The Project Gutenberg EBook of Dokumentoj de Esperanto, by Anonymous

This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
whatsoever.  You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
www.gutenberg.org.  If you are not located in the United States, you'll have
to check the laws of the country where you are located before using this ebook.

Title: Dokumentoj de Esperanto
       Informilo pri la historio kaj organizo de la Esperanta movado

Author: Anonymous

Release Date: May 19, 2018 [EBook #57184]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DOKUMENTOJ DE ESPERANTO ***




Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)






Dokumentoj de Esperanto

Informilo pri la historio kaj organizo
de la Esperanta movado

Kunmetita de
Dro A. Möbusz

Lübeck

[Friedrich Ellersiek emblemo]

Berlin 1921

Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek

Antaŭparolo

Kara leganto, vi partoprenis kurson por komencantoj aŭ trastudis memstare elementan lernolibron. Nun vi konas la gramatikon kaj vortfaradon de Esperanto, scias multe da Esperantaj vortoj, iom pri la Esperantismo. Vi komprenas Esperantajn tekstojn, scias skribi Esperantajn tradukojn kaj leterojn, kapablas partopreni Esperantan interparoladon—se ĝi okazas ne tro flue kaj ne tro malfacile.

Ĉu vi nun estas bona Esperantisto? Tamen ne. Lerta Esperantisto devas regi nian lingvon, uzante ĝin ne nur en praktika aplikado, sed ankaŭ flue parolante Esperanton, tradukante eĉ plej malfacilajn tekstojn, memstare verkante artikolojn pri iuj temoj (ne sole el la ĉiutaga vivo!) k.t.p. Plie: Bona Esperantisto devas scii la historion de la Esperanta movado, la organizon de la Esperantistaro, la sciencan bazon de nia lingvo, kaj ne laste ankaŭ la atakojn de niaj kontraŭuloj kaj konkurantoj, por refuti ilin per trafaj argumentoj.

Ĉu vi deziras fariĝi tia Esperantisto? Se jes, mi volas helpi vin iomete per la antaŭ vi kuŝanta verko, kiu enkonduku vin en la Esperantismon laŭ dokumentoj originale represitaj.

Nia Majstro okupu en ĉi tiu verko la plej ampleksan spacon! Liaj kongresparoladoj, restantaj ĉiam historiaj dokumentoj, reprezentas gravan parton el la evoluo de la Esperanta movado. Krom tio ili estas atestantoj de lia alta idealismo kaj homamo, kiuj instigu nin, sekvi liajn postsignojn.

Por enkonduki vin en la Esperantan historion, mi kunmetis kelkajn eltranĉaĵojn el historiaj verkoj, esperante, ke vi iam ankaŭ havos okazon, trastudi entute ĉi tiujn librojn, kies plenaj titoloj estas aldonitaj sur la unuaj paĝoj.

En la ceteraj partoj de mia libro mi kolektis regularojn, leterojn k.t.p., kiuj havas dokumentan karakteron por nia movado. Ili estas dissemitaj en malnovaj gazetoj kaj maloftaj dokumentoj, kiuj hodiaŭ ne facile estas akireblaj por nova adepto de nia lingvo, tamen sciindaj por ĉiu Esperantisto, precipe por propagandistoj kaj—kandidatoj por Esperantaj ekzamenoj. Studinte mian libron, vi posedas la plej necesan scion pri la Esperantismo antaŭ la mondmilito, kiu tiel kruele disrompis ĝian esperoplenan evoluadon. Kompreneble la enhavo de la libro en venontaj noveldonoj estos pliriĉigata. Tial, se vi havas dezirojn pri akcepto de tiu aŭ alia artikolo aŭ dokumento, sciigu ilin al mi; laŭeble mi ilin plenumos.

Pri la aplikado de mia libro en kursoj permesu al mi nur jenajn konsilojn: Oni legu kaj traduku—alterne—la tekstojn, rerakontu kaj priparolu ilian enhavon, kompletigu ĝin per specialaj paroladoj laŭ la nomitaj aŭ aliaj verkoj k.t.p. De tempo al tempo oni interrompu—por ne laciĝi—ĉi tiun laboron per legado de aliaj verkoj el nia riĉa Esperanta literaturo; ĉar la studado de la nun antaŭ vi kuŝanta libro estas kaj devas esti ne amuza, sed serioza afero. Tamen la gajno el ĝi, tion mi certe esperas, estos grava por ĉiu mem kaj por nia kara Esperanto.

Lübeck, Pentekosto 1920
Dr. A. Möbusz

A. Historio

Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibniz ĝis la nuna tempo

Publika parolado, havita en la Nurnberga klubo de instruistoj la 11an de Novembro 1884 de L. Einstein[1]

Jam de 200 jaroj kun rilate malgrandaj interrompoj estis farataj provoj krei lingvon internacian, kaj la deziro de komuna lingvo por ĉiuj homoj estis esprimita eĉ jam antaŭ pli ol 2000 jaroj de la profeto Zefanja. Tiu ĉi deziro havas ankaŭ tre gravan fundamenton; ĉar de ĉiam la babilona konfuzo de lingvoj estis granda malhelpo al la spirita komunikiĝo inter la nacioj. En nia tempo, kiam la interkomunikiĝo de la popoloj per la telegrafoj, vaporŝipoj kaj fervojoj grandiĝis en maniero neniam supozita, ankaŭ la ellernado de la lingvoj de ĉiuj tiuj ĉi popoloj fariĝis bezono de la bone edukitaj kaj precipe de la komercistoj; sed tiu ĉi lernado estas tiel malfacila kaj tempon deprenanta, ke ĝi pleje devas esti farata kun perdo por la aliaj regionoj de scienco, kaj tial la postulado de unu lingvo komuna, akceptita de ĉiuj edukitaj homoj, anstataŭanta ĉiujn aliajn fremdajn lingvojn, montras sin des pli pravigita. Oni povus tial atendi, ke tia elpenso estos de la homaro akceptita kun la plej granda plezuro! Sed tiu ĉi ideo entute en la publiko ne estas tiel hejme, kiel ĝi devus esti, kontraŭe, ni renkontas, eĉ en sferoj, kie ni devus ĝin atendi la plej malmulte, antaŭ ĉio la antaŭjuĝon, ke enkonduki unu lingvon por ĉiuj homoj estas simple afero neebla. Tamen la argumentoj, per kiuj oni kontraŭ tio ĉi batalas, estas aluzeblaj nur por lingvoj naturaj kaj neniel por lingvo arta, kiun oni devas rigardi nur kiel arte laŭ la modeloj de la lingvoj naturaj kreitan »elekton de la plej bona«. Cetere mi trovis, ke vera kompreno de tiu ĉi objekto nur tiam povas esti atingita kun utilo, kiam ni antaŭe okupos nin iom je la preparaj laboroj, kiuj antaŭiris al la nuna sistemo de lingvo tutmonda.

Tie ĉi ne estas al mi eble doni detalan priskribon de tiuj ĉi ĉirkaŭ 60 provoj; estas sufiĉe, se ni nur enkomune vidos, kio ĉio estis farita en tiu ĉi rilato, kaj kiajn rimedojn oni ĉiufoje volis uzi, por ĉiujn homojn lingve unuigi. Dume el ĉiuj tiuj ĉi penoj montriĝas la instruo, kiu ankaŭ en aliaj aferoj pruviĝas, ke la grandajn verojn oni atingas ne per tre malgranda kosto, sed ke al tio, kion oni fine konfesas kiel »mirinde simpla«, oni proksimiĝis ĉiam per malrapidaj kaj malfacilaj flankaj vojoj nur iom post iom kaj paŝo post paŝo.

Oni vidas ordinare en Leibniz la patron de la »ideo de lingvo tutmonda«; tiu ĉi publikigis sian ideon pri la »Pazigrafio aŭ la arto fari sin komprenebla per komunaj skribaj signoj al ĉiuj nacioj de la tero, en kiaj ajn malegalaj lingvoj ili parolas, se ili nur konas tiujn ĉi komunajn signojn« la unuan fojon en la jaro 1666 en latina disertacio (Dissertatio de arte combinatoria, Lipsiae 1666). Tiu ĉi ideo ankaŭ okupis la grandan pensanton ĝis la fino de lia vivo, kvankam li en tio ĉi venis al nenio, krom senfruktaj iniciatoj. Tamen oni povas jam la hieroglifojn rigardi kiel specon de pazigrafio, kiel ankaŭ la ĥinajn signojn de skribado, kiujn uzas pli ol triono de la tuta homaro, malgraŭ iliaj preskaŭ nevenkeblaj malfacilaĵoj. Ĉar tiu ĉi idea skribado, konsistanta el ĉirkaŭ 40 000 signoj, en kiu per unu komuna simbola signo estas esprimata tiu sama penso aŭ komprenaĵo, kiu, estante elparolata, en ĉiu lingvo sonus alie, povas tial esti legata en ĉiu lingvo, kaj la Ĥino tial ankaŭ legas siajn skribajn signojn ĉiam en sia dialekto, kaj la aliaj popoloj de Azio legas tiujn samajn signojn en ilia lingvo. Tiuj ĉi popoloj reciproke sin tiel ne komprenas per sia lingvo, sed komprenas sin per sia skribado, oni povus diri, per la Azia pazigrafio[2].

Tiaj kredeble estis la konsideroj, kiuj jam en la jaro 1668 igis la episkopon John Wilkins[3] eldoni sian grandiozan pazigrafian provon, kiun prezentas al ni en bonega maniero Max Müller en la 2a volumo de siaj »Lekcioj pri la scienco de la lingvo«, el kiuj ni vidas, ke tie la ideoj kun siaj signoj estis orditaj laŭ specoj kaj dividitaj en klasojn, tiel ke de la komuna oni venadis al la aparta kaj de tie ĉi per ĉiam pli precizaj specialigadoj oni venadis fine al la plej speciala, kion oni volis esprimi en tia maniero.

Sed jam Leibniz esprimas sin malfavore pri ĝi pro la multego da signoj kaj pro la malfacileco de ilia uzado por la intencita celo, kaj Max Müller mem montras al ni, kiel Wilkins fine, kvazaŭ kondukita de natura instinkto, venis al la vera, nome al »lingvo vorta«, kaj tiun ĉi vojon oni devus nur iri plu, por ŝpari al la homaro ducentjaran vanan penadon kun fantomo pazigrafia.

Sed kiel eĉ tia granda pensanto, kiel Leibniz, sin movadis ankoraŭ en mallumaj antaŭsentadoj, oni vidas el tio, ke li ankoraŭ eĉ ne povis klare sin esprimi pri sia ideo de lingvo tutmonda; ĉar li diris pri la laboroj de Wilkins kaj de Dalgarno, ke la ĉefa afero, kiu tie ĉi estas bezona, la eltrovo de komunaj signoj por ĉiu objekto kaj ĉiu ideo, al ili ankoraŭ ne prosperis. Tiaj signoj laŭ lia opinio devis esti similaj je la signoj de la algebro, kaj ŝajnis al li necese, se oni volis tute atingi la celon, elpensi ion en la maniero de alfabeto de la homaj pensoj[4], el kio cetere Immanuel Niethammer (1808) volas tiri la konkludon, ke Leibniz per tio ĉi jam pensis »fonetikan lingvon vortan«.

Jam antaŭ Wilkins D-ro Joh. Joach. Becher (1661) proponis numeri la vortojn de tuta vortaro kaj tiujn ĉi nombrojn uzi kiel komunan lingvon de skribado. Sed sendube estas pruvite, ke nur de la tempo de Leibniz la ideo krei pazigrafion ricevis dece radikojn kaj okupis parte apartajn instruitulojn, parte instruitajn akademiojn kaj registarojn. En Germanujo, Francujo, Anglujo, Hispanujo, Hungarujo, Rusujo, Danujo k. c. estis faritaj multaj provoj kaj proponoj por la atingo de tiu ĉi celo, kaj ankoraŭ en la jaro 1811 la akademio de sciencoj en Kopenhago difinis premion por la plej bona prezento de facila kaj praktike efektivigebla pazigrafio.

Sed tiel same kiel Wilkins kaj Dalgarno, ne venis al la celo ankaŭ Anastasius Kirchner (1665), Peter Porele (1667) aŭ Joh. Upperdorf (1679-80), ankaŭ Andreas Müller (1681), kiu havis la intencon krei universalan lingvon, fonditan sur la Ĥina lingvo kaj ĝiaj signoj de skribado, kaj ne pli bone prosperis al Joh. Caramuel von Lobkowitz (1687), kiel ankaŭ al lia antaŭiranto la jezuito Besuier (1684), aŭ al lia postiranto David Solbrig (1725). En la jaro 1772 la Hungaro Kalmar de Taboltzafö en sia verko reduktis la tutan sumon de la homaj ideoj al ĉirkaŭ 500 fundamentaj kaj komunaj, ĉe kio li uzis skribajn signojn de ĉiuj popoloj, sed precipe Malabarajn. Tiu ĉi universala signa skribado, kiu sekve prave portis la nomon »pazigrafio«, estis tamen tiel malfacila, ke nur la senlaca Boyle povis ĝin tute ekposedi.

Post tiu ĉi verko sekvis ankoraŭ multaj, kiel ekzemple de Chr. G. Berger »Plan zu einer allgemeinen Rede- und Schriftsprache für alle Nationen« (Berlin 1779) kaj Delormel (1795), la pazigrafio de Vater (Wien 1795), la pazigrafio de M. de Maimieux (Paris 1797), kiu ankaŭ estas fondita sur la numerado de la vortoj, kiel ankaŭ en tiu sama tempo M. Budet kaj M. Chambry.

Ĉiuj tiuj ĉi havis nenian sukceson, ĝis en la jaro 1796 la glora instruisto de surdamutuloj, Sicard, kun granda pompo antaŭanoncis oportunan pazigrafion, kiu, atendita kun granda senpacienco, estis eldonita en la oficejo de pazigrafio en Parizo en la lingvoj Germana kaj Franca du jarojn post ĝia antaŭanonco. Kvankam li certigis, ke li bezonas nur 12 signojn, nomitajn »gamoj«, li tamen uzis da ili multe pli multe, por ordigi multajn vortojn, helpajn verbojn kaj ideojn, kiujn li dividis en 3 ĉefajn apartaĵojn kaj poste ankoraŭ en klasojn kaj subklasojn, kaj al kiuj estis ankoraŭ bezonaj diversaj linioj kaj punktoj. La vortaro servas al ĉiu en lia propra lingvo, sed estas en sia konstruo tre vasta, kaj kiel ajn genia la sistemo estas—ĉar nenia havis tian difinitecon—, ankaŭ tie ĉi la ellernado kostis multan kaj grandan laboradon.

Post tio ĉi la bone konata en sferoj pedagogaj lingvisto Wolke[5], profesoro de la universitato en S. Peterburgo, publikigis en la jaro 1797 en Dessaŭ sian propran elpenson de interkomunikiĝa skriba lingvo, kiu konsistis en tio, ke ĉiu lingvo postulis apartan leksikonon, kiu devis enhavi ĉiun vorton kun ĝiaj formoj deklinaciaj kaj konjugaciaj; la vortoj sur ĉiu paĝo estis numeritaj per 1, 2, 3 k. c., kaj al ĉiuj sur la flanko estis aldonitaj la nombroj de la paĝoj kaj numeroj, sub kiuj tiu sama vorto estas trovebla en ĉiuj aliaj vortaroj. Oni tiel en kiu ajn dezirita lingvo devis ion nur anstataŭ per literoj skribi per nombroj de paĝoj kaj numeroj de la vortoj, tiam ĉiu, kiu volis legi la skribitan en alia lingvo, devis serĉi la enhavon en la vortaroj de tiu aŭ alia lingvo. Sed se ni konsideros, kiel mallerta, malfacila kaj multekosta tio ĉi devis esti, ni ne devas miri, ke tia sistemo ne povis trovi amikojn. Ĉar se oni volus pretigi vortarojn de nur ĉirkaŭ 16 lingvoj, tiam, alkalkulante la nombron kaj la komon necesan apud ĉiu el ili, estus necesa loko de 135 literoj tipografiaj. Kaj tiu ĉi laboro, plendas Wolke, pli multe lin okupis, ol kiom li volus pro siaj aliaj laboroj. Al tio ĉi li eĉ ne pensis pri la sintakso de la lingvoj.

El la ceteraj pazigrafiaj sistemoj, kiuj aperis ĉirkaŭ la fino de la 18a centjaro, de Fry en London, de G. E. Busch en la »Jahrbuch des Fortschrittes der Wissenschaften«, kiel ankaŭ de Grotenfeld en Göttingen, la verko »Pasigraphie und Antipasigraphie« de J. S. Vater (Weißenfels kaj Leipzig 1799) estas la sola, kiu havas indon; ĉar la aŭtoro jam esprimas en ĝi la opinion, ke la pazigrafio estas rimedo por la interkomunikiĝo kaj komerco en malproksimaj landoj, kies lingvojn ni ne komprenas, kaj ke tio ĉi estas la plej bona parto, kiun la pazigrafio povas atingi.

En la komenco de la 19a centjaro ni trovas antaŭ ĉio Näther-on en Görlitz, kiu en la jaro 1805 publikigis verkon[6], en kiu li faras la proponon uzi karakteran skribadon, kiu estus figura kaj prenita el la naturo. Sed ĉar ne facile estas ellerni senfinan nombron da figuraj signoj, tial tiu ĉi simbola skribado, tute malegala je la ĝistiamaj sistemoj, estas tre maloportuna kaj malfacile uzebla. Prave sin levas kontraŭ tiu ĉi, kiel ankaŭ kontraŭ ĉiuj aliaj ĝistiamaj sistemoj, en bonege skribita kritika polemiko, la tiama reĝa Bavara centra konsilano de instruado ĉe la sekreta ministraĵo de internaĵoj en Munĥeno, Friedr. Immanuel Niethammer[7], kiu tute vere venas al la konkludo, ke sur vojo simbola, ĉu ĝi estos signoj hieroglifaj aŭ nombraj aŭ signoj de sonoj (literoj), uzataj kiel signoj de pensoj, oni neniam povos veni al la celo. Sed tute ne intencante forĵeti la penson de norma lingvo, li fine venas al la prudenta opinio, ke nur imitita al la lingvoj naturaj »fonetika vorta lingvo« povas solvi la problemon de lingvo tutmonda; ankaŭ pli: tiu ĉi natura iro de ideoj alkondukas lin eĉ al la penso, ke devas esti eble elpensi skribadon, kiu permesus, »pensadi sur la papero«, t. e. skribadi kun la rapideco de la pensado, sekve »tempoŝparantan ideoskribadon aŭ pensodesegnadon«, kiun li nomis »Ideografiko«. Kiel oni tamen vidas el la pluaj partoj de lia traktato, tiu ĉi ideografiko devus kvankam elveni el la ideofoniko kaj per tio ĉi tuj fariĝi ideolaliko, tamen ankaŭ lia idealo ŝajnas iri pli malproksimen, ol nia nuna stenografio kaj la Volapük de Schleyer; sed estas sendube, ke per sia skribado li pensas nian alfabetan skribadon de sonoj, kiel per sia lingvo li pensas lingvon vortan, similan je tiu, por kiu ni batalas.

Ĉiuj tiuj ĉi kaj aliaj provoj rilate la praktikan utilon alkondukis tiel same malmulte al ia rezultato, kiel la jam dirita voko de la Kopenhaga akademio, kaj de tiu tempo (1811) ĝis la nuna (esceptinte: »Le polyglotte improvisé ou l’art d’écrire les langues sans les apprendre« de A. Renzi en Parizo 1840 kaj la pazigrafio de Sunderwall en Svedujo kaj la »New universal cipher language« 1874 de unu ne nomita aŭtoro en Londono) ni havas nenion pli por noti. Por tio la plej novaj pazigrafiistoj, pri kiuj ni nun parolos, nome: barono de Gablenz, Moses Paic, Don Sinibaldo de Mas kaj Anton Bachmaier, kiel ankaŭ Albert Walter—staras pli alte, ol iliaj antaŭirantoj, aŭ en rilato de la konstruo, aŭ en rilato de facileco de la metodo.

La konstruo de la »Gablenzografia kaj Gablenzolalia« de barono de Gablenz estas grandioza. Antaŭ ĉio li penis per aparta alfabeto laŭ 33 diversaj lingvoj en tiom same da ŝlosiloj solvi la problemon por la mondo lingvista skribadi tiel, kiel oni parolas. Li verkis gramatikon kaj vortaron, kiu pleje konsistas el vortoj unusilabaj. Sed kiel ajn bonega lia laboro estus, tre granda estas la malfacileco ellerni la 33 kaprompantajn ŝlosilojn. Al tio ĉi li tamen ne turnis atenton, ke la popoloj Orient-Aziaj ne tre facile povas elparoladi la Eŭropajn konsonantojn, nome la »r«, kiun li precipe multe uzas en siaj nomoj de nombroj (ra 1, re 2, ri 3, ro 4, ru 5). Kvankam la provoj de la pazigrafio de Gablenz por la praktika vivo ne taŭgas, li tamen montris, ke li bone konas la spiriton de la lingva scienco.

En la jaro 1863 samtempe kun la proponoj de Grimm en Konstantinopolo aperis la verko de Don Sinibaldo de Mas, pri kiu ankaŭ estas iom parolite en la jam diritaj lekcioj de Max Müller; ĝi aperis samtempe en Londono, Parizo kaj Leipcigo kaj meritas atenton pro sia sistemo. Sed jam la difino, kiun li donas al ni pri ideografio: »L’idéographie est l’art d’écrire avec des signes qui représentent des idées et non avec des mots (sons) d’une langue quelconque« ankoraŭ unu fojon montras, ke oni ĉiam ankoraŭ sin movadis sur la malvera vojo, kiu ĝis nun ne kondukis al la celo kaj ankaŭ neniam al ĝi kondukos. Elirante el la penso, ke la signoj de nombroj en la aritmetiko kaj algebro por tiuj popoloj, kiuj ilin uzas, estas nenio alia, ol signoj ideografiaj, li penas elmontri, ke 500 milionoj da homoj, la Japanoj, Koĥinĥinanoj, Tonkinanoj sin komprenas reciproke nur per unu sama skribado kaj uzas ĝin ĉiutage. Kaj kio ĝi estas alia, ol signoj ideografiaj? Ĉu oni tiel povos ankoraŭ dubi la eblecon de tiu ĉi sistemo? Ĉu ni estus nekapablaj fari tion, kion faras la Azianoj, kiam ni ja kredas, ke ni staras multe pli alte, ol ili?—La eblecon de la uzado ankaŭ ni ne dubas, sed ni ankaŭ ne dubas la malfacilecon de la enkondukado. La Ĥinoj laboru multajn jarojn super la lernado de sia skriba lingvo kun ĝiaj 40000 diversaj signoj—ni okcidentuloj jam de antaŭe havas nian hereditan de la Feniko-Hebreoj fonetikan skribadon alfabetan, kiu donas al ni la eblon, el 23 literoj formi multajn milionojn da sonoj, kiuj, estas vere, ne povas esti nomataj vortoj, se kun ili ne estas ligataj difinitaj ideoj (komprenaĵoj). Sed el tio ĉi almenaŭ sekvas, ke ni povas krei al ni neniajn pli riĉajn kaj pli praktikajn reprezentantojn por la grandioza diverseco de niaj ideoj, ol la vortojn de lingvo, kiuj ĉiuj estas kunmetitaj nur el malmultaj sonoj fundamentaj. Kaj ni devus nun ree nin turni al la senmovaj Egiptaj aŭ Ĥinaj signoj figuraj, kiuj estas fonditaj ankoraŭ sur la primitiva senta pririgardado kaj nur kun grandaj malfacilaĵoj permesas la prezentadon de abstraktaĵo!—Don Sinibaldo de Mas prenas por ĉiu »ideo« unu signon, pruntitan el la muzika nota sistemo, nur kun la diferenco, ke li donas ne efektivajn notojn en ĉiuj iliaj nuancoj. La signon fundamentan formas noto kvarono, kaj laŭ tio, ĉu ĝi staras sur tiu aŭ alia linio, ĝi ŝanĝas sian signifon kiel substantivo, verbo, adjektivo k. c., kaj en simila maniero estas esprimataj ĉiuj formoj de la gramatiko. Kiel ajn facila tiu ĉi sistemo ŝajnas je la unua rigardo, tamen tre baldaŭ montriĝas, ke la signoj por universala uzado estas tro komplikitaj.

Unu jaron poste Moses Paic, Serbo el Zemlin, publikigis pazilalion kaj pazigrafion[8]. Li uzis sole ciferojn, por esprimi ĉiujn vortojn laŭ iliaj elementaj ideoj, tiel ke difinita vorto aperas ĉiam esprimata per difinita cifero. Tiel li uzas la nombrajn signojn de 1 ĝis 999 por ĉiuj gramatikaj fleksioj; la nombroj komencante de 1000 estas la pazigrafiaj signoj de ideoj. La apudaj komprenaĵoj de komuna ideo, la vortaj aliformaĵoj kaj devenaĵoj estas formataj per aldonado de pluaj nombroj al la nombroj de la ideoj per signoj de aldonado aŭ deprenado. Tiel ekzemple 3243 signifas la komunan ideon de aĉetado, kaj tiam 3243 + 10 = aĉetanto, 3243 + 13 = la aĉetanto, 3243 + 101 = la aĉetantoj k. c. El sia pazigrafio M. Paic faras pazilalion per tio, ke li por la apartaj nombroj metas literojn kaj por »+« »m«, por »-« »n«; ekzemple: 3243 + 10 = aĉetanto= »fegimanos«, 3243 + 20 = aĉetantino = »fegimenos«, 3243 + 40 = aĉeto = »fegimonos« k. c. k. c.

Oni tiel vidas, ke ankaŭ Paic fine en simila maniero kiel Wilkins venus al la ĝusta, nome al skribado kaj lingvo sona, kvankam Wilkins tuj en la komenco laboris kun literoj, dum Paic kun ciferoj. Li ankaŭ pensis, ke por la ordinaraj aferoj de la vivo estas sufiĉa la ellernado de 1000 signoj de ideoj, kiuj kun la plej granda facileco per helpo de la devenigitaj apudaj ideoj povas esti alkondukitaj al 10000. Sed jam D-ro Wild rimarkis, ke tiu ĉi sistemo postulas tro grandan pripensadon, por povi esti enkondukita en la ordinaran interkomunikiĝon kun malproksimaj popoloj. Li opiniis ankaŭ, ke se la pazigrafio estus enkondukebla ĉe la Aziaj popoloj, oni devus preni por fundamento ne la ellaboritajn lingvojn Eŭropajn, sed ni devus por tio ĉi krei pazigrafion multe pli facilan, ol eĉ la Ĥina; kaj, apogante sin sur tiun ĉi principon, la lasta partiano de la ideo pazigrafia, Anton Bachmaier en Munĥeno, ĉefo de unu tiea granda komerca firmo, jam en la jaro 1852 konstruis novan sistemon de pazigrafio, kiu en komparo kun la antaŭe nomitaj distingas sin per ekstrema simpleco. Bachmaier ankaŭ fondis sian sistemon sur la signoj de la nombroj, ĉar ĉiuj komercaj popoloj posedas la sistemon de la 10 signoj de nombroj, kvankam iliaj formoj eĉ estas malegalaj. Ankaŭ tiuj ĉi signoj povas esti skribataj laŭ ĉiuj direktoj, ne sole horizontale de maldekstre al dekstre, kiel ĉe la Eŭropanoj, sed ankaŭ de dekstre al maldekstre, kiel ĉe la Mahometanoj, aŭ de supre al malsupre, kiel ĉe la Orientazianoj, kaj al tio ĉi ili estas facile prezenteblaj per skribado, presado kaj telegrafo. Bachmaier esprimas ĉiun komprenaĵon per nombro, ne uzas difinitan artikolon, sed por la artikolo nedifinita la nombron 1, kaj signas la multenombron per substrekado de la nombro de la ideo. La substantivoj estas sen sekso kaj deklinacio. La gradoj de komparo estas distingataj per unu aŭ du punktoj metitaj super la nombro de la ideo, la nombronomoj fundamentaj per supre metitaj, la nombronomoj ordaj per malsupre metitaj punktoj. La verbo estas uzata nur en la modo nedifinita (infinitivo), la estonta tempo estas esprimata per superstrekado, la tempo pasinta per trastrekado de la nombro de la ideo k. c. La plej konataj nomoj propraj kaj geografiaj ricevis en la vortaroj apartajn nombrojn. Bachmaier lasis jam en 18 lingvoj prepari provajn ekzemplerojn de tiaj vortaroj, super kiuj laboris la konata lingvisto profesoro Ignatz Gaugengigl kaj la privata instruitulo Wilh. Stephanus. Al tio ĉi formiĝis en Munĥeno centra societo por pazigrafio, al kiu apartenis unuaklasaj instruituloj, kiel la Germana Mezzofanti: Prof-ro Richter, kiu paroladis en 34 lingvoj, Prof-ro Lauth, la glora egiptologo, D-ro Wild, la bonega naciekonomiisto kaj statistikisto kaj multaj aliaj, kiel ankaŭ la barono von Gablenz en Dresdeno, Don Sinibaldo de Mas kaj Paic estis honoraj membroj de ĝi.

Malgraŭ ke la sistemo de Bachmaier estis ekstreme simpla, uzante nur 9 komunajn kaj 6 apartajn signojn, kaj eĉ jam turnis sur sin la okulojn de la registaroj, tiel ke jam estis intencita universala kongreso, kiu devis havi lokon en Parizo, tamen la entrepreno ree perdiĝis sen rezultato. Kaj kial?—Se ĝin ankaŭ sonoraj kaŭzoj, la elsekiĝo de materialaj fontoj, antaŭ ĉio pereigis, tamen la veran kaŭzon oni devas serĉi pli profunde, ĝi kuŝas en la sistemo mem. Ĝi nome estis konstruita sur sablo, kiel la sistemoj de ĉiuj antaŭirantoj de 200 jaroj, ĉar la plej simplan kaj plej facilan oni la plej malfacile trovas.

Tamen oni ne devas pensi, ke sistemo en tiel alta grado simpligita, kiel la sistemo de Bachmaier, kvankam ĝi ne portis en si la fundamenton por lingvo tutmonda, foriris el la mondo, alportinte nenian utilon. Bachmaier diris mem en la antaŭparolo al siaj pazigrafiaj vortaroj: »Estas kompreneble, ke tiu ĉi skriba maniero de komunikiĝo neniam estos egala al la bonaĵoj de lingvo; tamen por la komunikiĝo kun tiuj, kies lingvon oni ne komprenas (kiu homo komprenas ĉiujn lingvojn!) ĝi estas ekstreme grava helpo«. Efektive tiu ĉi sistemo por mallongaj notoj komercaj, por sciigoj de gazetoj kaj precipe por telegramoj al ĉiuj landoj de la mondo montriĝis uzebla.

La »Sistemo ĉifrada kaj telegrafada« de A. Walter en Winterthur, kiu en trimembraj kunigoj de literoj de »aaa« ĝis »zzz« kune kun kelkaj ciferoj por la plej necesaj gramatikaj rilatoj, en maniero de sekreta skribado prezentas ĉiujn necesajn ideojn en formo tabela, donas en ĉiu okazo por ĉifraj telegramoj ŝparon de kostoj ĝis 40% en komparo kun vortaj telegramoj en la lingvo Germana; sed por lingvo tutmonda, kiel por parolado, tiel ankaŭ por skribado, ankaŭ al ĝi mankas la natura fundamento, ĉar eĉ Mezzofanti ne povus teni en la kapo tiujn ĉi kunligojn de literoj, kiuj ankaŭ tie ĉi devas servi anstataŭ vortoj. Al tio ĉi ili estas neelparoleblaj kaj tial por la buŝa interkompreniĝado tute ne uzeblaj. Ankaŭ la verkado de vortaroj jam en unu lingvo estas ligita kun grandegaj laboroj kaj malfacilaĵoj, ne parolante jam pri kelkaj kaj multaj lingvoj...

Piednotoj

[1] Fundamenta Krestomatio, p. 256-268. Germane en: Bayerische Lehrerzeitung 1885, 11 kaj 12.

[2] V. D-ro Albert Wild: »Über Geschichte der Pasigraphie und ihre Fortschritte in der Neuzeit« München 1864 (Aparta represo el la »Chronik der Gegenwart«).

[3] John Wilkins, An Essay towards a real character and philosophical language, 1668.

[4] D. S. Choffin, Amusements liter. vol. I p. 28.—En aparta traktato: »Geschichte und Empfehlung einer allgemeinen Schriftzeichensprache« (v. Leibniz Werke nach Raspe, vol. II p. 645-653). Leibniz eĉ klare komprenigas, ke por ĉiu ideoj oni devas akcepti karakterajn nombrojn k. c.

[5] C. H. Wolke, Erklärung, wie die wechselseitige Gedankenmittheilung aller kultivierten Völkern des Erdkreises oder die Pasigraphie möglich und ausüblich sei, ohne Erlernung irgend einer neuen, besonderen oder einer allgemeinen Wort- oder Zeichensprache. Dessau 1797.

[6] Zach. Näther, Versuch einer ganz neuen Erfindung von Pasigraphie oder die Kunst zu schreiben und zu drucken, daß es von allen Nationen der ganzen Welt in allen Sprachen eben so leicht gelesen werden kann als die Zahlencharaktere 1, 2, 3; in Form einer Sprachlehre oder Grammatik nebst 20 pasigraphischen Übungen. Görlitz 1805.

[7] F. J. Niethammer, Über Pasigraphik und Ideographik, Nürnberg, bei Karl Felssenecker, 1808.

[8] Pli detale v. en la verko de D-ro Wild.

El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof

Originale verkis D-ro Leono Zamenhof[9]

Lazaro Ludoviko Zamenhof naskiĝis la 15-an (laŭ la Rusa kalendaro la 3-an) de Decembro 1859-an la urbo Bialystok (gubernio de Grodno). Liaj gepatroj estis Marko kaj Rozalio (naskita Sofer). Lia patro havis lernejon kaj krom tio donadis privatajn lecionojn de Germana kaj Franca lingvoj. De sia plej frua juneco Ludoviko Zamenhof ĉiam estis tre revema, pensema kaj impresebla, kaj oni konis lin kiel infanon eksterordinare kaj ĉiuflanke kapablan. Li komencis lerni tre frue: havante la aĝon de kvar jaroj, li jam bone legis kaj skribis.

Lia sano estis tre delikata, kaj en sia infaneco li ofte estis malfacile malsana. En Aŭgusto 1869 li komencis la studadon en la Bialystoka reala lernejo; sed ĉar li tiam ne havis ankoraŭ la aĝon de plenaj 10 jaroj (kion la leĝo tiam postulis), tial oni ne kalkulis al li tiun jaron, kaj efektiva lernanto de la unua klaso de la lernejo li povis fariĝi nur en 1870. En Decembro de 1873 liaj gepatroj transloĝiĝis Varsovion, kie lia patro akceptis la oficon de inspektoro de privata lernejo kaj baldaŭ poste ricevis la oficon de profesoro de la regna Varsovia reala lernejo. Laŭ la konsilo de konatoj la patro de Ludoviko decidis, ke li lernu la lingvojn Latinan kaj Grekan kaj daŭrigu sian studadon en gimnazio filologia. En Aŭgusto 1874 li efektive ekzameniĝis en la Varsovia 2a gimnazio kaj estis akceptita tien kiel lernanto de la 4a klaso.

Dum la tuta gimnazia tempo, kiel en Bialystok, tiel ankaŭ en Varsovio, Zamenhof estis ĉiam la unua en sia klaso. Li ĉiam estis sincere amata de ĉiuj siaj kolegoj. En ĉiuj demandoj lia opinio estis ĉiam rigardata kiel la plej aŭtoritata.

En la gimnaziaj jaroj lin varmege interesis diversaj sociaj demandoj. De la plej fruaj jaroj li revis pri la solvo de diversaj sociaj problemoj. Sed plej multe interesis lin la problemo de intergentaj rilatoj, kiu instigis lin al kreado de neŭtrala intergenta lingvo. En la komenco de la vintro de 1878 la primitiva formo de tiu lingvo estis preta kaj Zamenhof kun siaj gimnaziaj kolegoj (en sia ĉambreto ĉe la strato Nowolipie Nr. 28) aranĝis feston, kiun ili nomis »tago de vivigo de la universala lingvo«.

Sed pro diversaj kaŭzoj la kolegoj de Zamenhof baldaŭ tute malvarmiĝis por la afero. Ili venis al la konvinko, ke, malgraŭ ke tion faras la ĝis nun ĉiam aŭtoritata »Zamenhof mem«, la kreado de lingvo estas infanaĵo, kiu por ili, kiel nun jam »maturaj homoj«, ne konvenas. Al tio aliĝis ankoraŭ la cirkonstanco, ke la patro de Zamenhof rakontis pri la laboroj de sia filo al la direktoro de unu el la Varsoviaj gimnazioj, kaj tiu diris al la patro, ke lia filo estas por ĉiam perdita, ke lia laborado estas plej senduba simptomo de komenciĝanta nesanigebla frenezo. Zamenhof devis promesi al sia patro, ke li almenaŭ ne elpaŝos publike kun sia laboro, antaŭ ol li finos la studadon en la universitato kaj fariĝos kuracisto. Ĉio ĉi tio kaŭzis, ke Zamenhof decidis ne paroli plu kun iu pri sia ideo kaj labori tute izolite.

En Junio 1879 Zamenhof finis la kurson gimnazian, kaj en Aŭgusto li forveturis en la urbon Moskvo, por studi medicinon en la tiea universitato. Por ne esti ŝarĝo por siaj gepatroj, kies financa stato neniam estis sufiĉe bona, Zamenhof serĉis en Moskvo ian okupon, sed bedaŭrinde nenion povis trovi. Tial post du jaroj li forlasis Moskvon kaj revenis Varsovion, kie li daŭrigis sian studadon en la universitato. En Januaro 1885 li finis la universitatan kurson kaj ricevis diplomon de kuracisto. Tiam, por komenci laborenspezi por sia vivo, li forveturis en tre malgrandan urbeton Wejseje (Sulvaka gubernio), kie loĝis lia fratino Fanny Pikower kaj kie li komencis sian medicinan praktikadon. Sed, havante tro impreseblan karakteron, li tro multe suferis morale en sia rolo de »kuracisto por ĉio«; ĉiufoje, kiam li al iu el siaj pacientoj ne povis helpi, aŭ des pli kiam iu el liaj pacientoj mortis, li faris al si akrajn riproĉojn, ke tio estas la kulpo de lia nebona kuracado; tial post kvarmonata praktikado en la urbeto li decidis elekti por si ian specialecon. Li revenis Varsovion kaj komencis tie perfektiĝi en kuracado de okuloj. Dum duono da jaro li laboris en la okulista apartaĵo de la Varsovia hebrea malsanulejo sub la gvidado de D-ro Kramsztyk. En la fino de 1885 li forveturis en la urbon Plock (kie tiam estis neniu okulisto), por provi tie kuracadon kiel okulisto kaj konvinkiĝi praktike, ĉu li sentas sin jam sufiĉe forta en la okulista scienco. Restinte tie dum 5 monatoj kaj konvinkiĝinte, ke multe ankoraŭ mankas al li, li en Majo 1886 forveturis Vienon kaj dum kelke da monatoj fervore studis tie en la specialaj kursoj por okulistoj. En aŭtuno de 1886 li komencis okulistan praktikadon en Varsovio, en la loĝejo de siaj gepatroj (strato Muranowska No. 40).

De 1878 ĝis 1885 Zamenhof multe kaj fervore laboris super sia lingvo. En 1885 li decidis eldoni sian unuan lernolibron kaj komencis serĉi eldononton. Sed dum du jaroj li tute vane serĉis, malgraŭ ke la libreto estis tre malgranda, neniu volis ĝin eldoni. Fine en 1887 li sukcesis ricevi prunte kelkan sumon da mono kaj eldoni mem sian unuan libron.

La 9-an de Aŭgusto 1887 Zamenhof edziĝis kun fraŭlino Klaro Silbernik (el Kovno) kaj aranĝis sian loĝejon en Varsovio ĉe la strato Przejazd No. 9. Lia edzino havis kelkan negrandan kapitalon, kaj la junaj geedzoj havis la plej bonajn esperojn. Sed, malgraŭ la plej modesta maniero de vivado, la kapitaleto baldaŭ disfandiĝis. Grandan parton de ĝi englutis la eldonado de la unuaj libroj, la anoncado en gazetoj, la dissendado de grandega nombro da senpagaj ekzempleroj al ĉiuj gazetoj de la mondo, al diversaj societoj, lernejoj k.t.p.; la ceteran parton englutis la modesta vivado de la geedzoj, ĉar la nombro de la pacientoj de Zamenhof estis terure malgranda. En Junio 1888 naskiĝis la unua filo de Zamenhof, Adamo. En la mezo de 1889 el la tuta kapitaleto de la geedzoj ne restis plu eĉ unu kopeko. La bopatro de Zamenhof donis al li kelkan helpon, sed tio, kompreneble, sufiĉis nur por tre mallonga tempo. Tiam en aŭtuno de 1889 Zamenhof vole-ne-vole devis decidi forlasi Varsovion kaj serĉi sian panon en ia alia urbo, kie ne loĝas aliaj okulistoj kaj kie li sekve povus pli esperi laborenspezojn per sia profesio.

La forlaso de Varsovio estis por ambaŭ geedzoj ekstreme dolora, kaj ĉiuj eĉ plej malgrandaj detaloj el tiu malgaja tempo ĝis nun vive restis en ilia memoro. Kvankam ambaŭ geedzoj ne estis naskitaj en Varsovio kaj kvankam ili tre malmulte ĝuis iam la urban vivon, tamen ili tiel varmege amis tiun urbon, ke la devigita forlaso de ĝi estis por ili kvazaŭ plej terura porĉiama ekzilo el la patrujo. Kun treege premita koro la edzino kun la infano forveturis en la urbon Kovno al sia patro, kaj la edzo elveturis, por serĉi panon. La unua urbo, en kiu li haltis, estis Brest-Litovsk; sed tie oni klarigis al li, ke la urbo estas tro malriĉa, por ke specialisto—okulisto povu tie havi eĉ plej modestan panon por sia familio. Tiam li venis en sian urbon de naskiĝo (Bialystok), ĉar, kvankam tie loĝis jam okulisto, Zamenhof esperis tamen, ke la gepatra urbo alportos al li pli da feliĉo. Sed tie oni diris al li, ke la esperoj estas tre malgrandaj, ĉar »Bialystok ne havas konfidon al kuracisto, kiu ne fordonas sin tute al sia profesio kaj okupas sin per aferoj flankaj«. Post kelkaj tagoj da restado en Bialystok Zamenhof aŭdis, ke la granda urbo Ĥerson (en la suda Rusujo) ne havas okuliston. Li telegrafis al unu Ĥersona konato, kaj, ricevinte la respondon, ke tiel efektive estas, li entreprenis la malproksiman vojaĝon al Ĥerson. Li veturis tien kun la plej bonaj kaj viglaj esperoj. Sed, veninte tien, li sciiĝis, ke la informo, kiun li ricevis, estis malĝusta, ke en Ĥerson loĝas jam delonge okulisto, kaj ellabori al si tie medicinan praktikon estos afero tre malfacila. Li tamen decidis jam resti tie kaj pacience provi ellabori al si panon.

La vivo en Ĥerson estis por Zamenhof tre malfacila. Malgraŭ ke li prenis por si tre malgrandan loĝejon (strato Hannibalovska, domo de Tarle) kun tre malriĉa meblaro, kaj servanton li havis nur por kelkaj horoj ĉiutage, la tre malgranda sumo da mono, kiun li kunportis kun si, apenaŭ sufiĉis por unu monato. Ne dezirante akcepti por sia propra persono helpon de sia bopatro (al kiu, kiel ankaŭ al sia edzino, li nenion skribis pri la malfacileco de sia situacio), kaj dezirante elteni kiel eble plej longe, li aranĝis sian vivon tiamaniere, ke liaj elspezoj estu kiel eble plej malgrandaj, ekzemple li hejtis la fornon tre malmulte, tagmanĝis en plej malkara restoracio kaj ne ĉiutage, k.t.p. Malgraŭ la admonado de kelkaj Ĥersonaj konatoj, kiuj ripetadis al li, ke tiel longe, kiel li ne forĵetos sian fantaziaĵon kaj ne fariĝos kuracisto serioza, li neniam havos panon; malgraŭ la akraj riproĉoj, kiujn li ofte mem faradis al si, memorante pri siaj edzino kaj infanoj, lia tempo kaj kapo restis okupitaj nur de Esperanto, kaj li ne perdis la esperon, ke ĉio estos bona. Al sia edzino, kiu dume naskis la duan infanon, Sofion, li skribadis plej konsolajn kaj esperigajn leterojn. Tamen post kvin monatoj da tre malfacila vivo li fine konvinkiĝis, ke li plu ne povos elteni. Kaj kiam lia bopatro, diveninte iamaniere la malfacilecon de lia situacio, insistis, ke li akceptu denove lian subtenon kaj reveturu Varsovion, li tion faris, kaj en Majo 1890 li revenis Varsovion, supozante, ke liaj malmultaj pacientoj eble ne forgesis lin, ke eble ankaŭ Esperanto donos al li kelkajn enspezojn, kaj ĉio kune, ligite kun la subtenado, promesita de la bopatro, eble donos al li la povon iamaniere elteni, ĝis lia situacio pliboniĝos.

Reveninte Varsovion, li rekomencis sian medicinan praktikadon ne malproksime de sia antaŭa loĝejo, en la domo No. 21 de la strato Nowolipki; esperante havi kelkan helpan profiton, li prenis sur sin la eldonadon de la tiama gazeto »Esperantisto«, kiun la ĝistiama eldonanto ne deziris daŭrigi. Sed la gazeto donis nur malprofiton, kiun kovri li ne povis; tial, sensukcese provinte aranĝi malgrandan akcian societon, Zamenhof estis devigita anonci, ke li plu ne povas eldoni la gazeton. Tiam kun sia helpo aperis Trompeter, kiu ne sole prenis sur sin la eldonadon de la gazeto, sed ankaŭ destinis por Zamenhof pagon de 50 rubloj ĉiumonate por la redaktado.

Tamen la nombro de la pacientoj de Zamenhof ĉiam estis ankoraŭ terure malgranda, kaj Zamenhof venis al la konvinko, ke en granda urbo li neniam povos sin teni. Tre malgaje la geedzoj decidis denove forlasi Varsovion kaj serĉi feliĉon en urbo negranda. Ĉar oni diris al li, ke la urbo Grodno estas sufiĉe granda, por doni panon al unu okulisto, kaj ĉar lin tre allogis la ideo vivi denove en la provinco, en kiu li naskiĝis, Zamenhof forveturis tien en oktobro 1893, por provi tie okulistan praktikadon. La komenco estis sufiĉe bona. Tial la 25-an de novembro Zamenhof revenis Varsovion, por preni sian familion, kaj la 27-an, en malgaja nebula tago, la geedzoj Zamenhof kun siaj du infanoj forlasis Varsovion, ŝajne jam por ĉiam. En la stacidomo diris al ili adiaŭ nur la patro kaj gefratoj de Zamenhof (la patrino mortis antaŭ unu jaro); el la amikoj aŭ konatoj estis neniu.

Kvar jarojn la familio Zamenhof loĝis en Grodno. La unua tempo estis sufiĉe bona. La enspezoj estis ne grandaj, sed tamen sufiĉis por modesta vivado. Sed baldaŭ en Grodno enloĝiĝis alia okulisto, kaj la vivo fariĝis pli malfacila, ĉar Grodno ne sufiĉis por du okulistoj, kaj por »konkurado pro pano« Zamenhof ne estis kapabla. Zamenhof denove devis akceptadi helpon de sia bopatro. Kvankam la lasta donadis sian helpon tute volonte kaj sen riproĉo, Zamenhof tamen morale multe suferis de tio. La afero Esperanta ankaŭ iris tre malfacile. Pro artikoloj de Tolstoj, presitaj en la gazeto »Esperantisto«, la Rusa cenzuro malpermesis al ĝi la eniradon en Rusujon, kaj la gazeto, kies plimulto da abonantoj estis tiam Rusujanoj, devis malaperi. La »Biblioteko de Esperanto«, kiun Zamenhof tiam eldonadis, ne havis sufiĉe da abonantoj, por kovri la elspezojn. Kun konstante streĉita cerbo Zamenhof serĉadis ian pandonan okupon por si kaj iun personon, kiu volus preni sur sin la daŭrigon de la Esperantaj eldonoj. Sed neniu volis ion aŭdi pri tio. Fine s-ro Gernet el Odeso prenis sur sin la eldonadon de la gazeto (sub ŝanĝita nomo) kaj de la Biblioteko.

Vidante, ke la vivo en Grodno fariĝas por li ĉiam pli kaj pli malfacila, kaj konvinkiĝinte, ke li nenie kaj neniam havos sian panon, se lia kapo estos fordonita ekskluzive al Esperanto Zamenhof fine decidis fari la lastan provon. La decido estis por li tre turmenta, ĝi minacis pereigi la tutan esencon de lia vivo, sed li sentis tre bone, ke li nepre devas fari tiun provon ĉar alie restas por li absolute nenia espero. Li decidis tute formeti de si por 2–3 jaroj la aferon Esperantan (daŭrigante sole la eldonadon de la »Adresaroj« kaj la plej necesan korespondadon) kaj dediĉi sin tute kaj ekskluzive al sia profesio. En Aŭgusto 1897 li forveturis Vienon, por iom refreŝigi siajn medicinajn sciojn, kaj en Novembro li kun sia familio denove transloĝiĝis Varsovion. Li tie luis loĝejon en la plej malriĉa kvartalo de Varsovio (strato Dzika No. 9, kie li loĝas ankoraŭ nun), kie neniu kuracisto-specialisto iam loĝis, ĉar la pacientoj tie pagas tro malmulte kaj pli bonstataj personoj ne volas tien veni. Li komencis akceptadi la malriĉajn pacientojn, dediĉadi al ili sian tutan atenton, por akiri ilian konfidon; li penis per ĉiuj fortoj ke oni forgesu, ke li estas aŭtoro de ia lingvo, ke oni vidu en li nur kuraciston.

Estas tute kompreneble, ke, malgraŭ ĉia penado, la unua tempo ne povis ankoraŭ doni ian bonan rezultaton. Sed Zamenhof konsciis, ke por li tio estas la lasta, absolute la lasta provo, ke se li nun ne sukcesos, li havos plu nenian esperon en la vivo. Tial liaj nervoj estis tiam terure ekscititaj kaj li fariĝis preskaŭ freneza. Ŝajnis al li tiam, ke tio estas la lastaj tagoj de lia vivo. Ĉiuj penoj de lia familio, por konsoli lin, estis vanaj. Ĉiumonate li devis akcepti de sia bopatro kelkan sumon da mono, kaj ĉiufoje tio estis por li infera sufero. Ĉar en Grodno liaj enspezoj estis pli grandaj kaj liaj elspezoj pli malgrandaj, tial li konstante faradis al si akrajn riproĉojn, kial li forlasis Grodnon. Al la suferoj financaj aliĝis ankoraŭ nostalgio, ĉar post kvarjara vivado en la provinco de sia naskiĝo Zamenhof jam ne sentis sin en Varsovio tiel hejme, kiel antaŭe. De tempo al tempo li penadis konvinki sin mem, ke li tute ne faris la »frenezan« transloĝiĝon, ke ĉio estas sonĝo, ke li baldaŭ vekiĝos kaj vidos sin denove en sia Grodna loĝejo ĉe la strato Policejska.

Sed post la paso de unu jaro la cirkonstancoj fine komencis pliboniĝi. La nombro de la pacientoj de Zamenhof komencis regule kreski. Fine en la jaro 1903 Zamenhof atingis tiun feliĉan momenton, kiam liaj enspezoj jam tute kovris liajn elspezojn, kiam li kun ĝoja koro povis diri al sia bopatro: »mi plu ne bezonas helpon«, kaj kiam li denove kun tute pura konscienco povis komenci energian laboradon por Esperanto. Tio estis eble la plej feliĉa jaro en la vivo de la geedzoj Zamenhof. En la jaro 1905 Zamenhof havis jam la eblon (la unuan fojon post 20 jaroj) fari al si kelksemajnan libertempon kaj entrepreni kun sia edzino vojaĝon al la Bulonja kongreso.

Nun la vivo de Zamenhof estas jam trankvila. Li laboras tre multe, ĉar lian tutan tagon okupas lia profesio, kaj la tutan vesperon li laboras por Esperanto. Sed malgraŭ lia granda laborado kaj malgraŭ la malbona stato de lia sano (malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj) li estas tute kontenta. Li nur bedaŭras, ke lia tagnokto havas ne pli ol dudek kvar horojn kaj la manko de tempo kaj la malbona sano ne permesas al li plenumi ĉion, kion li volus plenumi.

Piednoto

[9] Universo II, 6; 1910, p. 170-178.

Letero pri la deveno de Esperanto

Eltiro el privata letero de D-ro L. Zamenhof al N. Borovko

El lingvo Rusa tradukis V. G.[10]

Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian, kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis tiu ĉi tago? La tuta publika historio de la lingvo, t. e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al vi pli-malpli konata; cetere tiun ĉi periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al vi tial en ĝeneralaj trajtoj sole la historion de la naskiĝo de la lingvo.

Estos por mi malfacile, rakonti al vi ĉion ĉi tion detale, ĉar multon mi mem jam forgesis. La ideo, al kies efektivigo mi dediĉis mian tutan vivon, aperis ĉe mi—estas ridinde ĝin diri—en la plej frua infaneco kaj de ĉi tiu tempo neniam min forlasadis; mi vivis kun ĝi kaj eĉ ne povas imagi min sen ĝi. Ĉi tiu cirkonstanco parte klarigos al vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis ĉi tiun ideon, kiel tion faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo.

Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno (en Rusujo). Ĉi tiu loko de mia naskiĝo kaj de miaj infanaj jaroj donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj elementoj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj. Ĉiu el ĉi tiuj elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn elementojn. En tia urbo pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn. Oni edukadis min kiel idealiston: oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj sur la korto, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke homoj ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Ĉi tio ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multaj eble ridetos pri ĉi tiu »doloro pro la mondo« ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la »grandaĝaj« posedas ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos ĉi tiun malbonon.

Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ĉio ne fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉiu okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo internacia povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka reala lernejo [tiam ĝi estis ankoraŭ gimnazio] mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el ĉi tiuj lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke ĉi tio estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri nova, arta lingvo.

Mi ofte tiam komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun sia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun siaj centoj da miloj da vortoj, per kiuj min timigis la dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: »for la revojn! ĉi tiu laboro ne estas laŭ homaj fortoj«,—kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo.

Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi la lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe danke al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝadi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila.

Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo »Ŝvejcarskaja«, kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo »Konditorskaja«. Tiu ĉi »skaja« ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.

»La problemo estas solvita!« diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj kaj komencis multe laboradi en ĉi tiu direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis komparadi vortojn, serĉadi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn, kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante ĉi tiun grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure radikaj [ekz. »patrino«, »mallarĝa«, »tranĉilo«, k.t.p.] povas esti facile transformitaj en vortojn formitajn kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam laboradi regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron.

Ĉi tie mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj, kaj, konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur konsentos, ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple elpensadis vortojn, penante, ke ili estu kiel eble plej mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera »interparoli« ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera »pa«. Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. a, ab, ac, ad, ... ba, ca, da, ... e, eb, ec, ... be, ce, ... aba, aca, ... k.t.p.). Sed ĉi tiun penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur ĉi tiu tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj vortoj jam internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia,—kaj mi kompreneble utiligis ĉi tiun trezoron.

En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama »lingwe uniwersala« kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj [mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio]. La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum ĉi tiu festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj:

»Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Komunigare so debá.«

(En la nuna Esperanto ĉi tio signifas: »Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas«.)

Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo.

Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis, atendi ankoraŭ 5–6 jarojn kaj dum ĉi tiu tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de decembro, ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri »nova lingvo« kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis, kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum 5½ jaroj de mia estado en la universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Ĉi tiu tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn, mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo—la jaroj de studento—pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min ia fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el ĉi tiuj versaĵoj [»Mia penso«] mi metis poste en la unuan broŝuron eldonitan de mi; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, en kiaj cirkonstancoj ĉi tiu versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla.

Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon—kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi jam ŝajnis, ke la lingvo estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio »je«, la elasta verbo »meti«, la neŭtrala, sed difinita finiĝo »aŭ«, k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto, tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe, havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; sed la praktiko ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan »ion«, la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan spiriton.

[La nesciado de la spirito de la lingvo estas la kaŭzo, kial kelkaj Esperantistoj, tre malmulte legintaj en la lingvo Esperanto, skribas senerare, sed per multepeza, malagrabla stilo, dume la Esperantistoj pli spertaj skribas per stilo bona kaj tute egala, al kiu ajn nacio ili apartenas. La spirito de la lingvo sendube kun la tempo multe, kvankam iom post iom kaj nerimarkite, ŝanĝiĝos; sed se la unuaj Esperantistoj, homoj de diversaj nacioj, ne renkontus en la lingvo tute difinitan fundamentan spiriton, ĉiu komencus tiri en sian flankon kaj la lingvo restus eterne, aŭ almenaŭ dum tre longa tempo, malgracia kaj senviva kolekto da vortoj.]—Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis, rekte pensi en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas, jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo.

Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: Dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: »Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo«. Sed ĉar la »mondo« ne estas ebla sen antaŭaj apartaj »unuoj«, la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam ĝia utileco fariĝos por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri ĉi tiu problemo mi longe pensadis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon, kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon,—alkondukis min al la penso, aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia »ŝlosilo«, kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj, tute memstaraj kaj alfabete ordigitaj elementoj, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio, tuj kompreni vian leteron.

Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi ekpensadis jam pri la publika eliro kun mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro [D-ro Esperanto. »Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro».] kaj komencis serĉi eldonanton. Sed ĉi tie mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj laste—rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis, mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ ĉi tio; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi ne havos plu la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je »flankaj aferoj«; mi sentis, ke mi metas sur la karton la tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... mi transiris Rubikonon.

D-ro L. Zamenhof

Piednoto

[10] Gazeto »Lingvo Internacia«. 1897, 6. 7.

Amerika Filozofia Societo kaj »Aldono al la Dua Libro«

De Edm. Privat[11]

Dum Volapük plej forte bruadis, en 1887, grava Usona societo ekstudis la demandon pri lingvo internacia: La 21an de Oktobro 1887, la Amerika Filozofia Societo (Amerikan Philosophical Society, Philadelphia, fondita de Franklin en 1743), elektis komitaton »por ekzameni la sciencan valoron de Volapük«. Tiu komitato, ankoraŭ ne ricevinte la unuan broŝuron de D-ro Esperanto, tute kondamnis Volapük kaj alvenis al tiuj samaj konkludoj pri lingvo tutmonda, al kiuj venis ankaŭ Zamenhof. La principoj, kiujn la komitato ellaboris por lingvo teorie, estis pli malpli egalaj al tiuj, kiujn Esperanto efektivigis praktike, t. e. ke la lingvo internacia devas havi gramatikon plej simplan kaj naturan, ortografion tute fonetikan, belsonecon agrablan al la oreloj kaj vortaron konsistantan el la plej komunaj radikformoj inter la ĉefaj Eŭropaj lingvoj de l’ Aria fonto. La Amerika Filozofia Societo decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon, fari internacian kongreson de kleruloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda.

Kiam la komitato ricevis la broŝuron de D-ro Esperanto, ĝi kompreneble trovis, ke lia Lingvo Internacia estas la plej simpla kaj la plej racia solvo de problemo. Unu el la tri komitatanoj, S-ro Henry Phillips, prezentis raporton pri la nova lingvo kaj baldaŭ publikigis ĝin kun Angla-Esperanta vortaro (An attempt towards an international language by D-ro Esperanto, Henry Phillips, 1889).

La iniciato de l’ Amerika Filozofia Societo ĝuste respondis la revon de Zamenhof. Tuj kiam li sciiĝis pri tio, granda ĝojo plenigis lian koron. En Junio 1888 Zamenhof publikigas la Aldonon al la »Dua Libro de l’ Lingvo Internacia« de D-ro Esperanto, en kiu li anoncas la decidon de l’ Amerika Filozofia Societo. La tutan sorton de la lingvo internacia li transdonas al la kongreso proponita de l’ Amerika Filozofia Societo: »Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de la sceno«. Sed feliĉe Zamenhof antaŭvidas ankaŭ eblan malsukceson de tia kongreso, kaj li ĉiujn amikojn admonas, ke ili ne ĉesigu sian laboradon »atendante la kongreson«; ĉar ĝi »povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povus ankaŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn«.

Li do petas, ke ĉiuj diligente laboru laŭ la vojo jam unu fojon elektita, sed ke oni ne plu konsideru lin kiel kondukanton: »Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia, havanta nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia«. Li deklaras ke tiu ĉi Aldono al la Dua Libro estas la lasta el la anoncitaj kajeroj; kaj la manieron, en kiu devas vivi la lingvo, li priskribas per kelkaj admirindaj paĝoj, kies science profetan valoron montros ĉiumomente la posta historio de Esperanto.

Unu fojon por ĉiam li volas en tiu ĉi lasta libro respondi al gravaj demandoj.

Li decidas anstataŭigi ian, ĉian, kian, ktp., per iam, ĉiam, kiam, por eviti konfuzon kun la akuzativo de ia, ĉia, kia, ktp., sed krom tio li anoncas, ke li faros en la lingvo absolute nenian ŝanĝon. Tiu privilegio apartenos nur al la kongreso proponita de l’ Amerika Filozofia Societo, kaj, se tiu ĉi ne efektiviĝos, la amikoj de la lingvo faros mem kongreson por tio.

Genio kelkfoje montriĝas per aferoj, kiujn unu homo ne faras, dum ĉiuj ceteraj ĝin farus en simila cirkonstanco. Zamenhof komprenis, kiel lingvo estas kreata de la vivo. Li ne volas »eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ sia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj«; »Unu homo tie povas esti nur iniciatoro, sed ne kreanto«. Li jam ekvidas, ke lia lingvo fariĝas vere vivanta per uzado. La malgranda fundamento estas kvazaŭ semo ĵetita en la mondon, sed el ĝi, super ĝi devas kreski la tuta lingvo, kiel potenca kverko el humila glano.

»Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ ia disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la »Lingvo internacia« devas esti mia unua broŝuro (Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj... Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj... En ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia persono—la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj«.

Pri ĉiuj stilaj aŭ gramatikaj demandoj, kiujn ne decidas klare la Unua Libro, Zamenhof konsilas, ke oni sin ne turnu al li, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’ verkantoj.

»La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l’ estonteco«.

Ne ellaborata per decidoj de komitato, sed per la ĉiutaga vivado, uzado de la lingvo. En tiuj paĝoj Zamenhof ŝajnas jam forgesi pri la ebla reformado, kiun la »kongreso de kleruloj« povus fari en la fundamento. Li bone sentas, ke la ĉefa afero estas, ke la lingvo vivu kaj kresku el tiu fundamento en si mem tiel malgrava.

Konsilante, li prave profetas samtempe. Kiel efikos ŝanĝoj en la fundamento, kiam la lingvo estos jam vaste elkreskinta, kiam ĝi havos tradicion kaj literaturon? Kleruloj povos veni, diskutadi, proponi reformojn de l’ fundamento, sed la lingvon mem tio ne tuŝos. Jam longe for ĝi kuradis. Al ĝia fonto riveregon neniu povas revenigi. La fundamento estas nur malgranda forira punkto. Ĝin detruu kaj ŝanĝadu: la lingvo ne vivas tie, sed en sia tradicio, kiun neniu povos forpreni. »Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos, kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaborataj de la plejmulto«.

»Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun lingvan materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. Estis jam gramatiko kaj sufiĉa kolekto da vortoj, sed multo ankoraŭ malestis, multaj vortoj kaj esprimoj. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ, ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo... Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, kaj tiam la vortoj nove kreataj estas nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.«

La diversaj novaj vortoj trapasos dum kelka tempo la necesan batalon por la vivo. Ĉiuj neoportunaj kaj nebelaj estos forlasitaj kaj »mortos de neuzado«. Kontraŭe la plej bonaj kaj bezonataj vortoj baldaŭ troviĝos sub ĉiuj plumoj, sur ĉiuj lipoj, kaj vere eniĝos la lingvon. »Tiel ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron«. Zamenhof klare esprimas, ke la interesoj de l’ afero postulas lian rifuzon fari tuj grandan vortaron laŭ lia propra plaĉo. Li rekomendas, ke oni verku literaturaĵojn kaj eldonu ĵurnalojn.

Li esperas, ke diverslandaj samideanoj preparos bonajn naciajn lernolibrojn. Li intencas doni numeron al ĉiu nova eldonaĵo kaj publikigi bibliografian liston ĉiumonate, komencante de Aŭgusto 1888. La ĉefa deziro de Zamenhof estas, ke oni uzu la lingvon, ke ĝi vivu kaj riĉiĝu per si mem. La plej bona propagando ankaŭ estas la uzado. Zamenhof insistas, por ke ĉiuj libere laboru, en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj, sed senhalte kaj diligente.

Tiuj ĉi konsiloj baldaŭ troviĝis profetaĵoj, ĉar la invito de l’ Amerika Filozofia Societo ricevis nur tre malmulte da respondoj, kaj la proponita kongreso ne povis okazi. S-ro Henry Phillips fariĝis varma pioniro de la lingvo de D-ro Esperanto, ĝin propagandis kaj eĉ energie defendis kontraŭ reformaj proponoj.

La Lingvo malrapide—sed bone—iradis, laŭ la tute natura vojo antaŭmontrita de ĝia »iniciatinto«.

Piednoto

[11] El: E. Privat, Historio de la lingvo Esperanto, p. 23–27. Universala Esperantia Librejo. Genève, 1912.

La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo

Kelkaj skizoj, kolektitaj de Karlo Steier[12]

En la unuaj numeroj de la »Germana Esperantisto« de jaro 1910a okazis diskuto pri la ĉi-supra temo, al kiu nia kara kunlaboranto, S-ro. profesoro P. Christaller, liveris kelkajn solvigajn datojn. Jen resumo de la diskutaĵo kun kelkaj personaj notoj:

La plej unua societo Esperantista certe estis, laŭ la kolektitaj sciigoj, la Klubo Esperantista en Nürnberg (Nurnbergo). Ĝi formiĝis el la en jaro 1885a fondita »Weltsprachverein«, unuiĝo, kiu propagandis Volapükon, sed laŭ propono de sia prezidanto, S-ro Christian Schmidt, farita en la ĝenerala kunveno de Decembro 1888, decidis pluen labori por la propagando de »Esperanto«. Nürnberg, la historia urbo en Bavarujo, estas sekve la lulilo de la Esperantista movado tutmonda. En tiu urbo vivis kaj senlace agis la unua energia propagandisto de Esperanto, S-ro. Leopoldo Einstein, bedaŭre mortinta en jaro 1890a. Einstein estis antaŭe fervora propagandisto de Volapük, sed kiam li en jaro 1888a konatiĝis kun la »Lingvo internacia«[13], li fariĝis nelacigebla Esperantisto. Krom multaj gazetaj artikoloj kaj propagandaj paroladoj li verkis du broŝurojn (lernolibron kaj propagandan broŝuron komparantan Volapük kun »Lingvo internacia«). Jen la titoloj de la broŝuroj, kiuj feliĉe ambaŭ troviĝas en la biblioteko de Esperanto-Propaganda Instituto: »La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache-Problems«, »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen: I. Volapük und Lingvo internacia«. En Nurnbergo ankaŭ aperis la unua Esperantista gazeto »La Esperantisto«, en Oktobro 1889, eldonata de S-ro Christian Schmidt. La gazeto havis 544 abonantojn, nome en Ruslando 335, en Germanujo 124, en Svedujo 56, en Francujo 10, en Usono 6, en Italujo 4, en Bulgarujo 3, en Hispanujo 2, en Anglujo, Belgujo, Portugalujo kaj Brazilio po 1. Estas evidenta afero, ke la unuaj Esperantistoj estis plej parte Rusoj kaj Poloj. Tion ankaŭ pruvas la de D-ro L. L. Zamenhof en jaro 1889a eldonita »Adresaro de la personoj, kiuj ellernis la lingvon »Esperanto« Serio I. (Nro. 1 ĝis 1000)«. Jen la nombro da unuaj mil, en tiu ĉi adresaro enskribitaj adeptoj, kiujn ni ordigis laŭ landoj: Rusujo 921, Germanujo 29, Aŭstrujo-Hungarujo 21, Anglujo 9, Francujo 5, Usono 4, Svedujo 4, Turkujo 2, sen adreso 2, Italujo 1, Ĥinujo 1, Rumanujo 1.

Ankaŭ la »Biblioteko de la lingvo internacia Esperanto« estis presata en Nürnberg ĉe W. Tümmel. La biblioteko, redaktata kun plej granda zorgemo de nia kara Majstro mem, aperadis laŭ formato 14 x 21 cm kaj kostis 1 Sm por ĉiuj cent paĝoj. Ĝi enhavis pleje verkojn de Rusaj aŭtoroj, aŭ tradukitaj, aŭ originalaj, kaj ankaŭ lernilojn en diversaj lingvoj. Oni povas facile diveni, ke tiu ĉi tre valora entrepreno ne trovis multe da abonantoj en la tiama tempo kaj kaŭzis al la tiom oferema D-ro L. L. Zamenhof grandajn elspezojn. Kun pia admiro mi rigardas tiujn unuajn altajn pruvojn pri literaturebleco de nia kara lingvo. Netakseble valoraj estas por ĉiuj veraj Esperantistoj tiuj ĉi kajeroj kun verdaj kovriloj. La unuaj 400 paĝoj enhavas sekvantajn verkojn: Hamleto, tragedio de Ŝekspir, trad. D-ro L. L. Zamenhof; Ekzercaro de la lingvo Esperanto, de L. L. Zamenhof; Boris Godunov, dramo de Puŝkin, trad. V. Devjatnin; Granda Vortaro Germana-Esperanta, folio 1, de L. L. Zamenhof; Iliado, poemo de Homero, kajeroj I kaj II (kantoj 1–3), trad. A. Kofman; Vortaro Esperanto-Esta de W. Waher; Aŝik Kerib, rakonto de Lermontov, trad. N. Kuŝnir; Dio ĉiam veron vidas, rakonto de Leo Tolstoj, trad. J. Lojko; Ŝtona Gasto, dramo de Puŝkin, trad. N. Borovko.

Krom tiuj verkoj ni citu ankoraŭ laŭ la ekzempleroj troviĝantaj en nia bibliotekujo: Unua brandfaristo aŭ kiel diableto meritis pecon da pano, komedio de L. N. Tolstoj, trad. A. Burenkov; Kvar tagojAttalea princeps, du rakontoj de V. Garŝin, trad. N. Kazi-Girej; Nevola mortiginto, rakonto (originalo) en versoj de V. Devjatnin; El la vivo de Esperantistoj, rakonto (originalo) de V. Stankieviĉ.

Krom la jam citita fervora protagonisto L. Einstein, nia kara lingvo trovis nelacigeblan kaj ofereman subtenanton en la neforgesebla W. H. Trompeter, termezuristo en Schalke (Westfalio), kiu en jaro 1888a fondis malgrandan grupon en Schalke kaj en jaro 1891a aperigis la duan Germanan lernolibron sub la titolo »Die Weltsprache Esperanto. Vollständiges Lehrbuch nebst Wörterbüchern, nach der russischen Ausgabe von Dr. L. Samenhof«. Kune kun sinjoroj L. Einstein, L. E. Meier, Ch. Schmidt, S-ro Trompeter fervore subtenis la tiaman gazeton »La Esperantisto«, kiam ĝi troviĝis en malfacilaj cirkonstancoj[14]. La nelacigebla verkisto kaj propagandisto Einstein mortis jam en jaro 1890 post longtempa suferado; admirinda estis lia persisteco kaj nerompebla energio, kortuŝaj la leteroj, kiujn li, malsanulo, skribis antaŭ sia morto al la Majstro, estante plene konvinkita pri la fina neretenebla venko de nia sankta bela afero. Post lia morto pro homa indiferenteco kaj kaŭze de la malsukcesinta »Volapük«, la unuaj ĝermoj de la Esperanta movado iom post iom pereis. Sed dume en aliaj landoj, en Francujo, Rusujo, en Kanado, Bulgarujo, Holando kaj Belgujo Esperanto malrapide, sed certe progresis.

Ankaŭ en la poliglota Aŭstrio ĝi trovis varmajn amikojn. Malriĉa Bohema instruisto, Th. Ĉejka en Bystřice-Hostyn (Moravio), fariĝis kun kelkaj amikoj ĝia protagonisto[15]. En Novembro 1902 Ĉejka aperigis modelan gazeton »Revuo Internacia« kun du nacilingvaj aldonoj »Bohema Esperantisto« kaj »Germana Esperantisto«. La »Revuon« kunlaboris eminentaj Esperantistoj Rusaj: J. Seleznjov, N. P. Evstifejev k. a. Bedaŭre pro nesufiĉa subteno aperis nur 5 numeroj kaj ankaŭ la »Germana Esperantisto« mortis post apero de la 2a numero en Decembro 1902. Ĝi enhavis sciigojn de la grupoj en Brünn (Moravio), Wien, Glatz kaj Kiel (Germanujo). Tiuj modestaj okpaĝaj folietoj gazetaj kaj la kelkajn monatojn poste de S-ro Ĉejka eldonita »Schlüssel« (gramatiko kaj vortareto Esperanta-Germana, similenhava al la Ĉefeĉa ŝlosilo laŭ duobla formato), aligis kelkan Germanon ĉefe en Aŭstrio al nia movado. En la »Revuo Internacia«, 3-a numero, Januaro 1903, troviĝas anonco, kiu informas, ke en Januaro 1903 aperos lernolibro de la konata pacifisto-verkisto A. H. Fried, kiu jam en Junio 1902 verkis tre bonan artikolon por la konata gazeto »Die Woche«. La lernolibro aperis en »Esperanto-Verlag«, Berlin-Schöneberg, sub la titolo »Vollständiges Lehrbuch der Internationalen Hilfssprache Esperanto mit zwei Wörterbüchern: Esperanto-Deutsch und Deutsch-Esperanto«.

Je tiu tempo en diversaj urboj: en Gotha, Glatz, Hamburg, Königsberg, Leipzig, Lübeck, München, Potsdam, Straßburg k. a. ekzistis izolitaj Esperantistoj, kiuj atendis la kunliganton kaj organizanton de laŭcela propagando; tiu kunliganto fariĝis la franclingva Sviso, ekskapitano Jean Borel, iama volapükisto, kiu pervojaĝe spertinte la necesecon de interkomprenilo kaj la jaman utilecon de Esperanto, fariĝis ĝia fervora apostolo kaj fondinte en jaro 1902 kun aliaj samideanoj la Svisan Esperantan Societon, venis dum vintro 1903 Berlinon, kie li estigis, en Novembro 1903, per helpo de S-roj Jürgensen, Mehlisch kaj prof-oj Schmidt kaj Wetekamp la Esperantistan Grupon de Berlino kaj unu monaton poste kun sia frato, Jules Borel, posedanto de presejo, la firmon »Esperanto-Verlag Möller kaj Borel«. Per lia nelacigebla laboro kaj oferema agado baldaŭ estiĝis la propaganda broŝuro »Die Frage einer internationalen Hilfssprache und das Esperanto« kaj la »Esperantistische Mitteilungen«, kies unua numero aperis en Februaro 1904. La gazeteto, havanta komence nur 4 paĝojn kaj destinita por la membroj de grupo Berlina, dumjare pligrandiĝis kaj fariĝis komuna ligilo de la unuaj Esperantistoj kaj novaj grupoj.

S-ro Fritz Schuck, lerta Esperantisto kaj aŭtoro de »Albumo de konataj Esperantistoj« fondis en Februaro 1904 la Esperantistan Grupon en Brunsvigo; lin sekvis unu monaton poste en Munĥeno la »Nestoro« de la Germanlingva movado, S-ro L. E. Meier, ekskapitano kaj verkisto, kiu jam en jaro 1889 konatiĝis kun Esperanto. Li fondis en 1891 la Societon Esperantistojan kaj poste, transloĝiĝinte Nurnbergon, daŭrigis sian poresperantan agadon en tiu urbo.

En Januaro 1905 la modesta gazeteto »Esperantistische Mitteilungen« aperis en bela kaj riĉenhava formo sub la titolo »Germana Esperantisto« kaj jam per sia unua numero fariĝis oficiala organo de la grupoj en Berlino, Brunsvigo kaj Vieno. La Viena klubo kaj aliaj grupoj kaj izolitaj Esperantistoj Germanaj en Aŭstrio kunlaboris ĝis la jaro 1908a pro manko de propra organizaĵo kun siaj fratoj en Germanujo. Dum la Dresdena Kongreso tamen efektiviĝis la fondo de »Ligo de Germanlingvaj Esperantistaj Grupoj en Aŭstrio« per la konata protagonisto Prof. Otto Simon.

Konklude: al la nelacigebla energio de nia samideano Jean Borel apartenas la granda merito, unuigi la disajn batalantojn en Germanlingvujo kaj organizi la propagandan agadon por Esperanto inter Germanoj.

La grupoj baldaŭ sentis la bezonon, alcentriĝi en unu tutlanda societo. Jam en jaro 1903a S-ro L. E. Meier intencis fondi tutlandan asocion sub la nomo »Germana Esperantista Societo«, tamen je lia alvoko adresita al 100 konataj al li Esperantistoj alvenis nur 10 aliĝoj. La grava projekto efektiviĝis nur en Majo 1906, per helpo de la Esperantista grupo Brunsviga, kiu faris la antaŭlaborojn. Dum la tagoj 19a kaj 20a de Majo la en Brunsvigo kunvenintaj samideanoj decidis la regularon de la »Germanlingva Esperantista Societo« kaj kreis la bazon por la nuna modela »Germana Esperanto-Asocio«. La tiom oferema D-ro Mybs fariĝis prezidanto, D-ro Hanauer sekretario kaj S-ro Schuck kasisto de la nova asocio, kiu elektis kiel oficialan organon la gazeton »Germana Esperantisto«. Tiel efektiviĝis la de S-ro Jean Borel dorlotita deziro pri nacia organizaĵo; li bedaŭre baldaŭ devis reiri Svisujon, por serĉi resanigon de siaj trostreĉitaj nervoj, sed spirite li restis daŭre kunligita kun nia Germanlingva movado kiel direktanto de »Germana Esperantisto« kaj verkinto de lernolibroj por Germanoj, kiuj esperantigis milojn kaj milojn de novaj kunbatalantoj...

Piednotoj

[12] El: La Kroniko I, 1911, p. 7-8, 73-78.

[13] Tiel estis nomita nia kara lingvo en la unua tempo; poste ĝiaj adeptoj baptis ĝin »Esperanto« laŭ samnoma pseŭdonimo de D-ro Zamenhof.

[14] Kruela morto forrabis lin la 7-an de Novembro 1901 en Essen.

[15] La unuan lernolibron en lingvo Bohema eldonigis en jaro 1890 S-ro Fr. Vl. Lorenc en Zbislav apud Cáslav, nune en Brazilio.

Leopold Einstein

De D-ro L. L. Zamenhof[16]

La Germanaj Esperantistoj legos kun intereso ion pri la unua apostolo de Esperanto en Germanujo. Tial ni publikigas tie ĉi nekrologian artikolon verkitan de D-ro Zamenhof ĉe la fino de l’ jaro 1890 kaj alprenitan de S-ro de Beaufront en »l’Espérantiste« en la unua parto de lia interesanta »Historio de Esperanto«.

...»Antaŭ kelkaj semajnoj mortis en Nürnberg post longa kaj malfacila suferado sinjoro Leopold Einstein, unu el la plej varmaj kaj energiaj amikoj de nia afero, la aŭtoro de la verkoj »La Lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprache Problems«, »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen« kaj diversaj artikoloj en Germanaj gazetoj. La mortinto estis la unua, kiu donis antaŭpuŝon al nia afero en Germanujo. Ĝis nia lingvo estis publikigita, li estis varmega volapükisto, batalis por Volapük kun fervoro kaj energio, kaj li tre multe helpis al la vastiĝo de tiu lingvo. (Li skribis ĉirkaŭ 200 artikolojn en diversaj gazetoj por Volapük.) Jam de la komenco li sentis la tutan malfortecon de la Volapüka vortaro, sed, ne esperante, ke tiu ĉi demando estos iam solvita pli bone, kaj vidante, ke la diversaj novaj proponataj sistemoj estas nur efemeraj nepripensitaj provoj, kiuj volas detrui Volapükon, sed donas nenion pli bonan, li daŭrigis sian fervoran laboradon kaj batalis kontraŭ ĉiu nova propono. Sed ricevinte okaze en 1888 la unuan libron de nia lingvo kaj la »Duan libron«, li tute ŝanĝiĝis. Malgraŭ lia aĝo (li havis tiam kvindek kvar jarojn), li en la daŭro de kelkaj tagoj perfekte ellernis nian lingvon kaj fariĝis ĝia varmega amiko. »La demando de lingvo internacia«,—li skribis al ni kelkan tempon poste,—»estas fine absolute solvita, kaj ĝoje mi sendas al vi koran gratulon pri tiu ĉi solvo. Kion mi longe atendis, tio fine venis. Laborante por Volapük mi diris al mi, ke unu duono de tiu ĉi lingvo (la gramatiko) estas bona, sed la dua duono (la vortaro) estas malbona; sed mi timis, ke nenio povas esti perfekta kaj unu parto devos suferi je la kosto de la dua. Sed en la Internacia[17], la unua parto kaj la dua estas solvitaj plej bone, kaj tial mi ekkrias kun plena certeco: la demando de lingvo internacia estas fine absolute solvita! Ĉar neniam povos esti kreita gramatiko pli simpla, ol en la Internacia, kaj nenia vortaro de lingvo internacia povos esti logike konstruita sur aliaj principoj ol en la vortaro de la Internacia. Se en la Internacia estos eble trovitaj kelkaj eraroj, ili estos nur malgrandaĵoj, kiuj kun la tempo estos facile bonigitaj sen bezono rompi la sistemon. Kia ajn estos la estonta lingvo de l’ mondo, estas tute sendube, ke ĝi povas esti nur la Internacia, aŭ en ĝia nuna formo, aŭ en formo iom ŝanĝita nur en detaloj, sed ne en la fundamento. Alia fundamento estas neebla, kaj tial mi nun povas tute trankvile labori, ne timante jam, ke mi devos iam defali de la sistemo«.

Jam ok semajnoj post la aliĝo de Einstein eliris prese lia verko »La lingvo internacia als beste Lösung des internationalen Weltsprachen-Problems«, kiu elvokis konfuzon inter la volapükistoj, kaj alportis al la aŭtoro grandan persekuton de ilia flanko. Ne povante respondi ion gravan kontraŭ la verko de Einstein, ili komencis batali kontraŭ li per la plej sentaktaj personaj atakoj kaj insultoj. Ne timigite de la atakoj, la mortinto daŭrigis energie bataladi; per vasta korespondado kaj dissendado de verkoj li serĉis amikojn por nia afero, kiom kaj kie li povis, kaj jam kelkajn monatojn post lia unua verko eliris lia verko polemika »Weltsprachliche Zeit- und Streitfragen«. Li havis la intencon komenci vastan sisteman agitadon per publikaj paroladoj en diversaj urboj; sed bedaŭrinde la sorto ne permesis al li tion ĉi fari: malfacila malsano alforĝis lin baldaŭ al la ĉambro; doloroj kaj suferoj ne permesis al li plu labori. Eĉ sian korespondadon li estis devigita preskaŭ tute ĉesigi, kaj nur al ni li de tempo al tempo ankoraŭ skribadis leterojn plenajn je entuziasma fajro: tra la suferoj de l’ maljunulo brilis la idealaj flamoj de junulo. Inter la plej grandaj korpaj suferoj li ne forgesis nian aferon kaj, ne povante plu labori por ĝi, li ĉiam sonĝis kaj revis pri ĝi. En la komenco li havis ankoraŭ esperon, ke li resaniĝos, kaj li ofte skribadis al ni pri siaj pianoj por la estonteco, pri la intencataj paroladoj pri nia afero k. c., sed en la lasta duonjaro li perdis la esperon kaj skribis al ni, ke li senpacience atendas, ke la bonfara morto lin liberigu de liaj suferoj. Havante jam por si mem nenian esperon, li skribis al ni kelkajn monatojn antaŭ sia morto: »Mi estas maljuna kaj malsana kaj ne vidos jam la venkon de nia sankta bela afero, sed vi ĝin vidos baldaŭ, baldaŭ en ĝia tuta beleco. Se eĉ pasos kelka nombro da jaroj en malfacila batalo, ne perdu la kuraĝon kaj laboru! Antaŭ ol nia centjaro finiĝos, nia afero venkos, kaj la kuraĝaj konstantaj batalantoj havos dolĉan rekompencon«. Skribante pri la malvarma printempo, kiu malhelpis lin uzi la freŝan aeron, li aldonis: »La vintro ne volas foriri kaj obstine batalas kontraŭ la alvenanta somero; sed malgraŭ la nuboj kaj la frostoj la somero baldaŭ venkos. Tiel ankaŭ pasantaj malfacilaĵoj povas malrapidigi por kelka tempo la iradon de nia afero, sed neniaj nuboj kaj frostoj povos reteni ĝian finan venkon«.

Piednotoj

[16] Germana Esperantisto III, 1906, p. 13, 14, 25, 26.

[17] Esprimo prenita de S-ro Einstein el la nomo oficiala de la lingvo »Lingvo internacia«. La kutimo, ĝin nomi »Esperanto«, laŭ la pseŭdonimo de D-ro Zamenhof, ne ankoraŭ ekzistis inter ni.

La unua gazeto Esperantista

De Adam Zakrzewski[18]

Zamenhof prave diris, ke la nomo de Leopold Einstein devas esti enskribita per oraj literoj en historio de Esperanto. Liaj mallongaj, sed gravaj kaj seriozaj laboroj, baldaŭ alportis neatenditan rezultaton, kiun oni povas konsideri, kiel unuan venkan batalon Esperantan: en Nürnberg, urbo, kiu estis unu el plej fortaj centroj de Volapükismo, en Decembro 1888, la grava Germana societo, fondita 18-an de Februaro 1885: »Nürnberger Weltsprache-Verein«, en sia plena ĝenerala kunveno, laŭ propono de sia prezidanto, Christian Schmidt, post varma diskutado, decidis per granda plejmulto da voĉoj de siaj anoj—aliĝi al Esperanto!

Tiu societo estas do la unua Esperantista organizaĵo. De tiu momento la Esperantista afero, kuŝanta ĝis nun sur ŝultroj de unu homo, trovis por sia kresko pli larĝan kaj fortan bazon. Baldaŭ poste efektiviĝis la malnova revo de Zamenhof: en Nürnberg aperis la unua Esperanta ĵurnalo.

La ĵurnalo eliradis ĉiumonate kun malgrandaj interrompoj dum ses jaroj kaj estis en tiu epoko la ĉefa centro de la Esperantista movado, ĉirkaŭ kiu kuniĝis kaj proksimiĝis ĉiuj tiamaj Esperantistaj laboristoj.

Zamenhof komencis la unuan numeron per deklaracio konforma al ĉiuj liaj antaŭaj vortoj kaj agoj. Li deklaris, ke la lingvo ne estas fermita, nek neŝanĝebla, ke li neniam volis esti leĝdonanto kaj ke la sorto de la lingvo trovas sin en manoj de ĉiuj Esperantistoj. »Ĉio en la lingvo devas resti tiel, kiel decidos la plejmulto, tute egale, ĉu mi persone konsentos aŭ ne«. Tamen, ni tuj vidos, ke lia aŭtoritata opinio estis ankoraŭ multfoje necesa por savi la aferon.

La numero 8-paĝa enhavis: Prospekton en tri lingvoj: Germana, Franca kaj Esperanta, subskribitan: »La Redakcio«; komencon de artikolo »Esperanto kaj Volapük« de D-ro L. L. Zamenhof, Germane kaj Esperante, sur 4½ paĝoj; poezion »Al la Esperantisto« en 16 versoj, subskribitan »Amiko« kun ĝia Germana traduko de »Ein Freund«; »Bibliografion«, Germane kaj Esperante, enhavantan nomaron de 16 unuaj verkoj, daŭrigotan; anoncojn pri eldonotaj verkoj. La numeron subskribis »Für die Redaktion verantwortlich: Chr. Schmidt, Nürnberg. Druck von W. Tümmel in Nürnberg«.

La Redakcio anoncas, ke, »la ĉefan kondukadon de nia gazeto prenis sur sin la aŭtoro de la lingvo mem (Dr. L. Zamenhof,—en Germana kaj Franca tekstoj: Dr. Samenhof) kaj »ke la gazeto estos centra organo por ĉiuj disĵetitaj amikoj de nia afero«.

Jam en la tria numero de »Esperantisto« (20. Decembro 1889) Zamenhof revenas al sia antaŭa ideo, kiu ŝajnis al li sola rimedo por definitive solvi ĉiujn dubajn demandojn pri la lingvo.

»La kongreso Esperanta laŭ iniciato de la Amerika Filozofia Societo—skribis li—bedaŭrinde ne efektiviĝis pro indiferenteco de la instruituloj... La afero estas sen kondukanto, kvankam de multaj flankoj oni turnas sin ankoraŭ al mi mem kun diversaj proponoj... Mi ne havas jam privilegion nek akcepti, nek malakcepti tiujn proponojn, kaj fari en la lingvo ian ŝanĝon laŭ mia propra bontrovo... Ni bezonas havi ian Ligon aŭ Akademion, kreitan de la Esperantistoj kaj aŭtoritatan de ili«.

Zamenhof klarigas, ke kvankam en la »Aldono al la dua libro« li proponis fari kongreson aŭ fondi akademion ne pli frue, ol post kvin jaroj, tamen multaj Esperantistoj estas lacaj atendi. Li mem ne volas preni sur sin respondecon por tiel grava afero, li timas ankaŭ, ke oni vidu en lia maniero de laborado aŭtoran obstinecon. Pro tiuj kaŭzoj Zamenhof proponas fondi tutmondan Ligon de Esperantistoj—sola kaj absoluta leĝdonanto en nia afero.

En Marta numero 1890 (No. 6) la redakcio anoncis, ke la Ligo estas fondita kaj publikigis regularon de la Ligo kaj de Akademio »konsistanta el 10 personoj, elektataj ĉiujare per voĉdonado de ĉiuj kluboj de la Ligo«. Oni elektis, kiel membrojn de provizora administra komitato: Hugon Barbeck, Christianon Schmidt kaj Josefon Gagel en Nürnberg.

Kvankam tiu ĉi regularo havis subskribon de Zamenhof, tamen en la 11a numero de »Esperantisto« la Majstro deklaris, ke ĝi faris al li grandan surprizon, ĉar la redakcio enkondukis en lian projekton gravajn ŝanĝojn. Ĉar krom tio multaj Esperantistoj,—kaj inter ili: Einstein, Grabowski, de Wahl, Majnov, Geoghegan—esprimis opiniojn malaprobantajn la Ligon, la tuta projekto estis forlasita. Zamenhof nomis ĝin—infano malvive naskita (No. 12, Decembro 1890).

Tiu incidento estis verŝajne kaŭzo, ke Zamenhof prenis sur sin la redaktadon. Sed tiu ĉi tasko estis por li terure malfacila. En tiu ĉi tempo li ofte transloĝiĝis de urbo en urbon, serĉante vane lokon, en kiu lia kuracista praktiko povus sufiĉi al liaj modestaj bezonoj. Por la eldonado de la gazeto li devis konstante turni sin al helpo de Esperantistoj. Zamenhof eĉ plendas, ke »niaj amikoj estas tiel ekonomiaj, ke anstataŭ aboni, 9/10 legas ekzempleron de ia konatulo, aŭ tute nian gazeton ne legas«. Kun la vivo de centra organo—skribis li—estas ligita vivo de nia afero; ĝi estas trunko kaj tiel longe, kiel la trunko vivas, oni povas timi nenian vintron. Se ĝi eĉ glaciigos la branĉojn kaj foliojn, ni povas atendi printempon kun bona espero. Sed se la trunko ĉesos vivi, ĉiuj esperoj estos perditaj. Li konkludis, ke Esperantistoj devas antaŭ ĉio certigi kaj sendanĝerigi la ekzistadon de la gazeto. Nenian paŝon plu, antaŭ ol la plej grava estos farita. »Mia situacio—aldonas Zamenhof—atingis lastan gradon de neebleco«. (Aŭgusto, 1891.)

Ne mankis certe diversaj proponoj por krei monan fondon por la gazeto. Grabowski proponis krei akcian societon, Trompeter—akcian librovendejon, Lojko—fondon por konkursoj...

Zamenhof provis sekvi tiujn ĉi bonajn konsilojn kaj proponis fondi akcian societon Esperantan kun 1000 akcianoj, pagantaj ĉiuj po 10 rubloj jare, kaj petis ĉiujn respondi, ĉu ili aprobas la projekton aŭ proponas alian pli bonan kaj, en unua okazo, deklari, kiom da akcioj ĉiu volas aĉeti.

El ĉiuj tiuj ĉi projektoj ne alvenis eĉ unu ora aŭ arĝenta monero! Kun malĝojo kaj bedaŭro, en la lasta numero de tiu ĉi jaro (No. 11—12, Novembro-Decembro, 1891) Zamenhof anoncis: »Kun la nuna numero mi devas interrompi mian laboradon en nia afero: mi faris ĉion, kion mi povis. Mi tenis min tiel longe, kiel mi povis, sed nun mi devas foriĝi kaj peni refortigi miajn piedojn, kiuj rifuzas plu min porti«.

La tuta afero,—kaj speciale la gazeto—travivis tiam danĝeran momenton. Aperis tamen nova homo, kiu ne nur savis la gazeton, sed oferis al la Esperanta afero fortan helpon dum kelkaj sekvantaj jaroj: W. H. Trompeter, termezuristo, en urbo Schalke en Vestfalio (Okcid. Germanujo). Kun novaj esperoj kaj pli trankvila horoskopo la malgranda grupo de tiamaj Esperantistoj komencis la jaron 1892. Trompeter prenis sur sin ne nur ĉiujn eldonajn kostojn por tri jaroj, sed li oferis krom tio monatan pension je 100 markoj por la redaktisto. Li plenumis siajn promesojn sen bruo, sen sinlaŭdo, konscience ĝis la starigita limo, t. e. en la daŭro de jaroj 1892, 1893, ĝis la lasta numero de 1894.

Oni prave skribis en Esperantaj kronikoj, ke la nomo de tiu ĉi homo ĉiam brilos, kiel luma stelo en historio de nia afero.

»Se nia afero ne mortis, sed vivas kaj floras,—skribis Zamenhof post morto de Trompeter (li mortis 7-an de Novembro 1901 en Essen)—tio ĉi estas en tre granda parto merito de Trompeter. Ripozu en paco, kara kaj multmerita amiko de nia afero! La Esperantistoj neniam forgesos vian nomon! En historio de Esperanto al vi apartenos ĉiam plej grava, neniam elŝirebla, neniam elstrekebla paĝo«!

La formo de la gazeto estis iom ŝanĝita, la abonkostoj malgrandigitaj de 6 ĝis 2 frankoj jare, kaj abonantoj de 10 ekzempleroj ricevis dekunuan senpage.

Ĉar la estonto de la gazeto estis tiamaniere certigita, Zamenhof decidis uzi ĉiujn oferojn, alsendatajn de Esperantistoj por eldonado de lernolibroj en lingvoj, en kiuj ili ankoraŭ ne ekzistis, oferante al la aŭtoroj ¾ de la nombro da ekzempleroj por vigligi tiamaniere aperon de novaj lernolibroj.

La nombro de Esperantistoj iom kreskis kaj—afero neevitebla—vekiĝis denove reformaj projektoj...

[Sekvas priskribo de la lingvaj diskutadoj.]

Jen kiel Zamenhof, regajninte fine liberecon esprimi sian propran personan opinion, karakterizas tiun ĉi momenton: »Nuboj paralizadis dum la lasta jaro la tutan energion de niaj amikoj. Ĉiam pli densiĝante, ili solviĝis per fulmotondro, kiu minaca en la komenco, montriĝis en la fino tre bonfara, ĉar ĝi per unu fojo, dank’ al la novembra decido de la Ligo, purigis la atmosferon kaj donacis al ni pacon kaj lumon por longa tempo. Liberigita de demandoj internaj, nia afero povas nun en plena tuteco turniĝi eksteren al senhalta kaj senmalhelpa progresado«.

Bedaŭrinde tiuj ĉi esperoj ankoraŭ ne devis efektiviĝi en tiu epoko. Alproksimiĝis momento, ĝis kiu Trompeter promesis sian helpon. Homo neriĉa, li ne povis daŭrigi siajn oferojn senfine. En decembra numero 1894 li sciigis, ke li ĉesas eldoni la gazeton, kiu transiros plene en manojn de Zamenhof. Krom tio okazis malfeliĉa en siaj sekvoj afero: en No. 2a de 1895 estis enpresita tradukaĵo de malgranda verketo de Leo Tolstoj: »Prudento kaj kredo«, kaj tuj poste la Rusa cenzuro malpermesis abonon de »Esperantisto« en Rusujo. Tiamaniere la ĵurnalo perdis ¾ de siaj abonantoj, restis nur 172 (Aprilo). Tio devigis interrompi la eldonadon de la Biblioteko kaj de la gazeto por kelkaj monatoj kaj prokrasti la anoncitan konkurson kun premio de 250 fr. »por Esperantisto, alportinta plejmulton da utilo«.

En la lasta numero, datita: Majo-Junio 1895 (No. 5–6 [65–66], VI. jaro), sed kiu efektive aperis nur en Aŭgusto, Zamenhof anoncis, ke li jam ne havas eblon eldoni gazeton en ĝisnunaj kondiĉoj kaj proponas novajn: duona formato, numeroj dumonataj, la abonantoj, al kiuj la gazeto devos esti sendata en fermitaj kovertoj, t. e. en Rusujon, aldonos 1.25 fr. jare, kaj se iu ne akceptos tiujn kondiĉojn, ¾ de la abonpago, pagita por jaro 1895, estos al li resendataj.

Sed post la pretigo de tiu ĉi numero la cirkonstancoj devigis Zamenhof forpreni eĉ tiun ĉi proponon; en letero, datita 15-an de Aŭgusto, li skribis: »kun doloro en la koro mi devas diri al vi adiaŭ, miaj karaj amikoj kaj kunbatalantoj... Kiam la cirkonstancoj pliboniĝos, mi komunikos kun vi denove!«

Tiel finiĝis historio de la unua kaj dum ses jaroj sola gazeto Esperantista (se ni ne kalkulus Bulgaran ĵurnalon, aperintan kun interrompoj en jaroj 1890 kaj 1891 en Sofio)[19]. Ni povas nur admiri sindonecon kaj energion de tiu malgranda rondo, kiu en plej malfavoraj cirkonstancoj, sukcesis subteni Esperantan publikan agadon, krei Esperantan centron, alte teni standardon, ĉirkaŭ kiu grupiĝis samideanoj, trapasi venke neeviteblan en ĉiuj similaj okazoj batalon inter reformistoj kaj tiuj, por kiuj la vivo de la lingvo estis celo pli grava ol ĝia perfektigado,—disĵeti en dekon da landoj fruktoportajn semojn, kiuj ĉu pli, ĉu malpli frue, ĉie, kien ili trafis, alportis riĉan rikolton...

En »Esperantisto« ni trovas lingvajn artikolojn de E. de Wahl, A. F. Rundstedt, N. Borovko, Krikortz, V. Serbin, M. Koĉergow, J. Janowski, J. Waśniewski; prozaĵojn originalajn, de V. Devjatnin, Enbe (Borovko); tradukitajn de V. Devjatnin, B. G. Jonson, J. Kaminski, J. Ferreira, L. E. Meier, E. Weilhamer, J. Janowski, O. Holmquist, M. Karovina, A. Roswall; poeziojn originalajn de V. Devjatnin, J. Seleznet, Dm. Jegorov, Otto Zeidlitz, A. Olschwang, Joz. Waśniewski, V. Lojko, W. Waher, A. Kofman; tradukitajn de A. Grabowski, E. de Wahl, L. B—al (Blumental), Mozes Goldberg, Hemza, S. Ŝatunovskij, N. Kuŝnir, S. Bskij, L. de B., Lojko, A. Nauman, E. Haller, Enbe, Fez, N. Borovko, V. Devjatnin, L. Sokolov, Em. Smetanka, M. Soloviev, Otto Zeidlitz, G. Janowski, M. Jezerski, W. Waher, A. Olschwang, V. Gernet, M. Ĵerebko, A. Kofman, Dm. Jegorov, Stankieviĉ; diversajn artikolojn de Grabowski, Trompeter, Lojko, N. Borovko, J. Grohn, L. Meier, Fez, K. Hubert, A. Grünfeld, Ŝmurlo, G. Dumpert, M. Soloviev, J. Selesnev, E. Hall, E. Haller, P. Koĉergov, L. Okromĉdjelova, A. Thorn, K. Kildĵuŝevskij, E. Neumark, F. Kuschner, N. Kuŝnir, Ernrot, M. Jezerski.

Piednotoj

[18] El: Z. Adam, Historio de Esperanto 1887-1912, p. 30-56. Gebethner & Wolff, Warschau, 1913 2 Fr.

[19] Eldonadis ĝin Miloslav Bogdanov sub titolo »Mondlingvisto« (Dec. 1889-Febr. 1890), poste »La Espero« (Jan. 1890-Dec. 1891). Al Bulgario apartenas do honoro de la unua Esperanta-nacia gazeto.

Firmo Hachette kaj Esperanto[20]

Krom kelkaj libroj eldonitaj diversloke, preskaŭ ĉiuj unuaj Esperantaj verkoj estas presitaj ĉe la Germana firmo Tümmel en Nürnberg. Sed Tümmel ne estis propramova kaj propramona eldonisto; li estis nur presisto, kaj la financaj riskoj estis elportitaj de Doktoro Zamenhof, de la unuaj Germanaj propagandistoj Einstein kaj precipe Trompeter, de S-ro Anton Grabowski kaj aliaj. Post la mortoj de Einstein kaj Trompeter, la malapero de la gazeto »La Esperantisto«, la momenta senkuraĝiĝo de S-ro Grabowski, la presado ĉe Tümmel subite ĉesis.

Do, ĝis la jaro 1900, neniu eldonisto sin interesis pri Esperanto, neniu volis preni sur sin la publikigon de necesegaj lernolibroj kaj vortaroj kaj la malmultaj, maldikaj broŝuroj Esperantaj estis nur eldonaĵoj de sindonaj privatuloj.

En tiuj malfacilaj cirkonstancoj okazis grava fakto: en komenciĝo de la jaro 1901 S-ro Prof-o Bourlet, altirita al Esperanto de sia eminenta kolego Prof-o Charles Méray, fariĝis agema Esperantisto. Kun sia konata praktika sento, li tuj komprenis, ke antaŭ ĉio necesas, ke nia lingvo estu subtenata de bona eldonisto, kaj li, tiucele, klopodis. Kiel aŭtoro de multaj matematikaj verkoj eldonitaj ĉe la firmo Hachette, ankaŭ kiel persona amiko de S-ro Bréton, unu el la estroj de ĉi tiu firmo, li sin turnis al ĝi kaj sukcesis, cetere ne facile, ĝin decidigi al eldonado de Esperantaj libroj.

Prof. Bourlet, estante tiam nur kelkmonata Esperantisto, juĝis sin ne sufiĉe kompetenta, por konduki mem tiun aferon. Li venigis Parizon S-ron De Beaufront, interrilatigis lin kun la firmo Hachette kaj poste lasis lin aranĝi libere, tute sola, la materiajn kaj moralajn kondiĉojn de la eldono.

En 1901, Hachette komencis la publikigon de Francaj lernolibroj, unue verkitaj de S-ro De Beaufront kaj poste de Prof. Cart, kaj dank’ al tiuj libroj la disvastiĝo de Esperanto en Francujo rapide kreskis. Baldaŭ la bezono eksentiĝis, helpi la propagandon ekster Francujo. S-ro De Beaufront kaj liaj amikoj tiam opiniis, ke por tio plej simple estus, se la firmo Hachette eldonus mem ĉiulingvajn lernolibrojn kaj vortarojn, kaj kompreneble prefere tradukojn de la Beaufront’aj verkoj. Por pravigi tiun ideon, oni citis la ekzemplon de Baedeker. Sed S-ro Bourlet kaj la firmo Hachette opiniis malsame. Ili asertis, ke tiu agmaniero estus malbona por Esperanto, ke tiel la publiko imagus, ke Esperanto estas ia librista afero, la Francaĵo. Ili do kontraŭe volis, ke en ĉiu lando estu almenaŭ unu nacia eldonisto de Esperantaj lernolibroj, ne tradukitaj, sed verkitaj de enlandanoj. Por tion efektivigi, malgraŭ la kontraŭstaro de De Beaufront, S-ro Bourlet vojaĝis, meze de la jaro 1902a, Germanujon por tie serĉi eldoniston. Li ne sukcesis; sed, reveninte, por pli bone povi plenumi sian planon, li deziris ekkoni la materiajn kondiĉojn aranĝitajn de De Beaufront. Tiam, kaj nur tiam, li legis la kontraktojn, kiujn faris tiu ĉi kun Zamenhof kaj Hachette. Kun granda surprizo li konstatis, ke tiuj kontraktoj ne nur estis ĉefe profitdonaj al unu sola persono, nome al S-ro De Beaufront, sed plie, ke ili metis preskaŭ la tutan sorton de nia lingvo en la manojn de la tiama Prezidanto de la Franca Societo. Tio estis tre riskoplena, kaj, interkonsente kun la firmo Hachette kaj D-ro Zamenhof, S-ro Bourlet energie klopodis, por neniigi tiujn danĝerajn kontraktojn. Post longa penado, li sukcesis ilin disŝirigi, kaj, en la komenciĝo de la jaro 1903a, ili estas anstataŭigitaj de unu sola kontrakto senpere inter Hachette kaj nia Majstro.

Ĉar oni ofte parolis pri tiu fama kontrakto kaj preskaŭ ĉiam diris pri ĝi malĝustaĵojn, ŝajnas al ni utile, klarigi per kelkaj vortoj ĝian esencon.

Laŭ tiu papero, D-ro Zamenhof elektis la firmon Hachette kiel preferan eldoniston de siaj propraj verkoj kaj de la verkoj surportantaj la surskribon »Kolekto aprobita de Doktoro Zamenhof«. Reciproke, la firmo Hachette: 1e promesis pagi taŭgajn honorariojn al la aŭtoroj, 2e estis devigita eldoni nur verkojn Esperantajn aprobitajn de D-ro Zamenhof, 3e estis devigita eldoni mem aŭ eldonigi, antaŭ difinita templimo, lernolibrojn kaj vortarojn en ses aŭ sep el la ĉefaj Eŭropaj lingvoj.

Tiu lasta punkto estis gravega. Ĝis tiam Esperanto staris antaŭ malfacile solvebla dilemo: unuflanke la lingvo ne disvastiĝis kaj ne ekzistis Esperantistoj, ĉar mankis lernolibroj, sed aliflanke la eldonistoj ne volis presi, je sia propra risko, lernolibrojn, ĉar ekzistis neniuj legantoj. La kontrakto kun Hachette fine solvis la demandon. Nun oni ne plu atentis, ĉu ekzistas Esperantistoj aŭ ne, ĉu la libroj estos aĉetataj aŭ ne, la firmo Hachette estis ĉiokaze devigita publikigi la necesajn studlibrojn. Konforme je sia propra opinio, por plenumi sian devon, ĝi ne eldonis mem la nefrancajn librojn, sed turnis sin al nefrancaj eldonistoj, kiujn ĝi morale kaj finance subtenis. Tiel, sinsekve, ĝi ligis amikajn interrilatojn kun la firmoj Stead en Londono, Möller & Borel en Berlino, Espasa en Barcelono, Giusti en Livorno, Arct en Varsovio, k.t.p. Tiamaniere la diverslandaj eldonistoj, riskante nenion aŭ malmulton, povis provizi siajn samlandanojn per propagandiloj kaj lernolibroj, ĝis venos la tempo, kiam Esperanto estos sufiĉe disvolviĝinta, por ke ili ne plu bezonu la kunhelpon de Hachette.

Oni do komprenas, kian grandan signifon tiu kontrakto kaj la kuraĝa sindono de Hachette al Esperanto havis por nia lingvo. Mirinde estas, sekve, ke troviĝis sendankaj Esperantistoj, kiuj, kvankam bone konante tiujn servojn, akre batalis kontraŭ la firmo Hachette.

En fino de Julio 1905, unu monaton antaŭ la unua kongreso de Esperanto, subite eksplodis fortikaj atakoj. Kunligante la demandon pri fondo de Internacia Ligo, proponita de D-ro Zamenhof, kun la libristaj aferoj de Hachette, oni disvastigis inter la Esperantistaro la famon, cetere tute maljustan, ke en tiu projekto troviĝas »kaŝita glavo, kiu minacas Esperanton, minacas la tutan aferon de helpa lingvo, je mortiga bato«. Oni diris, ke »kelkaj homoj profitis sian apartan situacion kaj la izolecon de D-ro Zamenhof, por iom post iom agadi sur la spiriton de la aŭtoro de Esperanto, kaj puŝadi lin sur la vojon, kie li servos privatajn interesojn«. Oni certigis, ke la firmo Hachette volas kapti tutan Esperanton kaj trudi sian monopolon al ĉiuj; kaj de tiu tempo datumas tiu nemeritita famo, ke Zamenhof estas katenita de ia monopolo de Hachette. Kion ni diris supre, jam montras la malĝustecon de tiuj rakontoj. Zamenhof ne estas katenita, sed tute libera; neniam la firmo Hachette sin enmiksis en la Esperantistajn aferojn, neniam ĝi esprimis eĉ la plej malgrandan deziron al nia Majstro, ke li kondutu iamaniere. Ĉiuj Esperantistoj estis ja tiam liberaj eldoni siajn verkojn sub sia persona respondeco, kiel ili nun estas ankoraŭ. Eĉ la fama »Kolekto aprobita» ne estis verdire monopolo, ĉar Hachette havis nur la preferon de elekto, kaj se tiu firmo rifuzis eldoni verkon aprobitan de Zamenhof, la aprobita aŭtoro havis rajton sin turni al tiu eldonisto, kiu plaĉis al li.

En tiaj kondiĉoj, kial do—eble vi diros—la firmo Hachette ne tion publike sciigis, kaj kial ĝi ne tuj konigis la malverecon de tiuj asertoj?

La respondon al tiu demando donis Prof. Bourlet en unu el siaj »Babiladoj« en »La Revuo« (Januaro 1911), en kiu li aludis tiujn tre bedaŭrindajn faktojn. Li diras:

»Kion fari en tiaj cirkonstancoj? Se tiuj, kiuj bone konis la tutan demandon, kontraŭstarante la bruemulojn, kun skribitaj pruvoj kaj dokumentoj en manoj, venus publike konigi la veron, tio certe naskus neimageblan konfuzon. La unua kongreso de Esperanto ne eviteble fariĝus interfrata batalado. Por eviti tiun skandalon, por la bono de Esperanto, kiun ili lokas super ĉia persona intereso, Zamenhof kaj la aliaj atakitoj silentis«.

Post la kongreso en Boulogne, Zamenhof, por haltigi tiujn malpravajn atakojn, decidis, ke li ĉesigos la »Kolekton aprobitan«. Li liberigis la firmon Hachette de ĝia promeso, ke ĝi eldonos nur verkojn aprobitajn de li, kaj siaflanke li ne plu donis aprobon al iu ajn verko. La rezultato de tiu batalo estas do jena: unuparte la aŭtoroj, kiuj deziris esti kontrolitaj de Zamenhof, perdis tiun helpon; kaj aliparte D-ro Zamenhof perdis la malgrandajn profitojn, kiujn li ricevis de la »Kolekto aprobita«.

Liberiĝinte de la deviga aprobo, la firmo Hachette profitis sian liberecon por ankoraŭ pli energie kaj pli taŭge labori por la bono de Esperanto. Ĝi fondis »La Revuo-n« kaj komencis eldonon de multaj literaturaj kaj teĥnikaj verkoj. Ĉiu, kiu eldonis tiajn librojn, tre bone scias, ke ili ne vendiĝas sufiĉe, por ke la enspezoj kompensu la elspezojn. Kiel ekzemplon, ni citos la fakton, ke la unua eldono de »Faraono», la ĉefverko de Kabe, ne estas ankoraŭ elvendita. La Esperantista popolo estas ja ankoraŭ en infaneco, ĝi lernas, sed ne legas, kaj, krom kelkaj klasikaj legolibroj, ĉiuj literaturaj aŭ teĥnikaj verkoj restas sur la bretoj en la magazenoj. Tion la firmo Hachette sperte sciis, kaj tamen ĝi kuraĝe daŭrigis sian eldonadon, por helpi nian lingvon. Tiel aperis la novaj verkoj de nia Majstro: La Rabistoj, La Revizoro, Georgo Dandin, Ifigenio, Marta kaj ceteraj, la multaj kaj gravaj tradukoj el la Biblio; tiel aperis la belaj tradukoj, faritaj de niaj plej lertaj samideanoj: Faraono, Aspazio, Makbeto, La Reĝo de l’ Montoj, Mistero de Doloro, Eneido k.t.p. Tiel aperis la Anatomia, Matematika, Marista, Muzika Terminaroj, la teĥnikaj Vortaroj de Verax, kaj ni ekscias, ke ĵus aperis Farmakopeo en naŭ lingvoj.

Vidante tiun senĉesan produktemon, trompitaj ankaŭ de malveraj diroj, kelkaj Esperantistoj supozas, ke la firmo Hachette gajnas monton da oro per siaj eldonaĵoj, kaj la vero estas, ke ĝi certe multon malgajnas. Se hodiaŭ tiu ĉi firmo starigus la plenan kalkulon de ĉiuj en- kaj elspezoj, kiujn ĝi faris por Esperanto, la fina bilanco estus certe malprofito.

Hachette kondutis kontraŭ Esperanto ne kiel profitama komercisto, sed kiel sindona propagandisto. Ĝi ne fanfaronas pri sia rolo, ĝi ne sin prezentas, kiel unike Esperanta entrepreno, ĝi ne en gazetoj donas al si mem laŭdojn, sed ĝi silente, senbrue, persisteme helpadas al nia afero. Neniu estas, kiu estas sin turninte al la firmo Hachette, por peti de ĝi helpon, ne ricevis afablan respondon kaj plej ofte efektivan subtenon. Kiam oni senpasie studas la historion de Esperanto, oni neeviteble alvenas al la konkludo, ke la rolo de la firmo Hachette estas tiel grava, ke oni rajte povas sin demandi, ĉu Esperanto nuntempe ankoraŭ ekzistus sen tiu »firma« apogo.

Ni esperas, ke niaj legantoj komprenos, ke nur nia plena senpartieco puŝis nin, esprimi ĉi tie nian sinceran admiron al la bela konduto de Hachette kaj nian koran dankon pro ĝia oferema agado.

Ni ŝuldis al tiu ĉefa propagandisto de nia lingvo, ke, almenaŭ unu fojon, ni rakontu la veran historion kaj la veran rolon de Hachette en Esperanto, kaj ni supozas, ke niaj legantoj aplaŭdos nin pro tio, kaj ke estonte ili havos al Hachette la dankajn sentojn, kiujn ĝi meritas de la tuta Esperantistaro.

Piednoto

[20] El: Universo II, 1910, p. 181-186.

La universalaj kongresoj de Esperanto

De Dr. A. Möbusz

La plej gravajn pruvojn por la taŭgeco de Esperanto kiel internacia helplingvo liveris la universalaj kongresoj. Kio estas kongreso? Tiun demandon respondas R. de Ladevèze[21] jene: »Kongreso estas kunesto de diverslandaj samcelantoj ĝojaj sin revidi aŭ ekkoni reciproke, deziraj partopreni en tiuj grandaj festoj de l’ homaro, de l’ vera homaro neapartigita de lingvaj bariloj, gvidata de l’ samaj sentoj kaj kuniganta siajn fortojn por la akiro al alta idealo, antaŭe utopio kaj jam fakto, sur kiu estas eble bazi plej grandajn esperojn. Kongreso estas do vere festo de l’ interna ideo de Esperantismo... Kongreso fine celas ankaŭ havigi okazon al la anoj de la diversaj internaciaj unuiĝoj aŭ komitatoj, interparoli pri siaj aferoj, kaj precipe ĝi celas doni objektivan lecionon al la neesperantista publiko... Kongreso, ne estante kunsido de delegitoj, ne rajtas fari decidojn, sed nur esprimi dezirojn, fari proponojn, prezentotajn al la aprobo de la diversnaciaj asocioj kaj grupoj. Ĉu estus pli bone, se ne nur personoj posedantaj la necesan monon, por fari la vojaĝon al la kongresurbo, sed ankaŭ kaj almenaŭ delegitoj de la Esperantistaro kunestus en tiaj okazoj, tio estas ankoraŭ nerespondita demando, kies solvon nur estonteco donos al ni«.

Pri la preparoj kaj okazintaĵoj de la universalaj kongresoj raportis pli-malpli detale la Oficiala Esperantista Dokumentaro kaj la gazetoj Esperantistaj, el kiuj mi resumis la plej ĉefajn datojn en la sekvantaj linioj.

La Ia kongreso okazis de la 5a ĝis la 13a de aŭgusto 1905 en Boulogne s. m. (Francujo). Partoprenis ĉirkaŭ 800 personoj. Prezidantoj estis A. Michaux kaj prof. Boirac. Decidoj: Deklaracio pri Esperantismo, Fondo de la Lingva Komitato (provizora), la Organiza komitato de la kongresoj, la Centra Oficejo. La Esperanta flago estis akceptata. Okazis ekspozicio, literaturaj konkursoj, internacia balo, koncerto, teatraĵo: Edziĝo kontraŭvola (Molière), Mensogo pro amo. Postkongresaj ekskursoj al Anglujo (Folkstone, Dover). D-ro Zamenhof ricevis la krucon de la Honora legio.

La IIa kongreso, de la 27a de aŭgusto ĝis la 5a de septembro 1906 en Genève (Svisujo). Partoprenis ĉirkaŭ 1200 personoj. Prezidis Pastro Schneeberger. Decidoj: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto, fondo de Lingva Komitato (definitiva), Konstanta Komitato de la Kongresoj. Krom la ĝeneralaj kunsidoj okazis 23 apartaj kunestoj de fakanaroj. Protestanta diservo (pastro Schneeberger). Teatraĵoj: La floro de l’ pasinto (E. de Amicis), Agrabla surprizo (W. Frerking). Ekskursoj al Vevey, Chamounix, Annecy, Aix-les-Bains, Berna Oberlando.

La IIIa kongreso, de la 12a ĝis la 17a de aŭgusto 1907 en Cambridge (Anglujo). Partoprenis 1324 personoj. Prezidis kolonelo Pollen. Proponoj: fondi Esperantajn oficejojn, pri internacia helpmonsistemo (De Saussure). Krom la ĝeneralaj okazis 28 fakaj kunsidoj. Unuafoje ŝtata registaro (Belgujo) estis reprezentata dum la kongreso. Diservoj protestantaj (pastroj Edmonds kaj Schneeberger), katolika (abato Richardson). Teatraĵoj: Boks kaj Koks (Morton), Bardell kontraŭ Pickwick. Ekskursoj al Letchworth, Ely, London, Kimrujo, Skotlando. Oficiala akcepto de D-ro Zamenhof en la Londona Guildhall (Parolado pri Esperanto kaj patriotismo).

La IVa kongreso, de la 17a ĝis la 22a de aŭgusto 1908 en Dresden (Germanujo). Ĉirkaŭ 1500 partoprenantoj. Prezidis D-ro Mybs. Lingva Akademio, Kongresa Kaso, Oficiala Gazeto Esperantista fonditaj. Krom la ĝeneralaj okazis 31 fakaj kunsidoj. 3 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Protektoro: la Saksa reĝo. Diservoj protestanta (pastro D-ro Kühn) kaj katolikaj (abato Richardson kaj Pichot). Teatraĵoj: Ifigenio (Goethe); en Meißen: La Malfeliĉuloj (Kotzebue), Tie ĉi oni parolas Esperante (Williams). Ekskursoj al Meißen, Saksa Svisujo, Berlin.

