The Project Gutenberg EBook of The Esperantist, Complete, by Various This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. Title: The Esperantist, Complete Author: Various Editor: H. Bolingbroke Mudie Release Date: July 10, 2015 [EBook #38240] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, COMPLETE *** Produced by David Starner, Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net. Music transcribed by Linda Cantoni. (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) Transcriber's Notes Only lyrics are shown for the songs in this e-book. Other formats are provided with the corresponding html files. A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original. Some un-indexed items have been added to the indexes. THE ESPERANTIST. VOL. I. Nov., 1903-Dec., 1904. _Wholesale Agent:_ 14, NORFOLK ST., STRAND, LONDON. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE _No. 1._ _November, 1903._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page Esperanto (W. T. Stead) 1-2 Editor's Page 3 Italian Summer (C. Bicknell) 4 "The Tempest" (translated by A. Motteau) 5 Esperanto in Daily Life (J. Ellis) 6 Esperanto in Shorthand (G. Ledger) 7 A Sailor's Life (Ben Elmy) 8 From Foreign Comrades 9 Humorous Side of Telegraphy (C. F. Hayes) 10 Correspondence Page 11 Various Items of Interest 12 Our Best Friends (E. A. Lawrence) 13 Synopsis of Grammar 14-15 An Original March (A. Motteau) 16 The HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES are BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. MANCHESTER, Dr. A. von Mayer, Central Hall. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Crane's Park. N.B.--It is earnestly hoped that gentleman who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. IN OUR NEXT ISSUE will appear a list of Esperantists who desire to correspond in Esperanto about specified subjects. This is an excellent means of testing the value of Esperanto, and it is to be hoped that many will send in their names. The cost of insertion is 6d. We beg to remind our Readers not to omit to translate the letters enclosed in the Text Book, and to send the translations to us with four penny stamps. The Adresaro--a list of Esperantists--will then be sent, by means of which one can correspond all over the world in Esperanto. ESPERANTISTS can save 10-25% Off the usual prices of OFFICE STATIONERY, Printing, Litho, Relief Stamping, Engraving, Brass Name Plates, Rubber Stamps, &c., &c. Also COPYING APPARATUS (and Materials) for manifolding Writing, Sketches, Music, Typewriting, &c., from 2/8, carriage paid. LETTER FILES: Best and cheapest system for filing Letter Invoices, &c., in book form, 1/4, carriage paid. COPYING BOOK AND PRESS combined, for home use or travelling, 4/-, carriage paid. Novelty Department. If you have an Idea which you think may be turned to good account, I shall be pleased to receive particulars with a view to working it out, perfecting and patenting it for you or running it to your advantage. If you require any Machine or Goods, I shall be pleased to furnish estimates. I divide the usual trade profits with my clients. * * * F. W. ZIMER, 2, Pancras Lane, Queen St., E.C. [Illustration: postcard.] This is a reduced facsimile of the design for an illustrated Postcard. It is obtainable in two patterns, Inland and Foreign. All the finest quality ivory cards. Price for propaganda purposes, 1/1 for 50. State whether Inland or Foreign are required. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. No. 1. NOVEMBRO, 1903. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. ESPERANTO. Unua vorto en unua artikolo de la unua ekzemplero de tiu ĉi Gazeto estas signifa. "Esperanto!" Espero estas la ŝlosilo de la tuta movado. Ni do esperas ke ni movadas. Ĉar ni esperas, ni eldonas tiun ĉi Gazeton, ni fondas Esperantistajn grupojn kaj ni faradas ĉion, kion ni povas, por disvastigi Esperanton en la mondo. Esperantistoj ne utiligas maloptimistojn. Al "Giganto Malespero" Esperanto estas sigelata libro. Kaj Espero, kiel sia fratinvirto Fido, antaŭvidas je la estonteco, ridas je nepoveblecoj kaj diras "Ĝi devas fari." Kvankam Esperanto estas enradikata en kristanaj virtoj kaj lia idealo estas atingebla nur en malproksima estonteco, ĝi tamen estas unu el la plej simplaj kaj klare necesaj aferoj en la mondo. Ĝi estas tiel simpla kaj necesa ke ni miregas ke homaro nur nun elpensis ĝin. Nun estas neeble prokrastadi ĝian enkondukon, kiel necesega ilo por internaciaj interrilatoj. La deknaŭa centjaro, pli faciliginte vojaĝojn, necesigis elpenson de internacia lingvo. La dudeka centjaro devas universaligi ĝian alprenon. Ĝis tiam kiam _lingua franca_ aŭ universale akceptita helpanto lingvo estas alprenata de ĉiuj nacioj, la pliiĝo de internaciaj rilatoj estas ankaŭ pliiga laboro, ekkoleremeco kaj malkomprenecoj. Diversaj provoj estas jam faritaj por doni similan ilon. Unu post la alia, ili malgrandiĝadis ĝis la nuna tempo, kiam Esperanto venkis. Estas kredeble ke, je kuro de aĝoj, homara saĝeco povus elpensi lingvon pli idealan ol Esperanto, sed ni ne povas atendi. Ni bezonas helpantan lingvon, kaj ni tuj bezonas ĝin. Kaj, ĉar per unanima konsento de ĉiuj el la plej kompetentaj aŭtoritatuloj, Esperanto estas la plej bona ŝlosillingvo ĝis nun elpensita; ĉar oni ne povas dubi ke ĝi estas multe la plej disvastigata kaj komprenata; ni invitas ĉiujn Geanglojn ellerni Esperanton. Speciale ni skribis "ŝlosillingvon" ĉar estas necese je la komenco akcentegi la fakton ke nenia Esperantisto esperas aŭ deziras anstataŭi alian lingvon per la enkonduko de Esperanto. Neniu sonĝas devigi ĉiujn mondloĝantojn forlasi uzadon de siaj propraj lingvoj, kiam ili interparolas kun gesamlandanoj en limoj de siaj naciaj kaj domaj rilatoj. Oni nur antaŭmetas Esperanton kiel dua lingvo, kiu, se universale uzita, ebligus ĉiulandanojn facile interkomunikadi kun ia fremdulo, kia ajn estu lia patruja lingvo. Tio kion ni esperas estas fari homaron dulingva. En tiu ĉi Gazeto, fondita je Espero kaj Konfido ke la estonteco pravigos nian kredon, ni kuraĝiĝas antaŭmeti koregan peton ke nia legantaro etendos al ni la Bonfaradon kiun ni bezonos por senkulpigi la neeviteblajn erarojn de novicoj. La kredo je redaktora ĉioscio estas ĝenerale absurda, kaj estus tro memfida kaj ridinda en simila eldono je tiu ĉi, kie Redaktoro kaj Kunlaborantoj estas ĉiuj eklernantoj. Ĉiuj proponoj kaj kritikoj estos plezure kaj per dankesprimoj ricevataj. "Neniu el ni estas senerara, eĉ la plej juna" estas saĝa proverbo, precipe inda je akcepto de tiuj en entrepreno simila je tiu ĉi, kie ni ĉiuj estas pli aŭ malpli novicoj, uzante lingvon kiu ankoraŭ estas en sia infaneco. Jen estas resumo de la kaŭzoj kiuj fondigis tiun ĉi organon de la Esperanta movado en Britujo. Ni estas Esperantistoj ĉar ni havas esperon kaj konfidon je la progreso de homaro. Ni estas Esperantistoj ĉar ni kredas ke, pro la senĉese kreskantaj facilecoj por internacia komunikado, la alpreno de helpanta lingvo estas neevitebla kaj absolute necesa. Ni estas Esperantistoj ĉar la alpreno de Esperanto ebligos al ĉiajnaciaj homoj partopreni la plej bonajn aldonojn kiujn ĉiu povis aldoni al la pensoj kaj sciigoj de la mondo. Ni estas Esperantistoj ĉar jen estas bonaj komercaj profitoj per la alpreno de simila ilo per kiu komercistoj povos priskribi, anonci kaj vendi siajn produktojn en ĉia lando sen la deviga helpo de tradukistoj; kaj fine-- Ni estas Esperantistoj ĉar, sen simila ŝlosillingvo, ni neniam povos praktike efektivigi la altegan veron pri la universala frateco de ĉiuj nacianoj. Tial ni eldonas tiun ĉi malgrandan organon kaj korege invitas ĉiujn, kiuj partoprenas tiujn ĉi fidojn kaj idealojn, informiĝi pri tiu ĉi Esperantista movado kaj vidi por si ĉu ne estus bone ke ankaŭ ili aliĝus al Esperantistaro. _Laŭvorte tradukita de la_ Redaktoro. ESPERANTO. The first word in the first article of the first number of this Periodical is suggestive. Esperanto! Hope is the Keynote of the whole movement. We hope, therefore we are moving. It is because we hope we publish this paper, we form Esperantist circles and we do all that we can to push a knowledge of Esperanto throughout the world. Esperantists have no use for pessimists. To Giant Despair Esperanto is a sealed book. And Hope, like its sister grace Faith, looks to the future, laughs at impossibilities and says "It shall be done." Yet, although Esperanto has its roots in the Christian Graces and its ideal can only be attained in the far future, it is one of the simplest and most obviously necessary things in the world. So simple is it and so necessary that we marvel that mankind should have but now discovered it. It is however impossible any longer to delay its introduction as an indispensable instrument of human intercourse. The nineteenth century, by facilitating travel, made the invention of a key language a necessity. The twentieth century must make its adoption Universal. Until a _lingua franca_ or universally accepted key language has been adopted by all nations, the increase of international intercourse is an increase of trouble, of irritation and misunderstanding. Various attempts have been made to supply such a medium. One by one they have dwindled away until now Esperanto holds the field! It is conceivable that, in the course of the ages, the wisdom of mankind might invent some language more ideally perfect than Esperanto, but we cannot afford to wait. We want a key language and we want it now. And as by general agreement of all the most competent authorities, Esperanto is the best key language yet invented, as there is no question that it is by far the most widely spread and generally understood, we invite all English-speaking men and women to master Esperanto. We say "Key language" purposely, because it is necessary at the outset to emphasize the fact that no Esperantist hopes or desires to supersede any other language by the introduction of Esperanto. No one dreams of inducing all peoples that on earth do dwell to abandon the use of their own languages, in their intercourse with men of the same tongue within the limits of their national and domestic relations. Esperanto is only put forward as a second language which if universally adopted would enable the natives of every land to communicate easily with any foreigner, no matter what might be his mother tongue. What we hope is to make the human race bi-lingual. In this journal, founded as it is in Hope and in good confidence that the Future will justify our faith, we venture to put forward an earnest plea that our readers will extend to us the Charity which will be sorely needed to excuse the inevitable blunders of beginners. The assumption of Editorial omniscience is usually absurd, but it would be both preposterous and ridiculous in such a periodical as this, in which Editor and staff alike are but beginners. All suggestions and criticisms will be gladly received and cordially acknowledged. "We are none of us infallible, not even the youngest," is a wise saying, especially worthy of acceptation by those on a venture like this, where all are more or less novices, using a language that is still in its infancy. Here is a recapitulation of the reasons which have led to the founding of this organ of the Esperantist movement in Britain. We are Esperantists because we have hope and good confidence in the progress of the human race. We are Esperantists because we believe that, in the constantly increasing facility of international communication, the adoption of a key language is inevitable and absolutely necessary. We are Esperantists because the adoption of Esperanto will enable men and women of every nation to share with all others the best contributions which each has been able to make to the thoughts and knowledge of the world. We are Esperantists because there are solid business advantages in the adoption of a medium which will enable business men to describe, to push, and to sell their goods in every land, without having to rely upon the services of translators; and finally-- We are Esperantists because without some such key language we never can give practical expression, or attain to a full realization of the sublime truth of the Universal brotherhood of all the nations that dwell upon the earth. Therefore we publish this little organ, and cordially invite all those who share these faiths and these ideals to inquire into this Esperantist movement and see for themselves whether it would not be well for them also to join the army of Esperantists. W. T. Stead. REDAKTORA PAĜO. Eldonante novan organon estas kutime ke la Redaktoro skribu malmultajn vortojn pri ĝia celo. Sed, ĉar Sinjoro Stead tiel kapable faris tiunĉi en la unua artikolo, mi nur deziras rediri ke-- (1). _Nia celo estas disvastigi Esperanton kaj unuigi Anglajn Geesperantistojn._ (2). _Tiu ĉi Gazeto neniel estas politika organo._ Ni korege fidas ke nia legantaro trafigos nin. Jen estas tri gravaj metodoj por varbi novajn rekrutojn. (1). _Paroladi kiel eble plej ofte pri Esperanto._ (2). _Disdoni librojn kaj broŝurojn._ (3). _Skribi leterojn kaj artikolojn pri Esperanto al ĵurnaloj, ĉiam enhavante adreson de iu, kiu respondos al demandoj pri la lingvo._ Ĉiuj povas utiligi la unuan el tiuj ĉi propagandiloj. La libroj-disdono estas por riĉuloj, kaj ni esperas ke ili disdonos niajn unufoliegojn kiuj estas aĉeteblaj je la stacidomaj librejoj de Sroj. W. H. Smith & Sons. La verketo No. 52 ankaŭ estas taŭga lernlibreto por eklernantoj. Multaj amikoj jam skribis utilegajn artikolojn pri, per, pro, por Esperanto, kaj tial varbis multajn aliĝantojn. Korege ni deziras danki ilin, kaj ni esperegas ke ili uzados tiun ĉi bonegan metodon por disvastigi Esperanton. Ni ĉiam provos daŭrigi la korespondadon kaj per dankesprimo akceptos prestranĉaĵojn, kiam ajn oni sendos ilin al ni. Skeptikuloj ofte diras "Ĉu mi gajnus se mi eklernus Esperanton?" La vera respondo certe estas "Jes"; sed ni devas aldoni ke oni povos perdi monon per Esperanto. Ni ĵus ricevis Esperante-presitan sciigon pri fremda loterio. La papero estas tre bona ekzerco por lernanto; sed ni ne fidas je loterioj, kaj ni esperas ke nia legantaro atendos ĝis kiam oni sendos ĉi tie anoncojn pri pli bonaj komercaj aferoj ol loterioj antaŭ komencante rilatojn kun fremduloj. Kiam tiu ĉi tempo venis, eĉ skeptikuloj silentiĝos. Por fini, mi deziras aldoni koregan dankesprimon al ĉiuj Gesinjoroj kiuj helpis min en mia malfacila verko, kaj kiuj, mi korfidas, daŭrigos siajn helpojn en la estonteco. La Redaktoro. EDITOR'S PAGE. In issuing a new organ it is customary for the Editor to write a few words concerning its purpose. But as Mr. Stead has so ably done this in the first article, I merely wish to repeat that-- (1). _Our purpose is to spread Esperanto and to unite English Esperantists._ (2). _This Gazette is in no manner a political organ._ We most heartily trust that our readers will enable us to succeed in this purpose. There are three important means of enlisting new recruits. (1). _To talk as often as possible about Esperanto._ (2). _To distribute books and pamphlets._ (3). _To write letters and articles about Esperanto to the papers, always containing the address of someone who will answer questions about the language._ All can make use of the first of these means of propaganda. The giving away of books is for the well-to-do. We hope that they will distribute our Broadsheets, which are obtainable at the station book-stalls of Messrs. W. H. Smith & Sons. The little work No. 52 is also a suitable text-booklet for beginners. Many friends have already written most useful articles about, in, in favour of, for, Esperanto, and have thus gained many adherents. Most heartily do we desire to thank them, and we hope that they will continue to make use of this excellent means of spreading Esperanto. We shall always try to prolong the correspondence and will thankfully accept press-cuttings whenever they are sent to us. Sceptics often say "Shall I gain if I begin to learn Esperanto?" The true answer certainly is "Yes"; but we must add that one can also lose money through Esperanto. We have just received a notice--printed in Esperanto--of a foreign lottery. The paper is an excellent exercise for a pupil; but we do not trust in lotteries, and hope that our readers will wait till people send notices here of better commercial undertakings than lotteries, before entering into relations with foreigners. When this time has come, even sceptics will become silent. In conclusion, I desire to add a most hearty expression of thanks to all those who have aided me in my difficult work, and who, I heartily trust, will continue their assistance in the future. _Literally Translated by_ The Editor. ITALA SOMERO. Malmulte da fremduloj konas la Liguran marbordon[1] dum la somera sezono, inter la komenco de Junio kaj la finiĝo de Septembro. Ili alvenas tien ĉi nur por eviti la malvarman nordan vintron, kaj, post Pasko, ekforiradas. Ili nature volas reiri siajn hejmojn kaj propraĵojn sed plimultaj, precipe personoj sen devoj kaj sen ia okupado, veraj mondvagantoj, sekvis ilin, ĉar "La sezono estas finiĝita"! Tiuj ĉi sopiras je aliaj lokoj, kie ili povos rekomenci senfinajn vizitojn kaj ricevi ĉiutagajn invitojn al kunvenoj aŭ aliaj amuzaĵoj. Ankaŭ multaj erare kredas ke la somera varmo estas netolerebla. Sed iuj ne havante alian hejmon, aŭ aferistoj, restas, tre kontentaj pro la trankvileco. Ili pace laboras aŭ verkas, kaj ĝojas la senŝanĝeman belan veteron de la suda somero, ne timante iom pli malbona ol tertrema skueto[2]. El ĉiuj monatoj, Junio estas la plej bela; la ĝardenoj kaj la kamparoj estas florplenaj; la olivujoj, ordinare tiel grizkoloraj, estas preskaŭ verdaj: la rozoj kaj la kariofiloj[3], sufiĉe multekostaj dum la vintro, ne havas plu valoron; oni povas havi plenbrakon de ili per danko. Julio estas ankaŭ belega. La urbanoj komencas marbanojn, ĉar antaŭ la festo de Johano Baptisto, la maro ne estas tre saniga.[*] Ĉiutage oni vidas laŭlonge la marbordo junularon brunigitan de la suno, kaj kuŝitan sur la ŝtonoj kvazaŭ krokodiloj. Antaŭ la sunkuŝiĝo familioj malsupreniras al la maro, levas diverskolorajn tendetojn[4] en kiuj ili sin senvestigos, kaj, post la bano, kunvespermanĝas. Kelkafoje sed malofte, ŝarko proksimigas al la tero, sed kvankam tiuj ĉi malagrablaj vizitantoj plioftiĝas, ĝis nun oni povas bani sendanĝere. Oni diras ke la fiŝoj elvenis el la Ruĝa Maro tra la Sueza Kanalo. Antaŭ ne longe unu el miaj Italaj amikoj estis fiŝkaptanta vespere kaj malsupre, knabo naĝis. Subite la knabo ekkriis "Ho, kia bela hundego." Mia amiko rigardis kaj ekvidis proksime grandan fokon, ĉirkaŭ tri jardoj da longeco kiu lin rigardis per siaj brilantaj kaj inteligentaj okuloj. La besto diris "Papa" kaj "Mama" kaj tuj malaperis. Estis unu el la du specoj de fokoj kiuj loĝas en la varmaj maroj. La Angla nomo estas Monaĥa Foko (Monk Seal) oni edukas ilin sen malfacileco, kaj kelkafoje oni vidas ilin en Eŭropaj urboj je la nomo "La Parolanta Fiŝo." La fiŝistoj tie ĉi certigas min ke tiuj ĉi fokoj alvenos teren, surrampos sur la sablon ĝis la proksimaj vinberejoj kaj ekmanĝos la vinberojn. Mi mem dubas pri la vereco de la rakonto, sed eble iu el miaj legantoj diros ĉu la fokoj estas iam herbmanĝantoj. Nun, kiam ajn mi renkontas mian amikon, mi diras al li ke mi ĵus vidis fokon sur la pinto de olivujo, serĉantan oleon por sia salato. Li mokas kaj diras ke almenaŭ preter la vinberoj, la fokoj manĝas figojn! La monato Aŭgusto estas iom tro varma, ĉar la suno brulegas la tutan tagon; la noktoj estas mallongaj kaj venas preskaŭ neniam eĉ pluvero. Do kiu povas, forflugas al la najbaraj maralpoj. Sed je la komenco de Septembro la vetero estas de nove tre agrabla. La sufiĉegaj fruktoj, persikoj, figoj kaj akvomelonoj anstataŭis la florojn; kaj oni forgesas la sekiĝitajn ĝardenojn kaj la profundan pulvon sur la stratoj. Tiam, tro tro frue, Septembro finiĝas. La pluvoj aŭtunaj komencas: la fremduloj ekrevenas, kaj la dolĉa paco kaj kvieteco de la someraj monatoj estas foriritaj, kiel, LA LASTA ROZO DE SOMERO.--(Moore). Nun floras de l'somero La sola lasta rozo. La kunvivantoj ĝiaj Velkis en mortripozo: Ne estas flor' parenca, Aŭ rozburĝono ia, Por ĝemojn kaj ruĝiĝojn Redoni al alia. Mi ne vin lasos sole, Sur la tronket' plendeti Ĉar la beluloj dormas, Vi devas kundormeti. En morto, sen parfumo, L'amikoj jam dormetas: Do floron vian teren Ĝentile mi disĵetas. Mi tiel volus sekvi Se l'amikec' finiĝus Aŭ la juveloj brilaj De l'amular' foriĝus: Ĉar se la koroj veraj Kaj dolĉaj ne plu estus, En la dezerta mondo Volonte kiu restus? Clarence Bicknell. FOOTNOTES: [*] A popular tradition. [1] Sea-shore. [2] A slight earthquake. [3] Cloves. [4] Tents. [_Copyright reserved._] LA VENTEGO. Dramo de SHAKESPEARE: tradukis A. MOTTEAU. _La plej malnova presita ekzemplero de "la Ventego" troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell--ambaŭ kolegoj de Shakespeare--preparis en la jaro 1623a, kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1-an de Novembro 1611a, laŭ samtempaj raportoj._ _Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto--unu el liaj lastaj ĉefverkoj--eble la lasta._ AL LA MAJSTRO, LA ELPENSINTO DE ESPERANTO! Ĉu _La Ventegon_ esperantigante Mi troatencas? Diru al mi, majstro. Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn En liaj helaj paĝoj! Do rigardu Ne tro severe tiun ĉi libreton Malindan eĥon je l'Avona Cigno. A.M. PERSONOJ. Alonzo, reĝo de Neapolo. Sebastiano, frato de Alonzo. Prospero, rajta duko de Milano. Antonio, frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano. Ferdinando, reĝido de Neapolo, filo de Alonzo. Gonzalo, honesta maljuna konsilano. Adriano } kortegaj sinjoroj. Francisko } Kalibano, sovaĝa kaj malbela sklavo. Trinkulo, kortega amuzulo. Stefano, drinkema kelisto. Ŝipestro, Subestro, Maristoj. Mirando, filino de Prospero. Arielo, aera spirito. Iriso, Cereso, Juno, } spiritoj. Nimfoj, Rikoltistoj, } Aliaj Spiritaj Servistoj de Prospero. ⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo. AKTO I. Sceno 1.--_En ŝipo--Ventega fulmotondra bruego aŭdata._ (_Venas_ Ŝipestro _kaj_ Subestro.) Ŝipestro.--Subestro! Subestro.--Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas? Ŝipestro.--Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle! (_Venas_ Maristoj.) Subestro.--He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l'mastro! ... Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco! (_Venas_ Alonzo, Sebastiano, Antonio, Ferdinando, Gonzalo _kaj_ Aliaj.) Alonzo.--Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj! Subestro.--Mi petas ke vi restu malsupre. Antonio.--Kie estas la ŝipestro, subestro? Subestro.--Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi. Gonzalo.--Neniel; estu pacienca! Subestro.--Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin. Gonzalo.--Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas. Subestro.--Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu, kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (_Al la_ Maristoj) Vigle, kamaradoj! (_Al la_ Aliaj) For de tie ĉi, mi petas! (_Foriras_). Gonzalo.--Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malgentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu pri lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (_Ĉiuj foriras_). (_Daŭrigota_). ESPERANTO POR ĈIUTAGA VIVADO. Ne malmultaj homoj jam pruvis per la reala sperto ke Esperanto ja posedas ĉiujn ecojn, kiujn praktika parolata lingvo bezonas, sed la loĝado de la Prezidanto de la Societo "Esperanto" en Havro (Francujo), kiu loĝado okazis antaŭ ne longe, donis pluan pruvon. Kun li ĉeestis sia edzino, kiu estis tre kontenta babilante kun la Havraj Esperantistinoj, la Sekretario de la sama societo, kaj amiko, al kiu Esperanto estis nova lingvo. Post kelkaj tagoj, la Sekretario de la Esperanto Klubo ankaŭ alvenis kaj Fraŭlino Lawrence, la eks-sekretariino. La kvar Kiĥlianoj pasigis dek-unu tagojn en unu loko, loĝante en hotelo kie kvar profesoroj ĉe la Havra Liceo ĉiutage manĝadis, kaj dum almenaŭ du kaj duono horoj ĉiutage la samaj personoj interparoladis Esperante. Necese, tre granda nombro da diversaj objektoj estis priparolata. Ne estis mallonga viziteto, ne estis kelkaj frazoj pri la vetero aŭ la sano, aŭ kelkaj demandoj pri pakaĵoj kaj biletoj, kaj la plej bona vojo al Ĉitie-aŭ-tie, sed vera interŝanĝo de opinioj pri ĉiaspecaj aferoj, pasanta inter personoj ĝis tiam apartigitaj de la manko de komuna ilo de parolado. Plue, la loĝado prezentis okazojn por fari paroladojn, preparitajn kaj senpreparajn, Esperante, kaj la kara lingvo pasis tra la provo venkante. Nun Angloj havas Anglan ateston, ke Esperanto ne estas nur interesa ludilo por pasigi senokupajn horojn, sed sana, fortika lingvo, taŭga por ĉiuj praktikaj utilaĵoj, kaj ankoraŭ lernebla sen multa penado. Samtempe, alia argumento, kiu tiuj, kiuj estas blindigitaj de la antaŭjuĝado, ofte uzas kontraŭ Esperanto, nome, ke pro la diferencoj de la elparolado kaj de la nacia idiomo, diverslandaj Esperantistoj ne povus kompreni Esperanton parolatan de alilandulo, estis efektive silentigita. De la unua momento, kiam la Angloj marŝis sur la Francan teron ĝis la finaj adiaŭoj, oni trovis nenion malfacilecon, nek parolante nek komprenante. Tio estis pli rimarkinda, ĉar la vizitantoj havis tre malofte okazojn por interparoladi Esperante. Ili estis similaj al knaboj ĵetitaj en akvon, kiuj devigas aŭ naĝi aŭ droni. Certege ili ne dronis; kontraŭe per Esperanto, kaj per Esperanto sole, ili pasigis plejplaĉantan libertempeton, kiun ili kore deziras ripeti la proksiman jaron, ĉu en Havro, ĉu aliloke. John Ellis, No. 7124. ESPERANTO IN DAILY LIFE. Not a few people have already proved by actual experience that Esperanto possesses all the qualifications requisite for a practical spoken language, but the visit of the President of the "Esperanto" Society to Havre (France), which took place a little while ago, has afforded another proof. His wife, who was very happy chatting with the Havre lady-Esperantists, the Secretary of the same Society, and a friend, to whom Esperanto was a new language, accompanied him. After a few days the Secretary of the Esperanto Club and Miss Lawrence, the ex-Secretary, also arrived. The four Keighleyites spent eleven days in one spot, living at an hotel where four Professors of the Havre Lycée daily took their meals, and for at least 2-1/2 hours each day the same persons conversed in Esperanto with each other. Necessarily the number of topics covered was very large and the subjects of conversation most various. It was not a case of a short call, some remarks on the weather and health, or a few questions as to luggage and tickets and the best way to So-and-so, but a genuine interchange of opinions on all manner of subjects, passing between persons previously separated from each other for lack of a common medium of speech. Not only that, but the visit gave opportunity for making speeches, both set and extempore, in Esperanto, and the prized language came through the ordeal with flying colours. Englishmen have now English testimony that Esperanto is not merely an interesting toy to while away the leisure hours, but a sound, solid language, available for all practical purposes, but yet to be acquired without serious effort. At the same time another argument, which those who are blinded by prejudice frequently employ against Esperanto, that is to say, that on account of the differences in pronunciation and national idiom, Esperantists of various countries would not be able to understand the Esperanto of a foreigner, was effectually silenced. From the first moment that the English set foot on French soil to the final adieux, no difficulty was experienced, either in speaking or in understanding. This was all the more remarkable because the visitors had previously had very few opportunities of conversation in Esperanto. They were like boys thrown into the water, they had either to swim or drown. Most assuredly they did not drown; on the other hand, by means of Esperanto, and by nothing else, they spent a most pleasant little holiday, which they long to repeat next year, either at Havre or elsewhere. John Ellis, No. 7124. ESPERANTO IN SHORTHAND. [Illustration: Pitman Shorthand.] Through the courtesy of Sir Isaac Pitman & Sons, Ltd., who have provided us with this plate, we are enabled to show our readers the first example of Esperanto printed in the Pitman system. It must be borne in mind that all the vowels are long in Esperanto. We hope that this anecdote will serve many of our readers as a reading exercise. N.B.--In line 14 "sherko" should read "shertso." 15 "sherkulo" " "shertsulo." 14 "elversis" " "elvershis." Oni diras ke, marvojaĝante, ventroparolisto amikiĝis kun la fajristo de la ŝipo, kaj ĉiutage eniris en la verkĉambron. Unu tago la vojaĝanto sidiĝis apud la fajrejo, kaj ŝajnis fumadi sonĝe kaj kviete. Baldaŭ turnilo ekbruegigis kaj la fajristo venis kaj oleis ĝin. Tiam li rekomencis sian laboron. Iom poste, li reaŭdis la saman bruon kaj rekuris, oleujo en mano, por kvietigi ĝin. Tion farinte, li laboradis; sed preskaŭ tuj rekomencis de nove la bruon. Tiam la fajristo eksuspektis la kaŭzon. Kviete marŝante malantaŭ la ventroparolisto, li elverŝis multe da oleo sur la ŝerculon. "Nun," li diris, "mi divenas ke la turnilo ne bruadigos." La ŝerco, oni diras, estis tiel bona ke la ventroparolisto ne deziris refari ĝin! _Tradukis_ G. Ledger. Kiel senkrurulo povos fariĝi kuristo? Nur kutimante paroli pie, li tiel fariĝos _piediranto_. E.L. * * * Sinjorino B. atendis viziton de la Episkopo, kaj ŝi instruis la knabserviston kion li devas fari. "Kiam vi alportos al lia moŝto varman akvon, vi frapos je la pordo. Sendube la Episkopo demandos "Kiu frapas?" Tiam vi devas respondi "La Knabo, mia Sinjoro." La Episkopo venis kaj poste supreniris en sian ĉambron. La knabo frapis kaj li demandis "Kiu estas tie?" La timema knabo respondis "La Sinjoro, mia knabo." * * * Jen kio okazis al Anglolando, laŭ la gajhumora franca verkisto Alphonse Allais. "Ĉar de longege oni elfosis Anglolandon por eltiri karbon kaj feron, la granda insulo fariĝis tute kava, kaj sekve pli malpeza ol la akvo kiu ĝin ĉirkaŭas. Ĝi do naĝis. Sed la Angloj kiuj timis ke ilia patrujo povus fornaĝi al la Kontinento elpensis kaj almetis la fadenegojn telegrafajn kiuj ludas la rolon de ŝnuroj alligantaj la insulon al la firmaĵo. Sekve Anglujo estas firme fiksita kaj ne povos perdiĝi en oceano." _Tradukis_ E. Legoffre. * * * Maristeto demandis ŝipestron: Se oni scias kie objekto kuŝas, ĉu oni povos diri ke ĝi estas perdita? Neniel, respondis la ŝipestro. Nu, via arĝenta krajoningo ne estas perdita, ĉar mi scias ke ĝi kuŝas sur la fundo de la maro. E.L. VIVO DE MARISTO. En nokt' okazis uragan', La maron montigante; Tabakon maĉis Barni Bunt, Al Bolin Bill dirante-- "Nordokcidenta blovas, Bill, Ĉu vi ĝin aŭdas brui nun? Helpu ilin Di', bedaŭras mi Bordanojn malfeliĉajn nun! Urbanaj malsaĝuloj, kun Danĝer' en ĉiu vento, En lito mem tremadas nun, Ke falu la tegmento! Mizeraj ja envias nin, Mi kredas, dezirante La sorton kiun trafis ni, Sur ocean' estante! Kaj kiuj pri aferoj en La strato promenadas, Por kisi familion, jen, Nun hejmen rapidadas; Dum sur ferdeko vi kaj mi Kuŝiĝas kun plezuro, Ekflugas ĉirkaŭ ili nun Fumpotoj sen mezuro! Maranoj ofte aŭdis ni, Ke homoj perdas monon, Kaj riskas eĉ la vivon, se Veturas en Londonon; Landanoj timas, scias ni, Nobeloj aŭ vestistoj;-- Ĉielon danku, vi kaj mi, Ke estas ni maristoj!" _Tradukis_ B. Elmy. A SAILOR'S LIFE. One night came on a hurricane, The sea was mountains rollin', When Barney Buntline turned his quid And said to Billy Bowlin'-- "A strong nor'wester's blowin', Bill, Oh, don't you hear it roar now? Lord help 'em, how I pities all Unhappy folks on shore now! Foolhardy chaps as lives in towns, What dangers they are all in; And now a'tremblin' in their beds, For fear the roof should fall in! Poor creatures, how they envies us, And wishes, I've a notion, For our good luck in such a night, To be upon the ocean! And then, for them kept out all day On business from their houses, Who late at night are hurryin' home To cheer their babes and spouses,-- While you and I upon the deck Are comfortably lyin', My eyes, what tiles and chimbley-pots About their heads are flyin'! We seamen, too, have often heard How men are sold and undone By overturns in carriages, And thieves and fires in London; We know what risks all landsmen run, From noblemen to tailors; So, Bill, let us thank Providence That you and I are sailors!" Capt. W. Pitt, R.N. Perloj en Dezerto.--Arabo, vojperdinte en la dezerto, kaj jam nenion manĝinte de du tagoj antaŭe, sentis sin ekmorti per malsato. Pasante apud puto, kie la karavanoj trinkigas siajn kamelojn, li ekvidis sur la sablo lederan saketon. Li ĝin prenis kaj palpis. "Estu Dio laŭdata!" li diris; "kompreneble en tio estas aŭ daktiloj aŭ aveloj." Plena je tia dolĉa espero, li rapidas malfermi la saketon, sed vidante ĝian enhavon, "Ho ve!" li ekkriis, "estas nur perloj!"--(6266). DIO, SAVU LA REĜON Nian Noblan Reĝon, La gracian Reĝon, Dio savu! Estu li venkinta, Feliĉa, glorinda, Longe li reĝadu, Dio, lin savu! Sinjor' Di' stariĝu, Malamikojn pelu Kaj faligu! Disig' politikon, Venku friponaĵon, Al Ci ni konfidu; Dio nin savu! Donacojn plej karajn Al li donu multajn. Li reĝadu! Leĝojn li defendu Kaj por ni ebligu Kore-voĉe kanti Reĝon savu Di'. (_Tradukis_ E.L.). NIAJ FREMDAJ KUNBATALANTOJ. Nia Kara Estro, Doktoro Zamenhof, skribis al ni sekvantan-- "Skribi artikolon por la Angla-Esperanta gazeto mi bedaŭrade havas nenian eblon, ĉar mi estas tiel treege okupata, ke mi ne havas eĉ unu liberan minuton. Mi deziras al la gazeto la plej bonan sukceson kaj mi esperas, ke la gazeto baldaŭ trovos tre multe da bonaj kunlaborantoj." Ni treege bedaŭras ke la bona Doktoro ne povos skribi iom por ni, sed korege ni lin dankas por lia afabla bondeziro al nia sukceso. * * * Ni ankaŭ ricevis tre afablan leteron de So. de Beaufront, por kiu ni lin dankegas. Jen ĝi estas. "Nepo de anglino, mi konas pli multe de aliaj la karakteron anglan. Mi do ne miras ke Esperanto estas tre favore akceptata de viaj sampatrujanoj kaj eĉ mia profunda konvinko estas, ke Anglujo influos tute aparte sur la finan venkon de Esperanto. La Angloj havas la juĝadon tro sanan por ne kompreni, ke nur en lingvo neŭtrala troviĝas la praktika solvo de lingvo internacia. Aliparte, antaŭ sistemo tiel simpla, kiel Esperanto, antaŭ lingvo kies duono da vortoj almenaŭ estas jam antaŭe konataj de ili, viaj samlandanoj nepovas malŝati rimedon de internacia komunikiĝado kiun malgraŭ ĉio ilia patra lingvo neniam povus doni. Pro tio mi tute konfidas ke ilia karaktero logika kaj praktika turnos ilin al ni kaj faros el ili bonegajn rekrutojn por Esperanto.--L. de. B. * * * Sinjoro Fruictier skribis al ni "En Novembro de 1903a j. aperos la unua No. de Internacia Medicina Revuo," sesonjara organo en Esperanto, kies redakcia komitato konsistas el Profesoroj en Pariza Medicina Fakultato. Ĝia jara abonkosto estas 6/6 ... Ni sendos provajn ekzemplerojn kun gramatiko de Esperanto al plej multaj scienculoj. Sed por tio ni bezonas Monon kaj Kunlaboradon.... Al ĉiuj, kiuj abonos antaŭ la apero de la unua No. ni sendos senpage unu ekzempleron de "Esperanta Sintakso laŭ verkoj de Doktoro Zamenhof." Plie, ilia abono daŭros dum tuta jaro 1904a, kia ajn estos nombro de N-oj aperontaj ĝis fino de tiu ĉi jaro ... Tial konfidante vian konatan Esperantistan fervoron, mi antaŭe plej kore vin dankas, kaj humile salutas." Certege ni esperas ke la venonto estos sukcesplena kaj ke Sinjoro Fruictier trovos multe da abonantoj kaj _kunlaborantoj_ inter niaj scienculaj adeptoj. (Subscriptions are received by the Hon. Sec., Esperanto Club). Manuscript contributions should be sent to So. Paul Fruictier, 27 Boulevard Arago, Paris. So. A. Saint-Martin, la tre sindonema helpanto kaj Redaktoro de la Kanada gazeto "La Lumo" skribis tre interesan leteron. Li diras "Brave! Brave! Brave! Mi gratulas vin sincere.... Hodiaŭ mi ricevas vian sciigon ke ne sole estos Angla eldono de jam fondita revuo, sed tute nova organo. Bravege! Mi memoras ke kelkaj amikoj Kanadaj iam diskutis kiam estos Angla Esperanta revuo. Iu diris post 50 jaroj, alia post 40 jaroj, mi kuraĝis diri, post dek jaroj oni en Anglujo mem eldonos Esperantan Gazeton. La tutaj ĉeestantoj ekridegis, kaj hodiaŭ, post unu jaro, vi anoncas al mi la bonan novaĵon! ... Diru al amikoj en Anglujo ke ili sendu poŝt-kartojn al la Virina Klubo Progreso, 137a rue Sainte Elizabeth, Montreal, Canada. Tiu Klubo estas la unua virina Esperantista, ĝi fondis Esperantan ekspozicion, kaj sendas kiel respondo al ricevitaj kartoj, grupan portreton de kelkaj membroj de la Klubo. Tiu ekspozicio farota en la montrfenestro de unu el la plej gravaj ĉiutagaj ĵurnaloj en Montrealo, certe multe helpos al nia afero. Mi premas korege vian manon.--Via A. Saint-Martin." Ni kore ĝojas ke la profetaĵo de niaj Kanadaj Samideanoj ne estas bona. La patrinalando ne estas tiel malantaŭema kiel oni pensis. Ankaŭ ni salutas kore la Virinan Klubon kaj esperas ke la ekspozicio estos tute sukcesplena. * * * Nia Sveda Kunlaboranto, Sinjoro Ahlberg skribis--"Mi ne povas eviti prezenti al vi miajn sincerajn komplimentojn pro la grandiozaj rezultatoj de via admirinda propagando tie en Anglujo! ... "Kiu estus povinta kredi tion antaŭ unu jaro" kriis al mi malnova Esperantisto, kiu, pro sia speciala scienco, la financo, zorge studiadis la anglajn kaj amerikanajn rilatojn ... Laŭ mia deziro, li nun estas publikigonta senpage nomarojn pri ekstersvedaj komercistoj, kiuj deziras, per Esperanto, ekzistigi komercajn rilatojn kun svedaj firmo, firinoj kaj letere sciigos tion ĉi al mi.--Al vi kaj al via klubo kunfratajn salutojn. LA HUMORA FLANKO DE TELEGRAFO. Se oni kolektus depeŝojn kiuj trakuras telegrafan ferfadenon, diras unu praktika telegrafejestro de vasta telegrafa sistemo, ili farus kuriozan kaj interesan volumon de korespondaĵoj. La kosto de la forsendo de depeŝo dependante de la nombro de vortoj kiujn ĝi enhavas kompreneble igas ĝian konstruaĵon kiel eble plej mallongan. Plej multaj depeŝoj enhavas malpli ol dek-du vortoj (kune kun adreso kaj subskribo), kaj estas mirinde kiom da materialo tiu ĉi malgranda nombro de vortoj ofte enhavas. Sinjorino, kiu deziris ekscii kiam ŝia edzo revenos hejmen, sendis al li depeŝon demandante tion. Li respondis ke grava afero malhelpis lin, kaj ke li ne povos reveturi ĝis post kelkaj tagoj. La Sinjorino tuj respondis sendante al li alian depeŝon en sekvanta lakonika stilo:--"Hejme. 12 Septembro, 1903; Al F.C.P. Depeŝo ricevita. Deŭtronomio xxiv., 5."--Mario. Turninte al la nomita verso en Sankta Skribo, la adresito legis sekvantan longan leteron:-- "Se oni edziĝis oni ne devas eliri por militi, nek devas oni klopodiĝi pri ia afero; sed oni devas resti hejme libera dum unu jaro, kaj oni devas ĝojigadi la edzinon kiun oni edzinigis." Dua ekzemplero estas respondo sendita al homo kiu estis pekinta kontraŭ la leĝoj kaj kiu forkuris. Li deziris ekscii ĉu estus prudente reveni. Tial li telegrafis je sekvanta stilo:-- "1 Oktobro, 1903; Al B.C.M. Ĉu ĉio estas O.K.?--D.T.M. Kaj li ricevis sekvantan mallongan respondon:-- "Al D.T.M. 1 Oktobro, 1903. Proverboj xxvii., 12."--B.C.M. Turninte al la nomita verso la sciama individuo ricevis vere sekvindan konsilon:-- "Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; sed naivuloj antaŭeniradas kaj estas punitaj." _Tradukis_ C. F. Hayes. THE HUMOUROUS SIDE OF TELEGRAPHY. Were one to collect despatches which pass over the telegraph line, says a practical manager of a great telegraphic system, they would make a curious volume of correspondence. The cost of the transmission of a message depending upon the number of words it contains of course renders its construction as brief as possible. Most despatches contain less than a dozen words (together with an address and signature), and it is marvellous how much matter this small number of words often contains. A lady, who wanted to ascertain when her husband would return home, sent him a message making the enquiry. He replied that a serious matter hindered him, and that he would not be able to return for some days. The lady immediately replied by sending another message in the following laconic manner:--"Home. 12 September, 1903; To F.C.P. Message received. Deuteronomy xxiv., 5."--Mary. Having turned to the specified verse in the Word, the addressee read the following long epistle:-- "When a man hath taken a new wife, he shall not go out to war, neither shall he be charged with any business; but he shall be free at home one year, and shall cheer up his wife which he hath taken." A second specimen is a reply sent to a man who had committed an offence against the law and had absconded. He wanted to find out whether it would be prudent to return. He therefore telegraphed in the following style:-- "1 October, 1903; To B.C.M. Is all O.K.?"--D.T.M. And he received the following brief reply:-- "To D.T.M. 1 October, 1903. Proverbs xxvii., 12."--B.C.M. Having turned to the verse mentioned, the enquirer received good counsel:-- "A prudent man foreseeth the evil, and hideth himself; but the simple pass on and are punished." Kiel marŝas la Lapoj? Ne kapo malsupre, mi pensas? Ne, ili piediras per la plando sur Laplando (_plando, sole of the foot_). E.L. * * * _Maljuna Soldato_: Ĉu vi deziras esti heroo, knabeto? _Knabeto_: Ne dankon! Mi ne deziras havi nur unu brakon kaj okulon artefaritan! G.C.L. * * * BONVENO. Gazeto Angla Esperanta, iru Antaŭen en la mondon, kunhelponte Kolegojn viajn ĉiam sendi vortojn De amikeco kies sono dolĉa Eniru en la korojn de la homoj Kaj ligon sanktan de frataro fari. No. 8380. CORRESPONDENCE PAGE. O.A., of York, writes:--"I want to head my notepaper with a notice that I am willing to receive correspondence in Esperanto. What is the best phrase to use?" We think that "Mi korespondados Esperante" is best, being to the point and short. * * * Several correspondents have enquired whether it is easy to teach one's self Esperanto. This depends on the learner. But I will give two communications received to-day (September 4). Many similar letters of appreciation arrive every week. (1). "Kara Sinjoro, Mi komencis lerni Esperanton la lastan Sabaton el (je?) la libreto _Esperanto_, kaj mi aĉetis mardon la 'Complete Text-Book' de Sinjoro O'Connor. Mi jam estas konvinkita ke la nova lingvo internacia estas perfekte praktika, kaj ke ĝi fariĝos grandan gajnon por la mondo se ĝi ricevos la atento kiun ĝi meritas. Kun saluto." A.G.E., London, N. This is, word for word, the Esperanto letter of a five-days' student. It would be interesting to see a similar production after an equally short period of self-tuition in any natural language. "Atento" instead of "atenton" seems to be the only slip! (2). "Dear Sir,--I received the books safely yesterday morning.... I think Esperanto a most wonderful language. I shall soon translate the letters (for enrolment in the Adresaro) and send them in. I have never been so surprised as when I glanced through the text-book. I thought it would take at least 30 or 40 hours to master the grammar, but I find I can do it in 2! You will probably be rather surprised when you hear that I am only 14 years old. Yours truly, W.G.R., Montmorency, France." We wish him every success, and hope soon to receive an Esperanto note also. * * * G.M.H., London, N.W., writes in Esperanto asking for "rules for the order of the words in Esperanto." For an affirmative sentence the English order is generally the best. For questions, however, the order is not inverted. Ĉu mi havas libron? not Havas mi libron? * * * A most enthusiastic Sussex Samideanino writes: "I may never be able to do much--my age (71) precludes the possibility; but what I can do will give me the greatest possible pleasure." * * * M.A., of Weymouth, says: "I am in a slight difficulty.... What is the pronunciation of the plural termination _OJ_?" Unfortunately this point was not sufficiently clear in the first edition of the Text-Book. The sound is monosyllabic as in TOY. The tonic accent therefore falls on the preceding syllable. The termination of adjectives follows the same rule. * * * A.F.M., of Inverness, wonders whether we are desirous of receiving advice, and says that we should have "at least a column interlined with _Hugo's_ method of illustrating pronunciation, and another with the literal translation of each word just below." We are only too glad to receive suggestions from our good friend A.F.M. Perhaps he and similarly-minded enquirers are able to read shorthand. If so, the anecdote printed in _Pitman's_ system will suffice. If not, we will see what can be done next month. As for the second suggestion, that is embodied already; the parallel-column translations are as literal as possible. * * * W.F., of Beith, asks: "Is the 'k' in such words as 'knabo,' 'kvar,' etc., sounded as in the English word 'knife?'" This is another point which is frequently referred to as a difficulty. In Esperanto there are no silent letters. Therefore this "k" must be sounded, and not be silent as in the English word given. Students of German will recognise the sound in the word "knabe." DIVERSAJ SCIIGOJ. Ĉi tie Londone ni ricevis tre interesajn vizitojn de multaj fremdaj samideanoj. Vere estas mirinde ke jen tute ne estas malsameco de elparolado inter la diverslandanoj kun kiuj ni ĝis nun paroladis. Plezurege ni nun renkontis Esperantistojn el Francujo, Italujo kaj Bohemujo. Tiu ĉi ofta interŝanĝo de pensoj kun personoj kiuj antaŭe estis apartigitaj per manko de komuna lingvo certe estas unu el la plej grandaj plezuroj kiujn Esperanto donas al siaj adeptoj. Ni korege esperas ke ni baldaŭ vidos multajn fremdajn kunlaborantojn. Vicprezidanto de la Hispana Societo skribis al ni kaj sendis afablajn bondezirojn je la estonta sukceso de nia granda entrepreno. Li ankaŭ sciigas nin ke oni eldonos Novembre novan Esperantan gazeton "La Hispana Suno." Ke ĝi estos sukcesplena, ni esperegas. Sed Hispanujo ne estas la sola lando kiu havas novan organon. Malproksima Peruo ĵus eldonis "Antaŭen Esperantistoj!" Vere feliĉa nomo por la naskinto, kaj ni fidas ke la Peruanoj respondos al la devizo, kaj rapide antaŭmarŝos. Sudameriko ŝajnas esti bona loko por Esperanto, ĉar ni ĵus ricevis sciigojn pri la fondo de nova grupo en Santiago, Ĉile. La Direktoro estas Sinjoro E. Sepulveda Cuadro, Profesoro de Fonetiko. Sed ne estas necese ke oni serĉos Sudamerikon por eltrovi pruvojn de la progreso de Esperanto. Niaj amikoj en Keighley--elparolata Kiĥli--havis sian jarkunvenon post tre aktiva vivo de dek monatoj. Vere ili faris grandan propagandon, ĉar, kvankam la urbo ne estas granda, jen estas preskaŭ sesdek Esperantistoj tie. Eble estas pli facila afero disvastigi la lingvon en urbeton kie ĉiu konas siajn najbarojn, sed, ĉu tiu ĉi estas vera aŭ ne, oni devas gratulegi la Kiĥlian Societon pri ĝia rapidega kresko. Ankaŭ ĉi tie ni havas novajn societojn. Je la lasta tago de Septembro, nia tre sindonema helpanto, Sinjoro Clephan, paroladis pri Esperanto ĉe la Literary and Philosophical Institute, Newcastle-on-Tyne. Jen estis okdek ĉeestantoj, kaj, post la parolado, dudek el ili deziris grupiĝi. Tiel nia plej norda Angla Grupo naskis. Ni petas ĉiujn kiuj loĝas en aŭ apud tiu urbo ke ili aliĝu al la nova societo. Nia tre agema kunlaboranto, Sinjoro Motteau, ĵus fondigis la "Forest Gate Esperanto Group." Ni petas ke oni skribu al la Hon. Sek. de la Grupo, Sinjoro E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, Forest Gate. Niaj amikoj tie tre deziras ke ili povus havi la uzon de taŭga ĉambrego en kiu So. A. Motteau volonte donus senpagan kurson de Esperanto. La tre entuziasma propagandisto Sinjoro Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead, Plymouth, ankaŭ deziregas ĉambregon kie li povos doni senpagan instruadon. Ni korege esperas ke ia amiko povos helpi niajn du kunlaborantojn. Doktoro R. J. Lloyd, D.Litt.M.A., komencis Esperantan kurson ĉe la Liverpool Universitato je Oktobro 14. Ni fidas ke multaj lernantoj venos tie, kaj ke la entrepreno estos sukcesa. Ŝajnas al ni ke estas notindege ke Angla Universitato malfermis kurson. Doktoro Adolf von Mayer estas la aktivega estro de la Esperanta movado en Manchester. Unu el liaj lernantoj baldaŭ komencos kurson en Ĵaponujo. Jen estas multaj fremduloj en la Manchester Grupo, kaj ni kredas ke ĝi kreskos rapide. Ni petas ke amikoj skribos al Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, S.W. Ankaŭ al Sinjoro P. G. Bacon, 170, Clapham Park Road, S.W. Tiuj ĉi sinjoroj estas la sekretarioj de novaj grupoj por studii Esperanton. En Ilford Sinjoro W. A. Jeffery deziras fondi grupon. Lia adreso estas 42, Park Road, Ilford, kaj li fidas ke oni skribos al li pri la afero. GRAVA AVIZO. La senpagaj kursoj de la Esperanto Klubo nun komencos. Ni devas treege danki la sindonemajn gesinjorojn kiuj aminde donas ilian tempon por disvastigi Esperanton, kaj la plej malgranda honoro kiun oni povos fari je ili estas zorgi ke la kursoj estos sukcesplenaj. Ni do petegas ke kiel eble plej multe ĉeestos. Lunde jen estos kurson de Sinjoro O'Connor ĉe "The Gouin School of Languages," 34, Harrington Road, S.W. (quite close to the South Kensington Metropolitan Station), 6.45 p.m. Ĵaŭde kurson de Fraŭlino Shäfer kaj Sinjoro Goody ĉe "The Gouin School of Languages," 16, Finsbury Circus, E.C., 6.30 p.m. Vendrede ĉe Sinjoro C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth, S.W., 7.30 p.m. Tiu ĉi gravega sciigo ne estas kompleta sen korega dankesprimo al Sinjoro Thémoine, kiu aminde permesis ke ni uzus la ĉambregojn de la Gouin School, kaj ankaŭ al Sinjoro Hayes, kiu havas kurson ĉe sia domo. Je la dua Lundo, ĉiumonate, adeptoj kunvenas ĉe Mowbray House, Norfolk Street, Strand, por la "Reading Circle." NIAJ BONEGAJ AMIKOJ. Du Esperantistaj amikoj foje disputadis pri la nuntempa vivado, ĝiaj utiloj kaj malutiloj. Ili promenadis sur belega vojo tra aleo de arboj, kaj je la malproksima vidaĵo estis monteto kovrita per florantaj herboj kaj brilanta sub sennuba ĉielo. "Antaŭe tiu ĉi vidaĵo estis tiel bela kiel hodiaŭ" diris unu el ili. "Jes" respondis la alia "sed tiam ni marŝus tremante, ni timus rabistojn aŭ militistojn de ia granda barono. Vojo estus malbona kaj certe ni ne havus pluvombrelojn se pluvus." "Ĉu la nuna tempo kaj ĝia senĉesa aktiveco, ĝiaj bezonoj, ĝia preskaŭ lukso por malriĉuloj estas egale bona por krei fortan kaj nobelan karakteron? Ĉu vi ne kredas ke simpleco estas la plej bona por ĉiuj?" "Ne" respondis la alia, "ni havas edukecon kaj ĵurnalojn." "Ĵurnalojn" kun akcento de grandega malestimo. "Ĵurnaloj estas similaj je ventoflagoj aŭ vaporfajfoj; nur utilaj por montri kien blovas la vento, aŭ por fari bruon. Vidu do kion ĵurnaloj diras pri Esperanto!" Unue ili legis en la "Daily News": "But we are inclined to think that Esperanto, having no literature and no vital connection with daily living to enrich and refine and subtilize it, would be a poor language, in which it would be well nigh impossible to communicate any ideas but the simplest and most commonplace." Tiam ili malfermis la "Daily Chronicle" kaj legis: "A gathering of forty or fifty members gave a hearty welcome to the visitors, and the facility of comprehension and of speech on both sides was a revelation." Alia ĵurnalo kiun ili legis estis la "Daily Telegraph" kie oni trovis la sekvantan mallongan kritikaĵon "Its meagre scant array of words Could puzzle no beginner; Untutored cannibals by herds, Would learn them after dinner." La "Glasgow Times" diris "I fear that even the enthusiastic W. T. Stead will not gain many disciples for Esperanto." En la "World's Work" ili legis "There seems little doubt that Esperanto is at present holding the field against many rivals." La "General Practitioner" presis "It is good for the general cause of an International language that Esperanto should be propagated as much as possible." La du amikoj legis kvardek ĵurnalojn kaj trovadis similajn diversajn kritikojn pri la kara lingvo. E. A. Lawrence. [Vere la nuna sukceso de la Esperantista movado ŝuldas al ĵurnaloj grandan ŝuldon. Sen la helpo kiun ĝi ricevis; precipe de la _Revuo de Revuoj, T.P.'s Weekly_ kaj similaj eldonoj, Esperanto en Anglujo ne estus tiel disvastiĝata kiel ĝi hodiaŭ estas. Unua ekzemplero de la _Esperanta Gazeto_ ne estus kompleta sen korega dankesprimo, kaj la espero ke ĉiamkreskanta nombro de ĵurnaloj estados niaj "Bonegaj Amikoj" en tiu ĉi bonfarada movado.--Editor's Note]. KELKAJ FABLOJ EL ESOPO. La Alaŭdo kaj Alaŭdidoj.--En kampo da matura greno troviĝis kovitaro de alaŭdidoj, kaj la patrino ĉiutage atendis la venon de la rikoltistoj. Ĉiufoje kiam ŝi foriris, ŝi ĉiam diris al siaj geidoj ke ili rakontu al ŝi ĉion, kio okazos dum ŝi forestis. En tago, alvenis la mastro. "Estas nun la tempo voki ĉiujn miajn najbarojn," li diris, "kaj rikolti mian grenon." Kiam la maljuna alaŭdo aŭdis pri tio, ŝi diris al siaj idoj: "Se li fidas je siaj najbaroj, li ne baldaŭ rikoltos sian grenon." La proksiman tagon, la bienulo revenis, kaj vidante nenion faritan, li diris al sia filo: "Iru kaj voku viajn onklojn kaj kuzojn, por ke ili komencu morgaŭ." Sed la alaŭdo diris al siaj idoj ke ili ne timu, "Ĉar," ŝi rimarkis, "la parencoj ankaŭ havas siajn kampojn da matura greno, kiujn ili devas rikolti." Ŝi denove forestis, kaj la mastro, venante kiel antaŭe, nun diris al sia filo: "Ni mem laboru kaj komencu morgaŭ nian rikolton." Kiam la alaŭdidoj rakontis tiun diron al la patrino--"Nun," diris ŝi, "ni vere bezonas forflugi." "_Kion vi deziras farita, tion vi mem faru._" (6266). La azeno en leona haŭto.--Azeno, vestita je leona haŭto, fiere vagadis kaj timigis ĉiun el la timemaj bestoj kiujn li renkontis en la ĉirkaŭaĵo. Ekvidante vulpon, li ankaŭ volis malkvieti tiun ĉi. Sed Rejnardo, aŭdinte la azenanbruan voĉon, diris:--"Nu, ja, mi ankaŭ timiĝus se mi ne ĵus estus aŭdinta vin bleki." "_Trompantoj ĉiam estos eltrovitaj_" (6266). _In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._ SYNOPSIS OF THE GRAMMAR. The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:-- A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ. The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot." The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound:--_ The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She. * * * The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto. The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow. The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy. ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird. When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird. All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn. All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds. * * * The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think. PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go. PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went. FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go. CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go. IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go! SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go. The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done. PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done. FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done. ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully. * * * 1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers. 2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be. 3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend. 4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend? 5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary. N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto. * * * The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:-- BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law. DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces. EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn. MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy. RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again. The principal SUFFIXES are the following:-- AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit. AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest. EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable. EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty. EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense. EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church. ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm. IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill. IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong. IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle. IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt. IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant. UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man. By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified. * * * All should have "The Student's Complete Text Book," 1s. 8d., post free, and "Twelve Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free. "Twelve Exercises with Key," by A. Motteau, 1s. 3d., post free. "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. the set. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Complete Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Esperantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. "La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s. The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries will be ready shortly. Price 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. [Music: L'Espero. Himno de D-ro Zamenhof.] En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko Per flugiloj de facila vento Nun de loko flugu ĝi al loko! Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion. En la mondon, &c. Sub la sankta signo de l'espero Kolektiĝas pacaj batalantoj, Kaj rapide kreskas la afero Per laboro de la esperantoj. En la mondon, &c. Forte staras muroj de miljaroj Inter la popoloj dividitaj; Sed dissaltos la obstinaj baroj Per la sankta amo disbatitaj. En la mondon, &c. Sur neŭtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. En la mondon, &c. Nia diligenta kolegaro En laboro paca ne laciĝos, Ĝis la bela sonĝo de l'homaro Por eterna ben' efektiviĝos. En la mondon, &c. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET _No. 2._ _December, 1903._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs: 1-1/2 roubles: 75 cents). Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 17-18 What Max Müller Said (Felix Moscheles) 19 The Beggar Maid (C. Bicknell) 20 "The Tempest," continued from page 5 (translated by A. Motteau) 21 An Autumn Daisy (Ben Elmy) 22 The Biter Bitten (Paul Mathews) 22 The Three Friends (Elise Bauer) 23 The Sound of a Voice (J. Ellis) 24 Phonetic Longhand Esperanto 25 Comrades in Other Lands 26 Two Fables 27 The Angel and The Child (A. Motteau) 27 Correspondence Notes 28 Various Items of Interest 29 Specimens of the New Dictionaries 30 Synopsis of Grammar 31-32 The HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES are BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. MANCHESTER, Dr. A. von Mayer, Central Hall. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Crane's Park. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. A NEW WORK You should have to perfect your knowledge of Esperanto is the ~just-published Esperanta Sintakso~ laŭ verkoj de ~Doktoro Zamenhof~ kaj aliaj aŭtoroj. Verkita de PAUL FRUICTIER. NUR EN ESPERANTO. From THE ESPERANTO CLUB, 1/6 Post Free. ~We beg to remind our Readers~ not to omit to translate the letters enclosed in the Text Book, and to send the translations to us with four penny stamps. The Adresaro--a list of Esperantists--will then be sent, by means of which one can correspond all over the world in Esperanto. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi en Esperanto. Doktoro G. BASUTTIL, Misida, Malta. Interŝanĝos poŝtsignojn. Rev. H. T. W. BUTLER, St. Paul's Vicarage, Middlesbrough, Yorks. Ĉiam respondos je ĉiuj demandoj. H. W. CLEPHAN, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. Pri muzikaj aferoj. Sinjoro C. CHARRIER, Calle Zabala, 77, Montevideo, Uruguay. Kolektas ilustritajn poŝtkartojn. Ĉiam respondos. Frl. V. DESPORTES, 17, Boulevard Voltaire Chaumont, Haute Marne, France. Interŝanĝo de Kuiristaj receptoj. J. A. D. HENDERSON, Esq., 97, Donegall St., Belfast, Ireland. Alilandaj sistemoj de stenografio. G. LEDGER, Esq., 9, Tancred Road, Endymion Road, Finsbury Park, London N Nur letere, pri ĉiuj sciencaj aferoj. L. LAROSE, Esq., 813, Mount Royal Avenue, Montreal, Canada. Respondos je poŝtkartoj skribitaj en Esperanto. M. MAURICE MARTIN, Studento ĉe la kolegio de Châteaudun (Eure et Loire), France. Ilustritaj Poŝtkartoj. C. G. STUART MENTEATH, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Ĝardenaj Urboj kaj "Darwinismo" por la Homaro. Sinjoro A. de MARICH, Budapest, IV. Realtanoda u. 5. 11/7 Hungary. Ilustritaj Poŝtkartoj kaj muziko. C. REEVE, Esq., 3, Effingham Road, Lee, Kent. Komercaj temoj kaj komercaĵo kun samlandanoj per stenografio Pitman. [Illustration: postcard.] This is a reduced facsimile of the design for an illustrated Postcard. It is obtainable in two patterns, Inland and Foreign. All the finest quality ivory cards. Price for propaganda purposes, 1/1 for 50. State whether Inland or Foreign are required. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. M. Paul Fruictier, 27, Boulevard Arago, Paris, France. A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal, Canada. M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai, Belgium. Herr Ahlberg, 50 Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden. A. Agius, Esq., Strada S. Gaetano, 92, Hamrun, Malta. G. W. Messerly, Esq., Port-of-Spain, Trinidad, B.W.I. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ No. 2. DECEMBRO, 1903. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. PRI LA ESTONTECO. _"Neniu el ni estas senerara, eĉ la plej juna."_ La Redaktoro de The Esperantist deziras sendi, kiel eble plej frue, siajn koregajn dankesprimojn al sia legantaro pro la amindaj leteroj kiujn li tage ricevas. En la unua artikolo de la unua Esperantist peto antaŭmetiĝis ke oni bonvolu sendi proponojn pri la plibonigo de la plej juna el Esperantaj Ĵurnaloj. Sekve, multaj amikoj skribis siajn pensojn pri la afero. Por komenci je la komenco, kelkaj samideanoj kritikis la _verdeceto_ de la kovrilo. Sed multajn leterojn ni ankaŭ ricevis, precipe de niaj legantinoj, tute aprobante ĝin. Ni do kredas ke estus bedaŭrinde ŝanĝi ĝin sen unuanima konsento, tial la dua kajero ankaŭ havas similan verdan eksteraĵon. Sed la gravegaj kritikoj estis pri la internaĵo. Kelkaj legantoj trovis ke nedividata paĝo estis iom malfacila por legi. Precipe en la interesa originala verko "Itala Somero" ili tion eltrovis. Kvankam nedividataj paĝoj havas pli belan vidiĝon, ni ne daŭrigos ilin en la estonteco, kaj ni dankas la amikojn kiuj montris la malbonaĵon. Adepta Esperantisto kredis ke la modelo estis tro alta; ke la dua Gazeto ne povus esti tiel interesa kiel la unua, k.t.p. Vere tio ĉi estus gravega afero, kaj Britaj Esperantistoj devas zorgi ke la profetaĵo ne estos prava. Ni estas tute certaj ke, se oni nur sendos ĉi tie kiel eble plej multaj artikoletoj--precipe originalaj verkoj--sufiĉe interesaj Gazetoj rezultos. La sama kritikisto ankaŭ opiniis ke ne estis sufiĉe da Angla lingvo en la unua numero. Ĝi enhavas nur dekses paĝojn, kaj la plimulto de la legantaro deziras legi Esperantaĵojn, ne Anglaĵojn. Unu el niaj sindonemaj kunverkantoj promesis marki ĉiujn vortojn, kiujn ne troviĝos en la lernlibro, kaj ni ĉiam donos iliajn tradukojn. Tiamaniere ni esperas ke ni plaĉos tiujn, kiuj deziras vidi pli en la Angla lingvo, sen limigi la interesan enhavon. Inter la amikoj kiuj skribis pri la granda celo de Esperanto, unu diris "Zenofono gvidis la perditajn Grekojn el la neterpoma[5] lando orienta de poezio, sablo kaj romanco. Kaj vi, mia samideano, devas, per via Gazeto, gvidi la sonĝajn Esperantistojn malsupren al la ĉiutagan landon de porkaĵo kaj faboj!" Vere tiu ĉi estas bona konsilo, ĉar Esperanto devas esti "Pana kaj butera lingvo" por komerco kaj ĉiutaga vivado. Sed ĉu nia legantaro deziras ke ni neniam presigos poezion kaj interesajn rakontetojn? La plimulto da leteroj kiuj tage venas enhavas gratulojn pri la poemoj kaj rakontetoj. Alia helpanto de tiu ĉi bonfaranta movado havas gravajn internaciajn rilatojn kun fremdaj firmoj, kaj proponis ke ĉiuj komercaj Esperantistoj skribu al sia fremda klientaro, antaŭmetante Esperanton, kiel taŭga helpanta lingvo, kaj petante ke ili lernus ĝin por estontaj komunikaĵoj. Bonega ideo! Se oni konsentos tiel fari, La Esperanto Klubo presigos anoncpaperojn kaj disdonos ilin inter siaj komercaj membroj. La Hon. Sek. estos feliĉa ricevi specimenojn de la proponita anonco. Ree dankante ĉiujn kunverkantojn, ni petegas pri originale verkitajn artikolojn por la Gazeto. En ĉiuj landoj estas la sama afero. Oni trovas grandan nombron da skeptikuloj, kiuj diradas: "Ho! Mi vidas ke via lingvo estas bona nur por tradukaĵoj. Kiam vi havos vian propran verkaron, mi eklernos Esperanton. Sed, en la nuna tempo, mi pliamas mian patrujan lingvon." Mi skribis tiun ĉi peton al nia bona amiko, Sinjoro Ben Elmy, kaj, kiel rezulto, niaj legantoj nun havos la grandan plezuron legi _Esperantan_ poemeton, kun Angla _traduko_. Aliaj amikoj jam respondis al tiu ĉi peto kaj sendis la interesajn rakontetojn kiuj estas tie ĉi presitaj kaj korege ĉiuj devas danki ilin por la granda helpo kiun ili donis al Esperanto, tielfarinte. Kvankam tradukoj estas tre akcepteblaj, originalaj verkoj sendube estas indaj je antaŭeco. La Redaktoro. FOOTNOTE: [5] Lit.: "Potatoless." CONCERNING THE FUTURE. _"We are none of us infallible, even the youngest."_ The Editor of The Esperantist desires to send as early as possible his most hearty expression of thanks to his readers for the kind letters which he daily receives. In the first article of the first Esperantist a request was put forward that one should send proposals for the improvement of the youngest of Esperanto journals. In consequence of this, many friends have written their opinions on the subject. To begin at the beginning, some friends-in-Esperanto criticised the _somewhat greenness_ of the cover. But we have also received many letters, especially from our lady readers, fully approving of it. We therefore think it would be regrettable to change it without unanimous consent; thus the second number has a similar green exterior. But the most serious criticisms were concerning the interior. Some readers found that an undivided page was somewhat difficult to read. Especially in the interesting original work, "The Italian Summer," did they experience this. Although undivided pages have a more pleasant appearance, we will not continue them any more, and thank the friends who pointed out the defect. An adept Esperantist thought the standard was too high; that the second Gazette could not be as interesting as the first, and so on. This truly would be a most serious matter, and British Esperantists must take care that the prophecy be not verified. We are quite certain that if one will only send as many articles as possible--especially original works--sufficiently interesting Gazettes will result. The same critic also opined that there was not enough English in the first number. It contains only sixteen pages, and the majority of readers desire to read Esperanto matter, not English. One of our painstaking collaborators has promised to mark all words not to be found in the Textbook, and we will always give their meanings. In this manner we hope to please those who wish to see more in English, without limiting the interesting matter. Among the friends who have written of the great purpose of Esperanto, one has said "Xenophon led the lost Greeks through the barren eastern land of poetry, sand, and romance. And you, my friend-in-Esperanto, must--by means of your Gazette--guide the dreamy Esperantists down into the everyday land of pork and beans!" Truly this is good counsel, for Esperanto must be a "Bread and butter language" for commerce and daily life. But do our readers wish us never to print poetry and interesting narratives? The majority of the letters which continue to arrive daily contain congratulations on the poems and short stories. Another helper of this beneficent movement has weighty international relations with foreign firms, and has proposed that all commercial Esperantists should write to their foreign clients, submitting Esperanto as a suitable auxiliary language, and asking them to learn it for future communications. A most excellent idea! If this be approved, the Esperanto Club will have circulars printed and will distribute them among its commercial members. The Hon. Sec. will be glad to receive specimens of the proposed announcement. Again thanking all collaborators, we appeal for original work for the Gazette. In every land it is the same. One finds a great number of people, sceptics, who continually say, "Oh! I see that your language is only good for translations. When you have your own literature I will take up the study of Esperanto. But, at present, I prefer my national tongue." I wrote this request to our good friend, Mr. Ben Elmy, and, as a result, our readers now have the great pleasure of reading an _Esperanto_ poem with English _translation_. Other friends have already responded to this appeal, and all must thank them most heartily for the great help they have given to Esperanto in so doing. Although translations are very acceptable, original works are, without doubt, worthy of precedence. _Literal translation._ KION MAX MÜLLER DIRIS. Mi deziras scii ĉu The Esperantist estas preta por akcepti en ĝiaj kolonoj la liberan uzon de la ĉiam ĉeestanta persona pronomo "Mi." Eble mi, ĝin enkondukante, estas iomete maltima, sed mi ne povas eviti la opinion ke, eĉ nova lingvo devas enhavi almenaŭ kelkajn el la nekonvenaĵoj kiujn ĉiuj malnovaj lingvoj necese toleras. Tio, kion mi tuj rakontos, nur estas malgranda persona memoraĵo, sed ĝi kunligas kun la nomo de famega lingvisto; tre citinda aŭtoritato. Mi estis en Venezio, ne staranta inter palaco kaj malliberejo, sed gondole glitanta sur la kanaloj de la feina urbo, tiel kiel ĉia mortemulo devas fari, se li deziras elpruvi ke vivo estas vivinda. Mi tiam estis leganta artikolon "Rememoraĵoj" de Max Müller, kaj ĝi tiel ĉarmis min ke, tuj post mia reveno hejme, mi skribis al li iom simile al jeno-- "Mi estas al vi nekonato. Se mi ne skribos tuj sub la puŝo de la impreso, mi tute ne kuraĝus fari tion. Sed, kompreneble, ni devus koni unu la alian. Vi, baptofilo de Max Maria von Weber, mi baptofilo de Felix Mendelssohn! Vi lernis latinan kaj grekan lingvojn en Leipzigo, mi ankaŭ lernis tie; sed vi studiis ĉe la Nikolai-Schule kaj mi ĉe la Thomas-Schule; jen la malsameco de la rezultato klariĝas. Sed ni, kiel knaboj, ambaŭ devis manĝi niajn pomojn el la korbo de la sama maljuna vendistino en Grimmaischer Strasse, k.t.p." Nu, Max Müller respondis al mi tute afable. Li sciigis min ke li iam aŭdis mian patron ludi fortepianon kune kun Mendelssohn, ke li ankaŭ estis vidinta unu el miaj pentraĵoj tial ni ne estis nekonatoj. Ĉu mi venus Oxfordon post mia reveno en Anglujo, kaj ĉu mi volus esti lia gasto? Post kelkaj monatoj mi do iris, kaj pasigis malmultajn tagojn en lia domo. Tiu ĉi estis senegala okazo por sciiĝi liajn opiniojn pri la alpreno de universala lingvo. "Ĉu la afero estas _ebla_?" mi demandis. "Netaŭge kian lingvon oni elektos. Mi bezonas vian aŭtoritaton por silentigi tiujn kiuj kredas ke la propono nur estas ĥimera." "Nu," li respondis, "vi devas demandi tion de pli junaj kritikistoj ol mi. Vi scias ke mi jam skribis mian kredon ke Esperanto estas la plej bona sistemo ĝis nun elpensita; mi ne povas diri plu." Mi petegis, eble iom supermezure, sed sensukcese. Sed, kiam mi estis forironta el lia gastama domo, li redonis al mi albumeton (baptopatran donacon de Mendelssohn), en kiu mi petis ke li skribu sian nomon, kaj mi legis--"Ĉu universala lingvo estas ebla? Jes.--M.M." WHAT MAX MÜLLER SAID. I wonder whether the columns of The Esperantist are disposed freely to admit that ever-present personal pronoun, "I." I am perhaps bold in introducing it, but I cannot help thinking that a new language must have to put up with some of the inconveniences, at least, that all old languages have had to tolerate. What I have to relate is but a little personal souvenir, but it is connected with the name of a great linguist, and an authority well worth quoting. I was in Venice, not standing between a palace and a prison, but gliding along the canals of the fairy city in a gondola, as every mortal should if he desires to realise that life is worth living. I was reading an article, "Reminiscences," by Max Müller, which delighted me so that the first thing I did on returning home was to write to him, somewhat on these lines-- "I am a stranger to you, and if I don't write on the spur of the moment, I should not venture to do so at all. Yet surely we ought to know one another. You, a godson of Max Maria von Weber, and I a godson of Felix Mendelssohn! You learnt your Latin and Greek in Leipzig, and so did I; only you went to the Nicolai-Schule and I to the Thomas-Schule, which accounts for the difference in the result. But we must have eaten our schoolboy apples from the same old woman's basket in the Grimmaische Strasse, etc., etc." Well, Max Müller answered in the kindest spirit. He had heard my father play with Mendelssohn, and he had seen a picture of mine, so we were not strangers. Would I come to Oxford on my return to England and be his guest. Some months later I went, and spent several days at his house. There was a unique opportunity of fully ascertaining his views on the adoption of a universal language. "Is such a thing _possible_?" I asked him. "Never mind which language is to be selected. I want your authority to silence those who look upon anything of the kind as chimerical." "Well," he said, "you must go to younger people for an answer to that. You know that I have given it as my opinion that Esperanto is the best attempt at a universal language yet made, and that is as much as I can say." I pressed him, perhaps rather unduly, but without success. But as I was leaving his hospitable house he handed me back a little album (a godfather's gift from Mendelssohn), in which I had asked him to inscribe his name, and I read--"Is a universal language possible? Yes.--M.M." Felix Moscheles. [Illustration: hand-written letter.] Oxford, July 2, 10 p.m Is a universal language possible? Yes. M. M. Felix Mendelssohn: Wenn Menschen aus einander gehn So sagen sie, Auf Wiedersehn,--auf Wiedersehn. Felix Moscheles: Die Sprachen sind auch aus einander gegangen. D'rum theilen sie alle dasselbe Verlangen. Auf Wiedersehn, auf Wiedersehn! F. Max Müller. _Felix Mendelssohn diris._--Se homoj disiĝas ili diras "Ĝis la Revido, Ĝis la Revido." _Felix Moscheles diris._--La lingvoj ankaŭ estas disiĝitaj, do ĉiuj partoprenas la saman deziron. "Ĝis la Revido, Ĝis la Revido!" L'ALMOZULINO. THE BEGGAR MAID (Tennyson). Ŝi, de beleco nedirebla La manojn sur la brusto tenis: L'Almozulino nudpieda Al reĝo Kofetuo venis. La reĝo, kun mantel' kaj krono, Renkonti ŝin malsupreniris "Nature, ŝi pli bela estas Ol lumo," ĉiuj Grafoj[6] diris. Ŝi, en mizera vesto, ŝajnis Al ili, lum' tra nuboj hela; Ŝin laŭdis ili, pro okuloj, Piedoj, haroj, mieno bela. Neniam estis en la lando Vizaĵ' aŭ ĉarm' anĝela tia, Kaj ĵuris Kofetuo "Estos L'Almozulin' reĝino mia." C. Bicknell. FOOTNOTE: [6] Counts; barons. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la komencon en Novembra Nro._). AKTO I. Sceno I. (_daŭrigo_). (_Revenas la_ Subestro.) Subestro.--Faligu la grandmaston! vigle[7]! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la maro! (_Ekkrioj interne_) Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! ... (_Revenas_ Sebastiano, Antonio _kaj_ Gonzalo) Ree? ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo? Sebastiano.--Ha peston al via faringo, kriemulo,[8] blasfemanta malbenita hundo! Subestro.--Nu, do, laboru vi mem! Antonio.--Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni. Gonzalo.--Ho! lin mi asekuras[9] kontraŭ la dronado, kvankam la ŝipo ne estus pli fortika ol nuksa ŝelo. Subestro.--Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la maro ... haltu! (_Venas_ Maristoj _tute akvokovritaj_.) Maristoj.--Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio perdita! (_Foriras ĉiuj_) Subestro.-- Kion? Ĉu malvarmiĝos niaj buŝoj? Gonzalo.-- La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas: Samstate ni kun ili preĝi devas. Sebastiano.-- Mi perdas paciencon. Antonio.-- Ni pereos: Per la maldiligento de drinkuloj-- (_Al_ Subestro) Larĝfaŭka bruegulo mi tre volus Vin vidi droni en dek maralfluoj[10]! Gonzalo.-- Pendonta, tamen, li post ĉio restos, Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti.... (_Ekbruoj interne_) Ĉiel' kompatu! nun fendiĝas ŝipo! Adiaŭ do, edzino kaj infanoj! Ho ve,[11] adiaŭ, frato! Ĝi fendiĝas! Antonio.-- Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (_Foriras_). Sebastiano.-- Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (_Foriras_). Gonzalo.--Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo,[12] bruniĝinta dornstipejo,[13] io ajn! Estu do la superega Volo! Sed mi preferus seke morti. (_Foriras_). Sceno 2.--_Sur insulo--antaŭ la ĉambreto de_ Prospero. (_Venas_ Prospero _kaj_ Mirando.) Mirando.-- Karega patro, se per via povo La maro tiel brue sovaĝiĝis, Ho trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas Malbonodoran peĉon Ĉiel' vomi.[14] Se supraj ondoj ne estingos fajron ... ... Suferis mi kun la malfeliĉuloj Videble kiuj dronis en la ŝipo! Kreitoj noblaj ili estis, eble, Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj ... ... Ĝemegoj ĝis la mia kor' atingis! Se ia dio estus mi potenca, En teron volus mi trapuŝi maron, Prefere ol engluti belan ŝipon Ŝarĝitan tute je animoj homaj! ... Prospero.--Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu; Al via kompatema koro diru: Ne malbonaĵ' okazis. Mirando.-- Ho ve, patro! Prospero.--Nenio, ja, filino, ĵus okazis Krom ĉio, kion mi efektivigis Por vi, filino mia, karulino! Vi kiu ido estas nescianta, Ĉar, nek vi scias pri l'elveno mia, Nek konas min pli altan ol Prosperon, La mastron de malriĉa tia loko, Kaj simplan patron vian. Mirando.-- Mi neniam Imagis plie. Prospero.-- Estas nun la tempo, Kaj vin mi devas plie tuj informi. --Forprenu la magian[15] veston mian-- (_Demetas la mantelon_). Magio restu. Plu ne ploru, kara; Konsolu vin. Terura la vidaĵo De ŝippereo, kiun vi bedaŭras, Okazis tiel, per magia povo, Ke iu, kiu estis en la ŝipo Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis, --Kriegojn kvankam aŭdis vi, kaj vidis Fundiri ŝipon--Sidu, nun, Mirando, Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi. (_Daŭrigota_). FOOTNOTES: [7] Cheerily, actively. [8] Noise-maker, brawler. [9] Insure. [10] Tides. [11] Alas! [12] Heath. [13] Prickly broom (or furze) patch. [14] Vomit. [15] Magic. LEKANTETO AŬTUNA. "Purpurvestata kara aŭtuna flor', Vi ploras, do, pri morto de l'somero? Funebra, certe, estas la kolor', Kaj ĉiam servas al la malespero!" "Ha, ne! Vi ne forgesu, kara mia, Purpuro apartenas al majesto; Kaj plaĉas al la vintroreĝo nia, Ke prezentiĝu mi en deca vesto!" 12a Okt., 1903. Ben Elmy. THE MICHAELMAS DAISY. "Dear little Autumn flower, with purple clad, Dost thou thus weep the death of Summer fair? Funereal, truly, is thy colour sad, And ever serves as symbol of despair!" "Ah, no! dear friend, remember yet one thing-- That purple, too, is Majesty's display; And 't is the pleasure of our Winter king, That I present myself in meet array!" _Tradukis_ Ben Elmy. MORDANTO MORDITA (Originale Verkita). Tiu ĉi okazis dum mia lernado ĉe la universitato. Bruno estis unu el miaj plej intimaj amikoj kaj ni ofte renkontis nin kun aliaj samideanoj ĉe la loĝejo de unu aŭ alia por amika kartoludeto. En tiu ĉi okazo la renkontejo estis ĉe Bruno. Blanko, alia amiko, alvenis kun mi je la dirita horo, sed tie troviĝis neniu. "Pendu" ni diris. Ni atendis longan tempon: Bruno ne venis. Ni do ekkoleriĝis, kaj deziris repagi al Bruno pro tiu ĉi malplezuro. "Kion ni faros?" "Malsaĝkaptilon!"[16] "Bonege!" Ni formovis la tablon en angulon de la ĉambro. Sur la tablo, per la helpo de kapkuseno[17] el la dormoĉambro, de kelkaj vestoj, kaj de la lamposfero[18] sur kiu ni figuris malbelegan vizaĵon, kaj en kiu ni enmetis kandeleton, ni konstruis terurigan kreitaĵon. Tiam ni atendis. Baldaŭ ni aŭdis la paŝojn de la alproksimiĝanta Bruno, kaj ni retiris en la dormoĉambron. La pordo de la ĉambro malfermiĝis: Bruno eniris. Subite terurplena kriego surdiĝis niajn orelojn. Nia mizera amiko enfalis preskaŭ senmove en sian seĝegon, nur murmurante--"Mi ĝin vidis! Mi ĝin vidis! Mi estas viro mortonta!" Tiu ĉi rezultato surprizis nin. Ni neniam deziris kaŭzi tian malfeliĉecon. Kredante ke nia amiko nur ridegis, mi ekkriis "Brandon! Rapide, rapide, alportu la brandon!" Estis senutile. La glaso ekfalinte el la mano de la suferanto, rompiĝis sur la tapiŝo. Tre malrapide, el la disigitaj vortoj de la malsanulo, ni eltiris la sciigon ke li kredis vidi la aperaĵon kiu ĉiam montras sin al membro de la familio Bruno, antaŭ la subita morto de tiu persono. Ni penis klarigi la aferon, sed sensukcese. Mi do eliris por venigi kuraciston. Loĝante en la koleĝo, estis necese ke mi petu permeson de la koleĝestro, ĉar vespere je dirita horo la pordego fermiĝis por ke neniu povu senpermese eliri. La koleĝestro, maljuna sinjoro, bonvolega al la junuloj kiuj venis sub lia flego, kvankam gravmaniera kaj solenvizaĝa, aŭskultinte mian klarigon, tuj donis al mi la deziratan permeson, samtempe dirante--"Estas granda malfeliĉeco, granda, grandega! Mi kredas ke mi mem iros por lerni ĉu mi povos ion fari." Ĉar la koleĝestro tre malofte vizitis la loĝejon de koleĝanoj, tiu ĉi propono estis tiel ne atendita ke mi tute forgesis la kuraciston, kaj sekvis la estron al la loĝejo de Bruno. Enirante en la ĉambron ni trovis Brunon ankoraŭ flegatan de Blanko, ŝajne neniel pliboniĝitan. La vizitanto neatendita, klinante sin super la junulo diris amindavoĉe--"Mia kara Bruno, mi tre bedaŭras aŭ...." Kvazaŭ elektriĝita, la trompoplena Bruno eksaltis sur siajn piedojn elkriante per la plej sana voĉo--"Pardonu al mi, Sinjoro, tute senintence mi petolis[19] antaŭ _vi_." Unue iom enuata, sed baldaŭ komprenante la ŝercon, nia bona estro trankvile diris--"H--m! Belega ekzemplo de 'Mordanto mordita'. Bonan Nokton, Sinjoroj, bonan nokton." Tiel parolinte li ridetante foriris. Paul Mathews, _Esperantisto_ 7799. FOOTNOTES: [16] Booby-trap. [17] Pillow. [18] Lamp globe. [19] Played the fool. _Almozulo_: Donu al mi pencon, Sinjorino! _Sinjorino_: Ĉu vi ne povas trovi laboradon! _Almozulo_: Ne, mia metio estas senutila al la nuna tempo. _Sinjorino_: Kial? Kion vi faras? _Almozulo_: Mi forŝovelas neĝon de pavimo. G.C.L. LA TRI AMIKOJ. Konfidu je nenia amiko ne pruvinte lin. Ĉe la festena tablo ni trovas pli multajn ol ĉe la pordo de la malliberejo.[20] Homo havas tri amikojn; du el ili li multege amis, la tria estis al li indiferenta, kvankam tiu ĉi estis la plej sincera el ĉiuj. En tago li devis aperi antaŭ la juĝisto ĉar li estis grave sed maljuste kulpigita. "Kiu el vi," li diris, "venos kun mi por atesti por mi, ĉar mi estas grave kulpigita kaj la reĝo koleriĝis?" La unua el liaj amikoj tuj diris ke, pro aliaj aferoj, li ne povus iri kun li. La dua akompanis lin ĝis la pordo de la juĝejo, tiam li iris returnen pro timo de la kolera juĝisto. Sed la tria, al kiu li malplej konfidis, eniris, paroladis por li kaj atestis tiel ĝoje pri lia senkulpo, ke la juĝisto liberigis lin.---- Homo posedas tri amikojn en tiu ĉi mondo. Kiel li kondutos je la horo de la morto, kiam Dio vokos lin antaŭ sian juĝejon? Mono, lia plej bona amiko, forlasos lin unue. Liaj parencoj akompanos lin ĝis la pordo de la tombo, kaj tiam returnos domen. La tria, kiun li ofte forgesis dum la vivo estas liaj Bonagoj. Nur tiuj ĉi akompanos lin ĝis la trono de la Juĝisto. Ili antaŭiros, parolos, kaj trovos por li kompaton kaj pardonon. Elise Bauer. FOOTNOTE: [20] Prison. LEGENDO PRI LA VIRO EN LA LUNO. Antaŭ multe da jaroj je Dimanĉo, viro iris en arbaron por kolekti lignon. Li kunigis ĝin, kaj, portis ĝin domen. Li renkontis belan viron, dimanĉe vestitan, kiu estis ironta al preĝejo. Li haltis, ekparolis al la lignoportanto kaj diris "Ĉu vi scias ke sur la tero hodiaŭ estas Dimanĉo, kiam Dio ripozis, kreinte la mondon, ĉiujn bestojn kaj la homaron? Ĉu vi ne scias ke estas skribite en la tria komando Sanktigu la Dimanĉon?" Sed la viro estis korhardiĝita kaj respondis "Dimanĉo tera aŭ Lundo ĉiela, kion faras tio al mi?" La bela viro, kiu estis Dio mem, respondis "Portu do eterne vian branĉaron. Kaj tial ke Dimanĉo sur la tero ŝajnas al vi esti senvalora, havu do eternan Lundon en la Luno kaj staru ĉiam tie kiel timiginta ekzemplo por ĉiuj kiuj malsanktigas la Dimanĉon per laboro." De tiu tempo la viro kun la branĉaro staras en la Luno, kaj eble starados tie eterne. Elise Bauer. PRAKTIKA UZO DE ESPERANTO. Antaŭ iaj semajnoj aperis artikolo en la _Daily Mail_ kie oni skribis ke Ĵapananoj trovis ke, se ili manĝadis nur rizon, ĝi produktis hidropsion, sed se ili miksis hordeon kun la rizo la malsano ne okazis. Trovante en la Adresaro la nomon de Japonano, mi tuj skribis al li sciigante lin pri la supre nomita artikolo kaj demandante ĉu ĝi estis akurata. Mi ricevis la sekvantan respondon--"La malsano okaza estas ne la hidropsio sed beriberi aŭ elefantiasio. La rizo sole ne kaŭzas tion: La malriĉuloj, la kampanoj, ankaŭ suferas je tiu malsano kvankam ili ne ofte manĝas rizon; eble nur unu aŭ du foje dum monato. La rimedo por tiu malsano estas ne ankoraŭ konata, sed la mikso de hordeo kun la rizo estas bona; ankaŭ la aero de la patralando. La homoj kiuj vivas en malaerigata ĉambro havas ofte tiun malsanon. Unu aŭ du monatoj en la patralando estas sufiĉaj por kuraci ĝin." (Espo. 7383). Esperantisto 8105. Kara Sinjoro, La unua numero de via tre laŭdinda gazeto ne sole donis al mi grandan plezuron sed ankaŭ portis benon al ĉiuj de tiu ĉi loko; ĉar, ĵus ĉe la momento de ĝia alveno, komencis la pluvo de ni longatempe dezirita, kaj kiam mi malfermis la koverton, brilaj fulmoj kune kun la lumo de mia elektra lampo lumigis al ĝiaj bone presitaj paĝoj. Certe ĉiuj Anglaj Esperantistoj dankos vin tre kore por via kuraĝa kaj sindonema laboro, kaj deziros longan vivon kaj plenan sukceson al la entrepreno. Mi bedaŭras ke mi mem donis malbonan ekzemplon al miaj pli junaj Esperantuloj, skribante en mia artikoleto "Itala Somero," ke oni kulturas ĉe ni _Kariofilojn_.[21] Mi devis esti skribinta _diantojn_,[22] ĉar la kariofilo,[21] kreskaĵo de tropikaj landoj, ne povas vegeti tie ĉi. Kvankam mi estas nemetiista[23] botanikisto, mi ne sciis la sciencan nomon por "cloves," kaj mi ne lernis la Esperantan vorton por "carnation." ... Jen mia konfeso kaj senkulpigo! Nun mi almenaŭ ellernis tre multe pri la kariofila[21] natur-scienco, uzado, kaj komerco; kaj mi miriĝas legante ke Anglujo enportas ĉiujare 1/4 milion funtojn[24] da tiu drogo. Certe ĉiuj ne estas uzitaj por bongastigi niajn pomtortojn![25] Kun sinceraj gratuloj, Via fidele, C. Bicknell. FOOTNOTES: [21] Cloves. [22] Carnations. [23] Amateur. [24] Pounds. [25] Apple tarts. LA SONO DE VOĈO. (Telefona Okazo.) (de G. S. WEBSTER, eltirita el "TAT," tradukita de JOHN ELLIS.) * * * S-INO JUNEDZO. S-O JUNEDZO. VOĈO. * * * [_SCENO.--Manĝoĉambro ĉe Gesinjoroj Junedzo. La telefono estas fiksita sur skribtablo._] S-ino Junedzo (_alparolante al katido, dume ŝi ĉirkaŭligas banton[26] ĉirkaŭ ĝia kolo_[27]).--Nu[28], katideto, mi miras kion mia Riĉjo faras. Mi esperas ke li ne aliris al malplaĉega ĉevalkura konkurso--mi ne kredas ke li sin okupas tiamaniere dum lia libera tempo--malgraŭ la duonesprimaĵoj[29] de Klaro Paseo, sed--. Bone, mi jam alvokis lin telefone nur sepfoje hodiaŭ, kaj li mem respondis al mi ĉiufoje; tial ĉio necese estas tute ĝusta. (_Sidigas la katidon sur kuseno_) Nu, kion fari? Estas tro varme por eliri kaj vizitadi. Mi jam parolis kun la servistinoj pri iliaj kulpetoj, sufiĉe je unu tago. Mi kudris butonon sur la ganto de Riĉjo, kaj mi jam skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto. Ho! Mi devas alvoki Riĉjon denove; li kutimas aŭdi mian voĉon almenaŭ okfoje en ĉiu tago. Kara knabo! Li pensos ke mi ĉesis ami lin, aŭ ian similan teruraĵon! (_Aliras al la telefono kaj sonorigas_) "N-on 2,337 Junedzo, mi petas." (_Post momento, ŝi aŭdas respondon._) S-ino J. (_en 'fonon_).--Jes, ĉu vi ĉe-estas? Voĉo.--Kompreneble, Karulineto! S-ino J.--Kiu estas tie? Voĉo.--Kies voĉo sonas, ĉu vi pensas? S-ino J.--Tio estas simila je la voĉo de mia propra edzeto. Voĉo.--Tia mi estas, Kara Mia!--Via vera, sola, propra Riĉjo. S-ino J--Ĉu vi maltrankviliĝas kaj pensadas ke mi ne estas alvokonta al vi denove, Plejkara? Voĉo.--Jes; mi ja terure maltrankviliĝis pri tio, Koro Mia. S-ino J.--Kion vi faras? Voĉo.--Mi tre laboradas, kaj multe pripensadas pri mia propra edzineto. (_En tiu ĉi momento, persono larĝaŝultra, festatempe vestita, mallaŭte malfermas la pordon. Li staras senmove, kaj rigardas S-inon J., ridete sed silente._) S-ino J. (_en 'fonon_).--Mi sentadis tre forlasite la tutan tagon longe. Voĉo.--Kompatinda knabineto! Baldaŭ mi revenos, ĉarmanta mia. S-ino J.--Mi skribis dudek-sep paĝojn al la patrineto. Voĉo.--Ĉu efektive? La kara maljuna sinjorino! Mi esperas ke vi sendis al ŝi la esprimon de mia amo. S-ino J.--Ha! Nu, mi ŝatas[30] aŭskulti vin kiam vi parolas tiel pri la patrineto. Penu ĉiam paroli tiamaniere pri ŝi kiam vi estas hejme. (_La persono apud la pordo ŝajnas malkontente, kaj ial iom ekscitate._) Voĉo.--Mi promesas, Amatino Mia. S-ino J.--Mi ja pensas ke vi povus aranĝi ke vi venos hejmen frue hodiaŭ, Riĉjo, por festi la trian monaton de nia edzeco. (_La persono subite timiĝas, kaj provas forŝteli mallaŭte for de la ĉambro, senvidite._) Voĉo.--Tion mi volus, karulineto mia; sed ni estis tre okupataj ĉe la oficejo la tutan tagon longe, kaj ... (_la persono piedfrapas senintence la katidon--la katido blekas ... kaj_ S-ino J. _ĉirkaŭrigardas antaŭe ol la persono povas atingi la pordon--ŝi lasas fali la aŭdilon telefonan, rapidas al li, kaj kaptas lin sovaĝe per lia brako._) S-ino J. (_kun milo[31] da vulkanoj[32] je sia voĉo_)--RIĈJO!! RIĈARDO!!! S-o J. (_provas gajete ŝajni kuraĝa_).--Nu, Kara Mia, ĉu vi ĝojas min revidi? S-ino J. (_trenas lin al la telefono_).--Venu tien-ĉi. (_Ŝi tenas la aŭdilon sur lian orelon, kaj tuj poste parolas en la telefonon si mem_). S-ino J. (_en la 'fonon_).--Kaj _kiu_ vi diris ke vi estas? Voĉo.--Efektive, ĉu vi forgesis tiel baldaŭ? Via propra Riĉjo. S-o J.--Sed, pendiĝu! ... (S-ino J. _metas sian manon sur lian buŝon_). S-ino J.--Kaj _kion_ vi diris ke vi faris? Voĉo (_ripetas malrapide kaj tre klare_).--Ke mi tre laboradis, kaj multe pripensadis pri mia propra edzineto. S-o J. (_li mem provanta alvoki per la telefono_).--Silentiĝu, malsaĝulo! Ĉu vi ne scias.... (S-ino J. _ĉesigas lin kiel antaŭe_.) S-ino J. (_en la 'fonon_).--Ni finigos tiun-ĉi konversacion ĉar S-o Junedzo, kiu estas apud mi, laĉigas iom aŭskultante lian propran imaĝan voĉon. Bonan tagon! kompleze tenu vin pretige por atesti kiam mi procesos por ricevi juĝan disigon.[33] Voĉo.--Ŭ--ŭ--ho! ŭ--ŭ--(S-ino J. _sonorigas por ĉesigi la elektran komunikadon; sin turnas al_ S-o J., _kies vizaĝo grade iĝas fraga-tomata-sun-malleviĝan specon de koloro_). S-ino J. (_per nordpolusa[34] voĉo_).--Havu la bonecon klarigi--se eble vi povas. S-o J. (_gajete_).--Certe, kara mia, certe! Nu, vi vidas, karesinda mia, vi havas tre dolĉan kutimeton, alvokante min ĉe la oficejo ĉiuhore, kaj ĉar mi--ŭ--ne estas--ŭ--ĉiam tie.... S-ino J.--Estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj, eble? S-o J. (_kuraĝege_).--Jes, estante ĉe ĉevalkuraj konkursoj; kvankam, trovinte mian unuan gradan bonprosperaĵon hieraŭ, mi estas forlasonta tiujn de nun. Sed, daŭrigante ... ĉar mi ne ĉiam estas ĉe la oficejo, mi pensis ke vi koler ... ŭ ... maltrankviliĝus se mi ne respondus ĉiufoje kiam vi sonorigus por mi; tial mi ordonis ke Korkisto, mia ĉefkomizo, kiu estas iom da ventroparolanto, imitu mian voĉon, kaj respondu al vi tiam, kiam mi forestus, kaj la malsaĝulo nesciis ke mi jam venis hejmen frue hodiaŭ--tial--Ho! pardonu min, Mimio! S-ino J. (_frostatone_).--Neniam! (_surlevigante la katidon_) Venu kun mi, katideto, ni ambaŭ estas trompiĝitaj. Ne pensu ni plu pri tio! Ni reiros al la patrineto, kaj ... (_lasas larmon fali sur la dorson de la katido_). Sed (_sin turnante al_ S-o J.) permesu al mi por diri al vi, Sinjoro ke--(_telefona sonorileto tintas_) Ha! la 'fono denove! (S-o J. _saltas antaŭen kvazaŭ li volis respondi_--S-ino J. _malhelpas lin_) Pardonu min, nun estas mia vico por falsi la telefonon, mi kredas. Eble estus eĉ pli interesa afero, se mi provus ventroparolan aktoraĵon (_aliras al la telefono kaj respondas per raŭka, vira voĉo_) jes, kiu estas tie? Voĉo.--Ho! Maljunulo! Ĉu tiu estas vi? S-ino J. (_same kiel antaŭe_).--Ne,--Ŭ--tio estas, jes. Voĉo.--Nu, nur unu vorto pri tiu diamanta ĉirkaŭkolo, kiun vi petis ke mi elektu por via edzino. Vi diris ke via vetgajno estis cent-deko da livroj; nu, ĉar vi volas aldoni plue dekon, mi povas ricevi ĵus tion, kion vi bezonas, pendaĵon ankaŭ, po cent-dudek livroj. Ĉu tio vin ŝatas? S-ino J. (_per malforta voĉeto_).--Riĉjo, ĉu vi volus veni kaj respondi al tiu-ĉi, mi petas? (_Li aliras al la telefono, kaj post aranĝinte la aferon, sonorigas por ĉesigi la komunikadon, kaj sin turnas al_ S-ino J., _kiu sidas sur la sofo, ŝia vizaĝo en la pelto de la katido, kaj ploras iom_). S-o J. (_alstreĉante liajn brakojn_).--Mimio! S-ino J. (_lasas fali la katidon_).--Ho! Ho! (_Sur lian bruston_) Ho! Riĉjo!! (_La katido ĝoje murmuras._) FOOTNOTES: [26] A knot of ribbon. [27] Neck. [28] Well! [29] Half statement. [30] Like. [31] A thousand. [32] Volcanoes. [33] Separation. [34] Northpolar. PHONETIC LONGHAND. In fulfilment of a promise made in the first number of The Esperantist, a few phrases are here given, with their equivalent English phonetic spelling. In reply to those friends who wish to see a monthly list of stock phrases, with their English meaning, we beg to remind them that the _Frazlibro de la Turisto_ contains 400 such phrases, each in 6 languages, for the trifling cost of 6d. We are not disposed to sacrifice our limited space as suggested, unless, after mastering the 400 phrases named, which deal with a great diversity of subjects, our friends still feel the need for a further collection. The phrases used below are culled from a forthcoming work by Mr. J. A. Thill, of Plymouth:-- Ĉiam uzu Esperanton kiam vi skribos al mi. Chee|ahm ooz|oo Aysp|ayr|ahnt|ohn kee|ahm vee skreeb|ohs ahl mee. Veku min morgaŭ ĉirkaŭ la kvina horo. Vay|koo meen mohrg|ow cheerk|ow lah kveen|ah hohr|oh. Senvestigu vin kaj kuŝiĝu. Sayn|vayst|eeg|oo veen ky koosh|eej|oo. Mi prosperis en tiu ĉi afero. Mee proh|spayr|ees ayn tee|oo chee ah|fayr|oh. Mi devas refari tiun ĉi kalkulon. Mee dayv|ahs ray|fahr|ee tee|oon chee kahl|kool|ohn. Vi rejuniĝas pli kaj pli! Vee ray|yoon|eej|ahs plee ky plee! Kiam vi senvestigos viajn piedojn? Kee|ahm vee sayn|vayst|eeg|ohs vee|ine pee|ayd|oyn? EN VAGONARO, REVENANTE DE LA MARO. Lernejestro, afable parolante al la plej mallertulo de la lernejo: Ĉu la maro alvenis al viaj atendoj, Roberto? Lernanto, kiu estis tro proksimiĝinta al la undoj: Se plaĉas, Sinjoro, ĝi alvenis al tie ĉi; Kaj, per fingro, li montris sian bruston. E. M. * * * Du fratinoj loĝis kune kun sia onklino, bona sed tre severa virino. Unu tagon la plej maljuna ekvidis ke la infanino fosas en la ĝardeno kaj enterigas ion. Poste ŝi foriris por trovi tion kion sia fratino faris: Kaj ŝi eltiris el la truo paperan folieton sur kiu estis malbone skribitaj tiuj ĉi vortoj. "Kara Diablo, venu tuj kaj forportu mian onklinon Marion." Esperantisto, 4686. * * * Du vendistoj de malnovaj vestoj loĝis kontraŭe. Nature ili ne tro amis unu la alian. Nokte anĝelo venis al unu el ili kaj diris. "Rakontu al mi tion, kion vi deziras, kaj mi donos ĝin al vi kondiĉe ke via najbaro ricevos la duoblon da ĝi." La viro pensadis longatempe kaj fine respondis "Mi volas ke mi blindiĝos je unu el miaj okuloj." Esperantisto, 8105. ALILANDAJ KUNBATALANTOJ. Doktoro Zamenhof aminde skribis al ni la sekvantan leteron-- "Kara Sinjoro, Kun granda plezuro mi ricevis la unuan numeron de _The Esperantist_. La bona enhavo kaj la bela eksteraĵo faras tre bonan impreson. Mi estas tute certa ke la gazeto tre plaĉos al ĉiuj esperantistoj jam ekzistantaj, kaj ĝi baldaŭ fariĝos potenca kreilo de multaj esperantistoj novaj. La komenco eble estos malfacila, sed la fruktoj de Via laborado estos riĉaj kaj belaj. Volu enskribi min en la nomaron de la abonantoj ... Via, L. Zamenhof." Vere estas afablege de nia kara estro apogi la verkon de eklernantaro, kiel estas preskaŭ ĉiuj el niaj kunverkantoj. Estas granda honoro havi lin inter niaj abonantoj, kaj la Redaktoro estas certa ke la legantaro aprobos ke Doktoro Zamenhof estus la sola honorinda abonanto al la novenaskita organo. * * * Sinjoro Fruictier skribis al ni el Parizo. "Tie ĉi nenio nova. Tridekses publikaj kursoj de Esperanto estas tuj malfermiĝontaj en Parizo: se nur ĉiu havus kvindek lernantojn diligentajn, estus bonege!!! Duan eldonon de _La Frazlibro_ mi pretigas: al ĝi mi aldonas gramatikon plenan de Esperanto, en la kvin lingvoj. Kore via, P.F." Vere la lingvo rapidege antaŭmarŝadas en Parizo, kaj estas esperinde ke ankaŭ tie ĉi Londone ni baldaŭ havos 36 kursojn. _La Frazlibro de la Turisto_ sen gramatiko certe estis bonega libreto; kiam oni aldonis kvinlingvan gramatikon, estos pli ol bonega, ĝi estos mirinde utila verketo. * * * Sinjoro Bourlet, Prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza skribis-- "La firmo Hachette & Ko. en Parizo preparas kun la helpo de Sinjoro de Ménil tutmondan jarlibron Esperantistan. Tiu jarlibro enhavos la nomojn kaj adresojn de ĉiuj Esperantistoj, pro-esperantaj Societoj, ĵurnaloj, k.c. Ĝi eliros en la monato Marto de la proksima jaro. Mi treege petas vin ke vi bonvolu sendi ĉiujn eblajn sciigojn, kiuj povus faciligi ĝian verkadon al Sinjoro B. F. de Ménil, 46 Boulevard Magenta, Paris 10. Internacian kaj kunfratan saluton." La enskribo estas senpaga. * * * Sinjoro Cart skribis afablan leteron gratulante nin pri _The Esperantist_ kaj petante ke ni enpresu nomaron de la libroj por la blinduloj. Plezure ni anoncas ke la Angla lernolibro en la Brailla skribo nun estas eldonita, kaj ke ĝia kosto estas 4s. Ni ankaŭ sciigos ĉiujn blindajn amikojn de la nomaro de aliaj jam eldonitaj verkoj, se ili skribos al ni. * * * Esperanto tre rapide antaŭiradas inter niaj Maltaj kunverkantoj. Dankoj al la sindonema propagando de Sinjoroj Agius kaj de Bono, preskaŭ ĉiuj la Universitatanoj jam eklernas la helpantan lingvon. Eble la malgranda insulo baldaŭ fariĝos "_Esperantujon_," kiu scias! Sinjoro Agius skribis bonegan leteron kiu estis presita en la _Daily Malta Chronicle_, kaj ni skribis duan leteron pri Esperanto kiu ankaŭ estis tie presita. * * * Du samideanoj en Ĵaponujo, Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn, ankaŭ skribis pri Esperanto en la _Japan Times_. Ni ankaŭ sendis respondon. Post la ricevo de la dua letero, la Redaktoro de tiu ĉi malproksimega organo skribis kiel sekvas.--"The fact that our playful rap at Esperanto should have inspired a disciple of that up-to-date language in this far corner of the world to champion its cause is certainly almost sufficient to make us reconsider our former verdict (which was perhaps dictated by æsthetic rather than utilitarian motives), and to admit that Esperanto may after all have a brighter future than Volapuk. At least the acquisition of the new tongue can do no harm and may possibly do some good. We thank our correspondent for the trouble he has taken.--Ed., J.T." * * * Bone, bonege! kaj la tutmonda Esperantistaro devas gratuli Sinjoroj Gauntlett kaj Doorn por la granda helpo kiun ili tiel donis al la lingvo ne en Ĵaponujo sole, sed _ĉie_. * * * Ni bedaŭras ke ni ne povas presi ĉiujn la afablajn leterojn kiujn alilandaj amikoj sendis. Eble, en la estonteco, kiam nia malgranda organo estas bone loĝiĝita, ni povos pligrandiĝi ĝin kaj presi du paĝojn de alilanda korespondado. Ĝis tiu tempo venos, ni devas esti kontentaj kun nur unu paĝo de tiaj interesaĵoj. DU FABLETOJ. _La Leono, la Urso kaj la Vulpo._--Leono kaj urso iam trovis mortigitan cervidon, kaj longe interbatalis por posedi ĝin. Tiel grava fariĝis la batiĝo ke fine ambaŭ el ili, duone blindigitaj kaj duone mortigitaj, kuŝis sur la kampo, sen sufiĉa forto por tuŝi la trovaĵon streĉitan inter ili. Vulpo alvenante tiam kaj vidante ilian mizeran staton, trapaŝis inter ilin kaj forportis la kaptaĵon. "Kiaj malsaĝaj kreitaĵoj ni estas," ili ambaŭ ekkriis, "ni malŝparis nian tutan forton kaj batis unu la alian nur por doni manĝon al fripono." _Batalantoj ofte perdas tion por kio ili interbatalis._ (6266). * * * _La Hundo kaj la Katino_--Maljuna sinjorino posedis hundon kaj katinon. La hundo, kiun ŝi havis por gardi ŝian dometon, loĝis ekstere en ligna hundejo; kaj manĝis komunajn manĝaĵojn. La katino estis karesita; kaj pasigis la tutan tagon manĝante luksaĵojn kaj dormante sur la mola tapiŝeto antaŭ la fajro. Longatempe la hundo envie rigardis la katinon; kaj fine parolis al ŝi kiel sekvas-- "Mi gratulas vin, fraŭlino, pri via tre bela vivo." "Kiel ĝi estas pli bona ol via?" respondis la katino, malfermante larĝe siajn okulojn. "Ni ŝanĝu lokojn dum unu semajno; kaj eble vi eltrovos." "Plezure," respondis ŝi, kaj tuj la ŝanĝo estis farita. Je la komenco la hundo ĝuis[35] sin en la saloneto, sed sia ĝojo ne estis longedaŭranta. Sia granda korpo okupis tro multe da spaco; kaj la servistino, kiam ŝi aranĝis la ĉambron, metis siajn piedojn sur lia kapo aŭ sur lia vosto, kaŭzante al li grandan doloron. La manĝaĵoj kiuj estis estintaj sufiĉaj por la katino, ŝajnis esti nenio al lia forta stomako, kaj li sentis kvazaŭ mortonta de malsato. Fine la saloneto, unue tiel varma kaj bela, fariĝis al li senaeran malliberejon. Post du tagoj li ne povis toleri ĝin pli longe, kaj, humile foririnte al la hundejo, diris "Ĉu vi estas tie, fraŭlino?" "Jes," respondis la katino je la pajlo interne. "Nu, mi ĵus estis pensanta ke, se rabisto venus, vi ne povus kontraŭstari lin; tial mi revenis al mia propra loko." La katino reiris en la saloneton ridetante. _Ne avidu la sorton de via najbaro._ (8380). FOOTNOTE: [35] Enjoyed. L'ANĜELO KAJ LA INFANO. ELEGIO. Anĝelo vizaĝe radia Kliniĝis ĉe l'flank' de lulil'[36] En kiu, spegule, je lia, Ripozis imago simil'. "Infan', mia ĉarma similo," Li diris, "ho! venu kun mi; Ni vivos en brila Ĉielo Ne estas Ter' inda je vi. "Ĉar tie neniu ĝojegas; Suferas l'anim' en plezur' Ekkrio feliĉa elvokas Sopiron el kor' sammezur'. "Kaj timo kun ĉiuj festenas-- Neniam trankvila maten' Vesperon similan entenas[37] Aŭ de l'morgaŭ estas subten'[38]. "Ĉagreno kaj kora doloro Ĉu sulkus[39] vin, ho! frunto pur? Okulojn plenigus la ploro ... Ĉu ja estas penseble nur? "Ne, Ne, tra la supra vasteco Ekflugu tuj kune kun mi; Pardonas la Dia Zorgeco La tagojn estontajn por vi! "Vestiĝu funebre neniu Por vin el ter' vidi forir'; Last' hor' via estu por ĉiu Simila je l'ĉitienir'.[40] "Nenia plorema vizaĝo, Ĉe l'tombo neniu ĝemant'; Pro via benita pur' aĝo, Mortint' ŝajnas kiel dormant'." Flugilojn L'Anĝelo malfaldis, Kaj tra l'blua regno de l'sun', Duop' ili supren flugadis-- --Senfila patrin' estas nun'. _El_ J. Reboul. _Esperantigis_ A. Motteau. FOOTNOTES: [36] Cradle. [37] Contains. [38] Support. [39] Wrinkle. [40] Coming here. CORRESPONDENCE NOTES. In our first issue the hope was expressed that all Esperantists would, without delay, translate the two letters enclosed in the Textbook and send them in for "The Adresaro." Many have already done so, and will no doubt soon commence their foreign correspondence, even if the collecting of picture postcards or postage stamps be the initial incentive. Several translators have experienced slight difficulties in their work, which we now take the opportunity of explaining. In the first edition of the Textbook the first letter contained the word "propono." Many were unable to translate this, the meaning of which is "proposal." "Ekskolonelo" also presented difficulty to many. The meaning is simply "ex-colonel"! The more recent letters seem to contain but one point of difficulty--the wonderful ever-recurring word "samideano" (which was here put in the feminine through an oversight). We have not yet discovered an apt translation for this most useful term. One of our members has put "friend in Esperanto," whereas others describe it as "kindred spirit" or "fellow-thinker." The literal meaning is of course "one who shares the same idea as yourself." * * * A most interesting letter has come to hand from one of our enthusiastic members. We here print it at length:-- "Dear Sir,--I am reluctant to encroach upon your time, but I feel _I must_ write to congratulate you upon the get-up, the good printing, and the general excellence of your first number. It is far and away the best Esperanto journal I have seen. "One of your correspondents, I see, urges that her age (71) precludes the possibility of her doing much for Esperanto. I hope not. If she has the same good health as I have, she may have several years before her yet. I am in my 81st year, and though I have a very busy life, I take a great delight in our "Kara Lingvo," and can read it with tolerable ease ... I am puzzled about the sound of "Eŭ," "Ej," and "Uj" ... I cannot make out the last line but one on page 9. Yours, etc., E.D.R." We heartily thank E.D.R. for his interesting and cheering letter. Certainly we all hope to have plenty of time before us in which to propagate "La Karan Lingvon." To deal with the last point first, it was one of the printer's errors which one must inevitably find in a journal printed in a new language. "Firmo firinoj" should have been the one word "Firmoj." Our good colleague, Mr. Ahlberg, is thus fully exculpated from what at first sight must have seemed to our readers as "very original Esperanto" on his part. In apologising for the error, we would again call the attention of our readers to the motto at the top of page 1. The _Eŭ_ is very rare, generally found in _Eŭropo_, which is pronounced as _Ay-oo-roh-po_, just as if the ordinary _u_ had been used. _The letter ŭ has no individual sound_, as was explained in our last issue. _Ej_ in _plej_, and all other cases, has the value of the _ayi_ in playing. _Uj_ as in ruin. Take for example the word _Patrujo_. This is spoken _Pah-troo-yo_. Similarly _Lernejo_ is _Lairn-eh-yo_. * * * J.H.M. of Walthamstow writes a congratulatory letter in Esperanto, concluding with the request that we explain the etymology of three words used in the Gazette. "Klopodi," meaning "to busy one's self about something," is derived from the Polish: klopotac sie. "Ĉerpi," meaning "to exhaust," comes from the Polish: czerpac. "Varbi," "to enrol," from the German: bewarben. N.B.--It is remarkable, considering that Dr. Zamenhof is a Pole, that there are not more Slavonic words in Esperanto. Philologists will find the Universal Dictionary (in Esperanto, French, English, German, Russian, and Polish) a useful work. Price 1s., post free. * * * Friends have written suggesting that we should have monthly competitions for the best translations from given passages in English literature. The idea is an excellent one, but we cannot adopt it at present, as our time is too fully occupied to enable us to give the requisite amount of care to the competitors' efforts. Nevertheless, we hope for an interesting competition in the near future. We need original work, however, more than translations. Meanwhile we offer a Prize (the Will o' the Wisp English-Esperanto Dictionary, which really ought to be ready by Christmas) to all friends who can send us the annual subscriptions of ten new subscribers. Of course secretaries and officials of groups are not included in this offer. We are glad to state that we have received numbers of interesting letters. Our inveterate foe, space, forbids our printing all we wish. We trust that our friends will be satisfied with the written replies which are generally sent when their letters are crowded out. DIVERSAJ SCIIGOJ. Samideanoj en Boulogne-sur-Mer faris publikan pruvon pri la utileco de Esperanto per tiu ĉi gazeto. Trovinte Francajn amikojn kiuj komprenis la Anglan lingvon, ili petis ke tiuj ĉi traduku en la Francan la dulingvajn artikolojn en nia unua nombro. La Esperantistoj ankaŭ faris same. La rezulto estis rimarkinda. La tradukoj de la Esperantaj adeptoj estis pli akurataj ol tiuj de la studentoj de la Angla lingvo. Tiel oni praktike pruvis ke Esperanto estis ankaŭ taŭga ilo per kiu lerni naturajn lingvojn! Ili ankaŭ sammaniere tradukis _La Suno Hispana_. * * * Ni bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por doni ĉiumonate malgrandan priskribon pri niaj samtempaj gazetoj Esperantaj. Eble la Lingvo Internacia, L'Espérantiste kaj la Belga Sonorilo estas tiel bone konataj de nia legantaro kiel estas La Lumo. Sed tre malgranda nombro de Anglaj Esperantistoj vidis la novan (mi estis dironta la plej novan sed _tiu ĉi_ Esperantist estas la lastenaskita) _Hispana Suno_. Ĝi estas dekdupaĝa monata gazeto en la lingvoj Hispanaj kaj Esperantaj, kaj enhavas multe da tre interesa kroniko. Oni ne trovos rakontojn aŭ poemojn, sed la organo estos tre utila por ĉiuj kiuj deziras lerni la lingvon de Cervantes; ĉar la paralelaj tradukoj estas laŭvortaj. * * * La Sekretario de la Edukada Regnafako[41] skribis, antaŭ ne longe, al Sinjoro Ellis (Keighley), respondante je lia propono ke la instruado pri Esperanto fariĝus parton de la edukada kurso en la lernejoj popolaj kaj dugradaj. Li diris ke "La fakestroj ne estas pretaj por akcepti la proponon nuntempe." Movi regnan fakon estas longa afero, sed espera fajrereto kuŝas kaŝe en tiu vorto _nuntempe_. * * * Sinjoro Ellis ankaŭ sciigas nin ke Sinjoro Wackrill, Colombo, Ceylon, komencis kurson, esperante plioficiale fondigi societon kiam la membraro estos plimultiĝinta. Ni bonvolas sukceson je lia entrepreno, kiu speciale interesas nin ĉar ĝi estas la unua peno por disvastigi Esperanton en Ceylon. * * * Sinjoro Metcalfe diras ke li nun komencis korespondan ŝakludon kun Subleŭtenanto L. Jamin (Antverpeno). Ambaŭ el ili ĉiam skribas en Esperanto kaj Sinjoro Metcalfe nun atendas la kvaran movon. * * * La unua kunveno de la nova Esperanto Society en Brixton estis tre sukcesa. Preskaŭ cent ĉeestantoj aŭskultis paroladon pri la lingvo internacia kaj ĝia gramatiko. Poste, dudeksep el ili membriĝis kaj la ĉiusemajna kurso komencis. Sinjoro E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton, estas la Hon. Sek.; kaj li volonte respondos je ĉiuj demandoj pri la nova societo, kies jarabonpago estas 2s. 6d. * * * Jen estas ankaŭ bonaj novaĵoj de Plymouth. Sinjoro Treleaven paroladis ĉe la Athenæum, Plymouth, kaj, post kelkaj tagoj, donos similan paroladon en Liskeard, Cornwall. Oni devas gratuli tiun ĉi energian varbiston kaj esperi ke la du paroladoj kreos multajn samideanojn kaj eble fondigos novajn kursojn. * * * Tiu ĉi estas nur la dua nombro de The Esperantist, sed ĝi estas la lasta de la jaro 1903a. La Redaktoro deziras sendi internaciajn salutojn al ĉiuj amikoj, ĉu Angloj, ĉu alilanduloj, kaj gratuli ilin pri la bona progreso kiun Esperanto faris dum tiu ĉi jaro. Esperanto ĉiam kreadas entuziasmulojn;[42] sekve ĝi kreskadas pli kaj pli rapide. Antaŭ dekdu monatoj, la bela lingvo estis preskaŭ nekonata en tiu ĉi lando. Nun jen estas tie ĉi almenaŭ 5,000 personojn kiuj aĉetis lernolibrojn; kaj unu lernolibro ofte instruas multajn lernantojn. Kaj tiu ĉi ne estas la plej bona atesto pri la praktikeco de Esperanto. Multaj el niaj ĉi-tieaj samideanoj jam estas adeptoj, kaj skribis bonajn kaj interesajn artikolojn por tiu ĉi malgranda organo. Vere, mi dubas ĉu estus eble ke oni redaktu gazeton en natura lingvo ajn, post dekdu monatoj de lernado; eĉ se tiu lernado estus estinta treege koncentrigita. Sed tia estas la simpleco de Esperanto, ĝia logikeco, ĝia senescepteco, ke oni povas eldoni monatan gazeton en la nova lingvo kaj ricevi la aprobon de Doktoro Zamenhof mem. Vivu Esperanto! Vivu Doktoro Zamenhof! Vivu ĉiuj amikoj kiuj komencas disvastigi la internacian lingvon tra la multelingva mondo! FOOTNOTES: [41] Board. [42] Enthusiasts. THE NEW DICTIONARIES. With pleasure we announce that both the Esperanto-English and English-Esperanto Dictionaries will be ready by Christmas. Orders are now being booked, and will be executed as soon as possible. Each work is published at 2s. 6d. Send to the Hon. Sec., Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C. SPECIMEN PAGES. _From_ The Esperanto-English Dictionary. direkci-_o_, management (manager's office), body of directors. direkt-_i_, to direct, to instruct; --_o_, the direction (to be followed); --_ad|o_, management of anything; --_il|o_, helm; --_il|ist|o_, pilot, helmsman. direktor-_o_, director. direktori-_o_, directory. dis-, separating affix: _ĵet|i_, to throw; --_ĵet|i_, to throw about; _sem|i_, to sow; --_|sem|i_, to scatter, to disseminate; --_|ig|i_, to separate (_active_); --_iĝ|i_, to separate (mutually); --_|iĝ|o_, schism, disunion; --_|don|i_, to distribute. disciplin-_o_, discipline. disertaci-_o_, dissertation. diskont-_o_, discount; --_i_, to discount. diskut-_i_, to discuss; --_ebl|a_, debatable, discutable. dispon-_i_, to dispose (not to arrange). disput-_i_, to dispute; --_o_, quarrel, altercation. distil-_i_, to distil; --_ej|o_, distillery; --_il|o_, alambic, still; --_ist|o_, distiller. disting-_i_, to distinguish; --_iĝ|i_, to distinguish oneself, to become famous; --_iĝ|a_, distinctive. distr-_i_, to take away the attention; --_o_, the act of taking away the attention; --_aĵ|o_, want of attention; --_ec|o_, state of inattention; --_it|a_, absent-minded. distrikt-_o_, district. diven-_i_, to guess. divers-_a_, diverse, varied. divid-_i_, to partake, to share; --_ad|o_, division (arithm.); _ne| --|it|a_, undivided; _ne --ebl|a_, indivisible. divizi-_o_, division (milit.). *do, therefore, consequently, then (argumentative). dogm-_o_, dogma; --_a_, dogmatic. doktor-_o_, doctor. dokument-_o_, document. dolar-_o_, dollar. dolĉ-_a_, sweet; --_ig|i_, to sweeten, to assuage. dolor-_i_, to pain, to ache; --_o_, pain, ache. dom-_o_, house; --_et|o_, cottage, small house; --_an|o_, one belonging to the house; --_e_, at home; _ir|i --e|n_, to go home. domaĝ-_o_, pity, (_i.e._ regrettable affair); _est|as --o_, it is a pity. _From_ The English-Esperanto Dictionary. _Douche_, duŝo. _Dough_, knedaĵo. _Dove_, kolombo. _Dovecot_, kolombejo. _Down_, lanugo. _Downs_, sablaj montetoj. _Downfall_, falego. _Dowry_, doto. _Downwards_, malsupre. _Doze_, dormeti. _Dozen_, dekduo. _Draft_ (bill of exchange), kambio. _Drag_, treni, tiri. _Dragon_, drako. _Dragon fly_, libelo. _Dragoon_, dragono. _Drake_, anaso. _Drama_, dramo. _Dramatical_, drama. _Dramatist_, dramaŭtoro. _Drape_, drapiri. _Draper_, drapvendisto. _Drastic_, drastika. _Draught-board_, dama tabulo. _Draughts_ (pieces), damoj. _Draughtsman_, desegnisto. _Draw_ (water from well), ĉerpi. _Draw_ (pull), tiri. _Draw after_ (load, etc.), posttiri. _Draw_ (near), proksimiĝi. _Draw_ (lots), loti. _Draw_ (together), kuntiri. _Drawer_, tirkesto. _Drawers_ (garment), kalsono. _Drawing_ (lots), lotado. _Dray_, ŝarĝveturilo. _Dread_, timi, timegi. _Dread_, teruro, timo. _Dreadful_, terurega. _Dream_, sonĝi. _Dreary_, malgaja. _Dredge_, skrapi. _Dredger_, skrapilego. _Dregs_, feĉo. _Drench_, akvumi. _Dress_ (clothe), vesti. _Dress_ (wound), bandaĝi. _Dressing case_, necesujo. _Dress coat_, frako. _Dressing gown_, negliĝa vesto. _Dressmaker_, kudristino. _Dressing room_, tualetejo, vestejo. _Drill_, bori. _Drill_ (tool), borilo. _Drill_ (military), ekzerco. _Drink_, trinki. _Drink_ (to excess), drinki. _Drink_, trinkaĵo. _Drinkable_, trinkebla. _Drip_, guteti. _Drive away_ (expel), forpeli. _Drive_ (in carriage), veturi. _Drive back_ (repel), repeli, repuŝi. _Drivel_, kraĉeti. _Driver_ (car, etc.), veturisto. _Droll_, ridinda, ŝerca. _In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._ SYNOPSIS OF THE GRAMMAR. The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:-- A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ. The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot." The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound_:-- The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She. * * * The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto. The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow. The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy. ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird. When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird. All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn. All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds. * * * The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think. PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go. PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went. FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go. CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go. IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go! SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go. The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done. PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done. FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done. ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully. * * * 1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers. 2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be. 3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend. 4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend? 5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary. N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto. The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:-- BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law. DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces. EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn. MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy. RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again. The principal SUFFIXES are the following:-- AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit. AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest. EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable. EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty. EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense. EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church. ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm. IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill. IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong. IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle. IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt. IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant. UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man. By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified. * * * All should have "The Student's Complete Text Book," 1s. 3d., post free, and "Twelve Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free. "Twelve Exercises with Key," by A. Motteau, 1s. 3d., post free. "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. the set. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Complete Stories from back "L'Esperantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. "La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s. The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries will be ready shortly. Price 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 3._ _January, 1904._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 33-35 Radium (Sir William Ramsay) 36-37 Two Fables (Esperantist 6266) 37 Nursery Rhymes (Ben Elmy) 37 A Terrible Night (Edward Metcalfe, M. A.) 38-39 The Tempest, continued from pages 5 and 21 (translated by A. Motteau) 40 Casabianca (translated by Clarence Bicknell) 41 Evening (Carlo Bourlet) 41 Comrades in Other Lands 42 The Antiquity of the Sphinx (Ben Elmy) 43 A True Tale (Esperantist 4686) 44 Benjamin Franklin's Whistle ("Kabe") 44 The Dream-Doctor (Esperantist 8379) 44 Correspondence Notes 45 Various Items of Interest 46 Synopsis of The Grammar 47-48 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J.A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Crane's Park. TYNESIDE, A. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. To Interest Your Friends, Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired. LINGVO INTERNACIA, A Monthly Gazette entirely in Esperanto. Edited by M. Paul Fruictier. Annual Subscription, 3/6. With Literary Supplement. 5/6. Send to the Librarian, Esperanto Club. Single Numbers, 4d. [Image: The BEST and most Useful Present for all who write, and the Busy Man's Right Hand.] Waterman's _IDEAL_ Fountain Pen _THE RIGHT WRITING PEN._ Does Not Leak. Does Not Blot. Does Not Spurt. The Right Pen and the Wrong Pen are two different things. Waterman's Ideal Fountain Pen is the right pen. It is right in every way. It is right in every section. You get a nib just right, to suit your hand. It is always there, and you get so used to it, no other pen is right. The ink supply is right--no leaking or blotting, no spurting or smudging. The writing is right. There are no sudden stops. The pen always keeps right on. WATERMAN'S IDEAL-- The Pen that is just right every way. Of Stationers, Jewellers, &c, from 10/6. In Silver and Gold for Presentation. Send for Illustrated Brochure, post free from L. & C. Hardtmuth. 12 GOLDEN LANE, LONDON. E.C. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ No. 3. JANUARO, 1904. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. KORESPONDANTE, NI LERNADAS. La Nova Jaro komencas. Saluton! Ĝi estu feliĉa por ĉiuj Gesamideanoj tra la Esperanta Mondo. Kaj ĝi estu feliĉa por la kara lingvo mem! La jaro 1903a estis bonega, eble la plej bona kiun Esperanto estas ĝis nun vidinta--sed ni fidu ke la venonta jaro estos ankoraŭ pli bona. _The Esperanto Club_ ankaŭ komencis novan jaron. Ĉion, kio estis farebla per ĝiaj malgrandaj financoj, la Klubo faris por disvastigi la lingvon; kaj estas mirinde kiom malmultaj entuziasmuloj povis fari dum kelkaj monatoj de senfina klopodado. Ĉiuj Esperantistoj kaj iliaj amikoj estas invitataj al ĝia Jarkunveno ĉe Essex Hall, Strand, Jan. 14. 1904, 7-10. Ĉiulandanoj trovas plezurega la propagando de Esperanto. Nia legantaro ŝatos la belajn vortojn de Doktoro Gustav Busuttil (Maltujo), kaj sendube ĝi donos egalan plezuron legi la sekvantan leteron da Doktoro Ostrovsky (Jalta, Rusujo). "Tre estimataj Kunfratoj: Mi ĵus ricevis la Numero 1 de via Gazeto, The Esperantist. Koregan Gratulon pri tiu ĉi nova grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon internacian de 1891 jaro, tamen ĝis nun, mi ne forgesas la mirindan impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi ŝajnis, kvazaŭ iu forprenis de miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaŭ malfermis antaŭ mi larĝan pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi ĉiam renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas. Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto fariĝadis ĉiam pli kaj pli larĝa; kaj mi pli kaj pli ĝuadis la grandegan ĝojon estadi en tiu ĉi ĉarma palaco, kune kun ĝiaj noblaj loĝantoj. Hodiaŭ via bela, tre simpatia The Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera ĝojo. Ĝi kvazaŭ enkondukis min en novan, ĝis nun nekonatan de mi, grandegan ĉambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej belaj, plej luksaj apartaĵoj de tiu ĉi palaco, kie espereble ankoraŭ mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso estas sorĉe! Vivu la konstruistoj de tiu ĉi mirinda palaco! Vivu la Esperantistoj!!" Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn korespondantojn en nia lando. Por tiu ĉi celo ni fidas ke nia legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu ĉi Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaŭ sin mem, ĉar, _korespondante ni lernadas_. [Ĉiuj el la anoncoj en The Esperantist estas indaj je atento.] Ni povus skribi multajn paĝojn pri la progreso farita de Esperanto dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro, 1903. Jam longe Esperantistoj deziregis taŭgan stilmodelan skribaĵaron. Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof ĵus eldonis interesan kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el ĝia Antaŭparolo:--"Por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis _Fundamentan Krestomation_ kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de Esperanta stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Atentan tralegon de la _Fundamenta Krestomatio_ mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Ĉiuj artikoloj estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ, se ili estas skribitaj de aliaj personoj, ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. Zamenhof." La unuaj paĝoj enhavas simplegajn frazojn. Je la dekoka paĝo komencas fabeloj kaj legendoj. Tiam aperigas multaj anekdotoj, rakontoj, sciencaj artikoloj kaj, laste poezio. Eble estas bedaŭrinde ke la bona Doktoro enpresis 38 paĝojn el sia _Hamleto_ kaj 17 paĝojn el la _Iliado_ de Sinjoro Kofman, ĉar multaj Esperantistoj jam havas tiujn ĉi verkojn. Sed sendube la aliaj 403 paĝoj sufiĉos por montri perfektan stilon. (Kosto 3/- afrankite de la "Librarian," Esperanto Club). Alia utila eldonaĵo estas "Komercaj Leteroj" redaktite de Sinjoroj Berthelot kaj Lambert, kiu certe faciligos la uzon de Esperanto inter niaj komercaj samideanoj. Ĝi enhavas 34 leterojn pri diversaj aferoj, kaj vortaron en la lingvoj Esperanta, Franca, Germana kaj Angla. (Kosto 7d. afrankite). Sinjoro Rhodes sendis al ni ekzempleron de sia nova _Key to the Ekzercaro_. Ĝi estas tre bona verketo, kaj ĉiuj Esperantistoj kiuj havas la _Ekzercaron_ certe estos saĝaj sendante 35 centimojn por ĝia traduko en la Angla lingvo. Sinjoro Rhodes ankaŭ komencis tradukon de Bunyan's _Pilgrim's Progress_, kaj kredeble niaj legantoj baldaŭ vidos specimenon en The Esperantist. Alia specimeno kiun ni esperas presigi estas el la traduko de la _Rubaiyat of Omar Khayyam_, verkita de nia agema kunverkanto, Sinjoro Ben Elmy. Kvankam estas bedaŭrinde ke Esperantistoj tiel lertaj, kiel estas tiuj ĉi adeptoj, ne ĉiam skribos originalaĵojn, ni tamen deziras la sukceson de la du libroj, kaj ni esperas je originalaĵoj de ili kaj de ĉiuj adeptaj Samideanoj. Mi deziras danki ĉiujn, kiuj sendis proponojn pri la plibonigo de la Gazeto. Laŭdezire ni nun presigos sciencan kolonon. Niaj legantoj scias iom pri la ĵuseltrovitaj ecoj de Radiumo, la plej nova miraĵo de la ĥemia mondo. Mi kuraĝiĝis skribi al Sir William Ramsay, petante ke li helpu la Esperantan Aferon, aminde skribante por ni artikolon pri Radiumo. Mi plezure anoncas ke li ne nur promesis tion fari, sed ke lia respondo estis Esperante skribita. Sinjoro Seynaeve proponis Esperantan Kunvenon Londone dum tiu ĉi jaro, kiam ĉiulandaj delegitoj pripensus pri Internacia Esperanta Akademio. Bonega ideo! Se niaj transmaraj amikoj venos ĉi tie, ili povos esti certaj ke ni faros ĉion, kion ni povos, por helpi je la fondo de Akademio, kaj ankaŭ por plezurplenigi ilian libertempon. La Redaktoro. P.S.--Ni ĵus ricevis pruvon de alia nova verketo, "A New Hobby that may bring you a Living." Ĝi estas interesa bonepresata ilo por disvastigi la lingvon, kaj estas eldonata de "_The Esperanto Literature Agency_," _Colchester_. La Librarian de la Esperanto Club (_P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton_) sendos ĝin je ricevo de 7d. IN CORRESPONDING, WE LEARN. The New Year begins. Greeting! May it be happy for all fellow-thinkers throughout the Esperanto world. And may it be happy for the prized language itself. The year 1903 was excellent--possibly the best which Esperanto has yet seen--but let us trust that the coming year will be even better. The _Esperanto Club_ also has commenced a new year. All that was possible with its slender funds the Club has done to spread the language, and it is wonderful how much a few enthusiasts have been able to do during some months of ceaseless activity. All Esperantists and their friends are invited to its Annual Meeting at Essex Hall, Strand, on January 14th, from 7-10 p.m. People of every nationality find the propaganda of Esperanto most pleasurable. Our readers will appreciate the beautiful words of Dr. Busuttil (Malta), and doubtless it will give equal pleasure to read the following letter of Dr. Ostrovsky (Yalta, Russia):-- "Esteemed Brethren,--I have just received No. 1 of your Gazette, The Esperantist. Most hearty congratulations on this new important means of propagating our dear Esperanto! I know the international language since 1891, yet up to the present I do not forget the wonderful impression which Esperanto produced upon me. It seemed to me as if someone had taken away from before my eyes some heavy curtain, which prevented my seeing God's world. Esperanto, as it were, opened before me a wide portal, the entry into a palace vast and beautiful, where I have ever met many brethren, albeit unknown, yet very dear to me, whom once I lost and now have found again. Corresponding with persons of one and another nationality, my horizon has continued to become wider and wider, and I more and more have revelled in the great joy of being in this charming palace, together with its noble denizens. To-day your attractive, very congenial The Esperantist has once again filled my soul with a new, true joy. It has, as it were, introduced me into a hitherto unknown, immense new chamber of that palace, into your estimable Britain, into one of the most handsome, most luxurious apartments of this palace, where I hope I still shall find new, sincere, noble brethren. The conception is bewitching! Long live the builders of this wonderful palace! Long live the Esperantists!!" We hope that the amiable Dr. Ostrovsky will find many correspondents in our land. To this end we trust that our readers will fully utilise the address list on the cover of this Gazette. They will thus not only help Esperanto, but also themselves, for in corresponding we learn. [All the advertisements in The Esperantist are worthy of attention.] We could write many pages on the progress made by Esperanto during last year, but now we will only give the memorabilia of December, 1903. For a long time past Esperantists have greatly desired a suitable collection of writings as a model of style. To fulfil this requirement, Dr. Zamenhof has just brought out an interesting and most useful work. Here are some phrases from its foreword:--"In order that all shall be able equally to use the language, it is necessary for some models to exist which shall lay down the law for all. This is the reason why, having given way to the request of many Esperantists, I have brought out the _Fundamenta Krestomatio_, which can serve as a model of Esperanto style for all, and can guard the language from the fatal falling away into different dialects. I recommend the attentive perusal of the _Fundamenta Krestomatio_ to all who wish to use written or spoken Esperanto. All the articles are either written by myself, or, if they are written by others, they have been by me corrected, so that their style shall not diverge from that which I myself employ." The first pages contain simple phrases. At the 18th page commence fables and legends. Then appear many anecdotes, tales, science articles, and lastly poetry. It is possibly a matter for regret that the good Doctor has included 38 pages of his "Hamlet" and 17 from the "Iliad" of Mr. Kofman, because many Esperantists already have these works. But undoubtedly the other 403 pages will suffice to manifest perfect style. (Price 3s., post free, from the Librarian, Esperanto Club). Another most useful publication is "Komercaj Leteroj," edited by Messrs. Berthelot & Lambert, which will certainly facilitate the use of the language among our commercial friends. It contains 34 letters on divers matters, and a vocabulary in Esperanto, French, German, and English. (Price 7d., post free). Mr. Rhodes has sent us a copy of his new _Key to the Ekzercaro_. It is a good little work, and all Esperantists who have the _Ekzercaro_ will certainly be wise in sending 2-1/2d. for its translation into English. Mr. Rhodes has also commenced a translation of Bunyan's _Pilgrim's Progress_, and probably our readers will soon see a specimen in The Esperantist. Another specimen we hope to print is from the translation of the _Rubaiyat of Omar Khayyam_, done by our busy fellow-worker, Mr. Ben Elmy. Although it is to be regretted that Esperantists, so clever as are these experts, do not always write original matter, we nevertheless desire the success of these two books, and hope for original works from them and from all expert friends-in-Esperanto. I desire to thank all who have sent proposals for improving the Gazette. By request we will now print a science column. Our readers know something about the recently-discovered qualities of Radium, the newest wonder of the chemical world. I had the temerity to write to Sir William Ramsay, asking him to help the Esperanto cause by kindly writing for us an article on Radium. I gladly announce that he not only promised to do so, but that his reply was written in Esperanto. M. Seynaeve has proposed an Esperanto Congress in London during this year, when representatives from all countries should deliberate concerning an International Esperanto Academy. An excellent idea. If our friends from over the sea will come here, they may be sure we shall do all in our power to help in establishing an Academy, and also to make their holiday pleasurable. _Literal Translation._ P.S.--We have just received a proof of another new little work, "A New Hobby that may bring you a Living." It is an interesting, well-printed means for spreading the language, and is published by "_The Esperanto Literature Agency_," _Colchester_. The Librarian of the Esperanto Club (_P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton_) will send it on receipt of 7d. RADIUMO. _De_ Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S. La strangaj ecoj de radiumo, precipe ĝia brilo en la mallumo, kaj ĝia briligo je aliaj korpoj, altiras la atenton de la tuta mondo. Tiu ĉi radiumo estas metalo, ni kredas, kvankam ĝis nun oni ne produktis ĝin en metala stato, ĉar ĝiaj saloj estas similaj al la saloj de bariumo, blanka metalo, kaj bonekonata elemento. La kaŭzo estas ke oni posedas tiel malmulte da tiuj saloj ke neniu deziras malŝpari ĝin eksperimente, por efektivigi la ŝanĝon el salo en metalon, ĉar la perdo estus granda. La plej bone konata salo, la bromido, kostas dek du ŝilingojn po miligramo, kvanto preskaŭ nevidebla. Ĉiuj metaloj havas siajn proprajn spektrojn; se iliaj saloj estos hejtataj en flamo, rigardante ilin per spektrovidilo, oni vidas koloratajn liniojn proprajn al ĉiu metalo, kiuj estas nomataj ĝia "spektro." Tial metalo estas konebla per ĝia spektro. La radiumo posedas ĝian propran spektron, kiu estas simila al la spektro de bariumo, sed malsimila en la lokigo de la linioj. Ni kredas, sekve, ke la radiumo estas elemento simila al la aliaj metaloj. El la saloj de radiumo elvenas daŭre gaso, kiu havas la econ ke ĝi brilas en la mallumo, dume restante varma, kaj ĝi elĵetas korpetojn nomatajn "elektronojn." Kiam tiuj ĉi korpetoj tuŝas la aeron, aŭ gason ian, ili aldonas al tiu ĉi la povon eligi elektroskopon. Dum tiu ĉi gaso eldonas hejton, kaj dum ĝi ŝutas elektronojn, ĝi malaperas malrapide, kaj anstataŭ, oni ekvidas alian gason tre malpezan kies spektron Sinjoro Janssen, fama franca astronomiisto, observis en la suna lumo dum la jaro 1868, kaj kiu unue estis eltrovata sur la tero de la skribisto de tiu ĉi artikolo. Ŝajnas do ke unu elemento, radiumo, povas produkti alian, heliumon. Ĉu, kiel eble estas, aliaj elementoj formiĝas samtempe, ni ne scias. Tia demando restas por estonta serĉado. Ni vidu ĉu radiumo posedas iajn ecojn, en speco aŭ grado malsimilajn al tiuj de aliaj elementoj, en kiuj oni ne observis ĝis nun tiajn eksterordinarajn ŝanĝojn. Unue do, estas almenaŭ du aliaj elementoj kiuj elŝutas elektronojn. Tiuj ĉi estas toriumo kaj uraniumo. Ĉiuj el ili, tiel kiel radiumo, sendube konsistas el multepezaj atomoj. Se ni prenos la pezon de hidrogena atomo kiel unuon, tiu de radiumo pezas ĉirkaŭ 225 (aŭ eĉ eble plie) tiu de toriumo 232, kaj tiu de uraniumo 240. Ĉar tiuj estas la tri plej pezaj specoj el konataj atomoj, ni povas diveni ke, kiam atomo estas multepeza, ĝi celas al disrompiĝo; ke sammaniere ke oni ankoraŭ vidis nenian stelon kiu posedas grandegecon pli vastan ol, ekzemple, miloble tiun de nia suno (alie ĝi estus malpersista kaj forĵetus sekvanterojn); tiel neniaj elementoj posedantaj pli grandan atompezon ol difinan maksimumon, povas ekzisti, kaj ke tiuj, kiuj, laŭ nia sciiĝo, posedas tre altan atompezon, estas mem en sia forĵetaĵo de sekvanteroj. Eble estas permeseble konjekti ke elektronoj estas malgrandaj, kaj atomoj de heliumo pli grandaj sekvanteroj. Sed preterdaŭrigi la temon, sen difina koniĝo, kiu nur povas riceviĝi per eksperimentoj, estus malutile. Kompreneble multe da laborantoj, kiel eble plej ili povas, en la nuna tempo penadas por eniĝi pli profunde en tiujn interesegajn regionojn de esplorado. RADIUM. _By_ Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S. The strange qualities of radium, especially its brilliance in the dark and its power of illuminating some other bodies, attracts the attention of the entire world. This radium is, we believe, a metal, although till now it has not been produced in metallic form, for its salts are similar to the salts of barium, a white metal and a well-known element. The reason is that so little of these salts is available that it cannot be wasted in experimenting to effect the change from a salt into a metal, for the loss would be great. The best-known salt, the bromide, costs twelve shillings per milligram, an almost invisible quantity. All metals have their peculiar spectra. If their salts be heated in a flame, on examining them by means of the spectroscope, coloured lines peculiar to each metal may be seen, which are named its "spectrum." Thus a metal is recognisable from its spectrum. Radium has its particular spectrum, which is like the spectrum of barium, but different in the location of the lines. We therefore believe that radium is an element similar to the other metals. From the salts of radium a gas continually escapes, which has the quality of shining in the dark, remaining warm the while, and it throws out bodies known as electrons. When these bodies touch the air or any gas they impart to that gas the power to discharge an electroscope. While this gas is giving forth heat and discharging electrons it gradually vanishes, and instead another gas appears, of low density, the spectrum of which M. Janssen, a famous French astronomer, noticed in the light of the sun during 1868, and which was first discovered on the earth by the writer of this article. It seems, therefore, that one element, radium, can produce another--namely, helium. Whether, as is possible, other elements are formed at the same time we do not know. That question remains for further investigation. Let us see whether radium possesses any properties, differing in kind or in degree, from those of other elements which have not yet been observed to undergo any such extraordinary change. First, then, there are, at least, other two elements which discharge electrons. These are thorium and uranium. They all, as well as radium, undoubtedly consist of atoms of great weight. If we take the weight of an atom of hydrogen as unity, that of radium weighs about 225 (or perhaps even more); that of thorium 232, and that of uranium 240. As these are the three heaviest kinds of atoms known, we may guess that when an atom possesses a great mass it tends towards disruption; that just as no star has been seen possessing a magnitude greater, let us say, than one thousand times that of our sun (else it would be unstable, and would throw off satellites), so no elements of a greater atomic weight than a certain maximum can exist, and that those which we know to possess very high atomic weights are themselves in the process of throwing off satellites. It is perhaps permissible to speculate that electrons are small satellites, and that atoms of helium are larger ones. But to pursue the subject further, without more definite knowledge, which can be gained only by experiment, would be unprofitable. Needless to say, many workers are doing their utmost to penetrate more deeply into this most interesting field of exploration. _La Leono kaj la Bovoj._--Tri bovoj sin paŝtis sur herbejo, tre pace kaj amike. Leono jam de longe estis rigardinta ilin kun la espero je kapti ilin, sed sentis ke ne estos ŝanco por tion fari, dum ili kune restados. Tial li sekrete ekdissemis malbonajn kaj falsajn dirojn pri unu kontraŭ la aliaj, ĝis tio naskis ĵaluzon kaj malfidon inter ili. Tuj kiam la leono vidis ke ili evitis unu la aliajn kaj sin paŝtis malkune, li sin ĵetis sur ĉiun aparte, kaj tiel sukcesis ke ĉiu el ili fariĝis facila kaptaĵo de la leono. _Kiam amikoj malpacas, malamikoj profitas_. (6266). _La Rano kaj la Bovo._--Bovo sin paŝtis en marĉejo kaj okazis premi sian piedegon inter kelke da ranidoj, kaj morte premegis unu el la kovitaro[43]. Postvivanta ranido forkuris al la patrino por sciigi al ŝi la teruran novaĵon.--"Kaj, ho patrino, estas tre granda besto, granda kvarkrura[44] besto kiu tion faris!"--"Tre granda?" diris la maljuna ranino. "Kiel granda? Ĉu ĝi estas tiel dika" (kaj ŝi ŝveligis sin multe) "tiel dika kiel tio?"--"Ho!" diris la ranideto, "multe pli dika ol tio."--"Nu, ĉu ĝi estas tiel granda?" (kaj ŝi ŝveligis sin ankoraŭ plie)--"Certe, patrino, ĝi estas; kaj, eĉ se vi krevigos[45] vin, vi neniam atingos la duonon de ĝia dikeco." La maljuna ranino, kolerante ke ŝia povo tiel estas dubata, alian penadon faris kaj vere krevis. "_Sin tro ŝveligi estas danĝere_." (6266). FOOTNOTES: [43] Brood. [44] Fourlegged. [45] Burst. KANTETOJ INFANAJ. "TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!" Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto! Kio estas vi, multe mi miras; Tiel alta, altega, el nia tereto, Diamant' en ĉiel' vi aperas. "THE NORTH WIND DOTH BLOW." Blovas norda vento, Neĝa estas sento, Kion faros tiam ruĝgorĝeto? En grenejo restos, Varme tie nestos, Sub flugil' kaŝite la kapeto. "HEY, DIDDLE DIDDLE!" Babilo, babileto! Kato kaj violoneto, Bovino super lunon eksaltante; Hundeto multe ridis, Ludeton kiam vidis, La plado kun kulero forkurante! "LITTLE JACK HORNER." Ĵak Horner malgranda, En kojno sidanta, Kun pasto de prunoj sin festas; Enmetis fingregon, Eltiris prunegon, Kaj diris, "Knab' bona mi estas!" _Tradukis_ Ben Elmy. NOKTO TERURA. _Originale verkita de_ Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). Estas tre granda ĉambro, mi eĉ povas diri grandega, sed la lito, antikva kaj per densaj kurtenoj ĉirkaŭata, estas tute en angulo. Sur tiu-ĉi lito kuŝante mi vidas palan lumon enirantan tra la du fenestroj. Per fantoma lumo ĝi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio ĝi transiras la ĉambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro. Ĝuste tiamaniere timema infaneto tuŝus la kapon de kuŝanta hundo. Kontraŭ tiu ĉi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo. Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi leviĝas kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj. Estas kvazaŭ ia nekonata forto altirigis min. Grandaj multepezaj fenestroj, ĉiu el ili havante tri kadrojn, el kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermaĵoj, malvarma aero enfluas en la ĉambron. Mi sentas min tremetantan de--malvarmo, aŭ ĉu estas--de ia antaŭaverto[46] pri danĝero? Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per ŝtonegoj pavimatan. Je tri flankoj malaltaj konstruaĵoj--ĉeval--aŭ bovinejoj--ĝin ĉirkaŭas, sed, dekstre de mia ĉambro kaj apude, staras altega nerompita muro. Kune kun mia ĉambro ĝi formas la kvaran flankon de la korto. Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro de la ĉambro min apartigas de tiu nerompita muro. En la korto mi vidas du virojn, eble ĉevalistojn. Sed kion ili estas farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel fantomoj moviĝas? Kaj pri kio ŝajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorĉas min. Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas lignan duontubon--tian, kian antaŭe oni fiksis laŭlonge la randoj de tegmentoj, por ke ĝi ricevu pluvakvon--klinigante ĝin tiamaniere ke la maldekstra finiĝo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra de la brusto de homo. Ili firmigas ĝin per fortaj subtenaĵoj, kaj enpakis en la pli alta finiĝo kvazaŭ mureton el drapo. Tiel silente ili laboras ke oni povas aŭdi nur la plej mallaŭtan soneton. Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruaĵoj, ili tie restas kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[47], korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizaĵo, estas envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur la manoj. Vere la maldikuloj estas fariĝintaj dikeguloj! Ili ambaŭ portas ŝarĝojn[48]; la unua pezan ŝovilon feran tre profundan; la dua ledan sakon. Kion ĝi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega malkvieteco. Ŝajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen ĝi saltas, aŭ pli korekte diri, ĝi estas saltigita. De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu ĉi io eliras la forto altira, kaj vere ĝi estas altiraĵo terura! Alveninte al la duontubo, je la pli alta finiĝo, la unua, ĉiam forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian ŝovilon sur la lignan superaĵon, kie troviĝas la drapa mureto: La dua malrapide komencas malfermi la sakon. Ili ambaŭ estas videble tremantaj! "Ĉu vi estas preta, Joĉjo?" demandis li, metante, singarde, la ankoraŭ fermitan buŝon de la sako ĝuste en mezon de la ligna kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[49] ĝin, aŭ mi ne kuraĝos ĝin tuŝi." "Preta," respondas la ŝoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian mallertaĵon; preta, Viĉjo, vi diras!" "Ne riproĉu, Joĉjo; vole, nevole, estas necese ĝin fari." "Kaj kial ĝi estas necesa? Ĉiunokte ni batas kaj rebatas kaj ankoraŭ rebatas la sovaĝan fiŝbeston. Kial ne restus ĝi en sako? Kiel mi ŝatus[50] ĝin mortigi. Ĉu ĝi estas senmortema, vi pensas? "Se ĝi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la Doktoroj ĝin tuŝu; sed post tia frapado ĝi restos morgaŭ preskaŭ kvazaŭ senviva. Kaj estus danĝerege ke ĝi restu en sako. Se ni ne ĉiunokte svenigis ĝin, baldaŭ ĝi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de ĉiuj vilaĝanoj, eble eĉ de la tuta homaro. Frapu fortege; jen----" Singarde kaj malrapide la buŝo de la sako estis malfermita. Io rapida kiel la fulmo antaŭen saltegas, tute rekta al la vizaĵo de lertega Joĉjo. Unu momenton la drapa mureto haltigas ĝin, kaj en tiu momento Joĉjo antaŭpuŝas la ŝovilon, kaj per rapidega movo forte forĵetas la sovaĝan beston. Kun bruega sono ĝi frapas, dekstre de mia ĉambro, la nerompitan muron, je la alteco de ĉirkaŭ dudek piedoj de la tero. Joĉjo estas aginta kontraŭ ĝi same kiel oni agas kontraŭ la balon kiam oni ludas "_Cricket_." Tute svenigita ĝi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj laŭ la formo de soleo[51]. En la momento dum ĝi restas kvazaŭ senviva, Vilĉjo rapidas ĝin levigi kaj remetas ĝin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj ĝi rekomencas la antaŭan saltadegon. De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antaŭena saltego; de-nove kaj ankoraŭ de-nove.... Kiam Vilĉjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias; "Gardu treege, Joĉjo, ke vi ne sendas ĝin tra la fenestroj, ĉar ĝi mortigos kiun ajn ĝi tuŝos." Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, ĉar ĝi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la fenestron, mi ankaŭ antaŭmetis antaŭ ĝi la lignajn kovrilojn, fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn. Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi aŭdas ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aŭ flugantan, en la malfermaĵon. Du aŭ tri fojojn ĝi ĉirkaŭflugas la tutan ĉambron. Eble ĝi min ne vidas; certe ĝi min ne tuŝas, sed mi sentas la venton de ĝia flugo, kaj kuras kiel eble plej rapide al la pordo. Kiel eble plej rapide; sed la fiŝbirdo kiu vere flugas, sed flugas per naĝiloj, tiel rapide antaŭen saltis, tien kaj tien ĉi, ke ĝia blanka korpo ŝajnas esti nur strio[52] de lumo. Mi aŭdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero traŝirita, kaj la terura fiŝbesto ĉirkaŭflugadas mian kapon, preskaŭ frotante mian vizaĝon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la pordon, mi permesos al tiu ĉi terura besto eniri en la domon. Mi ne kuraĝas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la besto ne vundos min. Mi restos en la ĉambro." Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaŭ per ĝia malbona spirito ĝi povas legi miajn pensojn, la fiŝbesto forflugas al la malfermita fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel grandega nokta papilio. Dume la du viroj kriegadas. "Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu ĝin eniri en la domon, la plej malgranda piko kaŭzos la morton. Gardu la ponardegon[53]! Mi kaj Vilĉjo supreniros." Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu la pordon. Sur tableto kuŝas larĝa, maldika libro, kaj la fiŝbesto pendas, kiel mi diris, sur la eksteraĵo de la kurteno. Ĝi restas tute senmova, eble ĝi dormas. Mi denove rapidege ekpensas. "Se mi ĝin frapos forte kaj subite, kredeble ĝi forfalos eksteren en la korton. Tiam, antaŭ ol ĝi povos reveni, mi fermos la fenestron." Per la du manoj tenante la libron, mi proksimiĝas la kurtenon. Tiam, per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laŭ mia espero, estas forpelata tra la malfermaĵo. Forĵetante la libron, mi ĵetas min sur la malfermitan kadron, kaj komencas fortege ĝin tiri malsupren. Sed ĝi estas pezega kaj moviĝas nur malrapide; antaŭ ol mi povas ĝin fermi, mi vidas revenante la fiŝbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed nerapide kaj kviete per movo kvazaŭ ĝi naĝas en aero. Jam trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro. Nun unu kvarono restas de la malfermaĵo, kiam, tutproksime de mia vizaĝo, alvenas la blanka solea korpo; ĝi glitas supren inter la vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan korpon glitantan ĉirkaŭ la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama momento la fenestro fermiĝas, kaj la terura fiŝbesto falas sur mian korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas tute enfermita kun la objekto de mia teruro! Senmove ĝi pendiĝas sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetaĵojn kaj mi vidas la minacajn okulojn, ruĝajn kiel brulantaj karboj. Kiel ŝtono mi staras! Miaj okuloj grandiĝas; mia sango malfluidiĝas; mia koro estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi aŭdas la frazon, denove kaj denove, "La plej malgranda piko kaŭzas morton." "Vi malfidu la ponardegon." Mi ne kuraĝas eĉ spiri. Pezege la blanka korpo premas mian bruston; brulege la okuloj ruĝaj brulas mian cerbon. Ekster la pordo mi aŭdas brueton. Joĉjo kaj Vilĉjo do alvenas! La besto ankaŭ aŭdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La naĝiloj moviĝas, la vosto leviĝas. Mi antaŭsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite disŝiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forĵetanta ĝin saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi vekiĝis. FOOTNOTES: [46] Premonition. [47] Legs. [48] Burdens. [49] Swoon. [50] To enjoy. [51] A sole. [52] Streak. [53] Sting. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la Novembran kaj Decembran Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_daŭrigo_). Mirando.-- Vi ofte jam al mi ekparoladis Pri mia la deven', sed ĉiam haltis, Lasante min ankoraŭ nekonantan. Prospero.--Sed nun la ĝusta horo fine venis, La nunminut' postulas ke vi aŭdu. Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras Epokon ... aliloke ol ĉi tie? ... Memori vi ne povas, kompreneble, Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara! Mirando.-- Sed iometon povas mi ... Prospero.-- Memori? Pri kio? pri personoj? domo? Nomu L'imagon kiu en vi konserviĝis. Mirando.-- Kredeble estas sonĝo malproksima, Sed ne memoro, kiun mi posedas ... ... Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj? Prospero.--Virinoj multaj servis vin, Mirando! Sed, kiel povis tia fakto loĝi En via nematura la memoro? Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo ... Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis? Mirando.-- Sed mi ne povas. Prospero.-- Antaŭ dek-du jaroj, La patro via, dek-du jaroj antaŭ, Regnestro estis, de Milano duko. Mirando.-- Ĉu vi, sinjor', ne estas mia patro? Prospero.--Patrino via ĉiam estis virta: Ŝi diris ke vi ido mia estas, Kaj via patro, duko de Milano, Heredontinon unu sole havas: Princino rajte estas ŝi naskita. Mirando.-- Ĉiel'! per kia perfidaĵ' ni perdis Grandecon tian? Ĉu por nia bona, Ĉu malfeliĉa sorto? Prospero.-- Ambaŭ, kara. Perfido nin forpelis el Milano, Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis. Mirando.-- Ho! mia kor' sangadas ĉe la penso Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis ... --Mi kvankam ne rememoriĝas tion-- Bonvolu vi daŭrigi. Prospero.-- Via onklo,-- --Ke frato povis tiel perfidiĝi!-- Apud vi, homo, kiun mi koramis La plej en mondo--kiu eĉ regadis Duklandon mian, tiam la unuan, Ĉar estis mi el dukoj la plej alta! Precipe fama per indeco mia, Mi artamulo brilis senegala; Lernante tempon mi libere uzis, Regadon forlasinte al la frato ... De l'lerno l'amo tiel min okupis Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato. Perfida onklo via ... Ĉu vi aŭdas? Mirando.-- Sinjoro, tre atente. Prospero.-- Nu, li frue Ricevis prince multon da petantoj, Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis, Kaj malobeon punis. Li renomis, Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn, Aliformigis ilin; ĉar li havis Ŝlosilon oficejan, ja, la homan, Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis; Ĉar kiu flatis plej l'orelon lian Profiton plej ricevis. Nun li estis Hedero princan trunkon vualanta, Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran! --Vi ne aŭskultas ... Mirando.-- Patro, tre avide! Prospero.--Atentu, kara! ... Mi, konfidemulo, Pli ŝtataferoj nun ne plu zorgante, Al pliboniĝo de klereco mia Dediĉis tempon: la malica frato Profitis. Malgraŭ mia grandanimo, Solece, mi fariĝis nekonato ... Malbona sento movis Antonion Vidantan min senlime lernamulon. Konfido mia naskis kulpon lian; Senlima same lia ambicio Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia. Nu, provizita ne nur je trezoroj Sed je la povo eĉ postuli plie-- --Mensoge ĉiam se agadas homo, Memoron sian tiel li pekigas, Ke la malveron li jam plu ne sentas-- Jam Antonio pri si mem ekpensis Ke li la duko estas.--Ĉar li agis Plenege tiam kiel duklandestro; Privilegion ĉiam li posedis, Kaj tial plialtiĝis--Ĉu vi aŭdas? Mirando.-- Ho! tian diron aŭdus surdulino! (_Daŭrigota_). KAZABIANKO (Casabianca).--Mrs. Hemans. _Tradukis_ Clarence Bicknell. _La juna Kazabianko, knabo dektriaĝa, filo de la Admiralo de la ŝipo "Orient," restis ĉe sia posteno[54] (en la batalo de la Nilo) post la ekflamiĝo de la ŝipo, kaj kiam ĉiuj pafilegoj estis forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la eksplodo._ La knabo sur la ŝip' brulanta, De ĉiuj forlasite, staris; La flamoj de l'batalruinoj[55] Sur la mortintoj lumon faris. Sed, naskiĝite por komandi, Li restis, brava kaj belega, Estaĵo de heroa sango, Infano, sed de form' noblega. La flamoj proksimiĝis; tamen, Al patra mendo[56] li obeis; Kaj sia voĉo al la patro Ne venis, ĉar li jam pereis. Li laŭte kriis, "Patro mia Ĉu mi ne finis devon mian?" Ne sciis li ke l'Admiralo Ne povas aŭdi filon sian. "Parolu, patro," li rediris "Ĉu min foriri nun vi lasas?" Sed nur respondas la pafado; La flamoj pli proksime pasas. Nun sur la fronto lia batas Kaj sur la haroj, la varmeco; Sed de l'posteno de la morto, Regardis li en trankvileco. Ankoraŭ laŭte li demandis, "Ĉu estos devo, mia halto?" Dum tra la veloj pli kuradas La fajroj per rapida salto. La ŝipon, kun brilec' sovaĝa, La flagon[57] ili envolvadis, Kaj super la kuraĝa knabo, En la ĉielon radiadis. Subite tondra sku' bruegis Sed li--la knabo--kie estis? Demandu de la ventoj kiuj La maron per la eroj vestis. La mastoj, flag', timono[58]--ĉiuj Servadon faris je honoro. Sed nobla pli ol ili estis La juna kaj fidela koro. FOOTNOTES: [54] Post. [55] Ruins of the battle. [56] Order. [57] Flag. [58] Helm. VESPERO. I. Ĉielruĝo, Eknoktiĝo, Mallumiĝo, Malvarmiĝo. Peza nubo Super arbo; Nigra urbo Kiel tombo. Ĉio restas Kaj silentas; Ĉio haltas Kaj ekmortas. II. Senamiĝo, Mizeriĝo, Forlasiĝo, Eksoliĝo. Malespero En la koro; Amvespero Sen fervoro. Koro restas Kaj silentas; Amo haltas Kaj ekmortas. Carlo Bourlet. KRISTNASKAJ PROBLEMOJ. _Ĉiuj el miaj Jarabonantoj kiuj sendos korektajn solvojn de tiuj ĉi problemoj al la Redaktoro ricevos dekduon da Poŝtkartoj Esperantaj._ I. Prenu _nombran_ nomon, anstataŭu unu el ĝiaj vokaloj per konsonanto, vi ricevos _grandan poeton_. II. Prenu nomon de birdo--1. Duobligu la du unuajn literojn, vi havos _bongustan frukton_. 2. Anstataŭu unu konsonanton per alia, vi ricevos _kvanton_. III. Prenu nomon de _nematura viro_, kaj tiun de _forta birdo_. Legu ĉiun el ili returnen, vi ricevos. 1. _Financan firmon_. 2. _Inan Rusan baptonomon_. (_Ni presos la solvojn_ en The Esperantist, No. 4, _kune kun la nomoj de la divenintoj_). (6266). ALILANDAJ KUNBATALANTOJ. Ni ĵus ricevis leteron de Sinjoro Kühnl, la Sekretario de la Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojaĝo tra Eŭropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaŭ, kiam mi denove sidas ĉe mia skribtablo mi rememoriĝas tempojn ĵus pasintajn inter miaj novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj. Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi troviĝis en Anglujo, nekonante Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi ŝuldas multe, ĉar ĝi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun ĉi ŝuldon mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter novaj adeptoj mi multe aludos[59] mian veturon en Londonon sen angla lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis publikigi en _Bohema Esperantisto_ la tutan vojaĝon.--Kühnl Edward." * * * Kune kun Sinjoro Kühnl en Londono troviĝis ankaŭ Sinjoro René Deshays. Tiu ĉi afabla kaj lerta Esperantisto ankaŭ ne konis nian lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda sukceso kiun al vi mi bondeziras. Ĉe mia rekomencita kurso (mi faras ĉi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj interparolaj, la ĉarman artikolon pri _L'Itala Somero_. Mi estos ankaŭ feliĉa daŭrigi la legon de _la Ventego_ Sume, mi vin kore gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann, Sekretario de nia grupo, ankaŭ tre ŝatas vian gazeton, kaj skribis raporton pri ĝi por la ĉitieaj ĵurnaloj.----René Deshays." Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je _The Esperantist_, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro, kaj ankaŭ por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj pri ĝi en Francaj Gazetoj. * * * Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas malproksima angulo de Trinidado; tamen ĝi havas bonan Esperantiston, tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.--"Kara Sinjoro--Estas veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro, dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj ĉi estas nur la malmola sablo de la marobordo, kiu tie ĉi estas forlasita krom de pelikanoj. La marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[60] kaj la arbetoj de la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter mi. Certe estas malĝoje se oni ne estas venkinta la arton sin amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan al la pentraĵoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson. Pentru Londonon, kun ĝia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago de Julio aŭ Aŭgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel ĝi _ĉiam_ estas. Via. A.M." * * * Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon--en Esperanto parolitan--ĉe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto, kaj ni tre bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por presigi ĝin en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem, Doktoro Busuttil poezie diris--"Esperanto estas kiel nemortema grandega arbo kun multaj fortaj branĉoj, plenaj je ĉiam verdaj Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia Lingvo estas la Arbo: Branĉoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun fariĝi branĉo aŭ resti simpla folio kiun la plej malgranda blovanteta venteto povas faligi--ni devas elekti aŭ unu, aŭ la alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaŭ kvar aŭ kvin monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro Agius skribis leteron pri la lingvo al la _Daily Malta Chronicle_. La afero eble silente estus mortinta se la Hon. Sek. de la Esperanta Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu ĉi letero kaj decidis fari veran propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de ĉiuj ĉeestantaj gesinjoroj, fortiĝos la Maltan branĉon de la grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed kompreneble Anglujo ĉiam faros tion, kion ŝi povos, por helpi sian fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj Anglaj kaj Italaj. Ambaŭ el ili presigis multajn bonajn artikolojn pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel eble plej ofte. FOOTNOTES: [59] Allude to. [60] Cocoanut Palms. KIAN AĜON LA SFINKSO HAVAS? Sendube la plej antikva konstruaĵo hommana, kiu ankoraŭ restas ĝis nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu fama statuego staras aŭ--pli bone diri--kuŝas sur la sabloj de la egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de Kajro, ĉefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kuŝanta leono, laŭ korpo kaj membroj; sed kun kapo, ŝultroj kaj brusto de virino. Ĉe nia tempo nur vidiĝas iom plu ol la kapo de la giganta statuo; ĉar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaŭ enterigita, de la sablo. Kian aĝon la Sfinkso havas? Ĉu iu povas tion nun eltrovi? Ĉe la militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn soldatojn--"Bravuloj miaj, de la altaĵo de tiuj ĉi Piramidoj, milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aŭ fanfaronado[61]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas eĉ pli malproksiman daton. Kaj ĉiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso ekzistis longe antaŭ la fondigo de ia Piramido. Plinio skribis, ĉe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas ĉirkaŭ la 6a ĝis 16a de Aŭgusto, dum estas la Suno en la signoj zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena "procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka ne akordiĝas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo. La fiktiva[62] (tamen konvena) sistemo homa malproksimiĝas de la reala loko de la stelaroj dum la daŭro de ĉirkaŭ 12,900 jaroj,--kaj tiam vice alproksimiĝas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu tempdaŭro la Suno transkuras la tutan zodiakon, loĝante en ĉiu zodiaka stelaro laŭ la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo (ĉe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj Leono. Kaj en tiu ĉi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraŭ okazis kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive, la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro. Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en epoko kiam vere akordiĝis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj de sama nomo. Tia monumento dece[63] memorigus tioman notindan kaj raran okazon. Estis ankoraŭ tia okazo preskaŭ 2,000 jaroj A.K., sed la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol ĉiu historio. Eble, do, la Sfinkso memorigas pli fruan okazon, ĉirkaŭ 23,000 jaroj A.K.? Tia konkludo ne devas ŝajni nekredebla; ĉar Herodoto rakontas ke la Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj la plej novaj serĉadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus atingi tian malproksiman daton. _Originale verkita_ Ben Elmy. FOOTNOTES: [61] Boast. [62] Hypothetical. [63] Fittingly. GERMANAJ PROVERBOJ. 1. La infanoj de niaj najbaroj estas ĉiam la plej malbonaj. 2. "Preskaŭ" neniam mortigis muŝon. 3. Pli malgrasa la hundo, pli grasa la pulo[64]. 4. La plej bona spegulo estas malnova amiko. 5. Dio donas la vinon, sed ne la botelon. 6. La kuirejo mortigis pli multe da homoj ol la glavo. 7. Silko kaj veluro estingas la fajron de la kuirejo. 8. Unu patro subtenas dek filojn pli bone ol dek filoj unu patron. 9. Kiu unufoje invitis la diablon en sian domon neniam liberiĝos de li. 10. La leĝoscienco havas vaksan nazon: oni povas tordi ĝin laŭvole[65]. (_En la kvara_ Esperantist _troviĝos dek Italaj Proverboj_.) (4686). FOOTNOTES: [64] Flea. [65] At will. LERTA RESPONDO. "Se la demando ne estus malĝentila, kiom vin kostas via loĝejo kaj manĝado?" "Se la demando ne estus malĝentila, mi tuj respondus!" B.E. _Maljunulo_: "Vi diris al mi ke vi mortigis leonon en Afriko?" _Junulo_ (Sveligante je fiero): "Jes, kaj senhelpe mi faris ĝin!" _Maljunulo_ (Kritike): "Do neniu vidis vian kuraĝan agon." _Junulo_: "Jes, la leono." C.W.T.R. VERA RAKONTETO. En Anglujo la Sinjoroj estas ofte ne sufiĉe bonmanieraj; en Italujo ili estas ofte tro komplimentuloj, kiel la sekvanta vera rakonteto atestos. Du sinjoroj, Milananoj, kiuj renkontis la unuan fojon ĉe vespermanĝo, malfrue kunforiris. "Ĉu vi iras dekstren?" diris Sinjoro A. "Jes," respondis Sinjoro B. "Ĉu vi." Kaj ili ambaŭ kunpromenis. Ĉe la unua flankstrato ili haltis. Ĉiu kredis ke sia kunvojiranto loĝis en tiu kvartolo[66], kaj volis akompani lin domon. Tial ili kuniris antaŭen. Post multe da similaj haltetoj kiam unu aŭ la alia diris "Mi esperas ke vi ne venis ekster via vojo pro mi," fine ili alvenis al la enirejo de granda palaco, en kiu loĝas du aŭ tri familioj je ĉiu etaĝo. Sro. A. akceliĝis ion, kaj Sro. B. haltis, konvinkite ke Sro. A. alvenis hejmen. Ambaŭ diris mil komplimentojn kaj "bonan nokton" multefoje kaj "Je nia revido" sed ili kuneniras kaj supreniras al la unua etaĝo, kie ili rehaltis; sed certe neniu estis ĉe si: Tial ili supreniris per la dua ŝtuparo k.t.p. ĝis la finiĝo. Tiam ili trovas ke ili ambaŭ loĝas en alia tre malproksima kvartolo de la urbo! Esperantisto, 4686. FOOTNOTE: [66] Quarter. LA SONĜOJ VERIĜIGAJ. La nigruloj, liberataj servoj en Sudaj Ŝtatoj de Ameriko, estas tre kredemaj, precipe pri ĉarmoj. Ili nomas tiujn ĉi "Vudu." Foje nigrulo malriĉa kaj mallaborema, iris al maljuna Vudua Doktoro, kaj deziris ke li donu ĉarmon por veriĝigi liajn sonĝojn. La Doktoro konsentis tion fari kaj donis al li kuniklan osteton kiun li trovis al la tempo de la novluno en la mortintejo. La nigrulo gajege foriris. Sed post tri aŭ kvar tagoj li revenis tre malplezurata ĉar la ĉarmo ne estis sukcesa. "Ho! Tiu ĉi ne estas bona," li diris. "Ne bona?" ekkriis la Doktoro. Ne respondis la alia. "Tri foje mi sonĝis ke mi trovus multan monon, kaj hodiaŭ mi _perdis_, mian solan moneron! Vi ne estas Vudua Doktoro; tute ne! "Ha," respondis la maljunulo. "Ĉu vi ne ofte rimarkis ke vi ne povas memori viajn plej belajn sonĝojn kiam la mateno venis?" Jes, tiaj kelkafoje estas okazintaj. "Nu! Oni nur povas veriĝigi tiajn sonĝojn!" Esperantist, 8379. LA FAJFILO DE BENJAMIN FRANKLIN. Kiam mi estis sepjara infano, en festo oni plenigis miajn poŝojn je kupraj moneroj. Mi tuj iris en butikon,[67] kie oni vendis ludilojn por la infanoj. Sur la vojo mi renkontis knabon, kiu havis fajfilon. Mi estis ĉarmita per ĝia sono, kaj donis por ĝi mian tutan monon. Tiam mi returnis hejmen kaj fajfis ĉie en la domo. Mi estis tre kontenta pri mia fajfilo, sed mi maltrankviligis la tutan familion. Miaj fratoj kaj gekuzoj, sciiĝinte pri mia komerco, diris ke mi pagis kvaroblan prezon. Mi ekpensis kiom da bonaj objektoj mi povus aĉeti per la resta mono, kaj ili tiel ridis je mia malsaĝeco, ke mi pro malĝojo ploris. Sed tio ĉi estis poste utila por mi. Ofte, kiam mi estis tentata aĉeti nebezonan objekton, mi diris al mi mem "Ne donu tro multe por fajfilo" kaj tiamaniere mi konservis mian monon. Kiam mi fariĝis grandegulo kaj eniris en la Societon, mi renkontis multajn, tre multajn, personojn kiuj donis tro multe por siaj fajfiloj. Kiam mi vidis viron tro deziregantan la reĝajn favorojn: Kiam mi vidis iun celantan la popularecon kaj nezorgantan pri la propraj aferoj--tiam mi diris "Vere, li tro multe pagas por sia fajfilo." Kaj kiam mi vidis avarulon, kiu rifuziĝis je ĉia komforta vivo, tiam mi diris ke ankaŭ li tro pagis sian fajfilon. Kiam mi renkontis plezuramanton, kiu ne zorgis pri ia ajn laŭdinda plibonigo de sia animo aŭ propraĵo, kaj kiu nur klopodis pri korpa ĝuo "Eraranta homo," mi diris, "vi kaŭzas al vi maltrankvilon anstataŭ plezuron; vi ankaŭ donas tro multe por via fajfilo." Mallongige, mi komprenis, ke granda parto da homaj malfeliĉoj estas kaŭzata per la falsa taksado pri la prezo de objektoj, ke oni donas tro multe por siaj fajfiloj! _Tradukis_ Kabe. FOOTNOTE: [67] Shop. CORRESPONDENCE NOTES. Dear Sir,--A matter which requires the careful attention of those who desire to make themselves perfectly intelligible to all, irrespective of nationality, is the correct use of prepositions. In English the same preposition is often employed to express many diverse ideas, and it therefore becomes desirable to consider this when translating prepositions into Esperanto. Of course it is often possible to evade the difficulty by using the accusative without a preposition, and one is often tempted to employ the invaluable "je." As, however, this latter practice should not be indulged in too frequently, it may be of interest to many of your readers to consider some phases of our preposition "of." The first word of the line. _La unua vorto de la linio._ One of us will be chosen. _Unu el ni estos elektata._ Do not think of it. _Ne pensu pri ĝi._ The best means of obtaining it. _La plej bonaj metodoj por ricevi ĝin._ The Professor of the school. _La Profesoro ĉe la lernejo._ A great number of ideas. _Granda nombro da ideoj._ The largest room of the house. _La plej granda ĉambro en la domo._ The largest of all the trees in the garden. _La plej granda inter ĉiuj la arboj en la ĝardeno._ When in doubt as to which preposition should be used, try the sentence with all the possible forms, and the correct, logical, preposition will almost always be obvious. Esperantisto, 8105. * * * Several friends have called attention to the apparent misprint in the word _Trinki_, thinking it should be _Drinki_. There is, however, an important difference between the two. _Trink'_ (as "made in Germany") is used for the ordinary drinking of man and beast; but with shame we admit that our own vocabulary provided Dr. Zamenhof with the _drink'_ which represents the excessive tipplings of men and beasts. Let us beware of calling our friends "Drinkuloj" during the dog-days. Trinkulo is the more usual and agreeable word. * * * Having had occasion to write to the Remington firm on a matter of business, a reply was received in Esperanto, concluding with a question of general interest regarding the sound of "Scii." This word, represented phonetically, does present some difficulty. S-ts-ee-ee is not easy to pronounce. In practice one should elide the first "s" on to the vowel immediately preceding. Thus _mi scias_ is pronounced _mis cias_. * * * The pronunciation of the vowels in Esperanto still seems to give some difficulty, for a correspondent queries the sounds of vowels when followed by "r." Esperanto is a phonetic language. "One letter, one sound," is one of its invariable rules. Therefore, no matter what the letters adjacent to those vowels may be, their value is invariable. Take the word "per" for example. This is sounded as the English "pay," followed by "r," which is slightly trilled, and not silent, as it often is in English. The writer was once talking in Esperanto with a French expert, and at the termination of the conversation asked if there were any noticeable differences between the English and French methods of pronunciation. "None whatever" was the reply, except perhaps in the value of the letter "r." Beginners must therefore be careful to sound this letter; and, with regard to the vowels, students cannot dwell too much on them at first. Dr. Lloyd, in his most able article on Esperanto, in the current _Westminster Review_, says that the vowels are neither long nor short, but have a middle value. This is a very happy description of Esperanto vowels as they are spoken, and if beginners are careful to keep them long at first the middle value will assert itself as fluency is attained. * * * Some of the suffixes are very difficult to define. Many learners have believed that only concrete substances could be represented by the use of the suffix "aĵ." Such words as _bonaĵoj_, _amikaĵoj_, _etc._, they would do away with, and replace by _boneco_, _amikeco_, _etc._ On giving the matter a little thought, however, it is quite clear that there is a distinct difference between _amikaĵoj_ and _amikeco_. Whereas the latter means friendship pure and simple, _amikaĵoj_ represent the friendly actions which are the outcome of the state of friendship. The nearest English equivalent to define _amikaĵoj_ is _friendlinesses_. Similarly _bonaĵoj_ are _goodnesses_, or good actions, which necessarily arise from the state of goodness, as represented by the abstract suffix "ec." DIVERSAJ SCIIGOJ. Je Decembro 15 fondiĝis la Tyneside Esperanta Societo, najbaro de la forta grupo de Newcastle. La novenaskita societo jam komencis sian vivon per la laŭdinda energio de Sinjoroj Davidson, Clephan kaj Pearson. La klopodo estis komencita per tre humoraj leteroj pri Esperanto en la lokaj ĵurnaloj, kaj sendube tiuj ĉi varbigis kelkajn el la multenombraj membroj kiuj jam aliĝis je la Grupo. La Hon. Sek. estas Sinjoro Alan Davidson, 26, Park Crescent, North Shields. Ni petas ke ĉiuj _Tyneside_ amikoj skribu kaj aliĝu je li. * * * Sendube multaj el niaj legantoj jam vidis la bonegan artikolon en la Decembra _Westminster Review_. Doktoro Lloyd, kiu faras Esperantan kurson ĉe la Liverpoola Universitato, bonege scias kiel priskribi la karan lingvon, kaj ni konsilas ke ĉiuj Geesperantistoj legu la artikolon. * * * La jaro 1903 vere finiĝis per fanfarado[68]. La eldono de tri novaj verkoj, la enpreso en gravan Revuon de Esperanta artikolo, kaj la fondo de almenaŭ du novaj grupoj estus estintaj sufiĉaj por notindigi la pasintan monaton. Sed la Esperantistaro ankaŭ trovis novan kaj taŭgan helpanton. Leŭt. Kolonelo Pollen, C.I.E., LL.D., dufoje paroladis pri Esperanto ĉe _The Imperial Institute_, Londone. La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda Societo. Ambaŭ el tiuj ĉi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre gajhumora, kaj li amuzis sian aŭdantaron, eĉ kiam li instruis ĝin. Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro manĝis kun Ĥino, kaj deziris duan kvanton de ia bongusta spicaĵo, kies nomon li nesciis. Kredante ke ĝi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo, "Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante respondis "Ne, Baŭ-aŭ! Baŭ-aŭ!" kaj Doktoro Pollen asekuris la aŭdantaron ke, se tiu ĉi oficiro kaj sia Ĥina amiko komprenis Esperanton, simila teruraĵo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj el la Indaj ĉeestantoj opiniis ke estis bedaŭrinde ke oni ne uzis la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo, kontraŭbatalis kontraŭ Esperanto, ĉar li tute neaprobis facilajn lingvojn! Ju pli malfacila, des pli taŭga por la edukado de la homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila por li! * * * Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de _L'Esperantista_, monata organo de la Itala Esperantista Societo, tute estas reorganizita kaj reformita. De nun ĝi estos tute redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la fino de ĉiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de ĉiuj landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la redaktado de la ĵurnalo, _Grafo Albert Gallois_, en Riolunato, Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn." * * * La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre sindonema en tiu ĉi afero, estas espereble ke post mallonga tempo Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedaŭras ke li ne komprenis la Braillean skribon antaŭ ol li komencis klopodi pri Esperanto. Poste li ne havis tempon por ĝin lerni. Ĉar, tago post tago, leteroj en tiu ĉi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni bonvolu skribi rekte al tiu ĉi afabla helpanto de la Blinduloj, kies adreso estas _The Manor Farm, Shepperton, Middlesex_. * * * En alilandaj societoj, ofte troviĝas multaj sekretarioj, por la diversaj partoj de la administracio de la Grupo. Ĝis nun la Esperanto Club nur havis unu. Sed, kvankam la koro deziras ĉion fari, la tempon mankas. Ni do antaŭmetas peton ke oni ĉiam sendu estontajn mendojn[69] je libroj ne al la Hon. Sek. sed al Sinjoro P. H. Howard, _The Librarian, Esperanto Club, The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey_. Kvankam Sinjoro Howard havas sian propran grupon Surbitone li ankaŭ aminde prenis sur sin la devojn de "Librarian," tiel malpezigante la laboron de la Hon. Sek. Tiu ĉi estas necesa por ke Esperanto kaj la Gazeto kreskadu, kaj ni esperas ke ĉiuj amikoj memoros la ŝanĝon kaj tiel ŝparos laboron kaj tempon. FOOTNOTES: [68] Flourish of trumpets. [69] Orders. _In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._ SYNOPSIS OF THE GRAMMAR. The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:-- A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ. The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot." The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound_:-- The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She. * * * The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto. The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow. The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy. ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird. When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird. All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn. All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds. * * * The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think. PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go. PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went. FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go. CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go. IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go! SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go. The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done. PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done. FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done. ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully. * * * 1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers. 2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be. 3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend. 4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend? 5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary. N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto. The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:-- BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law. DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces. EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn. MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy. RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again. The principal SUFFIXES are the following:-- AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit. AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest. EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable. EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty. EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense. EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church. ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm. IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill. IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong. IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle. IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt. IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant. UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man. By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified. * * * All should have "The Student's Complete Text Book," 1s. 8d., post free, and "Thirty-five Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition). "Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.). "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. "La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s. The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Translation of the above into English, 6d. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 4._ _February, 1904._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page President's speech at Annual Meeting 49-50 Dr. Zamenhof's Greetings by Phonograph 51 How to Found a Group (H. W. Clephan) 52-53 New Year's Poem (Clarence Bicknell) 54 Oje (Osip Ivanovich Elleder) 55 The Tempest, continued from pages 5, 31 & 40 (translated by A. Motteau) 56 Foreign Friends 57 Dr. Zamenhof's Views on an Academy 58-9 Giant Despair from Bunyan's Pilgrim's Progress (translated by Joseph Rhodes) 60-61 Correspondence Notes 62 Various Items of Interest 63 Science Notes 64 Esperantists' Hymn (Fred Crook) 64 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. To Interest Your Friends, Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired. LINGVO INTERNACIA, A Monthly Gazette entirely in Esperanto. Edited by M. Paul Fruictier. Annual Subscription, 3/6. With Literary Supplement. 5/6. Send to the Librarian, Esperanto Club. Single Numbers, 4d. The Dictionaries Are Ready. ENGLISH-ESPERANTO, By J. C. O'CONNOR, B.A. & C. F. HAYES, 2/6 net. ESPERANTO-ENGLISH, By A. MOTTEAU, 2/6 net. These and all other books can be had from the Librarian-- P. H. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton. "The Playgoer." The Leading Theatrical Magazine. Illustrated Souvenirs of Plays. An Up-to-date Artistic Record of everything connected with the Theatre. THE ORGAN OF THE HABITUAL PLAYGOER. SIXPENCE, MONTHLY. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec. ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ No. 4. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. FEBRUARO, 1904. Ĉe Essex Hall, je Jan. 14, laŭ la anonco en The Esperantist, la Membroj kaj Amikoj de la London Esperanto Club jarkunvenis. Kaj sekve la raporto de tiu ĉi kunveno postulas multe da spaco. Por ke aliaj interesaĵoj ne estu limigitaj, la kutimata Gramatiketo estas forigita. Mi esperas ke la legantaro aprobos tiun ĉi. La Prezidanto de la Klubo, Sinjoro Felix Moscheles, malfermis la kunsidon per longan kaj interesan Esperantan paroladon. Li diris:-- Estimataj Gesinjoroj, La unuaj vortoj, kiujn mi diras je tiu ĉi unua Jarkunveno, sendube devas esti parolataj en la lingvo kreita de nia glora majstro, Doktoro Zamenhof. Kaj la unua penso, kiu sin prezentas al mi, estas la tre feliĉa, ke ni povas nin gratuli pri la sukcesoj, kiujn ni gajnis. Sed la ĝojo, kiun mi nun sentas, ne devas silentigi la duan penson, kiu memorigas al ni ĉion, kion ni ankoraŭ devas fari. Ni devas, kaj ni devas longatempe, jes, dum longaj jaroj, bataladi kontraŭ la antaŭjuĝoj enradikitaj en multaj el niaj samlandanoj, kaj ni ankaŭ devas batali kontraŭ la malhelpanta nescieco de tiuj, kiuj ĝis nun ne estas aŭdintaj la voĉon de nia kara lingvo. La maniero, je kiu niaj kontraŭuloj traktas niajn penadojn, memorigas al mi la historion de ia Germana deputato, kiu, interrompante la paroladon de la ministro, ekkriis "Mi ne scias viajn argumentojn, sed mi tute malaprobas ilin." Tiel ankaŭ estas la taktiko de tiuj, kiuj ĉiam provadas malhelpi la progreson de la mondo, kaj kiuj precipe malvolas je nia kara Esperanto. "Ni ne konas vian lingvon," ekkriadas tiuj ĉi, "sed ni ĝin tute malaprobas." Nu, tiaj blindaj kritikistoj ne povas maltrankviligi nin. Nia devizo estas "_Antaŭen_," kaj tiu ĉi alia eldiro de la glora Galileo: "_E pur si muove._" Kaj nun ni nature demandas kial _ni_, membroj de la Londono Klubo Esperanta povas antaŭvidi je la estonteco kun tiom da konfido. Ni ne similas al tiu deputato; ni serĉas la kaŭzojn kaj ni pesas la argumentojn de la aferoj. "Feliĉulo tiu," diris Virgilo, "kiu povis sciiĝi la kaŭzojn de la aferoj." Kial ni povas esti konfidemaj pri la kreskado kaj prosperado de nia Klubo? Tial ke ĝi tiel bonege sukcesis dum la unua jaro de sia estado, ni devas demandi kial ĝi tiel sukcesis. Jen la respondo je tiu demando. Ĝi sukcesis, ĉar ĝiaj Membroj estas per fervoro plenigataj kaj pretaj por senĉese labori pro la propagando de la lingvo. Ni posedas inter nia membraro multajn Geesperantistojn, kiuj nin multege helpis, instruante Esperanton senpage, farante kursojn en diversaj kvartoloj de Londono, de Anglujo kaj eĉ eble de la tuta mondo; ĉar multaj el niaj membroj estas anoj de malproksimaj landoj. Ni estas konfidemaj, ĉar ni havas Sekretarion (la sekvantajn frazojn la Redaktoro estas devigita pro la modesteco elstreki, ĉar li ankaŭ estas la Hon. Sek.). Miaparte, mi kredeble estas la sola kulpinda membro de la Klubo, ĉar mi nur faris pro ĝi la ordinaran ĉiutagan propagandon. Tamen, mi ĝojas atesti, ke ne malofte mi sukcesis varbi rekrutojn por nia Afero inter la nekreduloj. Neniu povas sin interesigi pli ol mi pri la celo de nia Klubo. De mia infaneco--nuntempe tre malproksima tempo--mi elserĉadis la rimedojn por interkonigi la diversajn naciojn de la mondo kaj kunligi ilin, anstataŭ malamigi, mortigi ilin. La plej potenca ilo por forigi la mallumon, kiu nin ĉirkaŭas, la ĉiampova instrumento por kunligi la diversajn naciojn de la mondo, estas _La Lingvo Internacia_. Ne forgesu, do, karaj gesamideanoj kaj geamikoj, ke, laborante pro la lingvo internacia, ni klopodas por benita kaj sankta celo; ni laboras por la feliĉeco de estontaj generacioj, kaj por la plibonigo de la civilizita mondo. Tuj post la fino de tiu ĉi interesa parolado, la Vicprezidanto, Sinjoro J. C. O'Connor, legis leteron de la Kasisto, Sinjoro W. T. Stead, kiu malfeliĉe ne povis ĉeesti pro malsaneto. Sinjoro O'Connor ankaŭ diris malmultajn vortojn en la Angla lingvo pri la rapida progreso, kiun Esperanto faris inter ni. Tiam la Hon. Sekretario legis Raporton pri la Klubaj aferoj, kiu estos sendata al ĉiuj Membroj. Fraŭlino Lawrence tiam donis al ni du interesajn leterojn. Unu estis de Sinjoro Geoghegan, en Alaska, por kiu, bedaŭre, spaco mankas. La alia estis de Doktoro Zamenhof, reakcentigante la fakton ke, se presistoj ne havas la akcentojn sur la literoj en Esperanto, ili ĉiam povos anstataŭi la akcentojn per la litero "H" (chi, ghi, jhus, ehho, shi) kaj ke la akcento sur "Ŭ" ne devas esti presata. Tiu ĉi eble helpos nian aferon. La Membraro de kelkaj aliaj Societoj, kiuj deziris kunligi sin kun ni, estis aldonita al la Londona Klubo Esperanta; kaj la oficiala parto de la kunveno finiĝis per fanfarado, ĉar nia kara Estro, Doktoro Zamenhof mem, sendis al ni paroladon per fonografo. La uzo de fonografoj certe estas gravega ilo por la lernado de la elparolado de Esperanto, kaj tiuj, kiuj havas ilin, estos saĝaj, se ili aĉetos Esperantajn cilindrojn. Sinjoro Rees, de la Modern Language Press, 13 Paternoster Row, London, afable venis por pruvi al ni tiun ĉi fakton, per la cilindro de Doktoro Zamenhof, kaj alia el The Esperantist. La paroladon kiun Doktoro Zamenhof sendis tiel afablege al ni, mi jam estis kopiinta, antaŭ ol la transskribo alvenis. Tiu ĉi fakto pruvos al skeptikuloj, ke la paroloj de nia Estro Varsovie tute estis Londone kompreneblaj al ni. Estimataj Sinjorinoj kaj Sinjoroj, Ne havante la eblon partopreni persone en la unua jarkunveno de la Londona Klubo Esperanta, mi sendas per fonografo mian koran saluton al ĉiuj partoprenantoj en la kunveno. En mia imago mi prezentas al mi, ke mi sidas nun inter Vi, estimataj Anglaj amikoj de la ideo de lingvo internacia, kaj mi ĝojas kune kun Vi pro la belaj fruktoj, kiujn Via energia laborado donis en la daŭro de la foririnta jaro. Antaŭ unu jaro nia afero estis ankoraŭ tre malmulte konata en Via lando, kaj nun ni havas en Via lando jam tre multe da varmegaj kaj sinceraj amikoj; ni havas diversajn klubojn de Esperantistoj, ni havas konstantajn kursojn de Esperanto, ni havas belan gazeton Esperantan. Preskaŭ ĉio estas la frukto de laborado de la Klubo Londona, kiu povas esti fiera je la rezultato de sia unuajara penado. Al la noblaj kaj energiaj kondukantoj kaj laborantoj de la Londona Klubo Esperanta nia afero ŝuldas koran dankon. Parolante pri la sukcesoj de la Klubo Londona mi ne devas forgesi pri tiu malgranda rondeto Esperantista en Keighley, kiu metis la komencon por nia afero en Anglujo. Nian koran saluton al la Esperantistoj Kiĥlianoj! La laboradon de la Londona Klubo Esperanta la tuta mondo observas kun grandega intereso. Ni ĉiuj esperas kaj antaŭsentas ke, pli aŭ malpli frue, Londono fariĝos unu el la plej gravaj centroj de nia afero por la tuta mondo. Londono longe dormis; sed kiam ĝi vekiĝis, tio ĉi estos kiel vekiĝo de leono. Potenca voko iros el Londono kaj ĉiam pli kaj pli sonados kaj resonados en ĉiuj partoj de la mondo. Kun atento la popoloj aŭskultados la voĉon venantan el la potenca centro de la angle-parolantaj regionoj. Kiam pri frateco de popoloj kaj pri neŭtraleco de internaciaj rilatoj ekparolos tia potenca popolo kiel la angla, la mondo aplaŭdos kun entuziasmo, kaj tiu sankta afero, por kiu ni batalas ekmarŝos rapidege. Esperantistoj en Londono, Esperantistoj en Anglujo, laboru kuraĝe kaj energie. Malfacila, tre malfacila, estas la semado, sed dolĉaj kaj benitaj estos la fruktoj. Granda kaj grava estas Via rolo. La tuta mondo Esperantista rigardas Vin kaj multe de Vi esperas. Tiu ĉi parolado treege plaĉis al la aŭdintaro, kiuj korege dankis la Doktoron pro lia aminda saluto. Sinjoro Motteau kun tri aliaj bonege kantis lian belan himnon "Espero" (presita je la dek-sesa paĝo de The Esperantist), kaj ĉiuj entuziasme kunkantis la ĥoraĵon. Post multaj paroladetoj kaj bela poemeto, kiun elparolis Fraŭlino Schäfer, la kunveno finiĝis, kaj ĉiuj el la partoprenintoj revenis hejmen pripensantaj kiel helpi la kreskadon de Esperanto en Anglujo, kaj tra la tuta mondo. At Essex Hall, on Jan. 14, as announced in The Esperantist, the members and friends of the London Esperanto Club held their annual meeting. And consequently the report of this meeting demands much space. In order that other interesting matter should not be limited, the usual short grammar is left out. I hope readers will approve of this. The Club's President, Felix Moscheles, Esq., opened the meeting by a long and interesting speech in Esperanto. He said:-- Ladies and Gentlemen, The first words I say in this first annual meeting must, undoubtedly, be spoken in the language created by our illustrious master, Doctor Zamenhof. And the first thought which occurs to me is the most happy one that we may congratulate ourselves on the successes which we have gained. But the joy I now feel must not silence the second thought which reminds us of everything which we still have to do. We must, and for a long time, yes, for long years, keep on fighting against the rooted prejudices of many of our fellow-countrymen, and we also have to contend against the obstructing ignorance of those who, till now, have not heard the voice of our prized language. The manner in which our opponents treat our efforts calls to mind the tale of a certain German deputy who, interrupting the speech of the Minister, cried out, "I do not know your arguments, but I thoroughly disapprove of them." So also are the tactics of those who continually endeavour to hinder the world's progress, and who bear an especial ill-will against our valued Esperanto. "We do not know your language," these are ever proclaiming, "but we thoroughly disapprove of it!" Now, blind critics of that sort cannot disconcert us. Our motto is "_Forwards_," and this other saying of the glorious Galileo: "_And nevertheless it moves._" And now we naturally ask why we, Members of the London Esperanto Club, can look into the future with so much confidence. We do not resemble that deputy; we seek for the causes and weigh the arguments of things. "Happy that man," says Virgil, "who has been able to discover the causes of things." Why may we be confident as to the continued growth and prosperity of our Club? Since it has succeeded so very well during the first year of its existence, we must ask why it has thus succeeded. Here is the answer to that question. It has succeeded because its members are filled with fervour, and are ready to labour ceaselessly to spread the language. We possess among our members many Esperantists who have very greatly helped us in teaching Esperanto without charge, in holding classes in various parts of London, of England, and even of the whole world; for many of our members are inhabitants of distant lands. We are confident because we have a Secretary (the sentences following the Editor is compelled by modesty to delete, as he is also the Hon. Sec). I, for my part, believe I am the only blamable member of the Club, as I have only assisted it by the ordinary daily propaganda. Nevertheless, I rejoice to state that not infrequently have I succeeded in enrolling recruits for our Cause from among the incredulous. Nobody can interest himself more than I about the purpose of our Club. From my childhood--now a very remote period--I have continually been seeking out means for making the various nations of the earth acquainted with one another, and to cause them to unite instead of hating and killing each other. The most powerful means for dispelling the darkness which surrounds us, the ever-powerful instrument for uniting the various nations of the earth, is _the International Language_. Do not forget, then, dear fellow-thinkers and friends, that, in working for the cause of the international language, we are devoting ourselves to a blessed and a holy aim; we are striving for the happiness of future generations, and for the amelioration of the civilised world. At the termination of this interesting speech the Vice-President, J. C. O'Connor, Esq., read a letter from the Treasurer, W. T. Stead, Esq., who was not able to be present on account of a slight illness. Mr. O'Connor also said a few words in English on the rapid progress Esperanto has made amongst us. Then the Hon. Secretary read a Report of the Club's affairs, which will be sent to all Members. Miss Lawrence then gave us two interesting letters. One was from Mr. Geoghegan, in Alaska, for which, unfortunately, we have not space. The other was from Dr. Zamenhof, once more accentuating the fact that, if printers have not the accents over Esperanto letters, they may always substitute the accents by the letter "H" (ch, gh, hh, sh, jh), and that the accent over the "Ŭ" need not be printed. This will, possibly, help our Cause. The Members of some other Societies, who wished to unite with us, were added to the London Esperanto Club; and the official part of the meeting terminated with a flourish, for our dear Chief, Dr. Zamenhof himself, had sent us a speech on the phonograph. The use of phonographs is certainly an important means of studying the pronunciation of Esperanto, and those who have access to them will be wise in getting Esperanto records. Mr. Rees, of the Modern Language Press, 13, Paternoster Row, London, kindly came to prove this fact by means of Dr. Zamenhof's record, and another one from The Esperantist. I had already copied the speech which Dr. Zamenhof thus kindly sent before the transcript arrived. This fact will prove to sceptical people that our Chief's words in Warsaw were quite intelligible to us in London. Esteemed Ladies and Gentlemen, Not having the power of participating in person in the first annual meeting of the London Esperanto Club, I send by phonograph my hearty greeting to all participants in the meeting. In my imagination I picture to myself that I now sit with you, esteemed English friends to the idea of an international language, and I rejoice with you at the fine fruits which your energetic continuous labour has given in the course of the past year. One year ago our Cause was still but little known in your land, and now we already have in your land very many most warm and sincere friends; we have various Esperanto groups, we have permanent Esperanto classes, we have a beautiful Esperanto Gazette. Almost all this is the fruit of the labour of the London Club, which may be proud of the result of its first year's endeavours. To the noble and energetic conductors and workers of the London Esperanto Club our Cause owes most hearty thanks. In speaking of the successes of the London Club I must not forget that little Esperantist circle in Keighley, which gave a start to our movement in England. Our hearty greeting to the Keighley Esperantists. The entire world observes with very great interest the work of the London Esperanto Club. We all hope and anticipate that, sooner or later, London will become one of the most important centres of our Cause for the whole world. London has for a long time slept; but when it awakens it will be as the awakening of a lion. A mighty voice will issue forth from London, and will sound and resound in all parts of the earth. The nations will listen with attention to the voice issuing from the centre of the English-speaking world. When such a powerful nation as the English begins speaking of the brotherhood of nations and the neutrality of international relations, the world will applaud with enthusiasm, and that sacred Cause for which we contend will march forward with great strides. Esperantists in London, Esperantists in England, work courageously and energetically. Difficult, very difficult, is the sowing, but sweet and blessed will be the fruits. Great and important is your _rôle_. The whole Esperantist world watches you and hopes much from you. This speech greatly pleased the audience, who most heartily thanked the Doctor for his kind greeting. Mr. Motteau, with three others, sang most effectively his beautiful hymn "Espero" (printed on the page 16 of The Esperantist), and all joined in the chorus with enthusiasm. After many short speeches and a pretty poem recited by Miss Schäfer, the meeting came to an end, and all the participants returned home thinking how to help the spread of Esperanto in England, and throughout the world. KIEL FONDI ESPERANTAN GRUPON. La fondigo de Esperanta Grupo, por ke ĝi havu bonsukceson, postulas multe da kapableco de organizado, entuziasmon senliman, grandan paciencon, kaj firman decidon ke la grupo prosperos, malgraŭ la malfacilaĵoj, kiuj staras en ĝia vojo. Sendube la kreado de tia societo aŭ grupo kaŭzos al vi amason da laborojn, kiun ĉiu ajn krom entuziasmulo prave povus nomi sklaveco. Kalkulante la korespondadon, la verkadon de artikoloj, kaj la faradon de ĉio, kion ni povas por gajni la atenton de la skeptikema Publiko, plie la varbadon de aliaj samideanoj por ricevi ilian kunhelpon, la laboro vere estas senfina. Sed aliparte, la rezultatoj de viaj penoj estos rekompenco multe pli granda ol sia kosto, ĉar, interalie, oni konatiĝas kun multaj interesaj personoj, ĉeestas ĉe multaj instruantaj priparoladoj, kursoj, k.t.p., kaj, krom tio, ĝuados nombron da aliaj profitaĵoj, kiun bone valorigas la laboradon elspezitan. Kompreneble, oni apenaŭ bezonas diri, ke viaj klopodoj tute ne finiĝos tiam, kiam vi estos fondinta la grupon. Efektive, ili nur ĵus komenciĝis. Oni ĉiam trovos en nova movado kiel Esperanto, multe da personoj, kiuj volonte alprenos ĝin dum daŭras la intereso ordinare elvokita de novaĵo ia; sed tuj kiam ĝi ĉesas esti priparolata, ili kviete lasas ĝin subfali. Pri tiaj membroj oni devos precipe zorgi; se iu el ili forlasos ĉeesti la kursojn aŭ ŝajnos perdi sian intereson je la afero, skribu mallongan leteron aŭ aliru viziti lin, por certigi lin, ke la Grupo bezonas lian kunhelpon. Nu, rilate al la maniero laŭ kiu mi volus agadi por fondi grupon. Unue, estas la Publika Gazetaro, institucio, kies gravaj utilaĵoj por tia movado kiel tiu-ĉi, estas absolute necesegaj. Ĝi liveros al ni la solan efektivan ilon por disvastigi Esperanton inter la ĝenerala publiko. Mi konsilas personajn paroladojn kun Redaktoroj, la plimulto el kiuj jam interesigas sin je lingvaj aferoj, kaj mi kredas, ke vi renkontos nenian malfacilaĵon priparoladi Esperanton kun ili, kaj ricevi ilian subtenpromeson fine. Artikoloj donantaj skizon pri la movado de ĝia komenciĝo, ankaŭ ekzemploj, por montri ĝian utilecon komercie, literature kaj sociale, devos esti prezentataj. Kiel eble plej ofte korespondado por-kaj-kontraŭa, devas esti iniciatata. Nun tiam kiam, nia afero reale ekmovas en tiu ĉi lando (pardonu min se mi kaptas la nunan okazon por diri kiel mirinda, laŭ mia opinio, estas la progreso, kiun ĝi jam faris, kiam oni konsideras ke apenaŭ pasis dek du monatoj de ĝia komenciĝo), mi estas certa, ke troviĝos multaj Esperantistoj ĉe diversaj partoj de Britujo, kiuj tre volonte donos sian subtenon al la afero, skribante leterojn en la Gazetaro pro la fondo de ia ajn Klubo, Grupo, aŭ Societo. Tia korespondado sendube pruvos, ke ekzistas multe da kontraŭuloj al nia ideo. Tio-ĉi estas neevitebla por ia nova movado, kaj iliaj kontraŭdiraĵoj devas esti ĝentile aŭskultataj, kaj lerte rebatitaj de iu el ni, kiu posedas la necesan kapablecon por tia laboro. Ni ĉiam memoru, ke tia kontraŭeco pli multe valoras por ni ol apatio kaj indiferenteco. Elvokinte dum kelke da tempo, intereson pri la afero, kaj tiel kaŭzis ian parton de la publiko iĝi dezireman eklerni pli da ĝi, faru publikan paroladon pri la temo de Helpanta Lingvo Internacia. La Prezidanto devas esti loka eminentulo ia. Anoncoj de la kunveno devos enpresiĝi en la lokan Gazetaron. Ankaŭ estos bone, ke vi petegu la apogon de la diversaj Institucioj Literaturaj de la lokaĵo, kaj, aranĝinte la kunvenon, alsendu al ĉiu Sekretario, por dissemado inter la membroj, cirkuleretojn sciigantaj ĝian daton, lokon kaj celon. Je la finiĝo de la parolado, invitu disputadon, kaj tuj anoncu la fondon de la nova Grupo (nature, la regularo, proponoj, k.t.p., devas esti antaŭe formulitaj), decidu pri la titolo de la Grupo, difinu ĝian celon, kaj elektu la registaro, k.t.p. Tion farinte petu al viaj aŭdantoj, ke ili tuj fariĝu membroj. La abonpago devos esti tiel malgranda, ke ĝi ne fariĝu baro por malhelpi ies ajn aliĝon. Ĉi tiuj estas la ĉefaj principoj, laŭ kiuj mi ekfondis la Societon, kies Hon. Sekretario mi estas; kompreneble ne sen havinte la valoran kunhelpon de la aliaj membroj (el kiuj konsistas la nuna Komitato), kaj ankaŭ tiun de la nelacigebla Hon. Sekretario de la Esperanto Klubo, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto. Mi kore esperas, ke tiuj ĉi malmultaj rimarkoj utilos al samideanoj, kaj ke ili estu kuraĝigitaj por fondi Grupojn en tiaj regionoj, kie neniaj nun troviĝas. HOW TO FOUND AN ESPERANTO GROUP. The founding of an Esperanto Group, so that it should be successful, demands much organising ability, boundless enthusiasm, great patience, and firm determination that the group shall prosper, in spite of the difficulties which stand in its path. Undoubtedly the creation of such a society or group will cause you an amount of work which anyone other than an enthusiast would justly name slavery. In reckoning up the correspondence, the writing of articles, and the accomplishing of everything we can do to gain the attention of the sceptical public, besides the enrolling of other adherents in order to gain their coöperation, the work is truly endless. But, on the other hand, the results of your trouble are recompense far greater than the cost, for, among other things, one becomes acquainted with many interesting persons, is present at many edifying lectures, classes, etc., and, besides this, one enjoys a number of other advantages which are well worth, the labour expended. Of course it is hardly necessary to say that your great exertions certainly do not cease when you have founded the group. In fact, they have only just commenced. One will always find in a new movement like Esperanto many persons who will willingly take it up while the interest lasts, which is generally aroused by any novelty; but, as soon as it ceases to be talked about, they quietly let it drop. Of such members one must take especial care; should any one of them discontinue attending the classes or seem to lose interest in the subject, write a short letter or pay him a call to assure him that the group needs his coöperation. Now, as regards the _modus operandi_ for founding a group. In the first place, there is the Public Press, an institution whose uses in such a movement as this are absolutely essential. It will give us the only effectual means for spreading Esperanto among the general public. I advise personal interviews with Editors, the majority of whom are already interested in matters linguistic, and I believe you will not encounter any difficulty in discussing Esperanto with them, and in finally obtaining their promise of support. Articles giving a sketch of the movement from its commencement, also examples for illustrating its uses for commerce, literature, and society must be submitted. As often as possible correspondence _pro and con_ should be initiated. Now that our cause really begins to move in this land, (excuse me if I take the present opportunity to say how remarkable, in my opinion, is the progress it has already made when one considers that scarcely twelve months have passed since its commencement), I am certain that many Esperantists will be found in various parts of Britain who most willingly will give their support to the movement by writing letters to the Press in favour of the foundation of any Club, Group, or Society. Such correspondence will doubtless prove that there exist many opponents to our proposal. This is inevitable in any new scheme, and their adverse comments must be politely listened to, and instructively refuted by any of us who possess the necessary capability for such work. Let us ever bear in mind that this opposition is to us of far greater worth than apathy and indifference. Having aroused, for a time, interest in the subject, and thus having caused a certain section of the public to become desirous of learning more about it, give a public lecture on the theme of an Auxiliary International language. The Chairman should be someone of local eminence. Announcements of the meeting must be printed in the local Press. It would also be well to seek the support of the various Literary Institutions of the neighbourhood, and, having arranged the meeting, to send to every Secretary, for distribution to the members, bills announcing its date, place, and purpose. At the termination of the lecture invite discussion, and then and there announce the foundation of the new Group (obviously the rules, proposals, etc., must be drawn up beforehand), fix the title of the Group, define its purpose, and elect its officers, etc. This done, ask your audience to at once become members. The subscription must be so small as to form no obstacle to anyone's joining. These are the chief principles by which I have founded the Society whose Hon. Secretary I am, but certainly not without having had the valuable coöperation of the other members (of whom the present Committee is composed), and also that of the indefatigable Hon. Secretary of the Esperanto Club, the Editor of this Gazette. I sincerely hope that these few remarks will be useful to Friends-in-Esperanto, and that they will be encouraged to found Groups in those localities, where none at present exist. H. W. Clephan. LA NOVA JARO 1904. Originale verkita de CLARENCE BICKNELL, Kun Angla traduko. Ĉu la Jar' Nova povus esti Sen kruco aŭ doloro? Sen tim' pro ia perd' malĝoja En tre proksima horo? Ĉu estos ĝi de brila lumo Sen unu ombr' malbona? Ĉu estos kampoj floroplenaj, Kaj ĉiu flor' fruktdona? Sen dornoj estu la rozujoj Sed rozoj plimultiĝu! Pli bona ol komenco sia La Nova Jar' finiĝu! Almenaŭ ĝi deviĝos porti Progreson al la tero, Ĉar DI' al ni vidaĵojn novajn Donacos de la Vero. A year without a sorrow Or a cross, Or dread of any morrow Bringing loss. Could it be? A year of light, with shadow Scarcely one? Of fruits in every meadow, Thistles none. Will it be? A year of many roses And few thorns; A year that brighter closes Than it dawns. May it be! A year of God's unfolding Wider wings; A year of man's beholding Better things. Must it be! OJE. RUSA SKIZO, Originale Verkita de OSIP IVANOVIĈ ELLEDER. Melankolia aŭtuna nebulo disvastiĝis super la ĉirkaŭaĵo. Malgaja malsupreniganta Novembra nebulo. Griza en griza aperiĝas ĉio. Grizaj nuboj tiradas tien malalte sur la ĉielo, preskaŭ kun manoj preneblaj. Kiel nigraj dikaj buloj sidas korvoj sur pintoj de nudaj senfoliĝitaj arboj, ĉie kaj tie malrapide, mallaŭte ekflugante. Multaj grandaj akvogutoj de la matena nebulo pendiĝas sur la branĉoj malsupreniĝinte ilin: larmoj de naturo postplorantaj al la pasintaj belaj somertagoj. Malĝojeco en la naturo, Malgajeco en homa koro. El la budo, sur la korto, sonadas laŭtega hundbojado. Jam de frua mateno ĝi sonadas. La granda nigra hundo bojas. Li bojas ĉar li sopiriĝas je sia bela ordonantino, kiun li pli frue ĉiam kaj ĉie akompanadis, sed nun oni lin alĉenigis kaj li ne povante al sia amanta, ĉarma ordonantino kuri, bojas. Li senĉese estis bojanta, malgaje----. La ĉarmega fraŭlino, ordonantino de Oje amis tiun hundon bojantan, kiu ŝin pli frue, kiam ŝi estis en la vilaĝo vizitanta sian fratinon, akompanis ĉiam kaj ĉie; sed nun ne estis tio eble--! Ho! kiel alie tiam sonadis lia bojado, kiel ĝoje, hele, sed nun---- Ŝi iris al la budo. La hundo saltadis antaŭen al ŝi, sed la ĉeno tiris lin ree malantaŭen, li ŝiris fortike je la ĉeno, sed ĝi estas pli forta ol li kaj ne lasas lin. La juna fraŭlino paŝis al Oje kaj elteniginte sian malgrandan blankan maneton, ŝi karesadis lin. La hundo freneziĝis de ĝojo. Li estis granda rusa ĉashundo, malbela sed fidelega. Kun siaj mallumaj saĝaj hundokuloj li prudente rigardadis la belajn okulojn de sia ordonantino kaj, silentiĝinte, kvieteme li premis sian nigran kapon je ŝia vestaĵo. Rimarkinde! La okuloj de Oje havis similecon kun ŝiaj okuloj. Ne en la koloro, ŝiaj estis grizabluaj, liaj brunaj, sed la esprimo en ili estas egala. Rimarkinda simileco! Sur la korto reĝis nun silentado, sed ne por longe. La bela fraŭlino foriris kaj Oje ree malgaje bojadis.--Post kelkaj tagoj la bojado de Oje enuigis la belan fraŭlinon kaj, ĉar li ne ĉesis, restante ĉiam alĉenigita ŝi, preninte belan pezon de rostita viando kaj irinte al la budo, ĵetis ĝin tien, dirante "Havu, manĝu kaj kvietiĝu!" Ŝi eldiris tion malkare, malmole kaj foriris sen ia kutima amema vorto, sen kareso. Hodiaŭ ŝi estis iom ĉagrenita, la bela fraŭlino. Malgaje postrigardis Oje sian amantan malproksimiĝantan ordonantinon. Malgaje li ekbojis kaj kaŝiĝis en la budon. Alĵetitan viandon li ne manĝis. En la sekvanta nokto frostiĝis kaj falis iom da neĝo. Matene reĝadis tutega silentado sur la korto. La servistino forirante vespere vidis ke, antaŭ la budo, kuŝas la nigra Oje sur la neĝo entendata, senmove. Proksimiĝinte ŝi vidis ke li estas mortinta. Antaŭ li kuŝis la bela peco de rostita viando. "Ho, Dio estu laŭdata," diris la servistino, "li pli ne maltrankviligos la domon": kaj ŝi rapidis alkomuniki tiun bonan novaĵon al la aliaj domloĝantoj. "Eble li mortis pro malsato," kompatinde diris la administrantino. "Ho, ne!" respondis la servistino, "kuŝas ankoraŭ apud li la granda peco de viando kiun nia fraŭlino hieraŭ ĵetis al li." "Ah, nia fraŭlino, ni devas do al ŝi tuj alkomuniki tiun aferon," rimarkis la maljunulino "ŝi amis Ojen, kvankam mi vidis ke ŝi hieraŭ estis al li malkara; spite tion ŝi amis lin, mi scias. Iru, Nellie, kaj diru al ŝi ke Oje mortiĝis; ŝi estas en ruĝa ĉambro. Mi nun estas okupata, ĉar morgaŭ mi havas grandan lavadon." ----Nellie foriris al la ordonantino---- * * * Vesperstelo jam aperiĝis. Ekstere fariĝis klare, froste. La plena luno hele allumigis ĉiujn objektojn sur la korto, kie nun estis senvivo, funebro.--Ĉe la fenestro de ruĝa ĉambro, apoginte sin al la kadro, staris tiatempe silente, senmove la juna virina figuro. La vizaĵon forte alpremigita je la vitro, ŝi rigardadis eksteren. Jam longe ŝi staris tiel enprofundiĝinta en pensoj. Ŝiaj rigardoj estis dirigitaj al unu punkto sur la korto. Rigide eltendita kuŝis tie antaŭ sia loĝejo Oje, la mortinta rusa ĉashundo. Akre, klare desegniĝis la konturoj de la senviva korpo sur la blanka neĝplato. Liaj larĝe malfermigitaj brunaj okuloj ŝajnis rigardadi alten al la fenestro de sia amanta ordonantino. Li kuŝis tie kvazaŭ en la morto ankoraŭ gardante ŝin. Longe rigardadis la juna virino senmove, senlaŭte, al sia fidela mortinta akompaninto. Kion ŝi pensadis? Ĉu ŝi pensis pri Oje, kiel en pasintaj belaj somertagoj fidele li akompanadis ŝin, je ŝiaj promenadoj? Aŭ ĉu ŝi bedaŭris siajn lastajn malmolajn vortojn? Kiu povas tion scii? Eble ŝi tute ne pensis pri la senviva hundo, eble ŝi en tiu momento kalkulis kiamaniere ŝi akiros alian. Kiu povas scii tion? Kompatinda Oje!---- Sed nun trafis la arĝenta lunradio ŝian vizaĵon kaj eklumigis du multepezajn larmojn. Du grandaj perloj briliĝis en la belegaj grizabluaj okuloj.--"Feliĉa Oje" ĝentile ŝi sopiris. "Fidela en la vivo, fidela ankoraŭ en la morto" mallaŭte parolis la lipoj de la juna fraŭlino en ruĝa ĉambro.--"FELIĈEGA OJE."---- En la nokto falinta neĝo mole kovradis lian korpon. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la tri antaŭajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (daŭrigo). Prospero.--De mi plu li ne vidis vualitan La rolon kiun ludis Antonio-- Min rigardante kiel malsaĝulon, Kaj reĝon sole de mizeraj libroj-- Li absolute duko sin anoncis! Avida tiel estis li je povo Ke li konsentis al la reĝ' Alonzo Duklandon fari depagantan jare, Submetis dukan al la reĝa trono, Milanan kapon altan li klinigis ... Duklando, ĝis li, ĉiam liberama! Ve! Kia mallevaĵo! Mirando.-- Diaj povoj! Prospero.--Konduton lian notu, al mi diru Ĉu frate kun mi agis via onklo-- Mirando.-- Mi pekus se ne noble mi ekpensus Pri la avino mia--sed, patrinoj Bonegaj naskis tre malbonajn filojn. Prospero.--L'enradikita malamiko mia, Alonzo tuj aprobis la proponon Per kiu, por la submetiĝo landa Kaj jara pago de dukatoj multaj, Forpelus Antonio min kaj miajn El la duklando, kiun de la reĝo, Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj, Akceptis nun perfida mia frato. Soldatojn estis li subaĉetinta, Pordegojn li malfermis en la nokto ... Envenis bando, kiu, tra l'mallumo, Forportis min, kaj ankaŭ vin ĝemantan, Rapide el Milano! Mirando.-- Ho ve, patro! Tiamajn plorojn mi ne plu memoras, Sed la pripenso min devigas plori. Prospero.--Aŭskultu, tamen plie, ĝis mi venos Al nuna la afero--ĉar sen tio Ne taŭgus la rakonto. Mirando.-- Kial ili Tuj ne mortigis nin? Prospero.-- Demando prava, --El la rakonto rajte postulata-- Pro l'amo de l'popolo al Prospero Ne faris ili sangavidan krimon: Perfidon tiel ili belŝajnigis Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon. En barko nin elsendis ili maren, Sed, kiam la marmezon ni atingis, Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan Eĉ de la ratoj.--Ho ve! malfeliĉaj! Ni ekkriadis al la marondegoj, Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj ... Koncerto stranga, sed ne simpatia! Mirando.-- Ĉielo! kia mi malhelpo estis! Prospero.--Ho, ne! fariĝis vi kerubo vera, Traplenigita de l'ĉiela beno; Rideto via min revivigadis! Mi maron kiam faris pli salitan Per el la koro tiel akraj ploroj, Vi kuraĝigis min kaj fortigadis Por kontraŭstari eblan mizeregon! Mirando.-- Sed kiel ni el ŝipo landon trafis? Prospero.--Per Dia helpo, kara!--Jes; nutraĵon Ni havis--kiun reĝa konsilano Gonzalo--elektita de Alonzo Por tiel nin elpeli--al ni donis. Ĉiele inspirita bonfarinto! Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn Aldonis--pli eĉ ol mi diri povas! Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis, Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis Ke estas mi precipe libramulo, Eltiris li el la biblioteko-- De mi ŝatita pli ol la Duklando-- Amatajn librojn, kaj al mi alportis. Mirando.-- Ĉielo volu tiun homon beni! Mi tre dezirus vidi lin! Prospero (_Remetas la mantelon_).--Mirando, Aŭskultu de l'rakonto la finiĝon. Ĉi tien sur insulon ni alvenis, Ĉi tie mi mem, edukisto via, Instruis vin pli zorge ol princinon Ĝuantan vane multajn liberhorojn, Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel. Mirando.-- Ĉielo rekompencu vin!--Nu, patro, Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis Tielan marventegon. Prospero.-- Nu! sciiĝu Ke tien ĉi, hodiaŭ, per okazo Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis La malamikoj miaj. Nun dependas Zenito mia de favora stelo, Influon kies devas mi fidele Akcepti--aŭ neniam releviĝi-- Demandoj ĉesu! Vi nun dormi volas-- Kontraŭbatali tion vi ne povos-- Filino, ĝin obeu! (_Mirando ekdormas_). (_Daŭrigota_). ALILANDAJ KUNBATALANTOJ. Estas bedaŭrinde ke, ĝis la nuna tempo, Germanujo ne estas estinta grava helpanto al nia Afero. Estas do pli ol ordinara plezuro lerni, ke Grupo fondiĝis en la ĉefurbo de tiu lando. La "Berlina Esperantista Grupo" espereble fariĝos centro de multaj estontaj societoj, kaj ĉiuj Germanaj Samideanoj devas skribi al unu el la membroj de ĝia estraro. La Hon. Sekretario estas Sinjoro J. Borel, Prinzenstrasse, 95, Berlin. * * * Ankaŭ estas plezurege fari anoncon pri alia grupfondiĝo, en pli malproksima regiono. Ni ĉiuj bone scias ke Meksikujo estas tre riĉa lando, sed nur antaŭ kelkaj tagoj ĝi aldonis la karan Esperanton al siaj aliaj trezoroj. La Gazeto _El Minero Mexicano_ enpresis tutan paĝon pri la fondo de tiu ĉi plej juna grupo, en la Hispana kaj Esperanta lingvoj, kaj kompreneble tiu ĉi apogo de tia grava ĵurnalo multe helpos niajn novajn kunbatalantojn. La Sekretario estas Doktoro A. Vargas, kiu plezure donos pluajn sciiĝojn pri ĝi. Ĉar multaj gesamideanoj estas dirintaj, ke Esperanto pli similas je la Hispana ol je alia ajn lingvo, mi presigis kelkajn liniojn el tiu ĉi anonco en la lingvo de Cervantes. Ĉu Esperantistoj, kiuj ne konas la Hispanan lingvon, povos ĝin kompreni? "Esta dificultad no existe con el Esperanto, que se presenta humildemente, no para destronar los idiomas existantes, sino como intermediaro entre todas las naciones." * * * Sed, nunatempe, troviĝas pli de Esperantistoj, kiuj parolas la lingvon de Dante, ol tiun de Cervantes, kaj, eble, frazo en la Itala lingvo ankaŭ estos komprenebla por tiuj el miaj legantoj, kiuj tute ne komprenas tiun ĉi belan sudan lingvon. Ni legu eltiraĵon el "_Malta_," skribita de la tiea sindonema Sinjoro Dominic Ciantar. "L'Esperanto non mira neanche ad abattere alcuna delle lingue; al contrario esso promette di servire come chiave per acquistarle. I libri che trattano sullo studio dell' Esperanto sono oramai tradotti in diciotto lingue." Mi esperas, ke la legantaro pardonos tiun ĉi enpreson de lingvo alia ol la helpo internacia, sed ili estas enkondukitaj, ĉar estus interese ekscii, kiun el tiuj ĉi du lingvoj pli similas je Esperanto. * * * Kaj sendube la malmultaj vortoj en la Itala lingvo tre plaĉos al niaj fervoraj Maltaj Gesamideanoj. Sciigo pri la fondo de forta Malta grupo (72 membroj) aperis en la Januaro Esperantist. Lia Moŝto Napoleone Tagliaferro, Estro de la Malta Edukafako estas la Prezidanto de tiu ĉi Societo, kaj Doktoro C. Sammut, Profesoro ĉe la Universitato, estas Vic-Prezidanto. Plie, je la tago de la Nova Jaro, la Redaktoro de tiu ĉi Gazeto ricevis tre afablan leteron, kiu sciigis lin pri lia elektiĝo kiel Hon. Prezidanto de la Grupo. Kvankam li multe klopodadis pri la naskiĝo de la Grupo, li tute ne atendis tian honoron. Tamen, esperante ke li povu multe helpi siajn tieajn amikojn dum la estonteco, li dankeme akceptis la honoron, kaj deziras per la kolonoj de The Esperantist sendi sian koran dankesprimon. Kompreneble la Estro de la Grupo estas Doktoro Zamenhof mem, kiu afable sendis sian gratulon kun la espero ke Maltujo rapide antaŭmarŝos ĝis la pordoj de akordado internacia. * * * Sinjoro Jonko Davidov sendis la sekvantan leteron:-- Estimata Sinjoro, "Mi faris sukcesindan paroladon pri Esperanto en la salono de la Silistra (Bulgarujo) instruista lernejo antaŭ ĉiuj lernantoj instruistoj, kun permeso de la Direktoro. Post la parolado mi malfermis senpagan kurson pri Esperanto en la sama lernejo antaŭ 32 instruistoj, estontaj disvastigistoj de Esperanto. La kurso iras sukcesplene." Sinjoro Davidov estas Sekretario de la Silistra Esperanta Klubo, kaj sendube tiu ĉi kurso tre helpos la aferon en Bulgarujo, kie jam troviĝas multe da samideanoj. Bedaŭrinde, la spaco mankas por la enpreso de la alia letero, kiun tiu ĉi sinjoro afable estas sendinta, kaj kiu proponis organizon inter la diversaj grupoj Esperantistaj. Sed la longa letero de Doktoro Zamenhof jam traktis pri tiu ĉi afero. * * * En la komenciĝo de Januaro aperos la unua numero de la _Juna Esperantisto_, revuo por gejunuloj redaktata tute en Esperanto. Ĝi eliros ĉiudumonate (6 numeroj en jaro) po almenaŭ 16 paĝoj aŭtografie presataj. Ĝia abonkosto estas du frankoj (1/9), kaj la Redaktoro estas Sinjoro Hector Hodler, 9, Avenue des Vollandes, Geneva, Switzerland. * * * La Redaktoro deziras danki la multenombrajn amikojn, kiuj afable estas sendintaj artikolojn por estontaj ekzempleroj de The Esperantist. Malfeliĉe estas tute neeble tuj respondi pri la taŭgeco kaj presebleco de tiuj ĉi artikoloj, kaj li esperas, ke amikoj pardonos la neeviteblajn malrapidojn. DR. ZAMENHOF PRI AKADEMIO. Courtrai (Belgujo), 12an de Januaro. _Al la Redaktoro de_ The Esperantist. Kara Sinjoro Redaktoro, En la lasta numero de via tre estiminda ĵurnalo, vi konsentis publikigi proponon kiun mi, kune kun Sro. Ch. Lambert (pri tio via ĵurnalo nekorekte raportis), sendis al vi pri kunveno de Esperantista Kongreso kaj ebla priparolado, tiu-okaze, de la demando pri Akademio. Petinte nian tre karan Majstron, Dro. Zamenhof, ke li konigu sian opinion, mi ricevis la jenan gravegan leteron: "Kara Sinjoro,--Vian ideon pri la aranĝo de internacia kongreso de Esperantistoj mi trovas tute bona. Sed por ke tia kongreso donu al nia afero ne malutilon sed nur utilon, ĝi devas esti aranĝita laŭ la sekvantaj principoj: 1. Ĝi devas esti bone kaj zorge aranĝita, havi multe da partoprenantoj kaj havi la karakteron de granda, solena kaj imponanta _festo_ de internacia frateco, por ke la gazetoj de la tuta mondo multe parolu pri ĝi kaj por ke ĝi estu plena de entuziasmo kaj veku en la tuta mondo entuziasmon kaj deziron aliĝi al ni. Krom paroloj oni devas aranĝi komunajn kantojn en Esperanto, eble eĉ ian internacian ludon aŭ publikan konkurson; oni devas aranĝi en ia granda teatro prezentadon de dramo en Esperanto. Oni devas antaŭe eksciti la interesiĝon de la tuta urbo, por ke al ĉiuj festoj de la kongreso venu grandega multo da gastoj ne-Esperantistoj;--per unu vorto, oni devas fari grandan _impreson_, kaj devigi la tutan mondon paroli pri la kongreso. 2. En la kongreso oni devas paroli pri organizado de nia afero, reciproka helpo en la batalado, pri rimedoj de propagando, pri kreado de granda kaj utila literaturo, k.t.p.; sed _nenion_, absolute nenion oni devas paroli pri iaj _ŝanĝoj_ aŭ '_plibonigoj_!' Por ke nia lingvo atingu sian celon kaj ne disfalu kiel Volapük, ĝi devas resti por ni absolute _netuŝebla_, tiel same kiel ĉiu alia lingvo, en kiu nenia persono ja kuraĝas proponi iajn reformojn, kvankam ĉiu el tiuj lingvoj estas multe malpli perfekta ol nia. Nun al la demando pri Akademio. Jam tre longe mi pensas pri aranĝo de ia konstanta 'Centra Komitato' kiu prezentus per si la plej altan aŭtoritaton en nia afero kaj kiu sola havus la rajton solvadi ĉiujn dubojn kiuj aperas en nia afero. Sed tia komitato devos decidadi nur pri demandoj _dubaj_; fari iajn _ŝanĝojn_ en la lingvo la komitato _ne_ havos la rajton. Kun la aranĝo de tia Centra Komitato oni devas esti tre singarda, por ne fari ian danĝeran paŝon; tial mi nun publike ankoraŭ nenion parolas pri tio ĉi, sed mi konsiliĝados pri ĝi private kun diversaj amikoj. Kiam la plano post matura pripenso montriĝos bona, tiam mi publike proponos al la Esperantistoj efektivigi tiun planon. Sed ĉu Centra Komitato estos fondita aŭ ne--tiu ĉi demando tute ne devas maltrankviligi niajn amikojn. Ĉiaj paroloj pri reformoj aŭ plibonigoj tute ne devas Vin maltrankviligi, ĉar ili havas nenian celon nek estontecon. Ĉu centra komitato estos fondita aŭ ne--unu principo staras kaj devas stari tute forte, kaj la tuta mondo Esperantista en la nuna tempo komprenas ĝin tre bone kaj certe batalos unuanime kontraŭ ĉiu ektuŝo de tiu principo; tiu ĉi principo estas: _Simile al ĉiu alia lingvo Esperanto devas esti rigardata kiel lingvo_ formita _kaj_ netuŝebla. Paroli pri iaj plibonigoj (se ili estos efektive necesaj) ni povos nur tiam kiam nia lingvo estos jam _oficiale akceptita_ de la tuta mondo. _Ĝis_ tiu tempo la netuŝebleco de la lingvo estas la _plej fundamenta_ kondiĉo por nia progresado. Mi parolas tion ĉi ne kiel _aŭtoro_ de la lingvo, sed kiel _simpla esperantisto_, kiu ne deziras ke nia afero disfalu kiel la afero de Volapük. Kiel aŭtoro de la lingvo, mi pli ol ĉiu alia volus ke ĝi estu kiel eble plej perfekta; por _mi_ la reteniĝado de plibonigoj estas pli malfacila ol por ĉiu alia; kaj mi eĉ konfesas ke kelkajn fojojn mi jam estis preta proponi al la Esperantistoj kelkajn malgrandajn plibonigojn, sed ĝustatempe mi ekmemoradis pri la granda danĝereco de tia paŝo kaj mi forĵetadis mian intencon. Mia opinio ne estas sekreta. Se Vi deziras, Vi povas publikigi mian leteron. Via (Subskribite) Zamenhof." Antaŭ ĉio, mi deziras tre danki publike nian karan Majstron. Konsentante konigi sian opinion ne nur pri Kongreso kaj Akademio sed ankoraŭ pri la "reformoj" de Esperanto, li certe grandege utilis al nia afero. Poste mi deziras, ĉar kelkaj Esperantistoj neĝuste komprenis miajn intencojn, publike certigi ke, proponante kunvenon de Kongreso kaj priparoladon pri Akademio, mi[70] nur celis prepari kaj naski la rimedojn por kontraŭbatali efike la danĝerojn kiuj nune minacas nian aferon. Mi esperis ke de la Kongreso devenus ia aŭtoritato (ĉu ekzistas ia pli dezirinda ol tiu de la genia kreinto de Esperanto?), ia aŭtoritato kiu povus _precipe_ gardi kaj konservi nedifektita, for de ĉia ajn "plibonigo," nian karan lingvon kaj, tiele, ĝin konduki al la triumfo. Tial mi estas tre feliĉa ĉar Dro. Zamenhof tiel lertege difinis la programon kiun plenumos tiu organizaĵo kaj ĉar li tiel energie protestis kontraŭ la rolo _reformada_ kiun kelkaj Esperantistoj deziris altrudi al ĝi. De nun do ne plu estas necese disputadi pri Akademio: ni konfideme atendu la tagon kiam ĝin efektivigos Dro. Zamenhof. Kaj, ĝis tiu tago, ni unuanime konsideru la aŭtoron de Esperanto kiel _nian solan aŭtoritaton_: ni petu pri liaj konsiloj por solvi niajn dubojn kaj _ni uzu neniun novan vorton ne aprobitan de li_. La energia letero de Dro. Zamenhof mirinde forigos ĉiun mallumon, ĉiun dubon kaj montros al la Esperantistoj la erarigan kaj allogantan vojon de la malsukceso sed ankaŭ tiun de la triumfo. Ĉiuj Esperantistoj, Esperantistaj grupoj kaj ĵurnaloj nun densiĝu ĉirkaŭ nia kara Majstro, ili tre konvinkiĝu pri la vereco de liaj paroloj kaj neniam forgesu ke _nur per la unueco de la lingvo kaj la unuiĝo de la koroj ni ricevos la venkon_! Volu akcepti, Kara Sinjoro Redaktoro, mian plej koran saluton. Maurice Seynaeve, Belgujo. FOOTNOTE: [70] Oni volu rimarki ke tia estas mia propra, tute persona opinio. N.B.--La Redaktoro deziras korege danki Doktoron Zamenhof pro la sendo de tiu ĉi letero. Estas tute necese ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia kunlaboru pro la dezirata celo harmonie, kaj akcepti la lingvon tiel kiel ĝi nun estas. La kolonojn de The Esperantist ne estas malfermiĝitaj por la enpreso de "plibonigo" ia, al la nuna tempo, ĉar, sub la estreco de Doktoro Zamenhof la afero jam estas bonege progresinta kaj la lingvo plaĉas al ĉiulandanoj. Nunatempe Esperanto enhavas unu grandan malfacilaĵon kiu multe malhelpas ĝian universalan alprenon: La akcentoj sur la literoj! Sed Dr. Zamenhof bone komprenis tiun ĉi fakton, kaj diris ke oni ĉiam povas anstataŭi ilin per la litero "H." Estas multaj kaŭzoj kiuj forigos ilin. Presistoj ne havas ilin: Telegrafistoj ne akceptas ilin, eĉ en landoj kies naciaj lingvoj enhavas akcentojn: Maŝinkompostado neebligas ke oni uzu ilin. k.t.p. Kompreneble tiuj ĉi plene sufiĉas por ke akcentoj estu forigitaj. Tiu ĉi gazeto eble devos per maŝinkompostado presiĝi. Tamen ni scios kion fari kiam tiu ĉi tempo alvenos. Se iaj el la proponitaj anstataŭaĵoj ne plaĉas al la Angla okulo, ni ĉiam memoru ke aliaj certe ne plaĉas al la Itala okulo (ch, gh.) k.t.p. Estas tute neeble ke oni povu elekti signojn kiuj plene akordiĝus kun ĉiuj la naciaj lingvoj. _Unueco estas forteco! Ni do unuiĝu pri tiu ĉi necesega anstataŭaĵo._ For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition). "Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.). "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. "La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s. The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Translation of the above into English, 6d. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. GIGANTO MALESPERO. Eltiraĵo el "LA PROGRESADO DE LA PILGRIMANTO" DE JOHANO BUNJANO, tradukita de JOSEPH RHODES. Nun estis ne malproksime de tiu ĉi loko kastelo nomita Duba Kastelo, kies posedanto estis Giganto Malespero, kaj estis sur lia bieno ke ili nun dormis; tial li, levigante sin en la frua mateno, kaj promenante sur siaj kampoj, kaptis Kristanon kaj Esperemon dormantajn sur siaj teroj. Tiam, per timiga kaj malamika voĉo li ordonis ke ili vekiĝu, kaj demandis ilin de kie ili venis, kaj kion ili faris sur liaj teroj. Ili respondis ke ili estas pilgrimantoj, kaj ke ili perdis la vojon. Tiam diris la giganto--Vi dum tiu ĉi nokto pekis kontraŭ mi, piedbatante kaj kuŝante sur miaj teroj, kaj tial vi devas iri kun mi. Tiel ili estis devigitaj iri, ĉar li estis pli fortika ol ili. Ankaŭ; ili ne povis nur iom diri, ĉar ili sin sciis kulpaj. La Giganto tial forpelis ilin antaŭ li kaj enmetis ilin en sian kastelon en tre malluman subteran malliberejon, kiu estis malkomforta kaj malbonodora. Tie ĉi, do, ili kuŝis de Merkredo matene ĝis Sabato nokte, sen unu peco da pano aŭ guto da trinkaĵo, aŭ lumo, aŭ iu por demandi kiel ili sanas. Ili estis do, en malbona stato, kaj malproksime de amikoj kaj konatuloj. Nu, en tiu ĉi loko Kristano havis duoblan malĝojon, ĉar estis per lia nekonsiderita konsilo ke ili estis alportitaj en tiun ĉi mizeregon. Nu, Giganto Malespero havis edzinon, kaj ŝia nomo estas Senkonfido. Tial, kiam li kuŝiĝis, li rakontis al sia edzino tion, kion li faris: nome ke li prenis duon da kaptitoj, kaj ĵetis ilin en sian malliberejon ĉar ili piediris senpermese sur liaj teroj. Tiam li demandis de ŝi, ankaŭ, kion li plej bone devas fari je ili. Tiel ŝi demandis de li, kiaj ili estas, de kie ili venas kaj kien ili iras; kaj li diris al ŝi (ĉion). Tiam ŝi konsilis lin ke, tiel baldaŭ kiel li estos leviĝinta je la mateno, li devus bati ilin senkompate. Tiel, kiam li estis leviĝinta, li alprenas al si pezan sovaĝpomarban bastonegon, kaj iras malsupren en la malliberejon ĉe ili, kaj unue riproĉas ilin kvazaŭ ili estas hundoj, kvankam ili neniam diris al li unu malŝatan vorton; tiam li atakas ilin kaj bategas ilin tiamaniere ke ili ne povas helpi sin, aŭ sin turni sur la planko. Tion farinte, li eliras, kaj lasas ilin kunsimpatii ilian doloron, kaj malĝoji sub ilia mizerego; tiel la tutan tiun tagon ili pasigis sian tempon, nenion farante sed sopirante kaj maldolĉe ploregante. La proksiman nokton ŝi, parolante kun sia edzo plie pri ili, kaj sciiĝante ke ili ankoraŭ vivas, inspiris al li, ke li konsilu ilin mortigi sin; tiel, kiam mateno alvenis li iras al ili en malamika maniero kiel antaŭe, kaj vidante ke ili estas tre doloraj pro la batoj kiujn li donis al ili la antaŭan tagon, li diras al ili ke, ĉar ili espereble neniam povus eliri el tiu loko, ilia sola rimedo estus tuj fari finon de si mem aŭ per tranĉilo aŭ ŝnuro aŭ veneno; ĉar, kial, diris li, vi elektus vivi, vidante ke la vivo estas akompanita de tiel multe da maldolĉeco? Sed ili petis ke li liberigu ilin. Je tiu li malbelege rigardis ilin, kaj ĵetante sin sur ili, sendube estus mortiginta ilin li mem, sed ke li falis en unu el siaj kutimaj konvulsioj (ĉar kelkafoje en sunbrila vetero li falis en konvulsioj) kaj perdis dum kelke da tempo la uzon de siaj manoj; tial li sin eltiris kaj lasis ilin, kiel antaŭe, konsideri kion fari. Tiam la malliberuloj interparoladis inter si ĉu estas pli bone preni lian konsilon aŭ ne; kaj tiel ili ekparoladis:--Frato, diris Kristano, kion fari? La vivo, kiun ni nun vivas estas mizera. Miaparte, mi ne scias, ĉu estas pli bone vivi tiamaniere, aŭ morti tuj. Mia animo elektas sufokiĝon plivole ol vivon. Kaj la tombo estas pli senĝena por mi ol tiu ĉi kelmalliberejo! Ĉu ni devas esti konsilataj de la Giganto? Esperemo.--Ja, nia nuna stato estas terura, kaj morto estus pli bonvena al mi ol ĉiam tiele resti. Sed ankoraŭ ni konsideru, la Sinjoro de la lando al kiu ni iras estas dirinta. "Ci ne devas fari mortigon"--ne, ne al alia homo; multe pli, do, ni estas malpermesitaj preni la konsilon de la Giganto mortigi nin mem. Cetere, li kiu mortigas alian nur faras mortigon sur lian korpon, sed kiam oni mortigas sin, tiu estas mortigi samtempe korpon kaj animon. Kaj plie, mia frato, ci parolas pri senĝeno en la tombo; sed ĉu ci forgesas la inferon, kien certe la mortiginto iros? Ĉar "nenia mortiginto havas eternan vivon." Kaj ni konsideru ree, ke la tuta leĝo ne estas en la mano de Giganto Malespero. Aliaj, ĝis tio, kion mi povas trovi, kaptiĝis de li same kiel ni, kaj ili ankoraŭ forkuris el siaj manoj. Kiu scias ĉu Dio, kiu la mondon faris, ne volos igi tiamaniere ke Giganto Malespero mortu; aŭ ke kelkatempe li forgesu enŝlosi nin; aŭ ke li baldaŭ povos esti prenita de alia el siaj konvulsioj antaŭ ni, kaj perdi la uzon de siaj membroj. Kaj se iam tio reokazos, miaparte mi decidiĝas fortigi mian viran koron, kaj fari mian eblon por eliri el sub lia mano. Mi estas malsaĝulo ke mi ne provis ĝin fari antaŭe; sed tamen, mia frato, ni estu paciencaj kaj ni suferu iom plu; eble la tempo alvenos, kiu donos al ni ĝojan liberon; sed ni ne fariĝu niaj memmortigantoj. Per tiuj ĉi vortoj Esperemo nuntempe moderigis la animon de sia frato; kaj tiamaniere ili daŭris kune en la mallumo tiun ĉi tagon, en sia malĝoja kaj dolora stato. Nun, kiam la noktiĝo alproksimiĝis, la Giganto ree malsupreniras en la kelon por vidi ĉu siaj kaptitoj ankoraŭ prenis sian konsilon; sed kiam li estas tien alveninta, li trovas ilin vivaj, kvankam, vere, nur vivaj; ĉar nun de manko de pano kaj akvo, kaj pro la vundoj ricevitaj kiam li bategis ilin, ili apenaŭ povas plu fari ol spiri. Sed, mi ripetas, li trovis ilin vivaj; je kio li ekkoleregis kaj diris al ili ke, ĉar ili malobeis konsilon sian, estos pli malbone por ili ol se ili neniam estis naskitaj. Je tio ĉi ili tre tremis, kaj mi pensas ke Kristano svenis, sed li retrovante sin iom, ili reprenis sian interparoladon pri la konsilo de la Giganto, kaj ĉu ankoraŭ estus pli bone ĝin sekvi aŭ ne. Nun Kristano ree ŝajnis esti preta tiel fari; sed Esperemo faris sian duan respondon jene:--Mia frato, diris li, ĉu ci ne rememoras kiel kuraĝa ci estis antaŭe? Apoliuno ne povis premegi cin, nek tiel povis fari ĉiuj, kiujn ci aŭdis, aŭ vidis, aŭ sentis en la Valo de la Ombro de Morto. Kiajn malfacilaĵojn, teruron kaj miregon ci jam trapasis, kaj ĉu ci estas nun nur timoj? Ci vidas ke mi ankaŭ estas en la subtera malliberejo kun ci, mi kiu estas nature homo tre plimalforta ol ci; ankaŭ tiu ĉi Giganto vundis min same kiel ci, kaj forprenis la panon kaj akvon de mia buŝo, kaj kun ci mi malĝojas sen la lumo. Sed iom pli ni ekzercu la paciencon. Rememorigu kiel ci kondutis cin vire ĉe Vaneca Foiro, kaj ne estis timigita nek per la Ĉeno nek la Kaĝo, nek ankoraŭ per la sanga morto. Tial almenaŭ por eviti la honton en kiu ne estas deca ke oni trovas Kristanon, ni fortigu nin pacience kiel eble plej bone. Nu, la nokto estante reveninta, kaj la Giganto kaj lia edzino estantaj lite, ŝi demandis al li pri la kaptitoj, kaj ĉu ili ankoraŭ prenis lian konsilon. Al kio li respondis--Ili estas obstinaj friponoj; ili elektas prefere porti ĉiujn fortuzojn al formortigi sin. Tiam diris ŝi--Konduku ilin en la kastelan korton morgaŭ, kaj montru al ili la ostojn kaj kraniojn de tiuj, kiujn ci jam estis mortigintaj; kaj kredigu ilin ke, antaŭ semajno finiĝos, ci disŝiros ilin, kiel ci faris al iliaj kunuloj antaŭe. Tiel, kiam tagiĝis, la Giganto ree iras ĉe ili, kaj kondukas ilin en kastelan korton, kaj montras al ili laŭ la ordono de sia edzino. Tiuj ĉi, diras li, estis antaŭe pilgrimantoj kiel vi; kaj ili pekiris sur miajn terojn kiel vi faris; kaj kiam plaĉis al mi, mi disŝiris ilin, kaj tiamaniere mi faros al vi post dek tagoj. Reiru malsupren ĉe via kelo! Kaj tiel dirante, li batis ilin laŭlonge la tuta vojo tien. Ili kuŝis, do, la tutan Sabaton en dolorega stato kiel antaŭe. Nu, kiam la nokto alvenis, kaj kiam Sinjorino Senkonfido kaj ŝia edzo la Giganto kuŝiĝis, ili rekomencis sian interparoladon pri siaj malliberuloj; kaj plie la maljuna Giganto miris ke li povis nek per siaj batoj nek konsilo finigi ilin. Sur tio, sia edzino respondis. Mi timas, ŝi diris, ke ili vivadas esperante ke oni alvenos kaj liberigos ilin, aŭ ke ili posedas ŝlosajn malfermilojn ie, per kiuj ili esperas forkuri. Ĉu vi tiel diras, karino mia? respondis la Giganto, mi ekzamenos ilin la proksiman matenon. Nu, Sabate ĉirkaŭ noktomezo, ili komencis preĝi, kaj daŭrigis preĝi ĝis preskaŭ tagiĝo. Nu, iom antaŭ ol la taglumo, la bona Kristano, kiel unu duonmirigita, eksplodis en tiun ĉi pasian paroladon. Kia malsaĝulo, diris li, mi estas, tiamaniere kuŝi en malbonodora kelmalliberejo, kiam mi povis egale promenadi en libereco: Mi havas ŝlosilon en mia brusto nomitan Promeso, kiu malfermos, mi estas certigita, ian ŝloson en Duba Kastelo. Tiam diris Esperemo. Tio ĉi estas bona sciigo; bona frato, ektiru ĝin el cia brusto kaj provu. Tiam Kristano eltiris ĝin el sia brusto kaj komencis provi ĉe la pordo de la kelo, kies riglilo, kiam li turnis la ŝlosilon, cedis kaj la pordo subite kaj facile malfermiĝis, kaj Kristano kaj Esperemo ambaŭ eliris. Tiam li iris al la ekstera pordo, kiu kondutas en la kastelan korton, kaj per lia ŝlosilo malfermis tiun pordon ankaŭ. Post tiu, li iris al la fera pordego, ĉar estis necese ke oni devu malfermi tiun ankaŭ; sed tiu ŝloso funkciis infere malfacile, ankoraŭ la ŝlosilo malfermis ĝin. Tiam ili elpuŝis la pordegon malferme por forkuri rapide; sed tiu pordego malfermante faris tian krakadon ke ĝi vekigis Giganto Malesperon, kiu rapide levigante sin por sekvi siajn kaptitojn, sentis siajn membrojn malapogi sin; ĉar siaj konvulsioj sin reprenis, tiel ke li ne iel povis kuri post ili. Tiam ili piediris kaj atingis la Reĝan ĉefvojon kaj tiel estis savaj, ĉar ili estis ekster lia regeco. LA SPEGULO. Knabineto sin admiris En spegulo.--"Dio gardu Ke vi tion tro rigardu!" Ĝin patrin' prenante diris. "Vidi min mi multe volas!" Krias tuj la filineto-- Kun malbela grimaceto, Tre kolere ŝi parolas-- "Vidu do grimaculinon Kiun krie vi alvokas! Malobeis ŝi patrinon ... La spegulo nun ŝin mokas!" A. Motteau. CORRESPONDENCE NOTES. Several enquirers have written for information as to the method of dividing the words in Esperanto. No rule seems to exist. The usual custom is to divide them according to their pronunciation, and not etymologically. Take the word _Krajonon_ for example. When split up into syllables, this reads kra-jo-non, and is pronounced krah-yoh-nohn. * * * F.G.R. of Nottingham is a most energetic supporter of our Cause, for, in addition to lecturing on Esperanto, he has carefully studied the vocabulary in the Text-book, comparing the two parts. As a result of this examination he has found many items which are of general interest. On page 133 _Rent_ is given as _Rento_, whereas on page 154 _Lui_ is given as meaning _to rent_. This is quite correct, for, in the first instance, _rent_ is _income_, rent roll; in the latter case, of course, it signifies _hire_. "One word, one meaning," is an Esperanto maxim. The word _Makleristo_ also presented difficulty, as the simple verb _Makleri_ is not given. It means _to do the business of a broker_. Hence _Makleristo_ is _a broker_. * * * I must thank the many friends who have kindly written pointing out Press errors in The Esperantist. While regretting that it is impossible to eliminate these altogether, a monthly errata list of the preceding Gazette is not necessary, unless the errors be of real consequence. I must, however, in justice to the authors, call attention to the following unaccountable slips in previous numbers. On page 43 the saying of Napoleon was incorrectly given as _Milcentjaroj vin rigardas_. It should, of course, have been _Kvardek centjaroj_. Also Mr. Motteau calls attention to the following errata in _La Ventego_. Page 21, Scene 2, line 4, should read _Ĉiel' malbonodoran peĉon vomi_, and the last line but three on page 40 should read _Privilegio ĉian li posedis_. * * * While referring to the correspondence on matters connected with The Esperantist, friends are requested to always write to the Editor direct, contributors being responsible for only those items which bear their signatures. By so doing, friends will save time and trouble to themselves and others who have no official connection with the Gazette. * * * Dear Sir,--I was much interested to see, in the January _Gazette_, a short article by Esperantisto 8105 on the Esperanto rendering of the preposition "of," and I am sure that many of us found the information therein very useful. The gifted author of our language has told us that "_ĉiu prepozicio havas difinitan kaj konstantan signifon_"; it is of the utmost importance, therefore, that we should endeavour to find out what prepositions in our national languages correspond with those he has selected. With this object I hope from time to time, as the Editor may permit, to give lists of sentences, illustrating curious usages, not only of prepositions, but also of other words which offer difficulty to English-speaking peoples. The following phrases deal with the preposition "By." BY. He is loved by all his friends, Li estas amata _de_ ĉiuj siaj amikoj. He was holding him by the neck by (or with) both hands, Li tenadis lin _je_ la kolo _per_ ambaŭ manoj. The little boy returned home quite by himself, La knabeto revenis domen tute _per_ si mem. He left the town by a by-way, Li eliris la urbon _per flanka_ vojeto. I want to stand by mother, Mi volus stari _apud_ la patrino. I stood by while he talked with his friend, Mi staris _apude_, dum li paroladis kun sia amiko. Not even a mouse ran by, Eĉ muso ne _preter_kuris. In this minute two ladies passed us, En tiu ĉi minuto iris _preter_ ni du sinjorinoj. I went by the windows of the house, Mi iris _preter_ la fenestroj de la domo. I am remaining here by the advice of my doctor, Mi restadas tie ĉi laŭ la konsilo de mia kuracisto. Esperantist 7809. DIVERSAJ AVIZOJ. Notice is hereby given that, by the kind permission of M. Themoine, the Free Class at The Gouin School (34, Harrington Road, near South Kensington Station) will be held on Wednesday, at 6.30, instead of Monday, commencing on February 3rd. Mr. E. A. Millidge has kindly consented to preside. The other free classes continue as before. On Thursdays, 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C., followed at 8 o'clock by a Conversation Class. For further particulars write to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W. Every Tuesday, at The Raleigh College, Brixton Hill, S.W., at 8 p.m. Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., at 7.45. Every second Monday in the month there is a Reading Circle at Mowbray House, Norfolk Street, Strand, at 6.30. * * * Kvankam la Esperanta movado estas tiel juna inter ni, Anglujo jam komencas disvastigi la lingvon tra la mondo. Estas malfeliĉe, ke du el niaj plej agemaj kunverkantoj estas devigitaj forvojaĝi, unu al Hindujo, kaj alia al Aŭstralujo, sed, kvankam ni Londone perdas, sendube tiuj ĉi novaj teroj por la lingvo multe gajnos per la sindonemeco de ambaŭ el tiuj ĉi Esperantistoj. Al ili, kaj al la rezultato de iliaj klopodoj, ni sendas ĉiujn bondezirojn. * * * En la lasta Esperantist troviĝis tri problemoj kies solvojn nun aperos. (I). Milion', Milton'. (II.) Anas', Ananas', amas'. (III.) Knab', Bank'. Aglo, Olga. Estis proponite presigi la nomojn de la divenintoj, sed tiel granda nombro de legantoj estas eltrovintaj la solvojn, ke spaco tute mankas. Se iu el ili ne estas ricevintaj la dekduon da Esperantaj poŝtkartoj, ni petas, ke ili sciigu nin. * * * La Societo Esperanta Kiĥlie estas ĝuinta la viziton de Sveda Samideanino, Fraŭlino Hilda Cederblad, kiu espereble, havos feliĉan tempon kunparolante kun Anglaj Esperantistoj. Sendube la interŝanĝo de pensoj kun anoj de aliaj landoj estas la plej bona ilo por lerni Esperanton. * * * Plezure ni ricevis _The Indian Magazine_ (price 3d. from Messrs. Phillips, 121, Fleet Street) kaj legis la tuton de la interesa parolado de Dr. Pollen, C.I.E., pri kiu estis anonco en nia Januara numero. Dek tri paĝoj de tia legindaĵo devas esti sufiĉaj por puŝi kelkajn Esperantistojn ke ili aĉetu la gazeton. * * * Inter la Esperantistoj en Newcastle-on-Tyne estas tri fremdaj konsuloj. Kompreneble, konsulo estas unu el la unuaj por ekkoni la utilaĵojn de lingvo internacia, sed estas grava fakto ke, en tiu urbo, la reprezentantoj de Unuigitaj Ŝtatoj, Italujo kaj Belgujo estas Esperantistoj. * * * Jen interesega letero de sindonema apoganto. "Estimata Sinjoro Redaktoro,--Ĝis nun mi neniam legis ion, aŭ en la Esperantaj Gazetoj, aŭ en la korespondado pri la utileco kaj facileco de la lingvo Esperanto en aliaj ĵurnaloj, pri la instruado de ĝi al geknaboj, kiuj nur lernis siajn patrujajn lingvojn. Certe mi ofte ricevis poŝtkartojn de Francaj knaboj, kiuj diras ke ili eklernas Esperanton, kaj kolektas ilustritajn poŝtkartojn aŭ poŝtsignojn k.t.p. Sed tiuj ĉi, kredeble, jam eklernis aliajn lingvojn. Ĉu neniu el niaj patroj Esperantistaj ekinstruas al siaj infanoj Esperanton? Kial ne? Sendube estus tre bone. Knaboj kaj knabinoj lernante fremdajn lingvojn ne kuraĝas paroli aŭ skribi ilin kaj, ordinare, ne havas ian okazon por parolado kaj skribado. Sed kiom da knaboj estus feliĉaj se ili povus korespondadi pri kolektoj de poŝtsignoj, aŭ pri ludoj, objektoj de naturscienco k.t.p. se ili lernus, ke nun ekzistas lingvo tre facila por interrilatoj kun alilandaj knaboj. Esperanto estas la plej viva kaj plej sana el ĉiuj lingvoj, ĉar ĝi ne naskiĝis infaneto, sed maturaĝa, kaj ili ŝanĝiĝis kaj maljuniĝis. Bone estus memori, ke ni estas la idoj de la estinteco, sed pli bone ke ni estas la patroj de la estonteco, kaj Esperanto ne estas nur praktika lingvo por hodiaŭ sed ĝi alrigardas la estontan progresadon de la homaro, kaj povas konigi nin kun ĉiuj alilanduloj, kiujn ni nomas, sed sen ia kompreno de la vorto, niaj _fratoj_. Kun respektaj salutoj, Via, Esperantisto, 4686." Vere signifa letero! Mi bone memoras ke, estante en Havro, mi renkontis du belajn infanetojn, kiuj bone parolis Esperanton, kiun zorge instruis je ili la gepatroj. Kaj ŝajne infanoj tre amas Esperanton. Certe en Anglujo, mi ĉiam observis, ke la plej interosituloj estas ofte geknaboj. Eble la propono, ke ili eklernu tian novan lingvon, enhavas iom da novaĵo, kaj tial estas precipe interesa. Sed ne estas dubeble, ke la studio de Esperanto plene taŭgas por la instruado de infanoj, ĉar ĝi estas lingvo facila, senescepta, kaj logika, kaj, pli ol ĉia, la lernantoj de Esperanto devas _pripensi_, ne nur _memori_. PRI SCIENCAJ AFEROJ. Provoj estos farintaj de Doktoro de Forest por plirapidigi la elsendon de signaloj. Antaŭ malmultaj tagoj li sukcese signalis po tridek vortoj dum minuto, kaj li kredas ke li povos signali po kvindek vortoj dum minuto, per sia sistemo kiu malsimilas al tiu de Signor Marconi. Membroj de la Poŝtoficejo kaj de la Mar- kaj Militafakoj ĉeestis ĉe tiuj ĉi provoj apud Holyhead. * * * La elektra forigo de nebulo, pri kiu sukcesaj eksperimentoj jam estas faritaj, estos, kiam perfektigita, utilega sur la maro. Sir Oliver Lodge,[71] kiu laboras pri tiu ĉi afero kaj kiu ĝis nun sukcesis, komencos eksperimentojn sur la rivero Mersey. Li starigos sur ĉia bordo mastojn, tiuj je unu flanko havos flamojn pozitive ŝarĝitajn, kaj je la alia, havos malpozitivajn flamojn. Por fari tiujn ĉi provojn, oni devas uzi fluon de pli ol 100,000 voltoj. Oni esperas ke, per tiu ĉi ilo, oni povos klarigi la riveron je nebuloj. * * * Antaŭ ne longe Sinjoro Curie, paroladante en Parizo pri Radiumo, montris ke ne estas eble ŝarĝi elektroskopon kiam radiumo apudestas. Por tiun ĉi efektivigi oni devis kovri la radiumo per dika kovrilo de plombo, kaj ĝin porti al la malproksima fino de la ĉambro. Tiam, kiam la elektroskopo estis ŝarĝita, ĝi tuj disŝarĝiĝos kiam la radiumo estas apudportita. Esperantist 8105. FOOTNOTE: [71] Sir Oliver Lodge afable skribis al ni kaj permesis ke ni traduku lian famegan paroladon pri radiumo en "_nian kuriozan lingvon_"; sed, ĉar la tuton de la legantaro eble jam estas legintaj tiun ĉi artikolon, ni esperu ke Sir Oliver Lodge baldaŭ bonvolos sendi alian interesaĵon. Kaj ni ankaŭ esperu ke ĝi estu Esperanteskribita. ITALAJ PROVERBOJ. 1. Blindulo ne povas juĝi pri koloroj. 2. La amboso daŭras pli longatempe ol la martelo. 3. Ĉiu forpelu la muŝojn per sia propra vosto. 4. Dio donacas filojn, sed la diablo nevojn. 5. Pli bone estas ovo hodiaŭ, ol kokino morgaŭ. 6. La sama fajro purigas oron kaj konsumas pajlon. 7. Bona kuracisto neniam prenis medicinon. 8. Pli bone estas fali de la fenestro ol de la tegmento. 9. Ne estas hundo kiel ajn malbona, kiu ne skuas sian voston. 10. Kiu ne ludas (hazarde) gajnas sufiĉe. (4686). THE HYMN OF THE ESPERANTISTS. A mighty voice is sounding thro' the world, The sons of men at last awaking To keener hatred of the wrongs of war Than ever rankled in their hearts before; A snow-white banner to the winds unfurled The power of the sword is breaking! Beneath this symbol of a sacred hope Warriors of Peace in hosts assemble; They battle not with sceptre or with crown; They fight to break the age of barriers down That sever man from man. With these they cope, And now the walls are set a-tremble. Soon they shall totter to the waiting dust, The might of love no more attending, And by the blessing of a common tongue, The visioned peace that countless bards have sung Shall live in truth; the flashing sword shall rust, No lust of blood its aid demanding! Fred Crook. LIMERICK IN ESPERANTO. Estis foje junul' en Armagh Kiun glutis grandega boa' Oni lin tuj eltiris Kaj li poste diris: "Estas varmege en la boa'!" Esperantist 7891. ĈU VI ESTAS PRETA? En tago la maljuna Rothschild en Frankforto venigis en sian oficejon sian ĉefoficiston, kaj demandis lin kiom da tagoj li bezonos por pretiĝi je vojaĝo en Amerikon. (La firmo Rothschild intencis tie fondi branĉbankon). Pripensinte la aferon, la oficisto diris: "post dek tagoj mi estos preta." "Nu" respondis Rothschild, "mi sciigos al vi se mi postulos viajn servojn." Tiam li vokis alian oficiston, al kiu li metis la saman demandon. "Mi vin petas ke vi donu al mi tri tagojn" tiu ĉi respondis. Tria oficisto estis vokata, kaj tiu ĉi tuj kaj decide respondis "Mi estas preta nun." Bone, bonege, ekkriis Rothschild, kaj aldonis: "De la hodiaŭa tago vi estas kunposedanto de mia nova firmo en Sta. Franzisko. Vi forveturos morgaŭ matene kaj vi estas la ĉefo de la tiea banko." Tiu viro, kiu per sia preteco kaj taŭgeco, metis tiam la fundamenton por granda riĉeco, estis Julio May. _Tradukis_ Elise Bauer. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 5._ _March, 1904._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS Page The Accent Problem (The Editor) 65-66 A February Walk (Esperantist 6380) 67 Italian Folklore (Clarence Bicknell) 68 Spanish Proverbs (Esperantist 4686) 68 The Tempest, continued from pages 5, 21, 40 & 56 (translated by A. Motteau) 69 Mateo Falkone (Elise Bauer) 70-72 Tom Bowling (translated by A. Motteau) 72 Various Items of Interest 73 Correspondence Notes 74-75 The Birth of Esperanto (translated by John Ellis) 76-78 Our Holidays (The Editor) 78 The Language of Flowers (Ben Elmy) 79 Two Fables from Lafontaine (O.W. 7074) 79 The Gates of Heaven (J. H. Meyrick) 80 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. SURBITON, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. WIMBLEDON, W. Inge, Esq. Spencer College, Wimbledon. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., _Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work_. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. To Interest Your Friends, Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired. THE NEWEST PERFUME. ESPERO. Green and Gold Label printed in Esperanto. Price 1/-. Post free, 1/1. GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W. [Image: Esperanto Postcard] WHAT IS ESPERANTO? THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn. For Complete Text Book, send 1s. 8d. to-- Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C. A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments. Facsimile of the Esperanto Postcard. On Best Ivory Card, 1/1 for 50. Please state whether Inland or Foreign. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ No. 5. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. MARTO, 1904. Karaj Legantoj, Salutojn! The Esperantist! Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto? Kompreneble ĝi devas esti (1) Tiu, kiu lernas, kaj uzas, Esperanton: (2) Tiu ĉi malgranda Gazeto, en la sama lingvo presita. Kaj kio estas Esperanto? Ĝi estas tio, kion nia bona estro, Doktoro Zamenhof, donis al la mondo, post kiam li estis studinta multajn Eŭropajn lingvojn. Ĉu ni do estos pravaj, enkondukante niajn proprajn "plibonigojn" en la lingvon? Kaj ĉu tiu ĉi Gazeto prave povos sin nomi The Esperantist, se estos en ĝi presita ia ŝanĝo, neaprobita de la aŭtoro de la lingvo? Tute ne. Je la kvindek naŭa paĝo, en la Februara Numero, ni vidis kelkajn el la kaŭzoj, kiuj pruvas ke la signoj tre malhelpas nian progresadon; kaj ankaŭ estis anoncite ke Doktoro Zamenhof aprobas la uzon de la litero H anstataŭ la supersigno. Tiu ĉi certe estas lerta kaj sufiĉa, tamen ĝi ŝajne ne plaĉas al kelkaj el niaj Anglaj studentoj. Tute forgesinte ke, kiam oni estas lernonta ian lingvon, oni devas komenci per la alfabeto, ili imagas ke la Esperantaj konsonantoj devas esti laŭ la _Angla_ uzo. Ŝajne alilandaj amikoj ne estis pripensitaj. Mi kredas ke ni en Anglujo prave aprobos la uzon de GH, HH, JH, ĉar oni tre facile memoras iliajn sonojn. Kaj mi ankaŭ kredas ke la Italoj ne juste malaprobos CH kaj GH, kvankam iliaj sonoj estas tute malsamaj je la uzo de la Itala lingvo. Ĉar malmultaj studentoj skribadas pri tiuj ĉi akcentoj, mi hodiaŭ sendas al Vi tiun ĉi leteron. Kaj, ĉar Vi estas veraj Esperantistoj, Vi zorge pripenasados la aferon, kaj bonvolos sendi al mi poŝtkarte Viajn opiniojn antaŭ Aprilo 10, 1904. (_Adreso, 67, Kensington Gardens Sq., London, W._). La plimulto el ni en Anglujo (en la tuta mondo eble) ĉiam estas kontraŭ la signoj kriadintaj. Forigu ilin! estas la devizo de multaj el niaj fervoraj helpantoj. Nu, por decidi tiun ĉi demandon, Vi, Karaj Geesperantistoj, povos elekti el tiuj ĉi du proponoj:-- (1). _Ĉu_ The Esperantist _presiĝos sen signaj literoj, sed per CH, GH, HH, JH, SH?_ (2). _Ĉu ĝi presiĝados per la literoj Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ kiel ĝis nun ni faris?_ Mi petegas ke ĉiuj el la Legantoj kiuj pliamas la unuan el tiuj ĉi du proponoj, skribu al mi poŝtkarton, enhavantan la vortojn "_Mi kredas ke la uzo de signoj malhelpas je la universala alpreno de Esperanto, kiel Lingvo Internacia._" Tiam, se mi ricevos sufiĉe da tiaj poŝtkartoj, Via deziro estos plenumita, kaj Vi ne plu vidos supersignojn en The Esperantist. Eble la plimulto da legantoj jam lernis ke nia fervorega apoganto, Sinjoro W. T. Stead, estas malsaniĝita, kaj forvojaĝis al Sudafrikujo. Kompreneble ĉiuj Geesperantistoj unuanime sendos al li koregajn bondezirojn je rapidega resaniĝo, kaj esperos ke, antaŭ ne longe, li povos repreni siajn senĉesajn penadojn por la plibonigo de la homaro. Nunatempe li malfeliĉe estas paginta la punon de tro da entuziasmo, ĉar li provis fari pli ol eble estas. La Biblioteko Esperanta denove pligrandiĝis, per la aldono de la tri sekvantaj libretoj:-- (1). _Vojaĝo interne de mia ĉambro_ (kvindek ok paĝoj) estas bonega traduko de la Franca de Xavier de Maistre. La tradukisto, M. S. Meyer, trafis sian celon, kaj donis al ni lertegan kaj bonstilan tradukon de tiu interesa verketo. (2). _Advokato Patelin_ (kvardek du paĝoj) estas triakta proza komedio de Brueys kaj Palaprat. Esperantigita de M. J. Evrot. Ĝia enhavo estas tre interesa kaj ŝerca, kaj ĉiuj Esperantistoj ĝuos bonan ridon, je ĝia tralego. Ni gratulu Sinjoro Evrot pri la bona temo kiun li elektis, kaj ni esperu ke, antaŭ ne longe, la komedio aperos en Esperanta teatro, laŭ la deziro de Doktoro Zamenhof. La legado de komedioj multe helpas la paroladon de la lingvo. (3). _Tridek ses elektitaj fabloj de La Fontaine_, tradukitaj de M. Vaillant, bone taŭgas kiel legolibro Esperanta, ĉar ni jam konas la Anglan tradukon. Niaj legantoj jam vidis specimenojn de fabloj Esperantigitaj, kaj espereble tiu ĉi aro plaĉos al ili. Ni gratulas la tri verkistojn kaj esperas ke ili baldaŭ skribos aliajn (eble originalajn) verkojn. Ĉiuj el ili troviĝas ĉe The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple. Ĉiu kostas 1/-. Ni plezure povas anonci ke la de longe atenditaj Vortaroj nun eliris, kaj ke ili multe plaĉis al niaj amikoj. Ni esperas ke, nun kiam oni havas vortarojn, multe pli da Esperantistoj bonvolos sendi al ni artikolojn. Alie The Esperantist ne povos enhavi sufiĉe da interesaĵoj por gajnadi la aprobon de ĝia tutmonda Abonantaro. Dear Readers, Greeting! The Esperantist! What is the signification of this word? Naturally it must be (1) One who learns and uses Esperanto; (2) This little Gazette printed in the same language. And what is Esperanto? It is that which our good chief, Dr. Zamenhof, gave to the world after he had studied many European languages. Therefore should we be justified in introducing our own "improvements" into the language? And could this Gazette rightly call itself The Esperantist if in it were printed any change not approved of by the author of the language? Certainly not. On the fifty-ninth page, in the February Number, we saw some of the causes which prove that accents greatly hinder our progress; and it was also announced that Dr. Zamenhof approves of the use of the letter H instead of the accent. This certainly is both ingenious and adequate, nevertheless it apparently does not please some of our English students. Entirely forgetting that when one is learning any language one must begin at the alphabet, they imagine that the Esperanto consonants must be in accordance with the _English_ usage. Apparently our friends in other lands are not considered. I believe that we in England will rightly approve of using GH, HH, JH, for their sounds are easily remembered. And I also believe that the Italians will not justly disapprove of CH and GH, although their sounds are quite different from the Italian usage. As a few students continue writing about these accents, I send this letter to you to-day. And, as you are true Esperantists, you will carefully consider the subject, and will be so kind as to send me, by postcard, your opinions before April 10, 1904. The majority of us in England (perhaps in the whole world) have ever cried out against the accents. "Away with them" is the cry of many a fervent helper. To settle this question, you, dear Esperantists, can choose between these two proposals:-- (1). _Shall_ The Esperantist _be printed without accented letters, but by CH, GH, HH, JH, SH_? (2). _Shall it be printed with accents Ĉ, Ĝ, Ĥ, Ĵ, Ŝ as heretofore?_ I beg all readers who prefer the first of these proposals to write me a postcard containing the words "_I believe the use of accents hinders the universal adoption of Esperanto as an international language._" Then, if I receive a sufficient number of these postcards, your wish shall be carried out, and you will no longer see accents in The Esperantist. Probably the majority of readers have already learned that our most fervent supporter, Mr. W. T. Stead, has been taken ill, and has gone to South Africa. Naturally all Esperantists unanimously send him most hearty good wishes for a very speedy recovery, and hope that ere long he will be able to renew his ceaseless labour for the betterment of mankind. At present he has paid the penalty of too much enthusiasm, for he has tried to do more than is possible. The Esperanto Library has become further enlarged by the addition of the three following books:-- (1). _Vojaĝo interne de mia ĉambro_ (fifty-eight pages) is a capital translation from the French of Xavier de Maistre. The translator, M. S. Meyer, has succeeded in his purpose, and has given us a most able and correct translation of that interesting work. (2). _Advokato Patelin_ (forty-two pages) is a three-act prose comedy by Brueys and Palaprat. Esperanto version by M. J. Evrot. Its contents are very interesting and humorous, and all Esperantists will enjoy a good laugh when reading it. Let us congratulate M. Evrot on the good theme he has selected, and let us hope that before long the comedy will appear in an _Esperanto theatre_, in accordance with Dr. Zamenhof's wish. The reading of plays is a great help to the conversational use of the language. (3). _Thirty-six selected fables of La Fontaine_, translated by M. Vaillant, are very suitable for reading exercises, as we already know the English versions. Our Readers have already seen specimens of fables in Esperanto, and it is to be hoped that this collection will give pleasure. We congratulate the three authors, and hope that they will soon write other (possibly original) works. All are to be had from the Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C. Cost 1/- each. We announce with pleasure that the long-awaited Dictionaries have now appeared, and have greatly pleased our friends. We hope, now that one has dictionaries, that many more Esperantists will be so kind as to send us articles. Otherwise The Esperantist cannot contain sufficient interesting matter to continue to gain the approval of its world-wide Subscribers. FEBRUARA PROMENO. Originale Verkita de Esperantisto 8380. Tagmezo estas pasiĝinta. Vento fariĝis ventego. Grandaj hajleroj komencas stertori furioze kontraŭ la vitroj de miaj fenestroj. Elrigardante, oni povas nenion vidi krom blankan turnegantan amason. Bruego de elementoj ekscitas homan animon same kiel muziko. En momento spirito de vintro tute posedas min. Varma ĉambro kaj brila fajro estas senpotencaj por min restigi interne. Surmetante mian superveston, mi eliras en blovadegon. Unue la malvarmo pikas simile al serpento per sia tuŝo. Iom poste mia sango rapide ekfluas, kaj mi estas tute en harmonio kun miaj ĉirkaŭaĵoj. Mi marŝas kontraŭ la blovadego kun sovaĝa ĝojo, kiel soldato marŝas al batalo. Vojo kuŝas inter du densaj arbetaĵoj. Antaŭ malmultaj monatoj, tiuj ĉi estis vestitaj per folioj kaj floroj; sed kiu diros ke ili tiam estis pli belaj ol nun? Hodiaŭ la supraĵoj de la branĉoj estas kovritaj per neĝo, pli blanka ol lano. Ili prezentas al mi retaĵon, en kiu blankeco kaj nigreco estas mirinde interteksitaj. Tie ĉi kaj tie, sub arbetoj, malgrandaj birdoj serĉas rifuĝon de la blovegado. Ili sidas kaj tremas, aŭ eble saltadas senreste de loko al loko. Je tia vido venas pensoj pri la suferoj kaŭzataj per senkompata vintra vetero. Vidaĵoj de malvarmaj kaj malsataj bestoj, de infanoj ĉifonvestitaj, kaj senkomfortaj homaj hejmoj, pasas antaŭ mia imago. Baldaŭ troviĝis malfermoj el la arbetaĵoj, kaj tie la neĝo estas tiel ebena, ke oni ŝancelas detrui ĝian belecon, sur ĝi marŝante. Fine mi atingas la supron de monteto, kaj mi vidas ke la nuboj preskaŭ estas forpasintaj, kaj ke la vento estas ĉesinta. Okcidente, la suno flamas simile al granda globo de fajro. Ĝiaj radioj iluminas la ĉielon je punco kaj oro, kaj ĵetas flavan brilecon sur la suba neĝo. Tra gloroj de vintra sunkuŝiĝo mi marŝas hejmen, al brila vespera fajro, kaj al mia Esperanta Gazeto. IRLANDA LEONO. Tagon, Irlandano sen okupado renkontis vojaĝantan sovaĝbestaron, kaj demandis la mastron: "Ĉu mi povas esti utila al vi?" "Nu, jes," respondis tiu ĉi, hieraŭ nia sola leono mortiĝis. "Se vi surmetos lian haŭton kaj aktos en la kaĝo, mi pagos vin." "Tutkore mi konsentas!" respondis la Irlandano. Nokte en la fojron amaso da homoj alvenis por vidi la mirindajn bestojn. La mastro elparolis: "Gesinjoroj, jen ne terura ne malsovaĝigebla Afrika leono. Mi nun metos lin en kaĝon, kun la tigro." Je tiuj ĉi vortoj, la "leono" rampis al la bariloj, kaj kviete diris: "Vi forgesas ke la tigro manĝos min!" Sed la mastro, svingante la vipon, respondis: "Ne, tigroj neniam manĝas leonojn." Tiam la leono estis ŝovita en la alian kaĝon, kaj la tigro tuj komencis treege salti al li. La malfeliĉa Reĝo de Bestoj, pensante ke li estis mortigota, murmuris: "Ho! Sanktulo Patriko, gardu min!" "Ne timu," diris la tigro, "mi ankaŭ estas Irlandano!" G. C. Law. ITALA FABLASCIENCO. En Esperanto verkita de Clarence Bicknell. Ne tre malproksime de mia urbeto, loĝas maljunulo okdekjara, tre bona kaj simpatia, kiun mi de multaj jaroj konis. Tre ofte li donis al mi la vulgarajn nomojn de la sovaĝaj kreskaĵoj, kiujn la pli junaj generacioj ne lernas, aŭ rakontas al mi la kredaĵojn kaj superstiĉojn de tempoj kiam li estis junulo. Kiel mi ne tuj notis tiujn ĉi, antaŭ ne longe mi decidis reviziti lin, por kolekti kelkajn el liaj interesaj rakontoj. Estas domaĝe ne kolekti tiajn fablojn (eble faktojn), tiel interesajn al la fabloscienculo, ĉar baldaŭ ili, kvankam ili mortas tre malrapide, malaperos. Jen estas du el la ses rakontoj, kiujn mi aŭdis. (I.). Virino, amikino de la patro de mia amiko, loĝantino en la proksima vilaĝo, aliris nokte kaj malfrue al placo, la tagon aŭ la antaŭtagon de la _Memorigo de la Mortintoj_, tio estas, la duan aŭ la unuan de Novembro. Subite ŝi ekvidis procesion de multenombraj personoj, kiuj eliris el la preĝejeto. Tiuj ĉi personoj, aŭ prefere fantomoj de mortintoj, tenis krucojn ĉe la manoj, kaj unu el ili prezentis al ŝi sian krucon, kiun ŝi akceptis, kaj metis en sian antaŭtukon. Reveninte hejmen, ŝi malfermis la antaŭtukon kaj trovis, ne krucon, sed kruroston de mortinto. Morgaŭ ŝi iris al bona pastro por konfesi sin, kaj rakontis al li la okazon. La pastro konsilis, aŭ ordonis, ke ŝi reiros saman lokon, por reatendi la alvenon de la procesio, sed kunportante en ŝia antaŭtuko katon-viron. Ŝi ankaŭ devos redoni la oston al tiu, kiu ĝin donacis. Tiun ĉi ŝi faris, kaj la persono, kiam li (aŭ ŝi) ricevis ĝin, diris: "Vi devas danki la Sinjoron, ke vi tenas en via antaŭtuko tion, kio ĉeestas; ĉar alie vi nun estus kun ni." Ŝi reiris hejmen, kaj malferminte la antaŭtukon, vidis la katon, mortan kaj rigidiĝitan. Virino de mia urbeto, Bordighera, rakontis al mi preskaŭ la saman fablon, sed kun iom da diversaĵo, kaj la afero okazis en malsama vilaĝo. La vidantino de la procesio ricevis kandelon de unu, ĉar ĉiuj portis estingitajn kandelojn. Veninte domen, ŝi metis ĝin en la tirkeston de sia ĉambro. Dum la nokto ŝi vekiĝis. Aŭdinte ĝemojn kaj sopirojn ĉe la tirkesto, ŝi malfermis la meblon, kaj terurigite ekvidis la fingron de mortinto. Ŝi ankaŭ iris pastron, kaj ricevis similan konsilon. Kiam ŝi redonis la fingron, ŝi ekvidis ke, al la mano de la mortinto, unu fingro mankis. (II.). Tiu ĉi estas tre interesa, ĉar la rakonto memorigas la legendon pri _Tannhäuser_ kaj mi neniam aŭdis similaĵon. Mia amiko, kiam li estis junulo, kondukis sian ŝafaron al la malproksimaj montherbejoj kie loĝas amiko kunpaŝtisto. Tiu ĉi ofte revenis vespere tre malfrue, sed unufoje la ŝafoj revenis sen li. La nokto pasis, sed eĉ matene li ne vidiĝis. Tiam mia amiko kune kun parencoj de la perditulo, foriris serĉante lin, sed nenion trovis esceptinte lian bastonon, kaj la tranĉileton per kiu li kutimis skulpti figurojn aŭ literojn sur la ligno. Pasis kelkaj tagoj, sed la paŝtisto ne revenis. Tiam la amikoj iris al la pastro, kaj li respondis: "Kiam li revenos, ne demandu pri io, kion li faris dum la semajno de sia forestado." Post ok tagoj, la paŝtisto revenis, kaj memvole rakontis pri la afero. Kiam li foriris, li kunportis sakon da salo por la ŝafoj, sed ili ne tute manĝis ĝin; tial li enmetis la restaĵon en sian poŝon. Subite li trovis sin en vasta belega salono, mirege ornamita kaj lumigita, kie estis tre multe da ĉarmaj fraŭlinoj, kaj multe da manĝaĵoj, kaj da trinkaĵoj. Tie li amuzis sin longatempe, sed fine enuite, li deziris foriri. Tiam la dancistinoj kaj aliaj diris al li: "Danku la Sinjoron ke vi enhavas poŝe iom da salo, ĉar sen ĝi, vi deviĝus resti kun ni." Mia amiko ne dubas pri la vereco de tiuj ĉi, kaj de aliaj similaj fabloj, sed li diras ke nun la mondo estas ŝanĝiĝita. Kaj ankaŭ ke iu Papo de ne longe malbenis la feojn kaj la koboldojn, kiuj en la antaŭtempoj ofte amuzis sin, turmentante la Kristanojn. Nun ili ne plu estas potenculoj. HISPANAJ PROVERBOJ. 1. Korniko[72] diris al korvo "For de tie ci, nigrulo!" 2. Kiam amiko petis, ne estas morgaŭ. 3. Dio ne batas per du manoj. 4. Kiam unu pordo fermiĝas, cent pordoj malfermiĝas. 5. Tiu, kiu donacas al la publiko, donacas al neniu. 6. La piedoj de la ĝardenisto ne malutilas al la ĝardeno. 7. La vulpo estas ruza, sed pli ruza estas tiu, kiu kaptas ĝin. 8. Tiu, kiu bonfaras al vi, aŭ mortos aŭ foriros. 9. Tiu, kiu ne havas kapon, ne bezonas ĉapelon. 10. La saĝulo ŝanĝas siajn ideojn, sed la malsaĝulo neniam. (4686). FOOTNOTE: [72] Carrion crow. N.B.--_Maltaj kaj Hindaj Proverboj poste aperos._ [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la kvar antaŭajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_daŭrigo_). (_Vokante_). Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu! (_Aperas Arielo_). Arielo.-- Saluton al vi, granda mia mastro! Laŭ via bondeziro tuj mi venas. Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos. Prospero.-- Ĉu, spirito, Vi kaŭzis la ventegon laŭ l'ordono? Arielo.-- Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe, Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; Ĉe l'masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn Videble mi flamigis; tiam, kune Interligiĝis flamoj. Pli momentaj, Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l'sulfura muĝo!... Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis! Prospero.--Spirito brava! En tumulto tia, Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi saĝe? Arielo.-- Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis En malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakviĝis ili el la ŝipo De mi ekbruligita. La reĝido, Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj, Unue maren ĵetis sin, kriante: "Infero certe estas nun malplena! Ĉi tie nun la diablaro loĝas!" Prospero.--Bonege, Arielo! Ĉu proksime De l'lando ne fariĝis ŝippereo? Arielo.-- Proksime, mastro. Prospero.-- Ĉu nun ĉiuj vivas? Arielo.-- Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe. Laŭ via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l'insulon, Kaj Ferdinando, la reĝido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l'aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas. Prospero.--La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn De la ŝiparo, kiel vi disponis? Arielo.-- Savita estas nun la ŝipo reĝa Ankrita en la profundega golfo-- De kia loko min, je l'noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetiĝa Bermudinsularo-- La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas. Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malĝoje iras.--Ŝiparestro pensas Ke l'reĝan ŝipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar' pereis la regnestro. Prospero.--Mision vian, Arielo, bone Plenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l'horo? Arielo.-- La posttagmeza. Prospero.-- Du sabloŝutiloj Sin malplenigos ĝis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi. Arielo.-- Ĉu plie mi labori devas, mastro? Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan. Prospero.--Ĉagrena? Kial do? Arielo.-- Min liberigu!... Prospero.--Ne antaŭ ol la tempo venos! Arielo.-- Mastro! Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele Vin servis--ne mensogis--ne eraris ... Vin servis senŝpareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton. Prospero.-- Ĉu, spirito, vi forgesas El kiaj turmentegoj mi vin tiris? Arielo.-- Neniam. Prospero.-- Jes! vi ĉion nun forgesas. Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas ... Arielo.-- Neniam. Prospero.-- Malbonulo, vi mensogas! Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso-- Malpura sorĉistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj-- Agadis. Arielo.-- Mastro, ne! Prospero.-- Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis. (_Daŭrigota_). MATEO FALKONE. Eltiraĵo el Merimée, tradukita de ELISE BAUER. Unu tagon en aŭtuno Mateo Falkone frue eliris kun sia edzino por viziti unu el siaj brutaroj en la maldensejo de la arbaro. Lia fileto, Fortunato, volis akompani lin, sed, ĉar la loko estis tro malproksima, kaj iu devis resti por gardi la domon, li rifuzis. Oni vidos ĉu li ne havis kaŭzon por penti pro tio. Li estis foririnta de kelkaj horoj, kaj Fortunato kuŝis je la suno, rigardante la bluajn montojn, kaj pensante ke, la venontan dimanĉon, li tagmanĝos en la urbo, ĉe sia onklo, la korporalo. Tuj pafo interrompis lian meditadon. Li ekleviĝis, kaj turnis sin je la flanko de la ebenaĵo de kie la bruo venis. Aliaj pafoj sekvis je malegalaj interspacoj ĉiam alproksimiĝante. Fine en la vojeto, kiu kondukis al la domo, aperis viro kun pinta ĉapo (kiel portas la montanoj) barba, kovrita per ĉifonaĵoj, pene trenigante kaj apogante sin sur sia pafilo. Li ĵus estis ricevinta pafon en la femuron. Tiu ĉi viro estis bandito, kiu, foririnte nokte por aĉeti pulvon en la urbo, estis falinta en embuskon de korsaj soldatoj. Post fortika defendo, li estis sukcesinta forkuri, vive persekutata. La soldatoj estis tre proksimaj, kaj lia vundo neebligis lin alveni en la arbaron, antaŭ liaj persekutantoj. Li alproksimiĝis al Fortunato dirante: "Vi estas la filo de Mateo Falkone. Mi estas Gianetto Sanpiero. La _flavaj kolumoj_ persekutas min. Kaŝu min, ĉar mi ne povas plu marŝi." "Kaj kion diros mia patro, se mi kaŝos vin sen lia permeso?" "Li diros ke vi faris bone. Kaŝu min rapide, ĉar la soldatoj nun alvenas, kaj mi ne povas atendi, ĝis via patro revenos. Kaŝu min, aŭ mi vin mortigos." Kun la plej granda indiferenteco Fortunato respondis, "Via pafilo estas senŝarga, kaj ne estas aliaj kartoĉoj en via kartoĉujo." "Mi havas mian stileton." "Sed ĉu vi kuras tiel rapide kiel mi?" Li faris salton, kaj forkuris. "Vi ne povas esti filo de Mateo Falkone. Ĉu vi do arestigos min antaŭ via domo?" La infano ŝajnis kortuŝita. "Kion vi donos al mi se mi kaŝos vin?" La bandito serĉis en sia leda poŝo, kaj eltiris el ĝi moneron da kvin frankoj. Vidante la monon, Fortunato ridetis kaj diris: "Nenion timu." Li tuj faris grandan truon en amason da fojno apud la domo. Gianetto eniĝis tien, kaj la infano lin kovris tiamaniere, ke li lasis al li iom da aero por spiri. Estis tamen neeble suspekti viron kaŝitan sub la fojno. Plie li prenis katinon kun ŝiaj idoj, kaj placis ilin sur la amaso por kredigi ke ĝi ne estis tuŝita de kelke da tempo. Poste, ekvidante sangajn postsignojn, li zorge kovris ilin per polvo, kaj trankvile rekuŝiĝis je la suno. Kelkaj minutoj poste, ses viroj en brunaj uniformoj kun flavaj kolumoj, komandataj de adjudanto alvenis. Tiu ĉi adjudanto estis iom parenca de Falkone (Oni scias ke en Korsujo oni sekvas la gradojn de parenteco pli malproksime ol aliloke). Li nomiĝis Teodoro Gamba, kaj estis agemulo, tre timata de la banditoj, el kiuj li jam estis kaptinta kelkajn. "Bonan tagon, kuzeto, kiel vi grandiĝis," li diris. "Ĉu vi ĵus vidis pasi viron?" "Ho, mi ne estas ankoraŭ tiel granda, kiel vi, kuzo," naivege respondis la infano. "Tio venos. Sed diru al mi ĉu vi vidis pasi viron kun pinta nigra ĉapo, kaj ruĝe kaj flave brodita jako?" "Viron kun pinta ĉapo?" "Jes! respondu rapide, kaj ne ripetu miajn demandojn!" "Hodiaŭ matene la Sinjoro Pastro pasis antaŭ nia pordo sur sia ĉevalo Petro. Li min demandis, kiel sanas mia patro, kaj mi lin respondis--" "Ha, sentaŭgulo, vi estas ruzulo! Diru tuj al mi kien Gianetto iris, ĉar estas li, kiun mi serĉas; kaj mi estas certa, ke li prenis tiun ĉi vojeton." "Ĉu oni vidas kiam oni dormas?" "Vi ne dormis, sentaŭgulo. La pafoj vekis vin." "Vi do kredas ke viaj pafiloj faras tiom da bruo! La pafileto de mia patro faras pli multan!" "Mi bone scias ke vi vidis Gianetton. Eble vi eĉ kaŝis lin! Kamaradoj, eniru en la domon, kaj vidu ĉu nia viro estas tie. La fripono havas nur unu piedon por marŝi, kaj li posedas troan bonsencon por provi atingi lamante la arbaron. Plie, la sangaj postsignoj finiĝis tie ĉi." "Kaj kion diros mia patro, kiam li scios ke oni eniris en lian domon dum lia forestado?" "Sentaŭgulo," diris la adjudanto, "ĉu vi scias ke mi havas rimedon paroligi vin aliamaniere? Eble vi fine parolos, kiam mi donos al vi dudekon da batoj per la glavoplado! Ĉu vi scias, fripono, ke mi povas kuŝigi vin en malliberejo sur la pajlo kun katenoj al la piedoj?" Sed la infano ne maltrankviliĝis. La soldatoj estis vizitintaj la tutan domon. Tio ne estis tre longa afero, ĉar la dometo de Korso enhavas nur unu kvadratan ĉambron. La meblaro konsistas el tablo, benkoj, kestoj, ĉasiloj kaj kuiriloj. Dume Fortunato karesis sian katinon, kaj ŝajnis ĝui la konfuzon de la soldatoj. Unu alproksimiĝis al la amaso da fojno kaj vidis la katinon kaj donis baton per la bajoneto en la fojnon, plialtigante la ŝultrojn, kvazaŭ li sentas la ridindecon de sia singardo. Nenio movis, kaj la vizaĝo de la knabo ne montris ian maltrankvilecon. La adjudanto preskaŭ malesperis. Li jam serioze rigardis je la flanko de la ebenaĵo kiel inklina reiri tien de li venis, kiam li ekpensis ke eble karesoj kaj donacoj helpos lin. "Kuzeto," li diris, "vi ŝajnas esti tre lerta bubo. Sed vi agas malbone ĉe mi, kaj se mi ne timus ĉagreni mian kuzon Mateon, vere mi forkondukus vin kun mi. Sed kiam mia kuzo estos reveninta, mi rakontos al li la tutan aferon, kaj li vin vipos por via mensogo. Estu bona knabo, kaj mi donos al vi tiun ĉi belan arĝentan horoloĝon, kiu certe valoras tridek frankojn!" "Kiam mi estas grandulo, mia onklo, la korporalo, donacos al mi horoloĝon." "Jes, sed la filo de via onklo jam havas unu, ne tiel belan, kiel tiun ĉi, vere. Li tamen estas pli juna ol vi." Fortunato rigardis ĝin simile je kato, al kiu oni prezentas tutan kokidon. Sentante ke oni mokis lin, li ne kuraĝiĝas kapti ĝin, kaj de tempo al tempo, li deturnas la okulojn por ne subfali la tenton. Ŝajnis tamen ke la adjudanto volis vere donaci la horoloĝon al li. "Mi perdu miajn epoletojn," ekkriis la adjudanto, "se mi ne donacos al vi la horoloĝon, kondiĉe ke vi diru kie estas Gianetto. La kamaradoj estas atestantoj, kaj mi ne povas depreni mian promeson." Tiel parolante li alproksimigis iom post iom la horoloĝon, ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la palan vangon de la infano. Oni vidis sur lia vizaĝo la internan batalon inter la avideco, kaj la respekto ŝuldata al la gastamo. Li pene spiris: Li preskaŭ sufokiĝis. Dume la horoloĝo balanciĝis, turniĝis kaj kelkafoje eĉ tuŝis lian nason. Fine, iom post iom, la dekstra mano leviĝis al la horoloĝo; liaj fingroj tuŝis ĝin, kaj ĝi tute kuŝis en lia mano, la adjudanto tamen ne ellasinte la ĉenon. La ciferplato estis ornamita; la kovrilo nove polurita; je la suno ĝi brilis kiel fajro. La tento estis tro granda.--Fortunato levis ankaŭ la maldekstran manon, kaj per la antaŭfingro li montris supre sian ŝultron la amason da fojno. La adjudanto tuj komprenis lin. Li ellasis la ĉenon. Fortunato estis la sola posedanto de la horoloĝo. La soldatoj tuj renversis la amason, kaj ĝi baldaŭ moviĝis, kaj sanga viro, kun stileto en la mano, eliris, sed, provante leviĝi, sia vundo ne permesis lin stari. Li falis. La adjudanto ĵetis sin sur lin, kaj elŝiris la stileton el lia mano. Tuj oni forte ligis lin, malgraŭ lia kontraŭbatalo.--Gianetto, kuŝita sur la tero kaj ligita kiel branĉaro, turnis la kapon al Fortunato, kiu alproksimiĝis. "Filo de ...," li diris pli malŝate ol kolere. La infano ĵetis al li la moneron, kiun li estis doninta, sentante ke li ne plu meritas ĝin. Sed la kaptito ŝajnis ne vidi tiun movon. Tre kviete li diris al la adjudanto: "Mia kara Gambo, mi ne povas marŝi; vi devas _porti_ min en la urbon." "Vi tuj kuros pli rapide ol kapreolo," respondis la kruela venkinto; "sed estu trankvila. Mi estas tiel kontenta teni vin, ke mi volonte portus vin unu mejlon sen laciĝi. Plie, amiko mia, ni faros por vi portilon per branĉoj." "Bone," diris la malliberulo, "vi ankaŭ metos iom da pajlo sur la portilon, por ke mi estu pli senĝena." Dum la soldatoj okupis sin, unuj por fari specon de portilo, aliaj por bandaĝi la vundon de Gianetto, Mateo Falkone kaj sia edzino subite aperis apud la kurbiĝo de la vojeto, kiu kondukis al la arbaro. La virino antaŭmarŝis, kurbiĝata penige sub la pezo de grandega sako da kaŝtanoj, dum la viro trankvile sekvis, portante nur unu pafilon en la mano, kaj alian sur la dorso; ĉar estas neinde je Korso porti ian ŝarĝon krom siaj armiloj. Vidante la soldatojn la unua penso de Mateo estis ke ili estas venintaj por aresti lin. Sed kial tiu ĉi ideo? Ĉu li malpacis kun la justeco? Ne, li ĝuis bonan famon. Sed li estis Korso, kaj montano; kaj estas iom da Korsoj, kiuj, esplorante la memoron, ne tie trovas ian peketon. Li do estis singarda, kaj prepariĝis por la defendo. "Edzino," li diris al Giuseppina, "metu malsupren vian sakon, kaj pretigu vin!" Ŝi tuj obeis. Li donis al ŝi la pafilon, kiun li portis sur la dorso, por ke ĝi ne ĝenu lin. Tiam li malrapide autaŭeniris al la domo, laŭlonge la arboj, kiuj borderis la vojon, kaj preta ĵeti sin, je la plej malamika movo, malantaŭ la plej grandan trunkon, de kie li povus pafi kaŝate. Lia edzino sekvis lin proksimege, tenante la duan pafilon, kaj la kartoĉujon. La ofico de bona edzino dum batalo estas ŝargi la armilojn de ŝia edzo. Vidante Mateon tiamaniere alproksimiĝantan, la adjudanto estis en tre granda maltrankvileco. Se Mateo, li ekpensis, estus hazarde parenco de Gianetto, aŭ se li estus lia amiko, kaj li volus defendi lin, la kugloj de lia pafilo alvenus al mi tiel certe, kiel letero al la poŝto. Je tia ŝanceliĝo, li kuraĝe decidiĝis antaŭeniri sole, kaj rakonti al Mateo la tutan aferon, parolante al li, kiel al malnova konato; tamen la mallonga interspaco inter li kaj Mateo ŝajnis al li longega. "Nu, amiko mia," li ekkriis. "Kiel vi sanas? Estas mi, Gamba, via kuzo." Mateo, nerespondante, haltis kaj ĝentile plialtigis sian pafilon. "Bonan tagon, frato!" "Mi venis pasante por saluti vin, kaj mian kuzinon Peppina. Ni havis longan marŝadon hodiaŭ, sed ni ne devas plendi pri nia laciĝo, ĉar ni faris bonan kaptaĵon. Ni ĵus kaptis Gianetton Sanpieron." "Estu Dio laŭdata," ekkriis Giuseppina, "li ŝtelis nian kaprinon la lastan semajnon!" Tiuj ĉi paroloj ĝojigis Gamba. "La fripono sin kiel leono defendis. Li mortigis unu el miaj soldatoj, kaj, nekontenta je tio, li rompis la brakon al la korporalo Chardon--sed tio ne estas grava afero, li estas nur Franco:--Plie li kaŝiĝis tiel bone, ke la diablo mem ne estus povinta trovi lin. Sen la helpo de mia kuzeto Fortunato, ni neniam estus trovinta lin. Gianetto kaŝiĝis sub tiu ĉi amaso da fojno, sed mia kuzeto vidigis al ni la ruzon. Mi certe diros ĝin al lia onklo, la korporalo, por ke li sendu al li belan donacon por lia penado. Lia nomo kaj la via estos en la raporto, kiun mi sendos al la provincestro." "Malbeno!" ĝemis tute mallaŭte Mateo. Kiam ili alvenis al la domo, Gianetto jam kuŝis sur la portilo, preta por foriri. Vidante Mateon kun Gambo, li strange ridetis; tiam turninte sin al la pordo de la domo, li kraĉis sur la sojlon, dirante: "Domo de perfidulo." Nur homo certa morti estus kuraĝiĝinta elparoli tiujn ĉi vortojn. Tiro per stileto, kiu ne postulus ripetadon, tuj estus paginta tiun insulton. Mateo tamen nur metis la manon al la frunto, kiel viro premegita. Fortunato estis enirinta en la domon, kiam li vidis sian patron alvenantan. Li baldaŭ reaperis kun taso da lakto, kiun li prezentis al Gianetto mallevante siajn okulojn. "For de mi!" ekkriis la malfeliĉulo kun tondra voĉo. Poste, turniĝante al unu el la soldatoj: "Kamarado, donu al mi trinkaĵon!" La soldato metis sian botelon en liajn manojn, kaj la bandito trinkis la akvon, kiu donis al li viro, kun kiu li ĵus interŝanĝis pafojn! Tiam la adjudanto donis la signalon por foriri, kaj diris _adiaŭ_ al Mateo kiu ne respondis.... Ĉirkaŭ dek minutoj pasis antaŭ ol Mateo malfermis la buŝon. La infano malkviete rigardis, jen sian patrinon, jen sian patron, kiu, apogante sin sur sia pafilo, konsideris lin kun kolerega mieno. "Vi komencas bone," fine diris Mateo kun voĉo kvieta, sed terura por tiuj, kiuj lin konis. "Paĉjo mia," ekkriis la infano, alproksimiĝante, la okulojn larmplenajn, preta sin ĵeti genue. Sed Mateo kriis al li: "Malantaŭen de mi!" kaj la infano haltis kaj ploregis, senmove starante kelkajn paŝojn de sia patro. Giuseppina alproksimiĝis. Ŝi ĵus ekvidis la horoloĝĉenon elpendantan el lia ĉemizo. "Kiu donis al vi tiun ĉi?" "Mia kuzo, la adjudanto." Mateo ekprenis la horoloĝon kaj, ĵetante ĝin forte kontraŭ ŝtonon, disrompis ĝin en mil pecetojn. La ploregoj de Fortunato duobliĝis, kaj Mateo daŭrigis lin fikse rigardi per siaj linkaj okuloj. Fine li frapis la teron per la pafilo, kaj ĵetinte ĝin sur la ŝultron, li reprenis la vojon al la arbaro, kriante ke Fortunato lin sekvu. La infano obeis. Giuseppina kuris post Mateon, kaj ekprenis lian brakon: "Li estas filo via," diris ŝi, tremante, kaj fiksante siajn nigrajn okulojn sur tiujn de sia edzo, kvazaŭ ŝi volis legi tion, kio pasiĝis en lia animo. "Lasu min," respondis Mateo. "Mi estas lia patro." Ŝi kisis sian filon, kaj reeniris plorante en la domon, kie ŝi fervore preĝis antaŭ la imago de la Dipatrino.... Apud malgranda valeto Mateo haltis. "Fortunato, iru apud tiun larĝan ŝtonon." La knabeto faris tion, poste li genufleksis. "Diru viajn preĝojn!" "Patro mia, Paĉjo, ne mortigu min!" "Diru viajn preĝojn!" ripetis Mateon, teruravoĉe. Balbutante kaj ploregante, la infano diris la Patron kaj la Kredon. Fortavoĉe la patro respondis _Amen_ je la finiĝo de ĉiu preĝo. "Ĉu tiuj ĉi estas ĉiuj preĝoj kiujn vi scias?" "Patro, mi ankaŭ scias la _Ave Maria_, kaj la _Litaniojn_, kiujn mia onklino lernigis al mi." "Ili estas tre longaj, sed diru ilin!" La infano finis la litaniojn per malfortega voĉo. "Ĉu vi estas fininta?" "Ho! Patro mia, pardonu min. Mi neniam refaros ĝin. Mi tiome petegos mian kuzon, la korporalon, ke oni pardonu al Gianetto." Li estis ankoraŭ parolante kiam Mateo murmuris: _Dio vin pardonu!_ Li pafis, kaj Fortunato falis teren, morta. Sen ĵeti rigardon sur la malvivulon, Mateo reiris domen, por serĉi fosilon por enterigi sian filon. Post kelke da paŝoj, li renkontis Giuseppinan, alkurantan, maltrankviligitan per la pafo. "Kion vi faris?" ŝi ekkriis. "Justecon!" "Kie li estas?" "En la valeto. Mi lin enterigos. Li mortis Kristane. Mi kantigos meson por li. Oni diru al mia bofilo ke li venu loĝi kun ni." TOM BOLIN. (Dibdin.--Tradukis A. Motteau). Senviva kuŝas nun Tom Bolin, Karulo de l'ŝipar'; Ventego ne plu blovos sur lin En granda mortintar'. Li staris en beleco vira, De la marist' model'; Ferdeke devosklavo vera, Sidant' nun super vel'. (_bis_). Tom ĉiam sian vorton gardis Kaj kore donis sin; Edzinon virtan li posedis, Amikojn verajn, nin. Li ankaŭ kantis tiel bele, De l'ŝipo Filomel'! Bedaŭru ni do lin fidele, Zorgantan super vel'. (_bis_). Veteron belan sendos tamen La supervol' al Tom, En tago kiam venos hejmen Maran' kaj landa hom'. Ŝipanon, reĝon morto kaptas; Se li nun homa ŝel' Senmova korpo sube restas, Tom vivas super vel'. (_bis_). DIVERSAJ AVIZOJ. Niaj Germanaj Samideanoj baldaŭ komencas sian propagandon, kaj eldonigis bonan broŝureton kiu kostas dekkvin pfenigojn kaj kiu multe helpos je la varbado de rekrutoj. * * * Sinjorino Phelips, Prezidantino de la Braillea Korespondada Klubo, anoncas la fondon de Esperanta sekcio. Ni rememorigas niajn blindajn amikojn ke Sinjoro W. P. Merrick, The Manor Farm, Shepperton, klopodas pri la movado, kaj estas la Braillea Sekretario de The London Esperanto Club. * * * Alilanda Adepto, kiu enpresigis sian nomon en nian Adresareton, kiel kolektanto de ilustritaj poŝtkartoj, ĵus estas skribinta: "Ĉu vi scias ke per, kaj por, via gazeto mi faras kaj estas ankoraŭ farinta grandaron da poŝtkartoj ilustritaj? Ĉiutage la leteristo lasas en mia domo kvar, kvin, aŭ ses, ĉiuj skribitaj tiamaniere: "Leginte vian anoncon en The Esperantist k.t.p." Mi ĉiam pensis, ke tiuj ĉi multe helpus nian aferon, kaj sendube la kolekto de poŝtsignoj ankaŭ estas inda je atento. Al ĉiu, kiu sendos ĉi tie sian nomon kaj adreson, por ke ĝi enmetiĝu en nian adresareton, kiel kolektanto de poŝtsignoj, kaj kiu kunsendos la necesajn ses pencojn (70 centimojn), la Redaktoro tuj resendos areton da almenaŭ dek diversaj poŝtsignoj. Kaj ĉiuj el ili estos per Esperanto ricevitaj. Estas mirinde kiom da alilandaj abonantoj tiun ĉi malgranda Gazeto jam posedas. Estos granda helpo al tiu ĉi afero se la abonantoj en Java, Pahang, Cochin-China, Japan, Trinidad, Barbadoes, Brazil, Mexico, Sierra Leone, China k.t.p. afable sendos aron da senvaloraj (al ili, sed ne al ni) specimenoj por ke ni disdonu ilin inter niaj apogantoj. _Per malgrandaĵoj oni grandaĵojn efektivigos!_ Tial mi multe konfidas je poŝtkartoj kaj poŝtsignoj, por rapidigi la universalan alprenon de Esperanto. * * * Kelkaj amikoj tre amas _kronikon_; sed la Redaktoro petas ke ili sin turnu al la _Lingvo Internacia_, _L'Esperantiste_, _k.t.p._ por ĝin trovi. Tamen en tiu ĉi numero li donas mallongan skizon pri la agadoj de la pasinta monato. Multaj paroladoj estas farintaj. _The Associated Teachers' Guild_, _The Central Technical College_, _The Sir John Cass Technical Institute_, _The Westbourne Chapel_ en Londono, kaj kunvenoj ĉe Sheffield kaj Nottingham aŭskultadis kaj ekinteresiĝis je la Esperanta celo. Multaj artikoloj pri Esperanto aperis en la gazetaro. Bonaj leteroj enpresiĝis en _The Hexham Herald_ kaj _The Scottish Cyclist_. Malfeliĉe _The Daily Paper_, kiu donis al ni tiom da espero kaj helpo, estas mortinta, ĉar nia fervorega amiko Sinjoro Stead ne povis plu zorgadi pri ĝi. Tamen nia movado ŝuldas al li ankoraŭ pli koregan dankesprimon. Pri la artikolo en la _C.T.C. Gazette_ mi jam estas skribinta. Mi ne povas nomi ĉiujn el la Anglaj Gazetoj, kiuj enhavis Esperantajn artikolojn, sed mi ne devas forgesi la novan monatan revuon, _The Crank_, kies dua numero enhavis tre valoran artikolon, skribitan de nia agema _Librarian_. Dua artikolo kredeble sekvos en la tria numero. Sed estas inter la alilanda gazetaro ke ni trovas la plimulton da niaj apogantoj; kaj mi prenas la nunan okazon por danki la multajn samideanojn, kiuj afable sendadas al mi siajn lokajn gazetojn. En _La Plume Stenografique de France_ troviĝis longan skizon; kaj ankaŭ tre longan nomaron da aliaj gazetoj oni povus citi. En la Amiens'a ĵurnalo mi legis ke la sindonema Sinjoro Tessencourt, la tiea Prezidanto, fariĝis konsulo de la Unuiĝitaj Ŝtatoj. Espereble la lingvo internacia helpos lin, kvankam ĝis nun ne estas multe da kunbatalantoj tie. Tamen, antaŭ kelkaj tagoj, mi ricevis sekvantan leteron el tiu ĉi antaŭemega lando. "When I was in business in New York I had considerable correspondence with merchants in various parts of the world, as I was a large buyer of raw goods from Siberia, South Africa, Central America, and other countries, and I felt the need of an international business language. With this feeling I paid some attention to _Volapuk_ and _Spelin_, the two previous attempts at this problem which seemed worthy of notice, but I felt no confidence in there being any future in either of them. With regard to Esperanto I have a very different feeling, and think it is going to be a success." * * * Por finigi tiun ĉi avizaron, mi deziras altiri la atenton de la legantaro al la ĵuseldonita tre interesa raporto pri la _Esploro de la Groupe Esperantiste de Lyons_. Tiu ĉi energia centro sendis leterojn je la komenco de 1903 al ĉiuj konataj grupoj, petante respondojn je kelkaj demandoj. La rezultato de tiu ĉi interesa afero nun aperas en la komenco de la Jan Lingvo Internacia. Mi elĉerpos kelkajn frazojn el tiu ĉi raporto pri la enhavo de la sescent da ricevitaj respondleteroj: (1) Esperanto estas de nun disvastigita en la plej granda parto de la Eŭroplingvaj landoj. (2) Plej ofte fremdaj Esperantistoj staras izolitaj unuj de la aliaj. (3) Ke nenio estas pli diversa ol la socialaj situacioj de la Esperantistoj. (4) Ke la facileco per kiu ili akiris Esperanton estis apenaŭ nekredebla, kia ajn estas la gepatra lingvo. Ni ĉiuj devas dankegi la Lionan Grupon pro ĝia granda laboro, kaj pro la grava rezultato kiu ĝin kronis. CORRESPONDENCE NOTES. A.J.H. (Shrewsbury) writes: "There are many ways of spreading the language, but two plans, which I have not yet seen in print, appeal to me. (1). Let merchants, especially those with a world-wide business, adopt Esperanto names for their goods. (2). Cause Esperanto to be included among the languages in which it is permissible to send telegrams."--In thanking A.J.H. for the kind suggestions, and hoping that many will follow his good example, we beg to note that the second of these plans is already in vogue, as the writer has seen several Esperanto telegrams, of course minus the accents. As to the first, it is a capital suggestion. A certain perfume (Espero) has been advertised in this gazette, and, in consequence, the proprietor has had many orders from France and other foreign strongholds of our Cause. The opening up of a universal market for one's goods is the first advantage of the study, from a business man's point of view, and I trust that ere long it will be largely made use of by our growing army of Esperantists. * * * L.R.C. does not know Spanish, yet, thanks to Esperanto, he was able to translate the sentences in that language in our February number. Are we to consider therefore that Spanish resembles Esperanto more closely than Italian, or has some other friend, equally ignorant of that tongue, been able to translate the Italian sentences on page 57? * * * Several friends have pointed out the word given in the new English-Esperanto Dictionary for _Editor_. We prefer to use _Redaktoro_ to translate the term, and use _Eldonisto_ for _Publisher_. E.M. (Lancaster) sends an excellent suggestion. He writes: "Will not some good Esperantists consent to correct one beginner's letter per week, provided that an envelope be enclosed for the reply?"--Surely there must be many who are willing to undertake this light work, and who thus will improve their own knowledge, and will also make the study especially interesting for country students. The Editor will be glad to find a learner, or a teacher, as may be desired. * * * Several subscribers have pointed out that the meanings of some words not in the text-book vocabulary have not been explained. As the Esperanto-English Vocabulary is now issued, we shall only explain words not to be found in that comprehensive little work. * * * No. 8380 writes: "Sir, permit me briefly to call attention to two of the examples given last month in illustration of the uses of the preposition 'By.' (1). _He was holding him by the neck with both hands._ Neck: part of the body, or instrument by which B is held; hands: part of the body by which A holds B. The preposition should, therefore, in my opinion be '_Per_.'" (In the first case there is a certain amount of ambiguity, and _je_ or _per_ can be used indiscriminately). "(2). _The little boy returned home quite by himself._ This somewhat peculiar idiom obviously means that the child returned alone, and must be rendered thus 'La knabeto revenis domen sole.'" The Editor nearly altered the latter phrase to the more colloquial expression "The little boy returned home quite _on his own_." It seems to mean "_by his own instrumentality_," and "_per_" certainly seems to be correct in this instance. He might, for example, have just commenced to walk, in which case the proud mother would no doubt have used the given phrase, even if she had accompanied him every step of the way (which, in the Editor's opinion, she probably did). As the phrases seem to give a considerable amount of instruction, the same contributor has kindly treated in this issue the prepositions "IN and INTO." IN, INTO. Many birds fly in the autumn into warmer countries. Multaj birdoj flugas dum la aŭtuno _en_ plivarmajn landojn. When the mouse runs indoors. Kiam la muso kuras _en_ la domon. The women run about indoors. La virinoj kuradas _en_ la domo. They are quite right, in my opinion. _Laŭ_ mia opinio, ili estas tute pravaj. They were brought up in the fear of God. Ili edukiĝis _laŭ_ la timo al (aŭ je) Dio. In the education of children, it is necessary to use-- _Por_ la edukado de la infanoj, estas necese uzi-- She had difficulty in expressing her thoughts. Ŝi havis malfacilecon _por_ esprimi siajn pensojn. Matrimony, a fact in the life of Henry VIII. Edziĝo, fakto de la vivo de Henriko VIIIa. He is the best in the world for that. Li estas la plej bona pri tio _el_ la mondo. I think I did well _in_ acting thus. Mi pensas, ke mi bone faris tiel aginte. Alike in face and character. Similaj _per_ la vizaĵoj kaj la karaktero. We are going away in two or three days. Ni foriros _post_ du aŭ tri tagoj. Something, in the shape of a man, appears. Io, _sub_ la formo de homo, aperas. They stand in one long line. Ili staras _sur_ unu longa linio. While walking in the street I fell. Promenante _sur_ la strato, mi falis. George Washington was born in the year one thousand seven hundred and thirty-two, and never told a lie. George Washington estis naskita la jar_on_ mil sepcent tridek du_an_, kaj mensogis neniam. * * * At the request of many Subscribers, the Grammatical synopsis has been omitted from this issue, and the interesting narrative of the early days of Esperanto takes its place. * * * All Members of the London Esperanto Club whose numbers are lower than _136_ are hereby reminded that their renewals are now due, and should be sent to the Hon. Secretary. A Renewal Form was enclosed in the January Number. * * * Subscribers are reminded that The Esperantist appears at the beginning of each month. * * * As the Editor will be abroad during the end of March, it is hoped that friends will excuse delay in replies to letters. The April gazette should appear on the first of the month as usual, notwithstanding. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition). "Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.). "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. "La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s. The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Translation of the above into English, 6d. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. ELTIRO EL PRIVATA LETERO DE D-RO ZAMENHOF AL S-RO B., Presita kun permeso de ambaŭ korespondantoj, en Jaro 1896. Tradukis el lingvo rusa V.G. ... Vi demandas min, kiel aperis ĉe mi la ideo krei lingvon internacian kaj kia estis la historio de la lingvo Esperanto, de la momento de ĝia naskiĝo, ĝis tiu ĉi tago? La tuta _publika_ historio de la lingvo, t.e. komencante de la tago, kiam mi malkaŝe eliris kun ĝi, estas al Vi pli malpli konata; cetere _tiun ĉi_ periodon de la lingvo estas nun, pro multaj kaŭzoj, ankoraŭ neoportune tuŝadi; mi rakontos al Vi tial en komunaj trajtoj sole la historion de la _naskiĝo_ de la lingvo. Estos por mi malfacile rakonti al Vi ĉion, tion ĉi detale, ĉar multon mi mem jam forgesis; la ideo, al kies efektivigo mi dediĉis tutan mian vivon, aperis ĉe mi--estas ridinde ĝin diri--en la plej frua infaneco kaj de tiu ĉi tempo neniam min forlasadis. Tiu ĉi cirkonstanco parte klarigos al Vi, kial mi kun tiom da obstineco laboris super ĝi, kaj kial mi, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj kaj maldolĉaĵoj, ne forlasadis tiun ĉi ideon, kiel ĝin faris multaj aliaj, laborintaj sur la sama kampo. Mi naskiĝis en Bjelostoko, gubernio de Grodno. Tiu ĉi ŝanco donis la direkton al ĉiuj miaj estontaj celadoj. En Bjelostoko la loĝantaro konsistas el kvar diversaj nacioj: Rusoj, Poloj, Germanoj kaj Hebreoj; ĉiu el tiuj ĉi elementoj parolas apartan lingvon kaj neamike rilatas la aliajn. Tie pli ol ie la impresema naturo sentas la multepezan malfeliĉon de diverslingveco, kaj konvinkiĝas ĉe ĉiu paŝo, ke la diverseco de lingvoj estas la sola, aŭ almenaŭ la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion, kaj dividas ĝin en malamikaj partoj. Oni edukadis min kiel idealiston; oni min instruis, ke ĉiuj homoj estas fratoj, kaj dume sur la strato kaj en la domo, ĉio ĉe ĉiu paŝo igis min senti, ke _homoj_ ne ekzistas: ekzistas sole Rusoj, Poloj, Germanoj, Hebreoj k.t.p. Tio ĉi ĉiam forte turmentis mian infanan animon, kvankam multoj eble ridetos pri tiu ĉi "doloro pro la mondo" ĉe la infano. Ĉar al mi tiam ŝajnis, ke la "grandaĝaj" posedis ian ĉiopovan forton, mi ripetadis al mi, ke kiam mi estos grandaĝa, mi nepre forigos tiun ĉi malbonon. Iom post iom mi konvinkiĝis, kompreneble, ke ne ĉio fariĝas tiel facile, kiel ĝi prezentiĝas al la infano; unu post la alia mi forĵetadis diversajn infanajn utopiojn, kaj nur la revon pri unu homa lingvo mi neniam povis forĵeti. Malklare mi iel min tiris al ĝi, kvankam, kompreneble, sen iaj difinitaj planoj. Mi ne memoras kiam, sed en ĉia okazo sufiĉe frue, ĉe mi formiĝis la konscio, ke la sola lingvo povas esti nur ia neŭtrala, apartenanta al neniu el la nun vivantaj nacioj. Kiam el la Bjelostoka gimnazio mi transiris en la Varsovian duan klasikan gimnazion, mi dum kelka tempo estis forlogata de lingvoj antikvaj kaj revis pri tio, ke mi iam veturados en la tuta mondo kaj per flamaj paroloj inklinados la homojn revivigi unu el tiuj ĉi lingvoj por komuna uzado. Poste, mi ne memoras jam kiamaniere, mi venis al firma konvinko, ke tio ĉi estas neebla, kaj mi komencis malklare revi pri _nova_, arta lingvo. Mi ofte komencadis iajn provojn, elpensadis artifikajn riĉegajn deklinaciojn kaj konjugaciojn, k.t.p. Sed homa lingvo kun ĝia, kiel ŝajnis al mi, senfina amaso da gramatikaj formoj, kun ĝiaj centoj da miloj de vortoj, kaj dikaj vortaroj, ŝajnis al mi tia artifika kaj kolosa maŝino, ke mi ne unufoje diradis al mi: "for la revojn! tiu ĉi laboro ne estas laŭ homaj fortoj,"--kaj tamen mi ĉiam revenadis al mia revo. Germanan kaj Francan lingvojn mi ellernadis en infaneco, kiam oni ne povas ankoraŭ kompari kaj fari konkludojn; sed kiam, estante en la 5-a klaso de gimnazio, mi komencis ellernadi lingvon Anglan, la simpleco de la Angla gramatiko ĵetiĝis en miajn okulojn, precipe dank' al la kruta transiro al ĝi de la gramatikoj Latina kaj Greka. Mi rimarkis tiam, ke la riĉeco de gramatikaj formoj estas nur blinda historia okazo, sed ne estas necesa por la lingvo. Sub tia influo mi komencis serĉi en la lingvo kaj forĵetadi la senbezonajn formojn, kaj mi rimarkis, ke la gramatiko ĉiam pli kaj pli degelas en miaj manoj, kaj baldaŭ mi venis al la gramatiko plej malgranda, kiu okupis sen malutilo por la lingvo ne pli ol kelkajn paĝojn. Tiam mi komencis pli serioze fordoniĝi al mia revo. Sed la grandegulaj vortaroj ĉiam ankoraŭ ne lasadis min trankvila. Unu fojon, kiam mi estis en la 6-a aŭ 7-a klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo "Ŝvejcar_skaja_," kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo "Konditor_skaja_." Tiu ĉi "skaja" ekinteresis min kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne devas aparte ellernadi. Tiu ĉi penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegulajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝi antaŭ miaj okuloj. "La problemo estas solvita!"--diris mi tiam. Mi kaptis la ideon pri sufiksoj, kaj komencis multe labori en tiu ĉi direkto. Mi komprenis, kian grandan signifon povas havi por la lingvo konscie kreata la plena uzado de tiu forto, kiu en lingvoj naturaj efikis nur parte, blinde, neregule kaj neplene. Mi komencis kompari vortojn, serĉi inter ili konstantajn, difinitajn rilatojn kaj ĉiutage mi forĵetadis el la vortaro novan grandegan serion da vortoj, anstataŭigante tiun ĉi grandegon per unu sufikso, kiu signifis certan rilaton. Mi rimarkis tiam, ke tre granda amaso da vortoj pure _radikaj_ (ekz. "patrino," "mallarĝa," "tranĉilo," k.t.p.) povas esti facile transformitaj en vortojn _formitajn_ kaj malaperi el la vortaro. La meĥaniko de la lingvo estis antaŭ mi kvazaŭ sur la manplato, kaj mi nun komencis jam labori regule, kun amo kaj espero. Baldaŭ post tio mi jam havis skribitan la tutan gramatikon kaj malgrandan vortaron. (_Finigota en la proksima numero_). THE BIRTH OF ESPERANTO. Freely translated, from an Esperanto version of a Private Letter of Dr. Zamenhof written in Russian, by John Ellis. "... You ask me how it was that the idea of creating an international language occurred to me, and what was the history of the Esperanto language from the time of its birth till to-day? The entire public history of the language, that is to say, beginning from the day when I gave it to the world, is more or less known to you; further, it is not opportune now, for many reasons, to touch upon that period; I will consequently relate to you, in general lines, merely the story of the birth of my language. "It would be difficult for me to tell you all this in detail, for much of it I have myself forgotten. The idea, to the realisation of which I have dedicated my whole life, struck me (it is ridiculous to mention it) in my earliest childhood, and from that time never left me. This circumstance will partly explain why I have laboured upon the matter with so much determination, and why, in spite of all difficulties and hardships, I have not abandoned the idea, as many other working in the same field have done. "I was born in Bielstock, in the department of Grodno (Russia), where I spent the days of my boyhood. This fortuitous circumstance determined the direction of my future ambitions, for the inhabitants of Bielstock are of four different nationalities--Russians, Poles, Germans, and Jews--each of which speaks a separate language, and is on bad terms with the others. There, more than anywhere else, an impressionable nature feels the heavy misfortune of diversity of tongues. One is convinced at every step that the diversity of language is the only, or at least the chief, cause which separates the human family and divides it into inimical sections. "I was brought up as an idealist. I was taught that all men are brothers; meanwhile in the street and at home everything, at every step, compelled me to feel that _humanity_ does not exist, that there are only Russians, Poles, Germans, Jews, etc. This thought ever deeply troubled my boyish mind--although many may smile at the thought of a lad sorrowing for humanity. But at that time it seemed to me that the 'grown ups' possessed an almighty power, and I said to myself that when I was grown up I would utterly dissipate this evil. "Little by little I became convinced, of course, that these things were not so practicable as in my boyhood I had imagined; one by one I cast aside my various childish utopias, but the dream of one single tongue for all mankind I never could dispel. In a dim fashion, without any defined plan, in some way it allured me. I do not remember when, but, at all events, it was very early, I arrived at the consciousness that an international language was possible only if it were neutral and belonged to none of the now-existing nationalities. "When I passed from the Bielstock Gymnasium[73] to the Second Classical School of Warsaw, I was for some time seduced by the dead languages, and dreamed that some day I would travel throughout the world, and in flaming words persuade mankind to revive one of these languages for the common use. Subsequently, I do not now remember how, the conviction came to me that that was an impossibility, and I began, indistinctly, to dream of a new and artificial language. I often made attempts, inventing a profusion of declensions and conjugations, but the language of man, with, as it seemed to me, its endless mass of grammatical forms, its hundreds of thousands of words and ponderous dictionaries, appeared to be such a colossal, and yet tricky, machine that many a time I exclaimed--'Away with dreams! this labour is beyond human powers!' But, in spite of all, I always returned to my dream. "In childhood (before I could make comparisons or work out conclusions) I had learnt French and German, but when, being in the 5th class of the gymnasium, I began to study English, the simplicity of its grammar flashed upon my comprehension, thanks, chiefly, to the wearisome ploughing through the Greek and Latin grammars. I observed that the rich wealth of grammatical forms was not a necessity, but merely the blind result of accidental history. Under that influence I recommenced my research into language, and discarded the unnecessary forms, and I noticed that the grammar ever and ever melted under my hands, and soon I arrived at a tiny grammar, which, without causing any disadvantage to the language, occupied only a few pages. Then I began to devote myself to my dream more seriously. Still, the giant dictionaries left me no peace of mind. "One day, when I was in the 6th or 7th class at the gymnasium, my attention was, by chance, turned to the sign 'Ŝvejtskaja' (drink-shop), and close by to the sign 'Konditorskaja' (sweet-shop). Although I had seen it many times before, this 'skaja' aroused my interest, and showed me that by means of suffixes I might make one word into others, which need not be separately learned. This thought took complete possession of me, and all at once I felt the ground beneath my feet. A ray of light had fallen upon the terrific giant dictionaries, and they began to shrink rapidly before my eyes. "'The problem is solved,' I cried. I seized this idea of suffixes, and began to work hard upon it. I understood how important it was to make full use of this power--which, in natural languages, plays only a partial, blind, irregular and incomplete _rôle_--when consciously creating a new language. I began to compare words, to examine their constant and defined relationships, and every day I cast out from the dictionary a fresh vast series of words, substituting for this mass a single suffix, which signified a certain fixed relationship. I next remarked that a great number of words, hitherto regarded purely as 'roots' (such as 'mother,' 'narrow,' 'knife'), might easily be treated as 'formed words,' and disappear from the dictionary. The mechanism of language stood before me as though it were upon the palm of my hand, and, inspired by love and hope, I began to work systematically. After that I soon had the entire grammar and a small dictionary in manuscript." FOOTNOTE: [73] School preparatory for the University. NIAJ LIBERTEMPOJ. Sinjoro H. Voituret (delegito de la Touring Club de France) skribis al mi "La tute admirinda lando, loĝita sur la limoj de Francujo kaj Svisujo, nomata Jura, estas ne sufiĉe konata de alilandaj turistoj." Mi deziras danki lin pro lia sciigo ĉar ĝi memoras al mi unu el la plej grandaj plezuroj de la mondo, la turismon biciklete. Eble multe da miaj legantoj nun ekpensadas siajn libertempojn, kaj proponas iri en regionojn ĝis nun nekonatajn, kie ili povos renkonti diverslandajn gesamideanojn. Mi mem intencas tiun ĉi fari, kaj mi plezure donos sciigojn al ĉiuj, kiuj ilin petos, pri la alilanda bicikleta turismo. Mi ĝoje memoras la plezuregajn impresojn kiujn faris je mi la belaĵoj de tiu ĉi ĵusnomita Jura, kaj la apuda Departemento de l'Ain. Dum la pasinta Majo mi faris vojaĝon de dumil kilometroj, kun mia patro, kaj vidis multajn el la plej belaj regionoj en Francujo, Svisujo, Italujo, Germanujo kaj Belgujo per bicikleto. La plezuro vere estis plezurego. Sed tiatempe mi ne konatiĝis kun Esperantistoj; kaj mi prezentas al mi ke la sama vojaĝo nun estus pli ol plezurplenega, ĉar mi konas la adresojn de multaj Esperantistoj, kiuj deziras paroladi Esperante kun ni, anoj de alia, sed tamen, tre proksima lando. Se iaj el vi, gelegantoj miaj, deziras ricevi kelkajn el tiuj ĉi adresoj, mi sendos ilin al vi; kaj mi estas certa ke vi neniam bedaŭros ke vi estas fidintaj je Esperanto por plezurplenigi viajn libertempojn. Por turistoj, la granda helpo, kiun donas kono de la lingvo internacia vere estas neforgesinda. Per ĝi, vi povas lerni multe da interesegaj aferoj, kiujn alie vie tute ne eltrovus. Mi skribas tiujn ĉi liniojn hodiaŭ ĉar la libertempoj jam alproksimiĝas. Mi ĉiam pliamas la longajn tagojn de la printempo al la varmegaj, kaj ofte polvplenaj, tagoj de la someraj monatoj. Tiel mi preskaŭ ĉiam elektis la Junian monaton por bicikleta vojaĝo inter la belaĵoj de mia propra lando, aŭ, pli bone, inter la montoj kaj lagoj de pli malproksimaj landoj, kie troviĝas bonegaj vojoj, kaj kie la ĉiutaga vivado estas tiel malsama je la nia. Sed sendube multaj el ni Esperantistoj deziras forvojaĝi eĉ pli frue. Eble kelkaj el ni jam estos foririntaj antaŭ la Pasko, kaj ĝia Aprila Esperantist. Al ĉiuj, kiuj povas, mi kore konsilas vojaĝi alilande, kaj persone provi la helpon, kiun la lingvo internacia donos. Tamen mi havas duan, kaj ne malindan celon. Multaj el vi sendube estas anoj de la fama _Cyclists' Touring Club_. Kaj vi jam scias ke la _Touring Club de France_ estas la plej notinda helpanto de nia kara afero en Francujo. Nu, ĉu la C.T.C. ne devas ankaŭ klopodi pri Esperanto? Mi ĝin kredas, kaj mi fidas, ke antaŭ ne longe, ĝi faros ion por la afero. En la _C.T.C. Gazeto_ de tiu ĉi Marta monato, troviĝas artikolo pri la lingvo, kaj mi fervore petegas, ke ĉiuj la Esperantistaj membroj de la C.T.C. skribu al la Redaktoro de ĝia Gazeto, kaj diru ke ili estas interesitaj, kaj ke ili esperas ke la C.T.C. klopodos pri Esperanto, same kiel la T.C.F. jam estas farinta. Tionfarante, ĉiuj multe helpos nin, kaj gajnos koregan dankesprimon de la tutmonda Esperantistaro. La Redaktoro. LA LINGVO DE LA FLOROJ. Originale verkita de Ben Elmy. Mi ne intencas paroli pri la tiel nomata florlingvo, per kies helpo timemaj amantoj iam kuraĝis malkovri la flamon de kaŝita pasio. Tiu ĉi lingvo nur estis sistemo de silentaj signaloj; ekzemple, la sopiranta ĉielblua Ne-min-forgesu; la modesta Violo de espero; la delikatodora Resedo[74] anoncante ke "Miaj ecoj superas miajn ĉarmojn"; la Rozo ruĝanta, emblemo de simpatio reciproka. Mi tute lasos tion ĉi al la junuloj de la brula Oriento, kie, oni diras, la fiktiva florlingvo fariĝis sperta sciado, kvankam nur iom komisiita al la vulgara kaj malvarma nigro kaj blanko de libroj presitaj. Sed en tia lingvo, la floroj nur utiliĝas kvazaŭ senvolaj iloj por esprimi ian senton aŭ sciigon sole homan. Mi, do, plivolas pensi kaj pensigi pri la lingvo kiun uzas la floroj mem, por sciigi siajn proprajn dezirojn kaj bezonojn al aliaj vivaj estaĵoj; ĉu insekto, ĉu birdo aŭ besto, ĉu eĉ la homo ankaŭ. Ĉe multe da belaj floroj sia rasdaŭrigo mem dipendas de la apudesto de tiaj fremdaj kunhelpantoj. Tamen la floroj--kun siaj postfruktoj ne posedas vortojn aŭ eĉ sonojn en sia lingvo; efektive, tio ĉi estas ankoraŭ nur "sistemo de silentaj signaloj"; koloro, formo, odoro, gusto--jen estas la solaj rimedoj de la floroj por altiri la insektojn kiuj interfruktigos la geflorojn, kaj la birdojn aŭ bestojn kiuj poste forportos kaj dissemos la semojn. Delogitaj de iom da mielo, la abeloj, papilioj, favoj, muŝoj, aŭ skarabetoj, fariĝas ambasadoroj de amo inter la senmovaj gefloroj; kaj rekompencitaj de bongusta frukto, la birdoj aŭ bestoj fariĝas portantoj de semoj, nuksoj, kernoj,--kies sufiĉa proporcio enteriĝos fine en tero freŝa, malproksime de la parencaj floroj. Sendube la diferenca konstruaĵo kaj ecoj de la diversaspecaj floroj servas speciale por alvoki al tiuj ĉi la plej decajn kaj taŭgajn senditojn, ĉu de la amo, ĉu de la propagando. Ankaŭ estas fakto alcertiga, ke tiaj floroj kiaj bezonas nur la venton por efektigi sian fruktigon, ĉiam estas floroj nerimarkindaj pro koloro, formo, aŭ odoro; kaj neniam kreas mielon. Ĉu la floroj aŭ kreskaĵoj havas ian konsciencon aŭ propran volon, je siaj agoj aŭ funkciadoj? Ĉu vere "la kverko tremetas ĉe la unua bato de la hakilo" kiel kantas la poeto? Antaŭ nelonge la botanikistoj kutimis diri ke ĉiuj agoj de la floroj estas nur funkciadoj aŭtomataj, sen propra volo aŭ inteligento de la floro mem. La avo de la fama Charles Darwin estis, ŝajne, la unua observanto kiu kuraĝis pensi kaj diri ke la kreskaĵoj posedas ion analogian je la instinkto aŭ prudento de la vivuloj bestaj. Post nur iom da jaroj, Wordsworth ankaŭ diris:-- "Mi certe kredas--ĉiu kara flor' Ĝuadas la aeron kiun spiras." Charles Darwin mem plibonigis kaj tre certigis la temon de sia avo; kaj, en nunaj tagoj, Dro. J. E. Taylor verkis plej interesan kaj mirindan libron pri la "Sagaceco kaj Moraleco de la Kreskaĵoj." Mi devus ankoraŭ citi multe da verkistoj, anglaj kaj alilandaj--Shelley, Tennyson, Lowell, Jefferies, Flammarion, Maeterlinck, Karr, k.t.p., sed mia spaco jam estas plenigita. Eble, ĉe estonta okazo, nia estimata Redaktoro permesos ke mi skribu iom plu pri tiuj observemaj verkistoj, kiuj havis kororelon por aŭskulti, kaj cerbon por kompreni, la silentan paroladon de niaj humilaj gefratoj, la floroj. Ben Elmy. FOOTNOTE: [74] Mignonette. DU FABLOJ DE LAFONTAINE. _La Korvo kaj la Vulpo._--Belega korvo, sur arbo sidanta, tenis en sia beko fromaĝon. Vulpo altirita de la bonodoro, diris al li: "Nu! Bonan tagon, Via Korva Moŝto! Kiel bela vi estas! Kiom vi ŝajnas al mi belega! Mi ne volas mensogi; se via voĉo estas tiel bela, kiel estas via vestaĵo, vi estas la Fenikso el la loĝantoj en tiuj ĉi arbaroj." Ĉe tiuj ĉi vortoj, pro ĝojego eksaltis la korvo, kaj, por aŭdigi sian belsonan voĉon, li larĝe malfermis sian bekon, kaj preterlasis sian fromaĝon. Tuj ekkaptis ĝin la vulpo kaj diris: "Mia bela sinjoro! Sciiĝu ke ĉiu flatulo vivas per la aferoj de tiuj, kiuj kredas je li. Tiu ĉi leciono sendube egalvaloras fromaĝon." La korvo, hontanta kaj konfuza, ĵuris (sed iom tro malfrue) ke de nun, neniu trompos lin. _La Garolo[75] kaj la Plumoj de la Pavo._--Pavo ŝanĝis plumojn: Garolo prenis ilin, kaj per ili sin vestis. Poste li aliris por promenadi, tre fiera, inter aliaj pavoj. Li kredis ke li estis eminentulo! Iu rekonis lin; ĉiuj lin mokis, kaj strangmaniere senvestigis lin. Li rifuĝis ĉe siajn samulojn kaj ili forpelis lin. Estas sufiĉe da dupiedaj Garoloj kiel li, kiuj ofte ornamas sin per tio, kion ili ŝtelis al la aliaj: Oni nomas ilin "Verkoŝtelistoj."[76] Mi ne parolos pri ili; ili ne estas indaj je tio. O.W. 7074 (Francujo). FOOTNOTES: [75] Jay. [76] Plagiary. LA ĈIELAJ PORDOJ. Originale Verkita de J. H. Meyrick. Riĉegulo kuŝis suferanta lite. Parencoj, amikoj, kaj konatuloj ĉirkaŭstaris, sed li ne aŭdis plu. Ombroj de la morto ekmallumigis liajn okulojn: la voĉoj de la ĉeestantoj ŝajnis al li forigi: fine, eĉ la ĉambro malproksimiĝis. Li estis vivinta multe da jaroj. Ĉio, kio povis ĝojigi la homan koron, estis por li atingebla. Tiel estas la mona povo. Li ne estis malbonulo, laŭ la ordinara signifo de tiu ĉi vorto; oni eĉ povus diri, ke li estis bonulo; sed lia boneco estis de speco negativa. Li ne faris multe da malbonaĵoj, sed certe li preskaŭ neniam faris bonaĵon. Nun ĉio estis finita. Teraj aferoj velkis el lia rigardo. Mirinda malpezeco, al li nekomprenebla, lin posedis. Li kvazaŭ rapide flugis tra la aero. Fine li sin sentis deviĝita halti en regiono lumigita per miloj da gloraj radioj, elirantaj el nevidebla centro. Ekgajante, li volis autaŭeniri. Subite estaĵo je dia beleco, aperis el la lumo, kaj diris-- "Kion vi deziras tie ĉi, ĉe la ĉielaj pordoj?" "Mi deziras eniri" respondis la riĉegulo. "Amiko, ne estas eble, ĉar vi ne taŭgas. Dum via tuta vivo vi ĉiam estis sinrigardema; vi neniam vin ĝenis pri la ĉagrenoj kaj malfeliĉecoj de viaj similuloj. Tiu ĉi loko ne estas por tieloj. Sed bone aŭskultu, amiko, via tera vivo ne ankoraŭ estas finita. Zorgu, do, ke vi ne denove maluzu vian okazon." Tion dirinte, la bela anĝelo malaperis. La riĉegulo revenis teren kaj lia animo reeniris sian korpon. Eĉ dum tiu ĉi mallonga tempo kiam lia korpo ne montris plu signojn de vivo, kaj oni pensis ke li estis mortinta, lia riĉeco kreskigis malamon je la koroj de la ĉeestantoj. Avaraj pensoj malamikigis ilin, unu kontraŭ la alia. La riĉegulo vekiĝis. Oni lin gratulis per simulitaj bondeziroj, kaj la ĉagrenitaj ĉeestantoj foriris. La riĉegulo baldaŭ resaniĝis, sed la memoron de sia ĉiela veturo li forgesis neniam. Lia nuna vivo estis tute malsimila al la antaŭa. Li renoncis je ĉiuj luksaĵoj, kaj simple vivadis, kaj libere donacis multe da mono por la plibonigo de la homaro. En tago li denove malsaniĝis kaj ŝajne mortis. Alveninte ĉe la ĉielaj pordoj, la glora anĝelo renkontis lin, kaj denove malpermesis ke li eniru, dirante ke li ne taŭgas: "Mi scias ke vi intencas diri al mi, ke vi libere donacis el via riĉeco. Mi jam scias tion. Sed nur el via pleneco vi estas doninta. La tuto de tiuj ĉi donacoj neniam kostis al vi eĉ senigeton. Foriru, amiko, restas ankoraŭ por vi iom da tervivo. Sed memoru ke tiu ĉi estas la lasta." La anĝelo tiam malaperis kaj, sopirante, la riĉegulo sin trovis tere. Li profunde konservis en la memoro tiun ĉi ĉielan sonĝon kaj fine decidis disvastigi sian tutan bienon per bonagoj. Baldaŭ li fariĝis malriĉegulo kaj sperte eltrovis la signifon de malriĉeco. Tiel, li vere mortis, kaj alvenis al la pordoj gloraj. La bela anĝelo tiun ĉi fojon parolis kun li pli ĝentile, kaj pli dolĉe ol antaŭe: "Kara mia amiko! Ĉu vi pensas ke mi nun povas vin enirigi tra la ĉielaj pordoj?" "Ho! Sinjoro, mi pensis ke certe mi povus eniri. Vi bone scias ke mi faris ĉion, kion mi povis por ĝin meriti." "Mi scias ĉion, tamen pro tio mi ne prave agus, se mi vin enlasus." Je tiuj ĉi paroloj, forturnis la kompatinda malriĉegulo. Li ŝajnis tiel malfeliĉa ke eĉ la anĝelo sopiris, kaj diris: "Ne, restu do. Mi ne estas dirinta ke mi ne vin enlasos. Mi nur diris ke la plimulto da viaj agoj ne taŭgas por ke vi tien ĉi eniru. Tamen, el viaj tutaj agadoj, estas almenaŭ unu, kiu gajnos por vi eniron tra tiuj ĉi pordoj. Eble vi forgesis ĝin: Jen--" kaj tuj la malriĉulo vidis antaŭ li, kiel en spegulo, preskaŭ forgesitan epizodon en sia vivado. Ĝi okazis ne longe antaŭ lia morto, kiam li estis tre, tre malriĉa. En tago, lacigite per longa piedveturo, li vojoflanke ripozis. Li estis tre malsata kaj treege soifis. En saketo li posedis malmulte da vinberoj, kaj peceton da pano: En botelo li ankaŭ havis kelkajn gutojn da akvo, kiujn li trezore estis gardinta ĉar la regiono estis dezerta, kaj estis sekega sezono. Manĝonte, li vidis knabeton laŭtege plorantan. Videble la malgrandulo vojperdis kaj sencele vagis. Tuj lia koro pleniĝis je kompato. Preninte la knabeton en siajn brakojn, li trankviligis lin. Baldaŭ li eltrovis ke la junulo estis per malsato kaj soifo svenonta. Li tuj donis la tuton da sia pano, vinberoj kaj akvo, kaj plezure rigardis la knabeton ĉion manĝi. Poste li portis la infanon kelke da mejloj ĝis la proksima vilaĝo, kie li eltrovis la gepatran domon. Sen atendante ian dankesprimon, li rapide forkuris, lacega, malsata kaj soifanta, nesciante kie li trovus akveron aŭ panan peceton. Tio ĉi pasis antaŭ li kiel sonĝa pentraĵo, kaj dum li miradis, la anĝela voĉo diris "Ĉu vi nun komprenas, amiko mia! Ĉu vi ne nun ekvidas ke antaŭe, kiam vi estis riĉegulo, vi ĉiam pagis, kaj aliaj klopodis por vi. Sed je tiu ĉi okazo vi mem agis, vi mem suferis. Eniru do la pordojn ĉielajn!" SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 6._ _April, 1904._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS Page Editor's Notes 81-83 Science Notes 83 Maltese Proverbs 84 Two Fables 84 Italian Conscription (by Clarence Bicknell) 85 The Green Man (by Edward Metcalfe, Esq., M.A., Oxon) 86-87 The Birth of Esperanto, continued from pages 76-78 (translated by John Ellis) 87-90 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 91 Correspondence Notes 92 A Visit to the House of Commons (by Miss Lawrence) 93 Various Items of Interest 94 Grammatical Synopsis 95-96 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at BOURNEMOUTH, I. F. H. Woodward, Esq., Norwood, St. Swithin's Road. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 21, St. George's Square. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. To Interest Your Friends, Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired. THE NEWEST PERFUME. ESPERO. Green and Gold Label printed in Esperanto. Price 1/-. Post free, 1/1. GEO. C. LAW, 394, King's Road, Chelsea, London, S.W. [Image: Esperanto Postcard] WHAT IS ESPERANTO? THE Second Language for all Nations. Already about 100,000 persons know it. When travelling abroad, for business or pleasure, you will, all over Europe, find friends ready to converse or correspond in this simple and euphonious language. The wonderful simplicity of its grammar will surprise you. There are no exceptions to its rules; spelling is phonetic. Englishmen will find it very easy to learn. For Complete Text Book, send 1s. 8d. to-- Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41 Outer Temple, London, W.C. A Language of lifelong utility; yet easily learned in odd moments. Facsimile of the Esperanto Postcard. On Best Ivory Card, 1/1 for 50. Please state whether Inland or Foreign. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ No. 6. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. APRILO, 1904. IO NOVA SUB LA SUNO. Antaŭ ne longe mi ricevis bone presitan sed misteran libreton, nome: _Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._ Mi unue pensis ke ĝi estis nova mistera Volapük, sed baldaŭ eltrovis ke la kunfratoj en la _Lando de Lagoj kaj Marĉoj_ nun havas sian propran Esperantan Lernolibron (72 pagoj, 1s.). Ĝis nun ne estas multe da Esperantistoj en Finlando, kaj la ekzistantoj devis sendube lerni per la Sveda Lernolibro de Dro. Henriclundquest. Nun, espereble, nia Esperantistaro gajnos multajn rekrutojn inter la anoj de tiu ĉi malmulte konata lando. Eble la legantoj estos interesitaj je kelkaj vortoj pri tiu ĉi lingvo, kiu tute ne similas al la plimulto da Eŭropaj lingvoj. Nek Romanika, nek Germanika, la Finlandlingvo estas iom simila al la Turka, Tartara, Lapa, kaj Magjara. Estas membro de la Turania lingvofamilio. La Substantivoj neniam ŝanĝiĝas, sed, por montri nombron, kaj sekson, aliaj vortoj aldoniĝas. Prepozicioj kaj Pronomoj estas aldonitaj al la vortoj kiujn ili rilatas. La verbo havas nur tempojn estantan kaj estintan. Kiam oni deziras uzi la estontan, oni aldonas vorton al la estanta. Vere, je la unua impreso, tiu ĉi lingvo ne ŝajnas esti belsona, sed la kritikisto Rask opiniis, ke ĝi estas la plej belsona el ĉiuj naciaj lingvoj. Por atesti je la rapida progreso farita de Esperanto en la civilizita mondo estas ja grava afero, ke oni povas citi lernolibrojn en tiaj malmulte konataj lingvoj, sed alia fakto nun sin prezentas por montri tiun ĉi progresadon. La longe atendita _Internacia Scienca Revuo_ nun eliris, kaj kredeble plaĉos al tiuj, kiuj ĝin senpacience atendis. Kvankam ĝi aperis nur je la fino de la Februara monato, oni ĝin nomas Januara numero. Oni do petas ke la abonantoj memoru ke ĝi enhavas revuon de la sciencaj agadoj de la antaŭa monato. La eksteraĵo kaj enhavo estas tre bonaj, kaj mi esperas ke la sindonema Sro. Fruictier trovos multe da Kunlaborantoj kaj Abonantoj, por ke la Revuo estu tute sukcesplena. Jen malmultaj eltiraĵoj el la antaŭparolo. "Antikve oni diris: _Nil novi sub sole_; ni povas nun proklami: _Io nova sub la suno_. Jen aperas pruvo, palpebla pruvo, ke Esperanto kreskas, progresas, vivas. Fondo de Internacia scienca Revuo, redaktata nur en lingvo artefarita, estas ja fakto novega signifega, promesplena. Forpasis periodo de pura filantropio; alvenas rapide tempo de praktika, de vere utila uzado de Esperanto.... Ni klopodos ja doni tradukojn de verkoj plej gravaj; ni analizos tiujn, kiujn ni ne povos traduki pro manko da spaco; fine ni raportos mallonge pri enhavo de diverslandaj sciencaj organoj... La mondo, kiu mokis, kiu nin nomis utopiistoj, la mondo devos tiam penti sian propran frenezecon. Al vanaj kontraŭdiroj ni povos nun kontraŭmeti faktojn; al avidemo proponi laŭvole riceveblan profiton; al malfamaj malamikoj ni povos rebati per gloraj nomoj de nia patronaro kaj kunlaborantaro. Tia estas nia celo. Niaj amikoj ne lasu perei senfrukte nian entreprenon. Ni faris levilon potencegan; kiel Arkimedo, mankas al ni nur apogloko. Apogon ili donu al ni: ni kune levos la mondon." Kiam oni konsideras pri tio, ke ĝis nun scienculoj ne povas eksciiĝi pri ĉiuj novaj sciencaj esplorintaĵoj, se ili ne komprenas almenaŭ la Anglan, Francan, kaj Germanan lingvojn, oni klare vidas ke tiu ĉi scienca organo povos esti tre utila al ili. La Revuo eliradas ĉiumonate, enhavas tridek du paĝojn, kaj la abonpago (7 frankoj) estas akceptata ĉe 41, Outer Temple, W.C. Tiu ĉi estas la sesa numero de The Esperantist, kaj, dum la duonjaro de sia vivado, ĝi gajnis tutmondan legantaron. Nunatempe pli ol tridek procento da la abonintoj loĝas alilande. La Redaktoro opinias ke estos tro interese se la amikoj afable sendadus artikoletojn kaj leterojn pri la _ĉiutaga vivado, notindaj kutimoj, k.t.p., de siaj propraj landoj_. En Esperanta Gazeto pli ol en alia, oni devus atendi tiajn interesajn sciigojn; kaj, se niaj amikoj tiel faros, la diverslandanoj multe lernos pri siaj najbaroj, ĝis nun preskaŭ nekonataj. Por komenci, en tiu ĉi kajero estas la artikoloj pri la _Militaj Rekrutoj en Italujo_, kaj la _Unuaj Impresoj pri la Angla Parlamentejo_. Se tiuj ĉi interesas, ni esperu ke multe da similaĵoj poste aperos. Nunatempe oni ofte forgesas ke la legado povas tiel instrui, kiel amuzi. Rigardu la reklamon de unu el niaj samtempaj Gazetoj: "Tiu ĉi Gazeto nur ekzistas por amuzi, ne por instrui!!" Se amikoj kunhelpos, The Esperantist celos je instruado kaj amuzado. La Redaktoro. SOMETHING NEW UNDER THE SUN. A short time since I received a well-printed but mysterious booklet, entitled: Tri L. Zamenhofin kansainvälinen apukieli Esperanto. Kielioppi sekä Esimerkki ja Harjoitussarja. Suomenkielelle Muodostaneet._ At first I thought it was some new mysterious Volapük, but soon discovered that brethren in the _Land of Lakes and Marshes_ now have their own Esperanto textbook (72 pages, 1s.). Up to the present there are not many Esperantists in Finland, and those who already exist must, doubtless, have learned from the Swedish Textbook of Dr. Henriclundquest. It is now to be hoped that our Army will gain many recruits among the dwellers in this little-known land. Possibly readers will be interested by a few words on this language, which is quite different from most European tongues. Neither Romance nor Teutonic, Finnish somewhat resembles Turkish, Tartar, Lapp, and Magyar. It is a member of the Turanian family. The Substantives never vary; but, in order to indicate number, sex, etc., other words are added. Prepositions and Pronouns are added to the words to which they refer. The verb has only Present and Past tenses. When desirous of using the Future, one has to add another word to the Present. Truly, at first sight, this tongue does not seem to sound well, but the critic Rask considered it to be the most euphonious of all national languages. In testifying to the rapid progress made by Esperanto in the civilised world, it is assuredly important to be able to cite grammars in such little-known idioms, but another circumstance now presents itself to indicate this continued progress. The long-expected _International Scientific Review_ is now published, and should please all who have impatiently awaited it. Although appearing only at the end of February, it is styled the January number. Subscribers are requested to bear in mind that it contains a review of the scientific events of the preceding month. Both exterior and contents are very good, and I hope that the devoted M. Fruictier will find many Collaborators and Subscribers, so that the Review may be thoroughly successful. Here are a few excerpts from the foreword. "Of old it hath been said: Nothing new under the sun; we can now proclaim: Something new under the sun. Here is a proof, a palpable proof, that Esperanto grows, progresses, lives. The foundation of a scientific Review edited wholly in the international language is assuredly a most novel, significant event, full of promise. Past is the period of pure philanthropy; speedily comes the time of a practical, of a really useful employment of Esperanto.... We shall take steps to give translations of highly important works; we shall analyse those which, for lack of space, we cannot translate; finally, we shall report in brief the contents of the scientific organs of divers lands.... The world, which has mocked, which has called us Utopians, the world will then have to repent its folly. To worthless objections we can now submit facts; to the self-seeking offer immediate benefit at will; insignificant opponents we can refute by the celebrated names of our renowned Patrons and Collaborators. Such is our purpose. May our friends not permit our enterprise fruitlessly to perish. We have created a most powerful lever; like Archimedes, we now need but a fulcrum. Give us that fulcrum, and, together, we will raise the world." Considering that, up to the present, scientific men cannot become informed of the new results of scientific research unless they know at least English, French, and German, it is quite obvious that this scientific organ can be very useful to them. The Review is published monthly, contains 32 pages, and the subscription (6s.) can be sent to 41, Outer Temple, W.C. This is the sixth number of The Esperantist, and, during the half-year of its existence, it has gained a world-wide circulation. At present more than thirty per cent. of the Subscribers dwell abroad. The Editor believes it would be most interesting if friends would kindly send _short articles and letters about the daily life, memorable customs, etc., of their own lands_. In an Esperanto Gazette, more than elsewhere, such interesting information should be expected; and, if our friends will do this, the inhabitants of divers lands will naturally learn much about their hitherto almost unknown neighbours. As a beginning, in this issue are the articles on _Italian Conscription_ and _First Impressions of the Houses of Parliament_. If these prove interesting, let us hope that many similar items will be forthcoming. At present one often forgets that reading can instruct, as well as amuse. See the advertisement of one of our contemporaries: "This Gazette is only to amuse, not to instruct!!" If friends will coöperate, The Esperantist purposes to instruct and amuse. SCIENCAJ AFEROJ. Oni nun ekkredas ke la Aŭroro, tiu sorĉanta lumo de la polusaj regionoj, estas produktata per la ago de elektronoj, elsenditaj el la suno, je _Kruptono_, la nove eltrovita elemento en nia aero. * * * Doktoro Searle, Urbestro de Dartmouth, antaŭmetas la teorion ke ftizo kuraciĝas per inokulado de baciloj pli fortaj ol tiuj de la ftizo. La rezultato estas ke ili mortigas la ftizajn bacilojn, kaj ili mem mortiĝas. Tiu ĉi rimedo malsimilas tiun de Dro. Koch, kiu inokulis per _tuberklin'o_ kiu formiĝas per la ftizaj baciloj. Dro. Searle petas ke oni sendu al li tiujn, kiuj preskaŭ certe mortiĝos antaŭ ses aŭ dek monatoj, kaj li diras ke li kuracos ilin. * * * Eksperimentoj faritaj de Doktoro W. Johannsen ĉe Copenhagen, montras ke la neaktiveco de kreskaĵvivo, simila al tiu, kiu okazas dum la vintro, povas per kloraformo kaŭziĝi. Poste la kreskado plirapidiĝas, kaj la kreskaĵo floras pli baldaŭ ol nature. Tiuj ĉi eksperimentoj ne estas sendanĝeraj, ĉar, se la aero eniros en ĉambron per kloraformo plenigitan, kaj alumeto apudiĝos, grandega eksplodo okazos. * * * Ĉiuj estas aŭdintaj pri la "X Radioj"; iuj pri la α β kaj γ radioj de radiumo; sed nur malmultaj pri la "N Radioj," kiujn Sinjoro Blondlot eltrovis. Li rimarkis ke, rigardante la ciferplaton de horloĝo en malbone lumigita ĉambro, ĝi ŝajne pliklariĝas kiam oni fleksis pecon da ligno apud la okulo de la rigardanto. Li kredas ke la fleksita ligno elsendas radiojn, kiuj farigas la okulon pli senteman. Oni trovas ke briko submetiĝita je la suna lumo ankaŭ elsendas similajn radiojn. * * * Propono antaŭmetiĝis ke la radio-aktiveco de radiumo eble povus esti helpata per la bombardado do siaj propraj radiecoj. Se tiu ĉi estu korekta, iom da radiumo, kiam disigita inter amaso de peĉblendo, estus malpli aktiva ol kiam centriĝita en malgranda spaco. Por pruvi tion, Profesoro Rutherford mezuris la radio-aktivecon de radiumbromido malfluida, kaj ankaŭ solvita en pli ol milfoje ĝia propra kvanto da akvo. Li ne trovis ian mezureblan malsamecon inter la du provoj. Tio montras ke, inter tiuj ĉi limoj, la radio-aktiveco de radiumo ne ŝanĝiĝas per sia propra grandega radieco. Sendube ĉiuj el niaj legantoj memoras la interesan artikolon pri Radiumo, de Sir William Ramsay, en la Januara Esperantist. Ni plezure vidas ke niaj Belgaj amikoj tradukis tiun ĉi gravan artikolon en la Francan lingvon, kaj ĝin presigis en "Annales de Pharmacie." EL SHAKESPEARE'S SONNETS. Ho, kiom multpli bela belo ŝajnas Per la dolĉeco kiun vero donas! Pli ĉarma brilas la ĉarmega rozo Naskante bonodoron en ripozo. Venenaj floroj ankaŭ povas brili; Rozkoloritaj ofte staras ili, Dorne pendantaj, rozojn similadas, Kaj petolemaj somervente ludas: Sed ili sole por sin montri venas, Sename vivas kaj neniun benas-- Dum viva rozo nutras bonodoron, Perfumo ĝi fariĝas, mortan horon. Esperantigis A.M., 6266. LERTAJ RESPONDOJ. Verkitaj de Philip de Bono (8707). I. Kiam Frederiko II., Reĝo de Prusujo, estis vojaĝanta kune kun sia frato Henriko tra la Silesaj provincoj, kiuj antaŭ ne longe estis venkitaj, li foje vidis belegan kastelon, kiu fariĝis monaĥejo. Li iris ĝin viziti, kaj la ĉefa monaĥo montris al la reĝo ĉiujn interesajn pentraĵojn, skulptaĵojn, kaj la bibliotekon en kiu estis multaj belaj libroj. Kiam la reĝo estis forironta, li demandis al la monaĥo ĉu li havis bezonon ian. Li respondis, petante ke la reĝo ordenu ĉiujare du novulojn--ĉar tiatempe la ordeno estis malpermesita. "Nu," respondis la reĝo, "mi ĝin permesas, kaj mi mem sendos la du unuajn novulojn." Tiam, turninte al sia frato, li diris en la Angla lingvo, kiun li supozis esti nekomprenebla al la monaĥo: "We will send these holy men a couple of asses" ("_Ni sendos du azenojn al tiuj ĉi sanktuloj._") Kiam la monarĥo estis eniranta en sian veturilon, la monaĥo, kiu komprenis tiun ĉi frazon, respekte diris: "Mi antaŭmetas alian peton, Via Reĝo Moŝto. Ĉu Vi permesos ke ni donu al tiuj ĉi du novuloj, kiujn Vi sendos al ni, Vian nomon, kaj tiun de Via frato?" II. Foje, ĉe la ĉiujara ekzameno en unu el la ĉefaj lernejoj en Dorsetshire, lerta knabo demandiĝis de la direktoro:-- "Ĉu vi scias iajn el la efikoj produktataj de varmeco kaj de malvarmeco?" "Jes, Sinjoro, tiu etendigas kaj tiu ĉi kuntirigas." "Nu, mia knabo, vi bone respondis. Ĉu vi ankaŭ povos doni al mi ekzemplon?" "En la somermezo la tagoj estas la plej longaj, kaj en la vintro la plej mallongaj." MALTAJ PROVERBOJ. 1. Kisu la manon, kiun vi deziras tranĉota. 2. Ne estas rozoj sen dornoj. 3. Oni ne mezuras homojn per piedoj. 4. La aero havas sian okulon, kaj la muro havas sian orelon. 5. La bovon oni ligas per liaj kornoj, la homon per lia vorto. 6. Tiu, kiu aĉetas fiŝojn en la maro, manĝos ilin putraj. 7. Nova najlo formetas la malnovan. 8. Pli forta estas la parolo de Maltano, ol la parolo de la reĝo. (8108). FABLOJ. _La Lupo kaj la Ŝafido (La Fontaine, Libro 1, fablo X)._--La rajto de la plej forta estas ĉiam la plej bona. Ni tion volas montri tuj. La ŝafido trinkis el fluo de pura akvo. Alvenis malsata lupo, kiu serĉis aventuron, kaj kiun malsato allogis en tiujn lokojn. "Kiu cin tiel maltimigis malklarigi mian trinkaĵon?" diris tiu besto furioze; "Ci estos punata pro cia maltimego." "Sinjoro majesto," respondis la ŝafido, "Via Lupa Moŝto ne koleriĝu, sed plivole rigardu, ke mi trinkas el la fluo pli ol dudek paŝojn pli malsupre, kaj ke mi sekve nepre ne povas malpurigi vian trinkaĵon." "Ci malpurigas ĝin," rediris tiu kruela besto, "kaj mi scias ke ci de mi malbone parolis pasintan jaron." "Kiel mi estus ĝin farinta, ĉar mi ne estis naskita; mi ankoraŭ mamnutriĝas je mia patrino." "Se ne estas ci, estas do cia frato." "Mi havas nenian." "Estas do iu el la ciaj; ĉar vi ne ofte indulgas min, vi, viaj paŝtistoj kaj hundoj. Tion oni diris al mi; mi devas venĝi min." Tiam en la fundon de la arbaroj la Lupo forportis kaj manĝis ĝin sen alia procesformo. _Tradukis_ H. Boucon. _La Vulpo kaj la Leono (Esopo)._--Vulpo, kiu neniam ĝis tiam vidis leonon, estis tiel terurigita je la unua fojo kiam li renkontis unu, ke li preskaŭ mortis pro timo. Kiam, tamen, li renkontis lin je la dua fojo, kvankam li ankoraŭ tre timis, li ebliĝis kaŝi sian timecon. Sed, kiam li vidis lin la trian fojon, Vulpo fariĝis tiel kuraĝega, ke li ekmarŝis al li, kaj maltime demandis: "Kiel vi sanas?" _Troa kutimiĝo naskas malestimon._ (6266). Kampara paroĥestro foje sciigis la aŭdantaron jene: "Ĉar estas tiom da infanetoj, ili estos baptataj je ambaŭ finoj tiun ĉi posttagmezon." * * * Dum la militado en Suda Afriko, maljuna virino eniris kamparan butikon dum varmega vetero. La butikisto diris: "Ĉu ne estas malbonege pri tiu ĉi militado!" La maljunulino respondis: "Jes, sed ili havas por ĝi bonan veteron!" 8276. LA MILITAJ REKRUTOJ EN ITALUJO. Originale verkita de CLARENCE BICKNELL. En Italujo ĉiujare kelkaj el ĉiuj dudekjaraj junuloj estas lote elektitaj por la milita servado, kiu daŭros dum du aŭ tri jaroj. Kelkaj estas liberigitaj, ekzemple la sola filo, aŭ la dua filo se la unua jam servadis, kaj nature ĉiuj, kiuj havas ian korpan difekton. Antaŭ la tago de la loteltiro, tiuj ĉi junuloj el la sama urbo aŭ vilaĝo elektas prezidanton kaj kasiston. Tiu ĉi tenas la monoferadojn, po ĉirkaŭ dek frankoj, kaj tiu determinas la detalojn por la venontaj festoj. La antaŭan tagon ĉiuj kunvenas matene, kaj eble trinkas glason da vermuto, la plej estimata el la likvoroj, almenaŭ en norda Italujo, kaj poste ili kunpasas la tutan tagon kantante kaj kriegante. Ofte ili luas gurdon, kaj en la salonoj, kie la eniro estas permesita, ili dancas ĝojege. Fremduloj kiuj aŭdas la bruegon la tutan tagon, kaj vidas la duonfrenezan junularon, kredas ke ili estas Italaj "Hooligans," aŭ duonebriaj. Sed en Italujo estas malmulte da ebriuloj, kaj la junuloj malofte trotrinkas, kaj eĉ trinkinte tro da vino ili ne iĝas malpacaj kaj malbonaj, sole gajegaj. Sed pliofte ili luas omnibuson aŭ fiakron, aŭ iras vagonare al la proksimaj urboj. Morgaŭ ili ĉiuj iras urbdomon, kie prezidas la urbestro, kaj tiam laŭ ordo alfabeta, ili eltiras numeron el urno. Tiu, kiu eltiras altan numeron estas certe "savita," kiel oni diras, sed kiu tiras la plej malaltajn numerojn devos certe servadi. Finiginte la eltiron, ĉiuj foriras kun la biletoj de siaj numeroj metitaj sur la ĉapeloj, kaj kuntagmanĝas. Poste ili rekomencas la hieraŭajn amuzaĵojn, sed pli freneze, ĉar tiuj, kiuj eltiris bonan numeron saltas kaj kantadas je ĝojo, kaj la aliaj faras same por pli bone kaŝi aŭ forgesi siajn ĉagrenojn. La trian tagon ili faras preskaŭ same, post kiu la monoferadoj estas elspezitaj, kaj certe la junuloj, lacaj kaj raŭkaj pro la kriegado, kantado, kaj senĉesa babilado, estas enuitaj. Sed post du aŭ tri monatoj, venas la tago por la vizito al la kuracisto, kaj ree la bando, eĉ tiuj, kiuj ne iros al la servado, kunripetas la festojn dum tri tagoj. Laŭ mia opinio kaj observadoj, tiu ĉi sistemo de deviĝa milita servado estas tre bona. La disciplino plibonigas kaj edukas la junulojn, precipe tiujn el la kamparo. Dum la unuaj monatoj ili nature iom suferas, sed poste ili ĝuas la vivadon kune kun tiom da samaĝaj kamaradoj. La junaj militistoj estas ĉiam kaj ĉie estimataj, eĉ amataj. Ili vidas belajn urbojn, aŭ konatiĝas kun la montoj: ofte la nordanoj estas senditaj al la sudaj provincoj, kaj la rekrutoj el la malpli civilizitaj sudaj provincoj venas norden. En la teatroj kaj en aliaj lokoj de amuzaĵoj, la militistoj nur pagas duonpreze, sekve oni vidas ilin la dimanĉojn en la teatroj, kie ili, po malpli ol unu ŝilingo, pasigas tri aŭ kvar horojn trankvile aŭskultante al bonega muziko, kaj al famaj kantistoj. Kaj, post la finiĝo de la servado, ili ĝuas la memorojn pri la estinteco, kaj ĉie renkontas amikojn, ĉar la jaroj de la servado estis por ili kiel la niaj pasigitaj en lernejo, kolegio, aŭ universitato. La plej populara kanto el ĉiuj verkitaj dum la jaroj de la militado por la memstareco de Italujo, estas "_La adiaŭ de la Memvolulo al lia Amantino._" Tiun ĉi la rekrutoj kaj la rekrutotoj konas kaj kantas tre energie, kvazaŭ ili mem estas forirontaj bataladi. La advokato, Carlo Bosi, la verkinto, skribis: "Mi venas por diri adiaŭ" ("Io vengo a dirti addio") sed subite la popolo ŝanĝis la unuan linion, kaj la aŭtoro volonte akceptis la korektaĵon. Nun ĝi komencas "Adiaŭ, ho belulino!" ("Addio, mia bella, addio.") Jen estas la laŭvorta traduko. LA ADIAŬ DE LA MEMVOLULO AL LIA AMANTINO. Adiaŭ, ho belulino! L'armeo al la fronto Foriras; se mi haltus, Eterna estus honto. Ne ploru! mi spereble Revenos, ho anĝelo! Aŭ, en batal' mortinte, Vin vidos en ĉielo. La glavon, la pafilon, Mi portas, kaj pistolojn; Je l'sunleviĝ' mi diros La adiaŭparolojn. Turnestron mi surmetis, Per tuta prepareco! Mi, vir' kaj militisto! Vivu la libereco! Militi mi ne iros Kontraŭ patrujaj bandoj! Sed la fremdulojn peli El la Italaj landoj. De longe per tiranoj Ni estas suferantaj; Mi iras Lombardion Kontraŭ la subpremantoj. Ho! la pasioj estas Teruraj; sed la morto Por gajni liberecon Estos belega sorto. Kun tiom da aliaj Mi ankaŭ mortos--eble-- Sed ne maltrankviliĝu! Mi mortos honoreble. Se mankus la novaĵoj Pri via vir' amanta, Per kuglo mortigita, Ne estu sopiranta. Mi ne vin lasos sole; Ĉar restos la trezoro; Kaj li sin konsolados; La fil' de mia koro. Jen! la trumpet'! l'armeo. Foriras; ne min tenu! Al filo kison donu, Kaj libereco venu! LA VIRO VERDA. Originale verkita de EDWARD METCALFE, M.A. (Oxon). Estis en la preĝejo de malgranda vilaĝo, ke mi renkontis la lamulon. Mi ekzamenadis iom atente la eksteraĵon de bela antikva kesto. Subite li diris: "Tiu ĉi kesto ĉiam rememorigas al mi la plej strangan episodon de mia vivo:--tiel stranga, ke mi timas ĝin rakonti, ĉar mi estas preskaŭ certa, ke neniu povos ĝin kredi." Kompreneble mi tuj certigas lin pri mia kredemo. "Sendube," li diris, "vi rimarkis la kastelon. Estas tie tre granda ĉambrego. De longe oni nomas ĝin 'La Fantoma Ĉambro,' ĉar oni diras, ke fantomo tie promenadas tute verde vestita, pro kio oni donas al li la nomon de 'La Viro Verda.'" La muroj estas de grandega dikegeco, ĉar la kastelo estas tre, tre antikva; enkadraĵoj el nigra kverko tute kovras kaj kaŝas tiujn ĉi murojn. La netapiŝita planko estas el la sama materialo, kaj antaŭ kelkaj jaroj oni tute malplenigis la ĉambregon je la meblaro. La pordo troviĝas ĉe unu ekstremaĵo de la ĉambro, kaj enirinte, oni havas je la dekstra mano, kvin altajn fenestrojn; sed ekstere la densa foliaro de multaj grandaj arboj malhelpas eniri la lumo, cetere, sur la vitroj mem estas grandaj blazonŝildoj. Ĉambregon pli malgajigan mi neniam vidis, nek ĉambregon pli konvenan por tia vizitanto. Mi tute forgesas, pro kio mi estis enirinta en la ĉambregon, sed, kiam komenciĝas la historio, mi estas ĉe la flanko plej malproksima de la pordo. Subite mi aŭdis ĉu arĝentan sonorilon? Ne pli klara kaj pura estas la voĉo de la Sinjorino. La pordo malfermiĝas; tra la malfermaĵo vidiĝas la teruriĝaj vizaĝoj de la servistaro, kaj, kiel radio de lumo, dancema, gajema, ŝi eniras nia kara Sinjorino, kiu tuj ekridis tutkore la tutan fantomaron. Fermante la okulojn, mi revidas ŝin; kaj denove mi aŭdas la ridantan belan voĉon: "Ho! Malsaĝuloj, kion vi timas? Estas nenio tie ĉi." Tiam per mokema voĉo ŝi aldonas: "Se la Viro Verda vere ekzistas, mi donas al li la inviton, ke li dancu nun kun mi. Ho, teruraĵo! Kiel respondo je ŝiaj vortoj, en la ĉambro aperas la Viro Verda mem. Sammomente la pordo bruege fermiĝis: kaj la fantomo kaj la Sinjorino restas vizaĝo je vizaĝo kaj mi vidas kvazaŭ rebrilatan do ŝiaj vangoj la verdecon de lia antikva vesto. Kvankam treege paliĝinta, ŝi tamen per kuraĝa mieno ĝentilege lin salutis, kaj per mallerta movo li redonis la saluton. Li etendas la manon, kaj kiel ensorĉata, ŝi ĝin prenis. Tiel mi estis terurigita, ke unu momenton mi restis tute senmova. Tiam, por tiel diri, mi vekiĝis el la sonĝo, kaj rapidas alproksimiĝi. Sed mi estas lama, kaj marŝas nur tre malrapide. Antaŭ ol mi povas alveni al ili, subite ili ambaŭ malaperas en la muron. Vane mi frotis la okulojn. Nek la Viro Verda, nek la Sinjorino estas videblaj, kaj alveninte al la loko, kie ili malaperis, mi trovis nur la nerompitan supraĵon de la nigraj enkadraĵoj.... Post dudek minutoj ni sukcesis trovi kaj malfermi la kaŝitan pordon. En la dikaĵo de la muro estas mallarĝa tunelo, kaj flanke de ĝi ni trovis la korpon de la Sinjorino...." "Ĉu la Sinjorino estis do morta?" mi diris, rimarkante ke la lamulo silentiĝis. "Je la momento mi ja kredas tion, sed ŝi nur svenis. Oni venigis la kuraciston, kaj li trovas ŝin babilantan pri la Viro Verda. Febro ŝin atakas, kaj ŝi iom freneziĝas. "La krizo estos post tri tagoj," diris la kuracisto. "Ŝi tiam havos sian plenan sencon, kaj se oni povos prezenti al ŝi senduban pruvon ke la ŝajniganta fantomo nur estas, kiel mi kredas mem, mortema homo, ŝi rapide resaniĝos. Sed se ŝi ankoraŭ kredos ke ŝi vidis veran fantomon, certege ŝi mortiĝos." Ve la malgaja sorto! Kiel ni povos pruvi tion? Kaj ni ĉiuj amas la Sinjorinon...." "Sed la kesto," mi diris. "Kial la kesto memorigas al vi pri tio ĉi?" "Tuj mi ĝin diros al vi," li respondis. "Ĉe tiu tempo ni havis tre kleran preĝejoteniston, veran konantulon pri ĉiuj malnovaj legendoj. Li rakontis al mi longan historion pri la Viro Verda kaj, malferminte tiun ĉi antikvan keston, li montris la vestojn, kiujn portadis la Viro Verda mem dum sia vivado antaŭ ducent jaroj: _Ili estis la vestoj mem, kiujn mi vidis portatajn de la fantomo._ Laŭ metio, la preĝejotenisto estis ankaŭ lignaĵisto, kaj je la tria tago, mi havis okazon viziti lian laborejon. Ĝi troviĝis en loko tre senhoma, kien oni alvenis per vojeto trapasanta tra kampoj tute plenaj je la orafloroj arbetoj de la dornstipo (_ulex europaeus_). Alveninte mi vidis malgrandan konstruaĵon de du etaĝoj; la unua el briko, kie la lignaĵisto tenas sian materialon, kaj la dua, la laborejo mem, el ligno. Sed ĝi havas tiom da fenestroj, ke eble estas pli bone diri "el vitro." La pordo estis ĝuste en mezo, kaj oni supreniris per krutega ligna ŝtuparo. Suprenirinte, mi trovis tie la lignaĵiston kaj lian junan lernanton; kaj mi rimarkis en la mastro strangan maltrankvilecon. Ŝajnis al mi ke la lignaĵisto estas treege kolerema, kaj la junulo egale timema. Mi komencis paroleti kelke da vortoj, sed neniam mi finis la frazon. La lignaĵisto rigardis min, kaj laŭ la rapideco de fulmo mi ekkonis du faktojn:--_la okuloj estas la okuloj de la Viro Verda; ili estas ankaŭ la okuloj de frenezegulo._ Mi ne scias ĉu mi perfekte konservis la ŝajnon de trankvileco, sed mi diris per ordinara voĉo, ke mi estas ion forgesinta, kaj ke baldaŭ mi revenos. Tiam mi adiaŭis kaj per malrapida paŝo mi malsupreniris la ŝtuparon. Mi jam eniras en la unuan kampon, kiam eksonas kriego freneza, kaj ĉizilo, per tre forta mano ĵetita, preskaŭ frotis mian vangon. Ekrigardante malantaŭen, mi vidas la frenezegulon saltantan el la laborejo, kaj post li, la palan vizaĝon de la junulo, kiu rapidas lin sekvi. Mi komencis kuri, sed, kial vi vidas, mi estas lama. Mi faletas, restariĝas, ankoraŭ faletis, falis; la frenezulo kaptas min kaj ekrulas mian korpon inter la dornplenaj arbetoj. Prezentu al vi la aferon! Frenezegulo fortega kiel leono, kaj lamulo pro malsaneco malfortigita. Mi estis tiel senpova, kiel muso sub la ungegoj de la kato, kaj kiel kruelega kato la lignaĵisto ludadis je mi; jen permesante ke mi iom forkuru, jen per teruriga saltego ĵetante sin sur min. Iafoje la muso sin savas! Dum la lasta rulado ni alproksimiĝis malgrandan grenejon. Ĝi estas eterne fotografata en mia cerbo. Ligna ŝtuparo, la dekstra flanko tuŝanta la brikan muron, kondukis al malgranda ligna plataĵo, kie troviĝas pordo. Ĝi estis tute neuzita kaj treege malnova. Forgesinte la lamecon, per tri saltoj mi alvenis al la plataĵo, per la forto de miaj saltoj disrompigante la putran ŝtuparon. La pordon mi trovis ŝlosita. La frenezegulo ŝajnis iom ŝanceliĝi. Li levigis la falintajn ŝtupojn kaj disŝiris ilin, kiel oni disŝiras paperojn. La pecojn li ĵetis al mia korpo, sed tiel molaj ili estis ke mi ne estis eĉ vundata. Per tiu ĉi amuzaĵo li pasigis multajn minutojn. Poste li ekvidis la flanktrabon, kiu, estante pli fortan ol la cetero de la ŝtuparo, ankoraŭ restis flanke de la muro. Tiun ĉi li forŝiras, kaj ekvidante malgrandan spacon inter la plataĵo kaj la muro, li trapasis ĝian finiĝon tra la interspaco, kaj tiris eksteren la lignaĵon per siaj tutaj fortoj--la fortoj de frenezulo. Pli kaj pli mi sentis la plataĵon tremetanta; mi alkroĉiĝis pli kaj pli forte al unu el la fostoj de la palisaro; mi aŭdis la kriegojn de la frenezegulo, la krakadon de la tremanta plataĵo; konfuzitan sonadon de multaj voĉoj alproksimiĝantaj. Tiam, kun lasta laŭta krakego, la tuta plataĵo falis teren, kaj mi nenion konis plu...." Denove la lamulo silentiĝis. "Kaj pri la Sinjorino," mi demandis. "Ho, la Sinjorino resaniĝis: ŝi estas mia edzino." "Pri la lignaĵisto?" "Li estis trovinta kaŝatan vojon el la preĝejo en la kastelon; antaŭe oni ofte konstruis tiajn tunelojn. Li estis tre revema kaj, per multa pensado pri la legendo de la Viro Verda, fine li kredas ke li mem estas la fantomo. Iafoje li vestis sin per la vestoj tiritaj el la antikva kesto, trapasas la kaŝatan tunelon en la kastelon, kaj jen estas la fantomo. Jes, li loĝis kelkajn monatojn en frenezulejo, sed li ankaŭ tute resaniĝis. Hieraŭ mi vidis lin ridetantan je infanino, kies pupon li rebonigis. Kiel mi estis savata? Ho! la junulo kuris al vilaĝo demandi helpon, kaj revenis kun granda sekvantaro. Ĝustatempe!" Jen estas la historio de la Viro Verda: ĉu ĝi ne estas tre, tre stranga? LA DEVENO DE ESPERANTO. Tradukita el Rusa lingvo de G.V. Vidu la komencon sur la 79-80 paĝoj de "The Esperantist" (Marta Numero). Tie ĉi mi diros ĝustatempe kelkajn vortojn pri la materialo por la vortaro. Multe pli frue, kiam mi serĉis kaj elĵetadis ĉion senbezonan el la gramatiko, mi deziris uzi la principojn de la ekonomio ankaŭ por la vortoj. Konvinkita, ke estas tute egale, kian formon havos tiu aŭ alia vorto, se ni nur _konsentos_ ke ĝi esprimas la donitan ideon, mi simple _elpensadis_ vortojn, penante, ke ili estu kiel eble pli mallongaj kaj ne havu senbezonan nombron da literoj. Mi diris al mi, ke anstataŭ ia 11-litera "interparoli" ni tute bone povas esprimi la saman ideon per ia ekz. 2-litera "pa." Tial mi simple skribis la matematikan serion da plej mallongaj, sed facile elparoleblaj kunigoj de literoj kaj al ĉiu el ili mi donis la signifon de difinita vorto (ekz. _a_, _ab_, _ac_, _ad_, ... _ba_, _ca_, _da_, ... _e_, _eb_, _ec_, ... _be_, _ce_, ... _aba_, _aca_, ... k.t.p.). Sed tiun ĉi penson mi tuj forĵetis, ĉar la provoj kun mi mem montris al mi, ke tiaj elpensitaj vortoj estas tre malfacile ellerneblaj kaj ankoraŭ pli malfacile memoreblaj. Jam tiam mi konvinkiĝis, ke la materialo por la vortaro devas esti Romana-Germana, ŝanĝita nur tiom, kiom ĝin postulas la reguleco kaj aliaj gravaj kondiĉoj de la lingvo. Estante jam sur tiu ĉi tero, mi baldaŭ rimarkis, ke la nunaj lingvoj posedas grandegan provizon da pretaj jam vortoj internaciaj, kiuj estas konataj al ĉiuj popoloj kaj faras trezoron por estonta lingvo internacia--kaj mi kompreneble utiligis tiun ĉi trezoron. En la jaro 1878 la lingvo estis jam pli-malpli preta, kvankam inter la tiama _lingwe uniwersala_ kaj la nuna Esperanto estis ankoraŭ granda diferenco. Mi komunikis pri ĝi al miaj kolegoj (mi estis tiam en 8-a klaso de la gimnazio). La plimulto da ili estis forlogitaj de la ideo, kaj de la frapinta ilin neordinara facileco de la lingvo, kaj komencis ĝin ellernadi. La 5-an de Decembro 1878 ni ĉiuj kune solene festis la sanktigon de la lingvo. Dum tiu ĉi festo estis paroloj en la nova lingvo, kaj ni entuziasme kantis la himnon, kies komencaj vortoj estis la sekvantaj: "Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá." (En la nuna Esperanto tio ĉi signifas: "Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam tempo estas! La tuta homaro en familion unuiĝi devas"). Sur la tablo, krom la gramatiko kaj vortaro, kuŝis kelkaj tradukoj en la nova lingvo. Tiel finiĝis la unua periodo de la lingvo. Mi estis tiam ankoraŭ tro juna por eliri publike kun mia laboro, kaj mi decidis atendi ankoraŭ 5-6 jarojn kaj dum tiu ĉi tempo zorgeme elprovi la lingvon kaj plene prilabori ĝin praktike. Post duonjaro post la festo de 5-a de Decembro ni finis la gimnazian kurson kaj disiris. La estontaj apostoloj de la lingvo provis paroleti pri "nova lingvo" kaj, renkontinte la mokojn de homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola. Antaŭvidante nur mokojn kaj persekutojn, mi decidis kaŝi antaŭ ĉiuj mian laboron. Dum kvin kaj duono da jaroj de mia estado en universitato, mi neniam parolis kun iu pri mia afero. Tiu ĉi tempo estis por mi tre malfacila. La kaŝeco turmentis min; devigita zorgeme kaŝadi miajn pensojn kaj planojn mi preskaŭ nenie estadis, en nenio partoprenadis, kaj la plej bela tempo de la vivo--la jaroj de studento--pasis por mi plej malgaje. Mi provis iafoje min distri en la societo, sed sentis min la fremdulo, sopiris kaj foriradis, kaj de tempo al tempo faciligadis mian koron per ia versaĵo en la lingvo, prilaborata de mi. Unu el tiuj ĉi versaĵoj ("Mia penso") mi metis poste en la unuan eldonitan de mi broŝuron; sed al la legantoj, kiuj ne sciis, ĉe kiaj cirkonstancoj tiu ĉi versaĵo estis skribita, ĝi ekŝajnis, kompreneble, stranga kaj nekomprenebla. Dum ses jaroj mi laboris perfektigante kaj provante la lingvon--kaj mi havis sufiĉe da laboro, kvankam en la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke la lingvo jam estas tute preta. Mi multe tradukadis en mian lingvon, skribis en ĝi verkojn originalajn, kaj vastaj provoj montris al mi, ke tio, kio ŝajnis al mi tute preta teorie, estas ankoraŭ ne preta praktike. Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭigi, korekti kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj, kiel ekz. la universala prepozicio "je," la elasta verbo "meti," la neŭtrala, sed difinita finiĝo "aŭ" k.t.p. kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekz. mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn. En la jaro 1878 al mi ŝajnis, ke estas al la lingvo sufiĉe havi gramatikon kaj vortaron; la multpezecon kaj malgraciecon de la lingvo mi alskribadis nur al tio, ke mi ankoraŭ ne sufiĉe bone ĝin posedas; la praktiko do ĉiam pli kaj pli konvinkadis min, ke la lingvo bezonas ankoraŭ ian nekapteblan "ion," la kunligantan elementon, donantan al la lingvo vivon kaj difinitan, tute formitan "_spiriton_." Mi komencis tiam evitadi laŭvortajn tradukojn el tiu aŭ alia lingvo kaj penis rekte _pensi_ en la lingvo neŭtrala. Poste mi rimarkis, ke la lingvo en miaj manoj ĉesas jam esti senfundamenta ombro de tiu aŭ alia lingvo, kun kiu mi havas la aferon en tiu aŭ alia minuto, kaj ricevas sian propran spiriton, sian propran vivon, la propran difinitan kaj klare esprimitan fizionomion, ne dependantan jam de iaj influoj. La parolo fluis jam mem, flekseble, gracie kaj tute libere, kiel la viva patra lingvo. Ankoraŭ unu cirkonstanco igis min por longa tempo prokrasti mian publikan eliron kun la lingvo: dum longa tempo restis nesolvita unu problemo, kiu havas grandegan signifon por neŭtrala lingvo. Mi sciis, ke ĉiu diros al mi: "Via lingvo estos por mi utila nur tiam, kiam la tuta mondo ĝin akceptos; tial mi ne povas ĝin akcepti ĝis tiam, kiam ĝin akceptos la tuta mondo." Sed ĉar la "mondo" ne estas ebla sen antaŭaj apartaj "unuoj," la neŭtrala lingvo ne povis havi estontecon ĝis tiam, kiam prosperos fari ĝian utilon por ĉiu aparta persono sendependa de tio, ĉu jam estas la lingvo akceptita de la mondo aŭ ne. Pri tiu ĉi problemo mi longe pensis. Fine la tiel nomataj sekretaj alfabetoj, kiuj ne postulas, ke la mondo antaŭe ilin akceptu, kaj donas al tute nedediĉita adresato la eblon kompreni ĉion skribitan de vi, se vi nur transdonas al la adresato la ŝlosilon--alkondukis min al la penso aranĝi ankaŭ la lingvon en la maniero de tia "ŝlosilo," kiu, enhavante en si ne sole la tutan vortaron, sed ankaŭ la tutan gramatikon en la formo de apartaj elementoj. Tiu ĉi ŝlosilo, tute memstara kaj alfabete ordita, donus la eblon al la tute nedediĉita adresato de kia ajn nacio tuj kompreni vian Esperantan leteron. Mi finis la universitaton kaj komencis mian medicinan praktikon. Nun mi komencis jam pensi pri la publika eliro de mia laboro. Mi pretigis la manuskripton de mia unua broŝuro ("D-ro Esperanto. Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro") kaj komencis serĉi eldonanton. Sed tie ĉi mi la unuan fojon renkontis la maldolĉan praktikon de la vivo, la financan demandon, kun kiu mi poste ankoraŭ multe devis kaj devas forte batali. Dum du jaroj mi vane serĉis eldonanton. Kiam mi jam trovis unu, li dum duonjaro pretigis mian broŝuron por eldono kaj fine--rifuzis. Fine, post longaj klopodoj, mi prosperis mem eldoni mian unuan broŝuron en Julio de la jaro 1887. Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je "flankaj aferoj." Mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan, trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon kaj ... _mi transiris Rubikonon_. THE BIRTH OF ESPERANTO. Freely translated from an Esperanto version of a Russian letter written by Dr Zamenhof, by John Ellis. "This is an appropriate place for me to say a few words about the material for the dictionary. Much earlier, when I had examined and rejected every non-essential from the grammar, I had desired to exercise the principles of economy in respect of the word-material also. Thinking that it was a matter of indifference what form any particular word took, so long as it was agreed that it should express a given idea, I simply invented words, taking care only that they should be as short as possible, and did not contain an unnecessary number of letters. Instead of using "interparoli" (to converse), a word of eleven letters, why should we not express the idea just as well by some word of two letters, say, "pa"? So I simply wrote the shortest and most easily pronounced mathematical series of conjoined letters, to each factor of which series I gave a certain meaning (_e.g._, a, ab, ac, ad, ba, ca, da ...; e, eb, ec ...; be, ce ...; aba, aca ... etc.). "But I immediately rejected this notion, for my own personal experiments proved that these invented words were very difficult to learn, and even more so to remember. I came to the conclusion that the material for the dictionary must be Romance-Teutonic, altered only so far as regularity and other important requirements of language demanded. Standing upon this ground, I soon observed that the present languages possessed an immense supply of words already international, with which all the nations had a prior acquaintance, and which formed a veritable treasure house for the future international language--and, of course, I utilised this treasure. "In 1878 the language was more or less ready, although there was a good deal of difference between my _lingwe uniwersala_ of that date and the present Esperanto. I told my fellow-students about it--I was then in the 8th Class of the gymnasium--and the greater part of them were attracted by the idea, and struck by the unusual easiness of the language, began to study it. On the 5th of December, 1878, we united to celebrate the birth of my language by a solemn festival. During the feast there were speeches in the new language, and we enthusiastically sang a hymn the commencing words of which were as follows:-- "Malamikete de las nacjes Kadó, kadó, jam temp' está! La tot' homoze in familje Konunigare so debá." which being interpreted into English, 'May the enmity of nations fall away, fall away, for the hour is come! All mankind must become as one family.' "On the table, in addition to the grammar and dictionary, lay some translations in the new language. "And thus the first stage of my language came to an end. "I was then still too young for my work to appear before the public, and I decided to wait five or six years longer, and during that time to carefully test my language and to work it out fully and practically. Half a year after the feast of December 5th, 1878, we finished our course at the gymnasium and separated. The future apostles of the new language made some attempts to discuss 'the new language,' but, meeting with the ridicule of their elders, forthwith renounced it, and I remained in a glorious minority of one. Foreseeing nothing but scoffing and persecution, I decided to hide my work from the eyes of all. "For five and a-half years whilst I was at the University I never spoke to anyone about it. That was a very trying time for me. The secrecy tormented me. Compelled to carefully conceal my thoughts and plans, I went scarcely anywhere, took no part in anything, and the most enjoyable time of life--the student-years--was, for me, the saddest. Sometimes I endeavoured to find distraction in society, but I felt myself a stranger, sighed and went away, and from time to time eased my heart by writing poems in the language I was elaborating. One of these poems, 'Mia penso,' I afterwards inserted in the first brochure which I published; but to those readers who were unacquainted with the circumstances under which they were written the verses would appear strange and incomprehensible. "For six years I worked at perfecting and testing my language, and it gave me plenty of work, although in 1878 I had thought that it was quite ready. I made many translations and wrote original works in it, and severe trials showed me that what I had considered to be quite finished in theory was nevertheless not ready for practical use. "There was much to lop, alter, correct, and radically to transform. Words and forms, principles and postulates, jostled with and opposed each other, whereas in theory, taken separately and not subjected to extended tests, they had appeared to me perfectly good. Such things, for instance, as the indeterminate preposition 'je,' the elastic verb 'meti,' the neutral termination 'aŭ,' etc, possibly would never have entered into my head if I had proceeded only upon theory. Some forms which had appeared to possess a wealth of advantage proved in practice to be nothing but useless ballast, and on this account I discarded several unnecessary suffixes. "In 1878 it seemed to me that it was sufficient if my language possessed a grammar and a dictionary; its heaviness and want of grace I attributed only to the fact that I did not know the language sufficiently well; but practice ever more and more convinced me that a language requires in addition an indescribable something, a uniting element, giving to it life and a defined and unmistakable spirit. "I therefore began to avoid making literal translations, and made an effort to _think_ in the neutral language. "Later I noticed that the language with which I was occupied was ceasing to be a shadowy reflection of the language from which I happened to be translating, and was becoming imbued with its own life and invested with a spirit of its own, and acquiring a physiognomy properly defined, clearly expressed, and independent of any other influence. My speech flowed of itself, flexibly, gracefully, and totally untrammelled, just as my living native tongue. "Yet another circumstance compelled me to postpone for a long time the appearance of my language; for many years another problem of immense importance to a neutral language had remained unsolved. I knew that everyone would say 'Your language will be of no use to me until the world at large accepts it, so I shall make no use of it until everyone else does.' But since the world at large is composed only of its units, my neutral language could have no future until it was of use to each separate unit independently of whether the world at large accepted it or not. This problem I considered for a long while. At last the so-called secret alphabets, which do not necessitate any prior knowledge of them, and enable any person not in the secret to understand all that is written if you but transmit the key, gave me an idea. I arranged my language after the fashion of such a key, inserting not only the entire dictionary but also the whole grammar in the form of its separate elements. This key, entirely self-contained and alphabetically arranged, enabled anyone of any nationality to understand without further ado a letter written in Esperanto. "I had left the University and begun my medical practice; I began to consider the publication of my labours. I had prepared the manuscript of my first brochure, 'an International Language, by Dr. Esperanto,' and sought out a publisher. And here for the first time I met that bitter practicality of life, the financial question, against which I had and still have to fight yet the more. For two years I looked in vain for a publisher. And when indeed I had found one he spent half a year in preparing my brochure for publication, and finally--refused. At length, after strenuous efforts, I succeeded in publishing the brochure myself in July, 1887. Before I did so I was much perplexed--I felt that I stood before the Rubicon. Having once published my brochure, retreat would be impossible, and I knew what kind of fate attends a doctor who is dependent upon the public, if that public comes to regard him as a visionary, or a man who busies himself with side issues. I felt that it was staking my whole future peace of mind, my livelihood, and that of my family, but I could not abandon the idea which had entered into my body and my blood, and ... _I crossed the Rubicon_." Lazaro Ludoviko Zamenhof. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la kvin antaŭajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_daŭrigo_). Arielo.-- En Alĝerlando. Prospero.-- Ho! vi tion scias. Monate al vi devos mi rediri La staton tiam vian; vi forgesas. Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj Ne kompreneblaj por l'animo homa, L'inferan sorĉistinon Sikorakson Devigis tuj foriri l'Alĝeranoj-- Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi. Arielo.-- Jes, mastro. Prospero.-- Nubokula sorĉistino! Gravedan la maristoj ŝin forlasis Ĉi tie! kie vi--laŭ via diro Nun mia sklavo--tiam ŝin obeis! Sed, tro aera vi, spirito, estas Por ŝiajn abomenojn nepre fari: Senlime furioza Sikorakso, Per helpo de rimedoj potencegaj, En tago, vin--al ŝi malobeintan-- Enfermis en fendaĵon de pinarbo. Nu! tie vi suferis dekdu jarojn; Dum tiu tempo Sikorakso mortis, Lasinte vin por ĝemi, akre krii, Rapide, muelile, tra la ventoj! Ankoraŭ estis la insul' senhoma, Krom bestoforma la sorĉistinido.... Arielo.-- Ĝi estas Kalibano. Prospero.-- --Bestegulo! Lin dresis mi por la domoservado-- Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn.... Infera turmentego! Sikorakso Ĝin povis ne forigi.--Sed mi venis,-- Aŭdinte vin, la pinon oscedigis ... Magie mi vin savis. Arielo.-- Dankon, mastro! Prospero.--Se nun vi remurmuros, mi tuj fendos Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj Englutos vin por krii dekdu vintrojn! Arielo.-- Pardonu, mastro; mi estos obea, Kaj spiritaĵon mian de nun faros Ĝentile. Prospero.-- Agu tiel; post du tagoj Vi liberiĝos. Arielo.-- Nobla mastro mia! Mi kion faros? kion? diru, kion? Prospero.--Foriru; mara nimfo vi fariĝu, Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla. Rapidu ĝis vi estos tiaforma, Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas Arielo_). (_Laŭte al Mirando_). Kara koro! Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu! Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu! Mirando.-- Rakonto stranga via al mi kaŭzis Profundan dormon. Prospero.-- Tion de vi skuu. Nun, iru ni viziti Kalibanon: Neniam li respondon bonan donas. Mirando.-- Li terurega estas malbonulo: Ne amas mi lin vidi. Prospero.-- Sed, filino, Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi, Alporti lignon, kaj balai ĉambron, Utila certe estas--Kalibano! Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis? Kalibano.--(_El interne_) Lignaro jam interne estas. Prospero.-- Venu! Alian faron tuj mi al vi donos: Testudo, venu! (_Reaperas Arielo akvanimfoforma_). Bele, Arielo; (_Mallaŭte_) Aŭskultu bone. Arielo.-- Faros mi, sinjoro! (_malaperas_). Prospero.--Venena sklavo, sorĉa diablido, Tuj venu tien ĉi! (_Venas Kalibano_). Kalibano.-- Malsana roso De Sikorakso ŝlime balaita Per korva plumo, sur vin nun ŝprucigu! Sud-okcidenta vento vin aknigu! Prospero.--Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte, Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos-- Elspiron haltiganta vizitisto!-- Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos; Mieltavole estos vi pinĉita: Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo! Kalibano.--Mi nun bezonas la tagmanĝon mian: Al mi l'insulon rajte apartenas; Ĝin mi heredis de patrino mia, Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon. Unue vi karesis min, eĉ ofte Vi akvon berogustan al mi donis, La grandan kaj malgrandan lumojn montris Brulantajn tage, nokte; al mi diris Iliajn nomojn. Mi vin amis, tiam, Kaj montris al vi la insulajn ecojn, La freŝajn fontojn, fruktodonan landon, Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn.... (_Daŭrigota_). CORRESPONDENCE NOTES. The Editor desires to thank numerous correspondents for their most valuable and interesting views on the Accent Question. It will be recollected that April 10th is the last day for receiving votes on the matter, and it is hoped that all friends wishing to do away with the accents will kindly send their postcards before that date. As was anticipated, up to the present more replies have come to hand against the proposal than for it. It will naturally be supposed that those readers not sending any reply are in favour of the continued use of the accents. In the May gazette the question will be decided. It is somewhat early to prophesy, but unless a remarkable change sets in, the future Esperantists will be as their predecessors. * * * Two correspondents have sent queries as to written Esperanto. This, of course, is the same all the world over. Russians do not attempt to use their own characters, neither do Chinese try to write picture Esperanto. Were this otherwise, we should all, to a large extent, be wasting our time over the study. Let our two friends take courage, and at once enter into correspondence with Russian Samideanoj. * * * Will some Esperantists in Accrington, Sheffield, and Ventnor kindly assist blind students to master the language? Help in this direction will be greatly appreciated. * * * Several adepts have expressed willingness to correct letters of less experienced students, provided stamped envelopes be enclosed for the reply. Will those desirous of taking advantage of the privilege send in their names to the Editor? * * * A.G., of Pforzheim, asks whether it is not best to omit the article, as in Latin. It is difficult to give a precise rule for English speaking people as to when the definite article should be expressed and when omitted. Some ingenious friends have suggested the following plan, and will be glad to hear of instances in which it fails. Whenever in English it is impossible, without impairing the sense, to use the indefinite article "a," then, in translating into Esperanto, employ "La." * * * A correspondent has kindly sent a valuable article on the use of the English verb "TO GET." This will be of service to our readers. Similar useful contributions are invited. HOW TO TRANSLATE "TO GET." (1). When it means "to become"--iĝi. _E.g._--To get accustomed to-- To get used to-- To get to do (something)--kutimiĝi je. It is getting cold--malvarmiĝas. It is getting dark--mallumiĝas. To get beaten--batiĝi; blamed--mallaudiĝi To get laughed at--mokiĝi; married--edziĝi. To get near--proksimiĝi (al); open--malfermiĝi. To get up--leviĝi. (2). When it means "to make"--igi (sometimes konsili ke). _E.g._--Get him to come--Lin venigu (or konsilu al li ke li venu) (or faru ke li venu). To get a thing done--Ion farigi. To get a house built--Domon konstruigi. To get (people) together--Kunvenigi. You will never get him to do that--Vi neniam konvinkos lin, ke li tion faru. (3). When it means "to obtain, acquire"--akiri, aĉeti. _E.g._--To get a horse--Aĉeti ĉevalon. I want to get you one--Mi deziras eltrovi unu (or iun) por vi. I got a prize--Mi ricevis premion. To get friends--Ekhavi amikojn. To get money from (somebody)--Eltiri monon el. (4). When it means "to fetch, bring"--alkonduki, alporti. _E.g._--Get me a cab!--Alkonduku al mi veturilon! Get me a glass of water!--Alportu al mi glason da akvo! (5). When it means "to arrive"--alveni. _E.g._--To get to a place--alveni en loko. (6). When expletive, "got" is not translated. "I have got" is the same as "I have." _E.g._--What have you got?--Kion vi havas? (7). With a proposition. To get across--trairi; along--antaŭeniri. To get at (something)--elakiri; away--foriri, forkuri. To get back--reveni; back (one's expenses)--rericevi. To get down--deiri, malsupreniri; in--eniri. To get off--eliri (el), foriri (de), lasi. To get on (in learning)--progresadi. To get on (in business)--sukcesi. To get on (in health)--sani. To get out--eliri, foriri; upon (a horse)--supreniri (ĉevalon). (8). Expressions. He got run over by a horse--Ĉevalo lin piede subpremis. He wants to get talked of--Li deziras ke oni parolu pri li. Get on with your work and never mind what I am doing--Daŭrigadu vian laboron, kaj ne zorgu pri tio kion mi faras. Note.--In all cases when "to go" is used with the same meaning as to get, the translation would be the same as in the above. _E.g._--To go across--trairi. LA IMPRESO KIUN FARIS JE MI LA PARLAMENTEJO. Originale verkita de E. A. Lawrence. Post multaj tagoj mi ricevis mian bileton. La lokoj estas malmultaj kaj mi devis longe atendi, sed fine mi ja havis la tiel deziritan okazon, sed, Ho ve! mi havas teruran kapdoloron. Tamen mi decidis ĉeesti. Prezentante min ĉe la pordego, ne estis necese ke mi demandu la vojon, ĉar, estante fraŭlino, policano demandis: "Ĉu vi serĉas la Galerion de Sinjorinoj?" Mi jesis, kaj li kondukis min al komforta levilo, kiu min levigas tri aŭ kvar etaĝojn, al la supra Galerio. Tie ĉi troviĝis kelkaj Sinjorinoj, atendantaj, sur benkoj sidantaj, ekster la ŝlosita pordo de la _Sankta Kaĝo_--ne ekzistas alia nomo por ĝi--de kie la beletaj birdoj aŭ aliaj povos rigardadi, tra la ferme plektataj baroj, siajn amikojn de la privilegiita sekso, kiuj klopodas pri la regadaj zorgoj. Mi estis tre feliĉa, ĉar mi povis iri tute proksime al la baroj, kaj mi vidis grandan altan Ĉambregon. Longa, librokovrita tablo troviĝis en la centro. Sidejoj estis aranĝitaj en longaj vicoj, ambaŭflanke de la ĉambrego. La registara partio okupis tiujn je la dekstra flanko, kaj la Kontraŭmetuloj estis je la alia. Je unua vidiĝo, niaj leĝfarantoj ne ŝajnas esti tre okupaj; tie ĉi sidas unu, kun ĉapelo klinigita super la frunto, kvazaŭ li kviete dormetas post la tagmanĝo; tie staras du aŭ tri kunparolantaj. Subite la pordo malfermiĝas, kaj oni aŭdas per forta voĉo elkriata: _La Parolanto_ (The Speaker). Baldaŭ eniras la Bastonportanto (Mace Bearer) per velura pantaloneto kaj nigraj strumpfoj vestita. Li portas la gloran Bastonon, kun ĝia krono al la pinto. Poste venas la Parolanto vestita per sia belega Robo. Kune kun li eniras Pastro. Kion faras tie ĉi pastro? mi ekpensis. Oni fermis la pordon kaj la du viroj sidiĝas. La tuta Ĉambrego silentiĝas. La Membroj leviĝas, la Pastro komencas Diservon, konsistanta el preĝoj por Dia helpo, por la Reĝo kaj Reĝino, kaj la Patro Nia. Vere estas tre solene. La pordo denove malfermiĝas, kaj enrapidas multe da Membroj, ĉar nun estas la tria kaj duono, kaj la Demandoj komenciĝas je tiu ĉi horo. Kiam la Kontraŭmetuloj proponas demandojn, la aliaj ofte multe amuziĝadas. La Irlandanoj donas la plimulton da ŝercoj. Jen unu el la ŝajne enuigaj vizaĝoj limiĝas, kaj Membro kviete antaŭeniras al la tablo kaj, per malmultaj vortoj kontraŭdiras, aŭ eble klarigas la proponojn. Eble oni ridos je li, eble oni aplaŭdos. Post unu horo, la _Ĉambro_ eniras en komitaton. La Parolanto kvitas sian seĝegon, la Bastono estas sub tablo metita, kaj nun komenciĝas la ĝenerala diskutado. Forgesinte la kapdoloron, nur la memoro, ke la vagonaro min atendas, fortiras min noktomeze, kaj mi lasas niajn leĝfarantojn ankoraŭ diskutantajn. ĜIS LA REVIDO. La Redaktoro deziras sendi koregan dankesprimon al la multaj Gesamideanoj, kiuj afablege plezurplenigis lian libertempon. Laŭ la peto de multaj legantoj, li skribos mallongan skizon pri sia pro-Esperanto vojaĝo, en la Maja numero. DIVERSAĴOJ. Kara Sinjoro,--Mi plezure legis en la Februara Numero de The Esperantist leteron de Esperantisto 4686 pri instruado de Esperanto al geknaboj. Mi devas sciigi vian estimatan korespondanton, ke ekzistas nun jam de kelka tempo ekmovado Esperantista inter junuloj. Por kuraĝigi ilin al la lernado de nia lingvo estis fondita de Svisa instruisto, Sro. Ducommun, internacia korespondado de gejunuloj, kiu nun havas korespondantojn en diversaj landoj. La junaj Esperantistoj tiel perfektiĝas en la lernado de la lingvo, konatiĝas kun alilandaj samaĝuloj, kaj povas interŝanĝi kun siaj malproksimaj amikoj poŝtkartojn, signojn, fotografaĵojn, k.t.p. Mi plezure sendos pluajn sciigojn laŭ peto.--Via, H. Hodler, 9 Av des Vollandes, Geneva. * * * Pri tiu ĉi letero, ni ankaŭ ricevis alian respondon de Angla Instruisto: Kara Sinjoro,--La knaboj interesiĝas treege je la lingvo, kaj, kvankam mi ne estas povinta aranĝi multe da tempo por ĝi, ili faradas bonan progreson, kaj jam skribas leterojn en Esperanto. Certe, ili preferas Esperanton antaŭ Franc-aŭ-German-lingvoj, kvankam ni instruas tiujn ĉi per la metodoj modernaj kaj interparoladaj. * * * Dro. Zinovjev afable skribis el Aluŝta, Rusujo, la sekvantan: Kara Sinjoro,--The Esperantist, per sia diversema kaj viva karaktero, promesas fariĝi la plej interesa inter Esperantaj ĵurnaloj. La sortoj de Esperanto (kies ano kaj servisto mi fariĝis de la tempo de ĝia naskiĝo) prezentas sin al mi garantitaj de kiam ili falis en fortaj manoj de Angloj kaj Amerikanoj. Inter diversaj demandoj ondigantaj la homaron, mi preskaŭ ne trovas pli belan, pli seriozan, kaj ampleksan, ol tiu de lingvo internacia. Gloro, laŭdo kaj kunsento al tiuj, kiuj varbiĝis je nobla servado al ĝi. Akceptu ateston de miaj vere simpatiaj sentoj. * * * La unua raporto de la Grupo Esperantista en Le Hâvre ĵus eldoniĝis, kaj enhavas longan priskribon pri la vizitoj de alilandaj Geesperantistoj dum la lasta jaro. Tiuj ĉi, oni diras, plene atestis je la elparolebleco de Esperanto. Kompreneble ni ĉiuj esperas ke la interparolado de la lingvo inter anoj de diversaj landoj baldaŭ fariĝos ĉiutaga afero, sed, nuntempe, ni danke akceptas la kritikon de niaj sindonemaj Havraj gesamideanoj, kiuj eble havas la plej grandan sperton el ĉiuj pri tiu ĉi demando. * * * Sro. de Beaufront skribis al Sro. Motteau pri la Esp-Ang. Vortaro: Kara Amiko,--Grandegan ĝojon donas al mi la apero de via Vortaro, ĉar, kiel vi scias, mi ĉiam diris kaj ripetis, ke la Angloj estos por ni forto netaksebla. Nun ili estas armitaj kaj, ĉar mi konas ilian karakteron, mi tre bone scias, ke ili senhalte, potence kaj eĉ mirinde kunhelpados al la triumfo de nia ideo, kiam ili ĝin konos ankoraŭ pli bone. Tre koran dankon pro via verko bonega kaj klarega. (_Sro. Motteau afable permesis ke mi enpresigu tiun ĉi interesan kritikon pri la bona verko.--Red._). * * * La Grupo Esperantista de Alĝero kaj de la Norda Afriko intencas organizi karavanon por ĉirkaŭ tridek ĉiulandaj turistoj. Tiu karavano vizitus la plej interajn lokojn kaj pejzaĵojn en Alĝero, kaj estus bona pruvo pri la facileco de interparolado de Esperanto inter personoj de diversaj lingvoj. La karavano okazos ĉirkaŭ la monato Majo, kaj kostus, mara transiro (per Marseille) enhavanta, de 500 ĝis 600 frankoj, laŭ la klaso de la mara vojaĝo (£20-£24). Detalaj sciigoj estos sendataj laŭ petoj. Skribu al 17, _Boulevard Gambetta, Algiers_. * * * Nia agema samideano, Sro. Gasse, el Havro, ĵus eldonis novan Gazeton: "_Revuo Universala; Memstara organo, malfermita por ĉiuj fakoj kaj opinioj._" Ĝi eliros almenaŭ sesonjare. La unua Numero (Januaro) enhavas longan artikolon pri la Paca movado, kaj la tuta enhavo iom traktas pri tiu ĉi afero. La Revuo estas bone presita kaj ni sendu ĉiujn bondezirojn al la sindonema Redaktoro. La kosto de la jara abono estas kvar frankoj (3s. 6d.). * * * Longa korespondado iniciatiĝis en la _Glasgow Evening News_, kiu kredeble multe helpos la aferon. La Skotlandanoj estas tre antaŭemaj pri ĉiuj edukadaj temoj, kaj multe da ili jam donis sian aprobon je la helpanta lingvo. * * * Sinjoro Rowe, 51, Portland Road, Nottingham, donis kelkajn sukcesplenajn paroladojn, kaj nun klopodas pri la fondo de societo Nottinghama. Sro. Wyms estas Hon Sekretario de nova grupo en Leeds. Sinjoro Rhodes (Keighley) afable donas helpon al la tiea afero. Oni faras ĉiusemajnajn kursojn ĉe la Northern Institute 4-5 posttagmeze. _In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine._ SYNOPSIS OF THE GRAMMAR. The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:-- A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ. The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by--"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot." The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because _Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound_:-- The letter C is sounded as in Czar, or as the "ts" in Bits. " " Ĉ " " Church. " " G " " Gag; _i.e._, the hard sound. " " Ĝ " " George; _i.e._,the soft sound. " " H " " His; _i.e._, it is aspirated and never mute as in French. " " Ĥ " " Loch; _i.e._, the Scotch or German "CH" or Spanish "J." " " J " " the English letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy. " " Ĵ " " the French J in Bijou or the S in the English word Pleasure. " " S " " in Sun; never as in Rose (Rozo in Esperanto). " " Ŝ " " in She. * * * The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto. The letter Ŭ is only found in diphthongs--Baldaŭ is sounded Bahldow. The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy. ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird. When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird. All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn. All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds. * * * The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think. PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go. PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went. FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go. CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go. IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go! SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go. The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA--Iranta, going. In the Passive voice in ATA--Farata, being done. PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA--Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA--Farita, having been done. FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA--Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA--Farota, about to be done. ADVERBS end in E--Bone, well. Bele, beautifully. * * * 1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers. 2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be. 3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend. 4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend? 5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary. N.B.--There are no exceptions or irregularities in Esperanto. The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:-- BO indicates relationship by marriage. Bofrato, Brother-in-law. DIS indicates separation, as in English. Disŝiri, to tear to pieces. EK indicates the commencement of an action. Eklerni, to begin to learn. MAL is always used to indicate OPPOSITES. Varma, warm. Malvarma, cool. Amiko, friend. Malamiko, enemy. RE denotes the repetition of an action. Relerni, to relearn. Rediri, to say again. The principal SUFFIXES are the following:-- AĴ signifies an object made from--thus, Fruktaĵo, something made from fruit. AR signifies a collection of. Arbo, a tree. Arbaro, a forest. EBL signifies possibility. Videble, visibly. Lernebla, learnable. EC signifies an abstract quality. Boneco, goodness. Beleco, beauty. EG signifies increase. It is the augmentative suffix. Granda, large. Grandega, immense. EJ signifies the place where an action takes place. Lernejo, school. Preĝejo, church. ET is the diminutive suffix. Infaneto, a little child. Varmeta, lukewarm. IG denotes the causing of an action. Morti, to die. Mortigi, to kill. IĜ denotes turning or becoming. Paliĝi, to turn pale. Fortiĝi, to become strong. IL denotes the instrument by which an action is performed. Kudri, to sew. Kudrilo, a needle. IN denotes the feminine. Patro, father. Patrino, mother. Onklo, uncle. Onklino, aunt. IST denotes the occupation, or means of livelihood. Botisto, bootmaker. Servisto, manservant. UL denotes the possession of a Quality or Attribute. Blindulo, a blind man. Danculo, a dancing man. By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified. The Free Classes continue as usual: Every Wednesday evening, at 6.30, The Gouin School, 34, Harrington Road, South Kensington. Every Thursday, at 6.30, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, E.C. (Apply to Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W.). Every Thursday, at The Gouin School, 16, Finsbury Circus, a Conversational Class, at 8 p.m. Every Tuesday, at The Commercial College, Woodgrange Road, Forest Gate, E., 7.45 p.m. For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. The books most read are:-- "Student's Complete Textbook," by J. C. O'Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition). "Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.). "No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply _subscribers_ with 6 copies for 2s. 6d., post free. Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d. Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s. 4d. "Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s. Grammar in French or German, 1s. 6d. Commentaire in French, 2s. Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d. Stories from back "L'Espérantistes," 2d. each. "Tourist's Phrase-Book," in 6 languages, 6d. Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d. The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:-- "La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d. "L'Espérantiste," in French and Esperanto, 4s. "La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d. "La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d. "La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s. The new monthly "Internacia Scienca Revuo." Subscription 6s. per annum. A New Hobby that may bring you a living, 7d. Fabloj de La Fontaine; Vojaĝo interne de mia Ĉambro; and Advokato Patelin, 1s. each. The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each. "French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d. "Braille Instruction-Book for the Blind," 4s. Translation of the above into English, 6d. Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 7._ _May, 1904._ THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the spreading of the International Language.... Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS Page An Esperantist's Holiday (H.B.M.) 97-104 Progressive Limerick (by Clarence Bicknell) 104 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 105 The Monkey, a Fable from Fénélon (translated by M. Mehrmann) 106 Instinct or Intelligence (by O.W.) 106 Rubaiyat of Omar Khayyam (translated by Ben Elmy) 107 Sundry Items of Interest 108-9 From India. A Letter and Proverbs 110 About Sleeping Sickness (translated by P.H.) 111 The Squinter, an Anecdote (E. J. Catt) 111 Robbie's Post (translated by C. S. Bicknell) 111 Correspondence Notes 112 May Day in England (Miss Lawrence) 112 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq., Trinity Terrace. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove. LONDON, H. Bolingbroke Mudie, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREW'S, J. T. Haxton, Esq., 133, South Street. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. Internacia Scienca Revuo. * * * The Latest Proof of our Progress. All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly. Price 7d. post free. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Doktoro Gustav Busuttil, Misida, Malta. Pri ĉiuj aferoj, per Esperanto. Phillip de Bono, Esq., 8 Str. Ospedale, Rabato, Malta. Interŝanĝos poŝtsignojn. T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Interŝanĝos p-k. ilus. el ĉiuj landoj. H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Ĉiam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto. M. Albert Claude, Sandrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj. L. R. Connor, Esq., 91, High Street, N. Finchley, London, N. Ĉiam respondos je Esperantaj leteroj kaj ilus. p-k. Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere aŭ p-k.'e kun alilandulinoj. A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun ĉiulandanoj pri arto kaj artmontrejoj. A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidaĵkartoj kun ĉiulandanoj. Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidaĵkartojn. Ĉiam repondos. M. G. Perrin, 8 Rue de Rome, Calais, France. Per ilus. p-k. M. Ivan Petroff, 14 S. Tzar Asen, Sophia, Bulgaria. Ilus. p-k. de monumentoj kaj longoj stratoj. Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn. A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn. C. G. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun Alilanduloj pri ĝardenoj urboj. Kaj Darwinizmo por malhelpi homan degeneron. A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k. La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj). THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtral. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ No. 7. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. MAJO, 1904. _Marto_ 12-15, 1904. Hodiaŭ, denove sidante antaŭ la Remingtono mi skribas malmultajn vortojn pri mia memorinda libertempeto inter la Esperantistoj en Francujo. Tion ĉi mi faras por plenumi la deziron de multaj legantoj de The Esperantist. Estus facile fari unu el du aferoj--aŭ plenigi libron je la temo, aŭ nenion skribi. Por la unua, tempo mankas: la duan mi ne devas fari, ĉar mi bedaŭrinde promesis ion verki. Mi do volas esperi, ke miaj novaj transmaraj amikoj pardonos skizon tiel mallongan pri tiel interesa temo. Ĉu estas multaj, krom Esperantistoj, kiuj jam de longe estas havintaj longan amikan korespondadon kun tiuj, kiujn ili ankoraŭ neniam vidis? Estas eble; sed certe mi multe antaŭpensis pri tiu ĉi vojaĝeto kiu ebligus min vidi tiom da Esperantistoj, kun kiuj mi jam havis tre agrablajn interrilatojn. Trankvila martransiro kaj komforta vagonaro permesis iom da dormo, antaŭ ol mi alvenis, je la sepa matene, en la Gajan Ĉefurbon. Pri la vidindaĵoj kaj interesaĵoj de tiu ĉi Parizo ne estas necese skribi. Tiuj ĉi estas por ĉiuj, ne sole por la Esperantistaro. Sed la kora akcepto, kiun donis al mi Sinjoro Gaubert, Sekretario de la Pariza Grupo, estis Esperantista privilegio. Vizitinte la eldonistojn, Sroj. Hachette, mi iris al la oficejo de la Sueza Kanalo Kompanio, kiun Sinjoro Gaubert ŝerceme nomas sia _malliberejo_! Vere tre luksa malliberejo. Ni en Anglujo ne havas, mi kredas, tiajn oficejojn. Tie ĉi mi ankaŭ renkontis lian kolegon, Sinjoron Massé, kiu ankaŭ estas alia Sekretario de la Grupo Pariza. La unua objekto, kiu frapas la okulojn, estas bela modelego de la mondfama kanalo. Verŝajne estis pli facile elfosigi la sablon de la Dezerto ol tratranĉi la Panamajn montojn, tamen la grandeco de la entrepreno estas tute videbla. Ni kunmatenmanĝis tie ĉi, kaj la kuirado, kiel la konstruaĵo mem, estis bonega. Poste mi vizitis Sinjoron Fruictier, la tre agema Redaktoro de la _Lingvo Internacia_, kaj de la _Internacia Scienca Revuo_. Post agrabla interparolado ni diris "_Ĝis la Revido_" kaj mi foriris por renkonti Sinjoron Bourlet, Prezidanto de la Grupo Pariza. Pri li, lia sindonemeco kaj nelacigebleco, mi kompreneble estis multe aŭdinta; kaj do estis por mi tre granda plezuro persone konatiĝi kun tiu ĉi afablega kunbatalantestro. Kun li estis sia kuzo, Sinjoro Mehrmann, Sekretario de la Grupo de Château Thierry. Ŝajnas ke la tuta parencaro de Sinjoro Bourlet Esperantiĝis, krom unu, kiu ankoraŭ okupas sian tempon je la lernado de la Angla lingvo. Tiu ĉi estas tre prava, sed ĉu ne estus pli bone, se oni lernus la Anglan per Esperanta lernolibro? Babilante, ni malrapide promenadis al la Palais Royal. Tie alveninte, ni eniris Restoracion Vefour, kie mi eltrovis, ke oni preparis grandan festenon. Tie ĉeestis pli ol dudek kvin Samideanoj, kies nomojn mi jam konis, sed kies plimulton mi ne ankoraŭ vidis. Mi ne povas tie ĉi nomi ĉiujn ĉeestantojn: sufiĉe ke mi diru, ke M. le Général Sébert (Membro de la Instituto), M. de Ménil (de Jarlibra famo), M. Rollet de l'Isle (kiu klopodas pri marista vortaro) kaj preskaŭ ĉiu eminenta Pariza Esperantisto ĉeestis, krom M. Cart kaj M. de Bréon, kiuj bedaŭrinde, ne povis partopreni. Dum la vespermanĝo, niaj Samideanoj sendis koregajn salutojn al ĉiuj Britaj Esperantistoj, kaj fidis, ke ni ĉiam laboradu kune kun niaj Francaj Gefratoj por certigi la tutmondan alprenon de nia kara afero. Kompreneble mi respondis je tiu ĉi afablega sendaĵo, kaj faris mallongan raporton pri la nuna stato de Esperanto ĉi tie, kaj ankaŭ diris, ke ni en Anglujo esperas baldaŭ atingi tiun altan lokon, kien nun estas alveninta nia energia fratino, Francujo. Tiu ĉi estis la unua okazo kiam mi estis devigata fari paroladon Esperantan, kaj mi timas, ke mi suferis je iom da timemo. Mi do estis feliĉa, kiam mi estis fininta la paroladeton de dankesprimo pro la granda afableco de niaj Parizaj Samideanoj, esperinte, ke ni en Londono baldaŭ povos montri al ili kelke da niaj vidindaĵoj. Poste ni aŭskultis Esperantajn kantojn. La Gesinjoroj de Ménil ambaŭ estas Esperantistoj, kaj muzikantoj, kaj verkis kelkajn tre melodiajn kantojn. Ni ankaŭ kantis _La Vojo_, de M. Deshays, kiu venis Londonon dum la pasinta jaro. Poste ĉiuj ĉeestantoj fotografiĝis per magnezia lumo, kaj, se la rezultato estos bona, ĝi eble enmetiĝos en The Esperantist. Je la noktomezo mi eniris la Hotelon por dormi, kaj sonĝi, ke mi de plu estas nur H.B.M. sed ke mi fariĝis eminentulo ia, kiu faras plezurprogreson. Je la sekvanta mateno, vekiĝinte, mi plezure vidis ke mia horloĝo montris nur la sepan kaj, sekve, ankoraŭ duonhoro da litkuŝado restis por mi. Estas terure, mi kredas, se oni devas elsalti en la malvarmecon, tuj post vekiĝo! Mi do trankvile kuŝadis, sed, subite, mi ektimiĝis! La horloĝo _ankoraŭ_ montras la sepan! Ĉu la eminentulo estas enirinta belan landon, kie tempo ne estas? Mi aŭskultas: ne, la horloĝo haltis. Certe mi estas mankinta la vagonaron. Rapidege mi min vestas, kaj iras al la stacidomo. Ĝojo! Estas nur la oka, kaj estas sufiĉe da tempo. Jam brilis la suno en sennuba ĉielo, kiam mi renkontis Sinjoron Bourlet, kaj eniris kune kun li, en trovarmigitan vagonaron. Kial la Francaj vagonaroj ĉiam estas tiel varmegaj? Mi preskaŭ ne povis spiri, kaj miaj piedoj estis preskaŭ rostitaj sur la fera supraĵo de la varmigilo. Ĉirkaŭ la dekunua, ni alvenis en Château Thierry, kaj denove renkontis Sinjoron Mehrmann, kiu kondukis nin ĉe Sinjoro Borson, la Prezidanto de la nova Grupo tie. Kun li estis rondeto Esperantista, kaj ni babiladis dum kelkaj minutoj. Mi tiam eltrovis, ke la ĉampana vino en ĉampanlando estas multe pli bongusta, laŭ mia opinio, ol tiu, kiun ni havas en Anglujo. Mi rakontis al la ĉeestantoj, ke mi biciklete vizitis, antaŭ unu jaro, la urbeton, kaj ke mi multe admiris la Urbestrejon, kie ni poste devis paroli. Kaj certe, se iu estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon, per frako kaj fumpotĉapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto, mi ne estus povinta ĝin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga. Ĉar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva kastelo, aŭ, pli korekte, la kastelejo, de la Reĝo Theodoriko II., kiu donis sian nomon al la urbeto. La Esperanta Grupo nomas sin _Grupo Kastelteodorika_. Je la tagmezo, ni malsupreniris de tiu ĉi aglonesto, kaj eniris la belan hejmon de Madame Mehrmann, kie ni tagmanĝis. Tiu ĉi memorigas al mi, ke antaŭ enirinte Francujon, mi timis la Francan kuiradon: sed tute senkaŭze. Se nur niaj kamparaj gastejoj estus tiel komfortaj, kiel estas tiuj de niaj najbaroj, ni kredeble vidus pli da alilandaj turistoj. Dum tiu ĉi vojaĝo mi multe eksciis pri la ĉiutaga Franca vivado, kiu certe neniam estus lernita, se mi ne estis estinta Esperantisto, eĉ kun perfekta kono de la Franca lingvo; kaj mi denove devas danki la tre afablajn gesinjorojn, kiuj min tiel kore gastigis. Post la tagmanĝo, Sinjorino de Ménil ludis sian tre melodian Esperantan Valson. Ni poste procesiis tra la stratoj al la bela blanka Urbestrejo, kiu altiris tiom da mia atento la antaŭan jaron. Ni eniris belegan ĉambregon, pentritan kaj ornamitan, kie troviĝis granda Kastelteodorikanaro. La vetero estante tiel bela, ni timis, ke nur malmulte da personoj ĉeestus, sed ni eraris, kaj mi ĝojis vidi inter la kunvenintoj, multajn junulojn. Ĝis nun preskaŭ ne estis okazo por memori, ke mi komprenis la Francan lingvon, ĉar, kompreneble, ni ĉiam interparoladis Esperante. Sed nun mi trovis, ke mi ne perdis mian tempon je la ellerno de tiu malfacila, sed bela, lingvo. Mi perfekte komprenis la rimarkindan paroladon, kiun faris Sinjoro Bourlet. Sed ĉiuj bonaĵoj finiĝas, kaj mi multe bedaŭris, ke mi povis kompreni la Francan, kiam, paroladmeze, mia amiko deziris, ke mi diru iom _en la Franca_ por montri, ke estas preskaŭ neeble, ke alilandulo perfekte lernu lingvon tiel malfacila kaj neregula. Vere miaj aŭdantoj estis tre paciencaj, kaj ne multe ridis je mia penado, sed mi multe ĝojis, kiam oni lasis min denove paroladi Esperante! Ĉu tiu ĉi provo varbigis kelkajn el la ĉeestantoj? Je la kvina horo la kunveno finiĝis, kaj ni faris unu aŭ du vizitetojn antaŭ ol ni reeniris la hejmon de la gastama Sekretario. Dum mia antaŭa mallonga ĉeestado en Château Thierry, mi perfekte konatiĝis kun la naturaj belaĵoj de la regiono, sed nun, dank' al Esperanto, mi konas iom pri la tieaj loĝantoj, kaj iliaj belaj hejmoj. Rapide, tro, tro rapide, alvenis la forirtempo, kaj la varmega vagonaro nin reportis Parizen. Kompreneble la kunvojaĝantoj multe interesigis, aŭskultante nian Esperantan interparoladon. Ĉu ili kredis ke ni ne estis samlanduloj? Je la dekunua (nokte) mi devis diri adiaŭ al mia tre sindonema nova amiko, kaj mi tramis al Gare de Lyon, kie la stacidomo estis gajigita de ĉiaspecaj soldatoj. La vagonaro forveturis je la unua horo. Mia sola kunvojaĝanto estis oficiro iranta al Tonkino. Ni kunparoladis iom, pri Esperanto inter aliaj temoj, kaj li diris, ke eble li lernus la lingvon vaporŝipe, anstataŭ ĉiam kartludadi. Tiam, ĉar la vagono ne estis tro varma, mi metis sur min kovrilon, kaj bone dormis. La dekunuan de la 14a Marto mi alvenis Diĵonon, kaj, dank' al la verda stelo en la butontruo, mi estis rekonita sur la strato de Sinjoro Jullien, la Sekretario de la Grupo. Li kondukis min en Bufedon, kie kelkaj konataj Esperantistoj kunveniĝis, kaj kie ni tagmanĝis. Sinjoroj Boirac (Rektoro de la Universitato), Lambert (Profesoro ĉe la Universitato), Lallemant (Kunverkanto de _Diversaĵoj_), Sinjorino Bastoul (Vicprezidantino de la Grupo), kaj multaj aliaj ĉeestis. Dum la manĝado, Sinjoro Boirac klarigis al mi la proponon pri la venonta Libertempa Kurso ĉe la Diĵona Universitato, pri kiu mi aliloke skribos. Kompreneble tiu ĉi devas multe helpi nian aferon, se diverslandanoj povos tie renkontiĝi. Poste Sinjoro Jullien afable kondukis min en la antikvan palacon de la Burgundaj Dukoj, kaj en la muzeon, kie troviĝas la famegajn Flamandajn skulptaĵojn. Sed tiuj ĉi ankaŭ ekzistas por ĉiuj, kaj mi devas nun konduki miajn legantojn en la domon de Sinjorino Bastoul, kie ili aŭdos min, en fonografon parolante, donante koregan dankesprimon al la tieaj samideanoj pro ilia tre kora akcepto, kaj esprimante la esperon ke ni havu tian kunvenon en Londono. Mi ankaŭ vizitis la grandegan biskvitfarejon _Pernot_, kaj multe interesiĝis. Vere la pureco kaj praktikeco tie estas tre rimarkindaj. Enirinte la Hotelon de la Cloche (Sonorilo), kie la Grupo kaj la Angla Klubo kunvenadas, mi vespermanĝis, kaj havis mallongan minuton por skribi raporteton Londone pri mia vojaĝo, kaj poste rapidis al la Universitato, por ĉeesti ĉe la Grupkunveno. Mia alveno estis anoncita en la lokaj ĵurnaloj, kaj la ĉambrego estis tute plenigita por aŭdi Anglan Esperantiston. Sinjoro Lambert klarigis kelkajn punktojn pri la Esperanta Gramatiketo laŭkutime, kaj poste mi alparolis la ĉeestantojn en Esperanto, dirante ke ni en Londono kun granda intereso rimarkas la antaŭemecon de Diĵono. Cetere, mi legis sciigeton de nia agema Malta apoganto, Doktoro Busuttil, kiu elmontris, ke Anglujo ne estas la sola lando, kie oni rimarkas tiun ĉi. La kunveno finiĝinte, ni kune eniris kafejon antaŭ ol reveni al la Hotelo, tie pasigi la nokton, se oni povas nomi nokto la tempon de noktomezo ĝis la kvina kaj duono, je kia horo vagonaro ekforiras Lionon. La Grupo de Beaune afable invitis min ĉeesti ĝia kunveno je la sekvanta tago, sed mi devis malakcepti, ĉar oni atendis min Lione tagmeze. Tamen mi promesis viziti Beaune je mia reveno, Marto 25. Vere Diĵono enhavas multe da Samideanoj, unu el kiuj rekonis min matene en la stacidomo, kaj vojaĝadis kun mi. Marto 15 ankaŭ estis belega tago, suno kaj blua ĉielo ĉie. Alveninte la grandegan kaj belegan Lionon, mi sekvis la konsilojn de la sindonema Profesoro Offret, kaj ni renkontiĝis por tagmanĝo kune kun Doktoro Dor, kaj aliaj Komitanoj de la Grupo. La legantoj memoros, ke estis Sinjoro Offret, kiu ĵus eldonigis la raporton pri la _nuna stato de Esperanto en la mondo_, kaj mi havis la privilegion vidi la respondojn, kiujn li ricevis. Vere la Liona Grupo estas tre feliĉa, je la posedo de tia Sekretario; kaj, kiam mi rimarkis la bonordigadon de ĉiuj la Grupaj aferoj, mi tuj deziris eksiĝi la Sekretariecon de la Londona Klubo, por ke iu havanta pli da tempo povu pli energie klopodi pri la afero. Liono estas vasta kaj belega urbo, kaj vere la samideanoj ne permesis, ke mi foriru antaŭ ol mi estis vidinta la ĉefajn vidindaĵojn, pro kiu mi ilin korege dankas. Sed tie ĉi ankaŭ la Silka Muzeo; la Pentraĵaroj; la mirinda vidaĵo de la Neĝaj Alpoj; la bela Parko; la kunfluo de la du riveregoj, la Saône kaj la Rhône; ekzistas por ĉiuj vizitantoj, ne sole por Esperantistoj. Mi do nur priskribos la plezuran kunvenon vespere, post ke ni estis kunvespermanĝintaj. Ĉe tiu ĉi kunveno, mi parolis en Esperanto, de mia tuta libertempo. Kaj, vere, mi tiom da interesaĵoj kaj memorindaĵoj estis vidinta, ke la tagoj ŝajnis esti semajnoj! Sed nun, bedaŭrinde, tiu ĉi Esperanta vojaĝo preskaŭ finiĝis. Mi estas serĉonta kvieton kaj sanon je la belaj Italaj Malalpoj. Mi do foriris de Liono noktomeze, kaj vekiĝis apud St. Raphael, kie oni unue vidas la belan, bluegan Mediteranean Maron. _Marto 16-27._ Vere estas felando, tiu ĉi mirinda regiono. Palmoj, oranĝoj, belaj vojoj por la bicikleto, ĉiaspecaj kaj ĉiakoloraj floroj, kaj miloj da tiaj belaĵoj. Kaj, super ĉiu, la ĉiam brila suno, la helega aero. Vere, kiam oni trovas tian pejzaĵon en Marto, oni ne povas eviti pripensi Londonon. Tamen mi amas Londonon, eĉ kun ĝia nigreta kaj ofte iom malgaja vidiĝo! Pri la belaĵoj de felando mi ne tie ĉi devas skribi, sed mi neniam povos sufiĉe danki Esperanton, kaj la Esperantistojn, por ke ili ebligis al mi tian vojaĝon. Sinjoro Bicknell, kiu gastigis min, kaj kies nomo estas tiel bone konata de la legantoj de The Esperantist, estas tiel afabla, kiel liaj skribaĵoj estas interesplenaj. Mi multe ĝuis oftajn ekskursojn kun li en la montaron, aŭ promenante, aŭ bicikletante. Ĉiam, kiam oni estas feliĉega, la tempo ŝajne flugas je ventoflugiloj, kaj estis tre malĝoja, kiam la fino de la libertempo proksimiĝis, kaj estis necese reeniri la varmegajn vagonarojn. Mi vizitis la palm- kaj oroplenan Monte Carlo, kie oni ne bezonas esti alkemiisto por ŝanĝi arĝenton en oro (aŭ oron en nenio). Tiu ĉi loko ŝajnis esti la plej bela el ĉiuj. Tamen, je mia alveno tie, la hajlo kaj neĝo falegis, kaj ĉiuj la belaj parkfloroj estis per kovriloj ŝirmitaj. Tiu ĉi estis la sola sensuna tago! Mi ankaŭ vizitetis Nice kaj vidis Sinjoro de Villemain, la Sekretario de la Grupo. En Nice ankaŭ mi perdis mian poŝlibreton, enhavantan belan poemon kaj multe da sciigoj por la Gazeto! Je la 25 Marto, antaŭ la tagmezo, mi alvenis en Beaune (Cote d'Or, ne Alĝerujo, kie la fervojistoj deziris min sendi). Sur la promenejo de la stacidomo troviĝis la verda stelo, kaj mi konatiĝis kun Sinjoro Cyrot, Sekretario de la Grupo. Ni kunforiris, kaj tagmanĝis kun la komitataro, kaj mi denove ĝuis la gastamon de la Esperantistoj. Poste ni vizitis la rimarkindan _Hostel Dieu_, kaj ĝian mirindan pentraĵon de la Fina Juĝo; ni rampis en la Sonorilejon (Beffroi) eniris la Parkon kaj eksciis iom pri _truloj, kiuj manĝas cignojn_! Je vespermanĝo, tre ŝerca okazo multe ridigis nin. Ni kunparoladis en la Hotelo ĉiam en Esperanto, sed, subite, oni diris frazon, kiun mi tute ne povis kompreni. Eĉ je la dua fojo la afero estis nekomprenebla. Fine mi lernis ke la nekonataj vortoj estis en la Angla lingvo! Jen interesa fakto por tiuj, kiuj kredas, ke la malfacila Angla lingvo devas esti uzata por ŝlosillingvo. Post vespermanĝo ni kuniris al la Liceo, kie Sinjoro Mathouillet faras Esperantan kurson, kaj mi renkontis alian aron da samideanoj. Beaune estas centro de la vinkomerco de Francujo, kaj M. Deschamps, komitatano de la Grupo, elpensis novan sistemon por figuri per la botelo, la participojn Esperantajn. Sur paperego, oni vidas tri virojn, la unua tenas en mano botelon da Beauna vino. Li estas _trinkonta_, kaj la vino estas _trinkota_. La dua viro jam suprenigis la botelon al la buŝo, kaj estas _trinkanta_, kaj la vino estas _trinkata_. Sed la tria viro, kun tre gaja mieno, multe dancadas, malplena botelo en mano. Li estas _drinkinta_, kaj la vino ne plu estas, ĝi estas _trinkita_! Sed la Grupo ankaŭ posedas indan poeton, kaj espereble legantoj de The Esperantist povos parkere lerni kelkajn Beaunajn poemojn, sendube inspiritajn de la Beauna vino. Noktomeze mi adiaŭdiris, kaj eniris la vagonaron kaj alvenis en Parizo matenfrue de la 26 de Marto. Ne plu Esperantante, mi pasigis la tagon en la Palaco de la Louvre, kaj en la Jardin des Plantes. Poste, tre laciga, mi aĉetis Anglan Gazeton, por vidi ĉu ĝi estas ankoraŭ en Esperanto presata; kaj, vidante, ke ne eĉ estas _kolono_ Esperanta tie, mi rapidis al Londono por demandi la kaŭzon. En la vagonaro mi varbis unu aliĝonton, sur la vaporŝipo alian. Alveninte en Londono, mi trovas, ke la vetero ankoraŭ estas tre malvarma. Oni tremetas, kaj pensas pri la Itala varmeco, kie oni preskaŭ deziras sekvi la ekzemplon de niaj unuaj gepatroj pri la vestaj aferoj. _Kaj poste._ Vere, kiam la Esperanta movado en Anglujo ĝajnis tiom da profesoroj, Doktoroj, kaj eminentuloj, kiom ĝi nun havas en Francujo, la lingvo estos venkinta! Ĝis nun, bedaŭrinde, nur malmulte da instruistoj kaj scienculoj interesiĝis je la afero. Sed sendube tiu ĉi baldaŭ venos, kaj tiam ni, kune kun niaj simpatiaj Francaj amikoj, povos vidi la belegan rezultaton de niaj senĉesaj klopodoj--la alprenon de Esperanto tutmonde. Ju pli oni esploras la Esperantistaron, des pli oni konvinkiĝas je la granda estonteco de la lingvo. Ĉie Esperantistoj kunpensas pri ĝia praktikeco kaj netuŝebleco. _Ĉie ni estas veraj Samideanoj!_ _Ĝis la Revido! Ĝis la Revido!_ H. Bolingbroke Mudie. March 12-15, 1904. To-day, sitting at the Remington once more, I write a few words about my memorable little holiday with the Esperantists in France. I do so to fulfil the wish of many readers of The Esperantist. It would be easy to do one of two things--either to fill a book on the subject, or to write nothing. For the former, time is wanting, and I must not do the latter, having unfortunately promised to write something. I must therefore hope that my new friends across the Channel will forgive such a brief outline of so interesting a theme. Have many people, other than Esperantists, had long friendly correspondence with those whom they have never yet seen? Perhaps. But certain it is that I gave much forethought to this short journey, which was to enable me to see so many Esperantists, with whom I already had such pleasant intercourse. A smooth crossing and a comfortable train allowed a little sleep before I arrived, at seven in the morning, in the Gay City. Of the sights and interesting features of Paris it is needless to write. These exist for all, not for the army of Esperantists alone. But the hearty welcome of M. Gaubert, Secretary of the Parisian Group, was an Esperantist privilege. Having visited the publishers, Messrs. Hachette, I went to the Suez Canal Company's office, which M. Gaubert jokingly calls his _prison_! A truly luxurious prison. We in England have not, I fancy, such offices. Here I also met his colleague, M. Massé, who is another Secretary of the Paris Group. The first object which catches the eye is a beautiful model of the world-famed canal. It must have been easier to scoop out the desert sand than to cut through the Panama rocks; nevertheless, the magnitude of the enterprise is very evident. We lunched together here, and the cuisine, like the building itself, was excellent. Subsequently I called on M. Fruictier, the most busy Editor of _Lingvo Internacia_ and of the new _Internacia Scienca Revuo_. After a pleasant chat, we said _au revoir_, and I left to meet M. Bourlet, President of the Paris Group. Of him, his devotion and indefatigability, I had of course heard much, and it was therefore a very great pleasure to become personally acquainted with this most kind comrade in our Cause. With him was his cousin, M. Mehrmann, Secretary of the Group in Château Thierry. It seems that all M. Bourlet's relatives have become Esperantists, except one, who is still busy studying English. This is very proper; but would it not be better to learn English from an Esperanto textbook? We walked slowly towards the Palais Royal, chatting the while. Having arrived there, we entered the Restaurant Vefour, where I discovered a great feast had been made ready. There were more than twenty-five friends-in-Esperanto present, whose names I knew, but whom for the most part I had never seen. I cannot here enumerate all those present: let it suffice to say that General Sébert (Member of the Institute of France), M. de Ménil (of Jarlibro fame), M. Rollet de l'Isle (who is occupied with the preparation of a Marine-Esperanto-Vocabulary), and almost every eminent Parisian Esperantist were present, except M. Cart and M. de Bréon, who were unfortunately prevented from participating. During dinner, our friends sent most hearty greetings to all British Esperantists, and trusted that we will ever strive, together with our French brethren, to ensure the universal adoption of our dear Cause. I, of course, replied to this kind message, and gave a short report of the present state of Esperanto here, and also said that we in England hope soon to reach the exalted station now held by our energetic sister, France. This was the first occasion on which I had to make an Esperanto speech, and I fear I suffered somewhat from nervousness. I was accordingly glad when I had concluded the address with an expression of thanks for the great kindness of our Parisian fellow-thinkers, having hoped that we in London would soon have the opportunity of showing them some of our sights. We then listened to some Esperanto songs. Both M. and Mme. de Ménil are Esperantists and musicians, and have composed several very melodious songs. We also sang _La Vojo_, by M. Deshays, who visited London last year. All present were then photographed by magnesium flash, and if the result be good, it may appear in The Esperantist. At midnight I went to the Hotel to sleep, and to dream that no longer was I merely H.B.M., but that I had become some eminent person on a pleasure-progress! Next morning I woke up and gladly saw that my watch only indicated seven o'clock, and that half-an-hour of bed still remained. It is terrible, methinks, to have to jump out into the cold at once on waking up! I was accordingly quietly resting when suddenly I had a fright. The hand _still_ pointed to the seven! Has the eminent man entered a beautiful land where time is not? I listen: no, the watch has stopped! Certainly I must have lost the train. I dress post haste, and go to the station. Joy! It is only eight, and there is still time enough. The sun was already shining in a cloudless sky when I met M. Bourlet, and went with him into an overheated train. Why are French trains so hot? I could scarcely breathe, and my feet were almost roasted on the iron plate of the warming apparatus. About eleven o'clock we arrived at Château Thierry, and once more met M. Mehrmann, who took us to M. Borson, the President of the new Group there. With him was an Esperantist circle, and we chatted for some minutes. I then found that champagne in champagne-land is much more agreeable to the taste--in my opinion--than that which we have in England. I told those present that I had visited the town last year on a bicycle, and had much admired the Town Hall, where we had to speak later on. And, certainly, had anyone told me that in less than a year I should enter this Town Hall in a frock coat and silk hat to discuss Esperanto, I could not have believed it. Truth is often very, very strange. As the sun was so bright, we clambered up to the ancient castle, or, more accurately, the castle site, of King Theodoric II., which gives its name to the little town. The Esperantist Group is called the Group of _Kastelteodoriko_. At midday we descended from this eyrie, and went to the charming home of Mme. Mehrmann, where we dined. This calls to mind that, before ever entering France, I dreaded the French cuisine; but quite without reason. If only our country inns were as comfortable as our neighbours', we should probably see more Continental tourists. Throughout this journey I learnt a great deal about French every-day life, which certainly would never have been acquired had I not been an Esperantist, even with a perfect knowledge of French; and I have once again to thank the most kind ladies and gentlemen who so cordially extended me their hospitality. After dinner, Mme. de Ménil played her very melodious Esperanto Waltz.[77] We then proceeded through the streets to the beautiful white Town Hall, which had attracted so much of my attention the year before. We entered a very fine painted and ornamented hall, in which was assembled a number of the townsmen. As the weather was so lovely, we feared that but few would be present, but we were mistaken, and I was glad to see among the audience many young people. Until now there had hardly been occasion to remember that I understood French, for, naturally, we always conversed in Esperanto. But I now found that I had not wasted my time in the study of this difficult, but beautiful, tongue. I perfectly understood the remarkable lecture which M. Bourlet gave. But all good things come to an end, and I much regretted my ability to understand French when, in the middle of his discourse, my friend wanted me to say something _in French_ to show that it is almost impossible for a foreigner to learn such a difficult and irregular language perfectly! My audience was truly very patient, and did not laugh very much at my pains, but I was exceedingly glad when I could once more be permitted to speak in Esperanto! Did this test gain over any of those present to our Cause? At five o'clock the meeting ended, and we paid one or two calls before returning to the hospitable Secretary's home. On my previous visit to Château Thierry I had become well acquainted with the natural beauties of the locality, but now, thanks to Esperanto, I know something of the inhabitants and their beautiful homes. Swiftly, too, too swiftly, came the hour of departure, and the hot train took us back to Paris. Naturally the fellow-travellers were much interested in listening to our Esperanto conversation. Did they imagine that we were not of the same nationality? At eleven p.m. I had to say good-bye to my most kind friend, and took the tram to the Gare de Lyon, where the station was made gay by soldiers of all kinds. The train left at one in the morning. My sole companion was an officer going to Tonquin. We talked a little about Esperanto among other subjects, and he said he would probably learn the language in the steamer, instead of always playing cards. Then, as the compartment was not too hot, I covered myself with a rug, and slept soundly. At eleven o'clock, on March 14, I arrived at Dijon, and, thanks to the green star in my button-hole, was recognised in the street by M. Jullien, the Secretary of the Group. He took me into the Buffet, where several well-known Esperantists had assembled, and where we had lunch. Mm. Boirac (Rector of the University), Lambert (Professor at the University), Lallemant (Collaborator of Diversaĵoj), Mme. Bastoul (Vice-President of the Group), and many others were present. During the meal M. Boirac explained the proposal _re_ the coming Dijon University Holiday Course, of which I will treat elsewhere. Obviously this must greatly help our Cause, if Esperantists from various countries can meet there. Then M. Jullien kindly took me over the ancient palace of the Dukes of Burgundy, and into the museum, where are the renowned Flemish sculptures. But these also exist for all, and I must at once take my readers to Mme. Bastoul's home, where they will hear me speaking in a phonograph, recording my hearty thanks for their kind welcome, and expressing the hope for a similar meeting in London. I also was taken over the great biscuit factory Pernot, and was much interested. Truly the cleanliness and practicality there are most remarkable. Having gone to the Hotel de la Cloche, where the Group and the English Club hold meetings, I dined, and had a little minute in which to write a short report home, and then I hastened off to the University, to be present at the Meeting of the Group. My arrival had been announced in the local papers, and the Hall was quite full to hear an English Esperantist. M. Lambert gave the customary explanation of some Grammatical points, and I then addressed the audience in Esperanto, saying that we in London remark with great interest the go-ahead characteristics of Dijon, and I also read a note from our busy Maltese supporter, Dr. Busuttil, which proved that England was not the only land to observe their progress. The meeting over, we went together to a café before returning to the Hotel, to pass the night--if one can call night the time from midnight to 5.30, when the train leaves for Lyons. The Group in Beaune had kindly asked me to be present at its gathering on the following day, but I had to refuse, being expected in Lyons at mid-day. I however promised to visit Beaune on the return journey, March 25. Assuredly Dijon boasts of many Esperantists, one of whom recognised me at the station in the morning, and travelled with me. March 15 was also a lovely day, sunshine and blue sky everywhere. Having reached the vast and beautiful Lyons, I followed the directions of the kind M. Offret, and we met for lunch with Dr. Dor and some other Committee Members of the Group. Readers will recollect that it is M. Offret who has just published the report on the _Present State of Esperanto in the World_, and I had the privilege of seeing the replies which he received. Truly the Lyons Group is fortunate in possessing such a Secretary; and when I saw the very neat ordering of all the Group's affairs, I at once wished to resign the Secretaryship of the London Club, so that someone with more time and ability could pay more energetic attention to the matter. Lyons is a very vast and beautiful city, and friends would not let me depart before seeing its principal sights, for which I owe them hearty thanks. But here also the Silk Museum, Collections of Paintings, the wonderful view of the Snowy Alps, the fine Park, the confluence of the two mighty rivers, Saône and Rhône, are for all visitors, not for Esperantists alone; so I will only mention the agreeable evening meeting, after we had dined together. Here I spoke in Esperanto of the whole trip. And, really, I had seen so many interesting and memorable things that days seemed weeks! But now, unfortunately, this Esperanto-holiday had almost come to an end. I was about to seek quiet and health in the lovely Maritime Alps of Italy. I therefore left Lyons at midnight, and woke up near St. Raphael, where one first catches sight of the beautiful, intensely blue, Mediterranean. _March 16-27, 1904._ It really is a fairyland, this wonderful region. Palm trees, oranges, good cycling roads, flowers of all kinds and colours, and thousands of similar lovelinesses. And over all the ever-burning sun, the air most clear. Finding such a landscape in March, one cannot help thinking of London. Nevertheless, I love London, even with its blackish, and frequently somewhat dreary, aspect! I cannot write of the wonders of this fairyland, but I can never adequately thank Esperanto and the Esperantists for making such a journey possible. Mr. Bicknell, whose guest I was, and whose name is so well known to the readers of The Esperantist, is as kind as his writings are interesting. I greatly enjoyed frequent excursions, either on foot or bicycle, with him into the mountains. Always, when one is very happy, time seemingly flies on the wings of the wind, and it was very doleful when the end of the visit approached, and I had once more to go into the stuffy trains. I visited the palmy and golden Monte Carlo, where one need not be an alchemist to convert silver into gold (or gold into nothing). This spot seemed the most lovely of all. Yet on my arrival there the hail and snow fell heavily, and all the lovely flowers in the parks were protected by coverings. This was the only day that was overcast. I also paid a short visit to Nice, and saw M. de Villemain, the Secretary of the Group. In Nice, also, I lost my pocket-book, containing a beautiful poem and many notes for this Gazette! On March 25, before mid-day, I reached Beaune (Côte d'Or, not Algeria, whither the porters tried to send me). On the station platform the green star was in evidence, and I made the acquaintance of M. Cyrot, the Secretary of the Group. We went out together, and lunched with the Committee; once again I enjoyed the hospitality of Esperantists. Later we visited the remarkable _Hostel Dieu_ and its wonderful painting of the Last Judgment, we scrambled up into the Belfry, and went into the Park, and learned something of _trout which eat swans_! At dinner a very amusing occurrence caused much laughter. In the Hotel we always spoke Esperanto, but suddenly someone said a phrase I could not understand. Even the second time it was incomprehensible. Finally, I learned that the unrecognised words had been said in English! Here is an interesting fact for those who think that the difficult English language must be used for a key language. After dinner we went off together to the Lycée, where M. Mathouillet holds an Esperanto course, and I met yet a further group of Esperantists. Beaune is a centre of the wine trade in France, and M. Deschamps, a committee member of the Group, has thought out a new way of illustrating the Esperanto participles with the help of the bottle. On a large sheet of paper are depicted three men, the first holding in his hand a bottle of Beaune wine. He is _about to drink_, and the wine is _about to be drunk_. The second individual has raised the bottle to his mouth. He is _drinking_, and the liquor _is being drunk_. But the third man, with very gay physiognomy, is dancing with an empty bottle in his hand. He _has drunk_, and the wine _has been drunk_! But the Group also possesses a worthy poet, and it is to be hoped that readers of The Esperantist will be able to learn by heart some _bonaj_ poems, doubtless inspired by the _bona_ wine. At midnight I said good-bye, went into the train, and arrived in Paris early in the morning of the 26th. No longer Esperanting, I spent the day at the Louvre and the Jardin des Plantes. Then, very very tired, I got an English paper to see if it were yet printed in Esperanto; and, seeing not even an Esperanto _column_ there, I hastened to London to ask the reason. In the train I made one convert; in the steamer another. Arrived in London, I find the weather is still cold. One shivers, and thinks of the warmth of Italy, where one is almost desirous of following the example of our first parents as regards the clothing problem. _And Afterwards._ Assuredly, when the Esperanto movement in England has gained as many professors, doctors and eminent men as it now has in France, the language will have won the day. Up to the present, unfortunately, but few teachers and scientific men here have become interested. But, without doubt, this will soon come, and we, with our cordial French friends, shall be able to see the grand result of our ceaseless labours--the adoption of Esperanto universally. The more one sees of the Esperantists, the more one is convinced of the language's great future. Everywhere Esperantists are agreed as to its practicality and unalterableness. _Everywhere we are true fellow-thinkers!_ _Au Revoir! Au Revoir!_ Literal Translation. FOOTNOTE: [77] _This can now be obtained from the Librarian, price 6d., post free._ A PROGRESSIVE LIMERICK. Clarence Bicknell. Fraŭlin' ridetanta de Nigro, Sursaltis por rajdi sur tigro. La rajdo finiĝis, sed ŝi interniĝis, Pro kiu ridetis la tigro. Deziris ridanta fraŭlino Rajdadon sur dors' de tigrino; Sed ŝi revenante interne rajdante Ne plu ridis, sed la tigrino. Per salto sidiĝis sur tigro Ridanta fraŭlino de Nigro. Internen li metis ŝin, kiun ne petis ŝi-- Tiam ridetis la tigro. Fraŭlin', kiu loĝis en Nigro, Ridante ekrajdis sur tigro La rajd' ne plu estis, interne ŝi restis Kiam ridegis la tigro. Fraŭlino eliris de Nigro Ridete rajdante sur tigro. Ho, kia vidaĵo! Ŝi tuj internaĵo Ridetis ne plu, nur la tigro. Fraŭlin' iafoje de Nigro, Ridetis saltante sur tigro; La rajdo finiĝis ĉar ŝi interniĝis Sed gaje ridetis la tigro. Etc., Etc., Etc. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la ses antaŭajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_daŭrigo_). Mi ĉion montris!... Ke la sorĉartiloj De Sikorakso, buf', skarab', vesperto ... Sur vin tuj falu!--Estas mi subulo! Mi tiam sola mia propra reĝo! Min porke nun vi tenas en ŝtonego, Dum la ceterajn partojn vi posedas! Prospero.--Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo! Ŝlimido, mi unue kun vi agis Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis En groto mia ... ĝis vi idon mian Atencis malvirgigi.... Kalibano.-- Vi malhelpis. Se rajte estus ĝi de mi farita, L'insulo estus Kalibanigita! Prospero.--Ho, sklavo abomena, ne ameco Kortuŝos vian malbonecon bestan; Nur povas vi plenumi bestan rolon. Kompate, mi paroli vin instruis, Novaĵon taŭgan montris tage, hore; Bestulon, kiu tiam sole blekis Simile al la bruto, mi instruis Paroli home, kaj objektojn nomi. Sed, parolante, via bruta raso Enhavas tion, kio ne permesas Honeste agi: tial en ŝtonego Malliberulo vi de tiam restas, Anstataŭ pli malbona sorto. Kalibano.-- Vere Paroli vi min faris: la profito Jen estas: mi nun povas vin malbeni. Erizipelo ambaŭ vin mortigu! Mi lernis tion el la lingvo via. Prospero.--Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu! Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas; Plimulte poste, sed nun tion faru! Ĉu ŝanceliĝos vi, ĉu malobeos, Mi tiam streĉos la muskolojn viajn, Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos ... La bestojn timigante. Kalibano.-- Ne, mi petas. (_Flanken_) Obei li magie min devigas. Potenco tia ke l'patrina dio Setebos estus ĝia sklavo! Prospero.-- Iru! (_Foriras Kalibano_) _Revenas_ Arielo _nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas_ Ferdinando. Kanto de Arielo. _Sur la flavan sablon venu,_ _Manojn interprenu;_ _Salutintaj, eĉ kisintaj,--_ _(Paca mar' sin tenu!)--_ _Tie ĉi kaj tie saltu,_ _Koboldeme: nun, ni haltu._ _Aŭskultu!_ Rekantaĵo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_ _Hundoj, boju, boju!_ Rekantaĵo: _Boju, hundoj, boju!_ _Aŭdu nun la kokan krion;_ _Ĉantikliro[78] kantas tion:_ _"Kokoraŭko!" krias koko._ Ferdinando.--El kie venis tia stranga kanto? El aer' aŭ el tero?... Plu ne sonas ... Ĉu estas io de insula dio?-- Mi sidis ploreganta pri la sorto De mia patro kiu ĵus pereis ... Dolĉegaj sonoj venis super l'ondo, Ĝin kvietigis,--eĉ doloron mian;-- Altiris min ĉi tien l'harmonio, Sed ĵus forĉesis.... Ne! ĝi rekomencas.... Arielo Kantas: _Sub tridek futoj da marakvo_ _Profunde patro restas;_ _Fariĝas ostoj nun koralo;_ _Okuloj perloj estas:_ _Aliformiĝas li marame,_ _Tre riĉe kaj orname._ _Hore mortsonoro tintas,_ _Maraj nimfoj kantas:_ Sonorila eĥo: _Bum! bom! bam! bum!_ _Ilin aŭdas mi, ... Aŭskultu!_ Ĥora eĥo: _Bum! bam! bom! bum!_ Ferdinando.--Ĝi diris pri droninta patro mia! Ne estas terdevena homa kanto Aŭdita de mi supre! Prospero.-- Ho, Mirando, Palpebroj viaj malfermiĝu: kion Ekvidas vi antaŭe? Mirando.-- Kio estas? Spirit'? Ĉielo! Kiel ĝi rigardas! Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma; Spirito tamen estas. (_Daŭrigota_). FOOTNOTE: [78] Angle, _chanticleer_. LA SIMIO. Fablo 18 el Fénélon, Tradukita de Maurice Mehrmann. De maljuna ruza simio, la ombro malsupreniris post morto, en la malhelan loĝejon de Plutono, kie ĝi petis por reveni inter la vivantoj. Plutono volis resendi ĝin en la korpon de multepeza kaj malsprita azeno, por senigi ĝin de ĝia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed ĝi faris tiom da ŝercoj kaj petolaĵoj, ke la nepardonema Reĝo de la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al ĝi elekti novan iston. La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaŭ," ĝi diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj." La animo de la simio eniĝis apenaŭ en tiu nova stato, kiam maljuna babilema virino ĝin aĉetis. Ĝi ĝojigis ŝin; kaj ŝi metis ĝin el belan kaĝon. Ĝi bone manĝadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon, kun la maljuna babilemulino, kiu senĉese paroladis kiel ĝi. El sia antaŭa stato ĝi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: ĝi ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencaĵojn, kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino. Ĉiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por ĝin admiri. Ŝi enuis tial ke ŝi estis iom surda, kaj ne aŭdis kelkafoje parolojn de sia papago, kiun ŝi trovis pli sprita ol iu ajn. La papago trezorgita fariĝis babilegema, trudema, frenezega. Ĝi tiom ekscitiĝis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke ĝi mortis. Denove ĝi revenis antaŭ Plutono, kiu, tiun fojon, volis ĝin transigi en fiŝan korpon por ĝin mutigi; sed refoje ĝi petoladis antaŭ la Reĝo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn de la ŝercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu ĉi eniri homan korpon. Sed, ĉar Dio hontis sendi ĝin en korpon de saĝa kaj virta homo, li ĝin aligis al korpo de enuiga kaj trudema paroladisto, kiu mensogis, kiu senĉese fanfaronadis, kiu faris ridindajn gestojn, kiu mokis ĉiujn ajn, kiu interrompis la plej klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniaĵoj aŭ malĝentilaj malsaĝaĵoj. Merkuro, kiu ĝin rekonis en tiu nova stato, ridante diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitaĵo el simio kaj papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta simio kaj bonega papago, oni nur faris malsaĝan homon." _Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj ŝajna kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!_ INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO? Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo). Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera. Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi loĝis en urbeto proksima de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi tre ŝatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj. La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, ĉarmis nin, kaj donis al ni akvon ĉiam movan. En tiu tempo mi havis belan ĉashundinon grifonrasan, kun la haraj rigidaj. Ĝi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro. Ĝi neniam lasis min. Nokte kaj tage ĝi estus difendinta min kontraŭ kiu ajn, kaj malgraŭ tio, ĝi estis karesema. Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili, kiu estis apud mi: "Mi ŝajnigos droni por vidi kion faros la hundino." En tiu momento ĝi estis dekkvinjara, kaj ne tre ŝatis la akvon. Mi puŝis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" ŝaŭmigante la akvon ĉirkaŭ mi. Tuj ekĵetiĝis la hundino en la akvon, kaj rapide alnaĝis al mi. Ĝi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian ŝultron por alkonduki min teren; sed mi prenis la voston de Dian' dirante al ĝi: "Iru, Dian'! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon. Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie Dian' elmontris ĝojegon blekante pro plezuro, saltante por leki miajn manojn, kaj mian vizaĵon. Tio certe ne estis miriga; multe da hundoj estus same agintaj, propramove, _instinkte_, se vi volos. Sed la historio ne estas finita. Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraŭ, ke ni banus nin. Mi do aliris ĉe mian parencon por preni la barkon. Mi pretiĝis por senkatenigi la barkon, kaj por ĝin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min; ĝi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon: Dian' ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por enirigi ĝin kaj ni deiris. Ni albordiĝis al la elektita kaj kutimita loko. Miaj amikoj senvestiĝis, kaj mi lasis mian jakon, sed, kiam mi volis daŭrigi, mi ne povis. Dian' blekis furioze kontraŭ mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi provis kvietigi ĝin, sed vane; mi estis devigita revestigi min. Dian' ne volis, ke mi banu min. Ĉu tio estas _instinkta_ aŭ _inteligenta_? Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas difinita. RUBAJATO DE OMARO KAJAMO. Tradukita de Ben Elmy. 1 Vekiĝu! Jen, la suno jam forpelas Stelojn kaj nokton; el ĉiel' akcelas Radi' unua, kaj per sia brilo, La turo de l'Sultano alte helas. 2 Dum el mallum' kreskadis taga pleno, Aŭdiĝis voĉ', plendante pri deteno,-- "Dormulo, kial vi ekstere restas? En templo jam atendas la festeno!" 3 La kok' ekkrias; ĉiuj en akordo, Ekpetas, "Malfermata estu pordo! Ni povas resti iom nur da tempo, Nek plu vidiĝos ĉe la tera bordo!" 4 Printempo, la naskiĝo de novjaro! Revivas nun la juna deziraro; Sed homo pensa pace nun foriĝas, Ĉe freŝaj blankaj floroj de l'kamparo. 5 Iram' pereis, vere, kun jasmeno, Sed restas lag' alia, kaj ĝardeno; Se vazon de Jamŝid' ne plu ni vidas, En vino brilas ĉiam la rubeno. 6 David' silentis; sed, per voĉo klara, Al rozo pepas najtingalo kara,-- "Vin' vin' vin' vino, ruĝa ruĝa vino!" Kaj roz' ruĝiĝas, en respond' neŝpara. 7 Plenigu vazon; ĉe printempa festo, Bruliĝu ĝoje vintra pentovesto; Mallongan vojon havas tempobirdo Por flugi, kaj rapidas al la nesto. 8 Ĉe urbaj aŭ ĉe kampaj societoj, La vin' de vivo falas per gutetoj; Simile, kvazaŭ floro kadukanta, De vivo falas vice folietoj. 9 Mil rozoj, oni diras, venos morgaŭ; Sed kien iris rozoj de hieraŭ? Monato sama, rozojn alportante, Jamŝidon prenos, Kajkobadon ankaŭ. 10 Nu; prenu ĝi, do, ilin! Kial ni Pri Kajkobado zorgos? Tie ĉi, Rustum' kaj Zalo ne pli grave estas Ol la vespermanĝad' al vi kaj mi. 11 Ripozu ni ĉe tiu ĉi herbejo, Ĵus inter la dezerto kaj plantejo; Neniel je Sultan' aŭ sklavo pensu, Kaj lasu la Mahmudon al reĝejo. 12 Versolibret' sub arbo tie ĉi, Kruĉo da vino, pano nur, kaj vi, Kantante dolĉe en dezerto, jen! Dezerto estus Paradiz' por mi! RUBAIYAT OF OMAR KHAYYAM. (Translated from the Persian by Fitzgerald). 1 Wake! For the sun who scatter'd into flight The stars before him from the field of night, Drives night along with them from heav'n, and strikes The Sultan's turret with a shaft of light. 2 Before the phantom of false morning died, Methought a voice within the tavern cried, "When all the temple is prepared within, Why nods the drowsy worshipper outside?" 3 And as the cock crew, those who stood before The tavern shouted--"Open then the door! You know how little while we have to stay, And, once departed, may return no more." 4 Now the New Year reviving old desires, The thoughtful soul to solitude retires, Where the white hand of Moses on the bough Puts out, and Jesus from the ground suspires. 5 Iram indeed is gone with all his rose, And Jamshyd's seven-ring'd cup where no one knows; But still a ruby kindles in the vine, And many a garden by the water blows. 6 And David's lips are lockt; but in divine High-piping Pehlevi, with "Wine! Wine! Wine! Red Wine!"--the nightingale cries to the rose That sallow cheek of hers to incarnadine. 7 Come, fill the cup, and in the fire of spring Your winter-garment of repentance fling; The bird of time has but a little way To flutter--and the bird is on the wing. 8 Whether at Naishapur or Babylon, Whether the cup with sweet or bitter run, The wine of life keeps oozing drop by drop, The leaves of life keep falling one by one. 9 Each morn a thousand roses bring, you say; Yes, but where leaves the rose of yesterday? And this first summer month that brings the rose Shall take Jamshyd and Kaikobad away. 10 Well, let it take them! What have we to do With Kaikobad the Great, or Kaikhosru? Let Zal and Rustum thunder as they will, Or Hatim call to supper--heed not you. 11 With me along the strip of herbage strown That just divides the desert from the sown, Where name of slave and Sultan is forgot-- And peace to Mahmud on his golden throne! 12 A book of verses underneath the bough, A jug of wine, a loaf of bread, and Thou Beside me singing in the wilderness-- Oh, wilderness were Paradise enow! (V. 4--The Persian new-year begins with the vernal equinox. The "white hand of Moses" is a figure for Spring blossoms). (V. 10--Rustum is the Hercules of Persia; Zal, his father). DIVERSAJ AVIZOJ. Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke ĉiulandanoj kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta ĉirkaŭ dudek kvin de la petitaj poŝtkartoj, kaj, _kvankam mi ne ilin demandis_, mi ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu ĉi pruvas ke la Esperantistoj multe interesiĝadas je la lingva afero, kaj ke ili ne estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi, ĉar mi bone sciis ke tiuj ĉi ne estis la plimulto da la Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke. Nu, trankviliĝu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi sensupersignan Gazeton, ĉar nek mi, nek vi, deziras ĝin legi. (Kaj mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The Esperantist!) Dank' al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antaŭe, fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj amikoj, kiuj kontraŭdiras la supersignojn ĉar ili deziras skribi al la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta. _Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita litero._" Estas facilege tiun ĉi fari. Antaŭ kelkaj tagoj, nia fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen supersigno. Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraŭ la supersignoj, sed kontraŭ la antaŭjuĝo de la Redaktoro. Sed, kompreneble, nun tiel, kiel antaŭe, vi ĉiam povas laŭbezone uzi la literon H anstataŭ la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p. Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran _Fonetikan Alfabeton_. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu Esperantisto. * * * Kara Sinjoro,--Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo internacia interesas ĉiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas Societo Internacia Fonetika (Association Phonétique Nationale). Ĝi havas ĝian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn kaj instruistojn de modernaj lingvoj el ĉiu civilizita nacio. Ĝi estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj ĉi du grandaj nacioj. La Societo havas monatan gazeton, Le Maître Phonétique, kaj oni komencas diskuti en tiu ĉi gazeto la temon de lingvo internacia. Malfeliĉe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan antaŭjuĝon kontraŭ lingvo artefarita, kaj tiun ĉi monaton ili estas antaŭmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu ĉi temo, kiuj estas tute malamikaj eĉ al la konsiderado de la meritoj de nia kara lingvo. Sed tiu ĉi povas nur helpi nian kaŭzon. Ĉar estas bonaj Esperantistoj en tiu ĉi klerega Societo, kiuj scios bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraŭ ĉiuj; kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto fariĝos konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Eŭropo; kaj la kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kaŭzo.--Via, R. J. Lloyd, D.Litt., M.A. * * * Sinjoro,--Antaŭ tri semajnoj mi sciiĝis je la unua fojo pri la naskiĝo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan artikolon kiun pri ĝi eldonis Sir William Ramsay, per la _Daily Mail_. Tuj kiam mi estis aĉetinta la libreton nomatan _The Student's Complete Textbook_ mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj ĉiutagaj vojaĝoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono (Brighton), kie mi vivas, demirinte ĝian simplecon kaj la facilecon per kiu oni povas ĝin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron kiun li estas eltirinta je tiu ĉi afero. La celo tamen de tiu ĉi letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, ĉu troviĝas en Brighton grupo aŭ sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn malgrandajn servojn por ĝin efektigi, agante, kompreneble, sub via afabla direkto, aŭ tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la lingvon kiel eble plej mi povos. Al mi ŝajnas ke Brajtono devas fariĝi utila centro Esperanta por ĝia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn kunlaboradojn kaj bondezirojn de ĉiuj, kiuj volegas antaŭenirigi la interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.--Via, D. H. Lambert (B.A., Oxon), 59, St. Aubyns, Hove, Sussex. _Jen la laŭvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon en vagonaro!_ Kompreneble, mi esperas ke ĉiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Ĉiam antaŭen! Ni kreskadu! * * * _La Universitato Londona_ kaj la _Teachers' Guild_ faras libertempan kurson de Julio 18 ĝis Aŭgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi anoncu jene. Tiuj studentoj, kiuj ne povos ĉeesti antaŭ la fino de Julio, povos partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj ĉi oni donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta monato, £2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, £1. Oni esperas ke multe da alilanduloj ĉeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al _Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London, South Kensington, S.W._ Bedaŭrinde ne estos Esperanta kurso tiun ĉi jaron kaj la sciigo de la Diĵona Universitato devas esti multe pli interesa por la Esperantistaro. Tie ĉi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de Julio 1 ĝis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (ĉiuj temoj), £2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas esti certaj, ke ili trovos en Diĵono plej koran Esperantistan akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn, ĉar la ĉirkaŭaĵoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre taŭgaj. Por ilustrita broŝuro priskribanta la tutan kurson, skribu al _Sro. Lambert, Profesoro ĉe la Universitato, Dijon, France_. La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je tiu ĉi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta instruadon de Esperanto. * * * La dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ siatempe aperis, kaj enhavas longan artikolon pri la _N Radioj_, kaj valorajn raportojn pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu ĉi Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke ĝi ricevos la apogon, kiun ĝi meritas. La kosto de specimeno de la unua aŭ dua numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep pencoj afranke. * * * La Ilustrita Poŝtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaŭ, se oni ne zorgos, ĝi fariĝos malamiko. Eble estos utile tie ĉi doni kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj ĉi. Oni neniam devas meti la poŝtsignon sur la ilustrita flanko, sed ĝi devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto devos pagi pluan 30 centimojn. Kaj, se oni deziras sendi la poŝtkarton duonpreze, oni devas elstreki la vortojn _Carte Postale_, kaj anstataŭi "_presaĵo_, aŭ _Imprimé_." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj (one halfpenny). * * * Karaj Samideanoj,--Kun la intenco fari de ili donacon al nia estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al mi neilustritan poŝtkarton enhavante la sekvantan Kredon:-- "Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava problemo de la Homaro: helpanta ŝlosillingvo; kaj mi ĉiam rigardos ĝian absolutan netuŝeblecon, kiel la simbolo de nia forteco kontraŭ atakoj kaj malamikoj de nia verko." Kaj aldonu vian nomon kaj adreson. Tiam, kiam mi ricevis almenaŭ kvincent da tiuj p.k. mi, antaŭ sendi ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj la nomojn kaj adresojn de aliĝantoj. La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj deziras ĝin aĉeti. Mi ankaŭ esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.--Fidele via, G. O. Messerly, Port of Spain, Trinidad, B.W.I. * * * Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena. Italujo. Grafo Gallois ankaŭ estas la Redaktoro de la monata Itala Organo _L'Esperantista_ (jarabono 4 frankoj). * * * La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojaĝo en Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Ĉervinski pri sia vojaĝo en tiu ĉi preskaŭ nekonata lando. * * * Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo ĝin traduki en Esperanto. Kompreneble, oni devos ŝanĝi multe da la ŝercoj, kaj tiel plu, sed mi esperas ke ĉiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn, Esperantajn ŝercojn, kaj aliajn taŭgaĵojn, tiel faros kiel eble plej baldaŭ. La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable klopodas pri tiu ĉi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon. La Redaktoro. EL HINDUJO. Singribari Hât, P.O., Assam, _Feb. 27, 1904_. Kara Sinjoro,-- Ĝis nun mi ne havis libertempon sufiĉan por skribi al vi longan leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, ĉar tia ĉi vivo estas tuta ŝanĝo, kaj mi sentas, ke mi loĝas en alia mondo. Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojaĝantoj restis en siaj kajutoj, dume la flava vizaĝa reĝo super ĉiuj reĝis. Tamen, post kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstataŭata de la varma sunbrilo kaj la frenezaj ventoj de ĝentilaj blovetoj. La cetervojaĝo estis kvieta kaj ĝojinda, krom en la Ruĝa Maro, kie la suno estis senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu mi fariĝis tre interesata. Ĝiaj sepdek mejloj estas tranĉitaj tra la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aŭ du vilaĝojn de sunsekita koto, ĉirkaŭita de daktilujoj. Kaj, starante sur la promenejo de la granda mariranta ŝipo, dum la vidaĵo estis limata ĉiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis ke ni estis senrajtuloj en tia ejo. Je la 4 Februaro ni alvenis ĉe Kalkuto, kie mi loĝis du tagoj, tre okupita de la aĉetado de taŭgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaŭ mi unue ekdormis en moskito kurtenoj. Tie ĉi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaŭ instruisto. Li esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado. Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris sur riveran vaporŝipon, kiu faris zorgindan vojaĝon de kvar tagoj per la Brahmaputra Riverego; ĝi multefoje surkuris sur subakvajn sablaĵojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam du aliaj ŝipoj alvenis kaj, tirante, liberigis ĝin. Mi ŝiplasis ĉe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aŭ helpi min, kaj tre malkonvene estis zorgi mian pakaĵon. Mi pasigis la nokton en proksima neokupata Bungalo, kie mi fariĝis manĝaĵo de la moskitoj. Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li ĵus estis leviĝinta el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson. Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek kvar mejlojn longe, kiuj okupis _tri tagojn_. Ĉiunokte mi loĝis ĉe iu plantisto, ĉar la kutimo en Asamo inter Eŭropanoj estas--_Via domo pro ĉiu, kaj ĉies domo pro vi!_ Estas kvar aliaj Eŭropanoj sur la Ĝardeno, kaj ĉiu loĝas en aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu tago mi vizitas kelkcentojn da preskaŭ nudaj ĉokoladkolorajn virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj siaj koloj estas ĉirkaŭataj de koljuveloj. Mi trovas grandan malfacilecon lerni ilian lingvon, ĉar estas tia malkomprenebla miksaĵo de Asama, Bengala kaj Kaĉara, treege distranĉita; kaj malfeliĉe, neniu el miaj kolegoj povas ŝpari la tempon por instrui min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi jam akiris sufiĉe pro mia nuna postulo. Nia ĝardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo larĝe. Ĝi estas limata de la dika arbarego (Ĵunglo) kiu senrompe atingas al la proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enloĝata de multaj sovaĝaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj ofte eraras en la ĝardenon por ataki la laboristojn. * * * Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu komenciĝas en Majo, estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn foliojn de mirinda ruĝa arbo, kiu kreskas en la ĝardeno. Adiaŭ, mia estiminda amiko. Via sincere, A. T. Simper. HINDAJ PROVERBOJ. "Maljuna Sinjoro Howell" priskribas la elementaĵojn de rava proverbo esti: _Senco, Mallongeco, Salo._ Je tiuj ĉi, kaj precipe je la _Salo_, la Hindoj superas sin mem. Kompreneble, inter la miloj da proverboj Hindaj, devas esti multaj, kiuj ne alvokas la okcidentan spiriton, sed, por montri kiel lerte ili esprimigas siajn ideojn, mi citas tiujn ĉi malmultajn specimenojn. (1). Ĉu la tranĉilo falas sur la melonon, aŭ ĉu la melono falas sur la tranĉilon, estas same. La melono estas tranĉata. (2). Oni ne povas vidi Paradizon sen morti. (3). Kiu forgesas matene, sed memoras vespere, ne nomiĝas forgesulo. (4). Se homo ridas, li ridas je alioj; se homo ploras, li ploras je si mem. (5). Dorno eniras riĉulon, kaj miloj kuras lin helpi: Malriĉulo falas de alta monto, kaj neniu proksimiĝas je li. (8276). PRI LA DORMA-MALSANECO. Tradukita de P.H. Dorma-malsaneco, kies kaŭzo longe restis nesolvebla problemo, fine cedis sian sekreton, dank' al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce, Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig. Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega sangparazito, nomita "trupanosom'o" ĉeestis en la cerebrospina fluaĵo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu ĉi malsaneco, kaj kiu eltrovis, ke tiu ĉi parazito kaŭzas la dorman malsanecon, same kiel kulo kaŭzas malarion. Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus interesa. Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan manĝbezonon, kaj ofte petegas manĝaĵojn, kiam ili estas tiel malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas manĝi. Aliaj vere fariĝas marŝantaj skeletoj, kaj aliaj akvoŝveliĝas. Muskola tremado kaŭzas haltantan iradon. Poste, ili kuŝas en profunda letargio. Ŝvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo, kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial eltranĉas la ŝvelitan glandon. La dormemo ŝajne ne estas vera dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas, ĉu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo estas subnormala. Morto estas la neevitebla fino de tiu ĉi terura malsaneco, kaj okazas jen post malmultaj monatoj, jen post du aŭ tri jaroj. Ĉiu suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj evidentigis la ĉeestadon de la trupanosam'o en la cerebrospina fluaĵo. Oni ne povas ĝin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas de tiu ĉi malsaneco. Tamen oni trovis trupanosom'ojn en la sango de dudek ok procent da landanoj loĝantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam aliloke. Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsaniĝis. Gravaj simptomoj ne aperas ĝis la parazito eniras la cerebrospinan fluaĵon. Tiu ĉi malsaneco ne similas je malario, ĉar ĝi ne kuraciĝas per kinino. Oni nun ne dubas ke la _cici muŝo_ (tsetse, _glossina palpalis_), sangsuĉanta muŝo, transportas la malsanon de persono al persono, same kiel la mikrobo malaria (_plasmodium malariae_) faras. La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu ĉi afero. Multe da tiuj ĉi muŝoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu ĉi ŝajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana simio, kiu baldaŭ malsaniĝis, kaj fine mortis, montrante la kutimajn simptomojn. Oni ankaŭ trovis en lia sango kaj cerebrospina fluaĵo la trupasonon'ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam oni estis enŝpruciginta aŭ la sangon, aŭ la fluaĵon de la malsanulo en la simion. LA POSTENO DE ROBBIE. La korteto havis tre militan vidiĝon. Tie estis soldatoj kun bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro granda por li, kaj _bando da muzikistoj_ kiu furioze batadis gaje pentritan tamburon. Nur malgranda Robbie malĝoje sidis sur la ŝtupoj, kaj rigardis. Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marŝi tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris ĉagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas ekkrii _Hura_! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian postenon, observante tutan la marŝadon kaj remarŝadon. Ofte la roto iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian ĉapeton, kaj levi sian fajfan aplaŭdon, kiam ili trapasis. Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "_Hura_" pro tiuj, kiuj povas antaŭeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplaŭdegi tiujn, kiuj faras tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile ĝoji je la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi. Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "_Hura_" kiam la aliaj preteriras. _Tradukita de_ C. S. Bicknell. LA STRABULINO. Ĉu vi ne opinias, ke oni povas ĝuste nomi la sekvantan anekdoton _Antikva Historio_, ĉar maljuna Franca Sinjorino rakontis ĝin al mi antaŭ sesdek jaroj! Ĝi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi. Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaŭ malfeliĉe strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Ŝi komencis lin demandi pri tiu ĉi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere eltrovi kelkajn ŝtatajn sekretojn. La diplomato ĝentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino gajnis nenion. Fine, ŝi koleriĝis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel iras la politikoj? La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi _vidas_, Sinjorino, _tre malrekte_. E. J. Catt. * * * En malgranda Irlanda urbeto antaŭ nelonge troviĝis pastro, kiam ĉiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li estis iranta preĝejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Ĉu vi ne scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed ĉu vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu ĉi estas vera, sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.--P. de B. CORRESPONDENCE NOTES. In reply to numerous inquirers, I regret to state that the Edition of the First Number is exhausted. Intending subscribers can commence with No. 2, or any succeeding issue. If they will let me know what price they are prepared to pay for the first number, I will try and buy some in. * * * How to tell the time in Esperantoland. This is a troublesome matter, for two systems are in vogue, the German and the English. I was surprised to find that French Esperantists generally use the former, and, instead of saying _la kvar kaj duono_, for _half past four_, they say _la duono de la kvina_, _the half of the fifth hour_. We English must take care to remember this peculiarity, or we shall get into trouble. * * * The difference between _Ĉia_ and _Ĉiu_ is as follows: Ĉia means _all sorts of_, whereas Ĉiu simply means _all_, without regard to kind. The same rule applies to Tiu, Tia; Kiu, Kia. * * * C.G.S.M. proposes that a column should be printed each month, in which the roots and affixes are divided by hyphens. If other readers will send the same request a trial shall be made. But readers of The Esperantist have generally got beyond the _hyphen stage_, surely. * * * I have to thank H.W.R., of Ipswich, for the following ingenious method of remembering those difficult correlative words _Ia_, _Tia_, _Ĉia_, _Nenia_, and the like, on pages 42 and 43 of the Textbook. As there can be no Royal Road to learning, such devices as these are most useful as aids to the memory. This is R.'s epitome, Pages forty-two and three. _I-_, _Ĉi-_, _Ki-_, _Neni-_, and _Ti-_, Then add _-a_ for _Quality_. _-al_ for _Motive_, _-am_ for _Time_; _-e_ for _Place_, excuse the rhyme. _Manner-el_; _Possession-es_; Which must always sound like face. _Thing_ add-_o_; _-om Quantity_, _Person-u_, should always be. * * * Mr. C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent, is arranging an Esperantist party for Boulogne this Whitsuntide. Will those desirous of joining kindly write at once? Mr. Reeve also wishes to join with fellow Esperantists in walking excursions on Sundays. MAJTAGO. Originale verkita de E. A. Lawrence. Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antaŭe ĉie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en Cheshire, kie, malfeliĉe, ĝia grandega najbaro, Manchester, baldaŭ ensorbigos ĝin. Tie loĝis la du "Cranford" fratinoj, tie oni ankoraŭ montras la lokon, kie herbmanĝis la bovino, vestita en tuko de sia mastrino, post ke ĝi estis falinta en kalkfoson! Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Reĝo de Danujo, kiu ankaŭ fariĝis Reĝo de Anglujo. Foje li ĝin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la rivereton. La piedoj de lia ĉevalo disĵetis iom da sablo sur sia vesto: de tiu ĉi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili disĵetas sablon antaŭ la pordo de novedzinoj. En la bela komunejo de la vilaĝo oni aranĝas la Majtagaj Ludoj. La unua afero estas elekti Reĝinon; kaj mi pensas, ke ne ŝia boneco, sed ŝia beleco estas la ĉefa penso. Alta stango estas tie ĉi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj kaj rubandoj. Tiam, en granda procesio, venas la reĝino, blanke vestita, sia sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck, kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro. Estas ankaŭ la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Reĝino sidiĝas sur sia ornamita trono kaj kroniĝas. Nun sur la herbo, oni gaje dancas ludas, trinkadas, kaj manĝadas. La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la vetero estas bela, la vidaĵo multe plaĉas, sed, alie, estas mizera afero! Londono mem havas sian Majan Reĝinon. En Walworth, frue matene, je la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Reĝino. Ŝia aĝo devas esti ĉirkaŭ dek tri, kaj ŝi devas esti la plej bona el ŝia lernejo. Ŝia trono estas en ĉambro, ne sur la herbo. Sed ankaŭ ŝi havas grandan procesion, kaj ŝia veturilo tiriĝas de la plej bela azeno de la ĉirkaŭaĵoj. La soldatetoj, nomataj The Boys' Brigade fariĝas ŝia gardistaro. Vere la tago estas tago ĝojega. Mi ankaŭ memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la ĉirkaŭaĵo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco da kaĝo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaŭ mi, kaj miaj gepatroj opinias, ke li ŝtelis mian pupon, ĉar oni trovis min ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!" Sed nunatempe ni ĉiam vidas la vilaĝajn infanojn marŝantajn sur la vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre beletaj. Ili ankaŭ tiam kantas malnovajn infanajn kantojn. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 8._ _Junio, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagandado de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 113-114 Esperanto and Teaching (Professor Carlo Bourlet) 115-117 Adventure of Count Fathom (translated by D. H. Lambert) 118-119 Naughty Eppie (translated by G. C. Law) 119 The Holy Fire (Edward Metcalfe, M.A. Oxon.) 120-121 Logic and Instinct (Ben Elmy) 122-123 The Birthplace (Paul Mathews, M.A.) 123 The Tempest, continued (translated by A. Motteau) 124 Back to the Mountains (Clarence Bicknell) 125 Correspondence Page 126 A Welsh Tale (E.W.) 127 Sundry Items of Interest 128 Instinct or Intelligence. A further Proof (by O.W., 7,074) 128 FOR FREE PARTICULARS write to the HON. SECRETARIES of ESPERANTO SOCIETIES at CORBRIDGE-ON-TYNE, M. V. Lotinga, Esq., Trinity Terrace. DUBLIN, C. Fournier, Esq., Celtic Association, St. Stephen's Green. EDINBURGH, Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. GLASGOW, J. Hunter, Esq., 138, Darnley Street, Pollokshields. HUDDERSFIELD, G. H. Taylor, Esq., 13, Birkly Hall Road. KEIGHLEY, J. Ellis, Esq., Compton Buildings, Bow Street. LEEDS, J. E. Wyms, Esq., 2, Marlbro' Grove. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. NEWCASTLE, H. W. Clephan, Esq., 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PLYMOUTH, J. A. Thill, Esq., 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREW'S, J. T. Haxton, Esq., 133, South Street. TYNEMOUTH, Alan F. Davidson, Esq., 26, Park Crescent, N. Shields. WIMBLEDON, W. Inge, Esq., Spencer College, Wimbledon. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. Internacia Scienca Revuo. The Latest Proof of our Progress. All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly. Price 7d. post free. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. T. Carr, Esq., 45, High Street, Keighley, Yorks. Interŝanĝos p-k. ilus. el ĉiuj landoj. H. G. Chevalier, Esq., Post Office, Toronto, Canada. Ĉiam respondos je p-k. skribitaj en Esperanto. M. Albert Claude, Saudrupt, Meuse, France. Per ilus. p-k. Kaj kun Gesamideanoj logantaj en Britaj kolonioj. Miss A. A. Cowan, 30, Gauden Road, Clapham, London, S.W. Letere aŭ p-k.'e kun alilandulinoj. Herbert Farnes, Esq., 120, Crofton Park Road, Brockley, London, S.E. Ilus. p-k. Arthur Gray, Esq., 138, Bethune Road, Stamford Hill, London. N. Pri Espo. kaj lingvoscienco. Ĉiam dankeme respondos. A. J. Hulme, Esq., The White Studios, Castle Street, Shrewsbury, England. Kun ĉiulandanoj pri arto kaj artmontrejoj. A. Jennings, Esq., 15, Stavordale Road, Highbury, London, N. Per vidaĵkartoj kun ĉiulandanoj. Herr Karl Klein, 71 Friedrich Kaisergasse, Vienna XVI. Vidaĵkartojn. Ĉiam respondos. M. Joseph Latenneur, Oficejestro de la Financa Ministrejo, 204, Bvd. Raspail, Paris. Ilus. p-k. Miss Rose Price, Klopstockstrasse 52, Berlin, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn. B. J. Rayner, Esq., 138, Monega Road, Forest Gate, London, E. Ilus. p-kartoj. A. d'Eduarté Smith, Esq., 33, Rupert Street, Keighley, Yorks. Ĉiam respondos je Esperantaj leteroj kaj p-kartoj. Sinjoro Ivan Ĉervenakov, Bourgas, Bulgaria. Ilus. p-k. kun alilanduloj. A. Sinclair, Esq., 17, High Street, New Pitsligo, Scotland. Interŝanĝos ilus. p-k. Kaj p-signojn. A. F. Whiteside, Esq., Box 3847, Johannesburg, Transvaal, S.A. Per ilus. p-k. La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj). THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. CANADA.--A. Saint Martin, Esq., 79, St. Christopher Street, Montreal. FRANCE.--M. Paul Fruictier, Boulevard Arago 27, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--G. B. Smith, Esq., 19, Wiborg Quay, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. TRINIDAD.--Geo. O. Messerly, Esq., Port of Spain. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ No. 8. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. JUNIO, 1904. La Hon. Sek. de la London Esperanto Club multe bedaŭras, ke lia amiko kaj kolego, Sro Howard, ne povos klopodadi pri la libraj aferoj. Ĉiuj Esperantistoj ŝuldas al Sro Howard koregan dankesprimon pro liaj sindonema laborego, kaj bedaŭros, ke liaj nunaj devoj ne permesas ĝian adon. Estonte, oni devas sendi ĉiujn _librajn mendojn_ al The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., kaj ne al Surbiton. * * * Karaj Legantoj, Salutojn! Se la maro estos estinta kompata, areto da Anglaj Esperantistoj estos reveninta de mallonga forestado dum la Pentekostaj tagoj en Bulonjo. Mi vere devas danki Vin pro la multe da afablaj rimarkoj de la skizeto pri mia libertempeto inter la Esperantistoj, kaj estas eble, ke rakonto pri la Bulonja vizito ankaŭ interesos Vin. Estos do artikoleto pri ĝi en la venonta Gazeto. Kiam mi ĝuis la Italan sunon, Esperanto gajnis novan apostolon, kies verko jam vidiĝis en _La Esperanta Gazeto_. Estas certe, ke Vi ĉiuj multe ŝatos la tre interesan kaj lertan tradukon el la _Aventuroj de Grafo Ferdinando Fathom_, de Sro Lambert verkita. Kaj, kiam Vi memoros, ke tiu ĉi klera verkisto nur aŭdis la nomon _Esperanto_ antaŭ ses semajnoj, Vi ĉi tie vidos ankoraŭ alian bonan reklamon pri la mirinda facileco de la lingvo! Inter la multaj novaj aliĝintoj, kiujn ni ĉiutage gajnadas, estas unu kiu intencas viziti la Ekspozicion S. Louisan. Kredeble li tie vidos la Esperantan Sekcion, fondita de la Franca Societo, kaj zorgata de Sro J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis. Por tiu ĉi Ekspozicio oni presigis grandajn anoncpaperojn pri Esperanto, kaj Sro Bourlet afable sendis al ni aron da ili en la Angla lingvo presitan. Mi plezure sendos senpagan specimenon al ĉiu, kiu promesos elmontri ĝin en konvena loko. Espereble tia Ekzpozicio en la Unuiĝitaj Ŝtatoj vekigos multe da intereso. Esperanto jam ekprogresas tie, kaj fervora kunhelpanto, _Sro J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, prenis sur sin la provizoran Sekretariecon. Ĉu ĉiuj Amerikaj amikoj skribos al li, kaj kunlaborados? Sro Twombly komencis sian propagandon per nova plano. Ĉiam ni vidas, ke la Amerikanoj sendas novajn ideojn al Eŭropo; ne vere? Li sendis abonpagojn je _La Esperanta Gazeto_ por ĉiuj la Amerikaj Universitatoj, kaj kelkaj kolegioj. Tiel, inter la legantoj de tiuj ĉi linioj troviĝas niaj kunbatalontoj, la Amerika Junularo. _Ĉiam antaŭen!_ estu via devizo. Ne permesu ke Eŭropo venkos sole en tiu ĉi nobla afero! Lia plano memorigas al mi, ke kelkaj el Vi petis la sendadon de tiu ĉi Gazeto al diversaj Urbaj Bibliotekoj. La propono estas tre valora, sed, je la komenco de tia entrepreno, ne estas eble ĝin alpreni. Mi do esperas, ke Vi, post kiam Vi gajnis la aprobon de la Bibliotekestro, afable konsentos _aboni por la Biblioteko_. Por tiu ĉi celo, oni akceptos duonpagon, t.e., jarabonon da du frankoj. Post iom da tempo estos eble malpli ŝpareme donaci. Mi ankaŭ ricevis kelkajn petojn por pligrandigi aŭ plioftigi la Gazeton. Sed ankaŭ tiu ĉi afero nuntempe estas neebla. Vere, se oni memoras, ke antaŭ nur dudek monatoj, Esperanto estis kvazaŭ nekonata nomo en Anglujo, kaj ke nun dum ok monatoj Anglujo posedas sian propran Gazeton, oni ne devas plendi, ke ĝi enhavas nur dekses paĝojn! La ekzisto mem de tia Gazeto, precipe apogita de Britaj Verkantoj kaj Abonantoj, estas nekontraŭdirebla pruvo pri la facileco kaj rapida progreso de la Internacia Lingvo: estas praktika pripensinda pruvo. Ĉu Vi rimarkis la kovrilon de nia lasta kajero? Laŭ la petoj de alilandaj amikoj, mi donis al la verdakovriletaĵo, Esperantan baptonomon, kaj mi esperas, ke Vi, kiuj loĝas alilande, ĉiam nomos tion ĉi _La Esperanta Gazeto_. Kiam mi aŭdis kritikojn pri La Esperantist dum mia vojaĝo, ĉiam estis dube ĉu oni parolis pri la Angla, Franca, aŭ Itala ĵurnalo. Mi plezure rimarkas ke, en L'Espérantiste, Sro de Beaufront ankaŭ kondamnas tiujn, kiuj deziras elpensi siajn proprajn alfabetojn. Kompreneble ĉiuj Esperantaj Redaktoroj same faros. Jam en la Maja Numero sendis tiun kondamnon Via Redaktoro. The Hon. Sec. of the London Esperanto Club much regrets that his friend and colleague, Mr. Howard, can no longer occupy himself with the book department. All Esperantists owe Mr. Howard most hearty thanks for his devoted labour, and will regret that his present duties do not permit of its continuance. In the future _orders for books_ should be sent to The Librarian, London Esperanto Club, 41, Outer Temple, London, W.C., and not to Surbiton. * * * Dear Readers, Greetings! Should the sea have been compassionate, a group of English Esperantists will have returned from a short stay during Whitsuntide in Boulogne. I really must thank you for the many kind remarks on the short sketch of my holiday with the Esperantists, and it may be that a narrative of the Boulogne visit will also interest you. A short article about it will therefore appear in the coming Gazette. While I was enjoying Italian sunshine, Esperanto gained a new apostle, whose work has already been seen in The Esperantist. It is certain that you will greatly enjoy Mr. Lambert's interesting and able translation of _The Adventures of Count Ferdinand Fathom_. And, when you recollect that this clever writer only heard Esperanto's name six weeks ago, you will see here yet another good testimony as to the astonishing simplicity of the language. Among the many new adherents we gain daily is one who intends visiting the St. Louis Exhibition. He will probably see the Esperanto Section there, founded by the French Society, and superintended by Mr. J. Constant, 4755, Maffitt Avenue, St. Louis. Large Esperanto posters have been printed for this Exhibition, and M. Bourlet has kindly sent a number of them printed in English. I will gladly send a free specimen to everyone who will promise to exhibit it in a suitable place. It is to be hoped that such an Exhibition in the United States will arouse much interest. Esperanto already begins to make progress there, and a devoted helper, _Mr. J. Fogg Twombly, 34, Green Street, Brookline, Mass._, has undertaken the provisional secretaryship. Will all American friends write to, and work with, him? Mr. Twombly has commenced his propaganda on a new plan. We always find that Americans send new ideas to Europe; is it not so? He sent subscriptions for The Esperantist for all American Universities, and some colleges. So, among the readers of these lines are to be found our future comrades, the Youth of America. _Ever forwards!_ let your motto be. Do not allow Europe to conquer alone in this noble cause! His plan reminds me that some of you have asked for this Gazette to be sent regularly to sundry town libraries. The suggestion is a very valuable one, but, at the beginning of such an enterprise, it is impossible to adopt it. I, therefore, hope that, after you have gained the approval of the librarian, you will kindly consent to send a subscription for the library. For this purpose half will be accepted, that is, an annual subscription of 1/6. A little later it will be possible to give less sparingly. I have also received some requests to enlarge or more frequently issue the Gazette. But this is also impracticable at present. Really, if one recollects that twenty months ago Esperanto was practically a name unknown in England, and that now for eight months England has its own Gazette, one must not complain that it contains but sixteen pages! The very existence of such a paper, principally supported by British Contributors and Subscribers, is an incontrovertible proof of the simplicity and rapid progress of the International Language: a practical proof worthy of consideration. Did you observe the cover of the last number? In accordance with the requests of foreign friends, I gave the little green-covered-one an Esperanto name, and I hope that all of you who live in other lands will call this _The Esperanto Gazette_. When I heard criticisms of La Esperantist during my journey, it was ever doubtful whether one referred to the English, French, or Italian journal. I note with pleasure that, in L'Espérantiste, M. de Beaufront also condemns those who want to invent their own alphabet. Naturally all Esperantist Editors will do likewise. This condemnation had already been sent in the May Number by Your Editor. ESPERANTO KAJ PEDAGOGIO. (_Kiam ni kunpromenis sur la bela Kastelejo de Château Thierry, Sinjoro Bourlet afablege cedis al mia peto, kaj promesis verki artikolon por The Esperantist pri la suprenomita temo. Ni ĉiuj ŝuldas koran dankon al nia eminenta kunbatalanto pro tiu ĉi honoro.--Red._). _Kara Amiko, Jen estas la promesita artikolo. Mi ĝin skribis sur miaj genuoj, sidante en arbareto sur altaĵo, inter rosmarenoj kaj erikoj, en ombro de maraj pinoj kaj bastkverkoj._ _Sub miaj piedoj tute proksime la blua maro bruetis, kuretante sur la flava sablo, la suno faris helajn rondetojn sur mia papero, kaj ĉirkaŭ mi flirtis delikataj papilioj kaj zumantaj muŝoj. La muskoj kaj herbetoj faris verdan tapiŝon, kiu estis kvazaŭa Esperanta standardo, kiu inspiris min. La vekiĝo printempa de tiu belega naturo igis min pensi pri la baldaŭa vekiĝo de la homaro por nia kara afero._ _Kore kaj sincere via.--Carlo Bourlet._ Jam de longaj jaroj mi instruas matematikon al junuloj. Miaj lernantoj estas nun ĉiuj 17-20 jaraj, kaj mi oftege rimarkis kiel senlogika kaj nekapabla ĝuste rezoni estas ilia spirito. Aliparte, ili estas ankaŭ tro inklinaj ĉion akcepti sendispute, kaj lerni la sciencon ne per analiza metodo, sed preskaŭ kiel dogmon netuŝeblan. Pri tio mi tre miris. La infana spirito estas ja tre scivolema kaj treege logika. Malgranda bubo, tuj post kiam li scias iom paroli, faras multajn demandojn: _Kial, patreto, la mara akvo estas sala?_ _Kial, patrineto, la fajro brulvundas la nesaĝajn infanojn?_ _Kial...?_ kaj ankoraŭ _Kial...?_ Kaj ofte la gepatroj, tedataj de tiom da kialoj, respondas: _Ĝi estas tiel, ĉar ĝi estas tiel!_ Malbona respondo, kiu al kutimigas la infanojn al akcepto sendisputa de ĉiu ajn eldiro kaj sufokigas la analizemon naturan de ilia juna spirito. Sed estas tamen gepatroj inteligentaj, kiuj penas por kiel eble plej ĉion klarigi al siaj gefiloj, kaj tamen tiuj gefiloj, post iom da ĉeestado en lernejo, perdas sian tutan scivolemon kaj esploremon. Kia estas la kaŭzo de tiu bedaŭrinda aliformiĝo de la infana spirito? Mi serĉis, kaj jen tio, kion mi trovis. Kiam bubo eniras lernejon, li unue lernas legon kaj skribon. Lerninte la alfabeton, li instruiĝas pri la legado, t.e., pri la kunmetado de la literaj sonoj por formi vortojn. Tuj, de la unua paŝo, ĉu li estas Angla ĉu Franca, li eklernos, ke plej ofte la literoj perdas sian alfabetan valoron, kiam ili estas apudmetitaj apud aliaj. Li konstatas, ke ĉio estas preskaŭ plene arbitra kaj senregula; kaj, kiam Franca lernanteto demandas _kial A kaj U kunligitaj produktas la sonon O_, la malfeliĉa instruisto povas nur respondi la faman frazon, kiun la bubo tiel ofte aŭdos dum sia vivo: _Ĝi estas tiel, ĉar ĝi estas tiel._ Post tiu unua senlogika dogmeca ekzercado, la infano komencas lerni gramatikon kaj aritmetikon. Ho ve! jen denove kaj pli forte rekomenciĝas la bela _klarigo_: _Ĝi estas tiel...._ En la gramatiko apud ĉiu regulo li trovas unu, du, tri, sennombrajn esceptojn! Tiel, ke la regulo baldaŭ dronas sub la superakvigo de la esceptoj. Ni Francoj faris ja el tio proverbon: _Nenia regulo sen escepto._ Estas vere, ke ĉiuj tiuj esceptoj havas historiajn kaŭzojn, sed tiujn kaŭzojn oni nur tiam povas kompreni, kiam oni scias multajn lingvojn antikvajn kaj modernajn. Tiu studo estas filologio, kaj la filologio ne estas scienco komprenebla por infanoj! La lernado de aritmetiko povus esti ekzerco jam pli logika sed, el ĉiuj partoj de la matematiko aritmetiko estas la plej malfacila en teorio. Dum la algebra rezonado estas plej ofte analiza, la aritmetika rezonado estas plej ofte sinteza, sekve pli malfacile komprenebla. Kaŭze de la granda malfacileco de la teorioj aritmetikaj, la instruisto estas, vole-nevole, plej ofte devigata lernigi parkere de la bubo la rezultatojn sen ia klarigo, kaj la juna lernanto alproprigas al si metodojn permemore, kiujn li prenas kiel modelojn sekvindajn sed ne verigitajn. Al tio oni aldonas lecionojn el prozaj aŭ poeziaj pecoj, lernotajn ankaŭ parkere, kaj, super ĉio, oni lernigas la historion de la antikvaj Grekoj kaj Latinoj, tute nekomprenebla, pro la granda malsameco de la antikvaj kaj nunaj moroj. Resume, niaj gefiloj povas nur alveni al unu sola konkludo: Ĉio en la homa scio estas arbitra, senregula kaj senlogika. Se, post longaj jaroj da tia lerneja ekzercado, restas ankoraŭ en nia spirito ia fajrero de logikeco, tio pruvas, ke nia natura logikemo estas vere fortika kaj daŭrema! Nun, ni esploru tion, kio okazus se niaj infanoj lernus nian karan lingvon Esperanto tuj post la eniro en la lernejon. Tie ĉi ili trovus plenan logikon. La legado estus nur ludo, la gramatikaj reguloj estus ĉiam senesceptaj. Ĉio estus klarigebla, ĉio povus, kaj devus, esti klarigata. La korekta uzado de la lingvo devigus ilin al severa analizo de ilia penso. Ili malkutimus skribi kaj pensi laŭ modeloj preparitaj kaj sankciitaj de la popola uzado, kaj, eĉ por la ĝusta esprimo de siaj pensoj en la gepatra lingvo, ili trovus grandan utilon en tiu analizema ekzercado. Mi persone konstatis, ke la studado de Esperanto elmontris al mi multon el mia propra lingvo, kion mi ĝis tiam ne komprenis aŭ ne sentis. Sennombrajn galicismojn, eĉ malĝustajn uzojn de vortoj, mi kun mirego ekvidis. Priparolante tiun temon kun amikoj Esperantistaj, mi konstatis, ke mi ne estas sola, kiu tiel opinias. Ĉiuj estas unuanimaj. Ĉu vi, kara Samideano, kiu legis mian artikoleton, ne konsentas? Carlo Bourlet. For many years now I have been teaching young people mathematics. My present pupils are all from seventeen to twenty years of age, and I have very frequently noted how illogical and incapable of reasoning precisely is their intellect. They are, moreover, too much inclined to accept everything without question, and to learn science, not by analytical method, but as indisputable dogma. I have wondered at this a good deal. The child's mind is assuredly eager to acquire knowledge, and exceedingly logical. A little lad, as soon as he can say something, asks many questions. _Why, papa, is sea-water salt?_ _Why, mamma, does fire burn silly children?_ _Why...?_ and still _Why...?_ And parents, bored by so many questions, often reply: _It is so, because it is so._ A bad answer, which accustoms children to the unquestioned acceptance of any dictum, and which stifles the natural analytical propensity of their young minds. Nevertheless, there are intelligent parents, who take pains to give their children every possible explanation, yet these children, after going to school a while, lose all their thirst after knowledge and their inquisitiveness. What is the cause of this regrettable transformation in the childish mind? I have inquired, and here is what I have discovered. When a lad goes to school, he first learns to read and write. Having mastered the alphabet, he is instructed in the art of reading, _i.e._, the compounding of literal sounds to form words. Immediately, from the first step, no matter whether he be English or French, he begins to learn that most frequently letters lose their alphabetical value when they are united with others. He finds out that everything is almost entirely arbitrary and devoid of rule; and when a French pupil asks why A and U together give the sound of O, the unfortunate teacher can but reply with the famous phrase, which the child will hear so often during his life: _It is so, because it is so._ After this initial illogical dogmatic exercise, the child starts learning grammar and arithmetic. Alas! here again the fine _explanation_: _It is so ..._ continues to be in vogue. In grammar, with every rule, he finds one, two, three, innumerable exceptions. Hence the rule is soon drowned under a flood of exceptions. We Frenchmen have actually founded a proverb: _There is no rule without an exception._ True it is that all these exceptions have historical reasons, but these reasons can only be appreciated when one knows many ancient and modern languages. That study is philology, and philology is not a science to be understood by children! The study of arithmetic might be a more logical exercise, but of all departments of mathematics, arithmetic is in theory the most abstruse. While algebraical reasoning is most frequently analytical, arithmetical reasoning is generally synthetical, and, consequently, more difficult to understand. As a result of the great difficulty of arithmetical theories, the teacher is, willy-nilly, commonly compelled to make the lad learn results by heart without any explanation, and the young pupil adopts parrot-method, which he takes as models to be followed, but not to be verified. To these are added lessons from prose and poetical extracts also to be learned by rote, and, above all, Roman and Greek history is taught, which is quite unintelligible on account of the great diversity between ancient and modern customs. In fine, our children can only come to one conclusion: Everything in human ken is arbitrary, devoid of rule, illogical. If, after long years of such instruction, a spark of logicality still remains in our mind, it proves that our natural logicality is powerful and enduring! Now let us inquire what would happen if our children should learn our valued Esperanto immediately on entering school. Here they find perfect logic. Reading would be but a game, the grammatical rules would ever be free from exceptions. Everything would be explicable, everything could, and ought to, be explained. Accurate use of the International Language would force them into a severe analysis of their thoughts. They would no longer be accustomed to write and think in accordance with models prepared and sanctioned by popular usage, and even for the concise expression of their thoughts in their mother tongue they would derive great benefit from this analytical exercise. I, personally, have found that the study of Esperanto has demonstrated to me much of my own tongue, which hitherto I had not understood or appreciated. Innumerable gallicisms, even incorrect use of words, have I discovered with astonishment. On discussing this subject with Esperantist friends, I have found that I am not alone in thinking thus. All are unanimous. Do you, dear Friend-in-Esperanto, who read this article, not agree? _Laŭsence tradukita de_ H.B.M. MIA AVINO. Originale verkita Skizo de Esperantisto 8384. Ĉu vi konis mian avinon? Jen do estas ŝia portreto: Ŝi mortis naŭdek ses jara, kaj ŝia kuracisto diris, ke ŝi mortis kiel birdo--eble li volis signifi "pro natura morto," kaj mi diras: "Pro maljuneco." Kia ajn la kaŭzo, mia avino apartenis al belaj tipoj de antikvaj nobelaj maljunulinoj, kies pentraĵojn ni rimarkas ĉe antikvaj familioj. Ĉiam apud la fenestro aŭ trikante, aŭ petante de Dio favorojn por ŝia malgranda familio, ŝi estis, kiel mi ŝin memoras, ankoraŭ bela, spite ŝia maljuneco.--Maloftaj arĝentaj haroj, bluaj okuloj, roza vizaĝo, plenaj vangoj kaj blankaj dentoj--jen estas memora fotografaĵo. Pri ŝia hejma vivado, mi nur diros, ke ŝi estis vera modelo de korboneco kaj pacienco. Nu, ŝi posedis kuriozan poŝhorloĝon, kiu, ĉiun kvaronhoron, sonadis valson aŭ polkon, per speciala meĥanismo. Foje, ŝi rakontis al mi tiun ĉi historieton:-- "Tagon mi eniris preĝejon por konfesi min, sed, ektimante, ke mia konfesprenanto min riproĉus pro mia longa forestado, mi enmetis en mian veston la sonoretantan poŝhorloĝon por ke ĝi, per ĝia sonorado, dolĉigu la ekkolerantan pastron. "Sed mi multe miris kiam li nenion diris pri mia longa foresto, kaj li pacience min aŭskultadis. Subite la poŝhorloĝo rompigis la preĝejan silenton! 'Kio do estos?' demandis la konfesprenanto. 'Valso,' mi tuj respondis. 'Mi bone aŭdas, ke ĝi estas valso, sed kiu estas tiu malpiulo, ludi muzikon dum la konfeso?' ektondris la pastro. "'Pardonu, pastro, tiu malpiulo estas mia poŝhorloĝo. Jen ĝi estas,' kaj mi eltiris la malfeliĉan valoraĝon, kies sonorado jam ĉesis. Sed, pro mia rapideco, mi tuŝis la muzikan risorton kaj denove ĝi sonadis, sed tiun ĉi fojon mazurkon! "Mi paliĝis, sed la pastro ruĝiĝis pro kolero, kaj tuj eliris el la konfesejo. Pro tio, mi iĝis kiel ŝtona statuo, kun la poŝhorloĝo ĉiam sonanta la mazurkon al la ĉeestantaj preĝantoj!" PRI SCIENCAJ AFEROJ. Pri la periskopo, la okulo de la moderna submara boato, kaj unu el la plej gravaj kunhelpantoj rilate al ĝi, la _Globe_ de Aprilo 15, 1904, en ĝia kolono _Sciencaj Eĥoj_, donas la sekvantan sciigon, kiu posedas specialan intereson, dank' al la preskaŭa perdo de la Brita submara boato "A1." La _Scienca Ameriko_ traktas pri tiu ĉi okazintaĵo apud la Nab, kaj rimarkas pri la limigata vido de tiu periskopo, kiu, direktite al la proksimiĝanta ŝipo, mankis montri la fatalan vaporŝipon. Plibonigita periskopo antaŭ ne longe priskribiĝis en la Aldono al la _Scienca Ameriko_. Ĝi havas kvin apartajn vitrojn, kvar rigardas je la kvar kvartoloj de la kompaso kaj ebligas la marveturanto vidi la tutan horizonton. Kaj la kvina vitro antaŭen rigardas, kaj figuras ĝuste la veran grandecon de la vidataj objektoj. Tiu ĉi nova periskopo sufiĉus dum klara kaj trankvila vetero, sed, kiel rimarkas la ĵurnalo, "la konfuzoj de blindeco" ekatingas ĉiujn Submarboatojn, kiam blovas la vento, kaj la maro leviĝas. Tiam, pro la subakviĝo de la boato, la periskopo luligas, kaj la marŝaŭmo kovras la vitron de la tubo. Iu devas elpensi metodon por aŭtomate teni la vidlinion de la periskopo en situacio ebena. T.P.L. TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM. De Dro. Smollett, tradukita de D. H. Lambert, Espo. 9660. Li foriris el la vilaĝo post tagmezo, kondukite de sia gvidanto; jam noktiĝis, kiam li sin trovis meze de arbaro malproksime de homaj loĝejoj. La mallumo de la nokto, la silento kaj la soleco de la loko, la formoj nedifinitaj de la arboj, kiuj apenaŭ vidiĝis ĉirkaŭe, etendante siajn strangegajn branĉojn tra la malklaro, kuniĝis kun lia malĝojo por senordigi lian fantazion, kaj prezenti al lia imago terurigajn fantomojn. Kvankam li ne estis nature superstiĉema, eksterordinara teruro ekplenigis lian animon, kiu, iom post iom, superis tutajn konsolojn de la racio kaj filozofio. Nek lia koro sin sentis libera el la timo de la mortiĝo. Por ke li foririgu tiujn ĉi malagrablajn revojn, li iniciatis interparoladon kun sia gvidanto, kiu al li rakontis la historiojn de diversaj vojaĝantoj, kiuj estis rabitaj kaj mortigitaj de friponoj en la densaĵoj de tiu mem arbaro. En la daŭro de tiu ĉi rakonto, kiu neniel helpis relevi la pensojn de nia heroo, la kondukanto ŝajnigis kaŭzon por malantaŭeniĝi, dum nia vojiranto daŭrigis siajn paŝojn, atendante lian realvenon post kelke da minutoj. Pri tio li tamen trompiĝis; la piedfrapado de la alia ĉevalo fariĝis malplie aŭdebla, kaj fine tute estingiĝis. Pro tiu ĉi cirkonstanco, ektimigite, Ferdinando haltis mezvoje, kaj aŭskultadis je la plej senspira atento, sed nenio rekompencis lian aŭdadon, krom la melankolia sopirado de la arboj, kiuj ŝajne antaŭdiris alproksimantan ventegon. Pro kio la ĉielo kuntiris vizaĝon pli malhelan, la fulmo ekbrilis, ekruliĝis la tondro, kaj la blovegado, ekmetante ĝian voĉon per grandega muĝado, deiris en superakvego. Pro tiu ĉi okazo la kuraĝo de nia heroo preskaŭ tute neniiĝis; li ja ekperdis la povon de la pripenso, kaj sin trovis efektive malsekigitan antaŭ ol, kvazaŭ rekonsciiĝante, li elpasis el la vojo por protektiĝi inter la ĉirkaŭkreskantaj arbetaĵoj. Rajdinte kelkajn hektometrojn en la arbaron, li staris sub areto da altaj arboj, kiuj lin ŝirmetis kontraŭ la ventego, kaj tiel lokite, li konsiligis kun si mem pri tio, kion poste li devos fari. Li divenis, ke sia kondukinto lin estis forlasinta dum kelke da tempo, por ke li anoncu la alvenon de unu rajdanto al rabistaro, kun kiu li konatiĝis, kaj ke li nun devos fali en la manojn al ili, se li ne havos la feliĉon eviti ilian serĉon, kaj sin eltiri el la implikaĵoj de la arbaro. Timigite de tiuj ĉi antaŭsentoj, li decidis konfidi al la kompato de la fulmotondro, kiel la malpli malbona el du okazoj, kaj antaŭeniri per ia torda vojeto ĝis kiam li sin liberigos el la arbaro. Li tial direktis la ĉevalan kapon en linion tute kontraŭan al tiu de la ĉefvojo kiun li ĵus estis lasinta, opiniante, ke la rabistoj sekvus per tiu ĉi, por lin serĉi, kaj ke la ideo neniam sin prezentus al ili, ke li volus eliri el la ĉefvojo por trairi nekonatan arbaron je la mallumo de kiel maltrankvila nokto. Tiamaniere li fine alvenis stepon, kaj, daŭrigis sian vojaĝon, en plena espero atingi vilaĝon, kie sia vivo troviĝus senriska. Tuj li de malproksime ekvidis kandeleton, kiun li rigardis kiel feliĉa steleto, kaj, rajdante tien rapidire, li sin trovis ĉe la pordo de solega dometo, en kiun lin lasis eniri maljunulino, kiu, sciigite, ke li estis vojonperdinta vojiranto, ricevis lin gastame. Kiam li sciigis per la mastrino, ke ne estas alia domo en multe da mejloj, kaj ke ŝi povos provizi al li bonan liton, kaj al la ĉevalo loĝejon kaj avenon, li ekdankas la ĉielon por sia feliĉo, faletinte sur tian modestan kajuton. Li do konsentis pasi la nokton, sub la ŝirmeco de la maljuna dometanino, kiu lin komprenigis, ke ŝia edzo, tranĉlignisto, estis foririnta ĉe la plej proksiman urbon por vendi sian komercaĵon, kaj ke, pro la ventega vetero, eble li nur estis revenonta morgaŭmatene. Ferdinando ekzamenis la antikvan sorĉistinon per mil ruzaj demandoj, al kiuj ŝi respondis je tiom da verŝajneco kaj naiveco, ke li konkludis, ke ne estas ia danĝero. Festine vespermanĝinte ovojn kaj ŝinkon, li petegis, ke ŝi lin alkonduku al la dormoĉambro, kie ŝi proponis, ke li kuŝiĝu. Tial, je ŝia montro, li supreniris ian ŝtuparon en ĉambron, meblitan de lito sur kvar apogiloj. La planko estis duonplenigita de pajloŝarĝegoj. Li ŝajne kontentiĝis je sia loĝejo, kiu ja lin mirigis. La afabla luigantino, avertinte ke li ne alproksimiĝu la kandelon al la flamiĝemaĵoj, foriris, kaj, ferminte la pordon, turnis la ŝlosilon de ekstere. Ferdinando, kutimite esti singardema kontraŭ siaj kunuloj, havis gravajn suspektojn, kiam li eltrovis, ke ne estis riglo interne sur la pordo. Sekve li proponis ekzameni akurate ĉiun objekton en la ĉambro; kaj dum la esplorado li ĉagrene trovis viran korpon, ankoraŭ varman, kiu, antaŭ ne longe ponardite, kaŝigis inter kelkaj pajlŝarĝoj. Tia eltrovo ne mankis inspiri en la brusto de Ferdinando nedireblan teruron, ĉar li certiĝis, ke li mem renkontus la saman sorton antaŭtagiĝo, se miraklo ne intervenu por lin protekti. Ĉe la unuaj transportoj de la timego, li alkuris al la fenestro, intencante per ĝi forkuri, sed li sciiĝis, ke lia ekflugo efektive estis malhelpita de fortaj feraj baroj. Tiam la koro ekbatis, la haroj ekrektiĝis, kaj la genuoj ŝanceliĝis. Liaj pensoj estis plenaj de antaŭsentoj de la morto, lia konscienco aperis kvazaŭ atestanto kontraŭ li, kaj per dezirego preskaŭ supernatura li tuj rapidis elpensi rimedojn por sinkonservo. Tion, kion en cirkonstancoj malpli interesaj, lia imago ne kuraĝus, li mem senkompate entreprenis. Li senvestigis la korpon, kiu kuŝis sangadanta inter la pajlaro. Ĝin brake alportinte en la liton li ĝin ordigis tiel, kiel prezenti la aperon de dormanto. Tiam, estinginte la lumon, li ekokupis la spacon de kie la korpo estis translokita, kaj, tenante ŝargitan pistolon per ĉiu mano, li atendis la sekvon de tiu bravegeco, kiu ofte devenas senpere el la malespero. Ĉe noktomezo li aŭdis la ŝovadon de piedoj suprenirantaj la ŝtuparon; oni malfermis silente la pordon, kaj li vidis la ombrojn de du viroj promenantaj al la lito. (_Finigota en la Julia Gazeto_). LA PEKETOJ DE EPPIE. Eltiraĵo el Silas Marner, de George Eliot, tradukita de G. C. Law. _Silas Marner, ĝis la alveno de nekonata knabineto ĉe sia dometo, estis ŝparema kaj malfeliĉa teksisto. Li kompatiĝis je tiu ĉi infaneto, donis al ŝi la nomon Eppie, kaj fariĝis kvazaŭ ŝia patro._ Kiam Eppie havis tri jarojn, ŝi estis ruza, kaj Silas devis uzi sian paciencon kaj sagacecon. Sinjorino Dolly Winthrop, najbaro, diris al li, ke punado estus bona por Eppie, kaj ke ŝi devas esti varmigata, kelkafoje, je mola loko. "Certe, vi eble povas fari alie," diris Dolly penseme, "vi povos enŝlosi ŝin en la karbokelo. Mi tiel faris je mia fileto Aaron, ĉar mi ne deziris ekfrapi lin; sed mia koro ne permesis, ke mi lin tie forlasu pli longe ol unu minuto. Tamen la tempo estis sufiĉa por nigrigi lin, tiel ke li devis denove laviĝi kaj vestiĝi. Tiu ĉi estis tiel bona, kiel bastoneto por li. Tial mi diras al via konscienco, Sinjoro Marner, vi devas ion fari, aŭ la ekfrapadon, aŭ la karbokelon. Vi estas la estro, kaj estas necese ke vi kontrolu ŝin." Nu, Silas saĝe estis aranĝinta larĝan rubandon, per kiu li ligis Eppie al la teksilo, kiam li estis okupata. Ĝi estis ligata ĉirkaŭ ŝia talio, kaj ŝi povis atingi ŝian liteton kaj sidiĝi tie. Dum somera mateno, Silas interesiĝis je sia laborado, kaj ofte uzis la tondilon. Eppie aŭdis la kuriozan "klik, klik" kaj, observinte ĝian rezultaton, ŝi akiris la logikan opinion, ke la sama rezultato ĉiam sekvas la saman kaŭzon. La bruo de teksado komencis, kaj Silas senpripense metis la tondilon apud Eppie. Silente, kiel museto, Eppie kaptis ĝin. Tondinte la rubandon, ŝi forkuris, tra la malfermita pordo, en la kampojn, kie la sunlumo invitis ŝin. Dume Silas pensis ke ŝia konduto estis pli bona ol kutime. Sed, kiam li bezonis la tondilon, la terura okazo klariĝis. Li forkuris, kriegante: Eppie, Eppie! kaj esploris la truegojn, en kiujn li kredis, ke eble ŝi estis falinta.... Tiam li trovis ŝin, sidante apud marĉo, gaje kunparolante ŝian boteton, kiun ŝi estis uzinta kiel sitelo, por plenigi huftrueton, dum ŝia nuda piedeto komforte kovriĝis je oliv-verda slimo. Silas, ĝojega je la eltrovo de sia trezoro, ekkaptis ŝin, kaj kovris ŝin je kisoj. Sed, kiam li estis alportinta ŝin dome por la necesa banado, li memoris pri la bezono puni Eppie. La ideo, ke ŝi ree forkurus, donis al li nekutimitan pripenson, kaj li decidiĝis uzi la karbokelon, kaveton apud la kameno: Eppie! li subite diris, elmontrante ŝiajn kotajn piedojn kaj vestaĵojn: peketema Eppie tiel forkuri! Eppie devos iri en la karbokelon, ĉar ŝi estis peketema! Paĉjo devos meti ŝin en karbokelon! Li pensis, ke tio timigus ŝin, kaj ke ŝi ekplorus. Sed, anstataŭ tio, ŝi ekskuiĝis sur lia genuo, kvazaŭ la propono estis ĉarma novaĵo. Vidante, ke li devus severe agi, li metis ŝin en la karbokelon, kaj fermis la pordon. Dum momento, silentadis, sed tiam venis krieto: Malfermigu! malfermigu! kaj Silas liberigis ŝin, dirante: Nu, Eppie, ci neniam ree estos peketema, aŭ ci devos iri en la nigran malbelan karbokelon! La teksado longatempe ĉesadis tiun ĉi matenon, ĉar nun estis necese lavi kaj vesti Eppie, sed Silas esperis ke tiu ĉi punado havus sufiĉan efikon, kvankam li estus volinta, ke ŝi iom ploru. Post duona horo, ŝi estis purigita, kaj Silas turnis la dorson por vidi, ĉu li povus plibonigi la rubandon, sed poste li forĵetis ĝin, pensante ke sendube Eppie estos bona dum la restaĵo de la mateno. Li returnis meti ŝin en ŝian seĝeton apud la teksilo, kiam ŝi lin rigardis kun vizaĵo kaj manoj nigraj, kaj diris: Eppie estas en la karbokelo! LA SANKTA FAJRO. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon.). Por ĉion klarigi mi diros, ke tio ĉi okazis en Jerusalemo. Je la Sankta Vendredo, la antaŭtago de la ceremonio, kiun mi deziras priskribi, ni vizitis la Preĝejegon de la Sankta Tombo, kie ni vidis kelkajn tre strangajn preparojn. Apud kolono oni estis etendinta kelke da tapiŝetoj kaj kapkusenoj sur kiuj kuŝas virinoj kaj geinfanoj, kies la viroj staras apude. Unu el la virinoj dormas; la aliaj nin rigardas per ŝajno de senvigla miro; preskaŭ mi diris, de _bovina_ miro! Sed la geinfanoj! Sur ĉiu vizaĝo estas ŝajno kvazaŭ ili tiom da mirindaĵoj estas vindintaj, ke neeble estus ilin ankoraŭ mirigi pri ia ajn afero. * * * Kio do estas la Sankta Fajro! Estas miraklo! Jes, por tri kvaronoj el la rigardantoj estas vera miraklo! Dum tiu ĉi Sabato la Savinto kuŝis en la Tombo, kaj ĉiujare (tiel ili kredas) la fajro malsupreniras en la Tombon el la ĉielo. * * * "_Ne-harak-said._" Mi ekrigardas! Enirante en la hotelon estas soldato Turka. Sur la kapo li portas ruĝan Tarbuŝ'on aŭ fez'on; sur la korpo bluan vestonzuavan, sur la kruroj bluan (sed pli palan bluan) pantalonon, kies la supro estas larĝa kiel sako, kaj la malsupro tre prema ĉirkaŭ la maleoloj. Botoj pezegaj vestas liajn piedojn kaj larĝa zono lian talion. Ĉe lia flanko svingetas kurba glavo, kaj tra la zono li estas trapasinta aron da pistoloj kaj ponardoj. Sed tio, kion mi plej rimarkas, estas grandan pezegan Bastonegon, kiun li tenas per la dekstra mano. Ĝia akra pinto kaj ĝia supro, kiu etendis sin ĉiu flanke laŭ formo de sigelilo estas farita el blanka metalo (kredeble ŝtalo) kaj brilis kiel arĝento. Mi redonas la saluton kaj venigas la Dragoman'on (gvidiston kaj tradukiston), laŭ kies konsilo ni singarde malaperigas niajn poŝhorloĝojn kaj valoraĵojn. Tiam per sonora frapo de sia Bastonego la soldato donas al ni la signalon de foriro; tiun ĉi frapadon li daŭrigas la tutan vojon, en longaj balancoj svingante la Bastonegon, kaj ĉiam frapante la teron per la sama sonora frapo. La hotelo staras ekster la muroj, tial ĝis la pordego al _Joppa_ (per kiu ni eniras la urbon) tre facila estas la irado. Tie ĉi la amaso fariĝas multe pli densa. Ni trapasas tra la _Strato de David_ kaj eniras en _Kristanan Straton_. Nun ni ekvidas la utilon de la Bastonego; ĝia akra pinto, potence minacante la sandalvestatajn piedojn de la amasegataj popoloj, malfermas al ni, por la momento, liberan vojon. Tamen nia irado estas laŭ maniero de ŝipo, tra maro de malbonherboj. Tiel ni alvenas al la placeto antaŭ la pordego de la Preĝejego, kie de ĉiuflanko la amaso _ondegas_ kontraŭ nin; grandaj barbaj, nelavitaj vizaĝoj kun esprimo miksita el mallerteco kaj kredemego; virinoj, malgrandaj geinfanoj; ĉiu el ili havas sian specialan odoron. Multe da fojoj ili separas nin de nia gvidanto, sed la Bastonego havas ankoraŭ aŭtoritaton kvankam neeble estas ĝin svingigi. Certe ĝi daŭrigas la frapadon, sed nur post longaj intertempoj, kaj preskaŭ en tiun saman lokon ĝi frapas la teron el kiu ĝi leviĝas antaŭ kiom da tempo? Tre malrapide ni antaŭeniras, sed ni antaŭeniras, kaj nun ni eniras en la Preĝejegon. Pli kaj pli densiĝis la amasego. Baldaŭ la gvidanto mem estas haltigita. Aliaj soldatoj per Bastonegoj frapadas; inter tiuj ĉi kaj la nia fariĝas interparolado. Tro densa la amasego! Estas neeble ĝin trapasi en tiun direkton. Malantaŭen ni komencas nin tordi, kiel hundo sin tordas el kuniklujo. Baldaŭ ni nin turnas dekstren, kaj iom post iom alvenas al la rando de la amasego. Ni trapasas malgrandan pordon kaj eniras monaĥejon, kie troviĝas nur kelkaj monaĥoj. Kia kontrasto! Tiel tra ĉambroj, tra trairejoj, suprenirante ŝtuparojn, ĉiam suprenirante ni fine alvenis al unu el la galerioj de la Preĝejego. Pli ĝuste diri ni alvenis al unu sekcio de la galerio, ĉar ĝi estas divida en sekcioj enhavantaj po sep aŭ ok arkojn per bariloj fermataj. Ni trovas nin en la Rotundo mem kaj vidas malsupren la Sanktan Tombon (t.e., la konstruaĵon kiu enhavas la Tombon), kaj ni ankaŭ vidas grandan porcion de la amasego da popoloj, kiun ni ĵus estas trapasintaj. En ĉiu sekcio de nia galerio troviĝas grandan homaron, kaj pli alte mi vidas alian galerion tute per virinoj amasigata. Ĉie oni rapidas la preparojn; ĉie mi vidas andelojn, sed kompreneble ne ankoraŭ ekbruligitajn. El tiu vasta amasego preskaŭ neniu estas, kiu ne tenas unu kandelon, eble eĉ du. El la galerio de virinoj Greka pastro per ŝnuro mallevas aron da ili. Nun oni komencas malaperigi la lumojn. Pli kaj pli la Preĝejego fariĝas malluma. Nur murmureto de atendeco sin levis el tiu grandega amasego. Tiam:--Sonoradegon de sonoriloj. Monaĥo post monaĥo elsaltas el malfermaĵo en la konstruaĵo, kiu enhavas la Sanktan Tombon, kaj rapidas supren sur ĝia eksteraĵo. Ĉiu el ili triumfe svingas brulantan kandelon. Ĉie kaj ĉie komencas ekbruligi la kandeloj. En la galerio de virinoj mano post mano la monaĥo tiras antaŭen sian ŝnuron; ĉe ĉiu ekskuo svingiĝas en hemirondo la aro de nun ekbruligitaj kandeloj kaj ĉiuflanken disĵetas sian sebon sur la amasigatan homaron. Al la barilo ĝi alvenas. Apenaŭ li ekprenas ĝin, kiam pli ol dudek kandeloj estas al li puŝegataj, kaj de li ekbruligataj. De tiuj aliaj, kaj de tiuj ankoraŭ aliaj. Ĉiuflanke oni elsendas la lumon en la plejproksiman sekcion, kaj en unu momento oni vidas tutan brilegantan rondon. Tiel brilas la tuta Rotundo, tiel la flankaĵoj. Ĉie oni vidas la brulantajn kandelojn ĝoje agitatajn; kaj la voĉoj sin levas, kiel la sono de la marbordo, kiam koleraj ondegoj brulege rulas la ŝtonetojn. Kaj nun procesio de la pastraro rondiras la Tombon; procesio kiun la premego de la popolo ĉiu minute _ĉifas_ kiel knabeto ĉifus paperon. Sed jam tro longa la priskribo! _Du_ soldatojn ni trovas ĉe la reveno. Kial _du_? mi pensas, ĉar la Preĝejego kiam ni ĝin reeniras estas kompare senhoma. Malgrandan knabon mi rimarkas, kiu tenas per ĉiu mano brulantan kandelon, kaj per siaj grandaj okuloj nin rigardas. Plene li kredas, ke la _Sankta Fajro_ ne povas bruligi la homan korpon. Tion kredas, kredeble, preskaŭ la tuta pilgrimaro! Elirante el la Preĝejego ni tuj ekvidis kial la _du_ soldatoj. Ŝajnas kvazaŭ la tuta amasego estas forlasinta la Preĝejegon je la sama momento; el kiu aro ĉiu ero treege penegas sin puŝi antaŭ sian proksimulon. La Bastonegoj perdas nun sian aŭtoritaton. Pro manko de spaco neeble estas ilin movi; tial la frapado ĉesas. Forte puŝegas per la ŝultroj niaj du soldatoj, kaj, ĉar ili ne sole reprezentas aŭtoritaton sed ankaŭ estas ambaŭ fortuloj, ili sukcesas malfermi vojon por _si mem_. Sed ne por ni! Ĉi tie ni supreniras tiujn malaltajn ŝtupetojn el kiuj konsistas plej ofte orienta strato. Sur la ŝtupetoj kiel amasego! Oni kredas ke ju pli longe brulas la kandelo des pli longe daŭros la feliĉeco de la venonta jaro; tial ni vidas virinojn per la manoj malfacilege ŝirmantajn la ankoraŭ brulantajn kandelojn; homojn ni vidas el ĉiu raso, kaj bone ni scias ke tie ankaŭ troviĝas geinfanoj. Foje, eble mi tion imagis, ŝajnas al mi ke mi aŭdas la ekkrion: "_Leprulo._" Gutoj de akvo, ni estas dispelataj per ĉiu ondolinio de la homa Oceano. Malproksimiĝantaj mi vidas la gvidantojn. Fortege batalantaj ili ĉiam supreniras. Subite ili haltas. Unu el ili tie restas por gardi la posicion, la alia revenas nin serĉi. Ha! tiu vojirado, tiu terursonĝa progresado! Tirataj, premegataj, puŝataj, ni alvenas al kelkaj malgrandaj kolonetoj, kiuj iom baretis la vojon. Ĉi tie la premego fariĝas teruriga. Iu nekonata sin savas de subpremado per la piedoj ĉirkaŭprenante min. Bonega ideo! Mi fariĝas samideano! Miaflanke mi ĉirkaŭprenas la talion de la pli forta el la du soldatoj, kaj (mi malŝatas ĝin diri sed ĝi estas la vero) en tiu malnobla maniero mi estas eltirita el la Turniĝado de la _Sankta Fajro_! * * * _En jaro 1834a pli ol 6,000 personoj estis en la Preĝejego._ _Okazita Tumulto, la soldatoj Turkaj mortigis pli ol 300 pilgrimojn._ VINTRA DOLĈECO. Originale verkita de Rene Deshays. Malsupren mi rampis, tra grizaj branĉetoj; Indulga Decembro la teron moligis: Jen mi nun ekvidas la verdan riveron, Kaj grizajn arbetojn sur kruto kontraŭa. Ne larĝa la fluo, la montoj malgrandaj, Kaj paca l'aero, kaj pala la suno; Mallaŭta kaskado revige parolas, Dormetas la herboj ĉe l'akvo lulanta. Mi sekvis la kurban valeton paŝete: Ĉi tie bon' estas memori l'amikojn. VIRSEKSA LOGIKO KAJ VIRINA INSTINKTO. Originale verkita de Ben Elmy. Mi memoras, ke antaŭ multe da jaroj, dum mi estis nur juna knabo, mi ofte aŭdis kaj legis, ke ekzistas natura kaj nepasebla diferenco inter la rezonado de la viro kaj tiu de la virino. Oni pretendadis, ke la virino reguligas siajn agojn kaj konduton nur laŭ fantazio aŭ instinkto; kontraŭe la viro, oni diris, aŭskultas kaj obeas la severajn diktojn de prudento kaj de logiko--precipe de logiko. Tiu ĉi pretendo tre konfuzis miajn fruajn konjektojn pri tiu mistera logiko; ĉar, infane, mi ekpenis difini ĉiun agon virinan kiel instinkta, kaj ĉiun viran pensadon kiel logika. Sed iafoje la sekvoj de tia juĝo estis embarasaj; tiom por alioj, kiom por mi mem. Ekzemple; serĉante kelkafoje la solvon de ia grava infana pensado, kaj alvokante mian patrinon por informo, tiu kara patrino kutimadis diri, "Demandu ĝin al patro via!" Tion farante, mi tamen ricevis de la patro, por tuta respondo: "Ne enuu min, petulo!" Tia konduto ŝajnis al mi vera enigmo. Ĉe la juneco de la patrino ne ankoraŭ ekzistis kolegio de Newnham aŭ Girton; mi do ne trovis mallaŭdinda ŝian nescion; sed la patro estis ĝuinta ĉiujn utilojn universitatajn, kaj tamen lia "logika" agado ne pli helpis la infanon, ol la agado sole "instinkta" de la patrino! Okazis multe da tiaj disreviĝoj, kaj ne sole je aferoj spiritaj. Al mia fratino, multe pli maljuna ol mi, la patro severe malpermesis la uzadon de _frisettes_ por pligrandigi ŝian kapornamon. Li ankaŭ tre ridadis la _chignon_ kiun portis sia propra fratino fraŭlina. Mi sciame eltrovis, ke tiuj virinaj ornamoj estas fabrikitaj el ĉevalharegoj, kaj mi konkludis, ke ia stranga influo de instinkto virina estas kaŭzo de tiel malbela praktiko, kiu juste meritas cenzuron de la virseksa inteligenteco logika. Tamen, irante post nelonge en juĝejon kun mia patro, mi tre miris, vidante pli ol dudek advokatojn kies ĉiu portis sur kapo tiom da ĉevalharego kiom sufiĉus por fari ses aŭ sep frizaĝojn, kaj ankaŭ grandegan "chignon." La juĝisto mem, kiun mi supozis la plej instruita kaj logika el ĉiuj, ankaŭ portis la plej grandan kvanton da ĉevalharego. Aliparte mi memoras, ke la vetero estis varmega, kaj mi tre ĝojiĝis, ke mi mem ne portis eĉ ĉapon sur kapo mia; dume nek la juĝisto nek ia advokato demetis siajn ŝvitajn perukojn. Sed mia patro multe koleriĝis kiam mi rakontis al la supredirita onklino Marinjo, ĉion kion mi rimarkis en juĝejo. Mi do serĉadis ĉu tiu kolero estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ eble nur simptomo de virseksa nelogika petoleco, neniel pli nobla ol ia virina eco. Iom post iom mi komencis dubi, ĉu ekzistas efektive tiu ĉi pretendita diverseco de motivo aŭ de rezonmetodo en la agado de la du seksoj. Ĉar, apud tiama tempo, oni min kondukis al parado de soldatoj en Hyde Park. Inter aliaj aferoj mi tuj observis kiel eksterorde dikaj estis la brustoj de la soldatoj. Timante ian koleron de la patro, mi ne kuraĝis lin paroli pri tio ĉi; sed la onklino Manjo ĉiam estis simpatia, tiam mi eksciigis al ŝi mian naivan sciemon. "Ha, jes," diris ŝi, "la soldatoj estas vatitaj." "Kio tio estas?" mi demandis. "Nu," ŝi respondis, "soldato portas artan vestplibonaĵon, tute same kiel sinjorino, nur en alia parto de la vestaĵo. La soldato ĝin portas, kudritan al la brusto de sia frako!" Tiam mi rakontis al ŝi pluan okazaĵon. La paradtago estis blovega, kaj la vento faligis la ĉapelon de unu el la generaloj, kaj ĝiaj plumoj iom tordiĝis. Milita servisto eklevis la ĉapelon, kaj alportis ĝin al la generalo, kiu kolere signalis per la fingro, ke estas unu plumo rompita kaj elstaranta. La servisto dolĉe eltiras la kulpan plumon, plibonigas la tutan ĉapelon, tiel lerte kiel ĉambristino de sinjorino, kaj la generala moŝtofine trankviliĝas. Tion aŭdante mia onklino ekridetis, kaj diris, ke kelkafoje milita fajrmanĝanto zorgas pri sia ekstera vidiĝo, tute tiel nerve kaj precize kiel sinjorino la plej fasonema. Ŝi ne diris ĉu tio estas pruvo efektiva de "logiko virseksa." La tempo pasadis, kaj mi vizitis por la unua fojo la Ĉambron de Deputatoj (_House of Commons_), kie okazis longa kaj teda parolado, per tiama famega politikisto. Jam tre ofte estis rakontita al mi, ke la virina elokventeco estas rimarkinda pro trolongeco kaj nekonsekvenco, kun granda manko da logiko. Tamen, je tiuj ĉi specialaj ecoj, la parolado de tiu politikisto estis kiel eble plej "virina." Mi brave kuraĝis avizigi tion al mia patro, kiu, tiun ĉi fojon, feliĉe, aprobis mian juĝon. Li eĉ diris, ke li mem preferus pli la babilaĵon de kiu ajn maljunulino, ol aŭskulti la sensencaĵojn de tia politikisto. Sed mi tiam ekmemoris, ke mia patro ne estis de sama politiko kun tiu oratoro; kaj denove mi demandis min, ĉu la patraj vortoj estas vere rezultato de virseksa logiko, aŭ nur de propra lia fantazio. Antaŭ nelonge virseksa egoismo aŭ blindeco malpermesis al virino la utilojn de plena edukiteco. Oni diris, ke la virinoj ne havas sufiĉan cerbkapablon por atingi kaj profiti je la viraj studoj--la matematiko, la sciencoj fizikaj, k.t.p. Ni nunuloj klare kaj ĝoje vidas kiel erarega estas tiel supozo. Sed mi devas ĉesigi mian plendon. En nunaj tagoj ni bone vidas, ke ne ekzistas la pretendita fatala diferenco de cerbkapableco inter la du seksoj, sed ke tio ĉi estas nur afero de edukiteco kaj ekzercado. Baldaŭ, sendube, ni ĉiuj rekonos, ke la viro mankas la helpon de la virino ankaŭ ĉe la aferoj leĝigantaj, koncernantaj la feliĉon de la tuta homaro; kaj ni ĝojos je la neniiĝo de la malsaĝa disputo, ĉu viro aŭ ĉu virino havas la ecojn la plej necesajn kaj profitajn por efektivigi la progreson de ĉiam pliboniĝonta komuna homa raso. LA NASKIĜEJO. Originale verkita de Paul Mathews, M. A. Ĉie mi amas la kamparon sed, ho! ĉarma naskiĝejo mia, kiom mi vin amegas! Ĉu vi, karaj legantoj, konas tiun belan loketon? malgrandan vilaĝeton, kiun trapasas nenia vojego, nur unu mallarĝa strato, en kiun kaj el kiu kondukas malgranda vojo, ĉe kies ĉiu flanko vidiĝas allogantaj vojetoj tra kampoj kaj arbaretoj. Proksime preterfluas nobla rivero, portanta sur sia trankvila akvo brunvelajn, malrapide movigatajn ŝarĝbarkojn. Cetere, la floroj: vintrafine la _neĝagutetoj_ (Galantoj) pli malfrue la _primoloj_, frusomere la _bluaj sonoriloj_ (Kampanuloj), plensomere la _bovokuloj_ (Lekantoj). Kaj plie la birdoj. Kiu povas senĝoje aŭskulti la kantojn de la alaŭdoj, de la _nigrabirdoj_ (merloj), de la makulitaj turdoj, de la ruĝabrustoj aŭ, apud la rivero, de la kanasilvioj, kiuj dolĉe kantetadas? Ofte, tra la foliaro super rivereto, oni povas vidi la gajekoloritan _reĝafiŝkaptiston_ (Alciono). Kian plezuron donas la zumado de la abeloj, la flugeto de la papilioj, kaj la multaj aliaj kamparaj vidaĵoj! La vintro mem ne estas laciga, la nudigitaj arboj, la neĝo, posedas siajn proprajn belaĵojn por ĉiu, kiu vere amas la Naturon. Tie mi de longe naskiĝis; el tie mi de longe estas apartigita. Lastan Paskan Lundon, la unuan fojon dum tridek kvin jaroj, mi tien revenis. En la daŭro de tiuj tridek kvin jaroj mi edziĝis, alvenis al mi familieto, tri karaj infanoj, la plena ĝuado de facila feliĉeco. Sed ĉiam mi estis deziranta reviziti la malnovan vilaĝeton, ofte mi estis sopiranta je la scenoj kaj la amikoj de mia infaneco. En la dirita tago mi, tute sola, faris mian sentimentalan vojaĝon al la bone memorita vilaĝeto. Eĉ nun oni devas marŝi kvin mejlojn de la plej proksima stacidomo, ĝis la vojaĝa fino. Je ĉiu paŝo mi preteriris ian amatan loketon, feliĉe ne aliformiĝitan. Malrapide mi marŝadis, dolĉe pensante pri la tagoj de mia juneco, redirante al mi la nomojn de miaj antaŭaj kunludantoj. Ĉu ĉiuj estas ankoraŭ vivantaj? Ne estas eble; unu el ili, la plej ĉarma el ĉiuj, la malgranda Suzio----. Ho ve! feliĉa tempo pasinta!---- Mi eklevas la okulojn--Kio estas? ĉu mi sonĝas? Mi ŝin revidas, la saman, la karan Suzion! Mi forgesas edzinon, infanojn, mi denove knabiĝas: tie staras mia kara kunludantino! Mi kuras renkonte al ŝi elkriante "Sunjo! Sunjo!" La infano rigardas min terurite. Kial? Ĉu ni ne plu estas amikoj? Ha! Mi memoras; mi estas maljunulo, kompare je tiu ĉi knabineto! Ŝi ne estas mia Suzio. "Venu tien ĉi, kara mia" mi aminde diris, "Ĉu mi vin timigis? Diru al mi----." Ŝi min ĉesigis, demandante: "Kiel vi konis mian nomon?" "Mi rekonis vin, karulineto, tio estas longa rakonto. Diru al mi, kie loĝas la patrino, mi deziras viziti ŝin." "Tie," ŝi respondis, per la fingro montrante beletan dometon meze en malgranda ĝardeno. Ni tien kune iris. Alproksimiĝinte al la pordo la infano ekkriis "Patrineto, Patrineto, venu: Sinjorego por viziti vin!" La pordo malfermiĝis: Jes, mi estas certa, la patrino estas la vera Suzio! Mi etendas la manon. "Sunjo!"----Ŝi min longdaŭre rigardis----"Tomaĉjo!" kaj ni kisis unu la alian. "Eniru, eniru, vi estas bonvena! Edzo! jen estas Sinjoro Tomaso, kiun ci bone memoras." La edzo estas alia bone memorata kunludinto. Ho! ĉarmegaj horoj, kiujn mi pasigis kune kun tiuj ĉi simpluloj, kiuj ja trovis veran plezuron min revidante. "Eble," ili diris al mi, "oni ne vin sciigis, ke via antaŭa loĝejo estas aĉetebla?" Tion ĉi mi ne estis aŭdinta. Post kelke da tagoj mi ĝin aĉetis. Baldaŭ mi alkondukos mian familieton por vivadi en mia amegata naskiĝejo. Tie mi esperas ke mi finos mian teran migradon. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la sep antaŭajn Nrojn._) AKTO I. Sceno 2 (_daŭrigo_). Prospero.-- Ne, knabino; Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas Simile je ni. Tiu ĉi junulo En ŝippereo estis: pro ĉagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizaĝon lian--vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin serĉas. Mirando.-- Estaĵo dia povus mi lin nomi, Ĉar mi neniam vidis tiel nobla! Prospero (_flanken_).--L'afero venas laŭ deziro mia: Ĉi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj-- Ferdinando (_ekvidante Mirandon_).--La diino Muzike ĵus laŭdita!... Mi petegas, Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, miri ndaĵo! scii mi deziras Ĉu estas vi fraŭlino. Mirando.-- Mi, sinjoro, Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino. Ferdinando.--Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus El ĝiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun mi starus. Prospero.-- La plej alta? Se l'Neapola reĝo tion aŭdus, Vi kiu estus? Ferdinando.-- Simple la aŭdanto De homo parolanta pri la reĝo. Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras, Ĉar estas mi la reĝo: mian patron Perei mi ĵus vidis. Mirando.-- Ho, teruro! Ferdinando.--Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaŭ lia brava filo! Prospero.--La duko de Milano kaj bravega Filino lia povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj ruĝiĝis ... Nun Arielo baldaŭ liberiĝos. (_Al Ferdinando_) Al vi, sinjor', mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe ĵus eraris. Mirando.-- Ĝentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua. Kompato same movu mian patron! Ferdinando.--Fraŭlino, se vi estas korlibera, Reĝino Neapola vin mi faros. Prospero.-- Sinjoro, al vi tuj mi diros haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L'aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni ŝatas. (_Al Ferdinando_) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi ĉi tie staras Por poste ŝteli de mi la insulon. Ferdinando.--Ne! per honoro mia! Mirando.-- Malhonoro Neniam loĝis en sanktejo tia; Ĉar se malbonon tia dom' entenus, Eĉ bono volus loĝi kun ĝi. Prospero (_al Ferdinando_).-- Venu! (_Al Mirando_) Por la spiono ne parolu. (_Al Ferdinando_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutraĵo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj-- Nu, venu! Ferdinando.-- Ne! mi tuj kontraŭbatalos Tielan agon, ĝis la malamiko Pli pova montros sin. [_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi._] Mirando.-- Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima, Li maltimulo estas. Prospero (_al Mirando_).-- Knabineto, Ĉu vi al mi konsilus? (_Al Ferdinando_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos. Mirando.--Mi vin petegas, patro-- Prospero (_al Mirando_).-- Vi foriru! Ne tuŝu mian veston. Mirando.-- Ho! kompatu: Por li mi garantiulino estos. (_Daŭrigota_). LA REVENO AL LA MONTARA PATRUJO. Originale verkita de Clarence Bicknell. De miaj montoj patrujanaj, jen, fine, la revido! Post longaj jaroj en la urboj, malgaje, eĉ sen rido; Aŭ kie l'ebenaĵo griza senlime sin etendas, Kaj, aŭ pro tim' aŭ hont', nenio la bluĉielon fendas. Ho ĝoj'! l'aeron tiel puran libere respiradi, Kaj ĉe la montoj Dibenitaj en dolĉa pac' restadi! Ne plu la bruo de l'amaso, la krioj en la stratoj, Mizero ĉie kaj malsano, blasfem', batiĝoj, batoj; Ne plu la polvo ĉe l'vizaĝo, la fulgo en aero; Ne plu herbejoj sekiĝitaj, kaj neflorada tero; Sed ĉie arboj kaj arbaroj kun kampoj milkoloraj, De fojno riĉa kaj brileta per herboj bonodoraj. El supro de la blankaj pintoj, la hejm' de l'Monta Reĝo, Mantelo kies senmakula estas l'eterna neĝo, Riveroj, riveretoj kuras, portante vivobenojn, Kaj, trapaŝante, ĉie faras fruktejojn ĝardenojn, La branĉojn ili, ĉe la bordoj, de l'rozarbet' balancas; Bovinoj blekas, birdoj pepas, kaj papilioj dancas. La tutan tagon laboremaj abeloj laŭte zumas, Serĉante florojn kiujn ili per kisoj amindumas. Kaj kiel bela la florejo! l'azuraj ĝentianoj, Kun alporozoj, orlilioj, kaj dolĉaj timianoj! Mi aŭdas la naturmuzikon de l'blanka akvofalo, Kaj la kantetojn de l'paŝtistoj tra l'eĥoiĝa valo. Mi mem nun povas ree kanti la kantojn de juneco, Pri la natur', pri la patrujo, pri amo kaj beleco. La pensoj, kiel agloj, flugas, nek plu sur tero haltas; La koro, eĉ la membroj miaj, kiel la ĉamo saltas. Parolis urboj, ebenaĵo, pri larmoj kaj pri morto, Sed nun pleniĝa ĉio estas je vivo kaj je forto. Forteco al ŝtoneg' simile de l'nemoveblaj montoj, La vivo kiel la forfluo el senĉesantaj fontoj. Ho! kiel bone kun naturo la vivo de simpleco, Per kiu venas tiuj benoj de sano kaj forteco! Mi malproksimen ne plu vagos, sed estu mia sorto En mia paca monta hejmo restadi ĝis la morto. LA MALSANA LEONO. Leono, pro maljuneco kaj malforteco, ne povis plu ĉase trafi sian kaptaĵon, tial li sin kuŝigis en sia kaverno, kaj, per mallaŭta voĉo, anoncis, ke li estis tre malsana. La raporto baldaŭ disvastiĝas inter la bestaro, kaj kaŭzas grandegan plorindon pri la reĝa malsanulo. Unu post la alia venas por lin viziti, sed, ĉar ĉin malkune, kaj en la propran leonan kavernon eniras, la leono facile povas fari kaptaĵon el la vizitantoj, kaj grasiĝas per tia dieto. Vulpo, kiu suspektis la tutan aferon, fine venas por informiĝi pri la leona saneco, sed, staras malproksime kaj demandas "Kiel la Reĝa Moŝto sanas?" "Ha, karega amiko mia," diris la leono, "ĉu estas vi? Kial do vi tiel forstaras de mi? Venu, dolĉemulo, ŝutu konsolan vorton en la orelon de malfeliĉa leono, kiu nur tre mallonge vivos!" "Vin benu la dioj!" respondis la vulpo. "Pardonu se mi ne povos resti pli longe; sed verdire, min tre maltrankviligas la piedsignoj, kiujn mi tie ĉi ekvidas; ĉiu el ili ŝajnas eniri vian kavernon, sed nenia eksteren deiri." _Ne risku iri tien, kien multuloj eniras, sed neniu deiras._ (6266). PATRINO KAJ INFANO. Flandra poeziaĵo de Frans de Cort. Kiam mi plezurege rigardas mian rozkoloran infanon, kaj tiun, kiu donacis lin al mi, mian amegatan edzinon, tiam ne demandu kiun el ili mia koro plej amas. Mia koro ne povas disigi la patrinon de la infano. Mi etendas la brakojn, kaj ĉirkaŭprenas miajn gekarulojn kune inter ili, kaj ĝojlarmoj fluas sur miajn vangojn. Ha! Se vi scius, mallaŭte mi diras, kiel vi estas amataj, vi, infano, pro via patrino; kaj vi, patrino, pro via infano! _Tradukita de_ Eŭg. Mathys, _filo_. CORRESPONDENCE NOTES. The Hon. Sec. of the London Esperanto Club herewith gives notice that the Free Classes are now closed for the summer months. Due notice will be given of the date of re-opening. In the meantime inquirers can obtain information from Miss Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N.W. (Stamps should always be enclosed for the reply). Club Members who have not yet renewed their subscription, and whose number is below 136, are also reminded that their renewals have fallen due. It is earnestly hoped that they will favour the Club with a continuance of their kind support. * * * Our prized volume, the _Fundamenta Krestomatio_, bears a most unfortunate title. Many correspondents ask the derivation of the word. We suppose it has been imported from the Greek, and means the Giver of Oracles. Perhaps the Second Edition of this great work will bear some more easily recognised title, which may serve to apprise the uninitiated of the purpose and scope of the volume. * * * The note in our last issue concerning the _Method of telling the time in Esperantoland_ has called forth an admirable suggestion: That everywhere the example of railway time-tables should be followed. This is already international, and thus no confusion could arise. Kvin dekdu, 5.12, dek kvardek, 10.40, etc., will enable us to keep our appointments with punctuality. * * * We have done our best to buy in copies of the _First Number_ of The Esperantist, with the very unsatisfactory result that there are now to be had only six clean copies at 2/6 each. * * * Our infant growth, though rapid, has not yet warranted the establishment of a Standard Examination in Esperanto, for the awarding of an _Atesto de Kapableco_. Those desirous of obtaining this must therefore still do so under the auspices of the French Society. Nevertheless, it is to be hoped that, ere long, we also may be able to issue British Certificates of Merit. * * * As so many Esperantists are occupied in the City, it has been proposed that a monthly meeting might be arranged over some convenient lunch or tea table. Will those Gesamideanoj able and willing to fall in with the proposal kindly communicate with the Editor to that effect? INSTINKTO aŭ INTELIGENTECO. Dua Vera Rakonto de O.W. 7074. Mi legas en la dua numero de la _Internacia Scienca Revuo_ la titolon de artikolo publikigita en la _Revue Scientifique_. Jen la teksto: _E. Mancini. Aritmetiko de la Bestoj. Raporto pri kelkaj observoj kiuj pruvas, ke la bestoj povas havi malgrandan ideon de la nombro._ Tiu titolo rememorigas al mi strangan fakton, kiun mi okulvidis, kiu en la momento tre ridigis min kaj kiu, poste, pripensigis min; mi estis devigita kredi, ke iaj bestoj povas kalkuli. Cetere vi povos tion juĝi, mi tuj rakontos al vi la fakton. En la ĉirkaŭaĵo de Montmouillon en la Departamento La Vienne en Francujo, unu el miaj onkloj posedas bienon. Tie la gefarmamastroj kaj liaj infanoj zorgas pri ĝi. Ili edukas en ĝi la kutimajn bestojn, bovojn, ŝafojn, porkojn, k.t.p. Ĉiutage, kiam la vetero ne tion malebligis, oni elirigas la bestojn el la staloj, kaj oni alkondukas ilin sur la kampojn, kie ili sin paŝtas. Kiam baldaŭ eknoktiĝos, oni rekondukas ilin al la staloj. Ian tagon mi estis alirinta kun mia edzino kaj mia filino por viziti niajn geonklojn. En la tagmezo, ni aliris al la farmabieno. Mi promenis kaj alvenis sur la kampo, kie estas porkino kun sia idaro, dek kvar porkidoj; mi ripetas, dek kvar. Estis la momento por revenigi la bestojn al la stalo. La gardistino, per vergeto ilin realkondukis. Kiam la pordo de la stalo estis malfermita, la porkidoj eniris la unuaj, poste eniris la patrino. Sed, post kelkaj sekundoj, oni aŭdis blekegojn terurajn, kaj batojn sur la pordo. Tuj la gardistino malfermis ĝin, kaj, puŝegante la servistinon, la porkino forkuris al la kampo. Ni tuj tre miris, kredante, ke la porkino fariĝas freneza. Mi sekvis ĝin kaj vidis ke ĝi eniris arbetaĵon, en kiu restis unu el ŝiaj idoj. La patrino forpelis ĝin, puŝante ĝin per sia nazego, blekegante. Ili ambaŭ reeniris la stalon trankvile kaj la porkino silentis. La konkludo de tiu vera rakonto estas tute logika: la porkino sciis ke ĝi havis dek kvar idojn. Kiam ĝi ilin kalkulis, ĝi ekvidis, ke ili ĉiuj ne estis kune kun ĝi, kaj ĝi forkuris por serĉi la forestantan. Mi ne povas nekredi ke tiu porkino sciis kalkuli. Ĉu vi ne pensas kiel mi? GALA SKIZETO. Originale verkita de E. W. _Mi naskiĝis en la jaro 1825, kaj jen la jaro 1904! Mi do kredas, ke mi ne estas tro juna por senpeke permesi al mi iom da libertempo, en kiu aminde memori la geamikojn de mia infaneco kaj juneco._ _Kiam mi parolas pri miaj karaj gesamlandanoj al miaj nunaj konatuloj, ili ĉiam diras: "Kial vi ne skribas libron? Viaj rakontoj estas tiel interesaj."_ _Mi ĉiam respondis: "Tro multaj jam estas la libroj; kiu povas ilin tralegi?"_ _Tamen, en la lingvo internacia ne ankoraŭ estas multe da libroj, kaj baldaŭ multaj estos la legantoj. Mi diras "baldaŭ," ĉar tiu ĉi lingvo estas treege facila. Post unu semajno mi povis mem ĝin kompreni, studinte apenaŭ dek kvin minutojn ĉiutage, kaj mia memoro tamen multe malfortiĝis._ _Mi pensas, ke kelkaj simplaj skizoj de la Galanoj antaŭ du generacioj eble povos interesi la kosmopolitan legantaron de_ The Esperantist. _Pro tio mi verkis tiujn ĉi rakontetojn.--E. W._ I. Pacama Pastro. Li estis tre granda kaj maldika; lia kapo tiel malalte kurbiĝis, kaj lia maniero estis tiel timema, ke li ŝajnis esti kvazaŭ fremdulo en sia propra domo. Liaj okuloj grizabluaj estis dolĉaj kaj sonĝaj, liaj manoj malgrandaj kaj molaj vibris, kiam oni tuŝis ilin. Tia estis lia voĉo, ke nura _Bonanokto_ samtempe estis beno kaj kareso. Familia tradicio diris, ke li antaŭe estis tiel granda, vira, kaj aktiva, ke la Princo-Reganto (poste George IV.) diris pri li: "Tio ĉi pastro estus fariĝinta la plej belega oficiro de miaj _Grenadier Guards_." Oni ankaŭ diris, ke, dum juneco, li amis kaj estis amita; sed ke li ne kuraĝiĝis kontraŭstari la malriĉecon. Do, post jaroj de nedecideco, li sin trovis sola. Lia _Cariad_ (Amantino) estis edzino kaj patrino kiam li edziĝis la riĉan vidvinon kiun, dum tridek jaroj, ĝuis lian indulgan bonecon. Nur unu foje, estante juna kaj fraŭlo, li montris sian karakteron. Lia paroĥo estis apud la rifa marbordo, kie multaj ŝipoj disrompiĝis. La tieaj homoj, tiel, kiel siaj samrasanoj la Bretoj kaj Gaeloj, kredis, ke la maro estis donaco de Dio, por provizi por ili fajrlignon kaj multajn aliajn trezorojn. Sed ili devus nenion preni, se sin savis unu sola maristo el la pereita ŝipo. Tiu ĉi leĝo nature ne savigis la maristaron. La pacama pastro ofte predikis kontraŭ la kruela kutimo igi la ŝippereojn. Ekstere de la preĝejo, la paroĥanoj ofte diris: Se ni ne prenos la bonajn Diajn donacojn, aliaj ilin prenos, sed li respondis: Agu prave, kaj eble viaj najbaroj imitos vin. Fine, post multe da tempo, li demandis: "Ĉu vi ne protektos la maristojn, kaj ilian bienon?" Baldaŭ sciiĝis, ke la loĝantoj de Bxxx ne permesos la ŝippereigon sur ilia marbordo kaj ankaŭ, ke la vilaĝanoj de Txxxx kaj Sxxxx decidiĝis agadi laŭvole, kie ajn ili povos. Terura ventego blovis, kaj ŝipo surkuris sur ŝtonejon. Tiam okazis ke la loĝantoj de la najbaraj vilaĝoj kunvenis al la loko, portante falĉilojn, stangojn, martelojn, kaj aliajn batalilojn. Kune kun siaj paroĥanoj, la pastro renkontis ilin sur la sablo. Li antaŭeniris, kaj montris al la transpaŝintoj sian pafilon ekkriegante: Se unu el vi provos transiri tiun ĉi mureton, mi pafos! Juna granda viro, ridante je li, saltis super la barilo. Pafo tuj ekaŭdiĝis kaj la junulo tombis sur sia vizaĵo. Tamen, li nur falis pro timo. La kuglo estis pasinta inter lia brako kaj flanko, kaj nur vundis lian vestmanikon. Tamen la leciono ne estis senfrukta, ĉar, post tiu ĉi tago oni neniam trovis en tiu ĉi loko ŝipdetruistojn. La pastro neniam parolis pri la afero: eble la teruro kiun li sentis, kiam li kredis, ke li mortigis homon, estis tro granda por sen akra doloro esti memorita. Dum multaj jaroj lia vidvino prenis el ĝia kaŝejo, kaj kun fiera plezuro montris, la belan arĝentaĵon, de Lloyds donacita je dankeco pro la maristoj kaj ŝarĝoj de ŝia edzo savitaj. (_Dua skizeto aperos en_ The Esperantist, _No. 9_). DIVERSAJ AVIZOJ. Sro Motteau nun tradukis la tuton de _La Ventego_, kaj oni eldonos la verkon en aparta libro tuj kiam oni ricevis 500 promesojn ĝin aĉeti. Ĝia kosto estos 1f. 50 (1/3 afranke). Post la eldono kosto 1/3. Ĉu la Legantoj, kiuj deziras ĝin posedi, skribos al la Redakcio? * * * La C. T. C. (Cyclists' Touring Club) Gazette de Majo enhavas tre valoran leteron de Sro Bourlet, kune kun Angla traduko. Estas rimarkinde ke, kvankam tiu letero enhavas 500 vortojn, ne estas bezono por supersignita litero ia! Oni konsilas, ke ĉiuj Esperantistoj ĝin tralegu. (Specimeno de la Gazeto, 3d., de 47, Victoria Street, Westminster, S.W.). * * * Sro Metcalfe sendas kelkajn interesajn sciigojn. Li venkis en la Esperanta koresponda ŝakludo kun Belga Samideano, kaj nun komencas duan batalon! Li ankaŭ proponas, ke kelkaj lertaj Esperantistoj kunverku la tradukon de la Nova Testamento. Ĉu tiuj, kiuj deziras kunlaboradi, skribos al Sro Metcalfe, ĉe la Redakcio? * * * Ni jam estas vidintaj la unuajn paĝojn de _Alice in Esperantoland_, kaj la verko promesas fariĝi tre interesa kaj valora lernilo. Al la sindonema verkisto salutojn kaj gratulojn! * * * Kara Sinjoro,--La anonco pri miaj Dimanĉaj Promenadoj sukcesis, ĉar, lastan Dimanĉon, Sro Sutcliffe kaj sia filo, Sro Rayner, kaj ankaŭ Sro Farnes, kuniĝis ĉe Bromley. Ni paroladis Esperante la tutan tagon, kvazaŭ en Esperantujo, kaj faris multe da progreso pri interparolarto. Fidele via, C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent. * * * Niaj Germanaj amikoj tre rapide antaŭeniras. Ni ĵus ricevis de Sro Borel, _95, Prinzenstrasse, Berlin_, du novajn verkojn de la _Kolekto Aprobita_. (1). _Vollständiges Lehrbuch der Esperanto Sprache, mit Uebungen, Syntax und Proben aus Poesie und Prosa, nach Prof. Cart, bearbeitet und erweitert von J. Borel. Kosto 1/3 (1 mark 20)._ (2). _Wörterbuch Deutsch-Esperanto, unter Redaktion von Dr. Samenhof, herausgegeben von Hermann Jurgensen und M. Pagnier. 2/- (2 mark)._ Ankaŭ ni danke ricevis. (1). _Cours Elementaire d'Espéranto, par E. Deligny, Professeur au Groupe Espérantiste de Saint Omer._ (Bona 53 paĝa verko). (2). _Sondilo Skrapanta de M. Leger, Ĉe Grupo Esperantista, Presejo de Monako._ (Bone presita broŝuro dek-unu-paĝa, kiu traktas pri nova sistemo por subakva skrapado). (3). _Les Libertaires et la Langue Internationale, Espéranto, de Emile Chapelier._ (47 paĝoj, 10 c). (4). _Esperanto, Exposición de R. G. Abrill, Ex-Profesor de Esperanto del Instituto Comercial, Chiclayo, Peru._ (22 paĝoj en la Hispana lingvo). * * * Plezure ni rimarkas, ke ĉiam pli granda aro da semajnaj kaj monataj Gazetoj enhavas Esperantan sekcion. La lasta, kiun ni ricevis estis la _Bulletin des Sciences Naturelles de Tarare, Rhône, France_. Tie ankaŭ fondiĝos Esperantan Ekzpozicion, kaj oni esperas, ke ĉiuj sendos informojn pri komercaj aferoj. La komerco Tarara estas silk- kaj koton-faraĵojn, malpezajn ŝtofojn senornamajn kaj ornamitajn, broditajn kurtenojn, ĉiujn ajn brodaĵojn por virinroboj, velvetojn kaj pluŝojn. * * * Kara Sinjoro _Lingvo Internacia por Blinduloj_ en punktoj reliefaj, eliros en la lasta semajno de Majo. Provizora Direktoro mi estas.... Ni eldonos ses Numerojn en 1904 (poste, se eble, dekdu). La abono kostas por ĉiu lando 3 frankojn.... Kun kora saluto mi estas via, Th. Cart. Vere la blinduloj havas tre sindoneman amikon kaj ni sendas ĉiujn bondezirojn al la nova kaj potenca ilo, kiu helpos je la disvastigado de Esperanto inter ili. Blinduloj el ĉiuj nacioj verkos la artikolojn por tiu ĉi nova Gazeto, kaj ĝi certe estos tre interesa. * * * La Redaktoro bedaŭras, ke li ne antaŭe anoncis la fondon de Esperantista Grupo en Battersea. La energia Sekretario estas _Sro A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea, S.W._, kaj la Grupkunvenejo estas en la _"Board Room, Latchmere Baths," Marde vespere_. Tiu ĉi kurso daŭros dum la tuta somero. Sro Lee saĝe utilis la valoran artikolon de Sir William Ramsay, kiu aperis en la _Daily Mail_, por helpi lian propagandon, kaj presigis ĝin sur aparta folieto, por disdoni, kaj li ankaŭ presigis novan poŝtkarton. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 9._ _Julio, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 129-130 The Tempest, End of Act 1 (translated by A. Motteau) 131 From the 'Meditations of Marcus Aurelius' (translated by K. Eucharis) 131 Items of Interest 132 Adventures of Count Fathom (translated by D. H. Lambert, B.A.) 133 Esperanto in Japan 134 My Dearie (William Officer) 135 The Sun at its Zenith (Thomas Hunter, M.A.) 135 Unexpected News (H.B.M.) 136 Boulogne (H. Bolingbroke Mudie) 136-8 The Language of Flowers (Ben Elmy) 138 The Certificate of Merit (G. D. Buchanan) 140-1 Another Original Welsh Sketch (E.W.) 142 A Night in "Calabre" (translated by Paul Boulet) 143 Correspondence Page 144 For Local Information apply to the Hon. Sec. of the following Official Societies:-- BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea. BRIGHTON--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. BRIXTON--Sro. E. W. EAGLE, 22, Kellett Road, Brixton. CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace. DOVER--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House, Dover. EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E. GLASGOW--Hon. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road. ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley. LEEDS--Sro. J. E. Wyes, 2, Marlboro' Grove, Leeds. LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane. NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead. NOTTINGHAM--Sro. F. G. Rowe, 51, Portland Road. PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haston, 133, South Street, St. Andrews. TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. JUST PUBLISHED. First Edition of 100,000. Text Book of Esperanto. ...THE INTERNATIONAL LANGUAGE... Price 1-1/2 d., post free. For Propaganda purposes, 10d. per dozen, carriage extra. Publishers: DIXON & HUNTING, FARRINGDON PRESS, LTD., 180, FLEET STREET, LONDON, E.C. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Dro. G. Busuttil, Misida, Malta. Pri diversaj temoj. Deziras partopreni "Rondiranton" de Samideanoj. M. Delache, 82 rue Bréquerecque, Boulogne sur Mer, France. Pri maraj konstruaĵoj kaj interŝanĝos dokumentojn kaj disegnojn pri tiu temo. M. A. Gehet, 10 rue de l'Ouest, Rouen, France. Deziras klopodi pri teĥnika vortaro pri la metal--kaj maŝin--komerco. C. Stuart-Menteath, Esq., 23, Upper Bedford Place, London, W.C. Precipe kun alilandanoj prefere pri Ĝardenaj Urboj kaj scienco de heredo por malhelpi homan degeneron. Interŝanĝos The Esperantist kontraŭ alilandaj Esperantaj Gazetoj. A. T. Simper, Esq., Attaree Khat T.E., Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Interŝanĝos fotografaĵojn kun ĉiulandanoj. H. W. Southcombe, Esq., The Park, Yeovil, England. Pri ĉiuj aferoj kun alilanduloj. Deziras renkonti Esperantistojn ĉe Ilfracombe (N. Devon) dum Julio. Miss M. White, 60, Dalziel Drive, Pollokshields, Glasgow, Scotland. Esp. Vidaĵkartojn el ĉiuj landoj. Ĉiam respondos. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. per poŝtsignoj). THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO The Hon. Sec., ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ No. 9. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. JULIO, 1904. La Angla Unufoliego, enhavanta tutan Gramatikon kaj sufiĉe grandan vortaron, estas tre valora propagandilo. Nur per Esperanto estas eble skribi leteron al iu, kiu ne komprenas la lingvon, kaj per tiu unufoliego (kies kosto estas nur dek centimoj) la letero estas tute komprenebla. Por ke tio ĉi estu kiel eble plej utila por la Esperantistaro, estas necesege ke ĝi ekzistu en diversaj lingvoj. Se niaj alilandaj Samideanoj presigos tradukojn en siajn proprajn lingvojn, ni plezure aĉetos centojn da ekzempleroj; sed se ili devigos nin presigi tradukojn en la Franca, Germana, k.t.p., lingvoj ni esperas, ke ili siaparte aĉetos milojn da ili de ni. Sed, nature, ĝi devas fariĝi parto de la alilanda propagando. Ni fidu, ke baldaŭ tiuj unufoliegoj multe helpos nian aferon, precipe inter la komercistoj en ĉiuj landoj.[79] Alia sistemo por gajni aliĝantojn estas la instruado de Esperanto inter la sciama junularo. Ĉu niaj Esperantistaj gepatroj petos al la instruistoj ke ili instruu iliajn gefilojn pri la internacia lingvo? Kaj ĉu la Esperantistaj instruistoj instruos Esperanton en siaj lernejoj? Ni ĝin esperas, kaj jam ricevis kelkajn interesegajn leterojn de estroj kiuj jam faris tiun ĉi, kun bonegaj rezultatoj. Ĉiam kaj ĉie la geknaboj treege ŝatas nian logikan lingvon. La klopodo inter la junularo memorigas al mi, ke Sro. Privat, Direktoro de _La Juna Esperantisto_ (9, _Av. des Vollandes, Geneva_), sciigis min, ke li nur havas du abonantojn en Anglujo. _La Juna Esperantisto_ celas disvastigi Esperanton inter la junuloj, kaj ni plezure akceptos jarabonpagojn (2 frankoj) por tiu ĉi dumonata ĵurnalo. Sinjoro Cart ankaŭ plendas, ke la Brita Blindularo ne ankoraŭ kolektiĝis sub la nia Standardo. La nova _Esperanta Ligilo_ (monata) en la Braillea skribo eble tuj plibonigos tiun malbonan aferon. Ĉiuj blinduloj devas sin turni al _Profesoro Cart_, 12, _Rue Soufflot, Paris._ La verkintoj de _A New Hobby_ afable donacis al the London Esperanto Club por senpaga disdono, la restaĵon de la eldono. Tiuj Esperantistoj kiuj sendos la poŝtelspezon povos havi senpagan aron de tiu interesa broŝuro. _"Ies perdo, alies gajno!"_ estas ja prava proverbo. Kvankam ni Angloj multe bedaŭras la foriron de du el niaj plej fervoraj kunlaborantoj, ni konsolas nin je la penso ke Germanujo kaj Queenslando nun havos novajn kaj lertajn adeptojn, kiuj povos estri novajn grupojn tie. Ne do estas perdo, sed nur translokigo de energio! Bondezirojn kaj Sukceson! La someraj libertempoj alvenas, kaj ĉiuj bonaj Esperantistoj kompreneble deziras vojaĝi alilande, por paroli Esperante. Estos do interese rimarki, ke mi ricevis tre afablajn leterojn de Kapitano Capé, en Alĝerujo, kaj Sro. David, de la Grupo en St. Claude, Jura, promesantaj tre koran akcepton de Anglaj Esperantistoj. Mi denove diru, ke la Departemento Ĵura estas tre vizitinda loko, kaj mi konsilu ĉiujn, kiuj povas, ĝui la belajn montojn, aeron kaj lingvon. Mi bedaŭras, ke spaco mankis por la du afablajn leterojn. Eble Alĝerujo estos pli komforta dum la vintro. Ĉar la unua tago de Aŭgusto estas Angla _banklibertago_, kaj tiom da niaj Abonintoj estos en Havro, mi provos sendigi la dekan numeron de The Esperantist je Julio 28. Tiu numero enhavos tre interesan Danan rakonton de nia bonekonata kunverkantino, Fraŭlino Baŭer. Ankaŭ originala artikolo el Hindujo, de Sro. Simper verkita, kaj ankoraŭ alia harstariganta originala rakonto, de la sindonema O.W., tie troviĝos. Vere The Esperantist baldaŭ fariĝos tute fama pro la terurigaj rakontoj kiujn ĝi enhavas! Tiuj ĉi kun la kutimita poezio espereble donos niajn Legantojn sufiĉe da interesaj temoj por la libertempo. Amiko, kiu pensas pri mia laboro pli ol sia propra plezuro, proponis ke mi sekvu la planon de alilanda Gazeto, kaj ne eldonu Aŭgustan numeron. Sed, laŭ mia opinio, tio ĉi estus nedezirinda. Ĉiumonate mi sendos kiel eble plej legindan gazeton al la Abonintoj, fidante ke ĝi daŭrigos ilian intereson. La Redaktoro. FOOTNOTE: [79] _We have just received a Bulgarian Broadsheet, price 1d. May the others soon follow._ The English Broadsheet, containing a complete grammar and an adequately large vocabulary, is a very valuable means for propaganda. In Esperanto alone is it possible to write a letter to anyone who does not understand the language, and with that broadsheet (the cost of which is but a penny) the letter is entirely comprehensible. In order that this may be as useful to Esperantists as possible, it is essential that it exist in divers languages. If our foreign friends will have translations printed in their own languages, we will gladly purchase hundreds of copies; but if they compel us to print French, German, etc., translations, we hope that they for their part will buy thousands of them from us. Obviously, it should become part of the foreign propaganda. Let us trust that soon those broadsheets will greatly help our cause, especially among business men in all countries. Another means of gaining new adherents is the instruction of Esperanto to studious young people. Will our Esperantist parents ask teachers to instruct their children in the international language? And will Esperantist masters teach Esperanto in their schools? We hope so, and have already received some most interesting letters from principals who have already done so, with excellent results. In every instance children greatly appreciate our logical tongue. The movement among the young folk reminds me that M. Privat, Editor of _La Juna Esperantisto_ (9, _Avenue des Vollandes, Geneva_), tells me he has only two subscribers in England. _La Juna Esperantisto_ aims at spreading Esperanto among the young, and we will accept with pleasure annual subscriptions (1s. 9d.) for this bi-monthly journal. M. Cart also complains that the British Blind have not yet rallied round our Standard. The new _Esperanta Ligilo_ (monthly) in Braille will possibly at once remedy this misfortune. All blind students should apply to _Professor Cart_, 12, _Rue Soufflot, Paris._ The authors of _A New Hobby_ have kindly presented the London Esperanto Club with the remainder of the edition for free distribution. Those Esperantists who will send cost of postage can have a number of that interesting brochure free. "Someone's loss is another's gain" is indeed a true proverb. Although we English greatly regret the departure of two of our most earnest fellow-workers, we console ourselves in the thought that Germany and Queensland will now possess new and able adepts, who will be able to preside over new groups there. It is therefore no loss, but merely a translocation of energy! All good wishes and success! The summer holidays approach, and all good Esperantists naturally want to journey abroad to speak Esperanto. It will, then, be interesting to note that I have received very kind letters from Captain Capé, in Algeria, and M. David, of the Group in St. Claude, Jura, promising a very hearty welcome to English Esperantists. Let me state once more that the Departement Jura is a place to be visited, and let me advise all who can to enjoy the lovely mountains, air, and language. I regret that space is lacking for the two kind letters. Perhaps Algeria will be more comfortable in winter time. As August 1st is an English Bank-holiday, and so many of our Subscribers will be in Havre, I will try to have the tenth number of The Esperantist sent out on July 28th. That issue will contain a most interesting Danish tale, by our well-known collaborator, Miss Bauer. Also an original article from India, written by Mr. Simper; and a further hair-on-end original story, by the devoted O.W., will appear there. The Esperantist will in truth soon become quite famous on account of the terrifying tales therein contained! These, with the usual poetry, will, it is hoped, give our readers enough interesting matter for the holidays. A friend who thinks more of my work than his own pleasure, proposed that I should follow the example of a foreign Gazette, and not issue an August number. But, in my opinion, this would be undesirable. Every month I will send Subscribers a gazette as readable as possible, trusting that it will sustain their interest. Literal Translation. [_Copyright reserved._] [_Tradukis Esp. 6266._] LA VENTEGO (Daŭrigo). (_Vidu la ok antaŭajn Nrojn._) AKTO I. (fino). Sceno 2 (_fino_). Prospero.-- Silentu! se vi diros unu vorton Mi vin kulpigos, eble vin malamos! Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus? Vi pensas ke ne pli belformo estas, Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon. Anĝeloj vere la ceteraj homoj, Ĉi tiu nur alia Kalibano! Mirando.-- Amemo mia do, humila vere, Pli belan homon ne deziras vidi! Prospero (_al Ferdinando_).--Obeu; venu; la nervaro via Sen fortikeco, nun reinfaniĝas. Ferdinando.--Tro vere estas: nun min mem mi sentas Malliberulo. La kruela perdo De patro kaj amikoj, la minacoj De homo, kiu tiel min ofendis, Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla, Se, foje, tage, mi ekvidi povus Ĉi tiun junulinon. Libereco Aliajn terajn lokojn povas ĝui: Sufiĉa spaco por mi estus tiu En kiu ŝi aperos. Prospero (_flanken_).-- Tio taŭgos: Vi bone ellaboris, Arielo. (_Al Ferdinando_) Nun, venu! (_Al Arielo_) Aŭdu plie por la sekvo. (_Al Ferdinando_) Tuj venu kun mi! Mirando.-- Kuraĝiĝu, tamen, Ĉar bonnatura estas mia patro Pli ol paroloj liaj; li malofte Kolere agas. Prospero (_al Arielo_).-- Ho, vi liberiĝos Simile al montventoj--sed, memoru Fidele la ordonojn. Arielo.-- Akurate! Prospero (_al Ferdinando_).--Min sekvu! (_Al Mirando_) Kaj vi, por li ne petegu. (_Foriras ĉiuj_). PENSOJ EL LA MEDITADOJ DE MARKO AŬRELIO. Tradukitaj de Kasimir Eucharis. Kiom da noblaj kaj famaj homoj estas malaperintaj el historio, kaj hodiaŭ estas forgesataj ĉe ni. * * * Mi faros tion, kio estas mia devo, tio sufiĉos. Sed pri aliaj aferoj mi neniam enuiĝos pri ili. Ĉar ili estas aŭ sen la vivo, aŭ sen la rezono, aŭ eble ili estas perdintaj sian vojon kaj ĝin ne povas trovi. * * * Aleksandro la Granda kaj lia ĉevalisto, kiam mortitaj, estis ambaŭ en la sama kondiĉio, kaj ambaŭ havis la saman hazardon esti disĵetitaj en atomoj, aŭ esti sorbitaj en la animo de la universo. * * * La plej granda afero por ĉiu homo estas plibonigi sian spiriton, do, rigardu bone, kiamaniere li tion faras. Sed pri ĉiuj aliaj aferoj, eblaj aŭ neeblaj, ili estas nur cindroj kaj fumo. * * * Kiam vi estas farinta ian bonecon, kaj kiam via najbaro estas plibonigata pro tio, ne estu tiel malsaĝa kiel serĉi pluan laŭdon aŭ famon pro tio, kion vi faris. * * * Ne agu tiel, kiel se vi havis dek mil jarojn por disĵeti. Memoru, la anĝelo de la morto staras ĉiam apud vi. Estu do bona pro io, kaj agu bone dum ke vi vivas kaj ĝi estas ebla tiel fari, ĉar kiam morto venos demandi vian korpon, de tiam vi povos fari nenion. * * * Revenu al la principoj de la saĝeco kaj vereco, kaj tiam tiuj ĉi, kiuj nune vin rigardas kiel simio aŭ kiel sovaĝa besto deigos vin post unu semajno. * * * Tio, kio estas agrabla al vi, Ho Naturo! estos agrabla al mi. Nenio estos tro frua aŭ tro malfrua por mi, kiu estas sezona al vi, Ho bela Patrino! Ĉio, kion la sezonoj alportos al mi estos bona kaj bela. El vi venas ĉio laŭ ĝia propra sezono, kaj laŭ propra sezono ĝi revenos al vi. Kaj tie, kie la poeto kantis: "Kara Urbo de Cekropo," ĉu mi ne kantos: "Kara Urbo de Dio." * * * Kiam vi estas kolerega kaj ĉagrenega, tiam memoru, ke la homa vivado daŭros dum momento kaj poste, ĉiu el ni, tre rapidege, enteriĝos en la tombo. * * * Kaj hieraŭ Antistinio diris al mi en la Senato: "Ho Aŭrelio, estas reĝa kaj nobla afero esti mallaŭdata kiam vi faras bonajn farojn!" DIVERSAJ AVIZOJ. La Redaktoro multe bedaŭras, ke tiom da abonintoj plendis pri la prokrasto de la sendo de siaj Gazetoj. Se oni sendis la abonpagon rekte al li, The Esperantist ĉiam estas sendita per revenanta poŝto. Sed, se la abonpago estas sendita al alilanda ricevanto, la sendo ne povas esti tiel rapida. Kaj la Redaktoro ne povas garantii tujan sendon de alilandaj Gazetoj, menditaj per li. Li nur scias, ke la nomoj de la abonintoj ĉiam estas tuj senditaj al la Redaktoro de la mendita Gazeto, kaj ne plu estas lia afero. _Cunctari funestissimum_ ŝajne ne estas alilanda Esperanta proverbo. Ĝi estu la Angla devizo! * * * Ĉiuj Esperantistoj multe ĝojos lerni ke Sro. de Ménil finigis sian grandan laboron, kaj ke la _Tutmonda Jarlibro_ eldoniĝis. La unua parto estas la nova _Adresaro_, kaj poste troviĝas milojn da adresoj el ĉiuj landoj. Ja utilega verko, pri kiu la sindonema aranĝinto devis esti multe zorginta. Ĉiuj Esperantistoj devas havi tiun ĉi libron, kiu enhavas multe da interesaj avizoj, krom la granda nomaro. (Price 2s., post free, from the Librarian). * * * Ni ankaŭ ricevis _Esperanto in dieci Lezioni_, Itala traduko de _Esperanto en dix Leçons_ (kosto 8d., verkita de Conte Albert Gallois, en Riolunato). Ĝi helpu la Italan movadon. * * * Ankoraŭ alia lernolibro por niaj Francaj amikoj! Tiun ĉi fojon, estas: _Cours Commercial d'Esperanto_ (1s. 6d. post free) verkita de Léon Marissaux, 139 paĝoj; estas nur unu vorto por priskribi tiun ĉi verkon: _Bonega._ Tie oni, de la komenco ĝis la fino, nur legas frazojn utilaj por ĉiutaga vivado, kaj ne la fantaziajn frazojn, kiuj kutime troviĝas en ĉiaj lernolibroj. Kaj la pecetoj por traduki estas mallongaj kaj utilaj skizoj pri ĝeneralaj aferoj, tiel kiel Bicikletoj, Loĝejoj, Leteroj, k.t.p. Ni esperu ke ni Angloj baldaŭ posedos tian utilan komercan lernolibron. * * * _"La fundo de l'Mizero,"_ tradukaĵo de Pola rakonto farita de la bonekonata Esperantisto "Kabe." Kosto 8d., 91 paĝoj. Nia Pola Samideano donis al ni tre lertan tradukon, sed ni korege konsilas almenaŭ niajn legantinojn, ke ili ne legu tiun ĉi verkon. Priskribo pri la vivado de lepruloj, rakontita en maniero kiel eble plej terura, ne tute estas legindaĵo por ili, kaj, ni estas preskaŭ certaj ke, se iaj el niaj legantoj komencos la tralegon de tiu ĉi verko, ili senhalte legados ĝis la fino, kaj pensos kune kun ni, ke estus estinta pli bone, se la unua paĝo estis estinta la lasta, kaj ke la restaĵo skribiĝis neniam. Ne ĝin legu, do, ĉar ĝi alportos nenian bonon. * * * _"Por niaj filoj kiam ili estos dek-ok jaraj"_ de Dro. Paul Rodet enhavas 32 paĝojn, kaj traktas tre lerte pri malfacila kaj delikata temo. Ni konsilas ke la junuloj, por kiuj la libro estis skribita, ĝin legu. * * * Eble, kiam oni vidos tiujn ĉi vortojn, oni jam estos vidinta sur ĉiuj Anglaj stacidomaj librejoj malgrandan ruĝan Esperantan lernolibreton, kies kosto estas unu penco. La unua eldono estas cent mil ekzempleroj, kaj espereble multe helpos je la rapida disvastigo de la lingvo inter ĉiuj Anglaj-parolantaj popoloj. * * * Ni deziras danki la multe da amikoj kiuj sendis prestranĉaĵojn. Tiuj ĉi ĉiam plioftiĝas, kaj nepre pruvas la progreson de nia kara afero. * * * Sukcesa parolado estis farita en la Urbestrejo de Dovero, kaj nova sed forta grupo tie fondiĝis, dank' al la klopodoj de kelkaj fervoraj tieaj kunbatalantoj. La Hon. Sek. de la Grupo estas _Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover_, kaj ni esperas, ke tiuj legantoj, kiuj vizitos Doveron dum la somero, povos helpi lian propagandon. La nova Grupo eldonas belajn poŝtkartojn, ilustrantaj la uzo de la Esperantaj participoj per la verbo Trinki! Kosto 8 pencoj la dekduo, 4s. la cento, de 41, Outer Temple, W.C. * * * Nova Grupo ankaŭ fondiĝis en Brightono, laŭ la anonco en No. 8. _Fraŭlino C. Oxenford_, 16, _Upper Westbourne Villas, Hove, Sussex_, estas la tiea Hon. Sek., kaj tre plezure ricevos la nomojn de novaj Membroj, kaj proponoj pri la Grupaj aferoj. * * * Amikoj en Ilfordo, Essex, ankaŭ sukcesis krei novan grupon apud Londono. La Hon. Sek. estas Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. * * * La _Unua Akto_ de _La Ventego_ finiĝas en tiu ĉi numero. Laŭ la anonco en No. 8, la tuta Dramo eldoniĝos en aparta libro (kosto 1 fr. 50) tuj kiam sufiĉe da mendoj estos ricevitaj. Anstataŭ la Ventega paĝo, estontaj numeroj enhavos paĝon en la Angla lingvo titolata _"Our Progress"_ kiu enhavos avizojn pri la novaj pruvoj de nia progreso. * * * La Maltaj Esperantistoj enkondukis tre sukcesan novaĵon. Anstataŭ ol kunveni en ĉambro, ili fotografiiĝis, faris tre plezuran ekskursion en la kamparon, kaj aŭskultis Esperantan rakonton, kaj priparolis Esperante tre plezure. Certe, dum la varma vetero, tiu ĉi plano estas kiel eble plej multe sekvinda. * * * Kara Sinjoro Redaktoro, Doni Esperantajn nomojn al Esperantaj aferoj estas sendube tre bona regulo. Sed oni ne havas ian rajton ŝanĝi la titolon de la plej granda verko de la granda Doktoro. _Krestomatio_ estas ordinara vorto en la Franca kaj Greka lingvoj por _Ekzemplero klasika de la literaturo de ia lingvo_. Estus tute facile aldoni al via anonco de tiu ĉi fama libro kelkajn priskribantajn vortojn, sed la titolo devas resti, ĉar ĝi estas nun parto de la _historio de la lingvo_. Via fidele, R. J. Lloyd (D. Litt., M.A.). (N.B.--Pravege! sed ne estas dubo ia, ke la titolo de la verko multe malhelpas je ĝia disvastiĝo tie ĉi.--Red.). TERURIGA AVENTURO DE FERDINANDO, GRAFO FATHOM. De Dro. Smollet, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (Oxon.), 9660. (Finigita; Vidu paĝo 118 por la komenco). Malkovrinte gardistlanternon, ili trafis ĉe la kvazaŭ dormanto, kaj la tenanto enpuŝis ponardon en lian koron. La perforto de la trudo kunpremis la bruston, kaj speco de ĝemo eliris el la traĥeo de la mortinto. Oni refaris la frapon sen ia simila sono, pri kio la mortigantoj kredis, ke sia tasko estis finita, kaj eliris el la ĉambro, decidinte reveni por rabi la korpon je sia libera tempo. Nia heroo neniam pasigis iometon da tempo tiel agonie, kiel en la nuna okazo; la tuta supraĵo de lia korpo kovriĝis de malvarma ŝvito, kaj liaj nervoj skuiĝis de grandega tremado. Por mallonge skribi, li estadis sub sveno, kiu verŝajne helpis lian konservon: ĉar, se li estus reteninta la uzadon de siaj sentoj, eble la elsaltoj de lia teruro estus fariĝintaj lia malkovrilo. La unua uzo, kiun li faris de lia rekonsciiĝo estis rimarki ke, retirante, la mortigistoj lasis la pordon malfermita; kaj li tuj estis utiligonta tiun ĉi ilian senzorgon, sin elĵetante sur ilin kun danĝero de sia vivo, kiam lin haltigis interparolado, kiun li ekaŭdis el la malsupra ĉambro, konstatante la intencon de la rabistoj denove forveturi, esperante kapti pli da rabaĵo. Ili tiel foriris, forte ordonante al la maljunulino, ke ŝi ŝlosu la pordegon dum ilia forestado. Ferdinando rapide efektivigis sian pripenson. Tuj kiam, laŭ lia diveno ili sufiĉe malproksimiĝis de la dometo, leviĝante el sia kaŝejo, li kviete sin movas al la lito kaj, elserĉinte la poŝojn de la mortinto trovis monujon, plenigita de dukatoj, kiujn, kune kun arĝenta poŝhorloĝo kaj diamanta ringo, li proprigis al si sen bedaŭro. Tiam, malsuprenirinte zorge kaj singardeme en la ĉambron, li sin prezentis antaŭ la maljuna pekulino antaŭ ol ŝi havis la malplejan ideon pri lia alveno. Kvankam kutimita al la sanga komerco, ŝi ne vidis tiun ĉi aperaĵon sen signoj de teruro kaj mirego, kredante, ke ĝi estis la fantomo de ŝia lasta mortigita gasto. Malleviĝante sur genuojn, ŝi ekkonfidiĝis al la protekto de la Sanktuloj, sin kruciĝante je tiom da fervoro kvazaŭ ŝi estis titolata al la speciala ĉiela atento. Nek ŝia zorgeco malgrandiĝis kiam ŝi kleriĝis pri tiu ĉi diveno, kaj eksciis, ke ĝi ne estis fantomo, sed vera homa formo kiu, ne atendante por ŝin riproĉi pri la vasteco de ŝiaj krimoj, ordonis per minacoj de la morto, ke ŝi alkondukigu al li la ĉevalon. Ŝi devis obei tian ordonon, kaj li ŝin tuj sidigis sur la selo, kaj suprenirante mem poste, transdonis al ŝi la kondukilojn, ĵurante per tonoj plej severaj, ke la nura ilo por konservi ŝian vivon troviĝis en lia senriska alveno ĉe la proksima urbo, kaj ke tuj kiam ŝi kaŭzus al li kian ajn dubeton pri ŝia fideleco li senkompate fariĝus ŝia mortigisto. Tiu ĉi deklaracio faris la deziritan efekton sur la maljuna inferulino kiu, treege petegante al li kompaton kaj pardonon, promesis lin gvidi sendanĝere en vilaĝon, malproksima de kelkaj kilometroj, kie oni loĝigus lin, kaj venigus al li nelacigitan ĉevalon aŭ kion ajn plie li bezonus por daŭrigi sian vojaĝon. Per tiuj ĉi kondiĉoj, li diris, ŝi povus meriti lian bonanimon. Ili tiel kunrajdis, ŝi sidante forke sur la selo, tenante la bridon per unu mano, kaj vipeton per la alia, dum nia aventuranto sidis poste, observante ŝian konduton, kaj altenante apud ŝia orelo la buŝon de pistolo. Tiamaniere aranĝitaj, ili transiris parton da la sama arbaro, kie lia kondukisto lin forlasis la antaŭan tagon. Estas kredeble, ke li ne pasigis la horojn en plej agrabla revado, sin trovante envolvata en la labirinto de tiuj ombroj, kiuj ŝajnis al li esti la oftejo de rabado kaj mortigo. Ordinara timo estis komforta sento nekomparinda kun tia, kian li nun posedis. La unuaj paŝoj, kiujn li alprenis por sinkonservo estis la efektoj de nura instinkto, dum lia kapablecoj estingiĝis aŭ subpremiĝis de malespero. Sed, nunatempe, kun la reveno de pripensado, plej teruraj antaŭsentoj lin atakis. Ĉiu brueto de la vento tra la arbaretoj ŝveladis ĝis la raŭkaj minacoj de mortigo! La skuado de la branĉoj prezentadis al li la vibradon de ponardoj, kaj ĉiu ombro de arbo fariĝis la apero de sangema fripono! Mallonge, en tiuj ĉi okazoj li elsentis tion, kio lin turmentis milfoje pli ol la piko de vera rapiro, kaj kun ĉiu nova spasmo de timego, li rememorigis al sia kondukantino per ankaŭa torento de ĵuraĵoj, ŝin avertante, ke ŝia vivo neeviteble dependis de lia opinio pri lia propra konservo. La homa naturo ne povis longe ekzisti meze de tiel komplektitaj timoj. Fine li sin trovis for de la arbaro kaj benita de malproksima vidaĝo de loĝejo. Li tiam ekturnis siajn pensojn je nova afero. Li pripensadis ĉu li paradus sian brevegecon kaj sindonemecon, konfesante sian ruzon, kaj transdonus sian gvidantinon al la leĝpuno, aŭ ĉu ne estus pli saĝe, ke li forlasus la maljunan Hekaton kaj ŝiajn kunsciantojn al konsciencaj pikoj, kaj ke li kviete daŭrus sian vojaĝon Parizon, je sendisputata posedo de la kaptaĵo, kiun li jam akiris. Tiun ĉi paŝon li do decidis fari, rememoriĝante, ke per siaj sciigoj la rakonto de la mortigito nepre elvokus la atenton de la justeco, en kiu okazo la havo kiun li _prunteprenis_ de la mortinto devus esti redonata en favoro de liaj heredantoj. Jen argumento, kiun nia aventuranto ne povis kontraŭstari. Li antaŭvidis la verŝajnecon, ke oni de li malproprigus lian akiron--kiun li rigardis kiel premio de la kuraĝo kaj saĝeco--kaj lin detenus kiel atestanto je la rabistoj, kun evidenta domaĝo al liaj propraj aferoj. Eble li ankaŭ elsentis konsciencajn kaŭzojn, kiuj lin malkonsilis atesti kontraŭ kanajlaro, kies emoj preskaŭ ne povus diferenciĝi de la siaj! Tiel pripensinte, li cedis al la unua petegado de la maljunulino, kiun li eksigis ĉe loko apud la vilaĝo, elpetinte, ke ŝi forlasu vivadon tiel malhonestan kaj siajn krimegojn, transdonante siajn kunkulpulojn en la manojn de la justeco. Ŝi ne mankis promesi tutan reformiĝon kaj, deĵetinte sin antaŭ li pro lia bonegeco, ŝi foriris al sia dometo, forte decidinte konsili siajn kunmortigantojn, ke ili rapidege rajdu al la vilaĝo por kulpigi nian heroon. Sed tiu ĉi, saĝege, nekonfidante je ŝiaj protestoj, nur haltis por lui kondukanton ĝis la proksima haltejo, kiam li sin trovis en la urbo Chalons sur Marne. ESPERANTO EN ĴAPONUJO. Letero de Sro. van Doorn en Yokohama. 26 _Aprilo_, 1904. Tre Estimata Samideano,-- Mi nun plezure sciigas vin iom pri la kondiĉo de Esperanto en tiu ĉi lando. Unue mi devas diri, ke la progresado de nia lingvo, ĵus estis komencita, kiam ĝi ricevis seriozan haltigon de la nuna militado, kiu okupas ĉiujn la atentojn de la ĉi-tieuloj. La propagandado estas tre malfacila tie ĉi, ĉar la Angla lingvo estas deviga temo en ĉiuj lernejoj sub la registara observo. Foje estis proponite plibonigi la ortografion de la Angla lingvo kaj fari specon da Mond-Angla, por la speciala uzo de tiu ĉi lando, ĉar, kvankam utilega, la Angla estas tre malfacile ellernebla por la Ĵaponoj pri tio, ke la ortografio estas tiel absurda. Sed la propono rezultis en nenio. Tamen estis eldonita en Tokio ĵurnalo _The Voice_ kiu formetis ĉiujn silentajn literojn kaj aliajn konfuzajn mallogikajn uzadojn. Plie, tiu ĉi estas granda kosmopolita urbo, kaj la propono alpreni helpan lingvon estis tre favore ricevita. Tial la helpa-lingvo Volapük havis tie ĉi multe da studentoj. Hodiaŭ ĝia malprospero kreis multe da skeptikuloj kaj Esperanto estas atakita de la loka Gazetaro. Nun, kvankam la Angla lingvo estas iom konata de ĉiuj Ĵaponanoj, estas vulgare por Ĵaponoj kaj Ĥinoj ĝin paroli, sed la parolado de la Franca kaj Germana lingvoj estas distinga! Ĵaponoj, dum kvardek jaroj, estas alprenintaj okcidentan civilizacion, kaj nun povas administri ĉiujn siajn departementojn sen helpo de alilandaj instruistoj, krom malmultaj ŝipestroj de poŝtŝipoj, kaj malmultaj profesoroj en diversaj Ĵaponaj lernejoj. Je tiuj ĉi ni devas esperi, ĉar ili havas gravan influon inter la bone edukitaj Ĵaponoj. En diversaj partoj de Ĵaponujo jam de kelka tempo ekzistas izolitaj instruistoj kaj aliaj, kiuj estas konvinkitaj pri la bonegeco de Esperanto, kaj pri ĝia plena taŭgeco kiel internacia helpa lingvo. Jam iliaj influoj estas videblaj, ĉar la Ĵaponoj komencis ellerni Esperanton. Sed, bedaŭrinde, tiuj ĉi diversnaciaj pioniroj ĝis nun restis tute izolitaj, laborante ĉiuj aparte. Kredeble nia afero multe pli rapide antaŭenirus, se ĉiuj Esperantistoj tie ĉi konsentus kunigi siajn fortojn kaj fondiĝus ĝenerala kaj centra grupo. KANTETO. Karulino Mia. Originale verkita. De William Officer. Kiam la maten' lumiĝas, Ho karulino mia! Ĝia belec' memorigas Plej dolĉe min de via. Kiel ĉirkaŭ mi varmeco De la tagmeza horo Falas, ĝi min pripensigas Pri via korfervoro. La vespero, rosa, stela, Kun sia trankvileco, Murmuretas la rakonto De via amemeco. Tiel je animo mia Eterne vi ĉeestas; Kaj per sonĝo-lumo Imago vin envestas. La belega mondo perdus Por mi brilecon sian Se am' via malvarmiĝus Ho, karulino mia! My Dearie. Tradukita en la Sokta lingvo. When lichtens the mornin' O dearie o' mine! Its beauty remin's me Maist sweetly o' thine. As at noontide the sinbeams On earth saftly rest, I think o' the fervour That glows i' thy breast. The e'en, wi' its stillness, Its starnies, an' dew, The tale o' thy kin'ness Aye whispers anew. Sae thou tae my soul Art near evermair; And fond fancy cleeds thee In dream glamours fair. For me the braw warl' Its brichtness wad tyne, Should thy love e'er grow caul' O dearie o' mine! ZENITA SUNO. Originale verkita de Thomas Hunter, M.A. Ho! Suno en plej alta vojo, Ci venas kun somera ĝojo; Tagiĝas nun la tago glora Junio dudek unu flora. Pli frua estas kant' miela De la arbara birdo bela Kies fluida voĉo penas Dum ci en roza robo venas. Ĝojas la besto, ĉia floro Kun la plej riĉa bonodoro, Kaj kun la plej kolora helo Disdonas benon de l'ĉielo. Homaro nun per interamo Respondus al la cia flamo, Ĉar venas ci en alta vojo, Ho! Suno kun somera ĝojo. NEATENDITA AVIZO. Oni ofte diras: "Jes, Esperanto estas tre bona ideo, sed ĝi ne utilos al mi!" La Redaktoro posedis amikon, kiu tiel pensis. Li havis neniajn rilatojn kun alilanduloj, kaj ŝajne estis kontenta je la kono de la Angla lingvo. Subite, li eltrovis, ke li apartenas al fama antikva Franca familio, kies kastelo troviĝis en la Francaj Alpoj. Bone, bonege, li pensis. La Angla lingvo sufiĉos ĉie! Li do forveturis, por viziti la familian naskiĝejon. Alveninte en tiun malproksiman regionon, li eliras el la vagonaro, kaj eniras la hotelon. Ho, ve! El la tuta vilaĝanaro neniu komprenas lian lingvon. Preskaŭ ĉiuj Eŭropaj lingvoj tie havis siajn anojn, krom la Angla. Mia amiko estis tre malĝoja. Kompreneble, mi ofte priparolis Esperanton kune kun li, kaj li multe miris, kiam, je vespermanĝo, li aŭdis la nomon de nia kara lingvo! Morgaŭe, tute sole kaj silente, li vizitis la antikvan kastelejon de siaj praavoj. Ĉion, kion la okuloj povis rimarki, li bone eltrovis, sed plu li ne povis lerni. Post lia reveno en Londono, li rakontis al mi tiun ĉi bedaŭrindan okazon. "Ho!" mi ekkriis, "estos facila afero klarigi ĉiujn malklaraĵojn! Se plaĉos al vi, vi povos profiti de mia kono Esperanta." Iom dube, mia amiko diris al mi tion, kion li deziris, ke mi demandu; kaj mi tuj skribis al la sindonema Sro. Sentis, kies poemetojn estas tiel bonekonataj. Mia malnova amiko multe miris, kiam, post nur kvar tagoj, mi metis inter liaj manoj, longan leteron, enhavanta tre interesan historion de la kastelo, kaj ĝiaj loĝantoj, kaj multe da pluaj sciigoj, kiujn li neniam antaŭe lernis. Dank' al Esperanto, li nun scias ke, dum la antaŭaj militadoj, la Duko de Savojo indulgis tiun Kastelon, kiam liaj soldatoj ruinigis ĝiajn najbarojn, ĉar la tiama posedanto iam estis donacinta al la Dukino bonegan korbon da prunoj! Vere interesa historio. Tiu ĉi anekdoto pruvos en nova maniero, la utilon, kiun donas kono de Esperanto. BULONJO. H. Bolingbroke Mudie. La longe atenditaj Pentekostaj tagoj fine estas alvenintaj. Sed kia vetero! Ĉie troviĝas nigraj nuboj kaj pluveregoj, kaj la suno tute forgesis nin. Kuraĝe! Ni baldaŭ trovis, ke ni eniris Esperantujon, ĉar, dank' al la senĉesaj klopodoj de nia Libertempa-Kapitano Sro. Reeve, kaj al la afableco de la fervoja kompanio S.E. & C.R. ni trovis por ni apartigitan vagonon. Tie ni enŝlosiĝis, por senhalte paroladi Esperante kaj esperante, ĉar ni ja esperis, ke la vetero baldaŭ pliboniĝus. Laŭ la anonceto en The Esperantist, No. 7, areto da Anglaj Esperantistoj estis forironta Bulonjon. Ni estis tiu areto, kies partoprenantoj nombris dek-du. Ĝustatempe la tre, tre longa turist-plenigita vagonaro forveturis, kaj alvenis Folkestonen, kie la maro estis sufiĉe trankvila kaj ni senŝancele eniris la vaporŝipon. Unu el la areto havis apartan kajuton tie, kaj ni Esperantistoj multe ŝatis la privilegion ĝin uzi. Vere, ĉiam kaj ĉie Esperantistoj ĝuas specialajn privilegiojn. Ni supozis, ke ni movadis sur la maro, sed, pro la nebulo, la ĉirkaŭaĵoj estis preskaŭ nevideblaj. Fine la kruta Franca marbordo aperis tra la griza nebulo, kaj ni rapide kolektigis pakaĵojn, k.t.p., por ke ni povu tuj konatiĝi kune kun niaj jam konataj sed neniam viditaj samideanoj. Sed ni eraris pri tio. Ne estis necese atendi ĝis kiam la ŝipo ĉesus sian movadon ĉar, alproksimiĝinte, ni ĝoje rimarkis ke la elŝipejo estis de granda verda steletaro okupata. Kaj niaj kunbatalantoj rimarkas samon ĉe ni, kaj tuj elkriegas per fortaj voĉoj tre korajn eldirojn. La steletoj intersalutas. "Vivu Esperanto! Kiel vi sanas? Ĉu la maro estis trankvila?" Tiuj kaj similaj demandoj ĝoje flugis de la tero en la ŝipon, el Francujo en Anglujon. Kompreneble la ĉirkaŭstarantoj multe miris pri tio. Kaj kia lingvo! Mi ja konas ĝin sen ellernado, unu el ili rimarkis al mi. Sed Esperanto havis bonajn reklamojn dum la tuta tago tie. Baldaŭ alvenis la tempo kiam ni povis premi la manojn de niaj kunstudentoj, kaj kune eniri por submetiĝi sub la linkaj okuloj de la limdepagistoj. Ni vidis malfeliĉulojn, kies cigarojn oni forprenis, sed ni estis feliĉuloj, ni estis Esperantistoj, kaj tiaj neniam pekas. La Brita Konsulo aldonis sian bonvenon al tiu de niaj Francaj amikoj, kaj nia akcepto vere estis korega. Sur la muroj de la limdepagejo troviĝas prezaro Esperanta. Tio ĉi certe estas bona reklamo por la lingvo. Ni do tuj sentis, ke ni ne estis venintaj en alian landon, sed ke la verda Esperanta standardo ankoraŭ ĉie regnis. Baldaŭ ni, granda procesio, marŝis sur la stratoj de la plej grava centro de la Franca fiŝkaptado. La maro ĉiam troviĝas je unu flanko ĉi tie, sed vere, kiam ni alvenis, maroj ĉie vidiĝis, pro la pluvego, kiu ĉion ŝanĝigas. Post tre mallonga promeno, ni alvenis al la hotelo _Castiglione_, kies estro estas Esperantisto, kaj tie ni oficiale prezentiĝis al niaj novaj, pro ni malsekigitaj, amikoj. Dum tiu ĉi ceremonio, unu el ni serioze diris: "Mi estas la subestro de la vetero. Mi aranĝis la pluvon, por ke la vagonaro ne estu tro varma kaj homplena. Nun mi aranĝos bonan veteron, por ke ni, kaj ĉiuj aliaj kuraĝuloj, ĝuu feliĉan libertempon." Kompreneble ĉiuj multe ridis, je tiu ĉi eldiro, kaj iu rimarkis, ke eble li nur estis tre suba estro. Tamen, de tiu momento, la pluvo ĉesis, la stratoj sekiĝis, kaj fine la suno ekbrilis por aplaŭdi tiun ĉi memorindan internacian kunvenon. Post tagmanĝo, ni faris promenadojn en la urbo, vizitis la fiŝvendejon, la ŝipejon, la antikvajn urbmurojn kaj la katedron. Tiam, reveninte hotelen, ni pretigis nin por vespermanĝo. Al tiu momento, Sro. Michaux, la tre sindonema Prezidanto de la Grupo, sendigis al mi la plej bonan urbfotografaron iam vidita, kaj, ĉagrenege mi ĝin konfesas, mi forgesis danki lin pri tio. Eble, je tiu ĉi okazo, li afable forgesos la proverbon ke _malfrua danko estas pli malbona ol danko ia_, kaj akceptos miajn nunajn dankojn. Kaj, se iatempe kiam la Grupanoj rekunveniĝis, ili bonvolos skribi por mi siajn subskribaĵojn sur papereron, mi havos grandan plezuron enmeti ĝin en la albumon, kiun mi ĉiam konservos inter mia ĉiam pligrandiĝanta propagandilaro. Dum la vespermanĝo ni nature priparolis la venontan kunvenon, kies programon ni jam vidis sur la paĝoj de la _"Cicerone"_ (Semajna Bulonja organo, ĉiam enhavanta Esperantan paĝon). Sed, kvankam ni multe antaŭĝuis la proponaĵojn, la kunveno mem donis al ni nepripenseblan plezuron. Oni komencis iom post la naŭa horo, kiam ni eniris belan ĉambregon, mirinde ornamigita de Francaj kaj Anglaj flagoj, kaj ankaŭ de ĉiam verdaj arbetaĵoj kaj palmoj. Vere ŝajnis, ke ni estis enirintaj en Kristnaskan festejon. Sed la okuloj ne estis la solaj membroj, kiuj ĝuis tiun akcepton. Ankaŭ la oreloj multege ŝatis la koran ĥoron: _"Dio savu la Reĝon" ("The Esperantist," No. 1)_ kiu donis komencon al la bonega programo. Estas tute neeble priskribi tiun ĉi kunvenon detale, sed eble la programo estos interesa por legantoj. Jen estas: _PARTO I._ Dio savu la Reĝon Ĥoro. Prezentado Sro. Michaux. Valso Esperanto Fno. Decrequy. L'Espero Sro. Boulet. Mia Mano Fneto M. T. Bergier. Bonan Tagon, Suzo! Sro. Derveaux. La Paco Sro. Dufeutrel. Duo de la Reĝo d'Ys Sno. Bergier kaj Fno. Sutils. _Honora Vino._ Piana-ludo. L'Akvofalo Fno. Pannevin. 13a, Hungara Rapsodio Fno. Decrequy. _PARTO II._ Floreto Fneto G. Bergier. La Cigalo kaj la Formiko Fneto M. T. Bergier. La Korvo kaj la Vulpo Fneto Lephay. Lasta Deziro Fno. Sutils. Hamleto Sroj. Dufeutrel kaj Mudie. Hispana Romanco Sino. Bergier. La Bano de la Pastro Sro. Boulet. Galateo Sro. Derveaux. La Marseja Himno Ĥoro. _Bonvena Ĉampana Vino._ Vere, tre memorinda programo. Kaj, se oni demandus kian eron mi pleje ŝatis, mi estas certa ke la plenkreskuloj min pardonos, kiam mi konfesas ke mi pleje ŝatis la kvar recitadojn de Fraŭlinetoj Bergier kaj Lephay. Kiam oni aŭdas nian karan Esperanton el la lipoj de kvin, sep kaj dekjaraj infanoj, ĝi havas ankoraŭ pli belan sonon ol kutime. Kaj oni devas ankaŭ gratuli--ĉiujn! Ĉio estis bona, eĉ bonega. Tamen estis unu afero kiu ne tute plaĉis al mi. Eble ĝi estas nur bagatelo, sed mi ja opinias, ke ĝi meritas gravan atenton. En almenaŭ unu el la belaj kantoj, mi rimarkis, ke la tradukinto ne konservis la Esperantan akcenton. Laŭ mia opinio, bona Esperanta kanto devas konservi tion ĉi, kaj oni ne devas meti la akcenton sur silabo alia ol la antaŭlasta. Se oni atente tralegos la tradukojn de Tom Bolin' (No. 5) Vivo de Maristo (No. 1) kaj aliaj tradukoj de bone konataj poemoj en The Esperantist oni konstatos ke, eĉ por la kutimita melodio, kiun oni verkis por tiuj ĉi poemoj, la Esperantaj vortoj taŭgas. Mi do esperas ke, kiel eble plej multe, niaj muzikaj verkistoj provos konservi la uniforman Esperantan akcenton, sen kio nia lingvo perdus tiom da utileco kaj belsoneco. Post la finiĝo de la unua parto, du infaninetoj prezentis belegajn floramasojn al la du Anglinoj, kiuj estis inter la vizitanta areto: belaj Esperantaj floramasoj. Mi intence diris _Esperantaj_, ĉar ambaŭ el ili konsistis el floroj ruĝaj, blankaj kaj bluaj; Anglujo kaj Francujo; kaj interplektita estis la bela Verdo de la Espero, la emblemo de Internacieco. Sed jam tro longa estas tiu ĉi priskribo. Por ĝin finigi, mi rimarku pri la bonegeco de la paroladoj faritaj de Sroj. Michaux kaj Reeve.--Sed ne! Ekzistas ankoraŭ alia afero, kiu eble havos apartan intereson por Vi, karaj Legantoj. Oni ĉie rimarkis, ke la _Verd-kovrilaĵeto_ estis tre leginda. Dankojn, Bulonjaj Legantoj! Ju pli granda la laboro, des pli granda la plezuro kiam oni lernas, ke la rezultatoj estas ŝatataj. Se nur la tuta legantaro kunpensus! Tre, tre laca, ni fine realvenis en nian komfortan hotelon, por silente pripensi la mirindan tagon, matene en nigreta, malseka Londono, posttagmeze en nuba, malseketa Bulonjo, kaj vespere en belega, varma Esperantujo, inter la floroj, kantoj kaj salutoj de karaj internaciaj amikoj. Morgaŭ matene, post naŭ-tridek, niaj amikoj nin serĉis, kaj kondukis en la ĝardenojn de Sro. Duhamel, la Esperantista floristo Bulonja, kaj tie ni fotografiiĝis antaŭ bela floraro. La rezultato estas bona, kaj ĉiam servos kiel fidela memoraĵo de plezura mateno. Posttagmeze ni eniris en tramon (niaj dek du anoj kaj la Francaj amikoj plenigis la veturilon) kaj komencis gajan veturon ĝis Wimereux. La antaŭan nokton mi estis rimarkinta verdan rubandon sur la fortepiano, kiu portis oreskribitan Esperanto. Tiun ĉi rubandon oni nun fiksis ĉe la vitro de la tramo, kaj ĉiuj preterirantoj bone rimarkis, ke ĝi estis Esperantista tramo. Tiamaniere la Afero gajnis bonan reklamon. Mi jam ekpensis, ke oni min trompis sed tiam, kiam unu post la alia, mi rimarkis novajn vidindaĵojn mi certiĝis, ke estis ja fakto. Bulonjo ne estas malbela urbo, kaj la kamparo ankaŭ estas sufiĉe bela. Ne ŝanceliĝu, do, Anglaj adeptoj, sed tuj vizitu la belan hejmon de tiom da fervoraj Esperantistoj. Sur la beleta marbordo Wimereuxa ni ĝuis tre feliĉan posttagmezon. La suno ĵetis sur nin ne tro varmajn radiojn, kaj la plimulto da la kunvenintoj sidiĝis sub la ombro de la verda rubando por kunkanti kaj ŝercadi. Sed mi ne estis tiel mallaborema, kaj ĝuis tre plezuran ludadon kun la ĉarmaj infanoj, kiuj venis kune kun ni. Kaj, Legantoj, estas terura sed vera fakto, ke, en Francujo, eĉ la infanoj parolas France! Tamen ludoj kaj Esperanto ĉiam estas internaciaj, kaj ni estis tre feliĉaj, kaj multe bedaŭris kiam vesperiĝis, kaj ni devis returnen trami. Post vespermanĝo, ni denove kunvenis, kune kun niaj gastamaj amikoj en la ĉefloko de ĉiuj Francaj urboj, la _Casino_. Tie, sidante en la belaj ĝardenoj apud la lumigita estuario, sub la hela lunlumo, Sro. Boulet (kiu venis el Roueno) afable promesis fariĝi nova kunverkanto, kaj ni hodiaŭ povas legi lian lertan _Calabre_ tradukon. Jen alia gajno por _Mondvaganta Redaktoro_! Li ricevas artikolojn de tiuj, kiuj li havas la plezuron renkonti. Kaj, ĝis nun, mi kredas, mi estas la sola mondvaganta Esperanta Redaktoro. Tial Vi estas povintaj legi multe da interesaj rakontoj, kiuj multe helpis je la sukceso de tiu ĉi Gazeto. La proksiman tagon, post matenmanĝo, ni ĥore estis kantantaj _Funiculi Funicula_ kiam niaj nelacigeblaj samideanoj venis por konduki nin en Le Portel. Kia belega sablaro tie troviĝas. Ebena kaj malmola kiel asfalto. Bonega loko por la krevetkaptado, sed, ŝajne, Esperantistoj en Bulonjo neniam havos tempon por tiu ĉi agrabla amuzado. La tieaj amikoj ĉiam sukcesos trovi ian novan kaj interesan vidindaĵon. Sur tiu ĉi sablaro ni denove faris ludojn kaj kursojn, kaj, fine alvenis al la interesa vilaĝo. Le Portel estas enloĝata de fiŝistoj, sed Wimereux, je la alia flanko de la estuario estas rapide pligrandiganta ĉirkaŭurbo de Bulonjo. En Le Portel ni vidis interesan sed funebran procesion: la enterigiron de fiŝisto. Sro. Michaux diris al mi, ke multe da la tieaj loĝantoj ankoraŭ posedas la trajtojn Hispanrasajn, ĉar siaj praavoj venis el tiu suda lando. Sed mi jam trolongigis tiun raporton! La tramo rekondukis nin en Bulonjon, kaj oni aranĝis finan posttagmezan promenadon ĝis la rimarkinda monumento de la _Grande Armée_ Napoleona. Tiu ĉi estis tiel ŝatinda, kiel la aliaj, kaj la vetero ĉiam estis bela. Tamen oni diris, ke en la apudaj vilaĝetoj estis iom pluvdona. Ni estis feliĉuloj havi kune kun ni la veter-subestron! Dum la promeno ni priparolis la proponitan kunvenon Esperantistan, pri kio mi esperas skribi ion poste. Tiaj kunvenoj estas la plej bonaj aferoj por vekigi kaj revekigi intereson pri nia afero. Post tre feliĉa haltado en arba valeto, kie ni denove fotografiiĝis, kaj ludis kun la infanoj, ni kune revenis por fari la pakaĵojn por la baldaŭe foriranta vaporŝipo. Tion farinte kaj vespermanĝinte, niaj fervoraj amikoj akompaniis nin ĝis la enŝipejo por doni al ni lastan _Ĝis la Revido_.... Dankojn, dankojn, novaj sed tamen tre malnovaj amikoj. Dank' al vi, ni ĝuis mirindan viziton; dank' al vi, ni nun havas eĉ pli varman estimon de nia kara lingvo, kaj ĝiaj afablegaj Francaj adeptoj. Unu el nia aro estis Franca Anglano, kaj li miregis pri la tutkoreco de nia akcepto ĉe siaj samnacianoj. Vere ni ŝajnis esti "centjaraj amikoj!" Kaj ĉu mi ĉiam facile komprenis la alilandulojn? Ne estas dubeble, kaj ne estas dubinde! Tamen unu malfacileco ĉiam troviĝis, pri tio ni devis esti singardemaj. Jen. Ĉiam, kiam oni aranĝis estontan renkonton, oni devis precipe zorgi pri la maniero por esprimi la horon. Ĉiam Sro. Michaux diris ambaŭ, ekzemple, je la _naŭ kaj duono_ kaj je la _duono de la deka_. Sed mi, kaj miaj Francaj amikoj kunsentas, neniam plu diros aŭ unu aŭ la alian. Ni diros je _naŭ-tridek_. Tiamaniere ne estos eble, ke ni manku niajn renkontojn pro eraro kaŭzata de tiu malfacileco. Al la dirita horo, ĉiam aldonu la minutojn, kaj jen sistemo jam internacia por diri la horon. Laŭ la antaŭa anonco en The Esperantist, tiu ĉi sistemo estas la fervoja (kaj sekve la praktika) uzo. Kaj Vi, karaj Legantoj, kiu legis tiujn ĉi liniojn, kion vi pensas? Ĉu vi ne multe bedaŭras, ke vi ne kuraĝis partopreni je tiu ĉi unua oficiala grupkunvenejo? Mi ĝin esperas. Tamen, ne estas necese, ke vi longatempe plendu pri tio. Nia Libertempo-Kapitano, Sro. Reeve nun klopodas pri nova vizito al la Grupo en Havro. Mi jam konas tiujn ĉi fervorajn amikojn de nia afero, kaj mi esperas ke, je la 30a & 31a Julio kaj la Aŭgusto, ili ricevos viziton de granda aro da alilandaj Esperantistoj, ne el Anglujo nur, sed el ĉiuj proksimaj aŭ malproksimaj landoj. La elspezo ne estos granda, kaj se tiuj, kiuj povos tien iri, tuj skribos al Sro. Reeve (63, _Effingham Road, Lee, Kent_) li povos aranĝi specialajn kondiĉojn kun la fervoja kompanio L. & S.W.R. kaj neniu povos plendi pri la rezultato. _"Vivu Esperanto, kaj Vivu la Esperantistoj!"_ LA LINGVO DE LA FLOROJ. Originale verkita de Ben Elmy (Daŭrigata de paĝo 79). PARTO II. Ju pli ni studas la florojn, des pli ni konstatas, ke multe da ili posedas nesuspektitajn lertecojn, kiujn apud besto ni volonte nomus instinkto aŭ eĉ prudento. La esploradoj kaj eksperimentoj de la plimultiĝanta anaro de observistoj pruvas tion ĉi. Tamen, ĉar la kreskaĵoj aŭ floroj estas mutaj, tial la homaj oreloj neniel taŭgas por tiu esplorado; estas do necese, ke la homo uzu siajn okulojn des pli zorge kaj akurate. Eĉ tiam, multe da floraj okazaĵoj evitas la tro difektan homan vidlertecon, homa difekto kiun la homo mem tre ofte forgesas kaj malatentas. Ekzemple, oni diras ordinare, kune kun _Darwin_, ke "_la kreskaĵoj kompreneble ne posedas nervojn, nek centran nervsistemon._"[80] Sed tiamaniere, fariĝas ankoraŭ pli mirinda la plua eltrovo, ke iafoje "_kreskaĵo ekscitita transigas la influon al aliaj partoj de si, kaj tiuj ĉi partoj reciproke ekmoviĝas._"[80] Kia do estas la agometodo de tiaj procesoj? Se la kreskaĵo "kompreneble" ne uzas nervfadenojn por telegrafi siajn sentadojn kaj ordonojn, ĉu eble ĝi komunikigas inter si per "senfadena" telegrafo? Vere, tre nescia estas la homo, eĉ ĉe la dudeka centjaro! Tre miriga ankaŭ estas la fenomeno de la perioda dormo de folioj kaj floroj, kun iliaj akompanantaj movadoj. Ankoraŭ mirindega estas, ke, kiel la mambesto produktas albumenan sukeran lakton, tiel la kreskaĵo produktas sukeran mielon en la floro, kun amelon kaj eĉ albumenon en la semo, por nutri la embrion kaj la junan estontan kreskaĵon. Cetere _Darwin_ skribas: "_Apenaŭ estas trograndigo diri, ke la radikpinto (de kreskaĵo), tiom sentema, kaj tiel reguligante la movadojn de la apudaj partoj, agadas tute kiel la cerbo de malsupera besto._"[80] Sed certe, oni povas plivole demandi ĉu la agadoj de kelkaj floroj ne superas eĉ iajn funkciadojn de tia besta cerbo. Rilate al tio ĉi, Dro. J. E. Taylor argumentas pri "_psikologio kreskaĵa_," kaj li tre racie inspiras, ke "_ĉe proksime estonta tempo ni eble konstatos, ke ne ekzistas vivo sen sekva_ psikologia _agado; ke tio ĉi estas nepre resultato de tio; ke la vivo mem estas kondiĉita per psikologia agado; ke iaj kreskaĵoj posedas la ekvivalenton de besta instinkto, la ebleco gajni individuan sperton, kaj ĝin transigi al iliaj posteuloj, por ke tiuj ĉi profitu, ne tute nekonscie._"[81]. La Amerikana poeto, Lowell, evidente kredis je tiu psikologio, ĉar li aligas al floroj ne sole vivon, sed ankaŭ _animon_-- "Jen ĉia terbulo, al viv' puŝiĝante Pro alta instinkto, interna fervor', Kaj supren blinde ĝis lum' palpetante, Atingas animon per herbo kaj flor'."[82] Tiel ankaŭ la Angla poeto, Shelley, ĉe "_La Sentema Kreskaĵo_," parolas pri la gracia kortuŝeco de la interna "_io, kvazaŭ spirito_" de tiu floro. Aliloke li remarkas, eĉ apud pli humila kreskaĵo, la influon viveman de la aero kaj de la lumo, tuj fariĝontaj-- "Korbatoj nevideblaj de la flor', Al ĉiu parto vivon pulsigantaj."[83] Alia Amerikano, la glora Walt Whitman, rakontas--"_Karesante mi tenas branĉojn aŭ junajn arbojn--mi tuj sentas iliajn sukon kaj tendenon leviĝantajn en mi, kiel hidrargo ĉe varmeco. Mi baraktas amike kun ilia senkulpa fortiko--mi scias ke iom da ĝia virto pasas de ili al mi. Eble ni reciproke interŝanĝas ion--eble la arboj rekonas ĉion tion pli ol mi iam pensis._"[84] Preskaŭ idente sciigis Richard Jefferies--"_Tiu aliformiĝo de buloj kaj malvarma materio en vivajn objektojn, faras la ĝojon kaj esperon de la somero. Ĉiu tronketo de herbo, ĉiu folio, ĉiu individua floreto kaj folieto, parolas pri espero. Konsideru la herbojn, la kreskaĵojn--ili estas signoj de tero altiĝante ĝis la vivo, antaŭ niaj okuloj. Tial al mi estas la floroj tiom pli ol nur trunketo kaj folietoj.... La blankaj folietoj alvokas rekte al nia koro; la trankvilaj kverkoj estas plenaj je mistero. La floroj, per siaj mil vizaĝoj, kolektis la kisojn de la mateno. Ilin ŝatante mi ricevas almenaŭ iom da ilia vivopleno--novan penson el ĉiu folieto._"[85] Certe, nia kara Jefferies multe aŭskultadis--kaj iom komprenis--la veran lingvon de la floroj! Tion ĉi ankaŭ atestas siaj ĉarmaj verkoj "_Bevis_," "_La libera Aero_," kaj la interesa, pretervorte laŭdinda, "_Historio de Mia Koro_." Tamen bezonas konfesi, ke ne ĉiuj floroj tiom aminde prezentiĝas kontraŭ la homoj kaj bestoj, aŭ eĉ kontraŭ ĉiaj aliaj specoj de floroj. Inter ili ja estas amikoj kaj malamikoj, reciproke helpantaj aŭ malhelpantaj. Tion ĉi precipe klarigis Dro. Taylor, en sia verko supredirita. La vero estas ke, kiel apud la bestoj, tiel ankaŭ apud la floroj, efektiviĝas pli aŭ malpli la postuloj de "la barakto je ekzistado," "la natura elekto," kaj "la postdaŭriĝo de la plej konvenaj je la okazoj." Estas, do, nur malklera konkludo, ke la floroj "nek laboras, nek ŝpinas"; la vivotempo de la floroj estas tiom plene (kaj almenaŭ tiom utile) okupata, kiom tiu de la bestoj. Plie, estas ja la penado de la kreskaĵoj kiu provizas ultimate la nutraĵon mem de ĉiu besto, de ĉiu homo; tial, tiu ĉi devas memoriĝi ke de la vivo kaj laboro de la kreskaĵoj sia propra vivado dependas. Amikaj floroj, kiel malmulte ni komprenas vian vivon, vian lingvon! Ĉe la kreskanta homa pensado, nia kompreno ĉiam fariĝos pli klara, kaj nia amo pli forta, je la plej belaj el la infanoj de la tero--la mutaj sed elokventaj floroj. FOOTNOTES: [80] El "The Movements of Plants." [81] The Sagacity and Morality of Plants. [82] The Vision of Sir Launfal. [83] The Zucca. [84] The Oaks and I. [85] The Pageant of Summer. Kiam nutro nin vivigas, Aŭ bonaĵ' ajn nin ĝojigas, Ni memoru, ke ni devas Esti dankaj, ĉar ni scias, Ke aliaj homoj penas Por ben' kiun ni ricevas: Ne forgesu ni gefratojn Bonfarintajn nekonatajn. (6266). LA "ATESTO PRI KAPABLECO." Originale verkita de G. D. Buchanan, 8820. Inter la rimarkoj kiuj aperis sub la titolo de _Correspondence Notes_, en la lasta numero de nia Gazeto, estis mallonga paragrafo, kiu diris, ke tiuj Britaj Esperantististoj kiuj dezirus akiri nepran pruvon pri sia plena sciado de nia helpa lingvo devus sin turni al la _Franca Societo por la Propagando de Esperanto_, por ricevi ĝian konatan _Atesto pri Kapableco_. Kvankam ni ĉiuj multe ŝatas la fratan spiriton de niaj Francaj amikoj, tamen ni esperas, ke post nelonge ni povos aranĝi ekzamenojn por Brita _Atesto_ laŭ simila modelo. Respondante al la afabla propono de nia Redaktoro, mi traktos mallonge pri tiu ĉi afero, esperante, ke la konsilo de pioniro eble estu helpa al estontaj kandidatoj. Kompreneble, la aspiranto devas jam posedi bonan ĝeneralan sciadon de la fundamentaj principoj de la lingvo antaŭ ol li komencos la specialan preparadon por la ekzameno. Se li estus tiel feliĉa kompreni plenege la Francan lingvon, li elektu fari tiun ĉi ekzamenon France; sed nur adepto devus atenci tion ĉi. Se, tamen, simile al mi, li konus nur sian nacian lingvon, li ne povos ĝui la helpon de tiaj valoraj lernolibroj kiaj _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ kaj _La Texte Synthétique_. Mi persone konstatis ke la Esperanta Sintakso, de Dro. Paul Fruictier, estis preskaŭ necesega, kaj mi ĝin forte rekomendas. Se la studento povas verki kune kun amiko, tiom pli bone. Mi mem ŝuldas multon je la inspiraĵoj kaj konsilo de klera amiko, kun kiu mi ofte korespondas. Fininte sian preparadon, la studento devas tiam skribi al _Sro. Edouard Bréon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, près Paris_, klarigante ĉu li volas fari la ekzamenon France aŭ Angle. Post malmultaj tagoj li ricevos plenan sciigon pri la oficiala programo. Se la aspiranto elektus fari la ekzamenon Angle, estos necese ke li traduku Esperantan eltiraĵon Anglen, kaj Anglan eltiraĵon Esperanten. La "Demandaro" enhavos serion da gramatikaj demandoj kaj ekzercon pri Esperanta elparolado. Por reprezenti tion ĉi, mi uzis la bonegan fonetikan metodon kiu aperis sur paĝo 25, Nro. 2 de The Esperantist. Skribinte al nia Samideano, Sro. Mann, de Paris, por ricevi lian opinion pri la speciala preparado por la ekzameno, mi ricevis la jenan valoran respondon. "Pri plej efika kaj sukcesiga metodo studi por la ekzameno, mi rekomendus, post ellerno de la _Complete Text-Book_, zorgan legadon de _Hamleto_ kaj _Fundamenta Krestomatio_, kun _Esperanta Sintakso_, de Fruictier. Ekzemple, oni prenu en _Krestomatio_ iun anekdoton. Legu ĝin du aŭ tri fojojn laŭtvoĉe. Poste, oni faru al si diversajn demandojn per vortoj tiaj kiaj Kiu (n), Kies, Kie (n), Kiel, Kial, Kiam, Ĉu? Por varii, oni rediru la anekdoton je aliaj tempoj ol tiuj donataj en la teksto mem. Ekz., la teksto eble rakontas la aferon, kiel okazinta je iu tempo pasinta. Nu, la ekzercanto povus rekonstrui la anekdoton, metante la serion da agoj en la pasantan tempon, AS, aŭ en la pasontan tempon, OS; poste en malsimplajn tempojn: Estis ... inta (j), k.t.p. Tiamaniere la studo fariĝas vere interesa, kaj la lernanto tre baldaŭ elposedos la gramatikon tre simplan de Esperanto. "Alion oni povas ankaŭ fari kun bonaj rezultatoj. Per la helpo de la vortaro Angla-Esp., oni povas ekzerci sin jene. Oni povas, dum la farado de agoj iaj, nomi ilin Esperante. Ekz. Leviĝante, fru- (aŭ malfru-) matene, nomu la serion da agoj. Mi leviĝas, mi stariĝas, mi surtiras miajn ŝtrumpojn, k.t.p. Mi estas vestita (mi est_is_ vest_ot_a). Mi lavas min, mi matenmanĝas, mi laboras, k.t.p. Ĉiuj ĉi agoj estas analizeblaj kaj etendeblaj, kaj liveras tre interesajn imagajn konversaciajn kaj gramatikajn ekzercojn. Tio estas la fama Gouin'a metodo studi lingvojn; ĝi donas mirigajn rezultatojn. Tiamaniere, la vortoj kaj esprimoj restas en la memoro, kaj oni ne laciĝe lernas _papage_ novajn vortojn. Kaj por konversaciaj klasoj tia procedo estas praktikinda, ĉar ĝi ŝparas la tempon kaj koncentras la pensojn de la ekzercantoj. Soj. George Phillips & Son, Ltd., 32, Fleet Street, London, eldonas tre interesan kaj pensigan serion da libroj verkitaj laŭ la Gouin'a metodo. * * * N.B.--Estas preskaŭ certe ke, post nur iom da tempo, la deziroj de tiom de adeptoj estos plenumataj, kaj Brita Ekzameno fondiĝos. Oni nun klopodas pri la afero.--(Red.). THE CERTIFICATE OF MERIT. G. D. Buchanan, No. 8820. Among the remarks under the heading _Correspondence Notes_, in the last number of our Gazette, was a short paragraph which stated that those British Esperantists who desired to acquire an indisputable proof of their thorough knowledge of our auxiliary language must apply to the _French Society for the Propagation of Esperanto_, in order to obtain its well-known "Atesto pri Kapableco." Although we all greatly appreciate the fraternal spirit of our French friends, we nevertheless hope that ere long we shall be able to organize examinations for a British Certificate on similar lines. In reply to the kind suggestion of our Editor, I will briefly treat of this matter, in the hope that the advice of a pioneer may possibly be a help to future candidates. Of course, the aspirant must first possess a good general knowledge of the elementary principles of the language before he begins the special preparation for the examination. Should he be so fortunate as to understand French thoroughly, let him elect to undergo the test in French; but only an adept should attempt this. If, however, like myself, he should know only his own national language, he will not be able to enjoy the help of such valuable text-books as _La Commentaire sur la Grammaire Esperanto_ and _La Texte Synthétique._ Personally I have found that the _Esperanta Sintakso_, by Dr. Paul Fruictier, is almost essential, and I recommend it strongly. If the student can work with a friend so much the better. I owe much to the suggestions and advice of a well-informed friend, with whom I often correspond. Having concluded his preparation, the student must write to _M. E. Bréon_, 6, _Rue du Levant, Vincennes, near Paris_, stating whether he purposes taking the examination in French or English. In a few days he will receive full details as to the official programme. Should the candidate choose to go up for the examination in English, it will be necessary for him to translate an Esperanto extract into English, and an English extract into Esperanto. The list of questions will contain a series of grammatical points and an exercise on Esperanto pronunciation. In order to illustrate the latter, I employed the excellent phonetic system which appeared on page 25 of The Esperantist, No. 2. Having written to our Friend-in-Esperanto, Mr. Mann, of Paris, to learn his opinion with regard to special preparation for the examination, I received the following valuable reply:-- "As for the most effective and successful method of studying for the examination, I should recommend, after mastering the _Complete Text-Book_, a careful reading of _Hamlet_ and the _Fundamenta Krestomatio_, with _Esperanta Sintakso_, by Fruictier. For example, take some anecdote from the _Krestomatio_. Read it two or three times aloud. Then ask yourself various questions by words such as _Who (m), Whose, Where (Whither), How, Why, When?_ To vary the study repeat the anecdote, using tenses other than those employed in the text itself. For example, the text possibly narrates the matter as having happened at some past time. Well, the student could remodel the anecdote, placing the concatenation of events in the Present AS, or in the Future OS; and afterwards in the compound tenses: _Estis ... inta (j)_, k.t.p. In this manner the study really becomes interesting, and the pupil will very soon master Esperanto's very simple Grammar. "One can also adopt another course with good results. With the aid of the _English-Esperanto Dictionary_ one can train one's self as follows. While performing any actions one can name them in Esperanto. Thus, getting up early (or late) in the morning, enumerate the series of actions. I get up, I stand up, I put on my stockings, etc. I am dressed (I was about to be dressed). I wash, I have breakfast, I work, etc. All these actions can be analyzed and extended, and supply most interesting imaginary conversations and grammatical exercises. That is the famous Gouin method of studying languages; it gives remarkable results. Thus words and expressions are preserved in the memory, and one does not wearily learn new words parrot-method. And such a system is practicable for conversational classes, as it saves time and concentrates the thoughts of the pupils. Messrs. George Phillips & Sons, Ltd., 32, Fleet Street, London, publish a very interesting and thought-inspiring series of books compiled on the Gouin system. * * * N.B.--It is almost certain that in a short time the wishes of so many adepts will be fulfilled, and a British examination will be founded. The matter is now under consideration.--(The Editor). La Onklino diris al sia nevino: "Ne ploru, karulino, aŭ ci malbeliĝos." "Ĉu vi multe estas plorinta, kiam vi estis juna?" respondis la infanino. (P de B). DUA ORIGINALA SKIZETO, VERKITA DE E.W. Nia Fraŭlino. Ŝi loĝis en dometo, tute apud la domego ĉirkaŭfosigita de ŝiaj praavoj. Ĝi nun apartenas al fremdulo, sed li ne estis vizitata de la sinjoroj de la departemento, kaj estis malestimata de la vilaĝanoj. Li do lasis neokupata sian antaŭ ne longe aĉetitan domon. Nia Fraŭlino estis, tiel, kiel ŝia frato, la _pacama Pastro_ (pri kiu mi skribis en The Esperantist, No. 8) tre granda, sed ŝi estis rekta kaj tre aktiva. Ŝi havis brunajn okulojn, aglan nazon, firman mentonon kaj voĉon kiu neniam estis laŭta, kvankam ofte severega. Unufoje Dimanĉe ŝi ĉiam sidis simple vestita, kune kun sia nevino kaj tri servistinoj, sur la plej granda preĝbenko de la paroĥa preĝejo. La Diservo finita, ŝi venis al ŝia pordo, kiun malfermis la paroĥestro, kiu kolegia ĉapo en la mano, salutis ŝin profunde. Ŝi respondis je solena reverenco: tiam li sekvis ŝin kaj ŝiajn nevinojn al la pordego. Kiam ili ekstere alvenis, la aŭdintaro eklasis siajn benkojn. En bela vetero _Nia Fraŭlino_, ĉar tiel ŝi nomiĝis ĉiam, kutimiĝis iri sub granda arbo en la preĝejkorto, kaj tie staris aŭ sidis dum la vilaĝanoj kunvenis por demandi al ŝi kuracilon aŭ konsilon; por priparoli ian disputon, je kies meritoj ili deziris, ke ŝi aljuĝu; aŭ por peti, ke ŝi ordonu la punon por ia eltrovita krimeto. Ŝiaj decidoj neniam estis disputataj, ĉar la Galoj havas ankoraŭ superstiĉan kredon je la saĝeco kaj sankteco de maljuna virgulino, se ili scias, ke ŝi estas fraŭlino de ŝia propra elekto. La junularo de la vilaĝo amis kaj respektegis sian Fraŭlinon; ankaŭ ŝi amis ilin, precipe tiujn, kies gepatrojn ŝi konis dum ilia juneco. El tiuj ĉi, la plej de ŝi amata estis la beleta, dolĉa dekokjara Nest. Ŝi ĝuis rigardadi la knabinon sidante inter la geĥoristoj apud ŝia fianĉo, kiu estis lerta kaj inteligenta frizisto el la proksima urbo. Oni sciis ke ŝi jam aĉetis multe da utilaj ornamoj, trikotaĵoj kaj fajencoj por la estonta domo de Nest--la domo en kiun, post unu aŭ du jaroj, la fianĉino estos kondukata kun la eksplodo de du aŭ tri cent pafiletoj, kun la piedfrapado de cent kvindek ĝis ducent ĉevaloj kaj azenoj, kun la kantoj, kriegoj kaj koraj gratuloj de kvin aŭ ses cent homoj, ĉar la familio de Nest estis granda, kaj tre respektinda en tiu loko. Unu Dimanĉon, Nia Fraŭlino vidis Nest inter la geĥoristoj, sed ne estis ŝiaflanke la _Cariad_'o.[86] La sekvantan Dimanĉon ŝi rimarkis samon, kaj revidis la knabinon palan, solan, kaj melankolian. Ŝi informiĝis pri la kaŭzo de tio ĉi, kaj sciiĝis, ke kelkaj terfosistoj (unu el kiuj deziris edzinigi Nest) atakis inside la junan friziston, lin bategis kaj piedfrapis ĝis kiam li ne povis sin movi. Ili minacis lin kaj diris, ke se li iam kuraĝus reveni en tiun vilaĝon, ili kaŝus lian korpon tie, kie ĝi nur troviĝus je la Fina Juĝo. Nia Fraŭlino multe indignis, ke tia insulto al la tuta vilaĝo ne estis jam punita de ĝiaj viroj. Oni ŝin klarigis ke tiuj terfosistoj estis: "Tre grandaj viroj, atletoj. Kaj nombras preskaŭ sesdek, kaj la tuta paroĥo nur enhavas kvardek virojn. Sed ili foriros tuj kiam la nova strato estos finigita, kaj neniu povas devigi Nest edziniĝi. Ĉu ŝi ne povos nenii al ŝi la plezuron vidi la _Cariad_'on ĝis kiam liaj malamikoj foriros?" Nia Fraŭlino aŭskultis, sed ne aprobis; tute ne! Dimanĉo denove alvenis, kaj ŝi, dum la preteriro al la granda arbo, vidis multajn vilaĝanojn kiuj tie atendis siajn patrinojn, fratinojn aŭ amantinojn; ĉar la viroj tiam nur malofte eniris la preĝejon, krom pro edzigoj kaj enterigiroj. Ŝi ankaŭ vidis grandegan terfosiston klinanta kontraŭ stango apud lageto, kaj ŝi laŭte diris, ke ŝi hontus je ŝia lando, se li ne havus plenegan trempadon. La Dimanĉon sekvantan la sama vidaĵo frapis ŝiajn okulojn. Tuje ŝi alproksimiĝis al la homoj sub la arbo kaj diris al ili kiel estas malkuraĝeco permesi, ke fremdulo tiamaniere insultu ilin. "Kial," ŝi diris, "vi ne lin ĵetos en la lageton?" Ŝiaj paroloj produktis nenian videblan efekton, ŝi do furioziĝis kaj ekkriis: "Nun, ĉu ne troviĝas inter vi eĉ unu viro? Bone! per Dio, ĝin faros mi mem!" Per rapidaj longaj paŝoj ŝi marŝis al la terfosisto, lin ekkaptis je la gorĝo kaj forĵetis lin en la akvon. Neniam li tie revidiĝis. Oni raportis ke liaj kunlaborantoj tiel lin mokis, tial ke li estis ĵetita de virino, en akvon ke li lasis ilian bandon, kaj rapide flugis el la lando. Post mallonga tempo, Nest edzigis sian dandan, malgrandan urbanan _Cariad_'on. La juna paro ĉiam dankis la karan Fraŭlinon pro sia feliĉeco, kiun ili ŝuldis al ŝia decida konduto; kaj la Fraŭlino estis eĉ pli respektegata kaj amata de ŝiaj najbaroj. La morto de nia Fraŭlino similis je ŝia vivo. Kiam ŝi kredis, ke la fino alproksimiĝis, ŝi venigis la vilaĝan ĉarpentiston, kaj donis al li la mendojn por ŝia ĉerko kaj ĉiujn la ordonojn por nemultekosta enterigiro. Post kelkaj semajnoj ŝi unu mateno sentis, ke ŝia animo baldaŭ foriros. Al la karaj parencoj kaj amikoj, kiuj staris ĉirkaŭ la lito, ŝi donis belegajn donacetojn kaj amindajn adiaŭparolojn. Ŝi estis tiel trankvila, kaj ŝia voĉo estis tiel gaja, ke neniu ploris. Kiam ŝi diris: Mi estas laca; ŝi fermis la okulojn, kaj neniam ilin malfermis. Multaj ploris sian Fraŭlinon. FOOTNOTE: [86] _Tiu ĉi vorto signifas "reciproka amo," ne nur inter viro kaj virino, sed ankaŭ inter patro kaj filo, aŭ amikoj. Ĝi do ŝajnas nehavi perfektan tradukon Esperantan.--E.W._ UNU NOKTO EN "CALABRE." Eltiraĵo el Paul Louis Courrier. Tradukita de Paul Boulet. Ian tagon, mi vojaĝis en "Calabre." Estas lando de malbonaj homoj kiuj, mi kredas, amas neniun kaj malamas precipe la Francojn. Klarigi al vi tion, estus tro longa; sufiĉas diri ke ili malamegas nin, kaj ke oni pasas tre malagrable la tempon kiam oni estas ĉe ili. Kiel kunvojaĝanto, mi havis junulon. En tiuj montoj, la vojoj estas valegoj; niaj ĉevaloj marŝis multepene; mia kamarado rajdis antaŭ mi; vojeto kiu ŝajnis al li pli irebla kaj malpli longa perdigis nin... Ĝis la eknokto ni serĉis nian vojon tra tiuj arbaroj; sed, ju pli ni serĉis, des pli ni perdiĝis, kaj la nokto estis densa kiam ni alvenis apud tre nigra domo... Ni eniris ĝin, ne sen suspekto, sed kiel fari? Tie, ni trovis la tutan familion de karbisto, sidante ĉirkaŭ tablo kie, ĉe la unua vorto, oni invitis nin. Nia junulo ne petigis sin. Jen, ni estas manĝanta kaj trinkanta, almenaŭ li, ĉar mi, mi ekzamenis la lokon kaj la mienon de niaj mastroj. Tiuj ĉi havis certe mienon de karbistoj, sed la domo ..., vi estus kredinta ke ĝi estas armilejo. Tie estis nur pafiloj, pistoloj, glavoj, tranĉiloj, tranĉilegoj. Ĉio malplaĉis al mi kaj mi facile vidis ke mi ankaŭ malplaĉis. Kontraŭe, mia kamarado ŝajnis kvazaŭ li estis ano de la familio: li ridis, li parolis kun ili. Pro malsingardemeco, kiun mi devus esti antaŭpensinta, li unue diris de kie ni elvenis, kien ni iris, kiuj ni estis! Francoj, pensu iom do! Ĉe niaj plej mortigeblaj amikoj, solaj, perditaj, tiel malproksime de ĉiu homa helpo! Plie, por montri ĉion kio povis perdigi nin, li ŝajniĝis riĉa, promesis al tiuj homoj pro la elspezo kaj por niaj morgaŭaj gvidistoj, tion kion ili dezirus. Fine, li parolis pri sia valizo, petante ke oni zorgu ĝin multe, ke oni metu ĝin apud lia lito. Li ne volis, li diris, alian kapkusenon. Oni povis kredi, ke ni portis la kronajn diamantojn! La vespermanĝo finita, oni lasis nin. Niaj mastroj kuŝis sur la suba etaĝo, ni, en la ĉambro kie ni estis manĝintaj. Malalta grenejo, kien oni supreniris per skabelego, estis la dormejo kiu nin atendis, kvazaŭ nesto en kiu oni enirus, rampante sub traboj ŝarĝitaj de provisaĵoj por la tuta jaro. Mia kamarado suprenrampis tien kaj kuŝiĝis, dormante la kapo sur la multekosta valizo. Mi, determinata je maldormi, mi plibruligis la fajron kaj sidiĝis apud ĝi. La nokto estis preskaŭ finita tute trankvile, kaj mi komencis rekuraĝiĝi kiam, je la horo kiu kredigis al mi, ke la tago baldaŭ aperos, mi aŭdis, sube de mi, nian mastron kaj lian edzinon paroli kaj interdisputi; kaj, aŭskultante per la kameno kiu komunikis kun la suba kameno, mi perfekte komprenis tiujn ĉi vortojn diritaj de la edzo: "Nu, fine, ni vidu! Ĉu mi devos mortigi ilin ambaŭ?" Mi restis, apenaŭ spirante, mia tuta korpo, malvarma kvazaŭ marmoro; vidante min, oni ne povis kredi ĉu mi estis viva aŭ ne. Dio mia! kiam mi pensas ankoraŭ je tio! Ni ambaŭ preskaŭ senarmiloj, kontraŭ ili kiuj havis multe da ili, kaj mia kamarado mortata de dormado kaj de laceco! Alvoki lin? fari bruon? Mi ne kuraĝis; foriri sole, mi ne povis; la fenestro estis nealta, sed, sube, du dikaj hundoj bojegis kvazaŭ lupoj. Post unu kvarono da horo, kiu ŝajnis al mi tre longa, mi aŭdis sur la ŝtuparo iun kaj per la fendoj de la pordo, mi ekvidis la patron, lampo en unu mano, en la alia unu el liaj grandaj tranĉilegoj. Li unue supreniris, poste la edzino, kaj mi staris malantaŭ la pordo; li malfermis ĝin; sed, antaŭ ol eniri, li demetis la lampon kaj la edzino ĝin prenis. Poste, li eniris nudpiede, kaj ŝi, estante ekstere, diris al li mallaŭte, kaŝante per siaj fingroj la lumon de la lampo: "Malrapide, iru malrapide!" Kiam li estis apud la skabelego, li supreniris, sia tranĉilego inter siaj dentoj, kaj, alvenante ĉe la lito kie tiu malfeliĉa junulo etendiĝis, prezentante sian gorĝon malkovritan, li prenis la tranĉilon per unu mano, kaj per la alia ... li ekkaptis ŝinkon kiu pendis je la plafono, tranĉis unu pecon kaj eliris sammaniere, ke li estis enirinta. La pordo fermiĝis, la lampo eliris, kaj mi restis sola.... Tuj kiam la tago aperis, la tuta familio, grandabrue, venis vekigi nin, kiel ni rekomendis tion. Oni alportis la manĝaĵojn; oni servis matenmanĝon, tre puran, tre bonan: mi certigas tion al vi. Du kaponoj partoprenis. "Vi devas, oni diris la kunporti unu el ili kaj manĝi la alian." Vidante ilin, mi fine komprenis la sencon de tiuj teruraj vortoj: "Ĉu mi devas mortigi ilin ambaŭ?" Mi kredas ke estas facile diveni kion tio signifis! CORRESPONDENCE NOTES. The suggestion in No. 8 has already borne good fruit, and a weekly meeting has been arranged every Monday at 6 p.m. at _The Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C._ During tea conversation in Esperanto is compulsory, but after the meal is over discussions on various topics take place in English. All members of the London Esperanto Club and their friends are cordially invited to put in an appearance when possible, and any foreign friends will of course be especially welcome. Another meeting has also been arranged for the first Thursday in every month. This is exclusively for annual subscribers to The Esperantist. The Editor will be at the before-mentioned Café from 6-7 p.m., after which hour the Remington Typewriter firm hard by has kindly placed a room at his disposal. Will readers please come every first Thursday, with their proposals for the improvement of this Gazette? * * * As has been announced elsewhere, a short three-day visit to Havre, at the invitation of the Group there, is being arranged by the London Esperanto Club for all members who can join. Will these kindly send their names to C. W. T. Reeve, Esq., 63, Effingham Road, Lee, Kent? There should be as little delay as possible, so that arrangements may be made with the L. & S.W. Railway Co. as to special facilities, etc. It is expected that, encouraged by the most cordial reception accorded by our Boulogne friends at Whitsuntide, a large number of members will make use of this opportunity for improving their conversational powers with foreign friends. * * * The use of Sia and Lia puzzled one of our Correspondents. "Is it essential or only optional to use Sia when it refers to the subject of the sentence?" he asks. Sia _must_ be used in such a case instead of Lia, unless, as happens once in a lifetime, ambiguity might arise from such a course, in which case lia, ŝia, etc., must be used instead. * * * The fact that double letters only exist in Esperanto when two roots, the one ending and the other beginning with the same letter, are compounded (such as hommano) is frequently overlooked, and orthographical mistakes result. This rule is not mentioned in the Text-Books at present in use, and hence, no doubt, the frequency of such mistakes. * * * _R.'s Epitome_ has proved a help to several students, and the author has kindly sent another rhyme, which, we hope, may have a similar result. EG, when ending any word, shows a _high degree_. Final ET, to birdo (bird), means a _little_ B. EDZ is _married_, GE means _both_. BO prefixed, _in law_. ESTR _master_; _member_ AN; IST a _professor_. EK _just starts_; and AD _goes on_; RE _repeats_; again ILO _tool_, and EJO _where_; INGO _holder_; then ERO, _one of_; ARO _lot_; _females_ all have IN; UJ _contains_; ID _the young_; ULO _greatest seen_. IĜ _becoming_; _causing_ IG; DIS just _separates_; ECO, _abstract_; AĴO, _work_; MAL always _negates_. EBLA _possibility_; INDA _worthiness_. EMA shows _propensity_; adjectives I guess. (H.W.R., Ipswich). * * * The order in which the suffixes should be added is logically arranged. Take, for example, the word _Infan-in-eto_. _Infanetino_ is not correct, because the _-et_ is added to give the diminutive. _Infanino_, a little girl, _Infanineto_, a tiny little girl. Similarly, in other cases, when two affixes are used in one word it is easy to decide which has precedence. * * * Who was the first Englishman to learn Esperanto? We invite correspondence on this interesting point. At the moment it seems that the distinction belongs to H. L'Estrange Ewen, Esq., whose number is 3010, and who, a short time since, wrote us a letter using the old style of writing, _i.e._, accents inverted, as in Bohemian, _e.g._, č, not ĉ. * * * Pronunciation still presents occasional difficulties to our country readers. The last query to hand deals with the sound of aĵ. This must be pronounced ahzh. * * * To those Correspondents who have asked: Which is the best way to learn to speak Esperanto, we recommend them to talk at first to the door, or any other inanimate object at hand. Thus _Reading aloud_ (or, better still, Declaiming) is one of the best exercises, and is a very great help to the rapid mastery of the spoken language. When you have waded through the _Fundamenta Krestomatio_ in this manner, and have spent a few days with _Samideanoj_ who do not understand English, you should speak Esperanto like a native! SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 10._ _Aŭgusto, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C. CONTENTS. Page La Marseillaise (translated by Ben Elmy) 145 The Merchant and the Robbers (O.W., France) 146-148 The Mysterious Wedding (translated by Elise Bauer) 148-150 A First Lesson in Esperanto (Compiled by Rev. R. A. Davis) 151-4 Our Progress 155 Some Adventures of Bagh, the Tiger (Alfred T. Simper) 156 An Unsentimental Love-Song to a Wife (Clarence Bicknell) 157 To a Wee Girlie (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 157 Lu, Dear Lu! (Coon Song, translated by C. W. T. Reeve) 157 Items of Interest 158 The Simple-Minded One (E.W.) 159 Correspondence Page 160 For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea. BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton. CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace. DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover. EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road. E. GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road. ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley. LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 2, Marlboro' Grove, Leeds. LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane. NEWCASTLE--Sro. H. W. Cl 3, Cotfield Terrace, Gateshead. NOTTINGHAM--Sro. F. G. Rowe, 51, Portland Road. PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews. TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. NOTICE IS HEREBY GIVEN, that on September 1st the Price of all Back Numbers of "The Esperantist," from No. 2 to No. 8, will be raised to Sixpence instead of Fourpence a Copy. This is because the stock is nearly exhausted. The cost of No. 1 is still 2s. 6d., at which price the Editor has still three copies for disposal. * * * All Communications and Contributions should be sent direct to the Editor, at his Private Address, 67, KENSINGTON GARDENS SQUARE, LONDON, W. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. John Andrews, Higher Lux Street, Liskeard, Cornwall. Kun Gealilandanoj p-ke aŭ letere. Sro. John Booth, M.C.E., Oswilda Ruma, Carlton, Melbourne, Australia. Korespondadi kun Geesperantistoj kiuj tute nescias la Anglan (kaj prefere ankaŭ la Francan) lingvojn. Sro. Robert Colquhoun, 65, West Clyde Street, Helensburgh, Scotland. Per ilus. p-k. Ĉiam respondos. Fraŭlino E. M. Downes, 43, Nightingale Road, Harlesden, London, N.W. Interŝanĝos ilus. p-k. Sro. S. H. Emptage, 43, Dane Hill, Margate, Kent. Pri diversaj aferoj. Interŝanĝos fotografaĵojn (precipe stereoskopajn) kun ĉiulandanoj. Sro. S. Maitland, 22, Maclise Road, Kensington, W. Pri fotografarto aŭ korespondado. Li nun fondas Esperantan fotografan Societon. Sro. John Merchant, 43, Cliffefield Road, Sheffield, England. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ĉiam respondos. Sro. A. T. Simper, Attaree Khat, Singribari Hat, P.O. Mangaldai, Assam, N. India. Kun alilandanoj pri ĉiuj aferoj. Interŝanĝos interesajn kaj neordinarajn fotografaĵojn. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtsignon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtsignoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ No. 10. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. AŬGUSTO, 1904. Kiam ni estos en Havro ni kunkantu LA MARSEILLAISE. Por la okazo tradukita de Ben Elmy, je 12. 7. 04. Alvenu, | ho patrujin | fanoj! Nun estas | nia glora | tag'; Jen, kontraŭ | ni de la ti | ranoj Lev | iĝas sangminaca | flag': (_bis_) Ĉu aŭdas | vi en la kamp | aro Kru | elajn bruojn de sol | dat'? Li | portas morton sen kom | pat' Al la edz | in' kaj junul | aro. _Ĥoro:_ Land | anoj, armu | vin! Bat | alu en kom | bin'! Ni | marŝu, | ke l' mal | pura sang' Flu | adu ĝis la | fin'! Do kion | volas sklava | maso, La perfid | uloj kaj la | reĝ'? Por kiu | tiom da fra | kaso, La feraj | ĉenoj, fera | leĝ'? (_bis_) Al vi, ho | Francoj, l' insult | eco A | signas tion, ankaŭ | pli Me | ditas ke deviĝu | vi Eĉ al an | tikva la sklav | eco! _Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'! Tiranoj, | tremu; perfid | antaj, De l' homo | kaj parti' de | grad'! Post provoj | patromortig | antaj, Vin | sekvos honto kaj pun | ad'! (_bis_) Ni ĉiuj | volas vin bat | ali; Se | falos iu per la | mort', Franc | ujo kontraŭ lia | sort' Al | ian naskos rebat | ali. _Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'! Patruja | Amo, sankta, | pia, Konduku | nin, kun venĝa | man'; Ha Liber | eco, kara | nia, Klopodu | kontraŭ la ti | ran'! (_bis_) Alflugu | Venko kun fa | voro Al | nia helpo sub stand | ard'; Kaj | estu tie en ri | gard', Triumfo | ĝia, nia | gloro! _Ĥoro:_ Landanoj, armu vin! Batalu en kombin'! Ni marŝu, ke l' malpura sang' Fluadu ĝis la fin'! [Niaj legantoj memoros, ke Franco verkis por The Esperantist, No. 1, bonegan tradukon de la Angla nacia himno. Ni do esperas, ke niaj Francaj kunbatalantoj ŝatos tiun ĉi tradukon de sia nacia kanto tiel, kiel ni ŝatas la nian. La tradukinto sendis ĝin al ni nur du tagoj post kiam ni proponis ĝin, al li por ke ĝi estu kunportata kun ni en Havron! Mil dankojn!--Redaktoro]. The 'First Thursday' Meeting for Subscribers has been discontinued for the present. Members' Monthly Meetings as usual, at 6 p.m., 5, Bishopsgate St. Within, E.C. LA KOMERCISTO KAJ LA RABISTOJ. Originale verkita de O.W. 7074 (Francujo). _Mi estis tute juna kiam oni rakontis al mi tiun historion. Jam multe da tempo pasis de tiu tago, jaroj post jaroj; sed ĝi tiel impresis min, ke mi neniam ĝin forgesis, kaj eĉ ne ĝin forgesos. Nepre mi ne ĝin rakontos al vi tiel agrable, kiel oni rakontis ĝin al mi, sed mi petas de vi indulgon. Estu do malseveraj por aŭskulti min._ Estis foje riĉa komercisto kiu ne okupiĝis plu pri la negoco kiu loĝis kastelon kuŝitan meze de granda parko, plena je maljunaj, dikegaj kaj altkreskaj arboj. Ĝi estis tute ĉirkaŭita de altaj muroj. Bela ferpordego estis je la enirejo de la parko, kie komencis larĝa kaj longa aleo, ĉiuflanke ombrigita de la arboj. La komercisto havis edzinon kaj du filinojn, kiujn li amis tre varmege. "Mi estos devigata lasi vin hodiaŭ por aliri la najbaran urbon," li diris al sia edzino kaj al siaj filinoj: "Mi estas ricevonta grandan sumon da mono, kiun oni ŝuldas al mi de longe, kaj kiun oni devas liveri al mi hodiaŭ. Mi ne povos reveni frue, sed nenion timu, vi scias ke mi ne havas ian malamikon en la lando; mi do revenos hejmen sendanĝere." "Ho!" ekkriis lia edzino, "ne aliru la urbon, mi antaŭsentas, ke okazos al vi malbonaĵo, mi timas ke oni mortigos vin pro la granda sumo da mono, kiun vi kunportos kun vi." "Ĉu mi neniam aliris la urbon? Ĉu mi neniam kunportis multe da mono? Ĉu mi iam revenis hejmen tre malfrue, renkontinte danĝeron?" "Jes, jes, estas vere, sed tiun ĉi fojon, mi ne scias kial, mi timas, mi timegas. Ne deiru, mi petegas vin." La infaninoj diris kiel sia patrino, sed la patro mokis ilin, kaj, posttagmeze, li kisis sian familion, diris al ili: "Ĝis la revido," kaj rajdante sur bona kaj obeema ĉevalo, li fortrotis. Longa estis la vojiro, kaj nevarma la vetero. Nenio okazis dum la vojaĝo, kaj la komercisto alvenis en la urbon. Tie li ricevis la monon ŝulditan al li, kaj faris aliajn aferojn. Poste li eniris la gastejon, kie estis lia ĉevalo. Bonapetite li vespermanĝis, kontenta pro la bona sukceso de siaj aferoj; tamen li memoris pri la malgajaj paroloj de sia edzino, kaj li ne povis ne pensi pri ili. Sed, kiam li finis manĝi, li pagis sian elspezon, seligis sian ĉevalon kaj forrajdis kunportante sian monon en monsaketo, alpendita per rimeno ĉirkaŭ la kolo. Gaje fortrotis la ĉevalo, kiu blekis pro ĝojo, ĉar oni estis bone zorginta pri ĝi en la hotelo, kaj la bela kaj bonrasa besto bone sciis, ke ĝi aliras sian hejmon. Malgraŭ la nevarmeco, oni sentis ke en la aero estis iom da fulmatondro, kaj oni vidis je la horizonto kelkajn palajn fulmetojn. Kiel mi jam diris, la vojiro estis longa, kaj nur post du horoj la komercisto alvenus sian hejmon. Li ne rapidigis sian ĉevalon, sed permesis ĝin marŝi laŭvole; ĉar li sciis ke, kiam ĉevalo realiras al sia ĉevalejo, ĝi ne haltas, tute kontraŭe, ĝi rapidas. Ili devis trapasi grandan tre densan arbaron, kaj la radioj de la luno ne trairis la branĉojn, sed la ĉevalo, oni diras, nokte vidas. Tiuj altkreskaj arboj, nigraj kaj malgajaj, ŝajnis en tiu malluma vespero tute funebraj, oni kelkafoje aŭdis la kriojn: Hu Hu! de la paserstrigoj, kiuj en ĉiuj landoj estas opiniataj esti funebra antaŭsigno. La komercisto, iom maltrankvila, nenion vidante en la profunda mallumo, konfidis al sia bona ĉevalo por sekvi la taŭgan vojon por realiri hejmen. Sed pasis multe da tempo, kaj li ne alvenis al sia domo. La ĉevalo kiu estis erarinta, ne sciis plu kien iri. Li kaj ĝi ne rekonis la lokon, li ekscitis la bonan beston por ĝin antaŭenirigi, sed sensukcese. Kion fari? Kie mi estas? Estas tute malvarme kaj, se mi estos devigata pasigi tie ĉi la nokton, mi mortos pro malvarmeco, aŭ kredeble la lupoj manĝos min. Kaj miaj karaj infanoj, mia amema edzino! Kion ili pensos ne revidante min? Ili kredos, ke oni mortigis min! Kiom mi bedaŭras, ke mi ne obeis iliajn konsilojn. Tiuj malgajaj pensoj plenigis lian animon, sed, ne perdinte tute kuraĝon, li provis trovi la taŭgan vojon; li do prenis sian ĉevalon per la brido; kaj post kelkaj momentoj, je la ekstremaĵo de ia vojeto, li ekvidis lumon. Li eniris tiun aleeton dirante al si, ke almenaŭ li trovos rifuĝejon por si kaj sia ĉevalo. La malaltaj branĉoj batis lian vizaĝon kaj malfacile ili ambaŭ antaŭeniris. Fine ili alvenis al maldensejo, kie li vidis la ruinojn de antikva kastelo, kun granda korto kaj altega turo. Meze de la korto estis fajro, kies lumecon li estis ekvidinta. La vojaĝanto kondukis sian ĉevalon en la teretaĝan ĉambron de la turo, kaj li alligis ĝin per la brido al hoko fiksita en la muro. Li elprenis unu pistolon, kiu estis en unu el la selsakoj, kaj metis ĝin en sian zonon. Sur la tero estis multe da folioj, sendube tie alportitaj de la vento. La ĉevalo do havus bonan kuŝejon. Poste li alproksimiĝis al la fajro por varmigi sin. Post iom da tempo, plivarmigite, li intencis kuŝiĝi por ripozi atendante la taglumon. Tamen li estis maltrankvila: kiu ekbruligis tiun fajron? Kia estas tiu antikva kastelo kiun mi ne konas kaj pri kiu mi neniam aŭdis? Tiuj, kiuj ekbruligis la fajron sendube revenos.... Kaj ĉiam la penso pri la antaŭsentoj de lia edzino revenis en lian memoron. Sed li estis tre laca kaj li falis pro laceco; li pretiĝis por envolvi sin en sian mantelon, kaj etendiĝi teren apud la fajrejo ... kiam subite li aŭdis bruadon de paŝoj kaj de kantoj. La voĉoj ŝajnis ebriaj, kaj li tre timis. Kiaj estas tiaj homoj kiuj venas je tiu horo en tiun dezertan lokon? Nepre ili estas rabistoj kiuj ne sole rabos min sed ankaŭ min mortigos. Tiaj estis la pensoj de nia timegata heroo. Li tuj stariĝis, forkuris al la turo ne atendante la novvenantojn, kaj, kaŝinte sin malantaŭ kolono en la teretaĝa ĉambro de la turo, li vidis per la lumo de la fajro grandan amason da viroj, kiuj eniras la korton. Li tuj vidis, ke ili estas rabistoj. Ili ja havis ĉiuspecajn armilojn, kaj sovaĝajn kaj kruelajn vizaĝojn. Ili freneze kantas kaj ŝajnas ĝojegaj. "Nu! Kunuloj," diris la Kapitano, altkreska viro kun la vizaĝo nigrharplena, kun tigraj okuloj. "Nu! ni noktmanĝu kaj trinkadu! Poste ni dividos la kaptaĵon. Vi ĉiuj estos kontentaj hodiaŭ, kaj mi vetus, ke kelkaj el vi aliros por loĝiĝi en la urbon, kaj tie travivos kiel honestuloj de ĉiuj respektataj, kaj honoritaj, iom pli malfrue, per altaj rangoj kaj ordenoj!" Samtempe li ridegis, kaj ĉiuj imitis lin. "Ja, ni efektivigis hodiaŭ belegan, mirindan aferon. Mi bone sciis, ke riĉa komercisto estus forestinta de sia kastelo kaj mi faris uzon el la okazo por vin alkonduki en ĝin, kie ni ĉiom kaptis. La kastelmastrino kaj ŝiaj filinoj estas forkurintaj, kaj ni, por nin varmigi, ekbruligis la kastelon. Certe, en tiu ĉi momento, ĝi estas nur amasego da cindroj. La akiraĵo estas grandega, kaj kiel mi jam diris, ni estos ĉiuj riĉaj, ĉar vere, li estis tre riĉa, tiu komercisto. Ci do, kunulo, iru en la kelon, kaj alportu la manĝaĵojn kaj precipe multe da vino; ni devas festi nian mirindan sukceson!" La juna kunulo obeis la ordonojn de sia Kapitano kaj, post kelkaj minutoj, ĉio estis preta. Ili manĝis kaj drinkadis kiel porkoj: la vino malaperis en iliajn gorĝojn kiel en funelojn. Sed subite stariĝis la Kapitano, kaj teruravoĉe li ekkriis: "Je la diablo! iu alvenis tien ĉi dum nia forestado. Mi volas tion scii, tuj, je ĉiuj diabloj de la infero! Ĉu vi ne vidas, teruro kaj sango! ke oni enmetis lignon en la fajron, alie ĝi estus tute estingita, kaj nun, mil demonoj! ĝi estas tiel brila, kiel ĝi estis kiam ni foriris! Mi tion ripetas al vi, mil tondroj! iu tien ĉi venis kaj, se li surprizis niajn sekretojn, sango de Diablo! li devos morti senkompate." "Jes, jes!" ekkriis la aliaj unuvoĉe, "ni mortigos lin! Ni mortigos lin!" kaj laŭ ĉiuj direktoj ili deiris. La Kapitano eniris la teretaĝan ĉambron de la turo, kune kun kelkaj el siaj kunuloj, kaj, rigardinte en angulo, li ekvidis la ĉevalon. "Ĝi ne alliĝis propramove, tiu ĉi ĉevalo!" ekkriis li: "kaj tiu, kiu ĝin alligis, ne estas malproksime de tie ĉi. Nepre ni lin kaptos, kaj ne estos por li kompato." La malfeliĉa komercisto, kiu unue kaŝiĝis malantaŭ unu el la kolonoj, kiuj subtenas la arkojn, aŭdinte tiujn parolojn, alkuris al la ŝraŭbforma ŝtuparo, kiu estis en angulo de la ĉambro, kaj rapide supreniris la ŝtupojn. Kiam li estis proksime je la unua etaĝo, li haltis por aŭskulti la interparoladon de la rabistoj. "Li ne estas tie ĉi, sed kredeble li estas en la turo. Ni do supreniru!" diris tiuj ĉi. Tion aŭdinte, la timegata komercisto surrampis al la dua etaĝo. Ĉien traserĉis la rabistoj, kaj la malfeliĉulo surrampis la etaĝojn, unu post la alia, ne trovante ian lokon por sin kaŝi. Fine li alvenis sur la supraĵon: denta muro ĝin ĉirkaŭis. Tie ĉi, do, mi estos devigata morti, li pensis, kaj adresis lastan penson al sia kompatinda edzino, al siaj malfeliĉaj infanoj, kaj li pretiĝis por ĵeti sin super la muro en la profundegaĵon, ne volante ke la rabistoj lin mortigu. Li aŭdis la paŝojn de la serĉantoj, kiuj rapidas al la lasta etaĝo, kaj, instinkte rigardante la malplenaĵon antaŭ ol morti, li ekvidis ferbaron, fiksitan en la muro, kiun, en la antaŭaj tempoj, oni uzis por starigi la standardon de la kastelmastro; tute kovrita de rustaĵo estis tiu baro. Jen, li pensis, estas mia lasta rimedo por provi min savi, la rabistoj ne rigardos eksteren kaj, kiam ili estos foririntaj, mi resupreniros la supraĵon. Li do pasis super la muron, kaptis la ferbaron per la manoj, kaj tie apogis sin super la profundegaĵo. Li aŭdis la kriegojn de la rabistoj, kiuj, furiozaj nenion trovinte, blasfemis kiel demonoj, kaj malsupreniris la ŝtuparon. La komercisto, iom trankviligita, ne aŭdinte plu ian brueton, decidis por realiri la supraĵon kaj, levante la okulojn por vidi la randon de la denta muro, li pretiĝis por ĝin kapti per la mano ... sed, kiel mi povos esprimi la teruron, kiu premis lian animon, kiam li vidis du okulojn, brilajn kiel fajra karbo, kiuj rigardis lin kruele. Tiam mokanta voĉo diris al li: "Nu! kara komercisto, vi estas tre agrable lokata tie; tamen mi pli ŝatas mian lokon ol la via, sed nenion timu, mi ne volas mortigi vin." Tion aŭdinte nia heroo rekuraĝiĝis, kaj li penis por atingi la muron per la mano, sed la rabisto diris al li: "Ne! mi ne volas mortigi vin, sed vi mortigos vin mem; kaj mi devas sciigi al vi ke, se vi penos por ekkapti la randon de la muro, mi tuj mortigos vin." Samtempe li direktis al lia vizaĝo pistolon. La pendanto, kiu sentis, ke liaj fortoj foriĝas, faris lastan penon por ekkapti la muron, sed la laciĝo ne tion ebligis, kaj la skuo estis tiel forta, ke la ferbaro kurbiĝis; pli kaj pli, pro la malesperitaj penoj, kurbiĝas la ferbaro. Ĝi fine preskaŭ kontaktiĝas kun la muro. La malfeliĉulo vidis, ke ne estas plu unu sola ŝanco por savi sin. Mil teruraj pensoj premegis lian animon. Pense li adresis lastan adiaŭon al sia familio. Tiam, per la maldekstra mano li fortege premegis la ferbaron kaj, per la dekstra, li prenis la pistolon kiun li estis enmetinta en sian zonon. Pro la mallumo la Kapitano ne ekvidis tiun geston. Direktinte ĝin al la vizaĝo de la rabisto, li diris: "Mi devas morti, sed ci ankaŭ mortos." Kaj li pafis; sed tiu lasta peno, tute senfortiginte lin, li duone svenis, lasis la ferbaron, kaj falis en la profundegaĵon...! Sed, karaj Gelegantoj, nenion timu! nek por la honesta komercisto nek por la abomena Kapitano de la rabistoj. La komercisto, lacega pri sia longa rajdado, estis ekdorminta sur sia ĉevalo, kiu kviete estis kondukinta lin ĝis lia hejmo. La subita halto ĉe la fera pordego de la parko vekigis lin, kaj li preskaŭ falis de ĝia dorso. Aŭdinte la ĉevalon, la pordisto malfermis la pordegon, kaj, ĝoje blekante, la ĉevalo, kiu ne estis dorminta dum la vojaĝo, aliris al la domo. Mi povas certigi al vi, ke la koro de la rajdanto perforte batadis, kiam li trairis la longan kaj malhelan aleon de sia parko, kaj li ne povos kredi, ke lia edzino kaj liaj infanoj estas ankoraŭ vivaj en la luksa kastelo. Iliaj karesoj estis tute necesaj, por ke li kredu, ke lia malagrablega sonĝo ne estis vera. Tamen li ĵuris, ke de nun, li ne plu iros al la urbo por reveni nokte sur ĉevalo. LA MISTERA EDZIĜO. Dana Rakonto de Henry Steffens, tradukita de Elise Bauer. Nordokcidente de la insulo Zelando etendas sin malvasta duon-insula distrikto fruktodona, supersemita de vilaĝetoj, kaj kunigita kun la ĉeftero per mallarĝa sablaĵo. Super la sola urbo, kiun tiu ĉi duoninsulo posedas, la tero perdiĝas en la senkvietaj ondoj de la Kategato kaj prezentas terure sovaĝan kaj senfruktan vidaĵon. La mova sablo tie ĉi malaperigis ĉiun postsignon de kreskaĵoj, kaj la ventegoj kiuj blovegas el ĉiuj flankoj de la maltrankvila oceano ĉiam kaŭzadas ŝanĝon sur la supraĵo de la dezerto, kies sablaj montetoj alterne formiĝas kaj malaperas, senkvietaj kiel la ondoj, kiuj muĝadas ĉirkaŭe. En tiu ĉi dezerta lando estis vilaĝo nomita Roerwig, ĉirkaŭ unu mejlo de la marbordo. La mova sablo estas enteriginta la vilaĝon, kaj la loĝantoj, plimulte paŝtistoj aŭ fiŝkaptistoj, estas forlasintaj siajn dometojn proksimajn je la bordo. Unu sola konstruaĵo, la vilaĝa preĝejo, kiu staras sur monteto, ankoraŭ levas sian kapon super la nuda, ŝanĝema dezerto. Tiu ĉi preĝejo estis la scenejo de la sekvanta okazintaĵo. Je la komenco de la lasta centjaro, la respektinda paroĥestro de Roerwig sidis en sia studejo en pia meditado. Estis jam noktomezo. La domo staris sur la rando de la vilaĝo, kaj la moroj de la loĝantoj estis tiel malmulte miksitaj kun malfido, ke rigliloj kaj seruroj estis nekonataj inter ili. Ĉiu pordo restis malfermita kaj negardita. La noktlampo brulis malhele, la premanta silento de la malluma horo estis nur interrompata de la mallaŭta bruo de la maro, en kies ondoj la pala luno rebrilis. Subite la pastro aŭdis la pordon de la domo malfermiĝi kaj virajn paŝojn sur la ŝtuparo. Li atendis vokon al mortanto por alporti al li la lastan Sanktan Sakramenton kiam du fremduloj, envolvitaj en blankaj manteloj, rapide eniris en la ĉambron. Unu el ili alproksimiĝis, kaj ĝentile diris: "Sinjoro, vi havos la bonecon tuj sekvi nin. Vi devas fari edziĝan ceremonion; la geedzoj atendas vian alvenon en la preĝejo. Tiu ĉi sumo" daŭrigis la nekonatulo, vidiganta al la maljunulo monujon plenan je oro "sufiĉe rekompencos vin por via peno, kaj la maltrankviliĝo, kaŭzita de nia subita postulo." La pastro rigardadis kun muta timo la fremdulojn, kiuj havis ion strangan, preskaŭ teruran en siaj mienoj. La postulo ripetiĝis kun tono serioza kaj komanda. Retrovinte sin de sia surprizo, la pastro komencis dolĉe komprenigi, ke lia devo ne permesas al li fari tian solenan agon, ne konante la geedziĝontaj. Sed nun la alia fremdulo antaŭenpaŝis kun minaca mieno, kaj diris: "Sinjoro, vi havas vian elekton: sekvu nin kaj prenu la prezentitan sumon, aŭ rifuzu kaj tiu ĉi kuglo pasos tra via kapo." Samtempe li levis sian pistolon al la frunto de la respektindulo kaj atendis lian respondon. Tiu ĉi leviĝis, sin vestis, kaj sciigis al siaj vizitantoj, kiuj ĝis nun estis parolantoj Dane, sed kun alilanda akcento, ke li estas preta por sekvi ilin. La misteraj alilanduloj nun silente marŝis tra la vilaĝo, sekvataj de la pastro. Estis malluma aŭtuna nokto, la luno jam malsupreniris; sed, forlasinte la vilaĝon, la maljunulo ekvidis kun teruro kaj miro, ke la malproksima preĝejo estas lumigita. Liaj akompanantoj, envolvitaj en siaj blankaj manteloj, rapide marŝis antaŭ li tra la nuda sabla ebenaĵo. Alveninte ĉe la preĝejo, ili kovris liajn okulojn, flanka pordo malfermiĝis kun bone konata brueto, kaj la pastro sentis sin puŝatan en amason da personoj. Tute ĉirkaŭe li aŭdis murmuron de voĉoj kaj, proksime al li, paroladon en lingvo nekonata al li, sed li pensis ke ĝi estas Rusa. Starante senhelpa, okulkovrita, premata de ĉiuj flankoj, kaj tre konfuza, li sin sentis kaptatan de vira mano kaj violente tiratan tra la amason. Fine ŝajnis al li kvazaŭ la homoj malantaŭeniris; oni forprenis la bandaĵon de liaj okuloj, kaj li sin trovis starantan, kun unu el la fremduloj, antaŭ la altaro. Vico da grandaj brulantaj kandeloj en belegaj arĝentaj kandelingoj ornamis la altaron. La preĝejo mem estis belege iluminita per sennombraj kandeloj. Se antaŭe dume liaj okuloj estis kovritaj, la murmurado de la ĉirkaŭa amaso estis pleniginta lian animon je konsterno, li nun ne malpli miriĝis je la neinterrompita silento, kiu reĝis en la preĝejo. La flankaĵoj kaj benkoj estis superplenigitaj, sed la meza trairejo estis tute malplena, kaj en ĝi li ekvidis nove malfermitan tombon. La ŝtono, kiu estis kovrinta ĝin, estis apogita kontraŭ benko ĉirkaŭ li, li vidis nur virajn estaĵojn sed sur unu el la malproksimaj benkoj li kredis distingi virinan formon. La silento daŭrigis malmultajn minutojn, dum kiuj nenia movo estis vidata inter la kolektiĝaro. Fine viro, kies belega vestaĵo distingigis lin de la aliaj, kaj anoncis lian altan rangon, leviĝis kaj rapide trapaŝis la malplenan trairejon. Liaj paŝoj resonadis tra la konstruaĵo kaj ĉiuj okuloj sin turnis sur lin. Li estis de meza kresko, kun larĝaj ŝultroj kaj fortaj membroj. Lia irado estis komanda, lia vizaĝ-koloro flavabruna, liaj haroj korv-nigraj, liaj trajtoj severaj, kaj liaj lipoj kunpremitaj kvazaŭ en kolero. Granda agla nazo plifortigis la arogantecon de lia mieno, kaj densaj mallumaj brovoj malaltiĝis super liaj fervoregaj, brulaj okuloj. Li portis verdan veston kun larĝaj oraj galonoj kaj brilanta stelo. La fianĉino, kiu nun staris genue apud li, estis riĉege vestita. Ĉielblua vesto, arĝente ornamita, envolvis ŝiajn delikatajn membrojn kaj falis en larĝaj faldoj sur ŝian gracian figuron; diademo brileganta je diamantoj ornamis siajn malhelajn harojn. Ŝiaj trajtoj estis belegaj, kvankam malespero nun montriĝis en ili; ŝiaj vangoj estis palaj kiel tiuj de malvivulo, ŝiaj okuloj malsekaj je ploroj kaj ŝiaj senpovaj brakoj pendis senmove apud ŝia preskaŭ senviva korpo. Genue antaŭ la altaro la figuro de morto, ŝajnis ke teruro estis rigidiginta ne sole ŝiajn vivemajn povojn sed ankaŭ ŝian konscion. La pastro nun ekvidis proksime al li maljunan malbelulinon, en multekolora vesto, kun sang-ruĝa turbano sur ŝia kapo, kiu rigardadis la genufleksantan fianĉinon kun esprimo de Furio. Li ankaŭ ekvidis malantaŭ la fianĉo viron de grandega kresko kaj malluma vido, kies okuloj estis senmove fiksitaj tere. Terurigite la pastro staris muta dum kelke da tempo ĝis elvokanta rigardo de la fianĉo memorigis al li la ceremonion, kiun li devis fari. Sed la necerteco ĉu la geedziĝontoj komprenas lian lingvon estis por li nova fonto de maltrankvileco. Tamen li kuraĝis demandi la nomojn de la gefianĉoj. "Neandro kaj Feodora" estis la respondo farita en malĝentila voĉo. La pastro nun komencis legi la preĝojn kun tremanta voĉo. Ofte li eraris kaj haltis por ripeti la vortojn, sed nek la fianĉo nek la fianĉino ŝajnis rimarki lian konfuzon, kaj tio ĉi plicertigis al li ke ili nekomprenas lian lingvon. Adresinte la demandon: "Neandro ĉu vi volas havi tiun ĉi virinon por via edzino," li dubis ĉu li ricevus ian respondon, sed je lia miro, la fianĉo respondis jese, kun laŭta, preskaŭ kria voĉo, kiu resonadis tra la preĝejo, dume profundaj ĝemoj de la tuta aŭditorio akompaniis la teruran "Jes!" kaj tremeto, kiel la rebrilo de malproksima fulmo pasis super la vizaĝo de Feodora. Tiam la pastro turnis sin al ŝi kaj diris pli laŭte por veki ŝin el ŝia svenadego: "Feodora, ĉu vi volas havi tiun ĉi viron por via edzo?" La senviva formo antaŭ li ŝajnis reviviĝi ĉe tiu ĉi demando, ŝiaj lipoj tremadis, ekbrilo de fajro radiis en ŝiaj okuloj, ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis, ploroj mallumigis la brilon de ŝiaj okuloj, kaj la "Jes" elvenis kiel krio de dolorego de mortanto, kaj ŝajnis trovi eĥon en la sonoj de ĉagrenego, kiuj ekvenis de la ĉirkaŭa amaso. La edzino falis en la brakojn de la abomeninda maljunulino. Kelkaj minutoj pasiĝis en terura silento, la pala preskaŭ senviva virino denove genufleksis kvazaŭ en profunda svenado, kaj la ceremonio estis finita. Nun la edzo leviĝis kaj kondukis sian edzinon al ŝia antaŭa sidejo, sekvata de la grandegulo kaj la malbelulino. Tiam la du fremduloj reaperis kaj, kovrinte la okulojn de la pastro, puŝis lin perforte ekster la pordon, kiun ili riglilis interne. Dum kelkaj minutoj li penis kolekti sin, kaj estis necerta ĉu la terura sceno kun siaj rimarkindaj cirkonstancoj ne estis sonĝo. Sed, forŝirinte de siaj okuloj la bandaĵon, li vidis antaŭ li la lumigitan preĝejon, li aŭdis la murmuron de la amaso kaj li estis devigata kredi je ĝia realeco. Por vidi la finiĝon, li sin kaŝis en angulo de la konstruaĵo kaj, aŭskultante li aŭdis la voĉojn plilaŭtiĝi, fervora malpaco fariĝis, li kredis rekoni la voĉon de la edzo, komandantan silenton. Sekvis longa paŭzo. Subite, pafo eksonis. Krio de virina voĉo aŭdiĝis. Denove paŭzo, poste sonadis la batoj de laboriloj, kiuj daŭrigis preskaŭ kvaronon da horo. Tiam la kandeloj estingiĝis, la murmuro rekomencis, la pordo malfermiĝis kaj aro da personoj ekkuris el la preĝejo kaj rapidis al la maro. La maljuna pastro eliris el sia kaŝejo kaj rapidis returnen en la vilaĝon, kie li vekis la najbarojn kaj amikojn, por rakonti al ili sian nekredeblan kaj mirindan aventuron. Sed ĉio, kio ĝis nun estis okazinta inter tiuj ĉi simplaj homoj, estis estinta tiel kvieta kaj ordinara, ke alia teruro atakis ilin. Ili kredis, ke ia malfeliĉa akcidento estis detruinta la spiriton de ilia amata estro. Tiu ĉi havis grandan malfacilecon venigi kelkajn el ili al la preĝejo, armitajn de hakiloj kaj fosiloj. Mateniĝis, kaj kiam la bona pastro kune kun siaj kunuloj supreniris la monteton, ili ekvidis militan ŝipegon apud la marbordo, kun veloj streĉitaj, forveturantan al la nordo. Je tia mirinda vidaĵo en tiu ĉi malproksima regiono la vilaĝanoj jam ŝanceliĝis forĵeti rakonton de la pastro kiel neverŝajna, kaj ili inkliniĝis ankoraŭ pli kredi ĝin, vidante ke la pordo de la preĝejo estis malfermita perforte. Plenaj je atendoj ili eniris kaj la pastro montris al ili la tombon malfermita en la nokto. Estis facile vidi, ke la ŝtono estis levita kaj remetita. Ili faris uzon de siaj iloj, kaj baldaŭ nova, riĉe ornamita ĉerko aperis. La maljunulo malsupreniris en la tombon kun malpacienco de junulo. Aliaj lin sekvis, kaj ili kune forlevis la kovrilon. Tiam la pastro trovis siajn antaŭsentojn certigitajn. En la ĉerko kuŝis la mortigita edzino, kuglo estis penetrinta ŝian bruston ĝis la koro. La belega diademo, kiun ŝi estis portinta, estis malaperinta, sed la freneza esprimo de ĉagreno estis forlasinta ŝian vizaĝon kaj ĉiela trankvileco kuŝis sur ŝiaj trajtoj. La maljunulo sin ĵetis genuen apud la ĉerko, kaj ploregis kaj preĝis laŭtavoĉe por la animo de la mortigitino, dume liaj akompanantoj staradis mutaj kaj terurigitaj. Li sin kredis devigita sciigi la okazintaĵon al sia estro la Episkopo de Zelando, kaj, ĝis la alveno de ia ordono, li ĵurigis ĉiujn siajn amikojn gardi la sekreton. Baldaŭ persono de altega rango alvenis el la ĉefurbo, demandis pri ĉiuj cirkonstancoj, vizitis la tombon, laŭdis la observitan silenton kaj diris, ke la tuta okazo devas por ĉiam restadi sekreto. Samtempe li minacis per severa puno ĉiun, kiu kuraĝus paroli pri ĝi. Post la morto de la paroĥestro, oni trovis en la paroĥa registro-libro skribon, rakontantan tiun ĉi aferon. Kelkaj kredas, ke ĝi havas ian sekretan kunigon kun la violentaj politikaj ŝanĝoj, kiuj havis lokon en Rusujo post la morto de Katerino kaj Petro I., sed estas malfacile, se ne neeble, solvi la profundan enigmon de tiu mistera edziĝo. _Pakaĵo por Avo!_--Nun, do! ekkriis knabineto, dum ŝi serĉis tirkeston: "Avo ja iris en ĉielon sen liaj okulvitroj! Kion li faros?" Iom poste, kiam oni supozis, ke alia parenco en la domo estis morte malsana, ŝi kuris al lia litflanko kun la avaj okulvitroj en ŝia mano, kaj diris: "Vi estas mortonta?" "Oni diris al mi tion." "Ironta al ĉielo?" "Mi ĝin ja esperas!" "Nu, jen la okulvitroj de avo, volu preni ilin al li!" (J.T.). _La Vilaĝanino kaj ŝia Laktokruĉo._--Vilaĝanino portante sur ŝia kapo kruĉon da lakto, piediris vigle, kaj samtempe pripensadis: "La mono, kiun mi ricevos por tiu ĉi lakto ebligos min pligrandigi mian kvanton da ovoj ĝis mi havos tri centojn. La ovoj produktos almenaŭ ducent kvindek kokidojn. Tiuj kokidoj estos taŭgaj por vendejo ĵus kiam la kortbirdaro estos ĉiam kosta; tiel ke mi nepre havos sufiĉe da mono por aĉeti novan robon. Vestita je tiu robo, mi iros al la foiro, kien ĉiuj junuloj penados por min akompani; sed, ne! mi rifuzos ĉiun el ili per kapŝanceligo." Kontentega je tia ideo, la fraŭlino ne povis deteni sin, kaj, nekonscie, movis sian kapon, laŭ la penso, kiu ŝin posedis, kiam subite falis la kruĉo da lakto, kaj ŝia tuta fantazia feliĉo tuj malaperis. "Ne kalkulu viajn kokidojn antaŭ ol ili elŝeliros." (6266). A FIRST LESSON IN ESPERANTO.[*] UNU.A LECION.O PRI ESPERANT.O. Compiled by Rev. R. A. Davis. A (ah as in half)--A, adjective; AS, present tense; ANTA, pres. part. act.; ATA, pres. part. pass. E (ei as in eight)--E, adverb. I (ee as in three)--I, infinitive; IS, past tense; INTA, past part. act.; ITA, past part. pass. O (o as in No.)--O, noun; OS, future tense; ONTA, fut. part. act.; OTA, fut. part. pass. U (wo as in two)--U, imperative; US, conditional. AJ, i in five; AŬ, ou in out; OJ, oy in boy; C = ts; Ĉ = ch (_ch_ur_ch_); G = g in go; Ĝ, g in _G_eor_g_e; J, y in yes = plural; Ĵ, s in plea_s_ure; N, accusative or direct object, motion towards, direction, time, dates, duration, price, weight, measure; Ŝ, sh in cash; KN, KV, "I think_no one should drink_vinegar." All vowels are rather long. The tonic accent marked ′ is in the last syllable but one. I think someone is knocking--ringing. Mi pens.as ke oni frap.as--sonor.as. Go and see who is there. Who is knocking? Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as? Who is there? It is Mr. A. Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A. Come in. En.ir.u. Good day, Sir. Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o). How do you do? Kiel vi san.as? Very well, Sir, thank you. Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n. Please close--lock--the door. Vol.u ferm.i--ŝlos.i--la pord.o.n. Take a seat, please. Do you know me? Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as? I have not the honour of knowing you. Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i. I am a stranger to you, but I am a friend of Mr. B. Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo. * * * I have something to say to you. Mi hav.as io.n por dir.i al vi. What do you want? What do you wish? Kio.n vi bezon.as? Kion vi vol.as? I want to speak to you. Mi bezon.as parol.i kun vi. Can I be of any use to you? Ĉu mi pov.as est.i util.a al vi? Forgive me, but I have received a letter which I cannot understand. Pardon.u al mi, sed mi ricev.is leter.o.n kiun mi ne pov.as kompren.i. Can you understand it? Ĉu vi pov.as kompren.i ĝin? Show me the letter, perhaps I can (shall be able to) help you. Montr.u al mi la leter.o.n, ebl.e mi pov.os help.i vi.n. It is a letter from one of my friends, but he has written it in some strange language. Ĝi est.as leter.o de unu el mi.a.j amik.o.j, sed li ĝin skrib.is en ia strang.a lingv.o. Yes, he has written to you in Esperanto. Jes, li skrib.is al vi en Esperant.o. Esperanto! What is that? I have never heard of it. Esperant.o! Kio est.as tio? Mi nen.iam aŭd.is pri tio. It is the new international language. Ĝi est.as la nov.a internaci.a lingv.o. But who speaks Esperanto? Sed kiu parol.as Esperant.o.n? People-of-every-land, and they find the propagation of Esperanto exceedingly (_.eg._) pleasurable. Ĉiu.land.an.o.j, kaj ili trov.as plezur.eg.a la propagand.o de Esperant.o. Esperanto is the international language. By means of this language one can be understood by the whole world. You ought to learn it. Esperant.o est.as la internaci.a lingv.o. Per tiu.ĉi lingv.o oni pov.as est.i kompren.at.a de la tut.a mond.o. Vi dev.as ĝi.n lern.i. Thank you. Now, kindly tell me what my friend wishes to say in his letter. Mi dank.as vi.n. Nun, vol.u rakont.i al mi tio.n, kio.n mi.a amik.o vol.as dir.i en si.a leter.o. * * * Now, let us continue our conversation about Esperanto--the most useful language. Nun, ni daŭr.ig.u ni.a.n inter.parol.ad.o.n pri Esperant.o--la util.eg.a lingv.o. Is an international language possible? Ĉu internaci.a lingv.o est.as ebl.a? Yes, and Esperanto is a very interesting language. You can make use of it whenever you need to write to persons living in foreign lands who possibly do not know your language, and whose native language you do not know. Jes, kaj Esperant.o est.as tre interes.a lingv.o. Vi pov.as util.ig.i ĝi.n kiam ajn vi bezon.as skrib.i al person.o.j loĝ.ant.a.j en fremd.a.j land.o.j, kiu.j ebl.e ne sci.as vi.a.n lingv.o.n, kaj kies naci.a.n lingv.o.n vi ne sci.as. Wonderful! But how is it possible to do that? Suppose that the person addressed not only does not know the language, but, like me, has not even heard of it? Mirind.e! Sed kiel est.as ebl.e ti.o.n far.i? Supoz.u ke la adres.it.o ne nur ne sci.as la lingv.o.n, sed, kiel mi, eĉ ne aŭd.is pri ĝi? You have only to send with your letter a small leaflet called "Little Vocabulary," and the person addressed will be able to understand your letter. Vi dev.as nur send.i kun.e kun vi.a leter.o mal.grand.a.n foli.et.o.n nom.at.a.n "Vort.ar.et.o," kaj la adres.it.o pov.os kompren.i vi.a.n leter.o.n. Is it possible? Ĉu ĝi est.as ebl.a? I assure you it is so. Mi vi.n cert.ig.as, ke est.as tiel. Well, what is truly your opinion about it? What do you say about it? Nu, kio est.as ver.e vi.a opini.o pri ĝi? Kio.n vi dir.as pri ĝi? I certainly think that it is a practical language for international correspondence, and that it is the only practical solution to enable everyone whatsoever to correspond with people living in other countries. I am convinced that it will be(come) a great gain (boon) for the world if it receives the attention which it deserves. Mi cert.e opini.as, ke ĝi est.as praktik.a lingv.o por inter.naci.a korespond.ad.o, kaj ke ĝi est.as la sol.a praktik.a solv.o por ebl.ig.i ĉiu.n ajn korespond.i kun ali.land.ul.oj. Mi est.as konvink.it.a ke ĝi (far.iĝ.os) est.os grand.a gajn.o por la mond.o se ĝi ricev.os la atent.o.n, kiu.n ĝi merit.as. Bravo! I think that that is a magnificent idea. But I fear that few Englishmen will use it. Brave! Mi pensas, ke ĝi estas bonega ideo. Sed mi timas, ke malmultaj Angloj uzos ĝin. Well, I have received a foreign publication, and it contained a leaflet. What do you think it was? It was "A Directory of Tradespeople accepting the use of Esperanto"! If the foreign tradespeople are accepting the use of Esperanto, English tradespeople must accept it too. Nu! mi ricevis fremdan eldonaĵon, kaj ĝi enhavis folieton. Kion vi pensas ke ĝi estis? Ĝi estis:--"Adresaro de la Komercistoj akceptantaj la uzadon de Esperanto." Se la fremdaj komercistoj akceptas la uzadon de Esperanto la Anglaj komercistoj devos akcepti ĝin ankaŭ. Well, I, at least, will begin to learn. I believe that perhaps the use of Esperanto will help me in my business. How can I begin to learn Esperanto? Nu, mi, almenaŭ, komencos lerni. Mi kredas, ke eble la uzado de Esperanto helpos min en mia komerco. Kiel mi povos komenci lerni Esperanton? I have some books for learning, and I will lend them you.[87] Mi havas lernolibrojn kaj mi prunte donos ilin al vi. I thank you, but, pardon me, could you teach me? Mi dankas vin, sed, pardonu min, ĉu vi povus instrui min? Yes, certainly, with pleasure. Jes, certe, kun plezuro. You are very kind. When will you come? Vi estas tre ĝentila. Kiam vi alvenos? What is the date to-day? I will come in a few days--next Saturday. Kian daton ni havas hodiaŭ? Mi venos post malmultaj tagoj, la Sabaton plej proksiman. I will visit you any time that is agreeable to you. Mi vizitos vin tiam kiam estos agrable al vi. Come as often as possible--every day if you like. Venu kiel eble plej ofte, ĉiutage, se vi volos. I will do that willingly. Tre volonte mi faros tion. I think I will come to you to-morrow, and from now I will visit you daily. Mi pensas ke mi venos morgaŭ, kaj de nun mi vizitos vin ĉiutage. At what hour will you come to my house? Je kioma horo vi venos al mia domo? I will come at 10.25. Mi venos je la dek-dudek-kvin. We can begin to-day. I can give you the first lesson now; do you consent to that? Ni povas komenci hodiaŭ. Mi povas doni al vi la unuan lecionon nun; ĉu vi konsentas al tio? Yes, certainly, with pleasure. I consent heartily. Jes, certe, kun plezuro; tutkore mi konsentas. Here are the books. Have you a grammar? Jen estas la libroj. Ĉu vi havas gramatikon? Yes, here it is; but I cannot find the dictionary. Jes, jen ĝi estas; sed mi ne povas trovi la vortaron. I cannot find it anywhere in the room. Mi ne povas trovi ĝin ie en la ĉambro. Have you put it anywhere? Ĉu vi metis ĝin ien? I cannot remember. Mi ne povas memori. Where are your other books? Kie estas viaj aliaj libroj? They lie on the table in the dining-room. Ili kuŝas sur la tablo en la manĝoĉambro. I have neither pencil nor pen. Mi havas nek krajonon nek plumon. If you have a pen or pencil, kindly lend it me. Se vi havas plumon aŭ krajonon, volu aminde prunte doni ĝin al mi. Have you a better pen than this, for I cannot write with it? Ĉu vi havas pli bonan plumon ol tiu ĉi, ĉar mi ne povas skribi per ĝi? Where are your pencils or pens? Kie estas viaj krajonoj aŭ plumoj? They are in that box by the inkstand. Ili estas en tiu skatolo apud la inkujo. There are not many pens in the pen box. Ne estas multaj (multe da) plumoj en la plumujo. I want a penholder. Are you writing? Mi bezonas plumingon. Ĉu vi skribas? I cannot understand your writing. Mi ne povas kompreni vian skribaĵon. [88] Always write legibly! Ĉiam skribu legeble! How do you pronounce this word? Kiel vi elparolas tiun ĉi vorton? What is the meaning of this word? Kio estas la signifo de tiu ĉi vorto? Do you understand this lesson? Ĉu vi komprenas tiun ĉi lecionon? Yes, I understand it well. Jes, mi komprenas ĝin bone. Can you not understand me? Ĉu vi ne povas kompreni min? Yes, Sir, I understand you. Jes, Sro, mi komprenas vin. Why don't you answer? Why are you silent? Kial vi ne respondas? Kial vi silentas? I cannot do my exercise correctly. I cannot do my exercises, for I have no dictionary. Mi ne povas korekte fari mian ekzercon. Mi ne povas fari miajn ekzercojn, ĉar mi ne havas vortaron. I will see about the dictionary, and perhaps I will send it to you to-morrow. Mi zorgos pri la vortaro, kaj eble mi sendos ĝin al vi morgaŭ. What would you do if you were I? What do you advise me to do? Kion vi farus se vi estus mi? Kion vi konsilas al mi fari? I advise you to learn these easy exercises in this book by heart. Mi konsilas vin lerni parkere tiujn ĉi facilajn ekzercojn en tiu ĉi lernolibro. You will soon be able without trouble to read and speak Esperanto. You must remember these rules. Vi baldaŭ povos senpene legi kaj paroli Esperanton. Vi devas memori tiujn ĉi regulojn. I shall never forget them. Mi neniam forgesos ilin. When you believe your acquisition of Esperanto is sufficient to begin corresponding, you can have your name entered amongst the Esperantists whose names appear in the Adresaro. Kiam vi kredos, ke via akiro de Esperanto estas sufiĉa por komenci korespondadon, vi povos enskribigi vian nomon inter la Esperantistoj, kies nomoj aperas en la Adresaro. Do you want anything? Ĉu vi bezonas ion? I want the books which you have lent me. Mi bezonas la librojn kiujn vi prunte donis al mi. Here are the books. Jen estas la libroj. I will read each one carefully before I return it to you. I shall read that book to-morrow morning. I shall read for two hours every day. If I read this book at the rate of two pages an hour, I shall finish it in three weeks or a month. Mi legos ĉiun zorge antaŭ ol mi redonos ĝin al vi. Mi legos tiun libron morgaŭ. Mi legos du horojn ĉiutage. Se mi legos po du paĝoj en ĉiu horo, mi finos ĝin en tri semajnoj aŭ unu monato. Whose book is this? Kies libro tiu ĉi estas? This book belongs to my wife. Tiu ĉi libro apartenas al mia edzino. I have found the dictionary. Mi trovis la vortaron. Where was it? Kie ĝi estis? I found it in my box. Mi trovis ĝin en mia skatolo. I shall buy these books. I shall read every Esperanto book that I get. The more I hear of Esperanto the more I like it. Mi aĉetos tiujn ĉi librojn. Mi legos ĉiun Esperantan libron kiun mi ricevos. Ju pli mi aŭdas pri Esperanto, des pli mi ŝatas ĝin. [89] Always employ Esperanto when you write to me. Ĉiam uzu Esperanton, kiam vi skribos al mi. Your idea is very good. I will write as often as possible, as soon as possible; in a few days. Via ideo estas tre bona. Mi skribos al vi kiel eble plej ofte ... kiel eble plej frue ... post malmultaj tagoj. I heartily thank you. I do not know how to thank you for your great kindness. Mi dankas vin korege. Mi ne scias kiel danki vin pro via granda afableco. I am very glad that I have been able to be of use to you. I think you will progress very well--at least, I will help you in every way. Mi estas tre kontenta ke mi povis esti utila al vi. Mi kredas ke vi progresos tre bone, almenaŭ mi helpos vin ĉiel. Thank you once more. Mi dankas vin ankoraŭ unu fojon. Au revoir. Ĝis la Revido! Good-bye. Adiaŭ! * * * In addition to the rules mentioned at the beginning of this Lesson, the Grammar of Esperanto is further simplified by the following devices. The Definite article is invariably LA; the Indefinite article does not exist. About thirty affixes are employed to modify the meanings of root-words, thus minimising the amount of brain work required to acquire a long vocabulary. Prefixes.-- MAL--indicates all Opposites. Amiko, friend. Malamiko, enemy. Varma, warm. Malvarma, cool. RE--indicates the repetition of an action. Fari, to do. Refari, to do again. FOR--denotes motion away from. Rajdi, to ride. Forrajdi, to ride away. Suffixes.-- --AR indicates collection of. Arbo, tree. Arbaro, forest. --AN ... inhabitant of. Angla, English. Anglano, Englishman. --IN is the Feminine suffix. Viro, man. Virino, woman. Patro, father. Patrino, mother. --IST .. Occupation. Boto, boot. Botisto, bootmaker. --IL ... instrument. Kudri, to sew. Kudrilo, needle. --EG augmentative. Pordego, a big door. --ET diminutive. Pordeto, a little door. Students will do well to remember that Double letters only occur when two roots, the one ending and the other beginning, with the same letter, are joined. Hom-mano, a human hand. Re-en-iri, to go in again. ESTI, to be, is the only Auxiliary verb. I have seen, Mi estas vidinta. He has been seen, Li estas vidita. All shades of meaning can be expressed in Esperanto. Questions are introduced by the word Ĉu, and the order is not inverted. Ĉu mi vidas, Do I see. Prepositions govern the Nominative case, unless motion towards be indicated, when Accusative termination is used. Promeni en la ĝardeno(n). To walk in(to) the garden. THERE ARE NO EXCEPTIONS TO ANY OF THE RULES IN ESPERANTO. FOOTNOTES: [87] _Complete Text Book_, 1/8; Thirty-Six Exercises and Keys, 1/3; The Esperantist, Monthly, 3/- per annum (all post free), from the Librarian, Esperanto Club, 41, Outer Temple, W.C. [88] Editor's Request. [89] Editor's Request. OUR PROGRESS; OR, SIGNS OF THE TIMES. The Head Teacher of one of the London County Council Schools has been taking his elder boys through a _con amore_ course of Esperanto. This course is much appreciated. Happy boys of this New Age to be able to learn the Most Modern of Languages by means of exercises taken from the fascinating tales in this Gazette, instead of from such old-style phrases as: "The remembrance of your assiduity has rewarded me"; or, "The libraries of this town are very small." * * * Mentioning _Libraries_ reminds us that the copy of _The Complete Text-Book_, supplied to a London Free Library by one of our enthusiastic supporters, has already been so much in demand, and has consequently become worn out, that another copy has been applied for. * * * Esperanto has now been adopted by the Yōst School of Shorthand and Typewriting in Liverpool. * * * In illustration of the commercial utility of Esperanto, our readers will be interested to learn that a Huddersfield hardware firm has sent a secretary to London to acquire the language, owing to the large number of communications received from abroad in this idiom. * * * We have received a letter from John Harrison, Esq., 114, Plymouth Place, Leamington. He is desirous of starting an Esperantists' Society in that town. He adds: "It is wonderful what a brotherly feeling exists among Esperantists. I regularly hear from 'Via fidela Bohema amiko'; from a Spaniard who 'Sincere premas vian manon'; from a Russian who 'Sendas saluton al malproksima Anglujo.' A Dutchman kindly translated one of his national songs into Esperanto for me, and a Buda Pesth friend sent me an illustrated paper containing an Esperanto page. From other countries I have had most friendly and interesting communications." Esperantists having friends in Leamington should make Mr. Harrison's wish known. * * * A valuable article on Esperanto has appeared in the _Warrington Observer_. The author, H. Powell Hughes, Esq., of 3, Fairfield Road, Stockton Heath, will gladly send a copy on receipt of postage. We hope that many more Esperantists will use this means of propaganda. Another article, perpetrated by the present writer, has recently appeared in the _St. James' Review_. * * * The spirited correspondence which has occupied considerable space in the last four numbers of the _Cyclist Touring Club Gazette_ continues with increased "ferocity" in the July number. A long letter in Esperanto itself appears there, and we Britishers are much indebted to M. Bourlet for his able contribution. The nescient opponents who have taken up the hostile pen probably belong to the ranks of those who, some time ago, equally opposed the introduction of an important cycling innovation. But their literary dust will no more hinder the ultimate triumph of Esperanto than it did the rapid progress of the Free-wheel among cyclist enthusiasts. * * * A prominent New York journal has prevailed on Dr. Zamenhof to contribute an article on his life's work. We have translated this most able treatise into English for Dr. Zamenhof, and expect it will arouse considerable interest in the States, when published. * * * J. F. H. Woodward, Esq., writes to say that he is re-opening his Esperanto Class at 4, St. Swithin's Road, Bournemouth, on the second Thursday in August, at 8 p.m., and will be glad to hear from any who desire to join. He will also with pleasure give information to Esperantists visiting Bournemouth who will call on him. * * * On Saturday, June 25th, a lecture was given in German about Esperanto to the German Communist Club, Charlotte Street, W. The chair was taken by Herr Professor Buss. About two hundred persons were present, and listened for about an hour and a-half with great attention. A Class has now been arranged, presided over by Esperantist 7778. * * * The publication of the penny _Text-Book_, referred to in No. 9, has, unfortunately, been postponed for a few weeks, owing to delay in obtaining the accents. * * * Apology is due to all who have been impatiently awaiting the arrival of the Adresaro for 1904. Although published in May, the bulk of the copies are still in the hands of the Russian Censors, who are, no doubt, most interested in the names of Esperanto's many new adherents! We trust, however, that their task will soon be satisfactorily accomplished, so that our daily influx of peppery post cards may cease. [Adresaro now to hand]. * * * Information for this page should be marked "Progreso." KELKAJ AVENTUROJ DE BAGH,[90] LA TIGRO. Vera Rakonteto de Teoĝardeno en Asamo.--Originale verkita de Alfred T. Simper. Ni jam sciiĝis pri lia proksimeco je la ĝardeno, sed, dum multaj monatoj, liaj solaj faradoj estis la mortigado kaj manĝado de unu aŭ du ĝardenaj Kulioj[91]. De unu kompatinda viro nenio estis postlasita krom la kranio, kiu kuŝis mezvoje. Sed la vilaĝanoj de tiu ĉi parto malfeliĉe tiel kutimiĝis je tia okazo, ke oni neniel dezertis la vojon. Kaj la kvar Angloj sur nia Ĝardeno kontente vivadis kaj trankvile. Ili estis certegaj, ke la bestoj de Hindujo, kiel ankaŭ la popolo, timiĝus preni la sangon de siaj mastroj, la blankaj homoj. Nu, venis sezono kiam la cervoj malmultiĝis, kaj maljuna Bagh, kun granda penado apenaŭ trovadis sufiĉan manĝaĵon por konservi sian vivon. Diris li: "Nunatempe estas malbone! Tage la vilaĝanoj promenadas multanombre, kaj dum la mallumo ne aperas. Ofte ili enmetas fajron en la longa herbo, kio tre timigas min." Kaj, je la penso, li ruligis siajn okulojn, nudigis siajn dentojn kaj ekĝemis. "Iafoje, tuta semajno pasas, kaj mi ne vidas eĉ cervon, kvankam mi certe ne sopiras je tia malestimaĵo. Sed estas blanka viro kiu, ĉiutage, forrajdas, kaj ĉiuvespere revenas, preter la vojo. Li kaj lia ĉevalo fariĝus sufiĉa manĝaĵo dum tuta monato. Kiu timiĝas je la blanka viro? Ne mi! mi ankoraŭ trinkos lian sangon!" Kaj Bagh ŝmacis siajn lipojn. Estas bonekonata fakto ke, post la unua gusto de homa sango, la tigro tre sopiradas je ĝi dum sia vivcetero. De tiam li nomiĝas "virmanĝulo" kaj fariĝas pli terura ol ia alia besto. Tagon, je la krepusko, mi tre surpriziĝis vidi mian kolegon freneze rajdantan en la ĝardenon. Li alvenis senĉapele, senspire, kaj sia vizaĝo aperis kvazaŭ li estis vidinta la Diablon. Efektive granda tigro estis elsaltinta el la ĵunglo.[92] Nature la ĉevaleto pro granda teruro ekforkuris, sed, feliĉe por li, mia amiko povis konservi egalpezon sur la selo. Alie, ni ankoraŭ estus senavizaj--kaj tiel ankaŭ estus la malfeliĉulo! La sovaĝbesto do ĉasadis lin, sed la ĉevalisto fortege ĵetis sian kaskon poste en la vizaĵon de la besto. Tio videble faris la deziritan efekton, ĉar li ne plu sekvadis. Sed la flugulo neniam haltis antaŭ ol li alvenis ĉe siaj kolegoj. Niaparte, kvankam ĝi kompreneble estis okazo tro vera, ni ekopiniis la aferon kiel granda ŝerco, kiel bona ridindaĵo. Sed la nervoj de mia amiko estis kvazaŭ detruataj, kaj eĉ nun ili estas iom malfortaj. Proksimatage oni eliris por serĉi la kaskon, sed ĝi ne estis trovebla. "Kaj kion opiniis Bagh?" vi demandas. Tiu sinjoro estis kuŝinta en la fina stato de senpova frenezo. Pecetoj de la kasko ĉirkaŭis lin. Lia longa vosto batis la subaĵon. Eĉ la lacertetoj timigis montri sin, sed ili aŭdis liajn vortojn kaj laŭe tremadis. "La blankaj viroj ja estas la mastroj de ĉio," diris Bagh, penante senkulpigi sin. "Se tiu ĉi estis estinta Hindo, mi certiĝas, ke mi estus kaptinta lin, ĉar la Hindoj rajdas sur malrapidaj ĉevaletoj. Sed kiu povas ĝiskuri la ĉevalon de la blankulo?" "Malbenu la blankan homaron!" li blekdiris. "Kial ili venas en tiu ĉi lando? Mi scias, ke ili ne apartenas al ĝi, ĉar, anstataŭ ol kunloĝadi familie en vilaĝoj, ĉiu loĝas sole en aparta domo, kun multe da Hindoj por atenti lin. Denove, ili alvenas kaj foriras simile al la jarsezonoj, kaj ĝis nun mi ne vidis iajn inojn aŭ idojn. Sed de kie ili venas, kaj kien ili iras neniu scias! Ne, ili estas senrajtuloj! Krom ili, kiuj estus mastroj de tiu ĉi lando? Tre certege, la tigroj!!" Kelkminute Bagh pripensadis pri tia feliĉa estado. Tiam li daŭris: "Sed la malbonuloj trairas la kampon sur elefantoj, kaj dissemas morton per tondro kaj fulmo. Kion! Ĉu ili estos permesataj, senrefrape, malsanktigi niajn proprajn loĝejojn? Ha! Mi havas ideon! Mi eĉ vizitos la hejmon de blankulo, kaj venĝos iliajn insultojn. Feliĉe la tuta lando ankoraŭ estas nia proprejo ĉiu nokto, kiam ni povas iradi, maltime, kien ajn ni deziras." Tiel okazis ke, la proksima noktomezo, mi miregis trovi min tute veka--tre neordinara okazo je mi. Subite mi sciiĝis pri laŭta nazspirado ekster la maldikaj muroj. La bruo movadis de pordo al fenestro, de fenestro al pordo, tute ĉirkaŭ la domo. Kelkafoje profunda bleketo sonoris--nur klarigo de la gorĝo, mi supozas. Nu, estas unu afero moki onian amikon ĉar li forkuris de tigro dum la taglumo. Sed, kredu min, estas tute alia afero esti vekata noktomeze de malsata besto, precipe kiam oni memoras ke, se ĝi sciis, ke puŝado de sia frunto aŭ unu bato de sia piedo kontraŭ la fenestro donus al si la deziritan manĝaĵon! Sed la tigro ne atakis la malfortan konstruaĵon kaj mi hodiaŭ povas skribi tiujn ĉi vortojn. Tamen ŝajnis al mi multaj horoj antaŭ ol li foriris. Post kelkaj tagoj la blankaj viroj venis kun pafiloj kaj elefantoj kaj multe da Hindaj servantoj. Kia glora vidaĵo estis vidi ok grandegajn elefantojn majeste promenantajn tra la longa herbo. Sed Bagh sukcese kaŝadis sin kaj ne plu estis vidita. Li jam estis forlasinta la ĉirkaŭaĵon, neniam (espereble) por reveni. FOOTNOTES: [90] Bagh, la Hinda vorto por Tigro. [91] Hindaj laboristoj. [92] La dika kreskaĵaro. NESENTIMENTALA AMKANTO AL EDZINO; AŬ PROFITEMA AMO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Mi amas vin tagiĝe, Ĉar vi, senkorenue, Min lasas redormantan Dum vi leviĝas frue. La domon vi balaas, La fajron vi bruligas, Kaj por la matenmanĝo La kafon vi pretigas. Mi amas vin matene, Vi iras al vendejo Aĉeti necesaĵojn Por mi kaj kuirejo; Kaj poste vian devon Mastrinan bone faras, Ĉar mian tagmezmanĝon Per zorgo vi preparas. Mi amas posttagmeze, Ĉar, apud la stebilo Vi sidas kun kotono Kun pingloj kaj kudrilo. Vi flikas la tolaĵon La jakojn, la kalsonojn, Vi gladas la ĉemizojn Aŭ metas la butonojn. Kaj post la taglaboro Mi amas vin vespere Ĉar tiam, laca, sata, Mi _ĉiujn_ amas vere. Kaj en seĝeg' sidante Mi legas La Gazeton, Aŭ ĝuas mian pipon Kaj, eble, dormeteton. Sed, pleje, dum la nokto, Edzin', mi vin amegas, Ĉar (ekceptinte ronkon) Trankvile vi dormegas. Kaj tiam vi ne povas Min plu riproĉegadi, Aŭ kun la najbarinoj Senĉese babiladi. Vivu la Gazeto! Verda diamanto! Vivu Zamenhofo! Vivu Esperanto! Vivu Esperanto, kara lingvo nia! Vivu Zamenhofo, Elpensinto ĝia! (4686). KARULINETO! Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). Ruĝaj pafarkoj viaj du lipoj Pafas senĉese, ho! belulino, Helajn sagetojn, Dolĉajn ridetojn, Je mia koro, jun' kaptantino. Lagoj profundaj viaj okuloj: Belaj feinoj tie kuŝantaj Ĉiam gajemaj Ĉiam amemaj, Kaptas la pensojn de koroj amantaj. Retoj de haroj sunokaptantaj, En kies maŝoj nun impleksiĝas Grand' radiaro: Ho! kiel aro, Aro de koroj ankaŭ kaptiĝas. Kiel potencaj manoj senpovaj, Kara kvarjara infanineto, Vere infano Estas la amo, Vivu, grandiĝu, dolĉ' Karulineto! LU MI' KARA LU. Por la melodio de la fama Amerika "Coon" Kanto, de Harry Dacre. Tradukita de C. W. T. Reeve. Lulu ĉu vi venos kune kun ĉe mi, Lulu mi' kara Lulilu? Mi havas belan kanton, kiun eble vi, Kantos en la ĥoro, Lulilu. Mi ludos la gitaron se vi kantos kun, Ĉar vi' voĉo ŝajnas tiel dolĉa nun. Venu sub la luno; Venu nun kun mi. Respondu nun al mi. Respondu nun al mi. _Ĥoro_:-- Mi pensas pri neniu krom vi Lulu. Mi' kara Lu, Mi' bela Lu Matene post dormante, Mi vekiĝas ploregante, La kaŭzo estas Lu, La tutsola kaŭzo estas Lu, Lu, Lu. Kial Lulu koleriĝas nun je mi, Lu, Lu, ĉiame kara Lu? Ĉu vi povas trovi bonan pli ol mi? Diru nur la veron Lulilu! Ofte ĵaluzulo forte batas sin, Ĉar la nigrulinoj multe amas min. Tamen en la mond' neniun amas mi Escepte Lu, Jes--Ŝi-- Escepte Lu, Jes--Ŝi-- _Ĥoro:_--Mi pensas, k.t.p. DIVERSAJ AVIZOJ. Ni ricevis Bulgaran tradukon de Esperanta Lernolibro (de M. Cart), verkita de Sro. Atanosof. Ni esperas ke ĝi, kune kun la Unufoliego anoncita en nia lasta numero, multe helpos la disvastiĝon de la kara lingvo (kosto 5d.). La Esperanta Germana Vortaro ankaŭ alvenis, kaj oni devas gratuli Sron. Jurgensen pri la bonegeco kaj grandeco de lia verko. Ĝi enhavas 220 bonepresitajn paĝojn, kaj kostas 2s. afrankite. * * * La _Swiss_, _Aix-les-Bains and Nice Times_ de Junio 19 enhavas daŭrigotan artikolon pri Esperanto kiu kredeble interesos ĝian kosmopolitan legantaron. La artikolo estas skribita en la Angla lingvo de Sro. Hector Hodler, Redaktoro de la Juna _Esperantisto_. * * * Kunbatalanto en Victoria, Aŭstralio, skribas: "Kvankam estas nur antaŭ malmultaj semajnoj, ke mi estas lerninta ke Esperanto estas vivanta, mi memoris, ke oni al mi sendis antaŭ multaj jaroj, gazeton Esperantan Hodiaŭ (Junio 6) mi serĉis inter diversaj paperaroj, presaĵoj, leteroj, k.t.p., kaj trovis jene: _La Esperantisto_, No. 1, Nurnberg, 1 Septembro, 1889. "Estas tre interese vidi, ke ĝi presiĝis preskaŭ tute en la nuna Esperanto." * * * "Estimata Sinjoro,--Mi havas la plezuron anonci al vi, ke multaj personoj interesas sin pri nia Liona bonfarado. Jam mi posedas pli ol 630 lotaĵojn, sed nun ni devas disvendi 3,000 biletojn! Kiel vi scias tre certe, la serioj de 5 biletoj havos almenaŭ unu gajnantan numeron. Mi plezurege sciigas al vi, ke la Rhona Prefekto, volante partopreni al nia bonfarado, sendis kune kun afabla letero, belegan bronzan artfaritaĵon; statuon reprezentantan 'La Ventego.' Kiel mi tre deziris du oficialajn lotaĵojn, mi faras ankoraŭ paŝadojn ĉe la Lionan Urbestron; mi atendas lian respondon, kiu tre certe, estos favora. Ni devos ankoraŭ sciigi al viaj Gelegantoj, ke antaŭ du tagoj, mi ricevis mendon de 100 biletoj de Ŝia Moŝto la Reĝino de Sved-kaj-Norveĝujo, kiu interesiĝas pri tio, kion oni povas fari por faciligi la vivadon de la malfeliĉaj blinduloj. Jen kelkaj bonaj novaĵoj, kiuj kuraĝigos la ŝanceliĝantojn aĉeti biletojn. Volu akcepti miajn sincerajn salutojn, E. Zabilon d'Her." Oni adresu la mendojn de biletoj rekte al Fraŭlino Zabilon d'Her, 33, rue Sala, Lyon, France. * * * La Berlina Grupo pretigas dum la somero Esperantan Ekspozicion, kiu estos farata en la aŭtuno, kaj kies celo estas malfermi ĝian vintran agadon kaj Esperantajn kursojn. Oni esperas, ke la tutmonda Esperantistaro sendos poŝtkartojn al Prinzenstrasse 95 Berlin S. * * * Ĉe la Essex Hall kunveno de la Londona Klubo, Julio 11, oni decidis nenion definitivan pri la proponita fondo de Komerca Firmo. Ŝajne la ĝenerala opinio estis, ke tia entrepreno ne helpus je la Klubaj aferoj. La Hon. Sekretario, Sro. H. Bolingbroke Mudie, bedaŭrinde estis devigita eksiĝi tiun Sekretariecon pro la grandega laboro de la Redaktado kaj eldonado de lia Gazeto. Li dankis la Membrojn pro la tre kora aprobesprimo pri liaj penadoj, kiun oni donis al li, kaj diris ke li esperas, ke tiuj afablaj Esperantaj amikoj, kiuj korespondadis kun li ĉar li estis la Hon. Sekretario, daŭrigos siajn interesajn leterojn, sendante ilin al lia privata adreso, 67, Kensington Gardens Square, W. Sinjoro Stead proponis, ke la Klubo estu remodelata, por ke ĝi fariĝu Societo de ĉiuj Britaj Esperantistoj, estrita de delegatoj de ĉiuj la Britaj Grupoj. Oni aplaŭdis la proponon, kaj eble la nova Hon. Sekretario baldaŭ povos sendi pluajn avizojn pri la rezultato de la propono. * * * "Triope" estas la nomo de la plej nova Esperanta libreto. Sinjorino Fauvart-Bastoul (Vic-Prezidantino de la Diĵona Grupo) tie donas al ni alian tradukon de "Nokto en Calabre" (The Esperantist, p. 143). La dua parto estas Humoraĵaro, tradukita de Sro. Louis Fauvart-Bastoul. Tiam sekvas "Historia aventuro de la Imperia epopeo" originale verkita de Skadrestro Fauvart-Bastoul. Tre bone presita en la Franca kaj Esperanta lingvoj, tiu ĉi libro estas interesa aldono al nia literaturo, kaj ankaŭ estas tre ŝatinda ekzemplo de Familia-verko. * * * La Septembra numero kredeble enhavos: Rakonton de H. G. Wells, tradukita (kun la permeso de la aŭtoro) de Dr. Martyn Westcott. Ankaŭ Originala Esperanta Sistemo de Eterna Kalendaro, elpensita de Rev. R. A. Davis; belaj poemoj kaj aliaj interesaĵoj tie troviĝos. Doktoro R. J. Lloyd, D. Litt., M.A., ankaŭ afablege promesis verki artikolon pri la Esperantaj Fonetikoj. LA SIMPLANIMULO. Originale verkita de E.W. _Por daŭrigi tiujn ĉi skizetojn pri miaj amataj samlandanoj, mi raportos pri la jena okazo, pri kiu mi skribis iom post kiam mi ĝin estis vidinta._ Mi vidis belegan pejzaĵon kaj la herbo estis tiel malseka, ke mi petis al kamparanino ke ŝi pruntu al mi seĝilon kiam mi skizus. Ŝia edzo alportis maton kaj seĝon, kiujn li metis por mi ekstere de la plektobarilo de la ĝardeneto. Mi sidiĝis tie kaj skizadis. Post iom da tempo mi aŭdis piedfrapadon de ĉevalo, kaj poste, la voĉon de la rajdanto. "Bonan matenon," li diris al la viro, "ĉu via nomo estas Thomas Johns?" "Nu, vere, Via Moŝto, oni min konas per tiu nomo en tiu ĉi loko." "Ĉu vi estis en la vendejo ĉe Llanfach sabaton?" "Vere, Via Moŝto, mi ne ofte iras en vendejojn: tie estas ĉiam tro da trinkaĵo kaj da----" "Ne penu min trompi, Vi tie estis lastan Sabaton kaj vi partoprenis en la tumulto ĉe la vendejo." "Vere, Via Moŝto, neniam mi deziras tumultojn, ĉar mi ĉiam estas sobra, bonkonduta, junulo." "Tiom pli bone; via atesto estos tiom pli utila. Tial, senprokrasto diru al mi akurate ĉion, kion vi aŭdis kaj vidis dum la tumulto." "Ĉu, Via Moŝto, parolas pri batalo? Mi ĝin ne vidis, mi nenion tie vidis, ja nenion!" "Sed vi certe devas esti vidinta ĉion; la loko estas tre malgranda." "Vere, Via Moŝto, se la loko estas tiel malgranda, kiel mia ĝardeneto, mi povis ion nek vidi nek aŭdi, ĉar mi ne estis sabaton ĉe la vendejo." "Estas senutile peni min trompi. Mi havas certan informon, ke vi ĉeestis dum la tuta tempo." "Vere, Via Moŝto, al mi ne konvenas kontraŭdiri Vian Moŝton, kiu estas tiel scienculo kaj kiu estis edukita ĉe granda Universitato Angla, kaj vi havas grandajn literojn post via nomo." "Nu! Diru al mi ĉion, kion vi vidis, kaj memoru, ke vi devos ĝin ripeti en la juĝejo." "Vere, eĉ se mi devus ĵuri en la juĝejo de la Ŝafido en la ĉiela Jerusalemo mi ne povus diri, tion, kion mi neniam vidis, ja neniam!" "Je kia horo vi venis en la vendejon sabaton?" "Vere, Via Moŝto, kiam mi tie iras, mi alvenas kutime iom antaŭ la deka." "Nu, vi estis tie vidita de la dekunua matene ĝis la kvara. Vi vidis la tutan aferon!" "Vere, Via Moŝto, mi ja nenion vidis. Sed, se Via Moŝto bonvolos skribi sur papero tion, kion mi vidis, mia edzino min helpos ĝin lerni, kaj en juĝejo mi ĝin diros je mia ĵuro. Unue mi diros, ke Via Moŝto diris, ke mi ĝin vidis, ĝi do devas esti vera, ĉar Via Moŝto estas tiel klera sinjoro." "Mi kredas, mia amiko, ke vi ne estas tiel simplanimulo, kiel vi ŝajnigas. Sed mi vin citos, kaj vi venos, aŭ vi estos punata." "Vere, Via Moŝto, mi venos." La ĉevalo kaj sia rajdanto foriris. Kiam mia skizo finiĝis, mi leviĝis, kaj la viro revenis al mi dirante: "Mia Fraŭlino, ĉu vi pensas de mia parolado kun la advokato?" "Vi ne devas koleriĝi, mi mem estas Galino, kaj mi hontas kiam mi aŭdas miajn samlandanojn verŝajne mensogi. Kial vi ne rekte kaj honeste respondis: Jes, Via Moŝto, mi ĉeestis?" mi respondis. "Jes, vere jes. Sed ĉu vi neniam legis vian Sanktan Biblion? Ĉu vi ne legis: Ne ĵetu viajn perlojn al porkoj? Tio signifas: Diru neniam la veron al advokato, ĉar, se vi ĝin faras, li certe ree sin turnos kaj vin disŝiros. Ankaŭ, se mi honeste al li diris, ke mi estis tie, mi estus mensoginta, tial ke mi ne tie estis. Mi laboris la tutan tagon ĉe la landsinjoro F. La viro, kiun la advokato bezonas, estas Thomas John Johns, kiu loĝas duonmejlon de ĉi tie. Se mi estis dirinta tion ĉi al li, mi ne estus aginta je mia najbaro tiel, kiel mi dezirus, ke li faru je mi. Neniu el ni iam ŝatas devi paroli kun juĝoj kaj advokatoj. Nu! Supozante ke kelkaj amikoj kunvenas en la vendejo, kaj la biero superfluas iliajn cerbojn tiel, ke ili malpaciĝas kaj batalas; certe ili povos decidi siajn proprajn aferojn. Se kelkaj kapoj estos fendataj de bastonoj, tio estas multe pli bone ol esti fendataj de la paroloj de advokatoj en ilia bela Angla miksaĵo kaj konfuzo, kiun ili nomas lingvo! Ke la viroj aranĝu aŭ batalu ĝis la fino, kaj tiel fariĝu pli bonaj amikoj ol antaŭe. Jen estas mia opinio." "Sed kion vi faros kiam vi ricevos vian asignon?" mi demandis. "Mi iros, ja, mi iros; kaj mia edzino akompanos min. Ŝi povos grimaci ridindege. Ofte, ja ofte, niaj najbaroj kunridos kun ni kiam ŝi imitos la malsaĝan mienon de la advokato, kiam li aŭdos Sinjoron F. diri, ke mi estis dum la tuta tago dek du mejlojn de la vendejo!" La kamparano laŭtege ridis, kaj mi ne povis min deteni de kunridi ankaŭ. Kompreneble mi ripetis la konversacion al neniu, nek tiam nek tie. Lia konfido je mi, nekonatulino, plaĉis al mi. Mi sciis, ke li ŝatis min, ĉar nur unufojon li nomis min "Fraŭlino." Montri multe da ceremonia respekto antaŭe estis la ĝentila Gala maniero por esprimi la malestimon aŭ antipation. CORRESPONDENCE NOTES. Dear Sir,--"_ULO, Greatest seen_," is certainly not right (see page 144); neither is "_AĴO, Work_," entirely correct. The one is a _person_, and the other a _thing_ denoted by the root, which is, in the one case, often adjectival, and in the other verbal. The Text-Book's definition of _ulo_ as "_one remarkable for_" is somewhat exaggerated. _One possessing the quality of_ would be better (page 48). The Text-Book does not give EL, _out of_, among the prepositions. I take--AĴO to be adapted from the French--AGE, to which it corresponds in pronunciation and, to a certain extent, in meaning.--Kore samideane, John B. Shipley. P.S.--Sokta lingvo!!! The Editor is indeed vexed that such a ridiculous slip should have remained uncorrected. He hastens to assure Readers that this is no new rival to Esperanto, but a delightful speech to be found north of the Tweed (Skota). * * * _Multaj_ and _Multe da_ have given rise to several queries. They are alternative expressions for the English _Many_. Dr. Zamenhof apparently disliked the dismal series of--_ajn--ajn--ojn--ajn_ which frequently occurs if the former method be employed, and so introduced the adverbial locution _Multe da_, wherein the _Da_ does not require the Accusative case. Mi havas multajn bonajn fidelajn amikojn malnovajn is less euphonious than Mi havas multe da bonaj fidelaj amikoj malnovaj. * * * Dear Sir,--The Text-Book does not explain (except in a footnote, p. 41) the use of the Gerund after a preposition: _e.g._, _instead of reading_; _before returning_; etc. Of course, the Present Participle used adjectivally will not do. We must bear in mind that the _Infinitive_ is a _noun_, and that it is used instead of the Gerund or Verbal Noun on the Continent. (Anstataŭ ol legi: antaŭ ol reveni).--Via vere, C. G. Stuart-Menteath. * * * Mr. Menteath continues his letter (which is too long to print _in extenso_) by reminding British Esperantists that the only way to acquire a knowledge of Esperanto entirely _free from national idioms_ is to correspond frequently with those ignorant of our tongue. We wish to thank Mr. Menteath for this useful reminder, and trust that more foreign friends will make use of our monthly _Adresareto_, not only by writing to the advertisers, but by inserting their own names and special subjects. * * * The Passive Voice in Esperanto is most frequently expressed by the little suffix--IĜ, and brevity is the result. For example: This book must be read, may be either: Tiu ĉi libro devas esti legata, or Tiu ĉi libro devas legiĝi. Hence verbs ending in IĜ are Passive by nature, and such forms as _legiĝita_ cannot exist; only the Active Participle, _legiĝinta_, is admissible. And these Passive verbs naturally cannot have a direct object, and so are followed by the Nominative case. Mi fariĝas maljuna viro, (lit.) I am getting to be an old man. * * * Kara Sinjoro,--Kiu estis la unua Anglo kiu lernis Esperanton? En la Adresaro Serio, No. 1, datumita 1889 (t.e., Numeroj 1 ĝis 1,000) aperas la nomoj de kvin Liverpulanoj, du Irlandanoj, unu Londonanino kaj unu Essexano. Sed kiu estis la unua ne aperas. Inter ili estas Sro. R. Geoghegan, kiu estas la sama persono kiel R. H. Geoghegan, la tradukanto de la unua Zamenhofa lernolibro. Li do meritas la titolon "Patro do la Esperantistoj Anglaj." Lia ĝusta numero estas 264. Inter la unua milo da Esperantistoj enskribitaj en la Adresaro estis 29 Germanoj, 20 Aŭstro-Hungaroj, 10 Angloj, 6 Francoj, 4 Unuigitaj Ŝtataj Amerikanoj, 4 Svedoj, 2 Turkanoj, 1 Italo, 1 Hispano, 1 Rumano, kaj la resto (ekceptinte unu nedirita) estis Rusoj. Signifas nenion kiu estis la unua; en Esperantujo ekzistas spaco por ĉiuj. Donu honoron al tiu, kiu plejmulte laboras pri kaj por Esperanto, ne konsiderante profitojn kaj memglorigon! Sindonema estas nia Majstro; sindonemaj estu ni! Ni danku ĉiun, kiu helpis la aferon, ĉu nemulte, ĉu multege.--Via, John Ellis. * * * On the occasion of the Motor Boat-Race from Calais to Dover, the Dover Group has sent an invitation to all the northern French Groups, inviting their Members to visit them. Many favourable replies have already been received. An official reception of the Foreign Esperantists by the Mayor, Sir William Crundall (himself a Member of the Group), will be held in the Town Hall, and Mr. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, will be extremely glad to welcome any British Esperantists who can be present. These should arrive in Dover as early as possible on the morning of Monday, August 8th. Among others, the Editor has promised to do his best to be present on the auspicious occasion. Transcriber's Footnote: [*] The author of this "First Lesson in Esperanto" used an unusual system of symbols to indicate pronunciation placed over the first eleven Esperanto phrases. This is difficult to reproduce in the current text. An approximation is represented below. 3 8′ ½ 8 0′3 ½′ ½ 0 0′ ½ Mi pens.as ke oni frap.as--sonor.as. 3′ 2 5 3′ 2 3′2 8′ ½ 3′8 3′2 ½′ ½ Ir.u kaj vid.u kiu est.as tie. Kiu frap.as? 3′2 8′ ½ 3′8 3 8′ ½ 3 y0′0 Kiu est.as tie? Ĝi est.as Sinjor.o A. 8 3′ 2 En.ir.u. 0′ ½ ½′ 0 3 y0′ 0 Bon.a.n tag.o.n, Sro (Sinjor.o). 3′8 3 ½′ ½ Kiel vi san.as? 8 0′ 8 3 y0′ 0 3 ½′ ½ 3 Tre bon.e, Sinjor.o, mi dank.as vi.n. 0′ 2 8′ 3 sh 0′ 3 ½ 0′ 0 Vol.u ferm.i--ŝlos.i--la pord.o.n. 3 3j′2 3 8′ ½ ch2 3 3 0′ ½ Sid.iĝ.u, mi pet.as. Ĉu vi mi.n kon.as? 3 8 ½′ ½ ½ 0 0′ 0 3 0′ 3 Mi ne hav.as la honor.o.n vi.n kon.i. 3 8′ ½ 8 0 ½′½ ½ 3 8 3 8′ ½ ½ 3′ 0 8 3 y0′ 0 0 Mi est.as ne.kon.ata al vi, sed mi est.as amik.o de Sinjor.o Bo. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 11_ _Septembro, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W. ANNUAL, SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale agents: 16, Norfolk street, Strand, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Page 161 A Deal in Ostriches (translated by Martyn Westcott) 162-3 Havre (Elise Bauer) 164-5 Brussels (G. C. Law) 165-6 A Simple Permanent Calendar (Rev. R. A. Davis) 166 Vowels in Esperanto (R. J. Lloyd, D. Lit, M.A.) 167 Club Committee Meeting 168 Esperanto in Belgium 168-9 The "Spectator" on Esperanto 169 Local Items 169 Correspondence Page 170 Quite an Ordinary Woman (E. W.) 171 Dover (H. Bolingbroke Mudie) 172-6 What does Little Birdie Say? (A. Motteau) 176 The Rose and the Daisy (Clarence Bicknell) 176 For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea. BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton. CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace. DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover. EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E. GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 13, Birkly Hall Road. ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley. LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 2, Marlboro' Grove, Leeds. LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane. LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W. C. NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews. TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. JUST PUBLISHED. First Edition of 100,000 Copies. Text Book of Esperanto. THE INTERNATIONAL LANGUAGE. Price 1d. Post Free. For Propaganda Purposes 10d. per doz., 6/3 per hundred, £2 12_s._ per thousand; Carriage extra. These Books can only be obtained at these prices from the Publishers-- Messrs. DIXON & HUNTING. Farringdon Press, Ltd., 180. Fleet Street, E.C. The Various PARTICIPLES of a Verb Ex: _Trinki_ (to drink) FUTURE O PRESENT A PAST I ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE ACTIVE PASSIVE Trink_On_ta Trink_O_ta Trink_An_ta Trink_A_ta Trink_In_ta Trink_I_ta MI ESTAS LA TEO ESTAS MI ESTAS LA TEO ESTAS MI ESTAS LA TEO ESTAS TRINKONTA TRINKOTA TRINKANTA TRINKATA TRINKINTA TRINKITA I am about The tea is I am The tea is I have The tea has to _drink_ about to drinking being _drunk_ _drunk_ been _drunk_ be _drunk_ Facsimile of the reverse of a New Postcard to illustrate the use of the Participles. Printed on the best cards only. Price One Penny each; 3d. the doz.; 5/- per hundred. FROM "THE ESPERANTIST." THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ No. 11. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. SEPTEMBRO, 1904. Tiu ĉi estante la dekunua numero de The Esperantist, la proksima devus esti la lasta de la unua jarkolekto. Sed ne estas dezirinde komenci volumon Novembre. Estas do intencite enmeti en la unuan jarkolekton dekkvar kajerojn, t.e., ĝis Decembro, kiu numero havos la enhavnomaron kaj titolpaĝon. Mi do fidas, ke tiuj, kiuj abonis de la komenco, afable sendos 4 fr. 60 (anstataŭ ol 4 fr.), por ke la abonpago daŭru ĝis Decembro, 1905. Mi ankaŭ fidas, ke miaj Aŭstraliaj, Afrikaj, Amerikaj kaj Aziaj legantoj bonvolos reaboni per frua poŝto. Inter tre afablaj leteroj pri mia laboro, estas unu de nia bonekonata Rusa samideano, Sro Kofman. Li skribis: "Mi ne volas preterlasi la okazon por tie ĉi esprimi mian admiron, inspiratan de via gazeto, The Esperantist. La malgrandaj rakontoj havataj en ĝi estas bonegaj, kaj la versaĵoj (precipe en la lasta numero) estas perfektaj, kaj la Gazeto faras veran impreson de serioza kaj diligenta laboro, kondukata de mano forta kaj vira. Mi tutkore deziras al vi havi baldaŭ la eblon grandigi la amplekson de The Esperantist, kaj oftigi ĝian aperon, por la plezuro de viaj legantoj kaj de ĉiu bona Esperantisto." Mi korege dankas Sron Kofman, kaj mi estas ĉiam preta por fari tion, kion deziras miaj legantoj. Sed ĝi ne estas ankoraŭ plenumigebla. Oni devas memori, ke mi estas la sola, senhelpa, Redaktoro kaj mi devas konfesi ke dekses paĝoj estas sufiĉaj por okupigi mian libertempon. Sed, _se Esperantistoj bonvolos reaboni, verki artikolojn, kaj varbi abonantojn, mi esperas pligrandigi ĝin post la fino de 1904_. This being the eleventh number of The Esperantist, the next should be the last of the first annual series. But it is not desirable to commence a volume in November. It is, therefore, intended to include in the first series fourteen numbers, _i.e._, till December, which issue will contain the index and title-page. I trust, therefore, that those who subscribed from the beginning will kindly send 3s. 6d. (instead of 3s.), so that the subscription may run till December, 1905. I also trust that my Australian, African, American, and Asiatic readers will renew their subscriptions by an early post. Amongst the very kind letters about my work is one from our well-known Russian friend, M. Kofman. He writes: "I do not wish to let the opportunity slip for here expressing my admiration, inspired by your gazette, The Esperantist. The short stories therein contained are excellent, and the verse (especially in the last number) is perfect, and the Gazette conveys a genuine impression of serious and diligent work, guided by a strong and manly hand. I heartily hope you will soon have power to increase the dimensions of The Esperantist, and make its issue more frequent, for the pleasure of your readers and of every good Esperantist." Most heartily do I thank M. Kofman, and I am ever ready to do what my readers wish. But it cannot yet be accomplished. One must bear in mind that I am the sole Editor, without assistance, and I must confess that sixteen pages are sufficient to fill up my leisure. But, if Esperantists will renew their subscriptions, write articles, and recruit Subscribers, I hope to enlarge it after the close of 1904. STRUT-MAKLERO. De H. G. Wells. Tradukita de Martyn Westcott. "Parolante pri la kosto de birdoj, mi vidis struton, kiu kostis tri cent livrojn," diris la taksidermisto, memorigante sian vojaĝplenan junecon. "Tri cent livrojn!" Li min rigardis supre siaj okulvitroj. "Mi vidis alian, kiun oni refuzis je kvar cent!" "Ne," li diris, "ne estis pro imagaj punktoj. Ili nur estis ordinaraj strutoj. Iom difektitaj ankaŭ, pro malbona dieto. Kaj ne malgrandigo de la postulo ekzistis. Oni estus pensinta ke kvin strutoj vendiĝus je malalta prezo sur vaporŝipo de la Orientaj Hindujoj. Sed la allogo estis, ke unu el tiuj strutoj estis glutinta diamanton. "La bienulo estis Sir Mohini Padishah, dandon de Piccadilly[93] oni nomus lin je vido, kun malbela kapo nigra, kaj grandega turbano, en kiu estis tiu diamanto. "La birdo subite ekmordis kaj posediĝis je ĝi, kaj, kiam la viro koleriĝis, la birdo, mi supozas, komprenis, ke ĝi estis aginta malprave, kaj vagis inter la aliaj por resti nekonata! "Ĉio okazis dum unu minuto. Mi alvenis inter la unuaj, kaj jen tiu idolano alvokante siajn diojn, kaj du maristoj kaj la viro kiu zorgis pri la birdoj, laŭtege ridantaj. "Kiel ridinde li estis perdinta juvelon! "La zorganto ne ĉeestis ĝuste je la momento, kaj li ne sciis, kiu estis la birdo. "Tute perdata, vi komprenas! "Mi ne malĝojiĝis multe, por diri la veron. La dando estis fanfaroninta pri sia diamanto de tiam, kiam li enŝipiris. Tia afero rapidege disvastiĝas sur ŝipo. Ĉiuj paroladis pri ĝi. Padishah malsupreniris por kaŝi siajn sentojn. Je vespermanĝo, li porke manĝis ĉe aparta tablo, kune kun du aliaj Hindoj. La ŝipestro kvazaŭ mokadis je li, kaj li troe ekscitiĝis. Li sin turniĝis kaj babiladis en mian orelon: Li ne aĉetus la birdojn; li ja havus sian diamanton! Li demandis siajn rajtojn kiel Brita regnano! Lia diamanto devus troviĝi! Decidega li estis pri tio. Al la 'House of Lords'[94] li alvokus. "La birdzorganto estis unu el tiuj malkleruloj, kiuj neniel ricevas novajn ideojn. Li rifuzis ĉiajn proponojn por doktori la birdoj per kuraciloj. Liaj ordonoj estis, ke li nutru ilin laŭ tiu maniero, kaj ke li agu je ili tiamaniere, kaj li forsendiĝus, se li ne nutrus kaj agus je ili laŭordone. "Padishah estis dezirinta stomak-pompilon-sed oni ne povas uzi tion je birdo, kiel vi scias! Tiu ĉi Padishah estis plena je malbona leĝoscienco kiel la plimulto de Bengaloj, kaj paroladis pri garantiaĵo je la birdoj, kaj tiel plu. "Sed maljunulo, kiu diris ke lia filo estis advokato en Londono, argumentis, ke tio, kion birdo glutis fariĝis _ipso facto_ ero de la birdo, kaj ke la sola rimedo de Padishah estis procesigi kaj ke eĉ tiam oni eble povus pruvi malatenton liaflanke. Li tute ne havis irpermeson ian en struto, kiu ne apartenis al li." "Tio treege maltrankviligis Padishah, des pli ke ni preskaŭ ĉiuj opiniis, ke tio estis rezona. "Ne estis advokato sur la ŝipo por decidi la aferon, kaj ni ĉiuj libere babiladis. "Fine, post Aden, ŝajnas ke li ekkonsentiĝis je la ĝenerala opinio, kaj private vizitis la birdzorganto kaj proponis prezon por ĉiuj la kvin strutoj. "La proksiman matenon, estis grandega malpaco ĉe matenmanĝo. La zorganto ne havis permeson por vendi la birdojn, kaj tute nenio igus lin vendi ilin; sed ŝajnas ke li diris al Padishah, ke Eŭrasiano, nome Potter, jam estis farinta proponon; je tio Padishah denuncis Potter antaŭ ĉiuj. "Sed mi kredas ke ni preskaŭ ĉiuj pensis, ke Potter estis iom lerta, kaj mi scias ke, kiam Potter diris, ke li estis telegrafinta de Aden al Londono, por aĉeti la birdojn, kaj ke li ricevus respondon ĉe Suez, mi malbenegis je tia perdita okazo! "Ĉe Suez, Padishah sin cedis je larmoj, veraj malsekaj larmoj, kiam Potter ekposedis la birdojn, kaj li tuj proponis pagi ducent kvindek livrojn pro la kvin, tio estante pli ol ducent procent je tio, kion Potter estis paginta. "Potter diris ke neniel li fordonus eĉ plumon, kaj ke li intencis mortigi ilin unuope kaj trovi la diamanton: sed poste, pripensinte, li iom kompleziĝis. Li estis vetema hundo, tiu Potter, iom malhonesta je kartludo, kaj tia hazarda afero multege plaĉis lin eble. Li do ŝerce proponis aŭkcie vendi la birdojn, malkune al apartaj homoj, je unua prezo da £80 po birdo. Sed unu birdon, li diris, li intencis gardi 'pro ŝanco.' "Vi devas kompreni, ke tiu ĉi diamanto estis multekosta; malgranda Hebreo, diamanta makleristo, taksis ĝin je tri aŭ kvar mil livrojn, kiam Padishah ĝin estis montrinta al li, kaj tiu ĉi ideo de vetludo en strutoj sukcesegis. Nu, okazis ke mi estis parolinta pri ĝeneralaj aferoj kun la birdzorganto, kaj tute ŝance, li estis dirinta, ke unu birdo malsaniĝis, kaj ke li supozis, ke ĝi havis dispepsion. Ĝi havis en sia vosto, unu preskaŭ blankan plumon, per kio mi rekonis ĝin. Tiel, kiam, je la proksima tago, la aŭkciado komencis per ĝi, mi plialtigis la okdek kvin livrojn de Padishah je kvin. Mi kredas, ke mi estis iom tro certa kaj avida pri mia plipropono, kaj iuj aliaj divenis, ke mi ion sciis! Kaj Padishah penegis por akiri tiun birdon, simila je frenezulo. Fine, la Hebrea negocisto akiris ĝin por £175. Kaj Padishah kriis £180 ĵus post la malsupreniro de la martelo (tiel Potter anoncis). "La Hebreo do akiris ĝin, kaj tiam kaj tie li prenis pafilon kaj mortigis ĝin. "Potter multege koleriĝis, tial ke li diris, ke tio ĉi malhelpus la vendon de la aliaj tri; ankaŭ Padishah kondutis sin kiel idiotulo: sed ni ĉiuj ekscitegis. Mi povas diri al vi, ke mi multege ĝojis, kiam tiu ĉi dissekcio finiĝis, kaj nenia diamanto troviĝis--multege mi ĝojegis! Mi estis proponinta £140 mi mem! "La malgranda Hebreo estis tiel, kiel la plej multe da Hebreoj; li ne koleriĝis pro malbona ŝanco: sed Potter rifuzis daŭrigi la aŭkciadon antaŭ ol ĉiuj kunsentis, ke la komercaĵo ne liveriĝus antaŭ la fino de la vendado. La malgranda Hebreo deziris argumenti, ke la okazo estis escepta, kaj, ĉar la diskuto progresis egale, la afero estis prokrastita ĝis la proksima mateno. Ni estis vivemaj ĉe vespermanĝo, tiun vesperon, mi vin certigas! Fine Potter venkis, ĉar, kompreneble, li estus sendanĝera se li gardus ĉiujn la birdojn, kaj ni ŝuldis al li iom da ŝatateco pri lia sportema konduto. Kaj la maljunulo, kies filo estis advokato, diris, ke li estis pripensinta la aferon, kaj ke li multe dubis, kiam birdo estis malfermigita kaj la diamanto eltrovita, ĉu ĝi ne devus esti redonata al sia propra bienulo. "Mi memoras, ke mi proponis, ke ĝi vere submetiĝis je la leĝoj de trezor-trovo, kio estas efektive la vero pri la afero. Estis varmega disputo, kaj ni decidis, ke certe estus malsaĝe mortigi la birdojn sur la ŝipo. Tiam la maljunulo, trograndigante per parolado leĝoscienca, penis pruvi, ke la vendo estis loterio, kaj kontraŭ la leĝoj; li demandis la ŝipestron pri tio; sed Potter diris, ke li vendis la birdojn _kiel strutoj_. Li ne volis vendi diamantojn, li diris, kaj ne ĝin proponis kiel allogon. La tri birdojn li vendus kiuj, laŭ lia plena kredo kaj opinio, _ne enhavis_ diamanton! Tio ĉi li esperis estis en la unu, kiun li gardus. "Grandegaj prezoj oferiĝis tute same je la proksima tago. La fakto, ke estis nur kvar hazardoj, anstataŭ kvin, kompreneble igis plialtigon de la kosto. La birdoj vendiĝis je meza prezo de £227, kaj, sufiĉe strange, tiu ĉi Padishah ne ricevis unu--_ne eĉ unu!_ "Li tro koleriĝis, kaj kiam li devus esti pliproponinta, li babilis pri garantiaĵojn, kaj, plie, Potter malhelpis lin. "Unu birdo aĉetiĝis de malgranda kvieta oficiro, alia al la malgranda Hebreo, kaj la tria sindikatiĝis je la inĝenieroj. "Tiatempe Potter subite ŝajnis malĝoja pro la vendado, kaj diris, ke li estis forĵetinta tute mil livrojn, kaj ke verŝajne li tirus nulon; ke li ĉiam estis simplanimulo. Tamen, kiam mi ekparolis kun li pri asekurado kontraŭ perdo je lia lasta hazardo, mi eklernis, ke li jam estis vendinta la rezervitan birdon al politikisto,--viro kiu lernadis la Hindajn etikojn kaj Socialajn aferojn dum sia libertempo. "Tiu lasta estis la £300 birdo! "Nu, tri benataj estaĵoj elŝipiris ĉe Brindisi--kvankam la maljunulo opiniis, ke estis kontraŭ la limdepagaj impoŝtoj. Potter kaj Padishah ankaŭ elŝipiris. "La Hindo ŝajnis preskaŭ freneziĝi kiam li vidis sian diamanton irantan tien ĉi kaj tien, kvazaŭe. Li rediradis, ke li havigus leĝan ordonon (li ja havis leĝan ordonon je la cerbo) kaj li donis lian nomon kaj adreson, tial ke oni sciu kien sendi la diamanton. Kompreneble neniu deziris lian nomon kaj adreson, kaj neniu donis la sian. "Estis tumulto, mi certigas al vi, sur la trotuaro. Ĉiuj foriris per malsamaj vagonaroj. "Mi daŭrigis ŝipe ĝis Southampton, kaj mi tie vidis la lastan birdon kiam mi elŝipiris. Ĝi estis tiu de la inĝenieroj, kaj ĝi staris apud la ŝipponto en skatolego, kaj aperis tiel krurema kaj malsaĝa ejo por multekosta diamanto, kiel vi iam vidis!" ... "_Kiel ĝi finiĝis?_" "Ho! Tiel! Nu ! eble... Jes! estas unu alia afero, kio eble iom klarigos.... Post mia elŝipiĝo, mi estis en Regent Street komercante, kaj jen! brako ĉe brako, kaj ĝuantaj luksegan tempon, _Padishah kaj Potter_! Se vi pripensadas pri ĝi...." "Ho jes! _Mi_ opiniis tion! Sed, vi komprenas, ekzistas nenian dubeton ke la diamanto estis vera diamanto. Kaj Padishah estas eminenta Hindo. Mi vidis lian nomon en ĵurnaloj--_ofte_! "Sed ĉu la _birdo glutis_ la diamanton estas, kiel vi diras, ja alia afero!" FOOTNOTES: [93] Londona strato fama pro dandoj. [94] Brita rega ĉambro de la nobeloj. HAVRO. Elise Bauer. Ĉu vi neniam estis en Esperantujo? Nu, rapidu iri tien, ĝi estas la plej bela lando sub la suno; ĝi estas la vera, longe revita, kaj fine eltrovita utopio. Tie vi trovas fratojn kunigitajn per komuna lingvo, per komunaj ideoj. Libereco, frateco, egaleco, laŭ la vera senco de la vortoj, regas tie. Sed kie estas tiu ĉi feliĉa lando? Ĝi estas ĉie, kie Esperantisto renkontas Esperantiston. Mi ĵus forlasis Esperantujon, kaj mi plezure donas al vi la priskribon de la tagoj, kiujn mi pasigis tie. La Havraj Esperantistoj afable invitis siajn Anglajn samideanojn viziti ilin; kaj grupanoj de diversaj partoj de Anglujo saĝe sekvis tiun ĉi amikan vokon. Certe neniu el ili iam bedaŭros la decidon, ĉar, dank' al la afablegeco de niaj invitintoj, ni ja estis tre kontentaj. Vendredon, la 29an de Julio la kunvojaĝantoj kolektiĝis ĉe la stacidomo de Waterloo, en Londono. La vagonaro rapide forportis nin al Southampton, kie la vaporŝipo estis jam preta al forveturo. Estis noktomezo kiam ni forlasis la havenon. Bela, trankvila nokto, tro bela por malsupreniri en la varmegajn kajutojn. Ni do kunsidas en angulo sur la ferdeko kaj paroladas, babiladas, ŝercas, kompreneble Esperante. Ni jam estas en Esperantujo. Tiamaniere kelkaj horoj pasas agrable kaj rapide. Sed komencas iom malvarmiĝi; ni ankaŭ memoras, ke ni bezonas forton por la sekvanta tago. Ni do decidas serĉi niajn kuŝejojn. Sed jam frue matene ni denove retrovas unuj la aliajn sur la ferdeko, kaj ĝuas la freŝan aeron kaj la varmetajn radiojn de la leviĝinta suno. Baldaŭ la marbordo de Francujo estas videbla. Malrapide ni alproksimiĝas Havron. Estis ĉirkaŭ la sesa horo matene. Amaso da personoj jam kolektiĝis sur la elŝipejo. Manoj, tukoj, ĉapoj estas svingataj. Feliĉuloj! mi pensis kun iom da envio: Feliĉuloj kiuj, revenante en la patrujon, estas jam senpacience atendataj de parencoj, amikoj! Por ni tiu ĉi estas fremda lando, neniu amike nin atendas! Ha! sed kio estas tio? Kio estas la verdaĵo videbla inter la multaj blankaj tukoj? Estas verda kovrilo, jes, ne plu dubo, ĝi estas la al ni bone konata verda kovrilo de _The Esperantist_. Ĝojo! Estas do ni, kiujn oni jam amike atendas. Multe tro malrapide ŝajnas nun al ni la veturado de la ŝipo, kaj la alteriĝo. Fine ni povas forlasi la ŝipon, per la transĵetita ponto, kaj premi la manojn de niaj ĝentilaj samideanoj, kiuj tiel afable venis tiel frue por doni al ni la bonvenon. Estas vere mirinde kiel rapide oni konatiĝas kune, kaj trovas temon por interparolado, se oni nur havas komunan lingvon. Niaj nove trovitaj amikoj, Sinjorinoj kaj Sinjoroj, akompanis nin ĝis la Grand Hotel de Normandie (Esperantista hotelo tre komforta) kie ni disiĝis kun la promeso rerenkontiĝi baldaŭ. Iom poste, kelkaj sinjoroj venis por fari kune kun ni promenadon tra la urbo kaj laŭlonge la marbordo. Posttagmeze multaj sinjorinoj kaj sinjoroj kunvenis en nia hotelo, kaj kune kun ili, ni multe ĝuis la ekskurson al la lumturoj. Tiuj ĉi leviĝas sur promontoro, je ne tro granda malproksimeco de la urbo. Ni iris tien parte trame, kaj parte piede. De tiu ĉi punkto oni havas tre belan vidon sur la urbon kaj la kontraŭan promontoron, kun diversaj marbanlandoj. Alveninte sur la altaĵo, ni sidiĝis sur la herbo, kaj, malgraŭ la pluvo, kiu komencis fali, regis granda kora gajeco inter la kolektiĝaro. Oni babiladis, ŝercis, kantis unue la Britan nacian himnon, kies tradukinto estas ja Havrano (Sro E. Legoffre, la sindonema Sekretario de la Grupo) poste la Esperantigitan _Marseillaise_, kies tradukinto malfeliĉe ne ĉeestis. Niaj Francaj amikoj multe ŝatas lian verkon. Ŝajnis ke eĉ la Pluvdio estis frapita je miro, aŭdante la malnovan kanton en la nova lingvo, ĉar momente li tute ĉesigis sian okupon; malfeliĉe li komprenis nian lingvon nur tro rapide, kaj denove komencis la verŝado. Sed tio ĉi ne ĝenis nin, tute ne. Ni facile trovis rifuĝejon, kaj gaje atendis la revenon de la suno, kiu, vidante nian nezorgecon, baldaŭ reaperis, kaj nun ni denove reiris en la urbon. Je la sama vespero, granda kunveno de Esperantistoj havis lokon en la bela Urbestrejo. Sro Ducros, Vic-Prezidanto de la Grupo, donis la saluton de bonveno al la Anglaj Esperantistoj, kaj al Sro Fruictier, Ĉefredaktoro de la _Lingvo Internacia_, kiu estis alveninta de Parizo por partopreni en la internacia kunveno. Sroj Bolingbroke Mudie kaj Reeve elektiĝis Honoraj Membroj de la Grupo. Poste oni prezentis nin al multaj Havraj grupanoj, kiujn ni ne estis ankoraŭ vidintaj, kaj la interparolado fariĝis pli kaj pli viva. Ekstere la elementoj estis en granda tumulto, pluvis, tondris, fulmis; sed interne regis perfekta harmonio kaj paco. La sekvantan matenon, niaj amikoj venis nin trovi denove sufiĉe frue por montri al ni kelkajn vidindaĵojn de ilia bela urbo. Ni vizitis la ĉefpreĝejon kaj la museon, kaj promenadis sur la tiel nomata "Promenade," la kolektiĝejo de la Havranoj. Tagmeze granda festeno kunigis nin ĉe la hotelo. Ĉirkaŭ kvindek samideanoj kunsidis. Ankaŭ la Brita Konsulo, Sro Soulsby Rowell, ĉeestis. Estis gajega kolektiĝo. Sro Ducros denove esprimis en varmaj vortoj sian plezuron vidi nin siajn gastojn. Sro Bolingbroke Mudie, je la nomo de la Anglaj Esperantistoj, dankis por la korega akcepto farita al ni. Ankaŭ Sro Fruictier faris paroladon, kaj mi diris kelkajn vortojn. Poste, oni kantis la du naciajn himnojn, oni deklamis bonegajn poemojn, seriozajn kaj humorajn, oni kantis aliajn Esperantajn kantojn, oni ludis Esperantan Valson, k.t.p. Kaj violonoj kaj klarnetoj plibeligis la efekton. Unuvorte ni amuzis nin multege, kaj la tempo forflugis tro, tro rapide. Vespere ni kune supreniris, per ŝnurega fervojo, sur "La Côte," bela vojo super la urbo kie ni fotografiĝis, kaj de kie ni admiris la belan vidaĵon. Estis jam malfrue kiam ni revenis en nian hotelon, eble iom lacaj, sed tre kontentaj. Venis nun la lasta tago de nia plezurplena vizito. Oni afable estis aranĝinta ekskurson en la najbara marbanurbo Trouville (kiujn ni ŝerceme nomis Truurbo) la kolektiĝejo de multaj Parizanoj dum la somero. La transiro trans la estuario de la Seine daŭras ne pli ol duonon da horo. Ni pasigis tre feliĉan tagmezon en la bela urbeto, promenante kaj sidante konk-ludante sur la sablaĵo. Diversaj humoraj fotografaĵoj nun rememorigas pri tio. Sed nun bedaŭrinde la horo de la disiĝo alproksimiĝis, ĉar la plimulto el la Anglaj Esperantistoj intencis reveturi Anglujon la saman nokton. Ĝis la lasta minuto niaj Havraj samideanoj zorgis pri ni, ĝis la lasta minuto ni ĝuis la plezuron kunesti kun ili. Sed ni devis disiri. Kun malĝojo ni forlasas la gastaman urbon, sed en niaj koroj vivas la espero, ke la amikeco naskita kaj kreskita dum la malmultaj lastaj tagoj fariĝos pli kaj pli firma, en niaj koroj estas la konvinko, ke nia laborado ne estas vana, ni ja jam vidis kelkajn belajn fruktojn. Nia komuna lingvo jam kunigas la diverslandajn batalantojn per frata spirito. Koran, koregan dankon al niaj Havraj amikoj, kies varma akcepto inspiras nin je nova kuraĝo, je nova fervoro. Kelkaj el ni daŭrigis la vojaĝon al Roueno. Jam en Havro ni havis la plezuron konatiĝi kun la sindonemaj Sekretarioj, Sroj Boulet kaj Gehet, kaj ili tuj invitis nin viziti ankaŭ sian grupon. Tie ni trovis la saman koran akcepton, kaj ni pasigis tre feliĉajn horojn inter la tieaj samideanoj. Ĝis nun, ni ne estis rimarkintaj, ke ni trovis nin en fremda lando, kaj efektive, tio ĉi ja ne estis la okazo, ĉar ni ĉiam estadis en Esperantujo, nia komuna patrujo. Nur kiam ni estis forlasintaj niajn samideanojn la sento ke ni estas nun inter fremduloj iom subpremis nin. Nu! Esperantistoj, kiam vi havis libertempon kaj ne scias kie pasigi ĝin, ne ŝanceliĝu! Iru rekte en ian provincon de Esperantujo. Tie vi estos bonvena, vi trovos sincerajn amikojn, kaj vi revenos pli fervora Esperantisto ol iam antaŭe. BRUSELO. G. C. Law. Estimata Samideano, Lastan lundon mi revenis de mia unua vizito en Esperantujon, aŭ alivorte en Bruselon. Kaj mi pensas ke vi ŝatos mallongan skizon pri miaj aventuroj. Unue, mi ne povas paroli France, tial mia tuta parolado estis Esperante. Mi havas korespondanton en Bruselo, kiu tiun ĉi someron donis al mi koran inviton al sia urbo. Do, kun iom da tremado, mi forveturis kaj sendanĝere atingis Ostendon, kaj matenfrue alvenis Bruselon. Mi saltis el la malbela kupeo de la vagonaro, kaj tuj ekvidis viron, kun steleto en butontruo. Ni intersalutis, kaj mi facile komprenis lin. Kompreneble mi unue estis timema, sed post ne longe mi paroladis preskaŭ tiel facile kiel Angle. Ĵaŭdon, la 4an de Aŭgusto, vespere, estis kunveno de ĉirkaŭ dudek samideanoj, inter kiuj estis Sroj Rhodes kaj Ellis el Keighley, kaj Sro Reycheff el Bulgarujo. Sub bela stelluma ĉielo ni ĉirkaŭe sidis ĉe tabloj en kafejo, kaj la aero estis plenigita per Esperantaj ŝercoj kaj paroladoj. Mi ofte legis pri la bonamikeco de fremdaj Esperantistoj, kaj mi sentis tre kortuŝita, kiam mi mem ankaŭ konatiĝis kun tiuj ĉi fervoraj kunbatalantoj. Ĉiam kaj ĉie inter la Esperantistaro mi trovis amikojn, ne, fratojn; kaj ofte mi silente dankis D-ron Zamenhof pro lia mirinda eltrovaĵo. La Belgoj multe miris, ke la Angloj parolas kun la sama akcento. Ili pensis ke Angloj ne povus sukcese fari ĝin. La postan tagon ni vizitis la batalkampon de Waterloo. Tie ĉi ni multe mirigis la kelnerojn kaj gvidistojn, kiuj ne povis kompreni nian Esperantan lingvon. La komuna opinio estis, ke ni estis Hispanoj. En Bruselo, ĉiutage, mia mastro kaj mi vizitis la vidindaĵojn de la urbo, kaj li klarigis al mi per Esperanto multajn aferojn. Nenio estis nekomprenebla al mi, kaj mi nun posedas bonan scion de Bruselo. Nun, mi havas respondon al niaj kontraŭ-batalantoj. Mi estas certa, ke Esperanto estos sukceso, ĉar mi, la unua Angla Esperantisto viziti Bruselon, kiu neniam ricevis Esperantan lecionon, povis kun paroli kaj ankaŭ kompreni ĉiujn facile. Eble mia Esperanto ne estis ĉiam korekta, kelkafoje mi devis paroli senpripense, tamen mi trovis ke parolado estis la plej bona metodo por lerni nian lingvon. Ĝi estis, miaflanke, deviga parolado! Mi esperas ke mi, per mia babilado, ne enuigas vin. Sincere via, G. C. Law. FACILA ETERNA KALENDARO. Elpensita de Rev. R. A. Davis. Ekrigardo je la Almanako montros, ke la tago de la semajno, je kiu komencas la jaro, falas ankaŭ sur la 5a de Februaro, la 5a de Marto, la 2a de Aprilo, la 7a de Majo, la 4a de Junio, la 2a de Julio, la 6a de Aŭgusto, la 3a de Septembro, la 1a de Oktobro, la 5a de Novembro kaj la 3a de Decembro en ĉiu jaro, escepte en la super-jaro (Leap-year). Se oni povas memori, ke T=1, L=2, M=3, N=4, R=5, S=6, J=7, oni povas facile memori ankaŭ la daton de la monato sur kiu ĉiu tago de la semajno falos. Por memori la valorojn de la numeroj, estos bone memori la sekvantan frazon, kiu enhavas la literojn laŭvice: _Tiu Lasta Monato Neniam Rememorigas Someran Julion_ (_This Last Month Never Recalls Summery July_). T (1) estas vidata en OkTobro, L (2) en ApriLo kaj JuLio, M (3) en SepteMbro kaj DeceMbro, N (4) en JuNio, R (5) en FebruaRo, MaRto, kaj NovembRo, S (6) en AŭguSto, kaj, laste, J (7) en MaJo. Estos ankaŭ plifaciligo memori ke, je tiu ĉi sistemo oni nur kalkulas la literojn de la antaŭlasta (akcentata) silabo de la monat-nomo. Nenio estas pli simpla! Oni devas sin kutimiĝi paroli pri la jaro per la nomo de la unua tago de Januaro. Ekz. 1903 estis "Ĵaŭda-jaro" ĉar Jan. 1a estis Ĵaŭdo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, Maj. 7a, Jun. 4a, Jul. 2a, Aug. 6a, Sept. 3a, Oct. 1a, Nov. 5a kaj Dec. 3a estis ĉiuj Ĵaŭdoj. Simile 1905 estos "Dimanĉa-jaro," ĉar Jan. 1a estos Dimanĉo. Sekve Feb. 5a, Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estos ĉiuj Dimanĉoj. De tiu ĉi oni povas kalkuli la daton de ia tago de la semajno, aŭ la tagon de la semajno sur kiu ia dato falos je ia jaro; ĉar 1905 estos "Dimanĉa-jaro," 1906 "Lunda-jaro," 1907 "Marda-jaro," kaj 1908 estos "Merkreda-Ĵaŭda-jaro." Ĉar tiu jaro estos super-jaro. Tiu ĉi jaro (1904) ankaŭ estas superjaro, kaj oni devas nomi ĝin "Vendreda-Sabata-jaron" ĉar ĝi komencis je Vendredo, kaj Feb. 5a sekve estis ankaŭ Vendredo. Sed Mar. 5a, Apr. 2a, k.t.p., estis _Sabatoj, ne Vendredoj_, ĉar Februaro enhavis unu tagon pli ol la ordinara nombro. Tial oni vidas ke, en la superjaro, Mar. 5a ne estos la sama tago de la semajno kiel Feb. 5a, sed la sekvanta tago. Kaj tio ĉi estas montrata per la duobla nomo: "Vendreda-Sabata-jaro" aŭ, en 1908, de "Merkreda-Ĵaŭda-jaro." Estas rimarkinde ke tiu ĉi sistemo ne postulas ian ŝanĝeton je la nomoj de la monatoj en Esperanto. Ĉu Doktoro Zamenhof sciis tion, kiam li elektis tiujn nomojn? LA ESPERANTAJ VOKALOJ. Originale verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A. Nia bona Redaktoro, sciante ke mi estas la ĉitiea instruisto pri la Scienco de Fonetiko, kaj sciante ankaŭ ke mi estas kora amiko de la Esperanta lingvo, petis min, lastan monaton, skribi artikolon pri la fonetika karaktero de tiu lingvo, komparanta ĝin al tiu de aliaj bonkonataj lingvoj de la mondo. Sed mi trovas ke la temo estas iom tro granda por unu artikolo. Mi skribos tial, tiun ĉi fojon, nur pri la vokaloj. Tie ĉi, tiel kiel en ĉiu alia parto, la karaktero de la Esperanta lingvo estas tiu de saĝa simpleco. La fonetikaj scienculoj diras, ke la tri vokaloj la plej distingitaj, kiujn la homaj organoj povas produkti, estas I, U kaj A (kiam oni elparolas ilin laŭ la pura Esperanta maniero). Inter I kaj A oni trovas tiam E; kaj inter U kaj A oni trovas simile O. Oni havas tiam kvin ĉefajn vokalojn, kiujn oni skribas ofte tiamaniere:-- I U E O A por signifi iliajn rilatojn. Tiuj ĉi kvin vokaloj estas la plej klaraj, kiujn homo povas fari. Ili estas tial la plej uzataj el ĉiuj. Tio estas granda helpo por la disvastiĝo de Esperanto. Ĉar ekzistas apenaŭ iu nacio, kiu ne havas tiujn ĉi kvin vokalojn en sia propra lingvo. Estus granda malhelpo, ĉe iu nacio, al la lernado de Esperanto, se antaŭ ol lerni la Esperanton, estus necese lerni kelkajn fremdajn vokalojn. Kaj kvin vokaloj estas sufiĉaj: la Esperanta vortaro estas la pruvo de tio. Tio fakto estas ankoraŭ granda bonaĵo kaj helpado por Esperanto. Ĉar la studento, kiu komencas lerni la Anglan lingvon devas lerni pli ol dekdu, pliparte fremdajn, vokalojn: kaj estas same ĉe la Franca aŭ la Germana lingvo. Kaj memoru, ke estas multoble pli facile lerni la kvin, ol lerni la dekdu, ĉar iliaj diversecoj estas multe pli klaraj kaj frapantaj. Doktoro Zamenhof montris per nenio pli, ol per sia elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj, sian delikatan sentadon de la universalaj bezonoj de la homa parolado. Tiuj ĉi kvin vokaloj estas nur fremdaj al tre malgranda nombro da homoj. Sed se la Doktoro estus preninta sesan vokalon, estus estinta preskaŭ neeble eviti vokalon, kiu estus estinta fremda al multaj. Sed ĉe la elektado de vokaloj ekzistas ne nur tiuj ĉi naciaj aŭ (oni povus diri) geografiaj danĝeroj, sed ankaŭ historia danĝero kies ĉeeston niaj karaj kunbatalantoj ĝis nun apenaŭ suspektas: ĉar ĝi bezonas tempon por sin elvolvi. La naciaj lingvoj estas ĉiam en stato de nesentebla sed neĉesanta ŝanĝado. Prenu nian Anglan lingvon kiel ekzemplo. Se oni renkontus _Shakespeare_ hodiaŭ, kaj aŭdis lin paroli, estus treege malfacile kompreni lin; kaj aŭdante Chaucer, oni kredus aŭdi, ne Anglan, sed kelkan alian tute fremdan lingvon. Kaj, kiam la lingvo estas larĝe disvastiginta, ĝi ŝanĝas diverse en diversaj lokoj. Fine la diversecoj fariĝas tiel grandaj, ke la popolo de la unu loko ne komprenas plu la paroladon de la popolo de alia loko: ekzemple en Francujo kaj Hispanujo. Kaj, post tio, ne estas plu unu lingvo, sed du. Kaj ne estas, en la historio de la lingvoj, sola ekzemplero de la reunuiĝo de du tiaj lingvoj. Ne ekzistas ankaŭ sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la produkto de tiu ĉi diversiganta agado. Ĝi ŝajnas, je la unua vido, esti leĝo de naturo, nerompebla kaj nevenkebla. Ĉu ĝi estas nevenkebla? Mi kredas ke ne. Kaj mi kredas, ke la ĉefa kaŭzo, kiu ĝin faros venkeblan por la Esperantistaro, estas la saĝa elekto de tiuj ĉi kvin vokaloj. Ilia povo restos ankoraŭ en ilia simpleco kaj certeco. Ili estas la plej naturaj kaj frapantaj sonoj, kiujn la homa voĉo povas fari. Se oni detruus ilin hodiaŭ ili reaperus morgaŭ. Se, per malbona hazardo, iu nacio komencos paroli malkorekte la Esperantajn vokalojn, estos tute facile montri kaj pruvi al ĝi ĝian eraron. Kaj nature ĝi korektus ĝin: ĉar la fatala dubo, _Kiu el la du sonoj estas korekta_? ne povas ekzisti en Esperanto. Tial la fonetika scienco justigas plene Doktoron Zamenhof, pri lia elekto de vokaloj, kaj justigas nin, kiam ni esperas kaj kredas, ke la puraj kaj belaj vokaloj de nia mondbenanta lingvo daŭros klare kaj brile dum la mondo ekzistos. R. J. Lloyd. _La Universitato, Liverpool._ THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD. _The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W.C., before the 8th of each month._[95] A meeting of the Committee of the London Esperanto Club was held at 100, Gracechurch Street, on Monday, 15th August, Mr. O'Connor in the chair. The chief business of the meeting was the transfer of the hon. secretaryship of the Club from Mr. H. Bolingbroke Mudie to Miss Lawrence. Mr. Mudie, who has given all his leisure time for nearly two years to the work of spreading Esperanto, made a brief statement as to the position of the Club, expressing his regret that he was unable to devote the necessary time to the work. In future he would be compelled to devote his leisure to The Esperantist and to general propaganda. He handed over to the treasurer the books and the balance of money due to the Club, amounting to £41 odd, and submitted a balance sheet showing that the total outstanding indebtedness of the Club would not amount to much more than £10, which was more than covered by debts due to the Club. The Club, in addition, holds a valuable stock of books for sale. Mr. W. T. Stead, in moving a resolution accepting with regret the resignation of Mr. Mudie, expressed the feeling of all present in declaring that such a resolution would be incomplete without a rider declaring how grateful they were for the invaluable services which Mr. Mudie had rendered them ever since the formation of the Club. But for his zeal, industry, and intelligence the Club would never have attained its present flourishing position, nor would the prospects of Esperanto be anything like so good in England as they fortunately were that day. Only those who had been closely associated with Mr. Mudie could appreciate the labour and time which he had devoted to the work. Mr. Mudie had not only been secretary, but he had practically been treasurer, and so well had he discharged his stewardship that as hon. treasurer he (Mr. Stead) for the first time in his life had the pleasure of receiving a balance instead of being called upon to defray a deficit. (Applause). Miss Schafer seconded the resolution, which was carried unanimously. Mr. Mudie responded. _Esperanto in Belgium._ Messrs. Rhodes and Ellis, the President and Secretary of the Keighley Society, have just returned from a circular tour round the Esperantist cities in Belgium, visiting in turn Antwerp, Brussels, Louvain, Malines, Ghent, Bruges, Courtrai, and Liège. Notwithstanding the fact that their visit took place at a time when the activity of Esperantists is at its lowest ebb on account of the holiday season, there were abundant evidences of the progress of Esperanto in that most populous, busy, commercial country. Special meetings were arranged in their honour in Antwerp, Brussels, and Louvain. The last-named town, which has a population of about 45,000, has three sections of a Society that numbers more than 200, of whom the greater proportion can speak Esperanto with considerable facility. A means of continuing the interest of the elementary students after their first course is worth adopting more generally. The students are divided into small groups, and each group maintains its "ever-circulator," the contributions being commented upon by the individual members, and finally corrected by So Mathys, the energetic secretary of the society. The contributors retain their anonymity. At Brussels Mr. Law, of Battersea, was present, and this unexpected _rencontre_ added a pleasant surprise. Here another proof of the utility of Esperanto was forthcoming, for So Caneff, a Bulgarian, told the meeting his experiences. He left Philipopolis to become a student of Political Economy at the Brussels University, knowing only two words of French, "moi, Bulgare," and was labelled like a parcel of goods with the address of his destination. Arriving at Brussels, So Blanjean taught him French _by means of Esperanto_, and since then he has attended his course as a student and duly passed his examination. So Jamin, the chief Editor of the _Belga Sonorilo_, was the life and soul of the two meetings which took place in the Belgian capital. His coadjutor, So Seynaeve, was, however, unable to be present on account of his having arranged to take part in the Dover-Calais celebration; but he was seen at Courtrai on his return, and was full of enthusiasm on account of the successful consummation of that notable reunion. It seems that the spread of Esperanto in Belgium, except in the case of a few sporadic instances, is due to a series of letters which appeared in _Le Petit Bleu_ from the pen of Lieut. Lemaire. At Antwerp one of the members has placed on the market, as a means of propaganda, cigarettes bearing the name and the green star of Esperanto as their special badge. At Ghent the group is almost entirely composed of University students, and on account of the vacation no meeting could be arranged, but So Cogen detailed the progress of the movement in his city. The old-world beauties of Bruges were inspected under the guidance of Lieut. Lenken, and a short call was made on So Witteryck, the publisher of _Belga Sonorilo_ and the writer of an amusing book, _Kelkaj Esperantaj Floroj_, a booklet which is a very good substitute for the _Humoraĵoj_, now out of print. The Secretary of the Liège Group is a Russian, who has conversed in Esperanto with Dr. Zamenhof himself. Amongst other things he explained how Dr. Zamenhof himself pronounces Esperanto. The phoneticism of Esperanto, he says, is not over-rigid, but allows a certain margin of variation in the case of the vowels. The letter "o" is pronounced as in the North of England, the excessive roundness of the South country pronunciation being avoided. The "a" is also an open vowel, not always so open as the "a" in father, but never so close as the "a" in the pronunciation which the London Board School children make use of in the word "cat." "Estas" is pronounced as an Englishman would pronounce it if he had never heard of Esperanto; not quite so pedantically as "aystahs." A separate paragraph is necessary for the Ladies' Section of the Louvain Group. They are full of enthusiasm, preparing papers and reports as required by their zealous secretary, and arranging musical programmes and recitations for the social gathering which follows the educational course with a devotion and willing obedience which is simply amazing. These are the mothers of the future Esperantists, and if their example could only be followed in England, "Esperanto, the second language for all," would soon be no longer a watchword, but an accomplished fact. Altogether, the visit proved too short, encouraging and hopeful as it undoubtedly was. Most of the Esperantists were young, guided and controlled by the elders, and manifesting a force that sooner or later is bound to produce a telling effect. _The "Spectator" on Esperanto._ The extent to which Esperanto is making way in Great Britain is often but imperfectly realised even by Esperantists. But every month affords fresh evidence of the steady progress which Esperanto is making among the more thoughtful and influential classes. The _Spectator_ of Aug. 13th contained a long article on "The Want of an International Language," the significance of which it would be difficult to over-estimate. For the _Spectator_, as Mr. H. W. Nevinson remarks in the current number of the _North American Review_, represents "the British spirit at the very best." "It is," he continues, "a newspaper which is the source of true culture to the thoughtful middle classes, and is by them justly regarded as moderate and reasonable in its judgment. It is the highest literary authority in the English newspaper world, and it has declared itself emphatically in favour of Esperanto." Taking as its text the discussion of the subject of an International language at the meeting of the French Association for the advancement of Science at Grenoble, the _Spectator_ examines and dismisses as impracticable the various national alternative languages such as Latin, English, French, and Spanish. It then pronounces judgment in favour of an artificial language, and Esperanto especially, in the following terms:-- "By far the most promising is Esperanto. It is remarkably easy to learn, owing to its irreducible minimum of grammar and its extreme simplicity of vocabulary. As far as we have examined it, we see no reason why this really simple and scientific language should not afford to the tourist and the merchant exactly what they need for communication with foreigners. If Esperanto proves equal to its claims, and is universally adopted as the second language to be taught in the schools of the world, a great stumbling block to free communication between alien races will be removed." _Group Reports._ There are not many such at this time of the year. Dover, the most active just now, is fully reported elsewhere. Very sad news comes from Newcastle. Professor Gurney, the President, lost his life whilst mountaineering at Arolla. His loss will be all the more deeply deplored because in Great Britain so few university men of high standing have hitherto evinced so quick a perception of the advantages of Esperanto as has been shown by the heads of the French universities and the professors. In Brighton the gatherings are most successful; until a suitable location has been found Mr. Lambert receives the Esperantists at 8 o'clock on Saturdays at 59, St. Aubyns, Hove, and their full intention is to increase their membership largely and speedily. The Plymouth Circle meets at the Ruskin Institute. Last season the classes were held only once a fortnight; the arrangements for the autumn are not yet complete. The Forest Gate Group meetings will re-open on September 15th at the house of the President, Dr. V. G. Batteson, 39, Woodgrange Road. A Photographic-Esperantist Group has also been founded in London. Information can be received from the Secretary, Sro S. Maitland, 22, Maclise Road, West Kensington. The next meeting will be on September 8th. FOOTNOTE: [95] _The Editor is not responsible for the opinions expressed in these Club reports._ CORRESPONDENCE NOTES. The Editor much regrets that, owing to the numerous Esperantic week-ends, and the work connected with his relinquishing the hon. secretaryship of the London Esperanto Club, he has not been able to give the usual attention to his postbag. He therefore trusts that those who have not received prompt replies will excuse the delay. Next month he will leave town about September 15th, and no letters can be forwarded for a week or so. The October number should, however, be ready as usual. * * * In case any old subscribers should have failed to notice the announcement on last issue's cover _re_ the increase in price of back numbers, the time limit is extended till September 10th. All wishing to complete their series should send before that date, as the price of Nos. 2 to 8 (inclusive) will thereafter be raised to sixpence a copy. Those willing to dispose of No. 1 will greatly oblige by informing the Editor of the lowest price they will accept for the same. * * * The use of the apostrophe in Esperanto prose is not to be encouraged, and has never appeared in this Gazette. It is only permissible under the following conditions:--The A of the definite article may be omitted when it follows a preposition ending in E. _La domo de l' mastro_ is thus met with occasionally. But this elision is not permissible in any other instance, even when the substantive following the article begins with a vowel. Thus _La amikoj_, and never _L' amikoj_. But the question of elision is better left alone. * * * Among the useful little suffixes which do so much to simplify our vocabulary, perhaps the most troublesome to the beginner are IG and IĜ. Our good friend, the Rev. R. A. Davis, has favoured us with another of his invaluable aids to memory in this connection. "We kill, or _cause to be_ killed, pIGs, in order that they may _become_ sausIĜes." Who can now confuse them! * * * The Penny Text-Book is now on the market, and has probably been seen by many of our readers, for the publishers are sparing no efforts to bring this useful and somewhat humorous booklet into notice. Such a sentence as: _La leonoj estis tiklataj de la lunatiko_ is bound to produce such an effect on the student's brain that the agreement of participles can no longer be a source of doubt. * * * Another step in the right direction is the publication of the _Note Book_, a new monthly paper containing articles and lessons in Esperanto. Esperantists should send for a specimen copy (price 2d.) from the Editor. Annual sub., 2s. 6d., also received. * * * All Club Members are invited to the Monday meetings at the Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, from 5.30 to 7; also from 7 to 9 at 100, Gracechurch Street (by the courtesy of the Remington Typewriter firm). These meetings have been especially interesting and instructive of late, as several foreign Esperantists have been present. * * * We advise those of our readers who are desirous of setting about founding Esperanto groups to carefully read page 52 (No. 4) of The Esperantist. The excellent articles appearing from time to time in the Press also contain valuable information and hints. The chief examples not hitherto referred to are:--_Ethics_, page 244 (July), by H. J. Bridges; _The Ilford Guardian_ (August 5th), by John Kent; _The Herts Advertiser and St. Albans Times_ (August 13th), by J. Catton; _The Daily Express_ (August 17th), by Miss Lawrence; _The Star_ (August 18th), by a humorous critic, and _The St. James' Gazette_ (August 15th). * * * The ever-increasing number of the clergy taking up Esperanto calls forth the suggestion: Why not have a sermon on the humanitarian nature of our movement? One often hears of Peace sermons; but surely the adoption of Esperanto will do more to spread the Peace movement than can no end of propaganda on former lines. * * * Some correspondents are always interested in knowing some of the items to be looked forward to next month. The twelfth issue should contain a new hymn by Ben Elmy, with charming music by J. Hadfield. A treatise on the effect of physical culture on mental power by J. F. H. Woodward; another Indian tale by Alfred T. Simper; and a humorous skit, entitled _La Libertempulo_, from the pen of H. W. Southcombe (a new contributor), will, when added to the poetry page, help to provide, it is hoped, a number of considerable interest. Club news, from two to four pages, will appear regularly, so long as The Esperantist is recognised as the only official organ of the Association. VIRINO TUTE NEINTERESA. Kvara Vera Rakonto. Originale verkita de E.W. Ŝi ne estis ĉiam sensignifa; ŝi kaj ŝia fratino estis estintaj dum du aŭ tri jaroj la belulinoj je du graflandoj, eĉ je la urbo Bath. Sed ŝia fratino edziniĝis, la patro mortis, kaj ŝi translokiĝis kun ŝia malsana, tre malfeliĉa, patrino, en dometon apud vilaĝeto. Ŝia fianĉo ne estis aprobita de ŝiaj parencoj; ŝi nur povis vidi lin malofte. Lia idealo je perfekta virino estis tiu, kiu malmulte legas, malpli parolas, kaj kiu neniam rezonas, sed senĉese movigas la kudrilon. Tial dum preskaŭ ok jaroj ŝi sidis, horo post horo, faranta belegajn brodojn kaj pasamentojn, neniam elirante ekster la ĝardeneto, krom por ĉiutaga vizito al sia onklino, kiu loĝis en proksimega dometo, por servi okaze ian malsanan aŭ malgajan najbarinon, aŭ por iri en la preĝejon unufoje la Dimanĉon. Ŝi do sin sentis senutila. Ŝiaj patrino kaj onklino ambaŭ havis servistinon amindan kaj fidelan, kies societo sufiĉis je siaj mastrinoj, kiuj multe ŝatis librojn. Fine ŝia onklino mortis, kaj ŝi heredis grandan riĉecon. Ŝia fianĉo ĝis tiam estis estinta malfervora amanto, sed nun li fariĝis urĝa, kaj ŝia patrino, antaŭvidante proksiman morton, ne volis ŝin lasi solan, kaj do konsentis rapidigi la edziniĝon. Ŝia nova hejmo estis en la plej proksima urbo, kie ŝi havis baldaŭ multe da konatuloj, kiuj diris: "Tiu ĉi novedzino estas gracia kaj bela, sed ŝi estas terurige neinteresa." Fariĝinte patrino, ŝi ŝajnis fariĝi pli juna, gaja kaj tute feliĉa. La bela infaneto estis bonvena trezoro por la geedzoj. Tre granda nombro da parencoj kaj amikoj kunvenis por festi la baptan feston. Ili estis atendantaj en la ĝardeno, je la horo de la ceremonio, por iri al la preĝejo, kiam ili aŭdis laŭtajn kriegojn. Poste oni aŭdis la vortojn: "Mi estas tute ruinigita, neniu min dungos post tio ĉi." La malfeliĉa nutristino, rapide sin turninte por atingi la baptovuelon, rompigis la kolon de la infaneto! Tiu ĉi historio estas rakontita al mi de unu el la gastoj, kiuj kuregis en la ĉambron. Tie oni vidis la patrinon, tiel pala kiel ŝia mortigita ido, kiu estis tenata en ŝiaj brakoj. Ŝajne ŝi duonsveniĝis kaj dum longaj horoj nek parolis nek ploris. Tamen, antaŭ ol cedi je ŝia malespero, ŝi estis komfortinta la ploregantan servistinon per la promeso: "Neniam mi eksigos vin antaŭ ol vi zorge nutradis unu el miaj idoj dum du jaroj!" Aŭdinte de la nutristino tiun promeson, la kunvenintaj amikoj miregis. La kompatinda patrino estis nevino de _Nia Fraŭlino_, tial ili kredis ke ŝi estis kuraĝa kaj justa, sed tian rimarkindan bonecon ili tute ne atendis. Kelke da ili eĉ kredis, ke la promeso nur estis elpenso de la ruza servistino. Ĉu donita aŭ ne, la promeso plenumiĝis. Dum kelkaj jaroj la patrino restis pala, magra, malĝoja kaj ekscitema. La kuracistoj diris, ke ŝi neniam plifortiĝus, vidante ĉiutage la virinon, kiu mortigis ŝian infaneton, kaj amikoj petegis ke si eksigu la virinon el la domo. Sed ŝi respondis: "Eble Dio volas mian morton. Li ja ne povas deziri, ke mi ne plenumu promeson mian. En mia familio, promeso estas ĉiam sankta!" Fine alvenis tempon, kiam ŝi havis duan infaneton, palan, delikatan knabon (kiu hodiaŭ estas forta avo), kaj ŝia ekscitemeco kaj maltrankvileco pligrandigis. Sed fine la longe atendita tago alvenis, la dujara naskotago de la etulo. Je tiu ĉi okazo, ŝi venis frumatene al la nutristino kun la promesita atesto pri kapableco kaj sciigis al tiu ĉi, ke ili disiĝus tuj kiam alia nutristina servo troviĝos por ŝi. De tiam, la sano de la patrino pliboniĝis, ŝia gajeco revenis, kaj denove ŝi fariĝis tute kontenta. Kvar jaroj poste, ŝia edzo konstruigis belan domon du mejlojn de la urbo. Tie ŝi estis tre feliĉa kun ŝiaj geinfanoj. Pro bona kaj simpla gastameco ŝi fariĝis bone amata en la graflando. Sed ve! tiu feliĉeco ne estis longedaŭra. Post tri jaroj ŝia edzo estis paralizita, kaj fariĝis tre postulanta malsanulo. Tiam ŝi hazarde konstatis, ke li procentdonis tutan lian riĉecon, kaj la ŝian, en jarpago je lia propra vivo sole. Ŝi ne volis malkontentigi lin, kaj ne informis lin pri ŝia eltrovo. Tamen ŝi ne povis multe ŝpari. La edzo eĉ rifuzis vendi sian veturilon kaj ĉevalojn, kaj eksigi la du servistojn, kvankam li neniam povis ilin uzi, kaj ŝi neniam eliris el la domo. Kiam ŝi vidviniĝis, la aferoj estis aranĝitaj, kaj restis nur sufiĉe da bieno por doni £51 jara enspezo. Ŝi do translokiĝis en loĝejeton, kaj, kun la helpo de servistino kiu ne konsentis sin forlasi, kaj ne eĉ ricevis salajron, ŝi subtenis la geinfanojn. Ŝiaj parencoj ne eĉ sciiĝis pri ŝia malriĉeco, sed la boparencoj ĝin sciis, kaj pagis la edukkoston de ŝiaj filoj, kaj, post iom da tempo, la morto de boonklo denove riĉigis ilin sufiĉe. La cetero de ŝia vivo estis tre feliĉa. Adorata de ŝiaj gefiloj, amata de ŝiaj servistinoj, kaj respektegata de geamikoj kiuj rakontis multajn ekzemplerojn de ŝia kuraĝeco kaj bonkoreco, ŝi atingis grandan aĝon. DOVERO. H. Bolingbroke Mudie. Fine la tago por la unua Angla kunveno de Britaj kaj Alilandaj Esperantistoj estis preskaŭ alveninta. Mi trovis min en vagonaro, kune kun du fervoraj kunbatalantoj, veturante Doveren. La aliaj Londonanoj nur alvenis en Dovero du tagoj poste. Ni ne estis la solaj personoj tie allogitaj. Diversaj kaŭzoj klarigis la troplenigon de nia vagonaro. La belega somera vetero kaj la Aŭgusta monato estas ĉiam sufiĉaj por allogi multe da personoj al tiu historika urbo, sed je tiu ĉi okazo ili tien iris por vidi la aŭtomobilajn boatojn, kiuj estis farontaj kunkurson de Kalezo ĝis Dovero. Sinjoroj Finez kaj Geddes, la ĉefaj klopodantoj de la Dovera Grupo, afable kondukis nin ĉi kaj tien. Ili sciigis nin, ke la ŝipego de la Red Star Line vizitus la Doveran Havenon por la unua fojo tiun vesperon. Kaj efektive, iom poste, ni ekvidis tiun grandegan marirantan ŝipegon alproksimantan. Dovero estas la lasta haltejo antaŭ New York; kaj mi devas konfesi, ke mi ne malmulte enviis la feliĉulojn, kiuj estis farontaj vojaĝon sur tia trankvila maro. La Kapitano afable montrigis al ni la ŝipegon, kaj invitis nin vespermanĝi en la manĝosalono de tiu ĉi Ruĝa Stelo palaco. Sed estas la Verda Stelo kiu nun devas konsideriĝi. Dum la nokto ekblovis venteto, kaj la matena maro estis punktata de blankaj ĉevaletoj--kiel ĉe ni oni nomas la ŝaŭmigantajn ondetojn. Tamen, la vaporŝipo ne multe luliĝis, kaj ni alvenis ĝustatempe en la Kalezan Havenon kaj, dank' al Esperanto, denove marŝis sur Francan teron. Niaj tieaj geamikoj atendis nian alvenon, kaj la stelportantoj donis al ni koran akcepton sur la digo. Ni intencis tuj iri por renkonti la Bulonjanojn; sed la atendita alveno de M. Camille Pelletan, Franca Mara Ministro, ŝanĝigis nian intencon kaj restigis nin kelkajn momentojn ĉe la stacidomo, admirantajn la multe da ora pasamento, kiun portis la diversaj kolektiĝintaj oficiroj. (Proksiman tagon Mme. Pelletan fariĝis Membrino de la Kalaisa Grupo). Forpromenante, ni konstatis, ke la stratoj estis ornamigitaj de miloj post miloj da flagoj, kiuj malfeliĉe ne tie troviĝis nur por festi la Esperantistan Kunvenon! Ankaŭ la maristoj havis sian festan tagon kaj sian karnivalon. Baldaŭ ni renkontis la Bulonjajn vizitantojn, kaj kunvenis ĉe la ĉefloko de la Grupo por oficiala prezentado. Tio farite, ni eniris la manĝoĉambron de la _Hôtel Sauvage_. Neniam mi estis manĝinta kun tiom da Samideanoj. Sepdek ni estis ĉirkaŭ la tablo. Ĉio estis tre bone aranĝita, kaj ni ĉiuj estis pli ol kontentaj pri la rezultato. Dum la manĝado la gaja karnivalo preterpasis la straton, aldonante alian interesaĵon al la memorinda tago. Inter la kunvenintaj Esperantistoj ne nur estis membroj el Kalaiso kaj Bulonjo, sed multaj departementoj de la Esperantujo tie reprezentiĝis. Kapitano Capé (Alĝerujo), Profesoro Offret (Liono), Barono de Ménil (Reims), Komandanto Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Leŭtenento Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), kaj M. Lefebvre (Elboeuf) estis kelkaj el la Francaj partoprenantoj; Sro Kuhnl (Bohemujo) kaj Sro Seynaeve (Belgujo) ankaŭ tie estis. La Urbestro afable sendis du deputatojn por ĉeesti tiun internacian kunvenon. Post la tagmanĝo, ni promenadis en la antikvan urbon, tiel interesan por ni Angloj, ĝis la kvina, je kiu horo komencis la koncerto ĉe la Ĉambrego St. Michel. Doktoro Guyot, Prezidanto de la Kalaisa Grupo, denove diris afablajn pensojn, kaj Kapitano Capé elektiĝis Prezidanto. Post la aŭdo de diversaj telegramoj el Esperantujo, ni aŭskultis tre interesajn paroladojn de multaj kunvenintoj. La koncerto estis tute sukcesplena, kaj ni ĉiuj ŝuldas korajn dankojn al M. Michaux, ĝia sindonema aranĝinto. Ĉirkaŭ la 7.30 ni malkuniĝis por vespermanĝi. Poste, kelkaj promenadis laŭlonge la marbordo, aliaj eniris la Kasenajn Ĝardenojn, kaj ĉiuj estis tute kontentaj ĝis la forirtempo, kiam la Bulonjaj amikoj revenis en siajn hejmojn, kaj mi estis devigata reveni en Doveron por la vaporŝipo de la unua horo matene. Ne plu blovis la vento, kaj la vetero promesis esti perfekta por la aŭto-boatoj, kiuj ne ankoraŭ povas toleri maltrankvilajn marojn. La oka de Aŭgusto komencas! La elementoj aplaŭdas la Esperantistan feston! Ĉio, kion oni povis imagi, estas estinta farita por sukcesigi la kunvenon. La vizitantoj havis specialajn ŝipbiletojn, je pli malalta pago, kaj la biletvendisto permesis tiun rabaton nur al personoj portantaj la verdan steleton. Bonega ideo! Ĵus antaŭ la alveno de la Esperantistoj la kunkurso de la aŭtomobilaj boatoj finiĝis: Francujo estis gajninta la venkon. Niaj najbaroj do montris sian antaŭemecon je tiu ĉi afero tiel, kiel je Esperanto. Sed kia vidaĵo! Etaj boatoj kuregantaj sur la trankvila maro, kelkafoje preskaŭ kaŝataj de la ŝaŭmkurteno, kiu estis suprenĵetita pro la rapidegeco tra la akvo. Eĉ la torpedo-detruantaj ŝipoj, kiuj akompanis ilin, malfacile ĝiskuris ilin. Tiu ĉi kunkurso kredeble prokrastigis la alvenon de niaj vizitantoj. Certe ili mankis unu horon en Anglujo, sed gajnis pli longan restadon je la sunradioj. Tamen, kiam la _Nord_ alvenis, ni vidis ke la trankvileco de la maro, kaj la scivolemeco de tiuj kiuj neniam antaŭe estis vizitintaj nian insulon, allogis multe pli grandan aron ol ni atendis. Preskaŭ cent da ili, antaŭ ol elŝipiri, kunkantis "Dio Savu La Reĝon." Sed la troa fajfado de la vaporo perdigis la efekton, kaj, pro tio, ni ĉiuj kantis ĝin denove antaŭ la Lord Warden Hotelo. Mi certigas al vi, karaj Legantoj, ke neniaj el la preterpasantoj nun estas senavizaj pri la Esperanta movado! La programo anoncis, ke ni havus specialan ŝipeton, por viziti la Havenajn konstruaĵojn; sed bedaŭrinde, pro la kunkurso, tiu proponita plezuro ne povis aldoniĝi, kaj mi do devis doni mallongan vortan klarigon pri la grandegeco de la entrepreno, kiu iom poste ebligos Doveron fariĝi unu el niaj plej indaj havenoj. La nunaj vizitoj de la transatlantikaj ŝipegoj jam asekuris ĝian estontan potencon. En kafeo ni kunkantis la Marseillaise, kore kaj ĥore. Ni tiam suprenrampis la monteton ĝis la antikva kastelo. Granda proporcio de la vizitantoj neniam antaŭe eniris Anglujon, kaj tre ŝatis la naturan belecon de nia marbordo. La vespermanĝo manĝiĝis ĉe Restoracio Mangilli, sed, kompreneble, la neatendita nombro de la partoprenantoj multe malhelpis la aranĝojn. Speciala tramo portis nin al la Urbestrejo, kiu elmontris grandegan devizon--Bonvenon! Esperantistoj. Lia Moŝto la Urbestro, Sir William Crundall (kiu estas ano de la Grupo), afablege permesis, ke ni kunvenus ĉe la Council Chamber. Je la eniro en tiun ĉi belegan historikan ĉambregon, ornamitan de belaj pentraĵoj kaj vitroj, mi ne povis malpermesi al mi pensi pri la estinteco. Ĉar, antaŭ nur kelkaj semajnoj, mi estis enirinta la saman Council Chamber por fari la paroladon kiu fondigis la Doveran Grupon. Kaj nun, en la sama konstruaĵo, mi vidis Esperantistojn kunvenintaj de kvar diversaj nacioj ĉiuj aŭskultantaj, kaj partoprenantoj je, Esperantista koncerto. _Tempora mutantur!_ Nia afero ŝuldas multe, multege, al Sinjoroj Finez kaj Geddes, kies energio efektivigis la feliĉan okazon. Sed ankaŭ ni devas sendi niajn sincerajn gratulojn al ĉiuj helpantoj. Sir William Crundall mem ne povis ĉeesti, pro la festo por honori la aŭtomobilistojn. Sed Sro A. T. Walmisley, M. Inst. C. E. (unu el la Urbestraro), kiu estas Prezidanto de la Grupo, anoncis afablan kaj kuraĝigantan sendaĵon de la Urbestro, kiu sendis sian koregan bonvenon. La unua kantaĵo ĉe la koncerto kompreneble estis "Dio Savu La Reĝon" (nun parkere lernita). Tiam Sro Geddes kantis la unuan strofon, kaj Sro Dervaux la lastan, de la Marseja Himno, ĉiuj kunkantantaj je la ĥoro. La tegmento tremetis je la fervoro de la kunkantantoj! La karaj Bergier kaj Michaux infaninetoj, kiujn ni tiel bone memoris ĉe Bulonjo, estis kunvenintaj por reciti siajn ĉarmajn Lafontainajn fablojn, starante sur la tablo. La unua parto de la koncerto ja estis ĝuata; kaj, kiam ni aviziĝis ke la Urbestro estis provizinta nutraĵon, ni eniris en apudan ĉambron kaj manĝis je lia sano glaciaĵe, kaj trinkis je ĝi ĉampane. La Prezidanto ankaŭ devis ĉeesti la aŭtomobilistan feston, kaj mi elektiĝis je la prezidantan seĝegon. La dua parto de la koncerto komencis per la nova melodia himno do Sroj Hadfield & Ben Elmy. Ĝi enpresiĝos sur la venonta Gazeto ĉar multaj plendas pri la rareco de Esperanta muziko. M-e Michaux, la koncertestro, recitis tre larmoplenan kaj amuzigan skizeton, kaj D-ro Guyot faris dankeman paroladon. Li diris: "Niaj amikoj estas tre feliĉaj respondi al la afabla invito de la Dovera Grupo. Jam en Kalezo ni ricevis multajn fremdajn amikojn, precipe tiujn de la transmaro. Hieraŭ kaj hodiaŭ la Esperantistoj preparis novan koran interkonsenton. Mi devas diri ke ili sukcesis. Ni dankas ne nur ĉiujn Samideanojn, sed precipe la Doveran Grupon." Sroj Kuhnl kaj Seynaeve diris malmultajn vortojn por kuraĝigi la eklernantojn, kaj por pruvi ke lingvaj malfacilaĵoj nun ne devas ekzisti inter diversnacianoj, dank' al nia mirinda lingvo. Denove "Dio Savu La Reĝon"; denove "La Marseja Himno"! Speciala tramo portis sesdek membrojn ĝis la enŝipejo, kaj la aliaj promenis tien. Iom post la dekunua niaj alilandaj amikoj denove estis apartigitaj de ni per marstreketo. Sed dolĉaj estas sonoj sur la akvo, kaj la voĉoj de la ŝipaj kaj digaj ĥoristoj unuiĝis je duobligita energio. Pri Doktoro Zamenhof ni kantis: "For he's a jolly good fellow." Sro Reeve rekantis "Kara Lu," kaj, kompreneble, la du naciaj antemoj plenigis la havenon de inspirema muziko. Nur post noktomezo la dolĉaj malproksimantaj sonetoj perdiĝis inter la bruetoj de la faletantaj ondoj, kaj, konstatante ke la unua Brita Esperantista Internacia kunveno nun apartenas al la memorinda estinteco, ni antaŭvidas je multe da tiaj feliĉaj estontaj kunvenoj. At last the day for the first English gathering of British and Foreign Esperantists had almost arrived. I found myself in a train, together with two devoted fellow-workers, going to Dover. The other Londoners only arrived in Dover two days later. We were not the only persons attracted there. Various reasons accounted for the overcrowding of our train. The lovely summer weather and the month of August are always sufficient to attract many people to this historic town, but on this occasion they were also going there to see the automobile boats, which were about to race from Calais to Dover. Messrs. Finez and Geddes, the principal workers of the Dover group, kindly took us here and there. They informed us that the Red Star Liner would visit Dover Harbour for the first time that evening. And, in fact, a little later we caught sight of that great ocean liner approaching. Dover is the last stopping place before New York; and I must admit I envied not a little the happy folks about to sail on such a tranquil sea. The Captain kindly had us conducted over the vessel, and invited us to supper in the dining saloon of this Red Star palace. But it is the Green Star which must now be considered. During the night a breeze sprang up, and the morning sea was flecked with little white horses, as by us the breakers are called. Nevertheless, the steamer did not roll much, and we arrived punctually in Calais Harbour and, thanks to Esperanto, once more walked on to French soil. Our friends there had awaited our arrival, and the "starred-ones" gave us a hearty welcome on the quay. We intended to go at once to meet the Boulogne members; but the expected arrival of M. Camille Pelletan, Minister of Marine, changed our plan and detained us a few minutes in the station admiring the mass of gold lace worn by the various officers assembled. (Next day Mme. Pelletan became a member of the Calais group). On leaving, we found that the streets were decorated with thousands upon thousands of flags, which, unfortunately, were not there merely to celebrate the Esperantist Congress! The sailors also were having their feast day and their carnival. We soon met the Boulogne visitors, and assembled together at the Group's headquarters for official presentation. This accomplished, we entered the dining room of the _Hôtel Sauvage_. Never had I lunched with so many friends-in-Esperanto. We were seventy round the table. Everything was capitally arranged, and we all were more thansatisfied with the result. During the repast the gay carnival passedalong the street, adding another point of interest to the memorable day. Among the assembled Esperantists were not only members from Calais and Boulogne, but many departments of Esperantoland were represented there. Captain Capé (Algeria), Professor Offret (Lyon), Baron de Ménil (Reims), Commandant Mathon (Clermont-Ferrand), M. Pourcines (Nancy), Lieut. Dupont (Valenciennes), M. Michaux (Boulogne), M. Wicart (Roubaix), M. Deligny (St. Omer), and M. Lefebvre (Elboeuf) were some of the French participants; M. Kuhnl (Bohemia) and M. Seynaeve (Belgium), were also there. The Mayor kindly sent two delegates to be present at this international gathering. After lunch, we walked about the ancient town, so interesting to us Englishmen, till five o'clock at which hour the concert began in St. Michel Hall. Dr. Guyot, President of the Calais Group, again gave utterance to some very kind thoughts, and Captain Capé was elected chairman. After hearing several telegrams from Esperantoland, we listened to most interesting discourses from many of those assembled. The concert was thoroughly successful, and we all owe hearty thanks to M. Michaux, its devoted organiser. At about 7.30 we separated for dinner. Afterwards, some strolled along the shore, others entered the Casino Gardens, and all were quite content till the parting hour, when the Boulogne members returned to their homes, while I had to return to Dover by the one o'clock boat. No longer did the wind blow, and the weather promised to be perfect for the automobile boats, which cannot yet endure rough seas. August 8th begins! The elements applaud the Esperantist fête. Everything imaginable has been done to make the gathering successful. The visitors had special tickets at a lower rate, and the booking-clerk allowed that rebate only to persons wearing the green star. A capital idea! Just before the arrival of the Esperantists the auto-boat race ended. France had gained the victory. Our neighbours thus showed their go-ahead qualities in this matter, as well as in Esperanto. But what a sight! Tiny boats tearing over the smooth sea, at times almost hidden by the foam-curtain, which was thrown up by the tremendous pace through the water. Even the torpedo destroyers which accompanied them kept up with difficulty. This race probably delayed our visitors' arrival. Certainly they missed an hour in England, but gained a longer roasting in the sun's rays. Nevertheless, when the _Nord_ arrived we observed that the sea's smoothness, and the curiosity of those who had never before visited our island, had attracted a much greater number than we had expected. Nearly a hundred of them, before disembarking, joined in singing "Dio Savu La Reĝon." But the excessive hissing of the steam caused the effect to be lost, and we therefore all sang it again before the Lord Warden Hotel! I assure you, dear Readers, that none of the passers-by are now ignorant of the Esperanto movement! The programme stated that we were to have a special boat to visit the Harbour works; but unfortunately, on account of the race, that proposed pleasure could not be included, and I had therefore to give a short verbal explanation of the magnitude of the undertaking, which will in a short time enable Dover to become one of our finest harbours. The present visits of the transatlantic liners have already assured its future importance. In a café we sang the Marseillaise, heartily and in chorus. We then scrambled up the hill to the ancient castle. A large proportion of the visitors had never before been in England, and much appreciated the natural beauty of our coast. Dinner was taken at Mangilli's, but, of course, the unexpected number of persons greatly hindered the arrangements. A special tram took us to the Town Hall, which displayed an enormous motto--Bonvenon! Esperantistoj. His Worship the Mayor, Sir William Crundall (who is a Member of the Group), had most kindly allowed us to assemble in the Council Chamber. On entering this magnificent historical hall, ornamented with fine paintings and glass, I could not help thinking of the past. For, only a few weeks ago, I had entered the same Council Chamber to give the lecture which founded the Dover Group. And now, in the same building, I saw Esperantists assembled from four different countries listening to, and taking part in, an Esperantist concert. _Tempora mutantur!_ Our cause owes much, very much, to Messrs. Finez and Geddes, whose energy has brought about the happy event. But we also must send our sincere congratulations to all helpers. Sir William Crundall himself could not be present, on account of the dinner in honour of the automobilists. But Mr. A. T. Walmisley, M.Inst.C.E. (one of the Council), who is President of the Group, announced a kind and encouraging message from the Mayor, who sent his most hearty welcome. The first item of the concert was, of course,. "Dio Savu La Reĝon" (now learnt by heart). Then Mr. Geddes sang the first verse, and M. Dervaux the last, of the Marseillaise, all joining in the chorus. The roof shook with the fervour of the choristers! The dear little Bergier and Michaux children, whom we remembered so well in Boulogne, had come to recite their charming Lafontaine fables, standing on the table. The first part of the concert was thoroughly enjoyed; and, when we were informed that the Mayor had provided refreshments, we entered an adjacent room and ate his health in ices, and drank it in champagne. The President had also to be present at the automobilist feast, and I was elected to the presidential chair. The second part began with the new melodious hymn by Messrs. Hadfield and Ben Elmy. It will be printed in the next Gazette because many complain of the scarcity of Esperantist music. M-e Michaux, the director of the concert, recited a tearful and amusing sketch, and Dr. Guyot made an appreciative speech. He said: "Our friends are very happy to respond to the kind invitation of the Dover Group. In Calais we have already received many foreign friends, especially those from across the sea. Yesterday and to-day Esperantists have planned a new and hearty mutual understanding. I must say they have succeeded. We thank not only all fellow-thinkers, but especially the Dover Group." Messrs. Kuhnl and Seynaeve said a few words to encourage beginners, and to demonstrate that linguistic difficulties need not now exist between divers nationalities, thanks to our wonderful language. Again "Dio Savu La Reĝon"; again "La Marseja Himno!" A special tram conveyed sixty members to the pier, and the others walked there. Shortly after eleven o'clock our foreign friends were once more separated from us by a narrow strip of sea. But sounds are sweet upon the water, and the voices of the choristers on ship and shore united with redoubled energy. Of Dr. Zamenhof we sang: "For he's a jolly good fellow!" Mr. Reeve repeated "Kara Lu," and, of course, the two national anthems filled the harbour with inspiring strains. Only after midnight were the sweet receding sounds lost in the murmur of the rippling waves, and, realising that the first British Esperantists' International gathering now belongs to the memorable past, we look forward to many such happy meetings in the future. KION DIRAS BIRDIDETO? (Imitaĵo de Tennyson), de A. Motteau. Kion diras birdideto En la nesto, ĉe l' tagiĝo? --Kiel flugas patrineto, Flugos mi tuj en vekiĝo. --Eta birdid', neste restu, Ke pli fortflugila estu: Tiam, kun mi, en vekiĝo, Flugos vi ĉe la tagiĝo. Ĉar obeos birdideto, Baldaŭ, kiel patrineto, Fortflugila ĝi vekiĝos Kaj de l' nesto elflugiĝos. Kion diras l' infaneto En la lulil', ĉe l' tagiĝo? Diras ĝi, kun la birdeto, --Kuros mi tuj en vekiĝo. --Infaneto, pace restu, Por ke pli fortkrura estu: Kune, tiam, en vekiĝo, Kuros ni ĉe la tagiĝo. Ĉar obeos l' infaneto, Baldaŭ, kun la patrineto, Ĝi, pli forta, krure iros Kien ajn ĝi ja deziros. LA ROZO KAJ LA LEKANTETO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Belega rozo kreskis en florejo; Ne malproksime ankaŭ lekanteto; La roz' rigardis ĝin sur la herbejo, Kaj diris: "Kion faras vi, floreto?" "Malgranda estas vi, kaj senodora; Neniu vin admiras aŭ bezonas; Vi senkultura vivas, senkolora; Ĉu vi al mondo ian benon donas? "Li papili' flugante en ĉielon Sur via floro ne tre dolĉe tremas; L' abel' de vi ne serĉas la mielon; Nur la piedoj homaj sur vi premas." "Malsupre tie vi ne povas aŭdi La melodimuzikon de l' aero, Nek la belaĵojn de la mondo laŭdi; Kion vi faras do, ĉe l' nigra tero?" Respondis al la roz' la lekanteto, "Ne pensas mi pri gloro kaj beleco, Sed sur la pint' de ĉia ajn tronketo Cent semojn faras mi por l' estonteco." "Sen ia dorn' pikanta ĉe l' folioj, Mi staras al ĉielo rigardante, Kaj brilas per la miaj lumradioj La tero, kiu nutris min, amante." "Mi vidas eĉ dezertojn ĉe l' kamparo, Kaj ili ne beliĝos sen laboroj; Mi do ekfloras dum la tuta jaro, Por kovri ilin per malgrandaj floroj." La rozon iu vidas kaj deŝiras; La lekantet' malĝoja, sola restas; "Ha," diras ĝi, "Pri glor' mi ne sopiras Sed vivo kun laboro benoj estas." SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _No. 12._ _Oktobro, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes. 177-79 Physical Culture (J. F. H. Woodward) 179-80 The XIX. Century and Internationality (A. Kofman) 180-81 Esperanto Sounds (R. J. Lloyd, D. Lit., M.A.) 182-84 Child's Waking Prayer (translated by A. Motteau) 184 The Emigrants (Clarence Bicknell) 184 Club News 185-87 The Holiday-Man (H. W. Southcombe) 188 Ĉituo, The Wolf-Child (by Alfred T. Simper) 189 A Grievance and its Remedy (by E. W.) 190 Correspondence Page 191 Friendship (words by Ben Elmy, music by J. Hadfield) 192 For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea. BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 22, Kellett Road, Brixton. CORBRIDGE-ON-TYNE--Sro. Lotinga, Trinity Terrace. DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover. EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. FOREST GATE--Sro. E. J. R. Beal, 74, Claremont Road, E. GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 9, Norman Road, Birkby. ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley. LEEDS--Sro. J. E. Wyms, 3, Maxton Avenue, Chapeltown Road. LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane. LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W. C. NEWCASTLE--Sro. H. W. Clephan, 3, Cotfield Terrace, Gateshead. PORTSMOUTH, Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. PLYMOUTH--Sro. Thill, 6, Barton Crescent, Mannamead. ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews. TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields. WEST LONDON--Sro. S. Maitland, 22 Maclise Road, Kensington, W. N.B.--It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Editor of "The Esperantist," who will do all in his power to assist them in the work. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. The Right Hon. J. Chamberlain's Failure Mr. Chamberlain's statements are always trenchant and to the point. He tells us in characteristic manner that he gave up shorthand for two reasons: his inability to write quickly, and, above all, to read his notes when written. [Illustration: Mr. Chamberlain] SLOAN-DUPLOYEN, the Modern 12-LESSON LEGIBLE SYSTEM, has done away with these defects. Our handsome free book tells you all about it. It's worth a postcard. Send one now. HATCHARD & CASTAREDE, Ltd., 71 High Holborn, London. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. CONCORD: Journal of the International Arbitration and Peace Association. Published on 15th of each Month. 2/6 per annum, from 40, Outer Temple, W.C. JUST PUBLISHED. TEXT BOOK OF ESPERANTO. By J. C. O'CONNOR. Dedicated to Sir WILLIAM RAMSAY. * * * PRICE 1d. Special price for propaganda purposes: 10d. per dozen, 6s. 3d. per 100, £2 12s. 6d. per 1,000. To be had at these prices only from the Publishers-- Messrs. DIXON & HUNTING, Farringdon Press, Ltd., 180, Fleet Street, E.C. * * * Wholesale Agents for LONDON: H. Brett, Pilgrim Street, E.C. COUNTRY: W. Dawson & Sons, Breams Buildings, E.C. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie. Esq, 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--M. C. Gaubert, 9, rue Charras, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol. Podjaceskaja 24 log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. No. 12. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 8, 6d. each; Nos. 9 to 12, 4d. each, net. OKTOBRO, 1904. Karaj Helpantoj, Salutojn! Estas eble ke malmultaj vortoj pri La Esperanta Gazeto estos por Vi interesaj. Estas la fino de ĝia unua jaro. Kiam mi ekklopodis pri la laboro ŝajne estis nur du aŭ tri Anglaj Esperantistoj, kiuj verkus artikolojn por la Gazeto. La kuŝejoj de la Abonantoj estis por mi tute nekonataj. Mi kredis ke la afero estus mona perdo, ĉar la lingvo nur enkondukiĝis en Anglujon antaŭ kelkaj monatoj. Tamen la ekzisto de gazeto helpus la Aferon; La Esperanta Gazeto do ekvivis! Feliĉe mi baldaŭ eltrovis ke, el ĉiuj partoj de Esperantujo, alvenis kleraj, interesplenaj artikoloj. Monato post monato Abonantoj plimultiĝis. Al ĉiuj helpintoj mi deziras sendi koregan dankon. Dank' al Vi, ĉiunacianoj gajnis novajn pensojn, novajn konojn. Dank' al Vi, La Esperanta Gazeto povos vivadi. Tute nemetiisto, mi penadis kiel eble plej multe plaĉi miajn legantojn. Tro ofte metiistaj eldonistoj nur pensadas pri la eldonkosto, kaj malatentas pri la deziroj de la legantoj. Sed, je La Esperanta Gazeto, mi neniam estas estinta ŝparema. Ĉiuj certe kontentiĝas pri la boneco de ĝia papero, tipo kaj ĝenerala enhavo. Pri la literatura stilo mi kompreneble ne povas kritiki, nur mem estante pli malpli eklernanto. Sed Doktoro Zamenhof ĵus estas skribinta: "Via Gazeto tre plaĉas al mi; kaj mi estas konvinkita ke ĝi ankaŭ plaĉas al ĉiuj Esperantistoj." En tia afero oni ne devas forgesi, ke estus estinta tute neeble ke individuo eldonu eĉ gazeteton en ia nacia lingvo post nur kelkaj monatoj da libertempa lernado. Tio ĉi nur estas ebla per nia facila Esperanto. Estas malfacila afero, tiu ĉi redaktado de Esperanta gazeto! Ĉiu vorto sendota al la presistoj (Ho ve! ne ankoraŭ Esperantistoj) devas esti skribmaŝinata, kaj, eĉ post tio, la korektado de prespruvoj postulas multe da penado. Preskaŭ ĉiam gravaj eraroj preterpasas la aŭtoran atenton, kaj ofte la viglecon ankaŭ de la Redaktoro. Mi fidas ke, estonte, ĉiuj eraroj malaperos. Sed, denove, mi petas ke miaj legantoj senkulpigu ilin, se ili ĉeestos. Mi nun povas prezenti al la mondo praktikan pruvon de la viveco, facileco kaj disvastiĝo de la Internacia Lingvo. En ĉiuj partoj de la mondo La Esperanta Gazeto havas Abonantojn, tute sen komuna lingvo krom Esperanto. Niaj kleraj verkantoj povas, per ĝi, sendi siajn belajn, originalajn aŭ tradukitajn pensojn en ĉiujn landojn. La Anoncantoj povas fidi je la Internacia Lingvo por gajni tutmondan vendejon por siaj komercaĵoj. Ĉiuj povas interkonatiĝi. Hodiaŭ mi estas tre, sed ne tute, kontenta. Pro la akcepto de La Esperanta Gazeto unu el miaj ambicioj plenumiĝis. Mi nun diros al Vi alian! Inter la bela literaturo jam posedata de Esperantistoj vane mi serĉis _unu sufiĉe vidindan volumon_! Libroj nur legindaj estas ja bonegaj; sed ĉu ili sufiĉas? Supozu, ekzemple, ke oni aĉetas la necesegan _Fundamentan Krestomation_. Ĝia kosto, laŭ Angla mezuro, ne estas tro granda; kaj oni estas kontenta posedi la 460 interesplenajn paĝojn. Sed ĉu la kosto ĉiam tie finiĝas? Oni trovas ke, kiel Anglo, oni ne plene ŝatas legi libron sub papera kovrilo. Oni do devas elspezi monon por ĝin bindigi. Tio pligrandigas ĝian koston de kelkaj frankoj. Nu, post kelkaj jaroj, kiam la libro fariĝis valora memoraĵo de la unuaj tagoj de la lingvo, ĉu oni estos kontenta ekvidi, ke ĝia papero flaviĝis; makuliĝis? La respondon mi lasas al la Esperantistaro. Estas necese ke kelke da prezentindaj libroj, bonepresitaj sur bona papero, sub bela kovrilo, ekzistu. Pro tiu celo mi intencas eldoni diversajn utilajn verkojn. Estas ankoraŭ tro frue atendi, ke la vendo povos pagi iliajn proprajn elspezojn; sed ilia eldoniĝo helpos la Aferon. La unua de La Esperantaj Juveloj estos _La Ventego, de Shakespeare_, tradukita de nia plej klera Esperantisto, Sro Motteau. Unua eldono, ilustrita, orumita supraĵo kaj belete bindata per malmola verda ledo [donacinda]. Kosto 2f. 60c., afrankite. Finante, mi fidas ke Vi, kiuj ŝatas la _Verdkovrilaĵeton_ afable surskribos sur la enmetitajn abonpaperojn, kaj sendos ilin al mi, sub la enmetita kovrilo, antaŭ la fino de Oktobro. Kaj se Vi skribos aliflanke proponojn por plibonigi la Gazeton mi estos kontenta. Mi esperas, kune kun Vi, ke post 1904 La Esperanta Gazeto enhavos dudek paĝojn anstataŭ ol dekses; sed tiu afero dependas de la nombro da Abonantoj. Via Redaktoro. Dear Supporters, Greetings! It may be that a few words about The Esperantist will be interesting to you. It is the end of its first year. When I undertook the work there were apparently but two or three English Esperantists who would write articles for the Gazette. The haunts of the Subscribers were, to me, quite unknown. I believed that the undertaking would be a financial loss, for the language had only been introduced into England a few months before. Nevertheless, the existence of a Gazette would help the Cause; thus The Esperantist sprang into being. Happily I soon discovered that, from all parts of Esperantoland, well-informed, interesting articles came to hand. Month by month subscribers became more numerous. To all helpers I desire to send most hearty thanks. Thanks to you, people in every land have gained new thoughts, new knowledge. Thanks to you, The Esperantist can continue its existence. Quite an amateur, I have tried as far as possible to please my readers. Too often professional Publishers merely consider the cost of production, and disregard the wishes of their readers. But, over The Esperantist, I have never been sparing. Certainly all are satisfied as to the good quality of its paper, type and general contents. Concerning its literary style I of course cannot criticise, being myself, more or less, a beginner. But Dr. Zamenhof has just written: "Your Gazette greatly pleases me; and I am convinced that it also pleases all Esperantists." In this connection one must not forget that it would have been quite impossible for an individual to issue even a small gazette in any national language after only a few months of spare-time study. This is alone possible with our easy Esperanto. It is a difficult business, this editing of an Esperanto gazette! Every word sent to the printers (alas! not yet Esperantists) has to be typewritten, and, even after that, proof correcting demands much care. Almost invariably serious errors escape the author's attention, and often the vigilance of the Editor also. I trust that, in the future, all errors will disappear. But, once again, I beg my readers to excuse them, should they be present. I now am able to present to the world a practical proof of the vitality, facility and spread of the International Language. In all parts of the world The Esperantist has subscribers entirely without any common language other than Esperanto. Our clever writers can, by its means, send their beautiful, original or translated thoughts into every country. Advertisers can rely on the International Language to gain a universal market for their goods. All can become acquainted one with the other. To-day I am very, but not altogether, content. On account of the reception of The Esperantist one of my ambitions is fulfilled. I will now tell you of another! Among the fine literature already possessed by Esperantists in vain have I sought _one volume of sufficiently attractive appearance_. Books merely readable are, indeed, excellent; but do they suffice? Suppose, for example, that one buys the indispensable _Fundamental Chrestomathy_. Its cost, according to English standard, is not too high; and one is pleased to possess the 460 interesting pages. But does the cost always end there? One finds that, as an Englishman, one cannot fully enjoy reading a paperback. One must therefore spend money on having it bound. That increases its cost by some shillings. Then, some years later, when the book has become a valuable reminder of the language's early days, will one be pleased to discover that its paper has turned yellow; has become foxed. The answer I leave to the Esperantists. It is necessary that some presentable books, well printed on good paper, and in a nice cover, should exist. On this account I intend to bring out several useful works. It is still too early to expect that the sale will cover their expenses; but their publication will help the Cause. The first of The Esperanto Gems will be _Shakespeare's "Tempest_," translated by our most able Esperantist, Mr. Motteau. First edition, illustrated, gilt top, prettily bound in soft green leather [suitable for presentation]. Price 2s. 1d., post free. In conclusion, I trust that you who appreciate the _green-covered one_ will kindly fill up the enclosed renewal application forms, and send them to me, in the enclosed envelope, before the end of October. And if you will write proposals on the back for improving the Gazette I shall be pleased. I hope, with you, that after 1904 The Esperantist will contain twenty pages instead of sixteen; but that matter depends on the number of Subscribers. Your Editor. ĈU FIZIKA KULTURO PLIGRANDIGAS SPIRITAN FORTON? La Unua Premia artikolo en "Health and Strength Gazeto," de 1903. Tradukita en Esperanto de la Aŭtoro, J. F. H. Woodward. La respondo al tiu ĉi demando povas esti tre vera, tamen tre mallonga. _Jes!_ Sed tiu respondo nek interesus nek kontentigus viajn Legantojn, tial ni esploros tiun ĉi aferon. Ili do povas juĝi por si mem, ĉu ĝi ne estos je ilia profito partopreni en ekzercoj, kiuj ne nur plibonigas la sanon de la korpo, sed ankaŭ la povojn de la spirito. Macfadden demandas: _"Kial la homo ne plibonigis fizike, kiel li faris en aliaj rilatoj?"_ Li respondas tiun ĉi demandon jene: _"Ĉar li dependis de medicina scienco por sia fizika bonstato."_ Tiu ĉi estas sendube vera pri la estinteco, sed ne pri la nuntempo, escepte pri tio, ke ni ne enhavu tiun grandan klason da personoj, kiuj povas kalkuliĝi laŭ miloj en la mondo, kiuj, kiam malsanaj, konfidas tute je ĉarlatanaj kuraciloj por sia resaniĝo. Ni konas ke unu rezultato de tia malspriteco estas, ke grandaj nombroj da ili mortas multe da jaroj pli frue ol ili devus, se ili ne prenis tiujn ĉi ĉarlatanajn kuracilojn, kaj, anstataŭ ol tio alprenis "fizikan kulturon" kaj permesis al Naturo ordigi tion en la sistemo, kion ili sin mem malrektigis. Se la malboneco tie ĉi finiĝis, ĝi estus sufiĉe malbona, sed malfeliĉe, ili naskigas en la mondon rason da malfortaj, malgrandaj estaĵoj, kiu mankas ĉian econ kiu igas grandajn kaj belajn virojn kaj virinojn, tiajn, kiaj estis la Spartanoj antikve. Ili nek havas fortecon nek grandecon de korpo, kaj estas pli malpli de malforta spirita povo. Tiuj ĉi kaŭzoj produktas moralan modelon de malalta grado. Ja ne estas fizika forteco sufiĉa por nutri malfortan cerbpovon; tia estas la opinio de multe da kuracistoj ĉe la rifuĝejoj de lunatikoj en Anglujo kaj alilande. Nu, kio estas la kaŭzo de tio ĉi? Nur estas unu respondo: _La malatento je konvena flego kaj pligrandigo de la korpaj povoj, netaŭga nutraĵo, tabakfumo, la drinkaĵo, kaj malbonmoreco._ Korektu tiujn ĉi aferojn, kaj, post du generacioj, estos nepra plibonigo ĉe la raso. Tiu ĉi ŝanĝo jam estas iomete komencita, per la pliuzado de gimnastikoj, kaj per kluboj de naĝarto, _piedpilko_ kaj _kriketo_, inter la loĝantoj de urboj; kaj, se milita ekzerco estus farinta deviga en ĉia lernejo, la venanta generacio fariĝus pli supera je forteco kaj grandeco ol tiu de hodiaŭ; ĉar, kun brustoj plilarĝataj per plena spirado kaj aliaj atletaj ekzercadoj, kaj konvena fleksigo de la muskoloj de la ventro, mallakso kaj la ftiza mikrobo forpeliĝus. Kun la korpo vivigata kaj la ĉirkaŭiro de la sango multege plibonigata, la povoj de la spirito kaj la memoro pliboniĝus laŭ la sama proporcio, kaj tio, kio nun estas spirita peno kaj cerblaciĝo, fariĝus plezuro. Tio ĉi estas la sperto de centoj da junuloj kaj maljunuloj kiuj faris la penon plibonigi sian sanecon kaj fortecon per "Fizika Kulturo," kaj kiuj sekvis la regulojn de Naturo kaj la konsilo de _Shakespeare_, kaj "_ĵetis drogojn al la hundoj_." Antaŭa Unua Premiulo ĉe Cambridge diris al la aŭtoro ke, dum du semajnoj antaŭ lia ekzameno, li neniam rigardis libron, sed okupis sin de ekzerco sur ĉevalo, _raketoj_, kaj gimnastikoj. La rezultato estis ke, kun freŝa sana sango kuranta en la tuta korpo, kiam li envenis la ĉambron de la ekzameno, lia cerbo estis kiel eble plej freŝa kaj klara kaj li povis respondi al ĉiuj demandoj facile kaj akurate. Tiel li gajnis la plej altan honoron de la jaro ĉe la Universitato. Li diris, ke tio ĉi ne estus okazinta, se li ne estis uzinta "Fizikan Kulturon," kiu forprenis ĉian nebulecon de la cerbo. Sekve la spirito estis tiel klara kiel la lumo. Ni ne povus havi pli bonan ekzemplon ol tio ĉi, pri la valoro de korpa ekzercado por cerba verko. Iuj el viaj legantoj nun bezonos scii, kiel gajni altan gradon da korpa sano, kaj spirita potenco. _Nu, la reĝa vojo tien estas per dieto, ekzerco, banoj, kaj dormo._ Ni konsideros ilin laŭvice, ĉar ĉiu el ili helpas la alian fari sian parton de la afero. Mi ne nun aludas je preparado por ia speciala konkurso, sed je la ado de bona stato de ĝenerala sano, kio ebligos la korpon suferi grandan ekzercon sen sento de troa laceco, kaj kio konservos la cerbon en tre bona kondiĉo preta por serioza lernado, aŭ por la postuloj de vigla komerca vivado. _Dieto._ Sen nutra manĝaĵo, manĝata je konvenaj intertempoj, kaj ĝuste digestata, estas certe ke nenia vera progreso povos esti farata. Taŭga nutraĵo estas la fundamento, sur kiu la forteco de la korpo kaj la povo de la spirito konstruiĝas. Estas provite per la esploradoj de D-ro Alexander Haig kaj aliaj scienculoj kiuj faris specialan studon de la afero, ke la plej bona sano, kaj la plej grandaj povoj de persistado estas atingitaj per grenaj produktaĵoj, fruktoj kaj lakto, kaj ne de viando kaj de alkoholo. Tio ĉi estas evidenta pro la venkoj antaŭ ne longe gajnitaj de atletoj en Anglujo kaj en Germanujo, kiuj nur nutradis sin per grenaj nutraĵoj, kontraŭ tiuj, kiuj alprenis viandan dieton. Oni ne devas manĝi pli ol trifoje ĉiutage, kaj devas esti intertempo de kvar aŭ kvin horoj inter ĉiu manĝo. La plej malfrua ne devas esti post la sepa horo vespere. Ĉia mordaĵo devas manĝiĝi malrapide, kaj esti multe maĉata kaj trinkaĵo ne devas esti trinkata ĝis unu horo post la manĝo. La Unuigitaj Ŝtatanoj estas fondintaj "Malrapidan Maĉon Societon." _Ekzerco._ Promenu almenaŭ du aŭ tri mejlojn ĉiutage en freŝa aero. Metu ekzercilon en via dormoĉambro, kaj sekvu la instruojn presitajn sur la karto, por dekkvin minutoj tuj kiam vi leviĝas, kaj por la sama tempo kiam vi estas kuŝiĝonta. _Bano._ Prenu varman banon kun sapo almenaŭ unu fojon ĉiusemajne por malfermigi la haŭttruetojn. Tio ĉi estas necesa por esti en perfekta sano; kaj ankaŭ bano sen sapo, varma aŭ malvarma, ĉiutage. _Dormo._ Ĉiam dormu sep horojn neinterrompite, se eble. Dormu kun la fenestro malfermita iom ĉe la supro, kaj larĝe malfermita dum la somero. La ekzerco varmigos vin antaŭ ol enlitiri, kaj la ekzerco kaj la freŝa aero dormigos vin bone. La stomako nur havanta iom, se ion, por digesti, ankaŭ ripozos (se oni ne manĝis post la sepa horo vespere) kaj morgaŭe funkcios multe pli bone. Je konkludo, se la fraŭloj deziras esti ja viraj viroj, ili ne devas drinki, ili devas eviti ĉiujn malbonmorajn kutimojn, ili devas fumi kiel eble plej malmulte (pli bone estas neniam fumi), ĉar ĉiu el tiuj ĉi estas malamikoj al forteco, kaj al konvena memkontrolo. LA XIXa JARCENTO KAJ INTERNACIECO. A. Kofman (Odessa). Antaŭ kvar jaroj, kiam ĉiu ĵurnalo, gazeto, jarlibro kaj aliaj periodaj eldonaĵoj faris la karakterizon de la XIXa jarcento, oni venis unuvoĉe al la konkludo, ke tiu epoko estis precipa periodo de internaciaj komunikoj; oni kalkulis la kilometrojn da telegrafaj kaj telefonaj fadenoj, la milionaron da kilogramoj de fervojaj reloj, la kolosalan spezon de internacia komerco, la neimageblan sumon de eksterlandaj leteroj, k.c., k.c. Por ankoraŭ pli substreki la kreskon de la internaciaj rilatoj de la XIXa jarcento oni citis ekzemplojn, ke la Angloj, Francoj, Germanoj kaj aliaj nacioj sendas interŝanĝe siajn infanojn por la someraj tagoj en diversajn landojn kun la celo lernigi al siaj idoj la fremdajn lingvojn. Interalie oni montris, ke la turistaj kluboj vastiĝis sur la tuta tero, ellaborinte specialajn tarifojn por fervojoj, hoteloj, k.c., por siaj enlandaj kaj eksterlandaj membroj. Mallonge, legante tiujn ĉi sciigojn, oni efektive povus pensi, ke la nacioj faris grandegan progreson en la interkonatiĝo. Kio rilatas la fremdajn literaturojn, tiu ĉi punkto ŝajnis pli klara ol ĉio alia; de longe ja ĉiu biblioteko posedas la tradukojn de ĉiu pli aŭ malpli konata fremda aŭtoro. Se tio ĉi diriĝis pri ĉiuj popoloj ĝenerale, kion oni devis diri pri la Angloj? La Angla nacio, kiu havas posedaĵojn en ĉiu parto de la mondo, kies ŝipoj vizitas ĉiun maron kaj golfon, kies turistoj estas precipe vojaĝemaj,--la Angla nacio devus unue koni la alilandan mondon, sed ... Cetere, estas preferinde paroligi Sron Ĉukovski mem, kiu sufiĉe konas Anglujon kaj la Anglojn. Jen kion li skribas en la gazeto _Odesskia Novosti_, _No. 6372_, pri nia eminenta Rusa verkisto Anton Ĉeĥov, mortinta antaŭ nelonge: "Mi vane atendis kelkajn tagojn, esperante trovi eĉ unu Anglan gazeton, kiu memorigus la nomon de nia ĵus mortinta verkisto. Sed ĝis hodiaŭ nenia gazeto aperigis eĉ unu linion pri li. Oni skribadis pri la _Malacca_, oni skribadis pri _Nju-Ĉvang_, sed la plej grandan perdon, la plej doloran Rusan malĝojon oni eĉ ne rimarkis.... "Certe, la Anglaj gazetoj ne povas reflekti ĉiujn interesojn de la lando. Oni devas turniĝi al alia fonte. Mi prenas la lastan eldonaĵon de la _Brita Enciklopedio_. Mi trovas tie _Ĉefu, Ĉifu_,--la nomo de _Ĉeĥov_ malestas! Fine en la artikolo pri la nuntempa Rusa literaturo (XXXIIa volumo de la Enciklopedio, eld. 1902) mi trovas la serĉatan karan nomon. Por ne esti kulpigata je paskvilo, mi citas ĉion diritan tie: "'En la sfero de beletristiko, la plej eminenta estas A. Ĉeĥov, la ano de la nova partio. Kvankam li estas ankoraŭ juna, li jam montris sufiĉe grandan forton en siaj mallongaj noveloj. _Kelkaj noveloj de Gorki, de Ertel, de Jassinski ankaŭ montras konsiderindan kvaliton._'" "Jen ĉio. Tio ĉi estas skribita en 1902, kiam jam ekzistis _La Mevo, La Stepo, En la foso_ de Ĉeĥov. Kaj la paralelo inter Ĉeĥov kaj Jassinski! Tia facilkora kaj fi-bonanima tintado de fremdaj nomoj pruvas superfluan fojon kiel neinteresa estas por la Angloj ĉio, kio ekscitas nin Rusojn, kio plenigas nian animon. Sendube la aŭtoro de tiu ĉi artikolo malestimas la temon de sia skribo, ĉar aliokaze li ne aldonus sian negliĝa-protektan epiteton 'sufiĉe granda forto.' Kia grandanimeco!" "Ĉu tio ne estas stranga? La Angloj vojaĝas pli ol ĉiuj aliaj homoj, sed fremdajn landojn, la spiriton de fremdaj nacioj ili konas malplej! Edmund Gosse, la eminenta Angla kritikisto ne senkaŭze skribis en la _Heinemanna Internacia Biblioteko:_ 'Ni suriras la Alpojn, sed ni ne interesiĝas je la Svisaj pastoraloj; ni promenas laŭlonge kaj laŭlarĝe la fiordoj de Norvegujo, sed en nian kapon eĉ ne venas la ideo pri la grandaj mondkonceptoj, kreitaj de la verkistoj de tiu ĉi talentoplena popolo. Kun la Rusaj noveloj ni apenaŭ faris la komencan konon, kaj ni neniam demandis nin, ĉu ne ekzistas inter la Poloj Pola _Dostoevski_, kaj inter la Portugaloj Portugala _Tolstoj._'" "Kiel la Angloj konas Tolstoj'on mi jam parolis aliloke. Hodiaŭ, kiel specimenon, mi prezentas al vi perlon de la plej solida, plej serioza informilo _Webster's International Dictionary_." --"L. N. Tolstoj. Rusa novelisto kaj socialisto(?), naskiĝis en 1829 (?)" "Tiel ne estas mirinde ke la nomo de Ĉeĥov tute ne estas en _Webster's Dictionary_. "Ekzistas ankoraŭ unu fonto, reflektanta la Rusan spiritan vivon. Tio ĉi estas la ĵurnalo _Athenæum_, organo de la Angla kritiko, kie koncentriĝas ĉiuj aŭtoritatoj de la lando. Ĉiujare la Julia numero estas dediĉata al la revuo de la tutmonda literaturo, kaj la plej granda ĉarmo de tiu revuo estas ke pri Rusujo skribas Ruso, pri Holando--Holandano, k.t.p. En la antaŭa tempo estis profesoro P. N. Milukov, kiu skribis la revuon de la Rusa literaturo; li estis sekvita de K. Belmont kaj poste de V. Briusov. De tempo al tempo--ekzemple en 1901--la Angla ĵurnalo ŝajne opiniis ke la Rusa literaturo tute ĉesis ekzisti, kaj tial ĝi donis pri ĝi nenian raporton. Tamen, kiam la raporto estis, rilate Ĉeĥov oni silentis aŭ oni estis tre vortavara. Ĉiam oni okaze citis la nomon de Andre' Beli aŭ de D. Mereĵkovski pli ol de Ĉeĥov. Tial oni ne devas miri ke la Angla publiko tute ne konas la nomon de la eminenta Rusa verkisto. Estas vere ke tie ĉi aperis la traduko de _La Nigra Monaĥo_ de Ĉeĥov, sed pri tiu ĉi traduko mi ne volas paroli nun, por ne blasfemi sur la freŝa tombo. "Mi scias ankaŭ alian okazon. Mia kolego, Rusa korespondanto, perfekte posedanta la Anglan lingvon, tradukis la novelon de Ĉeĥov _La Ĉambro N. 6_, kaj prezentis ĝin al la atenta eldonisto Fisher Unwin. Tiu ĉi proponis al li reveni post 6 monatoj por povi informiĝi, ĉu Ĉeĥov estas sufiĉe konata al la Angla publiko. Mia kolego revenis post 2 jaroj kaj ricevis--rifuzon: la eldonisto ne volis riski presi la novelon, ĉar _la Angla publiko ne konas la aŭtoron de 'La Ĉambro N. 6_.'" Tiu ĉi artikoleto de Sro Ĉukovski ne bezonas grandan komentarion. La nombro de Rusoj, kiuj konas la Anglan lingvon estas tre malgranda, la nombro de la Angloj, kiuj posedas la Rusan, estas ankoraŭ pli malgranda. La XIXa jarcento, kiu faris "miraklajn" en la sfero de interkomunikiĝo de nacioj, ne atingis eĉ tian minimalan sukceson, ke la almenaŭa konatiĝo kun la eminenta Rusa verkisto, kiun nun ploras la tuta inteligenta Rusujo. Jen vi havas la XIXan jarcenton de internacieco! Tiu ĉi malĝoja kaj humiliga fenomeno estas superflua pruvo, ke la nescio de fremdaj lingvoj estas netransirebla baraĵo por la kono de fremdaj popoloj, de ilia spirito, de ilia literaturo, malgraŭ la telegrafoj, telefonoj, fervojaj reloj, k.c. _Sen internacia lingvo, sen Esperanto, la fremdaj popoloj restos por ĉiam tero nekonata._ Ni levu do alte la lumilon de Esperanto, kaj oni tuj vidos, aŭdos kaj sentos, ke la lingvo internacia estas efektive la plej potenca, kaj samtempe la sola rimedo por ligi la homojn en unu granda familio, almenaŭ samlingva. ESPERANTAJ SONOJ. _Pri la plena malpermesebleco de ŝanĝoj de sonoj en Esperanto: verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., Fonetiko, Instruisto ĉe la Universitato de Liverpool._ Estante dum multaj jaroj studento de la sonoj de la homaj lingvoj, kaj de iliaj historiaj ŝanĝadoj, mi ekvidis, eble pli frue ol la granda plimulto da niaj kunverkantoj, danĝeron, kontraŭ kiu nia kara lingvo devos ĉiam, de tempo al tempo, fortege kontraŭbatali. Tio estas la danĝero de la dividiĝo de nia lingvo, per ŝanĝoj (diversaj en diversaj lokoj) de ĝiaj sonoj. La plimulto da niaj gefratoj tute ne rekonas tiun ĉi danĝeron; kaj ili estas iom inklinaj rideti, kiam la lingva studento parolas serioze pri ĝi. Ĉar ĝi estas danĝero, kiu enrampas en lingvon, grade, nesenteble, sekrete, kaj kiu unue tiam sin klare montras, kiam ĝi estas fariĝinta nevenkebla. Ne ekzistas sola nacia lingvo en la mondo, kiu ne estas la frukto de la nekonsciaj sonaj ŝanĝadoj, kiuj diversigis, kaj fine disigis kaj dividis, kelkan pli fruan lingvon. La ĉefa kaŭzo de tio ĉi estas, ke estas preskaŭ neeble, elradiki tiujn ĉi ŝanĝojn de sonoj, post tiam kiam iu amaso da homoj akceptas ilin kaj praktikas ilin ĉiutage inter si. La diverseco, unufoje farita, restas ĉiam: kaj ĉiu nova diversaĵo proksimigas la tempon de disigo, t. e., la tempon kiam oni ĉesos sin reciproke kompreni. Pli frue ol mi atendis, alvenas pruvo kaj ekzemplo de tiu ĉi danĝero: kaj li aperas ankaŭ en loko la plej neatendita,--en la bonega _Esperanta Sintakso_, de Sro Paŭlo Fruictier. Oni legas tie, §56:-- "En kelkaj vortoj, sed precipe en kunmetitaj, renkontiĝas konsonantoj, kiuj ne povas esti elparolataj unu post la alia. Tiam la unua estas vole nevole elparolata kiel la dua (t.e., mole aŭ malmole)." La aŭtoro tiam konstatas la konsonantojn, inter kiuj tio ĉi okazas. Ili estas _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_, antaŭirantaj aŭ sekvantaj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_; kio faras 7 × 7 × 2 = 98 duoj de konsonantoj, kiujn oni devos ĉiam elparoli, alie ol ili estas presitaj! Ekzemple, diras li, "_blovpafilo_" havas necese la sonon de "_blofpafilo_"; kaj "_ekzemplo_," de "_egzemplo_"; kaj "_sed precipe_," de "_set precipe_." Anglo, kiu elparolas ĉiun tagon, ne nur _vp_, kaj _kz_, kaj _dp_, sed preskaŭ la tutan aron da tiuj ĉi "maleblaj" duoj, simple miregas! Eble li diras al si trankvile "Ni diras ofte al ni en Anglujo _stovepipe_, _bedpost_, _arctic zone_; kie estas la malfacileco? Se oni povas elparoli _vp_ kaj _dp_ kaj _kz_ tute facile en Angla, kial ne en Esperanto?" Kaj li rigardas sian "_Sintakson_" kun malespero, eble eĉ kun malfido! Sume, la Anglo estas prava. Tiuj ĉi duoj (aŭ pli korekte, kelkaj el ili) estas nur maleblaj al niaj estimataj Francaj kolegoj, ĉar ili neniam uzas ilin en sia propra lingvo. Al la Anglo, aliflanke, ili ŝajnas iom pli facilaj ol ili reale estas, ĉar li uzas ilin ĉiutage. Kaj tio, kion mi volas pruvi al niaj Francaj amikoj, per tiu ĉi artikoleto, estas ke ilia opinio pri la malebleco de tiuj ĉi konsonantaj duoj estas erara: kaj ke estus multe pli bone lerni kiel elparoli ilin, ol detrui unu el la plej brilaj meritoj de nia kara lingvo,--la absolutan neŝanĝeblecon de la elparolado de ĉiu vorto kaj de ĉiu litero en ĝia vortaro. Skribante, mi ricevas informon, ke Anglaj amikoj volas ankaŭ ŝanĝi iom la sonojn. Mi parolos al ili pli malfrue, kiam ili estos presintaj siajn proponojn. Oni vidos baldaŭ ke tiu ĉi Franca propono estas tute sufiĉe por unu artikolo, por ĝin diskuti trae. Sed sciante, per la studado de la historio de lingvaj sonoj, kiel insida estas la danĝero de tiaj ŝanĝoj, mi estos ĉiam preta batali kontraŭ la plej malgranda ŝanĝo de la sonoj de nia lingvo. Mi min trovas tute hejme en tiu ĉi temo pri konsonantaj duoj, ĉar mi skribas tiujn ĉi tagojn serion da artikoloj pri la intima strukturo de la 364 konsonantaj duoj, kiuj ekzistas en la Angla, por _Die Neueren Sprachen_ de tiu ĉi jaro (1904-5). Kaj ĉe la Franca flanko de la afero, mi estas studinta la lingvajn praktikadojn de la Francoj multe pli zorge kaj precize ol la plimulto de la Francoj mem, ĉar ĉe mi la sonoj de lingvoj estas profesia afero. Eble kelkaj el niaj kunbatalantoj estas vidintaj la du ĉapitrojn, kiujn mi skribis en 1901 por la _English and French Word-Book_, de Sinj. Wm. Heinemann, el Londono. La unu estas Angle skribita, kaj priskribas la sonojn de la Franca lingvo por Angloj, kaj la alia estas France skribita, kaj priskribas la Anglajn sonojn por Francoj. Mia punkto de vidado estas tial, nek tiu de Anglo, nek tiu de Franco, sed simple tiu de forta internacia Esperantisto. Ĉar mi tute ne povas kredi, ke Doktoro Zamenhof povus aprobi tiun ĉi regulon. Se "ekzemplo" havus por lia orelo, necese, la sonon de "egzemplo," li estus certe skribinta "egzemplo," de la unua komenco de la lingvo. Kaj "ekzemplo" ne staras sole. Estas ankaŭ ekzameno, ekzekuto, ekzemplero, ekzercaro, ekzilo, ekzisti, k. t. a. Kaj preter _kz_, estas 97 aliaj duoj, kiuj ĉiuj povas okazi en Esperantaj vortoj, kaj havi sian elparoladon malbonigitan laŭ tia maniero. Oni havus baldaŭ, se oni akceptus tiun ĉi regulon, centojn da malprave silabaditaj vortoj en Esperanto. Sed prenu _kv_, en ekvatoro, ekvilibro, ekvivalento, akvo, likvido, trankvila, k.t.p. Ĉu estas necese ke oni ŝanĝu la _kv_ de ĉiuj tiuj vortoj en _gv_? Tute ne! Ne eĉ por Franca parolanto. La regulo, kiun Sinj. Fruictier eldonas, estas multe tro larĝa, eĉ por la Franca lingvo; kaj ĝi tute ne konvenas al la Esperanta. Ekzamenu ĝin ni pli zorge! La regulo diras ke se unu el la molaj konsonantoj _b_, _d_, _g_, _ĝ_, _ĵ_, _v_ aŭ _z_ sekvos unu el la malmolaj konsonantoj _p_, _t_, _k_, _ĉ_, _ŝ_, _f_ aŭ _s_, la du konsonantoj fariĝos molaj: sed se la malmola konsonanto sekvos la molan, la du fariĝos malmolaj. Tio estas: _bp_, _bt_, _bk_ ... fariĝos _pp_, _pt_, _pk_ ... : sed _pb_, _pd_, _pg_ ... _fariĝos_ _bb_, _bd_, _bg_.... Kion signifas "mola" kaj "malmola" konsonanto? Oni faras molan konsonanton dum la laringo vibras, kaj malmolan konsonanton kiam ĝi ĉesas vibri. Nenio alia ol tio, pli aŭ malpli. Vibrado ŝanĝus la malmolan _p_, _t_, _k_ ... en la molan _b_, _d_, _g_ ... : kaj ĉeso de vibrado ŝanĝus la molan _b_ en la malmolan _p_, k.t.p. Ĉu estas eble ŝanĝi vibradon en nevibradon, aŭ nevibradon en vibradon, inter du konsonantoj? _Jes, certe!!_ Tio estas fakto de fiziologio. Sed la regulo de Sinj. Fruictier signifas, ke la laringo devas necese, aŭ vibri aŭ ne vibri, dum la tuta daŭro de la du konsonantoj. Tia regulo ne havas la plej malgrandan fundamenton en la strukturo aŭ funkcioj de niaj organoj. Kaj se ĝi ekzistas, ĝi ekzistas per la volo kaj kutimo de homoj, kaj tute ne per ia fizika neceseco. La vero fine aperas, sed ne la tuta vero. Kial niaj Francaj amikoj praktikas nepre tiun ĉi nenecesan regulon? Simple, je la komenco, ĉar ĝi estas pli facila: je la fino, ĉar ĝi fariĝas preskaŭ dua naturo. Kaj la amo al la klareco, kiu sin montras tiel brile kaj hele en la tuta verkado de niaj agemaj najbaroj, montras sin ankaŭ en ilia kutima traktado de tiuj ĉi sonoj. Ne estas bezono paroli tie ĉi pri la tuta aro da 14 konsonantoj kaj 98 kunmeteblaj duoj. La plimulto da ili estas tiel facila, ke eĉ Franco, kiu kutime evitas ilin, povas ilin tuj elparoli, kiam li faras la penon. La plej malfacilaj duoj estas tiuj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. La fermitaj konsonantoj estas _b_, _d_, _g_, _p_, _t_, _k_; ĉar ili fermas tute, dum certa tempo, la buŝon. Tiuj ĉi 6 konsonantoj povas fari inter si nur 18 duojn. Restas 80 duoj, kiuj estas tute ne malfacilaj. Enestas en ili du specoj, unu speco kiu enhavas fermitan konsonanton (ekzemple _tv_, _vt_, _ds_, _sd_), kaj alia speco kiu ne enhavas fermitan konsonanton (ekzemple _zf_, _ŝv_, _vf_, _sĵ_). Nek la unu speco nek la alia estas nature malfacila. La leganto povas certiĝi pri tio per la elparolado de la vortoj _glitveturi_, _blovtubo_, _apudsidi_, _disdoni_, aŭ de _rozfloro_, _pluŝvesto_, _pluvfonto_, _disĵeti_. La dua speco estas ĉiam tre facila. Estus perdo de tempo, rezoni pri tio. La eksperimentado tute sufiĉos. Vera malfacileco trovas sin unue (kaj laste) en la 18 duoj, kiuj enhavas du fermitajn konsonantojn. Prenu ni la duon _bt_, kaj la vorton _subteni_, kiel ekzemplojn. Ekzamenante zorge la metodojn laŭ kiuj oni elparoladas _bt_, oni trovas ke la Angloj havas unu metodon, kaj la Francoj du metodojn, sed ambaŭ diversajn de la Angla. Sed oni bezonas scii ion pri la formado de fermitaj konsonantoj, antaŭ ol oni povos kompreni tiujn ĉi 3 metodojn. Fermita konsonanto, plene formita, konsistas el silento kaj 2 bruoj. Ĝi enhavas tial 3 partetojn--(1), la alfrapantan bruon, kiu faras la fermaĵon; (2), la plenan fermaĵon, kiu produktas la silenton, kaj (3), la elfrapantan bruon, aŭ pafon, kiu formovas la fermaĵon. Elparolante _aba_, _ata_, oni aŭdas kaj la alfrapon kaj la elfrapon de la _b_ kaj de la _t_, sed ne la silenton: ĝi estas tro mallonga. Sed elparolante _ba_ kaj _ta_, ne estas plu aŭdebla alfrapo, nur elfrapo. La orelo tamen akceptas la elfrapon, aŭ pafeton, kiel perfektan _b_ aŭ _t_ konsonanton. Sed elparolu oni _ab_ aŭ _at_. Estas tiun ĉi fojon klara alfrapo; sed la elfrapo estas malforta kaj tre diversa. En Angla oni apenaŭ aŭdas la elfrapon: sed per kutima aŭdado, la Angla orelo povas rekoni la _b_ per la alfrapo sola. Ekzemple, _Arab_. Sed ĉe la Franco, estas tute kontraŭe. Aŭskultu, dum li elparolas _Arabe_. Oni aŭdas tute klare la elfrapon de la _b_. Kaj por lia orelo, sono, kiu ne posedas tiun elfrapon ne estas _b_. Por li la Angla sono ĉe la fino de _Arab_ estas io simila al malforta _p_, sed tre malklara. Rigardu nun la efektojn de tiuj ĉi cirkonstancoj sur la kunmetado de _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) en la buŝoj kaj oreloj de la du nacioj. Nia ekzemplo estas _subteni_. La Anglo havas solan kaj simplan metodon por trakti la aferon. Li prenas la alfrapon de _b_, kaj kunigas ĝin sub silento al la elfrapo de _t_, kaj sentas ke li estas elparolinta _subteni_. Sed la Franco tute ne akceptas tiun ĉi metodon. Sono sen elfrapo, kaj kiu finiĝas preskaŭ sen laringa vibrado, ne estas por lia orelo _b_, sed io multe pli proksima de _p_. Tial li prenas unu el du vojoj. Unuflanke li povas preni la vojon de nia amiko Sro Fruictier, kaj ŝanĝi la _b_ maltime en _p_--vojo kiu ŝajnas al mi treege danĝera por nia kara lingvo. Sed estas tamen alia vojo, kiu estas tute tiel Franca, sen esti tiel danĝera. La Franco ofte kunigas realan _b_ (aŭ _d_ aŭ _g_) kun reala _t_ (aŭ _p_ aŭ _k_) per tiu tre ŝanĝebla sono, kiun li nomas _e mutan_: ekzemple, _robe turque_. Estus multe pli bone diri ankaŭ _sub-e-teni_, k.t.p., kun tre mallonga _e_, ol detrui la perfektan fonetikecon de la lingvo per la dirado de _supteni_, k.t.p. Mi tute povas kredi ke la Angla metodo de sola alfrapado kaj sola elfrapado por _bt_, k.t.a., ne estas praktikebla por la amaso da niaj Francaj kunbatalantoj. Tial tiu ĉi longa argumento kun ili pri alia metodo, kiu estus ne nur Esperanta, sed ankaŭ Franca. R.J. Lloyd. _La Universitato, Liverpool, Aŭguston, 1904._ VEKIĜA HIMNO DE INFANO. (El Lamartine). Esperantigis A. Motteau. Ho, Patro kiun patr' adoras, Ni genuflekse preĝas Vin, Kaj kapklinanta la patrin' Deziras ke mi Vin memoras. Ŝi diras ke elfaras Vi La belajn florojn de l' ĝardeno; Ke sen Vi fruktojn, ĉe l' mateno, L' arbejo havus ne por ni. La mondon tutan Vi invitas Por partopreni en festen': Kaŝita en folihaven', L' insekt, eĉ l' unutaga, paŝtas. La timianon ŝafidet' La stipon kaprinet' deŝiras; Dum muŝo laktan guton tiras El mia plena kaliket'. El dika garbo grenereton Falintan sekvas alaŭdid', Grenventolilon paserid', L' infano sian patrineton. Kaj, por ricevi ĉiun donon Senditan ĉiutage, Vi Nur volas ke humile ni Alvoku sanktan Vian Nomon. Ja Vian Nomon kantos mi, Ĝin, kvankam temo por anĝeloj: Infanan voĉon, Dioreloj, En la ĥorego aŭdos Vi! La bonan Dion mi petegos (Infanon ĉar aŭskultos Li) Ke donojn ne nur havu mi, Sed ĉiuj kiuj bezonegos. Al fontoj akvon sendu, Di', Al almozulo panan pecon, Al la kaptito liberecon, Al orfo domon donu Vi. Al la birdido donu plumon Kaj lanon al la ŝafidet', Pluvigu roson sur l'herbet', Al malsanul' redonu sanon. Justecon en animo mia Restigu, ke Vin amu mi, Ke mia forto estu Vi, Kaj mia beno Volo Via. LA ELMIGRANTOJ. Originalaĵo de Clarence Bicknell. Li lasis min, esperoplena kaj kuraĝa, (Ho la ventet' somera ekĝemanta) "Ĉe la transmara land' mi trovos okupadon, Kaj baldaŭ, post alveno via, eĉ riĉecon." Li skribis, "Land' nebela estas kaj sovaĝa, (Ho forta vento de l' aŭtun' blovanta) Sed mi laboron dolĉan havas kaj sanadon; Rapidu do, kaj al mi portu la belecon." Tremante mi alvenis, post danĝer' vojaĝa, (Ho la ventego vintra nun muĝanta) Sed nur en Nevidebla Land' kun li vivadon Mi trovos, kaj la nun perditan feliĉecon. THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD. _The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W. C., before the 8th of each month._[96] There has been no Committee Meeting of the London Club this month. Some of the Members and the President are away, and the matter at present to be decided upon is so important and far reaching that a general vote of the various Esperanto centres has, as far as possible, been taken by letter instead. The question to be decided upon is this: Has the time now come for a general federation of all British Esperantists? So far the answer is wholly affirmative, and by the time this October issue appears the majority will have given their decision--yes or no. If by any chance anyone has neglected the circular sent for consideration, will the defaulter please look up that paper and return it with the needed comments at once. The circular has been sent to every member of the London and Keighley Societies, and to the Committees of the various Groups for distribution amongst their own members. A General Meeting is called for the _first_ week in October, and notice of this will be sent by postcard. If the Federation becomes an accomplished fact, the next point will be the choice of a Committee to draw up the Constitution and decide upon the Officers. Curiously, the name has been a difficulty; "English-speaking" is too wide a term, as we have no doubt that the United States will have its own centre soon. "British" is too narrow, for some will think it will leave out our Colonial or Celtic members. We Esperantists have coined one word, "Samideano," to express an idea of friendship, but the suitable all-embracing word for our contemplated union has not yet been devised, and from the nature of things a compromise will have to be accepted. The next question is a question of funds, of course. Have we any self-denying Esperantists amongst us? Or are we each going to wait and see whether our neighbour will put hands in pocket first? The London Club has, as is natural, borne all the expense of this preliminary enquiry, but the Central Society will have to shape its doings by its income. _Classes in and around London._ After a summer of Congresses and such like, we are now settling down to our regular winter work. Unfortunately we cannot have the Finsbury Circus rooms this year, and, at the time of going to Press, a definite arrangement had not been made. Will those of our Members who could go to 185, Oxford Street, please write to Miss A. Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park, N. W. The Principals of the Gouin School kindly offer us the use of their Oxford Street rooms. Miss Schafer's lessons will be entirely in Esperanto (Conversation, Reading, etc.). A beginners' class is also being arranged for, which Mr. Millidge will take. On Tuesdays a class meets, by the courtesy of Messrs. Hatchard & Castarede, at 71, High Holborn. Applications should be sent to C. F. Hayes, Esq., 48, Swanage Road, Wandsworth, S. W. Here, also, beginners and those more advanced will find help, and a library is in formation. Monday evenings, as usual, at The Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E. C. Tea at 6 o'clock. The Members afterwards adjourn to 100, Gracechurch Street, where the Remington Typewriter Co. have kindly placed a room at their disposal. A class for German-speaking students, conducted in German, is held by Miss Schafer, on Thursday evenings, at the German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square. For particulars apply to Miss Schafer, as above. _Forest Gate._--The Members meet weekly on Thursday at 7.30 for conversation and social intercourse. Dr. Batteson, of 39, Woodgrange Road, kindly receives them at his house. The beginners' class is from 8 to 9 o'clock on the same evening, A. Motteau, Esq., 157, Earlham Grove, being the lecturer. _Battersea._--A. T. Lee, Esq., of 2, Cupar Road, Battersea, writes that the meetings are at the Latchmere Baths on Tuesday evenings at 7.30. _Ilford._--This Group meets at the house of J. Kent, Esq., 42, Park Road, Ilford, on Friday evening at 7.30. He will gladly reply to all inquiries. _Brixton._--E. W. Eagle, Esq., of 22, Kellett Road, is again arranging for this Group. _Leytonstone._--Any in this neighbourhood interested in Esperanto are requested to write to Herbert Farnes, Esq., Rozel, Percy Road. _E. Dulwich._--G. W. Bullen, Esq., 17, Thorncombe Road, will again arrange to receive Esperantists, if a sufficient number desire it. _The Esperanto Society, Keighley._ Mr. Rhodes will open the Session with a paper on "Artificial Languages" at the Keighley Municipal Technical Institute, which, like Liverpool University, inserts an Esperanto syllabus in its prospectus. Mr. Rhodes himself is still occupied with the preparation of his dictionary, which from day to day needs enlarging, as more technical terms are added to our vocabulary. _General Group News._ (_Addresses of Hon. Secretaries on outside cover._) Our pages have had to be prepared so early this month that full news has not yet come to hand, and enquirers should write to the several secretaries. From _Brighton_ Miss Oxenford reports a very pleasant meeting on the 3rd September at the Remington School, 12, St. George's Place. Saturday, at 8 o'clock, is the regular day and hour. Mr. Lambert, the President, has been exploring other artificial languages with the usual result--that no one of them can compare with Esperanto, however ingenious it may be. G. H. Taylor, Esq., 9, Norman Road, Huddersfield, would be most grateful if any not too far off Esperantist could arrange to come and give a lecture there; and F. G. Rowe, Esq., 51, Portland Road, Nottingham, has a like desire. Dr. Mayer, Central Hall, Manchester, announces lectures at the Gouin School of Languages, 2, Victoria Street. Dr. Greenwood (Portsmouth) announces that the classes at his house have recommenced, and will continue on Tuesday evenings all through the winter. He and Mrs. Greenwood will be pleased to see or hear from enquirers. The _Plymouth_ classes meet at the Ruskin Institute, which has kindly placed a room at their disposal. The members of the Social Democratic Federation have become strongly interested, and the Tuesday evening meetings are well attended. The new Hon. Secretary is Arthur T. Grindley, Esq., 23, Gifford Place, Plymouth. Mr. Haxton writes that great interest is felt in St. Andrews, and he hopes for a very encouraging session. _Newspapers._ _La Chronique_, a French journal, published in London, has had a series of most interesting papers, beginning with a description of the Dover Congress, which provoked a letter from Professor Hamonet. In this letter he takes up the old contention, that to propagate Esperanto is to commit a mortal sin, because if men ever come to use this language as a common international means of doing business it will infallibly follow that they will neglect the study and practice of their own languages, and, thus forgetting them, they very soon will fall into desuetude; thus, _chefs d'œuvre_ of national languages, which have so powerfully aided in the progress of science and the spread of humanity, will be neglected and disused, that is to say, that if we use Esperanto as an auxiliary language, Shakespeare and Goethe, Victor Hugo, Schiller, Milton, and the rest will soon be mere names connected with a distant past. To this M. Michaux, of Boulogne, replies in the issue of August 27th (further letters follow) by explaining that M. Hamonet knows only a part of the truth, that he does not realise that in France the Minister of Public Instruction and other such encourage our work, that many Esperanto translations are made by professors of high standing in the various Universities. He then suggests that, instead of theorising, Mr. Hamonet would do well to study practical effects, and tells him a little story by way of warning. I can only briefly sum up this story. A hundred years ago an American sought an interview with a monarch. The American had made a model of the first steamboat, and he thought he had brought it to a person who would properly appreciate it. Fulton, the American in question, had managed to have the little boat placed on the lake in front of the Palace windows, and pointed it out to the great Chief. The great man answered, "Oars and the wind have been from all time the sole means for the propulsion of boats, and no other way is possible." "But, Sire," said the gentleman who had introduced him, "if you will just glance at the lake in front of you, you will see that the little model of the inventor does move by other means." The Monarch appeared for the moment astonished; he saw the marvellous boat, he heard the cries of the people and the applause of the helpers, then he became angry, and at last disdainful, shrugged his shoulders and said, "It is not because this little boat goes automatically without oars and against the wind on a little piece of water on my park, that the attempt of this stranger will conquer the world; such things are not born in an hour; every race has developed the art of navigation, but the means of propulsion have remained invariably the same; sails and the oar propelled a boat in pre-historic times, and will continue to be the only motor power. Tell this ambitious young man that my navy and commerce have not waited for his invention to be prosperous, and if men adopt his invention they would neglect the study and practice of navigation, and the victories of our heroes become useless." Mr. Ellis, of Keighley, contributed a fine article on Esperanto, last August, to the _Law Times_. It was entitled "Esperanto for Lawyers," and point by point the suitability of our language for law purposes was clearly shown. One interesting argument was taken from a report in the _Internacia Scienca Revuo_ upon a Russian boy who died of a very rare disease. Valuable scientific information was called forth at the inquest, and accurately given in the _Revuo_ through the medium of Esperanto. Mr. Ledger sends a most interesting summary of articles contributed to the _Phonographic Monthly_. This paper is printed in shorthand, and here is a list of articles:-- April, 1904.--J. French. Visit to Havre and practicability of Esperanto. May.--T. Bailey. Outline of Esperanto, but doubts whether Pitman's be suitable. August.--G. Ledger. Shows that the phonetic principles upon which Esperanto is based make it admirably adaptable, and gives illustrations. September.--J. Catton. Continues the subject, challenging Mr. Bailey's assertion in May. _News from Abroad._ Count Gallois writes from Italy: "We are progressing very well indeed here. Many daily journals are publishing articles about our language, and the idea of it is rapidly gaining ground. On the 16th of August a Russian Esperantist, Sro Kolovrot-Cervinski, paid us a visit at Riolunato, and we had long and most interesting conversations with him, our members all understanding quite easily." From Hamburg comes the news that a Group has been founded, Dr. Mybs, of Altona, being President; his address is Markstrasse 68, Altona, Elbe. Dr. Lindinger is Secretary. The _Esperantiste Mitteilungen_ says:--"We are happy to state that Germany, which for a long while has not taken Esperanto seriously, has now shown an earnest reviving interest. The Berlin group has sent out some 10,000 brochures and leaflets. Hanover has had a good meeting of shorthand writers. Hildesheim, Stuttgart, Königsberg, and Schleswig are planning new developments, as are various other towns." Mr. Müller, the director of the Modern Language Institute in Iserlohn, very much approves of Esperanto. Sinjoro C. Barttel, of Woehlerstrasse, 14, Frankfort-on-Main, writes that he has founded an Esperanto Society in that city, and will be delighted to hear from English Esperantists. From Sinjoro Werner, St. Gall, Switzerland (the Vice-President), comes the announcement that the Society there, now numbers 42 members, and from Vienna we have the encouraging news that an Esperantist Society has been formed. Canadian readers will learn with interest that a Group has been founded in Winnipeg. Members meet every Friday evening from 8 till 9, at the residence of Mr. W. A. Pierce, 264, Selkirk Avenue. Dr. Zamenhof, some little time ago, contributed an article to the _Independent_, a weekly U. S. journal. Mr. Mudie prepared the English version, but forgot to ask that a copy should be sent to him. No one of us has seen the article, but letters in consequence of it have reached the London Club from nine or ten American cities, and it will be very interesting to follow out the result of this article. We hope to have a copy of it before long, and will certainly give our readers the benefit of it when it comes to hand. From a visitor to the St. Louis Exhibition we hear that the Esperanto stall there is attracting a great deal of attention--the various national grammars, journals, etc., being prominently shown. _Items of Interest._ Chess players who want correspondence-play with foreigners may apply to Mr. Ellis, Keighley, who can furnish opponents. The chess terms and method of notation have been translated into Esperanto by Mr. Ellis, and published in the "Lingvo Internacia." Such of the contractions as are needful for correspondence-play Mr. Ellis will willingly make known to those about to play. During the visit of the Boulogne Esperantists to London, M. Michaux and his party were conducted round the museum of the British South African Company, London Wall, and the interesting exhibits from Rhodesia were duly explained to them in Esperanto by the officials. The occasion was very interesting, and will doubtless be repeated, as the Company have many foreign shareholders. _Pan-Celtic Congress._ This Congress, which met at Carnarvon, and at which members from many countries were present, decided, after a very interesting discussion, "That a committee should be appointed to discuss the suitability of Esperanto as a means of communication." It had been prefaced by a somewhat amusing, though passionate, discussion. The Cornish Celts said that the Celtic tongue would answer the purpose. Their motion was agreed to, but when the question was asked which Celtic tongue, they at once said, "Why, the Cornish, of course," and an uproar was the result, all preferring their own dialect. FOOTNOTE: [96] _The Editor is not responsible for the opinions expressed in these Club reports._ LA LIBERTEMPULO. Originale verkita de H. W. Southcombe. Kiam somero revenas, venas ankaŭ familia frenezeco. Patro, patrino, geinfanoj, hundeto kaj, ne malofte, katino kaj kanario, ĉiu el ili kredas sendube, ke ili devas veturi marobordon. Neniu scias la devenon de tiu ĉi spirita malsano, kaj mi multe dubas ĉu alilanduloj ankaŭ tiel malbone suferas. La patro de familio estas kutime viro sufiĉe racia. Lia propra dometo estas eble malvarmeta, freŝa kaj higiena. Tie, ĉio estas konvena kaj sufiĉe vasta. Tie, se ie en la tuta mondo, li povas kontentigi siajn proprajn gustojn kaj eĉ siajn imagajn bezonojn. Estas lia hejmo. Sed li havas iluzion. Li kredas ke li devas forlasi sian hejmon kaj ĝian tutan enhavon dum kelkaj semajnoj, kaj ke li ne povas esti feliĉa antaŭ ol li forĵetos ŝtonetojn en la maron, kaj flaros la putrantan markreskaĵon. Krom tiu ĉi iluzieto, li ne havas la plej malgrandan malsanon, sed tamen li devas iri al la marbordo por resaniĝi. Li kredas ankaŭ ke fenestro, tra kiu li povas rigardi la maron, estas multe pli bona ol ĉia alia; kaj kiam la afero estas aranĝita kun la mastrino, kiu luigas la loĝejojn, kaj li estas promesinta pagi dum kelkaj semajnoj sufiĉe da mono por aĉeti novan dometon, li komencas kredi, ke li baldaŭ atingos plenan feliĉecon. Ĉe la loĝejo estas granda amaso da gepatroj, infanoj, infanistoj, pakaĵoj; kaj dum kelkaj tagoj li iom post iom ekscias kiun ĉambron estas definitan al kiu persono. Nokte, li laciĝas kaj dormas--eble--se la du supra-etaĝaj fraŭloj estas revenintaj hejmen, se la infano ne ploras malsupre, se la gesinjoroj ne ronkas ambaŭflanke, se neniu piedfrapas la trairejon, se la senaereco de la ĉambro ne sufokas lin, se bela nigra hundeto (kun blua rubando ĉirkaŭ la kolo kaj malgranda sonorileto), ne kuradas sur la ŝtuparo, se la najbara gekataro ne kunvenas ekstere, se li povas elpeli el sia kapo fantaziojn pri skaraboj, pri muŝoj, k-t-p. Ĉiutage, multe da alilanduloj, kaj samlandanoj, penas amuzi la Libertempulon. Italoj per dancoj, per simioj, per akordionoj, per senĉesaj gurdoj. Sinjoroj parolantaj la Germanan lingvon ludas antaŭ li antikvajn, dikegajn, flavkuprajn blovinstrumentojn kaj blekemajn klarnetojn. Germanujo estas muzika lando, kaj la muziko ne konas ian nacian limon, sed atingas rekte la koron de la tuta homaro. Sed tio ne plaĉas nian Libertempulon, kaj li estas malagrabla kontraŭ sia edzino, kaj deziras piede elĵeti la loĝejan-katon (kiu, oni diras, tre ŝatas la manĝaĵojn de la vizitanto). Kion vi havas, karulo? diras la kompatinda edzino, sed li ja ne konas kion li havas. Efektive, li suferas de sia mezasomera frenezeco. Iam li veturas kune kun sia familio, sed la infanoj ne ŝatas veturi, kaj maljuna ĉevalo ne volas ilin posttiri. La infanoj volas nur fosi la sablaĵon, konstruigi kastelojn, kaj spruĉi la marakvon. Ili ne volas marŝi supre multe da montetoj, kaj la veturo ne prosperas. Poste, li pensas pri la "Coach," bela kvarĉevala veturilo zorgata de viro kiu mirinde blovas longegan kornon. Li do sidiĝas sur la supraĵo, kune kun dek aŭ dekdu aliaj. Pluvas, kaj ĉiu el ili deziras starigi sian propran pluvombrelon. Tio ĉi okazigas grandan malamikecon inter ili dum tri horoj for, kaj tri horoj re-veturante. Li ĵuras neniam ree veturi, sed estas simptomo de tiu malsaneco ke li nepre iros ree morgaŭ, kaj kredos ke la vetero sendube estos bonega. Je alia okazo, li suriras vaporŝipon, kiu faras tuttagan vojaĝeton. Liaj prapatroj estis "regantoj de la ondoj" tial li ankaŭ faros marvojaĝon. Multe da aliaj "regantoj" ankaŭ enŝipiras kaj apenaŭ estas spaco por sidiĝi. Muzikistoj kiuj gaje ludas violonojn, glasojn, aŭ harpon, rikoltas iom da pencoj kaj malaperas malsupren. Ili bone antaŭscias ke, iom poste, niaj novaj maristoj ne plue bezonos ian muzikon. Ilia gajeco baldaŭ malaperos, ili fariĝos pensemaj, kaj fine, ĉiu el ili malbenos la tagon de sia naskiĝo, kaj nur deziros esti permesata morti. Estas simptomo de tiu ĉi somera malsano, ke morgaŭ la malsanulo denove suriros vaporŝipon kaj kredos, ke la maro sendube devas esti trankvila kaj ebena. Kiam, post multe da tagoj, li fine atingas sian propran domon, kiam rave li vidas ĉian karaĵon, li ekdubas ĉu li ne estas havinta ian spiritan malsaneton, kaj ĵuras neniam ree veturi maroborden. Kaj tiu ĉi decido daŭros--nur ĝis la sekvanta somero. Ĉar estas simptomo de tiu ĉi malsano, ke oni tute forgesas ĉiun ĉagrenon, kiu okazis dum ĝia daŭro. ĈITUO, LA LUPO-KNABO. Vera rakonto el Hindujo.[97] Originale verkita de Alfred T. Simper. Sur la bordo de la Ĉenabo vivadis bovisto kaj sia malgranda familio. Ĉiuvespere lia edzino, prenante sian infanon Ĉituon, eliris por kolekti verdaĵojn por la vespermanĝo. Kuŝigante la infanon sur la herbo, ŝi ofte vagis dum duonhoro. Unu tagon, revenante al la kuŝejo, la infano ne ĉeestis kaj, kio estis pli terura, senkrie estis malaperinta. Nur liaj malmultaj kovriloj restis. La timiga penso, ke sovaĝa besto estis forpreninta ŝian knabeton, tuj prezentis sin al ŝi. Laŭtkriante kaj brustbatante, ŝi ĉirkaŭiradis tiel, kiel tigrino farus je simila okazo. La vilaĝanoj, armitaj de bastonoj kaj tranĉiloj, kuniĝis kun la malfeliĉaj gepatroj, kaj faris serĉon. Nenio rezultadis kaj, kvankam la ĉirkaŭaĵo estis ĉiutage trairata de bovistoj kaj ŝafistoj, ili ne povis iajn postsignojn trovi. La afero estis de tiam forgesata de ĉiuj, krom la gepatroj. Tri jaroj pasis. Unu vesperon kelkaj knaboj arigis la bovojn kaj, laŭ la kutimo, la bestoj alproksimiĝis al la rivero por trinki. Subite ekkriegis unu knabo: "Lupoj, lupoj." Je tio ili faris grandan bruegon. Patrinlupo kaj siaj idoj rapide forkuris, lasante harkovritan estaĵon--duonsimian, duonknaban--kiu malpli rapide sekvis ilin, kvarpiede. Kompreneble, la knaboj ĉasis tian kuriozaĵon sed la lupino returnen kuris. Tiam la ĉasantoj rapide forkuris, kaj, hejmatinginte, rakontis pri stranga simio, kiu mankis voston, kaj akompanadis la lupinon. Dek malfeliĉaj jaroj pasis, kiam la patrino vidis luparon inter kiu estis io, duonhoma, duonbesta, malrapide kuranta. Pri tio ĉi oni sciigis Anglan sportiston, kiu tiame ĉasadis en tiu regiono. "Ŝparu filon mian, mi petegas, kaj nemortigite revenigu lin!" plorpetis la patrino. La Anglo tutkore klopodis pri tiu ĉi afero. Li kunvenigis la plej spertajn _ŝikariojn_[98] kaj foriris al la bordoj de la ĉenabo. Pretigante allogilon kaj ĉiunokte spionadante, ili penadis kiel eble plej multe por kapti la beston. Tiamaniere pasis monato, sed la Anglo ne volis maltrafi. Nu, unu nokton, dum li sidadis en lia kaŝejo observante la kaproviandon, kiu estis la allogilo, du lupoj aperis, kune kun stranga kamarado. La kaŝulo tuj eltiris sian pistolon kaj pafis je la plej granda. La patrinlupo morte falis teren, la pli juna forrapidegis, la duone homa besto sekvis ĝin lame. "_Ŝikari, ŝikari_, leviĝu! Ne pafu!" kriegis la Anglo. La _ŝikariaro_ kun ŝnuregoj kaj bastonegoj ĉasis la estaĵon kaj kaptis ĝin. Estis la lupknabo. Li nudigis siajn blankajn dentojn kaj surĵetis sin sur ili. Sed li ne povis plene ekzerci siajn membrojn, kaj baldaŭ estis ligata per fortaj ŝnuroj. Je la tendaro, oni alligis lin al tendstango per ledrimeno ĉirkaŭ la talio. La lupknabo rifuzis manĝaĵojn kaj sopire rigardis la arbaron, kie estis siaj kamaradoj. Hunde, li ĝemadis kaj blekadis; kaj, je ies alproksimiĝo, li ĉirkaŭe saltetis, kiel simio. La patrino alvenis por vidi sian knabon. La tuta korpo estis kovrata de molaj haroj, kaj la ungoj estis fariĝintaj pintaj ungegoj. Tiun nokton, stranga sono estis, aŭdata en la tendaro. La dormantoj vekiĝis, kaj, elkurinte, ekvidis, la lupknabon forkuranta kun siaj fratlupoj, kiuj morde estis disrompintaj la rimenon por liberigi sian kamaradon. Kelkaj senkuglaj pafoj disigis la lupojn, kaj la knabo rekondukiĝis. Diris la Anglo al la mizera patrino: "Lasu vi la knabon kun mi dum unu jaro, ĝis ni lin resentebligos je la homa influo." Tiel la aminda sportisto kun la stranga estaĵo forlasis la arbaron. Iom post iom, Ĉituo estis instruata preskaŭ vertikale staradi. Sed lia korsento restis en la densa arbaro. Kiam ajn li vidis hundon, li kurbiĝis por ĝin karesi. Estis evidente ke, el ĉiuj ligiloj, kiuj iam altenis lin al la homa gento, ne unu restis. Efektive, li nun estis kvazaŭ senanima besto. Sed la nova vivmaniero subite finiĝis ĉar, post malmultaj tagoj oni trovis lian senvivan korpon sur ĝia pajla lito. Tamen la patrino ankoraŭ faras longajn pilgrimadojn por ke ŝi eniru la pli feliĉan mondon, kaj tie renkontu sian knabon,--lupo-knabo kvankam li estis. FOOTNOTES: [97] _Tiu ĉi historio estas tre bone konata inter la Sportistoj en Lahore._ [98] _Ŝikari estas Hinda vorto signifanta Sportisto._ PLENDKAŬZO KAJ RIMEDO. Kimra Historio rakontata de E.W. Antaŭ okdek jaroj Anglujo kaj Kimrujo same suferis je arbitra imposto kiu, jaro post jaro, plipeziĝis. Por havigi monon por ripari la vojojn ĉiuj rajdataj aŭ tirantaj bestoj, kaj ankaŭ ĉiuj bovoj kaj ŝafoj kiuj marŝis sur la vojoj, submetiĝis al imposto. Por kolekti tiun ĉi monon oni starigis grandajn pordegojn ne tre malproksime unu de la alia. Ĉe ĉiu pordego estis malgranda dometo de la monkolektisto. En kelkaj lokoj la imposto estis tiel peza kaj la pordegoj tiel multaj ke ĝi estis vera ŝarĝo je la farmamastroj. Ekzemple, ili kutimis bruligi kalkon por riĉigi sian teron; kiam pordego estis inter la bruligejo kaj la farmo, la mastro ofte devis pagi _tri ŝilingojn por ĉiu ŝarĝveturilo plena je kalko_! La laboristoj kaj la mastroj plendegis, sed vane. En la jaro 1839 kelkaj pordegoj estis mistere ĵetitaj teren kaj ne rekonstruiĝis, pro loka perforto. Dum tri jaroj oni faris nenion plu, ĉar la Kimroj estis ordemaj, kaj respektis la leĝon. Sed fine ili ekkonis ke ili devis sin protekti. Ili trovis kapitanon (aŭ eble kapitanojn) kiun ili nomis Rebeka kaj perforte ili ekposedis la pordegojn de siaj malamikoj. Tage ĉie estis paco, sed vespere en lokoj multe da mejloj malproksimaj, oni aŭdis bruojn de kornoj, de pafiloj, kaj piedfrapadon de homoj kaj ĉevaloj. Morgaŭe, la magistratoj sciiĝis ke multaj pordegdometoj estis detruitaj. Soldatoj estis sendataj en la landon, sed ili malsaniĝis, ĉevaloj mortis, kaj oni povis kapti nek Rebeka'n nek unu el liaj filoj. (Tiatempe mi estis en Anglujo, kie mi ofte aŭdis, ke Rebeka estis magistrato mem, eksoficiro, landsinjoro kaj de familio honorinda. Oni ankaŭ diris ke li nepre estos kaptata kaj pendigata. Mi havis karan boonklon pri kiu ĉio tio estis vera, kaj mi maltrankviliĝis pro li). _En Martineau's Historio de Anglujo ni legas_: "Foje ili detruis pordegon malpli ol kvarono da mejlo de la magistrata kunvenejo. Se la portistoj gardis, ili certe ne vidus lumon aŭ ian alian signon; se ili eliris por aŭskulti, neniu proksimiĝis, sed se ili forgesis aŭ dormis ilin ekvekis la blovo de multe da kornoj kaj la krako de pafiloj. La pordo estis perforte malfermata, kaj ili vidis amason da homoj, kelkaj en virina vestaĵo, kaj aliaj kun vualoj kaŝantaj la vizaĝojn. Ili portis brilegajn torĉojn, segilojn kaj armilojn. La portistoj devis movi sian meblaron aŭ ĝin perdi; fortaj manoj helpis porti liton, tablon kaj meblojn sur la kampon, aliaj manoj segis la pordstangojn apud la tero, kaj dishakis la pordegojn. Tiam disŝiriĝis la tegmento de la dometo, la muroj ruiniĝis, plankoj suprentiriĝis kaj la vojo estis libera por la vojaĝantoj. "Tiam la amaso rajdis al malproksima loko, kie ili refaris tion saman. Nur en Carmarthenshire preskaŭ okdek pordegoj detruiĝis, kaj en du apudaj graflandoj apenaŭ unu restis." La Rebekidoj eĉ pafis en la fenestrojn de la magistratoj. En la ĉefurbo Carmarthen ili penadis detrui grandan almozulejon, sed, antaŭ ol ili finis tiun ĉi laboron, alvenis multe da cavalerio. En la batalo multe da Rebekidaj vundiĝis, kaj kelkaj centoj estis kaptitaj. Post tiu ĉi batalo, la aferoj de la ribelanoj ne prosperis. Kelkaj Angloj aliiĝis al iliaj rangoj, kaj oni kredas, ke tiuj ĉi alilanduloj estis perfiduloj. Ĉiuj iliaj planoj estis antaŭsciitaj de la magistratoj, kaj malhelpataj, sed la afero pligraviĝis. Oni komencis bruligi la gren-garbarojn kaj fojnon de la magistratoj, kaj tiujn de iliaj luantoj. La timo al Rebeka fariĝis tiel granda, ke la juĝistoj ne kuraĝis kondamni la bruligstojn. Foje, kiam maljuna virino estis pafita, la juĝo estis: "La malvivulino mortis pro fluo de sango en la bruston, kio sufokis ŝin; sed la kaŭzo de tiu ĉi sangofluo ni ne povas eltrovi!" Sed la ribelanoj ne ĉiam estis kruelaj. Ili distingis inter la bonuloj kaj malbonuloj. Ekzemple, unu magistrato estis forta malamiko al la Rebekidoj, sed ankaŭ li estis edzo fidela, patro aminda, kaj landsinjoro bonega kaj simpatia. Unu matenon afiŝoj vidiĝis gluitaj al ĉiuj liaj pordoj: "Ne timu pro via familio, aŭ pro via posedaĵoj. Rebeka ne volas ion difekti, kio apartenas al vi." Kompreneble, la Rebekidaj, venkiĝis, sed iliaj laboroj ne estis senfruktaj. Kune kun la komisio nomata juĝi la ribelanojn, alia komisio sendiĝis por ricevi informojn pri la kaŭzoj de la ribelo. La registaro neniam penadis eltrovi kiu estis Rebeka kaj, inter la Rebekidoj, nur tri transportiĝis kaj kelkaj estis dum mallonga tempo enmetitaj en malliberejon. La Parlamento efektivigis leĝon, kiu multe malpezigis la vojajn impostojn. Oni nur devis pagi unufoje inter sep mejloj (dek unu kilometroj) kaj, post unu pago, oni povis trapasi unu pordegon tiel ofte kiel oni volus dum dudek kvar horoj, t. e., de noktomezo ĝis noktomezo. Anglujo ĝuis, kune kun Kimrujo, tiun ĉi plibonigon, kaj nun la imposto estas preskaŭ neniigata. Nur en malmultaj lokoj, precipe pontoj, oni devas pagi vojimpostojn. Nunaj veturantoj ŝuldas multe al la Rebekidoj. CORRESPONDENCE NOTES. Doctor Zamenhof away from Warsaw! The idea is as startling as that of a Pope from Rome. Nevertheless, this consummation is about to be realised, and all good Esperantists will rejoice accordingly. During the recent meeting in Calais, Maître Michaux made use of the opportunity to kindly propose an International Congress next August at Boulogne. It is to this attractive function that our esteemed master has promised to do his very best to be present. Let all Samideanoj who can manage to go make a note of the date and greet him there. * * * Men of ideas are a boon to Esperanto, and _vice versâ!_ Our "Holiday Captain," Mr. Reeve, has devised two novelties, announced on the cover. The "Esperantist's Signal" is introduced as a more occasional sign than the Badge for mutual recognition. Its display being optional, travellers will readily perceive the respective advantages of the two devices. * * * Readers will notice among the advertisements another example of an Esperanto name being given to a trade article. Several friends have referred to this novel plan, which calls attention to the wares in question and to Esperanto at the same time. * * * Several correspondents have expressed their satisfaction that music has again found its way into The Esperantist. It often happens that Groups possess good quartettes, and Esperanto part-songs are much in demand. Next month another new song and words by Mr. Rowe, of Nottingham, should appear, and musical contributions will always receive careful attention, and be inserted whenever possible. The next issue should contain another story by H.G. Wells, translated by Dr. Martyn Westcott. This author is busy preparing a translation of the _Christmas Carol_, which will, when published, give especial pleasure to our foreign friends--such sincere admirers of Dickens' genius. * * * Press notices of Esperanto have been numerous this month. Far and away the most valuable of recent newspaper articles is a long and able treatise by Mr. Albert Dudeney, which appeared in the _Bedfordshire Times_. An attractive reprint, in brochure form, will be sent on receipt of 2d. in stamps. Reprints of the _Unua Leciono_, by Rev. R. A. Davis (pp. 151-4), can also be had. Price 1s. for 30. * * * The word employed for Welsh in No. 8 was adversely criticised as being synonymous with "of or appertaining to gall." Dr. Zamenhof has kindly replied to my inquiry. He prefers Kimra for Welsh, Kimro Welshman, and Kimrujo Wales. The _Cwmry_ will assuredly be well pleased at the incorporation of their national sobriquet in "The Second Tongue for All." * * * Referring to No. 7, some correspondents have asked for an explanation of the German system of telling the time. It is briefly thus:-- As soon as the clock has struck, say, five, the sixth hour has commenced. Thus half-past five is expressed as _halb sechs_, _half of the sixth hour, la duono de la sesa_. This, of course, is most perplexing to Englishmen. Captain Tudor, R. N., writes suggesting the adoption of the international railway system, by which _half-past five_ is _kvin tridek_ (_5.30_). This method was recommended in No. 8, which had not reached the China Seas when he wrote. No doubt Captain Tudor will be interested to learn that this latter system works perfectly abroad. Esperantists should use no other. * * * Another danger in Esperanto is the alteration of place names. Do not address your Fleet Street friend's letters to _Rapidega Strato_. A friend living in _Lazarskaja_ has even received letters addressed to _Strato de la Almozuloj_. This reflects great credit on the local post office. The Esperantist has sinned in this matter, using such locally adopted forms as Bulonjo, Kalezo, Kastelteodoriko, etc. Now a French friend talks of writing to fellow students in Lejstro, Niukaslo, and La Insulo de Uajto! Let us continue to employ, for postal purposes, the names commonly in use for the town in question, not even adding the apparently harmless "little O." Our friends in Louvain have often missed their letters through giving their address as Loveno, whereby Italy receives what is not hers, the Post Office has unnecessary trouble, and the non-arrival of the letter is ascribed to the negligence or lack of courtesy of the sender. * * * The Editor regrets that a delay has occurred in the preparation of the postcards for illustrating the use of the Esperantic Participles. They are now almost ready, and form an interesting addition to the host of propaganda postcards already in use. (Price, 8d. per dozen). Amikeco Words by Ben Elmy, Music by J. Hadfield. Kantu ni estontan amikecon De l'homaro en la tero; Noblan pacan internaciecon Ni dissemos ĉe la sfero. Fratoj--Angloj, Francoj, kaj Germanoj, Kantu do, en Esperanto; Ĝis ĉe ĉiuj Oceanoj Eĥoiĝos sama kanto. Ĉe la nova kaj malnova mondo Unu lingvo unu koro. Ĉe Atlanta kaj Hinduja ondo Resoniĝu paca ĥoro. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. Vol. I. No. 13. _Novembro, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 193-4 The Treasure in the Forest (H. G. Wells), translated by Martyn Westcott 195-6 Surprising! (Dr. Mayer) 196-7 Meditations in Westminster Abbey (Addison), translated by the Rev. N.B. 197-8 The B. E. A. 199-201 Correspondence Notes 202 Skulls (Dr. A.M.) 203-4 Forwards! (William Officer) 204 The Moon's Plaint (Kolowrat Ĉervinski) 205 Anacreontic Ode (Rev. A. H. Nankivell) 205 Sleep! (Edward Metcalfe, M.A.) 205 The Dwarf (Clarence Bicknell) 205 My Paper Friends (C. Oxenford) 206 A Little-Known Heroine (E.W.) 207 Our Land (a Poem and Music by F. G. Rowe) 208 For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- ACTON--Sro. E. J. Gant, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W. BARROW-IN-FURNESS--Sro. John Thompson, 52, Blake Street. BATTERSEA--Sro. A. T. Lee, 2, Cupar Road, Battersea. BRIGHTON--Miss Oxenford, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. BRIXTON--Sro. E. W. Eagle, 21, Kellett Road, Brixton. CORBRIDGE-ON-TYNE--Fraulein Bickell, Springfield. DOVER--Sro. H. R. Geddes, Northumberland House, Dover. EDINBURGH--Miss Tweedie, M.A., 2, Spence Street. FOREST GATE--Sro. G. C. H. Carter, 107, Ham Park Road. GLASGOW--Sro. J. H. Wallace, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. HUDDERSFIELD--Sro. G. H. Taylor, 9, Norman Road, Birkby. ILFORD--Sro. W. A. Jeffery, 42, Park Road, Ilford, E. KEIGHLEY--Sro. J. Ellis, Compton Buildings, Bow Street, Keighley. LEEDS--Sro. J. E. Wyms, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road. LEICESTER--Sro. Mugglestone, Bonsall Street. LIVERPOOL--Sro. R. E. Issott, 5, Gresham Street, Edge Lane. LONDON--Miss Lawrence, 41, Outer Temple, W.C. NEWCASTLE--Sro. J. Mills, 129, Clara Street, Benwell. PORTSMOUTH--Dr. Greenwood, 182, Queen's Road. PLYMOUTH--Dro. Grindley, 23, Gifford Place. ST. ANDREWS--Sro. J. T. Haxton, 133, South Street, St. Andrews. TYNEMOUTH--Sro. Alan F. Davidson, 26, Park Crescent, N. Shields. WEST LONDON--Sro. S. Maitland, 22 Maclise Road, Kensington, W. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. WANTED. Post as Servant in good English Family, by young Frenchman, 6ft. 2in. (age 17); been in England before. Reply M. Herdier, 29, rue Wissocq, Boulogne-sur-Mer. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. S. E. Bond, porcelanovendisto, Wellington, Somerset. Deziras paroladi kun preterpasantaj Esperantistoj. Sro. G. Breduillard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Deziras koresp. p-k. aŭ letere, pri aferoj ajn. Interŝ. ankaŭ ilus. p-k. kaj poŝtmarkojn kun fremdaj Esperantistoj. Sino. Egerton, The Vicarage, Knottingley, England. Interŝanĝos ilus. p-k. kaj poŝtmarkojn kun alilanduloj. Ĉiam respondos. Sro. F. Francis, 46, Eridge Road, Tunbridge Wells, England. Deziras koresp. kun ĉiulandanoj p-k. aŭ letere. Dro. M. P. Gambier, Doktoro de Medicino en Loudun, dept. Vienne, France. Deziras koresp. kun fremduloj pri kiu ajn temo, ĉu letere aŭ poŝtkarte. Sro. W. H. Huddy, Fore Street, Liskcard, England. Koresp. kun ĉiulandanoj p-k. aŭ letere. Ankaŭ interŝanĝos poŝtmarkojn. Sro. J. Latenneur, 204 Bvd. Raspail, Paris. Interŝ. illus. p-k. kaj poŝtmarkojn. Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Interŝ. ilus. p-k. kaj interesajn kaj neordinarajn fotografaĵojn kun alilandanoj. Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Deziras interŝ. ilus. p-k. kaj poŝtmarkojn. Ĉiam respondos. Sro. W. Pilling, Rosario, Heene Road, W. Worthing, England. Interŝ. ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos. Sro. H. W. Southcombe, The Park, Yeovil, England. Deziras adreson de Esperanta skribmaŝin-kopiisto. Sro. Alphonso Wachter, Dussamündache Str. 15 d. 6, Riga, Hagensberg, Russia. Korespondados kun fremduloj per ilus. p-k. aŭ leteroj. La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. poŝtmarke). THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. Vol. I., No. 13. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 8, 6d. each; Nos. 9 to 12, 4d. each, net. NOVEMBRO, 1904. Several correspondents have written for my opinion anent the new British Esperanto Association. The success or non-success of the undertaking largely rests on its ability to convince the British Esperantist that it is to his or her advantage, social or financial, to become a Member of the Association _direct_, as well as participating with a local group, under a capitation fee. This advantage may not be apparent at first sight, but I firmly believe that, with efficient management, it will be realised by those who are public-spirited enough to become Members of the central body. Correspondence Bureau, Hotel arrangements, Commercial Exchange and Mart, Lending Library, Social Gatherings, Examination facilities, etc., should bring a large and increasing membership. But it is absolutely necessary that the enterprise be begun with courage and determination. No success may be reasonably expected unless a permanent office be engaged, and an Assistant (paid) Secretary be appointed, who may be always in attendance there to answer inquiries. If its promoters are contemplating a less venturesome line of action, I am strongly of opinion that the proposed Association will be at best but a weak measure, and end in disaster. The only excuse for this latter course would be an unfortunate lack of funds. Will not some one among our friends, well provided with this world's goods, be disposed to generously advance a small sum (at interest, if needs be) sufficient to start the Association in a manner befitting its comprehensive title? The Hon. Secretary is:--Harald Clegg, Esq., 39, Constantine Road, Hampstead, London, N.W. Personally I greatly regret that, as announced at the Inaugural Meeting, I have not the leisure to take any official part in the work of this desirable organisation, but heartily wish it every success. _Voĉo el la Himalajo._--Eble, pro la konata disvastiĝo de la kara lingvo, vi ne miros lerni, ke Hinda monaĥo, loĝante en la soleco de la Himalajo, sesdek mejlojn for de la fervojo, kaj multaj mejloj malproksime eĉ de poŝtoficejo, allogiĝis je ĝiaj ĉarmoj. Ŝajnas al mi, ke Esperanto rilatas tiel al la mondaj lingvoj, kiel Vedanto rilatas al la religioj de la mondo. Esperanto donas internacian lingvon al la parolantoj de ĉiaj lingvoj, kiel faras Vedanto, donante al ĉiaj religianoj komunan spiriton, aŭ religian subapogon. Plue, tiel en la unu oni ne devas forlasi sian nacian lingvon, tiel, en la alia, oni ne devas forlasi sian religion. Saĝe diris Max Muller: "Vedanto havas spacon por preskaŭ ĉiaj religioj, ne, ĝi ĉirkaŭprenas ĉiujn." Kaj, aliloke li skribas: "Samtempe mi ne faras sekreton ke, tutan mian vivon, mi tre ŝatas Vedanton. Mi plene povas konsenti kun Schopenhauer, kaj tute kompreni tion, kion li signifis, kiam li diris: 'En la tuta mondo ne estas ellernado, krom tiu de la originalo (de Upaniŝadoj) tiel helpanta, kiel tiu de la Upaniŝadoj mem. Ĝi estas la paco de mia vivo, ĝi estos la paco de mia morto.' Kaj mi nek timas, nek bedaŭras diri, ke mi partaĝas lian entuziasmon por Vedanto, kaj mi sentas, ke mi ŝuldas al ĝi pro multoj, kiuj helpis min en mia paso tra la vivo." Mi finos tiujn ĉi malmultajn liniojn kun verso el Sanskrita preĝo, komune uzita inter Hindoj: "La universaj religioj de la mondo, ĉiuj elvenas el malsama vidpunkto, kaj ĉiuj demandas por si bonegecon kaj sanegecon, sed, kia ajn estu la vojo, rekte aŭ malrekte, oni iras laŭ sia ŝato. Vi, Ho Dio! estas ilia sola fino, kiel la oceano estas la sola fino de la riveroj." Anando. Mi deziras preni la unuan okazon danki tiujn legantojn kiuj jam estas reabonintaj. Kaj mi esperas ke la ceteraj afable sendos senprokraste siajn reabonojn ĝis la fino de 1905, por ke la demando de la pligrandigo de la Gazeto povu decidiĝi. Diversaj leteroj alvenis, enhavantaj utilajn proponojn. Tial, Aŭstralia amiko proponas ke ĉiuj verkantoj metu post siaj nomoj literojn, indikantaj la de ili komprenatajn lingvojn. Tiamaniere, "Sro Adamo Blanko, F.g.AGk." signifus ke li bone la Francan, iomete la Germanan, kaj bone la Antikvan Grekan lingvojn komprenas. Tio ĉi certe estus interesa, kaj kredeble estontaj verkantoj laŭe indikos siajn lingvajn povojn. Abonanto el la Nordo skribas: "Permesu al mi gratuli vin, pro la disvastiĝo de la _Esperanta Gazeto_. Sur la Aŭgusta numero mi enmetis malgrandan anoncon inter la _Adresareto_. Mi jam estas ricevinta kvin respondojn el Belgujo, kvar el Francujo, du el Rusujo, kaj po unu el Bulgarujo, Hungarujo, Italujo, Hispanujo, kaj Maltujo. Estus interese ekscii, ĉu ekzistas alia gazeto en tiu ĉi lando eldonata, kiu estus alportinta tian agrablan rezultaton post elspezo de nur sepdek centimoj!" Amerika Esperantisto skribas: "Eble estus saĝe poŝti vian ĵurnalon nefaldatan, sub granda kovrilo, kiel oni ofte faras en la Unuigitaj Ŝtatoj. Mi intencas bindigi miajn gazetojn, kaj la faldo igas malgrandan difekton." Eble kajeroj senditaj alilanden premiĝis pli ol la enlandaj numeroj. Sed ĉu tiu ĉi difekto ne malaperos post la bindigo? Malfeliĉe, oni ne povas uzi grandajn kovrilojn; pro la pezo; sed ĉiam, kiam du ekzempleroj estas menditaj, ili estas sendataj laŭ tuba formo. Angla Abonanto deziras la forigon de la dulingvaj paĝoj, naive konfesante ke li estas "mallaborema." Kontraŭe, niaj energiaj alilandaj amikoj multe ŝatas la laŭvortajn tradukojn, kiuj helpas ilin ellerni la Anglan lingvon. Kiel Esperanto helpas je la akiro de nia lingvo, tiel ĝi helpas je la internaciigo de ĉiunaciaj literaturaj juveloj; kaj ni tre kontente akceptas la novan tradukon de la mondfama _L'Avare_, de Molière, verkita de la klerega Sro Sam Meyer (kosto 9d.). Aliaj novaj tradukoj estas la _Eneido_, _Kantoj_ 1 & 2, de Dro Vallienne (7d.). kaj _Cikado ĉe Formikoj_ (Franca Komedio), de la studentoj en Chaumont, sub la estreco de Sro Réné Deshays (7d.). Multaj legantoj atendas la aperon de _La Ventego_ de Shakespere, tradukita de Sro Motteau. La verko estas inter la manoj de la presistoj, kaj kredeble eldoniĝos ĉirkaŭ la monatfino (kosto, 2f. 60, kun verda leda kovrilo kaj ilustraĵoj). I wish to take the first opportunity to thank those readers who have already renewed their subscriptions. And I hope that the remainder will kindly send, without delay, theirs till the end of 1905, so that the question of the enlargement of the Gazette may be decided. Various letters have come to hand, containing useful suggestions. Thus, an Australian friend proposes that all contributors should place after their names letters to indicate the languages they understand. So "Mr. Adam White, F.g.AGk." would signify that he was acquainted well with French, slightly with German, and thoroughly with Ancient Greek. This would certainly be interesting, and probably future contributors will thus indicate their linguistic attainments. A Northern subscriber writes: "Allow me to congratulate you on the circulation of The Esperantist. In the August number I inserted a small advertisement in the _Adresareto_. I have already received five replies from Belgium, four from France, two from Russia, and one each from Bulgaria, Hungary, Italy, Spain, and Malta. It would be interesting to ascertain if another gazette published in this country exists which would have brought such a gratifying result after the expenditure of only sixpence!" An American Esperantist writes: "It might be well to mail your journal unfolded, under a large cover, as is often done in the United States. I intend to bind my gazettes, and the folding causes a slight defect." Maybe, copies sent abroad have been more crushed than inland ones. But will not this defect disappear on binding? Unfortunately, we cannot use large envelopes on account of the weight; but always, when two copies have been ordered, they are sent in tube form. An English subscriber wishes for the abolition of the bi-lingual pages, naïvely confessing that he is "lazy." On the other hand, our energetic foreign friends greatly appreciate the literal translations, which assist them to learn English. As Esperanto helps in the acquirement of our language, so does it assist in the internationalisation of the literary gems of all nations; and we gladly welcome the new translation of Molière's world-famous _L'Avare_, by the most able M. Sam Meyer (price 9d.). Other new translations are the _Æneid_, _Cantos_ 1 & 2, by Dr. Vallienne (7d.), and _Cikado ĉe Formikoj_ (a French comedy), by the students in Chaumont (Haute Marne), under the direction of M. Réné Deshays. Many readers are awaiting the appearance of Shakespere's _Tempest_, translated by Mr. Motteau. The work is in the printer's hands, and should be published about the end of the month (cost, 2s. 1d., with green leather cover and illustrations). LA TREZORO EN LA ARBARO. Dua rakonto de la klerega romanisto H. G. Wells, tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott. La kanuo[99] jam alproksimiĝis al la marbordo. La golfeto plilarĝiĝis, kaj interspaco en la blanka rifa ŝaŭmo signis la lokon kie la rivereto enfluas en la maron; la pli densa kaj malhela verdo de la virga arbaro montris ĝian fluejon de la malproksima deklivo monteta. Tie ĉi la arbaro atingis rekte ĝis la marbordo. Multe pli malproksime, dubelumaj kaj iom kvazaŭ nuboj laŭ apero, leviĝis la montoj, kiel ondoj subite malfluidiĝintaj. La maro estis trankvila, krom pro preskaŭ nevidebla marmovado. La ĉielo flamegis. La homo kun la skulptita remileto haltis. "Ĝi devas esti ie apude," li diris. Li enkanuigis la remileton, kaj etendis rekte antaŭ si la brakojn. La alia homo estis sur la antaŭparto de la kanuo, zorge rigardante la teron. Li tenis sur genuo flavan paperan folion. "Venu, kaj rigardu tion ĉi, Evans," li diris. La du homoj parolis mallaŭte, kaj iliaj lipoj estis malmolaj kaj sekaj. Tiu, nomata Evans, balancis sin laŭlonge la kanuo, ĝis kiam li povis rigardi ĝin trans la ŝultro de sia kunulo. La papero ŝajnis esti kruda geografia karto. Pro ofta faldado, ĝi fariĝis tre ĉifita kaj eluzita preskaŭ ĝis pecetoj, kaj la dua homo kuntenis la makulitajn pecetojn tie, kie ili malkuniĝis. Sur ĝi oni malklare povis distingi, verkitan krajone kaj preskaŭ forfrotitan, la konturon de la golfo. "Jen!" diris Evans, "estas la rifo, kaj jen la fendo." Li gvidis sian fingregan ungon sur la karto. "Tiu ĉi kurba kaj torda linio prezentas la rivereton--mi povus ja trinki nun!--kaj tiu ĉi steleto montras la lokon." "Vi vidas tiun ĉi punktan linion," diris la homo kun la karto; "ĝi estas rekta linio, kaj ĝi kuras de la fendo de la rifo, ĝis tufo da palmarboj. La steleto estas ĝuste tie, kie ĝi trafas la rivereton. Ni devas rimarki la lokon, kiam ni eniros en la lagunon." "Estas malfacile kompreni tion," diris Evans, post paŭzo, "kion signifas tiuj ĉi streketoj malsupre. Ĝi ŝajnas esti la desegno de domo, aŭ de io simila; sed tion, kion signifas ĉiuj tiuj ĉi streketoj montrantaj tien ĉi kaj tien, mi ja neniel povas diveni. Kaj kia estas la skribaĵo?" "Ĥina," diris la homo kun la karto. "Kompreneble! _Li_ estis Ĥino," diris Evans. "Ili ĉiuj estis Ĥinoj," diris la homo kun la karto. Ili ambaŭ sidis kelkajn minutojn fikse rigardante la teron, dum la kanuo malrapide antaŭen flosadis. Tiam Evans ekrigardis la remileton. "Jen via vico ĉe la remilo, Hooker," li diris. Kaj lia kunulo kviete kunfaldis sian karton, enpoŝigis ĝin, zorge preterpasis Evans kaj ekremis. Liaj movadoj estis lacaj, kiel tiuj de la homo kies forto preskaŭ foriĝis. Evans sidis, okuloj duone fermitaj, observante kiel la ŝaŭma ondrompilo de la koralo ŝajnas pli kaj pli alproksimiĝi. La ĉielo jam estis por ili, kiel brulanta fornego, ĉar la suno estis apud la zenito. Kvankam ili estis tiel proksime de la trezoro, li ne sentis la atenditan kontentegon. La ekscitego de la batiĝo por posedi la karton, kaj la longa nokta vojaĝo de la ĉeflando sur senproviza kanuo estis, kiel li diris, ellacigintaj lin. Li penadis sin eksciti, turnante siajn pensojn sur la orfandaĵoj, pri kiuj la Ĥinoj estis parolintaj, sed ili ne volus resti tie; ili revenis tuj al la ideo pri la dolĉa akvo murmuretante en la rivero, kaj al la preskaŭ neelportebla sekegeco de liaj lipoj kaj gorĝo. La ritma plaŭdado de la maro sur la rifo nun aŭdetiĝis, kaj ĝi havis agrablan sonon por liaj oreloj; la akvo lekis la kanuflankon, kaj akveroj gutadis de la remileto inter ĉiu ekremo. Iom pli poste, li ekdormetis. Li ankoraŭ estis malklare konscia pri la insulo, sed stranga revaĵo intermiksiĝis kun liaj sentadoj. Denove estas la nokto, kiam li kaj Hooker estas eltrovintaj la sekreton de la Ĥinoj; li vidas la lunlumigatajn arbojn, la malgrandan fajron bruletantan, kaj la nigrajn figurojn de la tri Ĥinoj--unuflanke arĝentatajn pro la lunlumo, kaj aliflanke ruĝajn pro la fajrlumo--kaj li aŭdas ilin interparoladi Piĝin-Angle[100], ĉar ili estas venintaj el diversaj provincoj. Hooker, unua, ekkomprenas la temon de ilia parolado, kaj faras signon, ke li aŭskultu. Eroj el la interparolado estas neaŭdeblaj, kaj eroj nekompreneblaj. Hispana galjeno[101] de la Filipinaj Insuloj, senespere surterkurinta, kaj ĝia trezoro enfosita ĝis la reveno-tago, estas la fundamento de la historio; ŝippereiĝinta maristaro malmultigita per malsano aŭ per malpacoj kaj la postuloj de la disciplino, kaj, fine, la foriro per la boatoj, neniam plu retrovotaj. Tiam Ĉang Haj, nur unu jaro antaŭ, sur teron vaginte, hazarde eltrovis la orfandaĵojn dum ducent jaroj kaŝitajn. Li forkuras de sia ĵunko[102], kaj reenterigas la oron per grandega laboro, senhelpe, sed laŭ tre ruza maniero. Li multe akcentegis la ruzecon--estis lia propra sekreto. Nun li bezonas helpon reveni por elfosi ilin. Post nelonge la karto flirtis teren, kaj la voĉoj silentiĝis. Kia bela rakonto por la oreloj de du Britaj sentaŭguloj! La revo de Evans translokiĝis al la momento, kiam li tenis la harvoston de Ĉang Haj inter siaj manoj. La vivo de Ĥino estas apenaŭ de tia indo, kiel tiu de Eŭropano. La ruza vizaĝo de Ĉang Haj, unue, akra kaj furioza kiel tiu de ektimigita serpento, kaj poste terura, perfidema kaj kompatinda, fariĝis multe tro vidata en la revo. Ĉe la fino, Ĉang Haj faras grimacon, grimacon plej nekompreneblan kaj timigeman. Subite aferoj tre malagrabliĝis, kiel iafoje okazas en la revoj kaj sonĝoj. Ĉang Haj babiladis kaj minacis lin. Li reve vidis grandajn amasojn da oro, kaj Ĉang Haj sin intermetantan kaj baraktantan reteni lin de ili. Li ekprenas Ĉang Haj per la harvosto--kiel la flava bruto estas granda, kiel li baraktadas kaj grimacas! Li plikreskadas ankaŭ. Tiam la brilaj oramasoj ŝanĝiĝis en brulegantan fornon, kaj vasta diablo, mirinde simile al Ĉang Haj, sed kun nigra vostego, eknutris lin per karbo. Ili terure brulvundis lian buŝon. Alia diablo elkriegis lian nomon: "Evans, Evans, dormema malsaĝulo!" aŭ ĉu li estis Hooker? Li vekiĝis. Ili estis ĉe la eniro de la laguno. "Jen la tri palmoj. Ĝi devas esti sur unu linio kun tiu arbetaro," diris lia kunulo. "Memoru tion! Se ni aliros ĝis tiuj arbetoj, kaj tiam vojiros en la arbetaĵon laŭ rekta linio de ĉi tie, ni ĝin atingos, kiam ni alvenos al la rivereto." Ili nun povis vidi tie, kie la elfluo de la rivereto plilarĝiĝis. Je ĝia vido, Evans reviviĝis. "Rapidu, amiko," li diris, "alie, je la ĉielo, mi devos trinki marakvon!" Li mordetis sian manon, kaj rigardis la arĝentan streketon inter la ŝtonegoj kaj la verda densejo. Post iom da tempo, li preskaŭ furioze turniĝis al Hooker: "Donu al mi la remileton," li diris. Tiel ili alvenis la elfluejon de la rivero. Iom pli antaŭen, Hooker prenis akvon en la mankavon, gustumis ĝin, kaj elkraĉis. Iom poste, li denove provis ĝin: "Tio ĉi taŭgos," li diris, kaj ili komencis avide trinki. "Malbenu tion!" diris Evans, subite. "Estas tro malrapide." Kaj, riske kliniĝinte trans la antaŭa parto de la kanuo, li komencis ensuĉi la akvon per la lipoj. Baldaŭ ili faris finon de la trinkado kaj, naĝigante la kanuon en malgrandan golfeton, ili estis surteriĝontaj meze de la densa kreskaĵaro, kiu superpendis la akvon. "Ni devos barakti tra tio ĉi ĝis la marobordo, por ke ni trovu niajn arbetaĵojn, kaj tiel la linion al la loko," diris Evans. "Plibone estus, ke ni remu tien," diris Hooker. Tial ili denove surriveriris kaj returnen remis al la maro, kaj laŭlonge de la bordo ĝis la loko, kie kreskis la arbetaro. Ĉi tie ili alteriĝis, tiris la malpezan kanuon alten sur la marbordo kaj tiam supreniris al la rando de la ĵunglo[103] ĝis kiam ili povis ekvidi la fendon de la rifo kaj la arbetaro sur rekta linio. Evans elprenis el la kanuo tieulan ilon, kiu havis formon de la litero L, la kruca parto armita de polurita ŝtono. Hooker kunportis la remileton. "Ĝi nun estas rekte laŭ tiu ĉi direkto," li diris; "ni devos trapuŝi tien, ĝis kiam ni trafos la rivereton. Tiam ni devos esplori." Ili trapuŝis densan amason da kanoj, da larĝaj foliegoj, kaj da junaj arboj, kaj en la komenco ĝi estis tre laciga irado; sed tre baldaŭ la arboj pligrandiĝis, kaj la tero sub ili plividiĝis. La brilego de la suna lumo ŝanĝiĝis je nesenteblaj gradoj, en malvarmetan ombron. Fine la arboj fariĝis vastaj kolonoj, kiuj sin levis ĝis baldakono de verdaĵo alte superkape. Malhelaj blankaj floroj pendis de siaj trunketoj, kaj rampetantaj kreskaĵoj kiel ŝnuroj svingis de arbo ĝis arbo. La ombro profundiĝis. Surtere makulataj fungegoj kaj ruĝbruna likeno oftiĝis. (FINOTA). FOOTNOTES: [99] Canoe; canot. [100] "Lingvofranca" de Komercistoj Ĥinaj. [101] Galleon; galion. [102] Junk; jonque. [103] Jungle; fourré. SURPRIZANTA! Originala historio de la studentaj tagoj, de Dro Mayer (Manchester). Antaŭ multe da jaroj mi estis studento en la Universitato de Vieno, kaj, post du jaroj, mi decidis reeniri en Germanujon por daŭrigi mian lernadon en Breslaŭo, la ĉefurbo de Silesio. Estis belega tago kiam mi alvenis tie, kaj, esperante ke mi trovos grandan societon kune, mi direktis miajn paŝojn al la Pariza Ĝardeno, unu el la plej favorataj ĝardenoj Breslaŭaj. Mia espero estis konfirmata. Enirante, mi vidis grandan nombron da studentoj, kies kapoj estis kovrataj per multekolorataj ĉapetoj; ili sidis sub la arboj, kaj trinkis Bavaran bieron, kaj fumis longajn pipojn dum la muzikistoj ludis la Radetzkian Marŝon. Apenaŭ mi sidiĝis ĉe aparta tablo, kiam du studentoj alvenis al mi, kaj ni komencis interparoladon, kiu iĝis vivega post malmulte da minutoj. La du sinjoroj penadis priskribi la ĉefajn trajtojn de Breslaŭo al mi, sed iliaj priskriboj estis tiel malsamaj, ke mi ne povis formi ian ideon pri ili. Sro Ambrosio estis efektive optimisto, dum lia amiko Sro Nero ludis la kontraŭan parton. Nu, kia bono elvenis el ĉiuj tiuj ĉi kontraŭdiroj? Nenio, krom veto. Dum la lastaj minutoj, la sinjoroj disputadis pri la valoro de la urba policaro, Sro Ambrosio absolute certigis, ke ĝi estas fama pro ĝia lerteco, kaj Sro Nero diris, ke estas nenio pli malbona en la mondo. La veto estis aranĝita tiamaniere: Sro Ambrosio entreprenis esti arestata de policanoj en kvar semajnoj, sen farinte ion kontraŭ la leĝo. Sro Nero promesis senpune fari krimon sub la okuloj de la policanoj, kaj pretendis, ke tiuj ĉi eĉ helpos lin. Li farus tion ĉi ankaŭ en kvar semajnoj. Oni elektis min esti juĝo por diri, je la fino de tiu ĉi tempo, kiu ludis sian rolon laŭ la plej bona maniero. Sed kvar semajnoj estas longa tempo, kaj mi forgesis la tutan aferon. Okazis, ke mi estis ree vespere en la Pariza Ĝardeno, sidanta ĉe la sama tablo, kiam mi ekvidis miajn antaŭajn kunulojn alvenantaj al mi. Jen estas tio kion ili rakontis al mi. Sro Ambrosio estis peninta kvar semajnojn, per la helpo de sia dommastrino, havigi la plej difektajn vestojn de vagisto. Li surmetis ilin vespere kaj, post kiam la frizisto pentris lin tiel, ke neniu povos rekoni lin, li eliris sur la straton. Li marŝis lametante, kaj zorge ĉirkaŭen rigardante. Tuj policano ekvidis lin, kaj sekvis de malproksime. Fine Sro Ambrosio eniris en malgrandan drinkejon, kaj postulis glason da ĝino. La mastro, kiam li vidis la mienon de sia kliento diris, retirante la glason: "Sed ĉu vi havas monon?" Sro Ambrosio kvazaŭ timigata kurbiĝis, kaj prenis dudek kvin talerojn papermone el sia boto, kaj metis ilin zorge sur la tablon. La policano staris ĉiam antaŭ la fenestro por vidi la finon de la dramo. La mastro, ekprenante la bankan bileton, sen donante la glason da ĝino al Sro Ambrosio portis la monon al lumo, por vidi ĉu ĝi estas vera. Li demandis: "De kiu vi ricevis tiun ĉi bileton?" "De mia patrino," respondis la vagisto. Tiam eniris la policano. "Ĉu via patrino loĝas malproksime?" li demandis. "Jes, ĉirkaŭ kvar mil mejlojn." "Bone, venu kun mi al la polica stacidomo, por ke mi certigu vian historion." Li tiam ekprenis lin per la brako, kaj kondukis lin eksteren, kie alia policano atendis. Tiel Sro Ambrosio marŝis inter du policanoj laŭ la direkto al la polica stacidomo. Nu, ekmallumiĝis kaj, kiam ili apudestis la _Hotel de Saxe_, ĉe la alia flanko de la strato ili subite ekvidis la estron de la urba policaro marŝantan laŭ kontraŭa direkto. Li tordis siajn longajn lipharojn, kaj rigardis sovaĝe sur ili. La policanoj salutis, sed la estro transiris la straton. "Kiun vi havas tie?" li demandis. "Suspektindan viron, kiu havis dudekkvin talerojn en sia boto, via moŝto." Je tiuj ĉi vortoj, la komandanto iĝis tre kolera, kaj li ekkriis: "Kaj vi ambaŭ forlasis vian postenon por aresti tiun ĉi malgrandan junulon, kiu ne faris ion malrajtan? Morgaŭ matene ĉe dek-tridek, mi ordonas vin ĉeesti mian oficejon. Nun, mi mem alkondukos tiun ĉi malliberulon al la stacidomo, kaj vi tuj iru al viaj postenoj." Tion dirinte, li alvokis fiakron, per signo de mano ordonis la malliberulon eniri, kaj sekvis lin. Ili do ambaŭ rapide veturis ĝis la stacidomo, sed Sro Ambrosio multe miris kiam oni ne haltis antaŭ tiun konstruaĵon, sed li ne kuraĝis ion diri. La fiakro ruliĝis en la plej aristokratan kvartalon de la urbo, kaj antaŭ belega palaco ĝi haltis. La komandanto eliris, kaj ordonis al la vagisto, ke li sekvu lin en liajn privatajn ĉambrojn. Ili ambaŭ eniris en la princan salonon, kaj la oficisto, sidiĝinte ĵus kontraŭ la malliberulon, subite formetis siajn lipharojn kaj diris: "Ĉu vi konas min, Ambrosio? Certe mi deziregas scii tion, kion decidos nia amiko la juĝo pri niaj agoj!" Sro Ambrosio mutiĝis pro mirego. Tuj poste, la servistinoj envenis, kaj pretigis grandan te-tablon por ili. Tion, kio poste okazis mi tute ne scias, sed la societo en la Pariza Ĝardeno iĝis tiel vivema, ke mi apenaŭ povis doni mian juĝon. Fine mi decidis jene: Sro Ambrosio, estas vere, faris nenion malrajtan sed la aresto ne estis plenumita. Sro Nero faris krimon, sed ne estis punita. Mi do ordonis, ke Sro Ambrosio pagu la duonon, ĉar li ne estis arestita, kaj ke Sro Nero pagu la alian duonon, por kontentigi sian konsciencon. Surprizante estis, ke ni tri okaze rerenkontiĝis, lastan someron en Parizo, Sro Ambrosio estas nun profesoro, Sro Nero ambasadoro, kaj mi estas la viro, kiu rakontas tiun ĉi historion al vi. MEDITADOJ EN WESTMINSTER ABBEY. El "The Spectator," Marto 30, 1711, verkitaj de Addison. Tradukitaj de Rev. N.B. Kiam mi estas en serioza humoro, tre ofte mi sole promenas en Westminstera Abatejo; kie la mallumeco de la loko, kaj ĝia uzado, kune kun la soleneco de la konstruaĵo, kaj la stato de la homoj, kiuj en ĝi kuŝas, emas plenigi la spiriton je speco da melankolio, aŭ plivole pripenseco, kiu ne estas malagrabla. Hieraŭ mi restis tutan posttagmezon en la preĝejkorto, la kloitroj, kaj la preĝejo, min amuzante per la tombŝtonoj, kaj la surskriboj, kiujn mi vidis en tiuj diversaj regionoj de la mortintoj. El ili, la plej granda nombro raportis nenion pri la enteriĝinto, krom ke li naskiĝas unu tagon, kaj alian tagon mortas: la tuta historio de lia vivo enhavata en tiuj ĉi du cirkonstancoj, kiuj estas al ĉiuj komunaj. Mi ne povis ne rigardi tiujn ĉi registrojn de ekzistaĵo, flavkuprajn aŭ marmorajn, kiel speco da satiro sur la mortintoj, kiuj estis lasintaj nenian alian memoraĵon pri si, krom ke ili naskiĝis, kaj ke ili mortis. Ili min memorigis pri multaj homoj citatoj en la bataloj el heroaj poemoj, kiuj estas sonore nomataj nur por ke ili mortiĝus, kaj kiuj nur estas famaj pro frapoj sur kapojn. Γλαῦκόν τε, Μεδόντα τε, Θερσιλόχον τε. La vivo de tiuj ĉi viroj bone priskribiĝis en la Sankta Skribo per "La vojeto de sago," kiu tuj fermiĝas kaj perdiĝas. Kiam mi eniris en la preĝejon, mi amuzis min per la fosado de tombo; kaj mi vidis en ĉiu ŝovelaĵo suprenĵetita, la peceton de osto aŭ kranio intermiksitan kun freŝe ŝimiĝanta tero, kiu iam havis lokon en la kunmeto de homa korpo. Tiam mi komencis pripensi, kiaj nekalkuleblaj aroj da homoj kuŝis kunkonfuzitaj sub la pavimo de tiu antikva katedro; kiel viroj kaj virinoj, amikoj kaj malamikoj, pastroj kaj soldatoj, monaĥoj kaj kanonikoj estis kunelfalataj, kaj kunmiksitaj en la sama komuna amaso; kiel beleco, forteco, kaj juneco kune kun maljuneco, malforteco kaj malbelformeco kuŝis nedistingataj en la sama konfuza amaso da materialo. Tiel elvidinte tiun ĉi grandan magazenon de la morto, kvazaŭ entute, mi ĝin pli aparte ekesploris per la rakontoj, kiujn mi trovis sur multaj monumentoj, levigitaj en ĉiu kvartolo de tiu antikva konstruaĵo. Kelkaj el ili kovriĝis per tiaj malŝparemaj epitafoj, ke, se la mortinto povus konatiĝi kun ili, li ruĝiĝus pro la laŭdoj aldonitaj al si de siaj amikoj. Estas aliaj, tiel troe modestaj, ke ili priskribas la karakteron de la mortinto Greke aŭ Hebree kaj pro tio, ili ne estas komprenataj unufoje dum unu jaro. En la _Kojno de la Poetoj_ mi trovis, ke estas poetoj sen monumentoj, kaj monumentoj sen poetoj. Mi ja vidis, ke la nuna militado estas pleniginta la preĝejon per multe da tiuj ĉi senhomaj monumentoj, kiu estas starigitaj al la memoro de personoj, kies korpoj eble enteriĝis sur la ebenaĵoj de Blenheim, aŭ en la bruston de la oceano. Mi ne povis ne esti multege ravita de multaj modernaj epitafoj, kiuj estas verkitaj kun granda eleganteco de esprimo kaj ĝusteco de penso, kiuj do tiel honoras la vivantojn, kiel la mortintojn. Pri tio, ke alilandano estas tre ema eltiri ideon pri la nescio aŭ la ĝentileco de ia nacio el la maniero de ĝiaj publikaj monumentoj kaj surskriboj, tiuj ĉi devus submetiĝi al la legado de kleruloj kaj geniuloj, antaŭ ol ili estos gravurataj. La monumento de Sir Cloudesley Shovel tre ofte min multe ofendis; anstataŭ la brava Angla admiralo, kiu estis la distingiga karaktero de tiu malbela sinjoro, li sur sia tombo reprezentiĝas per la figuro de koketulo vestita de longa peruko, kaj sin ripozanta sur veluraj kusenoj sub parada baldakeno. La surskribo respondas al la monumento ĉar, anstataŭ ol glorigi la multajn rimarkindajn heroaĵojn, kiujn li por sia patrujo farinta estis, ĝi nur nun sciigas pri la maniero de lia morto, pro kio li povis rikolti nenian honoron. La Holandanoj, kiujn ni estas emaj malestimi pro manko da genio, montras senlime pli veran guston pri la antikveco kaj la ĝentileco, per siaj konstruaĵoj kaj tiaj laboraĵoj, ol tiuj, kiujn ni trovas en nia propra lando. La monumentoj de iliaj admiraloj, kiuj konstruiĝis je la ŝtata elspezo, reprezentas ilin laŭ iliaj veraj similoj, kaj ili ornamiĝas per maraj kronoj kaj ŝipaj ornamoj, per belaj festonoj el markreskaĵo, konkoj kaj koralo. Sed ni revenu al nia temo. Mi estas lasinta la tenejon de niaj Anglaj reĝoj por rigardi alian tagon, kiam mi trovos mian spiriton inklina al tia serioza amuzado. Mi scias, ke tiaj konsideroj ĝenerale ekscitas mallumajn kaj funebrajn pensojn ĉe la timemaj spiritoj kaj malĝojaj fantazioj; sed, por mi mem, kvankam mi ĉiam estas serioza, mi ne scias tion, kio estas melankoliiĝi; kaj mi do povas rigardi la Naturon, en ŝiaj profundaj kaj solenaj scenejoj kun la sama plezuro kiel en ŝiaj plej gajaj kaj ravaj modoj. Tiel mi povas plibonigi min per tiuj aferoj, pri kiuj aliaj terure pripensas. Kiam mi rigardas la monumentojn de la potenculoj, ĉia envia kortuŝeco en mi mortas; kiam mi legas la epitafojn de la belaj, ĉia malmodera deziro malaperas; kiam mi renkontas la doloron de gepatroj sur tombŝtono mia koro kompate moliĝas; kiam mi vidas la tombon de la gepatroj mem, mi pripensas pri la senutileco ploregi tiujn, kiujn ni post mallonga tempo devos sekvi; kiam mi vidas reĝojn kuŝantajn apud tiuj, kiuj detronis ilin; kiam mi konsideras konkurantajn spiritulojn flanke ĉe flanke metitajn; aŭ sanktulojn, kiuj dividigis la mondon per siaj argumentoj kaj disputadoj, mi malĝoje kaj mire pripensas pri la malgrandaj, konkursetoj, sektetoj kaj disputetoj de la homaro. Kiam mi legas la diversajn datojn sur la tomboj de unuj, kiuj hieraŭ kaj de unuj, kiuj antaŭ sescent jaroj mortis, mi pripensas pri Tiu Granda Tago, kiam ni ĉiuj estos samtempuloj, kaj kune aperos. THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD. _The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W.C., before the 8th of each month._ On Friday, October 14th, the unification of organised effort for the propagation of Esperanto within the British Empire was accomplished by the formation of The British Esperanto Association. This took place at a meeting of representatives of many of the twenty-five British Societies, and individual Esperantists of both sexes, held in the Essex Hall, Strand. Our space does not admit of a verbatim report of the speeches, which can only be given in condensed form. On the motion of Mr. J. Rhodes (Keighley), seconded by Mr. C. E. Cowper (Deal), Mr. W. T. Stead was called to the chair. The chairman said the business of the evening was not to discuss the merits or demerits of Esperanto. They were met as a company of men and women who had come to the conclusion that Esperanto was the best thing going in the way of a key-language, and that it was their duty to decide how best to join their forces so as to make the best thing within sight available to the greatest number of people in the shortest possible time (hear, hear). When the movement began to spread it developed one or two features which he thought were rather hopeful. Persons with enterprise began here and there to see that if Esperanto was going to go, there was money in Esperanto. He had a great belief in things that had money in them (hear, hear). For this reason, that any good cause which would pay a 5 per cent. dividend would multiply and increase itself just as a tree would multiply itself by throwing off its seed; but any philanthropic or other public-spirited association which would pay no penny in dividend was like a telegraph pole set in the ground--it would stand until it rotted, but it would never breed another telegraph pole. So it was in relation to societies that were purely benevolent. But perhaps that was too bad to be suggested of this new organisation, which was to be a purely propagandist association. He should look upon it as representing what he might call the "Church" of Esperanto. He hoped there might be a profitable and revenue-producing "State" of Esperanto growing up outside with which their organisation would be in the closest possible manner associated, and while their business would be to preach the pure gospel of the cause, the other fellows would come along and gather up the shekels. As for themselves, they only wanted sufficient of the shekels to keep the matter going. A committee had been sitting for some time considering about the formation of a National Association, and among the suggestions framed was one as to title. Scarcely a month passed but some irate Scotsman wrote to say he was a most dastardly person for not having taken note that there were others beside English in the United Kingdom. Then the Americans would not have the word "British" at all; while as to the formula "English-speaking," the title "English-Speaking Esperanto Association" would look rather foolish, seeing that the object was speaking, not English, but Esperanto. It had, therefore, been finally decided, after a good deal of discussion, that, subject to the approval of that meeting, the title dividing them the least, and which would be the simplest, was The British Esperanto Association. The suggestions, copies of which would be found on the chairs, had been drawn up by the London Group, and submitted to the rest as a basis for a provisional organisation until next May. Their purport had practically been embodied in a number of Resolutions now to be laid before the meeting. He concluded by moving the first Resolution: That a society, to be entitled "The British Esperanto Association," be and is hereby formed. Mr. Geddes (Dover) seconded. A discussion followed, Mr. A. E. Wackrill (late of Ceylon) suggesting a difficulty as to the equivalent in Esperanto of "Association," and pointing out the desirability of having the same initials for the title in both languages. It was replied that the word "Asociacio" (shortened in the newer _Esperanto-German Dictionary_ into "Asocio") was already available. Finally, after Mr. Parsons (Battersea) had failed to find a seconder for his amendment--"The Esperanto Society of Great Britain and Ireland"--the Resolution moved from the chair was adopted unanimously. Resolution 2. Moved by Mr. Ledger (London); seconded by Mr. Gill (Acton). The objects of the Association shall be:--To promote in every way the spread of the auxiliary International language "Esperanto" by the formation of new local societies. By appointing representatives. Appointing delegates for International conferences. The arrangement of congresses. Distributing information throughout the Empire. Arranging for the loan of collections of literature, correspondence, etc. The making arrangements for lectures. The publishing and distribution of books and propaganda literature. The organising of examinations and granting certificates of proficiency, etc., etc. Resolution 3. Moved by Mr. Cowper (Deal); seconded by Mr. Hayes (London). That the following gentlemen be elected to hold office until the annual meeting in May, 1905:--Honorary President--Dr. Zamenhof. President--Lieut.-Col. Pollen, LL.D. Vice-Presidents--Messrs. Joseph Rhodes, F.J.I., J. C. O'Connor, B.A., Felix Moscheles, W. T. Stead. Hon. Treasurer--Mr. W. Whitebrook. Hon. Secretary--Mr. H. Clegg. Hon. Auditors--Messrs. Schultz, Comins & Co. Resolution 4. Moved by Mr. T. Hoskison (Leeds); seconded by Mr. Finez (Dover). That a provisional Council be formed, consisting of one representative of each existing British group, with power to add to the number, such Council to hold office until May, 1905, when the first annual meeting shall be held and a new Council elected. Councillors.--Aberdeen, Mr. Christen; Acton, Mr. Gill; Battersea, Mr. Lee; Bedford, Mr. Dudeney; Bournemouth, Mr. Woodward; Brighton, Miss Oxenford; Brixton, Mr. Eagle; Corbridge, Miss Bickell; Dover, Mr. Geddes; Dublin, Mr. Fournier; Edinburgh, Prof. Sarolea; Forest Gate, Mr. Carter; Glasgow, Mr. Wallace; Ilford, Mr. Jeffery; Keighley, Mr. Rhodes; Kensington, Mr. Maitland; Leeds, Mr. Wyms; Leicester, Mr. Mugglestone; Liverpool, Dr. Lloyd; London, Miss Lawrence; Newcastle, Mr. Mills; Plymouth, Mr. Thill; Portsmouth, Dr. Greenwood; St. Andrews, Mr. Haxton; Tynemouth, Mr. Davidson. Resolution 5. Moved by Mr. Joseph Rhodes (Keighley); seconded by Dr. Lloyd (Liverpool). That the Association shall consist of Fellows, Members, and Associates. An annual subscription (the amount of which shall be determined by the Rules) shall be payable by each Fellow and Member respectively. These subscriptions shall be 5s. for Fellows, and 2s. 6d. for Members for the period up to the annual meeting in May, 1905. Individual Members of all Associated Groups shall be, _ipso facto_, Associates, but without the right of voting (except through their Group Leaders). The Rules shall provide for the election by the Council, from time to time, of Honorary Members, consisting of friends and helpers of the cause. Resolution 6. Moved by Mr. Cowper (Deal); seconded by Mr. O'Connor (London). The amount of annual subscription for affiliated Groups, based upon the effective numerical strength of each Group, shall be determined by the Rules; but the amount of subscription payable for the period up to the annual meeting in May, 1905, shall be 3d. per head. Resolution 7. Moved by Mr. Reeve (London); seconded by Mr. Millidge (London). That the Council be empowered to prepare a draft set of Rules for the Association, to be submitted to the first general meeting. Resolution 8. Moved by Mr. O'Connor (London); seconded by Miss Lawrence (London). That the Council be authorised to hire, as soon as possible, a room for one year, with the approval of the Guarantor; and to engage a paid assistant secretary for the period up to the annual meeting in May, 1905. Resolution 9. Moved by Mr. Farnes (London); seconded by Miss Schafer (London). That the honorary secretary be authorised at the conclusion of this meeting to enroll members on payment of the provisional subscription of 2s. 6d., and to receive donations, and that the Council be empowered to elect from amongst the members, before the annual meeting in May, 1905, a limited number of Fellows who have proved themselves to be expert Esperantists, and are willing to pay 5s. For convenience sake these resolutions have been set down in the fashion in which they were finally settled, but no single resolution was passed without comment or discussion, although to most of them unanimous consent was finally given; for example, there was an amendment to Resolution 2, Mr. E. W. Eagle (Brixton) moving that the objects should be as in the printed paper, that is, in the sentence "distributing information throughout the Empire," "Empire" should be omitted. This was seconded by Mr. E. W. Bullen (Dulwich). Mr. J. C. O'Connor (London) pleaded for the larger idea, and pointed out that he had recently received applications for information as to how to start Groups from persons in Adelaide, Melbourne, Sidney, and another distant part of the Empire. The chairman suggested that, even if the words were left out, there would really be no limitation of the activities of the Association to that part of the Empire contained within the British Isles. The meeting thereupon accepted the amendment unanimously, and the words stand simply "Distributing Information." Sir William Ramsay had been requested to become president, but, his absence in America making it possible that a reply would scarcely reach London before the meeting, the noted scholar and ardent Esperantist, Colonel Pollen, had consented to come to our help if needed. Sir William's telegram arrived just before the meeting, the letter not until later. With his usual kindness he wrote:-- R.M.S. _Baltic_, 13th October, 1904. I am most flattered by your request. My position is simply this:--I am on the Council of so many Societies (and on the Senate of London University, too) that I find I have not sufficient time for what is really the business of my life, research. It is true that each Society takes only a little time, say, one afternoon a fortnight, some more; but in the aggregate they take far more time than I ought to give. I am now free from the presidentship of the Society of Chemical Industry; but I must still attend its meetings, for the new president is an American, and cannot be present in London. These considerations lead me to decline your flattering offer. Believe me it is not want of will; but I have made up my mind not to undertake any more work of the kind for some years. I _must_ have time for my own work, and the only way to secure it is to decline all public offices. Remember that I am in complete sympathy with your movement. Yours faithfully, William Ramsay. Thus far our efforts have been successful, and the B.E.A. formed, but we must not forget that this is only the first step, we have to formulate carefully the Rules; and suggestions of all kinds will be welcome. The arrangement as to examiners and examinations will be an arduous and difficult work, and this applies to the whole of the objects mentioned in Resolution 2. Each and everyone of us must do our very best to give of our time and of our means. It has often been said that true enthusiasm empties pockets. Let us, everyone who can afford it, at least, become members, and those who can go one better may add a donation. Subscriptions and funds will be gladly welcomed by the Hon. Secretary, Harald Clegg, Esq., 14, Norfolk Street, Strand, London. Our space will not allow me to mention the classes in and around London; particulars of these were published in the October Esperantist. There was, however, one mistake, Miss Schafer's class at the German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square, is held on Wednesday. The Principal of the Cusack Institute, White Street, close to Moorgate Street Station, has placed a room at our disposal, and classes are held there on Thursday evenings--beginners at 6.15, teacher Mr. Gray; advanced 7.15, Miss Schafer. Which of our readers has not heard of the extraordinary progress made by Esperanto in Aberdeen? Their case is, I should think, unique. As the result of a newspaper propaganda, commenced scarcely five weeks ago, Aberdeen has more than 170 students attending classes. They intend to hold a meeting in the Town Hall, which holds 5,000 people, and already names for the Adresaro are coming in. All honour to the enthusiastic Mr. A. Christen, who has originated and carried out this successful movement. News of progress abroad will have to be held over this month. Two items are of great importance. At a congress of workmen painters held lately in Grenoble it was decided that delegates to the next congress must be able to speak Esperanto; and the preparations for the reception of Dr. Zamenhof at Boulogne are already being commenced. * * * Tutmonda Jarlibro. As all our readers know, this wonderful directory has been compiled by So de Ménil, of 45, Boulevard Magenta, Paris. It being the first of its kind, absolute correctness was impossible. All Esperantists are, therefore, earnestly asked to correct any mistakes they find in it, and to forward such corrections to So de Ménil before the 10th November. Postcards will do of course; but if we are to have a correct directory next year everyone _must_ help, and that speedily. We have already notified M. de Ménil of most obvious slips. * * * Mr. H. P. Hughes, of 2, Fairfield Road, Stockton Heath, Warrington, will send reprints of his interesting article (which appeared in several papers) to any who will send a stamped addressed envelope, and Mr. Dudeney's article in the _Bedfordshire Times_ is still obtainable, price 2d. * * * We learn with great pleasure that our able friend Mr. Motteau holds, by request of Dr. Stanton Coit, a weekly class (on Mondays at 7.30) at the Union of Ethical Societies, 19, Buckingham Street, Strand, W.C. CORRESPONDENCE NOTES. _El Rusujo._--Mi ĵus revenis de mia longa Esperantista vojaĝo. Plej diverslandajn Esperantistojn renkontis mi: Hungarajn, Germanajn, Bohemajn, Francajn, Rusajn, Italajn--ĉiujn mi same bone komprenis, kun ĉiuj mi min sentis internaciulo, homo, Esperantisto! Mi konvinkis min, ke Esperanto estas parolebla de ĉiuj Eŭropaj popoloj, kaj vidis, ke nenio povos haltigi la fortan fluon de tiu ĉi progresaĵo.--Via, G. Kolowrat, _en St. Peterburgo_. * * * _Pri la prefikso MAL._--Ĉiuj Esperantistoj konsentas, ke ni ne devas uzi la prefikson MAL-, kiam la logiko enkondukus uzon de SEN aŭ NE. La prefikso MAL- montras la kontraŭecon. _La du ideoj estas kontraŭaj, nur kiam ilia sumo faras nulon._ Eble oni ridetos tiun algebran difinon. Tamen mi kredas, ke oni povas eltiri el ĝi, en la plimulto da okazoj, limon inter la uzo de MAL-, kaj tiu de SEN aŭ NE. Ekz.: Se ni varmigis ian mason da akvo, kaj malvarmigis, laŭ la sama grado, egalan mason, sufiĉos miksi ilin, por havi nenion faritan. Puŝite egale kaj samtempe dekstren kaj maldekstren, oni ne moviĝas. Persono kiu logas nin pro siaj bonaj kvalitoj, kaj mallogas pro la malbonaj, sume lasas nin indiferantaj. Grasa makulo sur papero, lumigita de poste, aperas brila; de antaŭe lumigita, ĝi estas malbrila; lumigita egale ĉe ĉiu flanko, ĝi malaperas. Kunigante homon fortikan kun alia malfortika, oni povus akiri la saman laboron, kiel per du homoj senigitaj de tiuj du ecoj. Ĝenerale, la estaĵoj kaj aferoj posedas kvalitojn aŭ propraĵojn, kiujn ni kutimas vidi kunestantaj laŭ ia grado. Tio estas la komuna nivelo. Se radiko sciigas, ke ia propraĵo superas ĉi tiun nivelon, la sama radiko kun MAL- montras la saman propraĵon laŭ malsupera grado. Sed kiam ni intencas celi la foreston aŭ neeston de propraĵo ni uzu SEN aŭ NE. Ekz.: La morto estas nur la seniĝo de la vivo; kaj la vivo neniam malon havas. (La morto havas unu, la naskiĝon; ĉar en urbo, kie la nombro de la naskiĝoj egalas tiun de la malnaskiĝoj, la kvanto da loĝantoj ne ŝanĝigas.) Do, vortoj kiel _malviva_, _malakra_, _malrekta_, _malcentra_, _malebla_, _malesti_, nenion signifas, se oni donas al la prefikso MAL- ĝian veran sencon. Nun, ĉu ekzistas ia diferenco inter SEN kaj NE? Eble pli bone estis uzi SEN kiam la propraĵo celata okaze forestas, kaj NE kiam ĝi tute neestis. Senviva korpo; neviva ŝtono. Sed mi konfesas, ke ĉi tio estas nur bagatelo.--H. Sentis, _Grenoble_. P.S.--En Jan., 1903, mi sendis artikolon pri tiu temo al la malaperinta R.I. (H.S.). * * * _Atesto pri facileco_ (se oni bezonas plu!).--Mi estis aŭdinta pri Esperanto, sed mi sciis nenion pri _ĝ_i antaŭ _gestera_ (hieraŭ) vespero, kiam amiko sendis al mi leteron skribitan en Esperanto. Post tri kvar_t_onoj da horo, _per la helpo de unu kopio_ (_kajero_) _de_ The Esperantist, kiun mi ricevis kune kun mia letero, mi povis skribi Esperantan respondon! Post vespermanĝo tr_e_ horojn da nokto mi laboris (studis) pri la paĝoj de la Gazeto. Nun, morgaŭe, mi estas leginta granda(n) parto(n) de la Gazeto, kaj mi povas kompreni la vortojn preskaŭ tutajn, kvankam mi havas nek vortaron nek gramatikon, ekceptinte The Esperantist. Esperanto ja estas mirindega lingvo. La alia lingvo internacia, la malnova _Volapük_ ne povis kompariĝi kun tiu ĉi. Ju pli mi vidas pri ĝi, des pli korege mi ŝatas ĝin. Volu pardoni min, se mia letero enhavas kelkajn er_o_rojn kaj kredu ke mi estas, via tre vere, N.L.H. en Calcutta, Hindujo. (A letter composed after but four hours' study, without dictionary or grammar, other than The Esperantist! What can be more convincing? The italics are ours.--Editor). * * * Referring to your notes in a recent number of The Esperantist, I believe that the best way of spreading a knowledge of Esperanto is for the London Chamber of Commerce to demand from every candidate for their certificate a competent knowledge of the language--that they should be at least able to read and write Esperanto; later on, candidates might be required to speak the language. This suggestion would be somewhat unreasonable if learning to read and write Esperanto involved much labour; but I am surely overrating the difficulty when I assert that any boy of average ability would be able to conquer it by devoting one hour a week to it during our academical term of three months. A slow boy might require two terms, but slow boys are not wanted in the City or elsewhere. English people are so abominably shy of any new proposal, especially when it is one of a promising nature, that I shall not be at all surprised if you continue to cry in the wilderness for many a year to come. You will probably have to wait until the International language has been adopted as the language of Commerce by _every nation except ours_.--Yours faithfully, Temple Orme. KRANIOJ. Originale verkita de Dro A.M., No. 8720 (Trinidad). La celo de ĉiu Esperantisto estas, aŭ devus esti, la forigo de naciaj antaŭjuĝoj, kaj li devus uzi ĉiujn batalilojn por efekti ĝin. Unu el tiuj ĉi bataliloj estas Antropologio. La konatiĝo kun la principoj de tiu ĉi scienco montros nin, ke la diversaj Eŭropaj nacioj estas ja apudaj parencoj, kaj ke la tiel nomataj naciaj malamikaĵoj estas pli ol malbonaj. Kio estas tiuj ĉi malamikaĵoj, krom heredaĵoj de la estinteco, nutritaj de egoistaj regnestroj, kaj nuntempe, ni ĝin diras honte, de la malveroj de egale egoistaj historiaj skribantoj. Por la nemetiisto, mi diru, ke la antropologiisto estas la naturisto de la homo, kiu fondas siajn konkludojn sur la mezuroj kaj sur la fizikaj trajtoj karakteraj de la vivantoj, kaj ankaŭ de la mortintoj, sur la korpoj de la vivantoj aŭ de la mortintoj, sed, kutime, sur la skeletoj de la mortintoj, kaj ne, kiel la historiaj skribantoj, sur la priskribaĵoj de la malnovaj Grekaj kaj Latinaj aŭtoroj. La plej gravaj mezuroj estas tiuj de la kranio. La kranioj dividiĝas en tri klasojn, laŭ la proporcio de la larĝeco je la longeco; tiu ĉi proporcio, donita kiel procento da la longeco, estas nomata "cefalika indikilo." La larĝeco estas mezurata ĵus super la oreloj, kaj la longeco de punkto inter la brovoj ĝis la okcipita ŝvelaĵo. La proporcio de la _longa kapo_ (dolikocefaliko) estas malpli ol 75%, de la _meza kapo_ (mezocefaliko) de 75% ĝis 80%, kaj la _larĝa kapo_ (brakicefaliko) pli ol 80%. La jena priskribo ne enhavas Rusujon, Finlandon, Laplandon aŭ Hungarujon, ĉar, rilate al iliaj loĝantoj, ili apartenas Azion; eĉ Rusujo havas tre malgrandan nombron da Eŭropsangaj homoj. La plej unue konata Eŭropa homo estis longa kapulo, mallonga kaj bruneta, posedanta multe da Afrikaj trajtoj. Multaj antropologiistoj kredas, ke li originale venis el Afriko. Estas strange, ke la Afrikanoj havas tradicion laŭ kiu, la unuaj homoj estas nigraj. Unutage iu el ili, baninte sin en lago, blankiĝis! Kompreneble ĉiu rapidis sin bani en la sama lago, kies akvo pli kaj pli nigriĝis pro tio. La banantoj do fariĝis malpli kaj malpli blanka ĝis, fine, la akvo tute perdis sian virton. La malfeliĉuloj, kiuj alvenis tro malfrue, estas la praavoj de la nunaj nigruloj, kaj la aliaj, pli malpli kolorataj, tiuj de la diversaj koloritaj rasoj. Poste, raso da larĝakapuloj el la Oriento, pli altaj, pri fortaj kaj pli civilizataj ol la longakapuloj, okupis mezan Eŭropon, forpelinte la longakapulojn al Sudo, Nordo kaj Nord-Okcidento. La nunaj Eŭropaj nacioj estas la posteuloj de tiuj ĉi du rasoj. Por la ordigo, la antropologiistoj supozas, ke estas tri ĉefaj, puraj rasoj en Eŭropo, krom Rusujo, Finlando, Laplando, kaj Hungarujo. (_a_). La Teŭtonoj, altaj kaj blondaj, kiuj havas longajn kapojn kaj vizaĵojn, kaj loĝas Skandinavujon kaj nordan Germanujon, estas la posteuloj de tiu parto de la originalaj longakapuloj, kiuj forkuris al la norda for de la larĝakapuloj. (_b_). La Mediteraneuloj (Iberioj), malaltaj kaj brunetaj, kiuj havas ankaŭ longajn kapojn kaj vizaĝojn, kaj kiuj okupas la Britajn Insulojn, okcidentan Francujon, Hispanujon kaj la tutan bordon de la Mediteranea maro, estas la posteuloj de la restantaj originalaj longakapuloj. La diferencaj karakteroj fizikaj de la du rasoj estas racionale klarigitaj per klimataj kondiĉoj. Ni ŝuldas al la Iberioj la civilizadon de antikva Egiptujo, Grekujo kaj Romo, sencitante tiun de Persujo kaj eble tiujn de la Semitaj Imperioj, ĉar estas preskaŭ certe, ke tiuj ĉi ankaŭ apartenis al la Mediteranea raso. (_c_). La Keltoj, mezaltaj kaj brunetaj, kiuj havis larĝajn kapojn kaj vizaĝojn kaj loĝis mezan Eŭropon (mezan Francujon, sudan Germanujon, Aŭstrujon, Bohemujon, Polujon, kaj aliajn). La Slavoj apartenas al tiu ĉi raso, kiu estis la posteulo de tiu originala raso, kiu forpelis la longakapulojn. Senprecize, la fizikaj karakteroj de la tri rasoj troviĝas en la citataj landoj, sed estas esceptaĵoj. Ekzemple:--Forta larĝkapa elemento troviĝas en iaj partoj de Danujo. Ankaŭ la Baskoj (Basques) prezentas alian escepton, ĉar ili posedas larĝajn kapojn kaj longajn vizaĝojn. Kontraŭe apud la rivero Dordonjo (Dordogne) oni trovas longajn kapojn sed larĝajn vizaĝojn. Kompreneble estas pli kumune trovi mezocefalikajn kapojn ĉie, pro la intima miksado de la tri rasoj. Se la leganto kalkulos la nombron de praavoj, kiujn li posedas dum du mil jaroj, li vidos, ke tio ĉi nur estas natura, ĉar liaj propraj praavoj estos pli multenombraj ol la tiama tuta loĝantaro de Eŭropo. Hodiaŭ ne ekzistas tia estaĵo, kia Teŭtono, Kelto aŭ Mediteraneo. Kelkaj vortoj estas necesaj pri la termino Kelta. La Kelto de la antropologiisto estas la larĝa kapo de meza Eŭropo, sed la "Kelto" de la historiaj verkantoj diversas, laŭ la fantazio de la aŭtoro. Nuntempe la Francoj, Kimroj, Skotoj, kaj Irlandoj ĝuas la titolon. El tiuj ĉi, nur malgranda parto da Francujo povas prave uzi la nomon, la aliaj estas tielnomitaj, ĉar ili okazas paroli Keltajn dialektojn. La malĝusta uzado de tiu ĉi vorto ĉe la aŭtoroj kaj la politikistoj pligrandigis multege naciajn malamikaĵojn inter la Angloj kaj Irlandoj, kaj ankaŭ inter la Francoj kaj la Germanoj. Kvankam la Germanoj estas tiel multe aŭ pli Keltaj ol la Francoj, tamen tutaj libraroj estas skribintaj de Germanoj kontraŭ la Kelta Franco, kalumniante lin pro lia raso. Mommsen, rilate al tio ĉi, estas malglore la plej granda ofendanto el ĉiuj; tamen lia kapo estis klare Kelta. Malfeliĉa fakto--por tiuj ĉi Germanaj aŭtoroj--estas, ke multaj el la plej famaj Germanoj havis la larĝan Keltan kapon, inter ili, Goethe, Schiller, Bismarck kaj eĉ Martin Luther! Ĉu la ironio povus plimulton fari? La nescianta Angla malestimo por la Irlandoj estas eĉ pli malbona ol la Germana malestimo de la Francoj, ĉar la Kelta elemento ĉe la Irlandoj estas tre malgranda kaj tiel intime intermiksita kun la aliaj, ke ĝi ne estas videbla. Kontraŭe, en la orienta parto de Anglujo, kie la Danoj loĝiĝis, la Kelta elemento estas tre ofte trovata. La "Kelta" montano ankaŭ ŝuldas sian ekzistaĵon al la fantazio de la aŭtoroj. La vera Skota montano estas Teŭtona-Mediteranea. Mi ŝuldas multe al la libreto de John Munro _Historio de la Brita Raso_ (History of the British Race; Newnes), kiun mi konsilas Esperantistojn legi, kiel enkonduko al la scienco de antropologio. Kun granda bedaŭro ni anoncas, ke la agema Malta Societo ĵus estas perdinta Sron A. Littlejohn, unu el la plej energiaj klopodantoj inter la fervora insulanaro. Kaj, por pruvi, ke malfeliĉoj neniam venas unuope, la sama grupo ankaŭ perdis la servojn de la helpanto, kiu estis tipografonta la novan ĵurnalon, pri kiu la Maltaj Esperantistoj nun klopodas. Kaj la sekvanta sciigo el Rusujo ankaŭ estas precipe doloriga. "La 23 Septembro subite mortis Membro de la _Soceito Espero_, Ekscelenco Gregorij Nikolaeviĉ Ljubi, poŝtcenzuristo de eksterlandaj ĵurnaloj, kaj cenzuristo de la venonta Rusa ĵurnalo 'Esperanto.'" La mortinto estis progresema homo, li multe faradis por la _Soceito Espero_, li penadis detrui la cenzurajn barilojn rilatajn la lingvon Esperanto, kaj lia morto estas gravega perdo por ni Rusaj Esperantistoj. British Esperantists will learn with pleasure that, just as we are going to Press, news has been received of the foundation of _The London School of Esperanto_. E. A. Millidge, Esq., one of our most able Esperantists (to whom we owe most hearty thanks for valuable assistance in revising the proofs of several of our numbers), will be the chief instructor. For information apply to the Secretary, 93, Chancery Lane, London, W.C. The principal articles of late dealing with Esperanto have appeared in the _Sheffield Independent_, _Glasgow Evening Times_, _To-day_, and the _Church Family Newspaper_. This last has been especially useful, as a reference was given for further information, with the result that many new adherents have been gained, especially among the Clergy. If only contributors would remember never to let an article appear without some such reference, our progress would be even more rapid than it at present is. ANTAŬEN! Originale verkita de William Officer. Nun super la tero lumiĝas La tagoj feliĉaj kaj belaj, Brilecon de kiuj, longtempe La grandaj saĝuloj vidadis En siaj revadoj anĝelaj. Leviĝu do, Esperantistoj! Antaŭen je nomo de Dio! Homaro, unue sensenta, Komencis gravecon kompreni De via altega misio. Ĝis nun la nacioj estadis Fremduloj je penso kaj koro: Tro ofte iliaj ĵaluzoj Kaj malamikecoj plenigis La mond' je senfrukta doloro. Al vi apartenas la tasko Grandega, senlime vastigi La lingvon _esperan_. Ĝi sole Posedas potencon magian La multojn en unu kunligi. El scio larĝega, perfekta, La ĝia triumfo kreskigos, Simile al floroj, amecon Kaj pacon, regado de kiuj La homojn eterne ĝojigos. Antaŭen, do, Esperantistoj! Antaŭen je nomo de Dio! Laboru fervore, senĉese! La sun' de sukceso ekbrilas Sur via altega misio. PLENDO DE LA LUNO. Originale verkita de G. Kolowrat Ĉervinski. Dormas, silentas natur' Nur siluetoj montriĝas. Kaj sur ĉielo la lun' Tre malkontenta vidiĝas. Tute sen ĝoj' ĝi rigardas, Eĉ falis larm' el okul' (Tiel almenaŭ mi revis) Ho, luno malfeliĉul'! Diru pro kio senĝoje Tiel rigardas nun vi; Eble ne estas agrabla Plia fort' de l' sunradi'. Ĉu miras vi la malbonon, Ĉu plendas vi, ke sur ter' Homo feliĉa ne estas, Kaj eĉ senpeka afer'? Eble ekscii vi volas Estas por kio milit' Kial ne estas la pac' Ĉe la Dio kreit'? Eble al mi vi demandas: Kial, je l' homa ĉagren', Lingvo neŭtrala malestas Por la komuna kompren'? Restu do vi nun trankvila; Bon' venos de Esperant' Lingvo neŭtrala utila, Por ĉiu tera loĝant'. Ĝi la militon forigos, Pacon aranĝos ja ĝi, Veran ekhavos la amon Tuta homar' inter si. Kuros de l' mondo malbono, Multo en ĝi pliboniĝos, Perdos la lokon mizero Multaj eĉ plifeliĉiĝos. Kaj forgesiĝos l' ofendo Al vi farita de l' sun'. Eble vi ekkontentiĝos, Ho bela, ho mia lun'. Dormas, silentas natur', Nur siluetoj montriĝas Kaj sur ĉielo la Lun' Jam plikontenta vidiĝas. Sed ne sen ĝoj' ĝi rigardas Kaj senlarmiĝis jam ĝi-- (Tiel almenaŭ mi revis) Ĝi konsoliĝis de mi! ANAKREONAĴO. Verkita de Rev. A. H. Nankivell. Mi deziras pri famuloj Kaj prapatroj nun kantadi Kaj fortuloj batalantaj Kaj sanktuloj preĝadantaj, Honorindaj, memorindaj, Kuraĝemaj kaj mirindaj, Tiajn virojn mi laŭdadi Volas; aŭdu, feliĉuloj! Sed kor' mia kun moketoj Krias: "Mi ne volas aŭdi. Kantu nun pri la knabinoj, Delikataj belulinoj, Gajakoraj kaj amindaj, Belvizaĝaj kaj kisindaj, Tiajn mi deziras laŭdi; Aŭdu, feliĉulinetoj!" Tial mi adiaŭ diras Al fortuloj kaj sanktuloj, Militintoj kaj venkintoj, Adorintoj kaj preĝintoj; Kaj de nun pri virgulinoj, Karesindaj gajulinoj, Forgesinte pri bravuloj, Ĉiam kanti mi deziras. LULKANTO. DORMU! Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). Dormu, dormu en lulilo Paĉja, panja korligilo; Panjo ja apude sidas Ci al panja am' konfidas, Ci en sendanĝero estos Panjo ja apude restos; Laŭ infana elkonfido Dormu, dormu, dorm'! Kovras ja flugilaj vestoj Sur birdetoj en la nestoj Sed flugiloj cin anĝelaj Kovras en mallumo helaj; Ci en sendanĝero restos Ĉar anĝeloj apudestos; Laŭ infana elkonfido Dormu, kara mia ido, Dormu, dormu, dorm'! Dolĉa en lulil' trezoro, Ŝlosilet' de panja koro, Cin al brakoj mi konfidas Kies ci vizaĝon vidas; Ci en sendanĝero restas _Nia Patro_ apudestas; Laŭ infana elkonfido Dormu, kara mia ido, Dormu, dormu, dorm'! LA MALGRANDEGULO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Malgrandegulo foje amis Grandegulinon belan; Li diris: "Ĉu vi min edzigos, Amanton tre fidelan?" Sed ŝi respondis: "Malfeliĉe Mi estas tre miopa Sed ni ne povas eĉ vin vidi Per ilo teleskopa; Por mi vi estas tro malgranda; Mi restos amikino, Sed iu de la via kresko Konvenos por edzino." Pro tio, poste, sian koron Al malgrandegulino Li donis, sed ŝi tuj respondis: "Ne estas mi virino Por vi; ni estas tro similaj La unu al l'alia, Kvankam al mia kor' vi estas. Amanto simpatia; Ĉar ne konvenas por edzeco Preciza egalpezo; L'edzino via devus esti Virin' de kreskomezo." Foriris li, kaj longatempe Ne plu li enamiĝis, Sed fine, lia kor' per iu De mezokresk' bruliĝis. Sed ŝi, al la demand' fatala Respondis: "Tre ĝentila Vi estas, sed mi ne kuniĝos Kun viro malsimila. La viro, kiun mi akceptos, (Nature, vir' samlanda), De mia kresko ankaŭ estos, Nek pli nek malpli granda." "Ho, ve!" li tiam kriis, "kion Mi faros, mizerulo? Neniu jesan vorton donis Al mi, malgrandegulo." Respondis ĉiuj al proponoj: "Vi havas koron aman, Sed tamen kreskon tro malgrandan Aŭ saman, aŭ malsaman. Mi petas, ke vi diru ion Por min ekkuraĝigi." "Tre efektive," ŝi respondis, "Ne penu edzinigi." MIAJ PAPERAMIKOJ. Originale verkita fantazio de C. Oxenford. Frapon! Ha, la poŝtisto--letero de unu el miaj paperaj amikoj. Vi ridetas, tamen estas vere. Mi havas multe da paperaj amikoj, tio estas amikoj, kiujn mi neniam estas vidinta; sed kiuj skribas al mi el aliaj landoj. Kaj tiaj bonaj amikoj! Ĝuste similaj al la libroj, la plej bonaj, kiujn oni povas posedi. Negrave kio mi estas vizaĝe, profesie; neniam ili permesos min senti, ke mi estas malbela, malsprita, neinteresa. Se mi ne estas vestata tiel bone, kiel aliaj, neniam ili turnas la kapon kiam ni renkontas nin, sed ĉiam ili salutas min kun amika rideto. Se mi estas laca, malafabla, kiam oni min vizitas, oni nek ekkoleras nek nomas min malafablulino, sed oni kvietigas min, kaj helpas min forgesi la kaŭzon de mia maltrankvileco. Sed mi devas rapidi pretigi ilin akcepti. Ĉiuj miaj paperamikoj vizitos min hodiaŭ vespere. Kia amaso tie estos! Tiu ĉi salono apenaŭ ilin enhavos. Mi estas ornaminta la ĉambron per floroj kaj, kiam la kandeloj estos lumigitaj ni aperos tute belegaj. Mian veston? Mi estas vera virino: mi estas vestinta min simila al la reĝino de Ŝiba. Tiun vesperon mi trafas la deziron de mia koro: mi akceptas amikojn, kaj mi estas en plej gaja humoro. Ha, ĉi tie venas la unua gasto. "Kiel vi sanas, Sinjoro...?" Ha, ha! vi supozas, ke mi estas dironta al vi lian nomon? Ne, ne! Li salutas min; kia manpremo! Nuntempe oni premas manojn laŭ malnerva maniero, tute ekkoleriganta. Sed ne premu mian manon tro kore, amiko mia; vi viroj neniam konas viajn fortojn. Nun la aliaj alvenas, kaj mi rapidas ilin akcepti. "Bonan vesperon, Sinjoro ... mi estas ĉarmata vin renkonti; kaj vin ankaŭ, Sinjoro. Kion vi diras? Ho, Ho flatantulo, foriru, estas facile vidi, ke vi elvenas el _La Belle France_!" Sed kiu estas tiu ĉi grandegulo, kiu alportas kun li tian malvarman venton? Estas mia amiko el Rusujo; li estas sufiĉe aminda serĉi por mi poŝtmarkojn, kvankam li min konis nur malmulte da tempo. Mi devas paroli iom kun li, kaj prezenti lin al tiu ĉi ĉarma Fraŭlino el Aŭstrujo, kiu tiel timeme envenas en la salonon, kun mallevataj okuloj. Ŝi estas juna Esperantistino, kaj devas esti kuraĝigata. Kiu estas tiu ĉi sinjoro? Mi ne konas lin--sed ne, mi memoras, li estas vidinta mian nomon sur la "_Adresareto de personoj kiuj deziras korespondadi_," kaj deziras konatiĝi kun mi. Estimata Sinjoro, mi timas ke vi ne ĝuos kunvenon de fremduloj! Kion, vi estas botanikisto? Nu, jen kelkaj kuriozaj floroj; certe vi ĝuos ilian societon, ĝis kiam mi povos trovi inter miaj gastoj similan spiriton por prezenti al vi. Ankoraŭ alia gasto, kiu malalte kliniĝas por kisi mian manon. Tiu ĉi ago, ĉu ĝi estas laŭ miaj Anglaj idealoj de la konveneco? Ĉu mi permesos al mi ĝin akcepti? Sed, mi forgesas, _nun_ mi estas kosmopolitanino, kaj mi konformas al la kutimojn de ĉiuj landoj. Alia gasto, kaj ankoraŭ alia. "Bonvenon, miaj amikoj, bonvenon!" Malgraŭ mia feliĉeco, mi iom malkontentiĝas; unu el miaj amikoj mankas; kaj mi estas pro tio tre malĝoja. Inter ĉiuj el miaj paperamikoj, li estas la plej ŝatata. Mi trarigardas la salonon, ne, tie ĉi li ne estas. Ha! Li envenas--"Mia kara Sinjoro, mi estas ĉarmata vin vidi. Venu, sidiĝu apud mi kelkajn minutojn, kaj diru kial vi estas tiel malfrua. Via Parizo, ĉu ŝi estas tiel ĝoja, ke vi ne deziras ŝin forlasi eĉ por unu tago?" Mi ekrigardas ĉirkaŭ la salono--kun tiuj ĉi bonaj amikaj personoj ĉe mi mi estas feliĉega, sed--tamen estas--iom stranga,--nekomprenebla! Mi trovas min tute nekapabla rekoni eĉ unu personon. Tiuj vizaĝoj kaj tiuj formoj ŝajnas ĉiun momenton ŝanĝiĝi. Kelkafoje oni estas blonda, kelkafoje bruna aŭ malhela. Unufoje oni estas granda, aliafoje malgranda! Ĉu miaj okuloj trompas min? Ho! kio okazas? Estas subite malvarme, mallume; la salono estas neokupata. Hu! mi vekiĝas tremetante. Nur estas sonĝo. Ho ve! mi estas ankoraŭ sola. Nur spirite mi renkontis miajn amikojn, ili ja estas paperamikoj! Eble, mi pripensas, estas tiom pli bone. Ve! kiam mi ekrigardas min spegule, kaj mi vidas malgrandan, malbelan virineton de maturaĝo, mi ĝojas, ke ili ne povas vidi min. Ĉu ili daŭrus skribi al mi se ili povus min vidi kaj--sed ne, mi ne estos malamika, maljusta! Tial miaj paperamikoj, al vi! Mi trinkas je via sano (kvankam nur per mia amata kafo) kaj mi dankas vin pro la multe da feliĉaj horoj, kiujn vi estas donintaj al mi; pro la multo da agrablaj ekskursoj, kiujn mi estas fantazie partopreninta kun vi; unuvorte, pro via amikeco. Ĝis la revido, amikoj miaj! KIMRA SKIZO VI. Heroino malmulte konata. Originale verkita de E.W. En 1849 mi legis en ĵurnalo de la Orientaj Hindoj, pri juna heroino kiu, sur la Kimra marbordo, estis superinta la gloran heroaĵon de Grace Darling. Mia spirito estis ankoraŭ tro okupita je la revolucioj de 1848 kaj ĝiaj sekvoj, por ke mi povu multe klopodi pri afero individua, sed, post dekses monatoj, estante ĉe amikino, kiu bone konis Fishguard Golfeton kaj ĝiajn loĝantojn, mi ŝin demandis pri la nova heroino. Al la tempo de la mirinda ago ŝi estis en tiu regiono kaj kompreneble estis vizitinta la familion Llewellyn. La patro estis fiŝkaptisto, tiel, kiel ĉiuj la vilaĝanoj, esceptinte unu butikisto kaj la drinkejmastro. Li estis vidvo, havis vizaĝon inteligentan, sed li tute ne povis paroli nek kompreni la Anglan lingvon. Tamen liaj filinoj estis pli kleraj. Ili estis grandaj, fortikaj, kaj belegaj virinoj, la pliaĝa, Margareto, havis preskaŭ dudek kvin jarojn. Mia amikino donis al mi kopion de la rakonto de la pli juna fratino, Marta. Jen ĝia resumo, multe mallongigita. _Rakonto de Marto_: "Mi senvestigadis min, kaj mia fratino preĝadis. Subite ŝi ekleviĝis de siaj genuoj ekkriante: "Mi aŭdis pafadon. Ŝipo estas inter la ŝtonegoj." Mi nenion aŭdis, sed ŝi komencis rapide sin vesti kaj ni kune eliris por doni averton. Ekstere ni povis apenaŭ stariĝi, kaj la ŝaŭmo kun la ondoj sin ĵetis sur la vojeton. Kiam ni atingis la drinkejon, nia patro kaj la ceteraj viroj kredis, ke ni ne povas esti alie ol frenezaj. Ili aŭdis nenian pafadon; la nokto estis tiel nigra, kiel la peĉo; nenia ŝipo volus proksimiĝi al la tero en tia vetero; se ŝipo tie estus, ili povus nenion fari por ĝin helpi; nenia boato povus naĝi unu minuton sur tia maro. Sed Mago (Margareto) ne volis reveni ĉe ni. Forte alpremante unu la alian, kaj ofte falante, ni marŝis laŭlonge la krutaĵon, kiu ne estas alta kaj kiu, je diversaj lokoj, superpendas la maron. Niaj okuloj kutimiĝinte al la mallumeco, ni vidis la blankan ŝaŭmon kune kun granda nigra makulo, kaj, apud ĝi, malgrandajn makulojn. Ŝi diris: "Jen estas la ŝipo, tiuj estas dronontaj maristoj; ni devas savi ilin!" Ne malproksime estis du stangoj, kaj ankaŭ fortaj ŝnuregoj kaj turniloj por suprentiri la boatojn kiam oni atendas uragon. Mago komencis tordi ŝnuregojn ĉirkaŭ sia talio. Mi komprenis, ke ŝi ĵetos sin en la ondegojn, kaj mi diris: "Ho! memoru pri via senmorta animo; ĉu vi estas certa, ke ĝi estos savota?" Ŝi respondis: "Tio ĉi tute ne estas grava, mia nuna devo estas savi tiujn ĉi dronontojn." Mi penadis fortiri la ŝnuregon, por ke ŝi ne sin alligu, sed ŝi fariĝis tute furioza kaj laŭte ekkriis: "Mi ja iros en la maron; se vi ne faros tion, kion mi ordonos, se vi ne turnos la turnilon, kiam mi elvokos, vi estos tiu, kiu mortigis sian fratinon." Ŝi kuris, kun la ŝnurego alligita, kaj ŝi saltis kiel eble plej forte. Subite mi sentis ekskuon, mi turnis kaj tiris; ŝi suprenvenis kun viro inter siaj brakoj. Ŝi metis lin sur la herbon; denove ŝi saltis, kaj mi turnis la tenilon; dua viro saviĝis--poste tria. Nun, la ŝnurego estante preskaŭ tratranĉita, ŝi sendis min al la drinkejo por alvoki helpon. Dume ŝi prenis ŝnuregon de alia stango kaj alligis ĝin ĉirkaŭ sian korpon. Homoj alvenis kun lankovriloj, brando, lanternoj kaj ujoj da varmega akvo. Mi helpis ĉe la malsekaj, nekonsciaj maristoj. Kelkaj viroj laboris la turnilon, kaj Mago suprenportis kvaran viron, sed ondego ĵetis ilin kontraŭ akran ŝtonegon, kaj lia cerbo kaj sango ŝpruciĝis sur ŝia gorĝo kaj kolo. Ŝi ŝajnis morta, sed poste ŝi englutis iom da brando, kaj sin ĵetis en la maron kaj savis la lastan viron. Nun la laboro de Mago estis finita, kaj ŝi ploregis. Ni flegis ŝin, portis ŝin hejme, kaj kuŝis ŝin lite, sed ĉiam ŝi ploregadis; eĉ nuntempe, kiam ajn ŝi ne povas dormi, ŝi senĉese ploras." Kompreneble, mi tre deziris vidi Margareton, ĉar oni diris, ke ŝia vizaĝo similas eĉ pli ol antaŭe al Sankta Virgulino de Rafaelo, sed mi ne povis. Ŝi akceptis multajn vizitantojn, sed kun neniu ŝi parolis pri la ŝippereo. Li tiama episkopo de St. Davids estis Dro Connop Thirlwall, la klera historiskribanto de antikva Grekujo. Li simptiis kun la Kimroj, kaj eĉ estis lerninta ilian tre malfacilan lingvon. Li sendis al la du fratinoj £100 (2,500 frankojn) je signo de admiro pro ilia nobla sindoneco. Li ankaŭ komunikis al la direktoroj de _Lloyds_ la detalojn pri la afero, kaj ili sendis al Margareto £100, kaj pergamenon iluminitan, sur kiu ili dankis ŝin pro tio, ke ŝi estas savinta la vivon al tri maristoj. (Efektive nur tri estis savitaj, ĉar unu el la kvin mortis malmultajn tagojn post la ŝippereo). Tiamaniere la familio riĉiĝis. Kiam mi denove estis en Kimrujo, mi intencis viziti la familion Llewellyn, sed oni min sciigis, ke Marto edziniĝis je Koloniano, kaj la tuta familio estis elmigrinta. La nomo de Margareto Llewellyn estas verŝajne forgesita de ĉiuj krom kelkaj maljunuloj. Ofte mi pensas, kiel feliĉa estas ŝia sorto, povi plenumi faron tiel heroan, kaj tamen eviti la degradecon de publika sciado. Nia Lando, Words & Music by F.G. Rowe. Kie estas nia lando, Nia kara lingvo-lando? Ĉu Rusujo, pacienca, Al la lumo baraktanta? Ĉu Svisujo kun montanoj, Domo ja de liberanoj? Grandaj tiuj landoj estas Sed pli granda nia estas! Kie estas nia lando, Nia kara lingvo-lando? Ĉu Anglujo tiel rega, Ĉie ĉiam okupega? Aŭ en filnacioj ŝiaj. Ne dependaj energiaj? Grandaj tiuj landoj estas Sed pli granda nia estas! Kie estas nia lando, Nia kara lingvo-lando? Ĉu Francujo kun beleco, Liber-egal-frat-braveco? Germanujo kun pensuloj, Malrapid' sed persistuloj? Grandaj tiuj landoj estas Sed pli granda nia estas! Nia lando estas ĉie, Ĝiaj limoj ja nenie! Kie premas manon mano, Kune kun Samideano; Aŭ saluto aŭdigata, Aŭ steleto vidigata. Kie ajn la klopodanto, Estas lando Esperanto! SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. Vol. I. No. 14. _Decembro, 1904._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE, 67, Kensington Gardens Square, W. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C. CONTENTS. Page Editor's Notes 209 Welsh Sketch VII. (E.W.) 210 Instinct or Intelligence (Dr. Gambier) 211 Xmas Pudding (Jem Ross Archibald) 212 Origin of European Languages (George J. Henderson) 213 The Crane and the Simpleton (Guy H. Naylor) 214 Letter from Geneva (Edouard Bernard) 215 Club Report 216 A Venetian Affair (D. H. Lambert, B.A.) 219 The Treasure in the Forest (H. G. Wells), translated by Martyn Westcott 220 My Lord the Baby (Edward Metcalfe, M.A.) 222 To Smokers (Ben Elmy) 222 Flyfishbirdratcatdog! (Clarence Bicknell) 222 The Call of Nature (G. C. Law) 223 Index to 'The Esperantist' (Vol. I.) 224 Title Page To 'The Esperantist' (Vol. I.) Frontispiece For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W. Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street. Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea. Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. Brixton--Sro. E. W. EAGLE, 21, Kellett Road, Brixton. Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield. Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House. Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate. Edinburgh--Miss TWEEDIE, M.A., 2, Spence Street. Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road. Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby. Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E. Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane. Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road. Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street. Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane. London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C. Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Benwell. Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road. Plymouth--Dro. GRINDLEY, 23, Gifford Place. St. Andrews--Sro. J. T. RAXTON, 133, South St., St. Andrews. Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands. Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields. Warrington--Sro. W. H. WOODCOCK, Holly Bank, Letchford. West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington W. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. R. A. Croston, 33, Dryden Road, Liverpool. Korespondados kun alilandanoj per p-k. aŭ leteroj. Ĉiam respondos. Sro. F. Francis, 46, Eridge Road, Tunbridge Wells, Kent. Interŝanĝos i. p-k. kun ĉiulandanoj. Captain H. E. Jacob, Aden, Arabia. Dez. kor. kun diverslandanoj sed precipe kun la junuloj. Sro. Henry C. King, The Wharf, Barbados, B.W.I. Kun alilandanoj pri ĉiuj aferoj. Sro. G. Mercer Hollis, 47, Dartmouth Park Hill, London, N.W Koresp. kun alilandoj per i. p-k. Ĉiam respondos. Sro. Sidney Nicholl, 9, Throgmorton Avenue, London, E.C. Interŝ. ilus. p-k. kun gealilandanoj. La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. poŝtmarke). CHRISTMAS POSTCARDS. Wholly in Esperanto. Per Packet of Twelve, 7d. POST FREE. This Postcard has been specially designed for the B.E.A. and contains appropriate greeting to Esperantists throughout the world. Published by the British Esperanto Association, 14, Norfolk Street, London, W.C. THE LONDON ... School of Esperanto. CLASSES AND POSTAL TUITION. For Prospectus apply to-- THE SECRETARY, 93, Chancery Lane, London, W.C. THE ESPERANTIST. The Esperanto Gazette for the spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. Vol. 1., No. 14. Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. DECEMBRO, 1904. Al la Redaktoroj de Ĉiuj Esperantaj Gazetoj.--Karaj Kolegoj, Ni ĉiuj klopodas pro la disvastiĝo de nia kara lingvo, kaj ni ĉiuj devos uzi tiujn ilojn, kiuj plej interesos niajn Legantojn. Kun granda plezuro mi vidas, ke ĉiuj la Esperantaj Gazetoj fariĝas pli kaj pli interesaj kaj vidindaj, kaj montras nepran pruvon de nia progreso. Mi tamen tre surprize vidas, ke diversaj el la Esperantaj Gazetoj enpresis verkojn, eltiritajn el The Esperantist, sen la necesa permeso aŭ anonco. Kvankam oni ĝenerale tre kontente permesos la uzon aŭ tradukon de multaj artikoloj el tiu ĉi Gazeto, la aŭtoroj esperas, ke oni ne plu represigos ilin, sen antaŭa permeso. Kun alta estimo, ĉiuj bondeziroj, kaj internaciaj salutoj, mi estas fidele via,--La Redaktoro. Sendube legantoj vidis, ke la lastaj numeroj de The Esperantist ne enhavis multajn dulingvjan artikolojn. La Redaktoro ricevis leterojn plendantaj kaj gratulantaj pro la sama forigo. Se multaj legantoj anoncos ke ili ŝatas la dulingvajn artikolojn, kaj trovas ke ili helpas je la akiro de la lingvo, ĉiuj numeroj enhavos kelkajn dulingvajn paĝojn. Dum la monato ni ricevis:-- "Rakontoj pri Feinoj," de Charles Perrault, tradukitaj de S-ino. Sarpy (84 pp., 1 franko). "La Evolucio de la Lingvo Internacia," en la Bulgara lingvo, de Jonko Davidov (51 pp., 50 centimoj). "Esperanta Versfarado," de J. Parisot and T. Cart (15 pp., 30 centimoj). "Het Wetenschappelijk Vraagstuk eener Kunstmatige Taal," de E. Collardeau, tradukita Holande de J. Neerdaels (26 pp.); kaj diversajn bonepresitajn broŝurojn de Haŭptmann Borel, 95, Prinzenstrasse, Berlin, N.W. (en la Germana lingvo). Sro. Lyndridge, la verkisto de la _Ekzercoj de Stenografia Esperanto_, anoncitaj sur nia kovrilo, deziras anonci ke li rondirigas inter siaj korespondantoj kajeron de The Esperantist verkita stenografie. Bedaŭrindege, la eldoniĝo de "La Ventego" ankoraŭ prokrastiĝas. La belarta eldono aperos frue Decembre, kosto 3 frankoj, sed mendoj je la abonprezo de 2 fr. 50 akceptiĝos _ĝis Decembro_ 5a. Doubtless readers have seen that the last numbers of The Esperantist have not contained many bilingual articles. The Editor has received letters complaining and congratulatory of the same disuse. If many readers will send notice that they appreciate the bilingual articles, and find that they help in mastering the language, all issues will contain some bilingual pages. During the month we have received:-- "Fairy Tales," by Charles Perrault, translated by S-ino. Sarpy (84 pp., 10d.). "The Evolution of the International Language," in Bulgarian, by Jonko Davidov (51 pp., 6d.). "Esperantic Versification," by J. Parisot and Th. Cart (15 pp., 4d.). "The Question of an Artificial Language," by E. Collardeau, translated into Dutch by J. Neerdaels (26 pp.); and sundry well-printed brochures from Captain Borel, 95, Prinzenstrasse, Berlin, N.W. (in German). Mr. Lyndridge, the author of the _Exercises in Stenographic Esperanto_, advertised on the cover, wishes to announce that he sends round among his correspondents a copy of The Esperantist in shorthand. Unfortunately, the publication of "La Ventego" is still delayed. The art edition will appear early in December, price 2s. 6d., but orders at subscription price of 2s. will be accepted _till December 5th_. KIMRA SKIZETO VII. Malnova Ferakonto. Esperantigita de E. W. Unu fojon, antaŭ longege, loĝis en bela trankvila valeto viro nomita Johano, kaj sia edzino Mario. Ili estis nejunaj kaj solaj. Antaŭe ili havis du infanojn, kvarjaran knabeton kaj dolĉan dujaran filineton, sed ili ambaŭ mortis. La gepatroj ofte ploregis ilin, kvankam ili estas bonaj Kristanoj, kaj neniam volis murmuri kontraŭ Dio. Ili laboris senĉese kaj saĝe, tiel ke ilia dometo, ĝardeno kaj kampo estis modeloj da pureco kaj beleco. Iliaj bestoj estis grasaj kaj bonezorgataj. La geedzoj estis amataj de la najbaroj, por kiuj ili faris ĉian eblan servon. Sed la edzino malsaniĝis; ŝi ne volis konfesi sian suferon, ĉar ŝi timis tro malĝojigi sian fidelan Johanon. Li vidis nenion, ĉar ŝi adoris lin tiel, ke ŝiaj vangoj ĉiam ruĝiĝis kaj ŝiaj okuloj briliĝis kiel helaj steloj, kiam ajn li rigardis ŝin. Li ja nenion vidis; sed multaj amikoj vidis kaj kore simpatiis kun la kompatindaj geedzoj. Tiuj ĉi helpemaj estaĵoj, la feoj, loĝas en proksima arbaro, kaj nokte dancadas sur la kampoj. Ili ja meritas la nomon donadatan al sia raso de la Kimraj kamparanoj. Ili vere estas "la bonaj etuloj"; ili amas la diligenton kaj la purecon, kaj ili amegas la honestecon, la veramecon, kaj la bonkorecon. Ankaŭ ili estas dankemaj; kaj nesciante Johano kaj Mario estis farintaj multajn bonajn servojn je ili. Tial okazis, ke, unu matenon, kiam Mario, pala kaj laca eliris por melki la bovinojn, ŝi trovis ilin jam manĝantajn la freŝan furaĝon. Enirante en la laktejon, ŝi vidis, ke tuta ŝia matena laboro estis bone farita. Multaj funtoj da bela flava butero staris sur grandaj pladoj, la buter-lakto estis en barelo, preta por ke Johano donu ĝin al la porkoj manĝaĵe, la nova lakto jam estis kribrita kaj verŝita en purajn vazojn; ankaŭ ĉiuj aliaj ujoj estis brogitaj. Enfine ŝi nenion havis fari, krom hejti la supon kaj panetojn por matenmanĝo. Tial ŝi ripozis sin kaj pensis pri Johano. Ