The Project Gutenberg EBook of Sub la Meznokta Suno, by Various

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Sub la Meznokta Suno
       Nordlandaj Rakontoj

Author: Various

Translator: Lehman Wendell

Release Date: May 8, 2014 [EBook #45612]

Language: Esperanto

Character set encoding: ISO-8859-1

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SUB LA MEZNOKTA SUNO ***




Produced by David Starner, Heiko Evermann and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)






SUB LA MEZNOKTA SUNO—Nordlandaj Rakontoj tradukis Lehman Wendell

SUB LA MEZNOKTA SUNO—Nordlandaj Rakontoj tradukis Lehman Wendell

[1]

SUB LA MEZNOKTA SUNO

Tradukaĵoj kaj Originalaĵoj el la Sveda Lingvo

de

LEHMAN WENDELL

Ilustrita de la Tradukinto

Prezo: broŝure, Sm. 70; bindita, Sm. 1.20

1910
AMERIKA ESPERANTISTA KOMPANIO
CHICAGO

[2]


[3]

ANTAŬPAROLO

La nordlando estas riĉa pri tradiciaj rakontoj, kiuj dum jarcentoj ĉarmegis la tieajn popolojn. Tiuj popolrakontoj treege influis ne nur la karakteron kaj hejman vivon de la homoj, sed ankaŭ la literaturon kaj historion.

Preskaŭ ĉiuj el la jenaj rakontoj estas elĉerpitaj el la antikvaj tradicioj de la nordlando kaj pro tio ili devus enhavi ne nur literaturan, sed ankaŭ historian, valoron. Plezure mi prezentas la kolekton al la esperantistoj, kun la espero ke la rakontoj vekos en ili intereson pri tiu malproksima, bela lando kaj pri la tieaj malavaraj, gastamaj homoj.

Tacoma, Usono. Lehman Wendell.

[4]


[5]

DEDIĈO

Al nia kara majstro
Doktoro Zamenhof
kaj al ĉiuj amikoj, kiuj
staras fidelaj ĉirkaŭ la verda standardo
tiun-ĉi libron kore dediĉas
Lehman Wendell.

[6]


[7]

ENHAVO

La Novedzino de la Giganto 11
La Raporto de la Jarcentoj 16
La Unuaj Homoj 30
La Palaco Tiblo kaj la Tiea Aventuro 32
La Ruza Laplandano 35
La Ŝtonoj de Ulfgryto 38
Edzino 42
La Biendomo de Kristeholmo 46
Celanto Naturalisto 53
La Lumo ĉe la Monteto 55
Kamparano kaj Koboldo 64
Unu Muzika Provinco 66
Rakontoj de Mia Patrino 68
La Lanternvireto 69
La Nigra Kato 72
La Deveno de la Abio-Arbaro 73
La Knabo kiu Manĝis Pli Multe ol la Giganto 78
Aventuro en la Preĝej-Vestiblo 87
Petro la Tornisto 98
La Arbarnimfo 107
Kelkaj Humoraĵoj 114
La Dometo kun Fromaĝ-Tegmento 117

[8]


[9]

SUB LA MEZNOKTA SUNO - WENDELL

[10]


[11]

LA NOVEDZINO DE LA GIGANTO

La laplandaj tradicioj plejofte priskribas gigantojn kaj homajn aventurojn kun ili. Oni timis la giganton pro lia grandegeco kaj forto kaj precipe ĉar li ŝatis homan karnon. Sed malgraŭ tiu forto la giganto malofte povis superspriti la homojn, ĉar li estis mallaborema kaj mallerta kaj ne tiel sprita, kiel la laplandano.

Estis iam giganto, kiu enamiĝis en laplandan fraŭlinon. Nek la fraŭlino, nek la patro amis la giganton, sed ili ne kuraĝis kontraŭstari liajn amkonfesojn, sed eĉ dankis lin pro la honoro, kiun li montris al ili. Por si mem la patro pensis ke nenio okazos el la amindumo, kaj, pensis li, kiam venos la tempo, tiam venos la solvo. Tamen, li devis apartigi tagon en kiu la giganto povos alveni por forporti la novedzinon. Antaŭ lia alveno, la laplandano[12] prenis ŝtipon, kiu havas la saman grandecon kiel la filino, vestis ĝin per nova vesto, nova ĉapo, arĝenta zono, ŝuoj kaj ŝuŝnuretoj, kaj starigis ĝin en angulon de la tendo, kun peza vualo sur la kapo, laŭ la kutimo de la laplandanoj.

Kiam la giganto eniris la tendon kaj vidis sian belevestitan amatinon, li fariĝis tre ĝoja, kaj tuj postulis la cervojn, kiujn la bopatro jam antaŭe promesis kiel donacon. Dum la tuta tempo la filino restis kun kelkaj cervoj kaj glitveturilo post najbara monteto. Post kiam la giganto ricevis la cervojn kaj dum li mortigis unu el ili por la vespermanĝo, la laplandano sin alŝtelis al la filino kaj la du foriris kiel eble plej rapide for de la hejmo.

Post la mortigo de la cervo la giganto eniris al la amatino.

"Nu, Sukeraĵo," diris li, "metu la poton sur la fajron!"

Sukeraĵo sin ne movis.

"Ha, Etulino estas modesta," diris li; "mi mem faros ĝin." Kiam la akvo iom bolis li aldonis:

[13]

La Giganto kurĉasas la Laplandanon.

La Giganto kurĉasas la Laplandanon.

[14]

"Filineto, vi nun devas fendi la ostojn."

Sed Filineto staris senmove.

"Filineto estas modesta, mi mem faros ĝin," pensis li. Kiam la viando estis kuirita, diris li:

"Belulino, venu nun kaj metu la viandon sur la tablon!" Sed Belulino estis tiel modesta, kiel antaŭe, kaj movis nek fingron nek okulojn nek lipojn.

"Treege modesta estas mia eteta belulino: mi mem faros ĝin," pensis la giganto.

Post kiam li pretigis la viandon li petis ŝin ke ŝi venu kaj manĝu, sed vane. La fraŭlinaĵo staris kiel egipta mumo.

"Bonege," pensis la giganto, "mi do manĝos la tutan kuiraĵon." Post la vespermanĝo li ordonis al ŝi ke ŝi pretigu la liton.

"Nu, mia plej kara knabino, se vi estas tiel modesta mi mem faros ĝin," diris la malspritulo.

"Amatino mia, iru nun en la liton!" Ne, ŝi estis kaj restis modesta. La giganto fine[15] ekkoleregis kaj malafable ekkaptis ŝin.

Kiam li eltrovis kiel la laplandano lin superruzis, kaj ke li ricevis ŝtipon anstataŭ fraŭlino kun karno kaj sango, li forte koleregis kaj komencis kurĉasi la laplandanon. Sed tiu estis jam tre malproksime kaj la giganto ne povis trovi lin. La neĝo ankaŭ komencis fali kaj la grandegulo perdis la vojon. Post iom da tempo li malvarmiĝis. Kiam la luno aperis li pensis ke ĝi estas fajro, ekbruligita de la laplandano kaj tial kuregis al ĝi kiel eble plej rapide. La neĝo falis pli kaj pli, kaj post iom da tempo li estis tiel malvarma kaj lacega ke li suprengrimpis altan arbon por ke li estu pli proksime al la fajro, kaj tie li baldaŭ mortis pro la malvarmo.


[16]

LA RAPORTO DE LA JARCENTOJ

Svede verkita de Alfred Smedberg

Tre malproksime en la profundaĵo de granda arbaro iris sola viro. Li estis maljuna, lia dorso estis kurbita kaj neĝblanka estis lia hararo. Sed liaj paŝoj estis pli elastaj ol la maljuneco ŝajnis atesti, kaj el la okuloj brilis boneco kaj komprenemo. La viro estis ermito kaj sola loĝis en la vasta arbaro.

Estis kvieta mezsomera vespero. Kvieta estis la aero, silenta la arbaro, kaj la viro estis tre meditema. La suno subiris kaj la arbaro senlumiĝis.

Subite li staris antaŭ monto, kiun li neniam antaŭe vidis.

"Mi perdis la vojon," diris li por si mem. "Miaj okuloj komencas malheliĝi."

"Ne, vi estas sur la rekta vojo," respondis[17] voĉo, kiu ŝajnis veni el la interno de la monto.

La viro ekrigardis teren kaj eltrovis pigmeon, kiu sidis sur la musko apud la monto.

"Kiu vi estas?" li demandis kun grandega miro.

"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo," respondis la pigmeo. "Kronoso estas lia nomo, kaj tiu ĉi monto estas lia palaco."

"Tio estas mirinda," diris la ermito. "Dum kvindek jaroj mi loĝis tie ĉi en la arbaro kaj neniam antaŭe vidis tiun ĉi monton."

"Tio ne estas mirinda," aldonis la pigmeo. "Ĝi kuŝas en la tero, kaj tie ĝi estas kuŝinta dum miloj da jaroj. Sed unu fojon en jarcento ĝi leviĝas super la tero dum kelkaj horoj."

"Kio okazas en la monto en tiu tempo?" demandis la ermito kun ankoraŭ pli granda miro.

"Ekzameno kaj juĝo," grave respondis la pigmeo.

"Kiam la novnaskita jarcento rigardas sian unuan mezsomeran nokton, tiam kunvenas[18] antaŭ la trono de la montreĝo la spiritoj de la dormintaj jarcentoj por klarigi pri sia monda vivo.

"Tion mi tre multe volus vidi," ekkriis la ermito gaje.

"La palacaj salonoj de Kronoso estas fermitaj al la mondaj infanoj," respondis la pigmeo. "Sed vi estas saĝa kaj pia, tial mi permesas ke vi eniru."

Kaj je tio li elprenis ensorĉitan bastoneton kaj enpuŝis ĝin en fendeton de la monto. Tuj elruliĝis ŝtono el la flanko de la monto kaj malkovris nigran truon.

"Venu!" diris la pigmeo kaj manprenis la ermiton.

Ili eniris la nigran kavernon. La truo ŝtopiĝis post ili, kaj ili sin trovis en granda mallumo.

"Tiu ĉi estas unu el la neesploreblaj salonoj de l'nokto," diris la pigmeo. Jen kuŝas la longepasintaj kvardek jarcentoj en la multemiljara, silenta tombo. Ni ne maltrankviligu ilin.

[19]

"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo."

"Mi estas la pordgardisto de la montreĝo."

[20]

Ili antaŭeniris en la mallumo. Post iom da tempo ili alvenis al muro. La pigmeo tuŝis ĝin per la bastoneto. Tuj malfermiĝis rusta ferpordo, kaj ili eniris alian salonon. Eĉ ĝi estis malhela, sed tie ĉi kaj tie briletis kelkaj malfortaj lumradioj, kiuj similis la brileton de lanternviretoj[1] en aŭtuna nokto.

Per tiu ĉi lumeto oni povis distingi malhelajn formojn de homoj, kun furiozaj vizaĝoj kaj longaj barboj. Ili ĉirkaŭflugis kiel ombroj de nedifinitaj ŝipoj kun remiloj kaj drako-kapoj, aŭ amasiĝis kiel soldatoj kun bastonegoj kaj ŝildoj kaj glavoj.

"Tiu ĉi estas unu el la salonoj por la krepusko kaj mateno," diris la pigmeo. "Ili estas la ripozĉambroj de la jarcentoj kiuj formis la tempon longepasintan."

La pigmeo iris pluen kun la ermito ĉe la mano, kaj ili alvenis al pordo, kiu ŝajnis esti farita el marmoro. Per unu frapo de la ensorĉita[21] bastoneto ĝi malfermiĝis, kaj ili eniris salonon, kiu malhele brilis kiel lunlumo.

En la pala mallumo mirindaj figuraĵoj kun longaj manteloj aŭ batal-kostumoj sin malrapide movis. Okaze oni aŭdis mallaŭtajn sonojn similajn al malproksima eĥo de kunfrapiĝo de lancoj kontraŭ kiraso kaj kasko.

"Tiu ĉi estas unu el la salonoj de la venonta mateno," diris la pigmeo. "La mezaj jarcentoj tie ĉi sonĝas siajn dolĉajn sonĝojn dum ili atendas la tagon de ekzameno."

La ermito miregis pro tiu mirinda vidaĵo. Li volis halti, sed la pigmeo fortiris lin.

Tiam ili alvenis al arĝenta pordo. Ĝi malfermiĝis kaj ili eniris salonon, kiu estis vasta kaj alta kiel templo. Galerioj kaj portikoj etendis ĉien, sed sunoj sur la arkaĵo forsendis lumon al la plej sekretaj vojetoj kaj ŝaktoj. Svarmoj da homsimilaj fantomoj flugis tien ĉi kaj tien, sed tiel kviete, ke oni aŭdis ilin kiel la kvietan bruetadon de la orienta vento, kiam ĝi malrapide moviĝas tra la kronoj de l'arboj en la bosko.

[22]

La ermito ĉirkaŭrigardis surprizite.

"Jen estas mirindaĵoj," diris li. "Jen mi volas resti."

"Ne tie ĉi," diris la pigmeo, "sed en la apuda ĉambro. Tiu estas la salono de la brilanta meztaga suno. Tie restas la fantomoj de la plej lastaj jarcentoj. Ili sin preparas por aperi antaŭ Kronoso. Ni iru plien."

Ili alvenis nun al pordo, kiu estis farita el plej pura oro. Kiam ĝi malfermiĝis, alfluis blindiga lumo al la du homoj. Ili eniris kaj sin trovis en ĉambro, kiu brilis je oro kaj multekostaj ŝtonoj. La altaj arkaĵoj brilis kaj rebrilis kvazaŭ ili estus interplektitaj je ĉielarkoj.

Meze de la ĉambro sidis Kronoso sur trono el la plej klaraj diamantoj. Apud li sidis Kleoso, la diino de kanto. Ŝi tenis en la mano plumon similan al fajroradio, kaj sur ŝiaj genuoj estis libro kun oraj kovriloj kaj arĝentaj folioj.

La pigmeo ĝentile haltis apud la pordo, kaj la ermito genufleksis, ĉar la belegeco kaj[23] pompo de la ĉambro tute venkis lin.

"Malfermu viajn orelojn, ho fremdulo," diris Kronoso, "por ke vi alportu miajn vortojn al la infanoj mondaj!"

Tiam li turnis sin al la pigmeo kaj diris:

"Prezentu al mi la deksesan jarcenton."