La Va kongreso, de la 5a ĝis la 11a de septembro 1909 en Barcelona (Hispanujo). Ĉirkaŭ 1300 partoprenantoj. Prezidis Pujulà y Valles. Deziresprimo pri fondo de Internacia Konsilantaro, por zorgi pri la financaj rimedoj de niaj oficialaj institucioj. Krom la ĝeneralaj okazis 15 fakaj kunsidoj. 4 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Protektoro: la Hispana reĝo. Teatraĵo: Mistero de Doloro (Gual). Floraj ludoj. Ekskursoj al monto Tibidabo, Montserrat, Valencia.

La VIa kongreso, de la 14a ĝis la 20a de aŭgusto 1910 en Washington (Usono). Partoprenis 357 personoj. Prezidis J. J. Barrett. Internacia Konsilantaro definitive fondita. Krom la ĝeneralaj okazis 11 fakaj kunsidoj. 16 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Diservoj. Teatraĵo: Kiel plaĉas al vi (Shakespeare). Vespera akceptado en la palaco de la paco. Pilkludo »Baseball«. Ekskursoj sur Potomak, al Mt. Vernon.

La VIIa kongreso, de la 20a ĝis la 27a de aŭgusto 1911 en Antwerpen (Belgujo). Partoprenis 2107 personoj. Prezidis Van der Biest. Regularo pri Rajtigitaj Delegitoj akceptita, studkomisio pri Internacia organizado de Esperanto decidita. Krom la ĝeneralaj okazis 14 fakaj kunsidoj. 14 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Diservoj protestantaj (Griethuysen, A. Rust, Soham) kaj katolikaj (abato Richardson, Parker). Teatraĵoj: Kaatje (Spaak), Devo de Reĝo (De Tière), Por kvietaj personoj (Van Driessche); Revuo de la Sepa (Jan). Ekskursoj sur Schelde, al Charleroi, Dinant, Liège, Spaa, Ostende, Brügge, Gent, Bruxelles. D-ro Zamenhof ricevis la ordenon de Isabella la Katolika.

La VIIIa kongreso (Jubilea kongreso de Esperanto), de la 11a ĝis la 18a de aŭgusto 1912 en Kraków (Aŭstria Galicio). Partoprenis ĉirkaŭ 1000 personoj. Prezidis D-ro Mikolajski. Regularo pri la kunsidoj de la kongresoj akceptita, internacia organizo de Esperanto diskutita, sed decidoj prokrastitaj. Krom la ĝeneralaj okazis 16 fakaj kunsidoj. Diservoj protestanta (Michejda), katolika (Szurek), hebrea (Saphra). Teatraĵoj: Mazepa (Slovacki), Urso (Ĉeĥov), opero Halka (Moniuszko). Ekskurzoj al la salminejoj de Wieliczka, al Zakopane.

La IXa kongreso, de la 24a ĝis la 31a de aŭgusto 1913 en Bern[22] (Svisujo). Partoprenis 1203 personoj. Prezidis J. Schmid. Krom la ĝeneralaj okazis 11 fakaj kunsidoj. 6 ŝtatoj oficiale reprezentitaj. Diservoj protestanta (Rust), katolika (Rajczi), hebrea (Saphra). Teatraĵoj: Ginevra (Privat), La Patreco. Oratora konkurso. Ekskurso al Interlaken.

La Xa kongreso, projektita por la 2a ĝis 10a de aŭgusto 1914 en Paris (Francujo) kaj grandioze preparita, promesis gravan sukceson kaj antaŭenpuŝon por la Esperanta movado. Pli ol 5000 kongresanoj estis anoncitaj. La eksplodo de la mondmilito detruis ĉiujn laborojn. Okazis nur afera kunsido.

Piednotoj

[21] R. de Ladevèze, Demandaro pri la historio, literaturo kaj organizaĵoj de Esperanto por Esperantaj ekzamenoj. Ader & Borel, Dresden-A 1911. p. 34 kaj 36.

[22] Unue projektita en Genova (Italujo).

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Unua Kongreso Esperantista en Boulogne s. m., la 5an de aŭgusto 1905[23]

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas (Aplaŭdado). Mi salutas vin ankaŭ, glora lando Francujo kaj bela urbo Bulonjo-sur-Maro, kiuj bonvole oferis gastamon al nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ koran dankon al tiuj personoj kaj institucioj en Parizo, kiuj ĉe mia trapaso tra tiu ĉi glora urbo esprimis sub mia adreso sian favoron por la afero Esperanto, nome al s-ro la ministro de la Publika Instruado, al la Urbestraro de Parizo, al la Franca Ligo de Instruado kaj al multaj diversaj sciencaj eminentuloj (Aplaŭdado).

Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj, nek ministroj, por ŝanĝi la politikan karton de la mondo, ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kiu nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas; ili estas imagoj de tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos (Aplaŭdado; krioj: bone! bone! Vivu Zamenhof!)

En la plej malproksima antikveco, kiu jam de longe elviŝiĝis el la memoro de la homaro, kaj pri kiu nenia historio konservis al ni eĉ la plej malgrandan dokumenton, la homa familio disiĝis kaj ĝiaj membroj ĉesis kompreni unu la alian. Fratoj kreitaj ĉiuj laŭ unu modelo, fratoj, kiuj havis ĉiuj egalan korpon, egalan spiriton, egalajn kapablojn, egalajn idealojn, egalan Dion en siaj koroj, fratoj, kiuj devis helpi unu la alian kaj labori kune por la feliĉo kaj la gloro de sia familio,—tiuj fratoj fariĝis tute fremdaj unuj al aliaj, disiĝis ŝajne por ĉiam en malamikajn grupetojn, kaj inter ili komenciĝis eterna milito. En la daŭro de multaj miljaroj, en la daŭro de la tuta tempo, kiun la homa historio memoras, tiuj fratoj nur eterne bataladis inter si, kaj ĉia interkompreniĝado inter ili estis absolute ne ebla. Profetoj kaj poetoj revadis pri ia tre malproksima nebula tempo, en kiu la homoj denove komencos komprenadi unu la alian kaj denove kuniĝos en unu familion: sed tio ĉi estis nur revo. Oni parolis pri tio, kiel pri ia dolĉa fantazio, sed neniu prenis ĝin serioze, neniu kredis pri ĝi.

Kaj nun la unuan fojon la revo de miljaroj komencas realiĝi. En la malgrandan urbon de la franca marbordo kunvenis homoj el la plej diversaj landoj kaj nacioj, kaj ili renkontas sin reciproke ne mute kaj surde, sed ili komprenas unu la alian, ili parolas unu kun la alia kiel fratoj, kiel membroj de unu nacio. Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! Tie komprenas sin reciproke nur tre malgranda parto da kunvenintoj, kiuj havis la eblon dediĉi multegon da tempo kaj multegon da mono, por lerni fremdajn lingvojn—, ĉiuj aliaj partoprenas en la kunveno nur per sia korpo, ne per sia kapo; sed en nia kunveno reciproke sin komprenas ĉiuj partoprenantoj, nin facile komprenas ĉiu, kiu nur deziras nin kompreni, kaj nek malriĉeco, nek nehavado de tempo fermas al iu la orelojn por niaj paroloj. Tie la reciproka kompreniĝado estas atingebla per vojo nenatura, ofenda kaj maljusta, ĉar tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio, kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj (Aplaŭdoj), kiuj ne altrudante unu la alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu la alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn ne hipokrite, kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo (Aplaŭdado). Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj. Benata estu la tago, kaj grandaj kaj gloraj estu ĝiaj sekvoj (Aplaŭdado)!

Ni kunvenis hodiaŭ, por montri al la mondo, per faktoj nerefuteblaj, tion, kion la mondo ĝis nun ne volis kredi. Ni montros al la mondo, ke reciproka kompreniĝado inter personoj de malsamaj nacioj estas tute bone atingebla, ke por ĉi tio tute ne estas necese, ke unu popolo humiligu aŭ englutu alian, ke la muroj inter la popoloj tute ne estas io necesega kaj eterna, ke reciproka kompreniĝado inter kreitaĵoj de tiu sama speco estas ne ia fantazia revo, sed apero tute natura, kiu pro tre bedaŭrindaj kaj hontindaj cirkonstancoj estis nur tre longe prokrastita, sed kiu pli aŭ malpli frue nepre devis veni kaj kiu fine nun venis, kiu nun elpaŝas ankoraŭ tre malkuraĝe, sed, unu fojon ekirinte, jam ne haltos kaj baldaŭ tiel potencege ekregos en la mondo, ke niaj nepoj eĉ ne volos kredi, ke estis iam alie, ke la homoj, la reĝoj de la mondo, longan tempon ne komprenis unu la alian! Ĉiu, kiu diras, ke neŭtrala arta lingvo estas ne ebla, venu al ni, kaj li konvertiĝos. Ĉiu, kiu diras, ke la parolaj organoj de ĉiuj popoloj estas malsamaj, ke ĉiu elparolas artan lingvon alie kaj la uzantoj de tia lingvo ne povas kompreni unu la alian, venu al ni, kaj, se li estas homo honesta kaj ne volas konscie mensogi, li konfesos, ke li eraris. Li promenadu en la venontaj tagoj en la stratoj de Bulonjo-sur-Maro, li observadu, kiel bonege sin komprenas reciproke la reprezentantoj de la plej diversaj nacioj, li demandu la renkontatajn Esperantistojn, kiom multe da tempo aŭ mono ĉiu el ili dediĉis por ellerni la artan lingvon, li komparu tion ĉi kun la grandegaj oferoj, kiujn postulas la lernado de ĉiu lingvo natura,—kaj, se li estas homo honesta, li iru en la mondon kaj ripetadu laŭte: »Jes, lingvo arta estas tute ebla, kaj la reciproka kompreniĝado de homoj per neŭtrala arta lingvo estas ne sole tute ebla, sed eĉ tre kaj tre facila. Estas vero, ke multaj el ni posedas nian lingvon ankoraŭ tre malbone kaj malfacile balbutas, anstataŭ paroli flue; sed, komparante ilian balbutadon kun la perfekte flua parolado de aliaj personoj, ĉiu konscienca observanto facile rimarkos, ke la kaŭzo de la balbutado kuŝas ne en la lingvo, sed nur en la nesufiĉa ekzerciteco de la diritaj personoj«.

Post multaj miljaroj da reciproka surda-muteco kaj batalado, nun en Bulonjo-sur-Maro fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Gravegaj estas la nunaj tagoj en Bulonjo-sur-Maro, kaj ili estu benataj! (Aplaŭdado.)

En la unua kongreso de la Esperantistoj estas necese diri kelkajn vortojn pri la ĝisnunaj batalantoj de nia afero. Sed antaŭ ol mi parolos pri la batalantoj speciale Esperantistaj, mi sentas la devon diri ĉi tie kelkajn vortojn pri unu homo, kiu havas tre grandajn meritojn en nia afero kaj al kiu bedaŭrinde la Esperantistoj ofte rilatas maljuste nur tial, ĉar li, multe farinte por la ideo de lingvo internacia ĝenerale, ne apartenas tamen al la amikoj de tiu speciala lingva formo, por kiu ni batalas. Mi parolas pri la tre estiminda sinjoro Johann Martin Schleyer, la aŭtoro de Volapük. La lingva formo, por kiu laboris tiu respektata maljunulo, montriĝis ne bona, kaj la afero, por kiu li batalis, baldaŭ falis, kaj per sia falo ĝi alportis grandan malutilon al nia ideo entute kaj precipe al tiu speciala formo de la ideo, por kiu ni batalas. Sed ni devas esti justaj, ni devas taksi ĉiun homon ne laŭ lia venko aŭ malvenko, sed laŭ liaj laboroj. Kaj la laboroj kaj meritoj de sinjoro Schleyer estis tre grandaj. Kun granda fervoro li laboris por la ideo de lingvo internacia en la daŭro de multaj jaroj; dum multaj personoj donadis nur nudajn projektojn, li estis la unua, kiu havis sufiĉe da pacienco, por ellabori plenan lingvon de la komenco ĝis la fino (kvankam Esperanto tiam estis jam preta, ĝi ne estis ankoraŭ publikigita), kaj ne estas lia kulpo, se la lingvo montriĝis ne praktika. Li estis la unua, kiu per senlaca laborado vekis la intereson de la mondo por la ideo de lingvo neŭtrala, kaj ne estas lia kulpo, se lia falinta afero por longa tempo malvarmigis la mondon por ĉia arta lingvo. Li volis fari grandan bonon, kaj por la atingo de tiu bono li laboris tre multe kaj fervore, kaj ni devas lin taksi ne laŭ lia sukceso, sed laŭ lia volo kaj laboro. Se la ideo de lingvo internacia iam venkos la mondon—tute egale, ĉu ĝi estos sub la formo de Esperanto aŭ de ia alia lingvo—la nomo de Schleyer okupos ĉiam la plej honoran lokon en la historio de nia ideo, kaj tiun ĉi nomon la mondo neniam forgesos. Mi esperas, ke mi esprimos la opinion de ĉiuj partoprenantoj en nia kongreso, se mi diros: »Ni esprimas nian koran dankon al sinjoro Schleyer, la unua kaj plej energia pioniro de la ideo de neŭtrala lingvo internacia!« (Aplaŭdado.)

Nun mi transiros al la laborantoj speciale Esperantistaj. Ne venis ankoraŭ la tempo skribi oficialan historion de nia afero, kaj mi timas, ke mi povus fari ian publikan maljustaĵon al tiu aŭ alia persono ĉe la kompara taksado de la meritoj de la diversaj batalantoj. Tial mi ne nomos ĉiun el ili aparte, sed al ĉiuj kune mi esprimas koran dankon pri ilia laborado en la nomo de ĉiuj amikoj de Esperanto. (Aplaŭdado) Dek ok jaroj pasis de la tago, kiam Esperanto aperis en la mondo. Ne facilaj estis ĉi tiuj dek ok jaroj. Nun mi vidas antaŭ mi grandegan nombron da varmegaj amikoj de Esperanto, kiuj reprezentas per si preskaŭ ĉiujn landojn de la tera globo, preskaŭ ĉiujn naciojn de la mondo, ĉiujn rangojn, statojn kaj klasojn de la homoj. Tre granda kaj vasta estas jam nia literaturo, tre multaj estas niaj gazetoj, en la tuta mondo ni havas nun grupojn kaj klubojn Esperantistajn, kaj al neniu klera homo en la mondo la nomo de nia afero nun estas jam nekonata. Kiam mi rigardas la nunan brilantan staton de nia afero, mi rememoras kortuŝite pri la unuaj pioniroj, kiuj laboris por nia afero en tiu malĝoja tempo, kiam ni ĉie renkontadis ankoraŭ nur mokon kaj persekuton. Multaj el ili vivas ankoraŭ kaj ili rigardas nun kun ĝojo la fruktojn de sia laborado. Sed ho ve, multaj el niaj pioniroj jam ne vivas. Dek ok jaroj estas granda peco da tempo. En tiu ĉi granda spaco da tempo la morto rabis al ni tre multe el niaj fervoraj kunbatalantoj. Citi ĉiujn nomojn estus nun afero ne ebla; mi nomos nur kelkajn el ili. La plej frue forlasis nin Leopoldo Einstein, (aplaŭdado) la unua energia propagandisto de nia afero; lia morto estis granda bato por nia afero entute, kaj speciale por ĝia divastiĝado en Germanujo. Poste la morto rabis al ni Jozefon Wasniewki, (aplaŭdado) la simpatian kaj de ĉiuj amatan apostolon de nia afero en Polujo. Kaj antaŭ kelke da jaroj mortis tiu persono, al kiu Esperanto ŝuldas multe, tre multe kaj sen kiu nia afero nun eble tute ne ekzistus: mi parolas pri la neforgesebla W. H. Trompeter (aplaŭdado). Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon, li prenis sur siajn ŝultrojn nian tutan aferon, kiam ĝi troviĝis en la plej malfacilaj cirkonstancoj; li sola subtenadis ĝin tiel longe, ĝis la nombro de la Esperantistoj fariĝis sufiĉe granda, por subtenadi la aferon per fortoj komunaj. Kiel li ĝojus nun, se li vidus la nunan staton de nia afero!

Krom la nomitaj tri personoj estas ankoraŭ granda, ho ve, tre granda nombro da personoj, kiuj multe laboris por nia afero kaj ne povas vidi la fruktojn de siaj laboroj. Ili mortis korpe, sed ili ne mortis en nia memoro. Mi proponas, estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj (la aŭskultantoj leviĝas). Al la ombroj de ĉiuj mortintaj batalantoj Esperantistaj la unua kongreso Esperantista esprimas sian respekton kaj pian saluton. (Longa aplaŭdado.)

Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta forto kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras inter miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fortego, la mondon reganta,
Al Vi, granda fonto de l’ amo kaj vero
Kaj fonto de vivo konstanta,
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas,
Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas,
Hodiaŭ ni preĝas.
Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro:
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro.
Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala,
Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala,
Ni staras nun, filoj de l’ tuta homaro
Ĉe via altaro.
Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale,
Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!
Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron;
Donacu Vi benon al nia laboro,
Donacu Vi forton al nia fervoro,
Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj
Nin tenu kuraĝaj.
La verdan standardon tre alte ni tenos:
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos,
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.

Aldono: Deklaracio pri Esperantismo

Akceptita de la Unua Kongreso en sia lasta kunsido[24]

Ĉar pri la esenco de la Esperantismo multaj havas tre malveran ideon, tial ni subskribintoj, reprezentantoj de la Esperantismo en diversaj landoj de la mondo, kunvenintaj al la internacia kongreso Esperantista en Boulogne-sur-Mer, trovis necesa laŭ la propono de la aŭtoro de la lingvo Esperanto doni la sekvantan klarigon:

1. La Esperantismo estas penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu »ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn«, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon kompreniĝadi inter si, kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo, kaj en kiu povus esti publikigataj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj. Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.

2. Ĉar en la nuna tempo neniu esploranto en la tuta mondo jam dubas pri tio, ke lingvo internacia povas esti nur lingvo arta, kaj ĉar el ĉiuj multegaj provoj, faritaj en la daŭro de la lastaj du centjaroj, ĉiuj prezentas nur teoriajn projektojn, kaj lingvo efektive finita, ĉiuflanke elprovita, perfekte vivipova kaj en ĉiuj rilatoj pleje taŭga montriĝis nur unu sola lingvo, Esperanto, tial la amikoj de la ideo de lingvo internacia, konsciante ke teoria disputado kondukos al nenio kaj ke la celo povas esti atingita nur per laborado praktika, jam de longe ĉiuj grupiĝis ĉirkaŭ la sola lingvo Esperanto kaj laboras por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literature[25].

3. Ĉar la aŭtoro de la lingvo Esperanto tuj en la komenco rifuzis unu fojon por ĉiam ĉiujn personajn rajtojn kaj privilegiojn rilate tiun lingvon, tial Esperanto estas »nenies propraĵo«, nek en rilato materiala, nek en rilato morala.

Materiala mastro de tiu ĉi lingvo estas la tuta mondo kaj ĉiu deziranto povas eldonadi en aŭ pri tiu ĉi lingvo ĉiajn verkojn, kiajn li deziras, kaj uzadi la lingvon por ĉiaj eblaj celoj; kiel spiritaj mastroj de tiu ĉi lingvo estos ĉiam rigardataj tiuj personoj, kiuj de la mondo Esperantista estos konfesataj kiel la plej bonaj kaj plej talentaj verkistoj en tiu ĉi lingvo.

4. Esperanto havas neniun personan leĝdonanton kaj dependas de neniu aparta homo. Ĉiuj opinioj kaj verkoj de la kreinto de Esperanto havas, simile al la opinioj kaj verkoj de ĉiu alia Esperantisto, karakteron absolute privatan kaj por neniu devigan. La sola unu fojon por ĉiam deviga por ĉiuj Esperantistoj fundamento de la lingvo Esperanto estas la verketo »Fundamento de Esperanto«, en kiu neniu havas la rajton fari ŝanĝon[26]. Se iu dekliniĝas de la reguloj kaj modeloj donitaj en la dirita verko, li neniam povas pravigi sin per la vortoj »tiel deziras aŭ konsilas la aŭtoro de Esperanto«. Ĉiun ideon, kiu ne povas esti oportune esprimata per tiu materialo, kiu troviĝas en la »Fundamento de Esperanto«, ĉiu Esperantisto havas la rajton esprimi en tia maniero, kiun li trovas la plej ĝusta, tiel same, kiel estas farate en ĉiu alia lingvo. Sed pro plena unueco de la lingvo al ĉiuj Esperantistoj estas rekomendate imitadi kiel eble plej multe tiun stilon, kiu troviĝas en la verkoj de la kreinto de Esperanto, kiu la plej multe laboris por kaj en Esperanto kaj la plej bone konas ĝian spiriton[27].

5. Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga[28].

Piednotoj

[23] Esperantista Dokumentaro I, p. 25-30.

[24] Esperantista Dokumentaro I, p. 31-32.

[25] Tie ĉi, la originala projektita teksto daŭrigis tiel: Sed se kontraŭ ĉiu atendo iam montriĝus, ke per ia alia vojo la ideo de lingvo internacia povas esti realigita pli bone, pli certe kaj pli rapide, ol per Esperanto, tiam la aŭtoro de Esperanto aliĝos al tiu nova vojo kaj kune kun li espereble ankaŭ ĉiuj Esperantistoj.

[26] En la projektita teksto estis: ... fari eĉ la plej malgrandan ŝanĝon.

[27] La projekto enhavis ĉi tiun kvinan paragrafon:

5. Pri ĉiuj duboj, kiuj aperas ĉe la uzado de la lingvo Esperanto, decidas ĉiam la Centra Komitato Esperantista, elektata de la Esperantistoj de la tuta mondo en la internaciaj kongresoj Esperantistaj. Ĉiuj decidoj de la Centra Komitato, tuŝantaj la dubajn demandojn de la lingvo, estas devigaj por ĉiuj uzantoj de la lingvo Esperanto; ĉiuj decidoj, tuŝantaj la manieron de praktika agado, estas devigaj nur por tiuj personoj, kiuj deziras aparteni al la aktiva organizacio Esperantista.

[28] La projekto enhavis ĉi tiun finan paragrafon:

7. Por faciligi al la komencantaj Esperantistoj la elekton de fideblaj libroj kaj gardi ilin kontraŭ uzado de libroj, kiuj instruas tute eraran lingvon, estas eldonita serio da libroj, kiuj portas sur si la aprobon de la aŭtoro de la lingvo. Tiu ĉi aprobo tamen havas nur la signifon de konsilo por la komencantoj, sed ĝi havas en si nenion devigan. Ĉiu Esperantisto povas libere uzi ĉiun libron aŭ gazeton, kiun li deziras.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Dua Kongreso Esperantista en Genève, la 28an de aŭgusto 1906[29]

Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj! Mi esperas, ke mi plenumos la deziron de ĉiuj alestantoj, se en la momento de la malfermo de nia dua kongreso mi esprimos en la nomo de vi ĉiuj mian koran dankon al la brava Svisa lando por la gastameco, kiun ĝi montris al nia kongreso, kaj al lia Moŝto la Prezidanto de la Svisa Konfederacio, kiu afable akceptis antaŭ du monatoj nian delegitaron. Apartan saluton al la urbo Ĝenevo, kiu jam multajn fojojn glore enskribis sian nomon en la historion de diversaj gravaj internaciaj aferoj.

Permesu al mi ankaŭ esprimi en la nomo de vi ĉiuj koran dankon al la organizintoj de la nuna kongreso, al la sindonaj Svisaj Esperantistoj, kiuj tiel multe kaj senlace laboris en la daŭro de la pasinta jaro, fondis preskaŭ en ĉiuj urboj de la Svisa lando grupojn Esperantistajn kaj diligente faris ĉion, kion ili povis, por sukcesa pretigo de nia kongreso; al la Provizora Centra Organiza Komitato, kiu precipe en la persono de sia prezidanto tiel energie laboris kaj tiel diligente zorgis pri ĉiuj preparoj; fine—sed certe ne malplej grave—al tiuj kaŝitaj amikoj, kiuj per malavara fondo de la Centra Oficejo donis fortikan fundamenton por ĉiuj plej gravaj laboroj.

Sinjorinoj kaj sinjoroj! Ĉe la malfermo de nia kongreso vi atendas de mi ian paroladon; eble vi atendas de mi ion oficialan, ion indiferentan, palan kaj senenhavan, kiel estas ordinare la oficialaj paroloj. Tian parolon mi tamen ne povas doni al vi. Mi ĝenerale ne amas tiajn parolojn, sed precipe nun, en la nuna jaro, tia senkolora oficiala parolo estus granda peko de mia flanko. Mi venas al vi el lando, kie nun multaj milionoj da homoj malfacile batalas por libereco, por la plej elementa homa libereco, por la rajtoj de homo. Pri tio ĉi mi tamen ne parolus al vi; ĉar se kiel privata homo ĉiu el vi eble sekvas kun intereso la malfacilan bataladon en la granda multemiliona lando, tamen kiel Esperantistojn tiu ĉi batalado ne povus vin tuŝi, kaj nia kongreso havas nenion komunan kun aferoj politikaj. Sed krom la batalado pure politika, en la dirita lando estas nun farata io, kio nin kiel Esperantistojn ne povas ne tuŝi: ni vidas en tiu lando kruelan bataladon inter la gentoj. Tie ne homo de unu lando pro politikaj patrolandaj interesoj atakas homojn de alia lando—tie la naturaj filoj de sama lando ĵetas sin kiel kruelaj bestoj kontraŭ la tiel same naturaj filoj de tiu sama lando nur tial, ĉar ili apartenas al alia gento.

Ĉiutage estingiĝas tie multe da homaj vivoj per batalado politika, sed multe pli da homaj vivoj estingiĝas tie ĉiutage per batalado intergenta. Terura estas la stato de aferoj en la multelingva Kaŭkazo, terura estas la stato en la Okcidenta Rusujo. Malbenita, milfoje malbenita estu la intergenta malamo! Kiam mi estis ankoraŭ infano, mi, en la urbo Bielostok, rigardadis kun doloro la reciprokan fremdecon, kiu dividas inter si la naturajn filojn de sama lando kaj sama urbo. Kaj mi revis iam, ke pasos certa nombro da jaroj, kaj ĉio ŝanĝiĝos kaj boniĝos. Kaj pasis efektive certa nombro da jaroj, kaj anstataŭ miaj belaj sonĝoj mi ekvidis teruran efektivaĵon: en la stratoj de mia malfeliĉo urbo de naskiĝo sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej kruelaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn, kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj! Mi ne volas rakonti al vi la terurajn detalojn de la bestega Bielostoka buĉado; al vi kiel al Esperantistoj mi volas nur diri, ke terure altaj kaj dikaj estas ankoraŭ la interpopolaj muroj, kontraŭ kiuj ni batalas.

Oni scias, ke ne la Rusa gento estas kulpa en la besta buĉado en Bielostok kaj multaj aliaj urboj; ĉar la Rusa gento neniam estis kruela kaj sangavida; oni scias, ke ne la Tataroj kaj Armenoj estas kulpaj en la konstanta buĉado, ĉar ambaŭ gentoj estas gentoj trankvilaj, ne deziras altrudi al iu sian regadon, kaj la sola, kion ili deziras, estas nur, ke oni lasu ilin trankvile vivi. Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dismetataj mensogoj kaj kalumnioj arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj, kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia. Rompu, rompu la murojn inter la popoloj, donu al ili la eblon, libere konatiĝi kaj komunikiĝi sur neŭtrala fundamento, kaj nur tiam povos malaperi tiaj bestaĵoj, kiujn ni nun vidas en diversaj lokoj!

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

Nun, kiam en diversaj lokoj de la mondo la batalado inter la gentoj fariĝis tiel kruela, ni, Esperantistoj, devas labori pli energie ol iam. Sed por ke nia laborado estu fruktoporta, ni devas antaŭ ĉio bone klarigi al ni la internan ideon de la Esperantismo. Ni ĉiuj senkonscie ofte aludadis tiun ĉi ideon en niaj paroloj kaj verkoj, sed ni neniam parolis pri ĝi pli klare. Estas jam tempo, ke ni parolu pli klare kaj precize.

El la deklaracio unuanime akceptita en la Boulogne’a kongreso, ni ĉiuj scias, kio estas la Esperantismo en rilato praktika; el tiu ĉi deklaracio ni ankaŭ scias, ke »Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu uzas la lingvon Esperanto tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas«. Esperantisto sekve estas ne sole tiu persono, kiu uzas Esperanton sole kaj ekskluzive por celoj praktikaj; Esperantisto ankaŭ estas persono, kiu uzas Esperanton, por gajni per ĝi monon; Esperantisto estas persono, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝadi; Esperantisto fine estas eĉ tiu persono, kiu uzas Esperanton por celoj plej malnoblaj kaj malamaj. Sed krom la flanko praktika, deviga por ĉiuj kaj montrita en la deklaracio, la Esperantismo havas ankoraŭ alian flankon, ne devigan, sed multe pli gravan, flankon idean. Tiun ĉi flankon diversaj Esperantistoj povas klarigi al si en la plej diversa maniero kaj en la plej diversaj gradoj. Tial, por eviti ĉiun malpacon, la Esperantistoj decidis, lasi al ĉiu plenan liberecon akcepti la internan ideon de la Esperantismo en tiu formo kaj grado, kiel li mem deziras, aŭ—se li volas—eĉ tute ne akcepti por la Esperantismo ian ideon. Por demeti de unuj Esperantistoj ĉian respondecon por la agoj kaj idealoj de aliaj Esperantistoj, la Bulonja deklaracio precizigis la oficialan, de ĉiuj sendispute akceptitan esencon de la Esperantismo kaj aldonis la sekvantajn vortojn: »Ĉiu alia espero aŭ revo, kiun tiu aŭ alia persono ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas«. Sed bedaŭrinde la vorton »privata« kelkaj amikoj-Esperantistoj klarigis al si en la senco de »malpermesata«, kaj tiamaniere, anstataŭ konservi por la interna ideo de la Esperantismo la eblon tute libere disvolviĝi, ili volis tiun ideon tute mortigi.

Se ni, batalantoj por Esperanto, propravole donis al la vasta mondo plenan rajton rigardadi Esperanton nur de ĝia flanko praktika kaj uzadi ĝin nur por nia utilo, tio ĉi kompreneble al neniu donas la rajton postuli, ke ni ĉiuj vidu en Esperanto nur aferon praktikan. Bedaŭrinde en la lasta tempo inter la Esperantistoj aperis tiaj voĉoj, kiuj diras: »Esperanto estas nur lingvo; evitu ligi eĉ tute private la Esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas tiun ideon! Ho kiaj vortoj! El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj praktikaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la Esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: »Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan«! Venos iam la tempo, kiam Esperanto, fariĝinte posedaĵo de la tuta homaro, perdos sian karakteron idean; tiam ĝi fariĝos jam nur lingvo, oni jam ne batalados por ĝi, oni nur tirados el ĝi profiton. Sed nun, kiam preskaŭ ĉiuj Esperantistoj estas ankoraŭ ne profitantoj, sed nur batalantoj, ni ĉiuj konscias tre bone, ke al laborado por Esperanto instigas nin ne la penso pri praktika utileco, sed nur la penso pri la sankta, granda kaj grava ideo, kiun lingvo internacia en si enhavas. Tiu ĉi ideo—vi ĉiuj sentas ĝin tre bone—estas frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. Tiu ĉi ideo akompanadis Esperantismon de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto; ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: »malamikeco de la nacioj, falu, falu, jam estas tempo«.

Nia himno kantas pri la »nova sento, kiu venis en la mondon«, ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la nunaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon, neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉiu parolis pri ĝi, kaj sindone laboris. Kial do aliĝis al ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto »nur lingvon«? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro, helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj ili penas tion ĉi nei?

Se mi, la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco—ĉu mi faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto—ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco?

Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo, ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! Ĉiuj memoris nur pri la interna ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.

Vi memoras, kiel forte ni ĉiuj estis entuziasmigitaj en Bulonjo ĉe l’ Maro. Ĉiuj personoj, kiuj partoprenis en la tiea kongreso, konservis pri ĝi la plej agrablan kaj plej entuziasman memoron por la tuta vivo, ĉiuj ĝin nomas »la neforgesebla kongreso«. Kio do tiel entuziasmigis la membrojn de la kongreso? Ĉu la amuzoj per si mem? Ne, ĉiu ja povas havi sur ĉiu paŝo multe pli grandajn amuzojn, aŭskulti teatraĵojn kaj kantojn multe pli bonajn kaj plenumatajn ne de nespertaj diletantoj, sed de plej perfektaj specialistoj! Ĉu nin entuziasmigis la granda talento de la parolantoj? Ne; ni tiajn ne havis en Bulonjo. Ĉu la fakto, ke ni komprenis nin reciproke? Sed en ĉiu kongreso de samnacianoj ni ja komprenas nin ne malpli bone, kaj tamen nenio nin entuziasmigas. Ne, vi ĉiuj sentis tre bone, ke nin entuziasmigis ne la amuzoj per si mem, ne la reciproka sinkomprenado per si mem, ne la praktika utileco, kiun Esperanto montris, sed la interna ideo de la Esperantismo, kiun ni ĉiuj sentis en nia koro. Ni sentis, ke komenciĝas la falado de la muroj inter la popoloj, ni sentis la spiriton de ĉiuhoma frateco. Ni konsciis tre bone, ke, ĝis la fina malapero de la muroj, estas ankoraŭ tre kaj tre malproksime; sed ni sentis, ke ni estas atestantoj de la unua forta ekbato kontraŭ tiuj muroj; ni sentis, ke antaŭ niaj okuloj flugas ia fantomo de pli bona estonteco, fantomo ankoraŭ tre nebula, kiu tamen de nun ĉiam pli kaj pli korpiĝados kaj potenciĝados.

Jes, miaj karaj kunlaborantoj! Por la indiferenta mondo Esperanto povas esti nur afero de praktika utileco. Ĉiu, kiu uzas Esperanton aŭ laboras por ĝi, estas Esperantisto, kaj ĉiu Esperantisto havas plenan rajton vidi en Esperanto nur lingvon simplan, malvarman internacian kompreniĝilon, similan al la mara signaro, kvankam pli perfektan. Tiaj Esperantistoj kredeble ne venas al niaj kongresoj aŭ venos al ili nur por celoj esploraj, praktikaj aŭ por malvarma diskutado pri demandoj pure lingvaj, pure akademiaj, kaj ili ne partoprenos en nia ĝojo kaj entuziasmo, kiu eble ŝajnos al ili naiva kaj infana. Sed tiuj Esperantistoj, kiuj apartenas al nia afero ne per sia kapo, sed per sia koro, tiuj ĉiam sentos kaj ŝatos en Esperanto antaŭ ĉio ĝian internan ideon; ili ne timos, ke la mondo moke nomas ilin utopiistoj, kaj la naciaj ŝovinistoj eĉ atakos ilian idealon kvazaŭ krimon; ili estos fieraj pri tiu nomo de utopiistoj. Ĉiu nia nova kongreso fortikigos en ili la amon al la interna ideo de la Esperantismo, kaj iom post iom niaj ĉiujaraj kongresoj fariĝos konstanta festo de la homaro kaj de homa frateco.

Aldono: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto

Akceptita de la Dua Kongreso[30]

La komitato elektita en Boulogne por organizi la duan kongreson zorgis, de la komenco, por ke tiu kongreso estu malfermata al ĉiuj personoj, kiuj povas esti nomataj Esperantistoj, laŭ la deklaracio de Boulogne pri la esenco kaj neŭtraleco de Esperanto, t. e. al »ĉiuj personoj, kiuj scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kia celo ili ĝin uzas«.

Aliparte, certe estas, ke la ĝenerala alpreno de helpa lingvo internacia havos, eble nur post longa tempo, gravajn kaj tre fruktoportajn konsekvencojn por la vivo de la popoloj, en la politika, religia kaj sociala kampoj.

Tiu vero inspiris de l’ komenco nian majstron, D-ron Zamenhof, kaj ĉiam subtenis lin dum la malfacilaj bataladoj kaj oferoj, el kiuj konsistis lia tuta ĝisnuna vivo. Tiun saman ideon li prezentis al la mondo en la famaj poezioj, kiujn ĉiu Esperantisto konas kaj admiras.

Sed certe estas ankaŭ, ke tiuj konsekvencoj estas atingeblaj nur per grandaj aliformigoj de la nunaj institucioj kaj moroj. Pri tiaj ŝanĝoj oni povas opinii tre diversmaniere, kaj ilia nuntempa esploro povus do naski nedezirindajn diskutojn kaj malkonsentojn inter la Esperantistoj, kies ĉefa bezono estas unueco, por la venko de ilia kara lingvo.

Pro tio la organizintoj de tiu ĉi kongreso, konsiderante ke ĝia programo ne devas permesi la diskuton de politikaj, religiaj kaj socialaj demandoj, konigis tiun kondiĉon, laŭ la peto de D-ro Zamenhof mem, al ĉiuj personoj, kiuj petis klarigojn en tiu rilato. Kompreneble, tio ne malhelpos la esploron de utilaj aplikadoj, jam faritaj aŭ ankoraŭ fareblaj, de Esperanto al la sociala vivo, kies direkton la registaroj ne kutimas rezervi al si: oni povos do priparoli en la kongreso, ekzemple, la demandojn pri Esperanto ĉe la blinduloj, stenografiistoj, instruistoj, komercistoj, industriistoj, laboristoj, ĉe la Ruĝa Kruco, k. c., k. c. Sed la prezidanto devos nepre rifuzi la parolon al ĉiuj, kiuj deziras trakti la pli supre aluditajn temojn, kaj haltigi la oratorojn, kiuj enirus unu el tiuj ne permesitaj kampoj.

Tamen, por ebligi al la kongresanoj, kiuj interesiĝas pri unu aŭ alia el tiuj demandoj, ilin priparoli inter si en privataj kunsidoj, la komitato zorgis, por ke ili povu disponi ĉambrojn, kien ili kunvenos laŭ deziro. La kunvenaj lokoj kaj horoj, elektitaj de ĉia tiel formiĝinta grupo, estos oficiale sciigataj.

Piednotoj

[29] Esperantista Dokumentaro IV, p. 41-46.

[30] Esperantista Dokumentaro IV, p. 31-32.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Tria Kongreso Esperantista en Cambridge, la 12an de aŭgusto 1907[31]

Karaj samideanoj! Konforme al la ĝisnuna moro, mi komencas mian parolon per tio, ke mi permesas al mi en la nomo de ĉiuj kongresanoj esprimi nian saluton kaj dankon al la lando, kiu gastame nin akceptis, kaj precipe al niaj Britaj samideanoj, kiuj per multaj laboroj kaj granda zorgemeco pretigis por ni tiun feston, en kiu ni nun ĉiuj partoprenas. De la momento, kiam niaj Britaj amikoj invitis nin al si, ni ĉiuj estis konvinkitaj, ke nia kongreso en ilia lando havos apartan signifon kaj estos epokofaranta. Kaj ne estas malfacile antaŭvidi, ke nia espero nin ne trompos, ĉar tion ĉi garantias al ni ne sole la konata energio kaj sindoneco de niaj Britaj amikoj, sed ankaŭ la karaktero mem de ilia lando.

La fakto, ke ni kongresas nun en glora universitata urbo de Granda Britujo, havas grandan signifon. La kontraŭuloj de nia ideo konstante ripetadis al ni, ke la Angle parolantaj popoloj neniam al ni aliĝos, ĉar ne sole ili malpli ol ĉiuj aliaj popoloj sentas la bezonon de lingvo internacia, sed por ili la fortikiĝado de lingvo internacia estas rekte malutila, ĉar tia lingvo konkurados en la mondo antaŭ ĉio kun la lingvo Angla, kiu celas fariĝi internacia. Kaj tamen rigardu, kiel forte eraris niaj kontraŭuloj! Rigardu, kiel multope jam aliĝis al ni la Britoj, kiuj tiel nevolonte lernas aliajn lingvojn krom sia nacia; rigardu, kun kia amo ili preparis nian kongreson kaj en kia granda nombro ili aperis, por deziri al ni bonvenon! Tio ĉi montras antaŭ ĉio, ke la homoj komencis jam kompreni, ke lingvo internacia estas utila ne sole por popoloj malfortaj, sed ankaŭ por popoloj fortaj; sed tio ĉi montras ankoraŭ alian aferon, multe pli gravan: ke la homoj vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco, kaj al tiu ĉi ideo volas servi la noblaj homoj de ĉiuj popoloj, tute egale, ĉu iliaj popoloj estas fortaj aŭ malfortaj, kaj ĉu la intergenta justeco estas por ili profita aŭ malprofita. Ni scias, ke la plimulton de niaj Britaj samideanoj alkondukis al ni la interna ideo de la Esperantismo, kaj ni tiom pli ĝoje esprimas al niaj Britaj amikoj nian koran dankon. La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homara, kiun ili komprenas kaj ŝatas; koran dankon al la Kembriĝanoj, koran dankon al la glora Kembriĝa universitato, kiu pruntis al ni siajn ĉambrojn, koran dankon al la Kembriĝa urbestraro, kiu gastame zorgis pri nia bono. Ni kore salutas vin, granda Brita popolo, ni plej respekte salutas vian altan reprezentanton, Lian Reĝan Moŝton. Vivu la Reĝ’ al vi, tre longe vivu Li, gardu Lin Di’!

Samideanoj! En la momento de la malfermo de nia tria kongreso ni ne povas silenti pri la tro multaj amikoj, kiujn la morto kaptis dum la pasinta jaro; vi ĉiuj memoras, ke tuj post la Ĝeneva kongreso, ni sciiĝis pri la malfeliĉa morto de D-ro Lloyd, prezidanto de la Liverpoola Grupo. Ni perdis ankaŭ du eminentajn amikojn de nia afero, la gloran scienculon Berthelot kaj Prof-on Michael Foster, kiu esperis nin akcepti en Kembriĝo. Fine, mortis nia plej kara samideano kaj amiko, kiu estis la animo de niaj ĝisnunaj kongresoj, la ĉefa motoro de nia lasta kongreso en Ĝenevo, la fondinto, subteninto kaj inspirinto de nia Konstanta Kongresa Komitato. Vi ĉiuj scias, pri kiu mi parolas. Nia neforgesebla amiko Javal plu ne ekzistas. Al vi, amikoj-Esperantistoj de ĉiuj landoj, kaj al vi, niaj estimataj gastoj, kiuj simpatias nian aferon, mi proponas, ke ni honoru la memoron de nia multemerita samideano kaj de ĉiuj mortintaj Esperantistoj per leviĝo de niaj seĝoj.

Samideanoj! Antaŭ tri semajnoj finiĝis ĝuste dudek jaroj de la tago, kiam aperis publike la unua libro pri la lingvo Esperanto. En ĉiuj partoj de la mondo la Esperantistoj festis tiun tagon. Kiel fondinto de Esperanto, mi ricevis en tiu tago multajn gratulajn telegramojn kaj leterojn. Ĉar mi ne havas kancelarion, sed mi devas mem ĉion plenumi en miaj liberaj horoj, tiel oni facile komprenos, ke respondi ĉiujn ricevitajn esprimojn de amikeco estis por mi afero absolute ne ebla, kaj oni min facile pardonos. Mi uzas nun la bonan okazon, por esprimi mian plej sinceran dankon al ĉiuj, kiuj sendis al mi amikajn bondezirojn. La gratuloj apartenas kompreneble ne al mi persone, sed al la tuta batalantaro Esperantista, kaj mi estas nur la centra punkto, en kiu kolektiĝis ĉiuj gratuloj, por resalti de tie al ĉiuj flankoj de la mondo, al ĉiuj lokoj, kie loĝas kaj laboras niaj senlacaj samideanoj. Kvazaŭ silente komisiita de la tuta Esperantistaro, mi vokas al ĉiuj Esperantistaj batalantoj: Mi vin gratulas! Mi kore vin gratulas, ke vi pacience eltenis en la daŭro de dudek jaroj, malgraŭ la multaj atakoj kaj malagrablaĵoj, kiuj al neniu el vi mankis. Mi kore vin gratulas pro tiuj rezultatoj, kiujn donis via energia kaj sindona dudek-jara laborado. Dudek jaroj da laborado por la Esperantismo! Kion tio signifas,—oni komprenos nur iam poste, kiam oni legos la detalan historion de la Esperantismo. Kian grandegan gravecon havas niaj ĝisnunaj akiroj, tion oni ankaŭ ĝuste komprenos nur iam poste, kiam oni ekscios detale la historion de niaj unuaj jaroj, kiam la akiro de ĉiu nova Esperantisto estis ligita kun senfina laborado kaj oferado.

Multaj el vi konas la historion de la lastaj dek jaroj de la Esperantismo, kiam la longe dormintaj semoj komencis doni la unuajn trunketojn; sed tre malmultaj el vi konas la historion de la unuaj dek jaroj, kiuj konsistis el senfina, ŝajne tute sensukcesa semado. La historio de la Esperantismo iam rakontos al vi pri ĉiuj tiamaj semantoj.

Nun nia afero staras forte. La glacia tavolo da antaŭjuĝoj de la mondo estas rompita, kaj nia afero kreskas regule kaj senhalte. Ĉiu jaro potence pligrandigas niajn fortojn, kaj ni iras al nia celo jam kun plena trankvileco. Centoj da miloj da radikoj kaj radiketoj subtenas nian arbon, kiu jam ne timas la venton. La naturo, kiu longan tempon batalis kontraŭ ni, batalas nun por ni, ĉar tiu sama forto de inercio, kiu longan tempon terure malhelpis ĉiun nian paŝon, ĝi mem ŝovas nin antaŭen. Eĉ se ni volus halti, ni jam ne povus.

Mi transiras al la vera temo de mia hodiaŭa parolado. Mi volas paroli al vi hodiaŭ pri la esenco kaj celo de niaj kongresoj. Sed por eviti ĉian malkompreniĝon, mi tuj en la komenco atentigas vin, ke mia parolo ne estas io oficiala, ĝi prezentas simple mian personan opinion, kiun ĉiu el vi povas aprobi aŭ ne aprobi.

Ĉar ni decidis kunvenadi ĉiujare el ĉiuj landoj de la mondo kaj multaj el ni faras eĉ tre grandajn oferojn, por povi partopreni en niaj kongresoj, tial ni devas klarigi al ni, por kio ni kunvenas. Se ni konscios bone la esencon kaj celon de niaj kongresoj, tiam ni venados al ili kun ĉiam freŝa kaj neniam malfortiĝanta entuziasmo, kiel homoj, kiuj klare vidas antaŭ si la belan celon, al kiu ili iras; sed se ni ne konscios la celon de niaj kongresoj, tiam ni baldaŭ tute malvarmiĝos por ili, kiel homoj, kiuj vagas sencele kaj kiujn tiu vagado baldaŭ lacigas kaj enuigas. Por kio do ni kunvenas? Ĉu ni kunvenas por paroli pri Esperantaj lingvaj demandoj? Ne! tiuj ĉi demandoj apartenas ne al la kongreso, sed ekskluzive al la Lingva Komitato, kaj por ili sufiĉus kongreso de komitatanoj. Ĉu ni kunvenas por ekzerciĝi en Esperanta parolado? Por tio sola ni ne bezonas veturi al kongreso, ĉar en niaj hejmaj grupoj ni povas en la daŭro de la tuta jaro multe pli ekzerciĝi, ol en la kelkaj tagoj de la kongreso, kaj por la sola kelkataga ekzerciĝo en parolado neniu entreprenus vojaĝojn. Ĉu ni kunvenas por fari manifestacion kaj sekve propagandon? Jes, certe! Sed ĉar el cent kongresanoj almenaŭ naŭdek-naŭ havas de Esperanto nur moralan profiton, por kio do ni ĝin propagandas? Mi ne dubas, ke la plimulto el vi donos al ni nur unu respondon: Ni faras manifestacion kaj propagandon por la Esperantismo ne pro ia utilo, kiun ĉiu el ni persone povas havi de ĝi, sed pro tiu gravega signifo, kiun la Esperantismo havas por la tuta homaro, pro tiu komunehoma celo, kiu nin, aktivajn Esperantistojn, altiris al Esperanto; ni kunvenas ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo, por havi la ĝojon vidi samideanojn, por premi al ili la manon, por varmigi en ni per reciproka renkontiĝo kaj kunvivo la amon kaj entuziasmon por la ideo, kiun la Esperantismo en si enhavas. Kiel la antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jeruzalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo Esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.

Ĉar la mondo ĉiam komprenis, ke la Esperantismo estas forte ligita kun certa interna ideo, kaj tre multaj personoj ne volis lerni kaj uzi Esperanton nur tial, ĉar ili ne volis esti rigardataj kiel partianoj de ia ideo, tial—por ne fortimigi de ni la grandajn amasojn,—ni estis devigitaj klarigi per la Bulonja deklaracio, ke la simpla Esperantisteco, t. e. la uzado de la lingvo Esperanto, neniun devigas esti partiano de tiu aŭ alia ideo, ke ĉiu Esperantisto restas homo tute libera kaj unuj Esperantistoj ne respondas por la ideoj de aliaj Esperantistoj. Sed se la simpla praktika Esperantisteco, t. e. la simpla lernado kaj uzado de Esperanto, neniun devigas aliĝi al ia ideo, tamen neniu povas dubi, ke ĉiujn, aŭ almenaŭ la grandegan plimulton de la personoj, kiuj batalas por Esperanto, ligas unu komuna ideo, kiu estas la tuta stimulo de ilia laborado.

Ĉiu privata Esperantisto povas havi tiajn konvinkojn aŭ fari tiajn agojn, kiajn li volas, kaj ni ne respondas por liaj konvinkoj, nek agoj, kiel li ne respondas por niaj. Li povas esti la plej granda egoisto, genta ŝovinisto, malamanto de homoj aŭ eĉ la plej malnobla krimulo, kaj se li nur uzas la lingvon Esperanto, ni ne povas malpermesi al li, nomi sin Esperantisto. Sed se li volas veni al Esperantista kongreso, aŭ se li volas aliĝi al ia alia institucio, kiu portas la verdan standardon, tiam la afero ŝanĝiĝas. Tiam li venas en landon, kiu havas siajn apartajn leĝojn, siajn apartajn morojn kaj principojn.

En Esperantujo regas ne sole la lingvo Esperanto, sed ankaŭ la interna ideo de la Esperantismo; en Esperantujo regas ne sole la oficiala ĝenerala Esperantismo,—tie regas ankaŭ io alia, io ĝis nun ankoraŭ ne precize formulita, sed tre bone sentata de ĉiuj Esperantujanoj—tie regas la verda standardo!

Kio estas la verda standardo? Se por iu komercisto, kiu uzas Esperanton nur por vendi siajn komercaĵojn, aŭ por iu sportisto, kiu uzas Esperanton nur por amuziĝi, nia standardo estas simpla signo de nia lingvo, simpla interkonsentita dekoracio por niaj kongresoj kaj institucioj—ni, Esperantistoj-batalantoj, certe vidas en nia standardo ion alian: Ĝi estas por ni io sankta, ĝi estas la signo, sub kiu ni marŝas al nia paca batalado, ĝi estas la voĉo, kiu konstante memorigas al ni, ke ni laboras por Esperanto nur tial, ĉar ni esperas, ke pli aŭ malpli frue, eble post multaj jarcentoj,

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Ni konstante ripetadis, ke ni tute ne deziras nin enmiksi en la internan vivon de la gentoj, sed ni deziras nur krei ligantan ponton inter la gentoj. La devizo de la ideaj Esperantistoj, neniam ĝis nun precize formulita, sed ĉiam klare sentata, estas: »Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn«.

Tia, laŭ mia opinio, estas la devizo de la verda standardo, de tiu bela kaj majesta standardo, kiu kunvokas nin ĉiujare el ĉiuj partoj de la mondo en la nomo de la plej bela revo de la homaro.

Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado. Mi volis nur atentigi vin, ke niaj kongresoj, farataj sub la signo de la verda standardo, estas ne sole kongresoj de la lingvo Esperanto, sed ankaŭ de la interna ideo de la Esperantismo. Sekve ĉiu temo, en kiu ni sentas la spiriton de la verda standardo, ĉio kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso.

Vi ofte aŭdis pri la neŭtraleco de niaj kongresoj. Jes, neŭtraleco estas la ĉefa principo de niaj kongresoj; sed oni devas ĝuste kompreni la sencon de tiu ĉi neŭtraleco. Neŭtraleco ekzistas en ĉiuj internaciaj kongresoj; sed dum tie la neŭtraleco estas simple afero de takto, ĉe ni ĝi estas la ĉefa principo, ĉe ni la neŭtraleco, aŭ pli ĝuste la neŭtraligo de la intergentaj rilatoj estas la tuta enhavo, la tuta celo de niaj laboroj. Tial ni neniam devas paroli en niaj kongresoj pri aferoj speciale politikaj, kiuj apartenas al la diplomatoj, aŭ pri aferoj speciale religiaj, kiuj apartenas al la ekleziuloj kaj filozofoj,—ĉar la verda standardo malpermesas al ni fari ion, kio povus ofendi tiun aŭ alian genton aŭ religian grupon; sed ĉio, kio, neniun ofendante, povas krei pacan ponton inter la popoloj, tio ne sole ne devas esti timeme evitata en niaj kongresoj, sed kontraŭe, ĝi devas esti ĝuste la esenco de niaj kongresoj, ĉar ĝi apartenas al la verda standardo.

Se ni memoros pri la postuloj de la verda standardo, tiam ni ne timos plu paroli kaj agi, tiam ni irados al nia celo konscie kaj kuraĝe, kaj niaj kongresoj fariĝos kun ĉiu jaro pli interesaj kaj pli gravaj por la mondo. La verda stelo ĉesos esti malkuraĝa signo de silento, ĝi fariĝos signo de laboro.

Ĉio, kio kondukas al rompado de la muroj inter la gentoj, apartenas al nia kongreso. Vastaj kaj grandaj estas la rilatoj inter la gentoj kaj nacioj, kaj vastaj kaj multenombraj estas la temoj, kiujn ni devos pridiskutadi. Tiel ekzemple, havante nenian intencon enmiksi sin en ian specialan sistemon pri tiu aŭ alia temo, oni povas proponi al niaj kongresoj internaciajn sistemojn por la oportuneco kaj neŭtraleco de la rilatoj internaciaj, kiel ekzemple internacian monsistemon, horsistemon, kalendaron, k.t.p., kaj tiam ni povos esplori, ĉu la propono estas bona aŭ ne, sed ni ne devas diri, ke la diskutado pri tiuj projektoj estas kontraŭa al nia programo. Oni eble ankaŭ proponos al ni la aranĝon de kelkaj festoj intergentaj, kiuj ekzistus paralele kun la specialaj festoj de ĉia gento kaj eklezio kaj servus, por frate ligi inter si la popolojn; oni proponos ankaŭ aliajn similajn aferojn. Ne venis ankoraŭ la tempo, por paroli pri ĉio detale, tial pardonu min, ke mi nur aludas per kelkaj vortetoj tion, pri kio mi volus multe, tre multe paroli kun vi; sed ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj—kaj ĉion tion ĉi ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la fratigado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj—se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj—apartenas al la verda standardo.

Karaj amikoj! Mi klarigis al vi, kio—laŭ mia opinio—devas esti la celado de niaj kongresoj. Dum ĉiu privata Esperantisto povas kontentiĝi per tio, ke li uzas la lingvon Esperanto, niaj kongresoj—laŭ mia opinio—devas labori ne sole por la lingvo, sed ankaŭ por la interna ideo de la Esperantismo. Mi ripetas, ke tio ĉi estas mia privata opinio, kion mi tute ne volas proponi al vi kiel ian oficialan programon por niaj kongresoj. Nia kongreso devas esti simple kongreso de Esperantistoj, kaj kondiĉe ke ĝia programo estu preparita laŭ la kongresa regularo, ĝi devas resti tute libera kaj konformiĝi ĉiufoje al la opinioj kaj deziroj de la plimulto de la kongresanoj. Sed ĉu vi aprobos mian opinion aŭ ne, ĉu vi volos labori laŭ la postuloj de la verda standardo aŭ ne—mi ne dubas, ke en la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan standardon, vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton en Esperantujo, ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.

Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la Esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj, vivu, kresku kaj floru la verda standardo!

Piednoto

[31] Esperantista Dokumentaro VI, p. 38-45.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

en la Guildhall (City of London), la 21an de aŭgusto 1907[32]

Estimata Reprezentanto de la Urbo Londono, karaj samideanoj!

Estas al mi tre agrable, ke mi havas nun la okazon, saluti la Britan popolon en ĝia granda ĉefurbo. Ni venis el Kembriĝo, kie niaj Britaj samideanoj kun la plej granda laboremeco kaj gastameco preparis por ni belegan feston; ne sole niaj samideanoj, sed ankaŭ la ankoraŭ ne esperantigita urbo faris ĉion, kion ili povis, por ke ni, Esperantistoj, elportu el la urbo la plej bonan rememoron. Tial nun miaj unuaj vortoj estas sincera danko por la gastameco, kiun ni ĝuis. Jam la duan fojon ni ĝuas la Britan gastamecon, ĉar certe ja neniu el ni forgesis, kiel amike ni estis akceptitaj en la Britaj urboj Folkestone kaj Dover antaŭ du jaroj, en la tempo de la Bulonja kongreso.

La ĉambrego, en kiu ni nun troviĝas, havis jam multe da tre gravaj kunvenoj, kaj tie ĉi estis akceptitaj jam multe da tre gravaj gastoj. Nun tiu ĉi sama ĉambrego akceptas la ĉiulandajn reprezentantojn de la mondo Esperantista. Kiuj estas tiuj novaj gastoj? Kio estas la afero, kiun ili reprezentas? La Esperantismo celas la reciprokan sinkomprenadon kaj konsekvence ankaŭ estimon kaj amon inter ĉiuj gentoj kaj nacioj. Sed tiu celado estas ofte malbone komentariata, kaj sub la influo de agitado de diversaj niaj malamikoj oni ofte kulpigas nin pri celoj, kiujn ni neniam havis. Mi parolos ĉi tie pri du kulpigoj, kiujn ni ofte aŭdas. De diversaj malkontentuloj ni ofte aŭdas, ke la demando de lingvo internacia devas esti solvata en alia, pli bona maniero, sed ke ni estas obstinuloj, kiuj volas nur Esperanton.

Multajn fojojn mi ripetis, kaj en Bulonjo mi tion ĉi proklamis per oficiala deklaracio, ke la Esperantismo celas nur al tio, ke ia taŭga kaj vivipova komprenilo inter la popoloj ekzistu, sed ke la formo de tiu komprenilo estas por ni—aŭ almenaŭ por mi persone—tute indiferenta; ke se, anstataŭ fari konstantajn kaj senfinajn eksperimentojn kaj teorian rezonadon, ni decidis elekti la pretan kaj elprovitan lingvon Esperanto kaj labori speciale kaj ekskluzive por ĝi kaj fiksi por ĝi netuŝeblan fundamenton—ni faris ĉi tion ne, ĉar al ni plaĉas speciale Zamenhof kaj lia verko, kaj ne tial, ke li volas esti ia papo, kiel mensoge kredigas diversaj niaj kontraŭuloj—sed nur tial, ke la esploro kaj sperto montris al ni, ke tia maniero de agado estas la sola, kiu plej certe alkondukos nin al nia celo. Ekzistas personoj, kiuj penante deklini nin de nia vojo, havas la plej bonan kaj plej honestan intencon; ili estas tre sindonaj al nia afero, sed ili pensas, ke se ni faros tiujn plibonigojn, kiujn ĉiu el ili proponas, nia afero iros multe pli bone. Pri tiuj personoj ni estas konvinkitaj, ke pli aŭ malpli frue ili komprenos sian eraron; ili komprenos, kiel danĝeraj estas iliaj proponoj en la nuna tempo, kiam ni antaŭ ĉio bezonas plej severan unuecon, kaj ili pacience laboros kun ni laŭ la vojo elektita ĝis tiu tempo, kiam la estonteco de nia afero estos absolute ekster danĝero. Sed ekzistas aliaj personoj, kiuj laboras simple por detrui; al tiuj sinjoroj, kiujn nia bele elkreskinta arbo ne lasas dormi kaj kiuj per ĉiuj fortoj penas ĝin subfosi, ni vokas: se vi havas alian vojon, kiu povas nin konduki al nia celo pli bone kaj pli certe, montru ĝin al ni, kaj ni ĝin sekvos. Sed vi scias, ke vi proponas ne ion pretan kaj certan, sed nur supozojn kaj teoriajn opiniojn; vi scias, ke la akcepto de via tre duba kaj baldaŭ siavice kritikota plibonaĵo ruinigus la laboron de dudekjara disciplina kaj sukcesa laborado de miloj da personoj kaj nenion kreus anstataŭ ĝi; vi scias, ke se ni dekliniĝus de nia disciplina vojo kaj lasus fali Esperanton, tiam la konfido de la mondo por la ideo mondolingva, konfido fine akirita post centoj kaj miloj da faroj de nekredado, pereus por ĉiam kaj jam neniam povus esti reakirita; vi tion scias, kaj tamen vi per ĉiuj fortoj penas senkreditigi nin en la okuloj de la mondo... Bone, daŭrigu do vian Herostratan laboradon, kaj ni iros trankvile nian vojon!

