The Project Gutenberg EBook of Aspazio, by Aleksander Swietochowski

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Aspazio
       Tragedio en Kvin Aktoj

Author: Aleksander Swietochowski

Translator: Leono Zamenhof

Release Date: May 21, 2014 [EBook #45713]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ASPAZIO ***




Produced by Andrew Sly, Kirill Shvedov and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net






ESPERANTO

KOLEKTO de la REVUO

Aleksander Svjentoĥovski

ASPAZIO

TRAGEDIO EN KVIN AKTOJ

EL POLA LINGVO TRADUKIS

Dro LEONO ZAMENHOF

PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE et Cie

79, Boulevard Saint-Germain, 79

1908

Tous droits réservés.

ASPAZIO

AKTO UNUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

SOFOKLO, PROTAGORO, poste FIDIO.

SOFOKLO (scivole)

Kion li diris?

PROTAGORO

Li nur siblis, krakis, ronkis, eligis plej diversajn sonojn kvazaŭ li havus la gorĝon ŝtopitan per spongo. Oni devas eltranĉi al li buŝon en alia loko, ĉar per tiu ĉi buŝo li jam neniam ekparolos.

SOFOKLO

Ĉu vi lin demandis?

PROTAGORO

Kompreneble, sed li alkuris tiel spireganta, ke liaj pulmoj siblis kvazaŭ truhavaj blovsakoj; la sangiĝintaj okuloj staris en la vizaĝo senmove kvazaŭ rubenoj sur ŝildo kaj la lipoj estis nigraj de varmego. Li eltiris nur la leteron de Periklo kaj donis ĝin al Anaksagoro, kiu tuj fermis sin kun Fidio en la najbara ĉambro, kie ili ĝis nun interkonsiliĝas, aŭ pli certe — silentas, enbatinte kvar kubutojn en la tablon kaj premante per kvar manplatoj la krevantajn kapojn. Kelkfoje mi jam provis ion eltiri de la sklavo: li ĉiam ekleviĝis, rigardis min malsaĝe kaj spiregis.

SOFOKLO

Sed kion vi pensas laŭ lia mieno — ĉu li alportis bonajn sciigojn?

PROTAGORO

Ha! kredu al mi, Sofoklo, ke mi volonte dividus kun vi eĉ guteton da sciigo, se mi ĝin estus elpreminta el li. Mi ripetas, ke li eĉ unu vorton ne ekparolis kaj lia mieno esprimis tiom, kiom la vido de ŝaŭmanta ĉevalo: oni povas diveni, ke li rapide kuris, sed ne — kion li alportis.

SOFOKLO

Kvazaŭ serpentoj ĉirkaŭvolvas kaj mordas mian koron malbonaj antaŭsentoj. — Bataloj en genta familio estas ĉiam kvazaŭ interbataloj de du manoj. Se mi estus ĉiopova dio, mi ŝtonigus per malbeno tiujn kontraŭ si levitajn fratmortigajn manojn, por ke ili servu al la posteuloj kiel videbla averto.

PROTAGORO

Sed ĉar vi estas nur poeto, vi povas puni kulpulojn nur per tragedio, se, kompreneble, la fratoj Spartanoj, venkinte nin apud Tanagro, ne antaŭvenos tiun ĉi severan venĝon, destininte al via liro esti ŝovelilo por elverŝado de akvo el boatoj.

SOFOKLO

Tio ne tuŝas min, kiun ĉiu burdo povas senpune ekmordi kaj des pli sofisto malatenti. Sed ĉu efektive estus por vi amuza, se la Spartanoj disbatus nian armeon kaj ekposedus Atenojn?

PROTAGORO

Tute ne, ĉar ili estas sovaĝuloj, kiuj ne sentas respekton por filozofoj kaj al kiuj ŝajnas, ke homaj ripoj nur por tio estas kunkreskintaj kaj apartigitaj per membranoj, ke ili havu la lokon, por enpuŝi siajn glavojn en fremdajn brustojn.

SOFOKLO (frapetante en la flankan pordon)

Ĉu oni povas eniri? (Post momento) Se Atenaj testudoj volonte manĝataj de la Spartanoj scias pri la batalo apud Tanagro, ili sentas sendube la saman timon kiel vi. En tiel juna aĝo tiom da egoismo — hontu Protagoro!

PROTAGORO

Sed pro kio? La tuta homa raso konsistas el egoistoj sinceraj, hipokritaj aŭ naivaj. Tiuj ĉi lastaj, kiam iu ludas al ili melodion saltigan kaj poste malgajan, ne pensas, ke iliaj oreloj aŭdas sonojn de du kontraŭaj flutoj, sed nur de unu. Sed, se iu zorgas pri si mem, aŭ klopodas pri aliaj, ili pensas, ke unu fojon li blovas en instrumenton de egoismo, la duan — de l’ amo al proksimulo, dum li efektive blovas en unu instrumenton — de la propra kontenteco.

SOFOKLO

Vi tamen sur via propra fluto neniam ludas la amon al proksimulo.

PROTAGORO

Tio ĉi dependas de la gusto. La kato formanĝanta najtingalon ne levas fiere siajn lipharojn por insulti pegon, kiu elkavigas insektojn el la arbo, la homo tamen, enmetinte en sian buŝon vinberon, tuj malestime rigardas la alian, kiu maĉas pizon. Cetere, pri kio ni disputas? La estroj de la Spartanoj ankaŭ ekatakis nin ne por la propra profito, sed por la afero de la proksimuloj — siaj kunlandanoj.

SOFOKLO

La Spartanoj estas malnoblaj. Ili alrampis sub nian domon kiel ŝtelistoj, al kiuj perfida Atena potencularo malfermas la pordon kaj sofistoj preparas al sia tordema filozofio forĝitajn serurhoketojn. Mia sango bolas, kiam mi pensas pri ĉi tio kaj la vortoj ŝaŭmas, kiam mi parolas pri ĝi.

PROTAGORO

Ho, majstro. Vi estas tro granda por ke mi volu salti sur viajn ŝultrojn kaj ŝajnigi min pli granda ol vi, sed mi devas konfesi, ke barĉo bolanta en poto nenion elbalbutus pli sensencan, ol tiuj ĉi viaj vortoj facilanimaj kaj vere ŝaŭmantaj. Kie kaj kiajn serurhoketojn preparas sofistoj? Mi komprenas vian sinceran koleron, ĉar la Spartanoj venkinte nin, malrespektus la hodiaŭ regantajn Atenojn, kaj sendube estas pli bone kaj honore esti krono sur la kapo de Grekujo ol kuveto por lavi ĝiajn piedojn, sed mi vidas nenion mirindan aŭ nehumanan en tio, ke tiuj ĉi piedoj deziras el nia krono fari al si piedkuveton. La Spartanoj, kiel ĉiuj aliaj homoj, celas la samon — profiton, potencon kaj regadon.

SOFOKLO (kiu dum la lastaj vortoj ree frapetas en la pordon)

Sed per kia vojo?

PROTAGORO

Per vojo homa. Se mi mortigus vin, Sofoklo, por vi estus ja tute egale, ĉu mi enŝtopus en vian nazon tiom da floroj, por ke vi sufokiĝu de ilia odoro, aŭ ĉu mi enverŝus en vian buŝon tiom da cikuto, ke vi veneniĝus de ĝi. Al la genia poeto ne decas imiti drinkejestrojn de moraleco, kiuj ebriigas la popolamason per malutilaj deliraĵoj. Mirinda vere estas la homo: en la filozofio li ĵetas sin kiel infano en akvon — li iras kuraĝe antaŭen dum la akvo estas malprofunda, sed antaŭ la pli profunda, li retiras sin pro la timo, ke iu droninto lin ne entrenu en abismon. Tiu ĉi droninto estas ĉiam la logiko.

SOFOKLO

Kaj apud Tanagro?

PROTAGORO

Ne alie. Se mi ekatakos kaŝite kaj mortigos unu dormantan friponon — tio estas puninda krimo. Sed, se dum milito miloj da ni atakas kaj buĉas kelkajn milojn da dormantaj soldatoj de alia armeo — tio estas nobla merito. Aŭ alie, se la Spartanoj sciigus la Atenanojn pri sia intenco mortpiki ilin apud Tanagro — tio estus tute honesta, sed ĉar ili tion ne faris, ili agis malnoble. Ĉu ne vere? Mi preferus forpeladi muŝojn for de la sankta bovo en Egiptujo kaj grati, kie ĝin jukos ol konfesadi tian moralecon.

SOFOKLO

Ke vespoj metu en miaj oreloj siajn nestojn kaj surdigu min per sia zumado, por ke mi ne aŭdu vian filozofion. Kompatinda Grekujo, mia trezoro, sur via ĝis nun belega kaj sana vizaĝo aperas hodiaŭ bluaj makuloj de morala putrado. Eble vi estas saĝa, Protagoro, Periklo ja konfidis al vi la edukadon de siaj infanoj, vi fondis la laŭdatan lernejon de elparolado kaj leĝoscienco, Anaksagoro diras, ke vi travidas fundon de ĉiu afero, sed mi en aferoj malfacilaj alkutimiĝis konsiliĝi orakolon, kiu min neniam trompis kaj en tiu ĉi momento avertas min, ke vi turnas moralecon ambaŭflanken kiel sakon. La malfeliĉo unuigas homojn honestajn kaj instigas malbonajn kontraŭ la bonaj. La Spartanoj...

PROTAGORO

La Spartanoj estas sendube malbonaj, ĉar... ni...

SOFOKLO

Ĉar ni atingas la potencon per laborado tage kaj ili per ŝtelado nokte. De la tempo de l’ persaj militoj post la terura superakvo de azia barbareco, kiun ni rebatis apud Maratono kaj Salamino, anstataŭ fratiĝi kun ni per la sento de komuna defendo, ili komencis nin malami — kaj kial? Pro la radioj de l’ gloro, kiuj brilas el la frunto de Atenoj, pro nia genio, scienco, kuraĝo, supereco, al kiuj propravole subiĝis aliaj grekaj gentoj. Kaj per kio ni pagis al ili por tiu envio? Per fidela amikeco. Kiam la ribelintaj sklavoj ĉirkaŭis ilin kvazaŭ luparon en arbaro, malgraŭ prudenta kontraŭstaro de Periklo, ni akceptis la konsilon de la senpripensema Cimono, kiu nun pentas ĝin en la ekzilejo, ni sendis al ili rebathelpon, kiun ili suspekte resendis. Kie ajn gento ligita kun ni implikiĝas en najbaran malpacon, ili tuj alkuras al ĝia malamiko kun helpo. Kiam ili ne kuraĝas ataki malkaŝe, ili alrampas kaŝe kaj disŝiras aŭ implikas per intrigoj la ligfadenojn, per kiuj grekaj regnoj unuiĝis kun ni. Kaj nun en vulpaj feloj ili alvenis hipokrite defendi la Parnasanojn batalantajn kun Focejanoj, kaj ili ribeligis kontraŭ ni niajn kunliganojn, revenigis la superregecon de Teboj kaj stariĝis impertinente apud la limoj de Attiko, logante al si niajn aristokratojn, kiuj rekrias al ili perfide; ili estas pretaj alvenigi al Atenoj subfosade eĉ la maron, se ĝi nur volus nin dronigi kaj ilin suprenlevi sur siaj ondoj. Kaj ĉi ĉio laŭ via opinio estas honesta?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio la naturo donas neniajn titolojn moralajn nek al homoj, nek al iliaj agoj. Ĝi naskas nur kreitaĵojn kaj aperaĵojn kaj la homo donas al ili nomojn. Kiel ĝi ne nomis la lunon luno, tiel ĝi ne nomis atakon de unu regno kontraŭ la alia — krimo aŭ virto.

SOFOKLO

Sed vi ne estas naturo, sed homo, sekve...

PROTAGORO

Kiel Atenano mi nomus tiun ĉi malican agon — krimo, kiel Spartano — virto.

SOFOKLO

Sed ĉar vi estas Atenano...

PROTAGORO

Nur laŭ la nuna stato, ĉar kiel filozofo mi apartenigas min al la regnanoj de la tuta civilizita mondo, sed ne al ĝia eta, kvankam plej bona peceto.

SOFOKLO

A!

PROTAGORO

Anstataŭ miri — komprenu, kion mi ripetas: la naturo ne nomas siajn idojn, sed naskas kaj zorgas ilin sennome, kaj, se ĝi donas iafoje preferon al unu el ili, tiam nur al la pli forta kontraŭ la malpli forta. Apud Tanagro ŝajnas al mi, ĝi favoras la Spartanojn — kaj vera filozofo devas subiĝi al ĝia volo.

FIDIO (kiu eliris el la ĉambro, al Protagoro ironie)

Vi antaŭflaras, frateto, Spartanan manon sur nia gorĝo, kaj tial vi longigas vian langon per rezonado por leketi tiun ĉi manon. Fi! (Al Sofoklo) Nur antaŭ momento mi rekonis vian voĉon.

SOFOKLO

Kio do okazis?

FIDIO

Mi tuj rakontos al vi, antaŭe ni respondu al Periklo. Atendu! (Li foriras.)

PROTAGORO

Se mi kredus mitologion, mi supozus, ke Apollo enkraĉis en homan kranion kaj kreis la cerbon de Fidio, kies saĝeco estas fi..!

SOFOKLO

Li ne malgrandiĝos, eĉ se vi lin ekpikos per via malico.

SCENO DUA

SOFOKLO, PROTAGORO, ATENAJ REGNANOJ.

REGNANO (eniras sur lambastono)

Pardonu — oni diras, ke venis ĉi tien alsendito el Tanagro.

SOFOKLO

Certe la batalo ne estas ankoraŭ finita.

REGNANO

Se mi havus mian fortranĉitan piedon, mi estus tie. (Eliras.)

PROTAGORO

Interesa homo!

SOFOKLO

Nur interesa? ĉu li ankaŭ dezirus partopreni en la milito pro memamo?

PROTAGORO

Pro malbona kutimo aŭ pro la timo antaŭ pli granda malbono. Cetere, eble ia knabino forpuŝis la lamulon, kaj li deziras nun ankoraŭ unu fojon perdi la piedon, por ke oni lin triumfe alportu sur ŝildoj kaj kiel rekompenco por lia kuraĝo oni ordonu al ŝi edziniĝi je li. Kaj por ĝui edzecajn bonaĵojn piedoj ne estas necesaj.

SOFOKLO

Ne longan vi havas intelekton kaj tial vi longigas ĝin per vortoj el plataj ŝercoj, por ke ili restu en la manoj de tiuj, kiuj ĝin kaptas.

PROTAGORO

Se mi bezonos skribi belajn versaĵojn, mi venos al vi, majstro; kun kuvo por peti la talenton, sed, kiam mi bezonos filozofii, mi ne venos al vi prunti la saĝecon eĉ kun ŝeleto de milio.

SOFOKLO (kiu momenton promenis meditante)

Kaj tiaj devas defendi la patrujon! (Al Protagoro) Kiom da vi, sofistoj, ekzistas jam hodiaŭ en Atenoj?

PROTAGORO

Tiom, kiom da maturaj olivetoj en la sanktaj arbaretoj.

SOFOKLO

De tiuj antaŭtempe maturaj, kiujn mordetas vermoj. Vin forĵetos de si la arbo de Grekujo kiel tiujn degenerintajn fruktojn kaj kiel ili vi servos al apridoj.

MALJUNULO (kondukata de knaboj)

Oni diras, ke en la domo de Periklo oni scias pri la aferoj apud Tanagro.

PROTAGORO

Du Spartanoj veturas sur ĉiu Atenano kaj baldaŭ tiu ĉi tuta kavalerio venos al ni.

MALJUNULO (al la knabo)

Forkonduku min, la vortoj ĉi tie spiras malbonodore. Dankon al vi, dio, ke vi min blindigis, ĉar mi ne vidas la blasfemulon.

PROTAGORO

Kaj tamen, se mi dirus al li, ke Atenanoj rajdas sur Spartanoj, sendube li ekĝojus. Ĉiam estas tiel: kiam vulpo sufokas kokinon, la vulpo estas malnobla, sed kiam homo ĝin formanĝas — li estas nur malsata.

SOFOKLO

Kiaj do monstroj kreskos de la filoj de Periklo sub influo de tia instruisto, kiel vi.

PROTAGORO

Kontraŭe, ili estos bravuloj kaj ne permesos al si la nazon viŝi per broso. Domaĝe, ke ili ne estas ĉi tie, alie mi montrus al vi, kiel ili bone argumentas, ke se unu fermas la okulojn, la alia ĉesos ekzisti, ke talpo neniam atingos limakon, ke ĉiu virino arendas de viro sian propran korpon, k. t. p. Sed fine, estus bone ekpremi ion el la milita konsilantaro de Periklo por kvietigi blindajn kaj lamajn regnanojn, kiuj kunrampas ĉi tien flarante novaĵojn.

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ANAKSAGORO, FIDIO, SKLAVO.

FIDIO (plaŭdante per la manoj al la sklavo)

Ĉu ci estas sana?

SKLAVO

Tute sana.

FIDIO

Flugu sage kaj donu tiun ĉi skribaĵon al Periklo kaj, se Spartanoj cin kaptos, englutu ĝin.

SKLAVO

Mi estas preta al servoj. (Eliras.)

ANAKSAGORO

Mi vin salutas, Sofoklo.

SOFOKLO

Malgajan sciigon mi legas sur via vizaĝo.

ANAKSAGORO

La Tesalanoj perfidis kaj transiris al la Spartanoj.

SOFOKLO

Ha, rampaĵoj!

ANAKSAGORO

Nia nobla Efialto pereis.

SOFOKLO

Tiun ĉi sagon nenio eltiros el mia koro!

FIDIO

Kaj kio estas pli malgaja, li falis ne sur la kampo de batalo, sed sub mortiga mano de iu nekonata krimulo. Oni lin trovis matene en la tendo kun trahakita vizaĝo; en nia tendaro estas tro multe da aristokratoj por trovi tiun, kiu plenumis tiel malnoblan venĝon.

SOFOKLO

Ke li en la tuta naturo, en sonĝo kaj maldorme vidu nenion alian krom la sangigita ombro de Efialto kaj nenion aŭdu krom lia lasta ekspiro.

ANAKSAGORO

En la fronto de la demokrataro Atena restis nur sola Periklo.

SOFOKLO

Se li ankaŭ ne pereis.

FIDIO

La batalo ne estas ankoraŭ finita — nun oni faris interrompon.

ANAKSAGORO

Antaŭvenante tamen malbonan okazon de reatako, Periklo konsilas en la aparta letero al la arĥontoj fortikigi la urbon kaj armigi ĉiujn militkapablajn.

SOFOKLO

Ni estos devigitaj rebati eksteran atakon kaj interne sufoki la perfidon, ĉar niaj aristokratoj kvazaŭ ratoj rampas el la urbo al la Spartanoj kaj reveninte, akrigas kontraŭ ni la dentojn.

PROTAGORO

Alie dirante, tiu ĉi tuta aventuro estis superflua.

FIDIO

Kia?

PROTAGORO

Tiu — apud Tanagro.

FIDIO

Precipe por vi, ĉar, oni diras, ke la Spartanoj al tro ruzaj kaj babilemaj advokatoj ŝtopas en la buŝon rapon.

PROTAGORO

Via devo estas — bele skulpti per ĉizilo, sed ne per lango prudente paroli, kaj tial mi pardonas al vi tiun ĉi malsaĝaĵon.

FIDIO

Vi povas ne pardoni kondiĉe nur, ke vi silentu, ĉar mi ĵuras je ĉio, kio min nun dolorigas, ke mi plu ne toleros tiun ĉi ofendan babiladon.

ANAKSAGORO

Fidio, ne atentu...

FIDIO

Ke tiu ĉi arogantulo levu fiere sian kapon, ĉar alie li ne ekrigardus en niajn okulojn, sed li ne pensu, ke ĉi tie iu rampas sub lian nazon. Vere indigna estas la baraktado en Atena marĉo de tiuj sofistaj gobioj, kiuj nur scias glitiĝadi el la manoj. Fi! Restu ĉi tie Anaksagoro, ĉar povas alkuri nova alsendito. Mi iros kun Sofoklo averti la regnanojn pri la danĝero kaj prepari rebaton, se la Spartanoj intencos rampi sur niajn murojn kaj per la falantaj kranioj mezuri ilian altecon. (Eliras kun Sofoklo.)

SCENO KVARA

ANAKSAGORO kaj PROTAGORO.

PROTAGORO

Kiel li ekŝprucis! Tamen anstataŭ iri kampon al Tanagro, li preferas interne de la muroj falĉi Spartanajn kapojn.

ANAKSAGORO

Ne ofendu lin, Periklo klare postulis, ke ni restu kaj, se ĝi estos necesa, neniigu la konspiron de aristokratoj.

PROTAGORO

Mirinda afero! Oni povas verki bonegajn tragediojn, skulpti mirindajn statuojn; oni povas esti tiel valora kaj samtempe tiel malsaĝa kiel — perlo. Disputo kun tiaj homoj — egalas malpacon kun vento bruanta en kameno.

ANAKSAGORO

Senbezone vi ilin incitas....

PROTAGORO

Kompreneble — teren antaŭ ĉiu, kiu surrampis patriotajn irilojn!

ANAKSAGORO

Nun ne estas tempo por tiuspecaj malpacoj, kiam la malamiko proksimiĝas.

PROTAGORO

Nature — kiu mem iras batali aŭ elsendas aliajn, tiu ne havas rajton rimarki, ke unu lia orelo estas pli ruĝa ol la alia; sed li povas senpune eĉ al saĝulo forrazi por sia plezuro duonon de la barbo. Sofoklo, Fidio — estas potenculoj, al kiuj Protagoro mizera sofisto devas kiel hundo servi kaj svingi la voston. Ĉu ĝi estas ebla, majstro, ke vi ankaŭ pensas tiel same?

ANAKSAGORO

Dum milito senaktiviĝas ĉiuj leĝoj eĉ la logikaj kaj plej altan forton ricevas nur la instinkto memgarda.

PROTAGORO

Kaj kion vi interkonsiliĝis fari por plenumi ordonojn de tiu ĉi plej alta potenco?

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne estas mia afero, sed afero de la arĥontoj kaj homoj konantaj la defendan taktikon. Mi volus esti utila al la patrujo, helpi al Periklo kaj feliĉe direkti la aferojn, sed ŝajnas, ke mi restos nur malaktiva atestanto.

PROTAGORO

Do fine, dirante senkaŝe, la Spartanoj disbatis nin. Efektive, Periklo trafis kvazaŭ neĝo en Afrikon kaj kun la armeo li sendube degelas.

ANAKSAGORO

El la letero oni vidas, ke li estas en granda embaraso.

PROTAGORO

Kaj tute prave, ĉar la Spartanoj, ekposedinte Atenojn, povas redoni al li la malbelan edzinon kaj forpreni la ĉarman amatinon.

ANAKSAGORO

Tre facile vi pesas lin, kaj tamen vi devas lin estimi.

PROTAGORO

Sed mi ja estimas, precipe kiam li eksedziĝis kun la ŝafino, kies ŝafidojn mi havis feliĉon eduki.

ANAKSAGORO

Vi scias pri la eksedziĝo?

PROTAGORO

Plej precize, kvankam oreloj miaj ne estis indaj, por ke li enmetu en ilin tiun ĉi sekreton.

ANAKSAGORO

Kaŝu ĝin tamen ĝis ia tempo.

PROTAGORO

Sed mi ne haltigos ĉiujn babilulajn muelilojn, kiuj ĝin nun muelas. Antaŭ la forveturo Periklo finis kun mi la kalkulojn kaj avertis, ke la edzinon kun la filoj li elsendas dum sia forestado al la parenculoj en Kefision. Dume ŝi alvokis min en sian nunan loĝejon kaj ploregante kvazaŭ iu tondus ŝin per malakraj tondiloj, anoncis, ke Periklo eksedziĝis kun ŝi. Lavinte la vizaĝon en larmtorento, ŝi komencis ĝemi al mi tiel senteme, ke, se mi volus kvietigi ŝian doloron, mi havus jam hodiaŭ grasan edzinon, kiu scias bonege ŝpini, kuiri, divenprovi pri estonteco kaj certe kuŝi sur malmola lito. Mi konsoladis ŝin, ke ŝi vidviniĝas jam la duan fojon kaj tial kun tiu stato ŝi paciĝos facile, sed ŝi senĉese elĵetadis el la brusto: Aspazio, Aspazio! Pro ŝia peto mi venis ja ĉi tien ekscii, kiam revenos Periklo.

ANAKSAGORO

Ĉu vi konas tiun Aspazion?

PROTAGORO

Iomete. Periklo enŝlosis ŝin en la ekstremaĵo de la urbo kun surdmuta sklavino, sed mi aŭdis, ke ŝi estas belega, ke ŝi vendadis sin en Mileto, ke ŝin Fidio alveturigis Atenojn, rekreis ŝin en kelkaj statuoj kaj dum ia festeno grandanime oferis al sia amiko.

ANAKSAGORO

Mensogo!

PROTAGORO

Ho, mi vidas, ke la estimata majstro, kiu ŝajnigis sin nenion sciante, povas doni al mi precizajn klarigojn.

ANAKSAGORO

Vi eraras, mi donos neniajn, mi ĝustigas nur, ke Aspazio ne vendis sin en Mileto, ke ŝi alvenis ĉi tien ne kun Fidio, kiu ŝin neniam vidis, sed kun sia maljuna patrino, komercistino de kombiloj kun kiu ŝi ĝis nun loĝas. Sed kiu do dissemas tiujn abomenajn ĉikanojn tiel dense, ke vi kolektis da ili tian amason?

PROTAGORO

La plej forta blovilo de ĉikanoj, la fratino de Cimono — Elpiniko, kiu estas furioza kontraŭ Periklo pro tio, ke li kaŭzis la ekzilon de ŝia frato kaj kiel certigas aliaj, ke li nenion volis akcepti de ŝi, kvankam ŝi oferis al li ĉion — eĉ sen la mano. Estas sen dubo tio, ke ŝi edziniĝis je maljuna Kalio por kontraŭbatali Periklon per la riĉaĵoj de sia edzo, kiu ilin ie elfosis post la foriro de Persoj. Ŝi estas hodiaŭ estrino de la aristokrata partio, ĉar Tucidido nur nun etendas la manon al la direktilo. Ĉu Aspazio estas vere belega?

ANAKSAGORO

Mi vidis ŝin — verŝajne ankaŭ vi ŝin baldaŭ ekvidos, dume pardonu, mia buŝo ne povas esti la fendo, tra kiu vi povus ekrigardi la sekreton de mia kora amiko. Ia tumulto antaŭ la domo....

PROTAGORO

Estas ja milito — sekve la popolo drinkas kaj krias. Ordinare ĝi plenigas sin je kuraĝo en drinkejoj.

ANAKSAGORO

Jam krepuskiĝas kaj Fidio ne revenas.... Mi devas ion fari.... Periklo petis min paroli antaŭ la popolo.... Kion mi diros? Tian taskon mi ne plenumos.... La tumulto plilaŭtiĝas.... Ah, mi preferus direkti la tutmondon ol tiun ĉi aregon da homoj, kiun oni devas gvidi.... (Alkuras Fidio.) Fine... vi estas do....

SCENO KVINA

LA SAMAJ, FIDIO.

FIDIO (enfalante)

Ha, mortintaĵo! Al hienoj mi preparus el ili festenon! Fiere ili brilas per siaj kupraj fruntoj, kvazaŭ ilin nutris ne tiu sama tero! Rigardu la feston de nia aristokrataro! Unu senhontulo kuraĝis demandi min, ĉu ni preparis jam por la Spartanoj saŭcon. Mi ŝprucigis el lia nazo iom da nigraĵo por la spicado! Post unu momento Atenoj elsvarmos sur la fortifikaĵojn. Protagoro, vi estas ankaŭ alvokita plenumi devon regnanan.

PROTAGORO

La devo estas estro de ni ĉiuj, mi obeas ĝin, ne vin.

FIDIO

Vian langon kaŝu en la glavingon — la glavon eltiru.

PROTAGORO

Sub kies komando mi devas esti?

FIDIO

Sub mia.

PROTAGORO

Ho, ho, antaŭ la merito mi havas jam honoron, kiun mi povas cedi al ĉiu por putrinta rabataĵo.

FIDIO (severe)

Plu disputi ni ambaŭ ne havas tempon. Ni iru! (Enŝoviĝas vualita virino.)

SCENO SESA

TIUJ SAMAJ kaj la VIRINO.

PROTAGORO (haltante)

Ho, ia bonfara sinjorino. Lerta nimfo, se hodiaŭ estas via nokta deĵoro, vi povas foriri, ĉar Periklo ankoraŭ ne revenis de la milito.

FIDIO (forpuŝante Protagoron)

Kion vi deziras, regnanino?

VIRINO (ekscitita)

Ĉu estas vere, ke la Atena armeo estas disbatita kaj Periklo militkaptita?

FIDIO

Ni nenion scias pri ĉi tio.

PROTAGORO

Jes, li estas kaptita de iu sorĉistino, de kiu vi lin ne rebatos.

VIRINO

Se Periklo estas ankoraŭ ne venkita, de kie havas tiu ĉi junulo kuraĝon ofendi lin en tiu ĉi domo?

PROTAGORO

Konsolo de voluptoj....

FIDIO

Protagoro!

PROTAGORO

Tia estas mia efektiva nomo, sed minaca Fidio, — tio ni estas ankoraŭ la defendo de Atenoj por ke vi havu la rajton ordoni al mi; ne kriu do kaj ne elŝeligu al vi vane per kolero la okulojn el la palpebroj.

ANAKSAGORO (al Protagoro)

Silentu, ĉar vi eraras.

VIRINO (al la embarasita Anaksagoro)

Sed li vivas? Ne kaŝu la plej teruran veron.

PROTAGORO

La majstro timas nokti ĉi tie sola.

ANAKSAGORO (mallaŭte)

Kvietiĝu... li vivas... antaŭ unu horo li sendis al mi leteron.

VIRINO

Nur al vi...

ANAKSAGORO

Kaj al la arĥontoj.

VIRINO

Nur...

ANAKSAGORO

Ne elmetu vin al danĝero... revenu hejmen... li sendube alveturos hodiaŭ.

VIRINO

Hodiaŭ?! Mi ne ekmoviĝos de ĉi tie... Sekve li ne estas kaptita — li vivas? Ah! Kio okazis? Ekkrioj — eble li! (Enpuŝiĝas aro da viroj kaj virinoj, en ĝia fronto Elpiniko; la virino kaŝas sin post la kolonon.)

SCENO SEPA

LA SAMAJ, ELPINIKO kaj ŝia sekvantaro.

VOĈOJ

Li kaŝis sin, sed ni lin trovos kaj elfumos la melon.

ELPINIKO

Kuraĝe!

UNU EL LA ARO

Detruu la domon de la mortiganto de Atenoj!

ELPINIKO

En tiu ĉi loko mi faros monteton por la mortintoj, kiujn li elkondukis por buĉado!

DUA EL LA ARO

He, amikoj de granda militestro, kie estas via sinjoro!

ELPINIKO

Li forkuris, kiam falis ĉiuj, kiuj havis malpli longajn piedojn ol li.

VOĈOJ

Tanagro!

TRIA EL LA ARO

Forkuru ĉiu, kiu ne estas salamandro, ĉar mi eligos fajron!

FIDIO

Ĉu banditoj vi estas aŭ regnanoj! Vi deziras fari ĉi tie drinkulan juĝadon de la heroo, kiu repuŝis la malamikon kaj al kiu vi ŝuldas la sendanĝeran pasigon de hieraŭa nokto en viaj kuŝejoj!

VOĈOJ

Kion li diras?

ELPINIKO

Ha, ha, ha — li repuŝis la malamikon! Granda heroo! Kiam li eliras kampon, forkuras leporoj kaj ranoj saltas en akvon. Antaŭ Spartanoj li forkuris pro abomeno, ne pro timo. Ha, ha, ha!

FIDIO

Kiu?!

ELPINIKO

La granda viro, kiu venkas belegajn virinojn en Atenoj kaj glorajn regnanojn forpelas.

FIDIO

Kiu do?

ELPINIKO

Du egalaj ne ekzistas — nur unu Periklo!

FIDIO

Ili freneziĝis.

ANAKSAGORO

Sed furioza sinjorino kaj vi ĉiuj estas sendube senkonsciaj, aŭ ebriigitaj.

ELPINIKO

Jes, ebriigitaj de via amiko, kiu apenaŭ havas forton porti la propran kapon kaj volis ankaŭ porti sur ĝi Atenojn. Kiam nian armeon hetmanis Cimono, antaŭ ĝi kuris la timo kaj post ĝi la gloro. Sed la plej granda armeestro de Atenoj estas forpelita kiel malutilulo por ke li ne dispremu la vermon, kiu volviĝis ĉirkaŭ liaj piedoj kaj eĉ ne permesu batali timante kvazaŭ perfidon. Frato mia... Cimono... la plej brava filo de Hellado — estas perfidulo! Dioj punis tiun ĉi mutan blasfemaĵon — super la korpoj de Atenaj militistoj apud Tanagro turniĝas aroj da korvoj, kiuj kriegas la gloron de Periklo nun eble kaŝita en la kelo de tiu ĉi domo.

VOĈOJ

Forbruligu tiun ĉi truon, detruu ĝin.

UNU EL LA ARO

Ni alportos Cimonon sur la brakoj, li forviŝos de ni tiun ĉi hontegon!

FIDIO (al Elpiniko)

De kie vi scias pri la malvenko apud Tanagro?

ELPINIKO

Eliru sur la straton, kaj la forkurintoj de la batalkampo ĝin rakontas kaj al vi. Atenoj estas kovritaj per funebro kaj malhonoro. (Bruo sur la strato.)

PERIKLO (post la scenejo)

Ĉirkaŭtrumpetu, ke mi estas en Atenoj kaj ke tuj mi prezentos la raporton al la popolo.

ĈIUJ

Periklo! (eniras.)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

PERIKLO

Kia kunkuro? Viroj kun bastonoj — virinoj — Elpiniko?

ELPINIKO (ironie)

Ni venis gratuli pri la venko.

ANAKSAGORO

Nia armeo estas disbatita — la Spartanoj iras Atenojn — kaj vi forkuras de ili — ĉu tio estas vera?

PERIKLO

Kiu mensogis?

FIDIO

Tiu ĉi furiulino kaj ŝia kanajlaro, kiu volis detrui kaj forbruligi vian domon.

PERIKLO

Gardistoj! (Eniras du soldatoj.) Konduku tiun ĉi virinon en la loĝejon de Cimono kaj diru, ke mi alsendas al li la fratinon, por ke ŝi al sia lacigita frato purigu la piedojn de polvo, alportu akvon por la lavado kaj preparu vespermanĝon.

