The Project Gutenberg EBook of Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken

This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
whatsoever.  You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
www.gutenberg.org.  If you are not located in the United States, you'll have
to check the laws of the country where you are located before using this ebook.



Title: Stranga Heredajho
       Romano originale verkita

Author: Heinrich August Luyken

Release Date: November 13, 2017 [EBook #55954]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK STRANGA HEREDAJHO ***




Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
file was produced from images generously made available
by The Internet Archive)






H. A. LUYKEN

F. B. E. A.

STRANGA HEREDAĴO

Romano originale verkita

Devizo: NI FOSU NIAN SULKON

FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG / 1922

ESPERANTO-FAKO

ĈIUJ RAJTOJ ESTAS REZERVATAJ
COPYRIGHT 1922 BY FERDINAND HIRT & SOHN EN LEIPZIG

PRESEJO BREITKOPF & HÄRTEL, LEIPZIG

ĈAPITRO I

Belega, paca vidaĵo etendiĝis antaŭ la okuloj de maljuna sinjorino, kuŝanta sur malsanula puŝveturilo en la ombro de granda ulmo. Ĉirkaŭ ŝi regis dolĉa trankvilo; kaj ŝiaj sentoj, laŭ ŝia pozo kaj la serena esprimo de la pala vizaĝo, estis en plena harmonio kun la paca pejzaĝo. Sur ŝiaj genuoj kuŝis libro, sed jam de kelka tempo ŝi ĉesis legi por fordoni sin al la ĝuo de la bela vespero. Inter trunkoj de kelkaj aretoj da majestaj ulmoj ŝi povis vidi, ĉi tie kaj tie en la malproksimeco, sin paŝtantajn bovinojn kaj ŝafojn. Ĉe unu flanko vidiĝis glata deklivo, formanta kun kontraŭa montetaro vastan, herboriĉan valon, en kies fundo ridetis bela lageto, el kiu en tiu momento pentrinde rebrilis oraj radioj de la subiranta suno. Malantaŭe de la sinjorino troviĝis buksaj arbetaĵoj, arte tonditaj kiel verda muro. Post tiu barilo estis videblaj florĝardeno kaj, pli malproksime, la malantaŭa parto de kampara domego.

La reva, paca medito de la maljunulino interrompiĝis per malproksima bruo de kariolo sur la ĉefa vojo de la vilaĝo. Ŝi bone konis la bruon de tiuj radoj kaj la frapadon de tiuj hufoj; eble ŝi jam duonkonscie atendis aŭdi ĝin. Tuj ŝia pensema, bonkora vizaĝo alprenis iom maltrankvilan aspekton. Pli ol unu fojon ŝi turnis sian preskaŭ blankharan kapon en la direkto al la domo. Post kelke da minutoj aperis en malfermaĵo de la buksa barilo figuro de virino, bonguste vestita per malhele blua kostumo kaj larĝranda ĉapelo kun multekosta struta plumego, kiu belkurbe kaj iom kokete superpendis ĝian maldekstran flankon. Ŝi havis la aĝon de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam en tiu momento ŝi aspektis kelkajn jarojn pli aĝa. Tion kaŭzis, eble, malserena humoro kaj maldolĉa esprimo ĉirkaŭ buŝo, alie belforma.

La sinjorino kuŝanta sur la litseĝo sin turnis al la venantino kaj per zorgoplena rigardo penis ekkapti ŝiajn okulojn kvazaŭ por diveni ŝiajn hodiaŭajn travivaĵojn. Tiun rigardon la pli juna virino tuj komprenis; tamen ŝi volis ŝajnigi, ke ŝi ne rimarkas ĝin. Penante alpreni pli gajan mienon, ŝi ekparolis kun bonkora tono:—

—Bonan vesperon, onklino Ida. Mi bedaŭras, ke mi malfruas; sed nia vagonaro devis halti senpaciencige longan tempon ĉe la lasta diskruciĝejo por lasi preterpasi skotan poŝtvagonaron el Londono. Niaj malrapidegaj vagonaroj estas tiel senceremonie flankenŝovitaj, kvazaŭ nia tempo kaj niaj aferoj estas nekonsiderindaĵoj. Sed, kion vi faris ĉi tiun longan tagon?

La suferantino ankoraŭ zorgoplene rigardis la vizaĝon de la nevino, en kiu ŝi vidis ne nur malbonan humoron, sed ankaŭ nervan streĉitecon kaj fortan maltrankvilon. Post momento ŝi respondis per belsona, milda voĉo:—

—Antaŭ la temanĝo mi komencis legi unu el la novaj, ĵus alvenintaj romanoj, ĝis mi laciĝis, kaj poste mi fordonis min al la ĝuo de ĉi tiu bela vespero. Kiel belega estas ĉi tiu peceto de la mondo, kaj kiel dolĉa la paco, kiun oni povas ĝui ĉi tie kun ripozema koro, Delfino. Ĉu vi vizitis sinjorinon Standring?

—Jes.

—Ĉu vi ankaŭ renkontis tie sinjorinon Gresswell kaj Esteron Travers?

—Jes, onklino Ida.—Delfino respondis kun iom da hezito kaj maltrankvilo en la voĉo.—Sed okazis nenia laŭforma kunveno por psikaj enketoj.

Fraŭlino Ida Leggat ekprenis kaj karesis la manon de la nevino.

—Karulino,—ŝi diris milde,—mi tre dezirus, ke vi ĉesu partopreni tiujn ... misterajn spiritistajn kunsidojn. Mi, verdire, ne komprenas tiajn aferojn; efektive mi ne volas kompreni ilin, ĉar mi estas konvinkita, ke la bona Dio ne volas, ke ni sciu pri la mondo de spiritoj kaj pri la okupoj de la mortintoj pli, ol Li malkaŝis al ni en la Sankta Skribo. Mi tute ne povas kompreni, kial vi tiel fervore interesiĝas pri tiuj teruraj okultaĵoj. Certe estas, ke ili malklarigas al vi la spiritan perspektivon kaj ke ili fine difektos vian tutan vivon.

Delfino nur duone aŭskultis. Jam multfoje ŝi aŭdis similajn avertojn kaj ŝi kompatis la karan, simplaniman maljunulinon pro ŝia timemo kaj pro ŝia kortuŝa ortodokseco. Dume ŝia kapo estis plena de aliaj premantaj pensoj. Neatente ŝi eltiris la pinglegojn el sia ĉapelo, metis ilin ambaŭ sur malgrandan ĝardentablon kaj post kelka tempo diris:

—Ne, ni tute ne priparolis psikajn aferojn. Sed, ho, kara onklino, mi estas pli malfeliĉa, pli turmentata, ol iam antaŭe. Prezentu al vi: Estero akompanis min ĝis la stacio kaj survoje sciigis min, ke ŝi klare vidas, kial ŝia frato Roberto forĵetis min. Ho! estas terure; sed mi ankaŭ jam klare vidas ĝin: Hugo, mia propra duonfrato, venenis liajn pensojn kontraŭ mi kaj inside, mensoge kalumniis min.

—Sensencaĵo, kara knabino, vi devas ne aŭskulti tiajn konjektojn.

—Tio estas pli ol nura konjekto, onklino; pli ol suspekto. Roberto skribis al mi tiun eksfianĉiĝan leteron la saman vesperon, tuj post vizito de Hugo, kiam ili havis longan, seriozan interparolon. La sekvintan matenon Roberto sciigis al Estero pri sia subita decido entrepreni longan vojaĝon eksterlandan. Krom tio, rekte pridemandite, Roberto ne neis ŝian konkludon; kio, laŭ ŝia opinio, estis plena konfeso.

—Sed, Delfino, kial Hugo volus agi tiele?

—Ho, vi kara simplanimulino,—respondis la pli juna virino kun tre maldolĉa rideto ludanta ĉirkaŭ ŝia buŝo,—kial? Li plivolas havi fraŭlinan firmanon, ol edzinan, kaj fraŭlinan onklinon por siaj infanoj, ol edzinan kun ŝia propra idaro. Mi ja konas lin pli bone, ol vi. Kiel lia kunfirmanino mi observas lin de flanko, laŭ kiu vi lin ne konas, kaj mi scias, ke li estas tute kapabla tiel agi. Malgraŭ lia ekstera skrupula rekteco, lia familia fiero kaj lia religieco, mi ofte rimarkis en li fortajn emojn al troa monavido kaj ekspluatemo, kiuj ĝisiras malhonestecon. Pli ol unu fojon mi tre malkaŝe kaj energie esprimis mian malaprobon pri tiaj emoj.

—Vere?

—Jes,—akcente respondis Delfino Haverford. Ŝi eksilentis kaj videble penis regi sin.—Li bone scias, kiom mi amas Roberton; ke mia tuta animo perdiĝis en li. Li prave konjektas, ke neniam mi povos ami alian viron. Kaj jam Roberto estas for, for, eble, same kiel mi, kun rompita koro, serĉante distriĝon, forgeson.

En tiu momento malhelpis pluajn plendojn eksono de gaja rido el la apuda ĝardeno kaj apero, tuj poste, de du infanoj, dekdujara knabo kaj okjara knabino, sekvataj de juna viro. La infanoj brue kuris al la sinjorinoj kaj ame salutis ilin. Ĉirkaŭbrakinte kaj kisinte Delfinon, la knabino ekkriis:—

—Ho, onklino Delfino, ni venis kun sinjoro Marston kaj ni multege amuziĝis survoje! Nun ni tre volas, ke vi venu kun ni tra la parkon ĝis nia domo.

Fraŭlino Haverford karesis la buklan kapon de la knabino, kaj ridetante respondis:

—Kaj ĉu mi devos iri hejmen tute sola, en la krepusko, tra la densejo, kie estas tiom da teruraj koboldoj, karulineto?

—Ho!—rediris, gaje ridante, la infano,—vi ne estas timema, onklino. Krom tio, koboldoj ja nur ekzistas en ferakontoj; tion vi bone scias.

La infano estis plensana, rondvanga knabino, el kies belaj, bluaj okuloj radiis infana feliĉo kaj varma, impulsema koramo. La knabo, deprenante sian ĉapon, unue aliris la sinjorinon kuŝantan sur la malsanula litseĝo kaj ame kisis ŝin. Ĝentile li diris:

—La patro ordonis al mi saluti vin liaparte kaj demandi, kiel vi fartas. Ĉu vi fartas pli bone, onklino Ida?

La malfortulino karese frapetis la vangon de la knabo kaj respondis:

—Jes, dankon, kara Malkomo, mi fartas sufiĉe bone, almenaŭ mi ne sentas dolorojn, kuŝante senmove sur ĉi tiu mola kuŝejo. Salutu la patron kaj danku lin en mia nomo, mi petas.

Similaj amaj salutoj interŝanĝiĝis inter la knabo kaj la pli juna onklino, kaj inter la knabino kaj la malsanulino.

La juna sinjoro, Leonardo Marston, atendinte, ĝis la intersalutoj finiĝos, nun alpaŝis, tenante en unu mano ĉapelon kaj portante en la alia paperujon. Li estis altkreska, rimarkinde beltalia viro de ĉirkaŭ dudek du jaroj, kun belforma, ronda kapo, kovrita de krispaj helbrunaj haroj. Lia vizaĝo montris honestecon kaj sincerecon; kaj liajn trajtojn multaj nomis klasikaj. La sintenado de la juna viro estis samtempe modesta kaj trankvile memkonscia.

—Bonan vesperon, sinjorinoj,—li diris tre ĝentile, tamen kun ioma, senĝena familiareco. Sin turnante al fraŭlino Haverford, li aldiris:

—Sinjoro Vincent petis min, survoje hejmen, transdoni al vi la dokumentojn pri la aĉeto de la patento Hildebrand. Li tre deziras, ke vi bonvolu denove trarigardi ilin kaj redoni antaŭ la deka morgaŭ matene.

Ĉe ĉi tiuj vortoj la vizaĝo de Delfino Haverford alprenis kontraŭ ŝia volo malbonhumoran aspekton, kaj kun nuanco de malplezuro en la voĉtono ŝi respondis:

—Mi pripensos la aferon, sinjoro Marston; dankon.

Fraŭlino Leggat rigardis kun maltrankvilo la malserenan vizaĝon de la nevino kaj, por malhelpi senpripensajn, malagrablajn dirojn, ŝi demandis la junan viron bonkore:

—Kiel fartas via patro, sinjoro Marston?

Leonardo Marston rimarkis la subitan ŝanĝon en la vizaĝo de la pli juna sinjorino kaj la malafablecon en ŝia mallonga respondo, sed li ne tre miris pri tio, ĉar li bone sciis, ke la kunfirmanino de lia estro, sinjoro Hugo Vincent, kvankam kutime ĝentila kaj por li tre afabla, havas ŝanĝiĝeman humoron kaj kelkafoje malkonsentis kun sia duonfrato pri komercaj aferoj, sole pro kaprico. Sed lia serioza vizaĝo ne montris liajn pensojn. Li iris kelkajn paŝojn al la litseĝo kaj, facile salutinte, respondis:

—Dankon, fraŭlino Leggat; mi tre timas, ke li estas eĉ pli malforta, ol hieraŭ. Post la tagmanĝo li aspektis tre malgaja kaj premita, kvazaŭ li jam tute ĉesis esperi, ke li resaniĝos. Mi sentas kreskantan maltrankvilon pro lia stato.

Li parolis, tamen, trankvile per belsona voĉo; sed ambaŭ sinjorinoj, kiuj lin bone konis, rimarkis la profundan emocion sin montrantan en liaj bluaj, pensemaj okuloj.


Delfino Haverford, Leonardo Marston kaj la du infanoj iris kune trans la deklivon, preter la lageto kaj de tie trans malgrandan monteton kovritan per arbetaĵoj. La infanoj gaje ludis, ŝercis kaj petolis de tempo al tempo, sukcesante partoprenigi en la sporto la du plenkreskulojn, kiuj, tamen, tiun vesperon sentis pro tre malsamaj kaŭzoj malinklinon al ŝercaĵoj. Nevidata kuniranto povus subaŭdi okazajn fragmentojn de la ofte interrompita konversacio inter tiuj lastaj, kiel ekzemple, la jenajn:

—Jes, fraŭlino Haverford, mia patro ofte priparolas kun mi psikajn aferojn. Ili tre interesas lin... Ne, kontraŭe, li plej serioze, insiste avertadas min, neniel enmiksiĝi en tiuj enketoj... Nu, li ne absolute neas la eblon komuniki kun la spiritoj de mortintoj. Laŭ lia opinio oni devas ne nei la realecon de ia asertita okazaĵo. "Ne kredu", li diradas, "se atestaĵoj ne kontentigas vin; sed pro tio ne asertu la neeblecon..."

—Li, do, havas sperton...

—Mi estas certa, ke jes; sed, laŭ kelkaj aludoj liaj, mi timas, ke liaj eksperimentoj pri psikaj aferoj estis treege malfeliĉaj. Cetere, li opinias, ke nur malofte estas certigeble, kun kiaspeca spirito oni havas aferon. Li neniel dubas, ke unu fojon li kontaktiĝis kun teruraj demonoj. Tio okazis en Mezafriko, kiam li trapasis distrikton de sovaĝa, demon-adoranta gento. Ŝajne tiuj travivaĵoj ankoraŭ nun plenigas lin per teruroj...

—Sed, mia amiko, ĉu vi ne opinias, ke tiuj misteraj aferoj estas tre elserĉindaj; ke ni, kiel inteligentaj estaĵoj, dotitaj per animoj kaj destinitaj al postmorta vivo, devas elserĉi ilin?

Post kelkmomenta silento venis la respondo de la juna viro, milda, tamen dignoplena kaj fervora:

—Jes, mi interesiĝas pri tiaj demandoj, sed kvazaŭ aparte, senkontakte. Cetere, mi sentas, ke mi povas pli utile uzi mian tempon. Almenaŭ nuntempe mi ankoraŭ penas plifunde kompreni spiritajn aferojn, por ke poste, kiam mia intelekto estos pli firme starigita, mi povu pli klare rigardi tiujn misterajn aferojn el spirita, sendanĝera vidpunkto. Plue, aliaj ambicioj jam de longe instigas mian animon.

—Kiaj?

—Suprenlevi premitajn popolojn; disvastigi la ideon pri universala frateco; anstataŭigi ĵaluzon, malpacon, batalemon per amo, sankta fratamo. Kaj ĉiuj ĉi tiuj aferoj per helpo de Esperanto.

— ... ĉar mi ne povas ne admiri vian patron pro liaj multaj estimindaj ecoj ... mi pensas, ke li estas eksterordinara homo; certe mi neniam renkontis nek aŭdis pri modesta farm-administranto kun tia klereco kaj tia filozofiemo. Mi ofte ricevis impreson, ke li penas kaŝi sian superecon eĉ super nedubeblaj intelektuloj; efektive, ke li ne estas tia, kia li ŝajnigas esti.

— ... Tio estas vera; ni havas preskaŭ neniajn amikojn, krom unu la alian. Strange, nia reciproka amo tiurilate tute kontentigas nin. Ni ĉiam estas kune, kiel du nedisigeblaj amikoj. Kiel vi prave diras, lia klereco estas eksterordinara, kaj li estas multe pli profunda, pli altanima pensulo, ol konjektas liaj konatoj. Li estas nobla, puranima homo, fraŭlino Haverford. Mi estas tre fiera pri li.

—Kaj, sendube, via patro estas fiera pri vi... Mi estas tre kontenta, ke vi tiel bone progresas en nia oficejo. Sinjoro Vincent tre ŝatas vian laboron.... Ĉu vi jam ricevis la finajn dokumentojn pri via patento?

—Ili alvenis hodiaŭ kune kun la aliaj.

—Mi esperas, ke mia frato dece rekompencos vin.... Jes, jes, vi estas tro modesta. Ne timu postuli salajron kaj pozicion en la oficejo laŭ via valoro.

—Mi tre dankas vin pro via afableco kaj viaj bondeziroj. Mi esperas, ke mi trovos mian patron pli fortika. Se vi permesos, fraŭlino Haverford, mi forrapidos hejmen; mi sentas, ke mi devas, kiom eble, esti apud li.

La infanoj, vidante, ke la onklino kaj sinjoro Marston haltas kaj adiaŭe manpremas unu la alian, tuj alkuris.

—Ho, sinjoro Marston,—ekkriis la knabo, malplezure sulkigante la frunton,—ĉu vi jam foriros? Vi promesis ludi kun ni, sed vi preskaŭ nur parolis kun onklino Delfino.

La knabino ekprenis la brakon de la juna viro kaj karese diris:

—Sinjoro Marston, mi tre volas, ke vi venu kun ni ĝis nia domo.

—Ne estu postulemaj, infanoj,—diris la onklino,—sinjoro Marston devas tuj iri hejmen al sia malsana patro.

—Ho kompatinda, kara sinjoro Marston!—kortuŝe murmuretis la knabino.

Leonardo Marston karesis la vangon de la infano kaj diris:

—Mi tre bedaŭras, karulino, ke mi devas rapidi for; mia kara patro estas tre malsana. Eble mi venos kaj ludos kun vi morgaŭ aŭ iun alian tagon.

Ankoraŭ alkroĉiĝinte al la brako de la juna viro, la knabino konsentis:

—Bone; sed memoru plenumi vian promeson kaj ne forgesu kunporti la papiliojn, kiujn vi promesis al mi. Adiaŭ.

Tiam kun ĉarma infana elmontro de amo ŝi levis la vizaĝon por ricevi adiaŭkison. La altkreska viro sin klinis kun kontenta rideto kaj, kisinte ŝin, respondis:

—Ne. Mi ne forgesos mian promeson, Lorna, mia dolĉa sinjorineto; bonan vesperon.

—Adiaŭ!

—Adiaŭ!

Delfino Haverford adiaŭis la gajajn, petolemajn infanojn ĉe la ĝardenpordego de ilia patra domo kaj malrapide transpaŝis longforman, triangulan terpecon, farante al si vojon inter rubusarbetoj kaj teraltaĵetoj. Ŝi volonte akompanis ilin kaj la junan viron, kies dignoplena seriozeco allogis ŝin, por forigi dum kelka tempo la obtuzan doloron, mordetantan ŝian koron, kaj la maldolĉajn pensojn, kiuj de tempo al tempo kontraŭ ŝia volo regis ŝin. Sed nun ekposedis ŝian tutan estaĵon neordinara korpremateco, kiun eĉ ŝia natura viveco ne povis venki.

Post kelkaj minutoj ŝi alproksimiĝis al la pinto de la triangula terpeco ĉe vojoforko. Subite ŝia dolora medito interrompiĝis. De malantaŭ densa arbetaĵo ŝi ekaŭdis du virojn konfide interparolantajn, kaj tuj rekonis la voĉojn de sia duonfrato Hugo kaj de la vilaĝa pastro, sinjoro Dent. Ili staris ĉe la vojoforkiĝo, konjekteble interŝanĝante la lastajn vortojn, antaŭ ol ili disiĝos. Delfino preskaŭ ne konsciis, kial ŝi ekhaltis, kial ŝi sin kaŝis malantaŭ la arbetaĵo kaj aŭskultis; sed ŝi tion faris. En tiu momento Hugo Vincent parolis:

—Mi estas al vi tre danka, sinjoro Dent; la elekto de guvernisto por mia filo estas grava afero. Malkomo estas ja mia sola infano—Lorna estas, kiel vi scias, nur mia duonfilino—kaj li estas al mi pli karega, ol mi povas eldiri. Mi karesas pro li agrablajn esperojn, altajn ambiciojn, sinjoro Dent. Li posedas, ŝajnas al mi, pli da memfido, pli da ambicio, ol kiom mi havis ĉe lia aĝo. Eble vi, kiel fraŭlo, ridetos je la ambiciaj revoj de amanta, fiera patro, sed mi tre deziras iam vidi lin ne nur grava industriisto kaj landsinjoro de lia patra bieno, sed ankaŭ parlamentano por nia distrikto.

—Ne, ne,—rediris la pastro,—tio tute ne estas ridindaĵo, sinjoro Vincent, tio estas tre laŭdinda, patra ambicio, tre laŭdinda.

—Dankon. Mi ripetas, ke mi deziras dungi guverniston, kiu sentigos al li la gravecon de lia estonta pozicio, kaj edukos lin severe laŭ la altaj principoj de la eklezio kaj de bona, saĝa konservatismo.

—Mi denove certigas vin, amiko mia, ke la nomita sinjoro plene respondos al viaj postuloj,—diris sinjoro Dent.

—Tre bone. Nu, pri unu afero plu mi deziras paroli: Malkomo, kvankam bona knabo, altanima kaj amema, estas ekscitema kaj iom nerva, kaj, mi devas konfesi, eble pro tio, ofte iom obstina.

—Mi bedaŭras. Vi devas atentigi sinjoron Adams pri tio. Nu, bonan vesperon, sinjoro Vincent. Sed haltu momenton; mi renkontis hodiaŭ vespere fraŭlinon Haverford, revenantan de la stacidomo, kaj al mi ŝajnis, ke ŝi aspektas treege malserena. Efektive ŝi ne rimarkis min, kvankam mi tute apude preterpasis kaj salutis ŝin.

—Ho, vere?—demandis la alia viro kun ŝajnigita miro. Li tiom mallaŭtigis la voĉon, ke Delfino ne povis kompreni la sekvantajn vortojn. Ŝi do antaŭenklinis sin kaj forte streĉis la aŭdon. Nun ŝi ree aŭdis:

— ... kaj kredu min, sinjoro Dent, mi tute ne bedaŭras, ke ili malpaciĝis—tio estu konfidencie dirita. Ili estas, laŭ mia opinio, tre malakordema paro. Mi ja intime konas ilin, kaj mi sentis, ke estas mia devo averti ambaŭ pri la malkonsilindeco de ilia intenco. Sed restigu ĉi tiun aferon tute inter ni, mi petas.

—Certe. Nu denove, bonan nokton.

—Bonan nokton, sinjoro Dent.

Delfino ekpremis per ambaŭ manoj siajn febre batantajn tempiojn kaj kun flama indigno en la koro rigardegis la malaperantan figuron de la duonfrato.—Mi jam ne povas dubi pri lia perfidemo,—ŝi diris al si mem.—"Malakordema paro"?! Hontinda kontraŭveraĵo! Li diris, ke li avertis nin ambaŭ: kia mensogo! Ke vi mensogis al Roberto pri mi, estas vere, perfidulo.... Ho! kiel terure, scii, ke mia duonfrato mem intence ĵetis min en tian abismon de malfeliĉo.... Kiun mi nun havas en la mondo, krom la onklino,—ŝi demandis sin malgaje,—kaj kiel longe vivos la kara, dolĉa virino? Tia kaduka estaĵo!

La penso pri la malsanulino, kiu kredeble jam atendis ŝin en sia teretaĝa dormoĉambro, eltiris Delfinon el ŝia maldolĉa medito. Vigle ŝi suriris la ĉefvojon, kondukantan al la vilaĝo, kaj sekvis ĝin dum kelka tempo. Alveninte al muro, kiu borderis la vojon preskaŭ duonmejlon, ŝi malfermis pordeton kaj eniris sian propran bienon. Krepuskiĝis; la aero estis balzama, senventa, kaj ĉie en la vasta, parkosimila teraĵo regis dolĉa reviga silento. Sed la poeziaj ĉirkaŭaĵoj neniel serenigis la pensojn de la korpremata virino. Male, la preskaŭ solena trankvilo ŝajnis malbonefiki sur ŝian spiriton. La estonteco, kiu antaŭ nur kelke da semajnoj aspektis tiel rozokolora kaj luma, nun estis malluma, senespera. Kiam ŝi trapasis malgrandan, nedensan arbareton deklivetiĝantan ĝis la jam nomita lageto en la valo, ŝia koro pli kaj pli senkonsoliĝis. Venis al ŝi la penso, neklare, preskaŭ senkonscie, ke la morto estus por ŝi pli dezirinda, ol la vivo. Irante malrapide kaj en profunda enpensiĝo, ŝi preterpasis la ekstremaĵon de la lageto kaj alproksimiĝis al areto da maljunaj ulmoj. Subite ŝi haltis kaj rapidmove premis la manon sur la koron. Ŝia vizaĝo morte paliĝis kaj ŝiaj vitreciĝantaj okuloj ŝajne rigardegis objekton, ekaperantan en larĝa, pli luma interspaco inter du dikaj trunkoj. Al ŝia febra vido montriĝis dum momento la figuro de viro, sufiĉe klara, tamen strange etera figuro. Ĝi iris malrapide, fikse rigardante la kvazaŭ al la tero algluitan virinon kun nedireble malgaja kaj grava mieno. Momenton poste ĝi malaperis malantaŭ la arboj. La palaj lipoj de Delfino malfermiĝis, por eligi kriegon, sed nenia sono aŭdiĝis dum kelka tempo. Kun furioze batanta koro ŝi atendis, tamen preskaŭ ne esperante, ke la figuro reaperos ĉe la alia flanko de la arbo. Nenio aperis. Apenaŭ spirante, ŝi murmuretis:

—Roberto, ho, mia Roberto!


Pala kaj rapide spirante, Delfino eniris la ĉambron de la onklino kaj ŝlosis post si la pordon. Granda lampo kun ruĝa ŝirmilo, staranta en la mezo de duonrondaĵo de elstara fenestrego, ĵetis agrablan, hejmecan lumon sur la profundon de vasta salono. Fraŭlino Leggat kuŝis sur sia litseĝo en la rozokolora ombro de la lampŝirmilo ĉe malgranda tablo, sur kiu troviĝis kelke da libroj, kaj sur kiun la lampo ĵetis sian plenan blankan lumon. Turnante la kapon al la venintino, ŝi diris laŭ sia milda, karesa parolmaniero:

—Kial vi ŝlosis la pordon, Delfino? Mario alportos mian vespermanĝeton post kelkaj minutoj.

—En tiu okazo ŝi devos atendi ekstere.

Delfino ekparolis rapide kun febra peno, kvazaŭ ŝi volus eligi la vortojn, antaŭ ol ŝi perdos sinregadon. Kun signoj de granda eksciteco ŝi aliris la kuŝejon kaj ĵetis sin genue antaŭ ĝi. Teruro kaj dolorego esprimiĝis per ĉiuj trajtoj de ŝia esprimoplena vizaĝo. Post dolorĝemo ŝi ekkriis:

—Ho! onklino... onklino, vi ne povas diveni, kion mi ĵus vidis apud la maljunaj ulmoj en la lagovalo!

—Trankviliĝu, karulino,—diris la malsanulino per tremetanta voĉo, ekprenante la manon de la amata nevino,—vi ja estas tro ekscitita...

—Ne, kara onklino, fakte mi estis tute trankvila kaj sobranima; sed kredu min aŭ ne, kiel vi volas: preterpasante la lastan areton de la ulmoj mi subite vidis, klare, sen ebla iluzio, la spiriton de Roberto Travers. Vere, onklino...

—Mia kara infano,—respondis fraŭlino Leggat, penante firmigi sian tremetantan voĉon,—prudentiĝu kaj ne lasu al via imagemo tiom superregi vin. Ho ve! karulino, tio estas ja la fatala sekvo de via troa okupiĝo pri supernaturaj aferoj.

—Ne, onklino, aŭskultu, mi petas. Mi ne eraris. Okazis ja multaj similaj aperoj, plene atestitaj. La oficialaj raportoj de la Societo por Psikaj Enketoj estas plenaj de ili. Sed ho, mia koro rompiĝas, ĉar mi tute ne dubas, ke Roberto ĵus mortis kaj ke lia spirito, antaŭ ol forlasi la teran mondon, venis por adiaŭi min.

—Vi timigas min. Tamen mi ne povas kredi tiajn fantaziajn asertojn. Ili estas ja tiom kontraŭaj al ĉiuj ĝisnunaj spertoj; krom tio, Delfino, memoru, ke verŝajne vi troviĝis en forta korpremateco kaj eksciteco; via kapo estis plena de la bildo de Roberto, kaj, iel—mi ne scias, kiel,—iel fantazia bildo projekciiĝis antaŭ vi. Mi ne scias... mi sentas min tro timigita por klare pensi.

Efektive ŝia dolĉa, ordinare paleta vizaĝo estis morte pala, kaj ŝiaj maldikaj manoj ektremis. Delfino nur duone aŭskultis la vortojn de la onklino; metante la vizaĝon sur ŝiajn genuojn, ŝi ekploregis kaj dum kelka tempo fordonis sin al neregebla kordoloro.


Post sia disiĝo de fraŭlino Haverford kaj de la du infanoj, Leonardo Marston rapidis hejmen laŭ la vilaĝa ĉefvojo kun ĉiam pli malĝoja antaŭsento, ke lia patro fartas pli malbone. La vojo kondukis la junan viron laŭlonge de la muro, ĉirkaŭanta la teraĵon de fraŭlino Haverford, kaj poste tra ĉefa parto de iom granda, dise konstruita vilaĝo, okupanta duonon de vasta, bela valo tra kiu fluis larĝa, sed malprofunda rivereto. Maldekstre dometoj, pentrinde lokitaj, kaj kelke da negrandaj kampodomoj karese alpremiĝis al folioriĉa deklivo kaj, kisate de la subiranta suno, ŝajne penis allogi Leonardon al si. Dekstre, belsona, reviga plaŭdo de la dormema rivereto kontraŭ ŝtonaĵoj invitis lin malrapidigi siajn paŝojn por aŭskulti. Aliokaze ĉi tiuj ĉarmaĵoj de tempo al tempo haltigus lin, kaj estigus en lia koro feliĉajn, poeziajn pensojn, eble trankvilan ekstazon; sed tiuvespere lia kapo estis tro plena de zorgemaj pensoj pro diversaj kaŭzoj. Ĉefe okupis lin la danĝera sanstato de lia amata patro, sed ankaŭ la ĵusa interparolo kun fraŭlino Haverford kaj kreskanta antaŭsento, ke la rilatoj kun lia estro, sinjoro Hugo Vincent, povas fariĝi, en la estonteco, malpli agrablaj pro ties pli kaj pli forte sin montranta manko de sincereco kaj honesteco.

Juna Marston jam tre rapide progresis en la grava fabrikejo de fotografaj kaj aliaj sciencaj aparatoj, eĉ preter seso da multe pli aĝaj komizoj en la oficejo kaj la laborejo.

La vilaĝanoj, kiujn li preterpasis, por kiuj li estis antaŭ nur kvin jaroj "Lenĉjo", kiam li alvenis en la vilaĝon kune kun sia patro, respektoplene salutis "sinjoron Leonardon", kaj kelkaj viroj eĉ ektuŝis la ĉapon, por montri sian estimon. La farmdomo de lia patro troviĝis apud la ekstremaĵo de la vilaĝo. Kiam li alproksimiĝis al la pordegejo, kondukanta al la antaŭdoma korto, ŝajnis al li, ke la mienoj de aro da interbabilantaj virinoj estas signifoplene seriozaj kaj kunsentemaj, kaj tio antaŭsentigis al lia amzorga koro, ke malbona sciigo pri lia patro atendas lin. Li ne eraris. Ĉe la pordo renkontis lin Anjo, la mezaĝa, fidela domistino, kies bonkora kaj simplanima vizaĝo klare montris, ke ŝi havas malĝojan sciigon por li. Dum momento ŝi rigardis la junan viron kompateme, ne parolante. Ŝiaj lipoj tremetis, kvazaŭ ŝi retenis la parolon, por ke ŝi ne ekploru. Jam leginte en la vizaĝo de la virino la ricevotan novaĵon, Leonardo demandis:

—Nu, Anjo, kiel fartas la patro?

Anjo malgaje ekskuis la kapon kaj respondis mallaŭte:

—Mi preferus, Leonardo, ke doktoro Maitland sciigu al vi proprabuŝe tion, kion li ordonis al mi diri. Li ordonis al mi prepari vin por fatalaĵo. Li diris, ke la mastro jam ne povas vivi dudek kvar horojn plu.

Senvorte la juna viro preterpasis la servistinon kaj mallaŭte supreniris mallarĝan ŝtuparon. Senbrue li malfermis pordon kaj eniris vastan, sed malaltan ĉambron, kiu donis vidon sur kvietan angulon de kuireja ĝardeno. Lian amplenan rigardon renkontis rigardo el viglaj, tamen trankvilaj okuloj de viro, kuŝanta en la duonlumo de malnovmoda, kurtena lito. La vizaĝo de la viro estis tre malgrasa kun kavaj vangoj kaj alta frunto de intelektulo. Longaj, preskaŭ blankaj lipharoj kovris la buŝon, kaj la mentono montris kelktagan, stoplecan kreskaĵon de grizaj haroj.

—Nu, kara patro?—demandis Leonardo kun trankvila, milda voĉtono.

—Kara knabo,—respondis basa voĉo de el la kurtenoj,—vi jam scias. Anjo staris ĉe la dompordo en la daŭro de pli ol tuta horo por milde sciigi al vi la konstaton de la kuracisto. Nun malsupreniru kaj vespermanĝu. Poste revenu. Mi devas fari al vi gravajn komunikojn. Tio malpezigos al mi la koron; kaj mi povos tiom pli trankvile dormi mian longan dormon, ĝis la granda trumpeto eksonos, kaj la mortintoj releviĝos. Mi ne timas la mondfinan juĝon, knabo mia, ĉar jam de longe mi "estas pasinta de morto al vivo". Sed mi ŝuldas al vi konfeson.

Tute laca la malsanulo eksilentis kaj ĝemetis. Leonardo sidiĝis sur seĝon ĉe la lito kaj, premante la blankan, malgrasan manon de la patro, kuŝantan sur la litkovrilo, li diris per kortuŝe karesa voĉtono:

—Nenio grava, la vespermanĝo, kara patro; mi plivole sidos kun vi.

—Ne, karulo, faru laŭ mia deziro. La rakonto estas longa. Volu Dio doni al mi fortojn kaj ... kuraĝon iri ĝis la fino.

Leonardo ne povis trovi vortojn por eldiri la pensojn, kiuj profunde emociis lian koron. Silente li klinis sin super la mano de la patro, ame kisis ĝin kaj senvorte eliris el la ĉambro. Post kvaronhoro li revenis, portante negrandan lampon kun malhela ŝirmilo. Lia bela vira vizaĝo aspektis preskaŭ kiel skulptaĵo el marmoro, kaj montris solenecon kaj spiritecon, kiujn povas inspiri nur la konsciata sankteco de mortoĉambro. Senbrue li metis la lampon sur komodon, starantan apud la lito, tiel ke la kurteno detenis la lumon de la vizaĝo de la malsanulo. Sidiĝinte, la juna viro ame rigardis en la okulojn de la patro kaj, vidante en ili pli da trankvilo kaj animpaco, ol li kuraĝis atendi, li ekdiris:

—Nu, kara patro, se vi pensas, ke la komuniko, kiun vi intencis fari, iom malpezigos al vi la koron, parolu; kaj Dio donu al vi serenecon.

—Aŭskultu, do, pacience kaj indulgeme. Antaŭ dudek ses jaroj mi estis juna, ambicia guvernisto, M. A.[1] en la domo de tre fiera, sed ŝuldopremata landsinjoro, Sir Albert Hamilton, en izola parto de la graflando Roxburgh en Skotlando, ne malproksime de la angla landlimo. Lia sola filino estis en tiu tempo deknaŭjara knabino de eksterordinara beleco. Sed la ĉarmo de ŝia personeco, la pureco kaj poeziemo de ŝia animo eĉ superis tiun belecon. Bela floro de dolĉa, senmakula virineco tia, kian povas produkti nur delikateco en kontakto kun la sendifekta naturo en poezioriĉa kamparo. De l’ komenco ni amis unu la alian kun profunda, senmorta amo.—

La enkaviĝintaj okuloj de la malsanulo ekbriletis, kaj sur lia pala vizaĝo aperis febra ruĝeto.

—Ho! Kiel dolĉaj estis la ŝtelitaj duonhoroj, kiujn ni pasigis kune en la biblioteko aŭ en la parko; momentoj de pura feliĉego, ĉar niaj koroj estis puraj, senartifikaj kaj senzorgaj. Sed kiel malsaĝaj ni estis, revante, ke la ĉielo super ni ĉiam estos blua kaj gaja! Jam la nigraj nuboj de senkompata sorto kolektiĝis ĉe la horizonto.

La parolanto eksilentis de laciĝo, aŭ de emocio; kaj Leonardo uzis la okazon por diri:

—Lasu ĉi tiun parton de via rakonto, se ĝi rememorigas al vi tro malgajajn epizodojn.

—Ne, filo mia, mi decidiĝis, ke, per la helpo de Dio, mi ĝisfine rakontos ilin. Nur lasu min de tempo al tempo kolekti miajn pensojn ... kaj fortojn. Kiom da malfeliĉego kaŭzis al tiu senkompara floro de beleco kaj altanimeco mia pasia amo kaj mia ekflamemo! ... Neniu suspektis mian amon krom ĵaluza amindumanto, juna oficiro de gvardia regimento. La riĉa, lorda bienego de lia patro estis najbara al la bieno de Sir Albert Hamilton. Mi sciis, ke li estas mia malamiko kaj ke li forte malamas min pro mia senhonta aroganteco konkuri kun li pri la amo de Marta. Certa kaj fiera pri la posedo de ŝia koro, mi ... ho, kia sortoplena malsaĝaĵo! ... mi incitadis lin. Sed kial denove travivi tiun junecan malsaĝaĵon? Sufiĉu diri, ke ni okaze renkontiĝis unu tagon en soleca loko, kvazaŭ en la ombro de ruinigita kastelo, la lulilo de liaj fieraj antaŭuloj. Li mokridis, kaj mi incitegis lin. Li la unua kuraĝis meti manon sur min, kaj ni sovaĝe interbatalis. Dio sole scias, kio estis en niaj koroj; ĉu nur deziro venki por montri superecon, ĉu mortigema malamo. Fine per peza bastono mi faligis lin teren. Dio pardonu al mi tiun baton! Ja, laŭdo estu al Lia Nomo, Li jam de longe pardonis. De tiam mi neniam plu portis bastonon.—

Dum kelke da minutoj la malsanulo silentis kaj enpensiĝe rigardis en la spacon, kvazaŭ li forgesus la ĉeeston de sia filo. Leonardo restis senmove, tenante la manon de la patro. Lia vizaĝo estis pala, kiel statuo; nur liaj esprimoplenaj okuloj montris profundajn amon kaj kompaton. Fine la malsanulo ree parolis:

—Li tiam ankoraŭ vivis. Vundita kaj dolore laca mi trenis min ĝis la domo de la vilaĝa policano kaj lasis lin aresti min. Helpo alvenis tro malfrue; la juna nobelo jam estis senviva. Ho ve! mankas al mi la fortoj priskribi la rapide sin sekvantajn okazintaĵojn. Ĉiuj malfavoris min, ĉiuj, krom mia amatino. Sed tion mi tiam ne sciis. Dank’ al la lerteco de mia advokato, la verdikto estis, laŭ stranga skota leĝo, "ne pruvita". Oni ne povis pruvi intencon mortigi, kaj la supozo venkis, ke, defendante mian propran vivon, mi malfeliĉe mortigis la atakinton. Mi do estis kovrita de honto, tamen libera min kaŝi ie, kie mi estos nekonata. Mi ne volas dolorigi al vi la koron per priskribo de la terura stato de mia animo en la daŭro de la sekvintaj jaroj. Teruraj travivaĵoj! Oni mensogis al mi, dirante, ke ĉiuj konatoj, ĉiuj, eĉ Marta, malestimegas min. Ili mensogis. Tio estis la fatalaĵo, kiu dum multaj jaroj malbenis mian vivon. La plej malbona afero estis la anima maldolĉeco, kiu tiam regis min. Ho! kiom da vanaj, malsaĝaj, eĉ pekaj penadoj forgesi, forgesi la pasintaĵon! Kiel tio estus ebla! Sed mi ne volas priskribi ilin detale ... kial fari tion? Mi vojaĝadis eksterlande; mi febre dronigis min en nebonaj distraĵoj kaj entreprenoj. Pri ĉi tiuj lastaj mi parolos poste. Du jarojn post tiu malfeliĉa okazintaĵo mi edziĝis, vane serĉante forgeson en edzeco. Ĝi estis tre malfeliĉa edzeco. Neniam, filo mia, eniru tiun sanktan kunulecon sen vera, reciproka amo; fari tion estas peko kontraŭ Dio kaj kontraŭ la virino. Nelonge post via naskiĝo via patrino mortis, kaj, kiel vi rememoras, via onklino Johana, bona virino, prenis sur sin vian edukon en la daŭro de ses aŭ sep jaroj. Dume mi denove travagis la mondon kiel Kain kun terura ŝarĝo sur la animo, vane penante forkuri de mi mem, vane penegante pruvi al mi mem, ke Dio ne ekzistas. Vortoj mankas al mi por priskribi la terurecon ... ne, ne, mi ne volas turmenti vin senbezone. Mi dubis pri la ekzisto de Dio, sed mi fariĝis absolute certa pri la ekzisto de Satano.—

La parolanto denove silentis kaj fermis la okulojn. Lia tuta korpo ektremetis kaj poste senmoviĝis. Timo ekkaptis Leonardon, ke la animo de la amata patro jam forflugis. Sed ne; ankoraŭ li spiretis. Post kelkaj minutoj da peza silento la juna viro leviĝis kaj iris al la fenestro. Li elrigardis en la nokton kun dolorplena koro, demandante sin, ĉu ne pli bone estus deziri, preĝi, ke la patro tiel fordormu la lastan horon, ne sciiginte al li la ceteran parton de sia doloriga rakonto. Duonhoro pasis. Ĝi ŝajnis al Leonardo eterneco. Fine li volis elŝteli sin el la ĉambro por paroli kun Anjo, kiam lia patro vokis lin per trankvila voĉo:

—Mia filo; ne eliru.

—Bone, kara patro; ĉu mi povas doni al vi ion?

—Ne, nenion, krom trinko da akvo ... Dankon. Mi sentas min nun pli forta, sufiĉe forta por daŭrigi mian rakonton ĝis la fino. Sopiro al vi, karulo, igis min reveni Anglujon, kiam vi estis sepjarulo. Tiam mi sciiĝis de mia iama advokato, ke unu jaron antaŭe Marta estis pro soleco kaj malriĉeco devigata edziniĝi kun, laŭ supozo, riĉa sinjoro en Londono, kaj ke la edzeco estis malfeliĉa. Ŝi havis tri infanojn, el kiuj nur unu, la plej juna filino, ankoraŭ vivas. Unu jaron post la naskiĝo de tiu filino ŝi fariĝis vidvino sen monrimedoj, sen proksimaj parencoj, krom kuzo de la mortinta edzo, preskaŭ mezaĝa vidvo kun unu infano, tri- aŭ kvar-jara knabo. Ŝi edziniĝis kun li. Nelonge poste mi eltrovis tion. Denove tro malfrue. Sed intertempe, trovinte per la mirinda, nemeritita favoro de Dio pacon en Li, mi povis elporti tiun sortobaton. Tamen, pelate de nevenkebla amo mi serĉis oportunan okazon esti apud ŝi, sub nova, laŭleĝe alprenita nomo. Malgraŭ tre granda ŝanĝo, kiun la pasintaj dek ok jaroj faris je mia eksteraĵo, ŝi tuj rekonis min. Konsente kun ŝi mi akceptis vakantan oficon kiel farm-administranto de ŝia edzo, sinjoro Hugo Vincent...

—Ho! patro,—Leonardo ekdiris mallaŭte kun granda surprizo,—ĉu do, la mortinta sinjorino Vincent estis via Marta? Nun mi scias, kial ŝi estis por mi ĉiam tiom bonkora.

—Jes, knabo mia. Nun mi devas rapidi; la fino alproksimiĝas. Jam...

Dum momento li silentis kaj poste denove ekparolis:

—Neniu en la vilaĝo sciis ion pri mia malfeliĉa historio, kaj eĉ hodiaŭ neniu, krom Anjo, suspektas, kiu mi estas. Ni neniam renkontiĝis, krom en la ĉeesto de aliaj personoj. Nu, nemultajn horojn antaŭ ŝia morto mi ricevis sekretan peton de sinjorino Vincent, ke mi tuj venu. Anjo kaŝe kondukis min en ŝian dormoĉambron. Tuj mi vidis, ke ŝi estas mortonta. Ho, mia koro preskaŭ rompiĝis! Per malmultaj vortoj ŝi sciigis min, ke la pasintan nokton ŝi havis teruran, realsimilan vizion en sonĝo: Ŝi vidis Lornan kiel jam plenkreskintan fraŭlinon en granda morala danĝero. Ŝi volis diri al mi, kiel kaj de kiu, sed en tiu sama momento ni aŭdis la voĉon de sinjoro Vincent en la vestiblo, kaj ŝi nur povis kun larmoj petegi kaj ĵurigi min, ke mi gardu la amatan knabinon post ŝia morto. Plej fervore mi ĵuris, adiaŭe kisis ŝian manon kaj rapidis el la ĉambro.—

Sinjoro Marston ĝemis kaj post kelke da momentoj parolis plue per jam pli malfortiĝinta voĉo:—Mi amas la dolĉan knabinon, kvazaŭ ŝi estus mia propra infano. Sed nun, ho ve! mi mem ne povos plenumi mian ĵurpromeson... Tio premas al mi la koron... —Turnante sin al Leonardo kun peteganta rigardo en la okuloj, kiuj jam montris signojn de proksimiĝanta morto, li diris:—Ĉu vi, kara knabo ... por plidolĉigi al via patro la trapason tra la malluma valo de l’ morto ... ĉu vi volas preni sur vin la plenumon de tiu ĵurpromeso?

—Koncerne ĉi tiun deziron, kara patro, vi povas morti trankvile. Plej volonte kaj solene mi ĵuras, ke mi volas preni sur min tiun devon. Lorna estas dolĉa infano, kaj tio estos por mi sankta kaj agrabla devo.

—Dankon, Lenĉjo. Dio benu vin ...

La mortonto denove fermis la okulojn, kaj solena silento regis en la ĉambro en la daŭro de duonhoro. Leonardo rigardis la karan, palan vizaĝon de la patro kun profunda amo kaj akra kordoloro.—Nur malmultajn minutojn plu,—li diris al sia tremetanta koro,—kaj la plej karega estaĵo, kiun la mondo entenas por mi, estos for.—Subite la malsanulo ree moviĝis. Lace malferminte la okulojn, li ekparolis:

—Unu aferon plu, knabo mia. Mi ne estas tia neriĉulo, kia oni min supozas. Efektive mi posedas... Ne, ne "posedas", mi disponas sufiĉegan riĉaĵon... Sed mi nur rigardas min kiel administranton, ĉar ... kara knabo ... jam mankas al mi la fortoj por rakonti pli detale .... poste venis al mi la ... la terura konvinko, ke tiuj riĉaĵoj ne akiriĝis honeste, tio estas ne per rimedoj, kiujn Dio povas aprobi... Oramasigaj entreprenoj en Sta. Tomaso kaj Putumajo. Ho ve! aferoj, kiujn mi poste ne povis malfari... Leonardo, vi trovos ĉiujn detalojn kaj informojn pri la uzo, kiun mi faradis el tiu mono ... jen en la forta kofro ... bonfaraj institucioj kaj aliaj aferoj... Lenĉjo, de la tago de mia renaskiĝo mi ne uzis eĉ unu pencon el tiu malbone akirita mono por mia persona profito, nek por via. Ne tuŝu ĝin, mi petas. Mi deziras, karulo, ne devigas vin, nur deziras, ke vi daŭrigu... Vi povas plene fidi miajn administrantajn prokuristojn, sinjorojn Hunter kaj Inman en Londono... Ĉu....

La voĉo de la mortanto fariĝis pli kaj pli malforta kaj fine tute neaŭdebla. Leonardo sin klinis antaŭen kaj diris:

—Jes, patro, tre volonte mi promesas, ke mi tuŝos tiun monon por nenia persona profito.

Li apenaŭ rimarkis ekbalanceton de la kapo de la patro; nenion plu. Dum longa tempo li rigardis la karan vizaĝon. En la duonlumo ŝajnis al li, ke ĝiaj trajtoj fariĝis pli kaj pli pacaj, ke la aspekto de doloro malaperis el ĝi, kaj ke eĉ la sulkoj iom glatiĝis. Fine Leonardo eksciis, ke la spirito de lia patro jam forlasis sian teran ujon kaj iris al sia eterna ripozo.


Fraŭlino Leggat kaj Delfino Haverford ofte pasigis varman someran posttagmezon en la ombro de la granda ulmo, sub kiu ni konatiĝis kun ili antaŭ kelkaj semajnoj. Prefere ili legis kune novan romanon aŭ klasikajn poeziaĵojn; ambaŭ alterne voĉlegis kelkajn paĝojn. Hodiaŭ posttagmeze Delfino legis la unua, sed, kontraŭ sia kutimo, neatente, kaj jam post legado de nemultaj paĝoj ŝi donis la libron al la onklino, petante ŝin, ke ŝi daŭrigu la legon. Fraŭlino Leggat pensis, ke ŝi komprenas la kaŭzon de la malgajeco kaj priokupiteco de la nevino kaj pro tio antaŭe elektis por la legado atentodevigan, novan romanon de ekfamiĝanta aŭtoro, kies lerte kaj ĉarme pentritaj roluloj certe tenados ŝian intereson. Ŝi daŭrigis la legon, penante per zorga modulado de la voĉo rekapti la atenton de la pli juna virino. Tiom ŝi estis absorbita, ke dum kelka tempo ŝi preskaŭ ne atentis la nevinon. Ial tamen ŝi levis la okulojn kaj ekrigardis ŝian vizaĝon. Terurite ŝi lasis fali la libron el la mano, kaj en la daŭro de kelke da momentoj ŝia koro preskaŭ ĉesis bati. La okuloj de Delfino, kvazaŭ vitrigitaj, rigardegis en la spacon. Sia vizaĝo estis pala kaj ŝiaj trajtoj montris tian malmolecon kaj tian strangan esprimon de malboneco, ke la kompatinda malsanulino eksentis kapturniĝon pro konsternego. Fine ŝi ekkriis:

—Delfino, kio estas al vi? ... Respondu! Ho, mia Dio, kion signifas tio?—

Plena minuto pasis. Poste la vizaĝo de Delfino subite malrigidiĝis kaj alprenis preskaŭ sian kutiman mienon. Vagpense ŝi respondis:

—Mi supozas, ke mi estis profunde enpensiĝinta, onklino; negrave.

—Sed, kara knabino, via vizaĝo aspektis tiel ... mi ne povas trovi vortojn por priskribi ĝin, tiel strangega, terura!

Ankoraŭ indiferente, Delfino diris:

—Efektive?

—Jes. Io tre terura okazis, kio aspektigis vin tiele. Ĉu vi ne povas konfidi al mi, kio okazis?

Iom pli nature kaj laŭ sia kutima parolmaniero Delfino parolis, pli kaj pli varmiĝante:

—Mi ne volis dolorigi vin, onklino Ida; mi timis tro eksciti vin. Sed se vi volas scii, kio okazis, mi parolos. Roberto Travers efektive mortis, laŭ nia nuna scio, en tiu sama tago, kiam mi vidis lian spiriton en la lagovalo. Ne tremu, kara onklino. Mi ne dubis pri tio eĉ unu momenton. Tial, kiam la novaĵo alvenis pri lia morto, mi jam estis tute preparita. Antaŭ tri semajnoj, do iom pli ol unu semajnon post la aperaĵo, Estero Travers ricevis oficialan komunikon de la brita konsulo en Tanĝero, ke iu sinjoro Roberto Travers estas mortigita de aro da Berberoj. Estero tuj petis pluajn informojn pri la preciza dato kaj horo de lia morto. Ni nun senpacience atendas la respondon de la konsulo.

Delfino eksilentis, kaj ŝia vizaĝo denove iom malmoliĝis. Fraŭlino Leggat penis paroli, sed ne povis. Nerve ŝi tordis kvaston de sia ŝalo kaj eĉ ne kuraĝis rigardeti la vizaĝon de la nevino. Post momento ĉi tiu ree parolis:

—Hugo devas respondi pri tiu mortigo...

Tuj la maljuna sinjorino petege rediris:

—Ho, Delfino, ne lasu tian penson regi vin!

—Mi ne povas malhelpi ĝin. Ĉu vi volas aŭdi la daŭrigon, onklino?

En la koro de la amema maljunulino interbatalis diversaj emocioj: timego, scivolemo pro amo al la nevino, kaj neklare sentata espero eltrovi argumentojn kontraŭ ŝia stranga kredaĵo. Fine ŝi diris heziteme:

—Vi scias, ke tiaj okultaĵoj plenigas min per teruro, kvankam mi tute ne povas kredi, ke ili estas realaj; sed se mi iel povos al vi helpi retrovi vian animpacon, mi volonte aŭskultos.

—Nu, onklino, mi mem dufoje komunikiĝis kun la spirito de Roberto, kaj tiel...

—Ho, Delfino, malgraŭ via promeso, ne plu submeti vin al tiuj strangaj halucinacioj? Kial, karulino, kial vi persistas elmeti vin al tiaj danĝeroj?

—Mi antaŭvidas nenian teruran sekvon; kaj en ĉi tiu okazo la tento estis tro granda; sopirego komunikiĝi kun la amata viro superregis min. Mi volis demandi lin, ĉu li ankoraŭ amas min; ĉu li estas feliĉa ktp. Ho, kia travibra ĝojo, ricevi la certecon, ke li ankoraŭ ekzistas, ke li povas esti kun mi, almenaŭ kelkafoje. Eble lia kara spirito estas apud ni en la nuna momento. La unuan fojon Estero kaj mi kune uzis la "planchette", sed poste mi sola uzis liberan krajonon. Kiel ordinare, mia mano moviĝis facile, kaj mi ricevis tujajn respondojn al niaj demandoj. Estero konservas la komunikaĵojn. Li sciigis al ni, ke li ankoraŭ ne estas feliĉa, sed ne estas permesate al li priskribi sian nunan staton. Ankaŭ ke ni ne povus kompreni; ni scios pli poste. Responde al demando de Estero venis la sciigo, ke Hugo mensogis al li pri mi. Pli ol tion mi ne volas ripeti, vi ne povus elporti ĝin. Sed, onklino, mi jam konas liajn dezirojn, kaj mi plenumos ilin je kia ajn kosto...

Ŝiaj okuloj denove alprenis teruran, vitrecan rigardon, kaj ĉiu trajto en ŝia vizaĝo montris furiozecon. Kvazaŭ parolante al si mem, ŝi plue diris, mallaŭte, tamen per voĉtono, kiu tremigis la maljunan sinjorinon, kuŝantan sur la litseĝo:

—Mi ja scias, kiamaniere mi povas puni lin ... eĉ se mi pagus por tio per mia animo.

La lastaj vortoj estis parolataj tiel malklare, ke fraŭlino Leggat ne komprenis ilian signifon. Efektive dum kelkaj minutoj ŝi estis tro terurita por paroli, eĉ por klare pensi. Fine, regate de forta deziro alporti ioman trankvilon al la turmentata, duonfreneza animo de la amata nevino, ŝi ekparolis milde, kvankam ŝia propra koro preskaŭ rompiĝis:

—Mia kara Delfino, mi petegas vin, karulino, ne lasu venĝemajn pensojn tiom superregi vin. Mi bone konas vin, kaj mi scias, ke pro troeksciteco vi ne estas responda pri via diro. Ho, trankviliĝu; post kelka tempo vi estos pli serena kaj rigardos vian elreviĝon jam el pli racia vidpunkto. Mi ankaŭ spertis kruelegan elreviĝon, kiam mi estis junulino, sed per la helpo de Dio mi forpelis la mallumajn pensojn el mia koro, kaj trovis en rezignacio kaj vivo dediĉita al bonfarado pli grandan animpacon, ol mi iam antaŭe imagis ebla. Kvietigite mi eltrovis, ke multaj aliaj suferadas eĉ pli akrajn kordolorojn kaj pli profundan mizeron, ol mi, kaj, prizorgante tiajn, mi plenigis mian koron per kontento kaj feliĉo. La plej feliĉa vivo estas sinofera vivo por aliaj. Tial mi laboris, ĝis tiu surfervoja malfeliĉaĵo kuŝigis min sur liton de suferado. Sed mi ne plendas. Dio favorkore forprenis el mia koro ĉian emon al plendo, kaj nun la memoro mem de bonfaroj, alportintaj feliĉon al multaj mizeruloj, estas tre dolĉa kaj mirige subtenas min.

Ŝi eksilentis kaj kun rigardo, esprimanta kortuŝan amon kaj petegon, serĉis la okulojn de la korpremata nevino. Delfino intence forturnis duone la vizaĝon por eviti la rigardon de la onklino. Dum mallonga momento stariĝis en ŝia dolorŝirita koro akra batalo: Ŝia amo al tiu sindonema, nobla estaĵo kaj ŝiaj naturaj pli bonaj ecoj penis gajni superecon super ĉiu al ŝi fremda impulso, ĉiu stranga, apenaŭ konsciata regantaĵo.

Terura, sortoplena krizo okazis: la mistera regantaĵo venkis.

Rigardegante, preter la malsanulino sur la litseĝo, en la direkto al la aretoj da ulmoj apud la lageto, ŝi ekparolis:

—Tre kredeble niaj karakteroj estas sufiĉe malsimilaj. Vi estas tro bona por ĉi tiu mondo; tia mi ne estas. La vundo en mia koro estas tro profunda por cikatriĝi per bonfarada plastro.

Subite ŝi leviĝis kaj diris per sindevige ŝanĝita voĉtono:

—Mi volas sciiĝi, kial Mario ankoraŭ ne alportas la temanĝilaron.

ĈAPITRO II

Dek jaroj pasis.

Granda internacia kongreso de Esperanto ĵus finiĝis, kaj centoj da gajaj festintoj preparis sin forlasi la kongresurbon la morgaŭan tagon en multaj direktoj. Ĉie ĉe la Esperantista popolo regis gaja, kora frateco kaj plena kontento pro la bela sukceso de la tiujara festo. Ĉi tie kaj tie, sur la stratoj, en la vestiblegoj de la stacidomoj, apud publikaj konstruaĵoj ktp. vidiĝis senĝene babilantaj grupetoj da Esperantistoj, kies lingvo kaj multenacieco altiris la atenton de la preterpasantoj.

La vetero dum la kongreso estis brila, sed tre varma, kaj multaj partoprenintoj, precipe kelkaj el la ĉefoj kaj bone konataj laboremuloj, sentis streĉon de siaj fortoj. Multaj do sopiris al postkongresa ripozo en kvieta libertempejo, kie ili povos en zorge elektita rondeto da samideanoj trankvile reĝui la feliĉajn tagojn per interŝanĝo de travivitaĵoj.

En ĝardenangulo de unu el la malpli luksaj hoteloj malproksime de la centro de la urbo, sidis ĉirkaŭ ronda tablo aro da kongresanoj, ses sinjoroj kaj kvar sinjorinoj, venintaj el kvin malsamaj nacioj. Tri el la sinjoroj estis gazetistoj kaj unu estis fama rusa literaturisto. La vespermanĝo finiĝis, kaj kelnerino, forportinte la manĝilaron, eklumigis kelkajn lampionojn, pendantajn de branĉoj super la tablo. Dum kelke da minutoj la ĝis tiam vigla interparolo iom kvietiĝis, kaj la plimulto de la kuntablanoj, lacigite de la multafera tago, fordonis sin al la ĝuo de la rava beleco kaj trankvileco de la vespera pejzaĝo, kiu sin etendis trans malalta muro apud ili.

Unu el la sinjorinoj, germana fraŭlino, sin apogante sur la supro de la muro, kaj reve rigardante en mallumiĝantan valon, ekparolis kun sincera fervoro:

—Homo, kiu, alrigardante tian vidaĵon en tiaj perfektaj cirkonstancoj, ne sentas inklinon elspiri poemon... ne indas nomiĝi homo.

—Vi estas prava, fraŭlino Gundrum,—diris la rusa literaturisto,—kaj tio eble ne estas maloportuna elprovilo pri tio, ĉu iu vere indas tiun altan nomon. Mi kore kompatas ĉiun homon—permesu ĉi tiun signifon—al kiu tute mankas la poezia vejno, kaj mi tute ne povas al mi prezenti, kiel homo povas esti vere feliĉa sen poeziemo.

Post mallonga silento maljuna sinjoro, germano, ekprenis la parolon:

—Se ekzistas unu fakto, kiu jam antaŭ multaj jaroj funde konvinkis min, ke Esperanto estas vivipova afero, ĝi estas jena, ke de l’ komenco tiom multaj adeptoj sentis sin inspirataj kanti en tiu lingvo, kaj esprimi per ĝi poeme siajn plej profundajn emociojn.

Post kelkaj konsentaj diroj de aliaj, usona gazetisto demandis:

—Ĉu iu povas sciigi al mi, ĉu sinjoro Leonardo Marston ankoraŭ estas ĉi tie? Mi tre volas konsentigi lin, se eble, verki por nia gazeto serion da artikoloj pri siaj idealoj. Mi penis kapti lin tuj post lia grandioza parolado en la Filharmoniejo. Li estas tro sindetenema.

—Jes,—respondis la rusa literaturisto,—li ankoraŭ estas en la urbo, sed li foriros morgaŭ matene, mi pensas, al En Allier, kvieta, svisa vilaĝo, por kelktaga ripozo. Li meritas ripozon, laborinte kiel galerosklavo. Mi intencas publikigi, kun lia permeso, laŭvortan tradukon de lia parolo.

La juna germanino ekkriis:

—Li estas tre interesa persono. Kia kortuŝa elokventeco; kiaj altaj idealoj! Mi asertas, ne timante kontraŭdiron, ke lia parolo pri la amo, kiel la sola, sufiĉa dinamiko de pacmovadoj, estos la plej elstaranta okazintaĵo de la tuta kongreso.

Energie ekbalancante la kapon, la maljuna germano konsentis:

—Sen ia dubo, fraŭlino Gundrum, sen ia dubo. Mi eĉ asertas plie: tiu parolo estas epokofara; ĝi helpos meti nian Esperanto-movadon sur pli altan, noblan, vere spiritan nivelon.

Alia sinjorino, rumanino, kies nacieco estis temo por diskutoj dum la unuaj tagoj de la kongreso, diris:

—Mi jam multfoje bedaŭris, ke mi ne ĉeestis tiun kunvenon; mi partoprenis fakan kunsidon de la internacia asocio de flegistinoj. Kiel ofte oni ĉe niaj kongresoj bedaŭras, ke oni ne povas esti en du aŭ tri lokoj samtempe! Amikino mia sciigis al mi, ke sinjoro Marston eĉ pli amplekse malvolvis siajn pensojn en speciala kunveno de la K.E.L. (tio estas Kristana Esperantista Ligo) kie, kompreneble, li povis pli senĝene paroli.

Franca gazetisto:—Mi aŭdis pri tio. En sia granda parolado en la Filharmoniejo sinjoro Marston certe ĝisiris la limon de kongresa konveneco, enkondukante religiajn pensojn—ekvidante, ke la maljuna germano volas interĵeti proteston, li aldiris:—mi ne diras, ke li translimiĝis, tute ne. Kvankam mi ne povas kunsenti kun li multrilate, mi ne povas ne atribui al li noblan sincerecon kaj tre laŭdindan deziron nutri altan idealismon en nia movado. Ambaŭ, la praktika kaj la idealema flankoj de Esperanto devas esti egale akcentataj. La mondo estas tro praktika, por aŭskulti nurajn idealistojn, kaj ĝi estas tro idealema, por atenti sole praktikajn aferojn. Sed, aparte de la profunda religiemo subkuŝanta lian parolon, mi plenkore admiris lian ardan elokventecon kaj lian belan, fluan lingvaĵon.

Franca sinjorino:—Mi ankaŭ. Malofte mi aŭskultis tian flaman kaj samtempe—pri tio mi ne dubas—tute senafektan, senkonscian elokventecon. Oratoro, laŭ mia opinio, neniam estas elokventa, se li estas memkonscia. La bone elektitaj frazoj elŝpiniĝis ja senpene, glate kaj sen emo kaptaĉi efektojn.

Germana instruisto:—Leginte kelkajn el liaj artikoloj, precipe en germanaj kaj anglaj Esperanto-gazetoj, mi atendis altaniman parolon; tamen mi devas konfesi, ke ĝi superis mian atendon. Kelkaj el liaj spritaj kaj sentoplenaj diraĵoj jam estas en nia lando kaj ankaŭ en Anglujo—ĉu ne, sinjoro Lumsden?—"Household-words", hejmaj sentencoj.

Fraŭlino Gundrum:—Mi notis stenografie, laŭ elpensita de mi privata sistemo, kelkajn aforismojn.

La rumanino:—Ho! fraŭlino, citu al mi kelkajn, mi petas.

Fraŭlino Gundrum:—Mi ne rememoras multajn laŭvorte, sed unu neforgeseble sin gravuris sur mia animo: Post sia bela panegiraĵo pri universala amo li diris:—La vorto "Esperanto", ĉu parolata, aŭdata aŭ pripensata, plenigas niajn animojn per ĝojego kaj entuziasmo. Ĝi estas por ni sankta vorto. Tamen mi persone, en revema humoro, ne povas kelkfoje ne preferi la vorton "Amanto". Mia idealo por la Esperantistaro estas, ke ĝi fariĝu ne nur popolo "esperanta", sed ankaŭ popolo internacie "amanta". Plue, neniam foriĝos el mia memoro la bildo de sinjoro Marston, kiam, paŝinte antaŭen ĝis la rando de la estrado, li diris milde sed tre fervore, kun ambaŭ manoj etenditaj:—"Ho, miaj amikoj—materialistoj! Via sindonemo kaj via entuziasmo ne estas ja malsuperaj al ĉies ajn fervoro; sed, permesu al mi diri, ke vi ne povas paroli pri universala frateco sen universala patreco, la patreco de Dio. Esperanto—la lingvo kaj ankaŭ la movado—estas Diodonita donaco. Parenteze mi volas diri, ke la fakto, ke ĝi venis al ni pere de homo apartenanta al tiu gento speciale favorata de Dio, estas por mi treege signifoplena fakto. Kaj per ĉi tiu donaco Li volas beni la tutan homaron, sed Li ne volas esti elŝovita el nia movado." Li aspektis majesta, kiel greka dio en moderna drapaĵo.

La franca gazetisto:—Efektive ĝuste tia; kaj mi timas, ke ne malmultaj fraŭlinaj koroj rompiĝas pro li. Ekzemple...

La edzino de la franca gazetisto:—Ne, Victor, ne citu la nomon de la kompatindulino; mi scias, pri kiu vi aludas. Ne decas.

La germana maljunulo:—Ĉu li estas ankoraŭ fraŭlo?

Tri sinjorinoj kune:—Jes, ankoraŭ fraŭlo.

La germana maljunulo:—Tiom pli bone. Nu, kelkaj diraĵoj de nia amiko donis al mi materialon por serioza medito. Multaj pensemuloj ne facile forgesos lian pasian petegon pri alpreno de pli alte spirita konscio en nia movado. Precipe mi primeditis la jenajn vortojn:—"Oni aŭdas multon en Esperantujo pri ‘Tutmonda Frateco’ ktp. Nenio povus esti pli aprobinda, ĉar vera frateco estas la plej potenca ilo por levi la premegatajn popolojn kaj klasojn. Tamen, amikoj miaj, malgraŭ nia tuta fervoro kaj entuziasmo kaj sindonemo, nura evangelio de humaneco, eĉ de homa amo, neniel sufiĉos: Ni bezonas Dian amon, klopodantan en ni kaj per ni."

La franca gazetisto:—Sed, malfeliĉe, multaj "samideanoj" ne povas simpatii kun li, kaj kelkaj malkaŝe malaprobas lian laŭdire altan spiritan nivelon kaj eĉ nomos tion babilaĉo.

La rusa literaturisto:—Sendube; sed mi estas tre kontenta aŭdi vin diri: "malfeliĉe".

La franca gazetisto:—Mi uzis la vorton tre sincere. Neniu serioza studanto de la historio de l’ homaro kaj de la homa koro povas ne konscii, ke io, krom nure homaj rimedoj, estas bezonata, por alproksimigi la celon, kiun miloj da altanimaj Esperantistoj metis antaŭ sin.

La germana maljunulo:—Ĉu oni aprobas aŭ malaprobas, la parolo okazis, kaj nepre bonefikos sur la Esperantistaron. La efekto estos neelradikigebla.—

Neniu el la okaze kunveninta amikaro volis aŭ kuraĝis kontraŭdiri ĉi tiun emfaze diritan opinion, kaj la konversacio iom post iom transiris en aliajn temojn.


La tagoj, kiujn Leonardo Marston pasigis en la ĉarma, kvieta vilaĝo En Allier kaj ĝia ĉirkaŭaĵo, estis por li tagoj de senmiksa, trankvila ĝojo kaj sendube ankaŭ por la areto da amikoj, kiuj loĝis kune kun li en negranda, sed elektita pensiono.

Jam dum la dua parto de la kongresa semajno, kiam li fariĝis unu el la ĉefaj allogaĵoj por multaj pensemaj laborantoj, li sentis deziron foriri tuj post la ferma kunsido kaj tute sola pasigi unu aŭ du semajnojn en bela kvieta loko por ĝui ripozon kaj meditadon. Sed la petoj de kelkaj amikoj, kiujn li jam renkontis ĉe antaŭaj kongresoj kaj en kunvenoj en Londono, kaj kiuj montris al li grandan simpation, igis lin venki tiun inklinon kaj konsenti partopreni ekskurson al belega ripozejo en Svisujo.

La amikaro konsistis el nur ses personoj. Du el ili estis usonanoj el Boston, dunaskitaj fraŭloj, kies aĝo estis je la transa flanko de kvardek. Sinjoroj Fleming estis viroj de rimarkinda amindeco, amataj de ĉiuj kaj bone konataj ĉe la internaciaj kongresoj de Esperanto kiel "la karaj ĝemeloj". Ilin akompanis juna nevino, dekkvinjara knabino, kiun ambaŭ hontinde dorlotis. Fraŭlino Geraldino Kennedy, ĉarma, sprita petolulino, estis tre korligita al siaj du molkoraj onkloj, al kiuj ŝi tre egalmezure dividis siajn karesojn kaj incitetojn.

La ceteraj anoj de la grupeto estis sinjorino kaj sinjoro Harding. Intence mi skribis: "sinjorino kaj sinjoro", ĉar, efektive, la edzino majstre "ludis la unuan violonon". Horacio Harding, almenaŭ dek kvin jarojn pliaĝa ol ŝi, estis tute kontenta "ludi la duan violonon", plenumi ĉiujn ŝiajn dezirojn, kaj iri ĉien, kien ŝi proponis iri, kondiĉe, ke ŝi ne senigos al li tro longe okazojn por ludi viston aŭ diskuti bienulajn kaj leĝajn aferojn rilate al bienoj, pri kiuj li opiniis sin spertulo. Li estis aminda angla sinjoro kun ronda, ruĝeta, senbarba vizaĝo kaj preskaŭ arĝentoblankaj haroj. Estus malfacile trovi sur la kvin kontinentoj sinjoron, kombinantan en si pli perfekte bonkorecon, gajecon kaj simplanimecon kun natura, senafekta digno. Nenio pli feliĉigis lin, ol vidi sian ĉarman edzinon admirata, la adorata kaj senrivala estrino de la sociaj rondoj, al kiuj ili apartenis. Sinjorino Harding estis sprita, bela, brila. Ŝia patrino estis italino de nobela, sed malriĉiĝinta familio, kaj ŝia patro estis oficiro de la brita mararmeo. De la unua ŝi heredis vivecon, poeziemon, kaj de la dua dignon kaj emon al altaj idealoj. Ŝi estis tre fervora, lerta Esperantistino, verkintino de kelkaj, ĉie ŝatataj poemoj, por kiuj ŝi mem komponis beletajn melodiojn. Sinjoro Harding, aliflanke, kvankam li plej diligente studadis Esperanton kaj plej laŭdinde faris sian eblon entuziasmiĝi pri la Esperanto-movado, por plaĉi al sia bela edzino, tamen atingis nur kompatindan gradon de flueco kaj faradis ridindajn gramatikajn erarojn.

Bela vespero malleviĝis sur la pacan vilaĝon. De ĉiuj flankoj revenis de la laboro farmistoj kaj laboristoj; kelkaj gajkore kantis, aliaj, kurbiĝinte sub pezaj laktujoj, entenantaj, mi ne scias kiom da litroj da lakto, pasadis senhalte, konstante, kun senmovaj vizaĝoj rigardante la vojon antaŭ si. Ŝajne tiuj lastaj estis senkonsciaj pri la rava beleco de la pejzaĝo ĉirkaŭ ili.

Ĉu alkutimeco al tiu beleco indiferentigis ilin kontraŭ ĝi? Ĉu troa laborado obtuzigis en iliaj animoj ĉiun delikatan senton pri naturaj belaĵoj? Ĉu vivado apud tiuj gigantaj montoj estigas pli da facilanimeco kaj poeziemo, aŭ, male, pli da korpremateco kaj ioman mankon de kapablo plenĝui la belecon, kiu tiom ravas vizitantojn el aliaj landoj? Tiaj demandoj okupis la pensojn de Leonardo Marston kaj de sinjorino Harding, kaj fariĝis temo de viva interparolo, dum ili revenis, kune kun la ceteraj anoj de la grupeto, de posttagmeza promeno.

Alproksimiĝante al la vilaĝo kaj uzante vojeton, kondukantan tra fruktarbejo, la ekskursanoj disiĝis en tri partojn. Fratoj Fleming iris antaŭe, kaj, inter ili, sampatrujano, profesoro de botaniko, kiu loĝis en najbara hotelo. La ĝemeloj, nekonsciaj pri la belegaj vidaĵoj ĉirkaŭ ili, prilaboris la profesoron, por venki liajn antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. La prilaborato ankoraŭ, sed malpli forte, penis pravigi sian diron, ke, koncerne lin mem, li ĉiam trovis la latinan lingvon sufiĉa por korespondado kun alilandaj scienculoj pri botanikaj aferoj. Centon da metroj post ili sekvis Leonardo Marston kaj sinjorino Harding, kaj samdistance malantaŭe venis, brakon ĉe brako, la iom dika sinjoro Harding kaj la juna, gracia usonanino, Geraldino Kennedy. La sprita, senĝena babilo de la knabino tre amuzis la maljunulon, kaj li atente aŭskultis ŝiajn humorajn rakontojn pri travivaĵoj en amerika edukejo. Subite li pli rapidigis siajn paŝojn kaj aspektis iom distrita. Geraldino ekskuetis lian brakon kaj diris:

—Vi tute ne aŭskultas, sinjoro Harding; pri kio vi meditas?

—Ho, pardonu, fraŭlineto,—ĝentile respondis la bonkorulo,—ĵus venis al mi penso: mi volas demandi la usonan profesoron, ĉu li ludas viston.

Estis aranĝite fari noktan ekskurson sur la plej altan monton de la ĉirkaŭaĵo, "Rocher de Naye", por rigardi de ĝia pinto la sunleviĝon el malantaŭ la neĝokovritaj suproj de Bern’a Alparo. Post longa diskuto oni unue decidis, ke Geraldino devos postresti kaj enlitiĝi, ĉar, laŭ la opinio de la pension-mastrino, la supreniro kaj, ankoraŭ pli, la malsupreniro estas iom danĝeraj. La zorgemajn onklojn ektremetigis eĉ la penso, ke malfeliĉaĵo povos trafi la karegan nevinon. Geraldino estis tre ĉagrenita kaj argumentis, petegis, turmentis la onklojn, por ricevi permeson akompani ilin.

—Nur imagu, miaj karaj gardistoj,—ŝi petole ekkriis,—reveninte hejmen, vi, kun levitaj manoj kaj flamaj vizaĝoj, rapsodios pri la sunleviĝo super la glora Bern’a Alparo, kiel la plej grandioza vidaĵo sur nia mirinda planedo, kaj mi, mi devos stari apude kaj konfesi, ke mi ne vidis ĝin, ĉar knabinetoj, kompreneble, devas enlitiĝi, kiam vesperiĝas.

La ĝemeloj maltrankvile kaj nedecideme rigardetis unu la alian; neniu kuraĝis, la unua, cedi; neniu volis rekte rifuzi. Geraldino petegis plue kun ŝajnĝemeto:

—Mi vere pensis, ke vi amas min.

Ambaŭ onkloj preskaŭ samtempe rediris:

—Ĝuste pro tio, ke ni amas vin, karulino, ni deziras, ke vi ne risku fali kaj elmeti vin al malfeliĉaĵo—aŭ io simila.

—Nu, onkloj,—diris la belkreska knabino, alŝoviĝante al la du viroj,—rigardu, mi estas preskaŭ tiel altkreska kiel vi (tamen mankis al ŝi almenaŭ dek kvin centimetroj) kaj vi devas konfesi, ke mi havas fortajn, flekseblajn membrojn, dum vi ... nu, vi ofte plendas pri ektuŝoj de reŭmatismo.

Sinjorino Harding proponis, ke oni malsupreniru vagonare anstataŭ piede kaj, helpate de Leonardo Marston, aldonis sian elokventecon al la petegado de la knabino. Fine ili venkis, kaj Geraldino ricevis permeson partopreni la ekskurson, doninte fortan promeson, ne malproksimiĝi de la flanko de la onkloj.

Je la duono post la deka horo la grimpistoj, provizitaj per alpobastonoj kaj varmaj ŝaloj, ekforiris, kompreneble sen sinjoro Harding, kiu en la lasta momento decidis postresti kaj ludi viston kun la usona profesoro kaj kelkaj aliaj gastoj en lia hotelo. La nokto estis belega, kvankam senluna, kaj varmeta. La vojo kondukis ilin komence tra fruktarbejoj, preter izolaj farmdomoj, el kiuj, ĉi tie kaj tie, brilis dolĉa, hejmeca lumo, iel antaŭsentigante al ili la ĉarmon kaj pikantecon de la aventureto. Gaja babilado kaj feliĉa ridado eksonis tra la nokto, de tempo al tempo eĥe resonantaj de rokaj deklivoj trans valeto. Ŝercoj, incitetoj kaj amuzaj rakontetoj vivigis la iradon kaj mallongigis la vojon.

Sed iom post iom la soleneco kaj la majesta silento efikis sur la korojn de la irantoj; la interparolo fariĝis malpli brua kaj kelkfoje ĉesis. Eĉ ŝprucema Geraldino iĝis pensema kaj pli ol unu fojon ekhaltis por ĝui la neordinaran sorĉon de la ĉirkaŭaĵo, aŭ por atentigi la kunmarŝantojn pri iu mistera, fantomeca figuraĵo en la mallumo.

Leonardo Marston kaj sinjorino Harding senintence iom malrapidis kaj iris kelkdekojn da paŝoj post la aliaj. La temo de ilia interparolo estis la mistero de la belo. Jam antaŭe unu trovis en la pensoj de la alia plaĉan akordon rilate al tio kaj multaj parencaj temoj. Tiuvespere, sub la influo de la vere ega beleco de la stelbrila nokto, ambaŭ sentis la animon forte, tamen dolĉe regata de mistera ekstazo, estiganta en ili fluon de agrablaj emocioj kaj vekanta altigajn pensojn pri la senlimeco, la grandiozeco kaj poezieco de la kreaĵo de Dio. Ambaŭ estis idealistoj, same fervoraj, same sinceraj; sed iliaj idealemoj montris ankaŭ malsamajn ecojn. Ŝia estis idealismo, kiu ne liveris al ŝi kontentecon, eble tial, ke ĝi estis iom tro ambicia kaj neklara, kaj tial, ke ŝi mem estis tro ŝanĝiĝema kaj nepacienca. Kiel virino—mi esperas, ke miaj belaj legantinoj pardonos ĉi tiun personan opinion—sinjorino Harding, pli-malpli konscie, sentis bezonon apogi sin sur pli forta vira personeco, kies idealismo kaj celkonscio povos inspiri al ŝi pli grandan certecon, ol ŝi trovis en si mem, pri realigebleco de ŝiaj propraj revoj. La idealismo de Leonardo Marston, aliflanke, estis forta, sana, kaj konstrukapabla, kvankam malpli poeziema, tamen des pli profunda, pasia.