La dua kulpigo, kiun ni ofte devas aŭdi, estas tio, ke ni Esperantistoj estas malbonaj patriotoj. Ĉar tiuj Esperantistoj, kiuj traktas la Esperantismon kiel ideon, predikas reciprokan justecon kaj fratecon inter la popoloj, kaj ĉar laŭ la opinio de la gentaj ŝovinistoj, patriotismo konsistas el malamo kontraŭ ĉio, kio ne estas nia, tial ni laŭ ilia opinio estas malbonaj patriotoj, kaj ili diras, ke la Esperantistoj ne amas sian patrujon. Kontraŭ tiu ĉi mensoga, malnobla kaj kalumnia kulpigo ni protestas plej energie, ni protestas per ĉiuj fibroj de nia koro! Dum la pseŭdo-patriotismo, t. e. la genta ŝovinismo, estas parto de tiu komuna malamo, kiu ĉion en la mondo detruas, la vera patriotismo estas parto de tiu granda tutmonda amo, kiu ĉion konstruas, konservas kaj feliĉigas. La Esperantismo, kiu predikas amon, kaj la patriotismo, kiu ankaŭ predikas amon, neniam povas esti malamikaj inter si. Ĉiu povas paroli al ni pri ĉiuspeca amo, kaj ni kun danko lin aŭskultos; sed kiam pri amo al la patrujo parolas al ni la ŝovinistoj, tiuj reprezentantoj de abomeninda malamo, tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo—tiam ni kun la plej granda indigno nin deturnas. Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via, parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton »amo«; ĉar en via buŝo la sankta vorto »amo« malpuriĝas!

Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel juna knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, kvankam mi devis bedaŭrinde forlasi vin, simile al multaj centoj da mitoj da aliaj viaj filoj—aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj! Ho patriotismo, patriotismo, kiam fine la homoj lernos kompreni ĝuste vian sencon! Kiam via sankta nomo ĉesos esti armilo en la manoj de diversaj malhonestuloj! Kiam fine ĉiu homo ricevos la rajton kaj la eblon algluiĝi per sia tuta koro al tiu peco da tero, kiu lin naskis!

Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj. Anstataŭ konstante batali inter si, elŝiri la patrujon unuj al la aliaj, perforte altrudi al si reciproke siajn lingvojn kaj morojn, ili vivos inter si pace kaj frate, en plena interkonsento ili laboros sur la tero, sur kiu ili vivas, kaj kontraŭ tiuj krudaj fortoj de la naturo, kiuj ilin ĉiujn egale atakas. Kaj kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo. Kaj se iam venos tiu feliĉa tempo, ĝi estos la frukto de konstanta kaj senlaca laborado de tiuj homoj, kiujn ni vidas nun en ĉi tiu ĉambrego kaj kies nomo, ankoraŭ tre malmulte konata kaj tre malmulte ŝatata, estas »Esperantistoj«.

Piednoto

[32] Esperantista Dokumentaro VI, p. 83-86.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Kvara Kongreso Esperantista en Dresden, la 17an de aŭgusto 1908[33]

Sinjorinoj kaj Sinjoroj!

Aperante antaŭ vi kiel tradicia malfermanto de la Esperantistaj kongresoj, mi permesas al mi antaŭ ĉio esprimi la plej respektan dankon de nia kongreso al Lia Regnestra Moŝto la Reĝo Frederiko Aŭgusto de Saksujo por la granda honoro, kiun li faris al ni, prenante sur sin la altan protektadon de nia kvara kongreso. Mi esprimas ankaŭ profundan dankon de nia kongreso al sinjoroj la Ministroj kaj aliaj eminentaj personoj, kiuj bonvolis eniri en la honoran komitaton de nia kongreso. Mi esprimas ankaŭ nian dankon al tiuj landoj, kiuj sendis al nia kongreso oficialajn delegitojn, kaj al la alilandaj konsuloj, kiuj honoris nin per la reprezentado de iliaj landoj ĉe nia malferma kunveno. Nun la unuan fojon nia kongreso aperas sub la oficiala sankcio de regnestro kaj registaro; mi estas certa, ke la Esperantistoj alte taksos la gravecon de tiu ĉi fakto; mi esperas, ke ĝi estos komenco de tiu nova tempo, kiam nia ideo ĉesos esti penado de nur privataj personoj, sed ĝi fariĝos grava tasko por la registaroj de la mondo.

En la nomo de la kvara tutmonda Esperantista kongreso mi salutas la landon Germanan, kies gastoj ni ĉiuj estas en la nuna momento; precipe mi salutas la Saksan reĝlandon, kiu al ni, filoj de la plej diversaj landoj kaj gentoj, aranĝis belan akcepton en sia centro mem, en sia fama kultura ĉefurbo. Mi esprimas nian koran dankon al la Saksa registaro kaj precipe al la Dresdena urbestraro por la tuta helpo, kiun ili donis al nia kongreso, kaj por la saluto, kiun ili aŭdigis al ni per siaj estimataj reprezentantoj.

Fine mi esprimas, certe en la nomo de ĉiuj Esperantistoj, nian koran kamaradan dankon al niaj Germanaj samideanoj kaj antaŭ ĉio al nia Kvaro por la Kvara, kiu prenis sur sin la malfacilan taskon, aranĝi nian kongreson ĝuste en ĉi tiu jaro, kiam ekzistis tiom da malhelpoj, kaj kiu, dank’ al sia granda sindoneco, aranĝis ĉion en la plej bona maniero kaj enskribis per tio tre gravan paĝon en la historion de nia afero.

Germanujo, la lando de la filozofoj kaj poetoj, kiu estis iam la centro de la humanistoj, havas por nia ideo specialan signifon per tio, ke en ĉi tiu lando, dank’ al la neforgesebla granda merito de la pastro Johann Martin Schleyer, nia ideo ricevis sian unuan disvolviĝon kaj la unuan potencan puŝon antaŭen. Germanujo sekve estas la lulilo de la ideo de lingvo internacia. Ni, speciale Esperantistoj, havis ankaŭ en Germanujo niajn unuajn plej gravajn batalantojn, Einstein kaj Trompeter. Estas vero, ke poste en la daŭro de tre longa tempo nia ideo en ĉi tiu lando ŝajnis tute mortinta; sed en la lastaj jaroj ĝi ĉi tie denove vigle reviviĝis, kaj ni havas plenan esperon, ke post nia nuna kongreso, kiam la Germanoj ekkonos nin pli proksime kaj konvinkiĝos per siaj propraj okuloj kaj oreloj, ke ni ne estas iaj teoriaj fantaziuloj, nia afero ĉi tie ekfloros ne malpli potence, ol en la aliaj grandaj landoj, kaj en la komuna ĉiuhoma afero Germanujo baldaŭ okupos unu el la plej honoraj lokoj.

Karaj Samideanoj!

En la daŭro de la lasta jaro en nia afero okazis faktoj, kiuj maltrankviligis por iom da tempo la mondon Esperantistan. Nun ĉio jam denove trankviliĝis. Nia arbo, pri kiu mi parolis en Kembriĝo, en la pasinta jaro plej konvinke montris sian tutan fortecon kaj sanecon, ĉar malgraŭ la tute ne atenditaj atakoj, kiuj en la daŭro de kelka tempo kaŭzis grandan krakadon, la arbo konservis sian tutan potencon kaj perdis nur tre malmultajn foliojn. Malgraŭ la kaŝite preparitaj kaj rapide plenumitaj atakoj, kiuj ne donis al niaj soldatoj la povon dece orientiĝi kaj interkomunikiĝi, ĉiu el ili sur sia aparta loko staris forte kontraŭ ĉiuj forlogoj, kaj nur tre malmultaj lasis sin kapti per lertaj vortoj. Super la okazintaj faktoj ni povus sekve silente transiri al la tagordo. Tamen, por gardi niajn venontajn batalantojn kontraŭ similaj surprizoj, mi permesos al mi diri kelke da vortoj pri tiu temo. El la tempo pasinta ni ĉerpu instruon por la tempo venonta.

Pasis jam ĝuste tridek jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis antaŭ malgranda rondo da amikoj; pasis jam dudek unu jaroj de la momento, kiam Esperanto unue aperis publike antaŭ la mondo. Tre malforta ĝi estis en la unua tempo; ĉiu plej malgranda bloveto povis ĝin renversi kaj mortigi. Ĉiu bona vorto de la plej sensignifa homo aŭ de la plej senvalora gazeto donis al niaj pioniroj esperon kaj kuraĝon; ĉiu atakanta vorto kaŭzis al ili doloron. Kiam antaŭ dudek jaroj la Amerika Filozofia Societo volis preni la aferon de lingvo internacia en siajn manojn, tio estis por la aŭtoro de Esperanto tiel altega kaj neatingebla aŭtoritato, ke li, kiu tiam havis ankoraŭ la rajton disponi pri Esperanto, tuj decidis fordoni ĉion al la manoj de tiu societo, ĉar estante tute sensperta, li tiam ankoraŭ ne sciis, kia grandega diferenco estas inter teorio kaj praktiko.

Feliĉe la entrepreno de la Amerika Societo ne sukcesis. Mi uzas la vorton »feliĉe«; ĉar efektive nun, kiam mi estas pli sperta, por mi estas afero tute senduba, ke, se la entrepreno de tiuj teoriistoj daŭrus iom pli longe, la tuta ideo de lingvo internacia jam de longe estus tute senkreditigita kaj enterigita por ĉiam, aŭ almenaŭ por tre longa, longa tempo.

Niaj pioniroj laboris, kaj la afero kreskis. Baldaŭ ni ĉiam pli kaj pli akiradis la konvinkon, ke de teoriistoj ni devas atendi tre malmulte da bono por nia afero; ke ĉiuj laŭdoj kaj mallaŭdoj de flankaj personoj havas por ni nur tre malgrandan signifon; ke ni devas fidi nur niajn proprajn fortojn, nian propran paciencon kaj konstantecon; ke la mondo venos al ni nur tiam, kiam ĝi vidos en ni potencon, kiam ĝi vidos, ke ni ne palpas en mallumo, ke ni ne perdas hodiaŭ, kion ni akiris hieraŭ, ke nia vojo estas klara kaj rekta kaj ni de ĝi neniam deflankiĝas.

Sed ne per unu fojo ni venis al tiu fortika konvinko. En la unua tempo, vidante, ke nia afero progresas tre malrapide kaj malfacile, multaj Esperantistoj pensis, ke la kaŭzo de tio kuŝas en nia lingvo mem, ke, se ni nur ŝanĝos tiun aŭ alian detalon, la mondo tuj venos al ni en granda amaso. Tiam venis la periodo de la granda postulado de reformoj. Feliĉe tiu periodo daŭris ne longe. La Esperantistoj baldaŭ konvinkiĝis, ke veni al ia komuna, ĉiujn kontentiganta kaj silentiganta interkonsento pri la esenco de la reformoj estas tute ne eble, kaj la ekstera mondo, kiujn la reformemuloj celis, restis absolute indiferenta koncerne tion, ĉu tiu aŭ alia detalo havas en nia lingvo tian formon aŭ alian; oni baldaŭ konvinkiĝis, ke per reformado ni nur perdos ĉion ĝis nun akiritan kaj gajnos absolute nenion. Tiam la Esperantistoj firme decidis ne paroli plu pri iaj reformoj. Kelkaj tre malmultaj malkontentuloj forlasis Esperanton kaj kune kun kelkaj neesperantistoj, kiuj rigardis sin kiel plej kompetentajn en la afero de lingvo internacia, komencis inter si ĝis nun ankoraŭ ne finiĝintan kaj neniam finiĝontan diskutadon pri diversaj lingvaj detaloj, kaj ili staras nun sur tiu sama punkto, sur kiu ili staris antaŭ dek kvar jaroj. La tuta cetera Esperantistaro en plena harmonio forte grupiĝis ĉirkaŭ sia konstanta standardo kaj faris de tiu tempo grandan, grandegan marŝon antaŭen.

De la tempo, kiam la Esperantistoj ĉesis paroli pri reformoj, komenciĝis por Esperanto periodo ĉiam pli kaj pli brilanta. En la komenco, sub la premo de tre grandaj malhelpoj eksteraj, ni progresadis tre malrapide kaj malfacile. Sed sub la influo de nia plena interna harmonio kaj nia nedekliniĝa irado rekte antaŭen, niaj fortoj ĉiam pli kaj pli kreskis. Nun ni atingis tian potencon, pri kiu multaj el ni antaŭ dek jaroj ne kuraĝis eĉ revi, kaj se ni marŝos en tia sama harmonio kiel ĝis nun, nenia forto en la mondo povos haltigi nian iradon, kaj ni plene atingos nian celon. Ĉiuhore kreskas la nombro de niaj partianoj; ĉiutage pligrandiĝas la nombro de niaj grupoj. Nia literaturo kreskas tiel senhalte kaj rapide, ke multaj malgrandaj nacioj jam nun povas nin envii. La praktika uzado de nia lingvo fariĝas ĉiam pli kaj pli granda. Dum ankoraŭ antaŭ ne longe oni tute silentis pri ni, kaj poste oni nin mokis, nun oni jam ĉie nin respektas kiel grandan potencon. Eĉ tiuj niaj principaj kontraŭuloj, kiuj antaŭ ne longe malŝate rigardis nin de alte, nun jam krias alarmon.

Nia lingvo mem konstante pli riĉiĝas kaj elastiĝas. Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortikiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj, kaj ju pli spertaj fariĝas la aŭtoroj, des pli similiĝas reciproke ilia uzado de nia lingvo, malgraŭ la granda malproksimeco de iliaj lokoj de loĝado. Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj nova, kaj malgraŭ la fakto, ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama perfekta facileco, kiel Esperantisto tiutempa, kaj li eĉ ne rimarkas, ke tiuj verkoj estas skribitaj ne nun, sed en la unua, suĉinfana periodo de nia lingvo.

Nia afero regule kaj trankvile iras antaŭen. La tempo de la teoriaj juĝoj kaj de kliniĝado antaŭ ŝajnaj aŭtoritatoj jam de longe pasis. Se iu nun esprimas sian opinion aŭ konsilon pri Esperanto, oni jam ne demandas, ĉu li estas homo grandfama aŭ ne,—oni nur demandas, ĉu liaj konsiloj estas konformaj al la naturaj bezonoj kaj la natura irado de nia lingvo aŭ ne. Se iu glornoma persono en plena nesciado de nia afero esprimas iun el tiuj sensencaĵoj, kiujn ni jam tiel ofte aŭdis, ekzemple, ke arta lingvo estas utopio, ke la Esperantistoj sin reciproke ne komprenas, k.t.p., aŭ se li, forgesante la nunan staton de Esperanto kaj la teruran ekzemplon de la Volapüka akademio, postulas, ke ni rebaku la tutan lingvon laŭ lia teoria recepto,—tiam ni, Esperantistoj, indiferente ĉion aŭskultas kaj trankvile iras nian vojon.

Ne por fieri pri nia forteco mi diras ĉion ĉi tion; neniu el ni havas la rajton esti fiera; ĉar nia forteco ne estas la merito de iu el ni aparte, sed ĝi estas nur la rezultato de multejara pacienca laborado de multo da personoj. Mi volis nur atentigi vin pri tio, ke en nia afero ĉio povas esti atingita nur per harmonio kaj konstanteco. Se nin ne gvidus fera konstanteco, nia lingvo jam de longe ne ekzistus, kaj la vortoj »lingvo internacia« estus nun la plej granda mokataĵo por la mondo.

La longa kaj malfacila batalado nin hardis, kaj ne sole la voĉoj de apartaj personoj, sed eĉ la premo de ia granda potenco nun jam ne povus deklini la Esperantistaron de ĝia klara kaj rekta vojo. Kia do estas la kaŭzo, ke en la pasinta jaro en nia tendaro subite naskiĝis tia granda vento, kiu en la daŭro de momento minacis alporti al ni tiom da malbono? Kiu estis tiu ŝajne grandega forto, kiu por momento enportis tian neatenditan konfuzon en nian mezon? Nun, kiam ĉio jam klariĝis, ni povas konfesi, ke ĝi ne estis ia eksterordinare granda potenco, ĝi estis simple kelkaj malmultaj personoj; sed la danĝereco de ilia atako konsistis en tio, ke tiu atako ne venis malkaŝe el ekstere, sed ĝi estis kaŝite preparita kaj tute neatendite aranĝita interne de nia tendaro.

Ĝi estas historio, pri kiu mi ne volas paroli. Nun mi volas nur diri jenon: Ni ĉiuj estas reprezentantoj de la ideo de lingvo internacia, ni faru kun ĝi, kion ni volas, sed ni agu honeste kaj ni memoru, ke pri niaj agoj la estonteco severe nin juĝos. Memoru, ke Esperanto estas nenies propraĵo, ke la Esperantistoj havas plenan rajton fari kun ĝi ĉion, kion ili volas, se ili nur faros ĝin singarde, lojale kaj interkonsente. Nur por gardi nian lingvon kontraŭ anarĥio de la flanko de apartaj personoj, nia lingvo havas sian plej senpartie elektitan kaj el plej kompetentaj personoj konsistantan kaj konsistontan Lingvan Komitaton, kiu, dependante de neniu mastro, havas plenan rajton kaj plenan povon esplori kaj prezenti al la sankcio de la Esperantistaro ĉion, kion ĝi volos. La Bulonja Deklaracio malpermesas nur, ke apartaj personoj rompu la lingvon arbitre, ĝi estas kreita nur, por gardi la ekstreme necesan kontinuecon en nia lingvo. Se iu el vi trovas, ke ni devas fari tion aŭ alian, prezentu vian deziron al la Lingva Komitato. Se tiu Komitato ŝajnos al vi tro konservativa, tiam memoru, ke ĝi ekzistas ne por la plenumado de diversaj personaj kapricoj, sed por la gardado de la interesoj de la tuta Esperantistaro; ke pli bone estas, ke la Komitato faru tro malmulte, ol ke ĝi facilanime faru ian paŝon, kiu povus malutili al nia tuta afero. Ĉar vi ĉiuj konfesas, ke la esenco de nia lingvo estas ĝusta kaj oni povas disputi nur pri detaloj, tial ĉio bona kaj ĉio efektive necesa povas facile esti farata en ĝi per vojo lojala, en harmonio kaj paco.

La personoj, kiuj volas altrudi al la tuta Esperantistaro siajn dezirojn, diras ordinare, ke ili havas la plej bonajn ideojn, kiujn la plimulto da Esperantistoj certe aprobus, sed iaj ĉefoj ne volas ilin aŭskulti kaj ne permesas al ili, prezenti siajn ideojn por esplorado. Tio estas ne vera. Vi scias, ke laŭ la nova ordo, kiun per komuna voĉdonado akceptis por si nia Lingva Komitato, ĉiu homo ne sole havas la rajton prezenti al la Komitato siajn proponojn, sed se la propono havas eĉ nur plej malgrandan ŝajnon de seriozeco, se inter la cent membroj de la Komitato la propono akiris por si eĉ nur la aprobon de kvin personoj, tio jam sufiĉas, ke la Lingva Komitato estu devigata esplori tiun proponon. Vi vidas sekve, ke neniu povas plendi, ke oni lin ne aŭskultas aŭ ke iaj ĉefoj prezentas al voĉdonado nur tion, kion ili deziras.

Se iu diras al vi, ke oni devas ĉion krude rompi, se oni per ĉiuj fortoj kaj per ĉiuj eblaj rimedoj penas malkontentigi vin; se de la vojo de severa unueco, de tiu sola vojo, kiu povas konduki nin al nia celo, oni penas forlogi vin,—tiam gardu vin! tiam sciu, ke tio kondukas al malordigo de ĉio, kion multaj miloj da personoj atingis por la granda ĉiuhoma ideo per multejara pacienca laborado.

Mi finis. Pardonu al mi la malagrablan temon, kiun mi elektis. Ĝi estas la unua kaj espereble ankaŭ la lasta fojo en la historio de niaj kongresoj. Kaj nun ni ĉion forgesu; ni komencu la grandan feston, por kiu ni ĉiuj kunvenis el la diversaj landoj de la mondo; ni ĝoje pasigu nian grandan ĉiujaran semajnon de la pure homara festo. Ni memoru pri tio, ke niaj kongresoj estas ekzercanta kaj edukanta antaŭparolo por la historio de la estonta interfratigita homaro. Por ni estas gravaj ne iaj bagatelaj eksteraj detalaĵoj de nia lingvo, sed ĝia esenco, ĝia ideo kaj celo, tial ni antaŭ ĉio devas zorgi pri ĝia seninterrompa vivado, pri ĝia senhalta kreskado. Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro; granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluciinta Esperanto de post multaj jarcentoj; sed dank’ al nia diligenta gardado la lingvo fortike vivos, malgraŭ ĉiuj atencoj, ĝia spirito fortiĝos, ĝia celo estos atingita, kaj niaj nepoj benos nian paciencon.

Piednoto

[33] Esperantista Dokumentaro XII, p. 39-44.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Kvina Kongreso Esperantista en Barcelona, la 6an de septembro 1909[34]

Karaj samideanoj kaj amikoj! Ĉiufoje kiam komenciĝas nova interkongresa jaro, ĉiu Esperantisto, kiu antaŭvidas por si iom da libera tempo kaj povas ŝpari iom da mono, komencas prepariĝadi al la estonta kongreso Esperantista, al la plej proksima granda komuna festo de la popolo Esperantista. Amikoj, kiujn ligas la sama ideo, la samaj aspiroj kaj esperoj, kortuŝite diris al si reciproke »ĝis la revido«, kaj kun ĝojo ili atendas tiun revidon. Kiel reciproke sin amantaj gefratoj, kiuj nur de tempo al tempo povas kuniĝi en la domo de siaj gepatroj, tiel la Esperantistoj sopire atendas tiun momenton, kiam ili povos renkontiĝi en la centro de Esperantujo, ame saluti sin reciproke, varme premi al si la manojn kaj diri al si: »ni vivas, ni honeste laboris en la daŭro de la jaro, ni gardis honeste la honoron de nia domo, ni povas kun pura konscienco partopreni en la komuna festo de nia familio«.

Sed dum ĉiu el vi prepariĝas al nia komuna festo kun koro tute ĝoja, mi faras tion saman ĉiam kun koro iom peza, ĉar en niaj kongresoj la sorto donis al mi rolon, kvankam tre flatan, tamen samtempe ankaŭ tre ŝarĝan: mi estas devigata akceptadi honorojn, kiuj apartenas ne al mi. Prave aŭ malprave la mondo vidas en mi ĉiam la naturan reprezentanton de la anaro Esperantista, la simbolon de la Esperantismo, de la Esperantista lojaleco kaj unueco; kaj ĉar la homoj ne povas esprimi siajn sentojn al io abstrakta, tial ĉiuj esprimoj de simpatio kaj entuziasmo por la Esperantismo direktiĝas sub mia adreso.

Ekzistas tamen personoj, kiuj tion ne komprenas aŭ ne volas kompreni; ili envias la flagon pro la honoroj, kiuj estas farataj al ĝi; ili vidas en mi personon, kiu kvazaŭ ludas la rolon de ia reĝo. Jen estas la kaŭzo, pro kiu mi ĉiam kun peza koro veturas al niaj kongresoj. Forte, tre forte mi dezirus forrifuzi mian por mi tro turmentan rolon, kaj stari ne antaŭ vi, sed inter vi; sed la afero ne dependas de mia volo, ĝi dependas de diversaj cirkonstancoj, antaŭ kiuj mi devas min klini, se mi ne volas malutili al nia movado. Tial ankaŭ hodiaŭ mi staras antaŭ vi kiel simbolo de via afero kaj de via unueco, kiel via konkreta reprezentanto; mi akceptas ĉion, kio estas destinata por vi, kaj mi ĉion fidele transdonas al vi, popolo Esperantista.

En ĉi tiu mia rolo de via reprezentanto, mi antaŭ ĉio atentigas vin pri la granda honoro, kiun faris al ni lia reĝa moŝto la reĝo Alfonso XIIIa, afable akceptinte la honoran prezidantecon de nia kongreso. Mi esprimas en via nomo nian plej respektan dankon al lia reĝa moŝto. La reĝo Alfonso XIIIa longe vivu!

Mi atentigas vin pri ia granda simpatio, kiun montris al nia afero la registoj de tiu lando, en kiu ni nun troviĝas; ne sole ĉiuj ministroj prenis sur sin la patronecon de nia kongreso, sed la registaro de la lando en sia propra nomo per siaj ambasadoroj oficiale invitis la registarojn de aliaj landoj, ke ili sendu delegitojn al nia kongreso. Por ĉi tiu granda kaj tre grava servo mi esprimas en via nomo plej varman dankon al la registaro de la Hispana regno.

Vi scias, kiel energie kaj zorge la loka organiza komitato laboris por belega kaj plej fruktoporta preparado de nia nuna kongreso. Vi scias, ke ili ne perdis la kuraĝon, eĉ malgraŭ la malfeliĉaj Barcelonaj okazintaĵoj, kiuj ĉiun el ni devigis pensi, ke la kongreso en Barcelono estas jam absolute nefarebla. Parton de tio, kion la komitato faris, vi jam vidis, la ceteran parton vi vidos dum la kongreso mem kaj en la postkongresaj tagoj. Al ĉi tiu multe laborinta komitato, kaj precipe al ĝia kara prezidanto, mi esprimas en la nomo de ni ĉiuj nian plej koran dankon.

Vi vidis, kian eksterordinare honoran kaj simpatiplenan akcepton preparis por ni la urbo Barcelono. Vi scias, ke nur apartaj, neantaŭviditaj cirkonstancoj malhelpis la urbon, montri kun plena entuziasmo kaj en sia plena amplekso sian grandan estimon, sian plej vivan simpation al vi, popolo Esperantista, al via penado kaj laborado, al via celo kaj esperoj. En via nomo mi esprimas al la urbo nian plej profundan kaj sinceran dankon.

En la ĝisnunaj kongresoj mi havis ion por diri al vi, tial ĉe la malfermo de la kongreso mi parolis longe; hodiaŭ mi havas nenion gravan por diri, tial mi parolos mallonge. Vi scias, kia estas nia celo; vi scias, kia estas la sola vojo, per kiu ni povas atingi tiun celon; ni marŝu do antaŭen diligente kaj harmonie. Se ni demandos nin, kion ni faris en la ĵus finiĝinta interkongresa jaro, ni povos respondi: »Ni same vivis, ni kreskis, ni fortiĝis en ĉiuj rilatoj«. Kian grandan signifon tio havas, tion povas kompreni nur tiuj, kiuj komprenas la tutan gravecon kaj malfacilecon de nia afero, kaj kiuj mem laboris por ĝi. Kiel en la jaroj pasintaj, tiel ankaŭ en la jaro ĵus finiĝinta, multaj el vi laboris por nia komuna afero kun granda fervoro kaj sindoneco; al ili la Esperantistaro esprimas sian koran dankon. Sed dum la Kongreso, ni ne sole rakontos al ni reciproke pri la laboroj faritaj, ni devos plenumi ankaŭ kelkajn laborojn komunajn, kiuj postulas komunan interkonsiliĝon kaj interkonsenton.

Ni komencu en feliĉa horo niajn kongresajn laborojn kaj festojn, al la unuaj ni penu doni la plej bonan sukceson, en la duaj ni ĉerpu kuraĝon kaj forton por la laboroj de la jaro venonta.

Piednoto

[34] Esperantista Dokumentaro XIV, p. 56-58.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Sesa Kongreso Esperantista en Washington, la 15an de aŭgusto 1910[35]

Lando de libereco, lando de estonteco, mi vin salutas! Lando, pri kiu revis kaj nun ankoraŭ revas multaj suferantoj kaj senkulpaj persekutatoj, mi vin salutas! Regno de homoj, kiu apartenas ne al tiu aŭ alia gento aŭ eklezio, sed al ĉiuj siaj honestaj filoj, mi klinas min antaŭ vi, kaj mi estas feliĉa, ke la sorto permesis al mi, vin vidi kaj spiri almenaŭ dum kelka tempo vian liberan, de neniu monopoligitan aeron.

Saluton al vi, Usono, plej potenca reprezentanto de la nova mondo. Ni, filoj de la malnova kaj maljuna kontinento, venis al vi kiel gastoj; sed ne vidama turismo enŝipigis nin, ne la espero de ia komerca akiro pelis nin al via bordo: ni venis, por alporti al vi novan senton kaj novan ideon, ni venis, por alporti novan kuraĝon al tiuj niaj samideanoj kaj samidealanoj, kiuj ĝis nun laboris inter vi kaj kies vortoj pri ia nova popolo eble ŝajnis al vi tro fabelaj. Peco de tiu miksdevena kaj tamen lingve kaj kore unuigita popolo nun staras antaŭ vi reale kaj vivante. Rigardu nin, aŭskultu nin, kaj konvinkiĝu, ke ni ne estas fabelo. Ni estas diversgentanoj, kaj tamen ni sentas nin kiel samgentanoj, ĉar ni komprenas nin kiel samgentanoj, havante nenian bezonon humiligi aŭ fremdlingve balbutigi unu la alian. Ni esperas ke dank’ al nia laborado pli aŭ malpli frue la tuta mondo similiĝos al ni kaj fariĝos unu granda homa gento, konsistanta el diversaj familioj, interne apartlingvaj kaj apartmoraj, sed ekstere samlingvaj kaj sammoraj. Al tiu nia laborado, kiu celas krei iom post iom unuigitan, sekve fortigitan kaj spirite altigitan homaron, ni nun invitas vin, filoj de Usono. Kaj ni esperas, ke nia voko ne restos vana, sed ĝi baldaŭ eĥe resonos en ĉiuj anguloj de via lando kaj tra tuta via kontinento.

Nur tre malmultaj el ni povis veni en vian landon, ĉar ni, Esperantistoj, ne estas homoj riĉaj; de nia nuna kongreso ni sekve ne povas atendi gravajn decidojn, kiuj havus signifon por la tuta Esperantistaro. Ni venis al vi, Usonanoj, precipe por pasigi en via mezo kaj antaŭ viaj okuloj unu semajnon de nia Esperantista vivo, por montri al vi almenaŭ malgrandan pecon de tiu vivo, por alporti al vi semon; kaj ni esperas, ke post nia foriro tiu semo potence ĝermos kaj kreskos, kaj en via lando nia afero baldaŭ havos siajn plej fervorajn kaj plej gravajn apostolojn.

En via lando, Usonaj samideanoj, nia afero estas ankoraŭ tro juna, kaj multaj el vi ne ellaboris al si ankoraŭ tute klaran juĝon pri ĝi; tial permesu, ke mi almenaŭ iom esploru antaŭ vi la vojon, kiun ni iras.

Kion celas la Esperantista movado? Ĝi celas atingi reciprokan komprenadon inter ĉiuj homoj kaj popoloj. Por kio ni bezonas tian reciprokan komprenadon? Kiaj estas la sekvoj, kiujn ni atendas de ĝi? Kial ni deziras, ke ĝi estu nepre sur fundamento neŭtrala? Kial ni tiel persiste laboras por ĝi? Kia estas la spirito, kiu nin ĉiujn ligas inter ni? Pri ĉio ĉi tio mi jam multe parolis, kaj mi ne volas nun ripeti miajn vortojn, des pli, ke ĉiu el vi post kelka meditado facile mem trovos la respondojn. Antaŭ vi, praktikaj Amerikanoj, mi volas analizi alian demandon, nome: ĉu ni kun nia laborado staras sur vojo tute certa, aŭ ĉu ni povas timi, ke iam nia tuta laborado montriĝos vana? Nur plena konscio pri la irota vojo donas al la marŝantoj sufiĉe da energio, por kontraŭbatali ĉiujn malfacilaĵojn, kiuj troviĝas sur la vojo.

La celo, por kiu ni laboras, povas esti atingita per du vojoj: aŭ per laborado de homoj privataj, t. e. de la popolaj amasoj, aŭ per dekreto de la registaroj. Plej kredeble nia afero estos atingita per la vojo unua, ĉar al tia afero, kiel nia, la registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam ĉio estas jam tute preta. Kia devas esti la karaktero de la unua vojo, pri tio neniu povas dubi; pri afero, kies tuta esenco kaj vivo estas bazita sur interkonsento, ĉiu komprenas tre bone, ke laborado de amasoj povas ĝin konduki al celo nur tiam, se ĉiuj laboras unuanime. En tia afero, se ĝi per si mem montriĝis vivipova, konkordo estas la plej certa garantio de senduba sukceso, malkonkordo signifas la morton. Tion komprenas tre bone niaj samideanoj, kaj tial ili kun indigno forpuŝas ĉiun, kiu volas delogi ilin de la komuna vojo. Sed iufoje en la kapo de tiu aŭ alia samideano aperas la sekvanta demando: kio estos la sekvo, se la solvon de la internacilingva problemo volos iam preni sur sin ia granda forto, kontraŭ kiu ni ĉiuj estas tro senfortaj, ekzemple la registaroj de la mondo? Ĉu ni devas timi, ke ili eble elektos alian solvon, ol ni elektis, kaj tiamaniere nia tuta laborado fariĝos vana?

Por trovi klaran respondon al tiu demando, ni prezentu al ni, ke la registaroj de la mondo aŭ iaj aliaj grandaj kaj influaj potencoj starigis aŭtoritatan komitaton, kiu devas decidi, kia lingvo devas fariĝi internacia. En la artikolo »Esenco kaj estonteco«, kiun multaj el vi legis en la »Fundamenta Krestomatio«, mi analizis tiun demandon detale, kaj mi montris tute klare tion, pri kio en la nuna tempo jam neniu esploranto dubas, nome, ke tia komitato, pri kio mi parolis, neniel povus elekti ian lingvon nacian, nek ian lingvon mortintan, nek ian lingvon kun plene elpensita vortaro, sed ĝi devus nepre elekti nur aŭ Esperanton en ĝia nuna formo, aŭ Esperanton iom ŝanĝitan. Se la komitato kontraŭ ĉiuj postuloj de la prudento volus fari ian alian decidon, ĝia decido restus nur decido papera kaj praktike absolute senvalora. Nun ni rigardu, kia estas la sola maniero, en kiu la komitato povus solvi la lastan alternativon.

Plej nature kaj plej kredeble estas, ke la komitatanoj rezonados simple en la sekvanta maniero: »Ekzistas lingvo artefarita, kiu montriĝis tute vivipova, bonege funkcias, bonege sin tenas jam multe da jaroj, kreis grandan literaturon, ellaboris sian spiriton kaj vivon, k.t.p.; sekve anstataŭ fari tute senbezone kaj sencele riskajn novajn eksperimentojn, ni simple akceptu tion, kio jam ekzistas; ni donu al ĝi la aŭtoritatan apogon de la registaroj, kiujn ni reprezentas, kaj tiam la tuta eterna problemo estos tuj plene solvita, kaj de morgaŭ la tuta civilizita homaro reciproke sin komprenos«.

Tia, mi ripetas, estas la plej natura decido, kiun ni povas atendi de la registare elektota komitato. Sed ni supozu, ke la komitato trovos, ke diversaj ŝanĝoj en Esperanto estas efektive tre necesaj. Kiel do ĝi agos?

Antaŭ ĉio ĝi sin demandos, ĉu ĝi estas sufiĉe forta, por altrudi sian teorian volon al tiuj multaj miloj da homoj, kiuj ĝis nun estis la solaj laborantoj en la afero. La esperantistoj laboris dum longa vico da jaroj, multe laboris, multe oferis kaj kun tre granda malfacileco fine akiris tion, kio dum multaj miljaroj ŝajnis neakirebla kaj kio, unu fojon perdita, neniam plu reakiriĝus, ĉar la mondo perdus la tutan konfidon al la internacilingva ideo. Sekve ĉiu prudenta komitato dirus al si: »Ni devas esti tre singardaj, por ke, anstataŭ akceli la aferon, ni ĝin ne pereigu por ĉiam«. Se la komitato scius, ke ĝin elektis ekzemple nur ia unu tre malgranda kaj malgrava landeto, ke la elekto estis nur tute senvalora formalaĵo, ke la elektintoj tute sin ne interesas pri la afero kaj ne havas eĉ la plej malgrandan intencon ĝin subteni, nek la forton por tio, tiam prudentaj komitatanoj nur simple esprimus sian opinion kaj dezirojn pri diversaj farindaj ŝanĝoj en Esperanto kaj lasus la akceptadon aŭ neakceptadon al la decido de la Esperantistoj mem, sed neniam komencus konkuradon kontraŭ la Esperantistaro; ĉar ili komprenus, ke morale tio estus nur peko kontraŭ la internacilingva ideo kaj praktike ĝi pli aŭ malpli frue kondukus nur al fiasko.

Nun ni supozu, ke por la decido de la demando pri lingvo internacia estas kreita komitato, kiu havas forton ne fikcian sed efektivan kaj grandan. Antaŭe mi jam montris, ke se tia komitato ne volos, ke ĝia decido restu praktike absolute senvalora, ĝi povos preni nur aŭ Esperanton, aŭ ion tre similan al Esperanto. Mi diris jam, ke plej kredeble ĝi akceptos simple Esperanton en ĝia nuna formo. Sed ni supozu, ke ĝi tion ne volos fari; kiel do ĝi agos? Ĉar ĝi komprenos tre bone, ke por krei vivipovan lingvon, tute ne sufiĉas esti instruita homo kaj diri al si »mi kreos«; ke oni ne povas tion fari laŭ mendo en la daŭro de kelke da semajnoj; ke tio postulas tre longan, fervoran, sindoneman, amoplenan laboradon, elprovadon, trasentadon, k.t.p.; kaj ĉar ĝi scios, ke ekzistas jam lingvo, super kiu multe da homoj tre longe laboris, kiu havas multejaran historion kaj tutan vivon, ke tiu lingvo bonege funkcias, kaj nur malmultaj punktoj povas en ĝi esti disputeblaj: tial estas tute kompreneble, ke se la komitato traktos sian taskon serioze, ĝi ne riskos preni sur sin mem la kreadon de tute nova lingvo, nek prenos alian lingvan projekton, kiun la vivo ankoraŭ ne sufiĉe elprovis, ne komencos tute senbezone, sekve neprudente bataladon kontraŭ tiuj, kiuj ĝis nun laboris en la afero, sed ĝi prenos Esperanton kaj faros en ĝi tiujn ŝanĝojn, kiujn ĝi trovos necesaj.

Al kiu la komitato komisius la faradon de la ŝanĝoj? En la tempo prepara, kiam estus necese esplori principe la demandon, kian lingvon oni devas elekti, la komitato povus komisii la laboron al kiu ajn, zorgante nur, ke la elektitoj estu homoj prudentaj kaj senpartiaj kaj komprenu la tutan respondecon, kiun ili prenas sur sin. Sed kiam la lingvo estus jam elektita kaj oni decidus fari en ĝi ŝanĝojn, kun kiu oni konsiliĝus pri tiu laborado? La plej simpla prudento kaj la plej simpla komprenado de sciencaj metodoj diras, ke pri tia laboro oni devus konsiliĝi ne kun personoj, kiuj konas la lingvon de ekstere, sed antaŭ ĉio kun personoj, kiuj plej bone konas la lingvon interne, kiuj plej multe laboris por ĝi, plej multe praktike ĝin uzis kaj sekve havas en ĝi plej grandan sperton kaj plej bone konas ĝiajn mankojn efektivajn. Ĉiu komprenas tre bone, ke fari ŝanĝojn en iu lingvo, gvidante sin nur per ekstera ŝajno kaj ne konsiliĝinte kun personoj, kiuj plej bone konas tiun lingvon, estus tia infanaĵo, kiun certe nenia komitato povus fari, se ĝi traktus sian taskon serioze kaj ne estus sugestiata de personoj, kiuj havas ian kaŝitan celon.

Kaj se la komitatanoj decidos fari ŝanĝojn en Esperanto, kion ili povos ŝanĝi? Se ili ekzemple volos diri, »tiu vorto estas prenita el lingvo, kiun parolas cent milionoj, tial ni elĵetu ĝin kaj prenu vorton el lingvo, kiun parolas cent dudek milionoj«, aŭ se ili dirus, »al ni ne plaĉas la praktike tute bona vorto »estas«, ni preferas »esas«, k.t.p., tio estas ja simpla infanaĵo, kiun seriozaj homoj certe ne permesus al si, ĉar ili komprenus, ke en lingvo, kiu havas jam multejaran vivon, ŝanĝi grandan amason da vortoj pro simpla kaprico, pro ia pure teoria kaj praktike absolute senvalora motivo estus sensencaĵo. Memorante, ke oni atendas de ili ne ian teorian filologian amuziĝon, sed laboron praktikan, ili kompreneble ŝanĝus nur tiujn vortojn aŭ formojn, kiuj montriĝis kiel malbonaj per si mem, malbonaj absolute, grave maloportunaj por la uzantoj de la lingvo. Sed se vi trarigardos ĉiujn kritikojn, kiuj estis faritaj kontraŭ Esperanto en la daŭro de dudek tri jaroj—kaj Esperanton ja kritikis jam multaj miloj da homoj, kaj certe neniu eĉ plej malgranda el ĝiaj mankoj restis kaŝita—, vi trovos, ke la grandega plimulto el tiuj kritikoj estas simple personaj kapricoj. La nombro de tiuj ŝanĝaj proponoj, kiuj efektive povus havi ian praktikan valoron, estas tiel malgranda, ke ili ĉiuj kune okupus ne pli ol unu malgrandan folieton, kiun ĉiu povus ellerni en duonhoro; sed eĉ inter tiuj tre malmultaj supozeblaj ŝanĝoj la plej gravaj estas nur plibonigo ŝajna, sed en efektiveco ili post pli matura pripenso montriĝus eble nur kiel malplibonigo. Tiel ekzemple la forigo de la supersignoj kaj de la akuzativo, kion mi antaŭ dek ses jaroj proponis, por liberiĝi de la turmentantoj kaj faciligi la propagandon, kaj kion postulas la plimulto de la reformistoj, tiu ŝanĝo en la nuna tempo, kaj tiom pli antaŭ la okuloj de registare starigota kaj sekve forton havanta komitato, devas aperi kiel tute ne akceptebla; ĉar ĝi prezentus kripligon de la interna valoro de la lingvo, por plaĉi al ĝiaj eksteraj rigardantoj, forigon de necesaj gravaj sonoj el la lingvo kaj de libera vortordo kaj klareco por ... ke la presistoj ne bezonu elspezi kelke da spesmiloj kaj la komencantoj ne havu kelkan malfacilaĵon.

Se vi prenos ian artikolon Esperantan, prezentitan de niaj kontraŭuloj, por senkreditigi Esperanton, vi preskaŭ ĉiam trovos nur unu aferon: grandan amasigon de la plurala finiĝo »j«; tiu malfeliĉa »j«, kiun neniu tamen kuraĝas kritiki en la bela greka lingvo, estas la kvintesenco de ĉiuj teruraĵoj, kiujn niaj kontraŭuloj montras en Esperanto!

Unuvorte, ĉiu el vi povas facile konvinkiĝi, ke se iam registare starigota komitato decidos fari ŝanĝojn en Esperanto kaj se tiu komitato traktos sian taskon serioze, ĝi povos ŝanĝi en Esperanto nur tre, tre malmulte; la postkomitata Esperanto restos tute la sama lingvo, kiel la Esperanto antaŭkomitata, nur eble kelkaj nunaj formoj fariĝos arĥaismoj kaj cedos sian lokon al pli oportunaj formoj, neniel rompante la kontinuecon de la lingvo kaj neniel ruinigante la valoron de tio, kion ni ĝis nun akiris. Tio estas ne nia pia deziro, sed tion plene certigas al ni simpla logiko kaj prudento, kontraŭ kiu certe nenia serioza komitato volos peki, se ĝi ne volos, ke ĝiaj laboroj restu absolute sen ia praktika rezultato.

Nun mi resumos ĉion, kion mi diris. Logika esploro de la afero montras al ni, ke:

  1. Lingvo internacia ne povas esti alia ol Esperanto.
  2. La evoluado de la lingvo fariĝos plej kredeble nur per tiu sama natura vojo, per kiu ĝi fariĝis en ĉiu alia lingvo, t. e. per la senrompa vojo de neologismoj kaj arĥaismoj.
  3. Se iam aperos la neceso, fari en Esperanto ian ŝanĝon, tion povas fari nur aŭ la Esperantistoj mem, per komuna interkonsento, aŭ ia grandega forto, sed nepre en plena interkonsento kun la tuta Esperantistaro.
  4. Se iam la Esperantistoj mem aŭ ia granda ekstera forto decidos fari en Esperanto iajn ŝanĝojn, tiuj ŝanĝoj povas esti nur ekstreme malgrandaj; neniam rompos la kontinuecon kun tio, kion ni ĝis nun havis kaj neniam senvalorigos tion, kion ni ĝis nun faris, faras aŭ poste faros.

Tio estas la sole ebla natura irado de la aferoj. Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn. La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.

Karaj kongresanoj! Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke, por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova, kiel ĉiu alia persono. Mi defendas fervore nian nunan vojon nur tial, ke la nerefuteblaj leĝoj de la logiko diras al mi, ke tio estas la sola vojo, kiu kun plena certeco alkondukos nin al nia celo. Kiu ajn volus ŝanĝi la naturan iradon de la internacilingva afero—tute egale, ĉu li estas malamiko de Esperanto aŭ ĝia plej flama amiko, ĉu li estas senfamulo aŭ eminentulo, ĉu li agas per vortoj aŭ per mono kaj ruzaĵoj, ĉu li estas plej fanatika konservemulo aŭ plej facilanima eksperimentisto de novaĵoj, ĉu li estas plej pura idealisto aŭ plej profitama egoisto, ĉu li bruas kaj malbenas aŭ kaŝite laboras sub la tero—li neniam sukcesos; li povos nur krei kelktempan skismon kaj akiri la malĝojan gloron de malhelpanto kaj subfosanto, sed neniam li povos devigi ĉiujn amikojn de la internacilingva ideo, pro iaj sensignifaj bagateloj forĵeti tion, kion ili posedas, kio montriĝis plene vivipova, en kion estas jam enmetita tia multego da laboroj kaj da vivo kaj kio per natura vojo devas iom post iom konstante ensorbi novajn sukojn. Tion devas bone memori ĉiuj, kiuj laboras sur la kampo de lingvo internacia, kaj se ili tion ne memoros, la vivo mem donos al ili la necesan instruon.

Ni povas sekve labori trankvile; ni ne devas malĝoji, se nia laborado estas iafoje tre malfacila kaj sendanka; sur nia flanko estas ne sole la fajro de niaj sentoj, sur nia flanko estas ankaŭ la nerefuteblaj leĝoj de la logiko kaj prudento. Pacience ni semu kaj semu, por ke niaj nepoj iam havu benitan rikolton. Al la Sesa Esperantista Kongreso, kiu sendube enĵetos multe da semoj en la teron Amerikan, mi eldiras mian koran saluton.

Piednoto

[35] Esperantista Dokumentaro XVI, p. 1-7.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen, la 21an de aŭgusto 1911[36]

Kiel tradicia malfermanto de la kongresoj Esperantistaj, mi permesas al mi esprimi en la nomo de ĉiuj kongresanoj nian respektan kaj sinceran dankon al lia reĝa moŝto Alberto por la granda honoro, kiun li faris al nia afero, prenante sur sin la protektantecon super nia kongreso. Mi esperas, ke mi esprimos la deziron de ĉiuj kongresanoj, se mi proponos, ke ni sendu telegrafe nian diversgentan saluton al la regnestro de la lando, kies gastoj ni estas, kaj nian dankon al nia alta protektanto. Mi esprimas ankaŭ en la nomo de la kongresanoj nian koran dankon al la urbestraro de Antverpeno, kiu afable donis al ni sian helpon kaj moralan apogon. Fine mi esprimas nian koran fratan dankon al tiuj niaj Belgaj samideanoj, kiuj tiel laboreme kaj zorge pretigis nian grandan feston.

Mi uzas ankaŭ la okazon de nia festo, por revoki en vian memoron la nomon de unu viro, kiu havas grandegajn meritojn en nia afero. La prelato Johann Martin Schleyer, kies nomon ĉiu el vi konas tre bone, la aŭtoro de Volapük, antaŭ nelonge festis la okdekjaran datrevenon de sia naskiĝo, kaj estus nepardoninde, se ni ne uzus la okazon de nia nuna ĝenerala kunestado, por esprimi al li tiujn sentojn, kiujn ni ĉiuj havas por li. Li estas la vera patro de la tuta internacilingva movado. Antaŭ li oni ankaŭ revis pri lingvo internacia, oni provis labori por ĝi; sed tio estis nur teoriaj skizoj, palaj senkorpaj fantomoj en la regiono de revoj. Li estis la unua, kiu diris al si: Por lingvo internacia mi volas ne revi, sed labori; dum ĉio ĉirkaŭe dormis, li estis la unua, kiu praktike kreis la internacilingvan movadon. Volapük ne estis venkita de Esperanto, kiel multaj personoj pensas tute erare; ĝi pereis per si mem en tiu tempo, kiam la trankvile kaj senartifike laboranta Esperanto estis ankoraŭ tro malforta, por iun venki; ĝi pereis ne pro sia stranga sonado aŭ pro aliaj similaj kaŭzoj, ĉar al ĉio oni povas alkutimiĝi, kaj kio hieraŭ ŝajnis sovaĝa, tio morgaŭ aperas kiel io tute natura kaj bela; per longa kaj multespeca uzado eĉ la plej sovaĝa idiomo de la plej barbara gento iom post iom fariĝas riĉa, eleganta kaj oportuna lingvo.

Volapük pereis ĉefe pro unu grava eraro, kiun ĝi bedaŭrinde enhavis: absoluta manko de natura evoluipovo; kun ĉiu nova vorto aŭ formo la lingvo devis konstante dependi de la decidoj de unu persono aŭ de facile inter si malpaconta personaro. Kiel sur bastono plantita en teron, novaj branĉoj kaj folioj ne povis nature kreski sur ĝi, sed devis esti konstante skulptataj kaj algluataj. Se ne ekzistus tiu eraro, kiun korekti oni bedaŭrinde ne povis, Volapük neniam pereus kaj ni ĉiuj nun verŝajne parolus Volapüke. Sed tiu bedaŭrinda eraro, kiun kaŭzis ne manko de talento kaj de laboremeco, sed nur tro rapida publikigo de la lingvo, sen sufiĉe matura elprovado,—tiu eraro, kiu pereigis Volapükon, neniel malgrandigas la meritojn de ĝia aŭtoro, kiu la unua potence skuis la mondon por nia ideo; la grandaj meritoj de Schleyer en la internacilingva historio neniam malaperos.

Mi proponas al vi, ke okaze de la festo de Schleyer ni telegrafe sendu al li en la nomo de la tuta Esperantistaro nian koran gratulon, nian dankon por lia granda laboro kaj nian deziron, ke li vivu ankoraŭ longe kaj havu la konscion, ke la fruktoj de lia laboro neniam pereos.

Karaj amikoj! Mi staras hodiaŭ antaŭ vi ne esperinte. Ĉar dum la lasta tempo la stato de mia sano estis tro malbona, mi decidis ne veturi al la kongreso en ĉi tiu jaro. Tamen en la lasta momento mi devis ŝanĝi mian decidon, ĉar mi rimarkis, ke la projekto, kiun mi prezentis por diskutado dum la sepa kongreso, ne de ĉiuj estas ĝuste komprenita kaj eble bezonos klarigojn de mia flanko. Tial ne miru, ke mi ne prepariĝis paroli antaŭ vi pri ia speciala temo, sed mi tuŝos nur per nemultaj vortoj tiun demandon, kies pridiskutadon dum la kongreso mi proponis al vi. Mi ne antaŭvenos vian decidon por aŭ kontraŭ la diskutota projekto, mi volas nur diri kelkajn ĝeneralajn vortojn, por instigi vin bone kaj senpartie prepariĝi por la venontaj diskutoj.

Ekzistas en nia afero demandoj, kiuj povas esti solvataj ne de iu aparta persono, ne de iu aparta nacia asocio, ne de iu aparta institucio, sed nur de la tuta Esperantistaro; ekzemple la demandoj pri nia Lingva Komitato, Konstanta Kongresa Komitato, k.t.p. Se iu volas fari simple konsilajn proponojn pri la interna agado de tiuj institucioj, li povas prezenti siajn proponojn al la estroj de la diritaj institucioj; sed se oni faras plendojn, se oni postulas reorganizon, anstataŭigon aŭ eĉ forigon de tiuj institucioj,—tiam al kiu oni devas sin turni? Aŭ se aperas iaj demandoj, kiuj koncernas la tutan Esperantistaron, sed apartenas nek al la Lingva Komitato, nek al la Komitato de la Kongresoj,—tiam kiu havas la rajton ilin solvi? En sia privata Esperantista vivo ĉiu persono aŭ grupo aŭ asocio estas kompreneble tute liberaj kaj povas agi, kiel ili volas kaj povoscias; sed pri ĉiuj demandoj, duboj aŭ entreprenoj, kiuj koncernas la tutan Esperantan aferon, estas nepre necese, ke ni havu la eblon, ĉiam scii la veran opinion aŭ deziron de la tuta Esperantistaro. Esperanto ne estas ankoraŭ en tia feliĉa stato, ke ĉiu povu nur tiri el ĝi profiton, ne zorgante pri la bonstato de la afero mem: ni devas kaj dum longa tempo ankoraŭ devos propagandi ĝin, kreskigi ĝin, defendi ĝin kontraŭ malamikoj; sed se ni ne havas la eblon regule interkonsiliĝadi, aŭ se niaj interkonsiliĝoj, farataj ne en orda parlamenta maniero, ne havos moralan valoron por la Esperantistoj, ni similos organismon sen kapo kaj sen manoj, ni nenion povos entrepreni, ni staros senmove kaj malpacos inter ni mem.

Mi ne volas en la nuna momento defendi la projekton, pri kiu vi en la plej proksimaj tagoj diskutos; tre povas esti, ke la projekto havas gravajn erarojn, kiujn via pridiskutado forigos; tre povas esti, ke la tuta projekto montriĝos neakceptinda, kaj tiam—vi scias tion tre bone—mi ne penos altrudi ĝin al vi, kiel mi neniam ion al vi altrudis. Nur pri unu afero mi kore vin petas: kion ajn vi decidos,—ni ne fermu nian kongreson, antaŭ ol ni en tia aŭ alia formo faros ian aranĝon, kiu donos al ni la eblon, almenaŭ unu fojon en jaro solvi ĉiujn kolektiĝintajn disputojn aŭ dubojn en lojala interkonsento kaj konforme al la vera deziro de la tuta Esperantistaro.

La aranĝo de regula kaj rajtigita kongresa voĉdonado, kiun mi proponis al vi, aŭ ia alia simila aranĝo, kiu eble rezultos el via diskutado, ne estos ia nova institucio kaj per si mem ne ŝanĝos la iradon de nia afero; sed ĝi donos al ni la forton de ordo kaj de solidareco. La institucioj, kiujn ni kreis, aŭ eble ankoraŭ kreos, ĉesos havi la karakteron de ia privataĵo, kiun neniu subtenas kaj multaj atakas. Ili havos rajton diri al la Esperantistaro: se ni estas bonaj, respektu nin kaj subtenu nin; se ni estas malbonaj, reorganizu nin aŭ forigu nin. Ĉiu Esperantisto scios, al kiu plej alta instanco li devas sin turni, se tio aŭ alia en la komun-esperantistaj aferoj ne plaĉas al li, kaj oni ĉesos konstante sin turnadi al mi, kiu hodiaŭ vivas kaj morgaŭ povas ne vivi, kaj kiu cetere havas nek rajton nek deziron, solvi ĉiujn disputojn propradecide.

Ni komencu nian feston kaj ankaŭ niajn laborojn, al kiuj ni dediĉu nian plenan atenton kaj senpartiecon. Se el niaj laboroj rezultos la enkonduko de preciza ordo en nian aferon, tiam la kongreso Antverpena estos unu el la plej gravaj inter niaj kongresoj. Tion ni esperu! Ĉiu el ni havu la firman decidon, helpi per ĉiuj fortoj al la enkonduko de ordo kaj forigo de ĉiu malpaco en nia afero. Kun tiu firma kaj solena decido en la koro ni kriu: Vivu, kresku kaj floru nia afero!

Piednoto

[36] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 84-87.

Parolado de D-ro L. L. Zamenhof

ĉe la malfermo de la Oka Kongreso Esperantista en Kraków, la 11an de aŭgusto 1912[37]

La unuaj vortoj, kiujn mi volas hodiaŭ eldiri al vi, karaj samideanoj, estas vortoj de kora gratulo, ĉar ni havas hodiaŭ grandan feston. Ĵus finiĝis dudek kvin jaroj de la tempo, kiam—post longa naska preparado—aperis publike la lingvo, kiu nin ĉiujn unuigas, por kiu ni ĉiuj laboras kaj kiu enkorpigas en si tiun homofratigan ideon, kiun la plimulto el ni havas en sia koro kaj kiu dum dudek kvin jaroj flame instigadis nin labori, malgraŭ ĉia malfacileco kaj ĉiuj malhelpoj.

Dudek kvin jaroj da laborado por Esperanto kaj por ĝia ideo! Tion povas plene kompreni nur tiuj personoj, kiuj partoprenis en tiu laborado de la komenco ĝis nun. Bedaŭrinde tre nemultaj estas tiuj personoj. El la laborantoj de la unua tempo tre multaj jam delonge plu ne vivas, aliajn lacigis la malfacila, grandan paciencon kaj persistecon postulanta vojo, kaj ili malaperis el nia anaro. El tiuj personoj, kiuj troviĝas nun en ĉi tiu ĉambrego, la grandega plimulto en la unuaj jaroj de Esperanto nenion sciis pri ĝi aŭ neklare aŭdis pri ĝi nur kiel pri ia freneza, mokinda kuriozaĵo; tre multaj el vi en la momento de la apero de Esperanto estis ankoraŭ infanoj; multaj, kaj certe ne la malplej fervoraj el vi, en tiu tempo eĉ tute ne ekzistis ankoraŭ en la mondo. La grandega plimulto el vi aliĝis al nia afero nur tiam, kiam ĝi estis jam sufiĉe forta kaj elprovita. Tre kaj tre malgranda, facile kalkulebla per la fingroj, estas la nombro de tiuj personoj; kiuj iris kun Esperanto de la momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Kortuŝite ili povas nun rememori, kiel terure malfacila estis ĉiu paŝo en la komenco, kiam ĉiu aludo pri Esperanto postulis specialan kuraĝon, kiam el ĉiu milo da semoj, kiujn ni en plej primitiva maniero, sen helpo kaj sen rimedoj, pacience ĵetadis en la teron, apenaŭ unu ricevis radikojn.

