! mi tion ĉi faris, kaj per la diablo, ĝi ne estas la plej malbona, kion mi faris en mia vivo. (Li foriras malkontenta.)

Moor, meditante. — Mi komprenas, reganto en la ĉielo, mi komprenas... la folioj defalas de la arboj... kaj mia aŭtuno venis... forigu lin de miaj okuloj! (Oni forportas la kadavron de Spiegelberg.)

Grimm. — Ordonu al ni, hetmano, kion ni faru plu?

Moor. — Baldaŭ... baldaŭ ĉio estos plenumita.... Donu al mi mian liuton! Mi perdis min mem de la tempo, kiam mi tie estis. Mian liuton, mi diras, — mi devas reluli min al mia antaŭa forto. Lasu min sola!

Rabistoj. — Estas jam noktomezo, hetmano.

Moor. — Tamen ĝi estis nur la larmoj en la teatro, — la Roman kanton mi devas aŭdi, por ke mia dormanta genio denove vekiĝu. Mian liuton! Noktomezo, vi diras?

Schwarz. — Ĝi jam pasis. Kiel plumbo la dormo nin premas. Jam de tri tagoj ni ne fermis okulon.

Moor. — Ĉu la balzama dormo falas ankaŭ sur la okulojn de kanajloj? Kial al mi ĝi ne venas? Mi neniam estis malkuraĝulo aŭ malbonulo.... Iru dormi, morgaŭ matene ni iros pluen.

Rabistoj. — Bonan nokton, hetmano. (Ili kuŝiĝas sur la teron kaj ekdormas.)

(Profunda silento. Moor prenas la liuton kaj ludas.)

BRUTO.

Mi salutas vin, ho paca tero!
Nun akceptu lastan la Romanon!
De Philippi de l’ batalinfero
Mi al vi etendas mian manon.
Decidiĝis, Romo, via sorto,
De l’ patruj’ pereis la espero!
Mi nun frapas al la pord’ de l’ morto,
Mi jam ĉion perdis sur la tero!

CEZARO.

Kiu tie vagas, fierulo,
Kvazaŭ hom’ neniam kliniĝinta?
Ha, se min ne trompas la okulo,
Estas ĝi Romano ĵus mortinta!
Tiberan’, de kie vi nun venas?
Ĉu la granda urb’ ankoraŭ staras?
Ĉu ĝi bone sin ankoraŭ tenas,
Dum en ĝi neniu nun cezaras?

BRUTO.

Ha, vi kun dudektriobla vundo!
Kiu vin elvokis el sub tero?
Paŝu for al Orko la profunda,
Ne triumfu nune kun fiero!
Lastan sangon de libera homo
Ĉe Philippi sorbis nun la tero;
Super mia ĉerk’ pereas Romo,
Min Minoso prenos — vin rivero.

CEZARO.

Morta bato de la glav’ de Bruto!
Ankaŭ vi, ho Bruto, filo mia!
Vi mortigis patron! Tero tuta
Estus ja post mi heredo via!
Vi atingis la plej grandan gloron,
Kiam vi trapikis patran koron.
Nun min jam nenio plu turmentos;
Mi returne iros kaj silentos.

BRUTO.

Patro, haltu! Sur la tuta tero
Mi nur unu solan homon konis
Kun al vi simila karaktero —
Vi al li la nomon filo donis.
Nur Cezaro Romon ruinigus
Kaj Cezaron Bruto nur mortigus.
Ambaŭ kune vivi ni ne povas!
Vi maldekstren — mi min dekstren ŝovas.

(Li formetas la liuton kaj marŝas tien kaj reen, profunde meditante.)

Kiu povus al mi garantii? Ĉio estas tiel malluma... konfuzaj labirintoj... nenia eliro, nenia gvida stelo... se ĉio finiĝas kune kun la lasta ekspiro, finiĝas, kiel sengusta ludo de marionetoj?... Sed por kio tiu senmezura celado al feliĉo? Por kio la idealo de neatingita perfekteco? la prokrastado de neefektivigitaj planoj? Se la mizera ekpremo de tiu ĉi mizera objekto (li tenas la pistolon antaŭ la vizaĝo) egaligas la saĝulon al la malsaĝulo, la kuraĝulon al la malkuraĝulo, la noblulon al la fripono? Ekzistas ja tia dia harmonio en la senanima naturo, kial do ekzistus tiu dissonado en la naturo prudenta? Ne, ne! ekzistas io pli, ĉar mi ne estis ankoraŭ feliĉa.

Ĉu vi pensas, ke mi tremos? Spiritoj de miaj mortigitoj! mi ne tremos. (Forte tremante.) Via korprema antaŭmorta kriado, via sufokiĝe nigra vizaĝo, viaj terure dismalfermitaj vundoj estas ja nur ĉeneroj de nerompebla ĉeno de la sorto kaj estas en dependeco de miaj senlaboraj vesperoj, de la kapricoj de miaj infanistinoj kaj edukantoj, de la temperamento de mia patro, de la sango de mia patrino. (Kun pli forta tremado.) Kial mia Perillo faris el mi bovon, en kies ardanta ventro la homeco rostiĝas?

(Almetante la pistolon.) Tempo kaj eterneco — alforĝitaj al si reciproke en la daŭro de unu momento! Terura ŝlosilo, kiu fermas post mi la malliberejon de la vivo kaj malfermas antaŭ mi la loĝejon de la eterna nokto, — diru al mi, ho diru al mi, kien, kien vi min kondukos? Fremda, neniam travojaĝita lando! Rigardu, la homeco falas senforte sub tiu ĉi bildo, la streĉeco de la surtera vivo malaperas, kaj la fantazio, la petolema simio de la sentoj, trompas nian kredemecon per iaj strangaj fantomoj.... Ne, ne! Viro ne devas ŝanceliĝi! Estu kiel vi volas, vi sennoma transaĵo, — nur tiu ĉi mia «mem» restu al mi fidela. Estu kiel vi volas, se mi nur kunprenos kun mi mian «mi». Eksteraĵo estas nur la ŝelo de homo — mi mem estas mia ĉielo kaj mia infero.

Se vi lasos al mi por mi sola ian cindrigitan parteton de la mondo, kiun vi forpelis de viaj okuloj kaj kie mi havos nur solecan nokton kaj eternan dezerton, mi tiam la silentan dezerton loĝatigos per miaj fantazioj, kaj la eterneco donus al mi sufiĉe da tempo, por analizadi la konfuzitan bildon de la universala mizero. Aŭ eble vi volas, per ĉiam novaj naskiĝoj kaj ĉiam novaj lokoj de mizero, ŝtupon post ŝtupo konduki min al la neniiĝo? Ĉu la fadenojn de la vivo, teksitajn por mi en la transa vivo, mi ne povas tiel facile disŝiri, kiel ĉi tiun? Vi povas fari min nenio, sed tiun ĉi liberecon vi ne povas forpreni de mi. (Li ŝargas la pistolon. Subite li haltas.) Sed ĉu mi devas morti pro timo de turmenta vivo? Ne, mi ĝin suferos! (Li forĵetas la pistolon.) La turmento rompiĝu sur mia fiereco! Mi eltenos ĝis la fino. (Fariĝas ĉiam pli mallume.)

(Hermano venas el post la arboj.)

Hermano. — Aŭskultu, aŭskultu! terure krias la noktuo... tie en la vilaĝo batas la dekdua horo.... Bone, bone, la krimularo dormas, en tiu ĉi sovaĝa loko neniu subaŭskultas. (Li aliras al la ruina kastelo kaj frapas.) Venu supren, mizerulo, loĝanto de la turo! Via manĝo estas pretigita.

Moor, senbrue repaŝante. — Kion tio ĉi signifas?

Voĉo, el la kastelo. — Kiu frapas? He? Ĉu ĝi estas vi, Hermano, mia korvo?

Hermano. — Estas mi, Hermano, via korvo. Leviĝu supren al la krado kaj manĝu. (Strigoj krias.) Terure trilas viaj dormokamaradoj, maljunulo. Ĉu bongusta?

Voĉo. — Mi estis tre malsata. Mi dankas vin, korvo, por la pano en la dezerto! Kaj kiel fartas mia kara infano, Hermano?

Hermano. — Silentu!... Aŭskultu, ia bruo kvazaŭ de ronkantoj! Ĉu vi nenion aŭdas?

Voĉo. — Kiel? Ĉu vi ion aŭdas?

Hermano. — La ĝemantan sonon de la vento tra la fendoj de la turo — nokta muziko, de kiu frapas la dentoj kaj la ungoj bluiĝas. Aŭskultu, ankoraŭ unu fojon! Ĉiam ŝajnas al mi, kvazaŭ mi aŭdas ronkadon. Vi havas gastojn, maljunulo.... Hu, hu, hu!

Voĉo. — Ĉu vi ion vidas?

Hermano. — Adiaŭ, adiaŭ! Terura estas tiu ĉi loko. Malleviĝu en vian kelon. Supre estas via helpanto, via venĝanto.... Malbenita filo! (Li volas forkuri.)

Moor, elirante kontraŭ lin. — Haltu!

Hermano, kriante. — Ho ve!

Moor. — Haltu, mi diras!

Hermano. — Ho ve! ho ve! ho ve! Nun ĉio estas malkaŝita!

Moor. — Haltu! Parolu! Kiu vi estas? Kion vi tie ĉi faras? Parolu!

Hermano. — Kompatu, ho kompatu, granda sinjoro! Nur unu vorton aŭskultu, antaŭ ol vi min pereigos.

Moor, eltirante la spadon. — Kion mi aŭdos?

Hermano. — Estas vero, ke vi ĝin malpermesis al mi sub minaco de morto... sed mi ne povis alie, mi ne kuraĝis alie... en la ĉielo estas Dio... tie estas via propra patro... mi bedaŭris lin.... Mortigu min!

