The Project Gutenberg EBook of Salome, by Oscar Wilde

This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
whatsoever.  You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
www.gutenberg.org.  If you are not located in the United States, you'll have
to check the laws of the country where you are located before using this ebook.

Title: Salome
       Dramo En Unu Akto

Author: Oscar Wilde

Translator: H. J. Bulthuis

Release Date: August 27, 2020 [EBook #63064]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SALOME ***




Produced by Mohammad Aboomar for the QuantiQual Project;
Project ID: COALESCE/2017/117 (Irish Research Council)






Transcriber's Note

Footnotes were numbered sequentially and moved to the end of the ebook.

SALOME.

DRAMO EN UNU AKTO

de

OSKAR WILDE.

TRADUKITA EN ESPERANTON

DE

H. J. BULTHUIS.

AMSTERDAMO — C. L. G. VELDT

— 1910a —

ESPERANTA

TEATRO INTERNACIA

NO. 1.

SALOME.

DRAMO EN UNU AKTO

DE

OSKAR WILDE

TRADUKIS

H. J. BULTHUIS.

AMSTERDAMO

C. L. G. VELDT

1910a.

Elektra Presejo „NOVA VIVO” — Hago.

SALOME.

PERSONOJ:

Herodo, tetrarko de Judeo.

Johanano, la profeto.

La juna Siriano, gvardiestro.

Tigelinus, juna Romano.

Kapadociano, romaj militistoj.

Nubiano, romaj militistoj.

Unua Soldato, romaj militistoj.

Dua Soldato, romaj militistoj.

La paĝio de Herodias.

Unua, judo.

Dua, judo.

Tria, judo.

Kvara, judo.

Kvina, judo.

Unua, nazaretano.

Dua, nazaretano.

Fariseo.

Sadukeo.

Manaso, sklavo.

Naaman, Ekzekutisto.

Herodias, edzino de la tetrarko.

Salome, ŝia filino.

Romanoj, sekvantaro de la tetrarko, Sklavoj, Sklavinoj.

UNUA SCENO.

Juna siriano fikse rigardante en la palacon, flanke de li estas la paĝio de Herodias sur la ŝtuparo en la fundo de la scenejo. Naaman, la eksekutisto staras post la cisterno, li havas la glavon antaŭ si kaj tenas ĝin oblike kun ambaŭ manoj. La kapadociano kaj la nubiano sin trovas en la enirejo, dekstre. La unua soldato sidas sur la ŝtona benko, dekstre de la cisterno; la dua soldato, antdŭloke, kuŝas sur la ŝtona benko. Pli malfrue oni aŭdas la voĉon de Johanano en la cisterno. Ambaŭ enirejoj estas lumigitaj, la cetera scenejo estas malluma.

La juna Siriano. — Kiel bela mienas la princino Salome hodiaŭ vespere!

Paĝio. — Rigardu la lunon! Kiel eksterordinara ĝi mienas! Kiel virino, kiu eliris tombon. Kiel mortinta virino. Oni povus kredi, ke ĝi serĉas mortintaĵojn.

La juna Siriano. — Tre eksterordinara ĝi mienas: ĝi similas al juna princino, kiu portas flavan vualon kaj kies piedoj estas el arĝento. Ĝi similas al princino, kiu havas piedojn kiel blanka kolombo. Oni povus kredi, ke ĝi dancas.

Paĝio. — Al mortintino ĝi similas. Malrapide ĝi preterŝoviĝas. (Bruo en la festosalono).

Unua Soldato. — Kio estas tiu bruo? Ĉu blekas sovaĝaj bestoj?

Dua Soldato. — La judoj; tio estas ilia agmaniero; ili disputas refoje pri sia religio.

Unua Soldato. — Kial ili disputas pri tio?

Dua Soldato. — Mi ne scias. Ĉiam ili ĝin faras. La fariseoj diras ekzemple ke ne ekzistas anĝeloj, la sadukeoj kontraŭe diris ke anĝeloj vere ekzistas.

Unua Soldato. — Laŭ mia opinio estas ridinde disputi pri io tia.

La juna Siriano. — Kiel bela estas la princino Salome hodiaŭ vespere!

Paĝio. — Ĉiam vi rigardas ŝin. Vi rigardas ŝin tro multe. Oni ne rigardu tiom la homojn, io terura povus okazi.

La juna Siriano. — Tre bela ŝi estas hodiaŭ vespere.

Unua Soldato (de sia sidloko rigardante en la palacon) — La tetrarko mienas malgaja.

Dua Soldato (irante al li). — Jes, li mienas malgaja.

Unua Soldato. — Li fikse rigardas ion.

Dua Soldato. — Iun li rigardas.

Unua Soldato. — Kiun?

Dua Soldato. — Mi ne scias.

La Kapadociano kaj la Nubiano (iras al la aliaj soldatoj).

La juna Siriano. — Ĉu la princino ne estas tre pala? Neniam mi vidis ŝin tiel palan. Ĉu ŝi ne mienas kiel blanka rozo en arĝenta spegulo?

Paĝio. — Ne rigardu ŝin. Tro multe vi ŝin rigardas.

Unua Soldato. — Herodias plenigis la pokalon de l’reĝo.

Kapadociano. — Ĉu tio estas la reĝino Herodias, kun la kaptuko ornamita per perloj kaj la blue pudritaj haroj?

Unua Soldato. — Jes, tio estas la tetrarkino.

Dua Soldato. — La tetrarko multe amas la vinon; tri specojn de vino li posedas: la unuan de l’insulo Samos, purpuran kiel la mantelo de la imperiestro.

Kapadociano. Mi neniam vidis la imperiestron.

Dua Soldato. — La duan, de la urbo Sirus, kaj flavan kiel oro.

Kapadociano. — Mi tre amas la oron.

Dua Soldato.La trian, de Sicilujo, ruĝan kiel sango.

Nubiano. — La dioj de mia patrujo tre amas la sangon. Dufoje ĉiujare ni oferas al ili junulojn kaj virgulinojn: kvindek junulojn kaj cent virgulinojn. Kaj tamen ŝajnas, ke ni ne donas al ili sufiĉe, ĉar ili estas tre malmildaj al ni.

Kapadociano. — En mia patrujo ne ekzistas plu dioj; la Romanoj forpelis ilin. Oni diras, ke ili forkuris en la montaron, sed tion mi ne kredas. Mi pasigis tri noktojn sur la montaro por ilin serĉi, tamen mi ne ilin trovis. Fine mi vokis ilin per iliaj nomoj, sed ili ne aperis. Sekve ili estas mortintaj.

Unua Soldato.La judoj preĝas al nur unu Dio, kiun povas neniu vidi.

Kapadociano. — Tio estas al mi neklarigebla!

Unua Soldato.Ili nur kredas al nevideblaĵoj.

Kapadociano.Tre ridinde!

Voĉo de Johanano.Post mi venos aliulo, kiu estos pli potenca ol mi. Mi ne indas malligi liajn ŝurimenojn. Sub liaj paŝoj la dezertoj ekfloros kiel lilioj. La blindaj okuloj ekvidos la lumon kaj la oreloj de la kolomboj malfermiĝos; la novenaskito metos sian manon sur la kuŝejon de la drako, kaj kondukos la leonon per ĝiaj kolharoj.

Dua Soldato. — Silentigu lin do; ĉiam li parolas tian malsaĝaĵon.

Unua Soldato. — Ho ne. Li estas pia homo. Li estas ankaŭ milda. Ĉiutage li dankas, kiam mi portas al li la manĝajon.

Kapadociano.— Kiu do li estas.

Unua Soldato. — Profeto.

Kapadociano. — Kiel li nomiĝas?

Unua Soldato. — Johanano.

Kapadociano. — De kie li venis?

Unua Soldato. — De la dezerto; tie li sin nutris per akridoj kaj sovaĝa mielo. Li havis veston el kamelharoj kaj sur la lumboj li portis ledan ĉirkaŭrimenon. Li mienas tre sovaĝa! Granda aro da homoj sekvis lin. Eĉ disciplojn li havas!

Kapadociano. — Kion do li ĉiam parolas?

Unua Soldato. — Ni ne scias tion. Kelkfoje li parolas pri aferoj, kiuj timigas nin; neeble tion kompreni.

Kapadociano. — Ĉu oni povas vidi lin fojon?

Unua Soldato. — Ne, la tetrarko ne permesas tion.

La juna Siriano. — La princino kaŝas la vizaĝon post la ventumilon. Ŝiaj malgrandaj blankaj manoj similas al flugetadantaj kolomboj, kiuj flugas en sian kolombejon. Ili estas kiel blankaj papilioj, ĝuste kiel blankaj papilioj.

Paĝio. — Ne okupu vin pri tio! Kiom vi ŝin rigardas! Vi ne ŝin rigardu. — Io terura povus okazi.

Kapadociano (montrante la cisternon). Stranga malliberejo!

Dua Soldato. — Malnova akvujo.

Kapadociano. — Malnova cisterno. En ĝi devas esti malsaniga!

Dua Soldato. — Ho ne! La frato de la tetrarko ekzemple, lia pli maljuna frato, la unua edzo de Herodias la tetrarkino, kuŝis dekdu jarojn en ĝi kaj ne mortis. Fine oni devis stringli [1] lin.

Kapadociano.Stringli? Kiu kuraĝis tion fari?

Dua Soldato (montrante la ekzekutiston, grandeffan negron) — Li kuraĝis, Naaman.

Kapadociano. — Ĉu li ne ektimis?

Dua Soldato. — Ne. La tetrarko estis sendinta al li sian ringon.

Kapadociano. — Kiun ringon?

Dua Soldato. — La mortringon. Tial li ne ektimis.

Kapadociano. — Estas tamen io teruriga, stringli reĝon.

Unua Soldato. — Kial do? Reĝoj same kiel aliaj homoj havas nur unu kolon!

Kapadociano. — Ĝi tamen ŝajnas al mi teruriga.

La juna Siriano. — La princino ekstaras! Ŝi forlasas la tablon. Ŝi mienas enuiĝa. — Ha! Si venas tien ĉi!! Jes, ŝi iras rekte al ni! Kiel pala ŝi estas! Tiel mi ankoraŭ neniam ŝin vidis.

Paĝio. — Ne rigardu ŝin! Mi vin petegas, ne rigardu ŝin.

La juna Siriano. — Kiel kolombo, kiu perdis la vojon — kiel narciso, kiu moviĝas en la vento — kiel floro el arĝento.

Salome (venas el la palaco).

DUA SCENO.

La samaj. Salome. Poste Sklavo.