Dudek kvin jaroj! Grandegan gravecon havas tia peco da tempo en la historio de lingvo artefarita. Lingvoj naturaj kreskas tute trankvile, ĉar kun tia lingvo neniu kuraĝas fari iajn eksperimentojn aŭ fleksi ĝin laŭ sia gusto; sed pri lingvo artefarita ĉiu opinias, ke li havas rajton de voĉo, ke li povas aŭ eĉ devas direkti la sorton de la lingvo laŭ sia kompreno. En lingvo natura ĉiu eĉ plej granda efektiva malbonaĵo neniun incitas, eĉ neniun meditigas, kaj estas akceptata kun plena kontenteco aŭ rezignacio; en lingvo artefarita ĉio ŝajnas al ni kritikinda, ĉiu bagatelo, kiu ne estas konforma al nia gusto, pikas al ni la okulojn kaj vekas deziron de refarado. Lingvo artefarita dum longa tempo estas elmetata al senĉesaj ventoj, al senĉesa tirado kaj puŝado. Kiom da ventoj, kiom da senĉesa tirado nia lingvo devis suferi dum sia dudekkvinjara vivo! Se ĝi tamen ĉion sane eltenis, se malgraŭ ĉiuj ventoj kaj puŝoj ĝi dum dudek kvin jaroj vivis kaj kreskis regule kaj rekte, ĉiam pli fortiĝante kaj riĉiĝante, neniam fleksiĝante aŭ kripliĝante, neniam minacante disfali en dialektojn, sed ĉiam pli kaj pli fortikigante sian tute difinitan, ĉie egalan spiriton, neniam perdante hodiaŭ, kion ĝi akiris hieraŭ,—ni povas pri tio sincere nin gratuli.

Antaŭ dudek kvin jaroj mi timeme demandis min, ĉu post dudek kvin jaroj iu en la mondo scios ankoraŭ, ke ekzistis iam Esperanto, kaj—se Esperanto vivos—ĉu oni tiam povos ankoraŭ kompreni ion, kio estis skribita en Esperanto en ĝia unua jaro, kaj ĉu Angla Esperantisto povas kompreni Esperantiston Hispanan. Nun pri ĉi tio la historio donis jam plenan kaj perfekte trankviligan respondon. Ĉiu el vi scias, ke verko, skribita en bona Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj, en plena mezuro konservas sian bonecon ankaŭ nun, kaj la legantoj eĉ ne povas diri, ke ĝi estas skribita en la unua jaro de ekzistado de nia lingvo; ĉiu el vi scias, ke inter la stilo de bona Angla Esperantisto kaj la stilo de bona Hispana Esperantisto en la nuna tempo ekzistas absolute neniu diferenco. Nia lingvo konstante progresas kaj riĉiĝas, kaj tamen, dank’ al la reguleco de sia progresado, ĝi neniam ŝanĝiĝas, neniam perdas la kontinuecon kun la lingvo de tempo pli frua. Kiel la lingvo de homo matura estas multe pli riĉa kaj pli elasta, ol la lingvo de infano, kaj tamen la lingvo de ĝuste parolanta infano neniom diferencas de la lingvo de homo matura, tiel verko, skribita en Esperanto antaŭ dudek kvin jaroj ne estas tiel vortoriĉa, kiel verko, skribita en la nuna tempo, kaj tamen la lingvo de tiu tempo perdis absolute nenion el sia valoro ankaŭ en la nuna tempo.

Lingvo, kiu eltenis la provon dum dudek kvin jaroj, kiu en plej bona kaj ĉiam pli floranta stato travivis jam tutan homan generacion kaj estas jam pli maljuna, ol multaj el ĝiaj uzantoj, kiu kreis jam grandan, potence kreskantan literaturon, kiu havas sian historion kaj siajn tradiciojn, sian tute precizan spiriton kaj siajn tute klarajn idealojn,—tia lingvo ne bezonas jam timi, ke io pereige depuŝos ĝin de tiu natura kaj rekta vojo, laŭ kiu ĝi evoluas. La vivo kaj la tempo garantiis al nia lingvo naturan forton, kiun neniu el ni povas senpune malrespekti. La hodiaŭa jubileo estas festo de tiu vivo kaj tempo.

Por ke ni, vivantoj, povu festi la hodiaŭan jubileon, fervore kaj sindone laboris multaj personoj, kiuj nun jam ne vivas. Nia morala devo estus rememori ilin en la nuna solena momento. Sed ho ve! ilia nombro estas tro granda, por ke ni povu ilin ĉiujn citi; kaj krom tio la pli granda parto el ili laboris tiel modeste, ke ni eĉ ne scias iliajn nomojn. Tial, por ne fari maljustan apartigon inter eminentuloj kaj ne-eminentuloj, mi citos neniun nomon. Mi devas fari escepton nur por nia kamarado Van der Biest, kies nomo estas ankoraŭ tro freŝa en la memoro de ni ĉiuj, kiu en la pasinta jaro aranĝis kaj prezidis nian grandan ĉiujaran feston, kaj kies morto estas sendube ligita kun tiuj grandaj laboroj kaj malagrablaĵoj, kiujn li prenis sur sin por ni ĉiuj. En via nomo mi esprimas funebran saluton al la ombroj de ĉiuj niaj karaj kamaradoj, kiujn dum la pasintaj dudek kvin jaroj forŝiris de ni la morto. Iliaj ombroj staru nun antaŭ niaj okuloj, kvazaŭ partoprenante en tiu granda festo, kiun ili preparis, sed ne ĝisvivis. Mi proponas al vi, ke ni honoru ilian memoron per leviĝo de niaj seĝoj.—

Nun, kiam la matureco de nia afero estas jam tute eksterduba, mi turnas min al vi, karaj samideanoj, kun peto, kiun mi jam antaŭ longe volis direkti al vi, sed kiun mi ĝis nun prokrastis, ĉar mi timis fari ĝin tro frue. Mi petas, ke vi liberigu min de tiu rolo, kiun mi, pro kaŭzoj naturaj, okupis en nia afero dum dudek kvin jaroj. Mi petas vin, ke de la nuna momento vi ĉesu vidi en mi »majstron«, ke vi ĉesu honori min per tiu titolo.

Vi scias, ke tuj en la komenco de nia movado mi deklaris, ke mi ne volas esti mastro de Esperanto, sed ke la tutan mastrecon pri Esperanto mi en tuta pleneco transdonis al la Esperantistoj mem. Vi scias ankaŭ, ke de tiu tempo mi ĉiam lojale agadis aŭ almenaŭ penis agadi konforme al tiu deklaro. Mi donadis al vi konsilojn, kiel mi povis, sed neniam vi aŭdis de mi la vortojn: »tion mi postulas« aŭ »tion mi deziras«. Neniam mi provis altrudi al vi mian volon. Tamen, konsciante, ke ĝis sia plena fortikiĝo nia afero bezonas ian enkorpigitan standardon, mi—laŭ via deziro—dum dudek kvin jaroj plenumadis tiun rolon, kiel mi povis, kaj mi permesadis, kvankam tre nevolonte, ke vi vidu en mi ĉefon kaj majstron. Kun ĝojo kaj fiereco mi konstatas, ke vi ĉiam montris al mi sinceran konfidon kaj amon, kaj pro tio mi eldiras al vi mian plej koran dankon.

Sed nun permesu al mi, ke mi fine formetu de mi mian rolon. La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni al vi, vi ĉiam vidos min nur inter vi.

Jen estas la kaŭzo, kiu devigis min fari la nunan decidon:

La ekzistado de ia natura konstanta ĉefo, eĉ se tiu ĉefo havas nur la karakteron de unuiganta standardo, prezentas gravan maloportunaĵon por nia afero, ĉar ĝi donas al la afero kvazaŭ personan karakteron. Se al iu ne plaĉas mia persono, aŭ miaj politike-religiaj principoj, li fariĝas malamiko de Esperanto. Ĉion, kion mi persone diras aŭ faras, oni ligas kun Esperanto. La tro honora titolo de majstro, kiun vi donadis al mi, kvankam ĝi en efektiveco koncernis nur la aferon de la lingvo, fortenis de Esperanto multajn personojn, al kiuj mi pro ia kaŭzo ne estis simpatia kaj kiuj timis, ke, fariĝante Esperantistoj, ili devus rigardi min kiel sian moralan ĉefon. Ĉiu, kies opinio pri aferoj Esperantistaj estas alia ol mia, ofte sin ĝenas, eldiri libere sian opinion, por ne kontraŭbatali publike tiun, kiun la Esperantistoj nomas sia majstro. Se ies opinion la Esperantistoj ne volas akcepti, li vidas en tio nur la ĉiopovan influon de la majstro. Nun, kiam nia afero estas jam sufiĉe forta, estas necese, ke ĝi fine fariĝu absolute libera, ne sole libera de ĉiuj personaj dekretoj, kia ĝi fariĝis jam antaŭ dudek kvin jaroj, sed ankaŭ de ĉia efektiva aŭ ŝajna persona influo. Estas necese, ke la mondo sciiĝu tute klare, ke Esperanto povas havi aŭ ne havi siajn libere elektitajn gvidantojn, sed ke ĝi posedas nenian konstantan majstron. Nomu min per mia nomo, nomu min fondinto de la lingvo, aŭ kiel vi volas, sed mi petas vin, ne nomu min plu »majstro«, ĉar per tiu morale tro liganta nomo vi malliberigas nian aferon.

Multaj el vi portas en sia koro la samajn idealojn, kiel mi, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo; sed la mondo devas scii, ke tiu spirita parenceco inter mi kaj vi estas laŭvola, ke la Esperantismo ne povas esti responda pri miaj personaj ideoj kaj aspiroj, kiuj por neniu el vi estas devigaj. Se mi ion diras aŭ faras, kio ne estas konforma al la gusto aŭ konvinkoj de tiu aŭ alia el vi, mi deziras, ke tio neniun el vi ĝenu kaj ĉiu el vi havu la rajton diri: tio estas tute privata ideo aŭ frenezaĵo de Zamenhof, kaj ĝi havas nenion komunan kun la Esperanta movado, en kiu li estas nun persono tute privata. La interna ideo de Esperanto, kiu havas absolute nenian devigon por ĉiu Esperantisto aparta, sed kiu, kiel vi scias, plene regas kaj ĉiam devas regi en la Esperantaj kongresoj, estas: sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton. Ĉio, kio estas super tiu interna ideo de Esperanto, estas nur privataĵo, kiu povas eble esti bazita sur tiu ideo, sed neniam devas esti rigardata kiel identa kun ĝi.—

Antaŭ ol mi formetas de mi ĉian oficialan rolon en nia afero, mi ankoraŭ la lastan fojon admonas vin: laboru ĉiam en plena unueco, en ordo kaj konkordo! Ĉiujn dubajn demandojn, kiuj koncernas la tutan Esperantan aferon kaj kiuj ne tuŝas la personan liberecon de ĉiu aparta Esperantisto, solvu ĉiam pace, per regula interkonsiliĝo de viaj egalrajte elektitaj delegitoj kaj per disciplina cedo de la malplimulto al la plimulto! Neniam permesu, ke en nia afero regu la principo: »kiu pli laŭte krias, tiu estas prava«! Per unueco ni pli aŭ malpli frue certe venkos, eĉ se la tuta mondo batalus kontraŭ ni; per interna malpaco ni ruinigus nian aferon pli rapide, ol tion povus fari ĉiuj niaj malamikoj kune. Ne forgesu, ke Esperanto estas ne sole simpla lingvo, kiun ĉiu el ni uzas nur por siaj propraj bezonoj, sed ke ĝi estas grava socia problemo, ke, por atingi nian celon, ni devas konstante propagandi nian aferon kaj zorgi pri tio, ke la mondo havu estimon kaj konfidon por ĝi. Se en nia afero aperas io, kio ŝajnas al ni malbona, ni povas trankvile ĝin forigi per komune interkonsentita decido; sed ni neniam semu en nia tendaro reciprokan malamon kaj malpacon, kiu nur ĝojigas kaj triumfigas niajn malamikojn. En la unuaj jaroj de nia laborado sur nia standardo estis skribitaj la vortoj »espero, obstino kaj pacienco«; tio tute sufiĉis, ĉar ke ni, samideanoj, devas reciproke nin estimi kaj helpi, tio por ĉiu estis komprenebla per si mem. En la lastaj jaroj ni bedaŭrinde ofte forgesis tiun devon; tial nun, transirante en la duan gravan periodon de nia historio, en la duan kvaronjarcenton, ni skribu sur nia standardo novan vorton, kaj ĉi tiun vorton ni ĉiam respektu kiel sanktan ordonon; tiu vorto estas: »konkordo«.

Mi finis tion, kion mi intencis diri al vi, karaj amikoj. Mi scias tre bone, ke multajn el vi mia nuna parolo malagrable seniluziigos. Kun maldolĉa sento de neplenumita espero vi eble demandos: »ĉu en sia lasta kongresa parolo, en sia »kanto de cigno«, li nenion pli havis por diri al ni? ĉu en la grava tago de la jubileo de la Esperantismo, de tiu jubileo, kiun ni atingis post tiom multe da laboroj kaj suferoj, li nenion pli havis por diri al ni? ĉu en la unua kaj eble ankaŭ la lasta fojo, en kiu ni el ĉiuj partoj de la mondo alproksimiĝis, kiom ni povis, al tiu loko, kie Esperanto naskiĝis kaj kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago naskis la Esperantisman movadon,—ĉu en ĉi tiu grava kaj solena momento li nenion pli havis por diri al ni? Ho ne, miaj karaj amikoj, miaj karaj samideanoj kaj kunlaborantoj! Multe, multe, tre multe mi volus hodiaŭ diri al vi, ĉar mia koro estas plena; en la jubilea momento de la Esperantismo mi volus paroli al vi pri tio, kio naskis la Esperantismon, pri ĝia esenco kaj espereblaj sekvoj; sed hodiaŭ mi staras antaŭ vi ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.

Kio estas la esenco de la Esperantisma ideo kaj al kia estonteco alkondukos iam la homaron la interkompreniĝado sur neŭtrale-homa, sengenta lingva fundamento,—tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en tute egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento, ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.

Samideanoj! La antikva pola ĉefurbo, en kiu ni kunvenis, pretigis por ni gastaman akcepton, faris multe, por honori nian aferon kaj por agrabligi al ni nian restadon dum la kongreso. Mi esperas, ke, revenante en sian hejmon, ĉiu el vi kunportos kun si plej bonan rememoron pri tiu lando kaj urbo, kiujn la plimulto el vi ĝis nun verŝajne tre malmulte konis. Al la regno kaj lando, kiuj montris al ni sian amikecon, sed precipe al la estraro de la gastama Krakovo kaj al ĉiuj institucioj kaj personoj, kiuj donis al nia kongreso sian moralan kaj materialan subtenon, mi esprimas en via nomo la plej koran dankon. Plej koran kamaradan dankon ni esprimas kompreneble antaŭ ĉio al la senlaca loka organiza komitato, kiu ne ŝparis laboron por la plej bona aranĝo de nia kongreso. Kaj nun mi deziras al vi ĉiuj gajan feston kaj sukcesan laboron.

Piednoto

[37] Esperantista Dokumentaro XXI, p. 107-113.

B. Organizo

Oficialaj Institucioj

Oficialaj institucioj de la Esperantistaro, t. e. institucioj starigitaj de la Universalaj Kongresoj de Esperanto, estas la Esperantista Lingva Komitato, la Konstanta Komitato de la Kongresoj kaj la Centra Oficejo.

La Lingva Komitato (L. K.) estas fondita dum la 2a kunsido de la Unua Universala Kongreso en Boulogne-sur-Mer 1905, por konsiliĝi kun D-ro Zamenhof pri ĉiuj demandoj rilataj al la lingvo. Dum la 4a kunsido la prezidanto legis »la nomojn de tiuj personoj, el kiuj konsistos la provizora Lingva Komitato, kies elekton oni komisiis al D-ro Zamenhof, en antaŭa kunsido. Li petas, ke oni montru aliajn nomojn, se estas necese, por plenigi la Komitaton. Tiu ĉi granda Lingva Komitato decidos mem pri sia organizado kaj funkciado, ĉu elektante oficistaron, ĉu dividiĝante en grupojn«[38].

Laŭ deziro de D-ro Zamenhof efektivigis la direktadon de la Lingva Komitato s-ro rektoro Boirac; la sidejo de la Komitato estas ĉe Esperantista Centra Oficejo en Paris, rue de Clichy 51.

Dum la 2a Universala Kongreso en Genève la Lingva Komitato estas definitive aprobita.

Por forigi la malutilojn de la grandnombreco de la Lingva Komitato, ĝi kreis inter si superan komisionon konsistantan el 18 membroj, kiu estas nomata Akademio.

Piednoto

[38] Citita laŭ Oficiala Protokolaro.

Regularo de la Lingva Komitato[39]

Aprobita la 25an de Majo 1912

I. Celo.

1. La Esperantista Lingva Komitato estas komisiita por zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo Esperanto kaj kontroli ĝian evolucion. Ĝi do esploras ĉiujn lingvajn demandojn kaj solvas ilin laŭ la suprediritaj principoj. Neniel la Fundamento, nek la Lingva Komitato povos esti baroj por la normala evolucio de la lingvo, kiun ili kontraŭe certigas (Deklaro de la Akademio al la Kvara Kongreso).

II. Nombro de anoj.

2. La Lingva Komitato konsistas el lingvaj kompetentuloj, kies nombro ne estas limigita.

III. Daŭro de la ofico de ano.

3. La anoj de la Lingva Komitato konservas sian oficon dum 9 jaroj.

La kalkulo de la jaroj ankaŭ koncernas la jam pasintan tempon antaŭ la starigo de la jena nova regularo.

IV. Elekto de la anoj.

4. La anoj de la Lingva Komitato estas elektataj de la Lingva Komitato mem, per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, inter kandidatoj, kies liston preparas la Akademio (Vidu regulon 5an).

5. Por starigi tiun liston, la Akademio grupigas:

La Akademio eltiras el tiu grupo la Esperantistojn, kiujn ĝi juĝas indaj fariĝi aŭ refariĝi anoj de la Lingva Komitato, kaj starigas liston prezentotan al la voĉdono de la Lingva Komitato.

6. La proponoj pri novaj anoj venas, ĉu de la propagandaj, ĉu de la aplikaj kaj specialaj Esperantistaj societoj kaj grupoj, ĉu de Lingvo-komitatanoj kaj de anoj de aliaj altaj Esperantistaj institucioj. En ĉiu lando, la Akademio komunikas la kandidat-liston al la koncernataj naciaj asocioj, petante ilian opinion.

V. Rolo de la anoj de la Komitato.

7. La rolo de la anoj de la Lingva Komitato estas:

VI. Oficiala organo.

8. La oficiala organo de la Lingva Komitato estas Oficiala Gazeto.

Ĉiu dokumento, cirkulero aŭ avizo, publikigita en tiu organo, estos konsiderata, kiel legota de ĉiuj anoj de la Komitato.

VII. Eksigoj.

9. Estos rigardataj kiel eksiĝintaj:

En ĉiu okazo, la konsidero pri eksigo estos decidata de la Akademio, post esploro de la klarigoj de la interesato.

VIII. Elekto de la Akademio.

10. Estas starigita en la Lingva Komitato supera komisio aŭ Esperantista Akademio. La nombro de ĝiaj anoj ne povas superi 18.

11. La Akademianoj estas elektataj de la Lingva Komitato per absoluta plimulto de la voĉdonantoj, laŭ proponlistoj enhavantaj nombron da kandidatoj proksimume duoblan de la nombro de elektotoj. Tiuj kandidatoj estas elektitaj de la estraro inter la membroj montritaj per speciala lingva kompetenteco, kaj kiuj havas la eblon doni efikan partoprenon en la laboroj de la komitato.

12. La Akademianoj estas elektataj por 9 jaroj, kaj rebalotataj ĉiun trian jaron po triono. Ili estas reelekteblaj. La unua ordo de rebalotado estas montrita per lotado. La Akademianoj estos submetataj al nova elekto, kiel anoj de la Lingva Komitato, nur post finiĝo de ilia 9-jara periodo de Akademianoj.

IX. Estraro.

13. La Lingva Komitato kaj Akademio havas la saman estraron, kiu enhavas, krom D-ro Zamenhof, honora prezidanto:

kaj la direktorojn de la laboraj Sekcioj. Al la Sekcioj pri Gramatiko kaj Vortaro oni povos aldoni novajn, se necese.

La membrojn de tiu estraro elektos la Akademio.

14. La estraro estas elektata por tri jaroj, kaj novaj elektoj de la tuta estraro okazos ĉiun trian jaron, post la reelekto de la triono de la Akademio.

X. Laboro de la Akademio.

15. La Akademio esploras:

16. La direktoro de ĉiu sekcio raportas pri la proponoj senditaj al li de la prezidanto. Liaj raportoj estas poste komunikataj al la Akademio, kiu esploras ilin por decidi pri la afero.

17. La Direktoroj de la sekcioj povas publikigi en »Oficiala Gazeto« kun aprobo de la Prezidanto lingvajn studojn verkitajn de kiu ajn kompetentulo kaj respondojn al lingvaj demandoj.

XI. Naciaj subkomitatoj.

18. En ĉiu lando la anoj de la Lingva Komitato starigas naciajn subkomitatojn, kies tasko estas:

19. Pri ĉiu verko aperinta en la lando la nacia subkomitato povas:

XII. Rekompenco de Libroj.

20. Speciala internacia komisio raportos al la Akademio pri verkoj rekompencindaj laŭ la stila rilato, laŭ la regularo publikigita en la numero 39 de »Oficiala Gazeto«.

XIII. Specialaj Komisioj.

21. Por esplori specialajn demandojn la Akademio povas starigi specialajn konsiliĝajn kaj laborajn komisiojn, kiuj povas enhavi kiujn ajn anojn de la Lingva Komitato kaj eĉ personojn, kiuj ne apartenas al tiu komitato.

XIV. Decidoj de la Akademio.

22. La decidoj de la Akademio, kiuj koncernas oficialigon de lingvaj novaĵoj, estas konigataj al la anoj de la Lingva Komitato por konsulto.

Pri ili ĉiu ano de la Komitato devas voĉdoni. Se ili ne estas malaprobitaj de pli ol unu triono de la Komitato, ili fariĝas oficialaj.

Se pli ol unu triono de la Komitato malaprobas la decidon, ĝi estas denove pridiskutata de la Akademio.

XV. Ŝanĝoj en la Regularo.

23. Ĉiu Esperantisto, kaj speciale ĉiu Esperantista grupo aŭ asocio povas proponi ŝanĝojn en tiu Regularo. La Lingva Komitato mem decidas pri tiuj proponoj post raporto de la Akademio.

Piednoto

[39] Tutmonda Jarlibro Esperantista 1913-1914, Parto IIa.

Nomaro de la anoj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato

(Laŭ la stato de 1913)

a) Akademianoj

Honora Prezidanto: D-ro L. L. Zamenhof. Prezidanto: Emile Boirac. Vicprezidanto: D-ro Mybs. Direktoroj de Sekcioj: A. Grabowski (Gramatiko), Th. Cart (Vortaro). Membroj: Christaller, Evstifejeff, Höveler, Inglada, Lengyel, Nylén, Saussure, Wackrill[40].

b) Lingvokomitatanoj

Angla lingvo: Adam, Beauchemin, Bicknell, Busutill, Butler, Blaise, Eggleton, Gauntlett, Geoghegan, Kellermann-Reed, Ledger, Lowell, Mann, Millidge, Moscheles, Mudie, Muschamps, Padfield, Pollen, Reed, Rhodes, Richardson, Rust, Ŝefer, Underhill, Warden, Wackrill. Bohema lingvo: Ĉejka, Krumpholc, Kühnl, Svaĉina. Bulgara lingvo: Krestanoff. Dana lingvo: Barüel. Finna lingvo: Antilla, Runeberg. Flandra lingvo: Clé, van Melckebecke, Witteryck. Franca lingvo: Artigues, Aymonier, Bastien, Benoit, Blangarin, Bobin, Boirac, Borel, Boucon, Boulet, Bourlet, Bricard, Capé, Carlos, Cart, Chavet, Colas, Corret, Degon, Delvaŭ, Evrot, Fauvart-Bastoul, Ferter, Flourens, Fruictier, Grosjean-Maupin, Hoffbauer, Lallemant, Matton, Meyer, Michaux, Noel, Parisot, Privat, Renard, Rollet de l’Isle, de Saussure, Sebert, G. Stroele, H. Stroele, Verax, Wenger. Germana lingvo: Arnhold, Behrendt, Bünemann, Christaller, Ebner, Fridori, Hankel, Höveler, Mybs, Pulvers, Rohrbach, Schmid, Schmidt, Schröder, Simon, Velten. Hispana lingvo: Benavente, Codorniu, Fabres, Inglada, Kontreras, Morin, Perogordo, Sepulveda, Vargas, Villanueva, Villaréal. Holanda lingvo: Block, Bulthuis, Uitterdyk. Hungara lingvo: Lengyel, Polgar-Politzer, Schatz, Süßmuth, Török. Islanda lingvo: Thorsteinsson. Itala lingvo: Bagnulo, Bianchini, Junck, Meazzini, Nalli, Tellini. Kataluna lingvo: Bremon, Grau-Casas, Pujulá y Vallès, Sabadell. Pola lingvo: Blumenthal, Grabowski, Mikolajski, D-ro Zamenhof, L. Zamenhof, Zakrzewski. Portugala lingvo: Backheuser, Costa e Almeida, Couto Fernandes, Furtado, Geyer, Keating. Rumana lingvo: Fischer. Rusa lingvo: Devjatnin, Dombrowski, Evstifejeff, Kabanov, Kofmann, Mencel, Naumann, Ostrovski, Zinoviev. Sveda lingvo: Lundgren, Nylen.

Piednoto

[40] Laŭ la novaj elektoj en 1920 la stato estas jena: Prezidanto: Prof. Th. Cart. Vicprezidantoj: D-ro Mybs, J. M. Warden. Direktoroj de Sekcioj: A. Grabowski (Gramatiko), E. Grosjean-Maupin (Komuna Vortaro), D-ro P. Corret (Scienca kaj Teknika Vortaro), D-ro E. Privat (Konkursoj kaj Premioj). Membroj: P. Christaller, E. Evstifejeff, V. Inglada, E. Kühnl, P. Lengyel, P. Nylén, A. E. Wackrill.

Deklaracio de la Akademio

Cirkulero, Decembro 1920

Nelonge antaŭ la eksplodo de la milito la Akademio publikigis la Duan Oficialan Aldonon al la Universala Vortaro. Pro multaj materiaj malhelpoj kaj baroj, pro neebleco de internacia interkomunikiĝo, pro la morto de ĝia prezidanto, pro la neregula situacio de triono de ĝiaj anoj, kiuj estis rebalototaj, ĝia laboro kompreneble haltis kaj ne povis ne halti.

Sed tuj, kiam la cirkonstancoj ebligis la regulajn balotojn kaj la refunkciadon de niaj Lingvaj institucioj, la Akademio, senbrue kaj senreklame, sed senprokraste kaj diligente, rekomencis labori. Ĝi ne nur preparas la baldaŭan starigon de la Tria Oficiala Aldono, sed ĝi priesploras ankaŭ kelkajn aliajn urĝajn demandojn, kaj speciale la preparadon de teknikaj vortaroj.

Tial ke estas certe, ke la antaŭa labormetodo estis iom malrapida, la Akademio atente ekzamenos la problemon pri eventuala reorganizo de la Lingva Komitato kaj modifoj en ĝia regularo.

Ĉar, aliparte, pro troa diskreteco kaj nesufiĉa publikeco de la laboroj de la Akademio kaj de la Lingva Komitato, multaj Esperantistoj estis inklinaj, malprave kredi kaj malĝuste diri, ke la Lingvaj Institucioj dormetas, tial la Akademio de nun konigos la disvolviĝon de siaj laboroj per komunikoj sendotaj al la Esperanta gazetaro. La plenaj oficialaj dokumentoj aperos, kiel kutime, en la Oficiala Gazeto. La Akademio danke akceptos ĉian kunlaboradon de spertaj kaj kompetentaj Esperantistoj.

La jena deklaracio montras, kiaj estas, laŭ ĝia opinio, la devoj de la Esperantistaro kaj tiuj de la Lingvaj Institucioj.

1. Difino kaj devoj de la Esperantistaro

Esperanto estas lingvo, kaj same, kiel ĉiuj lingvoj, ĝi estas indiferenta ilo, kiu povas servi al kiu ajn celo kaj ideo. »Ĉiu ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estas lia afero pure privata, per kiu la Esperantismo ne respondas«. Sekve »Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale, por kiaj celoj li ĝin uzas. Apartenado al ia aktiva societo Esperantista por ĉiu Esperantisto estas rekomendinda, sed ne deviga« (Bulonja Deklaracio).

Ĉar Esperanto estas vivanta lingvo, ĝi evoluas laŭ natura maniero, same kiel la naciaj lingvoj per iomaj post iomaj aldonoj aŭ ŝanĝiĝoj, laŭbezone eniĝantaj en la uzadon. La sorto de nia lingvo kuŝas do en la manoj de la Esperantistaro mem.

Tamen ĉi tiu povo kaj libereco de la Esperantistaro por riĉigi la lingvon kompreneble ne estas senlima kaj senbrida, nek devas degeneri en pereigan anarkion. La Esperantistaro havas la rajton libere uzi la lingvon; ĝi ne rajtas detrui kaj pereigi ĝin. Evolucio natura tute ne samsignifas kiel evolucio kaprica, senkritika, senpripensa. Ĉar Esperanto estas internacia lingvo, ĝia natura evolucio devas fariĝi internacie, unuece kaj ĉiulande sammaniere, ne malhelpante la internacian interkompreniĝon. Severa unueco, estante nepra kondiĉo de internacia interkompreno, estas nepra kondiĉo de ekzistado de lingvo internacia, kiun baldaŭ mortigus la pereiga disfalo je diversaj dialektoj.

Tiu ĉi mortiga danĝero ne estas duba, ĉar ĝi kuŝas en la kondiĉoj mem de la vivo de internacia lingvo: la uzantoj de nacia lingvo, pro la praktikaj necesoj de konstanta interkomunikiĝo kaj interkompreniĝo, ne povas libere ŝanĝi aŭ riĉigi la lingvon laŭ persona gusto kaj kaprico; ilia libereco estas severe limigata de la necesa tuja komprenebleco. Por ke ili estu komprenataj, ili devas paroli sammaniere, kiel ĉiuj ĉirkaŭ ili parolas. La konstanta praktika uzado de la lingvo estas do konstanta senkonscia korektilo kaj kritikilo.

Kontraŭe, almenaŭ en la nuna propaganda periodo, oni ne uzas la internacian lingvon por la ĉiutagaj praktikaj urĝaj bezonoj de la vivo. Tial la malsamkutimaj kaj malsamtradiciaj homoj, kiuj ĝin uzas nur intertempe kaj precipe skribe, ne povas rimarki, ĉu ili estas komprenataj aŭ ne, kaj ili ne estas devigataj, korekti pro nekompreniĝo sian malbonan lingvaĵon.

Por eviti la eblan disfalon de nia lingvo, estas do necese, ke ĉiu Esperantisto, konsciante sian devon, sin korektu mem per interna memvola, plej severa disciplino, inspirante al ĉiuj per sia ekzemplo profundan respekton al la lingvo Esperanto. Neniam oni tro firme konvinkiĝos, ke nian Esperantan lingvon oni devas konsideri kun sama respekto, kiel niajn gepatrajn. Neniu certe kuraĝus enkonduki sisteme kaj amase aŭ kaprice en ilin novaĵojn aŭ ŝanĝojn, ĉar tiamaniere oni fariĝus nur ridinda.

La unua kondiĉo de normala progresado, la ĉefa kondiĉo de ne ŝajna, sed plena, libera vivo, estas tiu profunda respekto, kiu malebligos, ke oni serĉu sen absoluta neceseco novan vorton aŭ esprimmanieron. Neniu, eĉ la plej konservema, malpermesas al ĉiu Esperantisto uzi novan vorton, se ĝin li nepre bezonas. Sed de ĉiuj ni rajtas postuli, ke novaĵon oni neniam enkonduku senutile kaj senbezone. Cetere, rimarkinde estas, ke ju malpli da fremdaj lingvoj iu konas, des pli facile li alportas novajn esprimojn kaj ilin senĝene defendas kun insisto, forgesante, ke la rajto krei vorton estas tute escepta kaj ke tiu ĉi sola ĝin havas, kiu funde scipovas kaj posedas la lingvon. Ni do devas esti tre singardaj kun ĉia perfektigado kaj riĉigado de la lingvo, kaj ni devas provi novajn vortojn nur en okazoj de efektiva neceseco.

En la Antaŭparolo de la Fundamento de Esperanto, Zamenhof mem klarigas tute precize la manieron, kiel la lingvo povas riĉiĝadi kaj perfektiĝadi per vojo natura kaj libera, sed ankaŭ internacia, singarda, senkonfuza kaj sendanĝera: Ĉiu Esperantisto povas riĉigadi la lingvon per novaj vortoj, ĉu senkonscie, ĉu konscie, sed neniam senkritike kaj senpripense. Li rajtas provi novan vorton nur »per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo«. Plie, la novajn vortojn »oni devas uzadi nur en la literaturo«... Estas ĉies devo, antaŭ ol uzi novan vorton, zorge konstati, ke ĝi ne estas superflua.

Ĉiuj Esperantistoj konstante rememoru tiujn saĝajn majstrajn konsilojn.

2. Difino kaj devoj de la Lingvaj Institucioj

La Lingva Komitato kaj ĝia Akademio ne havas la rajton, iniciati iun ŝanĝon, korekton aŭ aldonon, nek krei novajn vortojn; ili devas nur konstati, kontroli, elekti, konsili, rekomendi aŭ malrekomendi: ili estas nur ordigiloj, moderigiloj kaj reguligiloj, kiuj celas konservi la necesan unuecon kaj harmonion.

La rolo de la Lingva Komitato kaj de la Akademio ne dependas de la plaĉo de iliaj anoj, nek de la okaza ŝanĝebla opinio de iuj Esperantistaj grupoj aŭ kongresoj. Tiun rolon, tre klare kaj precize difinitan per la Fundamento,—kiu estas konstitucia leĝo por ĉiu Esperantisto,—per la Fonda Regularo kaj per la Zamenhofaj komentarioj kaj konsiloj, devas akcepti ĉiu Komitatano kaj Akademiano.

Kreante la Lingvan Komitaton kaj la Akademion, la Esperantistaro konigis sian precizan celon kaj firman volon, deklarante, ke ĉi tiuj institucioj estas komisiitaj, »por zorgi pri la konservado de la fundamentaj principoj de la lingvo kaj kontroli ĝian evolucion« (Regularo).

Sekve la rolo de la Akademio, kiu estas nur organizantaro por la laborado de la Lingva Komitato kaj de la prilingvaj nekomitatanaj kompetentuloj, estas, tute same kiel tiu de ĉiuj Akademioj en la mondo, rolo esence konserva: la Akademio devas unue malhelpi rompon de la fundamentaj gramatikaj reguloj kaj malrespekton de la fundamenta vortaro; due ĝi devas zorgi, por ke la evoluado de la lingvo fariĝu laŭ la principoj, reguloj kaj instrukcioj entenataj en la fundamentaj dokumentoj.

La signifo de la vorto kontroli, uzata en la Fonda Regularo, ne estas duba: »kontroli« estas «esplori, ĉu io estas tia, kia ĝi devas esti« (Vortaro de Kabe). Kompreneble tiu ĉi esploro estus tute vana teoria laboro kaj senutila batado de vento, se ĝin ne sekvus efektivigaj konsiloj kaj admonoj. La Fundamento de Esperanto estas je la dispono de ĉiu Esperantisto kiel »konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco« (Antaŭparolo de la Fundamento); sed tiu kontrolilo estas senaga, inerta, pasiva, ĝi estas nur ilo, kiun oni povas uzi aŭ ne uzi. Facile, eĉ senintence, oni povas malzorgi ĝin, forgesi ĝiajn ekzemplojn. La Akademio estas aganta, vivanta, aktiva kontrolanto, kiu kvazaŭe vivigas, efikigas la Fundamenton kaj efektivigas en la praktiko ĝiajn principojn.

La kontrolo de la Akademio, ne forprenante la liberecon de ĉiu Esperantisto, nek barante la normalan naturan kaj laŭ-nature internacian evoluadon kaj pliriĉiĝadon de la lingvo, tamen konservas ĝian severan unuecon, kaj gardas la Esperantistojn de blinda kaj senkritika alproprigo de eraroj, de malkorektaĵoj, de novaj nenecesaj, neutilaj kaj nesufiĉe internaciaj radikoj, aŭ de naciaj apartaĵoj kaj idiotismoj, kiuj ne estas internacie aŭ almenaŭ sufiĉe ĝenerale kompreneblaj. Ne deprenante de ĉiu Esperantisto »la eblon kritike proprigi al si ĉiujn riĉiĝojn kaj regule faritajn perfektigojn, kiujn li trovas en la literaturo«, la Akademio devas esti konstanta helpanto, informanto kaj konsilanto de ĉiuj Esperantistoj kaj precipe de la verkantoj kaj de la gazetoj, senlace rememorigante al ili la necesan disciplinon, la fundamentajn principojn kaj la neprajn kondiĉojn de internacia lingvo, ebligante al ili la necesegan kritikon, refoje postulitan de Zamenhof, kaj la elekton inter relative internaciaj kaj nure naciaj radikoj, inter apartaj naciaj idiotismoj kaj internacie ĝenerale kompreneblaj esprimoj, »ĉar la lingvo internacia, simile al ĉiu lingvo nacia, povos bone atingi sian celon nur en tiu okazo, se ĉiuj uzos ĝin plene egale« (Antaŭparolo de la Fundamenta Krestomatio).

Konstanta Komitato de la Kongresoj

La Ia universala kongreso de Esperanto en Boulogne-sur-Mer decidis, »ke la Komitato, kiu organizos la venontan Kongreson, konsistos el la estraro de la nuna kongreso, elektita en la unua ĝenerala kunveno, kies membroj estas D-ro Zamenhof, prezidanto, rektoro Boirac, S-ro Michaux, D-ro Mybs, kolonelo Pollen, generalo Sebert, vic-prezidantoj, kaj la kvar sekretarioj. Tiu ĉi Organiza Komitato ankaŭ esploros la diversajn demandojn resenditajn, prokrastitajn aŭ ne esploritajn en la nuna kongreso, kaj prezentos raportojn al la venonta kongreso«.

La IIa universala kongreso de Esperanto en Genève decidis:

»Krei Konstantan Komitaton de la Kongresoj, konsistantan el:

La IIIa universala kongreso de Esperanto fine aprobis kompletan regularon, kiu per diversaj decidoj de sekvintaj kongresoj ŝanĝita nun havas jenan formon:

Kongresa Regularo[41]

(Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 2-7)

1. Konsisto de la Kongreso.

Art. 1a. En la Universala Kongreso de Esperanto povas partopreni »ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas«[42], kondiĉe ke tiu persono:

Art. 2a. La aliĝo al la Kongreso signifas akcepton de tiu ĉi regularo.

2. Celo de la Kongreso.

Art. 3a. Celo de la Kongreso estas la esploro de ĉiuj demandoj komuninteresaj por ĉiuj Esperantistoj, kun escepto de la religiaj, politikaj kaj socialaj demandoj, kiuj ne devas esti tuŝataj en kongresa kunsido[43], kaj de la lingvaj demandoj, kies esploro kaj solvo estas rezervitaj al la Lingva Komitato[44].

Art. 4a. Povas esti priparolataj nur la temoj enskribitaj en la tagordon.

La temoj, akcepteblaj laŭ artikolo 3a, estas senpere metataj en la tagordon, se ilia esploro ne postulas specialistan kompetentecon. La temoj, kies priparolado postulas tian kompetentecon, estas metataj en la tagordon, nur post esploro en specialista sekcio (vidu art. 13a).

[Art. 5a. Ĉar la Kongreso ne konsistas el rajtigitaj delegitoj, ĝi povas esprimi dezirojn kaj konsilojn, sed neniel alpreni decidojn devigajn, ĉu por izolaj Esperantistoj, ĉu por la Esperantistaj societoj.][45]

3. Konstanta Kongresa Komitato.

Art. 6a. La Konstanta Kongresa Komitato konsistas el:

Internacia Organiza Komitato, elektita de ĉiu Kongreso, laŭ propono de la Estraro, por prepari la sekvontan Kongreson [krom la elektitaj membroj; ĝi enhavas la prezidintojn de la antaŭaj Kongresoj].

La Organiza Komitato estas ĉiujare aŭtomate formata, laŭ la sekvanta maniero:

Ĝi enhavos kiel membrojn:

Loka Komitato, starigita kiel delegacio de la Internacia Organiza Komitato:

[Ĝenerala Sekretario, elektita de la Kongreso, laŭ propono de la Estraro, por la periodo ĝis la sekvonta Kongreso, kaj reelektebla.

La Ĝenerala Sekretario povas esti helpata de unu aŭ kelkaj sekretarioj, elektitaj, laŭ la propono, de la Internacia Organiza Komitato.]

Art. 7a. La Internacia Organiza Komitato estas komisiita decidi la ĝeneralajn preparojn rilatajn al la Kongreso, nome fiksi la pagotan kotizon, prepari la provizoran tagordon, fari la oficialajn internaciajn klopodojn.

La proponoj pri la temoj priparolataj en la Kongreso devas esti senditaj sufiĉe frue al la Prezidanto de la Konstanta Komitato. Se la sekvo donita al la propono ne ŝajnas bona al la aŭtoro de tiu propono, tiu povas apelacii al la Prezidanto de la Komitato, por nova esploro.

La Prezidanto sendas al la komitatanoj ĉiujn dokumentojn por ebligi tiun novan esploron[47].

Art. 8a. La Loka Komitato estas komisiita pri ĉiuj detaloj de la loka organizo.

Art. 9a. La ofico de la Ĝenerala Sekretario estas, konservi la arĥivojn de la Kongresoj, prepari la laborojn de la Internacia Organiza Komitato kaj plenumi ĝiajn decidojn, prezenti al la Kongreso la dokumentojn kaj raportojn necesajn por ĝiaj laboroj, prepari la protokolon de ĉiu labora kunsido kaj prezenti ĝin al la posta kunsido, publikigi la protokolaron kaj oficialajn dokumentojn de la Kongreso, por kies presado la Kongresa Kaso posedas la necesan monon; plenumi la Kongresajn decidojn, kiel ekzemple komuniki ĝiajn dezirojn al la koncernataj personoj, nome al la registaroj.

4. Kongresa Estraro.

Art. 10a. La Kongresa Estraro konsistas, krom la honoraj prezidantoj kaj membroj el:

Art. 11a. La Kondukanta Estraro konsistas el:

La Prezidanto kaj la Vicprezidantoj estas elektitaj de la Kongreso, laŭ propono de la Kongresa Konstanta Komitato.

Art. 12a. La Naciaj Delegitoj estas:

Tiuj Delegitoj estas elektitaj en preparaj kunsidoj, antaŭ la unua kongresa kunsido, de la kongresanoj, kiujn ili reprezentos.

5. Specialaj Sekcioj.

Art. 13a. Por la esploro de ĉiuj specialaj aŭ teknikaj temoj aŭ eĉ de la temoj rezervitaj pro la kongresa neŭtraleco (art. 3a), oni povas formi specialistajn studajn Sekciojn.

Tiuj sekcioj konsistas, ĉu el specialistaj societoj, antaŭe organizitaj, kaj decidintaj kunveni dum la Kongreso, ĉu el personoj, kiuj grupiĝas libere, dum la Kongreso, por esplori kune temojn, pri kiuj ili havas specialistan kompetentecon aŭ interesiĝas speciale.

Art. 14a. La Sekcioj povas peti, ke la deziroj, kiujn ili esprimis, aŭ la konkludoj de iliaj raportoj, estu prezentataj al la Kongreso.

La Kondukanta Estraro decidas, ĉu tiu prezento estas farebla laŭ la ĝeneralaj principoj, kiuj regas la Kongreson.

6. Kongresaj Konsiliĝoj.

Art. 15a. La Kongreso pridiskutas:

Art. 16a. Neniu oratoro povas paroli pri unu temo dum pli ol dek minutoj[48].

Art. 17a. Pri la temoj senpere metitaj en la tagordon, projekto de deziro aŭ de konsilo, redaktita de la Kondukanta Estraro, povas esti prezentata al la Kongresa voĉdonado.

Se la Kongreso opinias, ke la proponita teksto bezonas ŝanĝojn pli gravajn ol la redaktaj plibonigoj fareblaj dum la kunsido mem, la Kondukanta Estraro estas komisiata redakti novan tekston.

Art. 18a. Kiam deziro aŭ konkludo de Sekcio estas prezentita al la Kongreso, ĉi tiu povas pridiskuti la konvenon alpreni ĝin kiel kongresan deziron aŭ konkludon, ne rekomencante la teknikan diskuton, antaŭe faritan de la specialistoj.

En nenia okazo, tia teksto povas esti ŝanĝata de la Kongreso; se ĝi ne estas akceptata, ĝi estas resendata al la Sekcio.

Tiu lasta povas ĝin ŝanĝi, laŭ la direkto montrita de la Kongresa konsiliĝo, kaj ĝin prezentigi denove. Se la tempo mankas por tio, la afero estas prokrastata ĝis la sekvonta Kongreso.

Aldono al la regularo de la kongresoj

(Aprobita de la Sepa Kongreso, Antwerpen, 1911)[49]

1e. Ĉiu decido de Internacia Esperantista Kongreso estas deviga nur por la Oficialaj Esperantistaj Institucioj, t. e. institucioj kreitaj kaj subtenataj laŭ deziroj de Internaciaj Esperantistaj Kongresoj, aŭ decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj. Por la Esperantistoj privataj, ĝi havas valoron nur moralan, montrante al ili la deziron aŭ opinion de la plimulto.

2e. Partopreni en la Kongreso kaj en ĝiaj diskutoj havas la rajton ĉiu, kiu pagis la kotizon kaj submetiĝis al la Kongresa Regularo, sed rajton de voĉdonado havas nur la regule elektitaj delegitoj de Esperantistaj grupoj aŭ societoj.

3e. Kiel delegito estas rigardata ĉiu persono, kiu prezentas al la kongresa komitato rajtigan leteron, kiun en la nomo de la grupo aŭ societo subskribis ĝia prezidanto, konigante samtempe la nombron de la membroj de tiu grupo aŭ societo.

4e. Ĉiu loka, regiona aŭ landa grupo aŭ societo de propagando povas elekti po unu delegito por ĉiuj 25 membroj. Malgrandaj grupoj povas por elekto de delegito kuniĝi kun aliaj grupoj.

5e. Ĉiu grupo povas elekti siajn delegitojn, aŭ inter siaj propraj membroj, aŭ inter aliaj Esperantistoj, kiuj partoprenos en la Kongreso. Ĉiu delegito havas tiom da voĉoj, kiomfoje po 25 anoj havas la grupo aŭ societo, kiun li reprezentas.

6e. La tagordon de la Kongreso fiksas la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, post interkonsiliĝo kun la aliaj anoj de tiu Komitato, kaj li publikigas ĝin tri monatojn antaŭ la Kongreso en »Oficiala Gazeto«, por ke ĉiuj societoj kaj grupoj havu la eblon, esprimi al siaj delegitoj sian opinion pri la diskutotaj demandoj.

Se ia propono ne estas akceptita en la tagordo, ĝia aŭtoro povas ricevi de la Kongresa Estraro la rajton, disdoni ĝin dum la kongreso al la delegitoj de la Kongreso, kaj se ne malpli ol 100 delegitoj subskribis ĝin kiel diskutinda, la Kongresa Komitato devas enporti ĝin en la tagordon.

7e. En ĉiu grupo aŭ societo estas konsiderata kiel elektanta membro ĉiu ano de la grupo aŭ societo, kiu pagis jaran kotizon al la Centra Oficejo, difinitan de la Administra Komitato de la Centra Oficejo.

Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj

(Aprobita de la Oka Kongreso, Kraków, 1912)[50]

1. La laboraj kunsidoj de la kongreso estas prezidataj de la prezidanto de la kongreso, elektita laŭ la regulo 2a de la Kongresa Regularo, aŭ de unu el la vicprezidantoj.

2. Ĉiu oratoro devas doni sian nomon skribe al la estraro de la kunsidoj.

3. Ĉiu rezolucio aŭ amendo devas esti komunikita skribe al la estraro.

4. La oratoroj sin sekvas laŭ ordo de sia enskribo.

5. Ĉiu oratoro, krom la raportantoj, povas paroli nur dum dek sinsekvantaj minutoj. Ĉiu oratoro ne povas, sen speciala permeso de la prezidanto, paroli dufoje pri la sama demando, escepte pri punkto pri ordo.

6. La oratoroj povas paroli nur pri la tagordo. La prezidanto reprenas la parolon al ĉiu oratoro, kiu parolas pri alia temo.

7. La interrompoj estas malpermesitaj.

8. Post la fermo de la diskuto, decidita de la kunsidantaro, oni voĉdonas.

9. Oni devas voĉdoni pri la amendoj, antaŭ ol voĉdoni pri la prezentita propono.

10. La voĉdonoj povas okazi per levitaj manoj, se ne ekzistas dubo pri la rezultato de tiu voĉdono. Se ekzistas dubo, la opinioj de la prezidanto kaj de la proponintoj, oni voĉdonas per bultenoj.

11. Por la kalkulo de la voĉdonoj la kunsidantaro elektas kalkulistojn, kiuj kalkulas kun la helpo de la estraro.

12. La prezidanto de la kunsido proklamas la rezultaton de la voĉdono.

13. La bultenoj estas konservataj en sigelfermita koverto dum 24 horoj. Se 24 horojn post la proklamo de la rezultato neniu peto pri kontrolado okazis, oni brulas ilin, kaj la voĉdonado estas konsiderita kiel definitiva.

14. Ĉiu peto pri kontrolo de iu voĉdono devas esti subskribita de kvin delegitoj. La kontrolado estas farita de tiuj kvin personoj, de la prezidanto de la kunsido kaj de kvin delegitoj elektitaj de la estraro.

15. Ĉiuj elektoj okazas laŭ la absoluta plimulto en la unua voĉdonado. Se tiu unua voĉdonado ne donas rezultaton, oni faras duan voĉdonadon, kaj tiam sufiĉas relativa plimulto.

16. Kiam la demandoj enmetitaj en la tagordo estas diskutitaj kaj solvitaj, la prezidanto povas kun konsento de la kunsidantaro malfermi diskutojn pri aliaj demandoj, sed neniu voĉdono povos okazi pri ili. Oni povas nur esprimi dezirojn pri tiuj demandoj.

17. La sekretario de la Konstanta Komitato devas kun helpo de necesaj sekretarioj redakti protokolojn, kiuj estas subskribitaj de la prezidanto de la kunsidoj post aprobo de la kongreso.

Piednotoj

[41] La partoj presitaj inter krampoj [] estas nuligitaj de postaj decidoj.

[42] Bulonja Deklaracio pri Esperantismo, 1905. Vidu la broŝuron: »Fundamentaj dokumentoj pri la Lingva Komitato«.

[43] Vidu Deklaracion pri la neŭtraleco de la Kongresoj de Esperanto, 1906.

[44] Fondita de la Bulonja Kongreso.

[45] La artikolo 5-a estas nuligita de la Aldono al la Regularo, voĉdonita de la Sepa Kongreso.

[46] El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.

[47] El la Kongresa Decidaro de la 4a Kongreso.

[48] Pri la artikolo 16a, vidu pli malsupre la specialan regularon de la kongresaj kunsidoj.

[49] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 6-7.

[50] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 7-9.

Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris

(Cirkulero 1a, la 25-an de Septembro 1905)[51]

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en Boulogne-sur-Mer de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto 1905, aparte pri la starigo de la provizora Lingva Komitato kaj de la provizora Komitato de Organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en Boulogne, antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto, al ili farita de D-ro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de D-ro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo, sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Paris, 51, rue de Clichy.

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la Lingvan, ĉu la Organizan Komitaton, estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la Oficejo, kiu havas la taskon, sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.

Provizore ankaŭ S-ro rektoro Boirac kaj S-ro generalo Sebert, laŭ la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro, kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la prezidanto de la Komitato, kiun la afero koncernas, per adreso de la Centra Oficejo kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj[52].

La Esperantista Organiza Komitato:

Klarigo

Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof

(Cirkulero 5a, la 1-an de Marto 1906)[53]

El leteroj kaj gazetaj artikoloj mi vidas, ke kelkaj Esperantistoj ne ĝuste komprenas la esencon de la Centra Oficejo kaj ili pensas, ke mi propravole fondis ian novan leĝdonantan komitaton. Tial mi devas iom klarigi la aferon.

La Centra Oficejo ne estas ia leĝdonanta komitato, ĝi estas simple oficejo, ĝi estas simple loko, en kiu koncentriĝas la laboroj de la du komitatoj, kreitaj de la Bulonja Kongreso. La Kongreso kreis provizoran Lingvan Komitaton kaj provizoran Organizan Komitaton, sed ĝi donis neniajn monajn rimedojn, por ebligi al la ambaŭ komitatoj sukcesan laboradon; tiam troviĝis sindonaj kaj malavaraj Esperantistoj, kiuj el sia propra poŝo donis (almenaŭ por la unua tempo) la necesan monon, luis apartan loĝejon, en kiu povus koncentriĝi la laboroj de la ambaŭ komitatoj, ĉiuj dokumentoj, ĉiuj leteroj, irantaj al la diritaj komitatoj kaj de la komitatoj; ili ankaŭ difinis kelkan salajron por aparta sekretario, kiu—kun konsento de la prezidantoj de ambaŭ komitatoj—devas plenumadi la necesan korespondadon, registradon k.t.p. Sekve la Centra Oficejo estas ne ia memstara leĝdonanta institucio, sed nur simple helpa oficejo por la ambaŭ komitatoj kreitaj de la Kongreso.

Mi devas diri ankaŭ kelkajn vortojn pri mia persona rilato al la ambaŭ komitatoj. Pro la nunaj cirkonstancoj en mia patrujo, kiuj iafoje por longa tempo detranĉas min de la tuta mondo Esperantista, kaj parte ankaŭ pro la stato de mia sano, kiu nun jam ne permesas al mi tiel multe labori eksterprofesie, kiel antaŭe, mi ne povas nun aktive partoprenadi en la laboroj de la ambaŭ komitatoj elektitaj de la kongreso, kaj tial mi petas, ke kun ĉio koncernanta la agadon de la komitatoj oni sin turnu ne al mi, sed al la prezidantoj de la diritaj komitatoj, nome:

Por konservado de bona ordo en la laboroj estas utile, ke ĉiuj leteroj al ambaŭ prezidantoj, laŭ ilia propra deziro, estu direktataj al ili per la »Centra Oficejo«.

17. Februaro 1906.
L. L. Zamenhof.

Piednotoj

[51] Esperantista Dokumentaro XI, p. 4-5.

[52] Modeloj de adresoj uzotaj:

Al prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato

Al prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato
Esperantista Centra Oficejo
51, rue de Clichy, Paris.

[53] Esperantista Dokumentaro XI, p. 9-10.

Esperantista Centra Oficejo[54]

1. La Esperantista Centra Oficejo estas oficiale komisiita, por funkciigi la servojn de sekretariejo de la Oficialaj Esperantistaj institucioj, tio estas de la institucioj, kies kreadon regule deziresprimis la Universalaj Kongresoj de Esperanto aŭ la Rajtigitaj Delegitoj de la Esperantistaj societoj, kaj kies subtenadon devas regule provizi tiuj societoj.

Ĝi estas ankaŭ komisiita, sed ne oficiale kaj nur bonvole kaj laŭ siaj agadaj rimedoj, por kunhelpi kaj kunapogi la entreprenojn de Ĝenerala Propagando, por kiuj la Esperantistaj societoj povas peti ĝian helpon.

Fine ĝi povas ankaŭ same helpi la entreprenon de starigo de statistikoj, de kolekto kaj konservado de arkivoj kaj de bibliografiaj dokumentaroj, entute laŭ la programoj, kiujn oni redaktis dum jaroj 1905 kaj 1906, interkonsentite kun D-ro Zamenhof, kaj kiuj estas publikigitaj en la Esperantista Dokumentaro (kajero 4a) kaj poste represitaj en la verko »Fundamentaj Dokumentoj pri la Esperantista Centra Oficejo«.

2. La Oficialaj Institucioj, kiuj estas nun kreitaj, kaj kiujn la Esperantista Centra Oficejo devige helpos, estas:

»Oficiala Gazeto« kaj »Esperantista Dokumentaro«, organoj de tiuj Institucioj.

La aliaj entreprenoj, kiujn ĝi laŭ peto povos eble utile helpi laŭ siaj agadaj rimedoj estas:

3. La Centra Oficejo estas kondukata de Ĝenerala Sekretario, direktoro de siaj servoj, kiun helpas la necesa nombro de sekretarioj kaj oficistoj. Li estas submetita al kontrolo de Administra Komitato, formita el delegitoj regule elektitaj de la partoprenantoj al la subtenado de la Centra Oficejo, kiel estas dirite en la sekvanta paragrafo.

4. La anojn de la Administra Komitato elektas la Esperantistaj naciaj societoj, ĝenerale po unu Delegito por ĉiuj mil anoj aliĝintaj, laŭ la regularo, kiun akceptas ĉiu lando por siaj elektoj, kiel jam akceptite por la elekto de la anoj de la Internacia financa Konsilantaro, provizore kreita dum la Kvina Kongreso, kaj kiun ili estonte anstataŭos.

Ili estos elektitaj por du jaroj, kaj ĉiu societo devos sen ia alia avizo zorgi, je la 1a de Januaro de ĉiu dua jaro, ĉu pri la renovigo de siaj delegitoj, ĉu pri la elekto de novaj delegitoj, se okaze.

La anoj de la nuna Internacia Konsilantaro rajtos, resti anoj de la Administra Komitato ĝis la epoko de la renovigo de siaj povoj, kaj se ne okazos sciigo de ŝanĝo antaŭ la 1a de la kvara monato de ĉiu dua jaro, la elektitaj anoj konservos siajn oficojn ĝis la fino de la komencita jarduo.

5. La sidejo de la Esperantista Centra Oficejo estas provizore fiksita en Paris, 51, rue de Clichy. Ĝi povos esti translokata en iun alian lokon, laŭ decido de la Administra Komitato.

6. La proksimuma sumo necesa por la funkciado de la Centra Oficejo dum la venonta jaro estas fiksota ĉiujare per decido de la Administra Komitato, laŭ propono de la kondukanta estraro de la Oficejo.

La dispartigo de tiu sumo inter la diversaj landoj estas farita proporcie je la disvastiĝo jam atingita de la Esperantista movado en ĉiu lando.

Ĝi estas sciigita, je la nomo de la Administra Komitato, por la sekvo donota, al ĉiu el la societoj, kiuj partoprenas al la subtenado de la Oficejo, kaj devas zorgi pri la kolekto kaj ĝustatempa sendado de la mono.

7. Oni organizos konstantan internacian monoferadon, kiu celos starigon de Garantia Kapitalo, difinita por provizi la mankojn eventuale rezultantajn de la suprediritaj agmanieroj.

La organizadon de tiu monoferado kaj la starigon de tiu garantia kapitalo oni alkonfidos al societo de Amikoj de Esperanto, kiun oni fondos apud la Esperantista Centra Oficejo, laŭ la deziresprimo de la Kvara Universala Kongreso de Esperanto.

8. La anoj de la Administra Komitato verkas sian internan regularon. Ili elektas prezidanton kaj vicprezidanton. Ili kunvenas ĉiujare, almenaŭ unufoje, dum la Universala Kongreso. Dum la kunsidoj, la neĉeestantaj anoj povas esti reprezentataj per aliaj personoj, kiujn ili skribe rajtigas, kun konsento de la koncernataj societoj.

9. Ĉiuj malfacilaĵoj pri apliko de la jena regularo estos provizore solvitaj de la sekretario kaj poste prezentitaj al la Komitato por akcepto aŭ neakcepto.

Piednoto

[54] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 88-91; Oficiala Gazeto Esperantista IV, 4. 1911, p. 142-144.

Pri internacia organizacio de Esperanto

El parolado de D-ro Bein (Kabe) dum la 1a Universala Esperanto-Kongreso 1905[55]

Nun, kiam ĉiuj niaj penoj kaj laboroj celas la disvastigon de nia lingvo, kiam ĉiuj veraj Esperantistoj varbas novajn adeptojn por nia ideo, unuvorte, kiam ni per ĉiuj rimedoj propagandas Esperanton, ni travivas epokon, kiun mi nomus la propaganda epoko de Esperanto. Ni esperu, ke baldaŭ finiĝos ĉi tiu epoko, kiu daŭras jam dek ok jarojn; ni esperu, ke baldaŭ nia lingvo estos oficiale akceptita de la tuta mondo kiel lingvo internacia. Tiam Esperanto, kiu nun estas por ni celo, fariĝos por ni rimedo. Ni uzos ĝin, mi ne dubas, ne nur por nia propra utilo, sed antaŭ ĉio por la bono de la homaro.