Moor. — Tie ĉi estas ia kaŝita afero. Diru ĉion! parolu! Mi volas ĉion scii.

Voĉo, el la kastelo. — Ho ve! ho ve! Ĉu ĝi estas vi, Hermano, kiu tie parolas? Kun kiu vi parolas, Hermano?

Moor. — Malsupre ankoraŭ iu estas! Kio tie ĉi fariĝas? (Li alkuras al la turo.) Ĉu ĝi estas malliberulo, kiun la homoj forpuŝis? Mi deprenos liajn ĉenojn. Voĉo! ankoraŭ unu fojon! Kie estas la pordo?

Hermano. — Ho kompatu, sinjoro, ne iru pluen, sinjoro! pro kompato foriru de ĉi tie! (Baras al li la vojon.)

Moor. — Enŝlosita per kvar seruroj! For de ĉi tie! Ĝi devas klariĝi. Nun la unuan fojon donu al mi vian helpon, ŝtelado! (Li prenas serurrompilojn kaj malŝlosas la pordon. El la profundaĵo eliras maljunulo malgrasa kiel skeleto.)

Maljunulo. — Kompatu mizerulon! Kompatu!

Moor, resaltas kun teruro. — Ĝi estas la voĉo de mia patro!

Maljuna Moor. — Mi dankas vin, ho Dio! Venis la horo de la liberiĝo.

Moor. — Spirito de la maljuna Moor! kio maltrankviligis vin en via tombo? Ĉu vi kuntrenis kun vi en tiun mondon ian pekon, kiu baras al vi la eniron en la paradizon? Mi lasos fari mesojn, por venigi la vagantan spiriton en ĝian hejmon. Ĉu vi enfosis sub la teron la monon de vidvinoj kaj orfoj, kaj tio ĉi devigas vin ĝemante kuradi en la noktomeza horo? Mi elŝiros la subteran trezoron el la ungegoj de la sorĉa drako, se li eĉ kraĉos sur min milojn da ruĝaj flamoj kaj elmetos siajn akrajn dentojn kontraŭ mian spadon. Aŭ eble vi venas, por doni al miaj demandoj solvon pri la enigmoj de la eterneco? Parolu, parolu! Mi ne estas homo de pala timo.

Maljuna Moor. — Mi ne estas spirito. Palpu min, mi vivas, ho per mizera, kompatinda vivo!

Moor. — Kiel? vi ne estis enterigita?

Maljuna Moor. — Mi estis enterigita, — tio estas: malviva hundo kuŝas en la tombo de miaj patroj, kaj mi — jam tri plenajn monatojn mi turmentiĝas en tiu ĉi malluma subtera arkaĵo, neniu radio al mi lumas, neniu varma aereto blovas sur min, neniu amiko min vizitas, nur sovaĝaj korvoj ĉi tie krias kaj noktomezaj gufoj.

Moor. — Ĉielo kaj tero! Kiu tion ĉi faris?

Maljuna Moor. — Ne malbenu lin! Tion ĉi faris mia filo Francisko.

Moor. — Francisko? Francisko? Ho eterna ĥaoso!

Maljuna Moor. — Se vi estas homo kaj vi havas homan koron, vi savinto, kiun mi ne konas, tiam aŭdu la mizeregon de patro, preparitan al li de liaj filoj. En la daŭro de tri monatoj mi ploradis ĝin al la surdaj ŝtonaj muroj, sed nur eĥo senanima resonadis miajn plendojn. Tial, se vi estas homo kaj vi havas homan koron....

Moor. — Tiu ĉi voko povus eĉ sovaĝajn bestojn eligi el iliaj nestoj.

Maljuna Moor. — Mi kuŝis malsana sur mia lito, mi apenaŭ komencis ricevadi denove kelkajn fortojn post malfacila malsano, kiam oni alkondukis al mi homon, kiu diris al mi, ke mia unuenaskita filo mortis en batalo, kaj li alportis kun si glavon, kolorigitan per la sango de mia filo, kaj lian lastan adiaŭdiron, kaj li diris, ke mia malbeno enpelis lin en batalon, morton kaj malesperon.

Moor, ekscitite deturnante sin de li. — Tio ĉi estas certa!

Maljuna Moor. — Aŭskultu plue! Mi svenis de tiu sciigo. Kredeble oni pensis, ke mi mortis, ĉar kiam mi denove rekonsciiĝis, mi kuŝis jam en ĉerko, vindita per morta tolaĵo kiel mortinto. Mi gratis la kovrilon de la ĉerko; oni ĝin malfermis. Estis malluma nokto, mia filo Francisko staris antaŭ mi. «Kio!» li ekkriis per terura voĉo, «ĉu vi volas vivi eterne?» Kaj la kovrilo de la ĉerko tuj denove fermiĝis. La tondro de tiuj ĉi vortoj forbatis de mi ĉiujn miajn sentojn. Kiam mi denove rekonsciiĝis, mi sentis, ke oni levis la ĉerkon kaj veturigis ĝin en la daŭro de duono da horo. Fine oni ĝin malfermis — mi staris ĉe la eniro de tiu ĉi subtera arkaĵo, mia filo antaŭ mi, kaj tiu homo, kiu alportis al mi la sangmakulitan glavon de Karolo. Dek fojojn mi ĉirkaŭprenis la genuojn de mia filo, mi petis kaj petegis per la nomo de Dio, — sed la petegado de lia patro ne tuŝis lian koron. «Ĵetu malsupren tiun ĉi felon!» ektondris el lia buŝo, «li vivis sufiĉe», — kaj oni puŝis min malsupren sen kompato, kaj mia filo Francisko ŝlosis la pordon post mi.

Moor. — Ne eble! ne eble! Vi certe eraris.

Maljuna Moor. — Povas esti, ke mi eraris. Aŭskultu plue, sed mi petas vin, ne koleru! Tiel mi kuŝis en la daŭro de dudek horoj, kaj neniu pensis pri mia mizero. Neniam la piedo de homo tuŝas la teron de tiu ĉi sovaĝa loko, ĉar famo diras, ke la fantomoj de miaj prapatroj trenas en tiuj ĉi ruinoj brue sonantajn ĉenojn kaj murmuras en la noktomeza horo sian funebran kanton. Fine mi ekaŭdis, ke la pordo denove malfermiĝis, tiu ĉi homo alportis al mi panon kaj akvon kaj malkaŝis al mi, ke mi estis kondamnita al morto per malsato, kaj ke li riskas sian vivon, se oni ekscius, ke li alportas al mi manĝon. Tiumaniere mi mizere tenis min en la daŭro de tiu ĉi longa tempo, sed la senĉesa malvarmo, la putra aero de miaj malpuraĵoj, mia senlima malĝojo... miaj fortoj malaperis, mia korpo konsumiĝis; mil fojojn mi larme petis Dion pri la morto, sed la mezuro de mia puno kredeble ankoraŭ ne pleniĝis aŭ eble ankoraŭ atendas min ia ĝojo, se mi tiel mirakle konserviĝis. Sed mi suferas juste... mia Karolo! mia Karolo! kaj li ne havis ankoraŭ grizajn harojn!

Moor. — Sufiĉe! Leviĝu, vi ŝtipoj, vi buloj da glacio, vi mallaboremaj, sensentaj dormemuloj! Leviĝu! Ĉu neniu volas vekiĝi? (Li ekpafas super la dormantaj rabistoj.)

La rabistoj, vekiĝante eksaltas. — He, ho, ho! Kio fariĝis?

Moor. — Ĉu la rakonto ne elskuis vin el la dormo? Eĉ la eterna dormo ja vekiĝus! Rigardu ĉi tien! rigardu ĉi tien! La leĝoj de la mondo fariĝis ludostoj, la ligilo de la naturo disŝiriĝis, la antikva malpaco elĉeniĝis, la filo mortigis sian patron.

La rabistoj. — Kion la hetmano diras?

Moor. — Ne, ne mortigis! tiu ĉi vorto estus tro delikata! la filo la patron milfoje dispremis per rado, trapikis per ponardego, turmentegis, tranĉis pecojn el la korpo! la vortoj estas ankoraŭ tro homaj. La peko mem ruĝiĝus, kanibalo ektremus, de la tempo de la Eonoj neniu satano atingis ion similan. La filo sian propran patron... ho, rigardu, rigardu! li svenis... en tiun ĉi subteran arkaĵon la filo sian patron... frosto, nudeco, malsato, soifo... ho rigardu, rigardu! ĝi estas mia propra patro, mi ĝin fine konfesos.

La rabistoj, alsaltas kaj ĉirkaŭas la maljunulon. — Via patro? via patro?

Schweizer, respekte alproksimiĝas kaj stariĝas genue. — Patro de mia hetmano! mi kisas al vi la piedojn! vi povas ordoni al mia ponardo.

Moor. — Venĝon, venĝon, venĝon pro vi! kruele ofendita, malrespektita maljunulo! Tiele mi disŝiras de nun por eterne la fratan ligilon. (Li disŝiras sian veston de supre ĝis malsupre.) Tiele mi malbenas ĉiun guton da frata sango antaŭ la rigardo de la nekovrita ĉielo! Aŭdu min, luno kaj steloj! aŭdu min, noktomeza ĉielo, kiu rigardis la hontegindan agon! Aŭdu min trioble terura Dio, kiu regas tie supre super la luno kaj venĝas kaj kondamnas super la steloj kaj ĵetas flamojn en la nokto! Jen mi stariĝas genue, jen mi etendas la tri fingrojn en la teruran mallumon de la nokto, jen mi ĵuras, kaj la naturo elkraĉu min el siaj limoj kiel ekstermindan sovaĝegan beston, se mi rompos tiun ĉi ĵuron, — mi ĵuras, ke mi ne salutos la lumon de la tago, ĝis la sango de la patromortiginto, elverŝite antaŭ tiu ĉi ŝtono, vapore flugos al la suno. (Li leviĝas.)