Salome.Ne, mi ne restas; ne povas resti. Kial la tetrarko tiom min rigardas per siaj talpokuloj el sub la tremantaj palpebroj? Strange, ke la edzo de mia patrino tiel min rigardadas. Mi scias kion ĝi signifas — ho jes, mi scias.

La juna Siriano. — Ĉu vi forlasis la feston, princino?

Salome. — Ah! freŝa estas tie ĉi la aero, fine mi povas spiri! Jen estas judoj el Jerusalemo, kiuj sin disŝiros reciproke en pecojn pro siaj simplaj moroj; kaj barbaroj, kiuj nur trinkadas kaj verŝadas la vinon sur la plankon; kaj grekoj el Smirno kun pentritaj okuloj, pudritaj vangoj kaj krispaj, frizitaj haroj; kaj silentemaj ruzaj egiptanoj kun longaj ungoj el renŝtono, kaj brunaj manteloj; kaj romanoj, malcivilizitaj, arogantaj, ĉiam blasfemantaj. Vulgara kanajlaro, kaj ili agas kvazaŭ ili estas homoj de la plej alta nobeleco!

La juna Siriano. — Ĉu vi ne volas eksidi, princino?

Paĝio. — Kial vi ŝin alparolas? Kial vi tiom ŝin rigardas? — Okazos teruraĵo.

Salome. — Kiom da bono ĝi faras rigardi la lunon! Ĝi mienas kiel malgranda monero. Ĝi similas al malgranda floro el arĝento. Ĝi estas malvarmeta kaj pura; certe, ĝi estas pura, ĝi havas la puran belecon — jes, ĝi estas pura. Neniam oni ĝin makulis. Neniam ĝi estis tuŝata kiel ĉiuj aliaj diaĵoj.

Voĉo de Johanano. — La Sinjoro venis! La Filo de la homoj venis! La centaŭroj sin kaŝis en la riverojn, kaj la sirenoj forlasis la riverojn kaj sin kaŝas en la arbaroj en la foliaron.

Salome. — Kiu vokis?

Dua Soldato. — Tio estas la profeto, princino.

Salome. — Ah! La profeto, kiun la tetrarko tiom timas?

Dua Soldato. — Pri tio ni scias nenion, princino; li estas la profeto Johanano.

La juna Siriano. — Ĉu vi ordonas, princino, ke mi alportigu al vi la portseĝon? La vetero estas bela en la ĝardeno.

Salome. — Terurigajn aferojn li diras pri mia patrino, ĉu ne vere?

Dua Soldato. — Ni neniam komprenas kion li diras, princino.

Salome. — Jes, li diris terurigajn aferojn pri ŝi.

Manaso (venas el la palaco). — Princino, la tetrarko petas vin reveni al la festo.

Salome. — Mi ne volas reveni.

La juna Siriano. — Pardonu, princino, povus okazi io malbona, se vi ne reiras.

Salome. — Ĉu la profeto estas maljuna?

La juna Siriano. — Reiru, princino, estas pli bone. Ĉu mi povas konduki vin?

Salome. — La profeto, ĉu li estas maljuna?

Unua Soldato. — Ne, princino, li estas ankoraŭ juna viro.

Dua Soldato. — Tion oni ne scias, la homoj diras, ke li estas Eliaso.

Salome. — Kiu estas Eliaso?

Dua Soldato. — Antaŭe li estis profeto en ĉi tiu lando, princino.

Manaso. — Kiun respondon de l’princino mi alportos al la tetrarko?

Voĉo de Johanano. — Ne ĝojkantu, ho lando de Palestino pro tio ke estas rompita la verĝo, kiu frapis vin. Ĉar el la spermo de la serpento venos drako, kies naskitaĵo englutos la birdojn.

Salome. — Kia rimarkinda voĉo! Mi dezirus paroli kun li.

Unua Soldato. — Neeble, princino!

Salome. — Tamen mi volas!

La juna Siriano. — Kredu al mi, princino, estus pli bone, se vi returnus al la festo.

Salome. — La profeto eliru la cisternon.

Manaso (eniras en la palacon post signo de la juna siriano).

Unua Soldato. — Tion ni ne povas riski, princino.

Salome (iras al la rando de la cisterno kaj rigardas malsupren). — Kiel mallume estas tie malsupre! Devas esti terurige sidi en tia malluma truego! Ĝi similas al tombo. (Ŝi sin turnas refoje al la soldatoj. ) Ĉu vi ne komprenis min? La profeto eliru, mi volas lin vidi.

Dua Soldato. — Princino, mi petegas vin, ne postulu tion de ni!

Salome. — Vi atendigas min longe!

Unua Soldato. — Princino, nia vivo apartenas al vi, sed ni ne povas fari kion vi deziras, ne al ni vi devas vin turni pro tio.

Salome. — (Rigardante la junan sirianon). — Ah!

Paĝio. — Ve, kio okazos — certe fariĝos io terura.

Salome (irante al la juna siriano). — Ĉu ne vere, Narabot, vi faros tion por mi? Mi ĉiam estis bona al vi. Vi faros tion por mi. Nur rigardi mi volas lin, tiun rimarkindan profeton. Oni rakontis tiom multe pri li, multfoje mi aŭdis la tetrarkon paroli pri li. Mi kredas, ke li timas lin. Kaj vi, Narabot, ĉu vi ankaŭ timas lin?

La juna Siriano. — Ne, princino, neniun mi timas. Sed la tetrarko malpermesis ke kiu ajn levu la kovrilon de tiu cisterno.

Salome. — Vi faros al mi tiun komplezon, Narabot, kaj morgaŭ, kiam en mia portseĝo mi preteriros sub la pordo ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi lasos fali por vi malgrandan floron, malgrandan vordan floron.

La juna Siriano. Princino, mi ne povas, mi ne povas!

Salome (ridante). — Vi ĝin faros, Narabot. Vi scias, ke vi faros por mi tiun komplezon. Kaj morgaŭ, klam mi preteriros en mia portseĝo trans la ponton ĉe la vendistoj de la statuetoj de l’dioj, mi rigardos vin tra la muslina vualo, mi rigardos vin, Narabot, eble mi ankaŭ ridetos. — Narabot, rigardu min! — Vi bone scias, ke vi faros kion mi deziras de vi. Vi bone scias tion, ĉu ne vere? Mi ĝin scias.

La juna Siriano (donas signon al la dua soldato). — Elirigu la profeton, la princino deziras lin vidi.

Dua Soldato (eniras la cisternon, oni aŭdas la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de peza metala pordo, kiu fermiĝas).

Salome. — Ah!

Paĝio. — O, kiel eksterordinare mienas la luno; kiel la mano de mortinto, kiu volas tiri sur sin mortotukon.

La juna Siriano. — Strange ĝi mienas, certe; kiel princino kun okuloj el sukceno; tra nuboj de muslino ĝi ridetas, kiel juna princino.

Johanano (eliras la cistenon, lin sekvas la soldato).

Salome (paŝas malantaŭen ĉe lia rigardo).

TRIA SCENO.

La Samaj. Johanano.

Johanano (haltante sur la rando de la cisterno). — Kie estas li, kies pokalo jam estas plena je abomenaĵoj? Kie estas li, kiu mortos iam en arĝenta trenvesto, antaŭ la tuta popolo? Venigu lin ĉi tien, por ke li aŭdu la voĉon de tiu, kiu aŭdigis sian vokon en la dezertoj kaj en la reĝaj palacoj.

Salome. — Pri kiu li parolas?

La juna Siriano. — Tion oni neniam scias, princino.

Johanano. — Kie estas ŝi, kiu vidis sur la vando [2] bildojn de viroj, bildojn de ĥaldeanoj, pentritajn per koloroj; kiu sin donis al la volupto de siaj okuloj, kiu sendis kurierojn al Ĥaldeo?

Salome. — Li parolas pri mia patrino!

La juna Siriano. — Certe ne, princino!

Salome. — Jes, pri mia patrino li parolas!

Johanano. — Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al asiriaj soldatestroj, kiuj ĉirkaŭas siajn lumbojn per ĉirkaŭrimenoj, kaj kiuj portas multkolorajn kronojn sur la kapoj? Kie estas ŝi, kiu malaltiĝis al egiptaj junuloj, kiuj, vestitaj per tolo kaj hiacintŝtonoj, portas orajn ŝildojn kaj kaskojn el arĝento, kaj havas korpojn kiel grandeguloj? Ŝi leviĝu de sia lito de voluptoj, de la lito de adulta sangomikso por ekaŭdi la parolon de tiu, kiu ebenigas la vojon de l’Sinjoro, por ke ŝi povu pentadi siajn pekojn! Se ŝi tamen ne povas plu eksenti pentadon, sed persistadas sian abomenaĵon, ŝi spite tio venu, ĉar la Sinjoro jam tenas la vergon en sia mano!

Salome.Terurige! terurige!

La juna Siriano.Ne restu ĉi tie, princino, mi vin petas.

Salome. — La plej teruraj estas liaj okuloj. Ili similas al nigraj truoj, kiujn oni bruligis per torĉoj en turkan tapiŝon. Ili similas al nigraj kavaĵoj, kie drakoj loĝas, al nigraj kavaĵoj de Egipto, kie loĝas la drakoj. Al nigraj maroj ili similas, kiujn lumigas fantaziaj lunoj — kredu, li parolos ankoraŭ unu fojon!

La juna Siriano. — Ne restu ĉi tie, princino, mi petegas vin!

Salome. — Kiel malgrasa li estas! Li similas al ebura figuro! al arĝenta statuo; sendube li estas ĉasta kiel la luno. Li similas al lumradio, al arĝenta lumradio. Lia karno devas esti malvarma kiel eburo — mi dezirus rigardi lin de proksime.

La juna Siriano.Ne, ne, princino!

Salome. Mi devas rigardi lin de proksime!

La juna Siriano. — Princino princino!

Johanano. — Kia virino estas tiu, kiu rigardas min? Mi ne volas, ke ŝi min rigardu. Kiom ŝi rigardas min per siaj oraj okuloj el sub la delogantaj palpebroj! Mi ne scias, kiu ŝi estas, ne volas tion scii; ŝi foriru; mi ne volas kun ŝi paroli.

Salome. — Mi estas Salome, princino de Judeo kaj la filino de Herodias.

Johanano. — For de mi, filino de Babilono! Ne alproksimiĝu la elektiton de la Sinjoro! Via patrino plenigis la teron per siaj abomenaj faroj kaj la krio de ŝiaj pekoj penetris ĝis en la orelojn de Dio.