La pordo malfermiĝis, kaj grizbarba viro eniris. Li havis kompason en unu mano kaj libron en la alia. Li estis vestita kiel pastro, sed ĉe la flanko pendis glavo kaj sur la ŝultro malnova kapuĉo.

"Kia estas via historio?" demandis Kronoso.

"VERO estis mia moto, ho reĝo!" respondis la viro, "kaj la veron vi aŭdos. Mi estis naskita en tempo, kiam la mondo estis plena de malvero, vestita en vero. Mi neniigis ĝian povon kaj starigis la veron sur la tronon. Mi flugis super la marojn kaj eltrovis novajn mondojn por la infanoj de la mondo. Sed mi ankaŭ pekis. Mi ekdormis en la tempo de mia maljuneco kaj permesis la malveron stari flanke de la vero."

"Vi parolas la veron," diris Kronoso. "Vi[24] malsukcesis ĉe la fino, sed viaj bonfaroj elpagas la erarojn. Foriru en trankvileco!"

Li foriris kaj renkontis ĉe la pordo fantomsoldaton en altaj botoj kaj armaĵo, ankaŭ glavo kaj sprono.

"Kiu vi estas?" demandis Kronoso.

"Mi estas la deksepa jarcento," diris li sincere, "kaj venas laŭ via ordono, ho reĝo!"

"Kion vi faris dum via vivo?" demandis Kronoso plie.

"Ne multe. Sed se mi ne maljuniĝus, mi do estus elpelinta la homaron kaj ilian laboradon el la mondo."

"Mi ĝin scias. Sed vi ja havis bonajn intencojn?"

"Jes, tion, kion mia patro komencis per parolado kaj skribado mi daŭrigis per la glavo. Sed mi estis tro kruelega en miaj agoj, kaj kun la malbonherboj mi ofte eltiris ankaŭ la tritikon. Tamen, vi devas konfesi, ke mi estis sincera en mia kredo kaj oferado."

"Jes, vi estis frenezulo, sed sen ruzo, kaj vi penadis atingi la virton. Mi pripensos pri la[25] verdikto. Foriru!"

Poste eniris unu eleganta kortegano. Li portis frizan perukon, ornamaĵon ĉirkaŭ la kolo, frakon kaj silkajn ŝtrumpojn, ankaŭ ŝuojn kun oraj bukoj.

"Plej nobla sinjoro, via reĝa moŝto!" diris li kun afekta rideto kaj profunda klinsaluto. "La homo kiun mi renkontis ĉe la pordo estis tre senkultura ignorulo. Fi, kiel abomene!"

"Li estas, tamen, via patro," respondis Kronoso grave. Mi rekonas vin pro via senokupemo.

"Estas al mi honoro ke via reĝa moŝto rekonas min," diris la kortegano kun alia klinsaluto.

"Kion vi faris en la mondo?" demandis Kronoso.

"Mi plej ofte okupis min je politiko kaj edukado," respondis la kortegano. "Mi instruis al homoj pri bonaj moroj."

"Sed ankaŭ pri frivoleco, malvero, kaj fiereco," diris Kronoso severe.

"Ha, via reĝa moŝto, vi amas ŝerci! Mi[26] instruis al homoj pensadi saĝe."

"Ne! Vi instruis al ili malami Dion kaj blasfemi ĉion, kio estas sankta. Venis tial la punado. Ĉu vi memoras ke via vivo finiĝis en sango?"

"Tio estis por libereco, via reĝa moŝto!"

"Por libereco, ja; sed la liberecon vi trouzis, la sanktecon vi malamis, kaj vi detruis la animojn de la homoj. Foriru! Viaj prapatroj kondamnu vin!"

La kortegano forsaltetis. Sed ĉe la pordo li spegulis sin por vidi ĉu la peruko kaj la ornamaĵoj sidis laŭ la korekta modo.

Nun eniris per rapidaj paŝoj kaj nervaj spasmoj de la vizaĝo unu viro, kiu ŝajnis esti komercisto. Li portis monujon sub la brako, kaj liaj rapidaj gestoj atestis pri rapideco kaj maltrankvileco.

"Kial oni eltiris min el mia dolĉa dormado?" li demandis kolerege. "Mi ja antaŭ nelonge ekdormis."

"Eĉ se mi ne konus vin," respondis Kronoso indece, "mi povas rekoni vin pro via malafabla[27] demando. Malobeado kontraŭ reĝo, gepatroj kaj ĉiu rajto estis la distingilo de via vivo."

"Nu do, peston! Ŝajnas al mi ke ĉiu homo estas sia propra majstro. Kion vi volas de mi?"

"Vi devas raporti pri via pasinta vivo."

"Ja, tio estas pli facile dirita ol farota, ĉar neniu antaŭ mi faris pli multe ol mi mem. Mi provizis la homaron je amuzaĵoj, defendis voluptecon laŭ la volo de la naturo, levis la popolojn el nescieco kaj sklaveco kaj kunigis la homaron."

"Ĉu vi ankaŭ proksimigis ilin al Dio?" demandis Kronoso malĝoje.

"Ha, ha! Mi ne havis la tempon, sed mi multobligis ilian riĉecon."

"Tio malmulte valoras al homo, se li perdos la animon." La viro kolerege sin turnis kaj foriris.

"Ja, foriru!" diris Kronoso. "Iru al via lito kaj dormu sen ripozo, sonĝu sen trankvileco, vi, kiu neniam sanktigis la dimanĉon. Vi multe faris, kaj via nomo estos konata dum[28] miloj da jaroj. Sed en via deziro por plezuro vi nutris vermojn, kiuj mordetas la kor-radikojn de l'homoj. Tamen, mi ne juĝos vin nun. Viaj posteuloj juĝos vin tiam, kiam ili akiros saĝecon."

Poste aldonis Kronoso per malsevera voĉo:

"Alkonduku la novnaskitan jarcenton."

Aperis tiam sub la alta arkaĵo blanka ŝipeto, kiu antaŭenmovis kvazaŭ per nevideblaj flugiloj. Ĝi flosis de supre al la piedoj de Kronoso, kaj el ĝi eksaltis knabeto kun bluaj okuloj kaj rozkoloraj vangoj, kaj flavaj haroj.

"Jen mi estas, bonkora reĝo!" diris li kun muzika voĉo. "Kial vi alvokis min?"

"Mi deziras scii la celon de via vivo," diris Kronoso, metante la manon sur la flavharan kapon. "Kion vi intencas fari?"

"Ho, estas multe, tre multe, bonkora reĝo! Mi volas mortigi la vermojn, kiuj mordetas la korradikojn de l'homoj, mi volas neniigi fierecon, ĵaluzon, malvirton, ebriecon, kaj militon. Mi forte deziras feliĉigi ĉiujn."

"Kaj kiu helpos al vi?" demandis Kronoso[29] malĝoje.

"Ĉiuj infanoj de la Kristanujo, la infanoj de la dudeka jarcento," diris la knabeto, manfrapante la manojn.

Aperis tiam miloj da ŝipetoj el ĉiuj anguloj de la arkaĵo. Ili flosis malsupren al la trono, kaj oni vidis en ili amason da infanoj, kiujn neniu povus nombri.

"Ni, ni alportos feliĉon al la dudeka jarcento," kriegis centmilo da junaj lipoj. "Ni helpos al li, ni, ni!"

Subite eksonoretis mirinda muziko el la malproksimo. La monto tremis kvazaŭ per tertremo. La arkaĵo malfermiĝis, kaj la ermito estis levata alten kvazaŭ per nevideblaj brakoj, kaj li sentis la malvarmetan noktaeron sur la frunto. Kaj baldaŭ li ree staris sur la vojeto en la kvieta, vasta arbaro. Kaj la monto jam ne ekzistis, kaj la arbaro estis malluma, sed la steloj sur la ĉielo briladis.

[1] En Svedujo oni ofte vidas lumojn super la kampoj, kaj la homoj antaŭe opiniis ke tiuj ĉi lumoj estas lanternoj portataj de fantomoj.


[30]

LA UNUAJ HOMOJ

Kiel aliaj gentoj, la laplandanoj ankaŭ havas siajn proprajn tradiciojn. Kelkaj el ili preskaŭ precize similas la tradiciojn de aliaj antikvaj gentoj; ekzemple oni trovas antikvan tradicion pri grandega superakvego, mondkatastrofo, pri kiu ankaŭ aliaj popoloj havas malprecizan memoron.

"Eĉ antaŭ ol Dio purigis la mondon," diras laplanda tradicio, "popoloj vivis en Samelando (Laplando); sed kiam la maro kaj riveroj en tiu tempo sin levis super la tero, tiam ĉiuj kreitaĵoj perdiĝis, escepte du gefratoj, kiujn Dio kondukis al la supro de alta monto, 'Pasevaro,' (la sankta monto)."

Malaperis la akvaro, kaj la gefratoj malkuniĝis por serĉi aliajn homojn. Post trijara vana serĉado ili renkontiĝis kaj rekonis unu la alian. Ili ree malkuniĝis, kaj post tri pluaj[31] jaroj ili renkontiĝis, sed ree foriris en la mondon. Pasis ankoraŭ tri jaroj kaj ili ree renkontiĝis, sed ne rekonis unu la duan. Ili nun iradis kune tra la vivo kaj el ili devenis la homaro, kaj Samo (Laplandano) kaj svedo. "La laplandano havas strangan ideon pri la deveno de sia propra kaj la sveda vivmanieroj. En la komenco la laplandanoj kaj svedoj estis unu gento kaj iliaj prapatroj havis la samajn gepatrojn; sed foje okazis granda ventego kaj unu el la gepatroj forte timis kaj rampis sub tabulon, kaj el liaj idoj devenis la svedoj, kiuj loĝas en domoj. La alia homo, aliflanke, ne timis sed restis sub la hela ĉielo, kaj el li devenis la laplandanoj, kiuj eĉ en la nuntempo ne bezonas tegmenton super la kapo."


[32]

LA PALACO TIBLO KAJ LA TIEA AVENTURO

Apud Tiblo en la Badelunda provinco staris iam palaco de kiu oni nun vane serĉas restaĵon. En la palaco loĝis reĝa sinjorino kune kun sia juna kaj belega filino. Unu tagon alvenis al la palaco princo kaj oni ricevis lin en la plej reĝa maniero; kaj baldaŭ la du junuloj fortege amis unu la alian. Ĉar ili sciis ke multaj okuloj rigardas ilin, ili decidis kunveni unu nokton apud Klinto, rivero fluanta suden de la palaco, tre proksime al Klinta Monto.

En la malfrua nokto, kiam la palaco fariĝis kvieta kaj ĉiuj dormis, la princino kviete foriris al la ekstera muro, sed la gardisto ne volis malfermi la pordegon. Ŝi do detiris siajn ringojn por donaci al li, sed li rifuzis. Ŝi nun forprenis la oran ĉenon kaj aldonis al la ringoj; nun la maljunulo ne plu povis rifuzi,[33] sed malfermis la pordegon kaj permesis al ŝi foriri kondiĉe ke ŝi revenu antaŭ ol la tagiĝo.

Kiam ŝi alvenis al la rivereto, ŝajnis al ŝi ke ŝi vidas la princon sidantan sur ŝtono apud la rivereto, kaj ŝi tial kuris al liaj brakoj, sed eltrovis anstataŭe ke ŝi estas en la brakoj de la montreĝo de Klinta Monto, kiu forportis ŝin en la monton. Li permesis al ŝi, tamen, ke ŝi ekpendu sian kronon sur branĉon de pinarbo apud la rivereto por montri al la princo ke ŝi jam estis tie.

Post kiam ili eniris la monton, la giganto zorgeme metis la fraŭlinon sur litkovrilon en sia ĉambro, kie ŝi ekdormis, kaj li tiam iris al la patrino kaj rakontis al ŝi pri la bela eltrovo.

La princo, dume, alvenis al la fonto. Kiam li ne trovis sian amantinon tie, li ĉirkaŭiradis en la valo kaj fine atingis la monton, kie li eltrovis la kronon en la arbo. Nun li komprenis kio okazis kaj malespere mortigis sin per la glavo.

Kiam la princino vekiĝis, la gigantino ordonis al la filo ke li rekonduku ŝin al la fonto.[34] "Sed," diris ŝi, "antaŭ ol vi atingos la lokon, tri vivoj perdiĝos."

Tiel okazis. Dum la giganto alportis la fraŭlinon al la fonto, ŝi mortis kaj li metis ŝin ĉe la princo. Kaj la pordgardisto, forte ĉagreniĝante pro sia ago, fine ĵetis sin malsupren el la gardturo kaj mortiĝis.

La princon kaj lian amantinon oni metis sur oran vagonon kaj forportis ilin al bela, verda valo kaj enterigis ilin en la grandan amasaĵon apud la monto Gryto. Eĉ la vagonon kaj la glavon oni metis en la amasaĵon, kie jare en la printempo aperas girlando el blankaj floroj. Sed iom en la estonteco oni trovos kaj la vagonon kaj la glavon kaj tiu, kiu unue rigardos la glavon, perdiĝos per ĝi.


[35]

LA RUZA LAPLANDANO

Malriĉa laplandano foje renkontis giganton kaj li bone sciis ke la grandegulo baldaŭ manĝegus lin se li ne iel povus venki lin. Li tial proponis ke ili reciproke provu sian forton. "Ni frapu niajn kapojn kontraŭ tiun ĉi arbon," li diris, "kaj tiu, kiu plej profunde povas enpuŝi la kapon estas sendube la plej forta." La giganto unue provis. Li staris iom malproksime de granda pinarbo, zorgeme almezuris per la okulo, kaj tiam kuregis kontraŭ la arbon. Sed li ne povis fari eĉ signeton per la kapo. La laplandano diris do ke li en la sekvanta tago provos sian forton. Dum la nokto li kavigis multajn arbojn kaj kovris la truojn per la ŝelo. Kiam la tago venis li kuregis de unu arbo al alia, kaj enpuŝegis la kapon en la trunkon ĝis la oreloj. Kun multe da mirego la giganto[36] rigardis lin, sed poste li proponis ankoraŭ alian provon.

"Tiu, kiu plej alten ĵetos mian hakilon," diris li "estas la plej forta." La giganto ĵetis unue, kaj tiel alten ke la hakilo preskaŭ malaperis.

"Treege malbone," diris la laplandano. "Kiam mi ĵetos mi ĵetos ĝin tiel alten ke ĝi restos sur la nuboj."