ELPINIKO

Dank’ al vi mia frato estas en ekzilejo.

PERIKLO

Dank’ al mi li estas en Atenoj. (Elpiniko eliras kun la soldatoj) Kaj vi, kiuj deziras bruligi, ekbruligu la torĉojn antaŭ la parolejo sur la popola placo. Mi tuj alvenos tien.

ARO

Vivu Periklo! (Eliras.)

SCENO NAŬA

PERIKLO, ANAKSAGORO, FIDIO, PROTAGORO kaj SOFOKLO.

PERIKLO

Kiel vi fartas, amikoj? Kaj Protagoro kun vi? (Eniras Sofoklo.) Bonan vesperon, kara Sofoklo.

SOFOKLO

En la urbo oni diras, ke Elpiniko aranĝis ĉi tie ian atakon, ke ŝi alkondukis ebrian popolamason kun ponardoj...

PERIKLO

Malgranda skandalo! Sed mi vidas, ke mi faris bone, restiginte vin en Atenoj. Mi atendis la ribelon, ĉar mi kaptis la perfidajn leterojn de du potenculoj Atenaj al la Spartana militestro, al kiu ili promesis en la okazo de nia malvenko sian helpon. Post la unua ekŝanceliĝo de niaj vicoj komencis malaperadi filetoj de l’ aristokrataro kaj alportis sendube al siaj patroj la ĝojigan sciigon pri la venko de la Spartanoj.

ANAKSAGORO

Doloriga estis por ni la necerteco....

SOFOKLO

La urbon plenigis la siblado de serpentoj.

FIDIO

Sed kiel finiĝis la batalo?

PERIKLO

Ni renkontis la Spartanojn en la nombro dufoje pli granda ol la nia. Rimarkinte sian superecon, ili tuj ekatakis nin kaj rompis en kelkaj lokoj niajn kolonojn. Estis unu momento de senordo, en kiu ni perdis la tutan esperon, precipe kiam la Tesalanoj forŝiriĝis de ni kaj transiris al la malamiko. Tamen mi feliĉe rekunligis la distranĉitajn rotojn kaj rebatis la atakon. La Spartanoj ankoraŭ pli furioze reatakis, sed ni forĵetis ilin ĝis la fortifikaĵoj. Ses fojojn ili penadis disbati la muron de nia armeo kaj ĉiufoje estis deciditaj reiri. Fine, vidante la vanecon de sia fortstreĉado kaj timante, ke ni ne alkonduku novan helpon, ili proponis interrompi la batalon, deviginte sin forlasi Attikon kun la kondiĉo, ke ni malfermos al ili liberan reiron. Mi konsentis kaj alvenis ĉi tien por ekaŭdi la volon de l’ popolo. Mi subtenos la traktaton, ĉar unue mi deziras liberiĝon de la tre danĝera malamiko kaj poste... mi komencos kapti kaj neniigi tiujn amikiĝintajn kun ili krokodilojn, kiuj englutas la popolon kaj hipokrite ploras pri ĝia malfeliĉo. Mi instruos tiun ĉi popolon serĉi siajn rajtojn kaj metos sur la tombon de Efialto oferon de venĝo. Verŝajne la morto antaŭsciigis lin pri sia alveno, ĉar forirante por eterna ripozo, li diris al mi: se mi pereos, defendu malprave suferantajn sen mi, kiel vi defendis ilin kun mi. Bedaŭrinde lian mortiginton mi ne trovis. La tero ne tremas, kiam tiu ĉi krimulo paŝas sur ĝi. Mi devus antaŭe doni la raporton pri la batalo kaj prezenti la traktaton al la arĥontoj kaj al la areopago, sed ĉar mi scias, kiom da memamaj kaj venditaj al la Spartanoj animoj kaŝas sin en tiuj noblaj korpoj, mi preterpaŝos ilin kaj turnos min senpere al la popolo kaj tiamaniere mi ekcelos novan ekbaton en tiun ĉi putrintan konstruaĵon de l’ areopago, kiun Efialto komencis detrui.

SOFOKLO

Kie estas lia korpo?

PERIKLO

Soldatoj ĝin kondukas post mi kaj mi starigos ĝin al la vido publika kaj montros okulvideble al la popolo, kiel pereas ĝiaj defendantoj. Ni iru... Ankoraŭ hodiaŭan nokton mi devas reveni al la tendaro.

VIRINO (elŝoviĝante el post la kolono)

Periklo...

ANAKSAGORO (haltigante ŝin)

Ne senmaskiĝu...

PERIKLO (rimarkinte ŝin)

Kiu estas ĉi tio?

ASPAZIO (forĵetante la vizaĝkovrilon)

Mi.

PERIKLO

Aspazio!

PROTAGORO, FIDIO, SOFOKLO

Aspazio!

PERIKLO

Kion vi faras ĉi tie?

ASPAZIO

Vi min demandas kvazaŭ en Atenoj estus alia koro batanta per egala malkvieto pro vi. Mi alkuris ĉi tien por kontroli la terurajn sciigojn kaj restis, esperante, ke eble kiel Elpiniko al sia frato, mi purigos al vi la piedojn de polvo, alportos akvon kaj...

PERIKLO (kaptante ŝiajn manojn)

Ah! ne ŝercu, mia kara!... Anaksagoro konas ŝin — Fidio, Sofoklo, Protagoro — jen mia plej kora... amikino, kun kiu bonvolu lasi min por momento kaj sciigi, kiam la popolo amasiĝos.

PROTAGORO (forirante, al Anaksagoro)

Mi farus tion saman, se min vizitus tiel ĉarma amikino.

SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO, poste CIMONO.

PERIKLO

Kiel bone estas, ke vi alvenis ĉi tien. Vi ne timis fremdajn virojn?

ASPAZIO

Mi pensis pri nenio krom pri tio, kio okazis kun vi. Cetere estis ĉi tie Anaksagoro, kiu rekonis min laŭ la voĉo kaj kune kun Fidio riproĉis Protagoron pro lia malafabla mokado.

PERIKLO

Protagoro ofendis vin?

ASPAZIO

Li pensis, ke mi estas unu el tiuj, kiuj venas vin... dormigi.

PERIKLO

Mi ĵuras, ke krom mia edzino vi estas la unua...

ASPAZIO

Mi supozis, ke, kiel la doma instruisto, li konas viajn interrilatojn kaj kutimojn.

PERIKLO

Li estas homo ribelema kaj sarkasma, sed kvankam li ne unu fojon pruvis sian bondeziron por mi kaj sendube nur pro eraro kaj petolo ofendis vin, la lastan fojon li hodiaŭ ektuŝis mian manon.

ASPAZIO

Vi diras, ke li estas por vi bondezira kaj eble li estus por vi bezona?

PERIKLO

Jes, sed tio ĉi ne estas grava afero.

ASPAZIO

Kontraŭe. Mi ne dezirus forigi de vi iun ajn, kiu estas kapabla helpi viajn intencojn. Permesu, ke mi mem punu Protagoron. Vi okupu vin pri la malamikoj, kiujn vi havas en granda, tre granda nombro. Kiam mi trapasis la urbon, ĝi bruegis kiel maro kaj en ĝi kvazaŭ arego da minace knarantaj mevoj turniĝis la bando da sinjoraj servuloj kun Elpiniko en la fronto. Mi deziregis tiam, ke vi ekstaru en tiu ĉi maro forta kiel ŝtonego kaj ke tiuj furiozaj ondoj disbatiĝu senforte de via brusto. Ah, kiom da fojoj dum tiuj ĉi kelkaj tagoj mi mortis de timo kaj malespero. Kaj tamen mi neniam estis timema, tia faris min nur la amo.

PERIKLO

Stelo mia, ŝajnas al mi, ke dum nia disiĝo mi estis en mallumo kaj nur nun mi ree ekvidis helecon. Antaŭ mia penso konstante pendis via ĉarma bildo, kiu estis por mi ebriiga. Sur la lipoj mi sentis freŝan dolĉecon de viaj lipoj, en la okuloj penetrantan varmegon de viaj rigardoj, sur la vizaĝo molan ektuŝeton de viaj haroj. Kaj jen ree mi estas apud vi, Aspazio, vi ĉarma rideto de l’ naturo! La patrino gravediĝis per vi sendube en sonĝo, en kiu revigis ŝin ĉiuj belecoj de l’ tero. Se Dio vin rimarkus, li forlasus la ĉielon. La rigardo glitante sur via figuro elvokas en miaj nervoj plezuregajn ektremojn kaj varmigas en la vejnoj la sangon ĝis bolado. Mi malsobriĝas de vi.

ASPAZIO

Kaj tamen vi devas esti sobra... tie amasiĝas la popolo.

PERIKLO

Mi baldaŭ revenos kaj forveturos matene — vi restos ĉe mi — ĉu vere?

ASPAZIO

Kiel — la edzino.

PERIKLO

Edzino?

ASPAZIO

Vi ja eksedziĝis...

PERIKLO

Sed, hodiaŭ...

ASPAZIO (gaje)

Por kelkaj oraj moneroj pastro ne sole el la lito sed ankaŭ el la tombo leviĝos kaj je nia nomo buĉos por la diofero kelkajn grasajn bovidojn, kiujn li poste je dia nomo formanĝos. Mia patrino atendas min antaŭ la domo kaj benos nian edziĝon, viaj amikoj kantos la edziĝan kanton.

PERIKLO

Mi ne estas preparita por ĉi tio... Oni devus antaŭe forigi la malhelpaĵojn... Vi neniam postulis ĉi tion...

ASPAZIO

Ĉar vi ankaŭ ne postulis de mi pruvon de l’ amo, kiun sen perdo de l’ honoro mi ne povus al vi doni. Sed ne pensu, ke oferdonaco, banado en la akvo el la fonto destinita por gefianĉoj, formanĝado de kukaĵoj kaj elaŭskultado de edziĝfestaj kantoj, — ke ĉiuj tiuj ceremonioj edziĝaj faras laŭ mia opinio sankta kaj leĝa la ligon de sin reciproke amantaj koroj. Tute ne, se la mondo ne estus senpensema, se ĝi ne malrespektus homojn liberigitajn de ĝiaj antaŭjuĝoj, se tiuj lastaj ne estus enradikiĝintaj en plej bonajn animojn — mi restus ĉi tie por ĉiam kaj mi eĉ ne dirus al la sklavoj, ke mi estas via edzino. Sed tiu ĉi nia mondo, kiu kreis al si malĉastajn diojn por ilin senpune imiti, dispremus min per malrespekto kaj stampus sur mia frunto la nomon de hetero. Kaj ankaŭ vi Periklo konsentus kun ĝi, ĉar kiam mi ekparolis al vi pri edziĝo, vi forpuŝiĝis mirigita. Viro por konvinki sian amatinon pri la amo havas milojn da rimedoj, sed pri sia estimo nur unu — edziĝon. Por mi via estimo valoras tiom, kiom via amo. Mi povas resti kaj plue tiu Aspazio, antaŭ kiu genuas la plej potenca homo en Atenoj, sed reĝino en lia dormejo kaj malhonorita servulino en lia tuta vivo kaj patrino de liaj forpelitaj el la societo infanoj — mi ne estos! Por tio ĉi mi posedas tro malmulte da bruta voluptemo kaj tro multe da homa fiero!

PERIKLO (konfuzita)

Vi forgesas mia kara, ke vi ne estas regnanino Atena, ke oni ne rekonus en vi mian edzinon, niajn infanojn oni ne enskribus en la leĝan genealogion...

ASPAZIO

Sekve, estas pli bone sen ia kontraŭstaro kondamni ilin al disŝiro de ĉiuj malbonaj sortoj kaj ĵeti en la faŭkon de tiu ĉi raba monstro, kiu sin nomas leĝo regnana! Mi tiun ĉi krimon ne plenumos! Por vi viroj estas gloro batali pro la regado de aristokrataro aŭ demokrataro, pro respubliko aŭ monarĥio, pro privilegioj de areopagoj kaj kunvenoj popolaj, sed levi batalan flagon de maljustaĵoj kontraŭ homo ne posedanta nobeligitajn antaŭulojn — tio estas celo, kiu ne indas vian grandecon. Mi ne estas regnanino, miaj infanoj ne estus enskribitaj en la genealogiaj libroj, sed vi estas ja potenculo! Se vi dezirus, mi ne starus kun miaj infanoj tiel malalte, kiam vi staros alte. Sed vi timas batalon... vi min ne amas kaj eble eĉ ne deziregas!

PERIKLO

Aspazio!... Ĉesu!...

ASPAZIO

Ha, ha, ha, ĉu nervoj viaj ankoraŭ tremas plezure kaj la sango bolas?... Ĝis revido, ĉagrenita amato. (Laŭta parolado post la scenejo.)

PERIKLO

Aŭskultu min... (Al la eniranta sklavo) Kio okazis tie?

SKLAVO

Kelkaj regnanoj alkondukis Cimonon, kiu deziras interparoli kun mia sinjoro.

PERIKLO

Cimono? Petu lin eniri. (Al Aspazio) Mi petegas vin — atendu — eniru en tiun ĉi ĉambron. (Aspazio foriras.)

SCENO DEKUNUA

CIMONO kaj PERIKLO.

CIMONO

Vi certigis min apud Tanagro, ke mi povas sendanĝere reveni Atenojn kaj ke vi elpetos por mi la revokon el la eksilejo. Ĝis nun mi ne scias, ĝis kia grado mi povas konfidi al viaj vortoj. Apenaŭ mi aperis sur la strato, oni ekkaptis min kiel forkurinton kaj, kiam mi defendis min per via nomo, oni min alkondukis ĉi tien. Se mi eĉ estus meritinta punon, tamen mi ne meritis mokturmentadon de tiu ĝi kanajlaro. Bonvolu ja publikigi al tiuj nudpiedaj regnanoj, kiuj atendas tie, al kiu mi apartenas nun.

PERIKLO (alproksimiĝinte al la enirejo)

Cimono estas mia gasto kaj baldaŭ estos la via.

CIMONO

Mi ilia gasto? Fulmotondro! ne insultu min! Mi malestimis nigran popolamason, kiam mi ordonis al ĝi, kaj mi malestimas ĝin ankoraŭ pli, kiam ĝi ordonas al mi.

PERIKLO

Kaj kun tiu ĉi sento vi volis partopreni en la batalo apud Tanagro, kiam ia bandito el via partio, kaŝita en niaj vicoj, perfide mortigis la dormintan Efialton?

CIMONO

Mi estis nur estro de la soldatoj, sed ne de la banditoj: la raporton pri tiu ĉi krimo sekve mi ne intencas doni al vi, kiel mi ne postulas ĝin de vi pri la morto de miaj cent amikoj, kiuj partoprenis en la batalo kaj ĉiuj mortfalis por vin konvinki, ke ni ne scias perfidi.

PERIKLO

Mi ne dubis pri vi.

CIMONO

Sekve kiu?

PERIKLO

La armeo ekscitita per la mortigo de Efialto postulis, ke oni vin retenu.

CIMONO

La armeo Atena, kun kiu mi atingis tiom da venkoj, min kulpigis je krimo... je perfido. Grekujo — mi, kiu estis via fiero, ĉu en la fino de l’ vivo mi devas esti via honto? Dioj justaj, ĉu tio estas vero? Ne, Periklo, tian malhonoron ne postulis por mi la armeo, sed drinkuloj, diboĉuloj, ĉifonuloj, la tuta tiu ĉi via Atena popolo, kiun vi kunpelis al Tanagro, esperante, ke vi infektos per ĝi la aeron, kaj la Spartanoj, ŝtopinte la nazojn forkuros.

PERIKLO

Se tiu ĉi popolo estas tia, kulpa estas via nesatigebla avideco, via premado, via arbitreco, via fiereco, viaj perfortoj, ĉiuj deflankiĝoj de via egoismo. Vi forŝtelis de ĝi ĝiajn rajtojn kaj rekompensis ĝin per malrespekto. Vi faris ĝin malklera, malriĉa kaj koruptita kaj nun vi volas forigi de vi ĝian bildon. Sed ĝi forskuos de si la piedojn, kiuj ĝin batas, leviĝos el la humileco kaj moralfalo, reatingos siajn rajtojn. Ĝi forpelas jam Cimonojn kaj baldaŭ komencos detrui iliajn rifuĝejojn. Mi helpos ĝin en ĉi tio!

CIMONO

Vi revas... vi revas! Vi deziras suprenruli sur monton senaniman korpegon, kiu eĉ sur plej alta pinto restas malviva kaj putra. Eĉ, se vi kiel eble plej longe lavus kaj premus argilon, noblan metalon vi ne faros el ĝi. Dio konstruis la mondon kaj al la homoj li ordonis nur diveni liajn planojn. Al unuj li donis kapablecon sarki legomojn al aliaj regi; li firmigas en posteuloj la talentojn de antaŭuloj. Vane vi batalus kun la volo de l’ ĉielo.

PERIKLO

Pri agoj prudentaj kaj noblaj vi laŭdas vin mem, la malsaĝajn kaj malnoblajn vi alskribas al la dioj. Bone konata taktiko! Dume tiuj ĉi viaj kapabloj, firmigataj herede, se ili ne estas hirudoj ruinigantaj la popolon — ili estas en plej bona okazo — fortoj uzantaj liberecon. La supozata supereco do la aristokrataro estas nur ĝia privilegio. Cervon kun ligitaj piedoj facile antaŭkuros libera azeno. Trakribru ĉiujn aristokratojn tra mizero kaj sklaveco, kaj iliaj filoj forgesos, ke la patroj sciis manĝi granatojn kaj meti en elektan urnon globetojn. La popolo Atena eksilentis, sed ĝia dormetanta genio vekiĝas. Tio ne estas jam Atenoj, kiujn vi forlasis, Cimono; tio ne estas jam oportuna kuŝejo de l’ aristokrata pigmeo, sed lulilo de l’ juna grandegulo. Mi ĝin edukos, amasigos ĉirkaŭ ĝi kaj kunigos ĉiujn regnojn de Grekujo, mi turnos ĝin kune kun ili kontraŭ la kaverno de barbareco kaj perforto — kontraŭ Sparto.

CIMONO

Per kio mi povas esti al vi utila en la edukado de tiu ĉi grandegulo?

PERIKLO

Por ni estus sufiĉe da loko en Atenoj, por niaj partioj tro malmulte. Kiel la plej granda militestro en Atenoj — servu vian patrujon, sed kiel gvidanto de l’ aristokrata partio vi devas cedi. Ĉu vi volas veturi Egiptujon kaj forigi de tie la Persojn?

CIMONO

Kaj poste?

PERIKLO

Ĉu ni jam estos en sendanĝero? Por la tuta vivo sufiĉos al vi da milito.

CIMONO

Sekve, mi jam neniam revenos ĉi tien?

PERIKLO

Neniam!

CIMONO

Terura verdikto! Esti eterna vagulo... ne ekvidi eĉ antaŭ la morto la patrujon, kiun mi tiel adoris — senkompata destino!

PERIKLO

Ĝi devas esti plenumita.

CIMONO

Mi veturos!

FIDIO (eniras)

La popolo kolektiĝis kaj atendas.

PERIKLO (al Cimono)

Ni rapidu.

ASPAZIO (alkurante el la ĉambro)

Mi estas ĉi tie.

PERIKLO (al Cimono)

Cimono jen mia... edzino.

CIMONO

La dua. Ĉu mi povas scii, kies filino?

PERIKLO

De Arioĥo el Mileto.

CIMONO

Ne regnanino atena? (Ili eliras.)

SCENO DEKDUA

ASPAZIO, poste ŝia PATRINO.

ASPAZIO (al si mem)

Ne regnanino... (Dum unu momento ŝi staras sufokante la koleron, fine ŝi gajiĝas iom post iom.)

PATRINO (enŝoviĝante mallaŭte)

Periklo ordonis al mi eniri...

ASPAZIO (entuziasmigita)

Alportu al mi, patrino, florojn sur la kapon kaj lumigu la torĉon de Himeno, ĉar hodiaŭ edziĝas je mi Periklo!

(La kurteno falas.)

AKTO DUA

(En la domo de Periklo)

SCENO UNUA

PERIKLO, ASPAZIO.

PERIKLO

Jes, laŭ mia opinio tio estas penso nepraktika, sed vi povas amuziĝi per ĉi tio.

ASPAZIO

Amuziĝi? Ĉu tiom da jaroj de la kunvivo kaj de l’ sperto konvinkis vin, ke mi amuziĝas kun vivo... Malĝoje...

PERIKLO

Ĉu mi diris ĉi tion? Ĉu mi vin ankoraŭ ne sufiĉe respektas? Ĉu mi ne ŝatas vian prudenton?

ASPAZIO

Kaj tamen iafoje vi parolas kun mi kvazaŭ kun infano, kies pepado estas agrabla sed naiva. Fine mi ĉesu esti por vi favorata papago, kiun vi ne karesas kontraŭ la plumoj kaj al kiu vi permesas petoli. Mi estas homo vere pli bona ol multaj lipharaj sinjoroj...

PERIKLO

Sed mi ne neas tion, tian ja Aspazion mi amas. Kaj se eĉ la tuta gento virina konsistus nur el vi sola, el mia buŝo eliradus nur senĉesa por ĝi adorado.

ASPAZIO

Ordinara bonodorfumaĵo de l’ edzo por lia edzino, en kiu li vidas bukedon de ĉiuspecaj perfektecoj kaj en aliaj virinoj vidas apenaŭ apartajn floretojn.

PERIKLO

Ah, ne blasfemu vin mem! Tiel sola vi estas en Grekujo, kiel sola estas en ĝi mia amo. Vian nomon eble la estonteco enskribos en la historion kaj la nomojn de aliaj grekaj virinoj ĝi apenaŭ enskribas en la urbajn registrolibrojn.

ASPAZIO (fermante al li la buŝon per la mano)

Flatulo. Iru jam al la kunveno popola kaj ne malhelpu nin en la interkonsiliĝo.

PERIKLO

Dume vi aliformigu la mondon ĝis kiam mi revenos.

ASPAZIO

Ne ŝercu, ĉu vi mem ĝin ne ŝanĝos hodiaŭ?

PERIKLO

Jes, hodiaŭ mi bezonas novan bonan stelon. Mi esperas, ke ĝi ankoraŭ lumas super mi. Mi malfortigis Sparton, forprenis de ĝi ĝiajn kunliganojn, plinombrigis la niajn, firmigis por kelkaj jaroj la pacon — ĉu Atenoj por ĉi tio deturnos sin de mi, kiam mi postulos monon por la konstruado de l’ granda nacia sanktejo, en kiu enkorpiĝos ilia gloro kaj en kiu loĝos iliaj dioj?

ASPAZIO

Vi klopodas pri dioj?

PERIKLO

Mi respektas nur la bele skulptitajn kaj nur tiajn mi enkondukos en Partenonon. Mi konstruos ĝin, eĉ se en la vojo al ĝi oni fosus abismojn kaj ŝutus montojn. Hodiaŭ mi ludos la grandan loton de mia vivo!

ASPAZIO

Se vi eĉ malgajnus, mi tamen ne vidus ankoraŭ en tiu ĉi malvenko — malfeliĉon.

PERIKLO

Kara aŭgurino, profetu, ke mi venkos. Mi ne etendas la manon al pendigita alte bagatelaĵo. Ĉu vi supozas, ke mi batalas por tio, ke la urbo havu ornamitan konstruaĵon kaj ĝiaj dioj luksan loĝejon? Tute ne. Mi volas per la artista genio de Atenoj potencigi ilian forton politikan, starigi belegan monumenton de l’ arto, kiu ne sole koncentrigus en si la tutan vivon de l’ popolo, sed ankaŭ allogus kaj ravus ĝiajn amikojn kaj humiligus la malamikojn. Partenono estos plej kara juvelo sur la tero, objekto de admiro en la tuta Hellado, celo de ĝiaj pilgrimadoj — tiun ĉi esperon garantias al mi la genio de Fidio. Cetere...

ASPAZIO

Finu.

PERIKLO

Cetere... mi devas nutri tiujn ĉi malsatajn kaj senpaciencajn amasojn, por kiuj mi akiras la rajtojn kaj al kiuj mi ne donas panon. Oni devas ilin okupigi, liveri al ili laboron, malfermi noblan elfluon al iliaj pasioj, oni devas satigi iliajn stomakojn kaj ravi okulojn. La popolo jam estas sata de honoroj kaj postulas laborenspezojn kaj, se mi nenion donos al ĝi por manĝi, ĝi formanĝos min.

ASPAZIO

Per Partenono vi ĝin vivigos dum kelkaj jaroj — kaj poste?

PERIKLO

Mi pripensos.

ASPAZIO

Vi donos al ĝi novajn rajtojn kaj honorojn? Eble mi eraras, sed ŝajnas al mi, ke vi, kiel ankaŭ ĉiuj aliaj direktantoj de tiuj popolamasoj, feliĉigas ilin per iluzioj. La aristokrataro elŝiris al la popolo dentojn, vi restarigas ilin al ĝi, sed nur por tio, ke ĝi libere povu grinci kun ili. Kaj kion gajnas mizerulo, ricevinte la rajton firmigi leĝojn kaj okupi plej altajn oficojn, se por ĉiuj ĉi senpagaj honoroj li forlasos nek la kampon nek sian laborejon, nek iun ajn okupon, kiu lin nutras. Sur la kontraŭa bordo de l’ rapida kaj larĝa rivero vi dismetis diversajn bonfaraĵojn, al kiuj li devas naĝi sur mallarĝa breteto kaj la aliaj sur vastaj ŝipoj.

PERIKLO (enpensiĝinta)

Doloriga ĝi estas nepreco, sed tamen nepreco.

ASPAZIO (nekuraĝe)

Se vi enkondukus kaj rajtigus la projekton pri la pensioj aŭ la mona rekompenco por la plenumado de oficoj kaj regnanaj devoj... Tiamaniere vi ebligus al la elementoj demokrataj okupadon de ĉiuj postenoj. Malriĉuloj ne estras... nur laboras aŭ almozpetas.

PERIKLO (kiel supre)

Jes, malriĉuloj ne estras... (Li leviĝas subite) La lota enmeto pligrandiĝis. (Kisante Aspazion) Mi dankas vin, vi mia... Konscienco. (Li eliras.)

SCENO DUA

ASPAZIO, TEORO, LEJO, FILEZIO, poste DIOTIMO kaj ERO.

FILEZIO (enirinte kun Lejo kaj Teoro al la enpensiĝinta Aspazio)

Ne pri ni...

ASPAZIO

Ah, vi estas. Pri Periklo mi pensis, kiu antaŭ momento foriris.

TEORO

Ja grava kunveno, ĉar eĉ maljunuloj rapidas al ĝi.

LEJO

Kaj Elpiniko elrulis sian dikegulon, kiu, ŝajnas, malofte ŝvitas por la patrujo.

ASPAZIO

La hodiaŭa tago tiel grandiĝos en nia vivo, ke la aliaj estos kompare kun ĝi nur momentoj. Hodiaŭ Periklo revenos hejmen aŭ la unua inter la Atenanaj aŭ la lasta.

LEJO

Mi ne timas pri li; kiu regas en Atenoj kiel li?...

ASPAZIO

Li regas per la spirito, elokventeco, sed ne per la estrado. Se li nur unu fojon en grava afero ne konvinkos la popolon, plej mizera senfeligisto de brutoj volos lin piedbati senpune. Eh, oni devas rektiĝi, kvankam la sorto klinas nin... Eksidu. Mi invitis ankaŭ mian konatulinon el Mileto, Diotimon, kiu antaŭ nelonge venis el Atenoj.

TEORO

Kaj jam sukcesis ilin ekmuĝigi?

FILEZIO

Kiel oni diras, ŝi estas tre riĉa kaj stranga.

LEJO

Patrinoj murmuretas al la filinoj, ke ŝi estas nemorala, ke ŝi embuskas la junularon Atenan, ke ŝi inokulas malĉaston.

ASPAZIO

Pri kiu el ni oni ĉi tion ne murmuretis aŭ ne parolis laŭte! Tio estas ordinara ĉikana ŝpinaĵo, el kiu tiuj noblaj matroninoj ŝpinas kalumnion kontraŭ ĉiu memstara virino. Laŭ ili fraŭlinoj devas nur scii forte bati sklavinojn, varmege preĝi al dioj kaj lerte froti siajn korpojn per bonodoraj oleoj por la estontaj edzoj. Kaj, se jam fali morale — tiam sen ia brueto. Diotimo estas vere riĉa, aroganta, fantaziema sed la purecon de ŝiaj sentoj nenia malpurigos blasfemo.

DIOTIMO (enfalas)

Mi freneziĝos de rido!... Bedaŭru Aspazio... Pardonu — vi min ne konas ankoraŭ...

ASPAZIO

Restis al ili nur vin ekvidi — Teoro, Lejo kaj Filezio.

DIOTIMO

Bedaŭru do vi ĉiuj, ke vi ne vidis la iradon de miaj adorantoj. Hieraŭ en la teatro eksieĝis min kvaro: unu certigis, ke mi ekbruligis lian koron en Teboj, kie mi neniam estis, la dua, ke mi adorigos por mi tutajn Atenojn, la tria, ke mi jam adorigis ilin kaj la kvara, la plej maljuna, anoncis, ke li jam de longe ĵuris edziĝi nur je virino el Mileto. Mi permesis al ili viziti min la sekvantan tagon kaj al la servantino mi ordonis ĉiun enkonduki en alian ĉambron. La maljuna alvenis plej frue. Ĉu vi permesas peti vin pri malgranda servo? — mi demandis, Ordonu — li respondis flame. Mi havis klarvidadon, diras mi, kiu min ofte avertas, ke hodiaŭ en la kunveno de l’ popolo Kalio, la edzo de Elpiniko kun la helpo de siaj multenombraj adeptoj penos sin proklamigi reĝo de Atenoj. Mi petas do vin, kaŝu en la brustan poŝon tiun ĉi katon, kies la patrino en mia naska urbo estis oferdonita al Zeŭso kaj kiu forpelas ĉiun malbonon. Ĵetu ĝin sur la parolejon, kiam tien supreniros Kalio kaj poste rekaptu ĝin kaj alportu al mi. La maljuna mia adoranto larĝigis la okulojn, ekbalancis la kapon, sed prenis la katon kaj iris. Tion ĉi saman mi efikis ĉe la tri aliaj. Ah! kian ili havis mienon alpremante sub la vestoj la katojn, kiuj miaŭis malespere! Ne, mi mortos de rido... Kalio volas hodiaŭ ribeligi la popolon kontraŭ Periklo. Prezentu al vi sur la parolejo tiun ĉi barelon da fandiĝanta sebo ĉirkaŭita de katoj, kiujn la senfrukta Elpiniko edukas por li.

ASPAZIO

Vi elmetas vin al danĝero.

DIOTIMO

Kontraŭ kiu?

TEORO

La adorantoj tamen postulos rekompencon.

DIOTIMO

Ili ne aperos plu — eĉ ne kaptos la katojn. Cetere, ili fieriĝu, kiamaniere ili savis Atenojn de reĝo Kalio. Vi rigardas min kiel mordeman petolulinon. Mi ŝajnas esti tia. Sed tio ĉi ne estas sensenca facilanimeco. (Serioze) Ĉu tio ne kolerigas, ke virino juna, kiun ne zorgas la koro de l’ patro, de l’ edzo aŭ de l’ frato, devas fariĝi allogilo por ĉiu senĉasta viro? Ĉu mi estas ruĝa ĉerizo ĉe publika vojo, ke min iu ajn trapasanto volas deŝiri? Sed mi vere koleras! Ha, ha, ha! Mia avino, patrino, fratinoj mortis en trideka jaro de l’ vivo kaj al mi sendube restas ankoraŭ ne pli ol ses jaroj ĝis la morto. Tiun ĉi tempon mi devas pasigi gaje. Kial vi ekmutiĝis? Aspazio, diru do, por kio vi min invitis! Mi aŭskultas kaj konsentos kun ĉio, sed konsili al vi mi ne povas, ĉar mi estas laca. (Ŝi eksidas.)

ASPAZIO

Ŝajnas al mi, ke...

DIOTIMO

Pardonu... Ĉu estos ĉi tie Eŭripido?

FILEZIO

Verŝajne.

DIOTIMO

Nun mi jam aŭskultas. (Post momento de komuna silento) Aspazio?

ASPAZIO (subaŭskultante)

Ero! (Eniras sklavino) Ĉu la sinjoro interparolas en la ĝardeno?

ERO

Ne.

ASPAZIO

Ci povas foriri. (Ero foriras.) Tiu ĉi sklavino havas filinon, por kiu unu el la arĥontoj oferis al Periklo tri vetkurajn ĉevalojn.

DIOTIMO

Ĉu via edzo tenas ŝin por si mem?

ASPAZIO

Por mi — sed eble li sola en Atenoj tenas belegajn sklavinojn por sia edzino — la aliaj malnoble ekspluatas la abomenindan kutimon. Pri tiu ĉi ja afero mi deziras kun vi interparoli antaŭ la alveno de l’ edzoj. Ni rigardas indiferente terurajn vidaĵojn. Mi vidis sklavon, al kiu lia mastro pro ekbato de l’ hundo ordonis dum dudek kvar horoj boji kaj al la alia pro formanĝo de kelkaj prunoj enbati prunajn ostetojn en la tutan manon. Sur la stratoj trijaraj regnanoj distranĉas per vipoj la vizaĝojn de siaj vartistinoj. Potenculoj atenaj de tempo al tempo malplenigas la domojn de siaj laboristoj kvazaŭ abelujojn, forŝtelante de ili ĉiujn iliajn havaĵojn kiel mielon de abeloj. Ni kreskis en tiu ĉi krimo kaj tial ĝi ne elvokas en ni abomenon, sed tamen, se ĝin komencas juĝi ne la religio, ne la regularoj, kiuj senkulpigas ĝin, ne sensenta kalkulo, kiu pesas nur profitojn materialajn, sed nobla koro — tiam ni eksentas teruron. Tiu ĉi perforto de homoj kontraŭ homoj estas tiel monstra, ke ĝi abomenigas al mi la naturon de l’ homo. Bedaŭrinde nek mi, nek tiuj, kiuj konsentas kun mi, ĝin disbatas. Sed kvankam ni ne povas forŝiri ĉiujn kapojn al tiu ĉi socia hidro, ni fortranĉu almenaŭ unu — la plej malnoblan — tiun, kiu per la korpo de sendependaj sklavinoj nutras malĉastecon de iliaj mastroj.

DIOTIMO

Tio ĉi signifas?

ASPAZIO

Vi estas belegaj, riĉaj, vi posedas grandajn interrilatojn kaj influojn, fondu kun mi societon, kiu el rabaj manoj elaĉetus malgrandajn sklavinojn kaj konstruus rifuĝejon, en kiu ili edukiĝus liberigitaj. Periklo mokas tiun ĉi projekton — kaj vi?

