Project Gutenberg's Princo Serebrjanij, by Aleksey Konstantinovich Tolstoy

This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
whatsoever.  You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
www.gutenberg.org.  If you are not located in the United States, you'll have
to check the laws of the country where you are located before using this ebook.



Title: Princo Serebrjanij

Author: Aleksey Konstantinovich Tolstoy

Translator: Maria Sidlovskaja

Release Date: August 8, 2017 [EBook #55302]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***




Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and
the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net






LITERATURA ALDONO DE GAZETO
"LA ONDO DE ESPERANTO."

Grafo A. Tolstoj.

PRINCO
SEREBRJANIJ

HISTORIA ROMANO.

EL LA LINGVO RUSA TRADUKIS
S-ino M. Ŝidlovskaja.

Librejo
"Esperanto"
Moskvo, Tverskaja, 26.
RUSLANDO.

Книжный Магазинъ
"Эсперанто"
Москва, Тверская, 26.
РОССІЯ.

1912.

AL NIA KARA MAJSTRO
DEDIĈAS SIAN LABORON
la tradukintino.

ANTAŬPAROLO DE L’ TRADUKINTINO.

Prezentante ĉi tiun laboron al juĝo de la legantoj, mi sentas internan bezonon kore danki nian karan Majstron, kiu, ricevinte en la somero 1910 kelkajn ĉapitrojn de mia traduko, feliĉigis min per kelkaj aprobaj linioj, kiuj decidigis min publikigi la laboron. Mi kore dankas s-ron R. Mencel (Moskvo), kun kies kompetenta helpo estis faritaj la rimarkoj pri botaniko kaj arĥeologio en la unuaj ĉapitroj de l’ libro.


Grafo A. K. Tolstoj naskiĝis en Peterburgo en 1817. Dank’ al la amikeco de lia onklo kun la fama poeto Ĵukovskij, edukinto de l’ kronprinco, la 8-jara Tolstoj estis prezentita al la samaĝa kronprinco (estonta imperiestro Aleksandro II), kaj Tolstoj estis inter la infanoj, kiujn oni invitis ĉiudimanĉe al la kronprinco por komuna ludo. Liaj riĉaj kaj kleraj gepatroj zorgis pri la edukado kaj instruado de l’ filo: de infanaj jaroj li jam konis la ĉefverkojn de l’ rusaj kaj eksterlandaj poetoj, tre frue li mem komencis verki poeziaĵojn.

Plenuminte en 1836 siajn ekzamenojn en Moskva universitato, li ricevis oficon ĉe la rusa konsulejo de Germana deputitaro en Frankfurto a/M. Poste li havis oficon ĉe imperiestra kancelario en Peterburgo, sed baldaŭ li eksiĝis kaj kun kortegana titolo de ĉasmajstro, sed sen ia ofico, li sin dediĉis ekskluzive al la literaturo. Komence la publiko ekkonis lin kiel aŭtoron de belformaj lirikaj kaj eposaj versaĵoj. Ili preskaŭ ĉiuj per sia stilo atingis plej altan gradon de perfekteco kaj sonas kiel plej ĉarma muziko. Adorado de naturo en ĉiuj ĝiaj formoj, honorado de homo sincera, sendependa, homo de forta volo kaj kredo, kiu "malŝatante la publikan verdikton, pie kaj kuraĝe klinas sian liberan frunton antaŭ ĉio, kio estas lumo, kio estas vero", "homo, kiu sentime iras kontraŭ la fluo"[1],—jen estas la ĉefaj temoj de liaj poeziaĵoj. Sed samtempe li diligente kaj fervore studis la rusan historion. Kiel rezultato de liaj studoj aperis en 1863 lia fama, ĝis nun multe legata en Ruslando, historia romano "Princo Serèbrjanij", kiu sendispute apartenas al ĉefverkoj de l’ rusa historia beletristiko, pro la originala altgrade bela stilo, tre interesa enhavo kaj la senduba realeco de la historiaj faktoj, funde studitaj de la aŭtoro. La sama historia epoko servis al Tolstoj kiel materialo por liaj 3 famekonataj dramoj: "Morto de Ivano IV" (1866), "Caro Teodoro Ivanoviĉ" (1868) kaj "Caro Boriso" (1870). Ili aperigas profundan konon de la epoko kaj havas altan literaturan kaj draman valoron; tial ĝis nun ili estas multe aplaŭdataj en plej bonaj rusaj teatroj, kiel en la fama Moskva Arta Teatro, sur kies scenejo "Caro Teodoro Ivanoviĉ", ekzemple, estis prezentita pli ol 100 foje.

Kelkaj kritikistoj konsideras Tolstoj’n kiel reprezentanton de l’ principo "arto por la arto", kaj ĉi tiu titolo en lia epoko ne estis tre honorinda: en tiu epoko de kultura reviviĝo de l’ rusa vivo plej multe estis ŝatataj poetoj-civitanoj, poetoj, kiuj uzis sian pli-malpli grandan talenton kiel batalilon kontraŭ ĉiaspecaj premegantoj de la rusa popolo. Sed Tolstoj estis tro granda artamanto, por ne suferi, vidante en la literaturo la elmontrojn de malvastiga materialismo, lin ne povis ne indignigi la preferado de la "utilo" al la "belo". Kaj, kiel homo sincera kaj tute ne politikema, li senkaŝe eldiradis sian opinion, kaj tial oni baldaŭ donis al li nomon de konservativulo, de politika indiferentulo. Sed indiferentulo li ne estis: li posedis propran socia-politikan kredon, kvankam li laŭ sia karaktero ne estis batalanto por io ajn. En la antikva Ruslando lian simpation altiris ne la epoko de l’ moskvaj caroj-potenculoj, sed precipe la liberplena komunuma reĝimo de Pskovo kaj Novgorodo ("La Posadniko", "La heroo Potoko"). Li satire kritikas la krudan perfortecon, kun kiu Petro la Granda penadis aliformigi Ruslandon en ekstere kulturan landon; plenhumore li rakontas, kiel "nia granda caro, patro nia Petro Aleksèeviĉ" kuiris kaĉon el eksterlanda grio kaj, kuirante, per bastono ĝin knedis; la kaĉo montriĝis tro sala, tro densa,—kion fari? la infanoj tamen ĝin manĝu... Ĉiam sincera kaj sendependa, li en siaj humoraĵoj ("Sonĝo de Popov", "Skizo de l’ rusa historio de Gostomislo ĝis Timaŝev", ,"La heroo Potoko") sentime aludas la tiutempajn faktojn de la historia kaj literatura vivo, kio donis al li ne malmulte da malamikoj en oficialaj kaj neoficialaj sferoj. Kaj ĝis sia morto (1875) li restis homo sendependa, libera kaj kritikema.

Maria Ŝidlovskaja.

ĈAPITRO I.

La "opriĉnikoj".

En la jaro 1565, la 23-an de junio, dum varmega tagmezo, juna bojaro[2], princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij rajde algalopis al vilaĝo Medvedevka, kuŝanta 30 verstojn de Moskvo.

Lin sekvis liaj militistoj kaj servistoj.

La princo nun revenis el Litovujo. Antaŭ kvin jaroj la caro Ivano Vasìljeviĉ sendis lin tien por fari kun la reĝo Zigimondo packontrakton por multaj jaroj. Sed tiun fojon la elekto de la caro ne estis bona. Certe, Serèbrjanij fervore defendis la profitojn de sia lando kaj ŝajne estis plej dezirinda peranto, sed li ne estis taŭga por diplomatio. Malŝatante la artifikojn de l’ diplomatia arto, li deziris agi malkaŝe kaj malpermesis ĉiujn elturniĝojn al oficistoj, kiuj lin akompanis. La reĝaj konsilantoj, jam pretaj cedi, profitis la veremecon de l’ princo, lerte informiĝis pri nia malforteco kaj tuj plialtigis siajn postulojn. Tion ĉi Serèbrjanij ne volis toleri: en kunsido de l’ deputitaro ("sejmo") li ekfrapis la tablon per la pugno kaj disŝiris la subskribotan kontrakton. "Vi ĉiuj, kun via reĝo, estas ruzuloj kaj friponoj! Mi traktas kun vi laŭ konscienco, kaj vi ĉiam penas min superruzi. Ne bone estas agi tiamaniere!" Lia varmegeco neniigis unumomente ĉiujn rezultatojn de ĝisnuna traktado, kaj granda cara malfavoro minacis al Serèbrjanij; sed feliĉe la saman tagon el Moskvo venis la ordono lasi pacan traktadon kaj rekomenci militon. Ĝojigita, Serèbrjanij tuj lasis Vilnon, ŝanĝis siajn velurajn vestojn por brilanta kiraso, kaj de tiam li interbatalis kun litovoj ĉie, kie li ilin renkontis. Pli bone li servis al la caro en milito, ol en diplomatio, kaj grandan laŭdon li meritis en Rusujo same kiel en Litovujo.

La fizionomio de l’ princo estis konforma al lia karaktero. La ĉefaj trajtoj de lia pli agrabla, ol bela vizaĝo estis simplanimeco kaj malkaŝemeco. En liaj grizaj okuloj kun nigraj okulharoj oni distingis eksterordinaran, senkonscian kaj kvazaŭ malgraŭvolan decidemecon, kiu, en momento de agado, igis lin forĵeti ĉiun ajn hezitadon. Malordigitaj brovoj, kun oblikva sulko inter ili, montris ion senordan kaj nekonsekvencan en lia pensado. Sed lia buŝo, malsevere kaj firme kurbigita, esprimis honestan neŝanceleblan persistecon, kaj lia rideto—senfinan, kvazaŭ infanan bonkorecon; tial oni povus opinii lin ne tre saĝa, se la nobleco, trapenetranta ĉiujn liajn trajtojn, ne estus garantio, ke li ĉiam komprenas ĉion almenaŭ per koro, se ne per saĝo. Entute lia fizionomio faris bonan impreson kaj atestis, ke oni povas sendanĝere konfidi al li en ĉiuj okazoj, bezonantaj decidemecon kaj sinoferemecon, sed ke li ne havas kutimon primediti siajn agojn, ĉar meditado ne estas lia fako.

Serèbrjanij havis la aĝon de ĉirkaŭ 25 jaroj. Li estis mezkreska, larĝŝultra, beltalia. Liaj densaj blondaj haroj estis pli helaj ol la sunbrunigita vizaĝo kaj faris kontraston kun malhelaj brovoj kaj nigraj okulharoj. Mallonga barbo, iom pli malhela ol la kapharoj, bele konturigis la lipojn kaj la mentonon.

Kun ĝojo en la koro revenis la princo el eksterlando. La tago estis sunbrila, unu el tiaj tagoj, kiam la tuta naturo spiras feste, kiam la floroj ŝajnas pli helaj, la ĉielo pli blua, la aero sur la horizonto fluas per travideblaj ondoj, kaj la homo sentas sin tiel facilmova, kvazaŭ lia animo transloĝiĝis en naturon kaj tremetas en ĉiu folio kaj balanciĝas en ĉiu herba trunketo.

Brila estis la junia tago, sed por la princo, kiu kvin jarojn pasigis en Litovujo, ĝi ŝajnis ankoraŭ pli brila. Kampoj kaj arbaroj,—ĉio estis Rusujo! Senflate kaj sincere la princo amis la junan caron Ivanon IV. Li bone memoris sian perkrucan ĵuron, kaj nenio malhelpos lin ĉiam defendi sian caron. Kvankam li delonge deziris revidi la patrolandon kaj pense jam nun estis tie, tamen, se li en ĉi tiu momento ricevus ordonon reveni Litovujon, anstataŭ rapidi Moskvon, al siaj parencoj, li tuj senmurmure returnus sian ĉevalon kaj kun antaŭa fervoro rekomencus militon. Cetere, ne li sola pensis tiel. Ĉiuj rusoj amis Ivanon, la tuta lando amis lin. Ŝajne, kun li aperis en Rusujo nova ora epoko, kaj la monaĥoj, tralegante la kronikon, ne povis tie trovi la caron, similan al Ivano.

De malproksime ankoraŭ la princo kaj lia sekvantaro ekaŭdis gajan kantadon kaj alproksimiĝinte ili ekvidis, ke la vilaĝanoj havis iun feston. Sur la strato junuloj kaj knabinoj aranĝis du apartajn dancrondojn; en la mezo de ĉiu rondo oni portis betuleton, ornamitan per multkoloraj ĉifonetoj. Kronoj el verdaj folioj kovris ĉiujn kapojn. Jen kantas junuloj, jen knabinoj, poste ĉiuj kune, jen ili interparolas kaj interŝanĝas ŝercajn insultetajn vortojn. Laŭta knabina rido ekaŭdiĝas je la fino de ĉiu kanto, kaj rapide moviĝas la junuloj, vestitaj per diverskoloraj ĉemizoj. Amaso da kolomboj flugis de tegmento al tegmento. Gaje moviĝis, kvazaŭ bolis la tuta vilaĝo!

La princo estis rajdanta antaŭe, sed apud la vilaĝo lin galope atingis lia ĉevalservisto.

—He, he! diris li kun rido. Jen kiel ili festas la tagon de sankta Agripino la Banistino! Estus bone, kara princo, se ni ĉi tie iom ripozus. Niaj ĉevaloj jam laciĝis, kaj ni ankaŭ pli gaje daŭrigus la vojaĝon post ripozo kaj tagmanĝo. Satan ventron, kiel oni diras, bati oni povas per hakiltenilo...

—Ĉu Moskvo ankoraŭ estas malproksime?—demandis la princo, kiu tute ne deziris ripozi.

—He, vi, kara princo! Kiom da fojoj dum la tago vi jam faris la saman demandon? Antaŭnelonge oni diris al vi, ke restas ankoraŭ preskaŭ 40 verstoj. Ordonu halti, princo, mi do diras la veron, la ĉevaloj estas tre lacaj.

—Nu, bone,—konsentis la princo. Ni ripozu!

—He, he,—ekkriis Miĥeiĉ, sin turnante al militistaro. Deĉevaliĝu, demetu kaldronojn, faru fajron!

La militistoj kaj servistoj ĉiuj obeis al Miĥeiĉ. Ili desaltis teren kaj komencis malligi la pakaĵojn. La princo ankaŭ deĉevaliĝis kaj demetis la kirason.

Rekoninte en li nobelon, la junularo ĉesis danci, la maljunuloj demetis la ĉapojn kaj ĉiuj atendis momenton, kiam oni povus rekomenci la festadon.

—Ne ĝenu vin, bonuloj!—afable diris Serèbrjanij: unu falko ne malhelpas la aliajn!

—Dankon, via bojara moŝto,—respondis nejuna vilaĝano. Se vi toleras nian societon, mi petas, sidiĝu apud la domo, kaj, se vi permesos, mi vin regalos per mieltrinkaĵo[3], bonvolu, bojaro, trinki kun ni!—Nu, vi, malsaĝulinoj!—li daŭrigis, sin turnante al knabinoj: kion do vi timas? Ĉu vi ne vidas, ke tio estas bojaro kaj liaj servistoj, sed ne opriĉnikoj? Jes, via bojara moŝto, de kiam aperis ĉe ni tiuj ĉi opriĉnikoj, ni ĉion timas; por malriĉa homo ne eble estas vivi! Eĉ dum la festo oni ne povas trankvile drinki, nek kanti. Ĉiam ili povas ekaperi, tute neatendite, kiel neĝo dum vintro!

—Kion vi diras? Kiuj estas tiuj opriĉnikoj!—demandis la princo.

—Diablo ilin prenu! Ili sin nomas caraj viroj! Ili fanfaronas: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, kaj vi—"zèmŝĉino"[4]. Ni povas vin rabi kaj ofendi, kaj vi devas toleri kaj nin danki. Tiel deziras la caro!

Serèbrjanij ekkoleris.

—La caro ordonis ofendi la homojn? Friponoj ili estas! Diru, mi petas, de kie ili venis? Kial vi ne arestas la rabistojn?

—Aresti la opriĉnikojn! Ho, ho, oni bone vidas, ke via bojara moŝto estas de malproksime, se vi ne scias pri opriĉnikoj! Provu ilin tuŝi!—Antaŭnelonge venis deko da ili al Stefano Miĥajlov,—jen tien, kie vi vidas fermitan pordegon. Stefano estis en la kampoj, la edzino hejme. Ili komencis postuli tion kaj tion ĉi; la maljunulino ĉion alportis kun saluto. Fine ili ekkriis: donu monon! Ekploris la malfeliĉulino, sed kion fari? Ŝi malfermis la keston, elprenis du monerojn, donas al ili plorante: prenu, nur ne mortigu! Ili krias: donu ankoraŭ! Kaj unu opriĉniko ekbatis ŝian kapon, ŝi tuj mortis! Poste Stefano revenas el la kampoj, vidas sian maljunan edzinon mortintan, kun dishakita kapo... Ne povis sin deteni la malfeliĉulo, komencis insulti la carajn servistojn: ĉu vi ne timas Dion, malbenitoj? Estu enterigitaj sen ĉerkoj! Ili tuj pendigis lin sur lia pordego.

Ektremis Nikito Romànoviĉ pro kolero. Ekbolis lia koro.

—Kion vi rakontas? Ĉi tie, apud Moskvo, iuj rabistoj rabas kaj mortigas vilaĝanojn! Kion do faras viaj oficistoj? Kial ili permesas, ke iuj kanajloj sin nomu caraj viroj?

—Jes, kara princo,—ripetis la vilaĝano. Ili diras: ni estas caraj viroj, opriĉnikoj, ni ĉion povas, kaj vi estas zèmŝĉino. Estrojn ili havas, kiuj portas signojn—balailon kaj hundan kapon. Certe, ili estas caraj viroj!

—Malsaĝulo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu nomi rabistojn caraj viroj! Mi ne komprenas—li diris al si mem. Iuj signoj? Opriĉnikoj? Kion signifas la vorto? Kiu estas la viroj? Alveninte Moskvon, mi nepre ĉion rakontos al la caro. Li ordonu, ke mi ilin arestu! Mi ilin ne indulgos, je Dio, ne indulgos.

La dancoj daŭris kiel antaŭe.

Juna knabo prezentis fianĉon, juna knabino—fianĉinon; la fianĉo profunde salutis la geparencojn de l’ fianĉino, kiujn ankaŭ prezentis junuloj kaj knabinoj.

—Mia bona bopatro! kantis la fianĉo kun la ĥoro:—donu al mi bieron!

—Mia bona bopatrino, baku por mi kukojn!

—Mia bona bofrato, selu por mi rajdĉevalon!

Poste, tenante unuj la aliajn per la manoj, ĉiuj ludantoj faris rondon ĉirkaŭ la gefianĉoj kaj moviĝadis jen al unu flanko, jen al kontraŭa.

La fianĉo eldrinkis la tutan bieron, formanĝis la kukojn, finlacigis la ĉevalon kaj forpelas la boparencojn:

—Al la diablo, bopatro!

—Al la diablo, bopatrino!

—Al la diablo, bofrato!

Ĉe ĉiu verso li forpuŝas el la rondo knabon aŭ knabinon.

La vilaĝanoj laŭte ridis.

Subite ekaŭdiĝis akra krio. Dekdujara knabeto sangkovrita sin ĵetis en la rondon.

—Savu! Kaŝu min!—li kriis, kaptante la vilaĝanojn je la vestoj.

—Kio estas al ci, Ivaĉjo? Kial ci krias? Kiu cin batis? Ĉu eble opriĉnikoj?

Tuj la du rondoj intermiksiĝis ĉirkaŭ la knabo, kiu pro teruro ne povis elparoli eĉ unu vorton.

—Tie, tie,—fine li diris per tremanta voĉo: post legomĝardenoj mi paŝtis bovidojn... ili alrajdis, komencis trapiki bovidojn, dishaki ilin per sabroj. Dunjo venis, petis ilin,—ili ŝin prenis, Dunjon, kaj min...

Nova kriado ekaŭdiĝis. Virinoj alkuris el apuda strato...

—Malfeliĉo, malfeliĉo!—ili kriis: opriĉnikoj! Forkuru, knabinoj, kaŝu vin en la grenoj! Dunjon kaj Helenjon ili ekkaptis kaj Sergèevno’n ili mortigis...

Samtempe oni ekvidis kvindek rajdantojn kun nudaj sabroj. Plej antaŭe galopis nigrabarba viro, vestita per ruĝa kaftano, kapkovrita per linkfela ĉapo kun orŝtofa supro. Al lia selo estis alligitaj balailo kaj hunda kapo.

—Ho! ho! li kriis: trapiku brutaron, dishaku virojn, kaptu knabinojn, forbrulu la vilaĝon! Sekvu min, kamaradoj! Neniun indulgu!

La vilaĝanoj forkuris ĉiuflanken.

—Bojaro nia kara! ĝempetis tiuj, kiuj staris pli proksime al la princo:—defendu nin, malfeliĉulojn.

Sed la princo jam estis for.

—Kie do estas la bojaro? ekkriis lia antaŭa interparolanto, rigardante ĉirkaŭen.—Li malaperis! Kaj liaj servistoj ankaŭ? Verŝajne, ili forgalopis! Ho, ho, granda malfeliĉo venis, morto por ni ĉiuj!

La viro en ruĝa kaftano haltigis la ĉevalon.

—He, vi, maljunulaĉo! Ĉi tie oni dancis, kie do estas la knabinoj?

La vilaĝano silente kliniĝis.

—Pendigu lin sur betulo!—ordonis la nigraharulo: se li ŝatas silenton, li silentu sur la betulo!

Kelkaj rajdantoj deĉevaliĝis kaj metis la maŝon ĉirkaŭ la kolo de la vilaĝano.

—Sinjoroj, karaj! Ne mortigu min, maljunulon, lasu min, karuloj. Indulgu!

—Ha, vi trovis vian langon, maljunulaĉo? Ne, vi tro malfruis, ne ŝercu alian fojon! Pendigu lin!

La opriĉnikoj ektrenis la vilaĝanon al betulo. En ĉi tiu momento de post la domo eksonis pafado, dek infanteriaj militistoj kun sabroj en la manoj sin ĵetis sur la krimulojn, kaj samtempe la rajdantoj de Serèbrjanij, algalopante de post la angulo de l’ strato, kun laŭtaj krioj atakis la opriĉnikojn. La princaj militistoj estis duone pli malmultenombraj, sed la atako okazis tiel rapide, tiel neatendite, ke ili tuj renversis la opriĉnikojn. La princo mem per tenilo de sabro deĉevaligis ilian estron. Pli frue ol tiu ĉi havis eblecon rekonsciiĝi, la princo desaltis de l’ ĉevalo, ekgenuis sur lian bruston kaj premis lian kolon per la mano.

—Kiu vi estas, kanajlo?—li demandis.

—Kaj vi?—per raŭka voĉo diris la opriĉniko, brilante per okuloj.

La princo alproksimigis pistolan tubfinon al lia frunto.

—Respondu, malbenita hundo, aŭ vi estos pafmortigita.

—Ne al vi mi servas, rabisto,—respondis la nigraharulo, ne perdante kuraĝon:—vin oni pendigos, por ke vi ne tuŝu carajn servistojn!

La ĉano ekkrakis, sed la pafo malsukcesis, kaj la bravulo restis viva.

La princo rigardis ĉirkaŭen. Kelkaj opriĉnikoj kuŝis mortigitaj, kelkaj estis ligataj de liaj servistoj, aliaj forkuris.

—Ligu ankaŭ lin!—li ordonis kaj, rigardante lian bestan sed sentiman vizaĝon, li malgraŭvole miris.

—Bravulo, vera bravulo! li pensis:—domaĝe, ke li estas rabisto!

Dume aliris la princon lia ĉevalservisto Miĥeiĉ.

—Rigardu, kara princo, li diris, montrante faskon da maldikaj, sed fortaj ŝnuroj kun maŝoj sur la ekstremaĵoj:—kiajn ilojn ili kunportas! Estas videble, ke pli ol unu fojon jam ili havis okazon mortigi homojn!

La militistoj alkondukis du ĉevalojn, sur kies seloj sidis alligitaj du viroj. Unu estis maljunulo kun krispaj grizaj haroj kaj longa barbo. Lia kunulo, nigrokula brava viro, ŝajnis esti ĉirkaŭ tridekjara.

—Kiuj estas tiuj ĉi viroj?—demandis la princo. Kial vi ilin alligis al seloj?

—Ne ni tion faris, via bojara moŝto, sed la rabistoj. Ni nur trovis ilin malantaŭ la legomĝardenoj, kie ili estis gardataj.

—Malligu ilin!

—La malligitaj kaptitoj etendadis la rigidiĝintajn membrojn, sed, ne rapidante uzi la ricevitan liberecon, ili restis por ekscii, kia estos la sorto de venkitoj.

—Aŭskultu, kanajloj!—diris la princo al ŝnurligitaj opriĉnikoj. Respondu, kiel vi kuraĝis vin nomi caraj servistoj? Kiu vi estas?

—Ĉu vi perdis la okulojn?—respondis unu el ili.—Ĉu vi ne vidas, kiu ni estas? Ĉiu konas nin, carajn servistojn, opriĉnikojn!

—Malbenitoj!—ekkriis Serèbrjanij: se vi ŝatas la vivon, diru la veron!

—Certe, vi falis el la ĉielo,—ridante diris la nigraharulo, se vi neniam vidis opriĉnikojn! Diablo vin sciu, de kie vi venas, diablo vin prenu!

La obstineco de la rabistoj eksplodigis la princon.

—Nu, bravulo!—li ekkriis: via kuraĝeco al mi plaĉis, kaj mi intencis vin indulgi. Sed se vi tuj ne respondos, kiu vi estas, je Dio,—mi vin pendigos.

La rabisto prenis fieregan aspekton.

—Mi estas Mateo Ĥomjàk! li respondis,—ĉevalservisto de Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij! Kiel opriĉniko mi bone servas al mia mastro kaj al mia caro. La balailo, kiun ni portas ĉe la selo, signifas, ke ni balaas Rusujon, forbalaante la perfidon el la cara lando, kaj la hunda kapo signifas, ke ni mordas malamikojn de l’ caro.—Jen vi scias, kiu mi estas; diru vi ankaŭ, kiel vi vin nomas, kiun nomon mi devas uzi, kiam mi havos la okazon rompi vian kapon?

La princo pardonus al la opriĉniko lian arogantan parolmanieron. Plaĉis al la princo la sentimeco de ĉi tiu viro ĉe la vido de l’ morto. Sed Ĥomjàk kalumniis la caron—tion ne povis toleri Serèbrjanij. Li faris signon al siaj militistoj. Alkutimintaj obei al la bojaro kaj krom tio ekscititaj per aroganteco de l’ rabistoj ili ĵetis maŝojn ĉirkaŭ iliaj koloj kaj estis farontaj la ekzekuton, kiu antaŭnelonge minacis al la malfeliĉa vilaĝano.

Tiam la pli juna el la viroj, kiuj ĵus estis liberigitaj laŭ la ordono de Serèbrjanij, aliris lin.

—Permesu al mi paroli, via princa moŝto!

—Bone, mi aŭdas.

—Via bojara moŝto, vi hodiaŭ faris bonan agon, liberiginte nin el la manoj de ĉi tiuj bestoj,—tial mi nun volas pagi al vi per bona ago. Videble, vi de longe ne estis en Moskvo. Sed ni bone scias, kio fariĝas tie. Kredu al ni, bojaro! Se via vivo havas ankoraŭ valoron por vi, ne pendigu ĉi tiujn diablojn! Forlasu ilin ĉiujn kune kun ilia ĉefdiablo Ĥomjàk. Ne ilin mi kompatas, sed vin, bojaro! Kaj se mi iam ilin renkontos, je Dio, mi nepre ilin pendigos. Sendube, ili trovos perfortan morton, sed ne vi devas ilin sendi al la diablo, sed mi kun miaj kamaradoj!

La princo mirigite rigardis la fremdulon. La nigraj okuloj aspektis firme kaj traige; granda nigra barbo kovris la tutan malsupran parton de l’ vizaĝo; fortaj, ebenaj dentoj estis blindige blankaj. Laŭ la vestoj, li similis urbanon aŭ riĉan vilaĝanon; sed li parolis tiel persiste, tiel sincere, ŝajne, li volis averti la bojaron, ke Serèbrjanij pli atente lin ekrigardis. Kaj li malkovris en liaj trajtoj signojn de eksterordinara saĝeco kaj spriteco kaj en lia rigardo—konstantan kutimon obeigi.

—Kiu vi estas, bravulo?—demandis la princo. Kial vi penas savi la homojn, kiuj vin mem alligis al la selo?

—Jes, via bojara moŝto,—sen via heroaĵo mi nun jam pendus tie! Tamen, ne malŝatu miajn vortojn. Kiam vi venos Moskvon, vi vidos, ke mi estas prava. Ne tion vi tie ekvidos, kio estis antaŭ kvin jaroj!—Se mi povus pendigi ĉiujn opriĉnikojn, mi volonte tion farus! Sed se vi pendigos nur ĉi tiujn, restos ankoraŭ multe da tiuj hundoj en Rusujo! Deko da ili estas forkurintaj, ili baldaŭ jam alvenos Moskvon kaj nepre kulpigos vian bojaran moŝton!

Malklara parolado de l’ nekonata viro malmulte impresis la princon, sed lia kolerego jam pasis. Li pripensis, ke tuja ekzekutado de l’ rabistoj malmulte utilos, dume li povos malkovri la tutan bandon de tiuj strangaj krimuloj, se li komencos juĝan proceson. Li informiĝis, kie estas loĝejo de plej proksima juĝisto, kaj ordonis al sia ĉefa militisto preni taĉmenton kaj akompani tien la kaptitojn,—kaj li mem volis daŭrigi sian vojaĝon Moskvon sola kun Miĥeiĉ.

—Via bojara moŝto! ree komencis la nekonatulo. Sendube, vi povas sendi ĉi tiujn hundojn al juĝisto, sed sciu, ke la juĝisto tuj malligigos ilin. Estus pli bone, se vi mem donus al ili liberecon. Cetere, bonvolu fari laŭ via plaĉo, via bojara moŝto!

Miĥeiĉ silente aŭskultis la interparoladon, gratante sin post la orelo. Kiam la fremdulo ĉesis paroli, Miĥeiĉ aliris la princon kaj profunde salutis lin.

—Via princa moŝto, eble, ĉi tiu viro diras la veron, eble, la juĝisto liberigos la rabistojn. Sed se vi, pro bonkoreco, ne volas ilin pendigi,—pro kio Dio estu malsevera kontraŭ vi,—permesu nun, ke ni, antaŭ ol foririgi ilin, regalu la kanajlojn per kvindek vipbatoj, por ke ili estu pli singardaj kaj ne mortigu la bonajn kristanojn!

Kaj, akceptante la silenton de l’ princo kiel signon de konsento, li tuj ordonis preni la kaptitojn kaj puni ilin, kio rapide kaj akurate estis plenumita, spite la minacoj kaj la furiozeco de Ĥomjàk.

—Plej utila afero!—diris Miĥeiĉ kontentigita, revenante al la princo. Unuflanke, ĉi tio ne estas granda ofendo, sed tamen memorinda afero por ili ĉiuj!

La fremdulo, ŝajne, aprobis la trafan proponon de Miĥeiĉ. Li ridetadis, karesante sian barbon, sed baldaŭ lia vizaĝo ree akceptis la antaŭan esprimon.

—Via bojara moŝto! li diris, se vi nepre volas daŭrigi la vojon kun via ĉevalservisto, permesu, ke mi kun mia kunulo vin akompanu. Ni iras la saman vojon, kaj en kompanio oni pli gaje vojaĝas; ĉio povas okazi: se ni ree devos batali dumvoje, ni kvar havos pli certan sukceson, ol vi du.

Ne ekzistis kaŭzoj, por ke la princo suspektu siajn novajn konatulojn. Li konsentis, kaj post mallonga ripozo ili kvarope ekvojrajdis.

ĈAPITRO II.

La novaj konatuloj.

Dum vojaĝo Miĥeiĉ kelkfoje provis ekscii, kiu estas la nekonatuloj, sed ili ŝerce forflankigis liajn demandojn per diversaj artifikoj.

—Fi! fine diris Miĥeiĉ al si mem.—Strangaj homoj ili estas... kvazaŭ angiloj: oni ilin kaptas je la vosto, kaj tuj ili forglitas inter la fingroj!

Dume vesperiĝis. Miĥeiĉ algalopis al la princo.

—Kara princo!—li diris: ĉu bone ni faris, kunprenante ĉi tiujn virojn kiel akompanantojn? Tro artifikemaj ili estas, nenion oni povas de ili ekscii. Kaj fortegaj viroj ambaŭ, simile al Ĥomjàk! Ĉu ne estas ili ankaŭ rabistoj?

—Nu, bone, se ili eĉ estas rabistoj,—senzorge respondis Serèbrjanij,—ili tamen defendos nin, se eble ni ree renkontos novajn opriĉnikojn.

—Ĉu oni povas esti certa pri tio, kara princo? Korvo al korvo okulojn ne elpikas,—kaj ĉu vi ne aŭdis, kian strangan, tute nekompreneblan lingvon ili ambaŭ parolas? Nenion oni povas kompreni, kvankam ili ŝajne ruse parolas! Estu singarda, bojaro kara: gardatan ŝafon eĉ lupo timas!

La mallumo pligrandiĝis. Miĥeiĉ eksilentis. Serèbrjanij ankaŭ silentis. Estis aŭdeblaj nur ĉevala piedfrapado kaj iufoje raŭka spirblovado.

Ili rajdis tra arbaro. Unu fremdulo komencis kanton, la dua kante akompanis.

Ĉi tiu kantado aŭdata dum nokto, meze de arbaro, strange impresis la princon post ĉiuj aventuroj de l’ tago: malĝoje fariĝis al li! Li ekmemoris pasintan tempon, li ekmemoris pri sia forveturo el Moskvo, antaŭ kvin jaroj, kaj en revoj li ree sin vidis en la sama preĝejo, kie antaŭ la forveturo li aŭskultis la diservon, kie, malgraŭ solena kantado, malgraŭ laŭta murmureto de l’ popolo, li bone distingis delikatan, sed klaran voĉon, kiun ne forigis el lia memoro bruo de l’ glavoj nek tondro de l’ litovaj pafiloj:—"adiaŭ, princo, mi preĝos por vi!"

Dume, la fremduloj kantis kaj kantis, sed la vortoj de iliaj kantoj ne estis konformaj al la pensoj de l’ bojaro. La kanto rakontis pri liberplena vivo en la vastaj stepoj, pri granda riverego Volgo, pri diboĉa vivmaniero de burlakoj[5]. La voĉo jen kuniĝis, jen disiĝis, jen fluis glate, unutone, kvazaŭ larĝa rivero, jen leviĝis kaj falis, kiel ondoj dum ventego, kaj fine, suprenflugante tute alten, tre alten, ŝvebis en aero, kvazaŭ agloj kun disetenditaj flugiloj...

Estas malĝoje kaj samtempe gaje aŭskulti liberan rusan kanton dum trankvila somera nokto, meze de silenta arbaro! En ĝi oni aŭdas jen angoron senfinan, senesperan, jen forton nevenkeblan, jen stampon fatalan de l’ sorto, feran antaŭdestinon, kiu estas unu el la ĉefaj bazoj de nia popola spirito, klarigante multon enigman en la rusa vivo... Sed multon alian ankoraŭ oni aŭdas en nia kanto, tirate kantata dum somera nokto en silenta arbaro!

Akrelaŭta fajfado interrompis la revojn de l’ princo. Du viroj elsaltis el post la arboj kaj ekkaptis lian ĉevalon je la brido. Du aliaj tenis liajn brakojn. Kontraŭbatalo estis neebla.

—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, kiun ankaŭ ĉirkaŭis nekonataj viroj.—Ĉio estas de ili aranĝita, malbenitaj rabistoj!

—Kiu rajdas?—demandis maldelikata voĉo.

—Ŝpinilo de avino!—respondis la pli juna kunvojaĝanto de l’ princo.

—En bastŝuo de l’ avo!—diris la antaŭa voĉo.

—De kie vi venas, samlandanoj?

—Ne skuu la pomarbon! Ne tuŝu fermentilon, ke la pasto estu bona! daŭrigis la kunulo de l’ princo.

La brakoj, tenintaj la bojaron, tuj lasis lin, kaj lia ĉevalo, sentinte liberecon, ree ekspirblovis kaj ekpaŝis inter la arboj.

—Ĉu mi ne estis prava, via bojara moŝto,—diris la fremdulo, galopante apud li, kiam mi diris, ke pli gaje estos vojaĝi kvarope ol duope? Ĝis la muelejo ni vin akompanos kaj tie ni vin adiaŭos. Tie vi povas pasigi la nokton kaj nutri la ĉevalojn. Du verstoj restas nur ĝis la muelejo, kaj de tie Moskvo estas tute proksima.

—Dankon, bravuloj, por via servo! Se ni iam renkontiĝos, mi ne forgesos vin. Dirite do estas: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas!

—Ne, bojaro, ni devas memori pri via helpo! Mi dubas, ke ni nin iam renkontos. Sed se ĝi okazos, sciu, ke rusa homo ne forgesas bonaĵon, kaj ke mi ĉiam estos via fidela servisto!

—Dankon, dankon, bravuloj! Sed diru do viajn nomojn!

—Mi havas multajn nomojn, bojaro,—respondis la pli juna. Nun mi estas nomata Ivano Ringo kaj poste, eble, oni min nomos alie...

Baldaŭ ili alproksimiĝis al muelejo. Malgraŭ la nokto la rado sin turnadis en la akvo. Ringo ekfajfis,—venis muelisto. Lia vizaĝo ne estis videbla en mallumo, sed, laŭ la voĉo, li ŝajnis esti maljuna.

—Karulo mia!—li diris al Ringo: mi tute vin ne atendis hodiaŭ, kaj vi venas kun gastoj! Pli bone estus, se vi ilin akompanus ĝis Moskvo. Mi nun havas nek avenon, nek fojnon, nek vespermanĝon.

Ringo diris ion al la maljunulo en sia nekomprenebla lingvo. La muelisto respondis per same nekompreneblaj vortoj kaj mallaŭte aldonis:

—Mi volonte farus ĉion, sed mi atendas gaston, gaston koleregan, kiun mi tre timas.

—Kaj en apuda ĉambro?

—La ĉambro estas plenplena je sakoj.

—Vi havas ankoraŭ provizejon. Vi tuj devas trovi lokon kaj doni avenon al ĉevaloj kaj vespermanĝon al la bojaro. Mi vin bone konas, min vi ne superruzos!

La muelisto, ĉiam murmurante, kondukis la gastojn en la ĉambron, kie, krom sakoj plenaj je greno kaj faruno, restis ankoraŭ sufiĉe da loko.

Dume li forestis, serĉante kenon[6], Ringo kaj lia kunulo adiaŭis la bojaron.

—Diru do, bravuloj,—demandis Miĥeiĉ: kie ni povas vin trovi, se ni bezonos atestantojn pri hodiaŭa aventuro?

—Demandu la venton,—respondis Ringo,—de kie ĝi venas; demandu fluantan ondon, kie ĝi loĝas! Ni estas kvazaŭ sagoj akrigitaj, trapikantaj la aeron: kien trafos la sago, tie estos ĝia hejmo! Ni ne povas esti atestantoj por via princa moŝto. Sed se vi nin ekbezonos por io alia, venu, maljunulo, al la muelisto: li helpos al vi trovi Ivanon Ringo’n.

—Kiaj sagacaj paroloj!—murmuris Miĥeiĉ al si mem: diablo vin prenu, sagaculoj!

—Via bojara moŝto, aldonis Ringo forirante.—Kredu al mi, vi ne devas rakonti en Moskvo, ke vi havis la intencon pendigi la serviston de Maluta Skuratov kaj ke vi lin ekvipis!

—Ĉiam li diras la samon,—ree murmuris Miĥeiĉ: foririgu la rabiston, ne pendigu la rabiston, eĉ ne rakontu, ke vi volis lin pendigi! Ĉiam la samaj paroloj,—sendube, li mem apartenas al tiaj... Trankviliĝu, amiko,—li aldonis laŭte: nia princa moŝto neniun timas kaj vian Skuratov’n li ankaŭ ne timas, li sole la caron obeas!

La muelisto alportis ekbruligitan kenon kaj enŝovis ĝin en la fendon de l’ trabara muro. Poste li alportis brasikan supon, panon kaj kruĉon da "brago"[7]. Liaj trajtoj esprimis strangan miksaĵon de bonkoreco kaj de ruzeco. Liaj haroj kaj lia barbo estis tute blankaj, liaj okuloj—helgrizaj, la vizaĝon kovris multegaj sulkoj.

Post vespermanĝo la princo kaj Miĥeiĉ preĝis Dion kaj kuŝiĝis sur la sakojn. La muelisto, dezirante al ili bonan nokton, profunde salutis ilin, estingis la kenon kaj foriris.

—Kara princo!—diris Miĥeiĉ, kiam ili restis solaj: ŝajnas al mi, ke ni ne devus ĉi tie pasigi la nokton. Estus pli bone daŭrigi la vojon ĝis al Moskvo!

—Por timigi bonajn kristanojn meze de l’ nokto, sur ĉiu strato desaltante de l’ ĉevaloj kaj malfermante barilojn?

—Jes, kara princo, mi pli volonte malfermus ĉiujn barilojn, ol dormus en la diabla muelejo. Por kio do ĉi tiuj kanajloj venigis nin al muelejo? Dum festo de Ivano la Banisto![8]. Pereu la diabla forto, pereu!

—Ĉu vi sentas vin malbone ĉi tie?

—Ne, kara princo, kial malbone? Bona litaĵo, bona manĝaĵo por ni, aveno por ĉevaloj; nur unu malbono, ke la mastro estas muelisto!

—Nu, do?

—Kial vi demandas?—diris Miĥeiĉ pasie.—Ĉu vi ne scias, ke ĉiu muelisto havas parencojn inter diabloj? Alie li do ne povus fari digon, sen helpo de diablo! Ne, certe ne!

—Mi aŭdis pri tio,—jesis la princo:—sed ne ĉio estas vera, kion oni diras! Krome, ĉu hodiaŭ ni povas elekti: prenu, kion Dio sendas!

Miĥeiĉ silentis momenton, oscedis, silentis ankoraŭ iom da tempo kaj ree demandis jam per dorma voĉo:

—Diru, karulo, kia homo estas Mateo Ĥomjàk, kiun vi elĵetis el la selo?

—Rabisto, kompreneble!

—Vi estas prava. Kaj tiu alia, Ivano Ringo?

—Ankaŭ rabisto, ŝajne.

—Jen kio estas vero! Sed ĉi tiu rabisto estas pli danĝera ankoraŭ, ol Ĥomjàk! Konsentite?

La princo ankoraŭ ne havis la tempon por respondi, kiam Miĥeiĉ jam ronkis. Baldaŭ ekdormis ankaŭ la princo.

ĈAPITRO III.

Sorĉaĵo.

La luno aperis en la ĉielo, steloj hele brilis. Duone ruina muelejo kun bruanta rado estis arĝentumita de lunaj radioj.

Subite eksonis ĉevala piedfrapado, kaj tuj ordonanta voĉo ekkriis apud la muelejo.

—He, sorĉisto!

Ŝajne, la nova alveninto ne kutimis atendi, ĉar, ne ricevinte respondon, li ekkriis ankoraŭ pli laŭte:

—He, sorĉisto! Eliru, aŭ mi vin frakasos!

Aŭdiĝis la voĉo de la muelisto.

—Mallaŭte, pli mallaŭte, kara princo, ni ne estas solaj, mi havas gastojn, vojaĝantojn, mi tuj eliros, mi nur fermos la keston!

—Lasu la keston, diabla karbŝovelilo! ekkriis tiu, kiun la muelisto nomis princo. Vi ja sciis, ke mi venos hodiaŭan nokton! Kial vi kuraĝis doni rifuĝejon al iuj vojaĝantoj? For ilin de ĉi tie!

—Silentu, karulo, pro Dio, ne kriu, vi ĉion malhelpos. Mi jam diris al vi, la afero devas esti farata senbrue, kaj forpeli la vojaĝantojn mi do ne povis. Krom tio, ili tute ne malhelpas, ili dormas nun, se vi nur ilin ne estas vekinta.

—Nu, bone, maljunulaĉo;—sed se vi volas min trompi, pli bone estus, ke vi tute ne ekzistus en la mondo. Mi trovos por vi tian ekzekuton, kiun neniu ankoraŭ iam elpensis!

—Kompaton, karulo! Kion mi devas fari, malfeliĉulo? Mi diros tion, kion mi vidos, sed kio poste okazos,—estas en la manoj de Dio. Sed se via princa moŝto volas min ekzekuti, prefere ni ne komencos la aferon.

—Nu, nu, maljunulaĉo, mi ja ŝercas!

La princo alligis la ĉevalon al arbo. Li estis altkreska kaj ŝajne tre juna. La butonoj de lia kaftano brilis ĉe la luno, oraj penikoj de lia ĉapo pendis ĝis la dorso.

—Nu, karulo,—demandis la muelisto: ĉu vi ellernis la vortojn?

—Jes, mi konas la sorĉvortojn kaj hirundan kapon mi ĉiam portas ĉirkaŭ la kolo.

—Nu, ĉu ĉi tio ankaŭ ne helpas?

—Ne,—respondis la princo malĝoje: nenio helpas! Antaŭnelonge mi ŝin ekvidis en ŝia ĝardeno. Min ekkoninte, ŝi paliĝis, eksaltis kaj forkuris en la domon.

—Via princa moŝto... ne koleru... ne dehakigu mian nekulpan kapon, permesu al mi diri la veron!

—Bone, maljunulo!

—Aŭskultu, via bojara moŝto! Sed—mi timas paroli...

—Parolu!—ripetis la princo, piedfrapante la teron.

—Diru, kara princo, ĉu ŝi ne amas iun alian?

—Kiun alian? Edzon? Maljunan?

—Kaj se ŝi—daŭrigis la muelisto, balbutante: se ŝi amas ne la edzon, sed...

—Ha, arbara koboldo!—ekkriis la princo:—kiel vi kuraĝas eĉ pensi pri tio? Se mi iun suspektus, mi per propra mano elŝirus la korojn de ili ambaŭ!

La muelisto posteniris terurita.

—Sorĉisto!—daŭrigis la princo, kiel eble dolĉigante sian voĉon:—helpu min! Venkis min amo, kvazaŭ malbonega serpento! Ĉion mi provis fari! Tutajn noktojn mi preĝis antaŭ sankta pentraĵo,—mi ne elpreĝis por mi pacon... Mi ĉesis preĝi, mi komencis galoprajdi, vagadi en kamparo de mateno ĝis vespero, pli ol unu bonegan ĉevalon mi mortlacigis rajdante; tamen, neniun pacon mi ricevis! Mi komencis diboĉi tutajn noktojn, mi eldrinkis multe da forta vino,—sed ne dronis mia sopiro en la vino, ne paciĝis mia animo post diboĉtagoj! Tiam mi tute malesperis kaj fariĝis opriĉniko. Mi drinkas ĉe la cara manĝotablo kun Basmanov’j, kun Grjaznij’j kaj t. p. Mi estis pli kruela, ol ili, mi detruadis vilaĝojn kaj antaŭurbojn, mi forkondukis virinojn kaj knabinojn, sed la sangverŝado ne helpis min forigi mian sopiron! Min timas bojaroj, min timas opriĉnikoj, min laŭdas la caro pro mia braveco, min malbenas la bonaj kristanoj! La nomo de l’ princo Afonasjo Vjàzemskij fariĝis same terura, kiel la nomo de Maluta Skuratov. Jen kion faris mia amo, mi estas pereigonta mian animon! Por kio mi bezonas nun mian animon? En la fundo de l’ infero ne povas esti pli malbone, ol ĉi tie. Nu, maljunulo, kial vi rigardas min? Ĉu vi opinias min freneza? Ne, mia kapo ne freneziĝis: ĝi estas forta, same kiel mia korpo. La plej terura turmento estas tiu, kiu ne mortigas!

La muelisto tremadis, aŭskultante la princon. Li konis lian senliman koleron, li timis pro sia vivo.

—Kial vi silentas, maljunulo? Ĉu vi havas neniun sorĉherbon aŭ sorĉradikon por venki ŝin? Diru, rakontu, kiujn sorĉkreskaĵojn vi havas? Nu, nu, sorĉisto!

—Kara princo! kion mi diros al vi? Diversaj herboj estas. Ekzistas, ekzemple, dornohava-herbo[9], oni ĝin ŝirkolektas dum St.-Petra fasto: ĉirkaŭfumu per ĝi sagon,—la sago nepre trafos. Ekzistas tirliĉ-herbo[10], kiu kreskas apud Kievo, sur Nuda monto: kiu ĝin kunportas, neniam meritas caran koleron. Ekzistas ankoraŭ plakùn-herbo[11]: kiu pendigas ĉirkaŭ sia kolo krucon, faritan el la radiko de ĉi tiu kreskaĵo, tiun ĉiuj timas, kvazaŭ fajron!

Vjàzemskij maldolĉe ekridis.

—Mi jam estas sufiĉe timata,—li diris: mi ne bezonas vian plakùn-herbon. Nomu aliajn!

—Ekzistas ankoraŭ Adama-kapo, kiu kreskas apud marĉoj; ĝi helpas al akuŝantinoj kaj ricevigas donacojn. Ekzistas marĉa golubèc[12]: se vi volas ĉasi urson, trinku infuzaĵon el ĉi tiu herbo, kaj la urso vin ne tuŝos. Ekzistas rabarbo: kiam ĝi estas elŝirata el tero, ĝi ĝemas kaj ploregas kiel homo: se oni ĝin kunhavas, oni ne dronas!

—Ĉu ne ekzistas aliaj herboj?

—Ne, ekzistas ankoraŭ kelkaj, ekzemple, filiko: havante ĝian floron, oni nepre trovos kaŝitan trezoron. Ankoraŭ unu: "Ivano kaj Mario"[13]. Kiu scias ĝin uzi, ĉiam havas sukceson en veta ĉevalkurado, eĉ rajdante sur plej malbona ĉevalaĉo.

—Kaj ĉu ne ekzistas herbo, kiu povus igi junan virinon ekami viron malamatan?

La muelisto ŝanceliĝis.

—Mi ne scias, karulo, ĉu estas tia herbo, ĉu ne,—vere, mi ne scias, je Dio, ne!

—Aŭ donu herbon, kiu igos la viron forgesi sian adoratinon!

—Ne, princo, tian herbon mi ankaŭ ne havas. Sed mi havas razrìv-herbon[14]: kiam per ĝi oni ektuŝas seruron aŭ feran ŝlositan pordon, la pordo tuj malfermiĝas.

—For kun viaj malbenitaj herboj!—kolere ekkriis Vjàzemskij kaj fiksis sian severegan rigardon sur la mueliston.

Ĉi tiu mallevis la okulojn kaj silentis.

—Maljunulo!—subite ekkriis Vjàzemskij, kaptante lin je la kolumo:—donu ŝin al mi! Ĉu vi aŭdas? Donu ŝin, donu al mi, sorĉisto! Tuj donu!

Kaj li per ambaŭ manoj forte skuadis la malfeliĉan mueliston. La muelisto decidis, ke estas alveninta lia lasta horo.

Subite Vjàzemskij lasis la maljunulon kaj falis teren antaŭ li.

—Kompatu min!—li ploregis: helpu al mi! Mi donos al vi riĉaĵon, mi fariĝos via servutulo! Kompatu min, maljunulo!

La muelisto ektimis ankoraŭ pli multe.

—Via princa moŝto! Kion vi faras? Rekonsciiĝu! Kun vi estas mi, Davìdoviĉ, muelisto! Rekonsciiĝu, via bojara moŝto!

—Ne, ne, mi kuŝos antaŭ vi, ĝis kiam vi min helpos.

—Via princa moŝto, kara princo!—per tremanta voĉo petis la muelisto: ni devas rapidi. La tempo pasas senutile! Oni devas komenci. Leviĝu! Pli bone ĝi estas en mallumo... Ni povas ĉion kaŝi kaj malkonfesi: mi vin ne konas, vi min ne konas. Ĉu ne vere? Nu, rapidu, ni tuj komencu!

La princo leviĝis.

—Komencu!—li diris: mi estas preta.

Ili ambaŭ eksilentis. Ĉio ĉirkaŭe estis senbrua. Nur la rado, lumigita de lunradioj, bruege turniĝis, kiel antaŭe. Malproksime en la marĉoj kriis krekso[15]. Strigo ĝemis de tempo al tempo en densa arbaro.

La maljunulo kaj la princo proksimiĝis al la muelejo.

—Rigardu sub la radon, via princa moŝto, kaj mi komencos sorĉadon!

La maljunulo kuŝiĝis teren kaj, ankoraŭ spiregante pro teruro, ekmurmuretis iujn vortojn. La princo atente rigardis la akvon sub la rado. Pasis kelkaj minutoj.

—Kion vi vidas, via princa moŝto?

—Mi vidas, kvazaŭ oni ŝutas perlojn, kvazaŭ oni briligas orajn monerojn...

—Riĉega vi estos, via princa moŝto, plej riĉega viro en Rusujo.

Ekĝemis Vjàzemskij.

—Rigardu ankoraŭ, princo! Kion vi vidas?

—Mi vidas sabrojn interkruciĝantajn kaj ree la orajn monerojn...

—Vi havos sukceson en milito, via bojara moŝto, vi havos sukceson en via servado al la caro. Nu, rigardu ankoraŭ, diru, kion nun vi vidas?

—Nun fariĝis mallumo, la akvo malklariĝis. Jen la akvo ruĝiĝas, kvazaŭ sango. Kion signifas ĉi tio?

La maljunulo ne respondis.

—Kion signifas, he, maljunulo?

—Sufiĉe, sufiĉe, via princa moŝto. Ne decas rigardi tro longan tempon, ni iru!

—Jen tiriĝas kvazaŭ purpuraj fadenoj, kvazaŭ tendenoj sangkovritaj; jen oni malfermas kaj fermas grandan feran prenilon, jen...

—Ni iru, ni iru, via princa moŝto! Sufiĉe!

—Atendu,—diris Vjàzemskij, forpuŝante la mueliston: jen mi vidas segilegon kun granda dentaro: ĝi malrapide moviĝas kaj el sube sango ŝprucas...

La muelisto volis perforte fortiri la princon.

—Atendu, maljunulo, mi svenas, doloras ĉiuj miaj membroj... Doloras...

La princo mem saltis malantaŭen. Li ŝajne komprenis la viditaĵon...

Longe ambaŭ silentis. Fine Vjàzemskij diris:

—Kiel estas eble ekscii, ĉu ŝi amas iun?

—Via bojara moŝto, ĉu vi ne havas iun ŝian aĵon?

—Jen kion mi trovis ĉe ŝia ĝardenpordo!

La princo montris helbluan rubandon.

—Ĵetu ĝin sub la radon!

La princo obeis.

La muelisto donis al la princo argilan boteleton, kiun li estis portanta sur la brusto, sub la vesto.

—Trinku!—li diris.

La princo trinkis. Li eksentis kapturniĝon, al li mallumiĝis antaŭ la okuloj.

—Rigardu, rigardu nun, kion vi vidas?

—Ŝin mi vidas, maljunulo, ŝin...

—Ĉu ŝi estas sola?

—Ne, ne sola! Ili estas duope: ŝi kaj blonda junulo en karmezina kaftano, la vizaĝon mi ne vidas. Atendu! Jen ili kuniĝas... Ĉiam pli kaj pli proksime... Malbeno! Ili kisas unu la alian! Malbeno! Estu malbenita, sorĉisto, malbenita...

La princo ĵetis al la muelisto plenmanon da moneroj, deŝiris de la arbo la bridon de sia ĉevalo, kaj en la arbaro ekaŭdiĝis laŭta ĉevala piedfrapado, kiu iom post iom ĉesis... Nur la rado kun antaŭa bruego turniĝadis en la nokta silento.

ĈAPITRO IV.

Bojaro Morozov kaj lia edzino.

Se la leganto povus esti transportita en epokon antaŭ 300 jaroj kaj de l’ supro de sonorilejo ekrigardus la tiaman Moskvon, li trovus malmulte da simileco kun la nuna ĉefurbo.

La bordoj de l’ riveroj Moskvo, Jaŭzo kaj Neglinko estis kovritaj de aro da lignaj dometoj kun lignaj kaj eĉ pajlaj tegmentoj, plejparte nigraj pro tempo. Inter ĉi tiuj nigraj tegmentoj akre konturiĝis blankaj kaj ruĝaj muroj de Kremlo, Kitàj-urbo kaj aliaj fortikaĵoj, konstruitaj dum la lastaj jarcentoj. Multaj preĝejoj kaj sonorilejoj levis al ĉielo siajn orumitajn kupolojn. Kvazaŭ grandegaj verdaj kaj flavaj makuloj, vidiĝis inter la domoj densaj arbaretoj kaj grenkampoj. Trans Moskvo-rivero kondukis ŝanceliĝaj pontoj, tre malaltaj, kiuj tremadis kaj estis kovrataj de akvo, kiam ĉevaloj aŭ rajdantoj ilin transpasis. Sur Jaŭzo kaj sur Neglinko turniĝadis dekoj da muelejaj radoj, starantaj unu preskaŭ apud la alia. Ĉi tiuj arbaretoj, grenkampoj kaj muelejoj meze de la urbo faris tiaman Moskvon tre pentrinda. Plej gajigan aspekton prezentis la monaĥejoj, kiuj kun siaj blankaj muroj kaj multaj oraj kaj multkoloraj kupoloj ŝajnis esti apartaj urboj. Super la tuta labirinto de preĝejoj, de domoj, de arbaretoj kaj de monaĥejoj fiere suprenleviĝis la preĝejoj de Kremlo kaj la antaŭ nelonge konstruita preĝejo je honoro do Propeto de Sankta Virgulino, komencita de l’ caro Ivano antaŭ kelkaj jaroj, kiel memoraĵo pri almilito de Kazanjo kaj nuntempe konata sub la nomo de preĝejo de Bazilo la Sankta. Multe ĝojis la moskvanoj, kiam fine estis forprenita la alta trabaro, ŝirminta ĉi tiun preĝejon, kaj kiam ĝi fine sin prezentis al ĉiuj okuloj en sia tuta iom stranga beleco, brilante per oro kaj multkoloraj ornamaĵoj! Dum longe ankoraŭ la popolo laŭdegis la lertan arĥitekturiston, dankis Dion kaj gloris la caron, kiu donis al la popolo vidindaĵon ĝis nun ne viditan. Belaj estis ankaŭ aliaj moskvaj preĝejoj. La moskvanoj malavare donacis monon kaj laboron por ornami la domojn de Dio. Ĉie oni vidis multekostan koloritaĵon, oron kaj grandajn sanktajn pentraĵojn sur la ekstera supraĵo de l’ preĝejoj. La rusoj, volonte ornamante siajn preĝejojn, tute malzorgis siajn proprajn dometojn: ĉiuj domoj estis konstruitaj firme sed simple, el pinaj aŭ kverkaj traboj, eĉ ne kovritaj de rabotitaj tabuloj, laŭ antikva rusa proverbo: domon ornamas ne tukoj, sed kukoj!

Nur la domo de bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov sur la bordo de Moskvo-rivero distingiĝis per neordinara beleco. La kverkaj traboj estis bele-rektaj kaj egale-rondaj; la domo havis tri etaĝojn, krom subtegmenta ĉambreto. Larĝa tegmento, bele ĉizita, kovris eĉ la peronon kaj sin apogis sur dikaj ornamitaj kolonoj. La fenestraj kovriloj estis bele pentritaj, montrante florojn kaj birdojn, kaj en la fenestroj oni vidis ne malklaran bovan vezikon, kiel ordinare, sed puran travideblan glimon. Sur la vasta korto troviĝis mastrumaj konstruaĵoj, provizejoj, fojnejoj, kolombejoj kaj somera dormoĉambro de l’ bojaro. Al la domo aliĝis de unu flanko hejma masonita preĝejo, de alia—vasta ĝardeno, ĉirkaŭita de kverkligna palisaro, apud kiu staris alta, bele pentrita kaj ornamita balancilo. Unuvorte la domo estis perfekte konstruita. Kaj la homoj, tie loĝintaj, ne estis ne indaj por tia domo!

La bojaro Druĵino, kvankam maljuna, estis ankoraŭ forta kaj sana kaj antaŭ nelonge li edziĝis kun plej rimarkinda moskva belulino. Ĉiuj miris, ke la dudekjara Heleno Dmìtrievna, filino de okòlniĉij[16] Pleŝĉeef-Oĉin, mortigita dum Kazanja militiro, konsentis fariĝi edzino de ĉi tiu severa maljunulo. Ne tian fianĉon deziris por ŝi moskvaj svatistinoj! Sed Heleno havis jam poredziĝan aĝon, estis orfino, kaj ŝia beleco, ĉe malĉastaj moroj de novaj caraj favoratuloj, povis pli ofte malutili al ŝi, ol doni feliĉon. Morozov, kiel edzo, fariĝis ankaŭ ŝia protektanto, kaj en Moskvo ĉiu bone sciis, ke malpermesite estas ofendi la fraŭlinon, kiun protektas bojaro Morozov.

Multaj caraj favoratoj aspiris la amon de fraŭlino Heleno, plejmulte la princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Multekostajn donacojn li sendis al ŝi, en preĝejoj li ĉiam serĉis la okazon stari proksime de ŝi, kelkfoje li pretergalopis, por plaĉi al ŝi, sur furioza ĉevalo kaj dum pugnobatalo[17] li montris grandegan kuraĝon. Sed ne havis sukceson la princo Vjàzemskij! La svatistinoj redonis al li liajn donacojn, kaj Heleno, renkontante lin, deturnadis sin. Kia estis la kaŭzo? Ĉu ne plaĉis al ŝi Afonasjo Ivànoviĉ aŭ eble ŝi jam amis iun alian, sed spite ĉiuj penadoj de l’ princo Vjàzemskij lia amindumado ne estis akceptata. Fine li ekkoleris kaj decidiĝis sciigi la caron pri sia malsukceso kaj peti lin pri helpo. La caro promesis sendi siaparte svatistinojn al Heleno. Eksciinte ĉi tion, Heleno ekploregis. Ŝi kun sia nutristino iris preĝejon, ekgenuis antaŭ sankta pentraĵo de Dipatrino, ploregis kaj preĝis. La preĝejo estis malplena; sed kiam Heleno ekstaris kaj rigardis posten, ŝi ekvidis bojaron Morozov, vestitan per nebutonumita orŝtofa terliko[18], sub kiu oni vidis verdan veluran kaftanon.

—Pro kio vi ploras, Heleno? demandis la bojaro. Heleno ekĝojis, rekoninte lin. Li estis iam amiko do ŝiaj gepatroj kaj post ilia morto li iufoje vizitis ŝin kaj estis kvazaŭ ŝia parenco. Heleno respektis lin kiel patron kaj konfidadis al li siajn pensojn: nur unu sekreton ŝi malkonfesis al li por sia malfeliĉo, por lia pereo!

Kaj nun ree, respondante al la bojaro, ŝi ne malkovris al li sian sekreton. Ŝi nur rakontis, ke ŝin plorigas la sciigo pri la intenco de la caro edzinigi ŝin kun princo Vjàzemskij.

—Heleno! diris Morozov: ĉu vere, vi ne amas la princon Vjàzemskij? Pripensu bonege! Mi scias, ke ĝis nun vi ankoraŭ lin ne amas, sed kredeble vi neniun ankoraŭ amas, kaj ĝis tiam fraŭlina koro similas je mola vakso; poste vi alkutimiĝos kaj ekamos lin!

—Neniam! pasie respondis Heleno: neniam mi lin ekamos. Prefere mi mortos!

La bojaro silentis kaj rigardis la kompatindulinon.

—Heleno! li diris post pripenso: ekzistas rimedo por vin helpi. Aŭskultu! Mi estas maljuna kaj grizhara, sed mi vin amas kiel mian propran filinon. Diru, Heleno, ĉu vi konsentus edziniĝi kun mi, maljunulo?

—Ho jes, bojaro, mi konsentas! ekkriis Heleno ĝojigite kaj falis teren antaŭ Morozov.

Neatendita konsento kortuŝis la bojaron; en sia feliĉo li ne divenis, malfeliĉulo, ke la ĝojo de Heleno estis ĝojo de iu, kiu dronante alkroĉiĝas al prunelo.

Karese li levis Helenon kaj kisis ŝian frunton.

—Infano!—li diris,—ĵuru al mi antaŭ ĉi tiu krucifikso, ke vi ne senhonorigos mian grizan kapon!

—Mi ĵuras, mi ĵuras!—murmuretis Heleno.

La bojaro tuj venigis la pastron, la ceremonio de fianĉiĝo estis plenumita, kaj ĉe la alveno de caraj svatistinoj Heleno jam estis fianĉino de Morozov.

Ne pro amo Heleno edziniĝis kun Druĵino Andrèeviĉ! Sed ĉar ŝi estis ĵurinta al li, ke ŝi restos fidela, ŝi firme decidiĝis plenumi sian ĵuron, ne peki kontraŭ sia edzo per vortoj, nek eĉ per pensoj.

Kial do ne ami la bojaron Druĵino? Vere, la bojaro ne estis juna, sed Dio donis al li sanon kaj fortojn, gloron militistan kaj firman karakteron; krom tio li estis riĉa, posedis multajn vilaĝojn, multajn bienojn trans Moskvo-rivero kaj multajn provizejojn superplenajn je oro, orŝtofo kaj multekostaj feloj. Nur unu mankis al Druĵino: li ne havis caran favoron. Eksciinte, ke malfruiĝis liaj svatistinoj, la caro Ivano ekkoleris kontraŭ la bojaro, ekdeziris puni lin, invitis lin al sia manĝotablo kaj sidigis lin ne nur pli malsupren ol Vjàzemskij’n, sed eĉ pli malsupren ol Borìs Fèodoroviĉ Godunòv’n, kiu tiam ankoraŭ ne estis multe honorata kaj havis neniun rangon[19].

Ne ektoleris la bojaro tian malhonoron, fortabliĝis: ne konvenas al Morozov esti pli malsupre ol Godunòv! Tiam ankoraŭ pli multe ekkoleris la caro kaj promesis al Godunòv la kapon de Morozov[20]. La bojaro estis devigata peti pardonon de sia malamiko, sed anstataŭ tio li insultis Godunòv’n, nominte lin "hundido".

Tiam la caro eksentis grandan koleregon kontraŭ Morozov, malpermesis al li sin montri en la palaco kaj ordonis, ke li ne tondigu siajn grizajn harojn, ĝis kiam la caro deprenos de li sian malfavoron. Kaj la bojaro ne sin montris plu inter la korteganoj. De tiam li ĉiam surhavis modestan vestaron, ne kombis la barbon, kaj lian larĝan frunton kovris longaj grizaj haroj. Malfeliĉa li estis, ne vidante tiel longe sian caron, sed tamen li ne senhonorigis sian genton, li ne sidiĝis pli malsupre ol Godunòv!

La domo de Morozov estis riĉega. La servistoj timis kaj amis la mastron. Ĉiun alvenantan li akceptis gastame. Konatoj kaj nekonatoj ĝuadis lian afablecon: al ĉiuj li disdonadis bonkorajn vortojn, riĉajn vestojn kaj saĝajn konsilojn. Sed plej multe li karesis, plej multe superŝutis per donacoj sian junan edzinon Heleno’n, kaj la edzino ŝajne sincere amis lin; ĉiumatene kaj ĉiuvespere ŝi longtempe preĝis surgenue en sia preĝeja ĉambro, fervore preĝis por lia sano kaj feliĉo.

Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke meze de afabla interparolado kun la edzo, meze de fervora preĝado antaŭ la sanktaj pentraĵoj subite kaj nevole ŝia imago prezentis al ŝi figuron de la juna heroo, algalopanta kun levita ŝestopro[21] kaj pelanta antaŭ si disordigitajn litovajn regimentojn? Ĉu estis ŝi kulpa pri tio, ke la sama figuro persekutis ŝin ĉie, hejme kaj en preĝejo, tage kaj nokte, ŝin riproĉante: "Heleno! Vi rompis vian vorton, vi ne ĝisatendis mian revenon, vi trompis min!"

La 24-an de junio de la jaro 1565-a, en la tago de Ivano la Banisto, ĉiuj sonoriloj en Moskvo de l’ mateno komencis sonori kaj ne ĉesis dum la tuta tago. La preĝejoj estis plenplenaj. Post la meso la popolo plenigis la stratojn. Junuloj kaj maljunuloj, riĉaj kaj malriĉaj, ĉiuj alportadis hejmen verdajn branĉojn, florojn, freŝajn betuletojn, ornamitajn per rubandoj. Ĉio estis gaja, vivoplena, multkolora.

Sed tagmeze la stratoj senhomiĝis: iom post iom la popolo disiĝis, kaj baldaŭ oni ne povus en Moskvo renkonti eĉ unu homon en la stratoj. Ekregis morta silento. La bonaj kristanoj dormis en siaj ĉambroj, kaj neniun oni povus trovi, kiu kolerigus Dion, promenante en la stratoj, ĉar Dia ordono estas, ke homo same kiel besto ripozu dum tagmezo, kaj estas do peko malobei Dion, se ne urĝas iu afero. Tiel ĉiuj dormis, Moskvo aspektis kiel neloĝata urbo. Nur en Bàlĉugo[22], en ĵus konstruita drinkejo, aŭdiĝis krioj kaj kantoj. Tie, malgraŭ tagmezo, diboĉfestenis militistoj, preskaŭ ĉiuj junaj, riĉe vestitaj. Ili sidis ne nur en la drinkejo, sed ankaŭ ekstere, sur la korto, en la strato. Ĉiuj estis ebriaj; iu junulo, kuŝante tere, verŝis pokalon da vino sur sian veston, alia per raŭka voĉo penadis kunkanti, sed eligis nur malklarajn, nekompreneblajn sonojn. Selitaj ĉevaloj staris ĉe la pordego. Al ĉiu selo estis alligita balailo kaj hunda kapo.

Samtempe du rajdantoj ekaperis sur la strato. Unu el ili, kiu surhavis karmezinan kaftanon kun oraj penikoj kaj blankan orŝtofan ĉapon, el sub kiu falis ondantaj densaj blondaj bukloj, sin turnis al sia kunvojaĝanto:

—Ĉu vi vidas la drinkulojn, Miĥeiĉ?

—Jes, bojaro kara, mi vidas. Ha, kiel ili bruegas!

—Sed atentu iliajn selojn!

—Jes, jes, bojaro: balailojn kaj hundajn kapojn ili kunportas, simile al tiu rabisto Ĥomjàk. Do ili efektive estas caraj viroj. Kion ni faris, bojaro? Kaj nun?

Serèbrjanij sulkigis la brovojn.

—Iru, demandu ilin, kie loĝas bojaro Morozov?

—He, bonuloj, honestuloj! ekkriis Miĥeiĉ, algalopante la aron: kie loĝas lia bojara moŝto Druĵino Andrèeviĉ Morozov?

—Por kio scii, kie loĝas ĉi tiu hundo?

—Mia bojaro princo Serèbrjanij havas leteron al Morozov de vojevodo princo Pronskij el la granda regimento.

—Donu la leteron!

—Ne eble, ne eble! Ĉu vi freneziĝis? Kial mi donos al vi la princan leteron?

—Donu la leteron, maljunulaĉo, tuj donu! Ni rigardu, ĉu tiu ĉi Morozov ne elpensis perfidon, ĉu li ne intencas pereigi la caron!

—Kanajloj!—ekkriis Miĥeiĉ, forgesante ĝisnunan singardemon: ĉu mia mastro povas esti perfidulo aŭ interrilati kun perfiduloj?

—Ha, vi volas insulti? For de ĉevalo! Kamaradoj, ni vipu lin!

En la sama momento Serèbrjanij algalopis.

—Haltu!—li ordonis per tiel severega voĉo, ke ili obeis malgraŭvole.

—Se iu el vi,—daŭrigis la princo: se iu ektuŝos ĉi tiun viron eĉ per fingro, mi dishakos la kapon al li, kaj vi ĉiuj respondos pro tio antaŭ la caro!

La opriĉnikoj konfuziĝis. Sed novaj iliaj kunuloj aliris el apudaj stratoj kaj ĉirkaŭis la princon. Arogantaj paroloj aŭdiĝis; kelkaj opriĉnikoj jam elingigis la sabrojn, kaj granda malfeliĉo trafus la princon, se en la sama momento tute proksime ne eksonus voĉo, kantanta psalmon, voĉo, kiu haltigis la opriĉnikojn iom mirakle. Ĉiuj ekrigardis al la direkto, de kie estis aŭdata la voĉo. Laŭlonge de la strato iris viro ĉirkaŭ kvardekjara, vestita nur per tola ĉemizo. Sur lia brusto tintadis feraj krucoj kaj ĉenoj, en la manoj li tenis lignan rozarion. Lia pala vizaĝo, kun maldensa barbo, esprimis eksterordinaran bonkorecon, sur la lipoj vagis rideto, sed la okuloj havis malhelan kaj distritan rigardon.

Ekvidinte Serèbrjanij’n, li interrompis la kanton, rapidege aliris lin kaj ekrigardis lin rekte en la vizaĝon.

—Vi ĉi tie?—li demandis, kvazaŭ mirante: por kio vi estas ĉi tie, inter ili?..

Kaj, ne atendante respondon, li rekomencis la psalmon:

"Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj!.."

La opriĉnikoj deflankiĝis kun respekto, sed la viro, ne atentante ilin, daŭre rigardis la princon.

—Nikĉjo, Nikĉjo,—li diris, skuante la kapon: kien vi venis?

Serèbrjanij, kiu vidis la viron por la unua fojo, ekmiregis, ke li konas lian nomon.

—Ĉu vi min konas?—li demandis.

La frenezulo ekridis.

—Vi estas mia frato!—li respondis: mi tuj vin ekkonis. Vi estas same freneza, kiel mi... Kaj ne pli saĝa, alie vi ne venus ĉi tien. Vian tutan koron mi bone vidas. Pura ĝi estas, nenion ol puran veron ĝi enhavas,—ni ambaŭ estas frenezuloj. Kaj tiuj homoj,—li daŭrigis, montrante la opriĉnikojn,—tiuj homoj estas por ni fremduloj. Fi!..

—Bazĉjo,—demandis unu el la opriĉnikoj: kion vi bezonas? Eble monon?

—Ne, ne, ne,—respondis la frenezulo: de vi mi nenion prenos. Bazĉjo nenion prenos de vi, sed vi donu al Nikĉjo, pri kio li petas.

—Homo Dia,—rediris Serèbrjanij: mi deziras ekscii, kie loĝas bojaro Morozov?

—Druĵino? Nia Druĵino? Piulo! Sed fierega... tiom fierega! Li ne ŝatas klini sian kapon... Tamen baldaŭ li devos klini, kaj ĝi plu ne releviĝos...

—Kie li loĝas, Bazĉjo?—bonkore ripetis Serèbrjanij sian demandon.

—Mi ne diros,—respondis la frenezulo, kvazaŭ kolera: aliaj diru! Mi ne volas vin sendi por fari nebonan agon!

Kaj li tuj foriris, kantante sian psalmon.

Ne penante kompreni la strangajn parolojn, Serèbrjanij ree sin turnis al la opriĉnikoj.

—Nu, li demandis: ĉu vi fine diros al mi, kie mi trovos la domon de Morozov?

—Iru ĉiam rekten,—malafable respondis unu el ili: jen tie turnu maldekstren, kaj vi trafos en la neston de l’ maljuna korvo!

Dume la princo pli kaj pli malproksimiĝis, la opriĉnikoj, kiujn la apero de l’ frenezulo silentigis, ree ekbruegis.

—He, he! ekkriis unu: salutu niaflanke Morozov’n kaj diru, ke li sin preparu por esti pendigita: tro longe li vivas!

—Kaj ankaŭ por vi mem preparu la ŝnuron!—aldonis alia.

Sed la princo tute ne atentis iliajn parolojn.

—Kion volis diri la frenezulo? li meditadis, rajdante kun mallevita kapo.—Kial li ne volis montri al mi la domon de Morozov, aldoninte, ke li ne volas min sendi por fari nebonan agon?

Voje la princo kaj Miĥeiĉ renkontis ankoraŭ multe da opriĉnikoj. Kelkaj jam estis ebriaj, aliaj nur iris drinkejon. Ili ĉiuj aspektis arogante, kaj kelkaj el ili permesis al si tiajn maldelikatajn parolojn koncerne la preterrajdantoj, ke videble estis, ke ili jam alkutimiĝis al senpuneco.

ĈAPITRO V.

Renkontiĝo.

Rajdante sur la bordo de Moskvo-rivero, oni bone povis vidi la tutan ĝardenon de Morozov.

Florantaj tilioj ĉirkaŭis la klarakvan lageton, kiu liveradis abundan manĝaĵon al la bojaro dum fasttagoj. Malantaŭ la lageto kreskis verdaj pom-, ĉeriz- kaj prunarboj. Mallarĝaj vojetoj zigzage iris tra nefalĉita herbo. Varmega estis la tago. Orflugilaj skaraboj rondflugis super bonodorantaj floroj de ruĝaj nekulturitaj rozoj; abeloj zumis en foliaro de tilioj; griloj ĉirpis en densa herbaĵo; el super la ruĝaj ribarbetoj estis vidataj larĝaj kapoj de grandaj sunfloroj, kiuj ŝajnis ĝui la tagmezan sunon.

Bojaro Morozov jam de unu horo ripozis en sia dormoĉambro. Heleno kun siaj servistinoj sidis sub la tilioj sur herba benko, apud palisaro. Ŝi surhavis helbluan veluran ljetnikon[23] kun rubenaj butonoj. Larĝaj muslinaj manikoj, delikate falditaj, estis ĉirkaŭligitaj super la kubutoj per perlaj ĉirkaŭmanoj. Perlaj orelringoj malsuprenpendis ĝis la ŝultroj; la kapon kovris kokoŝniko[24], ankaŭ ornamita per perloj; sur la piedoj ŝi havis marokenajn ŝuetojn orbroditajn.

Heleno ŝajnis esti gaja. Ŝi ridis kaj ŝercis kun knabinoj.

—Via bojarina moŝto,—diris unu el ili: provu ankoraŭ unu fojon ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, ili estas plej belaj.

—Sufiĉe, sufiĉe, knabinoj—respondis Heleno per afabla voĉo.—Jam de pli ol unu horo vi ĉiam min ornamas; sufiĉas por hodiaŭ!

—Surmetu nur ĉi tiun ĉirkaŭkolon! Tiam vi estos vera sankta pentraĵo, ore enkadrigita!

—Ĉesu, Pranjo, granda peko estas tiel paroli!

—Nu, bone, se vi ne volas vin ornami, via bojarina moŝto, ni ludu ŝtonetojn aŭ eble gorjelki![25] Aŭ ĉu vi ne volas nutri fiŝojn en lageto aŭ balanciĝi sur balancilo? Eble vi deziras, ke ni kantu ion?

—Kantu, karulino, kantu por mi, Pranjo, tiun kanton, kiun vi kantis antaŭnelonge, ŝirkolektante berojn!

—Ne, via bojarina moŝto, ne ĝojiga estas tiu kanto. Ĝi ne taŭgas por festtago!

—Sed mi deziras nepre ĝin aŭdi, kantu do, Pranjo, mia karulino!

—Bone, bone, via bojarina moŝto: mi ĝin volonte kantos, se vi tion nepre deziras; sed ne mi estos kulpa, se vi poste malĝojiĝos! Nu, kamaradinoj, kunkantu!

La knabinoj sidiĝis ronde, kaj Pranjo per plenda voĉo ekkantis:

Ho, ve, ve, se vintre ne estus malvarmege,
Estus ankaŭ vintre florantaj la floretoj!
Ho, ve, ve, se nuntempe ne havus mi ĉagrenon,
Estus ankaŭ nun mi gaja kaj senzorga,
Mi nun ne ploregus, sidante ĉe fenestro,
Vane rigardante kamparon kaj herbejon...

Kiam mi trapaŝis hejman pordon,
Zorge mi sublevis la vestaron,
Por ke mia pelto zibelfela
Per butonoj helaj ne ekbruu:
Min ne devas vidi do bopatro mia,
Min ne devas aŭdi edzo, lia fil’!

Pranjo ekrigardis la bojarinon: du larmoj ruliĝis el la okuloj de Heleno.

—Malsaĝulino mi estas! ekkriis Pranjo: kion mi faris? Obeis mi al la bojarino por mia malfeliĉo! Ĉu bone estas kantigi tiajn kantojn, kara nia bojarino?

—Ne bone estas koni kaj kanti tiajn kantojn!—aldonis Dunjo, knabino kun gajaj, vivecaj, nigraj okuloj.—Jen, aŭskultu, kian kanton mi tuj ekkantos. Mi ĵuras, ke mi ĝojigos ŝian bojarinan moŝton!

Kaj Dunjo tuj eksaltis, apogis unu brakon al la kokso, la alian levis supren, kliniĝis iom flanken kaj lerte kaj gracie dancante ŝi ekkantis:

"Panteleo Kuzmìĉ nun ornamas sin
Kaj promenas li en belega kort’.
Mustelpelton li havas ĝis la ter’,
Per zibela ĉap’ li kapkovris sin.
Ĉiam estas al li Dipatrina favor’,
Bela, bela estas fianĉino ĉe li.
La bojaroj ĉiuj admiradas lin,
Same kiel la bojarinoj;
La bojaroj diras: "kiu estas li?"
Bojarinoj diras: "kies fianĉo li?"
Fianĉino diras: "mia kara kor’!"

Finis Dunjo kaj ekridis. Sed Heleno ankoraŭ pli malĝojiĝis. Ŝi longe detenis la larmojn, sed subite ŝi kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj kaj eksplodis per ploregoj.

—Jen kion kaŭzis nia kantado!—ekkriis Pranjo: kion fari nun? Se Druĵino Andrèeviĉ ekvidos la postplorajn okulojn de l’ bojarino, li ekkoleros, ke ni ne sukcesis ŝin amuzi!

—Miaj karaj kamaradinoj!—subite ekkriis Heleno, ĉirkaŭprenante Pranjon: ni ploru kune! Ne malhelpu min!

—Kio estas al vi, kara bojarino? Kial vi tiel malĝojas?

—Ne tuj ĝi fariĝis, karulinoj! De mateno mi sentas min malgaje. Kiam komenciĝis sonorado en preĝejoj, kiam mi ekvidis el la fenestro arojn da viroj kaj virinoj, gaje rapidantajn al preĝejo, tuj mi eksentis tian grandan malĝojon... Kaj ĝis nun doloras mia koro! Krome, la tago estas tiel hela, sunbrila, kaj vi komencis min ornami... Rapide demetu de mi ĉiujn ĉi tiujn ĉirkaŭmanojn, rapide, karulinoj, demetu mian kokoŝnikon, plektu mian harligon laŭ knabina kutimo!

—Ne, ne! estas peko ĉi tion fari, via bojarina moŝto! Ĉu estas permesite plekti viajn harojn laŭ nia knabina kutimo? Dio nin gardu! Druĵino Andrèeviĉ povus ekscii...

—Ne, karulinoj, kiel li ekscios? Poste mi ree surmetos la kokoŝnikon!

—Ne, ni tion ne faros, ni ne volas peki, via bojarina moŝto, eĉ se vi koleros!

—Ĉu estas peko,—meditis Heleno, eĉ rememorigi al si pasintan tempon?—Nu, bone,—ŝi diris al la knabinoj: mi ne demetos la kokoŝnikon, sed permesu, Pranjo, ke mi plektu vian harligon same, kiel antaŭnelonge estis plektata la mia!

Pranjo, ruĝa pro plezuro, ekgenuis antaŭ la bojarino. Heleno displektis ŝiajn harojn, dividis ilin je multaj egalaj faskoj kaj komencis plekti larĝan rusan harligon, enhavantan naŭdek harfaskojn. Ne facila estis ĉi tiu laboro. Plekti oni devis plej malforte, por ke la harligo, kvazaŭ krado, kovru la tutan nukon kaj poste malsuprenfalante iom post iom mallarĝiĝu. Heleno plektis diligente, intermiksante kelkajn harfaskojn kun perlaj fadenoj.

Jen, la harligo estas finplektita! Heleno alligis al ĝia pinto triangulan kosnikon[26] kun multekostaj ringoj.

—Mi finis, Pranjo,—ŝi ekkriis, admirante sian verkon.—Nun ekstaru, preterpaŝu antaŭ ni! Ĉu ne vere, knabinoj, tia harligo do estas pli bela ol kokoŝniko?

—Ĉio siatempe, via bojarina moŝto,—ridante respondis la knabinoj: sed sciu, ke Dunjo volonte surhavus kokoŝnikon, ĉu ne vere?

—Nu vi, mokantulinoj!—respondis Dunjo.—Mi volonte neniam forlasus mian harligon! Sed mi konas knabinojn, kiuj ne sen plezuro renkontas bojaran ekonomon...

La knabinoj laŭte ekridegis kaj kelkaj el ili konfuzite ruĝiĝis. Bela do devis esti la bojara ekonomo!

—Kliniĝu iomete, Pranjo, mi volas meti ankoraŭ rubandon kun pòdnizi[27]. Vi scias, knabinoj, hodiaŭ ni havas feston de Ivano la Banisto, hodiaŭ eĉ nimfoj plektas siajn harojn.

—Ne, ne, vi eraras, kara bojarino, ne hodiaŭ, sed je Semiko[28] kaj je Pentekosta tago la nimfoj plektas siajn harojn. Sed hodiaŭ la nimfoj vagas kun displektitaj haroj, forlogante la homojn for de la filiko, por ke neniu deŝiru ĝian floreton[8].

—Gardu nin Dio,—diris Pranjo: kiom multe da strangaĵoj okazas en ĉi tiu tago! Mi tute ne dezirus ion vidi!

—Ĉu vi timas la nimfojn, Pranjo?

—Sendube! Kial ne? Dum hodiaŭa nokto mi ne konsentus iri en arbaron, same kiel je Pentekosto kaj dum semajno de l’ nimfoj: tiam la knabinojn ili morttiklas, la junulojn per amo pereigas!

—Nu, Pranjo, vi rakontas tion, kion vi mem ne scias! interrompis alia knabino.—Ĉu ekzistas nimfoj ĉi tie, apud Moskvo? Ili tute forestas ĉe ni. En Malgrandrusujo estas alia afero, tie svarmas nimfoj. Pli ol unu junulon ili jam frenezigis. Junulo, kiu ekvidos nimfon, sopiras al ŝi dum la tuta vivo, ĝis la morto; edziĝinta—li forrifuzas sian edzinon, siajn infanojn, fraŭlo—li forgesas sian amatinon!

Heleno ekmeditis.

—Knabinoj!—ŝi subite demandis: ĉu ekzistas nimfoj en Litovujo?

—Ho, jes, via bojarina moŝto, ĝuste tie estas ilia patrujo: en Litovujo kaj en Malgrandrusujo...

Heleno profunde ekspiris. Sammomente aŭdiĝis ĉevala piedfrapado, kaj el super la palisaro ekaperis la blanka ĉapo de Serèbrjanij.

Ekvidinte viran figuron, Heleno volis forkuri, sed ŝi ekkonis lin kaj kvazaŭ rigidiĝis. La princo haltigis la ĉevalon. Li ne fidis al siaj okuloj. Mil malsamaj pensoj en unu momento trakuris lian kapon. Li vidis antaŭ si Helenon, filinon de Pleŝĉeev-Oĉin, Helenon, kiu lin amis, kiu antaŭ kvin jaroj estis ĵurinta al li resti fidela. Sed kial do ŝi troviĝas en la ĝardeno de l’ bojaro Morozov?

Nur tiam Serèbrjanij rimarkis la perlornamitan kokoŝnikon sur ŝia kapo. Li paliĝis...

Ŝi estis edziniĝinta!

—Ĉu mi sonĝas? li pensis, rigardante ŝin per senmovaj, preskaŭ teruritaj okuloj.

—Knabinoj!—petis Heleno: foriru, mi vin petas, lasu min por iom da tempo, mi vin vokos. Mia Dio, mia Dio! Sankta Dipatrino! Kion fari? Kion diri al li?

Dume Serèbrjanij retrovis la vortojn.

—Heleno Dmìtrievna!—li diris per decidoplena voĉo.—Bonvolu respondi al mi unu vorton: vi estas edziniĝinta? Ne trompo, ne ŝerco estas ĉi tio? Ĉu vere vi estas edziniĝinta?

Plena je malespero, Heleno ne tuj trovis la vortojn.

—Respondu, Heleno Dmìtrievna, ne moku min plue,—ni ne havas do Kristnaskan semajnon?[29].

—Aŭskultu min! murmuretis Heleno.

La princo ektremis.

—Mi havas nenion por aŭskulti!—li diris: mi ĉion komprenas. Ne perdu la vortojn senbezone, adiaŭ, via bojarina moŝto!

Kaj li ektiregis la bridon de sia ĉevalo.

—Nikito Romànoviĉ!—ekkriis Heleno: pro Jezuo Kristo, pro Sankta Virgulino,—aŭskultu min! Poste mortigu min, sed nun aŭskultu...

Ŝi ne povis paroli plu, ŝia voĉo rompiĝis, ŝiaj genuoj fleksiĝis, ŝi falis sur la herban benkon kaj petegante etendis al la princo siajn brakojn.

Konvulsio trakuris lian tutan korpon: kun kompato en la koro, li haltis.

Heleno, perdante la spiron pro larmoj, komencis rakonti, kiel ŝin persekutadis Vjàzemskij, kiel fine la caro intencis ŝin edzinigi kun sia favorato kaj kiel ŝi, malesperinte, fariĝis edzino de l’ maljuna bojaro. Interrompante la rakonton per ploro, ŝi kulpigadis sin pri nevola perfido, ŝi konsentis, ke ŝi devus sin mortigi, sed ne edziniĝi kun alia viro, ŝi malbenadis sian kuraĝmankon...

—Vi min ne povas nun ami, kara princo,—ŝi parolis: la sorto ne volis, ke ni nin amu reciproke! Nur promesu al mi, ke vi min ne malbenos; diru, ke vi pardonas al mi mian grandegan kulpon!

La princo aŭskultis kun sulkigitaj brovoj, sed ne diris eĉ unu vorton.

—Nikito Romànoviĉ!—timeme ekmurmuretis Heleno: pro Dio, parolu ion ajn!

Kaj ŝi direktis al li la okulojn, plenajn je timo kaj atendo, kaj ŝia tuta animo alcentriĝis en ĉi tiu peteganta kaj elokventa rigardo.

Fortege bataladis Serèbrjanij kun si mem.

—Via bojarina moŝto!—li fine diris per tremanta voĉo: sendube tia estis volo de Dio... kaj vi ne estas tiel multe kulpa... jes, certe, vi tute ne estas kulpa... mi havas nenion por pardoni al vi, Heleno Dmìtrievna, mi ne malbenas vin, ne, tute kontraŭe, je Dio—mi, mi vin amas, amas kiel antaŭe...

Ĉi tiuj vortoj senkonscie elglitis el lia buŝo.

Heleno ekkriis, ekploregis kaj sin ĵetis al la palisaro. Samtempe la princo sin levis en piedingoj kaj ekkaptis la trabojn de l’ palisaro. En la ĝardeno Heleno jam staris sur la benko. Ne meditante, preskaŭ senkonscie ili sin ĵetis unu al alia, kaj iliaj lipoj kuniĝis...

Kison donis Heleno al la juna bojaro! Edzino ruzega trompis sian maljunan edzon! Ŝi forgesis la ĵuron, kiun ŝi faris en la tago de edziĝo! Kiel nun ŝi ekaperos antaŭ sia Druĵino Andrèeviĉ? Li ĉion ekscios, rigardinte nur ŝiajn okulojn. Kaj ne tia homo li estas, ke li indulgos ŝin! Malpli multe Druĵino ŝatas la vivon, ol sian honoron! Mortigos la maljunulo sian edzinon, mortigos li ankaŭ la princon Nikito’n Romànoviĉ...

ĈAPITRO VI.

La gasto.

Morozov estis koninta la princon Serèbrjanij kiel knabon, kaj poste ili dum longa tempo ne vidis unu la alian. Kiam Serèbrjanij forveturis Litovujon, Morozov estis vojevodo de iu malproksima provinco; pli ol dek jaroj pasis de post ilia lasta sinvido. Sed Druĵino Andrèeviĉ ne multe ŝanĝiĝis: li estis vigla, kiel antaŭe, kaj la princo ĉiam tuj ekkonus lin, ĉar la persono de l’ maljuna bojaro estis de tia speco, kiu firme engravuriĝas en la memoro. Eĉ lia altkreska kaj korpulenta figuro imponis. Li estis unu kapon pli alta ol Serèbrjanij. Malpale blondaj haroj, inter kiuj aperis jam multe da grizaj, senorde malsuprenfalis sur lian saĝan frunton, markitan per kelkaj profundaj cikatroj. Larĝa barbo, preskaŭ tute griza, duonkovris lian bruston. El sub malhelaj densaj brovoj brilis penetremaj okuloj kaj ĉirkaŭ la buŝo ludis afabla rideto kun nuanco de ia ruzeco. Liaj manieroj, lia gracia sinteniĝo esprimis ion similan al leono, ian eksterordinare kvietan, gravan trankvilecon, memestimon kaj altan memfidon. Lin vidante, ĉiu ekpensus: "bone estas ne malpaci kun ĉi tiu viro!" Kaj samtempe ĉiu dirus al si mem: "ne bone estus havi tian malamikon!" Efektive, liaj trajtoj, atente rigardataj, divenigis, ke lia kvieta vizaĝo devos fariĝi teruriga en momentoj de kolero! Sed afabla rideto kaj sincera, ne ŝajnigata bonkoreco baldaŭ malaperigis ĉi tiun impreson.

—Bonan tagon, mia princo, bonan tagon, mia kara gasto! Estu la bonvenanto!—parolis Morozov, enirigante la princon en vastan ĉambron kun kahela kuŝbenko apud la forno, kun longaj kverklignaj benkoj, kun multekostaj bataliloj sur la muroj kaj kun amaso da bela ora kaj arĝenta vazaro sur larĝaj murbretoj.

—Bonan tagon, princo! Jen kian gaston sendis al mi Dio! Mi memoras vin, Nikĉjo, kiam vi estis ankoraŭ tute malgranda knabeto. Brava knabeto, vera bravulo! Kiam vi, knaboj, ludis gorodkì[30], ne bone sin sentis, Nikĉjo, viaj kontraŭuloj. Vi tiam fariĝis kiel juna falko, ekbolis via juna sango, ekkoleregis vi, kvazaŭ malgranda ursido,—ne riproĉu al mi, Nikito Romànoviĉ, ĉi tiun ne tre delikatan komparon! Kaj poste vi komencadis faligi iujn dekstren, aliajn maldekstren, tiel ke la koro ĝojis. Kaj nun kiel belega, kiel brava vi estas, verdire, mia princo! Pri viaj faroj en Litovujo mi ankaŭ aŭdis! Bone, bone vi ilin renversis, same kiel iam viajn ludkamaradojn!

Gaje ridetis Morozov, kaj brilis lia leonsimila vizaĝo.

—Ĉu vi memoras, Nikĉjo,—li daŭrigis, ĉirkaŭprenante la princon per unu brako:—ĉu vi memoras, kiel dum ludado vin, knabon, kolerigis ĉiu trompo? Se vi interbatalis kun iu, vi pli volonte cedis al kontraŭulo, ol agus kontraŭ la kondiĉoj de l’ ludo, ekzemple substarigus la piedon kaj cetere. Ĉion vi estis preta toleri, sed ĉiam vi restis verema, kaj al neniu estis permesate trompi aŭ superruzi vin!

La princo sentis sin ĝenata en ĉeesto de Morozov.

—Bojaro,—li diris: mi havas por vi leteron de princo Pronskij!

—Dankon, mia princo! Mi ĝin poste legos, mi ankoraŭ havos la tempon, kaj nun mi volas vin regali. Kie do estas Heleno? He, servistoj! Diru al ŝia bojarina moŝto, ke ni havas karan gaston, la princon Serèbrjanij, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la gaston!

Malrapide kaj facilmove eniris Heleno kun pleto en la manoj. Sur la pleto staris pokaloj plenaj je diversspecaj vinoj. Heleno profunde salutis la princon, kvazaŭ ŝi lin vidis por la unua fojo. Ŝi estis mortpala.

—Mia princo,—diris Morozov,—jen mia kara edzino, Heleno Dmìtrievna! Amu ŝin kaj estimu, Nikito Romànoviĉ! Vi do estas kvazaŭ nia parenco. Via patro kaj mi—ni estis kvazaŭ fratoj, sekve, mia edzino ankaŭ ne devas esti fremda por vi. Salutu, Heleno, regalu la princon. Trinku, mia kara princo, ne malŝatu nian regalaĵon! Kion mi povas, tion mi elŝovas! Jen estas roma vino, jen la hungara, jen mieltrinkaĵo framba, preparita de la mastrino mem!

Morozov profunde salutis.

La princo respondis al salutoj de ili ambaŭ kaj eltrinkis unu pokalon.

Heleno ne ekrigardis la princon. Ŝiaj longaj okulharoj kovris la pupilojn. Ŝi tremadis, kaj la pokaloj tintadis sur la pleto.

—Kio estas al vi, Heleno? subite demandis Morozov,—ĉu vi malsaniĝis? Via vizaĝo estas blanka kiel neĝo! Helenjo—li aldonis mallaŭte: eble ree preterrajdis Vjàzemskij? Jes? Ne ĉagrenu, Helenjo! Ĝi ne estas ja via kulpo! Ne restu plue sola en la ĝardeno, sen mi! Trankviliĝu tuj, mia karulino, mi ne permesos, ke oni vin ofendu. Nu, ridetu, estu pli gaja, por ke la gasto nenion rimarku!—Pardonu, kara princo, ke mi klopodas, mi nur petis la edzinon, ke la tagmanĝo estu tuj preta. Vi certe ankoraŭ ne tagmanĝis, princo?

—Dankon, bojaro, mi jam tagmanĝis.

—Ne dankinde, mia kara. Vi tagmanĝos ankoraŭ unu fojon! Iru, Helenjo, iru, pretigu pli rapide. Vi, princo kara, ne rifuzu al maljunulo, mi ja estas en cara malfavoro! Ne pligrandigu mian doloron!

Morozov montris siajn longajn netonditajn harojn.

—Jes, jes, mi vidas, bojaro, sed mi ne fidas al miaj okuloj. Vi—en malfavoro? Pro kio? Pardonu al mi mian demandon!

Morozov ekspiris.

—Pro tio, princo, ke mi ŝatas antikvajn kutimojn, ke mi gardas bojaran honoron kaj ne falas teren antaŭ homoj novaj!

Ĉe tiuj ĉi vortoj lia vizaĝo malsereniĝis, kaj liaj okuloj prenis severegan esprimon.

Li rakontis pri sia malpaco kun Godunòv, maldolĉe plendante pri la maljusteco de la caro.

—Jes, princo mia, multaj ŝanĝoj okazis en Moskvo de post kiam la caro kreis institucion de opriĉnikoj.

—Kion signifas ĉi tiu institucio, diru, mi petas, bojaro! Mi jam vidis opriĉnikojn, sed mi nenion komprenas.

—Certe ni ekkolerigis Dion, mia princo, kaj Li mallumigis la klarajn okulojn de l’ caro! Post kiam oni kalumniis pri perfido la carajn favoratojn Silvestron kaj Aleksiso’n Adaŝev, post kiam la caro forigis ilin ambaŭ de l’ kortego, ni ne havis plu feliĉajn tagojn. La caro suspektas eĉ nin, siajn fidelulojn! Li ĉiam parolas pri perfido, pri komploto, li elpensas tion, kion eĉ ne eble estas imagi! Kaj la novaj homoj ĝojas kaj ĉiam murmuretas al li en orelon pri bojaroj, ĉu pro kolero kontraŭ kelkaj el ili, ĉu pro espero havi sian propran profiton. Kaj la caro ilin ĉiujn aŭskultas... Kiu havis malamikon inter la bojaroj, tiu nun kalumnias la senkulpulon, ke li parolis kontraŭ la caro, ke li intencis venigi la ĥanon aŭ litovan reĝidon en Rusujon. Kaj, ne timante teruran Lastan Juĝon, ili ĵuras sian kalumniaĵon antaŭ Krucifikso, ili donas mensogajn subskribojn. Multaj senkulpaj homoj estis malliberigataj, multaj—turmentataj. Estas sufiĉe nur diri "slovo i djelo"[31], por komencigi esploron pri politika perfido. Iam la denuncanto mem estis devigata doni fidindajn pruvojn, sed nuntempe eĉ ĉe okulvideblaj kontraŭparoloj oni kaptas la kalumniatan kaj oni esploras la aferon per turmentado. Malfacilan tempon ni travivas, princo. Tia teruro neniam estis vidata ĉe niaj caroj! La turmentojn sekvas ekzekutoj. Kaj kiun oni ekzekutis? Eble vi jam aŭdis pri tio, princo?

—Jes, mi aŭdis, sed ne precize. En Litovujo ni ricevis malfruiĝintajn novaĵojn. Cetere, kial do vi miras? Ĉu la caro ne havas la rajton ekzekuti siajn malamikojn?

—Certe, la caro havas la rajton puni kaj pardoni, mi nenion diras kontraŭ. Sed estas terure, ke oni ne malamikojn ekzekutas, ne krimulojn, sed ĉiam fidelajn servistojn de l’ caro: la okòlniĉij’n[16] Adaŝev (fraton de Aleksiso) kun malgranda filo; la tri fratojn Satin, Iohanon Ŝiŝkin kune kun edzino kaj infanoj kaj ankoraŭ multajn senkulpajn bojarojn.

Per indigno ekflamis la vizaĝo de Serèbrjanij.

—Ne la caro estas kulpa pri tio, sed liaj konsilantoj!

—Ho ve, kara princo! Min dolorigas la vortoj, teruras la penso! Sed mi diras la veron! Ne nur konsilantoj kaj ĉikanistoj estas kulpaj pri mortigado de senkulpuloj! Jen kio okazis antaŭnelonge. Basmanov, nova kravĉij[32] de la caro, plendis al li kontraŭ princo Obolenskij-Ovĉina, kiu, laŭ lia rakonto, lin vorte ofendis. Kion do faris la caro? Dum tagmanĝo li propramane trapikis per tranĉilo la koron de l’ princo!

—Bojaro!—ekkriis Serèbrjanij kaj salte leviĝis: se iu alia rakontus al mi la teruraĵon, mi lin nomus kalumnianto! Mi mem lin mortpunus pro tiaj vortoj!

—Nikito Romànoviĉ! mi jam tro maljuniĝis por esti kalumnianto! Kaj ĉu mi povus kalumnii mian caron?

—Pardonu, bojaro! Sed diru, ĉu vi mem komprenas ĉi tiun ŝanĝon? Eble oni ensorĉis la caron?

—Verŝajne. Sed sidiĝu, princo, kaj aŭskultu plue! Foje la caro, multe drinkinte (hontinda estas eĉ penso pri tio!) kun siaj favoratoj, surmetis maskon kaj komencis danci. Ĉeestis bojaro Mikaelo Repnìn. Li ekploris pro ĉagreno. Tiam la caro ordonis al li ankaŭ surmeti maskon.—"Ne!" respondis Repnìn: "mi ne malhonoros mian bojaran rangon!" kaj li piedpremis la maskon. Post kvin tagoj oni lin mortigis en preĝejo, laŭ ordono de la caro.

—Bojaro! Dio nin punas!