La vojo, dum kelka tempo kondukanta laŭlonge de deklivo kaj supreniranta ĝis la supro de altaĵo, estis sufiĉe larĝa kaj sendanĝera, por permesi agrablan interparolon. Irante flankon ĉe flanko, ili plene kaj kun sento de ĝojo akordis pri temoj, tiaj, kiaj la jenaj:—Ĉiuj aferoj, posedantaj Diajn ecojn, estas belaj; nur tial, ke la homa animo estis en la komenco kreita laŭ Dia tipo, ĝi povas leviĝi ĝis tiu alto, kie, unue per filozofia medito kaj poste per pura amo, ĝi povas ĝuste percepti kaj ŝati la belon; pura, Dioposedata animo vidas en multaj objektoj belecon, nevideblan por aliaj, ĉar beleco vidata estas plejparte nur rebrilo de la pureco kaj beleco de la animo mem; k. a.

Atinginte la supron de la altaĵo, la kunularo haltis momenton. Antaŭ ili etendiĝis vasta valo, formita de du montaj dorsoj, kiuj unuiĝas maldekstre de ili, norde, dum dekstre ĝi malfermiĝas apud Territet, sur la bela bordo de la lago de Ĝenevo. Ĉiuj tuj sentis la solenigan imponecon de la vidaĵo. Nur la konturo de la malproksima montodorso, transe, estis videbla kontraŭ la stelbrila ĉielo, krom kelke da apudaj objektoj, kiuj iom post iom alprenis fantomsimilajn formojn. Ĉio alia estis unu vasta kavego, nigra, silenta, mistera. Nenia movo, nenia sono, nur superega silento, superega, abisma nigreco. La tri viroj, la virino kaj la knabino senvorte, senmove rigardis en la vastan, malluman spacon, preskaŭ timante dispeli la sorĉon; iliaj koroj estis en la daŭro de kelkaj momentoj tro plenaj por paroli.

Subite venis tra la silenta nokto de ie el la kontraŭa flanko de la valo, aŭ el la valo mem, dolĉaj sonoj. Portate tra la pura, maldensa aero el ŝajne granda distanco, aŭdiĝis kun mirinda klareco, nedireble rave, altatonaj voĉoj, kantantaj "Jodel"-kanton. Por tiuj kompatindaj legantoj, kiuj ankoraŭ ne aŭdis jodelkanton en Svisujo, vibrantan trans bela lago aŭ saltetantan malsupren de monta vojeto, estus tute vana ĉiu mia peno priskribi ĝin. La gajaj triladoj, la ensorĉa vivoĝojo, la nekontraŭstarebla facilanimeco, la tuta kuna ĉarmo estas ekster prezentado per vortoj. La feliĉuloj, kiuj jam aŭdis jodeladon, komprenos; ili facile revokos al si la neforgeseblan ĝuon.

Post kelka tempo la kanto ĉesis, kaj denove profunda silento ekregis. Kun ekkrio de raviĝo Geraldino diris:

—Ho, onkloj, neniam mi aŭdis tian belan, tian belegan kantadon. Ho! kiel mi bedaŭrus, se mi estus maltrafinta tion!

Apenaŭ la aliaj havis tempon, por doni liberan esprimon al siaj sentoj, ree aŭdiĝis dolĉa melodio. Nun ĝi venis el pli granda proksimeco de la apuda flanko de la valo. Ree la kunularo aŭskultis kun ravo, dum la solenaj, majestaj vortoj de konata germana ĥoralo travibris la silentan nokton:

"Lobe den Herren, den mächtigen König der Ehren"[2].

Dum paŭzo inter la dua kaj tria strofoj, sinjorino Harding diris mallaŭte:

—Kiel rave, kiel bele en harmonio kun la solena grandiozeco de la ĉirkaŭaĵo! Malfacile estas juĝi, kio estas pli ĉarma, la jodelkanto aŭ la germana ĥoralo.

Oni povis distingi, ke la ĥoristaro konsistas el viraj kaj virinaj voĉoj, bele kunmiksitaj kaj bone ekzercitaj. Sed la plej granda ĉarmo kuŝis en la sentopleneco kaj pieco, kun kiuj la ĥoristoj kantis. La efekto de la kanto estis nedireble emocianta kaj animaltiga. Post la ĉeso de la kantado Geraldino ekkriis:

—Ho, sinjorino Harding, kiel vi povas opinii, ke ĉi tiu kanto estas tiel bela, kiel la unua? Mi multe preferas la ĝojoplenan kanton kun la belaj kadencoj. Onklo Johano, kio estas via opinio?

Onklo Johano respondis iom heziteme:

—Ili ambaŭ estis tre, tre belaj, sed la jodelkanto pli forte ravis min.

Onklo Huberto konsentis kun sia frato, same heziteme, kaj ekrigardante sinjoron Marston, kvazaŭ li timas kontraŭan opinion de li. Neniu iam aŭdis ia dunaskitojn malkonsenti unu kun la alia. Leonardo Marston sin apogis per ambaŭ manoj sur sia "Alpenstock" kaj kun antaŭenklinita kapo rigardis mediteme en la nigran valon. Parolante laŭ sia trankvila, serioza maniero, li diris:

—Por mi ne estas malfacile decidi, kiu el la du kantoj faris sur min la pli profundan impreson: Mi estis ravata de la belega jodelkanto, kaj pensis, ke nenio povus esti pli ĉarma; sed tiu majesta ĥoralo—mi konas la germanajn vortojn kaj la Esperantan tradukon de sinjoro Marx—tuŝis la profundon de mia animo. Eble tial, ke la sonoj trovis en mia koro oportunan eĥon. Okaze la kordoj de nia animo jam estas agorditaj al la spirito de kanto. Ĝi plenigis min per nedirebla ĝojo kaj dankemo. Kiel sinjorino Harding saĝe diris: ĝi estas pli multe en harmonio kun la nunaj cirkonstancoj.

Sinjorino Harding konsente ekbalancis la kapon.

—Ĉiuokaze,—rediris petole la juna usonanino,—vi estas voĉdone venkitaj: tri voĉoj por, kaj du voĉoj kontraŭ la jodelkanto; do, plimulto de unu.

En tiu momento aŭdebliĝis la paŝoj de la ĥoristoj. Iom post iom iliaj formoj elvenis kiel fantomoj el la inkosimila nigreco en la malfortan duonlumon. Fine oni povis kalkuli la venantojn: aperis kvar sinjoroj, tri sinjorinoj, kaj du knabinoj, el kiuj unu havis proksimume la saman aĝon, kiel Geraldino.

Guten Abend, meine Herrschaften[3]—venis plaĉa basa voĉo. La usonanoj respondis angle:

—Bonan vesperon.

Leonardo Marston, sciiĝinte, ke neniu el la venintoj parolas Esperanton, faris sian eblon danki al ili germanlingve pro la bela kaj oportuna himno, kaj penis teni interparolon kun du el la sinjoroj. La du knabinoj, aŭdinte la "Good evening" de la usonanoj, vigle alparolis Geraldinon en la angla lingvo, tre kontentaj uzi la okazon, por paradi sian negrandan lingvan scion. Tuj viveca interparolo komenciĝis inter la junulinoj. Geraldino parolis rapide, per lingvaĵo intertavolita per multe da fortaj, tipe amerikaj lingvaĵoj, ĝis onklo Huberto admonis ŝin paroli tre malrapide kaj simple pro ĝentileco. Tiel la du grupetoj, havante la saman celon, iris kune en direkto al la kapo de la valo. Survoje ili renkontis arojn da kaprinoj, kiuj mire, sed sentime rigardis la preterpasantojn. Kiam ili atingis oportunan lokon por ripozo, sinjoro Johano Fleming ekbruligis alumeton kaj, rigardinte sian horloĝeton, ekkriis:

—Noktomezo, gesinjoroj; la horo interkonsentita pri nia noktomanĝo!

Ĉar la germanaj vojaĝantoj jam noktomanĝis, ili proponis iri antaŭen kaj atendi la aliajn ĉe la videjo apud la supro de la monto. Nia angla-amerika amikaro sidiĝis sur falinta arbo, kaj bone regalis sin per kunportita provizaĵo, ĝuante samtempe la ĉarman belecon de la silenta nokto kaj merititan ripozon. Nur de tempo al tempo ili aŭdis mallaŭtan, muzikan tintadon de la sonoriletoj de bovinoj aŭ kaprinoj. Antaŭ ili etendiĝis la tuta longo de la nigra valo, ĉe kies suda ekstremaĵo ili povis vidi lumetojn de elektraj lampegoj en Territet. Sinjorino Harding enpensiĝe rigardis la abismon kaj diris:

—Kia bildo de l’ morto!

—Bildo de l’ morto?—Kun demanda tono ripetis Leonardo.—Tio ne estas mia koncepto pri morto.

—Tamen la mia,—rediris la virino ĉe lia flanko iom surprizite,—ja, longa, nigra valo, kaj lumo, lumego ĉe la alia ekstremaĵo.

Excelsior!—ekkriis Leonardo,—jam estas la unua horo; ni devas iri antaŭen.

Nun komenciĝis la plej malfacila, efektive iom danĝera parto de la supreniro. La vojo fariĝis en kelkaj lokoj tre kruta kaj kovrita de malfirmaj ŝtonoj. Sinjoroj Fleming ame zorgis pri sia kara nevino, kaj Leonardo proponis sian brakon al sinjorino Harding. Efektive la sinjorinoj bezonis ĉian haveblan helpon. Post longa, peniga grimpo ili atingis la dorson de la monto Naye. Jam matena krepusko komenciĝis. Pli kaj pli multe da objektoj ĉirkaŭ ili akceptis distingeblajn formojn. La pejzaĝo estis griza, senkolora, kaj aspektis kvazaŭ ĝi vekiĝus el dormo. La aero nun estis senteble pli freŝa, kaj el la nordo ekblovis malvarma vento. Sinjorino Harding iom laciĝis kaj preskaŭ senkonscie apogis sin pli forte sur la brako de Leonardo. Kiam la vojo fariĝis pli oportuna, ili priparolis serioze rimedojn por pliprofundigi ĉe Esperantistoj la konscion pri ilia alta, spirita misio. Poste la interparolo sin turnis al amikeco; unue al internacia, sed iom post iom al persona amikeco.

Neniu el ili havis feliĉajn spertojn pri intima amikeco. De post la morto de sia patro, Leonardo ne trovis viron, al kiu li povis senrezerve malfermi sian internan memon. Tion kaŭzis, parte, lia ioma sindetenemo, la izoleco de la vilaĝo, en kiu li loĝis, kaj oftaj vojaĝoj al Usono por kontroli tiean filion de la firmo Vincent kaj Haverford, en kiu li jam de tri jaroj okupis pozicion de asociano.

Sinjorino Harding jam havis multajn amikinojn, sed ne tre intimajn; kaj kelkaj el ili forte malkontentigis ŝin. Dum oftaj kaj longaj vojaĝoj kun sia edzo, kaj per partoprenado en diversaj filantropiaj, sociaj kaj beletristikaj movadoj ŝi interrilatiĝis kun multaj homoj; sed inter ili ŝi renkontis tre malmultajn, kiuj proksimiĝis al ŝia idealo de amikeco. En multaj ŝi trovis tro da spirita malprofundeco, memama ambicio kaj nura socia poluro. Neniu plene komprenis ŝin, kaj malpleje el ĉiuj ŝia edzo. Li eĉ ne penis kompreni ŝin; sufiĉa estis por li la scio, ke ŝi estas neordinare lerta, bona virino, ĉiurilate—en liaj okuloj—supera al ĉiuj ceteraj virinoj, kiujn li konas. Kial ŝi edziniĝis kun li, neniu povis al si klarigi, ĉar la ĝenerala, malmola juĝo de la mondo, ke kompare malriĉa virino edziniĝas kun riĉulo pliaĝa nur pro mono kaj socia pozicio, eĉ ne sugestiĝis al ŝiaj konatoj. La poeziema, fervora animo de Maria Harding ofte sentis, en la daŭro de multaj jaroj, malkontentecon kaj izolecon, kaj pli-malpli konscie ŝi sopiris al intima amikeco kun iu, kiu funde komprenos ŝin, kaj kun kiu ŝi povos, kvazaŭ manon en mano, sekvi komunajn idealojn.

Maria Harding renkontis Leonardon Marston la unuan fojon en la antaŭoficejo de sinjoroj Hunter kaj Inman>, la prokuristoj de li kaj de ŝia edzo. Sinjoro Hunter prezentis unu al la alia, kiel same fervorajn Esperantistojn. Post la foriro de Leonardo la maljuna juristo sciigis al ŝi konfidencie, ke en la daŭro de sia longa, profesia kariero li ne havis aferon kun pli noblaj, altanimaj homoj, ol la mortinta Jakobo Marston kaj lia filo Leonardo. De tiu okaza interkonatiĝo antaŭ kvar jaroj ŝia estimo por li ĉiam kreskis ĝis respektego. En Leonardo Marston ŝi vidis idealon de siaj revoj realigitan; inter ili, ŝi sentis, ekzistas ideala animparenceco. Por ŝi lia nobla entuziasmo kaj celkonscio, lia neordinara trankvileco kaj memkonfido, ĉiuj ĉi tiuj ecoj kune, formis karakteron, kiu nekontraŭstareble allogis ŝin. Kaj nun, irante ĉe lia flanko, apogite sur lia forta brako kaj interŝanĝante kun li simpatiajn pensojn, ŝi sentis neordinaran serenecon, neklarigeble profundan kontentecon.

Ili parolis pri amikeco. Pli ol unu fojon sinjorino Harding volis demandi sian kunvojiranton, kion li opinias pri la ebleco de intima, sed pura, tiel nomata platona amikeco inter viro kaj virino, sed ĉiam io, ia neklare sentata timo, ekstarigi konscian baron inter ili, detenis ŝin.

Fine, je la kvara horo de la mateno, ili atingis la hotelon apud la supro de la monto, ĝuste kiam sonorilo aŭdiĝis, por veki la gastaron. Preskaŭ la sola celo, kiun havis la sepdek aŭ okdek gastoj, loĝantaj en tiu izola, kaj sufiĉe alttarifa hotelo, estis, supozeble, vidi sunleviĝon de la plej alta pinto de la monto. Trinkinte tason da varma kafo kaj ripozinte kelke da minutoj, nia grupeto, kune kun aro da hotelgastoj, envolvitaj en ŝaloj, supreniris la lastan parton de la vojo ĝis la famekonata videjo—kaj atendis. La mateno jam estis sufiĉe klara, kaj la vasta, neĝokovrita Bern’a Alparo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj, ankoraŭ iom grizkolora, tamen majesta.

Geraldino ekparolis plende:

—Ho ve! Ĝuste super la regiono, kie la suno leviĝos, malgrandaj nuboj kolektiĝas. Kia maloportunaĵo!

—Ne ĉagreniĝu, Geraldino,—diris Leonardo—, ĝi estas nur maldensa nubetaro, kiu, espereble, formoviĝos antaŭ ol aperos la sunglobo.

Sinjorino Harding metis la brakon sur la ŝultron de la knabino kaj diris:

—Ne timu, mia kara, tiuj nedensaj nubotavoloj neniel difektos la vidaĵon; male, sunleviĝo ĉe tute klara, sennuba ĉielo estas multe malpli bela, ol ĉe la alesto de kelkaj nubetoj. Jen, rigardu, la nuboj jam disrompiĝas kaj plilongiĝas ambaŭflanken.

La plumba koloro de la ĉielo iom post iom, preskaŭ nerimarkeble, ŝanĝiĝis kaj alprenis ĉiam plibeliĝantan, pliheliĝantan marverdan nuancon. La okuloj de ĉiuj atentoplene fiksiĝis sur loko, kiun flave-ruĝeta ardo ekmontris kiel la punkton de la baldaŭa sunleviĝo. Jam la suba rando de la ĉehorizontaj nubetoj ekkoloriĝis, unue sangoruĝe, poste punce, rozkolore kaj, tiele, tra ĉiuj nuancoj ĝis hela, brilega, sukcena koloro. Dume la maldensaj nuboj mem heliĝis kaj nun aspektis kiel lanecaj strioj. La vidaĵo fariĝis de momento al momento pli rava, pli grandioza. La mirinde belegaj nuancoj de la ĉielo, de la nuborandoj, kaj de la neĝokovritaj suproj de la montoj ne restis senŝanĝe en la daŭro de eĉ kvaronminuto. La nubetoj aspektis dum kelka tempo, kvazaŭ ili estas brilega amaso da ĉiam ŝanĝiĝantaj, tralumigitaj gemoj, enmetitaj en lumradia oro: Ĉi tie ardis rubenoj; tie briletis topazoj; jen kristalaĵo kaj smeraldoj; jen ametistoj vidiĝis, ĉirkaŭitaj de luma sukcenaĵo.

Fine la ruĝa rando de la suno aperis, aldonante ankoraŭ novan belecon: ĉio surverŝiĝis per delikata rozkolora nuanco. Malantaŭ la disŝiritaj nubetoj elĵetiĝis brilaj fingrosimilaj radioj, ĉe la centro ruĝetaj, sed grade paliĝantaj ĝis ili perdiĝis en la marverde-blua senfineco. Alten kaj pli alten la fajra globo de la suno leviĝis, impona, majesta.

La brilego kaj grandiozeco de la vidaĵo plenigis la korojn de la alrigardantoj per neesprimeblaj sentoj de pia ĝojo kaj profunda emocio. Multaj staris mutaj. Nur ĉi tie kaj tie oni aŭdis el la diversnaciaj grupetoj mallaŭtajn ekkriojn:

Magnifique!

Overwhelmingly beautiful!

Wunder-wunderschön! ktp.

Sendube kelkaj el la viroj kaj virinoj neniam antaŭe konsciis tiel forte la apudeston de Dio; neniam antaŭe sentis tian inklinon, el plena, danka koro adori la Dion de la Belo, de la Potenco, kaj de la Amo.

Leonardo Marston silentis. Lia raviteco estis tro forta por esprimiĝo. Liaj okuloj, ĉiu trajto de lia virbela vizaĝo montris, ke lia tuta animo ardas de pia ekstazo. Geraldino demandis lin mallaŭte:

—Kial vi ne diras ion, sinjoro Marston?

—Kion mi povus, diri li respondis milde;—antaŭ tia vidaĵo oni povas nur silenti, adori; vortoj profanus.

Iom malproksime de nia grupeto staris tri studentoj (negrave el kiu lando) kiuj senĝene elmontris sian entuziasmon; eble tial, ke ĝi ne estis sufiĉe profunda, por devigi silenton. Unu post alia deklamis iom parade, greklingve, kelkajn el la senmortaj versoj de Homero, kiuj tiel neimiteble priskribas la leviĝon de la "rozfingra" mateno. Apude staranta dika, pompa sinjoro, kiu aspektis kiel bankiero, deprenis binoklon de antaŭ la okuloj, majeste sin turnis al la tri junuloj kaj direktis al ili rigardegon, esprimantan furiozan indignon:

—Kuŝiĝu!—li ĵetis al ili sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de la ĉirkaŭstarantoj.

La studentoj ĉesis deklami kaj serĉis pli oportunan lokon por rigardi la vidaĵon.

Intertempe la suna globo leviĝis super la nuboj, salutante la novenaskitan, belan tagon kaj surverŝante la tutan pejzaĝon per brila, ĝoja lumo. Sed ju pli alten la radiluma sfero leviĝis, des pli paliĝis la brileco de la koloraĵo, des pli la tuta vidaĵo alprenis ordinaran aspekton; kaj multaj alrigardantoj sin turnis por ĝui la belecon de aliaj partoj de la vasta panoramo. El la buŝoj de ne malmultaj eliĝis ekkrio de ĝoja surprizo, kiam, rigardante malantaŭen, ili ekvidis ĉe la kontraŭa flanko de la lago de Ĝenevo la neĝokovritajn montojn Dent du Midi kaj Mont-Blanc, lumigitajn de bela, delikate ruĝeta lumo.


Post la vespermanĝo sinjorino Harding eniris en sufiĉe vastan verandon de la gastejo "Valpaco" vestita per tre modere dekoltita kaj duonmanika vesto el nigra silko kun delikata surmetaĵo el gazosimila, heliotropa ŝtofo. En ŝiaj densaj, malhelaj haroj vidiĝis ruĝa rozo, tenata per diamantobrila agrafo; kaj super ŝia zono pendis malgranda bukedo da belaj rozoj "Marŝalo Niel". Malgraŭ siaj tridek ses jaroj ŝi estis tre alloga virino, gracia, fleksebla, kaj vigla.

La verando estis tegmentita per jasmeno kaj ornamita per grandfoliaj, kvazaŭtropikaj kreskaĵoj en bareloj. Kelkaj elektraj lampoj kun ruĝaj ŝirmiloj ĵetis mildan, belan lumon sur la foliaron. Pli belan, revigan vesperon estus malfacile imagi, kaj pli ĉarma loko por ĝui ĝin estus malofte trovebla. Brila lunfalĉilo staris super la rando de herboriĉa valo kaj pentrinde lumigis per sia facila, arĝenta lumo la elstarantaj objektojn en ĝi.

En angulo de la verando, sub palmo, sinjorino Harding trovis Leonardon.

—Ho, sinjoro Marston,—ŝi ekparolis per tono, kiu montris kontentecon sed ankaŭ nuancon de maltrankvilo,—vi estas ĉi tie, ĝuante la belegan vesperon! Per la lasta poŝto mi ricevis du sendaĵojn, pri kiuj mi volas kun vi paroli.

Kiam Leonardo turnis al ŝi la vizaĝon, ŝi rimarkis, ke liaj okuloj estas malsekaj.

—Ho! amiko mia,—ŝi ekkriis kun surprizo kaj kortuŝo,—larmetoj en viaj okuloj? Mi penis, ke viroj, kiel vi, tiel trankvilanimaj, firmkarakteraj, ne havas larmojn.

—En tiu okazo vi eraris, sinjorino Harding. La neordinare dolĉa vespero parolis al mi pri la senfina boneco kaj amo de Dio. Sed mi ne konsciis, ke larmetoj malsekigis miajn okulojn. Nu, parolu, mi petas, pri viaj interesaĵoj.

—Lastan semajnon mi mendis ĉe oraĵisto objekton laŭ mia propra desegno. Jen...

Dirinte tion, sinjorino Harding ekprenis delikatan oran kolĉenon, eltiris el la faldoj de sia surbrustaĵo medalionon kaj ridetante enmanigis ĝin al Leonardo. Li tenis ĝin sur la manplato, ankoraŭ varma, kaj rigardis ĝin. Kontenta, plaĉa rideto vidiĝis sur lia trankvila vizaĝo. La medaliono montris sur unu flanko ruĝan, kvinpintan stelon sur blanka, emajlita fundo. En la mezo de la stelo troviĝis mozaika, ora litero "A". Sur la dorsa flanko estis verda, kvinpinta stelo, ankaŭ sur blanka fundo, kaj en ĝia mezo ora litero "E". En ĉiu interpinta, blanka spaco brilis malgranda gemo. Post momento Leonardo ekparolis serene, ankoraŭ rigardante la juvelon:

—La litero "E" signifas, kompreneble, "Esperanto", kaj la litero "A"... "Amanto"; ĉu ne? Delikata komplimenteto; mi dankas vin.

—Vi prave divenis. La verda koloro signifas esperon, kaj la ruĝa koloro amon, tuthomaran amon.

—Ja, efektive, tuthomaran amon, tio estas. Dia amo, trovanta en niaj homaj koroj ilojn, por efektivigi siajn favorajn celojn rilate al la homaro. Kaj ĉiuj lojalaj koroj estas bezonataj por nia granda celo. Ekzistas, sinjorino Harding, multaj senceluloj, viroj kaj virinoj, kiuj ekardus, flamiĝus, tuj kiam iu montrus al ili la eblecon, ilian propran kapablon, fari grandan, noblan servon al siaj kunhomoj.

La bela virino levis la malhelajn, lumplenajn okulojn admire al la vizaĝo de la altkreska viro antaŭ ŝi, kaj fervore diris:

—Prave, bele dirite! Nu, tio venigas min al mia dua sciigo. Ni ĵus ricevis leteron de niaj prokuristoj. Ili sciigas min, ke nia lukontrakto kun Lord Morland estas elfarita. Ni luos lian kampodomon "Elmcroft" en la graflando Hertford por unu jaro, dum li kun Lady Morland kaj la du filinoj faros mondvojaĝon. Ni do loĝos ne tre malproksime de vi en Linkfield. Mia edzo kaj mi tre esperas, ke ni vidos vin ofte. Mi volas aranĝi kelkajn kunvenojn.

—Dankon, sinjorino Harding, dankon; sed vi scias, ke mi estas tre multokupata homo, kaj ke grandmondaj kunvenoj ne estas multe laŭ mia gusto. Do...

—Mi scias, amiko mia, mi konas vian sindetenemon,—vive rediris Maria Harding, esplore rigardante la vizaĝon de Leonardo, en kiu, ŝajnis al ŝi, ombreto de malplezuro ekaperis,—min ankaŭ jam de longe tedas sencelaj vesperkunvenoj. Sed mi havas ambiciajn planojn por nia movado, por ĉiu nobla celo, kiun "Esperanto" reprezentas: militado kontraŭ milito; internacia fratiĝo; disvastigado de puraj, noblaj vivoceloj, instigataj de amo; ktp. Ambiciajn planojn mi havas ankaŭ por vi.

—Efektive?!

—Ĉu mi povas paroli malkaŝe?

—Mi aŭskultos kun plezuro kaj profito.

—Niaj neagemaj klasoj bezonas vekon, entuziasmigon, kaj vi, Leonardo Marston, kun via flama elokventeco, kun viaj altaj idealoj, estas ĝuste la persono por tiu tasko. Ne interrompu min; vi donis al mi permeson paroli elkore. Vi tute ne eluzas vian talenton. Vi estas tro sindetenema kaj devus pli senrezerve meti viajn naturdonojn sur la altaron de nia movado. Nun ili konsumas vian koron; sed, donante al ili plenan liberecon, vi estos pli feliĉa, ol vi estas nun. Ne neu tion. Mi volas vidi vin brili.

—Mi ne volus brili, eĉ se mi povus; mi volas labori.

—Laborante vi brilos; kaj ju pli vi brilos, des pli vi bonfaros.

—Mi kredas je la potenco de la plumo.

—Ne malpli mi. Sed multe da homoj estos gajnitaj pli efike per cento da elokventaj vortoj parolataj, ol per miloj da kilogramoj da traktatoj, kiujn ili ne legas. Mi volas, ke vi renkontiĝu dum nia loĝado en "Elmcroft" kun kelkaj, kun multaj inteligentuloj, kun homoj, kiujn vi povos influi.

Vi povas fari tion, kaj mi volas doni al vi okazojn tie por fari paroladojn. Vi nur bezonas taŭgajn okazojn tiajn, por realigi viajn revojn. Mi konas personojn, kiuj, unufoje gajnite por nia movado, nepre estos grandaj akiraĵoj.

Leonardo rigardis enpensiĝe en la suprenturnitan, emociitan vizaĝon de la bela virino.

—Ĉu via Londona domo ne prezentas pli oportunan lokon, ol kampara domo, rilate al taŭgaj parolantoj kaj la dezirindaj varbotoj?

Sinjorino Harding iomete ekruĝiĝis kaj embarasiĝis, sed rapidapense respondis:

—Mi opinias, ke ne. La vivo en Londono estas tro senripoza; la homoj tie imagas, ke ili havas nek la tempon, nek la inklinon studi tiajn aferojn. Sed ili volonte pasigos kelke da tagoj da ripozo en bela kampa domo, kaj tiam ili ĉiam plezure aŭskultos kaj priparolos demandojn pri komunutilaj aŭ novaj ideoj.

—Mi bedaŭras, ke mi ne povas plene konvinki min, ke vi estas prava; tamen mi estas al vi tre danka, sinjorino Harding, kaj tre volonte mi konsentas provi vian planon. Via kunlaborado estos por mi tre valora.

—Dankon, sinjoro Marston, mi tre ĝojas.

—"Lia honorinda moŝto" Algernon Villiers[4], do, ne akompanos la ceterajn. Mi konas lin. Li estas nove farita kapitano de la teritoria volontularo en nia regiono.

—Kia honoro por via bataliono! Li estos ofta vizitanto ĉe ni, sed mi timas, ke li ne estos unu el niaj konvertitoj. Mi ne scias kial, sed, ial, mi ne povas vidi en Algernon Villiers, eĉ ne image, grandaniman entuziasmulon pri io. Tamen, kiam li okaze ne montras sian pretenditan superecon, li montras kapablon esti tre agrabla, eĉ ĉarma.

—Sendube. Li scias perfekte ludi la rolon de ĝentilulo, kiam li volas.

—Nu,—diris sinjorino Harding,—senkonscie iom mallaŭtigante la voĉon,—lia kapitaneco ne estas la sola afero, kiu malhelpas lin entrepreni tutjaran vojaĝon eksterlande. Lia fianĉino ne permesus tion.

—Ĉu li do estas fianĉo?

—Ho, tio estas granda sekreto; neniu devas scii ĝin.

Leonardo Marston ekrigardis la delikate ĉizitan vizaĝon de la virino, kaj demandis milde:

—Kial, do, vi sciigas ĝin al mi?

Sinjorino Harding ridetis, kvazaŭ pardonpetante, tamen gaje:

—Ho, mi scias, ke mi povas fidi vin. Mi certigas al vi, ke mi malkovris la sekreton al neniu, krom mia edzo, kompreneble, kaj...

—Ne ĝenu vin citi la tutan nomaron.

—Tutan nomaron; efektive! La tuta nomaro konsistas el mia edzo. Mi nur volis diri, kiam vi tiel ĝentile interrompis min, ke mi sciigos la sekreton al neniu plu.

—Kial vi volas ŝarĝi min per la inkubo de ĉi tiu sekretego?

—Ĉar mi volas, ke vi sciu.

—Kial?

—Mi deziras ĝin.

—Virina kialo.

—Vi estas incitema.

—Tion mi tre bedaŭrus, kaj plivole mi cedas.

Ŝajnserioza klinsaluto akompanis liajn vortojn. La sinjorino respondis per simila ŝerca riverenceto, kaj diris:

—Vere ĝi estas romaneca Romeo-kaj-Juliet-afero. Supozeble vi scias, ke inter la du lordaj familioj Morland kaj St. Aŭbyn ekzistas malamikaj rilatoj jam de la tempo de la krucmilitiroj, kiel oni diras. Nu, "la honorinda" Algernon kaj "la honorinda" Melissa St. Aŭbyn reciproke forte enamiĝis, furioze. Kiel longe ĉi tiu pasio daŭros ĉe Algernon, la ventanimulo, mi ne scias. Melissa estas la lasta ido de tiu tre malnova domanaro. La titolo kaj la nedisponebla hereda bieno transiros al kuzo de Lord St. Aŭbyn, sed lia propra, heredebla apartenaĵo kaj aparta propraĵo de la mortinta patrino de Melissa estas tre grandaj. St. Aŭbyn estas senespera diabetulo, kaj la geamantoj tenos sekreta la fianĉiĝon ĝis lia morto. Antaŭ kelka tempo Lord St. Aŭbyn suspektis, ke Algernon Villiers amindumadas lian filinon, kaj unu belan tagon kolere forordonis lin for de lia teraĵo, minacante lin je elvergado.

—Kompatinda Villiers! Mi nepre tenos ĉi tiun interesan sekreton, se nur por ne ĉagreni la ĉarman Julieto-Melissan.

—Ĉu vi konas ŝin?

—Ne, sed mi foje vidis ŝian portreton en, mi ne rememoras kiu, modogazeto. Ŝi aspektas tre gracia, aminda junulino.—

En tiu momento eksonis la bonkora voĉo de sinjoro Harding:

—Ho, Marston, mi supozis, ke vi estas ĉi tie kune kun Maria, duete rapsodiante pri la ĉiela beleco de la vespero, ĉu ne? Vi ankoraŭ ne scias, ke aro da eminentaj Esperantistoj el du aŭ tri diversaj landoj ĵus loĝiĝis en la hotelo "Dent du Midi". Unu el ili venis peti aŭ permeson nin viziti aŭ la honoron de vizito de ni. La "karaj ĝemeloj" jam ekiris transen. Geraldino jam kuŝiĝas. La kara knabino estas lacega. Ŝi petis min ŝiaflanke deziri al vi ambaŭ bonan nokton, en la okazo, se vi ankoraŭ troviĝas sur ĉi tiu materia, prozaĉa tero. Ĉu vi volas veni?

Ambaŭ konsentis akompani sinjoron Harding, kaj viziti la venintajn samideanojn, sed nur por mallonga tempo, ĉar ankaŭ ili sentis bezonon de frua enlitiĝo. Tamen estis preskaŭ noktomezo, kiam fine niaj amikoj adiaŭis la gastojn de la hotelo "Dent du Midi". Ĉiuj ĝuis tre agrablan kaj viglan interparolon. Ambaŭ grupetoj trovis en la alia personojn bonekonatajn en Esperantujo, kaj tiu neatendita renkontiĝo faris al ili grandan plezuron.


La sekvintan matenon Leonardo Marston sidis en kvieta angulo de la ĝardeno ĉirkaŭanta la pensionon "Valpaco". Liaj okuloj rigardis al la sama valo, kiu, la pasintan vesperon, tiom ĉarmis lin, sed hodiaŭ li preskaŭ ne estis konscia pri ĝia beleco. Lia vizaĝo montris enpensiĝon kaj malgajecon. Antaŭ li, sur tablo, kuŝis letero, kiun li ĵus tralegis la duan fojon. La skribinto estis Lorna Prior, kaj la enhavo la jena:

"Kara sinjoro Marston!

"Vi faris al mi grandan plezuron per via belega poŝtkarto. Malkomo ankaŭ ricevis la al li senditan. Mi tre ĝojas—ni ĉiuj ĝojas—ke vi tiom plenkore ĝuas vian libertempon en tiu ĉarma, ripoziga loko en Svislando. Ho! Kiam venos por mi la tago, kiam mi ankaŭ vidos tiujn ravaĵojn, kiujn vi tiel pentraĵe priskribas? Mi envias vian novan junan amikinon, Geraldinon Kennedy.

"Kvankam ŝajnas hontinde faligi eĉ ombreton sur viajn sunajn tagojn kaj ĝeni vin per miaj—niaj—ĉagrenoj, mi ne povas pli longe deteni min, kaj devas skribi al vi. Multfoje en la daŭro de la lastaj du semajnoj mi sopiris al interparolo kun vi, al viaj konsiloj kaj helpo. Vi ja ĉiam estis por mi tiel bona, kaj mi havas neniun ĉi tie, al kiu mi povas tute malkaŝe paroli. La aferoj ĉe ni plimalboniĝas de tago al tago. Kompatinda Malkomo fariĝas por mi kreskanta enigmo. Lia farto estas pli, multe pli maltrankviliga, ol iam antaŭe. Lia vizaĝo estas flava; liaj okuloj vitrecaj, kaj kelkfoje liaj nervoj estas tiel malfortaj, ke li ne povas legeble skribi nek teni tason sen tremo. Tamen li persiste rifuzas konsulti kuraciston. Sed la plej malbona afero estas, ke, de kiam li atingis sian plenaĝon, li tute ne volas esti regata aŭ eĉ konsilata de la patro. Kaj nun—tio estas la ĉefa kaŭzo, pro kiu mi skribas al vi hodiaŭ—li intencas tuj kontantigi sian patrinan heredaĵon kaj vojaĝadi eksterlande kune kun tiu sinjoro Holden, kiun vi konas kaj kiun, mi estas certa, vi ne fidas. Estas kompatinde, terure, vidadi la suferojn de la patro: Malkomo, iam brila, esperplena Malkomo, lia ĝojo kaj lia fiero, jam tia ruiniĝo! Vi estas la sola persono, kiu vere povos boninflui lin. Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin. Onklino Ida estas tiel malgaja kaj tiel dolĉa, kiel kutime.

"Onklino Delfino kondukis min dufoje Londonon dum ĉi tiu monato, kaj ni renkontis tre agrablajn societojn. Ne timu, tamen, kara sinjoro Marston, mi ne vizitis spiritistajn kunvenojn. Dum la onklino vizitis sinjorinon Standring, mi restis en la Brita Muzeo. Vi vidas do, ke mi dece atentis viajn avertojn kaj, cetere, la dezirojn de la patro. Kiam mi estis en Londono antaŭ tri semajnoj, mi aŭdis multon ĉe sinjorino Dunlop pri nova societo, celanta harmoniigi la spiriton de la belo en ĉiuj artoj kun la spirito de adorado. Kiaj novaj, ĉarmaj vidaĵoj malfermiĝis antaŭ miaj okuloj! Mi tuj entuziasmiĝis; sed, ho ve! tiuj ĉagrenoj en la hejmo sufokas ĉiun penon pri pli alta vivado.

"Fartu bone. Jen mi estas en la arbaro Bridling, frumatene, antaŭ la matenmanĝo. Mi venis ĉi tien, kie ni ofte promenas, por skribi al vi. La vetero estas rava; kaj la birdoj dolĉe kantas. Ili ŝajnas sendi al vi amajn salutojn. Mi sendas miajn kune kun la iliaj. Ĉiam via,

Lorna."

Dum kelka tempo ankoraŭ Leonardo Marston enpense rigardis en la spacon.

—Lorna estas malfeliĉa,—li diris al si en la pensoj,—la gaja, impulsema infano malgajiĝas pro sendanka duonfrato kaj pro egoista duonpatro.—Denove li legis la vortojn de la letero: "Onklino Delfino ja ankaŭ tre amas lin; sed mi timas, ke ŝi nur dorlotas lin".—Tion mi ne kredas,—li meditis plue,—mi estas certa, ke ŝi ruinigas lin. Ŝi estas por mi enigmo; kaj, la penso persekutas min, ke ŝi sekrete uzas super li ian tre malican influon. Eble mi povos malhelpi tiun malsaĝan paŝon... Mi ankaŭ ne povas ne timi, ke ŝi akiros tro grandan influon sur la impreseblan koron de Lorna.—

Tiam ekaperis antaŭ liaj animokuloj la bildo de la amata patro, kuŝanta sur la mortolito, kaj peteganta lin, ke li prenu sur sin la devon laŭpove ŝirmi Lornan kontraŭ moralaj danĝeroj. Denove li vidis la esprimojn de paco, de profunda amo kaj dankeco eklumigantajn lian karan vizaĝon. Li rememoris ankaŭ, kiel volonte li ĵuris anstataŭe plenumi la solenan promeson de la patro, por plidolĉigi al li la lastajn momentojn, kaj kiom la penso, esti sekreta gardanto kaj zorganto de la dolĉa, aminda infano ŝajnis al li tiam alloga devo.

Ĝis nun lia promeso ne postulis de li grandan oferon; efektive ĝi faris al li pli da plezuro kaj kontenteco. La du infanoj, Malkomo kaj Lorna, ĉiam estis por li tre karaj, kaj inter li kaj ili ekzistis varma amikeco, precipe inter li kaj Lorna. Kvankam la knabo, nun fariĝinte juna viro, kelkfoje kondutis strange antaŭ li kaj iom senpacienciĝis pro liaj bonintencaj konsiloj kaj avertoj, Leonardo Marston tamen ankoraŭ amis lin. Lia amikeco kun Lorna estis ĉiam tre feliĉa, kaj dum ŝia infaneco ilia interrilato preskaŭ neniel ŝanĝiĝis. Ŝi estis por li ĉiam ankoraŭ la dolĉa, konfidema, amema infano. La suneca, malkaŝanima karaktero de la knabino trovis en la koro de la serioza viro simpatian ŝaton. Lorna rigardis lin kiel parencon kaj dediĉis al li sinceran, kvazaŭ infanan amon kaj malavaran admiron. Por ŝi la altkreska, serioza, sed molkora viro estis idealo de altanimeco, kaj ŝia konfido je lia senerara justeco kaj lia neskuebla rekteco estis kortuŝe forta. Plue ŝi sciis—ne demandante al si la motivon—ke sinjoro Marston amzorge sin interesas pri ŝia spirita bonstato. Ŝi ne demandis al si kial—infanoj akceptas tiajn bonkoraĵojn senĝene, sendemande—kaj respondis al liaj amikaĵoj varme, sincere kaj dankeme. Kiam Leonardo Marston revenis de Ameriko post dumonata foresto antaŭ malpli ol du jaroj, Lorna iris al la stacio kune kun kelkaj aliaj por bonvenigi lin. Obeante subitan ĝojan impulson, ŝi kuris renkonte al li kun etenditaj brakoj kaj ame kisis lin. Neniu vidis en tiu ĉarme farita saluto ion nenaturan, kun escepto de fraŭla onklino el Skotlando, kiu opiniis la agon tre nedeca. Lorna ne komprenis kial, kaj ne ĝenis sin pri tiu opinio.

La kara kaj viva memoro, liganta lin al la profunda amo, kiu iam ekzistis inter li kaj lia patro kaj la certeco pri tio, kion ĉi tiu farus sur lia loko, ne lasis Leonardon dubi momenton pri sia devo. Li firme decidiĝis tuj revojaĝi hejmen. Enpoŝiginte la leteron de Lorna, li leviĝis, por serĉi siajn amikojn.

Lia subita anonco, ke li nepre devos reiri per la hodiaŭnokta vagonaro, kaŭzis ĉiuflanke grandan bedaŭron kaj laŭtajn protestojn. Sinjoro Harding nekaŝeme diris, ke li tute ne povas kompreni, kiel fraŭlo, sen malsaĝaj amaĵoj, kies komerco floras, povas havi sufiĉan motivon tiel ĉagreni siajn plej bonajn amikojn. Sinjorino Harding korpremate observis la vizaĝon de la amiko, en kiu ŝi vidis, la unuan fojon, signojn de profunda malĝojo.

—Ĉu vi nepre devas foriri?—ŝi demandis kunsenteme.

—Jes, sinjorino Harding; la devo vokas min.—La respondo estis milda, tamen firma.

Ŝia deziro ekscii la kaŭzon de lia subita decido kaj de lia neordinara malgajeco estis dolora, sed ŝi ne kuraĝis fari pluajn demandojn. Mallaŭte, per malgaja voĉo ŝi diris:

—Mi tre bedaŭras tion, pro vi.

Poste ŝi miris kun tremanta koro pri la akra doloro kaj la stranga korpremateco, kiujn ŝi tiam sentis.

La tuta amikaro kune kun la nove alvenintaj Esperantistoj akompanis Leonardon vagonare ĝis Vevey, kie la nokta rapidira vagonaro de Milano al Parizo haltis. Ĉiuj multvorte bedaŭris la subitan disiĝon, ĝuste kiam kelkaj ekskursoj jam aranĝiĝis. La interparolo survoje kaj sur la fervoja perono estis tre vigla. Ĉiu subite volis fari multajn demandojn al la forironto kaj priparoli multajn aferojn kun li. Kiam la vagonaro alproksimiĝis al la stacio, Geraldino kondukis onklon Huberton flanken kaj, devigante sin ne rideti, mallaŭte petis:

—Ĉu mi povas adiaŭkisi sinjoro Marston, onklo?

Sinjoro Huberto Fleming rapide turnis sian bonkoran vizaĝon al la knabino, ekrigardis ŝin kun surprizo kaj respondis:

—Oni neniam scias, vi petolulino, ĉu vi estas serioza aŭ ne. Cetere, kio supozigas vin, ke sinjoro Marston deziras kisi vin?

Tia demando ne venis en la kapon de Geraldino:

—Ĉu vi pensas, ke li rifuzos?—ŝi demandis kun larĝe malfermitaj okuloj.

—Ne, karulino, li ne rifuzus, sed eble li... iom ofendiĝus.

—Ofendiĝi ne estas en lia programo. Li estas tro bonkora kaj aminda; kaj ne estis vere tre bonaj amikoj.

Kiam Leonardo Marston, jam adiaŭinte ĉiujn amikojn, sidis en la kupeo, Geraldino alpaŝis, klinis sin antaŭen kaj prezentis al li la vizaĝon kun mieno, kiun li ne povis malkompreni. Kun kontenta rideto Leonardo metis ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de la knabino kaj volonte donis la petitan adiaŭkison. Ame rigardante en la naivan vizaĝon li diris:

—Via amindeco, Geraldino, malpezigas al mi la disiĝon kaj irigas min hejmen kun ankoraŭ plua, tre agrabla impreso. Adiaŭ. Dio benu vin, amikineto mia.

Unu el la sinjorinoj de la laste alveninta amikaro, francino, mallaŭte diris al sinjorino Harding:

—Knabina privilegio ĝis konscia virineco, ĉu ne?

—Jes,—respondis enpense la anglino,—la ago estis ambaŭflanke tute natura, plena de ĉarma naiveco.

En la lasta momento sinjoro Harding enigis la kapon en la kupeon, kaj dezireme demandis:

—Marston, ĉu troviĝas en via urbeto vistludantoj?

—Jes,—revenis seka respondo,—tri el niaj laboristoj kaj la kortisto de la vilaĝa trinkejo.

ĈAPITRO III

Leonardo Marston staris sur la perono de la fabrikejo en Linkfield, ironte hejmen, la unuan vesperon post sia reveno. Feliĉigis lin, vidi ĉi tie kaj tie aretojn da kontentaspektaj laboristoj, hejmenirantaj je frua horo. Kelkaj rapidis por ludi, post la temanĝo, sur sportkampo, dediĉita de la firmo al la laboristoj; aliaj, same kontentaj, intencis pace labori en siaj malgrandaj ĝardenoj. Multaj el liaj proponoj pri reformoj kaj plibonigoj en la stato de la laboristoj renkontis kontraŭstaron de l’ flanko de sinjoro Vincent kaj de fraŭlino Haverford. Tamen li persistis kaj sukcesis efektivigi unu reformon post alia; kaj en ĉiu okazo oni devis konfesi la saĝecon kaj la rezultantan profiton de la reformoj. Li forte kontraŭstaris tendencojn malaltigi prezojn, sed insistis pri profitodona kalkulado por superaj komercaĵoj, por ebligi la firmon pagi decajn salajrojn al kompetentaj kaj feliĉaj metiistoj. Ankaŭ la alpreno de ĉi tiu principo bonefikis kaj rezultis je senegala reputacio pri fidindeco kaj altagrada kvalito de la fabrikaĵoj.

La hodiaŭa tago alportis al Leonardo agrablaĵojn kaj malagrablaĵojn: korajn bonvenigojn de multaj amikoj, de egaluloj, kiel ankaŭ de subuloj,—kaj malagrablan interparolon kun lia ĉefo, sinjoro Vincent. Tiun diskuton kaŭzis la intencata eltiro el la firmo de la kapitalo apartenanta al Malkomo kiel depatrina heredaĵo. Sinjoro Vincent forte malplezuriĝis, kiam lia juna kunfirmano eldiris la opinion, ke fraŭlino Haverford malbone influas Malkomon, kaj ke eble ŝi instigis lin al tiu stranga konduto. Malplaĉis al li la trankvila asertemo de la pli juna viro, kaj la aludita supozo, ke tio ne estas por li mem novaĵo. Ju pli sinjoro Vincent sentis, ke li perdas la konfidon kaj amon de sia sola, amata filo, des pli li ĵaluziĝis pri la ama respekto, kiun ĉi tiu montris al Leonardo. Marston prave divenis, ke malantaŭ ĉi tiu elmontro de malplezuro sin kaŝas ne nur ĵaluzo kaj turmentiĝo, sed ankaŭ, kaj senfine pli dolore, kontraŭvola konfeso al si mem, ke la konjektoj de lia juna kunfirmano estas tute ĝustaj. Sinjoro Vincent malbonhumore komprenigis al li, ke ekzistas aferoj, kiuj estas tro privataj por pritraktado en kontoro.

Sed ĉi tiuj malagrablaj aferoj jam ne okupis la pensojn de Leonardo. La plaĉa vidaĵo antaŭ li tro forte ĉarmis lin. Trapasante la ĝardenon antaŭ la fabrikejo, li trafis areton da bonorde vestitaj junaj virinoj. Kun afabla saluto li volis preterpasi, kiam unu el la knabinoj alparolis lin Esperante per malrapide, timeme eldiritaj vortoj:

—Ni ĝojas, sinjoro Marston, ke vi jam revenis. Ĉu vi vizitos nian Esperanto-klubon hodiaŭ vespere?

Alia knabino diris samlingve:

—Ni tre volas aŭdi vian rakonton pri la kongreso.

Leonardo Marston, la prezidanto de la loka Esperantista grupo, respondis bonkore:

—Ne, bedaŭrinde, mi ne povas veni; ĵus reveninte, mi estas tro okupita de privata laboro. Cetere, mia raporto estas farota laŭ aranĝo venontan ĵaŭdon. Ĉu vi havis bonajn kunvenojn dum mia foresto?

La dua parolintino, vigla, gajaspekta knabino, diris alprenante seriozan mienon:

—Ne, ne tre bonajn. Ni certe ne tiom ĝuas la klubkunvenojn, kiam vi forestas, sinjoro Marston.

La juna direktoro respondis ridetante:

—Tio estas malprava, Bessie; vi devas peni esti sendependaj de iu kondukanto. Nu, bonan vesperon,—li aldiris angle, ĉar kelkaj el la junaj laboristinoj ne estis Esperantistinoj.

—Bonan vesperon, sinjoro Marston,—ekkriis ĉiuj kore, tamen kun plena respekto.

Leonardo Marston rapide iris antaŭen laŭ la ĉefvojo al la vilaĝo, preterpasante kaj salutante kelkajn aliajn aretojn da laboristoj kaj laboristinoj. Poste, por atingi sian domon pli frue, li devojiĝis kaj transiris vastan ĉirkaŭbaritan herbejon. Ĉe la kontraŭa ekstremaĵo de la herbejo troviĝis kampa pordego, kondukanta al alia parto de la kurba ĉefvojo, apud la muro, kiu limigis la teraĵon de fraŭlino Haverford. Ĉe tiu kampa pordego staris du homoj, knabino kaj viro. Alproksimiĝante, Leonardo rekonis Lornan Prior kaj "the honourable" Algernon Villiers en uniformo de kapitano de teritoria[5] roto. Tiu lasta, antaŭen klinita al la knabino, duonsidis sur protekta angulŝtono. Ŝajnis al Leonardo, ke li penas igi sin agrabla al sia kunulino. Lorna Prior dorse apogis sin sur la traboj de la pordego. Ŝiaj kunplektitaj manoj formis subtenilon por la malantaŭo de la kapo, kiu havis amason da belaj, orbrunaj haroj, neligite pendantaj sur ŝiaj ŝultroj. Ambaŭ ne rimarkis Leonardon. Jam li povis aŭdi la arĝentsonan voĉon de la knabino, feliĉe, naive ridanta. Subite ŝi turnis la vizaĝon al la oficiro kaj iom dramece disetendis la brakojn, kvazaŭ ŝi volas geste ampleksi la tutan mondon. Unu el ŝiaj manoj Algernon Villiers lerte ekkaptis kaj, spite barakto de la flanko de la knabino, li sukcesis premi ĝin al siaj lipoj. Lorna Prior, ridante, faris al la kuraĝulo kelkajn, certe ne tro severajn, riproĉojn kaj jam kuris trans la vojon al pordo en la muro, kiam ŝi ekvidis Leonardon Marston. Tuj ŝi haltis kaj ĝoje ekkriis:

—Ho, jen venas sinjoro Marston. Vi devas resti momenton por paroli kun li, sinjoro Villiers.

Sufiĉe alproksimiĝinte al la surprizita paro, Leonardo ĝentile levis la ĉapelon kaj trankvile diris:

—Bonan vesperon.

La knabino iom ruĝiĝis, sed ŝia ĝojo ĉe la ekvido de la veninto estis evidente tre sincera. Ili jam interŝanĝis salutojn en la kontoro, kien Lorna venis kun ia preteksto, aŭdinte pri la neatendita reveno de la amiko. Sur la vizaĝo de la juna oficiro ekaperis ombro de malplezuro, sed li estis tro fiera pri sia bonedukiteco, por ne peni tuj ŝajnigi plezuron kaj afablecon. Li do salutis la industriiston kun ioma parado de ĝentileco, kiu, tamen, enhavis pli-malpli da nekonscia sinmalaltigo, kaj nur mallerte kaŝis lian kutiman arogantecon kontraŭ tiuj, kiujn li rigardis kiel sociajn subulojn. Leonardo klare vidis tion, sed li sentis nek surprizon, nek ofendiĝon. Li redonis la saluton kun perfekta ĝentileco kaj sia kutima trankvila digno, kiu faris rimarkeblan impreson sur la junan aristokraton.

—Fraŭlino Prior sciigis al mi,—diris ĉi tiu kun nuanco de kompato en la voĉo,—ke vi ĵus revenis de internacia Esperantista kongreso. Nu, malkaŝe dirite, mi ne ŝatas tiun movadon, almenaŭ mi bedaŭras la partoprenon en ĝi de angloj. Se la angleparolantoj sin tenus aparte de ĉi tiu, cetere, senespera projekto altrudi al la mondo artefaritan, kaj tial nenaturan, lingvon, ĝi baldaŭ fiaskiĝus.—Iomete riverencante al Lorna, li diris plue kun favoropetanta rideto:—La ĉarma kaj fervora elokventeco de fraŭlino Prior tamen preskaŭ sincere dezirigis min trovi kelkajn ecojn en via movado, kiujn mi povus aprobi, ne perfortante mian senton de patriota devo. Sed mia patriotismo estas por mi tro sankta afero, por fari ion, kio iel povus malhelpi la universalan alprenon de nia kara angla lingvo por internacia komunikiĝado kaj la el tio rezultantan realiĝon de tute justa peno, fari la anglo-saksan nacion la nedisputeblan mondpotencon.

Lorna ekturnis la okulojn for de la alloga, delikate ĉizita vizaĝo de la parolinto al sia malnova amiko, por sciiĝi, kion ĉi tiu diros responde al asertoj, kiujn ŝi ne povis, kontentige por si mem, refuti. La senpasiaj trajtoj de Leonardo Marston montris nenian emocion, nek malplezuron, nek deziremon konvinki profanulon. Preskaŭ enpensiĝe li respondis:

—Oni ja trovas ankoraŭ nuntempe en ĉi tiu lando, kiel ankaŭ en aliaj landoj, kelkajn—jam ne multajn—personojn, kiuj, kun larmoj en la okuloj, bedaŭras, ke la mondo rifuzadas alpreni ilian karan, belan idiomon kiel solan internacian lingvon. Sed sopirado ne alkondukas nin al la tiel urĝe bezonata celo: la unuanima alpreno de simpla, bela kaj ĉiurilate taŭga helplingvo kiel internacian komunikilon. Esperanto estas tio altagrade. La mondo kun sia lingva konfuzeco kaj la rezultantaj reciprokaj malkompreno, malfidemo, kaj malamo; la mondo, ĝemeganta sub sensencaj, diabloinspiritaj armilaroj, abomenitaj de ĉiuj, ne povas senfine atendi la plenumiĝon de senespera deziro de miopaj patriotoj.—Fikse sed bonkore rigardante en la vizaĝon de la pli juna viro, kaj iom plivarmiĝante, li diris plue:—Mi tre timas, sinjoro Villiers (pardonu ŝajnan malĝentilaĵon) ke viaj ideoj pri patriotismo estas iom arĥajaj. Malvera patriotismo estis en la daŭro de la historio de l’ mondo unu el la plej grandaj malbenoj, kiu estas hodiaŭ ekspluatata de arego da egoistaj fabrikantoj, ŝtatistoj, ĵurnalistoj, ambiciuloj, kaj aliaj. Kredu al mi, ke ekzistas pli altanima speco de patriotismo, nome: dezirego, vidi sian propran patrujon okupi ĉefan lokon en komuna penado levi la tutan homaron sur bonstate, morale, kaj spirite pli altan nivelon. Tielnomita patriotismo, kiu celas nur pligrandigon je la malprofito de aliaj, pli malfortikaj nacioj, kaj kiu sekvigas malamon al ĉiuj aliaj popoloj, estas tendenco malutilega al la homaro, kaj ne meritas la nomon patriotismo. Kian rajton havas unu popolo perforte fariĝi mondpotenco?

La juna kapitano senpripense kaj iom varme respondis:

—La naturan rajton de supereco.

Trankvile, sed akcente Leonardo Marston rediris:

—Tio estas supraĵe tre belsona frazeto, sed tute bazita sur erara koncepto. "Natura rajto" estas termina malĝustaĵo. "Rajto" estas trispeca: Morala, laŭleĝa, aŭ speciale Diodonita. Ĉiu rajto, do, estas: aŭ interkonsentitaĵo laŭ moralo aŭ leĝoj; aŭ donitaĵo de supre. Verŝajne vi intermiksas la povon, kiun liveras fizika supereco, kun la rajto libervole donita pro animsupereco. Povo ne estas rajto, kaj perforta uzo de fizika supereco estas maldecaĵo. Ne, la doktrino de "natura rajto de supereco" ne estas akvotenebla[6], kaj vi estus, eble, la unua, kiu laŭte plendus pri ĝi en la okazo, se iu, kiom ajn supera je vi, agus kontraŭ vi laŭ ĉi tiu doktrino.

—Tute ne, sinjoro Marston; ĉar ĉiutage mi submetas min volonte aŭ nekonscie al tiu doktrino. Kiel oficiro, mi estas regata de miaj superuloj, kaj, kiel politikisto, de miaj estroj.

Leonardo Marston ridetis.—Ĉu vi vere penas kredigi vin,—li demandis,—ke tiu komparaĵo estas ĝusta? Obei, kiel oficiro, al armeaj superuloj kaj sekvi, kiel politikisto, propravole elektitajn estrojn, estas aferoj tute malsimilaj, ol esti perforte regata de fremda, malsimpatia popolo. Mi bedaŭras, tamen, ke mankas al mi la tempo daŭrigi la diskuton.

—Mi ankaŭ timas, ke tute senutile estos de mia flanko, peni konvinki tian fervoran Esperantiston, kiel vi, sinjoro Marston.

La juna oficiro kun granda afableco adiaŭis Leonardon Marston kaj Lornan Prior, esprimante la esperon tre baldaŭ denove renkonti ilin. Li havis elegantan, tre plaĉan eksteraĵon kun delikataj vizaĝotrajtoj. Virinoj trovis lian senbarban vizaĝon kaj liajn pro senzorgeco kaj facilanimeco ĉiam ridetantajn bluajn okulojn tre allogaj, kvankam multaj ne estis blindaj je la malprofundeco de liaj pensoj kaj je la egoismo de lia karaktero, kaj al kelkaj malplaĉis lia naiva supozo, ke ĉiuj virinoj estas ĉarmataj de lia nekontraŭstarebla personeco. Li flatis sin, ke li jam impresis la koron de la ĉarma, sprita knabino, Lorna Prior. Ĉi tiu penso faris al li plezuron, kiam li rapidis en la direkto al manovra tendaro, sed la plezuron iom difektis malagrabla penso, ke tiu impertinentulo Marston eble supozas, ke li donis al li trafan lecionon. Volonte li rekomencus la diskuton kun li pri "Patriotismo kontraŭ Esperanto" en la ĉeesto de amikoj, kiuj nepre aprobos liajn opiniojn. Li baldaŭ farus "pajlhakaĵon" el liaj argumentoj kaj elmetus al malestimo liajn malpatriotajn klopodojn kaj ĥimerajn ideojn pri tutmonda frateco. Ridindaĵo! Kio tiam fariĝus el la nobliga militista profesio? Nacio de laktosuĉulaĉoj ni estus, sen entreprenemo, sen fiereco, sen nacia memestimo. Neniam! La juna kapitano soifis rompi lancon kun sia ĵusa kontraŭulo.

Niaj malnovaj amikoj foriris en mala direkto al la vilaĝo. Gaje ridante, Lorna prenis la brakon de Leonardo kaj ekkriis:

—Ho, sinjoro Marston, mi tre ĝuis la diskuton kun sinjoro Villiers pri Esperanto.

Ŝi estis gracia knabino en la fruprintempo de dolĉa virineco, sed, ŝajne, ankoraŭ nekonscia pri tio. Kvankam ŝi estis sufiĉe altkreska kaj por sia aĝo treege boninstruita, ŝiaj neligitaj haroj, ankoraŭ iom mallongaj jupoj kaj ĉarma naiveco, lumanta el rimarkinde belaj, bluaj, okuloj, aspektigis ŝin tre knabineca.

Leonardo rigardis esplore kaj zorgeme en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino. Li ne rekte respondis al ŝia parolo.

—De kiam ekzistas tiaj amikaj rilatoj inter vi kaj "la honorinda" Algernon Villiers?—li demandis.

Lorna gaje ridis sen embaraso kaj iom petole respondis:

—La akcento sur la vorto "tiaj" supozeble estas ĝentila aludo pri la manovreto de sinjoro Villiers premi kiseton sur la dorson de mia mano; ĉu ne? Li nur amuzas min. Ne aspektu tiel serioza, sinjoro Marston. Se vi aŭskultus lin, dum li penadas fari el si filozofon, vi vere amuziĝus. Filozofio certe ne estas lia plej brila forto. Tre afable li penas fari sin agrabla. Sendube mi devus senti pro tio profundan dankemon.

La viro ĉe ŝia flanko ekridetis kontraŭvole, sed, momenton poste, denove alprenis pli seriozan mienon.

—Ne kuraĝigu lin, Lorna,—li diris milde.

—"Kuraĝigu lin!"—ekkriis la knabino kun iom riproĉa voĉtono,—tia penso eĉ ne venis al mi en la kapon.

—Volonte mi kredas; tamen mi havas sufiĉan kaŭzon, por averti vin.

—Kaŭzon? Kian?

—Bedaŭrinde, virineto, mi ne povas, hodiaŭ, kontentigi vian scivolecon. Fidu al mi; mi havas sufiĉan motivon.

Lorna rigardis en la enpensan vizaĝon de la amiko. Ŝajnis al ŝi, ke ŝi neniam antaŭe vidis en ĝi tiom da bonkoreco, tiom da nobleco kaj firmeco. Unu rigardo sufiĉis: al tiu viro ŝi povas fidi sen plua demando. Tiom ŝi jam kutimis fidi lian saĝon kaj lian sindonemon al ŝi, ke ŝi eĉ ne miris pri lia averto. Post momenta silento ŝi ekparolis fervore kaj gravmiene:

—Mi estas tre kontenta, ke vi ree estas ĉi tie. Kiel bonkora kaj aminda vi estis, tuj oferante pro ni la lastajn tagojn de via libertempo! Mi tute ne volis tion, sinjoro Marston, kaj mi tre, tre bedaŭras, ke tiaj belegaj tagoj estis tiel forprenitaj al vi.

—Tio ne estas grava afero, Lorna. Antaŭsento, ke mi povos iel helpi al vi ĉiuj, pelis min ĉi tien. Mi neniel povus ĝui la lastajn tagojn tie post la ricevo de via letero.

—Vi estas tiel bona, kaj mi neniam forgesos la grandan bonkorecon, kiun vi ĉiam montras al ni.—Denove ŝi silentis momenton, kaj poste parolis plue:—Estas hontinde ĝeni vin per niaj ĉagrenoj tuj post via reveno, kiam viaj pensoj estas ankoraŭ plenaj de la plej ĉarmaj impresoj, kaj kiam vi, kompreneble, sopiras paroli pri ili.

—Viaj ĉagrenoj estas miaj ĉagrenoj, Lorna.

—Jes, mi scias tion, kara sinjoro Marston... sed vi ne povas prezenti al vi, kiel korpreme estas, vidadi la patron tiel malfeliĉa, kaj Malkomon konduti tiel... strange. Rompiĝas al mi la koro, kiam mi pripensas, kio fariĝos el li! Lastatempe li multe pli malboniĝis. Ŝajnas, ke li jam perdis ĉian sinregadon, ĉiujn antaŭajn ambiciojn, kaj oni nun jam neniel povas fidi al iu promeso, farita de li. Lia karaktero estas detruita.

—Tio estas tre malĝojiga, sed ne senespera,—diris Leonardo. En lia voĉo estis tono, kiu montris samtempe profundan kunsenton kaj trankvilan esperemecon. Ili kvietigis la turmentitan koron de la sentema knabino.—Ni ne laciĝu en penado eltrovi la kaŭzon de lia malfeliĉo. Sed, eble, tio estas okazo pli multe por supernatura helpo, ol por fizikaj rimedoj. Ni do ne forgesu lin en niaj preĝoj. Cetere, mi havas miajn proprajn konjektojn pri lia malfeliĉo. Bedaŭrinde Malkomo dum la lastaj monatoj penis eviti min kelkafoje, kaj via patro sciigis al mi hodiaŭ laŭ ne-malkomprenebla maniero, ke li ne volas priparoli ĉi tiun aferon kun mi.

—Vere? Sed mi ne tre miras pri tio. La patro estas en la lasta tempo iom ekkolerema rilate al ĉio, kio koncernas Malkomon; kaj ŝajnas al mi kelkafoje, ke li scias pri la kaŭzo pli, ol li volas konfesi.

Ĉi tiu diro firmigis al Leonardo la opinion, ke la kaŭzon de la malfeliĉa stato de Malkomo oni devas serĉi ekstere de li.

—Malkomo ankoraŭ ofte vizitas sian onklinon Delfinon; ĉu ne?—li demandis.

—Jes; kaj mi opinias, ke ŝi dorlotas lin.

—Kio pensigas al vi tion, Lorna?

—Ŝi estas ĉiam indulgema, kaj ĉiam pledas por li. Malkomo nur bezonas esprimi deziron, kaj onklino Delfino tuj plenumas ĝin, aŭ peti monon, kaj malfermiĝas ŝia monujo. Multfoje, kiam Malkomo estas tre malbonhumora kaj videble ial suferas, li iras viziti la onklinon kaj revenas bonhumora kaj vigla.

—Efektive?—diris Leonardo, serioze rigardante antaŭ si. Li eksilentis momenton; poste, turnante sian penseman vizaĝon al la knabino, li demandis:—Kaj ĉu vi iam rimarkis, ke, post vizito al sia onklino, via frato estas pli obstina kaj netraktebla, ol ordinare?

Lorna ekrigardis Leonardon mirigite, enpensiĝe.

—Mi volis diri: "Ne",—ŝi respondis malrapide,—sed mi ekmemoras, ke unufoje aŭ dufoje, reveninte de "Grovelands", li estis neordinare malafabla kaj obstina; sed, certe, sinjoro Marston, tio povas esti nur kunokazaĵo.

—Eble.—La vizaĝo de la viro estis malgaja, sed trankvila kaj senmova.

Alveninte al vojturniĝo, ambaŭ haltis.

—Kien vi iras, Lorna?—demandis Leonardo.

—Al "Grovelands" tra la vilaĝa pordo.

—Nu, estu singarda,—li diris, etendante la manon al la knabino kaj ame rigardante en ŝian belan, malkaŝeman vizaĝon.—Ne lasu iun malboninflui vin. Via koro estas tre impresebla, kaj via sperto pri la mondo ankoraŭ nematura.

Lorna penis per rido liberigi sin de altrudiĝanta maltrankvilo:—Ho, sinjoro Marston,—ŝi ekkriis,—vi estas tro zorgema; vi metus min sub kloŝon, se vi povus!

—Jes, en la okazo, se tio estus necesa. Sed vi devas konfesi, ke onklino Delfino iafoje estas iom stranga; ĉu ne?

—Jes; eble. Sed oni devas multe pardoni al ŝi, ĉar ŝi estas tre malfeliĉa,—respondis la knabino heziteme.

—Sendube, Lorna, sendube; kaj mi bone scias, ke ŝia strangeco datiĝas de terura sortobato, kiu ŝin trafis. Nu, kelkafoje, kiam vi venis viziti la onklinojn, fraŭlino Haverford restis en sia ĉambro kaj tiam onklino Ida aspektis eĉ pli malgaja, ol ordinare; ĉu ne?

Lorna ree ekrigardis esplore la vizaĝon de la amiko, kun surprizo kaj nekaŝebla maltrankvilo. Ŝi respondis heziteme kaj dubeme:

—Jes, mi rimarkis tion unu- aŭ du-foje, kaj onklino Ida diris, ke onklino Delfino suferas de kapdoloro. Sed kio do estas al ŝi?

—Nu, hodiaŭ mi nur povas diri: "Estu singarda."—Leonardo Marston sin turnis por foriri.—Bonan vesperon, Lorna. Salutu de mia flanko onklinon Ida, kaj sciigu al ŝi, ke mi vizitos ŝin morgaŭ vespere, por rakonti al ŝi miajn travivaĵojn.

—Bone, dankon; ĝis la revido.


Leonardo daŭrigis sola sian vojon hejmen en profunda medito. Li sentis kreskantan konvinkon, kies kaŭzon li apenaŭ povis konstati per rezonado, ke, eble en tre proksima estonteco, akra batalo okazos inter li kaj fraŭlino Haverford. Sed dum li trapasis la vilaĝon, ĉi tiuj pensoj jam ne povis plene okupi lin. Tro ofte li devis interŝanĝi amikajn salutojn kun vilaĝanoj. Unu virino invitis lin enveni kaj viziti ŝian malsanan filineton. Alia petis lin legi la unuan, ĵus alvenintan leteron de ŝia Joĉjo, kiu elmigris en Kanadon.

Post la vespermanĝo Leonardo sidis ĉe sia skribtablo apud nefermita fenestro, kiu donis ĉarman vidon sur kvietan angulon de bela ĝardeno. La jam mallumiĝanta vespero estis mirinde paca, reviga; kaj li sentis, eĉ meze de tre agrablaj memorbildoj de la sukcesplena kongreso kaj de la svisa vojaĝo, dolĉan kontentecon ree esti en sia komforta hejmo kun sia amata pro-esperanta laboro. Antaŭ li kuŝis aro da leteroj postulantaj, respondon, pleje de eksterlandaj amikoj kaj de du-tri esperantistaj eldonistoj kaj redaktoroj de gazetoj. Reve li elrigardis tra la fenestro, lasante la okulojn kuŝi sur la pintoj de akacioj, moviĝantaj en facila venteto. Lian mediton interrompis la voĉo de lia domistino, maljuna, fidela Anjo:

—Jen, Leonardo,—ŝi diris,—estas poŝtkarto el Svisujo kun multaj subskriboj.

—Dankon, Anjo.

Leonardo rigardis jen la bildflankon, jen la skribaĵon, kun miksitaj sentoj de surprizo, plezuro, kaj malkontenteco. La salutvortoj, skribitaj de Geraldino Kennedy, estis jenaj: "Korajn salutojn el Chamounix sendas al vi viaj adorantoj." Poste sekvis la subskriboj; unue de la sprita juna usonanino, due de sinjorino Harding kaj sube, kovrante la ceteran spacon en diversaj direktoj, la nomoj de ĉiuj Esperantistoj loĝantaj en En Allier, krom kelkaj aliaj, kiujn li ne konis. La adreso estis skribita de sinjorino Harding. Li ne povis ne rideti; tamen li ne ŝatis la vorton "adorantoj", kaj plivolis, ke ili uzu pli decan vorton. Dum momento Leonardo sentis fortan inklinon retiri sin el la lumo de populareco, kiu promesis al li malmulte da vera kontenteco, kaj denove klopodi sole per sia plumo en la trankvilo de sia skriboĉambro. Sed nur momenton. Li ne povis ne konfesi al si, ke la efiko, kiun havis liaj paroloj, nedubeble montris, ke li havas oratoran talenton. La mondo Esperantista postulas, ke ĉiu plene uzu siajn kapablojn por la antaŭenigo de la movado. Denove reve rigardante la poŝtkarton, kiun li ankoraŭ tenis en la mano, li demandis sin, kiu proponis la vorton "adorantoj". Ĉu Geraldino; ĉu sinjorino Harding, aŭ ĉu iu alia?—Maria Harding: la bildo de la ĉarma virino ekaperis antaŭ liaj internaj okuloj, kaj preskaŭ senkonscie li rigardis ĝin dum momento kun raviteco. Multajn tre agrablajn horojn ili pasigis kune, kaj nun kelkaj plaĉaj epizodoj reve, sed vivasente revenis al li en la memoron. Certe li ŝuldas multon al ŝia nobla, inspira entuziasmo, al ŝia fervora sindonemo, kaj—li devis ankaŭ konfesi—eĉ iom al ŝia malavara kaj ŝajne tute sincera admiro je li, admiro kiu ne malmulte kuraĝigis lin, kaj ebligis al li eltrovi en si naturdonojn, kiujn li antaŭe nur tre malklare konsciis. Estos por li, li sentis, granda plezuro labori kune kun tia talenta virino, kies socia pozicio, cetere, liveros al li tre valorajn okazojn por pro-Esperantaj klopodoj en gravaj, influaj sferoj. Tamen li ne povis ne senti samtempe ian maltrankvilon, sendube—li diris al si—malsaĝan, senbezonan ĝenatecon. Jam unufoje antaŭe ĝi maltrankviligis lin. Kvankam la amikeco kun sinjorino Harding, bazita sur plena simpatio, estis, koncerne lin, animaltiga kaj tute pura, li malamis la penson, ke ĝi povus estigi en la koro de ŝia edzo eĉ momentan senton de ĵaluzo. Sed, li rezonis, ridetante, sinjoro Harding estas ja tiel ĉarme fidema kaj simplanima homo; ĵaluzemo tute malestas en lia karaktero. Ŝajnas, ke li efektive ŝatas kaj kuraĝigas ĉi tiun amikecon. Cetere, sinjoro Harding povas plene fidi la altanimecon de la edzino, kiu...

Subite la medito de Leonardo denove interrompiĝis; en tiu ĉi okazo per brua malfermo de la pordo. En la ĉambron enkuris juna viro, freneze ekkriante:—Helpu al mi, sinjoro Marston, helpu al mi!

La juna viro estis Malkomo Vincent. Leonardo leviĝis de la seĝo kaj deprenis ŝirmilon de lampo, staranta sur apuda tablo. La lumo vidigis la palan, malsanaspektan vizaĝon de la junulo kun vitrecaj, per terurego plenigitaj okuloj. La altakreska viro alpaŝis al li senekscite. Firme ekprenante ambaŭ liajn manojn kaj fikse, tamen ame rigardante al li en la okulojn, li diris malrapide per trankvila, ordona voĉo:

—Trankviliĝu, Malkomo. Ne ekzistas kaŭzo por timo. Sidiĝu ĉi tie, kaj ni racie priparolu vian aferon.—Li kondukis la ankoraŭ tremantan junulon al seĝo, kaj sidiĝis apud li, tenadante lian dekstran manon. La firmaj vortoj de Leonardo kaj lia animforteco tuj bonefikis sur la frenezan cerbon de Malkomo; tamen ankoraŭ granda estis la teruro reganta lin, kiam li ekbalbutis:

—Ho, sinjoro Marston, mi estas teruregata. Iu en Peterburgo[7] incitadas min mortigi min mem, kaj mi ne povos plu kontraŭstari lian ordonon.—

Li estis kompatinda specimeno de ruinigita juneco. Lia malgrasa, pala vizaĝo, kaj precipe liaj moviĝemaj, timoplenaj okuloj montris malfortigitajn intelekton kaj volpovon, doloran senripozecon kaj ekscitiĝemon. Ne povante elteni la rigardon de Leonardo, li turnis la okulojn al la planko.

—Kara Malkomo,—diris Leonardo milde,—penu fariĝi pli trankvila, kaj tuj vi komprenos, ke via timo estas tute senbaza.

—Ne, ne...

—Jes, mi scias, ke ĝi estas senbaza. Vi deziras, ke mi helpu al vi, Malkomo. Vi estas al mi tre kara. Mi volas kaj povas helpi al vi, sed mi nepre insistas pri du esencaj kondiĉoj. Aŭskultu, kaj fikse rigardu min.

Malkomo petege kaj maltrankvile levis la okulojn al la parolanto, senvorte. Leonardo Marston parolis plue:

—Unue mi postulas vian senrezervan konfidon kaj sincerecon; kaj due estas necesa via plena, tutkora kunlaborado. Kun Dia helpo ni kune sukcesos. Mia kara knabo, pripensu! Kian brilan karieron vi iam havis antaŭ vi: plensano, utileco al la homaro, honoro, feliĉo! Sed nun, kiel malfeliĉa vi estas! Tamen, ankoraŭ estas eble, per la korfavoro de Dio kaj per la elstreĉado de ĉiuj viaj fortoj, venki...

La juna viro ree mallevis la rigardon kaj malgaje ekskuis la kapon.

—Jes, kara Malkomo, tio estas ebla. Viro! Rigardu supren kaj faru unu penegon—mi helpos vin kaj vi venkos.

—Ho, se vi nur povus... povos helpi min.

—Mi povas. Nu, ĉu vi konsentas pri miaj kondiĉoj?

Malkomo respondis post momento mallaŭte kaj heziteme:—Jes, sinjoro Marston.

—Ne, Malkomo,—rediris ĉi tiu energie,—mi bezonas multe pli fervoran respondon. Kuraĝiĝu. Mi konas vian aflikton pli bone, ol vi supozas. Nu?

En la turmentita cerbo de la malfeliĉa junulo okazis batalo, neakra batalo, verdire, sed tiel akra, kiel la cerbo povis subteni. Sur lia vizaĝo vidiĝis, iom post iom pli klare, signoj de interna konflikto, kiuj naskis en la koro de Leonardo esperon, ke li sukcesos savi la kompatindulon el lia terura stato. Ĉe ĉi tiu penso lia amema koro ekpleniĝis de ĝojaj sentoj. Li vere amis kaj profunde kompatis la junulon ĉe sia flanko, kaj lia amo igis lin paroli per pasia, petega voĉo, kiun Malkomo ne povis longe kontraŭstari... Ame metante manon sur lian ŝultron, li diris:

—Malkomo, vi kutimas preni sekretajn medikamentojn.

Ĉe tiuj ĉi vortoj la juna viro ekmoviĝis kaj timeme rigardis la parolanton. Momenton poste li kolere ekkriis:

—Sensencaĵo!

Trankvile kaj milde, sed tre firme Leonardo rediris:

—Tute ne. Mi scias, ke vi malkonfesis tion antaŭ la kuracisto, kaj mi atendis, ke vi nun malkonfesos—ĉiuj simile suferantaj faras tion—sed tute senutile estas plue nei tion antaŭ mi: Mi scias, pri kio mi parolas.

Denove Malkomo balbute penis konvinki sian amikon ke li eraras; sed ĉi tiu daŭre parolis:

—Ĉu vi volas, ke mi helpu al vi eliĝi el ĉi tiu terura marĉo?

—Jes.

—Nu, vi konas la kondiĉojn. Eldiru la veron.—Post momenta silento Leonardo aldiris per voĉo plena de amo kaj volpovo:—Mi certigas vin, kara knabo, ke mi, kiom eble, gardos vian sekreton, se vi volas; nur konfidu min... Nu?

La juna viro ree rigardis en la vizaĝon de Leonardo Marston. En liaj okuloj montriĝis timo, sopiro kaj doloro. Fine li diris:

—Jes, sinjoro Marston, iafoje mi devas preni ion por firmigi miajn nervojn.

—Dankon, por tiu konfido, Malkomo. Kiu, en la komenco, instigis vin alpreni tiun rimedon?

—Neniu.

—Senutile estas tiel paroli. Al knaboj neniel venas senpere tia penso, kaj ili ne havas la eblon havigi al si tiajn rimedojn. Iu, pro misteraj, malicaj celoj, instigis vin. Tute evidente estas, ke ne vi sola estas riproĉinda pri tio; kaj la persono, kiu alvenigis vin al via nuna stato, ne meritas vian indulgon. Mi devas sciiĝi el via buŝo mem. Eldiru!

Malkomo ree rigardis dubeme kaj timeme en la vizaĝon de la amiko. Liaj manoj ektremis. Fine li diris mallaŭte:

—Onklino Delfino.

—Mi atendis tion. Kiel longe tio jam daŭras?

Iom lace Malkomo respondis:—Mi ne memoras; jam de longe.

—Penu rememori, kara knabo, penu.

Dum momento la junulo maltrankvile kaj nerve ekmoviĝis. La esprimo, kiun iom post iom alprenis lia pala vizaĝo, estis simila al rigardo de timigita, ĉasita besto, peteganta protekton de okaza, bonkoraspekta homo:

—Mi timus ŝin. Ne lasu al ŝi diveni, ke mi sciigis vin.

—Ne timu, Malkomo. Se nur vi transdonos vin en miajn manojn kaj sekvos miajn konsilojn, vi reakiros kun Dia helpo sufiĉe da volforto por kontraŭstari ĉiujn tentojn kaj malbonajn influojn.—

La trankvila certeco en la voĉo de Leonardo videble kvietigis la junan viron, kaj pliprofundigis lian konfidon. Propravole ĉi tiu diris plue, enpense, kvazaŭ li penas ordigi sian malfortigitan memoron:

—Jam antaŭ multaj jaroj—mi estis tiam nur malgranda knabo...

—Antaŭ la morto de mia patro aŭ post ĝi?

—Post ĝi, pli verŝajne. Mi tiam havis iafoje kapodoloron, kaj la sola persono, kiu ame zorgis pri mi, estis onklino Delfino.

—Ĉu ne ankaŭ via patro?

—Jes,—heziteme,—jes, ankaŭ la patro; sed li kaj vi estis ĉiam tiom okupitaj en la kontoro.