"Ne, ne mia kara filo!" ekkriis la alia, "mi ne volas perdi mian hakilon kaj mi tial konfesas ke vi estas la plej forta." Tiamaniere la laplandano estis la venkanto eĉ tiun ĉi fojon.

La sekvantan tagon kiam ili ambaŭ elvenis el la arbaro, la laplandano komencis tordi salik-branĉetojn.

"Kion vi intencas fari el ili?" demandis la grandegulo.

"Mi faros korbon por forporti vian arĝenton."

"Ho, mia filo!" ekĝemis la giganto, "permesu al mi teni la arĝenton, kaj mi plenigos vian ĉapelon je arĝento."

"Bone!" diris la laplandano.

[37]

Dum la giganto forestis, la laplandano fosis puton, faris trueton en la ĉapelon kaj metis ĝin super la puto.

"Grandegan ĉapelon vi havas," murmuris la giganto.

"Plenigu ĝin!" kriegis la alia, "aŭ mi ĵetos vin al la nuboj kiel mi estis faronta je la hakilo."

Kun multe da timo la grandegulo plenigis la ĉapelon kaj la laplandano fariĝis riĉa homo.


[38]

LA ŜTONOJ DE ULFGRYTO

En Garphyto, unu el la multaj montpintoj, kiuj levas sin super la Kils Montoj, loĝis iam antaŭ multe da jaroj unu giganto, nomita Riso.

Unu matenon, kiam li eliris el siaj groto-ĉambroj, li ekaŭdis strangajn sonojn. Li aŭskultis momente al la sonoj kaj tiam ree eniris la monton, kaj ekkriegis al sia edzino Garpa:

"Metu la plej malgrandan ŝtonon, kiu kuŝas sur la monto, en vian ŝtrumpligilon kaj ĵetu ĝin sur tiun grizan bovinon, kiu staras apud Jelmaro!" diris li, signifante la novan preĝejon de Orebro.

La gigantino agis laŭ liaj vortoj, prenis ŝtonon, grandan kiel domo, kaj ĵetis ĝin al la malproksima preĝejo.

"Tre malbona ĵeto!" diris la grandegulo, kiam la ŝtono falis sur la ebenaĵo. "Donu al mi la ŝtrumpligilon, kaj vi baldaŭ vidos bonegan ĵeton."

[39]

"Mi jam eluzis tiujn ĉi ŝuojn."

"Mi jam eluzis tiujn ĉi ŝuojn."

[40]

Li nun metis grandan ŝtonegon en la ŝtrumpligilon de sia edzino, zorgeme balancis ĝin kaj ĵetis kiel eble plej potence kontraŭ la preĝejon.

"Grandaj vortoj, sed malgrandaj agoj," diris la gigantino, kiam la ŝtonego falis sur la alian kaj disrompis ĝin.

En la sama momento venis al la montpalaco la plej mirindaj kaj klaraj sonoril-sonoj. Kolerege li prenis kelkajn ŝtonegojn, metis unu sub ĉiu brako, kaj ekiris al Orebro. En tiu urbeto la sciigo pri lia alveno kreis grandan teruron, kaj "bonaj konsiloj fariĝis multekostaj."[2] Fine diris maljuna viro ke li provos savi la preĝejon.

Tre rapide li kolektis multe da malnovaj ŝuoj, enmetis ilin en sakon kaj foriris por ke li renkontu la giganton ekster la urbo. Apud Ulfgryto ili renkontis unu la alian.

"Kiel malproksima estas Orebro?" demandis Riso.

[41]

"Tio mi ne povas diri," respondis la viro senkulpe; "sed ke ĝi estas tre malproksima mi bone scias, ĉar estas nun sep jarojn de la tempo kiam mi foriris kaj mi jam eluzis tiujn ĉi ŝuojn.

"Peston!" diris la giganto, "mi do certe ne iros tien." Kaj li ĵetis la ŝtonegojn sur la teron, tiel potence, ke ĝi forte ektremis.

Eĉ en la nuna tempo oni vidas la ŝtonojn apud la vojo; sed la plej mirinda fakto pri tiu ĉi historio estas ke la ŝtonoj sin turnas kiam ajn la sonoriloj de Orebro sonoras.

[2] Popoldiro.


[42]

EDZINO

Verkis Lehman Wendell

Edzino! Kia bela vorto! Kia muzika, belsona, mirinda vorto! Kiel plena je promesoj por la estonteco ĝi estas; kiel plena je feliĉo kaj ĝojo kaj beno. Tiel ankaŭ opiniis mi, sed,—nun mi ne plu tiel opinias. Ho, mi mizera, malfeliĉa homo! Mi ne havas multajn jarojn, sed mi jam estas maljuna kaj malrekta kaj sulka, kaj ne havas eĉ unu malgrandan haron. Kial? Aŭskultu!

Kiam mi havis tridek-kvin jarojn mi edziĝis je unu bela juna dekokjara fraŭlino. Ho feliĉo! Dum tri monatoj ni loĝis en tera paradizo. Eĉ ĉielo mem ne povis esti pli feliĉplena ol la hejmo nia. Sed la suno ne ĉiam brilas; venis baldaŭ la nigraj nuboj. Kial? Tial ke mi havis kelkajn blankajn harojn,—jes, nur iom da malbenitaj blankaj haroj. La edzino ne amis blankajn harojn; ŝi ne volis havi edzon kiu ŝajnis pli maljuna ol ŝi mem. Kaj kion ŝi faris? Ŝi eltiris ĉiujn blankajn harojn kiel eble plej rapide kaj post unu jaro mia kapo similis al malsana arbaro kun kelkaj junaj arboj tie ĉi kaj tie.

[43]

"Jen mi estas! Rigardu min!"

"Jen mi estas! Rigardu min!"

[44]

Fine mortis la edzino, kaj post unu jaro mi trovis novan edzinon,—ne juna kaj bela kaj dekokjara kiel la unua, sed grasa virino, malpli juna ol mi mem. Tuj ŝi deklaris ke nigraj haroj ne decas al mi tial ke mi ŝajnas pli juna ol ŝi, kaj, kompreneble, edzo ne devus esti pli juna ol la benita edzino. Kaj ŝi komencis eltiri la nigrajn harojn. Antaŭ la matenmanĝo ŝi eltiris kelkajn harojn, post la tagmanĝo ŝi ankaŭ atakis ilin, kaj dum la vespermanĝo ŝi ripetis la agon. En la lito, en la teatro, en la veturilo, en la preĝejo ĉiam ŝi eltiris harojn.


Mia edzino,—la bonkora, kara, bela edzino, la mirinda edzino, ŝi ne plu loĝas ĉe mi, kaj venas larmeto en la okulo mia je la penso.

[45]

Kaj vi kiu konis min antaŭ ol mi havis edzinojn, ĉu vi nun rekonas min? Jen mi estas! Rigardu min! Malbela, malgracia, sulka mi estas, mia kapo estas glata kiel kokinovo, mi ne havas blankajn harojn, mi ne havas nigrajn harojn, mi eĉ ne havas har-radikojn,—kaj, dank' al ĉielo, mi ankaŭ ne havas edzinon.


[46]

LA BIENDOMO DE KRISTEHOLMO

Ĉu la estimata leganto iam vidis la akvofalon "Stalpeto"? Ĝi estas en tiu naturbela kaj mirinda parto de Svedujo kiun oni nomas Smolando. Estas la Nigra Rivero kiu, post kiam ĝi kviete kaj trankvile serpentumas tra florantaj valetoj kaj verdaj arbaroj, subite faras tiun ĉi grandegan saltadon malsupren de preskaŭ perpendikulara ŝtonego, kaj poste tute ripozas en la apuda maro.

Ne malproksime de Stalpeto estas malnova biendomo, malĝoja, malluma kaj senhoma. Oni havas strangan senton, kiam oni vidas la grandan domegon kun la fermitaj pordoj kaj najlitaj fenestroj. Oni opinias ke la stranga vidiĝo de la domo havas ian kaŭzon. Kial estas tiu ĉi naturbela loko senhoma? Kial ne loĝas almenaŭ unu nobelo en la vasta domego?

Ni aŭskultu al maljuna ĝentila virino, kiu[47] foje rakontis al ni la kialon. Por ke ni povu kompreni ŝin ni de la komenco devas aŭdi la historion, kaj tiu ĉi komenco, kiel la Miltona kanto, estas ĵus en la komenco de tempo.

Kiam ni demandis ŝin: "Kial ne loĝas iu en Kristeholmo?" ni ricevis la jenan respondon:

"Kiam Diablo, pro sia grandega fiereco, estis elĵetita el la ĉielo, sin trovis tie ankaŭ aliaj spiritoj, kiuj pekis. Tiuj ĉi spiritoj ankaŭ estis elĵetitaj, kaj kiel la flaviĝantaj folioj en aŭtuna tago falas teren, tiel falis tiuj ĉi spiritoj malsupren sur la teron, kelkaj en marojn, aliaj en arbarojn aŭ sur montojn. Kie ajn ili falis, tie ili restadis kaj tie laboradis. Laŭ siaj diversaj restadejoj ili ankaŭ ricevis malsimilajn nomojn. Pro tio ni havas en la mondo marnimfojn, montnimfojn, gnomojn, elfojn, arbarnimfojn, koboldojn, kiujn priskribas la kateĥismo.[3][48]

En tiu tago okazis ke kelkaj spiritoj falis sur la monton kie nun staras la Kristeholma biendomo. Interne de tiu ĉi monto iliaj posteuloj restadis preskaŭ ĝis la nuna tempo. Dum centoj, jes miloj da jaroj ili tie loĝis kaj kvankam la fulmo okaze mortigis kelkajn, ili ne koleregis kaj ne tuŝis la homojn.

Okazis do antaŭ longe, ke unu nobelo, kiu aĉetis Kristeholmon, deziris tie konstrui domon.

Kiel saĝa konstruisto li serĉis bonan fundamenton por la domo kaj elektis la ŝtonegon en kiu la gnomoj loĝis.

La montreĝo malŝatis tion ĉi, sed lia edzino petis lin ke li ne faru malbonon kontraŭ la najbarojn sen ia kaŭzo.

Kiam la domo estis konstruita, la nobelo edziĝis kun juna, bela fraŭlino, kaj "ĝojo staris alte en la plafono."[4]

Sed malĝojo falas sur multe da homoj, kiuj[49] nemulte atendas ĝin, kaj tiel ankaŭ okazis tie ĉi.

Unu tagon, kiam la juna edzino sole restis en sia ĉambro, staris antaŭ ŝi malgranda virino, kiu salutis kaj diris:

"Mia mastrino petegas, ke vi bonvolu veni al ŝi, kaj se vi tiel faros, ŝi do riĉe repagos vin."

La juna nobelino forte miris pro tio, sed tial ke ŝi estis brava kaj bonkora, ŝi promesis sekvi.

La virineto malsupreniris ĝis ŝi atingis la kelon. Jen malfermiĝis unu antaŭe nevidebla pordo en la monto, kaj ambaŭ trairis tra longa, malluma, malfreŝa subtervojo, ĝis ili atingis grandan groton, kies muroj brilis kaj rebrilis je oro kaj arĝento. En la groto vireto marŝis tien ĉi kaj tien, ŝajne en forta ĉagreno. Li ne parolis al la nobelino, sed rigardis ŝin per petegantaj kaj malĝojaj okuloj.

La virineto fortiris kurtenon, kiu kaŝis alian malfermaĵon, kaj vidis nun la juna nobelino virinon, kiu kuŝis sur ornamita lito kaj estis malsana. La ĉeesto de la Kristana virino, tamen, tuj igis la gnom-virinon sana. Ŝi[50] tiam eltiris skatoleton, en kiu sin trovis perloj kaj multekostaj ŝtonoj.

"Tiun ĉi mi donacas al vi, sed ne rakontu al iu pri la aventuro, ĉar tiam okazos al vi granda malfeliĉo."

Tiel diris la montreĝino, kaj la nobelino reiris al sia ĉambro kaj zorgeme kaŝis la multekostan skatoleton.

Pasis feliĉe la tempo kaj la junulino naskis du filojn.

Unu tagon dum la patrino forestis ili eltrovis la misteran skatoleton, kaj komencis ludi kun ĝi, kiam la patro eniris. Li forte miris tial ke li trovis tiajn multekostaĵojn en la manoj de l'infanoj, kaj tuj demandis la patrinon kiel ŝi akiris ĝin. Komence ŝi ne volis paroli pri ĝi, sed la edzo insistis. Fine li koleris kaj deklaris ke ŝi estas koboldino, jes, ke li vidis ŝin veturantan tra la aero sur balailo. Nun la malfeliĉa nobelino devis rakonti pri sia vizito ĉe la gnomoj, kaj aldonis:

"Nun vi kaj mi estas vidintaj niajn plej feliĉajn tagojn, ĉar via sciameco alportos al ni[51] pli da malĝojo ol vi povas imagi."

Post kelkaj tagoj aperis en la maro proksime de Stalpeto insuleto, kiu ĉiam aperis kiam ajn io mirinda estis okazonta. Ĵus antaŭ la morto de Karl XIIa kaj Gustav IIIa, oni diras, ke la insuleto aperis; oni eĉ diras, ke antaŭ tre longe unu reĝo enskribis sian nomon sur grandan ŝtonon, kiun li trovis tie, kaj ke la saman ŝtonon kaj la saman nomon oni foje vidis, kiam la insuleto ree sin levis super la akvo.

Kial la insuleto ree aperis, ĉu la gnomoj interligiĝis kun la marnimfoj, aŭ ĉu estis alia kaŭzo, oni ne povas diri; sed, tamen, la insuleto klare aperis kaj la nobelo forte deziris remi tien por ke li povu pli proksime rigardi ĝin.

La nobelinon kaj la du filojn li ankaŭ volis kunpreni. La edzino forte kontraŭstaris tiun ĉi proponon, eĉ petegis lin genuflekse, sed sensukcese.

Fine forveturis la obstinegulo kune kun la filoj al la insuleto, dum la edzino restis hejme. Ĵus kiam la boato ektuŝis la ensorĉitan insuleton,[52] la du filoj eksaltis teren, sed en tiu sama momento malaperis kaj la insuleto kaj la knaboj, kaj la patro ne plu vidis ilin.

La malfeliĉa nobelino baldaŭ mortis pro malĝojo kaj la edzo veturis al fremdaj landoj, kie ankaŭ li mortis; sed en la domego de Kristeholmo neniu de tiu tempo loĝis, kaj ne estas kredeble ke oni iam trovos feliĉon tie."

[3] Laŭ mia maljuna patrino la tre antikva sveda kateĥismo vere priskribis tiujn estaĵojn. Ekzemple ĝi enhavis la jenan preĝon: "Dio liberigu nin de marnimfoj, montnimfoj, gnomoj, elfoj, arbarnimfoj, koboldoj, kaj ĉiuj supernaturaĵoj."—La Tradukinto.

[4] Skandinava popoldiro.


[53]

CELANTA NATURALISTO

Verkis Lehman Wendell

Ĉu vi iam legis aŭ aŭdis pri Linne? Linne ne estas ia cigaro aŭ legomo aŭ urbo. Ho, ne! Linne estas fama sveda naturalisto. Dum miaj student-jaroj oni ĉiutage parolis pri Linne. La profesoroj diskutadis pri li, la disputadkluboj disputis pri li, la fraŭlinoj kantis pri li kaj oni ofte sonĝis pri Linne. Oni eĉ preskaŭ manĝis kaj trinkis Linne'on. Linne, Linne, Linne! Ĉiam Linne!

Fine mi mem interesiĝis pri la sinjoro kaj decidis studi la naturon. Pro tiu ĉi malbenita konkludo mi havis la jenan malfeliĉan aventuron:

Unu tagon, promenante laŭ la vojeto al la lernejo, fajfante tre malbelsone la Serenadon de Ŝubert, mi ekvidis malproksime malgrandan beston, kiu nezorgeme manĝis la freŝan herbon[54] apud la vojo. Tuj la ideo eniris mian kranion karesi la beston, ĉar tiel ja faris Linne.

Silente kiel ombro mi proksimiĝis kaj kiam ajn la besteto ektimis mi tuj haltis, movante nek fingron nek okulon. Post kelke da minutoj mi estis tre proksime al la besteto. Zorgeme kaj malrapide mi fleksis mian dorson kaj tuŝetis la idon sur la kapo.

Ho, ĉielo! Kraĉante kiel kato, ĝi saltis al la ĉielo. Kaj mi? Mi ankaŭ saltis ĉielon, sed spite la granda eksalto mi ne povis eviti la fortan odoron, ĉar la ido ja estis la terure malbondora putoro, kies odoro estas pli terura ol cent malfreŝaj ovoj.

Kelkajn minutojn poste dum mi rapide demetis la vestojn per unu mano kaj premis la nazon per la alia, mi diris por mi mem: "Se Linne deziras ludi kun ranoj kaj serpentoj kaj tigroj mi certe ne volas lin malpermesi, sed kiam mi ree tuŝos putoron mi antaŭe konvinkos min ke ĝi estas kato."


[55]

LA LUMO ĈE LA MONTETO

Svede verkita de Alfred Smedberg

I

Estis malfrua kristnask-vespero antaŭ multaj, multaj jaroj. La popolo de Lundokro estis ĵus fininta la vesperajn preĝojn kaj sin pretigis por la nokto. Tiam eniris la dungato, la maljuna Johano, el la ĉevalejo kaj diris:

"Hele brilas ia lumo en la fendego de la monteto."

Kun grandega miro ili ĉiuj eliris al la korto.

Jes, la dungato vere ne eraris. Ĝuste en la fendego oni vidis helan, ruĝan lumeton.

La infanoj paliĝis. Lumo sur la monteto kaj eĉ en la kristnask-vespero mem! Ho! Ĝi certe ne estas stelo, ĉar la lumo sin trovas iom sub la horizonto, kaj ĝi ne estas ies lanterno, ĉar ĝi restas tute senmova sub la arboj.

[56]

"Mi scias, kio ĝi estas," diris la maljuna Johano. "Estas la koboldoj en la monteto, kiuj kalkulas sian monon en la kristnaska nokto."

"Koboldoj sin trovas nur en historioj," diris la mastro. "Sed la lumo, tamen, estas mirinda. Mi tien iros por eltrovi kio ĝi estas."

"Patro, patro!" ekkriis la infanoj maltrankvile. "Ne iru tro proksime al la malbonaj koboldoj!"

Tiam ridetis la patro kaj karesis la plej malgrandan infanon.

"Infanoj!" diris li grave. "Dum idolservo regis en la mondo, la koboldoj sin trovis ĉe la infanoj de la mondo. Sed tiam aperis la granda, mirinda lumo en Oriento. Postulis mil jarojn, antaŭ ol ĝia lumo atingis al la nordo. Sed kiam ĝi fine venis, kiam la apostolo de la nordo, la inda Ansgar, venis kun la prediko pri la Kruco, tiam falis la antikvaj dioj de siaj altaroj, kaj kun ili malaperis ĉiuj koboldoj kiel pajlrestaĵo estas forblovata per la vento. Se iu el vi ne kuraĝas sekvi min, mi[57] sola iros kaj sen timo, ĉar mi staras sub la mano de la Ĉiopova.

"Mi iros kune kun vi, pacĵo," diris eta Ingemar. "Mi ne timas."

"Mi ankaŭ, kaj mi ankaŭ," ekkriis unu post alia.

La procesio ekiris, la mastro antaŭe. Eta Ingemar tenis la patron ĉe la mano. Kvietaj, sciamaj kaj timemaj la aliaj infanoj postesekvis.

Estis mallume inter la montetoj kaj arboj, mallume kaj kviete. Nur kelkaj steloj briladis sur la ĉielo, kaj kelkfoje estis aŭdata la krio de strigo en la arbaro.

La mirinda lumo brilis antaŭ ili, brilis kaj malaperis. Ree ĝi ekbrilis kaj malaperis laŭ la kurbo de la vojeto inter montetoj kaj arboj.

La areto pli kaj pli proksimiĝis al la monteto. La lumo nun hele brilis. Nur unu plu monteto kaj kurbo de la vojeto kaj ili sin trovis ĉe la fendego. Kun frapantaj koroj la infanoj ekrigardegis en la fendegon.

Kaj kion ili vidis? Nenion, precize nenion.[58] La lumo jam malaperis kaj la monteto kuŝis silenta kaj dezerta kaj malluma.

"Nun ni vidas, almenaŭ, ke tie ĉi ne estas koboldoj," diris la patro. "Ili dormas la eternan dormadon en sia miljara, silenta tombo."

Sed la dungato, la maljuna Johano, havis siajn proprajn pensojn pri tio.

"Ni estis tro multaj," diris li, "kaj ne restis silentaj. Oni devus esti sola kaj porti la biblion aŭ psalmaron. Tiun oni devus ĵeti inter la koboldojn. Ili do malaperos el la mondo kaj forlasos la oron."

La mastro rigardegis lin.

"La vorton de Dio oni devas havi en la koro, ne nur en la mano," diris li. "Tiu, kiu per la biblio penas akiri mondan riĉecon, agas tre malinde. Vi certe ne volas ĵeti la sanktan libron tiel, kiel oni ĵetas ŝtonon?"

Johano hontis kaj restis silenta. Baldaŭ ili atingis la hejmon. Sed kiam ili sur la korto sin turnis al la monteto, la stranga lumo ree brilis en la fendego.

[59]

"Paĉjo," diris Ingemar, "Ĉu ni reiru tien?"

"Ne," respondis la patro. "Kio ajn ĝi estas, ni ne maltrankviligu ĝin. Eble morgaŭ ni eltrovos la klarigon de la enigmo."

Ili eniris la dometon, kaj baldaŭ ĉiuj iris liton.

II

Sed eta Ingemar ne povis ekdormi. Li ne povis forgesi la lumon sur la monteto. Eble ĝi vere estis la koboldoj, kiuj kalkulis la oron. Maljuna Johano, ja, jam vidis multon kaj multe sciis. Li ofte aŭdis la ridon de la koboldoj en la fendego kaj la siblon de la kristnask-serpento sub la ŝtonego. Kaj aŭtune li ofte aŭdis la furiozan ĉason de Oden.[5] La ĉaso komenciĝas, diris li, en la mezo de Hult-arbaro, kaj la ĉasaĵo estas la sorĉistino de la arbaro. Kaj ŝi kuregas antaŭen super deklivojn kaj ŝtonegojn ĝis ŝi atingas al la monteto. Ĉar tie la hundoj perdas la odoron, kaj la sorĉistino malaperas en la mallumajn ĉambrojn[60] de la koboldoj.

Kaj eta Ingemar pensis kaj pensadis, kaj baldaŭ venis la feo de sonĝoj kun sia pulvoro kaj skuis ĝin en la okulojn liajn. Kaj subite li staris duonnuda kaj piednuda en la fendego, sola en la mistera arbaro, sola en la nokta mallumo.

Sed li ne malvarmiĝis, kaj li ne timis. Li ekrigardis en la fendegon. Tie sidis la koboldoj sur la ŝtonego kaj timeme rigardegis super la arbaron. Ĉar tie tre malproksime en la oriento leviĝis brilanta stelo. Ĝi verŝis mirindan lumon sur la malsupron de la fendego, kaj la koboldoj tremis, kiel tremas la arbarfolioj en la vento.

Kaj eta Ingemar rigardis kaj rigardegis. Kaj baldaŭ li ekvidis pilgrimanton, kiu malrapide proksimiĝis al la loĝejo de la koboldoj. Li portis blankajn vestojn kaj en la mano li tenis stangon, kaj tiu stango estis kruco. Kaj la pilgrimanto sin turnis al la koboldoj kaj diris:

[61]

"Mi estas Ansgar,[6] la sendito de la Ĉiela Reĝo, kaj en Lia nomo foriru kaj formortu."

Kaj kiam la koboldoj ekrigardis la krucon, ili malgrandiĝis ĝis ili estis malgrandaj kiel muŝoj, kaj tiam ili enfalis mortintaj en la truon de la fendego, kaj Ingemar ne plu vidis ilin.

Sed la stelo sin levis pli kaj pli, kaj la brilado iĝis pli kaj pli klara. Kaj nun la fendego fariĝis verda valo, kun rozoj kaj lilioj, kiuj sin turnis al la stelo en la oriento.

Tiam oni ekaŭdis arbare bruadon kiel la piedfrapoj de ĉevaloj. Kaj post iom da tempo proksimiĝis sur sovaĝaj ĉevaloj tri viroj kun longaj barboj kaj glavoj. Ingemar ekkomprenis ke ili estas la antikvaj idolaj dioj Oden kaj Balder kaj Thor.[7][62]

Kiam ili atingis la monteton ili eksaltis teren kaj demandis:

"Kial brilas tiu stelo tiel klare, kaj kial portas la dezerto rozojn kaj liliojn?"

Tiam eklevis Ansgar la krucon kaj diris:

"Unu stelo sin levas en la oriento kaj verŝas sian lumon super la lando de mallumaj ombroj. Ĉar la Reĝo, kies nomo vi ne kuraĝas ekparoli, estas naskita sur la tero. Lia nomo estas Mirindo kaj Konsilo, ĉar Li estas la plej saĝa inter la homaj infanoj. Oni nomas Lin Heroo, tial ke Li venkos la malbonon de la mondo. Kaj oni nomas Lin la Princo de Paco, ĉar per sia mano Li forbrulos militon, kun ventegoj kaj sangaj vestoj, kaj pro Lia volo la dezerto floros kiel rozo."

Oden, la saĝa, klinis la kapon kaj diris:

"Mi estas la plej potenca el la dioj, sed mi metas mian kronon ĉe la trono de la novnaskita Reĝo."

Kaj Thor diris:

"Mi estas la plej forta, sed la povo mia estas tro malforta kontraŭ la Ĉiopovo, kaj mi metas[63] mian martelon ĉe Lia piedo."

Kaj Balder diris:

"Min oni nomis la plej virta el dioj, sed mi kovras mian vizaĝon kontraŭ la brilego de Lia suno."

Kaj tiam la plej potencaj dioj de idoltempoj sin ĵetis al la tero kaj kaŝis siajn vizaĝojn.

Je tio en la muska arbaro aŭdiĝis mirinda muziko, muziko kiel la kanto de la feliĉa animo kiam ĝi forlasas la teron kaj flugas al la perlaj pordoj de ĉielo,—muziko kiel la kanto en la preĝejo en la bela kristnaska mateno. Kaj kiam eta Ingemar malfermis la buŝon por helpi al la kantistoj, jen li kuŝas en la lito. Sed sur la tablo staras kandelo, kaj apud ĝi sidas la gepatroj kaj ili kune kantas:

"Salut' al vi, mirinda tag'!"

[5] La antikva dio de la ĉielo kaj de la suno.

[6] Ansgar, la apostolo de la nordo, estis la unua homo, kiu enkondukis Kristanismon en Svedujon.

[7] Oden, la dio de la suno kaj de la ĉielo.

Balder, filo de Oden, la dio de lumo,—ne nur la lumo de la naturo, sed ankaŭ la lumo de la animo, de pureco, de boneco kaj de senkulpeco.

Thor, la plej maljuna filo de Oden, estis la dio de forto kaj fulmotondro.


[64]

KAMPARANO KAJ KOBOLDO

Kamparano, kiu havis sur sia farmo malgrandan monteton, foje deziris prilabori ĝin, kaj tial en unu tago komencis tie plugi. Tuj aperis la koboldo, kiu loĝis interne de la monteto, kaj demandis la kamparanon kial li plugas sur la tegmento de sia domo. La kamparano respondis ke li ne sciis ke la vireto tie loĝas, sed aldonis ke nekulturado de la monteto estas por ili ambaŭ malprofito. Li tial faris la jenan proponon: "Se vi permesos al mi planti kaj rikolti tie ĉi, mi donacos al vi ĉion, kio en la unua jaro kreskos sub la tero, dum mi prenos tion, kio kreskos supre. La sekvontan jaron mi prenos la malsupraĵojn kaj vi ricevos la supraĵojn, kaj tiel plu jare." La koboldo volonte konsentis. La kamparano tial plantis en la unua jaro tritikon, kaj la koboldo ricevis[65] nur la radikojn, dum la kamparano prenis la tritikon mem. La sekvantan jaron li plantis napojn, prenante mem la napojn, dum li donacis al la koboldo la foliojn. Pro sia malspriteco la koboldo ne komprenis kiel la kamparano trompis lin kaj tial ili ambaŭ vivis amike multajn jarojn.


[66]

UNU MUZIKA PROVINCO

Antaŭ nelonge unu muzik-komitato skribis al diversaj provincoj de Svedujo por eltrovi la muzikan kapablon de la provincoj. El B. provinco en Uplando ili ricevis la jenan raporton:

"Tie ĉi sin trovas neniu, kiu ludas la violonon. Antaŭ kelkaj jaroj estis tie ĉi unu dungato, kiu terure ludaĉis tian instrumenton, sed ĝi sonoris pli malbelsone ol akordiono, kaj li fine mortis.

"De akordionoj sin trovas, mi pensas, ses en la provinco, sed estas neniu, kiu povas ludi ilin. Unu, mi ĵus memoras, oni vendis aŭkcie por 75 spesmiloj kaj la najbara provinco akiris ĝin.

"Sed fonografojn ni havas. Mi kalkulis eĉ ĝis dek unu, sed eble oni povus trovi plu. Tiujn, kiuj posedas fonografojn, oni konsideras[67] kiel aristokratojn, kaj oni ĉiam invitas ilin al la diversaj festoj, k. t. p.; tiuj, kiuj ne havas fonografojn, frotas pecojn da ligno kontraŭ la fenestroj kaj la sono estas preskaŭ la sama."

En la homo kiu tiel skribis oni ja havas bonan muzikkritikiston.


[68]

RAKONTOJ DE MIA PATRINO

Verkis Lehman Wendell

Antaŭ multe da jaroj kiam mi estis malgranda knabo, kaj la gefratoj ankaŭ estis junaj, tiam mia patrino ofte sidigis nin ĉirkaŭ si, apud la varma kameno, kaj rakontis al ni historiojn el sia patrujo,—la malproksima, la bela, la ĉiam mirinda Svedujo. Tiuj ĉi historioj plej ofte priskribis fantomojn, koboldojn, lanternvirojn,[8] kaj tiel plu. Al ni infanoj, ĉiuj naskitaj en Usono, la historioj estis ĉiam tre interesaj kaj eĉ en la nuna tempo ili restas freŝaj en la memoro. Eble la leganto ankaŭ dezirus aŭdi la maljunan patrinon. Ni do imagu nin ree en la gepatra domo en la usona ŝtato Ilinojo.

Estas malvarma vintra vespero de la jaro 1888. La vento murmuras strange tra la[69] branĉoj de la altaj nudaj arboj. La luno staras klara sur la ĉielo kaj verŝas malhelan, misteran lumon sur la teron. La fajro brulas gaje en la kameno, kaj apud la patrino ni sidas kun avidaj vizaĝoj kaj frapantaj koroj.

UNUA RAKONTO

LA LANTERNVIRETO

Nu, infanoj, diras la patrino, mi rakontos al vi iom pri la koboldoj de mia lando. Antaŭ multaj, multaj jaroj mi estis infaneto same kiel vi, kaj mi tiam loĝis kun miaj gepatroj kaj gefratoj tre malproksime trans la maro, en la lando de la meznokta suno. En tiu tempo oni estis tre ema kredi koboldojn, fantomojn kaj aliajn supernaturaĵojn. Ĉu ili vere ekzistis? Kiu povas diri!

Nia najbaro Bjorn foje reveturis hejmen el la malproksima urbo, kiam la rado de la vagono[70] subite rompiĝis. Tuj aperis eta lanternviro kiu promesis subteni la veturilon se li ricevus unu moneron. Tio plaĉis al Bjorn, kiu tre volonte promesis, kaj la estaĵo subtenis la veturilon ĝis ili atingis la hejmon. Bjorn, kiu estis spritulo, tiam ĵetis la moneron en la lignoamason. Tuj li ricevis teruran frapon sur la orelon, kaj ĝi fariĝis tute surda. La sekvantan tagon oni trovis lignopecetojn ĉie sur la korto.

La orelo de Bjorn restis senutila kvankam li vizitis ĉiujn kuracistojn de la lando. Fine li veturis al Danujo, sed la famaj danaj kuracistoj ne povis kuraci lin. Post kiam li elspezis multe da mono li revenis hejmen. Kiam li ree eniris la korton, aperis la lanternvireto kaj diris:

"Kial vi elspezis tiel multe da mono kaj kial vi veturis tra nia lando kaj al Danujo? Mi mem manfrapis vian orelon, tial ke vi ĵetis la moneron en la lignoamason, kaj ne donis ĝin rekte al mi. Sed nun mi ne plu deziras puni vin kaj estu via orelo sana."

[71]

"Mi mem manfrapis vian orelon," diris la koboldo.

"Mi mem manfrapis vian orelon," diris la koboldo.

[72]

Tuj la homo povis ree aŭdi per la ambaŭ oreloj.

DUA RAKONTO

LA NIGRA KATO

Kiam mi estis eta knabino mi ofte iris kune kun mia patrino kiam ŝi melkis la bovinojn, ĉar mi amis la patrinon kaj mi tre amis vidi la blankan lakton fluanta en la sitelon, kaj precipe mi amis vidi la katojn, kiuj venis ĉiuvespere por trinki lakton.

Unu vesperon venis al ni kato, nigra kiel inko kaj malgranda kiel ratego. Li eksaltis sur la genuon de mia patrino kaj trinkis el la sitelo. La patrino iom koleris kaj frapetis la katon. "Miaŭ-aŭ-aŭ!" diris la kato per terurega blekado kaj malrapide foriris. Ĉe ĉiu paŝo ĝi kreskis pli kaj pli, kaj ĵus kiam ĝi atingis la arbaron ĝi estis granda kiel ĉevalido kaj eĉ havis la formon kaj vidiĝon de ĉevalido.

[73]

La sekvantan tagon mia patro ridetante diris ke ni havas novan ĉevalidon kaj li kondukis ĝin al la dompordo por montri al ni. Mi tuj ekkomprenis ke la besto tute ne estas ĉevalido sed ke ĝi estas la nigra kato, kaj pro tio mi ne amis la belan idon. La patro konsideris la tutan aferon kiel ridindaĵon kaj eĉ mokis min. Sed kompreneble li mem eraris. Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino. Jes, mia patro certe eraris.

TRIA RAKONTO

LA DEVENO DE LA ABIO-ARBARO

Iom malproksime de mia sveda hejmo sin trovas granda, bela abio-arbaro. Oni ofte diskutas pri la deveno de tiu ĉi arbaro, ĉar ŝajnas ke ĝi estis plantita, kaj ne kreskis laŭ naturaj metodoj. Pri tiu ĉi arbaro mia patro foje rakontis la jenan:

En la jaro 1580 loĝis en nia provinco Sro. Aksel Andreso kune kun la edzino kaj unu filo,[74] Karlo. Kelkajn mejlojn malproksime loĝis la riĉa Sro. Sven Rosental, en tiu tempo unu el la plej konataj homoj de mia provinco. Li havis belan filinon, Elino.

Karlo, nature, enamiĝis en la belan Elinon, kaj la gepatroj ne kontraŭstaris ilin.

Nelonge post tiu ĉi enamiĝo okazis milito inter Svedujo kaj Danujo, kaj Karlo devis foriri kaj bataladi por la patrujo. Ĵus antaŭ lia foriro la juna Elino promesis al li la manon; tiam ili malkuniĝis kaj Karlo foriris.

Dum longa tempo la milito daŭris, kaj en unu terura batalo Karlo estis kaptita kaj tuj metita en malliberejon.

Dum li tie restis oni pensis en lia hejma urbo ke li neniam revenos. Sven Rosental, kiu rimarkis ke la filino ne havis deziron al aliaj junuloj sed nur al Karlo, fine deklaris ke ŝi devos elekti alian amanton. La filino ploregis, sed eĉ larmoj kaj preĝoj ne helpis al ŝi. La patro malpermesis ŝin eĉ pensi pri Karlo kaj ordonis al ŝi ke ŝi edziniĝu kun alia viro.

[75]

Elino kaj Karlo.

Elino kaj Karlo.

[76]

La malfeliĉa knabino ofte sidis nokte apud la fenestro kaj ripetis la nomon de tiu, por kiu ŝi volonte oferus la vivon. Venis la vintro kaj la printempo, sed ne revenis Karlo. Fine venis la tago kiam ŝi devus obei al la patro kaj elekti alian viron.

Dum tiu ĉi tempo Karlo, sidante en la turo de la malliberejo, pensadis pri nenio escepte kiel li povus forkuri. Li elpensis unu projekton post alia sed ĉiam forlasis ĝin. Fine li elpensis bonan metodon kaj tuj elprovis ĝin. Li petegante diris al la reĝo ke li tre volus veturi hejmen por edziĝi kun sia amantino, kaj ankaŭ ke li volus tie resti sufiĉe longe por semi kaj rikolti. La reĝo, kiu havis bonan koron, promesis al li, kondiĉe ke li revenu tuj post la rikolto.

La feliĉa Karlo revenis hejmen, kaj la tuta urbo ĝojegis. Ĉie estis sento de feliĉo, kaj oni buĉis la plej grasan bovidon de la tuta urbo kaj aranĝis grandan edziĝan feston. Sed post la edziĝo oni ree malĝojegis, ĉar Karlo bedaŭrinde devus tie resti nur ĝis la rikolto. Karlo,[77] tamen, estis sprita junulo kaj ne havis deziron aŭ intencon baldaŭ reveni al la malliberejo. Li tial plantis multe da abiosemoj en longaj vicoj.

Pasis la aŭtuno kaj la reĝo anoncis al Karlo ke li revenu al la malliberejo. Sed Karlo respondis ke li ankoraŭ ne rikoltis kaj ke la semoj eĉ ne estis elvenintaj el la tero.

Kiam la reĝo eltrovis kiel lia juna malliberulo superruzis lin li forte ridegis kaj volonte liberigis lin.

Post multe, tre multe da jaroj la semoj fariĝis granda bela arbaro, kie jare venas la birdoj por tie konstrui nestojn, kaj kie la suno ĉiam hele brilas.

[8] Nordaj koboldoj, kiuj portis lanternojn.


[78]

LA KNABO KIU MANĜIS PLI MULTE OL LA GIGANTO

Estis iam knabo, kiu zorgis pri aro da kaprinoj kaj dum li iradis en la arbaro li alvenis al la domo de la giganto. Kiam tiu ekaŭdis la blekadon de la kaprinoj li kolere elkuris el la ĉambro por eltrovi la kialon. Sed li estis tiel grandega kaj terure malbela ke la knabo forkuris kiel eble plej rapide.

Vesperon, kiam la knabo revenis hejmen kun la aro, la patrino faris fromaĝon. Prenante pecon da ĝi, li rulis ĝin en la cindro kaj zorgeme kaŝis ĝin en sian ledan poŝon. En la morgaŭa tago li ree iris al la arbaro kun la kaprinoj kaj denove atingis la gigantan domon. Kiam la grandegulo ekaŭdis la blekadon li koleregis, eliris kaj prenante grandan ŝtonon, li premis ĝin ĝis pecetoj forsaltis.

"Se vi iam ree venos al mia hejmo," diris li, "mi premos vin tiel, kiel mi nun premas[79] tiun ĉi ŝtonon."

Sed tiuĉifoje la knabo tute ne timis, sed elprenis la fromaĝon kaj premis ĝin ĝis la akvo elŝprucis el ĝi al la tero.

"Se vi ne foriras," diris li, "mi premos vin same kiel mi nun premas la akvon el tiu ĉi ŝtono."

Kiam la giganto vidis kiel granda estas la forto de la knabo li forte timis kaj iris domen.

La trian tagon ili ree renkontis unu la duan.

"Bonan tagon, patro!" diris la knabo, "ĉu vi ankoraŭ deziras provi vian forton kontraŭ la mia?"

"Mi do opinias," aldonis la knabo, kiam la giganto jesis, "ke estus bona provo se iu el ni povus ĵeti vian hakilon tiel alten, ke ĝi ne refalus teren."

Tio plaĉis al la alia. Li tuj ĵetis la hakilon kaj tiel alten, ke ĝi flugis preskaŭ ĝis la nuboj; sed kiel ajn li provis, la hakilo ĉiam revenis.

"Patro," diris la knabo, "mi vere ne opiniis ke via forto estas tiel malgranda. Rigardu min!"

[80]

Li nun balancis la hakilon kaj lerte enmetis ĝin en la poŝon, kiun li portis sur la dorso.

"Rigardu la hakilon!" li diris, montrante grandan nigran birdon sur la ĉiela bluaĵo.

La giganto longe atendis la revenon de la hakilo sed vane. Nun li pensis por si mem ke la knabo vere estas fortega kvankam li estas malgranda. Ili ree disiĝis.

Post iom da tempo la du ree renkontiĝis. La giganto demandis ĉu la knabo, kiu estas tiel forta, ne volus laboradi por li. La knabo jesis, forlasis la kaprinojn en la arbaro, kaj iris kune kun la giganto. Fine ili atingis la domon.

Unu tagon ili ambaŭ iris al la arbaro por dehaki kverkon. Kiam ili atingis la lokon la giganto demandis la novan dungaton ĉu li volas teni aŭ haki.

"Mi volas haki," respondis la knabo, sed aldonis ke li ne povas tuŝi la pinton de la kverko. La giganto tial ekprenis la arbon kaj fleksis ĝin al la tero. Kiam la knabo provis teni la arbon, tamen, ĝi tuj releviĝis kaj ĵetis lin en la ĉielon.

[81]

La giganto longe pensadis pri kien lia dungato estis irinta, kaj fine ekprenis mem la hakilon kaj komencis dehaki la arbon. Post iom da tempo la knabo lamiris al li; ĉar pro la terura falo li preskaŭ estis mortigita. La giganto demandis kial li ne tenis la arbon. La dungato ne respondis sed demandis ĉu la giganto mem kuraĝus fari tian salton.

"Patro," diris la knabo, kiam la virego neis, "se vi ne kuraĝas, vi mem devas teni kaj haki."

La virego ne kuraĝis nei kaj tial li sola tenis kaj dehakis la arbon.

Kiam ili estis pretaj alporti domen la arbon la giganto diris al la knabo:

"Se vi portos ĉe la pinto mi mem portos ĉe la radikoj."

"Ne, patro," respondis la knabo, "portu mem la pinton; mi facile povas porti ĉe la granda ekstremaĵo."

La giganto konsentis kaj eklevis la malgrandan ekstremaĵon sur sian ŝultron. Sed la knabo, kiu estis malantaŭe, ekkriis al la giganto ke li iom pli balancu la arbon. La virego obeis[82] kaj baldaŭ la arbo tute balanciĝis sur la ŝultro; sed la knabo mem eksaltis sur la arbon kaj sin kaŝis inter la folioj, tiel ke la giganto ne povis vidi lin. La grandegulo nun ekiris, pensante ke la knabo portas parton de la arbo. Post iom da tempo li laciĝis kaj forte ekĝemis.

"Ĉu vi ne estas lacega," li demandis.

"Ne, mi ne estas," respondis la knabo; "patro certe ne estas lacigita pro tia negravaĵo?"

La giganto ne ŝatis jesi, kaj tial sen pluaj vortoj iris antaŭen. Kiam ili atingis al la domo li preskaŭ estis duonmortinta. Li deĵetis la arbon sur la teron; kaj la knabo, kiu jam antaŭe elsaltis el la foliaro, nun subtenis malgrandan branĉon.

"Ĉu vi ne estas lacigita?"

"Ha patro, ne pensu ke mi laciĝas pro tia malmulto. La arbo estas tiel malpeza ke mi facile povas porti ĝin sola."

En la sekvanta tago diris la giganto: "Kiam tagiĝos, ni iru al la tritikejo kaj draŝu."

"Ne," aldonis la knabo, "estas pli bone ke ni draŝu krepuske ĵus post la vespermanĝo."

[83]

"Kiel vi povas tiel multe manĝi?" diris la Giganto.

"Kiel vi povas tiel multe manĝi?" diris la Giganto.

[84]

Tiu ĉi propono plaĉis al la giganto, kiu do foriris kaj alportis du grandegajn draŝ-bastonojn. Li mem ekprenis unu el ili kaj donis la alian al la knabo; kiu, tamen, eĉ ne povis levi ĝin. Li tial ekprenis bastoneton kaj frapadis la plankon ĵus tiel rapide, kiel la grandegulo. La giganto rimarkis nenion neordinaran kaj ili laboradis ĝis la tagiĝo.

"Ni nun iru hejmen por matenmanĝi," diris la knabo.

"Jes," ĝemis la alia, "ni havis teruran laboron, kaj mi estas forte malsata."

Pasis la tempo, kaj la giganto fine malfidis la knabon, kaj komencis konspiri kun la edzino, kiel li devus mortigi la dungaton.

"Mi konsilas al vi, ke vi prenu vian bastonegon kaj mortigu lin en la nokto dum li dormas."

La giganto opiniis ke ŝia konsilo estas bonega kaj promesis fari tiel, kiel ŝi diris. La knabo, dume, staris post la pordo kaj aŭdis la tutan paroladon. Kiam venis la nokto li metis buterilon[85] en la liton kaj kaŝis sin mem sub la liton. Meznokte la giganto leviĝis, ekkaptis la bastonegon kaj frapegis la buterilon ĝis la kremo elŝprucis sur la vizaĝon.

"Ho, ha, he," li ridegis, "mi frapis lin tiel forte, ke la sango elŝprucis eĉ ĝis la plafono."

La edzino iĝis feliĉa, laŭdis la edzon kaj opiniis ke ili nun povos trankvile dormadi.

Sed apenaŭ venis la tago, kiam la knabo eniris la manĝoĉambron kaj salutis la paron.

"Peston!" diris la giganto, "ĉu vi ne ankoraŭ estas senviva? Mi pensis ke mi mortigis vin per mia bastonego."

"Nu, ŝajnis al mi en la nokto, ke mi sentas ion similan al mordeto de pulo."

Vesperon kiam la giganto kaj knabo estis manĝontaj, la gigantino alportis grandan teleron da avensupo.

"Bone," diris la knabo, "ni nun vidos kiu povas plej multe manĝi, patro aŭ mi."

Jes, la virego estis tuj preta kaj ili komencis manĝi kiel eble plej multe. Sed la knabo estis sprita; li pendigis la ledan poŝon antaŭ la[86] stomakon kaj metis unu kuleron da avensupo en la buŝon, dum li metis kvar en la poŝon. Post kiam la giganto manĝis sep telerojn da supo, li estis tiel sata ke li blekis kiel porko.

"Kiel vi povas tiel multe manĝi, vi kiu estas tiel malgranda?"

"Patro, mi tre volonte instruos al vi la metodon. Post kiam mi manĝis tiom, kiom mi bezonas, mi disŝiras mian stomakon per mia tranĉilo, kaj tiam mi povas manĝi ankoraŭ pli multe." Dirante tiujn ĉi vortojn, li prenis la tranĉilon kaj disŝiris la ledan poŝon kaj la supo elfluis.

La giganto opiniis ke estas bonega metodo kaj mem volis provi ĝin. Sed kiam li enmetis la tranĉilon en la stomakon la sango elŝprucis kaj li baldaŭ mortis.

Kiam nun la giganto estis mortinta, la knabo prenis lian tutan havon kaj foriris. Kaj tiel finiĝas la historio pri la sprita knabo kaj la malsaĝa grandegulo.


[87]

UNU AVENTURO EN LA PREĜEJ-VESTIBLO

Svede verkita de Alfred Smedberg

Estis malvarma decembro-vespero kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko. Trans vasta senhoma kamparo, inter unu vilaĝeto kaj la sude-kuŝanta urbo, veturis deksepjara junulo. Li estis nomita Anders kaj li estis la filo de la preĝeja administranto por la malriĉuloj. Li portis sur la veturilo kelkajn sakojn da maizo, kiujn li ĵus aĉetis ĉe la urba muelejo. Tiujn ĉi sakojn li estis alportantaj al la malgranda preĝejo de sia vilaĝo, kie oni konservis maizon en la preĝej-vestiblo por donaci al la malriĉuloj kiam ajn ili bezonos nutraĵon.

La regiono estis soleca kaj la nokto malluma. La vojo zigzagis inter la montetoj de la ne herboriĉa kamparo.

La knabo malrapide veturis antaŭen, jen[88] piedirante apud la veturilo, jen sidante sur unu el la sakoj. Iafoje li atente rigardis la nigrajn montetojn kaj ŝtonamasojn. Sed li ne ŝajnis timi, ĉar li iafoje paroletis gaje por si mem.

"Estis ja malsaĝe," diris li, "ke mi restis tiel longe en la muelejo. Nun mi ne atingos la hejmon ĝis malfrua nokto, ĉar mi devas unue veturi al la preĝejo kun la sakoj. Sed estis ja tia plezuro resti tie kaj rigardi ĉiujn maŝinojn kaj radojn, kiuj tiel facile kaj silente turniĝas."

Kelkaj misteraj malagrablaj krioj estis aŭdataj el proksima arbareto. Anders aŭskultis sed permesis al la ĉevalo ke li malrapide antaŭeniru.

"Se mi timus la mallumon kaj kredus pri fantomoj, kiel faras multaj homoj," diris li, "eble mi nun ne kuraĝus veturi sola. Sed mi tute rekonas tiun krion. La strigo vere estas malagrablaĵo, sed fantomo ĝi tamen ne estas."

Nun blekegis malsata vulpo en sia kavo, kaj la ĉevalo eksaltis de surprizo. Sed Anders ne timis.

[89]

"Oni parolas tiel malbone pri tiu ĉi kamparo," li aldonis ridetante. "Sed mi ne timas spite la historiojn mi aŭdis pri malbonaj spiritoj, fantomoj, senkapaj viroj kaj lupoj kun fajrobuŝoj, kiuj laŭ sciigoj sin trovas tie ĉi! Multaj homoj ankaŭ tute timas nokte en tiu ĉi kamparo, precipe de la tempo, antaŭ kelkaj jaroj, kiam iu rabis la poŝton. Nu, malbonuloj sin trovas ĉie, sed la restaĵo estas nur fantazio."

En tiu momento eksaltis la ĉevalo, plene haltis, ekspiregis kaj malantaŭeniris.

"Atentu, maljuna idioto!" diris Anders kvietige. "Vi ja certe ne kredas antikvajn superstiĉojn. Aha, nun mi vidas tion, kio timigis vin."

Li elsaltis el la veturilo kaj ekkaptis la ĉevalon ĉe la kondukilo, rigardegante al la monteto apud la vojo. Li tie eltrovis teruran, blankan estaĵon, kiu sin movetadis en la supro de arbo.

Komence li iom ektimis, sed post kiam li pli zorgeme rigardis la blankaĵon, li komencis rideti por si mem.

[90]

"Ĉu vi ne vidas, Brunto," diris li, "ke ĝi estas nur blanka litotuko, ĉemizo aŭ io simila? Eble iu persono alpendigis ĝin por sekiĝi kaj la vento forblovis ĝin kaj pendigis ĝin sur la branĉon de tiu ĉi arbo."

Li kondukis la tremantan ĉevalon per la kondukilo, ĝis ili iom preterpasis la timigan blankaĵon.

"La najbaraj knaboj diras ke mi estas hazardegulo," li aldonis, post kiam li ree surrampis la vagonon. "Tio estas pleje ĉar mi ne timas koboldojn en tiu ĉi malbonfama kamparo. Ĵus kvazaŭ estus hazardega peni eltrovi kio estas la estaĵo, kiun oni nomas fantomo. Tio, kio en la krepusko ŝajnas esti teruraĵo, eble estas tre senkulpa, se oni nur rigardas ĝin trankvile."

Malrapide la luno nun leviĝis super la arbopintoj en la oriento. La ombroj de la arboj komencis desegni mirindajn formojn sur la montetflankoj kaj vojoj. Ili similis al malbelformaj viroj kun longaj brakoj kaj kruroj, aŭ mirindaj bestoj kun kornoj, drakflugiloj[91] kaj krokodilvostoj. Strange ili serpentumis tien kaj reen kaj aliformiĝis, laŭ la antaŭenirado de la veturilo, kaj la movado de la arboj per la vento.

"Ne estas, post plua konsiderado, mirinda," pensis Anders, "ke malsaĝaj homoj fantom-timas en nokto simila al tiu ĉi, se ili ne antaŭe trankvile pripensas kaj pli zorgeme ĉirkaŭrigardas. Se oni nur tiel faras, oni baldaŭ ĝuas la mirindan ombro-ludadon."

Tiamaniere pensante, Anders fine atingis al la vilaĝeto. La luno nun staris pli alte sur la ĉielo kaj la nokto estis heleta. Li tial gaje enveturis en la preĝejkorton, kie li ekhaltigis la ĉevalon antaŭ la pordo de la vestiblo.

"Tie ĉi sur la korto multaj homoj ankaŭ ne kuraĝas veni post la krepusko," pensis Anders kaj rigardis la multajn tombojn. "Kvazaŭ la mortintoj povus stariĝi kaj fari al homoj malbonon! Ah, ne, ili kompreneble ripozas trankvile en la tomboj, ĝis la alvoko de Dio en la lasta, granda tago."

Li malŝlosis la pordon, ekprenis unu el la[92] sakoj kaj portis ĝin en la vestiblon. Tie estis tre mallume. La lunlumo certe eniris tra la pordo, sed ĝi lumigis nur unu flankon. Anders tamen, post iom da malfacileco, atingis la grenkeston, kiu staris apud la malluma muro post la pordo.

Ĵus kiam li deĵetis la sakon en la malluma angulo, li estis kaptata per malvarmega fera mano, kiu ĵetis lin kapantaŭe sur la plankon.

Anders fariĝis tiel surprizita pro la subita atako, ke li momente restis senmove. Bonŝance li tamen falis kun la kapo sur la sakon, tiel ke li ne vundis sin. Post kelkaj minutoj li penis leviĝi, sed la glacia-mano tute tenadis lin. Li tiam faris novan fortan klopodon kaj malligis sin, ĉe kio li ekaŭdis bruon, kvazaŭ oni disŝiris pecon da drapo.

Li nun paŝegis al la pordo, sed eltrovis ĝin fermita kaj li ne povis malfermi ĝin. La seruro estis tiel konstruita ke oni povis malfermi la pordon nur ekstere.

Ja, tie li nun staris, la brava deksepjarulo, enfermita en la preĝej-vestiblo, enfermita sola[93] en la nokta mallumo.

Je la unua fojo de sia vivo Anders forte timis. Li sentis teruran frostotremon trakurantan lin je la penso pri la sekretplena, la neklarigebla aĵo, kies ĉeesto, en la nokta mallumo, li sentis sed ne povis vidi.

Sed li devigis sin pensi trankvile kaj saĝe, kaj post kelkaj minutoj li rericevis sian memkonfidon.

"Estas certe," pensis li, "ke iu, kiu amis timigi min, sekrete eniris post mi, kiam mi enportis la sakon. Ĉiuj miaj konatoj scias, ke mi ne kredas koboldojn, kaj nun unu el ili pensas timigi min. Sed li tiam restas ankoraŭ tie ĉi, ĉar la pordo fermiĝis en la momento kiam mi falis. Nu, mi baldaŭ eltrovos ĉu estas vere."

Anders ĉiam portis en la poŝo alumetujon por ke li povu ekbruligi la lanternon, kiam li vespere donis al la ĉevalo vespermanĝon. Li rapide ekprenis alumeton, ekbruligis ĝin kaj lumigis ĉiujn angulojn de la vestiblo. Sed neniun povis li vidi.

[94]

"Estas strange," pensis Anders kaj sentis strangan ektremon kiam la alumeto estingiĝis kaj la ĉambro ree fariĝis malluma. "Jen mi nun estas enfermita kune kun io terurega, neklarigebla, kaj eble mi tie ĉi devas resti ĝis la ĉevalo kuros hejmen, tiel montrante al la popolo ke io okazis al mi. Ho!"

Li ree ekbruligis alumeton kaj ĉirkaŭrigardis. Li tiam eltrovis, ke la pordo al la preĝejo estis iom malfermita. La servisto sendube forgesis fermi ĝin post la pasinta Diservo. Zorgeme li malfermis ĝin kaj enrigardis. Eble iu persono ĵetis lin sur la plankon kaj poste lerte eniris en la preĝejon tra la neŝlosita pordo. La lunlumo eniris tra la du fenestroj kaj verŝis palan lumon en la preĝejeton. Anders aŭskultis kaj rigardis sed ne povis vidi aŭ aŭdi ion.

"Ĉu estas iu persono tie ĉi?" li demandis.

Nenia respondo. Estis kviete kiel en la tombo.

Kun frapanta koro Anders eniris, malrapide antaŭeniris laŭ la flankaĵo kaj rigardegis inter

[95]

la benkojn. Nenio estis videbla. Li kviete iris al la altaro. La luno verŝis sian lumon sur la altaron kaj la Kristobildon, kiu pendis super ĝi.

Anders haltis apud la altaro. Kial okazis tiu ĉi mistero en la preĝejo? Kial li estis kondukita al la altaro, kvazaŭ per ia forta nevidebla povo? Ĉu eble Dio volus montri al li ke oni ne havas povon se oni ne fidas en Kristo? Li longe rigardis la bildon, kaj fine diris:

"Ĉu iu estas tie ĉi?"

Ĵus tiam li ekaŭdis brueton ĉe la ekstera pordo, kaj pezajn piedsonojn en la vestiblo. Anders eksaltis kaj paŝetis kiel eble plej kviete laŭ la flankaĵo. Ĉe la pordo li renkontis la patron.

"Ĉu vi estas tie ĉi, Anders?" diris li surprizite. "Kion vi faras en la preĝejo?"

"Mi ne povis eliri," respondis Anders. "La pordo fermiĝis post mi, kiam mi enportis la unuan sakon, kaj mi ne povis malfermi ĝin."

"Ja, estas plezurege! Estis do bone, ke mi[96] tien ĉi alvenis. Mi staris hejme sur la korto kaj vidis kiam vi atingis la preĝejon, kaj tial iris tien ĉi por helpi vin. Ĉu vi timis?"

"Ho, komence," respondis Anders. "Sed mi ja sciis, ke iu fine venos tien ĉi kaj malfermos la pordon. Alie eble mi frakasus fenestron kaj rampus tra ĝi."

Ili kune enportis la aliajn sakojn kaj poste veturis hejmen. Anders ne parolis pri la aventuro en la vestiblo. Li unue volis pli zorgeme peni eltrovi ĝian kaŭzon.

Sekvantan tagon li tial iris al la preĝejo kaj zorgeme rigardegis ĉiujn aĵojn en la vestiblo. Li tiam trovis, ke malnova kurbita najlo estis entordigita en la unua sako, kiun li enportis. Sur la rusta najlo pendis pecon da drapo. Anders demetis sian veston kaj eltrovis, ke la peco apartenis al la vesto.

Li nun komprenis ĉion. La najlo ekkaptis lin ĉe la vesto-kolumo, kiam li deĵetis la sakon, kaj tiel faligis lin sur la plankon. La malvarma, malmola mano, kiun li ŝajnis senti sur la kolo, estis nur la malvarma fero.

[97]

Poste Anders rakontis pri sia nokta aventuro en la preĝej-vestiblo, sed li ne plu fanfaronis ke li ne konis la timon.


[98]

PETRO LA TORNISTO

Svede verkita de Alfred Smedberg

I

La plej konstanta, sed ankaŭ eble la plej mallerta laboristo de la tuta vilaĝeto estis sendube la fabrikisto de radŝpiniloj, Petro la Tornisto. Dum la duona parto de la semajno kiam li ne laboris por la vilaĝeto, li staris apud la rabotbenko, la tornmaŝino aŭ la hakŝtipo kaj faris la radŝpin-ilaĉojn, kiujn li poste vendis ĉe la foiro en la proksimaj urbetoj. De frua mateno ĝis malfrua nokto la rabotaĵoj flugadis ĉirkaŭ li kiel zumanta abelaro.

Sed ne estis nur tiam, kiam li laboris por si mem, ke Petro estis okupata. Eĉ kiam li laboris por la vilaĝeto li faris tre multe, pli multe ol li devus fari, ĉar oni ja bone sciis ke la mizera vilaĝeto ne meritas eĉ unu taglaboron, multe malpli tri tiajn senpage.

[99]

Okupo donas panon, diras la popoldiro, kaj dum iom da tempo la familio bone prosperis. Sed la infanaro plimultiĝis jare, kaj bezonis pli da manĝaĵo ol Petro povis provizi. Lia ŝparemo iom post iom malkreskis kaj kiam venis la fino de lia kredita tempo li devis vendi unue la rabotbenkon kaj poste la tornmaŝinon por ke li povu aĉeti farunon kaj terpomojn.

Petro faris, kiel eble plej bone, alian tornmaŝinon. Sed liaj malbelaj radŝpiniloj ne havis sufiĉe da eleganteco kaj oni ne volis aĉeti ilin. Li rabatis ilin sed spite tio ĉi li ofte devis reveturi hejmen kun la radŝpiniloj.

Petro ne ĉesis labori, sed unu tagon post kiam li petegis kredite sakon da sekalo, kaj la infanoj en la vespero devis malsataj iri liton, li forĵetis la hakilon kaj sidiĝis sur la hakŝtipon profunde en pensoj.

"Petro!" diris la edzino. "Ni prenu alian farmon."

"Ne estas alia farmo en la provinco," respondis Petro malafable.

[100]

"Eble la vilaĝo helpos al ni."

"Ne pensu pri tio dum ni ambaŭ kapablas labori."

"Labori, ja! Kiam oni ne povas trovi laboron! La farmistoj, kiuj dungas, ne bezonas pli da dungatoj kaj la aliaj estas tro malriĉaj. Estas nur unu metodo kaj tio estas forsendi la infanojn peti almozojn."

Peti almozojn! Petro klinis la kapon en ambaŭ la manojn. Tiu penso premis la koron. Ne, li pli volonte farus ion ajn, eĉ——.

Ho! Kia malbona penso, kiu venis en la kapon. Petro ektimis kaj faris signon per la manoj kvazaŭ li volus forpeli fantomon. Li leviĝis kaj rigardis la malsatajn, dormantajn infanojn. Tiam venis ree la malbona penso. Petro ree forpelis ĝin sed li sentis ke ĝi restas proksime. Ĝi paŝetis kiel kato en la anguloj, ĝi glitiris kiel angilo sur la nudaj panbretoj kaj sur malplenaj terpomujoj. Nu, ĝi venis tre proksime kaj paroletis:

"Petro, estas multaj neŝlositaj terpom-keloj en la provinco!"

[101]

Petro ree forpelis la bestaĉon. Ĝi glitiris inter du malplenaj laktpladoj. Sed tuj ĝi revenis kaj siblis:

"Eble vi opinias ke estas bone permesi la infanojn morti pro malsato? Ĉu jes?"

Petro ne plu povis kontraŭstari, kaj fine malaperis kun malplena sako sur la brako.

En la sekvanta tago la infanoj ricevis sufiĉe da terpomoj kaj pano.

II

De tiu tago Petro estis alia homo. Li ne povis rigardi iun rekte en la okulon, kaj restis sola kiel eble plej ofte. Komence oni ne atentis pri tio; Petro ja estis ĉiam iom stranga. Sed iom post iom oni diris ke estas rabistoj en la provinco. Tie ĉi mankis al iu terpomoj kaj tie iom da tritiko aŭ maizo. Fine oni opiniis ke Petro estas la ŝtelisto, sed tial ke oni ne havas pruvojn, oni ne volas paroli kun li pri la afero.

Inter la ŝtelatoj estis ankaŭ Lars de Bostbieno,[102] kiu posedis muelilon. Dum la frua somero iu disŝiretis kelkajn sakegojn kaj forŝtelis parton de la enhavo, kvankam la muelilo estis ŝlosita. Fine Lars decidis resti nokte en la muelilo por ke li eble povu eltrovi la ŝteliston.

Estis nokto en la komenco de Aŭgusto. Laŭ la vojeto, kiu kondukis de la arbaro al la muelilo, proksimiĝis viro kun mallaŭtaj paŝoj. Iafoje li haltis kaj aŭskultis, sed poste ree antaŭeniris, zorgeme ĉirkaŭrigardante. Fine li atingis al la muelilo. Li enrigardis tra fenestro, provis tiam la seruron kaj tiam sin alŝtelis al la muel-rivereto. Transirante la rivereton li trovis neŝlosita la pordeton de la radodomo. Li eniris, kurbiĝis kaj rampis el sub la rado en la muelilon. Tie li trovis kelkajn sakegojn el kiuj li plenigis sian propran sakon, kaj tiam li eliris silente.

Li tute ne sciis ke paro da avidaj okuloj rigardis ĉiujn liajn movadojn en la muelilo. Post kiam li malaperis Lars rapide eliris el la muelilo kaj renkontis la malfeliĉulon, ĵus[103] kiam tiu, kun la sako sur la dorso, elrampis tra la pordeto.

Lars ekkriis kiam li rekonis la ŝteliston. Petro deĵetis la sakon sur la teron kaj komencis kuri al la arbaro kiel eble plej rapide. Lars tuj postsekvis kaj fine atingis al li kaj forte ekkaptis lin ĉe la vesto.

Petro ne penis forkuri. Li staris tute senmove dum Lars rigardegis lin.

"Ha, estas vi, kanajlo," diris li kolerege.

Petro ne respondis, sed io malinda sin montris en liaj okuloj. Lars daŭrigis:

"Kio okazus, vi pensas, se mi sendus vin al la polico?"

"Tio ne koncernas min," respondis Petro. "Sed la malfeliĉaj—malfeliĉaj infanoj! Ho Dio! Ne permesu al ili longe suferadi, sed permesu ke la malsato mortigu ilin baldaŭ—baldaŭ!"

"Morti pro malsato! Kion vi diras?"

"Ĉu vi opinias ke mi fariĝis ŝtelisto tial ke mi ĝin amas?"

Lars frotis la frunton. Morti pro malsato![104] Kaj eĉ inter kristanoj! Ja, eble Petro parolis la veron. Li sendube ŝtelis tial ke li devis tiel fari. Ĉu oni do devus kapti lin kaj ĵeti lin en malliberejon kiel ordinaran kanajlon? Ne, milfoje ne! Ĉar kion do li povus fari en la estonteco, kaj kion do okazus al la malfeliĉaj infanoj? Ne, oni devus savi lin antaŭ ol estos tro malfrue, tiel por li mem, kiel ankaŭ por la infanoj.

"Konduku min al la malliberejo, antaŭ ol venos tagiĝo!" petegis Petro per maldolĉa voĉo.

"Mi ne sendos vin tien," respondis Lars. "Pri tio ĉi mi ne parolos al iu homo. Mi havas bieneton, kiun mi longe intencis kulturigi. Tiun mi donacas al vi. Post kelkaj jaroj ĝi fariĝos bona bieno. Ĝis tiu tempo mi mem provizos ĉion necesan al vi."

Petro rigardegis lin, sed dum momento li ne povis kompreni. Nur post kiam Lars ripetis la vortojn, li ŝajnis vekiĝi el sia malespero. Li levis la manojn al siaj okuloj, kaj la tuta korpo tremis pro konvulsiaj ploregoj.

[105]

III

Estis unu tago en la malfrua aŭtuno ĉirkaŭ dudek jaroj post la supredirita aventuro. La familio de Bostbieno sidis apud malluksa tablo. En ĉiuj vizaĝoj sin montris malfeliĉo. Estis la lasta aŭtuno kiam ili loĝos en la malnova, kara hejmo. Lars en diversaj manieroj perdis sian tutan havon kaj post kelkaj semajnoj li devus vendi aŭkcie la tutan bienon.

La pordo malfermiĝis, kaj iu maljuna viro eniris, vestita kiel riĉa kamparano.

"Bonan tagon!" diris la eniranto.

"Same al vi!" respondis Lars kaj stariĝis. "Ĉu vi jam revenis el Gotenburgo?"

"Jes, mi revenis hieraŭ vespere."

"Nu, kiel vi sukcesis?"

"Tre bone. Mi ricevis la tutan heredaĵon de Johano, kiu antaŭ nelonge mortis en Ameriko. Li certe forte laboradis kaj li sendube estis tre ŝparema, ĉar mi ricevis 6,000 kronojn."

Petro, ĉar estis li, forviŝis larmon el la okulo kaj metis pakaĵon da bankbiletoj sur la tablon.

[106]

"Tio estas multe da mono. Kion vi intencas fari el ĝi?"

"Ĝi estas por vi, Lars."

"Mi! Pri kio vi pensas?"

"Mi pensas pri unu nokto en la muelejo antaŭ dudek jaroj. Vi savis ne nur min sed ankaŭ la infanojn, kaj nun mi ne volas ke vi perdu vian bienon."

Venis larmoj en la okuloj de Lars. Li transpaŝis la plankon kaj tiam diris:

"Pensu pri tio, kion vi faras, Petro! Pensu pri viaj infanoj, kiuj restas hejme! Mi ne povas ricevi la monon."

"Sen vi, miaj infanoj nemulte farus. Kaj plie—mi kaj la infanoj havas tiom, kiom ni bezonos. Se vi ne prenos la monon mi ĵetos ĝin en la kamenon."

Lars ekkaptis ambaŭ la manojn de Petro, longe premis ilin kaj rigardis lin varme en la okulojn. Kaj tra la fenestro ekaperis sunradio klara kaj varma.


[107]

LA ARBARNIMFO

Verkis Lehman Wendell

En unu bela julia mateno, dum la suno dormeme leviĝis super la ombra arbaro, Henrik Horn staris sur la sojlo de sia dometo, preta iri al la urbeto. "Ne forgesu pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj," diris la edzino, "kaj jen estas kruĉo. Alportu ĝin plena de vinagro."

"En la nomo de ĉiuj sanktuloj ne parolu plu," diris Henrik, "eble vi opinias ke mi havas la plej bonan memoron en tuta Svedujo."

Elenoro afable ridegis kaj per kvietiga voĉo daŭrigis: "Peston, mi preskaŭ forgesis ke mi deziras iom da tuko por fliki la pantalonon de Karlo. Nun adiaŭ, karulo! Ne restu tiel longe ke vi devos reiri tra la arbaro post la sunsubiro, ĉar oni diras ke la nimfo Kajsa ree loĝas tie, kaj eble ŝi kaptus vin. Bonan vojaĝon! Ankaŭ alportu iom da kando!"

Henrik malpacience skuis la kapon kaj sen[108] ia vorto ekiris. Lia kolero, tamen, ne longe daŭris, ĉar la senpensaj vortoj pri Kajsa baldaŭ revenis en lian kapon kaj iom post iom maltrankviligis lin pli kaj pli. Kvankam li ne estis granda timulo, li tamen ne estis bravulo kaj dum li sola iris li ne povis forgesi la arbarnimfon. Laŭ la kredo de la maljunaj popoloj Kajsa jam vivis dum multaj generacioj. Ŝi plejofte aperis kiel juna, belega fraŭlino kun nigra hararo de eksterordinara longeco. Ŝi ofte estis vidata de ĉasistoj, sidanta sur arbostumpo, kombanta al si la harojn, kiuj atingis ĝis la tero. Tiuj, kiuj iris al la marĉoj por lavi la vestojn, iafoje ekvidis ŝin iom malproksime, ankaŭ lavantan vestojn, kiuj havis blankecon neordinaran. Al maljunaj virinaĉoj ŝi ofte igis sin videbla, kaj kun ŝajna plezuro mimikis iliajn movadojn; sed kiam ajn ŝi ekaperis estis nur momente, kaj se oni eĉ sekunde rigardis aliloken, ŝi tuj malaperis.

La suno jam varmege brilis, kiam Henrik atingis al la vilaĝeto, kaj li havis plej fortan soifon. "Bonan tagon, najbaro!" diris unu, kaj "Kiel vi sanas, Henrik?" diris alia, kaj pro tia aminda saluto li baldaŭ trovis sin en la drinkejo, tenanta en la mano grandegan glason da biero. Kiom da likvoro li drinkis estas malfacile diri, sed ke li englutis tro multe estas tre certe. Pri la kafo kaj teo kaj fromaĝo kaj ovoj, kaj tiel plu, li tute forgesis. Tio ne estas mirinda, ĉar en la drinkejo oni ja forgesas ĉion.

[109]

"Sur branĉo de unu el la arboj sidis rave belega fraŭlino."

"Sur branĉo de unu el la arboj sidis rave belega fraŭlino."

[110]

La tago rapide proksimiĝis al nokto, kiam Henrik ekiris hejmen. En unu mano li portis la vinagrokruĉon plenan de viskio, kaj sur la dorso li portis sakon, enhavantan iom da tabako kaj cigaroj kaj alumetoj kaj aliaj bagateloj.

Iafoje li haltis kaj trinkis el la kruĉo. "Mirinda vinagro tio estas!" li diris al si mem. Li ne plu timis, tute ne; la vinagro ja havis mirindan povon kaj li sentis sin bravega kiel leono.

Gaje li antaŭeniris. La arbaro jam estis malhela, kaj la granda, flava luno ĵetis mirindajn, fantomsimilajn ombrojn sur la vojeton.[111] Iafoje la raŭka voĉo de rano aŭdiĝis el najbara lageto kaj la strigo funebre respondis. "Ha, ha, Kajsa!" diris Henrik kiam ajn la strigo pepegis, "mi ne timas vin; kie vi estas?"

Post iom da tempo la vojeto malaperis kaj Henrik sin trovis en la plej densa parto de la arbaro. Li haltis, ne sciante kion fari.

En tiu momento li ekaŭdis la plej muzikan ridon el la profundaĵo de la nigra arbaro. "Tio sendube estas ia nekonata birdo," li diris al si mem, "ĉar homo, kompreneble, ne loĝas tie ĉi." Silente kiel ombro li proksimiĝis la lokon, de kie aŭdiĝis la ridego, sed kiam li tie alvenis li ree aŭdis la strangan sonon iom antaŭe. "Eble estas vi, Kajsa," li diris, kaj ree sekvis la belegan ridegon. Post longa, malfacila antaŭenirado li alvenis al iom libera loko kaj sur branĉo de unu el la arboj li ekvidis la plej rave belegan fraŭlinon, kiun li iam vidis. La longaj nigraj haroj etendis ĝis ŝiaj piedoj kaj la diafanaj vestoj nur parte kaŝis formon plej belegan. Kun dolĉega rideto ŝi rigardis lin kaj tiam per melodia voĉo petis lin sekvi.[112] Li bone sciis ke ŝi estas fantomo, sed pro ŝia supernatura, hipnota povo li ne povis kontraŭstari, sed plezure sekvis ŝin. Facile kiel granda papilio ŝi flugetis de arbo al arbo ĝis ili alvenis al nekonata monteto en kies flanko sin trovis granda malfermaĵo.

"Eniru, Henrik!" diris la fraŭlino, "vi estas malriĉa kaj mi donos al vi tiom da oro, kiom vi povos forporti. Sekvu min!"

Dirante tiujn ĉi vortojn ŝi eniris la malfermaĵon kaj Henrik volonte sekvis. La subtervojo estis nigra kiel senstela nokto, sed la fraŭlino paŝetis apud li kaj montris al li la vojon. La muroj laŭ la vojo estis malsekaj kaj malvarmaj, kaj grandaj vespertoj flugis tien ĉi kaj tien.

Post iom da tempo la vojo subite kurbis kaj ili eniris grandan ĉambron, hele lumigitan. La muroj brilis kiel plej pura oro kaj sur ili li ekvidis diamantojn kaj rubenojn kaj aliajn multekostajn ŝtonojn. En la centro de la ĉambro staris granda kupra skatolo. Irante al ĝi li levis la pezan kovrilon kaj sub ĝi li trovis[113] multe da oro kaj arĝento. Li avide ekkaptis la plej grandan pecon, sed en tiu sama momento blindiga lumo plenigis la ĉambron, kaj je tio, ĉio nigriĝis kaj li svenis.

Post longa tempo li vekiĝis kaj kun granda miro li trovis sin ĉe la hejma pordo. Apud li staris la edzino kun severa mieno.

"Kajsa, kara Kajsa," diris Henrik, ĉar pro sia ebrieco li ne rekonis la edzinon. "Venu al miaj brakoj!"

"Jes, mi tre baldaŭ venos al viaj brakoj, vi kanajlo," aldonis Elenoro. "Mi ĵus eltrovis ke via kruĉo enhavas viskion anstataŭ vinagro. Kiom da ĝi vi drinkis?"

"M-m-m-mi n-nur drinkis duonon da ĝi."

Elenoro ne multe respondis sed ŝi bone elektis siajn vortojn kaj ili estis akraj kiel nova razilo, kaj Henrik memoris ilin dum sia tuta vivo.


[114]

KELKAJ HUMORAĴOJ

Lehman Wendell

Unu sveda fraŭlino, kiu ĵus alvenis al Ameriko, renkontis ĉe la stacidomo nigrulon. Rekonante ŝian naciecon la nigrulo ekparolis jene: "Bonan tagon, fraŭlino!" li diris en plej pura sveda lingvo. "Eble vi miras tial ke nigrulo parolas vian lingvon, sed mi ne ĉiam havis nigran koloron. Mi ankaŭ estas svedo kaj foje loĝis en via lando. La usona klimato, tamen, havas mirindan povon kaj grade nigrigas ĉiujn. Post mallonga tempo vi ankaŭ fariĝos nigra kiel mi."

Kiam la amikoj de la svedino fine alvenis ili trovis ŝin starantan en lageto da larmoj.


Eta Edda estis ĵus alveninta el Svedujo al[115] Ameriko kaj ludis sur la strato por la unua fojo. Ĉie ŝi aŭdis la anglan lingvon kaj tute ne komprenis, ĉar kompreneble ŝi parolis nur svede. Post iom da malfeliĉa tempo ŝi plorante eniris la domon.

"Patrineto," ŝi diris, "donu al mi unu dolaron!"

"Unu dolaron!" diris la patrino, "kion vi faros el ĝi?"

"Mi aĉetos novan buŝon," respondis la infaneto. "Mi ne povas paroli per la mia."


Unu karbisto, laborante en la arbaro, foje renkontis plej belegan fraŭlinon, kiun li tuj rekonis kiel koboldinon. Li tute ne timis la fraŭlinon, sed li bone sciis ke li iel devus superspriti ŝin antaŭ ol ŝia supernatura povo hipnotus lin.

"Kia estas via nomo, sinjoro?" demandis la koboldino ridetante. "Mi mem," diris la karbisto kaj je tio li ekprenis trempilon plenan de varmega peĉo kaj ĵetis ĝin sur ŝin. Kun laŭtaj[116] plorĝemoj ŝi eniris la arbaron kaj alvokis la aliajn koboldojn. "Rigardu min! Rigardu min!" ŝi diris. "Mortigu la bestaĉon, kiu tiel malbonuzis min!" "Kiu faris ĝin?" diris la aliaj. "Mi Mem, Mi Mem!" kriegis la koboldino. "Nu," respondis la kunuloj, "se vi mem faris ĝin ni certe ne helpos al vi."


[117]

LA DOMETO KUN LA FROMAĜTEGMENTO

Unu maljuna sorĉistino loĝis foje en dometo, kiu staris en la mezo de granda arbaro sur alta monto. Tiu ĉi virino estis tre kruelega, kaj ŝi amis manĝi infanetojn. Ŝi havis kutimon meti ĉiujn siajn fromaĝojn sur la tegmenton por altiri la infanojn de la ĉirkaŭaĵo. Iom malproksime de tiu dometo, loĝis malriĉa kamparano kiu havis du infanojn, unu malgrandan filinon tre malspritan kaj unu filon kiu estis tre inteligenta.

Unu tagon la kamparano sendis la infanojn en la arbaron por kolekti fragojn. Ili baldaŭ alvenis al la domo de la sorĉistino, kaj ĉar ili havis grandan malsaton, la knabo surgrimpis la tegmenton kaj ekkaptis unu fromaĝon. La maljuna sorĉistino, aŭdante la brueton, ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"

[118]

"Estas eta anĝelo," respondis la knabo per dolĉa voĉo.

La sorĉistino diris: "Karaj anĝeletoj, manĝu tiom da fromaĝo, kiom vi bezonas," kaj ŝi restis sidanta apud la fajro. La knabeto prenis kelkajn fromaĝojn kaj foriris kune kun la fratino.

Post kelkaj tagoj la infanoj revenis al la dometo. La knabo surgrimpis la tegmenton, kaj la sorĉistino ekkriis: "Kiu estas sur mia tegmento?"

La knabo respondis same kiel la unuan fojon: "Estas kelkaj anĝeletoj!" kaj la malgranda filino, kiu estis tre babilema, ekkriis: "Mi ankaŭ estas tie ĉi!"

Tiam la sorĉistino eliris el la domo, kaj ekkaptante la du infanojn, diris: "Ho, jes, vi estas du belaj anĝeletoj kaj vi fariĝos bongusta rostaĵo. Kiamaniere mortigas via patrino la porkojn?" demandis ŝi.

La filineto diris: "Ŝi detranĉas al ili la kapojn."

[119]

"Ne, ne," diris la knabo, "ŝi metas ŝnuron ĉirkaŭ la kolon."

La sorĉistino foriris por serĉi ŝnuron por meti ĉirkaŭ la kolon de la knabo, kiu pro timo falis teren, kvazaŭ li estis mortinta.

"Ĉu vi nun estas mortinta?" demandis la sorĉistino.

"Jes," respondis la knabo.

"Ho, ne," diris la virinaĉo; "vi ne estas tute senviva, ĉar vi parolas ankoraŭ."

La knabo respondis: "Mi ankoraŭ parolas ĉar mia patrino ĉiam grasigas la porkojn antaŭ ol ŝi rostas ilin. Ŝi diras ke ili do fariĝos pli bonaj."

"Tre bona ideo!" diris la sorĉistino.

Ŝi ekprenis la du infanojn, metis ilin en kaĝon, kaj diris: "Kiel via patrino grasigas la porkojn?"

"Ho, ŝi donas al ili grenon," diris la malgranda filino.

"Ne, ne," diris la knabo, "mia fratino tre eraras, ŝi estas tiel malgranda! Mia patrino[120] grasigas la porkojn per kukoj kaj dolĉa lakto."

"Bone," diris la sorĉistino, "mi faros la samon."

Ŝi tiam donis al ili multe da kuko kaj dolĉa lakto. Unu tagon ŝi alvenis al la kaĝo, kaj diris: "Mi havas malbonajn okulojn kaj mi ne povas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj. Levu la fingron por ke mi povu palpi."

La filineto estis ĵus faronta precize kiel la sorĉistino diris; sed la knabo prenis ŝian lokon kaj prezentis malgrandan bastoneton.

La sorĉistino ektuŝis ĝin, kaj diris:

"Vi estas tre malgrasaj." Kaj ŝi donis al ili ankoraŭ plu da kukoj kaj dolĉa lakto.

Post kelkaj tagoj, ŝi denove diris:

"Eklevu la fingron, mi volas vidi ĉu vi estas sufiĉe grasaj."

La knabo etendis la trunketon de brasiko, kaj la maljuna virino diris:

"Jes, vi estas sufiĉe grasaj." Ŝi enportis la infanojn en la dometon, kaj ordonis al la filino ke ŝi ekbruligu grandan fajron en la kamenon.[121] Kiam estis sufiĉe varme, ŝi diris al la infanoj: "Nun, metu vin sur la ŝovelilon, unu apud la alia, kaj mi enmetos vin en la fajron."

La malgranda filino, tute tremante, iris obei, kiam la frato anstataŭis ŝin. Sed kiam la maljunulino ekprenis la ŝovelilon, li derulis al la tero. La sorĉistino koleris, sed la knabo ĝentile petis pardonon, kaj diris:

"Sinjorino, ni estas tre malspritaj, kaj tre mallertaj; montru al ni kiamaniere ni devas sidi sur la ŝovelilo!" La sorĉistino sidiĝis sur la ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis ŝin en la fornon kaj fermis la pordon.

Tiam li deprenis ĉiujn fromaĝojn, kaj, akompanate de sia malgranda fratino, li feliĉe reiris al la patro. Pri la sorĉistino, ŝi fariĝis bona rostaĵo, kaj oni ne ploras ŝian morton.

Rimarkoj pri la transskribado

Diversaj fermantaj citiloj mankis. Ili estas aldonitaj sen rimarko.


La sekvantaj eraroj estas ĝustigitaj:


Paĝo 7

"Aventuro en la Pregej-Vestiblo"

=>

"Aventuro en la Preĝej-Vestiblo"


Paĝo 32

"staris iam palaco. de kiu oni nun"

=>

"staris iam palaco de kiu oni nun"


Paĝo 73

"Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis ŝaga fraŭlino."

=>

"Mi ja havis dek jarojn kaj tial estis saĝa fraŭlino."


Paĝo 121

"la sovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis"

=>

"la ŝovelilon kaj la knabo tiam rapide enpuŝis"






End of the Project Gutenberg EBook of Sub la Meznokta Suno, by Various

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK SUB LA MEZNOKTA SUNO ***

***** This file should be named 45612-h.htm or 45612-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/4/5/6/1/45612/

Produced by David Starner, Heiko Evermann and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from images made available by the
HathiTrust Digital Library.)


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License available with this file or online at
  www.gutenberg.org/license.


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation information page at www.gutenberg.org


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at 809
North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887.  Email
contact links and up to date contact information can be found at the
Foundation's web site and official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org

Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit:  www.gutenberg.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For forty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.