Salome. — Daŭrigu, Johanano, via voĉo ebriigas min.

La juna Siriano. — Princino! princino! princino!

Salome. — Daŭrigu, Johanano, kaj proklamu al mi, kion mi faros.

Johanano. — Ne alproksimiĝu, ho filino de Sodomo, sed kovru vian vizaĝon per vualo, kaj ŝutu cindron sur vian kapon kaj forkuru en la dezerton por serĉi la filon de la homoj.

Salome. — Kiu estas la filo de la homoj? Ĉu li similas al vi pri beleco, Johanano?

Johanano. — Forigu vin de mi, forigu vin de mi! La flugilbaton de la mortanĝelo mi aŭdis en la palaco.

La juna Siriano. — Princino, mi petegas vin, returnu!

Johanano. — Kion vi serĉas tie ĉi kun via glavo, ho anĝelo de Dio, mia Sinjoro! Kion vi serĉas en tiu ĉi malicplena palaco? La tago de tiu, kiu mortos en arĝenta vesto, ankoraŭ ne aperis.

Salome. — Johanano!

Johanano. — Kiu vokas?

Salome. — Johanano! mi amas vian korpon, ĉar ĝi estas blanka kiel la lilio de kampo, kiun ankoraŭ ne tuŝis la falŝisto; ĝi estas blanka kiel neĝo, kuŝanta sur la montoj de Judeo kaj kiu malsuprenfluas en la valojn. La rozoj en la ĝardeno de l’reĝino de Arabujo ne estas tiel blankaj kiel via korpo, nek la dolĉo de la krepusko, kiam ĝi glitas sur la foliojn, nek la brusto de la luno, kiam ĝi kuŝas supre la maro; nenio en la mondo estas tiel blanka kiel via korpo. Lasu min tuŝi vian korpon.

Johanano. — For de mi, ho filino de Babilono; de la virino la peko eniris la mondon; ne parolu al mi, mi ne volas aŭskulti vin. Mi aŭdas nur la vortojn de mia Dio, la Sinjoro.

Salome. — Via korpo estas abomeninda. Ĝi similas al korpo de leprulo. Ĝi similas al plastrumita vando, kie la viperoj loĝas, al prastrumita vando, kie la skorpionoj konstruas siajn nestojn. Ĝi similas al plastrumita tombo plena je abomenaĵoj. Ĝi estas teruriga; ĝi estas teruriga, via korpo. Sed viajn harojn mi amas, Johanano. Ili estas kiel la vinberoj, kiel la malhelaj vinberoj, kiuj pendas al la vinberarboj de Edomo en la lando de la Edomanoj. Ili estas kiel la cedroj de Libanono, kiuj disdonas siajn ombrojn al la leonoj kaj al la rabistoj, kiam ili sin kaŝas en la tago. Ne estas tiel nigraj la longaj mallumaj noktoj, kiam la luno ne lumas kaj la steloj timas. La silento, loĝanta en la arbaroj, ne estas tiel nigra, nenio en la mondo estas tiel nigra kiel viaj haroj; lasu al mi tuŝi viajn harojn!

Johanano. — Forigu vin, ho filino de Sodomo. Ne tuŝetu min! La templon de mia Dio kaj Sinjoro neniu devas tuŝeti.

Salome. — Viaj haroj estas terurigaj. Ili estas rigidaj pro malpuraĵo kaj polvo; ili similas al dornokrono, kiun oni premis sur vian kapon, ili similas al fasko da nigraj serpentoj, kiun oni ĵetis ĉirkaŭ vian kolon. Viajn harojn mi ne amas! Ĝi estas via buŝo, kiun mi amas, Johanano! Ĝi estas kiel skarlata strio sur ebura turo, kiel granato, tranĉita per ebura tranĉilo. La granatfloroj, kiuj kreskas en la ĝardeno de Tiruso kaj kiuj superas la ruĝon de la rozoj, ne estas tiel ruĝaj; la ruĝaj fanfaroj de la trumpetoj, kiuj anoncas la alvenon de l’reĝoj kaj ektimigas la malamikojn, ne estas tiel ruĝaj. Pli ruĝa estas via buŝo ol la piedoj de tiuj, kiuj dispremas la vinberojn en la vinpremejo; pli ruĝa ol la piedoj de la kolomboj, kiuj loĝas en la templo kaj estas nutrataj de la pastroj; pli ruĝa ol la piedoj de la viro, elirante la arbaron post kiam li mortigis la sovaĝan leonon. Via buŝo estas koralbranĉo, kiun trovis la fiŝkaptistoj en la krepusko de la maro, kaj kiun ili destinis al reĝoj! Ĝi similas al cinarbo, kiun trovas la moabanoj en la minejoj de Moabo, kaj kiun la reĝoj ricevis de ili; ĝi similas al la pafarko de la persa reĝo, pentrita per cinobro kaj havanta kornojn el koraloj. Nenio en la mondo estas tiel ruĝa, kiel via buŝo; lasu al mi kisi vian buŝon.

Johanano.Neniam, ho filino de Babilono, ho filino de Sodomo, neniam!

Salome.Vian buŝon mi volas kisi Johanano, mi volas kisi vian buŝon!

La juna Siriano. — Princino! princino! mirtbranĉeto, kolombo el ĉiuj kolomboj, ne rigardu lin tiom, ne rigardu lin tiom! Ne diru al li tiajn aferojn, tion mi ne povas elporti — princino, ne diru al li tiajn aferojn!

Salome.Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!

La juna Siriano (eligas ekkrion, sin trapikas kaj falas inter Salome kaj Johanano. )

Salome (ne ekvidas ĝin).

Paĝio (irante al la kadavro). — La juna siriano mortigis sin! La juna soldatestro mortigis sin! Tiu, kiu estis mia amiko, mortigis sin! Malgrandan arbetaĵon kun nardoj, kaj orajn orelringojn mi donacis al li, kaj li mortigis sin!

Unua Soldato. — Princino, la juna soldatestro ĵus mortigis sin.

Salome. — Vian buŝon lasu al mi kisi, Johanano!

Johanano. — Ĉu vi ne timas, ho filino de Herodias? Ĉu mi ne proklamis al vi, ke mi aŭdis la flugilbaton de la mortanĝelo en la palaco, kaj, ĉu la anĝelo ne aperis?

Salome. — Vian buŝon lasu al mi kisi!

Johanano. — Ho filino de honto, estas nur unu viro, kiu povas ankoraŭ vin savi! Ĝi estas tiu, pri kiu mi al vi parolis. Iru kaj serĉu lin. En boato sur la maro de Galileo li sidas kaj parolas al siaj disciploj. Genufleksu sur la marbordo kaj voku lian nomon. Li al ĉiuj venas, kiuj vokas lin, kaj kiam li venos al vi, tiam genufleksu antaŭ liaj piedoj kaj preĝu pardonon pro viaj pekoj.

Salome. — Vian buŝon lasu al mi kisi!

Johanano. — Estu malbenita, ho filino de sangomiks-adulta patrino, estu malbenita!

Salome. — Vian buŝon mi volas kisi, Johanano!

Johanano. — Mi ne volas rigardi vin. Mi ne volas rigardi vin. Vi estas malbenita, Salome. Vi estas malbenita! (Li refoje malsupreniras en la cisternon).

Dua Soldato (sekvas, oni aŭdas refoje la tintadon de ĉenoj kaj la bruon de la fermiĝanta pordo).

KVARA SCENO.

La samaj sen Johanano.

Salome. — Mi kisos vian buŝon, Johanano, mi kisos ĝin!

Unua Soldato. — La kadavro devas esti forigata, la tetrarko ne volas vidi kadavrojn, escepte kadavrojn de homoj, kiujn li mortigis mem.

Paĝio. — Li estis mia frato. Ve, ĉu mi ne antaŭdiris, ke okazus io terura? Mi antaŭdiris ĝin kaj ĝi okazis! Mi bone sciis, ke la luno serĉis mortinton. Ve, kial mi ne kaŝis lin antaŭ la luno? Ke mi estu kaŝinta lin en kaverno, tiam la luno ne estus lin vidinta! Li estis al mi pli intima ol frato. Mi donacis al li arbetaĵon de nardoj kaj ringon el agato, kiun li portis ĉiam al la mano. Vespere ni promenadis sur la bordo de l’rivero sub la migdalujoj, kaj li rakontadis al mi pri sia patrujo. Ĉiam li parolis tre mallaŭte. La sonoro de lia voĉo estis kvazaŭ la voĉo de fluto, sur kiu oni ludas. Ankaŭ li amis rigardi sin en la rivero; tion mi ofte al li riproĉis.

Dua Soldato. — Vi estas prava, la kadavro devas esti kaŝata, la tetrarko ne devas vidi ĝin.

La soldatoj (forportas la kadavron kaj metas ĝin post la cisternon, kiam envenas Herodo).

Unua Soldato. — La tetrarko ne venos tien ĉi, neniam li venas sur la terason, li tre timas la profeton.

Herodo. — (Herodias kaj ĉiuj korteganoj eniras).

KVINA SCENO.

La samaj, Herodo, Herodias, Tigelinus, Romanoj, Virinoj, kaj Viroj de la sekvantaro de Herodo. Judoj, Nazaretanoj. Fariseoj kaj Sadukejoj. Manaso. Sklavoj kaj Sklavinoj, plenigantaj la tutan maldekstran flankon de l’scenejo kaj la ŝtuparon. Pli malfrue la voĉo de Johanano.

Herodo. — Kie estas Salome? kie estas la princino? Kial ŝi ne revenis al la festeno, kiel mi ĝin petigis? Ah! Tie ĉi ŝi estas!

Herodias. — Ne rigardu ŝin ĉiam; seninterrompe vi ŝin rigardas.

Herodo. — Tre stranga la luno mienas hodiaŭ vespere. Ĉu ne vere, ĝi mienas tre stranga. Ĝi similas al avidema virino, kiu ĉiuloke serĉas la amatulon. Kaj ĝi estas nuda; tute nuda ĝi estas. La nuboj volas envolvi ĝin, sed ĝi ne volas. Tute nuda ĝi sin montras kaj rulas sur la ĉielo kiel ebria virino; sendube ĝi serĉas amatulon; ĉu ĝi ne ruliras kiel ebriulino? Ĝi similas al avidema virino, ĉu ne vere?

Herodias. — Sensencaĵo! la luno similas nur al la luno kaj al nenio alia. Ni returnu, ĉi tie vi havas nenion por serĉi.

Herodo. — Mi volas resti tie ĉi! Manaso, kuŝigu tien tapiŝojn. Bruligu la torĉojn, alportu ĉi tien la eburan tablon, alportu la tablon el jaspo.

(Post signo de Manaso la sklavoj kaj sklavinoj rapidas en la palacon kaj trans la ŝtuparojn kaj alportas tapiŝojn. Kelkaj alportas tri belegajn seĝegojn kaj tablojn, kaj starigas ilin sur la unuan altajon: aliaj alportas vinon kaj fruktojn; aliaj metas brulantajn torĉojn en la torĉujojn al la muroj; aliaj sin starigas kun torĉoj kaj ventumiloj. Muzikistoj kun blovomuzikiloj, harpoj, duonsfertamburoj kaj cimbaloj sidiĝas al la dekstra flanko de la cisterno. )

Herodo. — Refreŝiga estas ĉi tie la aero. Mi volas plue trinki vinon kun miaj gastoj. Al la senditoj de Cezaro ĉiu honoro devas esti montrata.

Herodias. — Por ili vi ne restas tie ĉi.

Herodo. — Jes, por ili; la aero estas tiel refreŝiga; venu, Herodias, niaj gastoj atendas. O! mi glitis sur sango, malbona antaŭsigno, tre malbona antaŭsigno. Kial kuŝas tie sango? Kaj kial tiu kadavro? Ĉu vi kredas, ke mi estas la reĝo de Egiptujo, kiu neniam donas feston, ne montrante kadavron? Kiu ĝi estas? Mi ne volas vidi ĝin.

Unua Soldato. — Nia soldatestro, sinjoro. La juna siriano, kiun antaŭ tri tagoj vi nomis nia soldatestro.

Herodo. — Mortigi lin mi ne ordonis.

Dua Soldato. — Li mortigis sin mem, sinjoro.

Herodo. — Kial? Mi do nomis lin soldatestro.

Dua Soldato. — Ni ne scias, Sinjoro. Tamen li mortigis sin.

Herodo. — Strange; mi kredis, ke nur la romaj filozofoj sin mortigas; ĉu ne vere Tigelinus, la romaj filozofoj sin mortigas.

Tigelinus. — Kelkaj el ili; la stoikuloj sin mortigas, sinjoro. Ili estas tre maldelikataj homoj, precipe tre ridindaj homoj, vere tre ridindaj.

Herodo. — Jes, estas ridinde, mortigi sin mem.

Tigelinus. — Oni mokas ilin en Romo. La imperiestro estas verkinta pri ili mokpoemon, kiun oni ĉie recitas.

Herodo. — Ah! ĉu li verkis mokpoemon pri ili? Estas mirinde, li povas ĉion — sed estas strange, ke la siriano sin mortigis. Mi bedaŭras, mi vere bedaŭras. Ĉar li estis bela, li estis tre bela, li havis tiajn sopirantajn okulojn. Mi memoras ke li rigardadis sopirante Salome’on; vere, li rigardadis ŝin iom tro multe.

Herodias. — Troviĝas ankoraŭ aliaj, kiuj rigardadas ŝin tro multe.

Herodo. — Reĝo estis lia patro, mi forpelis lin el lia lando. Kaj la reĝinon, lian patrinon, vi faris sklavino. Tial li estas tie ĉi kvazaŭ gasto kaj tial mi faris lin soldatestro. Mi bedaŭras, ke li estas morta. Sed pro kio vi lasis tie la kadavron; forigu ĝin, mi ne deziras vidi ĝin, forportu!

La Soldatoj (forportas la kadavron tra la dekstra pordo).

Herodo. — Estas malvarme tie ĉi; estas trablovo, ĉu ne vere? estas trablovo.

Herodias. — Ne, ne estas trablovo.

Herodo. — Jes, estas trablovo, kaj io kvazaŭ flugilbatadoj; mi aŭdas la batadon de larĝaj flugiloj en la aero. Ĉu vi ne ĝin aŭdas?

Herodias. — Ne.

Herodo. — Nun mi ne plu aŭdas ĝin; sed mi ĝin aŭdis; estis la vento sendube, ĝi foriĝis. Sed ne, mi ĵus aŭdis ĝin refoje, ĉu vi ankaŭ ne ĝin aŭdis? Ĝi sonas kvazaŭ flugilbatado.

Herodias. — Estas nenio, mi diras vin; vi estas malsana, ni reiru.

Herodo. — Mi ne estas malsana, sed ŝajnas al mi, ke via filino estas malsana, tiel malsana ŝi mienas, neniam mi vidis vian filinon tiel pala. (Li sidiĝas.)

Tigelinus kaj Herodias (sidiĝas).

Paĝio (sidiĝas je la piedoj de Herodias).

Herodias. — Mi jam diris al vi, ne rigardu ŝin.

Herodo. — Enverŝu vinon. (Oni ĝin faras). Salome, venu kaj trinku kun mi iom da vino. Mi havas ĉi tie vinon, kiu estas belega. La imperiestro mem sendis ĝin al mi. Trempu viajn lipojn per ĝi kaj tiam lasu al mi malplenigi la pokalon.

Salome (sidante ĉe la dekstra pordo). Mi ne soifas, tetrarko.

Herodo. — Ĉu vi aŭdas kiel ŝi, via filino, min respondas?

Herodias. — Si estas tute prava. Kial do vi ĉiam ŝin rigardas?

Herodo. — Alportu fruktojn. (Oni faras ĝin). Salome, venu kaj manĝu frukton kun mi. Mi amas vidi la mordon de viaj dentoj en frukto. Formordu pecon de tiu ĉi frukto, la ceteron mi volas manĝi.

Salome.Mi ne malsatas.

Herodo (al Herodias). — Ĉu vi vidas, kiel vi edukis ŝin, vian filinon!?

Herodias.Mia filino kaj mi devenas de reĝoj! Sed via avo estis kamelisto kaj krom tio ŝtelisto!

Herodo.Vi mensogas!

Herodias. — Vi scias mem, ke tio estas vero.

Herodo.Salome, venu, eksidu ĉe mi, mi volas doni al vi la kronon de via patrino.

Salome. — Mi ne estas laca, tetrarko.

Herodias. — Vi do vidas, kiel ŝi estimas vin.

Herodo. — Alportu —, kion mi deziris? Mi forgesis. Ah! ah! mi memoras.

Voĉo de Johanano. — La tempo alvenis; tio fariĝis, kion mi antaŭdiris, diras la Sinjoro, nia Dio. Alvenis la tago, pri kiu mi parolis.

Herodias. — Silentigu lin do, mi ne volas aŭdi lian voĉon, li ĉiam insultas min.

Herodo. — Nenion li diris kontraŭ vi. Cetere, li estas tre granda profeto.

Herodias. — Mi ne kredas en profetoj; ĉu iu povas tion antaŭdiri, kio okazos? Neniu scias tion; krom tio, li ofendas min ĉiam. Sed mi kredas ke vi timas lin; jes, mi scias ke vi timas lin.

Herodo. — Mi ne timas lin, mi timas tute neniun.

Herodias. — Jes, vi lin timas, se ne, kial vi ne donas lin en la manojn de la judoj, kiuj jam deziras tion dum ses monatoj?

Unua Judo. — Sinjoro, vere, estus pli bone liveri lin al ni.

Herodo.Sufiĉe pri tio, mi jam donis al vi mian respondon, mi ne liveros lin al vi. Li estas sankta viro, iu, kiu Dion vidis.

Unua Judo.Neeble, neniu vidis Dion post Eliaso, kiu estis la unua, kiu vidis Dion. En nia tempo Dio ne plu sin montras, kaj tial estas tiom da mizero en la lando.

Dua Judo. — Oni tute ne scias, ĉu la profeto Eliaso vere vidis Dion. Ĝi estis nur la ombro de Dio, kiun li vidis.

Tria Judo.Dio ne sin kaŝas, li ĉiam sin montras en ĉiuj aferoj, en la malbono kaj en la bono.

Kvara Judo.Tion oni ne diru, tio estis tre danĝera doktrino, kiu devenas el la lernejoj de Aleksandrio, kie estas instruata greka filozofio. Kaj la grekoj estas idolanoj, ili eĉ ne estas ĉirkaŭtranĉitaj.

Kvina Judo. — Neniam oni povas scii, kiel agas Dio, ĉar Liaj vojoj estas plenmisteraj. Eble estas tio la bono, kio ŝajnas esti la malbono, neniam oni povas tion scii, tial oni sin submetu al ĉio. Dio estas fortega, samtempe. Li batas la malfortulojn kaj la fortulojn, neniun li indulgas.

Unua Judo. — Prave, Dio estas terura. Li batas la malfortulojn kaj la fortulojn, kiel oni pistas la grenon en pistujo, sed tiu ĉi viro neniam vidis Dion. Post la profeto Eliaso neniu vidis Dion.

Herodias. — Silentigu ilin do, ili enuigas min.

Herodo. — Sed mi aŭdis diri ke Johanano mem estas via profeto Eliaso.

Unua Judo. — Neeble; post la tagoj de l’profeto Eliaso pasis pli ol tri cent jaroj.

Herodo. — Tamen estas homoj, kiuj diras, ke li estas la profeto Eliaso.

Unua Judo. — Ne, ne, li ne estas la profeto Eliaso.

Voĉo de Johanano.Veninta estas la tago, la tago de l’Sinjoro, kaj sur la montoj mi aŭdas la paŝojn de tiu, kiu estas la Savonto de l’mondo.

Herodo.Kion signifas tio, la Savonto de l’mondo?

Tigelinus.Ĝi estas la titolo, kiun havas la imperiestro.

Herodo.Tamen la imperiestro ne venas al Judeo. Hieraŭ mi ricevis leteron el Romo, en ĝi nenio estas skribita pri tio. Sed vi, Tigelinus, vi estis en Romo la pasintan vintron, kaj tamen ankaŭ aŭdis nenion pri tio?

Tigelinus.Vere, sinjoro, nenion mi aŭdis pri tio. Mi nur klarigis al vi la titolon.

Herodias. — La imperiestro tute ne povas veni ĉi tien, li suferas je la podagro, oni diras ke li havas piedojn kvazaŭ elefanto. Ankaŭ pro ŝtataj motivoj li ne venos, ĉar kiu forlasas Romon — tiu perdos Romon. Li ne venos. Sed kio ajn estu: li estas la Cezaro; se li volos, li venos. Tamen mi ne kredas ke li venos.

Unua Nazaretano. — Ĝi ne estas Cezaro, pri kiu parolis la profeto!

Herodo. — Ne Cezaro?

Unua Nazaretano. Ne, sinjoro!

Herodo. — Pri kiu do li parolis?

Unua Nazaretano. — Pri la Mesio, kiu ekvenis.

Unua Judo. — La Mesio ne ekvenis.

Unua Nazaretano. — Li ekvenis kaj faras miraklojn ĉiuloke.

Herodias. — Sensencaĵo, mi ne kredas plu en mirakloj, mi jam vidis tro multe da ili. (Al paĝio). Mian ventumilon!

Unua Nazaretano. — Tiu viro faras verajn miraklojn, ekzemple: dum malgranda edziĝfesto, en urbeto de Galileo, li ŝanĝis akvon en vinon. Homoj, kiuj ĉeestis, rakontis ĝin al mi. Ankaŭ li resanigis per surmetigo de manoj du leprulojn antaŭ la pordegoj de Kapernaumo.

Dua Nazaretano. — Vi eraras, estis du blinduloj, kiujn li resanigis apud Kapernaumo.

Unua Nazaretano. — Ili estis lepruloj, tamen li ankaŭ jam resanigis blindulojn, kaj oni vidis lin paroli kun anĝeloj sur monto.

Sadukeo. — Ne ekzistas anĝeloj.

Fariseo. — Jes, ili ekzistas, sed mi ne kredas, ke tiu viro parolis kun ili.

Unua Nazaretano. — Multaj homoj vidis lin paroli kun anĝeloj.

Sadukeo. — Ne kun anĝeloj!

Herodias. — Kiel tiuj homoj senpaciencigas min, ili estas veraj malsaĝuloj. (Al la paĝio). Nu, mian ventumilon?

Paĝio (donas la ventumilon).

Herodias — Vi mienas kvazaŭ vi sonĝas. Ne sonĝu, nur malsanuloj sonĝas. (Ŝi batas la paĝion per la ventumilo).

Dua Nazaretano. — Same okazis la miraklo al la filino de Jairuso.

Unua Nazaretano. — Jes, certe, nedisputeble.

Herodias. — Tiuj homoj estas malsaĝuloj, ili rigardas tro multe la lunon, silentigu ilin do.

Herodo. — En kio ekzistas la miraklo al la filino de Jairuso?

Unua Nazaretano. — Mortinta estis la filino de Jairuso, li revivigis ŝin.

Herodo. — Ĉu li povas revivigi la mortintojn?

Unua Nazaretano. — Jes, sinjoro, li revivigas la mortintojn.

Herodo. — Mi ne volas, ke li faru tion, mi malpermesas al li fari tion, mi ne ĝin kredas ke oni revivigas mortintojn. Oni serĉu lin kaj diru ke mi ĝin malpermesas revivigi la mortintojn. Kie loĝas nuntempe tiu viro?

Dua Nazaretano. — Sinjoro, li loĝas ĉie, sed estas tre malfacile, trovi lin.

Unua Nazaretano. — Oni diris ke li loĝas nun en Samario.

Unua Judo. — Je tio oni povas vidi, ke li ne estas la Mesio, ĉar ĉe la samarianojn neniam venos Mesio. Ili estas malbenitaj, ili neniam portas oferaĵojn al la templo.

Dua Nazaretano. — Antaŭ nelonge li forlasis Samario. Mi kredas ke li estas nuntempe en la ĉirkaŭaĵo de Jeruzalemo.

Unua Nazaretano. — Ho ne, tie li ne estas, mi ĵus venis de Jeruzalemo. De du monatoj oni aŭdis plu nenion pri li.

Herodo. — Tute egale, tamen oni igu lin serĉi kaj diru ke mi ne permesas ke li revivigas la mortintojn. Ŝanĝi akvon en vinon, resanigi leprulojn kaj blindulojn, tion li faru se li deziras, tio eĉ ŝajnas al mi bona faro. Sed li nur ne revivigi la mortintojn, estus terurige se la mortintoj revenus.

Voĉo de Johanano. — Ve al la voluptemulino, la malĉastulino, la filino de Babilino kun okuloj el oro sub la brilantaj palpebroj! Tiel parolas la Sinjoro, nia Dio. Atakigu ŝin de aro da homoj, eklevigu de la popolo ŝtonojn por ŝtonmortigi ŝin!

Herodias. — Ordonu al li ke li silentu!

Voĉo de Johanano. — La soldatestroj trapikigu ŝin per glavoj, ili dispremigu ŝin per ŝildoj!

Herodias. — Tio estas hontindaĵo!

Voĉo de Johanano. — Tiel mi volas forigi la krimojn de la tero, por ke ĉiuj virinoj lernu ne imiti la abomenaĵojn de tiu virino.

Herodias. — Ĉu vi aŭdis kion li diris kontraŭ mi? Ĉu vi toleras ke li insultas tiel vian edzinon?

Herodo. — Vian nomon li ja ne eldiris!

Herodias. — Tute egale, vi bone scias ke li ĉiam penas insulti min, kaj mi estas via edzino, ĉu ne vere?

Herodo. — Jes, amata kaj kara Herodias, vi estas mia edzino, kaj antaŭe vi estis la edzino de mia frato!

Herodias. — Estis vi, kiu tiris lin el miaj brakoj.

Herodo. — Prave; mi estis la pli forta; sed ni ne parolu plu pri tio. Mi ne volas plu paroli pri tio. Tial la profeto parolis tiujn terurigajn vortojn. Nepre malfeliĉaĵo okazos fine pro tio! Tial ni silentu pri ĝi! Altnobla Herodias, ni forgesas niajn gastojn! Enverŝu por mi, ho multeamatino; replenigu por mi per vino la belegan pokalon, tiun-ĉi el arĝento kaj tiun grandan el kristalo. Mi trinkas al la sano de l’imperiestro! Romanoj estas tie ĉi, tial oni devas trinki al la sano de l’imperiestro!

Ĉiuj. — Cezaro! Cezaro!

Herodo. — Ĉu vi ne vidas kiel pala estas via filino?

Herodias. — Kion tio povas interesi al vi, ke ŝi estas pala aŭ ne?

Herodo. — Neniam mi ŝin vidis tiel pala.

Herodias. — Ne rigardu ŝin ĉiam!

Voĉo de Johanano. — En tiu tago la suno fariĝos tiel nigra kiel la hartukoj, la luno fariĝos tiel nigra kiel sango, kaj la steloj falos sur la teron kvazaŭ nematuraj figoj, falantaj de l’figujo, kaj la reĝoj sur la tero ektimos.

Herodias. — Haha, mi dezirus vidi la tagon pri kiu li parolaĉas, en kiu la luno fariĝos kiel sango kaj la steloj falos sur la teron kvazaŭ nematuraj figoj. Kvazaŭ ebriulo tiu profeto parolas! Sed la sonoron de lia voĉo mi ne povas plu elporti; abomeninda estas al mi lia voĉo! Silentigu lin do!

Herodo. — Ho ne, mi ne komprenas, kion li diras, sed ĝi estas eble signo!

Herodias. — En signoj mi ne kredas. Li parolas kvazaŭ ebria homo.

Herodo. — Eble li estas ebria de l’vino de Dio!

Herodias. — Kia estas tiu vino? De kiu vinmonto ĝi devenas, en kiuj premejoj ĝi estas preparita?

Herodo (de nun rigardas seninterrompe Salomeon). — Tigelinus, kiam vi estis lastfoje en Romo, ĉu la imperiestro tiam parolis al vi pri — — —

Tigelinus. — Pri kio, sinjoro?

Herodo. — Pri kio? — mi demandis al vi ion, ĉu ne vere? Mi forgesis pri kio mi volis demandi.

Herodias. — Vi refoje rigardas mian filinon, ne rigardu ŝin, mi jam diris tion al vi.

Herodo. — Vi ĉiam diras la samon.

Herodias. — Mi refoje ĝin diras.

Herodo. — Kaj la rekonstruaĵo de la templo, pri kio oni tiom parolas, ĉu tio okazos? Ĉu ne vere, oni diras ke la kurteno antaŭ la plejsanktaĵo malaperis?

Herodias. — Vi mem ĝin forprenis; vi tute ne scias, kion vi parolas. Mi ne volas resti tie ĉi pli longe, ni reeniru la palacon.

Herodo. — Dancu por mi, Salome.

Salome. — Mi ne deziras danci, tetrarko.

Herodo. — Salome, filino de Herodias, dancu por mi.

Herodias. — Lasu ŝin do trankvila.

Herodo. — Mi ordonas vin danci.

Salome. — Mi ne amas danci, tetrarko.

Herodias (ridetante). — Vi vidas kiel ŝi obeas vin!

Herodo. — Kion tio tuŝas min ke ŝi dancas aŭ ne? Tio estas al mi tute same; hodiaŭ vespere mi estas feliĉa, tre feliĉa, neniam mi estis tiel feliĉa.

Unua Soldato. — La tetrarko mienas tre malgaja, ĉu ne vere? li mienas tre malgaja.

Dua Soldato. — Jes, tre malgaja li mienas.

Herodo. — Kial mi ne estus feliĉa? La imperiestro, kiu estas la estro de l’mondo, la estro de ĉio, tre min amas. Donacojn de alta valoro li jus sendis al mi kaj li promesis al mi venigi al Romo la reĝon de Kapadocio, mian malamikon, eble li krucumigos lin en Romo: ĉar li povas ĉion fari, kion li volas, la imperiestro; li ja estas la estro. Tial mi rajtas esti feliĉa, kaj vere, mi ĝi estas ankaŭ. Ankoraŭ neniam mi estis tiel feliĉa. Nenio en la mondo povas neniigi mian feliĉon.

Voĉo de Johanano. — Li sidos sur la trono, li estos vestita purpure kaj skarlate. En sia mano li tenos oran ujon plenan je siaj kalumnioj. La anĝelo tamen mortfrapos lin, de vermoj li estos manĝata.

Herodias (mokante). — Ĉu vi aŭdas, kion li diras pri vi: De vermoj vi estos manĝata.

Herodo. — Ne pri mi li parolas, neniam li ĝin faras. Li parolas pri la reĝo de Kapadocio, mia malamiko, ĝi estas li kiu estos manĝata de vermoj. Neniam li parolis al mi, la profeto, escepte tiam, kiam mi faris la edzinon de mia frato la edzino de mi mem. Eble li estas ankaŭ prava, ĉar efektive, vi estas senfrukta.

Herodias. — Senfrukta? Kaj vi diras tion, vi, kiu senĉese rigardas mian filinon, vi, kiu deziras ke ŝi dancu por plezurigi vin! Estas vere absurda diri ion tian. Mi jam naskis infanon. Al vi neniam naskiĝis infano, eĉ ne ĉe unu el viaj sklavinoj. Vi estas senfrukta, ne mi!