—Kaj onklino Ida?

—Jes, ŝi ankaŭ ĉiam estas tre ama por mi. Nu, onklino Delfino ĉiam donis al mi sekrete bonajn sukeraĵojn, kiuj tuj forprenis la dolorojn kaj kaŭzis sentojn de granda feliĉo. Tiam mi sentis inklinon kanti kaj revi kaj ĝoji pri ĉio.

Leonardo ekleviĝis kaj enpensiĝe iris tra la ĉambro, tien kaj reen. Lia vizaĝo estis severa, kaj en liaj okuloj brulis pasia indigno:—Jen,—li murmuris al si,—jam tiam komenciĝis la diabla afero. Ho, kia diablaĵo, elekti tiun senkulpan viktimon! Haŝiŝ, sendube, estis la unua konfitaĵo uzita.—Li turnis sin al la malfeliĉa junulo kaj volis fari pluajn demandojn, sed, rimarkante, ke li jam montras signojn de dormemo kaj cerba laciĝo, li retenis sin kaj diris milde:

—Ĉu vi volas resti ĉe mi hodiaŭ nokte? Mi petos Anjon iri al via domo por sciigi vian patron.

—Jes, sinjoro Marston, dankon, mi tre volus.

—Bone. Apud mia dormoĉambro kaj interkomunikiĝanta kun ĝi per pordo estas malgranda gastoĉambro. Vi povas dormi tie, kaj morgaŭ matene ni plue priparolos vian situacion. Sed, kara knabo, ne forgesu meti vin fide en la manojn de via ĉiela Patro.

Jam pasis noktomezo. Leonardo ankoraŭ ne serĉis tre bezonatan ripozon. En profunda medito li iris tien kaj reen tra sia vasta dormoĉambro. Lia vireca vizaĝo montris emocion kaj malserenecon. De tempo al tempo li haltis por rigardi tra la fenestro la stelbrilan ĉielon. Lia vizaĝo tiam alprenis aspekton pli molan, pli trankvilan, kiel se li alsendas al ĝi preĝeton. Kelkafoje li haltis antaŭ la pordo kondukanta en la ĉambron, kie kuŝis la malfeliĉa junulo, preskaŭ plena ruinaĵo, por aŭskulti, ĉu li spiras pli normale. Pli ol unu premanta demando konfuzis lin; sed pri jeno li tute ne dubis:—Se fraŭlino Haverford, ruinigante la vivon de esperplena knabo, estas instigata de diabla malamo, tiu malamo ne celas la knabon mem, sed lian patron. Ke ŝi ne amas sinjoron Vincent, efektive, ke nenia fratamo ekzistas inter ili, ne estis sekreto por Leonardo jam de kelkaj jaroj. Tamen, kiel terura estis la penso, ke virino pro malamo al frato povus tiel pereigi, korpe kaj anime, senkulpan knabon! Lia animo pleniĝis de nedirebla naŭzo ĉe tiu penso.

Jam delonge li ne povis ne senti, ke fraŭlino Haverford nutras ankaŭ kontraŭ li mem malbonvolon, kaj ke la sintenado de sinjoro Vincent ne estas tiel bonkora kaj sincera, kiel antaŭe. Kial? Ĉu pro ĵaluzo? Certe, li ne povis ne rimarki, ke la neordinaraj amo kaj konfido, kiujn Malkomo kaj Lorna montras al li, estas alrigardataj per ĵaluzaj okuloj de ambaŭ, fraŭlino Haverford kaj sinjoro Vincent. Pro tio kaj pro aliaj kaŭzoj li tre ofte, en la daŭro de la lastaj kvar aŭ kvin jaroj, sentis fortan deziron forlasi Linkfield kaj serĉi feliĉon aliloke, en Londono aŭ travojaĝante la mondon. Ĉirkaŭvojaĝi la tutan mondon pro kaj per Esperanto estis ofta revo lia. Sed unufojon plu li ĵetis for tiun penson. Jen staris la lito, en kiu mortis lia amata patro: vive, kiel multfoje antaŭe, li rememoris tiun neforgeseblan nokton, kiam, antaŭ pli ol dek jaroj, la mortanto malkovris al li la sekretojn de sia vivo. Rigardante kun ama emocio kaj malsekiĝantaj okuloj la por li altvaloran meblaĵon, li diris al si en la pensoj, kvazaŭ li alparolas la spiriton de la mortinto:—Ne, mia kara patro, mi neniam forgesos la ĵurpromeson faritan al vi; mi ne forlasos la postenon, kiun vi difinis por mi, kaj mi volonte, fidele plenumos la devojn, kiujn mi prenis sur min rilate al la dolĉa knabino kaj al via apartigita posedaĵo.—Tiu posedaĵo estis por lia patro makulitaĵo, hontindaĵo; por li ĝi estis sankta konfiditaĵo.

—Lorna Prior: Ĉu la sonĝo de ŝia patrino,—li plue meditis,—estis vera, supernature inspirita antaŭvido, aŭ ĉu ĝi estis nur trompa fantaziaĵo de tro zorgopremata koro, tio ne estas mia afero nun juĝi: sufiĉas por mi, ke mia patro kredis je la realeco de la vizio.

Ankoraŭ alia penso ekpremis la koron de Leonardo. Por li, kiel ankaŭ por ĉiuj ceteraj amikoj de la familio Vincent, estis evidente, ke en la daŭro de la lastaj jaroj Lorna pli kaj pli kariĝis al sia duonpatro. Ŝia natura, knabina dolĉeco, ŝia malvolviĝanta altanimeco kaj malegoista sindonemeco iom post iom kaptis la koron de la kalkulema viro, kies sola ambicio antaŭe estis alcentrigita al lia filo. Sed nun ŝajnis, ke ju pli Malkomo ĉagrenis sian patron, des pli ĉi tiu malfermis sian koron al la filina amo de la kunsentema knabino. Tiu ŝatateco de la karaktero de Lorna ĉiam ĝojigis Leonardon, sed nun ĝi ekplenigis lin per antaŭtimo. Por li estis terure pensi eĉ pri la ebleco, ke fraŭlino Haverford, malhelpate atingi sian diablan celon koncerne Malkomon, penos ruinigi Lornan! Malgaje li daŭrigis sian trairadon tra la ĉambro.—Kion li devas fari?—Li diskutis kun si, ĉu ne estus bone, morgaŭ matene sciigi la tutan aferon al sinjoro Vincent. Sed post plua pripenso li forlasis tiun planon. Li ne povis agi tiel, ne rompante la promeson donitan al Malkomo; plue la certigitaj faktoj ŝajnis al li nesufiĉaj, kaj liaj konjektoj ankoraŭ tro malklaraj, por fari ilin bazo por decida ago. Krom tio la lastatempa konduto de lia kunfirmano ne kuraĝigis lin denove sin enmiksi en privataj aferoj de lia familio. Fine li opiniis, ke konsilinde estas, ne trorapidigi sian agadon: eble onklino Ida povos ĵeti lumon sur la problemon.

Inter Leonardo Marston kaj fraŭlino Leggat ekzistis, malgraŭ la diferenco inter iliaj aĝoj, ama animamikeco, bazita precipe sur komplementaj karaktertrajtoj kaj sur delikata simpatio, kiu igis ilin percepti kaj ŝati la bonajn kvalitojn unu de la alia. La dolĉa maljunulino varmkore admiris en la juna viro lian noblan virecon, lian entuziasman fidon je la potenco kaj fina venko de ĉio bona, bela, Dia. Leonardo sincere amis sian maljunan amikinon pro ŝia sankteco, ŝia ĉiama mildeco kaj pacienco, kiuj ne malmulte helpis al la formado de lia propra karaktero, donante al ĝi ĝentilecon kaj malkaŝemecon, kiuj gajnis por li tiom da koroj. Kelkajn tagojn post la enterigo de lia patro ŝi petis lin, pro kompato kaj korinklino, ke li nomu ŝin onklino, proponante nomi lin per lia antaŭnomo. Tiu bonkora propono plenigis la malĝojan koron de la junulo per profunda kontenteco kaj dankeco.

Ankoraŭ dum kelka tempo Leonardo daŭrigis la mediton:—Kiel strange,—li demandis sin,—ke sinjoro Vincent estas tiel blinda je la ŝanĝita karaktero de sia duonfratino! Ĉu vere lia avareco povas tiom blindigi lin? Aŭ, ĉu eble fraŭlino Haverford ial, iel tenegas lin per tenilo, tiel ke li ne kuraĝas spiti ŝin? Stranga mistero!

Fine, fordoninte sin kaj la solvon de ĉi tiuj turmentaj demandoj al Dia zorgo, li enlitiĝis.

La sekvinta tago trovis Malkomon jam iom pli trankvila, sed strange malinklina iri hejmen. Ĉiu rigardo, kiun li direktis al sia amiko, estis silenta, kortuŝa petego, helpi al li. Per amaj, kunsentaj vortoj Leonardo sukcesis plie firmigi la konfidon de la junulo, kaj krei en lia koro ne nur ekbrileton de nova espero, sed ankaŭ decidemon, kvankam ankoraŭ tre malfortan, venki siajn malfeliĉajn inklinojn per sia propra volforto. Tion Leonardo rigardis kiel grandan gajnon. Konsentiginte lin, ne sen peno, forlasi sian planon vojaĝi eksterlanden kun sinjoro Holden, li demandis:—Ĉu vi memoras, ke vi renkontis, la tagon antaŭ mia foriro al la kongreso, sinjoron promenantan kun mi apud la arbaro Bridling? Mi konatigis lin al vi kiel sinjoron Garner, kaj vi interŝanĝis kun li kelke da vortoj.

—Jes, mi rememoras.

—Nu, li efektive estas tre lerta londona kuracisto; sed mi ne nomis lin "doktoro", por ne veki en vi suspekton. Li estas bona amiko mia, intimulo de mia mortinta patro, kaj sin okupas speciale per nervaj malsanoj. Mi pli ol unu fojon priparolis kun li vian staton. Li funde komprenas ĝin, kaj mi estas certa, ke pro sia speciala scio, pro sia kunsentemeco kaj amemeco, li estas la plej taŭga persono, en kies manojn vi povus vin meti. Li volonte akceptos vin ĉe si, por ke vi povu esti dum kelka tempo sub lia zorgo. Ĉu vi volas iri?

Dum momento Malkomo rigardis la bonkoran, volfortan vizaĝon de Leonardo kun la nedecidemo propra al personoj malfortigitaj per longa cedado al fikutimoj. Poste li respondis pli vigle kaj kun pli da sincereco, ol lia amiko atendis:

—Jes, mi iros kien ajn, por foriĝi el ĉi tiu loko. Sed, sinjoro Marston,—li diris plue, alprenante maltrankvilan, petegantan voĉtonon,—vi ne perfidos min?

—Mi gardos fidele, kiom eble, vian sekreton.

Antaŭ ol sinjoro Vincent alvenis en la kontoron, Leonardo jam intertelefonis kun doktoro Garner en Londono, kiu volonte konsentis akcepti Malkomon la morgaŭan tagon kiel gasto-pacienton. Lia interparolo kun sia kunfirmano pri la juna viro estis eĉ pli malagrabla, ol la lasta. Kvankam la subita espero, ke lia filo eble resaniĝos, ekbatigis pro ĝojo la prematan koron de la patro, lia malgrasa, sulka vizaĝo montris pli da malplezuro, eĉ malbonvolo, ol ĝojo. Per voĉtono, enhavanta senteblan nuancon de riproĉo kaj malkontenteco, li dankis Leonardon pro lia sindonemo, sed iom maldolĉe aldiris la opinion, ke pli dece estus de la flanko de la knabo, veni al sia patro kun fila konfido.—La patro estas,—li diris,—la plej taŭga persono por prizorgi la bonstaton de erarinta filo, ĉar li plej funde konas lin, kaj vi devus atentigi lin pri tio.—

Post plua malagrabla diskuto, kiu streĉis la paciencon de Leonardo, sinjoro Vincent donis permeson por Malkomo sin meti sub la zorgon de gesinjoroj Garner kaj resti ĉe sinjoro Marston, ĝis ĉi tiu kondukos lin en la domon de sia amiko.

Dum la diskuto la pli maljuna viro montris grandan maltrankvilon. Sidante kontraŭ sia kunfirmano ĉe dusidloka skribtablo, li nerve ludis kun sia plumingo kaj preskaŭ nekonscie kovris sian sorban paperon per strangaj figuraĵoj. Ili atendis la alvenon post kelkaj minutoj de fraŭlino Haverford, kies aprobo pri iu entrepreno estis necesa antaŭ la forsendo de la koncernaj dokumentoj. Leonardo rimarkis ŝtelrigardetojn, kiujn la alia viro de tempo al tempo ĵetas al la pordo, kaj li konjektis, ke liaj pensoj okupiĝas per la maltrankvila demando, kion diros lia kapricema, akralanga fratino. Tiun konjekton pravigis la unuaj vortoj, venantaj post kelkminuta, peza silento de la kontraŭa flanko de la skribtablo:

—Mi timas,—ekparolis sinjoro Vincent,—ke mia fratino ne aprobos vian proponon.

—Eble ne, sed ŝi devus ĝoji pri la plej malgranda ebleco, ke la "kara knabo" eliĝos el sia terura stato.

Pluan diskuton malhelpis la enveno de la sinjorino mem. La pasintaj dek jaroj estigis pli grandan ŝanĝon en ŝia eksteraĵo, ol la tempopaso prirespondis. Ŝiaj brunaj haroj jam klare montris grizajn striojn, aspektigante ŝin antaŭtempe maljuna. Tion akcentis ŝia iom malnovmoda, maljunfraŭlina vestaro. Ambaŭ viroj tuj vidis, ke ŝi estas en malbona humoro, kaj ke ŝiaj nervoj suferas de neordinara streĉiteco. Post formala, malvarma "Bonan matenon", fraŭlino Haverford aliris malgrandan, apud sinjoro Vincent starantan tablon, kaj demetis sur ĝin paperujon kaj manteleton.

Leonardo Marston rigardis ŝian vizaĝon kun plivigligita intereso kaj kun forta deziro esplori la fundon de tia, por li nekomprenebla, mistera animo. La iam belformaj lipoj estis ankoraŭ pli kunpremitaj, ol ordinare, kaj faris malagrablan impreson de malmoleco kaj decidemeco. La plej rimarkinda parto de la malgaja vizaĝo estis ŝiaj okuloj. Ili havis jen reveman, jen senpensan aspekton; kelkafoje ili montris eksterordinaran maldolĉecon de l’ animo. Tiam ili povis elĵeti rigardojn de terura malamo; kaj tamen de tempo al tempo ili kapablis esprimi preskaŭ la saman bonkorecon, kiu karakterizis ŝiajn trajtojn, antaŭ ol trafis ŝin la sortobato, rabanta al ŝi la fianĉon kaj kun li ĉian vivocelon krom venĝo. Tiun matenon ŝiaj okuloj estis treege maltrankvilaj kaj malserenaj, kvazaŭ en ŝia koro bolas aro da eksplodontaj sentoj. Kun videbla intenco ŝi ignoris Leonardon Marston, sin turnante al sia frato kun la vortoj:

—Kio estas al Malkomo, Hugo?

Sinjoro Vincent respondis per voĉtono, per kiu li sensukcese penis malkaŝi sian maltrankvilon:

—La kompatinda knabo havis hieraŭ vespere tre fortan nervatakon, sed li fartas multe pli bone hodiaŭ matene. Li pasigis la nokton ĉe sinjoro Marston. Malkomo ŝajne havas grandan konfidon al li, kaj konsentis iri kun li Londonon por meti sin sub la zorgon de doktoro Garner, kies gasto-paciento li estos dum kelka tempo. D-ro Garner estas lerta specialisto, intima amiko de sinjoro Marston.

Fraŭlino Haverford sin turnis rapide al Leonardo kaj demandis akre, preskaŭ malĝentile:

—Specialisto pri kio?

Dum kelkaj momentoj Leonardo fikse rigardis en la penetremajn okulojn de la virino, esplore, tamen trankvile. Fine li respondis kun signifoplena emfazo:

—Specialisto pri specialaj nervaj malsanoj, fraŭlino Haverford.

Delfino Haverford tuj respondis al tiu diro per penetranta ekrigardo de flama, nehoma malamo—silenta deklaro de ĝismorta malamikeco. Ĝi estis nur momenta ekbrilo de la okuloj, ne rimarkita de sinjoro Vincent; sed Leonardo plene sentis ĝian terurecon, kaj strangaj emocioj, miro kaj ĝenateco, ekregis lian koron. Tamen li ne retiris la rigardon, kaj lia vizaĝo ne perfidis la sentojn, kiuj regis lin. Dume sinjoro Vincent daŭrigis la desegnadon sur sia sorba papero. Ne suprenlevante la okulojn, li diris:

—Ĉar Malkomo montras tiom da konfido al sinjoro Marston, mi aprobas la faritan aranĝon, kvankam mi tre dezirus, ke la knabo havu pli da malkaŝemo antaŭ sia patro.

—Kompreneble!—Delfino Haverford ekparolis kun akra sarkasmo.—Tio ja estas via afero, Hugo; sed mi ne ellasus el miaj manoj la zorgadon pri la kara knabo.—Dirinte tion, ŝi ekprenis kun senpacienca movo sian manteleton kaj la paperujon, kaj iris al la pordo.

—Delfino!—Sinjoro Vincent alvokis ŝin maltrankvile kaj ĉagrenite,—mi ne povas kompreni vin. Vi ankoraŭ ne trarigardis ĉi tiujn dokumentojn, kaj ili ja bezonas vian aprobon. Ni nepre devas forsendi ilin hodiaŭ matene.

Jam tenante la pordotenilon, fraŭlino Haverford sin turnis kaj respondis neĝentile:

—Negrave, mi ne estas en taŭga humoro hodiaŭ matene por aprobi dokumentojn.

Ŝi foriris. Post la fermo de la pordo regis denove peza silento en la kontoro dum kelkaj minutoj. Leonardo la unua rompis ĝin:

—Tre stranga konduto—por ne uzi pli fortan esprimon—ĉu ne?

—Nu, fraŭlino Haverford ĵaluziĝas, kiel vi vidas, pri la influo, kiun vi gajnas sur la gejunuloj. Ŝi tre amas, eble dorlotas, Malkomon.

La pli maljuna viro penis paroli apologie kaj malkaŝe, sed tono de malsincereco kaj de profunda malgajeco ne evitis la orelojn de la alia.

—Ĉu efektive?—La demando de Leonardo ne postulis respondon; ĝi estis sciigo, ke li ne partoprenas la opinion de sia kunulo.

Denove regis silento. Kiom Leonardo deziris "ekpreni la virbovon ĉe la kornoj" kaj sciigi al sinjoro Vincent ĉion, kion li jam eltrovis kaj kion li el tio konjektis! Lia malkaŝema, honesta animo ribelis kontraŭ la silento, kiun metis sur lin lia promeso al la malfeliĉa junulo kaj la prudento. Li ja ne povis ne senti, ke pli saĝe estas, antaŭe kolekti ĉiujn eblajn pruvojn kaj poste agi malkaŝe en konsento kun Malkomo. Subite sinjoro Vincent leviĝis, dirante, ke li volas kontroli la kunmetadon de nova aparato.

Irante hejmen por la tagmanĝo, Leonardo survoje renkontis Lornan, revenantan kun amikino de bicikla ekskurseto. Ŝi desaltis kaj ĝoje salutis la amikon:

—Ho, sinjoro Marston, mi parolis kun Malkomo hodiaŭ matene. Ĉu estas vere, ke vi kondukos lin al amiko via en Londono, kiu estas lerta specialisto?

—Jes, via patro jam konsentis. Ni iros morgaŭ matene.

—Ho, mi tre ĝojas. Kiel bonkora vi estas, kara sinjoro Marston! Ŝajnas, ke Malkomo havas senliman konfidon al vi. Li estis preskaŭ gaja. Nu, onklino Ida sendas al vi amajn salutojn, kaj kun granda plezuro atendas vian viziton hodiaŭ vespere. Ne ĉagrenu la karulinon.

—Ne; mi iros. Ĉu vi povos pasigi unu horon kun via frato por distri lin dum mia foresto?

—Jes, certe, mi venos tuj post la vespermanĝo.

—Bone, dankon.


Jam krepuskiĝis, kiam la altkreska figuro de Leonardo Marston trapasis pordeton, kondukantan en la belan parkon de fraŭlino Haverford. Li troviĝis en neserena humoro. Kiom ajn li amis sian dolĉan maljunan amikinon, kaj kiom ajn li deziris plezurigi ŝin per rakonto de siaj libertempaj travivaĵoj, li iom malvolonte iris viziti ŝin hodiaŭ vespere. Sekvante vojeton laŭ herbokovrita deklivo, en la direkto al la lageto en la valo, li sentis la aeron sufoka, kaj ŝajnis al li kvazaŭ lia koro premiĝas pro la malvasteco de lia vivo en Linkfield. La fortaj, animaltigaj impresoj, kiujn faris sur lin la libera aero kaj la grandiozeco de la eternaj montegoj en Svisujo, vive revenis al li en la pensojn, kaj ne malpli vive la memoro pri la ĉie trovita simpatio de multaj altanimaj Esperantistoj. Neniam antaŭe li sentis tiel akre la antipation kaj malharmonion ekzistantajn inter li kaj liaj du kunfirmanoj; neniam antaŭe venis al li tiel forte la dezirego serĉi agadkampon aliloke por siaj ambiciaj vivoceloj. Kvankam lia ĝisnuna kariero de industriisto estis tre sukcesplena, li ofte sentis, ke la providenco ne destinis lin por komerca okupo.

La intersalutoj kun fraŭlino Leggat estis tre koraj, kaj faris al ambaŭ sinceran ĝojon.

—Estas tre aminde,—ŝi diris,—veni tiel frue post via reveno, kiam, mi estas certa, vi devas multon fari.—

Ŝi kuŝis, kiel kutime, sur veturila kanapo en tiu sama, vasta ĉambro, en kiu ni jam antaŭe renkontis ŝin. La pasintaj dek jaroj ne efikis sur ŝi pli grandan ŝanĝon, ol kiom oni povis atendi. Ŝi estis ankoraŭ pli kaduka kaj pala, kaj ŝia dolĉa, malgrasa vizaĝo montris sulketojn gravuritajn de korpremado. El ŝiaj grizebluaj okuloj ankoraŭ brilis tiu sama simplanima bonkoreco, kiu kaptis la korojn de ŝia tuta konataro. Iafoje en ili kuŝis profunda paco, sed hodiaŭ, malgraŭ la ĝojo sentata pro la vizito de Leonardo, ili kelkafoje perfidis la maltrankvilon, regantan ŝiajn pensojn.

Onklino Ida aŭskultis kun kortuŝa intereso la rakonton de la amiko; tamen la kaŝitaj rigardetoj, kiujn ŝi pli ol unu fojon ĵetis al la pordo kaj tra la fenestro en la mallumiĝantan ĝardenon, konjektigis al Leonardo, ke sekreta animdoloro fortiras ŝian atenton. Tio igis ankaŭ lin distrita. Kiam li finis sian rakonton, la maljuna sinjorino demandis:

—Ĉu ni ambaŭ ne ŝajnigas facilanimecon, dum niajn korojn premas malgajaj pensoj?

—Vi estas prava. Ni do interparolu malkaŝe pri niaj ĉagrenoj.—

Jam de longe,—diris fraŭlino Leggat penseme,—mi sopiris malkaŝe paroli kun vi. Mi devas malŝarĝi mian koron al iu, kaj vi, kara Leonardo, estas la sola persono, al kiu mi kuraĝas malkovri ĝian ofte teruran prematecon. Vi denove havis malagrablan scenon kun Delfino; ĉu ne? Mi jam aŭdis pri tio. Mi tre bedaŭras tion, Leonardo. Kiel fartas Malkomo? Anjo rakontis al mi, kio okazis hieraŭ vespere.

—Dank’ al Dio, li fartas pli bone; sed Anjo devus ne babili pri tia okazintaĵo. Mi petis ŝin silenti pri ĝi. Tamen mi estas kontenta, ke vi jam scias.—

Ne esence rompante la promeson donitan al Malkomo, Leonardo rakontis al sia maljuna amikino la travivaĵojn, kiuj okazis de post lia reveno el Svisujo. Li ankaŭ klarigis al ŝi, ke li ne volis malkaŝe agi kontraŭ fraŭlino Haverford, ne antaŭe interkonsiliĝinte kun ŝi por eltrovi, kian lumon ŝi povos ĵeti sur tiun strangan konduton. En la daŭro de kelkaj momentoj fraŭlino Leggat ne parolis. Neesprimebla malgajeco montriĝis sur ŝia delikata vizaĝo. Fine ŝi diris varme:

—Vi estas bona homo, Leonardo. Vi elmetas vin al multaj malagrablaĵoj pro la infanoj, kaj vi traktas ĉi tiun malfeliĉan aferon tre takte.

Post momenta silento ŝi parolis plue kun lipoj tremetantaj pro emocio:

—Neniu krom Dio scias, kiel terure mi suferis en la daŭro de la pasintaj dek jaroj, ne havante personon, al kiu mi kuraĝis konfidi miajn ĉiam plifortiĝantajn suspektojn. Mi devus antaŭe paroli kun vi pri tio. Ĉio ĉi tio estas sekvo de enmiksiĝo en spiritistaj aferoj.

—Tion mi jam de longe suspektis.

—Efektive? Nu, malgraŭ miaj petegoj kaj malgraŭ la teruraj avertaj ekzemploj de kelkaj aliaj viktimoj de okultaĵoj, Delfino persiste kredas, ke ŝi havas interkomunikojn kun sia mortinta fianĉo, kvankam lastatempe ŝi ne ofte, eble neniam, partoprenas spiritistajn kunvenojn en Londono. Supozeble ŝi tre ofte kondutas tre strange antaŭ vi kaj aliaj, sed mi ne povus priskribi la scenojn, kiujn mi vidis ĉi tie—terurajn, terurajn. Estas mirindaĵo, ke ŝia cerbo ankoraŭ ne detruiĝis—kaj la mia. Ankoraŭ nun ŝi pasigas kelkafoje tutajn horojn vespere en la lagovalo, esperante denove renkonti tie la spiriton de sia iama amanto. Mi supozas, ke ŝi estas tie en la nuna momento, ĉar mi ekvidis ŝin ŝtelirantan tra la florĝardenon antaŭ duonhoro.

—Kiajn avertajn ekzemplojn vi aludas?

—Fraŭlino Travers, la fratino de la mortinta Roberto Travers, kiu, mi pensas, komence instigis Delfinon sin okupi per spiritistaj aferoj, kaj kiu, sekve, estas priresponda pri multe da malfeliĉo, sciigis al ni, ke amikino ŝia, bone konata mediumo, freneziĝis. Kelkaj aliaj ankaŭ, kutimintaj sin submeti al spiritoj de mortintoj, nun troviĝas en privataj frenezulejoj.

Leonardo leviĝis, enpensiĝe iris al la elstara fenestrego kaj elrigardis. Li volis antaŭe pripensi siajn vortojn. Li hezitis ankoraŭ pli multe aflikti la premitan animon de la amikino per sciigo pri la kredo, kiun li tenis jam de kelkaj jaroj, nome, ke spiritistaj mediumoj—kiam ili ne intence praktikas trompaĵojn—ne ricevas komunikojn de spiritoj de mortintoj, sed de demonoj, personigantaj la mortintojn, kaj ke sindonado al la influo de malbonaj spiritoj havas la plej terurajn sekvojn, moralajn kaj spiritajn. En la rapide disvastiĝanta spiritista movado li vidis la plej danĝeran el la multaj nuntempaj signoj de spirita senripozeco de la mondo, kaj la plej subtilan penadon subfosi la veran kristanan fidon. Antaŭ kelkaj jaroj li trovis inter la postlasitaj paperoj de sia patro nefinitan manuskripton de grava verko, pritraktanta personajn spertojn kun praktikantoj de okultaĵoj, kun demonadorantoj en diversaj landoj, kaj kun la ĉefoj de societoj por psikaj enketoj. Zorge trastudinte tiun kaj aliajn verkojn, Leonardo alprenis la samajn opiniojn, tenitajn de lia patro, kaj kredis je la terura realeco de demonoj kaj je la insidaj antaŭ-mondfinaj klopodegoj farataj de la ĉef-malbonulo. Post kelkaj momentoj li sin turnis kaj demandis:

—Ĉu vi scias, kial fraŭlino Haverford tiom malamas sian fraton?

La maljuna sinjorino divenis la signifon de la demando. Malgaje ŝi respondis:

—Jes, mi scias la kaŭzon; aŭskultu.

Kun kreskanta eksciteco ŝi rakontis al Leonardo la historion de la fianĉeco inter sia nevino kaj sinjoro Travers kaj de ĝia tragedia finiĝo.

Laca pro eksciteco ŝi finis la rakonton, dirante:

—Ĉu ne estas tute nekompreneble, kiel Delfino eĉ unu momenton povas kredi, ke la spirito de nobla, bonkora homo, kiel Roberto Travers—vi ja konis lin; ĉu ne?—povus inspiri al ŝi tiajn terure, nedireble kruelajn venĝopensojn? Ho, Leonardo, kiom mi petegis, rezonadis kun ŝi, kaj kiom mi suferis!—Ĉiam vane. Iafoje ŝajnas al mi, ke Delfino aludas pri sekreto, pendanta kiel Damoklesa glavo super la kapo de Hugo.

—Kompatinda karulino,—diris Leonardo, profunde kortuŝita.—Tio ja estas neesprimeble malĝojiga, sed eble ne tiel nekomprenebla, kiel vi pensas. Vi nur konfirmas miajn proprajn konjektojn; sed kion mi povis fari en tia privata afero? Nun ni devas agi kune. Sed vi estas hodiaŭ vespere tro laca, kaj viaj nervoj tro streĉitaj por priparoli planojn. Morgaŭ matene mi kondukos Malkomon al mia amiko, d-ro Garner, kaj eble mi restos en Londono dum kelke da tagoj. Multe jam estos gajnite, kiam la knabo estos for de ŝia influo.

Li volis leviĝi por adiaŭi la amikinon, kiam ĉi tiu metis la manon sur lian brakon por deteni lin. Kun okuloj pleniĝantaj per larmoj kaj kun tremetantaj lipoj ŝi diris:

—Leonardo, ŝi estas multe pli kompatinda, ol riproĉinda.

La altkreska viro rigardis la sur la kanapo kuŝantan, kadukan virinon kun respektego kaj kortuŝiteco, kaj solene respondis:

—Vi estas prava, kara onklino; sendube. Ĉu vi memoras, kion Jesuo iam diris, kiam Petro volis deflankigi Lin de Lia vojo de suferado? Li diris:—"Iru malantaŭ min, Satano." Se ni nur povus ĉiam ekkoni la ruzan instiganton de ofendoj, kiom alimaniere ni juĝus, kaj kiom pli malofte ni akceptus revenĝajn pensojn pri niaj malamikoj; ĉu ne?

Ame adiaŭinte fraŭlinon Leggat, Leonardo ekforiris hejmen tra la parko laŭ la vojeto, per kiu li venis. Plenluno ĵetis arĝentan lumon sur aron da lanecaj nuboj, reve naĝantaj tra la serena ĉielo. La bela, lunlumigita parko havis por li misteran, fantomecan aspekton, kiu tuj kaptis lian imagon. Penante forpeli la malgajajn pensojn, premantajn lian koron, li haltis apud la supro de deklivo, ĉe kies malsupro kuŝis en tuta sia arĝenta beleco la paca lageto, respegulante la ridetantan vizaĝon de la luno. Dum kelkaj minutoj li rigardis ravate la ombrojn de la malpezaj nubetoj, jen fantazie moviĝantajn sur la supraĵo de la lago, jen ludantajn "Kaŝado kaj Serĉado" inter la reve aspektantaj ulmoj.

Sed ne longe li ĝuis la pentrindan, kororipozigan vidaĵon. Subite li vidis virinan figuron ekpaŝantan el ombro, centkelke da paŝoj de li, en la plenan lumon de la luno. Tie ĝi staris dum kelka tempo, senmove; frapanta aperaĵo. Per unu elstreĉita mano la virino apogis sin al arbotrunko, dum la alia pendis senvivece ĉe ŝia flanko. La kapo estis iom antaŭen klinita, kvazaŭ ŝi estas korpremata kaj en profunda medito. La virino estis Delfino Haverford; tragedia, kortuŝanta figuro. Amaso da pensoj tuj enflugis en la kapon de Leonardo:—Kio estas,—li demandis al si,—la nuna animstato de tiu malfeliĉa, iluziiĝinta virino? Ĉu ŝia koro disŝiriĝas per malvirtaj pasioj: venĝemo, ribelemo kontraŭ la sorto; duonfreneza sopiro al interkomunikiĝo kun ŝia mortinta amato; aŭ, eble, ĉagreno pro tio, ke li malhelpis ŝian malbonan celon rilate al Malkomo? Li ne povis tute elpeli el sia koro senton de indigno kaj de spitema kontenteco, tial ke li intencas meti la senkulpan viktimon ekster ŝian pereigan influon, almenaŭ por kelka tempo; tamen la reganta sento en lia koro estis profunda kompato. Dum momento eĉ regis lin forta inklino aliri ŝin kaj kuraĝe batali kontraŭ tiu terura afero. Sed—prudente li demandis sin—kia devus esti lia sinteno? Ĉu li rezonus, ĉu li petegus, aŭ ĉu li penus per severaj riproĉoj elskui ŝin el ŝia malvirta iluzio? Dum li hezitis, la izola figuro subite ekmoviĝis, kvazaŭ elvekiĝante el revo, kaj rapidpaŝe ekiris en la direkto al la domo. Post kelkaj momentoj ĝi malaperis malantaŭ densaj arbetaĵoj. Leonardo riproĉis sin pro tio, ke li lasis preterpasi bonan okazon.

Tri tagojn poste Leonardo revenis de Londono, tre kontenta pri la enloĝigo de Malkomo ĉe sia amiko kaj pri jam rimarkebla pliboniĝo de lia farto. Doktoro Garner gajnis la konfidon de la junulo per bonkoreco kaj firmeco, kaj la doktoredzino, patrineca kaj sagaca maljunulino, tuj kaptis lian koron. Ambaŭ promesis fari sian eblon por li pro amikeco al Leonardo kaj pro varma intereso en la malfeliĉa juna viro.

Leonardo ankaŭ pasigis, kiel kutime, kelkan tempon kun siaj prokuristoj, sinjoroj Hunter kaj Inman, konsiliĝante kun ili pri diversaj aferoj rilate al la disponado kaj administrado de la heredaĵo de lia patro.

Sur lia skribtablo troviĝis kelkaj, ĵus alvenintaj leteroj. Unu el ili tuj okupis lian atenton. Ĝi venis el Rusujo kaj, unue sendite al Linkfield, estis sekvinta lin de loko al loko dum liaj libertempaj vojaĝoj. La skribinto estis altestimata korespondanto Esperantista, profesoro Grafo Bogdanov, senrivale la plej fama biologiisto kaj mikroskopisto de la nuna tempo. Li estis ankaŭ grava kliento de la firmo Haverford kaj Vincent, aĉetinte ĉe ĝi kelkajn multekostajn mikro-fotografajn aparatojn. La enhavo de la en Esperanto verkita letero estis jena:

"Kara amiko! Senkompata sorto (aŭ, kiel vi kredeble dirus, "edukema providenco") lastmomente malpermesas al mi partopreni la komenciĝontan kongreson. Kia ĉagreno! Malsaneto tenas min en hejma malliberejo, sed, dank’ al Dio, mi povas uzi la cerbon kaj la manojn. Efektive mi volas enprofundigi min en biologian esploron por forgesigi al mi ĉi tiun ĉagrenon, kiun mi sentas des pli forte, ĉar mi tiom fervore deziris denove manpremi, ne, ĉirkaŭpremi vin kaj pasigi kune kun vi kelkajn feliĉajn tagojn. Mi esperas, ke la kongresestroj donos al vi okazojn por fari paroladojn pri viaj animaltigaj konceptoj rilate al nia Esperantismo, kiujn multaj idealemaj Esperantistoj kun granda plezuro atendas. Mi eĉ esperas, ke ili devigos vin paroli.

"Mi deziras al vi kaj al ĉiuj karaj samideanoj, partoprenontaj la kongreson, grandan plezuron kaj plenan sukceson. Salutu miaflanke kaj de l’ flanko de mia edzino la ĉarman sinjorinon Harding kaj ŝian bonkoran edzon.

"Mia amiko, profesoro Schulhoff, al kiu vi liveris mikro-fotografan aparaton, laŭ mia desegnaĵo, sciigis al mi, ke ĝi tre kontentige funkcias. Ankaŭ la mia, rilate al la samaj celoj, sed mi volas taŭgigi ĝin por nova celo. Parenteze mi diru, ke mi pensas, ke mi staras ĉe la pordo de grava, epokofaranta eltrovo. Kun granda plezuro mi aŭdis pri via baldaŭ finiĝonta laboro koncerne la novan patentotan aparaton, des pli ĉar miaj nunaj, supre aluditaj esploroj bezonas tian alĝustaĵon.

"Nu, lasu min paroli ne nur kiel sincera amiko, sed ankaŭ kiel praktikulo kaj profitemulo. Ordinare du kapoj povas elfari pli, ol unu, precipe se unu el la kapoj estas tia kapo, kiel la via. Povas esti, ke mi scias pli bone, kio estas bezonata; kaj vi ja scias pli perfekte, kiel fabriki la bezonataĵon. En ĉiu okazo, la gloro kaj la komerca profito estu la via, mia la scienca utilo. Do, kara amiko, en la okazo, se vi dum via libertempa vagado trapasos Germanujon, ĉu mi povas peti vin, ke vi venu ĉi tien? Mi certigas vin, ke mia edzino kaj mi brakomalferme bonvenigos vin (rilate mian edzinon eble, tio devas esti komprenata metafore, tamen ne malpli kore). Mi atendas de nia kuna laboro grandan rezultaton, altvaloran por la scienco kaj por via firmo.

"Korajn salutojn, mia kara, nobla amiko, ĝis espereble baldaŭa revido.

Sincere la via, Bogdanov."

Ĉi tiu letero kaŭzis al Leonardo grandan bedaŭron, ke ĝi ne trafis lin antaŭ lia foriro al la kongreso, kaj fortan deziron viziti la faman, varmkoran ruson. Li tuj tradukis la leteron anglen kaj, kvankam jam malfruiĝis, iris al la domo de sinjoro Vincent por montri ĝin al li.

La domego de la familio Vincent estis malnova konstruaĵo el la tempo de reĝino Elizabeto, havanta, malgraŭ sia iom unutona kaj severtrajta fasado, noblan kaj hejmecan aspekton. En la vasta, per elektraj lampoj brile lumigita vestiblo Leonardo renkontis Lornan, malsupren kurantan la larĝan, masivan ŝtuparon. Ŝi estis vestita per rozkolora litoĉambra surtuto, kaj ŝiaj haroj estis virine frizitaj laŭ la lasta modo. La riĉa orbruna hararo, malstreĉe aranĝita ĉe la tempioj, donis al ŝia vizaĝo aparte virinan ĉarmon. Kiam ŝi ekvidis Leonardon, ŝiaj lumaj okuloj alprenis ridantan, preskaŭ petolan aspekton. Ŝi gaje demandis al si, kion la amiko diros pri ŝia nova hararanĝo. Sed tuj poste ŝia vizaĝo fariĝis serioza kaj, kun varmkora, karakteriza fervoro ŝi metis ambaŭ manojn sur lian brakon ekkriante:

—Ho, sinjoro Marston, mi ne dubis, ke vi venos hodiaŭ vespere por doni al ni sciigon pri Malkomo. Kiel li fartas?

Feliĉa rideto, aperinta sur la pensema vizaĝo de Leonardo, restis sur ĝi dum li respondis:

—Bonan vesperon, virineto; mi estas tute kontenta pri la transloĝiĝo de via frato. Mi vizitis lin hodiaŭ posttagmeze, antaŭ ol mi iris al la stacidomo, kaj li aspektis trankvila kaj kontenta. Doktoro Garner opinias lian staton sufiĉe esperiga. Li kaj lia edzino tute gepatre interesiĝas pri li, kaj tre certe faros sian eblon por resanigi lin. Kompreneble multo dependas de Malkomo mem.

—Mi tre ĝojas aŭdi tion. Vi estas bonkorulo. Kaj nun, kion vi pensas pri mia nova hararanĝo?

Leonardo aprobe rigardis la kapon de la knabino de ĉiuj flankoj kaj bonkore respondis:

—Ĝi estas tre bela kaj tre konvenas al via vizaĝo. Kiu frizis vin?

—Ho, onklino Maud el Harrogate venis hodiaŭ posttagmeze kaj forte indignis pro tio, ke mi ankoraŭ portas la harojn neligitaj kaj multe tro mallongajn jupojn ĉe mia aĝo. Ŝi insistis, ke mi lasu ŝin frizi min por montri al mi, kia hararanĝo, laŭ ŝia opinio, plej bone konvenas por mi. Mi ĵus volis montri min al la patro. Li estas en la manĝoĉambro. Eniru, mi petas, lian kabineton, kaj mi sciigos al li, ke vi estas tie.

Leonardo rigardis kun plezuro la okulplaĉan, facilmovan figuron de la knabino, kaj murmuretis al si mem:—Kia ĉarma bildo de knabina pureco!

Sinjoro Vincent akceptis Leonardon kun pli granda afableco, ol ĉi tiu atendis post la lasta, tre malagrabla interparolo kun li en la kontoro. La zorgopremata, frue maljuniĝanta patro aŭskultis kun avideco la kontentigan raporton pri sia amata filo. Lia seriozmiena, sulkoplena vizaĝo vidigis kelkafoje ekbriletojn de espero kaj signojn de revenanta molkoreco. Kiam Leonardo finis sian rakonton, li ekpremis lian manon, kaj diris kun videbla sentemeco kaj kun tremetantaj lipoj:

—Mi tre dankas vin, Leonardo. Pardonu, ke iafoje mi ŝajne kondutas iom neĝentile aŭ nedankeme; mia koro ofte estas ... soleca, premegata. Sed—subite ŝanĝante la voĉtonon—mi ne volas plue priparoli tion. Mi vidas, ke vi kunportis leteron, kiun, supozeble, vi deziras montri al mi.

Leonardo jam rapide ekpripensis, kiel li povos enkonduki la temon, kiu plej forte okupis liajn pensojn. Eble nun,—li pensis,—okazas oportuna momento, kiam la koro de la malfeliĉa viro sufiĉe moliĝis por pacience aŭskulti. La unuan fojon de multaj jaroj sinjoro Vincent nomis lin per lia antaŭnomo. Tamen la subita ŝanĝo en lia voĉtono kaj lia decida, aferema parolmaniero klare montris al li, ke la horo por tia privata diskuto ankoraŭ ne alvenis. Ŝajne lia kortuŝiteco ne daŭris pli ol momenton, kaj li jam bedaŭris, ke li tiom cedis al subita emocio.

Ili do priparolis la leteron el Rusujo. La propono de la fama profesoro tre plaĉis al sinjoro Vincent, kaj li senhezite eldiris la opinion, ke Leonardo devas tuj akcepti la inviton kaj viziti lin antaŭ la fina precizigo de sia patento.—Mia fratino,—li diris,—iros Londonon morgaŭ frumatene, sed sendube ŝi plene aprobos vian foriron.

Ambaŭ viroj silentis dum kelkaj momentoj; ĉiu ŝajne duondivenis la pensojn de la alia, sed opiniis, ke konsilinde estas sin deteni de disputo pri fraŭlino Haverford—pro malsamaj kaŭzoj.

Ankoraŭ la saman nokton Leonardo skribis al grafo Bogdanov, kaj telegrafis al li la sekvantan matenon. Li ankaŭ skribis al Esperantistaj delegitoj en Berlino kaj Peterburgo, petante ilin, renkonti lin ĉe la alveno de lia vagonaro.

ĈAPITRO IV

Tri tagojn post sia elveturo Leonardo Marston alproksimiĝis al la fino de la vojaĝo. Kunvojaĝanto, kun kiu li havis agrablan interparolon en franca lingvo, forlasis la kupeon ĉe la lasta haltejo. Li nun estis sola kaj sentis sin laca de la longa veturo. La tiam trapasata pejzaĝo ne estis interesa, kaj nur malofte vidiĝis izola kabano aŭ vilaĝeto kun mizeraspektaj dometoj. Reve li elrigardis el la fenestro, preskaŭ nekonscie pri iaj specialaj, sinsekvantaj pensoj, jen antaŭprezentante al si la akcepton, kiun faros al li liaj gegastigontoj; jen sin trovante en la hejmo, aŭ ree travivante okazaĵojn de la postkongresaj tagoj en Svisujo. Foje li pripensis la vivkondiĉojn de la kamparanoj en la lando, en kiu li nun troviĝis, kaj li demandis sin, ĉu vere la malgajaj priskriboj, kiujn li legadis en gazetoj kaj libroj, estas ĝustaj. La vagonaro iom malrapidiĝis, kaj tio vekis lin el lia revo. Lian atenton tiam altiris idilia vidaĵo. Tre proksime de la fervoja digo li ekvidis nove kalkitan dometon, ĉe kies pordo staris juna paro: li, fortika, larĝa-ŝultra viro, vestita per griza kitelo; ŝi, beleta, ruĝvanga knabino-edzino kun infaneto sur la brako. Per unu mano la juna viro tenis fosilon, kvazaŭ li nur dum momento interrompis la laboron, kaj per la dekstra brako li ame ĉirkaŭis la talion de la edzineto. Feliĉa, kontenta rideto lumigis iliajn vizaĝojn.—Ĉarma bildo de simpla, hejma feliĉo,—ekpensis Leonardo, rigardante kun plezuro la junan paron tiel longe, kiel la vagonaro tion al li permesis.

Ree duonkuŝiĝinte en la angulo de la kupeo, li reve demandis al si, kial li ankoraŭ ne pripensas edziĝon. Sendube pro tio, ke li estas tro okupita per aliaj aferoj.

Li miris pri si mem, kaj ridetis ĝuste pro sia miro. Tiam senkonscie li lasis la bildon de sinjorino Harding enveni en liajn pensojn. Vivado kun ĉarma, altanima virino tia, kia ŝi, kaj sekvi kune kun ŝi komunajn idealojn, estus vera feliĉo. Sinjorino Harding aperis antaŭ liaj animokuloj, kiel li vidis ŝin antaŭ du semajnoj, sur la verando de la pensiono en En Allier, kaj li denove aŭdis ŝian belsonan, fervoran voĉon, kuraĝigantan lin, malfermantan al li belajn vidaĵojn pri nobla utileco. Ŝi komprenigis al li pli bone, ol li komprenis antaŭe, liajn proprajn kapablojn, kaj revigis lin pri pli alta destino, ol komerca okupo. Sopire li pripensis la proponitan vesperkunvenon, kiam li denove vidos ŝin. Tiam ankaŭ venis al li en la pensojn la simplanima, blinde sindonema sinjoro Harding—ŝia edzo—kaj hontante li devigis sin pensi pri io alia. Tiam alnaĝis al li en la memoron alia, ne malpli ĉarma bildo: la figuro de Lorna, malsupreniranta la ŝtuparon, vestita per sia litoĉambra surtuto kaj kun la nova hararanĝo. La rideto el ŝiaj animoplenaj okuloj estis tiel senartifika, tiel alloga, ke li ne povis ne raviĝi pro la memorbildo. Sed ne longe li povis sekvi ĉi tiun plaĉan imagaĵon. La vagonaro alproksimiĝis al la stacio, kaj tuj novaj impresoj kaj la antaŭsento pri lia vizito ekokupis liajn pensojn.

Jen, sur la perono staris malgranda grupo da homoj, viroj kaj virinoj, super kiuj gaje flirtis verda standardo kun blanka kvarono, en kiu estis kvinpinta verda stelo. Tuj kiam Leonardo malfermis la pordon de la kupeo, maljuna, noblaspekta sinjoro kun blanka barbo disiĝis el la grupo kaj vigle alpaŝis al li, dirante kun granda koreco:

—Estu bonvena, kara sinjoro Marston!

Depreninte la ĉapelon, li ekpremis la manon de Leonardo kaj kisis lin sur ambaŭ vangoj. La pli juna viro kortuŝiĝis de la korvarmeco kaj ĝojo, kun kiuj la eminenta nobelo salutis lin. Rigardante kun sento de profunda korinklino en la noblan, intelektulan vizaĝon de la profesoro, li respondis:

—Mi dankas vin, sinjoro profesoro. Malmultaj okazaĵoj en mia vivo faris al mi tiel grandan ĝojon, kiel ĉi tiu renkonto. Ĉu vi jam tute resaniĝis?

—Jes, dankon, preskaŭ plene.

La maljunulo nun montris per facila mangesto al la malgranda grupo da Esperantistoj, kaj afable diris:

—Jen, sinjoro Marston, mi havas la honoron prezenti al vi preskaŭ la tutan anaron de nia loka klubo Esperantista, por kiu estas granda plezuro bonvenigi vin. Ĝi estas iom diverskonsista anaro, enkalkulante, interalie, unu kuraciston, du geinstruistojn, du poŝtoficistojn, kelkajn komizojn, kelkajn tre fervorajn junulinojn, kaj ne malpli ol kvar laboristojn. Sed vi espereble konatiĝos kun ĉiuj persone venontan vendredon, kiam okazos la ĉiusemajna klubkunveno. Nun permesu, ke mi tuj konduku vin hejmen; la vagonaro, kiel kutime, malfruiĝis.

Leonardo dume alpaŝis la tiel prezentitajn Esperantistojn kaj kore manpremis ĉiujn, dirante kelkajn afablajn vortojn por danki ilin pro ilia bonvenigo. Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sia gastiganto en eleganta kaleŝo, tirata de du belaj, viglaj ĉevaloj. Ili trapasis en la daŭro de kvaronhora veturo unue la urbeton kaj poste okulplaĉan kaj bone kulturitan kamparon. La profesoro demandis:

—Ĉu vi spertis malfacilaĵojn survoje?

—Jes, sed ĉiuj venkiĝis dank’ al la servemo de kelkaj Esperantistaj delegitoj, kiuj renkontis min ĉe la ĉefaj stacioj. Tre malagrabla maloportunaĵo estus okazinta ĉe la rusa limimpostejo, se mi ne havus la helpon de sinjoro Klinger. La impostistoj suspektis la instrumentojn kaj modelojn, kiujn mi kunportas, kaj volis reteni ilin aŭ eble ankaŭ min. Nia bona samideano facile klarigis ilian celon; kaj mi aŭdis lin citi vian nomon. Tio tuj ordigis la aferon.

En vasta, bela vestiblo akceptis lin kun senartifika koreco la grafino, blankharulino de malaltkreska, sed gracia staturo:

—Estas por ni granda ĝojo bonvenigi vin, sinjoro Marston,—ŝi diris, parolante en flua, belsona Esperanto.—Kiel kompleza vi estas, tuj entrepreni tiun longan vojaĝon! Mi certigas vin, ke vi faras al mia edzo tre grandan plezuron. De kiam alvenis via telegramo, li rapide resaniĝis. Ĉu vi havis agrablan vojaĝon? Ho, mi tre ĝojas; sed nun venu, mi persone prizorgos vian komforton.

Ne malpli sincerkore lin traktis la servistaro. Inter ili kaj la gegrafoj ekzistis pli granda familiareco, ol ordinare ekzistas en Anglujo inter gemastroj kaj iliaj servistoj. Ili ŝajne tiom bedaŭris, ke ili ne povas paroli kun li, kaj des pli kore ili volis atenti ĉiujn detaletojn de liaj bezonoj.

La ĉefa temo de la interparolo dum la vespero estis la okazintaĵoj de la Esperantista kongreso kaj la postkongresaj travivaĵoj de Leonardo. Liaj gastigantoj jam legis en "La Revuo" la spritajn kaj amuzajn raportojn, kaj aŭdis de amiko pri lia epokofaranta parolado.

Leonardo rimarkigis, ke aliĝo al la Esperantista movado tute ŝanĝis la vivodirekton de multaj nuntempaj ĉefoj en "Esperantujo", kaj ke, laŭ lia scio, ĝi donis novan, feliĉigan kaj nobligan celon al multaj aliaj, kies vivo antaŭe estis preskaŭ sencela.

—Ho, sinjoro Marston,—ekkriis la grafino,—kian ŝanĝon faris Esperanto en nia vivado! Kiu supozus antaŭ dek du jaroj, ke ni iom post iom nin retiros el nia kutima socia amikaro kaj entuziasmiĝos pri nova idealisma mondmovado; ke mia edzo fariĝos prezidanto de du kluboj, havantaj inter siaj anoj laboristojn kaj kamparanojn!

—Efektive!—aldiris ridetante ŝia edzo,—kaj sen influa amiko ĉe la registaro oni suspektus min en la komenco eĉ pri danĝeraj socialistaj tendencoj.

Leonardo parolis pri la noblaj klopodoj, kiujn faris sinjorino Harding, por diskonigi la pli altajn ideojn de la Esperantistoj en ŝiaj sociaj rondoj en Londono, kaj pri la okazo, kiun li havos post ne longe, paroli ĉe vesperkunveno speciale aranĝota de ŝi.

Grafino Bogdanov rigardis la vizaĝon de la parolanto kun atento kaj emocio. Fine ŝi diris kun certeco:

—Vi efektive rememorigas al mi nian karan, mortintan filon, sinjoro Marston. Mia edzo kaj mi diskutis hieraŭ, kiom da simileco ekzistas inter vi kaj li. Mi estas certa, ke, se li ankoraŭ vivus, li aspektus tre simile al vi.

—Kortuŝa imago de ama patrina koro, amiko mia,—milde diris la profesoro;—nia neforgesebla knabo mortis, kiam li havis la aĝon de dek kvin jaroj. Li havis noblajn, regulajn trajtojn, sed, krom la ronda kapformo kaj, iome, la fortaj linioj de la mentono, mi ne povas eltrovi tre rimarkindan similecon inter vi kaj li.—

La sep tagoj, kiujn Leonardo pasigis kun la varmkoraj gegrafoj estis tagoj de preskaŭ sendifekta feliĉo. Preskaŭ sendifekta: kelkafoje li ne povis ne pensi pri Malkomo kaj demandi sin, kial fraŭlino Haverford iris al Londono, kaj ĉu ŝi nun turnos sian malbonvolon kontraŭ Lorna. Unu vesperon li ĉeestis, kune kun sia gastiganto, kunvenon de la loka Esperantista klubo kaj faris parolon pri la plej alta celo, kiun devas havi la Esperantistoj, nome, la plenumado de la Dia mondcelo, la plifortigado kaj plivastigado de Lia regno. Ĉi tiu temo sekvigis interesan diskuton, montrantan al Leonardo en kelkaj anoj noblan entuziasmon kaj mirinde vastan elrigardon sur la mondon. Sed en aliaj li vidis malgajigajn spiritajn statojn: skeptikecon ĉe instruituloj kaj blindan superstiĉon, kunigitan kun profunda religieco, ĉe simplanimaj anoj de pli humila socia sfero. Preskaŭ ĉiuj, eĉ lia eminenta gastiganto, malkovris mirigan scimankon pri la esencaj ecoj de la evangelio. Tamen lia parolo, kaj precipe la sekvinta diskuto, faris sur kelkajn tre profundan impreson. En ĉi tiuj li trovis kortuŝan spiritan malsaton, de ili mem nur malklare konsciatan. Li promesis sendi al ĉiuj ĉeestantoj ekzempleron de la Nova Testamento en Esperanto, kiel memorigilon pri lia vizito.

El komerca vidpunkto la vizito de Leonardo estis tute sukcesplena. La laboro super la delikataj aparatoj estis por la du viroj granda plezuro. Ambaŭ faris, unu al la alia, altvalorajn proponojn pri plibonigoj, ĉiu laŭ sia aparta sperteco. Post kvartaga forta peno, multaj eksperimentoj kaj paciencaj provoj ili kune ellaboris aparaton kun la esencaj trajtoj de la projektita patento de Leonardo, sed en kelkaj gravaj detaloj elstare supera je lia originala modelo. La maljuna profesoro estis treege kontenta pri la rezultato de la kuna laboro kaj ĝoje asertis, ke tiu feliĉa ellaboraĵo estos epokofaranta kaj ebligos al li pruvi siajn plej amatajn teoriojn. Kelkaj skeptikuloj,—li diris ekscitiĝe,—ja, enviemuloj kaj obstinaj teoriuloj, kiuj ĝis nun malestime rifuzis serioze konsideri la eblecon, ke ideo, radikale malsimila al la ilia, povas esti vera, tiuj estos devigataj konfesi, ke ili rajdadis sur ligna ĉevalo. Klaran rezonadon ili malestimis; ili nun havos pruvojn, mia kara amiko, okulvideblajn pruvojn, kiujn ili devos atenti. Precipe en via lando, sinjoro Marston, biologiaj antaŭjuĝoj mortas malfacile; eble pro religiaj kaŭzoj.

—Eble,—respondis la gasto milde,—sed, aliflanke, niaj scienculoj estas malpli ofte devigataj "manĝi"—kiel ni diras—siajn teoriojn aŭ vidi ilin disŝiritaj de aliaj.


La fino de la vizito de Leonardo alproksimiĝis. La morgaŭan matenon li volis survojiĝi hejmen, malgraŭ koraj petoj de siaj amindaj gegastigantoj resti pli longe. La vespero estis tre bela kaj sufiĉe varma. Profesoro Bogdanov proponis al sia gasto aŭ promenon en malgranda, sed bela parko ĉirkaŭanta la kampodomon, aŭ pririgardon de kolekto da interesaj sciencaj kuriozaĵoj. Leonardo ekrigardis la mildatrajtan vizaĝon de la grafino kaj ĝentile respondis:

—Ambaŭ proponoj estas ja same allogaj, sed precipe ĉar la nuna vespero estas la lasta por mi sub via gastama tegmento, mi plivole unue volas ekscii la preferon de via grafina moŝto.

Post interŝanĝo de kelkaj ĝentilaĵoj, kutimaj en tiaj okazoj, ili decidis promeni en la parko. Tio tre plaĉis al Leonardo, kvankam leciono pri sciencaj objektoj, donita de tia afabla klerulo, estus por li tre granda plezuro. Li volis havi okazon por remalfermi diskuton pri la celoj de sciencaj esploroj, rigardataj el pli alta vidpunkto, ol tiu, kiun la profesoro kutime okupis. Leonardo sincere bedaŭris, ke tia bonkora, altanima homo de vasta instruiteco havas tiel malvastan scion kaj ŝatkapablon pri spiritaj aferoj. Ankaŭ la delikatasenta, klera grafino ŝajne havis tre limigitajn konceptojn pri ili. Facila promeno, li esperis, donos al li oportunan okazon atentigi siajn geamikojn pri la realeco kaj graveco de la spirita flanko de la homa vivo.

Alportinte silkan ŝalon, la maljuna nobelo ame metis ĝin ĉirkaŭ la ŝultrojn de la edzino, kaj kun ĉarma, natura kavalireco proponis al ŝi la brakon, dirante:

—Ni ĝuu do ekstere ĉi tiun belegan vesperon, kaj utiligu ĝin per interŝanĝo de bonaj pensoj.

Kiam ili alvenis al la bordo de lageto, la profesoro haltis ĉe benko, sur kiu li kaj Leonardo sidis unu fruan matenon, priparolante peresperantan pacmovadon. Parolante preskaŭ solene, li diris:

—Sinjoro Marston, kara amiko, via vizito estos por ni neforgesebla. La kune pasigitaj tagoj, bedaŭrinde nur tro mallongaj, estis por ni tre feliĉaj tagoj, kaj ni dankeme konscias, ke via noblanimeco plenigis niajn korojn per deziro elspezi niajn fortojn pli ĝojoplene pro la homaro. Via senafekta koreco neesprimeble kortuŝis nin.—Sin turnante al sia edzino, li demandis:—Ĉu ne, karulino?

La grafino unue ekrigardis la edzon kun aproba rideto, kaj poste diris dolĉe al Leonardo:

—Tio estas vera; ni jam pli ol unu fojon konfesis tion, unu al la alia. Mi ankaŭ tre bedaŭras, ke via vizito jam finiĝas.

Ĉi tiuj vortoj, parolitaj kun evidenta sincereco kaj simplanimeco, plenigis la koron de Leonardo per feliĉa sento, kaj ankoraŭ pli profundigis la amon, kiun li sentis al tiuj bonkoraj kaj noblaj homoj. Li rigardis dum momento la malkaŝanimajn vizaĝojn de la paro iranta ĉe lia flanko, kaj diris laŭ sia trankvila, kaj pro tio impresa parolmaniero:

—Via granda varmkoreco devas respondi pri la ioma danĝereco de viaj paroloj, amikoj miaj. Ĉu vi ne konscias, ke oni bezonas neordinaran humilecon por ne morale difektiĝi per tiom da troa ŝatateco?—Ridetante li parolis plue post momento:—Nu, dirinte tion, kiel mi esprimos miajn proprajn sentojn, ne riskante akuzon pri la sama danĝereco? Okazas en la homa vivo elstarantaj epoketoj, kiuj estas pro sennuba feliĉo neforgeseblaj, kaj kiuj nepre animaltige influas la tutan postan vivon. Tian feliĉan epoketon mi pasigis ĉe vi; kaj mia koro estas plena de dankemo al Dio pro ĝi.

Leonardo trovis malmulte da malfacilaĵo rilate al enkonduko de la temo, kiun li celis. La interparolo sin turnis al novaj amikecoj, estigitaj sole de la spirito de Esperantismo. La grafino diris, ke Esperantismo estas nur faktoro, tamen tre grava faktoro, en la ĉiama penado de la homaro liberigi sin el memforĝitaj sociaj katenoj.

—Jes, tio estas tute vera, via grafina moŝto,—diris Leonardo, rigardante de ŝia al li suprenturnita vizaĝo al la vizaĝo de la enpense kapjesanta profesoro,—kaj similan aserton oni povas fari pri la scienco. La scienco en sia tuteco estas nur unu el multaj fazoj de la tuthomara serĉado al Dio; aŭ—ĉu mi plivole diru?—de la tutmonda penegado retrovi Dion.

Profesoro Bogdanov denove ekhaltis kaj rigardis la parolanton kun esprimo de surprizo kaj dubo.

—Se tio estas vera,—li diris milde,—mi certigas al vi, ke tre malmultaj sciencistoj konscias pri ĝi.

Leonardo rediris:

—Tre verŝajne ne; sed kiom da homoj, eĉ tiuj, kiuj pretendas titolon de pensuloj, konscias pri la plej alta destino de sia propra vivo?

La grafino demandis:

—Kio, do, laŭ via opinio, sinjoro Marston, estas la plej alta celo, kiun povas aŭ devas havi, ekzemple, la scienco?

La respondo venis post kelkaj momentoj:

—Plenumi sian parton, difinitan kaj necesan parton, en la jam aludita penegado en la direkto al Dio.

La trankvila certeco kaj la profunda konvinkiteco, kun kiuj Leonardo parolis, faris rimarkeblan impreson sur la gegrafojn. Metante manon sur la brakon de Leonardo, la profesoro diris kun granda mildeco:

—Vi estas tro granda viziulo por mi, kaj mi ne povus sekvi vin, se mi tion dezirus...

Lia edzino ĝentile interrompis lin, dirante kun ama, zorgoplena rigardo al li:

—Pro tio, karulo, ke vi tro multe laboradas super via speciala laboro. Via ĉiama enprofundiĝo en mikroskopaĵoj forprenas de vi la kapablon por pli vasta, viziista elrigardo! Se vi nur povus kredi je la ekzisto de spirita mondo! Ho ve, vi estas tro obstina materialisto.

La edzo ridetis.—La demando,—li respondis,—ĉu spirita mondo efektive ekzistas aŭ ne, ĝis antaŭ kelka tempo ne interesis min, kaj tio kaŭzis al la grafino iom da maltrankvilo. Sed de kiam mi aŭdis tiom pri supozitaj spiritistaj aferoj de unu el niaj najbaroj, mi trovas en ĝi sufiĉe da allogo—distriĝo, se vi volas—el pure akademia vidpunkto, kompreneble.

Leonardo demande ekrigardis la gegrafojn, kaj diris vigle:

—Malmultaj scienculoj en mia lando dubas en la nuna tempo pri la ekzisto de spirita mondo. Tre malĝojaj personaj spertoj eksterdubigis por mi ne nur la ekziston de la spirita mondo, sed ankaŭ la kredindecon de la aserto, ke malbonaj spiritoj okaze enloĝas homojn kaj regas iliajn agojn.

—Efektive?—Ho!—Samtempe ekkriis la gegrafoj kun demanda tono, montranta, ke ili deziras aŭdi ion pli pri ĉi tiu travivaĵo. Pensante, do, ke rakonto pri la historio de fraŭlino Haverford povos esti utila por liaj gastigantoj, Leonardo diris plue:—Se tio povas interesi vin, mi volonte rakontos al vi tre strangan historion, kiu profunde kortuŝas min, kaj kiu kaŭzas al mi grandan zorgemon.

Ambaŭ avide kaj kunsenteme petis lin tion fari. Dum ili malrapide reiris al la domo, Leonardo elokupis la atenton de siaj bonkoraj amikoj, parolante pri la terura ŝanĝo, okazinta en Delfino Haverford sekve de memvola submetiĝo al la regado de spirita estaĵo. Li priskribis la antaŭajn, estimindajn karakteraĵojn de la kompatinda virino, la ruinigon de esperiga knabo, kaj la influon, kiun havis ĉi tiu malfeliĉo sur la vivon de ties patro. Li rakontis al ili pri la promeso, donita al sia mortanta patro rilate al Lorna Prior, kaj pri la timo, kiun li sentadis, ke fraŭlino Haverford sub la influo de okultaj potencoj nun penos morale ruinigi la knabinon. Leonardo parolis kun granda seriozeco kaj kortuŝiteco, kiuj tre impresis liajn aŭskultantojn. Antaŭ la fino de la rakonto, la trio atingis, tra veranda pordo, la salonon. Tie, en la mezo de la ĉambro ili staris dum kelka tempo en la duonlumo, priparolante vigle, sed kun malsamaj sentoj, la psikologiajn demandojn, starigitajn de la ĵus aŭdita rakonto.

La blankhara, dolĉvizaĝa grafino rigardis la seriozmienan anglon kun varma korinklino kaj ekkriis:

—Kian teruran vidaĵon tio malfermas antaŭ ni; sed mi tute kredas je la realeco de tiuj aferoj.

Ŝia edzo aspektis pensema.—Kara amiko,—li diris—, ĉi tiu afero tre interesas kaj kortuŝas min, unue ĉar ĝi koncernas vin tiel intime; sed ankaŭ de psikologia vidpunkto ĝi estas, sendube, tre esplorinda. Nu, kiel vi jam scias, mia cerbo, ŝajne, ne estas konstruita por esplorado de supernaturaj aferoj. Mia kampo estas elserĉado de naturaj fenomenoj kaj leĝoj. Efektive pro tio, ke kelkaj eminentaj fizikistoj, sin enmiksinte en psikaj enketoj, pli-malpli sentaŭgiĝis por la laboro en siaj specialaj fakoj kaŭze de antaŭjuĝoj, mi tenis min tute flanke de tiaj demandoj. Almenaŭ mi penis fari tion. Sed tio estas por vi tre grava afero, kaj, antaŭ ol vi foriros, vi nepre devas viziti viron, kiu povos, se tio estas ebla, ĵeti lumon sur ĝin. Ĉu vi ne pensas, mia kara,—li demandis sian edzinon,—ke vizito al Bazilo Musatov tre interesos kaj eble helpos sinjoron Marston?

—Sendube,—respondis la grafino;—mi nur atendis oportunan okazon proponi ĝin, kaj mi estas certa, ke Bazilo Musatov tre interesiĝos pri tiu stranga afero.

La profesoro konsente ekbalancis la kapon kaj diris:

—Li estas stranga kaj kutime sindetenema homo, donanta al fremduloj impreson de malĝentilulo. Tamen li estas famekonata, kaj de la vilaĝanoj en la ĉirkaŭaĵo respektegata kiel sanktulo kaj kiel homo posedanta grandan potencon super ĉiuspecaj demonoj, sorĉaĵoj, k. t. p. Li loĝas en izola loko ĉirkaŭ dek verstojn de ĉi tie. Li scias iom la Esperantan lingvon kaj regule korespondas kun du aŭ tri alilandanoj pri psikaj aferoj. Sed, pro manko de buŝa ekzerciĝado, li parolas iom neperfekte. Ĉu vi volas viziti lin? Bone. Mi tuj ordonos pretigi la kaleŝon.

Survoje la profesoro sciigis al Leonardo multajn interesajn aferojn el la historio kaj pri la karaktero de Bazilo Musatov kaj samtempe kelkajn informojn pri nuntempaj religiaj statoj de la lando. Bazilo Musatov edukiĝis de avo, popo de vilaĝo en Vladim gubernio, honesta, severmora homo. Ne estante filo de popo, Bazilo ne estis devigata alpreni la saman, pastran okupon. Post la morto de la avo, Bazilo aliĝis al raskolniki t. e. malortodoksuloj. Pro sia maltima parolemo li suferis multe da persekuto kaj fine transportiĝis en Siberion. Tie—ĉu malgraŭ, ĉu sekve de teruraj travivaĵoj—malvolviĝis en li tre stranga, fervora religieco. Laŭ famo li suferadis ĉiajn insultojn, ĉiajn mizerojn senplende kaj ĉiam ame benante siajn turmentantojn. Li havis, oni diras, misteran povon sanigi malsanulojn per simpla manpremo aŭ milda frotado de la doloranta loko. Kiam, en la jaro 1905, eliris proklamo, stariganta en Rusujo religian liberecon, li revenis kun areto da sekvantoj. Sed certe estas, ke li ŝuldas sian liberecon ne al tiu proklamo, sed al unu mirinde nobla ago. Li sanigis de epilepsio aŭ—kiel oni asertas—liberigis de malpura spirito la solan, amegatan filon de la tiea guberniestro, kvankam ĉi tiu antaŭe traktadis lin kun granda krueleco. Liaj sekvantoj, plejparte nur ŝajn-ortodoksuloj, nun reiris malkaŝe al sia sekrete tenita kredaro. Multaj faris tion tuj post tiu proklamo; kaj, laŭ ĵusa raporto, la ortodoksa eklezio perdis multe da anoj.

Bazilo kun sia sekvantaro unue loĝiĝis en Moskvo kaj poste en Peterburgo. Tie ili aliĝis al tiu nova organizaĵo, la Bratzyfratetoj. La Bratzy predikas pri diversaj moralaj temoj koncernantaj la ĉiutagan vivon, kaj konsolas tiujn, kiuj venas al ili kun koroj vunditaj kaj premitaj en batalado kontraŭ neegalaj, konfuzaj vivokondiĉoj. Sendube li celis inspiri al ili sian propran religian fervoron kaj alprenigi al ili sian apartan kredaron pri spirita vivado. Sed, malsukcesinte, Bazilo forlasis Peterburgon kaj sin retiris en izolan kampodomon, ĉagrenita reformemulo. Malgraŭ siaj strangaj ideoj kaj bigota fido je si mem, li estas profunda pensulo kaj senduba noblulo, al kiu oni povas multe pardoni. Li tenas kaj sentime disvastigas opiniojn, kiuj nepre alvenigus ĉiujn aliajn en konflikton kun la guberniestro, sed ial oni ne volas aŭ ne kuraĝas tuŝi lin.

Leonardo aŭskultis kun vigla intereso la rakonton de la maljuna profesoro kaj plezure antaŭrigardis konatiĝon kun tia neordinara persono. Subite la kaleŝo haltis. Jam noktaj ombroj falis, kaj plena silento regis en la ĉirkaŭaĵo. Mallarĝa, falĉilforma luno ĵetis inter malrapide preterpasantaj nubetoj malhelan lumon sur la pejzaĝon, kies unutoneco malrigidiĝis nur per kelkaj strangaformaj salikoj, starantaj ĉe la bordo de dormeme serpentumanta rivereto. Elkaleŝiĝinte, la du viroj iris laŭ mallarĝa, malglata vojo, gvidataj de servisto kun lanterno, kaj post nemultaj minutoj atingis la hejmon de la sanktulo. Responde al demando de Leonardo, la grafo diris:

—Ne, Bazilo Musatov ankoraŭ ne enlitiĝis, li foruzas multe da "noktomeza oleo"; sed lia domistino, maljuna Sonjo Dmitrijevna, tre verŝajne jam ronkas, metinte la noktomanĝon en kaserolo sur la fornon. La sanktejo de nia amiko troviĝas ĉe la malantaŭa flanko de la domo, kaj sendube ni baldaŭ vidos lumon de kandelo lumigantan ĝian fenestreton.

En la duonlumo Leonardo povis nur vidi, ke la domo estas malnova, plejparte ligna konstruaĵo, iom pli bonaspekta, ol la ordinara rusa farmdomo de tiu distrikto. Du lignaj kaj iom nefirmaj peronoj kondukis al mallarĝa verando, okupanta la tutan larĝon de la domo. Super ĉi tiu verando, kaj super partoj de la du apudaj flankoj de la konstruaĵo, troviĝis dua, tegmentita verando kun krude ornamitaj, fenestrosimilaj arkaĵoj. La rusa nobelo la unua supreniris la ŝtuparon kaj frapis la dompordon. Leonardo sekvis, per la rigardo esplorante la strangan fasadon. Post kelkaj momentoj la pordo malfermiĝis, kaj sur la sojlo aperis mezgranda, larĝaŝultra viro, vestita per longa, paltosimila surtuto el malhela ŝtofo kun leda zono. La lumo de la lanterno nur montris, ke lia vizaĝo estas kovrita de nigra barbo. Malrapide li malfermis la pordon kaj trankvile, preskaŭ reve, rigardis la venintojn. Subite li ekparolis ruse:

—Ho! Via grafa moŝto. Tio estas vi? Kun amiko. Bone. Envenu, mi petas. Tia malfrua vizito surprizas min; sed, supozeble, grava afero alvenigas vin.

La sinteno kaj parolmaniero de la viro montris plezuron kaj simplan dignon kun tuta malesto de la humileco, kiun Leonardo dum sia vizito tiel ofte rimarkis ĉe subuloj alparolantaj superulojn. Ili eniris iom vastan, krude meblitan ĉambron, lumigitan per lampo staranta sur komodo. La profesoro respondis Esperante, parolante malrapide:

—Bonan vesperon, Bazilo Musatov. Mia amiko, sinjoro Leonardo Marston, estas famekonata angla Esperantisto, kaj mi kondukis lin ĉi tien, por ke li povu priparoli kun vi tre interesan okazaĵon, kiu, laŭ lia opinio, klare pruvas la eblecon esti regata de malpuraj spiritoj.

—Ho, via moŝto,—demandis la religiulo ruse,—ĉu li do konvertis vin?

—Tute ne,—respondis la profesoro, iomete embarasite de la neatendita demando,—tamen mi estas jam malpli inklina aserti la neekziston de spiritaj estaĵoj.

—Kuraĝiga ŝanĝo;—diris solene la nigrabarbulo kaj, sin turnante al Leonardo, ekprenis ambaŭ liajn manojn. La plena lumo de la lampo nun montris al tiu lasta la rimarkindajn trajtojn de la kamparano. Lia vizaĝo unuavide estis nedelikata, preskaŭ maldelikata kaj ŝajne apartenis al la vulgara tipo de tiu parto de la lando. Lia malhela hararo kaj longa barbo estis nekombitaj. Sed la frunto estis la frunto de sentima pensulo, kaj liaj iom enkavigitaj, malhelaj okuloj, malantaŭ superpendantaj, vilaj brovoj, montris neordinarajn inteligentecon kaj animplenecon. Kelkaj sulkoj ĉirkaŭ la buŝo kaj en la kavaj vangoj vidigis, ke multaj suferoj kaj ĉagrenoj maldolĉigis al li la vivon. Tamen por simpatiaj okuloj la plej karakterizaj trajtoj de la viro estis forta volpovo, strange intermiksita kun kortuŝa mildeco.

Ambaŭ viroj esplore rigardis unu en la okulojn de la alia. Bazilo Musatov la unua ekparolis, uzante la Esperantan lingvon, malrapide, haltade:

—Ĉu la lumo de la Dia amo jam lumigis vian animon?—li demandis, sed tuj aldiris:—mi ekvidas, ke ĝi lumigis. Sciigu al mi, frato, mi petas, kial vi venis ĉi tien. Parolu malrapide kaj simple.

Metinte kun dignoplena mieno tri krudajn seĝojn apud la fornon, li invitis siajn gastojn sidiĝi.

Per malmultaj kaj simplaj vortoj Leonardo denove rakontis sian strangan historion. Sentante, ke li parolas al persono, kiu plene simpatias kun li kaj plene komprenas lin, li prezentis la okazintaĵojn kaj siajn proprajn konkludojn el spirita vidpunkto.

Bazilo Musatov aŭskultis seriozmiene kaj kun videbla kortuŝiĝo, preskaŭ ne formetante la okulojn de la alloga vizaĝo de la anglo. Kelkfoje li konsente ekbalancis la kapon, kaj du aŭ tri fojojn li devis peti la profesoron, ke li afable traduku por li rusen frazon, kiun li ne tute komprenis. Poste li pene respondis kun kelkfoja helpo de la grafo. Lia esprimplena vizaĝo ardis pro profunda emocio kaj fervora deziro, ne nur doni al sia fremda vizitanto la utilon de sia propra sperto, sed ankaŭ malfermi la okulojn de sia najbaro je la realeco de la spirita mondo. Ofte estis por la aŭskultantoj dolore vidi lian grandan penon esprimi siajn pensojn per nesufiĉa lingvaĵo. Li fervore parolis pri la baraktoj de sia animo en marĉoj de malbonaj pasioj; pri la terura batalado, kiun li eltenis kun potenculoj, volantaj entiri lin en ankoraŭ pli profundajn abismojn.

—Mi scias,—li ekkriis pasie,—kion signifas esti en la tenego de malbonaj, mensogemaj demonoj, kaj mi scias la ekstazan ĝojon esti liberigita el ilia potenco de la ama korfavoro de Dio. Liberigite, mi petegadis la Dian Patron kun larmoj kaj ĝemado en la daŭro de multaj sendormaj noktoj, ke Li donu al mi la povon spirite eltrovi malbonajn supernaturulojn por la utilo de simile turmentataj animoj, kaj liberigi ilin. Sed multajn lecionojn mi devis ellerni, antaŭ ol mi ricevis tiun kapablon. Kelkajn el tiuj lecionoj mi tre dezirus komuniki al vi, sinjor’ anglo.

Al la streĉe aŭskultantaj vizitantoj Bazilo rakontis plue, kiel, post longaj fastoj kaj preĝoj, li kapabliĝis kontraŭstari kaj kelkafoje elpeli demonojn. Malfeliĉe Leonardo ne povis kompreni ĉion, kion li diris, kaŭze de troa ekscitiĝo, kun kiu li parolis, kaj iom tro laŭvorta traduko el lia gepatra lingvo. Fine la nigrabarbulo diris:

—Mi sufiĉe bone konas la agadon de via "Societo por Psikaj Enketoj" per Esperanta gazeto "La Spirita Mondo", kiun unu el miaj korespondantoj en Parizo regule sendas al mi. Sendube multaj honestaj ... Ljuboznatelnie?—via grafa moŝto,—li demandis, sin turnante al la profesoro.

—Sciavidaj—tradukis ĉi tiu.

—Dankon;—sciavidaj homoj sin okupas per tiuj spiritistaj enketoj, sed ho! Kiom ilin trompas mensogantaj demonoj, kaj kiom ili endanĝerigas kaj efektive ruinigas multajn homojn, pleje malsaĝajn virinojn. Jen la malnova deziro ... obnaruĵit razvernut—mi petas, via moŝto?

—Malvolvi, malkaŝi, eltrovi misterojn.

—Dankon;—malnova deziro eltrovi spiritajn misterojn, kiujn Providenco saĝe kaŝis antaŭ ni. Ili uzas danĝerajn, malpermesatajn rimedojn, kiuj povas nur konduki, laŭ malĝustaj vojoj, for de Dio, al malfeliĉego.

Leonardo estis tre kontenta renkonti spertulon, kiu tiel plene samopiniis kun li. Dirinte sian kontentecon, li demandis:

—Nu, kara amiko, kiujn lecionojn vi devis lerni?

Elesplore kaj kun videbla korinklino rigardante en la vizaĝon de la fremda vizitanto, la kamparano respondis solene:

—Antaŭ ĉio, unu lecionon, frato, la lecionon pri la ... ĉiopova ... ne, tio ne estas la ĝusta vorto ... la ĉion venkanta potenco de la amo. Malamo faras, aŭ plibone, efikas neniom, eĉ ne kontraŭ demonoj. Memoru, ke vi havas aferon ne nur kun malbonaj, spiritaj estaĵoj, sed ankaŭ kun homaj estaĵoj. Se vi volas venki homajn korojn, eĉ korojn en tenego de demonoj, lasu vian propran koron pleniĝi per Dia amo. Nenio povas kontraŭstari ĝin. La mondo ankoraŭ ne konas la potencon de la amo. Multaj malbonaĵoj nur venkiĝas de amo; pli multaj, ol kiom homoj supozetas. Malamo kaj malestimo estas senpovaj kontraŭ demonoj; ili nepre superos vin en batalejo de malbonaj pasioj. Ne malamu. Ĉu vi memoras—kompreneble vi scias ... igumamma ... mi petas, mia grafa amiko ... ho, jes, citaĵon el la Skribo de Sta Judaso?—Li serĉis momenton en sia surtuto kaj eltiris pale verdan volumon, Esperantan Novan Testamenton.—Jen ĝi estas: "Sed Miĥaelo, la ĉefanĝelo, kiam, en kontraŭstaro al la diablo, li disputis pri la korpo de Moseo, ne kuraĝis lin akuzi insulte, sed diris: ‘La Sinjoro vin riproĉu’."

Bazilo Musatov fermis la libron kaj malrapide reenpoŝigis ĝin. Ambaŭ vizitantoj atendis ĝis li parolos plue. Tion li faris post momento, dirante:

—Kaj la dua leciono estas jena: gardu vin, ke via motivo estu pura. Vi devas agi mal... malegoiste, en simpleco de l’ koro, timante Dion. Estas ja danĝera afero kontraŭstari supernaturajn potenculojn kun ... kio estas la ĝusta vorto? ... kun dividita koro. La povo kaj la gloro alskribiĝu al la Eternulo.

Dum kelka tempo Leonardo rigardis enpense en la lumon de la lampo. Li ne povis malkompreni la rektan inspiron de la stranga kamparano, nek lian naivan supozon, ke li povos akiri superecon super la terura demona estaĵo reganta fraŭlinon Haverford. Fine li diris:

—Frato Bazilo, tio estas por mi gravega vizito: Vi malfermis antaŭ miaj okuloj novan vojon. Mi neniam forgesos viajn lecionojn. Mi dankas vin.—Li leviĝis kaj varme manpremis la vilaĝanon, aldirante:—Sed mi ekvidas, ke nia nobla amiko montras signojn de laciĝo, kaj, cetere, ni devas ne stari inter vi kaj via noktomanĝo, kiu, mi timas, difektiĝas sur la forno.

En la daŭro de la veturo hejmen Leonardo kaj la profesoro malmulte parolis. Ambaŭ estis okupitaj de siaj propraj pensoj. Ĉiu sentis, ke la medito de la alia estas tro serioza por enmiksiĝo; kaj ĉiu demandis sin, kiaj pensoj trapasas la kapon de la alia, kaj kia estos la sekvo de la ĵusa vizito rilate al lia propra vivo.

ĈAPITRO V

Leonardo revenis hejmen post unutaga resto en Londono. Tie li konsiliĝis kun siaj prokuristoj pri gravaj aferoj rilate al la sekreta heredaĵo kaj vizitis Malkomon Vincent ĉe sia amiko, doktoro Garner. Kun ĝojo li trovis, ke la pliboniĝo de la junulo estas, kvankam nerapida, tamen seninterrompa kaj esperplena.

Survoje de la stacidomo Linkfield li renkontis Lornan Prior kun hokeo-bastono en unu mano kaj ĉapelo en la alia. Ŝi salutis lin kun gaja rideto kaj montro de senartifika ĝojo. Ricevinte sciigojn pri la feliĉa paso de lia longa vojaĝo kaj pri la farto de Malkomo, ŝi ekkriis:

—Ho, sinjoro Marston, mi tiom senpacience atendis vian revenon! Lastan sabaton la patro, Malkomo kaj mi ricevis de viaj amikoj, gesinjoroj Harding el Elmcroft, invitokartojn al festeto, okazonta venontan merkredon. Sendube vi trovos vian invitilon inter la leteroj, kiuj atendas vin—tia amaseto, kuŝanta sur via skribtablo! Bedaŭrinde kompatinda Malkomo ne povos iri, kaj la patro, malgraŭ miaj petegoj, ne volas akcepti. Sed li permesis al mi iri sub via kompetenta prizorgo.

—Bone, virineto. Mi bedaŭras, ke via patro ne volas iri—la distriĝo farus al li bonon—sed, verdire, mi ne supozis, ke li akceptos la inviton. Nu, volonte mi prenos sur min la gravan taskon deteni vin de petolaĵoj. Mi estas tre kontenta, ke gesinjoroj Harding ankaŭ invitis vin. Ili estas tre ĉarmaj kaj afablaj homoj. Ĉu vi jam respondis?

—La patro skribis hieraŭ pro mi, akceptante, en la okazo se mi povos akompani vin.

—Ĉu via onklino Delfino ankaŭ ricevis invitilon?

—Mi supozas, ke ne. Ŝi ne aludis ĝin. Morgaŭ aŭ postmorgaŭ ŝi iros ien al la marbordo, verŝajne por siaj nervoj. Sed kial vi aspektas subite tiel seriozmiena?

—Ĉu mi aspektas seriozmiena?—Leonardo demandis distrite.

—Jes,—respondis la knabino riproĉeme,—kutime via vizaĝo havas tre trankvilan, senpasian aspekton, kiel statuo ĉizita el kolorita marmoro, kvazaŭ vi vivadas en animoregionoj alte super ni ordinaraj mortemuloj. Sed kelkafoje dum la lastaj monatoj mi rimarkis, ke vi aspektas tre serioza, tro serioza; efektive. Kaj antaŭ momento via vizaĝo alprenis mienon, kvazaŭ subite la zorgoj de la tuta mondo surmetiĝus sur viajn ŝultrojn.

Leonardo devigis sin rideti.—Oni diras,—li respondis,—ke karakteriza trajto de la tipa, moderna fraŭlino estas troa troigemo. Mi vidas, ke ankaŭ vi, Lorna, suferas de tiu nuntempa, malbona tendenco.

—Ho, sinjoro Marston,—rediris la knabino kun ŝajnige alprenita digna mieno,—oni ne lernigis al vi troan ĝentilecon en Rusujo. Efektive! Mi ne vidas en mi tipe modernan fraŭlinon; dankon! Sed,—ŝi aldiris gaje,—mi devas ne malpaciĝi kun vi en la nuna tempo, pro timo ke vi rifuzos konduki min al Elmcroft. Mi devas konfesi, ke mi antaŭsentas grandan plezuron. Tio estas ja la unua invito, kiun mi ricevis al festeto en malnova, historioriĉa domego. Ho! kiel ofte mi deziregis rigardi de proksime tiun belan, pentrindan konstruaĵon; sidi en la kiosko, kie malfeliĉa Lady Hilda Etherington verkis siajn malgajajn, sed tiel belajn versaĵojn; kaj trapasi la herbejon, kie la du kuzoj, Arturo Hampton kaj Paŭlo Falkoner, tiel furioze duelis pro la amo de bela Dora Moffat. Mi ankaŭ tre deziras konatiĝi kun sinjorino Harding. Oni jam priparolas ŝin en la ĉirkaŭaĵo kiel treege ĉarman bonan, kaj ankoraŭ tre belan virinon. Mi adoras belecon kunigitan kun boneco.

Leonardo ekrigardis kun konsenteco la animplenan vizaĝon de la knabino, lumigitan de junula viveco. Vespera venteto flirtigis ŝiajn brunajn harojn, kiujn radioj de la subiranta suno delikate origis. Ŝi aspektis bela, korpura, bona.—Jes, Lorna,—li diris,—noblanimeco kaj boneco kunigitaj estas elementoj de granda, malofta ĉarmo. Boneco, precipe en sia plej alta grado, sankteco, ĉiam beligas; sed ekstera beleco ne ĉiam estas signo de boneco; male, ĝi ofte fariĝas malhelpo al boneco.

—Jes, mi tute konsentas kun vi, kaj certigas vin, ke mi multe pli sopiras esti bona, ol esti bela. Sed, ho, mia animo raviĝas de la belo en ĉio ĉirkaŭ mi. Mi ne povas ne esti ravata. En ĉio bela mi vidas kvazaŭ la vizaĝon de Dio. Jen, rigardu, sinjoro Marston, tiun belan malleviĝon de la suno kun tia riĉo da harmoniaj koloraĵoj. Ĉu iu povas rigardi tian vidaĵon, ne sentante sanktajn emociojn kaj inklinon adori?—

La pensemaj okuloj de la viro sin turnis denove, post rigardo al la rimarkinde bela sunsubiro, kun nova sento de plaĉo kaj admiro al la entuziasmigita vizaĝo de la knabino ĉe lia flanko. Lorna ne rimarkis lian admiran rigardon; ŝian atenton ensorĉis la ardanta okcidenta ĉielo.—Ĝoju,—li diris,—pro nobliga amo al la belo; ĝi estas altvalora donaco. Nu, viaj vortoj rememorigas al mi kelkajn frazojn el via lasta letero, pri kiu de mia reveno el Svisujo mi deziris paroli kun vi. En tiu letero vi skribis pri kunvenoj, kiujn vi ĉeestis en Londono, kaj kiuj donis al via vivo novan inspiron, novan celon. Mi tre volus scii iom pli pri tiuj kunvenoj. En la nuna tempo tiom da ŝajne bonaj, sed vere insidaj ideoj elmetiĝas, ke oni devas esti tre singarda.

Ili nun alproksimiĝis al vojkruciĝo. La ĉefvojo kondukis rekte antaŭen al la vilaĝo, kie troviĝis la domo de Leonardo, kaj flanka vojo tra bela erikejo al la malnova hejma bieno de la familio Vincent. Ĉe la lastaj vortoj de Leonardo Lorna malrapidigis siajn paŝojn kaj kun signoj de ioma konfuziĝo surmetis al si la ĉapelon, zorge fiksante ĝin per du pinglegoj.

—Jes,—ŝi respondis, ne rigardante la demandinton, kaj penante paroli fervore,—mi tre ŝatas la okazajn kunvenetojn en la domo de sinjorino Dunlop kaj aliaj. Oni tie renkontas tre agrablan kaj bonan societon. La temoj pritraktataj ofte estas "la artoj en la servo de la religio" kaj ... "la dediĉo de ĉiuj ... pensoj al la venonta gloro de Mesio sur la tero". Sed mi devas ne reteni vin; vi certe deziras rapidi hejmen, kaj mi volas esti en la domo, kiam la patro revenas por la temanĝo.

Leonardo rimarkis la embarason, tiel neordinaran ĉe la knabino, kaj ioman malinklinon priparoli tiujn kunvenojn. Li ne povis ne senti surprizon kaj ĉagreneton. Ĝis tiam Lorna montris al li ĉiam plenan, kvazaŭ infanan konfidon kaj kun kortuŝa malkaŝemo lasis lin partopreni ŝiajn ĝojojn kaj malĝojojn. La sprita kaj sciama knabino ĉiam volonte venis al li kun siaj intelektaj kaj spiritaj malfacilaĵoj kaj avide aŭskultis lian instruon pri interna vivado kaj memkulturado. La egalanima vizaĝo de Leonardo, tamen, ne montris la pensojn, pasantajn tra lia kapo. Laŭ sia kutima milda parolmaniero li diris:

—Bone, kuru do hejmen. Laŭvole vi povos sciigi al mi iom pli pri tiu nova kulto sur la vojo al "Elmcroft".

Kelkajn tagojn poste, kabrioleto, tirata de bela, vigla ĉevalo, laŭiris tre plaĉan ĉefvojon en la graflando Hertford en la direkto al "Elmcroft". Leonardo sidis sur la veturigistejo, kondukante, kaj ĉe lia flanko, sur iom pli malalta loko sidis Lorna. Malantaŭ ili, sub lakea sidejo vidiĝis du malgrandaj valizoj. La frua posttagmezo estis tre bela; pli idealan aŭtunan tagon gesinjoroj Harding ne povus elekti por sia festeto. La du kunveturantoj babilis gaje. Ambaŭ plene ĝuis la rapidan iradon tra la ĉarma, sunlumigita kamparo. En la daŭro de duonhoro la vojo kondukis ilin laŭlonge de la dorso de alta teraĵo. Ambaŭflanke etendiĝis, videbla ĝis distanco de preskaŭ dek mejloj, tre okulplaĉa, ondoforma pejzaĝo, prezentanta belajn, ĉiam ŝanĝiĝantajn vidaĵojn.

Lorna estis en serena humoro, plena de feliĉaj antaŭsentoj tiaj, kiajn nur facilkora juneco povas estigi. Jen ŝi faris al sia kunulo demandojn pri supozeblaj programeroj de la festeto aŭ pri renkontotaj gastoj; jen ŝi petis la amikon paroli pri sia libertempa vojaĝo en Svislando aŭ pri liaj travivaĵoj en Ruslando. Gaje ŝi ekkriis:

—Ho, kiom mi antaŭĝuas vian parolon! Mi nur aŭdis vin paroli kelkfoje en la vilaĝo kaj unufoje en Londono ĉe Esperantista kunveno, kiam mi ankoraŭ ne povis plene kompreni "nian karan lingvon". Nun vi estos en via elemento, kaj mi tre esperas, ke ĉiuj forportos iom el la fajro de via entuziasmo.

Leonardo ne povis ne rideti.

—Ni esperu al la efiko de tiu fajro,—li respondis serene,—sed ne supozu, ke ĉiuj el tia multspeca aŭdantaro estas tiel impreseblaj aŭ tiel entuziasmigeblaj, kiel vi, Lorna.

Dum kelka tempo ambaŭ silentis, okupitaj de siaj propraj pensoj, konsciante egalmezure la ĉarmon de senĝena, ama kunuleco. Leonardo reveme sin amuzis per sia vipo, ludeme tuŝetante per ĝi la dorson de la ĉevalo kaj aŭskultante la ritman sonon de ĝiaj hufoj. Lorna ĉirkaŭrigardis enpensiĝe. Subite ŝi ekparolis fervore:

—Kiel bela estas la mondo, sinjoro Marston! Sufiĉe bela, mi kelkfoje pensas, por la "miljaro", se nur la koroj de la homoj estus en harmonio kun la beleco kaj la boneco ĉirkaŭ ni.

—Jes,—respondis Leonardo,—kaj tio denove rememorigas al mi vian lastan leteron. Babilu iom pri via nova kulto.

La junulino, ĵetinte kaŝitan ekrigardon al la firma profilo de la kunveturanto, klinis la kapon kaj iom nerveme kunfrapetis la lakitajn pintojn de siaj novaj ŝuoj. Plivole ŝi ne parolus pri siaj novaj konatoj en Londono, timante, ke ŝia prudenta, singardema amiko iel malaprobos ilin. Sed eĉ ne unu momenton ŝi demandis sin, kian rajton li havas, kontroli ŝiajn aferojn.

—Ho,—ŝi respondis kun sufiĉe gaja tono,—tio ne estas nova kulto, sinjoro Marston. Mi jam sciigis al vi kelkajn temojn, kiujn oni pritraktas. Lastan fojon,—ŝi diris plue kun ekmontro de profunda sento,—sinjorino Lula N. Hogan, virino de granda spiritopleneco kaj mirinda klereco, parolis pri baldaŭa dua apero de la Mesio kaj pri jam amasiĝantaj signoj, antaŭombrantaj ĝin.

—Jes; ekzemple?

Lorno ne tuj respondis.

—Nu,—ŝi diris post momento,—la signoj estas ja multaj. Antaŭ ĉio inspirita sopiro de la kristanaro kaj de kelkaj alikultanoj; la priprofetita apero de "energio de eraro", erarigaj instruistoj, ĝenerala preteco kaj multaj aliaj. Poste sinjorino Selinda Paul priparolis belege kaj inspire la bezonon pri tujaj preparoj por la bonvenigo per ĝisfunda korpuriĝo. Iu sinjoro Mirza M. Heilman, la ĉefa instruisto, kiun oni ŝajne respektegas, voĉlegis kelkajn treege belajn poemojn, verkitajn de li mem. En unu el ili li rave priskribas la belegecon de purigitaj animoj kaj la eldiecon de pura amo, belo, ĝojo, ktp. En alia li prikantas majstre, mi certigas vin, majstre, la mallumecon de pekopremegata mondo kaj, kontraste, la aperontan, radibrilan lumon de la "Suno de Justeco". Sed la plej ĉarma parto de la kunveno estis la lasta: violonludo de sinjoro Heilman. Neniam antaŭe mi aŭdis—kaj mi dubas, ĉu vi iam aŭdis—tian ĉielecan ludadon. Mi ne povas priskribi ĝin. Kiel mi povus? Mi nur scias, ke ĝi ekprenis mian tutan animon; ke ĝi tremetigis ĉiun fibron de mia spirita estaĵo, kaj, je la fino, ĵetis min en ekstazon de spirita ĝojo.

La veturilo nun alproksimiĝis al la enirejo de la parko, ĉirkaŭanta la malnovan domegon de la familio Morland. Leonardo ekstreĉis la kondukrimenojn kaj povis nur diri, kiam ili atingis la duonrondan placon ĉe la pordistejo:

—Nu, nu, Lorna, nur ne perdu la prudenton. Fantaziemaj entuziasmulinoj, kiel vi, bezonas multe da balasto por ne kapturniĝi.

Malrapide li irigis la ĉevalon tra granda, bela pordego el forĝita fero kaj afable salutis aperantan maljunan pordiston.

—Bonan tagon, sinjoro,—respondis ĉi tiu,—volu vin turni maldekstren malantaŭ la arbareto.

Tuj kiam ili preterpasis la pordistejon, Leonardo demandis Lorna’n:—Kiu enkondukis vin en tiun rondon?

—Sinjorino Robinson.

—Sinjorino Robinson? Kiu estas ŝi?

—Amikino de onklino Delfino.

—Hm!

—Ho, sinjoro Marston, rigardu, kia belega vidaĵo!—

La vidaĵo, nun prezentiĝanta al la kunveturantoj, efektive pravigis la entuziasman ekkrion de la knabino. Vasta panoramo de frapanta ĉarmo etendiĝis antaŭ iliaj okuloj: pli ol kvadrata mejlo da ondoforma kaj tre diversaspekta teraĵo. En ĝia mezo, kvazaŭ bela juvelaro, staris la domego, turohava kaj parte hederokovrita konstruaĵo. La vitra, kupolsimila tegmento de oranĝerio, ĉe ĝia dekstra flanko, brilis en la posttagmeza suno kiel grandega diamanto. Antaŭ la domo kuŝis, kiel helverda tapiŝego, glata, dekliveta ebeno. Tie ĉi kaj tie vidiĝis, en tre plaĉa diverseco, kelke da herbejaj terpecoj inter arbetaĵoj kaj aretoj da majestaj kverkoj aŭ ulmoj. Rimarkinda trajto de la rava pejzaĝo estis la multediversaj aŭtunaj nuancoj de la arboj, variantaj de orflava koloro de velkintaj betulfolioj ĝis malhela verdo de pinoj, kiu, en la malproksimeco, aspektis malhela bluo.

Ravite, Lorna denove ekkriis:

—Kia paradizo, sinjoro Marston!

Post kelkaj minutoj la kabrioleto haltis antaŭ la portiko de la domego, sur kies perono jam staris gesinjoroj Harding. Servistoj alkuris, por prizorgi la ĉevalon. La vizaĝoj de la gastigantoj vidigis sinceran plezuron.

—Mi ĝojas revidi vin, maljuna knabo,—gaje ekkriis sinjoro Harding, forte skuante la manon de Leonardo.

Post ĝojoplena rigardo en la vizaĝon de la altkreska viro, sinjorino Harding sin turnis al Lorna:

—Bonvenon al vi,—ŝi diris afable, premante la manon de la knabino,—vi do estas fraŭlino Prior. Mi jam konas vin per la priskriboj de sinjoro Marston. Mi esperas, ke ni estos bonaj amikinoj.

Lorna rigardis la imponan, bonguste vestitan sinjorinon sen ĝeno, kun natura scivolemo, laŭ sia impulsema, varmkora karaktero:

—Dankon, sinjorino Harding,—ŝi respondis,—mi estas certa, ke ni estos. Ankaŭ mi ofte aŭdis sinjoron Marston paroli pri vi kaj pri sinjoro Harding.

Dum Leonardo kaj sinjorino Harding interŝanĝis salutojn, dikmalalta sinjoro Harding proponis siajn ĝentilaĵojn al Lorna. Lia bonkora vizaĝo malkaŝe montris la plezuron, kiun donis al li la alveno de ĉarma knabino. En li videble du inklinoj konkuris: deziro montri dignan ĝentilecon, kiel gastiganto en lorda domego; kaj lia denatura gaja senceremonieco. Ili eniris, gaje babilante, vastan, preskaŭ kiel salono meblitan vestiblon, el kiu bela, marmora ŝtuparo kondukis al supraj etaĝoj. Sinjorino Harding diris:

—Kelkaj el la gastoj ĵus ekiris sub la gvido de sinjoro Chapman, la famekonata geologo, por esplori interesan rokaĵon en la parko. Aliaj sidas sur teraso malantaŭ la oranĝerio, ĝuante la plaĉan sunbrilon. "La honorinda" Algernon Villiers—sendube vi konas lin, fraŭlino Prior—estas en la bilardejo, ludante kun fraŭlino Douglas, lertega ludantino, kiu penas humiligi lin.

—Kaj seson da gastoj ni ankoraŭ atendas,—aldiris sinjoro Harding.

Post kvaronhoro Leonardo kaj Lorna, refreŝiĝinte en la dormoĉambroj difinitaj al ili, estis kondukitaj de sinjorino Harding al la teraso kaj prezentitaj tie al kelkaj malgrandaj grupoj da gaje babilantaj gastoj. Leonardo konis neniun el tiuj lastaj, sed preskaŭ ĉiuj ŝajne jam sciis, ke li venos kaj ke li estas unu el la honorataj invititoj. Rimarkinte, ke du junaj sinjorinoj portas la verdan steleton, Leonardo alparolis ilin Esperante.

—Ho!—ekkriis la pli juna verdstelulino,—vi ne rekonas nin, sed ni ambaŭ ĉeestis la kongreson kaj aŭdis vin fari vian belan paroladon. Nun ni atendas kun plezuro vian alparolon hodiaŭ vespere. Kia domaĝo, ke vi ne povos paroli en nia kara lingvo!

La alia Esperantistino sin turnis al Lorna, dirante en Esperanto:

—Ni ankaŭ aŭdis, ke vi venos, kaj ke vi estas lerta samideanino. Ni estas tre feliĉaj renkonti vin, kaj ni ĉiuj devas eluzi la okazon por propagandi nian movadon.

Ĉe ĉi tiuj vortoj envenis tra fenestra pordego de la oranĝerio sinjoro Villiers, kondukante malaltkreskan, mezaĝan sinjorinon kun bonhumora vizaĝo.

—Nu,—demandis sinjoro Harding laŭte kaj petole,—kiu gajnis la konkuron; he, sinjoro Villiers?

La triumfa rigardo ekaperanta sur la vizaĝo de la sinjorino estis sufiĉa respondo. La honorinda Algernon penis aspekti bonhumora kaj indiferenta.

—Ho ve,—li respondis kun sindeviga rideto,—la pilkoj kondutis kontraŭ mi hodiaŭ tre mallojale, dum ili senkonscience favoris fraŭlinon Douglas, simple falante en la poŝojn propravole. Sed tre verŝajne mi estis distrita, antaŭsentante la plezuron ĝuotan en ĉi tiu ĉarma societo. Kaj jen, kvazaŭ kiel kronaĵon de mia ĝojo, mi ekvidas sinjoron Marston kun lia ĉarma amikino, fraŭlino Prior.—Alirante la nove alvenintajn, li diris kun afekta ĝentileco:—Per mia honoro: la leono kaj la florkrono de la tago! Kiel vi fartas? Kaj vi?

La dika figuro de sinjoro Harding aliris la grupon kaj, petole ridetante, li diris, sufiĉe laŭte, por esti aŭdata de ĉiuj sur la teraso:

—Nova divenotaĵo, gesinjoroj: Kun forto alvenis dolĉo.

—Ho, sinjoro Ŝimŝon,—rediris lia edzino gaje,—ĉesigu viajn ŝercojn; vi estas eĉ pli malbona petolulo, ol sinjoro Villiers. Cetere vi certe ne donacus al ĉiu diveninto novan veston.

—Nu, sinjorino Filiŝtino,—rediris sinjoro Harding ridante,—mi certe donacus, se vi ne aludus la solvon.

Sinjorino Harding milde eltiris sian edzon el la grupo ĉirkaŭanta lin, ekokupis lian lokon, kaj diris:

—Geamikoj, kapitano Villiers afable konsentis gvidi vin tra la parko kaj montri al vi kelkajn vidindaĵojn. Je la kvara teo estos servata sur la herbejo, tie, apud la fontano. Dum la temanĝo ni havos la plezuron aŭdi kelkajn harpsolojn de sinjoro Norman, deklamon de fraŭlino Halstaff kaj aliajn aferojn, kredeble improvizaĵojn. Se la ceteraj gastoj baldaŭ alvenos, ni aligos nin al vi.—Alvokinte al si Lornan, ŝi diris, metante la brakon ĉirkaŭ ŝian talion:—Post la temanĝo mi povos dediĉi al vi iom da tempo. Dume, bone amuziĝu. Vi trovos fraŭlinojn Temple-Melling tre agrablaj kunulinoj. Parolu Esperante pro propagando.

Al Leonardo ŝi diris:—Post la vespermanĝo ni havos muzikaĵojn de invititaj profesiuloj, sinjorino Sarony kaj sinjoro D’Arcy en la salono kaj poste mi petos vin fari vian parolon en la librejo, kie mi jam elmetis kelkcentojn da Esperantaj libroj, broŝuroj, gazetoj kaj aliaj Esperantaĵoj. La cetera parto de la vespero pasos per babilado, ludoj, muzikaĵoj, ktp. Kapitano Alderson priparolos siajn travivaĵojn ĉe la suda poluso kaj montros aron da kuriozaĵoj.

—Tio estas ja longa programo, sinjorino Harding.

—Jes, kaj, mi esperas, tre interesa.

Sinjorino Sarony ĵus finis fortepianan solon, kaj varma, bone meritita aplaŭdo eksonis tra la ĉambraro. La ludado estis prezentita kun mirinda delikateco kaj sentopleneco. Leonardo sidis sola en angulo de la salono preskaŭ kaŝita de bela, palmeca arbetaĵo. Lia vizaĝo estis revema kaj serena, kvazaŭ li lasas la sorĉan muzikon ludi sur la kordoj de lia animo.

Kiam sinjorino Harding leviĝis por iri en la librejon, Lorna sekvis ŝin. La knabino prezentis en sia nova vesperkostumo okulplaĉan aspekton de ĉarma, freŝa virineco. Ŝia vesto estis, kompare kun la vestoj de kelkaj aliaj sinjorinoj, tre simpla, sed eleganta kaj bongusta. Malvaste alfarita kostumo el rezedokolora, silkeca ŝtofo, ornamita per arĝentosimilaj brodaĵoj, tre konvenis al ŝi. Ŝian taliveston kaj parton de la jupo kovris nigra gazosimila puntaĵo kuntirita per zono, farita el plektitaj arĝentofadenoj. Prenante la brakon de la gastigantino, Lorna demandis:

—Ĉu vi ne ankaŭ opinias, sinjorino Harding, ke pasie ami la muzikon kaj ne posedi la kapablon kontentigi tian amon per sinesprimado estas turmentego?

La gracia virino rigardis kortuŝite en la sentoplenan vizaĝon de la knabino kaj, subpremante ĝemeton, respondis milde:

—Estu danka, mia kara, pro la kapablo ĝui la muzikon. Ne priĝemu neposedon de kapabloj ne donitaj al vi. Detenado de prisopirataj aferoj estas ja unu el la plej benoplenaj edukoj de l’ vivo. Sendube vi havas aliajn naturdonojn. Uzu ilin plene pro la gloro de la Doninto kaj por la utilo de la homaro, kaj vi neniel sentos turmentojn pri neakireblaj kapabloj.

—Dankon, kara sinjorino Harding. Mi ne forgesos vian saĝan konsilon.

La librejo estis vasta kaj lukse meblita ĉambro, en kiu, kvaronhoron poste, kolektiĝis la tuta gastaro. Kelkaj pririgardis la elmetitajn librojn; aliaj, jam elektinte komfortajn sidlokojn, atendis la komencon de la alparolo kaj intertempe gaje babilis. Sinjorino Harding, belege vestita per malhele malvokolora, silka kostumo, havis imponan aspekton. Ŝin ĉirkaŭis aro da sinjoroj, okupitaj kun ŝi per serioza interparolo. Jen viroj, bonekonataj en literaturaj, artaj kaj registaraj rondoj, videble ĝuis la kuneston kun tiu ĉarma, sprita virino, kies brilaj talentoj altiris senkonscian adoron de ĉiuspecaj intelektuloj. Ĉie ŝi estis la estrino, la animo de la societo, inter junuloj, same kiel inter plenaĝuloj. Kelkaj el la invititoj atentis ŝian bonkoran edzon nur pro ĝentileco kaj konveneco, aliaj sin amuzis, de tempo al tempo, aŭskultante liajn humoraĵojn. En la daŭro de la tuta vespero li vire penis esti kontenta kaj gaja, malgraŭ la ĉagreno, ke li ne povas—laŭ deviga interkonsento kun la edzino—aranĝi vistludon.

Leonardo eniris la ĉambron ĉe la flanko de maljuna sinjoro en pastra vesto. Tio estis la tiea paroĥestro, bonekonata verkisto kaj ekzegezisto. Ili vigle pridiskutis la demandon, ĉu efektive la profeto Cefanja aludas en sia tria ĉapitro al internacia lingvo, kiel Esperanto, dirante: "Tiam Mi ŝanĝos la lingvojn de la popoloj per pura lingvo, ke ili ĉiuj voku al la nomo de la Eternulo por servi Lin, ĉiuj en konsento." Leonardo ĵus eldiris sian konvinkon, ke por la priprofetita rapidega unuiĝo de la tuta kristanaro "en la lastaj tagoj" internacia lingvo estas nepre necesa, kiam sinjorino Harding alpaŝis por peti lin, ke li bonvole komencu sian paroladon. La blankhara pastro, dum momento retenante lin, diris:

—Mi tre esperas, sinjoro Marston, ke ni baldaŭ havos okazon plue priparoli tiun tre interesan temon.

Leonardo iris en la profundon de la ĉambro kaj ekokupis lokon antaŭ granda libroŝranko. La altkreska, beltalia viro, facile sin apoganta al altdorsa seĝego, prezentis en sia frakvesto impresan figuron. Dum kelke da momentoj li ĉirkaŭrigardis. Lia vizaĝo estis eĉ pli ol kutime pensema. El liaj parolantaj okuloj, vagantaj de unu al li turnita vizaĝo al alia, lumis arda rigardo, kvazaŭ forta deziro regas lin, tuŝi la korojn de siaj aŭskultontoj. Jam ĉe liaj unuaj vortoj: "Sinjorinoj kaj sinjoroj"—la tuta aŭdantaro estis, ŝajne, sub la sorĉo de lia personeco. Li parolis kun la facileco kaj la gracieco de oratoro, kutiminta alparoli bone edukitajn rondojn:

—Mi volas bazi mian parolon sur du asertoj, kies akcepton mi povas antaŭsupozi. La unua estas, ke ĉiuj homoj, kun escepto, eble, de personoj sen morala prirespondeco, pli-malpli konscie deziras pasigi noblan vivon. Kaj la dua aserto estas jena: La plej nobla vivo estas vivo de servado, de sinoferado.—En la homan koron saĝa, ama Providenco enmetis senton de malkontento kaj senripozo, ĉiaman penadon al io pli alta, nobla, dieca. Ne estas mia intenco prediki al vi. Ĉi tie estas por tio nek la loko, nek la okazo. Mi nur volas diri, ke nobleco estas nepra kondiĉo de kontenta, feliĉa vivo. Kial tiom da homoj estas malkontentaj, malfeliĉaj? En tre multaj okazoj tial, ke ilia vivo estas memcentrigita, aŭ, se vi volas, tial, ke la pli noblaj aspiroj de la animo ne trovas taŭgan elirejon. Tio estas precipe asertebla rilate al la superaj klasoj, almenaŭ en ĉi tiu lando. Nur utila, per bonfaroj plenigita vivo povas esti vere feliĉa vivo.

Post mallonga paŭzo li demandis, iomete sin klinante antaŭen:

—Ĉu vi pensas, ke la riĉaj kaj en komfortaj cirkonstancoj vivantaj klasoj estas la plej feliĉaj? Certe ne! Komparu nur, ekzemple, la vizaĝesprimojn de veturantoj en aŭtomobiloj—malantaŭ la veturigisto—kun la mienoj de homoj—ni diru—en ŝarĝveturilo de surstrata vendisto.

—Tre kredeble neniu el vi forte dubas pri la efektiveco de postmorta vivo. Vi do volonte konsentos, ke la grado de feliĉo en tiu transtomba vivo multe dependas de la ĉitiuflanka vivado, kiu estas ja nur preparo kaj taŭgigo por la aliflanka vivado. Nu, mi ne povus al mi prezenti en la transejo pli maldolĉan memriproĉon, ol la pripenson, ke mi ne uzis ĉiujn miajn fortojn kaj oportunajn okazojn por bonfarado.

Denove Leonardo paŭzis momenton. Ekprenante libron, kuŝantan sur apuda tableto, li voĉlegis ĝian titolon: "Girlando da noblaj vivoj. Tagoj el la vivo de dudek el la plej noblaj homoj konataj." De Doroteo M. Langton, B. A. Mi rekomendas ĉi tiun libron al vi.—Balancante ĝin en la mano por doni emfazon al siaj vortoj, li parolis plue kun kreskanta sentopleneco: Ĉiuj ĉi tiuj homoj kaj ĉiuj ceteraj, kiuj ornamas kiel belegaj oraj desegnaĵoj la paĝojn de la historio, kaj kies memoro estas netakseble riĉa heredaĵo de la homaro, ĉiuj gajnis sian senmortan glorkronon per nobla vivado de sinofero al siaj kunhomoj. Ho vi, junaj viroj kaj junaj virinoj, kun viaj talentoj, pri kiuj vi devos prirespondi; kun viaj sociaj privilegioj, permesu, ke mi rekte alvoku vin: Plenigu vian vivon per amo al Dio kaj amo al la homaro, amo montranta sin per noblaj bonfaroj, kaj tiam vi estos vere feliĉaj kaj feliĉigaj por aliaj.

—Tre verŝajne kelkaj el vi nun pensas, ke mi vagas malproksime de la temo anoncita de nia aminda gastigantino. Neniel. Inter aspiroj pri nobla vivo kaj Esperanto ekzistas intima rilato, ĉar la esenco de la Esperanto-movado estas penado plibonigi, plinobligi la homan vivon. La savo de la homaro estas la celo de la plej fervoraj Esperantistoj. Mi ne volas diri, ke Esperanto povas savi la mondon. Tio estas senfine pli sankta afero. Sed jenon mi kuraĝas aserti: Kvankam troviĝas ja multaj bonegaj movadoj, krom Esperanto, tamen ekzistas preskaŭ nenia bonfara movado, eble tute nenia, kiu ne fariĝus multe pli bonefika kaj benoplena per la helpo de Esperanto. Por multaj homaltigaj movadoj internacia lingvo estas nepre necesa. Mi nur bezonas citi tre malmultajn por pruvi mian aserton: Interpopolaj pacmovadoj, misioj, klopodoj pri forigo de multaj malvirtoj, kiel alkoholismo, blankasklava komerco, ekspluatado de la malriĉaj klasoj, ktp.

—Mi ne volas paroli pri la komerca utileco de internacia lingvo, nek plue pri la necesego por ĝi kaŭze de la ĉiam multobliĝantaj interpopolaj rilatoj; mi eĉ silentos pri la grandegaj ŝparoj en la militbudĝetoj, kiujn okazigos ĝenerala interkompreniĝo kaj sekva interfratiĝo de la diversaj popoloj—mi volas fari alvokon al pli altaj motivoj. Hodiaŭ vespere, laŭ deziro de niaj estimataj gastigantoj, mi nur celas akcenti la etikan, la spiritan valoron de Esperanto.

La parolanto faris svingan mangeston, kvazaŭ li forŝovas pli materialajn konsiderojn el siaj pensoj.—La praktika valoro de Esperanto,—li diris,—jam ne bezonas argumentadon. Rigardate el ĉi tiu vidpunkto, Esperanto staras nun sur firma, nemovebla bazo. La etika valoro de Esperanto estas netaksebla: Ĝi estas reformema, nobligema potenco. Mi konas homojn, virojn kaj virinojn, kies vivo per ĝi fariĝis radianta, feliĉa. Vivante, antaŭe, nur por si mem, ili ofte sentis sin enuigataj, malkontentaj, ĝis ili venis sub la sorĉon de nia movado. Kia ŝanĝo! Kio kaŭzis tiun ŝanĝon? Pli vastigita perspektivo, sekve de kontakto kun samideanoj en ĉiuj partoj de la terglobo; kredo je la solidareco de la homaro; novenaskita konvinko, ke interfrateco kaj komuna, sur amo bazita laboro por la feliĉigo de la homoj estas realigebla afero, jam interne de la limoj de praktika celado. Troviĝas en ĉiuj landoj homoj, kiuj forlasis sian okupon por sin dediĉi kun ĝojoplena entuziasmo al la propagando de Esperanto kaj de novaj idealoj per ĝi realigeblaj.

—Nu, amikoj, kio estas la komenca kosto de tiom da beno, beno ricevota kaj beno donota? Dediĉo de nur kelke da horoj al la studo de treege simpla, bela lingvo.

Tiam sekvis mallonga priskribo de la esencaj gramatikaj trajtoj de Esperanto, kaj deklamo de la bela Zamenhofa himno "La Espero". Poste Leonardo faris elokventan finan alvokon uzi Diodonitan rimedon por progresigi ĉiaspecajn movadojn, starigitajn por la beno de suferanta homaro.

Tuj post la fino de la parolado fariĝis vigla movo. Koran aplaŭdon sekvis dankesprimoj, gratuloj kaj multaj demandoj pri Esperantaj aferoj. Videble estis, ke la vortoj de Leonardo faris profundan impreson sur la aŭdantaron. Lia evidenta sincereco kaj nobla entuziasmo donis al ili nekontraŭstareble konvinkan forton kaj aŭtoritatecon. Ĉiuj neesperantistoj promesis komenci la studon de la internacia lingvo; eĉ "la honorinda" Algernon, iom brue; sed Leonardo rimarkis malsincerecon en lia sintenado, kaj ne povis ne senti kaŝitan sarkasmon en lia voĉo.

Lorna kaj sinjorino Harding okupis kune lokojn sur angulkanapo. Sinjorino Harding intence elektis tiun oportunan lokon, ĉar el tie ŝi povis nerimarkate observi la profilon de la parolanto de malantaŭ stablo kun fotografaĵo. Ŝia koro strange batis, dum ŝi aŭskultis la viron, kiu, malgraŭ ŝiaj konsciencaj riproĉoj kaj interna baraktado, jam plenigis ŝian animon per profunda amo. Dum la unua parto de la parolado ŝi, unu fojon plu, honeste penis sin regi kaj konvinki, ke ŝi agas malsaĝe; sed iom post iom ŝia koro cedis, kaj fine ŝi fordonis sin sen kontraŭstaro al ĝuego de pasia, adora amo. Ŝi proponis al Lorna la sidlokon ĉe sia flanko pro du motivoj: ŝi sentis sin tre allogata al tiu ĉarma, altanima knabino, kiu tuj alportis al ŝi tiom da malkaŝa, varmkora simpatio, kaj kiu tiom partoprenis ŝian admiron al Leonardo Marston. Sed ŝia ĉefa celo, eble, estis, observi la vizaĝon de Lorna dum la parolado. La knabino aŭskultis kun streĉita atento kaj nekaŝitaj admiro kaj ĝojo. Nenion pli la vigle atenta okulo de sinjorino Harding povis eltrovi.

Fine Leonardo povis liberigi sin de aro da admirantoj. Kvaronhoron antaŭe li ekvidis Lornan elirantan kune kun sinjoro Villiers, kaj nun li sentis maltrankvilon pro ŝi. Trapasante la salonsimilan vestiblon, li renkontis sinjoron Harding, kiu aspektis enuigita.

—Ĉu vi scias, kie estas fraŭlino Prior, sinjoro Harding?—li demandis.

Prenante cigaron el la buŝo kaj petole ridetante, ĉi tiu respondis:

—Tre verŝajne en la oranĝerio aŭ sur la teraso kune kun "la honorinda". Mi ekvidis ilin antaŭ duonhoro malaperi malantaŭ la palmoj apud la elirejo. Estu gardema, amiko mia; li estas diabla amaĵisto. Mia edzino ankaŭ demandis pri ŝi.

Enirante la palmejon, Leonardo jam ekaŭdis facilkoran ridon de Lorna tra duonfermita pordego, kondukanta al la teraso. Alproksimiĝante al la pordego, li aŭdis la voĉon de la viro:

—Fine mi sukcesis igi la naturan gajecon de via koro rompi la katenojn de troa konveneco. Vi ne scias, kia ĉarma muziko estas en via arĝentosona rido. Vi kutime estas tro serioza, via fraŭlina moŝto.

—Kaj vi tro frivola,—diris la knabino kun duone ŝerca, duone riproĉa tono.

Leonardo larĝe malfermis la pordon kaj elpaŝis sur la rave lunlumigitan terason. La juna paro ne rimarkis lin, kvankam la fera pordo sufiĉe laŭte knaris. Dekkelke da paŝoj de li, Lorna, sidante sur salika brakseĝo, kubutapogis sin sur la balustrado. Ŝia mentono kuŝis sur la dorsoj de la interplektitaj manoj, kaj ŝia iomete suprenturnita vizaĝo ricevis la plenan, arĝentan lumon de la helbrila luno. Dum momento Leonardo raviĝis de la dolĉa vidaĵo; sed preskaŭ samtempe li ekvidis la kunulon de la knabino, starantan apud ŝi, ĉe la flanko pli malproksima de li. Sinjoro Villiers alpaŝis al ŝi, sin klinis super ŝin kaj etendis la maldekstran brakon, kvazaŭ li volas meti ĝin ĉirkaŭ la talion de la nesuspektema knabino.

—Mi volonte fariĝos serioza aŭ gaja,—li flustris—; ĉio por plaĉi al vi, kara ...

Tuj Leonardo ekparolis por malhelpi nediskretaĵon, kiun, li ne dubis, Lorna tre bedaŭrus:

—Pardonu, ke mi interrompas vin,—li diris trankvile kaj ĝentile,—sinjorino Harding serĉas vin, Lorna.

—Ho, sinjoro Marston,—kriis la knabino, eksaltante kaj sin turnante al li.—Kiel rave bela estas la nokta vidaĵo ĉi tie.

En ŝia voĉo montriĝis iometa konfuzo, sed ankaŭ ĝojo kaj sento de liberiĝo. Eble la lastaj vortoj de la juna nobelo maltrankviligis ŝin. Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen kaj respondis zorgeme:

—Ja efektive, sed la nokta aero estas tro malvarma por vi en via malpeza vesto; vi malvarmumos.

Lorna vigle alpaŝis al li, dirante:

—Tute ne; ne estas al mi malvarme. Tuŝu mian manon.

Esplore rigardante en la suprenturnitan, lunlumigitan vizaĝon de la knabino, Leonardo ekprenis ŝian manon kaj diris bonkore:

—Nu, infano, via mano estas sufiĉe varma, sed ne estu tro riskema. Ofte, kiam oni sentas frostotremon, la malfeliĉaĵo jam okazis.

—Ni iru do en la salonon,—Lorna diris obeeme.—Cetere, jen eksonas la sonorilo; por la noktomanĝo, supozeble.—Senĝene ŝi prenis la brakon de la amiko, kaj, ne plu atentante sinjoron Villiers, sin turnis kun Leonardo al la pordo de la oranĝerio.

Dum tiu dialogo "la honorinda" Algernon staris ĉe la balustrado, kolerega pro la maloportuna interrompo, kaj tiom surprizita, kiom ĉagrenita de la senceremonia maniero, laŭ kiu Lorna forlasis lin. Kun malamego li rigardis la beltalian figuron de Leonardo kaj murmuris inter la dentoj:—Malaminda ŝvelkapulo!

Irinte nur du aŭ tri paŝojn, Leonardo ekpensis, ke pro ĝentileco li devas diri kelkajn vortojn plu al la postlasita kunulo de la knabino, kaj sin turnis por alparoli lin. Lorna ankaŭ haltis kaj returne rigardis. Ili nur vidis la junan nobelon salti super la balustradon kaj malaperi malantaŭ la arbetaĵoj en la ĝardeno.

Poste, ĉe la noktomanĝo, sinjoro Harding anoncis, ke kapitano Villiers, devigate ellitiĝi je tre frua horo por deĵori kun sia roto, jam sin retiris kaj per li petis la gastojn pardoni lin.


Granda, antikva horloĝo, staranta en angulo de la vestiblo, belsone sonorigis duonon post noktomezo. Preskaŭ ĉiuj gastoj retiriĝis. Sinjoro Harding, kiu en la daŭro de la lasta horo ne povis ne oscedadi—li estus sufiĉe vigla, se li povus aranĝi vistludon—, jam ronketis en sia lanuga lito.

La mezan parton de la vestiblo okupis la belega, marmora ŝtuparo, komenciĝanta per grandioza vico da ŝtupoj, tre larĝaj kaj preskaŭ duonrondaj ĉe la malsupro kaj plimallarĝiĝantaj ĝis la unua plataĵo. Ambaŭflanke, sur la finoj de la kurbaj, masivaj balustradoj staris grekaj, klasikaj figuroj el alabastro, tenantaj elektrajn lampojn en formo de torĉoj. En la mezo de la spaco antaŭ la ŝtuparo troviĝis triflanka kanapo, ĉirkaŭita kaj preskaŭ enarkaĵigita de seso da grandaj palmosimilaj kreskaĵoj, starantaj en bronzaj vazoj kun belaj reliefaĵoj. El tiu kiosko elvenis Leonardo, sekvata de sinjorino Harding. Ĉe la malsupro de la ŝtuparo li haltis, metis piedon sur la unuan ŝtupon kaj diris, etendante la manon al la gastigantino:

—Bonan nokton, denove, sinjorino Harding. Mi treege bedaŭras, sed mi devos reiri jam morgaŭ matene post la matenmanĝo.

—Ĉu efektive?

—Jes. Krom la neprokrastebla fina laboro rilate al nia patento, estas aliaj kaŭzoj. Sinjoro Vincent lastatempe tiom maltrankviliĝis pro kreskanta neprospero de nia amerika filio kaj pro aliaj aferoj, ke mi ne povas altrudi al li tro multe da laboro. Li ne permesis al si libertempon en la nuna jaro, kvankam mi pasigis for de la kontoro jam multe pli ol mian kutiman difinitaĵon.

Sinjorino Harding tenis la manon de la amiko iomete pli longe, ol kiom la okazo postulis. Ŝi sentis akran ĉagrenon. Se, dum la lasta parto de la propaganda parolo de Leonardo, ŝi ne estus ĵetinta al la ventoj la admonojn de la prudento kaj de la konscienco, ŝi nun, eble, facile superregus inklinon, virinan malfortecon, lasi al sia amiko, se nur unu momenton, rigardeti en ŝian koron. Sed, malfortigite per la unua cedo, ŝi denove cedis kaj permesis al siaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj ekparoli al li pri la pasia amo, pleniganta ŝian koron.

—Kia domaĝo!—ŝi diris maldolĉe; sed tuj poste, ekvidante, en la nobla, trankvila vizaĝo de la adorata viro surprizan kaj doloran rigardon, ŝi jam bedaŭris sian nesingardemon. Subita penso, ke ŝi povus perdi la koran estimon, kiun Leonardo malkaŝe montris al ŝi; ke ŝia perokula amkonfeso povus starigi barilon inter ili, frostigis al ŝi la koron.—Bonan nokton, do,—ŝi aldiris konfuzite, sin turnis kaj kvazaŭ enreviĝe reiris en la jam senhoman salonon.

Duonhoron poste sinjorino Harding sidis en sia tualetejo antaŭ granda triparta spegulo, reveme brosante al si la longajn, brilajn harojn. Ŝia alloga kaj, malgraŭ iom rondaj trajtoj, delikata vizaĝo aspektis malgaja. Preskaŭ nekonscie ŝi haltis en la brosado, kaj fikse rigardis en la okulojn de la spegulita bildo de si mem, kvazaŭ ŝi volus esplori la fundon de sia propra animo. De kiam ŝi disiĝis de Leonardo Marston ŝi perdis grandaparte sian memfidon, sian fieron. Ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo aperis maldolĉa rideto. Pli kaj pli persista, pli kaj pli maldolĉa fariĝis la penso, ke ŝi havas, malgraŭ ĉio, la malfortaĵojn de sia sekso; ke ŝi estas multe malpli nobla kaj altanima, ol kiom ŝi antaŭe supozis. Du larmoj kolektiĝis en ŝiaj okuloj kaj malklarigis al ŝi la vidon.—Kio nun fariĝas,—ŝi demandis sin,—el ŝiaj altaj idealoj, el ŝiaj belaj revoj, klopodi, kvazaŭ manon en mano kun Leonardo Marston, por levi la Esperantan movadon sur spirite pli altan nivelon? Ĝuste la plej plaĉa entuziasmigilo estis por ŝi la penso, ke ili kune povas fari multon en intima, sed pura kaj senkulpa interrilato. Nekonscie ŝi estis stariginta en sia koro du idolojn: Leonardon Marston kaj la noblecon de siaj propraj vivoceloj. La lasta idolo kuŝis, frakasita, ĉe ŝiaj piedoj, kaj rilate la alian, ŝi eksentis kun memakuzanta doloro, ke ŝi ne rajtas, ne indas adori ĝin. Kion nun li sentos pri ŝi? Malestimon? Ne, li estas tro noblanima, por malestimi malfortan virinan koron... Ho! Kion pensus la edzo, se li scius?

Senbrue ŝi leviĝis kaj ŝteliris en apudan dormoĉambron. Tie, en la duonlumo de unu kandelo, kuŝis la edzo, pace dormanta, kiel infano. Infanego li ja estis. Sinjorino Harding rigardis malgaje kaj kortuŝite lian rondan, bonhumoran vizaĝon.—Bona, kara, indulgema edzeto,—ŝi murmuretis,—pardonu ĉi tiun maljustaĵon. Mi ĵuras al vi, ke mi neniam fariĝos malpli ama kaj malpli zorgema edzino, ol antaŭe.

Metinte ŝalon ĉirkaŭ la ŝultrojn, ŝi eliris, trapasis la tualetejon kaj elpaŝis sur balkonon. Ŝia koro estis tro premita, kaj ŝia kapo tro konfuzita por dormi. Unu penso forpelis alian. La homa koro ja ĉiam volonte sin trompas, ĉiam volonte silentigas la akuzantan aŭ avertantan voĉon de la konscienco, kaj avide akceptas ĉiajn argumentojn, kiuj ŝajne montras ĝiajn deziregojn en iomete pli rozkolora lumo. La nokto estis tre bela, kaj profunda silento regis en la vasta, en arĝenta lunlumo ripozanta parko. Venis al ŝi en la memoron tiu simile bela nokto en Svislando, kiam ŝi staris kune kun Leonardo Marston sur la verando de la pensiono, kaj kiam, la unuan fojon, ŝi penis, malgraŭ maltrankvile batanta koro, igi sin kredi, ke ŝia animo estas netuŝebla de inklinoj, malindaj je ŝiaj altaj motivoj. Apogante sin sur la balustrado, ŝi reveme lasis denove preterpasi antaŭ ŝiaj internaj okuloj la dolĉajn momentojn pasigitajn en kuneco kun Leonardo, analizante samtempe en la plej favora lumo siajn proprajn sentojn. Fine ŝi rememorigis al si la vojaĝon de Montreux al Paris, kiam ŝi sentis maltrankvilon pro nesubpremebla sopiro esti hejme kaj kiel eble plej baldaŭ transloĝiĝi al Elmcroft por esti denove en proksimeco de la amata viro. Tiam, je malfrua horo, ŝi penis ekdormi en angulo de la kupeo. La ritme saltetantaj radoj ŝajne murmuretis senĉese:—"Leon-ardo, Leon-ardo". Malkontenta pri si mem kaj iom penteme ŝi ŝteliris al sia edzo, pace dormanta en alia angulo de la kupeo, kaj alpremetis la kapon al lia ŝultro. Ŝi ne volis, ke malvarmetiĝu ŝia amo, tia, kia ĝi estis, al tiu simplanima, bonkora kaj dorlotema viro. Sed ŝi ne trovis tie la konsolon, kiun ŝi serĉis. La komfortamanta edzo murmuretis dormeme:—Ne estu malsaĝa, Maria; mi volas dormi. Elektu pli oportunan tempon ... por ... vi ... a ... Jam li estis kvazaŭ senviva por la ekstera mondo.

Ricevinte iomete da animkomforto de la penso, ke ŝi honeste penas esti lojala al la edzo, ŝi plue rezonis kun sia konscienco: Kial mi ne povus esti amema edzino por li, tute kontentigante kaj feliĉigante lin, kaj samtempe permesi al mia koro la indulgon de la konscio pri animunueco kun tiu senkompara viro? La naturo kreis niajn animojn, unu por la alia, kvazaŭ ĝemelaj animoj. Sed ĉi tiu parenceco nepre kaŭzos akrajn dolorojn, kaj tio estu mia puno, se mi malpravas.

Subite, ĉe la penso pri sia malforteco, ŝi ektremis.—Ho,—ŝi diris al si,—mi bezonos mian spiritforton kaj ... kaj ... Dian helpon por regi mian koron. Sed, eĉ se mi ne povos fidi min mem, mi povas fidi lin. Lia nobleco, lia tureca forteco estos mia defendo kontraŭ danĝero.

Tiu lasta penso preskaŭ serenigis ŝin. Tamen iom da maltrankvilo restis, kaj, pro timo ke la konscienco pligrandigos ĝin kaj dispecigos ŝiajn malsolidajn argumentojn, ŝi rapidis en la dormoĉambron kaj penis okupi siajn pensojn per la aranĝoj de la venonta tago.

Leonardo eniris lukse meblitan dormoĉambron en neserena humoro. Lia vizaĝo estis serioza, malgaja. Enpense li aliris mole remburitan apogseĝon, starantan apud granda, elstara fenestro, elrigardis dum momento en la nokton, kaj kun decidiĝa ekmovo sidiĝis. Li volis honeste pririgardi la situacion, en kiu li sin trovis, kaj antaŭ ĉio, senindulge analizi siajn proprajn sentojn:—Ne,—li diris al si en la pensoj,—senutile estas peni igi min kredi, ke mi eraris: En tiu rigardo kuŝis profunda amo.—Sed li alkroĉiĝis al la penso, ke tiu momenta malkaŝiĝo estis tute senintenca, sekvo de nesufiĉe regita impulso. Malĝojo kaj kompato plenigis lian koron. Kion ajn li pensis pri sinjorino Harding, rigardante returne al sia longa amikeco kun ŝi, lia alta estimo al ŝi neniom ŝanceliĝis. Por li ŝi restis bona, nobla virino, eĉ se iom pli ema al homa malforteco, ol kiom li antaŭe supozis. Sed,—li demandis al si,—kiom mi estas riproĉinda rilate al ĉi tiu afero? Ĉu mi agis ĉiam sufiĉe diskrete?—Sinjorino Harding estis por li tre simpatia amikino, eĉ intima amikino, kun plena konsento de ŝia edzo. Ĉu vere nenion plu? Ĉu lia koro en la daŭro de unu mallonga momento ne eksaltetis pro ĝojo, kiam li vidis tiun amrigardon ekbruli en ŝiaj okuloj? Li devis al si konfesi, ke ŝia personeco, ŝiaj maloftaj talentoj, ĉarmis lin pli, ol la allogaĵoj de iu alia virino. Plue, li ne povis ne konfesi, ke en tiu momento li rigardus la amon de virino tia, kia ŝi, kiel netakseblan trezoron.—Tamen,—li konsolis sin,—mi povas kun trankvila konscienco diri al sinjoro Harding: "Mi faris al vi nenian maljustaĵon, krom tio, ke mi iluziiĝis pri la simpleco de platona amikeco."

Leonardo leviĝis kaj trairis kelke da fojoj la ĉambron. Lia vizaĝo denove alprenis sian kutiman trankvilan aspekton. Kion nun fari? Li ne volis tuj rompi la amikajn rilatojn kun sinjorino Harding kaj ŝia edzo. Tio ja aspektus kiel signo de malestimo kaj kondamno, kaj ne nur dolore vundus la senteman kaj sendube jam malfeliĉan koron de la virino, sed ankaŭ povus kaŭzi malpacon inter la geedzoj. Tamen li devos iom ŝanĝi sian sintenadon, maloftigi siajn vizitojn kaj eviti esti sola kun sinjorino Harding. Cetere li esperis, ke ŝi mem kontraŭbatalos kaj venkos tiun malfeliĉan korinklinon.


La tamtamo eksonis por la matenmanĝo. Reveninte de frumatena promeno en la parko, Leonardo renkontis apud la teraso gaje babilantan kvaron da sinjorinoj, brakojn ĉe brakoj en unu vico. Tio estis sinjorino Harding kaj Lorna en la mezo kun fraŭlinoj Temple-Melling ĉe ambaŭ flankoj. Tuj Lorna ekkriis:

—Ho! Sinjoro Marston, ni ĉiuj venis por serĉi vin.

—Bonan matenon, sinjorinoj. Kia ĉarma komplimento!—ridetante respondis Leonardo.—Ĉu mi povas demandi, al kiu grava afero mi dankas tian apartan honoron?

Ekruĝeto kaj ioma konfuzo aperis sur la vizaĝo de sinjorino Harding, tuj kiam ŝi vidis Leonardon. Ĉi tiu, rimarkante tion, alprenis ŝercan, senĝenan tonon, por trankviligi ŝin, kvankam lia propra koro ekbatis iom pli forte. Lorna respondis, rigardante lin kun malkaŝa korinklino kaj kun rideto, en kiu ŝia natura gajeco kaj ĉagreno penis venki unu la alian:

—Estas granda domaĝo, ke vi insistas jam foriri. Sed mi bone scias, ke senutila estas peno igi vin ŝanĝi vian decidon. Nu, mi ne estas tiel volforta. Do lasu min resti ĉi tie unu aŭ du tagojn plu. Sinjorino Harding tre aminde kaj vere forte petis min postresti ĝis sabato.

Tion ŝi diris laŭ peta tono, kvazaŭ ŝi ne volas agi kontraŭ lia deziro kaj konsilo. Sinjorino Harding nun levis la okulojn la unuan fojon de la vizaĝo de Lorna kaj alrigardis Leonardon. Parolante tiom trankvile, kiom la furioze batanta koro al ŝi permesis, si diris:

—Fraŭlino Prior ne volis konsenti sen via aprobo. Ni ĉiuj tre deziras, ke ŝi postrestu ĝis sabato matene. Mi mem kondukos fraŭlinojn Temple-Melling aŭtomobile al Maidenhead, kaj survoje ni povas demeti ŝin antaŭ ŝia pordo. Oferu do la plezuron veturi hejmen kun via amikino kaj kompleze sciigu al ŝia patro, ke ŝi revenos sabaton.

Ĉi tiu propono ne tute plaĉis al Leonardo, kvankam en tiu momento li preskaŭ ne konsciis kial. Tamen li respondis bonkore:

—Nu, mi ja devas agi laŭ unu el miaj propraj diroj, ke "la plej nobla vivo estas vivo de sinofero".—Tiaj "amikoj" kelkafoje revenas por alvoki nian gastamon. Cetere mi esperas, ke mi povos kvietigi la koleron de sinjoro Vincent.

Post la matenmanĝo la tri junulinoj akompanis Leonardon ĝis la enirejo de la parko. Lorna estis la lasta, kiu desaltis de la veturilo. Antaŭ ol ŝi faris tion, Leonardo flustris al ŝi:

—En la okazo, se vi denove renkontos sinjoron Villiers, restigu lin je deca distanco. Lia amikeco ne estas ŝatinda.


Ĉe sia alveno en la kontoro, Leonardo trovis sian kunfirmanon en granda maltrankvileco. La kutime zorgolaca vizaĝo de sinjoro Vincent montris signojn de forta ĉagreno. Preskaŭ ne redonante la saluton de Leonardo, li turniĝis sur sia turnebla seĝo kaj montris al li leteron per etendita mano.

—Jen, legu tion; mi petas,—li diris.—Miaj plej malĝojaj antaŭvidaĵoj realiĝis. Mi estis prava; vi estas tro optimisma, tro molkora, sinjoro Marston. Jen bela fuŝaĵo!

Dum lia vekrio Leonardo penis legi la leteron. La skribinto estis la ĉefkomizo de la amerika filio, kiu denuncis la administranton pri hontinda malatento al la aferoj de la firmo kaj pasigado de la plej granda parto de la kontorhoroj per drinkado kaj kartludado. Per konciza kaj verva lingvaĵo li priskribis kelkajn okazaĵojn kaj fine eldiris la opinion, ke la filio nepre ruiniĝos, se iu ne venos por elĵeti lin kaj realĝustigi la aferojn.

—Tio estas treege bedaŭrinda afero,—diris Leonardo. Certe estas, ke li montris neniajn tiajn emojn, kiam mi estis tie antaŭ du jaroj; kaj kiam li vizitis nin ĉi tie antaŭ sia enoficiĝo li faris ankaŭ sur vin bonan impreson, ĉu ne?

—Ba! Bonan impreson! Nur la tempo pravigas impresojn. Mi jam delonge suspektis tion. Estus pli bone, se vi estus irinta al Milwaukee anstataŭ al via Esperanta kongreso.

—Tamen vi ne proponis tion.—Leonardo forte sentis la intencan pikon en tiu lasta diro, des pli ĉar li ankaŭ jam de kelka tempo pensis, ke du- aŭ tri-monata restado en Usono kaj kontrolo de la tiea filio fariĝas pli kaj pli necesaj, aŭ por sinjoro Vincent aŭ por li mem. Tamen lia kreskanta suspekto pri fraŭlino Haverford kaj nedifinebla timo pro Malkomo kaj Lorna malinklinigis lin paroli pri tio.

La pliaĝa viro ne tuj respondis al la rediro de sia kunlaboranto. Nerveme kaj enpense li rearanĝis skribilaron sur la skribotablo. Eble similaj pensoj trapasis lian kapon. Post momento li subite leviĝis, kaj iom energie diris:

—Mi vidas nenian alternativon; vi devos tuj iri al Milwaukee kaj ordigi la aferojn per firma mano. Abomeninda ĝenaĵo!—Li frotis al si la sulkoplenan frunton kaj trairis la ĉambron, parolante plue:—Mi ne povas iri. Mia farto tion ne permesas. Cetere tiu viraĉo estas tro elturniĝema por mi. La tuta fabrikejo tie tre verŝajne bezonas rearanĝon, kaj por tio vi taŭgas pli bone, ol mi.

Leonardo mire ekrigardis la altkreskan, maldikan figuron de sinjoro Vincent kaj rimarkis, ke li estas eĉ pli ol kutime nervema kaj maltrankvila.

—Ĉu fraŭlino Haverford jam legis la leteron?—li demandis.

Sinjoro Vincent penis paroli senĝene, sed ne povis tute kaŝi sian embarason:—Jes,—li respondis,—kaj ŝi tuj opiniis, ke vi devas senprokraste entrepreni la vojaĝon. Ni povas hodiaŭ posttagmeze fintuŝi la tekston de la patento. Morgaŭ vi povos viziti la patentagentojn en Londono kaj de tie veturi al Southampton, por trafi la vaporŝipon.

Tiu respondo ankoraŭ pli malagrabligis al Leonardo la proponon pasigi kelke da monatoj en Usono, sed, ĉar li ne havis sufiĉajn, eldireblajn kaŭzojn por malkonsento, li konsentis iri.

Jam vesperiĝis, kiam Leonardo iris hejmen. Li rapidis, ĉar multajn aferojn li devis prizorgi antaŭ la forveturo. Por ŝpari tempon li trapasis la malgrandan, triangulan erikejon apud la domo de sinjoro Vincent. Jen en malproksimeco de iom pli ol duonmejlo staris, pentrinde siluetite sur ardetanta vespera ĉielo, la granda domo de fraŭlino Haverford. Liaj pensoj eliris al ŝi. Li ne povis ne senti kompaton al ŝi, sed ankaŭ maltrankvilon pro sia okazonta longa foresto. Sed ne longe li meditis. Subite aŭdiĝis brueto, kvazaŭ aro da ektimigitaj kunikloj diskuras. Tuj poste li ekvidis malantaŭ arbetaĵo la figurojn de du homoj, de viro kaj virino aŭ knabino. Tiu lasta rapide forkuris en direkto al la domo, sed ne sukcesis eviti rekoniĝon. Ŝi estis unu el la servistinoj de sinjoro Vincent, la plej juna. Leonardo antaŭenpaŝis kaj sin trovis vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun Algernon Villiers. Dum momento ambaŭ ne parolis; ambaŭ ŝajne sentis, ke la renkonto estas kriza.

Leonardo la unua ekparolis, trankvile, sed nekonscie kun ioma nuanco de malestimo:

—Mi ne atendis revidi vin tiel baldaŭ.

La alia viro neniel penis kaŝi sian malbonhumoron kaj malamon. Kun tono, per kiu li volis montri sian superecon, li respondis:

—Nek mi. Kaj, vidinte ĉe nia lasta renkonto specimenon de via koncepto pri socia konveneco,—kaj tion en nia propra domo—mi sentis nenian fortan deziron denove renkonti vin.

Malvarme Leonardo rediris:

—Mi scias pri kio "via moŝto" aludas. Nenia malĝentilaĵo estis intencata, nek proponata; via propra forkuro malhelpis al mi eldiri konvenaĵon, kiun mi volis diri. Sed mi alvenis en la ĝusta momento por malokazigi nekonvenaĵon de via flanko, sinjoro nobelo—kaj tion en via propra domo.

—Kia malbeninda aroganteco,—ekkriis la juna oficiro, pro furiozo preskaŭ perdante sinregadon.—Kio vi estas, sinjoro elsaltulo, kuraĝante...?

—Ho, tio, do, estas specimeno de via koncepto pri socia konveneco?

—Kion mi faras en mia propra domo, tio neniel koncernas vin.

—En ordinaraj cirkonstancoj, eble, neniel, sed kiam via ago endanĝerigas nespertan knabinon sub mia prizorganteco, mi devas interveni.

—Ha, ha,—ekridis la juna nobelo kun sindeviga rido, per kiu li volis kaŝi sian koleregon;—vi do volas rezervi tiun beletan papilion por vi mem? Eble ŝi havas iom da mono. Ha, ha!

Leonardon profunde indignigis kaj dolorigis tiu malĝentila, mensoga rediro, kaj kun peno li regis sin. Iom pli atakeme li respondis:

—En ĉia okazo vi ne povus honeste amindumi ŝin, se tio iam enirus vian frivolan kapon. Vi ne havas la rajton.

—Ne estu tro aroganta, sinjoro!—ekkriis minace "la honorinda" Algernon, pli firme premante ĉevalvipon, kiun li tenis en la dekstra mano, kaj iom levante ĝin.

Dum momento Leonardo sentis sin sub la rego de varmega kolero. Alpaŝante sian kontraŭulon, li diris severe:

—Tuj mallevu vian vipon, alie mi kurbigos vin kune kun ĝi!

Eldirinte tiujn vortojn, li subite rememoris la fatalan scenon, kiun lia mortanta patro rakontis al li, kaj kiu kaŭzis al tiu tiom da malfeliĉo. Ŝajnis al li, ke li ekvidas, kvazaŭ magie, lian karan vizaĝon kun liaj enkaviĝintaj, petegantaj okuloj, avertantan lin. Unu sekundon la koro de Leonardo tremis ĉe la penso, ke li povus forĵeti per simila eksplodo de kolerego la eblon plenumi la solenan promeson, donitan al lia amata patro. Sento de honto ekregis lin, kaj nekonscie li faris unu paŝon malantaŭen. La juna oficiro, timigite de la minacanta sinteno kaj la decida tono de la pli altkreska viro kontraŭ li, obee mallevis la vipon. Tuj poste li rimarkis la subitan ŝanceliĝon de Leonardo, ŝanceliĝon kiun li ne povis kompreni, sed el kiu li volontege faris uzon. Ŝajnigante, ke li vidas signon de timo en tiu retiriĝo, li diris:

—Ne timu, mi ne volas malaltigi min per interbatiĝo kun vi apud publika vojo.—Dirante tion, li rapide paŝis flanken kaj foriris.

Senmove Leonardo rigardis la malaperantan figuron de la juna nobelo. En lia koro ondis diversaj sentoj. La reganta sento estis malkontenteco je si mem pro tiu elmontro de kolerego, tiel fremda al lia kutime trankvila, sinregema temperamento. Mire li demandis sin, kio kaŭzis ĝin. Sed li ankaŭ sentis kontentecon pro tio, ke li forigis moralan malutilon, se ne efektivan danĝeron, el la vojo de Lorna, kaj dankecon pro tio, ke ĝustatempa memoro pri lia patro evitigis al li agon, kiun li pentus en la daŭro de sia tuta vivo.

La penso pri lia patro restis kun li kelkan tempon, dum li malrapide iris hejmen. Por li la patro ĉiam ankoraŭ estis kvazaŭ realaĵo, vivanta persono, kies bona influo neniam forlasis lin. La memoro pri lia amo, lia kunuleco kaj lia nobleco ankoraŭ estis por li inspiro, la plej kara posedaĵo.

ĈAPITRO VI

La suno malleviĝis, unu helan tagon en la monato Januaro, malantaŭ la pintoj de aro da grandaj hipokaŝtanarboj apud unu el la enirejoj de la parko Hyde en Londono. La ruĝiĝanta globo ĵetis agrablan, moltonan lumon en lukse meblitan ĉambron de granda, sed iom mallarĝa domo en Kensington, frontante la belan parkon ne malproksime de la famekonataj "Albert Hall"[8] kaj "Albert Monument". Apud gaje brulanta fajro sidis sur molaj apogseĝoj du vigle interparolantaj homoj, sinjorino kaj sinjoro. La sinjorinon, kiu surhavis ĉapelon kaj malbutonumitan mantelon, ni jam konas: Ŝi estis fraŭlino Delfino Haverford. Ŝiaj malmolaj kaj malgajaj trajtoj de tempo al tempo eklumiĝis per rideto, kiu forte penis esti agrabla kaj senartifika, eĉ naiva, sed kiu ne povis plene kaŝi signojn de malsincereco kaj malbonvolo.

La sinjoro sidanta en la kontraŭa seĝego estis pro diversaj kaŭzoj frapanta persono. Li estis usonano, sinjoro Mirzo Markuso Heilman, en kies domo okazis la kunvenoj, pri kiuj Lorna Prior iom nevolonte parolis kun Leonardo Marston. Multaj, precipe virinoj, eble, vidante lin sur la strato, sentus inklinon ekhalti kaj sekvi lin per la okuloj, ne povante, tamen, eldiri, ĝuste kio frapis ilin en lia fizionomio. Li estis beltalia kaj fortika viro de meza kresko, vestita kun rimarkinda eleganteco. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj; sed multaj el liaj konatoj opiniis lin pli juna pro lia senbarbeco kaj lia freŝeco. Lia frunto estis alta kaj larĝa, al kiu rimarkinde viglaj, lumaj okuloj aldonis aspekton de granda inteligenteco kaj imagemo. Unuavide, kiam lia vizaĝo estis senmova, oni povus rigardi lin kiel viron de eksterordinara volpovo kaj forteco de l’ karaktero, sed liaj jen revemaj, jen flamaj okuloj kaj iom dikaj lipoj iel konjektigis al atentema observanto, ke fantaziemo kaj fortaj pasioj formas tro grandan parton de lia karaktero, por meritigi al li tiun juĝon. Se lia animforto ne estis tiel granda, kiel oni ĝenerale supozis, certe estis, ke ne mankis al li memkonscieco kaj trankvila pretendemeco. Lia tuta sintenado montris viron, kiu kredas, ke li estas destinita spirite regi siajn kunhomojn, kaj kiu intencas regi. Tamen ofte ŝajnis, ke li fidas pli al kapablo allogi kaj ensorĉi, ol superregi per forto de la karaktero. Efektive multaj, plejparte virinoj, trovis rigardon el liaj malhelaj, esprimoplenaj okuloj kaj ŝajne senartifikan rideton ĉirkaŭ liaj lipoj eĉ pli nekontraŭstareblaj, ol lian flaman elokventecon, lian fervoron kaj afektan sincerecon. Liaj intimaj amikoj rigardis lin kiel preskaŭ superhoman sanktulon.

Fraŭlino Haverford ne estis regata de tiaj iluzioj, kaj sinjoro Heilman bone sciis tion. Tamen ambaŭ ŝajnigis, ke ili kredas je la sincereco unu de la alia. Delfino Haverford leviĝis:

—Jes,—ŝi diris, malice ridetante, dum ŝi butonumis siajn gantojn,—se mi ne elpensus okazojn, kaj se mi ne helpus al fraŭlino Prior, ŝi ne povus veni ĉi tien tiel ofte.

Sinjoro Heilman, ankaŭ sin levinte, respondis kun klinsaluto, kiu havis en si ion afekteman, fremdulan:

—Sendube fraŭlino Prior ŝuldas al vi multon, kaj mi sentas min sub simila ŝuldanteco. Via nevino estas tre ĉarma junulino kun maloftaj kaj delikataj spiritaj naturdonoj. Mi certigas vin, ke la sinjorinoj de nia rondo—inter kiuj troviĝas kelkaj el la plej belaj spiritoj de ĉi tiu favorata lando—tre amas tiun travideble sinceran, belaniman knabinon. Kaj neniu rondano ŝajnas eniĝi en la spiriton de niaj kunvenoj pli profunde, pli ĝojoplene, pli ekstaze, ol ŝi.

Denove ekaperis ĉirkaŭ la lipoj de Delfino Haverford malbela mokrideto. Por kaŝi ĝin, ŝi turnis sin al apuda tableto kaj prenis de ĝi kelke da malgrandaj magazenpaketoj.

—Tio estas tre kredebla,—si diris;—certe estas, ke ŝi adoras vin, aŭ, ni diru, idoligas vin—kompatindulineto.

Fraŭlino Haverford iris al la pordo, sekvate de la "granda instruisto". Dum aperis sur lia alloga vizaĝo rigardo de malica ĝojo kaj singratulo, kiu surprizegus lian sekvantaron, li diris kun kortuŝa humilo kaj riproĉeta tono:

—Ne uzu tian troigeman lingvaĵon, fraŭlino Haverford. Kvankam fraŭlino Prior posedas delikatan, senteman spiriton, plenan de juneca entuziasmo, ŝi estas aparte prudenta kaj diskreta knabino. Cetere, ŝia pasia amo al ĉio bela en religiaj aferoj kaj al ĉio dia en la artoj ne estas temo por ŝercoj.

—Bone, sinjoro Heilman, ni interkonsentu, ke mi nur ŝercis.


Kelkajn tagojn poste okazis en la sama domo, sed en pli vasta kaj pli lukse meblita ĉambro, speco de estetika-religia kunveno. La partoprenantaro konsistis el kelkdekoj da sinjorinoj kaj kvar sinjoroj; ĉiuj elegante kaj rimarkinde bonguste vestitaj, kun escepto de unu nejuna sinjorino, laŭ aspekto fraŭlulino, en malnovmoda kaj iom eluzita vesto; kaj mezaĝa sinjoro, sidanta aparte sur malalta seĝo kun humila sintenado, kvazaŭ li petadas pardonon pro sia ekzisto. Granda soleneco regis en la ĉambro, kaj sur ĉiuj vizaĝoj montriĝis raviteco kaj profunda emocio. Lorna Prior sidis sur sofo inter diketa, mezaĝa sinjorino de nobla, alloga aspekto, kies brakon ŝi premis al si, kaj pli juna, maldika sinjorino, kiu pro raviteco ŝajne forgesis ĉion ĉirkaŭ si. En la fundo de la ĉambro staris sinjoro Heilman, ludante violonon, mallaŭte kaj dolĉe akompanate de sinjorino ĉe bela orgen-harmoniumo. La ludado estis tiel rava, kiel ensorĉa estis la vizaĝo de la violonludanto. Ŝajne animo, regata de arda, nobla pasio kaj revanta en altaj regionoj, ludis, kvazaŭ sin elverŝante je serafa muziko. Subite li haltis, metis la violonon kaj arĉon sub la brakon, kaj iris antaŭen kelkajn paŝojn:

—Vere, karaj amikoj,—li ekparolis, kiel se la ludado estis nur parto de parolado aŭ ilustraĵo de profunda, pritraktata temo,—nur animo, pasie deziranta esti senmakule pura, efektive,—li diris per impresa, mallaŭta voĉo,—nur animo, jam altagrade liberigita el mondaj malhelpaĵoj, povas senti tian ekstazan ĝojegon. Ho, ve! Kiel nesufiĉa, peza estas la homa lingvo; nur la muziko povas senteble esprimi la altecon de tiaj aspiroj. Pura koro! Pekliberigita, sanktigita! Ĉu iu homa lango povus priskribi la feliĉon, kiun nur ĝi povas elĝui? Tio estu, miaj amataj amikoj, nia pasia deziro; vivadi en spirita atmosfero de absoluta pureco, liberigita el la katenoj de malindaj pensoj. Sendube multaj monduloj opinius tion sensenca, malhumila ambicio. Ĉu absoluta korpureco en ni povas esti kontraŭa al la favorplena volo de Dio, la spirito mem de la Puro? Certe ne! Kiel do oni rajtus nomi tian sanktan ambicion sensenca kaj malhumila? Sed, se nia ambicio havas la aprobon de la Eterna Spirito, tiam nenia penegado, nenia oferado povas esti tro granda por ĝia atingo.

Post drameca paŭzo li diris plue kun tre lerte ŝajnigita soleneco:—Ja, nenia ofero, eĉ ne la plej karaj posedaĵoj; eĉ ne parencoj: patro, patrino, edzo, infano, amanto. Antaŭ tri semajnoj ni priparolis la multajn klarvideblajn temposignojn, kiuj montras sur la tre, tre baldaŭ ekaperontan Sinjoron. Neniu el ni dubis tiujn signojn, neniu el ni ne sopiris kun fervora sopiro, ke Li baldaŭ venu! Antaŭ du semajnoj ni enprofundigis nin en la misteron de la alegorio pri la kvin prudentaj kaj la kvin malprudentaj virgulinoj. Kaj ni ĉiuj bone komprenis la mistikan signifon de virga animedzeco kun ĉiela fianĉo. Ĉe nia lasta kunveno ni pritraktis la ĉiaman ofendiĝon, kiun sentas ĉielocelantaj animoj, en ĉi tiu malvirta mondo. Kaj ĉiu el ni pasie deziregis forŝiri de si la mondajn, laŭkutimajn ĉirkaŭrampaĵojn, kiuj baraktigas niajn spiritojn, kaj malhelpas ilin altflugi en serenaj, puraj regionoj, harmoniantaj kun ili.

Denove la parolanto haltis momenton, kaj kun ŝajne sorĉa intenseco rigardis en la vizaĝojn de la streĉe atentaj aŭskultantoj. Li parolis plue:

—Tiuj tri meditoj estis nur preparaj studoj por difinita celo, al kiu nekontraŭstareble peladas min, ne nur interna konvinkiteco, sed ... ankaŭ ... la spirito mem de la Plejaltulo. Amataj amikoj, la timiga graveco de la malkaŝo, ĝia mirindeco kaj la timo esti malĝuste komprenata, hezitigis min paroli malkaŝe, ĝis mi trovos aron da komprenemaj, simpatiemaj koroj, kiujn inspiras la sama sankta animambicio. Nun pli longe deteni min mi ne kuraĝas, mi ne bezonas.—Parolante malrapide kun ioma tremeto en la voĉo kaj kun lerte ŝajnigita emocio, li diris:—La tempo jam alvenis, kiam la Dia sendito diras al la sopire atendantaj: Pretiĝu, ho vi virgulinoj, ĉar Li baldaŭ venos.——Mi, kiu funde konas viajn korojn; mi, kiun vi fidas, mi vokas al vi:—Pretigu viajn lampojn; deskuu de vi ĉiujn mondajn, alkroĉiĝemajn aferojn; apartigu vin de ĉio, kio volus vin reteni aŭ deflankigi de via sankta celo. Pasigu la lastajn, ankoraŭ restantajn tagojn per ĝojoplena animpretigado, por ke vi indiĝu aŭdi la ravan krion: "La Fianĉo alvenas"!

—"Virgulinoj" mi nomas vin ĉiujn, ĉar animoj, kiel la sanktaj anĝeloj, estas senseksaj; kaj, same, homaj estaĵoj, kies purigitaj koroj estas regataj de nur unu penso, unu sopiro, nome la ĝoja, glororiĉa alveno de la Fianĉo. Homaj estaĵoj, kies altiĝantaj animoj, al absoluta pureco destinitaj, estas spirite kunigitaj kun Li, jam estas apartigitaj, liberigitaj el la karnaj katenoj de surtera vivo. Ho, miaj amataj samcelanoj! Niaj animoj kune flugu alte en serenaj, serafaj altaĵoj de pura, libera ĝojego!

—Kulturu en la brilaj ĉambroj de via animo belajn ĝojoplenajn pensojn, kaj via superega, interna beleco lumos el viaj okuloj kaj aliformos vian vizaĝon, vian tutan korpon, donante al ĝi eternan freŝon kaj sanon. Korpaj nebelaĵoj kaj malsanoj havigos al si flugilojn per ĉi tiu kulturo de animbeleco.

Subite sinjoro Heilman haltis kaj, ekprenante de sub la brako sian muzikilon, li diris:

—Nenion plu mi volas diri hodiaŭ. Jam mi parolis multe pli longe, ol kutime.—Levinte la dekstran manon, li eldiris mallongan preĝon laŭ la sama parolmaniero, dum la sinjorino ĉe la orgeno-harmoniumo mallaŭte ludis, mirige en harmonio kun liaj vortoj. Tuj poste, daŭrige de la preĝo, sinjoro Heilman denove violonis, moltone, kvazaŭ anĝela ĥoro neklare aŭdiĝas en la malproksimeco. La kapoj de la aŭskultantoj restis klinitaj. La violonludo ĉesis post kelkaj minutoj, sed la akompanantino ankoraŭ daŭrigis dum kelka tempo sian mallaŭtan muzikon. La instruisto kun ŝajne serena, tamen solena kaj majesta mieno enujigis la violonon kaj iris rekte al la aparte sidanta, maljuna sinjoro, kiun ni jam antaŭe rimarkis, kaj kun granda afableco alparolis lin.

Dume la ceteraj ĉeestantoj arete grupiĝis, ĉi tie kaj tie, kaj mallaŭte interŝanĝis la impresojn, kiujn faris sur ilin la ĵus aŭdita parolo. Solena senbrueco ankoraŭ regis. Lorna, arda kun feliĉa emocio, tamen kun ioma maltrankvilo en siaj belaj, animplenaj okuloj, avide aŭskultis flustritan interparolon de kvar sinjorinoj, unu el kiuj estis sinjorino Dunlop.

—Kia ĉiela revo!—diris juna virino, entuziasme, kunpremante la manojn sur la brusto,—neniam mi sentis min tiom suprenlevita.

—Nek mi,—diris alia,—la alto, al kiu li portas nin, vere estas kapturna.

—Sed, fraŭlino Belmont, reala, ĝojige reala,—sinjorino Dunlop alkantis,—mi tute kredas je li kaj je la superhomeco de lia instruo. Kia homo!

—Kia viro, vere!

—Mi povus sekvi lin ĉien.

La aliaj sinjorinoj ekrigardis la lastan parolintinon kun miro kaj admiro pro ŝia kuraĝo.

—Kaj vi ne estus la sola persono, kiu lin sekvus ĝis la fino de la mondo,—diris mezaĝa fraŭlino.

—Sed,—saĝmiene opiniis sinjorino Dunlop,—lia instruo tute ne taŭgas por ordinaruloj; kaj li agas prudente, malkaŝante ĝin nur al elektita rondo da personoj, kiuj povas elkompreni lin.

—Vi estas prava, tre malmultaj komprenas lin.

—Ho, amikinoj,—diris la juna sinjorino, kiu ekparolis la unua, iom pli laŭte kaj kun kaŝita rigardo al sinjoro Heilman,—kian feliĉegan ŝanĝon tiuj tri-kvar lastaj kunvenoj efikis en mia koro! Verdire, mi nur lastatempe ekkonsciis, pri kio mi sekrete tiom sopiradis: absoluta korpureco. Kia rava koncepto! Jam mi serĉos feliĉon en nenio krom sekvado al ĉi tiu sankta ambicio.

Lorna silente aŭskultis. Ŝia koro estis tro plena, kaj ŝia kapo tro konfuzita por paroli. Post kelkaj minutoj sinjoro Heilman, preterpasante ĉi tiun grupeton, tuŝetis ŝian brakon kaj diris milde al la knabino, kiu tuj sin turnis al li avide:

—Nu, fraŭlino Prior, mi tre ĝojas, ke vi nun povas partopreni niajn kunvenojn tiel regule.

—Vi estas tre afabla, sinjoro Heilman,—Lorna respondis kun feliĉa rideto,—mi ankaŭ tre ĝojas.

Ambaŭ iris flanken kelkajn paŝojn, laŭ senvorta interkonsento. Lasante la knabinon preterpasi inter du seĝoj, la viro ĵetis sur ŝin rigardon plenan je malnobla pasio kaj rapidmove klinis sin antaŭen, kvazaŭ li volas tuŝi per la lipoj ŝiajn orbrunajn harojn. Kiam la nesuspektema knabino ree turnis al li la vizaĝon, liaj trajtoj jam alprenis sian kutiman serenan, solenan aspekton.

—Kiel mi povus danki al vi,—Lorna ekparolis,—por via mirinda instruo. Ĝi estas tiel ... belega, ĉiela; kaj tamen viaj paroloj—mi preskaŭ povus diri—esprimas la sekretajn, ĝis nun ne komprenitajn sopirojn el la profundo de mia propra animo.—Ŝi rigardis la instruiston kun knabine fidema rigardo kaj admiro, miksita kun preskaŭ pia timo.

—Nenia mirindaĵo, mia kara juna amikino,—respondis sinjoro Heilman solene;—iloj destinitaj por la sama alta celo inspiriĝas de la samaj sentoj.

Lorna, nur dum momento, mire pripensis ĉi tiujn vortojn; ŝi estis tro dezirema eldiri la demandojn, premantajn al ŝi la koron.—Ĉu vi vere kredas, sinjoro Heilman,—ŝi diris,—ke ankaŭ mi povos fariĝi inda esti unu el la elektitoj, kiuj ĉeestos la duan aperon de la Majstro?

Sinjoro Heilman rigardis en la suprenturnitan vizaĝon de la knabino, ardan kun emocio, kaj respondis milde kun certeca tono de voĉo:

—Mi funde konas vin, Lorna, eble pli bone ol vi vin mem kaj mi diras al vi: Jes. Tio ne estas nura opinio; mi scias, ke vi jam estas unu el la elektitoj. Ĉu mi ne evidentigis mian senditecon per profetaĵoj, poste realigitaj, per mirigaj divenoj, per miraklaj sanigoj, kaj aliaj aferoj? Vi nur bezonas pli da memfido—pardonu—pli da sinoferemo.

—Ho, mi dubas nek vian senditecon nek vian supernaturan scion, sed ... mi nur timas esti tro malhumila. La nura pripenso pri tiom da raviteco timigas min.

—Tute naturaj sentoj, kara fraŭlino, tamen vi posedas ĝuste tiun delikatan komprenemon, tiun kapablon prave diferencigi inter aferoj de eternaj beleco kaj vero kaj aferoj de supraĵa, trompa fipoluro. Sed vi troviĝas en cirkonstancoj kaj vi estas ĉirkaŭita de personoj, kiuj emas malhelpi la disvolviĝon de viaj maloftaj, brilaj ecoj kaj la altiĝon ĉielen de via arda, al perfekta animbeleco soifanta spirito.

Iom ruĝiĝante, Lorna vigle interrompis:—Ne ĉiuj, sinjoro Heilman, ne ĉiuj. Sinjoro Marston kaj sinjorino Harding...

—Ne ĉiuj samgrade,—tuj rediris la instruisto tre milde kaj trankvile,—sed ĉiuj, kiuj ne posedas la saman sanktan entuziasmon; kiuj, eble, ne havas la saman destinon, efektive malhelpas.—Dirinte tion, li sin turnis al kelkaj aliaj vizitantoj, kiuj jam pretiĝis foriri. Por ĉiuj li havis agrablan vorton kaj plaĉan rideton. Ricevi de li koran manpremon kaj afablan rideton, tute propran al si, ŝajnis por ĉiuj granda ŝatindaĵo. La koroj de kelkaj el la sinjorinoj ekbatis forte sub la fajro de rigardo el liaj profundaj, sorĉaj okuloj. Tuŝo de lia mano havis por ili strangan, tremigan efikon, kvazaŭ magneta influo el li travibras ilin, mistere pelante ilin fordoni sin al lia superrego.

ĈAPITRO VII

Ĉe sia alveno en Milwaukee Leonardo vidis, ke la aferoj de la filio estas en multe pli malbona stato, ol li supozis, kaj ke li devos pasigi tie kelke da monatoj, por sufiĉe ordigi ilin. La tuta maŝinaro kaj instalaĵo bezonis zorgan pririgardon; multaj aparatoj bezonis riparon aŭ anstataŭigon per novaj, pli perfektaj iloj. Li tuj konstatis, ke la administrado de la fabrikejo, kiel ankaŭ de la oficejo, jam de kelka tempo estis hontinde malŝatita, kaj ke nur radikala rearanĝo povos reĝustigi la iradon de la komerco. Kun bedaŭro Leonardo trovis, ke estas necese maldungi la administranton. Li do devigis lin alsendi al la firmo eksiĝleteron, ŝajne propravolan, kaj klopodis pri enoficigo kaj taŭgigo de posteulo.

Tiel la tuta tempo kaj ofte la pensoj de Leonardo premokupiĝis, elbarante preskaŭ ĉiujn ceterajn aferojn. Tamen ĉiam kun li estis, kvazaŭ en la sekreta profundo de lia animo, kaj senĉese pelanta lin, zorgiga penso pri Lorna kaj Malkomo kaj Delfino Haverford.

Du monatojn post sia elveturo Leonardo ricevis en unu semajno novaĵojn pri la morto de du personoj. Ambaŭ novaĵoj malĝojigis lin kaj, kvankam pro malsamaj kaŭzoj, korpremis lin. La unua letero sciigis lin, ke lia amata amikino, fraŭlino Ida Leggat, estis liberigita el siaj suferoj. Li akre sentis la perdon de tiu dolĉa, simpatia amikino; tamen li ne povis ne konfesi, ke lia perdo kaj la perdo por aliaj estas ŝia gajno.—Sed,—li demandis sin,—kian efikon havos ŝia morto sur fraŭlinon Haverford? Ĉu ĉi tiu, senigite je ŝia retenema influo, fariĝos eĉ pli malica, pli danĝera? La dua letero venis de sinjorino Harding kaj sciigis al li la subitan morton de ŝia edzo sekve de cerba sangado. Ŝia letero montris sinceran kaj profundan malĝojon kaj doloran senton de soleco. Ŝi skribis multe, kun kortuŝeco kaj dankeco, pri la bonaj karakteraĵoj de la mortinto.

Per streĉa laboro Leonardo estis peninta forgesi la eltrovon, kiun li faris ĉe la amika kunveno en Elmcroft kaj la doloran mediton pri tiu eltrovo en sia dormoĉambro tuj poste. Kaj nun simila memanalizo de l’ koro komenciĝis kun pliprofundigita kunsento kun la vidvino pro ŝia soleco. Pli ol unu fojon en la daŭro de tiuj meditoj li riproĉis sin pro la malindeco de siaj pensoj kunrilatantaj lin kun sinjorino Harding tiel baldaŭ post la morto de ŝia edzo. Tamen, iom post iom pensoj pri Lorna, fraŭlino Haverford, kaj Malkomo superregis kaj preskaŭ elpuŝis konsiderojn pri lia vidviniĝinta amikino.


Kvar monatoj pasis, kaj Leonardo ekpripensis baldaŭan vojaĝon hejmen, kvankam sinjoro Vincent ripete instigis lin preni sur sin la administradon de la filio dum kelkaj monatoj plu. Efektive ĉi tiu forte aludis la dezirindecon, ke Leonardo daŭre restu en Ameriko. En tiu deziro Leonardo klare vidis la influon de Delfino Haverford. Pro kelkaj kaŭzoj, kaj en malsamaj cirkonstancoj, ĉi tiu aranĝo estus por li sufiĉe agrabla; tamen la memoro pri la promeso, donita al lia mortanta patro, malebligis al li eĉ unu momenton konsideri ĝin. Eble la penso pri Lorna, krom lia promeso, sufiĉus por malinklinigi lin konsenti.

Malkomo, kiu ankoraŭ loĝis ĉe gesinjoroj Garner, korespondis regule kun li. El liaj leteroj kaj el komunikoj de liaj zorgantoj Leonardo konkludis, ke lia cerbo plifortiĝas nur tre malrapide en la lasta tempo. Tediĝinte de la okupo, difinita por li de doktoro Garner, Malkomo forte deziris vojaĝi Amerikon por esti kun Leonardo kaj por okupiĝi sub lia direktado per pli utila laboro. Sed la specialisto kaj lia patro opiniis tiun proponon tute netaŭga, ĉar la junulo ankoraŭ ne kapablis entrepreni sola tian longan vojaĝon. Kun Lorna Leonardo interŝanĝis en la daŭro de la unuaj monatoj de sia foresto tre ofte longajn leterojn. La leteroj de la knabino, plejofte skribitaj en Esperanto, enhavis kelkfoje, krom lokaj novaĵoj, bele redaktitajn traktatetojn pri estetikaj-religiaj temoj, en kiuj Leonardo vidis la influon de stranga instruisto aŭ de kunuleco kun ekstazuloj, kvankam rektaj aludoj pri tiaj personoj ŝajne estis zorge evititaj. Foje, en la fino de la monato januaro li serioze avertis ŝin, ne envolviĝi en dubaj ideoj kaj religiaj fantaziaĵoj. De tiu tempo la leteroj de Lorna fariĝis tre maloftaj kaj malpli nekaŝemaj. Leonardo sentis, kun kreskanta maltrankvilo kaj doloro, ke intervenis io, kio minacas iliajn feliĉajn kaj eksterordinare korajn interrilatojn.

Leonardo volis viziti, antaŭ ol reiri Anglujon, gravan klienton en ne malproksima, malgranda urbo, kun kiu li konatiĝis en Londono la pasintan jaron. Ĉi tiu sinjoro sin turnis al la ĉefoficejo en Linkfield kun detaloj pri nova, komplika aparataro mendota, ĉar, kiel li skribis, li pridubis la kapablon kaj la diligenton de la filia administranto entrepreni la fabrikadon. Ricevinte la transsenditan leteron, Leonardo tuj veturis al Horeham kaj ekloĝis en la sola enloĝinda hotelo de la urbeto. Sinjoro Garrat, lia kliento, kiu estis riĉa rentulo kaj sciencisto, tre petis lin, ke li restu kelkajn tagojn en Horeham kaj transloĝiĝu en lian domon; sed Leonardo, kun sincera danko kaj bedaŭro, malakceptis la inviton. Li ne volis resti en Ameriko unu tagon pli, ol necese.

Priparolante kun sinjoro Garrat la hotelojn en Usono kompare kun hoteloj en Anglujo, Leonardo diris:

—La mondo, tamen, estas malpli vasta, ol mi pensis. Prezentu al vi mian surprizon: Hieraŭ nokte, serĉante mian ĉambron en nebone lumigita koridoro, kaj preskaŭ enirante malĝustan numeron, mi renkontis du hispanajn sinjorojn, kiujn, strange, mi renkontis en similaj cirkonstancoj sur la ŝipo antaŭ ses monatoj.

—Nu,—diris sinjoro Garrat,—kalkulema amiko mia tuj kalkulus, kiom da ŝancoj en biliono li havus denove renkonti tiujn samajn virojn: Tiom da kunvojaĝantoj; tiom da urboj en Usono; tiom da aliaj cirkonstancoj, ktp. Bela problemeto.—

—Surŝipe mi rimarkis unu tagon sur la subferdeko sinjoron, portantan la verdan stelon. Li estis hispano, kiu scias nur malmulte da anglaj vortoj, kaj mi povis fari al li kelkajn malgrandajn servojn pere de Esperanto. La sekvintan tagon mi volis viziti lin en lia kajuto, aŭdinte, ke li malsaniĝis. Malfeliĉe en nesufiĉe lumigita trairejo mi frapis la malĝustan pordon. Unu el tiuj viroj duone malfermis la pordon, hispanlingve murmuregis kaj tuj ĵetfermis ĝin antaŭ mia nazo. Kaj hieraŭ ilia saluto ne estis tro kora.

—Nu, rigardoj ne mortigas. Sed evitu ilin kaj pasigu la tutan tempon ĉi tie.

En la komenco de la vespero sinjoro Garrat veturigis sian gaston al la stacidomo, voje de la hotelo, kie ĉi tiu volis pagi la kalkulon kaj repreni sian valizeton. Alproksimiĝante al la gastejo, ili trovis la mallarĝan alirejon antaŭ la perono okupita de malnovmoda kaleŝo, apartenanta al la hotelmastro, kio staris ĉe la porto kun cigaro en la buŝo kaj la manoj en la poŝoj. En la kaleŝo sidis tri viroj. Du el ili, sidantaj kontraŭ la alvenantoj, estis la hispanoj, kiuj, ŝajne, ne amis vizitojn de neinvititoj. La tria viro, kies dorso estis turnita al Leonardo kaj sinjoro Garrat, surhavis larĝrandan, molan ĉapelon, kiu preskaŭ tute kaŝis lian kapon.

—Vi jam devas rapidi, se vi volas trafi la vagonaron—diris la hotelmastro iom indiferente al la sidantoj en la hotelkaleŝo, kaj faris ordonan signon per la kapo al sia veturigisto. La sinjoro kun la larĝranda ĉapelo sin turnis al la gastejestro kaj diris, per rimarkinde alttona, tinta voĉo, dum la veturilo jam ekmoviĝis:

—Adiaŭ, sinjoro O’Mulligan. Volu konservi mian kofron, ĝis mi revenos.

Ĉe tiuj ĉi vortoj Leonardo ekleviĝis kaj sekvis per la okuloj la malaperantan kaleŝon, senspira pro mirego.

—Kio fariĝis, sinjoro Marston?—demandis sinjoro Garrat, ekprenante lian brakon.

Ne atentante tiun demandon, Leonardo sin turnis al sinjoro O’Mulligan:

—Kiu estas la nomo de tiu sinjoro?—li diris, parolante rapide kaj kun eksciteco, strange kontrasta kun lia kutima, trankvila kaj sinregema temperamento.

—Sinjoro Hill; R. D. Hill,—respondis sinjoro O’Mulligan, tenante la cigaron per la dentoj.

—Hill? Ĉu vi estas certa?

La dika hotelmastro ekrigardis kun miro sian gaston, prenis la cigaron el la buŝo kaj respondis malrapide kun dramecaj paŭzetoj inter la unuaj vortoj:

—Ĉu mi estas certa? Kompreneble. Almenaŭ tio estas la nomo, kiun li donas al si.

Sinjoro Garrat mire kaj demandeme alrigardis sian vizitanton, ankoraŭ atendante respondon.

Leonardo sin turnis al li:

—Tio estis,—li diris, kiel homo elreviĝinta,—la voĉo de viro, kiun ni en la daŭro de pli ol dek jaroj kredis mortinta. Sed mi devas ne perdi tempon. Ĉu mi povas peti vin, sinjoro Garrat, tuj veturi al la stacidomo? Estas treege grava afero por mi vidi la vizaĝon de tiu sinjoro.

La servema sciencisto tuj ektuŝis la ĉevalon per la vipo kaj lerte pilotis la veturilon tra la movoplenaj stratoj. Sed, kiel tio ŝajne ĉiam okazas, oftaj ĉagrenaj maloportunaĵoj survoje prokrastis la iradon. En la daŭro de kelkaj minutoj Leonardo silentis, kaj lia vizaĝo aspektis enpensa kaj decidema. Sinjoro Garrat kunsenteme ankaŭ silentis. Fine Leonardo ekparolis per voĉo, impresa pro ĝia trankvileco:

—Mi estas certa, ke estas li; kaj la afero estas des pli eksterordinara, ĉar, laŭ aserto, la spirito de tiu viro aperis al sinjorino en Anglujo en la sama tago de lia poste oficiale raportita morto en Nordafriko.

Ĉe tiuj vortoj ili alvenis antaŭ stratnivela transirejo de la fervojo, ĝuste en la momento, kiam la pezaj barilbrakoj brue kuniĝis en la mezo de la strato por liberigi la vojon al ekveturonta vagonaro, videbla ĉe la kontraŭa flanko. Senŝanceliĝe Leonardo elsaltis el la veturilo, transpasis la relojn per ŝtupara ponto, kaj kuris tra la stacidomon sur la elveturejon. Vane! La vagonaro jam elmoviĝis el la stacio. Rapide li serĉis per la okuloj, ĉu eble li povos sursalti vagonperonon, kiam la staciestro kaj suboficisto kriegis ordone:—Haltu, sinjoro,—dum alia oficisto baris al li la vojon. Senmove Leonardo rigardis la malaperantan vagonaron. Multaj pensoj trakuris lian cerbon. Konsciante, laŭ sia kutimo, ke nenio povas okazi por li sen la bonvolo de Dio, li demandis sin, kio povas esti la kaŭzo kaj la celo de tiu stranga okazaĵo. Kvankam li ne povis ne senti, ke la ideo sekvi tiun viron aspektas tre ĥimera, kvazaŭ ĉasado post fantomo, neklarigebla io instigis lin je kia ajn kosto lin atingi kaj alparoli vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Vero estis ja, ke ĉiu cirkonstanco en ĉi tiu drameto, krom la frapanta simileco de la voĉo, kontraŭis lian supozon, ke tiu viro estas Roberto Travers, kies morto oficiale certiĝis de la brita konsulo en Algerio; tamen li alkroĉiĝis al sia unua impulso. Tiu voĉo estis la voĉo de Roberto Travers. Ĉiuokaze, la penso ne esti kaptinta la eblon solvi la misteron rilate al lia malapero, kaj forigi la teruran premsonĝon, kiun tiu malapero kaŭzis al fraŭlino Haverford, persekutus lin ĝis la fino de lia vivo. Kial do li devus reteni sin aŭ ĝeniĝi pro mokoj de neinteresatoj, eĉ en la okazo se li ne atingus tiun viron, aŭ, atinginte lin, sciiĝus, ke li estas tute malsama persono?

La staciestro kaj kelkaj ĉirkaŭstarantoj mire kaj scivole rigardis la altkreskan fremdulon, frapate de lia bela, enpensa vizaĝo. Leonardo ne rimarkis tion. Li turnis sin al la enirejo, tra kiu en tiu momento aperis sinjoro Garrat, rapidante, kaj kun ĉagreno sur sia akra sed bonkora vizaĝo.

—Pendiĝu la vagaĉadantoj sur la stratoj! Nur kaŭze de ili vi maltrafis lin.

Senekscite Leonardo diris:

—Mi nepre devas sekvi lin. Ĉu vi estas favorato ĉe la staciestro?

—Hm. Mi "konjektas", ke mi povos eltiri el li tiom da informoj, kiom la plimulto el la Horeham’anoj.

—Bone, demandu lin, mi petas, kien vojaĝas tiu trio, kaj kiam mi povos sekvi ĝin.

Sinjoro Garrat tuj sin turnis al la oficisto, maldika, soldataspekta viro, kiu ankoraŭ staris sur la jam senhomiĝinta antaŭrelejo, kaj kiu ŝajne atendis alparolon. Ĉi tiu alproksimiĝis kaj diris kun kompleza mieno:

—Bonan vesperon; ĉu mi povas iamaniere servi al vi, sinjoro Garrat?

—Espereble, sinjoro Norris. Ĉu vi bonŝance scias, aŭ ĉu vi povas eltrovi, kien vojaĝas la tri sinjoroj, kiuj ĵus elveturis? Unu kun helgriza, larĝranda ĉapelo, kaj la aliaj kun nigraj, fremdlande aspektaj ĉapeloj. Jen kara amiko mia, sinjoro Marston,—per mangesto prezentante Leonardon,—por kiu ĉi tiu informo estas gravegaĵo.

—Nu, fremdulo,—diris la staciestro, alparolante Leonardon,—tre verŝajne mi povos meti vin sur la postesignojn de tiu areto. Sed ĝi estos sufiĉe longa linio, ĉar ili veturas rekte al Meksiko-urbo.

—Meksiko-urbo!—La sciencisto demande ekrigardis la vizaĝon de la anglo, sur kiu, tamen, nenia ekmovo montris la efekton de tiuj vortoj.

Sinjoro Norris parolis plue:

—Nu, lasu min diri ĉion, kion mi scias: la sinjoro kun la helgriza ĉapelo, anglo konjekteble, venis unu tagon en la lasta semajno—ĵaŭdon je la dua posttagmeze, pro precizeco—por mendi tri biletojn al Meksiko. Li konsultis min pri elekto de la plej oportuna vojo, kaj ni zorge komparis la diversajn hortabelarojn rilate al kosto, daŭro de la vojaĝo, kaj ofteco de vagonarŝanĝoj. Ĉar la celo de ilia vojaĝo ne estas Meksiko-urbo mem, sed iu diforlasita vilaĝaĉo apud haltejo ĉe la Interoceana Fervojo, liaj kunvojaĝantoj konsilis pro malkareco iri laŭ Shreveport kaj Galveston kaj de tie ŝipe al Vera Cruz. Sed mi konvinkis lin, ke ili oferus multan komforton pro malgranda monŝparo. Li do elektis vojaĝi laŭ Austin—San Antonio—Largedo kaj de tie per la Nacia fervojo de Meksikio.

—Mi tre dankas vin, sinjoro Norris,—diris Leonardo;—tio ŝajnas al mi feliĉa cirkonstanco. Nun, sciigu al mi, mi petas, kiam foriros la unua vagonaro, per kiu mi povos sekvi ilin.

La staciestro mire ekrigardis la demandanton:

—Nu, mi konjektas,—li respondis malrapide,—ke vi devos atendi ĝis morgaŭ vespere je la sama horo. Neniu antaŭa vagonaro alvenigus vin pli frue. Tamen estos eble konsilinde iri per la 233a por esti certa trafi la Pullman-vagonaron en Austin.

—Do, ili havos antaŭkuron de plenaj dudek kvar horoj,—diris sinjoro Garrat, ĝentile sed senkuraĝigeme.

—Negrave;—rediris Leonardo.—En Meksiko troviĝas delegito de la Universala Esperanto-Asocio. Mi tuj telegrafos al li, kaj ne dubas, ke li aŭ iu alia samideano renkontos min ĉe mia alveno tie. Ankaŭ mi esperas, ke iu observos la vagonaron alportantan la trion kaj penos "ombrumi" ĝin.

Sinjoro Garrat ekrigardis sian amikon kun miro kaj demandis:—Ĉu vi do konas tiun Esperanto-delegiton?

—Ne; mi eĉ ne scias lian nomon. Feliĉe mi kunportas en mia valizeto la jarlibron de U.E.A., kiu liveras ĉiujn tiajn informojn. Verŝajne li konas mian nomon, kiu ne estas nekonata en Esperantujo, sed eĉ sen tio mi estas certa, ke la samideanoj en Meksiko faros sian eblon por helpi al mi. La ceteron mi devas lasi al la zorgo de Dio. Ĉi tiu afero havas por mi kaj aliaj ekstreman gravecon. Nu, sinjoro Garrat, mi rimarkis hodiaŭ ĉe la tagmanĝo, kiam mi priparolis la profitojn kaj la oportunecon de nia Esperanta movado, ke vi estas iom skeptika pri ĝi. Mi tiam ne supozetis, ke tiel baldaŭ poste mi havos okazon elpruvi miajn asertojn.

La staciestro aŭskultis tiun dialogon kun videbla intereso, frotante al si la mentonon.—Nu, fremdulo,—li diris,—frapetante la verdan steleton en la butontruo de Leonardo,—tio decidigis min. Mi komencos lerni Esperanton. Nevino mia jam de longe penegis per argumentoj kaj karesoj konvinki min pri la senkompara graveco, belegeco, oportuneco, kaj mi ne scias kio plu, de Esperanto. Sed tio decidigas la aferon. Kaj vi ankaŭ, sinjoro Garrat, devos post ne longe konfesi vin konvinkita; ĉu ne?

—Nu,—respondis ĉi tiu ridetante,—kvankam mi ne havis antaŭan prepariĝon per ĉarma, karesema nevino, sinjoro Norris, mi devos serioze pripensi la studon de tiu mirinda lingvo.

Leonardo estis tre kontenta pri tiu neatendita varbo kaj donis al ambaŭ sinjoroj sciigojn pri lernolibroj, aliĝo al nacia asocio, abonindaj gazetoj ktp. Ricevinte de la komplezema staciestro ĉiujn necesajn informojn pri la vojaĝo, li kaj sinjoro Garrat reveturis al la hotelo. Survoje ĉi tiu lasta diris serioze kaj kun dubema tono de voĉo:

—Kia entrepreno, sinjoro Marston, kun tiaj dubaj donitaĵoj! Eĉ malsama nomo.

—Mi jam tre zorge pesis la "pro-kaj-kontraŭ" en ĉi tiu afero, kaj kalkulis la ŝancojn: mi devas iri; tro multe dependas de solvo de terura psika mistero. Sed la ebleco entrepreni ĉi tiun serĉon dependas de vi.

—De mi?

—Jes; mi ne havas kun mi sufiĉe da mono. Mi do devas peti vin prunti al mi kelke da dolaroj.

—Tre volonte, amiko mia. Kiom vi bezonas?

—Tricent dolarojn.

—Pli, se vi volas; kial ne? Mi ja ŝuldas nuntempe al via firmo pli ol duonon de tiu sumo. Morgaŭ matene ni iros al mia banko, kie usona aŭ meksikia mono aŭ kreditletero sur banko en Meksiko-urbo estos je via dispono.

—Multan dankon. Nun ni esploru, kion mia bona hotelmastro scias pri tiu sinjoro Hill. Faru al mi la komplezon enveni.

—Plezure. O’Mulligan estas bonkora irlandano, kiu elbabilos ĉion, kion li scias. Mi bone konas lin. Jen li estas.

—Ho!—ekkriis la irlanda amerikano surprizite, elprenante cigaron el sia buŝo,—mia kara sinjoro, vi maltrafis la lastan vagonaron!

—Des pli bone por vi, mia kara gastiganto,—respondis Leonardo afable,—ĉar mi devos resti unu nokton plu sub via gastama tegmento.

Sinjoro Garrat, doninte la kondukilon al kortisto, diris bonhumore:

—Se mi ne sentus malinklinon fari al vi malservon, O’Mulligan, mi insistus, ke sinjoro Marston pasigu la nokton ĉe ni. Li ĉiam plendas pri senprofitaj tempoj, sinjoro Marston. Sed, rigardu lin, ĉu tiu ĉi ronda, gajmiena, ĉiam multekostajn cigarojn fumanta vizaĝo aspektas kiel vizaĝo de viro minacata de bankroto?

La hotelmastro estis treege kontenta pri la afableco de la fama sciencisto. Kun petola rideto li eltiris el sia brustpoŝo cigarujon, malfermis ĝin, kaj proponis al li:

—Komplezu min, kaj prenu cigaron.

Ridetante, sinjoro Garrat sin turnis al Leonardo, kaj diris:

—Malkara malavareco, sinjoro Marston; Pat O’Mulligan bone scias, ke mi ne fumas. Mi bezonas tutan mian cerbopovon por mia laboro, sed mi sentas fortan inklinon preni kelkajn por mia ĝardenisto.

—Ne, mia bonkora sinjoro Garrat,—rediris la dika irlandano, malaperigante la cigarujon en sia vasta poŝo,—vi estus tro saĝa fari tion. Ĉi tiuj cigaroj estas multe tro fortaj por via maljuna ĝardenisto.

—Bone, ĉi tiun fojon mi ne volas prirabi vin. Nun aŭskultu, amiko mia. Vi povas fari al sinjoro Marston kaj al mi grandan servon.

—Ho; nenio igus min pli feliĉa, sinjoroj. Ĉu tio rilatas al sinjoro Hill?

—Jes,—respondis sinjoro Garrat per kapmovo ekmontrante sur Leonardon.—Mia amiko estas konvinkita, ke tio ne estas la vera nomo de tiu sinjoro. Li konas lin, kaj per ĉia kosto devas trovi lin, ĉar li havas por li treege gravan komunikon.

Leonardo ridetis pri la subita fervoriĝo de sinjoro Garrat. Ĉi tiu parolis plue:

—Malfeliĉe ni ĵus malsukcesis atingi lin je unu ĉevallongo. Vi povas prezenti al vi la gravegecon de la afero, sciiĝinte, ke sinjoro Marston decidiĝis sekvi lin ĝis nekonata sovaĝejo en Meksikio. Ni jam eltrovis, ke tio estas la vojaĝocelo de la trio.

—Tute prave,—jesigis sinjoro O’Mulligan,—tien ili vojaĝas. Sed bonvolu veni en la domon, sinjoroj, kaj trinku tason da kafo! Mi tre volonte sciigos al vi ĉion, kion mi scias. Bedaŭrinde mi scias nur malmulte pri li.

Beleta filino de sinjoro O’Mulligan alportis en privatan salonon tri tasojn da kafo kaj kukaĵojn kaj aranĝis la diversajn objektojn antaŭ la sinjoroj iom pli malrapide, ol estis necese. Vane peninte ricevi de Leonardo rideton, ŝi estis elironta, kiam sinjoro Garrat revokis ŝin.

—Unu momenton, fraŭlino O’Mulligan,—li diris ŝerce,—zorgu, ke via patro ne metu la koston de ĉi tiu manĝeto en la kalkulon de sinjoro Marston. Ni estas invititoj.

—Bone, sinjoro Garrat,—respondis la knabino, ridante,—mi prizorgos sinjoron Marston.

La enpensa vizaĝo de Leonardo ekgajiĝis. Sin turnante al ŝi, li diris kun afabla kapjeso:

—Dankon, fraŭlino Mariono, mi fidas al via zorgo. Mi scias, ke vi ne lasos min esti elrabita.

Post la eliro de la knabino Leonardo petis la hotelmastron unue priskribi la eksteraĵon de sinjoro Hill.

—Nu,—respondis la irlandano dubeme kaj iom heziteme,—mi ne estas lertulo je priskriboj. En la nuna momento mi tute ne memoras la koloron de liaj okuloj, ĉu ili estas bluaj aŭ grizaj. Virinoj tiajn aferojn pli bone rimarkas. Poste mi demandos pri tio la edzinon kaj Marionon. Lia vizaĝo estas senbarba kun escepto de tre mallongaj vangbarbetoj. Cetere ĝi estas iom longa kaj, mi pensas, pala. Por viro de lia aĝo—mi kalkulas lian aĝon ĉirkaŭ kvardek kvin—liaj dentoj estas rimarkinde bonaj kaj blankaj.—Elblovinte kelkajn fumnubetojn, li kun mieno de saĝulo parolis plue:—Rilate al lia sintenado, li certe estas detenema kaj ... kaj distanckonservema—vi scias, kion mi volas diri—kvankam li ĉiam kondutas kiel ĝentilulo, ĉiam, kaj ĉiam volontege pagas sian kalkulon, aldonante malavaran trinkmonon por la servistaro. Ĉar vi devas scii, sinjoroj, ke sinjoro Hill—aŭ kio ajn estas la nomo, kiun donis al li lia patrino—jam vizitis nin tri aŭ kvar fojojn. Li ĉiam faris sur nin impreson, kvazaŭ li estas profunde malgajema. Rilate al rido, certe, ŝajnas al mi, ke li neniam ridis en la daŭro de sia tuta vivo. Ankoraŭ unu aferon: li malamas virinojn. Tion mi ne povas kompreni, ĉar tio ja ne estas eco de ĝentilulo. Kaj la muzikon li malamegas; Mariono diras, ke li ne havas pli da muziko en sia animo, ol nia kato; certe malpli ol virkato. Sed li estas granda klerulo, per mia honoro! Eble granda klereco kaj muzikamo ne harmonias, sinjoro Garrat? Mi ne scias. Li ĉiam studas kuriozajn librojn kaj legas multajn strangajn gazetojn. Ho, jen sur la piano troviĝas unu el tiuj kuriozaj gazetoj postlasita de li. Rigardu.—Li metis antaŭ la du sinjorojn franclingvan broŝuron de egiptologia asocio kaj diris plue:—Nu, mi estas malklerulo, sed mi pensas, ke tio estas kuriozaĵo por studi.

Leonardo kaj sinjoro Garrat trarigardis la broŝuron, kiu enhavis raportojn pri freŝdataj esploroj en Egiptujo kaj en Meksikio kun multaj kliŝaĵoj de egiptaj, aztekaj[9] kaj toltekaj[10] hieroglifoj.

—Ĉu vi scias,—demandis la amerika sciencisto,—kion faradis sinjoro Hill dum siaj vizitoj ĉi tie?

—Legi, legi, skribadi kaj laboradi super strangaj, antikvaj dokumentoj kaj planoj. Kelkfoje li vizitas doktoron Higgins en Oakington.

Ekrigardante Leonardon, sinjoro Garrat diris:

—Mi supozis tion. Doktoro Higgins estas unuaranga egiptologo.

O’Mulligan babilis plue:

—Sed ĉi tiun fojon li ne vizitis lin, ĉar doktoro Higgins kaj lia tuta familio forestas. Lia domo restos ŝlosita kelkajn semajnojn plu.

—Tio estas granda domaĝo,—diris sinjoro Garrat,—ĉar mi bone konas tiun sinjoron.

—Certe, kaj la sanktuloj benu vin, sinjoro Marston,—diris la bonkora irlandano,—tio estas malfeliĉaĵo. Nu, malgraŭ ĉio mi ne povas ne ameti sinjoron Hill; sed, sinjoro Marston, tiujn du hispanojn mi malfidas. Ili alvenis antaŭ kvin tagoj por atendi ĉi tie sinjoron Hill. Ili estas suspektemaj, sekretemaj friponoj, kiuj neniam vidiĝas sen revolveroj en la koksopoŝoj. En la okazo, se vi iel havos aferojn kun ili, estu singarda, mia kara amiko.

Leonardo aŭskultis kun streĉita atento kaj forta emocio, kvankam lia gravmiena vizaĝo tion ne montris. Kelkafoje li iomete ekbalancis la kapon, kiam detalo de la priskribo ŝajne akordis kun lia memoro pri sinjoro Travers. Entute li ricevis nur malmultan kuraĝigon. Nur unu afero iom pli firme kredigis lin, ke, malgraŭ tioma cetera neverŝajneco, li efektive troviĝas sur la postesignoj de la iama fianĉo de fraŭlino Haverford. Tio estis la fakto, ke la priparolita sinjoro Hill diligente sin okupas per egiptologiaj kaj aztekaj studoj. Leonardo sciis, ke sinjoro Travers antaŭ sia malapero jam akiris nemalgrandan famon kiel specialisto en antaŭhistoriaj civilizacioj. Sed eĉ tia efektivaĵo povas ja esti nura kunokazaĵo. Tamen Leonardo posedis sufiĉe da optimismo kaj riskemo por lasi sian unuan impulson regi lin kaj persisti en lia intenco sekvi tiun viron, ĝis li vidos lin vizaĝon kontraŭ vizaĝo. Poste li ekspedis longan telegramon al sinjoro Fernando Diaz, la U. E. A.-delegito en Meksiko.

ĈAPITRO VIII

Tri tagojn poste Leonardo alvenis en la halegon de la Estación de Buena Vista en Meksiko. Starante ĉe la sojlo de la kupea pordo, li trankvile ĉirkaŭrigardis la interpuŝiĝantan, bruan amason da alvenintoj, bonvenigantoj, pordistoj kaj oficialemaj oficistoj. Tamen lia koro ekbatis iomete pli rapide. Ĉu iu venis renkonti lin; kaj kian sciigon li alportos? Jes, jen li ekvidis malgrandan verdan flagon, flirtantan super la kapoj de la homoj. Tre kontente Leonardo alpaŝis al la portanto de la Esperantista standardo kaj per mangesto salutis lin. Tio estis juna sinjoro de eleganta, plaĉa eksteraĵo, kiu, deprenante sian larĝrandan ĉapelon, alproksimiĝis al la veninto, kaj kun ĝentila klinsaluto kaj gaja rideto bonvenigis lin:

—Mi havas la honoron saluti sinjoron Leonardon Marston; ĉu ne? Malfeliĉe nia U. E. A.-deligito, sinjoro Fernando Diaz, ne estas hejme, sed lia patrino petis min anstataŭi lin. Mia nomo estas Juan Céspedes. Jam ni, kelkaj el niaj klubanoj, sukcesplene laboris por vi.

—Ho, efektive!—ekparolis Leonardo, kore manpremante la junan Meksikianon. Vi kaj viaj amikoj estas treege komplezemaj kaj vere agas laŭ la plej bonaj tradicioj de Esperantujo.

Kun feliĉa mieno sinjoro Céspedes respondis:

—Ni estas tre fieraj tiel servi al angla samideano. Mi estas tute certa,—li diris pli mallaŭte, kun subpremita ekscito,—ke ni jam trafis la tri virojn, kiujn vi postkuras.

—Vere?

—Jes, ili ekloĝis en la hotelo de la Constitución, tre proksime al la Plaza Mayor, en la centro de la urbo. Kaj je malgranda distanco, ĉe tiu sama placo, ni rezervigis por vi malgrandan, tamen sufiĉe komfortan ĉambron. La posedanto de la hotelo parolas Esperanton. En la nuna tempo ĉiuj hoteloj estas ĉiam tute plenaj. Ĉu tio estas laŭ via plaĉo?

—Jes, certe, koran dankon!

La juna Meksikiano nun komencis ĝuste priskribi la eksteraĵojn de la tri serĉatoj, kiam Leonardo rimarkis, ke du Esperantistoj penas atingi ilin tra la amaso. Sinjoro Céspedes, sekvante la rigardon de Leonardo, ankaŭ vidis ilin, kaj interrompis sian priskribon.

—Ho,—li ekkriis,—jen kelkaj aliaj Esperantistoj, kaj inter ili doktoro Lopez Cuadra. Volu sekvi min. Ni iru kune en la antaŭkorton. Estas pli oportune tie.

Sur la placo antaŭ la stacidomo Leonardo konatiĝis kun aro da entuziasmaj, bonkoraj Esperantistoj, ĉiuj dezirantaj helpi, ĉiuj fieraj pruvi la utilecon de Esperanto. Unu el ili jam dungis fiakron, dum alia fortenis kelkajn trudemajn cargadores, ĉagrenitajn pro tio, ke la nobla caballero volas mem porti sian valizeton. Ĉiuj sin premis en la fiakron, kaj sinjoro Céspedes senkulpige klarigis al Leonardo, ke la luprezo estas tiom sama, tute egale, kiom da pasaĝeroj okupas la coche de aquiler. Tuj kiam la veturilo survojiĝis al la Plaza MayorPlaza de la Constitución, du sinjoroj proponis al Leonardo samtempe cigaredojn, kaj montris grandan surprizon, kiam ĉi tiu malakceptis ilin, dirante kun afabla rideto, ke li ne fumas.

Sinjoro Céspedes kaj doktoro Cuadra enkondukis Leonardon en la hotelon por prezenti lin al sinjoro Rodriguez, la posedanto. Ĉi tiu, dika, bonkorvizaĝa viro, sidis en komforta seĝego en la patio, la vasta, rave malvarmeta vestiblo de la hotelo, neageme fumante la neeviteblan cigaredon. Li salutis sian novan gaston ne nur kun tiu kavalireca afableco, tiom karakteriza por Meksikio, sed ankaŭ kun nepridubebla koreco. Interŝanĝo de ĝentilaĵoj sekvis, multevortaj, troigitaj kaj delikate frazitaj unuflanke; dignoplenaj, trankvilaj aliflanke, sed eldiritaj kun tono de profunda ŝato kaj dankeco. Doktoro Cuadra diris:

—Ni Esperantistoj ĉiuj kune laboris por certigi la sukceson de via admirinda vojaĝo. Ni vere admiregas la noblecon, la kavalirecon de via entrepreno, sinjoro Marston—riverenco—sed precipe laboris sinjoro Céspedes—ĝentila klinsaluteto kaj rideto por sinjoro C.—Tio estas ja treege plaĉa afero por li. Li estas nia Sherlock Holmes[11], kaj nia registaro farus al si grandan servon, dungante lin je granda salajro. Nu, mi tuj komunikiĝis kun mia amiko, sinjoro Victoriano, la posedanto de La Constitución, kaj li promesis al mi sciigadi sinjoron Rodriguez pri la faroj de sinjoro Hill kaj de liaj kunvojaĝantoj.

—Tio estas vere bonega!—diris Leonardo.—Via eksterordinara komplezemo superas ĉiujn miajn esperojn.

Decidiĝis, ke Leonardo post refreŝiĝo per bano kaj manĝeto iros al la hotelo de la Constitutión, akompanate de sinjoro Rodriguez, kiu volis preni sur sin la taskon, aranĝi intervidiĝon kun sinjoro Hill.

Leonardo eniris sian dormoĉambron kun koro plena de espero kaj profunda dankeco al Dio pro Lia ĝisnuna mirinda helpo. Laca de la longa vojaĝo kaj la streĉiĝo de la pensoj dum la lastaj tagoj, li duonkuŝiĝis sur kanapo apud malfermita fenestro-pordo, kondukanta al malgranda balkono. La ĉambro estis agrable ombrita per ŝirmilo el blanka kotono kun verdaj strioj, pendanta super la balkono. Tra interspaco inter la franĝoj de la ŝirmilo kaj la planko de la balkono estis videbla arkaĵejo de la fama katedralo, konstruita sur la loko, kie staris ĝis antaŭ 350 jaroj la grandega Teocalli, la antikva templo de la Aztekoj. Dum kelkaj minutoj Leonardo fordonis sin al revo pri la mirinda historio de la urbo, en kiu li nun sin trovis, kaj pri la stranga civilizacio ekzistinta en tiu lando, neniu scias kiom da centjaroj antaŭ la alveno de la hispanaj conquistadores. Sed la deziro renkonti sinjoron "Hill" igis lin forskui lacecon kaj revemon kaj rapidi pri la preparaj farotaĵoj.

Malpli ol horon poste, Leonardo sidis sola en ombra angulo de vasta balkono, formanta parton de la manĝejo. Li jam finis la manĝeton kaj, kunfaldante sian buŝtukon, volis leviĝi por sciigi al sinjoro Rodriguez sian pretecon, iri kun li al la hotelo de la Constitución, kiam ĉi tiu ekscitite enkuris en la ĉambron. Lia ronda, bonkora vizaĝo montris ĉagrenon. Eklevante iom dramece la manojn, li kriis:

—Ne rapidu, via moŝto; ne rapidu! Ho ve! ne estas bezono por rapido. Mia amiko Don Victoriano ĵus sciigis min telefone, ke sinjoro Hill eliris. Li iras viziti Don Pedro Garcia, la direktoron de nia muzeo, kaj ne revenos ĝis tre malfrue. Tion mi treege bedaŭras, señor, ĉar vi nun devos pacienci ĝis morgaŭ matene. Ĉu mi intertempe povas iel servi al vi?

Leonardo leviĝis kaj respondis trankvile:

—Ne, sinjoro Rodriguez; koran dankon. Mi jam ŝuldas al vi...

—Mi tre petas vin, señor Marstón, ne parolu pri ŝuldo, kiam mi estas treege fiera pro la honoro servi al noblulo kaj eminentulo, kiel vi.

Plaĉa rideto vidiĝis sur la serioza vizaĝo de Leonardo. Li jam kutimiĝis al la floreca kaj flatema parolmaniero de la bonkoraj Meksikianoj.

—Nu, amiko mia,—li diris,—mi do devas lasi paciencon regi mian animon ĝis morgaŭ. Intertempe troviĝas en via bela urbo multaj vidindaĵoj, kiuj helpos al mi agrable pasigi la reston de la tago.

—Bedaŭrinde, via moŝto,—diris la hotelmastro,—dum la nuna malkvieta tempo multaj publikaj konstruaĵoj de nia belega urbo ne estas viziteblaj, sed kelkajn vi nepre devas vidi. Ni estas tre fieraj pri nia ĉefurbo. Ĉu mi povas havi la honoron, via moŝto, konduki vin al kelkaj interesaĵoj ĝis la vespermanĝo? Tre verŝajne doktoro Cuadra, Don Fernando Diaz kaj kelkaj aliaj Esperantistoj venos post la vespermanĝo, por sciiĝi, kiel prosperis al vi trovi vian honorindan amikon. Dezirego vin servi kaj sukcesigi vian entreprenon, kaj eble—li aldiris ridetante—scivolemo, ne lasos ilin resti for.

Leonardo volonte akceptis la bonkore faritan proponon de la servema hotelposedanto, kaj pasigis kun li du tre agrablajn kaj instruajn horojn.

Sinjoro Rodriguez estis prava. Dum la vespero alvenis du-tri-kvarope preskaŭ la tuta anaro de la Esperantista klubo de Meksiko; ĉiuj ceremonie klinsalutante kaj dirante belfrazan ĝentilaĵon. Iom post noktomezo ili ĉiuj kune adiaŭis Leonardon, same ceremonie kaj kun similaj graciaj paroletoj. Tiu longa vizito kaj la neceso daŭre, per vigla interparolo amuzi aron da spritaj kaj babilemaj vizitantoj, tre streĉis la fortojn de Leonardo, kiu jam sentis sin lacega. Sed la sincera dankeco, kiun li sentis pro ilia kortuŝa servemo, kaj lia natura ĝentileco malpermesis al li montri, ke la vizito estas por li tre maloportuna.

Ĉu pro trolaceco, ĉu pro sufokeco de la nokta aero, aŭ la laŭta duonhora sonorado de la katedrala horloĝego, ĉu pro ĉiuj ĉi tiuj kaŭzoj kune, Leonardo sendorme ĵetiĝadis en la lito en la daŭro de kelkaj horoj. Fine, kiam la suno jam komencis heligi lian ĉambron li endormiĝis. Je la duono post la oka horo brua frapado ĉe la pordo subite vekis lin.

—Ĉu via moŝto baldaŭ finos sin vesti?—eksonis la ekscitita voĉo de sinjoro Rodriguez.

—Ne, kial?—respondis Leonardo, frotinte al si la okulojn, kaj nur iom post iom konsciante, kie li sin trovas.

—Mi ĵus ricevis telefonan komunikon de Don Victoriano, ke sinjoro Hill kaj liaj kunuloj tuj forveturos. Ili estas en la nuna momento survoje al la stacio Lázaro.

Leonardo neniam antaŭe elsaltis el la lito kaj sin vestis tiel rapidege. Malsuprenirante la ŝtuparon li renkontis la hotelmastron kurantan ekscitite el sia oficejo. Post la kutima matensaluto:—¿Como ha pasado usted la noche?—li kriis, ne atendante respondon al sia demando,—Ho ve! via moŝto, la Fataloj kruele malfavoras vin. Ambaŭ miaj kaleŝoj okaze estas for, kaj en la nuna momento eĉ unu fiakro ne estas havebla sur la placo. Mi ĵus traserĉis la fervojan horaron kaj trovis, ke neeble estas kuratingi la stacidomon antaŭ la forveturo de la vagonaro je la naŭa kaj kvin. Tio estas malbenita afero.

—Ne ĉagreniĝu, mia bona sinjoro Rodriguez,—diris Leonardo.—Ĉu Don Victoriano scias, kien veturas nia trio?

—Bedaŭrinde ne. Mi demandis lin.

—Eble ni povos sciiĝi de la staciestro aŭ la biletisto?

—Tre verŝajne de la staciestro, kiun mi bone konas.

Post rapide prenita matenmanĝo ambaŭ iris al la Estación de San Lázaro, la finstacio de Ferrocarril Interoceanico. La staciestro volonte informis ilin, ke sinjoro, sendube fremdulo, aĉetis tri biletojn al Tepetlaxtoc, tre malgrava stacio en direkto al Vera Cruz, kiun li montris sur fervoja landkarto.

—Tepetlaxtoc!—ekkriis sinjoro Rodriguez,—en tian kotkavaĵon! Kion ajn ili povas serĉi tie? Ekzistas en tiu regiono, kiom mi scias, neniaj esplorindaj aztekaĵoj.

—Kiam elveturos la proksima vagonaro al tiu loko,—demandis Leonardo,—mi devas sekvi ilin.

—Vere?

Responde al demando de la hotelmastro, la staciestro sciigis Leonardon, ke li devas atendi ĝis la dua posttagmeze.

—Dankon,—diris ĉi tiu,—tio ebligas min fari kelkajn preparojn.

Subite sinjoro Rodriguez, reirinte al la landkarto, ekkriis:

—Ho, sinjoro Marston, se mi ne forte eraras, nia amiko doktoro Cuadra venas el distrikto ne tre malproksima de tiu dioforlasita loko. Eble li povos multe helpi al vi per la kono de sia naskiĝa regiono. Ni iru senprokraste al lia domo.

Doktoro Cuadra, armea kuracisto, servanta tiutempe en milithospitalo, ĵus revenis hejmen por manĝeto post frumatena deĵoro. Li kaj lia juna edzino akceptis la du sinjorojn kun kora ĝentileco kaj aŭskultis kun granda bedaŭro kaj vigla intereso la rakonton pri la irado de la aferoj.

—Kia domaĝo,—ekkriis doktoro Cuadra,—ke mi ne povas akompani vin, kara sinjoro Marston! Caramba! Nenio, mi certigas vian moŝton, farus al mi pli grandan plezuron, ol ĉasi kune kun vi vian interesan kaptotaĵon sur la sovaĝejoj de mia naskiĝa ebenaĵo. Ĝuste tio, kion mi deziregus! Sed, se mi persone ne povas helpi al vi, sendube miaj amikoj povos. Pardonu; momenton.

Li iris al sia skribtablo kaj post nemultaj minutoj revenis, tenante en la mano du leterojn.

—Jen du prezentleteroj,—li diris,—kun fervoraj petoj al la adresitoj, proponi al vi ĉian eblan helpon. Tiu ĉi letero estas por mia patro, kies hacienda troviĝas en la malproksimeco de unutaga vojaĝo de Tepetlaxtoc. Kun li loĝas nevino lia, laŭnome Lucia Cuadra, kiun li, vidvo jam de multaj jaroj, tiom amas, kiom dorlotema patro iam amis sian propran filinon. Ŝi estas izola, tamen tre fluparola kaj entuziasma Esperantistino, kiu kun granda ĝojo bonvenigos okazon interparoli kun eminenta Eŭropa samideano.

Leonardo ridetante montris per kapklino ŝaton pri la komplimento kaj diris:

—Mi antaŭrigardas kun granda plezuro la honoron konatiĝi kun sinjoro via patro, doktoro Cuadra, kaj kun via entuziasma kuzino.

—La knabino duonfreneziĝos pro ĝojo, eĉ se ŝi ne montros ĝin. La dua letero estas adresita al Don Miguel de Lazoda kaj lia filino Maria. Ili estas Indios fideles, devenantoj de la gento Marjas, la plej inteligenta gento de la Aztekoj. Ili pretendas rektan devenon de reĝa kaj ĉefpastra familio. En ĉia okazo ili estas tre estimindaj kaj interesaj homoj, alte super la nivelo de vulgaraj Indios. Don Miguel estas cacique de la distrikto kaj grava bienhavanto. Lia hacienda troviĝas pli malproksime de la fervojo, pli alte sur la granda plataĵo. Mi povas certigi al vi, ke vi trovos tie same bonkoran akcepton kaj sindonan helpon. Don Miguel, kaj sendube ankaŭ Maria, faros por vi sian eblon, ne nur pro la honoro kaj plezuro esti komplezaj al vi, sed ne malpli pro dankeco al mi. Mia plej granda profesia triumfo estis kaptado de Maria el la faŭko de l’ morto—tre interesa okazo de intestofebro. Mi pasigis ellacigan semajnon en ilia domo, batalante tage kaj nokte kontraŭ tiu kruela malsano. Fine mi venkis, kaj la ĝojo kaj la dankemeco de la patro estis senlimaj. Cetere, Maria kaj mia kuzino Lucia estas intimaj amikinoj, malgraŭ la granda malsameco de iliaj sociaj statoj.

Leonardo jam vivece prezentis al si viziton al tiuj interesaj homoj. Varme li diris:

—Via kortuŝa sindonemo, karaj amikoj, kaj ĉi tiuj feliĉaj cirkonstancoj antaŭsignas por mi prosperon. Mi ne dubas, ke fine mi vidos vizaĝon kontraŭ vizaĝo mian konaton, kiu donas al si la nomon "Hill". Certe, sen via afabla helpo mia ĉasado estus tute senrezultata.

Dum manĝeto, al kiu sinjorino Cuadra invitis la du vizitantojn, doktoro Cuadra diris:

—Ĉar mi ne povas akompani vin, via moŝto, vi nepre devos dungi taŭgan mozo’n aŭ indianan serviston.

—Kompreneble,—respondis Leonardo, la unuan fojon klare konsciante, ke en tia sovaĝa regiono li ne povos vojaĝi sen gvidisto.

—Diru, sinjoro Rodriguez,—demandis la kuracisto,—ĉu vi ne opinias, ke via kortisto José estos la plej taŭga mozo, kiun ni povus trovi por nia honorata vizitanto?

Ĝis nun sinjoro Rodriguez parolis tre malmulte. Antaŭ siaj hotelgastoj li estis senĝena kaj babilema, ĉiam preta kun oportunaj "elprovizaj" frazoj, sed kiel gasto mem ĉe tre konata societulino, al kiu li prezentiĝis nur antaŭ kelkaj minutoj, li iom perdis siajn vivecon kaj multvortecon.

—Via moŝto estas prava,—li respondis vigle,—kaj mi jam pripensis tion. José treege fieros pri tia honoro. Esti gvidanto por el noble Inglese estos la plej memorinda epizodo de lia vivo. La sola bedaŭrindaĵo estos,—sinjoro Rodriguez aldiris ridante,—ke José fariĝos ankoraŭ pli malmodesta, ol li jam estas. Pasinte kelke da jaroj trans la landlimo en Usono, li sufiĉe scias la anglan lingvon. Cetere, malgraŭ ke li estas mestizo kun nur malmultaj gutoj da hispana sango, li certe estas vigla kaj sufiĉe sprita. José estas sendube honesta kaj fidela mozo, via moŝto,—li diris al Leonardo,—sed homo, al kiu oni devas okaze memorigi sian devenstaton.

La doktoredzino, impona, gracia virino, kaj, malsimile al sia sincera edzo, fiera kaj sindetenema, proponis al Leonardo jenan konsilon:

—Kompreneble, mi ne konas persone tiun modelan mozon José, señor,—ŝi diris kun iomete malestima manieraĵo,—sed laŭ mia opinio oni ne povas esti tro severa, eĉ senindulga al tiuj Indios, precipe se ili fieras pri kelke da gutoj da blankula sango. Estas tute malutile montri al ili kian ajn familiarecon. Pli bone prosperas sen tio.

Leonardo aŭskultis ĝentile kaj dankis afable al sinjorino Cuadra pro ŝia konsilo, sed en la pensoj li decidis agi laŭ siaj propraj principoj.

—Sed, doktoro Cuadra,—diris la hotelmastro humile,—kiom mi scias, en tiu parto de la plataĵo ekzistas neniaj antikvaj ruinoj; ĉu ne vere?

—Ne multaj, señor,—respondis la kuracisto;—sed apud la hacienda de mia amiko Don Miguel troviĝas monaĥejo de Anselm’anoj kaj, interne de la muroj de ilia vasta posedaĵo, staras tre antikva templo, unu el la plej antikvaj kaj belaj, mi supozas, en Meksikio. La monaĥoj estas ĉiuj—aŭ preskaŭ ĉiuj—Indios kaj iom mistere sekretemaj. Oni do ne scias multe pri ili kaj pri la antikvaĵoj apartenantaj al ili. Krom tio, la ridinde superstiĉaj peones en tiu regiono ĉiam parolas pri grandaj enterigitaj trezoroj—cetere tre amata temo por interparolo inter peonoj—kaj antikvaj kavernoj, plenaj de antaŭhistoriaj kranioj kaj ostoj kaj ŝtonaj iloj; sed la esploradoj de antikvaĵistoj kaj trezoroĉasistoj ĝis nun estis vanaj; eble pro la sekretemo de la Anselm’anoj kaj tial, ke la peonoj estas tre malinklinaj helpi al la esploristoj. Laŭ ilia superstiĉa kredo enterigitaj trezoroj el antikvaj tempoj estas ĉiam gardataj de spiritoj; jen bonaj, jen malbonaj. En ĉiu okazo malfeliĉo nepre kaptos tiujn, kiuj sin enmiksas en ilin. Peonoj certigus al vi, ke tre proksime de kaŝita trezoro oni povas vidi nokte sur la plataĵo misteran lumon flugpendantan super ĝi, precipe kiam la aero estas malseka kaj nebula. Tiun lumon ili nomas relación. Neniu peono kuraĝus alproksimiĝi al tia loko. Tio estas aŭ malbona spirito, kiu volas gvidi la homojn al la trezoro por pereigi ilin, aŭ bona spirito, kiu volas averti ilin. Indios bravos, t. e. la nekulturitaj landidoj, rakontus al vi fantomrakontojn pri spiritoj de la "Reĝo de la Mallumo", kiu estas en ilia superstiĉoriĉa mondo senduba realaĵo.

Aĉetinte kelkajn necesaĵojn por la vojaĝo, tiajn, kiaj serapes aŭ dikaj lanaj kovriloj, sombrero el panama pajlo, dorsosakoj ktp. sinjoro Rodriguez kaj Leonardo serĉis José’on. Tiu ĉi tuj kun ĝoja vigleco pretiĝis ekforvojaĝi kun la noble Inglese. La hotelmastro, parolante aparte kun sia servisto, kredigis lin, ke sinjoro Marston ne estas ordinara persono, sed tre eminenta angla nobelo kun treege grava misio de potenca societo, kaj admonis lin konduti antaŭ li kun profunda respekto. José respondis kun alpreno de grava mieno, kiu tre amuzis lian mastron:

—Mi ekkonas nobelon, precipe anglan nobelon, ĉe la unua rigardo, señor, kaj mi bone scias, kiom da honoro kaj respektego decas al li.

José estis viro havanta la aĝon de ĉirkaŭ kvardek jaroj, de iom pli ol meza kresko kun nedika sed fortmuskola staturo. Lia preskaŭ kuprobruna vizaĝo montris bonkorecon kaj honestecon, sed ne malpli viglecon kaj denaskan sagacecon. Li tuj plaĉis al Leonardo, kiu diris al li kelkajn afablajn vortojn. Pretiĝinte por la vojaĝo kun dika dorsosako, bastono kaj pafilo, José rigardis la altkreskan, belforman figuron kaj la virecan, seriozan vizaĝon de la anglo kun malkaŝa admiro kaj sincera humileco. Deprenante sian larĝrandan, altapintan ĉapelon, li diris:

—Via nobela moŝto, mi estas preta kaj atendas viajn ordonojn.


Post kvinhora malrapida vojaĝo Leonardo kaj lia servanto alvenis ĉe la stacio Tepetlaxtoc. Kvankam multaj seriozaj pensoj okupis la kapon de Leonardo dum la veturo, li tamen tre ĝuis la belegajn vidaĵojn, kiujn ili preterpasis. La traveturita lando, en la daŭro de la unuaj tri aŭ kvar horoj, estis tre interesa kun multaj vidindaj preĝejoj kaj haciendoj. Kelkfoje, en la malproksimeco, li ekvidis imponajn ruinojn de tiuj grandiozaj temploj kaj majestaj piramidoj, pri kiuj li ofte legis en vojaĝlibroj kaj gazetoj. Kiam, iom post iom, la vagonaro atingis pli altajn regionojn, la aspekto de la kamparo ŝanĝiĝis: tropika vegetaĵaro cedis lokon al mezazonaj kreskaĵoj, ĝis fine la fervojo trapasis pinarbarojn kaj sovaĝaspektajn, sekajn regionojn kun duonkreskaj arbetaĵoj. La humilan stacidomon ĉirkaŭis aro da mizeraj dometoj, kiuj ne povis pretendi la nomon vilaĝo, kaj, pli malproksime, dezerto. Leonardo ordonis al José fari demandojn ĉe la staciestro pri la serĉata trio kaj sciiĝis, ke ĝi alvenis per la antaŭa vagonaro kaj tuj foriris en direkto al vilaĝo nomata Calpan. Tiu vilaĝo kuŝis, laŭ plua informo, ĉe la vojo al la hacienda de sinjoro Cuadra. Leonardo ĝoje bonvenigis tiun sciigon.

Post longa, laciga marŝo tra preskaŭ senhoma regiono ili alproksimiĝis al Calpan, kiam la suno jam malleviĝis al la horizonto. Ilian alvenon anoncis bojegado de legio da hundoj, kiuj venigis la tutan loĝantaron sur la straton, aŭ pli ĝuste sur la senforman interspacon, kiu servis kiel komuna forĵetaĵejo, infanludejo kaj trapasejo. Neniam antaŭe Leonardo vidis tian aron da mizeregaj, malpuraj domaĉoj kaj tian specaĵaron da kompatindaj, malgajaj mizeruloj, kun maldikaj, melankoliaj vizaĝoj. Li antaŭe esperis trovi en tiu vilaĝo ian ripozejon, kiom ajn humilan, kaj iajn refreŝigaĵojn, sed la nura vido de la eksteraĵo de la jacal’oj aŭ budoj, mallerte kunmetitaj el branĉplektaĵoj kaj argilo, kaj la malpura aspekto de la vilaĝanoj forprenis de li ĉian deziron fari uzon el la gastamo de la sendube bonkoraj homoj. Prefere li volus pasigi la nokton en ia ŝirmejo aŭ sub la ĉielo. Kiam li proponis tion al José, ĉi tiu tre volonte konsentis, eble por montri sian superecon super nuraj Indios bravos, aŭ eble pro kontenteco pri la afableco de la eminenta anglo, kiu "proponis" anstataŭ "ordoni". Sciiĝinte de la vilaĝestro, ke tri sinjoroj de fremdlanda aspekto trapasis la lokon antaŭ kelkaj horoj, ili daŭrigis sian vojiron en la direkto al la bieno de sinjoro Cuadra. Leonardo ne povis aĉeti en la vilaĝo eĉ unu mulon. Tio precipe ĉagrenis la mozon, kiu pensis, ke alveni al granda hacienda piedire tre malaltigos la indon de la noble Inglese.

Kelkaj "strangaĵoj" de Leonardo tre mirigis José’on: Lia portempa sinjoro insistis porti parton de la ŝarĝo, nome, sian malgrandan valizon kaj sian "Thermos"-botelon; li ne fumis; li neniam blasfemis, kaj li volonte permesis al nura mozo instrui lin pri multaj tiulandaj aferoj.

Leonardo aŭskultis kun intereso kaj plezuro la babiladon de sia gvidanto. Jam ĉe la komenco de la vojaĝo José informis lin, ke, pasiginte preskaŭ kvin jarojn en Usono, li tute liberiĝis el la ridinda superstiĉo, reganta la malklerajn peonojn. Ne longe post tiu fanfarono li subite malligis kaj demetis sian portaĵon kaj kuris centkelke da paŝoj sur la supron de altaĵeto. Tie li levis falintan krucon kaj firmigis ĝin en ĝia kruda ingo.

—Kial vi faris tion, José?—demandis Leonardo.

—Ni ĉiam faras tion, señor. Levo de falinta sankta kruco nepre donas dum kelka tempo liberecon de malfeliĉo kaj certigas prosperon de entrepreno. Atendu, ĉu tio ne efektiviĝos. Nenio pli bonŝanca povus okazi, señor.

—Ho, José,—diris Leonardo ridetante,—vi kredigis al mi, ke vi tute liberiĝis el superstiĉo!

La Indio rigardis la fremdulon kun miro.

—Tio ne estas superstiĉo, señor,—li respondis.—Se via moŝto aŭskultus interparolon inter aro da Indios bravos dum vintra vespero, vi eltrovus, kio estas superstiĉo.

La sunglobo alproksimiĝis al la horizonto kaj ĵetis ĉiam plilongiĝantajn, groteskajn ombrojn de la du kunvojirantoj sur la vojon antaŭ ili. De tempo al tempo José ekhaltis kaj esplore ĉirkaŭrigardis. La tero nun fariĝis malebena kaj roka, prezentanta ĉi tie kaj tie oportunan lokon por nokta ŝirmejo. Demetinte siajn pakaĵojn, li rapide kolektis kelke da branĉaĵoj kaj lerte konstruis sub superpendanta ŝtonego sufiĉe komfortan dormejon por Leonardo. Dume ĉi tiu sidis sur altaĵeto, sorĉate de vido de treege bela, kolororiĉa sun-malleviĝo. Apenaŭ José pretigis simplan vespermanĝon sur oportuna plata ŝtono por "lia barona moŝto", kaj por si mem je deca distanco, kiam mallumeco survenis kun rapideco, kiu surprizis Leonardon. Samtempe la temperaturo de la ĝis tiam agrable varma aero tiom malleviĝis en la daŭro de nur kelke da minutoj, ke Leonardo volonte sekvis la ekzemplon de sia mozo kaj envolvis sin en unu el la aĉetitaj serap’oj.

Subite longa, malgaja blekado aŭdiĝis, komence unuopa, poste ĥora.

—Aŭskultu, José: Kio estas tiu plenda kriado?

Coyotes[12], señor, coyotes, kriantaj al la ĉielo por pluvo.

Post la vespermanĝo Leonardo suriris la altaĵon, de kie li estis ĝuinta la sunsubiron. La ĉielo nun estis stelbrila, kaj mirinde luma, arĝenta duonluno vidiĝis super aro da nigraj pinoj, ĵetante sorĉan belecon sur la pejzaĝon. Majesta silento regis kaj preskaŭ mistera trankvilo. Ĉio estis impona vasteco, senlimeco. Kiel mistera, li sentis, estas la profundo de senlima spaco, kaj kiel mireginda la senerara irado de la nenombreblaj legioj da steloj, ĉiuj ligitaj, unu al la alia, per la sama, mistera pezoforto; ĉiuj kune formantaj unu grandan, komplikan, tamen harmonian tutaĵon.—Forprenu,—Leonardo diris al si en la pensoj,—unu el tiuj briletantaj eroj, kaj la tuta vasta kunmetaĵo disfalos. Kia intelektego estas necesa por ellabori kaj konservi tiun meĥanikaĵaron!

"Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi lin atentas?"

Kun profunda adoro li primeditis sian okazoplenan vivon kaj antaŭen rigardis kun trankvila konfido en la estontecon, kiu estas ja sub la kontrolo de la reganto de la steloj.

José rigardis dum kelka tempo kun admiro kaj respektego la enpensan, senmovan figuron de la anglo. Poste li iris senbrue sur la piedfingroj al la ripozejo, kiun li preparis por si, kaj ĉirkaŭvolvis sin per du varmaj serapoj. Pie farinte signon de l’ kruco sur la brusto, li profunde endormiĝis.

La sekvintan tagon, je la sesa horo vespere, la du viroj alproksimiĝis al preskaŭ bonaspekta vilaĝo, almenaŭ frapante malsimila al la vilaĝaĉo, kiun ili trapasis la antaŭan vesperon. Ĉe la fino de la vilaĝo bela aleo da fagoj kondukis ilin al pordego de bonhaveca hacienda, ĉirkaŭita de altaj blankigitaj muroj. Ili eniris vastan korton, ĉe kies kontraŭa fino staris granda, blanka, unuetaĝa domo. En tiu momento du viroj trapasis la korton, kondukante kvar mulojn, unu el kiuj portis cervon kaj kelke da birdoj, supozeble la rezultato de tiutaga ĉasado. Leonardo donis al José la leteron de doktoro Cuadra, adresita al ĉi ties patro, kun ordono enmanigi ĝin per la helpo de tiuj viroj al la hacendado, kaj malrapide iris en direkto al arkaĵa enirejo, tra kiu li ekvidis folioriĉan, multekolonan placon. Nemultajn minutojn poste aperis en ĉi tiu enirejo noblaspekta blankharulo sekvate de juna virino. Li alpaŝis kun dignoplena mieno kaj, deprenante sian grandan, orŝnure ornamitan sombreron, alparolis Leonardon hispane kun natura gracieco:

—Koregan bonvenon, caballero; mi ŝatas, kiel maloftan honoron kaj neordinaran plezuron, la okazon akcepti vin. Amiko de mia filo, prezentata kun tiel elokventa laŭdo, estas centoble bonvena. Señor,—li aldiris kun drameca svingo de la sombrero,—nia hacienda estas je via dispono.

La sinjorino, redoninte saluton de la veninto, tradukis Esperanten la parolon de la sinjoro laŭvorte kun rimarkinda flueco. Ŝi estis bela knabino, havanta la aĝon de ĉirkaŭ dudek tri jaroj. Ŝia sanoplena, sunbrunigita vizaĝo kaj ŝia beltalia, fortika figuro supozigis ageman vivadon en libera aero. Tion plue montris pafilo, pendanta per rimeno de ŝia ŝultro, mallonga jupo kaj altaj, dikaplandaj botoj. Brilaj, nigraj okuloj kaj riĉaj, nigraj haroj kune kun malkaŝa, sentima rigardo, donis al ŝi imponan aspekton. Kun ĉarma rideto ŝi aldiris:

—Kaj al la bonvenigo de la onklo, mi volas aldoni, ke estas por mi aparta ĝojo persone konatiĝi kun vi. Laŭfame mi ja jam konas vin. Ho ve! Nur tre malofte mi havas okazon paroli Esperante, kaj mi tiom amas nian karan lingvon!

Kvankam Leonardo kaj la nevino de sinjoro Cuadra jam sentis sin preskaŭ amikoj, la maljuna hacendado pensis, ke estas necese ceremonie interkonatigi ilin. Ambaŭ ridetante riverencis.

Ili trapasis la kolonejon kaj eniris la domon. Tie Leonardo prezentiĝis al mezaĝa sinjorino, tre ĝentile kaj ĝoje, sed iom malpli ceremonie. Tio estis Donna Lucia Castaños, domestrino aŭ duenna de la juna sinjorino, aŭ kunulino-amikino de ambaŭ. Almenaŭ ŝi mastrumis ĉe la vespermanĝo, tamen ne multe partoprenante en la interparolo. La maljuna sinjoro parolis hispane kun grandaj viveco kaj multevorteco, kvazaŭ lia gasto plene komprenas lin. Nur kelkafoje, memorante lian nescion de la hispana lingvo, li haltis momenton por doni okazon al sia nevino traduki lian parolon Esperanten.

—Per la letero de mia filo mi sciiĝas, señor,—diris la bienulo, iom gravmaniere,—ke la sola celo de via longa vojaĝo estas renkonti unu sinjoron Hill, usonanon. Se mi ne eraras, mi aŭdis amikon mian, Don Miguel de Lozada, paroli pri tiu sinjoro, kiu estas, oni diras, fama sciencisto kaj antikvaĵisto. Ĉu ne vere, karulino?—sin turnante al sia nevino.

—Jes, onklo, li tre interesiĝas pri la antikva historio de nia lando. Maria asertas, ke li konas ĝin pli bone, ol la profesoroj de nia propra universitato.

—Tio estas por mi kuraĝiga sciigo,—diris Leonardo,—ĉar sinjoro via filo, via moŝto, kies afablecon kaj komplezemecon mi ne povas sufiĉe laŭdi, donis al mi prezentleteron al tiu sama sinjoro, kaj mi intencas viziti lin morgaŭ matene.

—Ho, vere?—ekkriis fraŭlino Cuadra kun ĝoja ekbrileto en siaj nigraj okuloj. Kara onklo,—ŝi diris plue, karesante manon de la blankharulo,—ni jam de multaj semajnoj ne vizitis niajn amikojn en Tulanatlan kaj post ne longe la estación de las aguas[13] komenciĝos. Ĉu ni ambaŭ akompanu sinjoron Marston? Mi ŝuldas viziton al Maria jam de longe.

La maljuna sinjoro malrapide elblovis vicon da fumringetoj kaj rigardis enpensiĝe la plafonon.

—Plue, onklo,—aldiris la juna virino vive,—mi povos pli konvene servi kiel interpretisto, ol José, la mozo de sinjoro Marston. Ĉu ne?

—Nu, Lucinjo,—respondis la onklo,—volonte mi konsentas. Malfeliĉe mi nepre devos ree esti ĉi tie postmorgaŭ por akcepti la du bovospertulojn, kiuj venos de Vera Cruz, kaj konsulti ilin. Estos do necese, ke ni foriru tre frue morgaŭ matene, por ke mi povu iri returne la saman tagon. Se tio plaĉas al nia estimata gasto, mi estos tre kontenta.

Post kiam fraŭlino Cuadra tradukis tiun parolon Esperanten, Leonardo eldiris grandan ĝojon kaj ŝuldecon al siaj gastigantoj. Akompano de tiuj bonkoraj kaj ĝentilaj Meksikianoj estos por li tre agrabla kaj interesa afero. Don Alfonso Cuadra nun leviĝis kaj, gracie riverencante, alparolis Leonardon:

—Bonvolu pardoni al maljunulo, via moŝto, se laceco venkas lian grandan deziron elĝui ĝis malfrua horo la maloftan plezuron de kunesto de altestimata kaj kara gasto. Ni pasigis tre lacigan tagon, señor, mia nevino kaj mi, ĉasante tra vasta kamparo—feliĉe kun tre kontentiga rezultato. Permesu do, ke mi deziru al vi dolĉan, refreŝigan dormon. La sanktuloj gardu vin sub nia tegmento.

Post la eliro de la blankharulo la du samideanoj vivece interparolis pri la prospero de Esperanto en la mondo, dum señora Lucia Castaños brave penis per kroĉtrikado venki sian dormemecon. Leonardo supozis, ke la kutimoj de la lando postulas la ĉeeston de gardistino.

La mateno estis ankoraŭ iom malvarma, kaj la suno apenaŭ leviĝis super la malaltaj dometoj de la vilaĝeto, la vojaĝantaro trapasis la eksteran pordegon de la hacienda. Ĉiuj rajdis sur belaj muloj. La antaŭgvardio konsistis el juna servisto, indio, kaj nia amiko José, kiu per dignoplena sinmalaltigo penis elmontri sian superecon super la kunulo. Ilin sekvis kune la maljuna hacendado, Leonardo kaj la juna sinjorino. Post la gesinjoroj rajdis mezaĝa kreolo de serioza, senmova mieno; kaj la finon de la kavalkadeto formis du pli junaj servistoj, kondukantaj po unu mulo, ŝarĝita per pakaĵoj. La vilaĝanoj jam viglis. Ĉi tie kaj tie Leonardo ekvidis virinon sidantan sur la sojlo de dometo, muelante, aŭ viron, demetantan krudan ĝardenilon por rulfari al si cigaredon. Unu malriĉe aspektantan viron li vidis saltetantan per siaj sandale vestitaj piedoj, konjekteble por varmigi sin.

—La peonoj de la vilaĝoj leviĝas tre frue, frostotremetante, señor—diris la maljuna bienulo.—Kun dankoplena laŭdo kaj ĝoja saltetado ili bonvenigas la sunon, "la capa de los pobres"[14].

Ĉiuj en la vilaĝo salutis la gesinjorojn kun granda kaj videble sincera respekto, sed sen tiu humilaĉa mieno, kiun Leonardo ordinare rimarkis ĉe malriĉegaj peonoj. Dum kelka tempo la vojaĝantoj trapasis belan bienaron kun multaj bone prilaboritaj kampoj, ridetantaj en la hela matensuno; sed iom post iom la vojo fariĝis malpli agrabla, enirante dezertan, montan regionon kun molaj, ferkoloraj ŝtonaĵoj. Multjara pasado de ĉevaloj kaj muloj sur la vojo elkavigis profundan sulkon, ĝisirantan la genuojn de la bestoj. Kelkajn mejlojn pli malproksime la tero transiris en malsaman, eĉ pli malagrablan specon, konsistantan el rompitaj masoj da bazalto kaj aliaj vulkanaj substancoj. Tie la muloj devis paŝi tre singarde, kaj unufoje la rajdantoj estis devigataj elseliĝi. En vastaj etendaĵoj nenia postesigno de homa laboro estis videbla. Nur du- aŭ tri-foje ili renkontis aretojn da Indioj, portantaj al malproksima foirejo produktojn de siaj malgrandaj farmbienoj.

Nelonge post tagmezo ili alvenis ĉe la hacienda de Don Miguel de Lozada. Lia biendomo ne estis tiel granda kaj impona, kiel la bela, laŭ kastilia stilo konstruita loĝejo de Don Alfonso Cuadra, sed ĝi estis ne malpli interesa. Unuavide montriĝis, ke la tuta domo ne estis konstruita en la sama tempo, kaj ke ĝi datiĝis je diversaj epokoj, eble diversaj jarcentoj. Ŝajnis, ke la konstruisto de la plej malnova, centra parto penis imiti aŭ rememorigi la pezan, masivan stilon de la antikvaj landidoj, kaj ke, kontraŭe, la pli modernaj plibonigintoj kaj aldonintoj verŝajne atentis prefere siatempajn ideojn pri komforto kaj oportuneco. En la vasta korto antaŭ la domo regis silento, dormemo pro la varmego. Kelke da minutoj pasis, antaŭ ol la neeviteblaj hundoj vekis la domanaron el la tagmeza dormeto. Unue aperis kun scivolaj rigardoj kelke da farmlaboristoj, viroj kaj virinoj, poste fraŭlino Maria kaj fine Don Miguel de Lozada. La knabino salutis siajn amikojn, precipe Lucian, kun ĝojego kaj—ŝajnis al Leonardo—kun apenaŭ kaŝita emocio. La india hacendado alpaŝis, kun sombrero[15] en mano, kaj tre ĝentile kaj kun certigoj de granda ĝojo akceptis siajn najbarojn.

Li estis frapanta personeco: altkreska kaj maldika, sed, malgraŭ sia aĝo, fortmuskola kaj plena de energio. Lia vizaĝo, kvankam, laŭ kelkaj trajtoj, ne malsimila al la ordinara landida tipo, kun iom elstarantaj vangostoj, estis vizaĝo de viro inteligenta, fortanima kaj kutiminta ordoni kaj esti obeata. Sed Leonardo ne povis ne rimarki diferencon inter la du landsinjoroj. La Indio ne posedis la facilan, naturan kaj senkonscian graciecon, tiun nedifineblan, kavalirecan sintenadon de nepridubebla supereco de Don Alfonso Cuadra, la heredaĵon de longa vico da fieraj, superregemaj prauloj.

Leonardo, prezentite de Don Alfonso al Don Miguel kaj ĉi ties filino kiel eminenta angla sciencisto kaj mondvojaĝanto, transdonis al la dommastro la leteron de la juna kuracisto. Don Miguel, petinte permeson, legis ĝin dum la kompanio malrapide iris en direkto al larĝa enirejo en ombroriĉan patio’n. La Indio sin turnis al Leonardo kun perfekta ĝentileco kaj diris:

—Mi jam ŝuldas al mia kara amiko, doktoro Cuadra, pli, ol vivodaŭra dankeco povus repagi; kaj nun li aldonas al mia ŝuldeco, farante al mi la honoron kaj plezuron gastigi vin, señor. Mi tute estas je via dispono.