La rabistoj. — Ĝi estas ago de Belialo! Nun iu diru, ke ni estas kanajloj! Ne, per ĉiuj drakoj! ion similan ni neniam ankoraŭ faris!

Moor. — Jes! Kaj per ĉiuj teruraj ĝemoj de tiuj, kiuj mortis de viaj ponardoj, kaj de tiuj, kiuj pereis de mia fajro, kaj kiujn frakasis mia falanta turo, mi ĵuras, ke nenia penso pri mortigo aŭ rabo naskiĝu en via brusto, ĝis la vestoj de vi ĉiuj estos ruĝege makulitaj per la sango de la malbenito! Vi certe neniam sonĝis pri tio, ke vi estas la brako de pli altaj majestoj? La konfuzita fadenbulo de nia sorto estas malligita! Hodiaŭ, hodiaŭ nevidebla potenco nobeligis nian metion! Faru preĝon antaŭ tiu, kiu anoncis al vi tiun ĉi altan sorton, kiu kondukis vin ĉi tien, kiu faris al vi la honoron, ke vi estu la teruraj anĝeloj de lia malluma juĝo! Nudigu viajn kapojn! Stariĝu genue en la polvon kaj relevu vin sanktigitaj! (Ili stariĝas genue.)

Schweizer. — Ordonu, hetmano! Kion ni devas fari?

Moor. — Leviĝu, Schweizer, kaj ektuŝu tiujn ĉi sanktajn buklojn! (Li kondukas lin al sia patro kaj donas al li unu buklon en la manon.) Vi memoras ankoraŭ, kiel vi iam fendis la kapon al tiu bohema rajdisto, en la momento, kiam li levis sian sabron super min, kaj mi, malfacile spirante kaj lacigite de laboro, falis genue? Tiam mi promesis al vi rekompencon reĝan; ĝis nun mi neniam povis pagi tiun ŝuldon....

Schweizer. — Tion vi ĵuris al mi, estas vero, sed permesu al mi eterne nomi vin mia ŝuldanto!

Moor. — Ne, nun mi volas pagi! Schweizer, ankoraŭ neniu mortemulo estis tiele honorita kiel vi nun! venĝu pro mia patro! (Schweizer leviĝas.)

Schweizer. — Granda hetmano! hodiaŭ la unuan fojon vi faris min fiera! Ordonu, kie, kiel, kiam mi devas lin bati?

Moor. — La minutoj estas sanktaj, vi devas rapidi. Elektu al vi la plej indajn el la bando kaj konduku ilin rekte al la kastelo de la nobelo! Eltrenu lin el la lito, se li dormas aŭ se li kuŝas en la brakoj de la volupto; fortrenu lin de la festeno, se li estas ebria; forŝiru lin de la krucifikso, se li preĝante kuŝas antaŭ ĝi genue! Sed mi diras al vi, mi severe memorigas al vi, ne alportu lin al mi malvivan! Kiu eĉ nur gratetos al li la haŭton aŭ difektos al li eĉ unu haron, ties karnon mi disŝiros je pecoj kaj donos ĝin kiel manĝon al malsataj vulturoj! Sendifektan mi devas lin havi, se vi alportos lin sendifektan kaj vivan, vi ricevos milionon rekompence; kun danĝero por mia vivo mi ŝtelos ĝin de reĝo, kaj vi estos libera kiel la aero. Ĉu vi min komprenis? rapidu!

Schweizer. — Sufiĉe, hetmano; — jen mia mano; aŭ vi vidos nin ambaŭ, aŭ neniun. Anĝeloj sufokistoj de Schweizer, iru kun mi! (Li foriras kun taĉmento.)

Moor. — Vi ĉiuj aliaj distriĝu en la arbaro, — mi restas.

AKTO KVINA

Sceno unua.

Oni vidas pordojn de multaj ĉambroj. Malluma nokto.

DANIELO, venas kun lanterno kaj kun vojaĝa pakaĵeto.

Danielo. — Adiaŭ, kara hejma domo! Multon da bona kaj feliĉa mi ĝuis en vi, kiam la formortinta sinjoro ankoraŭ vivis. Mi ploras super viaj ostoj, vi jam longe forputrinta... tion li deziras de maljuna servanto.... La domo estis rifuĝejo de la orfoj kaj haveno de la suferantoj, kaj tiu ĉi filo faris el ĝi neston de mortigistoj.... Adiaŭ, bona planko! kiel ofte la maljuna Danielo vin balaadis.... Adiaŭ, mia kara forno, kun peza koro la maljuna Danielo disiĝas de vi.... Ĉio estis por vi tiel bone konata, — ĝi doloros vin, maljuna Eliezero, sed Dio gardu min per sia boneco kontraŭ trompo kaj ruzo de la malbonulo. Senhava mi ĉi tien venis, senhava mi foriras, sed mia animo estas savita. (Li volas foriri.)

(Francisko en nokta robo rapide enkuras.)

Danielo. — Dio, savu min! mia sinjoro! (Li estingas la lanternon.)

Francisko. — Perfidita! perfidita! Spiritoj eliris el la tomboj, la regno de la mortintoj, elŝiriĝinte el la eterna dormo, kriegas kontraŭ mi: mortiginto! mortiginto! Kiu tie sin movas?

Danielo, kun timo. — Helpu min, sankta Dipatrino! Ĉu ĝi estas vi, moŝto sinjoro, kiu tiel terure krias tra la ĉambroj, ke ĉiuj dormantoj vekiĝas timigite?

Francisko. — Dormantoj? Kiu ordonas al vi dormi? For, ekbruligu lumon! (Danielo foriras, venas alia servanto.) Neniu devas dormi en tiu ĉi horo. Vi aŭdas? Ĉiuj devas maldormi, havi armilojn, ĉiuj pafiloj ŝargitaj.... Ĉu vi vidis, kiel ili tie iris mallaŭte sub la arkaĵoj?

Servanto. — Kiu, moŝto sinjoro?

Francisko. — Kiu? Malsaĝulo! Kiu? Tiel malvarme, tiel senzorge vi demandas, kiu? Ĝi min ja kaptis kiel ventego! Kiu, azeno! kiu? Spiritoj kaj diabloj! Kioma horo post noktomezo nun estas?

Servanto. — La nokta gardisto ĵus ekkriis la duan horon.

Francisko. — Kio? Ĉu tiu ĉi nokto volas daŭri ĝis la tago de la lasta juĝo. Ĉu vi aŭdis nenian tumulton en la proksimeco? nenian bruon de galopantaj ĉevaloj? Kie estas Kar... la grafo, mi volas diri?

Servanto. — Mi ne scias, moŝto sinjoro.

Francisko. — Vi ĝin ne scias? Vi ankaŭ apartenas al la bando? Mi lasos elŝiri al vi la koron el post la ripoj kun via malbenita «mi ne scias»! Kuru, venigu la pastron!

Servanto. — Moŝto sinjoro!

Francisko. — Vi murmuras? vi ŝanceliĝas? (La servanto rapide foriras.) Kio? eĉ almozistoj konspiras kontraŭ mi? Ĉielo kaj infero! Ĉio konspiras kontraŭ mi?

Danielo, venas kun lumo. — Moŝto sinjoro...

Francisko. — Ne! mi ne tremas! Ĝi estis sole sonĝo. La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas. Kiu diras, ke mi tremis, kaj ke mi estas pala? Estas ja al mi tiel facile, tiel bone.

Danielo. — Vi estas morte pala, via voĉo estas tremanta kaj balbuta.

Francisko. — Mi havas febron. Diru nur, kiam la pastro venos, ke mi havas febron. Mi morgaŭ ellasos al mi sangon, diru al la pastro.

Danielo. — Ĉu vi ordonos, ke mi gutigu por vi iom da eliksiro de vivo sur sukeron?

Francisko. — Gutigu por mi sur sukeron! La pastro ne baldaŭ venos. Mia voĉo estas tremanta kaj balbuta, donu eliksiron de vivo sur sukero!

Danielo. — Donu do al mi la ŝlosilojn, mi iros malsupren preni el la ŝranko....

Francisko. — Ne, ne, ne! Restu! aŭ mi iros kune kun vi. Vi vidas, mi ne povas resti sola! mi ja povus, vi vidas... sveni... se mi restos sola. Lasu, lasu! ĝi pasos, restu.

Danielo. — Ho, vi estas serioze malsana.

Francisko. — Jes, certe, certe! Tio ĉi estas la tuta afero. Kaj malsano konfuzas la cerbon kaj naskas sovaĝajn kaj strangajn sonĝojn. Sonĝoj nenion signifas, ne vere, Danielo? Sonĝoj venas ja el la ventro, kaj sonĝoj nenion signifas.... Mi ĵus havis ridindan sonĝon... (Li falas svene.)

Danielo. — Jesuo Kristo! kio ĝi estas? Georgo! Konrado! Bastiano! Marteno! Donu ja almenaŭ signon de vivo! (Li skuas lin.) Mario, Magdaleno kaj Jozefo! rekonsciiĝu do! Oni povos ankoraŭ diri, ke mi lin mortigis! Dio kompatu min!

Francisko, konfuze. — For, for! kial vi min tiel skuas, vi abomeninda skeleto? La mortintoj ankoraŭ ne releviĝas....

Danielo. — Ho eterna Dia boneco! Li perdis la prudenton.

Francisko, malforte leviĝas. — Kie mi estas? Vi, Danielo? Kion mi diris? ne atentu ĉi tion! Mi mensogis, kion ajn mi diris. Venu, helpu al mi min levi! Ĝi estas nur atako de senkonscieco... ĉar mi... ĉar mi... ne sufiĉe dormis.