Herodo. — Silentu! Vi estas senfrukta. Vi ne donis al mi infanon, kaj tial la profeto nomas nian edzecon sangadulta edzeco, kiu kaŭzos malfeliĉaĵojn; mi timas ke li estas prava. — Tre certe, li estas prava! — Sed nun ne estas la tempo paroli pri tio, nun mi volas esti feliĉa, kaj mi ĝi estas, tre feliĉa mi estas, nenio ĝenas min.

Herodias. — Tre mi ĝojas ke vi estas tiel bonhumora hodiaŭ vespere. Vi ne kutimas tion. Sed malfruiĝas, ni returnu, kaj ne forgesu ke ni volas ĉasi je l’tagiĝo. Al la senditoj de l’imperiestro oni ja devas fari ĉiun honoron, ĉu ne vere?

Dua Soldato. — Kiel malgaja mienas la tetrarko.

Unua Soldato. — Jes, li mieras malgaja.

Herodo. — Salome, Salome dancu por mi. Mi petas vin, dancu por mi, mi estas tiel malĝoja hodiaŭ vespere; jes, mi estas tre malĝoja hodiaŭ vespere. Enirante, mi glitis sur sango, tio estas malbona antaŭsigno, ankaŭ mi aŭdis — certe, mi aŭdis flugilbaton en la aero, baton kvazaŭ de grandega birdo. Mi ne povas diri, kion signifas tio; mi estas tiel malĝoja hodiaŭ vespere; venu kaj dancu, Salome, mi vin petas. Kiam vi dancos por mi, vi povas deziri de mi, kion vi volas, mi ĝin donos al vi. Jes, dancu por mi, Salome, mi volas doni al vi ĉion, kion vi deziras, eĉ la duonon de mia reĝolando.

Salome (ekstarante). — Ĉu vi volas doni al mi ĉion, kion mi deziras, tetrarko?

Herodias. — Ne dancu, mia filino.

Herodo. —Ĉion, eĉ la duonon de mia reĝolando.

Salome. —Ĉu vi ĵuras tion, tetrarko?

Herodo. —Mi ĵuras tion, Salome.

Herodias. — Mia filino, ne dancu!

Salome. — Je kio vi ĵuras, tetrarko?

Herodo. —Je mia vivo, je mia krono, je miaj dioj! Kion ajn vi deziras, mi ĝin donos, eĉ la duonon de mia reĝolando, se vi nur dancos. Ho Salome, Salome, dancu por mi.

Salome. —Vi ĵuris, tetrarko.

Herodo. — Mi ĵuris, Salome.

Salome. — Kion ajn mi deziras de vi, eĉ la duonon de via reĝolando!

Herodias. — Ne dancu, mia filino.

Herodo. — Eĉ la duonon de mia reĝolando. Kiel bela vi estos estante reĝino, se plaĉos al vi deziri la duonon de mia reĝolando. Ĉu ne vere, ŝi estos tre bela reĝino? — Ah! estas malvarme ĉi tie, blovas malvarma vento, mi aŭdas ĝin! Kaj en la aero mi refoje aŭdas la flugilbaton, oni povus kredi ke flugpendas birdo, granda nigra birdo super la teraso. Kial mi ne volas vidi ĝin, tiun birdon? Kiel teruriga estas ĝia flugilbato, kiom teruriga estas la vento de flugilbato; ĝi estas malvarma vento — sed ne, ĝi ja ne estas malvarma, ĝi estas kontraŭe tre varma, tro varma; mi sufokiĝas, verŝu akvon sur miajn manojn. (Sklavoj rapidas al li). Donu al mi neĝon por manĝi, forprenu mian mantelon, rapide, rapide, forprenu de mi la mantelon — ne, lasu ĝin. Mia girlando doloras min, mia girlando el rozoj. La floroj estas kvazaŭ fajro, ili brulis mian frunton. (Li ŝiras la girlandon de sia kapo kaj ĵetas ĝin sur la tablon). Ah! fine mi povas spiri; kiel ruĝaj estas tiuj folioj, ili mienas kiel sango sur blanka tuko. Tute egale, ĉie oni ne devas trovi simbolojn. Tio malebligus la vivon. Estus pli bone diri ke sango estas tiel bela kiel rozoj; estus pli bone, tion diri — sed ni ne parolu plu pri tio. Nun mi estas feliĉa, tre feliĉa mi nun estas. Mi rajtas tion, ĉu ne vere? Ĉar via filino dancos por mi. Salome, vi dancos por mi, vi ĝin promesis.

Herodias. — Mi ne volas ke ŝi dancu.

Salome. — Mi dancos por vi, tetrarko. (Ŝi donas signon al siaj sklavinoj, ili supreniras la ŝtuparon).

Herodo. — Ĉu vi aŭdas, kion diras via filino? Ŝi dancos por mi. Salome, vi agos bone, dancante por mi, kaj kiam vi estos dancinta, pensu al tio: vi postulos de mi ĉion, kion vi volas. Ĉion ajn, kion vi volas, mi donos ĝin al vi, eĉ la duonon de mia reĝolando. Mi ĵuris tion, ĉu ne?

Salome. — Vi ĵuris, tetrarko.

Herodo. — Kaj neniam mi rompis mian ĵuron. Mi ne estas unu el tiuj, kiuj ne tenas sian vorton, mi ne povas mensogi, mi estas la sklavo de mia vorto, kaj mia vorto estas reĝa vorto. La reĝo de Kapadocio mensogas ĉiam, sed li ne estas reala reĝo. Li estas malkuraĝulo. Ankaŭ li ŝuldas al mi monon kaj ne volas ĝin pagi. Eĉ miajn senditojn li insultis, li diris tre insultajn aferojn. Sed la imperiestro krucumigos lin, kiam li venos al Romo; mi firme kredas, ke la imperiestro krucumigos lin. Se ne, li mortos kaj estos manĝata de vermoj. La profeto antaŭdiris tion. Nu, Salome, je kio vi atendas?

Salome. — Mi nur atendas, ĝis miaj sklavinoj alportos al mi odoraĵojn kaj la sep vualojn, kaj senigos de miaj piedoj la sandalojn.

Sklavinoj (revenas kaj alportas odoraĵojn kaj la sep vualojn; ili malligas la sandalojn, demetas la supran veston de Salome kaj envolvas ŝin per vualoj.)

Herodo. — Ĉu vi volas danci nudpiede? Ah, tio estas bona, vere bona! Al blankaj kolomboj similos viaj piedoj, al blankaj floretoj, kiuj tremadas sur arbo — sed ne, ŝi dancos sur sango, ĉar sango estis verŝata sur la plankon! Mi ne volas ke ŝi dancu sur sango. Tio estus malbona antaŭsigno.

Herodias. — Kio povas esti tio al vi, ke ŝi dancas sur sango? Vi ja vadis en ĝi multfoje.

Herodo. — Kion tio al mi tuŝas? Ah, rigardu do la lunon! Ĉu ĝi ne fariĝis ruĝa, ruĝa kiel sango? Ah, la profeto ĝin antaŭdiris. Ĉu ne vere, tion li antaŭdiris. Vi do ankaŭ ĝin aŭdis? La luno fariĝis ruĝa kiel sango, ĉu vi ne vidas tion?

Herodias (mokante). — Certe, bone mi ĝin vidas kaj la steloj falas kiel nematuraj figoj, ĉu ne? Kaj la suno fariĝas malluma kiel pentvesto el haroj, kaj timo ekprenas la reĝojn de la tero. Tion almenaŭ oni vidas; unu fojon la profeto estis prava, timo ekprenas la reĝojn de la tero! Sed ni returnu, vi estas malsana, en Romo oni rakontos ke vi estas freneza. Ni returnu, mi diras vin!

Voĉo de Johanano. — Kiu estas tiu, kiu venas tie de Edomo, kiu venas tie de Bozra, en purpura vesto, brilanta de vesta belegeco, alproksimiĝante en ĉiupotenco? Kial liaj vestoj estas pentritaj skarlate?

Herodias. — Ni returnu, la voĉo de tiu homo ekscitas min plejgrade. Mi ne volas, ke mia filino dancu, kiam samtempe li tiamaniere krias! Mi ne volas ke ŝi dancu, kiam vi rigardas ŝin en tia maniero, unuvorte: mi ne volas, ke ŝi dancu.

Herodo. — Restu kviete sidanta, edzino, reĝino; via kontraŭstaro ne utilos al vi, mi ne reiros antaŭ ol ŝi estos dancinta. Dancu, Salome, dancu por mi!

Herodias. — Ne dancu, mia filino!

Salome. — Mi estas preta, tetrarko.

La Muzikistoj (komencas ludi).

La Sklavinoj (kaŭras en duoncirklo ĉirkaŭ Salome, ili kantas unutonan melodion, frapadas laŭte la manojn kaj eligas laŭtajn ekkriojn dum Salome turne dancadas).

Salome (dancas la sep-vualdancon kaj fine falas senvuale al la piedoj de Herodo).

Herodo. — Ah, estas rave, rave! Vidu, kiel ŝi, via filino dancas por mi. Venu al mi, Salome, por ke mi rekompensu vin. Mi malavare pagas al dancistinoj kaj malavare mi volas vin rekompensi; ĉion, kion vi deziras, mi volas doni al vi. Kion vi volas havi? Parolu!

Salome (genufleksante). — Mi volas, ke oni alportu al mi sur arĝenta plado...

Herodo (ridante). — Sur arĝenta plado, certe, sur arĝenta plado. Ŝi estas ĉarma, ĉu ne? Kion do oni alportos al vi sur arĝenta plado, kara kaj bela Salome, plej bela el ĉiuj knabinoj en Judeo, kion oni alportos al vi sur arĝenta plado? Parolu, kio ajn ĝi estu, oni alportos ĝin al vi, miaj trezoroj apartenas al vi; kio do ĝi estas, Salome?

Salome (ekstarante). — La kapo de Johanano!

La Sklavinoj (almetas al ŝi mantelon).

Herodias. — Ah! bone dirita, mia filino!

Herodo (ekstarante). — Ne, ne!

Herodias. — Bone dirita, mia filino!

Herodo. — Ne, Salome, ne; tion vi ne deziras. Ne aŭskultu al via patrino; ŝi ĉiam konsilas al vi nur malbone, al ŝi ne aŭskultu.