DIOTIMO

Kial mi ne sciis tion hieraŭ, jam hodiaŭ mi estus ricevinta de miaj adorantoj kvar junajn sklavinojn kaj tiamaniere mi ne estus doninta al ili senpage la katojn. Sed mi trovos naivulojn. Dume mi oferas al vi mian bonan volon kaj kason. Bonega ideo, ĝi liveros al mi okupon kaj agrablajn animekscitojn.

FILEZIO

Ni havas malplenan domon, bonegan por tia institucio kaj la frato ne rifuzos ĝin al mi.

LEJO

Mia mortinta edzo zorgis pri tio, ke neniu bela sklavino velku ĉe li, ne naskinte nobeligitajn fruktojn. La zorgoj pri la perfektigo de la raso mallongigis eĉ al li, malfeliĉulo, la vivon. Lian noblan cindron mi honoros, ŝajnas al mi, plej bone senigante la aliajn je tio, kion li jam uzi ne povas. Aspazio, la spirito de mia edzo benas vin kaj al mi ordonas vin sekvi.

TEORO

Inter vi mi posedas plej malmulte da monrimedoj, sed kun la helpo de Fidio mi faros sur la fronto de tiu ĉi rifuĝejo platskulptaĵon: virinoj elŝirantaj al satiro knabineton, kiun li forrabis de sklavino.

ASPAZIO

Tro modesta vi estas Teoro; vi posedas pli da rimedoj ol skulptilo, ĉar la amon de ĉiuj Atenaj artistoj. Ni lasu al viroj la iluzion, ke ili estas ĉiopovaj kaj ni estas nur iliaj humilaj subulinoj, sed ni ekspluatu la influon, kiun ni havas ĉe ili. Alvenis stranga tempo, ke ekzistas nek tia krimo, nek tia virto, al kiu la bela kaj prudenta virino ne inklinigus en Atenoj la viron. Teoro, memoru ĉi tion — kaj vi ankaŭ.

DIOTIMO

Ho! mi bone memoras.

FILEZIO

Kaj, se la estraro malpermesos al ni?

ASPAZIO

La elpendaĵoj de ĉiuj institucioj devas esti viraj — ni ŝirmos nin per viro. Mi eĉ elektis unu.

FILEZIO

Kiun?

ASPAZIO

La grandan filozofon, homon tre respektindan, mian majstron... (Anaksagoro eniras.)

SCENO TRIA

La SAMAJ kaj ANAKSAGORO.

ANAKSAGORO

Mi forkuras de tiu ĉi tumulto.

ASPAZIO

De kie vi venas?

ANAKSAGORO

De la kunveno popola.

ASPAZIO

Kion oni decidis?

ANAKSAGORO

Oni decidis piedbati, krii, blasfemi, la prudenton nomi malsaĝeco kaj la malsaĝecon prudento... Mi envias vin Aspazio, ke vi povas vin apartigi de tiu bazaro de ĉiuspecaj pasioj kaj kviete filozofi pri ili.

ASPAZIO

Kvieta mi ne estas. Ĉu la projekto de Periklo estas akceptita?

ANAKSAGORO

Ekstaru super la kota trafluo de homaj aferoj, ke ĝi apenaŭ surŝprucu viajn piedojn, mia amikino. (Al la aliaj virinoj.) Mi ne salutis vin ankoraŭ — kaj unu el vi mi ne konas.

DIOTIMO (salutante)

Diotimo. Ĉu Kalio parolis?

ANAKSAGORO

Kriis ĉiuj eĉ la raŭkiĝintaj. (Al Aspazio) Elementoj bonfaraj kaj belaj kuniĝante kreas iafoje ligojn malutilajn kaj monstrajn. Nebuloj, kiuj malvarmigas al ni la fajron de l’ suno, renkontinte unu la alian, eligas el si tondron.

DIOTIMO (mallaŭte al Lejo)

Kion li rezonas?

ASPAZIO (penante kaŝi sian ekscitiĝon)

Sekve Periklo falis kun sia projekto?

ANAKSAGORO (al la ĉagrenita Aspazio)

Por liaj amikoj tio estus doloriga, por filozofoj ĝi devas esti indiferenta. Ekzistas nur materio kaj ĝia eco — la spirito, kiu kunigas ĝiajn erojn en diversaj interrilatoj. Tiuj samaj ili estas en Periklo kiel en Kalio, tiuj samaj en genio kiel en malsaĝulo, tiuj samaj en virto kiel en krimo — nur diversmaniere kunmetitaj. En la spaco restas ĉiam neŝanĝebla kvanto kaj kvalito de atomoj, semoj de l’ tutmondo, kaj sekve, ĉu Periklo venkos aŭ estos venkita, la materio ne transformiĝas, nur akceptos alian eksteraĵon.

DIOTIMO (mallaŭte al Teoro)

Ĉu vi lin komprenas?

ANAKSAGORO (al Diotimo)

Sendube vi demandas pri mi, regnanino. Pardonu, ke mi forgesis min prezenti al vi: mi estas Anaksagoro, mizera filozofo, ne taŭga por ia ajn praktika uzado, rigardanta senfine ĉielon kaj iranta kun kurbigitaj piedoj sur la tero, devigata sin okupi per la politiko kaj ne povanta pacigi blindulon kun akrevidulo. Mi havas fileton, kiun mi amas kaj ami ne volas. Kiom da fojoj li ekmalsaniĝas, mi sidiĝas ĉe lia liteto kaj rezonas: li estas ja nur kungluaĵo de materiaj atomoj, kiuj post lia morto restos en la spaco. Ĉu li estas vere mia filo deŝirita de la naturo? Ne, li estas nur ĝia fragmento, kaj ĝi ne pereigos eĉ unu atomon: de unu korpo ĝi forprenas, al la alia ĝi donas. La filozofio sanigas dolorojn. Se la koro ne estus necesa por la nutrado de l’ sango, oni devus ĝin eltranĉi. (Al Aspazio) Jes, Periklo, mia filo estas — nur konturoj momentaj malaperemaj...

DIOTIMO (mallaŭte al Filezio)

Eble vi lin komprenas...

ASPAZIO (revigliĝante)

Mi lin komprenas. (Al Anaksagoro) Diru al mi senpere: la popolo forĵetis liajn postulojn...

ANAKSAGORO (embarasita)

Mi ne atendis la finon. Ekscitita mi forlasis la kunvenon en la momento, kiam Periklo inter muĝado kaj blasfemado ekkriis: la direktilo ne alkreskis al mia mano, mi lasas do ĝin kaj cedas al la pli indaj; inter vi ili eliru!...

ASPAZIO

De tia alteco... en abismon... (Fiere) Kaj kiu estas tie pli inda ol li? (Eniras Fidio.)

SCENO KVARA

La SAMAJ kaj FIDIO.

FIDIO

La venko!

ASPAZIO

Ripetu!

FIDIO

El miloj da brustoj tondras himno pro gloro de Periklo! La popolo rajtigis la konstruadon de Partenono kaj al mi ĝin konfidis. Ho belegaj fantomoj, malsupreniru al mi el la nuboj, inter kiuj mi serĉis vin ĝis nun sopirante. Kunfluu en miajn okulojn ĉiuj gutoj de l’ roso de l’ hodiaŭa mateno, por ke mi povu per ili elplori mian ĝojon! En la marmora kuŝejo de Pentelikono ripozas de centjaroj la diino Ateno, kiun mi eligos el tie per skulptilo kaj starigos sur Partenono.

ASPAZIO (etendante al li la manon)

Estu do tiel genia kiel mi estas nun feliĉa. Anaksagoro, vi ektimigis min senbezone.

ANAKSAGORO

Kiamaniere mi povis diveni, ke Periklo kvietigos tiun furiozan ventegon, kiu lin komencis jam forporti, ke sovaĝaj kriegoj ŝanĝiĝos en ekkriojn de triumfo!

FIDIO (al Aspazio)

Ne miru, ke Anaksagoro ekdubis, se li forlasis la kunvenon tiam, kiam post la parolo de Tucidido lia aristokrata bando penis forpuŝi Periklon de la parolejo. Sed la popolo, dum momento forlogita de trompaĵoj, tuj rekonsciiĝis kaj rebatis la malnoblan atencon kontraŭ ĝia tribuno, kiun oni kulpigis, ke li volas riĉiĝi ĉe la konstruado de Partenono.

ASPAZIO

La kalumnio sendisiĝe fluas post la granda homo, kiel ŝarko post ŝipo, ĉiam flarante akiron.

FIDIO

Li ekpikis tiun ĉi ŝarkon mortige. Se vi estus vidinta, kiel li frakasadis siajn kontraŭulojn per argumentoj, kiel li dispremadis ilin per malrespekto, kiel li vipis per spritaĵoj, vi estus pro li ankoraŭ pli fiera, se vi nur povas esti pli fiera.

ASPAZIO

Kie estas tiu ĉi titano mia?...

FIDIO

Li restis, kaj min li elsendis por vin tuj sciigi...

ASPAZIO

Kion li faros tie ankoraŭ plu? Ĉu... Ne!...

DIOTIMO

Ĉu Kalio parolis?

FIDIO

Fi! Kalio estas maljuna mulo. Li alportis al la bazaro tion, per kio ŝarĝis lin lia edzinaĉo kaj li pensis ĝin bone vendi. Li elŝutis plej diversajn sensencaĵojn kontraŭ Periklo, fine li anoncis, ke sur lia loko li konstruus Partenonon propramane. Sed kiam Periklo diris: mi cedas la lokon al Kalio — kaptita en propran banton, la riĉulo komencis eltiradi el ĝi sian kapon. Subite, oni ne scias de kie, aperas apud li tri katoj...

DIOTIMO

Nur tri!...

FIDIO

Eŭripido rimarkinte ilin, ekkriis: Kalio ne povas konstrui Partenonon, ĉar li havas ja tiujn ĉi infanojn! Ektondris uragano da rido kaj forbalais la hontigitan Kalion, kiun Periklo finbatis per vortoj: regnanoj, li volis esti serioza!

DIOTIMO

Kiu diros nun, ke mi ne helpis al la konstruado de Partenono?

ASPAZIO

Kredeble...

FIDIO

Per kio?

DIOTIMO

La katoj apartenis al mi.

ASPAZIO

Ni festu tamen tiun ĉi meriton nur inter ni.

DIOTIMO

Kontraŭe mi ĝin mem ĉirkaŭfamigos tra la tutaj Atenoj.

ASPAZIO

Senbezone kaj sencele.

FILEZIO

Ne elvoku venĝon.

TEORO

Des pli, ke Elpiniko serĉas nur pretekstojn al ĉi tio.

LEJO

Ŝi alligos sin kiel klakilo al la kolo de sia mulo kaj diskonigos la maljustaĵon kontraŭ li kaj vian malnoblaĵon.

FIDIO

Kaj malutilos la gajnitan aferon.

DIOTIMO

La ridindecon timas eĉ dioj, kaj vi ne volas ĝin uzi kontraŭ homoj? Vi elĵetas el viaj sagujoj la plej akran sagon. Pli bone estus, se vi elĵetus saĝecon, honestecon, kuraĝecon, ĉar ili en batalo trompas pli ofte! Senplumigita de vi je delogaj ŝajnaĵoj malsaĝulo, fripono aŭ senkuraĝulo ree plumkovriĝos, se vi ellasos lin el la manoj sangekovritan kaj ne ridindan. Ĉiuj makuloj bone forlaviĝas aŭ orumiĝas: riĉa infanmortiginto povas fariĝi zorganto de orfoj, sed neniu trinkus publike pokalon da mielo kun Homero, kolorigita blue. La propra edzino ne permesos hodiaŭ al Kalio displekti ŝiajn harojn kaj morgaŭ eble perfidos lin. Miaj katoj efikis tion, kion neniam efikus la elokventeco de Periklo.

ASPAZIO

Mi kredos eĉ tion, kondiĉe, ke vi tiun okazintaĵon tenu en sekreto.

DIOTIMO

Mi eĉ ne pensas plenumi ĉi tion.

ASPAZIO

Vi blovas sur varmegan cindron, kiu sendube surŝutos kaj bruligos viajn okulojn. Vi ne estas atena regnanino; kiam Elpiniko ekmovos siajn influojn kaj interrilatojn, oni malhonoros vin kaj elpelos kiel malutilan mustelon; ne lasu vin vane forlogi per la forto de l’ demokrataro, kiu ĝis nun agas ankoraŭ ekster la regularoj. Ĉi tie al la fremdulinoj permesite estas apenaŭ tiom, kiom al pintuberoj, kiujn la vento faligis de arbo: kuntiriĝi dum pluvo kaj larĝiĝi dum bonvetero kaj ĉiam atendi, ke ies piedo transpaŝos sur ili.

DIOTIMO

Vi mem ja diris, ke ni vivas en la tempo de l’ virina regado.

ASPAZIO

Sed de l’ virinoj singardaj kaj prudentaj. Al la kuraĝaj oni certigis privilegiojn kaj liberecon, sed kondiĉe, ke ili estu malĉastulinoj.

DIOTIMO

Vanaj timoj! Ĉu mi alvenis Atenojn por esti ĉi tie strigo prudenta kaj evitanta la tagan lumon? Mi deziras profiti la vivon rapide, sensobre, gaje, ĉar ĝia fadeno baldaŭ disŝiriĝos.

ASPAZIO (malgaje)

Mi perdas en vi amikinon, helpantinon... Ha, vi ne volas iri kun mi, sekve flugu kun la vento.

DIOTIMO

Ne forpelu min, mi jam mallevas la flugilojn.

ASPAZIO (kisante ŝin)

Estas feliĉo, ke vi estas bona. Anaksagoro, ni oferis al vi tre respektindan postenon.

ANAKSAGORO

Kian?

ASPAZIO

La postenon de zorganto en la rifuĝejo por sklavaj knabinoj. Ni intencas elaĉetadi tiujn ĉi virajn bongustaĵojn.

ANAKSAGORO

La plej malbona elekto! Lasu trankvila la mallertulon, kiu apenaŭ povas zorgi sin mem kaj sian propran infanon.

ASPAZIO

Ni postulas nur, ke vi antaŭ la areopago kovru nin per via persono kaj neniam neu, ke tiu ĉi instituto apartenas al vi.

ANAKSAGORO

Tio ĉi ne superas miajn kapablojn. Mi eĉ pli multe penos efiki: mi petos Tucididon, kiu nun estras la aristokrataron ne sole en la politiko, sed ankaŭ en la ĝuado de tiuj bongustaĵoj, ke li subtenu nian entreprenon. Li fieras ja, ke li havas la plej belajn sklavinojn en Atenoj. Li eĉ donacis al mia fileto belkreskan nutristinon. (Eniras Sofoklo kaj Eŭripido.)

SCENO KVINA

LA SAMAJ, SOFOKLO, EŬRIPIDO.

SOFOKLO

Ni deziras al vi kaj al ni pli da tiaj tagoj.

EŬRIPIDO

En tiun ĉi domon eniras feliĉo...

SOFOKLO

De hodiaŭ la publika servado kaj krom tio la biletoj en la teatron por la malriĉuloj estos pagataj de la regno. La popolo povas nun edukiĝi kaj okupi ĉiujn postenojn.

ASPAZIO

Ho neforgesebla tago! Kie estas Periklo?

SOFOKLO

Li traktas kun la senditoj de kelkaj urboj, kiuj alvenis fari interligon kaj akcepti la superecon de Atenoj. Al ni li komisiis alporti al vi la ĝojigan sciigon.

ASPAZIO

Per sunradio mi skribus ĝin sur la ĉielarkaĵo, por ke ĝi ekbrilu al la tuta mondo.

FIDIO (kiu desegnas, ofte ekrigardante Aspazion, al si duonvoĉe)

Ĉarmaj linioj!

SOFOKLO

La unua eliro de ilia kondukanto ne sukcesis. Tucidido eksentis, ke li ne estas Cimono.

EŬRIPIDO

Eĉ kun la helpo de Hermipo. Kaj tiu ĉi senkapulo faris ankaŭ la unuan ekzamenon de sia servemeco. Antaŭ ne longe mi vidis lin ankoraŭ en furioza atako demokrata, en kiu li odoris kvazaŭ bakita korko — kaj jen, jam hodiaŭ, li parolis tre flue pri la rajtoj de la nobela sango, pri la parenceco de la antikvaj generacioj kaj la dioj, pri la destino de l’ homoj, pri la malutileco de l’ allasado de la klasoj pli malaltaj al la postenoj pli altaj — unuvorte, li babilis tiel, kvazaŭ lia patro kun Apollo amindumus Dafnon kaj li estus la frukto de tiu ĉi amindumado. Apud mi staris unu estiminda regnano, meritplena por la patrujo, ĉar apud Tanagro, kalkulante sur la batalejo la mortfalintojn, li forŝteladis al ili fingroringojn — tiu ĉi plej pasie jesigis al Hermipo.

SOFOKLO

Sed bonege dishakis lin Protagoro, kiu defendis la projektojn de Periklo per sia tuta arto.

FIDIO (kiel supre)

Protagoro? Li estas kapabla ankaŭ por tio?

ASPAZIO

Kial li ne venis kun vi?

SOFOKLO

Li promesis alkonduki iun tre junan filozofon, kiun li nomas pupilo de Atenoj.

ANAKSAGORO

La nomo de tiu ĉi junulo?

SOFOKLO

Sokrato.

ANAKSAGORO

Mi aŭdis pri li.

FIDIO

Malbela, kiel la muzo de Hermipo.

EŬRIPIDO

Sed oni povas en li speguliĝi, kiel en plej bona spegulo.

ASPAZIO

Tiu Hermipo, kiu kelkfoje jam per diversaj personoj frapetis nian pordon kaj ĉiam ĝin trovis fermita, nun tre plaĉas al mi, ĉar mi supozas, ke li persekutos aristokratojn per siaj komedioj. Mi legis unu el ili: ĝi havis guston de akvo post la trempado de jasmenaj branĉetoj. Malforta odoro faris ĝin ankoraŭ pli sveniga.

EŬRIPIDO

Ho, la gusto de liaj verkoj sendube pliboniĝos: ilin trapenetros la odoro de l’ rostaĵoj, kiujn la aŭtoro formanĝas ĉe la tabloj de l’ aristokratoj. Sen talento, por mono estas malfacile priskribi eĉ malgrandan konkon, sed estas facile kraĉi sur piramidon. Dungito literatura ne estas devigata elpremi por siaj mastroj amon el koro, sed galon el hepato por iliaj kontraŭuloj. Aristokratoj dungis Hermipon ne por ke li gloru ilin, sed por ke li nin malhonoru. Al ĉi tio ĉiu estas kapabla.

SOFOKLO

Kompreneble, sed li tamen havas veran talenton.

EŬRIPIDO

En la fleksebla nuko.

ASPAZIO

Ni festas hodiaŭ grandegan feston — ni do ne parolu pri tia mizera kulo: ĝi zumu al ili kaj piku nin. Hermipo — ne estas Esĥilo.

SOFOKLO

Kaj kiu kuraĝus ilin kompari? Esĥilon neniu anstataŭos.

EŬRIPIDO

Eĉ vi Sofoklo?

SOFOKLO

Kvankam mi venkis lin en Olimpaj ludoj, mi tamen lin ne venkos en la historio. Kiam li vivis, li forpuŝadis min ofte per sia aristokrata fiereco, per sia religia fanatismo, per la ŝimaĵo de siaj principoj; la morto tamen kovris per funebra kitelo la kriplaĵojn de l’ homo kaj malkovris la potencon de l’ genio, kiu kvazaŭ diamanta koloso, pura, brilanta kaj fortika ekstaris nemallumigita kaj nesuperebla en la literaturo de Grekujo.

ASPAZIO

Kredeble vi, Sofoklo, nur per tio estas pli malalta ol li, ke vi vivas ankoraŭ.

SOFOKLO

Aspazio, li kreis Prometeon.

ASPAZIO

Sed li gloris Zeŭson, kiu tiun ĉi Prometeon pro la forrabo de la sciencfajro el Olimpo alforĝis al ŝtonego kaj per vulturo elŝiradis al li ĉiutage la reviviĝantajn internaĵojn. Vi tamen, Sofoklo, kaj kun vi ni ĉiuj respektas ne la venĝeman kaj kruelan dion, sed la kuraĝan homon, heroan martiron, kiu elvokis al batalo la tiranon de l’ ĉielo kaj oferdonis sin por la homoj. Ĝi estas plej bela kaj plej vera mito, kiun iam ajn naskis homa imago. La dramo, kiun ĝi enhavas, komenciĝis antaŭ jarcentoj kaj eble neniam finiĝos — la dramo de estintaj kaj estontaj suferadoj de l’ homo. El ĉiuj legendoj de l’ greka religio mi kredas nur tiun ĉi solan: jes, Zeŭso ekzistas kaj Prometeo ekzistas — neniam ili pereos kaj neniam ĉesos interbatali, al mi ŝajnas eĉ, ke la tuta homa kredo estas entenata en tiu ĉi mito kun tiu sola diferenco, ke unuj estas adorantoj de Zeŭso, la aliaj — de Prometeo. Ni apartenas al la lastaj: ni forŝtelas la fajron al dioj de l’ ĉielo kaj de l’ tero, kiuj nin pro tio alforĝas al ŝtonegoj super senprofundaĵoj kaj al vulturoj ordonas nin disŝiradi; ni suferas, sed dume la fajro flamiĝas, lumas kaj varmigas, ekbruligas homan penson per la fajreroj de novaj veroj kaj inspiroj. Tiel estos ĉiam; Zeŭso kaj Prometeo ricevos aliajn nomojn, la ŝtonego ŝanĝiĝos en kolonon, krucon aŭ lignaron, sed la batalo daŭros. Esĥilo ĝin ne komprenis kaj tial li fermis ĝin per la venko de l’ dio kaj humiligo de l’ homo. Prave la trafluganta aglo frakasis per la ŝelo de l’ testudo la kranion de l’ kadukiĝinta poeto.

FIDIO (senĉese desegnante, ekrigardinte Aspazion, murmuretas)

Belega modelo por Minervo!

SOFOKLO

La profunda maljuneco ne povas flugi kun rapideco de l’ juna aĝo. Ni kuras kiel infanoj, li paŝis malrapide, kiel nia patro. Sed li ankaŭ havis sian junecon — kaj li estis Prometeo, ĉar vera genio neniam iras malantaŭen kaj neniam subiĝas.

ASPAZIO

Li ripozu en la historio balzamita per ĉiuj rimedoj de l’ senmorteco, sed por la nuntempa vivo li posedas nur valoron de estiminda mumio. En liaj tragedioj la tero kune kun siaj kreitaĵoj estas senforta kaj pasiva bulo, sur kiu orgias, kaj bivakas, estras kaj mastrumas, aŭ dancas kaj kapriolas la hordo da diboĉantaj dioj: por ni la tuta naturo portas ne super si sed en si la leĝojn kaj la destinojn. La homo de Esĥilo trenas katenojn, la via, Sofoklo, portas apenaŭ iliajn lastajn ĉenerojn enkreskintajn en la korpon, kaj eble la homo de Eŭripido havos nur post ili bluajn striojn. Tio ĉi estas grandega progreso ne sole en la verkado de tragedioj, sed ankaŭ en la komprenado de la mondo.

EŬRIPIDO

La legendo diras plue, ke Zeŭso, volante venĝi sur ĉiuj homoj la kulpon de Prometeo, alsendis al ili ravan knabinon, kiu, havante skatolon plenigitan je diversaj malfeliĉoj, malfermas ĝin konstante kaj fermas nur tiam, kiam el ĝi volas forflugi deloga espero. Pandoro estas ĉiu virino kaj nur en viaj manoj, Aspazio, mi ne vidas tiun ĉi pereigan skatolon, sed la bonfaran kornon de l’ plenhaveco. Mi kisas tiujn ĉi manojn. (Li kisas.)

ASPAZIO

Samaĝuloj pli facile interkompreniĝas; vi jen proksimiĝas al mi, Sofoklo malproksimiĝas.

SOFOKLO

Ne, Aspazio, mi bedaŭras nur, ke mi ne povas vin sekvi.

DIOTIMO (al Eŭripido)

Unu el la Pandoroj, nomata Diotimo, estas scivola, kian malfeliĉon alportis al la mondo via patrino, naskinte vin?

EŬRIPIDO

Almenaŭ malprofiton al deko da homoj, ĉar mi en dekobla kvanto trinkas vinon.

DIOTIMO

Kial vi edziĝis?

EŬRIPIDO

Por forpeli la edzinon malgraŭ la tri filoj.

ASPAZIO

Ĉu efektive?

EŬRIPIDO

La ĉarman kaj virtoplenan Ĥoirinon, mian edzinon, povas de hieraŭ edziĝi ĉiu, kiu volas havi multenombrajn domamikojn. (Al Diotimo.) Kaj vi, regnanino, se vi trovos ian senpekan knabinon, al kiu mi havos la honoron enfali en la okulon, petu ŝin permesi al mi almenaŭ iomete ripozi post la unua edzino.

DIOTIMO

Mi permesas.

TEORO kaj FILEZIO

Kiel eble plej longe.

LEJO

Al la viro, kiun unu virino forlasis, la aliaj ne rapidas. En tiu rilato ekzistas inter ni solidareco.

EŬRIPIDO

Ne sole en tiu ĉi rilato. Vi similas reciproke kiel citronoj; unu havas pli dikan aŭ pli maldikan haŭteton ol la alia, sed ĉiuj vi estas acidaj kaj agacigaj. La naturo, kreante vin, ne zorgis pri diverseco — ĝi faris du formojn: malbelan kaj belan, kiujn ĝi laŭvice plenigas per miksaĵo de hipokriteco, malico kaj malnoblaj voluptoj. Iafoje ĝi eraras kaj enmetas en ĉi tiujn formojn materialon viran, preparitan el pli perfektaj elementoj — kaj tiam aperas Safo, Aspazio aŭ iu ajn alia eraro de l’ naturo.

DIOTIMO

La sekvantan tagon post la forpelo de l’ edzino estas malfacile esti pli afabla por virinoj. Post unu jaro vi parolos al unu el ni alie...

EŬRIPIDO

Ne.

DIOTIMO

Eĉ en la orelon?

EŬRIPIDO

En la orelon ne al unu el vi mi parolos multe pli frue, ol post unu jaro. Mi ne forigas de mi virinojn, ĉar mi ne povas, mi nur scias, kiom ili valoras.

DIOTIMO

De hieraŭ.

EŬRIPIDO

Vi deziras nepre, regnanino, fari min trompita edzo, blasfemanta pro propra maljustaĵo la tutan sekson virinan — vi maltrafas. Mi pli frue ekkonis la malfidelecon de virinoj, ol la akrecon de raziloj. Ordinare, kiu prenas edzinon, kaptas kaj hejmigas sovaĝan anason, kiu forkuras de li en najbaran marĉon, kiam li pensis, ke ĝi ekamis lian puran lageton. Edziĝi oni devas tamen, ĉar pli bone estas havi sian propraĵon, eĉ duban, ol ŝteli la fremdan. Mi eĉ permesus al ĉiu edzo havi kelkajn edzinojn, por ke ili per reciproka ĵaluzo haltigu sian hereditan malfidelon. Tio estus por ni pli kosta, sed ankaŭ pli oportuna. Viro tiel longe povas konfidi al virino, kiel longe ŝi kun siaj konkurantinoj batalas pro li. Rilate min, mi faris eraron, ĉar mi malatentis tiun ĉi singardecon.

DIOTIMO

Sendispute vi havas rajton malŝati ĉiujn, kiuj vin amos.

EŬRIPIDO

Kaj tiujn, kiuj min ne amos. Mi estas viro — sekve kreitaĵo, per kiu la naturo aperigas siajn plej grandajn potencojn, kaj tio sufiĉas por ke mi kiel leono rigardu malrespekte vermojn, kiuj povas ĝin piki eĉ trabori, sed kiuj ne posedas ĝian forton kaj noblecon.

ANAKSAGORO (al Aspazio)

Mia lernanto, sed ne mia scienco.

SOFOKLO (al Eŭripido)

Vi estus malbona dio, kvankam vi estas bona homo: por venĝi vi detruus la harmonion de l’ mondo...

EŬRIPIDO

Unue, ŝajnas, ke tiel agas ĉiuj kolerigitaj dioj, due, tiu imagata harmonio ekzistas nur por ne multenombraj feliĉuloj. Por la tuta homaro la mondo estas malnova, nereguligita maŝino rompanta senĉese siajn radetojn, maŝino, kiun plibonigi oni ne povas, ĉar ĝi de la komenco estis malbone konstruita. La plej mankohava ĝia risorto estas virino, kiu per sia perfida amo kvazaŭ per rustaĵo trapenetras plej malmolajn virajn korojn.

ASPAZIO

Ĵetu vian malbenon sur la malĉastan aristokrataron, el kies putra brusto vi elsuĉis tiun ĉi venenan maldolĉaĵon kaj restu inter ni; vi trovos virinojn honestajn, kiujn vi respektos. Mi kredas al vi, ke vi konas nur malicajn serpentojn, ĉar la aliajn en la putranta lukso vi ne vidis; vi estas sekve prava, sed kun tiu ĉi praveco ne eliru ekster la limojn de tiu sfero, en kiu vi naskiĝis, edukiĝis kaj disreviĝis.

EŬRIPIDO

En la komenco de l’ mondo ne ekzistis aristokrataro, kial do la antikvaj legendoj prezentas en la unua homo patron de l’ civilizacio kaj en la unua virino patrinon de l’ homa malbonsorto?

ASPAZIO

La komencon de l’ mondo homoj ĉiam tiel elpensas, kiel ili volas konservi ĝian daŭrigon. Inter ĉiuj donacoj de l’ naturo kaj akiraĵoj, kiujn ekposedis viro, neniun li tiel malbonuzis kiel virinon. Li agis kun ŝi pli malnoble ol kun la tero, kies fruktodonecon li pligrandigis, ol kun la arboj, kies fruktojn li perfektigis, ol kun la bestoj, kiujn li en arbaroj kaptis kaj kreskigis, ĉar li ne sole ekspluatis ŝian laboron, sed malakrigis ŝian spiriton kaj malĉastigis ŝiajn sentojn. Nia inokulita pomarbo pli superas la sovaĝan, ol la civilizita virino — la barbaran. Viro konsumis mem la bonaĵojn de l’ progreso, al virino li donis apenaŭ almozon; li iris antaŭen, kiel senkompata avarulo kaj ŝi post li, kiel humila almozulino. En tiu ĉi humiliĝado ŝi perdis la plej noblajn instinktojn kaj disvolvis tiujn, kiuj faris ŝian malliberecon pli tolerebla. Kaj vi postulas, Eŭripido, ke ŝi ne rampu sur tero, kiam al ŝi estas permesite nur traglitiĝi tra la fendetoj de l’ vivo? Ĉu vi ne aŭdis, kio estas en virino scienco, memstareco, energio? — Ribelo senmorala.

EŬRIPIDO

Sekve — ili ribelu.

ASPAZIO

Tiun ĉi kuraĝon havas ĉiuj, kiujn vi vidas ĉi tie.

DIOTIMO

Ĉu vi iros kun mi morgaŭ en la teatron al la tragedio de Sofoklo?

EŬRIPIDO

Kun vi? Sed tio ĉi estus sentofenda.

DIOTIMO

Ha, ha, ha — jen kuraĝulo! kaj al ni li ordonas ribeli.

EŬRIPIDO

Mi iros.

FIDIO (al Aspazio)

Ekrigardu tiun ĉi skizon de Partenono. Sur la supro staras la diino — protektantino de l’ urbo.

ASPAZIO

Simila al mi?

FIDIO

Ŝi estos ankoraŭ pli simila. (Al Eŭripido.) Se vi estus skulptisto, vi ne kolerus kontraŭ virinoj. Mi diras al vi, ili havas iafoje tiel belegajn konturojn, ke apud ili eĉ la plej malvarma virto elvaporiĝus. (Eniras Protagoro kaj Sokrato.)

SCENO SESA

LA SAMAJ, PROTAGORO kaj SOKRATO.

PROTAGORO

Saluton al la estiminda areopago. Tiom da saĝeco de Atenoj kolektiĝis ĉi tie, ke malfacile estas renkonti sur strato prudentan homon. (Al Aspazio, montrante Sokraton.) Sokrato, junulo, kiu ĝis nun skulptis marmorajn kapojn kaj nun deziras skulpti homajn cerbojn.

ASPAZIO (al Sokrato)

Vi estos granda, Protagoro jam portas antaŭ vi vian gloron, li, kiu min...

PROTAGORO

Aspazio! por unu kulpo unu puno: mi instruis malgrandan sklavon legi, kiel vi postulis — vi ne devas sekve rememorigi al mi, ke iam mi ofendis vin antaŭ, ol mi vin ekkonis.

ASPAZIO (etendante al li la manon)

Des pli, ke hodiaŭ por la defendo de Periklo mi estas danka al vi. (Al Sokrato.) Neniu antaŭe diris al mi pri vi — ĉu vi devenas el Atenoj? (Sokrato silentas.)

PROTAGORO

Mia amiko ekmutiĝis.

ASPAZIO

Anaksagoro volonte vin aŭskultus.

EŬRIPIDO (al Sokrato)

Kio okazis kun vi?

ASPAZIO

Sidiĝu, Sokrato.

SOKRATO (kiu la tutan tempon rigardis Aspazion, sidiĝas ĉe ŝiaj piedoj)

Ne parolu al mi...

ASPAZIO

Kial do?

SOKRATO

Ne parolu... La spirito, kiu min neniam forlasas kaj ĉiam murmuretas al mi konsilojn, foriris kaj forprenis de mi la prudenton. Sed ĝi rekuraĝiĝos kaj revenos. Mi estas kvazaŭ monstro, kiun formis el argilo Atenoj, stampinte sur ĝia vizaĝo malbelecon kaj en la koro la respekton por beleco. Ĉirkaŭ tiu ĉi monstro saltas kun insulta rideto diversaj teraj sorĉoj, kiujn ĝi atingi ne povas. La radioj de matenruĝo estas malpli helaj, ol viaj rigardoj. Vi ridetas kompate, la plej bela inter estaĵoj, nomitaj iam ajn virino. Mi ne elvokas en vi abomenon, dum malgrandaj knaboj, ekvidinte min sur strato, kaŝiĝas en la vestfaldojn de siaj patroj. Ĉar min neniu amas krom mia propra animo.

ASPAZIO

Vi estas tiel juna...

SOKRATO

Via voĉo sonas, kiel kordoj de l’ harpo eola, karesitaj de printempa bloveto, kaj ĉarmajn tonojn enverŝas en mian bruston. Mi estas juna — vi diras. En malbela korpo la animo rapide maturiĝas, ĉar ĝi volas kiel eble plej frue forflugi el ĝi. En la via ĝi trovas plezuron — ĝi ne forviŝis en ĝi eĉ unu ĉarmon virgulinan. Hontigitaj rozoj kunvolvus en burĝonojn siajn kalikojn, se vi ekstarus inter ili.