Danielo. — Se nur Johano venus! Mi serĉos helpon, mi sendos venigi kuracistojn.

Francisko. — Restu! Sidiĝu apud mi sur la sofon! Tiele! vi estas prudenta homo, bona homo. Mi devas rakonti al vi.

Danielo. — Nun ne, alian fojon! Mi enlitigos vin, trankvileco estos por vi pli bona.

Francisko. — Ne, mi vin petas, lasu min rakonti al vi kaj ridu pri mi forte! Vidu, ŝajnis al mi, ke mi havis reĝan festenon, mia koro estis gaja kaj mi kuŝis ebria sur la herbaĵo de la kastela ĝardeno, kaj subite — ĝi estis en la horo de tagmezo — subite... sed mi diras al vi, moku min forte!

Danielo. — Subite?

Francisko. — Subite fortega tondro trafis mian dormetantan orelon; mi eksaltis tremante, kaj jen estis al mi, kvazaŭ mi vidas, ke la tuta horizonto ekflamiĝis per ruĝa fajro kaj montoj kaj arbaroj fandiĝis kiel vakso en forno, kaj brueganta ventego ekbalais la maron, ĉielon kaj teron... kaj jen eksonis kvazaŭ el kupraj trumpetoj: tero, redonu viajn mortintojn! maro redonu viajn mortintojn! Kaj la nudaj kampoj ekkrevis kaj komencis elĵetadi kraniojn kaj ripojn kaj makzelojn kaj krurojn, kiuj kuniĝis kaj formis homajn korpojn kaj kiel vivanta ventego ekkuris sennombre kaj senfine. Tiam mi ekrigardis supren kaj jen mi vidas, ke mi staras ĉe la malsupro de la tondranta Sinajo, kaj super mi estas tumulto kaj sub mi, kaj supre sur la pinto de la monto sur tri fumantaj seĝoj sidas tri viroj, antaŭ kies rigardo kuris ĉiuj kreitaĵoj.

Danielo. — Tio ĉi estas ja viva bildo de la lasta juĝo.

Francisko. — Ne vere, ĝi estas freneza sensencaĵo? Tiam elpaŝis iu kun vizaĝo kiel la stelplena nokto, li havis en sia mano feran sigelringon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: eterna, sankta, justa, nefalsebla! Ekzistas nur unu vero, ekzistas nur unu virto! Ve, ve, ve al la dubanta vermo! Tiam elpaŝis dua, kiu havis en sia mano brilantan spegulon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: tiu ĉi spegulo estas vero, hipokriteco kaj maskiteco ne teniĝos kontraŭ ĝi. Tiam teruro atakis min kaj ĉiujn homojn, ĉar ni ekvidis vizaĝojn serpentajn kaj tigrajn kaj leopardajn, kiuj elrigardis el la terura spegulo. Tiam elpaŝis tria, kiu havis en sia mano kupran pesilon, kiun li tenis inter la sunleviĝo kaj sunsubiro, kaj li diris: alpaŝu ĉi tien, vi idoj de Adamo, — mi pesas la pensojn en la pesiltaso de mia kolero, kaj la farojn mi pesas per la pesilo de mia furiozeco!

Danielo. — Dio kompatu min!

Francisko. — Palaj kiel neĝo ĉiuj staris, kun timego batis la atendado en ĉies brusto. Tiam ekŝajnis al mi, kvazaŭ mi aŭdas, ke mia nomo estas vokata la unua el la tondroj de la monto, kaj la cerbaĵo de miaj ostoj frostiĝis en mi, kaj miaj dentoj laŭte ekfrapis. Rapide la pesilo komencis sonori, la monto ektondris, kaj la horoj ekmarŝis unu post alia preter la maldekstra pesiltaso, kaj unu post alia ĵetis tien ian mortan pekon.

Danielo. — Ho, Dio vin pardonu!

Francisko. — Tion li ne faris! La pesiltaso kreskis ĝis la alteco de monto, sed la dua taso, plena de sango de pardonigo, ĉiam tenis ĝin ankoraŭ alte en la aero. Fine venis maljuna homo, forte klinita de granda suferado, kun mano ĉirkaŭmordita de furioza malsato; ĉies okuloj kun teruro deturniĝis de tiu homo; mi konis la homon. Li detranĉis buklon de siaj arĝentkoloraj haroj, ĵetis ĝin en la tason de la pekoj, kaj jen la taso malleviĝis, malleviĝis subite profunde en la abismon, kaj la taso de pardonigo ekflugis tre alten! Tiam mi ekaŭdis voĉon, sonantan el la fumo de la roko: indulgo, indulgo por ĉiu pekinto de la tero kaj de la abismo! vi sola estas kondamnita! (Longa silento.) Nu, kial vi ne ridas?

Danielo. — Ĉu mi povas ridi, kiam la haŭto froste tremas? Sonĝoj venas de Dio.

Francisko. — Ha fi! Ha fi! ne diru ĉi tion! Nomu min malsaĝulo, superstiĉa, sensenca malsaĝulo! Faru ĉi tion, kara Danielo, mi vin petas, moku min el la tuta koro!

Danielo. — Sonĝoj venas de Dio. Mi preĝos por vi.

Francisko. — Vi mensogas, mi diras al vi! Iru tuj, kuru, saltu, rigardu, kio estas kun la pastro, diru al li, ke li rapidu, ke li rapidu! sed mi diras al vi, vi mensogas.

Danielo, forirante. — Dio estu favora al vi!

Francisko. — Popolamasa saĝeco, popolamasa timo! Ne estas ja ankoraŭ pruvite, ke la pasintaĵo ne pasis, aŭ ke ekzistas ia okulo tie super la steloj. Hm, hm! Kiu enmurmuris al mi tion ĉi en la orelon? Ĉu tie super la steloj estas iu venĝanto? Ne, ne! Jes, jes! terure io siblas ĉirkaŭ mi: tie supre super la steloj ekzistas iu venĝanto! Iri renkonte al tiu ĉi venĝanto super la steloj ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Ne, mi diras. Mizera kaŝangulo, kiun vi volas uzi, por kaŝi vian malkuraĝecon.... Dezerte, senvive kaj surde estas tie super la steloj! Se tamen tie estas io pli? Ne, ne, nenio estas! Mi ordonas, kaj tie estas nenio! Se tamen estas? Ve al vi, se ĉio estis kalkulita! se oni prezentos al vi la kalkulon ankoraŭ en tiu ĉi nokto! Kial mi sentas tian froston en miaj ostoj? Morti! kial la vorto min tiel tremigas? Doni kalkulan raporton al la venĝanto tie supre super la steloj... kaj se li estas justa?.... Orfoj, vidvinoj, prematoj kaj turmentatoj plore krias al li... kaj se li estas justa? Kial ili suferis, kial vi triumfis super ili?

(Pastro Moser eniras.)

Moser. — Vi lasis min voki, moŝto sinjoro? Mi miregas. La unuan fojon en mia vivo! Ĉu vi intencas moki la religion, aŭ vi komencas tremi antaŭ ĝi?

Francisko. — Moki aŭ tremi, depende de tio, kiel vi al mi respondos. Aŭskultu, Moser, mi volas montri al vi, ke vi estas malsaĝulo, aŭ vi rigardas la mondon kiel malsaĝulon, kaj vi respondu al mi. Vi aŭdas? Sub minaco de morto respondu al mi.

Moser. — Vi vokas pli altan sinjoron al via juĝo, — tiu pli alta iam respondos al vi.

Francisko. — Nun mi volas tion ĉi scii, nun en tiu ĉi minuto, por ke mi ne faru la hontindan malsaĝaĵon kaj en la premo de mizero mi ne klinu min antaŭ la idolo de la popolamaso. Ofte mi kun granda mokado ĉe burgunda vino kriadis al vi: ne ekzistas Dio! Nun mi parolas kun vi serioze, mi diras al vi: nenia Dio ekzistas! Vi refutos al mi per ĉiaj bataliloj, kiujn vi posedas, sed mi ilin forblovos per unu bloveto de mia buŝo.

Moser. — Se vi nur povus tiel same facile forblovi la tondron, kiu kun milionfunta pezo falos sur vian fieran animon! Tiu ĉionscianta Dio, kiun vi, malsaĝulo kaj malbonulo, volas neniigi interne de lia kreitaĵo, ne bezonas pravigi sin per buŝo de polvo. Li estas tiel same granda en viaj tiranaĵoj, kiel en ia rideto de la venkanta virto.

Francisko. — Treege bone, mia ekleziulo! Tiel vi plaĉas al mi.

Moser. — Mi staras ĉi tie en la afero de pli granda sinjoro kaj mi parolas kun iu, kiu estas vermo simile al mi, kaj al kiu mi ne volas plaĉi. Estas vero, ke mi devus esti miraklisto, se mi povus alkonduki vian obstinegan malbonecon al konfeso de humileco; sed se via konvinko estas tiel fortika, kial do vi lasis min voki? Diru do al mi, kial vi lasis min voki en la mezo de la nokto?

Francisko. — Ĉar mi enuas kaj la ŝako min nun ne kontentigis. Mi volas fari al mi amuzon kaj disputi kun eklezia fripono. Per la senenhava timigado vi mian kuraĝon ne venkos. Mi scias tre bone, ke eternecon esperas tiu, al kiu ĉi tie estis ne tre gaje; sed li estos malbele trompita. Mi ofte legis, ke nia esenco estas sole ludo de la sango, kaj kun la lasta guto de sango forfluas ankaŭ la spirito kaj la penso. La spirito partoprenas en ĉiuj malfortaĵoj de la korpo, kiel do ĝi povus ne forperei ĉe la detruiĝo de la korpo? ne forvaporiĝi ĉe ĝia putriĝo? Se unu guto da akvo trafos en vian cerbon, via vivo tuj faros halton, kiu prezentos la limon de neestado, kaj la daŭro de tiu stato estas la morto. Sentado estas svingiĝado de kelkaj kordoj, kaj la rompita fortepiano plu ne sonas. Se mi lasus fordetrui miajn sep kastelojn, se mi rompus ĉi tiun Veneron, tiam la simetrio kaj beleco ĉesus ekzisti. Vidu, tio ĉi estas via senmorta animo!