—Estu Lia sankta volo super ni, princo! Sed aŭskultu ankoraŭ. La ekzekutoj ŝajne ne havos finon. Ĉiutage oni verŝas sangon ĉu en ekzekutejo, ĉu en malliberejoj, ĉu en monaĥejoj. Ĉiutage oni kaptas tiun aŭ alian bojaran serviston por fari perturmentan esploron. Dank’ al turmentoj kaj teruro multaj konfesas ĉion, pri kio oni ilin demandas, kaj kalumniadas siajn mastrojn. Kaj tiuj, kiuj ne volas fordoni siajn animojn en eternan inferon kaj kiuj senkulpigas siajn bojarojn, tiuj mem estas mortigataj. Multaj suferis pro la vero, multaj ricevis martiran kronon, mia princo! Iutempe la caro kvazaŭ rekonsciiĝas. Tiam li pentofaras, li preĝas, ploregas, li sin nomas mortiganto kaj krimulo... Tiam li dissendas donacojn en monaĥejojn, por ke oni preĝu pri la mortigitaj. Sed ne longtempe daŭras la pentofarado de Ivano Vasìljeviĉ! Fine jen kion li elpensis! Aŭskultu, kara princo! Foje mi vekiĝas frumatene kaj mi vidas grandan tumulton. La stratoj estas plenplenaj je popolo, oni kuras jen Kremlon, jen el Kremlo. Ĉiuj krias: "forveturas nia caro, oni ne scias kien!" Teruro ekposedis min. Mi min vestas, surĉevaliĝas; de ĉiuflanke bojaroj rapidas Kremlon, iuj surĉevale, iuj piedire, kvazaŭ simpluloj, forgesinte sian rangon! Kiam ni atingis Iverska-pordegon, ni ekvidis militistojn, galope rajdantajn el Kremlo; la popolo disiĝas antaŭ ili. Poste ni ekvidis glitveturilon, kie sidis la caro kun carino kaj kun malgranda kronprinco. Ilin sekvis multego da glitveturiloj kun havo, mono kaj vestoj de la caro, poste ree nobeloj, militistoj kaj ĉiurangaj oficistoj,—ili ĉiuj forlasas Kremlon. Ni volis nin ĵeti al cara glitveturilo, sed forpuŝis nin la rajdistoj kun la vortoj: "estas malpermesite!" Tiel la karavano trapaŝis la tutan Moskvon kaj forlasis la urbon kaj la antaŭurbojn.

Reveninte hejmen, ni longe atendis: eble la caro ŝanĝos sian intencon kaj revenos Moskvon. Post ok tagoj la ĉefepiskopo ricevas de li leteron. La caro skribas, ke pro sia granda ĉagreno li, la caro, ne povante plu toleri la perfidon, forlasas Rusujon kaj foriras tien, kien Dio bonvolos lin konduki. Kiam tiu sciigo estis disvastigita en Moskvo, ĉie ekaŭdiĝis ploregoj: "nia caro volas nin forlasi! Kiu nun regos nin?"

Verdire, severega estas Ivano Vasìljeviĉ, sed Dio mem lin starigis super ni, tiel ke li, laŭ Dia volo, pro niaj pekoj punadis kaj ekzekutadis nin. En nia bojara Duma[33] ni decidis, ke ni ĉiuj devas iri al la caro, fali teren kaj petegi lin. Estis jam konate, ke la caro loĝas en Aleksandra antaŭurbo, pli ol okdek verstojn de Moskvo. Ni preĝis Dion kaj ekvojiris. Ekvidinte de malproksime la antaŭurbon, ni haltis, ree preĝis. Timegon ni sentis! Ne tio nin timigis, ke la caro povas ordoni nin mortigi, sed ke li nin ne allasos. Tamen ĉio bone sukcesis. La caro nin allasis. Kaj ni ne rekonis la caron Ivanon! Ian alian vizaĝon li havis, lia barbo, liaj kapharoj maldensiĝis. Kio fariĝis al li? Kia ŝanĝo! Longe li parolis al ni: li riproĉis al ni ĉiujn nefaritajn perfidojn, li kalkulis niajn kulpojn, kiujn ni ne havis, kaj fine li diris, ke li konsentas resti nia caro nur tial, ke la ĉefepiskopo kaj la episkopoj pri tio petegas, sed ke li donos siajn kondiĉojn. Poste li permesis al ni kisi lian manon kaj adiaŭis nin.

—Kiaj estis liaj kondiĉoj? demandis Serèbrjanij.

—Vi poste ekscios, princo, bonvolu aŭskulti! Post tri semajnoj Ivano Vasìljeviĉ alvenis Moskvon. Granda ĝojado estis, pli granda ol dum Paskotagoj. La caro kunvenigis la Duma’n: bojarojn same kiel pastraron. Kaj kiam ni kunvenis, li diris al ni, ke li konsentas resti nia caro kondiĉe, ke oni lasu al li ekzekutigi liajn malamikojn, malfavorigi perfidulojn, konfiski ilian havon kaj ke nek ĉefepiskopo, nek iu civila estraro tedu lin per petoj pri kompato. "Mi volas", li diris, "fondi novan institucion: ne nur mi havos apartan gardistaron, sed mi proprigas al mi por miaj bezonoj ankaŭ kelkajn urbojn kaj antaŭurbojn kaj eĉ en Moskvo kelkajn stratojn. Ĉi tiujn urbojn kaj stratojn kaj mian propran gardistaron mi de nun nomas "opriĉnino" kaj ĉio alia estos "zèmŝĉino"[4]. Kaj ke la bojaroj kun ĉefepiskopo ne sin enmiksu en mian regionon! Nur ĉe tiaj kondiĉoj mi konsentas repreni la regadon". Kaj de post tiu tago li komencis elekti por si novajn homojn, opriĉnikojn, atentante, ke ili ne estu altranguloj kaj ke ili promesu ne havi rilatojn kun bojaroj. Al ili li fordonis sian tutan regionon kun ĉiuj domoj, kun la tuta havo; kaj la antaŭajn posedantojn de ĉi tiu regiono, entute preskaŭ dekdu mil, li forpelis el iliaj domoj, kvazaŭ brutaron el staloj. Verdire, mia princo, ĝis nun mi ne povas kredi al tio, kvankam mi mem ĉion vidis! Kaj nun vagadas en Rusujo diablaj sangavidaj aroj kun balailoj kaj hundaj kapoj: ili piedpremas la veron, ili forbalaas ne perfidon, sed la rusan honoron, ili mordas ne malamikojn de l’ caro, sed liajn fidelajn servistojn, kaj neniu juĝejo ekzistas kontraŭ ili!

—Kial vi akceptis ĉi tiujn kondiĉojn?—demandis Serèbrjanij.

—Kara princo! Ĉu oni povas disputi kun la caro, kun la sendito de Dio?

—Vi estas prava, bojaro. Sed li mem demandis vin pri via konsento. Kial vi ne forrifuzis al li la opriĉnino’n?

—Tiaokaze li ree forveturus! Kion tiam ni farus? Sen la caro oni ne povas resti! Kion dirus la popolo?

Serèbrjanij meditis.

—Jes, vi diras la veron, ne eble estis resti sen la caro! Sed nun? Kial vi nun ne diras al la caro, ke ĉi tiu institucio pereigas la tutan landon? Kial vi ĉion rigardas, komprenas kaj silentas?

—Mi ne silentas, princo,—respondis Morozov dignoplena.—Neniam mi kaŝis miajn pensojn, tial mi nun estas en malfavoro. Se la caro min invitos, mi certe ne silentos, sed li min ne invitos... Neniu el la niaj troviĝas apud li. Rigardu lian sekvantaron! Kiaj altranguloj lin ĉirkaŭas? Vi ne trovos eĉ unu. Ĉiuj devenas el popolamaso, iliaj patroj ne taŭgus eĉ esti servistoj de niaj patroj. Ekzemple: la du Basmanov’j, patro kaj filo, du abomenuloj, unu pli malbona ol alia, Maluta Skuratov, tiu buĉisto aŭ sovaĝa besto, ĉiam sangkovrita; Bazĉjo Grjaznòj—ne ekzistas por li iu ajn hontindaĵo; Borìs Godunòv—preta vendi la gepatrojn kune kun siaj infanoj, se tio nur helpos al li plialtiĝi en la cara favoro, viro kapabla trapiki ies gorĝon per tranĉilo kaj moksaluti la trapikitan. Unu sola altrangulo tie estas,—princo Afonasjo Vjàzemskij. Senhonorigis li sin kaj nin ĉiujn, malbenitulo! Ne inde estas eĉ paroli pri li!

Morozov eksvingis la manon. Aliaj pensoj ekposedis la maljunulon. Serèbrjanij ankaŭ sidis meditema: li pensis pri la terura ŝanĝo, okazinta en la persono de l’ caro; por kelke da tempo li preskaŭ forgesis pri siaj rilatoj kun Morozov, kaŭzitaj de la sorto.

Dume la servistoj preparis la tablon.

Spite la rifuzo de l’ princo, Druĵino Andrèeviĉ devigis lin gustumi multenombrajn manĝaĵojn: ĉiuspecajn gelatenojn, rostaĵojn, supojn, kukojn kaj porkaĵon. Kaj kiam oni alportis diversajn vinojn, Morozov plenigis sian pokalon kaj tiun de l’ princo per "malvazio", leviĝis, ordigis siajn longajn harojn kaj tostis, alte tenante sian pokalon:—Por la sano de nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ!

—Ke Dio malfermu liajn okulojn!—respondis Serèbrjanij, trinkante sian pokalon ĝis la fundo. Ili ambaŭ faris signojn de kruco.

Heleno ne ĉeestis dum tagmanĝo kaj dum la interparolado de la bojaroj.

Multon ankoraŭ rakontis Morozov pri la ŝtataj aferoj, pri la atako de l’ Krimeaj tataroj kontraŭ Rjazanlando, poste li demandis la princon pri la litova milito kaj severe mallaŭdis la princon Kurbskij pro lia forkuro Litovujon[34]. La princo Serèbrjanij detale respondis ĉiujn demandojn kaj fine rakontis pri sia aventuro kun opriĉnikoj en vilaĝo Medvedevka, pri hodiaŭa sia malpaco kun ili en Moskvo, pri renkontita frenezulo Bazĉjo, silentante cetere pri liaj malklaraj, misteraj paroloj.

Morozov aŭskultis lin kun granda atento.

—Ne bone staras via afero, mia kara princo,—li diris, frotante sian larĝan frunton;—ne bone! Ne estas mirinde, ke ili volis ĉirkaŭrabi la vilaĝon: la vilaĝo estas mia, mi estas en malfavoro,—do ĉiu havas la rajton ofendi miajn vilaĝanojn. Konata afero: oni forprenas, kion oni povas kunporti, la reston oni forbrulas, la brutaron oni mortpikas. Tia estas ilia kutimo. La frenezulon mi konas. Li estas efektive Dia homo. Ne vin solan li nomis ĉe la unua rigardo, ne konante vian nomon: ŝajne, li ĉion vidas trae. Eĉ la caro lin timas. Kiom da fojoj Bazĉjo riproĉis la caron tute malkaŝe! Se ni havus pli multe da tiaj sanktuloj, eble pereus la opriĉnino. Diru, princo, daŭrigis Morozov,—kiam vi intencas saluti la caron?

—Morgaŭ frumatene, kiam lia cara moŝto estos eliranta el sia dormoĉambro.

—Kion vi diras, princo? Jam vesperiĝis, kaj vi devas fari ankoraŭ pli ol cent verstojn?

—Kiel? Ĉu la caro ne loĝas en Kremlo?

—Ne, kara princo, li ne loĝas tie. Kolerigis ni Dion, la caro forlasis nin, revenis Aleksandran antaŭurbon, tie li loĝas kun siaj favoratoj,—estu ili enterigitaj sen ĉerkoj!

—Tiuokaze mi devas rapidi, adiaŭ, bojaro. Mi ankoraŭ ne vizitis mian hejmon. Mi iom ripozos kaj morgaŭ frumatene mi forveturos la antaŭurbon.

—Princo, ne forveturu!

—Kial, bojaro?

—Vi estos mortigita, Nikito Romànoviĉ!

—Mi estas en la manoj de Dio, faru Li, kion Li volas!

—Princo, aŭskultu! Certe, vi ne memoras min, sed mi vin konis kiel knabon. Via patro kaj mi—ni estis intimaj amikoj, ni kore amis unu la alian. Li ne vivas plu, estu li en regno Dia! Neniun vi havas, kiu vin gardus, kiu donus al vi konsilon. Kaj ne enviinda estas via sorto, ne, ne enviinda! Se vi iros antaŭurbon, vi pereos, princo, nepre pereos!

—Eble, bojaro! Sekve tia estas mia fatala sorto!

—Restu, Nikĉjo, mi vin gardos. Neniu vin trovos, miaj servistoj vin ne perfidos, vi loĝos ĉe mi, kvazaŭ mia propra filo!

—Bojaro kara, rememoru, kion vi mem parolis pri Kurbskij. Ne dece estas al rusa bojaro sin kaŝi de sia caro!

—Nikito Romànoviĉ! Kurbskij estas perfidulo. Li forkuris al malamikoj de la caro, kaj mi do ne estas malamiko de la caro!

—Pardonu, pardonu, bojaro, forgesu miajn malsaĝajn vortojn! Tamen estu, kio estos!

—Se vi, Nikĉjo, restos ĉe mi, eble pasos la cara kolero kontraŭ vi, eble mi kaj la ĉefepiskopo aranĝos vian aferon, dume en la nuna momento la puno estas neevitebla.

—Mia vivo estas en la manoj de Dio, bojaro! Ne decas peni plilongigi ĝin per ruzo, se Dio tion ne volas! Dankon por la regalado—diris Serèbrjanij kaj leviĝis:—dankon por via amikeco (ĉe tiuj ĉi vortoj li malgraŭvole konfuziĝis), mi foriras. Adiaŭ, Druĵino Andrèeviĉ!

Morozov ekrigardis la princon kun malgaja kompato, sed videble estis, ke en la fundo de sia koro li lin aprobas kaj ke li mem agus same en similaj cirkonstancoj.

—Dio benu vin, Nikĉjo!—li diris, ĉirkaŭbrakante la princon.—Ke Dio dolĉigu la caran koron! Revenu sendifekta el la antaŭurbo, kiel junulo el forno flamanta, ke mi vin tiam ĉirkaŭbraku tiel same, kiel hodiaŭ, gratulante de mia tuta koro!

La princo kaj la bojaro adiaŭis unu la alian ĉe la sojlo de la vestiblo.

Estis jam vespero. Rajdante preter la palisaro, Serèbrjanij ekvidis en la ĝardeno blankan veston. Lia koro ekbatis. Li haltigis la ĉevalon. Tie estis Heleno.

—Princo,—ŝi diris mallaŭte,—mi aŭdis vian interparoladon, vi volas veturi antaŭurbon? Dio gardu vin, princo, vi trovos morton tie!

—Heleno Dmìtrievna! Kredeble Dio volas, ke mi ricevu la morton el la manoj de la caro. Ne por ĝuado mi estas reveninta patrujon, ne feliĉon preparis por mi Dio, ne al mi vi apartenas, Heleno Dmìtrievna! Estu Dia volo super mi!

—Princo, ili vin turmentegos. Terura estas eĉ la penso! Dio mia, princo, ĉu vi jam tute ne ŝatas la vivon?

—Pereu mia vivo!—ekkriis la princo, svingante la manon.

—Sankta Dipatrino! Se vi, princo, vin mem ne kompatas, kompatu do aliajn! Kompatu min, kara princo! Rememoru, kiel multe vi min amis?

La luno ekaperis el post la nuboj. La vizaĝo de Heleno, ŝiaj perlornamitaj orelringoj, ŝia kokoŝniko kaj ĉirkaŭkolo, ŝiaj larmoplenaj okuloj mirinde ekbrilis. Ankoraŭ plorante, Heleno jam estis preta ekrideti. Unu vorto de l’ princo transformigus ŝian ĉagrenon en senliman ĝojon. Ŝi forgesis pri la edzo, ŝi forgesis pri la neceso esti singarda. La princo rimarkis en ŝiaj okuloj tian amon, tian sopiron, ke li kontraŭvole ŝanceliĝis. Por ĉiam estis perdita lia feliĉo. Heleno apartenis al la alia, sed ŝi amis nur lin, la princon. Ĉu li ne povas resti, prokrasti sian vojaĝon? Eĉ Morozov donis la saman konsilon. Tiamaniere meditis la princo, kaj ĉarman bildon pentris al li lia imago, sed lia honorsento, silentiĝinta por momento, subite ree vekiĝis.

—Ne, ne, li diris al si mem: hontinde estus al mi, se mi eĉ pense ofendus la amikon de mia patro! Nur senhontulo pagas per trompo la bonkoran akcepton, nur timemulo kuras for de la morto!

—Mi devas veturi! li diris decidtone. Mi sola ne povas min kaŝi de mia caro, dume pereas plej eminentaj viroj. Adiaŭ, Heleno!

Ĉi tiuj liaj vortoj, kvazaŭ tranĉilo, vundis la koron de l’ bojarino. Plena je malespero, ŝi sin ĵetis teren.

—Disiĝu, tero! ŝi ĝeme kriis:—mi ne povas plu vivi. Mi min mem mortigos, mi min venenos! Vin mi ne postvivos, princo! Vin mi amas pli ol mian vivon, pli ol la mondon, neniun alian mi amas kaj estos amanta!..

Doloris la koro al la princo! Li volis konsoli Helenon, sed ŝi ploregis ĉiam pli kaj pli laŭte. Oni povis ŝin ekaŭdi, ekvidi ilin kune kaj denunci al la bojaro. Bone komprenis ĉi tion la princo Serèbrjanij kaj, por savi Helenon, li fariĝis decidema.

—Adiaŭ, Heleno! li diris: adiaŭ, mia koro, feliĉo de mia vivo! Ĉesigu viajn larmojn, Dio estas kompatema, eble ni nin revidos ankoraŭ!

Nuboj kovris la lunon, vento balancis la suprojn de tilioj kaj superŝutis la princon kaj Helenon per bonodoraj floroj. Ekskuiĝis la maljunaj branĉoj, kvazaŭ ili volis diri: kial ni verdas, kial ni floras, vane pereas la viro, vane pereas lia amatino.

Serèbrjanij postenrigardis ankoraŭ unu fojon kaj en la fundo de la ĝardeno li ekvidis kvazaŭ nigran homan figuron. Ĉu tio ŝajnis al la princo, ĉu eble iu servisto promenis en la ĝardeno, aŭ ĉu tie estis la bojaro Druĵino Andrèeviĉ mem?

ĈAPITRO VII.

Aleksandra antaŭurbo.

La vojo el Moskvo tra monaĥejo de Sankta Triunuo[35] ĝis Aleksandra antaŭurbo prezentis plej vivplenan aspekton. Senĉese galopis tie kurieroj de l’ caro; piediris aroj da ĉiuspecaj pilgrimoj; taĉmentoj da opriĉnikoj rapidis tien kaj reen; falkogardistoj[36] preterrajdis por serĉi en apudaj vilaĝoj vivantajn kolombojn; komercistoj treniĝis kun siaj komercaĵoj, ĉu sidante en veturiloj, ĉu rajde akompanante longajn vicojn da ŝarĝveturiloj. Preterpaŝis aroj da arlekenoj en diverskoloraj vestoj kun fajfiloj, volinkoj kaj balalajkoj[37]; ili kuntrenis malsovaĝigitajn ursojn, ili kantadis aŭ petis almozon de riĉaj vojaĝantoj.

—Ekkompatu nin, sinjoroj,—ili petis per ŝanĝitaj voĉoj:—al vi Dio donis bienojn kaj ĉiuspecan havon, kaj al ni Li ordonis nin nutri per via almozo, do ne forpuŝu nin, malriĉulojn!

—Sinjoroj, karuloj!—preĝkantis aliaj, sidante ĉe la rando de la vojo: Dio donu al vi sanon! Dio vin helpu ekvidi Sanktan Triunuon-Sergij’n.

Kelkaj aldonis iun spritaĵon, kiu farus la vojaĝantojn pli malavaraj. Iufoje la arlekenoj komencis interbatiĝi kun ĉifonvestitaj almozuloj, kiuj amase venis antaŭurbon por ricevi malavaran caran almozon.

Pasis ankaŭ kun harpoj surŝultre blindaj harpistoj kaj fabelkantistoj, sin subtenante reciproke. Ĉio ĉi bruis, kantis, insultis. Homoj, ĉevaloj, ursoj kriis, blekis, muĝegis. La vojo kondukis tra densa arbaro. Kvankam ĝi tute ne estis dezerta, okazis tamen, ke armitaj rabistoj atakis la komercistojn kaj rabis ilin.

Rabado en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo precipe plioftiĝis de kiam la opriĉnikoj senhomigis tutajn vilaĝojn, tutajn urbetojn. Senigitaj je loĝejo, je ĉiu laborenspezo, ĉi tiuj homoj aliĝis al aroj da rabistoj, faris embuskojn kaj tiel plimultenombriĝis, ke vere fariĝis danĝeraj. La opriĉnikoj pendigis ĉiun kaptitan rabiston, sen iu kompato; kompense la rabistoj pagis al ili sammaniere, kiam ili sukcesis kapti opriĉnikon. Cetere, ne nur rabistoj rabis sur la vojoj. Arlekenoj kaj almozuloj, renkontante vespere ŝarĝveturilaron ne bone gardatan, ne malofte prenis sur sin la rolon de rabistoj. Plej malbone estis al komercistoj. Ilin prirabis rabistoj kaj arlekenoj, almozuloj kaj ebriaj opriĉnikoj. Sed, konsolante sin per proverbo "enspezo postulas elspezon", ili ne ĉesis viziti antaŭurbon, dirante: "Dio gardos nin, eble ni feliĉe alvenos". Kaj, malgraŭ ĉio, la komercistoj tamen ĉiam havis sian profiton!

En la monaĥejo Serèbrjanij konfesis kaj komuniiĝis, same kiel liaj servistoj. La ĉefabato, adiaŭante lin, benis lin kiel homon, irantan al certa morto.

Tri verstojn antaŭ la antaŭurbo troviĝis trabbariero, kaj armitaj gardistoj haltigis la vojaĝantojn, demandante ilin, kiu ili estas kaj por kio ili iras "malliberejon". Tiel la popolamaso moke nomis antaŭurbon, uzante vorton, havantan tute kontraŭan sencon[38]. Serèbrjanij kaj lia sekvantaro ankaŭ devis trairi severan ekzamenon pri la celo de ilia vojaĝo. La estro forprenis de ili batalilojn, kaj kvar opriĉnikoj denun rajde akompanis ilin. Baldaŭ ili ekvidis de malproksime kolorigitajn kupolojn kaj strangformajn orkovritajn tegmentojn de la cara palaco. Jen kion rakontas pri ĉi tiu palaco nia historiisto, laŭ la atesto de eksterlandaj samtempuloj de Ivano:

"En ĉi tiu teruriga amuzo-palaco Ivano dediĉis plej grandan parton de sia tempo al diservoj, celante per fervora preĝado pacigi sian animon. Li eĉ intencis el la palaco fari monaĥejon kaj el opriĉnikoj—monaĥojn. Li elektis tri cent siajn favoratojn plej kruelajn, nomis ilin "frataro" kaj sin mem abato, la princon Afonasjo Vjàzemskij—kelaro[39], Maluton Skuratov—paraklisiarĥo, li ordonis, ke ili surmetu skufja’jn[40] kaj nigrajn pastrajn vestojn, sub kiuj ili portis riĉajn, orbroditajn kaftanojn kun zibelfela randaĵo; li verkis por ili monaĥejan regularon kaj mem sekvis ĝin. Tiele oni priskribas la monaĥejan vivmanieron de Ivano. Je la kvara matene li kun siaj du filoj kaj kun Maluto Skuratov supreniris sonorilejon por sonorigi al matena preĝo; la frataro devis rapidi preĝejon: kiu ne ĉeestis, estis punata per oktaga malliberigo. La diservo daŭris ĝis la sesa aŭ la sepa horo. La caro kantis, laŭte legis kaj preĝis tiel fervore, ke sur lia frunto ĉiam restis postsignoj de fortaj ĝisteraj salutoj. Je la oka komenciĝis la meso, post la deka ĉiuj, krom Ivano, altabliĝis por komuna tagmanĝo, dume la caro staris kaj laŭte legis iun edifan libron. La frataro manĝis kaj trinkis ĝis plena satiĝo; ĉiu tago similis festtagon; oni malavare donis vinon, mieltrinkaĵon; la resto de manĝaĵo estis manĝata de almozuloj sur la placo antaŭ la cara domo. La abato, t.e., la caro tagmanĝis poste kaj post tagmanĝo li interparoladis kun siaj favoratoj pri la leĝo, dormetis iomete aŭ iris malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron de iu malfeliĉulo. Ŝajne, ĉi tiu terura spektaklo lin amuzis: li ĉiam revenis kontentigita, li ŝercis, babilis pli gaje ol ordinare. Je la oka oni ĉeestis vesperan preĝon; je la deka Ivano reiris sian dormoĉambron, kie tri blinduloj rakontis al li fabelojn; li atente aŭskultis ilin ĝis kiam venis la dormo; sed ne longe daŭris lia dormo: noktomeze li jam vekiĝis kaj komencis sian tagon per preĝado. Iufoje oni raportis al li pri ŝtataj aferoj, dume li preĝis en preĝejo; kelkajn plej kruelajn ordonojn Ivano donis dum maten- aŭ vesperpreĝo. La unutoneco de tia vivmaniero estis interrompata dum tiel nomataj revizioj, kiam li vizitis pli-malpli proksimajn monaĥejojn, apudlimajn fortikaĵojn, ĉasis sovaĝajn bestojn en arbaroj kaj dezertaĵoj. Speciale li ŝatis ĉasi ursojn kaj samtempe ĉie li sin okupadis je ŝtataj aferoj, ĉar la bojaroj, pseŭdo-rajtigitaj regantoj de l’ ŝtato, ne kuraĝis ion ajn decidi sen li".

En la antaŭurbo Serèbrjanij ekvidis, ke la palaco aŭ la monaĥejo de l’ caro estis apartigita de aliaj konstruaĵoj per profunda fosaĵo kun remparo. Malfacile estas priskribi ĉi tiun luksan, belegan palacon. Neniu fenestro similis je alia, ankaŭ neniu kolono similis je alia per koloro aŭ ornamo. La konstruaĵo havis multajn kupolojn. Ili ĉiuj amase elstariĝis en la ĉielon, unu apud la alia kaj unu pli alta ol alia, kelkaj—mallarĝaj kaj provizitaj je fenestroj, aliaj—larĝaj kaj dikaj, similaj je grandaj vezikegoj. Oro, arĝento, multkoloraj kaheloj, kvazaŭ brilanta skvamo, kovris la palacon de supre ĝis malsupre. Ĉe sunlumo oni ne povis distingi, ĉu tio estas palaco aŭ granda bukedo el gigantaj floroj, ĉu eble fajrobirdoj venis grandamase, disetendante ĉe la suno siajn flamantajn plumojn.

Proksime de la palaco staris presejo kaj literfandejo kun loĝejo de kompostistoj kaj aparta domo por eksterlandaj laboristoj, kiujn Ivano venigis el Anglujo kaj Germanujo. Apude staris sennombraj mastrumaj konstruaĵoj, kie loĝis ekonomoj, subekonomoj, kuiristoj, mielfaristoj, bakistoj, veturigistoj, hundgardistoj, falkgardistoj kaj ĉiuspecaj servistoj.

Ne malpli riĉaj estis preĝejoj en la antaŭurbo. Granda preĝejo de Dipatrino estis ekstere multkolore kolorigita; kruco brilis sur ĉiu briko, kaj la preĝejo estis kvazaŭ tegita per ora reto.

La beleco de la antaŭurbo dispelis por iom da tempo la malgajajn pensojn, kiuj posedis la princon Serèbrjanij dum la tuta vojaĝo. Sed baldaŭ malagrablega spektaklo rememorigis al la princo lian situacion. Ili preterrajdis kelkajn pendigilojn, vice starantajn. Apude estis eŝafodoj kun hakiloj. La pendigiloj kaj eŝafodoj, nigre kolorigitaj, ŝajne, estis konstruitaj fortike, ne por unu tago nek unu jaro, sed por multaj jaroj.

Kiom ajn sentima estus la homo, li ne povas resti indiferenta ĉe la penso pri proksima morto, precipe se tio estas ne glorplena morto meze de glavsonorado aŭ tondro de pafilegoj, sed malbrila kaj humiliga morto el la manoj de malestiminda ekzekutisto! Kredeble Serèbrjanij, preterrajdante apud ekzekutejo, ne povis kaŝi sian ekscitiĝon, kaj ĝi malgraŭvole rebrilis sur lia reagema vizaĝo. La kondukantoj rigardis la princon kaj diris ridetante:

—Jen niaj balanciloj, via princa moŝto! Ŝajne, ili plaĉas al vi, ĉar vi ne povas deturni la okulojn!

Miĥeiĉ, kiu rajdis malantaŭ la princo, nenion diris, sed nur ekfajfis kaj ekskuis la kapon.

Proksimiĝinte al la remparo, la princo kaj liaj kunvojaĝantoj deĉevaliĝis kaj alligis la ĉevalojn al speciale destinitaj kolonoj. Ili eniris grandegan korton, plenplenan je almozuloj. Ili ĉiuj laŭte preĝis, kantis psalmojn kaj vidigis siajn abomenajn ulcerojn. Dvoreckij[41] de l’ caro disdonadis al ili manĝaĵon kaj monon, je la nomo de l’ caro Ivano. De tempo al tempo opriĉnikoj promenis en la korto, aliaj sidis surbenke kaj ludis ŝakojn aŭ ĵetostojn. Kelkaj opriĉnikoj en angulo de l’ korto ludis svajko’n[42] kaj laŭte mokridis la malgajninton. La vestoj de l’ opriĉnikoj kontrastis la ĉifonojn de l’ almozuloj. La caraj servistoj brilis je oro. Ĉiu el ili surhavis veluran aŭ orŝtofan kaftanon, ornamitan per perloj kaj multekostaj ŝtonoj, kaj ili ĉiuj prezentis vivantajn ornamaĵojn de l’ mirinda palaco, kvazaŭ kunfandiĝante kun ĝi.

Unu juna opriĉniko altiris atenton de Serèbrjanij. Li estis ĉirkaŭ dudekjara viro, eksterordinare bela, sed lia vizaĝo esprimis malagrablan arogantecon. Li estis vestita pli riĉe ol aliaj, havis, spite kutimo, longajn harojn, neniun barbon kaj virinsimilajn manierojn. Stranga ankaŭ estis la sintenado de liaj kunuloj rilate al li. Ili interparoladis kun li kiel kun egalulo kaj elmontris neniun respekton, sed, kiam li aliradis iun grupon da opriĉnikoj, la rondo disiĝis, kaj ĉiam oni donis al li lokon sur la benko. Oni lin ĉu gardis kontraŭ io, ĉu timis. Ekvidinte Serèbrjanij’n kaj Miĥeiĉ’n, li arogante kaj fikse rigardis ilin, vokis la kondukantojn kaj ŝajne demandis pri la nomoj de l’ alvenintoj. Poste li ree ekrigardis la princon, ekridetis kaj diris ion al siaj kunuloj. Ili same ekridetis kaj komencis disiĝi. La junulo supreniris ŝtuparon, sin apogis al balustrado kaj daŭre moke rigardis la princon Serèbrjanij. Subite granda tumulto fariĝis inter almozuloj. Ili grandamase sin ĵetis flanken kaj preskaŭ faligis la princon. Ili kriadis kaj kuris for el la palaco kun teruregitaj mienoj! La princo miris, sed baldaŭ li komprenis la kaŭzon de l’ komuna teruro. Grandega urso salte persekutadis la almozulojn. En unu momento la korto malpleniĝis, kaj la princo restis sola kontraŭ la urso. Pri la forkuro li ne pensis eĉ unu momenton. Pli ol unu fojon Serèbrjanij sola ĉasis urson. Tia ĉaso estis lia amuziĝo. Li haltis kaj en la sama momento, kiam la urso, premante siajn orelojn al la kapo, proksimiĝis al li, volante lin ekkapti per siaj manegoj, li faris movon por eltiri sian sabron. Sed la sabron li ne havis! Li forgesis, ke ĝi estis fordonita al opriĉnikoj ĉe la trabbariero. La junulo, kiu lin observis de l’ supro de la ŝtuparo, ekridegis: jes, jes, serĉu la sabron!—li mokis.

Per unu bato la urso faligis la princon teren, la dua bato forŝirus lian kapon, sed, al lia mirego, la princo ne ricevis la duan baton kaj eksentis fluon de varma sango lin superverŝanta.

—Leviĝu, bojaro!—diris al li iu, etendante la manon.

La princo leviĝis kaj ekvidis junan deksepjaran opriĉnikon kun sangkovrita sabro en la mano. La urso kun dishakita kapo kuŝis surdorse kaj, movetante siajn manegojn, estis mortanta ĉe liaj piedoj. La opriĉniko, ŝajne, ne estis fiera pri sia venko. Lia dolĉa vizaĝo esprimis profundan malĝojon. Konvinkita, ke la urso ne rompis la membrojn de l’ princo, li volis foriri, ne atendante lian dankon.

—Junulo! diris Serèbrjanij: bonvolu diri vian nomon, por ke mi sciu, pri kiu mi devas preĝi!

—Por kio vi bezonas mian nomon, bojaro? respondis la junulo.—Mi ne ŝatas mian nomon, je Dio!

Ĉi tiu stranga respondo mirigis Serèbrjanij’n, sed lia savinto jam estis for.

—Nu, kara princo! diris Miĥeiĉ, viŝante per la basko de sia kaftano la ursan sangon, kiu kovris la princon:—kiel multe mi estis timeganta! Mi eĉ kriis al la urso, ke ĝi vin lasu kaj min ataku, sed samtempe tiu bravulo—Dio lin gardu—dispecigis al la besto la kapon. Ĉio estas aranĝita de tiu senbarbulo, kiu jen staras sur la ŝtuparo. Kara princo,—li aldonis murmurete: kien ni alvenis? Ĉu estas eble, ke oni deĉenigu ursojn en la korto de l’ cara palaco?

Miĥeiĉ estis tute prava, sed la antaŭurbo havis siajn proprajn kutimojn, kaj ĉi tie nenio okazis kiel ordinare.

En la cara kortego oni ĉiam havis kelkajn ursojn en feraj kaĝegoj kaj de tempo al tempo la caro aŭ liaj opriĉnikoj deĉenigis la bestojn kaj amuziĝis per popola teruro. Se la urso iun kripligis, la caro malavare rekompencis lin per mono. Kaj se la urso iun mortigis, la caro pagis al la parencoj de l’ malfeliĉulo kaj la nomon de l’ mortigita li enskribigis en sian preĝlibron, por preĝi pri li dum diservoj, same kiel pri aliaj viktimoj de l’ cara amuziĝo aŭ de l’ cara kolero.

Baldaŭ du stolnikoj[43] malsupreniris la ŝtuparon kaj diris al la princo Serèbrjanij, ke la caro lin ekvidis el sia fenestro kaj deziris scii, kiu li estas. Ekkoninte lian nomon, la caro ordonis demandi pri lia sano kaj ekdeziris vidi lin la saman tagon ĉe sia manĝotablo.

Ĉi tiu favoro ne multe ĝojigis la princon. Eble Ivano ankoraŭ ne aŭdis pri lia malpaco kun opriĉnikoj en la vilaĝo Medvedevka? Sed oni ankaŭ povis supozi, kiel tio ne malofte okazis, ke la caro por iom da tempo kaŝis sian koleron sub la masko de favoro, por ke neatendita puno dum festeno kaj ĝojado aperu pli terura por la krimulo. Ĉiuokaze la princo sin preparis al ĉio kaj fervore li preĝis pri sia savo.

Hodiaŭ estis escepta tago en Aleksandra antaŭurbo. Ĉar la caro intencis pilgrimi Sùzdalon, li ekdeziris partopreni en la tagmanĝo de sia frataro kaj ordonis inviti al sia tablo, krom ordinare kune manĝantaj tricent membroj de la frataro, ankaŭ kvarcent opriĉnikojn, tiel ke entute li havis sepcent invititojn.

ĈAPITRO VIII.

Festeno.

En granda duluma ĉambrego, ornamita per bele pentritaj kolonoj, staris tri vicoj da longaj tabloj, po dek tabloj en ĉiu vico, ĉiu tablo destinita por dudek personoj. Apartaj tabloj por la caro, la kronprinco kaj plej intimaj favoratoj staris en la fundo de la ĉambrego. La gastoj estas sidontaj sur longaj benkoj, tegitaj per orŝtofo kaj veluro; por la caro estis preparita alta skulptita apogseĝo, ornamita per perlaj penikoj kaj havanta du leonojn anstataŭ piedetoj kaj oritan dukapan aglon kun disetenditaj flugiloj anstataŭ dorsapogilo. Meze de la ĉambrego staris forta kvarangula kverkligna tablo kun same fortaj tornitaj piedoj: tutan monton da ora kaj arĝenta vazaro ĝi estis subtenanta. Tie staris fandefaritaj pelvoj kun skulptitaj teniloj, tiel pezaj, ke kvar viroj apenaŭ povus levi ĉiun el ili; pezaj ĉerpiloj, pokaloj, ornamitaj per multo da perloj, kaj diversgrandaj pladoj kun presitaj desegnaĵoj. Tie staris pokaloj kaj kruĉoj el multekostaj ŝtonoj kaj bovkornoj, ore kadrigitaj. Inter pladoj kaj ĉerpiloj staris strangformaj oraj pokaloj, prezentantaj ursojn, leonojn, kokojn, pavojn, gruojn, unukornulojn kaj t. p. Ĉiuj ĉi pezaj pladoj, ĉerpiloj, pokaloj, birdoj kaj bestoj staris unuj super la aliaj, formante piramidon, kies supro preskaŭ atingis la plafonon.

Etikete eniris la ĉambregon brilanta aro da korteganoj kaj dislokiĝis sur la benkoj. Tiam sur la tabloj ankoraŭ staris neniu vazaro krom salujoj, piprujoj kaj vinagrujoj, kaj neniuj manĝaĵoj krom malvarma viando kun oleo, peklitaj kukumoj, prunoj kaj acida lakto en lignaj vazoj.

La opriĉnikoj altabliĝis, sed ne komencis la tagmanĝon, atendante la caron.

Baldaŭ stolnikoj popare eniris kaj stariĝis apud la cara apogseĝo, ilin sekvis dvoreckij’j kaj kravĉij’j.

Fine ektondris trumpetoj, eksonoris multaj sonoriloj sur preĝejaj turoj, kaj malrapide eniris la ĉambregon la caro Ivano mem.

Ivano IV estis altkreska, belstatura kaj larĝŝultra. Li surhavis longan orŝtofan superveston, borderitan per perloj kaj juveloj. Longa kaj peza ĉirkaŭkolo estis ornamita per emajlitaj pentraĵoj, prezentantaj Dipatrinon, Kriston, apostolojn kaj profetojn. Ĉirkaŭ la kolo li havis ankaŭ oran ĉenon kun granda desegnita kruco. Liaj piedoj estis vestitaj per ruĝaj marokenaj botoj kun altaj kalkanumoj, ornamitaj per arĝentaj krampoj. Grandan ŝanĝon ekvidis Serèbrjanij en la caro Ivano. Lia regulforma vizaĝo restis ankoraŭ bela, sed la trajtoj fariĝis pli akraj, lia agla nazo pliĝibiĝis, liaj okuloj flamis per malhela fajro, kaj sulkoj vidiĝis sur lia frunto. Plej multe mirigis la princon la maldensaj lipharoj kaj la barbo de l’ caro. Ivano estis nur tridekkvinjara, sed li ŝajnis pli maljuna ol kvardekjarulo. Lia vizaĝo havis tute novan esprimon. Tiel ŝanĝiĝas konstruaĵo post brulo: ĝi staras ankoraŭ, oni vidas ĉambrojn, sed la ornamo pereis, malhelaj fenestroj rigardas iom malice, kaj kvazaŭ io malbona ekloĝis en malplenaj ĉambroj!

Tamen, kiam Ivano rigardis afable, ankoraŭ ĉarma estis lia rigardo. Lia rideto allogis eĉ tiujn, kiuj lin bone konis kaj malaprobis liajn krimojn. Krom sia bela eksteraĵo Ivano posedis ankoraŭ talenton de oratoro. Okazis, ke homoj bonkoraj, aŭdante lin, estis konvinkataj pri neceseco kaj justeco de liaj teruraj ekzekutoj.

Kiam Ivano eniris, ĉiuj leviĝis kaj profunde salutis la caron. La caro malrapide trapaŝis inter la tabloj ĝis sia apogseĝo, haltis kaj salutis ĉiuflanken; poste li laŭte tralegis longan preĝon, faris signon de kruco, benis la manĝaĵon kaj sidiĝis en sian apogseĝon. Krom unu kravĉij kaj ses stolnikoj ĉiuj sekvis lian ekzemplon.

Aro da servistoj, vestitaj per veluraj violkoloraj orbroditaj kaftanoj, laŭvice stariĝis antaŭ la caro, salutis lin kaj popare eliris el la ĉambrego por alporti manĝaĵon. Baldaŭ ili revenis, portante du cent rostitajn cignojn sur oraj pladoj.

La tagmanĝo komenciĝis.

La princo Serèbrjanij havis lokon proksime de la cara tablo kune kun bojaroj de zèmŝĉino, kiuj, kvankam ne apartenante al opriĉnino, ricevis ĉi tiun fojon, dank’ al sia alta rango, la honoran inviton tagmanĝi kun la caro. Kelkajn el ili la princo estis konanta antaŭ sia forveturo Litovujon. De sur sia loko li bone povis vidi la caron mem kaj ĉiujn, kiuj sidis ĉe la tablo de la caro. Malĝoje sin sentis la princo, kiam li komparis Ivanon, tian, kian li konis antaŭ kvin jaroj, kun nuntempa Ivano, sidanta ĉi tie meze de siaj novaj favoratoj.

Serèbrjanij demandis sian najbaron, unu el tiuj bojaroj, kiujn li iam konis:

—Kiu sidas dekstre de la caro, tiu junulo pala kaj malgaja?

—Kronprinco Ivano Ivànoviĉ,—respondis la bojaro kaj, ĉirkaŭrigardinte singarde, li ekmurmuretis:—Dio gardu nin! Li ne similas al sia avo, sed al la patro, kruela estas la koro de la junulo, kaj ŝajne ni ne havos feliĉon dum lia regado.

—Kaj ĉi tiu junulo kun nigraj okuloj kaj afabla vizaĝo, kiu sidas je l’ ekstremaĵo de la tablo? Liaj trajtoj ion rememorigas al mi, sed mi ne scias, kie mi lin estis vidanta.

—Vi verŝajne vidis lin, princo, antaŭ kvin jaroj, kiel rindo’n[44] ĉe la cara kortego; de tiam li multe sukcesis kaj pli multe li ankoraŭ sukcesos. Li estas Boriso Teodòroviĉ Godunòv, plej amata cara konsilanto. Rigardu,—daŭrigis la bojaro per mallaŭtigita voĉo:—vi vidas apud li tiun flavruĝan larĝŝultrulon, kiu neniun rigardas kaj avide manĝas cignoviandon, sulkigante la brovojn. Ĉu vi lin ne konas? Li estas Gregoro Lukìĉ Skuratov-Bjelskij, nomata Maluto: amiko, konsilanto kaj ekzekutisto de nia caro. Ĉi tie, en la monaĥejo, oni lin nomas paraklisiarĥo. Sendube li estas plej intima persono ĉe la caro, sed, se Boriso Godunòv eldiros eĉ unu vorton, ĉio fariĝos laŭ la deziro de Godunòv! Rigardu tiun tute junan viron,—jen, li verŝas vinon al la caro,—li estas Teòdoro Alekseiĉ Basmanov.

—Basmanov?—demandis Serèbrjanij, rekonante la belan virinosimilan junulon, kies eksteraĵo lin frapis en la cara korto kaj kies neatendita ŝerco apenaŭ lin ne pereigis.

—Jes, Basmanov. La caro tre amas lin, ŝajne li ne povas vivi sen li. Tamen, en ĉiuj gravaj okazoj ne lian konsilon deziras ricevi la caro, ne, ne lian,—Boriso’n li demandas!

—Jes, jes,—diris Serèbrjanij, fikse rigardante Godunòv’n.—Nun mi lin rememoras. Li estis gardanto de l’ cara saadako?[45]

—Jes, vi estas prava, princo. Ne tre alta ofico, ĉu ne vere? Ne facile estas tie plirangiĝi. Sed foje okazis dum ĉasado jen kio: la caro proponis vetan arkpafadon. Sendito de l’ tatara ĥano Devlèt-Murzà partoprenis. Ĉiun fojon, kiam li ekpafadis, la sago trafis la caran ĉapon, pendigitan sur stango, cent paŝojn de l’ cara tendaro. Dum tagmanĝo ne malmulte da pokaloj estis malplenigitaj! Tiam leviĝas la caro Ivano kaj diras: donu al mi mian pafarkon, mi trafos ne malpli bone ol la tataro! Ekĝojis la tataro: "trafu, via cara moŝto, trafu; mi vetas per mil ĉevaloj, kaj vi, via cara moŝto, per kio?"—Mi vetas per la urbo Rjazanjo! diris la caro kaj aldonis: donu al mi mian pafarkon. Boriso sin ĵetis al la ĉevalo, kiu portis la saadakon, surĉevaliĝis, sed subite ni vidas: la ĉevalo batas per la hufoj, stariĝas sur la postaj piedoj kaj ekgalopas tiel rapide, ke tuj ĝi malaperas kune kun Boriso. Post kvarono da horo Boriso revenas,—la sagujo kaj la sagoj rompitaj, parte disŝutitaj, la pafarko ankaŭ disrompita. Boriso—kun vundo sur la frunto—tuj deĉevaliĝas, sin ĵetas al la piedoj de l’ caro: "pardonu, via cara moŝto, mi ne povis deteni la ĉevalon, mi rompis vian saadakon!" Sed la caro tiam jam duone malebriiĝis.—Bone! li diris: vi ne estos plu, malsaĝulo, ĉe mia saadako, sed mi nun ne deziras pafi el alia pafarko!—De tiam Boriso komencis plialtiĝi, kaj malfacile estas diveni, kiun rangon ankoraŭ li atingos. Kia viro!—daŭrigis la bojaro:—neniam li sin ŝovas antaŭen kaj ĉiam li estas proksime, neniam li diras la veron aŭ kontraŭdiras al la caro, li iras sian apartan vojon, ne havante rilaton kun iu sanga ago aŭ ekzekuto. Ĉirkaŭ li fluas rivero da sango, kaj li estas pura kaj blanka kiel infano, li eĉ ne estas enskribita kiel opriĉniko. Jen rigardu!—li montris viron kun malbona rideto:—jen patro de Teòdoro Basmanov, Aleksiso Basmanov, jen Bazilo Grjaznòj, jen pastro Levkij, abato de monaĥejo de Ĉùdovo. Dio gardu nin! Ne pastro li estas, sed granda pekulo!

Serèbrjanij aŭskultis scivole, sed malĝoje.

—Diru, bojaro!—li demandis: diru, mi petas, kiu estas ĉi tiu altkreska tridekjarulo kun nigraj okuloj kaj buklaj haroj? Li drinkas jam kvaran grandegan pokalon! Bonege li drinkas, sed ŝajne ne pro ĝojo! Kiel li sulkigas la brovojn! Liaj okuloj ĵetas fulmojn! Ĉu li freneziĝis? Rigardu, kiel li tranĉas tablotukon per tranĉilo!

—Ĉu vi lin ne rekonas, princo? Li estas el la niaj. Verdire li multe ŝanĝiĝis, de kiam li fariĝis opriĉniko por malhonoro de ĉiuj bojaroj. Li estas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Vera bravulo, sed ne longe daŭros lia gloro! Kiam li enamiĝis, li fariĝis kvazaŭ frenezulo. Nenion li vidas, nenion aŭdas, li parolas kun si mem, kiel frenezulo, kaj en ĉeesto de la caro li parolas tion, ke terure fariĝas lin aŭdi. Sed ĝis nun ĉion pardonas al li la caro: li lin amas kaj kompatas. Oni diras, ke eĉ opriĉniko li fariĝis pro amo.

Kaj la bojaro sin klinis al la princo Serèbrjanij, volante rakonti al li kelkajn detalaĵojn pri Vjàzemskij, sed en la sama momento proksimiĝis al ili stolniko kaj diris al la princo, starigante antaŭ li pladon kun rostaĵo:

—Princo Nikito, la granda caro donacas al vi pladon de sia propra tablo!

La princo leviĝis kaj laŭkutime profunde salutis la caron.

Tiam ĉiuj sidantaj ĉe la sama tablo kun Serèbrjanij ankaŭ leviĝis kaj salutis lin, gratulante lin okaze de la cara favoro. Serèbrjanij devis ĉiun danki per aparta saluto.

Dume la stolniko revenis al la caro kaj diris al li kun saluto:

—Granda caro! Princo Nikito akceptis la pladon kaj profunde salutas vian caran moŝton!

Kiam la cignoviando estis manĝita, la servistoj popare eliris el la ĉambrego kaj revenis kun tricent rostitaj pavoj, kies disetenditaj vostoj balanciĝis super ĉiu plado, kvazaŭ ventumilo. Poste oni alportis grandajn kukojn kun farĉaĵo el kokviando kaj fromaĝo, ĉiuspecajn flanojn, malgrandajn kuketojn kaj platajn kukojn. Dum la gastoj manĝis, la servistoj disdonadis ĉerpilojn kaj pokalojn, plenajn je mieltrinkaĵo—ĉeriza, junipera kaj frangola. Aliaj alportis diversajn eksterlandajn vinojn—roman, rejnan kaj muskatan. Apartaj stolnikoj iradis tien kaj reen inter la tabloj, montrante al servistoj, kies pokalon oni devas plenigi.

Kontraŭ Serèbrjanij sidis maljuna bojaro, kiu ial estis ekscitinta la caran koleron. La bojaro antaŭvidis nenion bonan por si, ne sciante nur, kiel li estos punita, kaj trankvile atendis sian sorton. Ĉiuj miregis, kiam la kravĉij[32] Teòdoro Basmanov mem alportis al li pokalon da vino.

—Bazilo! diris Basmanov: la granda caro donacas al vi vinon!

La maljunulo leviĝis, salutis la caron kaj eltrinkis la vinon, kaj Basmanov, reveninte al la caro, raportis:

—Bojaro Bazilo eltrinkis la pokalon kaj salutas vian caran moŝton!

Ĉiuj leviĝis kaj salutis la maljunulon, li ankaŭ devus ĉiujn resaluti, sed la bojaro staris senmova. Li kun peno spiris, li tremis per sia tuta korpo. Subite liaj okuloj fariĝis sangruĝaj, lia vizaĝo bluiĝis, kaj li falis teren.

—La bojaro estas ebria!—diris la caro: oni lin forportu!

Murmureto trakuris la kunvenon, kaj la bojaroj de zèmŝĉino interrigardadis kaj sidis kun mallevitaj okuloj super siaj teleroj, ne kuraĝante eĉ eldiri vorton.

Ektremis Serèbrjanij. Antaŭ nelonge li ne volis kredi, aŭdante pri la cara krueleco, nuntempe li mem fariĝis atestanto de ĉi tiu terura venĝo.

—Eble min ankaŭ atendas la sama sorto?—li pensis.

Dume oni forportis la mortinton, kaj la tagmanĝo daŭris, kvazaŭ nenio okazis. La harpistoj ludis, la sonoriloj sonoris, la korteganoj laŭte interparolis kaj ridis. La servistoj, kiuj ĝis nun surhavis velurajn vestojn, nun ekaperis en orŝtofaj kaftanoj. Ĉi tiu ŝanĝado de l’ vesto estis unu el luksaĵoj de l’ cara tagmanĝo. Oni alportis diversajn gelatenojn, plue—gruojn spicitajn, kokojn peklitajn kun zingibro, kokinojn kaj anasinojn senostigitajn, kukumojn. Poste sekvis diversaj supoj kaj interalie tri specoj da kokina supo—blanka, nigra kaj safrana. Fine oni alportis tetraojn kun prunoj, anserojn kun milia kaĉo kaj tetrojn kun safrano.

Tiam venis tempo de intermanĝo, kaj oni disdonis al la gastoj mieltrinkaĵojn—riban kaj tiel nomatajn princan kaj bojaran—kaj vinojn: alikanton, bastron kaj malvazion[46].

La interparolado fariĝis pli laŭta, la ridego aŭdiĝis pli ofte, kelkaj jam fariĝis iom ebriaj. Serèbrjanij inter opriĉnikoj ekvidis ĉe malproksime staranta tablo la junulon, kiu antaŭ kelkaj horoj estis lin savinta. La princo demandis pri li siajn najbarojn, sed la bojaroj de zèmŝĉino ne konis la junulon. La juna opriĉniko, kubutapoginte sur la tablon, sidis en profunda medito kaj ne partoprenis la komunan ĝojadon. La princo jam volis demandi pri lia nomo la preterpasantan serviston, sed subite li aŭdis post sia dorso:

—Princo Nikito! La granda caro donacas al vi vinon!

Serèbrjanij ektremis. Post li staris, kun aroganta rideto sur la lipoj, Teòdoro Basmanov, etendante al li pokalon, plenan je vino.

Ne hezitante eĉ unu momenton, la princo salutis la caron kaj eltrinkis la tutan vinon.

Ĉiuj rigardis lin kun scivolo, li mem atendis tujan morton kaj tre estis mirigita, ne sentante efikon de veneno. Anstataŭ antaŭmorta malvarmo agrabla varmeco trakuris lian korpon kaj malaperigis nevolan palecon de lia vizaĝo. La vino, donacita de la caro, estis pura malnova bastro. Serèbrjanij divenis, ke la caro aŭ pardonis al li la kulpon, aŭ eble ankoraŭ nenion scias.

Jam pli ol kvar horojn daŭris la tagmanĝo, tamen finiĝis nur la unua duono. La kuiristoj de l’ caro multe penadis en ĉi tiu tago. Neniam antaŭe ili kuiris tiajn bonajn turnrostitajn renojn kaj karasojn kun ŝafidviando. Apartan miregon vekis gigantaj fiŝoj, kaptitaj en Blanka Maro kaj alsenditaj al la caro el la monaĥejo de Solovkì. La fiŝoj estis alvenigitaj vivantaj, en grandegaj bareloj, la vojaĝo daŭris kelkajn semajnojn. Ĉi tiuj fiŝoj kuŝis en grandegaj arĝentaj kaj oraj pelvoj, kaj ĉiun portis po kelkaj servistoj. Jen kie la kuiristoj aperigis sian tutan artecon! La sturgoj kaj sevrugoj estis tiel mirinde preparitaj, ke ili similis je kokoj kun disetenditaj flugiloj, je flugilhavaj serpentoj kun malfermitaj buŝegoj. Bongustaj estis ankaŭ leporoj kun vermiĉelo, kaj la gastoj, kvankam treege sataj, ne preterpasigis koturnojn kun bulba saŭco nek alaŭdojn kun ajlo kaj safrano.

Fine, laŭ mansigno de l’ stolniko, oni deprenis de l’ tabloj salon, pipron kaj vinagron, ĉiujn viandojn kaj fiŝojn. La servistoj foriris kaj revenis en novaj vestoj. La orŝtofajn kaftanojn ili anstataŭigis per someraj kuntuŝoj[47] el blanka veluro, arĝentbroditaj kaj borderitaj per zibelfelo. Ĉi tiu vestaro estis ankoraŭ pli riĉa kaj pli bela ol la du unuaj. La servistoj alportis en la ĉambregon figuron de Kremlo, faritan el sukero, kvin pudojn pezan, kaj starigis ĝin antaŭ la caro. La figuro estis tre arte farita. Dentohavaj muroj, turetoj kaj eĉ homoj piedirantaj aŭ rajdantaj estis zorge ellaboritaj. Similaj figuroj, nur pli malgrandaj, du-tri pudojn pezaj, ornamis aliajn tablojn. Poste oni alportis preskaŭ cent oritajn kaj kolorigitajn arbojn, kies branĉoj, anstataŭ fruktoj, estis ŝarĝitaj per mielkukoj kaj dolĉaj kukoj. Samtempe aperis sur la tabloj leonoj, agloj kaj aliaj birdoj, elfanditaj el sukero. Inter la urbfiguroj kaj la birdoj kuŝis montoj da pomoj, beroj kaj nuksoj. Sed neniu jam manĝis fruktojn, ĉiuj estis plensatigitaj. Kelkaj gastoj trinkis ankoraŭ siajn pokalojn da vino pli pro etiketo ol pro soifo; aliaj dormetis, sin apogante sur la tablon; multaj jam kuŝis sub la benkoj, ĉiuj senescepte jam demetis la zonojn kaj malbutonumis la kaftanojn. La karaktero de ĉiu gasto vidiĝis pli bone.

La caro preskaŭ nenion manĝis. Dum tagmanĝo li multe ŝercis kaj bonkore parolis kun siaj najbaroj. Lia vizaĝo ne ŝanĝiĝis ĉe la fino de l’ tagmanĝo. La samon oni povas diri pri Godunòv. Boriso, ŝajne, ne preterpasigis bongustan manĝaĵon, nek pokalon da forta vino, li estis gaja, amuzis la caron kaj liajn favoratojn per saĝaj paroloj, sed ĉiam restis sindetenema. La trajtoj de lia vizaĝo, same kiel en komenco de l’ tagmanĝo, aperigis miksaĵon de saĝeco, konscia humileco kaj memfido. Boriso nerimarkite ekridetis, ĵetante rapidan rigardon sur la aron da ebriaj kaj dormantaj korteganoj, kaj malestimo trakuris liajn lipojn.

La kronprinco Ivano multe manĝis, silentis, aŭskultis kaj de tempo al tempo interrompis la parolanton per maldeca aŭ ofenda ŝerco. Plej multe li atakis Maluton Skuratov, kvankam Skuratov ne similis la homon, kiu tolerus ofendon. Lia eksteraĵo teruris eĉ la plej maltimajn. Lia frunto estis mallarĝa kaj kunpremita, la kapharoj komenciĝis de super la brovoj, male—la makzeloj kaj vangostoj estis nekonforme grandaj; la kapo havis malgrandan vizaĝon, kaj la nuko similis larĝan kaldronon, ankaŭ post la oreloj troviĝis tiaj grandaj elstaraĵoj, ke la oreloj ŝajnis enfalintaj. La okuloj de nedifinebla koloro neniun rigardis rekte, sed teruro ekposedis tiun, kiu okaze renkontis ĉi tiun malhelan rigardon! Ŝajne, neniu grandanima sento, neniu penso, superanta la sferon de brutaj instinktoj, povis penetri en ĉi tiun malgrandan cerbon, kovritan de dika kranio kaj densaj haregoj. La vizaĝo esprimis ion senesperigan kaj nekortuŝeblan. Rigardante Maluton, oni klare vidis, ke senrezultate estus serĉi en li iun homsenton. Efektive, morale li vivis aparte de ĉiuj homoj, en ilia medio li vivis izolita, sen ies amikeco aŭ intimeco; li ne estis plu homo, sed vera cara hundo, preta disŝiri ĉiun, kiun montros al li Ivano.

La sola homa sento de Maluto estis, ŝajne, lia amo al la filo, la juna Maksimo Skuratov. Sed kia amo? Amo de sovaĝa besto, amo senkonscia, kvankam preta al sinoferado. Ĝin pligrandigis la ambicio de Maluto. Devenante mem el popolamaso, li multege enviis nobelojn kaj altrangulojn, kaj lia celo estis plialtigi almenaŭ siajn posteulojn, antaŭ ĉio la amatan sian solan filon. La penso, ke lia Maksimo ĉiam restos en okuloj de l’ popolo pli malalta ol la fieraj bojaroj, milojn da kiuj li, Maluto, jam estis ekzekutinta, ĉi tiu penso lin frenezigis. Per oro li penadis atingi honorojn, je kiuj li estis senigita pro sia deveno, kaj apartan plezuregon li sentis dum ekzekutoj: li sin venĝis al la malamegataj bojaroj, li riĉiĝis per ilia havaĵo kaj li sin plialtigis en cara favoro, alcelante ankaŭ plialtigi sian amatan filon. Sed, krom ĉi tiuj motivoj, la sango mem estis por li necesaĵo kaj fonto de plezuro. Multajn li mortigis propramane, kaj la kroniko rakontas, ke iufoje, post la ekzekutoj, li propramane dishakadis la kadavrojn, ĵetante pecojn al hundoj. Por plenigi la bildon de ĉi tiu persono, oni devas aldoni, ke, malgraŭ lia tre limigita intelekto, li, kvazaŭ sovaĝa besto, estis treege ruza, dum milito li distingiĝis per eksterordinara braveco, en interrilatoj li estis tre suspektema, kiel ĉiu sklavo, atinginta ne merititan honoron, kaj neniu tiel longe memoris ofendon, kiel Maluto Skuratov.

Tia estis la viro, kiun tiel nesingarde ofendadis la kronprinco.

Specialan kaŭzon havis Ivano Ivànoviĉ por moki Maluton. Maluto, turmentata de envio kaj ambicio, de longe soifis bojaran rangon; sed la caro, kiu iufoje ankaŭ respektis antikvajn kutimojn, ne deziris malhonori la plej altan rusan rangon per la persono de sia malaltranga favoratulo kaj ne atentis liajn klopodojn. Tiam Maluto kuraĝis rememorigi al Ivano sian deziron. La saman matenon, ĉe la eliro de la caro el lia dormoĉambro, Maluto falis teren antaŭ li, elkalkulis ĉiujn siajn meritojn kaj petis kiel rekompencon donaci al li bojaran ĉapon. Ivano kun pacienco aŭskultis lin ĝis la fino, ekridis kaj nomis lin hundo. Kaj nun, dum tagmanĝo, la kronprinco rememorigis al Maluto lian nesukcesintan peton. Ne devus li tion fari, se li pli bone konus Maluton! Maluto eksilentis kaj fariĝis pli kaj pli pala. Kun granda malplezuro la caro konstatis la malamikajn rilatojn inter Maluto kaj la kronprinco. Por ŝanĝi la temon, li sin turnis al Vjàzemskij.

—Afonĉjo,—li diris duonvoĉe: ĉu longe ankoraŭ vi estos malgaja? Mi ne rekonas mian bonan opriĉnikon! Ĉu vin tute formanĝis la amo, la malbonega serpento?

—Vjàzemskij ne estas opriĉniko,—rimarkigis la kronprinco.—Li sopiras, kvazaŭ juna knabino. Via cara moŝto, ordonu vesti lin per sarafano[48] kaj razigi lian barbon, por ke li similu je Teòdoro Basmanov, aŭ ordonu, ke li kantu kune kun harpistoj. Harpo estos por li pli konvena ol sabro!

—Via kronprinca moŝto!—ekkriis Vjàzemskij: se vi estus kvin jarojn pli aĝa kaj ne estus filo de l’ caro, mi vin elvokus pro tia malhonorigo sur placon de Triunuo en Moskvo,—tie ni mezurus niajn fortojn, kaj Dio mem decidus, al kiu konvenas manumi batalilojn, al kiu ludi la harpon!

—Afonĉjo,—severe ekkriis la caro:—ne forgesu, antaŭ kiu vi parolas!

—Granda caro Ivano,—arogante respondis Vjàzemskij. Se mi ŝajnas al vi kulpa, ordonu, ke oni min senkapigu, sed mi ne permesos, ke la kronprinco min ofendu!

—Ne,—diris per pli mola tono la caro, kiu ĉiam pardonis al Vjàzemskij ĉiujn liajn strangaĵojn, ŝatante lian bravecon:—ne venis ankoraŭ tempo dehaki la kapon de Afonĉjo. Li ankoraŭ servu al la caro! Aŭskultu, Afonĉjo, mi rakontos al vi fabelon, la saman, kiun la pasintan nokton rakontis al mi la blinda Filĉjo. En la glora urbo Rostovo, la bela urbo, loĝis brava junulo, Aleĉjo Popoviĉ. Pli ol sian vivon li ekamis junan princinon, kies nomon mi forgesis. Sed ŝi estis edzino de la maljuna Tugarin Zmejeviĉ kaj, kiom ajn klopodis Aleĉjo, ĉiam li ricevis de ŝi rifuzon:—"mi ne amas vin, junulo, mi amas sole mian edzon, mian karan maljunan Zmejeviĉ’n".—"Bone!"—diris Aleĉjo: "vi ankaŭ min estos amanta, mia blanka cignineto". Kun dekdu fidelaj servistoj li penetris en la palacon de Zmejeviĉ kaj forportis lian junan edzinon.—"Gloro al vi, bravulo!"—diris la virino: "ke vi povis ne nur min ami, sed ankaŭ min akiri per glavo; kaj pro tio mi vin amas pli ol mian vivon, pli ol la lumon, pli ol mian abomenan maljunan edzon Zmejeviĉ!"—Nu, diru, Afonĉjo,—aldonis la caro, fikse rigardante Vjàzemskij’n:—kiel plaĉas al vi la fabelo de l’ blinda Filĉjo?

Avide aŭskultis la princo Vjàzemskij la rakonton de l’ caro. Enfalis ĝi en lian animon, kvazaŭ fajreroj en sekajn garbojn,—ekflamis pasio en lia brusto, ekbrilis la okuloj.

—Afonĉjo,—daŭrigis la caro: nun mi forveturas al pilgrimado Suzdalon, kaj vi iru Moskvon al bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov, demandu lin pri lia farto, diru, ke mi vin sendis por depreni mian malfavoron... Kaj ne forgesu,—li aldonis plensignife: ne forgesu kunpreni, por pli granda honoro, pli multe da opriĉnikoj!

Serèbrjanij bone vidis, kiel ŝanĝiĝis la vizaĝo de Vjàzemskij, kia sovaĝa ĝojo ekbrilis en liaj okuloj, sed li ne estis aŭdinta la interparoladon de la caro kun princo Vjàzemskij.

Se divenus Nikito Romànoviĉ, kio ĝojigas la princon-opriĉnikon, li forgesus pri la ĉeesto de l’ caro, li deŝirus akran sabron de la muro, li dehakus la kapon al Vjàzemskij; pereigus li sendube sian kapon, sed ĉi tiun fojon lin savis sonoj de l’ harpoj, de l’ preĝejaj sonoriloj kaj laŭta interparolado de opriĉnikoj. Li ne sciis, pri kio ĝojis Vjàzemskij!

Fine Ivano leviĝis. Ĉiuj korteganoj ekmoviĝis, kvazaŭ abeloj, maltrankviligitaj en la abelujo. Kiu nur povis, leviĝis ankaŭ, kaj ĉiuj laŭvice aliradis la caron por ricevi de li sekigitajn prunojn, kiujn li propramane disdonis al la frataro. En la sama momento tra la aro traŝoviĝis opriĉniko, ne partopreninta la festenon, kaj ion murmuretis al Maluto Skuratov. Maluto ruĝiĝis, kaj koleron esprimis lia vizaĝo. Ĉion rimarkis la akravida caro! Ivano postulis klarigon.

—Via cara moŝto!—ekkriis Maluto: neniam aŭdita ago! Perfido, ribelo kontraŭ via cara moŝto!

Ĉe la vorto "perfido" la caro paliĝis, kaj liaj okuloj ekbrilis.

—Via cara moŝto!—daŭrigis Skuratov: antaŭ kelkaj tagoj mi sendis revizion en ĉirkaŭaĵon de Moskvo por ekscii, ĉu apudmoskva loĝantaro bone gardas vian caran regularon. Subite iu nekonata bojaro kun siaj servistoj atakis la reviziistojn. Multajn ili mortigis, kaj mian ĉevalserviston ili tute kripligis. Jen li staras post la pordo, kruele batita! Ĉu li povas eniri?

Ivano ĉirkaŭrigardis ĉiujn siajn opriĉnikojn kaj sur ĉiuj vizaĝoj legis koleron kaj indignon. Tiam liaj trajtoj akceptis esprimon de ia stranga plezuro kaj li diris per trankvila voĉo:

—Li eniru!

Baldaŭ la aro disiĝis, kaj en la ĉambregon eniris Mateo Ĥomjàk kun bandaĝita kapo.

ĈAPITRO IX.

Juĝa esploro.

Ĥomjàk eĉ ne estis lavinta la vizaĝon, male, li intence makulis per sango sian bandaĝon kaj siajn vestojn, por ke la caro vidu, kiel kruele oni lin batis.

Proksimiĝinte al Ivano, li falis teren kaj surgenue atendis la permeson paroli.

Ĉiuj scivole rigardis Ĥomjàk’n. Caro la unua rompis la silenton.

—Kontraŭ kiu vi plendas?—li demandis: kiel okazis la afero? Rakontu de l’ komenco!

—Mi mem ne scias, via cara moŝto, kontraŭ kiu mi plendas. La hundo ne diris al mi sian nomon! Kaj mi surgenue plendas nun al via cara moŝto, ke mi estas batita kaj kripligita de nekonata viro!

La komuna atento plialtiĝis; oni eĉ ne kuraĝis spiri. Ĥomjàk daŭrigis:

—Ni venis, via cara moŝto, kiel reviziistoj, en vilaĝon Medvedevka, kaj subite atakis nin malbenitaj nekonatoj. Ili falis sur nin, kiel neĝo sur la kapon, trapikis, dishakis unu dekon da viroj, la aliajn ligis; kaj ilia bojaro, kanajlo, jam volis nin ĉiujn pendigi, kaj la du rabistojn, kiujn ni estis kaptintaj dum revizio, li liberigis.

Eksilentis Ĥomjàk kaj ordigis sian sangmakulitan bandaĝon sur la kapo. Nekredema surda murmuro ekaŭdiĝis inter la opriĉnikoj. La rakonto ŝajnis nekredinda. La caro ankaŭ dubis.

—Ĉu la veron vi parolas, amiko?—li diris, trapikante Ĥomjàk’n per sia agla rigardo.—Eble vi estis ebria? Eble bona kruĉo da "brago"[49] sekvigis tiun kripligon?

—Mi estas preta ĵuri antaŭ kruco, ke mi diras la veron; aŭ, pli bone, mi ĵuras per mia kapo!

—Sed diru do, amiko, kial la nekonata bojaro vin ne pendigis?

—Kredeble, li ŝanĝis sian intencon, li neniun pendigis, li nur ordonis vipi nin ĉiujn.

Murmuro ree trakuris inter la aŭdantaro.

—Ĉu vi estis multaj en la taĉmento?

—Kvindek viroj, mi la kvindekunua.

—Kaj la liaj?

—Mi ne volas mensogi,—ili estis pli malmultenombraj, ĉirkaŭ dudek aŭ tridek...

—Kaj vi permesis, ke oni vin ligu kaj vipu, kvazaŭ vi estus virinaĉoj! De kie venis tia timegeco? Ĉu viaj brakoj estis paralizitaj? He, vi, bravulo en via angulo, veran ridindaĵon vi rakontas! Kiu do estas la bojaro, kiu dum plena tago kuraĝas ataki la opriĉnikojn? Neeblaĵo!.. Certe, la bojaroj deziras neniigi la opriĉnikojn, sed ili ne kuraĝas! Min ili ankaŭ volonte formanĝus, tamen—okulo vidas, sed lango ne trafas! Aŭskultu, se vi deziras, ke mi kredu al vi, diru la nomon de la bojaro, alie konfesu vian mensogon. Kaj se vi ne povas ĝin nomi kaj ne konfesos,—malbone al vi estos, amiko!

—Via cara moŝto!—diris la ĉevalservisto tre firme: Dio scias, ke mi diras la veron. Vi povas min ekzekutigi, mi ne timas la morton, mi timas la mensogon, estu ĉiuj viaj homoj miaj atestantoj!

Kaj li montris la opriĉnikojn, kvazaŭ alvokante ilin esti atestantoj. Subite lia rigardo falis sur Serèbijanij’n.

Ne facile estas priskribi, kio fariĝis en la koro de Ĥomjàk. Miregon, dubon kaj fine ĝojon, malican ĝojon revidigis en si liaj trajtoj.

—Via cara moŝto!—li ekkriis: se vi deziras scii, kiu nin atakis, kiu mortigis la kamaradojn kaj ordonis nin vipi, diru, ke ĉi tiu bojaro deklaru sian nomon!

Ĉies okuloj sin turnis al Serèbrjanij. La caro kuntiris siajn senharajn brovojn kaj fikse observadis la princon tute senparole. Nikito Romànoviĉ staris senmova, trankvila, sed pala.

—Nikito!—fine diris la caro, malrapide eldirante ĉiun vorton: venu ĉi tien, respondu, ĉu vi konas ĉi tiun homon?

—Jes, via cara moŝto!

—Ĉu vere vi estis atakinta lin kaj liajn kunulojn?

—Via cara moŝto! Ĉi tiu homo kaj liaj kunuloj mem atakis la vilaĝanojn...

Ĥomjàk interrompis la princon. Por pereigi la malamikon, li decidis ne indulgi sin mem.

—Via cara moŝto!—li diris: bonvolu ne fidi al la bojaro! Li mensogas! Li volas min kalumnii, ĉar mi estas servisto, ĉar mi ne estas altrangulo, kaj tiamaniere vi ne ekkonos la veron. Ordonu, via cara moŝto, juĝe esplori la aferon, bonvolu demandi miajn kamaradojn aŭ, prefere, ordonu nin ambaŭ turmente esplori, kaj vi vidos la veron!

Serèbrjanij rigardis Ĥomjàk’n kun malestimo.

—Via cara moŝto,—li diris: mi ne malkonfesas mian agon. Mi atakis ĉi tiun homon kaj liajn kamaradojn, mi ordonis ilin vipi...

—Sufiĉas!—severe interrompis la caro.—Respondu: kiam vi ilin atakis, ĉu vi sciis, ke ili estas miaj opriĉnikoj?

—Ne, via cara moŝto!

—Kaj kiam vi volis ilin pendigi, ili diris al vi, kiu ili estas?

—Jes, via cara moŝto!

—Kial do vi ilin ne pendigis?

—Ĉar mi preferis, ke viaj juĝistoj ilin juĝe esploru!

—Kial do vi tuj de komenco ne sendis ilin al miaj juĝistoj?

La princo ne sciis, kion diri.

La caro ekzamenis lin per rigardo, penetranta ĝis en la fundon de lia animo.

—Ne pro tio vi ilin ne pendigis, ke vi ekdeziris ilin sendi al miaj juĝistoj, sed pro tio, ke ili sin nomis caraj servistoj! Kaj vi,—daŭrigis la caro kun ĉiam kreskanta kolero,—vi, sciante, ke ili estas miaj servistoj, vi ordonis ilin vipi?

—Via cara moŝto...

—Sufiĉe!—ektondris Ivano.—La esploro estas finita. Frataro!—li sin turnis al siaj favoratoj: diru, kion meritas la bojaro Nikito? Konigu viajn pensojn, mi deziras scii, kion pensas ĉiu el vi!

La voĉo de la caro estis firma, sed lia rigardo diris, ke li jam estis decidinta en sia koro la sorton de l’ princo, kaj ke malfeliĉo atendas tiun, kies verdikto estos pli malsevera, ol lia.

—Nu, diru, homoj!—li ripetis, plilaŭtigante la voĉon,—kion meritas Nikito?

—Morton!—diris la kronprinco.

—Morton!—ripetis Maluto, Grjaznòj, pastro Levkij kaj ambaŭ Basmanov’j.

—Li do ricevu la morton!—diris Ivano trankvile,—ĉar skribite estas: kiu levis la glavon, per glavo pereos! Prenu lin!

La princo silente salutis la caron. Kelkaj viroj tuj ĉirkaŭis lin kaj elirigis lin el la ĉambrego. Multaj sekvis ilin por vidi la ekzekuton, aliaj restis. Malsonora murmuro aŭdiĝis en la ĉambrego. La caro sin turnis al la opriĉnikoj. Lia mieno estis solena.

—Frataro!—li demandis: ĉu justa estis mia juĝo?

—Justa, justa! ekaŭdiĝis inter la plej proksimaj opriĉnikoj.

—Justa, justa!—ripetadis la pli malproksimaj.

—Ne justa!—diris unu sola voĉo.

La opriĉnikoj ekscitiĝis.

—Kiu diris? Kiu eldiris la vorton? Ne justa estas la juĝo de l’ caro?—aŭdiĝis ĉie.

Ĉies vizaĝoj esprimis miron, ĉies okuloj ekbrilis per indigno. Nur unu, la plej kruela, ne montris koleron. Maluto fariĝis pala, kiel morto.

—Kiu diras, ke ne justa estas mia juĝo?—demandis Ivano, penante doni al siaj trajtoj plej trankvilan esprimon.—Kiu diris ĉi tion, elpaŝu antaŭen!

—Via cara moŝto!—diris Maluto, treege ekscitita: inter viaj fidelaj servistoj nun estas multe da ebriaj, multe da tiuj, kiuj parolas, ne demandinte sian prudenton! Ne serĉu ĉi tiun drinkulon, via cara moŝto! Kiam li estos sobra, li mem ne kredos, ke li tion eldiris en ebria stato.

La caro nefideme rigardis Maluton.

—Sankta paraklisiarĥo!—li diris, ridetante: de kiam vi fariĝis tiel bonkora?

—Via cara moŝto!—daŭrigis Maluto: ne ordonu...

Sed estis jam tro malfrue.

La filo de Maluto jam elpaŝis antaŭen kaj respektplene staris antaŭ la caro. Maksimo Skuratov estis la sama opriĉniko, kiu ĵus savis Serèbrjanij’n de l’ urso.

—Ha, Makĉjo, do estas vi, kiu mallaŭdas mian juĝon,—diris Ivano, rigardante kun malbona rideto jen la patron, jen la filon.—Nu, diru, Makĉjo, kial do ne plaĉis al vi mia juĝo?

—Via cara moŝto, vi ne ĝis fino aŭskultis la princon Serèbrjanij, vi ne permesis al li sin pravigi, vi eĉ ne demandis lin, pro kio li volis pendigi Ĥomjàk’n.

—Via cara moŝto, ne aŭskultu lin,—petegis Maluto,—li estas ebria. Ĉu vi ne vidas, li estas ebria. Bonvolu lin ne aŭskulti! For, drinkulo, jen kiom multe vi drinkis! For, for de ĉi tie!

—Maksimo drinkis nek vinon, nek mieltrinkaĵon,—malice rimarkis la kronprinco.—Mi lin observadis la tutan tagmanĝon, li eĉ ne trempis la lipharojn!

Maluto ĵetis sur la kronprincon rigardon, kiu estus tremiginta ĉiun alian. Sed la kronprinco opiniis sin neatingebla por la venĝo de Maluto. La dua filo de Ivano la Terura, la kronprinco Ivano Ivànoviĉ posedis preskaŭ ĉiujn malvirtojn de sia patro, kaj la malbonaj ekzemploj ĉiam pli kaj pli malaperigis la bonajn trajtojn de lia karaktero. La kronprinco jam ne konis kompaton.

—Jes,—li ripetis, ridetante: Maksimo nenion drinkis nek manĝis hodiaŭ. Li ne ŝatas nian vivmanieron. Abomena estas por li via opriĉnino, patro!

Dum li parolis, Boriso Godunòv fikse lin rigardis. Ŝajne, li studis lian vizaĝon kaj poste senbrue, ne rimarkite li eliris el la manĝoĉambro.

Maluto falis teren antaŭ la caro.

—Via cara moŝto! Patro nia, Ivano Vasìljeviĉ!—li balbutis, kaptante la baskojn de l’ cara supervesto. Hodiaŭ matene mi, malsaĝulo, sovaĝa kamparanaĉo, petis vin donaci al mi bojaran rangon. Kie estis mia prudento? Kie estis mia homa konscio? Ĉu mi, sklavo malbonodora, indas porti bojaran ĉapon? Forgesu, via cara moŝto, pri miaj malsaĝaj paroloj, ordonu demeti de mi ĉi-tiun orkovritan kaftanon, ordonu, ke mi surmetu bastaĵon,—nur pardonu al Maksimo lian kulpon! Juna li estas, via cara moŝto, juna kaj malsaĝa, li mem ne scias, kion li parolas. Sed se vi iun ajn volas ekzekuti, ekzekutu min, por ke mi, malsaĝulo, ne permesu al mia filo drinki tiel multe! Permesu, via cara moŝto, ke mi suriru la eŝafodon, aŭ ordonu, ke mi mem min tuj mortigu?

Kompatinda fariĝis lia vizaĝo, malesperegon esprimis la trajtoj, kiuj ĝis nun nenion rebriligis, krom sentoj de sovaĝa besto.

La caro ekridis.

—Por kio mi ekzekutos vin aŭ vian filon!—li diris: Maksimo estas prava!

—Kion vi diras, via cara moŝto?—ekkriis Maluto.—Kiel Maksimo povas esti prava?—Kaj pro ĝojo kaj mirego li komencis stulte rideti, sed baldaŭ ree nebuliĝis lia vizaĝo, ĉar ekŝajnis al li, ke la caro lin mokas. Ĉi tiuj rapidaj ŝanĝoj de lia vizaĝo estis tiel ridindaj, ke la caro, lin rigardante, ree komencis ridi.

—Maksimo estas prava,—li ripetis fine kun tute serioza mieno: mi tro rapidis. Neeble estas, ke Serèbrjanij propravole ion entreprenu kontraŭ mi. Mi rememoras Nikiton ankoraŭ antaŭ la litova milito. Mi ĉiam lin amis, li estis mia bona servisto. Vi, malbenitoj, daŭrigis la caro, sin turnante al Grjaznòj kaj Basmanov’j,—vi ĉiam estas kulpaj pri tio, ke mi verŝigas la sangon! Ĉu ne sufiĉas por vi niaj mortigoj? Nun vi ekdeziris, ke mi pereigu mian fidelan bojaron! Kial vi staras tie, sovaĝaj bestoj? Kuru, ĉesigu la ekzekuton! Ne, ne iru, estas jam malfrue... Sendube, lia kapo jam estas forhakita. Vi, vi ĉiuj pagos al mi por lia sango!

—Ne estas malfrue, via cara moŝto,—diris Godunòv, ree enirante la ĉambregon.—Mi ordonis haltigi la ekzekuton. Kompato estas via eco; mi scias, ke vi pli ol unu fojon kondamnis la krimulon kaj poste lin pardonis. Sed la princo jam metis sian kapon sur la ŝtipon, kaj la ekzekutisto sen kaftano staras, suprenvolvinte la manikojn, kaj atendas vian caran ordonon.

Sereniĝis la vizaĝo de Ivano.

—Boriso, li diris,—iru al mi, mia kara servisto! Vi sola konas mian koron. Vi sola scias, ke mi verŝigas la sangon ne pro amuzo, sed por ekstermi la perfidon. Vi min ne opinias sangavida! Iru al mi, Boriso Teodòroviĉ, mi vin kisos!

Godunòv klinis la kapon. La caro kisis lin.

—Alproksimiĝu ankaŭ vi, Maksimo, mi donos al vi mian caran manon por kisi. Ĉiam diru la veron! Faru same en estonteco! Mi donacas al vi zibelajn felojn por pelto!

Maksimo falis teren kaj kisis la manon de l’ caro.

—Kiun salajron vi ricevas?—demandis Ivano.

—Kutiman salajron de ordinara opriĉniko, via cara moŝto!

—Mi vin egaligos kun ĉefaj opriĉnikoj. Vi ricevos salajron kaj provizon, kiel ĉiuj estroj! Sed, ŝajnas al mi, vi havas ankoraŭ ion por diri; diru senĝene, petu, kion vi bezonas!

—Via cara moŝto, mi ne meritas vian grandan donacon, mi ne indas riĉan vestaron, donu al aliaj, pli altrangaj ol mi! Pri unu nur mi petas vin, via cara moŝto! Permesu al mi militiri Litovujon aŭ Livonujon, aŭ Rjazanon por batali kontraŭ tataroj!

Io simila je suspekto ekaperis en la okuloj de l’ caro.

—Kial vi ekdeziris militiri, bravulo? Ĉu tedis al vi nia vivmaniero?

—Jes, via cara moŝto!

—Kial do, bravulo?—demandis Ivano, fikse rigardante Maksimon.

Maluto ne permesis al li respondi.

—Via cara moŝto,—li diris,—vi vidas, li deziras servi al via cara moŝto. Li volonte meritus grivnon[50] sur ora ĉeneto el la manoj de via cara moŝto. Tial li ekdeziris militiri kontraŭ tataroj aŭ litovoj! Varmega estas lia sango!

—Ne por tio li deziras esti forsendita,—diris la kronprinco: sed por ke ĉio fariĝu laŭ lia kaprico, por ke li povu diri al si mem: mi ne deziras esti opriĉniko kaj mi ne estos opriĉniko. Estu tiel, kiel mi volas, sed ne tiel, kiel volas la caro!

—Jen kio?—diris Ivano ironie: vi, Makĉjo, ekdeziris esti pli forta ol mi? Kia heroo! Ĉu mi, malfeliĉulo, povas vin venki? Nu, bone, se vi ne volas esti opriĉniko, mi vin enskribigos kiel...

—Via cara moŝto!—interrompis lin Maluto: kien ajn vi bonvolus enskribigi Maksimon, ĉie li estos preta servi al vi kaj plenumi viajn ordonojn. Iru hejmen, Maksimo, jam estas malfrue, diru al la patrino, ke ŝi min ne atendu, mi estos okupata en malliberejo: ni faras perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev’j. Iru, Maksimo, iru!

Maksimo foriris. La caro ordonis enirigi Serèbrjanij’n. La opriĉnikoj enkondukis lin kun kunligitaj manoj, sen kaftano, en malbutonumita ĉemizo. Lin sekvis la ĉefa ekzekutisto Terĉjo, kun suprenvolvitaj manikoj, kun brilanta hakilo en la manoj: li ne sciis, ĉu la caro pardonas la princon aŭ deziras nur ŝanĝi manieron de l’ ekzekutado.

—Iru ĉi tien, princo!—diris Ivano.—Miaj servistoj estas tro rapidemaj. Ne koleru! Tia estas ilia kutimo; ili ĉiam komencas sonorigi, ne eksciinte, kiu festo estas![51] Ili forgesis, ke por mortigi la homon oni ĉiam trovos la tempon; male, kiam la kapo estas forhakita, oni ĝin ne povos alglui al la korpo. Dankon al Boriso! Sen li, vi jam estus nun en alia mondo, kaj mi ne havus la eblon iun demandi pri Ĥomjàk. Rakontu, pro kio vi lin atakis?

—Pro tio, via cara moŝto, ke li mem atakis senkulpajn vilaĝanojn. Tiam mi ankoraŭ ne sciis, ke li estas via servisto, mi eĉ ne aŭdis pri opriĉnino. Mi estis revenanta el Litovujo Moskvon kaj survoje mi ekvidis, ke Ĥomjàk kun siaj kamaradoj atakis la vilaĝon kaj mortigis la vilaĝanojn.

—Sed se vi scius, ke ili estas miaj servistoj, ĉu vi ilin estus atakinta?

Ivano fikse rigardis la princon. Serèbrjanij meditis momenton.

—Jes, tiam mi same estus ilin atakinta,—li respondis simplanime: mi ne povus kredi, ke ili mortigas laŭ via ordono.

Ivano fiksis sur Serèbrjanij malhelan rigardon kaj longe silentis. Fine li diris:

—Bone vi respondis, Nikito! Ne por tio mi fondis en Rusujo la opriĉninon, ke miaj servistoj mortigu senkulpulojn. Mi ilin destinis, por ke ili, kvazaŭ fidelaj hundoj, gardu miajn ŝafojn kontraŭ lupoj atakantaj, por ke mi povu respondi dum la Lasta Dia Juĝo tion, kion diras la profeto: mi estas kune kun infanoj, kiujn donis al mi Dio! Bone vi respondis. Mi diras malkaŝe: vi kaj Boriso, vi solaj ekkonis min. Aliaj pensas alimaniere: oni min nomas sangavida, sed oni ne scias, ke, verŝante la sangon, mi dronas en larmoj! Sangon ĉiu vidas, ĝi estas ruĝa, videbla por ĉiu; sed mian koran ploregon neniu vidas, la senkoloraj larmoj falas en mian animon kaj kvazaŭ varmega peĉo tramanĝas ĝin, trabruligas ĝin ĝis la fundo! (ĉe tiuj ĉi vortoj la caro levis la okulojn supren kun esprimo de profunda ĉagreno). Same kiel iam Raĥelo,—li daŭrigis (kaj la pupiloj de liaj okuloj tute malaperis sub la palpebroj). Same kiel iam Raĥelo ploris pri siaj infanoj, tiel same mi nun ploras pri miaj malamikoj kaj perfiduloj! Bone vi respondis, Nikito! Mi pardonas al vi vian agon. Malligu la manojn de l’ princo, Terĉjo, kaj foriru! Mi vin ne bezonas plu... Ne, atendu iomete!

Ivano sin turnis al Ĥomjàk.

—Respondu!—li demandis severege: kion vi kuraĝis fari en Medvedevka?

Ĥomjàk strabe ekrigardis Terĉjon, la princon kaj ekgratis al si la nukon.

—Mi iomete tuŝis la vilaĝanojn!—li respondis, duonarogante, duonruze: mi ne malkonfesas, ni estas kulpaj, via cara moŝto, ke ni iom maltrankviligis viajn nefavoratojn. La vilaĝo apartenas al bojaro Morozov!

La severa mieno de Ivano moliĝis. Li ekridetis.

—Ĉu vi estas kontentaj je la vipbatoj de l’ princo?—li demandis.—Sufiĉas por vi? Bone, estu tiel, mi pardonas al vi. Iru for, Terĉjo, hodiaŭ estas tia tago, en kiu mi vin ne bezonas.

La favoro de l’ caro al Serèbrjanij vekis murmuron de kontentiĝo inter la bojaroj de zèmŝĉino. La akrasentaj oreloj de Ivano aŭdis ĉion, kaj lia suspektplena kapo klarigis ĉion laŭ sia propra maniero. Kiam Ĥomjàk kaj Terĉjo estis for el la ĉambrego, Ivano fiksis sian traigan rigardon sur la bojaroj.

—Vi, homoj!—li diris severege: vi ne revu, vidinte ĉi tiun mian juĝon, ke mi vin indulgos!

Kaj samtempe en lia malkvieta animo naskiĝis la penso, ke eble ankaŭ Serèbrjanij klarigos la pardonon per lia malforteco; li jam bedaŭris pri sia bonkoreco kaj deziris korekti sian eraron.

—Aŭskultu, princo!—li diris al Serèbrjanij: hodiaŭ mi pardonis vin pro viaj veraj paroloj, mi ne reprenos mian pardonon. Sed sciu, ke se vi havos iun ajn novan kulpon, mi punos vin ankaŭ por la hodiaŭo. Kaj tiam vi, sciante, ke vi estas kulpa, ne kuraĝu forkuri Litovujon aŭ Tatarujon, kiel faras aliaj, sed ĵuru al mi tuj, ke kie ajn vi estus, vi ĉiam atendos la punon, kiun mi destinos por vi!

—Via cara moŝto!—respondis la princo: mia vivo estas en viaj manoj. Min kaŝi de vi ne estas mia kutimo. Mi ĵuras al vi, ke se mi iam estos kulpa, mi atendos vian juĝon kaj ne forkuros!

—Ĵuru antaŭ ĉi tiu kruco!—gravmiene diris Ivano kaj etendis al Serèbrjanij la ornamitan krucon, kiu pendis al lia kolo, kaj samtempe ĵetis straban rigardon flanken, kie sidis bojaroj de zèmŝĉino.

Meze de komuna silento oni aŭdis nur la tintadon de la ora ĉeno, kiam Ivano ĵetis sur sian bruston la krucifikson, kiun Serèbrjanij, sin krucesigninte, estis kisinta.

—Nun iru!—diris la caro: kaj preĝu la Sanktan Triunuon kaj ĉiujn sanktulojn, ke ili vin gardu kontraŭ nova, eĉ malgranda kulpo! Kaj vi,—li aldonis, rigardante la bojarojn de zèmŝĉino: vi, kiuj aŭdis nian kontrakton, ne atendu novan pardonon por Nikito kaj ne provu peti min pri li, se li ankoraŭ unu fojon meritos mian koleron!

Tiamaniere la ebleco de lia estonta arbitra ago kontraŭ Serèbrjanij fariĝis kvazaŭ lia morala rajto, kio tre kontentigis Ivanon.

—Nun iru ĉiu al sia ofico! La bojaroj de zèmŝĉino administru la prikazojn[52], kiel antaŭe, kaj la opriĉnikoj, miaj elektitaj servistoj kaj militistoj, ne forgesu vian perkrucan ĵuron kaj ne konfuziĝu, ke mi hodiaŭ pardonis al Nikito: ĉar senpartia mi estas rilate al ĉiu mia regato!

Oni komencis disiĝi. Ĉiuj iris hejmen, unuj kun teruro, aliaj kun malĝojo, kun kolero, kun diversaj esperoj, kelkaj tute simple kun ebria bruado en la kapo. La antaŭurbo dronis en mallumo, el super la arbaro aperis nova luno. Terura ŝajnis la malluma palaco kun siaj kupoloj, siaj akradentaj pezaj muroj. De malproksime ĝi similis kunvolviĝintan monstron, pretan salte leviĝi. Unu malfermita fenestro brilis kvazaŭ okulo de l’ monstro: ĝi estis en la dormoĉambro de l’ caro. Tie fervore preĝis Ivano. Li preĝis pri dezirinda paco en Rusujo, li petis, ke Dio helpu lin venki perfidon kaj malobeemon, ke Dio lin benu plenumi malfacilegan taskon—egaligon de l’ fortaj kaj malfortaj, por ke en Rusujo neniu estu pli alta ol aliaj, ke ĉiuj estu egalaj, ke li sola, la caro, staru super ĉiuj kvazaŭ kverko meze de l’ kampoj.

La caro preĝis, ĉiumomente falante teren. Lin rigardis tra la fenestro la helaj steloj kaj fariĝis malhelaj, kvazaŭ pensante: ha, granda caro, Ivano Vasìljeviĉ! Vi grandan agon komencis, ne demandinte nian konsilon, kaj ne havos vi sukceson: same kiel ne ekzistas du egalaj spikoj en la grenkampo, same kiel ne eble estas egaligi altajn montojn kun malgrandaj altaĵoj,—same estas neeble malaperigi en Rusujo la bojaran rangon!

ĈAPITRO X.

Patro kaj filo.

Estis jam plena nokto, kiam Maluto, fininte perturmentan esploron de bojaroj Kòliĉev’j, amikoj kaj parencoj de eksigita ĉefepiskopo, forlasis malliberejon. Densaj nubegoj, kvazaŭ nigraj montoj, pendis super la antaŭurbo kaj antaŭdiris ventegon. En la domo de Maluto ĉiuj jam dormis. Maldormis nur Maksimo. Li venis renkonten al la patro.

—Paĉjo!—li diris: mi vin atendas, mi volas paroli kun vi.

—Pri kio?—demandis Maluto kaj malgraŭvole deturnis siajn okulojn. Maluto neniam tremis antaŭ siaj malamikoj, sed en ĉeesto de Maksimo li sin sentis ĝenata.

—Morgaŭ mi forveturos,—daŭrigis Maksimo:—adiaŭ, paĉjo!

—Kien?—demandis Maluto, kaj ĉi tiun fojon li direktis sian malklaran rigardon al Maksimo.

—Mi ne scias, paĉjo: Rusujo estas granda, kaj por mi ankaŭ troviĝos sufiĉe da loko!

—Ĉu vi freneziĝis? Malsaĝulo! Kion vi faris hodiaŭ dum la tagmanĝo? Kiel vi kuraĝis kontraŭparoli al la caro? Ĉu vi ne scias, kiu li estas, kaj kiu estas vi?

—Mi scias, paĉjo; kaj mi ankaŭ scias, ke la caro min por ĉi tio dankis. Tamen mi ne povas resti.

—Arogantulo! Kie vi prenis tiun volon? Kio fariĝis al vi hodiaŭ? Kial nun forveturi, post kiam la caro vin rekompencis, egaliginte kun la opriĉnikestroj? Kial nepre nun forlasi la kortegon?

—Jam delonge mi suferas ĉi tie, vi jam scias, sed mi ne konfidis al mi mem; de infana aĝo ĉiam mi aŭdas, ke la cara volo estas Dia volo, ke plej terura peko estas pensi alie ol la caro. Pastro Levkij kaj ĉiuj aliaj pastroj de l’ antaŭurbo ĉiam dum konfeso trovis en mi grandan pekon, ĉar mi havas aliajn pensojn, ol vi. Kompreneble, iufoje mi komencis dubi, ĉu mi povas sola esti prava kontraŭ ĉiuj? Tial mi prokrastis la forveturon kaj mi restis. Sed hodiaŭ,—daŭrigis Maksimo, kaj lia vizaĝo ruĝiĝis,—hodiaŭ mi konsciis, ke mi estas prava! Kiam mi ekaŭdis la rakonton de l’ princo Serèbrjanij, kiam mi eksciis, ke li estas disbatinta vian taĉmenton kaŭze de mortigado kaj rabado, kiam poste li ne neis sian pravan agon antaŭ la caro, sed kvazaŭ martiro estis preta morti pro ĝi, tiam ekbatis mia koro kunsente kun li kiel neniam antaŭe, kaj finiĝis miaj duboj, kaj mi tute klare ekvidis, ke ne viaflanke estas la vero!

—Jen kiu igis vin perdi prudenton!—ekkriis Maluto, kiu jam antaŭe koleris kontraŭ Serèbrjanij:—jen kiu estas nia malamiko! Se li iam estos en miaj manoj, li mortos ne per facila morto, hundo, mi tion ĵuras!

—Dio gardu lin kontraŭ vi!—diris Maksimo, farante signon de kruco.—Ne permesu Dio, ke vi neniigu ĉion bonan en Rusujo! Jes,—daŭrigis en ekstazo la filo de Maluto:—tuj kiam mi ekvidis la princon, mi komprenis, kiel bone estus ne disiĝi de li, kaj mi ekdeziris lin peti, ke li min kunprenu, sed mi hontis antaŭ li: miaj okuloj ne rigardos lin, ĝis kiam mi demetos ĉi tiun vestaron!

Dume Maluto aŭskultis la filon, du sentoj batalis en lia animo. Li deziris insulti Maksimon, piedbati la teron kaj per minacoj obeigi la filon, sed nevola respekto detenis lian koleron. Instinkte li komprenis, ke la minacoj nuntempe ne havos sukceson, kaj li komencis serĉi en sia malnobla animo aliajn rimedojn por deteni la filon.

—Makĉjo!—li diris petegante, penante mildigi sian sovaĝan vizaĝon: ne ĝustatempe vi elpensis forveturi! Via hodiaŭa parolado plaĉis al la caro. Kvankam vi multe timigis min per via elpaŝo, sed certe nin gardas niaj sanktuloj, kaj moliĝis la koro de nia caro. Anstataŭ vin ekzekutigi, li vin rekompencis, pligrandigis vian salajron kaj eĉ donacis al vi zibelfelan pelton. Kiel rapide vi nun povas superiĝi! Klarigu do al mi, mi petas, kial vi ne ŝatas ĉi tiean vivon?

Maksimo sin ĵetis al la piedoj de l’ patro.

—Mi ne ŝatas ĉi tiean vivon, ne, paĉjo, mi ne povas ŝati! Neeble estas por mi resti hejme! Mi ne povas plu aŭdi ĝemojn kaj ploregojn dum la tuta tago, mi ne povas vidi, ke mia patro...

Maksimo haltis.

—Nu?—demandis Maluto.

—Ke mia patro estas ekzekutisto!—eldiris Maksimo kaj mallevis la okulojn, kvazaŭ timigita, ke li diris tiajn vortojn pri sia patro.

Sed Maluton ne konfuzis ĉi tiu alnomo.

—Ekzistas diversaj ekzekutistoj!—li respondis.—Same kiel en ĉiu ofico ekzistas simpluloj kaj estroj, tiel same unu ekzekutisto mortigas simplajn ŝtelistojn, alia—bojarojn, kiuj subfosas la caran tronon kaj intencas ŝanceli la tutan landon. Rabistojn mi ne mortigas; mia hakilo forhakas nur kapojn de bojaroj-perfiduloj!

—Silentu, patro!—diris Maksimo, leviĝante: ne turmentu mian koron per viaj paroloj! Kiu el tiuj, kiujn vi pereigis, intencis ion kontraŭ la caro? Kiu el ili ribeligis la landon? Ne pro iuj kulpoj, sed pro via malico vi forhakas bojarajn kapojn! Sen vi la caro ne estus tiel kruela. Sed vi elserĉas perfidon, vi per turmentegoj eligas denuncojn. Vi, patro, vi estas kulpa pri sangverŝado! Ne, patro, ne kolerigu Dion, ne kalumniu la bojarojn, sed diru tute sincere, ke vi intencas radike ekstermi la bojaran genton!

—Kial vi ilin defendas?—diris Maluto kun malbona rideto.—Ĉu vin tre ĝojigas, ke, kiel ajn vi estu bela, gracia, vi tamen restos ilia subulo? Kaj kial vi ne povas esti ilia egalulo? Kio igas ilin tiel fieriĝi antaŭ vi? Ĉu Dio skulptis ilin el alia argilo? Se ili fieriĝas per sia riĉeco, tiam atendu do, sinjoroj! La caro ne forgesas siajn fidelajn servistojn; kaj kiam estos ekzekutitaj la bojaroj Kòliĉev’j, ilia riĉaĵo venos ne al iu alia, ol al ni. Multe da penadoj mi havas kun ili en la turmentejo, fortegaj estas la hundoj, mi devas konfesi!

Malbona sento ekbolis en la koro de Maluto, sed, ĉar li ankoraŭ ne perdis la esperon konvinki Maksimon, li nur kurbigis sian buŝon por afabla rideto. Ne konvena al li estis ĉi tiu rideto, kaj teruron eksentis Maksimo, ĝin ekvidinte. Maluto ne rimarkis ĉi tiun efekton.

—Makĉjo!—li diris: por kiu do mi ŝparis monon? Por kiu mi laboras, mi penas? Ne forlasu min, restu ĉe mi! Vi ankoraŭ estas juna, vi ne taŭgas ankoraŭ kiel militisto. Ne foriru. Memoru, ke mi estas via patro! Kiam mi ekrigardas vin, sereniĝas mia animo, kvazaŭ la caro mem estus min laŭdinta aŭ estus donanta al mi sian manon por kisi, kaj se vin iu ofendas, mi sentas, ke mi povus lin formanĝi tute vivantan!

Maksimo silentis. Maluto penadis fari sian vizaĝon plej afabla.

—Ĉu vi min tute ne amas, Makĉjo? Ĉu neniu amsento estas en via koro al mi?

—Neniu, patro!

Maluto apenaŭ detenis sian indignon.

—Kion do diros la caro, eksciinte pri via forveturo? Li nepre pensos, ke vi forkuris pro li!

—Ĝi estos la vero, patro. Mi sentas teruron. Mi scias, ke Dio ordonas ami la caron, sed kiam mi vidas liajn agojn, turniĝas mia tuta interno. Mi deziras ami, sed la fortoj mankas. Kiam mi estos for, kiam mi ne havos sangon de senkulpuloj antaŭ la okuloj, tiam eble, dank’ al Dio, mi ree ekamos la caron. Kaj se mi ne sukcesos lin ekami, mi tamen povos servi al li, sed nur ne kiel opriĉniko.

—Kaj via patrinjo?—diris Maluto, uzante la lastan rimedon.—Ŝi ne postvivos tian ĉagrenon! Vi mortigos la maljunulinon. Vi ja scias, ke ŝi estas malsaneta, malfeliĉulino!

—Dio kompatema ne lasos mian patrinjon!—respondis Maksimo kun profunda ekspiro:—ŝi senkulpigos min!

Maluto komencis grandpaŝe iri tien kaj reen. Post iom da tempo li haltis antaŭ Maksimo. La afabla mieno, kiun li ŝajnige ĝis nun estis montranta, tute malaperis. Lia maldelikata vizaĝo esprimis nur nevenkeblan volon.

—Aŭskultu, suĉulo!—li diris, ŝanĝante la voĉon kaj parolmanieron.—Ĝis nun mi petis vin, nun mi jen kion diros al vi: mi ne benas vian forveturon. Mi ne permesas, ke vi foriru. Sed se vi ne ĉesos paroli pri tio, mi morgaŭ ordonos al vi propramane ekzekuti la carajn malamikojn. Eble, kiam vi mem sangkovros viajn manojn, vi ne estos plu tia blankmanulo, kaj la patro ne estos al vi abomena!

Paliĝis Maksimo, sed ne diris eĉ unu vorton. Li konis la fortan karakteron de Gregoro Lukìĉ, li sciis, ke ne facile estas rompi la volon de l’ patro.

—Tro multe mi parolis kun vi!—daŭrigis Maluto.—Baldaŭ estos noktomezo, mi devas rapidi al la caro por redoni la ŝlosilojn de l’ malliberejo. Jen pluvo komenciĝas, donu al mi terlikon![53] Kia bravulo! Mi volas foriri, mi ne volas resti... Kion ankoraŭ volas via moŝto? Se oni donus al vi liberecon, vi eble min aliformigus laŭ via bontrovo? Ne, bravulo, tro frue vi disetendis la flugilojn! Ne sole viajn similulojn mi sciis kvietigi. Mi vin instruos, kiel oni devas obei al la patro! Ha, kia vetero! Donu al mi la ĉapon! Kiaj fulmoj! La ĉielo kvazaŭ fendiĝas! kvazaŭ la antaŭurbo jam brulas! Fermu la fenestron kaj iru dormi; kredeble, ĝis mateno vi elĵetos el la kapo malsaĝajn pensojn. Kaj vian Serèbrjanij’n mi havos en miaj manoj! Mi rememorigos al li ĉion!