En la unua epoko de la historio de Esperanto, kiun mi nomis propaganda, facile estas distingi tri periodojn. En la unuaj jaroj Esperanto disvastiĝis preskaŭ ekskluzive en Rusujo, la plejmulto de adeptoj, la propagandistoj kaj aŭtoroj preskaŭ ĉiuj estis Rusoj: Kofman, Gernet, Zinovjev, Postnikov, Ostrovski kaj multaj, multaj aliaj skribis kaj agis en ĉi tiu periodo, kiun oni devas nomi Rusa. Ankaŭ en aliaj landoj ni trovas en tiu tempo nomojn, kiuj ne estos forgesitaj: Waŝniewski, Grabowski en Polujo, Einstein kaj Trompeter en Germanujo, Beaufront en Francujo, Nylén kaj Langlet en Svedujo; sed ilia agado, tre fruktoporta por Esperanto entute, ne sukcesis altiri al nia ideo iliajn samlandanojn...

La Rusa periodo de la historio de nia lingvo estas do tre grava; ĝi estas la tempo de la malfacila batalado de la unuaj pioniroj kontraŭ la homa indiferenteco kaj skeptikeco.

La lingvo multe gajnis de tio, ke la unuaj aŭtoroj estis Slavoj. La simpleco de la Slava sintakso, la logika aranĝo de la frazoj en la Slavaj lingvoj, ilia absolute libera kaj natura vortordo estis senkonscie enkondukitaj en Esperanton de la Slavaj aŭtoroj kaj estis poste imitataj de neslavoj. Sed krom aferoj imitindaj la Rusoj kaj aliaj Slavoj enkondukis en Esperanton ankaŭ kelkajn malbonaĵojn, kiuj bedaŭrinde ankaŭ trovis imitantojn. La riĉeco de la Slavaj lingvoj dependas de la uzado de prepozicioj-prefiksoj. Ili donas al la radiko tre multajn signifojn, kiuj iafoje tiel ŝanĝas la radikan sencon, ke preskaŭ neeble estas, klarigi la kialon de la fakto. Krom tio la prepozicioj-prefiksoj anstataŭas en la Slavaj lingvoj la kunmetitajn tempojn. Pri ĉi tiuj du punktoj ofte forgesas la Slavaj Esperantistoj kaj uzante prepoziciojn laŭ la Slava maniero, fariĝas iafoje nekompreneblaj. Kiel ekzemplon mi citos la vortojn »elrigardi, subaĉeti«, kiuj estas teruraj nekompreneblaj idiotismoj, elvokantaj la ĉielan venĝon. Malgraŭ tio la Slavoj estos elemento ekstreme utila en la estonta lingva internacia komitato, pro kaŭzoj diritaj supre kaj pro ilia sciado de fremdaj lingvoj.

Post la Rusa venis la Franca periodo de Esperanto. La senlaca dekjara agado de S-ro Beaufront alportis fine fruktojn, kaj en la jaro 1898, en kiu estis fondita la Franca societo por la propagando de Esperanto kaj la gazeto »L’Espérantiste«, Esperanto komencis rapide disvastiĝi en la lando, kiu tiel gasteme nun akceptas nin en Boulogne. Sed se mi nomas la duan periodon Franca, mi faras tion ne sole pro la granda disvastiĝo de nia lingvo en Francujo, sed antaŭ ĉio pro la gravegaj verkoj, kiuj estis skribitaj en tiu tempo de Francoj. La lernolibroj, kiuj ekzistis antaŭe, enhavis nur tre malgrandajn klarigojn pri la signifo de la prefiksoj kaj sufiksoj kaj tute ne posedis sintakson. Tiun mankon forigis la verkoj de S-ro Beaufront: »La grammaire de la langue Esperanto« kaj »Le commentaire sur la langue Esperanto«. Se ni rememoros, ke S-ro Beaufront verkis la unuan pli vastan Esperanto-nacian vortaron, ni rajte kaj prave povos diri, ke li kodifikis Esperanton. Sed S-ro Beaufront ne estis la sola talenta kaj senlaca batalanto en Francujo. Mi ne ripetas ĉi tie la nomojn, kiuj estas konataj de ĉiuj Esperantistoj: Méray, Cart, Bourlet, Fruictier kaj aliaj faris dum kelkaj jaroj tiom por nia ideo, ke la atingita rezultato sendube superis eĉ iliajn proprajn esperojn.

La Franca periodo, tiel fruktoporta por nia afero, ankaŭ lasis kelkajn malbonaĵojn en nia lingvo. Se en la unuaj jaroj al ni mankis la teorio, post la apero de la Francaj lernolibroj oni komencis tro zorgi pri la teorio, penis skribi tro klare kaj enkondukis multepezan stilon. La trouzado de la kunmetitaj tempoj kaj aliaj Beaufront’ismoj estas la postsigno de la Franca periodo.

Post la Rusa kaj Franca periodoj en la lastaj jaroj venis la tempo, en kiu Esperanto rapide disvastiĝis en ĉiuj landoj. Aliĝis tiel longe indiferentaj por nia ideo Anglujo kaj Germanujo, en aliaj landoj nia movado komenciĝis en tiuj jaroj aŭ faris grandajn kaj rapidajn progresojn,—unuvorte venis la multenacia periodo de Esperanto, venis tempo, pri kiu oni povas rajte diri, ke en Esperantolando la suno neniam subiras.

Superflue estas insisti pri la grandegaj utiloj, kiujn la multenacieco alportis al nia lingvo: ĉiu popolo, ĉiu idiomo donacis al Esperanto ion el sia trezorejo; pliriĉiĝis nia frazeologio kaj fariĝis kapabla esprimi ĉion, eĉ plej delikatajn nuancojn. Sed, ho ve, ni ne kaŝu ankaŭ la malbonaĵojn, liveritajn de tiu periodo. Pro manko de analizo, pro nekompreno de la principo de la internacieco, la diversnaciaj aŭtoroj uzas tre ofte idiotismojn de siaj idiomoj, kio iafoje faras nekompreneblaj frazojn de iliaj artikoloj. Ni esperu, ke eĉ tiu periodo ne longe daŭros, ke baldaŭ ĉiuj aŭtoroj komprenos, ke ne sufiĉas skribi Esperante, sed oni devas skribi internacie-egale kompreneble kaj facile kompreneble por ĉiuj nacioj. S-ro Cart diras: »En Esperanto estas 1-e, nur unu stila regulo: skribi plej klare; kio estas klara, tio povas esti nekorekta, sed neniam malbona; 2-e, unu malpermeso: skribi malklare; kio ne estas klara, tio povas iafoje esti korekta, sed neniam bona«.

»La principo de la internacieco devas ĉiam superi ĉiujn aliajn«.

La historio de Esperanto liveras do sufiĉe da pruvoj, ke ni bezonas ion, kio certigos la unuecon de la lingvo, kio gardos la Zamenhofan fundamenton, solvos ĉiujn dubojn pri la senco de la vortoj, pri la uzado de la esprimoj kaj pri la akceptebleco de novaj vortoj,—unuvorte, ke ni bezonas lingvan internacian komitaton. Kiam aperos la fruktoj de ĝia agado, la multenacia periodo de Esperanto fariĝos internacia—la lasta de la propaganda epoko. Tiun ĉi periodon malfermos jam nia kongreso, kie la reprezentantoj de dekduo da lingvoj parolas unuj kun la aliaj, havas la eblon juĝi, kia maniero de parolado estas plej bona, plej facile komprenebla, kie ni lernas evitadi la malbonaĵojn kaj imitadi ĉion imitindan. Kvankam S-ro Bourlet en sia artikolo antaŭdiris, ke ne plej spertaj, sed plej riĉaj Esperantistoj venos kongreson, tamen mi estas certa, ke hodiaŭ li ŝanĝis sian opinion. Li sendube konsentos, ke li eraris, ĉar ĉiuj landoj sendis eminentajn, spertajn samideanojn, kies reciproka interparolado kreas unuforman, internacian stilon.

Se la historio de nia lingvo klare pruvas, ke ni bezonas internacian lingvan komitaton, ĝi montras ne malpli konvinke, ke ni bezonas internacian organizacion por ĉiuj ĝeneralaj aferoj, kiuj koncernas ne apartajn societojn aŭ grupojn, sed la tutan Esperantistaron. Multajn, tre multajn aferojn povas aranĝi kaj plenumi nur internacia federacio de niaj societoj, grupoj kaj izolitaj Esperantistoj. Ĝi kaj nur ĝi povas kunigi la fortojn de ĉiuj samideanoj. Mi citos nur kelke da ekzemploj. De du jaroj S-ro Ménil eldonas Tutmondan Jarlibron, kiu enhavas la nomaron de la Esperantistoj en la tuta mondo. S-ro Ménil kaj liaj helpantoj faris ĉion eblan, por doni al ni verkon plenan kaj konfidindan, kaj ni ĉiuj estas dankaj al ili, sed ĉu tian laboron povas plenumi privataj personoj? Scii, kiom da anoj ni havas en la tuta mondo, kiom da aprobantoj kaj kiom da veraj Esperantistoj, kiom da societanoj kaj kiom da izolitaj anoj, estas afero ekstreme por ni grava. La kvanto kaj la kvalito de la Esperantistaj batalionoj—mi ripetas la trafan esprimon de S-ro Seynaeve—devas esti bone konata de ni. Sed tian statistikon povas liveri al la Tutmonda Jarlibro nur organizita Ligo de niaj societoj. Nia centra komitato prilaboros planon, dissendos cirkulerojn al ĉiuj societoj, kaj ili facile kolektos en ĉiuj urboj la nomojn de Esperantistoj, antaŭ ĉio de veraj Esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la afero kaj kiuj ... ne forlasis ankoraŭ nian mondon.

Kaj aliaj ĝeneralaj aferoj? Esperantistaj kongresoj, ekspozicioj, reprezentado de Esperanto en neesperantistaj kongresoj kaj ekspozicioj, vasta propagando kaj multaj aliaj aferoj povas esti aranĝataj nur de internacia organizacio. Ĝi naskos ankaŭ la lingvan komitaton.

La utilo de la organizacio estas nedubebla, tion facile konsentos eĉ ĝiaj kontraŭuloj. Sed laŭ ilia opinio krom utilo ĝi alportas ankaŭ malutilojn, tiel grandajn kaj danĝerajn, ke ĝi pereigos nian aferon. Kiuj estas ĉi tiuj danĝeroj? La kontraŭuloj nomas du: unue, ke la Ligo neniigos la liberecon de ekzistantaj societoj kaj due, ke la internacia federacio timigos la registarojn, kiuj vidos en ni danĝeran korporacion kaj agos kontraŭ ni. Pri la unua punkto sufiĉas diri, ke la kontraŭuloj de la Ligo atakas fantomojn, imagas kaj divenas en la projekto intencojn, kiujn havas neniu. La Ligo regos nur aferojn, kiuj koncernas la tutan Esperantistaron. Ni—partianoj de la federacio de niaj societoj ankaŭ opinias, ke ĉiuj nunaj societoj devas resti tute sendependaj kaj liberaj; kiel S-ro Moch, ni ankaŭ postulas, ke »la federacio estu organizita formo de libereco, la celo, kiun devas alkuri egaluloj liberaj, kiam ili volas kunlabori«.

Eraras ankaŭ personoj, kiuj supozas, ke registaroj de kelkaj landoj persekutos nin. Sinjoroj, la registaroj kontraŭbatalas ne ĉion, kio havas la nomon »internacia«, sed nur tion, kies esencon ili opinias danĝera por la ŝtato. La registaroj ne timas la verdan koloron. Kiel la bovon sur la areno ilin timigas nur la ruĝa. Ili ne estas daltonistoj kaj distingas la kolorojn ne malpli bone, ol la bovo. Eĉ se ni supozos, ke en iu lando oni persekutos la liganojn, ĉu tio devas deteni nin de la fondo de la Ligo? Ne, certe ne! Esperanto ne estas kreita por unu lando kaj vivas ne per unu lando. La malpermeson de la registaro atentu la Esperantistoj de tiu lando, ĉi tio estas ilia afero. Oni povas esti certa, ke eĉ sen oficiala permeso ili partoprenas en la agado de la Ligo, same kiel la anoj de la landoj liberaj, se ili ne faros ĝin, aliaj laboros en la Ligo sen ili. Sed ĉar ekzistas landoj-malliberejoj, ĉu ĉiuj devas porti katenojn?

Fine, Sinjoroj, ankoraŭ kelke da vortoj. La grava demando pri la Ligo, sendepende de la rezultato de niaj disputoj, ne devas dissemi malpacon en nia anaro. Kun la Ligo aŭ sen la Ligo, nia celo ĉiam restas la sama:

»Ni ĝin atingos per la potenco
De nia sankta fervoro,
Ni ĝin atingos per pacienco
Kaj per sentima laboro.
Glora la celo, sankta l’ afero,
La venko—baldaŭ ĝi venos.
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos«.

Piednoto

[55] Lingvo Internacia, X (1905), p. 373-377.

Propono pri la organizo de niaj Kongresoj

De D-ro L. L. Zamenhof[56]

Internacia Esperantista Kongreso estas antaŭ ĉio festo de la Esperantismo kaj propaganda manifestado. Sed krom tio ĝi havas (aŭ almenaŭ devus havi) ankoraŭ alian tre gravan rolon: diskuti kaj decidi pri ĉiuj demandoj, kiuj koncernas nian tutan aferon kaj ne povas esti solvataj de apartaj personoj, societoj aŭ institucioj Esperantistaj.

Ĉiu Esperantisto estas homo libera, kaj neniu havas la devon partopreni en ia komuna Esperantista entrepreno; sed la plimulto de la Esperantistoj havas la deziron tion fari; ĉar ili konscias tre bone, ke Esperanto prosperos nur tiam, kiam ni laboros kune; tial apartaj personoj kuniĝas en grupojn kaj societojn, kaj la grupoj kaj societoj devas interkomunikiĝi, por priparoli kaj aranĝi entreprenojn komunajn. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, ni ĉiam estos tute senfortaj; ĉar ĉiufoje, kiam aperos la neceso, fari ian laboron komunan, troviĝos neniaj plenumantoj; ĉiu aparta persono aŭ societo diros: »mi estas tro malforta aŭ ne sufiĉe aŭtoritata«, aŭ »mi ne volas labori sola por la tuta Esperantistaro; ĉar eble oni povus rekompenci min nur per atakado aŭ nekompreno de miaj bonaj intencoj«. Se ni ne volas esti tute senfortaj, la Esperantistaj grupoj kaj societoj devas en orda maniero, per rajtigitaj delegitoj, periode priparoli kaj aranĝi ĉiujn necesajn komunajn entreprenojn. La plej bonan rimedon por tio prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Ĉar ĉiu Esperantisto estas homo libera, neniu havas ankaŭ la devon, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj Esperantistoj (se li nur ne ŝanĝas la lingvon laŭ sia bontrovo kaj ne perdas per tio la rajton, sin nomi Esperantisto); sed la plimulto de la Esperantistoj havas la deziron, alkonformigi sin al la volo kaj opinio de ĉiuj aliaj; ĉar ili konscias tre bone, ke nia afero postulas antaŭ ĉio plenan unuecon, kaj Esperanto progresos nur tiam, kiam siajn proprajn kapricojn, dezirojn aŭ opiniojn ĉiu Esperantisto submetos al la deziro kaj opinio de la plimulto. Tial estas necese, ke pri ĉiu aperanta demando ni havu la eblon, scii la veran opinion de la plimulto. Tiel longe, kiel ni tion ne havos, al ni ĉiam minacos anarĥio, ĉiam troviĝos personoj, kiuj diros, ke nur ilia opinio estas la opinio de la plimulto kaj ke ĉia alia opinio estas nur maljusta altrudo aŭ provo de regado. Se ni deziras, ke la Esperantistoj laboru en plena unueco, ni devas de tempo al tempo en orda maniero, ankaŭ per rajtigitaj delegitoj, esplori kaj publike klarigi pri diversaj aperantaj demandoj la deziron kaj opinion de la plimulto, kaj por tio ankaŭ la plej bonan rimedon prezentas niaj internaciaj kongresoj.

Bedaŭrinde ĝis nun niaj kongresoj ne povis plenumi sian agadan rolon; ĉar ili ne estis organizitaj kaj ne havis la eblon, aranĝi aŭtoritatan voĉdonadon. Ni povis decidi nur pri demandoj plej malgravaj, kiujn oni povis solvi per aklamo; pri ĉio pli grava, pri kio la opinioj ne estis egalaj, ni nenion povis decidi; ĉar niaj decidoj, faritaj ne de orde elektitaj delegitoj, havus nenian valoron en la okuloj de la Esperantistoj.

Por meti finon al tiu stato kaj doni al niaj kongresoj la eblon labori kun klaraj rezultatoj, mi proponas, ke oni enportu la malsupre donitan aldonon en la regularon de niaj kongresoj.

Ĉar ni ne havas ankoraŭ ian aŭtoritatan institucion, kiu povus pli rajte decidi pri mia propono, tial mi prezentas mian proponon al la Konstanta Komitato de la Kongresoj. Se ĝi aprobas mian proponon, tiam mi petas, ke ĝi publikigu sian decidon kiel eble plej baldaŭ en la Oficiala Gazeto, por ke al la Antverpena Kongreso ĉiuj Esperantistoj povu jam prepariĝi laŭ la nova ordo.

L. L. Zamenhof.

Piednoto

[56] Oficiala Gazeto Esperantista III, 8. 1911, p. 281-282.

Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj

prezentita al la Kvina Kongreso de G. Chavet[57]

De longa tempo la Esperantistoj esprimis la deziron, ke oni starigu regulan kaj oficialan komitaton, kiu, en gravaj cirkonstancoj, povus reprezenti la ĝeneralajn interesojn de la tuta Esperantistaro kaj paroli en ĝia nomo.

Projektoj pri tia organizaĵo estis prezentitaj jam en la unuaj jaroj de la ekzisto de nia propagando, sed oni povas diri, ke ili havis tiam multe pli grandan amplekson.

Ni efektive memorigas, ke laŭ la projekto prezentita de D-ro Zamenhof, antaŭ la unua Kongreso de Boulogne-sur-Mer, la kreotaj institucioj, sub la sola titolo »Tutmonda Ligo Esperantista« entenis multajn komitatojn, kies titolojn mi tie ĉi nur citos kaj kiuj respondis al diversaj bezonoj de la Esperantista movado, nome: Centra Komitato, kaj specialaj apartaj komitatoj de Agado, de la Lingvo, de Kongresoj, de Cenzuristoj, kaj de la Ekzamenoj.

En la sama epoko, multaj aliaj projektoj aŭ proponoj de aldono al la projekto de D-ro Zamenhof estas ankoraŭ prezentitaj de fervoraj Esperantistoj, kaj kelkaj el ili lasis postsignojn en la decidoj de la kongresoj.

Oni trovos la plenan liston de tiuj projektoj kaj proponoj en la raporto prezentita al la dua Kongreso de Ĝenevo, en la jaro 1906 (Vidu »Esperantista Dokumentaro«, kajero kvara, p. 50).

Jam antaŭ la unua kongreso, la Esperantistaj gazetoj multe diskutis pri tiuj projektoj, kiujn oni intencis prezenti al la voĉdonado de la kongresanoj. Sed fine, dum tiu ĉi Kongreso, oni decidis nur la kreadon de du Oficialaj Institucioj, nome la Lingva Komitato, al kiu oni komisiis la taskon zorgi pri la lingvaj demandoj, kaj la Konstanta Komitato de la Kongresoj, por organizi ĉiujare universalan kongreson de Esperanto. Oni ankaŭ komisiis al tiu lasta Komitato la taskon, esplori ĉiujn postajn proponojn pri Centra Organizado.

Efektive, en tiu epoko, la solvo de la demando ne ŝajnis ebla; ĉar la Propagandaj Societoj estis ankoraŭ malfortaj, nemultaj kaj dissemitaj, sen fortaj ligoj inter si, kaj do ŝajnis nur necese, zorgi pri la normala funkcio de la du kreitaj Komitatoj.

La fondo de la Centra Oficejo, kun la helpo de privataj monrimedoj, provizore permesis tiun regulan funkciadon, donante sidejon al la sekretariejoj de tiuj Komitatoj.

En la Ĝeneva Kongreso, oni decidis prokrasti ankaŭ la kreadon de aliaj organizaĵoj, kaj oni nur definitive organizis la Lingvan Komitaton, kaj starigis por la Kongresoj mem specialan regularon, kiu garantiis la neŭtralecon de tiuj Kongresoj, kontraŭ ĉiuj politikaj kaj religiaj demandoj.

Poste, dum la tria Kongreso (Cambridge, 1907), oni akceptis la definitivan regularon de niaj Kongresoj, kiuj difinis la rajtojn de la partoprenantaj Esperantistoj kaj rezervis al la sola Lingva Komitato la esploron kaj la solvon de la lingvaj demandoj, kaj dum la Kvara (Dresden, 1908) oni ankaŭ pliprecizigis kelkajn detalojn de la Regularo, rajtigis la elekton de la Akademianoj, aprobis la fondojn de tiu Akademio, de la Kongresa Kaso, kaj de la Oficiala Gazeto, kaj fine konsilis kreadon de Societo de Amikoj de Esperanto por monhelpi la funkciadon de la Oficialaj Institucioj.

Oni do vidas, ke iom post iom, niaj Universalaj Kongresoj sinsekve fiksis la ĉefajn detalojn de la organizado de Esperanto, kiujn citis D-ro Zamenhof mem en sia projekto de 1905, kaj eĉ oni aldonis kelkajn detalojn proponitajn de aliaj, nome la alprenon, kiel bazon, de la Fundamento, proponita de la Grupo Pariza, kaj la kreadon de Akademio, proponita de S-ro Aymonier ankaŭ depost 1905.

Sed oni zorgis lasi flanken la ideon de kreado de Tutmonda Esperantista Ligo, kiun la granda plimulto de la Esperantistoj persiste malakceptis kaj kies kreadon oni ne plu povus proponi.

Tamen, en la projektoj prezentitaj de D-ro Zamenhof mem, restis ankoraŭ kelkaj demandoj, kiuj meritas atenton kaj ne estas ĝis nun solvitaj.

Tiuj demandoj estis speciale enskribitaj en la parto de la projekto, kiu koncernis la Komitaton de Agado.

Efektive, tiu ĉi Komitato, krom la proponita eldonado de la Centra Organo de la Ligo, kiun anstataŭis la publikigado de Oficiala Gazeto, devis sin okupi pri la aferoj de ĝenerala propagando, alcentrigante, kun interkonsento kaj helpo de ĉiuj grupoj Esperantistaj, la preparadon de la diversaj propagandaj rimedoj uzotaj, en la tuta mondo, kaj organizante servojn de informado kaj gvidado por ĉiuj grupoj, pri tiuj aferoj de enkonduko de la internacia lingvo en ĉiuj landoj.

Tiu komitato, laŭ la opinio de nia Majstro, devis do esti utila por starigi rilatojn inter la Esperantistoj de ĉiuj nacioj kaj oni povas diri, ke la nekreado de tiu organo estas la motivo, kiu pravigas oftajn plendojn de la Esperantistoj, pri bezono de iu organizado de informado kaj gvidado, kaj ankaŭ naskis la multnombrajn proponojn, kiuj la Organiza Komitato ricevis pri la Centra Organizo de la Esperantistaj propagandaj societoj.

Nun la momento ŝajnas taŭga, por denove esplori kaj eble solvi tiun demandon, ĉar multaj simptomoj montras, ke, post kvar jaroj de atendo, tiu demando tute maturiĝis, kaj oni povas sendanĝere plenumi la organizadon de la Esperantista movado.

Unue la Esperantistaj Societoj de propagando estas nun multaj kaj forte organizitaj. En preskaŭ ĉiu lando de la mondo troviĝas grupoj, kiuj estas grupigitaj en naciaj Societoj aŭ regionaj Federacioj, kaj konsekvence oni ne plu devas timi ian intencon de regado aŭ de malliberigo.

Due, la organizado kaj la normala funkciado de la Oficialaj Institucioj (Lingva Komitato kaj Konstanta Komitato de la Kongresoj) pruvis klare la utilecon de tiuj institucioj por ĉiuj Esperantistoj, kaj montris, ke la devo de ĉiu estas partopreni, iamaniere, en ilia financa subtenado.

Fine, multaj Societoj kaj Grupoj sentas la bezonon, havi ian oficialan rajton partopreni en la diskutoj pri ĝenerala intereso. Tion pruvas la fakto, ke jam, en la okazo de ĉiuj niaj kongresoj, multaj societoj sendis al la Konstanta Komitato oficialajn rajtigilojn, por doni al iu kongresano la rajton paroli je la nomo de tiuj societoj.

Aliparte, la decidoj alprenitaj, por rezervi al la sola Lingva Komitato kaj al la Esperantista Akademio la esploron kaj solvon de la lingvaj demandoj, donas plenan garantion kontraŭ ĉiu danĝero de ŝanĝo de la lingvo, se oni zorgas lasi flanken ĉiun proponon pri tiu punkto.

Oni do povas sen ia danĝero studi la proponojn faritajn, nur prenante el ili tion, kio ne estas iam solvita aŭ eĉ principe forigita.

Jen la listo de la ĉefaj el tiuj proponoj, kiuj povas prezenti praktike solveblan demandon kaj meritas atenton.

1. La Grupo de la urbo de Le Creusot (Francujo) sendis projekton pri Centra Organizo por Esperantista Propagando. Tiu organizo konsistus el propaganda Komitato, kiu enhavus la estrarojn de niaj Kongresoj kaj la prezidantojn de ĉiuj societoj, enhavantaj pli ol 500 anojn (Se la societo havas pli ol 1000 anojn, ĝi havos du reprezentantojn k.t.p.). Tiu Komitato estus rajtigita por organizi kaj direkti la ĝeneralan Esperantistan propagandon (Organizo de la Kongresoj, Agado apud la registaroj, Eldono de oficialaj dokumentoj). Tiu Komitato estus monprovizita de Societo, kies anoj pagus jaran kotizon de 1 franko.

2. S-ro René Beck el Rennes proponas, ke ĉiu Grupo havu la nepran devon aboni kelkajn difinitajn gazetojn.

3. S-ro Lewis Law proponas, ke la Kongreso instigu ĉiujn grupojn Esperantistajn, sendi al la kaso de C. O. 4 sd. por ĉiu ano.

4. La Prezidanto de la Svisa Propaganda Komitato, S-ro Uhlmann, proponas regularon por Tutmonda Esperanto-Ligo. Tiu Ligo kunigus la Esperantistojn de la tuta mondo por kuna agado en komuninteresaj aferoj, propagando, lingvaj demandoj k.t.p. Ĉiu nacia societo elektus el sia anaro unu delegiton por 1000 membroj. Ĉiu nacia sekcio pagus 2 spesdekojn por unu membro.

5. La Grupo de Leitmeritz (Aŭstrio) proponas, por subteni la Oficialajn Instituciojn de Esperanto, ke ĉiu societo aŭ grupo pagu fiksan kotizaĵon, ekz. 1 Sm por 50 membroj.

6. S-ro Ĥoa, Ĥina Esperantisto, loĝanta en Paris, kiu fondis la gazeton »Ĥina Esperantista Revuo« proponas la kreon de financa Komitato.

7. Fine, grava propono venis de la Esperanto-Asocio de Norda Ameriko, kiu oficiale sendis al ni projekton pri Esperantista organizado. Tiu organizado estus Komitato, en kiu ĉiu Asocio povus havi unu reprezentanton por du cent anoj. Tiuj Asocioj pagus unu spescenton por ĉiu ano, kaj laŭ tiu pago oni decidus la nombron de voĉoj, kiujn ĉiu Asocio rajtus havi.

El tiuj projektoj, forĵetante proponojn, kiujn oni devas senhezite rifuzi, pro antaŭaj decidoj kaj laŭ suprecititaj rimarkoj, oni povas eltiri la jenajn komunajn ideojn:

Internacia Organizo ŝajnas utila en specialaj okazoj, nome por la klopodoj apud la registaroj kaj por la financa subteno de la Oficialaj Institucioj.

Efektive gravaj propagandaj klopodoj povas tre ofte esti farataj nur de ia forta kaj internacia organismo. Oni jam havis la okazon konstati, ke, se oni estus povinta paroli apud la registaroj, je la nomo de tia organismo, oni estus havinta pli da ŝanco por sukcesi. Neefike estus ekzemple trafi la enkondukon de Esperanto en la lernejojn de unu lando, se oni ne trafas la saman celon en almenaŭ unu alia lando. Kaj neniu registaro akceptus tian peton, se ĝi venus nur de samnacianoj. Esperantistaro estas esence internacia anaro, ĝi do devas esti reprezentata de internacia organismo.

Ĉiuj projektoj ankaŭ akordiĝas por opinii, ke oni nepre bezonas alporti ian financan subtenon al la oficialaj institucioj. De la kongreso de Boulogne-sur-Mer, tiuj institucioj vivis nur dank’ al la malavareco de kelkaj amikoj. Sed tiuj bonvolaj mondonacoj ne povos ĉiam daŭri kaj normale estas, ke la Esperantistaro mem pagu por siaj organoj.

Preskaŭ ĉiuj projektoj ankaŭ konsentas por akcepti la sistemon de reprezentado de la Esperantistaj Societoj, proporcie je ilia multmembreco.

Fine, ili konsentas ankaŭ por akcepti, ke ĉiu Societo devas pagi ian kotizon proporcian ankaŭ al sia multmembreco.

La Konstanta Komitato de la Kongresoj zorge esploris tiujn projektojn kaj por esti certa, ke ili estas realigeblaj, ĝi penis starigi ian Regularon, kiu povus kontentigi ĉiujn proponantojn.

Jen tiu projekto[58] tia, kia ĝi estis korektita post interkonsiliĝo en Barcelono de la ĉeestantaj anoj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj sub la prezido de D-ro Zamenhof, kaj kian oni intencas prezenti ĝin al la diskuto kaj voĉdonado de la kvina Kongreso.

Tiu projekto alprenas la ĝeneralajn komunajn ideojn supre montritajn, t. e. agado de la organizaĵoj en la ĝenerala propagando, elekto de reprezentantoj de la societoj, proporcie je ilia multmembreco, kaj pago de ia kotizo laŭ la sama proporcio.

Sed tiu projekto kompreneble lasas flanken la lingvajn demandojn, rezervitajn al la Lingva Komitato kaj al la Akademio, la demandojn pri propagando en unu sola lando aŭ regiono, kiuj estas rezervitaj al la naciaj aŭ lokaj societoj, kaj la demandojn pri propagando en specialaj fakoj de aplikado, kiuj estas rezervitaj al la fakaj societoj de specialistoj.

Cetere, la projekto celas interligi nur la propagandajn societojn kaj lasas flanken la societojn de specialistoj; ĉar oni opinias, ke la Esperantistoj, kiuj estas anoj de tiuj specialistaj societoj, estas ankaŭ samtempe anoj de propagandaj...

Kiel oni diris supre, ĉar la esploro en labora kunsido de la Kongreso de tia detala projekto ŝajnis tute neebla, la Konstanta Komitato redaktis mallongan tekston de deziro, prezentotan al la aprobo de la Kongreso, kaj kiu sufiĉus, por doni al la Komitato la necesajn povojn por plenumi la aferon.

Jen tiu teksto.

La Kongreso esprimas la deziron ke:

1. Estu fondita, aparte de la Lingva Komitato kaj de la Konstanta Komitato de la Kongresoj, Administra Reprezentantaro de la propagandaj societoj, por oficiale reprezenti la Esperantistajn propagandajn societojn en ĝeneralaj okazoj, kaj zorgi pri la funkciado de la Oficialaj Institucioj de Esperanto.

2. Tiu Reprezentantaro estu elektita de la diversaj propagandaj societoj de Esperanto, proporcie je ilia multmembreco, po unu delegito por mil Esperantistoj, laŭ metodo difinota de la unua Reprezentantaro.

3. La unua tasko de tiu Reprezentantaro estu, starigi specialan regularon por finance subteni la Oficialajn Instituciojn de Esperanto.

4. La unua Reprezentantaro estu elektita laŭ provizora regularo difinita de la Konstanta Komitato de la Kongresoj.

Tiu teksto estis aprobata, de la anoj de la Konstanta Komitato, de la estraro de la Kvina Kongreso, de multaj naciaj delegitoj de la Kvina Kongreso, kiuj ĉeestis kunsidon speciale aranĝitan en tiu celo.

Interese estas rimarkigi, ke inter la personoj, kiuj troviĝas en tiuj tri anaroj, estas kelkaj, kiuj prezidas gravajn propagandajn societojn kaj kies opinio pri tiu demando estas speciale atentinda. Ni citos: Kolonelon Pollen, prezidanto de B. E. A., kiu per letero aprobis la projekton, D-ron Mybs, prezidanto de G. E. A., Reed, reprezentanto oficiala kaj rajtigita de E. A. N. A., Boirac kaj Bourlet, prezidantoj de Francaj federacioj, Pujulà, prezidanto de Kataluna federacio, Schramm, prezidanto de la Saksa Ligo, Van der Biest, prezidanto de la B. E. L., Cart, prezidanto de la S. F. P. E., de Saussure, prezidanto de la S. E. S., k.t.p....

Piednotoj

[57] Oficiala Gazeto Esperantista IV, 1. 1911, p. 17-29.

[58] Forlasita, ĉar ne aprobita.

Komisio por ĝenerala organizaĵo

Decido de la Sepa Kongreso Esperantista en Antwerpen 1911[59]

La Rajtigitaj Delegitoj de la Esperantistaj propagandaj Societoj, konvinkitaj, ke estus dezirindaj:

1. Ĝenerala organizaĵo por doni firman bazon al la Oficialaj jam ekzistantaj institucioj, nome la Konstanta Komitato de la Kongresoj, la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio, la Esperantista Centra Oficejo kaj ĝiaj oficialaj organoj, kaj por ilin subteni kaj interligi;

2. Unuiĝo de la naciaj Esperantistaj societoj (propono 8a de la tagordo);

3. Amikaj kaj efikaj interrilatoj inter la propagandaj kaj la specialaj, fakaj aŭ aplikaj societoj, kiel ekzemple la Universala Esperanto-Asocio;

Decidas, ke ili elektas komision por studi la tutan demandon kaj prezenti, dum la Oka Kongreso, al la Delegitoj, planon por efektivigo de tiuj deziroj.

Tiu plano devos esti publikigita en »Oficiala Gazeto« kaj konigita al la Delegitoj almenaŭ tri monatojn antaŭ tiu Kongreso.

La anoj de tiu Komisio estas S-roj Bourlet, Cart, Ĉefeĉ, von Frenckell, Hodler, Kandt, Michaux, Mudie, Mybs, Reed, Rollet de l’ Isle, Perogordo, Pujulà, Schmid, Sebert, Van der Biest, Warden.

Piednoto

[59] Esperantista Dokumentaro XVIII, p. 91.

Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo

De D-ro L. L. Zamenhof[60]

Kara Sinjoro Redaktoro! Laŭ la propono de la »Espero Katolika«, Vi petis min, ke mi per Via estimata gazeto esprimu mian opinion pri tiu demando, kiu en la lasta tempo vekis tiom multe da disputoj kaj malpaco inter la Esperantistoj (demando pri organizo). Mi konfesas, ke mi ne tute klare komprenas, por kio povas utili la petata publikigo de mia opinio. Ĉiu, kiun mia opinio interesas, povas ja scii ĝin tre bone, ĉar en la antaŭparolo al mia projekto pri Rajtigitaj Delegitoj kaj parte ankoraŭ en mia publika parolo Antverpena mi esprimis mian opinion tute klare kaj precize.

En ia stranga, por mi ne komprenebla, maniero ekkuris bedaŭrinde la famo, ke la projekto pri Rajtigitaj Delegitoj estas ne mia opinio, sed opinio fremda, kiun oni altrudis al mi! Kaj tio sufiĉis, por ke multaj Esperantistoj, anstataŭ memstare pripensi mian projekton, tuj en la komenco akceptis ĝin kun malkonfido. En Antverpeno, tiu malkonfido malaperis, sed poste, sub influo de agitado, ĝi denove aperis. Bone, en tia okazo por kio do servos mia nun ripetota klarigo? Oni ja simple diros denove, ke la nunan artikolon iu devigis min publikigi...

En Antverpeno, mi laŭte kaj tre klare demandis la Esperantistojn, ĉu ili deziras, ke en niaj kongresoj ni de nun havu Rajtigitajn Delegitojn? Pri tiu demando, kiu ne estis ja starigita surprize, sed pri kiu ĉiuj havis antaŭe sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli, la grandega plimulto respondis per »jes«. Se la demando estus pri tio, ĉu la Esperantistoj konfidas al mi la kondukadon de la tuta Esperanta afero, oni povus eble pensi, ke ili sin ĝenas, fari al mi malagrablaĵon; sed ĉar la demando absolute neniom koncernis mian personon, tial neniu havis kaŭzon, por sin ĝeni.

La voĉoj kun »jes« prezentis tian frakase grandegan plimulton, kaj ĉe la tuj farita kontraŭpruvo la voĉoj kun »ne« prezentis tian bagatelan nombron, ke pri la volo de la kongresanoj povis ekzisti absolute nenia dubo. Ŝajnis do, ke ni havas plenan kaj absolute nedisputeblan rajton esperi, ke de nun ĉio estos en plej bona ordo, ke finiĝos la konstanta malpaco, kiu regis en nia tendaro dum la lastaj jaroj, ke de nun ĉiu dubo, koncernanta la tutan Esperantistaron, estos solvata ne de apartaj demagogoj, kiuj altrudas al ĉiuj sian opinion aŭ deziron, sed de la Esperantistaro mem, per iliaj ĉiujare kaj orde elektotaj delegitoj...

Sed ho ve, la espero nin trompis. Tuj post la Antverpena Kongreso komenciĝis denove agitado kontraŭ la institucio de Rajtigitaj Delegitoj. La malkontentuloj kredigas, ke la decido Antverpena estis altrudita al la Esperantistoj, ke oni ne sciis, pri kio oni voĉdonis, k.t.p., k.t.p. Kontraŭ tiaj asertoj mi energie protestas, kaj mi alvokas la ateston de ĉiuj, kiuj partoprenis en la Kongreso.

Sinjoroj malkontentuloj! Se vi trovas, ke la Antverpena decido ne prezentas la volon de la Esperantistaro, tiam pruvu tion kaj donu al ni la eblon, informiĝi pli ĝuste pri tiu volo; se vi volas diri, ke la esenco de la projekto pri Delegitoj estas akceptita kaj oni nur neregule voĉdonis pri ia detalo, tiam diru tion klare kaj ne senkreditigu en la okuloj de la Esperantistaro la tutan aferon; se nia voĉdonado estis neregula, aranĝu al ni alian pli regulan voĉdonadon; miaflanke mi promesas al vi, ke ĉion, kion ajn la Esperantistaro decidos, mi jam antaŭe blinde akceptas; sed mi deziras nur, ke tio estu la volo de la Esperantistaro kaj ne la volo de apartaj personoj. Se montriĝos, ke la Esperantistoj ne volas mem esti la administrantoj de sia afero, mi certe tion ne altrudos al ili; se en Antverpeno ni faris ian eraron, ĉu principe, ĉu en detaloj, donu al ni bonajn, trankvilajn konsilojn kaj helpu al ni rebonigi tiun eraron; sed se vi ne konsilas, sed nur atakas, senkreditigas kaj senkuraĝigas,—vi per tio certe ne faras bonan servon al Esperanto.

Kelkaj diras, ke oni atakas nun ne la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj, sed nur la konstantan »Ĝeneralan Organizon«. Sed tio estas ja nur vortoj erarigaj. Oni scias, ke konstanta, ĝenerala organizo ne sole ankoraŭ tute ne ekzistas, sed ĝi eĉ ne estas ankoraŭ proponita. En Antverpeno, oni nur elektis komitaton, kiu devas esplori la demandon pri tia organizo kaj eventuale ellabori kaj prezenti al la Esperantistoj ian projekton. Kontraŭ kiu do kaj kontraŭ kio batalas la malkontentuloj, kiuj priskribis la elekton de la studa komitato kiel ion tute senordan, kontraŭregulan kaj eĉ preskaŭ kiel ian friponaĵon? Ni ne scias ankoraŭ, kiam la komitato finos sian studan laboron (en la nuna jaro—verŝajne sub la senkuraĝiga influo de la konstanta atakado—ĝi ne finis je la difinita templimo, kaj tial en Krakovo la rezulto de ĝia laboro ne povos esti prezentata al voĉdonado); ni ne scias ankoraŭ, al kia konkludo la komitato venos, t. e. ĉu ĝi trovos konstantan ĝeneralan organizon rekomendinda aŭ ne; se ĝi en la jaro 1913 prezentos projekton de organizo, ĝi laŭ la regularo publikigos la projekton almenaŭ tri monatojn antaŭ la Kongreso, por ke ĉiuj Esperantistoj havu sufiĉe da tempo, por ĝin pripensi kaj priparoli; poste ĝi estos diskutata de bone preparitaj Delegitoj en la Kongreso, kaj nur poste ĝi estos regule voĉdonata... Kian do sencon havas la atakado kontraŭ projekto, pri kiu oni ne scias ankoraŭ, ĉu ĝi estos kaj kia ĝi estos?

Ĉu niaj malkontentuloj, kiuj la malbonecon de la Antverpena Kongreso penis pruvi, interalie per elmeto de la protesto de S-ro Michaux, efektive kaj sincere kredas, ke la Antverpena Kongreso, kiu tute ne estis preparita, nek rajtigita por la esploro de tia grava afero, devis tuj, senstude, akcepti la projekton de S-ro Michaux, anstataŭ transdoni ĝin al studa komitato? Ĉu ili mem ne estus la unuaj, kiuj terure protestus kaj insultus, se la Kongreso farus ion similan? Ĉu niaj malkontentuloj efektive kaj sincere kredas, ke la tute ne preparita kaj ne rajtigita Kongreso devis rapidece esplori kaj akcepti la projekton de U.E.A., kiu aperis nur dum la Kongreso mem, kaj kiun la Esperantistaro tute ne havis la eblon antaŭe pripensi? Ĉu efektive kaj sincere la malkontentuloj vidas krimon en tio, ke, anstataŭ akcepti nepreparite kaj nerajtigite la projekton de S-ro Michaux de U.E.A., la Kongreso decidis, ke antaŭe ĉio devas esti studata?

Ne sole ia definitiva ĝenerala organizo, sed eĉ ia propono pri tia organizo ne estas ankoraŭ akceptita; ĉio estas nun ankoraŭ studata. Neniu sekve povas dubi pri tio, ke la tuta atakado celas ne la ankoraŭ ne ekzistantan Ĝeneralan Organizon, sed nur la principon de kongresaj Rajtigitaj Delegitoj; la malkontentuloj simple ne volas, ke la Esperantistoj havu la eblon, decidi pri siaj komunaj aferoj. Kion do ili havas kontraŭ la principo de Rajtigitaj Delegitoj?

Ili timigas la Esperantistojn, ke la Rajtigitaj Delegitoj forrabos de la Esperantistoj ilian liberecon! Ke ili prezentos Estraron, kiu donos al la Esperantistoj ordonojn, metos sur ilin ŝarĝojn! Pardonu min, Sinjoroj, sed tia timigado estas ja tre stranga. Ĉiu komprenas ja tre bone, ke la Esperantistoj ne prezentas ian regnon kun ĝendarmoj, kaj neniu havas aŭ iam povos havi la forton, devigi la Esperantistojn, ion fari aŭ ion oferi. Por la personoj, kiuj povus ankoraŭ havi ian dubon, estas ja tute klare dirite ne sole en la antaŭparolo al la regularo pri Delegitoj, sed ankaŭ en la regularo mem, ke por privataj Esperantistoj la decidoj de la Delegitoj havas absolute nenian devigon, sed ili elmontras nur la opinion de la plimulto por tiuj Esperantistoj, kiuj deziras scii tiun opinion kaj kiuj propravole deziras alkonformigi siajn agojn al tiu opinio. Kiu ne deziras tion fari, tiun certe neniu devigos. Ĉiu senpartia homo komprenas, ke la ĉefa celo de la Rajtigitaj Delegitoj estas: doni al Esperantistoj plenan liberecon kaj forton. Nun, nia afero dependas de kelkaj plej popularaj gazetoj, kiuj sugestias al la tuta Esperantistaro siajn opiniojn, kaj tio (kiel montris ekzemple la historio de nia movado en Svedujo) en ia neantaŭvidebla okazo povus iam fariĝi tre danĝera por nia tuta afero. La institucio de Rajtigitaj Delegitoj, kiu donas al ni la eblon, ĉiam informiĝi pri la opinio de la plimulto, celas liberigi la Esperantistaron de tiu dependo kaj nian tutan aferon de tiu danĝero.

Oni timigas la Esperantistojn, ke la kongresaj Delegitoj eble iam ŝanĝos la lingvon! Sed en la regularo de niaj Kongresoj ekzistas ja fundamenta paragrafo, kiu tre klare malpermesas al la kongreso, pridiskuti demandojn lingvajn. Cetere, se eĉ tiu paragrafo ne ekzistus, ĉu efektive iu povas serioze pensi, ke la tuta Esperantistaro iam fariĝos tiel idiota, ke demandojn pri lingvo aŭ aliajn demandojn, postulantajn specialan kompetentecon, ĝi pridiskutos en Kongreso, konsistante el nekompetentaj kaj ne speciale preparitaj personoj? Ĉiu komprenas tre bone, ke se aperos ia lingva demando, ĝi estos forsendita al la Akademio, poste—se la Akademio aprobos—al la tuta Lingva Komitato, kaj nur fine—se ankaŭ la tuta Lingva Komitato aprobos—ĝi venos al la Kongreso, tamen kompreneble ne por lingva diskutado, sed nur por aprobo aŭ malaprobo. La Kongreso sekve ne sole neniam povas decidi ian reformon kontraŭ la deziro de la Lingva Komitato, sed kontraŭe ĝi povas doni sian malpermeson, se la Lingva Komitato farus ian facilaniman decidon. Sekve se ni tute prave ne timas, ke la Lingva Komitato iam farus facilaniman paŝon (kion ĝi sen kontrolo de kongresaj Delegitoj povus ja fari multe pli facile, ol kun ilia kontrolo)—de la flanko de la Delegitoj certe minacas al ni nenia danĝero en ĉi tiu rilato, sed kontraŭe, la Delegitoj prezentos por ni defendon en la okazo, se eble la Lingva Komitato iam volus fari ian danĝeran agon. Neniu povas nun dubi, ke ĉia provo, fari en nia lingvo rompojn, renkontus plej energian kontraŭstaron de la tuta Esperantistaro, ĉar en la nuna tempo ni ĉiuj konscias, ke tio estus pereiga por nia afero; sed la mondo devas scii, ke ni gardas la netuŝeblecon de nia lingvo nur pro prudento kaj kiel homoj liberaj, kaj ke se iam efektive aperus ia senduba neceseco, ŝanĝi nian lingvon, ni principe havas la rajton, tion fari tiel same, kiel ĉiu nacio principe havas la rajton, fari kun sia nacia lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa. Ĉiu penado gardi la netuŝeblecon de nia lingvo per rimedoj de iaj Aziaj regnoj, t. e. per malpermeso de kunvenado kaj konsiliĝado pri niaj aferoj pro la timo, ke eble ni volos iam konsiliĝi pri la lingvo mem,—tia penado, ludi la rolon de ĝendarmoj sen forto, estus ne sole ridinda kaj tute sensukcesa, sed ĝi donus rezulton rekte malan: ĝi nur instigus deziron de reformoj kaj senkreditigus nian lingvon en niaj okuloj kaj en la okuloj de la tuta mondo multe pli, ol tion povus fari ĉiuj kontraŭesperantistoj kune prenitaj.

Oni eble timas, ke la Delegitoj povos iam fari alian (ne lingvan) facilaniman decidon? Sed ĉiu diskutota demando estos ja publikigita tri monatojn antaŭ la Kongreso; ĉiuj Esperantistoj sekve havos sufiĉe da tempo, por pripensi ĝin kaj averti siajn Delegitojn; kaj se malgraŭ ĉio la Delegitoj faros ian facilaniman decidon, la malkontentuloj povos ja dum tuta jaro priparoli la decidon, prepari la spiritojn kaj prezenti al la venonta Kongreso proponon pri forigo de la antaŭa decido.

Oni plendas kontraŭ diversaj detaloj de la regularo pri Rajtigitaj Delegitoj; ekzemple oni protestas kontraŭ la decido, ke la Societoj, sendantaj Delegitojn, devas ion pagi por tio; aŭ oni plendas kontraŭ tio, ke la kondukado de la aferoj pri la Delegitoj estas transdonita al la Centra Oficejo, kiu laŭ la diro de la malkontentuloj malbone kondukas la aferon kaj malbone uzos la enkasigitan monon. Bone; sed se la malkontentuloj estas konvinkitaj, ke ili estas pravaj, kiu do malpermesas al ili, ke al la venonta Kongreso ili lojale kaj trankvile prezentu proponon pri la forigo aŭ ŝanĝo de la al ili malplaĉantaj detaloj?

Oni diras, ke proponon, kiu estas malagrabla al la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato, tiu prezidanto ne volos enporti en la tagordon de la Kongreso, kaj sekve oni ne povos ĝin pridiskuti. Sed ĉiu povas ja facile kompreni, ke tia timo estas tute senkaŭza, ĉar la prezidanto de la Konstanta Kongresa Komitato ne havas ja la rajton, nek la povon, malakcepti ion en la tagordon laŭ sia propra plaĉo. En Antverpeno la tuta kongresa komitato (ne la prezidanto) rifuzis akcepti unu proponon nur pro tio, ke ĝi celis elvoki skandalon. Sed se iu en ĝentila maniero skribos ekzemple: »mi proponas, ke la rajto sendi Delegitojn estu senpaga«, aŭ: »mi proponas, ke por plena senpartieco kaj superpartieco de la institucio de Rajtigitaj Delegitoj, ĉiuj aferoj, koncernantaj tiujn Delegitojn, kaj ĉiuj pagoj de tiuj Delegitoj estu administrataj ne de la Centra Oficejo, sed de ia speciala sekretario-kasisto, elektata de la Delegitoj mem«,—ĉu efektive iu povas timi, ke tiamaniere redaktitajn proponojn la kongresa komitato povus propravole malakcepti en la tagordon? Kaj se eĉ ni supozus, ke la kongresa komitato farus tian maljustaĵon, la proponanto havas ja ĉiam la rajton, apelacii al la Delegitoj private kaj senpere, kolekti por sia propono la necesan nombron da subskriboj kaj devigi la komitaton, enporti la maljuste rifuzitan proponon en la tagordon.

Oni eble diros, ke pro ia premado de la flanko de la »eminentuloj«, nenia propono malagrabla por la eminentuloj povas havi esperon, ricevi por si en la Kongreso plimulton da voĉoj. Sed ankaŭ tio estas ja tute ne vera; ĉar dum longa tempo antaŭ la Kongreso ĉiu proponanto havas ja plenan povon, bone motivi sian farotan proponon en la gazetoj aŭ per cirkuleraj leteroj al la Societoj kaj Grupoj Esperantistaj kaj sekve garantii al si, ke, se lia propono estas efektive prava, ĝi certe trovos por si en la Kongreso la plimulton da voĉoj.

Vi vidas sekve, ke ĉion, kio povas esti utila por nia afero, oni povas tre bone atingi en maniero trankvila, kaj tute ne estas necese, semi konstantan malpacon kaj per ĉiuj fortoj paralizi ĉian vivon kaj progreson en nia afero. La Delegitaro konsistas el homoj kaj kompreneble povas erari; precipe facile ĝi povis erari en la nuna momento post sia naskiĝo, kiam ĝi havis ankoraŭ tro malmulte da sperto. Tion ĉiu devas kompreni, kaj ĉiu bona Esperantisto, al kiu ŝajnas, ke la Delegitaro eraris, devas lojale diri al si: »la plimulto decidis, sekve mi devas min submeti; sed ĉar mi estas konvinkita, ke la decido estas erara, tial mi penos, ke en la venonta Kongreso oni rebonigu la eraron«. Sed se iu, al kiu ne plaĉas tiu aŭ alia decido, tiu aŭ alia eble nelerta faro de la kongresa estraro, tuj malpaciĝas, komencas atakadon, bojkotadon, senkreditigadon de la tuta Kongreso, k.t.p.... ĉu tia agado estas bona?

Ĉi tiu mia artikolo estos verŝajne mia lasta artikolo sur la kampo de Esperantista diskutado. Pro kelkaj kaŭzoj, mi de nun verŝajne neniam plu partoprenos en diskutado, nek en la Kongresoj, nek en la gazetoj. En Krakovo mi tute certe detenos min de ĉia partoprenado en la diskutoj; sekve tiuj, kiuj estas kontraŭ mia opinio, havas plenan povon, kontraŭbatali ĝin per ĉiuj fortoj, ne timante, ke mi polemikos kontraŭ ili eĉ per unu vorto. Sed ĝuste pro tio, ke mi ne intencas plu diskuti, mi nun la lastan fojon klarigis mian opinion.

Mi atentigas pri tio, ke mi esprimis ne mian deziron, sed nur mian opinion, ĉar mia deziro estas nur unu: Ke la Esperanta afero vivu kaj progresu sane, en kia ajn maniero tio estos. Se mia opinio estas erara, la Esperantistoj forĵetu ĝin; sed ili faru tion en maniero orda, per regula voĉdonado.

L. L. Zamenhof.

Piednoto

[60] »Pola Esperantisto«, Junio 1912, represita en »Oficiala Gazeto Esperantista« V, 3. 1912, p. 100-106.

Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj (I.U.E.S.)

Akceptita de la Naŭa Kongreso Esperantista en Bern, 1913, laŭ proponoj de D-ro Arnhold kaj aliaj[61]

1. Per tiu ĉi statuto kaj por interligi la Esperantistajn Societojn, kiuj deziras starigi interrilatojn por la plej rapida sukceso de siaj klopodoj, estas kreata Asocio nomata Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj, kies celo estas, plifaciligi la propagandon de la Lingvo internacia Esperanto kaj plirapidigi ĝian enkondukon en la tutan mondon.

2. La sidejo de tiu societo estas la Esperantista Centra Oficejo, kiu estas komisiita por plenumi la taskon de sekretariejo.

3. Tiu Asocio estas organizita kiel nura federacio, kaj la aliĝantaj societoj konservas sian memstarecon kaj sendependecon, nur nomante konsilantojn, por reprezenti ilin en speciala kondukanta supera komitato ĉi-poste montrata.

Ili nur kune interligas siajn fortojn kaj klopodojn por la studado de la demandoj, kiuj povas prezenti por ili komunan intereson, kaj por la sekvoj donotaj, se okazas, al la decidoj de la komitato, rezultantaj de tiuj esploroj.

4. Povas esti ano de la Unuiĝo ĉiu grupo aŭ societo, ĉu loka, ĉu faka, regule enskribita sur la listo de la Esperantistaj societoj, kiuj pagas kotizon al la Centra Oficejo Esperantista, por ricevi interŝanĝe la servojn kaj la oficialajn dokumentojn de tiu Oficejo[62].

Nur tiuj anoj de la Unuiĝo povas elekti Rajtigitajn Delegitojn por la kongresoj, kaj konsekvence voĉdoni en tiuj kongresoj, laŭ la regularo fiksita por tiu elekto, t. e. unu delegito por 25 elektintaj anoj pagintaj la ĉiujare fiksotan kotizon (Vidu Oficiala Gazeto, IV, 4, 1911, p. 141).

Nur ili ankaŭ povas grupiĝi aŭ klopodi, laŭbezone, por elekti la anojn de la Administra Komitato de la Centra Oficejo, laŭ la regularo antaŭe fiksita por la elekto de la anoj de la Internacia Konsilantaro, t. e. unu delegito por 1000 elektintaj anoj aŭ ankoraŭ por ĉiu nacia societo, eĉ ne entenante tiun nombron (Vidu Oficiala Gazeto, IV, 4, 1911, p. 143, kaj III, 4, 1911, p. 128).

5. La Unuiĝo estas kondukata de estraro, kiu konsistas el du partoj.

La unua parto entenas la reprezentantojn de la grandaj societoj, kiuj, en ĉiuj landoj, grupigas la Esperantistojn sub formo de ligoj, asocioj aŭ federacioj.

Tiuj reprezentantoj estas ĉu la prezidantoj mem de tiuj societoj, ĉu la prezidantoj de iliaj agadaj komitatoj.

La vicprezidantoj aŭ sekretarioj de tiuj asocioj aŭ komitatoj estas komisiitaj, por anstataŭi tiujn reprezentantojn en okazo de foresto.

En la landoj, kie ekzistas pli ol unu granda societo de propagando, ĉiu societo organizita sub formo de asocio aŭ federacio, havanta anojn en la tuta lando, povos uzi tiujn rajtojn de aliĝo kaj reprezentado.

La dua parto de la estraro povos enteni la saman nombron de anoj kiel la unua. Ilin elektos la Rajtigitaj Delegitoj dum ĉiu kongreso inter la plej taŭgaj Esperantistoj de tiuj landoj, kiuj bonvolos akcepti kandidatecon.

Tiuj lastaj komitatanoj estos ĉiujare rebalotataj, sed estos reelekteblaj.

La anoj de la unua parto estos enskribitaj la unuan fojon laŭ avizo de la elektintaj societoj kaj restas senŝanĝe ĝis nova avizo de tiuj societoj, kiuj devos zorgi por anstataŭi ilin, kiam bezonos.

6. Por starigi amikajn kaj efikajn rilatojn inter la I.U.E.S. kaj la specialaj, fakaj kaj aplikaj societoj kaj speciale kun la Universala Esperanto-Asocio, ĉiu prezidanto de aliĝinta societo devos zorgi, por starigi konstantan interkonsenton kun la reprezentantoj de tiuj societoj por la sama lando, elektante por tio la necesajn reprezentantojn.

7. La estraro studas la aferojn, kiujn proponis al ĝia esploro la Esperantistaj aliĝintaj societoj, por intermeto de siaj Delegitoj en la Universalaj Kongresoj.

Ĝi ne rajtos, mem alpreni decidojn, kiuj povus altrudi iajn devojn al la tuta Esperantistaro aŭ eĉ al iu aliĝinta societo aŭ grupo, kaj ĝi povas nur formuli dezirojn aŭ esprimi konsilojn.

Ĝi devas submeti al la decidoj de la Rajtigitaj Delegitoj ĉiun proponon, kiu povos trudi devojn al la Oficialaj Institucioj aŭ ŝanĝi la fiksitajn kondiĉojn de financa helpo donota de la Esperantistoj al tiuj institucioj. Nur en okazo de urĝa bezono, ĝi povos provizore formuli decidojn pri tiuj demandoj.

8. Tiu estraro estos speciale komisiita por internacie reprezenti, en okazo de bezono, la Esperantistojn apud la registaroj aŭ apud oficialaj institucioj de ĉiu lando aŭ apud la diversaj internaciaj asocioj, kiel ekzemple kongresoj, naciaj ekspozicioj, k.t.p.

Ĝi devas zorgi, por informi la aliĝintajn societojn pri la aferoj, kiuj koncernas la ĝeneralan propagandon de la lingvo, kaj povas interesi tiujn societojn.

Ĝi devas ankaŭ helpi, laŭ sia povo, la klopodojn de la agadaj komitatoj de la aliĝintaj societoj de propagando.

9. La anoj de la estraro starigas mem la regularon por la funkciado de la Unuiĝo.

Ili elektas ĉiujare inter si unu prezidanton, unu vicprezidanton, unu sekretarion-kasiston kaj du aŭ tri asesorojn por la plenumado kaj solvado de la urĝaj aferoj.

Piednotoj

[61] Esperantista Dokumentaro XXVI, p. 89-92.

[62] Laŭ klarigo donita dum la diskutado en la 9a Kongreso kaj aprobita de la Kongreso, tiu paragrafo aplikiĝas nur al naciaj, regionaj aŭ lokaj societoj de propagando aŭ de aplikado, kondiĉe ke ili entenos samnacianojn, kaj kun escepto de la internaciaj societoj.

Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)

I. Celoj kaj principoj

1. Sub la nomo Universala Esperanto-Asocio ekzistas asocio, fondita en 1908, kiu celas:

2. UEA estas neŭtrala rilate al religio, nacieco aŭ politiko. En ĝi viroj kaj virinoj estas egalrajtaj kaj elekteblaj al ĉiuj oficoj.