Moser. — Tio ĉi estas la filozofio de via malespero. Sed via propra koro, kiu ĉe tiu ĉi argumentado kun timega tremado frapas viajn ripojn, kulpigas vin pri mensogado. Tiun ĉi araneaĵon da sistemoj disŝiras la sola vorto: vi devas morti! Mi elvokas vin, kaj tio ĉi estos la provo: se ankaŭ en la horo de la morto vi staros fortike, se viaj principoj ankaŭ tiam vin ne forlasos, tiam vi gajnos; se en la horo de la morto atakos vin eĉ la plej malgranda tremo, tiam ve al vi! vi trompiĝis.

Francisko, konfuzite. — Se en la horo de la morto min atakos tremo?

Moser. — Mi vidis jam multe da tiaj mizeruloj, kiuj ĝis tiu momento kiel forteguloj staris kontraŭ la vero; sed en la momento de la morto mem forflugas la iluzio. Mi staros ĉe via lito, kiam vi estos mortanta — mi tiel forte dezirus vidi, kiel tirano finas la vivon — mi tiam staros apude kaj mi fikse rigardos al vi en la okulojn, kiam la kuracisto ekkaptos vian malvarman kaj malsekan manon kaj apenaŭ trovos la formortantan pulson kaj ekrigardos kaj kun la terura ekmovo de la ŝultro diros al vi: homa helpo estas vana! Gardu vin tiam, ho gardu vin, ke vi tiam ne havu la mienon de Rikardo aŭ Nerono!

Francisko. — Ne, ne!

Moser. — Eĉ tiu ĉi «ne» fariĝos tiam plorkrianta «jes». Interna tribunalo, kiun vi neniam povos subaĉeti per skeptika saĝumado, tiam vekiĝos kaj faros juĝon kontraŭ vi. Sed ĝi estos vekiĝo, simila al la vekiĝo de homo vive enterigita en la ventro de la tombejo; ĝi estos terura sento, simila al la sento de memmortiganto, kiam li faris jam la mortigan baton kaj pentas; ĝi estos fulmo, kiu per unu fojo flame eklumigos la noktomezon de via vivo; ĝi estos nur unu ekrigardo; kaj se vi tiam ankoraŭ staros fortike, tiam mi diros, ke vi gajnis!

Francisko, maltrankvile paŝante tra la ĉambro tien kaj reen. — Pastraĉa babilado, pastraĉa babilado!

Moser. — Tiam la unuan fojon la glavoj de eterneco tratranĉos vian animon, kaj tiam la unuan fojon tro malfrue. La penso «Dio» vekas teruran najbaron, kies nomo estas «juĝanto». Vidu, Moor, la vivon de miloj vi havas sur la pinto de via fingro, kaj el milo vi naŭcent naŭdek naŭ ĵetis en mizeron. Por esti Nerono, al vi mankas nur la Roma regno, kaj nur Peruo mankas al vi, por esti Pizarro. Nu, ĉu vi pensas, ke Dio permesos, ke unu sola homo en lia mondo regu kiel furiozulo kaj renversu ĉion la supron malsupren? Ĉu vi opinias, ke tiuj naŭcent naŭdek naŭ ekzistas nur, por ke vi ilin ruinigu, nur por ke ili estu la pupoj de via satana ludo? Ho, ne pensu ĉi tion! Ĉiun minuton, kiun vi al ili mortigis, ĉiun ĝojon, kiun vi al ili venenis, ĉiun perfektecon, kiun vi al ili baris, li iam ekpostulos de vi, kaj se vi tiam povos respondi, Moor, tiam mi diros, ke vi gajnis.

Francisko. — Nenion plu, eĉ ne unu vorton plu. Ĉu vi deziras, ke mi estu servanto de viaj hipoĥondriaj kapricoj?

Moser. — Vidu, la sorto de la homoj troviĝas en terure bela egalpezo. Se la pesiltaso malleviĝas en tiu ĉi vivo, ĝi alte leviĝos en tiu vivo; se ĝi leviĝas en ĉi tiu, ĝi en tiu falos ĝis la tero. Sed kio ĉi tie estis kelktempa suferado, tie fariĝos eterna triumfo; kio ĉi tie estis pasonta triumfo, fariĝos tie eterna, senfina malespero.

Francisko, sovaĝe alpaŝante al li. — La tondro vin mutigu, vi spirito de mensogo! Mi elŝiros al vi el la buŝo vian malbenitan langon!

Moser. — Ĉu vi tiel frue sentas jam la pezon de la vero? Mi ja esprimis al vi ankoraŭ neniajn pruvojn. Lasu min alpaŝi al la pruvoj....

Francisko. — Silentu, iru en la inferon kun viaj pruvoj! La animo neniiĝas, mi diras al vi, kaj vi ne respondu al mi kontraŭ tio!

Moser. — Tiel plorpepas la spiritoj de la abismo, sed la sidanto en la ĉielo balancas la kapon. Ĉu vi pensas, ke de la brako de la redonanto vi savos vin en la dezerta regno de la nenieco? Se vi flugus en la ĉielon, li tie estos! se vi irus en la inferon, li tie denove estos! kaj se vi dirus al la nokto: kaŝu min! kaj al la mallumo: ŝirmu min! tiam la mallumo devos lumi ĉirkaŭ vi, kaj ĉirkaŭ la kondamnito la noktomezo tagiĝos, — via senmorta spirito tamen protestos kontraŭ tiu vorto kaj venkos la blindan penson.

Francisko. — Sed mi ne volas esti senmorta. Li estu, kion li volas, — mi ne malhelpos; sed mi lin devigos, ke li min neniigu, mi incitos lin ĝis furiozeco, ke li neniigu min en la furiozeco. Diru al mi, kio estas la plej granda peko, kiu lin plej furioze kolerigas?

Moser. — Mi konas nur du tiajn pekojn; sed ne homoj ilin faras, kaj ankaŭ ne homoj por ili punas.

Francisko. — Kiaj estas tiuj du pekoj?

Moser, kun akcento. — Patromortigo estas la nomo de unu, fratomortigo estas la nomo de la dua. Kial vi subite tiel paliĝis?

Francisko. — Kio, maljunulo? ĉu vi havas interligon kun la ĉielo aŭ kun la infero? Kiu tion ĉi diris al vi?

Moser. — Ve al tiu, kiu ilin ambaŭ havas sur la koro! Pli bone estus al li, se li neniam estus naskita! Sed estu trankvila! Vi ja havas plu nek patron, nek fraton!

Francisko. — Ha! ĉu vi scias nenian alian pekon pli altan? Pripensu bone ankoraŭ. Morto, ĉielo, eterneco, kondamno portiĝas en la sonoj de via buŝo, — ĉu vi scias nenian super la diritaj pekoj?

Moser. — Nenian super ili.

Francisko, falas sur seĝon. — Pereo, pereo!

Moser. — Ĝoju, ĝoju do! rigardu do vin kiel feliĉan! Ĉe ĉiuj viaj krimoj vi estas ankoraŭ sanktulo en komparo kun la patromortiginto. La malbeno, kiu falas sur vin, en komparo kun la malbeno, kiu atendas tiun, estas kanto de amo, la redono....

Francisko, kun eksalto. — Iru en la profundon de la tero, vi strigo! kiu ordonis al vi veni ĉi tien? Iru, mi diras, aŭ mi trapikos vin trae!

Moser. — Ĉu la pastraĉa babilaĵo povas kolerigi tian filozofon? forblovu do ĝin per la bloveto de via buŝo! (Li foriras.)

Francisko, ĵetadas sin sur sia seĝo tien kaj reen en terura moviĝado. Longa silento.

(Servanto rapide eniras.)

Servanto. — Amalio forkuris, la grafo subite malaperis.

(Danielo eniras timigita.)

Danielo. — Moŝto sinjoro, taĉmento da flamaj rajdantoj galopas malsupren de la altaĵo, ili krias: frakasu, frakasu! la tuta vilaĝo estas alarmita.

Francisko. — Iru, ordonu, ke oni sonorigu ĉiujn sonorilojn, ĉiuj iru en la preĝejon... ĉiuj falu genue... preĝi por mi... ĉiuj malliberuloj estu liberigitaj, al la malriĉuloj mi redonos ĉion duoble kaj trioble, mi... iru do... voku do la konfesprenanton, ke li forbenu al mi miajn pekojn.... Ĉu vi ankoraŭ ne foriris? (La tumulto fariĝas pli aŭdebla.)

Danielo. — Dio pardonu al mi mian pezan pekon! Kiel tion ĉi interkonsentigi? la preĝoj ja ĉiam havis por vi nenian valoron, la prediklibron kaj biblion vi ja ofte ĵetadis al mi sur la kapon, kiam vi trovadis min preĝantan....

Francisko. — Nenion plu pri tio.... Morti! vi vidas? Morti! Fariĝas tro malfrue. (Oni aŭdas furiozan kriadon de Schweizer.) Preĝu do! preĝu!

Danielo. — Mi ĉiam tion ĉi diradis al vi... vi tiel malestimas la preĝon, sed memoru, memoru! kiam la mizero al iu venas, kiam la akvo venos al la gorĝo, vi fordonos ĉiujn trezorojn de la mondo por unu kristana ĝemeto.... Vi vidas? vi insultadis min! Jen vi havas! Vi vidas?

Francisko, ĉirkaŭprenas lin forte. — Pardonu min, kara, ora, amata Danielo, pardonu min! Mi vin vestos de la piedoj... preĝu do... mi vestos vin kiel por edziĝo... mi... nu preĝu do, mi vin petegas... mi vin petegas genue.... Per la diablo! preĝu do! (Tumulto en la stratoj. Kriado, bruado.)

Schweizer, en la strato. — Atakegu! mortigu! rompu la murojn! Mi vidas lumon, tie li kredeble estas.

Francisko, genue. — Aŭskultu mian preĝon, Dio en la ĉielo! Ĝi estas la unua fojo... kaj plu certe neniam estos.... Aŭdu min, Dio en la ĉielo!

Danielo. — Mia Dio! Kion vi faras! Tia preĝado estas ja tute malpia!

(Amasiĝo de homoj.)

Amaso. — Ŝtelistoj! Mortigistoj! Kiu bruas tiel terure en tiu ĉi noktomeza horo?

Schweizer, ĉiam en la strato. — Rebatu ilin, kamarado! Ĝi estas la diablo, kaj li volas preni vian sinjoron. Kie estas Schwarz kun sia taĉmento? Posteniĝu ĉirkaŭ la kastelo. Grimm! Atakegu la baran muron!

Grimm. — Almetu fajron! Aŭ ni supren, aŭ li malsupren! Mi ĵetos fajron en liajn salonojn.

Francisko, preĝas. — Mi ne estis simpla mortigisto, Dio Sinjoro... mi neniam okupis min pri bagateloj, Dio Sinjoro....

Danielo. — Dio nin kompatu! Eĉ liaj preĝoj fariĝas pekoj. (Enflugas ŝtonoj kaj brulaĵoj. La fenestraj vitroj elsaltas. La kastelo brulas.)

Francisko. — Mi ne povas preĝi... ĉi tie, ĉi tie! (Frapante sian bruston kaj frunton.) Ĉio tiel dezerta, tiel sekiĝinta! (Li leviĝas.) Ne, mi eĉ ne volas preĝi! tiun ĉi venkon la ĉielo ne havu, tiun ĉi mokon la infero ne faru al mi....

Danielo. — Jesuo, Mario! Helpu... savu... la tuta kastelo estas en flamoj!

Francisko. — Jen prenu tiun ĉi spadon, rapide! Enpuŝu ĝin al mi de malantaŭe en la ventron, por ke ne venu tiuj buboj kaj ne faru el mi objekton de sia mokado. (La brulo plifortiĝas.)

Danielo. — Dio min gardu! Neniun mi volus tro frue ekspedi en la ĉielon, tiom pli en... (Li forkuras.)

Francisko, rigide rigardante post li, post kelka paŭzo. — En la inferon, vi volis diri.... Efektive! mi antaŭsentas ion tiuspecan.... (Freneze.) Ĉu tio ĉi estas ĝiaj helaj triloj? ĉu vian sibladon mi aŭdas, vi aspidoj de la abismo? ili penetras supren, ili sieĝas la pordon... kial mi tiel timas tiun ĉi trapikantan pinton?... La pordo krakas... falas... nenia saviĝo... Ha! Tiam vi min kompatu! (Li deŝiras la oran ŝnuron de sia ĉapelo kaj sufokas sin.)

(Schweizer kun siaj homoj.)

Schweizer. — Infera kanajlo, kie vi estas? ĉu vi vidis, kiel ili forkuris? ĉu li havas tiel malmulte da amikoj? Kien la abomeninda besto forrampis?

Grimm, puŝetiĝas sur la kadavron. — Halt’!, kio kuŝas ĉi tie sur la vojo? Donu lumon....

Schwarz. — Li aranĝis antaŭvenon. Enmetu viajn glavojn, ĉi tie li kuŝas kiel kadavriĝinta kato.

Schweizer. — Malviva! kio? malviva? malviva sen mi? Mensogo, mi diras al vi! Rigardu, kiel lerte li stariĝos piede! (Li skuas lin.) He vi! estas okazo, por mortigi patron.

Grimm. — Ne lacigu vin vane. Li estas malviva kiel sufokita muso.

Schweizer, foriras de la kadavro. — Jes! li ne ekĝojis. Li kadavriĝis kiel rato. Iru returne kaj diru al mia hetmano, ke la kanajlo plu ne vivas, — min li jam plu ne vidos. (Pafas al si en la frunton.)

Sceno dua.

Loko de la lasta sceno de la kvara akto.

La MALJUNA MOOR sidas sur ŝtono. RABISTO MOOR kontraŭe. RABISTOJ iras tien kaj reen en la arbaro.

Rabisto Moor. — Li ne venas ankoraŭ! (Ekfrapas per la ponardo ŝtonon tiel forte, ke fajreroj elsaltas.)

Maljuna Moor. — Pardono estu lia puno, — mia venĝo estu duobligita amo.

Rabisto Moor. — Ne, mi ĵuras per mia kolerega animo! Tio ne estos. Mi tion ĉi ne volas. La grandan abomenindan krimon li trenu kun si en la eternecon! Alie por kia celo mi lin mortigus?

Maljuna Moor, kun larmoj. — Ho mia infano!

Rabisto Moor. — Kio? vi ploras pri li? ĉe tiu ĉi turo?

Maljuna Moor. — Kompaton! ho kompaton! (Forte interplektigas la manojn.) Nun, en la nuna minuto oni juĝas mian infanon!

Rabisto Moor, ektimigite. — Kiun infanon?

Maljuna Moor. — Ha, kia demando ĝi estas?

Rabisto Moor. — Nenio! nenio!

Maljuna Moor. — Ĉu vi venis por moki mian mizeron?

Rabisto Moor. — Malkaŝema konscienco! Ne atentu mian parolon!

Maljuna Moor. — Jes, mi filon turmentis, kaj filo devis min ankaŭ turmenti, ĉi tio estas la fingro de Dio. Ho mia Karolo! mia Karolo! Se vi portiĝas ĉirkaŭ mi en vesto de paco, pardonu min! ho pardonu min!

Rabisto Moor, rapide. — Li vin pardonas. (Konsternite.) Se li estas inda, por esti nomata via filo, li devas vin pardoni.

Maljuna Moor. — Ha! li estis tro grandvalora por mi.... Sed mi iros al li renkonte kun miaj larmoj, miaj sendormaj noktoj, miaj turmentaj sonĝoj, mi ĉirkaŭprenos liajn genuojn, mi krios, mi laŭte krios: mi pekis kontraŭ la ĉielo kaj kontraŭ vi, mi ne estas inda, ke vi nomu min patro.

Rabisto Moor, tre tuŝita. — Li estis por vi kara, tiu via dua filo?

Maljuna Moor. — Vi tion ĉi scias, ho ĉielo! Kial mi lasis min malsaĝigi per la intrigoj de malbona filo? Mi estis la plej enviinda patro inter ĉiuj patroj inter la homoj. Bele floris ĉirkaŭ mi miaj infanoj, plene de espero. Sed ... ho malfeliĉa horo! la malbona spirito eniris en la koron de mia dua filo; mi kredis al la serpento, — perditaj estas ambaŭ miaj filoj! (Kovras al si la vizaĝon.)

Rabisto Moor, foriras de li malproksimen. — Perditaj por eterne!

Maljuna Moor. — Ho, mi profunde ĝin sentas, kion Amalio al mi diris, la spirito de venĝo parolis el ŝia buŝo. Vane vi etendos viajn mortantajn manojn, por voki filon, vane vi esperos ĉirkaŭpreni la varman manon de via Karolo, kiu neniam staros ĉe via lito....

Rabisto Moor, etendas al li la manon kun deturnita vizaĝo.

Maljuna Moor. — Ho, se vi estus la mano de mia Karolo! Sed li kuŝas malproksime en la malvasta domo, li dormas jam per la fera dormo, li neniam aŭdos la voĉon de mia plendo. Ho ve al mi! Morti en la brakoj de fremdulo... nenian filon plu... nenian filon plu, kiu povus fermi al mi la okulojn....

Rabisto Moor, en granda ekscito. — Nun ĝi devas fariĝi... nun... (Al la rabistoj.) Forlasu min!... Kaj tamen — ĉu mi povas redoni al li lian filon? Mi ne povas ja plu redoni al li lian filon! Ne! mi tion ĉi ne faros.

Maljuna Moor. — Kio, amiko? Kion vi tie murmuris?

Rabisto Moor. — Via filo.... jes, maljunulo... via filo... estas perdita por eterne.

Maljuna Moor. — Por eterne?

Rabisto Moor, en plej granda suferado rigardante al la ĉielo. — Ho, nur tiun ĉi fojon! ne lasu mian animon malfortiĝi... nur tiun ĉi fojon lasu min teni min fortike!

Maljuna Moor. — Por eterne, vi diras?

Rabisto Moor. — Ne demandu plu! Por eterne, mi diris.

Maljuna Moor. — Fremdulo! fremdulo! kial vi elprenis min el la turo?

Rabisto Moor. — Sed.... Se mi nun elkaptus de li benon? se mi elkaptus kiel ŝtelisto kaj forkurus kun la dia akiro? Beno de patro, oni diras, neniam pereas.

Maljuna Moor. — Ankaŭ mia Francisko estas perdita?

Rabisto Moor, ĵetas sin teren antaŭ li. — Mi disrompis la riglilojn de via turo, — donu al mi vian benon!

Maljuna Moor, kun doloro. — Kaj vi devis ekstermi la filon, vi savanto de la patro! Rigardu, Dio neniam laciĝas en la kompateco, kaj ni, mizeraj vermoj, iras dormi kun nia kolero. (Li metas sian manon sur la kapon de la rabisto.) Estu tiom feliĉa, kiom vi estos kompatema!