Maluto eliris. Restinte sola, Maksimo komencis mediti. Ĉio silentis en la domo; nur ekstere bruadis la fulmotondro kaj de tempo al tempo la vento, penetrante en la ĉambron tra la fenestro, balancis la ĉenojn, pendantajn al la muro, kaj tiamaniere, tuŝante unu la alian, ili sonis per malica fera sonado. Maksimo atingis la ŝtuparon, kondukantan en la supran etaĝon, al la ĉambro de lia patrino. Li sin klinis kaj komencis aŭskulti. Ĉio silentis ankaŭ tie supre. Maksimo singarde supreniris la krutajn ŝtupojn kaj haltis antaŭ la pordo, post kiu dormis lia patrino.

—Dio mia!—li diris al si mem.—Vi vidas mian koron, Vi konas miajn pensojn. Vi scias, ho, Sinjoro, ke ne pro fiereco, ne pro obstineco mi malobeas al la patro! Pardonu al mi, Dio, ke mi ne plenumas vian sanktan ordonon! Kaj vi ankaŭ, panjo mia, pardonu al mi! Mi vin forlasas sen via scio, mi forveturas sen via beno; mi scias, panjo, ke mi disŝiras vian koron, sed alie mi ne povus foriri! Adiaŭ, bona, kara panjo, vi min ne vidos plu!

Maksimo falis teren kaj kisis la sojlon de l’ ĉambro. Poste li kelkfoje signadis sin kruce, malsupreniris la ŝtuparon kaj eliris eksteren. La pluvo falis, kvazaŭ kolerante kontraŭ la tuta mondo. Neniu estis en la korto. Maksimo iris en la stalon, ĉevalservistoj ĉiuj dormis. Li mem elstaligis sian favoratan ĉevalon kaj selis ĝin. Granda hundo, alĉenigita ĉe la eniro, elgrimpis el sia dometo kaj komencis boji kaj sin ĵeti, kvazaŭ antaŭsentante lian foriron. Ĝi estis vilhara hundo el la speco de ŝafistaj luphundoj. Ĝia longa kaj malmola griz-bruna hararo senorde kovris ĝian nigran buŝegon, kaj preskaŭ ne videblaj restis ĝiaj saĝaj okuloj.

Maksimo karesis la hundon, ĝi metis siajn nigrajn manegojn sur liajn ŝultrojn kaj lekis lian vizaĝon.

—Adiaŭ, Bujano,—diris Maksimo: gardu nian domon, fidele servu al patrinjo!

Li malfermis la pordegon, surseliĝis kaj ekgalopis for el la patra domo.

Li ankoraŭ ne atingis la remparon, kiam li ekaŭdis laŭtan bojadon kaj rimarkis Bujanon, kiu saltadis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi prosperis rompi la ĉenon kaj ke ĝi nun povas akompani sian mastron.

ĈAPITRO XI.

Nokta procesio.

Dum Maluto parolis kun la filo, la caro preĝis. Ŝvito jam gutis de sur lia vizaĝo; la bluaj makuloj sur lia alta frunto, postsignoj de multaj antaŭaj dumpreĝaj ĝisteraj salutoj, ree plividebliĝis, ĉar multe da tiaj salutoj li hodiaŭ ree faris; subite li aŭdis en la ĉambro iun brueton, rigardis posten kaj ekvidis sian nutristinon Onùfrievna.

Tre maljuna estis lia nutristino. Ŝi servis en la cara palaco jam de longe. Granda princo Bazilo Ivànoviĉ, patro de Ivano, prenis ŝin kiel servistinon por sia edzino Heleno Glìnskaja; ŝi ĉeestis ĉe naskiĝo de Ivano Vasìljeviĉ; la mortanta patro benis lin, infanon, en la brakoj de Onùfrievna. Oni rakontis pri Onùfrievna, ke ŝi multon scias, kion neniu eĉ suspektas. Dum infanjaroj de l’ caro Ivano liaj parencoj, bojaroj Glìnskij’j timis ŝin; aliaj bojaraj familioj, Ŝujskij’j kaj Belskij’j ĉiam penis akiri ŝian favoron.

Multon misteran divenis Onùfrievna per sorĉarto kaj neniam ŝi eraris. Dum plej glora epoko de princo Telepnèv,—kiam Ivano estis kvarjara,—ŝi antaŭdiris al la princo permalsatan morton. Ĉi tio efektiviĝis. Multaj jaroj pasis de tiam, sed ĝis nun la maljunuloj rememoras tiun antaŭdiron.

Nuntempe Onùfrievna, maljunulino preskaŭ centjara, estis duone kurbigita; la haŭto de ŝia vizaĝo havis tiom multe da sulkoj, ke ĝi similis je arba ŝelo, kaj same kiel la ŝelon kovras maldensa musko, ŝian mentonon kovris grizaj harflokoj. Jam de longe ŝi perdis ĉiujn dentojn, la okuloj ŝajne nenion povis vidi, la kapo konvulsie balanciĝis.

Onùfrievna sin apogis sur bastono. Longe ŝi staris kaj rigardis Ivanon, movante siajn flavajn lipojn, kvazaŭ ŝi ion maĉadis aŭ murmuradis.

—Nu!—ŝi fine diris per raŭka, tremetanta voĉo: vi preĝas, karulo? Preĝu, preĝu, Ivano Vasìljeviĉ! Multe da preĝado vi ankoraŭ bezonas! Se vi havus nur pasintajn pekojn, Dio kompatema certe pardonus vin! Sed vi ĉiutage faras novajn pekojn, ĉiutage vi pekas eĉ pli ol unu fojon!

—Ĉesu, Onùfrievna!—diris la caro, sin levante: vi mem ne scias, kion vi parolas.

—Mi ne scias? Ĉu mi estas freneza? Ne, ne!

Kaj la senvivaj okuloj de l’ maljunulino tuj ekbrilis.

—Kion vi faris hodiaŭ dum tagmanĝo? Pro kio vi venenis la bojaron? Vi estas supozanta, ke mi nenion scias? Jes? Ne sulkigu la brovojn! Atendu, Ivano: venos la horo de via morto, atendu! Tiam alkroĉiĝos al vi ĉiuj viaj pekoj, kvazaŭ mil miloj da pudoj[54], ili fortrenos vin ĝis sur la fundon de l’ infero, kaj tie la diabloj per hokegoj turmentos vin!

La maljunulino ree komencis maĉadi, plena je indigno. Fervora preĝado estis preparinta la caron al pieco. La ekscitita imago jam pli ol unu fojon montris al li bildon de estonta puno, sed lia granda volo venkis la teruron de postmortaj suferoj. Ivano penadis sin certigi, ke ĉi tiu teruro kaj eĉ riproĉoj de la konscienco estis kaŭzataj en lia animo de la diablo, kiu celas malhelpi lin, la sanktoleitan caron, en liaj altcelaj taskoj. Al diabla ruzeco la caro kontraŭstarigis la preĝon; sed ne malofte li perdis la fortojn sub la kruela atako de sia imago. Tiam malespero ekposedis lin. Lia maljusteco tiam aperis al li tute nevualita, kaj antaŭ liaj okuloj estis malfermataj teruraj profundegaĵoj de l’ infero. Sed ne longe daŭris tio. Baldaŭ Ivano jam ree mallaŭdis sian kuraĝmankon. Plena je kolero kontraŭ si kaj la diablo, li, spite la riproĉoj de sia konscienco, intence verŝis la sangon, kaj neniam antaŭe lia krueleco atingis tian forton, kiel en epokoj, sekvantaj ĉi tiujn momentojn de nevola senforteco.

Nuntempe la penso pri infero, vivigita de venanta fulmotondro kaj de profeta voĉo de Onùfrievna, trapenetris lian tutan korpon, kiu febre tremis. Li sidiĝis sur liton. Liaj dentoj interfrapadis.

—Nu, karulo?—diris Onùfrievna, mildigante sian voĉon: kio okazis al vi? Ĉu vi malsaniĝis? Sendube? Jen kiel mi vin ektimigis! Negravaĵo, karulo mia, konsolu vin, trankviliĝu. Kvankam grandegaj estas viaj pekoj, sed boneco de Dio estas multe pli granda! Nur pentofaru kaj plu ne peku. Mi preĝas por vi, mi preĝas ĉiam, tage kaj nokte mi preĝas por viaj pekoj, kaj nun mi preĝos ankoraŭ pli multe! Volonte mi konsentus mem iri en inferon, por ke vi trafu en paradizon! Tial mi preĝas kaj preĝas!

Ivano ekrigardis sian nutristinon: ŝi kvazaŭ ridetis, sed malafabla estis la rideto sur ŝia severa vizaĝo.

—Dankon, Onùfrievna, dankon; mi sentas min pli bone, iru kun Dio!

—Pli bone? Kiam oni konsolas vin, vi tuj perdas la timon. Vi jam min volas forpeli: iru kun Dio! Ne, karulo, ne tro esperu Dian paciencon! Dio mem perdos paciencon pro vi, pekulo! Dio forrifuzos vin, kaj diablo ĝojigita tuj eniros vian animon! Nu, bone, ne tremu do! Ĉu vi volas, ke mi faru por vi "zbiteno"’n?[55] Vi trinkos, karulo? Via mortinta patro trinkis zbitenon ĉiuvespere kaj via panjo—Dio pacigu ŝian animon!—ankaŭ ŝatis zbitenon. Malbenitaj Ŝujskij’j eĉ venenis ŝin per zbiteno!

La maljunulino kvazaŭ ekdormetis. Ŝiaj okuloj estingiĝis; ŝi ree komencis movi la lipojn, senĉese balancante la kapon.

Subite iu frapis la fenestron. La caro ektremis. La maljunulino per tremanta mano faris signon de kruco.

—Jen!—ŝi diris: jam pluvas. Kaj fulmoj brilas! Jen tondras, gardu nin Dio!

La fulmotondro plifortiĝis ĉiam pli, kaj baldaŭ ĝiaj eksplodoj sekvis unu la alian seninterrompe. Ĉe ĉiu tondrobato Ivano tremetis.

—Jen kia frosttremado, karulo! Atendu iomete, mi kuirigos por vi zbitenon!

—Ne, ne estas bezone, Onùfrievna, mi ne malsaniĝis.

—Ne malsaniĝis? Sed via vizaĝo estas tute pala! Enlitiĝu, karulo, enlitiĝu, mi kovros vin per litkovrilo. Kia lito! Nudaj tabuloj! Por kio? Ĉu ĝi decas al la caro? Ĉu monaĥo vi estas?

Ivano ne respondis. Li atente ion aŭskultis.

—Onùfrievna!—subite li ekkriis terurite: kiu estas en la vestiblo? Mi aŭdas ies paŝojn!

—Kristo vin benu, karulo! kiu povas tie esti? Ĝi nur ŝajnas al vi!

—Iu venas, venas! Venas ĉi tien! Rigardu, Onùfrievna!

La maljunulino malfermis la pordon. Malvarma vento eniris la ĉambron. Post la pordo staris Maluto.

—Kiu venas?—demandis la caro kaj salte leviĝis.

—Jen, via flavruĝa hundo!—respondis la nutristino kolertone, rigardante Maluton.—Greĉjo Skuratov, kiel vi nin ektimigis, malbenito!

—Lukìĉ?—diris la caro, ĝojigita ĉe la vido de sia favorato: estu la bonvenanto! De kie vi venas?

—El la malliberejo, via cara moŝto: mi faris esploron. Nun mi alportas al vi la ŝlosilojn!

Maluto profunde salutis la caron kaj strabe ekrigardis la nutristinon.

—Ŝlosiloj!—ekmurmuretis la maljunulino: atendu iom, oni vin bruligos per brulruĝigitaj ŝlosiloj en postmorta vivo, vin, la diablon! Vera diablo, je Dio! Eĉ la vizaĝo similas la diablon! Vi neniel evitos eternan fajron! Jes, Greĉjo, vi nepre lekos varmegajn patojn pro ĉiuj viaj nunaj kalumnioj! Vi nepre bolos en brulanta peĉo, jes, nepre, nepre, kredu al mi!

La fulmo eklumigis la minacantan maljunulinon, kaj terura ŝi estis kun levita bastono, kun brilantaj okuloj.

Maluto mem iom ektimis; sed Ivanon kuraĝigis la ĉeesto de lia favorato.

—Ne aŭskultu ŝin, Lukìĉ, li diris:—faru vian devon, ne aŭskultu virinaĉan paroladon! Nu, iru, maljuna malsaĝulino, lasu nin!

Ŝiaj okuloj ree ekbrilis.

—Maljuna malsaĝulino?—ŝi ripetis: por vi mi nun estas maljuna malsaĝulino? Atendu, vi ekmemoros min post la morto, vi ambaŭ min ekmemoros! Ĉiuj viaj kunuloj, Ivaĉjo, ĉiuj ricevos sian punon, ricevos en ĉi tiu vivo, ĉiuj, Grjaznòj, kaj Basmanov, kaj Vjàzemskij, ĉiu ricevos konforme al siaj agoj, sed jen ĉi tiu,—ŝi daŭrigis, montrante Maluton per bastono: ĉi tiu ne ricevos sian punon: ne ekzistas en nia mondo suferoj, indaj je li; liaj suferoj estos en la fundo de l’ infero, tie estas lia loko, tie la diabloj lin atendas kaj ĝojos pri lia alveno! Vi ankaŭ tie havas lokon, Ivaĉjo, varmegan, varmegan lokon!

La maljunulino eliris, kun bruo ŝovante la piedojn kaj frapante per bastono.

Ivano estis pala. Maluto eĉ unu vorton ne diris. Sufiĉe longe daŭris la silento.

—Nu, Lukìĉ!—demandis la caro: ĉu konfesas la bojaroj Kòliĉev’j?

—Ne, ankoraŭ ne, via cara moŝto. Sed mi ilin igos konfesi, ili nepre konfesos.

Ivano deziris ekscii ĉiujn detalojn de l’ esploro. La rakonto de Maluto ŝanĝis la direkton de liaj pensoj.

Ekŝajnis al la caro, ke li povas ekdormi. Li forsendis Maluton, enlitiĝis kaj ekdormetis.

Li vekiĝis kvazaŭ pro subita ekskuo.

La ĉambro estis iomete lumigata per lampetoj, brulantaj antaŭ sanktaj pentraĵoj. La lunaj radioj, penetrantaj tra malgranda fenestro, ludis sur pentritaj kaheloj de l’ forno. Post la forno ĉirpis grilo. Muso ie mordetis lignaĵon.

Meze de ĉi tiu silento Ivano ree eksentis teruron.

Subite ŝajnis al li, ke leviĝas planka tabulo kaj el sub ĝi rigardas lin la hodiaŭ venenita bojaro.

Ivano ofte havis samajn halucinaciojn. Li tion klarigis per diabla sorĉaĵo. Por foririgi la fantomon, li faris signon de kruco.

Sed la fantomo ne malaperis, kiel iufoje. La mortinta bojaro daŭre malafable lin rigardis. La okuloj de l’ maljunulo, lia blua vizaĝo havis la saman aspekton, kiel dum tagmanĝo, post kiam li estis trinkinta la senditan de l’ caro pokalon.

—Ree sorĉaĵo?—pensis la caro: sed mi ne cedos al la diablaj artifikoj, mi venkos la diablan ruzecon! Ke Dio reviviĝu kaj ke estu venkitaj liaj malamikoj!

La mortinto malrapide leviĝis el sub la planko kaj alproksimiĝis Ivanon.

Ivano deziris ekkrii, sed ne povis. En liaj oreloj zumis.

La mortinto kliniĝis super la caro.

—Estu sana, Ivano!—diris raŭka nehoma voĉo: mi vin salutas, vin, kiu mortigis min senkulpan!

Ĉi tiuj vortoj resonis en la fundo de l’ koro de Ivano. Li ne sciis, ĉu la fantomo eldiris ĝin aŭ lia propra penso aperis en la formo de aŭdeblaj sonoj.

Sed jen leviĝis alia planka tabulo; el sub ĝi montriĝis la vizaĝo de okolniĉij Danilo Adaŝev, ekzekutita de Ivano antaŭ kvar jaroj.

Adaŝev ankaŭ leviĝis el sub la planko, salutis la caron kaj diris:

—Estu sana, Ivano! Mi vin salutas, vin, kiu min ekzekutis senkulpan!

Post Adaŝev aperis bojarino Mario, ekzekutita kune kun siaj infanoj. Ŝi leviĝis el sub la planko, akompanata de kvin siaj filoj. Ĉiuj salutis la caron kaj ĉiu diris:

—Estu sana, Ivano! Mi salutas vin!

Poste montriĝis: princo Kurljatev, princo Obolenskij, Nikito Ŝeremetjev kaj aliaj bojaroj, mortigitaj kaj ekzekutitaj de l’ caro Ivano.

La ĉambro pleniĝis je mortintoj. Ili ĉiuj profunde salutis la caron, ĉiuj diris:

—Estu sana, Ivano! Estu sana! Ni vin salutas!

Jen leviĝis monaĥoj, maljunuloj, monaĥinoj, ĉiuj nigrevestitaj, ĉiuj palaj, sangkovritaj.

Jen aperis militistoj, partoprenintaj kun la caro la Kazanjan militiron. Teruraj vundoj vidiĝis sur iliaj korpoj, ne dum milito ricevitaj, sed faritaj per la mano de l’ ekzekutisto.

Jen aperis virgulinoj en disŝiritaj vestoj, junaj edzinoj kun suĉinfanoj. La infanoj etendis al Ivano sangkovritajn manetojn kaj balbutis:

—Estu sana, Ivano! Estu sana vi, kiu pereigis nin senkulpajn!

La ĉambro ĉiam pli kaj pli pleniĝis je fantomoj. La caro jam ne povis ĉiujn distingi.

La vortoj de l’ fantomoj estis ripetataj per centvoĉa eĥo. Samtempe Ivano aŭdis rekviemon kaj kanton pro mortantaj. Liaj haroj suprenstaris.

—Per Dio vivanta!—li ekkriis:—se vi estas la diabloj, senditaj el infero, malaperu! Se vi vere estas animoj de miaj viktimoj, atendu la Lastan Juĝon Dian, la Teruran Juĝon! Dio tiam nin juĝos!

Ekĝemis la mortintoj kaj ekrondflugis ĉirkaŭ Ivano, kvazaŭ aŭtunaj folioj, pelataj de vento. Aŭdiĝis plenda rekviemo, la pluvo ree ekfrapis la fenestron, kaj meze de l’ ventbruo la caro distingis kvazaŭ sonojn de l’ trumpeto kaj la voĉon dirantan:

—Ivano, Ivano! Al Juĝo, al Juĝo!

La caro laŭte ekkriis. Servistoj alkuris el apudaj ĉambroj.

—Leviĝu!—ekkriis la caro:—kiu dormas nun? Venis la lasta horo, venis la lasta horo! Ĉiuj iru preĝejon! Ĉiuj sekvu min!

La korteganoj ekmoviĝis. Eksonoris preĝejaj sonoriloj. Ĵus dormintaj opriĉnikoj, ekaŭdinte la konatajn sonojn, ellitiĝis kaj rapide sin vestis.

Multaj el ili ankoraŭ festenis ĉe Vjàzemskij. Ili sidis kun plenaj pokaloj ĉe la tabloj kaj kantis gajajn kantojn. Ekaŭdinte la sonoradon, ili salte leviĝis kaj surmetis nigrajn pastrajn vestojn kiel supervestojn kaj kapkovris sin per altaj nigraj kapuĉoj.

La tuta antaŭurbo ekmoviĝis. Preĝejo de Dipatrino brilis per fajroj. La timigita loĝantaro sin ĵetis al la palaco kaj ekvidis tra la fenestroj multe da fajretoj, trapasantaj ĉiujn ĉambrojn al la ĉefa eliro. Poste la fajroj formis longan ĉenon, kaj la procesio serpentiris laŭlonge de l’ koridoro, kuniganta la palacon kun preĝejo.

Ĉiuj opriĉnikoj, egale vestitaj per nigraj vestoj kun nigraj kapuĉoj, portis peĉajn torĉojn. La lumo mirinde briligis la ĉizitajn kolonojn kaj la belan muran ornamaĵon. La vento disblovadis la vestojn, kaj la lunaj radioj kune kun lumo de torĉoj respeguliĝis en oro, en perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

Antaŭe iris la caro, vestita kiel monaĥo. Li batis sian bruston kaj vokis, laŭte ploregante:

—Dio, kompatu min, pekulon! Kompatu min, malbonodoran hundon! Kompatu mian abomenan kapon! Pacigu, ho, Dio, la animojn de l’ homoj senkulpaj, de mi mortigitaj!

En la vestiblo de la preĝejo Ivano falis svenanta. La torĉoj lumigis maljunulinon, sidantan sur la ŝtupo. Ŝi etendis al la caro sian tremantan manon.

—Leviĝu, karulo!—diris Onùfrievna:—mi helpos vin. Longe mi vin atendis, Ivaĉjo! Eniru, ni preĝu kune!

Du opriĉnikoj levis la caron sub la brakoj. Li eniris preĝejon.

Aliaj procesioj, konsistantaj ankaŭ el homoj nigrevestitaj kun altaj kapuĉoj sur la kapoj, rapidis sur la stratoj kun brulantaj torĉoj. La preĝeja pordego englutis ĉiam novajn amasojn da opriĉnikoj, kaj grandaj pentraĵoj de sanktuloj kolere rigardis ilin de super la altaj muroj kaj la altaj kupoloj de la preĝejo.

Meze en la nokto, ĝis nun silenta, aŭdiĝis kantado de kelkcentoj da voĉoj, kaj malproksimen flugis la sonoj de preĝejaj sonoriloj kaj la malrapida kantado.

Arestitoj leviĝadis en malliberejo, bruante per siaj katenoj kaj aŭskultante.

—Nia caro aŭskultas matenan diservon,—ili diris.—Mildigu, ho, Dio, lian koron, metu kompaton en lian animon!

Malgrandaj infanoj en dometoj de l’ antaŭurbo, dormintaj apud la patrinoj, vekiĝis timigitaj kaj ploris.

Iu patrino longe ne povis trankviligi la infanon.

—Silentu!—fine ŝi diris: silentu, alie Maluto ekaŭdos.

Kaj ĉe la nomo de Maluto la infano ĉesis plori, teruregita ĝi sin premis al patrino kaj en nokta silento ree aŭdiĝis nur psalmoj, kantataj de opriĉnikoj, kaj senĉesa preĝeja sonorado.

ĈAPITRO XII.

Kalumnio.

La suno leviĝis, sed por Maluto ne ĝojiga estis la tago. Reveninte hejmen, li ne trovis la filon kaj li divenis, ke Maksimo estas foririnta por ĉiam. Granda estis kolero de Maluto. Al ĉiuj flankoj li dissendis persekutantojn. La ĉevalservistojn, kiuj dormis kaj ne vidis la forkuron de Maksimo, li tuj metis en malliberejon.

Sulkigante la brovojn, kunpremante la dentojn, li rajdis meze de la strato, pripensante, ĉu li devas sciigi la caron pri ĉi tiu okazintaĵo, aŭ silenti. Ĉevala piedfrapado kaj gaja interparolado aŭdiĝis post lia dorso. Li ekrigardis posten. La kronprinco kaj Basmanov kun aro da junaj opriĉnikoj estis revenantaj de matena promenado. Pro la dumnokta pluvo la tero fariĝis ŝlimo, el kiu la ĉevaloj kun peno elŝiradis siajn piedojn. Ekvidinte Maluton, la kronprinco donis spronojn al sia ĉevalo, kaj el sub la hufoj de lia galopanta ĉevalo ekŝprucis koto sur preterrajdantan Maluton.

—Mi profunde vin salutas, bojaro Maluto!—diris la kronprinco, haltigante la ĉevalon.—Ni ĵus renkontis viajn persekutantojn. Kredeble, ne bone sin sentis Maksimo en la patra domo, se li decidiĝis forkuri. Cetere, eble vi mem sendis lin Moskvon por serĉi bojaran ĉapon, kaj nun viaj intencoj ŝanĝiĝis?

Kaj la kronprinco ekridegis.

Laŭ kutimo Maluto deĉevaliĝis. Starante ne kapkovrita apud la kronprinco, li per manplato viŝadis la koton de sur sia vizaĝo. Liaj akraj okuloj kvazaŭ trapikis la kronprincon.

—Pro kio li forviŝas la koton?—diris Basmanov por plaĉi al la kronprinco: sur alia vizaĝo ĝi estus videbla, sed ne sur lia...

Basmanov parolis duonvoĉe, sed Skuratov ekaŭdis. Kiam la tuta aro, ridante kaj interparolante, forgalopis kune kun la kronprinco, li surmetis la ĉapon, surĉevaliĝis kaj malrapide ekrajdis al la palaco.

—Bone!—li pensis:—atendu, sinjoroj, atendu!

Liaj paliĝintaj lipoj montris grimacon, kaj en lia koro, jam ekscitita de l’ forkuro de la filo, malrapide kreskis projekto de venĝo kontraŭ la nesingardaj opriĉnikoj.

Kiam Maluto venis en la palacon, la caro sidis sola en sia ĉambro. Lia vizaĝo estis pala, liaj okuloj brilis. Nigran pastran veston li anstataŭis per flava strie stebita kaftano kun blua subaĵo. Anstataŭ butonoj ĝi havis ok silkajn ŝnurojn kun longaj penikoj. Bastono kaj ĉapo, ornamita per granda smeraldo, kuŝis sur la tablo antaŭ la caro. La noktaj halucinacioj, senĉesa preĝado, maldormo ne konsumis la fortojn de Ivano, sed nur altgrade ilin ekscitis. La noktan okazintaĵon li ree konsideris kiel sorĉaĵon de la diablo. Nuntempe la caro hontis pri sia teruro.

—Malamiko de Kristo—li meditis—obstine malhelpas min kaj subtenas miajn malamikojn. Sed mi ne permesos, ke li amuziĝu je mia kosto! Min ne timigos plu lia sorĉaĵo! Mi montros al li, ke ĉi tiun fojon la kontraŭulo estas pli forta, ol li!

Kaj la caro decidis daŭrigi la ekzekutadon de siaj perfiduloj kaj la mortigon de siaj malamikoj, se li havos eĉ milojn da ili.

Kaj li komencis rememorigi al si ĉiujn korteganojn, serĉante inter ili perfidulojn.

Ĉiu rigardo, ĉiu ekmovo nun ŝajnis al li suspektindaj.

Li rememorigis al si diversajn parolojn de la korteganoj kaj en ĉiu parolo li serĉis aludon al komploto. Eĉ liaj parencoj ne restis ekster suspekto.

Maluto trovis lin en stato, simila je febra deliro.

—Via cara moŝto,—diris Maluto post silento: vi ordonas per turmenta esploro ekscii ĉe Kòliĉev’j pri novaj perfiduloj. Fidu al mi! Mi scios sukcesi, ke ili ĉion rakontu al mi dum turmentoj. Sed ekzistas io, kion mi ne povas atingi. Mi ne povas postuli, ke ili nomu vian plej danĝeran malamikon...

La caro mirigite ekrigardis la favoraton.

La okuloj de Maluto esprimis ion eksterordinaran.

—Tia estas la cirkonstanco, via cara moŝto,—daŭrigis Skuratov, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis,—ke la okuloj vidas, la oreloj aŭdas, sed la lango ne kuraĝas eldiri...

La caro demande rigardis lin.

—Multajn malamikojn vi jam ekzekutis, granda caro, sed la perfido ankoraŭ ne finiĝis en Rusujo. Kaj ankoraŭ vi povas ekzekuti la saman kvanton, eĉ dekoblan kvanton, kaj la perfido restos...

La caro aŭskultis, sed ne divenis.

—Via cara moŝto, la kialo estas, ke vi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, dume la trunko kun radikoj daŭre kreskas, tute ne difektitaj!

La caro ankoraŭ nenion komprenis, sed li aŭskultis kun pli granda intereso.

—Mi tuj ĉion klarigos al vi, via cara moŝto! Vi certe memoras, ke, kiam vi estis danĝere malsana kaj preskaŭ mortanta,—donu al vi Dio multajn, multajn jarojn da sana vivo!—tiam la bojaroj elpensis komploton kontraŭ vi. Tiam ili havis estro vian kuzon Vladimiron Andrèeviĉ!

—Ha!—pensis la caro: jen kion signifas miaj noktaj teruroj! La diablo volis nebuligi mian prudenton, por ke mi ne kuraĝu detrui la pereigajn projektojn de mia kuzo. Sed estos alie! Mi ne indulgos la kuzon!

—Parolu!—li sin turnis al Maluto kaj diris per minaca voĉo:—parolu, kion vi scias pri Vladimir Andrèeviĉ?

—Ne, ne, via cara moŝto! Mi parolas nun ne pri Vladimir Andrèeviĉ. Ne estas supozeble, ke li ion intencu kontraŭ vi! Kaj la bojaroj ne esperas plu ion de li. Jam delonge li ĉesis klopodi por atingi caran rangon. Ne pri li mi parolas!

—Pri kiu?—demandis la caro, pli kaj pli mirante, kaj liaj trajtoj konvulsie ekmoviĝis.

—Aŭskultu, via cara moŝto! Vladimir Andrèeviĉ ne pensas plu pri perfido, sed la bojaroj ĉiam pensas. Ili silentas kaj pensas: se ni ne sukcesis fari lin, Vladimiron, caro, ni faros...

Maluto ŝanceliĝis.

—Kiun?—demandis la caro, kaj liaj okuloj ekbrilis.

Maluto paliĝis.

—Via cara moŝto! Ne ĉion estas eble eldiri. Multon mi vidas kaj komprenas, sed ne ĉion mi devas diri.

—Kiun?—ripetis Ivano kaj leviĝis.

Maluto ne respondis.

La caro ekkaptis lin je kolumo per ambaŭ manoj, altiris lin tute proksime al sia vizaĝo, kvazaŭ trapikante lin per okuloj.

La piedoj de Maluto fleksiĝis.

—Via cara moŝto!—li diris duonvoĉe: ne koleru kontraŭ li, ne eble estas, ke li mem tion elpensis...

—Parolu!—per raŭka voĉo ekmurmuretis Ivano kaj pli forte kunpremis la kolumon de Maluto.

—Li mem ne povus elpensi tion,—daŭrigis Maluto, evitante la caran rigardon:—certe, oni lin delogis, liaj plej intimaj amikoj lin delogis. Kaj li, eble, pensis: ĉu ne estas egale, pli frue aŭ pli malfrue fariĝos la samo!

La caro komencis diveni. Li paliĝis. Liaj fingroj rektiĝis, kaj li ellasis Maluton.

Maluto kuraĝiĝis. Li komprenis, ke venis la tempo por la decidiga ekbato.

—Via cara moŝto!—subite li diris per akra tono: ne serĉu perfidon malproksime. Via malamiko sidas apud vi, li trinkas el via pokalo, li manĝas el via plado, li surhavas viajn vestojn...

Eksilentis Skuratov kaj, plena je atento, li fine kuraĝis direkti siajn ruĝajn okulojn al la caro.

Eksilentis ankaŭ la caro. Liaj brakoj malleviĝis. Li komprenis, kiun aludis Maluto...

En la sama momento en la korto aŭdiĝis gajaj voĉoj. Kiam Maluto komencis sian interparoladon kun la caro, la kronprinco kun sia sekvantaro jam eniris en la korton, kie lin atendis komercistoj el Moskvo kaj el antaŭurboj, alvenintaj lin peti pri multaj gravaj por ili aferoj. Ekvidinte la kronprincon, ili ĉiuj ekgenuis.

—Kion vi bezonas, arŝinulaĉoj?[56]—demandis la kronprinco.

—Via kronprinca moŝto!—respondis delegitoj: ni venis plendi al vi! Defendu nin! Kompatu nin! La opriĉnikoj nin ruinigas, formanĝas nin, niajn edzinojn kaj niajn infanojn!

—Jen, malsaĝuloj!—ridante sin turnis la kronprinco al Basmanov.—Ili deziras havi siajn edzinojn kaj siajn komercaĵojn por si mem ekskluzive! Nu, ne ploru. Iru hejmen: mi konsentas diri vian plendaĵon al mia patro!

—Via kronprinca moŝto, patro nia! Dio donu al vi multajn jarojn!—ekkriis la komercistoj.

La kronprinco estis surĉevale. Apud li staris Basmanov. La komercistoj estis surgenue antaŭ li. La plej aĝa delegito tenis en la manoj pladon kun pano kaj salo[57].

Maluto ĉion observis tra la fenestro.

—Via cara moŝto!—murmuretis li al la caro: certe, lin instigis iu el tiuj, kiuj nun staras apud li. Rigardu, jen salutas lin jam la komercistoj, kvazaŭ li estus caro.

Same kiel sorĉisto iufoje timas la diablon, kiun li mem elvokis, Maluto nun ektimis la esprimon, kiun liaj vortoj aperigis sur la vizaĝo de Ivano. Sur ĉi tiu vizaĝo malaperis ĉio homeca. Tiel terura neniam ĝis nun Maluto estis vidinta la caron. Pasis kelkaj minutoj. Subite Ivano ekridetis.

—Griĉjo,—li diris, metinte ambaŭ manojn sur la ŝultrojn de Maluto:—kiel vi ĵus diris? "Mi dehakas branĉojn kaj branĉetojn, kaj la trunko staras nedifektita". Griĉjo,—daŭrigis la caro, malrapide elparolante ĉiun vorton kaj rigardante Maluton kun teruriga konfido:—ĉu vi konsentas elŝiri la perfidon plenradike?

Malbona ĝojo elkurbigis la buŝon de Maluto.

—Por via cara moŝto mi devas konsenti,—li ekmurmuretis, tremante per la tuta korpo.

La vizaĝo de Ivano subite ŝanĝiĝis. La rideto malaperis, kaj liaj trajtoj ricevis malvarman, nevenkeblan senmovecon. Lia vizaĝo estis kvazaŭ skulptita el marmoro.

—Ne hezitu! Ne perdu la tempon!—li ordonis per interrompita voĉo.—Neniu ion suspektu! Hodiaŭ li ĉasos. Hodiaŭ oni devas lin trovi en arbaro. Oni diros, ke li falis de l’ ĉevalo kaj mortis. Ĉu vi konas la Malbenitan Ŝlimakvon?

—Jes, via cara moŝto.

—Tie oni devas lin trovi!

La caro montris al li la pordon.

Maluto eliris kaj en la vestiblo li ekspiris pli libere.

La caro longe restis senmova. Poste li malrapide sin direktis al sanktaj pentraĵoj kaj falis teren, preĝante.

El ĉiuj servistoj de Maluto la plej brava kaj lerta estis lia ĉevalservisto Mateo Ĥomjàk. Li ne evitadis la danĝeron, li ŝatis diboĉon, ŝatis atakojn kaj nur lia mastro sola superis lin en la krueleco. Se Maluto bezonis homon por bruligi vilaĝon, por subĵeti leteron, laŭ kiu oni poste ekzekutos bojaron, por forŝteli ies edzinon,—en ĉiuj ĉi cirkonstancoj li sendis Ĥomjàk’n. Kaj Ĥomjàk forbruligis vilaĝojn, subĵetis leterojn kaj, anstataŭ unu forŝtelis kelkajn edzinojn samtempe.

Al Ĥomjàk sin turnis Skuratov hodiaŭ. Kion ili interparoladis, neniu aŭdis. Sed en la sama mateno, kiam la ĉashundoj de l’ kronprinco laŭte bojis en la ĉirkaŭaĵo de Moskvo, kaj la atento de l’ ĉasistoj estis okupata de l’ ĉasado, kiam ĉiu havis sian zorgon kaj ne interesiĝis pri siaj kunuloj,—en la sama mateno galopadis sur dezerta intervilaĝa vojo, ĉiam malproksimiĝante de l’ ĉasistoj, Ĥomjàk kaj Maluto, kaj inter ili, sur aparta ĉevalo, galopadis ankoraŭ iu viro, alligita al selo, kun kunligitaj brakoj, kun vizaĝo, kovrita per nigra kapuĉo ĝis la mentono. Ĉe unu vojturno aliĝis al ili dudek armitaj opriĉnikoj, kaj ĉiuj daŭrigis la vojon, ne interparolante.

Dume la ĉaso daŭris, kaj neniu rimarkis la foreston de l’ kronprinco, krom du ĉevalservistoj, kiuj nun estis mortantaj en intermonto, trapikitaj per tranĉiloj.

Ĉirkaŭ 30 verstojn de l’ antaŭurbo, meze de virga arbaro, troviĝis netrairebla marĉo, kiun la popolamaso nomis Malbenita Ŝlimakvo. Multon mirindan oni rakontis pri ĉi tiu loko. Lignohakistoj timis esti proksime de ĝi vespere. Oni rakontis, ke dum someraj noktoj tie super la akvo saltadis kaj dancadis fajretoj, animoj de l’ homoj, mortigitaj de rabistoj kaj ĵetitaj ĉi tien, en Malbenitan Ŝlimakvon. Eĉ tage la marĉo aspektis misterplene. Grandaj arboj kun nudaj trunkoj kaj branĉriĉaj suproj leviĝis el la akvo, nigra kaj malklara. Respeguliĝante en la akvo, ili similis malbelegajn homojn kaj neekzistantajn bestojn. Proksime de la marĉo neniu homa voĉo aŭdiĝis. Aroj da sovaĝaj anasoj alflugis de tempo al tempo sin bani en la akvo. En la kanoj aŭdiĝis plendantaj krioj de akva kokino[58]. Nigra korvo preterflugis super la arboj, kaj la eĥo ripetadis ĝian minacantan krion. Kelkfoje oni aŭdis de malproksime sonon de hakilo, krakadon de dehakita arbo, falanta teren.

Sed kiam la suno subiris, kiam super la marĉo leviĝis diafanaj elvaporaĵoj, la bruo de l’ hakilo silentiĝis, kaj novaj sonoj aperadis: unutona kriado de ranoj, komence mallaŭta kaj malofta, poste laŭta ĥora kvakado. Ju pli densiĝis la mallumo, des pli laŭte kvakadis la ranoj. Iliaj voĉoj kvazaŭ kunfandiĝis en unu longan senĉesan sonon, kiu ne malhelpis aŭdi ankaŭ malproksiman blekadon de lupoj kaj ĝemojn de strigo... La mallumo plidensiĝas; la objektoj perdas sian antaŭan formon kaj akceptas novan eksteraĵon. Akvo, branĉoj de l’ arboj kaj strioj de nebulo kunfandiĝas. Figuroj kaj sonoj kunmiksiĝas kaj fariĝas nedistingeblaj. Malbenita Ŝlimakvo de nun apartenas al fortoj superhomaj...

Al ĉi tiu malbenita loko Maluto kun siaj opriĉnikoj rapidis ne dum malluma nokto, sed dum sunplena mateno.

Dum ili rapidigis la ĉevalojn, aliaj bravuloj kunvenadis en la virga arbaro, proksime de Malbenita Ŝlimakvo.

ĈAPITRO XIII.

Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj.

En la vasta arbara herbejo, ĉirkaŭita de maljunaj kverkoj kaj netrairebla densejo, staris kelkaj terdometoj kaj antaŭ la dometoj kuŝis kaj sidis sur eltiritaj arbostumpoj, sur amasoj da fojno kaj da seka foliaĵo multe da viroj diversaĝaj, diversvestitaj. El la arbaro senĉese alvenis armitaj viroj kaj aliĝis al la kamaradoj. Granda diverseco estis inter ili. Popolaj kaftanoj kaj riĉaj vestoj, unuj ĉifonaj, aliaj orbrilantaj vidiĝis inter la arboj. Kelkaj estis armitaj per sabroj, aliaj havis en la manoj rimenkuglojn[59] aŭ sin apogis sur larĝaj halebardoj. Kiom da cikatroj, da sulkoj, da malpuraj nekombitaj hararoj kaj barboj!

La brava komunumo formis kelkajn apartajn rondetojn. En la mezo de l’ arbara herbejo oni kuiris kaĉon kaj rostis viandon. Super krakanta fajro pendis kaldronoj; la fumo kvazaŭ nigrablua nubo apartiĝis de l’ verda maso, ĉirkaŭanta la herbejon. La kuiristoj tusadis, frotadis la okulojn kaj sin deturnadis for de la fumo.

Flanke maljunulo kun krispaj grizaj haroj, kun longa barbo rakontis al la junularo fabelon. Li staris, sin apogante sur hakilo kun longa tenilo. Tiel li sentis sin pli oportune ol sidante, li povis rektiĝi kaj sin turni tiun aŭ alian flankon, iufoje eksvingi la hakilon kaj brave ekfajfi. Lin aŭskultis la junularo kun vera plezurego, eĉ kun malfermitaj buŝoj. La rabistoj kaŭris tere aŭ sidis sur branĉoj de l’ arboj, kelkaj staris kun disstarigitaj kruroj kaj larĝe malfermitaj okuloj; sed plej granda aro kuŝis surventre, apogante la kubutojn teren kaj la kapon sur manplaton: la plej oportuna pozo!

Du junuloj interŝanĝadis pugnobatojn je la kapo. La ludo devas finiĝi, kiam unu aŭ alia petas kompaton. Neniu volis cedi. Ambaŭ vizaĝoj jam ruĝiĝis kvazaŭ du ruĝaj rapoj, sed la fortaj pugnoj ĉiam frapadis la kapojn, kiel marteloj batas la amboson.

—Ĉu ne sufiĉe, Ĥlopko?—demandis tiu, kiu ŝajnis esti pli malforta.

—Ne, Anĉjo, kiam estos sufiĉe, mi diros! Atendu, estas vi, kiu tuj devos cedi!

Kaj la pugnobatoj ripetiĝis.

—Rigardu, kamaradoj, Anĉjo tuj falos!—interparolis la observantoj.

—Ne, li ne falos!—respondis aliaj: por kio li falos, li havas fortan kapon.

—Sed rigardu do, li nepre falos!

Sed Anĉjo tute ne volis fali. Li ekcelis kaj, anstataŭ ol ekfrapi la kontraŭulon je la verto, ekfrapis la tempion.

Ĥlopko falis surdorsen.

Kelkaj observantoj ekridegis, sed la plej multaj indignis.

—Ne honeste! Ne honeste!—ili ekkriis.—Anĉjo faris friponaĵon! Ni vipu Anĉjon!

Kaj oni vipis Anĉjon.

—De kie vi venas?—demandis la maljuna fabelisto kelkajn junulojn, kiuj ĵus aliris al la fajro kaj timeme rigardis ĉirkaŭen. Ilin alkondukis altkreska bravulo kun larĝa tranĉilo ĉe la zono; la junuloj ne havis armaĵon kaj ŝajnis esti novuloj.

—Ĉu vi aŭdas, karuloj?—sin turnis al ili la altkreska bravulo:—la avo Vulturo demandas, de kie vi venas? Respondu al la avo!

—Bone! Mi, mi estas de apud Moskvo,—respondis unu el la junuloj balbutante.

—Por kio do vi elflugis el la nesto?—demandis Vulturo:—ĉu vin frosto forpelis aŭ varmego?

—Varmego?—diris la junulo: jes, kiam la opriĉnikoj forbruligis la domon, fariĝis vere varmege, sed kiam la domo ne ekzistis plu, ni sentis ankaŭ froston ekstere.

—Bonege! Vi ne estas malsaĝulo! Kaj vi, alia, de kie vi estas?

—Mi serĉas parencojn!

La rabistoj ekridegis.

—Spritulo! Kiajn parencojn?

—Kiam la opriĉnikoj mortigis mian patron, mian patrinon, miajn fratojn kaj fratinojn, mi sola restis en la mondo kaj ekenuis; kaj mi ekpensis: mi iros al bonaj homoj, ili donos al mi trinki kaj manĝi, ili estos por mi patro kaj fratoj. En drinkejo mi renkontis ĉi tiun vian bravulon kaj petis lin min kunpreni.

—Bravulo!—diris la rabistoj: sidiĝu, manĝu kaj trinku, ni estos viaj fratoj.

—Kaj ĉi tiu ploremulo, kial li staras kun mallevita nazo, kvazaŭ li manĝis sen salo[60]? He, he, ne ŝveligu la lipojn! De kie vi venas?

—De apud Kolomno[61], malrapide kaj kvazaŭ ne volonte respondis forta junulo kun malgaja vizaĝo.

—Vin ankaŭ ofendis la opriĉnikoj?

—Fianĉinon ili prenis!—respondis la junulo same nevolonte kaj per tirata voĉo.

—Rakontu, bonulo!

—Kion rakonti? Ili venis kaj prenis!

—Kaj poste?

—Poste? Nenio estis poste.

—Kial do vi ne atakis ilin por ŝin repreni?

—Neeble estis! Ili venis kaj prenis!

—Kaj vi rigardis tion kun malfermita buŝo?

—Ne, kiam ili estis for, mi terure ekkoleris.

La rabistoj ree ekridegis.

—Ne tro rapidmova vi estas, bonulo!

La junulo konservis malsaĝan mienon kaj silentis.

—He, vi, putrinta rapo!—diris unu rabisto.—Se oni prenis vian fianĉinon, kial ĉagreniĝi, ĉu alian oni ne trovos?

La junulo staris kun malfermita buŝo kaj nenion respondis.

Lia mieno amuzis la rabistojn.

—Nu, vi, ĉu vi ne aŭdas, kion oni diras?—kriis unu el ili, puŝante la junulon.

La junulo silentis.

La rabisto ekpuŝis lin pli forte.

La junulo ekrigardis lin tiel stulte, ke ree ĉiuj ekridegis.

Tiam aliaj aliris kaj komencis puŝegi lin.

La junulo ne komprenis, ĉu li devas koleri aŭ ridi, sed unu puŝo, pli forta ol aliaj, eligis lin el lia dorma hezito.

—Lasu min, ne puŝu!—li diris: ĉu mi estas sako kun faruno? Lasu, aŭ mi ekkoleros!

La rabistoj ridegis ankoraŭ pli.

La junulo efektive volis ekkoleri, sed lia denaska maldiligenteco malhelpis. Ŝajnis al li, ke ne penvaloras koleri pro bagatelo, ĉar grava kaŭzo forestis.

—Nu, koleru do, malsaĝulo!—diris la rabistoj: kial vi ne koleras?

—Puŝu ankoraŭ unu fojon!

—Ha! Ĝi plaĉas al vi! Jen, ricevu!

—Puŝu pli forte!

—Bone, jen, vi havas!

—Nun haltu vi kaj gardu vin!—diris la junulo, kiu nun efektive ekkoleris.

Li suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur siajn pugnojn kaj komencis bati kulpan kaj nekulpan. La rabistoj ne atendis tian atakon. La plej proksimaj estis renversitaj en unu momento kaj faligis ankaŭ siajn najbarojn. La tuta aro forŝoviĝis al la fajro, la kaldrono falis, kaj la supo verŝiĝis sur la karbojn.

—Ĉesu vi, diablo, ĉesu do! Sufiĉe! He, he, aŭskultu, ĉesu!—kriadis la rabistoj. Sed la junulo jam nenion aŭdis. Li ĉiam svingis la pugnojn dekstren kaj maldekstren kaj per ĉiu ekbato faligis unu aŭ du rabistojn.

—Kia urso!—parolis tiuj, kiuj sukcesis desalti flanken.

Fine la junulo kvietiĝis. Li ĉesis bati kaj haltis antaŭ la renversita kaj rompita kaldrono, gratante la nukon, kvazaŭ volante diri:

—Ĉion ĉi mi estas farinta, he!

—Nu, karulo,—parolis la rabistoj, sin levante de l’ tero kaj frotante siajn ripojn: se vi ĝustatempe ekkolerus, oni ne forkondukus vian fianĉinon. Vera Elio Mùromec![62]

—Kia estas via nomo, karulo?—demandis la maljuna rabisto.

—Dmiĉjo.

—Dmiĉjo? Bonege. Bravulo, Dmiĉjo!

—Kamaradoj!—diris unu rabisto: la hetmano ree komencas rakonti pri sia vivado apud Volgo. Neniu plu kantas aŭ aŭskultas fabelon, ĉiuj deziras aŭskulti la hetmanon. Ni iru tuj, aŭ mankos al ni loko!

—Ni iru, ni iru! ni aŭskultu la hetmanon!—aŭdiĝis inter la rabistoj.

Larĝŝultra, mezkreska viro, vestita per riĉa orbrodita kaftano, sidis sur arbostumpo, en ombro de grandega kverko. Sur la kapo li havis feran rondan ĉapon kun "bàrmica", t. e. ŝtala ringhava reto, kiu protektas kolon, nukon kaj orelojn kontraŭ malamikaj sabroj. En la manoj li tenis "ĉekanon", t. e. martelon sur longa tenilo. En ĉi tiu vesto ne facile estis ekkoni nian konatulon, Ivaĉjon Ringon. Liaj okuloj rigardis jen iun, jen alian. De post mallongaj nigraj lipharoj brilis liaj dentoj tiel blankaj, ke ili, ŝajne, lumigis la tutan vizaĝon.

La rabistoj silente aŭskultis.

—Jes, kamaradoj,—diris Ringo: ĉu estas mirindaĵo, se vi haltigas ŝarĝveturilaron aŭ bojaran karavanon, kiam vi estas dekoble pli multenombraj, ol la pretervojaĝantoj? Sed estus mirindaĵo, se vi unuope haltigus kaj prirabus pli ol kvindek virojn!

—Ne mensogu!—kriis la rabistoj: tro multon vi ekdeziris! Eble vi mem farus tion?

—Mi ne parolas pri mi, sed mi konas iun, kiu unuope povis haltigi la tutan karavanon!

—Via apudvolga heroo, ĉu ne vere?

—Certe, li. Foje oni trenis barkon sur ŝnuregoj kontraŭ la fluo de Volgo, el Astraĥanjo. Multe da homoj troviĝis en la barko: komercistoj, armitaj per sabroj kaj pafiloj, en disbutonumitaj kaftanoj, kun ĉapoj, deklinitaj iom flanken—veraj rabistoj! Kaj kiaj komercaĵoj: oro, multekostaj ŝtonoj, perloj, diversaj objektoj el Astraĥanjo k. t. p. Alta la bordo, mallarĝa la vojeto, sur kiu paŝis burlakoj, laboristoj, tirantaj la ŝnuregon. Kaj meze de Volgo—insulo: nuda ŝtonego kun tre akra promontoro, kiu ĝuste estis preterirota. Mia heroo sciis, kian ŝarĝon havis la barko. Dirinte al neniu eĉ unu vorton, li de mateno iris sin kaŝi en la arbetaĵo, sidis kaj silentis. Pasas unu, du horoj, fine, li vidas, treniĝas kun granda peno burlakoj, ĉirkaŭ dekdu, unu post alia, streĉante la tirŝnuregon; ili ĝemas, grakas. Ne malpeza estis la barko kaj multe malhelpis ankaŭ la rapida fluo.

La heroo ekvidis, ke ili jam estis preteririntaj la akran ŝtonegon. Tiam li elsaltas el post la arbetaro, ekbatas per sia sabro la ŝnuregon kaj dupartigas ĝin, tiel ke ĉiuj burlakoj falis teren. Kaj li komencis ilin bati iun per pugno, aliajn per rimenkuglo[59], nur kelkaj sukcesis forkuri. La fluo de l’ rivero tiris la barkon malsupren, rekte al la akra ŝtonego. Ektimegis la komercistoj, ne pri pafado ili jam pensas, ili meditas, kiamaniere eviti la teruran ŝtonegon kaj ne perei. Tiam mia heroo, sin tenante je arbo per unu mano, ekkaptis per alia la tirŝnuregon, kaj la barko haltis.

—He, vi, arŝinulaĉoj, komercistoj, bravuloj! Ĵetu en Volgon ĉiujn viajn sabrojn, pafilojn, ĵetu tuj,—alie mi ellasos la ŝnuregon, kaj vi ĉiuj pereos kun via tuta ŝarĝo!

La komercistoj komence intencis pafmortigi la heroon, sed ŝanceliĝis, pensante: se ni lin mortigos, ni ankaŭ pereos!

Kaj ili ĵetis batalilojn en Volgon, nur kelkajn ili kaŝis, por lin mortigi, kiam li venos prirabi la barkon. Sed la heroon ne facile estis superruzi.

—Bone!—li diris,—la bataliloj dronis, nun vi iru, kien vi volas! Alivorte: saltu el la barko en la riveregon, kun la kapo antaŭen!

Ili ŝanceliĝis, sed li alkroĉis la ŝnuregon al la arbo, ekkaptis pafilon kaj ekpafis.

Tiam ili ĉiuj sin ĵetis en Volgon, kvazaŭ ili estus ranoj. Kaj la heroo krias al ili:

—Ne alnaĝu ĉi tien! Naĝu al alia bordo, aŭ vi ĉiuj estos mortigitaj, kiel anasidoj!

—Nu, kamaradoj, kion vi diros? Bona estas mia heroo?

—Bravulo!—aprobis la rabistoj,—vera bravulo! Kion li faris poste?

—Li per ŝnurego eltiris la barkon sur la sablon.

—Li devis esti tre altkreska?

—Ne, ne pli altkreska, ol mi, nur la ŝultroj iom pli larĝaj!

—Pli larĝaj ankoraŭ, ol ĉe vi? Kiel li aspektas?

—Li aspektas kiel bona bravulo: haroriĉa kapo, nigra barbo, iom kurbigita figuro, plata vizaĝo; sed kiaj okuloj?—teruro!

—Nu, hetmano, vi rakontas pri via heroo mirindaĵon, sed ni ne tre kredas al vi. Neniun ni iam vidis pli bravan, ol vi!

—He, he, ĉu vi multon vidis, malsaĝuloj? Ne,—daŭrigis Ringo kun fervoro: eksciu, ke, kompare al li, mi estas nenio! Sentaŭgaĵo, nenio plu!

—Kiel estas la nomo de via heroo?

—Jermako Timofèeviĉ!

—Ha, kia nomo! Ĉu li sola laboras, sen kamaradoj?

—Ne, ne sola. Li havas bonegajn kamaradojn. Sed la rusa caro ekkoleris kontraŭ ili. Li sendis sian armeon al Volgo por venki ilin kaj venigi Moskvon la dehakitan kapon de ilia esaulo[63] Ivano Ringo[64].

—Ĉu oni lin kaptis, Ivanon?

—La caraj servistoj kaptis Ringon, sed la ringo forglitis inter iliaj fingroj kaj forruliĝis en la mondon. Kie ĝi nun estas, Dio scias, sed kredeble baldaŭ ĝi ree aperos apud Volgo: kiu unu fojon vidis Volgon, al tiu ne plaĉas aliloke!

Silentis la hetmano kaj meditis.

Silentis ankaŭ la rabistoj. Ili mallevis siajn bravajn kapojn surbrusten kaj silente karesis siajn longajn lipharojn, siajn larĝajn barbojn. Pri kio pensis la bravuloj, sidante sur la vasta arbara herbejo, meze de l’ virga arbaro? Ĉu pri pasintaj jaroj de sia juneco, kiam ili estis ankoraŭ honestaj militistoj aŭ pacaj vilaĝanoj? Ĉu pri Volgo arĝentkolora? Ĉu pri mirinda heroo, pri kiu ĵus rakontis la hetmano? Ĉu pri alta konstruaĵo, staranta meze de l’ vasta kampo, pri du kolonoj, supre kunigitaj per trabo, pri kiuj en tiu epoko nepre pensis ĉiu bravulo en momento de malgaja humoro?...

—Hetmano!—ekkriis unu rabisto, rapide alkurante kaj preskaŭ perdante la spiron.—Kvin verstojn de ĉi tie, sur Rjazana vojo rajdas dudek viroj, riĉe armitaj, en orkovritaj kaftanoj! Belegaj ĉevaloj, ne malpli ol cent rublojn ĉiu!

—Kien ili rajdas?—demandis Ringo, eksaltante.

—Ili ĵus sin direktis al Malbenita Ŝlimakvo. Ekvidinte ilin, mi tuj ekgalopis ĉi tien tra arbaro kaj marĉaĵo.

—He, kamaradoj!—ekkriis Ringo: leviĝu! Dudek viroj sekvu min! Vi, Vulturo,—li sin turnis al la maljuna rabisto,—prenu aliajn dudek virojn kaj kaŝu vin ĉe la malrekta kverko; ataku ilin, se ni eble venos tro malfrue. Nu, rapide, prenu la sabrojn!

Ringo eksvingis per sia ĉekano, kaj ekbrilis liaj okuloj. Li similis severan militestron meze de obeema armeo.

Ĝisnuna libera sintenado de l’ rabistoj malaperis kaj estis anstataŭita per senescepta disciplino.

En la sama momento kvardek rabistoj eliris el la aro kaj formis du taĉmentojn.

—He, Dmiĉjo!—diris Vulturo al la junulo el apud Kolomno:—prenu bastonegon, iru kun ni, eble vi ekkoleros ankoraŭ unu fojon!

Dmiĉjo faris stultan grimacon, sed sendispute prenis el la manoj de l’ maljunulo grandan bastonegon, metis ĝin surŝultren kaj iris ne rapidante kun sia taĉmento al la malrekta kverko.

Alia taĉmento, gvidata de Ringo, galopis al Malbenita Ŝlimakvo, penante alveni pli frue, ol la nekonataj rajdantoj.

ĈAPITRO XIV.

Survango.

Dume Maluto kun Ĥomjàk, akompanataj de dudek opriĉnikoj, sin direktis kun sia kaptito al Malbenita Ŝlimakvo, Serèbrjanij sidis ĉe Godunòv antaŭ kovrita tablo kun du pokaloj da vino.

—Diru, mi petas, Boriso Teodòroviĉ,—demandis la princo: kio fariĝis la lastan nokton al la caro? Kial la tuta antaŭurbo leviĝis noktomeze? Ĉu ofte ĝi okazas ĉe vi?

Godunòv levis la ŝultrojn.

—La granda caro,—li respondis,—ofte ploras nokte pri siaj malamikoj, preĝas por iliaj animoj. Ne estas mirinde, ke li nin kunvokis noktomeze por preĝi. Vi scias, en la dua letero de Bazilo la Granda al Gregoro Nazianzin staras la vortoj: "kio por unuj estas mateno, tio estas noktomezo por homo pia kaj preĝanta". Meze de nokta silento, kiam nek okuloj, nek oreloj donas danĝerajn impresojn, tiam decas al la homo resti en la ĉeesto de Dio!

—Boriso Teodòroviĉ! Antaŭe mi ankaŭ estis vidinta, kiel preĝis la caro, sed ĝi okazis ne tiel, kiel nun. Nuntempe ĉio fariĝas alimaniere. Kaj la opriĉninon mi tute ne povas kompreni. Ne monaĥoj estas viaj opriĉnikoj, sed veraj rabistoj. Ne multe da tagoj mi vivas en Moskvo, sed mi jam aŭdis, mi vidis tiom da teruraĵoj, ke ne facile estus kredi... Eble, oni ensorĉis la caron. Boriso Teodòroviĉ, vi estas intima kun la caro, la caro amas vin,—se vi dirus al li pri opriĉnino?

Godunòv ekridetis pro la naiveco de l’ princo.

—La caro estas al ĉiuj favora,—li diris kun ŝajniga humileco: kaj mi ne estas inda je lia favoro. Ne konvenas al mi juĝi pri la caraj aferoj aŭ instrui la caron! Sed la opriĉnino ne estas malfacile komprenebla. La tuta Rusujo apartenas al la caro, ni ĉiuj estas liaj sklavoj: kion prenas la caro por si mem, tio estos lia, kion li bonvolas lasi al ni, tio estas nia; kiun li ne volas havi apud si, tiu restas en lia sekvantaro; kiujn li ne volas alproksimigi, tiuj restas malproksime. Jen kio estas la opriĉnino!

—Ne, Boriso Teodòroviĉ, kiam vi tion rakontas, ĉio ŝajnas esti bona, sed en realeco ĉio estas tute alia. La opriĉnikoj pereigas kaj detruas la zemŝĉinon pli multe ol la tataroj. Ekzistas neniu juĝo kontraŭ ili. La tuta lando pereas pro ili. Vi diru pri tio al la caro! Al vi li kredos!

—Princo Nikito Romànoviĉ, multe da malbono ekzistas en la mondo! Ne pro tio homoj pereigas homojn, ke unuj estas opriĉnikoj kaj aliaj bojaroj, sed pro tio, ke ili ĉiuj estas homoj! Se mi eĉ dirus al la caro, kio sekvos? Ĉiuj ekkoleros kontraŭ mi kaj la caro ankaŭ!...

—Bone! Li ekkoleru, sed vi do faris laŭ konscienco, vi diris al li la veron!

—Nikito Romànoviĉ! Ne multe da tempo oni bezonas por diri la veron, sed oni devas scii ĝin elparoli. Se mi kontraŭdirus al la caro, jam de longe mi ne estus ĉi tie, kaj se mi ĉi tie ne estus, kiu hieraŭ estus savinta vin, princo!

—Vi estas prava, Boriso Teodòroviĉ, donu Dio sanon al vi! Sen vi mi nun ne ekzistus plu!

Godunòv pensis, ke li estis konvinkinta la princon.

—Jen, Nikito Romànoviĉ!—li daŭrigis: bone ĝi estas defendi la veron, sed unu sola soldato ne povas esti hetmano... Kion vi farus, ekzemple, se en via ĉeesto kvardek rabistoj atakus senkulpulon?

—Kion mi farus? Mi tuj min ĵetus kun sabro en la mano al ili ĉiuj kaj mi ilin batus ĝis kiam mi estus mortigita!...

Godunòv ekrigardis lin mirigite.

—Kaj post kiam vi mortigus kvin, eble dek rabistojn, vi nepre estus mortigita kaj la restintaj rabistoj mortigus la senkulpulon. Ne, princo! Ĉu ne estus pli bone ne sin enmiksi, sed, kiam ili estos senvestigantaj la mortigitan, tiam krii al ili, ke Stepĉjo prenas pli multe ol Miĉjo, kaj ili tranĉos la gorĝojn unuj al aliaj!

Ne plaĉis ĉi tiu ekzemplo al Serèbrjanij. Godunòv rimarkis ĝin kaj ŝanĝis la temon.

—Rigardu, princo!—diris li rigardante tra fenestro:—kiu tie galopas tiel rapidege? Ŝajne, via ĉevalservisto?

—Mi dubas!—respondis Serèbrjanij:—li forrajdis hodiaŭ matene al malproksima pilgrimado!

Sed tio estis Miĥeiĉ, pala, sur neselita ĉevalo. Ŝajne, li prenis la unuan ĉevalon, kiun li trafis, kaj nun li, spite kutimoj, enrajdis en la korton, rekte al la fenestroj.

—Kara princo!—li kriis jam de malproksime: vi sidas, manĝas kaj trinkas kaj ne scias, kio okazis! Mi ĵus renkontis Maluton Skuratov kun Ĥomjàk, ambaŭ surĉevale, kaj inter ili—kun ligitaj brakoj,—ĉu vi scias, kiu?—la kronprinco mem, jes, la kronprinco! Sur lian kapon ili metis nigran kapuĉon, sed la vento forlevis la kapuĉon, kaj tial mi rekonis la kronprincon! Li ekrigardis min, kvazaŭ petante pri helpo, kaj Maluto algalopis kaj surŝovis la kapuĉon ĝis la mentono!

Serèbrjanij salte leviĝis.

—Vi aŭdas, vi aŭdas, Boriso Teodòroviĉ?—li ekkriis, brilante per okuloj.—Ĉu nun oni povas atendi ĝis kiam la rabistoj intermalpaciĝos?—Kaj li sin ĵetis eksteren.

—Ĉevalon!—li ordonis, prenante la bridon el la manoj de Miĥeiĉ.

—La ĉevalo ne konvenas por vi, karulo,—kriis Miĥeiĉ,—malbona ĉevalaĉo, eĉ ne selita, ĉu eble estas kun tiu ĉevalo iri al la caro?

Sed la princo jam rajdis, certe, ne al la caro, sed al persekuto de Maluto...


Forgesis Serèbrjanij, ke li ne kunhavas sabron, nek pafilon, ke li sidas sur maljuna ĉevalo! Siatempe la ĉevalo estis bonega: pli ol dudek jarojn ĝi bone servis en milito, sed ne ricevis ĝi ripozon por siaj maljunaj jaroj, nuntempe ĝi servis kiel akvoportisto, ricevante nur putran fojnon kaj bastonbatojn. Sed hodiaŭ ĝi eksentis sur sia dorso lertan rajdiston, kaj ĝi ekmemoris pri siaj iamaj tagoj, kiam ĝi surportadis heroojn dum militiroj, kiam ĝi estis nutrata per plej bona aveno... Kaj ĝi plenblovigas siajn ruĝajn naztruojn, etendas la kolon kaj galopas, streĉante siajn ĉiujn fortojn por atingi Maluton Skuratov.

Maluto rajdas kaj rajdas en densa arbaro kun siaj opriĉnikoj. Li rapidigas ilin por atingi Malbenitan Ŝlimakvon, ordigante la kapuĉon sur la kapo de l’ kronprinco, por ke ne sciu la opriĉnikoj, kiun ili akompanas al la morto. Se ili konus la kaptiton, ili rifuzus helpi al Maluto, eble ĉiuj forkurus. Ĝis nun ili kredas, ke simplulo rajdas inter Maluto kaj Ĥomjàk, ili ne povas nur kompreni, por kio oni decidis lin ekzekuti tiel malproksime.

Maluto rapidigas la opriĉnikojn, Maluto koleras kontraŭ la ĉevaloj, li vipas la ĉevalojn senkompate.

—La caro eble ŝanĝos sian intencon, la caro eble sendos post ni por nin revenigi!

Galopas la maljuna Maluto en densa arbaro, birdoj scivole rigardas post li, etendante la koletojn, nigraj korvoj flugas super li, jam proksime estas la Malbenita Ŝlimakvo.

—He!—diras Maluto al Ĥomjàk:—ŝajnas al mi, mi aŭdas ĉevalan piedfrapadon post ni!

—Ne!—respondis Ĥomjàk:—vi aŭdas piedfrapadon de niaj propraj ĉevaloj.

Pli kaj pli rapidigas Maluto la opriĉnikojn, pli kaj pli ofte ili vipas siajn ĉevalojn.

—He!—diras Maluto al Ĥomjàk:—ŝajnas al mi, mi aŭdas kriojn post ni!

—Ne!—respondis Ĥomjàk:—vi aŭdas la eĥon de niaj propraj voĉoj!

Multe koleras Maluto kontraŭ la ĉevaloj...

—Ĉu oni ne persekutas nin?

Subite Maluto aŭdas post si la voĉon:

—Haltu, Gregoro Lukìĉ!

Serèbrjanij estis post lia dorso. Bone servis al la bojaro lia maljuna ĉevalo!

—Haltu, Maluto!—ripetis la princo kaj, streĉinte ĉiujn siajn fortojn, li donis al li survangon.

Forta estis la ekfrapo de Nikito Romànoviĉ! Ĝia sono ektondris kvazaŭ pafo: ekbruis la arbaro, ekfalis la folioj; arbaraj bestoj flugkuris en densejon; strigoj kun larĝe malfermitaj okuloj elflugis el siaj kavernoj, kaj kamparanoj, kiuj tre malproksime de tie estis senŝeligantaj la tiliojn, rigardis unuj la aliajn kaj parolis:

—Kia krakado! Ĉu ne rompiĝis la maljuna kverko super la Malbenita Ŝlimakvo?

Maluto falis el la selo. Malfeliĉa maljuna ĉevalo de Serèbrjanij faletis, renversiĝis kaj mortis.

—Maluto!—ekkriis la princo, tuj leviĝante: ne taŭgan pecon vi volis engluti! La peco vin sufokos! Kaj, elingiginte la sabron de Maluto, li eksvingis ĝin por dehaki lian kapon.

Sammomente alia sabro ekfajfis super la kapo de Serèbrjanij. Mateo Ĥomjàk venis helpi al sia mastro. Batalo ekbolis inter Ĥomjàk kaj la princo. Aliaj opriĉnikoj kun nudaj sabroj ankaŭ atakis la princon, kiun defendis nur la altaj arboj kaj la densega arbetaro.

—Certe, mi pereos,—li pensis dum batalo,—kaj ne savos mi la kronprincon! Se mi povus elteni nur duonon da horo, eble alvenus iu ajn helpo!

Apenaŭ li ĝin ekpensis, akra ekfajfo eksonis en la arbaro, poste laŭtaj krioj.

La opriĉniko, kiu jam levis la sabron super la princo, falis kun dishakita kapo, kaj super lia kadavro jam staris Ivaĉjo Ringo, svingante sian sangkovritan ĉekanon. Samtempe rabistoj, simile je aro da lupoj, sin ĵetis sur la opriĉnikojn de Maluto, kaj komenciĝis manbatalo! Maluto volonte mem atakus la malamikojn, sed en la densejo li ne havis sufiĉe da loko. Multaj opriĉnikoj jam kuŝis mortigitaj, sed aliaj baldaŭ retrovis la fortojn, kriadis: "ha, ha, hurà!" kaj piedpremadis la rabistojn per siaj ĉevaloj. Eĉ Ringo, ricevinte vundon de l’ brako, ne tiel fervore batis per sia ĉekano. Sed subite nova ekfajfo ekaŭdiĝis en la arbaro.

—Vigle tenu vin, bravuloj!—ekkriis Ringo: la avo Vulturo venas helpi nin!

Kaj li ankoraŭ ne finis siajn vortojn, kiam Vulturo kun sia taĉmento atakis la opriĉnikojn, kaj ree ekbolis granda, kruelega manbatalo!

En densa arbaro la rajdantoj sentis sin ne tiel oportune, kiel la infanterianoj. La ĉevaloj stariĝis sur postajn piedojn, falis sur la dorson, premante la rajdantojn. Malespero ekkaptis la opriĉnikojn. La sabro de Ĥomjàk fajfis kiel vento, kvazaŭ fulmoj brilis super lia kapo.

Subite io nova okazis en komuna tumulto. La forta Dmiĉjo, dispuŝante la batalantojn, ekcelis Ĥomjàk’n, renversante ĉiujn senescepte, la siajn same kiel la fremdajn. Dmiĉjo ekkonis tiun, kiu estis rabinta lian fianĉinon. Tenante sian pezan bastonegon per ambaŭ manoj, li ekfrapis per ĝi sian malamikon. Ĥomjàk deflankiĝis, la ekfrapo trafis la kapon de l’ ĉevalo, la besto falis morta, la bastonego rompiĝis.

—Atendu, atendu!—diris Dmiĉjo, sin ĵetante sur Ĥomjàk: nun vi ne foriros!

La batalo estis finita. Forestis la malamikoj: ĉiuj opriĉnikoj falis mortaj, nur Maluto forgalopis sur sia rapidega ĉevalo.

La rabistoj ankaŭ perdis multe da siaj.

—Jen, via bojara moŝto!—diris Ringo al princo Serèbrjanij, forviŝante la ŝviton de sur sia vizaĝo.—Jen kie ni ree renkontiĝis!

La princo, ĉe la apero de la rabistoj, sin ĵetis al la kronprinco kaj prenis lian ĉevalon flanken. La kronprinco estis alligita al la selo. Serèbrjanij per sabro distranĉis la ŝnurojn, helpis al la kronprinco deĉevaliĝi kaj demetis la tukon de antaŭ lia buŝo. Dum la batalo Serèbrjanij staris antaŭ la kronprinco, protektante lin.

—Via kronprinca moŝto!—li diris, vidante, ke la rabistoj jam prirabas la mortigitajn kaj kaptas la forkurantajn ĉevalojn:—la batalo estas finita, ĉiuj viaj malamikoj mortis, nur Maluto forkuris, sed, ŝajnas al mi, ne multon li ankaŭ gajnis, ĉar sendube la caro juĝe esploros la kazon!

Ĉe la nomo de kronprinco Ringo posteniris.

—Ĉu vere?—li demandis: tio estas la kronprinco mem? La filo de l’ caro? Jen kiun defendi mi havis la feliĉon! Jen kiun la hundoj venigis tien ĉi kunligitan!—Kaj la hetmano falis al la piedoj de Ivano Ivànoviĉ.

La sciigo rapide disvastiĝis inter la rabistoj. Ĉiuj lasis la mortigitajn kaj venis saluti la caran filon.

—Dankon al vi, bonuloj!—li diris afable, sen sia kutima fiereco: kiu ajn vi estu, dankon al vi!

—Ne dankinde, via kronprinca moŝto—respondis Ringo: se mi scius, kio minacas al vi, mi kunprenus ne kvardek, sed ducent bravulojn, kaj ne forkurus de ni tiu Skuratov. Ni nepre kaptus lin vivantan kaj tuj pendigus lin en via ĉeesto! Cetere, ŝajne, restis ĉe ni lia ĉevalservisto, ankaŭ mia malnova konatulo; se la fiŝoj mankas, oni kontentiĝas per kraboj[65].—He, bravulo, ĉu vi tenas Ĥomjàk’n?

—Jes!—respondis Dmiĉjo, kuŝante surventre kaj ne ellasante sian viktimon.

—Ellasu lin, ne timu, nun li ne forkuros. Nu, bravuloj, faru fajron por esplorado, alportu ŝnuregon kaj vergojn!

Dmiĉjo leviĝis. El sub li leviĝis forta altkreska junulo; kiam li turnis la vizaĝon al la rabistoj, ĉiuj ekkriis mirigitaj:

—Ĥlopko! Li estas Ĥlopko! Ĥlopkon li premadis anstataŭ opriĉnikon!

Dmiĉjo rigardis ĉirkaŭen kun malfermegita buŝo.

Ĥlopko apenaŭ spiris.

—Jen kiun mi kaptis!—fine eldiris Dmiĉjo.—Kial do vi ne parolis?

—Ĉu eble estis paroli, kiam vi premadis mian gorĝon?

—Kiel do vi trafis sub min?

—Kiel, kiel? Vi, urso, ekfrapis la ĉevalon je la kapo, kaj la rajdanto falis sur min, kaj tuj vi, anstataŭ lin, min ekkaptis kaj eksufokis!

—Jen kio!—malrapide diris Dmiĉjo, gratante al si la nukon.

La rabistoj ekridegis. La kronprinco ankaŭ ridetis. Ĥomjàk’n oni ne povis trovi.

—Ne venis ankoraŭ lia tempo,—diris Ringo,—domaĝe, tre domaĝe! Nu, eble Dio donos, mi havos lin ankoraŭ en la manoj! Kaj nun permesu, via kronprinca moŝto, ke mi vin akompanu kun miaj bravuloj ĝis la ŝoseo! Hontinde estas por mi, via kronprinca moŝto! Ne konvenus al mi, malaltrangulo, eĉ paroli kun via kronprinca moŝto, sed kion fari? sen mia helpo vi ne eliros de ĉi tie!

—Nu, kamaradoj,—daŭrigis Ringo: venu akompani lian kronprincan moŝton! Vi, bojaro,—li diris al Serèbrjanij, montrante sian ĉevalon:—surĉevaliĝu, mi prenos alian ĉevalon. Vi, Vulturo, povas piediri kaj Dmiĉjo tiom pli!

—Por kio?—diris Dmiĉjo, ekkaptis la kolharojn de iu ĉevalo, preskaŭ faliginte ĝin:—mi ankaŭ povas rajdi!

Li levis la piedon al piedingo, sed, ĉar li ne povis trovi ĝin per la piedo, li surventre kuŝiĝis sur la dorson de l’ ĉevalo, tiamaniere tragalopis kelkajn paŝojn kaj nur poste trafis en la selon.

—He, he!—li ekkriis, balancante per la piedoj kaj levante la kubutojn.

La kronprinco direktis la ĉevalon hejmen, antaŭ- kaj postirata de la tuta bando.

Kiam fine oni venis en la kamparon kaj ekvidis de malproksime tegmentojn de l’ antaŭurbo, Ringo haltis.

—Via kronprinca moŝto,—li diris, saltante for de la ĉevalo: jen estas via vojo, jen la antaŭurbo! Ne konvenas, ke mi restu plue kun via kronprinca moŝto. Krome, mi rimarkas tie polvon super la vojo: kredeble, militistoj! Adiaŭ, via kronprinca moŝto! Ne koleru: neceseco nin kunigis!

—Atendu, bravulo!—diris la kronprinco, kiu, sentante sin en sendanĝereco, reprenis siajn antaŭajn manierojn:—atendu, bravulo! Diru antaŭe, al kiu bojara familio vi apartenas, kial vi portas orkovritan kaftanon?

—Via kronprinca moŝto,—modeste respondis Ringo: ekzistas ĉi tie multe da tiaj bojaroj senfamiliaj, multe da princoj sennomaj! Ni surhavas tion, kion sendas al ni Dio!

—Ĉu vi ne scias!—severtone daŭrigis la kronprinco,—ke por tiaj princoj, kiel vi, estas starigita alta konstruaĵo sur la placo? Vi mem ne estas inda ĉi tiun kaftanon! Se vi ne estus farinta al mi la hodiaŭan servon, mi ordonus al tiuj militistoj kapti vin ĉiujn kaj venigi en la antaŭurbon. Sed pro hodiaŭa via faro mi pardonas al vi la antaŭan rabadon kaj mi defendos vin antaŭ mia patro, se vi volas nun peti lian pardonon!

—Dankon por viaj afablaj paroloj, via kronprinca moŝto, grandan dankon, sed ne venis ankoraŭ tempo, ke mi petu pardonon de la caro! Grandegaj estas miaj pekoj antaŭ Dio, multenombraj miaj kulpoj antaŭ la caro; ne povas min pardoni lia cara moŝto, kaj se eĉ li min pardonus, mi ne povas nun forlasi miajn kamaradojn!

—Kion mi aŭdas?—miris la kronprinco: vi ne volas lasi vian rabistan vivmanieron, kiam mi mem promesas al vi mian protekton kaj helpon! Certe, rabado estas pli profita, ol honesta laborado?

Ringo karesis sian nigran barbon kaj ruze ridetante aperigis du vicojn da ebenaj blankaj dentoj, pro kio lia sunbruligita vizaĝo ekŝajnis ankoraŭ pli bruna.

—Via kronprinca moŝto!—li diris: por tio vivas ezoko en la maro, ke karaso ne dormetu[66]. Mi ne estas alkutiminta al militista ofico nek al komercista afero. Adiaŭ, via kronprinca moŝto: la polvo tie alproksimiĝas, ni devas foriri: fiŝo serĉas dronon, homo serĉas bonon, kaj ni, rabistoj, sendanĝeran rifuĝejon.

Kaj Ringo malaperis inter la arbetaro. Ĉiuj rabistoj ankaŭ malaperis en la arbaro, kaj la kronprinco kun princo Serèbrjanij ekgalopis al la antaŭurbo, kaj baldaŭ ili renkontis taĉmenton de rajdistoj, kondukatan de Boriso Godunòv...


Kiamaniere Maluto sukcesis klarigi sian kalumnion kaj ree ricevi la caran favoron, ni ne scias. Eble Ivano, kiam lia ekscitita koro kvietiĝis, aljuĝis la agon de sia favorato al trompita fervorego, eble li parte konservis siajn suspektojn kontraŭ sia filo. Ĉiuokaze Skuratov ne nur ne perdis la caran favoron, sed de nun fariĝis ankoraŭ pli kara al Ivano. Ĝis tiam Rusujo malamegis Maluton, de nun ekmalamegis lin la kronprinco. La caro estis la sola apogilo de Maluto. Komuna malamego kontraŭ Maluto atestis al Ivano pri lia fideleco. Aludo kontraŭ Basmanov ankaŭ ne restis sen sekvo. En la koro de Ivano restis grajno de suspekto, kaj kvankam ĝi ne enradikiĝis, sed ĝi multe plimalgrandigis lian favoron al Basmanov, ĉar neniam la caro pardonis al tiu, kiu iam igis lin tremi, se eĉ li mem siatempe vidus sian eraron.

ĈAPITRO XV.

Ceremonio de kisado.

Estas jam tempo, ke ni revenu al Morozov. La konfuziĝo de Heleno en la ĉeesto de Serèbrjanij ne evitis la traigajn okulojn de l’ bojaro. Verdire, komence li opiniis, ke la kaŭzo estis ŝia renkontiĝo kun Vjàzemskij, sed baldaŭ nova suspekto naskiĝis en lia animo.

Adiaŭinte la princon en la vestiblo, Morozov revenis en la ĉambron. Liaj densaj brovoj estis minace kuntiritaj, profundaj sulkoj kovris la frunton, li sufokiĝis pro varmego.

—Heleno nun dormas!—li pensis: ŝi ne atendas min, mi iros promeni en la ĝardeno; eble, mia kapo refreŝiĝos!

Li eliris. En la ĝardeno regis mallumo. Ĉe la palisaro li rimarkis blankan kaftanon. Li haltis. Subite amaj paroloj frapis lian aŭdon. La maljunulo ekkonis la voĉon de sia edzino. Trans la palisaro konturiĝis malklara figuro de rajdanto. La nekonatulo kliniĝis al Heleno kaj parolis ion al ŝi. Morozov apenaŭ spiris, sed atako de vento ekmovigis la suprojn de l’ arboj kaj forportis la vortojn kaj la voĉon de l’ viro. Kiu li estis? Ĉu Vjàzemskij per sia persisteco sukcesis akiri la koron de Heleno? Enigma estas virina koro! Hodiaŭ ŝi amas tiun, kiun hieraŭ ŝi malamegis! Aŭ eble la princo Serèbrjanij havis rendevuon kun lia edzino ĉi tie? Kiu scias? Eble, la princo, kiun li ĵus akceptis kvazaŭ sian propran filon, la saman tagon faris al li, plej bona amiko de lia patro, plej kruelan ofendon, al li, kiu estis preta riski sian propran vivon, nur por kaŝi la princon Serèbjanij de l’ kolero de l’ caro!

—Ne,—pensis la bojaro: tio ne estas Serèbrjanij, tio estas iu opriĉniko, nova favorato de l’ caro! Ĉu por la unua fojo ili senhonorigas altrangulon? Kaj mia edzino, jen estas serpento! Ĉu mi ŝin ne amis? Ĉu mi ŝin ne gardis, kvazaŭ mian propran filinon? Kaj ĉu ne memvole ŝi edziniĝis kun mi? Kiel ŝi min estis dankanta, ruzulino! Ŝi, kiu sankte promesis al mi fidelecon! Ne, ne fidu, Druĵino, al virina fideleco! Alta palisaro, kverkligna pordego kaj fera seruro—jen kio gardos virinan fidelecon! Vi iom rapidis, Druĵino Andrèeviĉ, enmaniginte vian honoron al la virino! Ekflamis, maljunulo, via ardanta koro! Vin trompis nun via juna edzino, vin mokos nun ĉiu en Moskvo!

Tiel parolis al si Morozov, multege suferante. Li volis sin ĵeti antaŭen. Sed la rajdanto forgalopos, kaj la bojaro ne ekscios, kiu estas lia malamiko. Li preferis atendi.

La vento seninterrompe bruadis dum la tuta vespero, kaj la luno restis kovrita de nuboj. Morozov ne rekonis la rajdiston, nek lian voĉon. Li nur aŭdis, ke la bojarino diris al li plorante:

—Mi vin amas pli ol la vivon, pli ol la sunon. Mi neniun amis krom vi kaj neniun amos, ne povas ami!

Baldaŭ Heleno preterpaŝis antaŭ Morozov, ne rimarkinte lin. Malrapide sekvis ŝin la bojaro.

La sekvintan tagon li ne rimarkigis al ŝi siajn suspektojn. Kiel antaŭe, li estis afabla kun ŝi. Nur iatempe, nerimarkite de ŝi, la bojaro sulkigis la brovojn kaj minace rigardis ŝin. Terura sento posedis la bojaron en tiuj momentoj! Li meditis, kiamaniere li povus elserĉi sian malamikon.

Pasis kvar tagoj. Morozov sidis en sia ĉambro ĉe la kverkligna tablo. Antaŭ li kuŝis malfermita libro, velurbindita, kun arĝentaj bukoj. Sed la bojaro ne legis. Liaj okuloj glitis super la multkoloraj titoloj kaj la implikitaj desegnaĵoj de l’ paĝo, sed lia imago vagadis inter la ĉambro de lia edzino kaj la palisaro de l’ ĝardeno.

La pasintan tagon Serèbrjanij revenis el la antaŭurbo kaj laŭ sia promeso vizitis Morozov’n. Heleno ŝajnigis malsanon kaj restis en sia ĉambro. Morozov neniel ŝanĝis sian konduton rilate al Serèbrjanij. Sed dum li lin gratulis okaze de lia feliĉa reveno, dum li fervore regalis la karan gaston, li ĉiam penis diveni la esprimon de lia vizaĝo, li ĉiam penis trovi postsignojn de perfido. Serèbrjanij estis enpensema, sed simplanima kaj sincera kiel antaŭe. Nenion povis ekscii Morozov.

Jen pri kio li pensis nun, sidante super la malfermita libro!

Lian meditadon interrompis la enirinta servisto, kiu, ekvidinte la zorgoplenan vizaĝon de Morozov, haltis respektplene. La bojaro per rigardo demandis lin.

—Via bojara moŝto!—diris la servisto: alvenas la caraj homoj. Antaŭe rajdas princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij. Ili jam estas proksime, ĉu vi ordonos, ke ni renkontu ilin?

Samtempe aŭdiĝis sonoj de tintilo, batata de antaŭeniranta servisto, kiu havis oficon dispeli la popolon en la stratoj kaj fari vojon al sia mastro.

—Vjàzemskij venas al mi?—diris Morozov.—Ĉu li freneziĝis? Kredeble, li preterrajdos. Iru al la pordego kaj atendu, kaj se li turnos la ĉevalon ĉi tien, diru al li, ke mia domo ne estas drinkejo, ke mi ne konas la opriĉnikojn, ke mi ne volas ilin koni. Iru!

La servisto hezitis.

—Kio ankoraŭ?—demandis la bojaro.

—Via bojara moŝto, bonvolu puni min, sed... mi ne diros tion al Vjàzemskij.

—Iru!—ekkoleris Morozov, piedfrapante.

—Via bojara moŝto!—diris la enkuranta dvoreckij[41]. Princo Vjàzemskij kun opriĉnikoj estas proksime de nia pordego. La princo diras, ke li estas sendita de lia cara moŝto!

—De lia cara moŝto? Ĉu vere, li diras,—de lia cara moŝto? Larĝe malfermu la pordegon! Donu al mi oran pladon kun pano kaj salo! Ĉiuj miaj homoj venu renkonten al la senditoj de lia cara moŝto!

Dume la sonoj de l’ tintilo pli kaj pli alproksimiĝis. Ĉirkaŭ dudek rajdistoj kaj antaŭ ili la princo Vjàzemskij, sur bonstatura arĝentornamita ĉevalo, paŝe eniris en la korton. La princo surhavis blankan atlasan kaftanon kun malalta kolumo; la nudan kolon ornamis riĉa perla ĉirkaŭkolo. Perlaj ĉirkaŭmanoj subtenis super manradikoj la larĝajn manikojn de l’ kaftano, malzorgete zonita per ruĝa silka zono kun ora franĝo je la ekstremaĵoj; broditaj gantoj pendis ĉe la zono. Velura ruĝa pantalono faris larĝajn faldojn super la grandaj flavaj marokenaj perlobroditaj botoj, dense falditaj supre kaj provizitaj per grandaj kalkanumoj kun arĝentaj hufetoj. Super la kaftano la princo surhavis silkan malpezan orkoloran somerveston kun duobla diamanta agrafo ĉe la brusto, sur la kapo—blankan orŝtofan ĉapon kun fleksebla diamanta plumo, kiu balanciĝis je ĉiu lia movo, reflektante la sunradiojn. Nigraj bukloj de l’ princo, pendantaj el sub la ĉapo, kuniĝis kun lia mallonga krispa barbeto. La lipharoj faris super lia buŝo ne nigran strion, sed apenaŭ videblan nuancon. Lia staturo estis alta kaj gracia, lia aspekto—juna kaj gaja.

Laŭ kutimo de tiu epoko, malantaŭ la princo liaj piedirantaj ĉevalservistoj kondukis je bridoj ses ĉevalojn tute vestitajn por rajdado: unu—nigran, alian—flavruĝan kun pli hela kol- kaj dorshararo, ankoraŭ unu—fergrizan kaj tri—tute blankajn. Sur la kapoj de l’ ĉevaloj balanciĝis multkoloraj plumoj, de sur iliaj dorsoj pendis bestaj feloj aŭ orŝtofaj kovriloj, ornamitaj per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉiuj ses sonoradis dum irado per multaj arĝentaj sonoriletoj aŭ per oraj truitaj globetoj, agorde sonantaj kaj pendantaj per longaj tufoj ĉe ambaŭ oreloj.

Ĉe la apero de Druĵino Andrèeviĉ, Vjàzemskij kaj ĉiu opriĉnikoj deĉevaliĝis.

Morozov kun ora plado en la manoj malrapide iris renkonten al ili, lin sekvis liaj bojaraj servistoj de ĉiuj rangoj.

—Via princa moŝto,—eldiris Morozov,—vi estas sendito de lia cara moŝto. Mi rapidas akcepti vin kaj la viajn kun pano kaj salo!

Kaj la longaj grizaj haroj de l’ maljunulo kovris lian vizaĝon, kiam li faris profundan saluton al la alvenintoj.

—Via bojara moŝto!—respondis Vjàzemskij: la granda caro ordonis diri al vi sian caran volon. Druĵino Andrèeviĉ, la granda caro Ivano Vasìljeviĉ de l’ tuta Rusujo bonvolas demeti de vi sian koleron, forpreni sian caran malfavoron, bonvolas pardoni al vi ĉiujn viajn kulpojn, por ke vi, bojaro Druĵino, estu kiel antaŭe en favoro de lia cara moŝto, ke vi daŭre servu al lia cara moŝto!

Fininte la paroladon, Vjàzemskij metis unu manon post la zonon, per alia karesis sian barbon, prenis dignoplenan mienon kaj, observante la bojaron per siaj aglaj okuloj, atendis lian respondon.

En la komenco de lia parolado Morozov ekgenuis. Nun la servistoj helpis al li leviĝi. Li estis pala.

—Sankta Triunuo kaj la Moskvaj sanktuloj benu nian grandan caron!—li diris per tremanta voĉo.—Dio malavarega, Dio bonkora plilongigu liajn tagojn por eterne! Vin mi ne atendis, princo, sed vi estas sendito de mia caro, bonvolu eniri! Bonvolu eniri, sinjoroj opriĉnikoj! Estu la bonvenantoj! Kaj mi tuj iros diri dankan preĝon, kaj poste ni festenos kune ĝis malfrua nokto!

La opriĉnikoj eniris.

Morozov vokis serviston.

—Surĉevaliĝu tuj, galopu al princo Serèbrjanij, salutu lin kaj diru al li, ke mi lin invitas festeni ĉe mi la hodiaŭan tagon. Diru, ke la granda caro sendis al mi feliĉon, bonvolis demeti de mi sian caran malfavoron!

Poste Morozov kondukis la gastojn en la domon kaj mem iris trans la korto en sian hejman preĝejon, kun ĉiuj siaj multenombraj servistoj. En la domo restis nur unu dvoreckij kaj tiom da servistoj, kiom da ili bezonis la gastoj.

Oni alportis ĉiuspecajn almanĝaĵojn kaj vinojn, sed la tagmanĝo devis esti pli malfrue.

Baldaŭ alveturis Serèbrjanij, ankaŭ akompanata de multaj servistoj, ĉar, laŭ tiama kutimo, en gravaj okazoj ne konvenis al bojaro veturadi sola aŭ kun malmultenombra sekvantaro.

La tablo jam estis preta en la granda manĝoĉambro, la servistoj okupis siajn lokojn, ĉiuj atendis la mastron.

Fininte la preĝon, Druĵino Andrèeviĉ eniris en la ĉambron en riĉa orŝtofa kaftano, kun zibelfela ĉapo en la manoj. Liaj grizaj bukloj estis bele tonditaj, lia barbo zorge kombita. Li salutis la gastojn, la gastoj salutis lin, kaj ĉiuj altabliĝis.

Komenciĝis honora festeno, eksonoris pokaloj kaj kruĉoj, kaj samtempe eksonoris io, nekunigebla kun la ĝojplena festeno, eksonoris bataliloj, kaŝitaj sub la vestoj de l’ opriĉnikoj.

Sed Morozov ne aŭdis la minacantajn sonojn. Aliaj pensoj priokupadis lin. Interna sento diris al Morozov, ke lia nokta ofendinto sidas ĉe lia tablo, kaj la bojaro primeditis rimedon, kiel lin malkovri. La rimedo ŝajnis esti certa.

Jam multajn pokalojn malplenigis la gastoj, ili tostis la grandan caron, ŝian carinan moŝton, ĉiujn carajn parencojn; poste ĉefepiskopon kaj la tutan rusan pastraron; princon Vjàzemskij, princon Serèbrjanij, fine la afablan mastron kaj ĉiun gaston aparte. Kiam la tostoj estis elĉerpitaj, Vjàzemskij leviĝis kaj proponis tosti la junan bojarinon, ilian mastrinon.

Ĉi tio estis antaŭvidita de Morozov.

—Karaj gastoj,—li diris: ne bone estas tosti la mastrinon en ŝia foresto! Iru,—li diris al servistoj: iru kaj petu ŝian bojarinan moŝton, ke ŝi bonvolu veni kaj regali la karajn gastojn!

—Bone, bone!—bruege jesis la gastoj: sen mastrino la mieltrinkaĵo ne estas dolĉa!

Post iom da tempo venis Heleno en riĉa sarafano[48], akompanata de du siaj ĉambristinoj; ŝi tenis en la manoj oran pleton kun unu sola pokalo. La gastoj leviĝis. La dvoreckij enverŝis en pokalon vinon ĝis la rando. Heleno ektuŝetis la vinon per lipoj kaj aliradis ĉiun gaston laŭvice, salutante ĉiun kaj proponante trinki el pokalo. La dvoreckij sekvis ŝin kaj plenigis la pokalon, kiam ĝi estis malplenigata.

Kiam Heleno finis la regaladon, Morozov, kiu la tutan tempon fikse ŝin observis, sin turnis al la gastoj.

—Miaj karaj gastoj, nun, plenumante rusan antikvan kutimon, mi proponas al vi, ke vi bonvolu honori mian hejmon, laŭdi mian mastrumaĵon, ke vi bonvolu, karaj gastoj, kisi mian edzinon! Heleno, prenu la honoran lokon kaj redonu al ĉiu gasto, laŭvice, lian kison!

La gastoj dankis la mastron. Heleno tremante okupis honoran lokon ĉe la forno kaj mallevis la okulojn.

—Via princa moŝto, aliru!—diris Morozov al Vjàzemskij.

—Ne, ne, plenumu la kutimon!—ekkriis la gastoj: unue la mastro mem devas kisi la edzinon! Faru laŭkutime, kiel faris niaj praavoj!

—Bone, estu laŭkutime!—konsentis Morozov kaj, alirinte Helenon, li salutis ŝin ĝisteren. Kiam ili interŝanĝis la kisojn, la lipoj de Heleno brulis kvazaŭ fajro; kiel glacio estis la malvarmaj lipoj de Druĵino Andrèeviĉ.

Post la edzo aliris Helenon princo Vjàzemskij. Morozov atente observis.

La okuloj de Afonasjo Ivànoviĉ brilegis kvazaŭ du karboj, sed la vizaĝo de Heleno restis senmova. En ĉeesto de l’ edzo kaj de Serèbrjanij ŝi ne timis la arogantan princon.

—Iu alia!—pensis Morozov.

Vjàzemskij salutis ĝisteren kaj kisis Helenon, sed ĉar lia kisado daŭris pli longan tempon, ol estis bezonate, ŝi deturnis sin kun rimarkebla malkontento.

—Ne, ne, iu alia!—ripetis Morozov al si mem.

Post la princo aliradis laŭvice ĉiuj opriĉnikoj. Ĉiu faris ĝisteran saluton kaj kisis Helenon; sed Druĵino Andrèeviĉ nenion povis rimarki sur la vizaĝo de sia edzino, krom maltrankvilo. Kelkfoje ŝiaj longaj okulharoj leviĝis, kaj ŝia rigardo ŝajne kun timo serĉis iun inter la gastoj.

Subite teruro ekposedis Helenon. Ŝiaj okuloj renkontis la okulojn de l’ edzo kaj per sia virina koro ŝi divenis liajn pensojn. Sub ĉi tiu peza, senmova rigardo estis por ŝi neeble kisi Serèbrjanij’n kaj ne aperigi sian amon al li. Ĉiuj cirkonstancoj de ilia interparolado ĉe la palisaro de l’ ĝardeno tuj renaskiĝis en ŝia memoro. Ŝia nuna stato kaj la antaŭatendata kiso ŝajnis al ŝi Dia puno por tiu krima renkontiĝo, por tiama krima kiso. Morta malvarmo trakuris ŝiajn membrojn.

—Mi malsanetas...—ŝi murmuris: permesu al mi foriri, Druĵino Andrèeviĉ!

—Restu, Heleno,—trankvile diris Morozov: atendu, nun vi ne povas foriri, ĉi tio estas neeblaĵo, oni devas fini la ceremonion!

Kaj li trapikis la edzinon per inkvizitora rigardo.

—La piedoj ne subtenas min!—diris Heleno.

—Kion vi diras?—demandis Morozov, kvazaŭ ne bone aŭdinte: vi malsaniĝis pro haladzo? Ne gravaĵo! Bonvolu, sinjoroj, aliru, ne atentu ŝiajn parolojn! Ŝi ankoraŭ estas infano, tro hontema, kaj por la unua fojo ŝi faras la ceremonion. Krom tio haladzo! Karaj gastoj, bonvolu aliri!

—Kie do estas la princo Serèbrjanij?—pensis Morozov, trarigardante la vicojn de l’ gastoj.

Princo Nikito Romànoviĉ staris flanke. Li bone vidis eksterordinaran, atentplenan rigardon de Morozov por la edzino kaj ĉiu aliranta gasto. En ŝia vizaĝo li tralegis timon kaj maltrankvilon. Serèbrjanij, viro decidema, kiam lia konscienco lin ne riproĉis, nuntempe ne sciis, kion fari. Li timis, ke, alirinte Helenon, li nur pligrandigos ŝian konfuziĝon, kaj samtempe li timis veki suspekton ĉe la edzo, se li ne aliros. Se li nur povus diri al ŝi unu kuraĝigan vorton! Sed Heleno estis ĉirkaŭata de gastoj, la edzo fikse ŝin rigardis; Serèbrjanij devis preni ian decidon.

Li aliris, falis teren, sed li ne sciis, ĉu pli bone estus rigardi ŝin aŭ eviti ŝian rigardon. Ĉi tiu hezitado lin denuncis. Siaflanke Heleno ne eltenis la turmenton, kiun destinis al ŝi Morozov.

Heleno estis trompanta la edzon ne pro frivoleco, ne pro malbona koro. Ŝi lin trompis, ĉar ŝi mem trompiĝis, opiniante, ke estos eble por ŝi ekami Druĵinon. Kiam ŝi, ĉe la palisaro de l’ ĝardeno, konfesis al Serèbrjanij sian amon, la vortoj eliĝis malgraŭvole el ŝia buŝo, ŝi ne serĉis la esprimojn, kaj se en tiu momento ŝi ekvidus post si la edzon, ŝi tuj sincere ĉion al li konfesus. Sed spite sia pasia imago, ŝi estis virino timema. Post la nokta rendevuo kun Serèbrjanij riproĉoj de konscienco ĉiam turmentadis ŝin. Krom tio, ŝin multe priokupis la malfeliĉa sorto de Serèbrjanij. Ŝian koron disŝiris diversaj sentoj: ŝi havis grandan deziron fali teren antaŭ la edzo kaj peti lian pardonon kaj konsilon; sed ŝi timis lian koleron, ŝi timis pro Nikito Romànoviĉ.

Ĉi tiu batalado, ĉi tiuj turmentoj, la timego, kiun ŝi sentis antaŭ la edzo, ĉiam bona kaj karesa sed nekortuŝebla en ĉio, kio rilatas lian honoron, ĉio ĉi subfosis ŝiajn fortojn. Kiam Serèbrjanij ektuŝetis per la lipoj ŝian buŝon, ŝi ektremis kvazaŭ en febro, ŝiaj genuoj fleksiĝis, kaj ŝi ekkriis preskaŭ senkonscie:

—Sankta Dipatrino, indulgu min!

Morozov subtenis Helenon.

—He!—li diris: jen estas virina saneco! Laŭvide tiel sana, forta, kaj iom da haladzo jam tute ŝin senfortigas! Nu, bone, ĉio pasos! Aliru, karaj gastoj, aliru!

La voĉo kaj la sintenado de Morozov neniel ŝanĝiĝis. Li ŝajnis same trankvila, same afabla kaj gastama, kiel antaŭe.

Serèbrjanij ne sciis, ĉu la bojaro ekkonis lian sekreton, aŭ ne.

Kiam la ceremonio finiĝis, kaj Heleno, subtenata de la ĉambristinoj, foriris en sian ĉambron, la gastoj, invititaj de Morozov, ree altabliĝis. Druĵino Andrèeviĉ ĉiujn regalis kaj gastigis kun antaŭa fervoro kaj ne forgesis eĉ plej malgrandan devon, kies plenumado donis al la mastro de tiama epoko famon de gastamulo.

Jam vesperiĝis. La vino varmegigis la opriĉnikojn, kaj strangaj vortoj aŭdiĝis iafoje en la interparolado de l’ opriĉnikoj.

—Via princa moŝto!—diris unu el ili sin klinante al Vjàzemskij: estas jam tempo!

—Silentu!—murmuretis Vjàzemskij: la maljunulo ekaŭdos!

—Se li eĉ ekaŭdos, li ne komprenos!—laŭte daŭrigis la opriĉniko kun obstineco de ebriulo.

—Silentu!—insistis Vjàzemskij.

—Mi diras al vi, princo, jam estas tempo! Je Dio, estas tempo! Mi tuj donos signon!

Kaj la opriĉniko provis leviĝi.

La princo per forta mano residigis lin.

—Ĉesu!—li diris al li en la orelon: alie mi trapikos vin per ĉi tiu tranĉilo!

—Ho, vi eĉ minacas!—ekkriis la opriĉniko, tuj leviĝante, jen kia vi estas! Mi ĉiam diras, ke vi ne estas fidinda! Fremdulo! Se mi povus, mi tuj ĉiujn princojn kaj bojarojn, ĉiujn, kiuj formanĝas nian salajron... Atendu, princo, ni ekvidos ankoraŭ, kiu venkos! Demetu la kirason! Prenu sabron! Ni rigardu, kiu el ni venkos!..

Ĉi tiuj vortoj estis diritaj per ebria tono, meze de komuna interparolado kaj bruado; sed kelkajn el ili aŭdis Serèbrjanij kaj fariĝis atenta. Morozov nenion aŭdis. Li nur rimarkis, ke inter la gastoj komenciĝas malpaco.

—Karaj gastoj!—li diris, leviĝante: estas jam nokto ekstere! ĉu ne venis tempo por ripozi? Por ĉiu el vi estas preparita mola kusenego, lanugaj kusenoj!

La opriĉnikoj ĉiuj leviĝis, dankis la mastron, salutis lin kaj iris en la dormoĉambrojn.

Serèbrjanij ankaŭ volis foriri.

Morozov haltigis lin.

—Via princa moŝto!—li murmuretis: atendu min ĉi tie!

Kaj Druĵino Andrèeviĉ iris en la ĉambron de sia edzino.

ĈAPITRO XVI.

Forrabo.

Dum tagmanĝo ĉirkaŭ la domo fariĝis io eksterordinara.

Kiam krepuskiĝis, novaj opriĉnikoj po unu aperis apud la ĝardena palisaro, apud la muro, ĉirkaŭanta la korton, kaj fine en la korto mem. La servistoj de Morozov nenion rimarkis. Ĉe la nokto la domo estis de ĉiuj flankoj ĉirkaŭita de opriĉnikoj.

Ĉevalservisto de Vjàzemskij eliris el la domo, kvazaŭ por trinkigi ĉevalojn. Sed antaŭ la ĉevalejo li ĉirkaŭrigardis, iris al la pordego kaj ekfajfis siamaniere. Iu ŝteliris renkonte al li.

—Ĉu vi ĉiuj venis?—demandis la ĉevalservisto.

—Ĉiuj,—respondis la alia.

—Kiom da viroj?

—Kvindek!

—Bone, atendu la signalon!

—Ĉu baldaŭ? Oni enuas.