Salome. — Al mia patrino mi ne aŭskultas. Je mia propra plezuro mi deziras la kapon de Johanano sur arĝenta plado. Vi ĵuris, Herodo, ne forgesu tion, vi ĵuris!

Herodo. — Mi scias; je miaj dioj mi ĵuris; bone mi tion scias. Tamen, mi petas vin, deziru de mi ion alian, la duonon de mia reĝolando; ĝin mi donos al vi. Sed ne postulu tion, kion vi ĵus postulis!

Salome. — Mi postulas de vi la kapon de Johanano.

Herodo. — Ne, ne, mi ne volas.

Salome. — Vi ĵuris, tetrarko.

Herodias. — Jes, vi ĵuris, ĉiu ĝin aŭdis, vi ĵuris antaŭ ĉiu.

Herodo. — Silentu, mi ne parolas al vi.

Herodias.Tute prave mia filino povas postuli la kapon de tiu homo. Kontraŭ mi li eligis insultaĵojn, abomenaĵojn li diris al mi. Oni vidas, kiel ŝia patrino estas kara al ŝi, tial ne cedu, mia filino, li ĵuris, ĵuris.

Herodo. — Silentu, ne parolu al mi. Vidu, Salome, oni devas esti prudenta, ĉu ne vere? oni devas esti prudenta. Neniam mi estis severeta kontraŭ vi, mi ĉiam vin amis, eble tro multe. Estas terure, estas abomene, postuli tion de mi, kaj fine mi kredas, ke ĝi tute ne estas serioza. La kapo de senkapigito estas abomena objekto, ĉu ne vere? Knabino ne devas vidi tion. Kian plezuron tio povas alporti al vi? Nenian. Ne, ne, tion vi ne povas deziri; aŭskultu min momenton. Mi havas smeraldon, grandan rondan smeraldon, kiun la amatino de Cezaro sendis al mi. Kiam vi vidas tra tiu ŝtono, tiam vi povas tion vidi, kio en la malproksimeco okazas. La imperiestro mem portas tian ŝtonon, kiam li vizitas la cirkon. La mia tamen estas pli granda, tion mi scias certege, ĝi estas la plej granda smeraldo en la tuta mondo. Ĝin vi volas havi, ĉu ne? Petu ĝin de mi, vi ekhavos ĝin.

Salome. — Mi postulas la kapon de Johanano.

Herodo. — Aŭskultu min do, vi ja tute ne aŭskultas min, lasu min fine paroli al vi, Salome.

Salome. — La kapon de Johanano!

Herodo. — Ne, ne, tion vi ne volas, vi nur ĝin diras por fari al mi doloron, ĉar mi rigardis vin la tutan vesperon. Nu, mi ja konfesas, via beleco turmentis min, terure ĝi turmentis min, kaj tro multe mi vin rigardis, sed mi ne ĝin refaros. Oni devas rigardi nek objektojn nek personojn. Nur en la spegulo oni devas rigardi sin, ĉar speguloj nur montras al ni maskojn. — Mi soifas; vinon! — Salome, ni estu amikoj. Vidu..., kion mi nur volis diri..., kio ĝi estis? — ho jes, mi memoras. Salome, alproksimiĝu, alie vi ne aŭdos miajn vortojn! Salome, vi do konas miajn blankajn pavojn, la belajn blankajn pavojn, kiuj promenadas en la ĝardeno inter la mirtoj kaj cipresoj. Oraj estas iliaj bekoj, kaj la grenoj, kiujn ili manĝas, estas el oro, kaj purpure ruĝaj estas iliaj piedoj. Pluvas, kiam ili blekas, kaj kiam ili disvolvas la voston, tiam la luno staras sur la ĉielo. Po du ili promenas inter la cipresoj kaj la malhelaj mirtoj, gardata ĉiu de sklavo. Ofte ili flugas trans la arbojn kaj ofte ili ripozas sur la herbejoj kaj ĉe la lagetoj. Neniu reĝo sur la tuta tero posedas tiajn mirindajn birdojn, eĉ ne Cezaro. Vidu, kvindek de tiaj pavoj estos viaj, ĉiam ili sekvos vin kaj en ilia mezo vi estos, kiel la luno en granda brilanta nubo — ili ĉiuj estos viaj, nur cent mi posedas, kaj sur la tuta tero ne estas reĝo, kiu posedas pavojn kiel ĉi tiuj, tamen mi volas doni ilin ĉiujn al vi. Vi nur malligu min de mia ĵuro kaj ne postulu plu de mi, kion vi postulis. (Li fintrinkas la pokalon da vino).

Salome. — Donu al mi la kapon de Johanano.

Herodias. — Bone dirite, mia filino! (al Herodo) kaj vi faras vin ridinda per viaj pavoj.

Herodo. — Silentu, vi ĉiam krias; kiel rabobirdo vi krias! Oni ne devas tiel krii. Via voĉo turmentas min. Silentu, mi diras vin! Salome, pripensu, kion vi faris! Eble tiu viro venas de Dio, mi firme kredas, ke li venas de Dio; li estas sankta viro. La fingro de Dio tuŝis lin. Terure Dio parolis per lia buŝo. En la palaco kiel ankaŭ en la dezerto, ĉiam Dio estas kun li. Almenaŭ tio estas ebla. Oni ne ĝin scias certe, sed estas eble ke Dio estas por li kaj kun li. Se li mortas, tiam malfeliĉo povas trafi min. Ĉar li proklamis ke en la tago de lia morto, iu estos trafata de malfeliĉo. Kaj nur min povas tio koncerni. Pripensu ke mi glitis sur sango, kiam mi venis ĉi tien. Krom tio, mi aŭdis flugilbaton en la aero, baton de grandegaj flugiloj. Tio estas malbonaj antaŭsignoj! Kaj tre certe montriĝis aliaj, kiujn mi ne eksciis. Nu, Salome, vi ne povas deziri ke trafos min malfeliĉo! Tion vi ne volas, aŭskultu min plue.

Salome.Donu al mi la kapon de Johanano.

Herodo. — Vidu, vi tute ne aŭskultas min. Estu do kvieta, mi estas tute kvieta, kiel vi vidas. Aŭskultu min: ĉi tie mi portas kaŝitan ornamaĵon, kiun eĉ via patrino neniam vidis, tre rimarkindan ornamaĵon. Mi havas ĉirkaŭkolon, kiu konsistas el kvar perlaroj, oni povus rigardi ilin kiel lunojn, kiuj estas fiksitaj al radioj el arĝento; oni povus rigardi ilin kiel kvindek kaptitajn lunojn, kunligitajn al unu maldika fadeno el oro. Tion portis iam unu reĝino sur sia ebura brusto. Se vi ĝin portas, vi estos tiel bela kiel reĝino. Mi havas amestisojn, tiel nigrajn kiel vino, aliajn tiel ruĝajn kiel vino miksita kun akvo. Mi posedas flavajn topazojn kiel okuloj de tigroj, kaj ruĝajn topazojn kiel kolombokuloj, kaj verdajn kiel katokuloj. Mi posedas opalojn, kiuj lumas kun malvarma flamo, kiuj malĝojas la animojn kaj kiuj timas la nokton. Oniksojn mi posedas, kiuj mienas kvazaŭ pupilo de mortinta virino. Selenitojn mi posedas, kiuj aliiĝas, kiam aliiĝas la luno, kaj kiuj paliĝas kiam la luno brilas. Mi havas safirojn, grandajn kiel ovoj, bluajn kiel bluaj floroj; en ili la maro sin movas, kaj neniam la luno malhelpas la bluon de iliaj ondoj. Mi havas orŝtonojn kaj berilojn, krisopazojn kaj rubinojn, saradoniks kaj hiacintŝtonojn kaj kalzedonitojn; ilin ĉiujn mi volas doni al vi, kaj aĉeti por vi ankoraŭ multajn aliajn objektojn. La reĝo de Hindujo ĵus sendis al mi kvar ventumilojn el papagoplumoj, kaj la reĝo de Nubio sendis veston el strutplumoj. Kristalon mi posedas, kiun virinoj ne devas rigardi, sed nur junaj viroj post kiam ili estas vergitaj per vergo. En kesteto el perlamoto mi havas tri belegajn turkisojn; kiam oni portas ilin sur la frunto, oni povas vidi aferojn, kiuj ne ekzistas, kaj kiam oni portas ilin sur la mano, oni povas fari nefrukteblaj per ili la virinojn. Tiuj trezoroj estas de nekalkulebla valoro, ili estas nepageblaj. Tamen tio ne estas ankoraŭ ĉio. En kesteto el ebono kuŝas du pokaloj el sukceno, similaj al oraj pomoj. Kiam malamiko verŝas venenon en tiujn pokalojn, ili fariĝas kvazaŭ arĝentaj pomoj. En kesteto kun enkrustitaj sukceno mi havas sandalojn ornamitajn per vitro; mi posedas brakringojn enkrustitajn per karbunkolo kaj renŝtono... kion do vi volas, Salome. Diru al mi kion vi deziras kaj mi donos ĝin al vi. Ĉion mi volas doni al vi, ĉion, kion vi volas, nur ne tion unu. Ĉion, kion mi posedas mi volas doni al vi, escepte unu vivon. La mantelon de la ĉefpastro vi havos, eĉ la antaŭkurteno de la plejsankaĵo!

La Judoj (kun indigno). — O! O!

Salome.Donu al mi la kapon de Johanano!

Herodo (falsidiĝante). — Kiu donos al ŝi kion ŝi postulas? Ĉu ŝi estas vere la infano de sia patrino?

Unua Soldato (alproksimiĝas la reĝon).

Herodias (prenas la ringon de l’mano de la tetrarko kaj ĝin donas al la soldato, kiu tuj ĝin portas al la ekzekutisto).

La ekzekutisto (konfuziĝas terurite).

Herodo. — Kiu prenis mian ringon? Estis ja ringo al mia dekstra mano. Kiu trinkis mian vinon? Estis ja vino en mia pokalo. Ĝi estis plena je vino kaj iu fortrinkis ĝin. O, mi firme kredas ke malfeliĉo trafos iun.

La ekzekutisto (malsupreniras la cisternon. Oni refoje aŭdas la tintadon de ĉenoj kaj pordon kiu brufermiĝas).

Herodo. — Ve, kial mi donis mian vorton? Neniam reĝo devus doni sian vorton; se li ĝin tenas, estas terure, kaj se li ne ĝin tenas, ne estas malpli terure.

Herodias. — Mi opinias ke mia filino agis prave.

Herodo. — Mi estas certa, ke nin trafos malfeliĉo.