Rabisto Moor, leviĝante kvietanime. — Ho, kie estas mia fortikeco? Miaj tendenoj malstreĉiĝas, la ponardo falas el miaj manoj.

Maljuna Moor. — Kiel belega ĝi estas, kiam fratoj vivas en konsento inter si, kiel la roso, kiu falas de Hermono sur la montojn de Ciono. Penu meriti tiun ĉi dolĉegan senton, tiam la anĝeloj de la ĉielo serĉos ĝojon en la lumo de via majesteco. Via saĝo estu la saĝo de grizaj haroj, sed via koro — via koro estu la koro de senkulpa infaneco.

Rabisto Moor. — Ho donu al mi antaŭguston de tiu feliĉo — kisu min, dia maljunulo!

Maljuna Moor, kisas lin. — Pensu, ke ĝi estas kiso de patro, kaj mi pensos, ke mi kisas mian filon. Ĉu vi scias plori?

Rabisto Moor. — Mi imagis al mi, ke ĝi estas kiso de patro! Ve al mi, se ili nun lin alkondukus!

(La taĉmentanoj de Schweizer venas en muta malĝoja procesio kun klinitaj kapoj kaj deturnitaj vizaĝoj.)

Rabisto Moor. — Ho ĉielo! (Li timigite paŝas malantaŭen, penante sin kaŝi. Ili pasas preter li. Li rigardas flanken. Profunda silento. Ili haltas.)

Grimm, kun malgaja tono. — Mia hetmano! (Rabisto Moor ne respondas kaj retiriĝas.)

Schwarz. — Kara hetmano! (Rabisto Moor retiriĝas pluen.)

Grimm. — Ni estas senkulpaj, mia hetmano!

Rabisto Moor, ne rigardante ilin. — Kiu vi estas?

Grimm. — Vi ne rigardas nin? Ĝi estas ni, viaj fidelaj.

Rabisto Moor. — Ve al vi, se vi estis fidelaj al mi!

Grimm. — Ni alportas al vi la lastan adiaŭon de via sklavo Schweizer, — li jam neniam revenos, via sklavo Schweizer.

Rabisto Moor, kun eksalto. — Sekve vi lin ne trovis?

Schwarz. — Ni lin trovis malvivan.

Rabisto Moor, ĝoje eksaltante. — Dankon al vi, reganto de ĉiuj aferoj! Ĉirkaŭprenu min, miaj infanoj! Kompato estu de nun nia devizo. Sekve ankaŭ tio ĉi pasis, — ĉio pasis.

(Novaj rabistoj. Amalio.)

Rabistoj. — Ho he! ho he! kaptaĵo, belega kaptaĵo!

Amalio, kun disflugantaj haroj. — La mortintoj, ili diras, releviĝis sub la efiko de lia voĉo... mia onklo viva, en tiu ĉi arbaro.... Kie li estas? Karolo! Onklo! Ha! (Ĵetas sin al la maljunulo.)

Maljuna Moor. — Amalio! Mia filino! Amalio! (Premas ŝin en siaj brakoj.)

Rabisto Moor, resaltante. — Kiu metas tiun ĉi bildon antaŭ miajn okulojn?

Amalio, forsaltas de la maljunulo, alsaltas al la rabisto kaj ravite ĉirkaŭprenas lin. — Mi lin havas, ho steloj! Mi lin havas!

Rabisto Moor, elŝirante sin, al la rabistoj. — Ni tuj marŝu for! La satano min elperfidis!

Amalio. — Fianĉo, fianĉo, vi deliras! Ha! De ravo! Kial mi estas tiel sensenta, meze en la kapturna feliĉego mi estas tiel malvarma?

Maljuna Moor, suprensaltante de la seĝo. — Fianĉo? Filino! Filino! Fianĉo?

Amalio. — Eterne lia! eterne, eterne, eterne mia! Ho vi potencoj de la ĉielo! Deprenu de mi tiun ĉi ŝarĝegon de mortiga feliĉego, ke mi ne pereu sub ĝia premo!

Rabisto Moor. — Forŝiru ŝin de mia kolo! Mortigu ŝin! mortigu lin! min! ĉion! La tuta mondo pereu! (Li volas forkuri.)

Amalio. — Kien? kio? Amo.... eterneco.... feliĉego, senfineco! kaj vi forkuras?

Rabisto Moor. — For, for! Plej malfeliĉa el ĉiuj fianĉinoj! Rigardu mem, demandu mem, aŭskultu! Plej malfeliĉa el ĉiuj patroj! Lasu min forkuri de ĉi tie por ĉiam!

Amalio. — Tenu min! pro la sankta Dio, tenu min! Fariĝas tia malluma nokto antaŭ miaj okuloj.... Li forkuras!

Rabisto Moor. — Tro malfrue! Vane! Via malbeno, patro.... Pri nenio plu min demandu! mi estas... mi... via malbeno... via supozita malbeno!... Kiu min allogis ĉi tien? (Li ekpaŝas kun eltirita spado kontraŭ la rabistojn.) Kiu el vi min allogis ĉi tien, vi kreitaĵoj de la infero? Pereu do, Amalio! Mortu, patro! Mortu per mi la trian fojon! Ĉi tiuj viaj savintoj estas rabistoj kaj mortigistoj! Via Karolo estas ilia hetmano! (La maljuna Moor falas malviva.) Amalio staras muta kaj rigida kiel statuo. La tuta bando profunde silentas.

Rabisto Moor, alkurante al kverko. — La animoj de tiuj, kiujn mi sufokis meze en ilia ebrieco de amo, de tiuj, kiujn mi frakasis en la sankta dormo, de tiuj, kiujn.... ha, ha, ha! Ĉu vi aŭdas, kiel la pulvoturo krakas super la litoj de akuŝantinoj? ĉu vi vidas, kiel la flamoj atakas la lulilojn de suĉinfanoj! Ĝi estas edziĝofestaj torĉoj, ĝi estas edziĝofesta muziko.... Ho, li ne forgesas, li scias interligi... tial for de mi, feliĉego de amo! tial la amo fariĝas por mi turmentego! Tio ĉi estas redono!

Amalio. — Ĝi estas vero! Reganto en la ĉielo, ĝi estas vero! Kion mi faris, mi senkulpa ŝafido? Ĉi tiun mi amis!

Rabisto Moor. — Ĝi estas pli, ol kiom homo povas elteni. Mi aŭdis ja, kiel la morto fajfis kontraŭ mi el pli ol mil tuboj, kaj tamen mi ne cedis eĉ unu paŝon, — ĉu nun nur mi lernos tremi kiel virino? tremi antaŭ virino? Ne, virino ne ŝancelos mian fortikecon! Sangon, sangon! ĝi estas nur kunpuŝiĝo kun virino. Sangon mi devas drinki, kaj ĉio pasos. (Li volas forkuri.)

Amalio, ĵetas sin al lia kolo. — Mortigisto! diablo! Mi ne povas vin forlasi, anĝelo!

Rabisto Moor, forĵetas ŝin de si. — For vi, malica serpento, vi volas moki furiozulon, sed mi kontraŭstaras al la tirano fatalo... kio, vi ploras? Ho vi malicaj, malbonaj steloj! Ŝi ŝajnigas kvazaŭ ŝi ploras, kvazaŭ pri mi ploras iu animo! (Amalio ĵetas sin al lia kolo). Ha, kio ĝi estas? Ŝi ne kraĉas sur min, ne forpuŝas min de si.... Amalio, ĉu vi forgesis? Ĉu vi scias, kiun vi ĉirkaŭprenas, Amalio?

Amalio. — Mia sola, nedisigebla!

Rabisto Moor, en ekstaza feliĉego. — Ŝi min pardonas, ŝi min amas! Mi estas pura, kiel la ĉiela etero, ŝi min amas! Kun ploro mi dankas vin, kompatanto en la ĉielo! (Li falas genue kaj ploras forte.) La paco de mia animo revenis, la turmentego finiĝis, la infero plu ne ekzistas... Vidu, ho, vidu, la infanoj de la lumo ploras ĉe la kolo de la plorantaj diabloj... (Leviĝante, al la rabistoj.) Nu, ploru do ankaŭ! Ploru ploru, vi estas ja tiel feliĉaj.... Ho Amalio, Amalio, Amalio! (Li alpremiĝas al ŝia buŝo, ili restas en muta ĉirkaŭpreno.)

Unu rabisto, kolere elpaŝante. — Haltu, perfidulo! Tuj forpuŝu tiun ĉi brakon aŭ mi diros al vi unu vorton, de kiu ekbruegos en viaj oreloj kaj viaj dentoj ekfrapos de teruro! (Li etendas la glavon inter ambaŭ.)

Maljuna rabisto. — Rememoru la Bohemajn arbarojn! Vi aŭdas? vi ŝanceliĝas? la Bohemajn arbarojn memoru! Malfidelulo, kie estas viaj ĵuroj? Ĉu tiel facile oni forgesas vundojn? Kiam ni oferis por vi feliĉon, honoron kaj vivon, kiam ni staris kiel muroj, kiam ni kaptis kiel ŝildoj la batojn, kiuj celis vian vivon, ĉu vi tiam ne levis la manon por fera ĵuro, ĉu vi ne ĵuris, ke vi neniam nin forlasos, kiel ni vin ne forlasis? Senhonorulo! Ĵurrompinto! vi volas defali de ni, ĉar ia senvalora knabino plore blekas?

Tria rabisto. — Kia abomeninda ĵurrompo! La spirito de la oferita Roller, kiun vi elvokis kiel atestanton el la regno de mortintoj, ruĝiĝos pro via malkuraĝeco kaj armita leviĝos el sia tombo, por fari al vi punon.