Fraŭlino Cuadra lerte tradukis lian parolon kaj taŭgan respondon de Leonardo. Don Miguel parolis plue:

—Vi entreprenis tre longan vojaĝon, señor, por renkonti nian amikon, Don Hill. La sanktuloj vin gvidis sub nian tegmenton. Nia famega amiko alvenos ĉi tien hodiaŭ vespere aŭ ne pli malfrue, ol morgaŭ tagmeze.

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj tre ĝentile, sed Leonardo havis la senton, kvazaŭ la Indio penas montri pli da ĝojo, ol li efektive ricevis, kvazaŭ la alveno de tiomaj vizitantoj kaŭzas al li embarason. Tamen li kaj lia filino kaj la tuta domanaro atentis kun granda bonkoreco ĉiujn bezonojn de la gastoj.

Post la tagmanĝo kaj mallonga ripozo Don Alfonso Cuadra, akompanate de juna servisto, survojiĝis hejmen. Ambaŭflanke diriĝis certigoj pri bedaŭroj kaj danko, kaj florecaj ĝentilaĵoj. Kiam la du junaj sinjorinoj foriris, por viziti grandaĝan, malsanan servistinon, Don Miguel proponis al Leonardo ĉirkaŭrigardon al la bieno. Nun la servoj de José denove estis bezonataj kiel interpretisto, je lia granda kontenteco. En la daŭro de la lastaj dudek horoj lia digno suferis, laŭ lia opinio, nemalgrandan humiliĝon, ĉar ĉiu okazo estis forprenita al li, persone servi al la noble Inglese, kiu ĝis tiam traktis lin kvazaŭ kiel egalulon kaj amikon. Leonardo pasigis tre interesan kaj entute agrablan horon. Tamen li ne povis forigi la senton, ke la kapo de la perfekte ĝentila kaj atentema viro ĉe lia flanko estas plena de maltrankvilaj pensoj. Lia gastiganto pli ol unufoje faris demandojn pri sinjoro Hill kaj pri la "senduba graveco" de lia aventura vojaĝo, kiujn Leonardo trovis iom ĝenaj. Kiam ili revenis tra la domĝardeno, Don Miguel multvorte petis sian gaston senkulpigi lin pro nepre priatentota afero, kaj montrante al laŭbo, aldiris:

—Jen, señor, vi trovos la junajn sinjorinojn, kiuj sendube jam forte plendas pro tio, ke mi tiel longe kaj egoiste forprenis de ili la plezuron de via kunesto. Mi tre dankas vin, señor, pro via afabla intereso en mia bieno.

Alproksimiĝante al la foliodensa laŭbo, Leonardo ekvidis scenon, kiu tuj haltigis kaj foririgis lin. La du amikinoj sidis kune, sin alpremante unu al la alia. La kapo de Maria, la aztekidino, kuŝis sur la ŝultro de fraŭlino Cuadra. Ŝiaj rondaj, brunaj vangoj estis malsekaj de larmoj. Lucia, karesante la kunfalditajn kaj sur siaj genuoj kuŝantajn manojn de la ploranta knabino, videble penis konsoli ŝin. Kvankam Leonardo ŝajnigis enpensiĝon, ambaŭ knabinoj eksciis, ke li retiriĝis pro ĝentileco.

Leonardo decidis promeni sola tra alloga sovaĝejo en direkto al la monaĥejo, kies altajn, blankajn murojn li ekvidis en la malproksimo de unu kilometro. Li volis esti sola. Tre verŝajne post nemultaj horoj li renkontos sinjoron Travers, alinome Hill. Kia estos la sekvo de tiu intervidiĝo sur fraŭlino Haverford? Denove zorgemaj pensoj pro Lorna malgraŭvole ekregis lin. Jam preskaŭ sep monatojn li estis for de Linkfield, sufiĉe da tempo por Delfino Haverford, por antaŭenpuŝi iajn frenezajn, venĝemajn planojn. Pensinte pri Lorna kun zorgemo kaj ankaŭ, preskaŭ senkonscie, kun amsento, li ne povis ne pensi pri la bela, nobla virino, vidviniĝinta antaŭ nemultaj monatoj. Virinoj ĉiam estis por li enigmaj estaĵoj, eble des pli, ĉar li neniam spertis la amon kaj gvidon de patrino. Lia patro, kaŭze de siaj malfeliĉaj travivaĵoj, ne helpis al li kompreni ilin nek ŝati ilin. Lorna kaj sinjorino Harding estas, li pensis, esceptoj. Ambaŭ, laŭ lia opinio, estas aparte sinceraj kaj noblanimaj. La zorganteco pri la unua estis ja kvazaŭ parto de lia patra heredaĵo, kaj la dua kariĝis por li pro sia sincera, varma amikeco, al li, kaj siaj altaj idealoj rilate al la Esperantista movado. Ambaŭ estis por li veraj samideaninoj.

Tiel lia atento dividiĝis inter pensoj pri la amikoj en la hejmlando, la baldaŭa renkontiĝo kun sinjoro Hill kaj la kelkaj, sub surkreskaĵoj kaŝitaj ruinaĵoj de kredeble granda antikveco. Subite li trafis tri monaĥojn, duonkuŝantajn sur malgranda terpeco, ĉirkaŭita de disĵetitaj masonaĵoj. Konjekteble ili estis okupitaj per sekreta interkonsiliĝo. Du el ili surhavis grizan sutanon kaj la tria brunan, kun longa zonŝnuro, kiu iam fieris pri blankeco. Ŝajnis, ke ili atendas iun personon, kaj surpriziĝis, ekvidante fremdulon. Leonardo tuj volis sin retiri kun pardonpeto, kiam li rekonis en la grize vestitaj monaĥoj, malgraŭ ilia eksterordinara alivestiĝo, la du Hispanojn, kiujn li jam trifoje renkontis, la lastan fojon kune kun sinjoro Hill. Ĉi tiuj du viroj en tiu sama momento rekonis Leonardon, kaj, furioze rigardegante lin, salte leviĝis. Unu el ili eltiris el sub sia sutano revolveron, kriante anglalingve:

—Haltu! Ne unu paŝon plu, se vi ŝatas vian vivon!

Sentime redonante la rigardojn de la atakantoj, Leonardo respondis:

—Certe; kial tia furiozo?

La sama viro siavice demandis:

—Kion vi serĉas ĉi tie? Evidente vi sekvadas nin kun nenia bona celo. Se ni eltrovas vin perfidulo, ni senprokraste estingos vian kandelon.

—Vi eraras, sinjoroj,—rediris Leonardo kun trankvila digno,—mia sola celo estas interparoli kun via amiko kaj mia, sinjoro Hill.

—Mi ne povas kredi vin, señor,—diris la alia Hispano malĝentile,—via konduto estas tro suspektinda. Vi havis ja oportunan okazon interparoli kun sinjoro Hill en la hotelo en Horeham, sed vi evitis lin.

—Vi tute eraras kaj senpripense rapidas al malĝusta juĝo. Niaj antaŭaj renkontoj estis nuraj hazardaĵoj, ŝajne tre strangaj, mi devas konfesi; sed mi havas kaŭzon por rigardi ilin kiel providencajn okazaĵojn. Sinjoro Hill, cetere, certigos vin, ke mi estas sendanĝera rilate al iaj viaj aferoj, pri kiuj mi scias nenion, kaj neniel min ĝenas.

Leonardo parolis sen ekscitiĝo, ne montrante ofendiĝon, sed malvarme, kun ioma malestimo en la voĉo. Dum li parolis, la tria monaĥo—aŭ monaĥe vestita viro—fajfis, kaj, momenton poste, ekaperis de ĉiuj flankoj dekkelke da krudaspektaj viroj, armitaj per pafiloj, kaj ŝajne pretaj obei kiajn ajn ordonojn. La monaĥo, kiu antaŭe minacis Leonardon per revolvero, diris:

Sinjoro Hill jam avertiĝis pri viaj suspektindaj iradoj. Ĉiuokaze ni devas senigi vin je via libereco, ĝis sinjoro Hill venos.—Al la ĉirkaŭstarantaj viroj li ordonis hispane:—Konduku ĉi tiun sinjoron en la malnovan galerion kaj tie tenu lin garde.

La bando tuj ĉirkaŭis Leonardon, kaj unu el ili ekprenis lin ĉe la brako. Nia amiko fortiregis sin kun gesto kaj rigardo, kiuj igis la viron paŝi malantaŭen kun preskaŭ humila, pardonpetanta mieno. Lin turnante al la meksikia monaĥo, Leonardo diris severe kaj dignoplene:

—Bonvolu ordoni al viaj gardistoj sin deteni de perfortaĵoj. Mi devas ja cedi al supera forto, sed senbezone estas aldoni perforton al ofendego.

La bruna monaĥo direktis penetreman rigardon al la parolanto, kaj post momento eldiris la deziritan ordonon per komanda voĉo. Farinte tion, li leviĝis kaj forkondukis la gardistaron kun ĝia malliberulo. Li estis mezaĝa, maldika viro de asketa, pensema mieno. Ili eniris malebenan densejon kaj malfacile faris al si vojon tra dornoplenaj subkreskaĵoj kaj dispecigitaj masonaĵoj, multaj el kiuj aspektis kiel ŝtonegaĵoj. Post kelkaj minutoj la monaĥo haltis apud masiva derompaĵo, kiu verŝajne antaŭ multaj jarcentoj formis parton de grandega pordokadro. Flankenpuŝinte kelkajn densajn branĉojn de arbetaĵo, li vidigis iom ruinigitan ŝtuparon, kondukantan malsupren en malluman kavernon. Ĉiuj eniris, unu post alia, kaj pasis tra mallonga, tunelsimila irejo en grandan malplenan spacon, sed nelarĝan kaj sentegmentan, krom kelke da superpendantaj arboj, arbetaĵoj kaj aliaj rampaj kreskaĵoj.

Leonardo ĉirkaŭrigardis kun granda intereso, forgesante dum kelka tempo la strangajn kaj ne sendanĝerajn cirkonstancojn, en kiuj li sin trovas. Unu flankon de ĉi tiu vasta, longforma spaco okupis alta, roka muro kun bone konservitaj, belaj skulptaĵoj en regulaj kaj ripetiĝantaj vicoj. La tri ceteraj flankoj estis preskaŭ tute ruiniĝintaj; efektive ili montris malmultajn postesignojn, ke ili iam formis murojn. Sur la malebena fundo kuŝis, ĉi tie kaj tie, surskulptitaj derompaĵoj, verŝajne restaĵoj de enfalinta tegmento. Li sin trovis konjekteble en iama subtera ĉambrego aŭ granda galerio.

Doninte ordonojn al la gardistoj, la monaĥo foriris kune kun duono de la viroj. La postrestantaj sidiĝis sur ŝtonoj aŭ kuŝiĝis sur la tero apud la sola elirejo, kaj nur malofte ekrigardis scivole kaj mire la figuron de la enpensa fremdulo. Tuj ĉiuj elprenis tabakujojn kaj faris al si cigaredojn el sekigitaj maizfolioj kun surpulvoraĵo de forta tabako. Anstataŭ alumetoj ili uzis malnovmodajn fajrilojn. Post kelka tempo unu el la viroj alproksimiĝis al Leonardo kaj, ĝentile depreninte sian ĉapelon, proponis al li cigaredon.

Gracias, señor, yo ... no ... fumas,—respondis Leonardo afable, per kapskuo kaj mangesto tradukante la lastan, angle parolitan vorton. Lia akiraĵo da hispanaj vortoj jam elĉerpiĝis.

La gardisto rigardis lin kun malkaŝa surprizo kaj videbla malplezuro. Sendube li kaj liaj kunuloj vidis ofendon en lia malakcepto de la cigaredo.

Esplorinte, kiom la duonlumo tion ebligis, kelke da skulptitaj hieroglifoj, supozeble postlasitaj de la antaŭhistoriaj Toltecatl’oj, Leonardo sidiĝis sur renversitan kolonplaton kaj enfalis en mediton sub la pensiga influo de la nekoneblaj jarcentoj, kiuj, li sentis, kvazaŭ alrigardas lin el tiuj silentaj, tamen elokventaj ruinaĵoj. Kia estis la popolo, kaj kia ĝia spirito, kiu starigis tiujn mirindajn konstruaĵojn, kiel senmortan memorigilon pri siaj heroaĵoj, siaj kulturaj akiraĵoj? Estas do eble, ke sendube granda nacio povas tiel plene malaperi, postlasante, krom tiuj ŝtonaj atestaĵoj de alta kulturo, nur nomon, kredeble eĉ nur legendan nomon? Ĉu venos tempo, kiam lia propra granda nacio estos nur nomo; kiam ĝian pasintan ekzistadon atestos nur kelkaj monumentoj, mirakle kontraŭstarintaj la dentojn de la tempo? Ne—li diris al si en la pensoj,—nekalkuleblaj jarmiloj estos bezonataj por tio, kaj la fino de la nuna tempaĝo ne povas esti tre malproksima. La intensa sopiro de lia animo kaj, laŭ lia konvinko, de la animo de la tuta kristanaro al la ekveno de la regno de justeco, estis por li sufiĉa garantiaĵo, ke ĝi baldaŭ venos. Mire li demandis sin plue, kial kaj kiel tia supozeble altkultura nacio pereis. Ĉu same kiel multaj antikvaj regnoj de la alia duonsfero, ekstermitaj per la furiozo de fremda nacio, terura ilo de la justa kolero de obstine malobeita Dio? Se nur tiuj muroj povus paroli; se nur tiuj sfinksosimilaj skulptaĵoj povus malkaŝi siajn sekretojn, kian teruran averton ili eldirus eĉ al kelkaj laŭnome kristanaj nacioj de la nuna tempo!

Ekridego de liaj kaptintoj vekis lin el lia medito kaj rememorigis al li lian nunan necertan staton: En kiaj strangaj cirkonstancoj li sin trovas! Kia estos lia sorto, en la okazo, se sinjoro Hill kaj sinjoro Travers ne estas la sama persono? De la tempo de sia alveno tie li ne povis ne senti, ke ial lia vizito ĝenas Don Miguel’on. Io mistera okazas aŭ okazos.—Tiaj kaj multaj aliaj demandoj prezentiĝis al li. Poste liaj pensoj denove sin turnis al la personoj en la hejmlando, pro kiuj li entreprenis tiun aventuran vojaĝon.

Dume la taglumo ankoraŭ pli paliĝis, kaj post kelkaj minutoj plena mallumo regis en la galerio. La gardistoj ĉe la alia ekstremaĵo fariĝis pli kaj pli bruaj kaj gajaj. Subite lia medito interrompiĝis per susura brueto ĉe lia flanko. Malpeza mano tuŝis lian ŝultron, kaj voĉo tre proksime de lia orelo flustris:

—Ŝ... ŝ... estas mi, Lucia.

En la malvarmiĝinta aero Leonardo povis senti sur sia vango varman spiron de la knabino.

—Venu senbrue,—Lucia Cuadra flustris plue.—Jen ekprenu ŝnuron pendantan de elstaranta arbo. Metu piedon en ĉi tiun ŝnuroringon. José helpos al vi. Grimpu. Mi sekvos.

—Dankon.

Leonardo palpe, kun mano gvidata de la mano de la knabino, ekkaptis la savilojn.—Ĉu estas necese forsaviĝi?

—Jes; ne parolu!

Li obeis kaj, unu minuton poste, troviĝis sur arbotrunko, pendanta super la kaverno. De tie, gvidate de firma vira mano, li facile atingis la nivelon de la supra densejo. Post ne longe Lucia staris ĉe lia flanko. Ekprenante la manon de Leonardo, ŝi flustris:

—Sekvu min, singarde, senbrue.

Tralaboro en la mallumo tra la sovaĝejo estis tre peniga afero, precipe por la knabino pro ŝia jupo. Leonardo kun dankoplena koro admiris la sentimecon kaj energion de la juna virino, dum li ne povis ne senti ian humiliĝon pro la situacio, en kiu li sin trovas. Sed tiam ne estis oportuna okazo por pripensi tion. Tuj kiam ili atingis liberan lokon, Lucia Cuadra ekparolis:

—Nun lasu min sciigi al vi per kiel eble plej malmultaj vortoj, kiel staras la aferoj.—José,—alparolante la mozo’n,—rapidu antaŭen; zorgu, ke la vojo estu sendanĝera; sciigu al Donna Maria, ke ni venos, kaj, demandu, ĉu sinjoro Hill jam alvenis.

Antaŭ ol delasi la manon de la juna virino, Leonardo kore premis ĝin kaj sincere dankis ŝin pro ŝia heroa helpo.—Sed,—li demandis,—ĉu vere mia vivo estis en danĝero?

—Jes, sinjoro Marston,—respondis Lucia kun emocio en la voĉo, kiu tuŝis lian koron.—Feliĉe mi okaze subaŭdis interparolon inter la tri padres, kiuj malliberigis vin. Kiam mi ekaŭdis, ke ili priparolas vin malamike, mi ne povis ne aŭskulti avide. Nu, laŭ fragmentoj de la interparolo, kiujn mi kaptis, mi konkludis, ke almenaŭ la du hispanaj monaĥoj volas fari atencon kontraŭ via vivo—mi ne scias kial, ĉu pro ĵaluzo, ĉu pro timo—en la okazo, se sinjoro Hill ne konas vin, aŭ diros, ke li ne konas vin.—Iom heziteme ŝi parolis plue post momento:—Tio sufiĉis por mi. Mia koro pleniĝis de teruro, kaj mi ne perdis momenton, decidiĝinte, kiel helpi al vi forsavi vin el via mallibereco.

—Vi elfaris tion mirinde lerte kaj kuraĝe, fraŭlino Cuadra,—varme diris Leonardo,—kaj neniam mi forgesos vian noblanimecon.

La virino parolis plue, spirante iom pli rapide:

—Aŭskultu. Ni alvenis ĉi tien en tre grava, tragedia tempo, sinjoro Marston, plena de misteroj. Ĉiuj homoj en la lando kredas, ke la monaĥoj en la apuda antikva monaĥejo estas fervoraj kaj fidelaj filoj de la Eklezio, sed eltroviĝis—precipe per la vigleco de padre Alano, la monaĥo en la bruna sutano—, ke ili estas sekrete idolanoj, kredantaj je la antikva religio de la Aztekoj. Tio estas terura eltrovaĵo! Ĉar vi devas scii, ke ni estas lojalaj katolikoj. Maria sciigis min, ke ili apartenas al la Totonac’aj pastroj. Iliaj du ĉefpastroj dediĉiĝis al dio, nomita Cintotl, kaj estas, laŭ supozo, aparte grandaj sanktuloj, ĵus plenumintaj kvar jarojn de senintermanka preĝado—alterne, kompreneble—kun fastado. Ili sin detenas de ĉiaj bongustaĵoj kaj prenas nur po unu manĝo en tago. Oni kredas, ke ĉi tiuj ĉefpastroj komunikiĝadas kun la dioj, kaj ke la dioj konfidis al ili siajn orakolojn. Kiel vi sendube scias, tre multaj landidoj ankoraŭ kredas, pli-malpli malkaŝe, je la antikvaj dioj, kaj ankoraŭ atendas la promesitan revenon de la diigita sanktulo Gucumatz aŭ Quetzalcoatl. Tiu sanktulo, tre severmora virtulo, pasigis, laŭ tradicio, dudek jarojn en la lando kaj poste foriris en nekonatan landon, nomitan Tlapallan, promesinte reveni post multaj jaroj.

—Jes, mi legis pri tiu mistikulo,—diris Leonardo.

—Efektive? Mi devas kun honto konfesi, ke ankoraŭ okazas sekretaj homoferoj al la dioj. Plue, en la daŭro de la jarcentoj multaj fervoraj indiaj pastroj penis okazigi revolucion kaj restarigi la antikvajn idolservojn. Nu, padre Alano eltrovis, ne nur ke tiu monaĥejo, kiu en la nuna tempo enkalkulas nur landidajn monaĥojn, estas nesto de revolucia movado, sed ankaŭ, ke en ĝi de tempo al tempo homoferoj fariĝas. Abato Ramon, kiu estas samtempe estro de tiu monaĥejo kaj ĉefpastro de la Totonac’oj, antaŭdiradis, ke baldaŭ post la venonta granda festo kun homofero la longe prisopirata sanktulo venos. La oferbuĉoto devas esti en ĉi tiu grava okazo, laŭ la sciata volo de la dioj, unu el la monaĥoj-Cintotl’anoj de senmakula vivado. La pastra kolegio jam elektis, laŭ dia inspiro, la pastron, kiun la dioj volas honori per la aparta, glora privilegio, fariĝi la oferaĵo. Ĉiuj monaĥoj promesis, per la plej teruraj ĵuroj, sin submeti al la tranĉilo en la okazo, se la elekto lin trafos. Hodiaŭ nokte komenciĝos la granda festo, kaj morgaŭ matene, en la momento de la sunleviĝo—laŭ ilia programo—ĉefpastro Ramon eltranĉos la koron de la viktimo, ligita sur antikva altaro, por bruloferi ĝin poste en aparta sanktejo, dediĉita al la lundio Tetzcatlipoca. Ĉi tiu antikva altaro, makulita per multaj miloj da abomenaj homaj oferbuĉoj, ĉiam troviĝis sub la ĉefa altaro de la preĝejo. Ĉu vi povas prezenti al vi pli abomenan, pli teruran malsanktigon?

Lucia ekhaltis, eldirinte tiun demandon kun profunda emocio. En la malforta lunlumo Leonardo rigardis malsupren en la vizaĝon de la bela knabino kaj respondis kunsente:

—Ne, tio estas preskaŭ nekompreneble abomena kaj malĝoja afero. Sed la tenego de la malbonaj potencoj estas terura, kaj la homa koro, ne-renaskiĝinta, estas kapabla je faroj, kies malbonegecon ĝi mem eĉ ne konscias.

Lucia Cuadra, paŝante tra longa kaj seka herbaĵo, rigardis enpensiĝe antaŭ si. Post kelke da momentoj ŝi respondis:

—Vi estas prava. Mia konfesprenanto ĉiam priploras la malbonegecon de la natura—kiel vi diras ne-renaskiĝinta koro. Li estas aparte sankta viro, tre malsimila al, ho ve! tiom da aliaj padres. Sed mi devas rapidi kun mia rakonto. Ĝia plej malĝoja parto estas jena: Don Miguel de Lozada, unu el la plej altestimataj hacendados de Hidalgo kaj, cetere, tre ĉarma viro, ankaŭ estas sekreta adoranto de la antikvaj spiritoj kaj ne, kiel ni kredis, bona, lojala kristano. Efektive ŝajnas, ke li estas unu el la estroj de tiu kulto. Mi estas terure ĉagrenita, sinjoro Marston, ĉar mi ĉiam tre ŝatis tiun noblaspektan viron. Li pretendas rektan devenon de la antikva imperiestra familio, de la granda Moctheuzouma aŭ Montezuma mem. Eble tio tentis lin. Eĉ mia kara, dolĉa Maria ĝis antaŭ kelkaj monatoj sekvadis la vojon de sia patro. Ho! mi neniel povas kompreni, kiel ni tiel longe trompiĝadis! Sed per Dia favorkoreco kaj la sankteco de padre Andreo, ŝi konvertiĝis. Ŝi ne kuraĝas konfesi tion al sia patro; cetere, padre Alano—pro siaj propraj celoj, sendube—ne permesas al ŝi tion fari. Padre Alano estas tre rimarkinda homo, treege lerta kaj fervora, kaj nenio malpli ol sekretario kaj dekstra mano de kardinalo Felix Martinez. Maria estas nature poeziema, entuziasmoplena kreitaĵo, kaj jam tiel fervora kristanino, kiel antaŭe ŝi estis fervora adorantino de spiritoj. Nu, mi pardonis al mia amikino ŝian trompadon. Al bela vizaĝo oni pardonas multon.

—Jes; malforteco precipe ĉe viroj.

—Mi pardonis kaj, se eble, amas ŝin pli, ol antaŭe. Mian korinklinon pligrandigis profunda kompato.

—Kompato kaj amo estas ĝemeloj.

—Kaj nun mi venas al la plej tragedia parto de la tuta afero: La elektita, oferota pastro estas juna, bela viro, kiun mia kompatinda Maria amas per sia tuta pasia animo; kaj li reciprokas ŝian amon. Don Miguel mem sciigis al ŝi la elekton kiel sekreton, tute ne supozetante, ke la sciigo preskaŭ rompos la koron de la amegata filino. Kompatinda knabino; ŝia sentema koro estas disŝirita per akre konfliktantaj emocioj: amo kaj respektego al ŝia patro, unuflanke kaj, aliflanke, pasia amo al la juna monaĥo Juan, kaj lojaleco al la Eklezio. Kiom ŝia kara animo suferegas, estas neimageble!

Lucia ekĝemis kaj haltis momenton, metante manon sur la brakon de Leonardo:—Ni devas savi la junan monaĥon, sinjoro Marston,—ŝi diris solene kaj firme.—Tre konjekteble la plano de padre Alano estas, kun la helpo de la du hispanaj monaĥoj kaj dekkelke da armitaj viroj, kiujn vi vidis, subite interrompi la ceremonion, ĝuste en la momento, kiam la oferbuĉo okazos, por kulpigi la monaĥaron, kaj tiel elradikigi tiun malveran kulton, almenaŭ el la frataro de San Anselmo. Inter ĉi tiu hacienda kaj la monaĥejo ekzistas sekreta, subtera pasejo, konata al neniu krom Don Miguel kaj Maria. Oni supozas, ke tio estis antikva irejo inter reĝa palaco kaj sekreta trezorejo. Kia ajn estu la plano de padre Alano, ni nepre devos malhelpi la mortigon de Juan, la amanto de Maria. Ni bezonas ĉiun haveblan helpon. Vi estas fortega, altanima viro, sinjoro Marston; ĉu vi volas helpi al ni? Mi petegas pro la iluziita viktimo, pro dolĉa Maria ... pro mi.

En ĉi tiu momento Leonardo kaj Lucia atingis ĝardenan pordeton, super kiu pendis malgranda, brilanta lampo kaj sanktfiguro en vitra ujo. Leonardo haltis kaj kortuŝite rigardis en la elokvente petegantan vizaĝon de la knabino. Laŭ sia trankvila parolmaniero li respondis:

—Kun mia tuta koro mi helpos. Pri tio vi ne bezonis dubi eĉ unu momenton. Nur unu penso iom ĝenas min.

—Kia penso?

—Mi sentas, ke, decidinte partopreni agon kontraŭ la volo de Don Miguel de Lozada, mi ne povas pli longe resti lia gasto. Mi do preferas pasigi la nokton ekster lia domo. Mi bedaŭras, ke mi jam manĝis ĉe lia tablo.

—Sinjoro Marston!—ekkrietis Lucia per voĉo, montranta surprizon, ĉagrenon kaj admiron,—certe vi estas tro, tro konscienca! Pripensu la bonon, kiun ni celas.

Leonardo estis neŝancelebla, kaj post plua senutila peno Lucia proponis provizi lin per manĝaĵoj restintaj en ŝia vojaĝa korbo.

La diskuto en tiu momento interrompiĝis. La pordo duone malfermiĝis, kaj la kapo de José aperis en la interspaco:

—Pardonu, via moŝto,—li flustris,—la vojo estas tute sendanĝera. Sinjoro Hill alvenis jam antaŭ kelka tempo. Li nun troviĝas en sia dormoĉambro. Señor Don Miguel sin retiris en sian preĝoĉambron por tie pasigi la nokton antaŭ la morgaŭa festo.

Leonardo tradukis la informon de José al Lucia sen la plej malgranda signo de ekscitiĝo.

ĈAPITRO IX

Adelante![16]

Akratona voĉo eksonis tra masiva, malnova pordo kun vicoj da dikkapaj najloj.

Leonardo eniris la ĉambron. Ĝi estis vasta loĝejo kun malalta plafono, komforte meblita kiel dormoĉambro kaj salono, kaj lumigita per sufiĉe granda lampo, pendanta de trabo super tablo en la mezo. La lampo hele prilumis la vizaĝon de viro, sidanta ĉe la tablo kaj rigardanta desegnaĵon. Li havis la aĝon de ĉirkaŭ kvardek kvin jaroj. Lia alta frunto montris sulkojn, kiujn la lamplumo super li igis ankoraŭ pli rimarkeblaj. La iom longa, preskaŭ senbarba vizaĝo havis enpensan, malgajan aspekton, kaj posedis liniojn, precipe ĉirkaŭ la buŝo kaj la okuloj, kiuj supozigis bonkoran kaj sinceran karakteron, sed ne tre firman. La sinjoro alrigardis la enveninton kaj malrapide leviĝis, montrante nek intereson, nek malplezuron pri la vizito de nekonato.

Leonardo paŝis antaŭen kaj ekparolis per plaĉivola, gajeta voĉtono, kiu, tamen, enhavis en si iometon da ŝanceliĝo:

—Kiel vi fartas, sinjoro Travers?

La vizaĝo de la tiel alparolita viro morte paliĝis. Unue vidiĝis sur ĝi, en la daŭro de momento, konsterno kaj mirego, poste profunda malgajeco, preskaŭ senespereco. Li aspektis kiel viro elreviĝinta el longa dormo, kaj subite sin trovanta denove vizaĝon kontraŭ vizaĝo kun malagrablegaj realaĵoj. Liaj grizaj okuloj sin direktis nedecideme kaj esplore al la honesta vizaĝo de la vizitanto kaj poste al ties al li etendita mano. Ĉirkaŭ lia buŝo ekludis dolora, tremetanta rideto. Paŝante antaŭen kaj ŝanceliĝe prenante la manon de Leonardo, li demandis funebre:

—Kiu vi estas, sinjoro, kiu alparolas min per nomo, kiun mi formetis antaŭ multaj jaroj?

Leonardo volis ŝajnigi, ke li ne rimarkas la animdoloron, kiun lia subita alparolo videble kaŭzis al tiu malfeliĉa viro, sed la tono de lia respondo perfidis la bedaŭron kaj kompaton, kiujn li sentis:

—Mia nomo estas Leonardo Marston el...

—El Linkfield, certe,—sinjoro Travers kompletigis la respondon.—Strange,—li diris plue per iom revema sed ankoraŭ maltrankvila voĉo,—sed mi estis tro surprizita, por klare pensi.

—Mi treege bedaŭras, sinjoro Travers, ke tre malĝojaj aferoj devigas min entrudi en vian sekreton kaj ŝajne malrespekti vian privatecon. Volu kredi, ke nur la plej urĝa neceso igis min sekvi vin ĉi tien de Horeham.

—De Horeham?—ripetis sinjoro Travers, surprizite.

—Jes. Kiam vi, kune kun du hispanaj sinjoroj, adiaŭis sinjoron O’Mulligan antaŭ la pordo de lia hotelo, mi ekaŭdis—ne hazarde, sed providence, mi forte kredas—vian voĉon. Mi ne povis vidi vian vizaĝon, sed tiel certa mi estis, ke la parolanto estas la delonge malaperinta kaj kiel mortinto priplorata sinjoro Travers, ke mi tuj decidis sekvi vin je kia ajn kosto, malgraŭ ĉiuj kontraŭargumentoj de la prudento. Malfeliĉe la vagonaro, kiun vi trafis, jam ekmoviĝis el la stacio, antaŭ ol mi povis atingi ĝin. Sed mi volas rakonti al vi poste per kiaj feliĉaj cirkonstancoj mi premsekvis vian vojon.

—Miregindaĵo! Daŭrigu, mi petas.—Sinjoro Travers parolis kun tre malgaja, sed jam pli firma tono de voĉo, kiel homo, kiu pretiĝas aŭdi la plej malbonan novaĵon. Li alportis seĝon kaj per gesto invitis Leonardon sidiĝi apud li ĉe la tablo.

Ambaŭ sidiĝis, kaj la pli juna viro ekparolis:

—Ĉu mi povas paroli tute malkaŝe?—La alia viro jese ekbalancis la kapon.—Ĉar mi devas tuŝi aferojn, kiuj, mi treege bedaŭras, malĝojigos vin.

Sinjoro Travers esplore rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj post momento respondis:

—Parolu. Mi devas ja suferi la sekvojn de miaj propraj agoj.

—Ni ne ĉiam povas antaŭvidi la sekvojn de niaj agoj, sinjoro Travers; kaj mi estas certa, ke vi estus aginta alimaniere, se vi tiam havus supozeton, ke tiel granda malfeliĉo rezultos el via malapero. Kiam alvenis la erara sciigo pri via morto en Algerio, fraŭlino Haverford, anstataŭ akcepti la sorton kaj antaŭrigardi la ĝojon revidi vin en la transtomba vivo, penis senpere komunikiĝi kun via spirito. Ŝi asertas, ke, ĝuste la tagon de via supozita morto, ŝi klare vidis vin kiel fantoman aperaĵon. Tio okazis en la vespero de la deka de Julio. Mi memoras la precizan daton, ĉar en la sekvinta nokto mia bona patro mortis.

Sinjoro Travers ekĝemetis:—Aj! ... la deka de Julio. Kiel mi povus forgesi tiun tagon! En la vespero de tiu tago mi kuŝis, vundita kaj duonkonscia, ĉe la flanko de mia mortigita animparenco, Georgo Hill. Duonkonscia, memoru, eble apenaŭ tia. Kiaj turmentaj duboj denove min atakas! Ĉu vere, malgraŭ ĉio diradata kontraŭe, la homa animo povas, dum tempospaco, forvagi; aŭ ĉu ni havas aferon ĉi tie kun nura kunokazaĵo? Sed daŭrigu, mi petas.

—De tiu tempo fraŭlino Haverford iluziis sin, kredante, ke via senkorpigita spirito de tempo al tempo regas ŝin. La sekvoj de tiu iluzio estis, kaj ankoraŭ nun estas, teruraj, rilate al ŝi mem kaj ankaŭ rilate al aliaj. Estas neeble imagi pli malĝojigan aliiĝon en persono. Por mi ne povas ekzisti dubeto, ke iu malbona demona spirito posedas ŝin, spirito, kiu ŝajnigas, ke ĝi estas vi, kaj kiu instigadas ŝin al la plej profunda malamo. Iel fraŭlino Haverford ricevis la ideon, ke ŝia duonfrato, sinjoro Vincent, malice kaŭzis, pro malnoblaj, personaj celoj, ke vi rompis vian fianĉecon kun ŝi, kaj malaperis. Kvankam fraŭlino Haverford ankoraŭ restas aktiva membro de la firmo Haverford kaj Vincent—mi ankaŭ jam de kvin jaroj estas kompaniano—estas por mi tre evidente, ke ŝi persekutas lin per senkompata malamo. Kompatinda viro! Li sendube scias tion. Lia koro estas premtordata; tamen ŝajnas, ke, pro ia mistera kaŭzo, li troviĝas en kruela premtenilo de sia fratino, kaj ne kuraĝas sin defendi. Ŝi uzas satane subtilajn rimedojn por peli lin en abismon de malfeliĉego.

—Vi memoras Malkomon Vincent, tiam dolĉa dekjara knabo, nobla, lerta kaj altesperiga, la idolo kaj fieraĵo de lia patro. Nu, iom post iom ŝi faris el li per drogado—kaj mi ne scias, per kiaj pluaj rimedoj—plenan ruinaĵon, korpan kaj animan. Priplorindaĵo!

Sinjoro Travers fikse rigardis en la spacon. Liaj okuloj alprenis vitrecan aspekton, kaj iliaj randoj ekruĝiĝis. La buŝo nerve moviĝadis, kaj la tuta pala vizaĝo vidigis akran animdoloron kaj maldolĉan memriproĉon. Leonardo silentis dum momento, profunde kortuŝite. Poste li diris plue:

—Mi tre malĝojas, ke mia parolo tiom afliktas vin, sinjoro Travers, sed...

—Daŭrigu.

Leonardo daŭrigis, rakontante al la korpremata viro per malmultaj vortoj pri siaj kreskintaj suspektoj; pri la iom-post-ioma ruiniĝo de Malkomo; pri la vizito al la rusa religiulo, ktp. Li parolis pri Lorna Prior, ame prezentante ĉarman bildon de la knabino, kaj montris la timon, kiu jam de kelka tempo regas lin, ke fraŭlino Haverford, farinte sian eblon kontraŭ Malkomo, nun ankaŭ penos pereigi ŝin, ĉar sinjoro Vincent amas ŝin kiel propran filinon. La novaĵo pri la morto de fraŭlino Leggat eligis el la brusto de la aŭskultanto ekĝemon kaj la vortojn:—Dolĉa maljunulino. Neanstataŭebla perdo por ŝi. Ha! se ni tiam atentus ŝiajn avertojn! Tro malfrue.

Denove sinjoro Travers rigardis enpensiĝe en la spacon. Post kelkaj silentaj momentoj Leonardo rekomencis paroli:

—Nu, tre certe estas, ke ni devas ne lasi la aferojn vagnaĝi. Ni devas agi.—Tiam sin klinante antaŭen, li diris kun peteganta seriozeco:—Reiru kun mi hejmen. Nur via reveno povas dispeli la sorĉon, kiu tenegas ŝin, kaj malhelpi pluan malfeliĉon.

Sinjoro Travers malrapide skuis la kapon kun neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Dum kelka tempo peza, doloriga silento regis en la ĉambro. Nur la tik-takado de malgranda horloĝo, staranta sur apudlita komodeto, aŭdiĝis, kaj kelkafoje, el proksima stalo, mallaŭta bruo de brutoj tirantaj siajn kolĉenojn tra murringoj. Fine li levis la rigardon al la vizaĝo de Leonardo kaj respondis malgaje sed firme:

—Elkore mi dankas vin, sinjoro Marston, sed iri hejmen kun vi mi ne povas... Mi konfidas al vi, kaj se vi havas sufiĉe da pacienco por aŭskulti al konfeso de erariĝinta, perdita, sed iom seniluziita homo, mi lasos vin enrigardi en la profundon de mia animo... Stranga rakonto estas la mia, sinjoro Marston, tre stranga. Ankoraŭ mi penas kompreni min mem. Neniam mi pensis, ke mi renkontos animon, krom unu, perdita por ĉiam, kiu kunsente elkomprenos min. Mi esperas, ke vi indulgos min. En ĉia okazo la konfeso iom malpezigos al mi la koron. Aŭskultu.

—Antaŭ dek du jaroj, cedante al insisto de amikoj, ni—tio estas fraŭlino Haverford kaj mi—okupis nin pri spiritistaj aferoj. Mia propra intenco estis serioze trakti ilin objektive, kiel sciencisto kaj kritikisto. Fatala iluzio! Oni ne povas tuŝi malpuraĵon, ne malpuriĝante. La influo de la misteraj potencoj, kun kiuj oni interrilatiĝas, estas tiel subtila, ke eĉ la plej singardemaj kaj senpasiaj esploristoj ne povas kontraŭstari ĝin. Eĉ kvankam mi ne plene konvinkiĝis pri la vereco de spiritistaj pretendoj—fraŭlino Haverford, ho ve! enĵetiĝis kapantaŭen—tamen la esploroj efikis sur mi plej terure, venigante min preskaŭ al malesperego. Ne povas esti pli granda, pli fatala iluzio, ol serĉi per okultaj rimedoj certecon pri transtomba ekzistado, aŭ plifirmigon de la kredo al la ekzisto de Dio. Nepre la malo okazos. Nepre. Mi perdis la tutan malgrandan kredon, kiun mi posedis, kaj ricevis anstataŭe nur dubojn, konfuzecon, malluman senesperecon. Fine venis torditaj, fantaziaj, sensencaj ideoj pri la homa animo. Kredu min, amiko mia, nenio en ĉi tiu mondo, nek en la venonta, povas esti pli terura, ol konscio pri senmorta animo kaj Dio, inter kiuj ekzistas netranspasebla profundego.

Leonardo volis ekparoli, sed sinjoro Travers detenis lin per mangesto kaj parolis plue:

—Tiam pli kaj pli regadis min spirito de senripozeco, malkontenteco, preskaŭ hipoĥondrio. Ekkaptis min duonfreneza deziro foriĝi de mi mem, de mia memoro; deziro forkuri ien, kien ajn, for de mia konataro, kaj komenci novan vivon aliloke. Plue, mi penis elpeli el mia kapo la penson pri Dio. Vanaĵo! Ĉiam venis al mi en la memoron la sperto de David kaj la bonekonataj versoj de la 139a Psalmo:

"Kien mi iros for de Via spirito,
kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie;
se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas." ktp.

—Por David tiuj vortoj estis konsolo, inspiro; sed por mi persekutanta premsonĝo.

—Nu, en tiu tempo mia animstato alkriziĝis pro pli ol unu cirkonstanco: kelkaj agoj de miaj parencoj, precipe de mia fratino, tre malplaĉis al mi, kaj malpaciĝo ŝajnis neevitebla. Plue fraŭlino Haverford pli kaj pli ĵaluziĝis pri amiko, kiun mi amis kun la tuta fervoro de mia animo. Lian amon—por diri la veron—mi ŝatis pli alte, ol virinan amon. Tio estis Georgo Hill, usonano de malofta, nobla karaktero. Eksteraĵe ni multe similis unu la alian. Mi nomis lin David, ĉar nia amikeco estis tiel forta, kiel la amikeco inter David kaj Jonatan. Lia estis la pli forta, vira karaktero; vere reĝa animo. Kiam mi ricevis de David leteron el Lisboa, sciigantan min, ke li estas survoje al Algerio por entrepreni esploradon de antikvaĵoj, kaj petantan min akompani lin, mi avide kaptis la okazon forlasi mian tutan konataron kaj aliĝi al mia amiko. Mi tuj likvidis kiom eble plej multe el mia havaĵo kaj veturis Algerion. Mi ne volas tedi vin per rakonto pri niaj kunaj laboroj, ĉar ili ne rekte rilatas al la aktualaĵoj. Sufiĉas diri, ke, per la perfido de niaj landanaj gvidistoj, ni falis en embuskon de mortigemaj Kabiloj. Preskaŭ ĉiuj el nia kunularo perdis la vivon. La banditoj lasis min senkonscia kaj preskaŭ senviva, flankon ĉe flanko kun mia amiko, duope en sovaĝejo. Lia stato estis ankoraŭ pli malbona, ĉar, rekonsciiĝinte, mi vidis kun teruro, ke la kara viro antaŭ nur nemultaj minutoj elspiris la lastan spiron. Estas destinite al malmultaj homoj sperti—kaj neniam pli ol unufoje—tian superegan kordoloron, kiu lasas la koron dezerto, velkinta, preskaŭ nekapabla senti pluan doloron. Tian doloregon mi spertis tiun vesperon en la daŭro de kelkaj horoj. Mi ne volas ofendi viajn orelojn per cito de la ribelaj, malpiaj pensoj, kiuj uragane trafuriozis mian kapon; cetere mi maldeziregus revoki ilin en la memoron.

—Preskaŭ subite venis al mi aliaj pensoj. En neklarigebla maniero mi eksentis—aŭ imagis, ke mi sentas—la aleston de la spirito de la ĵus mortinta amiko. Aj! ne sur la aleston, sed, iel, la eneston de lia animo en la mia. Ĝojotremo ekkaptis min, kaj poste, kiam miaj sentoj fariĝis pli trankvilaj, dezirego pri ĉiama kunfandiĝo de niaj ambaŭ animoj. Kial ne?—mi rezonis. Ĉu niaj internaj estaĵoj ne estis kunligitaj pli forte, ol per edzeco? Ĉu estis eble, ke tiel proksime ligitaj animoj povas esti disigitaj per nura transiro, kiun ni nomas morto? ... Aj! ĝuste la forto de mia dezirego, kaj lia, malebligos disiĝon. Tiel mi revis tiun nokton sub la stellumigita algeria ĉielo, ankoraŭ tenante la malvarmiĝintan kaj rigidiĝintan manon de mia David.

—Mi leviĝis, malforta, ŝanceliĝante, kaj ekpripensis, kion mi nun devas fari: Serĉi mian vojon returne al La Cala kaj meti plendon ĉe la plej proksima konsulo. Antaŭ ol mi foriris, mi unu fojon plu rigardis lian ankoraŭ serenan kaj noblaspektan vizaĝon.—Kial la sorto ne kaptis min anstataŭ li, kiu estis ja multe pli nobla, feliĉa homo?—mi demandis min maldolĉe. Ho! Ĉu lia karega, pli nobla kaj pli forta animo ne povus vivadi en mi? Aŭ, prefere, ĉu mia memo ne povus perdiĝi en lia? Tiu fantazia ideo ekkaptis kaj tremigis min. Sendube prudenta, aferema homo, kiel vi, vidas en ĉio ĉi tio erarvagantan cerbon, sed penu prezenti al vi la cirkonstancaron: La akra, freneziga doloro pri la perdo de la amiko, miaj torditaj ideoj pri la spirita mondo, la mizera, malkontenta stato de mia koro, ĉiuj ĉi tiuj influoj kune lasis liberajn kondukilojn al miaj fantaziaj deziroj, ĝis, iom post iom, mi firme kredis, ke la animo de mia amiko ne forlasis min, kaj ke mi jam alprenis lian memon. Stranga iluzio, sendube, kiu, tamen, ofte plidolĉigis al mi la alie malgajan vivon. Dank’ al Dio, tiu iluziaĵo, kompreneble, jam de longe malaperis; sed mi devas konfesi, ke ankoraŭ nun kelkafoje duonkonscie mi image interparolas kun li, kvazaŭ kun alestanta persono. Nu, por kompletigi la sintrompon, mi alprenis lian nomon, aŭ pli ĝuste la nomon, kiun mi donis al li—David Hill. Mi profundiĝis en liajn studojn kaj daŭrigis lian vivlaboron, nome, la esploradon de antikvaĵoj en ĉi tiu parto de la mondo kaj la deĉifradon de hieroglifoj de ĝiaj praloĝantoj. Ĉiujn pensojn pri mia antaŭa memo mi penis per ĉiaj rimedoj forigi el mia kapo. Mi eĉ alprenis la religion de mia amiko; li estis lojala ano de la romkatolika eklezio. Sed mi ne volas daŭrigi ĉi tiun temon. Jam mi tre timas, ke mi trouzis vian paciencon kaj vian ĝentilecon.

—Tute ne, sinjoro Hill; mi certigas vin pri mia profunda kunsento.

—Dankon. Tamen mi volas fini mian rakonton, ĉar post nemultaj minutoj mi devos elŝteliĝi, por partopreni gravan dramon, okazontan je sunleviĝo.

—Mi jam aŭdis pri tio.

—Efektive?

—Jes; fraŭlino Lucia Cuadra enlasis min en la sekreton, kaj petis mian helpon pro milda Maria de Lozada, kies sekreta amanto estas la difinita viktimo...

Sinjoro Hill salte leviĝis de la seĝo:

—Kio?—li ekkriis,—kiel prosperis al vi tiom elfari en tiel mallonga tempo?

Ridetante Leonardo respondis:

—Nu, tio estas parto de la rakonto, kiun mi promesis al vi. Tiu renkonto ne efektiviĝis sen aventureto. Viaj du kunvojaĝintoj estas iom suspektemaj homoj. Kvankam ili surmetis la sanktan sutanon de monaĥeco, ili minacis mian vivon, en la okazo, se vi ne plene garantios mian senkulpecon. Sed pluajn sciigojn poste. Daŭrigu, mi petas.

—Mi nun volas nur aldiri, ke—feliĉe aŭ malfeliĉe; Dio scias—prosperis al mi, dank’ al kelkaj oportunaj cirkonstancoj, sendigi oficialajn, konsulajn informojn al Anglujo, ke mi mortis, kaj al Usono, ke Georgo Hill mortis. La celo de mia vojaĝo ĉi tien estas sole scienca, arĥeologia. Per tre zorgaj kaj longaj traserĉoj en malmulte konataj arĥivejoj, precipe en malnovaj hispanaj monaĥejoj, mi ricevis fortan konvinkon, alproksimiĝantan al certeco, ke interne de la muroj de la ĉi tiea monaĥejo troviĝas ne sur kelkaj el la plej bone konservitaj kaj plej ĵaluze gardataj konstruaĵoj de la Toltekoj kaj Aztekoj, sed ankaŭ antikvaj trezoroj de grandega valoro kaj, por mi, de eĉ pli granda intereso. Pli ol unu afero estigis en mi suspekton, ke tie troviĝas, plue, sekreta sidejo de landida societo, klopodanta re-enkonduki la antikvan idolkulton kaj fermentigi la landon per ribelemaj ideoj. Mi komunikis mian suspekton al la sekretario de kardinalo Felix Martinez, padre Alano, viro de neordinara fervoro, kunigita kun senduba honesteco. La du hispanoj, pri kiuj vi plendas, estas senditoj de la alta estraro de la frataro San Anselmo en Hispanujo, provizitaj per plena aŭtoritato detrui la tutan neston da malfideluloj kaj, precipe, havigi al la centra sidejo de la frataro la trezorojn, trovotajn en la ĉi tiea monaĥejo. Tio eble klarigos ilian troan suspektemecon. Ili sciigis min pri suspektindulo, kiu ŝajne postflaras niajn postesignojn. Nu, la ceteron vi jam scias.—Rigardante sian poŝhorloĝon, li diris:

—La tempo alproksimiĝas, sinjoro Marston. Ni devas prokrasti nian interparoladon ĝis post la ludota dramo.

Li klinis sin kaj frapetis la plankon per ŝlosilo. Minuton poste iu mallaŭte frapis la pordon.

—Kompreneble, vi promesis al la junulinoj vian helpon, sinjoro Marston?

—Kompreneble.

—Ni iru, do. Volu malfermi la pordon; mi estingos la lampon.

En la preskaŭ malluma koridoro staris du virinaj figuroj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada. Senvorte kaj irante sur la piedfingroj, ili kondukis la du virojn en subteran ĉambron kaj de tie tra mallarĝa elirejo, formita per granda, pivotebla ŝtono, en longan, malsekan pasejon. Post kvaronhora laciga iro la knabinoj haltis. Maria palpe serĉadis sur la muro kaj post momento turnis denove grandan privotigitan ŝtonon. Trairinte la tiel faritan malfermaĵon, la malgranda kompanio sin trovis en la longa galerio, kie Leonardo pasigis kelkajn horojn en mallibereco. La kvazaŭ-subteran ĉambregon lumigis du lignofajroj. Ĉirkaŭ unu, apud la alirejo de supre, staris la tri monaĥoj, kun kiuj Leonardo jam faris konatecon, dum ĉirkaŭ la alia, en la profundo de la spaco, sidis aŭ kuŝis la gardistoj, kiuj, sendube, jam devis aŭdi akrajn riproĉojn pro sia manko de vigleco. Ĉi tiuj lastaj, vestitaj per sombreroj kaj serapoj, formis pentrindan grupon. La saltetantaj flameroj ĵetis groteskajn ombrojn sur la jam groteske surskulptitajn murojn de la antikva konstruaĵo. Sinjoro Hill, paŝante antaŭen brakon ĉe brako kun Leonardo, ekparolis:

—Permesu, viaj moŝtoj, ke mi prezentu al vi malnovan anglan amikon, sinjoron Leonardo Marston, kiu kun eksterordinara kaj nobla sindonemo sekvis min ĉi tien por komuniki al mi sciigojn de netaksebla graveco kaj ekstrema urĝeco. Pro tio mi estos lia vivodaŭra ŝuldanto. Pri lia honesteco mi prenas sur min plenan respondecon. Plue, jam antaŭ ol li renkontis min, li promesis al niaj sinjorinoj tutkoran helpon.

Padre Alano tuj antaŭenpaŝis kaj rapidmove etendis al Leonardo la manon. Liaj iom akraj vizaĝotrajtoj alprenis mildan kaj sinceran aspekton, kaj en liaj malhelaj okuloj ekbrilis honesta ĝojo: li estis tre kontenta, ke li, malgraŭ la asertoj de la suspektemaj Anselmanoj, ĝuste taksis la karakteron de la viro antaŭ li. Parolante angle kun sufiĉa flueco, li diris:

—Sinjoro, bonvolu kredi, ke plej sincere mi bedaŭras, ke aro da malfeliĉaj cirkonstancoj ŝajne devigis nin fari al vi ofendegon. Lasu, mi petas, pledi por ni la granda graveco de nia entrepreno ĉi tie kaj troa fervoro pri la honoro de nia glora eklezio. Mi esperas, ke vi akceptos nian pardonpeton kun tiom da bonkoreco, kiom ni proponas ĝin kun sincereco kaj humileco.

La du aliaj monaĥoj, sur kies severmienaj vizaĝoj aspekto de malplezuro nur pene malaperis, montris per ĝentilaj riverencoj sian konsenton kun la vortoj de la parolinto. Unu el ili diris:

—Erari estas homaĵo; pardoni—diaĵo.

La alia aldiris:

—Ni plenkore nun bonvenigas vian ĝustatempan helpon, sinjoro.

Ridetante kaj kore premante la manon de padre Alano, Leonardo respondis:

—La plezuro, kiun donas al mi ĉi tiu renkonto, plene kompensas la ioman malagrablecon de la unua. Cetere, mi travivis tre interesan kaj memorindan aventureton.

Dume la du knabinoj staris kune en kelka malproksimeco. La kapo de la juna indianino kuŝis sur la brusto de ŝia iom pli altkreska amikino. La unua maldolĉe ploris, kvazaŭ okupita sole de animbatalo; la atento de la alia dividiĝis inter la ploranta knabino kaj la apuda grupo da viroj. De tempo al tempo la knabinoj interŝanĝis kelke da vortoj en la antikva anahuac’a lingvo.

—Ho, Lucia,—Maria ĝemis mallaŭte,—kiel mi povos tiel perfidi mian karan patron!

Ĉe tiuj vortoj padre Alano sin turnis kaj alpaŝis al la malfeliĉa junulino. Metante manon sur ŝian ŝultron, li diris kun pli granda mildeco, ol kiom, el liaj trajtoj, oni supozus, ke li estas kapabla, tamen kun la firmeco de viro, konscianta neordinaran regecon super ordinaruloj:

—Mia filino, via korpremateco ne malplaĉas al mi. Ĝi estas natura. Sed ju pli granda la sinofero, des pli granda la Dia konsolo; des pli glora la krono de rekompenco. Sciu, ke la sanktuloj kaj la sanktaj anĝeloj de Dio amase malsupren rigardas vin en ĉi tiu momento kun ama favoro. Akceptu la konsolon, kiun ili proponas al vi. Precipe San Anselmo neniam forgesos la rolon, kiun vi ludas en la elpurigo de la sanktejo, dediĉita al li. Ĝis nun vi estis tre fidela, heroe fidela, kaj vi posedas la fortojn elteni ĝis la fino. Pro vi ni traktos vian patron, kiel mi jam certigis al vi, kun la plena mildeco kaj pardonemo, kiujn la sankta eklezio povas montri al noblaj sed erarintaj homoj, se ili vidigas nur la plej malgrandan inklinon reveni en ĝiajn amajn brakojn. Vidante, ke liaj esperoj pereis, ke liaj planoj disfalis, li revenos. Cetere, viaj kaj miaj preĝoj pro li nepre plenumiĝos.

La indianino levis la kapon, kaj per larmoplenaj okuloj rigardis la trankvilan, seriozan vizaĝon de la religiulo. Tiam, ekpreminte kaj kisinte lian manon, ŝi plorpetis:

—Indulgu lin, padre, li estas nobla viro, sed li agas sub la malbona influo de la Totonac’aj pastroj.

Ŝi volis diri ion plu, sed eksilentis, kaj sin turnis kun demanda rigardo al sia amikino, kvazaŭ ŝi serĉas konsolon pri afero, pri kiu ŝi ne kuraĝas paroli al la padre. La silenta respondo de Lucia estis plena de ama certigo, ke ŝi tute komprenas, kaj ke ĉio bone prosperos. Senvorte ŝi metis la brakon ĉirkaŭ la jam pli trankvilan knabinon kaj kondukis ŝin for en la malluman, subteran pasejon. La sceno profunde tuŝis la koron de Leonardo. Kvankam li komprenis nur tre malmultajn el la hispane parolitaj vortoj, li sufiĉe divenis ilian signifon.

Interne de la monaĥejaj muroj, en arbareto da betuloj, ekmoviĝis silente, antaŭ vekiĝanta krepusko, mallumaj figuroj de viroj. Tie ĉi kaj tie staris grupetoj, mallaŭte interparolantaj. Sinjoro Hill kaj padre Alano penis konsentigi Leonardon preni armilon por okazo de bezono, sed ĉi tiu rifuzis, dirante, ke li esperas plenumi la al li difinitan taskon sen armiloj, kies uzon li ne aprobas.—Precipe kontraŭuloj religiaj,—li aldiris, sin turnante al la monaĥo en la bruna sutano,—devus esti venkitaj sen alpreno de mortigaj armiloj.

La religiulo aliris al la du Anselmanoj por lastamomenta interkonsiliĝo, dum Leonardo kaj sinjoro Hill daŭrigis duope la mallaŭtan interparolon. Tiu lasta, frotante al si la manojn, rigidiĝintajn pro la malvarmo, diris:

—Se vi volas savi la vivon de la amato de Maria, vi devos vigli, ĉar mi timas, ke la tri monaĥoj prefere lasos la oferbuĉon efektive okazi antaŭ iliaj okuloj, por havi aldonan, neneigeblan atestaĵon pri la kulpo de la pseŭdo-Anselmanoj.

Post kelkminuta silento la arĥeologo parolis plue:

—Rigardu, jen, sinjoro Marston, dekstre, vi nun povas ekvidi la konturojn de du-tura preĝejo, konstruita ĉirkaŭ sepdek jarojn post la venkakiro de Corteso, ĝuste sur la supro de la piramidoforma Teocalli. Sur tiu supro sendube sennombraj miloj da oferbuĉoj, libervolaj kaj kontraŭvolaj, okazis en la daŭro de—Dio scias kiom da jarcentoj. Malantaŭ la Teocalli, kaŝita en arbareto, troviĝas kredeble la plej bela kaj bone konservita templo de la Aztekoj, vera juvelo de netaksebla valoro por arĥeologoj. Ĝi entenas belegan statuon de Quetzalcoatl, solena, Buddha-simila figuro, sidanta kun krucigitaj kruroj kaj manoj ripozantaj sur la genuoj. Lia frunto estas ĉirkaŭita de riĉege juvelplena diademo kun superpendanta multekolora plumaĵo. Krom tio, ni trovos tie en alkovoj statuojn de Tezcatlipoca, el polurita nigra ŝtono kun ortegita ŝildo, kaj de Huitzilopochtli, la dio de la milito. Laŭ informo de Maria, tiu lasta ĵus enportiĝis el sekreta loko. Mi precipe deziras pririgardi ĝin, por vidi, ĉu ĝi estas konforma al la priskriboj de la hispanaj historiistoj. Mi posedas apartan aŭtoritaton de la alta estraro de la monaĥaro, science esplori ĉiujn antikvaĵojn trovotajn ĉi tie.

—Mi esperas, ke la trovotaĵoj respondos al via atendo. Ĉu vi scias, kie okazos la oferbuĉo?

—Jes, en tiu idolejo. Mi estas tre kontenta, ke ĝi ne okazos en la preĝejo, kvankam la nura alesto en ĝi de tiaj sangaj, perfidemaj idolanoj jam malsanktigus la plej sanktan sanktejon. Tie, en la valo, ankoraŭ pli malproksime, kaj de ĉi tie nevideble, kuŝas la monaĥejo kune kun la farmkonstruaĵoj, apartenantaj al ĝi. Aŭskultu!—li diris, sin klinante antaŭen, kvazaŭ por penetri per la okuloj la preskaŭ-mallumon,—la muziko komenciĝas. Ni devas ekmoviĝi singarde, ĉar la tagiĝo estas ĉi tie afero de nur kelke da minutoj.

El la direkto, montrita de sinjoro Hill, aŭdiĝis sonoj de vira ĥoro, kaj momenton poste aperis ruĝa flagrado de torĉluma procesio. Tuj komenciĝis vigla movado. Gvidate de unu el la dungitaj bravulaĉoj, ŝtelirante laŭ la rando de la arbareto, la konspirantaro alvenis post kelkaj minutoj al muro de flanka konstruaĵo formanta parton de la granda kaj iom neregule konstruita templo. El la ĉefa parto de la templo venis sonoj de la ĥorkantado, alterne kun ekkrioj kaj laŭta batado de tamburoj.

Padre Alano de tiu momento energie prenis sur sin la finan direktadon de la entrepreno malgraŭ malbone kaŝita ĉagreno de la hispanaj monaĥoj, kiuj volus sin apogi sur la plena aŭtoritato, donita al ili de la estraro en Hispanujo. Tamen ilia kontraŭstaro estis malforta; la evidenta kaj de ili sentata supereco de la Meksikiano kaj lia firma, memfida alpreno de estreco ne lasis lokon por kontraŭstaro.

Sekvante la monaĥojn kaj sinjoron Hill tra breĉon en la muro, kaŭzitan de dislokiĝo de du grandegaj ŝtonoj, Leonardo sin enŝovis en ĉambron, kies grandon kaj aspekton li ne tuj povis konjekti pro en ĝi reganta mallumo. Unu flankon de la ĉambro formis aro da dikaj, maldelikataj kurtenoj, malantaŭ kiuj ĉeestantoj povis nerimarkate vidi la strangan scenon okazantan en la templo. La centra parto de la konstruaĵo estis vasta, rektangula ĉambrego, ĉirkaŭita ĉe tri flankoj de majestaj, surskulptitaj kolonoj. La tuta spaco estis brilege lumigita per du vicoj da vazoformaj flamingoj sur masivaj piedestaloj, en kiuj brulis ia kenaĵo. Inter la kolonoj kaj la flamingoj marŝis procesie aro da flave kaj ruĝe vestitaj pastroj, solene kantante. Post momento la procesio haltis, kaj Leonardo ekvidis, starantajn inter la flamaj vazoj, la figurojn de du maljunaj pastroj en longaj, skarlataj manteloj kun surŝultraĵoj el belege koloritaj, briletantaj plumoj. Iliajn kapojn ĉirkaŭis arĝentaj ornamoj, prezentantaj serpentojn. La forta lumo klare montris iliajn malgrasajn, asketajn vizaĝojn. Unu el la ruĝmanteluloj antaŭenpaŝis kaj, levante preskaŭ senkarnan brakon, komencis fervorege alparoli la ĉirkaŭstarantojn per akra, altatona voĉo en anahuac’a lingvo. Liaj gestoj fariĝis pli kaj pli energiaj, ĝis li saltadis, kiel frenezulo, kaj liaj okuloj ardis, kiel karboj. Kelkfoje la du vicoj de flavaj kaj ruĝaj pastroj respondis ĥore per laŭtaj ekkrioj kun duonfrenezaj gestoj kaj svingado de la torĉoj.

Subite la supera ĉefpastro—tia sendube li estis—haltis, sin turnis kaj alparolis personon riĉege vestitan per multekolora mantelo el sennombraj, kolibraj plumoj, kaj ornamitan per granda ĉeno el alterne oraj kaj arĝentaj koroj. Ĉi tiu, supozeble ĉefa altrangulo, sidis sub baldakeno el plumegoj sur tronsimila brakseĝo, staranta en la mezo de la templo sur altigita plataĵo. Arĝenta, per brilaj gemoj beligita serpento ĉirkaŭis lian kapon. Li apogis la vizaĝon sur la manplato de la dekstra mano kaj fikse rigardis en la spacon kun esprimo de maltrankvilo kaj malbonhumoro. Post momento Leonardo rekonis en la trajtoj de la viro sian gastiganton, Don Miguel de Lozada, kiu, do, supozeble, okupis la sekretan tronon de siaj prapatroj, kaj prezidis la grandan idolservon. Sed la okupado de la antikva imperiestra trono ŝajne ne plenigis lin per feliĉaj sentoj en tiu momento. Li aspektis nedecidema kaj malgaja, kaj la fervora parolo de la ĉefpastro evidente ne povis veki en li respondan entuziasmon. Povas esti, ke li apartenis al tiuj adorantoj de Quetzalcoatl, kiuj malaprobas homajn oferbuĉojn.

Leonardo komprenis neniom de la parolado, krom la nomo Tetzcatlipoca, kiun li aŭdis du aŭ tri-foje, elparolatan kun granda respekto kaj alvoke suprenlevitaj manoj. Fine Don Miguel respondis per malmultaj vortoj, kaj montris per la dekstra mano sur objekton, kiun Leonardo ne povis vidi. Preskaŭ en la sama momento enkuris en la ĉambregon juna pastro laŭte kriante kelkajn vortojn, kiujn la tuta pastraro tuj vivece ripetis. Supozeble li anoncis, ke tagiĝo komenciĝas. Ĉiuj okuloj sin turnis en la direkto, en kiu la okupanto de la trono montris. Leonardo tuj serĉis pli oportunan lokon por elrigardi. Tian lokon li trovis ĉe la fino de la kurteno kaj nun vidis, ne sen ektremeto, je distanco de ĉirkaŭ dek kvin paŝoj, duone nudan viron kuŝantan sur ŝtona altaro kun konveksa, polurita supro. La brakoj kaj la kruroj de la viro estis ligitaj per ruĝaj ŝnuroj. Lia kuprokolora korpo estis belkreska, vireca, kaj lia vizaĝo, kiom Leonardo povis vidi, estis juna kaj plaĉa. La du ĉefpastroj tiam alproksimiĝis al la altaro. Tiu el ili, kiu faris la parolojn, alten levis per ambaŭ manoj maldikan ponardon kaj solene kantis recitative.

Leonardo pretiĝis tuj elsalti, spite averta murmuro de la hispanaj monaĥoj:—Ankoraŭ ne, sinjoro.—Li singarde fortiris la kurtenon kaj serĉis per la okuloj kaŝejon pli proksiman al la altaro. La atento de la tuta pastraro estis fiksita sur la preĝanta maljunulo kaj la oferota viktimo. Leonardo elŝteliĝis, kaj nerimarkite sin kaŝis malantaŭ kolono, ĝuste kontraŭ la altaro.

Ĉi tiu ago devigis la monaĥojn en la flanka ĉambro plifruigi la interrompon de la idolana rito. Tuj poste, do, padre Alano elpaŝis el la alkovo, sekvate de siaj hispanaj kolegoj kaj sinjoro Hill. Kun dignoplena, sentima mieno li iris antaŭen tra la vico da pastroj ĝis la unua ŝtupo de la altaro. Levante la dekstran manon, li ekkriis dramece:

—En la nomo de la sankta eklezio de la sola, vivanta Dio, mi malpermesas ĉi tiun idolservan mortigon!

Tuj regis konsterno inter la pseŭdo-Anselmanoj. Kelkaj el ili impulse volis sin ĵeti kontraŭ la sinentrudantojn, sed subita apero de dekkelke da armitaj viroj kaj la sentima sintenado de la du ĉefpastroj detenis ilin. La preĝinta ruĝmantelulo turnis al padre Alano rigardon, en kiu fanatikeco, malamo kaj malespero konkuris. Parolante per voĉo, tremetanta pro eksciteco, li kriis:

—La sola eterna diaĵo, kiun ni ĉi tie adoras laŭ la kutimo de niaj prauloj, Tloque-Nahuaque, humiliĝas por akcepti memvolajn sinoferantojn kaj donas al ili ensorbiĝi en la dia estaĵo.

—Ĉesigu vian blasfemon!—rediris kun indigno la inkvizitoro,—via diaĵo estas nenio alia, ol Satano mem, trompevestita. Mi permesas nek libervolajn buĉoferojn nek kontraŭvolajn. Cetere, libervolajn oferaĵojn oni ne bezonas ligi per ŝnuroj.

En tiu momento la dua ĉefpastro, staranta malantaŭ la unua, rapidmove elprenis el sub sia mantelo longan ponardon, saltis antaŭen sur la ŝtupareton de la altaro, kaj volis puŝegi ĝin en la bruston de la malfeliĉa viktimo; sed tion malhelpis la vigleco de Leonardo. Ĉi tiu ankaŭ sin ĵetis antaŭen en tiu sama momento, kaj sukcesis per la brako deflankigi la mortigilon, ne, tamen, malhelpante al ĝi fari longan kaj iom profundan tranĉvundon sur la brusto de la juna pastro, el kiu ŝprucis fluo da sango. Uzante preskaŭ herkulesan forton, li levis la ligitan viron de la altaro kaj turnis sin por forporti lin.

La ĉagrenita ĉefpastro eligis furiozan ekkrion, kaj, saltante antaŭen kiel sovaĝa besto, ekfrapis per la ponardo la ŝultron de Leonardo. Se li estus sufiĉe proksime, li sendube mortigus lin; efektive li faris al li profundan, danĝeran karnvundon. Ne atentante la doloron, Leonardo portis la forte sangantan viktimon ĝis la kurtenoj, kaj zorge metis lin sur la plankon.

Subite la kurtenoj dispuŝiĝis, kaj Maria kun vizaĝo plena de teruro ĵetis sin genue antaŭ la amaton. Penante per blanka antaŭtuko haltigi la elfluon de la sango, ŝi ĝemis:

—Ho, Juan, mia Juan!

Ĝis tiam Don Miguel de Lozada rigardis la rapidmovan scenon senmove, sed kun pli kaj pli maldolĉiĝanta mieno. Nun, ĉe la vido de sia filino, amzorge sin klinanta super la sanganta preskaŭ-viktimo, li leviĝis de la trono. Lia pozo estis majesta kaj sentima, malgraŭ intensa animdoloro, pentriĝanta en lia malgrasa vizaĝo. Per tono de voĉo, per kiu sentiĝis tiom da submetiĝo, kiom da maldolĉeco, li ekparolis:

—Perfidita de mia propra filino—mia sola infano! Tio kompletigas la sortobaton.

Malrapide li nudigis al si la bruston, kaj elprenis el sub la faldoj de sia multekolora mantelo malgrandan ponardon. Rigardante supren, preskaŭ reveme, kvazaŭ li jam troviĝas en la pensoj ekster la templo en la senlima spaco, li diris solene:

—Sencela jam estas mia vivo. Ho, longe alsopirata Quetzalcoatl, kompatu vian servanton kaj korfavore akceptu mian spiriton en vian gloran, dian estaĵon.

Dirinte tion, li trapikis al si la koron. Senviva li falis teren, kaj ruliĝadis malsupren de la ŝtupareto de la trono.

Pri la sekvanta ekscitiĝo kaj tumulto Leonardo sciis malmulte. La sangelfluo pli kaj pli senfortigis lin, kaj fine perdigis al li la konscion. Poste li nur malklare rememoris la okazintaĵojn, kvazaŭ ĝi estis malbela sonĝo.


Preskaŭ tri semajnoj pasis. En angulo de verando de la hacienda dormis Leonardo sur malalta salika kanapo. Bela kaj serena posttagmezo alproksimiĝis al la fino, kaj la subiranta suno ekpenetris nedensan foliaron de rampa kreskaĵo, pendanta de la veranda tegmento. Petolemaj radioj ludetis sur lia ankoraŭ pala vizaĝo, igante lin maltrankvila kaj moviĝema. En alia parto de la verando sidis du virinoj, Lucia Cuadra kaj Maria de Lozada, mallaŭte interparolantaj kaj okupitaj de kudrolaboro. Ambaŭ aspektis malgajaj. Subite Lucia leviĝis kaj iris sur la piedfingroj al la dormetanta viro. Zorge kaj senbrue ŝi malsupren tiris sunkurtenon por ŝirmi lian vizaĝon. Farinte tion, ŝi sin klinis super li kaj ektuŝetis per la lipoj lian manon.

La tuŝo vekis Leonardon. Reveme li malfermis la okulojn, kaj dum kelka tempo rigardis en la spacon. Lucia, ektimigite, tuj retiriĝis, kaj ruĝo ekkovris ŝiajn vangojn. Vidante, tamen, ke Leonardo ne rimarkas ŝian ĉeeston, ŝi paŝis antaŭen, kaj per milda, preskaŭ amperfida voĉo diris:

—Ĉu vi sentas vin pli forta post via dormo, sinjoro Marston? Sendube vi trotaksis viajn fortojn. Vi ankoraŭ estas iom pala.

—Eble vi estas prava, mia bona flegistino,—lace respondis la resaniĝanto,—sed, plenuminte la celon de mia aventura vojaĝo ĉi tien, mi devas resaniĝi kaj refortiĝi kiel eble plej rapide. Tre urĝaj aferoj vokas min hejmen.

—Vere?—La knabino parolis kun pli malgaja tono, ol kiom ŝi konsciis.—Mi timas, ke mi vekis vin el saniga dormo, malsupren tirante la rulkurtenon por ŝirmi vian vizaĝon kontraŭ la ĝenaj radioj de la suno.

—Negrave, fraŭlino Cuadra; mi tre dankas vin. Mi sonĝis, ke io terura volas trapiki al mi la koron per flama armilo, kaj ke, iel, mi ne povas defendi min. Tiam feino- aŭ anĝelosimila estaĵo survenis kaj forpelis la monstron. Tuj kiam ŝi tuŝis min per mola, varma mano, por forkonduki min en sendanĝeran lokon, mi vekiĝis. Eble vi estis tiu ... feinosimila estaĵo. Vi ja unu fojon jam savis mian vivon.

Lucia havis senton, kvazaŭ ŝi ruĝiĝas kaj paliĝas alterne. Leonardo rimarkis la konfuziĝon de la knabino, kaj lia vizaĝo, kiun rideto lumigis, tuj serioziĝis. Penante elpeli el siaj pensoj la solan, memevidentan signifon de tiu embarasiĝo, kaj akuzante sin pri nekonvenaĵo, li diris penteme:

—Pardonu, fraŭlino, se mi diris ion senpripensan.

Dum momento aperis ekbrilo en la malhelaj okuloj de la knabino, kaj, alprenante iom sindeteneman, indecan sintenon, ŝi respondis:

—Certe ne. Nur ... kelkaj virinoj en Meksikio eble vidus en viaj vortoj pli, ol vidus viaj samlandaninoj. Tamen, negrave; vi ja sopiregas reiri en vian propran landon. Cetere, jen venas via amiko, sinjoro Hill. Sendube li pli bone komprenas vin. Li estas viro ne tro afabla por virinoj, tamen sincera.

Lucia volis montri indiferentecon, sed ŝia ondadanta brusto kaj la dolora rideto ĉirkaŭ ŝia bela buŝo perfidis la akran ĉagrenon, kiun ŝi sentis. Ne atendante rediron, ŝi turnis sin, reiris al la alia parto de la verando kaj rekomencis sian laboron apud la amikino.

Leonardo tutkore bedaŭris, ke li senintence ĉagrenis tiun ĉarman kaj fieran knabinon, al kiu li tiom ŝuldis, kaj por kiu li sentis sinceran respekton kaj amikecon. Sed la alveno de sinjoro Hill malhelpis longan, malgajan mediton. Post kelke da minutoj ĉi tiu envenis tra enirejo en la mezo de la balustrado. Ignorante la sinjorinojn, li aliris Leonardon, kaj kun iom pli bona humoro, ol kutime, diris:

—Grandajn esplorojn mi faris hodiaŭ, amiko mia. Riĉaj kaj belegaj trovaĵoj malkaŝiĝis; sed precipe altvalora por mi estas granda aro da toltekaj hieroglifoj, bonege konservitaj. Tio denove esperigas min, ke fine mi sukcesos deĉifri tiujn hieroglifojn, kaj tiel malkovri la sekreton de tiu antikva civilizacio. Glora laboro! Ĝi okupos min ĉi tie multajn semajnojn. Se nur mi povus ... sed, negrave.

Leonardo, duonsidiĝinte, rigardis en la zorgosulkan vizaĝon de la sciencisto, kaj rimarkis subitan alprenon de tre malgaja esprimo. Divenante liajn pensojn, li diris milde:

—Ĉu mi povas, unu fojon plu, petegi vin, sinjoro Hill, reiri kun mi Anglujon?

Sinjoro Hill malgaje, sed energie skuis la kapon. Tamen Leonardo parolis plue:

—Pripensu, kiomege dependas de via reveno; nome la savo el superimage terura, anima kaj spirita sklaveco de virino, kiun iam vi amis; la ĉesigo de akraj suferegoj de viro, kiu jam dekoble elpagis ĉiujn mallaŭdindaĵojn, kiujn li faris kontraŭ vi; espereble plibonigo de la stato de treege kompatinda junulo; kaj fine—kiu scias?—malhelpo de ruiniĝo de altanima, purkora knabino.

La vizaĝo de la pliaĝa viro, ordinare pala kaj senĝoja, dolortordiĝis. Ĉiu vorto de Leonardo ŝajne trapikis lian animon. Denove li skuis la kapon, sed nun malrapide, kvazaŭ senkonscie. Kun profunda kunsento, Leonardo daŭrigis la petegon:

—Pardonu al mi. Mi bone komprenas, kian teruran malinklinon vi devos venki, kaj kian malagrablan tempon vi travivos; sed ju pli granda kaj nobla estos la memvola sufero, des pli plena estos poste la kontenteco, kiam vi memoros, ke vi faris vian devon. Vi ne estas feliĉa, sinjoro Hill, kaj vi neniam estos feliĉa, ĝis vi faros tion, al kio via pli nobla memo, via konscienco vin pelas.

—Eĉ ne tiam,—rediris la malgajulo.—Krom la kontenteco, kiun liveras al mi miaj arĥeologiaj studoj, mi jam ne serĉas feliĉon.—Li alportis por si seĝon, sidiĝis ĉe la kanapo, kaj parolis plue:—Mia konscienco ankoraŭ ne estas malviva, sinjoro Marston, kaj mi plenkore admiras vian maloftan noblecon kaj sindonemecon, kiuj—mi dolore ĝin sentas—min kovras per honto. Tamen, iri kun vi nun mi nepre ne povas. Kun escepto de tio, mi volontege farus ĉion por montri al vi mian korinklinon. Mi povas doni al vi objekton, per kiu vi nepre povos konvinki ŝin, ke mi ankoraŭ vivas. Cetere, mi fidas al la influo, kiun via personeco sendube havas sur ŝi, kaj al via kortuŝa elokventeco. Vi certe sukcesos.

Leonardo malgaje skuis la kapon:

—Malfeliĉe,—li diris,—mi povas pretendi nenian influon sur fraŭlino Haverford. Ŝi scias, ke mi konas ŝian sekreton, ke mi per ĉiuj rimedoj kontraŭbatalas ŝiajn malbonagojn. Ŝi min forte malfidas kaj malamas kaj, eble, timas. Mi neniom fidus elokventecon, se mi ĝin posedus. Prefere mi volas fidi superan potencon, kiu sola povas efiki en tiaj aferoj. Sed en la okazo, se mi malsukcesos, ĉu vi venos, tuj, responde al telegramo?—Trankvile kaj konfideme Leonardo rigardis en la vizaĝon de la turmentita viro. Post momento li aldiris:

—Agu laŭ via natura nobleco. Agu kiel viro, sinjoro Travers!

Ĉe tiuj ĉi vortoj rimarkinda ŝanĝo ekvidiĝis en la mieno de la malgajaspekta viro. Supozeble la animpenetranta rigardo de Leonardo kaŭzis tiun efikon tiom, kiom liaj vortoj. La aspekto de senespereco kaj korpremateco forlasis lin kaj cedis lokon al pli trankvila, natura mieno. Dum kelkaj momentoj li rigardis reveme antaŭ si, kvazaŭ liaj pensoj translokiĝas malproksimen en la domon de fraŭlino Haverford. Fine li respondis kun firma tono de voĉo:

—Bone, sinjoro Marston, en la okazo, se vi malsukcesos, mi nepre venos tuj post ricevo de via telegramo.

—Dankon. Kio do estas la pruvilo, pri kiu vi aludis?

Leonardo parolis trankvile; li tute ne dubis, ke li venkos. La viro ĉe lia flanko ekĝemetis.

—La vojoj de la homa vivo,—li diris,—ofte deflankiĝas per etaĵoj, nuraj sableroj, kaj la hazardo de vivodaŭra feliĉo aŭ malfeliĉo ofte dependas de ŝajne la plej sensignifa okazaĵo. Veturante ĉi tien, mi volis senenuigi al mi la vojaĝon per legado de tre interesa romano, kiun mi komencis legi antaŭ pli ol dek jaroj: "La Filino de la Faraono" de granda germana verkisto, Georgo Ebers. Ĉar min tiam plenokupis aliaj kaj pli gravaj aferoj, mi pruntedonis la libron al fraŭlino Haverford. Ĉirkaŭ tiu tempo niaj interrilatoj komencis iom streĉiĝi pro kaŭzoj, kiujn mi jam citis. Nu, kiam mi malfermis la libron en la vagonaro antaŭ kelke da tagoj, mi trovis letereton, ĝuste en la loko, kie mi interrompis la legon antaŭ tiom da jaroj. Se mi estus tiam rimarkinta tiun letereton, la posta irado de mia vivo, tre supozeble, estus tute malsama. Fatala okazaĵo! La letero estis de fraŭlino Haverford, kiu per ĝi penis klarigi nian malkompreniĝon kaj petis pardonon pri okaza malbonhumoro ĉe nia lasta kunesto. Sed, malfeliĉe, la sorto dekretis alie, kaj faritaĵo ne povas malfariĝi.

—Tamen, kelkfoje.

—Nu, mi donos al vi tiun leteron. Mi enkovertigos ĝin kaj adresos al ŝi en la ĉeesto de iu altranga registara oficisto en Meksiko, kiu sigelos ĝin kaj atestos mian skribon. Mi devos iri Meksikon post kelke da tagoj por konsiliĝi kun kardinalo Martinez kaj, se eble, ankaŭ kun la prezidanto de la respubliko. Ni iros kune, tuj kiam vi estos sufiĉe fortika. Nin akompanos Juan. Lia helpo estis por mi tre altvalora, kaj iom kompensas pri liaj pekoj. Feliĉa homo, ricevi kun ĉarma virino ĉi tiun riĉan heredaĵon! Vorton de honoro! tio estas pli, ol li meritas. Mi nur esperas, ke lia konvertiĝo estas sincera.

ĈAPITRO X

Ankoraŭ kvar semajnoj pasis. Leonardo estis survojaĝe hejmen. La ŝipego portanta lin preterpasis la lumturon Eddystone apud Plymouth, ĝuste kiam la horloĝo de la fumĉambro sonis noktomezon. Li sidis en luksa brakseĝo, ĉirkaŭita de aro da sinjoroj, plejparte Angloj kaj germandevenaj Usonanoj. La spirito de la konversacio, en kiun li tiriĝis iom kontraŭvole, ne plaĉis al li kaj malgajigis lin. Laŭ sciigoj ricevitaj dum la vespero per senfadena telegrafo, malhelaj militombroj amasiĝis ĉe la balkana horizonto, kaj, kompreneble, la pensoj de la pasaĝeroj sin turnis al la demando pri ebleco de tut-Eŭropa militego. Kelkaj rigardis militon kiel neeviteblaĵon; kaj unu Germano, kiu fanfaronis, ke li sidis ĉe la piedoj de Treitschke, kaj nun estas disĉiplo de Nietzsche, eĉ energie asertis, ke militoj pro sia unuiga kaj nobliga efikeco estas ofte dezirindaĵo. Li "preferis Korsikon ol Galileon" kaj "interpopolan konflikton pri fiero kaj honoro ol la senenergiigajn doktrinojn de la Nazaretano". Alia, kvankam malaprobante tiun diron, opiniis, ke la kristanismo jam elĉerpiĝis.

Leonardo, kiu jam antaŭe faris paroladon pri la sanktaj celoj de Esperantismo kaj konfesis sian kredon je la fina triumfo de la filozofio de la amo super la filozofio de la forto, nun leviĝis por eliri. Unuj el la sinjoroj, sur kiujn li faris pli profundan impreson, ol li supozis, penis reteni lin.

—Certe,—diris unu el ili, ŝajnmire,—vi ne forkuros, ne refutinte ĉi tiujn asertojn!—Ili estas ja intencaj provokoj, celantaj vin,—riproĉetis alia.

Leonardo haltis ĉe la malsupro de la ŝtuparo, kondukanta sur la ferdekon. Rigardante kun serioza kaj iom malgaja mieno la diversnacianaron, li respondis:

—Kiam la fundamentaj konceptoj pri spiritaj aferoj tiom diferencas, tiam argumentado estas plejofte nur perdo de tempo. Mi do nur volas, responde, fari jenajn du redirojn: La kristanismo tute ne estas elĉerpita. Male, kristanismo laŭ la prediko sur la monto ankoraŭ ne proviĝis—nek en ekonomiaj, nek en internaciaj aferoj. Due, militoj estas nek neeviteblaj, nek dezirindaj: Enigu la spiriton de la Nazaretano en la internacian politikon, kaj militoj fariĝos neeblaj; enigu ĝin en niajn sociajn kaj ekonomiajn rilatojn, kaj la hontindaj internaj konfliktoj ĉesos. Bonan nokton, sinjoroj.

—Atinginte la jam senhoman ferdekon, Leonardo sidiĝis en ŝirmita angulo sur salikan seĝegon. La somera nokto estis belega, sub stelbrila ĉielo. Ĉio super kaj ĉirkaŭ li elspiris dolĉan pacon. Ĉie,—li diris al si en la pensoj,—regas sereneco, profunda paco, krom en la homa koro. La homara koro, same kiel la individua koro, ĉiam sopiras al paco, tamen ĉiam rifuzas la solan, veran pacon, kiun donas alkonformiĝo al la Dia volo.

Diskutoj pri mondpolitiko kun kosmopolitaj kunvojaĝantoj—iel marvojaĝoj inklinigas al tiaj—konvinkis lin pli ol iam, ke mondpaco devas veni de supre, kaj ke Esperantismo plene sukcesos nur tiam, kiam ĝi estas inspirata de Dia amo, kaj laboras en harmonio kun la volo de la Mondreganto.

Sed post nelonge pli personaj pripensoj ekokupis Leonardon. Post malmultaj horoj fine devos okazi la timinda spirita batalo kontraŭ Delfino Haverford. Malgraŭ trudiĝadantaj riproĉaj pensoj, ke li estas tro aroganta, li ne perdis la konvinkon, ke liaj mirindaj renkontoj kun la rusa kamparano kaj kun Roberto Travers en Ameriko, sendube montras al li lian devon. Du aferoj, plue, tre klare elstaris, nome, ke la batalo ne estos kontraŭ "karno kaj sango", sed kontraŭ "spiritaroj de malbono en la ĉielejoj"; kaj ke li devos unue elfari la batalon en sia propra koro, por akiri la necesan spiritan forton kaj trankvilan fidon al Dia helpo. Jam de longe li ne povis forigi el siaj pensoj antaŭtimon, ke fraŭlino Haverford faris uzon el lia longa foresto, por malice endanĝerigi Lornan, kaj nun, en ĉi tiu solena horo, li sentis, pli ol antaŭe, kiom li devas gardi sian koron kontraŭ sentoj de malamo kaj flama indigno. Antaŭ liaj internaj okuloj denove staris la impresa figuro de la rusa religiulo kun sia plenbarba, enpensa vizaĝo kaj kun sia strange profunda fido al la potenco de la amo. Kelkfoje li ne povis ne deziri, ke Bazilo Musatov mem alestu por entrepreni la batalon, sed ĉiufoje li riproĉis sin pri manko de memfido kaj manko de sindonemo plenumi devon, tiel klare kaj tiel neeviteble kuŝantan antaŭ li. La interna batalo estis longa kaj akra, sed kiam, en la matena krepusko, li iris malsupren al sia kajuto, lia vizaĝo jam montris sian kutiman trankvilon.

Li venkis sin mem, forigante el sia animo dubojn kaj timon kaj plenigante ĝin je dezirego venki per amo. Kun trankvila memfido li nun antaŭrigardis la renkonton kun Delfino Haverford.

La sekvintan tagon, malfrue en la posttagmezo, Leonardo staris sur homplena fervoja perono de la stacio King’s Cross en Londono, atendante la elveturon de rapida vagonaro kaj surreliĝon de malrapida vagonaro, per kiu li intencis veturi hejmen. Li ĵus ordonis al pakaĵisto prizorgi lian kofron kaj sin turnis al perona librovendejo por aĉeti vesperĵurnalon, kiam voĉo, bone konata de li, vokis lin el apuda kupeo. Tio estis la voĉo de lia amiko kaj prokuristo, sinjoro Inman. Leonardo tre kontente alpaŝis al la ankoraŭ nefermita kupeo por manpremi sian maljunan konfidaton, sed la unua, kiu salutis lin, estis sinjorino en funebra vesto, sinjorino Harding.

—Bonvenon, sinjoro Marston,—ŝi diris.—Supozeble vi ĵus alteriĝis? Tio ja estas tre oportuna renkonto. Rapidu, mi petas, kaj veturu kune kun ni ĝis Hitchin; nia aŭtomobilo alvenigos vin hejmen tiel frue, kiel via malrapida vagonaro al Linkfield.

Sinjorino Harding penis paroli trankvile, sed, kvankam, kiel sperta societulino, ŝi ordinare bone regis sian voĉon kaj sian vizaĝesprimon, ŝi malsukcesis kaj konsciis, ke ŝi malsukcesas. La rapideco, kun kiu ŝi parolis, la paliĝo kaj nerva spirado videbligis—almenaŭ al la pli juna viro—profundan emocion, kiu kvazaŭ kaptis ŝin senaverte.

—Koran dankon, sinjorino Harding,—sed ...

—Mankas la tempo por "sed-aĵoj",—interrompis lin mildavoĉe la juristo.—Envenu rapide kaj poste, mi petas, klarigu al ni viajn malfacilaĵojn. Apartaj motivoj igas tre konsilinde, ke vi veturu kune kun ni.

Kelkajn minutojn poste Leonardo sidis ĉe la flanko de sinjoro Inman kaj kontraŭ sinjorino Harding. Per simplaj, kortuŝaj vortoj li kondolencis la amikinon pri la perdo de la edzo.

—Dankon, sinjoro Marston,—ŝi respondis kun ĝemo kaj tremetantaj lipoj,—ankaŭ denove dankon pro via bela kondolenca letero. Ho! Kiom malmulte ni pensis, ke li staras tiel proksime al la tombo, kiam vi adiaŭis nin antaŭ nemultaj monatoj! Kaj vi suferis duan perdon per la morto de via kara, maljuna amikino, fraŭlino Leggat.

—Aj!—diris Leonardo, balancante la kapon, malĝoje kaj enpensiĝe,—ŝi estis tre kara amikino kaj neanstataŭigebla konsilantino.

Post mallonga silento sinjoro Inman ekparolis, alprenante tonon de juristo, kiu bedaŭras esti devigata komuniki tre malagrablan sciigon al kliento. Sed tremeto en la voĉo montris, ke pli ol profesia bedaŭro regas lin:

—Ĉi tiu neatendita renkonto, sinjoro Marston, estas tre oportuna. (Mia malsanema edzino ĝuas dum kelke da tagoj la gastamon de bona sinjorino Harding. Tio klarigas nian kuneston.) Nu, nia renkontiĝo liveras al mi okazon, mia kara amiko, sciigi al vi tre malĝojigajn novaĵojn. Bone estas, ke vi eksciu ilin antaŭ via reveno hejmen.

La maljuna viro haltis momenton, kaj kun profunda kunsento rigardis Leonardon per siaj akraj sed bonkoraj okuloj.

—Lastan mardon en la nokto via fabrikejo tute forbruliĝis. Sed tio, malfeliĉe, ne estas la plej malbona afero. La brulo okazis, ĝuste kiam la posedaĵo estis, en la daŭro de nur du aŭ tri tagoj, ne asekurita. Kiel vi scias, jam de kelka tempo via firmo intencis transigi la asekuron de unu kompanio al alia. (Leonardo jese ekbalancis la kapon.) Nu, ĉi tiu malfeliĉo okazis la tagon antaŭ la definitiva aranĝo pri la poliso. Stranga fatalaĵo! Sed, kara amiko, bedaŭrinde eĉ tio ne estas la tuta Ijobnovaĵo. En via ĉirkaŭaĵo rondiras malbonaj famoj—sensencaj, kompreneble, kaj, kiel kutime, kontraŭdiraj. Kelkaj vilaĝaj klaĉistoj rilatigas fraŭlinon Haverford al la kaŭzo de la brulo. Oni diras, ke la plej granda koreco ne ekzistas inter ŝi kaj ŝia duonfrato; efektive kelkaj malkaŝe asertas, ke la jam de multaj jaroj bruletanta malamikeco fine ekflamiĝis. Plua famo diras, ke ŝi antaŭ nelonge vendis siajn akciojn de via firmo. Aliaj flustras, pli-malpli laŭte, ke dum la lastaj jaroj ŝia konduto fariĝis pli kaj pli stranga, kaj ke eble ŝi ne estas priresponda pri siaj agoj; aliaj, kontraŭe, opinias, ke ŝi estas tre akrasenta, kalkulema kaj malmolkora virino. Ankoraŭ aliaj diras, ke sinjoro Vincent estas tute korrompita viro, kiu ankaŭ kondutas strange, precipe de kiam ... sed ĉi tiun malĝojan ĉapitron sinjorino Harding pli bone al vi rakontos.

Metante manon sur la genuon de Leonardo, sinjoro Inman diris plue:

—Mi ne volas admoni vin, ne perdi la kuraĝon, sinjoro Marston, mi konas vin tro bone, por fari tion. Vi leviĝos super ĉi tiujn sortobatojn.

Strange, Leonardo sentis nek surprizon, nek maltrankvilon pro sia propra perdo; ekregis lin nur obtuza, dolora antaŭtimo, ke la dua malĝojiga ĉapitro—konjekteble eĉ pli malĝojiga—rilatas al Lorna. Lia vizaĝo estis pala kaj serioza. Post momento li turnis malgajajn okulojn al sinjorino Harding, atenteme, kaj demandis:

—Nu, kian do malfeliĉan novaĵon vi havas?

Sinjorino Harding dum la rakonto de sinjoro Inman rigardis per siaj malhele brunaj, esprimoplenaj okuloj alterne la du virojn. Ĉiu rigardo al Leonardo nekaŝeble montris doloran maltrankvilon kaj profundan kunsenton. Nun ŝi iomete ruĝiĝis kaj, ekskuante la kapon, diris:

—Ne, mi ne povas ...

Ŝi kunpremis la lipojn por ĉesigi ilian tremetadon, sed ŝi ne povis malhelpi kolektiĝon de larmoj en ŝiaj okuloj.

—Tamen rakontu, mi petas,—diris Leonardo kun peto kaj kuraĝigo en la voĉo.

La brusto de la virino dolore laboris, kvazaŭ ŝi forte penis regi sin. Fine ŝi respondis:

—Antaŭ tri semajnoj ... Lorna mistere malaperis, kaj malgraŭ ĉia penegado ne estas trovita ia postesigno de la kara, kompatinda knabino.

Ŝia voĉo kaj ŝiaj okuloj montris sinceran aflikton pro la juna amikino kaj ne malpli pro la viro, por kies sentema koro ĉi tiu novaĵo certe estis forta bato. Sed kiam, dirinte ĉi tiujn vortojn, ŝi ekrigardis la vizaĝon de Leonardo, ankoraŭ alia sento montriĝis: preskaŭ febra deziro ekscii, ĉu Lorna estas por li nur juna, prizorgata amikino, aŭ io pli kara. Unuavide la serioza, nemoviĝema mieno de Leonardo ankoraŭ tenis ŝin en dubo; sed iom post iom venis al ŝi doloriga certeco.

Tumultaj sentoj ekposedis la koron de Leonardo. Subite trudiĝis al li la konscio pri profunda, forta amo al la altanima knabino, en kiu ĝis nun li vidis nur infanon, amindan, belan infanon, karegan, precipe pro amo al sia mortinta patro. Amzorgon pri ŝi li ĉiam rigardis kiel sanktan heredaĵon. Kiel torento tiu nova sento plenigis lin. En tiu momento li komprenis, ke lia tuta feliĉo estas kunligita kun la animo de Lorna. La bildo de la bela kaj pura knabino staris antaŭ liaj internaj okuloj, kaj la penso, ke ŝi estas en granda morala danĝero, teruregis lin. Denove en la pensoj li estis en la mortoĉambro de la patro: ĉu vere,—li demandis al si,—la antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent realiĝis? Ĉu ankaŭ senkulpa Lorna fariĝis viktimo de la abisma malamo de Delfino Haverford? Diabla virino! Kiel li povos sin deteni de flama indigno kontraŭ ŝi? Sed ĝustatempe venis al li en la memoron la bildo de la seriozmiena rusa sanktulo, kaj la interna batalo, kiun li eltenis en la kvieto de la pasinta nokto, sola kun Dio kaj sia propra malkovrita animo.

Denove li venkis.

Sed tuj poste lia turmentita koro riproĉe sin demandis:—Kiom el ĉiuj ĉi tiuj malfeliĉaĵoj mi antaŭe povus malhelpi, se mi tiam, de la komenco, penus akiri pli klaran komprenon pri la cirkonstancoj kaj agus konforme kun decidemo, sentime?—Tamen, senutile estas nun ĉagreniĝi pro tio; tiom pli energie kaj sindoneme li tuj devos agi.

La sagaca, maljuna viro, kiu en la daŭro de sia longa kariero estis konfidato—kiel profesiulo kaj kiel amiko—de tre multe da personoj, kunsenteme rigardis la vizaĝojn de la du kunvojaĝantoj, kaj facile divenis la sekretojn de iliaj koroj. Preskaŭ reveme Leonardo demandis:

—Kaj ĉiuj serĉadoj estis senrezultataj; ĉu jes?

—Tute.

—Ĉu eĉ la viaj?

—Eĉ la miaj,—respondis sinjorino Harding vivece,—mi ja amas la karan knabinon kiel ... proksiman parencon.

—Aj! kompreneble,—diris Leonardo, malgaje ekbalancante la kapon;—kiu povas ne ami ŝin?—Post momento li aldiris kun trankvila decidemo:—Mi trovos ŝin.

La vagonaro haltis ĉe la stacio Hitchin. Dum Leonardo prizorgis sian pakaĵaron, sinjorino Harding iris eksteren, por paroli al sia aŭtomobilisto. Tiun momenton uzis sinjoro Inman, por aparte paroli al Leonardo.

—Ĉi tiu subita perdo,—li diris iom timeme,—estos por vi forta financa streĉiĝo. Lasu min, do, fari proponon.—Leonardo ĵetis avertan rigardon al la maljuna juristo, kiu tamen, ne atentante ĝin, parolis plue:—En la okazo, se vi tuj bezonos kontantan monon, vi povos fari kelkatempan uzon el sufiĉe granda sumo, kiu nun kuŝas en la banko je via dispono. Pluan sumon de £ 500 mi atendas post kelke da tagoj el Italujo. Tio estas la unua repago kontraŭ la £ 2000, kiujn vi pruntis al komitato en Messina.—Leonardo malkonsente ekskuis la kapon, sed la maljunulo ne lasis sin ĝeniĝi. Kun pardonpeta kaj pli dezirema tono de voĉo li daŭre parolis:—Mi ja nur konsilas, ke vi prunteprenu la monon. Pripensu, ke la vivopano kaj la prospero de tiom da familioj dependas de baldaŭa restarigo de via fabrikejo. Krom tio, vi mem ja foje pruntis monon al via patra fondaĵo kaj, plue, mi estas certa, ke via mortinta patro ne malaprobus tian interpreton de sia volo.

Leonardo respondis milde:

—Pardonu, kara sinjoro Inman; mi ne povas akcepti vian, el bona koro venantan konsilon. Mi dankas vin; sed mi plivolas laŭlitere plenumi la dezirojn de mia patro, kaj ĝuste en la senco, laŭ kiu mi tiutempe faris mian promeson. Mi ne dubas, ke en la daŭro de la ŝanĝita vivo de mia patro kelkaj okazoj prezentiĝis, kiam li opiniis bone, modifi sian decidon. Li havis la rajton tion fari; mi ne havas. Ne, ni devos serĉi, kaj sendube trovos, aliajn rimedojn.

Dum Leonardo parolis, sinjorino Harding revenis, sed, vidante, ke la du viroj mallaŭte kaj gravmiene interparolas, ŝi tenis sin aparta kaj kaŝe rigardis la malgajan vizaĝon de la amata amiko. Sincera, virina kunsento kun la malfeliĉa viro kaj obtuza sento de perdita espero batalis en ŝia koro pri supereco. Io nedifinebla sciigis ŝin, ke ŝi ĝuste interpretis la doloresprimon, kiun ŝi vidis sur lia vizaĝo; ke lia koro, malgraŭ ĉio, apartenas al Lorna. Tamen, ŝia soleco, amoavida koro denove instigis ŝin ne tute forlasi la esperon fine gajni lian amon.

Ili alvenis antaŭ la domo de Leonardo en Linkfield. Tuj elkuris maljuna, blankhara Anjo, tiel rapide, kiel ŝia dikeco permesis. Ŝi preskaŭ ne povis paroli pro eksciteco kaj manko de spiro.

—Jen vi alvenas, Leonardo, mia kara knabo,—ŝi ekkriis kun larĝe malfermitaj kaj amplenaj okuloj,—antaŭ ol la vagonaro estas atendata; kaj mi ankoraŭ ne tute pretigis la vespermanĝon. Ho, Dio, kia luksa "aŭto"!

Ĝis nun la bona animo ne rimarkis la ceterajn alvenintojn: Ho, pardonu,—ŝi diris iom ĝenate kaj penante fari gracian klinsaluton,—bonan vesperon, sinjorino Harding, kaj bonan vesperon, sinjoro Inman.

Leonardo elpaŝis kaj, sin klinante al la dikmalalta virino, kore kisis ŝian vangon:

—Ne maltrankviliĝu pri la vespermanĝo, Anjo,—li diris afable,—mi ĝojas revidi vian bonkoran vizaĝon.

Dum momento ĝoja kontenteco pri tiu ama saluto antaŭ tiaj gravaj personoj heligis la rondan vizaĝon de la fidela domistino, sed la serioza mieno, kiun Leonardo vane penis forrideti, revokis al ŝi la malĝojecon de lia reveno. Kun kortuŝa amo en la okuloj ŝi rigardis la vizaĝon de la kara zorgato kaj senvorte premis al li la manon. Leonardo komprenis ĉion, kion volis esprimi tiu ago, pli elokventa, ol multaj vortoj, kaj danke redonis ŝian rigardon. La blankhara virino nun sin turnis timeme al sinjorino Harding kaj demandis ĝentile:

—Ĉu mi povas esperi, ke vi envenos kaj prenos manĝeton?

La sinjorino en la funebra vesto rigardis enpensiĝe la sceneton ludiĝantan ĉe la ĝardenpordo. Maltrankvilaj pensoj ŝajne okupis ŝian kapon. Sed, aŭdante la demandon de la aminda maljunulino, ŝi tuj vigliĝis kaj respondis kun bonkora rideto:

—Dankon, sinjorino Bond; sed ni jam malakceptis tre afablan inviton de sinjoro Marston. Estus ja kruele akcepti, ĉar vi ambaŭ deziras esti solaj post tia longa disiĝo. Tiom multe vi volas rakonti unu al la alia.

Anjo estis tro honesta por kontraŭdiri tiun parolon. Efektive ŝi estis tre kontenta, ke sinjorino Harding malakceptis ŝian inviton, kaj ŝia malkaŝema vizaĝo tion montris. Dum la aŭtomobilisto enportis en la domon valizon de Leonardo, akompanate de Anjo, kaj dum sinjoro Inman sin momente okupis per nova maŝinaĵo apud la direktilo, sinjorino Harding sin klinis al Leonardo por paroli al li mallaŭte. Sur ŝia iomete ruĝiĝanta vizaĝo vigla observanto vidus interbatalantajn emociojn: timon ofendi; deziron unufoje ĵeti diskreton al la ventoj; kaj penon ne montri la profundecon de siaj sentoj. Kune kun tio, tamen, montriĝis ĉarma, natura sincereco. Dum momento la tuta sentoplena animo de la virino speguliĝis en ŝiaj okuloj kaj en ŝiaj delikataj trajtoj.

—Sinjoro Marston,—ŝi flustris rapide,—povas esti, ke vi bezonos financan helpon. En tia okazo ne rifuzu al mi la ĝojon ĝin doni. Vi ja scias, ke ĉio, kion mi havas, estas je via dispono.

Dirinte tion, ŝi tuj residiĝis, evitante la rigardon de Leonardo, kvazaŭ ŝi hontas pri sia maltimo kaj volas malhelpi tujan respondon.

Amaso da pensoj traflugis la cerbon de Leonardo. Li sentis surprizon kaj ĝenatecon, sed ne malpli dankecon kaj kompaton. Vidante, ke sinjorino Harding ne deziras respondon en ĉi tiu momento, li nur diris mallaŭte:

—Dankon, sinjorino Harding.

La tono de lia voĉo kaj la malgaja, enpensa skueto de lia kapo komprenigis al ŝi, ke ŝia alvoko malsukcesis. Sento de soleco kaj forlasiteco denove ekregis ŝian koron. Kaptante rigardon, kiun Leonardo ĵetis en la direkto al la domo de sinjoro Vincent, kies du turetojn oni povis vidi en kelka malproksimeco, ŝi forgesis sian propran kordoloron. La sufero, kiun ŝi vidis sur la vizaĝo de la amata viro, ŝajnis al ŝi senkompare pli profunda, ol ŝia propra.


Leonardo kaj Anjo sidis ĉe la tablo, kune vespermanĝante. De la komenco Anjo rompis al si la cerbon, demandante sin, kiel enkonduki la malgajan temon, kiu okupis ŝiajn pensojn, kaj kiel poste konsoli Leonardon. Ŝi ne havis proksiman parencon nek amikon, kaj ŝia tuta feliĉo kunligiĝis kun la bonstato de Leonardo, kiu estis ŝia zorgato de post la morto de sia patrino. Ŝi do preskaŭ rigardis lin kiel sian propran filon. Fine ŝi demandis timeme:

—Vi do jam scias, kio okazis, Len’?

—Jes, Anjo, ĉion.

—Nu, tio evitigas al mi la doloran taskon, sciigi vin. Kuraĝiĝu, knabo mia. Espereble ne estas tiel malbone, kiel ŝajnas.

—Espereble; kaj mi ankoraŭ ne perdis la kuraĝon, Anjo.

—Iom pli da pudingo? Vi devas manĝi kun bona apetito, ĉar ĝi estas ja via favorataĵo.

—Ne, Anjo, dankon; mi jam finis. Mi tre bone manĝis. Nun mi devas eliri.

Leonardo kunfaldis sian buŝtukon, eltrinkis la teon el sia taso, kaj leviĝis. Anjo ankaŭ leviĝis. Ame rigardante en lian seriozan vizaĝon, ŝi diris kun ĝemo:

—Kompatinda knabino! Mi bone scias, kiom vi suferas pro ŝi. Mi ĉiam prezentis ŝin al mi en la pensoj kiel vian estontan edzineton, Len’; jam de la tempo, kiam ŝi estis infano kaj kisadis vin. Tio ĉiam ŝajnis al mi la plej natura afero. Ho! mi tre, tre esperas, ke vi trovos ŝin. Sinjoro Vincent estis tro sennervigita, kompatinda viro, por mem entrepreni viglan serĉadon. Sed mi supozas, ke sinjorino Harding kaj aliaj amikoj ĉi tie kaj en Londono faris sian eblon. Ho ve! vane. Nenia postesigno de la kara knabino!

Leonardo kore premis la manon de la amema maljunulino:

—Ne tro afliktiĝu pro ŝi, nek pro mi, mia kara Anjo,—li diris karese.—Ŝi estas sub la ama okulo de Dio, kie ajn ŝi troviĝas. Mi faros mian eblon, kaj la ceteron ni devas lasi kun Li.

Li eliris. Kvaronhoron poste li staris ĉe unu el la arkaĵaj trairejoj en la alta buksa barilo, kiu apartigis la florĝardenon, ĉirkaŭantan la domon de fraŭlino Haverford, de la granda parko. Jam krepuskiĝis, kaj vespera silento regis ĉirkaŭ li. Paŝinte de la herba tapiŝo sur la ŝtonetaĵan vojeton de la ĝardeno, li ekhaltis, vekite el sia medito per la grinco de la ŝtonetoj sub la piedoj. En la malproksimeco de ducent paŝoj staris en sia rektlinia simpleco la domo, konstruita laŭ Georga stilo[17], neklare videbla sur malhele griza fono de nubokovrita ĉielo. La preskaŭ enuige regulaj fenestroj estis mallumaj, nur en kelkaj mansardaj fenestretoj rebrilis ruĝete la mortanta ardo de la okcidenta horizonto. La silento enhavis por Leonardo ion animopreman. La tuta aero ŝajnis al li plenigita de stranga, nedifinebla spiriteco, kvazaŭ loĝata de misteraj, spiritaj estaĵoj. Profunde enpense kaj kun peza soleneco en la koro, li rigardis dum kelkaj momentoj la elstaran fenestregon, ĉe kiu li tiel ofte ekvidis la duonkuŝantan figuron de la kara amikino, fraŭlino Leggat, kiun—ho ve—li neniam revidos ĉi sube. En tiu ĉambro, verŝajne, nun la zorgeme antaŭrigardata renkonto kun fraŭlino Haverford okazos. Li sentis, ke li staras antaŭ la plej solena kaj sortoplena horo de sia vivo.

Subite li vidis lumeton en tiu salono. Iu eklumigas grandan lampon kun rozkolora ŝirmilo. Singarde, irante sur bedobordo, li alproksimiĝis. La figuro iranta en la ĉambro estis Delfino Haverford mem. Antaŭe li intencis ĉirkaŭiri la domon laŭ la veturilvojo kaj sonorigi ĉe la ĉefa pordo, sed nun li decidis, ke, prefere ol riski malakcepton, li riskos ŝian malplaĉon per enveno sen invito. Li do eniris per la ĝardenpordo, per kiu li kutime eniris, kiam li vizitadis fraŭlinon Leggat. Li sin trovis en larĝa, sed neprofunda antaŭĉambro, komunikiĝanta dekstre kun la kuirejo kaj servistejo, kaj maldekstre, per iom longa pasejo, kun vasta vestiblo. En ĉi tiu irejo li trafis junan servistinon, nekonatan de li, portantan kandeletan lumigilon, per kiu ŝi, supozeble, ĵus lumigis la lampojn en la vestiblo. La knabino, timigite de subita alveno de nekonata viro, eligis nelaŭtan krion, premante la liberan manon al la brusto. Leonardo ne surpriziĝis, vidante novan servistinon. Kun escepto de maljuna domistino, sinjorino Lockhart, kaj de la ĉefĝardenisto, neniu restis longan tempon en la servo de la stranga, timiga virino.

—Ne ektimiĝu,—li diris afable, alprenante preskaŭ gajan tonon,—vi estas nova helpantino ĉi tie—ĉu ne?—kaj vi ne konas min. Mi estas malnova konato ĉi tie. Marston estas mia nomo. Mi deziras paroli kun fraŭlino Haverford. Kiel fartas sinjorino Lockhart?

Iom dubeme kaj ankoraŭ premante la manon sur la brusto, la knabino respondis:

—Sinjorino Lockhart fartas sufiĉe bone, sinjoro. Sed ho! vi vere teruregis min!

—Mi tre bedaŭras tion, fraŭlino. Kiajn timemajn korojn knabinoj nuntempe havas! Nu, trapasante la ĝardenon, mi ekvidis fraŭlinon Haverford en la salono de mortinta fraŭlino Leggat. Se vi bonvolos antaŭiri, mi sekvos vin tien.

Kontenta pri la ĝentileco de la noblaspekta sinjoro, pri kiu ŝi jam aŭdis multajn laŭdojn, la servistino ridetis bonhumore kaj kondukis Leonardon tra la granda vestiblo ĝis la fino de mallonga, flanka koridoro. Leonardo sekvis ŝin de proksime. Ekfrapinte, ŝi larĝe malfermis la pordon, dirante iom mallerte kaj timeme:

—Fraŭlino Haverford, se plaĉas al vi, sinjoro Marston volas paroli kun vi.

Ne atendante inviton, Leonardo eniris la ĉambron. La mastrino leviĝis de brakseĝo kaj, ignorante la vizitanton, tre malbonhumore rigardegis la knabinon.

—Vi devus scii, Marta,—ŝi diris severe,—ke konvenas konduki vizitantojn en la antaŭĉambron; ne ĉi tien.

—Ne riproĉu la knabinon, fraŭlino Haverford,—milde diris Leonardo,—riproĉu min. Mi trapasis la parkon kaj envenis per la ĝardenpordo por ŝpari tempon. Tre grava, urĝa afero venigas min.

Tuj kiam la servistino eliris, la sinjorino sin turnis al la veninto. Ŝia mieno estis forpela kaj spitema.

Leonardo iris kelkajn paŝojn antaŭen. Rigardante en ŝian malmolan vizaĝon, trofrue maljuniĝintan, li ekkonsciis ĉe si animforton kaj trankvilon, kiuj ŝajnis al li mirindaj, misteraj: Nenian malinklinon, nenian malbonvolon li sentis, nur fortegan deziron gajni tiun virinon, kaj vidi ŝin liberigita el ŝia terura animstato. Eĉ la penso pri Lorna dum kelka tempo forlasis lin.

—Nu, kion vi volas?—fraŭlino Haverford demandis malvarme.—Ĉu vi venas por informiĝi pri la brulado?

—Ne, fraŭlino Haverford. De kiam mi ekiris por veni ĉi tien, la afero pri la brulado eĉ ne unu fojon eniris mian kapon. Pli gravaj aferoj alvenigis min; aferoj, kiuj tuŝas vin pli intime.—Leonardo parolis serioze, sed trankvile, fiksante dezireman rigardon sur la vizaĝon de la virino, kiun apuda, sur alta piedestalo staranta lampo hele lumigis. Tamen lia voĉo ne estis sen signoj de profunda emocio. Lia tuta animo, ŝajne, transiris al ŝi.—Efektive?—fraŭlino Haverford rediris, penante reteni la saman malamikan tonon. Sed la neordinare grava sintenado de Leonardo kaj lia rimarkeble sincera voĉtono jam, malgraŭ ĉio, scivoligis ŝin.

—Jes, kaj la prepara pripensado pri ĉi tiu interparolo kaŭzis al mi profundan koresploron.

La virino aspektis iom surprizita, kaj en ŝiaj grizaj okuloj montriĝis maltrankvila, malkonfidema rigardo:—Vi estas strangulo,—ŝi diris kolere,—kia ŝanĝo do survenis vin?

—Granda ŝanĝo, efektive. Gravajn lecionojn mi ellernis, de kiam mi vidis vin la lastan fojon. Unu lecionon mi lernis pli profunde, nome, ke la plej granda potenco en la mondo estas la amo. Kontraŭ vera amo eĉ supernatura malamo ne povas stari.

Tuj fraŭlino Haverford rediris:

—Ĉu vere vi venis ĉi tien neinvitite, por tedi min per tiaj ridinde altsonaj filozofiaĵoj?—Ŝi parolis akravoĉe, penante per morda mokrido montri sian malestimon. Tamen ŝi ne povis tute kaŝi tremeton en la voĉo, nek malserenan rigardon en la okuloj. La eksterordinare solena mieno kaj la penetrema rigardo de la viro maltrankviligis ŝin.

—Ne; mi ne volas tedi vin. Tio estis nur preludo, preparilo. Mi estas portanto de sendaĵo de persono, kiun ni en la daŭro de multaj jaroj supozis mortinta.—Leonardo eksilentis, turnante dum momento la okulojn preskaŭ reveme al la fenestra pordo.

—De kiu, do?

—Ĉu vi povas elporti la novaĵon? Mi ekvidis en Ameriko viron, aŭ, pli ĝuste mi ekaŭdis la voĉon de viro, kiun mi tuj rekonis kiel la voĉon de sinjoro Travers.

—Vi mensogulo!—fraŭlino Haverford ekkriegis, tremante pro ekscito.—Silentu! Mi scias, ke li mortis. Mi scias!

—Aŭskultu, trankvile, fraŭlino Haverford. Tio, sendube, aspektas kiel fantaziaĵo, tamen ĝi estas veraĵo sen eĉ la plej malgranda dubo. Aŭskultu, mi tre petas; malgraŭ via plej absoluta certeco, mi konvinkos vin.

—Neniam!

—Tamen. Kvankam mi nur ekvidis lin de malantaŭe en la daŭro de malmultaj sekundoj, io en mi, interna impulso, se vi volas, min pelis sekvi lin. Antaŭa, eksterordinara travivaĵo, sendube preparis min por tiu okazaĵo, en kiu mi nur povas vidi providencan gvidon. Malgraŭ diversaj malfacilaĵoj kaj kontraŭaĵoj, mi sekvis lin ĝis izola loko en malproksima sovaĝejo en Meksikio. Mi tuj rekonis lin.

Dum Leonardo parolis, la vizaĝo de fraŭlino Haverford alprenis, iom post iom, eĉ pli teruran aspekton, ol tiun kiun li vidis en ĝi antaŭ kelke da monatoj en la kontoro; sed en la nuna okazo, kun furioza, duonfreneza malamego miksiĝis rigardo de timego, kvazaŭ de konsternita sovaĝa besto. Ŝia brusto forte laboris; ŝiaj lipoj malfermiĝis, kvazaŭ ŝi volas eligi krion, sed ne povas ĝin fari, kaj ŝiaj fingroj nerveme pugniĝis. La virino similis al minacanta furio. La koron de Leonardo profunda kompato regis kaj dezirego eltiri ŝin el tiu terura animsklaveco. Alpaŝante, li metis manon sur la altan dorson de brakseĝo, sin klinis iom antaŭen, kaj parolis plue kun trankvila fervoro:

—Dufoje mia vivo estis en granda danĝero. Nenian penegon, nenian oferon mi taksis tro granda pro vi. Aŭskultu; mi ne eraris. Dum mia resaniĝo post preskaŭ mortiga ponardvundo, farita de fanatikulo, ni ofte priparolis okazintaĵojn, kiujn nur li povas scii. Malkaŝe li rakontis al mi sian vivon, kaj klarigis la motivon, kiu instigis lin ŝajnigi, ke li mortis. Tion li jam tre dolore bedaŭras. Li alprenis novan nomon, David Hill, sub kiu li estas bone konata kiel egiptologo kaj mez-amerika antikvisto. En Meksikio li nuntempe sin okupas per tre gravaj esploroj de antaŭhistoriaj konstruaĵoj. Unu vorton plu,—li diris, vidante, ke fraŭlino Haverford volas interrompi lin.—Malfeliĉe mi ne povis konsentigi lin akompani min ĉi tien ...

—Ha! Kompreneble ne,—ŝi interĵetis kun malbela mokrido.

Egalanime Leonardo daŭrigis:—Mi eluzis mian tutan elokventecon, vane. Sed li donis al mi ĉi tiun palpeblan atestaĵon de sia vivanteco.

Li elprenis el ĉebrusta poŝo grandformatan leteron kaj prezentis ĝin al ŝi. Sur ĝia adresflanko estis skribita per firma, profesia skribmaniero la nomo kaj adreso de fraŭlino Haverford. Ĉi tiu senvorte kaj senmove rigardegis la leteron. Post kelke da momentoj Leonardo, ankoraŭ tenante ĝin en la etendita mano, montris al ŝi ankaŭ ĝian dorsan flankon. Sur ĝi troviĝis granda, ruĝa sigelo el sigelvakso kaj jenaj vortoj: "La subskribanto volonte atestas, ke la adreso sur la antaŭa flanko skribiĝis sub liaj okuloj de sinjoro, bone konata de li dum la lastaj ok jaroj kiel doktoro David Hill, sed kies vera nomo, laŭ lia propra aserto, estas Roberto Travers. La subskribanto mem enfermis ĉi kune leteron, skribitan de iu "Delfino" kaj fotografaĵon de la pridirita sinjoro Travers, alinome sinjoro Hill, kaj sigelis la koverton per oficiala sigelo de la ŝtata Muzeo. Mia animo eterne perdiĝu, se tio ne estas senkolorigita veraĵo. La 22an de junio 1914, Pedro Garcia, direktoro de la ŝtata Muzeo de Meksikio."

Pesa, korprema silento regis en la vasta ĉambro. Leonardo antaŭsentis, ke nun komenciĝos terura batalo kun misteraj, superhomaj potencoj, elvokanta tutan lian spiritan energion. Dum ankoraŭ kelke da minutoj la virino rigardegis la koverton kun ruĝiĝantaj okuloj. Subite ŝi eltiris ĝin rapidmove el la mano de Leonardo kaj volis ĝin malfermi, sed ŝiaj manoj tro forte tremis. Ŝia tuta korpo skuiĝis. Leonardo reprenis la leteron kaj, ne difektante la sigelon, malfermis ĝin. El ĝi li prenis kunfalditan leteron el rozkolora papero kaj nefinitan fotografaĵon de viro kun malgrasa vizaĝo, delikate ĉizitaj trajtoj, kaj neesprimeble malgaja rigardo en la okuloj. Ambaŭ objektojn li metis sur la tablon antaŭ la preskaŭ ĝis frenezeco konfuzitan virinon. Momenton poste ŝi ekkriis:

—Mensogoj! Fripona penado rabi al mi la solan komforton!

—Kial mi farus tion?

Leonardo ne sciis, ĉu ŝi aŭskultis lin; en la daŭro de kelke da minutoj ŝi elverŝis torenton da disaj, pli-malpli nekompreneblaj diraĵoj, miksitaj kun teruraj blasfemoj. Leonardo profunde kortuŝiĝis de doloro kaj kompato. Uzante tutan sian volforton kaj penante superregi ŝian animon per elfluo de kompatema amo, li ekprenis ambaŭ ŝiajn manradikojn:

—Fraŭlino Haverford,—li diris firme, sed kun eksterordinara amemo;—aŭskultu ...

La virino eksilentis, sed tuj komencis furioze barakti. Per ŝajne superhoma forto ŝi liberigis la maldekstran manon kaj faris rapidan movon kun la videbla intenco, frakasi la lampon. Tion Leonardo feliĉe malhelpis per denova ekpreno de ŝia mano. Fraŭlino Haverford nun iom kvietiĝis, kaj la baraktado post ne longe tute ĉesis.

—Aŭskultu,—Leonardo rediris milde,—sinjoro Travers ne trovis vian leteron, kiu nun tie kuŝas, ĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Tio kaŭzis ja la bedaŭrindan disiĝon. Ĉu vi ankoraŭ ne komprenas, ke vi terure trompiĝis kaj eraris? Enlasu nur denove en vian koron purigan, liberigan amon. Enfluo de ĉionvenkanta Dia amo povas elpeli el ĝi ĉion malindan kaj malpuran. Vin turnu al Li.

Subite Delfino Haverford eligis ĝemon, kvazaŭ ŝia koro rompiĝas, kaj falus teren, se Leonardo ne subtenus ŝin:—Ho mia Dio!—ŝi plorĝemis kaj tuj poste senkonsciiĝis.

Leonardo levis la virinon kaj ŝin kuŝigis sur apudan kanapon. Li rigardis ŝian vizaĝon kun profunda dankeco kaj granda malpeziĝo de la koro. Jam ŝiaj malmolaj trajtoj komencis malstreĉiĝi, kaj iom post iom ili alprenis pli naturan, trankvilan aspekton. Dum li ĉirkaŭrigardis, serĉante revivigilon, fraŭlino Haverford malfermis la okulojn kaj duonleviĝis, reve rigardante en la spacon. Ŝia vizaĝo kaj ŝia tuta teniĝo montris lacecon, kaj dum kelkaj momentoj ŝi ŝajne ne sciis, kie ŝi estas. Fine, ekvidante Leonardon, ŝia rigardo subite ŝanĝiĝis; konfuziĝo kaj teruro ekregis ŝin: la tuta, malbela, kruela realaĵo subite staris antaŭ ŝia tremanta animo:

—Ho, mia Dio,—ŝi ripetis mallaŭte,—kompatu min.

—Li kompatas kaj pardonos,—solene diris Leonardo.

—Sed, sinjoro Marston, ĉu vi ne sentas en via koro abomenon?

—Ne; ĝojon kaj dankecon.

Delfino Haverford klinis la kapon kaj, kun manoj kunfalditaj sur la genuoj, enpensiĝe rigardis la plankon. Silente, rapide sinsekvantaj larmoj fluis sur ŝiaj vangoj, kaj de tempo al tempo ŝi skuetis la kapon, kvazaŭ ŝi estas senparola pro miro. Ankaŭ la koro de la viro pleniĝis de miro kaj pia timo. Li ne rompis la silenton; fari tion ŝajnis al li profanaĵo. Post kelke da minutoj fraŭlino Haverford levis la larme malsekajn okulojn al Leonardo, kaj kun kortuŝa respektego diris:

—Kia homo vi estas; kaj kiomege mi ŝuldas al vi!

Leonardo preskaŭ ne aŭdis kaj ne atentis la vortojn de Delfino. Lia kapo jam estis okupita de aliaj pensoj, kaj lia vizaĝo ree akceptis malgajan, zorgoplenan aspekton. Kun tremeto en la voĉo, sed milde, li demandis:

—Kie estas Lorna? ... Mi amas la knabinon kun la tuta forto de mia animo.

La demando ŝajne ne surprizis ŝin. Malrapide ŝi leviĝis de la kanapo, apogis sin per tremanta mano sur la tablo kaj, rigardante la plankon, diris mallaŭte, preskaŭ preĝe:

—Ho, la kompatema Dio donu, ke ankoraŭ ne estu tro malfrue.—Sin turnante al Leonardo, ŝi aldiris:—Ŝi estas en kaŝejo, en izola domego en Cornwall, en la danĝeraj ungegoj de tiu fanatikulo kaj trompulo Heilman. Ho ve, tio estas mia faro! Ŝi estas unu el la senkulpaj viktimoj de mia blinda furiozo.—Kiom mi abomenas min mem!

—Ĉu vi scias, kie troviĝas tiu domego en Cornwall?

—Ne precize; ie proksime de malgranda vilaĝo, nomata, mi pensas, Padmin aŭ Padmore. La plej proksima fervoja stacio estas Falbridge.

Leonardo elprenis sian poŝhorloĝon kaj post mallonga kalkulo diris:

—Mi tuj foriros. Eble mi trafos la "lakto"-vagonaron el Hitchin kaj la fruan ĵurnalvagonaron en Londono al Cornwall.

—Per tuta mia koro mi deziregas, ke vi sukcesu trovi ŝin. Sed estu singarda. Sinjoro Heilman estas ruza kaj, mi timas, danĝera, senskrupula kontraŭulo.

—Lorna kelkafoje parolis pri li, sed ĉiam iom nevolonte, kiel tre altanima, progresema instruanto kun, supozeble, iuj novaj religiaj ideoj, kaj mi ĉiufoje, serioze avertis ŝin, ne lasi sin ensorĉiĝi en unu el la multaj, nove elkovitaj kredaĵoj, kiuj en la nuna tempo ja estas la plej granda spirita danĝero. Ĉu li estas sintrompulo?

—Iam li estis. Lia historio estas, laŭ tiuj, kiuj lin plej bone konas, historio de viro, erarigita de eksterordinara imagopovo, malbone regata, kaj de troa sinaltigo, kiuj igis lin vidi en li mem apartan, sanktan ilon dian, sanktiganta ĉion en kontakto kun li.

—Strange,—diris Leonardo mire,—tuj kiam mi aŭdis pri la malapero de la knabino, tiu persono ankaŭ venis al mi en la pensojn...

—Kune kun mi; ĉu ne?

—Jes; mi devas konfesi, jam de longe mi tre timis, ke ĉi tie grava morala danĝero minacas ŝin. Sed pri tio ni parolos en pli oportuna okazo. Mi devas jam forrapidi; kaj vi bezonas solecon kaj meditadon.

ĈAPITRO XI

—Bonan tagon, amiko. Bela posttagmezo.

Per ĉi tiuj aliĝaj vortoj Leonardo alparolis, la sekvintan tagon, viron, kiun li atingis sur bela, ombroriĉa vojo kampara. La alparolito estis leterportisto iom pli ol mezaĝa, portanta sur kurbigita dorso pezan sakon, kaj marŝanta per nerapidaj, firmaj paŝoj kiel viro, kutiminta al unutona piedirado sur la sama, longa vojo. Li haltis kaj kun videbla kontenteco rigardis la atletan figuron de la afabla nekonato.

—Bonan tagon, sinjoro,—li respondis ĝentile.—Aj! la posttagmezo estas sufiĉe agrabla, sed, se mi ne forte eraras, la vetero ŝanĝiĝos, antaŭ ol tagiĝos morgaŭ matene.—Frapetante sian maldekstran genuon, li aldiris:—Ĉi tiu genuo, sinjoro, vundiĝis en la jaro 1888 en Hindujo en la valo Hunza apud la fortikaĵo Chalt. Tio estas la ekstrema posteno de Kaŝmiro. Eble vi jam aŭdis pri tiu puna ekspedicio kontraŭ tiuj rabistaj ŝtatoj? Ne? Nu, ĉiam de mia reveno ĉi tiu genuo antaŭdiras al mi ĉian ŝanĝon en la vetero.

Dirinte tion, li alĝustigis al si la sakon sur la ŝultro kaj daŭrigis la vojon kune kun Leonardo. Ili parolis plue dum kelka tempo pri la vetero ĝenerale kaj la ŝanĝiĝemo de la angla klimato. Kiam ili trafis altiĝantan parton de la vojo, Leonardo diris:

—Ĉu vi permesos al mi porti vian sakon ĝis la supro de la deklivo? Vi aspektas laca, amiko.

La leterportisto denove haltis kaj gravamiene rigardis sian kunvojiranton:

—Multan dankon, sinjoro,—li diris,—sed tio estas reĝa poŝtaĵaro, kaj mi neniam lasas aliajn, ne oficialigitajn personojn porti ĝin; kun escepto de mia propra filo; sed tio ja estas malsama afero. Li estas la loka policano.

Leonardo ridetis kaj diris:

—Kiel plaĉas al vi... Kiu estas la nomo de la vilaĝo, tie en la valo?

—Tio estas Padmoor, unu el la plej malnovaj vilaĝoj en la duklando, kiu tamen trafis malfeliĉajn tagojn, de kiam la antikva familio Floyd forlasis la malnovan domegon "Padmoor Hall".

Leonardo aŭskultis kun intereso.

—Ĉu en la nuna tempo "Padmoor Hall" estas neloĝata?

—Ne, ĝi estas okupita de pasloĝantoj—almenaŭ mi esperas, ke ili estas nur pasloĝantoj—, ia mistera religia societo.—Signifoplene kaj malgaje skuante la kapon, li aldiris:—kaj tre stranga anaro ĝi estas. Vi vidas, sinjoro, ili donas nenian laboron al la vilaĝanoj, kaj ili aĉetas nenion en la ĉirkaŭaĵo. Ĉian bezonataĵon ili alvenigas el Londono. Ĉi tiu sako enhavas ĉiuspecajn komercaĵojn por ili. Tio plipezigas mian ŝarĝon.

—Sendube. Mi volus, ke vi lasu min porti ĝin.

—Ne, dankon ne malpli koran, sinjoro. Mi ĉiam agas laŭ miaj principoj. Ne utilas ja havi principojn, se oni ne estas fidela al ili; ĉu ne?—Transmetinte la sakon de unu ŝultro sur la alian, li daŭrigis sian babiladon:—Jen, ekzemple, estas mia bofrato: Li estis la ĉefĝardenisto de la domego en la daŭro de dudeksep jaroj—kiam venos la unua de Aŭgusto. Li subite maldungiĝis, ĉar la "sankta kunularo" mem prizorgos la kulturadon. Najbarino mia kaj ŝia filino lavadis kaj ameladis kaj gladadis la delikatajn tolaĵojn por la sinjorinaro, same kiel ŝia patrino ĝin faris por la antaŭa generacio. Sed ili mem lavas por si la simplan, neblankigitan tolaĵon, se plaĉas al vi. Neniaj mondaj ornamaĵoj aŭ delikataĵoj por ili, ho ne! Ili vivas laŭ la plej severaj principoj de la "simpla vivo". Kun vastaj, malnovmodaj vestoj ktp., kiel oni vidas en bibliaj ilustraĵoj. Sed sendube vi scias pri tio pli, ol mi.

—Tio estas por mi treege interesa.

—Kredeble. Kaj la tutan tempon, kiun ili povas ŝpari el sia humila laboro, ili pasigas per himno-kantado, muzikado kaj piaĉa stelrigardado. Mi ne estas kontraŭreligiulo, sinjoro, tute ne, sed mi ne amas tiajn sekretemajn faradojn; certe, tio ne estas natura, precipe por tiaj junulinoj, kiuj estas tie; ĝi ne estas.

—Kompreneble, ne. Vi vidis tro multe de la mondo por esti facile trompita; ĉu ne?

—Aj! Kaj baldaŭ okazos tie kelkaj interesaj aferoj.

—Efektive? Kiaj?

—Antaŭ du tagoj unu sinjorino alvenis en la vilaĝon, tie, amerikanino. Ŝi loĝas ĉe mia fratino kaj nur atendas oportunan momenton, por enŝoviĝi en la pordon, por ekvivigi la aferojn en la kolombejo.

—Kial?

—Ŝi asertas, ke ŝi estas la edzino, aŭ unu el la edzinoj, de la kolombejestro.

—Tio ja fariĝas romaneca. Ĉu do estas malfacile sin enŝovi en la domon?

—Malfacile! Nenia vivanta animo metis piedon internen de la muroj, de kiam ili alvenis. La sola komunikiĝo kun la ekstera mondo fariĝas tra malgranda fenestreto en la pordego, tra kiu ili enprenas tiajn objektojn, kiujn ili aĉetas en Londono kaj aliaj lokoj.

—Kioman grandon havas la fenestra malfermaĵo en la pordego?—demandis Leonardo.

—De ĉirkaŭ unu kvadrata futo. Kial?

—Do, almenaŭ unu el la pakaĵoj en via sako ne povas trapasi ĝin.

—Ne. Kaj kiu ajn malfermos la pordegon, tiu nur tiom malfermos ĝin, kiom estas necese por enlasi la pakaĵon.

—Kiom da viroj enkalkuliĝas en la kunularo,—plue demandis Leonardo trankvile.

—Neniu scias precize; ĉirkaŭ kvar aŭ kvin, eble ses.

—Unu el ili estas sinjoro Heilman; ĉu ne?

La maljuna leterportisto ekhaltis kun surprizo, kaj ne sen respekta timo demandis:

—Ĉu vi estas detektivo el Londono, sinjoro?

Leonardo ne povis ne rideti, sed tuj poste li respondis gravamiene:

—Ne, amiko, pli malgaja celo alvenigas min ĉi tien, ol nura profesia esploro. Tio estas persona afero, kiu tre dolore tuŝas min.

La maljunulo kunsente kaj scivoleme ekrigardis la seriozan vizaĝon de la viro ĉe sia flanko. Ĉi tiu plue parolis:

—Mi estas tre feliĉa, ke mi renkontis vin, ĉar mi vidas, ke vi estas prudenta kaj fidinda homo. Nu, mi jam demandis min, ĉu vi bonvole helpos al mi?

—Volonte,—tuj respondis la viro, aldirante tamen iom dubeme kaj heziteme:—Tio estas, se ne...

—Ne maltrankviliĝu, amiko, via devosento ne suferos perforton.

La suno jam alproksimiĝis al la horizonto, ludeme lumante tra sukoriĉa foliaro, kiu superpendis belan kamparan vojeton. La aero fariĝis senmova, kaj la peza silenteco de la naturo estis sentoprema. Tri paroj da homoj malrapide vojiris, je mallongaj interspacoj, en la sama direkto. La unua duo konsistis el la leterportisto kaj lia filo, la vilaĝa policano, kiu portis la poŝtsakon. La dua paro estis Leonardo kaj la Usonanino, sinjorino Heilman, sekvataj de la eks-ĝardenisto Bray kaj lia edzino, la gastigantoj de la fremda sinjorino. Ĉiuj parolis mallaŭte, serioze. Iafoje oni renkontas personojn, kies forta kaj, tamen, sentema karaktero tuj elvenigas la konfidon de animoj premataj de malfeliĉo, precipe de animoj nefortaj kaj nedecidemaj, kiuj en krizaj tempoj kvazaŭ instinkte serĉas apogon ĉe pli firmaj naturoj kun klarvidaj, trankvilaj juĝoj. Leonardo konatiĝis kun sinjorino Heilman nur antaŭ unu horo, kaj tamen li jam sciiĝis pri la ĉefaj okazintaĵoj de ŝia vivo kaj pri kelkaj el ŝiaj plej intimaj animbaraktoj. En la daŭro de kelke da minutoj ili iris flanko ĉe flanko en silento. Tra la kapo de Leonardo flugis multaj pensoj, kiujn li ne volis eldiri pro timo vundi la sentojn de preskaŭ tute nekonata, sed, sendube, altanima kaj tre sentema virino. Nun li demandis sin, kian rilaton la ĵus ricevitaj sciigoj pri la vivo kaj la karaktero de la religia strangulo havas kun la sorto de Lorna. Sinjorino Heilman, laŭ nekonscia egoismo, ofte trovata ĉe pasie amantaj virinoj, jam plu ne pensis pri la knabino, sed avide atendis esperigan respondon de sia novo konato, en kies alveno ŝi vidis providencaĵon. Ĉe kurbiĝo de la vojo ŝi kaŝe ekrigardis lian penseman profilon. La vizaĝo, kiun ŝi turnis al li, estis alloga kaj delikate ĉizita. Du linioj ĉirkaŭ ŝia belforma buŝo, ŝiaj iom kavaj, paletaj vangoj kaj, precipe, ŝiaj grizaj, kaviĝintaj okuloj kun sia kortuŝa rigardo de timo kaj deziremo, vidigis, ke la sorto jam donis al ŝi pli ol ordinaran partaĵon da malfeliĉo.

—Nu, sinjoro Marston,—ŝi diris,—parolu malkaŝe.

Ne levante la okulojn de la tero, Leonardo respondis:

—Tre malmultaj homoj povas sen difektiĝo elporti adoradon de siaj kunhomoj, kaj malpleje homoj de neordinaraj, intelektaj kaj spiritaj naturdonoj. La plej danĝera adoro estas adoro de superstiĉuloj, kiu blinde alskribas al homo superhomajn spiritajn povojn. Lia estis verŝajne la malprogresado, kiun spertas ne malmultaj erariĝantaj instruantoj: Pli-malpli sincera esploremo, sintrompo, adoranta sekvantaro, spirita fiereco, kaj fine morala kaj spirita ruiniĝo.

Sinjorino Heilman mallevis la kapon kaj ĝemis:

—Vi estas prava. Mi ekvidis tion, kiam estis tro malfrue. Mi ankaŭ iom kontribuis al ĉi tiu malfeliĉo per troa adoro—en la komenco. Neniu ja estis tiam pli plene sub la sorĉo de tiu viro, ol mi. Kiom da fojoj mi riproĉis min poste pri mia blinda ensorĉiteco! Nun, eĉ se mi ne povos efektive rekonduki lin al racieco, mi almenaŭ penos seniluziigi liajn kompatindajn trompitojn. Ho, sinjoro Marston, korrompaj travivaĵoj kaj senindulga memanalizo donis al mi maldolĉajn lecionojn. Tamen, kelkafoje, miaj malnovaj, pli raciaj idealoj denove sin altrudas al miaj pensoj kaj plenigas min per nova espero. Tio, kio estas vera, ja fine devas evidentiĝi.

—Sendube. La elprovo de idealo estas ĝia konformeco kun la finaj celoj de Dia providenco rilate al la homaro; ĉu ne?

Pluan interparolon malhelpis apero de belega vidaĵo, kiu subite prezentiĝis al iliaj okuloj. En kelka malproksimeco, rekte antaŭ ili, kuŝis herboriĉa valo, ĉe kies fino vidiĝis pentrinda golfeto kaj, pli malproksime, vastaĵo da blua maro. Dekstre de ili, tute apude, staris alta kaj longa muro kun vitrorompaĵoj sur la supro. Ĉe peza, kverka pordego, ornamita per masivaj feraĵoj, jam atendis la poŝtisto kaj la policano.

Laŭ antaŭe farita plano prosperis al Leonardo, sinjorino Heilman kaj la policano sin enŝovi internen. Kiam iu singarde malfermis la pordegon por enlasi la pakaĵojn, Leonardo perforte enpaŝis kaj, spite indignaj protestoj de blankhara kaj respektinde aspekta sinjoro, enlasis la aliajn. La maljunulo, kiu estis vestita per griza kitelo, griza pantalono kaj sandaloj, rifuzis al li ĉian informon pri la domanaro kaj dramece alvokis la ĉielon malsuprenvenigi venĝon sur la kapojn de la malpiaj maltrankviligantoj de la sanktulejo. Ekstere de la pordo la geedzoj Bray aŭskultis buŝmalferme, esperante, ke la ludota dramo ne finiĝos sen ilia helpo. La leterportisto jam foriris por ne implikiĝi en la afero. Lasante la junan policanon gardi la malfermitan pordon kaj diskuti kun la kolera blankharulo la laŭleĝan aspekton de la entrudo, Leonardo kaj sinjorino Heilman iris antaŭen.

La vidaĵo antaŭ ili estis sorĉe bela. Sur la supro de nekruta deklivo staris, je interspaco de ili de ĉirkaŭ ducent metroj, ĉarma, blanka domo kun helverde kolorigitaj lignaĵoj, pentrinde reliefigita de malhela fono de grandaj fagoj. La fasado elrigardis, trans glata, smeraldosimila herbejo, sur la jam rimarkitan valon kaj, pli proksimen, sur la maron. Apude troviĝis reviga ripozejo malantaŭ bela, artefarita lageto, en kiu kelkaj ŝprucaĵoj malvigle plaŭdis el verdigriĝintaj ornamfiguroj. Ĉi tie kaj tie vidiĝis florbedo aŭ grupeto da duontropikaj arboj kaj arbetaĵoj.

Ĉie regis silento; ĉio kvazaŭ elspiris pacon, dolĉan ripozon: Tera paradizeto. Subite eksonis el malantaŭ aro da cipresoj, centkelke da paŝoj de ili, rava, solenĝoja kantado, lerte akompanata de harpo. Ambaŭ nekonscie haltis kaj aŭskultis.

—Kia elizea loko!—mallaŭte diris Leonardo,—oni facile supozus, ke pekaj pensoj ne povas naskiĝi ĉi tie.

En tiu momento aperis sur la teraso de la domo du sinjorinoj, blankevestitaj, brakon en brako. Ili haltis ĉe la supro de la ŝtuparo kaj ŝajne trankvile ĝuis la belan vidaĵon. Leonardo petis sinjorinon Heilman resti kaŝita malantaŭ arbetaĵo, dum li iros rekte trans la herbejo en direkto al la domo. Tuj kiam la sinjorinoj rimarkis lin, ili kuris domen kun gestoj de surprizo kaj timo. Post kelke da momentoj elvenis sinjoro Heilman, akompanate de juna sinjoro, kaj sekvate de la du sinjorinoj. Ambaŭ viroj estis strange vestitaj per vastaj, blankaj vestoj el tolo kun du-stria purpura borderaĵo: fantazia kombinaĵo el antikva greka kaj mezepoka modoj. Sed la plena sameco de la vestoj estis la sola komunaĵo, kiun montris ilia eksteraĵo. Dum sinjoro Heilman kun siaj abundaj, malhele brunaj kaj ondantaj haroj kaj siaj allogaj trajtoj de intelektulo aspektis memkonscia, fiera, lia kunulo prezentis preskaŭ inan mienon. Lia glata vizaĝo havis treege mildan esprimon. Liaj bluaj okuloj, reveme elrigardantaj tra okulvitroj, kaj liaj longaj, linkoloraj haroj aspektigis lin kiel lirikan poetaĉon, ĵus elpaŝintan el ŝercgazeto.

Leonardo iris rekte antaŭen, kaj la blankevestularo venis renkonte al li. Intertempe ankaŭ la policano kaj la maljuna sinjoro alproksimiĝis, ankoraŭ disputante. Sinjoro Heilman la unua ekparolis. En lia sintenado kaj en lia voĉo montriĝis delikata miksaĵo de indeco, piaĉa indigno, kaj malvarma ĝentileco:

—Ĉu mi povas demandi, sinjoro,—li diris,—laŭ kia rajto vi entrudas vin en ĉi tiun nepre privatan ĝardenon?

Leonardo respondis:

—Laŭ la rajto, kiun donas al mi dolora devo rekonduki al ŝia laŭleĝa zorganto knabinon, kiu troviĝas ĉi tie en anima mallibereco.

Dum momento la du viroj staris senmove vizaĝon kontraŭ vizaĝo, severe rigardante unu la alian. Ili sin reciproke mezuris. Ĉiu vidis en la kontraŭulo viron de neordinara karaktero, idealiston; sed samtempe ili sentis, ke inter ili nenia simpatio povas ekzisti. Sinjoro Heilman denove parolis kun patoso, kies malsincerecon Leonardo facile eltrovis:

—Spirita, mondula blindeco,—li diris,—igas vin ofendema kaj maljusta, sinjoro. Sciu, do, ke "anima mallibereco" havas nenian lokon ĉi tie. Male, ni ĉiuj vivas ĉi tie en la plena, sankta, belega libereco, kiun donas plena malligiteco de malbona mondo kaj konstanta preteco aliformiĝi ĉe la alsopirata alveno de la majstro. Animoj en plena simpatio kun niaj aspiroj povas aliĝi al ni aŭ foriri, tute laŭ sia plaĉo. Al ĉiuj aliaj personoj ni plej kategorie malpermesas la eniron. Mi do devas peti vin, tuj kaj sen plua vorto eliri laŭ la sama vojo, laŭ kiu vi envenis.

Majeste la supermondulo montris al la pordego. Ne atentante lian geston, Leonardo respondis trankvile, sed firme:

—Laŭ ĉiuj aŭtentikaj informoj pri vi, sinjoro Heilman—supozeble tio estas vi—mi havas sufiĉan kaŭzon maltrankviliĝi ĝuste pri tiu plena libereco. Ĉiaokaze mi insistas pri interparolo kun fraŭlino Lorna Prior, kiun vi venigis ĉi tien sen la konsento de ŝia duonpatro, ŝia zorganto. Vi certe ne povas esti nescia pri la fakto, ke vi elmetas vin al severa puno, detenante knabinon neplenaĝan de laŭleĝa regado de sia patro aŭ zorganto.

—Insultoj ne prosperigos vin ĉi tie!—ekkriis sinjoro Heilman.—Mi volas diskuti kun vi nek leĝajn demandojn, nek privatajn aferojn, sed mi, kiel posedanto de ĉi tiu bieno, ordonas al vi tuj foriri.

—Mi ne foriros, ĝis mi plenumos mian celon.

—Mi nepre malhelpos tion,—sinjoro Heilman rediris, pala de kolerego. Li sin turnis kaj ekforiris kelke da paŝoj; sed subite li haltis. Verŝajne la timigitaj vizaĝoj de la sinjorinoj malantaŭ li aliigis lian intencon. Returniĝinte, li sin direktis al la juna policano kaj demandis kun superregema severo, per kiu, sendube, li volis konsterni lin:—Kion vi serĉas ĉi tie, junulo?

La loka reprezentanto de la leĝo, altkreska kaj fortmuskola juna viro, kiun Leonardo bone instruis antaŭe, respondis laŭ maniero, kiu montris, ke li plene konscias la indecon de sia ofico kaj la gravecon de la okazo:

—Mi ricevis ordonojn kaŝe observi la enirantojn kaj elvenantojn el ĉi tiu bieno. Ĉiaokaze mi estas ĉi tie por prizorgi, senpartie, ke nenia perforto fariĝu.

En tiu momento la malproksima kantado ĉesis. Leonardo tuj, elstreĉante la bruston, laŭte vokis tri fojojn: Lorna!

La okuloj de ĉiuj direktiĝis al la cipresa bosko, el kiu la sonoj venis. Momenton poste elkuris el ĝi blankevestita virina figuro, sekvate, je kelka distanco, de du similaj figuroj. Pli poste aperis areto da homoj, plejparte virinoj, kiuj kolektiĝis antaŭ la malhele verda fono de la arboj kaj rigardis, sendube kun miro, en la direkto al la malgranda grupo staranta sur la herbejo.

Leonardo, kun koro forte batanta pro sopirego, streĉe rigardis la unuan, malrapide alproksimiĝantan figuron kaj post nelonge rekonis ŝin. Ŝi estis Lorna. La knabino estis iom strange, sed tre ĉarme vestita. Ŝi surhavis vastan, fluetantan veston el delikata, blanka muslino, malstreĉe zonitan per rozkolora, tordita ŝnuro, kies kvastoj svingpendis ĝis malsupre de la genuoj. La vesto estis borderita ĉe la surbrustaĵo, ĉe la fino de la vastaj duonmanikoj kaj ĉe la malsupro per rozokolora ornamaĵo laŭ antikvagreka desegno. De la dekstra ŝultro flirtis blanka, malpeza ŝalo, bele surbrodita per delikataj floraĵoj, kiu parte kaŝis rektangulan dekoltaĵon. Ŝiaj densaj, brunaj haroj falis nefrizitaj sur la ŝultrojn kaj la dorson; nur ruĝa rubando, ĉirkaŭanta la frunton, firme tenis ilin al ŝia rondforma kapo. Subite la knabino haltis kaj metis la maldekstran manon sur la bruston, kvazaŭ ŝi volas kvietigi furioze batantan koron. Ŝanceliĝe ŝi antaŭen iris kelkajn paŝojn kaj denove haltis.

Leonardo havis okulojn nur por la ŝanceliĝanta knabina figuro; ĉio alia ĉirkaŭ li estis en tiu momento forgesata. Kun kreskanta sentemeco li demandis sin, kiaj sentoj regas ŝian koron. Videble forta batalo okazas en ĝi. Tuj kiam li paŝis antaŭen, por iri renkonte al ŝi, sinjoro Heilman ankaŭ ekmoviĝis kun la intenco bari al li la vojon. Sed unu firma rigardo de lia kontraŭulo igis lin ekhalti. Alproksimiĝante al la knabino, Leonardo etendis al ŝi ambaŭ manojn kaj per voĉo tremetanta pro kortuŝiteco li diris, mallaŭte, karese:

—Lorna, revenu al ni. Lorna mia, revenu al mi!

Ne montriĝis en lia voĉtono nuanco de riproĉo, nur petego, kompato kaj profunda amo. Lorna ekrigardis en lian vizaĝon. Tiu mallonga rigardo estigis por ŝi novan, mirigan eltrovon kaj same novan, travibrigan konscion: Leonardo amas ŝin, kaj ŝia koro ĝojoplene respondas al lia amo. Sed la ĝojo, elsaltanta el ŝiaj okuloj, estis nur momentodaŭra. La jam ekleviĝantaj manoj malleviĝis. Sur ŝia ruĝiĝanta vizaĝo ekaperis signoj de diversaj emocioj: timo, nedecidemo, konfuziĝo.

—Lorna,—plue parolis Leonardo per senafekta, sed kortuŝa voĉo,—en Linkfield koroj rompiĝas. Mia koro rompiĝas. Vi vivas ĉi tie en lando de danĝera iluzio. Trompulo, kies pasinta vivo igas lin tre malkonvena kunulo por vi, malbonuzis vian nespertecon kaj vian naturan fervoron, por konduki vin ĉi tien.

Ĉi tiuj lastaj vortoj videble kaŭzis al la sentema knabino doloran animbaton, kiu senvortigis ŝin. Ŝi paliĝis, konsternite, kaj rigardis la teron preskaŭ freneze. Fine ŝi diris mallaŭte, enpense, kvazaŭ ŝi parolas al si mem:

—Mi ne povas kredi tion.

Leonardo rediris milde:

—Mi scias ja, ke tio estas por vi dolora seniluziiĝo, sed mi ne akuzas sen sufiĉa praveco.

Antaŭ ol Lorna povis respondi, sinjoro Heilman afekte alpaŝis kaj ekprenis ŝian manon. Laŭ sia kutima, karesa kaj plaĉa parolmaniero li diris, ŝajnigante, ke li ne dubas pri la efiko de siaj vortoj:

—Fratino Lorna, ne aŭskultu admonojn, kiom ajn sincere donitajn, de iu, kiu ne komprenas nin. La mondo ja tute ne komprenas nin. Vi konscias, ke la spirito de la majstro vere liberigas. Nek atentu, mi petas vin, insultajn aludojn, naskitajn de malamikoj kaj ripetitajn de personoj blindigitaj de nescio kaj egoistaj motivoj. Rememorigu al vi viajn sanktajn promesojn, la belegecon de niaj sanktaj celoj kaj la grandan proksimecon de nia feliĉega aliformiĝo! Tiu subita elprovo ekskuis viajn nervojn, kara fratineto. Via korpo tremas. Iru domen kune kun nia fratino, sinjorino Gibson. Ŝia saĝa konsilo kaj patrina zorgemo trankviligos vin.

Unu el la du sinjorinoj, kiuj estis sekvintaj Lornan, blankharulino, jam metis manon sur la brakon de la konfuzita knabino, kiam Leonardo ekparolis:

—Unu momenton plu! Jen tre proksime estas sinjorino, kiu deziras diri kelkajn vortojn.—Duonturninte sin, li vokis:—Sinjorino Heilman!

La voko kaŭzis grandan surprizon inter la komunumo. Sinjoro Heilman ekpaliĝis, sed, tuj poste, laŭŝajne, retrovis sinregon. Li interplektis la brakojn sur la brusto, kaj lia vizaĝo alprenis malmolan, necedeman aspekton, kiel ĉe homo, kiu, sciante, ke la masko tiriĝas for de lia vizaĝo, tamen sin kirasas per la lasta armilo: obstina, senhonta spitemo.

Sinjorino Heilman elvenis el sia kaŝejo kaj nerapide alpaŝis. Ŝi estis pala. En ŝiaj okuloj lumis deziremo, dolora de profundeco, kaj tiom pli kortuŝa, ĉar ŝia vizaĝo montris, precipe ĉirkaŭ la buŝo, signojn de sensukcese subpremata timo.

—Jen, Lorna,—diris Leonardo, alparolante tamen la tutan ĉeestantaron,—jen estas la edzino de sinjoro Heilman, de li kruelege traktita kaj forlasita. Ŝi volonte sciigos vin pri aliaj virinoj, kiujn li senkompate dronigis en malfeliĉego kaj pereo—en la okazo, se ŝi malsukcesos rekonduki lin al honesta vivo kaj fidela edzeco. Sinjorino Heilman celas, unue, kaj pasie deziras, savi la, malgraŭ ĉio, profunde amatan edzon el lia malfeliĉa, iluzia animstato. En ĉia okazo, tamen, ŝi firme intencas, kiel nobla virino, laŭpove malhelpi pluajn maljustaĵojn kontraŭ aliaj.

Sur la vizaĝoj de la ĉirkaŭstarantoj vidiĝis tre diversaj esprimoj: konsterno, nekredemo, indigno. Sinjoro Heilman, ekstere trankvila, aŭskultis, evitante, kun aspekto de forgeso, la rigardojn de siaj kunuloj. Ĉirkaŭ liaj iom dikaj lipoj ludis malestima rideto, kvazaŭ li jam tenis preta sufiĉan respondon. Antaŭ ol lia edzino povis ekparoli, li komencis, ĵetante malantaŭen sian longan Homeran ĥitonon kaj dramece levante la dekstran manon:

—Gefratoj! Kun miksitaj sentoj de malĝojo, naŭzo kaj indigno mi respondas al ĉi tiu senhonta kalumnio. Mi ne respondus, se mi ne sentus, ke pro vi mi devas venki mian grandan malinklinon. Estas vero; la sinjorino, staranta tie, iam estis de mi rigardata kiel edzino. Nu, vi vidas en tio pruvon, ke mi agis laŭ la ordono de mia propra konscienco. En nia sankta, alĉiela vetkurado mi ne hezitis senigi min de ĉiu malhelpaĵo, kiom ajn karega. Ja, karaj samcelanoj, pro nia komuna, dioinspirita celo mi jam oferis multegon; mi volonte oferus ĉion. Sed, kompreneble, vi bezonas pluajn klarigojn, kaj kun rompiĝanta koro mi faros ilin: Post kelkjara, feliĉa edzeco kaj plenharmonia kunlaborado venis por mi tempo, kiam mi devis elekti inter tera amo kaj ĉielaj aspiroj; inter tera edzeco kaj senpeka libereco de l’ spirito. Kiam venis al mi la glorinda dia malkaŝo, kiu, pere de mi, venis ankaŭ al vi, amataj animparencoj, mia edzino malpie rifuzis ĝin. De tiu tempo, ho ve! ŝia cerbo nebuliĝis. Terure mi suferis, kune kun areto da elektitoj, pro ŝia malkomprenemo, ŝia ĵaluzo kaj malamo. Pro kompato lasu min silenti pri la detaloj! Fine, kun sanganta koro mi devis forigi ŝin en privatan frenezulejon. Evidente estas, ke ŝi ankoraŭ troviĝas sub...

Ĝis tiu momento sinjorino Heilman staris senmove apud Leonardo kun manoj interplektitaj sur la dorso—noblaspekta kaj majesta figuro. Dum la parolo de la edzo ŝia delikata vizaĝo montris kreskantan animdoloron. Nun ŝi ekkriis per voĉo tremanta pro emocio:

—Markuso, ĉesu! Mi ĵurpetas vin per la memoro de nia karega, ĉielenirinta infano, per la memoro de via sankta patrino, kies vivon mi iam savis je risko de la mia, aŭskultu! Vi scias, ke neniam mi freneziĝis. Vi suferigis al mi neeldireblajn turmentojn en fi-kuracejo, kie malboneguloj penis frenezigi min. Se fajrero da humaneco restas en via koro, kiu iam batis en feliĉega harmonio kun la mia, revenu al mi kaj forlasu ĉi tiun frenezan trompaĵon, je kiu vi mem jam ne kredas, laŭ mia scio. Malgraŭ ĉio, mia edzo, mia koro volontege pardonos, kaj miaj brakoj malfermiĝos al vi; kaj la bona Dio ne povas esti malpli pardonema.

Sinjoro Heilman en la daŭro de unu momento ektremetis kaj aspektis, kvazaŭ lia koro trapikiĝas. Sed tuj poste li regajnis sian sinregon kaj, ĉirkaŭrigardante, diris kun bone ŝajnigita sentemeco:

—Ho ve! Jam antaŭe mi aŭdis tiajn parolojn; sed, malfeliĉe, tiaj sentoj ne estas longedaŭraj. Vi scias, miaj amikoj, sufiĉe pri cerbomalsanuloj, por kompreni min. En ĉia okazo restas ĉiam en ŝia ruinigita animo tiu furioza, fatala malamikeco kontraŭ niaj aspiroj. Mi do devas daŭre obei la de supre ricevitan kaj tre klare komprenatan ordonon, kvankam tio ankoraŭ nun iafoje rompas al mi la koron.

La vizaĝesprimo de sinjorino Heilman ricevis subitan ŝanĝon: ŝiaj ŝtalgrizaj okuloj ekbrilis; ŝiaj vangoj ekruĝiĝis, kaj ŝia tuta eksteraĵo montris flamecon ne plu subpremeblan.

—Bone, do,—ŝi diris,—dum mia terura mallibereco mi ĵurpromesis, ke, se Dio pro favorkoreco liberigos min, mi faros mian eblon regajni vin kaj sincere pardoni al vi. Tiun solenan promeson mi konscience penis plenumi. Sed mi ankaŭ ĵuris, ke mi malhelpos per ĉiuj rimedoj la animpereon de pluaj trompitoj.

Kun torento da flama elokventeco, kiu surprizis kaj ensorĉis la tutan ĉirkaŭstarantaron, ŝi priskribis la iom-post-ioman spiritan defalon de la edzo, lian postan karieron de trompulo kaj la mirindan psikan potencon, kiun li posedis super siaj sekvantoj, precipe virinoj, ĝis unu tago, kiam lia friponeco malkovriĝis.—En mia valizo troviĝas,—ŝi diris fine,—leteroj de korrompitaj viktimoj liaj. Mi volonte montros ilin al kiu ajn deziras ilin vidi. Unu el ili enhavas la plej korŝiran konfeson kaj la plej kortuŝan pardonpeton, kiujn iam unu virino faris al alia. Ĝin skribigis kompatinda knabino sur mortlito, iam pura, altanima virineto, sed ruinigita, korpe kaj anime, de viro, kiu povosciis vibrigi la kordojn de ŝia naiva koro. Ŝia pasia, karna amo, kiun ŝi en sia blindeco prenis por sankta, senpeka ĉieledzeco, iĝis oportuna ilo en la manoj de li, kiun poste ŝi malbenis kun brulanta furiozo, tia, kian nur ruinigita virina koro povas senti.

La ĉirkaŭstarantoj aŭskultis gravamiene en peza silento, tamen kun kreskanta kortuŝiteco. La ĝisnunaj esprimoj de dubo kaj nedecidemo en la vizaĝoj de la plimulto cedis lokon al teruro, senespereco. Kelkaj el ili, ĵetante maltrankvilajn kaj malkonfidemajn rigardojn sur sian ŝanceliĝantan idolon, kuniĝis en grupetoj por serĉi, unu de la alia, klarigon kaj konsolon.

Leonardo atente rigardis Lornan. Ŝia vizaĝo estis pala kaj senmova, kaj en ŝiaj larĝe malfermitaj okuloj vidiĝis timo kaj teruro. Preskaŭ senscie ŝi aliris Leonardon kaj kun kortuŝa, senvorta alvoko pri helpa kunsento metis manon sur lian brakon. Rigardo de profunda amo kaj ĝojo en la okuloj de la fidela amiko kuraĝigis ŝin flustri:

—Mi iros hejmen kun vi.

Se antaŭe restus en la pensoj de iuj el la sekvantoj de Markuso Heilman dubeto pri lia abomena hipokriteco, subita ŝanĝo en lia vizaĝesprimo ĝin tuj forpelus. Kun rigardo, en kiu malico kaj kolerego konkuris, li sible diris al Leonardo:

—Jam estas tro malfrue, mia virtega amiko; ha! vi nur povos alpremi al via brusto ĉifitan floron.—Dirinte tion, li sin turnis kaj foriris en direkto al la domo. Antaŭ ol li alvenis tien, li estis ĉirkaŭata de seso de siaj seniluziitaj sekvantoj, laŭte kaj kun furiozaj gestoj disputantaj kun li.

Dum kelkaj momentoj Lorna rigardis en dolora konfuzeco la forirantan figuron de la viro, en kiu ĝis antaŭ malmultaj minutoj ĉiuj ŝiaj aspiroj alcentriĝis. La tuja impulso, kiun Leonardo sentis, estis ekkapti la kanajlon je la kolo kaj skuegi lin. Sed li ne faris tion; lia kutima sinregeco kaj sento de abomeno retenis lin.

—Lasu la arĥifriponon al la favorkoreco de lia furioziĝanta kolegaro, sinjoro Marston,—diris sinjorino Heilman;—oni ja povis vidi, ke li nur malice mensogas.

Juna sinjorino preskaŭ histerie sin ĵetis en la brakojn de Lorna, petegante, ke ŝi ne forlasu ŝin. Dume unu sinjoro alparolis Leonardon kaj sinjorinon Heilman kun funebra vizaĝo. Li esprimis deziron ricevi de ili pluajn pruvojn pri la falsvirto de la ĝisnuna majstro, kies senmaskiĝo,—li diris,—translokigas min de l’ ĉielo en inferon kaj dronigas min en abismo de senespera malfeliĉego.

Jam komencis mallumiĝi, kiam, laŭ senvorta interkonsento, la restinta grupo foriris en la direkto al la ĉefa ĝardenpordego, nelaŭte interparolante kun seriozaj mienoj.

Leonardo sopiris paroli intime kun Lorna, sed li ne trovis oportunan okazon. Al neniu, ŝajne, eniris en la cerbon la penso, ke tiuj du homoj povas deziri interparolon inter si. Kvankam Lorna sopiris liberigi sin de la kunesto de aliaj personaj kaj serĉi en soleco kun Leonardo trankviligon por sia ŝirita, tremanta koro, tamen neklara sento de timo kaj honto retenis ŝin.

Sinjorino Heilman insistis, ke Lorna, kiu aspektis konfuzita kaj nervoskuita, okupu kune kun ŝi la malgrandan kroman dormoĉambron, metitan je ŝia dispono de la geedzoj Bray. Ŝi tuj sentis grandan korinklinon al la malfeliĉa knabino kaj proponis provizi ŝin per kelkaj vestaĵoj por anstataŭigi ŝian fantazian kostumon. Leonardo iris, laŭ konsilo de la juna policano, al najbara vilaĝo por serĉi pasloĝon ĉe la tiea pastro aŭ ĉe iu alia bonstatulo.

Tuj kiam, la sekvintan matenon, Leonardo povis konvene adiaŭi la maljunan pastron kaj pastredzinon, en kies gastama domo li trovis koran bonvenon, li rapidis for, portante sian valizeton, por prizorgi Lornan. Ĝis tre malfrua horo li priparolis kun siaj amindaj gastigantoj la eksterordinaran historion de sinjoro Heilman, kiu tre interesis ilin ambaŭ el vidpunktoj spirita kaj psikologia.

La kapo de Leonardo estis plena de antaŭsentoj, jen feliĉaj, jen seriozaj. Li preskaŭ ne rimarkis, ke la vetero estas malvarma kaj pluva. Ĉion forgesigis al li pasia sopiro premi al sia brusto la nun eldanĝerigitan knabinon kaj ŝirmi ŝin kontraŭ sortobatoj en mondo, kiun ŝia nematura kaj iom fantaziema menso ankoraŭ ne sufiĉe komprenis. Ĉe vido de maljuna, kaduka viro ekvenis al li la memoro pri lia amata patro, kaj li ne povis ne senti ioman sinriproĉon, pro tio, ke la travivaĵoj de la lastaj dek du horoj, elokupante lian tutan koron, forprenis ĉiun penson pri li.—Mirinda sorto!—li diris al si.—Kiom malmulte mi tiam antaŭsentis, kiam mi akceptis, en tiu neforgesebla nokto, la strangan heredaĵon, ke pasia amo al tiu knabineto fine estos por mi la plej forta instigo plenumi mian solenan promeson.—Li sentis malkontentecon kaj ĉagrenon pro tio, ke ĉe la plenumo de tiu tasko io, krom konscio pri lia devo al la patro, povus instigi lin.

—Ĉu mi do vere jam plenumis mian devon,—li demandis sin;—ĉu tiu ĉi okazaĵo vere vidiĝis en la supernatura, antaŭmorta vizio de sinjorino Vincent? Sendube,—li respondis al si.

Dolĉa sento de ĝojo kaj espero jam ekokupis lian koron, kiam subite lia revo interrompiĝis. Renkonte al li rapidis, preskaŭ kuris, sinjorino Heilman, akompanata de malgranda vilaĝa knabino, filino de la ĝardenisto. Ambaŭ videble estis en granda eksciteco. Kun vizaĝo montranta akran korpremon la sinjorino ekkriis:

—Ho, sinjoro Marston, mi havas por vi malbonan novaĵon: Fraŭlino Prior malaperis dum la nokto aŭ tre frue en la mateno. Kion mi povas diri al vi krom tio, ke mi estas terure ĉagrenita; ĉar mi ja sentas min iom priresponda? Sed kiel mi povis imagi, kiam mi endormiĝis ĉe ŝia flanko, ke, vekiĝante, mi trovos ŝian lokon neokupita?

Timeme kaj malgaje la virino rigardis en la vizaĝon de Leonardo, kaj ekmiris, vidante sur ĝi nenian signon de konsterniĝo. Liaj virecaj trajtoj montris sian kutiman, nemaltrankviligeblan seriozecon.

—Rakontu al mi, mi petas, kio okazis de kiam mi foriris,—li diris.

Iom kvietigite per la egalanimeco de Leonardo, sinjorino Heilman respondis, parolante, tamen, tre rapide:

—Tuj kiam ni alvenis en mian dormoĉambron, la kompatinda knabino petis min, ke mi montru al ŝi la leterojn, pri kiuj mi parolis. Ŝi legis ilin kun kreskanta ekscitiĝo, eldirante esprimojn plenajn de kompato. Subite ŝia enpensa, senkulpa vizaĝo alprenis aspekton de teruro. Ŝi paliĝis kaj ruĝiĝis, kaj ŝiaj okuloj rigardegis en la spacon kun duonfreneza konsterno. Mi estas certa, ke la knabino ĝis tiu momento ne komprenis la malbelan signifon por ŝi de tiuj konfesoj, nek la malican aludon de tiu viraĉo Heilman. Ŝajnis, ke la tuta realaĵo nun per unu terura bato trafis ŝin. Post kelke da momentoj ŝi ekploris kaj, kuŝiginte la brakojn kaj la kapon sur la liton, nekonsoleble plorĝemis. Per ĉiuj rimedoj mi penis trankviligi ŝin, sed vane. Mi aŭdis ŝin ĝemi, parolantan al si mem:—"Ho ve! Kiaj malkovroj! ... Mi ne povas elteni tion."—Poste, leviĝinte de la lito, ŝi diris tre mallaŭte:—"Li do amas min ... la plej dolĉa ĝojo de l’ vivo ... kaj ĝi daŭris nur unu momenton, unu solan, travibrigan momenton."

—Ŝi rifuzis vespermanĝon, kiun sinjorino Bray proponis al ŝi kun kortuŝa afableco, kaj respondis al miaj demandoj kaj konsolado nur silabe. Sendube ŝia kordoloro estis tro profunda por enmiksiĝo de fremdulino. Fine, pensante, ke kelkhora dormo trankviligos la kompatindulinon, mi konsentigis ŝin enlitiĝi. Prezentu al vi mian surprizon, kiam hodiaŭ matene mi trovis, ke fraŭlino Prior mistere malaperis, postlasinte nenian komunikon por vi. Kaj en tia pluvego, vestite nur per sia ridinda, maldika kostumo kaj malpeza manteleto, kiun mi donis al ŝi hieraŭ vespere. Sendube ŝi malsekiĝis ĝis la haŭto en la daŭro de nemultaj minutoj.

La malgranda knabino, kiu buŝmalferme aŭskultis la rakonton de la usonanino, nun timeme elmetis la ideon:

—Eble, sinjorino Heilman, ŝi dronigis sin en la muelejlageto malantaŭ nia ĝardenmuro.

—Fi! silentu, malsaĝa knabineto,—timigite ekkriis sinjorino Heilman, ekrigardante unue la infanon kaj poste Leonardon.

Ĉi tiu metis la manon sur la kapon de la knabino kaj diris bonkore:

—Verŝajne vi antaŭe aŭdis pri malfeliĉulo, kiu faris tion, sed ne estas konvene, supozi ion tian pri ĉiu, etulino. Nun montru al ni, mi petas, la plej mallongan vojon al la stacio Falbridge.

—Sinjoro Bray jam iris tien laŭ mia konsilo,—diris sinjorino Heilman.

—Des pli bone.

—Ĉu mi iru kun vi?—demandis la knabino.

—Ne,—respondis Leonardo,—iru hejmen kaj sciigu la patrinon, kien ni iris.

Rapidpaŝe Leonardo kaj sinjorino Heilman iris laŭ kampara vojeto en la direkto montrita de la knabino. Trafinte la ĉefvojon, ili ekvidis la ĝardeniston, kurantan returne. Jam el malproksime li ekkriis:—Mi havas sciigon pri ŝi.—Tiel rapide, kiel spireganta brusto al li permesis, la bonkora viro rakontis, ke la knabino enkuris en la stacion dek minutojn post la kvina, ĝuste kiam la unua vagonaro komencis formoviĝi orienten. Ne aĉetinte bileton ŝi envagoniĝis en la lasta momento. La staciestro diris, ke ŝi estis senĉapela kaj tiel malseka, ke la akvo gutis de ŝia vesto.

Fluego da kompato kaj sopiro ekplenigis kaj preskaŭ troŝarĝis la koron de Leonardo. Sed post momento li reakiris sian kutiman egalanimecon kaj demandis la ĝardeniston:

—Kiam foriros la proksima vagonaro?

—Nemultajn minutojn antaŭ la deka, do post kvaronhoro aŭ dudek minutoj.

Ili rapidis kune al la stacio. Alveninte ili sciiĝis, ke la vagonaro, kiun Lorna atingis, iris nur ĝis Plymouth, finstacio Millbay. Leonardo tuj telegrafis al la staciestroj de tiu stacio kaj de Plymouth—North Road, petante ilin fari demandojn pri la malaperinta fraŭlino kaj, en okazo de trovo, peni konsentigi ŝin tie resti ĝis lia alveno. Sinjorino Heilman bonkore proponis postlasi siajn apartenaĵojn kaj akompani Leonardon ĉe lia serĉado, sed post ĝentila kontraŭrezono ŝi komprenis, ke ŝia tuja devo ankoraŭ kuŝas apud Padmoor. Verŝajne aliaj bezonas ŝian helpon kaj konsilon.

Post pli ol duhora veturo—neniam vagonaro tiel malrapidaĉis—Leonardo atingis Plymouth. De la intendanto de la stacio Millbay li sciiĝis, ke fraŭlino, pri kies identeco kun Lorna ne povis esti dubo, alvenis je la sepa kaj tridek en kunesto de bone vestita, mezaĝa sinjorino. Ili kune eliris el la stacidomo kaj revenis post ĉirkaŭ du horoj. La knabino estis malsame vestita, per tre simpla, malhele blua vesto. La sinjorino aĉetis kaj prezentis al la kontrolisto du biletojn, unu ĝis Londono kaj la alian ĝis Taŭnton. Ĉi tiu novaĵo iom malpezigis al Leonardo la koron. Iu bonkorulino do prizorgis ŝin, kaj pro tio li fervore dankis Dion. Nun prezentiĝis al li jena demando: Ĉu Lorna veturas rekte al Londono aŭ jam elvagoniĝis en Taŭnton, kie loĝas kuzino de sinjoro Vincent? Sed momenton poste li forpuŝis la penson pri tiu lasta eventualaĵo. La kuzino de sinjoro Vincent estas mallarĝanima kaj juĝema virino, ĉe kiu Lorna trovus nenian simpation.

Nun estis duonhoro post la dekdua. Lorna supozeble alvenos en Londono je la kvina kaj kvardek. Leonardo tuj telegrafis al sinjoro Vincent kaj al gesinjoroj Garner, por sciigi ilin pri tiu verŝajneco kaj pri lia alveno ĉe la stacio Paddington dudek minutojn post la oka.

Kiam la longa vagonaro malrapide alproksimiĝis al la stacia perono, Leonardo elrigardis el la fenestro kun batanta koro:—Ĉu iu venis por renkonti lin? Jes, jen staras gesinjoroj Garner kaj sinjoro Vincent. Sed iliaj vizaĝoj estas malgajaj, precipe la vizaĝo de lia kunfirmano. Ili do havas malbonan novaĵon. Tiel estis. Sinjoro Vincent ricevis la depeŝon tro malfrue por alveni ĝustatempe, kaj doktoro Garner ne estis hejme en la posttagmezo. La doktoredzino, kiu bone konis Lornan kaj sentis al ŝi varman korinklinon, malfeliĉe ne renkontis ŝin, laŭ sia supozo, pro la granda amaso da homoj.

Je la duono post la deka horo Leonardo kaj sinjoro Vincent revenis en la hotelon King’s Cross post vana serĉado en ĉiuj lokoj, kie Lorna eble povus trovi amikan rifuĝejon. Laŭ telegramo, atendanta ilin, la knabino ne revenis hejmen. Noktomanĝetinte, la viroj sin retiris en kvietan angulon de salono. Ambaŭ estis tro maldormemaj por enlitiĝi, kaj ambaŭ sentis, ke bone estos malkaŝe pritrakti la malagrablajn aferojn, pri kiuj ili ĝis nun, kvazaŭ interkonsente, silentis. Dum la veturoj tra Londono Leonardo jam rakontis al sinjoro Vincent siajn strangajn travivaĵojn en Padmoor. Li ne proponis, kaj la alia viro ne petis klarigojn pri tio, kiel li trovis la postesignojn de Lorna. Aludojn pri lia amo al Lorna sinjoro Vincent akceptis kun signoj de profunda kontenteco.

La pli maljuna viro sidigis sin sur sofon, remalfermis la telegramon ankoraŭ unu fojon kaj tralegis ĝin. Leonardo, sidiĝinte apud li, observis lin kun kortuŝeco dum kelke da momentoj. Li diris al si en la pensoj, ke neniam li vidis viron pli korpremegitan, aŭ vizaĝon pli zorgolacan. Granda ŝanĝo okazis en li en la daŭro de la kelkaj monatoj, dum kiuj Leonardo ne vidis lin. Lia altkreska, malgrasa figuro fariĝis ankoraŭ pli maldika. Liaj ŝultroj kurbiĝis, kiel ĉe grandaĝulo, kaj liaj haroj jam estis preskaŭ tute blankaj. La mano tenanta la paperon tremetadis.

Dum kelka tempo ili priparolis la iom neordinaran karakteron de Lorna, ame, simpatie; sed ili eĉ per unu vorto ne aludis la bruldetruitan fabrikejon. Leonardo subite demandis, ŝajne senpripense:

—Ĉu vi vidis fraŭlinon Haverford, de kiam mi revenis?

Sinjoro Vincent ne tuj respondis. Nerveme li kunfaldis malgrandformen la paperfolion. Poste, alrigardante Leonardon, li ekparolis gravamiene sed firme:

—Jes, mi ŝin vidis. Mi estas nun kontenta havi oportunan okazon por tute malkaŝe priparoli kun vi aferojn, kiuj tre dolorige tuŝas la plej internan parton de mia animo. Al neniu en la mondo mi tiel malkovrus mian koron. Sed mi tion ŝuldas al vi.

Post momenta paŭzo li parolis plue:

—Leonardo—mi volonte nomos vin denove per via baptonomo...

—Leonardo konsente ekbalancis la kapon kun bonkora rideto.

—Leonardo, neniu viro iam suferis pli ol mi de rafinitaj virinaj kruelegaĵoj. Se iam homo suferis premegantajn animdolorojn, frenezigajn mordojn de la konscienco, kiel punon pro maljustaĵoj, tiu homo estas mi. Pli terura infero, ol tiu, en kiu mi vivis, en la daŭro de la lastaj dek unu jaroj, ne ekzistas. Mi ja scias, ke multfoje vi volis helpi al mi, sed ĝuste pro la maldolĉeco en mia animo mi forpuŝis vian kunsenton, kelkafoje tre malĝentile, mi timas. Pardonu. Malĝusta fiero kaj kaŭterizita konscienco faris el mi moralan malkuraĝulaĉon. Ju pli longe mi prokrastis, des pli malfortiĝis mia volpovo, kaj des pli mi malamis kaj malestimis min mem, ĝis tiu memabomeno rabis al mi la forton gardi tiujn, kiujn mi amas pli ol ĉion alian en la mondo, kontraŭ la insida persekutado de demona malamikino. Ho, en kia infero mi vivadis!

Profunde kortuŝite, Leonardo diris kun konsola tono:

—Sed nun, sinjoro Vincent, tiu vere demoninspirita malamo jam ĉesis; kaj pli feliĉaj tagoj kuŝas antaŭ vi.

—Jes,—respondis la malfeliĉa viro, solene kaj varme,—en tia okazo mi ŝuldas tion al via nobla sindonemo. Ni, efektive nia tuta familio, neniam povos rekompenci al vi viajn eksterordinarajn servojn.

—Ne parolu pri tio, mi petas.

—Nu, hieraŭ, kiam mi en doloroplena soleco tagmanĝetis, mi ricevis letereton de mia fratino. Ĝia tono estis tiel kora, ke ĝi forprenis al mi la spiron. Unue mi suspektis, ke tio estas nur diabla ruzo iamaniere ekkapti min persone, por elfari sian lastan kaj plej abomenan venĝon. Tamen mi devis ne malatenti eĉ la plej malgrandan eblon liberigi min el tiu terura premsonĝo. Sed mi konfesas, ke la nura penso pri intervidiĝo kun ŝi en ŝia domo tremigis min. Fine mi decidiĝis iri. Sur la vojo nervodetruaj pensoj regis min; turmentaj demandoj premsekve traflugis mian cerbon. Timo, memkulpigo, malamo, kaj flama indigno, espero kaj malespero tordadis mian koron.

Ŝi akceptis min en malgranda buduaro sur la dua etaĝo, kiun ŝi—ĉi tiu penso venis al mi poste—ornamis per objektoj, memorigaj pri miaj gepatroj kaj pri mia juneco. Mi ne kredis, ke povas okazi en homa vizaĝo tiel granda ŝanĝo en la daŭro de, supozeble, malpli ol du tagoj. Estas tre malfacile priskribi ŝiajn trajtojn, ili konfuzis min. La ĝistiamaj, maldolĉaj vizaĝesprimoj; eĉ la malmolaj linioj, jam malaperis. Kaj ŝiaj okuloj! Vi scias, ke ili ofte fortimigis la infanojn de la vilaĝo kaj suspektigis al kelkaj personoj, ke ŝi estas freneza. La rigardo el ili estis malgaja, sed nepriskribeble milda kaj sopirema. Ĝi forte rememorigis al mi la belan fotogravuraĵon de Tomaso Mostyn en via salono, "Kristo en Getsemane". La tuta vizaĝo montris lacecon kaj nervostreĉitecon, kiel post terura animkonflikto, sed, samtempe, ankaŭ signojn de nobla venko kaj trankvila decideco. Pardonu tiujn detalojn. Per la unuaj vortoj, kiujn ŝi parolis kun voĉo tremetanta pro kortuŝeco, ŝi preskaŭ tute senarmigis min: La malamo, la furiozo, kiujn mi supozis profunde enradikigitaj en mia koro, ŝajne, ekvaporiĝis. Mirindaĵo!:—"Hugo",—ŝi diris,—"mi faris al vi ne-malestigeblajn maljustaĵojn, kies profundecon nur Dio scias. En la daŭro de la lastaj dek unu jaroj mi estis la plej malfeliĉega virino en la mondo, kaj, ŝajne, la plej abomeninda; sed, pli vere, tre kompatinda estaĵo. Frato mia",—ŝiaj lipoj tremis, kaj ŝiaj okuloj malsekiĝis,—"sub la nekontraŭstarebla influo de mensogaj spiritoj mi kruelege revenĝis al vi la perdon de amanto, aŭ, pli ĝuste, malamikaĵon, kiun vi, laŭ mia supozo, faris kontraŭ mi."—Klinante la kapon sur la bruston, ŝi ekĝemis kun dolorego, korŝira pro profundeco, kaj diris:—"Ho ve! tro bone mi sukcesis!"—Ĉe la memoro de miaj teruraj suferoj mi ne povis ne intermeti:—"Aj! plenege!" Sed tuj poste mi bedaŭris, ke mi tion faris, ĉar miaj vortoj videble ankoraŭ pligrandigis ŝian suferon. Post momento ŝi parolis plue:—"Mi ne povas peti vin, ke vi nun pardonu al mi, sed mi preĝos, ke la kompatema Dio inklinigu vin alrigardi miajn agojn en lumo, ĵetata sur ilin de Lia propra pardonema amo."—Poste ŝi rakontis al mi iom pri via vizito antaŭhieraŭ kaj pri viaj eksterordinaraj travivaĵoj. Sed tiam mi povis rimarki, ke la ekscito jam trotaksis ŝian forton, kaj mi petis, ke ŝi indulgu sin.

"Jes",—ŝi diris,—"ĉio ĉi tio ankoraŭ kirlas al mi la kapon. Sendube sinjoro Marston povos rakonti al vi pli bone, kio okazis."

—Nu, mi tre deziras aŭdi vian rakonton. Sed antaŭ ol vi komencos, mi volas sciigi vin, ke Delfino preskaŭ konfesis, ke ŝi mem ekbruligis nian fabrikejon; almenaŭ ŝi proponis proprakoste rekonstruigi ĝin. Intertempe ŝi tuj metos je nia dispono sian domon kiel provizoran fabrikejon. Plue Delfino promesis tuj venigi el Hitchin sian notarion, sinjoron Golding, por refari sian testamenton. Nun sciigu al mi, kiel prosperis al vi kaŭzi ĉi tiun mirindan aliformigon.—

Jam eksonis la tria horo, kiam Leonardo finis sian rakonton. Li parolis pri la strangaj travivaĵoj de sia mortinta patro rilate al spiritismo kaj pri sia propra kredo koncerne ĝin. Poste li priskribis sian viziton al la rusa mistikulo, sian aventuran renkonton kun sinjoro Travers kaj fine la viziton ĉe fraŭlino Haverford.

Dum kelke da momentoj sinjoro Vincent ne povis paroli pro kortuŝiteco, poste li diris:

—Mirindaĵo! Kiel blinda mi estis! Leonardo, vi estas eĉ pli nobla homo, ol mi opiniis.

La sekvintan matenon sinjoro Vincent kaj Leonardo decidis aparte daŭrigi la serĉadon kaj de tempo al tempo telefoni al la hoteloficejo por interkomunikiĝi kaj por demandi, ĉu sciigoj alvenis. Iom post la tria horo Leonardo parolis la trian fojon telefone al la administrejo kaj sciiĝis, ke po unu telegramo atendas lin kaj sinjoron Vincent. Laŭ lia peto la komizo malfermis la al li adresitan depeŝon kaj voĉlegis ĝian enhavon: "Lorna estas ĉe sinjorino Harding. Ŝia aŭtomobilo ĵus alvenis por venigi vin kaj sinjoron Vincent. Sinjorino Harding tre petas, ke vi tuj venu. Lorna ne bonfartas. Anjo."

—Lorna ĉe sinjorino Harding! Strange,—li diris al si,—ke ni ne tuj serĉis ŝin tie. La kompatinda knabino, do, elektis el sia tuta konataro sinjorinon Harding, certa, ke ŝi trovos rifuĝejon ĉe ŝia nobla, kunsentema koro. La sciigo, ke Lorna malsanas, ne surprizis lin; jam de ŝia malapero el Padmoor li timis, ke ŝi forte malvarmumos. Postlasinte komunikaĵon por sinjoro Vincent, li rapidis al la stacidomo, telegrafis al sinjorino Harding kaj atingis oportunan vagonaron al Hitchin.

La mastrino akceptis lin en la vestiblo de la domego. Kia malsimileco inter ĉi tiu akcepto kaj la ĝoja bonvenigo, kiun li kaj Lorna ricevis antaŭ sep monatoj! La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza kaj zorgolaca. Manpremante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:

—La kara knabino venis ĉi tien en la mezo de la nokto en neeldireble kompatinda stato, tutlaca, febra kaj korrompita. Mi estas tre kontenta, ke vi venis sola, kaj mi esperas, ke via alesto trankviligos ŝin. Mi faris mian eblon.

—Ĉu ŝi rakontis al vi, kial ŝi forkuris el Padmoor?

—Nenion tre klaran,—respondis sinjorino Harding kun tremeto en la voĉo.—Mi penis kunigi la kelkajn disajn parolojn, venantajn el turmentita koro... Amo al vi forkurigis ŝin. Mi certigis al ŝi, ke vi neniam dubos ŝin, neniam. Lorna estas ja tiel naiva, kiel infano. Mi ne povis multe paroli kun ŝi, ĉar ... ŝia stato ne permesas ĝin.

Leonardo rigardis kun kordoloro kaj samtempe kun dankemo kaj admiro en la vizaĝon de la virino, noblan kaj belan pro emocio.

—Mi dankas vin, sinjorino Harding,—li diris varme;—ĉu vi jam konsultis kuraciston?

—Jes, mi tuj venigis doktoron Foster kaj flegistinon el Hitchin. Je la oka mi atendas Londonan specialiston, doktoron Mason, kaj speciale spertan noktan flegistinon. Doktoro Mason pasigos la nokton ĉi tie, se necese. Vi ankaŭ devas resti, kaj sinjoro Vincent. Mi jam ricevis de li telegramon; li alvenos kune kun la specialisto je la oka.

—Ĉu vere ĉio ĉi tio estas necesa?—demandis Leonardo kun peza koro.

La virino respondis:

—Nenio, kion kuracista lerteco kaj amo povas fari, estos preterlasita. Nun venu supren. Mi preparis ŝin por via veno; sed la flegistino insiste petas, ke via vizito estu tre mallonga, kaj ke ni evitigu al ŝi ĉian ekscitiĝon.

Sinjorino Harding kondukis Leonardon en malheligitan ĉambron, kaj tuj eliris. Ĉe lito sidis mezaĝa flegistino, kiu leviĝis por sin retiri al la plej malproksima fenestro. Preterpasante Leonardon, ŝi diris mallaŭte:

—Nur unu aŭ du minutojn, sinjoro; kaj ne paroligu ŝin multe. Ekscitiĝo ankoraŭ pli altigus ŝian febron.

Leonardo alpaŝis kaj sin klinis super la kapon de la litkuŝanta knabino. Videble ŝi estis en febra stato kaj spiris kun dolora malfacileco. Lia amplena okulo vidis en ŝia laca rigardo malgajecon kaj sopiremon. Kliniĝante pli malsupren, li tuŝetis per la lipoj ŝian varmegan manon, kuŝantan sur la litkovrilo, kaj murmuretis:

—Mia karega Lorna.

La sentoplenaj vortoj, lia konfidema, ama rigardo, kaj la ektuŝo de liaj lipoj aperigis sur ŝia vizaĝo feliĉan rideton. Leonardo redonis ĝin per rideto, en kiu speguliĝis la ondantaj emocioj en lia koro: dankemo, doloro kaj sopiro. Kun peno regante sian voĉon, li flustris:

—Dio baldaŭ revenigu vin al ni, karulino.

Tuj poste li eliris mallaŭte, kontenta, ke li alportis ioman trankvilon en ŝian koron, sed kun pezaj antaŭsentoj, ke lia nova amrevo ne efektiviĝos; ke la malvarma mano de la morto jam ekprenos tiun trezoron for de li, antaŭ ol li rajte povos nomi ĝin sia.


Tri sinjoroj, Leonardo, sinjoro Vincent kaj doktoro Mason, malrapide promenis sur la herbejo antaŭ la domego, gvidate de brila lunlumo. La beleco de la parko kaj la neordinara ĉarmo de la paca vespero influis tre diverse sur la tri virojn. La specialisto, mezaĝa, multokupita viro, estis tre kontenta eliĝi el sufoka Londono kaj pasigi kelkajn horojn en la viviga aero de tiu altelokita, nobela bieno. Foje, dum siaj studentaj jaroj, li estis gasto en tiu domego en la daŭro de kelke da semajnoj, kaj nun li volis elĝui la revidon—eĉ se nur en lunlumo—de la belaj ĉirkaŭaĵoj, memorigaj pri multaj feliĉaj horoj. Priparolinte kun siaj kunpromenantoj la danĝeran staton de la malsanulino—ŝian malsanon li nomis forta atako de duobla pulmobrulumo, pligravigita kaj preskaŭ senesperigita de iom malfortika koro—li ĝentile sed insiste penis gvidi la interparolon al temoj pli en harmonio kun la belaĵoj ĉirkaŭ ili.

En la animo de sinjoro Vincent, male, la trankvila beleco de la vespero nur pliakrigis lian malgajecon kaj maldolĉecon. La dolĉa paco de la naturo ŝajne mokis lian turmentitan, ŝiritan koron. Ĉe okaza cito de la nomo de Dio, malpiaj, ribelemaj pensoj traflugis lian kapon. Li sciis, ke la malapero de Lorna, al kiu lia soleca koro alkroĉiĝis per ĉiuj teniloj, kaj, sekve, ŝia verŝajne baldaŭa morto, estas aljuĝeblaj al lia duonfratino. Denove maldolĉaj, venĝemaj pensoj kontraŭvole ekregis lin. La ĝisnuna inkuba timo pri malkovro de pasintaj malbonfaroj, kiu en la daŭro de multaj jaroj faradis lin humila kaj preskaŭ pentema, nun senteble malpeziĝis, kaj li ekdemandis sin, ĉu vere la ludo valoris la kandelon: ĉu li nun ne montras al Delfino tro da indulgo.

Leonardo dankeme malfermis sian prematan koron al trankviligaj influoj de la bela nokto. La sereneco de la vespero sentigis al li, ke ĉiuj surteraj doloroj iam ĉesos; ke, kion ajn Dia providenco destinis por li, nenio povus rabi al li animpacon kaj la heredon de posttomba spiritaktiveco sen iluzioj kaj sen ĉagrenoj. La sereneco ĉirkaŭ li, kaj la brilaj steloj super li ŝajnis certigi lin pri tio.

La horloĝo en la granda vestiblo eksonis. Noktomezo. Sinjoro Vincent jam enlitiĝis. Leonardo elvenis el studejo kaj staris en la daŭro de kelkaj minutoj ĉe la malsupro de la ŝtuparo, rigardante supren kaj streĉe aŭskultante. Li sentis sin tute laca. Post vico da pli-malpli senripozaj noktoj, lia korpo senindulge postulis, malgraŭ lia volforto, iom da dormo. Sed li ne volis sin retiri en sian dormoĉambron, ne sciiĝinte pri la lasta bulteno de la specialisto, kiu jam antaŭ duonhoro eniris la ĉambron de la malsanulino. Fine li aŭdis paŝojn, kaj, momenton poste, sinjorino Harding aperis ĉe la supro de la ŝtuparo. Ŝi jam demetis sian vespermanĝan robon kaj estis vestita per tre simpla kotona vesto. Post mallonga ŝanceliĝo ŝi venis malsupren, kaj la du homoj denove staris kune en la sama loko, kie ili staris, en la silento de la nokto, antaŭ kelke da monatoj. Sed tia estis ilia antaŭokupiteco, ke ili ne memoris la antaŭan okazaĵon. La vizaĝo de sinjorino Harding estis tre serioza kaj malgaja. Ŝiaj esprimoplenaj okuloj, ekrigardante la liajn, vidigis profundan kunsenton kaj sinceran kompaton.

—Mi tre malĝojas,—ŝi diris kun tremetantaj lipoj;—doktoro Mason lasas al ni tre malmulte da espero.—Ŝi ekhaltis, por sin regi kaj parolis plue:—Efektive, mi timas, preskaŭ neniom.—Ĉar Leonardo ne tuj respondis, ŝi aldiris:—Nun iru en vian dormoĉambron. Vi aspektas morte laca.

La sciigo ne surprizis Leonardon; li jam antaŭsentis, ke ĝi venos, kaj nun ekpremegis lin obtuza doloro, kiu preskaŭ malebligis al li kompreni ĝian signifon.

—Kaj vi,—li demandis,—ĉu vi ne serĉos dormon? Vi ankaŭ aspektas lacega.

—Ne,—ŝi respondis senafekte,—mi maldormos; mi tre amas flegadon.

ĈAPITRO XII

Ok monatoj pasis; sep monatoj post la eksplodo de la terura mondmilito.

Malvarma posttagmezo, malagrable malseka, alproksimiĝis al peza, malgaja vespero. Nebula krepusko surrampis la tombejon de la vilaĝo Linkfield. Soleniga silento regis tie, interrompata nur de susureto, kaŭzata de pezaj gutoj, falantaj sur velkintajn foliojn. En ĉirkaŭbaro de granda, familia tombo staris altkreska viro en profunda medito. Lia nekovrita kapo estis respektege klinita, kaj per ambaŭ manoj li tenis belan girlandon el blankaj floroj.

La leganto jam rekonis en tiu enpensa figuro Leonardon. Li surhavis khakan uniformon de simpla soldato kun ruĝa kruco sur la manikoj. Lia ĉapo pendis sur paliso de la feraĵa barilo. La lastaj dek ok monatoj, precipe la lastaj ok, efikis sur li rimarkeblan ŝanĝon, aspektigante lin pli maljuna, ol la paso de la tempo prirespondis. Lia vizaĝo estis malgaja kaj serioza, tamen en liaj okuloj lumis esperemo kaj celkonscio. Ĉi tiu kvieta angulo en la ombro de la amata, malnova preĝejo estis nun por li la plej kara, la plej sankta loko en la mondo. Li venis tiun vesperon por adiaŭi ĝin.

—Kiel strange estas,—li pensis,—ke mi troviĝas en militista uniformo, preta foriri al la scenejo de la plej sanga, la plej terura milito, kiun la mondo iam vidis; mi, kiu de miaj knabaj jaroj malamadis la militon kaj ĉion, kio kaŭzas militon; mi, kiu jam ankoraŭ multoble pli malamas ĝin, vidante, kian torentegon da malamo kaj aliaj malbonaj pasioj ĝi povas malbari.

Sed li iris je la voko de suferantoj. Nun, kiam la nova fabrikejo estis en laborordo, li ne povis pli longe kontraŭstari tiun alvokon. Li elpensis aparaton por konstati la precizan lokon de kuglo en la korpo de vunditoj kaj, ĉar multaj junaj militkuracistoj trovis malfacilaĵojn en la uzado de la ilaro, li proponis al la militministraro sian servon. Frumatene, la morgaŭan tagon, li ekforiros al Francujo—ien, li ne sciis kien.

Sed ne sole tiuj pensoj okupis lin; aliaj venis al li en la koron; pensoj, kiuj jam kelkafoje sin altrudis al li, kaj kontraŭ kiuj li ĉiam honeste batalis: Ĉu li vere faris tutan sian eblon, por plenumi la promeson, donitan al sia patro?

—Ĉu li ne restis tro longe en Usono?—Ĉu li antaŭe povus malhelpi la trofruan morton de tiu bela homa floro, se li agus alimaniere, pli kuraĝe? Tiuj demandoj prezentiĝis al li hodiaŭ ne en tre klara formo; pliĝuste venis al li nur memoro pri ili kaj pri la respondoj, kiujn li donis al si antaŭe. Denove li sentis, kaj nun kun serena certeco, ke li konscience plenumis sian promeson. Certe ne povus esti la volo de lia patro, ke li neniam forestu for de la vilaĝo aŭ de Lorna; kaj nenio povus ŝanceli lian konvinkon, ke liaj vojaĝoj al Rusujo kaj Ameriko estis providence aranĝitaj. Prosperis ja al li, tiri la karan knabinon el granda danĝero—pli malbona ol la morto mem—kiun sendube ŝia agonianta patrino antaŭvidis.—Lorna,—li diris al si refoje,—iris en la ĉielan hejmon kun senmakula koro, kaj estas en la ĉielejoj pli feliĉa kaj okupata per pli benoriĉa laboro, ol ŝi trovus ĉi sube. Almenaŭ ŝia forpaso evitigis al ŝi multajn ĉagrenojn kaj animkonfliktojn; la teruran streĉiĝon de la nervoj, de kiu ĉiuj sentemaj personoj suferis de post la komenco de la milito. Kelkafoje, pensante pri Lorna, li estis inklina preni laŭlitere la diron de Salomono, kiu opiniis, ke:—"La mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj, ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun."

La solaj aferoj, krom lia forta komerca okupateco, kiuj donis al li distradon kaj konsolon, estis liaj literaturaj laboroj por Esperanto kaj por plivastigo de pli pacamaj sentoj inter la nacioj. Meze de tiom da akre konfliktantaj konceptoj pri la milito, pri ĝiaj kaŭzoj kaj celoj; meze de tiom da liberigitaj pasioj kaj maljustaj juĝoj, li penis fiksi la rigardon sur la pli vastaj kaj pli sanktaj koncernoj de la homaro, kun fervora deziro, ke liaj propraj, nature homaj sentoj estu en plena harmonio kun la volo de Dio, por ke li povu senrezerve lasi la finajn decidojn en la manoj de saĝa kaj ama Providenco.

Eĉ ne unu momenton ŝanceliĝis lia firma kredo je la fina triumfo de la Esperanto-pacmovado, se nur ĝi inspiriĝos per la spirito de Dia amo. Nun, pli ol iam antaŭe, li estis certa, ke la elstaranta malsukceso de la multenombraj pacmovadoj estas atribuebla al la fakto, ke ili pli-malpli lasis Diajn konsiderojn ekster siaj kalkuloj.

Sur la vojo hejmen Leonardo renkontis sinjoron Vincent. La longa vizaĝo de la altkreska, maldika viro estis serioza kun sulkoj sur la frunto kaj ĉirkaŭ la buŝo, donantaj al li aspekton de nerve malfortika homo, kies volforto rompiĝis de premegaj sortobatoj. Kvankam li rigardis Leonardon kun korinklino, li ne povis malkaŝi ioman malbonhumoron. Kiam, antaŭ kelke da semajnoj, lia kunfirmano sciigis al li pri deziro proponi siajn servojn al la registaro, li komence forte kontraŭstaris, rezonante, ke Leonardo povos pli bone servi al la patrujo kiel fabrikanto kaj, eble, kiel elpensanto de pluaj ĥirurgiaj aparatoj, ol kiel helpanto en milithospitalo. Sed li bone sciis, ke senutile estas peni deklini lin de vojo de la devo, kaj iom post iom li ĉesigis sian argumentadon. La ĉefa kaŭzo de la kontraŭstaro de sinjoro Vincent ne estis manko de patrioteco, kiu, efektive, trovis en lia kuntiriĝinta animo nur malvarman lokon, sed timo. Kvankam Delfino Haverford faris sian eblon reakiri la konfidon de la frato per sindonemo kaj malavareco, sinjoro Vincent ankoraŭ sentis sin tre ĝenata kaj maltrankvila en ŝia kunesto. Li malamis esti sola kun ŝi. Plue, li atendis baldaŭan revenon de Malkomo el Skotlando, kie ĉi tiu pasigis kelke da monatojn kun parenco, kaj li bone sciis, ke en liaj obstinemaj aŭ melankoliaj humoroj Leonardo estas la sola persono, kiu povas efike trakti la malfeliĉan junulon.

Sinjoro Vincent ekparolis, haltigante Leonardon:

—Venu domen, Leonardo, kaj trinku kun mi tason da teo. Ĵus alvenis granda pakaĵo el Parizo. Sinjorino Harding sendis belegan girlandon kun la peto ĝin meti morgaŭ sur la tombon de Lorna. Morgaŭ estos ŝia naskotago.

—Mi ne forgesis tion. La blankaj lilioj kaj konvaloj, kiujn mi kreskigis en mia varmejo, estis destinitaj por girlando por ŝia naskotago. Mi ĵus metis ĝin sur la tombon.—Survoje al la domo de sinjoro Vincent Leonardo diris enpense:—Memori tiun tagon, estas bela montro de la bonkoreco de sinjorino Harding.

—Aj! Nobla virino ŝi estas, Leonardo, nobla nobelino. Sed strange estas, ke jam de ses monatoj ŝi kaŝas sin for de ĉiuj amikoj kaj konatoj. Ŝia mallonga letereto enhavas nenian adreson. Kial? mi demandas al mi.—Post momento li diris plue kun maldolĉa ĝemo:—Ŝi estus por Lorna altvalora, patrina amikino. Tiom ŝi favoris ŝin, ke per sia socia pozicio kaj per sia riĉeco ŝi povus certigi al ŝi brilan estontecon. Tia knabino, kia Lorna, sub lerta zorganteco de sinjorino Harding havus la mondon ĉe siaj piedoj. Turmenta penso!

Leonardo aŭskultis tiujn sentaktajn vortojn kun doloranta koro. Silente li iris ĉe la flanko de la neplibonigebla egoisto, meditante. Li eksentis senŝarĝiĝon ĉe la penso, ke li, almenaŭ dum kelka tempo, liberiĝos de laborado kun sia kunfirmano. Plivole li serĉus por ĉiam, malproksime inter nekonatoj, novan kampon de agado. Tamen multaj sentimentalaj pensoj forte ligis lin al tiu kara, ĉarma loko.


Fraŭlino Haverford promesis al Leonardo sendi sian kaleŝon frue, la sekvintan matenon, por veturigi lin al la stacio. Apenaŭ tagiĝis. La matena aero estis tranĉa, kiam la veturilo haltis antaŭ la ĝardena pordo de lia domo.

Ame adiaŭinte Anjon, kiu sentis trograndan timon pri la danĝeroj, al kiuj li sin elmetos, Leonardo aliris la veturilon. Kun surprizo li trovis en ĝi Delfinon Haverford. Kore premante ŝian manon, li diris:

—Ho, fraŭlino Haverford, kiel bonkore estas akompani min tiel frue kaj en tia malagrabla vetero! Anjo ankaŭ volis veni, sed pro ŝia malvarmumo mi konsilis al ŝi ne fari tion. Kompatinda virino, ŝi senbezone forte maltrankviliĝas.

Dum Leonardo sidiĝis kontraŭ ŝi kaj demetis kelke da pakaĵetoj sur la sidejon, fraŭlino Haverford rigardis lin kun kortuŝa amsento, preskaŭ kun respektego. En ŝiaj malgajaj okuloj lumis delikata emocio. Ia konato, kiu ne vidis ŝin en la daŭro de la lastaj ok monatoj, miregus pri la granda ŝanĝo, surveninta ŝian eksteraĵon. Ŝiaj haroj estis preskaŭ blankaj, kaj ŝiaj trajtoj montris ĉarman mildecon, humilecon kaj pensemecon, kiuj igis ŝin preskaŭ nerekonebla.

—Mi malĝojas, ke vi foriras,—ŝi respondis simple,—kaj mi volis adiaŭi vin la lasta ĉe la vagonaro. Dio scias, kiam mi revidos vin. Estu tre singarda; kaj Dio ŝirmu vin.

—Mi dankas vin, fraŭlino Haverford,—Leonardo diris kortuŝite kaj penante gajigi ŝin per rideto,—sed mi ne elmetiĝos al tiaj danĝeroj, kiel vi kaj Anjo prezentas al vi.

—Ne diru tion, sinjoro Marston; prizorgi vunditojn ĝuste malantaŭ la paflinio aŭ en la tranĉeoj, estas tre danĝera afero.

La voĉo de la virino plivarmiĝis, kaj ŝiaj lipoj ektremetis:

—Ni akre sentos vian foreston,—ŝi diris plue,—vi ja fariĝis por ni tia necesaĵo. Kaj kiomege mi ŝuldas al vi.

—Kiom da fojoj vi jam promesis al mi ne plu paroli pri tio!—respondis Leonardo.—Nemultaj homoj povus subpremi plezuran senton ĉe la penso, ke kelkaj amikoj tiom bedaŭras ilian foreston; kaj mi devas konfesi min iomete kulpa pri tia egoismo.

Fraŭlino Haverford penis rideti, sed ŝia koro estis tro premata. Iom poste ŝi demandis subite, kvazaŭ la demando formas parton de vico da sinsekvantaj pensoj:

—Kompreneble vi adiaŭe vizitis la tombon, ĉu ne?

—Jes, hieraŭ vespere.

—Hodiaŭ estas ŝia naskotago.

—Jes.

—Mi ŝteliros tien en la vespera krepusko, kiam mi estas certa, ke mi renkontos neniun—por plori. Ho, la hodiaŭa tago estas por mi malgaja tago.—La virino eksilentis, por venki sian korpremon. Post momento ŝi parolis plue kun kortuŝa, sed sensukcesa peno forskui la ŝin regantan malgajecon:—Sed mi ne venis por malgajigi al vi la foriron; mi venis por iom gajigi vin. Ne tro ĉagreniĝu pro ŝi, sinjoro Marston. Vi ja estas ankoraŭ juna, kaj la tempo resanigas ĉiujn vundojn.

Plua surprizo atendis Leonardon ĉe la stacidomo. Kelkdekoj da geamikoj, dungitoj el la oficejo, el la fabrikejo, kaj el la farmbieno, kiun lia patro antaŭe administris, krom aliaj vilaĝanoj, jam venis por, ankoraŭ unu fojon, adiaŭi lin. Iliaj adiaŭkrioj estis tre koraj, kaj Leonardo profunde kortuŝiĝis de tiom da bonkoreco kaj sidiĝis en la kupeo kun sento de miro pri la multaj montroj de korinklino, kiujn li vidis. Kiam la lastaj, tiel bonekonataj partoj de la hejma pejzaĝo malaperis el lia vido, li sentis, ke, malgraŭ ĉio, la vilaĝo kun siaj loĝantoj, kun siaj koncernoj kaj interrilatoj kaj kun siaj dolĉaj kaj maldolĉaj memoroj estas por li pli kara, ol li supozis.


Pasis ankoraŭ kelke da monatoj. La terura mondmilito daŭre furiozis, kaj blindigaj pasioj malproksimigis pli kaj pli ĉian eblecon de baldaŭa paco. Tamen ĉie milionoj da mildaj, premataj koroj, al kiuj tiu sensenca elverŝado de sango kaŭzis grandan mizeron, sopiris al paco. Aliaj, kompare tre malmultaj, rigardante pli profunden en la verajn kaŭzojn de la konflikto, preĝis ne por nura ĉeso de la batalado, sed por granda, spirita reviviĝo en ĉiuj landoj kaj por alkonformiĝo al la saĝaj instruoj de la milda Nazaretano.

Leonardo laboris en kelkaj milithospitaloj en Flandrujo kaj Francujo kun granda sed senparada sindonemo, funkciigante siajn novajn aparatojn aŭ alportante vunditojn el tranĉeoj kaj senŝirmaj batalkampoj. En la komenco lia seriozeco kaj ioma sindetenemo kaj ne malpli lia malinklino abomeni ĉion rilatantan al la malamikoj malfavoratigis lin ĉe multaj el liaj kunuloj kaj superuloj. Lia pasia pacamo kaj lia firma kredo je ebleco de honora paco, bazita sur reciproka estimo kaj kristana fratamo, estis malĝuste komprenataj kaj maljuste juĝataj. En tia ekscita tempo, meze de fortaj pasioj, noblaj kaj malnoblaj, kiam la homoj turnis la vizaĝon kiel silikaĵo al la akiro de venko, ŝajne ne troviĝis loko por revemaj idealistoj aŭ utopiuloj. Sed iom post iom tiuj antaŭjuĝoj malaperis, kaj li akiris la korinklinon kaj altan estimon de ĉiuj kunuloj per sia elstaranta sindonemo, sia ĉiama bonkoreco kaj sia sentima kuraĝo en la plej danĝeraj situacioj.

Unu tagon Leonardo ricevis ordonon tuj iri aŭtomobile al hospitalo en Epinal kune kun du francaj armeaj kuracistoj. Unu el la kuracistoj, la pli juna, estis Esperantisto. La alia, kiu, antaŭ la milito, estis inklina entrepreni la studon de la internacia lingvo, precipe pro profesiaj celoj, nun forlasis tiun intencon. Li opiniis, ke la Esperantista movado ricevis tro fortan puŝon malantaŭen per la milito por plenumi, en la daŭro de tre multaj jaroj, la gravan mision, kiun ĝiaj adeptoj laŭdire faris la celo de sia vivo. Ĉi tiu demando formis la temon de vigla diskuto dum parto de la aŭtomobila veturo.

—Jes, jes, sinjoro Marston,—diris la pliaĝa oficiro ĝentile, levante blanke gantitan manon, kvazaŭ petante pardonon,—teorie viaj maksimoj estas tre bonaj, sed, malfeliĉe, ĉi tiu milito montras la neeblecon praktiki ilin.

Leonardo tuj rediris:

—Se maksimoj estas ĝustaj, ilia praktiko ne devus esti neebla, kondiĉe, ke ne mankas la volo...

—Ha!—vive ekkriis la sama oficiro kun tono de facila triumfo, kaj petole ekrigardante la pli junan kuraciston.—Sendube vi estas prava. Ĝuste tiun punkton mi jam pridiskutis kun mia kolego kaj du aŭ tri aliaj Esperantistoj. "Kondiĉe, ke" ... jen la malfacilaĵo! Ja, kondiĉe, ke ne mankas volo, kuraĝo, sincereco...

—kaj amo,—aldiris Leonardo.

—kaj amo, se vi volas; ĉar la amo ampleksas ja ĉiujn virtojn. Unu momenton, sinjoro kolego,—li diris al la juna kuracisto, kiu volis ekparoli kaj, kiu aspektis iom embarasata,—mi kredas, ke vi kaj kelkaj aliaj Esperantistoj en nun militantaj landoj restas fidelaj al viaj laŭte proklamitaj pacprincipoj. Sed multaj, kiuj fanfaronadis pri universala frateco kaj kantadis ĝis raŭkeco "La Espero" kaj similajn himnojn, nun troviĝas inter la plej fervoraj batalantoj. Ne decas enŝrankigi dum la milito siajn tiel laŭte prikantitajn, kontraŭmilitajn principojn, por poste elpreni ilin kaj rekomenci la kantadon. Oni devas indulgi vulgarulojn, se ili perdas fidon al la ebleco de universala frateco. Mi persone konas francajn Esperantistojn kaj aŭdis pri aliaj en landoj nun implikitaj en la milito, kiujn la ondego de patriotismo perforte forportis kun ĉiuj aliaj belaj maksimoj pri universala fratamo, tute,—kun signifoplena, forbalaa mangesto.—Aj! kaj kelkaj el ili okupis altan lokon en la konsilantejoj de la Esperantista movado.

La pli juna kuracisto vive ekparolis:

—Vi troigas, sinjoro kolego, vi troigas. Tamen mi asertadas, ke patrioteco estas unu el la plej sanktaj sentoj en la homa koro. Ĉu ne vere, sinjoro Marston?

—Sendube, doktoro Souchay,—respondis Leonardo enpense,—vera patrioteco estas tre nobla karaktertrajto; sed falsa patriotismo estas danĝera afero kaj treege malutila por la homaro. Multege da krimoj fariĝis en ĝia nomo, same kiel en la nomo de religio. Veraj patriotoj estas tiel maloftaj, kiel veraj sanktuloj. Ĝustaj konceptoj pri patriotismo baldaŭ forigus la kaŭzojn de militoj.

La du kuracistoj mire rigardis la penseman vizaĝon de la parolanto. Doktoro Souchay demandis lin:

—Kio do estas via difino pri patriotismo, sinjoro Marston?

Post momento Leonardo respondis:

—Mi konceptas veran patriotismon jene: "Forta deziro, ke la lando de ies naskiĝo aŭ elekto plenumu en la internacia ekonomio tiun lokon, kiun, pro la bono de la tuta homaro, Dia providenco al ĝi difinis."

—Hm! iom tro alte altruisma koncepto por la nuntempa humoro de Eŭropo, mi timas,—rediris doktoro Flambert, la maljuna kuracisto.

—Sed pripensinda,—diris doktoro Souchay.

Penseme ekskuante la kapon, doktoro Flambert opiniis:

—La mondo estas tro egoista por alpreni tiun difinon; kaj kun ĉiam kreskanta materialismo, mi vidas nenian esperon, ke ĝi fariĝos malpli egoista.

—Ne malesperu,—diris Leonardo;—vero ja estas, ke, ĝis la koro de la homaro ŝanĝiĝos, oni daŭre sin apogos al kruda, besta forto. La homaro bezonas pli da amo kaj malpli da malamo; pli da internacia altruismo kaj malpli da nacia egoismo. Sed, ĉar Dio ekzistas, amo fine nepre venkos.

La diskuto interrompiĝis. La aŭtomobilo subite malrapidiĝis kaj, momenton poste, haltis. La tri sinjoroj antaŭe ne rimarkis, ke ili atingis la finon de regimento de franca infanterio, marŝanta en la sama direkto. Tumulto reganta inter la soldataro, laŭtaj ordonoj de oficiroj pri tuja pretiĝo kaj rapida diskuro, kaj multaj ĉielen direktitaj rigardoj tuj sciigis al la okupantoj de la aŭtomobilo, ke aro de malamikaj aeroplanoj alproksimiĝas. Post kelke da momentoj oni jam povis distingi la "Taŭbe" tipon de la birdegoj, el kiuj kvar, flugante en preskaŭ rekta linio, aspektis kvazaŭ ili vetflugas por semi morton kaj detruon sur la serpentumantan strion da malamikaj soldatoj. Du pluaj flugmaŝinoj sekvis en kelka malproksimeco post la unuaj.

—Kion ni faru?—demandis la aŭtomobilisto al doktoro Flambert.

—Restu!—severe respondis la aldemandito.—Ĉi tie troviĝos laboro por ni post kelkaj momentoj.

Li estis prava. Pli kaj pli proksimen venis la ses aeroplanoj; kaj pli kaj pli laŭte aŭdiĝis la bruo de la motoroj. Tuj kiam ili troviĝis super la ekstremaĵo de la rapide disiĝanta korpuso, la bomboj komencis fali. Subite aŭdiĝis el la kontraŭa flanko bruo de aliaj aeroplanoj, kaj post momento aperis du, tri, kvar francaj aerveturiloj de iom pli granda tipo, ol la germanaj, altflugante kun nukrompa rapideco.

La malamikaj aviadistoj tuj faris rondoflugon, rapide ĵetante siajn bombojn. Leonardo kaj la du kuracistoj, rapide elpreninte valizetojn kun urĝebezonaĵoj, jam elsaltis el la veturilo por provizore bandaĝi kelkajn vunditojn. Malgraŭ la danĝero kaj la surdiga bruo de la eksplodantaj bomboj, multaj soldatoj haltis kaj preskaŭ senspire suprenrigardis por observi la komenciĝantan aerbatalon. Kun miriga maltimo kaj granda furiozo la francaj aviadistoj atakis la "Taŭbojn". Pafoj interŝanĝiĝis, kaj frakasado de flugiloj aŭdiĝis. Nova, terura spektaklo sin prezentis: ambaŭflanke lertaj, rapidaj turniĝoj; ruzaj, maltimaj penoj sin loki super la malamikaj aerbataliloj. La furiozeco de la reciprokaj atakoj, la rapideco de la movoj kaj la minacantaj, teruraj riskoj tenis multajn alrigardantojn ensorĉitaj.

Leonardo ne vidis la finon de la batalo; nur kelke da semajnoj poste li sciiĝis, ke tri germanaj aeroplanoj kaj du francaj kun siaj aviadistoj pereis. La ceteraj "Taŭboj" forflugis. La venko do apartenis al la pli grandaj kaj pli bone ekipitaj aviadiloj. Leonardo ĵus alkuris al mortevundita oficiro, kaj sin klinis super li por haltigi elfluon de sango, kiam okazis tre proksime de li terura eksplodo, ekbrilo, surŝuto de frakasitaĵoj—kaj nenion plu li konsciis.


Malrapide Leonardo malfermis la okulojn kaj duonkonscie ĉirkaŭrigardis, penante kompreni, kie li estas. Lia rigardo reveme vagis de belege ornamita plafono al kontraŭa, blanka muro kaj de tie al neĝeblanka litkovrilo kaj bukedo da belaj floroj en kristala vazo, staranta sur apuda tableto. Ĉirkaŭ li estis duonlume kaj silente. Post kelke da minutoj aŭdiĝis el kelka malproksimeco murmuretado, mallaŭta interparolado de mildaj, virinaj voĉoj. Plaĉaj memoroj reve flugis al li en la pensojn: Li estis ree en Svislando. Duonluno ĵetis arĝentan lumon sur rave belan valon. Ĉie regis silento, kiun pligrandigis pli ol rompis plaŭda murmureto de rivereto. La aero estis dolĉa kaj plena de bonodoro de floroj, kaj en lian animon penetris mirinde pacaj, feliĉaj sentoj. Ĉe lia flanko promenis, sur mola herbo, sinjorino Harding. Ŝi estis vestita per nigra, silka vesto, same kiel antaŭ du jaroj, kiam ŝi venis serĉi lin sur la teraso de la pensiono "Valpaco". Sur ŝia surbrustaĵo pendis bela, kvinpinta stelo, ruĝe glazurita, en kies mezo brilis diamanta litero "A". Ŝi aspektis reĝineca kaj bela. Ial li ne kuraĝis alparoli ŝin. Kvankam lia brako preskaŭ tuŝis ŝian manikon, ŝajnis al li, ke io, kion li ne povis difini, kvazaŭ golfe disigis ilin. La sento de diseco kaŭzis al li grandan bedaŭron. Tiam, iom post iom, li imagis, ke tio, kio iras ĉe lia flanko, estas nur la animo de la virino. La aperaĵo iĝis pli kaj pli etera, pli kaj pli luma kaj bela. Li sentis, ke inter lia animo kaj ŝia animo ekzistas, kiel ĉiam ekzistis, mistera parenceco, kaj ke ambaŭ animoj sopiras al unuiĝo. Subite li vidis ĉe la alia flanko de sinjorino Harding blankevestitan figuron, anĝelosimilan. Atente, sed senmire li rigardis ĝin kaj rekonis Lornan. Ju pli longe li rigardis, des pli bela ŝi fariĝis. Ŝiaj oraj haroj pendis je lumaj bukloj sur la ŝultroj. Ŝi surhavis belan veston, similan al la vestaĵo, kiun ŝi portis, kiam li vidis ŝin en Padmoor, sed pli belan, pli luman, preskaŭ diafanan. Mirinda, mistera lumeto elradiis el ŝia tuta estaĵo.—Kiel supertere bela ŝi estas!

Neniu parolis vorton. De tempo al tempo Lorna dolĉe alridetis al ili, unue al li kaj poste al sinjorino Harding. Ŝi aspektis tre kontenta, supernature feliĉa. Iom post iom la blanka figuro iĝis pli etera kaj post kelke da momentoj malaperis.

Leonardo turnis la kapon, por sekvi per la rigardo la malklariĝantan aperaĵon kaj, farante tion en realeco, li dolorigis al si la vunditan nukon. Ĝemo eliĝis el lia brusto, kaj li vekiĝis.

La unua objekto, kiun li vidis, estis la vizaĝo de virino, klinita super li. Ŝiaj okuloj estis plenaj de amo kaj kompato.

—Sinjorino Harding?!—li diris mallaŭte.

Ekkonsciiĝante, li ne miris tiom pro tio, ke li vidas ŝin tie, kiom pro tio, ke li vidas ŝin en flegistina vesto. Ankoraŭ iom sub la influo de la sonĝo, li reve rigardis kun ĝoja emocio en la amzorgan vizaĝon de la amikino.

—Jes, mi nun zorgas pri vi,—ŝi respondis milde, forigante per sia mola, blanka mano ĝenan harbuklon de sur lia frunto.—Ĉu vi sentas doloron?

—Ne; ne grandajn dolorojn en la nuna momento. Ĉu multaj mortiĝis per la aeratako?

—Jes, dek du.

—Ĉu multaj vundiĝis?

—Jes, ĉirkaŭ tridek.

—Grave?

—Jes, kelkaj.

Leonardo silentis momenton kaj poste demandis per tono, enhavanta mildan riproĉon:

—Kial vi ne sciigis al iu, ke vi estas ĉi tie?

La demando videble iom embarasis sinjorinon Harding, dum la varma tono, per kiu ĝi estis farita, igis ŝian koron bati pli rapide. Kun feliĉa rideto, ŝi respondis:

—Vi parolas tro multe por viaj fortoj. Ĉi tiu demando ne estas urĝa. Pli urĝas havigi al vi manĝeton.

La farto de Leonardo rapide pliboniĝis, dank’, al forta, sana korpo kaj modera vivado. Unu tagon flegistino alkondukis el alia fako francan koleginon, sur kies surbrustaĵo li vidis verdan stelon.

Sidiĝinte ĉe lia flanko la verdstelulino ekparolis Esperante kun plaĉa rideto:

—Mi aŭdis de sinjorino Harding, ke ni havas ĉi tie bonekonatan Esperantiston, kaj mi petis de ŝi permeson viziti vin.

—Vi estas tre afabla, fratino, dankon.

Farinte kelkajn ĝentilajn demandojn pri la farto de Leonardo, la francino amuzis lin per gaja babilado. Ŝi sciigis al li, ke jam multajn Esperantistojn oni akceptis en tiu hospitalo, kaj ke ŝi nun flegas en sia fako germanan samideanon, kiu troviĝas en improvizita konstruaĵo en la parko.—Sinjorino Harding,—ŝi diris,—vere bonkora animo, ĉiam estas aparte afabla por Esperantistoj el ĉiuj landoj, sed,—ŝi aldonis kun petola rideto,—laŭ onidiro, vi estas tre aparta favorato ŝia.

—Efektive?—rediris Leonardo trankvile, kun feliĉa rideto,—nu, ni ja estas malnovaj amikoj.

—Ho! kiel maltrankvila ŝi estis pro vi, precipe ĉe via alveno, kiam via vivo pendis de fadeno!

En la koron de Leonardo verŝiĝis ondo da varmaj sentoj, kies efekto, supozeble kaŭze de lia korpa malforteco, sin montris sur lia vizaĝo, pli ol tio estis kutima ĉe li.

La flegistino babilis plue:

—Neniu, kiu eniras ŝian hospitalon, adiaŭas ĝin, ne sentante profundan dankon kaj ŝaton pro ŝia princa malavareco kaj ŝia granda bonkoreco. Ŝi estas aminda, nobla virino, kaj, kiel Esperantistino, mi estas fiera pri ŝi.

—Ĉu sinjorino Harding proprakoste subtenas ĉi tiun milithospitalon?—demandis Leonardo.

Mon Dieu! Ĉu vi ne sciis tion?—ekkriis la francino.—Jen, mi devus ne lasi tion elgliti; tamen, negrave. Jes, oni diras ke ŝi aĉetis ĉi tiun belan kampodomegon, forlasitan de ĝia ruinigita posedanto, konstruigis du aldonajn fakojn en la parko kaj per sia propra mono ekipis ilin kaj nun pagas ĉiujn elspezojn. Antaŭ du semajnoj venis generalo De Blinval kun sia stabo, ŝajne, por oficiale inspekti la hospitalon, sed efektive por danki al sinjorino Harding por ŝiaj bonegaj servoj. Ili traktis ŝin kiel dukinon. Nenia mirindaĵo! Kaj, tamen, ŝi laboregas, kvazaŭ la bonstato de la tuta homaro dependas de ŝi.

Tiel babilis la flegistino, kiu, kiel vera Esperantistino, pritraktis favoratajn temojn kun granda entuziasmo. Unu el la deĵorantaj flegistinoj faris al ŝi nun avertan signon el la fundo de la longa ĉambro. Tuj ŝi haltigis sian babiladon kaj, ekrigardinte sian horloĝeton, diris:

—Mi timas, ke mi lacigas vin, sinjoro Marston. Cetere, sinjorino Harding ordonis al mi ne resti pli ol unu kvaronhoron.

Leonardo dankis al la samideanino pro ŝia vizito kaj petis ŝin reveni.


Unu sunbrilan posttagmezon en la monato septembro, Leonardo sidis ĉe fenestro, reve elrigardante sur belan kaj bone prizorgitan ĝardenon antaŭ la fasado de la domego. Liaj okuloj ripozis nevigle, jen sur la aŭtunaj florbedoj, jen sur eleganta pordego kaj barilo, arte faritaj el forĝita fero, kaj jen, pli malproksime, sur bela ondoforma kaj arboriĉa pejzaĝo. Sed liaj pensoj tre ofte estis aliloke. La dekstra brako pendis en blua silka skarpo, el kiu bandaĝita mano elstaris. Per la alia mano, kuŝanta sur genuo, li tenis ĵus alvenintan leteron de fraŭlino Haverford. Li levis la leteron, kaj denove legis kelkajn el la lastaj frazoj:

"Mi dankas vin pro via admono kaj zorge konservos ĝin en mia koro. Sed furioze mi devis batali kontraŭ malamemo al niaj malamikoj, kiu volis regi min. Ĉu ili ne preskaŭ rabis al mi vin, al kiu mi ŝuldas multe pli, ol la vivon mem? Viaj noblaj vortoj eble savis min el danĝero, denove enprofundiĝi en la animan abismon, el kiu vi tiris min. Mi tremas ĉe la penso. Vi estas prava; la amo venkos la mondon, kaj la malamo ankoraŭ pliprofunden ĝin enmizerigus.... Nur unu kordeziron mi nun havas, nome, vidi vin feliĉa kun bona virino, inda vin. Sed ne multaj tiaj troviĝas.... Mi dankas Dion, ke fine, post laciga atendado, mi estas nun sufiĉe sana por pripensi vojaĝon al vi. Ĝis revido do post nemultaj tagoj!"

En la pensoj Leonardo jam vidis la antaŭtempe blankiĝintan virinon alveni ĉe la pordego kaj antaŭĝuis la ĝojon ŝin revidi. Ŝia kortuŝa dankeco kaj ŝia amo estis por li riĉa kompenso por ĉio, kion li faris por ŝi.

Facila tuŝo sur la ŝultro vekis lin el lia revo. Antaŭ li staris sinjorino Harding, vestita per promena vesto.

—Mi venis por veturigi vin aŭtomobile,—ŝi diris.—Mallonga veturo tra la milda aero ne povas malutili al vi. Vi devas plifortiĝi, prepare al la vizito de fraŭlino Haverford.

—Vi do scias, ke ŝi venos?—mire demandis Leonardo.

—Jes, mi ricevis leteron de ŝi, samtempe kun vi. Kiom zorgoplena ŝi estas pro vi!

Sinjorino Harding mem direktis la aŭtomobilon. Dum kelka tempo ne multaj vortoj paroliĝis inter la du homoj. Leonardo sin fordonis al la ĝuo de la bela pejzaĝo kaj de la viviga aero. Li sentis novan, dolĉan vivoĝojon kaj novan esperon plenigantajn lian koron. Ekrigardante la vizaĝon de la virino ĉe sia flanko por vidi, ĉu similaj sentoj ankaŭ regas ŝin, li rimarkis en ĝi—ŝajnis al li—ne nur ardan feliĉon, kiu sendube lumis en ŝiaj okuloj, sed ankaŭ ioman ĝenatecon. Por ke iaj ĝenaj pensoj ne difektu la serenecon de la ekskurso, li tuj ekparolis:

—Dum la lastaj tagoj mia kapo forte okupiĝis de pensoj pri nia malsukceso malhelpi la eksplodon de la milito kaj de pensoj pri la estonteco de nia Esperantista movado.

—Mi ne dubis pri tio,—vive interrompis lin sinjorino Harding,—rigardante lin zorgoplene,—efektive vi tro multe pensadis. Vi bezonas korpan kaj animan ripozon.

Preskaŭ ne atentante la vortojn de la amikino, Leonardo parolis plue, penseme:

—Ni Esperantistoj devas esti misiistoj en la plej ampleksa senco de la vorto. Misiista entuziasmo naskiĝas de eltrovo de io nova, superege bona, granda. Ni devas eltrovi, ke Dio estas en nia movado. Nia misio estas, prediki tiun eltrovon al niaj samideanoj en la mondo, persiste, entuziasmoplene, kiel novan, gravegan efektivaĵon. Sed necesiĝas pli vasta, ampleksa misio, kiun ni ankaŭ devas partopreni, kaj en kiu ni pro nia Esperantista elvido povas havi tre gravan rolon. La eklezioj, centoj da pacosocietoj, internaciaj kongresoj ĉiaspecaj, kaj Hago-konferencoj elstare malsukcesis malhelpi la eksplodon de preskaŭ tutmonda militego. Evidente estas, ke nia kompreno pri interhomaj rilatoj, nia tuta spirita sintenado estis neĝustaj. Nova spirito devas regi ĉiujn niajn movadojn. Renaskiĝo de Kristanismo estas bezona, por venki la mondon por justeco, kaj renaskiĝo de Esperantismo kun nova konscio pri Dia kunlaborado. En la mondon efektive devas veni nova sento, sed ĝi devas esti sento en harmonio kun la sento de Dio. Konveneco, konsilindeco kaj nure homaj konsideroj blindigis nin; kaj pretendema pseŭdoscienca materialismo fine alvenigis nin en abismon. Nova sento!

En la okuloj de sinjorino Harding ardis entuziasmo kaj ĝojo, kaj varma ruĝo kovris ŝiajn vangojn.

—Similaj pensoj,—ŝi diris,—jam pli ol unu fojon okupis min; sed ankaŭ aliaj.

—Kiaj?

Sinjorino Harding ne tuj respondis. Ŝi direktis la aŭtomobilon en flankan vojon kaj post kelke da momentoj haltigis ĝin apud vojokurbiĝo. De tiu loko etendiĝis tre bela vidaĵo antaŭ la okuloj de la du veturantoj. En la mezo de iom vasta, verdoriĉa valo staris bela kampodomo pentrinde ĉirkaŭita de ĝardeno, aspektanta kiel kolora desegnaĵo. Apud ĝi vidiĝis kelke da dometoj kaj farmkonstruaĵoj kaj, pli malproksime, aro da virinoj kaj infanoj, laborantaj en kampoj. La vidaĵo sin prezentanta en loko atingebla, de tempo al tempo, de la bruo de kanonoj estis eksterordinare paca, kaj la du homoj ŝajne estis, en la daŭro de kelke da momentoj, ensorĉitaj de la plaĉa kontrasto. Ankoraŭ ĉirkaŭrigardante, Leonardo ree demandis:

—Nu, kiaj aliaj pensoj do okupis vin?

La manoj de la virino, tenantaj la direktilon, iom tremetis. Trankviliginte sian mienon, ŝi respondis:

—Mi ofte pripensis la nunajn sociajn interrilatojn, kaj ĉiam kun honta sento. Neniam antaŭe mi tiel klare komprenis, kiom maljustaj ili estas. La milito, mi esperas, sufiĉe alĝustigos la rilatojn inter la diversaj klasoj. Alĝustigo estas jam delonge posttempa. Mi malĝojas, pripensante, kiom memama estis ĝis nun mia vivo. Ni luis, ekzemple—mi hontas diri je kioma luprezo—por unu jaro la ĉarman domegon "Elmcroft" kun ĝiaj vastaj teraĵoj. Ofte mi staris sur la balkono de mia buduaro, sur la unua etaĝo, ĉarmite de la vasta etendaĵo da herbejoj, neampleksebla de la okulo, kaj ensorĉite de la silenta trankvileco de la vidaĵo. Nun mi vidas en tiu raviteco multe da blinda egoismo. Centoj kaj centoj da hektaroj tie, kaj multaj miloj da aliaj en la lando, tiel restas neutiligataj, fortenataj for de la homoj, kiuj ilin forte bezonas. Forteno de la lando for de la uzado de la komunumo estigis en nia prifanfaronata civilizacio inferon, kiun la simplanimaj sovaĝuloj ne povas al si prezenti. Unu el la idealoj, kiujn ni celas, estas nacia kaj internacia frateco, sed la privilegioj, kiujn ni pretendas, naskite de egoismo, nature naskas egoismon, malamikan al frateco. Ĉu en la nunaj kondiĉoj la popolamasoj povas obei al la nova ordono: "Amu unu la alian"? Per Dia helpo mi volas uzi la riĉaĵon al mi postlasitan, en penado antaŭenigi niajn celojn. Kun sopirego mi atendas la finon de ĉi tiu terura milito por ĵeti min en tiun laboron. Ĝi feliĉigos nin. Sed, unu afero mankos por plenigi mian feliĉon: Ĉu ni ne ĉiam povos labori kune, Leonardo?

Rideto, duone mira, duone feliĉa, flirtis trans la pensema vizaĝo de Leonardo. Momenton ankoraŭ liaj okuloj vagis en la valo antaŭ li; poste li turnis al la amikino rigardon, en kiu profunda emocio kaj korinklino penis forpeli la lastajn signojn de malgajeco. El la vizaĝo de sinjorino Harding malaperis ĉiuj montroj de hontemo kaj ĝenateco. Kun plena konfido kaj digno de virino, scianta, ke ŝi agis konvene, ŝi atendis lian respondon.

—Estis tempo, antaŭ du jaroj, kiam, pli ol unu fojon, la penso sin entrudis en mian koron, ke iradi mian vivovojon kune kun virino kiel vi, Maria, estus la kvintesenco de feliĉo. Tiam mi devis forpuŝi tiajn pensojn kiel malindajn—Hodiaŭ ... nenio malhelpos al ni serĉi feliĉon kune.

Maria Harding ne povis ne rimarki sur la vizaĝo de la amata viro la malrapide malaperantan ombreton de malgajo. Kun kortuŝa sentemo ŝi diris:

—Por esti feliĉaj, ni ne bezonos elpeli el niaj koroj la memoron pri antaŭaj amsentoj, Leonardo.

—Ne, karulino, tiuj memoroj igos nin neniom malpli feliĉaj.


La franca flegistino kun la verda stelo sur la ĉebrustaĵo, observinte la elveturon kaj la revenon de la aŭtomobilo, ekvidis, ke superega feliĉo eniris la vivon de la nobla, malgajokula vidvino kaj de ŝia seriozvizaĝa amiko.

Piednotoj

[1] Magister artium (magistro de artoj).

[2] Laŭdu ni Dion potencan, la reĝon de gloro.

[3] Bonan vesperon, gesinjoroj.

[4] "The honourable" Algernon Villiers, filo de Lord Morland.

[5] "Territorials"—teritoriuloj oni nomas volontulan soldataron, organizitan precipe por enlanda (teritoria) defendo. Ili loĝas hejme kaj nur intermite servas por instruiĝo kaj sinekzercado.

[6] Angla diraĵo kun signifo "ne povas elporti esploron".

[7] Nun nomata Petrogrado.

[8] Grandega koncertejo, tute rondformo.

[9] Aztekoj = indiĝenoj, kiujn la Hispanoj sub Cortes trovis en Meksikio.

[10] Toltekoj = praloĝantoj de Meksikio, kies skulptitajn hieroglifojn la aztekoj ne komprenis.

[11] Elparolu: Ŝerlok Homz.

[12] Canis latrans.

[13] La pluva sezono.

[14] La mantelo de la malriĉuloj.

[15] Larĝranda meksikia ĉapelo.

[16] Envenu!

[17] Stilo moda en la tempo de la reĝo Georgo IV.

ESPERANTO-LITERATURO

Bennemann, Paul: Internacia legolibro

TRA LA MONDO

1a parto: Por komencantoj. Kun multaj bildoj kaj muziknotoj. 1922. 2a eldono. 96 paĝoj. Kartonita.

2a parto: Por progresintoj. Kun aldono de 4 komponaĵoj. 1922. 144 paĝoj. Kun 12 paĝa muzika aldono. Kartonita.

— Internacia Kantaro. 3a eldono de la Esperantista Kantaro. Kolekto de 64 popolaj kantoj el 26 nacioj. Kun aldono de 3 famaj koncertarioj (Händel-Mozart-Wagner) Tekstaro. 1922. 64 paĝoj. Broŝurita.

— — Muzika eldono. Aranĝita de Josef Achtélik, iama orkestrestro ĉe la opero en Leipzig. 1922. 80 paĝoj. Broŝurita. Bindita.

Dietterle, Joh., Prof. D-ro.: La Vendreda Klubo. 11 diversaj originalaj artikoloj, verkitaj de la Vendredoklubanoj en Leipzig. Kun unu portreto kaj kelkaj desegnaĵoj. 1921. 115 paĝoj. Broŝurita.

Hankel, M.: Sableroj. Poeziaĵoj kaj skizoj. Kun portreto de la altŝatata aŭtorino. 1911. 91 paĝoj. Broŝurita.

Hebbel, Friedrich: Gyges kaj lia ringo. Tragedio kvinakta. El la germana originalo trad. P. Bennemann. 1916. 151 paĝoj. Bindita.

Luyken, H. A., F. B. E. A.: Stranga Heredaĵo. Romano originale verkita. 1922. 320 paĝoj. Broŝurita kaj bindita.

Molière: La malsanulo pro imago. Komedio en tri aktoj. El la franca originalo trad. W. Velten. 1913. 98 paĝoj. Broŝurita.

Zahn, Ernst: Svisaj rakontoj. El la germana originalo trad. Ch. Pulvers. 1913. 68 paĝoj. Broŝurita.

Internacia Mondliteraturo

La kolekto estas submetita al la gvidado de Prof. D-ro Joh. Dietterle, direktoro de la Esperanto-Instituto por la Germana Respubliko.

Ĝi enhavas nur la plej famajn verkojn el ĉiuj naciaj literaturoj. Nur tiuj tradukoj estas publikigotaj, kiujn faris samnacianoj de la koncernaj naciaj verkistoj. Ĝis nun aperis la jenaj verkoj:

Volumo 1:

Goethe, J. W. von: Hermano kaj Doroteo. Eposo idilia. El la germana originalo trad. B. Küster. 2a, korektita eldono. Kun antaŭparolo de Prof. D-ro Joh. Dietterle. 1922. 77 paĝoj. Kartonita.

Volumo 2/3:

Niemojewski, A.: 12 Legendoj. El la pola originalo trad. B. Kuhl. Kun antaŭparolo de Antoni Grabowski. 1911. 232 paĝoj. Bindita.

Volumo 4:

Raabe, Wilhelm: La nigra galero. Historia rakonto. El la germana originalo trad. Prof. D-ro Fritz Wicke. 2a, korektita eldono. 1922. 64 paĝoj. Kartonita.

Volumo 5/6:

Meier, E. L.: Kvin germanaj noveloj de bone konataj aŭtoroj (Rumohr-Körner-Seidl-Grillparzer-Halm). 1914. 254 paĝoj. Bindita.

Volumo 7:

Chamisso, A. de: La mirinda historio de Petro Schlemihl. El la germana originalo trad. Eug. Wüster. 1922. 84 paĝoj. Kartonita.

Volumo 8:

Stamatov, G. P.: Nuntempaj rakontoj. El la bulgara originalo trad. Iv. H. Krestanoff. 1922. 80 paĝoj. Kartonita.

La kolekto estas daŭrigota.

FERDINAND HIRT & SOHN-LEIPZIG
ESPERANTO-FAKO

Noto de transskribinto:

Mi senrimarke ĝustigis diversajn mispresaĵojn de la originalo. Anstataŭ german-stilaj citiloj, mi uzis simplajn ascii-ajn citilojn. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.






End of Project Gutenberg's Stranga Heredajho, by Heinrich August Luyken

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK STRANGA HEREDAJHO ***

***** This file should be named 55954-h.htm or 55954-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/5/5/9/5/55954/

Produced by Andrew Sly, Andrew Woods and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
file was produced from images generously made available
by The Internet Archive)


Updated editions will replace the previous one--the old editions will
be renamed.

Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
law means that no one owns a United States copyright in these works,
so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
States without permission and without paying copyright
royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
of this license, apply to copying and distributing Project
Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
specific permission. If you do not charge anything for copies of this
eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
performances and research. They may be modified and printed and given
away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
trademark license, especially commercial redistribution.

START: FULL LICENSE

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
www.gutenberg.org/license.

Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
Gutenberg-tm electronic works

1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or
destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
1.E.8.

1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement. See
paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
electronic works. See paragraph 1.E below.

1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
works in the collection are in the public domain in the United
States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
United States and you are located in the United States, we do not
claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
displaying or creating derivative works based on the work as long as
all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
you share it without charge with others.

1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
in a constant state of change. If you are outside the United States,
check the laws of your country in addition to the terms of this
agreement before downloading, copying, displaying, performing,
distributing or creating derivative works based on this work or any
other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
representations concerning the copyright status of any work in any
country outside the United States.

1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
performed, viewed, copied or distributed:

  This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
  most other parts of the world at no cost and with almost no
  restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
  under the terms of the Project Gutenberg License included with this
  eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
  United States, you'll have to check the laws of the country where you
  are located before using this ebook.

1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
contain a notice indicating that it is posted with permission of the
copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
the United States without paying any fees or charges. If you are
redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
posted with the permission of the copyright holder found at the
beginning of this work.

1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
any word processing or hypertext form. However, if you provide access
to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
provided that

* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
  the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
  you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
  to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
  agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
  within 60 days following each date on which you prepare (or are
  legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
  payments should be clearly marked as such and sent to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
  Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
  Literary Archive Foundation."

* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
  you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
  does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
  License. You must require such a user to return or destroy all
  copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
  all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
  works.

* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
  any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
  electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
  receipt of the work.

* You comply with all other terms of this agreement for free
  distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
electronic works, and the medium on which they may be stored, may
contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
cannot be read by your equipment.

1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from. If you
received the work on a physical medium, you must return the medium
with your written explanation. The person or entity that provided you
with the defective work may elect to provide a replacement copy in
lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
or entity providing it to you may choose to give you a second
opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
without further opportunities to fix the problem.

1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of
damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
violates the law of the state applicable to this agreement, the
agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
remaining provisions.

1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
Defect you cause.

Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of
computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
from people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
volunteers and employees are scattered throughout numerous
locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
date contact information can be found at the Foundation's web site and
official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:

    Dr. Gregory B. Newby
    Chief Executive and Director
    gbnewby@pglaf.org

Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment. Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements. We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations. To
donate, please visit: www.gutenberg.org/donate

Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
freely shared with anyone. For forty years, he produced and
distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search
facility: www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.