ASPAZIO

Ha, kia poeto — kaj kiel elokventa...

SOKRATO (ekstarinte subite)

Rekonsciiĝu, Sokrato! Venu mia spirito kaj gardu min... Aspazio, ĝi estis sincera knaba preĝo... Eŭripido... Protagoro... Anaksagoro, vi rimarkis en mi pensantan polveron. Mi estas — kiel certigas mia patrino — parazito kaj sentaŭgulo, ĉar mi promenas sur la kampo de l’ filozofio kaj mi sarkas malbonherbojn el ĝiaj fruktoj. Mi haltigas homojn, kiuj kredas, ke ili scias ĉion, kaj mi konvinkas ilin, ke ili scias nenion, ke ili konstante plenigas per sablo truajn sakojn aŭ plenblovas per vento vezikojn kaj kliniĝas sub ili, kvazaŭ ili portus grandegajn ŝarĝojn.

ANAKSAGORO

Vi forprenas panon al sofistoj.

SOKRATO

Mi ne forprenas, ĉar tiujn ĉi vezikojn mi trapikas senpage.

ANAKSAGORO

Kion vi instruas?

SOKRATO

Diferencigi fungojn, kiujn ni kolektas en la arbaro de l’ studado kaj el kiuj konsistas la tuta scienco. Estas inter ili pli bonaj kaj malpli bonaj, nutraj laktarioj kaj malutilaj agarikoj, sed tamen ili estas fungoj; plej bonajn iliajn specojn oni devas manĝi junaj, ĉar ili putras rapide. Hodiaŭa vero povas morgaŭ fariĝi falso. Mensogo estas venena agariko kaj superstiĉo vermoplena fungo — filozofo devas ilin forĵetadi el la korboj de homoj malkleraj, por ke tiuj lastaj ne malsaniĝu morale, ĉar al la virto kondukas vojo tra la scienco... Krimulo estas ne klera aŭ malbone rezonanta malsaĝulo.

PROTAGORO (al Anaksagoro)

Tiu ĉi homo frue vekiĝis kaj frotis sian okulojn.

ANAKSAGORO

Li larĝe ilin malfermis.

PROTAGORO

Li parolas saĝe, kvankam tiun ĉi lian konkludon oni povus ankaŭ refuti.

ASPAZIO (al Sokrato)

Vizitu nin ofte — vi estos ĉiam dezirata gasto.

SOKRATO

Vi tiel ĉarme petas, ke mia spirito ree min forlasis (Sidiĝas ĉe ŝiaj piedoj.) En la eterneco flugpendas idealoj de l’ universo, kiuj ĵetas rebrilojn sur la homan vivon. Vi estas ilia plej pura rebrilo.

ASPAZIO

Nun vi min rigardas nur, eble poste vi min aŭskultos. Anaksagoro, vi promesis tralegi al ni vian disertacion pri la mitoj — ĉu vi alportis la manuskripton?

ANAKSAGORO

Jes — sed silentu pri ĝia enhavo antaŭ ĉiu, por kiu mi estas en Grekujo superflua. Laboro ĉi tiu devas perei kaj eble kun ĝi ankaŭ mi, sekve almenaŭ tiu ĉi sorto nin iom atendu. (Li legas.) «Ĉiuj mitoj pri la kreo de l’ mondo kaj ĝiaj pratempaj agoj apartenas al la poezio kaj por la scienco posedas nenian signifon ekster la valoro de simboloj, kiuj...» (Eniras Periklo.)

SCENO SEPA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

ASPAZIO (ĵetas sin sur la kolon de Periklo)

La tutaj Atenoj devas vin tiel ami, kiel mi.

PERIKLO (ironie)

Ha, se vi, mia ĉielarko, povus iafoje ekvidi la tutajn Atenojn! (Al la ĉeestantoj.) Mi vin salutas, amikoj.

ASPAZIO

Vi estas ekscitita...

PERIKLO

Ĉar Atenoj estas ne sole vi, ne nur grandaj mensoj kaj karakteroj, celantaj grandajn idealojn, ne nur la honesta sed ŝanĝebla popolo, Atenoj — estas ankaŭ aristokrataj korvoj kaj diversa socia mortintaĵo, inter kiu putras ankaŭ miaj propraj filoj. La pli aĝa, ebria blasfemis hodiaŭ la preterpasintan patron, lacigitan de la laboro en la popola servado.

ASPAZIO

Tio ĉi vin ne devas jam dolorigi...

PERIKLO

Kaj ne dolorigas tiel, kiel la nova perfido de l’ aristokrataro, kiu subite ekmarŝis al Koronejo, kie sekrete jam de kelkaj tagoj ili dismetis sian tendaron kaj kien la reĝo Plejstonakso rapidas kun la armeo Spartana.

ĈIUJ

Milito!

SOFOKLO

Infekto neniigu eĉ la semon de tiuj ĉi malnoblaj perfiduloj!

FIDIO

Fi! sentaŭguloj! (Bruo de miksitaj voĉoj.)

ASPAZIO (al Periklo)

Ĉu ĝi estas certa sciigo?

PERIKLO

Alvenis rapidkuruloj.

ASPAZIO

Sed vi ne iros, Periklo! Ili volas vin forlogi el Atenoj, por ilin eksposedi per helpo de malkaŝaj kaj kaŝitaj konspiruloj en la urbo.

PERIKLO

Mi interdividos la danĝeron, sed al la aliaj mi ĝin entute ne cedos.

ASPAZIO

Ĉi tie minacas la plej granda! Mi petegas vin, kara edzo, kiun eĉ miaj antaŭsentoj ne trompis...

ĈIUJ

Restu, Periklo!

PERIKLO

Ni ne povas ĉi tie fari konsilantaron, ni iru demandi la popolon, al kiu kaj kie li ordonos batali. (La viroj eliras.)

DIOTIMO

Aspazio, ĉu vi perdis la esperon?

ASPAZIO

Kun la suno subiras por ni la feliĉo de l’ hodiaŭa tago, sed morgaŭ la suno leviĝos kaj kun ĝi reeklumos ankaŭ nia feliĉo.

(La kurteno falas.)

AKTO TRIA

(En la domo de Kalio.)

SCENO UNUA

ELPINIKO, EGINO kaj KAPRO.

ELPINIKO (kiun Egino finas vesti)

Strange, ŝajnas al mi, ke la haroj estas tro alte plektitaj. (La sklavino korektas.) Strange, donu al mi ankoraŭ blankigilon. (Ŝi viŝas la vizaĝon.) Mi ne povas kompreni: Polignoto estis antaŭ nia domo kaj ne eniris?

EGINO

Eble li timis renkonti la sinjoron...

ELPINIKO

Kaj ci de kie scias, ke li timas la sinjoron?

EGINO

Vi ordonis al mi nur tiam lin enlasi, kiam...

ELPINIKO

Mi ordonis, sed ci silentu — eĉ antaŭ mi, eĉ antaŭ ci mem. Se okuloj ciaj perfidos ion eĉ per unu ekpalpebrumo, mi ordonos verŝi sur ilin fanditan rezinon. Ĉu li parolis kun ci?

EGINO

Jes.

ELPINIKO

Kial do ci tuj ne diris al mi ĉi tion, malsaĝa balaaĵulino! Pri kio li demandis? (La sklavino silentas.) Pri kio li demandis?

EGINO (konfuziĝinta)

Ĉu mi ne permesos al li min... pentri.

ELPINIKO

Pentri — cin — mian sklavinon! Ha teruro! Sub vergoj ci elŝprucigos por li, malnobla raŭpo, ruĝan kolorigilon!

EGINO (genuas)

Kompaton, sinjorino, kion mi kulpas — mi ja ne volis.

ELPINIKO

Ci sciis pri tio, ke li min pentris.

EGINO

Mi klarigis al li, sed li ekridis kaj respondis, ke...

ELPINIKO

Kion? Diru!

EGINO

Ke vin li pentris de malantaŭe kaj min li volas pentri de antaŭe.

ELPINIKO

Ci mensogas! Ha, ci amindumis lin — sed mi malkutimigos cin de tiuj flirtaĵoj. For! Porkejojn ci balaos, ne min vestos. Aŭ ne! Kapro!

KAPRO

Mi estas.

ELPINIKO

Vi vendos ŝin hodiaŭ por io ajn kaj al iu ajn... Sed antaŭ ol eligi ŝin al la vendejo, donu al ŝi bonan memoraĵon, por ke ŝi longe min memoru. Vipu ŝin de antaŭe! Ĉu Trakso ne venis ankoraŭ?

KAPRO

Li venos baldaŭ.

ELPINIKO

Tuj sciigu min pri ĉi tio. (Ŝi montras la sklavinon.) Anstataŭ ŝi mi bezonas la alian — kiu estas lerta inter ili?

KAPRO

Eble la numeron duan?

ELPINIKO

Ne.

KAPRO

Eble la kvinan?

ELPINIKO

Ne — kaj tiu antaŭ nelonge aĉetita el Noro?

KAPRO

Lerta, sed malbela.

ELPINIKO

Bone — tio estas... nenio malhelpas. Alvoku ŝin ĉi tien — ŝia nomo estos Noro.

KAPRO

Al viaj servoj. (Li eliras kun Egino.)

ELPINIKO (sola)

Ha! kial mi jam estas nejuna! (Eniras Noro.)

SCENO DUA

ELPINIKO kaj NORO.

ELPINIKO

Ĉu ci havas purajn manojn?

NORO

Purajn.

ELPINIKO

Plibonigu al mi ŝnuraĵon sur la ŝueto. (Noro kliniĝas al ŝiaj piedoj.) De hodiaŭ vi servos ekskluzive por mi. Ci neniun vidos ĉi tie, neniun aŭdos ekster miaj ordonoj. Ci silentos, kiel fiŝo eĉ tiam, kiam la sinjoro pri io ajn demandos. Ĉiujn personojn, kiuj vizitas min, ci devas koni kaj ŝajnigi, ke ci konas neniun. Ĉu ci komprenas?

NORO

Perfekte. (Leviĝante.) Nun la piedo estas jam belega.

ELPINIKO

Belega? Ci ŝajnas estis inteligenta. Ĉirkaŭrigardu min bone — ĉu la vesto estas en ordo?

NORO

Kiel sur statuo.

ELPINIKO

Kaj la kapo?

NORO

Nenia statuo havas egalan.

ELPINIKO

Efektive? Sekve mi plaĉas al ci?

NORO

Ha! vi estas tiel bonodora, tiel belkreska, tiel... bela.

ELPINIKO

Kiom da jaroj laŭ cia opinio mi havas?

NORO

Ho, ne multe.

ELPINIKO

Pli ol kvardek?

NORO

Eble kune kun via patrino.

ELPINIKO

Ci trodolĉigis jam la flataĵon. Sed mi ekamis cin. (Eniras Kapro.)

SCENO TRIA

LA SAMAJ kaj KAPRO, poste HERMIPO.

KAPRO

Mi vendis jam Eginon por du minoj.

ELPINIKO

Kiu aĉetis tiel rapide?

KAPRO

Polignoto.

ELPINIKO

Polignoto!

KAPRO

Tiu ĉi pentristo, kiu vin vizitas. Li renkontis nin antaŭ la domo...

ELPINIKO

Ha, ci brasika kapo, ci porka buŝego, kion ci faris! Dioj, kiajn mi havas servistojn! La tutan haregaron mi elŝiros al ci el tiu ĉi sencerba kranio!...

KAPRO

Kompatema sinjorino, pardonu al la plej mizera, kiu ne scias, kion li kulpis.

ELPINIKO (al si mem)

Ĉu mi povis supozi! (Al Kapro.) Ĉu li prenis ŝin kun si?

KAPRO

Li liberigis ŝin.

ELPINIKO

Kion ci babilas?

KAPRO (ektimigita)

Kiam Polignoto pagis al mi, alvenis la regnanino Aspazio...

ELPINIKO

Neregnanino, porkulo!

KAPRO

Alvenis Aspazio, la edzino de Periklo...

ELPINIKO

Ne la edzino! Hetero! Ripetu: hetero!

KAPRO

Hetero Aspazio, kiu komencis lin riproĉi kaj fine peti, ke li revendu al ŝi la sklavinon. Por la bela Aspazio mi ŝin eĉ liberigos — respondis Polignoto kaj...

ELPINIKO

Sufiĉe! Sufiĉe! (Al si) Korthundo, kaj li kuros post ŝi. Ho! mi fine ŝin enpelos en budon! Zeŭso, helpu min, vi estas ĉiopova. (Ŝi iras en la poston de la scenejo al la aŭlo kaj stariĝas antaŭ la altaro.)

KAPRO

Kio ŝin tiel ekmordis?

NORO

Pst!

KAPRO

Mi eĉ ne divenas...

NORO (murmuretante)

Bovido, tiu ĉi Polignoto videble ripozas en ŝia koro...

KAPRO

Ĉu tiel juna, belega knabo volus eniri en la koron de l’ maljuna kaj abomena virinaĉo!

NORO

Silentu... ne elparolu ĉi tion, por ke vi ĝin ne elbabilu en sonĝo. Ŝi disŝirus vin en pecojn.

KAPRO

Li pentris ŝin, sed de malantaŭe, ŝi skribis al li leterojn, sed li malofte vizitis ŝin. Eble unu fojon li ekkuraĝis... Pri kio ŝi petas dion? Iu ekkrakigis la pordon. (Li elkuras.)

KAPRO (post la scenejo)

Estas! (Eniras Hermipo.)

HERMIPO

Kie estas cia sinjorino?

NORO (salutas, montrante Elpinikon kaj eliras.)

ELPINIKO (ekrimarkinte Hermipon, alproksimiĝas)

Bonan tagon!

SCENO KVARA

ELPINIKO kaj HERMIPO.

HERMIPO

Ĉu mi interrompis la preĝon?

ELPINIKO

Dio jam scias, kion mi petis.

HERMIPO

Sendube vi ofte kun li parolas. Bedaŭrinde mi estas devigata malklarigi la puran fonton de l’ sentoj ĉielaj per malpura tera afero.

ELPINIKO (scivole)

Kio do okazis?

HERMIPO

Mi kaptis la sekreton, ke en la hodiaŭa popola kunveno Periklo intencas peti por siaj filoj konfirmon de l’ rajtoj regnanaj, kiujn al ili ĝis nun, kiel naskitaj de fremdlandulino, oni rifuzadis kaj ke li eĉ intencas atingi ĝeneralan egalrajtigon de infanoj, devenantaj de tiaj edzecoj.

ELPINIKO

Tio estus jam tro senhonta.

HERMIPO

Pro tiu ĉi ja afero mi alvenis ĉi tien. La ĉeesto de via edzo en la kunveno estas necesa. Okupante altan postenon gentan kaj monan, posedante vastajn interrilatojn kaj eblon influi multajn regnanojn de li dependantajn — li povas tre multe efiki en tiu ĉi afero. Tiel opinias ankaŭ Tucidido.

ELPINIKO

Kia fataleco! Kalio matene forveturis la vilaĝon — al la fabriko.

HERMIPO

Kiam li revenos?

ELPINIKO

Mi ne scias. La laboristoj ekribelis, unuj postulas la forigon de l’ administranto, la aliaj krom tio la pligrandigon de l’ salajro. Inter ili estas ankaŭ homoj liberaj kaj liberigitaj, kun kiuj oni tamen devas trakti.

HERMIPO

Domaĝe.

ELPINIKO

Ha, ni gajnos du novajn regnanojn — ĉar, ŝajnas al mi, nur du filojn donis al Periklo tiu malĉastulino.

HERMIPO

Aspazio — jes.

ELPINIKO

Ĉu li apude de ŝi havas ankoraŭ similajn edzinojn?

HERMIPO

Multajn, sed feliĉe por la Atena regnanaro — senfruktajn. Antaŭ ĉio tiel nomataj amikinoj de Aspazio, kiuj kunvenas ĉe ŝi sub preteksto de literaturaj kaj artistaj disputoj, krom tio ŝi edukas al sia koketo junajn kokinetojn en la rifuĝejo por junaj sklavinoj.

ELPINIKO

Zorgema edzino.

HERMIPO

Kaj tial li repagas al ŝi per senlima malsevereco. Anaksagoro, Sofoklo, Fidio kaj nun la juna Sokrato anstataŭas lin ĉe la edzino laŭvice.

ELPINIKO

La daŭrigo indas la komencon. En la tago de l’ batalo apud Tanagro tiu ĉi senhontulino amuziĝis kun ili en la loĝejo de Periklo kaj, kiam li alvenis, li restis kun ŝi kaj ordonis al la popolo atendi la raporton pri la milito, kvazaŭ ia tirano Azia, malatentanta siajn subulojn. Ili sendube eĉ la edziĝon faris nur tian, kiel bestoj.

HERMIPO

Eĉ tion ĉi mi kredas. Ĝis kia cinismo kondukas Aspazio sian mokadon de religio kaj moraleco, mi konvinkiĝis hodiaŭ: elirante el la domo de l’ mortinta amikino, ŝi ne lavis la manojn kaj akompanis ŝian enterigon kun nekovrita vizaĝo. Tio ĉi ja postulas venĝon de homoj, de leĝoj kaj de dioj.

ELPINIKO

Dioj nin punas, homoj malnobliĝis kaj la leĝo gardata nek de la timemaj arĥontoj, nek de la kadukiĝinta kaj katenita aeropago subiĝas al senpunaj perfortoj de unu arogantulo. Kia do el la amikinoj de Periklo finis sian bonfareman vivon?

HERMIPO

Diotimo.

ELPINIKO

Ŝi mortis?! Tiu juna, tiu frenezulino, tiu, kiu... Kaj tiom da bruo faris mizera plenmano da polvo! Ha, ha, ha.

HERMIPO

Dum la lastaj tagoj ŝi furiozis sen ia deteno. Ŝi aĉetadis amase malgrandajn sklavinojn por Aspazio, disĵetadis monon al malriĉuloj, instigadis ilin kontraŭ riĉuloj kaj tiel delogis Eŭripidon, ke li sola vizitadis kun ŝi la teatron.

ELPINIKO

Tiun ĉi homon mi priploras. Li devenas de aristokrata familio, posedas grandan talenton, kiun li sencele konsumas en sentaŭga societo. La edzinon li forpelis, la preĝejon li ne iras kaj eĉ drinkas...

HERMIPO

Kion do alian povis li eklerni en la kortego de Aspazio, kie nur estas konfesata la religio de libera amo, kie Anaksagoro estas ŝatata, kiel granda saĝulo kaj Sofoklo, kiel plej glora tragediisto? Okazas tie disputoj kaj ŝajnas ankaŭ agoj tre liberaj, kies infekto disvastiĝas en pli grandajn rondojn de l’ urbo. Post ĉiu tiuspeca festeno Aspazio donas al siaj gastoj olivetojn de sia propra mano deŝiritajn en la bosko dediĉita al Ateno.

ELPINIKO

Tiun ĉi ŝian krimon kaj multajn aliajn mi havis okazon hodiaŭ kontroli. Starante pli proksime de dioj, ol aliaj sferoj de nia societo, ni devas ilin imiti kaj la proksimulojn juĝi juste. Sed, se tiuj ĉi sciigoj montriĝus veraj, la severeco estus nia devo; tiam ĉiu rimedo estos bona, ĉar ĉiu estos ofero por la patro de l’ mondo. Jes, Hermipo, oni devas agi, uzi ĉiujn rimedojn por elŝiri la malbonon kun la radikoj. Se tio estas malsano — oni devas ĝin sanigi, se tamen, kiel mi opinias, — senĉasta krimo, oni devas ŝin puni. Ha, puni senkompate, por ke la vido de la turmentoj heligu la vizaĝojn de dioj.

HERMIPO

Bedaŭrinde ni ne posedas potencon.

ELPINIKO

Kiu diras ĉi tion? Vi, Hermipo, granda poeto, kiu povas elkonduki kulpulojn sur la scenejon kaj vergi ilin? Aŭ vi ne konas viajn fortojn, aŭ vi domaĝas ilin por ni.

HERMIPO

Mi ilin sentas en mi kaj mi ne ŝparus ilin, se min ne absorbus la klopodoj pro vivo, se mi ne estus devigita subteni min per flarserĉado kaj kulpigado de kontrabandistoj, elveturigantaj figojn el Attiko. Kvankam mia okupo donas grandajn profitojn al la regno, tamen mi volonte ĝin ŝanĝus je rilatoj kun muzoj...

ELPINIKO

Se nur tio ĉi malhelpas vin, la afero estas aranĝita. Mi liberigos vin de la devo flarserĉi kontrabandistojn kaj redonos vin al muzoj.

HERMIPO

Mi akceptas tiun ĉi helpon en la nomo de la lando, al kiu mi reservos per mia talento.

ELPINIKO

Sekve rapide al la laboro. Baldaŭ ni devos prezenti en la teatro vian komedion, direktitan kontraŭ Aspazio kaj ŝia hontinda sekvantaro. Poste, ni kune pripensos alian atakon... Ho, ĉar mi, Hermipo, havas koncerne vin larĝan planon.

HERMIPO

Mi estos feliĉa, se en la rolo difinita por mi, mi ĝin plenumos kontentige.

ELPINIKO

Vi plenumos, sed konfidu pli al vi mem, estu... pli kuraĝa, eĉ kun... mi.

HERMIPO

Mia senkuraĝeco estas respekto por viaj virtoj, por via posteno... por...

ELPINIKO

Laŭ mia opinio, homoj plej forte kunligiĝas, se ili sin reciproke estimas sen moralaj kaj sociaj indecoj. Eĉ, se Hermipo ne estus poeto, li estus simpatia kaj bela viro. Por virino tiu ĉi flanko de homo neniam estas indiferenta.

HERMIPO

Malavare vi donacas al mi viajn favorojn.

ELPINIKO

La manon vi malfermis por ilin akcepti, sed la koron vi fermas.

HERMIPO

Elpiniko, mi ne kuraĝis flati al mi, ke...

ELPINIKO

Kaj tial mi konsilis al vi havi pli da kuraĝo eĉ rilate min. La sklavino Noro ĉiam scios, kie kaj kiam vi trovos min sola; mia edzo estas... okupita... bonkora...

HERMIPO (karese)

Pri tio mi revis. (Li kisas ŝian manon — eniras Kalio.)

SCENO KVINA

LA SAMAJ kaj KALIO, poste KAPRO.

KALIO

Jen kio! Kaj li dankas ŝin, sendube al li ankaŭ ŝi faris ian bonaĵon. (Li kisas Elpinikon.) Ĉiam kaj por ĉiuj bonfarema.

ELPINIKO

Hermipo...

KALIO

Mi ne demandas, ĉar vi amas bonfari en sekreto eĉ antaŭ mi. Kiel vi fartas, Hermipo — ĉu vi estas sana? Sur Parnaso estas freŝa aero. (Li devestiĝas.) Ke ili krevu!

HERMIPO

Tio estas vera dia destino, ke vi venis ĝustatempe...

KALIO

Jes ĝustatempe, ĉar prirabinte la fabrikon, preskaŭ ĉiuj forkuris kaj lasis al mi sur la sablo la postesignojn de siaj piedoj, por ke mi sciu, en kia direkto ilin persekuti.

ELPINIKO

Eh, Periklo deziras en la hodiaŭa popola kunveno akiri regnanecon por la filoj de Aspazio — kaj jen estas nepre necesa, ke vi ĉi tion ne allasu...

KALIO

Kiel do mi povas ne allasi, kiam mia unu kapo ĉe voĉdonado ne kalkuliĝas pli ol unu kapo!

HERMIPO

Sed la publika eliro de tiel serioza viro influus la aliajn.

KALIO

Mi ne forgesis, kiamaniere tiu ĉi serioza viro influis la aliajn en la afero de Partenono. Duan fojon mi ne intencas ridindiĝi por la afero, kiu min tute ne interesas. Eĉ se Periklo produktus plenan stalon da neleĝaj infanoj kaj farus ilin arĥontoj — mi ne ĝemus. Mi havas miajn klopodojn, kiujn mi devas forigi el la kapo. La fabriko haltis...

ELPINIKO

Sed, Kalio, multaj regnanoj, kiuj estas materiale dependaj de vi, kontraŭstarus la postulon de Periklo, se vi nur irus al la kunveno kaj esprimus vian opinion.

KALIO (al Hermipo)

Do, iru kaj anoncu publike, ke kiu voĉdonos por la aljuĝo de l’ regnaneco al la filoj de Periklo, al tiu Kalio ne pruntos monon, ne malfermos krediton, de tiu li postulos ŝuldpagon kaj tedos lin tiel, kiel decidos tion Elpiniko.

ELPINIKO (kisante lin)

Ĉiam brava. Sed kial do la kara edzo ne iros mem?

KALIO

Mi ne povas, karulino, mi ne havas tempon. Tiuj friponoj kaŭzos al mi nekalkuleblajn perdojn, se ankoraŭ hodiaŭ mi ne trovos aliajn laboristojn. En tre proksima tempo mi estas devigita liveri dek milojn da pafarkoj kaj lancoj por Sparto.

ELPINIKO

Sparto mendis tiom da nova armilaro? Tio ĉi min ĝojigas. Prokrasto estas ne allasebla. Ĉu vi punis la kulpulojn?

KALIO

Kiel vi konsilis: niaj sklavoj, nekontentaj de la fabrika administranto, ricevos de li dum tri lagoj po kvindek vergoj trempitaj en sala akvo; la liberigitajn kaj liberajn, kiuj forkuris, ni kulpigos antaŭ la juĝo kaj devigos rekompensi la kaŭzitajn de ili perdojn. Kia senĝena friponaro! Imagu al vi, apud la urba pordo baras al mi la vojon unu el ili, anoncante, ke liaj kamaradoj rekomencos laboron, se mi pliigos ilian tagan salajron je kvarono, ĉar pro malbona rikolto pano fariĝis pli kosta. Mi ne povis min deteni kaj mi tiel fermis al li la buŝon per la pugno, ke li etendis sin sur la tero.

ELPINIKO

Tio ĉi ne konvenas al aristokratoj, des pli, ke la batito vin alvokos antaŭ la juĝon.

KALIO

He, tiam li dekalkulos al si la valoron de la perdita pussango el la punpago, al kiu li estos kondamnita pro la detruo en la fabriko kaj la forlaso de la laboro. Kaj kondamnitaj estos ĉiuj! La tutan tiun ĉi aferon mi konfidos al Protagoro, kiun mi renkontis en la strato kaj kiu venos ĉi tien. Li elprocesos eĉ iliajn intestojn por mi, se li nur deziros; kaj li deziros, ĉar mi lin bone rekompencos por humiligi la maldelikatulojn kaj averti la aliajn. Tre sperta buŝisto li estas kaj en tiaj aferoj neanstataŭebla. Amuzu lin, mia virinjo, se li venos antaŭ mi, ĉar mi nepre bezonas tuj priparoli kun la liveranto de laboristoj, por ke li senprokraste dungu la aliajn. Ĝis revido, Hermipo, minacu en mia nomo nudajn regnanojn. (Li eliras.)

ELPINIKO (enpensiĝinta)

Protagoro venos... Se estus eble tiun sofiston akiri por ni... aĉeti... Li estus en niaj manoj terura... Mia Hermipo, rapidu al la popolkunveno kaj diskonigu en ĝi, sed mallaŭte, la minacon de Kalio. Malebrian aŭ ebrian venigu al mi Ksantipon, la filon de Periklo de la unua edzeco; Tucididon mi ankaŭ atendas (kun rideto) kaj vin, kompreneble. Kalio sendube ankoraŭ hodiaŭ forveturos por kelkaj tagoj al la fabriko.

HERMIPO

Mi ne malfruos.

ELPINIKO

Sed, sed — se vin ligas iaj interrilatoj kun Polignoto, disŝiru ilin. Li ne indas vin.

HERMIPO

Mi supozis tion. (Li eliras.)

KAPRO

Trakso venis.

ELPINIKO

Alvoku lin. (Kapro eliras.)

SCENO SESA

ELPINIKO kaj TRAKSO.

ELPINIKO

Ci diris al Kapro, ke ci volas esti por ni utila.

TRAKSO

Mi rigardis nur tra fendoj, sed mi vidis multe, mi portis leterojn sigelitajn, sed mi elflaris ilian enhavon.

ELPINIKO

Ĉu per ci sendis Periklo leterojn al Plejstonakso, la reĝo de Sparto, kiam tiu ĉi lasta iris kun armeo al Koronejo?

TRAKSO

Kaj de Kleandrido, lia konsilanto.

ELPINIKO

Ĉu estis en ili mono?

TRAKSO

Ĉu iu konfidus al mi, mizera sklavo, tiel grandajn sumojn? Iu alia ilin forveturigis.

ELPINIKO

Kiu?

TRAKSO

Mi ne scias.

ELPINIKO

De l’ reĝo persa ĉu ne alvenadis al Aspazio elsenditoj kun donacoj?

TRAKSO

Ne.

ELPINIKO

Ekrememoru, tio ĉi estas por ni necesa.

TRAKSO

Se ĝi estas necesa... mi rememoros.

ELPINIKO

Ĉu Aspazio pasigas vivon malĉastan kaj entrenas en ĝin siajn amikinojn?

TRAKSO

Sendube.

ELPINIKO

Ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiradis olivetojn de la arboj oferitaj al Ateno?

TRAKSO

Mi ne memoras.

ELPINIKO

Ĉu ŝi mokis la diojn?

TRAKSO

Ŝajnas al mi, ke jes.

ELPINIKO

Tio signifas, ke ci aŭ nenion scias, aŭ forkaŝas. Kion ci povas atesti?

TRAKSO

Kie?

ELPINIKO

Antaŭ la juĝantaro.

TRAKSO

Malfacila tasko. Tie sklavojn alvokitajn al atesto oni turmentegas.

ELPINIKO

Se ci diros, kion mi postulis, mi cin malavare rekompencos kaj faciligos al ci la forkuron en Azion for de Periklo, sur la ŝipo de mia edzo. (Ŝi donas al li saketon kun mono.) Du drakmoj kiel antaŭdono.

TRAKSO

Mi dankas, kaj kiom mi ankoraŭ ricevos por la Persaj elsenditoj, por la sanktaj olivetoj, por la ametaĵoj de Periklo kaj Aspazio, por la diskrevinta haŭto dum la juĝa esplorado?

ELPINIKO

Kvin minojn.

TRAKSO

Tro malmulte.

ELPINIKO

Ne marĉandu, se ci meritos, mi duobligos.

TRAKSO

Ĉu la antaŭdono estos alkalkulita al tiu ĉi favoro?

ELPINIKO

Ne, ne, sed estu jam kontenta.

TRAKSO

Kiel dankon por tio ĉi, mi senpage malkaŝos al vi gravan sekreton. Diotimo, la amikino de Aspazio, kiu mortis hodiaŭ, instigis siajn amatojn, por ke tiujn katojn...

ELPINIKO

Idioto ci estas. Pri tio ĉi jam griloj ĉesis sibli. (Oni aŭdas kantadon post la scenejo.) Kaŝu cin kaj malaperu nerimarkita. Dekstren! (Trakso elkuras — enfalas Ksantipo.)

SCENO SEPA

ELPINIKO kaj KSANTIPO.

KSANTIPO (iomete ebria, kantante)

Edzinojn multajn havas patro mia, Sed edzo li ne estas de la sia.

ELPINIKO

Ksantipo estu gaja pli mallaŭte.

KSANTIPO (sidiĝas)

Ĉu mi estas demokrato, kiu forkuras de sub Koronejo, ke vi ordonas al mi esti malgaja? Mia paĉjo estas ruza sturno: li ne estis tie kaj ankaŭ kantetas. Sed kiel li ekkantos, kiam li faros el siaj neleĝaj amfruktoj regnanojn. Atenajn! Hodiaŭ efektiviĝas tiu ĉi nobeliga stampado de miaj adoptitaj fratetoj. Hodiaŭ estas, kioma mi ne scias, datreveno de la buĉado de brutaro demokrata sur la kampoj de Koronejo, hodiaŭ mian patrinon, virinon senlaciĝan en la edzeca metio, mi jam la trian fojon edzinigis — tiom da solenoj mi devis ja festi per vinofero, kaj mi festus ankoraŭ la aliajn, se ne ekmankus al mi mono. Bone faris Hermipo, ke li alvokis min al vi, ho plej riĉa, kvankam mi ne scias, kiacele mi venis.

ELPINIKO

Por ke vi ĉesu festi diversajn solenojn, kiam tiel grava afero alvokas vin partopreni en popola interkonsiliĝado.

KSANTIPO

Protagoro instruis min: la animo estas senpeza kaj senforma. Mi elrezonis ĝin tiel: animo estas vaporo, kaj ĉar vino donas vaporon, sekve trinki devas ĉiu, kiu deziras havi grandan animon.

ELPINIKO

Vi scias ja, kion intencas fari Periklo; pripensu do, kia estus la impreso, se vi, lia filo, elirus kontraŭ la patron, kontraŭ malnobligadon de via antikva gento...

KSANTIPO

Mi povas!

ELPINIKO

En tia stato kun pligrandigita animo?

KSANTIPO

Tio ĉi ne malhelpas. Mi povas eĉ diri pli: — kion? — aha! ke li penis delogi mian edzinon, ĉar li donadis al ŝi monon kaj al mi ĝin rifuzis; poste kion? — ha! — ke li volis ŝanĝi sian eluzitan Aspazion je mia freŝa Tisandro; kion ankoraŭ? ke trompita en tiu ĉi kalkulo, li ĵetis sin malespere en la brakojn — de Protagoro.

ELPINIKO

Sekve iru kaj diskonigu ĉi tion publike.

KSANTIPO (leviĝas)

Mi iras! (Li foriras per necerta paŝo.) Okulo kontraŭ okulo! (Li haltas.) Tiu Periklo... mia patro... vekas en mi ĉiam ian malagrablaĵon. Li ne estas vinisto Hekatono, brava junulo, antaŭ kiu mi povas ĉion konfesi. Tiu ĉi ankaŭ amas mian Tisandron. Sed paĉjo Periklo, kiam li min ekrigardas... Mi preferas tamen miajn plendojn skribi, por ke iu alia ilin tralegu al li.

ELPINIKO

Tiam sidiĝu kaj skribu.

KSANTIPO

Sekmaniere? Mi tiel ne povas, en la stomako devas esti ankaŭ malseke, kiel la inkujo.

ELPINIKO

Noro! (La sklavino aperas.) Pokalon da vino.

KSANTIPO

Donu jam tuj kruĉeton. (Post la eliro de la sklavino) Kia abomena sklavino! Kompreneble ŝi ne servas Kalion, ĉar nur virino povas toleri apud si tian monstron. Kie estas Egino, delikata Egino, kiun Polignoto pinĉadis?