La rabistoj, en tumulta malordo, nudigante siajn cikatrojn. — Rigardu ĉi tien, rigardu! Ĉu vi konas ĉi tiujn cikatrojn? Vi estas nia! per la sango de nia koro ni aĉetis vin kiel servutulon; vi estas nia, eĉ se la ĉefanĝelo Miĥaelo komencus pro ĉi tio pugnobatadon kun Moloĥo! Marŝ’ kun ni! Ofero por ofero! Amalio por la bando!

Rabisto Moor, forlasante la manon de Amalio. — Finiĝis! Mi volis returniĝi kaj iri al mia patro, sed la reganto en la ĉielo diris, ke tiel ne estu. (Malvarme.) Sencerba malsaĝulo mi estas; kial do mi volis reveni? Granda pekulo neniam povas reveni, tion mi povis scii jam de longe.... Estu trankvila, mi vin petas, estu trankvila! tiel ja estas juste. Mi ne volis tiam, kiam Li min serĉis; nun, kiam mi Lin serĉas, Li ne volas; ĉu povas esti io pli prava? Ne levu tiel viajn okulojn... Li ja min ne bezonas. Ĉu Li ne havas sufiĉege da kreitaĵoj? Se unu estos perdita, ne estas ja io grava por Li, kaj tiu unu estas mi. Venu, kamaradoj!

Amalio, penas lin reteni. — Haltu, haltu! Unu baton! unu mortigan baton! Denove forlasita! Eltiru vian glavon kaj kompatu min!

Rabisto Moor. — La kompato forkuris al la ursoj, — mi vin ne mortigos!

Amalio, ĉirkaŭprenante liajn genuojn. — Ho, pro la sankta Dio! En la nomo de ĉiu kompatemeco! Mi ja ne volas plu amon, mi scias ja bone, ke tie supre niaj steloj malamike forkuras unu de la alia, — nur pri morto mi petas! Forlasita, forlasita! Pripensu la tutan plenan terurecon de tiu ĉi esprimo! Mi ne povas tion ĉi elporti. Vi vidas ja, ke nenia virino povus tion ĉi elporti. Nur pri la morto mi petas! Vidu, mia mano tremas! Mi ne havas la kuraĝon, por mem trapiki min. Min timigas la brilanta akraĵo, — por vi ĝi estas ja afero tiel facila, tiel facila, vi estas ja majstro en mortigado, eltiru vian glavon, kaj mi estos feliĉa!

Rabisto Moor. — Ĉu vi sola volas esti feliĉa? For, mi ne mortigas virinon!

Amalio. — Ha, sufokisto! vi taŭgas nur por mortigi feliĉulojn, — tiujn, kiuj estas lacigitaj de la vivo, vi preterpasas! (Ŝi rampas al la rabistoj.) En tia okazo vi kompatu min, vi lernantoj de la ekzekutisto! El viaj okuloj elrigardas tia sangavida kompato, ke ĝi estas konsolo por malfeliĉulo. Via majstro estas vanta, malkuraĝa fanfaronisto.

Rabisto Moor. — Virino, kion vi diras? (La rabistoj sin deturnas.)

Amalio. — Neniu amiko? eĉ inter ĉi tiuj neniu amiko? (Ŝi leviĝas.) Nu, tiam Didono instruu min morti! (Ŝi volas foriri, unu rabisto celas kontraŭ ŝin.)

Rabisto Moor. — Halt’! Ne kuraĝu permesi al vi! La amatino de Moor devas morti nur de la mano de Moor! (Li ŝin mortigas.)

Rabisto. — Hetmano! hetmano! Kion vi faris? Ĉu vi freneziĝis?

Rabisto Moor, rigardante la kadavron per rigidaj okuloj. — Ŝi estas trafita! ankoraŭ unu momenta konvulsio, kaj ĉio estos finita.... Nu, rigardu do! Ĉu vi havas ankoraŭ ion por postuli? Vi oferis al mi vivon — vivon, kiu plu ne apartenis al vi, vivon plenan de abomenaĵoj kaj malhonoro, — mi buĉis por vi anĝelon. Nu, rigardu do bone! Ĉu vi nun estas kontentaj?

Grimm. — Vi pagis vian ŝuldon kun procentego. Vi faris, kion neniu homo farus por sia honoro. Nun venu pluen!

Rabisto Moor. — Tion vi diras? Ne vere, la vivo de sanktulino por la vivo de kanajloj estas ŝanĝo ne egala? Ho, mi diras al vi, se ĉiu el vi irus al la ekzekutejo kaj lasus deŝiri al si per ardanta pinĉilo unu pecon da karno post alia, kaj la turmentego daŭrus dek unu somerajn tagojn, ĝi ne egalpezus tiujn larmojn. (Kun maldolĉa rido.) La cikatroj, la Bohemaj arbaroj! Jes, jes! ĉi tio kompreneble devis esti pagita.

Schwarz. — Trankviliĝu, hetmano! Venu kun ni, ĉi tiu vidaĵo ne estas por vi. Konduku nin pluen!

Rabisto Moor. — Atendu, ankoraŭ unu vorton, antaŭ ol ni iros pluen. Atentu, vi malbonavidaj servistoj de miaj barbaraj ordonoj, — de la nuna momento mi ĉesas esti via hetmano. Kun honto kaj abomeno mi formetas ĉi tie ĉi tiun sangan ordonbastonon, sub kiu vi sentis vin rajtigitaj fari krimojn kaj makuli la ĉielan lumon per agoj de mallumo. Iru dekstren kaj maldekstren — de nun ni neniam havos inter ni ion komunan.

Rabistoj. — Ha, malkuraĝulo! kie estas viaj altflugaj planoj? Ĉu ili estis sapaj vezikoj, kiuj krevas sub la ekspiro de virino?

Rabisto Moor. — Ho, kia malsaĝulo mi estas, ke mi esperis plibeligi la mondon per teruraĵoj kaj fortikigi la leĝojn per kontraŭleĝaĵoj! Mi nomis ĝin venĝo kaj praveco! Mi arogis al mi, ho Dia forto, forakrigi la breĉetojn de via glavo kaj rebonigi vian partiecon... sed — ho vanta infaneco — nun mi staras ĉe la rando de terura vivo, kaj plorkriante kaj dentofrapante mi nun ekscias, ke du tiaj homoj, kiel mi, ruinige renversus la tutan konstruon de la morala mondo. Pardonu, pardonu la knabon, kiu volis sin enmiksi en viajn aferojn, — nur al vi apartenas la venĝo. La manon de homo vi ne bezonas. Estas vero, ke mi jam ne havas plu la povon rebonigi la pasintaĵon; jam restas difektita, kio estis difektita; kion mi renversis, tio jam neniam leviĝos; sed restis al mi ankoraŭ io, per kio mi povas repaciĝi kun la ofenditaj leĝoj kaj resanigi la skuitan ordon. Ĝi bezonas oferon — oferon, kiu videbligus ĝian netuŝeblan majeston antaŭ la okuloj de la tuta homaro; tiu ĉi ofero estas mi mem. Mi mem devas morti pro la difektita ordo.

Rabistoj. — Forprenu de li la spadon — li volas sin mortigi.

Rabisto Moor. — Ho vi malsaĝuloj, kondamnitaj al eterna blindeco! Ĉu vi pensas, ke pekegoj povas esti estingataj per pekego? Ĉu vi pensas, ke la harmonio de la mondo ion gajnus de tia malpia dissoneco? (Li ĵetas al ili malestime siajn batalilojn antaŭ la piedojn.) Ili havu min vivan. Mi iras mem transdoni min al la manoj de la justeco.

Rabistoj. — Enĉenigu lin! Li freneziĝis!

Rabisto Moor. — Ne, ĉar mi dubas, ke ĝi pli aŭ malpli frue min trovos, se tion volas la supraj fortoj. Sed povus okazi, ke ĝi kaptus min dormantan, aŭ atingus min forkurantan, aŭ akirus min per forto kaj glavo, — kaj tiam mi perdus eĉ tiun solan meriton, ke mi propravole mortis por ĝi. Por kio mi, simile al ŝtelisto, plue kaŝus vivon, kiu jam antaŭ longe laŭ la decido de la ĉielaj gardantoj estas forprenita de mi?

Rabistoj. — Lasu lin, li iru! Ĝi estas manio de grandhomeco. Li volas fordoni sian vivon pro vanta admirado.

Rabisto Moor. — Oni povus min admiri pro tio. (Post kelka meditado.) Mi rememoras, ke venante ĉi tien mi parolis kun iu malriĉa mizerulo, kiu laboras por taga pago kaj havas dek unu vivajn infanojn.... Oni anoncis, ke oni donos mil luidorojn al tiu, kiu liveros vivan la grandan rabiston. Tiu malriĉulo povas ricevi helpon. (Li foriras.)

Coulommiers. — Imp. Paul BRODARD.

Noto de transskribinto:

Mi senrimarke samigis kelkajn malsamaĵojn de komposta stilo, kaj ĝustigis multajn interpunkciajn eraretojn. Ĝustigon de aliaj mispresaĵoj registriĝis per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.

*** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA RABISTOJ ***
Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed.
Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution.
START: FULL LICENSE
THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK
To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license.
Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works
1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.
1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below.
1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others.
1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States.
1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:
1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed:
This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.
1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.
1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work.
1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™.
1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License.
1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1.
1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.
1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that:
• You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.”
• You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works.
• You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work.
• You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works.
1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.
1.F.
1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment.
1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE.
1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem.
1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.
1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions.
1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause.
Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™
Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life.
Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org.
Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws.
The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact
Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS.
The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate.
While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate.
International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.
Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate
Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works
Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support.
Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition.
Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org.
This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.