Salome (sin klinas super la rando de la cisterno kaj aŭskultas). Nenio aŭdiĝas, nenion mi aŭdas; kial tiu viro ne krias? Se iu venus por mortigi min, mi krius, mi defendus min, mi ne ĝin tolerus — ekbatu! ekzekutisto, ekbatu! mi diras vin — nenion mi aŭdas — teruriga silento regas. Ah! Io falis teren. Mi aŭdis ion, kio falis. Li timas, tiu sklavo, certe li lasis fali sian glavon. Li ne kuraĝas mortigi lin. Li estas malkuraĝulo, tiu sklavo, oni irigu soldatojn. (Ŝi ekvidas la paĝion de Herodo kaj parolas al li). Venu ĉi tien, vi ja estis la amiko de tiu mortinta siriano, ĉu ne vere? Ne estas ankoraŭ sufiĉe da mortintoj. Diru al la soldatoj ke ili malsupreniru kaj alportu al mi, kion mi deziris, kion promesis al mi la tetrarko, kaj kio apartenas al mi.

Paĝio (malantaŭen paŝas terurite).

Salome (sin turnas al la soldatoj). — Venu ĉi tien, soldatoj, malsupreniru kaj alportu al mi la kapon de tiu viro.

La soldatoj (malantaŭen paŝas terurite).

Salome. — Tetrarko, tetrarko, ordonu do al viaj soldatoj, alporti al mi la kapon de Johanano! (Granda nigra brako, la brako de l’ekzekudisto aperas el la cisterno, portanta sur arĝenta plado la kapon de Johanano. Salome ekprenas ĝin, Herodo kovras al si la kapon per la mantelo, Herodias ridetas kaj ventumas sin. La Nazaretanoj genufieksas kaj preĝas). Ah! vi ne volis permesi al mi kisi vian buŝon, Johanano, nun mi volas kisi ĝin; per miaj dentoj mi volas mordi ĝin kiel maturan frukton. Jes, mi nun volas kisi vian buŝon, Johanano. Ĉu mi ne ĝin diris al vi, ke mi volas kisi ĝin? Sed kial vi ne rigardas min, Johanano? Viaj okuloj, kiuj estis tiel terurigaj, tiel plena je kolero kaj malestimo, nun ili estas fermitaj, kial ili estas nun fermitaj? Malfermu ilin! Levu viajn palpebrojn, Johanano. Kial vi ne rigardas min? Ĉu vi timas min, Johanano, ĉar vi ne rigardas min? Kaj via lango, kiu, simila al serpento, elĵetis sian venenon, nun ĝi diras plu nenion, Johanano; tiu ruĝa vipero, kiu per sia veneno ebriigis min. Tio ja estas stranga, ĉu ne? De kio venas, ke ĉi tiu ruĝa vipero ne moviĝas plu? — vi maldeziris min, Johanano, vi min forpuŝis, vi diris al mi insultajn vortojn. Kvazaŭ kontraŭ knabinaĉo, vi agis kontraŭ mi, Salome, la filino de Herodias; kontraŭ mi, princino de Judeo, kaj nun Johanano, mi vivas ankoraŭ, sed vi estas morta, kaj ĉi tiu via kapo estas mia; nun mi povas fari kun ĝi kion mi volas. Mi povas ĵeti ĝin antaŭ la hundojn kaj al la birdoj en la aero — ah, Johanano, Johanano, vi estis la ununura viro, kiun mi amis, al ĉiuj aliaj mi nur estis antipatia, sed vi estis bela. Via korpo similis al ebura kolono sur piedestalo el arĝento, ĝi similis al ĝardeno plena je vinberoj kaj arĝentaj lilioj, ĝi estis kiel turo el arĝento, ornamita per eburaj pentraĵoj. Nenio en la tuta mondo estis kiel via korpo, nenio en la mondo estis tiel nigra kiel viaj haroj, kaj nenio sur tero estis tiel ruĝa kiel via buŝo. Via voĉo estis oferujo el kiu fluadis multekosta odoro, kaj se mi rigardis vin, eksonis en mi mirindaj sonoj. Ah, kial vi ne rigardis min, Johanano? Per viaj manoj kaj per viaj insultoj vi kovris por mi vian vizaĝon. Antaŭ viajn okulojn vi metis la vualon de tiu, kiu volas vidi sian Dion. Nun vi vidas Lin, vian Dion, Johanano, min tamen, min — vi vidis neniam. Se vi ĝin estus farinta, vi estus aminta min. Mi vidis vin, Johanano — kaj — mi amis vin. Ah, kiom mi vin amis! Ankoraŭ mi vin amas, Johanano, nur vin; mi soifas je via beleco, kaj malsatas je via amo. Kaj nek vino nek frukto povis trankviligi mian deziron. Kion mi nun faros, Johanano? Nek la riveroj, nek la riveregoj povas trankviligi mian amon. Princino mi estis — vi malŝatis min — ĉasta mi estis — vi metis fajron en mian sangon. Ah, kial vi ne rigardis min, Johanano? Se vi estus ĝin farinta, vi estus aminta min. Mi bone ĝin scias, vi estus aminta min, ĉar la mistero de l’amo estas pli granda ol la mistero de l’morto. Nur la amon oni povas rigardi.

Herodo. — Abomena estas via filino, plene abomena. Tio, kion ŝi faris, estas vere granda krimo, certe krimo kontraŭ nekonata Dio.

Herodias. — Mi pravigas la faron de mia filino kaj nun mi volas resti tie ĉi.

Herodo (ekstarante). — Tion diras la sangadulta virino. Venu, mi ne volas resti ĉi tie pli longe; venu, mi rediras vin, mi scias ke malfeliĉo ekfariĝos. Manaso, Isaŝaro, Oziaso, estingu la torĉojn, nenion mi volas plu vidi, mi ne volas, ke io vidas min ie. Estingu la torĉojn, kaŝu la lunon, kaŝu la stelojn, ni kaŝu nin mem en nia palaco. Herodias, mi komencas timegi! (Ĉiuj foriras tra la enirejo kaj trans la ŝtuparon en la palacon).

La Sklavoj (estingas la torĉojn, la steloj malaperas, granda nubo kaŝas la lunon, la scenejo fariĝas tute malluma).

Herodo (eksupreniras la ŝtuparon).

Voĉo de Salome. — Nun mi kisis vian buŝon, Johanano, mi kisis vian buŝon. Sur viaj lipoj estis amara gusto, ĝi estis la gusto de la sango, ĉu tio estis la gusto de la amo? Oni diras, ke la amo estas amara — sed tute egale, tute egale, mi kisis vian buŝon, Johanano, mi kisis vian buŝon! (Radio de la lunlumo falas sur Salomeon).

Herodo (sin turnas kaj vidas ŝin). Oni mortigu tiun virinon!

La Soldatoj (rapidas al ŝi kaj dispremas ŝin per siaj ŝildoj).

FINO.

Blua nokta ĉielo kovrita per steloj.

x

Granda teraso en la palaco de Herodo. Maldekstre granda ŝtupar. Dekstre sur la fundo malnova cisterno, ĉirkaŭita de muro el verda bronzo. Estas vespero; la luno lumas.

En la Esperanta Teatro Internacia aperos de la sama tradukinto:

Salome de Oskar Wilde.

Judito de Hebbel.

Lukrecia Borgia de Victor Hugo.

La Veziro de Lenkoran de Mirza Feth-Ali Achondzade.

Jepo de Bergo de Holberg.

Erasmus Montanus de Holberg.

kaj aliaj.

Notoj:

[1] Premsufoki.

[2] Muro de ĉambro.






End of the Project Gutenberg EBook of Salome, by Oscar Wilde

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SALOME ***

***** This file should be named 63064-h.htm or 63064-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/6/3/0/6/63064/

Produced by Mohammad Aboomar for the QuantiQual Project;
Project ID: COALESCE/2017/117 (Irish Research Council)

Updated editions will replace the previous one--the old editions will
be renamed.

Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
law means that no one owns a United States copyright in these works,
so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
States without permission and without paying copyright
royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
of this license, apply to copying and distributing Project
Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
specific permission. If you do not charge anything for copies of this
eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
performances and research. They may be modified and printed and given
away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
trademark license, especially commercial redistribution.

START: FULL LICENSE

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
www.gutenberg.org/license.

Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
Gutenberg-tm electronic works

1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or
destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
1.E.8.

1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement. See
paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
electronic works. See paragraph 1.E below.

1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
works in the collection are in the public domain in the United
States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
United States and you are located in the United States, we do not
claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
displaying or creating derivative works based on the work as long as
all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
you share it without charge with others.

1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
in a constant state of change. If you are outside the United States,
check the laws of your country in addition to the terms of this
agreement before downloading, copying, displaying, performing,
distributing or creating derivative works based on this work or any
other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
representations concerning the copyright status of any work in any
country outside the United States.

1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
performed, viewed, copied or distributed:

  This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
  most other parts of the world at no cost and with almost no
  restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
  under the terms of the Project Gutenberg License included with this
  eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
  United States, you'll have to check the laws of the country where you
  are located before using this ebook.

1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
contain a notice indicating that it is posted with permission of the
copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
the United States without paying any fees or charges. If you are
redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
posted with the permission of the copyright holder found at the
beginning of this work.

1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
any word processing or hypertext form. However, if you provide access
to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
provided that

* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
  the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
  you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
  to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
  agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
  within 60 days following each date on which you prepare (or are
  legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
  payments should be clearly marked as such and sent to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
  Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
  Literary Archive Foundation."

* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
  you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
  does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
  License. You must require such a user to return or destroy all
  copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
  all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
  works.

* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
  any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
  electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
  receipt of the work.

* You comply with all other terms of this agreement for free
  distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
electronic works, and the medium on which they may be stored, may
contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
cannot be read by your equipment.

1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from. If you
received the work on a physical medium, you must return the medium
with your written explanation. The person or entity that provided you
with the defective work may elect to provide a replacement copy in
lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
or entity providing it to you may choose to give you a second
opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
without further opportunities to fix the problem.

1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of
damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
violates the law of the state applicable to this agreement, the
agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
remaining provisions.

1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
Defect you cause.

Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of
computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
from people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
www.gutenberg.org



Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
volunteers and employees are scattered throughout numerous
locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
date contact information can be found at the Foundation's web site and
official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:

    Dr. Gregory B. Newby
    Chief Executive and Director
    gbnewby@pglaf.org

Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment. Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements. We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations. To
donate, please visit: www.gutenberg.org/donate

Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
freely shared with anyone. For forty years, he produced and
distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search
facility: www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.