ELPINIKO (severe)

Tie estas la domo de Kalio, sed ne la drinkejo de Hekatono.

KSANTIPO

Pardonu al mi, plej kara, pardonu. Se la brava Hekatono havus ankoraŭ por siaj gastoj Eginon! (Noro alportas pokalon da vino, kiun Ksantipo eltrinkas unuspire — al Noro.) Enverŝu la duan.

ELPINIKO (kiun Noro rigardas demande)

Alportu! (Al Ksantipo post la eliro de Noro) Skribu.

KSANTIPO

Per kio mi devis ornami tiun ĉi mizeran folieton da papiruso? (Li leviĝas.) He, mi preferas eliri kontraŭ Periklon — okulo kontraŭ okulo... (Noro donas al li kruĉeton, kiun li ankaŭ englutas unuspire.) Verŝu la trian.

ELPINIKO (al Noro)

Foriru.

KSANTIPO

Atendu. (Noro eliras.) Kial ci ne donas la trian? La vino estas bonega, mi ja ne faris mienon malkontentan... Ĉu vi ne havas plu? Mi dankas eĉ por tiom. Ĉe Hekatono mi suĉos la reston. Sed panjo Elpiniko pruntedonos por la kruĉeto... Mia ora, mia...

ELPINIKO

Mia ebria, ni finu jam hodiaŭ tiun ĉi interparolon.

KSANTIPO

Mi ebria! Kion mi rompis al vi. Se plaĉos al mi, mi povas esti pli sobra ol puto.

ELPINIKO

Ha, Ksantipo, se vi povus nur por momento kompreni, kiom da bono vi forigas de vi mem kaj de la tuta lando.

KSANTIPO

Mi komprenos. De la tuta lando? Diru antaŭe pri la tuta lando.

ELPINIKO

Periklon oni devas nepre forigi de la influo, kaj forigi oni povas lin nur per konigo de liaj ĉiuj malĉastaj agoj.

KSANTIPO

Jes!

ELPINIKO

Patro kulpigata de la propra filo...

KSANTIPO

Okulo kontraŭ okulo? Ne! Mi preferas skribi...

ELPINIKO

Skribu do fine, kaj por tiu ĉi skribaĵo Periklo donos al vi la tutan sian riĉecon.

KSANTIPO

Riĉecon! Zeŭso vin delogu! Hekatono, brava junulo! kaj mi malsaĝa tute ne sciis, ke en kelkaj fingroj de mia dekstra mano mi posedas kaŝitajn trezorojn. Venu ĉi tien, estimata peceto papirusa, kovriĝu per miaj arĝentaj vortoj. (Li sidiĝas kaj skribas.) Ŝarĝita per trezoroj la mano ne povas moviĝi... Li delogis Tisandron... Malfeliĉa mia edzineto... Li proponis al mi anstataŭ ŝi Aspazion... Ŝi instruita? Ha, pli bona estas tiu virino, kiun neniu instruis. Ha, ha, ha! (Turninte sin al Elpiniko.) Ĉu vere? (Li skribas plue.) Protagoro... Tiu ĉi ne permesus al si... Kio do! Ili kredos... Fino. (Al Elpiniko.) Jen havu...

ELPINIKO

Pardonu... De kio mortis via pli juna frato, Paralo?

KSANTIPO

De malsano.

ELPINIKO

Ĉu Periklo ne faciligis al li la foriron de tiu ĉi mondo?

KSANTIPO

Sendube. Li sendadis al li vinon, kukojn...

ELPINIKO

Verŝajne venenitajn...

KSANTIPO

Kompreneble.

ELPINIKO

Almetu tiun ĉi suspekton kaj subskribu vin.

KSANTIPO (skribas)

Vinojn tro maldolĉajn... kukojn tro dolĉajn... (Li stariĝas.) Jen vi havas, Elpiniko, la plendon de mia koro, kiun vi metu antaŭ la tronon de la plej potenca dio.

ELPINIKO (traleginte la papiruson)

Perfekte. Sed mi supozis...

KSANTIPO

Panjeto plej kara...

ELPINIKO

Mi petas vin, ne nomu min tiel...

KSANTIPO

Kial do? Mian patrinon mi edzinigis, via Hiponiko estas ankoraŭ malgranda kaj mi estas jam granda. Prave, panjeto, vi rimarkigis, ke tiu ĉi skribaĵo — estas la tuta riĉeco de mia patro. Retenu ĝin kaj donu al mi nur etan ĝian onon...

ELPINIKO

Kiom vi bezonas?

KSANTIPO

Al Hekatono mi estas iom ŝulda... la heredon post Periklo mi devas kun miaj amikoj trinkfesti... Ne multe — cent drakmojn.

ELPINIKO

Por ĉiu vorto — unu drakmo. (Ŝi kalkulas la vortojn skribitajn de Ksantipo.) Okdek tri... (Ŝi prenas el la tablo monon kaj metas ĝin sur lian manon.)

KSANTIPO (ĝojigita)

Ĉiu vorto — drakmo! Okdek tri! (Eniras Protagoro.)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.

ELPINIKO (al si mem)

En tia momento... ha!

KSANTIPO

Protagoro, mia estimata instruisto.

PROTAGORO

Sklavo montris al mi, ke ĉi tie mi renkontos Kalion.

ELPINIKO

Ripozu, regnano, mia edzo tuj alvenos.

KSANTIPO

Sidiĝu, majstro, ĉar la seĝo estas mola. Mi tuj finos la kalkuladon kaj tiam ni iom filozofos.

ELPINIKO (al Ksantipo)

Ŝajnas al mi, ke via amiko tro longe atendas vin.

KSANTIPO

Hekatono, brava junulo, kiel mi lin ĝojigos. (Al Protagoro.) Ree mi estas sinjoro! Dank’ al ĉi tiu nobla matronino, kiun dio rekompencis por tio en maljuna aĝo per filo, mi havos per kio vivi.

PROTAGORO

Pli ĝuste — trinki. (Elpiniko sufokas en si la koleron.)

KSANTIPO

La suno faras tion saman, sed ĝi malsaĝa trinkas roson el vinberoj kaj mi — sukon. Ha, ha, ha! Hekatono estas brava junulo. Ĝis revido, ĝis revido...

Multajn edzinojn havas patro mia
Sed edzo li ne estas de la sia.

(Li eliras kantante.)

SCENO NAŬA

PROTAGORO kaj ELPINIKO.

Konfesu Protagoro, ke mi grandanime malamas Periklon, subtenante lian filon.

PROTAGORO

La justuloj scias, kiel ŝati tion.

ELPINIKO

Se vi estas justa, konfesu ankaŭ, ke senbezone vi tenis vin ĝis nun malproksime de nia rondo, al kiu vi apartenas laŭ la gento, la kutimoj kaj la konvinkoj.

PROTAGORO

Ho, jes.

ELPINIKO

Mi ripetas: kaj laŭ la konvinkoj, ĉar malgraŭ intimaj ligoj kun la demokratoj, kiel mi aŭdis, vi ne flatis iliajn petolaĵojn, sed laŭdis la meritojn kaj la prudentan politikon de la aristokrataro.

PROTAGORO

Seninterrompe.

ELPINIKO

Oni diris al mi, ke dum la batalo apud Tanagro vi estis sur nia flanko.

PROTAGORO

Mi tiam estis en Atenoj.

ELPINIKO

Sed vi deziris venkon al ni kaj al la Spartanoj. Mi konjektas, ke la malvenko de la demokratoj apud Koronejo plenigis vin per kaŝita ĝojo kaj la malnobla reiro de l’ subaĉetita Plejstonakso — per malĝojo. Kuraĝe, Protagoro, forblovu de via aristokrata animo ĝian demokratan surtavolaĵon, rompu la falsan honton kaj diru: jes.

PROTAGORO

Jes.

ELPINIKO

Ho, en vi pulsas la nobla sango de l’ antaŭuloj.

PROTAGORO

La ruĝa!

ELPINIKO

Nun, kiam tute okaze kaj rapide ni komprenis unu la alian, mi esperas, ke vi ne rifuzos al ni vian helpon. Ĉar mia frato Cimono estis malnoble elsendita Egiptujon, kie li mortis, kaj, kiel mi supozas, li estis mortigita, la partio aristokrata en Atenoj ne havas sian gvidanton, kiu egalus kaj venkus Periklon. Tucidido havas nur fieron, Kalio nur riĉecon kaj abomenon al vivo publika, la resto — estas birdetaro taŭga nur por fari grandan bruon. Vi, Protagoro, estas plej glora, leĝisto, perfekta parolisto...

PROTAGORO

Jes, mi estas.

ELPINIKO

Mi esperas, ke nia partio irus kun vi batali.

PROTAGORO

Mi ankaŭ pensas tiel kaj krom tio mi vidas, ke oni devas naivulojn ne malhelpi, ili mem ridindiĝos.

ELPINIKO

Kian taktikon laŭ via opinio oni devus uzi en tiu ĉi batalo?

PROTAGORO

Vi volas, regnanino, ricevi de mi konsilon por vi?

ELPINIKO

Jes.

PROTAGORO

Laŭ mia opinio vi tute ne devas enmiksi vin en la politikon, sed kontentiĝi de la poezio... de Hermipo.

ELPINIKO

Min mirigas la subita malĝentileco, al kiu vi sendube alkutimiĝis en la societo de Aspazio.

PROTAGORO

Mi aŭskultis, regnanino, pacience viajn rimarkojn pri mia sango kaj destino, mi donis al vi konsilon, kiun vi postulis de mi; se mi estas por vi ne sufiĉe ĝentila, sekve videble vi kutimiĝis al tro grandaj postuloj en la societo — de Polignoto.

ELPINIKO

Protagoro!... en mia domo estas pordo, tra kiu oni povas eliri, sed ankaŭ esti elĵetita!

PROTAGORO

Aŭ sekrete enkondukita — mi scias ĉi tion, sed mi ne profitos. (Eniras Kalio.)

SCENO DEKA

LA SAMAJ kaj KALIO.

KALIO (al Protagoro)

Vi estas... bone... La afero staras tiel...

ELPINIKO

Mi preĝos por malbonaj homoj.

KALIO

Ne hontigu diojn per via bonkoreco. (Elpiniko foriras al la altaro en la aŭlo.) Sidiĝu kaj aŭskultu. Kvincent laboristoj en la armilara fabriko ekribelis kontraŭ mia administranto.

PROTAGORO

Verŝajne tiu lasta bonege tedis ilin — sendube li elŝiradis al ili la ungojn.

ELPINIKO

Ne, eble li malsatigadis ilin iomete, nu... kaj, kiel ordinare, ne malatentis la virinojn.

PROTAGORO

Forigu lin.

KALIO

Mi ne deziras. De l’ tempo, de kiu li havas tiun ĉi okupon, li ne prunteprenas, ne diboĉas...

PROTAGORO

Kial vin interesas liaj diboĉadoj kaj ŝuldoj?

KALIO

Restu tio ĉi inter ni — sed estante juna, mi restis ŝulda al lia patrino...

PROTAGORO

Kaj li estas la viva ŝuldatesto — mi komprenas.

KALIO

La sklavojn mi kvietigis mem; sed kun ili laboris liberigitoj kaj iom da libera balaaĵo. Tiuj lastaj haltigis la laboradon, disrompis kelkajn maŝinojn, armis sin en la armilejo kaj foriris; hodiaŭ ili alsendis sian rajtigiton kun la postulo pligrandigi la salajron, forigi la administranton. Al tiu ĉi alsendito mi difektis la regnanan makzelon, por kio la juĝo ordonos al mi lin rekompenci — kaj la afero estos finita; sed la senlaboreco, se ĝi longe daŭros, krom la kaŭzitaj perdoj, ne permesos al mi prepari la mendon al la templimo garantiita en la kontrakto per la puno de dudek talantoj. Kiel antaŭforigi ĝin?

PROTAGORO

Pligrandigi la salajron de la laboristoj.

KALIO

Tiun ĉi konsilon ili jam donis al mi — de vi mi atendas alian, pli prudentan.

PROTAGORO

Tio estas — tian, kiu montrus al vi rimedon por rekompenci la perdojn, devigi laboristojn labori por la antaŭa salajro kaj instrui ilin obei ordonojn de l’ administranto, kiu delogas iliajn edzinojn kaj filinojn?

KALIO

Proksimume.

PROTAGORO

Kalkulu malavare la valoron de la detruitaj maŝinoj kaj de la forŝtelita armilaro, venigu atestantojn, kiuj atestos, ke la ribelintoj intencis mortigi la tutan fabrikan estraron, skribu plendon kaj subaĉetu la juĝantojn. Tiam la laboristoj moliĝos...

KALIO

Aranĝu al mi tion ĉi rapide kaj efike — vi ricevos dek minojn.

PROTAGORO

Se vi demandus min, kiamaniere buĉi homon, mi povus diri al vi, ke oni devas preni akran tranĉilon, ataki lin nokte, post la mortigo lavi la manojn kaj purigi la veston, kvankam mi mem tion ne farus. Simile ankaŭ en tiu ĉi okazo mi klarigis al vi nur, kiel oni povas buĉi la malfeliĉajn homojn antaŭ la juĝo, sed mi tion ne faros. Vi ja ankaŭ povus bone fumaĵi novnaskitojn kaj tamen vi ne okupos vin per tio.

KALIO

Ho, ho, vi ŝanĝiĝis, frateto, kiel juna cervo — vi havas multbranĉajn kornojn.

PROTAGORO

Tio estas ornamo de edzigitoj, al kiuj mi ankoraŭ ne apartenas.

KALIO

Vi tamen forgesis, ke antaŭ kelkaj jaroj vi procesis por mi la ministojn en mia minejo, post kio ili devis labori dum dek du tagoj, nutrante sin per fasko da ajlo kaj peceto da pano dum la tuta tago.

PROTAGORO

Mi estis esploranta la vivon kaj tial mi deziris konvinkiĝi, el kiel profunda mizero de l’ popolo ŝprucas la fontoj de l’ enspezoj de Kalio.

KALIO

Bone. Mi estas jam tiel riĉa, ke mi povas konsideri, ĉu miaj enspezoj elfluas el homa maljustaĵo. Ĝis nun sofistoj nomis min patro de malriĉuloj kaj mian fortunon — patrino, kiu siajn laboristajn infanojn nutras per multmila mamo. Kaj vi diras...

PROTAGORO

Ankaŭ, ke vi estas patro de malriĉuloj, ĉar vi ilin kreas.

KALIO

Sekve, laŭ via opinio, mi ne devas puni la laboristojn, sed pligrandigi ilian salajron — kaj kion plu?

PROTAGORO

Tro gaje estas al vi en la mondo, Kalio, por ke mi povu vin amuzi per kalkulado de la devoj, kiujn vi eĉ ne pensas plenumi.

KALIO

Mi sincere deziras scii miajn devojn — ĉar, kiel mi diris, mi estas jam por tio sufiĉe riĉa kaj mi povas permesi al mi la konscienckalkulon.

PROTAGORO

Kiom kostas al vi en la fabriko pafarko?

KALIO

Ĉirkaŭ dekkvin drakmoj.

PROTAGORO

Kaj kiom vi ricevas por ĝi?

KALIO

Dudek.

PROTAGORO

Kian rajton vi havas por tiuj kvin drakmoj de la diferenco?

KALIO

La rajton de la kapitalo por la profitprocento.

PROTAGORO

De kie vi prenis tiun ĉi kapitalon?

KALIO

Tio estas historio longa...

PROTAGORO

Mi rakontos ĝin al vi mallonge. Via praavo, forŝtelinte la sekreton de Solono, kiu intencis proklami ĝeneralan amnestion por ŝulduloj, ekspluatis ĝin propraprofite; via avo aĉetis malkare la posedaĵojn de l’ elpelita Pisistrato; via patro proprigis la monon de Eretrejano forkondukita en Persujon; vi elflaris kaj forrabis la trezorojn, kiujn enfosis la Persoj — jen estas la historio de via riĉeco, kiu ŝuldas sian ekzistadon al trompo, ŝtelo kaj feliĉa okazo. Ne pensu, ke mi en ĝi vidas ian escepton — per tiu ĉi vojo iris al riĉeco ĉiuj aliaj gentoj Atenaj. Pripensu nun, ĉu la kapitalo, kolektita tiamaniere, havas rajton moralan por plua pligrandiĝo per oferoj de fremda laboro?

KALIO (ŝerce)

Ne ĉagreniĝu, mia filo jam bezonos nek perfidi Solonon, nek trompi Eretrejanon.

PROTAGORO

Via filo faros tion saman, kion vi: li heredos riĉaĵojn post vi, kiel vi post la Persoj. Heredo estas ankaŭ trovo.

KALIO (kiel supre)

En maljuna kapo reigi ordon estas malfacile: la havaĵon mi ne disdonos, sed por ke mi vin ne ellasu sen rekompenco por tiel bela sofistiko, mi pardonas je via honoro al la laboristoj la perdojn kaj pligrandigos ilian salajron — ĝis mi plenumos la mendon por Sparto.

PROTAGORO

Por kio Sparto mendis tiom da armilaro?

KALIO

Mi ne scias — mi eĉ ne demandis Tucididon.

PROTAGORO

Ĉu li estas ĝia makleristo?

KALIO

Ordinare li aranĝas ĝiajn aferojn en Atenoj.

PROTAGORO

Jes... Mi adiaŭas jam vin, Kalio...

KALIO

Restu ĉe mi por la tagmanĝo.

PROTAGORO

Mi ne povas, ankoraŭ hodiaŭ mi forveturas en Turiojn...

KALIO

Por kio?

PROTAGORO

Periklo komisiis al mi skribi por tiu ĉi urbo regularon.

KALIO

Nu, tie mi jam ne malfermos fabrikon. Plej singarde kun tiu Periklo, ĉar li starigos al si tronon kaj sidigos sur ĝi apud si Aspazion. (Dum tiuj ĉi vortoj alproksimiĝas Elpiniko.)

PROTAGORO

Ĉu ili ne estus belega reĝa paro! (Li eliras.)

KALIO (ridante)

Vi aŭdas, kara Elpiniko: vi, kiu valoras kronon, regas nur Kalion kaj la senĉasta Aspazio post nelonge regos Atenojn.

ELPINIKO

Ŝi jam regas ilin. Al vi ŝajnas, Kalio, ke vi estas regnano potenca, ke neniu egalas vin en riĉeco, ke vi povus propraforte starigi grandan armeon kaj ŝiparon, venki Grekujon, dum vi estas nur senpotenca subulo de l’ hetero, kiu, se ŝi deziros, ordonos al vi esti ŝia kuiristo.

KALIO

Elpiniko, vi ŝercas... (Eniras Tucidido.)

SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj TUCIDIDO.

TUCIDIDO

Al la filoj de Periklo oni aljuĝis rajtojn regnanajn.

ELPINIKO

Ke de hodiaŭ la nobeleco atena estu malhonoro por ĉiu honesta homo!

KALIO

Ĝi ne estas ja ankoraŭ la fino de l’ mondo.

ELPINIKO

Kion vi atendas pli? Ĉu tion, ke Periklo destinu vian haŭton por sandaloj por siaj bastardoj?

TUCIDIDO

Oni devas agi energie, ĉar li hodiaŭ ĝuas senliman amon de l’ popolo. En tiu ĉi momento li disvolvas sur la parolejo planon de granda magazeno konstruota ĉe la haveno, kiu ĉiujare estos plenigota per egipta greno, dividota senpage inter la plej malriĉaj regnanoj dum malbona rikolto. Kompreneble fervore akceptas tiun ĉi projekton malsataj leĝdonantoj, kiuj kolektiĝas amase en la kunvenoj popolaj de l’ tempo, kiam ili por ĉiu partopreno ricevas po unu obolo kaj povas al si aĉeti ajlon. Kia furioza eksplodo de pasioj estis tie!

ELPINIKO

Ĉu ni devas perei en tiu ĉi eksplodo?

TUCIDIDO

Periklo faros ĉion, kion li ekintencos; sen helpo ekstera ni lin ne venkos. Ree ni devas peti helpon de la Spartanoj, kun kiuj mi komencis jam intertraktadon. La tempo estas oportuna, ĉar Periklo intencas altiri Atenojn al la helpo por Mileto kontraŭ la insulo Samoso.

KALIO

Jen vi vidas, mi devas tuj veturi al la fabriko kaj gardi, ke la armilaro mendita de la Spartanoj estu preta al la templimo. Restu sanaj... (Forirante) Kiu elpensis tiun ĉi politikon!...

SCENO DEKDUA

ELPINIKO kaj TUCIDIDO.

TUCIDIDO

Apud Koronejo ni konvinkiĝis, ke disbati en polvon ajlajn regnanojn por ni ne estas malfacile. La subaĉetebla Plejstonakso estas elpelita el Sparto kaj lia posteulo ne havas gluiĝajn manojn. Sekve, se niaj sortoj dependas de batalo — la venko estas certa. Sed ĝi sola ne donos al ni firman superecon. Apud Koronejo restis ja de la vicoj demokrataj nur kaĉo kaj tamen sur tiu ĉi kaĉo Periklo ne ĉesis kreski. Tio estas okazo mirinda, ĝis nun nekonata en la historio, ke la popolo plej klera, sentema al la plej malgranda limigo de siaj rajtoj, elpelanta suspekte siajn bonfarantojn kaj heroojn, por ke ili per tro grandaj meritoj ne ektuŝu la egalecon respublikanan — tiu ĉi popolo subiĝas humile al la volo de homo privata, kiu okupas neniun oficon, kies sola regna indeco estas regnaneco Atena kaj sola potenco — elokventeco. — Pro tiu kaŭzo ni ne povas eĉ lin kontraŭstari, forigi de la posteno — ni povas lin nur mortigi.

ELPINIKO

Se tian oferon postulas la patrujo...

TUCIDIDO

Tro precize vi komprenis miajn vortojn — mi pensas pri lia mortigo morala. Kaj nur, se tio ne efikus... La dioj ja por celoj altaj liberigas homojn de la devo ŝati fremdan vivon.

ELPINIKO

Jam de longe mi kolektas pruvojn de krimagoj de Periklo. Inter la aliaj mi posedas skriban ateston de Ksantipo, kulpiganta la patron pro venenado de la filo; krom tio la sklavo...

TUCIDIDO

Ne Elpiniko, tiuj rimedoj estas bonaj nur tiam, kiam estas necese finbati vunditon. Sed Periklo staras ĝis nun ne vundita profunde, sed apenaŭ gratetita. En ĉiuj homaj bataloj la plej certa, ĉiam mortiga, estas tiu bato, kiu trafas la koron. Periklon oni devas trafi en la koron.

ELPINIKO

Kiamaniere?

TUCIDIDO

Perei devas tiuj, kiujn li amas. Li amas Fidion, Anaksagoron, kaj plej kore, ĝis religia adorado, ĝis idolkulto li amas Aspazion, kiu estas vere ĉarma kaj prudenta. Sen ŝi li jam ne povus ekzisti.

ELPINIKO

Ĉu vi ŝin ne trotaksas?

TUCIDIDO

Ne Elpiniko, ŝi estas Ateno de l’ infero, ŝi estas malbona spirito, naturdotita per genio kaj plej ĉarmaj belecoj de korpo. Ŝi instruas al seriozaj filozofoj saĝecon kaj ravas maljunulojn. Plej severa viro ne ektuŝus ŝin eĉ per cigna lanugo, se li havus esperon, ke ŝi ektuŝos lin per la buŝo.

ELPINIKO

Malfeliĉe, ŝi jam kisis duonon da ĉiuj viroj en Atenoj kaj nun ŝi feliĉigas la reĝon Persan.

TUCIDIDO

Mi dubas, sed tiu ĉi suspekto povas esti por ni tre utila.

ELPINIKO

Ĉu tamen la blindigita popolo kredos la okulvideblajn argumentojn?

TUCIDIDO

Vi ne konas la popolon, Elpiniko. Ĝi estas ordinara ĉevalo, kiu humile portas kaj trenas plej grandajn ŝarĝojn, sed ektiklita per iu en incitebla loko ĝi piedfrapas kaj mortigas sian mastron, kvankam tiu ĉi ĝin nutris kaj ne batis. Kaj tia incitebla loko estas ĉe popolo la religio, kiun Periklo kaj Aspazio kun ilia sekvantaro senpiigis sufiĉe. La plej ĉefa eraro de nia ĝisnuna taktiko estis — la starigado de aristokratoj kontraŭ demokratoj, de riĉuloj kontraŭ malriĉuloj, de politiko kontraŭ politiko, kiam ni devis starigi diojn kontraŭ malbonaj homoj, religion — kontraŭ senpieco. Nur tiamaniere ni liberigos Atenojn de la tiraneco de konspirestroj demokrataj kaj restarigos la tronon, sur kiu eksidos...

SCENO DEKTRIA

LA SAMAJ kaj HERMIPO.

HERMIPO (enfalas spiregante)

Tucidido, vi estas kondamnita al elpelo el Atenoj.

TUCIDIDO

Pro kio?

HERMIPO

Pro la sekretaj interrilatoj kun Sparto.

TUCIDIDO

Kiu min kulpigis?

HERMIPO

Protagoro.

TUCIDIDO

Kaj li de kie sciis?

ELPINIKO

Ree la tuta mia konstruaĵo en ruinoj?

TUCIDIDO

Mi revenos, sed mi ĵuras, ke ne kun humila saluto.

(La kurteno falas.)

AKTO KVARA

(En la domo de Periklo.)

SCENO UNUA

LEJO, ASPAZIO kaj TEORO.

LEJO

Mi sciis apenaŭ pri tio, ke Periklo fine disbatis Samosanojn.

ASPAZIO

Kial do oni tenis vin tiel longe en malliberejo?

LEJO

Ili estis konvinkitaj, ke mi estas Aspazio kaj la ŝajnaĵoj fortigis ilin en tiu ĉi opinio. Ĉar kion signifis tio, ke mi alveturigis Mileton kaj donis al ĝia konsilantaro la oferitan de Diotimo monon por knabinlernejo — tion saman ja vi povis fari, des pli, ke tio estas via naska urbo kaj mi alvenis kun Periklo.

TEORO (al Aspazio)

Ĝis nun ĉirkaŭflugas Atenojn la famo, diskonigata verŝajne de Elpiniko, ke vi inklinigis Periklon al la milito kun Samoso por defendi Mileton.

ASPAZIO

Ne estas eble kalkuli, kiom da pinĉskaraboj falis sur min el kalumniaj buŝoj. Estas ja homoj, kiuj serioze diras, ke li ĉion faras sub mia inspiro. Vere, kian imagon havas la Atenanoj pri tiu granda homo, supozante, ke mi levas lin supren kvazaŭ infanon, por ke li estu pli alta ol la aliaj. Estas ja pli facile pardoni la naivecon al la Samosanoj, kiuj tenante vin, kredis, ke ili forŝtelis la edzinon al Periklo kaj ke li ŝin ne serĉas.

LEJO

Ĝis la fino ili kredis ĉi tion. Trompinte la viglecon de nia mara gardistaro kaj forkondukinte min el Mileto, ili estis tiel ĝojigitaj de tiu ĉi akiro, ke ili dancis antaŭ mi; kaj kiam ree nia eskadro alnaĝis Samoson, ili kaŝis min en profunda subteraĵo, en kiu mi trasidis du monatojn. De sklavo mi eksciis, ke la urbo estis almilitita, la antaŭa estraro forigita...

ASPAZIO

Periklo promesis malavaran rekompencon al tiu, kiu montros la lokon de via estado.

LEJO

Tio sendube ankoraŭ pli certigis ilin, ke mi estas Aspazio.

TEORO

Mi miras, ke oni vin ne mortigis.

LEJO

Eble ili esperis ricevi grandan liberigmonon kaj verŝajne nur, kiam iu eligis ilin el la eraro, ili enigis min en ŝipon kaj forveturigis Sirion, por ke mi tie pereu kaj ne rakontu al vi pri mia malliberigo. Dume — ili trompiĝis.

ASPAZIO

Mia malfeliĉulino — kiel la sorto ĵetadis vin!

LEJO

Tamen, kiam mi pripensis, ke vi deziris plenumi la volon de Diotimo, ke vin povis forporti tiu ventego — mi estis sincere danka al la sorto. Ĉar vere, kio mi estas? Senforta kaneto en torento, kiun pli forta ĝia fluo povas elŝiri kaj forporti, kaj en la loko, kie ĝi staris, akvo kunfluos, ne lasinte eĉ postsignon.

ASPAZIO

Vi ofendas min kaj vin, ĉar mi vin amas kaj vi malatentas vin. Nebona vi estas.

LEJO

Nu, ni ne alverŝu al ni la amon, ĉar koroj niaj estas plenaj de ĝi. Kion de novaĵo? Periklo honoris la mortintojn per brilega parolo, rekomendita al lernantoj por legado en la lernejoj.

ASPAZIO

Efektive, li neniam estis pli elokventa. Kiam li malsupreniris de la tribuno, kortuŝitaj viroj ĉirkaŭprenis lin kaj virinoj kronis per floroj kaj rubandoj kiel venkinton en ludoj olimpiaj. La patroj, kiuj perdis en tiu milito siajn filojn, tiel varmege de li gloritajn, ĵetis sin sur lian kolon, ploregante kaj iliaj larmoj brilis per radioj de ĝojo. La komuna entuziasmo el plej malĝojaj koroj forŝiris la funebron. En lia ĉeesto niaj malamikoj havis apenaŭ kuraĝon silenti.

LEJO

Tio estas bona. Kaj Elpiniko? — Ĉu ŝi subfosas vin ankoraŭ ĝis nun?

ASPAZIO

Ŝi svenis en ĉirkaŭpreno de Hermipo, kiu skribis ian komedion kontraŭ mi kaj volis prezenti ĝin sur la scenejo, sed oni rifuzis al li. Ha! mi forgesis pri ia interesa okazintaĵo: nia administranto aĉetis en la foiro junan sklavinon, kiu, kiel poste klariĝis, estas knabina filino de Elpiniko.

LEJO

Kaj de kiu?

ASPAZIO

Polignoto neas la patrecon, sed jesigas la patrinecon. La maljuna sklavino, kiu nun servas Teoron kaj iam servis Cimonon, diras certige, ke li kun la fratino Elpiniko estas gepatroj de tiu ĉi knabino — sed tio ŝajnas al mi jam tro neinda por lia karaktero.

TEORO

Kaj gusto.

LEJO

Ha! miaj karaj, kiu penetris la misteron, kio ne estas versimila kaj inda por tiu mondo de puraj diroj kaj malpuraj agoj!

ASPAZIO

Kiel revenĝo por tio, ke Elpiniko malnobligas la filon de Periklo, mi feliĉigos ŝian filinon: mi sendis ŝin al la patrino por postuli de ŝi almenaŭ la parton de ŝia regnaneco, ĉar alie ni zorgos pri ĉi tio.

LEJO

Sed tiu furiulino freneziĝos de furio. Ŝi sendube estas dispremita, se vi permesas al vi tiel dolorige ŝin inciti.

ASPAZIO

Sendube. Periklo regas en Atenoj ĉiopove, kiel nur genio povas regi. La popolo respektas kaj adoras lin, ĝi estras sin mem, ĝuante ĉiujn bonaĵojn de la firma paco. Atenoj estas jam ne la plej altkreska branĉo de Grekujo — sed ĝia ĉefa trunko, el kiu kreskas plej sanaj branĉoj, ĝi estas centro de l’ politika vivo, plej ĉefa sanktejo de l’ scienco kaj arto. La diino de l’ saĝeco, skulptita de Fidio, videbla el malproksimo, brilanta per oro, marmoro, elefantosto, havas rajton rigardi fiere el Panteono, ĉar ŝi estas simbolo de l’ grandeco de la plej glora inter ĉiuj urboj, kiuj iam ajn ekzistis sur la terbrusto.

LEJO

Ĉu la areopago, la arĥontoj, ĉu diversaj aristokrataj putretaĵoj mortas trankvile en publikaj ruinaĵoj kaj ne intencas repreni sian antaŭan potencon?

ASPAZIO

Ne, ligitaj ili reviĝas per la rememoroj pri la estinteco, sed la estantecon ili cedis al ni.

TEORO

Tamen Tucidido, ilia estro, revenis el la ekzilejo.

ASPAZIO

Tiu bruema tabano kun sia mallonga pikilo por ni ne povas esti danĝera. Tia vekilo estas eĉ utila por la energio de demokratoj, por ke ĝi ne ekdormu.

LEJO

Kien rapidis tiel Periklo, ke li min apenaŭ salutis traflugante.

ASPAZIO

Al Anaksagoro, kies la plej amata filo estas malsana kaj kiu en malespero perdas momente la konscion.

LEJO

Li, indiferenta filozofo kun glaciigitaj sentoj...

ASPAZIO

La doloro disŝiris al li la tutan filozofion.

LEJO

Ĉu Eŭripido priploras ankoraŭ Diotimon?

ASPAZIO

Li edziĝis kaj ree eksedziĝis, ĉar lin perfidis kaj la dua edzino.

LEJO

Ha, ha, ha. (Eniras Periklo, enkondukante Anaksagoron.)

SCENO DUA

LA SAMAJ, PERIKLO kaj ANAKSAGORO.

ASPAZIO

Kiel li fartas?

PERIKLO

Sidiĝu Anaksagoro. (Al Aspazio.) Li mortis.

ANAKSAGORO (eksaltinte de la seĝo)

Li mortis? Li jam ne vivas kaj neniam vivos? La ligiloj de l’ mondo krevas, ĝiaj muroj krakas, falas sur min la firmamento ĉiela!... Ke ĝi dispremu plej rapide mian bruston! Terure!

PERIKLO (sidigante lin)

Kvietiĝu, amiko.

ANAKSAGORO

Se min volus ĉirkaŭpreni la kvieto de tombo, se la tero min komencus ensorbi...

PERIKLO (al Aspazio)

Mi ne supozis, ke la morto de tiu infano tiel dispremos lin. Li volis sin mortigi. Kvietigu lian doloron, kiel vi povos; mi devas rapidi en la juĝejon, ĉar oni komencis kontraŭ li proceson kriminalan kaj alsendis alvokon aperi tuj. Teoro, Lejo iru al lia malsana edzino kaj helpu ŝin en la enterigo de l’ korpo. Sofoklo kaj Fidio jam estas tie. (Li eliras kun Lejo kaj Teoro.)

SCENO TRIA

ASPAZIO kaj ANAKSAGORO.

ASPAZIO (proksimiĝante al Anaksagoro)

Anaksagoro paciĝu kun la nepreco.