—Mi ne scias. Kiam la princo ordonos. Aŭskultu, Ĥomjàk, la princo malpermesas bruligi aŭ prirabi la domon.

—Malpermesas? Li ne estas mia mastro, jes!

—Ne, ne, Ĥomjàk, Skuratov sendis vin hodiaŭ, por ke vi obeu al la ordonoj de l’ princo.

—Bone. Al li mi servos, sed nur al li, ne al bojaro Morozov. Mi helpos al la princo forrabi la bojarinon, kaj poste mi mem scias, kion fari!

—Nu, Ĥomjàk, estu singarda, la princo ne ŝatas ŝercojn!

—Kion vi diras?—respondis Ĥomjàk kun malbona rideto.—La princo havas sian intereson, mi la mian. Se mi volas diboĉi, tio estas mia afero.

Dum ĉi tiu interparolado ĉe la pordego, Morozov eniris en la ĉambron de Heleno.

La bojarino ankoraŭ ne dormis, sed jam demetis de l’ kapo la kokoŝnikon[24]. Ŝiaj densaj longaj haroj libere pendis sur la blankaj ŝultroj, la ljetnikon[23] ŝi duone malbutonumis. Heleno estis senvestiĝonta, sed ŝi klinis la kapon al la ŝultro kaj enpensiĝis. Ŝiaj pensoj vagadis en pasinteco. Ŝi rememorigis al si sian konatiĝon kun Serèbrjanij, siajn tiamajn esperojn, la malesperon, la edziĝoproponon de Morozov kaj ĵuron al li. La imago pentris al ŝi, kiel ŝi, laŭ kutimo de orfinoj, dum Radunica[67] vizitis la tombon de sia patrino, metis sub la kruco vazon de ruĝe kolorigitaj ovoj, pense deziris al ŝi bonan Paskon kaj petis ŝian benon por edziniĝo kun Morozov. Tiam ŝi kredis, ke ŝi venkos la unuan amon, ŝi kredis, ke ŝi estos feliĉa kun Morozov. Kaj nun... Heleno ekmemoris la ceremonion de kisado kaj frostotremis. La edzo eniris nerimarkita de ŝi kaj haltis ĉe la sojlo. Lia vizaĝo estis severa kaj malĝoja. Iom da tempo li silente observis Helenon. Ŝi estis ankoraŭ tiel juna, tiel naiva, tiel nesperta en trompado, ke Morozov eksentis nevolan kompaton.

—Heleno!—li diris: kial vi konfuziĝis dum la ceremonio?

Heleno ektremis kaj turnis al la edzo okulojn, plenajn je teruro. Ŝi havis deziron fali al liaj piedoj kaj konfesi la tutan veron, sed, esperante, ke li ankoraŭ ne suspektas la princon Serèbrjanij, ŝi ne volis veki venĝsenton de l’ edzo.

—Kial vi konfuziĝis?—ripetis Morozov.

—Mi estis malsaneta...—ekmurmuretis Heleno.

—Jes, vi estis malsaneta, nur ne korpe, sed anime: en via koro troviĝas via malsano. Vi pereigos vian animon, Heleno!

La bojarino tremadis.

—Kiam hodiaŭ matene Vjàzemskij kun siaj opriĉnikoj venis en nian domon, mi estis leganta la Sanktan Skribon. Ĉu vi scias, kio estas dirita en la Sankta Skribo pri malfidelaj edzinoj?

—Mia Dio!—ekĝemis Heleno.

—Mi estis leganta,—daŭrigis Morozov,—pri puno pro adulteco...

—Mia Dio!—petegis la bojarino: estu kompatema, Druĵino Andrèeviĉ, indulgu min, mi ne estas tiel kulpa, kiel vi supozas... Mi ne estis al vi malfidela...

Morozov severe sulkigis la brovojn.

—Ne mensogu, Heleno. Ne faru artifikojn. Ne pligrandigu vian kulpon per mensogaj paroloj! Vi ne estis al mi malfidela, ĉar por fariĝi malfidela oni devis kelke da tempo esti fidela, kaj vi neniam estis fidela al mi...

—Druĵino Andrèeviĉ, kompatu min!

—Jes! Vi neniam estis fidela al mi! Dum nia edziĝceremonio vi, kisante la krucon, ĵurante al mi, vi amis alian... Jes, alian!—li daŭrigis, plilaŭtigante la voĉon.

—Mia Dio, mia Dio!—ekmurmuretis Heleno kaj kovris la vizaĝon per ambaŭ manoj.

—Heleno, ho, Heleno! Kial vi ne antaŭsciigis min, ke vi amis lin?

Heleno ploris kaj nenion respondis.

—Kiam mi ekvidis en preĝejo vin, malfeliĉan orfinon, kiun oni intencis perforte edzinigi kun Vjàzemskij, mi decidis savi vin, por ke vi ne havu malamatan edzon, sed certe mi bezonis vian ĵuron, ke vi ne malhonoros miajn grizajn harojn. Kial vi donis al mi la ĵuron? Kial vi ne konfesis ĉion? Viaj paroloj, Heleno, estis al mi, sed via koro, viaj pensoj—al alia! Se mi scius pri via amo, ĉu mi prenus vin! Mi kaŝus vin en iu izolita kampardomo, malproksime de Moskvo, aŭ en iu monaĥejo, sed mi ne edziĝus kun vi, je Dio, ne! Pli bone estus forlasi la mondon, ol havi la edzon, kiun oni ne amas. Kial do vi ne estis forkurinta en monaĥejon? Ne, vi vin kaŝis post mia nomo, kvazaŭ post ŝtona muro, kaj poste vi mokis min kune kun via amanto! Vi opiniis: Morozov estas malforta, facile estas lin trompi!

—Ne, ne, sinjoro mia!—ekploregis Heleno kaj ekgenuis: neniam mi pensis tiel, neniam! Kaj li estis tiam en Litovujo!

Ĉe la vorto "li" la okuloj de l’ bojaro ekbrilegis, sed li ekposedis sin kaj maldolĉe ekridetis.

—Jes! Vi konfesis vian reciprokan amon ne tiutempe, sed pli malfrue, kiam li revenis Moskvon. Vi min trompis nokte, ĉe la ĝardena palisaro, la saman vesperon, kiam mi lin akceptis kaj karesis kvazaŭ propran filon. Diru, Heleno, ĉu vere vi esperis, ke mi ne malkovros vian projekton, ke mi igos min trompi, ke mi ne povas puni la malfidelan edzinon kaj mian malamikon, ŝian deloginton? Ĉu li vere esperis, tiu suĉulo, ke lia abomena ago ne alportos al li malfeliĉon? Ĉu li ne estis leganta en la libro de Levito[68]: "Se viro delogos ies virinon, li mortu same kiel ŝi!"

Heleno terurigite ekrigardis la edzon. En liaj okuloj brilis malvarma decido.

—Druĵino Andrèeviĉ!—ŝi diris plena je angoro: kion vi intencas fari?

La bojaro elprenis de sub la vesto longan pafilon.

—Kion vi faras?—ekkriis la bojarino, postenirante.

Morozov ekridetis.

—Ne timu por vi mem!—li diris malvarmtone: vin mi ne mortigos. Prenu kandelon, iru antaŭ mi!

Li ankoraŭ unu fojon reviziis la pafilon kaj sin direktis al la pordo. Heleno ne moviĝis. Morozov ŝin rigardis.

—Lumigu al mi!—li ripetis ordontone.

En la sama momento en la korto aŭdiĝis bruado. Pli ol unu voĉo parolis samtempe. La servistoj de Morozov vokis unu la alian. La bojaro komencis aŭskulti. La bruado kreskis. Ŝajnis, multe da viroj penas penetri en la vestiblon. Eksonis pafo.

Heleno tuj prezentis al si, ke Serèbrjanij estas mortigita laŭ ordono de Morozov. Kolero revenigis ŝiajn fortojn.

—Bojaro!—ŝi ekkriis, kaj ŝia rigardo flamis: min mortigu, min! Mi sola estas kulpa!

Sed Morozov ne atentis eĉ ŝiajn parolojn. Li atente aŭskultis, klininte la kapon, kaj lia vizaĝo montris miregon.

—Mortigu min!—petegis Heleno en malespero: mi ne volas, mi ne povas lin postvivi! Mortigu min! Mi vin trompis, mi poste vin mokis! Min mortigu!

Morozov ekrigardis Helenon, kaj certe ne facile estus diveni, ĉu kompato aŭ kolero superis en lia rigardo.

—Druĵino Andrèeviĉ!—ekaŭdiĝis voĉo de malsupre.—Perfido! Perfido! La opriĉnikoj volas forrabi vian edzinon! Gardu vin, Druĵino Andrèeviĉ!

Tio estis la voĉo de Serèbrjanij. Ekkoninte lin, Heleno kun neesprimebla ĝojo sin ĵetis al la pordo. Morozov forpuŝis ŝin, enŝovis la riglilon kaj enmetis la feran hokegon de la pordo.

Rapidaj paŝoj ekaŭdiĝis sur la ŝtuparo, poste tintado de sabroj, malbenoj, batalado, laŭtaj krioj kaj falo...

La pordo ekkrakis sub la batoj.

—Bojaro,—kriis Vjàzemskij: malfermu, aŭ mi dispecigos vian tutan domon!

—Mi ne kredas, via princa moŝto!—respondis Morozov dignoplene.—Ne estas ankoraŭ vidite en Rusujo, ke gasto malhonoru la mastron, ke gasto perforte eniru en la ĉambron de edzino de l’ mastro. Ebriiga estis mia mieltrinkaĵo, via kapo iom turniĝis, iru, via princa moŝto, dormu bone, morgaŭ ĉio estos forgesita. Kaj mi ne forgesos, ke vi estas mia gasto!

—Malfermu!—ripetis Vjàzemskij, krakigante la pordon.

—Afonasjo Ivànoviĉ! ekmemoru, kiu vi estas! Ekmemoru, ke vi ne estas rabisto, sed princo kaj bojaro!

—Mi estas opriĉniko, ĉu vi aŭdas, bojaro, opriĉniko! Mi havas nenian honoron! Mi ekamis vian edzinon, ĉu vi aŭdas, bojaro? Mi nenion timas, la tutan Moskvon mi bruligos, sed Heleno estos mia!

Subite la ĉambro hele lumiĝis. Morozov ekvidis tra la fenestro, ke brulis tegmentoj de liaj apuddomaj konstruaĵoj. Samtempe la pordo, skuata per novaj fortaj ekbatoj, falis krakante, kaj ĉe la sojlo aperis Vjàzemskij, lumigita de fajro, kun rompita sabro en la mano.

Lia blanka atlasa kaftano estis disŝirita kaj sangkovrita. Videble, ne sen batalo li atingis la bojarinan ĉambron.

Morozov ekpafis lin preskaŭ korpotuŝe, sed la pafo malsukcesis: la kuglo trafis la pordan foston, la princo sin ĵetis sur Morozov’n. Ne longe daŭris la interbatalo. Post forta ekbato per sabra tenilo Morozov falis surdorsen. Vjàzemskij kuris al Heleno, sed apenaŭ liaj sangokovritaj manoj ŝin tuŝis, ŝi ekkriis, plena je malespero, kaj svenis. La princo prenis ŝin en siajn brakojn kaj malsuprenkuris la ŝtuparon, balaante la ŝtupojn per ŝiaj libere pendantaj haroj.

Ĉe la pordego estis preparitaj ĉevaloj. La princo svinge surĉevaliĝis kun duonemorta bojarino, ekgalopis, kaj post li ekgalopis liaj servistoj, tintante batalilojn.

Teruro regis en la domo de Morozov. La flamo ekkaptis ĉiujn mastrumajn konstruaĵojn. Servistoj kriis, falante sub la batoj de l’ opriĉnikoj. Ĉambristinoj ploregante kuris tien kaj reen. La kamaradoj de Ĥomjàk rabis la domon, elsaltis eksteren, amasigante multvaloran vazaron, monon kaj riĉan vestaron, ĉion kune. Sur la korto, super amaso da arĝento kaj oro, staris Ĥomjàk en sia ruĝa kaftano kaj laŭte vokis, surdigante la kriojn, la bruon kaj la krakadon de fajro:

—He, he, gaje, gajege! Kia festeno!—kaj li frotis la manojn.

—Ĥomjàk!—ekkriis iu opriĉniko: la servistoj forportis Morozov’n en boato. Ĉu revenigi ilin aŭ ne?

—Diablo ilin prenu! Lasu ĉion! He, he! ĉiuj eliru, por ne sufokiĝi!

—Ĥomjàk,—demandis alia opriĉniko: kion fari kun Serèbrjanij?

—Ne tuŝu lin! Ke oni bone lin gardu! Ni lin kun honoro veturigos en la antaŭurbon. Vi ĉiuj vidis, kiel li ekfrapis nian princon Afonasjon Ivànoviĉ, kiel li batadis per sia sabro la niajn?

—Jes, ni ĉiuj vidis!

—Kaj vi ĵure atestos ĉi tion antaŭ la caro?

—Jes, jes, ni ĵuros, ni ĉiuj ĵuros!

—Ne forgesu tion! Hodiaŭ neniu lin ofendu, sed, kiam ni estos hejme, tiam Maluto rememorigos al li sian survangon, kaj mi—miajn vipbatojn!

Longtempe ankoraŭ bruis kaj rabis la opriĉnikoj. Sed kiam ili estis for kun ĉevaloj, ŝarĝitaj de peza akiraĵo, longe ankoraŭ estis vidata ĉielruĝo super la loko, kie antaŭ nelonge staris la domo de Druĵino Andrèeviĉ, kaj Moskvo-rivero ĝis mateno ruligis fajrajn ondojn kvazaŭ fanditan oron.

ĈAPITRO XVII.

Ensorĉado de sango.

La najbaroj, eksciinte pri la atako do opriĉnikoj kaj vidante brulantan domon de Morozov, rapide fermis siajn pordegojn kaj estingis la lumon.

—Dio, kompatu nin,—parolis tiuj, antaŭ kies domoj pretergalopis Vjàzemskij: forportu la malfeliĉon!—Kaj ili signadis sin kruce.

Kaj kiam la ĉevala piedfrapado kaj sonado de kirasoj ne estis plu aŭdeblaj en malplenaj stratoj, la loĝantoj parolis: Dankon al Dio! Malfeliĉo pasis!—Kaj ili ree signis sin kruce.

Dume la princo ĉiam galopis kaj galopis kaj multe postrestigis siajn servistojn. Li intencis antaŭ tagiĝo atingi la vilaĝon, kie lin atendis freŝaj ĉevaloj, por veturigi Helenon en sian Rjazanan bienon. Sed antaŭ ol la princo faris kvin verstojn, li komprenis, ke li elvojiĝis.

Samtempe li eksentis, ke la vundoj, kiujn li komence tute ne atentis, nun kaŭzas al li neelporteblan doloron.

—Via bojarina moŝto!—li diris, haltigante la ĉevalon: miaj servistoj postrestas... ni devas atendi!

Heleno iom post iom rekonsciiĝis. Malferminte la okulojn, ŝi ekvidis unue malproksiman ĉielruĝon, poste arbaron kaj la vojon, poste ŝi komprenis, ke ŝi kuŝas sur dorso de l’ ĉevalo kaj ke fortaj brakoj ŝin tenas. Iom post iom ŝi komencis rememori la okazintaĵojn de l’ tago, ŝi rekonis Vjàzemskij’n kaj ekkriis pro teruro.

—Via bojarina moŝto,—diris la princo kun maldolĉa rideto: mi vin terurigas? Vi malbenas min? Ne min malbenu, Heleno Dmìtrievna, malbenu vian sorton! Vane vi penis min eviti! Se decidos la sorto, helpos neniu forto. Videble, la fatalo volis, ke vi apartenu al mi, jes, al mi, bojarino mia kara!

—Princo!—ekmurmuretis Heleno, tremante pro teruro: se vi ne havas konsciencon, rememoru vian bojaran honoron, rememoru la honton...

—Mi havas nek honoron, nek honton! Ĉion, ĉion mi fordonis por vin havi, Heleno Dmìtrievna!

—Princo, ekmemoru pri la Dia juĝo, ne pereigu vian animon!

—Tro malfrue, mia bojarino! Mi jam pereigis mian animon! Ĉu povas savi la animon tiu, kiu tiamaniere pagas por gastameco, kiel mi ĵus tion faris? Ne, via bojarina moŝto! En hodiaŭa nokto mi perdis por ĉiam mian animon! Hieraŭ ankoraŭ estis tempo, hodiaŭ forestas iu ajn espero por mi, ne ekzistas eĉ pardono por mi en miaj krimoj! Kaj mi ne bezonas paradizan feliĉegon sen vi, Heleno...

Vjàzemskij fariĝis pli kaj pli malforta. Li vidis sian malfortiĝon kaj vane li sin kuraĝigis. Deliro malklarigis lian prudenton.

—Heleno!—li parolis,—mi mortas pro sangelfluo, la servistoj estas malproksime... neniu helpo ĉi tie: eble baldaŭ mi iros en eternan flamon... Do ekamu min, ekamu por la sola lasta horo... ke mi havu por kio fordoni mian animon al la diablo! Heleno!—li daŭrigis, kunigante la lastajn fortojn: ekamu min, trezoro de mia koro, pereigintino de mia animo!

La princo volis ŝin ĉirkaŭpreni per siaj sangkovritaj brakoj, sed la fortoj lasis lin, la kondukiloj elglitis el liaj manoj, li ŝanceliĝis kaj falis teren.

Heleno, por ne fali, ekkaptis kolharojn de l’ ĉevalo. Sentante plimalgrandigitan ŝarĝon, la ĉevalo ekgalopis pli rapide. Heleno, por ĝin haltigi, ekkaptis la kondukilon, sed la ĉevalo deflankiĝis kaj galope forportis la bojarinon en arbaron. Longan tempon ĝi galopadis tra malluma arbaro. Komence Heleno penis haltigi la ĉevalon, sed baldaŭ ŝiaj brakoj laciĝis, kaj ŝi, tenante ĉevalajn kolharojn, rezignacie sin donis al Dia volo. La ĉevalo galopis senhalte. Branĉoj alkroĉiĝis al ŝiaj vestoj, vipis ŝian vizaĝon. Kiam ŝi pretergalopis kampojn lunlumigitajn, ŝajnis al ŝi, ke en blanka nebulo moviĝas nimfoj, kiuj allogas, allogas ŝin... De malproksime aŭdiĝis unutona bruado, ripetata de eĥo. Ĉu arbara koboldo ridegis, ĉu io alia bruis, sed la sonoj fariĝis pli kaj pli laŭtaj; la koro de Heleno preskaŭ haltis pro teruro, kaj ŝi pli kaj pli firme alkroĉiĝis al la ĉevalaj kolharoj. Kvazaŭ intence, la ĉevalo celis tien, kie aŭdiĝis la bruado. Jen ekbrilis fajreto, jen arĝenta fantomo eksvingis flugilojn... Subite la ĉevalo haltis, kaj Heleno svenis. Ŝi falis sur molan herbaĵon. Agrabla freŝeco ĉirkaŭis ŝin. La aero estis saturita de arbara parfumo, la bruado daŭris, sed plu ne estis teruriga. Ĝi enlulis kaj endormigis Helenon kvazaŭ malnova kanto... Kun peno ŝi malfermis la okulojn. Granda rado de akva muelejo turniĝis antaŭ ŝi kaj malproksimen disŝprucis akvon. Lumigitaj de lunradioj la ŝprucetoj rememorigis al ŝi juvelojn, per kiuj ŝiaj ĉambristinoj ŝin ornamis en la tago, kiam alvenis Serèbrjanij.

—Ĉu ĝi estas mia ĝardeno?—pensis Heleno.—Vere, mi ree estas ĉe mi! Knabinoj! Pranjo! Dunjo! Kie vi estas?

Sed anstataŭ freŝaj knabinaj vizaĝoj super ŝi kliniĝis sulkoriĉa vizaĝo de maljunulo; neĝblanka barbo preskaŭ tuŝetis ŝian nazon.

—Jen, kiel bone Dio vin gardas!—diris la nekonata maljunulo, scivole rigardante la trajtojn de la bela vizaĝo: se la ĉevalo sin direktus iom pli maldekstren, ĝi trafus en marĉon; certe, la ĉevalo alkutimis—li diris al si mem,—ĝi bone konas la lokon: Dio scias, kiom da fojoj ĝi estis ĉe mi!

La apero de l’ maljunulo komence ektimigis Helenon: ŝi ekmemoris rakontojn pri arbaraj koboldoj, strange impresis ŝin la sulkigita vizaĝo kaj la blanka barbo de l’ maljunulo, sed io bonkora aŭdiĝis en lia voĉo. Heleno, subite ŝanĝinte la sentojn, sin ĵetis al liaj piedoj.

—Avĉjo, avĉjo!—ŝi ekkriis: defendu min, kaŝu min, kara avĉjo!

La muelisto tuj komprenis la cirkonstancojn. La ĉevalo, kiu alportis Helenon, apartenis al Vjàzemskij. Sendube, tio estis bojarino Morozova, la sama, kiun li penadis alsorĉigi al la princo. Li ŝin neniam vidis, sed multe aŭdis pri ŝi de Vjàzemskij. Ŝi ne amis la princon, kaj nun ŝi petis pri helpo, sekve, ŝi iamaniere sukcesis sin forsavi de l’ princo, uzinte lian ĉevalon. La maljunulo rapide ĉion kunigis en sia kapo.

—Dio gardu vin, via bojarina moŝto! Kiamaniere mi povas vin savi? Forta estas la princo Afonasjo Ivànoviĉ, longajn brakojn li havas, li pereigos min, maljunulon!

Heleno terurigite ekrigardis la mueliston.

—Vi scias,—ŝi demandis,—de kie vi scias, kiu mi estas?

—Multon mi scias, kara Heleno Dmìtrievna! Multon dum mia longa vivo rakontis al mi akvo kaj arbaro! Mi multon scias, sed ne ĉion mi povas sciigi.

—Avĉjo, se vi ĉion scias, vi devas ankaŭ scii, ke Vjàzemskij ne povas vin pereigi, ke li nun kuŝas survoje kaj mortas pro vundoj. Lin mi ne timas, avĉjo, mi timas liajn servistojn kaj la opriĉnikojn. Pro Sankta Virgulino, avĉjo, kaŝu min!

—Ho, ho, ho!—profunde ekspiris la muelisto.—Afonasjo Ivànoviĉ kuŝas survoje, sed li ne mortas. Ne pro vundoj li mortos, ne tion destinis al li la sorto. Leviĝos la princo, algalopos ĉi tien, demandos: kie estas amata bojarino, trezoro de mia koro? Kion mi diros al li? Li ne estas homo, kiun oni povus trompi. Li min tuj dispecigos!

—Avĉjo, jen mia ĉirkaŭkolo! Prenu! Multon ankoraŭ mi donos al vi, se vi min savos!

La okuloj de l’ muelisto ekbrilis. Li prenis la perlan ĉirkaŭkolon el la manoj de Heleno kaj admiris ĝin ĉe lunradioj.

—Kara mia cignino, bela bojarina moŝto!—li diris kontenta: benu vin Dio malavarega kaj la Moskvaj sanktuloj! Ne facile estas forkaŝi vin de la princaj servistoj, se ili venos ĉi tien! Sed mi penos helpi al vi, malgardante mian propran kapon... Dio gardu nin ambaŭ!

La maljunulo ne finis ankoraŭ ĉi tiujn parolojn, kiam en arbaro aŭdiĝis ĉevala piedfrapado.

—Ili venas, ili venas!—ekkriis Heleno: ne perfidu min, avĉjo kara!

—Bone, bone, karulino, iru post mi!

La muelisto rapide enkondukis Helenon en sian muelejon.

—Kaŝu vin ĉi tie, post la sakoj,—li diris, ŝlosis la pordon kaj kuris al la ĉevalo.

—Ha, mia Dio, kie do mi kaŝos la ĉevalon, por ke ili ĝin ne ekvidu!

Li prenis la ĉevalon je la brido kaj alligis ĝin apud la abelujoj, kiuj troviĝis malantaŭ la muelejo.

Dume la ĉevala piedfrapado kaj la voĉoj pli kaj pli proksime aŭdiĝis. La muelisto foriris en sian ĉambron kaj estingis la kenon.

Baldaŭ antaŭ la muelejo aperis servistoj de Vjàzemskij. Du servistoj piedirante portis la senkonscian princon sur portilo, plektita el branĉoj. Ĉiuj haltis ĉe la muelejo.

—Ĉu ni venis ĝustan lokon?—demandis la estro.

—La ĉevalo iris tien ĉi!—respondis la alia. Postsignojn mi vidis. Tie ĉi loĝas la sorĉisto. Eble, li helpos al la princo!

—Kuŝigu lian princan moŝton teren, nur singarde! Nu, ĉu la sango ĉiam fluas?

—Jes, respondis la servistoj: dumvoje la princo iom rekonsciiĝis kaj ree svenis. Se la muelisto ne ĉesigos la sangadon, pereos nia princo! Kie do li estas, malbenita sorĉisto? Voku lin!

La opriĉnikoj ekfrapis la pordon de la muelejo. Longe ili frapis kaj vokis, ne ricevante respondon. Fine en la ĉambro aŭdiĝis tusado, kaj la kapo de l’ muelisto aperis en la fenestreto.

—Kiun venigis Dio tiel malfrue?—demandis la maljunulo, tusante tiel forte, kvazaŭ li volus eltusi sian internon.

—Eliru, sorĉisto, venu rapide kaj ĉesigu la sangadon! La bojaro Vjàzemskij mortas pro sabraj vundoj!

—Kiu bojaro?—ree demandis la muelisto, ŝajnigante surdecon.

—Nu, nu, sentaŭgulo! Li ankoraŭ demandas: kiu? Rompu la pordon, he, servistoj!

—Atendu, atendu, karuloj! Mi mem malfermos, por kio rompi la pordon? Mi tuj eliros!

—Ha, fine li ekaŭdis, surdulaĉo!

—Ne koleru, sinjoro,—diris la muelisto, elirante: pardonu, mi estas iom surda, iafoje mi ne tuj komprenas, kion oni diras! Krom tio, mi devas konfesi: kiam vi, karuloj, komencis frapegi la pordon kaj la murojn, mi ektimis, pensante, ke venis rabistoj. Dio nin gardu! Ĉi tie, en arbaro, ili ja havas siajn rifuĝejojn, jes, karuloj. Ĉiam mi devas timi, loĝante en arbaro, ĉiam ili povas veni!...

—Nu, ne babilu. Iru tuj, rigardu, kia sangado! Ĉu vi povas ĉesigi?

—Mi tuj rigardos, karuloj, tuj! He, he, malbona afero! Kiu ekfrapis lin tiel terure? Se li frapus iomete pli malsupren, la tempio estus dishakita! Nu, bone, Dio gardis lin! Kaj, jen, ankoraŭ vundo. La ŝultro estas vundita preskaŭ ĝis la osto! Jes, jes, karuloj, bone la homo scias manumi la sabron, he, bonege!

—Ĉu estas eble ĉesigi la sangadon, maljunulo?

—Malfacile, karulo, tre malfacile. La sabro estis ensorĉita!

—Ensorĉita! Ĉu vi aŭdas, kamaradoj, mi tion supozis, ensorĉita! Alie, kiamaniere li povis sola mortigi sep virojn?

—Jen kio!—interparolis la opriĉnikoj: certe ensorĉita, per alia Serèbrjanij ne povus mortigi sep virojn!

La muelisto aŭskultis kaj bone kunigis ĉion.

—Kia sangado!—li daŭrigis: kiamaniere ĝin ĉesigi? Se la sabro ne estus ensorĉita, mi povus helpi, sed nun... verdire ekzistas rimedo, sed mi timas... kiam mi eldiros la sorĉaĵon, eble mi mutiĝos...

—Ne gravaĵo! Diru, sorĉisto!

—Ne gravaĵo? Por vi certe negravaĵo! Sed por mi?

—He!—diris la opriĉniko al unu servisto: donu la monujon de Morozov, plenan je oraj moneroj. Jen, maljunulo, prenu plenmanon da dukatoj! Se vi ĉesigos la sangadon, vi ricevos la duan plenmanon, se ne—mi mortigos vin...

—Dankon, karulo, dankon! Ke Dio vin rekompencu kaj liaj sanktuloj! Nu, karuloj, mi penos helpi al la bojaro, spite la danĝero, kiu min minacas. Flanken iru, karuloj, en via ĉeesto nenio sukcesos!

La opriĉnikoj iris flanken. La muelisto kliniĝis super Vjàzemskij, reviziis liajn vundojn, faris bandaĝon, legis "Patro nia", metis la manon sur la kapon de la princo kaj ekmurmuretis: "Rajdis maljuna viro sur bruna ĉevalo, rajdis tra kamparo, tra densa arbaro. Ci, kara sango, sango en karno, ĉesu, ĉesu, haltu, revenu! Maljuna homo cin nun fermas, cin varme pacigas. Same kiel forestas akvo por lia ĉevalo, same forestu ci, kara sango! Tero lanuga, tero mola, ĉiuj estas parencoj, okazu laŭ mia volo! Estu mia vorto forta!"

Dum la maljunulo murmuretis la sorĉaĵon, la sangado pli kaj pli malmultiĝis, kaj ĉe liaj lastaj vortoj ĝi tute ĉesis. Vjàzemskij ekspiris, sed ne malfermis la okulojn.

—Venu, karuloj,—vokis la muelisto: venu sentime, ĉesis la sangado, la princo ankoraŭ vivos, sed malbone fariĝas al mi, jes, mi sentas, la lango rigidiĝas!

—La opriĉnikoj ĉirkaŭis la princon. La luno lumigis lian mortpalan vizaĝon, la sangado tute forestis.

—Efektive, la sango ne fluas plu! Jen, maljunulaĉo, li scias sian fakon!

—Nu, ricevu viajn dukatojn!—diris la estro de l’ opriĉnikoj. Sed aŭskultu, maljunulo! Laŭ postsignoj ni scias, ke per ĉi tiu vojo forkuris la ĉevalo de l’ princo, eble kun bojarino surdorse. Se vi ilin vidis, diru!

Muelisto faris grandajn okulojn, kvazaŭ li nenion komprenis.

—Ĉu vi vidis la ĉevalon kun bojarino?

La maljunulo iom ŝanceliĝis, pripensante, ĉu pli bone estos diri, ĉu ne. Sed en unu momento li faris jenan kalkulon:

—Se Vjàzemskij estus sana, tiam estus tre danĝere penadi kaŝi la bojarinon de li, sed estus multe pli profitdone, se li perfidus ŝin. Sed ĉu Vjàzemskij resaniĝos ĉu ne, tio ankoraŭ estis tute nekonate. Kaj la bojaro Morozov nepre rekompencos pri la servo. Krom tio, la princo Serèbrjanij kredeble multe amas la bojarinon, se li pro ŝi tiel kruele vundis la princon! Sekve—pensis la muelisto,—Vjàzemskij nuntempe min ne ofendos, Serèbrjanij kaj Morozov dankos min, se mi savos la bojarinon.

Tiu kalkulo lin tute decidigis.

—Ne, ne, karuloj, nenion mi vidis, nenion mi aŭdis!—li diris: mi eĉ ne komprenas, pri kiu ĉevalo, pri kiu bojarino vi parolas?

—He, ne mensogu, maljunulo!

—Estu mi malbenita! Ke mi ne eniru la Regnon Dian! Ke fulmotondro min tuj mortigu, se mi ion ajn scias pri ĉevalo aŭ pri bojarino!

—Nu, donu kenon, mi rigardos, ĉu ni trovos postsignojn sur la sablo!

—Ne penvaloras, sinjoro,—respondis la alia opriĉniko.—Se eĉ estis postsignoj, niaj ĉevaloj jam ilin ĉiujn malaperigis. Nun neeble estas ion rimarki!

—Nu, bone. Maljunulo, malfermu la pordon, ni kuŝigos la princon en la ĉambro!

—Tuj, tuj, karuloj. Maljuna mi estas, karuloj, alie mi kurus en la vilaĝan gastejon kaj alportus por vi bragon[7] kaj vinon.

—Ĉu vi ne havas vinon aŭ bragon?

—Ne, karuloj. Por kio mi havus? Mi havas nek vinon, nek manĝaĵon, nek nutraĵon por viaj ĉevaloj. En la gastejo, sendube, ĉio estas. La tiea vino taŭgus por la cara tablo. Ĉe mi estos por vi, karuloj, tro malmulte da loko! Kaj kion vi manĝos? Certe, militistoj vi estas, karuloj, kaj militistoj povas ankaŭ sen vespermanĝo iri dormi! La ĉevaloj povas manĝi herbon... Sed jen kio! La herbo ĉe ni havas strangan econ: iafoje ĉevalo, manĝinte ĝin, tuj malsaniĝas, fariĝas dikventra kvazaŭ monto... Kelkaj jam mortis pro tio...

—Diablo vin prenu, maljunulaĉo! Ĉu vi volas, ke ankaŭ niaj ĉevaloj mortu?

—Dio gardu vin, karuloj! La ĉevalojn oni povas ja tiel alligi, ke ili ne povu atingi la herbon: ne estas grave, se ili ne manĝos unu nokton! Kaj vin, karuloj, mi kore invitas, faru honoron al mia hejmo! Certe, mi havas nek fojnon, nek pajlon, nuda planko. Ĉi tie ne estas gastejo, kaj ne forgesu, karuloj, legi preĝon antaŭdorman, por ke vi ne havu noktan teruron... la loko ne estas sankta...

—He, vi, diabla baptopatro! Pereu vi kune kun via ĉambraĉo! Kion vi proponas al ni! Ne, kamaradoj, ni iru en la gastejon! Ĉu proksime estas de vi la gastejo, he, maljunulo?

—Tute proksime, karuloj, tute proksime! Iru ĉi tiun vojeton: kiam vi ekvidos larĝan vojon, turnu vin maldekstren kaj post ĉirkaŭ unu versto vi ekvidos la gastejon!

—Ni iru!—decidis la opriĉnikoj.

Vjàzemskij ankoraŭ estis senkonscia. La servistoj relevis la portilon kaj singarde ĝin portis. La opriĉnikoj surĉevaliĝis kaj ektrotis poste.

Apenaŭ la aro foriris, kaj neniu homa voĉo jam estis aŭdata en la arbaro, la maljunulo malŝlosis la pordon de la muelejo.

—Via bojarina moŝto! Ili estas for!—li diris.—Venu en mian ĉambron. Ha, vi, mia karulino, kiel vi vin kaŝis? Venu en la ĉambron, mia cignino, tie vi pli bone vin sentos!

Li sternis multe da freŝa musko en la angulo de l’ ĉambro, ekbruligis kenon kaj alportis al Heleno lignan vazon kun mielĉelaro kaj pecon da nigra pano.

—Manĝu, manĝu kaj estu sana, kara bojarino!—li diris, profunde ŝin salutante: mi tuj alportos al vi vinon!

Kaj el la muelejo li alportis grandan botelon kaj argilan kruĉon.

—Je via sano, via bojarina moŝto!

La maljunulo, kiel mastro, eltrinkis la unuan kruĉon. La vino lin gajigis.

—Trinku, via bojarina moŝto!—li diris: nun vi timu neniun! Ili serĉas gastejon! Ĉu ili trovos, ĉu ne trovos ĝin, ĉiuokaze ili ne revenos: la vojo ne estas bone montrita, he, he! Kial vi ne gustumas vinon, via bojarina moŝto? Cetere atendu, ne bona estas ĉi tiu vino! Ne trinku! Mi tuj donos al vi alian!

La muelisto ree kuris al la muelejo kaj ĉi tiun fojon alportis alian vinon kaj arĝentan pokalon.

—Jen, vino!—li diris, enverŝante.—Je via sano, via bojarina moŝto! Ĉi tiun vinon same kiel la pokalon donacis al mi bona viro, oni nomas lin Ringo... he, he! Tie ĉi en arbaro estas multe da tiaj bonaj viroj, ĉiuj estas miaj amikoj! Manĝu, via bojarina moŝto! Kial vi ne manĝas la mielon? Mia mielĉelaro estas perfektega. Tian mielon vi nenie trovos. Kial? Ĉar mi bone scias, kiamaniere oni devas eduki la abelojn. Mi ne faras, kiel aliaj. Ĉiun someron mi ĵetas plej bonan abelujon en marĉaĵon por la nikso,—jes, jes, ke manĝu li, avĉjo, ke li manĝu! He, he! Pro tio li gardas mian abelejon, jes, jes, via bojarina moŝto! Vi ja scias, sen li la homo tute ne havus abelojn. Foje la nikso mortlacigis sian ĉevalon kaj ĵetis ĝin en marĉaĵon, pro tio devenis abeloj... Kaj fiŝistoj per siaj retoj eltiris abelojn anstataŭ fiŝojn... He, via bojarina moŝto, kiel malmulte vi manĝas kaj trinkas! Nu, atendu, mi tuj igos vin trinki vinon! Aŭskultu, mia kara! He, he! Je la sano de—he, he! de la princo... ne de tiu, sed de la princo Serèbrjanij! Donu Dio al li sanon, bonege li vundis la princon Vjàzemskij! Kaj Druĵino Andrèeviĉ? He, he, kara mia bojarino, je lia sano! Loĝu ĉe mi kelkajn tagojn tute kaŝita kaj poste iru, kien vi volas, ĉu al Druĵino, ĉu al Serèbrjanij, por mi ĝi estas tute egala. Je via sano...

Ekdoloris la koro de Heleno ĉe la lastaj paroloj de l’ muelisto. Li ŝajnis esti konanta ĉiujn ŝiajn plej sekretajn pensojn: kvazaŭ li legis en ŝia koro. La keno, enŝovita en la muron, hele lumigis lian sulkigitan vizaĝon; liaj grizaj okuloj malklariĝis pro ebrieco, sed ŝajnis trapiki Helenon. Ŝi ree eksentis teruron kaj komencis laŭte preĝi.

—He, he!—diris la muelisto: preĝu, preĝu, via bojarina moŝto, mi tion ne timas... la preĝo ne timigas min, la incensoj ankaŭ ne... mi mem scias preĝi... mi ne estas... min konas nikso, min konas... arbara koboldo... kaj nimfoj... kaj sorĉistinoj, kaj kikimoroj[69]... min ĉiuj... ĉiuj konas, min, min... Ĉu vi volas, ke mi ilin voku?.. Ŝikalu, likalu!

—Mia Dio!—murmuretis Heleno.

Ŝikalu, likalu! Nu? Ili ne venas? Atendu, mi tuj ilin venigos! Bdu, bdu!

La maljunulo leviĝis kaj, ŝanceliĝante kaj dancante, eliris el la ĉambro. Heleno, tute terurita, ŝlosis la pordon post li. Longe la muelisto parolis kun si mem.

—Min ĉiuj konas!—li ripetis per fanfarona kaj jam neklara voĉo,—arbara koboldo... kaj nikso... kaj nimfoj kaj kikimoroj... mi ne estas iu tia... min ĉiuj konas... Bdu, bdu!

Estis aŭdeble, kiel la maljunulo dancis kaj piedfrapis. Poste lia voĉo malfortiĝis, li kuŝiĝis teren kaj baldaŭ aŭdiĝis lia ronkado, kiu la tutan nokton akompanis la bruon de la granda mueleja rado.

ĈAPITRO XVIII.

La malnova konatulo.

La sekvintan tagon post la ruinigo de la domo de Morozov, maljuna rajdanto sur nigra ĉevalo malrapide trotis en densa arbaro. De tempo al tempo li demetis sian ĉapon kaj ion aŭskultis.

—Nu, Galka, ne ronku!—li diris al sia ĉevalo, karesante ĝian kolon. Jen kia besto: nenion mi aŭdas pro ĝi! Stranga afero, mi ne povas rekoni la lokon! Ĉie tilioj kaj avelujoj, kaj tiam ŝajne, kiam ni nokte tie ĉi rajdis, odoris koniferoj.

Kaj li daŭrigis sian vojaĝon.

—Atendu, Galka!—li diris subite, haltigante la ĉevalon: jen mi ree, ŝajne, aŭdas ion! Staru do trankvile, ne faru bruon! Jes, mi vere aŭdas! Tio ne estas jam bruo de folioj, sed mueleja rado. Jen kie ĝi estas, la muelejo! Mi fine ĝin trovis kaj plu ne perdos!

Kaj Miĥeiĉ, por ree ne perdi la vojon, ekgalopis laŭ direkto de l’ bruado.

—Dank’ al Dio!—li ekkriis, kiam li ekvidis inter la arboj la muelejon muskokovritan kun ĝia turniĝanta rado.—Ne facile estis ĝin trovi, mi bone laciĝis: jen bruis antaŭe, jen—malantaŭe, ne eble estis ion distingi! Nu, fine mi vidas la muelejon! Pasintan fojon, kiam la rabistoj montris al ni la vojon, ni venis de tiu flanko, mi kaj la bojaro. Ne, mi ne bone komprenas. Tiam la rado estis dekstre kaj nun—maldekstre, tiam la fenestroj de l’ ĉambro rigardis sur la muelejon, kaj nun—sur la arbaron, kaj la pordo estas flanke! Fi, malbenita sorĉisto! Jen kiel li ensorĉas kaj trompas la homojn! Tial mi erarvagis la tutan tagon ĉirkaŭ la sama loko, ne povante ĝin trovi. Je neniu prezo mi venus ĉi tien, se nur mi ne bezonus helpon por mia kara bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, alligis sian ĉevalon al arbo, iom timeme proksimiĝis al muelejo kaj ekfrapis la pordon.

—Mastro, he, mastro!

Neniu respondo.

—He, he, mastro, eliru!

Ĉio silentis en la muelejo, nur la muelŝtonoj sonoris kaj la dentradaro frapadis.

Miĥeiĉ provis puŝi la pordon: ĝi estis ŝlosita.

—Jen, grizhara diablo, ĉu li dormas aŭ sin kaŝas?—pensis Miĥeiĉ kaj el ĉiuj siaj fortoj ekfrapis la pordon.

Neniu respondo! Miĥeiĉ ekkoleris.

—He, vi, maljunulaĉo!—li ekkriis: eliru do, aŭ mi ĉion bruligos!

Ekaŭdiĝis tusado kaj tra malgranda fenestreto super la pordo aperis blanka barbo kaj sulkoplena vizaĝo kun helgrizaj okuloj.

Ekvidinte la mueliston, Miĥeiĉ iom hontis.

—Bonan tagon, mastro!—li diris afable.

—Dio vin gardu!—respondis la muelisto: kion vi bezonas, bonulo?

—Ĉu vi min ne rekonas, mastro? Iam mi pasigis la nokton ĉe vi kun mia bojaro.

—Kun princo Serèbrjanij? Jes, jes, nun mi rekonas. Nu, karulo, kio okazis?

—Kial do vi, mastro, sidas tie kvazaŭ gufo en kava arbo? Eliru aŭ enirigu min, ne estas oportune interparoli tiel!

—Atendu, karulo, tuj mi enŝutos grajnon kaj mi venos, tuj, karulo!

—Jes,—pensis Miĥeiĉ: mi volonte vidus, kiun grajnon la diabla baptano enŝutas tien! Certe, li pulvorigas hebreajn ostojn en sia muelilo, preparante farunon por sorĉistinoj! Kiu povus veturigi grenon ĉi tien? Tute sovaĝa loko, kaj eĉ ĉiuj radsignoj estas kovritaj de herbaĵo!

—Jen mi estas, karulo, bonan tagon, karulo!—diris la muelisto, zorge fermante post si la pordon.

—Fine vi venis. Malviglulo vi!

—Kion fari, karulo! Mi ja loĝas izola, en arbaro. Ne eble estas malfermi al ĉiu pasanto, povas okazi malfeliĉo: ekzistas homoj kaj homoj, mi ja ne povas scii antaŭe, ĉu iu panon portas sub la vesto, aŭ ŝtonon por min mortigi.

—Jen, malbona fungaĉo!—pensis Miĥeiĉ: li nur ŝajnigas, ke li timas rabistojn, kaj estas dubeble, ĉu li ne estas baptano de ĉiu arbara koboldo!

—Nu, karulo, kion vi volas de mi? Bonvolu paroli, mi aŭskultas!

—Jen, kia malfeliĉo okazis, mastro: malbenitaj opriĉnikoj kaptis mian mastron kaj ŝlosis lin en la grandan malliberejon de l’ antaŭurbo: li sidas nun, malfeliĉulo, en malliberejo kaj ĉagrenas. Kaj pro kio oni lin kaptis, Dio scias, nenion malbonan li faris antaŭ la caro aŭ antaŭ Sinjoro Dio; li nur defendis pravan aferon, li batalis pro bojaro Morozov kaj pro lia bojarino, kiam la opriĉnikoj per trompo penetris en la domon kaj dum festeno forbruligis la domon de l’ bojaro!

La okuloj de l’ muelisto prenis strangan esprimon.

—Ho, ho, ho!—li ĝemis: malbona afero, malbonega, malbonega afero, karulo! Ne bone estas al via princo sidi en malliberejo, pli malbone estas al bojaro Morozov sen lia juna edzino, ankoraŭ pli malbone estas al princo Vjàzemskij pro la fremda edzino.

Miĥeiĉ miris.

—Kial vi scias, ke Vjàzemskij forrabis la edzinon de Morozov? Mi ja nenion diris al vi!

—He, he, karulo, ne tion nur mi scias, kion mi diras! Foje malproksime eksonas la frapo, sed la eĥo aŭdiĝas ĉi tie; foje malplialtiĝas akvo sub mia rado, do devis esti senpluveco cent verstojn de ĉi tie, kaj ĉie estos malbonega rikolto. Ĉion mi, maljunulo, devas observi kaj pripensi!

—Nu, bone, mastro, ĉu vi povas elpensi rimedon por helpi al la bojaro? Mi pripensis tion kaj tion ĉi, sed nenion mi povis elpensi. Tiam mi venis al vi, ke vi donu konsilon, bonulo! Mi ja bone memoras: tiu bravulo, kiu nin akompanis tiam ĝis al vi, parolis: se vi min bezonos, iru al la muelisto, demandu lin, kie estas Ivaĉjo Ringo, kaj mi volonte servos al la bojaro, mi eĉ mortos por li, se estos bezono! Tial mi nun venis al vi, mastro: estu bona, bonvolu instrui min, kiamaniere oni povas savi la bojaron. Se vi helpos al li, la princo bone vin rekompencos, kaj mi ankaŭ estos via servisto dum mia tuta vivo!

—Ke li pereu, sorĉisto,—diris Miĥeiĉ al si mem: jen antaŭ kiu mi devas humiliĝi!

—Bone, karulo, oni nepre devas peni forigi la malfeliĉon. Malbonaj estas la cirkonstancoj, sed el grandega flamo oni ankaŭ elprenas poton per forna forko, kaj el sub muelŝtono okaze elglitas grajneto nemuelita. Ĉio okazas, malsaman sorton havas la homoj!

—Certe, certe, mastro: okazas, onidire, ke koko metas ovojn kaj skarabo mortigas per kornoj kvazaŭ bovo; verdire, ĉio okazas, kaj nun vi instruu min, kion mi devas fari, instruu, karulo, mi vin tre petas!

La muelisto mallevis la kapon kaj kvazaŭ aŭskultis la bruon de l’ rado.

Pasis kelkaj minutoj. La maljunulo skuis la kapon kaj komencis paroli, ne atentante la gaston:

—"Turniĝas rado, turniĝas. Kio estis supre, estos malsupre; kio estis malsupre, estos supre; jen aŭdiĝas ie preĝeja sonorado, ne sciate estas, ĉu pro enterigo, ĉu pro edziĝo; kiun oni enterigas, kiun oni edzigas, ne eble estas ekscii pro bruo de l’ akvo, pro granda fumo".

—"De malproksime alflugas korvoj, vokas unuj la aliajn por riĉa festeno, kaj kiun ili manĝos, kies okulojn ili forpinĉos, ili ne scias, ili nur alflugas kaj kriegas! Akrigita jam estas la hakilo, vestita jam la ekzekutisto, sur kverkligna eŝafodo fluos riveroj da varma sango, kapoj falos de ies ŝultroj, sed nekonate estas, kies kapoj".

Miĥeiĉ ektimis.

—Kion vi parolas, avĉjo, kvazaŭ vi priploras iun mortinton?

La muelisto, ŝajne, ne aŭdis, kion diris Miĥeiĉ. Li ĉiam ion balbutis nekompreneblan. Liaj lipoj moviĝis senhalte, liaj grizaj okuloj rigardis malklare, kvazaŭ nenion vidante.

—Avĉjo, he, avĉjo!—kaj Miĥeiĉ tiris lin je maniko.

—Nu?—respondis la muelisto kaj sin turnis al Miĥeiĉ, kvazaŭ li ĵus lin rimarkas.

—Kion vi balbutas, avĉjo?

—He, karulo! Multon oni aŭdas, ne ĉion oni eldiras. Nu, iru tuj ĉi tiun vojeton, preter la pino. Iru ĉiam rekten, vi vidos multajn vojojn, dekstre kaj maldekstre, sed vi ĉiam iru rekten; post ĉirkaŭ kvin verstoj vi vidos dometon flanke de la vojo, tie vi neniun trafos. Atendu ĝis nokto, venos bonaj viroj, ili pli multe diros al vi. Kaj kiam vi estos revenanta, venu al mi, vi havos ion fari: venis fajrobirdo en kaptilon, ĝin vi redonos al reĝo Dalmato kaj ricevos duonon da pago, mi—la alian.

Kaj ne atendante lian respondon, la muelisto foriris kaj fermis post si la pordon.

—Avĉjo!—kriis Miĥeiĉ al li: avĉjo, klarigu pli bone al mi, pri kiuj viroj vi parolas, pri kiu fajrobirdo?

Sed la muelisto plu ne aperis, kaj, kiom ajn Miĥeiĉ aŭskultis, li nenion ekaŭdis krom bruado de akvo kaj frapado de radoj.

—Jen, sorĉisto!—pensis Miĥeiĉ: kien li sendas min? Kvin verstojn de ĉi tie staras dometo, tie atendu ĝis nokto, kaj tiam, diablo scias, kiu venos kaj pli multon diros? Volonte mi vin mem sendus tien, maljunulaĉo! Se mi ne bezonus vin por la bojaro, vi ekscius bone, kiu estas Miĥeiĉ! Fi, maljunulaĉo! Tamen, Galka, nenio estas farebla, mi devas serĉi la diablan dometon!

Kaj Miĥeiĉ surĉevaliĝis kaj ektrotis laŭ la direkto, montrita de la muelisto.

ĈAPITRO XIX.

Rusa homo ne forgesas bonaĵon.

Estis jam malfrue, kiam Miĥeiĉ ekvidis flanke de la vojo fumnigrigitan malaltan dometon, similan pli je duoneputra fungo, ol je homa loĝejo. La suno jam estis subirinta. Strioj de nebulo rampis super la alta herbaĵo, kovranta la malgrandan arbaran herbejon. Estis malvarmete kaj malseke. La birdoj ne pepadis plu, nur de tempo al tempo unu aŭ alia duondorme komencis iun kanteton kaj ne fininte ree ekdormis. Iom post iom ili ĉiuj eksilentis, kaj meze de komuna silento apenaŭ estis aŭdebla murmuro de rivereto kaj iafoje zumado de vesperaj skaraboj.

—Jen kien ni venis, Galka!—diris Miĥeiĉ, rigardante ĉion ĉirkaŭe: certe, neniu homo vivanta estas ĉi tie! Nu bone, mi atendos, mi ekvidos, kiu venos, kiun konsilon oni al mi donos! Sed se venos iu el tiaj, kiun... fi, fi! Gardu nin Dio! Certe mi havus neniun aferon kun la muelisto, se mi ne bezonus lian helpon por la bojaro!

Miĥeiĉ deĉevaliĝis, demetis la bridon de sia Galka, metis ŝnuron ĉirkaŭ ĝiaj postaj piedoj kaj lasis ĝin sin paŝti.

—Manĝu herbon, manĝu!—li diris: kaj mi eniros la dometon, se la pordo ne estas fermita, kaj mi serĉos ion por manĝi. Kvankam nebone estas manĝi ĉe sorĉisto, sed malsato ankaŭ ne estas frato!—Li ekpuŝis per la piedo la malaltan kriplan pordon; strange eksonis en ĉi tiu senhoma loko ĝia daŭra grincado, preskaŭ simila je homa plorado. Kiam fine ĝi plene malfermiĝis kaj ekfrapis la muron, Miĥeiĉ kliniĝis kaj eniris. Lin ekkaptis mallumo kaj odoro de fumo. Palpante ĉirkaŭe, li trovis sur la tablo pecon da nigra pano kaj komencis avide manĝi ĝin. Poste li alproksimiĝis al forno, ekpalpis en la cindro varmegajn karbojn, kun peno disblovis ilin, ricevis fajron kaj ekflamigis la kenon, kiu kuŝis sur benko. Inter la forno kaj la muro troviĝis larĝa ligna benko, tiel nomata "polati"[70]. Tie kuŝis diversspecaj vestoj, interalie orŝtofa kaftano, kvazaŭ bojara. Plej multe altiris la atenton de Miĥeiĉ sankta pentraĵo, tute kovrita de fulgo kaj staranta sur ia fosto. La sankta pentraĵo restarigis por li la reputacion de l’ nekonataj mastroj.

Miĥeiĉ faris kelkajn signojn de kruco, estingis la kenon, kuŝiĝis sur "polati", ĝemkrakis kelke da fojoj kaj tuj bone ekdormis. Li dormis dolĉan dormon, kiam subita pugnobato faligis lin teren.

—Kiu venis?—ekkriis Miĥeiĉ, jam kuŝante surtere: kiu kuraĝas min bati? Gardu vin...

Antaŭ li staris viro kun senordigitaj haroj, kun larĝa tranĉilo ĉe la zono, kaj pretiĝis regali lin per nova pugnobato.

—Ne tuŝu lin!—diris alia fortika, tute juna viro kun lanugo super la lipo.—Ĉu li ion faris al vi? Nu? Kaj li forigis la kamaradon per ekmovo de ŝultro, kaj li mem atente observis Miĥeiĉ’n kun larĝe malfermitaj okuloj.

—Grizharulo!—li diris kun respektplena miro.

—Kial vi vin miksas en mian aferon, he, vi, foko?—insultis lin la unua: ĉu li estas via patro aŭ parenco?

—Maljunulo! Grizhara, sekve maljuna! Nu, lasu do, mi jam diris al vi, aŭ mi ekkoleros.

Laŭta rido eksplodis inter la rabistoj, kiuj amase eniris dometon.

—He, Ĥlopko,—diris unu el ili: gardu vin! Se Dmiĉjo ekkoleros, nebone vi vin sentos! Ne provu lin eksciti!

—Iru li al arbara koboldo!—insultis Ĥlopko, deirante: en arbaro ni loĝas, urson ni nutras!

Aliaj bravuloj, ĉiuj armitaj, ĉirkaŭis Miĥeiĉ’n kaj rigardis lin ne tro afable.

—De kie vi venis?—demandis lin unu el ili, fikse rigardante lin.

Sed Miĥeiĉ jam kuraĝiĝis.

—He, he!—li pensis: ili estas ja la rabistoj mem!

—Bonan vesperon, bonuloj! Kie estas tiu, kiun oni nomas Ivaĉjo Ringo?

—Ha, li bezonas nian hetmanon? Kial vi tion ne diris pli antaŭe, vi ne ricevus pugnobaton!

—Jen venas la hetmano!—aldonis la alia, montrante Ringon, kiu ĵus eniris, akompanata de l’ maljuna Vulturo.

—Hetmano, he, hetmano!—kriis la rabistoj: jen homo, kiu volas vin vidi!

Ringo aliris kaj tuj rekonis la gaston.

—Ha, vi estas, kamarado?—li diris: estu la bonveninta! Nu, rakontu, kiel fartas lia princa moŝto de post la tago, kiam ni kune estis batintaj la opriĉnikojn de Maluto? Bonege ni ilin regalis apud Malbenita Ŝlimakvo! Domaĝe estas, ke Maluto mem elglitis el niaj manoj kaj ke tiu nia mallertulo, Dmiĉjo, forglitigis Ĥomjàk’n. Ne bone ili sin sentus en miaj manoj! Sendube la granda caro multe ĝojis, revidinte la kronprincon? Bonege li, certe, rekompencis la princon Serèbrjanij?

—Jes, karulo!—respondis Miĥeiĉ: la caro Ivano Vasìljeviĉ, donu Dio al li sanon, estis favora al mia mastro. Sed ne plaĉis la princo al liaj opriĉnikoj. Verdire, kiel ili povus ŝati nin, malbenitoj? Komence ni ilin vipbatis en Medvedevka, poste Maluto ricevis bonan survangon apud Malbenita Ŝlimakvo, kaj hieraŭ en Moskvo mia bojaro mortigis multe da ili. Sed la malbenitoj, kiuj estis pli multenombraj, renversis lin kaj veturigis lin ŝnurligitan en la antaŭurbon. Jen kio estas malbona: Maluto, tiu hundo, kalumnios lin antaŭ la caro, li nepre venĝos al la princo la survangon!

—Jes!—diris Ringo, sidiĝante surbenken: sekve la caro ne pendigis Maluton? Kial do ne? Nu, tio nin ne koncernas, tia estas lia cara volo! Diru, kion nun vi intencas fari?

—Kara Ivano, pardonu, mi ne konas vian patronomon...

—Por kio? Ivaĉjo—tute simple!

—Nu, bone, kara Ivaĉjo, mi mem nun ne scias, kion fari. Donu konsilon! Du saĝoj valoras pli ol unu![71] Ankaŭ la muelisto sendis min al vi. Iru,—li diris, al la hetmano, li helpos: mi bone vidas, laŭ miaj antaŭsignoj, ke en ĉi tiu afero li havos sukceson kaj grandan profiton! Iru al la hetmano!

—Jes? Ĉu vere? Li sendis vin al mi?

—Jes, jes, tute vere. Iru,—li diris, al la hetmano, salutu lin de mi, diru, ke li nepre devas savi la princon; mi ja bone vidas, ke li havos sian profiton, miaj antaŭsignoj ne trompas... Kio ajn estus, li nepre liberigu la bojaron, kaj mi ne forgesos tiun lian servon,—tiel li diris.—Sed se li ne savos la princon, estos grandega malfeliĉo por li, t. e. por vi, hetmano... malsano lin konsumos kaj pereigos, kvazaŭ herban trunketon!..

—Vere?—demandis Ringo, mallevinte la kapon kaj kvazaŭ enpensiĝinte:—ĉu vere li diris, malsano konsumos?

—Jes, karulo, li diris ankaŭ, ke viaj piedoj kaj brakoj fariĝos senfortaj, ke sur via kapo aperos tia abomenaĵo, Dio vin gardu!

Ringo levis la kapon kaj atente rigardis Miĥeiĉ’n.

—Kaj nenion plu diris la muelisto?

—Kiel ne?—daŭrigis la maljunulo, ĵetinte flankan rigardon sur la grandan poton da varmega brasika supo, kiun la rabistoj ĵus metis sur la tablon.—Ankoraŭ li parolis: diru al la hetmano, ke li vin bone gastigu, kvazaŭ min mem. Sed plej grave estas,—li diris,—ke li savu la princon. Jen, karulo, kion diris la muelisto!

Kaj Miĥeiĉ observis, kiel impresis la hetmanon liaj paroloj.

Sed Ringo ekrigardis lin ankoraŭ pli fikse kaj subite eksplodis per laŭta, gajega rido.

—He, vi, maljunulo! Ĉu vere la muelisto diris al vi, ke mi pereos, se mi ne penos savi la princon?

—Jes, jes, karulo,—respondis Miĥeiĉ, iom konfuzita: li diris, ke viaj piedoj kaj brakoj...

—Kia ruzulo!—interrompis lin Ringo, bonkore ekfrapante lin je ŝultro kaj ĉiam gaje ridante: por kio vi min, maljunulo, volas superruzi?

—Nu, altabliĝu, bonulo,—li aldonis, alirante kun li la tablon: bonan apetiton! Prenu kuleron, kaj ni vespermanĝu kune; kaj se estos eble helpi al la princo, mi volonte tion faros sen viaj elpensaĵoj. Nur kiamaniere aranĝi la aferon? Kiajn rimedojn trovi? La princo sidas en malliberejo?

—Jes, jes, karulo!

—En la sama, kiu troviĝas sur la placo, apud la domo de Maluto?

—Kredeble. Plej fortika malliberejo!

—Kaj la ŝlosiloj de l’ malliberejo troviĝas ĉe Maluto?

—Jes, kiam ni estis en la antaŭurbo, okaze mi vidis, ke vespere li ĉiam vizitis malliberejon por ĉeesti perturmentan esploron. Ŝlosilojn li ĉiam kunhavis. Sed antaŭ la nokto li ilin alportis ĉiam al la caro, kaj la caro, onidire, havas ilin sub sia kuseno.

—Jen kio!—diris Ringo, manĝante la supon: kia diablo povas helpi al via bojaro? Nu, diru, kia diablo?

—Kion mi diros? Mi vidas, ke neeble estas ion fari! Jes, karulo,—diris Miĥeiĉ kaj ĵetis la kuleron.—Tiuokaze mi ankaŭ ne volas plu vivi. Mi tuj iros al mia mastro, kaj ni mortos kune, kaj mi servos al li en la estonta mondo, se mi ne povis servi ĉi tie.

—Ne, ne, atendu iomete, vi havos ankoraŭ tempon priplori la mortinton! Eble, via princo ne estas en malliberejo. Tiam pro kio plori? Sed se li vere sidas en malliberejo, tiam ni pripensu... Mi bone konas la antaŭurbon: en la pasinta monato mi tie estis kun dresita urso. La palacon mi ankaŭ konas, ĉion mi bone observis pro ĉiu okazo: eble, mi pensis, mi iam bezonos! Atendu, mi iomete pripensos!

Kaj Ringo meditis iom da tempo.

—Bone, mi trovis la rimedon!—li ekkriis kaj salte leviĝis.—Vulturo! Nin ambaŭ la princo savis el mortdanĝero, nun ni iru savi lin, venis nia tempo. Ĉu vi volas iri kun mi al nefacila ago?

La maljuna rabisto sulkigis la brovojn kaj skuis siajn grizajn buklojn.

—Nu, Vulturo, ĉu vi ne volas?

—Vi, hetmano, ŝajne, freneziĝis? Ĉu vi ne aŭdis, kie sidas la princo? Ĉu vi ne aŭdis, ke la ŝlosiloj tage estas ĉe Maluto kaj nokte sub la cara kuseno? Kio estas farebla? La vipo ne disrompas hakildorson![72] Pereis la princo, ne eble estas al li helpi. Ĉu pro tio ni ankaŭ devas perei? Ĉu li fartos pli bone, kiam oni nin senhaŭtigos?

—Vi estas prava, Vulturo, sed ne forgesu la rusan proverbon: ŝuldo ne makulas, sed pagon postulas! Se tiam la princo nin ne estus savinta, kie nun ni estus? Ni pendus ie sur betulo, balancataj de vento. Kaj nun kiel li devas suferi, malfeliĉa princo! Certe li pensas: tiam mi helpis al bonaj homoj, nun ili venos helpi al mi! Sed se ni ne venos al li, li havos la rajton nin malbeni, irante al eŝafodo: fi!—li diros, malbonaj homaĉoj, rabistoj, ŝtelistoj, ili forgesis mian servon! Ili scias nur verŝi sangon de senkulpuloj, sed savi bonan kristanon ili ne volas! Ne, li diros, mi ne petos Dion por ili! Ke ili pereu en ĉi tiu mondo, same kiel en la estonta! Jen kion diros la princo!

Vulturo ankoraŭ pli multe sulkigis la brovojn. Internan bataladon rebriligis en si lia severega vizaĝo. Estis videble, ke Ringo komprenis ektuŝi vivajn kordojn en lia malmoligita koro. Sed ne longe daŭris la batalado. La maljunulo eksvingis la manon.

—Ne, hetmano!—li diris: sensencaĵon vi elpensis, ĉiu por si mem estas la plej kara!

—Nu, bone!—diris Ringo.—Ni atendu ĝis mateno, eble ni trovos iun alian rimedon. Venos mateno, venos konsilo! Kaj nun, kamaradoj, estas jam tempo iri dormi. Kiu povas, preĝu Dion, kiu ne povas, kuŝiĝu!

Kaj la hetmano ĵetis flankan rigardon sur Vulturon. Kredeble, li konis ion, ĉar Vulturo ektremetis kaj, por ke neniu tion rimarku, komencis laŭte oscedi kaj eĉ kanteti.

La rabistoj leviĝis. Kelkaj tuj kuŝiĝis sur "polati", aliaj longe ankoraŭ preĝis antaŭ la sankta pentraĵo. Dmiĉjo ankaŭ fervore sin signis kruce kaj frunte batis la teron: se liaj vestoj kaj lia armaĵo ne aperigus lian metion, neniu, vidante lian bonkoran mienon, rekonus en li rabiston. Ne tia estis la maljuna Vulturo. Kiam ĉiuj jam kuŝis, Miĥeiĉ ekvidis ĉe malforta estingiĝanta flamo, ke la maljunulo leviĝis de l’ benko kaj iris al la sankta pentraĵo. Li faris kelkajn signojn de kruco, ion balbutante, kaj baldaŭ diris kolertone:

—Ne, mi ree ne povas preĝi! Mi opiniis, ke hodiaŭ ĝi estos pli facile!

Longe Miĥeiĉ estis aŭdanta, kiel Vulturo sendorme sin turnadis de flanko al flanko, ion murmurante por si mem. Antaŭ tagiĝo la rabisto vekis la hetmanon.

—Hetmano, he, hetmano!

—Nu, karulo?

—Mi konsentas, mi iros kun vi, kien vi volas!

—Kial do?

—Mi ne povas dormi. Pli ol unu nokton mi maldormas!

—Ĉu vi definitive decidis?

—Jes, se mi promesas al vi, mi ne perfidos!

—Bone, Vulturo, dankon! Nun ni bezonas ankoraŭ ne pli multe ol unu kamaradon! Ĉu baldaŭ tagiĝos?

—Jes, jam ekkantas birdetoj.

—Do, estas tempo leviĝi, sufiĉe oni dormis. Dmiĉjo,—vokis Ringo, puŝante la junulon.

—Nu?—demandis li, malfermante la okulojn.

—Ĉu vi volas iri kun ni?

—Kien?

—Ĉu ne estas egale? Mi vin demandas, ĉu vi volas iri kun mi kaj kun maljuna Vulturo?

—Kial ne?—respondis Dmiĉjo, oscedante, kaj liaj piedoj ekaperis de super la "polati".

—Jen kial mi amas la junulon! Iru, kien oni vokas kaj ne demandu: kien? Se oni dispecigos al vi la kapon, tio ne rilatas vin, tio estas nia zorgo, kaj vi devas nur obei. Nun gardu vin: kiu sin jungis, tiu sin dungis. Kiu reiros, estos nomata kankro!

—Mi ne estos nomata,—respondis Dmiĉjo kaj komencis ĉirkaŭvolvi la piedojn per ĉifonoj.

La rabistoj leviĝis kaj sin vestis.

Kia estis la elpensaĵo de Ringo kaj ĉu li sukcesis en ĝia plenumado, tion ni ekscios el la sekvontaj ĉapitroj.

ĈAPITRO XX.

Gajaj homoj.

En malluma subtera malliberejo kun malsekaj muroj, kovritaj de ŝimo, sidis princo Serèbrjanij kun katenitaj manoj kaj piedoj, atendante morton. Li ne sciis, kiom da tagoj pasis de kiam li estis kaptita, ĉar la lumo ne penetris en la subterejon; nur de tempo al tempo atingis liajn orelojn malproksima preĝeja sonorado kaj konforme al ĉi tiuj surdaj kaj malfortaj sonoj li kalkulis, ke li troviĝas en malliberejo jam pli ol tri tagojn. La pano, kiun oni lasis al li, delonge estis formanĝita, la akvo en la kruĉo eltrinkita, soifo kaj malsato jam komencis turmenti lin, kiam subite neatendita bruo altiris lian atenton. Super lia kapo iu malŝlosis seruron. Ekgrincis la unua ekstera pordo de la malliberejo. La sonoj aŭdiĝis pli proksime. Ekbruis la dua seruro, kaj la dua pordo ekgrincis. Fine oni malŝlosis la trian pordon, kaj li ekaŭdis paŝojn sur la ŝtuparo, kondukanta al lia ĉelo. Tra fendo de l’ lasta pordo ekbriletis fajro, la ŝlosilo turniĝis krietante, kelkaj rigliloj estis formetitaj; la rustaj maŝoj knaris, kaj neelporteble hela lumo blindigis la princon.

Kiam li mallevis la manojn, per kiuj li nevole kovris siajn okulojn, antaŭ li staris Maluto Skuratov kaj Boriso Godunòv. La ilin akompananta ekzekutisto alte tenis super iliaj kapoj peĉan torĉon.

Maluto, krucinte la brakojn, ridetante rigardis Serèbrjanij’n, kaj liaj pupiloj alterne larĝiĝis kaj mallarĝiĝis.

—Bonan tagon, kara princo!—li diris per tia dolĉa voĉo, kiun neniam antaŭe Serèbrjanij estis aŭdinta, voĉo tirata, karese penetrema kaj malica, simila je sangavida miaŭado de katino, aliranta muskaptilon.

Malgraŭvole Serèbrjanij ektremetis, sed la ĉeesto de Godunòv bone impresis lin.

—Boriso Teodòroviĉ,—li diris, sin deturnante de Maluto: dankon al vi, ke vi min vizitis. Nun pli facila estos al mi la morto!

Kaj li etendis al li la katenitan manon. Sed Godunòv posteniris, kaj neniu trajto de lia malvarma vizaĝo aperigis kompaton.

La mano de Serèbrjanij kun sono de katenoj refalis sur la genuojn.

—Mi ne atendis, Boriso Teodòroviĉ,—li diris kun riproĉo: ke vi min forrifuzos. Ĉu vi venis nur por vidi miajn turmentojn?

—Mi venis,—trankvile respondis Godunòv, por ĉeesti vian esploron kune kun Gregoro Lukìĉ. Forrifuzi vin mi ne havis okazon; mi neniam estis via samideano kaj nur, konante la favorkorecon de nia kara caro, mi tiam haltigis la ekzekuton, de vi merititan!

La koro de Serèbrjanij dolore kuntiriĝis, kaj ĉi tiu ŝanĝo en Godunòv ŝajnis al li pli kruela, ol la morto mem.

—La tempo de favorkoreco nun pasis,—daŭrigis Godunòv malvarmsange.—Vi ne forgesis la ĵuron, kiun vi donis tiam al la caro? Obeu do nun al lia sankta volo kaj, se vi konfesos al ni ĉion senkaŝe, vi evitos turmentegon kaj ricevos rapidan morton. Ni komencu la esploron, Gregoro Lukìĉ!

—Atendu iomete, atendu!—ridetante diris Maluto.—Mi havas apartan konton kun lia moŝto! Mallongigu liajn ĉenojn, Fomĉjo!—li ordonis al la ekzekutisto.

Kaj la ekzekutisto, enŝovinte la torĉon en feran ringon ĉe la muro, altiris la brakojn de Serèbrjanij ĝuste al la muro, tiel ke li ne povis plu ilin movi.

Tiam Maluto alproksimiĝis al li kaj dum kelke da tempo rigardis lin kun la antaŭa rideto.

—Kara princo Nikito Romànoviĉ!—li fine diris: faru al mi grandan favoron!

Li ekgenuis kaj salutis la princon ĝisteren.

—Antaŭ via moŝto ni estas malgrandaj hometoj,—li daŭrigis kun moka humileco:—tiom eminentajn bojarojn, kiel vi, ni neniam ankoraŭ estis turmentintaj aŭ ekzekutintaj! Mi ne kuraĝas eĉ komenci la esploron! Oni diras, malsama sango fluas en niaj kaj en viaj vejnoj...

Maluto haltis, lia rideto fariĝis plena je veneno, kaj la pupiloj ree larĝiĝis kaj ekmoviĝis.

—Permesu, via princa moŝto,—li daŭrigis per peteganta tono: permesu, ke mi, antaŭ ol komenci la esploron, reakiru la kuraĝon, ekvidinte, kia estas via bojara sango?...

Kaj li elprenis tranĉilon el post la zono kaj surgenue alrampis al Serèbrjanij.

La princo provis sin deŝiri kaj ĵetis rigardon sur Godunòv.

La vizaĝo de Godunòv restis senmova.

—Kaj poste,—daŭrigis Maluto, plialtigante la voĉon: permesu al mi, malaltrangulo, eltranĉi rimenojn el via princa dorso! Permesu al mi, servutulo, uzi vian bojaran haŭton kiel ĉevalkovrilon! Permesu al mi, malbonodora sklavo, nutri miajn hundojn per via altrangula korpo.

La voĉo de Maluto, ordinare malmola, nun similis je bleko de ŝakalo, plorado kaj rido samtempe.

La haroj de Serèbrjanij leviĝis. Kiam li la unuan fojon estis kondamnita de la caro Ivano al la morto, li supreniris la eŝafodon senŝanceliĝe, sed ĉi tie en malliberejo, kie li sidis katenita kaj elkonsumita de malsato, mankis al li la fortoj por eltoleri ĉi tiun voĉon kaj rigardon.

Maluto dum iom da tempo ĝuis la efikon de siaj vortoj.

—Via princa moŝto!—subite li ekkrietis, forĵetante la tranĉilon kaj ree leviĝante:—antaŭ ĉio permesu al mi, ke mi honeste pagu al vi mian ŝuldon!

Kaj, kunpreminte la dentojn, li levis la manon kaj pretiĝis doni survangon.

La tuta sango alfluis al la koro de Serèbrjanij, kaj al lia kolerego aliĝis terura abomeno, kiun ni sentas ĉe alproksimiĝo de iu malpuregaĵo, nin tuŝonta.

Malespere li ekrigardis Godunòv’n.

En la sama momento la mano de Maluto estis kaptita de Godunòv.

—Gregoro Lukìĉ!—diris Godunòv tute trankvile: se vi lin ekfrapos, li disrompos sian kapon al la muro, kaj ni ne havos, kiun esplori. Mi konas ĉi tiun Serèbrjanij’n.

—For!—blekegis Maluto: ne malhelpu, ke mi amuziĝu per li! Mi devas pagi al li por la Malbenita Ŝlimakvo.

—Rekonsciiĝu, Gregoro Lukìĉ! Ni respondas por li antaŭ la caro.

Kaj Godunòv ree ekkaptis la manojn de Maluto.

Sed Maluto, kvazaŭ sovaĝa besto, flaranta sangon, nenion plu komprenis. Kun ĝemoj kaj malbenoj li alkroĉiĝis al Godunòv, penante lin faligi por sin ĵeti sur sian viktimon. Batalo komenciĝis inter ili; la torĉo, kiun iu el ili tuŝis, falis teren kaj estingiĝis sub iliaj piedoj.

Tiam Maluto rekonsciiĝis.

—Mi diros al la caro!—li ronkis, spiregante: ke vi defendas lian perfidulon.

—Kaj mi,—respondis Godunòv,—diros al la caro, ke vi volis mortigi lian perfidulon sen esploro, ĉar vi timas esti de li denuncita.

Io simila je murmurego elŝiriĝis el la brusto de Maluto, kaj li sin ĵetis for el la malliberejo, elvokante la ekzekutiston.

Dume ili, palpeserĉante en mallumo, suprenrampis la ŝtuparon, Serèbrjanij eksentis, ke oni ree plilongigas liajn ĉenojn, kaj ke nun li ree povas moviĝi.

—Ne malesperu, princo!—ekmurmuretis Godunòv, forte premante lian manon:—ĉefe, oni devas gajni tempon.

Kaj li sekvis Maluton, post kiam li fermis la pordon kaj zorge metis ĉiujn riglilojn.

—Gregoro Lukìĉ!—li diris al Skuratov, kiam li lin atingis ĉe la eliro, kaj li etendis al li la ŝlosilojn en ĉeesto de la gardistaro.—Vi forgesis ŝlosi la malliberejon. Ne decas tion fari: oni povas konsideri vin kiel kunhelpanton de Serèbrjanij!

Dum la ĵus priskribita sceno okazis en la malliberejo, Ivano sidis en sia palaco, malgaja kaj malbonhumora. Nekonata sento iom post iom ekposedis lin. Ĉi tiu sento estis malgraŭvola respekto antaŭ Serèbrjanij, kies sentima konduto indignigis lian aŭtokratan koron kaj samtempe ne koincidis kun lia propra ideo pri perfido. Ĝis nun Ivano renkontis aŭ videblan malobeemon, ekzemple en bojaroj, kiuj malgajigis liajn infanajn jarojn per siaj malpacoj, aŭ fieran arogantecon, kiel en Kurbskij[34], aŭ sklavan humiliĝon, kiel en ĉiuj nunaj liaj ĉirkaŭantoj. Sed Serèbrjanij apartenis al neniu el tiuj kategorioj. Li partoprenis la tiaman ideon pri la diaj netuŝeblaj rajtoj de l’ caro; li konfesis ĉi tiun ideon kaj, ĝenerale pli inklina agi ol mediti, li neniam intence malobeis al la caro, kiun li konsideris kiel reprezentanton do Dio sur la tero. Sed, malgraŭ tio, ĉiufoje, kiam li renkontis videblan maljustaĵon, lia animo ekflamis pro kolero, kaj denaska honesteco superis la regulojn, laŭkrede akceptitajn. Tiam li, kvazaŭ senkonscie kaj tute senintence, agadis spite ĉi tiuj reguloj, kaj la rezultato tute ne konformiĝis al tio, kion postulis la reguloj. Ĉi tiu nobla nekonsekvenco renversis ĉiujn ideojn de Ivano pri la homoj kaj konfuze ŝanĝis ĉiujn liajn ideojn pri la homa koro. Malkaŝemeco de Serèbrjanij, lia nesubaĉetebla sincereco kaj lia indiferenteco por liaj propraj profitoj estis videblaj por Ivano mem. Li komprenis, ke Serèbrjanij lin neniam trompos, ke al li oni povas pli multe fidi ol al iu ajn el la opriĉnikoj, kaj iafoje li havis deziron alproksimigi lin kaj fari lin sia ilo; sed samtempe li sentis, ke ĉi tiu ilo, kvankam tute fidinda, povas tute neatendite elgliti el liaj manoj, kaj la sola ideo pri tiu ebleco transformigis lian favoron al Serèbrjanij en malamon. Kvankam, sekve de sia ŝanĝema karaktero, la caro iafoje forigis siajn sangplenajn ordonojn kaj eĉ pentofaris, sed ĉi tiuj momentoj estis escepto; ordinare lin tute plenigis la konscio de lia senerareco, li firme kredis je dia esenco de sia potenco kaj ĵaluze gardis ĝin kontraŭ iuj atencoj; kaj atencon li vidis en ĉiu eĉ senparola mallaŭdo. La samo okazis nun. La deziro pardoni al Serèbrjanij preterflugis en lia animo kaj tuj cedis al konvinkeco, ke Serèbrjanij apartenas al speco da homoj, ne tolereblaj en la regno.

—Se meze de la tuta ŝafaro, paŝanta dekstren, troviĝas unu ŝafo, paŝanta maldekstren, paŝtisto prenas kaj mortigas tiun ŝafon.—Tiel pensis Ivano kaj decidis en sia koro la sorton de Serèbrjanij. Lia ekzekuto estis destinita por la sekvonta tago, sed li ordonis lin senkatenigi kaj sendis al li manĝaĵon el sia cara kuirejo.

Samtempe, por malaperigi la impresojn de ĉi tiu interna batalado, impresojn nekutimajn, lin ĝenantajn, li ekpensis amuziĝi per granda birdoĉaso.

La mateno estis belega. Ĉefa falkgardisto, lia asistanto kaj ĉiurangaj falkservistoj surĉevale kolektiĝis en la kampo, en brila ornamaĵo, kun falkoj sur gantitaj manoj.

De antikvaj tempoj oni diras, ke la ĉasado konsolas malgajan homon kaj ke speciale perfalka ĉasado ĝojigas junulon same kiel maljunulon. Kiom ajn malĝoja estis la caro, sed, kiam li surĉevale elgalopis ekster la antaŭurbo kun siaj opriĉnikoj kaj kiam li ekvidis brilantan aron da falkgardistoj, lia vizaĝo sereniĝis. Loko de kuniĝo estis elektita apud caraj herbejoj, du verstojn de l’ antaŭurbo, sur la vojo Vladimiron.

Ĉeffalkgardisto, en ruĝa velura kaftano kun ora surkudrita strio kaj en ora skarpo, en orŝtofa ĉapo, en flavaj botoj kaj ornamitaj gantoj, deĉevaliĝis kaj aliris Ivanon, akompanata de sia asistanto, kiu tenis sur la mano blankan falkon en kapuĉeto kaj kun sonoriletoj.

Salutinte ĝisteren, la ĉeffalkgardisto demandis:

—Ĉu estas tempo, via cara moŝto, komenci la amuziĝon?

—Jes,—respondis Ivano,—komencu!

Tiam la ĉeffalkgardisto donis al Ivano riĉe ornamitan ganton kaj, preninte la falkon de sia asistanto, li ĝin metis sur la manon de l’ caro.

—Honestaj kaj laŭdindaj ĉasistoj!—diris la ĉeffalkgardisto, sin turnante al opriĉnikoj:—amuziĝu per glora, bela kaj saĝa ĉasado, por ke malaperu ĉiuj viaj malĝojoj kaj por ke viaj koroj estu ĝojigitaj!

Poste, sin turnante al siaj servistoj:

—Bonaj kaj diligentaj falkĉasistoj!—li diris: lasu flugi la birdojn kaj ekĉasu!

Tiam la tuta multkolora aro da falkĉasistoj disiĝis en la kampo. Kelkaj kun krioj sin ĵetis en la arbaron, aliaj ekgalopis al malgrandaj lagetoj, kvazaŭ pecetoj de spegulo kuŝantaj inter la arbetaro.

Baldaŭ aro da anasoj leviĝis el sub la kanoj kaj flugpendis en aero.

La ĉasistoj ellasis falkojn. La anasoj komence volis reveni al siaj lagetoj, sed tie ilin renkontis aliaj falkoj, kaj teruregitaj ili sin ĵetis ĉiuflanken senorde.

Tiam la falkoj, kuraĝigitaj per krioj de falkĉasistoj, atakis la anasojn, flug-atingante ilin aŭ kaptante tiujn, kiuj flugis renkonte al ili, aŭ falante de supre, kvazaŭ ŝtonoj, sur la dorson de l’ viktimo.

Tiam sin distingis Bjedrjàj kaj Smjeljàj, falkoj el Siberio, kaj Arbàs, kaj Anpràs, sovaĝaj falkoj, kaj Horjàk kaj Hudjàk, kaj Malèc, kaj Palèc. Multon da anasoj ili mortigis same kiel da tetroj, kiujn la falkservistoj per vipfrapado fortimigis el la arbardensejo. Mirinda kaj bela estis flugmaniero de ĉiuspecaj falkoj. La tetroj ĉiumomente falis, turniĝante en aero. Kelkfoje la anasoj en malespero sin ĵetis al la piedoj de l’ ĉevaloj, kaj la ĉasistoj kaptis ilin vivantajn.

Okazis ankaŭ perdoj. La juna Gamajùn, de supre ekvidinte maljunan tetron, flugantan tute malsupre, frapiĝis per brusto al tero kaj tuj mortis.

Astrec kaj Sorodum, du falkoj el Kazanjo, malaperis, malgraŭ vokado de ĉasistoj, malgraŭ kolombaj flugiloj, per kiuj oni ilin reallogis.

Sed plej mirinda estis la konduto de l’ cara falko, tiel nomata Adrahàn. Du fojojn ellasis lin la caro kaj ĉiufoje ĝi longe restis en la aero, bonŝance mortigis ĉiuspecajn birdojn kaj bone amuziĝinte revenis kaj sidiĝis sur la orbroditan ganton de l’ caro. Ellasita la trian fojon, Adrahàn tiel multe ekscitiĝis, ke ĝi komencis bati ne nur aliajn birdojn, sed ankaŭ siajn kamaradojn, la falkojn, kiuj okaze preterflugis antaŭ li. La falko Smiŝljàj kaj ankaŭ Kruĵòk falis teren kun disbatitaj flugiloj. Vane la caro kaj ĉiuj proksime starantaj falkĉasistoj penis allogi Adrahanon per ruĝa tuko kaj per birdaj flugiloj. La blanka falko faris en la aero larĝajn rondojn, leviĝis al nevidebla alteco kaj fulmrapide sin ĵetis sur sian viktimon; kaj, anstataŭ ol serĉi la mortigitan birdon surtere, Adrahàn, post ĉiu nova venko, ree leviĝis supren kaj tre alten. La ĉeffalkgardisto, perdinte la esperon kapti Adrahanon, tuj prezentis al la caro alian falkon. Sed la caro amis Adrahanon kaj malĝojiĝis pro malapero de sia plej bela birdo. Li demandis la ĉeffalkgardiston, kiu servisto flegadis Adrahanon. La ĉeffalkgardisto nomis sian serviston Triĉjon.

Ivano ordonis, ke venu Triĉjo. Ĉi tiu, atendante malfeliĉon, aperis tute pala antaŭ la caro.

—Homo!—diris al li la caro: jen kiel vi flegas la falkojn! Ĝis nun vi ne scias allogi vian falkon? Aŭskultu, Triĉjo: vian sorton mi metas en viajn manojn; se vi realportos Adrahanon, mi bone rekompencos vin, se ne, vi estos senkapigita, por ke la aliaj timu! De longe jam mi vidas nenion bonan inter la falkgardistoj, pereas la perfalka ĉasado!

Ĉe la lastaj vortoj Ivano severe ekrigardis de flanke la ĉeffalkgardiston, kiu siavice paliĝis, ĉar bone estis konata de li la signifo de tiu flanka cara rigardo.

Triĉjo, ne perdante la tempon, surĉevaliĝis kaj ekgalopis serĉi Adrahanon, preĝante al sia patrono, la sankta Trifono, ke li montru al li la perditan falkon.

Dume la ĉasado daŭris. Pli ol unu horon jam amuziĝis la caro, kaj jam multe da ĉiuspecaj birdoj estis alligitaj per torokoj[73], kiam nova vidindaĵo altiris la atenton de Ivano.

Sur la vojo al Vladimiro malrapide paŝis du blinduloj, unu mezjara, alia maljuna kun griza bukla kapo kaj longa barbo. Ili surhavis blankajn eluzitajn ĉemizojn, kaj sur viŝtukoj, krucitaj sur la dorso, pendis de unu flanko sakoj por almozaĵo, de la alia—disŝiritaj kaftanoj, kiujn ili demetis pro varmego. Aliajn aĵojn, kiel harpon, balalajkon[37] kaj sakon kun pano ili estis surmetintaj sur fortan junulon, ilian kondukanton. Komence pli juna blindulo tenis je ŝultro la kondukanton kaj mem trenis post si la maljunulon. Sed la junulo, videble, forgesis la kamaradojn, forlogita de l’ ĉasado. La blinduloj postrestis; subtenante unu la alian, ili palpadis la teron per altaj bastonoj kaj ĉiumomente faletis. Rigardante ilin, Ivano ne povis sin deteni de rido. Li altrotis pli proksime al ili. En la sama momento unu blindulo faletis, falis en ŝlimakvon, kuntirinte la alian. Ili ambaŭ leviĝis, kovritaj de koto, kraĉante kaj insultante la kondukanton, kiu kun malfermita buŝo observis la brilantajn opriĉnikojn. La caro laŭte ridegis.

—Kiu vi estas, bonuloj?—li demandis.—De kie vi iras kaj kien?

—Iru for!—respondis la pli juna blindulo, ne demetante la ĉapon: kiu multon ekscios, baldaŭ maljuniĝos[74].

—Malsaĝulo!—ekkriis iu opriĉniko: ĉu vi ne vidas, kiu staras antaŭ vi?

—Malsaĝulo vi!—respondis la blindulo, levante siajn blanketajn okulojn.—Ĉu mi povas vidi, se mi ne havas okulojn? Kun vi estas alia afero: vi havas kvar da ili sen du, do vi vidas bone kaj multe. Diru al mi, kiu staras tie, kaj mi estos scianta.

La caro faris al la opriĉniko signon silenti kaj ree afable ripetis sian demandon.

—Ni estas gajaj homoj,—respondis la blindulo: ni vagadas tra urboj kaj vilaĝoj, nun ni iras el Muromo en la antaŭurbon por amuziĝi, amuzi bonajn homojn, iujn surĉevaligi, aliajn deĉevaligi[75].

—Jen kio!—diris la caro, al kiu plaĉis la respondoj de l’ blindulo: vi estas el Muromo? Diru, mi petas, ĉu ekzistas ankoraŭ herooj en via Muromo?

—Kial ne?—respondis la blindulo sen ia pripenso: ĉi tiu komercaĵo neniam forestas. Ni havas onklon Miĥejon, li scias sin mem levi je l’ haroj de super la tero; ni havas onklinon Uljanon, ŝi sola atakas blaton!

Ĉiuj opriĉnikoj ekridis. Jam de longe la caro ne sentis sin tiom gaja.

—Vere, ili estas gajaj homoj,—li pensis: videble, ne ĉi tieaj. Min jam tedas miaj fabelistoj, ĉiam la samo kaj la samo. Kaj ankaŭ miaj arlekenoj! De kiam mi permesis al mi ŝercon kun unu el ili, ili ĉiuj min timas, nenion ridindan rakontas, kvazaŭ mi estas kulpa, ke la animo de tiu malsaĝulo ne firme sidis en lia korpo.—Aŭskultu, bonulo: ĉu vi scias rakonti fabelojn?

—Kiujn vi deziras?—respondis la blindulo: ne ĉian fabelon oni povas rakonti. Foje mi rakontis al la vojevodo de Stàrici fabelon pri vila kaprino, kaj okazis malfeliĉo por ni: la kaprino estis edzino de l’ vojevodo mem; li nin forpelis, rekompencinte per batoj. Ni plu ne estos rakontantaj tiun fabelon.

Malfacile estas priskribi la eksplodon de ridego inter la opriĉnikoj. Tiu vojevodo estis en malfavoro de la caro. La mokaj paroloj de la blindulo venis ĝustatempe.

—Aŭskultu, bonuloj,—diris la caro: iru en la antaŭurbon rekte en la palacon, tie atendu mian alvenon, diru, ke la caro vin sendis. Ke oni al vi donu manĝi kaj trinki, kaj kiam mi revenos, mi aŭskultos viajn fabelojn.

Ĉe la vorto "caro" la blinduloj ektimis.

—Via cara moŝto!—ili diris, falante teren: ne koleru pro niaj maldelikataj kamparanaĉaj paroloj! Ne dehakigu niajn kapojn, pro nescio tio okazis!

La caro ridetis ĉe la ektimo de la blinduloj kaj forrajdis por daŭrigi la ĉason, kaj la blinduloj kun sia kondukanto sin direktis al la antaŭurbo. Ĝis kiam la opriĉnikoj povis vidi ilin, ili tenis unu la alian kaj senĉese faletadis, sed tuj kiam la vojturniĝo malaperigis la opriĉnikojn, la pli juna blindulo haltis, rigardis ĉirkaŭen kaj diris al sia kamarado:

—Nu, Vulturo, ĉu vi estas laca pro ĉiama faletado? Ĝis nun la afero iras bonege, kio estos plue? Pro kio vi sulkigas la brovojn? He, kamarado! Eble vi bedaŭras, ke ni komencis la aferon?

—Ne,—respondis la maljuna rabisto: se mi konsentis iri, certe, mi ne rigardos posten; sed ne scias mi mem, kio fariĝas al mi! Doloras mia koro, kiel neniam antaŭe, kaj kion ajn mi faras, ĉiam la samo sin prezentas al miaj okuloj!

—Kio do?

—Aŭskultu, hetmano! Jam de dudek jaroj venis al mi sopiro, kaj pri tio neniu scias ĉi tie, en Moskvo, nek apud Volgo; al neniu mi diris eĉ unu vorton; mi kaŝis la sopiron en mia animo, kaj mi kunportas ĝin kvazaŭ muelŝtonon ĉirkaŭ la kolo. Foje mi provis fasti kaj pentofari dum Granda Fasto, mi volis ĉion konfesi al pastro, sed mi ne povis preĝi, kaj mi ĉesis fasti. Kaj nun ĝi ree min sufokas kaj premas; ŝajnas al mi, ke mi min sentus pli bone, se mi ĉion eldirus. Por mi estas multe pli facile rakonti ĉion al vi, ol al pastro, ĉar vi mem estas simila pekulo...

Profundan malĝojon esprimis la mieno de Vulturo. Ringo silente aŭskultis. Ili ambaŭ sidiĝis ĉe la rando de l’ vojo.

—Dmiĉjo,—diris Ringo al la kondukanto: sidiĝu iom pli malproksime kaj bone rigardu. Se vi iun ekvidos, svingu la manon, nur gardu vin, ne forgesu, ke vi estas surdamuta, ne parolu eĉ unu vorton!

—Bone,—diris Dmiĉjo,—ne, mi ne parolos.

—Estu pipso sur via lango, malsaĝulo, silentu! Ankaŭ kun ni ne parolu. Alkutimiĝu al silento, alie vi nepre ion elparolos tiam, kiam ni ne estos solaj, kaj pro vi ni ambaŭ pereos.

Dmiĉjo deiris cent paŝojn kaj kuŝiĝis surventren kun kubutapogita kapo.

—Bonega junulo!—diris Ringo, postsekvante lin per okuloj,—sed malsaĝega! Lasu lin sola, li tuj ion babilos. Tamen, li estas plej bona ol ĉiuj, almenaŭ li ne perfidos: li defendos nin kaj sin mem, se, Dio gardu, ni havos malfeliĉon. Nu, Vulturo, nun neniu nin aŭdos, parolu: kiun ĉagrenon vi havas? Ha, kiel ne ĝustatempe la ĉagreno vin ekposedis!

La maljuna rabisto mallevis sian buklan kapon kaj ektuŝis la frunton per la mano. Granda estis lia deziro ĉion eldiri, sed la komenco ne estis facila!

—Jes, hetmano,—li fine decidiĝis:—sufiĉe multe da homoj mi pereigis dum mia vivo, kompreneble! De juneco mi ekamis la ruĝan ĉemizon. Se okazis, ke komercisto ne tuj cedas aŭ virino komencas krieti, mi tuj enigis tranĉilon en la bruston kaj finita estas la afero! Eĉ nune, se venus la okazo iun mortigi, mia mano ne ektremus. Nu, ne penvaloras paroli, al vi ĉio-ĉi estas konata: certe, ne malmulte da homoj vi ankaŭ transloĝigis en la alian mondon. Ĉu ne?

—Nu, por kio tiaj demandoj?—diris Ringo kun videbla malkontento.

—Mi volas nur diri, ke ni ambaŭ estas nek virinoj, nek junaj virgulinoj; multe da sango premegas niajn animojn; sed diru al mi, hetmano, eble vi ankaŭ travivis la samon: se vi rememoras iun vian agon, kvazaŭ kuntiriĝas via koro, jen varmego, jen frosto ekkaptas vin de l’ piedoj ĝis la kapo, kaj io mordetas, mordetas vin tiel terure, ke vi prefere ne estus naskiĝinta en la mondon?

—Ĉesu, Vulturo, pro kio la demandoj? Ĉu ĝustatempe?

—Jes,—daŭrigis Vulturo:—mi jam multon forgesis el miaj faroj, jen kion mi ne povas forgesi. Antaŭ dudek jaroj mi estis apud Volgo, ni veturis sur naŭ flosoj; nia hetmano estis tiam Danielo Kato; vin ni ankoraŭ ne konis, kaj mi jam estis konata sub la nomo Vulturo. Ni disrompadis riĉajn ŝipojn, ni rabadis en apudvolgaj urboj, kaj ĉiun rabaĵon ni dividis egalparte, neniujn disputojn permesis Danielo Kato. Ĉu ne bone estis? Libera vivo, ĉiuj ĉiam sataj, bone vestitaj! Kiam ni, surmetinte multkolorajn kaftanojn kaj deklininte la kapojn iom flanken, komencis remi, ĥore kantante bravan rusan kanton, tiam la homoj en vilaĝoj same kiel en urboj are amasiĝis ĉe la bordo por vidi nin, bravulojn, nin admiri! Kaj ni remas kaj remas kaj kantas, kantas plengorĝe, kaj de tempo al tempo ni pafas el pafiloj sencele, palpebrumante al belaj knabinoj. Sed iafoje, kiam ni nin provizis je ponardegoj kaj rogatinoj[76], niaj flosoj prezentis kvazaŭ arbaron. Bone ni vivis, sed malbenita diablo min delogis! Foje mi ekpensis: mi laboras pli ol aliaj, sed profiton mi havas la saman, kiel la aliaj. Kaj mi tuj decidis iri sola, akiri ion kaj ne fordoni al komunumo, sed lasi por mi mem. Mi min vestis kiel almozulo, same kiel hodiaŭ, metis sakon ĉirkaŭ la kolo, prenis bonan ilon en la boton kaj ekiris laŭlonge de la vojo al urbeto, atendante la unuan venonton. Mi longe devis atendi: nek ŝarĝita veturilaro, nek iu komercisto, neniu estis vidata. Mi ekkoleris. Nu, bone, se Dio ne donas al mi profiton, mi promesas, ke nun mi plene prirabos ĉiun preterpasanton, se eĉ li estos mia propra patro! Ĵus kiam mi ekpensis, mi ekvidis survoje malriĉan virinon kun malgranda korbo, kovrita per ĉifono. Kiam ŝi min preterpaŝis mi elsaltis el post la arbo. "Haltu, virino, donu la korbon!" Si ekgenuis: prenu ĉion, nur ne korbon!

—He, he,—mi pensis: kredeble, vi havas monon tie!—Kaj mi ekkaptis la korbon. Kaj la virino kriis, insultis, mordis mian manon. Mi jara antaŭe estis kolera, ĉar mia tago senutile pasis, kaj nun mi ankoraŭ pli ekkoleris. Diablo puŝis min, mi eltiris tranĉilon kaj enigis ĝin en ŝian gorĝon. Kiam ŝi falis, timo ekposedis min. Mi volis forkuri, sed pripensinte mi revenis preni la korbon. Mi prenis la korbon kaj ne enrigardinte, kion ĝi enhavas, ekkuris tra arbaro. Sed ne longe mi estis kuranta, miaj genuoj fleksiĝis, kaj mi ekdeziris ekscii, ĉu mi akiris multe da mono. Mi demetas la ĉifonon kaj vidas: en la korbo kuŝas malgranda infaneto, apenaŭ viva kaj spiranta kun peno. "Ha, diablo!"—mi pensis. "Jen kial la virino ne volis fordoni la korbon! Pro vi, malbenito, mi prenis pekon en mian animon!"

Vulturo volis daŭrigi, sed subite li eksilentis kaj enpensiĝis.

—Kion vi faris kun la infano?—demandis Ringo.

—Nu, ĉu mi povus ĝin flegi! Kion mi faris? Kompreneble, kion!

La maljunulo ree eksilentis.

—Hetmano!—diris li subite: kiam mi rememorigas al mi ĉion ĉi, mia koro doloras. Kaj hodiaŭ mi, surmetante la vestaron de almozulo, denove ĉion ekmemoris tiel klare, tiel vivege, kvazaŭ ĝi okazis hieraŭ. Sed ne nur tion mi ekmemoris, ankaŭ multon alian, pri kio mi jam de longe eĉ ne pensis. Kia estas la kaŭzo? Onidire, ne bone ĝi estas, se oni subite senkaŭze rememoras tion, kio jam de longe malaperis el la memoro?

La maljunulo malĝoje eksopiris.

Ambaŭ rabistoj silentis. Subite flugiloj ekfajfis super iliaj kapoj, kaj bruna vulturo falis surdorsen ĝuste ĉe la piedoj de la maljunulo. En la sama momento la falko Adrahàn facilmove kaj senskue preterflugis en la aero, ne volante preni sian viktimon. Dmiĉjo eksvingis la manon. Malproksime ekaperis la ĉasistoj.

—Karulo!—rapide diris Ringo:—penu forgesi la pasintecon, ni ja nun ne estas rabistoj, sed blindaj almozuloj. Jen venas la caraj homoj, baldaŭ ili estos ĉi tie. Nu, frato, estu vigla, preparu viajn spritaĵojn!

La maljunulo balancis la kapon.

—Malfeliĉo trafos min,—diris li, montrante la mortigitan vulturon.—Min mortigis la blanka falko, mortigis kaj tuj estas for!

Ringo atente ekrigardis lin kaj plena je ĉagreno gratis sian nukon.

—Nu, karulo!—li diris: mi tute ne komprenas, kio hodiaŭ fariĝis al vi! Sed mi ne volas vin devigi. Oni diras, koro estas plej bona divenanto! Povas esti, via koro tute prave antaŭsentas malfeliĉon. Restu, mi sola iros en la antaŭurbon.

—Ne, ne,—interrompis lin Vulturo: mi ne tion intencas diri. Se la sorto destinas al mi morton en la antaŭurbo, ne bone estus postresti. Kio devas okazi, okazu! Jen kun kia celo mi komencis paroli kun vi! Ĉu vi konas, hetmano, apud Volgo vilaĝon, nomatan Bogoròdickoje?

—Kial ne? Mi konas.

—Kaj ne malproksime de tie, ĉirkaŭ kvin verstoj, estas loko, nomata Pastra Rondo, ĉu vi ĝin konas?

—Jes, mi konas ankaŭ Pastran Rondon.

—Ĉu vi ne memoras tie, apud Pastra Rondo, maljunan kverkon?

—Jes, mi memoras, sed la kverko plu ne ekzistas, jam estas forhakita.

—Jes, vi estas prava, la kverko estas forhakita, sed restis la stumpo.

—Nu?

—Aŭskultu! Mi mem neniam plu vidos la belan Volgon, sed vi, kredeble, ankoraŭ revidos la karan patrolandon. Kiam vi estos apud Volgo, trovu la malnovan kverkon apud Pastra Rondo, t. e. ĝian stumpon. De tiu stumpo faru kvardek kvin paŝojn al okcidento, tie elfosu la teron. Tie,—daŭrigis Vulturo, malaltigante la voĉon,—tie mi iam enfosis multe da arĝentaj kaj oraj moneroj, grandan riĉaĵon. Trovu ĝin kaj prenu ĉion! Mi ne bezonos riĉaĵon post la morto. Se mi iafoje, precipe nokte, ekpensas, ke por ĉiuj miaj faroj mi devos respondi en postmorta vivo, kvazaŭ frosto trakuras tutan mian korpon! Hetmano, mi petas vin, kiam mi plu ne ekzistos, mendu al pastro meson por mi. Ĝi devas helpi! Kaj donu pli multe da mono por la meso, por ke la pastro bone ĉion diru, nenion preterlasu. Mian nomon vi ja konas: Emeljano, Vulturo min nomas nur la kamaradoj, sed mia baptonomo estas Emeljano. Do vi petu la pastron, ke li servu la meson por Emeljano, kaj pagu al li malavare, jes, hetmano, ĉar grandan riĉaĵon mi lasas al vi, grandan riĉaĵon, kiu sufiĉos por via tuta vivo!

Vulturon interrompis algalopintaj falkĉasistoj.

—He, kripluloj!—diris unu el ili: tuj diru, kien flugis la falko?

—Mi volonte dirus al vi, karuloj,—respondis Ringo,—sed jam de kvardek jaroj mi estas blinda.

—Kiamaniere tio okazis?

—Foje mi iris sur monton por senŝeligi ŝtonon, kaj jen mi ekvidis kverkon, en kies kaverno pepas rostitaj kokidoj. Mi enrampis, formanĝis ĉiujn kokidojn, fariĝis tiom dikega, ke elrampi mi jam ne povis. Kion fari? Mi tuj kuris hejmen, alportis hakilon, plilarĝigis la truon de l’ kaverno kaj elrampis, sed, supozeble, rapide laborante mi faris grandan polvon, la polvo difektis miajn okulojn; de tiam mi nenion vidas: manĝante la supon, mi metas la kuleron en orelon; se la nazo al mi jukas, mi gratas la dorson.

—Ha, vi estas la samaj blinduloj,—ridante diris la ĉasistoj,—kiuj ĵus parolis kun la caro? La bojaroj ĝis nun ridas pri viaj spritaĵoj. Jes, karuloj, tage ni amuzadis lian caran moŝton, nokte tio estos via devo. Mi aŭdis, la caro deziras aŭskulti viajn fabelojn?

—Dio donu sanon al lia cara moŝto,—gaje ekkriis Vulturo,—kial ne aŭskulti? Se ni ĝis la nokto ne elartikigos niajn langojn, ni estas pretaj rakonti fabelojn ĝis mateno!

—Bonege,—respondis la ĉasistoj,—alifoje ni ankoraŭ babilos kun vi. Nun ni rapidas serĉi la falkon, helpi al kamarado Triĉjo. Se li ne trovos Adrahanon, la malfeliĉulo estos senkapigita: lia cara moŝto ne amas ŝercojn!

Kaj ili forgalopis.

Ringo kaj Vulturo, ŝajnigante blindulojn, treniĝis kun Dmiĉjo al la antaŭurbo.

Ĉe la unua gastejo ili de malproksime ekvidis du kantistojn, kiuj ludis balalajkon[37] kaj kantis plengorĝe:

Ha! Ĉe nia kamarado
Estis gaja babilado!

Kiam la rabistoj preterpaŝis, unu el la kantistoj, flavruĝa viro kun pava plumo sur la ĉapo, sin klinis al Ringo:

—Jam de kvin tagoj via princo estas en malliberejo,—ekmurmuretis li, ĉiam tuŝante la kordojn de l’ instrumento.—Mi ĉion eksciis. Morgaŭ oni lin ekzekutos. En la granda malliberejo li sidas, apud la domo de Maluto. De kiu flanko ni devas ellasi la ruĝan kokon?[77]

—De tiu,—respondis Ringo, montrante la flankon, plej malproksiman de la malliberejo.

La flavruĝa kantisto ekbatis la kordojn per la tuta mano kaj, sin deturnante de Ringo, kvazaŭ ili tute ne estis interparolantaj, daŭrigis per alta voĉo:

Ha, ĉe nia kamarado
Estis gaja babilado!

ĈAPITRO XXI.

Fabelo.

La caro Ivano, laca, reveninte post la ĉaso, pli frue ol ordinare foriris en sian dormoĉambron.

Baldaŭ Maluto alportis ŝlosilojn de la malliberejo.

Al la demando de l’ caro Maluto respondis, ke forestas iuj novaĵoj, ke princo Serèbrjanij konfesis fine, ke li estis defendanta bojaron Morozov, ke li mortigis sep opriĉnikojn kaj vundis Vjàzemskij’n je la kapo.

—Sed,—aldonis Maluto: li ne volas konfesi, ke li havis malbonajn intencojn kontraŭ via cara moŝto, kaj Morozov’n li ankaŭ ne volas denunci. Post matenpreĝo ni faros al li perturmentan esploron, kaj se la fajro ne igos lin konfesi pri la kulpo de Morozov, tiam ni plu ne atendos, estos tempo, ke li pereu.

Ivano ne respondis. Maluto volis ion aldoni, sed en la dormoĉambron eniris la maljuna nutristino Onùfrievna.

—Via cara moŝto,—ŝi diris: matene vi venigis ĉi tien du blindulojn, ŝajne ili estas fabelistoj; nun ili atendas en la vestiblo.

La caro ordonis, ke ili eniru.

—Ĉu vi ilin konas, karulo?—demandis Onùfrievna.

—Kial vi demandas?

—Ĉu vi certe scias, ke ili estas blinduloj?

—Ĉu ili ne estas?—demandis Ivano, kaj suspekto tuj ekposedis lin.

—Aŭskultu, karulo,—daŭrigis la nutristino: gardu vin kontraŭ ĉi tiuj fabelistoj; ŝajnas al mi, ke ne bonaj estas iliaj intencoj; estu singarda, karulo, estu singarda!

—Kion vi scias pri ili?—demandis Ivano.

—Ne demandu min, karulo! Mia kono ne elmontriĝas per vortoj; ŝajnas nur al mi, ke ili estas ne bonaj homoj, sed kial? pri tio ne demandu min! Senkaŭze mi neniam iun avertis. Se via patrino estus min obeinta, ŝi eble ĝis hodiaŭ vivus tute sana.

Maluto terurite rigardis la nutristinon.

—Kial vi min rigardas?—diris Onùfrievna: vi scias nur senkulpajn pereigi, sed ekkoni malbonan homon vi ne povas! Via flarsento ne helpas al vi, flavruĝa hundo!

—Via cara moŝto!—ekkriis Maluto: permesu, ke mi esploru tiujn blindulojn. Mi tuj ekscios, kiu ili estas kaj kiu ilin sendis al vi!

—Ne estas necese,—diris Ivano: mi mem ilin esploros. Kie ili estas?

—Tie, post la pordo, karulo,—diris Onùfrievna: en la vestiblo ili atendas.

—Maluto, donu al mi kirason de sur la muro; iru kvazaŭ hejmen, kaj kiam ili eniros ĉi tien, revenu kun militistoj kaj kaŝu vin tie, post la pordo. Kiam mi vin vokos, tuj enkuru kaj kaptu ilin.

—Onùfrievna, donu al mi la bastonon!

La caro surmetis kirason, poste nigran monaĥan veston, enlitiĝis kaj metis apude la saman bastonon, per kiu li antaŭ nelonge trapikis la piedon de l’ sendito de l’ princo Kurbskij[78].

—Nun diru, ke ili eniru!—li ordonis.

Maluto metis la ŝlosilojn sub la caran kusenon kaj eliris kune kun Onùfrievna. Malgrandaj lampetoj antaŭ la sanktaj pentraĵoj malforte lumigis la ĉambron. La caro kuŝis en la lito, ŝajnigante laciĝon.

—Eniru, kripluloj,—diris la nutristino: la caro vin vokas!

Ringo kaj Vulturo eniris, malrapide kaj singarde movante la piedojn kaj palpante ĉirkaŭe per la manoj.

Per unu rapida rigardo Ringo ĉirkaŭrigardis la ĉambron kaj ĉion en ĝi.

Maldekstre de la pordo estis forno; antaŭe staris la cara lito; inter la forno kaj la lito troviĝis fenestro en la muro, kiu neniam estis ŝirmata per fenestra kovrilo, ĉar la caro deziris, ke la unuaj sunradioj penetru en lian dormoĉambron. Nune la luno lumis tra ĉi tiu fenestro kaj ĝiaj arĝentaj briloj ludis sur la multkoloraj kaheloj de la forno.

—Bonan vesperon, blinduloj!—diris la caro, fikse kaj nerimarkite studante la trajtojn de iliaj vizaĝoj.

—Estu sana por multe da jaroj, via cara moŝto!—respondis Ringo, kaj ambaŭ falis teren.—Savu, defendu kaj pardonu vin sankta Dipatrino pro tio, ke vi kompatas nin, malfeliĉajn kriplulojn, nin vagulojn, senigitajn je lumo Dia! Savu kaj defendu vin sanktaj Petro kaj Paŭlo, sankta Ivano Orbuŝa, sanktaj Kuzmà kaj Damiano, miraklofarantoj de Ĥutin, kaj ĉiuj aliaj sanktuloj! Donu al vi Dio tion, pri kio vi lin petas! Eterne surhavu oraĵon, manĝu bongustaĵon, dormu dolĉan dormon! Kaj pri viaj malamikoj, ke ili eterne estu malsataj kaj malsanaj, ke ĉiutage konvulsioj ilin turmentegu kaj konsumu!

—Dankon, dankon, blinduloj!—diris Ivano, ĉiam atente rigardante la rabistojn: diru, ĉu de longe vi estas jam blindaj?

—De junaĝo, via cara moŝto,—respondis Ringo, ekgenuante: de junaĝo ni ambaŭ estas blindaj! Ni eĉ ne memoras, kiam ni estis vidantaj la Dian sunon.

—Kiu vin instruis kanti kaj rakonti fabelojn?

—Dio mem, karulo, Dio mem kompatis nin ankoraŭ de antikva tempo.

—Kion vi diras?—demandis Ivano.

—Niaj maljunuloj rakontas,—respondis Ringo: kaj la samon kantas niaj famaj kantistoj, ke en antikva tempo, dum Ĉieliro de Kristo, malfeliĉaj kaj mizeraj blinduloj, kripluloj kaj aliaj almozuloj komencis plori kaj plendi: "kien vi iras, Sinjoro Kristo? Kiel vi nin forlasas, malfeliĉulojn? Kiu nin nutros kaj trinkigos?" Kaj Dio Kristo diris al ili: "Mi donos al vi, homoj, oran monton, riveron el mielo, ĝardenojn kaj vinberejojn kaj belegajn pomarbojn: vi ĉiam estos sataj kaj ebriaj, ĉiam bone vestitaj!" Sed Ivano la Sankta, lia disciplo, diris al Dio: "Dio kompatema! Donu al ili nek oran monton aŭ mielan riveron, nek vinberejojn kaj belegajn ĝardenojn kun pomarboj! Ili ne scios posedi tion; venos riĉuloj kaj forteguloj, ĉion forprenos de ili. Sed donu al ili, ho, Sinjoro, donu Vian Dian nomon, donu al ili dolĉajn kantojn, belegajn rakontojn pri antikva tempo kaj pri viaj sanktuloj. La almozuloj ĉien iros, ĉie rakontos siajn rakontojn, kaj ĉie ili estos bone nutritaj kaj vestitaj, neniam ili suferos pro malsato aŭ malvarmo". Kaj respondis Dio Kristo, caro de ĉielo: "Estu, kiel vi diris, Ivano! Mi donas al ili dolĉajn kantojn, belsonajn harpojn, belegajn rakontojn kaj fabelojn; kaj kiu ilin nutros kaj vestos, kiu ilin gastigos kaj donos al ili noktan rifuĝejon, al tiu mi preparos lokon en mia paradizo, al tiu mi malfermigos ĝian pordon!"

—Amen!—diris la caro.—Kiujn fabelojn kaj rakontojn vi konas?

—Ni konas ĉiuspecajn, via cara moŝto, kiajn vi nur deziras! Ni povas rakonti fabelon pri Jerŝo Jerŝoviĉ, filo de Ŝĉetìnikov, pri sep Simeonoj, pri la serpento Goriniĉ, pri harpo memludanta, pri Dobrinja Nikitiĉ, pri Akundino...

—Diru,—interrompis lin Ivano: ĉu vi sola rakontas fabelojn? Kial la maljunulo venis kun vi?

Ringo tiam nur ekmemoris, ke Vulturo ne diris ĝis nun eĉ unu vorton, kaj por lin elirigi el malĝojo, ne deca al fabelisto, li tuj ŝanĝis sian parolmanieron kaj komencis siajn spritaĵojn, samtempe nerimarkite premante la piedon de Vulturo.

—Maljunulo? Li estas mia kunulo, Emelĉjo Gudòk. Li havas longan barbon, sed mallongan saĝon; kiam mi rakontas ion liberan, ne tute konvenan, aŭ mensogon sensencan, li min subtenas, min helpas, laŭdas kaj silentas. Ĉu ne vere, karulo, blankbarbulo, anseraj paŝoj, kokinaj piedetoj, ne perditaj estu niaj vojetoj!

—Vere, vere,—ekkriis Vulturo kun ŝajniga gajeco: nia kruĉo plena je vino, trinku ĝin ĝis fino, kiu ĝin plenigis! Jen kiel, karulo, talpa okulo, kokida voĉeto; se ni eliris unu fojon, ni faros la tutan vojon!

—Ha, ha, ta, ra, ont, kaproj dancas sur la mont’,—ekkriis Ringo, dancante: kaproj dancas, muŝoj flugas, ĉe maljuna Efrosinjo zumas io en orelo, ĉe maljuna la avino en maldekstra la orelo!

—Ha, ha, ho, ho!—interrompis Vulturo, ankaŭ dancante: kankro surtere sidas, ploron ne vidas, gaje ĝi atendas, kiam alta akvo venos!

—Via cara moŝto!—sin turnis Ringo al la caro kaj profunde salutis: vi ne miru, sed nin admiru, ĝi ne estas fabelo, vera bagatelo, nur antaŭfabelo!

—Bone, bone!—diris la caro, oscedante:—bona kutimo estas ĉiam laŭdinda. Nun komencu fabelon pri Dobrinja Nikitiĉ, eble mi ekdormos, vin aŭskultante!

Ringo kliniĝis ankoraŭ unu fojon, tusis kaj komencis la fabelon:[79]

—Ĉe Voldemaro, princo de Kievo, estis aranĝita granda festeno por princoj, bojaroj kaj grandaj herooj. Ĉe sunsubiro, kiam la festeno ne estis ankoraŭ finita, oni ekaŭdis tute neatendite sonojn de milita trumpeto. Tiam Voldemaro, princo de Kievo, sin turnis al siaj korteganoj: "He, vi, miaj gloraj princoj, bojaroj kaj herooj! Oni devas ekscii, kiu kuraĝis proksimiĝi al Kievo, kiu kuraĝis trumpeti antaŭ nia fortega ĉefurbo, iru kaj rigardu, du el plej grandaj herooj..."

—Nu, bone!—diris Ivano, intence ŝajnigante intereson al fabeloj: la fabelon mi bone konas. Rakontu pri Akundino!

—Pri Akundino?—diris Ringo iom konfuzita, ĉar li ekmemoris, ke en tiu fabelo estas honorata la ribela urbo Nòvgorod[80].—Ĉi tiu fabelo ne estas bela, via cara moŝto,—malspritaj kamparanaĉoj de Nòvgorod elpensis ĝin, kaj mi, ŝajne, ĝin ne bone memoras, via cara moŝto!

—Rakontu, blindulo!—severe ordonis la caro: rakontu ĉion, senŝanĝe, ne kuraĝu preterlasi eĉ unu vorton.

Kaj la caro ĝojis pri malfacila situacio, en kiun li metis la fabeliston.

Ringo, nekontenta pri si mem, pro sia propra propono, sed ne sciante, ĉu la caro bone konas la fabelon, decidis senhezite komenci la rakonton, nenion preterlasante.

—En malnova urbo Nòvgorod estis brava junulo Akundino, li estis nek metiisto, nek komercisto; kunulojn li havis, kun kiuj li boatveturis sur la rivero Volĥov, ili ĉiuj estis liberaj viroj, per rabado ili perlaboris al si la vivon, sed samtempe volonte venis defendi ĉiun maljuste prematan urbon aŭ homon. Foje Akundino albordigis sian ŝipon al kruta bordo de Volĥov. Tie ĉe la bordo li ekvidis migrantan kriplulon. La kriplulo prenis Akundinon per la mano, supreniris kun li la altan monteton kaj, montrante al li de tie la urbon Rostislàvl, li demandis Akundinon: "ĉu vi vidas, Akundino, kio fariĝas en la urbo Rostislàvl?" Akundino rigardis kaj terurite vidis, kia granda malfeliĉo okazis en la urbo: la militistoj de la juna Rjazana princo Gljèb Olègoviĉ staras meze de la placo, volas defendi la urbon, sed tro malfortaj ili estas. Sur la rivero Okà li vidas strangan monstron, serpenton Tugarin. Ĝi estas tricent klaftojn longa, havas grandegan voston, per kiu ĝi batas la princan armeon, rompante la bordojn per sia forta dorso kaj postulante donacojn de la urbanaro. Tiam la kriplulo ree prenas la manojn de Akundino kaj diras al li: "Brava junulo, kiu estas via nomo? De kie vi estas?"—Mi estas el Granda Nòvgorod, mia nomo estas Akundino Akundìnoviĉ!

—"Vin, Akundino, mi estas atendanta ĝuste tridek tri jarojn! Rekonu vian onklon Zamjàtnja Putjatiĉ; mia samgepatra frato estis via patro, Akundino Putjatiĉ. Kaj mi fordonos al vi lian glavon, la faman glavon de Akundino Putjatiĉ!"—Kaj ĉe la lastaj vortoj komenciĝis agonio de Zamjatnja Putjatiĉ, li havis nur tempon diri jenon al sia nevo: "Kara Akundino Akundìnoviĉ! Kiam vi ree estos en Granda Nòvgorod, salutu ĝin, la urbon, diru al ĝi, kion mi nun diras al vi: Dio donu al vi, glora Nòvgorod, vivi eterne, ke viaj urbanoj eterne estu famaj, ke vi, Nòvgorod, estu potenca kaj riĉa!"

—Sufiĉe!—kun kolero interrompis lin la caro, tute forgesante en ĉi tiu momento, ke lia celo estis nur observi la fabeliston:—rakontu alian fabelon!

Ringo, kvazaŭ timigita, genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.

—Kiun fabelon vi deziras aŭdi, via cara moŝto?—demandis li kun iom ŝajniga timo.—Eble pri Virinaĉo Jagà? Pri Ĉurila Plènkoviĉ? Pri Ivano nomata Lago? Aŭ eble ion el la sankta historio?

Ivano ekmemoris, ke li ne devas timigi la blindulojn. Tial li oscedis ankoraŭ unu fojon kaj demandis per duone dorma voĉo.

—Kion vi povas rakonti el la sankta historio?

—Ĉion mi povas, via cara moŝto: pri Aleksiso Homo Dia, pri Georgo la Bravulo, pri Jozefo la Bela, pri Libro Kolomba...

—Bone!—interrompis la caro, kies okuloj, ŝajne, jam fermiĝis:—rakontu pri Libro Kolomba. Por ni, pekuloj, utile estas aŭskulti nokte sanktaĵon!

Ringo ree tusis, rektiĝis kaj komencis per voĉo iom kantanta.

—Foje, dum terura ventego, ekaperis en la ĉielo nigra nubo, el ĉi tiu nubo falis sur la teron Libro Kolomba. Al ĉi tiu Libro Kolomba alvenis kvardek reĝoj kaj reĝidoj, kvardek caroj kaj caridoj, kvardek princoj kun princidoj, kvardek pastroj kun pastridoj, multe da bojaroj, da militistoj, multe da bonaj kristanoj. Inter ili estis kvin grandaj caroj: Jesajo-caro, Bazilo-caro, Konstanteno-caro, Voldemaro-caro kaj la saĝa caro Davido Jevsèeviĉ. Tiam ekparolis Voldemaro caro: "Kiu el ni, fratoj, bone scias legi? Kiu povas tralegi ĉi tiun Libron Kolomban? Kiu ekscios el ĝi pri la Dia mondo: De kie aperis la bela suno? De kie aperis la hela luno? De kie aperis la brilaj steloj? De kie aperis hela matenruĝo? De kie aperis teruraj ventegoj? De kie aperis minacaj nubegoj? De kie aperis noktoj mallumaj? De kie aperis la homoj en la mondo? De kie aperis la caroj inter la homoj? De kie la princoj kaj bojaroj? De kie simplaj kamparanoj?" Kaj ĉiuj caroj silentis. Respondis fine saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Mi povas rakonti al vi, fratoj, pri ĉi tiu Libro Kolomba. Ne malgranda ĝi estas: kvardek klaftojn longa, dudek klaftojn larĝa; neniu povus ĝin relevi kaj porti, neniu povus ĝin tralegi kaj trafolii. Ĝin skribis Sankta Ivano, ĝin legis Jesajo la Profeto, li legis dum tri jaroj, tralegis nur tri foliojn,—do mi tiom pli ne povas tralegi la libron, la Dian libron. Sed mi diros al vi, fratoj, ne el libro tia, sed el mia memoro, kion mi scias pri antikva tempo, pri antikva tempo, ne pri nuna tempo. Nia bela suno aperis el hela vizaĝo Dia, nia luno—el blanka brusto Dia, brilaj steloj—el okuloj Diaj, hela matenruĝo—el la vestoj Diaj, ventegoj teruraj—el spirado Dia, nubegoj minacaj—estas pensoj Diaj, mallumaj noktoj estas el mantelo Dia! La homoj devenas de Adamo: el Adama kapo aperis niaj caroj, el Adama korpo—niaj princoj kaj bojaroj, el Adamaj genuoj—niaj kamparanoj kaj ankaŭ ĉiuj virinoj!" Ĉiuj caroj salutis lin:—Dankon, saĝega Davido Jevsèeviĉ! Sed ankoraŭ vi devas klarigi al ni: kiu caro estas caro de l’ caroj? Kiu lando estas patrino de ĉiuj landoj? Kiu maro estas patrino de ĉiuj maroj? Kiu rivero estas patrino de ĉiuj riveroj? Kiu monto estas patrino de ĉiuj montoj? Kiu urbo estas patrino de ĉiuj urboj?

Ringo singarde ekrigardis la caron, kiu videble fariĝis pli kaj pli dormema. De tempo al tempo li, kvazaŭ kun peno, malfermis la okulojn kaj ree fermetis ilin, sed ĉiufoje li ĵetis sur la fabeliston esplorantan, penetrantan rigardon. Ringo okulsignis al Vulturo kaj daŭrigis:

—Al ili respondis la saĝega caro Davido Jevsèeviĉ: "Tion mi povas klarigi al vi, fratoj. En Kolomba Libro estas skribite: nia Blanka Caro estas caro de l’ caroj, ĉar li havas bonan kredon ortodoksan, kredon je Dipatrino Ĉiela kaj je Sankta Nedividebla Triunuo. Submetiĝis al li ĉiuj popoloj, lia regno estas la tuta tero, la tuta mondo, kaj ĉiuj humiliĝas antaŭ la Blanka Caro, ĉar la Blanka Caro estas caro de l’ caroj! Sankta Ruslando estas patrino de ĉiuj landoj: tie estas konstruataj preĝejoj sanktaj, katedralaj. La oceano estas patrino de ĉiuj maroj: el la oceano eliris la katedrala preĝejo, en kiu ripozas la cindro de roma pastro, de roma pastro Klemento; la oceano ĉirkaŭas la tutan teron, ĉiuj riveroj kuras al maroj, ĉiuj maroj kuniĝas kun la oceano. La rivero Iordano estas patrino de ĉiuj riveroj; en Iordano estis baptita Jesuo Kristo, nia Caro Ĉiela. La monto Favòr estas patrino de ĉiuj montoj; sur la monto Favòr okazis Aliformiĝo de Jesuo Kristo, tie montriĝis Lia gloro al Liaj Apostoloj. La urbo Jeruzalemo estas patrino de ĉiuj urboj; ĝi okupas la centron de l’ mondo kaj tie staras preĝejo katedrala, en kiu troviĝas ĉerko de nia Dio, kun Liaj sanktaj vestoj; tie oni ĉiam bruligas incenson, tie brulas kandeloj neestingataj!"

Ringo ree ekrigardis la caron. La okuloj de Ivano estis fermitaj, li regule spiris. Ŝajne la caro dormis. La hetmano ektuŝetis Vulturon per kubuto. La maljunulo alproksimiĝis du paŝojn. Ringo daŭrigis per kantanta voĉo:

—Lin salutis ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! Sed vi devas ankaŭ klarigi al ni: kiu fiŝo estas patrino de ĉiuj fiŝoj? Kiu birdo estas patro de ĉiuj birdoj? Kiu besto estas estro de ĉiuj bestoj? Kiu ŝtono estas patro de ĉiuj ŝtonoj? Kiu arbo estas patrino de ĉiuj arboj? Kiu herbo estas patrino de ĉiuj herboj?—Al ili respondis saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Tion mi povas klarigi al vi, fratoj: la fiŝo Baleno estas patrino de ĉiuj fiŝoj, sur tri balenoj staras nia tero; la birdo Estrafilo estas patrino de ĉiuj birdoj,—ĝi loĝas apud la blua maro; kiam la birdo ekflirtas, la blua maro ekmoviĝas, dronigas ŝipojn kaj ŝipetojn; kaj se la birdo Estrafilo je la dua horo postnoktomeze ekflirtas, tiam ekkantas kokoj sur la tuta tero, tiam lumo aperas sur la tuta tero".

Ringo deflanke ekrigardis la caron. Ivano kuŝis kun firme kunigitaj okuloj; lia buŝo estis malfermita, kiel ĉe dormanto. Samtempe Ringo rimarkis tra la fenestro, ke la preĝejon de la palaco kaj la tegmentojn de l’ proksimaj konstruaĵoj eklumigis flamo de malproksima brulo.

Li nerimarkeble puŝis Vulturon, kiu faris ankoraŭ unu paŝon al la caro.

—"La besto Indro,—daŭrigis Ringo,—estas estro de ĉiuj bestoj: ĝi loĝas en subteraĵo same kiel la suno en la ĉielo; ĝi per siaj kornoj fosas la teron, elfosas profundajn fontojn, donas al homoj riverojn, riveretojn, lagojn kaj lagetojn, por ke ili havu akvon por trinkado kaj lavado. La ŝtono Alatiro estas patro de ĉiuj ŝtonoj; sur la ŝtono Alatiro Kristo mem estis ripozanta, tie li interparoladis kun siaj 12 apostoloj, sur la ŝtono li firmigis la kristanan religion. La arbo Ciprezo estas patrino de ĉiuj arboj; el la ligno de ĉi-tiu arbo estis elĉizita la sankta Krucifikso; sur ĉi tiu Krucifikso estis krucumita nia Kristo, Sinjoro Jesuo, nia Caro Ĉiela, meze de du ŝtelistoj, du rabistoj. La herbo Plakùn[11] estas patrino de ĉiuj herboj: kiam Jesuo Kristo estis pendanta sur la kruco, venis al li Sankta Lia Dipatrino, venis al sia krucumita filo; larmoj falis el ŝiaj sanktaj okuloj, kaj el tiuj sanktaj larmoj puraj elkreskis herbo plakùn; el radiko de l’ herbo plakùn oni faras ĉe ni en Ruslando mirindajn krucojn, tiujn krucojn surportas maljunaj monaĥoj, sanktaj viroj".

En ĉi-tiu momento Ivano profunde ekspiris, sed ne malfermis la okulojn. La fajro de l’ brulo fariĝis pli hela. Ringo timis, ke tumulto komenciĝos pli frue, ol li havos la tempon preni la ŝlosilojn. Ne kuraĝante mem ŝanĝi la lokon, por ke la caro ne rimarku lian movon laŭ la ŝanĝita voĉo, li montris al Vulturo la brulon, poste la dormantan caron kaj daŭrigis la fabelon:

—Salutis lin ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevséeviĉ! Bone vi ĉion diras parkere, kvazaŭ legante libron!—Kaj la caro Voldemaro aldonis:—diru al mi, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ, kion signifas mia sonĝo de hieraŭa nokto: du bestoj, blanka kaj griza, kunpuŝiĝis kaj komencis batali, kaj la blanka besto ŝajne estis venkanta?—Respondis al li saĝega caro Davido Jevsèeviĉ:—"Granda caro Voldemaro Voldemàroviĉ! Ne du bestoj tio estis, kiuj interbatalis, tio estis en nia Ruslando granda batalo de bono kontraŭ la malbono. La blanka besto estas la bono, kaj la griza la malbono; venkis la bono la malbonon, iris la bono al Dio en la ĉielon, kaj la malbono restis sur nia tero; kaj kiu vivos ĉe ni laŭ vero, tiu heredos Regnon Dian, sed kiu vivos laŭ malvero, estos kondamnita al eternaj turmentoj".

Tiam ili ekaŭdis malfortan ronkadon de la caro. Vulturo metis la manon sur la kusenon de l’ caro... Ringo aliris singarde al la fenestro, sed por ne interrompi per subita silentiĝo la dormon de l’ caro, li daŭrigis sian fabelon per la sama unutona voĉo:

—Salutis lin ĉiuj caroj:—Dankon, saĝega caro Davido Jevsèeviĉ! Vi ankoraŭ diru al ni: kiuj pekoj estos pardonataj kaj kiuj ne estos pardonataj?—Respondis al ili la saĝega caro: "Ĉiuj pekoj estos pardonataj, tri pekoj nur postulas longan penton: se oni delogas sian baptaninon, se oni insultas siajn gepatrojn, se oni"...

En la sama momento la caro subite malfermis la okulojn. Vulturo fortiris sian manon, sed estis jam malfrue: lia rigardo renkontiĝis kun la cara rigardo. Dum kelkaj minutoj ili senmove rigardis unu la alian, kvazaŭ kunligitaj per ia sorĉa forto.

—Blinduloj!—subite ekkriis la caro, rapide salteleviĝante:—ekzistas la tria peko: se oni sin vestas kiel almozulo kaj penetras en la caran dormoĉambron!

Kaj li ekfrapis per sia akra bastono Vulturon je la brusto. La rabisto ekkaptis la bastonon per la mano, ŝanceliĝis kaj falis teren.

—He! he!—ekkriis la caro, eltirante la akran pinton el la brusto de Vulturo.

Enkuris la opriĉnikoj, tintante batalilojn.

—Kaptu ilin ambaŭ!—ordonis Ivano.

Kvazaŭ sovaĝa besto sin ĵetis Maluto sur Ringon, sed la hetmano kun eksterordinara lerteco ekfrapis lin je la ventro, samtempe li elŝiris per la mano fenestran kadron kaj forkuris en la ĝardenon.

—Ĉirkaŭgardu la ĝardenon! Kaptu la rabiston! ekmuĝegis Maluto, volverampante pro doloro kaj per ambaŭ manoj tenante sian ventron.

Dume la opriĉnikoj levis Vulturon.

Ivano en sia nigra monaĥa mantelo, el sub kiu brilis la kiraso, staris kun bastono en la tremanta mano, fiksante sian minacplenan rigardon sur la vizaĝon de Vulturo. La teruritaj servistoj staris kun brulantaj kandeloj en la manoj. Tra la disrompita fenestro estis vidata la brulego. La antaŭurbo vekiĝis; malproksime jam sonis tumulta sonorilo.

Vulturo staris, kuntirinte la brovojn, mallevinte la okulojn, subtenata de opriĉnikoj; larĝaj sangaj makuloj kovris lian ĉemizon.

Blindulo!—diris la caro:—diru, kiu vi estas kaj kion vi intencis fari kontraŭ mi?

—Mi ĉion konfesos!—respondis Vulturo.—Mi deziris ŝteli ŝlosilojn de via trezorejo kaj nenion plu mi intencis kontraŭ vi!

—Kiu vin alsendis? Kiu estas viaj kunuloj?

Vulturo sentime ekrigardis Ivanon.

—Via cara moŝto? Kiam mi estis juna, mia amata kanto estis: "ne bruu, malluma kverka arbaro!" En ĉi tiu kanto la caro demandas la bravan junulon-rabiston, kiu estas liaj kunuloj? Kaj la bravulo respondas: kvarope ni estas, mia unua kunulo estas nokto malluma, mia dua kunulo...

—Sufiĉe!—interrompis lin Maluto:—ni vidos, kion vi diros dum perturmenta esploro! Ha, diablo!—daŭrigis li, atente rigardante Vulturon,—kie mi jam vidis ĉi tiun vilan kapon?

Vulturo ridetis kaj profunde salutis Maluton.

—Jes, via moŝto, Maluto Skuràtoviĉ! Ni konatiĝis, se vi bonvolas ekmemori, apud Malbenita Ŝlimakvo...

—Ĥomjàk!—interrompis lin Maluto, sin turnante al sia ĉevalservisto:—prenu ĉi tiun maljunulon, interparolu kun li, petu lin rakonti, por kio li bonvolis viziti lian caran moŝton? Mi tuj mem venos en la turmentejon.

—Iru, maljunulaĉo!—diris Ĥomjàk, prenante Vulturon je kolumo: ni iru kune, interparolu bone!

—Atendu!—diris Ivano: Maluto, gardu ĉi tiun maljunulon, por ke li ne mortu dum perturmenta esploro. Por li mi elpensos modelan ekzekuton, ekzekuton ankoraŭ ne aŭditan, neestintan, tian ekzekuton, ke mi ekmirigos eĉ vin, patro paraklisiarĥo!

—Danku lian caran moŝton, vi, hundo!—puŝis Maluto Vulturon:—ne venis ankoraŭ via tempo por morti. Sed viajn piedojn kaj manojn mi tamen elartikigos ĉi tiun nokton!

Kaj kune kun Ĥomjàk li forkondukis la rabiston el la cara dormoĉambro.

Dume Ringo, profitante la komunan konfuziĝon, transgrimpis la ĝardenan palisaron kaj kuris al la placo, kie staris la malliberejo. La placo estis dezerta: ĉiuj homoj sin direktis al la brulo.

Singarde glitante apud la mallibereja muro, Ringo puŝiĝis je io mola kaj ekpalpis per la mano malvivan viron.

—Hetmano!—murmuretis al li la sama flavruĝa kantisto, kiu matene renkontiĝis kun li:—la gardistojn mi mortigis! Tuj donu la ŝlosilojn, ni malfermu la malliberejon kaj adiaŭ! Mi rapidas helpi al la kamaradoj, kiuj rabas tie, kie brulas. Kie estas nia Vulturo?

—En la manoj de l’ caro!—mallonge respondis Ringo:—ĉio pereis! Kunigu la kamaradojn, kaj ni forkuru. Tss-ss: kiu iras?

—Mi iras!—respondis Dmiĉjo, alproksimiĝante.

—Forkuru, malsaĝulo! Rapidu! Ĉiuj forkuru el la antaŭurbo! Kolektiĝu apud la malrekta kverko!

—Sed la princo?—malrapide demandis Dmiĉjo.

—Malsaĝulo! Ĉu vi ne aŭdas, ĉio pereis! Vulturon oni kaptis, ŝlosilojn oni ne prenis!

—Ĉu la malliberejo estas fermita?

—Kompreneble! Kiu ĝin povis malfermi?

—Mi malfermis.

—Ne babilu, malsaĝulo! Por kio paroli sensencaĵon?

—Kia sensencaĵo? Mi venis kaj vidis, ke neniu gardas la malliberejon, la gardisto kuŝas, disetendinte la krurojn. Mi ekprovis, ĉu fortika estas la pordo, ekpuŝis ĝin per ŝultro, kaj ĝin demetis de la maŝoj!

—Jen nia malsaĝulo!—ĝojigite ekkriis Ringo.—Prava estas la rusa proverbo: malsaĝuloj subtenas la mondon. Kara mia malsaĝuleto, permesu, ke mi vin kisu!

Kaj Ringo tutkore kisis Dmiĉjon, laŭ antikva rusa kutimo, je ĉiu vango alterne, dum Dmiĉjo etendis al li ankaŭ siajn dikajn lipojn; poste li tute trankvile viŝis sian vizaĝon por maniko.

—Nu, ni iru kune, karulo!—sin turnis Ringo al Dmiĉjo: kaj vi, kamarado, restu ĉi tie. Se vi iun ekvidos, fajfu!

Ringo eniris malliberejan korton. Lin sekvis Dmiĉjo. En la interna korto de la malliberejo ili renkontis ankoraŭ du sinsekvajn pordojn, sed ĉi tiuj pordoj estis ankoraŭ malpli fortikaj kaj facile cedis al heroaj brakoj de Dmiĉjo.

—Kara princo!—ekkriis Ringo, kiam li venis en la subteraĵon: leviĝu!

Serèbrjanij pensis, ke oni venis konduki lin al la ekzekuto.

—Ĉu jam estas mateno?—li demandis: aŭ vi, Maluto, ne povas atendi ĝis la tagiĝo?

—Princo, mi ne estas Maluto!—respondis Ringo.—Mi estas tiu, kiun vi iam estis savinta de nepra morto. Leviĝu, princo. La tempo urĝas. Leviĝu, mi vin elkondukos!

—Kiu vi estas?—siavice demandis la princo: mi ne rekonas la voĉon.

—Certe, via bojara moŝto, kiel vi povas memori min. Tamen leviĝu! Ni devas rapidi!

Serèbrjanij ne respondis. Li pensis, ke tio estis unu el ekzekutistoj, senditaj de Maluto, kiu intence mokis lin.

—Ĉu vi ne fidas al mi, princo?—ĉagrenite demandis Ringo.—Ĉu vi forgesis la vilaĝon Medvedevka, la Malbenitan Ŝlimakvon? Mi estas Ivaĉjo Ringo.

Ĝojo ekflamis en la koro de Serèbrjanij, li antaŭvidis liberecon kaj vivon... Tuj ekaperis antaŭ liaj okuloj arbaroj kaj kampoj, gloraj bataloj estontaj kaj, en aŭreolo de suno, hela bildo de Heleno!..

Li jam estis leviĝonta kaj sekvonta Ringon, kiam li subite ekmemoris la al la caro donitan ĵuron, kaj tuta lia sango alfluis al la koro.

—Mi ne povas foriri,—li diris.—Mi estis promesinta al la caro ne malobei al li kaj atendi lian juĝon, kie ajn mi estus!

—Princo!—respondis Ringo mirigite: mi ne havas tempon disputi kun vi! La kamaradoj atendas; ĉiu momento perdita povas valori niajn kapojn, morgaŭ oni vin ekzekutos, nun ni havas ankoraŭ tempon, leviĝu kaj sekvu min!

—Estas neeble!—malĝoje ripetis la princo: mi antaŭ krucifikso ĵuris al la caro.

—Bojaro!—ekkriis Ringo, kaj lia voĉo ŝanĝiĝis pro kolero: ĉu vi volas nin moki? Pro vi mi ekbruligis la antaŭurbon, pro vi mi pereigis mian plej fidelan kamaradon, pro vi ni ĉiuj estas oferontaj niajn kapojn, kaj vi ne volas eliri? Ĉu senutile ni venis ĉi tien? Ĉu ni estas viaj arlekenoj? Mi ne permesos, ke oni tiel moku min! Respondu lastfoje, ĉu vi konsentas eliri aŭ ne?

—Mi restas!—decidtone respondis la princo kaj kuŝiĝis sur malsekan argilan plankon.

—Vi restas?—ripetis Ringo, kunpreminte la dentojn.—Ne, vi ne restos! Dmiĉjo, prenu lin tuj!

Kaj sammomente la hetmano sin ĵetis sur la princon kaj kunligis lin per sia zono, ŝtopinte ankaŭ lian buŝon.

—Nun provu disputi!—malice aldonis li.

Dmiĉjo levis la kunligitan princon kiel sakon kaj tute senpene, kvazaŭ infanon, elportis lin el la malliberejo.

—Rapidu! Rapidu!—diris Ringo.

En unu strato ili renkontis opriĉnikojn.

—Kiun vi portas?—demandis ili.

—Burĝon vunditan dum brulo!—respondis Ringo.

Ĉe la eliro el la antaŭurbo gardisto ilin haltigis. Ili volis preterpaŝi, gardisto malfermis la buŝon por ekkrii; Ringo ekfrapis lin per rimenkuglo, kaj li falis senvoĉe. La rabistoj elportis la princon Serèbrjanij sen pluaj malhelpaĵoj.

ĈAPITRO XXII.

Monaĥejo.

Ni lastfoje vidis Maksimon en pluva nokto forlasantan la Aleksandran antaŭurbon. La vila Bujano bojis kaj saltis antaŭ li, ĝojante, ke ĝi sukcesis sin deŝiri de la ĉeno.

Elirante el la gepatra domo, Maksimo ankoraŭ ne havis antaŭ si difinitan celon. Li deziris nur ne partopreni plu la malamatan vivmanieron de caraj favoratoj, ne vidi plu iliajn malĉastajn festenojn kaj ĉiutagajn ekzekutojn. Forlasinte la teruran antaŭurbon, Maksimo rezignacie sin donis al sia sorto. Komence li rapidigis la ĉevalon, por ke ne povu lin atingi la patraj servistoj, kiujn certe sendos Maluto por lin persekuti. Sed baldaŭ li sin direktis per flanka vojeto kaj ekrajdis malrapide.

Ĉe la fino de la nokto fulmotondro ĉesis. La ĉielo ruĝiĝis sur la horizonto, kaj Maksimo pli klare distingis la ĉirkaŭaĵon. Ĉe ambaŭ flankoj de la vojo kreskis branĉriĉaj kverkoj alterne kun avelarboj. Estis malvarmete; pluvgutoj falis de l’ arboj sur la vojon. Baldaŭ malgrandaj birdetoj ekflirtis kaj ekpepis en la verdaĵo, pego frapis la sekan arbon, kaj pintoj de l’ arboj oriĝis ĉe la leviĝanta suno. La naturo pli kaj pli viviĝis, la ĉevalo paŝis pli vigle. Antaŭ Maksimo disetendiĝis lia patrolando, la kara Ruslando, gaje li povus spiri meze de ĝiaj liberaj spacoj, sed lian koron premegis sopiro, granda speciale rusa sopiro! Lian kapon plenigis pensoj neklaraj pri lia kara forlasita panjo, pri lia izoliteco, pri multo alia, kion li eĉ ne tute bone konsciis, kaj pensoplena li ekkantis tirtonan kanton.

Bonegaj estas la kortuŝantaj rusaj kantoj! La vortoj, tute ne signifaj, estas nur preteksto; ne per vortoj sed per sonoj estas esprimataj profundaj, senlimaj sentoj!

Tiele Maksimo, rigardante la verdaĵon, la ĉielon, la tutan Dian mondon, kantis pri sia malfeliĉa sorto, pri kara libereco, pri malluma kverka arbaro. Li sin donis al sia ĉevalo, por ke ĝi portu lin en fremdan landon, kie sen vento oni tremas, kie sen frosto estas malvarmege. Li konfidis al la vento alporti lian saluton al la panjo. Li prikantis ĉion, kion li havis antaŭ la okuloj, ĉion, kio venis en lian kapon; sed la voĉo parolis pli klare ol la vortoj, kaj se oni ekaŭdus ĉi tiun kanton, oni longe ne forgesus ĝin kaj de tempo al tempo, en malĝojaj momentoj, oni ekmemorus ĝin...

Fine, kiam la sopiro pli kaj pli ekposedis Maksimon, li ordigis la kondukilojn, surŝovis pli profunden sian ĉapon, ekfajfis, ekkriis kaj ekgalopis kiel eble plej rapide.

Baldaŭ li ekvidis blankajn murojn de monaĥejo. La monaĥejo staris sur deklivo de monteto, meze de kverka arbaro. Oraj kupoloj kaj ĉizitaj krucoj akre konturiĝis sur la verdaĵo de l’ kverkoj kaj sur la blua ĉielo.

Maksimo renkontis taĉmenton da monaĥaj novicoj en kirasoj kaj kaskoj. Ili rajdis malrapide kaj kantis la psalmon: "Mi ekamos Vin, Sinjoro, mia Forto!" Ekaŭdinte la sanktajn vortojn, Maksimo haltigis la ĉevalon, demetis sian ĉapon kaj faris signon de kruco.

Malgranda rivero fluis sub la monteto. Kelke da muelradoj bruadis tie. Ĉe la bordo sin paŝtis dekkelkaj bovinoj.

Ĉirkaŭ la monaĥejo ĉio spiris tian pacon, ke la armita taĉmento ŝajnis nenecesa. Eĉ la birdoj en la verdaĵo de l’ kverkoj pepis kvazaŭ intence mallaŭte, neniu vento movis la foliaĵon, kaj sole la verdaj griloj, sin kaŝante en la herbo, senĉese ĉirpis. Kiu povus pensi, ke malbonaj homoj rompus ĉi tiun silenton?

—Jen kie mi ripozos!—pensis Maksimo.—Post tiuj muroj mi pasigos kelke da tagoj, ĝis kiam la patro ĉesos min persekuti. Mi pentefarante konfesos al la abato mian tutan koron, eble li konsentos doni al mi rifuĝejon por iom da tempo.

Maksimo ne eraris. La maljuna abato kun longa griza barbo, kun serena vizaĝo, en kiu lumis plena indiferenteco pri mondaferoj, afable akceptis lin. Du novicoj prenis lian lacan ĉevalon. La tria alportis panon kaj lakton por la hundo. Ĉiuj gastame klopodis apud Maksimo. La abato proponis al li iri tagmanĝi, sed Maksimo deziris antaŭe pentofari.

La maljunulo ekrigardis lin per esploranta sed bonkora rigardo kaj, ne dirinte unu vorton plu, li ekiris kun Maksimo tra la vasta korto al malalta, unukupola preĝejo. Ili preteriris tombajn krucojn kaj longan vicon da ĉeloj, ĉirkaŭitaj de florbedoj. La renkontataj de ili monaĥoj silente salutis ilin. La ŝtonaj platoj, kiuj kovris la tombojn, resonis ĉe la paŝoj de Maksimo; alta herbo kreskis inter la platoj kaj duonekovris la surskribojn, plenajn je humilo. Ĉio memorigis vantecon de la vivo, ĉio invitis al preĝo kaj medito. La preĝejo staris meze de maljunaj kverkoj, kies centjaraj branĉoj preskaŭ kovris la mallarĝajn glimajn fenestrojn de la preĝejo. Ĉe la eniro malvarmo kaj mallumo ekkaptis ilin. Tra unu sola fenestro, malpli kovrita ol aliaj, strabaj sunradioj falis sur la muran pentraĵon de la Lasta Juĝo. Aliaj partoj de l’ preĝejo ŝajnis pro tio ankoraŭ pli mallumaj, nur tie kaj ĉi tie briletis arĝentaj globoj de lustroj, arĝentaj kronoj, ornamantaj la sanktajn pentraĵojn, kaj arĝentbroditaj krucoj kaj preĝoj sur nigra velura kovrilo, kuŝanta sur la ĉerkoj de l’ princoj Vorotinskij, fondintoj de la monaĥejo. La oraj ornamaĵoj de la muro, apartiganta la altaron de la navo, kvazaŭ karboj briletantaj sub la cindro, jen ekbrilis, jen ree mallumiĝis. Odoris malsekeco kaj incenso. Iom post iom la okuloj de Maksimo kutimiĝis al duonmallumo kaj distingis ankaŭ aliajn detalojn de la preĝejo: super la ĉefa pordo de l’ altaro pendis bildo de Sinjoro kun ĉiuj Fortoj, kun keruboj kaj seruboj, kaj super ĝi la pentraĵo, prezentanta dekses Sinjorajn festojn. La granda bildo de Ivano la Baptisto prezentis lin kun flugiloj, tenantan sian dehakitan kapon sur la plado. Sur la flankaj pordoj de l’ altaro malbele kaj neartiste estis pentritaj la parabolo pri migranta filo, la disputo inter vivo kaj morto kaj la vojaĝo de l’ animo peka kaj de l’ animo virta. Ĉi tiuj malĝojaj pentraĵoj forte impresis Maksimon: ree viviĝis en lia kapo ĉiuj ideoj pri humiliĝo de l’ animo, pri senescepta obeemo al patra volo, ĉiuj tiuj ideoj, kiujn oni de frua infanaĝo penadis inspiri al li. Li ekdubis, ĉu li estis prava, forlasinte la patron kontraŭ lia volo? Sed la konscienco respondis al li, ke li estis prava, tamen, lia animo ne estis tute trankvila. La pentraĵo pri la Lasta Juĝo plej multe frapis lian imagon. Kiam la ombro de kverkaj folioj, movataj do ekstera vento, tremetis sur la muro, kie pendis ĉi tiu pentraĵo, ŝajnis al li, ke pekuloj kaj diabloj, havantaj normalan viran kreskon, spiras kaj moviĝas...

Pia teruro plenigis lian koron. Li falis teren antaŭ la abato.

—Patro!—li ekkriis: sendube, mi estas granda pekulo!

—Preĝu!—kviete respondis la maljuna abato: grandega estas Dia favorkoreco; pentofaru kaj vi ricevos helpon, mia filo!

Maksimo komencis la pentofaron. Lia voĉo tremis.

—Grandega estas mia krimo! Patro, aŭskultu! Mi eĉ timas eldiri; malaperis mia amo al la caro, mia koro vokas min for de li!

La abato mirante ekrigardis Maksimon.

—Ne forpuŝu min, patro!—daŭrigis Maksimo: aŭskultu min ĝis la fino. Longtempe mi batalis kontraŭ mi mem, ĉiam preĝante antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Mi zorge penadis trovi en mia koro amon al la caro, sed ĝi malaperis!

—Mia filo!—diris la abato, plena je simpatio al la junulo: eble diabla artifiko mallumigis vian spiriton; vi kalumnias vin mem. Estas neeble, ke vi malamu la caron. Multajn grandajn krimulojn mi vidis antaŭ mi en ĉi tiu preĝejo, preĝejajn ŝtelistojn, mortigintojn, sed neniam mi vidis iun, kiu sin kulpigus pri malamo al la caro!

Maksimo paliĝis.

—Do, mi estas pli krima ol preĝeja ŝtelisto aŭ mortigisto!—li ekkriis.—Patro, kion mi devas fari? Diru al mi, instruu min, mia animo doloras!

La maljunulo rigardis la pentofarantan junulon kaj miris pli kaj pli.

La bela vizaĝo de Maksimo aperigis neniun kriman aŭ malvirtan trajton. Tio estis vizaĝo modesta, plena je bonkoreco kune kun braveco, unu el tiuj vizaĝoj, kiuj ĝis nun estas renkontataj inter Moskvo-rivero kaj Volgo, en lokoj malproksimaj de la grandaj ŝoseoj, kien ankoraŭ ne penetris pereiga influo de la grandaj urbegoj.

—Mia filo!—daŭrigis la abato: mi ne fidas al vi, mi ripetas, vi kalumnias vin mem. Mi ne kredas, ke via koro vokas vin for de la caro. Tio estas neebla. Pripensu vi mem; la caro estas por ni pli ol la patro, kaj la Dian ordonon vi ja konas: honoru la gepatrojn... Diru al mi, mia filo, ĉu vi plenumas ĉi tiun ordonon?

Maksimo silentis.

—Mia filo, diru, ĉu vi honoras vian patron?

—Ne!—apenaŭ aŭdeble diris Maksimo.

—Ne?—ripetis la abato kaj, postenirante, komencis signi sin kruce.

—Vi ne amas la caron? Vi ne honoras la patron? Do kiu vi estas?

—Mi estas... ŝanceliĝis la juna opriĉniko: mi estas Maksimo Skuratov, filo de Skuratov Bjelskij.

—Filo de Maluto?

—Jes!—diris Maksimo kaj ekploregis.

La abato ne respondis. Malĝojega li staris antaŭ la terkuŝanta Maksimo. Senmove rigardis ilin mallumaj vizaĝoj de l’ sanktuloj. La pekuloj sur la bildo de la Lasta Juĝo plende levis siajn brakojn al ĉielo, sed ĉio silentis. La pacon de la preĝejo rompis nur ploregoj de Maksimo, pepado de hirundoj sub tegmento kaj de tempo al tempo pli laŭta vorto, kiun iafoje aŭdigis la abato, kiu senvoĉe preĝis.

—Mia filo!—fine diris la maljunulo: rakontu al mi ĉion laŭvice, nenion kaŝante. Kiel komenciĝis via malamo al la caro?

Maksimo rakontis pri sia tuta vivo en la antaŭurbo, pri sia lasta interparolo kun la patro kaj pri sia nokta forkuro.

Li rakontis malrapide, kun paŭzoj, meditante kaj penante memorigi al si ĉion, por nenion forgesi kaj nenion kaŝi de sia konfesprenanto.

Fininte la rakonton, li mallevis la okulojn kaj longe ne kuraĝis ekrigardi la abaton, atendante lian verdikton.

—Ĉu vi ĉion rakontis, mia filo?—demandis la abato: ĉu ne ŝarĝas ankoraŭ io vian animon? Eble vi intencis ion kontraŭ la caro? Eble vi volis entrepreni ion kontraŭ nia sankta patrolando?

La okuloj de Maksimo ekbrilis.

—Patro, prefere mi konsentus, ke oni forhaku mian kapon, ol mi permesus al mi atenci ion kontraŭ la patrolando! Mi estas kulpa pri malamo al la caro, sed ne pri perfido!

La abato kovris lian kapon per epitraĥilo[81].

—"Estas purigata Dia sklavo Maksimo!"—li diris: "Estas pardonataj liaj pekoj volaj kaj nevolaj..."

Dolĉa sento plenigis la animon de Maksimo.

—Mia filo,—aldonis la abato: via konfeso purigis vin. La sankta preĝejo ne kulpigas vin pri tio, ke vi forlasis la antaŭurbon. Ĉiu povas kaj devas eviti la tenton. Sed timu obei al delogado de l’ malamiko de homaro. Timu imiti princon Kurbskij, altrangan rusan bojaron, kiu fariĝis nun amiko de diablo! Dio kompatema, pro niaj grandegaj pekoj, sendis al ni malfacilan tempon. Nia homa vanteco ne estas inda prijuĝi la nekompreneblan Providencon. Kiam Dio sendas al ni malsaton aŭ malsanon, kio restas al ni, ol preĝi kaj rezignacii antaŭ Lia sankta volo? Same okazas nuntempe. Super ni staras terura caro, kruelega caro. Ni ne scias, pro kio li nin pereigas kaj ekzekutas, sed ni scias, ke li estas sendito de Dio, kaj ni respektas en lia persono ne la caron Ivanon, sed la volon de Dio, lin sendinta. Ekmemoru la profetaĵon: "Se la homoj kontentigos Dion, Dio donos al ili bonan caron kaj juĝiston kaj ĉian feliĉon; se ili pekos antaŭ Dio, Li donos al ili malbonan caron kaj juĝiston kaj ĉian malfeliĉon". Restu ĉe ni, mia filo, vivu kun ni. Kiam vi foriros, mi mem kaj nia frataro preĝos por vi, ke Dio helpu al vi ĉie, kien vi iros! Kaj nun,—bonkore daŭrigis la abato, demetante la epitraĥilon: nun iru tagmanĝi! Post nutraĵo porspirita ni ne forpuŝu nutraĵon porkorpan. Ni havas grandajn ezokojn, bonegajn karasojn; manĝu nian kazeon, trinku nian mieltrinkaĵon frangolan je la sano de nia caro kaj de nia sankta ĉefepiskopo.

Kaj, amike interparolante, ili iris en la manĝoĉambron.

ĈAPITRO XXIII.

La vojo.

Pace kaj unutone pasis la vivo en la monaĥejo.

Dum libertempo monaĥoj ŝirkolektis herbojn kaj preparis sanigajn miksaĵojn. Aliaj pentris, eltranĉis el cipresligno krucojn kaj sanktajn figurojn, kolorigis kaj origis lignajn vazojn.

Maksimo ekamis la bonajn monaĥojn. Tute nerimarkite pasis lia tempo. Sed post unu semajno li tamen decidis forveturi. Ankoraŭ en la antaŭurbo Maksimo estis aŭdinta pri novaj atakoj de tataroj kontraŭ Rjazanlando kaj tiam li estis dezirinta militiri kontraŭ la malamikoj kun Rjazana armeo. Kiam li sciigis ĉi tion al la abato, la maljunulo ĉagreniĝis:

—Por kio vi forveturas, filo?—li diris.—Ni ĉiuj vin amas, ni estas alkutimintaj al vi. Eble, Dia beno vin vizitos, kaj vi restos ĉe ni por ĉiam! Ne, Maksimo, ne forlasu nin.

—Estas neeble, patro! Jam de longe mia sorto vokas min en malproksimon! Jam de longe mi aŭdas fajfadon de tatara pafarko, iafoje eĉ ŝajnas al mi, kvazaŭ sago preterflugas super mia kapo. Jen kio forlogas min!

La abato plu ne detenis Maksimon, li aranĝis porvojaĝan diservon por li, benis la junulon, kaj la tuta frataro malĝoje adiaŭis lin.

Kaj denove Maksimo galopas meze de verda arbaro! Kiel antaŭe, Bujano saltas antaŭ la ĉevalo kaj gaje rigardas sian mastron. Subite la hundo ekbojis kaj sin ĵetis antaŭen. Maksimo jam ekkaptis sian sabron, atendante nebonan renkontiĝon, sed el post la vojkurbiĝo ekaperis rajdanto en flava kaftano kun nigra dukapa aglo, brodita surbruste.

La rajdanto trotis, gaje fajfante kaj tenante sur multkolora ganto blankan falkon en kapuĉo kaj kun malgrandaj sonoriletoj.

Maksimo rekonis la caran falkgardiston.

—Trifono!—li vokis lin.

—Maksimo Gregòrjeviĉ!—gaje ekkriis Trifono:—bonan tagon! Kiel vi fartas? Jen kie vi estas! Kaj ni en la antaŭurbo supozis, ke vi forveturis ien malproksimen! Kiel multe koleris via patro! Dio gardu! Terure estis vidi! Kaj multon ankoraŭ oni rakontas pri via patro, pri la kronprinco kaj pri princo Serèbrjanij! Ni ne scias, al kiu kredi. Nu, dank’ al Dio, vi revenas, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kiel multe ĝojos via patrino!

Maksimo estis tre malkontenta pri ĉi tiu renkonto. Sed Trifono estis bona homo kaj sciis silenti, kiam ĝi estis necesa. Maksimo demandis lin, de kiam li forestas el la antaŭurbo?

—Jam de ĉirkaŭ unu semajno. Dum la cara ĉaso Adrahàn forflugis!—respondis Trifono, montrante sian falkon.—Cetere vi nenion scias, Maksimo Gregòrjeviĉ? Multe mi timis, kiam la caro koleris kontraŭ mi! Kompatis min Dio Favorkora kaj la sankta martiro Trifono, mia patrono: miraklo okazis!

La servisto demetis la ĉapon kaj faris signon de kruco.

—Aŭskultu, Maksimo Gregòrjeviĉ! Antaŭ unu semajno la caro aranĝis perfalkan ĉason! Du fojojn li sendadis Adrahàn’n, sed la trian fojon Adrahàn kvazaŭ freneziĝis, komencis frapi la falkojn, faligis Smiŝljaj’n kaj Kruĵòk’n kaj mem forflugis. Antaŭ ol oni havis tempon kalkuli ĝis deko, ĝi jam malaperis el niaj okuloj. Mi ekgalopis post ĝi, sed vane. Ĝi tute malaperis. La ĉeffalkgardisto sciigis al la caro la malaperon de Adrahàn. La caro min vokis kaj severe ordonis trovi la falkon kaj promesis min rekompenci, se mi ĝin trovos, kaj forhaki mian kapon, se mi ne trovos. Kion fari? Lia cara moŝto ne ŝatas ŝercojn. Mi ekgalopis, mi dum ses tagoj vane penadis trovi Adrahàn’n, mi jam sentis ĉirkaŭ la kolo, ke baldaŭ mi restos sen kapo... Mi ekploris, longe ploris kaj fine ekdormis en arbaro. En sonĝo mi vidas strangan brilon en la arbaro kaj aŭdas sonon de sonoriletoj.—Sonoriletoj de Adrahàn!—mi diris al mi mem. Jen mi vidas blankan ĉevalon kun juna rajdanto, tute radianta, kaj en lia mano—mian Adrahàn’n—"Trifono!" diris la rajdanto: "ĉi tie ne serĉu Adrahàn’n. Leviĝu, iru al Moskvo, trovu lokon, nomatan Làzarevo, tie sur pino sidas via Adrahàn". Mi vekiĝis kaj tuj komprenis, ke la rajdanto estis neniu alia ol la sankta martiro Trifono. Mi galopis al Moskvo. Kaj ĉu vi volas kredi, Maksimo Gregòrjeviĉ? Veninte en Làzarevon, mi vidas: staras granda pino kaj sur la branĉo sidas Adrahàn, kiel estis dirinta mia patrono!

La voĉo de l’ falkgardisto tremis, grandaj larmaj gutoj ruliĝis el liaj okuloj.

—Maksimo Gregòrjeviĉ,—aldonis li, viŝante la larmojn: se mi eĉ perdos mian tutan havon, se mi eĉ mem fariĝos sklavo, tamen mi nepre konstruos preĝejeton de Sankta Trifono. Tie mi konstruos, kie mi trovis la falkon. Kaj en la preĝejeto estos pentraĵo de la sanktulo, tia, kiel mi lin sonĝis: sur blanka ĉevalo, kun alte levita brako kaj kun blanka falko sur la mano. Mi ordonos al miaj filoj kaj nepoj honori la sanktan Trifonon, preĝi al li, starigi por li kolorajn kandelojn, ĉar li ne deziris min pereigi, ĉar li savis min de l’ eŝafodo. Jen, rigardu,—li daŭrigis, montrante la falkon: jen Adrahàn, tute sana! Nu, atendu, mi demetos vian kapuĉeton! Kial vi krias? Vi volas flugi? Ne, karulo, atendu! Vi sufiĉe estis fluganta, nun mi vin ne ellasos!

Kaj Trifono incitetis la falkon per fingro.

—Jen, kia malbonulo! Kaptas la fingron! Kiel ĝi krias! Almenaŭ verston de ĉi tie oni povas ĝin aŭdi!

La rakonto de Trifono kortuŝis Maksimon.

—Prenu ankaŭ mian donacon!—li diris, ĵetante plenmanon da oraj moneroj en la ĉapon de Trifono.—Jen mia tuta mono; mi ĝin ne bezonas, kaj vi multon ankoraŭ bezonas da mono por konstrui la preĝejeton!

—Dio benu vin, Maksimo Gregòrjeviĉ! Kun via mono mi konstruos ne nur preĝejeton, sed grandan preĝejon. Kiam mi estos en la antaŭurbo, mi preĝos por vi kaj prenos hostion por via sano. Eterne mi estos via servisto, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ordonu, kion vi volas!

—Aŭskultu, Trifono. Faru al mi ne tro malfacilan servon! Kiam vi venos en la antaŭurbon, al neniu rakontu, ke vi min estas renkontinta. Kaj post tri tagoj iru al mia patrino kaj diru al ŝi, kaj nur al ŝi sola, tiel ke neniu aŭdu, ke ŝia filo, dank’ al Dio, estas sana kaj sendas al ŝi saluton.

—Nenion plu, Maksimo Gregòrjeviĉ?

—Aŭskultu ankoraŭ, Trifono! Mi forveturas malproksimen. Eble, mi ne baldaŭ revenos. Se vi povas, venu de tempo al tempo al mia patrino kaj diru al ŝi ĉiun fojon: "mi aŭdis, ke via filo, dank’ al Dio, estas sana,—vi ne ploru pri li!" Se ŝi demandos, de kiu vi aŭdis tion, vi respondu:—mi aŭdis de Moskvaj homoj, kaj ili aŭdis de aliaj homoj,—kaj kiu estas la homoj, ne rakontu, por ke oni min ne trovu, por ke nur sciu la kara panjo, ke mi estas sana!

—Maksimo Gregòrjeviĉ, ĉu vi ne revenos la antaŭurbon?

—Dio scias! Sed vi al neniu rakontu, ke vi min estis vidinta!

—Fidu al mi, Maksimo Gregòrjeviĉ: mi al neniu rakontos. Sed se vi forveturas malproksimen, mi ne prenos vian monon. Dio punos min!

—Por kio mi bezonas la monon? Ĉu ne ekzistas bonaj kristanoj?

—Ne, ne, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi ne povas preni! Se vi estus revenanta hejmen, ĝi estus alia afero. Por kio do mi prirabos vin, kvazaŭ apudvoja rabisto? Ne, ne, se vi eĉ min mortigos, mi ne prenos!

Maksimo levis la ŝultrojn kaj prenis el la ĉapo kelkajn ormonerojn.

—Se vi ne prenos,—li diris:—prenos iu alia, sed mi ĝin ne bezonas!

Li adiaŭis Trifonon kaj ekgalopis.

La suno jam subiris. La longaj ombroj de l’ arboj fariĝis ĉiam pli longaj kaj kovris la kampojn. Apud Maksimo rajdis lia propra ombro, kvazaŭ malluma grandegulo. Ĝi jen kuris sur la herbo, jen rampis sur la arbojn. Bujano montriĝis kvazaŭ sorĉa besto. Iom post iom la ombroj de Bujano, de la ĉevalo kaj de Maksimo malaperis sur la herbo kaj sur la arboj; venis krepusko; nebulo kuŝiĝis tien kaj ĉi tien; vesperaj skaraboj leviĝis super la tero kaj zumante flugadis en aero. La luno aperis el super la arbaro; sur la mallumiĝanta ĉielo steloj ekbrilis; antaŭe kuŝis senlima, kvazaŭ arĝenta kampo.

Ho, mia patrolando! Pli ol unu fojon ankaŭ mi vespere aŭ nokte trarajdis vian dezerton! Kviete paŝis la ĉevalo, ripozante post la taga varmego kun ĝiaj tabanoj; varmeta vento disportis odoron de floroj, de freŝa fojno, kaj tiel dolĉe estis al mi, tiel malĝoje, tiel multe mi pensis pri la pasinta tempo, tiel multe mi revis pri la estonteco! Bone, bonege ĝi estas rajdi vespere tra dezertaj lokoj, tra arbaroj, tra kampoj,—malrapide rajdi, malstreĉante la kondukilojn kaj pensoplene rigardante la stelojn...

Jam pli ol unu horon rajdis Maksimo... Subite Bujano levis la buŝegon kaj komencis svingi per la vosto. La vento alportis odoron de fumo. Maksimo ekmemoris, ke estas tempo serĉi rifuĝejon por pasigi la nokton, kaj rapidigis sian ĉevalon. Baldaŭ li ekvidis mizeran dometon tute kurbiĝintan. La kamentubo forestis, la fumo eliris rekte el la tegmento. En malgranda fenestro briletis fajro. Interne iu kantis unutone. Maksimo alproksimiĝis al fenestro. Li ekvidis en la dometo ĉiujn apartenaĵojn de malriĉa familio. Brulanta keno lumigis la kuirejan ilaron, ĉio estis malnova, malbona. De super la plafono pendis fleksebla stango, sur kies ekstremaĵo balanciĝis lulilo. Virino ĉirkaŭ tridekjara, pala, malsana, balancis lulilon kaj mallaŭte kantis. Apude sidis viro kun maldensa barbo, plektante bastŝuon. Du malgrandaj infanoj rampis ĉe iliaj piedoj.

Ekŝajnis al Maksimo, ke en sia kanto la virino nomas lian patron. Komence li pensis, ke li eraris, sed baldaŭ li tute klare ekaŭdis la nomon de Maluto Skuratov. Plena je miro, li komencis aŭskulti.

Dormu, dormu, mia kara,
Dume daŭras malĝojego,
Malfeliĉo nia daŭras,
Dormu, dormu, infaneto,
Dormu!
Baldaŭ ĉesos nia malfeliĉo,
Baldaŭ igos Car’ forhaki al la hundo,
Al malbona hund’ Skuratov lian kapon.
Dormu, dormu, infaneto,
Dormu!

La tuta sango de Maksimo alfluis al lia koro. Li desaltis de la ĉevalo kaj alligis ĝin al plektobaro.

La virino daŭrigis:

Ĉar Maluto hundo malbonega
Li sufokis sanktan la Filipon,
La maljunan nian episkopon[82].
Dormu, dormu, infaneto,
Dormu!

Maksimo ne povis plu elteni kaj puŝis la pordon per piedo.

Vidante la riĉajn vestojn kaj la oran sabron de l’ opriĉniko, la gemastroj ektimis.

—Kiu vi estas?—demandis Maksimo.

—Via moŝto!—balbutis la vilaĝano tremante kaj salutante: ne koleru, via moŝto! Mi estas Fedoto, kaj mian edzinon, jen ŝin, ne koleru, via moŝto! oni ŝin nomas Mario.

—Per kio vi vivas, bonaj homoj?

—Ni senŝeligas tiliojn kaj plektas bastŝuojn; ankaŭ ni faras kriblilojn kaj ĉion ni vendas al pretervojaĝantaj komercistoj.

—Kredeble, ne multe da vojaĝantoj estas tie ĉi?

—Malmulte, via moŝto, tute malmulte! Iafoje ni nenion havas eĉ por manĝi. Oni povas morti ĉi tie pro malsato kaj malvarmo. Ĉevalon ni ne havas por vendi la produktaĵojn en la urbo: antaŭ pli ol unu jaro lupoj ĝin formanĝis.

Maksimo rigardis la mizerulojn kun kompato kaj elŝutis sian tutan monon sur la tablon.

—Dio helpu vin, bonaj homoj!—li diris kaj volis eliri.

La geedzoj falis teren antaŭ la gasto.

—Diru, karulo, kiu vi estas? Por kiu ni preĝos Dion?

—Preĝu ne por mi, preĝu por Maluto Skuratov. Diru, mi petas, ĉu estas proksime de ĉi tie la vojo al Rjazanjo?

—Jen ĝi estas, la vojo al Rjazanjo, karulo nia, falko nia kara. Nia dometo staras ĉe la vojkruciĝo: rekte estas vojo al Muromo, maldekstre—al Vladimiro kaj dekstre—al Rjazanjo. Sed ne risku vojaĝi nun, karulo, la tempo estas malbonega: multe oni rabas ĉi tie. Hieraŭ oni prirabis grandan veturilaron, ŝarĝitan per vino. Kaj krom tio, mi aŭdis, ree ekaperis tataroj. Dormu ĉe ni la nokton, karulo, patro nia, falketo kara nia. Dio gardu vin, ĉu oni scias, kie okazos malfeliĉo?

Sed Maksimo ne volis resti en la domo, kie antaŭ nelonge estis malbenata lia patro. Li esperis trovi alian lokon por pasigi la nokton.

—Karulo!—kriis al li la gevilaĝanoj, kiam li jam ree trotis laŭlonge de la vojo: revenu, karulo, kredu al ni, estas danĝere! Vi povas perei nokte sur tiu vojo!

Sed Maksimo ne obeis, li trotis kaj trotis. Post duono da horo subite Bujano sin ĵetis al malluma arbetaro kaj komencis boji tiel furioze, tiel persiste, kvazaŭ ĝi flaris kaŝitan malamikon. Vane penis Maksimo per fajfo ĝin revoki. Bujano bojis al la arbetaro, revenis al Maksimo kun starigita harego kaj ree sin ĵetis al la arbetaro.

Tio tedis Maksimon. Li eligis la sabron kaj ekrajdis al la arbetaro. Kelkaj viroj kun levitaj bastonegoj elsaltis renkonte al li, kaj iu per raŭka voĉo ordonis:

—For de la ĉevalo!

—Jen, ricevu!—respondis Maksimo, ekfrapante la plej proksime starantan viron.

La rabisto ekŝanceliĝis.

Maksimo estis fraponta la duan fojon, sed lia sabro kunpuŝiĝis kun levita bastonego de alia rabisto kaj disrompiĝis.

—He, he, rigardu lian ilaron! Li estas opriĉniko. Prenu lin vivantan!—ekkriis la sama voĉo.

—Jes, sendube, opriĉniko!—ekkrietis la alia,—jen estos amuziĝo por ni ĉiuj, kamaradoj!

—Vi, Ĥlopko, ĉiam ŝatas amuziĝon.

Kaj sammomente ĉiuj sin ĵetis al Maksimo kaj forprenis lin de sur la ĉevalo.

ĈAPITRO XXIV.

Ribelo de la rabistoj.

Unu verston kaj duonon de la loko, kie estis atakita Maksimo, aroj da armitaj viroj sidis ĉirkaŭ malfermitaj bareloj da vino. Pokaloj kaj bastaj ĉerpiloj estis transdonataj de unu al alia. Lignofajroj lumigis maldelikatajn vizaĝojn, longe ne kombitajn barbojn kaj ĉiuspecajn vestojn. Tie estis niaj konatuloj: Anĉjo, Vasĉjo, la flavruĝa kantisto; forestis nur la maljuna Vulturo. Pli ol unu fojon la rabistoj rememoris lin dum festeno!

—Ha!—parolis iu: kio estas nun al nia kara Vulturo?

—Kio estas? Konata afero,—respondis alia: oni turmentegas lin per tiu aŭ alia maniero...

—Mi estas certa, li ne perfidos, ne, ne perfidos: nenion oni ekscios de li.

—Certe ne, ne tia homo! Li ne perfidos, se eĉ oni lin dispecigos!

—Kompatinda nia grizbarbulo! Mi ne komprenas la hetmanon: kiel li mem povis forkuri, lasinte al ili la maljunulon?

—Jes, ĉu Ringo estas hetmano? Ĉu hetmano tiel faras, kiel li: pereigi la kamaradon por savi ian princon?

—Onidire, la princo estas lia amiko. Jen ili ree sidas kune en la tendo! Silentu pri la princo; se la hetmano aŭdos, gardu vin Dio!

—Ĉu mi timas, he? Li aŭdu! Mi diros al li rekte en la okulojn, ke li ne estas vera hetmano. Vulturo—jen kiu estus vera hetmano! La maljunulo malhelpis Ringon kvazaŭ katarakto en okulo, tial li intence lin pereigis!

—Verŝajne, bravuloj, li efektive intence perfidis Vulturon!

Malklara murmureto trakuris la rabistaron.

—Intence, sendube, intence!—parolis multaj el la aro.

—Kiu estas tiu princo?—demandis iu.—Por kio li kuntrenas lin? Ĉu la hetmano esperas ricevi reaĉetpagon por li?

—Ne, kian reaĉetpagon!—respondis la flavruĝa kantisto.—La princon ofendis nia caro, volis lin ekzekuti, do la princo forkuris de la caro al ni; li diris: mi mem alkondukos vin, karuloj, en la antaŭurbon, mi bone scias, kie kuŝas la cara trezoro. Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigos,—tiel li diris, la princo!—kaj la trezoron ni forportos kaj interdividos.

—Jen kio! Do kial li ne kondukas nin? Jam tri tagojn ni restas ĉi tie senutile!

—Kial? Tute simple, ĉar la hetmano estas vera virinaĉo!

—Ne, ne, ne mensogu, Ringo ne estas virinaĉo.

—Se ne virinaĉo, tiam io pli malbona...

—Kredeble, li nin trompas.

—Ŝajne,—aldonis ankoraŭ iu: li volas la caran trezoron proprigi al si mem, kaj ni restos sen ĉio...

—Jes, jes, Ringo volas perfidi nin, same kiel li perfidis Vulturon!

—Nu, ni ne estas trompeblaj senpune!

—Kaj rigardu, li ja ne volas liberigi la maljunulon!

—Lasu lin! Al la diablo! Ni mem liberigos Vulturon!

—Sen lia helpo ni prenos la caran trezoron: la princo devas nin konduki!

—Nun ni havas ĝustan tempon: la caro estas en pilgrimado, en la antaŭurbo ne restis eĉ duono da opriĉnikoj.

—Ni forbruligos la antaŭurbon!

—Ni mortigos ĉiujn opriĉnikojn!

—For Ringon! La princo nin konduku!

—La princo nin konduku, la princo!—aŭdiĝis de ĉiuflanke.

Simile je tondro ruliĝis ĉi tiuj vortoj de grupo al grupo, atingis la plej malproksimajn fajrujojn, kaj ĉio leviĝis, ĉio ekbolis, kaj ĉiuj ĉirkaŭis la tendon, kie la princo Serèbrjanij kun Ringo vivege interparolis.

—Ĉu vi volas aŭ ne,—parolis la hetmano: ĉu vi koleras aŭ ne,—mi vin ne lasos. Ne pro tio mi vin savis el malliberejo, ke vi metu vian kapon sur eŝafodon.

—Nur mi mem povas decidi tion!—respondis la princo nekontente.—Por kio vi min savis el malliberejo, se mi nun ree estas en malliberejo?

—Kara princo, la tempoj aliiĝas! La caro povas alipensi, la caro povas morti,—ĉio povas okazi,—tiam iru al ĉiuj kvar flankoj! Kion fari?—li aldonis, vidante, ke la princo ĉiam pli kaj pli koleras:—kredeble la sorto al vi destinis vivi ankoraŭ iom da tempo en nia mondo. Vi estas homo tre obstina, sed mi ankaŭ ne cedos ĉi-tiun fojon, jes, kara princo!

En la sama momento la voĉoj de la rabistoj ekaŭdiĝis apud ilia tendo.

—En la antaŭurbon, en la antaŭurbon! kriegis ebriaj rabistoj.

—Ni sendos ruĝan anseron[83] al la antaŭurbo!

—Ni sendos la tutan aron da anseroj!

—Ni iru liberigi Vulturon!

—Ni liberigu la avon!

—Ni prenu barelojn da vino el subteraĵo!

—Ni prenu la oron!

—Ĉiujn opriĉnikojn ni mortigu!

—Ĉiujn loĝantojn de l’ antaŭurbo!

—Kie estas la princo? Li nin konduku!

—Li konduku, li konduku!..

—Se li ne volas, pendigu lin sur tremolon!

—Sur tremolon, sur tremolon...

—Kaj ankaŭ Ringon! Ringon sur tremolon!

Ringo salte leviĝis.

—Jen kion ili entreprenas!—li ekkriis:—mi de longe aŭdas tumulton, sed mi ne sciis la kaŭzon. Eĉ diablo nun ilin ne haltigos. Nu, kara princo, nenio estas farebla, vi venkis: mi plu ne detenos vin, liberulo iras, kien li deziras! Eliru al ili, diru, ke vi konsentas konduki ilin en la antaŭurbon!

La princo ekflamis.

—Mi... ilin konduki en la antaŭurbon?—li diris.—Prefere mi estos dispecigita de ili.

—Nu, princo, ŝajnigu vian konsenton. Vi vidas, ili estas ebriaj, morgaŭ oni povos paroli kun ili!

—Princo!—kriegis la aro: oni vin vokas, eliru!

—Eliru do, princo!—insistis Ringo: estos pli malbone, se ili venos en la tendon!

—Bone!—diris la princo, elirante el la tendo: ni rigardu, kiel ili min devigos konduki ilin en la antaŭurbon.

—Ha, ha!—kriegis la rabistoj: li venas, venas!

—Konduku nin en la antaŭurbon!

—Estu nia hetmano, alie ni pendigos vin!

—Jes, jes,—estu hetmano!

—Ni salutas vin!—vokis aliaj; estu hetmano, alie vi estos pendigita!

—Pendigita, je Dio, pendigita!

Ringo, kiu konis la flameman karakteron de l’ princo, ankaŭ eliris.

—Kion vi faras, kamaradoj?—li sin turnis al la aro: ŝajne, vi perdis la saĝon? La princo alkondukos vin, kien vi volas, morgaŭ frumatene alkondukos, kaj nun donu al lia moŝto ripozon, kaj vi ankaŭ kuŝiĝu, sufiĉe jam vi amuziĝis!

—Kial vi nin admonas?—kriis iuj: ĉu vi estas nia hetmano?

—Vi aŭdas, kamaradoj? Li ne volas cedi la hetmanan rangon!

—Sur tremolon!

—Sur tremolon! Tuj sur tremolon!

Ringo vidis sin ĉirkaŭita de malamikoj.

—He, vi, malsaĝuloj, malsaĝuloj!—li ekkriis.—Ĉu mi ŝatas vian hetmanan rangon? Elektu, kiun vi deziras, kaj mi mem rifuzas, jes, rifuzas. Kaj mi kraĉas sur vin, fi, fi...

—Bone!—kriis iu.

—Bonege li parolas!—aldonis alia.

—Jes, mi kraĉas sur vin!—daŭrigis Ringo.—Ĉu mi ne trovos tiajn, kiel vi? Kia honoro—esti via hetmano! Se mi deziros, mi iros al Volgo, kaj tie mi havos multe da pli bonaj kamaradoj!

—Ne, karulo, lasu ĉi tiujn parolojn! Ni permesos al vi nenien iri, ĉar vi vendos nin same, kiel vi vendis Vulturon!

—Ni ne permesos, restu kun ni, obeu al la nova hetmano.

Sovaĝaj krioj surdigis la voĉon de Ringo.

Rabisto altkreska aliris la princon Serèbrjanij kun pokalo en la mano.

—Patro!—li diris, frapante lin per sia grandega mano je la ŝultro:—vi nun vendis vian kapon, vi fariĝis nia parenco, do ni trinku kune, kaj ni kisu unu la alian!

Dio scias, kion farus la princo! Eble, li faligus la pokalon kaj la ebriigita aro lin dispecigus... Sed, feliĉe, nova kriado atentigis ĉiujn.

—Rigardu, rigardu!—eksonis en la aro: oni kaptis opriĉnikon! Opriĉnikon! Rigardu, rigardu!

El la arbaro venis kelkaj viroj en disŝiritaj vestoj kun bastonegoj surŝultre. Ili kondukis la kunligitan Maksimon. La rabisto, kiun li estis vundinta per sabrobato, rajdis lian ĉevalon. Antaŭe iris Ĥlopko, fajfante kaj dancante. La vundita Rujano sin trenis malantaŭe.

Ĥlopko kantis, kunfrapadis la manojn, falis surdorsen kaj ruliĝis kvazaŭ ringego.

Lin ekvidinte, la flavruĝa kantisto ne povis sin deteni, ekkaptis balalajkon[37] kaj ankaŭ ekdancis antaŭ Maksimo.

—Jen, diabloj,—diris Ringo al Serèbrjanij.—Vi tuj vidos, ili ne simple mortigos la opriĉnikon, ili lin turmentegos ĝis la morto. Mi konas ilin ambaŭ: se ili sin enmiksis en la aferon, atendu nenion bonan por la junulo!

Efektive, la kapto de l’ opriĉniko estis vera festo por la tuta bando. Ili volis venĝi al la kaptito ĉion, kion ili elsuferis de liaj kamaradoj.

Kelkaj viroj kun bestaj vizaĝoj tuj komencis prepari ĉion por lia ekzekuto.

Kvar stangojn oni enbatis en la teron, al ili oni fiksis horizontalajn bastonojn, kaj oni komencis brulruĝigi najlojn.

Maksimo tute trankvile observis ĉi tion. Li ne timis turmentegon kaj morton; nur tio malĝojigis lin, ke li devis morti sen glavo, kun ŝnurligitaj brakoj, ke li ne aŭdos antaŭ la morto militkriojn, nek blekojn de ĉevaloj, nenion, krom vulgaraj kantoj kaj ebria ridego de siaj turmentantoj...

—La koro trompis min!—li pensis: mi ne atendis por mi tian morton. Estu la volo Dia!

Subite li ekvidis la princon Serèbrjanij, rekonis lin kaj volis iri al li. Sed la flavruĝa kantisto ekkaptis lin je kolumo.

—La lito estas preta!—li diris: demetu la kaftanon kaj enlitiĝu!

—Malligu miajn brakojn!—petis Maksimo: mi ne povas fari signon de kruco.

Ĥlopko distranĉis la ŝnuron sur liaj brakoj.

—Preĝu, sed ne tro longe!—li ordonis, kaj kiam Maksimo finis la preĝon, Ĥlopko kaj la flavruĝulo deŝiris de li la vestojn kaj komencis jam alligi liajn brakojn kaj krurojn al la stangoj.

Tiam la princo Serèbrjanij elpaŝis antaŭen.

—Kamaradoj!—li ekkriis per la voĉo, uzata dum militservo: aŭskultu!

Kaj liaj laŭtaj vortoj eksonoris en la aro kaj malgraŭ la bruego estis aŭdataj de plej malproksime starantaj rabistoj.

—Aŭskultu!—daŭrigis la princo.—Ĉu vi deziras ĉiuj, ke mi estu via estro? Eble, kelkaj el vi tion ne deziras?

—He, he,—aŭdiĝis ies voĉo: kredeble, vi jam volas rifuzi?

—Princo, ne ŝercu kun ni!

—Foje elektita, estu hetmano!

—Akceptu la honoron dume oni vin ne pendigis.

—Donu al mi hetmanan ĉekanon!—diris Serèbrjanij.

—Bone!—ekkriis la rabistoj: jen kio estas bona!

Oni donis al la princo la ĉekanon de Ringo.

La princo venis rekte al la flavruĝa kantisto.

—Malligu la opriĉnikon!—ordonis li per severega voĉo.

La flavruĝulo ekrigardis lin grandmire.

—Malligu tuj!—ripetis Serèbrjanij per la sama voĉo.

—Jen, kion vi volas!—respondis la ruĝulo: eble, vi estas lia kunulo? Nu, nu, ekpalpu, ĉu via propra kapo bone sidas sur la ŝultroj?

—Kanajlo!—ekkriis la princo: ne kuraĝu disputi, kiam la hetmano ordonas!

Kaj, svinginte sian ĉekanon, li dishakis lian kranion.

La flavruĝulo falis teren senviva.

Ĉi tiu ago konfuzis la rabistojn. La princo uzis tiun tempon.

—Malligu, vi!—sin turnis li al Ĥlopko, levante la ĉekanon super lia kapo.

Ĥlopko ekrigardis lian vizaĝon kaj rapide malligis la opriĉnikon.

—Kamaradoj!—daŭrigis la princo: jena junulo ne apartenas al tiuj, kiuj vin ofendas; mi konas lin; li estas malamiko de opriĉnikoj, same kiel mi kaj vi. Gardu vin Dio, se vi per unu fingro tuŝos lin! Kaj nun ne perdu la tempon, prenu batalilojn, viciĝu laŭ centoj, mi alkondukos vin!

La firma voĉo de l’ princo, lia hetmana sintenado kaj la neatendita decidemo forte impresis la rabistojn.

—He, he!—interparolis ili: li ne ŝercas!

—Vera hetmano!

—Kun li oni devas esti singarda! Kun li oni multe ne parolos! Jen kiel rapide li finis kun nia kantisto!

Tiel interparoladis la rabistoj, kaj neniu plu kuraĝis frapi la hetmanon je ŝultro aŭ kisi lin.

—Bone, bonege, via princa moŝto!—ekmurmuretis Ringo, kun granda respekto lin rigardante:—jen kiel bone vi ilin kvietigis! Nur ne lasu al ili la tempon por pripensi, iru kun ili al la antaŭurbo, kaj tie vi jam vidos, kion fari!

Malfacila estis la situacio de Serèbrjanij. Fariĝinte hetmano, li savis Maksimon kaj gajnis la tempon; sed ĉio tuj estus perdita, se li rifuzus konduki la sovaĝan bandon. La princo sin turnis al Dio kaj tute sin donis al Lia volo.

La rabistoj, sin preparante al forveturo, konstatis, ke forestas iu Teodoro Poddubnij, kiu matene estis foririnta kun taĉmento kaj ĝis nun ne revenis.

—Jen Teodoro!—diris iu: jen li iras kun la kamaradoj!

Poddubnij estis maldika viro kun difektita okulo kaj kun multe da cikatroj sur la vizaĝo.

Lia kaftano estis disŝirita. Li iris kun peno, trenante la piedojn, kiel homo treege laca.

—Nu?—demandis lin iu rabisto.

—Ree vi estas venkitaj?—demandis alia.

—Estas iu alia venkita!—respondis Poddubnij, sidiĝante apud la fajro: sed ne ni! Jes, kamaradoj, multe da pekoj mi havis en la koro, sed hodiaŭ la duonon mi forigis!

—Kiamaniere?

Poddubnij sin turnis al siaj taĉmentanoj.

—Kie estas la kaptito?

Oni alkondukis ŝnurligitan viron en striita kaftano kaj en alta ĉapo kun levitaj randoj. La kunpremita nazo, la elstarantaj vangostoj kaj la mallarĝaj okuloj atestis pri lia nerusa origino.

Unu el la kamaradoj de Poddubnij alportis ponardegon, sagujon kaj saadakon, apartenantajn al la kaptito.

—Tataro?—ekkriis la rabistoj.

—Jes, kamaradoj! Kaj kia tataro! Apenaŭ ni sukcesis lin superforti, tia fortegulo! Se Dmiĉjo ne helpus, li nepre forkurus de ni!

—Rakontu, rakontu!—petis la rabistoj.

—Aŭskultu, kamaradoj! Matene ni estis sur Rjazana vojo, ni renkontis komerciston, haltigis lin, traserĉis lin, kaj li diris al ni: "nenion vi trovos en miaj poŝoj! Mi iras el Rjazanjo, tie svarmas tataroj sur ĉiuj vojoj, ili min prirabis ĝisfunde,—Moskvon mi venos tute sen mono!"

—Jen, kanajloj!—ekkriis unu el la aro.

—Kion vi faris al la komercisto?—demandis la alia.

—Ni donis al li monon, por ke li povu daŭrigi la vojon, kaj lasis lin,—respondis Poddubnij.—Poste ni renkontis ankaŭ vilaĝanon, kiu rakontis, ke hieraŭ tataroj atakis vilaĝon kaj forbruligis ĝin. Baldaŭ ni ree ekvidis virojn kun virinoj kaj infanoj, ĉiuj ploregis kaj ĝemkriis: "nian vilaĝon forbruligis tataroj, la preĝejon oni prirabis, la sanktajn pentraĵojn ili dispecigis, el pastra vestaro ili faris ĉevalkovrilojn"...

—Ha, malbenitaj hundoj!—ekkriis la rabistoj: kiel ilin portas la tero, la malbenitojn!

—La pastron,—daŭrigis Poddubnij,—ili alligis al ĉevala vosto...

—La pastron? Kiel fulmotondro ilin ne frapas, kanajlojn!

—Dio scias!

—Ĉu mankas fortoj al rusoj por neniigi tatarojn malbenitajn?

—Jes, jes, mankas fortoj! Ĉiuj regimentoj estas forpermesitaj, kion povas fari vilaĝanoj, virinoj kaj maljunuloj? Kaj la malpiuloj profitas la foreston de la militistoj, ili scias, ke ilin neniu atakos...

—Ho, se mi nur povus montri al ili!...

—Kaj mi ankaŭ!

—Kie vi trovis la kaptiton?

—Jen kiamaniere! Mi ekaŭdis ĉevalan piedfrapadon survoje. Mi diras al la kamaradoj: "ni kaŝu nin en la arbetaro, ni rigardu, kiu preterrajdos". Ni nin kaŝis kaj ekvidis: rajdas ĉirkaŭ tridek viroj, ĉiuj kun la samaj ĉapoj, kun ponardegoj, kun pafarkoj kaj sagujoj. "Kamaradoj!" mi murmuretis: "tio estas ili, la tataroj! Domaĝe, ke ni estas malmultenombraj, alie ni povus ataki ilin!" Subite unu rajdanto perdis sian sakon. Li haltis, deĉevaliĝis por preni la sakon, dume liaj kunuloj jam estis malproksime. "Kamaradoj!" mi proponis: "se ni lin atakus! Nu, karuloj, ĉiuj kune sekvu min!" Kaj ni nin ĵetis sur la tataron. Sed vane! Li nur levis la ŝultrojn, kaj faligis nin ĉiujn. Ni ree atakis lin, li ree faligis nin kaj ekkaptis la ponardegon. Tiam Dmiĉjo ekiris antaŭen: "deflankiĝu, kamaradoj!" li ekkriis:—"ne malhelpu min!" Ni liberigis por li la lokon, li forprenis de la tataro lian ponardegon, ekkaptis lin je la kolumo kaj ĵetis lin teren. Tiam mi metis la ganton inter liaj dentoj kaj kunligis lin, kvazaŭ ŝafon.

—Bravulo nia Dmiĉjo!—diris la rabistoj.

—Jes, li certe povus bovon faligi je la kornoj!—rimarkis Poddubnij.

—He, Dmiĉjo?—demandis lin iu: ĉu vi faligus bovon?

—Kial ne?—respondis Dmiĉjo kaj iris flanken, ne volante daŭrigi la interparoladon.

—Kio estas en la sako de l’ tataro?—demandis Ĥlopko.

—Jen, rigardu, kamaradoj!

Poddubnij malligis la sakon kaj montris pecon da pastra vesto, multekostan ujon por Sankta Sakramento, oran krucon kaj aliajn apartenaĵojn de diservo.

—Hundo!—ekkriis ĉiuj kune: li prirabis preĝejon!

Serèbrjanij utiligis la indignon de l’ rabistoj.

—Kamaradoj!—li ekkriis: vi vidas, kiamaniere la malpiaj tataroj insultas nian ortodoksan religion! Vi vidas, ili deziras pereigi la sanktan Ruslandon! Kamaradoj, ĉu ni ankaŭ fariĝis malpiuloj? Ĉu ni permesos insulti la sanktajn pentraĵojn? Ĉu ni permesos al tataroj bruligi rusajn vilaĝojn kaj mortigi niajn kunfratojn?

Surda murmuro aŭdiĝis en la vicoj.

—Kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: kiu el ni estas senpeka? Nun ni repurigos niajn animojn, ni meritos pardonon de Dio, ni ĉiuj iru ataki la malamikojn de Ruslando kaj de la sankta religio!

La parolado de l’ princo forte impresis la rabistaron; pli ol unu malmoliĝinta koro ektremis, en ĉiuj harkovritaj brustoj naskiĝis amo al la patrolando. La maljunuloj balancis la kapojn, la junuloj rigardis unu la alian. Laŭtaj ekkrioj aŭdiĝis en la komuna tumulto.

—Jes!—diris unu: ĉu eble estas permesi al tataroj insulti niajn preĝejojn?

—Ne, ne eble, ne eble!—ripetis la alia.

—Du mortojn ni ne havos, de unu ni nin ne savos!—aldonis la tria: plibone estas morti dum milito, ol sur pendigilo!

—Vere!—jesis la maljuna rabisto: bonega estas morto dummilita!

—Nu, estu, kio estos!—ekkriis unu juna bravulo: mi ne scias, kion faros la aliaj, sed mi atakos la tatarojn!

—Mi ankaŭ! mi ankaŭ! kaj mi, mi ankaŭ!—ekkriis multaj.

—Oni rakontas pri vi, kamaradoj,—daŭrigis Serèbrjanij,—ke vi forgesis Dion, ke vi perdis konsciencon kaj animon. Nun estas por vi bela okazo montri al la homoj, ke oni mensogas pri vi, ke vi havas konsciencon, animon! Montru, ke nun, kiam venis la tempo defendi la sanktan religion kaj nian karan patrolandon, vi ĝin defendos ne malpli bone, ol la caraj militistoj, la caraj opriĉnikoj!

—Ni defendos, ni defendos!—ekkriis ĉiuj unuanime.

—Ni ne permesos al malpiuloj moki la sanktan Ruslandon.

—Ni atakos la tatarojn!

—Konduku nin, hetmano, kaj ni atakos la malpiulojn!

—Konduku nin, konduku! Ni defendos la sanktan religion!

—Kamaradoj!—diris la princo: se ni venkos la tatarojn, se nia caro vidos, ke ni ne estas malpli bonaj, ol liaj opriĉnikoj, li pardonos al ni niajn krimojn, li diros: mi ne bezonas plu miajn opriĉnikojn, krom ili ne mankas al mi bonegaj servistoj!

—Li diru!—ekkriis multaj voĉoj: ni estas pretaj servi al li per niaj kapoj!

—Ĉu mi laŭvole fariĝis rabisto?—diris unu.

—Kaj mi ankaŭ ne!—aldonis iu alia.

—Ni mortu, se estos bezone, por kara Ruslando!—ekkriis la princo.

—Ni mortu!—ripetis la rabistaro.

—Nu, kamaradoj!—daŭrigis Serèbrjanij: se ni deziras ataki la malamikojn de Ruslando, oni devas trinki la sanon de nia rusa caro!

—Ni trinku!

—Prenu ĉiuj viajn pokalojn, kaj al mi donu la mian!

Oni alportis al la princo pokalon, plenan je vino. Ĉiuj rabistoj ankaŭ plenigis la siajn.

—Estu sana nia granda caro, Ivano Vasìljeviĉ de la tuta Ruslando!—tostis Serèbrjanij.

—Estu sana la caro!—ripetadis la rabistoj.

—Estu feliĉa nia Ruslando!—daŭrigis Serèbrjanij.

—Estu feliĉa, estu feliĉa!—ripetadis la rabistoj.

—Pereu ĉiuj malamikoj de sankta Ruslando kaj de nia kara ortodoksa religio!—daŭrigis la princo.

—Pereu la tataroj! Pereu ĉiuj malamikoj de rusa religio!—kriadis la rabistoj.

—Konduku nin, ke ni ataku la tatarojn! Kie ili estas, la malpiuloj, kiuj forbruligas niajn preĝejojn?

—Konduku, konduku nin!—aŭdiĝis ĉie la sama voko.

—En fajron la tataron!—ekkriis iu.

—En fajron! En flamon la kaptiton!—subtenis la aliaj.

—Atendu, kamaradoj!—diris Serèbrjanij: antaŭe ni eldemandu lin! Respondu,—diris la princo, sin turnante al la kaptito: ĉu estas multe da viaj? Kie vi havas la tendaron?

La tataro faris signon, ke li ne komprenas.

—Atendu, princo,—diris Poddubnij: ni tuj malligos lian langon! He, Ĥlopko, donu fajron! Bonege! Ĉu vi nun scias paroli?

—Jes, jes, moŝto!—ekkriis la brulvundita tataro.

—Ĉu estas multe da viaj?

—Multege, multege, moŝto!

—Kiom!

—Dek mil, moŝto: hodiaŭ dek mil, morgaŭ cent mil.

—Do vi estis nur antaŭgvardio? Kiu vin kondukas?

—La ĥano!

—La ĥano mem?

—Ne la ĥano mem. La ĥano morgaŭ venos; hodiaŭ princo Ŝiĥmàt Ŝirinskij.

—Kie estas lia tendaro?

La tataro ree montris geste, ke li ne komprenas.

—He, Ĥlopko, fajron!—ordonis Poddubnij.

—Proksime la tendaro, moŝto, proksime!—tuj respondis la tataro: ne pli multe ol dek verstojn de ĉi tie.

—Montru la vojon!—ordonis la princo.

—Ne eble, moŝto! Ne estas eble nun vidi la vojon. Morgaŭ mi montros, moŝto!

Poddubnij metis la brulantan torĉon al la kunligitaj manoj de l’ kaptito.

—Ĉu vi trovos la vojon?

—Mi trovos, moŝto, mi trovos.

—Bone!—diris Serèbrjanij.—Nun manĝu, kamaradoj, donu ankaŭ al la tataro manĝi, kaj ni tuj ekvojiru! Ni montru al la malamikoj, kion valoras la rusa forto!

ĈAPITRO XXV.

Preparado al batalo.

En la bando komenciĝis tia movado, kriado kaj kurado, ke Maksimo eĉ ne havis la tempon danki la princon. Kiam fine la rabistaro laŭkolone ekmoviĝis el la arbaro, Maksimo, al kiu oni redonis lian ĉevalon kaj lian armilon, alrajdis al la princo.

—Nikito Romànoviĉ!—li diris: hodiaŭ vi pagis al mi por la urso!

—Nu, Maksimo Gregòrjeviĉ,—respondis la princo: por tio ni vivas en la mondo, ke ni helpu unu al alia!

—Princo,—aldonis Ringo, kiu rajdis apud Serèbrjanij: hodiaŭ mi vin admiris kaj mi pensis: domaĝe estas, ke vin ne vidas la brava viro, kiun mi lasis apud Volgo! Kvankam li ne estas nobelo, same kiel mi, vi nepre ekamus lin, princo, kaj li vin ekamus! Ne ofendiĝu, princo, vere, vi multe similas unu je alia laŭ karaktero. Kiam vi ekparolis pri sankta Ruslando, kiam ekbrilis viaj okuloj, mi tuj ekmemoris Jermakon Timofèeviĉ. Forte li amas patrolandon, kvankam li estas rabisto. Pli ol unu fojon li diris al mi, ke hontinde estas vivi senutile, ke lia plej granda deziro estas fari bonan servon por la patrolando. Ha! se hodiaŭ li povus kune kun ni ataki la tatarojn! Li sola valoras pli multe ol cent aliaj. Kiam li ekkrias: "sekvu min, kamaradoj!" tiam ŝajnas al ni, ke ni fariĝis pli altaj, pli fortaj, kaj nenio jam povas nin haltigi, kaj ĉio falas sub niaj batoj. Je Dio, Nikito Romànoviĉ, vi multe similas je li, tre multe, vi ne ofendiĝu!

Ringo ekmeditis. La princo rajdis malrapide, atente rigardante antaŭen. Maksimo silentis. Surde sonoris la piedfrapado de l’ taĉmento; la stelplena ĉielo silente kuŝis super la dormanta tero. Longe marŝis la taĉmento laŭ la direkto, montrata de la tataro, kiun eskortis Ĥlopko kaj Poddubnij kun seningaj sabroj.

Subite eksonis malproksime strangaj laŭtaktaj sonoj. Tio estis nek homa voĉo, nek korneto, nek harpo, sed io simila je bruo de kanoj sub la vento, se nur kanoj povus soni kiel vitro aŭ kordoj.

—Kio ĝi estas?—demandis la princo, haltigante la ĉevalon.

Ringo demetis la ĉapon kaj klinis la kapon preskaŭ ĝis la selkurbiĝo.

—Atendu princo, mi aŭskultos!

La sonoj fluis laŭtakte kaj malgaje, jen per sonoraj arĝentaj triloj, jen kvazaŭ bruo de arbaro, balancata de vento, kaj subite ĉio ree eksilentis.

—Li finis!—ekridis Ringo.—Kiaj pulmoj! Dum duono da horo li blovis seninterrompe.

—Kio ĝi estis?—demandis la princo.

Ĉebuzgà!—respondis Ringo.—Io simila je nia korneto! Verŝajne, baŝkiro![84] Kun la ĥano venas ĉiuspecaj azianoj: el Kazanjo, Astrahanjo, Nogajaj malpiuloj! Jen, li ree ekludis!

Malproksime aŭdiĝis kvazaŭ nova ventekblovo, ĝi formis longajn, malgajajn kaj belsonajn ruladojn kaj post iom da tempo ĉio finiĝis subite, kvazaŭ ĉevala ronkado.

—Ha!—ekkriis Ringo: ĉi tiun fojon la rulado estis pli mallonga, laciĝis la malbenita hundfilo!

Sed ree eksonis la kanto, pli kaj pli sonora, kvazaŭ multe da sonoriletoj sonis kune kaj seninterrompe.

—Kia gorĝo!—diris Ringo: ĉu ne vere, de malproksime ŝajnas, ke oni ludas instrumenton, sed nun li faras ĉion per gorĝo. Jen kiel amuziĝas la malpiuloj!

La malgajajn sonojn anstataŭis gaja kanto, sed ne rusa gajo ĝi estis, ne rusa malgajo. La kanto esprimis sovaĝan triumfon de nomada popolo, kun ĝiaj ĉevalaroj, kun bravaj ekskursoj kaj militiroj, kaj migradon tra novaj kaj ĉiam novaj landoj, kaj sopiron al nekonata prapatrolando...

—Princo,—diris Ringo: la tendaro devas esti proksime. Malantaŭ la monteto, kredeble, ni ekvidos la fajrojn. Permesu, ke mi iru kaj esploru la aferon: por mi ĝi ne estas novaĵo, sufiĉe da tataroj mi vidis apud Volgo, kaj dume vi donos al la kamaradoj mallongan ripozon.

—Iru, Dio vin helpu!—konsentis la princo. Ringo deĉevaliĝis kaj malaperis en la mallumo.

La rabistoj ordigis la armaĵon kaj sidiĝis teren, tute pretaj al batalo. Profunda silento regis en la bando. Ĉiu komprenis la gravecon de l’ entrepreno kaj la necesecon de senescepta obeemo. La sonoj de ĉebuzgà ne ĉesis, la luno kaj la steloj lumigis la kampon, ĉio estis paca kaj majesta, nur de tempo al tempo apenaŭ rimarkebla blovetado de vento ondigis la arĝentkoloran herbon.

Pasis preskaŭ unu horo; Ringo ne revenis. La princo jam komencis perdi paciencon, kiam subite, du paŝojn for de li, viro leviĝis el la stipo. La princo ekkaptis sian sabron.

—Silento, princo, silento, jen mi venas!—mallaŭte diris Ringo ridetante.—Tiel same mi alrampis al la tatara tendaro, kaj mi ĉion bone esploris: nun mi ne malpli bone konas ĝin, ol mian propran tendon. Se vi permesos, princo, mi kunprenos dek bravulojn, timigos la ĉevalojn kaj ankaŭ la tatarojn; kaj vi samtempe, se vi volas, princo, povos ataki ilin de ambaŭ flankoj, farante kiel eble plej multe da bruo; tiam, mi estas certa, pli ol duonon da ili ni pereigos. Pardonu, ke mi donas konsilon, sed nokte ne ĉiu vidas egale bone, kaj kiam la suno leviĝos, mi plu nenion parolos: tiam vi estos ordonanta, princo, kaj ni estos obeantaj.

Serèbrjanij bone konis la sperton kaj praktikan saĝon de Ringo, kaj li permesis, ke li agu laŭ sia plano.

—Karuloj!—sin turnis Ringo al la rabistoj: ni iomete malpaciĝis, sed al venĝema malpaculo estu elpikita la okulo[85]. Ĉu mi trovos inter vi dekon da viroj, dezirantaj sekvi min en la tataran tendaron?

—Elektu, kiun vi volas,—respondis la rabistoj: ni ĉiuj estas pretaj!

—Dankon, karuloj: se vi permesas al mi elekti, mi kunprenos jen kiujn!... Kaj li elvokis el la bando dek virojn...

—Por kio vi iras, Dmiĉjo? Mi vin ne kunprenos, restu apud la princo, por nia ago vi ne taŭgas. Lasu, karuloj, viajn sabrojn, ili malhelpos al ni rampi, niaj tranĉiloj sufiĉas. Sed aŭskultu, kamaradoj, vi devas obei al mi, sen mia ordono nenion faru? Se vi volonte iras kun mi, vi devas fari nur tion, kion mi ordonos. Se iu malobeos, mi ne indulgos!

—Bone, bone!—respondis la dek elektitaj: kion vi diros, tion ni faros. Se ni ekiris por sankta ago, ni certe ne malpaciĝos!

—Jen vidu, princo, tiun monteton!—daŭrigis Ringo: de tie oni jam bone povas vidi iliajn fajrojn. Mi konsilas al vi atendi apud la monteto, kaj kiam mi timigos la ĉevalojn kaj vi aŭdos kriadon en la tendaro, tiam ataku la malpiulojn. Kien ili povos iri? Ĉevalojn ili plu ne havos, de unu flanko ni atakos ilin, de la alia flanko estas rivero kaj marĉo.

La princo promesis plenumi la konsilon de Ringo.

Tiam la ekshetmano kun siaj dek bravuloj foriris kaj baldaŭ malaperis en la herbo. Estis supozeble, ke ili sin kaŝas tie; sed rigardante pli atente, oni povus rimarki iom post ioman kaj kontraŭventan movetadon de la herbo.

Post duono da horo Ringo kun sia deko jam estis apud la tatara tendaro.

Ringo levis la kapon super la densa herbo.

Kvindek paŝojn antaŭe brulis fajro, lumiganta dekkelkajn ronde kaŭrintajn baŝkirojn. Iuj surhavis multkolorajn ĥalatojn[86], aliaj—ŝafpeltojn, kelkaj—disŝiritajn kaftanojn el kamela lano. La longaj ponardegoj staris apude, enŝovitaj en la teron, kaj iliaj longaj ombroj atingis preskaŭ ĝis Ringo. Kelkmiloj da ĉevaloj, gardataj de baŝkiroj, sin paŝtis en la apuda stepo. Aliaj fajroj, cent paŝojn de tie, lumigis sennombrajn feltajn tendojn.

La baŝkiroj ne bone gardis siajn ĉevalojn. Ili estis venintaj de trans Volgo ĝis Rjazanjo, ne renkontinte eĉ unu kontraŭatakon; ili sciis, ke niaj regimentoj estis forpermesitaj kaj ke ili renkontos neniun malamikon; kontraŭ la lupoj ili havis ĉebuzgon kaj kantojn. Kaj kvar viroj, tenante en la fortikaj dentoj la pintojn de longaj tuboj kaj pleniginte ĝisekstreme siajn vastajn pulmojn per aero, blovis el siaj tutaj fortoj. Aliaj helpis al ili per gorĝo, kaj la fajro lumigis iliajn larĝostajn fizionomiojn, ruĝiĝintajn pro streĉiĝo.

Dum kelkaj momentoj Ringo ĝuis la bildon, ne decidante, ĉu estos pli bone tuj sin ĵeti kun tranĉiloj en la manoj kontraŭ la baŝkiroj kaj, profitante ilian konfuziĝon, buĉi ĉiujn senescepte, aŭ fortimigi antaŭe la ĉevalaron kaj poste komenci la buĉadon.

Ambaŭ planoj estis allogaj.—Jen kia granda ĉevalaro,—li pensis, apenaŭ spirante: se ni bone ĝin fortimigos, la ĉevaloj disrompos ĉiujn iliajn tendojn; tiom granda tumulto okazos, ke ili ne distingos siajn kaj fremdajn. Kaj bone ankaŭ sidas tie la malpiuloj, bonege sidas! Jen kiel ili amuziĝas, du paŝojn de ili oni povas sidi, sen esti rimarkita!

Kaj Ringo ne povis preterlasi la okazon buĉi baŝkirojn.

Reŝetò!—li murmuretis al sia kamarado, kaŭrinta apud li: ĉu via gorĝo fartas bone? Ĉu vi povas bone kriaĉi?

—Kial vi mem ne kriaĉas?—flustre demandis Reŝetò.

—Ŝajne, mi havas raŭkan voĉon!

—Bone, mi povas kriaĉi. Ĉu jam estas tempo?

—Atendu iomete! Alrampu kiel eble plej proksime al la ĉevalaro, rampu ĝis kiam la ĉevaloj vin rimarkos, kaj tiam streĉu viajn tutajn fortojn, kriegu kaj pelu la ĉevalaron rekte al la tendoj.

Reŝetò kapjesis kaj malaperis en la herbo.

—Kaj vi, kamaradoj,—murmuretis Ringo al ceteraj kamaradoj: rampu post mi plej proksimen al la malpiuloj, nur singarde! Ili estas ne pli multaj ol dudek, kaj ni estas naŭ viroj, ĉiu el vi havos du tatarojn, kaj por mi restas kvar da ili. Kiam Reŝetò ekkriegos, vi ankaŭ kriegu ĉiuj kune, kaj ĵetu vin kontraŭ ili! Ĉu vi estas pretaj?

—Jes, jes, ni estas pretaj!—murmuretis la rabistoj.

La hetmano atendis iom da tempo kaj malrapide eltiris el post la zono sian longan tranĉilon.

ĈAPITRO XXVI.

Kunfratiĝo.

Serèbrjanij, duono da versto malantaŭ la tatara tendaro, malpacience atendis la signon, por komenci la atakon.

—Princo,—diris al li Maksimo, kiu ne deiris de li: ne longe ni estos atendantaj, baldaŭ jam komenciĝos la batalo. Kiam la suno leviĝos, jam multaj el ni plu ne estos en vivo, kaj mi havas peton al vi...

—Kiun peton, Maksimo Gregòrjeviĉ?

—Tute simpla afero, sed mi hontas eldiri...

—Parolu, Maksimo Gregòrjeviĉ, mi plenumos, se estos eble!

—Nu, bone, kara princo, mi diros ĉion. Sekrete mi forlasis la antaŭurbon, kontraŭ la volo de patro, sen scio de patrino. Mi ne povis plu servi kiel opriĉniko: prefere mi min dronigus en rivero. Sola filo de miaj gepatroj, mi neniam havis fraton. Mi havas aĝon de 19 jaroj kaj—ĉu vi volas kredi al mi?—ĝis nun mi havis neniun, kun kiu mi povus interŝanĝi amikajn vortojn. Mi vivis en la antaŭurbo kvazaŭ en soleco, neniu amiko, ĉiuj fremduloj! Ĉiu penas nur malutili al alia por sin plirangigi. Ĉiutage novaj turmentegoj, novaj ekzekutoj! Oni preĝas simile je monaĥoj kaj oni pereigas pli multe da homoj, ol rabistoj. Ili nur povu proprigi al si riĉaĵon kaj bienojn, kaj pereu por ili la tuta Ruslando. Kvankam terura, kruelega estas la caro, li ankaŭ iafoje deziras aŭdi la veron, sed ĉe neniu el ili la lango scias eldiri la veron! Ili jese aprobas ĉiun lian parolon, ili ĉiuj kaj ĉiam humiliĝas! Ĉu vi volas kredi aŭ ne, kiam mi ekvidis vin, princo, ekĝojis mia koro, kvazaŭ mi ekvidis parencon. Ankoraŭ ne sciante, kiu vi estas, mi vin jam ekamis; viaj okuloj rigardas ne tiel, kiel ĉe aliaj, viaj paroloj sonas alie. Boriso Godunòv, ŝajne, estas pli bona ol ili ĉiuj, tamen vi estas malsimila je li. Mi admiris vin, kiam vi nearmita staris kontraŭ la urso; kiam Basmanov, post la morto de tiu venenita bojaro, al vi ankaŭ alportis pokalon da vino; kiam oni vin kondukis al ekzekuto; kiam hodiaŭ vi parolis al la rabistoj. Mia koro estas al vi, mi volus vin ĉirkaŭbraki! Ne miru, princo, pri miaj malsaĝaj paroloj,—aldonis Maksimo, mallevante la okulojn: mi ne kuraĝas fariĝi via amiko, mi scias, kiu mi estas, kiu vi estas; sed diru, kion fari, kiel deteni la vortojn, kiuj elsaltas senhalte, kiel haltigi la koron, kiu al vi estas altirata?

—Maksimo Gregòrjeviĉ,—diris Serèbrjanij, forte premante lian manon: mi ankaŭ ekamis vin kvazaŭ mian fraton!

—Dankon, kara princo, dankon! Se tiel estas, mi tuj eldiros ĉion, kio estas en mia animo. Videble, vi ne malŝatas min. Permesu do, princo, nun, antaŭ la batalo, plenumi antikvan kristanan kutimon de kunfratiĝo! Jen pri kio mi volis vin peti, nenio plu, ne ofendiĝu, ho, princo! Se mi scius, ke ni ambaŭ vivos ankoraŭ longe, mi ne petus vin, mi ne forgesus, ke mi ne estas inda fariĝi via frato, sed nun...

—Ne kolerigu Dion, Maksimo!—interrompis lin la princo: kial vi ne indas fariĝi mia frato? Mi scias, ke mia gento estas pli nobla, ol la via, sed tio apartenas al ŝtataj aferoj; hodiaŭ, antaŭ la tataroj, dum milito ni ĉiuj estas egalaj, jes, Maksimo Gregòrjeviĉ! Ĉie ni estas egalaj, kie ni staras antaŭ Dio, ne antaŭ homoj. Ni kunfratiĝu, Maksimo Gregòrjeviĉ!

Kaj la princo demetis sian krucon, pendantan je lia kolo sur bele ĉizita ora ĉeno, kaj etendis ĝin al Maksimo.

Maksimo ankaŭ demetis sian simplan kupran krucon sur silka ŝnureto, kisis ĝin kaj faris signon de kruco.

—Prenu ĝin, Nikito Romànoviĉ! La panjo per ĝi min benis, kiam ni ankoraŭ estis malriĉaj homoj, kiam ni ankoraŭ ne ĝuis la caran favoron. Gardu ĝin, ĝi estas plej kara al mi!

Poste ili ambaŭ ankoraŭ unu fojon faris signon de kruco kaj interŝanĝinte siajn krucojn, ĉirkaŭbrakis unu la alian.

Maksimo sereniĝis.

—Nun,—li ekkriis: vi estas mia frato, Nikito Romànoviĉ! Kio ajn okazu, mi ne forlasos vin; via amiko estos mia amiko, via malamiko estos mia malamiko; mi amos per via amo, mi koleros per via kolero, mi pensos per viaj pensoj! Nun por mi estas pli gaje eĉ morti, kaj la vivo fariĝis ne tiel maldolĉa; mi havas, por kiu morti, mi havas, kun kiu vivi!

—Maksimo!—diris Serèbrjanij kortuŝita.—Dio vidas, mi tutkore fariĝis via frato; mi vin ne forlasos ĝis morto!

—Dankon al vi, Nikito Romànoviĉ, certe, ni ne disiĝos! Se ni restos en vivo, ni kune pripensu, kio estas farebla por la patrolando, kiun servon ni povas fari al sankta Ruslando! Ĉu vere, ĉio pereis en Ruslando? Ĉu ne eble estas servi al la caro alimaniere, ol estante opriĉniko?

Maksimo parolis kun nekutima fervoro, sed subite li haltis kaj ekkaptis la manon de l’ princo.

Akra kriego ekaŭdiĝis en malproksimo. La aero kvazaŭ ektremis, la tero kvazaŭ balanciĝis; surdaj krioj, neklara bruado eksonis en la tendaro de l’ tataroj, kelkaj ĉevaloj kun levita kolhararo pretergalopis antaŭ la rabistoj.

—Estas tempo!—diris Serèbrjanij, surseliĝis kaj prenis sian sabron.

—Nu, kamaradoj, obeu al mi, ne disigu la vicojn, ĉiu bone memoru sian lokon, ne disŝutiĝu, ne kuniĝu amase! Dio helpu, sekvu min!

La rabistoj salte leviĝis de l’ tero.

—Estas tempo, estas tempo!—aŭdiĝis en ĉiuj vicoj: ni obeu al la princo!

Kaj la tuta taĉmento sekvis la princon trans la monteto, de kie oni jam povis vidi la malamikajn fajrojn.

Tiam nova neatendita vidaĵo frapis iliajn okulojn. Dekstre de la tatara tendaro fajro kuris el la stepo, kaj ĝiaj malregulaj desegnoj, pli kaj pli larĝiĝantaj kaj kunfandiĝantaj, ĉiam pli proksimen alrampis al la tendaro.

—Bravulo nia Ringo!—ekkriis la rabistoj: bravuloj la niaj! Jen ili ekbruligis la stepon, la fajron ili pelas laŭvente rekte kontraŭ la malpiuloj!

La fajro pligrandiĝis kun ega rapideco; la tuta stepo dekstre jam fariĝis maro da fajro, baldaŭ la flamaj ondoj jam kaptis la plej proksimajn tendojn kaj eklumigis la tendaron, similan je maltrankviligita formikejo.

La tataroj, savante sin de l’ fajro, senorde kuris renkonte al la rabistoj.

—Ataku ilin, kamaradoj!—ektondris Serèbrjanij; ĵetu en akvon, pelu en fajron!

Komuna krio respondis al la princo. La rabistoj sin ĵetis sur la tatarojn, kaj la buĉado komenciĝis....


Kiam la suno leviĝis, la batalo ankoraŭ daŭris, sed la kampo estis kovrita per mortigitaj tataroj. Premataj de unu flanko per la fajro, de alia—de la taĉmento de Serèbrjanij, la malamikoj senhelpe sin savadis al marĉaj bordoj de l’ rivero, kie multege da ili dronis. Aliaj pereis en la fajro aŭ sufokiĝis en fumo. La fortimigita ĉevalaro tuj de komenco sin ĵetis al la tendaro, disrompis la tendojn kaj tiel multe konfuzis la tatarojn, ke ili erarvagante komencis premi kaj buĉi unuj la aliajn, anstataŭ la malamikojn. Unu malgranda aro sukcesis penetri tra la fajro kaj senorde diskuris en la stepo. Alia aro ne sen peno kunigita de la Ŝirinska estro Ŝiĥmàt, venis trans la rivero kaj formis tie malgrandan taĉmenton. Miloj da sagoj falis de tie sur la triumfantajn rusojn! La rabistoj, ne havantaj aliajn batalilojn, krom sabroj kaj tranĉiloj, ekvidinte trans la rivero la malamikojn kun pafarkoj, konfuziĝis kaj ekkuris. Vane la princo per petoj kaj minacoj penis ilin deteni. La tataroj, protektataj per siaj sagoj, jam revenis de trans la rivero kaj intencis ataki la rusojn de malantaŭe, kiam subite Ringo ekaperis apud la princo. Lia bruna vizaĝo flamis, la ĉemizo estis disŝirita, lia tranĉilo sanggutis.

—Haltu, karuloj! Haltu, amikoj!—li ekkriis laŭtvoĉe: ĉu vi ĉiuj blindiĝis? Ĉu neniu el vi vidas, ke ni ricevas helpon?

Efektive, ĉe la kontraŭa bordo de la rivero moviĝis taĉmento, preta al batalo; ponardegoj kaj halebardoj brilis en la radioj de la leviĝanta suno.

—Ĉu ne tataroj ili estas?—demandis iu.

—Vi mem estas tataro!—indignante respondis Ringo. Ĉu la tatara bando tiel marŝas? Ĉu tataroj havas infanterion? Ili ĉiam rajdas sur siaj ĉevaloj! Kaj ĉu vi ne vidas tiun viron, kiu antaŭ la taĉmento rajdas sur griza ĉevalo? Ĉu tataran kirason li surhavas?

—Rusoj venas!—aŭdiĝis inter la rabistaro: haltu, kamaradoj, fratoj venas helpi al ni!

—Vi vidas, princo,—sin turnis Ringo al Serèbrjanij: eĉ malpiuloj komencis ne tiel ofte elĵeti siajn sagojn, ili komprenis, kio okazas. Kaj kiam tiu taĉmento atakos ilin, mi montros al vi bonan transirejon, ni vade transiros kaj atakos ilin de flanke.

La nova taĉmento proksimiĝis pli kaj pli, jam oni povis distingi ĝian armaĵon kaj la vestojn, preskaŭ same multespecajn, kiel ĉe la rabistaro. Super la kapoj de la militistoj oni vidis draŝilojn, falĉilojn kaj forkegojn. Ili, ŝajne, estis kamparanoj, ĵus armitaj, kaj nur la antaŭe rajdantaj viroj surhavis unukolorajn kaftanojn kaj tenis halebardojn kaj ponardegojn. La estro estis gracia junulo. El sub lia brilanta kasko pendis longaj blondaj haroj. Li lerte rajdis sian arĝentogrizan ĉevalon, kiu jen stariĝis sur la postajn piedojn, jen bele kaj gracie marŝis egalpaŝe kaj blekis, rimarkinte la tatarajn ĉevalojn.

Kiel pluvo falis la tataraj sagoj al la proksimiĝanta taĉmento.

Princo Serèbrjanij kun siaj homoj transiris la riveron en malprofunda loko kaj brave atakis la malamikojn de unu flanko, dume la alveninta taĉmento premegis ilin de la alia flanko.

Unu tutan horon jam daŭris la batalo.

Serèbrjanij alrajdis al rivero por trinkigi la ĉevalon kaj ordigi la jungilaron. Maksimo, ekvidinte lin, ankaŭ algalopis.

—Bone, bonege, princo,—gaje li ekkriis: ŝajne, Dio protektas la sanktan Ruslandon, ni nepre venkos.

—Jes!—respondis Serèbrjanij: dankon al tiu bojaro, kiu venis ĝustatempe por nin subteni. Jen kiel li disdonas batojn dekstren kaj maldekstren! Kiu li estas? Ŝajnas al mi, mi lin ie estis vidinta!

—Nu, Nikito Romànoviĉ, ĉu vere vi lin ne rekonas?

—Ĉu vi konas lin?

—Kiel ne? Dio lin gardu! Multe da pekoj Dio pardonos al li por la hodiaŭa tago. Sed vi ankaŭ devas koni lin, princo: Teodoro Basmanov!

—Basmanov? Ĉi tiu? Ĉu povas esti?

—Vi estas prava, li fariĝis tute alia. Antaŭ nelonge li dancadis—hontinda afero! en virina vesto, kvazaŭ juna knabino. Nuntempe li saĝiĝis, li kunigis vilaĝanojn kaj servutulojn kaj atakis la tatarojn: la rusa koro vekiĝis en li! Kaj kia fortegulo! Jes, princo, en tia tago oni ne povas ne ŝanĝiĝi,—daŭrigis Maksimo kun entuziasmo, kaj liaj okuloj ĝojplene ekbrilis.—Mi ne rekonas min mem, princo. Kiam mi foriris el la patra domo, mi sentis, ke por mi restas malmulte da jaroj por vivi en la mondo. Mi deziris batali kontraŭ malpiuloj, sed ne por venki ilin, venkon havos aliaj pli bonaj viroj, sed por esti mortigita per tatara sabro. Kaj nun, princo, nun mi deziras vivi! Ĉu vi aŭdas, kara princo, kiam tumulto ĉesas por momento, ĉu vi aŭdas, kiel kantas alaŭdoj tie supre en la ĉielo? Same gaje kantas mia koro! Tiom grandan forton kaj volon mi sentas, ke jarcento ŝajnas al mi tro mallonga, por ĉion plenumi! Kaj multon, multon mi trapensis de post la tagiĝo! Bone mi komprenis kaj konsciis, kiom multe da bono oni povas ankoraŭ fari por la patrolando. La caro certe vin pardonos! Ne eble estas, ke vi ne estos pardonita. Eble, li vin eĉ ekamos. Kaj vi prenos min kune: ni ambaŭ ĉion pripensos kaj faros bone, simile je Silvestro kaj Adaŝev[87]. Mi ĉion, ĉion rakontos al vi, kion hodiaŭ mi havas en la kapo, kaj nun pardonu, princo, mi rapidas: rigardu, la tataroj ĉirkaŭas Basmanov’n. Kvankam li ne estas tute bona homo, oni ja devas helpi al li!

Serèbrjanij karese ekrigardis Maksimon, kvazaŭ li estus lia filo.

—Estu singarda, Maksimo,—li diris: ne ĵetu vin en batalon senpripense, rigardu, sango estas sur via vesto!

—Ne, ĝi estas sango de malamikoj,—respondis Maksimo, gaje rigardante sian ĉemizon;—mi ne ricevis eĉ unu graton, gardas min via kruco!

En la sama momento tataro, ŝtele kaŭrinta en la kanoj, elrampis al la bordo, streĉis la pafarkon kaj ekcelis Maksimon.

Eksonis la bone streĉita pafarko, ekkantis la ŝnuro, ekkrietis la sago, penetrante en la bruston de Maksimo, en la blankan bruston, sub la koron. Maksimo ŝanceliĝis sur la selo, ekkaptis la kolharojn de sia ĉevalo: li ne volas morti, sed jam venis lia tempo, li falis teren, la piedo en piedingo. Kaj la galopanta ĉevalo ektrenis lin post si... Kuŝas Maksimo surdorse, disĵetinte la brakojn, kaj liaj bukloj balaas la teron, restigante sangmakulitajn postsignojn.

Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, kaj ekploregos lia patrino, ke pereis ŝia kara filo, ke mortis li, kiu devus fermi ŝiajn maljunajn okulojn. Ekploregos ŝi, sed ne revivigos ŝi sian karan filon!

Venos la malbonega sciigo en la antaŭurbon, ekgrincigos Maluto la dentojn, sin ĵetos li sur la kaptitajn tatarojn, forhakos li milojn da kapoj kaj penos li sattrinki tiun sangon, sed ne revivigos li sian karan filon!

La princo forgesis la batalon, la tatarojn. Li ne vidas plu, kiel Basmanov forpelas la malpiulojn, kiel Ringo atakas la pelatajn, li vidas nur la ĉevalon, trenantan lian novan fraton. Kaj Serèbrjanij ekrajdis post la ĉevalo, kaptis ĝin per la brido, desaltis teren kaj liberigis Maksimon el la piedingo.

—Maksimo, mia kara!—li diris, genufleksante kaj levante lian kapon: ĉu vi vivas ankoraŭ, mia nova frato? Malfermu la okulojn, diru unu vorton!

Kaj Maksimo malfermis la nebulajn okulojn kaj etendis al li la brakojn.

—Adiaŭ, mia kara frato, adiaŭ, karulo! Ne multe da tempo ni vivis kune. Faru sola, kion ni intencis fari kune!

—Maksimo!—diris Serèbrjanij, kisante la varmegan frunton de l’ mortanto: ĉu vi ne komisios ion al mi?

—Redonu al mia patrino mian lastan kison, diru al ŝi, ke mi ŝin rememoras, mortante!.. Kaj la krucon,—daŭrigis Maksimo,—la krucon, kiun mi surhavas, donu al ŝi... kaj la mian vi surportu je mia memoro.

—Kara mia frato,—diris la princo: kion ankoraŭ vi havas en la koro? Eble vi amis iun knabinon? Ne hontu, Maksimo, diru, kiun ankoraŭ vi bedaŭras, krom panjo?

—Mi bedaŭras mian patrolandon, mi bedaŭras la sanktan Ruslandon! Ne malpli multe mi ĝin amis, ol mian patrinon, kaj krome... mi neniun amis...

Maksimo fermis la okulojn. Lia vizaĝo brulis, la spirado plioftiĝis.

Post kelke da minutoj li ree ekrigardis la princon.

—Frato,—li diris: mi soifas, donu akvon plej malvarman...

El la apuda rivero la princo ĉerpis per sia kasko akvon kaj alportis al la mortanto.

—Nun mi sentas min pli bone,—diris Maksimo: levu min, mi volas preĝi!

La princo levis lin. La junulo ĉirkaŭrigardis, ekvidis la forkurantajn tatarojn kaj ekridetis.

—Mi diris ja, frato, ke Dio nin protektas... rigardu, kiel ili kuregas... Ne, mallumiĝas miaj okuloj, ho, ne volonte mi mortas...

La sango ekfluis el lia buŝo.

—Dio, akceptu mian animon!—ekmurmuretis Maksimo kaj mortis.

ĈAPITRO XXVII.

Basmanov.

La homoj de Basmanov kaj la rabistoj ĉirkaŭis princon Serèbrjanij.

La tataroj estis plene venkitaj, multaj kaptitaj, aliaj forkurintaj. Por Maksimo oni elfosis tombon kaj oni lin enterigis kun honoro. Dume Basmanov ordonis starigi ĉe la bordo de la rivero sian persan tendon, kaj lia dvoreckij[41], unu el la ĉefmilitistoj de la taĉmento, venis anonci al Serèbrjanij, ke la bojaro lin salutas kaj petas lin veni tagmanĝi kune.

Kuŝante sur silkaj kusenoj, Basmanov, jam kombita kaj parfumita, rigardis en spegulon, kiun tenis antaŭ li, starante surgenue, lia juna ĉevalservisto. La vizaĝo de Basmanov aperigis strangan miksaĵon el ruzeco, ambicio, dorlotita volupteco kaj senzorga braveco; kaj tra tiuj diversaj sentoj tralumis malkonfido, kiu estis kutima por ĉiu opriĉniko ĉe la vido de l’ bojaro de zemŝĉino. Supozante, ke Serèbrjanij devis lin malestimi, li, eĉ plenumante la devon de gastiganto, jam primeditis la planon, kiel sin venĝi al la gasto, se li aperigos sian malestimon. Ĉu la eniro de la princo Basmanov salutis lin per kapmovo, sed ne leviĝis.

—Vi estas vundita, Teodoro Alekséeviĉ?—naive demandis Serèbrjanij.

—Ne,—respondis Basmanov, akceptante tiujn vortojn kiel mokon kaj intence kontraŭmetante senhontecon: ne, vundita mi ne estas, nur iom laca, kaj mia vizaĝo estas ŝajne sunbrunigita. Kiel vi opinias, princo,—aldonis li, ĉiam rigardante en spegulon kaj ordigante siajn perlajn orelringojn: kiel vi opinias, ĉu baldaŭ malaperos ĉi tiu sunbrunaĵo?

Serèbrjanij ne sciis, kion respondi.

—Domaĝe estas,—daŭrigis Basmanov,—hodiaŭ ni ne povas preni banon: ĝis mia bieno restas ĉirkaŭ 30 verstoj, kaj morgaŭ, princo, mi vin invitas, tie mi regalos vin pli bone ol hodiaŭ, mi montros al vi mian ĥorrondon,—ĉarmajn knabinojn kaj tute freŝajn junulojn, ne pli aĝajn ol dudekjaraj!

Basmanov intence kartavis parolante.

—Dankon, bojaro, mi rapidas en la antaŭurbon,—seke respondis la princo.

—En la antaŭurbon? Vi, ŝajne, estas forkurinta el tiea malliberejo?

—Mi ne estas forkurinta, bojaro, oni min perforte forkondukis. Ĉar mi donis ĵuron al nia caro, mi ne rajtis forkuri kaj nuntempe mi ree min donos al lia volo!

—Do, vi deziras esti pendigita? Liberulo iras, kien li deziras! Sed vidu, mi vere ne scias, ĉu mi devas reveni?

—Kial do ne, bojaro?

—Aŭskultu!—respondis Basmanov, kvazaŭ ĉagrenita, aŭ eble volante ricevi la konfidon de Serèbrjanij: tutkore mi servas al la caro, korpon kaj animon mi donas al la caro, kaj jen la caro starigas super mi iun Godunòv’n.

—Ŝajnas al mi, vi ĝuas la caran favoron.

—Favoron! Ĝis nun li eĉ ne konsentas, ke mi fariĝu okolniĉij[16]. Kaj ĉu li havas serviston pli fidelan ol mi? Lia Godunòv ne servas tiel, kiel mi. Li estas homo singarda, li penas, ke la bojaroj de zemŝĉino ne havu pri li malbonan opinion.—"He, Boriso, iru en malliberejon juĝe esplori la bojaron!"—Bone, via cara moŝto, mi tuj iras, sed la bojaro povos min trompi, mi ne estas sperta en similaj aferoj, ordonu, ke Maluto iru kune!—"He, Boriso, vidu, tie ĉe la tablo sidas bojaro, kiu malmulte drinkas! Iru, donu al li vinon, ĉu vi komprenas?"—Mi komprenas, via cara moŝto, sed li min jam suspektas, prefere sendu Teodoron Basmanov!—Kaj Teodoro ne rifuzas, li iras ĉien, kien oni lin sendas. Se la caro okulsignos, mi venenos mian propran fraton, ne demandinte eĉ pri la kaŭzo. Vi ne forgesis, princo, kiel mi alportis al vi pokalon da vino, senditan de la caro mem? Je Dio, mi certa estis, ke la pokalo enhavas venenon, je Dio, princo!

Serèbrjanij ridetis.

—Kie ankaŭ li trovos serviston pli belan ol mi?—daŭrigis Basmanov, fariĝante pli kaj pli aroganta.—Ĉu vi iam vidis brovojn, similajn je la miaj? Veraj zibelaj brovoj! Kaj miaj haroj? Ektuŝu, princo, mi vin petas, vera silko, ĉu ne vere?

Abomenon montris la vizaĝo de Serèbrjanij. Basmanov ĝin bone rimarkis kaj daŭrigis, por inciteti la gaston:

—Kaj miaj manoj, rigardu, princo, ĉu ili ne estas manoj de juna knabino? Certe, hodiaŭ mi faris kelkajn kalojn. Tia estas mia karaktero, mi neniam ŝparas miajn fortojn!

—Bojaro!—ekkriis la princo, ne povante plu deteni sian indignon: se estas vere, kion oni rakontas pri vi...

—Kion oni rakontas pri mi?—demandis Basmanov, ruze fermetante la okulojn.

—Sufiĉas tio, kion vi mem rakontas pri vi! Sed oni ankaŭ rakontas, ke vi dancas antaŭ la caro en ljetniko[23] kvazaŭ knabino!

Basmanov ruĝiĝis, sed lia kutima senhonteco devis helpi al li.

—Nu bone,—li diris kun senzorga gesto: kaj se efektive mi dancas?

—Tiam adiaŭ,—diris Serèbrjanij: mi hontas ne nur tagmanĝi kun vi, sed eĉ rigardi vin!

—Bone!—ekkriis Basmanov.—Lia ŝajniga senzorgeco malaperis, liaj okuloj brilis kaj li jam ne kartavis:—bone, ke vi fine eldiris ĉion! Mi scias, kion vi ĉiuj pensas pri mi! Sed sciu, ke mi kraĉas sur vian opinion!

La brovoj de l’ princo sulkiĝis, kaj li jam volis kapti sian sabron, sed, ekmemorinte, kun kiu li parolas, li nur levis la ŝultrojn.

—Por kio vi kaptas la sabron?—daŭrigis Basmanov.—Min vi ne timigos. Se mi ankaŭ prenos mian sabron, oni vidos, kiu el ni venkos.

—Adiaŭ!—diris Serèbrjanij kaj levis la kurtenon de l’ tendo por foriri.

—Aŭskultu!—ekkriis Basmanov, kaptante la baskon de lia kaftano: se iu alia min same ekrigardus, mi ne pardonus al li, je Dio, ne pardonus, sed kun vi, princo, mi ne volas malpaciĝi: tiel bonege vi batas la tatarojn.

—Vi ne malpli bonege ilin batas,—bonkore diris la princo, haltante ĉe la eniro kaj ekmemorante, kiel batalis Basmanov.—Por kio vi nun babilas sensencaĵon kvazaŭ vera virinaĉo?

La vizaĝo de Basmanov ree fariĝis senzorga.

—Ne koleru, princo! Ne ĉiam mi estis tia; sed, vivante ĉe la kortego, oni kontraŭvole fariĝas tia.

—Peko ĝi estas, Teodoro Aleksèeviĉ! Kiam mi vidas vin surĉevale, kun sabro en la mano mi sentas ĝojon en la animo. Hodiaŭ vi montris grandegan bravecon. Lasu viajn virinaĉajn kutimojn, tondigu la longajn harojn, iru pentofari Kievon aŭ monaĥejon de Solovki kaj revenu Moskvon kiel bona kristano![88]

—Nu, ne koleru, ne koleru, Nikito Romànoviĉ! Altabliĝu, mi petas, ni manĝu kune. Mi ja ne estas hundo! Ekzistas homoj pli malbonaj, ĉu ne? Kaj ne ĉio estas vero, kion oni diras pri mi: ne ĉiu raporto estas vera vorto! Iafoje mi kolerante intence rakontas pri mi mem tion, kio tute ne okazis.

Serèbrjanij estis ĝojigita, ke li povas bone klarigi al si la konduton de Basmanov.

—Do ne estas vere, ke vi dancis, vestita per ljetniko?

—Ree tiu ljetniko! Ĉu mi ĝin surmetas laŭvole? Ĉu vi ne konas la caron? Kaj mi tute ne deziras fariĝi sanktulo! En la antaŭurbo, kompreneble, mi fastas por plaĉi al la caro, mi vizitas ĉiujn noktajn diservojn, ĉiumerkrede kaj ĉiuvendrede mi faras po cent ĝisteraj salutoj, mirinde estas, ke mia frunto ĝis nun ne estas rompita! Se vi tutajn semajnojn devas surhavi monaĥan veston, vi ankaŭ volonte anstataŭus ĝin eĉ per ljetniko, ĉu ne?

—Ne, ne! Mi preferus eŝafodon!—ekkriis Serèbrjanij.

—Jes?—moke diris Basmanov kaj, malice ekrigardinte la princon, li daŭrigis konfideme:—ĉu vi opinias, princo, ke al mi estas agrable, ke pro cara kaprico oni jam komencis min nomi Teodora[89] anstataŭ Teodoro? Kaj kiun profiton mi havas el tio? Neniun profiton, nur honton! Antaŭ nelonge mi rajdas tra Dorogomila antaŭurbo, kaj vilaĝanaĉoj montras min per fingroj kaj mokas: "jen rajdas Teodora de la caro!" Mi volis ilin puni, sed ili forkuris. Tiam mi iras al la caro kaj rakontas al li ĉion, petante lin: "malpermesu, ke oni min moku, jen iu en Dorogomila antaŭurbo jam nomis min Teodora!"—"Kiu li estas?"—"Se mi scius, kiu li estas, mi ne venus vin tedi, mi mem lin mortigus!"—"Nu, Teodĉjo,—li diris,—prenu el mia trezorejo kvardek zibelojn por fari taliveston!"—"Por kio mi bezonas taliveston? Certe, vi ne donacos taliveston al Godunòv, ĉu mi estas malpli bona, ol li?"—"Kion do vi volas, ke mi donacu al vi?"—"Faru min via okolniĉij[16], por ke oni ĉesu min moki!"—"Ne, Teodĉjo, okolniĉij vi ne estos: vi estas mia amuzanto, kaj Godunòv—mia konsilanto, por vi mi havas monon, por Godunòv—honoron. Kaj la Dorogomilan antaŭurbon, kie oni vin nomis Teodora, mi ordonos enskribi en opriĉninon!" Vi aŭdas, amuzanto? Sed de kiam ni forlasis Moskvon, ni tute ne amuziĝis. Ni nur fastas kaj preĝas. Min tedis tia vivmaniero, kaj mi elpetis, ke la caro permesu al mi viziti miajn bienojn. Sed tie mi ankaŭ enuis: ne eble estas ĉiutage ĉasi leporojn aŭ koturnojn! Tial mi ekĝojis, eksciinte pri la tataroj. Ĉu ne bone ni ilin atakis, je Dio, bonege! Multe da kaptitoj ni venigos Moskvon! Ĝustokaze, princo, ĉu vi bone scias arkpafi?

—Kial vi demandas?

—Jen kial! Post tagmanĝo ni alligos tataron je cent paŝoj kaj faros provon: kiu la unua trapafos lian koron? Nepre la koron, ne aliloken! Kiam li mortos, ni alligos alian!

La serenaj trajtoj de Serèbrjanij malheliĝis.

—Ne, bojaro,—li respondis: mi ne arkpafas kunligitan homon.

—Ne? Tiuokaze ni ordonos al li kuri antaŭ ni: kiu el ni trafos lin kurantan? Ĉu vi deziras?

—Ne, lasu, bojaro, mi ne deziras kaj al vi mi ankaŭ ne permesos. Dank’ al Dio, ĉi tie ni ne estas en Aleksandra antaŭurbo!

—Vi ne permesos?—ekkriis Basmanov, kaj ree liaj okuloj ekbrulis. Sed kredeble li ne havis intencon malpaciĝi kun Serèbrjanij, tial li subite ĝoje diris:

—He, he, princo, ĉu vi ne komprenas, ke mi ŝercas kun vi? Pri la ljetniko vi ankaŭ ne kredu! Jam duonon da horo mi ridas kaj ŝercas, kaj vi ĉion, kion mi babilas, akceptas kiel veron? Ho, princo, por mi la antaŭurbaj kutimoj estas ankoraŭ pli abomenaj, ol por vi! Ĉu vi opinias, ke mi havas bonajn rilatojn kun Grjaznòj, kun Vjàzemskij, kun Maluto? Je Dio, por mi ili estas kvazaŭ katarakto en okulo! Aŭskultu, princo,—daŭrigis li flateme: aŭskultu do! Se mi revenos antaŭurbon pli frue, ol vi, mi elpetos por vi pardonon de la caro, sed kiam vi ree estos en favoro, tiam vi ankaŭ devas helpi al mi. Se vi nur aludos al la caro pri Vjàzemskij, poste pri Maluto kaj pri aliaj, vi ekvidos, ke baldaŭ ni ambaŭ fariĝos liaj solaj konfidatoj! Kaj kion rakonti al li pri ĉiu el ili, tion mi bone scias, sed estus pli efike, se la caro tion aŭdos de iu alia, krom mi! Mi instruos vin, kion vi devas rakonti al la caro, kaj poste vi mem min dankos por tio!

Strange sin sentis Serèbrjanij apud Basmanov. La braveco de l’ bojaro kaj la duone konfesita bedaŭro pri lia hontinda vivmaniero allogis la princon. Li eĉ estis preta kredi, ke Basmanov efektive ŝercis aŭ pro ĉagreno sin mem kalumniis. Sed la lasta propono, kiu videble enhavis nenion ŝercan, estis por li abomena.

—Nu?—demandis Basmanov, arogante lin rigardante: ĉu vi deziras dividi kun mi la caran favoron? Kial vi silentas, princo? Eble vi ne konfidas al mi?

—Teodoro Aleksèeviĉ!—respondis Serèbrjanij, pensante esti kiel eble plej ĝentila por sia gastiganto: tio, kion vi proponas, estas,—kiel mi diros? tio estas...

—Nu?—demandis Basmanov.

—Tio estas hontindaĵo!—diris fine Serèbrjanij, opiniante, ke per sia mola tono li malakrigis la esprimon.

—Hontindaĵo?—ripetis Basmanov, kaŝante sian koleron sub aspekto de miro: ŝajne, vi forgesis, pri kiu mi parolis, princo? Ĉu vi simpatias kun Vjàzemskij aŭ kun Maluto?

—Fulmotondron Dio sendu sur ilin kaj sur la tutan opriĉninon!—ekkriis Serèbrjanij: se la caro permesos al mi paroli, mi malkaŝe rakontos pri ili ĉion, kion mi scias kaj kion mi pensas, sed aludi ion pri ili aŭ pri iu ajn mi ne povas, ne, ne povas, des malpli laŭ via deziro...

Malbonan rigardon ĵetis sur lin Basmanov.

—Do vi ne deziras, ke mi dividu kun vi la caran favoron?

—Ne, bojaro!—diris Serèbrjanij.

Basmanov klinis la kapon, prenis ĝin per ambaŭ manplatoj kaj komencis balanciĝi.

—Ho ve, orfo mi estas, orfo malfeliĉa!—li kvazaŭ plorkantis: orfo mizera! De kiam la caro ĉesis min ami, ĉiu volas min ofendi! Neniu karesas, neniu konsolas, ĉiu min nur mallaŭdas. Ho ve, kia malĝoja vivo! Kiel tedis min ĉi tiu hunda vivo! Pli bone estus, ke mi min pendigu sur mia zono!

Serèbrjanij miregante rigardis Basmanov’n, kiu longe plendis kaj ploregis, kvazaŭ virinaĉo dum enterigo[90], kaj de tempo al tempo ĵetis arogantajn rigardojn al la princo por observi la impreson.

—Fi!—fine diris Serèbrjanij kaj volis eliri, sed Basmanov ree kaptis lin je la basko.

—He, he!—li ekkriis,—kantistoj!

Eniris kelkaj viroj, kiuj sendube jam atendis ekstere. Ili malhelpis la princon eliri.

—Karuloj!—sin turnis al ili Basmanov per plenda voĉo.—Kantu malgajaĵon, por ke la animo plendu, ploru kaj forlasu la korpon...

La kantistoj komencis longan, malĝojan kanton, similan al enteriga kanto, kaj Basmanov la tutan tempon balanciĝis kaj ripetis:

—Pli malrapide, pli plende! Ankoraŭ pli plende, miaj amikoj! Enterigu vian bojaron, jen kiel, jen kiel! Bone! Bonege! Kial do la animo ne forlasas la korpon? Aŭ deziras la sorto, ke mi ankoraŭ suferu en la mondo? Se la sorto tiel decidis, oni devas obei! Se mi devas vivi, mi vivos! Danckanton!—li subite ekkriis, kaj la kantistoj, jam alkutimintaj al liaj kapricoj, komencis danckanton.

—Pli rapide!—komandis Basmanov, prenis du arĝentajn vazojn kaj kunfrapadis ilin.—Karuloj, pli rapide! Pli rapide, diabloj! Kanajloj, friponoj! Rapide!

La tuta eksteraĵo de Basmanov ŝanĝiĝis. Nenio virinsimila restis en lia vizaĝo. Serèbrjanij rekonis la bravulon, kiu matene batalis en plej danĝeraj lokoj kaj pelis arojn da tataroj antaŭ si.

—Jen kio plaĉas al mi!—ekkriis Serèbrjanij kun laŭdanta kapmovo.

Basmanov gaje lin ekrigardis.

—Kaj vi ree ekkredis al mi, princo? Vi kredis, ke mi vere ploris? He, he, princo, kiel facile estas vin trompi! Nu, ni kunfrapu la pokalojn por nia konatiĝo! Se ni kune vivos, vi vidos, ke mi ne estas tia, kia mi ŝajnas!

La senzorga gajeco bone impresis la princon, li volonte prenis la pokalon el la mano de Basmanov.

—Kiu povas vin kompreni, Teodoro Aleksèeviĉ? Neniam mi vidis iun, similan al vi. Eble, efektive, vi estas pli bona, ol vi ŝajnas esti. Mi ne scias, kion mi devas pensi pri vi, sed Dio nin kunigis en batalo, tial—estu sana, bojaro!

Kaj li trinkis la pokalon ĝis la fundo.

—Bone, princo, bone, mia kara! Je Dio, mi vin amas. Ankoraŭ unu pokalon, kaj pereu ĉiuj tataroj, kiuj restas en Ruslando!

Serèbrjanij ne facile fariĝis ebria, sed hodiaŭ post la dua pokalo liaj pensoj iom konfuziĝis. Eble la vino estis tro forta, aŭ Basmanov alŝutigis ion en lian pokalon, sed la princo sentis kapturniĝon, li nenion vidis antaŭ si, li nur aŭdis gajegan kanton kaj ankaŭ la ordonantan voĉon de Basmanov:

—Pli rapide, karuloj! Pli rapide! Ĉu vi dormas? Kiun vi enterigas, kanajloj?

Kiam Serèbrjanij rekonsciiĝis, la kantado ankoraŭ daŭris, sed li jam ne staris, sed duonkuŝis sur la persaj kusenoj, kaj Basmanov kun helpo de sia ĉevalservisto penis vesti lin per virina ljetniko.

—Surmetu vian kaftanon, princo!—li diris: jam fariĝas malvarmete!

En la sama momento la kantistoj, fininte la kanton, iom haltis por ripozi.

Punktoj flugis en okuloj de Serèbrjanij, liaj pensoj ankoraŭ ne estis tute klaraj, kaj li surmetus virinan veston anstataŭ sia kaftano, sed subite meze de silento aŭdiĝis kvazaŭ tirata ĝemblekado.

—Kiu blekas?—kolere demandis Basmanov.

—Hundo sur la tombo de Skuratov,—respondis la servisto, elrigardinte el la tendo.

—Donu al mi pafarkon kaj sagon, mi lernigos ĝin ĝembleki, kiam mi regalas la gaston!

Sed ĉe la nomo de Skuratov Serèbrjanij tute malebriiĝis.

—Atendu, bojaro!—li diris, leviĝante: ne tuŝu la hundon, ĝi estas Bujano de Maksimo, ĝi vokas min al la tombo de mia frato! Tro longe mi festenis kun vi, adiaŭ, mi devas for!

—Vi forgesis vian kaftanon, princo!

—Ne por mi ĝi estas kudrita,—respondis Serèbrjanij, ekkoninte, kiun veston Basmanov tenas antaŭ li: surmetu ĝin mem kaj portu, kiel vi portis ĝis nun.

Kaj, ne atendante la respondon, li kraĉis kaj eliris.

Post li aŭdiĝis malbenoj, insultoj, blasfemoj! Sed, ne atentante ilin plu, la princo iris al la tombo de Maksimo, falis teren kaj preĝis por sia mortinta frato, kaj poste li, akompanata de Bujano, revenis al la rabistoj, kiuj, gvidataj de Ringo, jam aranĝis sian tendaron ĉirkaŭ ekbruligitaj fajroj.

ĈAPITRO XXVIII.

La disiĝo.

Apenaŭ tagiĝis, kiam Ringo jam vekis la rabistojn.

—Kamaradoj!—li diris al ili: venis tempo, ke ni disiĝu! Adiaŭ, kamaradoj! Mi ree iras al Volgo. Pardonu, se mi iun el vi ofendis!

Kaj li profunde kliniĝis antaŭ la kamaradoj.

—Hetmano!—ekkriis la rabistaro, kvazaŭ unu homo: ne forlasu nin! Kien ni iros sen vi?

—Iru kun lia princa moŝto, karuloj! Per via hieraŭa heroaĵo vi meritas pardonon, kaj vi povos reveni hejmen, la princo certe vin ne forlasos.

—Bravuloj,—diris Serèbrjanij: mi promesis al la caro, ke mi ne estos evitanta lian juĝon. Vi scias, ke el la malliberejo mi foriris ne propravole. Nun mi devas plenumi mian promeson, kaj iri al la caro. Ĉu vi volas kune?

—Sed se li nin ne pardonos?—demandis kelkaj.

—Tio estos Dia volo, mi ne deziras vin trompi. Eble li pardonos, eble ne. Pripensu, priparolu ĉion kaj respondu al mi, kiu iros kun mi, kiu restos.

La rabistoj interŝanĝis rigardojn, deiris flanken kaj interkonsiliĝis. Post iom da tempo ili revenis al Serèbrjanij.

—Ni ĉiuj iros kun vi, princo, se nur la hetmano iros kune!

—Ne, karuloj,—respondis Ringo: min ne petu. Se vi ne sekvos la princon, tute egale—niaj vojoj estas malsamaj. Sufiĉe da tempo mi restis ĉi tie, mi devas reveni hejmen. Krom tio, ni iomete malpaciĝis, kaj disŝiritan ŝnuron, kiel ajn oni penus, oni ne kunligos sen nodo! Iru kun la princo, karuloj, aŭ elektu alian hetmanon, sed mi konsilas al vi iri kun la princo: mi estas certa, ke post via venko la caro pardonos vin kaj lin ankaŭ.

La rabistoj ankoraŭ interkonsiliĝis iomete, kaj baldaŭ poste ili dupartiĝis. La plej granda grupo aliris la princon.

—Konduku nin!—ili diris: trafu nin la sama sorto, kiel vin!

—Kaj la ceteraj?—demandis Serèbrjanij.

—Ili elektis kiel hetmanon Ĥlopkon, sed ni lin ne deziras.

—Tie restis ĉiuj malpli bonaj homoj,—murmuretis Ringo al la princo: ili hieraŭ ne tiel bone batalis, kiel la viaj.

—Kaj vi, Ringo,—ree demandis la princo: vi definitive forlasas nin?

—Jes, princo, mi ne estas kiel la aliaj. Miajn krimojn la caro ne povas pardoni al mi. Krom tio, mi enuas sen Jermako Timofèeviĉ: kiom da jaroj mi jam lin ne vidis! Adiaŭ, princo, ne koleru kontraŭ mi!

Serèbrjanij forte premis la manon de Ringo kaj ĉirkaŭbrakis lin.

—Adiaŭ, hetmano,—li diris: mi tre bedaŭras, ke vi nin forlasas kaj iras al Volgo; ne tia vivmaniero decas al vi!

—Kiu scias, princo?—respondis Ringo, kaj lia rigardo fariĝis stranga:—Dio estas favorkora, eble mi ŝanĝos la vivmanieron!

La rabistoj sin preparadis al foriro.

Kiam la suno leviĝis, ĉe la bordo de la rivero jam forestis la taĉmento de Basmanov: la bojaro ekvojiris ankoraŭ nokte por pli frue alporti al la caro sciigon pri la venko.

Adiaŭante la kamaradojn, Ringo ekvidis apud si Dmiĉjo’n.

—Adiaŭ, malsaĝuleto!—li diris gaje: hieraŭ vi servis al la caro kiel kvar viroj, certe, li bone vin rekompencos.

Sed Dmiĉjo, kvazaŭ ne komprenante, gratis al si la nukon.

—Nu, Dmiĉjo, kion vi diros?—demandis Ringo.

—Nenion,—ne tuj respondis Dmiĉjo, gratante per unu mano la nukon, per alia la lumbon.

—Nenion? Nu, bone!—kaj Ringo jam deiris de li, kiam Dmiĉjo fine diris malrapide:

—Hetmano, ha, hetmano!

—Kion vi bezonas?

—Mi ne volas iri en la antaŭurbon.

—Kien do vi volas iri?

—Kun vi mi volas.

—Neeble: mi iras al Volgo.

—Mi ankaŭ al Volgo!

—Iru kun la aliaj, kun la princo!

Dmiĉjo, kvazaŭ konfuzita, observis la bastŝuon de sia elstarigita piedo.

—Eble vi timas la opriĉnikojn?—moke demandis Ringo.

Dmiĉjo ĉiam gratis jen la nukon, jen la dorson aŭ la flankojn kaj nenion respondis.

—Ĉu vi ilin ne vidis?—daŭrigis Ringo: ili ja ne formanĝos vin?

—Mian fianĉinon ili prenis,—diris Dmiĉjo kvazaŭ ne volonte.

Ringo ekridis.

—Kia venĝemulo! Vi ne volas havi rilatojn kun ili? Nu, iru kun Ĥlopko!

—Mi ne volas!—decideme diris Dmiĉjo:—kun vi mi iros al Volgo.

—Mi ne tuj iros al Volgo!

—Mi ankaŭ ne tuj.

—Kien do vi nun iros?

—Kun vi.

—Nu, ne facile oni sin deŝiras de li. Sciu, ke mi antaŭe ankaŭ devas viziti la antaŭurbon.

—Por kio?—demandis Dmiĉjo kaj per grandaj okuloj ekrigardis la hetmanon.

—Por kio, por kio!—ripetis Ringo malpacience: por tio, ke antaŭ unu jaro mi tie krevigis nuksojn kaj forgesis preni la ŝelon.

Dmiĉjo ekrigardis lin kun miro, sed li tuj ekridetis, plilarĝigante la buŝon ĝis oreloj, dume lia sulkigita vizaĝo montris plej ruzan esprimon, kvazaŭ li deziris diri: ne tiel facile estas min superruzi! mi tre bone komprenas, ke vi iras en la antaŭurbon ne por preni la nuksajn ŝelojn, sed por io tute alia. Tamen li nenion diris kaj nur ripetis ridetante:

—Mi ankaŭ iras kun vi antaŭurbon.

—Kion fari kun la malsaĝulo?—diris Ringo, levante la ŝultrojn: neeble estas liberiĝi de li. Nu, bone, iru kun mi, malsaĝulo, sed ne koleru, se vi estos pendigita!

—Oni min pendigu!—apatie diris Dmiĉjo.

—Bonege, karulo! Jen kial mi vin amas! Nu, rapide diru adiaŭ al la kamaradoj, kaj ni iru!

—La apatia vizaĝo de Dmiĉjo ne vigliĝis: li tuj mallerte aliris al la kamaradoj kaj kisis ĉiun el ili po tri fojoj, ne atentante, ĉu ili volas aŭ ne, kaptante iun je la ŝultroj, alian je la kapo.

—Hetmano!—diris Serèbrjanij: do, ni iras la saman vojon?

—Ne, bojaro. Kie mi iros, tie vi ne rajdos. En la antaŭurbo mi estos pli frue, ol vi, kaj se vi min renkontos, ne rekonu min; tamen ni ne povas renkontiĝi: mi estos for antaŭ ol vi alvenos; mi havas nur iujn aferojn tie.

Serèbrjanij divenis, ke Ringo havis ion kaŝitan aŭ enfositan en la ĉirkaŭaĵo de l’ antaŭurbo, kaj li plu ne insistis.

Baldaŭ du taĉmentoj ekmoviĝis en du malsamaj direktoj.

La pli granda iris kun Serèbrjanij laŭlonge de la apudrivera herbkampo, kovrita per postsignoj de hieraŭa batalo; post ĝi treniĝis Bujano kun mallevita kapo kaj pendanta vosto. Ĝi de tempo al tempo aliris la princon, plende blekis kaj sin turnis posten al la hieraŭ elfosita tombo, ĝis kiam fine la altaj kanoj kaŝis ĉi tiun tombon de la okuloj.

Alia pli malgranda taĉmento sekvis Ĥlopkon. Ringo ekiris aliflanken, kaj lin sekvis Dmiĉjo, malrapide kaj mallerte movante la piedojn.

Senhomiĝis la vastaj stepoj, kaj ekregis la antaŭa silento, kvazaŭ hieraŭ tie ne estis tumulto de batalo! Nur tie kaj ĉi tie paŝtis sin la forgesitaj tataraj ĉevaloj, kaj en la bruligita herbo kuŝis disĵetitaj bataliloj. Super la florantaj bordoj de la rivero alaŭdoj laŭte kantis en la ĉiela bluaĵo, aliaj malgrandaj birdetoj pepis kaj flirtis en la kanoj aŭ kantante ripozis sur la sagoj, kiuj dum batalo enŝoviĝis en la teron kaj nun staris inter la marĉaj floroj, similante je floroj, de longe ĉi tie kreskantaj.

ĈAPITRO XXIX.

Samtempa esploro de du kontraŭuloj.

Ok tagojn post la batalo la caro akceptis en sia dormoĉambro Basmanov’n, ĵus alvenintan el Rjazanjo. La caro jam detale sciis pri la batalo, sed Basmanov esperis, ke li la unua rakontos pri ĝi. Li esperis alskribi al si sola la honoron de l’ venko kaj kiel sekvon de sia rakonto li deziris ree ricevi la antaŭan favoron de la caro.

La caro atente aŭskultis, movante la rozarion kaj observante la perlornamitan ringon de sia montra fingro. Sed kiam Basmanov, fininte la rakonton kaj ekskuinte siajn buklojn, diris memkonfide—"via cara moŝto, vi vidas, kiel multe ni laboris por via cara moŝto!", Ivano levis la okulojn kaj ekridetis.

—Ni ne ŝparis niajn fortojn,—flateme daŭrigis Basmanov,—kaj via cara moŝto, certe, bone rekompencos vian fidelan serviston?

—Kion vi dezirus, Teodĉjo?—demandis la caro kun ŝajniga bonkoreco.

—Plej bone, faru min okolniĉij, por ke oni min plu ne kuraĝu ofendi.

Ivano fikse rigardis lin.

—Kaj per kio mi rekompencos la princon Serèbrjanij?—li demandis tute neatendite.

—Vian malfavoraton?—demandis Basmanov, kaŝante sian konfuzon sub sia ordinara senhonteco: kion pli li meritas, ol pendigilon? Li estis forkurinta el malliberejo, li kun siaj rabistoj sufiĉe multe malhelpis nin: se li ne ektimigus la tatarojn, ni atakus kaj kaptus ilin ĉiujn kvazaŭ koturnojn.

—Ĉu vere? Kaj mi supozas, ke sen li ree iu tataro alligus vin al sia ĉevalo, kiel iam, ĉu vi memoras, Teodĉjo? Ĝi estus ne por la unua fojo, vi jam provis ĝin!

—Mi jam provis suferi por via cara moŝto, arogante daŭrigis Basmanov: mi nur ne provis vian caran dankon. Nek Godunòv, nek Vjàzemskij, nek Maluto tiel servas kiel mi, tamen, vi bone rekompencas ilin.

—Certe, ili ne tiel servas, kiel vi! Ĉu, ekzemple, ili povas danci, kiel vi?

—Via cara moŝto,—diris Basmanov, perdante la paciencon: se mi ne plaĉas al vi, bonvolu min forpermesi; mi iros for de la kortego.

Basmanov esperis, ke Ivano lin estos retenanta, sed lia foresto el la antaŭurbo, anstataŭ revivigi la amon de l’ caro por li, ankoraŭ pli multe ĝin malpligrandigis: la caro lin forgesis, kaj aliaj favoratoj, precipe Maluto, ofendita per la fiereco de Basmanov, utiligis la tempon por deturni de li la caran koron.

La plano de Basmanov malsukcesis. Estis videble, ke lia ĉagreno amuzis la caron.

—Kion fari?—diris la caro kun ŝajniga malĝojo:—kvankam mi enuos sen vi, mi, malfeliĉa orfo, kvankam la ŝtataj aferoj eble malprosperos, sed kion fari? mi provos ĉion fari sola, per mia malsaĝa kapo! Iru, Teodĉjo, iru, kien vi volas! Mi ne deziras vin deteni perforte!

Basmanov ne povis kaŝi plu sian koleron; dorlotita de Ivano, li nun tutplene aperigis sian karakteron.

—Dankon, via cara moŝto, dankon por via gastameco! Dankon, ke vi pelas for vian serviston kiel malbonan hundon! Nun,—aldonis li senpripense,—nun mi laŭdos en Ruslando vian caran bonecon! Estu la aliaj por vi same bonaj servistoj, kiel estis via Teodora! Multaj pekoj ŝarĝas mian konsciencon de post mia servado al vi,—unu nuran pekon mi ne konas, mi ne havis rilatojn kun sorĉistoj!

Ivano komence ridetis, sed ĉe la lastaj paroloj lia mieno ŝanĝiĝis.

—Sorĉistoj?—li demandis, mirigita, preskaŭ kolera.—Kiu do havas ĉi tie rilatojn kun sorĉistoj?

—Kiu? Ekzemple, via Vjàzemskij,—respondis Basmanov, brave renkontante fiksan rigardon de l’ caro.—Jes!—daŭrigis li, ne timigita de la terura mieno de Ivano: vi sola nur ne scias, ke kiam Vjàzemskij estas en Moskvo, li ĉiunokte vizitas la mueliston en la arbaro, la muelisto ja estas sorĉisto, nepre ili kune penas pereigi vian caran moŝton!

—Kial vi scias ĉion ĉi?—demandis la caro, trapikante la opriĉnikon per esploranta rigardo.

Ĉi tiun fojon Basmanov iom ektimis.

—Via cara moŝto,—li rapidis respondi: se mi ĝin scius pli frue, mi certe raportus ĉion al via cara moŝto, sed mi nur hieraŭ ekaŭdis de liaj servistoj...

La caro enpensiĝis.

—Iru!—li diris post mallonga silento: mi esploros la aferon. Ne forlasu la antaŭurbon, ĝis kiam mi ordonos!

Basmanov foriris kontenta, ke li sukcesis veki en la suspektema koro de l’ caro dubon kontraŭ unu el siaj malamikoj, sed samtempe tro malĝoja pro la malvarmeco, kun kiu la caro lin akceptis.

Baldaŭ la caro eliris el la dormoĉambro en sian akceptejon, sidiĝis en apogseĝon kaj, ĉirkaŭita de opriĉnikoj, aŭskultis raportojn de l’ bojaroj, alvenintaj el Moskvo kaj el aliaj urboj. Disdoninte siajn ordonojn, detale pridiskutinte kun ili ĉiujn bezonojn de l’ ŝtato, la rilatojn kun fremdaj landoj, la rimedojn kontraŭ la invado de tataroj en Ruslandon, Ivano demandis, ĉu ĉiuj petantoj jam estas akceptitaj?

—Bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov,—anoncis stolniko[43],—humile salutas vian caran moŝton kaj petas, ke vi permesu al li aperi antaŭ viaj helaj okuloj!

—Morozov?—demandis Ivano:—ĉu li ne forbrulis kun sia domo? Vivema estas la maljuna hundo! Bone. Mi demetis de li mian malfavoron, li eniru!

La stolniko eliris. Baldaŭ la aro da korteganoj donis lokon al bojaro Morozov, kiu, subtenata de siaj du servistoj, alproksimiĝis al la caro kaj falis teren antaŭ li.

Ĉies okuloj sin turnis al la maljuna bojaro. Lia vizaĝo estis pala, li multe malgrasiĝis, sur la frunto estis videbla la cikatro, postsigno de la sabra vundo, farita de Vjàzemskij; sed liaj enfalintaj okuloj aperigis la antaŭan fortan volon, kaj sur liaj kunigitaj brovoj kuŝis la antaŭa sigelo de nevenkebla obstineco.

Kontraŭ la kutimo de l’ kortego, liaj vestoj ne estis luksaj.

Ivano silente rigardis lin.

Kiu sciis legi la carajn rigardojn, tiu legus nun kaŝitan malamon kaj plezuron vidi la malamikon humiliĝintan, sed malatenta observanto povus nomi la rigardon de Ivano eĉ bonkora.

—Druĵino Andrèeviĉ!—li diris grave, sed afable: mi demetis de vi mian malfavoron; kial do vi surhavas tiajn vestojn?

—Via cara moŝto,—respondis la bojaro restante surgenue: ĉu luksaj vestoj konvenas al tiu, kies domon forbruligis viaj opriĉnikoj, kies edzinon ili forrabis? Via cara moŝto,—li daŭrigis per firma voĉo: mi humile plendas al vi kontraŭ via opriĉniko, Afonĉjo Vjàzemskij!

—Leviĝu!—diris la caro: kaj rakontu ĉion laŭvice. Se iu el miaj opriĉnikoj vin ofendis, mi ne indulgos lin eĉ se li estus plej intima mia servisto.

—Via cara moŝto!—daŭrigis Morozov ĉiam surgenue: li mem venu, Afonĉjo! Li respondu en mia ĉeesto al via cara moŝto!

—Bone!—konsentis la caro post pripenso: vi estas prava! La plendato devas scii, pri kio oni lin kulpigas. Venigu Vjàzemskij’n! Kaj vi,—li sin turnis al la servistoj de Morozov, kiuj humilege staris flanke:—levu vian bojaron kaj sidigu lin sur benkon, ke li atendu la plendaton.

De post la ruinigo de l’ domo de Morozov pasis pli ol du monatoj. Vjàzemskij jam resaniĝis post la ricevitaj vundoj. Kiel antaŭe, li loĝis en la antaŭurbo, sed, nenion sciante pri la sorto de Heleno, kiun neniu el liaj kurieroj povis trovi, li estis ankoraŭ pli malgaja, ol antaŭe, li tre malofte sin montris ĉe la kortego, pretekstante sian malsanon, ne partoprenis en festenoj kaj kelkaj lin opiniis eĉ iom freneza. Al la caro ne plaĉis lia foresto dum komunaj preĝoj aŭ festenoj; sed, sciante pri la malfeliĉa aventuro kun Heleno, li alskribis la konduton de Vjàzemskij al amturmentoj kaj estis indulgema por li. Nur post la interparolo kun Basmanov ĉi tiu konduto ekŝajnis al li suspektinda. La plendo de Morozov donis bonan okazon multon ekscii per samtempa esploro de ambaŭ kontraŭuloj,—jen kial la caro akceptis Morozov’n pli afable, ol la korteganoj estis atendintaj.

Baldaŭ venis Vjàzemskij. Lia eksteraĵo ankaŭ multe ŝanĝiĝis. Li ŝajnis esti pli aĝa per kelkaj jaroj, la trajtoj de lia vizaĝo fariĝis pli akraj, kaj la vivo kvazaŭ alcentriĝis en liaj fajraj, malkvietaj okuloj.

—Venu, venu, Afonĉjo?—diris la caro,—alproksimiĝu ankaŭ vi, Druĵino! Diru, en kio konsistas via plendo? Diru malkaŝe, rakontu ĉion, kiel ĝi okazis!

Druĵino Andrèeviĉ alproksimiĝis al la caro. Starante apud Vjàzemskij, sed ne rigardante lin, li detale rakontis ĉiujn cirkonstancojn de l’ atako.

—Ĉu li rakontis la veron?—demandis la caro, sin turnante al Vjàzemskij.

—Jes, via cara moŝto!—respondis Vjàzemskij, kiun mirigis la demando de l’ caro, ĉar la caro jam de longe ĉion sciis.

La vizaĝo de l’ caro malsereniĝis.

—Kiel vi kuraĝis fari tion?—li diris kaj direktis al Vjàzemskij sian severan rigardon:—ĉu mi permesas, ke miaj opriĉnikoj estu rabistoj?

—Vi scias, via cara moŝto,—respondis Vjàzemskij, pli kaj pli miregante: vi scias, ke la domo estis rabita ne laŭ mia ordono, kaj se la bojarinon mi forkondukis, mi havis ja vian permeson!

—Mian permeson?—demandis la caro, akcentante ĉiun vorton.—Kiam mi donis al vi tian permeson?

Tiam Vjàzemskij komprenis, ke li ne devus sin apogi sur la aludo de l’ caro Ivano dum festeno, aludo, kiun Vjàzemskij konsideris kiel rajtigilon por forkonduki perforte Helenon. Ne divenante ankoraŭ la celon, kiu igas la caron nei tiun aludon, li tamen komprenis, ke li devas ŝanĝi la manieron de sia defendo. Ne la timo aŭ la deziro konservi la vivon, kiu, ĉe la ŝanĝebla karaktero de Ivano, ĉiam povis esti en danĝero, decidigis Vjàzemskij’n serĉi senkulpiĝon. Li ankoraŭ ne perdis la esperon retrovi Helenon, kaj ĉiuj rimedoj ŝajnis al li taŭgaj por tia celo.

—Via cara moŝto!—li diris:—pardonu, vi ne estis permesinta al mi forkonduki la bojarinon. Jen kiel okazis la afero! Vi sendis min Moskvon por demeti la malfavoron de l’ bojaro Druĵino Morozov, kaj la bojaro, kiel vi scias, de longe konsideras min kiel malamikon, ĉar mi iam estis konanta kun lia edzino, amindumis ŝin... Kiam mi alvenis en lian domon, li decidis kune kun princo Serèbrjanij min mortigi. Post tagmanĝo ili kun siaj servistoj atakis nin per plej perfida maniero; ni komencis nin defendi, kaj la bojarino, lia edzino, konante la kruelan karakteron de sia edzo, ne deziris resti ĉe li, kaj elpetis, ke mi ŝin kunprenu. Si forlasis lian domon tute propravole, sed ĉar mi en la arbaro svenis, mi ne scias, kio fariĝis al ŝi, kie ŝi estas. Kredeble, bojaro Morozov trovis ŝin kaj kaŝas ŝin ie, eble li jam mortigis ŝin! Ne li,—daŭrigis Vjàzemskij kun ĵaluza rigardo al Morozov: ne li devus plendi, mi mem, via cara moŝto, kulpigas la bojaron pri tio, ke li kun Nikito Serèbrjanij estis min atakinta en sia domo!

La caro ne atendis tian turniĝon. La kalumnio de Vjàzemskij estis okulvidebla, sed Ivano tute ne intencis ĝin refuti. Morozov nun unuafoje ekrigardis sian kontraŭulon.

—Mensogas la malbenita hundo!—li diris, malestimege rigardante lin de la kapo ĝis la piedoj: ĉiu lia vorto estas abomeninda mensogo; mi estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Via cara moŝto! ordonu, ke li, malbenito, redonu al mi mian edzinon, kun kiu min kunligas la leĝo kristana!

Ivano ekrigardis Vjàzemskij’n!

—Kion vi diros?—demandis li kun la mieno de kvazaŭ senpartia juĝisto.

—Mi jam diris al vi, via cara moŝto, ke mi kunprenis la bojarinon, plenumanta ŝian propran peton; kiam survoje mi perdis multe da sango, miaj servistoj trovis min svenintan en arbaro. Apud mi estis nek la ĉevalo, nek la bojarino, oni min transportis en la muelejon, kie la maljuna muelisto per sorĉvortoj haltigis la sangfluon. Nenion plu mi scias.

Vjàzemskij ne supozis, ke, rakontante pri la muelisto, li plifortigas en la caro lian jam naskiĝintan suspekton kaj kredebligas la vortojn de Basmanov, sed Ivano ne aperigis atenton pri ĉi tiu cirkonstanco, li nur notis ĝin en sia memoro por profiti, kiam alvenos la tempo; dume li kaŝis siajn pensojn sub la masko de senpartieco.

—Ĉu vi aŭdis?—li diris al Vjàzemskij: la bojaro Druĵino estas preta kisi la krucon por atesti la veron! Kiamaniere vi vin senkulpigos antaŭ li?

—La bojaro ĉion povas diri,—respondis Vjàzemskij, decidiĝinta,—kio ajn okazus—sin defendi ĝis la fino:—estas lia volo kalumnii min; tamen mi kulpigas lin pri mia vundo, kaj mi mem ankaŭ kisos la krucon por atesti mian veron!

Murmuro trakuris la ĉeestantaron. Ĉiuj opriĉnikoj sciis, kiamaniere okazis la atako, kaj malgraŭ alkutimiĝo al krimoj ne ĉiu el ili kuraĝus ĵuri malveraĵon.

Ivanon mem mirigis la aroganteco de Vjàzemskij, sed sammomente li komprenis, ke per ĝi li povas pereigi malamegatan Morosov’n, konservante la ŝajnon de severa justeco.

—Fratoj!—li diris, sin turnante al la ĉeestantoj: bonvolu atesti, ke mi deziris ekscii la veron. Mi ne havas la kutimon juĝi, ne aŭskultinte sinpravigon. Tamen estas neeble, ke en la sama proceso ambaŭ partioj kisu la krucon por atesti la veron... Nepre unu el la kontraŭuloj ĵurus malvere. Kiel bona paŝtisto, gardanta mian ŝafaron, mi ne volas permesi, ke iu pereigu sian animon. Morozov kaj Vjàzemskij estu juĝotaj per Dia juĝo. Mi donas al ili batalkampon ĉi tie, sur la Ruĝa Placo. Post dek tagoj ili aperu kun siaj helpantoj kaj atestantoj! Al kiu Dio donos la venkon, tiu estos pura ankaŭ antaŭ mi; kiu malvenkos, tiu, se li restos viva, akceptu samloke mortpunon pere de ekzekutisto!

La verdikto de Ivano forte impresis la ĉeestantaron. Kiel multaj opiniis, ĝi por Morozov egalis la mortverdikton, ĉar estis pli ol dubeble, ke la maljuna bojaro povus kontraŭbatali la junan kaj fortan Vjàzemskij’n. Oni supozis, ke li forrifuzos la duelon aŭ almenaŭ petos la permeson sin anstataŭigi per dungota batalanto. Sed Morozov kliniĝis antaŭ la caro kaj diris per trankvila voĉo:

—Ĝi estu laŭ via volo, via cara moŝto! Mi estas maljuna kaj malsana, jam delonge mi ne estis surmetanta kirason; tamen en Dia juĝo venkas ne la forto, sed la vero! Mi esperas havi la helpon de Dio, kiu ne forlasos min en mia prava afero kaj aperigos antaŭ via cara moŝto kaj antaŭ ĉiuj homoj malpravecon de malamiko mia.

Aŭdinte la caran verdikton, Vjàzemskij komence ekĝojis, sed la memkonfido de Morozov iom konfuzis lin. Li ekmemoris, ke, laŭ komuna kredo, en juĝa duelo Dio neeviteble donas venkon al la vera partio, kaj dubo pri sukceso kontraŭvole enrampis lian animon.

Tamen, subpreminte nun la konfuziĝon, li ankaŭ kliniĝis antaŭ la caro kaj diris:

—Fariĝu laŭ via volo, via cara moŝto!

—Iru,—diris Ivano: serĉu atestantojn por vi, kaj post dek tagoj, je tagiĝo, vi ambaŭ estu sur la Ruĝa Placo, kaj ve al tiu, kiu ne venkos en la batalo!

Ĵetinte al ili ambaŭ traigan neklarigeblan rigardon, la caro leviĝis kaj foriris en siajn ĉambrojn. Morozov eliris el la ĉambrego dignoplena, postsekvata de siaj servistoj, tute ne atentante la ĉirkaŭantajn opriĉnikojn.

ĈAPITRO XXX.

La ensorĉita sabro.

La sekvantan tagon Vjàzemskij forveturis Moskvon.

Alitempe, sin pretigante al duelo, li fidus al siaj fortoj, al sia lerteco. Sed nun la afero rilatis Helenon. Ĝi ne estis simpla duelo, la rezultato dependis de Dia juĝo, kaj la princo sentis sian malpravecon; do, kiom malestiminda estus por li Morozov dum ordinara batalo, nun li timis ĉielan fulmkoleron, li timis, ke dum la duelo liaj manoj rigidiĝos aŭ senmoviĝos. La timo estis des pli forta, ke liaj antaŭ nelonge resaniĝintaj vundoj ankoraŭ doloris kaj ke li de tempo al tempo sentis malfortecon. La princo volis nenion preterlasi por certigi al si la venkon. Kaj li decidis sin turni al la konata muelisto, preni de li iun ajn sorĉradikon kaj tiamaniere fari siajn ekbatojn nerebateblaj.

Meditoplena kaj ekscitita li rajdis malrapide tra arbaro, kliniĝante de tempo al tempo en la selo por rigardi la vojetojn, kovritajn de filiko. Post multaj turniĝoj li fine trovis pli bonan vojon, ĉirkaŭrigardis, rekonis la signojn, faritajn sur arboj kaj ektrotis. Baldaŭ aŭdiĝis bruado de mueleja rado. Alproksimiĝinte, la princo tra la bruado distingis homan voĉon. Li haltis, elseliĝis kaj, alliginte la ĉevalon al avelarbo, paŝe aliris la muelejon. Ĉe la dometo staris ies rajdĉevalo, riĉe jungita. La muelisto interparolis kun belstatura viro, kies vizaĝon Vjàzemskij ne povis vidi, ĉar la nekonato turnis al li la dorson, preta surseliĝi.

—Vi estos kontenta, via bojara moŝto,—parolis al li la muelisto, jese kapoklinante: vi estos kontenta! Ree vin ekamos la caro kaj, estu mi samloke mortigita de tondro, se ne pereos Vjàzemskij kaj ĉiuj viaj malamikoj! Estu trankvila, ĉar kontraŭ tirliĉo[10] neniu povas elteni!

—Bone!—respondis la vizitinto, surĉevaliĝante: sed, maljuna diablo, memoru nian interkonsenton: se mi ne havos sukceson, mi pendigos vin kiel hundon!

La voĉo ŝajnis al Vjàzemskij konata, sed la rado bruis tiom forte, ke li ne povis kompreni, kiu estis la vizitanto.

—Kial vi ne havos sukceson, karulo?—daŭrigis la muelisto, profunde kliniĝante: nur ne demetu de vi la tirliĉon, kaj kiam vi estos parolanta kun la caro, rigardu lin gaje kaj rekte en okulojn, kuraĝe rigardu, karulo, ne aperigu timon, diru al li ŝercojn kaj spritaĵojn, kiel antaŭe, kaj, estu mi anatemota, se vi ne ricevos ree la caran favoron!

La rajdanto turnis la ĉevalon kaj, ne rimarkinte Vjàzemskij’n, pretertrotis apud li.

La princo rekonis Basmanov’n, kaj lia ĵaluza imago ekbolis. Okupita per unu sola penso pri Heleno, li komence ne atentis la parolojn de la muelisto, sed, aŭdinte sian nomon, li eksuspektis en Basmanov novan neatenditan konkuranton.

Dume la muelisto, kiam Basmanov forrajdis, sidiĝis apud la muro de sia domo kaj komencis kalkuli la orajn monerojn. Li gaje ridetadis, transmetante ilin el unu manplato en la alian. Subite li eksentis sur sia ŝultro pezan manon. La maljunulo ektremis, salte leviĝis kaj preskaŭ mortis pro teruro, kiam liaj okuloj renkontis la nigrajn okulojn de Vjàzemskij.

—Pri kio vi, sorĉisto, parolis kun Basmanov?—demandis Vjàzemskij.

—Ho, karulo!—eldiris la muelisto, sentante tremadon en la piedoj: via princa moŝto, Afonasjo Ivànoviĉ, kiel vi fartas?

—Respondu!—ekkriis Vjàzemskij, kaptante la mueliston je la gorĝo kaj trenante lin al la rado: respondu, kion vi pri mi parolaĉis?

Kaj li ŝovis la maljunulon al la rado.

—Karulo mia!—ekĝemis la muelisto: mi ĉion diros, ĉion diros al via princa moŝto, nur lasu min viva!

—Pro kio estis ĉe vi Basmanov?

—Pro radiko, karulo, pro tirliĉo! Mi ja sciis, ke vi estas ĉi tie, ke vi ĉion aŭdas, ho, karulo, tial mi intence parolis pli laŭte por ke vi povu ekscii la planon de Basmanov pereigi vian princan moŝton!

Vjàzemskij forpuŝis la mueliston flanken.

La maljunulo komprenis, ke pasis jam la unua eksplodo de kolero.

—Kiel kolerema vi estas, karulo!—diris li, sin levante de l’ tero.—Mi ja diris al vi, mi sciis, ke via princa moŝto estas proksime, de la mateno mi jam atendas vin, karulo.

—Nu, kion do volas Basmanov?—demandis la princo per moligita voĉo.

La muelisto dume jam tute rekuraĝiĝis.

—Basmanov rakontis al mi,—li diris kun konfidema mieno: ke la caro ĉesis lin ami, ke vin li pli multe amas, kaj ke nur al vi, al Godunòv kaj al Maluto li havas favoron. Tial Basmanov insiste petis, ke mi donu al li tirliĉon.—"Donu,—li diris,—tirliĉon, por ke mi ree povu havi la caran favoron kaj por ke ilin la caro ĉesu ami kaj malfavoru!" Kion mi devis fari kontraŭ li, kiam li kvazaŭ algluiĝis al mi? Ĉu eble estis disputi kun li? Nu, mi donis al li radiketon, kompreneble ne ĝustan, tute simplan radiketon, nur ke li min lasu viva! Ĉu mi povus doni al li tirliĉon, por ke lin la caro ekamu pli multe ol vin!

—Diablo lin prenu!—trankvile diris Vjàzemskij: ĉu amas lin la caro, ĉu ne—tio min ne rilatas. Ne pro tio mi venas al vi! Ĉu vi ion eksciis, maljunulo, pri la bojarino?

—Ne, kara princo, nenion certan. Mi ja parolis al viaj kurieroj, ke estas neeble ekscii. Kiel multe mi penadis por via princa moŝto! Sep noktojn unu post alia mi rigardis sub la radon. Rajdas la bojarino tra arbaro, mi vidas, duope kun maljuna viro, malgajega ŝi estas, kaj la viro ŝin konsolas, kaj nenio plu estas videbla; la akvo malklariĝas kaj nenion plu videbligas, karulo!

—Kun maljuna viro? sekve, kun Morozov? Kun la edzo?

—Ne, karulo: Morozov estas pli dika kaj li portas alian veston. La viro surhavis simplan kaftanon, ne bojaran, li devas esti simplulo!

Vjàzemskij enpensiĝis.

—Maljunulo!—diris li subite: ĉu vi povas ensorĉi sabron?

—Kial ne? Sed, karulo, ĉu vi bezonas, ke la sabro haku, aŭ ke ĝi estu malakra?

—Kompreneble, ke ĝi haku, arbara koboldo!

—Okazas, princo, oni ensorĉadas malamikan sabron, por ke ĝi fariĝu malakra kaj rompiĝu kontraŭ kiraso...

—Mi bezonas ensorĉi la propran sabron. Mi devas dueli kaj mi nepre devas mortigi mian malamikon, ĉu vi aŭdas, maljunulo?

—Mi aŭdas, karulo, mi aŭdas! Kial ne aŭdi?

Kaj la maljunulo komencis mediti: kun kiu li duelos? Kiu estos lia malamiko? Ĉu eble Basmanov? Dubeble! Li tuj parolis pri li malestime, kaj la princo ne estas homo lerta por kaŝi siajn pensojn. Eble kun Serèbrjanij? Sed la muelisto sciis de Miĥeiĉ, ke Serèbrjanij estis malliberigita, kaj li aŭdis de l’ kurieroj de Vjàzemskij kaj ankaŭ de kelkaj kamaradoj de Ringo, ke la rabistoj liberigis la princon kaj forveturigis lin. Sekve ne kun Serèbrjanij. Restas bojaro Morozov. Li pro forrabo de la edzino povus fari duelpostulon al Vjàzemskij. Kvankam li estas tro maljuna, sed en juĝa duelo estas permesate sin anstataŭigi per alia duelonto. Sekve,—decidis la muelisto: la princo Vjàzemskij duelos aŭ kontraŭ Morozov, aŭ kontraŭ lia dungoto.

—Permesu al mi, kara princo,—li diris,—ĉerpi akvon por rigardi vian kontraŭulon!

—Agu, kiel vi scias!—respondis Vjàzemskij kaj sidiĝis enpensema sur faligitan arbostumpon.

La muelisto alportis el la domo sitelon, ŝovis ĝin sub la radon kaj, ĉerpinte akvon, starigis ĝin apud la princo.

—Ho, ho!—li diris, kliniĝinte super la sitelo kaj fikse rigardante la akvon: jen mi vidas vian kontraŭulon, princo, nur mi ne povas kompreni! Li estas tro maljuna... Vin ankaŭ mi vidas, princo, jen vi elpaŝas kontraŭ li...

—Nu, nu?—demandis Vjàzemskij, vane penante ion vidi en la akvo de la sitelo.

—Anĝeloj protektas la maljunulon,—daŭrigis la muelisto mistertone kaj kvazaŭ miregante pri tio, kion li vidis: la fortoj ĉielaj lin protektas; estos malfacile ensorĉi vian sabron, princo kara!

—Kaj min neniu protektas?—demandis Vjàzemskij, kontraŭvole tremante.

La muelisto rigardis ĉiam pli fikse, liaj okuloj fariĝis tute senmovaj; ŝajnis, ke li, komence mistifikante la princon Vjàzemskij, estis surprizita per efektive terura vizio.

—Via princa moŝto ankaŭ havas protektantojn... Sed, jen, mi ree nenion vidas, la akvo malklariĝis!

Li suprenlevis la kapon, kaj Vjàzemskij rimarkis, ke grandaj ŝvitgutoj ruliĝis de sur lia frunto.

—Vi ankaŭ havas protektantojn, via princa moŝto,—flustris li tememe.—Estas eble ensorĉi vian sabron!

—Prenu!—diris la princo, nudigante la pezan sabron: prenu, ensorĉu!

La muelisto profunde ekspiris, elfosis per la manoj kaveton en la tero, enigis tien la sabrotenilon. Piedbatinte la teron ebene, li firmigis la tranĉparton pintsupren kaj poste komencis paŝi ĉirkaŭe, dirante ensorĉigajn parolojn.......

...Fininte, li eligis la sabron kaj redonis ĝin al la princo, forskuinte de la tenilo la teron kaj zorge viŝinte ĝin per sia basko.

—Bonvolu ricevi, princo Afonasjo Ivànoviĉ! Bone ĝi servos al vi, se nur via kontraŭulo ne trempos sian sabron en sanktan akvon.

—Sed se li trempos?

—Tiam nenio estas farebla, princo kara! Kontraŭ sankta akvo ensorĉita fero ne havas forton. Cetere mi povas helpi al vi. Mi donos al vi marĉan golubec’n[12], kaj vi enmetu ĝin en saketon kaj pendigu al la kolo, tiam vi povos deturni flanken la okulojn de l’ malamiko.

—Donu al mi la golubec’n!—diris Vjàzemskij.

—Volonte, karulo; por vi, karulo, mi ne povas esti avara!

La maljunulo eniris la dometon kaj alportis ion enkudritan en ĉifonon.

—Ne facile ĝi estas akirita,—li diris, kvazaŭ ne volante fordoni la herbon: kun granda peno mi ĝin proprigis al mi. Se oni ne ĝustatempe ĝin serĉas en la marĉo, oni vidas teruraĵon—Dio gardu!

La princo prenis la enĉifonigitan herbon kaj ĵetis al la sorĉisto sakon, plenan de ormoneroj.

—Dio rekompencu vian princan moŝton!—diris la maljunulo kun profunda saluto.—Ankoraŭ mi havas ion por diri al vi, karulo: atendante la duelon, vi ne devas plu viziti preĝejon, aŭskulti la meson, alie mia ensorĉaĵo desaltos de l’ sabropinto.

Vjàzemskij nenion respondis kaj sin direktis jam al sia ĉevalo, sed subite li haltis.

—Ĉu vi povas ekscii nun, kiu el ni restos viva?

La muelisto ŝanceliĝis.

—Vi, kredeble, restos viva, karulo! Ĉu vi povas ne resti viva? Jam delonge mi antaŭdiris al vi: ne per glavo vi pereos!

—Rigardu ankoraŭ unu fojon en la sitelon!

—Por kio, kara princo? Nuntempe ne estas eble ion ekvidi, jam la akvo malklariĝis.

—Ĉerpu freŝan akvon!—ordonis Vjàzemskij.

La muelisto nevolonte obeis.

—Nu, kion vi vidas?—senpacience demandis la princo.

La maljunulo sin klinis super la sitelo kun videbla abomeno.

—Nek vin, nek vian kontraŭulon mi vidas!—diris li, paliĝante: mi vidas placon, multe da homoj, multe da kapoj pendas sur stangoj, kaj flanke fajro finbrulas, kaj homaj ostoj tie, alĉenigitaj al paliso...

—Kies kapojn vi vidas sur stangoj?—demandis Vjàzemskij, plena je nevola teruro.

—Mi ne vidas, karulo, ĉio ree malklariĝis, nur la fajro brulas, kaj ies ostoj estas videblaj ĉe la paliso.

La muelisto kun peno levis la kapon kaj, ŝajne, nevolonte sin deturnis de super la sitelo. Li havis konvulsiojn, lia frunto ŝvitis, ĝemsopirante li alrampis ĝis antaŭ la pordo de sia dometo kaj tie falis senkonscia.

Vjàzemskij revenis al sia ĉevalo, surseliĝis kaj pensoplena ekrajdis Moskvon.

ĈAPITRO XXXI.

Dia juĝo.

Dum foresto de Vjàzemskij, Maluto ricevis gravan ordonon de l’ caro: preni servistojn de Vjàzemskij kaj per turmentegoj rakontigi ilin, ĉu Afonasjo Ivànoviĉ vizitis la muelejon de la sorĉisto, kiom da fojoj, kaj kion ĝuste li intencis kontraŭ la caro.

La plej multaj nenion konfesis, sed kelkaj ne eltenis la turmentegon kaj jesis ĉion, kion Maluto ordonis. Ili atestis, ke la princo havas rilatojn kun la muelisto por pereigi la caron; ke li foje elprenis la teron el la postsigno de l’ cara piedo kaj bruligis la teron en la fajro; kelkaj eĉ atestis, ke Vjàzemskij rilatas kun princo Vladimir Andrèeviĉ[91] por helpi al li akiri la caran tronon. Kvankam tute sensencaj kaj senenhavaj, ĉiuj ĉi atestoj zorge estis registrataj de oficistoj, ĉeestantaj la turmentegon, kaj poste estis legataj al la caro. Ĉu la caro opiniis ilin veraj aŭ ne,—Dio scias! Sed li malpermesis al Maluto malkovri al Vjàzemskij, post lia reveno, la kaŭzon, kial liaj servistoj estis kaptitaj, kaj ordonis diri al li, ke ili estas suspektataj kiel ŝtelintaj el cara provizejo. Tamen en iliaj atestoj restis multe da malsamaĵoj, kaj Ivano venigis Basmanov’n, por ke li ripetu ĉion, kion li certigis esti aŭdinta el la buŝo de ĉi tiuj servistoj de Vjàzemskij.

Oni ne trovis Basmanov’n en la antaŭurbo. Hieraŭ li forveturis Moskvon. Kaj la caro koleris, ke li kuraĝis forveturi, malobeinte al la cara ordono. Maluto utiligis la fakton por veki suspekton kontraŭ Basmanov mem.

—Kiu scias, via cara moŝto,—li diris,—kial li malobeis al vi? Eble, li estas kunkulpulo de Vjàzemskij, eble li intence denuncis lin por pli certe pereigi vian caran moŝton!

La caro ordonis al Maluto kaŝi dumtempe ĉi tiujn suspektojn kaj, kiam Basmanov revenos, ne montri al li, ke lia forestado estis rimarkita.

Dume venis la tago, destinita por la juĝa duelo. Antaŭ tagiĝo multe da homoj amasiĝis sur la Ruĝa Placo; ĉiuj fenestroj, ĉiuj tegmentoj estis plenplenaj de scivoluloj. La sciigo pri la eksterordinara duelo multe disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La famaj nomoj de la duelontoj altiris multe da popolo el diversaj vilaĝoj kaj urboj, eĉ el Moskvo venis homoj ĉiurangaj por vidi, al kiu Dio donos venkon en ĉi tiu duelo.

—Nu, karulo!—diris iu elegante vestita harpisto al sia kamarado, vastkorpa junulo kun bonanima, iom malsaĝeta vizaĝo: iru antaŭen, eble vi sukcesos atingi la unuan vicon. Kiom da homoj! Permesu, karuloj, donu lokon al ni, venintaj el Vladimiro, ni ankaŭ volas vidi la Dian juĝon!

Sed liaj petegoj restis sensukcesaj. La arego estis tro densa, tiel ke se eĉ oni volus, ne eble estis doni lokon.

—Iru do, foko!—ree diris la harpisto, puŝante antaŭen sian kamaradon: ĉu vi ne povas veni antaŭen?

—Por kio ne?—apatie demandis la junulo.

Kaj per sia fortega ŝultro li komencis fari al si la vojon tra la amaso, disŝovante la homojn kvazaŭ per fera kojno. Oni kriis, oni insultis, sed la du kamaradoj moviĝis antaŭen, nenion atentante.

—Dekstren, pli dekstren,—komandis la pli aĝa: por kio vi iras maldekstren, malsaĝulo? Iru tien, kie staras ponardegoj!

La loko, kiun montris la harpisto, estis preparita por la caro mem. Tie staris ligna estrado, tegita per ruĝa tuko, sur la estrado—apogseĝo por la caro, ĉirkaŭita de kelkdekoj da opriĉnikoj kun elingigitaj ponardegoj kaj sabroj. Aliaj opriĉnikoj staris antaŭ la ĉeno, ĉirkaŭanta la duelkampon, la vastan lokon, preparitan por batalo, okazonta piedire aŭ surĉevale, laŭ interkonsento de la duelontoj. La opriĉnikoj forpuŝadis la homojn, kiuj premegis unu la alian apud la ĉeno.

Malrapide traborante al si la vojon, la harpisto kaj la forta junulo atingis fine la duelkampon.

—Kien vi ŝovas vin?—ekkriis unu opriĉniko kaj volis ilin ekbati.

La junulo malfermis la buŝon kaj embarase sin turnis al sia kamarado, sed ĉi tiu demetis per ambaŭ manoj sian lanan ĉapon kun orkolora rubando kaj pava plumo kaj, kelkfoje kliniĝinte antaŭ la opriĉnikoj, komencis peti:

—Permesu, bonaj sinjoroj, al ni, harpistoj el Vladimiro, rigardi la Dian juĝon! El la urbo Vladimiro ni ĵus venis! Permesu al ni resti ĉi tie, sinjoroj!

Kaj kun ruza, flatema rideto li aperigis el sub sia nigra barbo la blankajn dentojn.

—Bone!—respondis la opriĉniko: staru ĉi tie, malantaŭen vi jam ne sukcesos nun veni; nur trankvile staru kaj ne venu pli antaŭen, por ke mi ne forhaku viajn kapojn!

Sur la duelkampo promenis atestantoj de ambaŭ partioj kaj oficistoj, tie staris ankaŭ bojaro kaj okolniĉij[16], kiuj devis gardi la duelkampon, kaj du diakoj[52], kies devo estis observi ordon dum la duelo. Unu el la diakoj tenis la leĝaron, verkitan ankoraŭ ĉe la granda princo Ivano Vasìljeviĉ III, kaj interparolis kun sia kamarado pri diversaj eblaĵoj dum duelo.

—"Kaj se ili venos al duelkampo",—li legis el la libro: "kaj tie ili deziros paciĝi"... Subite liaj vortoj estis interrompitaj per aklamoj:

—La caro! la caro!... Ĉiuj ekscitiĝis kaj demetis la ĉapojn.

Ĉirkaŭita de multaj opriĉnikoj, Ivano alrajdis al la duelkampo, deĉevaliĝis, supreniris la ŝtupojn de l’ estrado kaj, salutinte la popolon, sidiĝis en sian apogseĝon kun mieno de homo, preta rigardi ion tre interesan.

Malantaŭ li kaj ĉirkaŭe staris liaj korteganoj.

Samtempe eksonoris ĉiuj sonoriloj de ĉiuj antaŭurbaj preĝejoj, kaj de du kontraŭaj flankoj aperis sur la duelkampo Morozov kaj Vjàzemskij, ambaŭ vestitaj por batalo. Riĉa kaj peza, konforma al antikva kutimo estis la armaĵo de Morozov, arĝento kaj oro kovris lin kaj lian belan fortan rajdĉevalon... Malrapide kaj egalpaŝe iris la ĉevalo, levante la belajn vilajn krurojn kaj fleksante la dikan kolon, kaj kiam Morozov haltigis ĝin je distanco de ĉirkaŭ kvin klaftoj antaŭ sia kontraŭulo, la ĉevalo komencis balanci sian densan ondantan kolhararon, atingantan ĝis la tero, mordi la enbuŝaĵon kaj senpacience fosi sablon per siaj fortaj hufoj, montrante ĉe ĉiu ekbato la brilantajn najlojn de siaj larĝaj hufferaĵoj. Ŝajne, la granda ĉevalo estis inda je sia brava rajdanto, eĉ ĝia blanka hararo konformiĝis al la griza barbo de l’ bojaro.

La armaĵo de Vjàzemskij estis ne tiel peza. Ankoraŭ ne tute sana post siaj lastaj vundoj, li surhavis nur malpezan maŝkirason, ornamitan per multekostaj ŝtonoj. Ornamita estis ankaŭ lia malalta, bele elkurbigita kasko, provizita per ora sago, kiu devis gardi kontraŭ laŭlarĝaj ekbatoj, se oni ĝin tenas antaŭ la vizaĝo. Sed Vjàzemskij pro braveco kaj eleganteco levis la sagon supren, tiel ke lia tuta pala vizaĝo kaj la nigra barbo restis ne ŝirmitaj kaj la sago aspektis kiel ora plumo, ornamanta la kaskon. Ĉe lia flanko pendis la kurbigita sabro, ensorĉita de la muelisto, sabro, al kiu nun Vjàzemskij multe fidis. Lia bela orgriza, nigravosta ĉevalo estis kovrita de la kapo ĝis la vosto per multaj kavaj arĝentaj sonoriletoj, formantaj sonorantajn ĉenojn. Ankaŭ al ĉiu kruro estis alligita malgranda arĝenta sonorileto.

Jam de longe aŭdiĝis sur la placo laŭta blekado de tiu ĉevalo. Kaj nun la bela rajdato levis la kapon, larĝigis siajn flamantajn naztruojn kaj, streĉinte sian nigran voston, ĝi komence per malpezaj paŝoj, apenaŭ tuŝetante la teron, ekiris renkonte al la ĉevalo de Morozov; sed kiam la princo subite devigis ĝin halti, forte ektirinte la sonorantajn kondukilojn, la ĉevalo sin ĵetis flanken kaj transsaltus la ĉenon, se la rajdanto per lerta mano ne returnigus ĝin sur la saman lokon. Tiam ĝi stariĝis sur la postaj piedoj kaj rapide piedbatis la teron, penante faligi la rajdanton malantaŭen; sed la princo kliniĝis al la selkurbiĝo, malstreĉis la kondukilojn kaj enigis en la ventron de l’ ĉevalo la akrajn spronojn. La rajdato vigle eksaltis kaj haltis kiel ŝtonigita. Neniu haro de ĝia nigra kolhararo moviĝis. Ĝiaj sangoplenaj okuloj strabis, kaj sur ĝia orflava haŭto vidiĝis reto da plenblovitaj vejnoj.

Kiam, brilante kaj sonante, aperis Vjàzemskij, kovrita kvazaŭ per arĝenta kaj diamanta pluvo, la harpisto el Vladimiro ne povis deteni sian admiron: pli plaĉis al li la ĉevalo ol la rajdanto.

—Brava ĉevalo!—li ekkriis: bonega ĉevalo! Neniam mi vidis tian ĉevalon! Multajn ĉevalojn mi vidis, sed nur ne tian!

Kaj li pensis por si mem: se tiu rajdanto sur ĉi tiu ĉevalo venus tiam al Malbenita Ŝlimakvo!

—Aŭskultu,—li gaje sin turnis al sia kamarado, puŝante lin per kubuto: aŭskultu, malsaĝulo, diru, kiu ĉevalo pli al vi plaĉas?

—Tiu!—respondis la junulo, montrante per la fingro la ĉevalon de Morozov.

—Vere? Kial do ne ĉi tiu?

—Ĝi estas pli dika!—respondis la junulo apatie.

La harpisto ridegis, sed en la sama momento eksonis la aklamoj de heroldoj.

—He, vi, homoj!—ili kriis: tuj komenciĝas la juĝa duelo inter la cara batalilestro, princo Afonasjo Ivànoviĉ Vjàzemskij, kaj la bojaro Druĵino Andrèeviĉ Morozov. La kazo konsistas en senhonorigo, atako kaj forrabo de la bojarino, edzino de Morozov! He, homoj! Preĝu al la Sankta Triunuo, ke Ĝi sendu venkon al la prava partio!

La placo silentiĝis. Ĉiuj ĉeestantoj komencis sin signadi kruce, kaj la bojaro, kiu devis observi la ordon de la duelo, aliris la caron kaj demandis lin kun profunda saluto:

—Ĉu via cara moŝto ordonas komenci la duelon?

—Oni komencu!—respondis Ivano.

La bojaro, la okolniĉij, ĉiuj atestantoj kaj la du diakoj deiris flanken.

La bojaro donis signon.

La kontraŭuloj eligis la sabrojn.

Post la dua signo ili devis sin ĵeti unu kontraŭ la alia. Sed subite Vjàzemskij ekbalanciĝis en la selo kaj faligis la kondukilojn. Li povus fali teren, se la alkurintaj atestantoj kaj oficistoj lin ne subtenus kaj ne helpus al li deĉevaliĝi. Liaj ĉevalservistoj tuj prenis lian ĉevalon per la brido.

—Prenu ĝin!—diris Vjàzemskij, ĉirkaŭrigardante per malklaraj okuloj: mi batalos piedire.

Ekvidinte, ke la princo forlasis la ĉevalon, Morozov ankaŭ elseliĝis, kaj la ĉevalservistoj forkondukis lian belan ĉevalon.

La oficisto donis al Morozov kaj al Vjàzemskij po unu ŝildo, preparita por piedira batalo.

Sed la princo ne havis la fortojn teni sian ŝildon. Liaj kruroj fleksiĝis, kaj li ree falus, se oni lin ne subtenus.

—Kion vi havas, via princa moŝto?—samtempe ekkriis la oficisto kaj la atestanto, kun miro lin rigardante: rekuraĝiĝu, princo, fali antaŭ la batalo egalas malvenkon!

—Demetu mian kirason!—diris Vjàzemskij, sufokiĝante: demetu la kirason! La radiko min sufokas!

Li demetis sian kaskon, disŝiris la kolumon de la kiraso kaj forprenis de sia kolo la ŝnureton, al kiu estis alligita la talismano kun golubèc.

—Estu malbenita la sorĉisto!—li ekkriis, malproksimen ĵetante la saketon kun golubèc.—Estu malbenita, li trompis min!

Druĵino Andrèeviĉ aliris la princon kun nuda glavo.

—Kapitulacu, hundo!—li diris kaj levis la sabron: konfesu vian krimon!

Oni sin ĵetis inter la du kontraŭuloj.

—Ne, mi ne kapitulacos!—diris Vjàzemskij, kaj lia nebula rigardo ekflamis per antaŭa kolero!—Vi, maljuna korvo, min senfortigis! vi trempis vian sabron en sanktan akvon. Nun mi prenos batalanton anstataŭantan, kaj ni vidos, kiu venkos!

Inter la oficistoj komenciĝis disputo: unu certigis, ke Morozov jam estas la venkinto; la dua insistis, ke la juĝo ankoraŭ ne okazis, ĉar neniu batalo estis.

La caro ne preterlasis la movon de Vjàzemskij kaj ordonis levi kaj alporti la objekton, ĵetitan de l’ princo. Plena je scivolo kaj timo, li ĉirkaŭrigardis la talismanon kaj flustris al Maluto:

—Kaŝu ĝin, ĝis kiam mi ĝin bezonos. Kaj nun,—daŭrigis li voĉe: princo Vjàzemskij aliru!

—Nu, Afonĉjo!—li diris al li, ridetante dusence: videble Morozov estas pli forta, ol vi!

—Via cara moŝto!—respondis Vjàzemskij, kies vizaĝo estis mortpala: mia malamiko per sorĉaĵo malhelpis min! Krome, mi la unuan fojon post la malsano surmetas la kirason. Miaj vundoj malfermiĝis: jen, vi vidas sangon sub la vesto? Permesu, via cara moŝto, ke mi prenu anstataŭanton!

La pretendo de Vjàzemskij estis kontraŭ la reguloj. Kiu ne deziris mem batali, devis diri tion pli frue. Post la komenco de la duelo jam ne estis permesate anstataŭigi sin per iu ajn. Sed la caro donis sian konsenton, ĉar li deziris pereigi Morozov’n.

—Bone!—li diris:—la heroldoj voku: eble troviĝos iu pli sperta ol vi! Se ne, Morozov estos pravigita, kaj vin mi fordonos al ekzekutisto.

Oni prenis la princon sub la brakoj kaj forkondukis lin. Baldaŭ aperis heroldoj, kiuj malrapide paŝis laŭlonge de l’ ĉeno kaj vokis laŭtvoĉe:

—Kiu el antaŭurbaj aŭ moskvaj aŭ aliaj homoj deziras batali kontraŭ bojaro Morozov? Kiu deziras anstataŭi princon Vjàzemskij? Eliru, vi, batalistoj, eliru kaj defendu princon Vjàzemskij!

Sed la placo restis senmova, neniu batalanto aperis.

—Eliru, eliru, vi, batalistoj!—vokis la heroldoj,—eliru! Kiu venkos Morozov’n, al tiu la princo donacos ĉiujn siajn bienojn; se la venkonto estos ne-bojaro, la princo donacos al li ĉiujn siajn trezorojn.

Neniu respondis: ĉiuj sciis, ke Morozov estis prava, kaj la caro, malgraŭ sia malamego por Morozov, jam estis proklamonta lin venkinto, kiam subite aŭdiĝis la voko:

—Jen iras anstataŭanto! Li iras, li iras!—Kaj sur la areno aperis Ĥomjàk.

—He, he!—li ekkriis, trafajfante la aeron per sia sabro: aliru, via bojara moŝto, mi defendos Vjàzemskij’n!

Ekvidinte Ĥomjàk’n, Morozov, kiu ĝis tiam estis atendanta kun nuda glavo, indignante sin turnis al la oficistoj:

—Mi ne batalos kun servisto!—li diris fiertone: ne konvenas al bojaro Morozov batali kontraŭ la ĉevalservisto de Skuratov!

Kaj eningiginte sian glavon, li alproksimiĝis al la caro.

—Via cara moŝto!—li diris:—vi permesis al mia malamiko sin anstataŭigi per alia batalanto; volu permesi ankaŭ al mi, ke mi elvoku anstataŭanton, aŭ bonvolu prokrasti la duelon ĝis alia tago.

Kvankam la caro havis grandan deziron pereigi Morozov’n,—la pretendo de Morozov estis tro justa. Ne deziris la caro montriĝi partia dum la Dia juĝo.

—La heroldoj voku!—li diris kolertone: sed memoru, bojaro, se vi ne trovos anstataŭanton, vi devas mem batali aŭ konfesi vian malpravecon kaj esti ekzekutota.

Dume Ĥomjàk promenis antaŭ la ĉeno, svingante la sabron kaj mokante la ĉeestantojn.

—Jen kiom da korvoj, kaj neniu falko! Ĉu neniu deziras ekprovi miajn batojn, amuzi la caron? Kredeble viaj brakoj estas lacegaj post draŝado? Aŭ eble vi, en litoj kuŝante, lacigis al vi la flankojn?

—Nu, diablo,—diris la harpisto duonvoĉe: mi bone regalus vin, se mi havus mian sabron. Rigardu!—li ekpuŝis sian kamaradon: ĉu vi lin rekonas?

Sed lia kamarado nenion aŭdis. Li staris kun larĝe malfermita buŝo, kvazaŭ volante engluti Ĥomjàk’n per okuloj.

—Nu!—daŭrigis Ĥomjàk: ĉu vere neniu deziras batali kontraŭ mi? He vi, batalaĉistoj, bakistoj, teksistoj, ŝpinistinoj! Kiu volas min venki?

—Mi volas,—aŭdiĝis voĉo, kaj la kamarado de la harpisto, per ambaŭ manoj ekkaptinte la ĉenon, levis ĝin super sia kapo kaj preskaŭ elŝiris la kverklignajn stangojn, al kiuj ĝi estis alkroĉita.

Li jam estis sur la areno kaj, ŝajne, mem miregis pri sia trobraveco.

Malferminte la okulojn kaj la buŝon, li rigardis jen Ĥomjàk’n, jen la opriĉnikojn, jen la caron, ne dirante eĉ unu vorton.

—Kiu vi estas?—demandis lin la oficisto.

—Mi?—siavice demandis la junulo kaj, iom pripensinte, ekridetis.

—Kiu vi estas?—ripetis la oficisto.

—Dmiĉjo!—li respondis bonanime, kvazaŭ mirante pri la demando.

—Dankon al vi, bravulo!—diris Morozov al la junulo: dankon, ĉar vi volas defendi la pravan partion. Se vi venkos mian kontraŭulon, mi ne estos avara; ne la tuta mia trezoro estas rabita de mi, dank’ al Dio, mi havas ankoraŭ per kio rekompenci mian defendanton!

Ĥomjàk estis vidinta Dmiĉjon apud la Malbenita Ŝlimakvo, kie Dmiĉjo per sia bastonego mortigis lian ĉevalon kaj, anstataŭ Ĥomjàk’n, preskaŭ sufokis sian propran kamaradon. Sed tiam en komuna batalo Ĥomjàk ne vidis lian vizaĝon, eble li eĉ vidis, sed ne memoris ĝin, ĉar nenion eksterordinaran havis la vizaĝo de Dmiĉjo,—ĉiuokaze Ĥomjàk nuntempe lin ne rekonis.

—Per kio vi volas batali?—demandis la oficisto, scivole rigardante la junulon, kiu havis nek kirason, nek batalilojn.

—Per kio?—ripetis Dmiĉjo kaj sin returnis por demandi konsilon ĉe sia kamarado. Sed la harpisto, videble, estis for, kaj la okuloj de Dmiĉjo ne povis lin trovi.

—Nu?—ree demandis la oficisto: surmetu kirason, prenu sabron; estas tempo komenci la batalon!

Dmiĉjo konfuzite rigardis ĉiuflanken.

Liaj manieroj amuzis la caron.

—Donu al li batalilojn,—li ordonis: ni rigardu, ĉu li estas bona batalanto.

Oni alportis plenan armaĵon, sed vane Dmiĉjo penis enŝovi siajn brakojn en la kirason, kaj la kasko tiel malmulte taŭgis por lia granda kapo, ke ĝi balanciĝis ĉe ĉiu lia movo.

Tiel vestita, Dmiĉjo senhelpe sin turnadis dekstren kaj maldekstren, ĉiam esperante trovi la harpiston kaj demandi lin, kion li devas fari.

Rigardante lin, la caro laŭte ridis, same ridis ĉiuj opriĉnikoj kaj ĉiuj ĉeestantoj.

—Kial oni disŝiras al si la gorĝon?—demandis Dmiĉjo malkontente: mi atakos lin sen via kloŝo, sen via fera ĉemizo!

Li montris Ĥomjàk’n per fingro kaj komencis demeti la kirason.

Nova eksplodo de ridego.

—Per kio do vi estos batalanta?—demandis la oficisto.

Dmiĉjo gratis al si la nukon.

—Ĉu vi ne havas bastonegon?—li malrapide demandis, sin turnante al opriĉnikoj.

—Jen, malsaĝulo!—De kie li estas? Kiu lin venigis tien ĉi? Ĉu vi opinias, malsaĝulo, ke ni interbatalas per bastonegoj, kiel vi, kamparanaĉoj?

Sed la caro amuziĝis per la mieno de Dmiĉjo kaj ne permesis lin forpeli.

—Donu al li bastonegon!—li ordonis: li batalu, kiel li povas.

Ĥomjàk ofendiĝis.

—Via cara moŝto, ne permesu, ke iu kamparanaĉo ofendu vian bonan serviston,—li ekkriis: mi kiel opriĉniko konscience servas al via cara moŝto, sed neniam mi estis batalanta per bastonego.

Sed la caro havis sian bonan humoron.

—Vi batalu per via sabro, Ĥomjàk,—li diris: kaj la junulo batalos laŭ sia bontrovo. Donu al li bastonegon. Ni ekvidu, kiel kamparano defendos bojaron Morozov!

Oni alportis kelkajn bastonegojn.

Dmiĉjo malrapide trarigardis ĉiujn ilin kaj poste sin turnis al la caro.

—Ĉu vi ne havas pli fortan!—li demandis apatie.

—Donu al li timonstangon!—ordonis la caro, atendante kun plezuro interesan spektaklon.

Tuj oni donis al Dmiĉjo pezan timonstangon, elŝiritan el apudstaranta ŝarĝveturilo.

—Nu, ĉu ĝi taŭgas?—demandis la caro.

—Kial ne?—respondis Dmiĉjo: eble ĝi taŭgas!

Kaj, por fari provon, li tiel forte eksvingis la timonon, ke granda vento leviĝis kaj polvo ekturniĝis kvazaŭ pro subita ventego.

—He, diablo!—interparolis la opriĉnikoj.

La caro sin turnis al Ĥomjàk.

—Stariĝu!—li diris ordontone kaj aldonis ridetante: mi deziras vidi, kiamaniere vi evitos la kamparanaĉan timonon.

Dume Dmiĉjo suprenvolvis la manikojn, kraĉis sur la manplatojn kaj, forte tenante la timonstangon ambaŭmane, balancis ĝin, ĉiam rigardante Ĥomjàk’n. Lia konfuziĝo tute malaperis.

—He, he, stariĝu!—li diris fine decidtone: mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!

La situacio de Ĥomjàk, pro nekutima batalilo kaj eksterordinara forto de Dmiĉjo, estis sufiĉe embarasiga, kaj la rigardantoj videble simpatiis al la junulo kaj jam komencis moki Ĥomják’n.

La konfuziĝo de Ĥomjàk amuzis la caron. La okazonta duelo estis por li same interesa, kiel teatraĵo aŭ ursĉaso.

—Komencu!—li ordonis, por ĉesigi la hezitojn de Ĥomjàk.

Tiam Dmiĉjo levis la timonon super la kapo kaj komencis turni ĝin, salte irante renkonte al Ĥomjàk.

Vane Ĥomjàk serĉis momenton por ekbati Dmiĉjon per sia sabro. Li ĉiam devis deflankiĝi, por eviti la terurigan timonon, kiu larĝronde turniĝis super la kapo de Dmiĉjo, farante lin neatingebla.

Por granda plezuro de la rigardantaro kaj de la caro mem, Ĥomjàk komencis posteniĝi, serĉante sendanĝerecon por si mem; sed Dmiĉjo kun lerteco de urso pli kaj pli proksime aliris kun sia timono, kiu fajfegis super lia kapo.

—Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!—li kriis, pli kaj pli furioziĝante kaj penante ekbati Ĥomjàk’n...

La simpatio de l’ rigardantoj por Dmiĉjo montriĝis per aprobantaj aklamoj kaj baldaŭ fariĝis vera entuziasmo.

—Bone! Bone!—kriis ĉiuj, forgesante pri la ĉeesto de l’ caro: batu, batu lin! Kia bravulo! Bonege! Defendu la bojaron, defendu la pravan partion!

Sed ne pri Morozov zorgis Dmiĉjo.

—Mi montros al vi, kiel ŝteli fianĉinon!—li ĉiam ripetis la samon kaj, turnante la timonstangon super sia kapo, ĉiam persekutis Ĥomjàk’n, kiu streĉis ĉiujn siajn fortojn por lin eviti.

Kelkfoje la opriĉnikoj, starantaj laŭlonge de la ĉeno, devis ekkaŭri, por ne esti mortigitaj per la bastonego, fajfeganta ĝuste super iliaj kapoj.

Subite eksonis surda bato, kaj Ĥomjàk, trafita je la brusto per la timono, falis teren kelkajn klaftojn pli malproksimen, disetendinte la brakojn.

Ĝojplenaj ekkrioj ektondris tra la placo.

Dmiĉjo sin ĵetis sur Ĥomjàk’n kaj komencis lin sufoki.

—Sufiĉe, sufiĉe!—kriis la opriĉnikoj, kaj Maluto tuj sin klinis al la caro kun zorgoplena mieno:

—Via cara moŝto, ordonu fortiri ĉi tiun diablon! Ĥomjàk estas nia plej valora opriĉniko!

—Tiru for la malsaĝulon, tiru je la kruroj!—ordonis la caro: superverŝu lin per akvo, nur lasu lin viva!

Ne sen peno la opriĉnikoj sukcesis fine fortiri Dmiĉjon, sed Ĥomják’n oni jam trovis senviva. Kaj dume ĉies atento estis turnita al lia bluiĝinta vizaĝo, la harpisto el Vladimiro aperis apud Dmiĉjo kaj, tirante lin je la basko, ekmurmuretis:

—Nu, malsaĝulo, iru tuj! Iru kaj savu vian kapon!

Kaj ili ambaŭ malaperis en la homamaso.

ĈAPITRO XXXII.

La talismano de Vjàzemskij.

La caro ordonis, ke Morozov alproksimiĝu.

La placo ree silentiĝis. Ĉiuj scivole turnis siajn okulojn al la caro kaj atendis, retenante la spiron.

—Bojaro Druĵino!—solene diris Ivano kaj leviĝis de sia seĝo: per Dia juĝo vi vin pravigis antaŭ mi. Sinjoro nia Dio, venkinte vian kontraŭulon, montris vian pravecon, kaj mi ankaŭ montros mian favoron al vi. Ne forlasu la antaŭurbon sen mia ordono! Sed,—daŭrigis Ivano severtone: tio estas nur duono de la afero! La vera juĝo ankoraŭ sekvos. Venigu princon Vjàzemskij!

Kiam la princo venis, la caro longe rigardis lin per neesprimebla rigardo.

—Afonasjo!—li fine diris: vi scias, ke mi ĉiam plenumas mian vorton. Mi decidis kaj promesis, ke tiu el vi, kiu, mem batalante aŭ uzante anstataŭanton, estos venkita en la duelo, devas esti mortigota. Via anstataŭanto falis, Afonasjo!

—Kion fari?—respondis Vjàzemskij decidtone: ordonu, ke oni forhaku mian kapon, via cara moŝto!

Stranga rideto trakuris la lipojn de l’ caro.

—Vian kapon forhaki?—li ripetis malice: nur vian kapon forhaki? Eble tio okazus, se vi estus kulpa nur antaŭ Morozov, sed vi devas elpagi alian pli grandan krimon, multe pli gravan pekon. Maluto, donu la talismanon!

Kaj preninte el la manoj de Maluto la saketon, ĵetitan de Vjàzemskij, li levis ĝin, tenante la pinton per du fingroj.

—Kion vi havas ĉi tie?—demandis li, minace rigardante rekte en la okulojn de Vjàzemskij.

La princo volis respondi, sed la caro ne donis al li la tempon.

—Ruzega sklavo!—li diris minactone, kaj malvarma tremo trakuris la ĉeestantaron: ruzega sklavo! Mi vin alproksimigis al mia trono, mi vin plirangigis kaj superŝutis per mia favoro, kaj vi kion faris? Vi en via malpurega koro atencas pereigi min, vian caron, pereigi per sorĉaĵo, certe, ĝuste por tio vi fariĝis mia opriĉniko? Kio signifas la opriĉnino?—daŭrigis Ivano, ĉirkaŭrigardante kaj plilaŭtigante la voĉon, por esti aŭdata de ĉiuj.—Mi, kvazaŭ mastro de vinberĝardeno, estas metita de Sinjoro Dio super mia popolo por eduki miajn vinberojn. Miaj bojaroj, miaj konsilantoj, la Duma ne volis min helpi kaj intencis min pereigi; tiam mi forprenis de ili miajn vinberojn kaj fordonis al aliaj gardistoj. Jen kion signifas la opriĉnino! La gastoj, invititaj por festeno, ne venis, kaj mi sendis inviti ĉiujn, kiujn oni trovos sur vojoj kaj vojkruciĝoj. Kaj tio ankaŭ estas opriĉnino! Nun mi demandas vin ĉiujn: kion meritas la gasto, kiu venis al festeno, ne surmetinte festajn vestojn? Pri li ni legas en Sankta Skribaĵo: "Ligu liajn brakojn kaj krurojn kaj enigu lin en mallumegan ejon, kie estas plorego kaj dentgrincado".

Tiel parolis Ivano, kaj la popolo silente aŭskultis ĉi tiun arbitran uzon de l’ evangelia sentenco, sen simpatio por Vjàzemskij, sed profunde frapita per subita falo de l’ potenca favorato.

Neniu el la opriĉnikoj kuraĝis nek deziris diri unu vorton, por defendi Vjàzemskij’n. Teruron esprimis ĉies vizaĝoj. Nur Maluto en siaj bestaj okuloj aperigis nenion krom la preteco tuj plenumi la caran volon; ankaŭ la vizaĝo de Basmanov montris malican triumfon, kvankam kaŝitan sub ŝajno de indiferenteco.

Vjàzemskij ne trovis necesa sin senkulpigi. Li konis Ivanon kaj decidis rezignacie akcepti la baldaŭan turmentegon. Lia vizaĝo restis firma kaj dignoplena.

—Prenu lin!—ordonis la caro.—Mi ekzekutigos lin kune kun tiu rabisto, kiu estis penetrinta en mian dormoĉambron kaj nun atendas sian mortpunon. Oni trovu ankaŭ kaj venigu la sorĉiston, kiu helpis al la princo. Oni esploru lin per turmentoj, por ricevi novajn sciigojn. Granda estas la malico de satano,—daŭrigis Ivano kun okuloj, turnitaj al ĉielo: li, kvazaŭ leono blekeganta, iras ĉirkaŭ mi, penante min formanĝi, trovante siajn fervorajn servistojn eĉ inter miaj intimuloj! Sed mi esperas al la favoro de Dio kaj, kun Lia sankta helpo, mi elradikigos la perfidon el Ruslando!

Ivano malsupreniris la estradon kaj rajde revenis en sian palacon, ĉirkaŭita de siaj silentantaj opriĉnikoj.

Maluto venis al Vjàzemskij kun ŝnuro en la manoj:

—Pardonu, princo!—li diris ridetante, kunligante liajn brakojn post la dorso: ni mem estas sklavoj!

Kaj ĉirkaŭita de militistoj kaj gardistoj Vjàzemskij estis kondukita en malliberejon.

La popolo komencis disiri, silentante aŭ mallaŭte pridiskutante la okazintaĵon, kaj baldaŭ la granda placo ree malpleniĝis.

ĈAPITRO XXXIII.

La talismano de Basmanov.

Oni esplordemandis Vjàzemskij’n, sed neniu turmentego igis lin eldiri eĉ unu vorton. Kun eksterordinara volstreĉo li silente toleris la malhumanajn torturojn, per kiuj Maluto penadis elŝiri de li la konfeson pri liaj malbonintencoj kontraŭ la caro. Pro fiereco, pro malestimo aŭ pro indiferenteco al sia propra vivo, li eĉ ne trovis necesa evidentigi la kalumnion de Basmanov, atestante pri liaj propraj vizitoj al la muelejo.

Laŭ la ordono de la caro oni kaptis la mueliston, sekrete gardis lin en la antaŭurba malliberejo, sed lia turmentado estis prokrastita.

Basmanov klarigis al si la sukceson de sia kalumnio per efiko de l’ tirliĉo, kiun li ĉiam surhavis kaj tiom pli li kredis je ĝia miraklofaranta potenco, ĉar Ivano montris neniun suspekton kaj kvankam mokante lin, kiel ordinare, estis sufiĉe afabla por li.

Pereiginte unu el siaj konkurantoj, vidante la renaskiĝantan amon de l’ caro por si kaj ne sciante ankoraŭ, ke la muelisto jam sidis en la antaŭurba malliberejo, Basmanov fariĝis ankoraŭ pli aroganta. Plenumante la konsilojn de l’ muelisto, li kuraĝe rigardis rekte en la okulojn de l’ caro, senĝene ŝercis kun li kaj malhumile respondis liajn mokaĵojn.

La caro ĉion pacience toleris.

Foje, dum sia kutima revizio, la caro kun siaj favoratoj, interalie kun la du Basmanov’j, ĉeestis frumatenan meson en apuda monaĥejo kaj poste vizitis la abaton en lia ĉelo por matenmanĝi ĉe li.

La caro sidis surbenke en la ĉefa angulo de l’ ĉambro, sub la sanktaj pentraĵoj; la korteganoj staris ĉe la muroj, kaj la abato kun profunda saluto alportis kaj metis antaŭ la caro mielĉelaron, konfitaĵojn, lakton, freŝajn ovojn.

La caro havis bonan humoron; li ĉion gustumis, ŝercis kun siaj akompanantoj kaj parolis edifajn sentencojn. Kun ambaŭ Basmanov’j li estis pli afabla, ol ordinare, kaj Teodoro Basmanov pli ol antaŭe konvinkiĝis pri la nerefutebla potenco de la tirliĉo.

Subite oni aŭdis ĉevalan piedfrapadon post la palisaro.

—Teodoĉjo!—diris Ivano: rigardu, kiu venas?

Basmanov volis eliri, sed la pordo malfermiĝis, kaj ĉe la sojlo aperis Maluto Skuratov.

Lia mieno esprimis misteran kaj malican ĝojon.

—Eniru, Maluto!—afable diris la caro: kia novaĵo?

Maluto eniris la ĉambron kaj, interŝanĝinte rigardojn kun la caro, komencis sin signadi kruce.

—De kie vi venas?—demandis Ivano, kvazaŭ Maluto venis por li tute neatendite.

Sed Maluto, antaŭ ol respondi, profunde salutis la caron kaj poste aliris la abaton.

—Bonvolu beni, patro!—li sin klinis antaŭ la abato, samtempe ĵetante flankan rigardon al Teodoro Basmanov, kiun tuj ekposedis malbona antaŭsento.

—De kie vi venas?—ripetis la caro sian demandon.

—El la malliberejo, via cara moŝto, mi turmente esploris la sorĉiston.

—Nu, kion li diris?—demandis la caro kun preterfluganta rigardo al Basmanov.

—Malfacile estas ion kompreni en lia balbutado. Tamen jen kion li kriis, kiam oni komencis rompi liajn femurojn: "ne sole Vjàzemskij min vizitis, ankaŭ Teodoro Basmanov, kiu prenis de mi radiketon, kaj la radiketon li nun havas sur la kolo"...

Kaj Maluto ree ĵetis flankan rigardon al Basmanov.

La vizaĝo de Basmanov ŝanĝiĝis. Lia tuta aroganteco malaperis.

—Via cara moŝto!—li diris, streĉinte ĉiujn siajn fortojn por ŝajnigi trankvilecon: kredeble li kalumnias min pro tio, ke mi lin denuncis!

—Kaj kiam ni,—daŭrigis Maluto,—komencis brulvundi liajn plandojn, li diris, ke tiun radikon postulis de li Basmanov, por pereigi vian caran moŝton!

Ivano fiksis per sia rigardo Basmanov’n, kiu ektremis sub tiu rigardo.

—Via cara moŝto!—li diris: por kio vi fidas al la muelisto? Se mi interrilatus kun li, ĉu mi lin denuncus?

—Ni tuj vidos. Malbutonumu la kaftanon, montru, kion vi havas sur la kolo.

—Kion mi povas havi, krom kruceto kaj sanktaj pentraĵoj!—diris Basmanov per voĉo tute malcerta.

—Malbutonumu la kaftanon!—insistis Ivano.

Basmanov konvulsie malbutonumis la supron de sia kaftano.

—Jen!—li diris, donante al la caro ĉeneton kun kruco kaj sanktaj pentraĵetoj.

Sed la caro bone vidis, ke, krom ĉeneto, ĉirkaŭ la kolo pendis ankoraŭ silka ŝnureto.

—Kaj kion ankoraŭ vi tie havas?—li demandis, mem malbutonumante lian kaftanon kaj eltirante ŝnureton kun talismano.

—Tio estas,—balbutis Basmanov kun lasta malespera peno: tio estas, via cara moŝto, benaĵo de mia patrino!

—Ni rigardu la benaĵon!—Ivano redonis la talismanon al Grjaznòj: malkudru ĝin, Basĉjo!

Grjaznòj distranĉis per sia tranĉilo la kovrilon de la talismano kaj, disvolvinte la pecon da tolo, elŝutis la internaĵon sur la tablon.

—Kio estas tie?—demandis la caro, kaj ĉiuj scivole sin klinis super la tablo kaj ekvidis iujn radiketojn, intermiksitajn kun ranaj ostoj.

La abato faris signon de kruco.

—Jen per kio la patrino vin benis!—ironie diris Ivano.

Basmanov falis surgenuen.

—Pardonu, ho, via cara moŝto, pardonu al via sklavo!—li ekkriis teruregite.—Vidante vian malamon por mi, mi tre ĉagreniĝis kaj, por ree ricevi vian favoron, mi elpetis la radikon ĉe la muelisto. Ĝi estas tirliĉo, via cara moŝto! La muelisto donis ĝin al mi, por ke vi ree ekamu vian sklavon, kaj neniajn malbonintencojn kontraŭ vi mi iam havis, mi per Dio ĵuras!

—Kaj la ranaj ostoj?—demandis Ivano, ĝuante la malesperon de Basmanov, kies aroganteco jam de longe lin tedis.

—Pri la ostoj mi nenion sciis, je Dio, nenion sciis, via cara moŝto.

La caro sin turnis al Maluto.

—Vi diras,—li demandis: ke la sorĉisto denuncas Teodoron, ke Teodoro vizitis lin por trovi rimedon min pereigi?

—Jes, via cara moŝto!—Kaj Maluto ne povis deteni sian ĝojon ĉe la malfeliĉo de sia delonga malamiko.

—Nu, Teodoĉjo,—daŭrigis la caro ridetante: oni devas vin esplordemandi en ĉeesto de l’ sorĉisto. Li jam eltenis la turmentegon, nun estas via vico, por ke oni ne diru: la caro per turmento esploras nur la bojarojn, kaj por siaj opriĉnikoj li estas malsevera!

Basmanov falis teren antaŭ la caro.

—Suno mia bela!—li ekkriis, kaptante la baskojn de l’ cara vesto: lumo mia, granda caro, ne pereigu min, suno mia, mia luno, falko mia, ermeno mia! Rememoru, kiel mi servis al vi, kiel mi ĉiam plenumis vian volon.

Ivano sin deturnis.

Basmanov en malespero sin ĵetis al sia patro.

—Paĉjo!—li ĝemkriis: petegu la grandan caron, ke li lasu al mi la vivon. Mi estas preta surmeti ne nur virinan, eĉ arlekenan veston! Mi estas lia sklavo, mi estas ĝoja, se mi povas servi kiel arlekeno al lia cara moŝto!

Sed por Aleksiso Basmanov estis fremda la amo al sia propra filo, same kiel kompato al iu ajn. Li ne deziris perdi la caran favoron pro la simpatio al sia filo.

—For!—li diris, forpuŝante Teodoron: for, malpiulo! Kiu ribelas kontraŭ mia caro, tiu ne estas mia filo. Obeu al la volo de lia cara moŝto!

—Sankta abato!—ploregis Teodoro, rampante surgenue antaŭ la abato: sankta abato, petu la grandan caron pri mi!

Sed la abato staris kvazaŭ ŝtonigita, kun okuloj, turnitaj malsupren, kaj tremis per sia tuta korpo.

—Lasu la abaton!—diris Ivano malvarmtone: se estos bezone, li poste preĝos pri vi, kiam vi estos ekzekutita.

Basmanov glitigis ĉirkaŭen siajn petegantajn okulojn kaj ĉie li renkontis malamikan aŭ timigitan mienon.

Tiam ŝanĝo okazis en lia koro.

Li komprenis, ke neeble estas eviti la turmentegon, kiu per krueleco egalis mortpunon kaj ne malofte finiĝis per morto; li komprenis, ke li nenion plu havis por perdi, kaj kun tiu konvinkiteco revenis al li lia decidemo.

Li leviĝis, rektiĝis kaj, kun la mano post sia zono, li sin turnis al Ivano kun aroganta rideto:

—Via cara moŝto!—li ekkriis, svingordigante siajn buklojn.—Via cara moŝto! Laŭ via ordono mi iras al turmentegoj kaj al la morto! Permesu do, ke mi diru al vi mian lastan dankon por ĉiuj viaj favoroj! Mi nenion atencis kontraŭ vi, kaj miaj pekoj kaj la viaj estas la samaj! Kiam oni min kondukos al ekzekuto, mi ĉion rakontos al la popolo, nenion forgesos. Kaj vi, abato, bonvolu tuj aŭskulti mian konfeson!

La opriĉnikoj kaj Aleksiso Basmanov malhelpis al li daŭrigi. Ili lin fortiris el la ĉelo eksteren, kaj Maluto, metinte lin kunligitan surĉevalen, tuj forkondukis lin en la antaŭurbon.

—Vi vidas, sankta patro,—diris Ivano al la abato: per kiom da malamikoj mi estas ĉirkaŭita, unuj videblaj, aliaj kaŝitaj! Preĝu Dion por mi, neinda, ke Li bonvolu doni bonan finon al miaj entreprenoj, ke li benu min, pekulon, elradikigi la perfidon!

La caro leviĝis kaj, farinte krucsignon, sin klinis antaŭ la abato, por ricevi la benon.

La abato kun sia frataro tremante akompanis la caron ĝis la pordego, kie atendis la caraj ĉevalservistoj kun ĉevaloj riĉe ornamitaj. Kaj longe ankoraŭ, post kiam la caro kun siaj opriĉnikoj malaperis en la polva nubo kaj kiam ne estis plu aŭdebla la piedfrapado de iliaj ĉevaloj, la monaĥoj staris senmovaj kun mallevitaj okuloj, ne kuraĝante levi la kapojn.

ĈAPITRO XXXIV.

La arlekena kaftano.

En la sama tago frumatene du stolnikoj de l’ caro venis al la bojaro Morozov, kiu, plenumante la caran volon, restis en la antaŭurbo, kaj invitis lin tagmanĝi ĉe la cara tablo.

Kiam Druĵino Andrèeviĉ alrajdis al la palaco, la opriĉnikoj jam svarmis tie, la tabloj estis pretigitaj, servistoj, riĉe vestitaj, preparis manĝaĵon.

Ĉirkaŭrigardinte, la bojaro ekvidis, ke el la bojaroj de zemŝĉino li sola ĉeestis, kaj li komprenis, ke la hodiaŭa invito estis speciala favoro por li.

Eksonoris la sonoriloj de l’ palaco, aŭdiĝis trumpetoj, kaj la caro Ivano kun afabla, bonfavora mieno eniris la ĉambregon, akompanata de l’ ĉefepiskopo Levkij, de Bazilo Grjaznòj, de Aleksiso Basmanov, de Boriso Godunòv kaj de Maluto Skuratov.

Interŝanĝinte salutojn kun la ĉeestantoj, li altabliĝis, kaj ĉiuj sekvis lian ekzemplon, sidiĝante laŭ rangoj. Restis unu libera loko pli malsupera ol tiu de Godunòv[19].

—Altabliĝu, bojaro Druĵino!—diris la caro afable, montrante la liberan seĝon.

La vizaĝo de Morozov ruĝiĝis.

—Via cara moŝto,—li respondis: kion Morozov faris dum sia tuta vivo, tion li estos faranta ĝis la morto! Maljuna mi estas, via cara moŝto, por preni novajn kutimojn! Bonvolu ree puni min per via malfavoro, pelu min for de viaj okuloj, mi ne sidiĝos pli malsupren ol Godunòv!

Ĉiuj interŝanĝis miregitajn rigardojn. Sed la caro ŝajne atendis tian respondon. Lia vizaĝo restis trankvila.

—Boriso!—li diris al Godunòv: antaŭ du jaroj mi, pro la sama respondo de l’ bojaro Druĵino, promesis al vi lian kapon. Sed kredeble venis tempo, ke mi ŝanĝu mian kutimon. Kredeble, venis tempo, kiam ne mi ordonos al la bojaroj, sed la bojaroj al mi! Kredeble, mi ne estas plu mastro en mia propra domaĉo! Venis tempo, kiam mi, mizerulo, devas forkuri ien kun ĉiuj miaj servistoj, kunportante mian mizeran havaĉon! Oni min volas forpeli de ĉi tie. Same kiel el Moskvo oni min forpelis!

—Via cara moŝto,—humile respondis Godunòv, volante savi la bojaron Morozov: pri la lokoj juĝi estas ne nia, sed via cara volo! Sed maljunuloj ĉiam ŝatas malnovajn kutimojn, kaj ne koleru, via cara moŝto, kontraŭ la bojaro, kiu memoras la rangojn. Se vi permesos, via cara moŝto, mi cedos mian lokon al la bojaro kaj sidiĝos pli malsupren. Ĉe via tablo ĉiuj lokoj estas same bonaj!

Li jam estis leviĝonta, sed Ivano detenis lin per rigardo.

—Vi estas prava, Boriso, maljuna estas Morozov!—li diris malvarmtone,—kaj lia trankvileco ĉe la vido de evidenta malobeemo igis ĉiujn atendi ion eksterordinaran. Neeble nur estis diveni, kiamaniere elmontriĝos la cara kolero, kies antaŭsignoj jam estis videblaj en konvulsietoj de l’ vizaĝo, similaj je malproksima sentondra fulmado.

Ĉiuj koroj estis premitaj kvazaŭ antaŭ ventego.

—Jes,—daŭrigis Ivano trankvile: maljuna estas Morozov, sed lia prudento estas kvazaŭ ĉe infano. Li ŝatas ŝercojn. Mi ankaŭ ŝatas ŝercojn kaj dum libertempo mi volonte amuziĝas. Sed de kiam mortis mia arlekeno Nogtev, mi neniun havas por min amuzi. Videble, al Druĵino plaĉas ĉi tiu profesio! Kaj ĉar mi promesis donaci al li mian favoron, tial mi nun lin nomas mia unuaranga arlekeno. Alportu la kaftanon de Nogtev, surmetu ĝin sur la bojaron!

La konvulsioj sur la vizaĝo de l’ caro plifortiĝis, sed lia voĉo restis trankvila.

Morozov staris kvazaŭ tondrofrapita. Lia purpura vizaĝo paliĝis, la sango alfluis al la koro, la okuloj ekbrilis, kaj la brovoj kuntiriĝis tiel minace, ke eĉ en ĉeesto de l’ caro Ivano lia mieno ŝajnis teruriga. Li ankoraŭ ne fidis al siaj oreloj, li dubis, ĉu vere la caro deziras publike senhonorigi lin, la fieran bojaron, kies meritoj kaj kies multjara braveco estis de longe famekonataj.

Li staris silente, fiksante sur Ivanon senmovan demandantan rigardon, kvazaŭ atendante, ke li ŝanĝos sian intencon kaj reprenos sian ordonon. Sed Bazilo Grjaznòj, laŭ signo de l’ caro, aliris la bojaron Morozov, tenante en la manoj arlekenan kaftanon, faritan duone el orŝtofo, duone el maldelikata drapo, kun multaj flikaĵoj kaj sonoriletoj.

—Surmetu, via bojara moŝto!—diris Grjaznòj: la granda caro donacas al vi ĉi tiun kaftanon de sia lasta arlekeno Nogtev!

—For!—ekkriis Morozov, forpuŝante la opriĉnikon: ne kuraĝu, kanajlo, tuŝi la bojaron Morozov, al kies prapatroj viaj prapatroj servis kiel sklavoj kaj hundgardistoj!

Kaj, sin turnante al Ivano, li diris per la voĉo, tremanta pro indigno.

—Via cara moŝto! reprenu viajn parolojn! Ordonu mortigi min! Vi povas disponi mian kapon, sed ne mian honoron!

La caro ekrigardis siajn opriĉnikojn.

—Ĉu mi ne estis prava, dirante, ke Druĵino ŝatas ŝercojn? Ĉu vi aŭdis? Mi ne havas la rajton donaci al li la kaftanon!

—Via cara moŝto,—daŭrigis Morozov: mi petegas vin per la nomo de Sinjoro nia Dio, reprenu viajn parolojn! Via cara moŝto ankoraŭ ne ekzistis, kiam via bonmemorinda patro min honoris. Tiam mi kun Ĥabàr Simskij venkis ĉuvaŝojn kaj ĉeremisojn[92] apud la rivero Sviago, tiam mi kun princoj Odojevskij kaj Mstislavskij forpelis for de Oka-rivero la krimean reĝidon kaj savis Moskvon de l’ tataroj. Multajn vundojn mi ricevis, multe da sango mi perdis dum la servado al via patro kaj ankaŭ al via cara moŝto! Mi ne ŝparis miajn fortojn en milito, same kiel en bojara Duma mi disputadis, kiam vi estis infano, kun princoj Ŝujskij kaj Bjelskij, defendante vin kaj patrinon vian! Unu solan trezoron mi havis dum mia tuta vivo,—mian honoron, kaj al neniu mi permesos ĝin makuli! Kaj nun, ĉu vere vi deziras senhonorigi mian grizan kapon? Ĉu vere vi deziras ofendi la serviston de via patro? Mortigu min, via cara moŝto, ordonu, ke mi supreniru eŝafodon, kaj mi gaje iros al turmentego, kiel iam mi iradis al milito!

Ĉiuj silentis, frapitaj de l’ fiera kaj majesta parolado de Morozov; sed meze de profunda silento subite eksonis la minaca voĉo de Ivano:

—Sufiĉe vi babilaĉis!—li diris, kaj kolerego aŭdiĝis en lia ĝis nun ironia voĉo: viaj malsaĝaj paroloj, maljunulo, montras, ke vi estos bonega arlekeno. Surmetu la kaftanon!

—Nu!—daŭrigis la caro, sin turnante al opriĉnikoj: helpu al la bojaro, li estas alkutiminta, ke oni lin helpu!

Se Morozov obeus aŭ, falinte teren antaŭ la caro, humilege petus lian pardonon, eble Ivano cedus al lia peto. Sed Morozov havis tro fieran aspekton, tro decidplenan voĉon; eĉ en lia peto aŭdiĝis nefleksebleco, kaj tion Ivano ne povis toleri. Li ĉiam sentis nevenkeblan malamon kontraŭ la fortaj karakteroj, kaj la ĉefa kaŭzo, kial li, kvankam senkonscie, deturnis sian koron de Vjàzemskij, estis la konata sendependeco de l’ princo.

En unu momento la opriĉnikoj deŝiris de Morozov lian superveston kaj surmetis la arlekenan kaftanon.

Post la lastaj vortoj de l’ caro Morozov plu ne kontraŭparolis. Li ne malhelpis, ke oni lin vestu, kaj silente staris dum la opriĉnikoj ridante ordigis lian kaftanon. Liaj pensoj ŝajnis esti ie profunde, lia koro estis okupita de ia interna laboro.

—Kaj la ĉapon ni forgesis,—diris Grjaznòj, kapkovrante Morozov’n per multkolora kloŝo, kaj poste li posteniris kaj salutis la bojaron ĝisteren.

—Druĵino Andrèeviĉ,—li diris: ni salutas vin okaze de via nova ofico! Amuzu nin, kiel nin amuzis la mortinta Nogtev!

Tiam Morozov levis la kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

—Bone!—li diris laŭte kaj firme: mi akceptas la novan caran favoron. Ne konvenis al bojaro Morozov sidi apud Godunòv, sed konvenas al la cara arlekeno sidi ĉe la cara tablo apud Grjaznòj kaj Basmanov. Deflankiĝu, sklavoj, donu lokon al la nova arlekeno! Donu al li lokon kaj aŭskultu vi ĉiuj, kiel li estos amuzanta la caron Ivanon!

Morozov faris ordonantan geston, kaj la opriĉnikoj kontraŭvole deflankiĝis.

Tintante la sonoriletojn, la bojaro aliris la tablon kaj sidiĝis sur benkon antaŭ la caro kun tiel majestaj manieroj, kvazaŭ li surhavus ne arlekenan kaftanon, sed caran veston.

—Kiamaniere mi vin amuzos, via cara moŝto?—li demandis, apogante siajn kubutojn sur la tablon kaj rigardante rekte en la okulojn de l’ caro.—Strangaj fariĝis viaj amuzaĵoj, ne facile estas vin per io mirigi! Multe da ŝercoj oni ŝercis en Ruslando, de kiam vi fariĝis caro! Kiel junulo, vi amuziĝis en la stratoj de Moskvo, piedpremante la popolon per via ĉevalo; vi amuziĝis kiam vi ĉasante ordonis, ke viaj hundgardistoj mortigu la princon Ŝujskij; vi amuziĝis, kiam la deputitaro el Pskovo venis plendi al vi kontraŭ via vojevodo, kaj vi ordonis ŝmiri iliajn barbojn per varmega peĉo!

La opriĉnikoj volis salte leviĝi kaj sin ĵeti sur Morozov’n, sed la caro per kapmovo detenis ilin.

—Sed,—daŭrigis Morozov: tio estis amuzo de infano, ĝi baldaŭ tedis vin. Vi komencis perforte monaĥigi la famekonatajn virojn, prenante iliajn edzinojn kaj filinojn por via plezuro. Sed ankaŭ tio vin tedis! Tiam vi komencis kapti viajn plej fidelajn servistojn kaj turmentegi ilin. Jen estis plej gajiga amuziĝo! Sed ne longedaŭra! Ne ĉiam oni povas moki kaj malhonori la bojarojn kaj la popolon! Ankaŭ la Dian preĝejon oni povas senhonorigi! Kaj vi kunvokis ĉiajn drinkulojn, sentaŭgulojn, ĉiajn malindajn kanajlojn, vi igis ilin sin vesti monaĥe, vi mem surmetis monaĥan veston, vi komencis tage mortigi kaj nokte kanti preĝojn. Vi mem, sangkovrita, kantis, sonorigis kaj, ŝajne, mem diradis la meson, kvazaŭ pastro. Ĉi tiu amuziĝo estis plej gaja, krom vi neniu povus elpensi ion similan!

—Kion plu mi diros al via cara moŝto? Kiamaniere mi ankoraŭ amuzos vin? Jen kion mi ankaŭ rakontos al vi. Dum vi kun viaj opriĉnikoj amuziĝas, sonorigante en preĝejoj kaj sattrinkante la homan sangon, venos la litova Ĝigimondo el okcidento, venos germanoj el nordo, kaj de sudo kaj de oriento leviĝos la tataroj. La ĥano tatara kun sia militistaro atakos Moskvon, kaj mankos la vojevodoj por defendi la Diajn sanktaĵojn! Ekflamos la rusaj preĝejoj kun sanktrestaĵoj, revenos la tempoj de la unua tatara invado de Batìj. Kaj vi, la caro de l’ tuta Ruslando, falos teren antaŭ la ĥano kaj surgenue kisos lian piedingon!

Morozov eksilentis.

Neniu interrompis lin; la ĉeestantoj apenaŭ spiris. La caro aŭskultis, sin klininte antaŭen, pala, kun brulantaj okuloj, kun ŝaŭmantaj lipoj. Konvulsie li premadis per la manoj la apogilojn de sia seĝo kaj, ŝajne, ne preterlasis eĉ unu vorton el la parolado de Morozov, ĉion engravurante en sian memoron, por ke poste li elpagu ĉiun sian vorton per aparta turmentego.

Ĉiuj opriĉnikoj estis palaj; neniu kuraĝis ekrigardi la caron. Godunòv mallevis la okulojn kaj preskaŭ ne spiris, por ne altiri ies atenton. Eĉ Maluto sin sentis ĝenata.

Subite Grjaznòj eligis sian tranĉilon, alkuris al la caro kaj demandis, montrante Morozov’n.

—Permesu, via cara moŝto, ke mi ŝtopu lian gorĝon!

—Silentu!—respondis la caro, preskaŭ murmurete kaj sufokiĝante pro ekscitiĝo: lia moŝto bonvolu fini sian paroladon!

Morozov fiere ĉirkaŭrigardis.

—Vi atendas ankoraŭ miajn ŝercojn, via cara moŝto? Bone, mi vin ankoraŭ amuzos! Restis ĉe vi unu fidela servisto, bojaro altranga, el bona malnova familio; lian ekzekuton vi prokrastis, eble timante la Dian koleron, eble, ĉar vi ankoraŭ ne elpensis por li indan ekzekuton. Li vivis en izoliteco, en malfavoro, kaj vi povus forgesi pri li, sed via cara moŝto neniun forgesas... Vi sendis al li vian malbenitan Vjàzemskij’n, por bruligi lian domon kaj forrabi lian edzinon. Kaj kiam la bojaro venis al vi plendi kontraŭ Vjàzemskij kaj peti justan juĝon, vi ordonis al ili interbatali en via ĉeesto, por amuzi vin... Vi esperis, ke la juna Vjàzemskij mortigos vian maljunan serviston. Sed Dio ne permesis, ke li pereu, Dio aperigis la veron.

—Tiam, kion vi faris, via cara moŝto? Tiam,—daŭrigis Morozov, kaj lia voĉo ektremis, kaj la sonoriletoj de lia vesto ektintis: tiam vi trovis, ke tro da honoro restas ĉe via servisto, kaj vi decidis lin senhonorigi per maniero ankoraŭ ne aŭdita...

—Tiam,—ektondris Morozov, forpuŝante la tablon kaj rektiĝante,—tiam via cara moŝto surmetis arlekenan kaftanon sur la bojaron Morozov kaj ordonis, ke li, kiu estis defendinta Moskvon kaj Tulon, amuzu vin kune kun viaj sklavoj kaj krimaj servistoj!

Minaca estis la aspekto de l’ maljuna vojevodo meze de silentantaj opriĉnikoj. Lia arlekena vesto ricevis tute alian sencon. El sub la densaj brovoj brilis fulmoj. La blanka barbo majeste kovris la bruston, kiu iam akceptis multe da malamikaj ekbatoj kaj nun estis kovrita per multkoloraj flikaĵoj; kaj lia indignanta rigardo esprimis tiom da indeco, tiom da nobleco, ke, kompare kun li, la caro Ivano montriĝis malŝatinda.

—Via cara moŝto!—daŭrigis Morozov, plialtigante la voĉon: via nova arlekeno staras antaŭ vi. Aŭskultu lian lastan ŝercon! Dum via vivo la buŝo de l’ rusa popolo estas sigelita de timo; sed finiĝos via bestsimila regado, kaj restos en Ruslando nur memoro pri viaj agoj, kaj transiros via nomo de posteuloj al posteuloj por eterna malbeno, ĝis fine venos la terura Lasta Juĝo! Kaj tiam centoj kaj miloj da viroj kaj virinoj, da infanoj kaj maljunuloj, ĉiuj, kiujn vi pereigis kaj mortigis, ĉiuj stariĝos antaŭ Sinjoro Dio, plendante kontraŭ vi, ilia turmentinto. Kaj en tiu terura tago venos ankaŭ mi antaŭ la Eterna Juĝisto, mi venos en la nunaj vestoj kaj mi repostulos de vi mian honoron, kiun vi prenis hodiaŭ de mi! Kaj vi ne havos plu viajn opriĉnikojn, por silentigi la plendantojn. Kaj la Sinjoro Juĝisto ekaŭdos ilin, kaj ĵetita vi estos en eternan flamon, preparitan por la diablo kaj por liaj servistoj!

Morozov eksilentis kaj kun malestimega rigardo por la caraj favoratoj li turnis al ĉiuj la dorson kaj malrapide foriris.

Neniu lin haltigis. Majeste li iris inter la vicoj de tabloj, kaj nur kiam ne aŭdiĝis plu la tintado de liaj sonoriletoj, la opriĉnikoj kvazaŭ elrigidiĝis, kaj Maluto, leviĝante, demandis la caron:

—Ĉu via cara moŝto ordonas tuj mortigi lin aŭ lin malliberigi?

—Malliberigi!—diris Ivano, kun peno spirante.—Gardu lin! Ke li manĝu kaj vivu! Ne turmentegu lin, ke li ne mortu antaŭtempe: vi respondos per via kapo!

Vespere la caro havis kun Maluto specialan interkonsiliĝon.

La bojaroj Kòliĉev’j, kiuj jam de longe sidis en malliberejo kaj estis turmentegitaj de Maluto, parte konfesis sian kulpon, parte estis sufiĉe kulpigitaj per atestoj de siaj amikoj kaj servistoj, kiuj ne povis suferi la turmentegojn kaj ilin denuncis. Ankaŭ multaj aliaj personoj estis enmiksitaj en la sama afero. Kaptitaj laŭ la ordono de l’ caro kaj kruele elturmentitaj ĉu en Moskvo, ĉu en la antaŭurbo, tiuj personoj siavice nomis multajn aliajn, kaj la nombro de turmentataj kaj turmentotaj kreskis ĉiutage kaj fine atingis tri cent.

Ivano, ŝatante la opinion de alilandaj reĝoj, decidis atendi la forveturon de la litovaj senditoj, kiuj tiam gastis en Moskvo, kaj poste aranĝi por ĉiuj kondamnitaj komunan ekzekuton; kaj por ke ĝia efiko estu pli frapanta kaj teruriga por la estontaj ribeluloj, la ekzekuto estis plenumota en Moskvo publike.

En la sama tago estis ekzekutotaj Vjàzemskij kaj Basmanov. La muelisto, kiel sorĉisto, estis bruligota sur lignaro, kaj por Vulturo, kiu havis trobravecon enŝteliĝi en la caran dormoĉambron kaj kiun oni gardis por solena spektaklo, Ivano destinis specialan, tute novan turmentegon. La sama sorto atendis la bojaron Morozov.

Pri la detaloj de tiu komuna ekzekuto la caro interparolis kun Maluto ĝis malfrua nokto, kaj la kokoj jam dufoje kantis, kiam li adiaŭis Maluton kaj foriris en sian dormoĉambron.

ĈAPITRO XXXV.

Ekzekuto.

Post la forveturo de la litovaj senditoj la moskvanoj kun teruro ekvidis rapide preparatajn aranĝojn por la morgaŭa ekzekutado.

Sur la granda bazara placo, en la centro de Kitàj-gorod[93], oni konstruis multe da pendigiloj kaj kelkajn eŝafodojn. Aparte sur horizontala trabo, apogita sur du palisoj, pendis grandega fera kaldrono. Aliflanke staris izolita paliso kun kelkaj ĉenoj, ĉirkaŭ ĝi kuŝis amaso da sekaj branĉoj kaj da ligno por lignaro. Inter la pendigiloj troviĝis nekonataj iloj, kies destinon la moskvanoj kun teruro penadis diveni.

Iom post iom ĉiuj kutimaj vizitantoj de l’ bazaro disiĝis teruritaj. Senhomiĝis ne nur la placo, sed ankaŭ la apudaj stratoj. La loĝantoj fermis pordojn de siaj domoj kaj murmurete parolis pri la okazontaĵo. La sciigo pri la terura ekzekutado, okazonta morgaŭ, disvastiĝis en la tuta Moskvo, kaj ĉie ekregis mortsimila silento. La butikoj estis fermitaj, neniu eliris sur la straton, nur de tempo al tempo pretergalopis kurieroj de l’ caro Ivano, kiu, alveninte el la antaŭurbo, loĝis en sia amata palaco ĉe la strato Arbàt. En Kitàj-gorod oni ne aŭdis aliajn sonojn, krom frapado de hakiloj kaj interparolado de opriĉnikoj, observantaj la laboron de ĉarpentistoj.

Kiam venis la nokto, silentiĝis ankaŭ ĉi tiuj sonoj, kaj la luno, staranta super la dentohavaj muroj de Kitàj-gorod, lumigis la tute senhoman placon kun palisoj kaj pendigiloj. Neniu lumo brilis en la domoj; ĉiuj fenestraj kovriloj estis fermitaj, nur tie kaj ĉi tie briletis lampetoj ĉe la eksteraj pordoj de preĝejoj, antaŭ la sanktaj pentraĵoj. Sed neniu dormis en ĉi tiu nokto, ĉiuj preĝis, atendante la tagiĝon.

Fine la fatala mateno venis, kaj en la ĉielo oni ekvidis multege da korvoj kaj da monedoj, kiuj, antaŭsentante sangon, de ĉiuflanke rapidis al Kremlo, kun laŭtaj krioj amase rondflugis super la placo kaj per nigra tavolo kovris la domajn tegmentojn, la krucojn de preĝejoj kaj eĉ la trabojn de pendigiloj.

La silenton rompis malproksimaj sonoj de tamburinoj kaj tulumbasoj[94], pli kaj pli laŭtiĝantaj kaj alproksimiĝantaj. Montriĝis taĉmento da rajdantaj opriĉnikoj po kvin en la vico. Fronte rajdis tamburinistoj, por dispeli la homamason kaj fari vojon al la caro, sed senbezone ili batis iliajn tamburinojn kaj tulumbasojn: neniun homan estaĵon ili renkontis.

Ilin sekvis la caro Ivano surĉevale, en parada vesto, kun sagujo ĉe la selo, kun orita pafarko sur la dorso. Lian kaskon ornamis tiel nomata Dejesuo, t. e. kolorigita sur arĝento pentraĵo de Jesuo Kristo kun Dipatrino, Ivano la Baptisto kaj aliaj sanktuloj. La ĉevalkovrilo brilis per multekostaj ŝtonoj, kaj ĉirkaŭ la kolo de lia nigra ĉevalo estis alligita hunda kapo.

Apud la caro rajdis lia filo, Ivano Ivànoviĉ, kaj ilin sekvis aro da korteganoj, po tri en la vico. Poste iris pli ol tricent kondamnitoj al mortpuno. Kun katenoj ĉe la piedoj kaj manoj, elturmentitaj per malsato kaj doloro, ili apenaŭ moviĝis, pelataj de akompanantaj opriĉnikoj.

La procesion finis nova kavaleria taĉmento.

Kiam la procesio atingis la placon, kaj la tuta militistaro deĉevaliĝis kaj amasiĝis ĉirkaŭ la pendigiloj, Ivano, ankoraŭ surĉevale, ĉirkaŭrigardis kaj kun mirego ekvidis, ke sur la placo forestis la popolo.

—Kunvoku la popolon!—li ordonis al siaj opriĉnikoj: ke oni nenion timu! Diru al moskvanoj, ke la caro ekzekutigas krimulojn, sed al senkulpuloj li promesas sian favoron.

Iom post iom la placo pleniĝis je popolamaso, la fenestraj kovriloj malfermiĝis, kaj ĉe la fenestroj aperis palaj timemaj vizaĝoj.

Dume la fajro sub la fera kaldrono ekflamis, kaj ekzekutistoj supreniris eŝafodon.

Ivano ordonis apartigi el la aro da kondamnitoj dekkelkajn malpli kulpajn.

—Homoj!—li ekkriis laŭtvoĉe, por ke ĉiu lin aŭdu en la placo: kiel amikoj kaj kunuloj de ribeluloj, al kiuj vi montradis gastamecon, vi meritas la saman ekzekuton, kiel ili; sed, malĝojante pri viaj pereontaj animoj, mi pardonas vin kaj donacas al vi la vivon, por ke vi pentofarante elpagu viajn kulpojn kaj preĝu pri mi, neinda!

Laŭ la signo de l’ caro, la pardonitaj deiris flanken.

—Moskvanoj!—tiam diris Ivano: hodiaŭ vi vidos ekzekutojn kaj turmentegojn; sed mi punas krimulojn, kiuj volis perfidi Ruslandon al malamikoj! Ploregante, mi donas iliajn korpojn al turmentegoj, ĉar mi estas juĝisto, destinita de Dio mem, por juĝi mian popolon! Senpartia estas mia juĝo, ĉar mi, kiel Abrahamo, levinta tranĉilon super sia propra filo, oferdonas miajn plej intimajn favoratojn! Ilia sango falu sur la kapojn de miaj malamikoj!

Tiam el la aro da kondamnitaj oni elkondukis la bojaron Druĵino Andrèeviĉ Morozov.

La caro, en la unua eksplodo de kolerego, destinis por li plej terurajn turmentojn, sed, laŭ nekomprenebla ŝanĝemeco de sia karaktero, eble pro komuna amo de moskvanoj al la bojaro Morozov, Ivano hieraŭ forprenis sian ordonon kaj destinis al li malpli kruelan mortpunon.

La diako[52], staranta ĉe la eŝafodo, malvolvis longan rulpaperon kaj legis per laŭta voĉo:

—Estinta bojaro Morozov! Vi intencis ribeligi la regnon, venigi la ĥanon el Krimeo kaj la litovan reĝon Ĝigimondon kaj fari aliajn malfeliĉojn al sankta Ruslando! Vi kuraĝis per malbonaj akraj paroloj insulti la caron de l’ tuta Ruslando kaj ribeligi kontraŭ li liajn bonajn regatojn. Pro tio vi meritis ne nur la mortpunon, sed kruelajn turmentegojn; sed la granda caro, memorante viajn antaŭajn meritojn, ekkompatis vin kaj ordonis ne turmentegi vin kiel la aliajn, sed mortpuni per forhako de l’ kapo, kaj vian havaĵon ankaŭ ne konfiski.

Morozov, jam staranta sur la eŝafodo, faris krucsignon.

—Mi estas pura antaŭ Dio kaj antaŭ la caro,—li diris tute trankvile: mian animon mi fordonas al Jesuo Kristo, kaj la caron mi petas pri unu sola favoro. Ĉion, kio restas post mi el mia havaĵo, oni dividu je tri partoj: la unuan mi destinas por preĝejoj kaj por mesoj pro mia peka animo; la duan—por almozuloj; la trian—por miaj fidelaj servistoj; al ĉiuj miaj sklavoj mi donas liberecon! Mian vidvinon mi pardonas, kaj ŝi bonvolu edziniĝi laŭ bontrovo...

Post ĉi tiuj vortoj Morozov ree faris krucsignon kaj metis la kapon sur eŝafodon.

Eksonis surda sono, la kapo de Druĵino Andrèeviĉ ruliĝis, kaj lia nobla sango ruĝigis la tabulojn de l’ eŝafodo.

Post li la opriĉnikoj, ĉe mirego de l’ popolo, elkondukis la caran batalilestron, princon Vjàzemskij, la opriĉnikon Teodoron Basmanov kaj lian patron Aleksison Basmanov, kiun Teodoro denuncis dum turmentegoj.

—Moskvanoj!—diris Ivano, montrante la kondamnitajn: jen estas viaj kaj miaj malamikoj! Forgesinte sian ĵuron, ili vin premegis je mia nomo; malŝatante la Dian juĝon, ili prirabis vin, pereigis vin, kiujn mi komisiis al ilia gardado. Kaj nun ili akceptos turmentojn, indajn je iliaj krimoj.

Vjàzemskij kaj ambaŭ Basmanov’j estis kondamnitaj al kruela morto.

La diako legis la verdikton, per kiu ili estis kulpigataj pri intenco pereigi la caron per sorĉaĵo, pri rilatoj kun malamikoj de l’ regno kaj pri premegado de popolo je la nomo de l’ caro.

Kiam la ekzekutistoj kun Teodoro Basmanov supreniris la eŝafodon, li sin turnis al la popolo kaj ekkriis laŭtvoĉe:

—Homoj! antaŭ ol morti, mi volas pentofari antaŭ vi! Mi volas, ke vi aŭdu pri miaj ĉiuj pekoj! Aŭskultu, homoj!

Sed Maluto, staranta post li, malhelpis lin daŭrigi. Per lerta sabrobato li forhakis lian kapon en la sama momento, kiam li volis komenci sian konfeson.

Lia sangokovrita kadavro falis sur eŝafodon, kaj la forhakita kapo ruliĝis, tintante per orelringoj, sub la piedojn de l’ cara ĉevalo, kiu desaltis flanken, ronkante kaj timeme ĝin strabe rigardante. Per sia lasta aroganteco Basmanov sukcesis eviti la turmentojn.

Lia patro kaj Vjàzemskij ne estis tiel feliĉaj. Ilin kune kun la rabisto Vulturo oni suprenirigis sur eŝafodon, kie estis preparitaj terurigaj iloj. Samtempe oni metis la maljunan mueliston sur lignaron kaj alĉenigis lin al la paliso.

Vjàzemskij, elturmentita kaj senforta, kun peno staris, subtenata sub la brakoj per ekzekutistoj, kaj promenigis ĉirkaŭe frenezajn rigardojn. En liaj okuloj vidiĝis nek timo, nek pento. Ekvidinte la alĉenigitan mueliston kaj la fumon, ĉirkaŭantan lin sur la lignaro, la princo rememoris liajn lastajn parolojn, kiam la maljunulo, ensorĉinte lian sabron, rigardis en sitelon da akvo; li ekmemoris ankaŭ, ke li mem, dum luna nokto, observis la akvon sub la bruanta muelrado, penante vidi sian estontecon, kaj ekvidis nur la akvon ruĝan, kiel sango, kaj dentohavajn grandegajn segilojn, fermatajn kaj malfermatajn ferajn prenilojn...

La muelisto ne vidis Vjàzemskij’n. Ensorbita en si mem, li murmuris ion mallaŭte kaj kiel frenezulo dancis sur lignaro, tintante per la ĉenoj.

—Ŝikalu! Likalu!—li murmuris: alflugis korvoj por riĉa festeno! Ekturniĝis la rado, ekturniĝis! Kio estis supre, fariĝis malsupre! Ŝahadam! Vento, alflugu el mia muelejo, ataku miajn malamikojn! Kulla! Kulla! Disventumu la flamon, estingu la fajron!

Kaj efektive, kvazaŭ respondante al lia sorĉado, vento leviĝis sur la placo, sed, anstataŭ estingi la fajron, ĝi fortigis la flamon, kiu ĉirkaŭkaptis la sekan lignon kaj kaŝis la figuron de la muelisto.

—Ŝahadam! Kulla! Kulla!—aŭdiĝis ankoraŭ el post la fuma nubo, sed baldaŭ la krakado de l’ flamanta ligno kovris la voĉon...

Vulturo preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis sekve de longa malliberigo kaj kruelaj turmentoj. Lia forta naturo kontraŭstaris al ĉio, nur lia mieno ŝanĝiĝis, fariĝis pli mola, la okuloj rigardis pli trankvile.

De post la sama nokto, kiam li estis kaptita en la cara dormoĉambro kaj ĵetita en malliberejon, la konsciencriproĉoj lin plu ne turmentis. Li akceptis la venontan ekzekuton kiel elpagon de liaj pasintaj krimoj, kaj sur la putra pajlo de l’ malliberejo li ekdormis trankvile, kiel li jam de longe ne dormis.

La diako legis por la popolo pri la krimo de Vulturo kaj la destinita al li ekzekuto.

Vulturo, starante sur la eŝafodo, sin signadis kruce, rigardante la kupolojn de l’ preĝejoj, kaj poste kvarfoje falis teren antaŭ la popolo, salutante al ĉiuj kvar flankoj.

—Pardonu, homoj!—li ekkriis: ho, pardonu al mi miajn pekojn, pardonu min, rabiston, ŝteliston, mortigiston! Pardonu al mi ĉion, kion mi pekis kontraŭ vi! Mi meritas la mortpunon, pardonu miajn kulpojn vi, homoj!

Kaj sin turninte al ekzekutistoj, li mem metis siajn brakojn en destinitajn ingojn.

—Nu, alligu!—li ordonis, ordigante sian grizan krispan barbon, kaj ne diris unu vorton plu...

Tiam, laŭ signo de Ivano, la diako sin turnis al aliaj kondamnitaj kaj legis iliajn verdiktojn, laŭ kiuj ili ĉiuj estis kulpigataj pri komploto kontraŭ la caro, pri intenco fordoni Novgorod’n kaj Pskov’n al litova reĝo kaj pri krimaj rilatoj kun la turka sultano.

Oni estis kondukonta ilin ĉu al pendigiloj, ĉu al kaldrono, ĉu al aliaj ekzekutiloj.

La popolo laŭtvoĉe preĝis.

—Sinjoro Dio!—aŭdiĝis sur la placo: pardonu ilin, Dio, Jesuo Kristo! Prenu iliajn animojn!

—Preĝu pri ni, ho, sanktuloj!—kriadis kelkaj el la popolamaso: ekmemoru nin, kiam vi estos en la Dia regno!

La opriĉnikoj, por surdigi ĉi tiujn aklamojn, laŭte vokis:

—He, he! Pereu la malamikoj de l’ caro!

Sed en ĉi tiu momento la popolo ekmoviĝis, ĉiuj kapoj turniĝis unuflanken, kaj eksonis la aklamoj:

—Frenezulo venas! Rigardu, rigardu! jen la frenezulo!

Ĉe la rando de l’ placo montriĝis viro kvardekjara kun maldensa barbo, kun pala vizaĝo, nudpieda, vestita sole per blanka tola ĉemizo. Lia vizaĝo esprimis eksterordinaran bonecon, kaj sur la lipoj ludis stranga, kvazaŭ infana, bonkora rideto.

La apero de ĉi tiu figuro meze de tiom da homaj vizaĝoj, esprimantaj timon, teruron aŭ kruelecon, forte impresis ĉiujn. La placo silentiĝis, la ekzekutado haltis.

Ĉiuj konis la frenezulon, sed neniu ankoraŭ estis vidinta tian esprimon de lia vizaĝo, kiel hodiaŭ. Kontraŭ kutimo, konvulsio trakuris ĉi tiun ridetantan buŝon, kvazaŭ alia nekutima sento batalis kontraŭ la bonkoreco.

Kliniĝinte antaŭen, tintigante la ĉenojn kaj la ferajn krucojn, lin kovrantajn, la frenezulo, sin direktante al Ivano, iris tra la homamaso, kiu disiĝis antaŭ li:

—Ivaĉjo, Ivaĉjo!—li kriis de malproksime, movante sian lignan rozarion kaj ĉiam ridetante: Ivaĉjo, pri mi vi forgesis!

Ekvidinte lin, Ivano volis turni la ĉevalon kaj deiri flanken. Sed la frenezulo jam staris antaŭ li.

—Rigardu min, Ivaĉjo!—li diris, prenante lian ĉevalon je la brido: kial do vi ne ordonas ekzekuti la frenezulon? Ĉu Bazĉjo estas malpli bona ol aliaj?

—Dio gardu vin!—diris la caro, prenante plenmanon da oraj moneroj el sia desegnita saketo, pendanta sur ora ĉeneto ĉe lia zono: prenu, Bazĉjo, iru, preĝu pri mi!

La frenezulo etendis ambaŭ manplatojn, sed tuj fortiris ilin, kaj la mono disŝutiĝis teren.

—Aj, aj! ĝi brulas!—li ekkriis svingante kaj surblovante la fingrojn: por kio vi brulruĝigis la monon? Por kio vi ekbruligis inferan fajron?

—Iru, Bazĉjo,—ripetis Ivano senpacience: lasu nin, ĉi tie ne estas loko por vi!

—Ne, ne! Mia loko estas ĉi tie, kun martiroj! Donu al mi ankaŭ pormartiran kroneton! Por kio vi min forgesis? Por kio vi ofendas min? Donu al mi la saman kroneton, kiel al aliaj!

—Iru for!—diris Ivano kun naskiĝanta kolero.

—Mi ne foriros!—obstine ripetis la frenezulo, alkroĉiĝante al la jungaĵo de la cara ĉevalo, kaj li ekridis, montrante Ivanon per la fingro.—Rigardu, rigardu, vi ĉiuj! Kion li havas sur la frunto? Kion vi havas Ivaĉjo? Kornoj super via kapo! Kapraj kornoj! Kaj via kapo fariĝis hunda kapo!

La okuloj de Ivano ekbrilegis.

—For, frenezulo!—li ekkriis kaj, eligante la ponardegon de l’ apude staranta opriĉniko, li levis la manon super la malfeliĉulo.

Krioj de indigno aŭdiĝis en la homamaso.

—Ne tuŝu lin! Ne tuŝu la sanktan frenezulon! Disponu je niaj kapoj, nur ne tuŝu la sanktulon!

Kaj Bazĉjo ĉiam ridetis duoninfane, duonfreneze.

—Traboru min, reĝo Saulo!—li diris, forŝovante la krucojn, kovrantajn lian bruston: traboru ĉi tien, en la koron! Ĉu mi estas malpli bona, ol tiuj martiroj? Enirigu ankaŭ min en la Dian regnon! Eble vi envias, ke vi ne estos tie kun ni, reĝo Saulo, reĝo Irodo, reĝo de infero?

La ponardego ektremis en la mano de l’ caro. Unu momenton ankoraŭ, kaj ĝi eniĝus en la bruston de l’ frenezulo, sed denove la voĉoj en la popolamaso detenis la caron. La caro venkis sian volon, sed la ventegon sekvis fulmotondro.

Kun ŝaŭmanta buŝo, kun brilegantaj okuloj, kun levita ponardego, li donis spronojn al sia ĉevalo, kiu salte sin ĵetis en la aron de l’ kondamnitaj, kaj la cara ponardego trapikis la plej proksime starantan.

Kiam li malrapide revenis sur sian lokon, kun mallevita sanggutanta ponardego, la frenezulo jam estis forigita de opriĉnikoj.

Ivano eksvingis la manon, kaj la ekzekutistoj eklaboris. Sur la pala vizaĝo de l’ caro aperis ruĝo: liaj okuloj pligrandiĝis, bluaj vejnoj vidiĝis sur lia frunto, la naztruoj plilarĝiĝis...


Kiam fine, satiginte sian kruelan naturon, li turnis la ĉevalon kaj ekrajdis hejmen, sangmakulita kaj ĉirkaŭita de siaj sangkovritaj militistoj, la korvoj, sidintaj ĝis tiam sur preĝejaj krucoj kaj sur domaj tegmentoj, unu post alia eksvingis flugilojn kaj malsuprenflugis sur amason da disŝiritaj membroj kaj sur kadavrojn, balanciĝantajn sur pendigiloj...

Boriso Godunòv ne troviĝis en tiu tago inter la sekvantaro de Ivano: hieraŭ li proponis akompani la litovajn senditojn el Moskvo.

La sekvintan tagon la placo estis purigita, kaj la kadavroj estis ĵetitaj en la fosaĵon, ĉirkaŭantan Kremlon. Tie post kelke da jaroj moskvanoj konstruis kelkajn lignajn preĝejojn "super ostoj kaj sango", kiel diras la antikvaj kronikoj.

Pasis multaj jaroj; la impreso pri la terura ekzekuto jam malaperis el la memoro de l’ popolo; sed longe ankoraŭ staris apud la fosaĵo de Kremlo tiuj malriĉaj preĝejoj, kaj la vizitantoj aŭdis tie preĝojn pri martiroj, elturmentitaj kaj mortigitaj laŭ ordono de l’ caro Ivano la Kvara de l’ tuta Ruslando.

ĈAPITRO XXXVI.

Reveno en la antaŭurbon.

Terureginte Moskvon, la caro ekdeziris sin montri korfavora kaj grandanima. Laŭ lia ordono, la malliberejoj estis malfermitaj kaj ĉiuj malliberuloj, kiuj jam ne esperis por si pardonon, estis liberigitaj. Kelkaj eĉ ricevis donacojn de l’ caro. Ŝajne, lia kolerego, de longe tropleniginta lian animon kaj ĉiam kreskinta, eksplodis dum la lasta ekzekutado kaj forlasis lian animon, kvazaŭ garbo da flamantaj radioj el fajrospiranta vulkano. Lia animo trankviliĝis, kaj li ĉesis ĉie serĉi perfidon.

Ne ĉiufoje, verŝinte sangon de senkulpuloj, Ivano havis riproĉojn de konscienco. Tio dependis ankaŭ de aliaj cirkonstancoj. Ĉielaj signoj, subita fulmotondro, apero de popolaj malfeliĉoj vekis lian senteman imagon kaj iafoje igis lin fari publikan penton; sed kiam ne okazis brulado aŭ malbonega rikolto aŭ iu alia malfeliĉo, lia interna voĉo silentis, lia konscienco dormetis. Tiel okazis en la nuna tempo. Trankvila estis la animo de l’ caro. Post siaj mortigoj Ivano sentis kvazaŭ kontentiĝon, kiel homo satmanĝinta post longa fastado. Obeante pli al sia kutimo ol al kora bezono, li, revenante en la antaŭurbon tra la monaĥejo de Sankta Triunuo, interrompis sian vojaĝon por preĝi dum kelkaj tagoj.

Dum la tuta vojaĝo la fronte rajdantaj oficistoj plenmane disdonadis arĝentajn monerojn al almozuloj kaj, forlasante la monaĥejon, la caro lasis al la ĉefabato riĉajn donacojn, por ke oni preĝu pri lia sano.

Dume en la antaŭurbo okazis io tute neatendita.

Godunòv, sendita antaŭen por prepari triumfan akcepton de l’ caro, fininte ĉion necesan, sidis en sia domo, ĉe kverkligna tablo, apoginte la kapon sur la manplaton. Li primeditadis ĉion okazintan dum la lastaj tagoj, la publikan ekzekuton, kiun li sukcesis ne ĉeesti, la malfacile divineblan karakteron de l’ terura caro kaj la rimedojn por ne perdi lian favoron, ne partoprenante la farojn de l’ opriĉnikoj,—kiam subite eniris lia servisto kaj anoncis, ke ĉe la doma pordo atendas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.

Aŭdinte ĉi tiun nomon, Godunòv mirigite leviĝis.

Serèbrjanij estis malfavorato de l’ caro, kondamnita al morto. Li estis forkurinta el malliberejo, kaj rilatoj kun li povis kosti al Godunòv lian kapon. Aliparte, rifuzi al la princo gastamecon aŭ denunci lin al la caro, tio estus malindaĵo, kiun ne riskus Godunòv, timante perdi la popularecon, kiun li plej multe ŝatis. Samtempe li ekmemoris, ke la caro en la lastaj tagoj estis en bonega humoro, kaj li tuj decidis sian agadmanieron.

Li ne eliris el la domo, por akcepti la princon, sed ordonis, ke oni lin tuj invitu en la ĉambron. Neniuj fremdaj atestantoj ĉeestis, kaj Godunòv, decidinte lin akcepti, deziris montri plenan gastamecon.

—Estu la bonveninta, princo,—li diris, ĉirkaŭbrakante la gaston: bonvolu sidiĝi! Kiel vi kuraĝis reveni la antaŭurbon? Sed antaŭe permesu, ke mi vin regalu, certe, vi estas tre laca?

Laŭ lia ordono oni alportis manĝaĵon kaj kelkajn pokalojn da vino.

—Diru, mi petas, princo,—demandis Godunòv: ĉu iu vin vidis, kiam vi supreniris la ŝtuparon?

—Mi ne scias,—naive respondis la princo: eble, iu vidis, mi min ne kaŝis, mi rekte alrajdis al via domo. Mi scias, ke vi ne simpatias por la opriĉnikoj!

Godunòv sulkigis la vizaĝon.

—Boriso Teodòroviĉ,—daŭrigis Serèbrjanij konfideme: mi ne estas sola, kun mi venis ĉirkaŭ ducent rabistoj el apud Rjazanjo.

—Kion vi diras, princo?—ekkriis Godunòv.

—Ili restis ekster la antaŭurbo. Ni ĉiuj prezentas niajn kapojn al la caro: li bonvolu nin ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ sia bontrovo!

—Mi scias, princo, mi aŭdis, kiel vi kun tiuj rabistoj forpelis tatarojn; sed eble vi ne scias, kio dume okazis en Moskvo?

—Mi ĉion scias,—respondis Serèbrjanij, sulkigante la brovojn.—Mi veturis ĉi tien kaj esperis, ke la opriĉnino estas finita, sed ĉe vi fariĝas ĉiam pli kaj pli malbone. Dio pardonu al la caro! Sed kial do vi, Boriso Teodòroviĉ, nur observas ĉion kaj nenion kontraŭdiras?

—Nu, princo, mi vidas, vi estas ĉiam la sama. Se mi eĉ dirus al la caro, ĉu li obeus min?

—Tute egale,—obstine respondis Serèbrjanij: ĉu li obeos aŭ ne, sed vi devis nepre eldiri vian opinion. De kiu li ekscius la veron, se ne de vi?

—Ĉu, vi opinias, li ne scias la veron? Ĉu vi opinias, ke li efektive kredas al la denuncoj, laŭ kiuj tiom da homoj estis ekzekutitaj?

Kaj Godunòv haltis, timante, ĉu li ne diris tro multe, sed li tuj ekmemoris, ke li parolas kun Serèbrjanij, kies sincera mieno estis garantio kontraŭ perfido.

—Ne, princo,—li daŭrigis duonvoĉe: maljusta vi estas kontraŭ mi. La caro ekzekutigas tiujn, kontraŭ kiuj li koleras, kaj la impulsojn de lia koro ĉu oni povas kontroli? "La koro de l’ caro estas en la mano de Dio",—diras la Sankta Skribo. La bojaro Morozov provis paroli la veron al la caro,—kio sekvis? Morozov estas ekzekutita, tamen ĉu tio helpis al la aliaj? Kaj vi, princo, ŝajne, malbone gardas vian kapon, se vi, sciante pri la ĵusaj ekzekutoj, kuraĝis veni en la antaŭurbon?

Ĉe la nomo de Morozov Serèbrjanij ekspiris. Li multe amis la bojaron, kvankam Morozov estis forpreninta lian feliĉon.

—Nu, Boriso Teodòroviĉ,—li diris al Godunòv, respondante al lia demando: se decidos la sorto, helpos neniu forto! Verdire, la vivo tedis min, ne bona vivo komenciĝis en Ruslando!

—Aŭskultu, princo, vi mem vin ne ŝparas, tia certe estas via karaktero, sed Dio zorgas pri vi. Ĝis nun, malgraŭ ĉio, vi restas en vivo. Eble, la sorto ne destinis, ke vi pereu senbezone. Se vi estus reveninta antaŭ unu semajno, vi certe jam ne ekzistus plu; sed nun, ŝajnas al mi, vi povas havi iujn esperojn. Nur ne rapidu aperi antaŭ la caro, antaŭe mi devas paroli kun li.

—Mi dankas vin, Boriso Teodòroviĉ, sed vi ne zorgu multe pri mi, nur miajn rabistojn, se eble, bonvolu pardonigi. Kvankam krimuloj, ili ja bone elpagis siajn kulpojn!

Godunòv mirigite ekrigardis la princon. Li ne povis alkutimiĝi al la naiveco de l’ princo, kaj lia indiferenteco pri la propra vivo ŝajnis al Godunòv nenatura.

—Ĉu pro iu ĉagreno vi, princo, ne volas plu vivi?—li demandis.

—Eble pro ĉagreno. Por kio vivi nun? Ĉu vi volas kredi, Boriso Teodòroviĉ, iafoje malgraŭvole mi pensas pri Kurbskij[34]: timo ekposedas min, mi mem tiam havas la deziron forlasi la patrolandon kaj iri for al la poloj, se nur la poloj ne estus niaj malamikoj!

—Jes, princo! En la nuna tempo ni ne havas alian vojon: aŭ imiti la princon Kurbskij kaj por ĉiam forlasi la patrolandon, aŭ fari, kiel mi—resti apud la caro kaj peni konservi lian favoron. Kaj vi, princo, celas nek unu, nek alian: la caron vi ne forlasas kaj samtempe vi kontraŭstaras al li; tio estas neeble, princo, oni devas elekti tion aŭ ĉi tion. Se vi ne deziras forkuri el Ruslando, plenumu la volon de l’ caro. Kaj se li vin ekamos, eble li mem forlasos sian opriĉninon. Se ni, ekzemple, estus duope apud li, subtenante unu la alian, tiel ke hodiaŭ mi dirus al li necesan vorteton, morgaŭ vi,—io nepre restos en lia kapo, senĉesa gutado eĉ ŝtonon traboras. Sed perforte, kara princo, nenio estas farebla!

—Se li ne estus la caro,—malgaje diris Serèbrjanij,—mi scius, kion mi devus fari, sed nun mi mem ne povas decidi, kion fari: unuflanke, Dio malpermesas kontraŭstari al la caro, duaflanke—mi ne povas simpatii por li; se oni min dispecigos, mi ne povas interrilatiĝi kun opriĉnikoj!

—Atendu, princo, ne malesperu! Ekmemoru, kion mi tiam diris al vi! Ni lasu la opriĉnikojn; ni ne kontraŭparolu al la caro; la opriĉnikoj pereigos sin mem. Jam tri ĉefoj ne ekzistas, ambaŭ Basmanov’j kaj Vjàzemskij. Atendu, princo, la tuta opriĉnino sin mem formanĝos.

—Kaj ĝis tiam kion fari?—demandis Serèbrjanij.

—Ĝis tiam,—respondis Godunòv, evitante tuj malkovri la ideon, kiun li intencis firmigi en la kapo de sia interparolanto: ĝis tiam, se la caro vin pardonos, vi ree povas batali kontraŭ tataroj, tio ja estas utila faro!

En la cerbo de Serèbrjanij ne facile kunvivis du malsamaj impresoj, kaj la perspektivo batali kontraŭ tataroj tuj malaperigis lian malĝojon.

—Jes,—li diris: nenio plu al ni restas, ol batali kontraŭ tataroj! Bone estus, se ni ne atendus, kiam ili venos Ruslandon, sed se ni kun ĉiuj niaj regimentoj atakus ilin en Krimeo, eble ni eĉ povus almiliti Krimeon!

Li eĉ ekridetis ĉe tiu ĉi penso.

Godunòv demandis lin pri lia kontraŭvola liberigo kaj pri la batalo apud Rjazanjo. Jam vesperiĝis, kaj ili ĉiam sidis kaj interparoladis antaŭ du pokaloj da vino.

Fine Serèbrjanij leviĝis.

—Adiaŭ, bojaro,—li diris: jam vesperiĝis!

—Kien vi iras, princo? Restu ĉe mi, pasigu la nokton, morgaŭ mi parolos kun la caro pri vi, li devas reveni.

—Neeble estas, bojaro! Mi devas reveni al la miaj. Mi timas, ke ili komencos malpacon kun iu. Se la caro estus en la antaŭurbo, ni rekte irus al li kun nia pento,—estu, kio estos,—sed estas danĝere resti longtempe apud ĉi tieaj kanajloj: kvankam ni havas nian tendaron ne survoje, apud la arbaro, tamen iu taĉmento da opriĉnikoj ĉiam povas veni...

—Adiaŭ, princo,—diris Godunòv.—Gardu vin, ne iru al la caro, ĝis kiam mi sendos voki vin.

—Atendu! Kien vi iras?—aldonis Godunòv, vidante, ke Serèbrjanij volas eliri en la straton, kaj preninte lin je la mano, li elkondukis lin tra la korto.

—Adiaŭ, Nikito Romànoviĉ!—li ripetis kaj ĉirkaŭbrakis la princon.—Dio estas kompatema, eble, via afero bone sukcesos!

Kaj ne pli frue, ol kiam la princo surĉevale trairis la kortan pordegon, Godunòv revenis en sian ĉambron, tre kontenta, ke Serèbrjanij ne konsentis pasigi la nokton en lia domo.

La sekvintan matenon la caro kun granda pompo revenis la antaŭurbon, kvazaŭ post sukcesplena militiro. La opriĉnikoj akompanis lin kun aklamoj: he, he, hurrà! tra ĉiuj stratoj ĝis la palaco.

Nur la maljuna nutristino Onùfrievna akceptis lin per insultoj:

—Besto!—ŝi ekkriis, irante renkonten al li: kiel la tero ne englutas vin, sangavidan beston! Vi haladzas sangan odoron, mortigisto! Kaj vi kuraĝis ankoraŭ viziti la tombon de Sankta Sergèj post via moskva krimo! Dia fulmotondro frapos vin, malbenitan, kune kun via diabla militistaro!

Sed ĉi tiun fojon la insultoj de l’ maljunulino tute ne impresis la caron. Estis neniu fulmotondro aŭ ventego. La suno bele brilis en la sennuba ĉielo kaj lumigis la orornamitajn multkolorajn flankdomojn de l’ palaco kun iliaj strangformaj kupoloj. Ivano ne diris eĉ unu vorton kaj preteriris apud la nutristino en siajn ĉambrojn.

—Atendu, atendu!—ŝi daŭrigis, sekvante lin per okuloj kaj frapante la plankon per sia bastono: Diaj fulmoj frapos vin kaj bruligos vian tutan malpian antaŭurbon!

Kaj la maljunulino foriris en sian ĉambreton, malrapide movante la piedojn kaj kolere rigardante la korteganojn, kiuj deflankiĝis antaŭ ŝi, plenaj je superstiĉa timo.

En la sama posttagmezo Godunòv, vidante, ke la caro estas bonhumora kaj kontraŭ sia kutimo deziras iom ripozi, sekvis lin en lian dormoĉambron. La amo de la caro por li rajtigis lin tion fari, precipe se li havis ion raporti, kion ne ĉiuj devis aŭdi.

En la cara dormoĉambro staris du litoj: unu farita el nuraj tabuloj nekovritaj,—tie Ivano Vasìljeviĉ kuŝis dum periodoj de anima ekscitiĝo kaj de pentofarado; alia—pli larĝa, estis kovrita per mola ŝaffelaĵo, lanugaj kusenegoj kaj silkaj kusenoj; en ĉi tiu lito la caro dormis, kiam lia animo estis trankvila. Verdire, ĝi ne ofte okazis, kaj pli ofte ĉi tiu lasta lito restis neuzata.

Bone oni devis koni la naturon de l’ caro, por ĉiam senerare diveni lian humoron. Ne ĉiam dum turmentoj de l’ konscienco li fariĝis pardonema kaj korfavora. Ne malofte li aljuĝis siajn konsciencriproĉojn al artifikoj de l’ diablo, kiu deziris malhelpi al li persekutadi la perfidon, kaj tiam, anstataŭ montriĝi pardonema, li, por kontraŭbatali la diablon, ĉiam preĝante kaj farante krucsignojn, sin donadis al plej granda krueleco. Ne ĉiam ankaŭ lia videble trankvila vizaĝo atestis pri interna trankvileco. Ofte ĝi estis ne pli ol ŝajno, kaj la caro, kun sia eksterordinare traiga rigardo kaj la kapableco diveni fremdajn pensojn, pli ol unu fojon mirigis sian interparolanton kaj frapis lin per neatendita eksplodo de kolero dum momentoj, kiam ĉi tiu esperis vidi esprimon de favoro.

Sed Godunòv sciis distingi la plej malgrandajn nuancojn de l’ karaktero de l’ caro kaj ĉiam senerare divenis kaj komprenis la por aliaj neklarigeblajn ŝanĝojn de lia vizaĝo.

Kiam la caro kuŝiĝis en sian molan liton, Boriso Godunòv, vidante en liaj trajtoj nenion krom laciĝo, diris sen iaj preparoj:

—Via cara moŝto, via malfavorato troviĝis!

—Kiu?—demandis Ivano, oscedante.

—Nikito Serèbrjanij, la sama, kiu sabrovundis vian perfidulon Vjàzemskij kaj estis malliberigita.

—Ha!—diris Ivano: fine oni kaptis la paseron! Kiu lin kaptis?

—Neniu, via cara moŝto. Li mem venis kaj kunvenigis ĉiujn rabistojn, kun kiuj li apud Rjazanjo venkis la tatarojn. Ili ĉiuj kune kun Serèbrjanij venis konfesi al via cara moŝto siajn kulpojn.

—Ili retrovis la prudenton, bone!—diris Ivano.—Ĉu vi vidis lin?

—Jes, via cara moŝto! Li rekte venis al mi; li ne sciis, ke vi forestas, kaj li venis peti min, ke mi raportu pri lia reveno al via cara moŝto! Komence mi intencis lin malliberigi, sed poste venis al mi la ideo, ke Skuratov eble kulpigos min, ke mi alproprigas al mi lian rajton; certe, Serèbrjanij ne forkuros, se li mem venis ĉi tien!

Godunòv parolis tute malkaŝe, kun sincera mieno, sen iu konfuziĝo, kvazaŭ sen ruzeco, sen iu simpatio por Serèbrjanij. Kiam li hieraŭ estis elkondukanta Serèbrjanij’n per la korta pordo, li tute ne havis la intencon kaŝi de la caro lian viziton (tro danĝere tio estus!), li nur ne volis, ke iu el la opriĉnikoj, pli frue ol li, sciigu la caron pri tiu vizito kaj, kiel unua sciiganto, kolerigu la caron eble eĉ kontraŭ Godunòv mem. La aludo, ke Serèbrjanij estis malamiko de l’ ekzekutita Vjàzemskij, ne sencele estis uzita de Godunòv.

La caro oscedis ankoraŭ unu fojon, sed nenion respondis, kaj Godunòv, observante lin tre atente, ne legis en lia vizaĝo ion similan je kolero eĉ kaŝita. Male, ŝajnis al li, ke la intenco de Serèbrjanij sin prezenti kun la rabistoj al la cara volo, plaĉis al Ivano.

La caro Ivano, verŝante sangon kaj tremigante ĉiujn, havis tamen la deziron, ke oni opiniu lin justa kaj eĉ favorkora; lia krueleco ĉiam havis la ŝajnon de severa justeco, kaj la fido je lia favorkoreco tiom pli multe flatis lin, ĉar ne ofte li renkontis tiun fidon.

Post iom da tempo Godunòv kuraĝis demandi:

—Via cara moŝto, eble mi devas voki Gregoron Lukìĉ?

Sed la lastaj ekzekutoj jam trosatigis Ivanon; kelkaj kapoj nenion povis aldoni por lia kontentiĝo nek povis ree eksciti lian sangsoifon, nun dormantan.

Li fikse ekrigardis Godunòv’n.

—Ĉu vi opinias, ke mi ne povas vivi sen mortigoj?—li diris severtone: la ribelulojn, kiuj subfosas la regnon, ĉu oni povas kompari kun Nikito, kiu vundis Afonĉjon? Kaj la rabistoj ankaŭ ne ĉiuj meritas mortpunon. Ili ĉiuj kun Nikito kolektiĝu en mia korto. Kiam mi eliros el la dormoĉambro, mi ekvidos, kion fari kun ili!

Godunòv, dezirinte al la caro bonan ripozon, foriris kun profunda saluto.

Ĉio nun dependis de l’ humoro de Ivano post lia vekiĝo.

ĈAPITRO XXXVII.

Pardono.

Sciigita de Godunòv, Serèbrjanij venis en la caran korton kun ĉiuj siaj rabistoj.

En disŝiritaj, diversspecaj vestoj, unuj en kaftanoj, aliaj en ŝafpeltoj, kelkaj en bastŝuoj aŭ nudpiedaj, multaj vunditaj, kun bandaĝitaj kapoj kaj vizaĝoj, ĉiuj sen ĉapoj kaj sen armaĵo, ili silente amase staris en la korto de la palaco, atendante la vekiĝon de l’ caro.

Ne por la unua fojo la rabistoj nun vidis la antaŭurbon; ili vizitadis ĝin kiel harpistoj, kiel almozuloj aŭ kiel ursaj kondukantoj. Kelkaj eĉ partoprenis la lastan brulatencon, dum kiu Ringo kun Vulturo venis liberigi Serèbrjanij’n. Multe da konataj figuroj ni trovus inter ili, sed ne ĉiuj ĉeestis. Forestis tiuj, kiuj, defendante Ruslandon, mortis antaŭnelonge sur Rjazanja batalkampo, forestis tiuj, kiuj, post la venko, ŝatante la liberan nomadan vivon, ne deziris prezenti al la caro siajn kulpajn kapojn. Forestis Ringo, Dmiĉjo, la flavruĝa kantisto kaj Vulturo! Ringo, kiu la lastan fojon vizitis la antaŭurbon la tagon post la dia juĝo, malaperis Dio scias kien; Dmiĉjo sekvis lin; la kantiston, kiel ni scias, mortpunis Serèbrjanij, kaj la kadavron de Vulturo nun disŝiregis hundoj kaj bekpikis korvoj apud la muroj de Kremlo...

Dum du horoj jam staris la bravuloj, kun mallevitaj okuloj; ili ne sciis, ke la caro de longe ilin observas el sia malgranda fenestreto super la doma pordo. Ĉiuj silentis same kiel Serèbrjanij, kiu staris aparte, enpensiĝinte kaj ne atentante la homojn, amasiĝantajn apud la pordego kaj en la korto. Meze de scivoluloj troviĝis la nutristino de l’ caro. Ŝi staris sur la perono, sin apogante sur bastonon, kaj rigardis ĉirkaŭen per siaj senvivaj okuloj, atendante la aperon de Ivano, eble, kun celo malhelpi lin per sia ĉeesto fari novan kruelaĵon.

Ivano Vasìljeviĉ, satrigardinte el la kaŝita fenestro siajn malfavoratojn, kun ĝojiga penso, ke nun ili troviĝas inter vivo kaj morto kaj ke ne agrable ili devas sin senti, subite aperis sur la perono, akompanata de kelkaj stolnikoj[43].

Ĉe la apero de l’ caro, en orŝtofa vesto kaj kun desegnita bastono en la mano, la rabistoj genufleksis kaj kliniĝis ĝisteren.

Ivano silentis iom da tempo.

—Bonan tagon, ĉifonuloj!—fine li diris kaj, sin turnante al Serèbrjanij, li aldonis: pro kio vi venis la antaŭurbon? Ĉu vi enuas sen malliberejo?

—Via cara moŝto,—respondis Serèbrjanij modeste: la malliberejon mi forlasis ne propramove, min perforte forkondukis la rabistoj. Ili poste venkis la Ŝirinan ĥanon Ŝiĥmàt, pri kio vi jam devas scii, via cara moŝto. Kune ni batalis kontraŭ tataroj, kune ni venis prezenti al vi niajn kulpajn kapojn: bonvolu ekzekutigi aŭ pardoni, laŭ via bontrovo!

—Ĉu vi lin estis forkondukintaj el la malliberejo?—demandis Ivano la rabistojn: kial vi lin konas?

—Via cara moŝto!—duonvoĉe respondis la rabistoj: li estis savinta nian hetmanon, kiam en Medvedevka oni volis lin pendigi. La hetmano siaflanke lin forkondukis el la malliberejo!

—En Medvedevka?—ripetis la caro kaj ekridetis: tio estis, kiam vi regalis Ĥomjàk’n per vipbatoj? Mi memoras la okazintaĵon. Mi pardonis al vi tiun unuan kulpon kaj, laŭ nia interkonsento, vi estis malliberigita post via dua kulpo, kiam ree vi atakis miajn servistojn en la domo de Morozov. Kiel vi klarigos al mi ĉi tion?

Serèbrjanij volis respondi, sed Onùfrievna sin enmiksis en la interparoladon.

—Por kio kalkuli liajn kulpojn?—kolertone ŝi sin turnis al Ivano.—Anstataŭ rekompenci lin pro tio, ke li venkis la tatarojn kaj defendis la sanktan preĝejon, vi nur penas trovi iun lian kulpon. Ĉu ne sufiĉas por vi la moskvaj ekzekutoj? fi, lupo nesatigebla!

—Silentu, maljunulino!—diris Ivano severtone: ne decas al virinaĉo min instrui!

Sed kolerante kontraŭ Onùfrievna, la caro ne deziris ŝin inciti kaj, sin turnante al la rabistoj, ĉiam starantaj surgenue, li diris:

—Kie estas via hetmano, kanajloj? Li eliru antaŭen!

Serèbrjanij respondis anstataŭ la rabistoj.

—Ilia hetmano forestas, via cara moŝto! Tuj post la Rjazanja batalo li forlasis nin. Mi proponis al li iri kune, sed li ne konsentis!

—Li ne konsentis?—ripetis Ivano.—Ŝajnas al mi, ke via hetmano estas la sama blindulo, kiu kun maljunulo penetris en mian dormoĉambron! Aŭskultu, ĉifonuloj! Mi ordonos trovi vian hetmanon kaj mortpuni lin!

—Atendu, kion faros al vi mem la diabloj post via morto!—ekmurmuretis la nutristino.

Sed la caro ŝajnigis, ke li ne aŭdas, kaj daŭrigis, rigardante la rabistojn:

—Kaj vin ĉiujn, pro tio, ke vi mem venis al mi kun viaj kulpaj kapoj, mi pardonas. Oni donu al ili tuj kvin barelojn da mieltrinkaĵo! Nu, maljuna malsaĝulino, ĉu vi estas kontenta?

La nutristino ekmaĉis siajn lipojn.

—Vivu nia caro!—ekkriis la rabistoj. Ni servos al via cara moŝto! Ni meritos la pardonon per niaj kapoj!

—Oni donu al ili,—daŭrigis Ivano,—bonajn kaftanojn kaj po unu ora monero al ĉiu! Mi faros ilin miaj opriĉnikoj! Ĉu vi deziras, kanajloj, servi al mi kiel opriĉnikoj?

Iuj el la rabistoj ŝanceliĝis, sed plej multaj tuj ekkriis:

—Ni estas feliĉaj servi al via cara moŝto laŭ via ordono!

—Kia estas via opinio?—sin turnis Ivano al Serèbrjanij kun kontenta mieno: ĉu taŭgas ili esti militistoj?

—Sendube, ili taŭgas,—respondis Serèbrjanij: sed mi kuraĝas peti vin, via cara moŝto, ne faru ilin opriĉnikoj!

La caro opiniis, ke Serèbrjanij konsideras la rabistojn neindaj tian honoron.

—Se mi iun pardonas,—li diris majeste,—mi pardonas tutplene kaj donas mian tutan favoron.

—Kia favoro, via cara moŝto?—interrompis Serèbrjanij.

Ivano ekrigardis lin kun miro.

—Via cara moŝto,—daŭrigis Serèbrjanij, iom ŝanceliĝante: ili ja faris bonan agon, sen ilia venko eble la tataroj atakus la urbon Rjazanjo.

—Nu, pro kio do ili ne povas fariĝi opriĉnikoj?—demandis Ivano, trapikante Serèbrjanij’n per siaj okuloj.

—Pro tio, via cara moŝto!—ne tuj eldiris Serèbrjanij, vane penante trovi pli konvenan esprimon,—pro tio, ke ili, kvankam rabistoj, tamen estas pli laŭdindaj, ol viaj krimuloj!

Ĉi tiu neatendita kaj neintenca arogantaĵo de Serèbrjanij mirigis Ivanon. Li ekmemoris, ke jam pli ol unu fojon Serèbrjanij tiel malkaŝe parolis kun li. Tamen Serèbrjanij, kondamnita al morto, propramove revenis en la antaŭurbon kaj sin prezentis al lia cara volo. Pri multo oni povis kulpigi lin, nur ne pri malobeemo, kaj la caro ne povis decidi, kiel konsideri ĉi tiun arogantaĵon, sed subite nova homa figuro altiris lian atenton.

En la aron da rabistoj tute nerimarkite enŝteliĝis maljunulo preskaŭ sesdekjara, bone vestita, kiu, sin kaŝante por ne esti vidata de la caro, penadis atingi Serèbrjanij’n. Jam pli ol unu fojon li etendis sian manon el post la unua vico de la rabistoj, penante kapti la baskon de l’ princo kaj post malsukceso ree sin kaŝante post la dorsoj de l’ rabistoj.

—Kiu estas tiu rato?—demandis la caro.

Sed la maljunulo jam sin kaŝis en la aro.

—Deflankiĝu, homoj!—komandis la caro.—Montru al mi tiun, kiu sin kaŝas tie!

Kelkaj opriĉnikoj disŝovis la aron kaj ekkaptis la maljunulon.

—Kiu vi estas?—demandis la caro kun suspektplena mieno.

—Li estas mia ĉevalservisto!—rapide diris Serèbrjanij, rekoninte sian maljunan Miĥeiĉ’n: li min ne vidis, de kiam...

—Jes, jes, via cara moŝto!—jesis Miĥeiĉ, balbutante pro timego kaj ĝojo: lia princa moŝto estas tute prava, mi lin ne vidis de kiam oni malliberigis lin. Permesu do, via cara moŝto, ke mi nun rigardu mian karan bojaron! Sinjoro Dio, mia karulo! Mi jam perdis esperon vin iam revidi!

—Kion vi deziris diri al li?—demandis la caro ankoraŭ suspekteme: por kio vi vin kaŝis post la dorsoj?

—Mi timas, via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ, mi timas viajn opriĉnikojn! Vi ja scias mem, ili estas tiaj...

Kaj Miĥeiĉ haltigis sian langon.

—Kiaj!—demandis Ivano, penante ŝajnigi bonkorecon: diru do, maljunulo, diru senĝene, kiaj estas miaj opriĉnikoj?

Miĥeiĉ ekrigardis la caron kaj trankviliĝis.

—Ili estas tiaj, via cara moŝto, kiujn ni neniam estis vidintaj antaŭ la litova militiro!—li tuj diris, kuraĝigita de l’ bonkora mieno de l’ caro: mi ne volas ilin ofendi, sed ne fidindaj ili ĉiuj estas, certe, nefidindaj, via cara moŝto!

La caro fikse rigardis Miĥeiĉ’n, mirante vidi la serviston same sincera, kiel lia mastro.

—Nu, pro kio vi malfermegas la okulojn?—ree enmiksiĝis Onùfrievna: Ĉu vi volas lin formanĝi? Ĉu ne la veron li diris? Tiajn kanajlojn ĉu ni antaŭe vidis en Ruslando?

Miĥeiĉ ĝojis, trovinte helpantinon.

—Jes, avinjo, vi estas tute prava!—li diris: ili estas kulpaj pri ĉiu malbono, kiu okazas en Ruslando! Ili ankaŭ kalumniis mian bojaron! Ne fidu al ili, via cara moŝto, ne fidu! Ĉe la selo ili havas hundajn kapojn kaj en la buŝo hundan langon! Mia mastro estas via plej fidela servisto, tamen Vjàzemskij kun tiu Ĥomjàk lin kalumniis. Jen la avino diras la veron, ke tiaj rabistoj neniam estis vidataj en Ruslando.

Kaj rigardante la ĉirkaŭstarantajn opriĉnikojn, Miĥeiĉ aliris pli proksimen al Serèbrjanij: kvankam lupoj, vi nin nune ne formanĝos!—li kvazaŭ deziris diri.

Kiam la caro eliris en la korton, li jam estis decidinta pardoni la rabistojn. Li nur intencis ĝui kelke da tempo ilian konfuzon! La enmiksiĝo de l’ nutristino venis ne ĝustatempe kaj preskaŭ kolerigis Ivanon, sed feliĉe li havis sian bonkoran humoron, kaj, anstataŭ ekkoleri, li elpensis ridindigi la maljunulinon kaj senvalorigi ŝin en la okuloj de siaj korteganoj kaj samtempe moketi la ĉevalserviston de Serèbrjanij.

—Do vi ne ŝatas la opriĉninon?—li demandis Miĥeiĉ’n kun bonkora mieno.

—Kiu ĝin ŝatas? Via cara moŝto, de kiam ni revenis el Litovlando, ĉiuj malfeliĉoj de mia bojaro okazas pro via opriĉnino. Se ne estus ĉi tiuj senfeligistoj, Dio nin gardu, mia mastro estus, kiel antaŭe, via favorato.

Miĥeiĉ ree ĵetis singardan rigardon al la caraj korpogardistoj kaj samtempe pensis: Diablo ilin prenu! Mi volonte pereigus mian kapon, se mi nur sukcesus senkulpigi mian karan bojaron antaŭ la caro!

—Bonegan serviston vi havas!—diris la caro al Serèbrjanij.—Mi estus kontenta havi similajn servistojn! Ĉu de longe li estas ĉe vi?

—Via cara moŝto,—enmiksiĝis Miĥeiĉ, tute rekuraĝigita de la cara laŭdo: mi servas al mia princo de lia infaneco. Eĉ al lia karmemora patro mi servis, kaj mia patro servis al lia avo, kaj miaj infanoj, se mi ilin havus, servus al liaj infanoj!

—Ĉu vi ne havas infanojn, avĉjo?—demandis Ivano ankoraŭ pli bonkore.

—Du filojn mi havis, via cara moŝto, sed Dio forprenis ilin ambaŭ. Ili falis en batalkampo apud Polock, kiam mi kun mia princo Nikito Romànoviĉ kaj kun princo Pronskij defendis la urbon. Al mia pli aĝa filo Bazilo iu polo dishakis la kapon, kaj mia pli juna filo Stefano ricevis pafvundon en la bruston, jen tien ĉi, iomete pli supren ol la maldekstra mampinto.

Kaj Miĥeiĉ per fingro montris sur sia brusto la lokon, kie Stefano havis la vundon.

—Domaĝe!—diris Ivano, balancante la kapon, kvazaŭ li multe kompatis Miĥeiĉ’n kaj liajn filojn.—Sed kion fari, maljunulo? Se Dio prenis ilin, oni devas ricevi aliajn.

—Kiamaniere, via cara moŝto? Mia maljunulino jam mortis, ĉu el maniko mi ricevos infanojn?

—Nu!—respondis la caro, kvazaŭ por konsoli la serviston: se estos Dia volo, novan edzinon oni povas trovi!

—Sendube, oni povas, se oni deziras,—diris Miĥeiĉ, kontente ridetante: sed mi ne tre ŝatas virinaĉojn, via cara moŝto, kaj pasis jam la tempo, kiam mi min okupadis per tiaj aferoj!

—Estas virinaĉo kaj virinaĉo!—diris Ivano kaj prenante Onùfrievna’n je ŝia talivesto: jen edzino por vi!—li diris kaj antaŭenŝovis la nutristinon.

—Prenu ŝin, maljunulo, amu ŝin kaj vi nasku infanojn!

La opriĉnikoj, ĉe la ŝerco de l’ caro, laŭte ridegis. Miĥeiĉ mirigite rigardis la caron, esperante ekvidi rideton sur lia vizaĝo, sed Ivano restis serioza.

La senvivaj okuloj de la nutristino ekflamis.

—Senhontulo!—ŝi ekkriis: malpiulo! mi ne permesos, ke vi min moku! Senhontulo, fi, herezulo senkonscienca!

La maljunulino ekfrapis per sia bastono la peronon, ŝiaj lipoj ekmaĉadis ankoraŭ pli multe kaj la nazo bluiĝis.

—Ne koleru, avino,—diris la caro: mi svatas al vi bonan edzon: li vin amos, faros al vi donacojn, instruos vin! Hodiaŭ post la vespera preĝo ni festos vian edziĝan feston! Ĉu plaĉas al vi la fianĉino, maljunulo?

—Indulgu, via cara moŝto!—ekkriis Miĥeiĉ, postenirante.

—Amo venos kun la tempo,—diris Ivano: kaj mi donos al ŝi bonan doton!

Miĥeiĉ konsternite ekrigardis Onùfrievnan, kiun la caro ĉiam tenis je la talivesto.

—Via cara moŝto, Ivano Vasìljeviĉ,—li ekkriis genuante: ekzekutigu min, nur ne senhonorigu tiamaniere! Pli volonte mi iros eŝafodon, ol edziĝos kun ŝi!

La caro iom pripensis kaj subite laŭte ridegis.

—Nu, bone!—li diris, fine ellasante la nutristinon, kiu rapide foriris, insultante kaj kraĉante: ne prenis pastro la donon, rekaŝu sako la monon. Mi deziris fari vian feliĉon, sed mi tute ne intencis vin geedzigi perforte. Servu al via bojaro, kiel antaŭe, bona maljunulo, kaj vi, Nikito, proksimiĝu! Mi pardonas al vi vian duan kulpon. Kaj viajn kanajlojn mi ne faros opriĉnikoj, efektive miaj bravuloj povus ofendiĝi. Ili iru Ĵizdro’n, al gvardia regimento. Se ili volonte batalas kontraŭ tataroj, ili havos tie laboron! Kaj vi,—li daŭrigis kun speciala favoro, sen ordinara ironio kaj metinte la manon sur la ŝultron de Serèbrjanij:—vi restu ĉe mi. Mi pacigos vin kun la opriĉnino. Kiam vi nin pli bone ekkonos, vi ĉesos nin eviti. Bone estas batali kontraŭ tataroj, sed miaj malamikoj estas ne nur tataroj; ekzistas ankaŭ pli malbonaj. Tiujn vi devas scii mordeti per dentoj kaj forbalai per balailo!

Kaj la caro ekfrapis la princon je la ŝultro.

—Nikito!—li aldonis bonkore, ne forprenante la manon de lia ŝultro:—vi havas veramantan koron, via lango ne scias ruzecon; ĝuste tiajn servistojn mi bezonas! Fariĝu opriĉniko, mi donos al vi oficon de Vjàzemskij! Al vi mi fidas, vi min ne perfidos!

Ĉiuj opriĉnikoj kun envio rigardis Serèbrjanij’n, ili jam antaŭvidis novan naskiĝantan stelon, kaj multaj jam komencis intermurmureti kaj esprimi sian malkontenton, ke la caro, malatentante iliajn meritojn, starigas super ili malfavoraton altrangan el antikva princa familio.

Sed la koro de Serèbrjanij dolore kunpremiĝis ĉe la vortoj de Ivano.

—Via cara moŝto,—li diris ne sen peno: mi vin treege dankas por via favoro, sed bonvolu permesi, ke mi aliĝu al la gvardia regimento. Ĉi tie mi ne scias, kion fari, mi ne estas alkutiminta vivi en la antaŭurbo, kaj tie mi estos servanta al via cara moŝto ĝis miaj fortoj sufiĉos!

—Jen kiel?—diris Ivano kaj demetis sian manon de l’ ŝultro de Serèbrjanij: tio signifas, ke ni ne plaĉas al via princa moŝto? Eble vi opinias, ke estas pli honorinda afero vivi kun viaj kanajloj, ol fariĝi mia batalilestro? Bone,—li daŭrigis sarkasme:—mi ne deziras kontraŭvolajn amikojn, mi ne deziras trudi mian amikecon kaj neniun mi perforte detenas. Se vi bone kunvivas, estu tiel: servu ĉiuj kune! Bonan vojaĝon, kanajlara vojevodo!

Kaj kun rigardo, plena de malestimo, la caro turnis al Serèbrjanij la dorson kaj eniris en sian palacon.

ĈAPITRO XXXVIII.

Elmarŝo el la antaŭurbo.

Godunòv proponis al Serèbrjanij loĝi en lia domo ĝis la elmarŝo. Nun la propono estis farita tutkore, ĉar Godunòv, kiu bone observis ĉiujn parolojn, ĉiujn gestojn de l’ caro, konkludis, ke la ventego preterpasis kaj ke la caro kontentiĝos per malvarmeco kontraŭ la princo.

Plenumante la promeson, donitan de li al Maksimo, Serèbrjanij tuj el la cara palaco iris al lia patrino por redoni al ŝi la krucon. Maluto ne estis hejme. La maljunulino jam sciis pri la morto de la filo kaj akceptis Serèbrjanij’n kiel parencon; sed kiam li, fininte la komision, adiaŭis ŝin, ŝi ne kuraĝis lin deteni, timante la revenontan edzon, kaj ŝi kun benoj akompanis la gaston ĝis la dompordo.

Vespere, kiam Godunòv lasis Serèbrjanij’n solan en dormoĉambro, dirinte al li "bonan nokton", Miĥeiĉ donis plenan liberecon al sia ĝojo.

—Nu, bojaro kara,—li diris: fine mi havas feliĉan tagon post tiom da malfeliĉaj! De kiam vi estis malliberigita, mi, kara princo, kvazaŭ ne vidis la Dian mondon! Ĉiam mi vagadis en Moskvo kaj en la antaŭurbo, por aŭdi ion pri vi! Kiam hodiaŭ mi ekaŭdis, ke vi kun rabistoj estas reveninta, mi flugkuris en la caran korton, kaj la caro jam staras sur la perono! Tiam mi komencis klopodi por vin atingi el post la dorsoj de l’ rabistoj, mi ne povis min deteni kaj kaptis vin je la basko, kaj tiam la caro min rimarkis. Jes, kiom multe mi ektimis! Kion mi travivis! Neniam mi tion forgesos! Du dankpreĝojn mi mendos morgaŭ: la unuan—por via sano, la duan—pro tio, ke Dio min liberigis de tiu cara sorĉistino kaj deturnis tiun malfeliĉon.

Kaj Miĥeiĉ komencis detale rakonti ĉion, kion li travivis post la ruinigo de l’ domo de Morozov, kiel li, sciiginte Ringon kaj reveninte al la muelisto, trovis tie Helenon kaj konsentis ŝin akompani ĝis la bieno de Morozov, kien la servistoj de tiu lasta lin alportis dum la brulo.

Serèbrjanij senpacience aŭskultis senĉesajn deflankiĝojn de Miĥeiĉ.

—Kara princo,—parolis la maljunulo: mi ja ne estas blinda, mi ĉion vidas, kvankam mi silentas. Mi devas konfesi, karulo, al mi treege ne plaĉis viaj vizitoj al bojaro Druĵino. Neniu bono sekvos,—mi pensis,—kaj mi eĉ hontis pro vi, kiam vi sidis kun li ĉe la sama tablo kaj trinkis el la sama pokalo. Vi min komprenas, karulo? Kvankam, verdire, neniu estas kulpa en tiaj aferoj,—Dio scias, de kie ĝi venas al la homo,—tamen kontraŭ la edzo ĝi estis peko. Nun, certe, estas alia afero; nun ŝi dependas de neniu, estu li en Dia regno! Kaj tro juna ŝi estas por resti vidvino!

—Ne riproĉu min, Miĥeiĉ,—diris Serèbrjanij malkontente,—sed diru al mi, kie ŝi estas nun kaj kion vi scias pri ŝi?

—Atendu, karulo, atendu, mi ĉion diros laŭorde. Jen, kiam mi revenis de ĉe la rabistoj, la muelisto diras: "venis al mi fajrobirdo, akompanu ŝin al reĝo Dalmato!" Komence mi ne povis kompreni, kiu birdo, kiu Dalmato? Sed kiam li montris al mi la bojarinon, mi komprenis, ke li parolas pri ŝi. Kaj ni ekvojaĝis ambaŭ kune al la bieno de Druĵino Andrèeviĉ. Komence ŝi silentis kaj sidis kun mallevitaj okuloj; poste ŝi komencis demandi pri sia edzo, pri tio kaj ĉi tio, fine pri vi; ŝi ne rekte demandis, sed ĉirkaŭfraze, kvazaŭ kontraŭvole deturninte la okulojn. Kompreneble, virina modo! Mi ĉion rakontis al ŝi, kion mi estis scianta, kaj ŝi, malfeliĉulino, ankoraŭ pli multe ekmalĝojis, mallevis la okulojn kaj la reston de l’ vojaĝo ŝi ne diris eĉ unu vorton plu! Kiam ni estis jam proksime al la bieno, ŝi, videble, malkvietiĝis. "Kial vi malkvietiĝas, bojarino?" mi demandis. Ŝi ekploregis. Mi devis ŝin konsoli: "ne malĝoju, mia karulino, bojaro Druĵino ja estas sana!" Ĉe la nomo de Druĵino ŝi ankoraŭ pli maldolĉe ploris. Mi tiam ekrigardis ŝin kaj vere mi ne sciis, kion paroli plu. "Kaj princo Nikito Romànoviĉ"—mi fine diris—"estas kvankam en malliberejo, tamen sendube ankaŭ sana". Mi vere ne sciis, karulo, kion diri al ŝi, mi sentis, ke mi ne tion diras, kio decas, sed ion ajn mi ja devis paroli! Kaj kiam mi nomis vin, karulo, ŝi tuj haltigis la ĉevalon kaj diris: "ne, mi ne povas veturi en la bienon de l’ bojaro!"—"Kion vi diras, via bojarina moŝto, kien do vi veturos?"—"Ĉu vi vidas oritajn krucojn tie post la arbaro?"—"Jes, bojarina moŝto, mi vidas."—"Tie estas monaĥinejo",—ŝi diris,—"mi rekonas la krucojn: akompanu min tien!" Mi komence rifuzis, sed ŝi insistis kaj insistis: "Akompanu! Mi tie pasigos unu semajnon aŭ du, mi preĝos Dion, kaj poste mi sciigos al bojaro Druĵino, kie mi estas, li sendos iun por min akompani!" Nenio estis farebla, mi ŝin akompanis, karulo, mi ŝin tie restigis ĉe la abatino!

—Kiom da verstoj estas ĝis la monaĥinejo?—demandis Serèbrjanij.

—De la muelejo restas ĉirkaŭ kvardek verstoj, de Moskvo iom pli ol kvardek. Kiam ni iros Ĵizdro’n, la monaĥinejo estos preskaŭ survoje.

—Miĥeiĉ,—diris Serèbrjanij:—faru al mi servon. Pli frue ol matene mi ne povas ekmarŝi kun mia regimento: miaj homoj devas ĵuri al la caro per kruckisado. Sed vi tuj prenu du ĉevalojn kaj rajdu rapide, ne kompatante la ĉevalojn; vizitu la bojarinon, rakontu al ŝi ĉion, petegu ŝin, ke ŝi min akceptu, petegu ke ŝi nenion decidu antaŭ ol ŝi min revidos!

—Bone, karulo, bone! Ŝajne vi supozas, ke ŝi povas fariĝi monaĥino? Tio ne okazos, karulo. Pasos unu jaro, certe, ŝi sufiĉe ploros, afero neevitebla, ĉu oni povas ne plori pri Druĵino? Estu li en Dia regno! Kaj poste ni havos edziĝan feston! Mi diras la veron, ĉu ne, princo? Ne ĉiam ni ja havos malĝojon kaj malfeliĉon!

Miĥeiĉ tuj ekrajdis al la monaĥinejo, kaj Serèbrjanij tuj post tagiĝo iris adiaŭi Godunòv’n.

Boriso jam estis reveninta de l’ matena preĝo, kiun li ĉeestis, laŭkutime, kune kun la caro.

—Kial vi tiel frue leviĝis, princo?—demandis lin Godunòv: ni, kiuj loĝas en la antaŭurbo, estas devigataj tion fari, sed vi povus iomete ripozi post la hieraŭa tago. Aŭ ĉu vi ne havis komforton en mia domo?

Sed la ruzeta rigardo de Godunòv montris, ke li bone sciis la kaŭzon de l’ sendormeco de l’ princo.

La afableco de Godunòv, lia sincera simpatio al Serèbrjanij, la servoj, kiujn li jam pli ol unu fojon estis farinta al la princo, kaj, kio estis plej grava, lia plena malsimileco al aliaj korteganoj, allogis la princon. Li konfesis antaŭ li sian amon al Heleno.

—Ĉion ĉi jam de longe mi scias!—diris Godunòv, ridetante.—Mi divenis ĝin ankoraŭ dum via unua vizito en la antaŭurbon laŭ viaj rigardoj, ĵetitaj al Vjàzemskij. Kaj krom tio, kiam mi intence ekparolis kun vi pri Morozov, vi ne volonte parolis pri li, kvankam vi estis lia amiko. Vi, princo, nenion scias kaŝi: kion vi pensas, tio estas videbla sur via vizaĝo. Kaj tro verema vi estas en viaj paroloj, princo! Vi ne ofendiĝu! Hieraŭ mi ektimis pro vi kaj eĉ koleris kontraŭ vi, princo, kiam vi tute malkaŝe respondis al la caro, ke vi ne deziras fariĝi lia opriĉniko.

—Ĉu mi povis respondi ion alian, Boriso Teodòroviĉ?

—Vi devus danki la caron kaj akcepti lian favoron.

—Vi ŝercas, bojaro? Ĉu mi povus danki la caron por tio? Vi ja mem ne estas opriĉniko!

—Mi estas io alia, princo. Mi scias, kion mi faras. Mi ne kontraŭdiras al la caro, li mem ne deziras, ke mi fariĝu opriĉniko. Tia estas mia situacio. Sed vi, ricevinte la oficon de Vjàzemskij, fariĝinte batalilestro de l’ caro, lia plej intima servisto, vi povus bone servi al la tuta lando. Ni estas samideanoj kaj kune ni eble sukcesus faligi la opriĉninon.

—Ne, ne, bojaro, ĉi tion mi ne povus! Vi ja mem diras, ke mia vizaĝo aperigas ĉiujn miajn pensojn.

—La kaŭzo estas, ke vi ne volas vin devigi, princo. Se vi fine decidus venki vian veremon kaj fariĝus opriĉniko, almenaŭ laŭaspekte, kiom multe ni farus duope! Nun, vi scias, mi multe suferas: mi estas tute sola, tute izolita, ĉiun homon mi devas timi, ĉiun vorton pripensi; iafoje turniĝas al mi la kapo! Kaj se ni duope starus apud la cara trono, niaj fortoj duobliĝus! Ne multe ekzistas da tiaj homoj, kiel vi, princo. Se diri la veron, de post nia unua renkontiĝo mi esperis je vi!

—Mi ne taŭgas por tia rolo, Boriso Teodòroviĉ. Kiom da fojoj mi penadis ludi fremdan rolon, ĉiam mi malsukcesis. Vi, efektive, estas majstro en tiaj aferoj. Verdire, komence ne tre plaĉis al mi, ke vi iafoje parolas ne tion, kion vi pensas, sed nun mi komprenas, kien vi celas, kaj mi vidas, ke vi bone faras. Mi volonte farus same, sed mi ne povas: Dio ne donis al mi tian kapablon. Tamen, ne penvaloras nun ĉi tion pritrakti. Vi ja scias, ke la caro konsentis sendi min al la gvardia regimento.

—Tio ne malhelpas, princo. Vi ree venkos tatarojn, la caro ree ekdeziros vin vidi. Certe, li vin ne faros batalilestro, sed, se vi lin petos, li faros vin opriĉniko. Sed, se vi ne havos la okazon venki la tatarojn, vi ja nepre venos Moskvon, kiam finiĝos la vidvintempo por Heleno Dmìtrievna. Vi ne timu, princo, ke ŝi fariĝos monaĥino, tio ne okazos: la homan koron mi pli bone konas, ol vi. Ne pro amo ŝi edziniĝis kun Morozov, nun ŝi ne havas la kaŭzon fariĝi monaĥino. Atendu, ĝis kiam la larmoj sekiĝos, kaj, se vi deziras, mi vin svatos.

—Dankon, bojaro, dankon, Boriso Teodòroviĉ. Mi hontas, ke vi tiom multe jam por mi estas farinta, per nenio mi povus al vi pagi. Se mi havus okazon suferi turmentegon por vi, morti por vi, mi volonte tion farus. Sed ne admonu min fariĝi opriĉniko aŭ kortegano. Pro tio mi devas aŭ tute perdi konsciencon, aŭ esti simila je vi. La laston mi ne povas. Ĉiu havas sian propran agadmanieron, destinitan de Dio: falko flugas laŭ sia maniero, cigno laŭ alia,—nur ĉiu gardu sian veron!..

—Do vi min plu ne kulpigas, princo, ke mi iras flankan vojon?

—Mi pekus, se mi vin kulpigus, bojaro. Ni ne parolu pri mi, sed kiom da bonaĵo vi faris al aliaj! Ankaŭ al miaj kamaradoj ne bone estus sen via helpo! Ne senkaŭze oni vin tre ŝatas en Ruslando, precipe la popolamaso. Ĉiuj esperas je vi, la tuta lando rigardas vin.

La bruna vizaĝo de Godunòv iom ruĝiĝis, liaj okuloj ekbrilis pro plezuro. Akceptigi sian agadmanieron al Serèbrjanij por li estis grava afero kaj atestis pri lia alloganta forto.

—Miavice dankon al vi, princo,—li diris.—Pri unu mi vin petas: se vi ne volas min helpi, bonvolu ne kredi almenaŭ, se vi aŭdos malbonan parolon pri mi; diru al la kalumniantoj ĉion, kion vi pri mi scias!

—Estu senzorga, Boriso Teodòroviĉ! Al neniu mi permesos pensi pri vi malbone, tiom malpli paroli. Miaj rabistoj jam preĝas por via sano, kaj reveninte hejmen ili preĝigos ankaŭ siajn parencojn. Ke nur Dio gardu vin!

—Dio gardas tiujn, kiuj ne faras malbonaĵon!—diris Godunòv, modeste mallevante la okulojn,—tamen ĉio estas en Lia sankta volo! Do, adiaŭ, princo, ĝis baldaŭa revido! Ne forgesu, ke mi deziras esti invitota al via edziĝa festo!

Ili amike ĉirkaŭbrakis unu la alian, kaj la koro de Serèbrjanij ĝojis. Li kutimis kredi, ke Godunòv ne faras falsajn supozojn, kaj lia antaŭa timo pro Heleno malaperis.

Baldaŭ li forlasis la antaŭurbon kun sia infanteria taĉmento. Sed antaŭe okazis io, kio, laŭ tiama opinio, estis malbona antaŭsigno.

Apud unu preĝejo la taĉmento devis halti pro amaso da almozuloj, okupantaj la tutan straton antaŭ la preĝejo, atendante donacojn de iu riĉa persono.

Malrapide rajdante kun sia taĉmento tra la homamaso, Serèbrjanij ekaŭdis rekviemon kaj demandis, por kiu oni preĝas? Oni respondis, ke ĝi estis meso por la filo de Maluto, de la tataroj mortigita Maksimo. Samtempe ekaŭdiĝis laŭta plorego, kaj el la preĝejo oni elportis maljunulinon svenintan: ŝia malgrasiĝinta vizaĝo estis larme-malseka, kaj ŝiaj grizaj haroj senorde falis de sub velura ĉapeto. Tio estis patrino de Maksimo.

Maluto en funebraj vestoj aperis sur la perono, kaj liaj okuloj renkontiĝis kun tiuj de Serèbrjanij, sed la trajtoj de Maluto ne havis ĉi tiun fojon esprimon de kutima krueleco, ili estis rigidaj, kvazaŭ sen esprimo. Li ordonis kuŝigi la maljunulinon sur la peronon, revenis mem en la preĝejon por aŭskulti ĝis fino la meson, kaj la rabistoj kun la princo, sen ĉapoj kaj sin signante kruce, preterpasis la preĝejon, de kie aŭdiĝis solena kaj malrapide kantata preĝo: "kun sanktuloj Viaj lin en paco metu!"

Tiu malĝoja kantado kaj la rememoroj pri Maksimo ne bone impresis la princon, sed li ankoraŭ ne forgesis la trankviligan parolon de Godunòv, kaj la impresoj de l’ rekviemo baldaŭ malaperis. Ĉe la vojturniĝo, enirante la malluman arbaron, li ĵetis la lastan rigardon al la Aleksandra antaŭurbo, kaj kiam la oritaj kupoloj de l’ cara palaco jam ne estis plu videblaj, li eksentis, kvazaŭ lia koro senpeziĝis.

La mateno estis suna kaj malvarmeta. La iamaj rabistoj, bone vestitaj kaj armitaj, regulpaŝe sekvis la princon kaj la rajdistojn lin akompanantajn. Verda mallumo ĉirkaŭis ilin de ĉiuflanke. La ĉevalo de Serèbrjanij, plena de malpacienca kuraĝo, deŝiradis preterpasante foliojn de l’ pendantaj branĉoj, kaj Bujano, kiu, post la morto de Maksimo, ne forlasis plu la princon, kuris antaŭe, de tempo al tempo levante sian vilan buŝegon, por flari la aeron, aŭ kliniĝante la orelon, se iu malproksima sono aŭdiĝis en la arbaro.

ĈAPITRO XXXIX.

La lasta revido.

Dum kelkaj tagoj jam vojaĝis Serèbrjanij kun sia taĉmento. Foje ili haltis por pasigi nokton ĉe vojkruciĝo, de kie flanka vojo kondukis al la monaĥinejo. La princo lasis siajn militistojn kaj sola ekrajdis renkonte al Miĥeiĉ, kiu devis alporti al li respondon de Heleno.

La tutan nokton li rajdis seninterrompe. Ĉe tagiĝo li rimarkis sian Miĥeiĉ’n, sidantan apud estingiĝanta fajro. Liaj du selitaj ĉevaloj sin paŝtis ne malproksime.

Ekaŭdinte la ĉevalan piedfrapadon, Miĥeiĉ salte leviĝis.

—Mia kara princo!—li ekkriis, rekonante Serèbrjanij’n:—ne rajdu pluen! Revenu, nenio jam estas farebla!

—Kio okazis?—demandis Serèbrjanij, kaj lia koro preskaŭ ĉesis bati.

—Ĉio estas finita, karulo! Dio ne donis al ni feliĉon!

Serèbrjanij desaltis teren.

—Diru,—li ekkriis: kio okazis?

La maljunulo silentis.

—Kio okazis al Heleno Dmìtrievna?—ripetis la princo konsternita.

—Ne ekzistas plu Heleno Dmìtrievna, karulo!—severe respondis Miĥeiĉ:—ekzistas nur fratino Eŭdoksio!

Serèbrjanij ŝanceliĝis kaj sin apogis sur arbon.

Miĥeiĉ malgaje lin rigardis.

—Kion fari, kara princo? Videble, tia estis Dia volo. Ne feliĉa estas nia sorto!

—Rakontu!—diris Serèbrjanij, rekonsciiĝinte.—Rakontu ĉion, ne indulgu min. Kiam la bojarino monaĥiniĝis?

—Post kiam ŝi eksciis pri la ekzekutigo de Druĵino Andrèeviĉ, post kiam en la monaĥinejo estis ricevita la cara ordono kun la nomoj de ĉiuj ekzekutitoj, por kiuj oni devas preĝi; ŝi monaĥiniĝis unu tagon antaŭ mia alveturo!

—Ĉu vi ŝin vidis?

—Jes, karulo.

Serèbrjanij estis ion dironta, sed ne povis.

—Mi ŝin vidis por unu momento; komence ŝi ne volis min akcepti.

—Kion ŝi ordonis diri al mi?—demandis Serèbrjanij kun peno.

—Ke vi preĝu por ŝi, karulo.

—Kaj nenion plu?

—Nenion, karulo.

—Miĥeiĉ!—diris la princo post mallonga silento: akompanu min en la monaĥinejon, mi deziras adiaŭi ŝin!

La maljunulo balancis la kapon.

—Por kio, karulo? Ne maltrankviligu ŝin plu! Nun ŝi estas kvazaŭ sanktulino. Prefere ni revenu al la taĉmento kaj ni iru rekte Ĵizdro’n.

—Mi ne povas,—respondis Serèbrjanij.

Miĥeiĉ ree balancis la kapon, sed poste montris al la princo unu el siaj ĉevaloj.

—Prenu ĉi tiun,—li ekspiris: la via tro laciĝis!

Silente ili ekrajdis al la monaĥinejo.

La vojo iris la tutan tempon tra arbaro. Baldaŭ aŭdiĝis murmuro de akvo, kaj malgranda rivereto ekbrilis tra densa verdaĵo de kanaro.

—Ĉu vi rekonas la lokon?—malgaje demandis Miĥeiĉ.

Serèbrjanij levis la kapon kaj ekvidis lokon, antaŭ nelonge bruligitan. Tie kaj ĉi tie la tero estis elfosita; la ruinoj de konstruaĵoj kaj la rompita rado montris, ke ĉi tie iam estis muelejo.

—Kiam ili arestis la sorĉiston,—diris Miĥeiĉ,—ili ankaŭ lian loĝejon forbruligis, esperante tie trovi trezoron.

Serèbrjanij distrite ekrigardis la lokon, kaj ili daŭrigis la vojon, ne parolante plu eĉ unu vorton.

Kelke da horoj poste la arbaro maldensiĝis. Inter la arboj ili rimarkis blankan ŝtonan ĉirkaŭbaron kaj konstruaĵojn de la monaĥinejo, staranta meze de arbaro. La monaĥinejo ne okupis, kiel ordinare, iun altaĵon. Tra mallarĝaj kradfenestroj oni ne vidis vastajn stalojn, ĉevalejojn, bovinejojn kaj aliajn mastrumajn konstruaĵojn, kiel en aliaj monaĥejoj; la rigardo ĉie renkontis nur la nudajn trunkojn kaj la malgajan pinglaĵon de pinoj, kiuj per mallarĝa ringo ĉirkaŭis la barilon. La lokaĵo estis malgaja kaj senhoma; la monaĥinejo ne ŝajnis esti riĉa.

La rajdantoj deĉevaliĝis kaj ekfrapis ĉe la pordeto. Pasis kelkaj minutoj; ektintis la ŝlosiloj.

—Gloro al nia Sinjoro Jesuo Kristo!—mallaŭte diris Miĥeiĉ.

—Por eterne, amen!—respondis la fratino-pordistino, malŝlosante la pordeton.—Kiun vi deziras vidi, sinjoroj?

—La fratinon Eŭdoksion,—duonvoĉe diris Miĥeiĉ, timante per tiu nomo dolorigi la korvundon de sia bojaro.—Vi min konas, patrino, mi estis ĉi tie antaŭ kelkaj tagoj.

—Ne, mi ne konas, sinjoro: mi nur de hodiaŭ estas pordistino, pli frue estis fratino Agnio.

Kaj la pordistino timeme ekrigardis la alvenintojn.

—Tute egale, patrino,—daŭrigis Miĥeiĉ: bonvolu nin enlasi kaj diri al via abatino, ke venis princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij.

La pordistino ĵetis sur la princon timoplenan rigardon, posteniris kaj fermis post si la pordeton.

Estis aŭdeble, kiel rapide ŝi malproksimiĝis, ĉiam balbutante: Dio Sinjoro nia, savu nin!

—Kio okazis?—pensis la ĉevalservisto: por kio do ŝi timas mian princon?

Li ekrigardis la princon kaj komprenis, ke lia polvokovrita armaĵo, liaj vestoj, disŝiritaj en pikanta dornarbetaro kaj lia konsternita mieno fortimigis la pordistinon. Efektive, la trajtoj de l’ princa vizaĝo tiel multe ŝanĝiĝis, ke Miĥeiĉ mem povus lin ne rekoni, se li ne estus kune alveninta.

Post iom da tempo ree aŭdiĝis la paŝoj de l’ pordistino.

—Ne koleru, sinjoroj,—ŝi diris per iom tremanta voĉo tra la pordeto: nun la abatino ne povas vin akcepti; bonvolu veni morgaŭ post matenpreĝo!

—Mi ne povas atendi!—ekkriis Serèbrjanij kaj, frapinte la pordeton per la piedo, li elbatis ĝin kaj eniris la korton.

Antaŭ li staris la abatino, preskaŭ same pala, kiel li.

—Je la nomo de Jesuo Kristo,—ŝi diris per tremanta voĉo,—haltu! Mi scias, kion vi deziras... sed Dio punas la krimulon, kaj senkulpa sango falos sur vian kapon!

—Honorinda patrino!—respondis Serèbrjanij, ne komprenante la kaŭzon de ŝia timo kaj tro ekscitita: honorinda patrino, permesu al mi vidi fratinon Eŭdoksion! Nur por unu momento. Mi deziras adiaŭi ŝin.

—Adiaŭi?—demandis la abatino: vi deziras nur adiaŭi ŝin?

—Jes, respektinda patrino; kaj mian tutan havon mi donacos al via monaĥinejo.

La abatino ekrigardis lin, ne fidante.

—Vi venas perforte,—ŝi diris: vi vin nomas princo, sed Dio scias, kiu vi estas kaj kiuj estas viaj intencoj... Mi scias, ke nuntempe la opriĉnikoj venas en sanktajn monaĥinejojn por mortigi edzinojn kaj filinojn de l’ sanktuloj, kiuj ĵus estis ekzekutitaj en Moskvo... Fratino Eŭdoksio estis edzino de l’ ekzekutita bojaro...

—Sed mi ne estas opriĉniko!—ekkriis Serèbrjanij: mi mem donus mian tutan sangon pro bojaro Morozov! Permesu, ke mi vidu la bojarinon, ho, respektinda patrino!

Kredeble, veron kaj sincerecon esprimis la trajtoj de Serèbrjanij. La abatino trankviliĝis kaj ekrigardis lin kun simpatio.

—Mi pekis kontraŭ vi!—ŝi diris: sed dank’ al Dio kaj Sankta Dipatrino nun mi vidas, ke mi eraris. Gloro al Kristo, Sankta Triunuo kaj al ĉiuj Diaj sanktuloj, ke vi ne estas opriĉniko! La pordistino min timigis, mi intencis nur gajni tempon, por kaŝi la fratinon Eŭdoksion. Malfacilan tempon ni nun travivas, bojaro! Eĉ la sanktaj rifuĝejoj ne estas bona kaŝejo por malfavoratoj! Dank’ al Dio, ke mi eraris! Se vi estas amiko aŭ parenco de Morozov, mi venigos vin al Eŭdoksio. Sekvu min, bojaro, ĉi tien, en la ĝardenon: tie troviĝas ŝia ĉelo.

La abatino kondukis la princon tra la ĝardeno al izolita ĉelo, dronanta en loniceroj kaj sovaĝaj rozujoj. Tie, surbenke, antaŭ la pordo, sidis Heleno, nigre vestita, kun vualo antaŭ la vizaĝo. La malrektaj radioj de l’ subiranta suno lumigis ŝin tra la densaj aceroj kaj oris super ŝi iliajn velkantajn branĉojn. La somero proksimiĝis al fino. La lastaj sovaĝaj rozoj estis velkantaj; la nigraj vestoj de l’ monaĥino estis superŝutitaj de iliaj rozkoloraj folietoj. Malgaje observis Heleno malrapide kaj unutone falantajn sekajn kaj flavajn acerajn foliojn, kaj nur la bruo de alproksimiĝantaj paŝoj rompis ŝian meditadon. Ŝi levis la kapon, rekonis la abatinon kaj leviĝis por iri renkonte al ŝi. Sed, subite rimarkinte la princon, ŝi ekkriis, premis la manojn al la koro kaj tute senforta falis sur benkon.

—Ne timu, infano!—diris karese la abatino: li estas via konata bojaro, amiko de via mortinta edzo, li venis por adiaŭi vin.

Heleno ne povis respondi. Ŝi nur tremis kaj kun teruro rigardis la princon. Longe ili ambaŭ silentis.

—Jen kiel ni revidis unu la alian!—fine diris Serèbrjanij.

—Alie estis neeble,—diris Heleno apenaŭ aŭdeble.

—Kial vi min ne atendis, Heleno Dmìtrievna?—demandis Serèbrjanij.

—Se mi vin atendus,—murmuretis ŝi,—tiam al mi mankus la fortoj... vi ne permesus al mi... sufiĉe da pekoj mi jam havas...

Ekreĝis ree silento. La koro de Serèbrjanij forte batis.

—Heleno Dmìtrievna!—li diris per interrompita voĉo: mi por ĉiam vin adiaŭas, por ĉiam... Permesu do, Heleno Dmìtrievna, ke mi vin rigardu la lastan fojon, senvualigu vin, Heleno...

Heleno per maldikiĝinta mano levis la nigran teksaĵon, kovrantan ŝian vizaĝon, kaj la princo ekvidis ŝiajn karajn plorruĝajn okulojn, ekvidis la multe konatan karan rigardon, nebulitan per sendormaj noktoj kaj animaj suferoj...

—Adiaŭ, ho, Heleno!—li ekkriis, falante teren antaŭ ŝi: adiaŭ por ĉiam! Dio helpu min forgesi, ke ni povus esti feliĉaj!

—Ne, Nikito Romànoviĉ,—malgaje diris Heleno: feliĉo ne estas por ni destinita. La sango de Druĵino Andrèeviĉ kuŝus inter ni kaj la feliĉo. Pro mi li ricevis malfavoron de l’ caro, kaj mi pekis kontraŭ li, mi estas kulpa pri lia morto! Ne, princo, ni ne povus esti feliĉaj. Kaj ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj?

—Jes,—ripetis Serèbrjanij: ĉu ekzistas nuntempe feliĉaj homoj? Dio ne havas favoron por nia sankta Ruslando; tamen mi neniam estis supozanta, ke ni devos disiĝi por ĉiam!

—Ne por ĉiam, ne,—ekridetis Heleno malgaje: nur por ĉi tiu tera vivo! Ĝi devis okazi. Ne dece estus, se ni ĝojus, kiam la tuta patrolando suferas malfeliĉon.

—Kial,—diris Serèbrjanij malgajege: kial mi ne estis mortinta dum la tatara milito? Kial la caro min ne estis ekzekutinta, kiam mi alportis al li mian kulpan kapon? Kio nun restas por mi en la mondo?

—Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ, same kiel mi—la mian! Via sorto estas pli facila ol la mia. Vi povas defendi la patrolandon, kaj mi povas nur preĝi por vi kaj priplori mian pekon!

—Kiun patrolandon? Kie estas nia patrolando?—ekkriis la princo.—Kontraŭ kiu defendi la patrolandon? Ne tataroj, sed nia caro pereigas Ruslandon! Miaj pensoj konfuziĝas, Heleno... Vi sola povus ankoraŭ subteni mian prudenton; nun ĉio mallumiĝas antaŭ mi, mi plu ne vidas, kie estas vero, kie malvero! Ĉiu bono pereas, ĉiu malbono triumfas. Ofte, ho, Heleno, pri princo Kurbskij mi ekmemoris, kaj mi forpelis de mi tiujn malbonajn pensojn, sed tiam mi havis ankoraŭ antaŭ mi la celon de mia vivo, mi estis forta,—nun mi plu ne havas la celon kaj miaj fortoj malaperas... mia prudento konfuziĝas...

—Helpu al vi Dio, princo! Ĉu pro tio, ke via propra feliĉo pereis, vi fariĝos cara malamiko, vi kontraŭstaros al la tuta popolo, kiu kliniĝis antaŭ sia caro? Ekmemoru, ke Dio sendas al ni pruvojn, por ke ni povu renkonti unu la alian en la venonta vivo! Rememorigu al vi vian tutan vivon, ne mensogu antaŭ vi mem, princo!

La princo mallevis la kapon. La eksplodinta indigno cedis al severaj ideoj de l’ devo, en kiuj li estis edukita kaj kiujn li ĝis nun portis kiel sanktaĵon en sia koro, kvankam ne ĉiam li sukcesis agi laŭ ili.

—Portu vian krucon, Nikito Romànoviĉ!—ripetis Heleno,—iru, kien la caro vin sendas. Vi forrifuzis fariĝi opriĉniko, kaj via konscienco devas esti pura! Batalu kontraŭ la malamikoj de Ruslando, kaj mi ne ĉesos preĝi por ni ambaŭ ĝis mia lasta horo!

—Adiaŭ, Heleno, adiaŭ, mia fratino!—ekkriis Serèbrjanij, sin ĵetante al ŝi.

Heleno trankvile renkontis lian malesperan rigardon, ĉirkaŭbrakis lin kvazaŭ fraton kaj kisis lin trifoje, sen iu timo aŭ konfuzo; ĉar en tiu adiaŭa kiso jam forestis la sento, kiu antaŭ du monatoj, apud la palisaro de l’ ĝardeno de Morozov, ŝin nevole kaj senkonscie ĵetis en la brakojn de Serèbrjanij.

—Adiaŭ!—ŝi ripetis kaj, mallevinte la vualon, ŝi rapide foriris en sian ĉelon.

Oni sonorigis por vesperpreĝo. La princo longe postsekvis Helenon per sia rigardo. Li ne aŭdis, kion diris al li la abatino, li ne sentis, kiel ŝi prenis lian manon kaj akompanis lin ĝis la pordeto. Silente li surĉevaliĝis, silente li rajdis kun Miĥeiĉ tra la pina arbaro sur konata vojeto. La sonoj de l’ monaĥineja sonorilo fine lin elrigidigis. Nur tiam li komprenis sian tutan malfeliĉon. Lia koro disfendiĝis ĉe tiuj sonoj, sed li tamen ameme aŭskultis ilin, kvazaŭ ili enhavis la lastan adiaŭon de Heleno. Kaj kiam la kupraj sonoj, kunfluante, fine tute malaperis en la vespera aero, ekŝajnis al li, ke ĉio parenca forlasis lian vivon kaj ke de ĉiuflanke lin ĉirkaŭkaptas malvarma, senesperiga soleco.

La sekvintan tagon la taĉmento de Serèbrjanij daŭrigis sian vojon, Ĉiam pli kaj pli enprofundiĝante en mallumajn densajn arbarojn, kiuj post iu interspaco aliĝis al la fama Brjanska densejo. La princo rajdis fronte de l’ taĉmento, kaj Miĥeiĉ sekvis lin de malproksime, ne kuraĝante rompi lian silenton.

Serèbrjanij rajdis, mallevinte la kapon, kaj meze de liaj malgajaj pensoj, meze de lia malespero brilis al li, kvazaŭ matenruĝo, sento konsolanta. Tio estis la konscio, ke li laŭforte plenumis sian devon, ke li iris rektan vojon, ke intence li ne deflankiĝis eĉ por unu momento. Netaksebla sento, kiu meze de malfeliĉoj kaj ĉagrenoj ĉiuspecaj, kvazaŭ neforprenebla trezoro, vivas en la homa koro kaj antaŭ kiu ĉiuj trezoroj de l’ mondo, ĉio, kio estas celo de l’ homa penado, ĉio estas polvo...

Sole ĉi tiu konscio ebligis la princon ne morti, kaj rememorante ĉiujn cirkonstancojn de sia adiaŭa revido kun Heleno, ĉiujn ŝiajn parolojn, li trovis malgajan plezuron en la penso, ke efektive estus ne dece ĝoji nuntempe, kaj ke li ne sin apartigas de ĉiuj, sed portas sian parton de komuna malfeliĉo.

Ankaŭ la dirojn de Godunòv li ekmemoris, kaj li maldolĉe ridetis pri la certeco, kun kiu Godunòv parolis pri sia scio de l’ homa koro.—"Kredeble",—li pensis: "ne ĉion povas diveni Boriso Teodòroviĉ? La ŝtataj aferoj kaj la koro de l’ caro estas por li bone konataj; li antaŭvidas, kion diros Maluto, kion faros tiu aŭ alia opriĉniko; sed kion sentas tiuj, kiuj ne serĉas sian profiton, por li estas tute nekonata!"

Kaj kontraŭvole Serèbrjanij ekmemoris Maksimon kaj meditis, ke li juĝus alie. Li ne dirus: "ŝi ne pro amo edziniĝis kun Morozov, do ŝi vin atendas". Li dirus: "rapidu, mia frato! Ne perdu eĉ momenton, lacpelu la ĉevalon, sed haltigu ŝin, dum estas ankoraŭ tempo!"

Kaj nun, la soleco ŝajnis al Serèbrjanij ankoraŭ pli senespera, ĉar li sciis, ke neniu jam estos tia amiko por li, kiel Maksimo, neniu plenigos lian animon per sia animo, neniu helpos al li kompreni tion, kion li bone sentis per sia honesta koro, sed kion li ankoraŭ ne sukcesis klare respeguligi en sia konscio...

Kaj de nun iros lia vivo sian vojon, ne demandante, ĉu liaj plej bonaj deziroj koincidas kun ĝiaj severaj reguloj, kaj dum longe ankoraŭ estos disetenditaj ĝiaj multkoloraj desegnaĵoj, en kiuj ĉiu detalo, aparte prenita, havas, eble, neniun sencon, sed en kiuj ĉiuj partoj estas interligitaj per unu seninterrompa ĉeno, sekvante unu la alian kun severa interna logikeco...

Serèbrjanij mallevis la kapon kaj malstreĉis la kondukilojn, malrapide rajdante tra densa arbaro, same mallumega, kiel liaj pensoj. Egalpaŝa marŝado de l’ rabistoj interrompis la ĉirkaŭantan trankvilecon. La sovaĝa loĝantaro de l’ densejo, sciuroj kaj aliaj bestoj, ne havinte ĝis nun kaŭzon timi homon, ne sin kaŝis ĉe la apero de l’ rajdantoj, sed nur suprenrampis la suprajn branĉojn, de kie ili scivole observis la preterpaŝantajn. Multkoloraj pegoj, alkroĉiĝinte al muskokovrita ŝelo de l’ arbaj trunkoj, direktis siajn ruĝajn kapetojn al la gastoj kaj poste ree frapis kaj frapis la sekan arbon.

Unu militisto duonvoĉe ekkantis tirtone sonantan melodion; aliaj alkantis, kaj baldaŭ ĉiuj voĉoj formis komunan ĥoron, kiu potence plenigis la aeron sub la densa arbara tegmento...

Ni povus fini nian malgajan rakonton, sed restas al ni ankoraŭ diri, kio okazis al aliaj personoj, kiuj, eble, same kiel princo Serèbrjanij, ĝuas la simpation de l’ legantaro. Pri la princo mem ni ankoraŭ aŭdos ĉe la fino de nia rakonto. Nun ni devas forĵeti deksep malgajajn jarojn kaj veni Moskvon en la glora jaro de l’ almilito de Siberio.

ĈAPITRO XL.

La senditaro de Jermako.

Multe da tempo pasis de kiam Serèbrjanij forlasis la antaŭurbon kun siaj pardonitaj rabistoj. Multaj ŝanĝoj okazis en Ruslando dum ĉi tiu intertempo. Sed la caro Ivano, kiel antaŭe, jen fariĝis suspektema kaj ekzekutigis siajn plej fidelajn, plej famajn regnanojn, jen rekonsciiĝis, faris publikan penton kaj sendis en monaĥejojn riĉajn donacojn kaj nomaron de mortigitaj de li homoj, por ke oni preĝu pri ili. El liaj estintaj favoratoj neniu restis. La plej ĉefa, Maluto Skuratov, eĉ unu fojon ne estis malfavorata, sed li mortis sub la muroj de Vejsenŝtein en Livonio, kaj je lia honoro Ivano forbruligis ĉiujn kaptitajn germanojn kaj svedojn.

Centoj, eĉ miloj da rusoj, perdinte la tutan paciencon kaj esperon pri pli bona tempo, are forkuris Litovujon kaj Polujon.

Dum ĉi tiu periodo okazis unu sola feliĉo por Ruslando. Caro Ivano komprenis la malutilon de l’ dividado de Ruslando en du duonoj, el kiuj unu turmentegis la alian, kaj, instigata de Godunòv, konsentis neniigi la malamegatan opriĉninon. Li revenis Moskvon, kaj la teruriga palaco en la Aleksandra antaŭurbo por ĉiam restis neloĝata.

Dume, multe da malfeliĉoj frapis nian patrolandon. Malsato kaj epidemioj dezertigis urbojn kaj vilaĝojn. Pli ol unu fojon la tatara ĥano invadis Ruslandon, kaj li eĉ sukcesis forbruligi ĉiujn antaŭurbojn de Moskvo kaj grandan parton de la urbo mem. Svedoj atakis nin de Nordo, Stefano Batorio, kiun la litova deputitaro elektis post Ĝigimondo, rekomencis la militon kaj, spite la kuraĝo de niaj regimentoj, li nin venkis per sia sperto kaj forprenis ĉiujn niajn okcidentajn regionojn.

La kronprinco Ivano, kvankam aprobanta ĉiujn krimojn de sia patro, tiun fojon eksentis humiligon de l’ regno kaj deziris iri kontraŭ Stefano Batorio. Ivano la Terura suspektis, ke li intencas detronigi lin, kaj la kronprinco, kiu iam estis savita de Serèbrjanij apud Malbenita Ŝlimakvo, nun ne evitis kruelan morton. Dum eksplodo de frenezeco, la patro mortfrapis lin per sia akrapinta bastono. Oni rakontas, ke Godunòv, kiu sin ĵetis inter la patro kaj la filo, ricevis multe da vundoj kaj ne mortis nur dank’ al kuracarto de l’ Perma komercisto Stroganov.

Post tiu mortigo Ivano en sia malespero kunvokis la bojaran Duma’n, proklamis sian deziron monaĥiĝi kaj ordonis elekti alian caron. Nur cedante al insista petegado de l’ bojaroj, li fine konsentis resti caro kaj kontentiĝis per pento kaj riĉaj donacoj al preĝejoj. Sed baldaŭ ree komenciĝis la mortekzekutoj. Laŭ atesto de Oderborn, li mortigis du mil tri cent siajn militistojn pro tio, ke ili kapitulacis al la malamiko kelkajn fortikaĵojn, kvankam Batorio mem miris pri ilia grandega kuraĝo en milito.

Perdante siajn posedaĵojn unu post alia, ĉiuflanke ĉirkaŭita de malamikoj, vidante plenan malorganizadon en la regno, Ivano terure suferis, kaj tio montriĝis en liaj manieroj, en liaj vizaĝtrajtoj. Li malzorgis siajn vestojn, lia altkreska figuro fleksiĝis, liaj okuloj estingiĝis, la malsupra makzelo pendis kvazaŭ ĉe maljunulo kaj nur dum kunvenoj li penadis sidi rekte, rigardi fiere kaj suspektplene, ĉu oni ne rimarkas lian malfortecon. En ĉi tiuj momentoj li estis ankoraŭ pli teruriga, ol dum la tagoj de lia iama majesteco. Neniam ankoraŭ Moskvo estis suferinta tian premegon de malĝojo kaj de teruro!

Dum ĉi tiu epoko tute neatenditaj sciigoj venis de l’ oriento kaj ĉiujn kuraĝigis, aliformigante komunan malĝojon en ĝojon.

De la bordoj de l’ malproksima riverego Kamo alvenis Moskvon riĉaj komercistoj Stroganov’j. Ili posedis oficialajn leterojn de l’ caro, permesantajn al ili proprigi al si neloĝatan teritorion de l’ Perma lando, kaj tie ili loĝis kvazaŭ princoj-posedantoj, sendependaj de l’ caraj vojevodoj, havante propran administracion kaj propran militistaron, kondiĉe ke ili devis defendi la limojn kontraŭ sovaĝaj popoloj de Siberio, kiuj antaŭ kelkaj jaroj promesis pagi al ni tributon, sed ne estis plene fidindaj. Ĉar la ĥano Kuĉumo pli ol unu fojon atakis iliajn lignajn fortikaĵojn, ili fine decidis penetri trans la Ŝtona Zono[95] kaj siavice ataki la tatarojn. Por havi pli da sukceso, ili sin turnis al kelkaj rabistaj aŭ tiel nomataj kozakaj hetmanoj, kiuj tiutempe ofte dezertigis la bordojn de Volgo kaj de Dono. La plej ĉefaj el ili estis Jermako Timofèeviĉ kaj Ivano Ringo, kiu iam estis kondamnita al mortpuno, sed prosperis forkuri de l’ caraj militistoj kaj longatempe vagadis. Jermako kaj Ringo, ricevinte de l’ komercistoj Stroganov’j donacojn kaj leterojn, alvokantajn ilin al glora kaj honora faro, unuiĝis apud Volgo kun tri aliaj kozakaj hetmanoj, kaj kun granda militistaro, varbita el liberamaj junaj bravuloj, ili venis al Stroganov’j. Kvardek flosoj tuj estis provizitaj de armaĵo kaj manĝprovizo. La malgranda taĉmento, kun Jermako kiel estro, aŭskultinte la meson, kun gaja kantado ŝipveturis kontraŭ la fluo de l’ rivero Ĉusovaja[96] al sovaĝaj Uralaj montoj. Ĉie venkante la malamikon, ili transportis siajn ŝipojn el unu rivero en alian kaj fine atingis la bordojn de Irtìŝ, kie ili venkis kaj malliberigis la ĉefan tataran vojevodon de Siberio, nomatan Mametkulo, kaj okupis la urbon "Siberio", starantan sur kruta monto super Irtìŝ. Post ĉi tiu almilito Jermako marŝis pluen, venkis la tataran landon ĝis la rivero Obj kaj igis la venkitajn popolojn kisi lian sangmakulitan sabron je l’ nomo de Ivano Vasìljeviĉ, la caro de l’ tuta Ruslando. Nur tiam li sciigis la komercistojn Stroganov’j pri sia venko kaj samtempe sendis sian amatan hetmanon Ivanon Ringon en Moskvon, por saluti la grandan caron kaj prezenti al li nove almilititan landon. Kun ĉi tiu ĝojiga sciigo Stroganov’j alvenis al Ivano, kaj baldaŭ poste alveturis ankaŭ la senditaro de Jermako.

Granda triumfo ekregis en Moskvo. En ĉiuj preĝejoj estis legataj specialaj dankpreĝoj, ĉiuj sonoriloj sonoris kvazaŭ dum Paska semajno. La caro, favore akceptinte Stroganov’jn, destinis la tagon por triumfa akcepto de la senditaro.

En granda salono de l’ Kremla palaco Ivano, brilante per ĉiuj signoj de sia cara majesteco, sidis sur sia trono en granda, Monomaĥa ĉapo, en larĝa orŝtofa talaro, ornamita per sanktaj pentraĵoj kaj multekostaj ŝtonoj.

Dekstre staris kronprinco Teodoro, maldekstre Boriso Godunòv. Ĉirkaŭ la trono kaj ĉe la pordo staris la caraj korpogardistoj en blankaj atlasaj kaftanoj, arĝente broditaj, kun ornamitaj hakiloj surŝultre. La tuta salono estis plena de princoj kaj bojaroj.

Rekuraĝigita per la sciigo, alportita de Stroganov’j, Ivano jam ne havis tian malgajan aspekton, kaj eĉ rideto de tempo al tempo aperis sur liaj lipoj, kiam li sin turnis al Godunòv kun afablaj vortoj. Sed lia vizaĝo multe maljuniĝis, la sulkoj pliprofundiĝis, la kapo perdis preskaŭ ĉiujn harojn, same kiel la barbo.

Boriso Godunòv en la lastaj jaroj ĉiam pli kaj pli rangiĝis: li fariĝis bofrato de l’ kronprinco, ĉar lia fratino Ireno edziniĝis kun Teodoro, kaj nun Boriso havis altan bojaran rangon de l’ cara ĉevalejestro. Oni rakontis, ke foje Ivano Vasìljeviĉ, por montri sian grandan amon al Godunòv, levis supren siajn tri fingrojn kaj diris, kalkulante ilin: "tio estas Teodoro, tio—Ireno, tio—Boriso: egalan doloron mi sentus, se oni dehakus al mi iun ajn el tiuj tri fingroj; same estus al mi dolorige perdi iun el miaj tri karaj infanoj!"

Tia eksterordinara favoro vekis en Godunòv nek ambicion, nek arogantecon. Kiel antaŭe, li restis modesta, por ĉiu afabla, ne multe kaj saĝe parolis, nur liaj manieroj ricevis pli da seriozeco kaj da kvieta graveco, kio konvenis al lia alta rango.

Ne sen kompromisoj kun sia konscienco Godunòv atingis tian influon, tiajn honorojn. Ne ĉiam li sukcesis per sia ruzeco sin liberigi de l’ faroj, kiujn lia konscienco ne aprobis. Tiel ekzemple li, vidante en Maluto tro fortan kontraŭulon kaj perdinte la esperon diskreditigi lin antaŭ la caro, fariĝis lia intima amiko kaj, por plimultigi iliajn reciprokajn profitojn, edziĝis kun lia filino. La dudek jaroj, pasigitaj de li ĉe la trono de l’ caro Ivano, ne restis sen efiko por lia naturo, kaj en Boriso Godunòv jam okazis tiu granda metamorfozo, kiu, laŭ atesto de samtempuloj, faris krimulon el ĉi tiu diversflanke talenta viro.

Rigardante la junan kronprincon Teodoron, oni tuj komprenis, ke malfortaj estis la brakoj, kiuj post la morto de Ivano IV estis subtenontaj la regnon. Lia bonkora, sed kvazaŭ senviva vizaĝo montris neniun trajton de inteligenteco aŭ de spirita forto. Jam du jarojn li estis edzigita, sed la esprimo de lia vizaĝo restis infana. Li estis malaltkreska, malbonstatura, havis palan, kvazaŭ ŝvelintan, vizaĝon. Li ofte ridetis kaj havis timeman rigardon. Ne senkaŭze oni diris pri la caro, ke li, rememorante sian plej aĝan filon, parolis al Teodoro: "preĝeja sonorigisto vi devus naskiĝi, Teodoĉjo, sed ne kronprinco!"

—Sed Dio estas favora,—pensis multaj: bone estas, ke la malforta kronprinco similas nek patron, nek sian plej aĝan fraton! Lia bofrato, Boriso Godunòv, povas ja lin helpi. Ĉi tiu viro ne pereigos la regnon!

Murmuro inter la korteganoj subite estis interrompita per trumpetado kaj sonorigado. Eniris la ĉambregon antaŭirataj de ses stolnikoj la senditoj de Jermako, post ili Maksimo kaj Nikito Stroganov’j kun sia onklo Simeono. Post ili oni enportis multekostajn felojn, strangajn vazojn kaj ilojn kun multe da neordinara, nenie vidata armaĵo.

Ivano Ringo, kiu iris en la fronto de l’ senditaro, estis viro proksimume kvindekjara, mezkreska, staturfortika, kun rapidaj traigaj okuloj, kun densa nigra iom griziĝanta mallonga barbo.

—Granda caro!—li diris, starante ĉe la ŝtupoj de l’ trono: via kozaka hetmano Jermako Timofèeviĉ, kune kun ĉiuj viaj malfavoritaj apudvolgaj kozakoj, kiujn via cara moŝto iam estis kondamnita al morto, penadis elpagi siajn kulpojn kaj nun prezentas al vi novan almilititan landon. Granda caro! Bonvolu aligi al viaj antaŭ nelonge akiritaj provincoj Kazanjo kaj Astraĥano ankaŭ ĉi tiun provincon Siberion kaj posedu ĝin tiom longe, kiom ekzistos la mondo.

Kaj post tiuj nemultaj paroloj Ringo kaj liaj kamaradoj ekgenuis kaj salutis la caron ĝisteren.

—Leviĝu, miaj bonaj servistoj!—diris Ivano.—Ne iras hakilo al kolo humila! Mi donacas al vi ĉiuj mian caran favoron. Aliru, Ivano!

Kaj la caro etendis la manon, Ringo leviĝis kaj, por ne tuŝi per la piedo la tapiŝokovritajn ŝtupojn de l’ trono, ĵetis antaŭen sian ŝaffelan ĉapon, sur ĝin starigis sian piedon kaj, profunde kliniĝinte, tuŝetis per la lipoj la manon de l’ caro, kiu lin ĉirkaŭbrakis kaj kisis je la kapo.

—Mi dankas Plejbonegan Eternan Triunuon,—diris la caro, levante la okulojn al ĉielo: mi vidas super mi Ĉiopovan Dian Providencon. Ĉar en la sama tempo, kiam min premegas miaj malamikoj, kiam miaj intimaj servistoj malice intencas min pereigi, Dio Kompatema sendas al mi venkon super malpiuloj kaj glore pligrandigas miajn posedaĵojn!

Kaj kun triumfantaj rigardoj ĉiuflanken li aldonis minactone:

—Se Dio Sinjoro nin subtenas, neniu nin ofendos! Kiu havas orelojn, aŭskultu!

Sed tuj li sentis, ke li ne devus mallumigi la komunan ĝojadon, kaj li sin turnis al Ringo, intence moligante sian rigardon kaj tonon.

—Ĉu plaĉas al vi Moskvo? Ĉu vi ie vidis tiajn salonojn, preĝejojn? Aŭ eble vi estis ĉi tie pli frue?

Ringo ekridetis ruze kaj samtempe modeste, kaj liaj blankaj dentoj kvazaŭ lumigis lian brunan sunbruligitan vizaĝon.

—Kie ni, simpluloj, povus vidi tiajn mirindaĵojn?—li diris, humile levante la ŝultrojn: eĉ sonĝante ni ne revas pri io simila, ho, granda caro! Apud Volgo ni vivas kiel kamparanaĉoj, pri Moskvo ni nur aŭdis, sed neniam ni havis okazon ĝin viziti!

—Restu ĉi tie iom da tempo,—diris Ivano bonfavore: mi ordonos vin bonege regali. Kaj la leteron de Jermako, mi legis, bone komprenis, kaj mi jam sendis la princon Bolĥovskij kaj Ivanon Gluĥov kun kvin cent militistoj por helpi vin.

—Grandan dankon!—respondis Ivano Ringo kun profunda saluto: sed, via cara moŝto, ĉu ne malmulte da militistoj estas de vi senditaj?

Ivano miris pri la trobraveco de Ringo.

—Jen rapidemulo!—li diris severtone: eble vi deziras, ke mi mem tuj flugkuru por helpi vin? Ĉu vi opinias, via Siberio estas mia sola zorgo? Mi bezonas militistojn kontraŭ la ĥano, kontraŭ Litovlando. Estu kontenta pri tio, kion oni donas al vi! Kaj revenante varbu volontulojn! Sufiĉe da malriĉaj sentaŭguloj ni havas en Ruslando. Anstataŭ ĉiutage tedi min, petante almozon, ili prefere transmigru novajn landojn! Kaj al la episkopo de Vologdo mi skribis, ke li sendu al vi dek pastrojn por diservi ĉe vi kaj plenumi ĉiujn sakramentojn.

—Dankon por tio al via cara moŝto!—respondis Ringo kun nova saluto.—Bonege vi ĉion aranĝis, via cara moŝto! Sed estu malavara: ne nur pastrojn, bonvolu doni al ni ankaŭ kiel eble pli multe da armaĵo kaj da pulvo.

—Ne mankos al vi ĉio tio! Mi jam ordonis al Bolĥovskij.

—Kaj niaj vestoj estas sufiĉe eluzitaj, via cara moŝto!—diris Ringo, kun flatema rideto levante la ŝultrojn.

—Ha, en Siberio vi ne havas kiun prirabi ĉe la vojoj?—diris la caro, nekontenta pri la trudemo de l’ hetmano.—Mi vidas, vi nenion forgesas por via mastrumaĵo, sed mia malforta kapo jam ĉion antaŭe pripensis. Vestojn liveros por vi Stròganov’j; kaj mi destinis mian salajron al viaj estroj kaj ordinaraj militistoj. Kaj por ke vi, sinjoro mia konsilanto, ne restu sen vesto, mi donacas al vi mian propran pelton.

Laŭ signo de l’ caro du stolnikoj alportis multekostan pelton, kovritan per orŝtofo, kaj surmetis ĝin sur Ringon.

—Via lango, videble, estas tre akra, diris Ivano: sed ĉu vi havas same akran sabron?

—Bonega estis mia sabro, via cara moŝto, sed ĝi iom malakriĝis pro malamikaj kapoj en Siberio.

—Prenu en mia armaĵejo sabron, kiu plej plaĉas al vi, sed elektu bone, ne eraru. Cetere, kredeble, vi vin ne ĝenos, ĉu ne?

La okuloj de l’ hetmano ekbrulis pro ĝojo.

—Granda caro—li ekkriis:—el ĉiuj viaj favoroj la lasta estas plej granda! Estus peko, se mi min ĝenus, elektante sabron. Certe mi elektos la plej bonan. Sed,—li aldonis post iom da tempo: se via cara moŝto bonvolas donaci al mi sabron, permesu, ke mi ĝin transdonu al Jermako Timofèeviĉ je via cara nomo!

—Ne klopodu pri li, mi lin ne forgesos. Sed se vi timas, ke mi ne scios bone elekti por lia moŝto, elektu mem du sabrojn, unu por vi, alian por Jermako.

—Vivu la granda caro!—ekkriis Ringo entuziasmigita.—Kiel bonege ni ankoraŭ servos al via cara moŝto per tiuj ambaŭ sabroj!

—Sed krom sabroj vi bezonas ankaŭ kirasojn,—daŭrigis Ivano: por vi mi povas trovi laŭmezure, sed por Jermako estas eble ne bone trafi. Ĉu altkreska li estas?

—Ne pli altkreska, ol mi, sed iom pli larĝŝultra. Li similas al ĉi tiu bravulo,—diris Ringo, sin turnante kaj montrante unu el siaj kamaradoj, vastkorpan viron, kiu, alportinte grandegan amason da armaĵo kaj ĵetinte ĝin teren, staris kun malfermegita buŝo kaj ĉiam miregis jen pri la orŝtofa vesto de l’ caro, jen pri la ornamitaj vestoj de l’ rindoj[44], ĉirkaŭantaj la tronon. Li eĉ provis ekparoli kun iu el ili, por ekscii, ĉu ne estas ili ĉiuj reĝidoj? Sed la alparolata ekrigardis lin tiel severege, ke li ne kuraĝis plu ripeti demandojn.

—Alportu,—ordonis la caro,—la grandan kirason kun agloj, kiu pendas en la unua vico en la armaĵejo. Ni provos meti ĝin sur ĉi tiun strigon kun elstarantaj okuloj!

Baldaŭ oni alportis pezan feran kirason kun kupraj manumoj, kun kupra strio ĉe la malsupra rando, kun du oraj dukapaj agloj sur la dorso kaj sur la brusto.

Bonege estis forĝita la kiraso kaj ĝi elvokis ĉirkaŭe laŭd-aklamojn.

—Surmetu, foko!—diris la caro.

La viro obeis, sed kvankam multe li penadis, li tamen ne povis ĝin surtiri, li povis enigi sian manon nur ĝis la mezo de l’ maniko.

Ia delonge forgesita rememoro trakuris la kapon de l’ caro.

—Sufiĉe!—ekkriis Ringo, kiu atente rigardis lian senrezultatan penadon: lasu la caran kirason! Alie vi ĝin disŝiros, urso! Via cara moŝto! la kiraso estas bonega, kaj ĝi certe taŭgos por Jermako Timofèeviĉ. Sed ĉi tiu mia kamarado ne povas ĝin surmeti pro siaj pugnoj. Tiajn pugnojn neniu havas, krom li!

—Nu, montru la pugnon!—diris Ivano, scivole observante la viron.

Sed la viro rigardis lin, kvazaŭ ne komprenante la ordonon.

—Ĉu vi ne aŭdas, malsaĝulo?—ripetis Ringo: montru la pugnon al lia cara moŝto!

—Kaj se li pro tio forhakos mian kapon?—diris la viro per tirtona voĉo, kaj lia malsaĝa vizaĝo aperigis timon.

La caro ekridis, kaj ĉiuj ĉeestantoj apenaŭ detenis la ridon.

—Malsaĝulo, malsaĝulo!—diris malkontente Ringo: ĉiam vi estis malsaĝulo kaj ĝis nun vi restas malsaĝulo!

Kaj liberiginte la viron el la kiraso, li altiris lin al la trono kaj montris al la caro lian larĝan manon, similan pli al ursa manego, ol al homa mano.

—Ne koleru, granda caro, pro lia malsaĝeco! Li estas malsaĝulo, kiam li parolas, sed bonega viro, kiam li agas. Li propramane arestis la reĝidon Mametkulon.

—Kia estas lia nomo?—demandis Ivano,—ĉiam pli kaj pli atente lin rigardante.

—Dmiĉjo!—respondis la viro simplanime.

—Atendu!—diris Ivano, subite rekonante Dmiĉjon: ŝajne, vi estas la sama, kiu en la antaŭurbo batalis por Morozov kaj mortigis Ĥomjàk’n per timonstango?

Dmiĉjo ekridetis malsaĝe.

—Mi ne tuj vin rekonis, malsaĝulo, sed nun mi bone rememoras vin.

—Kaj mi tuj de la komenco vin rekonis!—diris Dmiĉjo kontente: vi sidis tie supre, apud la batalkampo!

Nun ĉiuj laŭte ridegis.

—Dankon al vi,—diris Ivano,—ke vi ne forgesis min, malaltrangulon. Kiel do vi kaptis Mametkulon?

—Per ventro!—respondis Dmiĉjo apatie kaj nekomprenante, pro kio ĉiuj ree ekridis.

—Jes!—diris Ivano, rigardante Dmiĉjon: se tia ŝtipo kuŝiĝos per ventro sur iun, ne facile oni sin liberigos de sub li! Mi memoras, kiel li dispremis Ĥomjàk’n! Kial do vi tiam foriris de la batalkampo? Kaj kiel vi el la antaŭurbo trafis Siberion?

La hetmano ekpuŝis Dmiĉjon nerimarkite per kubuto, ke li silentu, sed li komprenis tiun signon tute male.

—Li min forkondukis de l’ batalkampo? kaj li montris la hetmanon per fingro.

—Li forkondukis?—ripetis la caro, kun miro rigardante Ringon: kiel do,—li daŭrigis, lin fikse rigardante: kiel vi ĵus diris, ke vi venis ĉi tien la unuan fojon? Atendu, amiko, ŝajne ni estas malnovaj konatoj! Ĉu vi ne estis iam rakontinta al mi pri la libro Kolomba? Jes, jes, mi vin rekonas! Kaj vi ankaŭ forkondukis princon Serèbrjanij el mia malliberejo? Kiel do, Dia homo, de tiam vi retrovis la vidkapablon? Kie vi preĝis, kiu sanktrestaĵo vin kuracis?

Kaj ĝuante la konfuziĝon de Ringo, la caro fiksis sur lin sian traigan, demandantan rigardon.

Ringo mallevis la okulojn teren.

—Nu,—fine diris la caro: farita ne estas refarebla, farita—elstrekita! Sed diru al mi nun, kial vi post la Rjazanja venko ne deziris veni por peti de mi pardonon kun aliaj viaj rabistoj?

—Granda caro!—diris Ringo tute sincere kaj sentime: tiam mi ankoraŭ ne estis meritinta vian favoron. Mi hontis tiam aperi antaŭ viaj okuloj, kaj kiam princo Nikito Romànoviĉ kondukis al vi kamaradojn, mi revenis al Volgo, por kune kun Jermako Timofèeviĉ trovi okazon ankoraŭ servi al via cara moŝto?

—Kaj intertempe forŝteli mian trezoron de l’ ŝipoj, prirabi la senditojn de Kizilbàŝ, veturantajn Moskvon al mi?

Pli mokema ol minaca estis la mieno de Ivano. De post la aroganta ago de Ivano Ringo pasis jam deksep jaroj, kaj la venĝemo de l’ caro ne daŭris tiom longe, se samtempe ne estis ekscitita lia ambicio.

Ringo legis en la mieno de Ivano nur deziron moki lian konfuziĝon. Konsiderante lian nunan favoron, li mallevis la kapon kaj kun zorge detenata ruza rideto sur la lipoj diris duonvoĉe:

—Okazis tio kaj ĉio, ho granda caro! Ni estas kulpaj antaŭ via cara moŝto!

—Bone,—diris la caro:—vi kaj Jermako Timofèeviĉ repagis viajn kulpojn, kaj ĉio pasinta nun estu forgesita. Sed se vi tiam trafus en miajn manojn, estus alia afero, ne ofendiĝu!

Ringo nenion respondis, sed pensis por si mem: "tial do mi ne volis tiam alporti al vi mian kulpan kapon, granda caro!"

—Atendu!—daŭrigis Ivano: ĉi tie devas esti via amiko! He!—li ekkriis, sin turnante al korteganoj: ĉu ĉi tie estas la kanajlara vojevodo, nomata—mi ne memoras—ŝajne, Nikito Serèbrjanij?

Murmuro trakuris en la aro, sed neniu respondis.

—Ĉu vi aŭdas?—ripetis Ivano, plialtigante la voĉon: mi demandas, ĉu ĉi tie estas Nikito, kiu deziris servi apud Ĵizdro kun siaj rabistoj?

Post la dua demando de l’ caro eliris antaŭen iu maljuna bojaro, kiu iam estis vojevodo de Kalugo.

—Granda caro!—li diris kun profunda saluto: la persono, pri kiu vi demandas, plu ne ekzistas. Li estis mortigita de tataroj antaŭ deksep jaroj, tuj, kiam li estis veninta al Ĵizdro, kaj lia tuta taĉmento pereis kune.

—Ĉu vere?—diris Ivano: kaj mi ne sciis tion! Nu,—li daŭrigis sin turnante al Ringo: se li ne ekzistas, kion fari? Mi nur havis la deziron rigardi, kiel vi kisos unu la alian.

La vizaĝo de l’ hetmano aperigis ĉagrenon.

—Ĉu vi bedaŭras la kamaradon?—demandis Ivano ridetante.

—Jes, via cara moŝto!—respondis Ringo, ne timante inciti la caron per sia konfeso.

—Sendube,—diris Ivano malestime,—ĝi devas esti tiel: egalulo ĉiam estas kunulo!

Ĉu efektive la caro ne estis scianta pri la morto de Serèbrjanij aŭ li nur ŝajnigis nescion, por montri, kiel malmulte li ŝatas la personojn, kiuj ne aspiras lian favoron, Dio scias. Sed se li efektive hodiaŭ nur aŭdis pri tiu morto, ne facile estis diveni, ĉu li bedaŭras la pereinton aŭ ne: la vizaĝo de l’ caro aperigis neniun kompaton; ĝi ne ŝanĝiĝis post la ricevita sciigo.

—Restu ĉe ni,—li diris al Ringo: sed kiam Bolĥovskij estos preta, vi revenu kun li Siberion... Ha, mi preskaŭ forgesis: Bolĥovskij devenas de Rjuriko[97], tiaj altranguloj tre ŝatas sian rangon kaj ĉie vidas humiligon. Ne ĉiuj, kiel Nikito, konsentus fariĝi rabistoj! Do, por ke li ne ofendiĝu esti submetata al kozaka hetmano, mi nun donas al Jermako Timofèeviĉ la rangon de Siberia princo. Ŝĉelkalov!—li diris al apudstaranta diako: skribu al Jermako leteron, ke li bonvolu esti vojevodo super la tuta Siberio, kaj Mametkulon, bone gardatan, li bonvolu alsendi Moskvon. Krome, skribu leteron al Stroganov’j, ke mi ilin rekompencas pro iliaj bonegaj servoj kaj zorgoj: al Simeono mi donacas grandan kaj malgrandan salminejon apud Volgo kaj al Nikito kun Maksimo mi donas la rajton komerci, ne pagante impostojn, en ĉiuj Siberiaj urboj kaj vilaĝoj.

Stroganov’j danke salutis.

La caro komencis trarigardi felaĵojn kaj aliajn donacojn, senditajn de Jermako, kaj adiaŭis Ringon post kelkaj same favoraj mokparoloj.

La kunvenintoj disiris.

La saman tagmezon Ringo kun Stroganov’j tagmanĝis ĉe Boriso Godunòv en granda kompanio de invititoj.

Post kutimaj tostoj je la sano de l’ caro, de l’ kronprinco, de la tuta cara familio, de l’ granda ĉefepiskopo, Godunòv leviĝis kun sia ora pokalo en la mano kaj proponis tosti Jermakon Timofèeviĉ kaj ĉiujn liajn bonajn kamaradojn.

—Vivu ili longe je l’ gloro de l’ tuta Ruslando!—ekkriis la gastoj, leviĝante kaj salutante Ivanon Ringon.

—Mi salutas vin je la nomo de l’ tuta Ruslando!—diris ankaŭ Godunòv kun profunda saluto: vin kaj Jermakon Timofèeviĉ mi salutas je la nomo de ĉiuj princoj kaj bojaroj, de ĉiuj komercistoj, de l’ tuta rusa popolo! Akceptu nian grandan saluton pro viaj grandaj servoj al Ruslando!

—Viaj nomoj transiru al viaj filoj kaj nepoj kaj sekvontaj posteuloj por eterna gloro, amo kaj imitado!

La hetmano leviĝis por danki por la honoro, sed lia reagema vizaĝo subite ŝanĝiĝis pro emocio, la lipoj ektremis, kaj larmoj, eble la unuan fojon dum lia tuta vivo, aperis en liaj bravaj okuloj.

—Vivu Ruslando!—li diris mallaŭte kaj post saluto ĉiuflanken li ree sidiĝis, ne aldoninte unu vorton plu.

Godunòv petis la hetmanon rakonti ion el siaj aventuroj en Siberio, kaj Ringo, modeste silentante pri si mem, rakontis kun entuziasmo pri eksterordinara forto, granda braveco de Jermako, pri lia amo al severa justeco kaj pri lia kristana boneco rilate la venkitojn.

—Per sia boneco,—finis Ringo,—Jermako Timofèeviĉ ricevis, eble, pli multe ol per sia sabro. Preninte iun malamikan urbon aŭ fortikaĵon, li tuj karese traktis kun la loĝantaro, eĉ faris donacojn. Kaj kiam ni malliberigis Mametkulon, li eĉ ne sciis, kiamaniere lin pli bone honori! Sian propran pelton li demetis kaj vestis la reĝidon. En la tuta lando estis disvastigata la famo pri Jermako, ke tute ne malfacile estas submetiĝi al li, kaj multaj tieaj princoj mem venis al li kaj alportis tributon. Gaja estis nia vivo en Siberio,—aldonis Ringo: mi nur ĉiam bedaŭris, ke forestas princo Nikito Romànoviĉ Serèbrjanij: al li certe plaĉus ĉe ni, kaj ni estus feliĉaj lin kune havi. Ŝajne, vi, Boriso Teodòroviĉ, estis amiko lia? Permesu, ke mi nun lin tostu!

—Estu li en regno Dia!—kun ekspiro diris Godunòv, kiu sciis, ke forestas nun iu ajn danĝero montri simpation por viro, tiom multe respektata de lia gasto: estu li en regno Dia!—li ripetis, plenigante sian pokalon,—ofte mi lin rememoras!

—Eternan memoron al li!—diris Ringo kaj, trinkinte sian pokalon, li mallevis la kapon kaj enpensiĝis.

Longe ankoraŭ ili interparolis, kaj post la tagmanĝo Godunòv ne adiaŭis la gastojn, sed invitis ilin iom ripozi kaj pasigi ĉe li la reston de l’ tago. Kelkfoje dumtage oni regalis ĉiujn gastojn, kaj ĉiuj gaje kaj agrable kune pasigis la tagon ĝis kiam en malfrua vespero preterrajdantaj gardistoj pli ol unu fojon admonis, ke estas tempo estingi fajron. Tiam la gastoj disiĝis, ĉarmitaj de la gastameco de Boriso Teodòroviĉ.


Pasis pli ol tri cent jaroj de post tiam, kaj ne multe da rememoraĵoj restis en Ruslando pri la priskribita epoko. Oni povas aŭdi inter la popolamaso legendojn kaj rakontojn pri gloro, pompo kaj krueleco de l’ terura caro, kantojn pri la kronprinco, aljuĝita al la morto de sia propra patro, pri invado de l’ tataroj en Moskvon, pri almilito de Siberio de Jermako Timofèeviĉ, kies portretojn, kredeble ne similajn, ĝis nun oni renkontas preskaŭ en ĉiuj domoj de Siberiaj vilaĝanoj. Sed en ĉiuj rakontoj, kantoj kaj legendoj la vero estas intermiksita kun fantazio, kaj la realajn okazintaĵojn ili aperigas kvazaŭ tra moviĝanta nebulo, por ke imago laŭplaĉe rekonstruu tiujn neklarajn figurojn.

Veran ateston pri la epoko prezentas kelkaj konstruaĵoj, kiel preĝejo de Bazilo la Sankta, kies multkoloraj pentritaj kupoloj povas doni ideon pri groteska arĥitekturo de l’ cara palaco en la Aleksandra antaŭurbo, aŭ preĝejo de Trifono Superlageta en Moskvo, konstruita de l’ falkĉasisto Trifono, laŭ lia sankta promeso, preĝejo, en kiu ĝis nun oni povas vidi pentraĵon de l’ sanktulo sur blanka ĉevalo, kun falko sur gantita mano.

La Aleksandra antaŭurbo, post kiam la caro Ivano kun sia kortego ĝin forlasis, staris forgesita kiel malgaja monumento de lia kolerega pieco, kaj vivo aperis tie nur unu fojon, kiam la princo Mikaelo Vasìljeviĉ Skopin-Ŝujskij, unuigita kun sveda generalo Delagardi, alcentrigis en ĝiaj fortikaj muroj siajn regimentojn kaj de tie devigis la polan vojevodon Sapjega’n forrifuzi la longedaŭran sieĝon de l’ monaĥejo Triunuo Sergèj.

Post kelkaj jaroj, dum malvarma januara tago, subite aperis super la antaŭurbo nigra nubego, malleviĝis ĝuste sur la caran palacon kaj eksplodis per fulmotondro, kiu forbruligis ĉiujn konstruaĵojn de l’ palaco kaj poste la tutan antaŭurbon. Restis neniuj postsignoj de la ejo de lukso, malĉasteco, diboĉo, mortigoj kaj sakrilegiaj diservoj.

Dio nin ankaŭ helpu ekstermi el niaj koroj la lastajn signojn de l’ terura epoko, kies influo, kiel hereda malsano, longe ankoraŭ vidiĝis en sinsekvaj generacioj! Ni pardonu al la peka ombro de l’ caro Ivano, ĉar ne li sola estas respondeca pri sia regno, ne li sola estas kreinta siajn kapricojn, ĉiujn turmentegojn, ekzekutojn, denuncojn, fariĝintajn kutimo kaj devo. Ĉi tiuj indignigaj fenomenoj estis preparitaj de l’ pli fruaj epokoj, kaj la malfeliĉa lando, kiu povis senindigne rigardi ĉion ĉi tion, mem kreis kaj pliperfektigis Ivanon, same kiel la sklavemaj Romanoj de l’ epoko de regreso mem kreis siajn Tiberon, Neronon kaj Kaligulon.

La viroj, kiel Bazilo la Sankta, princo Repnin, Morozov kaj Serèbrjanij, ne malofte aperis kvazaŭ klaraj steloj sur la senĝoja ĉielo de nia rusa vivo, sed simile al steloj ili ne povis dispeli ĝian mallumon, ĉar ili lumis izolitaj, malkunigitaj, ne subtenataj de la socia opinio. Do, ni pardonu al la peka ombro de Ivano Vasìljeviĉ, sed ni danke ekmemoru la personojn, kiuj, de li dependante, tamen persistis honeste, ĉar malfacile estis ne fali dum epoko, kiam ĉiuj ideoj aliiĝis, kiam malnoblaĵo estis nomata virto, perfideco fariĝis leĝo, honoro kaj homa indeco estis konsiderataj kiel krima devrompo! Paco al viaj cindroj, honestuloj! Laŭ kredo de l’ epoko, vi vidis en la terura caro elmontraĵon de l’ Dia kolerego kaj pacience lin toleris; sed vi mem iris rektan vojon, timante nek malfavoron, nek morton; kaj via vivo ne pasis senutile, ĉar nenio en la mondo malaperas; ĉiu faro, ĉiu vorto, ĉiu penso kreskas kiel arbo el malgranda ĝermo; kaj multe da bono kaj malbono, ĝis nun, kiel enigma fenomeno, ekzistanta en la rusa vivo, havas la radikojn, kaŝitajn en mallumaj profundegaĵoj de l’ pasinteco.

Tabelo de enhavo.

   Paĝoj.
Antaŭparolo  I
ĈapitroI.La opriĉnikoj1-9
ĈapitroII.La novaj konatuloj10-14
ĈapitroIII.Sorĉaĵo14-18
ĈapitroIV.Bojaro Morozov kaj lia edzino19-26
ĈapitroV.Renkontiĝo26-32
ĈapitroVI.La gasto32-42
ĈapitroVII.Aleksandra antaŭurbo42-48
ĈapitroVIII.Tagmanĝo48-59
ĈapitroIX.Juĝa esploro59-68
ĈapitroX.Patro kaj filo68-73
ĈapitroXI.Nokta procesio73-80
ĈapitroXII.Kalumnio80-86
ĈapitroXIII.Ivaĉjo Ringo kaj liaj kamaradoj86-93
ĈapitroXIV.Survango93-100
ĈapitroXV.Ceremonio de kisado101-108
ĈapitroXVI.Forrabo109-114
ĈapitroXVII.Ensorĉado de sango114-123
ĈapitroXVIII.La malnova konatulo123-127
ĈapitroXIX.Rusa homo ne forgesas bonaĵon127-133
ĈapitroXX.Gajaj homoj133-146
ĈapitroXXI.Fabelo146-159
ĈapitroXXII.Monaĥejo159-164
ĈapitroXXIII.La vojo164-170
ĈapitroXXIV.Ribelo de la rabistoj170-180
ĈapitroXXV.Preparado al batalo180-184
ĈapitroXXVI.Kunfratiĝo185-191
ĈapitroXXVII.Basmanov191-199
ĈapitroXXVIII.La disiĝo199-202
ĈapitroXXIX.Samtempa esploro de du kontraŭuloj202-209
ĈapitroXXX.La ensorĉita sabro209-214
ĈapitroXXXI.Dia juĝo214-224
ĈapitroXXXII.La talismano de Vjàzemskij224-226
ĈapitroXXXIII.La talismano de Basmanov226-230
ĈapitroXXXIV.La arlekena kaftano230-237
ĈapitroXXXV.Ekzekuto237-244
ĈapitroXXXVI.Reveno en la antaŭurbon244-251
ĈapitroXXXVII.Pardono251-258
ĈapitroXXXVIII.Elmarŝo el la antaŭurbo258-263
ĈapitroXXXIX.La lasta revido263-270
ĈapitroXL.La senditaro de Jermako271-283

LA TRADUKOJ DE LA SAMA AŬTORO.

ESTAS PREPARITAJ POR ELDONO:

MOSKVA LIBREJO "ESPERANTO".

26, Tverskaja, Moskvo, Ruslando.

Plena Esperanto-Rusa Vortaro de D-ro L. L. Zamenhof. La plej plena kaj nova esperanto-rusa vortaro.80 kop. (Sm. 0,85)
Patroj kaj Filoj, romano de J. S. Turgenev, tradukita de D-ro K. Bein.1 rub. (Sm. 1,06)
En Malliberejo, rakonto de E. Ĉirikov, tradukita de D-ro K. Bein.10 kop. (Sm. 0,10)
Du rakontoj de A. Ĉeĥov, tradukitaj de B. Kotzin.10 kop. (Sm. 0,10)
Kaŭkaza Kaptito de L. Tolstoj, trad. de A. Ŝarapova.10 kop. (Sm. 0,10)
Plena verkaro, libro 3-a, de V. Devjatnin.65 kop. (Sm. 0,65)
Эсперанто въ 10 уроковъ, Каръ и Панье.20 kop. (Sm. 0,21)
Ключъ къ учебнику "Эсперанто въ 10 уроковъ", сост. В. Н. Девятнинъ.15 kop. (Sm. 0,16)
Полный курсъ Эсперанто, сост. Т. А. Щавинскій, 2-e изд.60 kop. (Sm. 0,63)
Internacia Krestomatieto kun laŭartikola vortaro seslingva, de A. Ajspurit.15 kop. (Sm. 0,16)
Sur vojo al kunfratiĝo de popoloj, de A. A. Saĥarov. Kolekto de artikoloj en esperanta kaj rusa lingvoj.60 kop. (Sm. 0,63)
Ĉefeĉ—ŝlosilo por rusoj.2 kop. (Sm. 0,02)
En Rusujo per Esperanto, de A. Rivier.60 kop. (Sm. 0,63)
Ruslanda Adresaro Esperantista 40 kop. (Sm. 0,40)
Signifo de akciaj societoj por la Esperanta movado, de A. A. Saĥarov.5 kop. (Sm. 0,05)
Rusa-Esperanta Vortaro, verkis D-ro N. Korzlinskij, R. Mencel, G. Smirnov, A. Stupin, trarigardis D-ro L. L. Zamenhof.1 r. 75 k. (Sm. 1,85)
Por kaj kontraŭ Esperanto, de A. Nedoŝivin.25 kop. (Sm. 0,25)
Ornitologia Vortaro oklingva de birdoj Eŭropaj, de P. Stojan.1 rub. (Sm. 1,00)
Titolaro de Esper. verkoj, trad. el la Rusa Literaturo, de G. Davidov.10 kop. (Sm. 0,10)

НАСТОЛЬНОИ КНИГОИ

для каждаго русскаго эсперантиста долженъ быть

ПОЛНЫЙ ЭСПЕРАНТО-РУССКІЙ СЛОВАРЬ

съ производными и интернаціональными словами.

2-е изданіе 1912 года.

Составилъ авторъ языка Эсперанто Д-ръ Л. Л. Заменгофъ.

Ц. 80 к. (Съ пересылкой наложеннымъ платежомъ 1 руб.).

АДРЕСНАЯ КНИГА

Ruslanda Adresaro

por la jaro 1912. Prezo 40 kop.

LA ONDO DE ESPERANTO

ВОЛНА ЭСПЕРАНТО.

Ĉiumonata ilustrata organo de ruslandaj esperantistoj, eldonata de la jaro 1909.

Literaturaj konkursoj kun premioj. Portretoj de konataj Esperantistoj. Diversaj ilustraĵoj. Beletristiko originala kaj tradukita. Plena kroniko. Bibliografio. Amuza fako (kun premioj). Anekdotaro. Korespondo tutmonda (poŝtk. ilustr.).

Al kunlaborado ĉiam estas altirataj la plej bonaj esperantaj verkistoj.

Jara abonprezo kun senpage aldonitaj libroj[*]
2 rubl. (2,120 Sm.)

Redakcio kaj Administracio: Moskvo, (Ruslando), Tverskaja, 26.

La abonpagon (2 rubl. = 2,120 sm.) oni sendu al librejo "Esperanto" (Moskvo, Tverskaja, 26) aŭ al aliaj Esper. librejoj—poŝtmandate, respondkupone, papermone aŭ per bankĉekoj. La Moskva librejo "Esperanto" akceptas la pagon ankaŭ per rusaj poŝtmarkoj.

Anonco en la "Koresponda Fako" kostas nur 30 kop. (Sm. 0,30).

Plenaj jarkolektoj de gazeto "La Ondo de Esperanto" por la jaroj 1909, 1910 kaj 1911. Prezo afrankite de unu jarkolekto 80 kop.

[*] En la jaro 1911 la abonantoj senpage ricevis "Rivier. En Rusujo per Esperanto" kaj V. Devjatnin. Plena verkaro. V. III. En la jaro 1912—"Princo Serebrjanij" de A. Tolstoj.

Piednotoj

[1] Titolo de lia famekonata poeziaĵo.

[2] Nobelo.

[3] Alkohola trinkaĵo, preparata de vilaĝanoj hejme el mielo kun diversaj herboj kaj beroj.

[4] "Zèmŝĉino"—institucio el zemskaj homoj aŭ landanoj. La rusa radikvorto "zem", "zemljà" signifas "lando" aŭ "tero".

[5] "Burlakoj" estis apudvolgaj laboristoj, kiuj dum la tuta antaŭvaporŝipa epoko trenadis per dikaj ŝnuregoj ŝipojn kaj barkojn kontraŭ la fluo de Volgo.

[6] La rusaj vilaĝanoj iam uzis brulantan kenon anstataŭ kandelo por lumigi siajn ĉambrojn vespere.

[7] Speco de biero, hejme preparata.

[8] La 24-an de junio estas festo de Ivano la Banisto; dum la nokto antaŭ ĉi tiu tago okazas, laŭ la kredo de rusa popolamaso, diversaj sorĉaĵoj: interalie ekfloras filiko, sin kovrante per helruĝaj floroj, kiuj malaperas ĉe la tagiĝo: kiu sukcesos havigi al si tiun floron, nepre trovos grandan riĉaĵon, kaŝitan en la tero.

[9] "Carlina" (lat.).

[10] "Gentiana" (lat.).

[11] "Litrum salicaria" (lat.).

[12] "Baccinum uliginosum" (lat.).

[13] "Melampirum" (lat.).

[14] "Razrìv"—ruse "rompi" aŭ "krevigi".

[15] "Crex pratensis" (latin.).

[16] «Okòlniĉij»—de rusa radikvorto «òkolo»—signifas «apud»: viro, kiu devas troviĝi apud la caro. La oficistoj, tiel nomataj, havis la devon prizorgi ĉion dum vojaĝo de l’ caro kaj aranĝi prezentadon de alilandaj senditoj al la caro.

[17] «Pugnobatalo»—kruela amuzo, multe disvastigita en antikva Rusujo. La batalon oni aranĝis plej ofte dum vintraj festtagoj, sur glacio de rivero. La ludantoj formis du malamikajn partiojn kaj, laŭ donita signo, unu partio sin ĵetis kontraŭ alian. La interbatalantoj donis batojn je la brusto, je l’ ventro, je l’ vizaĝo, batojn kruelajn, senkompatajn, kaj ne malofte okazis, ke kelkaj el la batalantoj restis por tuta sia vivo kripligitaj aŭ eĉ mortis sur la batalkampo.

[18] «Terliko»—longa laŭtalia supervesto.

[19] Laŭ tiama rusa kutimo, la gastoj, invitataj al manĝotablo de la caro, sidis laŭ sia rango. Oni konsideris kiel senhonorigon, se la caro donacis pli malproksiman, pli malsuperan lokon al iu, kiu per rango meritis sidi pli supre. Tiu ĉi kutimo, nomata "mjèstniĉestvo" ("miesto"—ruse "loko") estis konservata ankaŭ ĉe disdonado de oficoj kaj ne malmulte malutilis al bona administrado en Rusujo: rango ĉiam devis esti preferata al merito. Kiom da malpacoj ĉi tiu kutimo naskis inter la rusa nobelaro kaj oficistaro!

[20] "Promesi la kapon" signifis, ke, se la ofendinto ne elpetos pardonon de la ofendita de li homo, ĉi tiu havas la rajton lin puni je sia bontrovo, eĉ per morto, kaj neniu leĝo lin defendos.

[21] Nefajropafa armilo.

[22] Parto de Moskvo.

[23] Malpeza somera vesto: "ljeto" ruse "somero".

[24] Kapornamo, kiun laŭkutime devis surhavi ĉiu rusa virino (edzinigita).

[25] Komuna ludo: la ludantaj paroj stariĝas unu post alia, havante antaŭe unu personon, kiu "brulas" (gorjetj—ruse signifas bruli), t. e. kaptas. Ambaŭ personoj de plej malantaŭa paro diskuras antaŭen, ĉiu siaflanken, penante antaŭ "brulanta" persono kunmaniĝi. Se tio sukcesas antaŭ ol la "brulanto" ilin kaptos, ili stariĝas plej antaŭe, kaj la "brulanto" penas kapti sekvantan diskurantan paron. Kiam tio fine sukcesas al li (aŭ al ŝi), li faras kun la kaptita persono novan paron kaj okupas plej antaŭan lokon kaj la nekaptita parano devas "bruli".

[26] Ornamaĵo de l’ harligo.

[27] Perla franĝo de la kokoŝniko, interplektita kun juveloj.

[28] Lasta ĵaŭdo antaŭ Pentekosto. En ĉi tiu tago estas kutimo ornami per rubandoj betuleton. Junaj knabinoj promenas, kunportante tian betuleton kaj kantante specialajn kantojn. Vespere ili ĵetas florkronojn en riveron aŭ lagon: kies krono dronas, tiu knabino mortos dum sekvonta jaro; kies krono elnaĝas, tiu edziniĝos k. t. p.

[29] Dum Kristnaska semajno maskiĝado estas kutimo ĉe la rusoj.

[30] Infana ludo. La vorto "gorodkì" signifas "urbojn".

[31] «Vorto kaj faro»—estis signaldiro, uzita, por kaptigi kaj malliberigi iun ajn, por turmente esplori la aferon.

[32] «Kravĉij»—ofico ĉe la cara kortego, iom pli malsupera ol tiu de okòlniĉij: honora ofico, kiun oni okupadis ne pli longe ol 5 jarojn, poste ricevante oficon de okòlniĉij.

[33] Kunveno de bojaroj.

[34] Bojaro princo Kurbskij, verkisto kaj politika aganto, homo tre inteligenta kaj klera, ne povis eltoleri la vivon en Rusujo ĉe Ivano la IV-a kaj elmigris Litovujon, el kie li skribis al la caro Ivano leterojn, malkaŝe eldirante al li sian opinion pri lia kruela regado kaj penante malkovri al la caro la veron pri opriĉnikoj kaj iliaj intrigoj kontraŭ la zemskaj bojaroj.

[35] Fama en la historio de Rusujo kaj ĝis nun ekzistanta riĉa monaĥejo, fondita je la nomo de Sankta Triunuo kaj samtempe de Sankta Sergèj Radoneĵskij: la popolo plimallongigas la nomon de monaĥejo, nomante ĝin Triunuo Sergij.

[36] La rusaj caroj ŝatis perfalke ĉasi ĉiuspecajn birdojn. Detale pri ĉi tiu ĉaso vid. ĉap. XX.

[37] "Volinko"—popola muzika instrumento kun aera rezervujo el unupeca bovida aŭ kapra felo; "balalajka"—popola korda muzika instrumento.

[38] La loĝantoj de l’ antaŭurboj havis iam kelkajn privilegiojn kompare kun urbanoj, tial antaŭurbo ruse estas nomata laŭ popolamasa dirmaniero "slobodà", kripligita vorto "svobòda", kio signifas "libereco".

[39] "Kelaro"—monaĥeja ekonomo.

[40] Ĉapelo el lana ŝtofo, kiun tiam surhavis ĉiuj ekleziaj personoj.

[41] Ofico ĉe la cara kortego, kvazaŭ kortegestro, kiu administris ĉiujn servistojn de l’ kortego kaj prizorgis terkulturadon sur terposedaĵoj de l’ kortego.

[42] Popola ludo: per dika najlo, ĵetata de supre, oni penas trafi en feran ringon, enfosigitan en la teron.

[43] Ofico ĉe la cara kortego. Komence ili nur servis ĉe la cara manĝotablo ("stol" signifas ruse "tablo"), alportante manĝaĵojn kaj enverŝante vinojn. Ĉe solena tagmanĝo estis bezonataj ne pli malmulte ol 100 stolnikoj. Sed ĉi tiu servado ne estis ilia ekskluziva aŭ ĉefa ofico. Multaj el ili, pli altrangaj, servis kiel vojevodoj, t e. administrantoj de la provincoj, pli malaltrangaj servis kiel militistoj en caraj regimentoj aŭ havis iun civilan oficon.

[44] Honora rango de cara korpogardisto. "Rindoj" estis junaj viroj plej belaj, plej bonstaturaj el plej altrangaj familioj; ordinare ili samtempe havis oficon de stolnikoj (vid. noto 43). Dum akcepto de eksterlandaj gastoj ili staris ĉe ambaŭ flankoj de l’ cara trono kun malgrandaj hakiloj surŝultre, dekstre pli altrangaj, maldekstre malpli altrangaj. Dum milito ili postsekvis la caron, portante liajn batalilojn.

[45] "Saadako"—plena armaĵo de rajdmilitisto per pafarko kaj sagoj.

[46] Nomoj de la tiamaj vinoj.

[47] Mezepoka kaftano de polaj nobeloj (imitaĵo de tatara supervesto) kun malfermitaj manikoj tiom longaj, ke oni ilin facile povis ĵeti post la dorson.

[48] Popola virina vesto.

[49] Alkohola trinkaĵo, hejme preparata.

[50] Monero.

[51] Rusa proverbo.

[52] Prikazoj ("prikàz"—ruse "ordono") estis organoj de centra administrado kaj parte juĝado en la cara Rusujo: ili aŭ administris apartajn regionojn de l’ regno, aŭ havis apartajn fakojn de l’ ŝtataj aferoj. Tiel ni konas prikazojn: servistan, palacan, apotekan, militistan, senditaran, aŭ alilandulan, presan, kontraŭrabistan, petan kaj ankaŭ: Rjazanjan, Kazanjan, Siberian, Malgrandrusujan. La oficistoj de l’ prikazo estis: 1—2 juĝistoj, kiuj faris rezolucion, djakoj kaj subdjakoj, kiuj gvidis kancelarion. Ili ĉiuj estis elektataj de l’ caro mem. La loĝantoj en la sfero de l’ influo de ĉiu prikazo senapelacie estis submetitaj al ĝia administra kaj juĝista povo kaj ili rajtis plendi nur al la caro mem.

[53] Longa laŭtalia vesto.

[54] Pudo=proksimume 15 kilo.

[55] Popola trinkaĵo, preparata el varmega akvo, mielo kaj diversaj spicaĵoj.

[56] Popolamasa malrespekta nomo por komercisto: arŝino=proksimume 2⁄3 de metro.

[57] Rusa popola kutimmaniero, uzata eĉ nuntempe dum solenaj okazoj.

[58] Porzana marulta (lat.).

[59] Rimeno kun metala globeto sur la ekstremaĵo. Tiun ĉi ilon oni kaŝas en maniko kaj tute neatendite faras kruelajn batojn per ĝi.

[60] Rusa popola esprimo, signifas altan gradon de konfuziĝo.

[61] Urbo de Moskva gubernio.

[62] Heroo de rusaj antikvaj legendoj.

[63] Esaulo—estro de kozakoj.

[64] «Ringo» signifas ruse 2 vortojn: «pèrstenj» kaj «kolcò». La hetmano estis nomata Irano pèrstenj, kaj nun li uzas en sia rakonto la nomon «kolcò» por ne esti rekonata.

[65] Rusa proverbo.

[66] Rusa proverbo.

[67] Printempa pormortinta festo de l’ antaŭkristaneca epoko. La idolistoj kredis, ke la animoj de l’ mortintoj leviĝas dum tiu festo el la tomboj, por partopreni la festenon de l’ vivantaj parencoj sur iliaj tomboj. Nuntempe simila kutimo restis ĉe la popolo, kiel travivitaĵo: marde en la semajno de St. Tomaso (la sekvanta post la Paska semajno) parencoj de l’ mortintoj kunvenas en tombejo, alportante kolorigitajn ovojn kaj alian porpaskan manĝaĵon, kaj manĝas sur la tomboj.

[68] Biblio.

[69] "Kikimora"—mitologia estaĵo, kiun la popolo prezentas al si kiel idon aŭ malbelan malgrandegulon kun kapo ne pli granda ol fingringo kaj la korpo simila je pajla trunketo. Laŭ popola kredo "kikimora" fariĝis infano, mortinta nebaptite, precipe antaŭtempe naskita, abortulo, ankaŭ kriplulo senbraka, senpieda, infano malbenita de gepatroj, sekve propraĵo de diablo. "Kikimora", kiel estaĵo porhejma, tedas la loĝantojn per senĉesa klopodado, bruado k.t.p. Nokte ĝi atakas la dormantojn, kvazaŭ sufokante ilin (france "cauchemar"). Tiu ĉi kredo apartenas al kulto de l’ animoj de mortintaj praavoj.

[70] Oni konstruas "polati"n tute supre sub la plafono, tiel ke ĝi pli similas je larĝa breto ol je benko. Ĉe rusaj vilaĝanoj "polati" anstataŭas liton, kaj sur ĝi preskaŭ ĉiuj anoj de familio trovas lokon por pasigi la nokton.

[71] Rusa proverbo.

[72] Rusa proverbo.

[73] Mallarĝaj krudledaj rimenoj, 2½ arŝinojn longaj, kiujn oni havis ĉe ĉiu selo, po du antaŭe kaj malantaŭe, por alligi ĉasaĵon kaj ankaŭ vestojn de l’ ĉasisto.

[74] Rusa proverbo.

[75] Ŝercoj sensencaj.

[76] Armilo, uzata ĉefe por la ĉaso al urso: stango, du arŝinojn longa, kun dutranĉa pinto.

[77] "Ellasi la ruĝan kokon" signifas ekbruligi.

[78] Bazilo Ŝibanov, servisto de Kurbskij, alportis el Litovujo famekonatan leteron de sia mastro al la caro Ivano (vid. noto 34). La caro, indignante pro la enhavo de l’ letero sed ne povante puni la forestantan aŭtoron, venĝis al lia sendito kaj, dum legado de la letero, sin apogis sur la piedon de l’ malfeliĉa Bazilo per sia akrapinta bastono. Kiel martiro, sen krio, sen ĝemo elsuferis la fidela servisto ĉi tiun turmentegon.

[79] Bedaŭrinde, la tradukintino povis doni nur la enhavon de la legendoj, ne penante imiti la formon: speciala porlegenda stilo de la rusa teksto estas tute ne tradukebla. Rim. de la Red.

[80] La loĝantoj de la privilegiita komerca urbo Nòvgorod, per sia sendependa liberama spirito, prezentis kvazaŭ malharmonion en la epoko, kiam aŭtokrata ideo pri la cara potenco atingis sian apogeon. Antaŭ kelkaj jaroj Ivano IV atakis la urbon kaj senkompate ruinigis ĝin, mortiginte kelkcentojn da ĝiaj loĝantoj, elmigriginte milojn da ili en aliajn regionojn de Rusujo.

[81] Epitraĥilo aŭ stolo estas parto de pastra vesto: longa rubando el orŝtofo, kiun la pastro dum diservo surhavas kvazaŭ antaŭtukon. Per stolo li kovras la kapon de pentofaranto, kiam li diras absolvantan preĝon.

[82] Historia fakto.

[83] Aŭ «ruĝan kokon», t. e. ni ekbruligos.

[84] Azia popolo.

[85] Rusa proverbo.

[86] Sentalia longa bluzo.

[87] Noblaj kaj saĝaj bojaroj, konsilantoj kaj kunlaborantoj de Ivano IV dum lia junaĝo, poste viktimoj de kalumnio.

[88] Laŭ la kredo de l’ epoko, post maskiĝado, kiel peka ago, oni devas esti purigata per preĝoj kaj pento.

[89] Virina nomo.

[90] Antikva kutimo: dum enterigo virinoj, aŭ apartenantaj al parencaro de l’ mortinto, aŭ eĉ dungataj, devas ploregi kaj plorkanti, memorigante ĉiujn ecojn de l’ mortinto.

[91] Vid. ĉapitro XII.

[92] Sovaĝaj popoloj de apud Volgo kaj ĉirkaŭaĵo.

[93] Parto de Moskvo.

[94] Muzikinstrumentoj.

[95] Uralaj montoj.

[96] Riverbranĉo de Kamo.

[97] Unua princo en Ruslando.

Noto de transskribanto:

En la originala libro aperis listo de preseraroj. Tiujn, kaj aliajn diversajn preserarojn en ĉi tiu teksto, mi senrimarke ĝustigis. Mi forigis la frazon "Rim. de l'traduk.", kiu estis ĉe la fino de ĉiuj piednotoj. Originalajn paĝkomencojn mi registris per html-aj komentoj.






End of the Project Gutenberg EBook of Princo Serebrjanij, by 
Aleksey Konstantinovich Tolstoy

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PRINCO SEREBRJANIJ ***

***** This file should be named 55302-h.htm or 55302-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/5/5/3/0/55302/

Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Kirill Shvedov and
the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions will
be renamed.

Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
law means that no one owns a United States copyright in these works,
so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
States without permission and without paying copyright
royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
of this license, apply to copying and distributing Project
Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
specific permission. If you do not charge anything for copies of this
eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
performances and research. They may be modified and printed and given
away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
trademark license, especially commercial redistribution.

START: FULL LICENSE

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
www.gutenberg.org/license.

Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
Gutenberg-tm electronic works

1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or
destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
1.E.8.

1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement. See
paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
electronic works. See paragraph 1.E below.

1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
works in the collection are in the public domain in the United
States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
United States and you are located in the United States, we do not
claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
displaying or creating derivative works based on the work as long as
all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
you share it without charge with others.

1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
in a constant state of change. If you are outside the United States,
check the laws of your country in addition to the terms of this
agreement before downloading, copying, displaying, performing,
distributing or creating derivative works based on this work or any
other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
representations concerning the copyright status of any work in any
country outside the United States.

1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
performed, viewed, copied or distributed:

  This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
  most other parts of the world at no cost and with almost no
  restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
  under the terms of the Project Gutenberg License included with this
  eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
  United States, you'll have to check the laws of the country where you
  are located before using this ebook.

1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
contain a notice indicating that it is posted with permission of the
copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
the United States without paying any fees or charges. If you are
redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
posted with the permission of the copyright holder found at the
beginning of this work.

1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
any word processing or hypertext form. However, if you provide access
to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
provided that

* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
  the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
  you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
  to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
  agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
  within 60 days following each date on which you prepare (or are
  legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
  payments should be clearly marked as such and sent to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
  Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
  Literary Archive Foundation."

* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
  you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
  does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
  License. You must require such a user to return or destroy all
  copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
  all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
  works.

* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
  any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
  electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
  receipt of the work.

* You comply with all other terms of this agreement for free
  distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
electronic works, and the medium on which they may be stored, may
contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
cannot be read by your equipment.

1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from. If you
received the work on a physical medium, you must return the medium
with your written explanation. The person or entity that provided you
with the defective work may elect to provide a replacement copy in
lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
or entity providing it to you may choose to give you a second
opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
without further opportunities to fix the problem.

1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of
damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
violates the law of the state applicable to this agreement, the
agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
remaining provisions.

1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
Defect you cause.

Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of
computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
from people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
volunteers and employees are scattered throughout numerous
locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
date contact information can be found at the Foundation's web site and
official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:

    Dr. Gregory B. Newby
    Chief Executive and Director
    gbnewby@pglaf.org

Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment. Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements. We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations. To
donate, please visit: www.gutenberg.org/donate

Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
freely shared with anyone. For forty years, he produced and
distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search
facility: www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.