3. La oficiala lingvo de UEA estas la Zamenhofa Lingvo Esperanto, tia, kia ĝi estas difinita per sia literatura kaj teknika verkaro.

4. La sidejo de UEA troviĝas ĉe sia Centra Oficejo, en Genève, Svislando. UEA deklaras sin asocio kun celo ideala kaj je ne limigita daŭro, konforme al art. 60 de la Svisa civila kodo. La Centra Oficejo de UEA estas oficiale nomata: »Internacia Esperanto-Oficejo«, »Bureau international de l’Espéranto«, »Internationales Esperantoamt«, k.t.p.

La Komitato rajtas translokigi la sidejon de la Asocio kaj oficejo en alian svisan lokon, kaj laŭbezone ilin enskribi en- kaj eksterlande en la ŝtatajn registrojn por societoj.

5. La oficialaj publikigoj de UEA fariĝas per la Jarlibro, per la gazeto »Esperanto«, per bultenoj aŭ cirkuleroj. La Asocio rajtas eldoni ĉiuspecajn presaĵojn rilatantajn al ĝia celo kaj agado.

La administra jaro kalkuliĝas de 1. novembro ĝis 31. oktobro.

La tempolimoj fiksitaj per tiu statuto aŭ regularoj valoras por Eŭropo. Por la rilatoj el lokoj kun speciale malfacilaj poŝtaj komunikoj aŭ el aliaj kontinentoj la Direktoro plilongigas tiujn tempolimojn.

6. Por ĉiuj membroj estas devigaj tiu statuto kaj la ĝeneralaj regularoj de la Asocio.

Por la agoj de siaj reprezentantoj, oficistoj, k.t.p. la Asocio estas nur responda, se tiuj agoj okazis en la limoj de la kompetenteco, kiun por ĉiu ofico difinas ĉi tiu statuto aŭ la regularoj.

La Asocio malakceptas ĉiun financan respondecon por la funkciado de la servoj kaj por negocoj al ili rilatantaj.

7. La havaĵo de UEA estas destinata al la Esperanta movado. La membroj nek havas personan rajton je tiu havaĵo, nek estas respondaj por la ŝuldoj de la Asocio.

II. Membroj, Fakoj, Societoj

Membroj

8. Povas esti akceptata kiel membro ĉiu honorinda persono, favora al la principoj de UEA.

La Membroj (M.) pagas la kutiman jaran kotizon, kaj eblan enirpagon, fiksotan de la Komitato.

Membroj-Abonantoj (M. A.) estas membroj pagantaj kun la kotizo la abonon al la gazeto »Esperanto«, laŭ favoraj kondiĉoj al ili rezervataj.

Membroj-Subtenantoj (M. S.) estas membroj, kiuj, por helpi al la Asocio, pagas la por ili fiksitan pli altan kotizon-abonon.

Dumvivaj membroj (D. M.) estas la akirintoj de almenaŭ unu atesto de la »Garantia Kapitalo» (Art. 49) kaj la personoj havantaj tiun rajton konforme al la ĝisnuna statuto. Ili estas liberigataj je ĉiu plia kotizo aŭ abonpago.

Honoraj membroj (H. M.) estas la personoj, kiujn, pro gravaj servoj aŭ donacoj faritaj al la Asocio, la Komitato distingas je tiu titolo. Ili ne pagas kotizon.

9. La membroj rajtas:

La prezojn de la kotizoj kaj membro-abonoj fiksas la voĉdonado de la Delegitoj. La organizantoj de festoj aŭ kongresoj rajtas postuli enirpagon, por kovri la kostojn. Escepte de tio, la membroj ne povas esti devigataj pagi pliajn sumojn por la bezonoj de la Asocio.

10. La Delegito kolektas la aliĝojn, enkasigas la kotizojn de sia loko, kaj sendas ilin en tempolimo de du semajnoj al la Centra Oficejo. Ĉi tiu ankaŭ akceptas senperajn pagojn, aŭ enkasigas mem, se mankas Delegito aŭ pro aliaj gravaj kaŭzoj.

Delegito kaj Direktoro rajtas malakcepti aliĝproponojn. Delegito rifuzinta aliĝon raportas al la Direktoro. Same la Direktoro, se li rifuzis aliĝon akceptitan de Delegito, informas tiun Delegiton. Malinterkonsentojn inter ili decidas la Prezidanto.

Se malakceptita kandidato tion speciale deziras, oni informas lin pri la motivo. Ĝis 30 tagoj post alveno de tiu klarigo, tri membroj rajtas kune peti la Prezidanton, ke li prijuĝu la aliĝproponon.

11. La membreco komencas kun la enskribo en la membra kontrolo de UEA. La jara kotizo estu pagata ĝis fino de marto, prefere al la loka Delegito, aŭ al la Centra Oficejo. Poste la oficejo laŭeble avertos la nepagintojn aŭ sendos al ili poŝtrepagilojn. Estas forstrekataj la membroj, kiuj eksiĝis aŭ kies kotizoj nek alvenis ĉe la oficejo ĝis fino de julio, nek povis esti deprenataj de ebla bonhavaĵo.

Fakoj

12. Fako de UEA nomiĝas organizita grupiĝo de membroj, kiuj volas plivigligi la rilatojn inter si, por Esperantistaj, profesiaj aŭ aliaj ne kontraŭstatutaj celoj. La fakoj starigas propran statuton, elektas fakestron kaj eblan komitaton, povas postuli specialan kotizon de la fakanoj kaj krei servojn al ili rezervatajn.

La Komisiono de UEA, konforme al la ĝeneralaj interesoj de la Asocio, decidas pri akcepto aŭ ĉesigo de fakoj kaj privoĉdonas iliajn statutojn. La elekto de Fakestroj estas submetata al la aprobo de la Prezidanto de UEA, kiu nomas Fakestron, se elekto per la fakanoj ne povis okazi. La Fakestroj havas proponrajton ĉe la Komisiono. Ĉiun jaron ili raportas ĝis fino de novembro al la fakanoj kaj al la Direktoro.

La fakoj administras sin mem, konforme al la metodoj de la Asocio. Kun la konsento de la Direktoro ili povas transdoni tuton aŭ parton de siaj negocoj al la Centra Oficejo, kiu malfermas al ili kontojn. La Komisiono povas doni monsubtenojn al fakoj tre gravaj aŭ kiuj faras servojn al ĉiuj membroj.

La ĉefaj informoj de la fakoj aperas en la oficiala gazeto.

Entreprenoj

13. Entreprenoj de UEA estas nomataj la societoj, korporacioj, firmoj k.t.p., kiuj, pagante ĉiujare fiksan sumon, deziras esprimi sian simpation al UEA aŭ rilati kun la Esperantistoj. Ili rajtas publikigi sian nomon en speciala parto de la jarlibro kaj ĝuas aliajn favorojn, konforme al regularo.

Tiom kiom la laboro de la oficejo tion permesas, la Direktoro rajtas helpi al la poresperantaj klopodoj de membroj aŭ entreprenoj, konsentante, ke la oficejo peradu por ili leterojn, funkciu kiel pagejo, k.t.p.

Societoj

14. La Asocio povas fari ĉiajn kontraktojn laŭ la bezonoj de sia agado.

Kun societoj, korporacioj, firmoj kun celoj similaj al tiuj de UEA, aŭ kies kunlaboro aŭ simpatio estas dezirindaj, la Komisiono rajtas fari interkonsentojn pri komuna agado, pri interŝanĝo de servoj, k.t.p. Ĝi povas helpi al tiaj societoj, meti je ilia dispono spacon en la oficiala gazeto, kaj doni al iliaj reprezentantoj konsilan voĉon interne de la Asocio.

Societoj kaj firmoj, entreprenoj kaj aliaj, ne estas membroj de UEA. Por ilia agado la Asocio ne respondas, sed post ricevo de pravigitaj plendoj ĝi ĉesigos la rilatojn kun ili.

Organizo

15. La organoj de la Asocio estas:

Ĉiuj personoj havantaj oficon devas esti membroj.

III. Delegitoj kaj Ĉefdelegitoj

Delegitoj

16. En ĉiu loko, grava pro sia grando, siaj komercaj aŭ turismaj rilatoj, la Asocio klopodas elekti Delegiton kaj Vicdelegiton.

La Delegito reprezentas UEA kaj administras ĝiajn lokajn aferojn, konforme al la instruoj de la Direktoro.

La Vicdelegito estas la kunlaboranto kaj anstataŭanto de la Delegito. Ĉiuj reguloj por la Delegito valoras laŭsence por la Vicdelegito.

Sub sia respondeco la Delegito povas nomi Agentojn aŭ Helpantojn, kiuj rilate la Asocion nek havas oficialan rolon, nek uzu titolojn je oficiala aspekto.

Delegitoj por Komerco aŭ aliaj specialaj celoj estas elektataj okaze de la starigo de tiaj servoj. Ne koncernas ilin la sekvantaj artikoloj.

17. En unu loko estu kutime nur unu Delegito kaj Vicdelegito.

Grandegaj urboj povas esti dividataj en partoj kun po unu Delegito kaj Vicdelegito, sub la gvidado de Ĉefdelegito, kiu reprezentas la tutan urbon.

Kie la Esperantista movado estas malforta, pluraj lokoj dissemitaj povas esti administrataj de unu Delegito kaj Vicdelegito.

Najbaraj Delegitoj fiksas inter si la geografiajn limojn de sia agadkampo. Se necese, decidas la Direktoro.

18. La elekto de Delegito fariĝu laŭeble konforme al jenaj principoj: Li bone konu la Esperantajn lingvon kaj movadon; li abonu kaj regule legu la gazeton de la Asocio; li estu plenaĝa enlandano daŭre loĝanta en sia loko, kaj, sub la kutima rezervo de gravaj malhelpoj, promesu plenumi sian oficon tri sinsekvajn jarojn.

En lokoj, kie loĝas minimume 10 membroj, ĉi-tiuj elektas la Delegiton kaj Vicdelegiton. Kie ne povis okazi regula elekto, kaj en lokoj kun malpli ol 10 membroj, la Delegito kaj Vicdelegito estas elektataj de la Direktoro.

Ilia ofico daŭras ĝis la laŭstatuta elektado de la Delegitoj, okazanta ĉiun trian jaron.

Se en loko, por kiu la Direktoro elektis la Delegiton, troviĝas poste 10 membroj, ili povas okazigi propran elekton.

19. La elektitaj Delegitoj estas publikigataj en la oficiala gazeto. Se ĝis 30 tagoj post ĝia forsendo neniu membro protestas pro gravaj kaŭzoj, la elekto fariĝas valora. Intertempe la Delegito funkcias provizore.

Se la Direktoro opinias, ke nova Delegito ne taŭgas por la ofico, li rajtas haltigi la publikigon, informante la elektiton pri siaj motivoj. Ĝis 30 tagoj post la informo, ke kontraŭstaras iu membro aŭ la Direktoro, la rifuzito aŭ liaj elektintoj povas peti la finan decidon de la Prezidanto.

20. La Delegito:

21. La Delegiteco estas honora ofico.

La Delegito rajtas rifuzi laŭregularan peton de servo, kiun li kredas ne akordigebla kun sia honoro aŭ konscienco. Li sciigas pri tio la petinton.

Al membroj, kiuj misuzas la aranĝojn de la Asocio, li rajtas rifuzi siajn servojn, informante la petinton kaj la Direktoron.

Libervole farante servojn al ne-membroj, li klopodas ilin varbi por UEA. Li nek faras servojn, nek metas aranĝojn de la Asocio al la dispono de personoj, kiuj nur volas profiti je ĝi.

22. La Delegito kvitancas por la Asocio la ricevitajn kotizojn, sed li ne estas kompetenta fari en ĝia nomo elspezojn aŭ mendojn.

Por kompensi siajn personajn elspezojn kaj laŭeble tiujn de siaj kunlaborantoj, la Delegito deprenas de la kotizoj de li ĝustatempe enkasigitaj la parton por tiu celo fiksitan. Procentaĵoj je lia favoro estos ankaŭ starigataj por la pagoj de la Entreprenoj, por anoncoj en la jarlibro, k.t.p.

Ĉiuj sumoj ricevitaj por la Asocio devas esti sendataj afranke al la Centra Oficejo en tempolimo de du semajnoj.

El donacoj, vendoj, k.t.p. povas esti kreata loka kaso por helpi la agadon de la Delegito. Pri tiaj kasoj decidas la membroj; UEA ne estas responda por ili.

23. En lokoj kun minimume 10 membroj la Delegito kunvenigas la membrojn almenaŭ unufoje ĉiujare, prefere dum aŭtuno. Kunveno devas esti aranĝata: por elekti Delegiton, kaj se tion petas kvinono de la lokaj membroj aŭ la Direktoro.

La ĉefaj traktotaĵoj estas konatigataj per invitilo, unu semajnon antaŭe. La kunveno elektas prezidanton kaj protokoliston, aŭdas la raporton de la Delegito, esploras faritajn proponojn kaj fiksas laŭ ili la lokan agadon de la Asocio. La Delegito ne estas elektebla kiel prezidanto de kunveno. Laŭ postulo de la Delegito aŭ de kvinono de la ĉeestantoj, oni voĉdonas skribe.

La elekto de Delegito aŭ Vicdelegito nur valoras, se ĉeestas minimume la duono de la membroj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duono el la voĉoj de la kunvenintoj. Se tiuj kondiĉoj ne estas plenumataj, la ĉeestantoj decidu, ĉu oni aranĝos novan kunvenon aŭ voĉdonos per la poŝto. Tiun duan fojon sufiĉas la simpla plimulto de la donitaj voĉoj.

24. Se Delegito neplu povas plenumi sian oficon, pro foriro el la loko, grava malsano, morto, k.t.p., la Vicdelegito informas la Direktoron. Se estas malpli ol 10 membroj, li indikas samtempe ĉu li estas preta fariĝi Delegito kaj kiun novan Vicdelegiton li proponas. Se li havas minimume 10 membrojn, li okazigas en tempolimo de 60 tagoj la elekton de nova Delegito.

De la antaŭa Delegito la nova reprenas la materialon, kaj el la aktoj tion, kion li bezonas por sia agado.

Ĉefdelegitoj

25. Por grandega urbo, landparto aŭ tuta lando povas esti elektata Ĉefdelegito kaj anstataŭanto. Lia geografia agadkampo nomiĝas: »Teritorio de UEA«. La limoj de teritorio akordiĝu kun la ŝtataj landdividoj, kiel regionoj, provincoj, k.t.p., se la praktikaj bezonoj ne konsiligas alian apartigon.

Teritorio estas fiksata per decido de la Komisiono, ĉu laŭ propra iniciato, ĉu laŭ peto de almenaŭ 15 najbaraj Delegitoj, kune reprezentantaj minimume 75 membrojn. La Komisiono ĉiam rajtas dividi aŭ kunigi teritoriojn.

La Komisiono elektas la Ĉefdelegiton kaj lian anstataŭanton. En teritorioj kun la supre citita nombro de Delegitoj kaj entute 75 membroj, la Delegitoj mem elektas la Ĉefdelegiton kaj anstataŭanton, rezervante la aprobon de la Prezidanto.

26. Al la Ĉefdelegitoj la Komisiono povas doni jenajn taskojn:

Kun la konsento de ia Direktoro povas esti donataj al la Ĉefdelegito kelkaj el la direktoraj kompetentecoj, speciale la elekto de Delegitoj ne havantaj 10 membrojn. La Ĉefdelegito raportas ĉiujare ĝis fino de novembro al la Direktoro pri sia agado, la sekretariejo kaj eblaj kasaferoj.

27. La Ĉefdelegito kunvenigas la Delegitojn kaj la aliajn membrojn de sia teritorio almenaŭ unu fojon jare, prefere dum nacia Esperantista kunveno. Li raportas, priparoligas la agadon de UEA, k.t.p. Tiuj kunvenoj decidas ĉion, kion ili juĝas utila al la progreso de UEA en la teritorio. La procedo estas laŭsence la sama kiel dum loka kunveno, sed Ĉefdelegito kaj anstataŭanto, elektitaj de la Delegitoj, ne rajtas funkcii kiel prezidanto aŭ protokolisto. La Delegitoj povas doni voĉrajton al la ĉeestantaj membroj, escepte pri elekto de Ĉefdelegito kaj pri teritoria kaso, plenigita el Delegitaj procentaĵoj.

28. En teritoriaj aferoj ĉiu Delegito havas unu voĉon. La kvinono el ili kaj same la Direktoro rajtas peti, ke la Ĉefdelegito organizu korespondan voĉdonadon pri elekto aŭ alia grava negoco. La elekto de Ĉefdelegito kaj anstataŭanto estas skriba kaj fariĝas ordinare dum kunveno, alie per la poŝto. Elekto nur valoras, se voĉdonis en kunveno almenaŭ la duono, en la koresponda procedo almenaŭ du trionoj de la teritoriaj Delegitoj, kaj se la kandidatoj ricevis pli ol la duonon de la voĉoj. Se du korespondaj voĉdonadoj ne donis rezultaton, decidas la Prezidanto.

29. Kie troviĝas la necesaj rimedoj, la Ĉefdelegito kaj la Direktoro elektas kune Sekretarion de UEA.

La Sekretario helpas la Ĉefdelegiton, reprezentas la Centran Oficejon, prizorgas administrajn laborojn konforme al la instruoj de la Direktoro, kaj faras se necese parton de la servoj anstataŭ la Delegitoj.

Laŭeble la Sekretario estas pagata el donacoj por tiu celo, el procentaĵoj de kotizoj, abonoj kaj vendoj, el teritoria kaso, k.t.p. Al Sekretarioj, kies laboro notinde malŝarĝigas la Centran Oficejon, la Direktoro rajtas konsenti rabaton ĝis 10% je ĉiuj sumoj alsendotaj. La Komisiono povas kuraĝigi la Sekretariojn per monsubtenoj aŭ premioj, se la financa stato de la Asocio tion permesas.

30. Por ebligi la pagon de Sekretario kaj por aliaj asociaj celoj povas esti kreata Teritoria Kaso. Ĝia havaĵo apartenas al UEA, sed la Asocio ne respondas por ĝiaj ŝuldoj.

Se la kaso devas esti plenigata el la Delegitaj procentaĵoj, la kondiĉoj estas: ke la Delegitoj rezignas minimume je la duono de siaj procentaĵoj favore de tiu kaso, kaj ke la decidon akceptas skribe tri kvaronoj de la Delegitoj en la teritorio. Decido tiel akceptita fariĝas deviga por ĉiuj Delegitoj, kaj valoras ĝis la fino de la jaro, dum kiu ĝi estis forigita per la sama procedo. La havaĵon administras kasisto elektita de la kunveno, kaj la Ĉefdelegito ĝin laŭofice kontrolas.

IV. Centra Organizo

Komitato kaj Komisiono

31. La ĝenerala gvidado de la Asocio estas komisiata al Komitato. Ĝi konsistas el 15–25 membroj diversnaciaj, elektitaj de la Delegitoj por tri jaroj.

Se pro iuj kaŭzoj fariĝas en ĝi lokoj liberaj, tiam la Komitato povas, kaj, se alimaniere lando aŭ grupo de landoj estus tute ne reprezentata, la Komitato devas sin rekompletigi mem ĝis la proksima elekto. Je la fino de ĉiu periodo la Komitato decidas, konforme al la disvastiĝeco de la Asocio, kiom da membroj enhavu la elektota Komitato.

32. La Komitato:

33. La Prezidanto de UEA reprezentas la Asocion en ĉiuj eksteraj, ne pure administraj rilatoj, kaj subskribas kun la Direktoro la ĉefajn dokumentojn. Li prezidas la Komitaton kaj Kongreson. Persone aŭ ilin transdonante al alia Komitatano, li prizorgas la pliajn taskojn al li destinatajn per tiu statuto aŭ regularoj. En gravaj kaj urĝaj okazoj li havas la kompetentecojn de la Komitato aŭ Komisiono, al kiuj li raportos plej baldaŭ. La Vicprezidanto helpas kaj anstataŭas lin.

34. La Komisiono konsistas el la Prezidanto aŭ Vicprezidanto de UEA, kaj, laŭ decido de la Komitato, el 4 aŭ el 6 pliaj Komitatanoj, loĝantaj en landoj ne tro malproksimaj de la oficiala sidejo.

La Komisiono:

35. Komitato kaj Komisiono laboras per rondiranta kajero aŭ per cirkuleroj. Ili kunvenas ĉiujare okaze de la Kongreso, la Komisiono se eble pli ofte. En la voĉdonoj valoras la simpla plimulto, okaze de voĉegaleco decidas la Prezidanto. Tiom kiom permesas la cirkonstancoj, elekto, ĉe kiu neniu kandidato ricevis la absolutan plimulton, estu ripetata, ĝis unu ĝin atingas. Valoras provizore kaj devos poste esti submetataj al nova voĉdono: Decidoj, je kiuj partoprenis malpli ol du trionoj de la Komitatanoj; decidoj de la Komisiono, se ne respondis du membroj.

36. Por esplori iujn problemojn, la Komitato ĉiam povas elekti inter aŭ ekster si specialajn komisionojn, sed ne rajtas transdoni al ili siajn kompetentecojn. Same la Komisiono de UEA povas peti la kunlaboron de Fakestroj, Delegitoj, k. t p. La Komitato decidas pri kredito donata al la membroj de la Komisiono por iliaj administraj kaj vojaĝaj elspezoj.

Honoraj Reprezentantoj

37. Honoraj Reprezentantoj de UEA estas personoj, elektitaj por tri jaroj de la Komisiono, kiuj pro sia sperto, aŭtoritateco aŭ socia pozicio povas utili al la Asocio. Ili patronas la propagandon, helpas okaze de klopodoj ĉe aŭtoritatoj aŭ estraroj, kaj reprezentas kun la Delegito la Asocion ĉe publikaj manifestacioj. Ili devas esti membroj kaj ne havas administran rolon.

Kongreso

38. Okazas ĉiujare Kongreso de UEA, kies lokon, tempon kaj kondiĉojn fiksas la Komitato.

La Kongreso:

La Prezidanto de UEA gvidas la kongreson; la protokolisto estas elektata de la kongresanoj. Rajtas voĉdoni ĉiuj membroj pagintaj la kongreskarton. La traktotaĵoj devas esti konatigataj en la oficiala gazeto, la ĉefaj raportoj kaj proponoj estas presite disdonataj al la kunvenintoj.

La Kongreso aprobas aŭ malaprobas la raportojn, kaj decidas pri la proponoj en formo de deziresprimoj al la Komitato.

Centra Oficejo

39. La Centra Oficejo de la Asocio konsistas el Direktoro, Vicdirektoro, oficistoj kaj helpantoj. Direktoro kaj Vicdirektoro estas elektataj de la Komitato, ilian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono. Ili ne povas esti Komitatanoj, sed havas en la Komitato kaj Komisiono konsilan rolon kaj proponrajton.

40. Se momente ne estas trovebla sperta Direktoro, aŭ se ĉi tiu ne povas dediĉi sian tutan tempon al la ofico, la Komisiono elektas profesian oficejestron kun la titolo: Ĝenerala Sekretario de UEA. La Komisiono decidas, kiuj el la direktoraj kompetentecoj iras al la Ĝenerala Sekretario, kaj kiujn ĝi rezervas al la Direktoro aŭ al unu el siaj membroj.

41. La Direktoro gvidas la administradon konforme al la agadplano de la Komitato kaj klopodas por la disvastigo de la Asocio. Li reprezentas ĝin en ĉiuj kutimaj administraj aferoj kaj subskribas en ĝia nomo. Por negocoj de li kontraktitaj, kiuj superas lian agadrajton, li restas responda ĝis ili estas formale aprobitaj.

La Vicdirektoro helpas kaj anstataŭas la Direktoron. Kun la konsento de la Prezidanto, la Vicdirektoro povas memstare prizorgi administran departementon kaj subskribi por ĝi.

42. La Direktoro, la Ĝenerala Sekretario kaj la Centra Kasisto deponu mongarantion ĉe banko, laŭ kondiĉoj fiksataj de la Komisiono.

La Direktoro dungas la oficistojn kaj helpantojn, fiksas iliajn laborkondiĉojn kaj salajrojn. Al la centra kasisto, kaj al po unu sekretario por la administrado kaj por la gazeto, li povas doni la subskribrajton por iliaj funkcioj.

La Centra Oficejo konservas la bibliotekon kaj arĥivejon de la Asocio.

43. Post novjaro la Direktoro raportas al la Komitato pri la stato de la Asocio: Oficejo, gazeto, teritorioj, fakoj, k.t.p. Al la kongreso li submetas ekstrakton de tiu jara raporto kaj skizon pri la ĝiskongresa agado. Laŭbezone li raportas al la Komisiono, kaj li informas la Prezidanton pri gravaj okazintaĵoj. Li tenas liston de la plendoj.

La Direktoro redaktas la »Oficialan Jarlibron«, la »Oficialan Informilon« en la gazeto, kaj eblan bultenon. Al la aprobo de la Prezidanto li submetas la regularojn pri administrado, kasaferoj, kaj Entreprenoj. Devas esti aprobitaj de la Komisiono: Eksterordinaraj elspezoj; la starigo de novaj servoj; ĉiuj kontraktoj kaj eblaj procesoj, kiuj ne koncernas la kutiman administradon aŭ estas gravaj por la eksteraj rilatoj de la Asocio.

Oficiala Gazeto

44. La Asocio eldonas je sia risko kaj profito la gazeton: »Esperanto«. Skribas ĝin tute aŭ parte Redaktoro, elektita de la Komitato. Lian salajron kaj eblan kontrakton fiksas la Komisiono.

La gazeto estu gvidata laŭ la ĝisnuna tradicio kaj enhavu nenion kontraŭ la celoj aŭ la interesoj de la Asocio. Escepte de tio, la Redaktoro ĝuu en sia laboro plej eblan liberecon.

La Redaktoro klopodas gajni kunlaborantojn, prefere senpagajn, kaj korespondas kun ili. Por la parto de li redaktita, li portas la leĝan respondecon. El ĉiuj alsenditaj presaĵoj la unua ekzemplero apartenas al la biblioteko de UEA, la aliaj al la Redaktoro aŭ la kunlaborantoj. La Redaktoro fiksas interkonsente kun la Direktoro la detalojn pri labordivido kaj aperado, konforme al la disponebla mono. Se necese, decidas la Prezidanto.

45. La Centra Oficejo administras kaj eldonas la gazeton. Ĝi aperigas la parton oficialan, eble aliajn, kaj la anoncojn.

La Direktoro fiksas la kutimajn rabatojn al revendistoj kaj anoncagentoj; li starigas la prezojn por anoncoj, por la aldonado de fremdaj presaĵoj, k.t.p., malakceptante tion, kio estas kontraŭ la celoj aŭ bonaspekto de la gazeto, aŭ povus ofendi la membrojn.

Pri la abonprezo por membroj-abonantoj decidas la voĉdonado de la Delegitoj, tiun por ne-membroj fiksas la Direktoro, aŭdinte la Redaktoron.

46. La gazeto estas administrata laŭ komercaj metodoj kaj debitigata je ĉiuj kostoj, kiujn ĝi kaŭzas. Ebla profito estas uzata por ĝia plibonigo, kaj favore de la Redaktoro, de la kunlaborantoj kaj de la varbintoj de abonoj aŭ anoncoj. Se la gazeto ne povas ekzisti el propraj rimedoj, la Komisiono metas je la dispono de la Direktoro krediton el la Asocia kapitalo.

Estas submetataj al la Prezidanto: Kontraktoj pri perioda ludonado de paĝoj por teksto aŭ anoncoj; kontraktoj kun presistoj por pli ol du jaroj, aŭ kun societoj uzontaj la gazeton kiel oficiala organo; urĝaj plialtigoj de la kredito kaj similaj gravaĵoj.

La Komisiono estas kompetenta decidi pri ĉio, kio koncernas la gazeton kaj ĝian eldonadon, kaj ŝanĝi en okazoj de urĝa bezono la aranĝojn fiksitajn en tiuj tri artikoloj.

V. Administrado

Financoj

47. La Asocio kalkulas laŭ Svisaj frankoj.

La Direktoro fiksas la oficialan prezon de la kotizoj por ĉiu lando en nacia mono, konforme al la kurzo kaj la praktikaj bezonoj.

La Prezidanto rajtas provizore malaltigi la prezojn por landoj kun kurzoj tiel malfavoraj rilate al la Svisa, ke plenvaloraj prezoj malhelpus grandan parton de la tieaj Esperantistoj daŭrigi ilian membrecon.

Se kontraŭe la Svisa mono multe perdas de sia laŭleĝa valoro, la Komisiono povas provizore deklari la oficialajn prezojn de alia lando kiel normalaj, kaj rilatigi al ili la tabelon de la kotizoj.

La monhavaĵo de UEA konsistas el: la Centra Kaso, la kasoj de la Teritorioj kaj de la Fakoj, la kapitalo de la Garantiantoj, kaj la Asocia kapitalo.

48. La Centra Kaso estas administrata de la Direktoro aŭ Vicdirektoro kun la helpo de Centra Kasisto. Tiu kaso prizorgas la kutimajn spezojn de la Asocio. Ĝi ricevas la kotizojn, abonojn, flankajn gajnojn kaj la donacojn ne superantajn po Fr. 500, kaj pagas ĉiujn salajrojn kaj kostojn de la centra administrado kaj gazeto.

Laŭ regularo aprobita de la Prezidanto, la centra kaso malfermas kontojn al la membroj, faras librotenadajn laborojn por aliaj partoj de la Asocia havaĵo, kaj povas funkcii kiel pagejo por fremdaj entreprenoj. La alsenditaj monsumoj aŭ ĉekoj vojaĝas je la risko de la sendinto. Ili estu adresataj al la Oficejo kaj ne al privataj personoj.

En landoj, el kiuj mono estas sendebla nur malfacile aŭ kun kurzperdo, la Direktoro povas elekti fidindan membron aŭ bankon kiel peranto-reprezentanto. Ĉi tiu enkasigas la monon kaj provizore ĝin konservas kiel havaĵo de la Asocio.

La Direktoro sendas kvaronjarajn konteltirojn al la Prezidanto. La jara bilanco, se eble kun buĝeto, devas esti aprobata de la Komisiono kaj Komitato, kaj publikigata en la oficiala gazeto. Ĉiujare kontrolas la kason reprezentanto de banko, elektita de la Komisiono.

49. La kasojn de la Teritorioj administras la Ĉefdelegito, aŭ kasisto elektita de la Delegitoj.

Pri la kasoj de la Fakoj decidas la fakaj statutoj.

La kapitalo de la Garantiantoj konsistas el la pagoj de la Dumvivaj Membroj kaj el donacoj al ĝi destinitaj. Ĝi celas plifortigi la financan situacion kaj disvastigi la laborkampon de UEA. Sub la kontrolo de la Komisiono, la Garantiantoj administras la kapitalon mem, kaj, escepte de Art. 60, ne povas esti senigataj je iliaj akiritaj rajtoj. La atestoj de la mortintaj Garantiantoj apartenas al la Asocio. Por estontaj Dumvivaj Membroj, la voĉdonado de la Delegitoj povas fiksi aliajn kondiĉojn.

50. La Asocia kapitalo konsistas el la havaĵo ricevita per donacoj, heredaĵoj, k.t.p. Ĝi estas konservata kaj administrata ekster la Centra Oficejo. Por tiu celo la Komisiono elektas Komitatanon kiel Administranto.

Tiu kapitalo formas la ĝeneralan rezervon de la Asocio, el kiu ĝi kreas novajn aranĝojn aŭ pagas jarajn deficitojn. La Komisiono povas rajtigi la Administranton, ke li aĉetu de la Centra Kaso fremdlandan monon, atendante la supreniron de la kurzoj, kaj donu en urĝaj kazoj tujan monhelpon al la Centra Kaso. En la jara bilanco klare vidiĝu, kiom entute ricevis aŭ alpagis la Asocia kapitalo.

Spekulacioj kun la havaĵo de UEA estas formale malpermesataj.

51. Pri finiĝo de la Asocio decidas la skriba voĉdonado de la membroj, kaj, se la situacio ne plu ebligas tiun procedon, decidas la Delegitoj aŭ la Komitatanoj. Devas esti pagataj la ŝuldoj kaj la atestoj de la Garantiantoj. La restanta havaĵo estas deponata tri jarojn, favore de Esperantistoj, kiuj intencus refondi similan societon. Se tio ne okazas, la havaĵo estas donacata al alia internacia asocio kun idealaj celoj, kiun nomigas la decido pri la dissolviĝo.

Proponoj kaj Voĉdonoj

52. Ĉiu membro povas sendi al la Centra Oficejo liston de kandidatoj por asociaj elektoj kaj mallongajn proponojn pri la agado de la Asocio, presotajn en la oficiala gazeto, tiom, kiom la spaco permesas.

Dek membroj rajtas peti de la Direktoro la okazigon de voĉdonado de la Delegitoj. La Direktoro publikigas la peton en la oficiala gazeto aŭ bulteno, kaj, se 60 tagojn poste la kvinono de la Delegitoj postulas voĉdonon, li organizas ĝin en tempolimo de pliaj 60 tagoj.

53. Ĝenerala voĉdonado de ĉiuj membroj okazas:

Tiu voĉdonado povas laŭleĝe nuligi ĉiujn elektojn kaj decidojn, ŝanĝi la statuton kaj dissolvi la Asocion.

54. La Centra Oficejo okazigas ĝeneralan voĉdonadon de la Delegitoj, kutime dum oktobro-novembro:

Ĉiu Komitatano, Ĉefdelegito, Fakestro kaj Delegito havas unu voĉon. Duobla ofico ne donas plian rajton. Delegitoj en lokoj kun 10—19 membroj havas du voĉojn, kun 20—29 tri, kaj ĉiam plian voĉon por komencata deko. La nombron de ĉiuj voĉoj fiksas la Centra Oficejo, konforme al la membra kontrolo. Valoras la nombro de la membroj, kiuj estis notitaj en la kontrolo je la fino de la monato antaŭa al la oficiala publikigo de la voĉdonado en la gazeto. Se la aparteneco de membro estas ne certa, ĝi kalkulas favore de la Delegito, kiu kvitancis ĝian lastan kotizon. Sekretarioj en grandurboj, ricevintaj multajn senperajn aliĝojn, disdonu la voĉojn al la Delegitoj en la koncernaj urbopartoj.

55. Antaŭ la elekto de nova Komitato, la funkcianta Komitato decidas, el kiom da personoj konsistos la nova Komitato, kaj kiom da reprezentantoj ricevos ĉiu lando aŭ grupo de landoj. Plie la Komitato publikigas en la oficiala gazeto plenan liston de kandidatoj. En la sekvanta numero de la gazeto la Direktoro konatigas la proponojn intertempe alsenditajn de la membroj. La Delegitoj povas voĉdoni favore de iu membro, egale ĉu ĝi estis publikigita kiel kandidato aŭ ne.

Por la rezultato valoras en principo la plimulto de ĉiuj voĉoj. Tamen lando aŭ grupo de landoj, rajtigita je certa nombro de reprezentantoj, ricevas ilin, eĉ se ĉi tiuj kandidatoj kunigis malpli multajn voĉojn ol kandidatoj el aliaj landoj.

56. La Delegitoj havas la devon partopreni je tiuj voĉdonadoj, kiuj estas skribaj, sekretaj kaj valoras, se partoprenis pli ol la duono de la voĉrajtigitoj. Proponoj kaj elektoj estas akceptitaj, se jesis pli ol la duono de la alvenintaj voĉoj, ne kalkulinte la malplenajn aŭ neklarajn bultenojn. La voĉojn kontrolas la Centra Oficejo, antaŭ 3 membroj de sia sidejo. La Direktoro kaj tiuj membroj skribe certigas la korektecon de la procedo.

57. Se la Direktoro scias, ke iu voĉdonado fariĝis malkorekte aŭ se alvenis plendo, pruviĝinta prava kaj sufiĉe grava, li devas:

La ĝenerala skriba voĉdonado de la membroj aŭ de la Delegitoj estas nur ripetata, se la malkorektaĵoj povis influi la ĝeneralan rezultaton.

58. Ĉiuj elektoj al honoraj oficoj valoras ĝis la proksima ĝenerala elektado. Kutime alternas en trijara vico la elektoj de la Delegitoj, de la Ĉefdelegitoj kaj Fakestroj, kaj de la Komitatanoj. La salajritaj kunlaborantoj estas elektataj konforme al la bezono kaj la lokaj kondiĉoj, maksimume por tri jaroj. La leĝoj de ilia laborloko difinas ilian ĝeneralan situacion, kaj tiu statuto iliajn rajtojn kaj devojn kiel Esperantianoj.

Plendoj

59. Plendoj de membroj kontraŭ aliaj membroj, Delegitoj kaj la Centra Oficejo estu laŭ la kazo adresataj al la Ĉefdelegito, Fakestro aŭ Direktoro. Aliaj plendoj iru al la Prezidanto. La ricevinto informiĝas kaj rajtas postuli de ĉiu membro la alsendon de la necesaj dokumentoj. Se la plendo montriĝas prava, oni riproĉas la kulpigiton. Se necese, la Prezidanto aŭ Direktoro publikigas la aferon en la oficiala gazeto aŭ procedas konforme al la sekvantaj artikoloj.

60. Estas eksigataj el la Asocio kaj en gravaj okazoj publike citataj:

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj malgraŭ averto ne plenumis financajn devojn, kiujn ili havas kontraŭ la Asocio.

La membroj aŭ estintaj membroj, kiuj ne konformiĝis al la statuto kaj regularoj malgraŭ avertoj; kiuj intence agis kontraŭ la principoj aŭ gravaj interesoj de UEA; kiuj grave malbonuzis la konfidon aŭ servemon de aliaj membroj aŭ alimaniere fariĝis per siaj agoj malindaj je la Asocio.

La eksigo ne nuligas eblan laŭleĝan plendrajton de UEA.

61. Membroj, kiuj malbone plenumas oficon al ili konfidatan de la Asocio, povas en urĝaj okazoj tuj esti haltigataj en siaj funkcioj per decido de la Direktoro. Pri revoko el la ofico estas kompetentaj: ĉe helpantoj, oficistoj kaj sekretarioj: la Direktoro, Ĉefdelegito aŭ alia persono, kiu ilin dungis; ĉe Delegitoj: la Prezidanto; ĉe aliaj oficialuloj: la Komisiono.—Krom el kaŭzoj laŭ art. 60 la ofichavantoj estas eksigeblaj pro misuzo de konfidita mono, aŭ de iliaj titoloj, aŭ kompetentecoj.

62. Pri la eksigo de membro aŭ Delegito decidas la Prezidanto, aŭdinte la Direktoron; pri aliaj eksigaj aferoj, ne rilatantaj Komitatanojn, decidas la Komisiono.

La kulpigito estas informata per rekomendita letero pri la plendo, kaj sendu sian defendon en tempolimo de 30 tagoj post ricevo de tiu sciigo. Membro forigita de ofico aŭ eksigita, kiu opinias, ke la procedo fariĝis ne serioze aŭ malkorekte, apelaciu ĝis 30 tagoj post ricevo de la decido: al la Komisiono, se estis kompetenta la Prezidanto, kaj al la Komitato en la aliaj kazoj.

Nova aliĝo de eksigita membro nur valoras, se konsentis la organo, kiu decidis la eksigon.

VI. Servoj

63. La servoj de la Asocio estas rezervataj al ĝiaj membroj. Aranĝas la servojn la Centra Oficejo, la Fakoj, aŭ la societoj kaj firmoj, kun kiuj UEA kontraktis.

La servoj de informpetado kaj helpo al la vojaĝantoj estas principe senpagaj kaj prizorgataj de la Delegitoj.

La membroj rajtas peti de la Delegitoj parolajn aŭ skribajn informojn pri ĉiu ajn temo rilatanta al la agado de UEA.

64. La korespondaĵoj interne de la Asocio devas esti precize formulataj, tre legeble skribataj en la oficiala lingvo kaj korekte afrankataj. La sendinto indiku ĉiam sian plenan adreson kaj la membronumeron, ne esperantigante la nomojn de stratoj, placoj, k.t.p. Skribaĵoj sendataj al reprezentanto de UEA montru sur la adreso lian titolon, por ke, se li forestas, ili estu transdonataj al la anstataŭanto.

Al la informpetoj kaj al aliaj ne pure administraj korespondaĵoj oni ĉiam aldonu respondkarton aŭ internacian respondkuponon. Poŝtmarkojn kaj poŝtmandatojn naciajn oni nur almetu, se oni certe scias, ke la ricevonto povos ilin senpene valorigi. Neplenumo de tiuj kondiĉoj nuligas la rajton al plendo.

65. En tempolimo de 7 tagoj post ricevo de laŭregula informpeto la Delegito devas ĝin zorge respondi. Se por trovi plenan informon li bezonas pli longan tempon, li respondu provizore.

La Delegito rajtas malatenti petojn ne konformaj al la antaŭa artikolo. Tamen, se la peto devenas supozeble de membro, traktas seriozan aferon kaj kunhavas respondilon, la Delegito sciigu la petinton pri la kaŭzo de la neplenumo.

Devas esti nepre rifuzataj: Petoj de servoj kontraŭ la celoj de UEA aŭ la bonaj moroj; petoj havantaj konfidencian karakteron (pri morala indeco, pagokapablo aŭ familiaj cirkonstancoj de persono), kaj ripetitaj petoj de ne-membroj.

66. Dum vojaĝoj la membroj povas peti la konsilon de la Delegito pri ĉiuj turismaj aferoj, kaj lian helpon, se okazis al ili malagrablaĵoj en hoteloj, magazenoj, ĉe doganaj aŭ aliaj aŭtoritatoj, k.t.p. Granda perdo da tempo kaj elspezoj estu pagataj.

La Delegito donas ĉiujn informojn por faciligi la restadon, sed ne estas lia devo, iri al rendevuoj, atendi la membrojn en la stacidomo aŭ ilin promenigi.

67. Antaŭ ol fari servon, kiu kaŭzus elspezojn, la Delegito demandu la petinton kaj postulu antaŭan pagon. La Delegito ankaŭ rajtas peti antaŭan pagon aŭ povas malakcepti servojn, kiuj necesigas multan tempon, teknikajn konojn aŭ specialajn klopodojn, por kiuj salajro aŭ maklerpago estas kutimaj. Se li ne volas fari la servon, li respondu kaj sendu laŭeble liston de personoj aŭ firmoj prizorgantaj tiajn negocojn.

Al la Delegitoj kaj aliaj personoj sin okupantaj pri la servoj estas malpermesate, uzi tiun oficon por persona profito aŭ por favori iujn personojn aŭ firmojn.

68. La Delegito estas responda por la bona funkciado de la nomitaj servoj en sia loko. Li zorgas, ke dum lia foresto la korespondaĵoj estas transdonataj al la Vicdelegito aŭ la Helpanto.

La interŝanĝo de poŝtmarkoj kaj kartoj, la rondirigo de leteroj aŭ petskriboj, k.t.p. ne koncernas la servon de informpetado, sekve estas neniel deviga por la Delegito.

Por persona korespondado, interŝanĝoj, k.t.p. la Asocio kreos specialan aranĝon aŭ fakon.

69. Plendoj pri malbone faritaj servoj priskribu klare la faktojn kaj estu sendataj al la Direktoro aŭ Fakestro. Se lia esploro konstatas ne gravan malkorektecon, li oficiale rememorigas la regulojn al la kulpigito.

Estas citataj en la gazeto: Delegitoj, kiuj ne respondis al oficiala enketo de UEA, malgraŭ unu ĝenerala averto; Delegitoj, kiuj en 12 monatoj devis esti riproĉitaj la duan fojon: ĉar ili ne zorgis por la transigo de la korespondaĵoj, okaze de foriro aŭ malsano; aŭ ĉar ili nek respondis korektan informpeton, nek senkulpigis sin ĝis 30 tagoj poste ĉe la petinto. Ankaŭ estas citataj la membroj, kiuj grave aŭ ripete misuzis la servemon de la Delegitoj aŭ de la fakaj reprezentantoj.

70. Se en loko aŭ lando tre malfacilaj cirkonstancoj, grava malpaco aŭ aliaj ne-antaŭvideblaj kondiĉoj malhelpas, procedi konforme al tiu statuto, la Direktoro rajtas fari esceptojn. La Prezidanto povas provizore ŝanĝi la kutiman organizon, elektante specialan Ĉefdelegiton kun plenaj povoj, aŭ per aliaj aranĝoj adaptataj al tiuj eksterordinaraj bezonoj.

C. Lingvaj Demandoj

Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto«

De D-ro L. L. Zamenhof[63]

Por ke lingvo internacia povu bone kaj regule progresadi kaj por ke ĝi havu plenan certecon, ke ĝi neniam disfalos kaj ia facilanima paŝo de ĝiaj amikoj estontaj ne detruos la laborojn de ĝiaj amikoj estintaj,—estas plej necesa antaŭ ĉio unu kondiĉo: la ekzistado de klare difinita, neniam tuŝebla kaj neniam ŝanĝebla Fundamento de la lingvo. Kiam nia lingvo estos oficiale akceptita de la registaroj de la plej ĉefaj regnoj kaj tiuj ĉi registaroj per speciala leĝo garantios al Esperanto tute certan vivon kaj uzatecon kaj plenan sendanĝerecon kontraŭ ĉiuj personaj kapricoj aŭ disputoj, tiam aŭtoritata komitato, interkonsente elektita de tiuj registaroj, havos la rajton fari en la fundamento de la lingvo unu fojon por ĉiam ĉiujn deziritajn ŝanĝojn, se tiaj ŝanĝoj montriĝos necesaj, sed ĝis tiu tempo la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton, arbitre fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon! Tiun ĉi tre gravan principon la Esperantistoj volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

Laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de tre longa tempo la sekvantaj tri verkoj estas rigardataj kiel fundamento de Esperanto: 1. La 16-regula Gramatiko, 2. La Universala Vortaro, 3. La Ekzercaro. Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj; li esperas, ke pro la bono de nia afero ankaŭ ĉiuj aliaj Esperantistoj ĉiam rigardados tiujn ĉi tri verkojn kiel la solan leĝan kaj netuŝeblan fundamenton de Esperanto.

Por ke ia regno estu forta kaj glora kaj povu sane disvolviĝadi, estas necese, ke ĉiu regnano sciu, ke li neniam dependos de la kapricoj de tiu aŭ alia persono, sed devas obei ĉiam nur klarajn, tute difinitajn fundamentajn leĝojn de sia lando, kiuj estas egale devigaj por la regantoj kaj regatoj kaj en kiuj neniu havas la rajton, fari arbitre laŭ persona bontrovo ian ŝanĝon aŭ aldonon. Tiel same por ke nia afero bone progresadu, estas necese, ke ĉiu Esperantisto havu la plenan certecon, ke leĝdonanto por li ĉiam estos ne ia persono, sed ia klare difinita verko. Tial, por meti finon al ĉiuj malkompreniĝoj kaj disputoj, kaj por ke ĉiu Esperantisto sciu tute klare, per kio li devas en ĉio sin gvidi, la aŭtoro de Esperanto decidis nun eldoni en formo de unu libro tiujn tri verkojn, kiuj laŭ silenta interkonsento de ĉiuj Esperantistoj jam de longe fariĝis fundamento por Esperanto, kaj li petas, ke la okuloj de ĉiuj Esperantistoj estu ĉiam turnataj ne al li, sed al tiu ĉi libro. Ĝis la tempo, kiam ia por ĉiuj aŭtoritata kaj nedisputebla institucio decidos alie, ĉio, kio troviĝas en tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel deviga por ĉiuj; ĉio, kio estas kontraŭ tiu ĉi libro, devas esti rigardata kiel malbona, se ĝi eĉ apartenus al la plumo de la aŭtoro de Esperanto mem. Nur la supre nomitaj tri verkoj publikigitaj en la libro »Fundamento de Esperanto«, devas esti rigardataj kiel oficialaj; ĉio alia, kion mi verkis aŭ verkos, konsilas, korektas, aprobas k.t.p., estas nur verkoj privataj, kiujn la Esperantistoj—se ili trovas tion ĉi utila por la unueco de nia afero—povas rigardadi kiel modela, sed ne kiel deviga.

Havante la karakteron de fundamento, la tri verkoj represitaj en tiu ĉi libro devas antaŭ ĉio esti netuŝeblaj. Tial la legantoj ne miru, ke ili trovos en la nacia traduko de diversaj vortoj en tiu ĉi libro (precipe en la Angla parto) tute nekorektite tiujn samajn erarojn, kiuj sin trovis en la unua eldono de la »Universala Vortaro«. Mi permesis al mi nur korekti la preserarojn; sed se ia vorto estis erare aŭ nelerte tradukita, mi ĝin lasis en tiu ĉi libro tute senŝanĝe; ĉar se mi volus plibonigi, tio ĉi jam estus ŝanĝo, kiu povus kaŭzi disputojn kaj kiu en verko fundamenta ne povas esti tolerata. La fundamento devas resti severe netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. La erareco en la nacia traduko de tiu aŭ alia vorto ne prezentas grandan malfeliĉon; ĉar, komparante la kuntekstan tradukon en la aliaj lingvoj, oni facile trovos la veran sencon de ĉiu vorto; sed senkompare pli grandan danĝeron prezentus la ŝanĝado de la traduko de ia vorto; ĉar, perdinte la severan netuŝeblecon, la verko perdus sian eksterordinare necesan karakteron de dogma fundamenteco, kaj, trovante en unu eldono alian tradukon ol en alia, la uzanto ne havus la certecon, ke mi morgaŭ ne faros ian alian ŝanĝon, kaj li perdus sian konfidon kaj apogon. Al ĉiu, kiu montros al mi ian nebonan esprimon en la fundamenta libro, mi respondos trankvile: »Jes, ĝi estas eraro, sed ĝi devas resti netuŝebla, ĉar ĝi apartenas al la fundamenta dokumento, en kiu neniu havas la rajton fari ian ŝanĝon«.

La »Fundamento de Esperanto« tute ne devas esti rigardata kiel la plej bona lernolibro kaj vortaro de Esperanto. Ho, ne! Kiu volas perfektiĝi en Esperanto, al tiu mi rekomendas la diversajn lernolibrojn kaj vortarojn, multe pli bonajn kaj pli vastajn, kiuj estas eldonitaj de niaj plej kompetentaj amikoj por ĉiu nacio aparte kaj el kiuj la plej gravaj estas eldonitaj tre bone kaj zorgeme, sub mia persona kontrolo kaj kunhelpo. Sed la »Fundamento de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu bona Esperantisto kiel konstanta gvida dokumento, por ke li bone ellernu kaj per ofta enrigardado konstante memorigadu al si, kio en nia lingvo estas oficiala kaj netuŝebla, por ke li povu ĉiam bone distingi la vortojn kaj regulojn oficialajn, kiuj devas troviĝi en ĉiuj lernoverkoj de Esperanto, de la vortoj kaj reguloj rekomendataj private, kiuj eble ne al ĉiuj Esperantistoj estas konataj aŭ eble ne de ĉiuj estas aprobataj. La »Fundamento de Esperanto« devas troviĝi en la manoj de ĉiu Esperantisto kiel konstanta kontrolilo, kiu gardos lin de deflankiĝado de la vojo de unueco.

Mi diris, ke la fundamento de nia lingvo devas esti absolute netuŝebla, se eĉ ŝajnus al ni, ke tiu aŭ alia punkto estas sendube erara. Tio ĉi povus naski la penson, ke nia lingvo restos ĉiam rigida kaj neniam disvolviĝos... Ho, ne! Malgraŭ la severa netuŝebleco de la Fundamento, nia lingvo havos la plenan eblon, ne sole konstante riĉiĝadi, sed eĉ konstante pliboniĝadi kaj perfektiĝadi; la netuŝebleco de la Fundamento nur garantios al ni konstante, ke tiu perfektiĝado fariĝados ne per arbitra, interbatala kaj ruiniga rompado kaj ŝanĝado, ne per nuligado aŭ sentaŭgigado de nia ĝisnuna literaturo, sed per vojo natura, senkonfuza kaj sendanĝera. Pli detale mi parolos pri tio ĉi en la Bulonja kongreso; nun mi diros pri tio ĉi nur kelkajn vortojn, por ke mia opinio ne ŝajnu tro paradoksa.

1. Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone, ĉiam peni uzadi nur vortojn el la »Fundamento«; ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel »Aldonon al la Fundamento«.

2. Se ia aŭtoritata centra institucio trovos, ke tiu aŭ alia vorto aŭ regulo en nia lingvo estas tro neoportuna, ĝi ne devos forigiŝanĝi la diritan formon, sed ĝi povos proponi formon novan, kiun ĝi rekomendos uzadi paralele kun la formo malnova. Kun la tempo la formo nova iom post iom elpuŝos la formon malnovan, kiu fariĝos arĥaismo, kiel ni tion ĉi vidas en ĉiu natura lingvo. Sed, prezentante parton de la fundamento, tiuj ĉi arĥaismoj neniam estos elĵetitaj, sed ĉiam estos presataj en ĉiuj lernolibroj kaj vortaroj samtempe kun la formoj novaj, kaj tiamaniere ni havos la certecon, ke eĉ ĉe la plej granda perfektiĝado la unueco de Esperanto neniam estos rompata kaj neniu verko Esperanta eĉ el la plej frua tempo iam perdos sian valoron kaj kompreneblecon por la estontaj generacioj.

Mi montris en principo, kiamaniere la severa netuŝebleco de la »Fundamento« gardos ĉiam la unuecon de nia lingvo, ne malhelpante tamen al la lingvo ne sole riĉiĝadi, sed eĉ konstante perfektiĝadi. Sed en la praktiko ni (pro kaŭzoj jam multajn fojojn priparolitaj) devas kompreneble esti tre singardaj kun ĉia »perfektigado« de la lingvo: a) ni devas tion ĉi fari ne facilanime, sed nur en okazoj de efektiva neceseco; b) fari tion ĉi (post matura prijuĝado) povas ne apartaj personoj, sed nur ia centra institucio, kiu havos nedisputeblan aŭtoritatecon por la tuta esperantistaro.

Mi finas do per la jenaj vortoj:

La ideoj, kiujn mi supre esprimis pri la Fundamento de Esperanto, prezentas dume nur mian privatan opinion. Leĝan sankcion ili ricevos nur en tia okazo, se ili estos akceptitaj de la unua internacia kongreso de Esperantistoj, al kiu tiu ĉi verko kune kun sia antaŭparolo estos prezentita.

Piednoto

[63] Dua eldono 1907.

Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj[64]

de D-ro L. L. Zamenhof

Varsovio, la 18-an de Januaro 1908.

En la jaro 1900, kiam la esenco de la internacilingva afero estis ankoraŭ tro malmulte konata kaj la mondo pensis, ke ekzistas diversaj internaciaj lingvoj, kiuj inter si batalas, sinjoroj Couturat kaj Leau en Parizo fondis »Delegacion«, kies celo estis: peti la Internacian Ligon de Akademioj, ke ĝi esploru, kiu el la ekzistantaj artefaritaj lingvoj taŭgas plej bone por la rolo de lingvo internacia, aŭ elekti mem komitaton, kiu esplorus ĉi tiun demandon. Kvankam, de la jaro 1900 ĝis nun, la vivo jam mem solvis la diritan demandon, tamen por plenumi sian promeson, la Delegacio en Oktobro 1907 kunvokis komitaton, kiu devis elekti lingvon internacian. Sed bedaŭrinde la komitatanoj ne ĝuste komprenis sian taskon, kaj, elektinte Esperanton, ili decidis fari en ĝi reformojn, forgesante, ke tia tasko tute ne estis kaj neniam povis esti komisiita al ili. Tiu ĉi tre bedaŭrinda decido estis kaŭzita de kelkaj tre gravaj malkompreniĝoj:

1e. Oni forgesis, ke la afero de lingvo internacia estas nun ankoraŭ en la stato de propagando; ke la mondo ne akceptas lingvon internacian ne pro tiuj aŭ aliaj ĝiaj detaloj, sed nur pro malkonfido al la tuta afero; ke sekve nun ĉiu vera amiko de lingvo internacia devas absolute silenti pri siaj personaj gustoj kaj gustetoj, kaj ni ĉiuj devas antaŭ ĉio labori en plej severa unueco, por ke ni akiru por nia afero la konfidon de la mondo. Kiam nian aferon prenos en sian manon ia granda forto (ekzemple la registaroj de la ĉefaj landoj), kiu per sia potenco povos doni al ni ne senvalorajn tro memfidajn vortajn promesojn, sed plenan garantion, ke ĝi alkondukos nian aferon al la celo pli certe ol ni kaj ke ĝi ne faros facilanime iajn decidojn, antaŭ ol ili tute mature kaj perfekte estos pripensitaj kaj praktike elprovitaj kaj fiksitaj, tiam ni povos konfide transdoni al tiu potenca forto la sorton de nia afero; sed se privataj personoj, kiuj havas nek ian aŭtoritaton, nek ian forton, postulas, ke ni forlasu la vojon, kiun ni pacience kaj sukcese sekvis en la daŭro de multaj jaroj, kaj ni komencu plej danĝerajn rompajn eksperimentojn, ĉiuj veraj Esperantistoj energie protestos. Nun, kiam ni estas ankoraŭ tro malfortaj, ni povas atingi nian celon nur per severa disciplino kaj per absoluta unueco; alie ni pereigos nian tutan aferon por ĉiam, por ĉiam; ĉar kiu scias, kun kia grandega malfacileco kaj per kia superhome pacienca dudekjara laborado de multaj miloj da personoj estas atingita la nuna favora rilato de la mondo al nia afero, tiu komprenas, ke se, pro interna malpaco, Esperanto nun pereus, la mondo jam neniam, neniam, volos ion aŭdi pri ia nova lingvo internacia, eĉ se ĝi estus ne senviva teoria produkto de multaj reciproke malproksimaj kapoj, sed la plej genia kreitaĵo! Mi ripete memorigas tion ĉi al la reformistoj, mi ripete kaj insiste petas ilin, ke ili pripensu, kion ili faras, ke ili ne ruinigu tiun grandan kaj gravan aferon, por kiu ni ĉiuj laboras kaj por kies ebla pereo la posteuloj iam severe nin juĝus.

2e. Oni forgesis, ke ne sole eĉ en sia nuna formo Esperanto en la praktiko montriĝis perfekte taŭga por sia rolo kaj ke plibonaĵo povas fariĝi danĝera malamiko de bonaĵo, sed ke se eĉ efektive aperus la neceseco plibonigi Esperanton, la solan kompetentecon kaj rajton por ĉi tio havas ne flankaj personoj, sed nur la Esperantistoj mem. Kaj en ĉiu momento, kiam plibonigoj montriĝos efektive necesaj kaj ĝustatempaj, la Esperantistoj tre facile povas ilin efektivigi. Ĉar ĉiu rakontado pri ia baro, kiun kvazaŭ prezentas la Bulonja Deklaracio, aŭ pri ia kvazaŭa senviveco kaj senforteco de nia Lingva Komitato, estas simpla malvero, per kiu oni penas fortimigi de ni tiujn personojn, kiuj ne konas bone la staton de la aferoj.

Ĉiu, kiu legis la antaŭparolon de la »Fundamento de Esperanto«, scias tre bone, ke ĝi ne sole ne prezentas ian baron kontraŭ la evolucio de la lingvo, sed kontraŭe, ĝi donas al la evolucio tian grandegan liberecon, kiun neniu alia lingvo iam posedis eĉ parte. Ĝi donas la eblon, se tio estus necesa, iom post iom eĉ ŝanĝi la tutan lingvon ĝis plena nerekonebleco! La sola celo, kiun la fundamento havas, estas nur: gardi la lingvon kontraŭ anarĥio, kontraŭ reformoj arbitraj kaj personaj, kontraŭ danĝera rompado, kontraŭ forĵetado de malnovaj formoj, antaŭ ol la novaj estos sufiĉe elprovitaj kaj tute definitive kaj sendispute akceptitaj. Se la Esperantistoj ĝis nun tre malmulte faris uzon de tiu granda libereco, kiun la Fundamento al ili donas, ĝi ne estas kulpo de la Fundamento, sed ĝi venas de tio, ke la Esperantistoj komprenas tre bone, ke lingvo, kiu devas trabati al si la vojon ne per ia potenca dekreto, sed per laborado de amasoj, povas disvolviĝi nur per tre singarda vojo de natura evolucio, sed ĝi tuj mortus, se oni volus ĝin disvolvi per kontraŭnatura kaj danĝerega vojo de revolucio.

Cetere, se la Bulonja Deklaracio efektive prezentus ian malbonaĵon aŭ neprecizaĵon, kiu do malpermesas, ke iu proponu ĝian ŝanĝon aŭ eĉ ĝian tutan forigon? Jes, tiuj sinjoroj, kiuj sub la influo de agitantoj diras, ke la »Fundamento« prezentas »eternan baron kontraŭ la evolucio de Esperanto«, parolas pri afero, kiun ili tute ne konas!

Ĉar la Lingva Komitato ĝis nun faris ankoraŭ neniun rompon en la lingvo, tial la reformistoj ĝin kulpigas, ke ĝi estas senviva, senforta, senaŭtoritata, sentaŭga! Sed se ĝi estas malbona, kiu do malpermesas, ke la Esperantistoj mem ĝin reorganizu? Anstataŭ semi malkontentecon, malpacon kaj ribelon, ĉu ne estus pli bone, se iu el la malamikoj de la nuna Lingva Komitato prezentus projekton de reorganizo de tiu ĉi komitato? Se la projekto estos bona, ĝi ja certe estos akceptita; mi povas eĉ sciigi la malkontentulojn, ke la prezidanto de la Komitato mem preparas nun projekton de reorganizo, kiun li intencas prezenti al la plej proksima kongreso. Per vojo de paco kaj harmonio ni ĉion povas krei, per vojo de malpaco kaj ribelo ni ĉion nur detruos.

Por fari reformojn en Esperanto, la »Delegacia Komitato« ricevis komision nek de la Esperantistoj, nek de siaj propraj delegintoj (kiuj ne sole ne donis, sed eĉ ne povis doni tian strangan komision); siajn proprajn, de neniu rajtigitajn postulojn de reformoj—kiuj apogis sin sur zorge kolektitaj voĉoj de kelka nombro da malkontentuloj, sed tute ignoris la opinion de multaj dekmiloj da personoj, kiuj estas kontraŭ ĉiuj ŝanĝoj—la Delegacia Komitato prezentis al la Esperantistaro en formo tre ofenda, postulante, ke la tuta multemila kaj longe laborinta Esperantistaro akceptu la decidojn, kiujn kelkaj flankaj personoj ellaboris en la daŭro de 8—10 tagoj; ili eĉ malhumile postulis, ke tiuj decidoj estu akceptataj tuj, ne atendante la Esperantistan Kongreson; tial la sola respondo, kiun ni devis doni al la postulantoj, estus simpla kaj tuja rifuzo. Sed ĉar troviĝis personoj, kiuj per ĉiuj eblaj rimedoj komencis grandan kaj lertan agitadon inter ĉiuj Esperantistoj, penante per ĉiuj fortoj ruinigi la harmonion, kiu ĝis nun regis inter ni, penante semi malpacon kaj malkontentecon kaj kredigi al ĉiu aparte, ke ĉiuj postulas reformojn, nur la ĉefoj kontraŭstaras; kaj ĉar ni komprenis tre bone, kiel pereiga povas fariĝi por nia tuta afero ĉia publika malpaco kaj skismo, precipe se ĝi al la nenion scianta publiko estas tute malvere prezentata kiel »deziro de multaj societoj«; tial ni en la daŭro de tri monatoj faris ĉion, kion ni povis, por kvietigi la ribelantojn en ia paca maniero. Ni multe korespondis kun ili, penante klarigi al ili, kiel danĝerega ilia agado estas por tiu afero, kies amikoj ili sin kredas; ni prezentis la demandon al la voĉdonado de ĉiuj membroj de la Lingva Komitato; kaj kiam la Lingva Komitato rifuzis akcepti iliajn strangajn kaj tro grandajn postulojn, ni eĉ decidis, ke ni mem en nia propra nomo prezentos al la Esperantistoj iliajn plej ĉefajn postulojn, kvankam ni tute ne vidas en ili ian necesaĵon; sed ni nur deziris, ke ĉio estu farata sen rompado, per vojo laŭleĝa; ke ĝis la komuna akcepto la novaj formoj estu rigardataj ne kiel devigaj, sed nur kiel permesataj, kaj ili ricevu forton nur tiam, kiam la Lingva Komitato ilin aprobos kaj Kongreso Esperantista donos al ili sian sankcion.

Sed ĉiuj niaj penoj de pacigo nenion helpis. La postulantoj respondis, ke por ili ne estas aŭtoritata nia Lingva Komitato, nek nia kongreso, kaj ili rezervas al si plenan liberecon de agado.

Tiam ni estis devigitaj rompi ĉiun intertraktadon kaj sciigi, ke la »Delegacia Komitato« por ni plu ne ekzistas. Laŭ la propra tute preciza programo de la »Delegacio«, la Komitato ricevis de siaj delegintoj la komision nur elekti lingvon; de la momento, kiam tiu elekto estis farita, la »Delegacia Komitato« ĉesis ekzisti kaj restis nur kelkaj privataj personoj, kiuj—laŭ siaj propraj vortoj—fariĝis nun Esperantistoj. Sed kiam tiuj kelkaj novaj Esperantistoj, kiuj aliĝis al Esperanto nur antaŭ malmultaj semajnoj, ekdeziris dikti leĝojn al la tuta popolo Esperantista, kiu laboras jam pli ol dudek jarojn, kaj ĉiuj niaj admonoj nenion helpis, tiam ni simple lasis ilin flanke.

Ni estas konvinkitaj, ke tiuj kelkaj scienculoj, kiuj lasis sin entiri en reton, baldaŭ komprenos la eraron, kiun ili faris; ili baldaŭ komprenos, ke nia gravega kaj malfacilega afero povas atingi sian celon nur per severa unueco; kaj pro la bono de ilia amata ideo ili baldaŭ discipline aligos siajn fortojn al tiu komuna granda armeo, kiu sen personaj ambicioj, en plena harmonio, kaj kun ĉiam kreskanta sukceso, pacience laboras jam tiom multe da tempo.

Kiel ĝis nun, tiel ankaŭ plue, ni, Esperantistoj, iros trankvile nian vojon.

L. L. Zamenhof.

Piednoto

[64] »Lingvo Internacia« XIII, 1908, p. 73-77.

Pri Delegacio

De B. Kotzin[65]

La delegacio estis »tre lerte kombinita teatraĵo, kies scenojn 2–3 personoj direktis post la kulisoj«. (Prof. Boirac, rektoro de Diĵona Universitato, membro de la Delegacia Komitato.)

»Linguo Internaciona di la Delegitaro«—tiu grandlitera, fiera surskribo nepre ornamas la kovrilon de Idistaj presaĵoj. Do, estos nature, se ni komencos per mallonga historia skizo.

La Delegacio por elekto de lingvo internacia estis iniciatita de s-roj L. Couturat kaj L. Leau dum la Universala ekspozicio en Parizo (1900), kaj la 17-an de Januaro, en la jaro 1901 estis subskribita de s-roj Cugnin, Laisant, Lalande, Couturat, R. de la Grasserie, Limousin kaj Leau la sekvanta deklaracio, kiun ni citas, ĉar ĝi prezentas oficialan programon kaj regularon de la Delegacio:

§ 1. Oni devas elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo internacia, destinita ne por anstataŭi la naciajn idiomojn en la vivo individua de ĉiu popolo, sed por servi al la rilatoj, skribaj kaj buŝaj, inter la personoj, kies patrolingvoj diferencas.

§ 2. Helplingvo internacia devas, por plenumi utile sian rolon, esti konforma al la sekvantaj kondiĉoj:

§ 3. Oni devas organizi Delegacion ĝeneralan, reprezentontan la tutan kvanton de personoj, kiuj komprenas la necesecon kaj la eblecon de helplingvo internacia kaj kiuj interesiĝas pri ĝia realigo. La Delegacio elektos komitaton, konsistantan el membroj, povantaj kunsidi dum kelka tempo.

La rolo de la Komitato estas fiksita en la sekvontaj paragrafoj:

§ 4. La elekto de la helplingvo internacia apartenas unue al la Asocio internacia de l’ Akademioj, poste, en okazo de malsukceso, al la Komitato laŭ § 3.

§ 5. Konsekvence, la unua misio de la Komitato estas prezenti, en deca formo, al la Asocio Internacia de l’ Akademioj, la deziresprimojn de l’ aliĝintaj societoj kaj kongresoj, kaj ĝin inviti respekte, ke ĝi realigu la projekton de helplingvo.

§ 6. Apartenas al la Komitato la rajto, krei societon propagandan, destinitan por disvastigi la uzadon de la helplingvo elektita.

§ 7. La subskribintaj delegitoj sin turnas al ĉiuj societoj de sciencistoj, komercistoj kaj turistoj, invitante ilin aliĝi al la prezentata projekto.

§ 8. La Delegacion povos partopreni la reprezentantoj de societoj regule formitaj, kiuj aliĝos al la nun legata Deklaracio.

Se nun la leganto supozos, ke,—konforme al la § 8 de la Deklaracio,—la Delegacio mem estis regule formita societo, li eraros; la Delegacio, kiu devis propagandi sian ideon tra la tuta mondo, kiu kolektis monon, eldonis multe da libroj, broŝuroj, cirkuleroj, la Delegacio, kiu devis elekti specialan komitaton por fine solvi la problemon de lingvo internacia, aspektis, kiel privata entrepreno, kaj kvankam ekz. en ĉiu privata akcia kompanio estas elektata la Administrantaro k.t.p., la Delegacio ne havis prezidanton, nek administracian komitaton (en la Delegacio funkciis nur du oficoj: sekretario estis s-ro Leau kaj kasisto s-ro Couturat), nek revizian komision, la Delegacio ne havis plenan regularon, kunsidojn k.t.p. Kiel ni jam diris, oficiale s-ro Couturat okupis nur la modestan oficon de la kasisto, sed en la realeco li estis la sola direktoro kaj eĉ diktatoro de la nomita pseŭdo-asocio. En la daŭro de ses jaroj s-ro Couturat aŭtokrate regis la tutan aferon, tamen li mem certe ne povus atingi ian rezultaton sen potenca helpo de la Esperantistoj. Dank’ al morala kaj financa helpado de la tutmonda Esperantistaro oni eldonis multe da libroj pri la Delegacio; precipe dank’ al energia agado de Esperantistoj, membro de Franca Akademio de l’ Sciencoj, generalo Sebert (ano de la Delegacia Patronkomitato), prof. Laisant, Meray k.t.p., oni kolektis la subskribojn de multaj societoj, sciencistoj, kaj oni efektivigis la petskribon de 1250 scienculoj, adresitan al la Internacia Asocio de Akademioj[66]. Fervore laboris por la Delegacio nia samideanaro, ĉar estis nedubeble, ke oni elektos Esperanton. Membro de la Delegacia patronkomitato, prof-ro Ostwald, mem skribis, ekz., en sia broŝuro »Lingvo Internacia«, pĝ. 30-a (rusa eldono); »persone mi pli kaj pli konvinkiĝas, ke Esperanto estos elektita«. La samon aludis la fondintoj de la Delegacio, s-roj Couturat kaj Leau, en kies 576-paĝa »Histoire de la Langue universelle« estis defendataj Esperanta akuzativo, la multenombra finiĝo »j«, la tabelo de pronomoj, la supersignitaj literoj k.t.p., k.t.p.

La senlaca agitado de l’ Esperantistoj efikis: al la Delegacio aliĝis 310 societoj[67], la petskribo, adresita al la Internacia Asocio de l’ Akademioj, estis subskribita de 1250 scienculoj, kaj rezultate la 15-an de Januaro de la jaro 1907 s-roj Couturat kaj Leau,—sekve de la §4—5 de la Delegacia programo,—petis la internacian Asocion de l’ Akademioj elekti la plej bonan lingvon internacian[68], sed la Asocio de l’ Akademioj,—konforme al la propono de Viena Akademio,—rezoluciis la 29-an de Majo (1907): ne decidi la demandon senkompetente[69] kaj teorie, ĉar la vivo mem praktike solvos la problemon kaj elektos mem la plej bonan lingvon universalan.

Post kiam la Asocio,—scienca aŭtoritato plej supera kaj plej internacia,—kategorie rifuzis la peton de la Delegacio, kiu sole kolektis la subskribojn de nur 310 societoj, precipe turistaj, sportistaj, fotografistaj (eĉ kelkaj urbaj bibliotekoj elektis sian delegiton), ĝi tamen kuraĝis preni sur sin la rolon de pli alta apelacia instanco: la 25-an de Junio ĝi elektis—aŭ, pli ĝuste, konfirmis—la komitaton, elektitan de s-ro Couturat, kaj tiu komitato devis solvi la problemon, konsistante el la sekvantaj 12 personoj: prof. de Lima Medicina Fakultato Barrios (Peru, Sud-Ameriko), prof. Baudouin de Courtenay (Peterburgo), prof. Boirac (Diĵono), medicinisto prof. Bouchard (Paris), matematikisto Eötvös (Budapest), prof. Foerster (Berlin), gazetisto Harvey (New York), prof. Jespersen (Kopenhago), Lambros (Ateno), Paige (Liège), ĥemiisto prof. Ostwald (Leipzig), prof. Schuchard (Graz). Sed el 12 »elektitaj« komitatanoj nur 3 konstante partoprenis la Komitaton kaj pro tio la Komitato mem invitis kelke da personoj kaj sen la elekto de la Delegacio enkomitatigis ilin, ekz. s-ron Rados (Budapest), s-ron Couturat, s-ron Leau, prof. Peano (Torino), s-ron Stead (London), la lasta ankaŭ ne povis veni, kaj tial lin reprezentis s-ro Hugon (Leitchwort); same profesoron Bouchard (Paris) reprezentis kuracisto Rodet, s-ron Harvey (New York) abato Dimnet (Parizo) profesoron Boirac reprezentis s-ro Moch. Kiel honor-prezidanto estis elektita prof. Foerster, prezidanto Ostwald, vic-prezidantoj Baudouin de Courtenay kaj Jespersen.

La Komitato kunsidis en Parizo, inter 15.—24. de Oktobro 1907. Okazis vera konkurso de lingvoj artefaritaj, konkurso, kiu,—laŭ atesto de prof. Baudouin de Courtenay,—tre similis la faman religian konkurson, aranĝitan de antikva Kieva princo Vladimir la Sankta, nome la Komitato esploris longan serion de lingvo-projektoj: de s-ro Wise (Filipinoj), Lundström (Elberfeld), »Langage simplifié« de Thaust (Toulon), »Dilpok« de Marchand (Franclando), »l’ Apolema« de R. de la Grasserie (Paris), »The Master Language« de Houghton (Ameriko), »Logo« de s-ro Darde, (Makeevka, Ruslando), »Universal« de Molenaar (München), »Idiom neutral« de »Akademi internasional de Lingu universal«, »Neutral reformed« de Rosenberger (Peterburgo), »Novilatin« de Beerman, projekton de Blondel, k.t.p. La Komitato diskutis kun D-ro Nicolas, aŭtoro de »Spokil«, kun Bollack, aŭtoro de »Langue Bleue«, kun s-ro Spizer, aŭtoro de »Parla«. La kreinto de Esperanto, D-ro Zamenhof, ne alvenis persone Parizon kaj petis sian karan kaj fidelan amikon, markizon Louis de Beaufront, ke li estu advokato de Esperanto, kaj s-ro Couturat skribis al D-ro Zamenhof: »Via elekto estas tre bona kaj mi tute aprobas ĝin«.

Multe da lingvoprojektoj ekzamenis la komitato, kaj finfine, la 24an de Oktobro dum foresto de komitatano Boirac, prezidanto de Esp. Lingva Komitato, oni decidis elekti en principo Esperanton sub rezervo de kelkaj modifoj, ekzamenotaj de la konstanta Komisio en la senco difinita per la raporto de la sekretarioj kaj per la projekto de Ido, kiu estis »anonime« naskita samtempe kun la komitata kunsido. Pli frue oni absolute ne konis Idon. Tamen la 2an de Novembro la Delegacio sendis nur 25 ekzemplerojn de Ida gramatiko al centmembra Lingva Komitato Esperantista kaj postulis respondon pri la reformo post unu monato, kvankam kelke da Lingvokomitatanoj el Ameriko kaj Afriko povis respondi nur post du monatoj. Prezidanto de »Lingva Komitato«, rektoro Boirac,—membro de la Delegacia Komitato,—vane protestis. El 100 membroj de Lingva Komitato nur 8 aprobis la reformon, proponitan de Ido, kaj 11 membroj akceptis malpli radikalan reformon. Rezultate, la 18an de Januaro (1908) aperis la konata cirkulera letero de D-ro Zamenhof[70]...

Eble D-ro Zamenhof estis ne prava, opiniante, ke la Delegacio ne rajtis reformi Esperanton? Kiel juristo, mi plene konsentas kun la opinio de D-ro Zamenhof, ĉar estas nedubeble, ke la Komitato de la Delegacio ne havis la necesan mandaton por reformi la lingvon. La oficiala programo (»Programme officiel«), kiu entenas eĉ negravan detalon (ekz. la § 6 pri la rajto, krei propagandan societon por la elektita lingvo), tamen per neniu vorto aludas la plej esencan rajton:—reformi la lingvon elektitan. La § 1 diras nur, ke oni devas »elekti kaj disvastigi la uzadon de helplingvo« (»faire le choix et de répandre l’usage d’une Langue auxiliaire«). Laŭ § 4 »La elekto de la helplingvo apartenas unue al la Asocio internacia de Akademioj...« Laŭ § 6 la Komitato rajtas »disvastigi la uzadon de la lingvo elektota« (»qui aura été choisie«). En la cirkulero (de I./XII. 1906) same nur la termino »elekto« estas trovata. Plue, la 10an de Majo (1907) al la Delegacianoj estis dissendita la cirkulero kun nomaro de la kandidatoj por la Komitato de la Delegacio; voĉdonante, ĉiu membro de la Delegacio havis samtempe la rajton, esprimi sian personan opinion kaj opinion de la reprezentata societo nur pri la elekto de la lingvo. La Komitato devis esplori la opiniojn kaj konsideri ilin. Estas ja grave, ke el 74 ricevitaj opinioj 57 estis por Esperanto; pri la ebleco aŭ intenco, reformi la elektitan lingvon, la cirkulero silentis absolute, kaj ĝi devis silenti, ĉar se la Delegacio havus la rajton, reformi ekzistantan lingvon, aŭ la rajton, krei tute novan sistemon de lingvo internacia, sendube tiu rajto estus klare markita en la regularo, sed—ni ripetas—ĝi ne estis eĉ aludita kaj same en neniu cirkulero de la Delegacio, en neniu dokumento estis uzita la vorto »reformoj«.

Oni komprenas cetere, ke kolegio, kompetenta por elekto de lingvo, povas esti nekapabla por ĝia plibonigo aŭ por ĝia originala kreo. Analogie, muzika kritikistaro povas juste elekti kaj premii la plej bonan muzikverkon, kvankam, eble, neniu el la kritikintoj kapablus, memstare aŭ »komitate« komponi plej primitivan melodion. La nekompetenteco de la Delegacia Komitato estas ekster dubo, kaj vane la Idistoj (ekz. en la broŝuro »Apprenez Ido«!) certigas, ke »Esperanto estas reformita de internacia komitato el sciencistoj-lingvistoj, elektitaj inter la plej kompetentaj«; vane en la libro »Internacia lingvo kaj Scienco«, verkita kvarope de ĥemiistoj Ostwald kaj Lorenz, fizikisto Pfaundler kaj filozofo Couturat, oni kredigas, ke Esperanto estas plibonigita per laborado de »plej spertaj lingvosciencistoj«. En la realeco la Delegacia Komitato havis nur 2 lingvistojn, nome Rusan profesoron Baudouin de Courtenay kaj Danan profesoron Jespersen. La unua, kiu estis vicprezidanto de la Komitato, diris, ke per la reformoj oni flikis unu lokon, krevigante la alian. En oficiala organo de Ido »Progreso« prof. Baudouin de Courtenay skribis: »tiu tendenco al la reformoj venas de l’ inklino, serĉi truon sur la tuto bona, t. e. ofta flikado de Esperanto sen sufiĉaj motivoj. La rolo de la Delegacio, de la Komitato, elektita de ĝi, kaj de la konstanta komisio estas malprosperinta«. (»Progreso«, 1909, p. 114)[71]. Kaj ni vidos poste, ke prof. Baudouin de Courtenay malaprobas preskaŭ la tutan reformaron de Ido. La dua,—kaj lasta—lingvisto de la Delegacia Komitato, prof. Jespersen, proponis al la Delegacio sian propran originalan gramatikon, alian ol ia Idista, kun la multenombro ne-idista per oi, ai, ne-idistaj pronomoj lo, la, loi, lai, adjektiva finiĝo -e kaj inigo per a, ekz, frato = frato; frata = fratino[72]. La lasta demando estis longe diskutita, sed la Komitato per plimulto rifuzis akcepti la proponon de la »plej sperta lingvisto«. Do, oni ne devas moki D-ron Zamenhof, kiu skribis al s-ro Lemaire: »La proponoj de Couturat ne povas plaĉi al mi; se oni min demandus, mi proponus ŝanĝojn tute aliajn, kiuj laŭ mia opinio, estas multe pli gravaj«. Kiu scias? Eble D-ro Zamenhof samopinias ĝuste kun lingvisto Jespersen!

Sed ni revenu al la Delegacio! La rezolucio pri la reformo de Esperanto indignigis ne nur la tutan Esperantistaron. Pli ol 70 profesoroj, interalie la honora prezidanto de la Delegacia Komitato, prof. Foerster, protestis kontraŭ la pretendo, reformi Esperanton. El 310 societoj, formintaj la Delegacion, nur 14 aprobis Idon en la jaro 1910. La plej gravaj societoj, kun pli ol 100 000 membroj, akre protestis kaj deklaris, ke ili rajtigis la Komitaton nur elekti la plej perfektan lingvon internacian. Tamen, ĝis la nuna tago en ĉiu Idista lernolibro, broŝuro, sur ĉiu Idista poŝtkarto vi nepre legos, ke Ido estas Esperanto, reformita de Delegacio, kiu konsistis el 310 societoj kaj 1250 scienculoj. Sed, Idistoj diplomatie sekretigas, ke la 1250 scienculoj ne partoprenis la elekton de la Delegacia Komitato, ke ili nur subskribis la peton, senditan al la Internacia Asocio de l’ Akademioj, kiu malaprobis ĝenerale la ideon »elekti« lingvon internacian. Kaj certe la 1250 scienculoj ne lernis Idon. Tuŝante la demandon pri la 310 societoj, oni ne devas forgesi, ke la plimulto de la societoj estis varbita de Esperantistoj, kaj se la lastaj suspektus, ke la Delegacio havas la rajton reformi, certe ili ne laborus por la Delegacio, kaj aliparte la Delegitoj, se ili scius, ke la Delegacio povas reformi, ili eble elektus la Komitaton nur el personoj, kies fideleco estis ekster dubo. Cetere s-ro Couturat mem skribis en sia broŝuro »La réforme justifiée« ke »la Komitato de la Delegacio estis komisiita ne komponi teorian studon pri la demando, nek prezenti respektajn dezirojn al kiu ajn ekstera kaj ŝajnanta aŭtoritato, nek proponi humile plibonigojn en kiu ajn lingvo jam ekzistanta, sed elekti unu lingvon kompletan, pretan kaj tuj uzeblan praktike por la interesatoj«.

Sed ni eĉ supozu por unu momento, ke la Delegacia Komitato efektive rajtis reformi Esperanton kaj tamen estas facile trovi sufiĉan motivaron por kasacio de la Komitata decido. Unue, laŭ § 5 de la Deklaracio »la unua misio de la Komitato« estas sin turni al la Internacia Asocio de l’ Akademioj, tamen la Komitato estis elektita nur, post kiam la Asocio jam rifuzis la peton prezentitan de s-roj Couturat kaj Leau; tiamaniere ili uzurpis »la unuan mision« de la Komitato, kaj tiu uzurpo, eble, estis tre grava, ĉar se la Komitato mem turnus sin al la Asocio, la rezultato povus esti tute alia. Due, la komitatanoj estis »elektitaj« laŭ propono de s-ro Couturat, kiu ne devis influi la elekton, ĉar kiel ni vidos poste, li estis kunaŭtoro de Ido. Plue, por konscie elekti ian komitaton, estas necese koni la »kredon«, la programon de ĉiu elektota kandidato, sed s-ro Couturat ne diskonigis tion kaj ne levis la vizieron de sia kavaliraro. Do, estas supozeble, ke li intence proponis elekti unuparte siajn samideanojn kaj aliparte la personojn, kies nepartopreno en la kunsidoj estis certa[73], ĉar nur tiamaniere estas klarigebla la fakto, ke el 12 elektitaj komitatanoj nur 3 persone, kaj ne havante ian reprezentanton, vizitis la kunsidojn,—spite la § 3 de la Deklaracio, kiu diras, ke »La Delegacio elektos Komitaton, konsistantan el membroj, povantaj kunsidi dum kelka tempo«. Ne kuraĝante kunsidi triope, la Komitato invitis interalie prof. Peano, aŭtoron de »Latino sine flexione« kaj ne protestis kontraŭ la partopreno de s-roj Rodet kaj Hugon, aŭtoroj de reform-projektoj, kvankam laŭ Delegacia cirkulero, datita de I/XII 1906, la aŭtoroj de lingvo internacia ne rajtas partopreni la Delegacion kaj des pli ne rajtas eniri en la Komitaton. Tamen la vicprezidanto de la Komitato, prof. Jespersen, prezentis al la Komitato sian propran projekton »Esquisse de grammaire éclectique«.—Fine, la Delegacio ne rajtis diskuti kiun ajn projekton ne-eldonitan, ĉar aliokaze estus tro absurda la rajto de ĉiu elektita aŭ invitita komitatano, ne veni persone kaj sendi sian reprezentanton. Efektive, la projekto de Ido aperis dum la kunsido de la Komitato kaj estas memkompreneble, ke s-ro Barrios (Lima, Peru) aŭ s-ro Harvey (New-York) k. a. ne konis Idon, kaj tial iliaj reprezentantoj en la Komitato ne povis esprimi la opinion de siaj reprezentatoj. Same la elektitaj komitatanoj, ekzamenante Idon, absolute ne povis esprimi la opinion de la elektintaj Delegacianoj, ĉar Ido aperis publike nur post la kunsidoj de la Komitato. Jen estas la motivoj por kasacio de la Delegacia decido, eĉ se ni flanke lasos la demandon: ĉu la Komitato ĝenerale havis la juron, reformi Esperanton.

Pri la rezolucio de la Komitato ni jam parolis sur la pĝ. 6, kaj nun ni devas aldoni, ke, »solvinte« la problemon de lingvo internacia,—problemon, kiun pro nekompetenteco rifuzis solvi la Internacia Asocio de l’ Akademioj—tiu strangamaniere elektita Komitato, plena de neelektitaj membroj, siavice elektis—sen konfirmo de la Delegacio—konstantan komision, por esplori kaj fiksi detale la elektitan lingvon. La komisio konsistis el prof. Ostwald, Baudouin de Courtenay, Jespersen, L. de Beaufront, L. Couturat kaj L. Leau. Vicprezidanto de la komisio prof. Baudouin de Courtenay post nelonge eksiĝis; same eksiĝis la prezidanto, prof. Ostwald, kiu—laŭ atesto de Baudouin de Courtenay—ne nur rifuzis la titolon de la prezidanto, sed ĝenerale eksiĝis kaj unu el la motivoj estis, ke s-ro Couturat volas krei novan netuŝeblan fundamenton de lingvo internacia[74]. Post eksiĝo de la prezidanto kaj vicprezidanto, en la komisio restis nur kvar personoj, el kiuj tri estis kunaŭtoroj de la reformprojekto kaj, sekve, ili devis juĝi sian propran verkon. Du el ili estis, nome s-roj Couturat kaj Leau, sekretarioj de la Komitato, decidinta reformi Esperanton »en la senco, difinita per la raporto de la sekretarioj (t. e. de s-roj Couturat kaj Leau) kaj per la projekto Ido«. Aliparte estas notinde, ke la mistera aŭtoro de Ido en sia subita broŝuro, disdonita al la membroj de la Delegacia Komitato, kvazaŭ interkonsente kun Couturat, skribis, ke li tute ne parolas pri la novaj reguloj de la vortfarado, ĉar ili estas majstre kaj tre praktike difinitaj de ... s-ro Couturat en »Étude sur la dérivation en esperanto«. Fine, estas atentinde, ke s-ro Couturat mem prezentis Idon, kies aŭtoro estis anonima. Kiu do estis la tria kunaŭtoro, la efektiva ĉefaŭtoro de Ido? Ĉu s-ro L. de Beaufront, advokato de Esperanto,—advokato, rekomendita de s-ro Couturat? Ni vidos tion en la ĉapitro IIa.

Piednotoj

[65] El: Kotzin, Historio kaj teorio de Ido. Librejo »Esperanto«, Moskvo. 1913, p. 1—12.

[66] La Internacia Asocio de l’ Akademioj estas reprezentantaro de l’ Akademioj diverslandaj (Amsterdamo, Berlino, Bruselo, Budapesto, Kristianio, Kopenhago, Lejpcigo, Londono, Munĥeno, Parizo, Peterburgo, Romo, Stokholmo, Vieno, Vaŝingtono). Ĝi estis fondita en la jaro 1900 kaj post ĉiu trijara periodo ĝi havas ĝeneralajn kunsidojn. La lasta kunsido okazis en la jaro 1913 en Peterburgo.

[67] La aliĝo konsistis en tio, ke oni resendis al s-ro Couturat la presitan sur la pĝ. 180 »Deklaracion« kun subskribo, atestanta, ke la subskribinto opinias dezirinda la fondon de la Delegacio.

[68] La peto estis sendita pere de la Viena Akademio de Sciencoj.

[69] »Elle se déclarait incompétente«—diras la oficiala raporto de la Delegacio (Couturat et Leau. Compte rendu de Travaux du Comité, pĝ. 2).

[70] Vidu pĝ. 175—179!

[71] La samon skribis la konata lingvisto Brandt, profesoro de Moskva Universitato: »Mi pensas, ke Ido ŝanĝas tro multe kaj ofte sen sufiĉaj motivoj« (»Progreso«, 1909, pĝ. 265).

[72] Ni povus citi ne malpli ol 12 lingvoprojektojn kun inigo per -a, ekz. Idiom Neutral, Panroman, lingvo de Liptay, Novilatin de Beerman k.t.p. Eble, Ido post kelka tempo enkondukos la saman inigmanieron.

[73] Estus tro naive kredi, ke ekz. s-ro Barrios el Peru aŭ s-ro Harvey el New-York venos Parizon.

[74] Mi citas la propran artikolon de s-ro Baudouin de Courtenay, presitan en »Espero«, 1908, Nr. 10, pĝ. 478, gazeto eldonita kun Rusa organo »Vestnik Znanja«, kies kunlaboranto (por la fako de lingvistiko) estas s-ro B. de Courtenay. Do, la artikolo estas nedubeble aŭtentika.

La „10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto“ kaj 10 respondoj al ili

De D-ro P. Haller[75]

Sur (germanlingva) flugfolio, eldonita de la Ido-Eldonejo en Lüßlingen, troviĝas »10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto«, kiuj meritas esti rigardataj iomete kritike.

1. Alfabeto. »Ido uzas la ordinaran internacian alfabeton, do ne havas supersignitajn literojn«.

Jes, sed pro tio en la Esperanto-alfabeto estas plenumitaj plej severe la principoj de la fonetiko, kiujn la teoriuloj de Ido postulas. Nur en Esperanto, ne en Ido, apartenas al ĉiu sono unu signo, kaj al ĉiu signo unu sono. — Krome la Esperanto-alfabeto taŭgas pli bone por la transskribo de propraj nomoj, speciale de geografiaj, ol la Ido-alfabeto. Plue estas pli praktike kaj pli mallonge, skribi kaj komposti ŝ kaj ĉ anstataŭ sh kaj ch. Esperanta ŝ, ĉ k.t.p. tiel same ne estas retropaŝo rilate al sh kaj ch, kiel la Germana ö, ä, ü rilate al ae, oe, ue, kiel la Franca é rilate al ais k.t.p. — Pro la duobla rolo, kiun ludas la Ida j, naskiĝas nenaturaj vortbildoj, ekz. jenante, injeniero, jeneroza, jino, jirafo, k. c. La malgrandaj malutiloj, kiujn la supersignoj povas kaŭzi al la presisto, estas eviteblaj (kion la Ido-Eldonejo bone scias!) kaj malaperos pli kaj pli kun la disvastiĝo de Esperanto.

2. Akcento. »Ido havas naturan akcenton (filio), ne rigidan, nenaturan kiel Esperanto (filio)«.

Tiu tielnomata »natura« akcento alportas al Ido-lernanto nombron da reguloj kaj esceptoj pri akcento kaj prononco, dume Esperanto havas unu regulon pri akcento sen iu ajn escepto.

La »natura« akcentado celata de Ido grandparte ne ekzistas. (Komparu Germ.: System, Angl.: system; Germ.: Horizont, Angl.: horizon; Germ.: »Kodie«, Franc.: »comédie«.) Krome, tiu akcentado tuj estas modifata, kiam nur unu sufikso aliĝas.

Laŭ Ida regulo oni devas akcenti: galerio, filatelio, filologio, revuo, energia, industrio, geografio, lotrio, epidemio k.t.p. Tio estas la natura akcento, laŭ Ida »teorio«. Ho, kia »fantazio«!

Tial, senescepta akcentregulo estas la pli simpla kaj la pli laŭnatura, precipe por ĉiuj unulingvuloj, kiuj ne komprenas tiajn lingvistajn »delikatecojn«. La akcento sur la antaŭlasta silabo de ĉiu vorto kaŭzas en Esperanto facilan, nature fluantan ritmon de la frazo, mankantan ofte en Ido. (Vidu poste.)

La ekzemplo filio estas malĝusta; ĉar la Ida filio nomiĝas Esperante filo, do ĝi havas la akcenton sur la sama i kiel en Ido.

3. Multnombro. »Ido havas la Italan, belan pluralformon i, ne la pezan, malbelan per oj, aj, uj«.

Jes, sed anstataŭ tio Esperanto havas la »belan italan i« kiel finaĵon de la verboj. Cetere, oni povas disputi pri la gusto. La Germanaj filologoj laŭdas la belecon de la antikva Greka lingvo ĝuste pro ĝia riĉeco je la plensonaj oj- kaj aj-sonoj (laŭ la ordinara prononco en Germanlando). La Germana frazo: Heute fuhr ein neuer mit Heu beladener Wagen in eine Scheune ein, tute ne sonas malbele, kvankam ĝi abundas je oj- kaj aj-sonoj.

Tiuj ĉi finaĵoj en Esperanto havas grandan gravecon por la ekzakta disigo de la vortoj unu de la alia kaj por la klara kompreno kaj diferencigo precipe de la parolata teksto. Sed la taŭgeco de helplingvo, speciale ankaŭ por buŝa uzado, ŝajnas esti por la Idistoj malĉefaĵo.

4. Adjektivo. »Ido havas la neflekseblan adjektivon; Esperanto ĝin fleksas laŭ nombro kaj kazo«.

Tiu pli granda simpleco estas supereco kaj malsupereco. Ĉar estas klare, ke adjektivo konforma laŭ nombro kaj kazo kun la substantivo montras pli klare sian logikan apartenecon ol aliokaze, ke per tio la senco de frazo estas komprenebla pli facile kaj rapide, kaj ke pli granda libereco en la vortordo estas ebla.

Cetere ne ĉiam en Ido la adjektivo estas nevarianta, kiel oni asertas: En kelkaj okazoj ĝi devas ricevi pluralan kaj akuzativan signon.

5. Verbo. »Ido havas la internacian finaĵon r anstataŭ la arbitran i de Esperanto. Ido do povas formi la infinitivojn konforme al la verbtempoj«.

Tiu ĉi tielnomata internacia r nur en Hispanaj verboj ĝenerale estas parolata kiel finaĵo; en la plej oftaj Francaj verboj ĝi estas muta, kaj en la Itala lingvo la verbfinaĵoj sonas are, ire, ere; ili do enhavas r, sed ne kiel finaĵon.

Ĉu estas plej science aŭ plej ridinde, elekti tian nur formalan finaĵon laŭ la principo de la maksimuma internacieco? Ĉu ne estas multe pli racie, elekti tian finaĵon laŭ nur praktikaj vidpunktoj, t. e. laŭ tio, ke ĝi estu facile prononcebla, klare aŭdebla kaj bone distingebla de aliaj finaĵoj?

Laŭ tiu vidpunkto la enkonduko de la finaĵo ar en Ido estis unu el la plej grandaj maltrafoj. La kontraŭdiro, ke la Hispana lingvo ĝin ankaŭ posedas, estas senvalora, ĉar en natura lingvo estas pli bagatele, ĉu tia finaĵo estas klare distingebla aŭ ne, ol en artefarita lingvo. Baldaŭ la kreintoj de Ido rimarkis, ke la finaĵo r dum la parolado estas preskaŭ ne aŭdebla, se oni ĝin ne »rrr zumas«. Tial ili rompis la regulon pri akcento, akcentante la lastan silabon de la verboj ĉe la infinitivo. Per tio la manko ne estas forigita, sed novaj malutiloj estas aldonitaj: per la akcentado de la nur formala silabo »ar«, la atento de la aŭdanto rekte estas fortirita de la ĉefaĵo, t. e. la vortradiko, al la malĉefaĵo: la sufikso. Oni legu kompare:

Ido:Esp.:
tradukartraduki
obediarobei
punisarpuni
karezarkaresi k.t.p.

Kiel plia malagrabla sekvo venas la ĝeno de la frazakcento, kio en Ido ĉiam okazas, kiam dusilaba vorto sekvas la infinitivon. Ekz. »Me volas skribar karto« kontraŭ la flua Esperanta »Mi volas skribi karton«. (Vidu ankaŭ sub 8!)

Do, ni lasu senenvie al Ido ĝian »internacian« r, kaj ni konservu zorge nian »arbitran« i!

Dua maltrafo laŭ fonetika vidpunkto estas la finaĵo ez por la imperativo. Ankaŭ ĉi tiu finkonsonanto aŭdebliĝas nur, se oni ĝin laŭte zumas; krome oni povas facile konfuzi ez kaj is. Kontraŭe oni komparu la plenvoĉe kaj decide sonantan finan u en Esperanto: lernu kontraŭ lernez. La naciaj lingvoj plej multe havas la molan z-sonon interne aŭ komence de la vortoj, malofte ĉe la fino. La kontraŭparolo, ke la franca imperativo ankaŭ finiĝas je ez, kompreneble estas stulta, ĉar tiu ĉi z ne estas prononcata [ez = e].

La mallongigitajn konjugformojn, kiujn Ido krome posedas, Esperanto ĉiutempe povus enkonduki, se la bezono pri ili montriĝus kaj se iu aŭtoritato (registaroj, ne kelke da scienculoj!) garantius ilian enkondukon.

6. Deklino. »Ido ne havas devigan akuzativon, sed uzas ĝin nur en la plej necesa okazo ĉe la vortinversigo«.

... Por ke oni ĝin forgesu ĝuste en la plej necesa okazo, kiel eĉ montras la ekzemplo[76] de la »vere idana leono« (tiel la »Idano« titolas S-ron Peus; neniu ŝerco!) Ĉar ĉiu laŭvola uzo de iu gramatika formo postulas denove specialan regulon pri tio, kiam tiu regulo estas aplikota kaj kiam ne.

Sed per kio Ido pagas tiun »superecon«? Per tio, ke ĝi, anstataŭ la deviga akuzativo, nun havas la devigan vortordon kaj devas formi ĉiun frazon laŭ la skemo: subjekto, predikato, komplemento. Sed ofte ĝuste la komplemento estas la ĉefaĵo en la frazo, kiun oni tial volas meti ĉe la komenco de la frazo.

Nu, estas afero de gusto, preferi unu aŭ la alian devigon; tia devigo ne estas evitebla pro logikaj kaŭzoj. Ĉiuokaze la akuzativo en Esperanto havigas plej grandan liberecon pri la vortordo (ŝatindan precipe ĉe parola uzado) kaj pli grandan logikan klarecon (ŝatindan precipe laŭ scienca vidpunkto).

7. Vortaro. a) »Ido aplikas neniujn artefaritajn vortojn kiel Esperanto«.

Anstataŭ tio ĝi aplikas tie vortojn el mortinta lingvo, la latina; anstataŭ tio oni devas lerni en Ido 24 diversajn elementojn, kie sufiĉas en Esperanto 14. Krome, la signifo de tiuj Esperanto-vortoj tre precize estas logike difinita per iliaj elementoj. Cetere, la tielnomataj tabelvortoj ne estas arbitraj: ĉiuj vortoj kun la nedifinita senco komenciĝas per i, memoriganta pri la Germana irgend; ĉiuj demonstrativaj per ti (Germ. d, Angl. th); ĉiuj neaj per ne komuna al ĉiuj lingvoj; ĉiuj demandaj per la Franca ki (Germ. ĉiam w, Angl. wh).

b) »Ido havas neniujn arbitre elektitajn vortradikojn kiel Esperanto, sed Ido ilin elektas laŭ la principo de la maksimuma internacieco. Ekz.: El Germ. Kavallerie, Angl.: cavalry, Fr.: cavalerie, Ital.: cavallo, Hisp.: caballo, Rus.: kavaleria, Ido elektas por Germ.: Pferd, Fr.: cheval la sole internacian vorton kavalo; Esperanto elektas la kripligitan Francan vorton ĉevalo«.

Certe Ido plenumis la principon de la maksimuma internacieco, regantan ankaŭ en Esperanto, pli konsekvence ol Esperanto, sed ankaŭ pli pedante. La kreintoj de Ido traktis tiun principon tro formale; ili ĝin konsideras nur kiel nombran aferon, kalkulante 1 Hispanon (aŭ 1 Mez- aŭ Sudamerikanon) aŭ 1 Suditalon tiom, kiom 1 Francon, 1 Germanon, 1 Anglon kaj 1 Skandinavon. Aliavorte: oni ne enkalkulis la kulturvaloron de la diversaj nacioj, el kio sekvas, ke Ido dank’ al la Hispana kaj Itala lingvoj ricevis tro Romanan aspekton. Esperanto justamaniere koncesias al la Germanikaj lingvoj iom pli grandan influon rilate al la vortaro.

Se en la ĉi-supra ekzemplo la Germ.: Kavallerie estas citata por kavalo, estas permesata ankaŭ nomi Germanan Chevaux-legers kaj chevaleresk, same Anglan chivalrous por ĉevalo, kiu laŭ tio ne estas vorto konata nur de Francoj. Plue, la vorto ĉevalo tute ne estas kripligita Franca vorto; alie la Idovortoj tuchar, chasar, chapelo, charniro, chanjar k. a. estus same kripligita Franclingvo; ĉar Ida ch = Esp. ĉ.

8. Derivo. »Ido havas klaran, logikan regulan derivon, tiu ĉi de Esperanto estas ofte neklara, mallogika kaj senregula. Pro tio Ido estas pli klara, pli facile komprenebla kaj pli facile uzebla«. Kiel ekzemplo sekvas la traduko de la Germana frazo: Ein Fischer kann fischen, ohne Fische zu fangen. Esp.: Fiŝkaptisto povas fiŝkapti, sen kapti fiŝojn. Ido: Peskero povas peskar, sen kaptar fishi.

Kion oni mallaŭdas en la Esperanta traduko? Vere, la vortludo kaj la ironio inter la antaŭa kaj malantaŭa frazo de la Germana teksto estas interpretata per la Esperanta traduko multe pli delikate ol per la Idotraduko, kie ili malaperas per la speciala vorto peskar anstataŭ fiŝkapti. Aŭ ĉu oni mallaŭdas la kunmetitaĵon fiŝkapti? Se jes, oni forigu antaŭe el Ido la formojn tronsidar (tronsidi), seglirar (velŝipveturi), trabapogar (apogi per trabo), k. c. (Flanke dirate: Legante la Idan tekston laŭte, oni denove ekkonas la ĝenantan ritmon de la frazo: Kaptar fishi.) Cetere oni povas diri en Esperanto anstataŭ fiŝkapti ankaŭ fiŝretifiŝhoki.

Nun pri la ĝenerala pretendo! La vortoderivo en Ido laŭdire estas klara, logika, regula per la principo de la renversebleco, t. e. principo malfacile komprenebla por simplaj personoj, ankoraŭ pli malfacile uzebla, precipe en rapida interparolado; ĉar sekve de tiu principo Ido ŝarĝas la komunan lingvon per tro granda nombro da afiksoj, sed tamen ne atingas logikan unu-sencecon[77]. Kontraŭ tio, la principoj de neceso kaj sufiĉo, formulitaj por Esperanto de S-ro de Saussure, laŭ logika vidpunkto, ne nur estas samvaloraj, sed krome multe pli simplaj, donante la necesan liberecon rilate al la apliko por personoj diverskleraj.

Poste sekvas en la Idoteksto kiel ekzemploj por la asertita mallogikeco de Esperanto la verboj kroni, brosi, plumi, remi.

(Inter ili ree troviĝas malĝusta Esperantovorto: Plumi anstataŭ senplumigi.)

Esperanto derivigas la vortojn kroni kaj brosi rekte el la substantivoj, sekvante la kutimon en ĉiuj nacilingvoj: Fr.: couronne, couronner, Germ.: Krone, krönen; It.: corona, coronare; Hisp.: corona, coronar; Angl.: crown, to crown. Same: brosse, brosser; Bürste, bürsten; spazzola, spazzolare; cepilo, cepilar; brush, to brush.

Fine la verkinto de la Ido-teksto daŭrigas, konfidante la absolutan regulecon de la derivo:

»Ido diferencigas precize brosar per brosilo, remar per remilo...«

Nu, se oni konfidus la pretenditan regulan derivon, oni tuj venas en interpremon inter sia propra intelekto kaj la oficiala Ido-vortaro. Ekz. oni ne povas traduki: martelar per martelilo (marteli per martelo), limar per limilo (fajli per fajlilo), kriblar per kriblilo (kribri per kribrilo), frenar per frenilo (haltigi per haltigilo); sed oni devas derivigi: martelagar per martelo, limagar per limo, kriblagar per kriblo, frenagar per freno, kaj multe da similaj ekzemploj.

La logika rilato inter ĉiuj tiuj vortoj estas la sama kiel inter remi kaj remilo.

Tia estas la »klara, logika, regula derivo« en Ido!

9. Evoluado. »Ido havas regulan fidindan evoluadon, ĉar la Ido-Akademio, konsistanta el kompetentaj viroj el diversaj lingvaj teritorioj, havas la taskon, esplori ĉiujn lingvoproblemojn, por ilin solvi laŭ precize difinitaj principoj; kontraŭe en Esperanto ĉiu ulo, eĉ la plej nekompetenta, povas enkonduki novajn vortojn kaj faras pro tio la lingvon tute nekomprenebla...«

Kontraŭ la ebleco, ke iu persono uzas malbonajn vortojn en siaj tekstoj, Ido ne estas ŝirmata, tute same kiel Esperanto. Sed ke tiaj vortoj fariĝas oficialaj vortoj de la lingvo, kontraŭ tio Esperanto same kiel Ido estas ŝirmata per sia Lingva Akademio.

Ke la Ido-Akademio kontraste al la Esperanto-Akademio konsistas, laŭdire, el »kompetentaj« viroj, tio bezonas tre fundan pruvon. La fakto, ke du lingvistoj apartenas al ĝi, certe ne jam estas pruvo; ĉar disputis ja la lingvistiko, ankoraŭ ĝis nun, eĉ kontraŭ la ebleco de artefarita lingvo, ankaŭ kiam jam ekzistis la plej evidentaj pruvoj por ĝi. Ĉar la universala helplingvo estas tute nova kampo por la ĝenerala filologio. Jen la ne-filologo sin okupinta multajn jarojn praktike kaj teorie pri la afero, eventuale estas multe pli kompetenta, speciale pri la postulo de la simpleco kaj facileco, ol lingvisto ekipita je instruiteco kaj ampleksa lingvoscio.

Ke ankaŭ la Esperanto-Akademio starigis precizajn principojn, laŭ kiuj la evoluado de la lingvo estas reguligata, tion la verkinto de la ĉi supraj linioj devus scii. Sed kial? La »kompetentaj viroj« laŭ li ja nur sidas en la Ido-Akademio. Ke Esperanto jam travivis prospere kvaronan jarcenton, pruvante dum tiu tempo plej konfidindan evoluadon, pri tiu fakto li silentas.

10. Stabileco kaj progreso. »Ido estas la efektiva internacia lingvo. Ĉar Ido unuigas en si la praktikan stabilecon kun la scienca progreso, dume Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj neperfektaĵojn pro tio, ke en la 1a kongreso tute nekompetentaj kaj nerajtigitaj, okaze ĉeestintaj partoprenantoj deklaris libron kiel fundamenton, kiu eĉ en la evidentaj mankoj kaj preseraroj devas esti neŝanĝota...«

La unua frazo tute ne esprimas fakton, sed nuran deziron de la skribinto. Se oni substituas en ĝi la vorton »Ido« per »Esperanto«, ĝi multe pli ĝustiĝas.

La periodo de stabileco en Ido, enkondukita nur depost la jaro 1912, daŭros nur tiel longe, kiel la »kompetentaj viroj« en la Akademio ĝin konservos. (Konate estas, ke la enkonduko de la stabileco havas multe da kontraŭuloj en la Idista rondo mem.) Sed kiam tiuj viroj ree ŝanĝos sian sciencan opinion—kio jam okazis diversfoje—, aŭ kiam novaj laboremaj viroj aliĝos al la Akademio, tiam la stabileco de la lingvo facile povos ekŝanceliĝi. Ĉar sur lingva kampo oni sufiĉe facile povas »science« pruvi preskaŭ malajn teoriojn.

La frazo, ke Esperanto devas konservi ĉiujn mankojn kaj neperfektaĵojn, estas unu el tiuj erarigantaj asertoj, kiujn la Idistoj konstante disportigas pri Esperanto, kontraŭ kio parolas la tuta ĝisnuna evoluado de Esperanto. La verkinto mem devas poste konfesi, ke tia »sankta netuŝebleco« de la Fundamento ne ekzistas, ke, kie evidentaj mankoj estas entenataj en ĝi, tiuj estas forigataj.

Pri la praktika neceseco de firma bazo, pri la ĝisnuna evoluado de Esperanto, pri la starigo de sciencaj vortaroj en Esperanto, la verkinto ŝajne nenion scias aŭ volas scii.

Li finas siajn »10 superecojn« per la vortoj:

»La netuŝebla fundamento de Ido estas: 1e la simpleco de la gramatiko; 2e la ĝusteco de la derivo; 3e la internacieco de la vortradikoj«, sed li forgesas, ke tiuj ĉi tri ideoj: simpleco, ĝusteco kaj internacieco, estas nur relativaj ideoj, malsamaj laŭ profesio, nacieco kaj klereco de tiuj personoj, kiuj devas gardi ilin. Do, Ido havas ŝanceliĝan fundamenton, Esperanto firman.

Kontraŭ tiuj »10 superecoj de Ido« staras unu supereco de Esperanto kompensanta ĉiujn dek: t. e. la multjara pruvado de la taŭgeco de Esperanto sur ĉiuj kampoj, en komerco kaj industrio, scienco kaj arto, dum la vojaĝo, je skriba kaj parola uzado, ne nur por la interrilatoj de science instruitoj, sed ankaŭ de personoj kun plej simpla klereco.—Ĉiuflanke montrita taŭgeco sole estas la vera pruvilo pri ĝusta teoria fundamento en tia afero eminente praktika, kia estas helplingvo.

Piednotoj

[75] »Informa Bulteno« 1, p. 15-22.

[76] Gautherot-Meier, Esperanto kaj Ido, p. 10.

[77] Vidu: Haller, Esp. und Ido und die Forderungen der Wissenschaft (»Ĉirkaŭ la Mondo«, 1912, n-roj 9 k. 10); de Saussure, La logika bazo de vortfarado en Esperanto; C. Aymonier, Pri Esperanto; Gautherot, La Question de la Langue auxiliaire internationale.

Pri la vortfarado

Decido de Akademio kaj Lingva Komitato[78]

1. La Akademio opinias, ke la vortfarado en Esperanto estas fondita sur la logika kaj senpera konstruo de ĉiu aparta vorto, kaj ne sur tiel nomitaj »reguloj de derivado«; ke reguloj de derivado malutilus al la lingvo, agante kontraŭ ĝia normala funkciado, ke tiaj reguloj alportus arbitrajn elementojn, ĝenantajn por la skribata lingvo kaj malutilajn por la parolata lingvo.

2. La Akademioj opinias, ke kelkaj aŭtoroj trouzas sufiksojn: tio estas preskaŭ neevitebla en la parolata lingvo, sed tio estigas la skribatan lingvon nenecese peza. La kaŭzo de tiu trouzo kuŝas en la fakto, ke nevole oni ofte tro insistas sur ĉiu esprimota ideo, por ĝin penetrigi pli forte en spiriton de l’ aŭskultanto aŭ de l’ leganto. Ĉar aliflanke, oni ne devas tiom ŝparegi la sufiksojn, ke la vortoj fariĝas nekompreneblaj, estas konsilinde difini la limojn, inter kiuj oni devas resti, tiamaniere ke oni lasos al arbitro kaj al personaj preferoj rolon kiel eble plej malgrandan.

La Akademio do rekomendas al la Esperantistaj aŭtoroj, ke ili sekvu la du jenajn principojn, kiuj kontraŭstaras unu la alian kaj estas la logika bazo de vortfarado en Esperanto:

Piednoto

[78] »Oficiala Gazeto Esperantista« V, 11 (1913), p. 271-272.

Literatura montrilo

Espereble la studintoj de ĉi tiu libro deziras, sin okupi pli profunde pri la tie aluditaj demandoj koncerne al Esperanto kaj Esperantismo, ilia historio, evoluo, organizo k.t.p. Al ili mi rekomendas la studadon de jenaj verkoj:

Dr. A. Möbusz

Piednoto

* Provojn vidu antaŭe!

Tabelo de enhavo

A. HistorioPaĝo
L. Einstein, Al la historio de la provoj de lingvoj tutmondaj de Leibniz ĝis la nuna tempo5
Leono Zamenhof, El la biografio de D-ro L. L. Zamenhof15
L. L. Zamenhof, Letero pri la deveno de Esperanto22
E. Privat, Amerika Filozofia societo kaj Esperanto28
K. Steier, La unua tempo de Esperanto en Germanlingvujo32
L. L. Zamenhof, Leopold Einstein37
A. Zakrzewski, La unua gazeto Esperantista39
Firmo Hachette kaj Esperanto45
A. Möbusz, La universalaj kongresoj de Esperanto50
L. L. Zamenhof, Kongresparoladoj53
1a Kongreso en Boulogne53
Aldono: Deklaracio pri Esperantismo60
IIa Kongreso en Genève62
Aldono: Deklaracio pri neŭtraleco de la kongresoj de Esperanto68
IIIa Kongreso en Cambridge69
Parolado de D-ro L. L. Zamenhof en la Guildhall (London)77
IVa Kongreso en Dresden80
Va Kongreso en Barcelona87
VIa Kongreso en Washington89
VIIa Kongreso en Antwerpen96
VIIIa Kongreso en Krakow100
B. Organizo 
Oficialaj institucioj106
Regularo de la Lingva Komitato107
Nomaro de la Akademianoj kaj Lingvokomitatanoj111
Deklaracio de la Akademio112
Konstanta Komitato de la Kongresoj116
Kongresa Regularo117
Aldono al la regularo de la Kongresoj121
Regularo por la kunsidoj de la Kongresoj122
Fondo de Esperantista Centra Oficejo en Paris123
Klarigo. Komunikaĵo de D-ro L. L. Zamenhof124
Esperantista Centra Oficejo125
K. Bein, Pri internacia organizacio de Esperanto128
L. L. Zamenhof, Propono pri la organizo de niaj Kongresoj133
G. Chavet, Raporto pri la projekto de Internacia Reprezentantaro de la Esperantistaj Societoj134
Komisio por ĝenerala organizaĵo140
L. L. Zamenhof, Letero pri Rajtigitaj Delegitoj kaj pri la Centra organizo141
Regularo de la Internacia Unuiĝo de Esperantistaj Societoj148
Statuto de la Universala Esperanto-Asocio (UEA)150
C. Lingvaj Demandoj 
L. L. Zamenhof, Antaŭparolo al la »Fundamento de Esperanto«170
L. L. Zamenhof, Cirkulera letero al ĉiuj Esperantistoj175
B. Kotzin, Pri Delegacio179
P. Haller, La 10 superecoj de Ido kontraŭ Esperanto kaj 10 respondoj al ili188
Pri la vortfarado196
Aldono: Literatura montrilo198

Se vi bezonas Esperantaĵojn
bonvolu turni vin al
Esperanto-Verlag Friedrich Ellersiek Berlin S 59

Postulu alsendon de
Esperanto-Katalogo
kaj specimenon de
Esperanto-Praktiko

Monata gazeto
por perfektigo en la Lingvo Internacia

Göttingen, Druck der Dieterichschen Univ.-Buchdruckerei (W. Fr. Kaestner).

Noto de transskribanto:

Diversajn mispresaĵojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis.






End of the Project Gutenberg EBook of Dokumentoj de Esperanto, by Anonymous

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DOKUMENTOJ DE ESPERANTO ***

***** This file should be named 57184-h.htm or 57184-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/5/7/1/8/57184/

Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)

Updated editions will replace the previous one--the old editions will
be renamed.

Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
law means that no one owns a United States copyright in these works,
so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
States without permission and without paying copyright
royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
of this license, apply to copying and distributing Project
Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
specific permission. If you do not charge anything for copies of this
eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
performances and research. They may be modified and printed and given
away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
trademark license, especially commercial redistribution.

START: FULL LICENSE

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
www.gutenberg.org/license.

Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
Gutenberg-tm electronic works

1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or
destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
1.E.8.

1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement. See
paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
electronic works. See paragraph 1.E below.

1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
works in the collection are in the public domain in the United
States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
United States and you are located in the United States, we do not
claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
displaying or creating derivative works based on the work as long as
all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
you share it without charge with others.

1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
in a constant state of change. If you are outside the United States,
check the laws of your country in addition to the terms of this
agreement before downloading, copying, displaying, performing,
distributing or creating derivative works based on this work or any
other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
representations concerning the copyright status of any work in any
country outside the United States.

1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
performed, viewed, copied or distributed:

  This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
  most other parts of the world at no cost and with almost no
  restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
  under the terms of the Project Gutenberg License included with this
  eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
  United States, you'll have to check the laws of the country where you
  are located before using this ebook.

1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
contain a notice indicating that it is posted with permission of the
copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
the United States without paying any fees or charges. If you are
redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
posted with the permission of the copyright holder found at the
beginning of this work.

1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
any word processing or hypertext form. However, if you provide access
to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
provided that

* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
  the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
  you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
  to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
  agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
  within 60 days following each date on which you prepare (or are
  legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
  payments should be clearly marked as such and sent to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
  Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
  Literary Archive Foundation."

* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
  you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
  does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
  License. You must require such a user to return or destroy all
  copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
  all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
  works.

* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
  any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
  electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
  receipt of the work.

* You comply with all other terms of this agreement for free
  distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
electronic works, and the medium on which they may be stored, may
contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
cannot be read by your equipment.

1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from. If you
received the work on a physical medium, you must return the medium
with your written explanation. The person or entity that provided you
with the defective work may elect to provide a replacement copy in
lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
or entity providing it to you may choose to give you a second
opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
without further opportunities to fix the problem.

1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of
damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
violates the law of the state applicable to this agreement, the
agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
remaining provisions.

1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
Defect you cause.

Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of
computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
from people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
www.gutenberg.org



Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
volunteers and employees are scattered throughout numerous
locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
date contact information can be found at the Foundation's web site and
official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:

    Dr. Gregory B. Newby
    Chief Executive and Director
    gbnewby@pglaf.org

Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment. Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements. We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations. To
donate, please visit: www.gutenberg.org/donate

Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
freely shared with anyone. For forty years, he produced and
distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search
facility: www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.