ANAKSAGORO

Al kiu kaj al kio estis bezona tiu nepreco? Neniu prudenta kaj sentanta estaĵo plenumus tian krimon; nur la senanima naturo povis esti tiel kruela. Se ĝi havus konscion pri sia ago, ĝi haltigus terurigita la tutan movon, estingus la lumojn sur arkaĵo ĉiela kaj kovrus sian monstran vizaĝon per la morttuko de eterna nokto. Kio ĝi estas? Min ĉirkaŭas senmezura mallumo, kaj en ĝi lumas... li!

ASPAZIO

Kara majstro, fortigu vin iomete per la propra filozofio. Vi ja mem instruis, ke ni estas nur ŝanĝemaj formoj de la esto, malaperemaj ondoj sur la oceano de materioj.

ANAKSAGORO

Forŝiru de mi tiun malplenan kranion, el kiu forflugis la saĝeco kaj frakasu ĝin kiel malnovan paton, en kiu nenio jam rostiĝos. Jes, mi malgrandiĝis, kuntiriĝis, restis de mi apenaŭ tiom, kiom estas necesa por enteni la doloron. Kaj tamen ŝajnas al mi, ke tiu doloro plenigas la tulan spacon. Ordinare homo ekscias aŭ ekmemoras pri iu ajn sia organo nur tiam, kiam ĝi ekdoloras. Kaj mi sentas nur nun, ke mi havis tro grandan koron. En tiu koro malfermiĝis senfunda abismo, en kiu la tutmondo malaperas tiel, kiel hajlero en profundegaĵo de vulkano. Sur rando de kratero staras pala spirito de mia filo. Sekve, ne mi, sed la flamoj de enteriga ŝtiparo ĉirkaŭprenos kaj kisos lian karan korpeton? (Li ekstaras, volante foriri.) Mi ne permesos!

ASPAZIO (haltigante lin)

Estu almenaŭ viro, se vi ne povas jam esti filozofo.

ANAKSAGORO

Pardonu min...

ASPAZIO

Vi mem estas malbona via lernanto. En la unua pli dolora provo disŝiriĝis via scienco kiel aranea reto. Kial do vi kovris per ĝi la mensojn al la aliaj kaj al vi mem?

ANAKSAGORO

En la juneco mi ne disdonadis pecetojn da mia koro al koketulinoj: forigita de l’ mondo mi ŝparis grandan provizon da sentoj, kies parteton forprenis la edzino kaj el la resto konstruiĝis granda amo por tiu infano. Mi pli facile imagis al mi mian estadon sen unu mezuro, ol sen li. Mi almozus sur vojoj, dum varmegoj kaj frostoj, mi ne kovrus la piedojn kaj la vizaĝon eĉ per folieto krataga, dum ventego mi ne rifuĝus eĉ sub kampan papavon — se li nur povus vivi. Li mortis. Neniu tie — super la steloj — aŭskultas homajn dezirojn, ĉar alie neniu rifuzus mian peton.

ASPAZIO

La voĉo de homaj deziroj estas la plej mallaŭta inter ĉiuj, kiuj sonas en la naturo, ĉar ĝi alflugas apenaŭ ĝis la oreloj de proksime starantaj amikoj. Ekster ili ĝi silentiĝas aŭ resonas ne pli laŭte ol la bruo de cedraj pingloj. Nek la unua kaj nek la lasta vi estas neaŭskultita; miloj da malfeliĉuloj trairas la vivon, kiu sekigas al ili la salivon kaj domaĝas guteton da pluvo por la sekiĝinta buŝo. Leviĝu majstro, montru, ke la tondro, kiu disŝiris vian koron, ne frakasis al vi la kapon. Ĉu vi estus kapabla genufleksiĝi kaj klini la frunton antaŭ ĝia abomena potenco? Ne, Anaksagoro, por tiu humiliĝo vi estas tro granda. La neelpetebla nepreco mortigis vian filon, sed per tuta sia potenco ĝi ne efikos, ke vi ĝin ne esploru, ne nomu blinda, kruela kaj senprudenta.

ANAKSAGORO

Efektive, mi devas reĵeti tiun ŝtonegon, kiu falis sur min. Li konsilus al mi tion saman. Hodiaŭ ankoraŭ li demandis min: ĉu vi finis jam vian verkon pri la naturo? Pro kio oni vin alvokas al la juĝejo, ĉu pro tio, ke vi pensis? Kisu min — li diris — kaj etendis siajn malgrasajn manojn. Konstante rigardas min tiuj larĝigitaj pupiloj... Eble ilin ne kovris ankoraŭ la palpebroj? Eble li ne mortis? Fileto mia! (Li ploras.)

ASPAZIO (kortuŝita)

Ploru!... (Eniras Periklo kun Fidio.)

SCENO KVARA

LA SAMAJ, PERIKLO kaj FIDIO.

PERIKLO

Kara amiko...

ANAKSAGORO

Li vivas?!

PERIKLO

Vi devas elporti la duan teruran ekbaton: Tucidido kulpigis vin pro publika insulto de la religio kaj sendia komentariado de mitoj kaj, kiel pruvo, li almetis vian skribaĵon. Pro tia kaŭzo la juĝejo komisiis tuj aresti vin kaj apenaŭ, dank’ al mia peto, ĝi haltigis la plenumon de la ordono ĝis la fino de la enterigo de via filo.

ASPAZIO

Sekve, la fortranĉita kapo de Meduzo rekreskas? Sekve la interbatalo ne estas finita kaj la mortintoj en ĝi reviviĝas?

FIDIO

Ĝi estas la lastaj ektremoj antaŭ la morto.

ANAKSAGORO (al Periklo trankvile)

Konduku min en malliberejon.

PERIKLO

Vi povus ja neniam eliri el ĝi.

ANAKSAGORO

Por kio?

PERIKLO (severe)

Anaksagoro ne mortigu vin mem, ĉar ne por tio ni portis tiom da jaroj standardon de progreso, por ke vi propravole trapiku vin per ĝia akra pinto, kiam vi povas ankoraŭ ĝin teni glore.

ANAKSAGORO

Kion mi devas fari?

PERIKLO

Senprokraste forlasi Atenojn kaj malproksime de ili atendi la aljuĝon. En la haveno staras komerca ŝipo, kiu hodiaŭ fornaĝas al Mizio — tie Fidio konfidos vin al lia konata piloto.

ASPAZIO

Pri ĉio, kion vi lasas, ne ĉagreniĝu. La edzinon ni sendos tuj post vi.

ANAKSAGORO

Kaj ĉu vi donos al ŝi la urnon kun la cindro de mia filo?

PERIKLO

Bone.

ANAKSAGORO

Ĝi anstataŭos por mi la teron de l’ patrujo. Ne, Fidio, forĵetu el Atenoj la trabrulintan skorion kaj vi, Periklo, sciigu min, ke ili, liberiĝinte de mi, estas feliĉaj.

ASPAZIO (donante al li saketon kun mono)

Prenu kiel de filino. Vi estis ja por mi patro jam tiam, kiam la Atenanoj forviŝis de si malrespekte mian ombron kaj ne volis spiri per la sama kun mi aero. Amu min tiel ĉiam. (Ŝi kisas lian kapon.)

PERIKLO (ĉirkaŭprenante Anaksagoron)

Amiko... la sorto ne forŝovas vin de mi, sed forŝiras.

ANAKSAGORO (al Fidio)

Ni iru do... Neniam mi revidos la filon, neniam mi revidos vin. Kiun nun rigardos miaj lacigitaj kaj forploritaj okuloj....

FIDIO

Malfeliĉa Prometeo, la dio ree venĝas pro la forŝtelita de li fajro de l’ saĝeco. (Li eliras kun Anaksagoro.)

SCENO KVINA

ASPAZIO kaj PERIKLO, poste TRAKSO.

ASPAZIO

Periklo kara, vi antaŭsentas ion malbonan aŭ kaŝas ĝin de mi. Kial vi ordonis al Anaksagoro forkuri el Grekujo?

PERIKLO

Alie li estus malliberigita kaj eble kondamnita al morto.

ASPAZIO

Ĉu Anaksagoro povus esti malliberigita kaj kondamnita al morto en Alenoj, kie regas Periklo! Kion signifas ĉi tio, mia kara? Ĉu tiu popolo, kiu estas lin juĝonta, vin subite ĉesus obei? Suprenrampante la altecon, kiun vi atingis, vi enkondukadis gravajn leĝojn, detruadis jarlongajn regularojn, iniciatis militojn — kaj hodiaŭ, ekstarinte sur la pinto de gloro kaj influo vi ne estus kapabla defendi la amikon? Mi ne povas ĉi tion kompreni.

PERIKLO

Oni lin kulpigis pro insultado de la religio, pro neado de dioj...

ASPAZIO

Sekve?

PERIKLO

Se oni min iam ajn kulpigos pro tio, mi ne povos min senkulpigi eĉ antaŭ tiuj, kiujn mi feliĉigis, sed mi tuj forlasus la landon. El mortaj senformaj buloj de marmoro Fidio ĉizas statuojn, sur kiuj li skulptas ĉiujn signojn de beleco; sed ĉiu lia ĉefverko puŝita de fremda mano renversiĝos kaj mortigos sian kreinton malgraŭ tio, ke ĝi ŝuldas al li sian eston. Simile agas ofte kun siaj defendantoj popolo. Oni povas kun ĝi transturni la teron, kondiĉe, ke ĝi ne ekvidu, ke per tio oni difektas ĝian ĉielon; oni povas ĝin levi kontraŭ homoj, kondiĉe, ke ĝi ne rimarku en tio ofendon de dioj; ĝi elverŝos sian sangon por plej noblaj ideoj, sed ne ektuŝos plej sensencan superstiĉon religian. En la politikaj kaj sociaj opinioj dum la lastaj jaroj dispecetiĝis ankaŭ multego da antikvaj kredoj, la bankroto de la aristokrataro difektis iomete la mitologian komercon, kies spekulaciantoj sendube komencis klarigi al la popolo, kien ĝi atingis kaj kiu direktas ĝin al senpieco. Kun tiu kolero de l’ popolo oni ne devas ŝerci, mi esperas tamen, ke Anaksagoro estos nur unu sola propeka kapro.

ASPAZIO

Kaj li povus tion eviti, se vi, edukinte la popolon politike, edukus ĝin samtempe spirite. Ĝi ekposedis rajtojn, akiris bonstaton, sed restis malklera, nekapabla vin sufiĉe kompreni, ĉiam ema kontraŭstari siajn proprajn majstrojn kaj bonfarantojn.

PERIKLO

Eĉ por unu momento Atenanoj ne donis en miajn manojn la regadon, kiu ebligus al mi rapidigi la progreson. Mi agis ekskluzive per la forto de konsiloj kaj penoj, ne kiel arĥonto, ne kiel membro de l’ areopago, ne kiel altrangulo de la regno, sed kiel ĝia unua regnano. Ŝajnis al mi, ke mi faris ĉion, kion povas nur plenumi la forto de privata homo. Dume, en la fino de mia vivo, kiam mi komencis jam revi pri la dankeco de la samlandanoj kaj ne pri novaj meritoj, vi riproĉas al mi malkapablecon, vi, al kiu mi konfesadis miajn intencojn, kun kiu mi kune laboris, vi, mia kara edzino.

ASPAZIO

Periklo! Eble nur la disiĝo kun la amiko agordis vin tiel maljuste kontraŭ mi. Ĉu mi kuraĝus riproĉi malkapablecon al vi, kiu transformis la duonon de Grekujo kaj kiu donis alian direkton al ĝia historio. Ŝtoniĝu antaŭe al mi la lango! Sed ĉar mi estis via kunlaborantino, mi havas almenaŭ rajton montri al vi la mankojn de nia laboro. Jes, kara edzo, estas necese klerigi la popolon, ĉar, ĉio, kion vi konstruis sur tiu ĉi kruda maso, ne estos daŭra.

PERIKLO

Ĝi estas granda tasko, kaj mi penus ĝin solvi, se mi havus vian aĝon. Bedaŭrinde, mi staras je dudek jaroj pli malproksime ol vi kaj sentas jam en la brusto malvarmon de maljuneco.

ASPAZIO

Vi estas nur per longa batalado kaj laborado lacigita. Se iom post iom vi ripozos kaj okupos vin per la afero de senpagaj popolaj lernejoj...

PERIKLO

Se tiu ĉi devo apartenas al mi...

ASPAZIO

Mi aldonus ankoraŭ la alian.

PERIKLO

Kian?

ASPAZIO

Vi devas peni forpeli el Atenoj ĉiujn aristokratojn, kiuj konspiras kontraŭ la demokrataro.

PERIKLO

Se mi eĉ povus fari ĉi tion, mi ŝanceliĝus.

ASPAZIO

Kaj mi — ne. Deŝirado de folioj aŭ fortranĉado de trunketoj ne ekstermos lolon — oni devas ĝin elŝiri el la tero ĝis la plej malgrandaj radiketoj. Inter ni kaj la oligarĥio ekzistas ne sole diferenco de konvinkoj sed ankaŭ diferenco de rimedoj. Ni batalas noble, niaj kontraŭuloj malŝatas nenian malnoblecon. Tiun ĉi lolon vi nepre devas ekstermi el Atenoj. Vi iris tiel malproksime, ke la reston de l’ vojo vi trairos facile. Kaj nur sur ĝia fino staras via celo. (Eniras Trakso.)

TRAKSO

Elpiniko lasis la sklavinon ĉe si kaj diris, ke interŝanĝe ŝi aĉetos kelkajn viajn filinojn kaj alsendos ilin.

PERIKLO (severe al Trakso)

Ĉu ci ne scias ankoraŭ, kiel al ci estas permesate paroli kun cia sinjorino!

ASPAZIO

Mi ja klare komisiis al ci rekonduki la sklavinon.

TRAKSO

Kion mi povis fari, se la servistoj de Elpiniko tuj forkaŝis ŝin.

PERIKLO

El ciaj okuloj trarigardas mensogo. Memoru, se mi ekscios, ke ci helpis la retenon de tiu ĉi knabino, mi ordonos ŝian nomon elbruligi sur cia frunto. For! (Post la foriro de Trakso.) Kelkajn fojojn oni jam avertis min, ke li estas fripono.

ASPAZIO

Mi volis savi la malfeliĉulinon kaj eble mi ŝin pereigis. Sed ne, ŝi estas ja sklavino de Teoro, kiu havas rajton ŝin repostuli. (Eniras Eŭripido.)

SCENO SESA

LA SAMAJ kaj EŬRIPIDO.

EŬRIPIDO

Ĉu Anaksagoro estas en arestejo?

PERIKLO

Ne.

EŬRIPIDO

Oni diris al mi, ke ne estas permesite al li eĉ enterigi la filon. Via rifuĝejo estas fermita kaj ĝiaj edukatinoj trairos al la propraĵoj de la regno.

ASPAZIO

Kiu administris tiel?

EŬRIPIDO

Arĥonto. Mi mem vidis, kiel li forsendis ilin kun gardantoj en la juĝejon.

PERIKLO

Hola! Periklo vivas ankoraŭ! (Eliras.)

SCENO SEPA

ASPAZIO kaj EŬRIPIDO.

ASPAZIO

Kio do fariĝis?

EŬRIPIDO

La tutaj Atenoj rigidiĝis en tomba silento, kiun trakuras nur subpremataj murmuretoj de malĝojo aŭ kolero.

ASPAZIO

Ĉu kaŭze la proceson de Anaksagoro?

EŬRIPIDO

Inter aroj de la regnanoj, disĵetitaj en la urbo, kuras duonvortetoj, antaŭsciigantaj pli grandan ventegon.

ASPAZIO

Periklo ĝin dispelos.

EŬRIPIDO

Kie estas Anaksagoro?

ASPAZIO

En sendanĝero. Li forkuras Afrikon.

EŬRIPIDO

Dankon al vi. De unu horo mi la unuan fojon ekspiris pli libero. Homoj elfalis el mia koro, ne multaj restis en ĝi kaj antaŭ ĉiuj li — mia estiminda instruisto. Atenoj jam trosatigis min per enuo kaj abomeno, mi ne povas kun ili ŝimi kaj putri. Ĝis nun mi kontraŭstaris la intencon ilin forlasi, hodiaŭ la persekutado de Anaksagoro forigas min el tiu ĉi urbo. Mi forveturos kaj haltos nur tie, kie estos pli bone aŭ almenaŭ alie.

ASPAZIO

Leviĝu do ni ĉiuj kvazaŭ aro da koturnoj kaj forflugu en landojn pli varmajn. Ne, Eŭripido, tio estus tro birda.

EŬRIPIDO

Enkreski oni povas nur en la teron, varmigitan de suno de amo, sed ne malvarmigatan de frostoj de perfido. Min ekamis nenia estaĵo kaj ĉiuj perfidis.

ASPAZIO

Kaj Diotimo? Ŝi eĉ ne promesis al vi, ke ŝi vivos.

EŬRIPIDO

Sed ŝi jam ne ekzistas kaj mi ree estas solulo. Neniam diru, ke Eŭripido estas malforta, kaprica, timema kaj Periklo forta, kuraĝa kaj persistema, ĉar Eŭripido ne havis apud si tian virinon, kian Periklo havas en vi. Homo nur tiam batalas, kuraĝe sur la kampo publika, kiam hejme sentema koro rekompencas al li ĉiun perdon de fortoj. Se min amus Aspazio... mi nur demandus ĉiam, kio estas en la mondo por akiri kaj mi akirus.

ASPAZIO

Malsukcesoj vin tre disbatis: forveturu do kaj revenu hardita. Via granda spirito ne devas krevi sub ekbatoj de l’ vivo.

EŬRIPIDO

Restu sana Aspazio, sola virino, kiun mi ne malbenis. (Eniras Protagoro.)

SCENO OKA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.

PROTAGORO

Mi ne trovas ĉe vi Fidion?

ASPAZIO

Ne.

PROTAGORO

Kie mi povas lin trovi?

ASPAZIO

Li baldaŭ alvenos ĉi tien.

PROTAGORO

De kie?

ASPAZIO

Li mem diros al vi.

PROTAGORO (kun akcentado)

Kaj tamen vi devas ĝin klarigi al mi — kaj kiel eble plej baldaŭ.

ASPAZIO

Ĉu io minacas al li?

PROTAGORO

Kie li estas?

ASPAZIO

Li forkondukis Anaksagoron al la haveno.

PROTAGORO

Mi dankas. (Li foriras.)

ASPAZIO (haltigante lin)

Protagoro, kial vi serĉas lin?

PROTAGORO

Lia statuo de l’ diino Ateno ekŝanceliĝis sur Partenono.

ASPAZIO

Mensogo!

PROTAGORO

Mi havas pli da tempo por perdi ol li, mi restos do unu momenton por vin kvietigi. Sed vi, Eŭripido, kuru al la haveno, kaj, se vi renkontos Fidion, konsilu al li eksidi unuan forirantan ŝipon, ĉar li estas kulpigita.

ASPAZIO

Kulpigita? Pro kio?

EŬRIPIDO

Mi iras. (Li eliras.)

PROTAGORO (kiu murmuretis kelkajn vortojn al Eŭripido)

Pro tio, ke li malbone starigis la statuon.

ASPAZIO

Kaj pro tio li devas forkuri? Ne trompu min per malveraĵoj. Vi ne amis Fidion, sekve, se vi lin avertas, sendube minacas al li grandega danĝero.

PROTAGORO

Ĉu azeno, tirante veturilon kun peĉo haltos antaŭ saĝulo trapasanta ĝian vojon? Ne, ĝi renversos lin kaj trairos. Oni devas esti singarda. Kontraŭ danĝeroj ne baros nin fera krado sed junka digeto. Kankro perdiĝinta sur granda, ofte traveturata vojo ne estas malpli certa pri sia vivo, ol plej glora homo gardata de ĉiuj leĝoj. Sekve kaj Fidio...

ASPAZIO

Sufiĉe. Tro longe vi pretigas min al la sciigo, kiu devas esti monstra, se vi tiel malrapide senvualigas ĝin. Mi preferas ekaŭdi ĝin per unu fojo. (Ŝi vestiĝas por foriri.)

PROTAGORO

Kien vi iras? Atendu, — mi diros al vi. (Post momento de ŝanceliĝo.) Fidion mi iam ne amis, hodiaŭ mi deziras nur savi lin. (Eniras Periklo.)

SCENO NAŬA

LA SAMAJ kaj PERIKLO.

ASPAZIO

Vi aŭdis? Fidio estas kulpigata!

PERIKLO

Ĉu mi aŭdis? Ŝajnas al mi, ke subite alflugis vento, forkaptis eĥon de tiu kalumniaĵo kaj portas ĝin tra la tuta tero. Mi rigardis sunon, ĉu ĝi ne fermos sian okulon kaj faligos larmojn, vidante maljustaĵojn kontraŭ la granda homo. Sendube ĝi ne rimarkis ĉi tion. Kiamaniere en malgranda Grekujo povas enlokiĝi tiom da malindaj homoj kaj en iliaj mallarĝaj brustoj tiom da malnoblaĵo.

ASPAZIO

Periklo, mi ankoraŭ nenion scias.

PERIKLO

Menono, lernanto de Fidio, subaĉetita de la aristokratoj, kulpigis lin pro la ŝtelo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro tio, ke li skulptis mian kaj sian vizaĝon sur ŝia ŝildo. Ree ofendo de la religio punata per malliberigo aŭ morto.

ASPAZIO

La piaj mortigistoj volas nin buĉi por sanktaj tranĉiloj. Oni povas do pruvi la senkulpecon de Fidio.

PERIKLO

Kiel? Oni devus depreni la tutan oron de la statuo kaj pesi ĝin; tion permesos nek la superstiĉa popolo, nek la malamika por ni estraro. Sur la bareliefo de la ŝildo de Ateno estas facile trovi inter multaj figuroj la similecon al mia kaj lia vizaĝo. La aljuĝo tiamaniere apogos sin ekskluzive sur la atestado de Menono; oni ordonis jam malliberigi Fidion.

ASPAZIO

Ne. Vi tion ne permesos!

PERIKLO

Ĉar mi povus la kaptistojn konduki sur liajn postsignojn, mi sendis Sokraton al la haveno por averti Fidion.

PROTAGORO

Ĉi tien kuris ankaŭ Eŭripido.

PERIKLO

Malgraŭ tio mi ne estas sufiĉe certa. Kuru kaj vi, Protagoro, plej malmulte vi elvokos da suspekto kaj plej sprite vi konsilos.

PROTAGORO

Ĉu ne estas tro malfrue? (Li eliras.)

SCENO DEKA

PERIKLO kaj ASPAZIO.

ASPAZIO

Se ne ĉiuj tri, unu devas lin renkonti.

PERIKLO

Ia malbeno vagigus iliajn paŝojn, se ili lin ne trovus.

ASPAZIO

Mi ne supozas.

PERIKLO

Eble Fidio por forigi danĝeron de Anaksagoro elektis flankan vojon.

ASPAZIO

Eble li restis kun li.

PERIKLO

Tio estus la plej bone, ĉar li tuj fornaĝus.

ASPAZIO

Ha! Kial iliaj piedoj ne trakuras tiel rapide la spacon kiel mia penso!

PERIKLO

Ili revenigos lin sendube.

ASPAZIO

Se la nokto volus plirapidiĝi kaj forkaŝi Fidion, blindigante liajn persekutantojn! Malfeliĉe! ĝi ne etendis ankoraŭ siajn unuajn ombrojn. Periklo, li ne forkuros!

PERIKLO

Kial?

ASPAZIO

Miaj nervoj tremas pro timo, kvazaŭ kordoj ŝirataj: ili antaŭsentas malfeliĉon.

PERIKLO

Vi estas ekscitita. Regu vin mem, mia kara; vi vidos: hodiaŭa tago finiĝos bone kaj morgaŭ ni komencos la venĝon.

ASPAZIO

Mi kredas, ke vi venĝos pro niaj amikoj. Tiu ĉi espero kvietigas mian ĉagrenon.

PERIKLO

Mi ordonus ĉarpenti el mi trabon por ponto, se mi ne sukcesus puni la aristokratojn pro tiu ĉi duobla malnoblaĵo. Ke ili min frakasu, — ĉar alie mi ilin forbalaos!

ASPAZIO

Kia terura estas turmento atendi en malkvieto! Mi estas preskaŭ certa, ke Fidio saviĝos, kaj tamen min penetras la sento de ektimigita ĉamo, kiu aŭdas la fajfadon de traflugantaj apud ĝi sagoj. (Eniras Fidio.)

SCENO DEKUNUA

LA SAMAJ kaj FIDIO, poste TRAKSO.

ASPAZIO

Fidio?! Forkuru!

PERIKLO

De kie tiel rapide? Vi ne renkontis Sokraton, Eŭripidon, Protagoron?

FIDIO

Ne, sed mi renkontis la amindan knabon Alcibiadon, kiu nin veturigis al la haveno, kaj, kiam mi estis lokinta Anaksagoron sur la ŝipon li reveturigis min ĉi tien.

PERIKLO

Vi ne povas jam aperi en la urbo, vi estas kulpigita, persekutata, vi devas kaŝi vin en nia domo.

TRAKSO (eniras)

Alvenis la juĝeja gardantaro kaj petas, ke eliru al ĝi la regnano Fidio.

PERIKLO

Kiu diris al ĝi, ke li estas ĉi tie? Ci, lupido!

TRAKSO

Ne mi. (Li foriras.)

ASPAZIO (al si)

Ili jam havas lin en siaj ungegoj kaj ne ellasos.

FIDIO

Kiu min kulpigis?

PERIKLO

Menono, pro la proprigo de parto da oro el la statuo de Ateno kaj pro la elĉizo de niaj vizaĝoj sur ŝia ŝildo.

FIDIO

Menono — mia lernanto! Mi — ŝtelisto? Mi prirabis mian propran verkon? Periklo, mi petegas vin en la nomo de nia longa amikeco, prenu martelon, supreniru Partenonon, disbatu la diinon, kolektu la oron kaj ĵetu al la kalumniuloj, ke ili pesu ĝin kaj vidu, ĉu mankas en ĝi eĉ unu ero. Ateno, ĉu mi kreis vin por mia malhonoro!

PERIKLO

Mi iros kun vi, eble oni permesos al vi senkulpiĝi en libereco sub garantio aŭ kaŭcio.

ASPAZIO (etendante la manon al Fidio)

Kaj tuj revenu al ni.

FIDIO

Aspazio, vi aŭdas, mi — ŝtelisto! (Li eliras kun Periklo.)

SCENO DEKDUA

ASPAZIO sola, poste SOKRATO.

SOKRATO (proksimiĝante al la enpensiĝinta Aspazio)

Mi salutas vin, Aspazio.

ASPAZIO

Fidio estas arestita.

SOKRATO (ektimigita)

Li veturis ja kun Alcibiado.

ASPAZIO

Oni kaptis lin en nia domo.

SOKRATO

Kies do forta mano tiel ekstermas genion kaj virton? De multaj jaroj ni alkutimiĝis kredi, ke nenio en Atenoj fariĝas sen volo de Periklo kaj jen subite oni faras ĉason kontraŭ liaj amikoj.

ASPAZIO

Sokrato, neu, ke vi havis rilatojn kun ni, ĉar vi povas enfali en tiun saman reton.

SOKRATO

Ĉu mi meritis tian konsilon? Ho, Aspazio, eble vi pli timas variolon, ol mi la morton. Mi ne volus nur morti pro tio, kion mi ne faris. Anaksagoron mi tial ne domaĝas, ĉar li suferas pro sia scienco. Pli malfeliĉa estas Fidio.

ASPAZIO

Jes. La historio sendube pro honto eksilentos pri lia puno.

SOKRATO

Ĝi havos por rakontado tiom da krimoj, ke dezirante ilin forkaŝi, ĝi devus tute eksilenti pri la homara vivo. Tamen ni ne elparolu la lastan vorton antaŭ ol la proceso de Fidio estos finita. Kulpigo de li estas laboro de malsaĝuloj, kaj senkulpigo estas devo de saĝuloj.

ASPAZIO

Pri malbonuloj vi forgesas.

SOKRATO

Ili nur estas malsaĝaj. Se homo scius precize valoron kaj sekvojn de siaj agoj, li nenian plenumus malnoblaĵojn.

ASPAZIO

Mi aŭdis de vi tian teorion jam multfoje, sed nun plej malmulte mi povas konsenti kun ĝi. Ekzistas homoj malbonaj sed prudentaj, kreitaj de la naturo por pereigi la aliajn — tiuj malutilas nin, tiuj kulpigas nin antaŭ la opinio kaj juĝejoj. Cetere, mi ne esploras, kiu de ni trompiĝas, ĉar nun mi scias nur tion bone, ke mia koro doloras kaj mi havas unu deziron — havi potencan kaj nelimigitan forton. Mi permesus forpreni de mia vivo tiom da tagoj, por kiom da tagoj oni donus al mi tiun ĉi forton. Kaj mi ekuzus tiun glavon juste. Ĝis nun mi havis diversajn dezirojn: mi volis esti bela, prudenta, instruita, mi deziris bone ludi, kanti, pentri, nun mi redonus ĉion, kion mi akiris, por regi eĉ mallonge la homojn. Ĉiu homo havas tian momenton, en kiu li ne nur deziras, sed devas esti potenculo.

SOKRATO

Li estus tiam tre danĝera.

ASPAZIO

Ne provu min konvinki, Sokrato, ĉar viaj vortoj restos senefikaj. Mi sentas en mi hodiaŭ tian justecon, ke mi povus regi la teron kaj la ĉielon. (Eniras Sofoklo.)

SCENO DEKTRIA

LA SAMAJ kaj SOFOKLO.

SOFOKLO

Ĉu vere estas, ke Anaksagoro forkuris kaj Fidio estas kaptita?

ASPAZIO

Neniu estus kredinta tion hieraŭ, kion ni hodiaŭ devas rigardi.

SOFOKLO

Kio estas? Ĉu en la brusto de Atenoj malfermiĝis ia ulcero, kiun ni ne rimarkis?

ASPAZIO

Nesufiĉe fortranĉita, ĝi renoviĝis tiam, kiam ni pensis, ke la popolo saniĝis de ĝi.

SOKRATO

Aŭ eble, la okazintaĵoj sendepende unu de la alia kunfluis tiel fatale.

SOKRATO

Kaj tian supozon oni ne devas escepti.

ASPAZIO

Tio vin tute ne rimarkigas, ke ili okazis en la tempo de la plej granda potenco de Periklo kaj atingis liajn plej proksimajn amikojn. Ho, ke plej eble rapide ia lumo dispelu tiun teruran mallumon!

SOFOKLO

Periklo alportos ĝin sendube al ni.

ASPAZIO

Unu foriris ekzilejon kaj malesperas pro sia filo, la alia en malliberejon kun senhonoro. Potencon! potencon! Naivaj, ni pensis, ke ĝin anstataŭos la saĝeco, honesteco, meritoj! Pli da homoj genufleksas antaŭ vipo, ol antaŭ genia verko. Se la filon de Anaksagoro devus atingi la sama sorto, tiam estas pli bone, ke li mortis. Ĉu oni lin bruligis jam?

SOFOKLO

Jes.

ASPAZIO

La urnon kun lia cindro ni sendos al la patro — li petis pri tio. Kie estas Teoro kaj Lejo?

SOFOKLO

Ili restis apud la malsana edzino de Anaksagoro.

ASPAZIO

Teoro ne scias pri la aresto de Fidio?

SOFOKLO

Ne.

ASPAZIO

Ŝi kaŝis antaŭ li sian senton. La malfeliĉo eligos el ŝi tiun amon. (Eniras Protagoro.)

SCENO DEKKVARA

LA SAMAJ kaj PROTAGORO.

ASPAZIO

Fidio savis Anaksagoron kaj mem falis en maŝon.

PROTAGORO

Mi aŭdis — mi vidis amason de la simplanima popolo, kiu staras ĉe Partenono kaj okulumas Atenon, disputante, ĉu ŝi havas sur si tiom da oro, kiom ŝi devas havi. La majstro, kiu kreis al ĝi la diinon iom post iom ŝanĝiĝas en ĝiaj okuloj je tajloro, kiu, kudrante ŝian veston, forŝtelis pecon da multekosta materialo. Eŭripido estas certa, ke la popolo ne permesos ektuŝi sian favoraton, kaj pririgardinte tiun ĉi scenon, li ordonis ankoraŭ unu fojon vin adiaŭi, Aspazio, kaj forveturis.

SOKRATO

Eble Fidio estas ĝis nun libera. (Eniras Periklo.)

SCENO DEKKVINA

LA SAMAJ kaj PERIKLO, poste SKLAVINO.

ASPAZIO

Vi revenas sola?

PERIKLO

Ne estas eble paroli, oni devas malbeni. Fidio estas arestita.

ASPAZIO

Ĉu oni akceptis nek monan proponon, nek garantion?

PERIKLO

Ne.

ASPAZIO

Sekve ili akrigas hakilon? Vi nenion jam signifas en Atenoj, Periklo, se oni rifuzis al vi eĉ tion, kion oni faras por simpla rabisto, kiu donis kaŭcion aŭ trovis garantion de tri regnanoj.

PERIKLO

Niaj kontraŭuloj apogas sin sur la leĝo, kiun mi renversi ne povas kaj al kiu la juĝantaro devas esti obeema.

ASPAZIO

La leĝo ja permesas antaŭ la aljuĝo lasi la kulpigitajn en libereco — kaj tamen Fidion oni ne liberigis.

SOKRATO

Sendube oni volis malebligi al li forkuron, kiu sukcesis al Anaksagoro.

PROTAGORO

Tio estas unue, due kun la ŝanĝo de leĝoj ne ŝanĝiĝis ankoraŭ iliaj plenumantoj: inter la arĥontoj, en la areopago kaj en aliaj oficejoj restis multaj adorantoj de la estinteco kaj de malamikoj de Periklo, kiuj incitas lin, ĉar jam de longe ili ne eksentis lian forton.

SOFOKLO

Kaj malbonecon dormigas nur timo.

ASPAZIO

Sekve, al niaj amikoj ni helpos nenion.

PERIKLO

Ne postulu, kara Aspazio, ke mi agu pli rapide, ol permesas la regularo de la lando. Estu certa, ke por ilia savo mi oferos la tutan influon, kiun mi ĝuas. Sed antaŭe mi devas esplori, ĉu tiuj konspiroj estas reciproke sendependaj kaj ĉu vere ili celas nur Anaksagoron kaj Fidion aŭ ili restas en sekreta kontakto kaj celas pluen. Tial mi petas vin diri al mi sincere: ĉu ne preterflugis viajn orelojn sciigo pri ia konspiro ilia aŭ intencoj?... Ne kaŝu antaŭ mi la danĝeron, ĉar mi timas nur tion, kion mi ne scias.

SOFOKLO

Ĉikanaĵoj ĉirkaŭflugas en la urbo konstante, ĉar kiu rapide veturas, post tiu hundoj plej forte bojas. Pri serioza movado inter aristokratoj mi ne aŭdis.

SOKRATO

Kiaj ĉikanaĵoj?

SOFOKLO

Sennombraj: ke Periklo transportis el Deloso en Atenojn la regnan kason de la liganoj por libere ĉerpi el ĝi; ke, kiel Temistoklo, li interkonsentas kun la reĝo Persa — kaj similaj. Se mi jam devas nenion prisilenti, mi aldonos ankoraŭ — petinte pardonon de Aspazio — ke Tucidido demandis min foje: kiom gajnis Periklo je junaj virinetoj, kiujn li prenis kun si Samoson kaj vendis al la estroj de taĉmentoj? Kompreneble, mi respondis al li, ke, kiel ĉeestinto en tiu ĉi militiro, mi scias taksi, kiom indas tiu ĉi malnobla kalumnio.

PERIKLO

Kiuj do estis tiuj ĉi virinoj?

SOFOKLO

Vi volas scii la tutan friponaĵon? Edukatinoj de Aspazio.

ASPAZIO

Malpuregulo!

SOFOKLO

Tiajn malpuraĵojn oni devas elĵeti eĉ el la memoro.

SOKRATO

Kaj mi renkontis multajn odorantajn kontraŭ vi per sia sufokanta malsaĝeco, sed tiu ĉi oleo ĉiam elvaporiĝadis kaj ĝi ne estas malutila.

PROTAGORO

Mi scias precize, ke ĉe Kalio kaj Tucidido okazas interkonsiliĝoj de l’ aristokratoj. Hieraŭ via filo Periklo, preterirante min sur la strato, haltis kaj videble volis ion diri al mi, sed li elbalbutis nur: «gardu sin mia patro de Hermipo». Mi provis iom pli eltiri, sed li estis tro...

PERIKLO

Ebria. Li deliris...

ASPAZIO

Certe, Hermipo skribis komedion.

SOFOKLO

Ĝi estas sola impertinenteco, kiun li povas fari.

PERIKLO

Sekve, io koviĝas kontraŭ mi! Por hodiaŭ tiom sufiĉas al mi — baldaŭ mi enrigardos pli profunde en la potencularan kuŝejon. Mi havas antaŭsenton, ke en mia domo estas perfidulo, kiu minacata per pendigilo tuj kondukos min sur la postsignojn (li vokas) Trakso! Protagoro, vi ne eraris, ke vi vidis lin ĉe Elpiniko: la duan fojon rimarkis lin, kiam li eliris de tie — Fidio (li vokas) Trakso!

SKLAVINO (eniras)

Al viaj servoj.

PERIKLO

Trakso forestas?

SKLAVINO

Li prenis ĉion sian kaj forkuris ien.

PERIKLO

Ha... Mia supozo sekve estis ĝusta. (La sklavino foriras.) La decida batalo devas esti proksima, se la spiono malaperis. Bone, mi ĝin akceptos, ĉar en mia brusto kolektiĝis sufiĉe da indigno. Vi ripozu iomete, kara Aspazio, post hodiaŭaj moralaj ekbatoj; mi iros en la urbon kaj kunvokos interkonsiliĝon de nia adeptaro.

ASPAZIO

Se vi alie ne sukcesos defendi Fidion, faru tion, kion li postulis — dishaku la statuon de Ateno.

PERIKLO

Mi esperas, ke ne estos necese ekuzi tian fortan rimedon. (Li kisas ŝin.) Havu ĉi tie pli gajajn pensojn. (Eniras Metronomo.)

SCENO DEKSESA

LA SAMAJ kaj METRONOMO.

PERIKLO

Kun kio vi tiel sen demando enfalas, estimata sinjoro?

METRONOMO

Kun tiu letero de la areopago. (Li legas.) Pro la plendo de la ĝuanta la tutecon da rajtoj — la regnano Hermipo, la areopago sciigas la regnanon Periklon, ke akceptita de li, kiel edzino, la fremdlandulino Aspazio el Mileto estas kulpigita: 1-e, je sendieco, aperigita de ŝi per la neirado en la sanktejojn, per la deŝirado de olivetoj en la arbareto de Ateno, per la blasfema citado de mitoj kaj interparolado senreligia pri la materio de ĉielaj korpoj; 2-e, je malĉasto kaj disvastigado de senmoraleco inter junaj knabinoj, liberaj kaj sklavaj, al kiuj ŝi instruis arton de senĝena amo. Tiuj krimoj estas punataj per morto kaj postulas tujan malliberigon de la kulpuloj. La areopago tamen, havante specialan konfidon al la meritplena por la lando viro, permesas al Aspazio resti libera ĝis la aljuĝo, se Periklo kune kun du regnanoj garantios ŝian aperon antaŭ tiu ĉi plej alta tribunalo de Atenoj kaj donos dek talantojn dum dudek kvar horoj kiel garantion. (Momento de komuna silento.)

PERIKLO

Oni volas mortigi ĉirkaŭ mi ĉiujn, kiujn mi amas?... Kaj ŝin? (Flamiĝante.) Kaj ŝin? Aspazion! (Al Metronomo.) Areopago, tiu ĉi enfalinta en la teron budo por ŝimantaj briletaĵoj, tiu ĉi rifuĝejo por kadukuloj, la areopago, kiu nur al mia grandanimeco ŝuldas sian ekzistadon, kuraĝas mian edzinon altiri en sian juĝejon, apogante sin sur la kalumnio. Diru al ĝi, ke ĝi tute ne estas la plej alta tribunalo de Atenoj, sed la gardanto de moroj, ke ĝi ne havas rajton juĝi iun ajn, ĉar mi forprenis de ĝi tiun rajton kaj redonis ĝin al la popolo, — ke tiun malnoblan aferon solvos la ĵurintoj.

METRONOMO

Al mia estraro mi tion ripeti ne povas, kaj mi havas ordonon de ĝi teni la gardistaron antaŭ via domo ĝis la garantio kaj la mono estos donitaj.

PERIKLO

Sekve mi mem sciigos tion al la areopago kaj donos la postulatan garantiaĵon. Vi, regnano, revenu dume al via gardistaro. (Metronomo eliras.) Mi forĵetos de mi la maljunecon, rejuniĝos en la kolero kaj montros al tiuj kadavroj, ke mia tombo ne estas ankoraŭ malfermita. (Al Protagoro kaj Sofoklo.) Vi subskribos kun mi la garantion?

SOFOKLO

Plej volonte.

PROTAGORO

Kun preteco.

PERIKLO

Ni eniros intervoje nur al mia administranto preni la monon. Specialan konfidon ili havas al mi kaj postulas dek talantojn — friponoj! Sokrato — vi restu ĉi tie... kara Aspazio, piede dispremu tiun abomenaĵon, ne falu sub ĝi. (Li kisas ŝin.)

ASPAZIO

Iru. (Periklo, Sofoklo, Protagoro eliras.)

SCENO DEKSEPA

ASPAZIO kaj SOKRATO.

ASPAZIO (enpensiĝinta)

Mi meritis la morton, ĉar mi ne kredis ekzistadon de dioj, ne vizitadis sanktejojn, blasfeme komentariadis la mitojn, diskutadis kun filozofoj pri ĉielaj korpoj, pri la deveno de l’ mondo, pri la fortoj de l’ naturo — mi pensis — sekve mi pekis. Mia spirito virina anstataŭ esti fumo de l’ vira fajro mem flamiĝis... Kial do dioj, se ili ekzistas, ne inokulas kredon al ĉiu homo? Ĉu mi neis ilian ekzistadon pro malboneco aŭ obstino? Ne rekonis ilin mia spirito. Jes, mi meritis la morton (ekscitita), sed mi, Sokrato, ne kondukis sur malbonan vojon atenajn knabinojn.

SOKRATO

Mi scias ĉi tion, Aspazio.

ASPAZIO

Al kiuj oni min alkalkulas? Ĉu efektive ili vidas nek mian purecon, nek ambicion? Ĉu mi el malproksimo similas malĉastulinon? Diru sincere Sokrato!

SOKRATO

Mi vin nur estimis, respektis, adoris, kaj, se estus al mi permesite — mi vin amus.

ASPAZIO

Sekve Hermipo mensogas? Unu mizera kalumniulo havas forton faligi homon de la plej granda morala alteco kaj lin blasfemitan starigi antaŭ la juĝo de amaso? Tio signifas, ke estro de l’ mondo estas — fripono, kaj honestuloj — liaj subuloj. Mi nenion povas fari al vi malbonan, ĉar la konscienco tion ne permesas al mi, sed la plej simpla sentaŭgulo povas vin kulpigi je mortigo, ŝtelo, je diversaj krimoj kaj vi devas suferi, engluti la honton aŭ perei. Se Periklo ne sukcesos min defendi, mi devos morti, forlasi la edzon kaj infanojn, kiuj kredos iam, ke ilia patrino estis malĉastulino, ĉar tiel volas Hermipo! Ne, karaj infanoj, mi en viaj junaj koroj elforĝos tiel profunde la maljustaĵon kontraŭ mi, ke ĝin ĉiuj akraj venenoj ne formanĝos!

SOKRATO

Kelkaj skandalemaj homoj kovris al vi, Aspazio, la tutajn Atenojn, el kiuj la justeco ne estas ankoraŭ forpelita. La nacio, en ĉio tiel granda, certe ne estos por vi malgrandanima. Dio ne pardonus tion ĉi al ĝi.

ASPAZIO

Ha, ha, ha! Sur la ŝtupoj de l’ trono de Zeŭso efektive sidas diino Dike, kiu raportas al sia patro pri ĉiu nelegaĵo, kaj li tuj kaptas tondron kaj trafas la kulpulojn — sed tio estas nur en fabelo, ĉar en la vivo li tute ne estas venĝema kaj kaŝas sin antaŭ la malfeliĉuloj. De tiu ĉi fantomo ni nenian atendas helpon, kiel egale de ĝiaj adorantoj. El la ungegoj de perforto kaj malhonoro savos min mia propra mano armita de ponardo.

SOKRATO

Aspazio, kion vi diras?

ASPAZIO

Ke mian vivon distranĉos neniu rajtoplena mortigisto. Mi estis nenies sklavino kaj kiel sklavino de l’ juĝo mi ne mortos. Se oni ekvolos min forigi el la mondo, mi foriros memfiera kaj senmakula kaj tiel plena je malestimo al tiu ĉi tero, kiel stelo, kiu sur ĝin neniam falis.

SOKRATO

Antaŭtempa decido.

ASPAZIO

Mi estis difektulino, ruiniganta la sanktajn arbaretojn, mi estis instruistino de malĉasteco, malamikino de virto — kaj pro tio mi devas esti mortpunita — ha! infekto ne malbeligas siajn oferojn pli monstre kaj ne turmentas pli terure. Nun ne sufiĉus jam al mi ĉiopotenco tera, mi volus ekposedi la diinan potencon: mi forŝirus de la tero la skvamon, naskantan krimojn, mi envolvus en ĝin la malnobligitan homan genton kaj ĵetus ĝin en senprofundaĵon de l’ spaco. (Eniras Teoro, Lejo kaj Filezio.)

SCENO DEKOKA

LA SAMAJ, TEORO, LEJO, FILEZIO poste PERIKLO.

ASPAZIO (febre)

Ĉu mi instruis al vi malĉaston? Ĉu pro mi vi estas malpli bonaj? Ĉu el mia buŝo falis en viajn animojn eĉ unu elspiro venena?

LEJO

De kie venas tiuj ĉi demandoj?

TEORO

Kio okazis kun vi?

FILEZIO

Aspazio, vi estas malsana.

ASPAZIO

Malsana? Ne — kondamnita al morto.

TEORO, LEJO, FILEZIO

De kiu?!

ASPAZIO

Ne timu — mi havas nevenkeblan defendanton. (Ŝi prenas el la ŝranko ponardon kaj alpremas ĝin al la brusto.) Nobla bonfaranto de senesperigitaj, venĝanto de senpunaj maljustaĵoj, la plej favora juĝisto por la forlasitaj de homoj kaj de leĝo — vi min savos!

LEJO

Ne tenu nin en terura sencerteco!

ASPAZIO

Ĝi estas la plej kara donaco, kiun mi ricevis de Periklo. Karaj amikinoj, se mi mortos, vi edukos miajn infanojn. (Eniras Periklo, Aspazio kaŝas la ponardon en la tunikon.)

PERIKLO

La afero estos juĝata de ĵurintoj post sep tagoj. Ĝis tiu tempo vi estas libera kaj povas sekrete forlasi Atenojn.

ASPAZIO

Ĉu ni ĉiuj disflugos, kiel kolombaro antaŭ nizo? Ne, Periklo, des pli, ke krom vi garantiis pri mi Sofoklo kaj Protagoro. Sur ilin mi ne povas faligi mian respondecon, kaj mi eĉ ne trompos miajn persekutantojn.

PERIKLO (sidiĝas, kovrante la vizaĝon per la manoj)

ASPAZIO (kisante lin)

Mi forkisos tiujn unuajn larmojn, kiuj eliris el viaj okuloj, sed — mi restos. Periklo, mia edzo, granda filo de Grekujo, ne fleksiĝu, ne rompiĝu... rigardu min, kiel mi estas kvieta.

(La kurteno falas.)

AKTO KVINA

Placo publika, sur ĝi parolejoj, ŝtonaj sidejoj kaj statuoj de dioj. Brua amaso da viroj kaj virinoj.

SCENO UNUA

REGNANOJ ATENAJ, MENONO, ELPINIKO, TUCIDIDO kaj DIOFITO.

UNUA REGNANO

Ĝis nun li ne volas akcepti ian ajn nutraĵon. Li tiel senfortiĝis, ke li ne povas sin teni sur la piedoj.

DUA REGNANO

Lin turmentas la konscienco.

UNUA REGNANO

Mi estas tre scivola, kion diros la ekspertoj elektitaj de la areopago?

DUA REGNANO

Ili devas tuj alveni.

UNUA REGNANO

Mi preferus ne esti juĝanto de tiu ĉi afero — ĝi havas ian nehonestan subŝtofon. Mi aŭdis, ke la Spartanoj intencas ree nin ataki.

DUA REGNANO

La ofendo de dioj tamen estas videbla kaj oni devas ĝin puni. (Ili foriras.)

TRIA REGNANO (alproksimiĝante)

Mi kredas al Periklo. Li ne amikiĝus kun ŝtelistoj.

KVARA REGNANO

Kaj mi ankoraŭ pli ne kredas al aristokratoj: kiun ili persekutas, tiu devas esti honesta homo. (Ili foriras.)

KVINA REGNANO

Sur la grenon falis verdigro, la legomoj sekiĝis, la fruktoj ne promesas bonan rikolton — ĝi estas videbla kolero de dioj postulantaj la oferon.

SESA REGNANO

Homoj rakontas, ke al la paŝtistoj sur la montoj konstante aperas Vakĥo en la formo de almozulo, petante vinberon. Tio estas senduba antaŭsigno de malfeliĉoj.

KVINA REGNANO

Kaj la magazeno de Periklo en tiu ĉi jaro ne estas tro plena. (Ili preteriras.)

MENONO

Antaŭ ĉiu unuope mi ne povas pravigi miajn riproĉojn — atendu la juĝon.

SEPA REGNANO

Sed memoru motivi ilin dece, ĉar alie ia dika bastono kreskas ne sencele.

MENONO

Kaj mi trovos la mian, dume mi dezirus nur scii, kial tio ĉi interesas vin?

OKA REGNANO

Fidio estis ankaŭ nia majstro, ni konis lin, kiel homon tre noblan, kaj vi faris lin ŝtelisto.

MENONO

Li mem fariĝis tio.

SEPA REGNANO

Do, ni vidos. Penu fraĉjo, ke ni ne skribu al vi alvokon al juĝo sur via haŭto!

ELPINIKO

Kiu li estas?

MENONO

Disciploj de Fidio minacas min per atako, se mi ne argumentos dece mian kulpigon.

ELPINIKO

Moku ilin — ĉio kunplektiĝas bone. La maljuna Diofito tre lerte helpas nin. (Ili foriras.)

TUCIDIDO

Por tia peco da herbejo kvar minojn — tio egalas kvazaŭ mi ĝin donacus al vi. Sed mi iom cedos, — post la fino de l’ afero ni priparolos. Vi apartenas hodiaŭ al la ĵurintoj?

NAŬA REGNANO

Mi apartenas.

TUCIDIDO

Sekve post la finita afero ni interkonsentos. Tiujn ĉi brilantajn fiŝojn vi kompreneble ne ellasos el naso?

DIOFITO (alproksimiĝante al Tucidido)

Kion signifas, ke mi vidas nek Periklon, nek iun ajn el liaj amikoj?

TUCIDIDO

Ili estas en malliberejo ĉe Fidio. Ĉu Ksantipo ne malebriiĝis ankoraŭ?

DIOFITO

Ne.

TUCIDIDO

Sed ĉu li ree ne estas tro ebria?

SCENO DUA

LA SAMAJ, METRONOMO, ARĤONTO, PROTAGORO, POLIGNOTO, ALCIBIADO kaj HERMIPO.

METRONOMO

Estimataj regnanoj, trankviliĝu, la juĝistoj prenu siajn lokojn. La afero de Fidio! (La bruo ĉesas.)

ARĤONTO (sidiĝas sur la prezida benko)

Ĉu ĉiuj ĵurintoj ĉeestas?

METRONOMO

Kvin cent.

ARĤONTO

Ĉu globetoj estas disdonitaj?

METRONOMO

Jes.

ARĤONTO

La ekspertoj, alvokitaj por esplori la statuon de Ateno sur Partenono, revenis kaj estas raportontaj al ni siajn konkludojn.

UNU EL LA EKSPERTOJ

Esplorinte precize la ornamaĵojn de la statuo, kiel tio ĉi estis nur ebla ne difektante ĝin, ni konvinkiĝis, ke Fidio ekuzis la tutan donitan al li oron kaj de la kulpigo je ŝtelo li devas esti libera. (Bruo.)

MENONO

Mensogo!

VOĈOJ

Kalumniulo! Fortranĉu al li la langon! Ŝtopu lian buŝon per fandita plumbo! Dungita mensogulo!

ARĤONTO (frapante per la bastoneto)

Mi petas pri trankvilo!

UNU EL LA EKSPERTOJ

Kio rilatas la ŝildon, sur ĝia bareliefo, kiu prezentas militon de amazoninoj, ni trovis du vizaĝojn kun ia simileco al la trajtoj de Fidio kaj Periklo. (Ree bruo.)

VOĈOJ

Kun ia simileco! Ha, ha, ha! Ofendo de l’ dieco! Malpieco!

DIOFITO (suprenirante la parolejon inter krioj)

Regnanoj! (Arĥonto frapas per la bastoneto.) Regnanoj, permesu al mi diri unu vorton! Dank’ al mia konsilo estis akceptita antaŭ kvardek jaroj aparta leĝo kontraŭ senpiuloj. Se vi obeis mian konsilon tiam, obeu ĝin ankaŭ nun kaj trarigardu la krimon de l’ kulpigito, kiu mem eble konfesos ĝin antaŭ vi. Sen lia atestado vi ja ne kondamnos lin! (Bruego.)

VOĈOJ

Ne estas necese! Ne ekzistas kulpo! Ateno postulas nur juĝon!

ARĤONTO

Metronomo alkonduku la malliberigiton. (Dum tiuj vortoj eniras Protagoro.)

PROTAGORO

Oni povas lin nur alporti, ĉar Fidio antaŭ momento mortis. (Bruega kriado.)

VOĈOJ

Li mortis! Li estas mortigita! Mortigistoj! Banditoj!

PROTAGORO (sur la parolejo)

Kaj mi havas sufiĉe da kaŭzoj malbeni tiujn, kiuj rapidigis lian morton, sed kiel atestanto de lia foriro, mi povas vin certigi, ke oni lin ne mortigis. Pro malespero li mortigis sin propravole per malsato. (Longedaŭra bruo.)

VOĈOJ

Krimo! Hontego! (Arĥonto sensukcese penas reigi la ordon.)

PROTAGORO

Regnanoj, vi havos ankoraŭ multe da tempo por kondamni la kulpulojn, — nun ni devas adiaŭi la grandan homon per solena kaj trankvila ĉagreno. (Ree bruo.)

VOĈOJ

Ni alkonduku Menonon al la korpo de Fidio! Li forkuris! Malnoblulo!

ARĤONTO

En tiaj kondiĉoj la juĝantaro ne povas plenumi siajn devojn. (Silento.) La afero de Aspazio! Kie estas la kulpigita?

METRONOMO

En la ĉelo mallibereja de Fidio.

ARĤONTO

Ke ŝi ekstaru ĉi tie! (Metronoma foriras.)

TUCIDIDO (al Elpiniko murmuretante)

Mi ne vidas Trakson.

ELPINIKO

Ĉu estas eble, ke li nin trompis?

TUCIDIDO

Oni devas lin trovi! (Elpiniko foriras.)

ALCIBIADO (al Polignoto)

Rigardu, kiel Elpiniko vigle moviĝas. Mia kara, oni ne devas malatenti virinojn, kiuj ankoraŭ povas kuri.

POLIGNOTO

Malboneco ŝin rapidigas. Ŝi fosis ja kavon por Aspazio! Monstro!

ALCIBIADO

Se tiuj ĉi juĝanoj havus eĉ iomete da saĝo kaj komprenado de aferoj, ili devus min alvoki kiel eksperton, mi estus la plej certa mezurilo de l’ virto. Ĉar regnanino Atena, kiun mi ne kisis, estas sendisputeble honesta — Aspazion mi nur hodiaŭ bone pririgardos.

POLIGNOTO

Ĉu por tio ĉi vi alvenis?

ALCIBIADO

Speciale por tio ĉi. Dank’ al tiu ĉi okazo mi reekvidis la sunon, kiun mi jam de longe ne observis. Dormema kiel mi, Helio sendube ankaŭ diboĉis tiun ĉi nokton. Ĉu vi estos ĉe mi vespere?

POLIGNOTO

Ne, mi estas tiel ekscitita de tiu ĉi proceso, ke mi ne povus amuziĝi.

ALCIBIADO

Ha, eble, ke mi ankaŭ kortuŝiĝos. (Ili foriras.)

DIOFITO

Ni devas profiti la morton de Fidio, donante niajn atestaĵojn.

HERMIPO

Mi jam pripensis tion ĉi (Eniras Aspazio kun Periklo, post ili Sofoklo kaj Sokrato.)

SCENO TRIA

LA SAMAJ, ASPAZIO, PERIKLO, SOFOKLO, SOKRATO kaj KSANTIPO.

ARĤONTO

Juĝatino, alproksimiĝu. La nomo de via patro?

ASPAZIO

Aksioĥo.

ARĤONTO

Libera aŭ sklavo?

ASPAZIO

Regnano de Mileto.

ARĤONTO

Per kio vi okupis vin antaŭ la alveno Atenojn?

ASPAZIO

Mi legis verkojn de saĝuloj kaj poetoj.

ARĤONTO

Kaj ekster tio ĉi?

ASPAZIO

Mi kantis kaj ludis.

ARĤONTO

Kia estas via nuntempa okupo?

ASPAZIO

Mi edukas la infanojn de mia edzo, helpas malriĉulojn kaj diskutas kun filozofoj.

DIOFITO (al Hermipo)

Bonege!

ARĤONTO

Pri kio?

ASPAZIO

Pri ĉio, kio estas objekto de l’ homa scienco.

ARĤONTO

Ĉu vi jesigas la kulpojn, kiujn oni al vi riproĉas en la kulpigo?

ASPAZIO

La olivetojn el la arbareto de Ateno mi ne deŝiradis, ĉar mi ilin havis en mia ĝardeno.

ARĤONTO

Kiu vin defendos antaŭ la juĝo?

PERIKLO

Mi, ŝia edzo.

ARĤONTO

La kulpiganto Hermipo havas la parolon. (Hermipo supreniras la parolejon, Periklo — la kontraŭstarantan duan.)

HERMIPO

Estimataj regnanoj! Tiun ĉi virinon mi ne konas, ŝi faris al mi nenion malbonan, tiu ĉi cirkonstanco forigas el mia kulpigo motivojn privatajn, se iu dezirus ilin al mi subŝovi. Al tiu ĉi paŝo instigis min nur la zorgemeco pri la bono de l’ religio kaj morala sano de la societo. En la sonĝoj aperis antaŭ mi kelkfoje la diino Ateno, zorgantino de nia urbo, kaj ordonis al mi defendi la piedbatitan religion; en la paroloj, en la rigardoj, en la malĝojoj de la ĉirkaŭantaro mi legis tiun saman peton — obeante do tiujn ĉi alvokojn, mi havas konvinkon, ke mi agas je la nomo de homoj kaj dioj. Mi antaŭvidas ĉi tie la demandon: ĉu mi ne pekis per la troa severeco? ĉu mi ne trograndigis la danĝeron? ĉu ne estis pli ĝuste admoni tiun ci virinon, ol ŝin starigi antaŭ la juĝantaro? Mi povus al tio ĉi respondi: kial donis al mi la kreinto animon tiel profunde sentantan, tiel adorantan la bonecon kaj malamantan la malbonecon? kial tiel senlime mi estas ligita kun mia nacio, ke mi devas deziri ĝian feliĉon? Mi preterlasas tamen mian privatan personon kaj revenas al la objekto de l’ afero. Kulpigita estas virino, sed ne virino simpla, kvietema, sindona al la hejma fajrujo, eraranta nur pro nesciado; ne, ĝi estas virino belega, kapabla, alte instruita, al kiu la ĉielo sendis multajn plej karajn donacojn kaj kiu ĉirkaŭis sin per areto da plej eminentaj mensoj nur por ilin malpiigi kaj per ilia helpo disvastigi sian mortigan influon sur la tutan urbon aŭ eĉ sur la tutan Grekujon. Se Mileto havus ian jarlongan koleron kontraŭ ni, se ĝi volus nin pereigi, mi pensus, ke ĝi alsendis ŝin al Atenoj kiel venĝantinon. Ĉirkaŭrigardu nur la terurajn sekvojn de ŝia agado! Unue, kion ŝi faris kun sia edzo, kun la homo, rilate kiun la patrujo havis tiom da belaj esperoj? De la momento de ilia edziĝo, Periklo, la posteulo de l’ glora gento, trempas siajn simpatiojn en la plej profundaj kaj plej malbonaj elementoj de l’ societo, malfermas al ili larĝajn enfluejojn, subruinigas per ili la antikvajn kaj respektindajn instituciojn; el la regna kaso li nutras mallaboremulojn kaj senfortigas ĉiujn fundamentojn, sur kiuj apogis sin la vivo de l’ popolo, sur kiuj leviĝis ĝia grandeco. Dank’ al tiuj elementoj la regnano egala al ni ĉiuj regis en Atenoj kiel aŭtokrata sinjoro. Li faris militojn, subskribis interpacojn, konstruis novajn konstruaĵojn, detruis la malnovajn, mastrumis la monon publikan tiel laŭvole, ke kiam oni postulis de li kalkulon pri la elspezoj por la militiro kontraŭ la Spartanoj, li respondis nur, ke ian sumon li elspezis por «necesaj bezonoj», kio devis signifi, ke per ĝi li subaĉetis la reĝon Plejstonakson. La konstruado de la Partenono ankaŭ fariĝis sen kontrolo. Mi ne esploros ĉi tie la tre disvastigitajn sciigojn, ke li komercis en la tendaro per knabinoj, kvankam ĝin jesigis multaj seriozaj personoj; mi ne haltos sur la morto de la pli juna filo de Periklo, venenita de la patro, kiel atestas tion ĉi la skriba konfeso de lia pli maljuna filo Ksantipo, kion mi metas antaŭ la juĝantaro...

ARĤONTO

Mi rimarkigas al vi, ke kulpigita estas ne Periklo, sed Aspazio, pri ŝi do vi devas paroli.

HERMIPO

Tiujn ĉi faktojn mi citis kiel pruvon, kiom da malutilaĵoj kaŭzis al la societo Aspazio per sia edzo, kiu en ĉiuj pli gravaj entreprenoj konsiliĝis kun ŝi, aŭ, kiel ekzemple en la milito kun Samoso, eĉ kontentigis ŝiajn dezirojn. Tiun saman negativan influon ni rimarkas en ŝia ĉirkaŭantaro: Anaksagoro nur per forkuro elglitiĝis el la manoj de l’ justeco, Fidio mortis en malliberejo, Eŭripido, forpelinte du honestajn edzinojn, konsumiĝas en malĉasto, la muzo de Sofoklo silentas jam la tutan jaron. Protagoro kaj Sokrato eniris tiun vojon de filozofio, kiu iam starigos ilin ankaŭ antaŭ la juĝo. Tio ĉi ne povis esti alie. La tri lastaj rakontu al vi mem, en kiaj diskutadoj ili pasigis la tempon kun Aspazio. Dank’ al la projekto de Diofito, vi starigis la leĝon, kiu celas subpremi ribelojn de malrespekta penso kaj malpermesas komentariadon de ĉielaj korpoj kontraŭan al la mitologio. Tio estis brideto necesa por haltigadi tiel nomatajn filozofojn de l’ naturo, kiuj neis la partoprenon de dioj en la kreado de l’ mondo kaj anstataŭ ili starigis fortojn naturajn kaj interŝanĝon de materioj. Kaj jen, la malpermeson, al kiu subiĝis viroj, kuraĝis malatenti nun virino, fremdlandulino, sendanka por la ricevita gastameco. Ŝi volis forpeli ĉiujn diojn el Olimpo kaj fermi ĝin, kvazaŭ malnovan vinejon kun trua tegmento, kiun jam neniu vizitas. Neniam ŝia buŝo elparolis preĝon, neniam ŝiaj piedoj ektuŝis sojlon de sanktejo, nur ŝiaj manoj, kiel atestos al vi la sklavo Trakso — deŝiris fruktojn el la arbareto de Ateno. Kun tiu ĉi senpieco devis kuniĝi ĝia dunaskita fratino — malĉasteco. Aspazio fondis rifuĝejon por junaj sklavinoj, kiu efektive estis domo de malpuraj plezuroj. Anaksagoro, kiun mi volonte alvokus kiel atestanton, kaj kiu kaŝis tiun ĉi rifuĝejon antaŭ la estraro, malfermis ĝian sekreton al Tucidido. Tiu sama moraleco regis en la loĝejo de Aspazio, kiu servis kiel loko de intervidiĝoj por ŝiaj amikoj kaj amikinoj. Unu el ili, Diotimo, jam mortis, ŝi permesis al si tiajn senbridajn hontindaĵojn, ke eĉ Fidio plendis pri ŝi antaŭ Diofito. Ekzistas en Atenoj multaj viroj, kiuj fieras, ke ili sukcesis ĝui la favorojn de Aspazio mem. Mi ne esploras, kiu havas rajton al tiu nerespektinda sinlaŭdado, mi rimarkos nur, ke la majstrino sendube superis siajn instruitinojn.

Regnanoj! Pro tiuj agoj la leĝo kondamnas la kulpulojn al morto. Ĝi estas severa puno kaj oni devas ĝin singarde uzi. Sed ĉu estas eble sin reteni de ĝi, kiam dioj kaj homoj ĝin postulas! Ĉu estas eble per senpuneco plikuraĝigi la krimulojn ekzistantajn kaj elvoki novajn? Mi ne eraras, supozante, ke en via konscienco pli gravan signifon havos la bonstato de l’ patrujo, ol unu glata sed krimema kapo. Elparolu: ŝi estas kulpa, ĉar tiu ĉi kondamno, jam longe decidita en la ĉielo, atendas nur sian efektiviĝon sur la tero.

ARĤONTO

Ni elaŭskultu la atestantojn. Ĉu Sofoklo ĉeestas?

SOFOKLO

Mi estas.

ARĤONTO

Vi vizitadis Aspazion?

SOFOKLO

Tre ofte, precipe dum kunvenoj scienco-artistaj.

ARĤONTO

Pri kio oni ordinare parolis?

SOFOKLO

Ĉu mi povas ĉion citi? Pri diversaj aferoj politikaj, pri demandoj sciencaj kaj artistaj.

ARĤONTO

Ĉu laŭ maniero libera, malĉasta?

SOFOKLO

Libera, sed tiel ne malĉasta, ke mi tien kondukus mian filinon, se ŝi povus kompreni sciencajn diskutadojn.

ARĤONTO

Sekve, regnano, vi nenion rimarkis, kio povus rompi la moralecon.

SOFOKLO

Nenion.

ARĤONTO

Mi rememorigas al vi tamen, ke vi estas alvokita ne por defendi la krimon, sed por konfesi la veron.

SOFOKLO

Mi miras, ke tiu ĉi vero renkontas tiel malmulte da kredo. Hermipo perdis ne sole la honestecon sed ankaŭ la prudenton, se li supozis, ke mi povas ĉi tie konfesi ion alian krom adoro kaj simpatio por la senpeke kulpigita virino.

ARĤONTO

Nun donos al ni sian atestaĵon Sokrato. (Sokrato eniras.)

SOKRATO

La domo de Aspazio estis plej alta en Atenoj lernejo de filozofio kaj mi ĝia lernanto kaj adepto. Ĉiu estas malbona nur pro nesciado; mi pensas do, ke kiel la kulpiganto, tiel ankaŭ vi juĝistoj postulas, ke mi klarigu, kiu estas tiu ĉi glora virino kaj ke mi ne permesu plenumon de maljustaĵo. Mi bedaŭras, ke vi min ne demandis pri tio en alia loko, sur strato, en ies ajn loĝejo aŭ dum promenado en agrabla arbareto, sed tie ĉi antaŭ la juĝistaro, kiu per la akcepto mem de la kulpigo rekonas la krimon antaŭ la esploro. Kion vi dirus pri homo, kiu eksidus sur ĉevalon antaŭ ol oni ĝin alkondukus al li, manĝus griaĵon antaŭ ol oni ĝin donus al li, aŭ senplumigus anseron antaŭ ol li ĝin kaptis?

ARĤONTO

Al la afero, Sokrato, al la afero.

SOKRATO

Mi ne povas paroli pri la afero ĝis mi ne turnos supren la interrilaton de ambaŭ flankoj kaj ne klarigos al vi, ke efektive la juĝanto estas ĉi tie Aspazio, kaj Hermipo estas kulpigita de ŝi je malsaĝeco kaj vi — je konspiro kun li.

ARĤONTO

Sufiĉe!

SOKRATO

Sufiĉe? Ĉu vi jam scias ĉion pri tiu ĉi nia majstrino kaj povas jam dekreti? Vi estas tre komprenema, arĥonto.

ARĤONTO

Protagoro! (Protagoro eliras.) Ĉu Aspazio en la interparoloj pekadis kontraŭ la religio kaj la moraleco?

PROTAGORO

Laŭ mia opinio?

ARĤONTO

Laŭ la ĝenerala mezurilo por homaj agoj.

PROTAGORO

Mi tian ĝeneralan mezurilon ne posedas en mi, ĉar mi estas estaĵo unuobla kaj ne kolektiva.

ARĤONTO

Ĉi tie ne estas loko, Protagoro, por sofistaj paradoksoj.

PROTAGORO

Sed tie ĉi estas loko por precizaj difinoj. La juĝantaro ne devas elvoki dusencaĵojn, se ili efektive deziras esplori la aferon dece. Kapro nomas brasikon bongusta kaj melon — abomena. Similaj diferencoj ekzistas ankaŭ inter homoj. Tiu sama virino en unu elvokas amon, en la alia antipation; tiu sama ago unujn ravas, aliajn fortimigas. Tial antaŭ ĉio mi bezonas scii, ĉu mi devas prijuĝi la agojn de Aspazio laŭ mia vidpunkto?

ARĤONTO

Ni supozu.

PROTAGORO

En tiu okazo ŝi estis la plej honesta kaj plej saĝa virino en Atenoj.

ARĤONTO

Mi ne permesos ofendi estimindajn regnaninojn Atenajn!

PROTAGORO

Mi ilin tute ne ofendas, kontraŭe, mi eĉ supozas, ke ili ĉiuj kune egalus per sia valoro Aspazion, kvankam la duono de tiuj ĉi regnaninoj skribas leterojn neortografiajn kaj la ceteraj nur amajn.

HERMIPO

Mi atentigas al la juĝistoj la vortojn de tiu ĉi atestanto, kiuj estas eĥo de la opinioj de lia majstrino.

PROTAGORO (al Hermipo)

Ne atentigu tion, estimata regnano, ĉar la juĝistoj povos rimarki, ke via buŝo sonas per eĥo de tio, kion via majstrino enmetis ne en vian kapon, sed — en la poŝon.

ARĤONTO

Mi petas ĉesigi tiun ĉi disputon! Sekve, vi rifuzas, Protagoro, sinceran konfeson en la afero de Aspazio?

PROTAGORO

Tian, kian vi bezonas — mi rifuzas.

ARĤONTO

Persone mi bezonas nenian, mi serĉas nur veron. Mi demandas ankoraŭ unu fojon: ĉu Aspazio blasfemis la diojn?

PROTAGORO

Ne, ĉar, se ŝi konfesis ilian estadon, ŝi devis ilin respekti, se, kontraŭe, ŝi ne konfesis, ŝi ne havis kiun blasfemi.

ARĤONTO

Ĉu ŝi pasigis vivon malĉastan?

PROTAGORO

Ne.

ARĤONTO

Ĉu ŝi instigis junajn knabinojn al senmoraleco?

PROTAGORO

Ne, tio ĉi estas okupo de viroj, ne de virinoj.

ARĤONTO

Vi neas ĝin absolute?

PROTAGORO

Mi petas pardonon de la juĝistaro, se mi per tio ĉi kaŭzas al ili malagrablaĵojn, sed — mi neas. (Li foriras.)

ARĤONTO

Tucidido!

TUCIDIDO

Miaj gustoj kaj principoj tenis min malproksime de la kulpigitino kaj de la rondeto, en kiu ŝi vivis; la gloro tamen — dirante delikate — de ŝiaj agoj estis tiel granda, ke ĝi atingis eĉ min. Mi ne ripetos antaŭ vi ĉiujn fametojn, mi ne atestigos eĉ homojn por mi tute kredindajn, sed por la kontraŭa flanko kredeble ne tute honestajn; mi ripetos nur tion, kion mi aŭdis de l’ homo speciale respektata en la domo de Periklo — Anaksagoro, kun kiu min iam ligis amikeco antaŭ ol ĝin disŝiris la motivoj cititaj en mia kulpigo; li plendis antaŭ mi, ke Aspazio malbonuzis lian nomon, ke en la rifuĝejo, kiu estis nur ŝajne sub lia zorgo kaj kiu devis doni rifuĝon al malgrandaj sklavinoj, oni aranĝis orgiojn kun plenaĝuloj kaj ke ĉiujn tiujn, dirante delikate, senhontaĵojn prezidis Aspazio kaj partoprenis en ili precipe ŝia tiel nomata edzo.

UNU EL LA JUĜISTOJ

Klarigu al ni, regnano, strangan enigmon: Aspazio estis bela, Periklo ankaŭ; ŝi amis lin kaj li ŝin ankaŭ; kiamaniere do oni povas konsentigi kun ĉi tio ilian reciprokan malseverecon kaj eĉ kunhelpon en flankaj ametaĵoj.

TUCIDIDO

Tio estus stranga en nia sfero, pli alta, kie la sentoj estas puraj kaj la edzeco fortigita de la religio kaj la leĝo. Sed en tiu ĉi mondeto de absoluta — dirante afable — egaleco kaj libereco, al kiu apartenas la kulpigitino, daŭraj interrilatoj ne ekzistas kaj la moralecon diktas al ĉiu voluptemaj instinktoj. (Li foriras.)

ARĤONTO

Kion estas dironta al ni Diofito?

DIOFITO

Simile al Tucidido mi forigas sciigojn kaj opiniojn de homoj, kies objektiveco povus esti diskutata kaj mi ripetos nur tion, kion diris al mi Fidio. Jen li, malgraŭ sia blinda adoro por Aspazio, multfoje plendis je ŝia mokado de l’ religio. Tiel ekzemple, li rakontis al mi, ke ofte ŝi analizis, elvokante nehaltigeblan ridon de ĉeestantoj, ĉu Zeŭso havas kataron kaj tuson. Ĉar tio ĉi ne estas serioza demando filozofia, sekve ĝi montras nur emon al senpripensa blasfemado. Kaj tiuspecaj diskutadoj estis ŝia plej amata temo.

ARĤONTO

Kaj kion vi diras rilate al ŝia moraleco?

DIOFITO

Mi aŭdis rakontojn tiel terurajn, ke antaŭ ili fermiĝis miaj oreloj.

ARĤONTO

Nome?

DIOFITO

Kvankam justeco postulas de mi ateston kompletan kaj sinceran, mia lango ne kutimigita al vortoj malpuraj, rifuzas al mi obeemon. Mi petas, ke oni min plu ne demandu, ĉar mi devas silenti. (Li foriras.)

HERMIPO

Mi postulas elaŭskultadon de Ksantipo, la filo de Periklo.

ARĤONTO

Ksantipo!

KSANTIPO (ebria, puŝata de Elpiniko kaj poste de Tucidido)

Okulo kontraŭ okulo... ne... Mi preferas skribi...

ARĤONTO (al Hermipo)

Kion li devas atesti?

HERMIPO

Ke Aspazio instigis lian edzinon al nehonesta metio.

ARĤONTO (al Ksantipo)

Ĉu vere?

KSANTIPO (fiksinte la rigardon sur Periklo)

Patro... mi ne... patro... Elpiniko... ili promesis riĉecon... Patro... permesu kisi vian manon... (Li proksimiĝas al Periklo.)

PERIKLO (retirante la manon)

Foriru!

KSANTIPO

Tuj... patro... mi ne... (Li forkuras.)

HERMIPO

Ksantipo!

KSANTIPO (inter popolamaso)

Mi estos ĉe Hekatono.

ARĤONTO (al Hermipo)

Ĉu vi deziras ankoraŭ esplori la sklavon Trakson?

HERMIPO

Jes.

ARĤONTO

Ĉu li estas alkondukita?

TRAKSO (alproksimiĝas kaj salutas)

Mi estas preta al servoj.

PERIKLO

Sklavojn alvokitajn al atestado la leĝo permesas submeti al turmentoj. Mi rezervas por mi tiun ĉi rimedon, se estos necese.

ARĤONTO

Ĉu ci vidis, kiel cia sinjorino, ĉeestanta ĉi tie Aspazio, deŝiradis olivetojn en la arbareto de Ateno?

TRAKSO (tremante)

Revenante el la arbareto, ŝi portis unufoje kelkajn olivetojn.

ARĤONTO

Sed, ĉu ci vidis, kiel ŝi deŝiris ilin?

TRAKSO

De malproksime.

PERIKLO

Kaj kiom oni pagis al vi, por ke vi vidu?

TRAKSO

Neniom, sinjoro.

PERIKLO

Mi petas, ke oni lin submetu al turmentoj.

TRAKSO (genuante)

Kompaton, sinjoroj, estimataj juĝistoj, mi ne vidis... la sanktan arbareton malnobla sklavo ne povas profani... mi rigardis de malproksime... Estimataj regnanoj, oni diris, ke ŝi deŝiris olivetojn, mi kredis, ĉar kial mi kuraĝus dubi?

PERIKLO

Mi rezignas la turmentojn.

TRAKSO

Mi nenion scias, mizera bruto. (Li malaperas.)

ARĤONTO (al Hermipo)

Ĉu vi havas ankoraŭ aliajn atestantojn?

HERMIPO

Mi alvokis multajn, sed ili ne venis. Cetere mi opinias, ke la ĝisnunaj, vole aŭ nevole, sufiĉe subtenis mian kulpigon.

ARĤONTO

La defendanto de la juĝatino, Periklo, havas la parolon.

PERIKLO

Ekstaris antaŭ mi grandega monto da ofendoj kaj mensogoj, kiun rapideme kaj diligente konstruis langoj de furioziĝinta malico kaj kiu devas dispremi mian amatan edzinon. Ĉu mi povas tutan tiun ĉi monton disĵeti, pesi en ĝi antaŭ vi ĉiun ŝtonon de kondamno, ĉiun bulon da kalumnia koto, ĉiun plenmanon da sablo ĵetita sur viajn okulojn, por ke vi ne rimarku la veron? Se eĉ permesus al mi tion ĉi la doloro, ĝin ne permesas la abomeno. Ĉiu el vi sendube trovis sin iam antaŭ kontraŭulo, kiun li estus renversinta per unu piedekbato kaj tamen ne volis lin eĉ piedekbati; ĉiu renkontiĝis kun kulpigado, kiun li senpene estus repuŝinta, sed, haltigita de abomeno, li ne repuŝis. La plej mizera homo havas konvinkon, ke lia karaktero nur ĝis ia grado povas esti duba kaj atingebla de suspektoj; sur ŝtupoj pli malaltaj li estas garantiita kontraŭ ili; se mi, regnanoj, kulpigus iun ajn el vi, je turmentado de sklavoj, la aliaj akceptus tion ĉi kiel eblan; sed, se mi kulpigus lin je formanĝado de sklavoj, neniu kredus al mi sen videblaj argumentoj. Ĉar egale ĉiu homo portas en si mezurilon de versimileco de homaj agoj, kun kies helpo li de la unua fojo taksas la honestecon de ĉiuj riproĉoj. Mi supozas, ke vi ankaŭ ĝin posedas en via konscienco, ke vi ankaŭ rimarkis mem la tutan monstrecon de la kulpigo, antaŭ ol mi sukcesis ĝin montri al vi. Efektive, kio laŭ Hermipo kaj liaj kompanianoj, aŭ ordondonantoj, estas Aspazio? Malĉasta hetero, delogantino de senpekaj knabinoj, mastrino de ametaĵoj de sia edzo, difektantino de sanktaj arbaretoj, senpensema kaj aroganta insultantino de dioj. Per multenombraj riveretoj ŝi disfluigas moralan putron sur la tero, kaj ĉar ŝi ne povas atingi kaj infekti la ĉielon, ŝi superĵetas ĝin per blasfemaĵoj. Tiu ĉi venenantino morala disvastigas ĉirkaŭ si tiel mortigan influon, ke de ĝi pereas plej geniaj mensoj kaj plej potencaj karakteroj. Konfesu, ke tiom da teruraĵoj oni povus dividi inter kelkaj virinoj kaj eĉ tiam ĉiu estus malofta siaspeca ekzemplero. Monstron kunigantan en si ĉiujn tiujn ĉi abomenindaĵojn la naturo ne kreis, naski ĝin povas nur fantazio de malnobleco. Jes, ĝi estas spirita frukto de Hermipo, jesigita, kiel efektiva, de neniu. Mi jam ne parolas pri la atestaĵoj de Sofoklo, Sokrato, Protagoro, al kiuj oni penis ŝteli el la buŝo ian dusencan vorton kaj malnoble ekuzi; sed kion pruvis aliaj atestantoj? La sklavo Trakso, videble subaĉetita, reprenis pro timo siajn vortojn; Tucidido kaj Diofito apogis sin sur miaj plej koraj forestantaj amikoj, kiuj ne povas ekstari ĉi tie kaj per neado de imputitaj al ili mensogoj ree enŝtopi ilin en la gorĝojn de la kalumniuloj. Se Aspazio tiel senkaŝe kaj ĉie dissemadis infekton moralan, kial do oni ne alkondukis ĉi tien la aregon da ŝiaj amatoj kaj oferoj; kiel oni ne kolektis la multenombran sekvantaron de tiuj morale faligitaj de ŝi knabinoj, sed oni preferis falsi la plendojn de la ekzilito kaj de la mortinto? Furioza malamo, timigita nek de majesteco de la malbonsorto, nek de l’ morto, malnoble perfortis ilin ambaŭ. La koroj de miaj amikoj estis konstante malfermitaj por mi kaj mi nenion vidis en ili krom malŝato aŭ malrespekto por tiuj, kiuj nomas sin iliaj konfidenciuloj. Tucidido, kiu alvokis al juĝo Anaksagoron, estis sentaŭga, sed Tucidido, kiu malhonoras la senhejmulon, estas malnobla; Menono, kiu malgloris Fidion vivan, estis bazilisko, sed Diofito, kiu malgloras la mortinton, estas hieno. En tiu ĉi malnobla afero partoprenis, bedaŭrinde, ankoraŭ unu homo. Mi preferus vidi antaŭ mi fantomon de patromortiginto; sed, ĉar tiu ĉi homo jam ekstaris, li atestu kontraŭ siaj gepatroj adoptintoj. Vi scias, ke de mia unua edzino mi disiĝis. Ŝi petis, ke mi lasu ĉe ŝi miajn du filojn; mi konsentis, ĉar ŝi amis ilin, mi tamen ne ĉesis atenti ilian edukadon. Malsanema, la pli juna mortis frue; la pli maljuna dume maturiĝante komencis aperigi malbonajn emojn kaj malvirtajn kutimojn, kies embrion mi ne rimarkis en lia infaneco: li drinkadis kun la riĉa junularo Atena, partoprenis en plej malĉastaj diboĉadoj. Admonojn li akceptadis de mi komence indiferente, poste arogante, ĝis fine li tute rifuzis al mi la obeon kaj respekton. Longe mi ne povis trovi la fonton, el kiu li ĉerpis la rimedojn por tia vivo; fine mi trovis, ke ilin liveras al li kelkaj aristokratoj, kaj precipe la edzino de ia riĉulo — kun kiu celo, vi divenas el la prezentita al vi skribaĵo kaj el la intencita ĉi tie malhonorado de la patro kaj de la patrino per la atestaĵo de la filo. Mi ne analizos tiun ĉi hontindaĵon, mi eligis ĝin nur, por ke sur ĝia fono respeguliĝu pli klare la malico de la kulpigantoj, por lumigi al vi unu detalon, antaŭ kiu eĉ la ebria kaj zorge en kalumniado ekzercita Ksantipo ektremis. Li edziĝis kun virino, meritanta pli bonan sorton, kiun li malzorgis kaj kune kun la infanoj ĵetis en mizeron. Eksciinte ĉi tion, Aspazio donis al la malfeliĉa virino konstantan monhelpon, kiun ŝi ofte pagis dufoje, kiam la malŝparemulo fordrinkis ĝin, kaj pri tiu ĉi Aspazio li atestis, ke ŝi instigis al senhonesta metio lian edzinon, kiun ŝi cetere tute ne konis! Vere, la homa lango estas kapabla plenumi ankoraŭ pli grandajn krimojn, ol la mano! Tiu ĉi ekzemplo vin instruu, kiel en la laboro de niaj kulpigantoj ŝanĝiĝis la vero. Kaj kiacele oni plenumis tiun ĉi senhontan falsadon? Aspazio belega, prudenta, libera de antaŭjuĝoj, kuraĝa, agema, glora, ĉirkaŭata de filozofoj kaj de ili admirata, sendube vekis enviojn kaj malamojn; sed la fina celo de l’ atako ĉi tie estas mi. Ne per simpla okazo pereis ĉiuj, kiuj staris al mi plej proksime. Unua falis Efialto, poste Anaksagoro kaj Fidio, nun venis la tempo por Aspazio. Ĉar oni ne sukcesis min dispremi, oni penis almenaŭ soligi kaj senesperigi min. La nuna ekbato, se ĝi ne maltrafos, efikos tiun tiel longe atendatan rezultaton. La kalkulo estas simpla kaj — mi konfesas — bona, ĉar Aspazio ne foriros el tiu ĉi mondo sola, sed kun Periklo, kiu ŝin amas kaj adoras, kiu sen ŝi ne povus vivi. Ĉu tia espero ne allogas! Ĉu por ĝi ne estas inde plenumi eĉ malnoblecon? Tiom da fojoj oni vane alvokis min antaŭ la juĝon de l’ popolo, tiom da fojoj oni penis dispremi min per Spartana milito, tiom da kaptiloj mi evitis, tiom da ekbatoj mi rebatis kaj tiom da doloroj mi eltenis, — kaj jen ĉi tie sen ia batalo, sen kontraŭstaro mi cedos, en tombon aŭ en ekzilejon, kien vi sendos mian plej karan amikinon, al kiu mi ŝuldas la plej bonajn inspirojn kaj la plej feliĉajn ideojn! Eble mi estas cetere por vi, por la regno — baraĵo kaj ŝarĝo, kiel maljuna sklavo, kiu fininte sian servadon, perdis la fortojn kaj estas al laboro nekapabla kaj tamen vivas obstine. Se vi serĉis okazon liberiĝi de mi, kaptu ĉi tiun — facilan kaj oportunan. Mi atendas nur ordonon, kien mi devas forporti mian kapon. Sed vi, regnanoj, ne restu kun la konvinko, ke mi foriros dispremita de malĉastaj agoj de tiu ĉi virino, se vi ŝin kondamnos. Mi foriros fiera je ŝi, kvankam ŝi pekis antaŭ la leĝo. Sur la vangoj de l’ kulpigantoj trakuris, kiel mi vidas, ĝoja rideto. Jes, ŝi pekis, ĉar ŝi pensis — profunde kaj laŭte. La tradicio kaj niaj regularoj vidas en ĉi tio pli grandan pekon, ol en subĵetado de l’ infanoj. La tuta saĝeco de niaj virinaj idealoj enfermiĝas en divenado, ekscitado kaj satigado de viraj voluptoj. Se iu varmigus ŝtonan statuon kaj instruus ĝin moviĝi, sendube ĝi trovus amanton. Plej bongusta frandaĵo por postulemaj moralistoj estas belega, odora korpo de malsaĝa virino. La prudento laŭ ilia opinio estas nur maldolĉaĵo en tiu ĉi plej dolĉa frukto sur la tero. Se la antikva kaj ĝis nun ne forigita leĝo punas per cent drakmoj virinon, kiu eliris sen vizaĝkovrilo; se estas al ŝi malpermesite aŭskulti en la teatro komediojn; se unu greka verkisto gloras tion, ke neniu en Atenoj manĝas kun fremda edzino: se la konata aristokratino fieris antaŭ mi, ke ŝiaj filinoj ne legis eĉ unu verson de Homero, tiam efektive pekis Aspazio, kiu malkovradis sian vizaĝon sur la strato, komunikiĝadis kun scienculoj, legis verkojn de poetoj kaj filozofoj, diskutadis pri plej altaj demandoj sciencaj. Tio ĉi ja signifas, ke ŝi pasigis vivon malindan! Mi aŭdas ridon kaj aplaŭdojn por Hermipo en ĉiuj rifuĝejoj de malĉasto. Ĉar li ne kuraĝis starigi antaŭ vi plej forpuŝindan malĉastulinon kaj kulpigi ŝin, ĉar ŝi dirus al vi: tia estas mia okupo — kaj vi devus ŝin liberigi. Sed ĉu virino, pensanta libere povas diri al juĝistaro: tia estas mia okupo? Neniel. Ĉar malĉasteco estas metio leĝigita, filozofio — ne. Hetero kiu ruinigus la tutan grekan junularon — mokus ĉiujn juĝojn, dum filozofinon meditantan pri la deveno de steloj oni havas rajton kaj oni devas puni per morto laŭ postulo de iu ajn. En Atenoj estas pli sendanĝere dissemi infekton ol sciencon. Kvankam ne nur en Atenoj... Ĉiu popolo pistas la grandajn homojn, kiel nuksojn, por eligi el ili kernojn, per kiuj ĝi nutriĝas. Ne unu jam lumradio ekpafis el arestejaj mallumejoj, ne unu granda ideo estis oleita per martira sango. Kiam genio ekparolas al homaro, ĝi komence respondas per insulto kaj nur poste per beno. Malsaĝeco vagas tra vojoj jam pretaj kaj bone gardataj, la saĝeco trahakas al si vojon tra densa kaj maljuna arbaro, en kiu ĝin surfalas venenaj rampaĵoj kaj rabaj bestoj. La socio estas kreita por pigmeoj, grandeguloj vundas al si la fruntojn per ĝiaj malaltaj kunplektaĵoj. Por ke ili tamen ne difektu kaj ne disbatu tiun ĉi konstruaĵon, estas necese ilin faligi kaj senliberigi aŭ fortranĉi al ili la kapojn. Vi volas tion ĉi fari kun Aspazio. Ekkreskis en Atenoj virino — grandegulo, kiu ne enlokiĝas en tradiciaj ĉeletoj, kiu ilin dispuŝas kaj rompas, kiu super la nigra amaso leviĝas kiel palmo super arbetaĵo; dishaku ĝin aŭ fortranĉu al ĝi la pinton, se tion ĉi postulas Hermipo kaj permesas la leĝo. Sed ne pensu, ke via hakilo estas sankta, ĝi estas nur multepeza kaj akra. Se ĝin estus tenintaj generacioj, kiuj vivis antaŭ mil jaroj, ili faligus ĝin sendube sur viajn kolojn, ĉar vi estus por ili senpiaj kaj nemoralaj; se ĝin ekvidos en viaj manoj generacioj, kiuj vivos mil jarojn poste, ili nomos vin mortigantoj. La netuŝeblajn kredojn de niaj praavoj ni mokas hodiaŭ kaj niajn netuŝeblajn verojn la pranepoj ankaŭ ne indulgos. Ĉar apud niaj limaj kolonoj la mondo ne haltos en sia evolucio, sed ilin renversos, iros antaŭen kaj starigos al si novajn. Ĉu vi povas esti certaj, ke post vi finiĝas la progreso de l’ homa ideo, ke tiuj principoj, pro kiuj vi kondamnas Aspazion, ne estos konfesataj de ĉiuj? Se via rigardo atingas la lastajn ekstremojn de l’ monda ekzistado kaj antaŭvidas, ke via scienco, via kredo travivos ĉiujn ventegojn kaj ĉiujn kataklismojn en eterna senŝanĝemeco, forprenu al la edzo la edzinon, al la infanoj — la patrinon, kaj dediĉu ŝin kiel oferon al la dioj. Sed, se en vian konsciencon enŝteliĝis eĉ plej malgranda dubo, elaŭskultu ĝian averton, por ke la mantelo de l’ justeco ne kovru la krimon. La honesta koro donu al vi bonan inspiron, la hela prudento donu al vi saĝan konsilon, via verdikto estu voĉo de l’ leĝo. (Li malsupreniras de la parolejo, alproksimiĝas al Aspazio kaj kisas ŝin) Kara edzino! Kalumniado nin disigis, sed la verdikto kunigos kaj falos sur nin ambaŭ.

ARĤONTO

La juĝa diskutado estas finita. La ĵurintoj metos senkulpigajn blankajn globetojn en la dekstran urnon kaj la kondamnajn — nigrajn — en la maldekstran. (La ĵurintoj en granda plimulto plenigas la dekstran urnon, — kelkaj la maldekstran.)

METRONOMO

La voĉdonado estas finita.

ARĤONTO (enrigardinte en ambaŭ urnojn)

La kalkulado de globetoj estas superflua. Per la verdikto de l’ juĝo la kulpigita Aspazio estas senkulpa.

PERIKLO

Tio estas voĉo de tiu sama popolo, kiun mi servis! (Sofoklo, Sokrato kaj Protagoro kortuŝitaj ĉirkaŭas Aspazion, al kies piedoj sin ĵetas kaj kisas ŝiajn genuojn areto da junaj sklavinoj.)

KELKAJ REGNANOJ (kaptinte Hermipon)

Al juĝo la kalumniulon!

ASPAZIO (eltiras la ponardon kaj ĵetas al Hermipo)

Mi ĝin jam ne bezonas, sed eble al li ĝi utilos.

PROTAGORO

Por tranĉado de pano akirita per malhonoro.

(La kurteno falas.)

POSTPAROLO

«Aspazio» esperantigita aperas en momento fortune elektita. Ĝi aperas tuj post la kvara kongreso esperantista, en kiu tiel elokvente estis proklamita kaj triumfis en la koroj de diversnaciaj kongresanoj idealo de internaciismo. Ĝi aperas samtempe en momento de kvardekjara jubileo de Svientoĥovski, kiam en Varsovio okazas kunveturo de liaj adorantoj.

Ĉar la aŭtoro de l’ «Aspazio» dum sia longa mirege fruktodona laborado estis apostolo de vera internaciismo, tio signifas — de l’ ama alproksimiĝo de ĉiuj nacioj, celanta kunigi plej sanktajn inspirojn de diversnaciaj genioj en unu komunan sunon, en unu belegan harmonion, en kiu perdiĝos nenia tono originala kaj valora.

Ĉar duaflanke, liaj polaj adorantoj, nun alportantaj al li festajn signojn de grandestimo kaj danko, per ĉi tio protestas kontraŭ mallarĝa kaj malnobla kalumnio, dum longaj jaroj persekutinte lin kvazaŭ malvarman kosmopoliton kaj egoiston, — lin, poeton-filozofon, kiu sciis kunigi varmegan amon al la progreso de l’ patrujo kun varmega amo al la progreso de l’ homaro.

Kaj se publiko okcidenta povas malpli interesiĝi pri Svientoĥovski, talentoplena publicisto, potenca batalanto kaj estro de l’ pola progreso dum kvardek jaroj, mi tamen nun ne vidas en pola literaturo verkiston, kiu per sia komune-homa penso kaj tutmondaj idealoj meritus pli esti prezentita al la diversnacia esperantistaro, ol la aŭtoro de l’ «Aspazio».

Por ni, Poloj, dezirantaj al nia lando lumon kaj varmon de progresanta tagiĝo, Svientoĥovski estas antaŭ ĉio tiu homo, kiu montris al ni eblecon kaj necesecon de nova evolucio sur vojo de interna disvolviĝo anima post la nacia katastrofo en la jaro 1864, kiam unuj tute perdis esperon pri estonteco kaj plorante sidiĝis sur la tomboj historiaj, aliaj tute perdis penson publikan kaj interesiĝis memame nur pri sia privata bono. Pro tio ni havas apartajn kaŭzojn por dankemo al la patro de nia progreso en la lasta epoko.

Sed ŝajnas al ni, ke la aŭtoro de «Aspazio» kaj de multaj aliaj dramoj («Animoj senmortaj», «Spiritoj», k. t. p.) povas elveki miron kaj amon ankaŭ en la koroj de aliaj nacioj, kiel pensulo profunda, poeto nobla kaj bonega stilisto. Tial mi pensas, ke la tradukinto de l’ «Aspazio» havis bonan ideon, prezentante al la esperantistaro la belan verkon de Svientoĥovski.

En la dramon «Aspazio» la kreinto enmetis tutan sian animon — ĉiujn sonĝojn de idealo, ĉiujn batalojn de eterne revolucia spirito, tutan sian amon al beleco kaj malamon al malnobleco. Vi trovos en la figuro de Periklo sonĝon de Svientoĥovski pri homo, kiu regas animojn ne per privilegia posteno, ne per demagoga flatado de instinktoj de amaso, sed per pura potenco de persona genio — bela sonĝo, momente enkorpigita en Hellado, tiel kara al Svientoĥovski! Vi trovos en Aspazio idealon de virino — belan saĝecon kaj saĝan belecon. Vi trovos ĉi tie rondon de elektitaj spiritoj de Hellado kaj malkovros en Fidio, Sofoklo, Eŭripido — aŭtoran amon al arto ĉiuspeca, en Anaksagoro, Sokrato — lian amon al filozofio, en Protagoro — lian senkomparan talenton dialektikan — kaj en tuta dramo perlojn de malvarma penso filozofa kaj rubenojn de varma kredo je venko de grandaj koroj kaj animoj geniaj.

Unu el riproĉoj, farataj de kritiko al dramaŭtoro Svientoĥovski, ke ĉiuj liaj personoj parolas tiel bele kaj sprite, sperte kaj riĉe, kiel la aŭtoro mem, perdas sian forton en «Aspazio», kie la aŭtoro prezentas spiritojn elektitajn, havantajn rajton al lingvo elektita; krom tio la aŭtoro en ĉi tiu dramo diversigis sian lingvon, donis aliajn akcentojn al la juna Sokrato, al la doloranta patro Anaksagoro, kaj trafe malriĉigis la lingvon de la rondeto da humilaj animoj en la societo de Elpiniko.

Ni tute ne certigas, ke la dramo de Svientoĥovski estas verko sendifekta. Ni trovas nur, ke ĝi estas grandvalora kaj eminenta.

Laŭ nia opinio, difektoj teknikaj de tiu ĉi dramo: troeco de elemento rakonta kompare kun elemento agada, multparoleco de herooj, troa kapableco ilia por kreado de aforismoj anstataŭ akcentoj de vera pasio en momentoj de gravaj okazintaĵoj, k. t. p. — ĉio ĉi ne ludas seriozan rolon apud la beleco de l’ stilo kaj forto de la esprimitaj en ĝi ideo.

Kaj ni ne havas ankaŭ intencon persekuti ĉiujn laŭvolajn kaj nevolajn deflankiĝojn de la historia vero, kontraŭbatali modernismojn kaj anakronismojn, ĉar sur ĉiu paŝo en tiu ĉi granda dramo pli forte nin kaptas io pli grava — internaj intencoj de la aŭtoro, potenca pentraĵo de l’ batalo, kiun malhumila kaj memama intrigo flamigas en malluma amaso kontraŭ altaj spiritoj. La forumo de Atenoj fariĝas por ni pli proksima, kiam ni renkontas «hieraŭ» hodiaŭajn batalojn, nuntempajn dolorojn kaj sonĝojn de l’ homaro. Io eterna, eterne nobla kaj eterne malnobla en konstanta batalo — jen kio estas grava en tiu ĉi belega dramo, kreita de spirito de unu el la filoj de Prometeo!

Leo Belmont.

Librejo HACHETTE & Kio, 79, Boul. Saint-Germain, PARIS.

KOLEKTO DE “LA REVUO”

INSTRUA FAKO

Grammaire complète d’Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe la liceo «Charlemagne».
Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita)Fr.1 50
Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de Do ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj, en Esperanto verkita de Paul FRUICTIER.
Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita) 1 50
Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaboris Alfred E. WACKRILL.
Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita) 1 »
Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET.
Unu volumo in-16, 108-paĝa (broŝurita) 1 »

LITERATURA FAKO

Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH.
Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita)Fr.1 »
Aspazio, tragedio en kvin aktoj, de A. SVJENTOĤOVSKI, trad. de Dro Leono ZAMENHOF.
Unu volumo in-8, 154-paĝa » »
Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT.
Unu volumo in-8, 159-paĝa (broŝurita) 2 »
Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER.
Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita) » 75
La libro de l’ Humoraĵoj, originale verkita de Paul de LENGYEL.
Unu volumo in-8, 194-paĝa 2 50
La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de Do BEIN.
Unua, volumo in-8, 194-paĝa (broŝurita) 2 »
Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita) 2 »
Tria kaj lasta volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita) 2 »
La Reĝo de la montoj, de Ed. ABOUT. trad. de G. MOCH.
Unu volumo in-8 (en preparo) » »
La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko PUĴULA-VALJES.
Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita) 1 »
Laŭroj, kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la Unua literatura konkurso de «La Revuo».
Unu volumo 142-paĝa 2 »
Makbeto, tragedio en kvin aktoj, de SHAKESPEARE, tradukita de Do H. LAMBERT.
Unu volumo in-8, 125-paĝa 2 »

TEKNIKA KOLEKTO

Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj), verkita de la Medicina Esperantista Grupo.  
Unu volumo in-8Fr.1 50
Komercaj leteroj en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj Ch. LAMBERT. 
Unu volumo in-16 » 50
La komerca sekretario, de Ros. SUDRIA. 
Unu volumo in-16 » 50
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD. 
Unu volumo in-16 » 75
Monadologio, de LEIBNIZ, tradukita de E. BOIRAC. 
Unu volumo in-16 » 60
Muzika terminaro, de F. de MÉNIL. 
Unu volumo in-8, 20-paĝa » 60
Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj), de J. C. O’CONNOR, Ph. Dr. M. A., kaj D. D. P. HUGON. 
Unu volumo in-16 » 90
Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET DE L’ISLE. 
Unu volumo in 8 (bindita) 1 50
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, avec modèles de lettres (en français et Esperanto), par R. LEMAIRE. 
Unu volumo in-8 » 40
Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX. 
Unu volumo in-8 (bindita) 2 50

MUZIKO

Himno al Zamenhof, paroloj kaj muziko de R. DESHAYS1 »
La Vojo (kanto kaj fortepiano), paroloj de Dro ZAMENHOF, muziko de R. DESHAYS» 35
Esperanto (valso por fortepiano), muziko de A. F. de MÉNIL» 50
La kanto de l’ cigno (melodio), poemo de SVIRIDOV, muziko de F. de MÉNIL1 »
Kuŝas somero, poezio de Th. KANALOSŜI-LEFFLER, muziko de F. de MÉNIL1 »
Mi aŭdas vin, poezio de Leono ZAMENHOF, muziko de F. de MÉNIL1 »

Imprimerie Espérantiste V. Polgar-Politzer, 33, rue Lacépède, Paris.

Noto de transskribinto:

Mi registris kelkajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.






End of the Project Gutenberg EBook of Aspazio, by Aleksander Swietochowski

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ASPAZIO ***

***** This file should be named 45713-h.htm or 45713-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/4/5/7/1/45713/

Produced by Andrew Sly, Kirill Shvedov and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License available with this file or online at
  www.gutenberg.org/license.


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation information page at www.gutenberg.org


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at 809
North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887.  Email
contact links and up to date contact information can be found at the
Foundation's web site and official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org

Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit:  www.gutenberg.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For forty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.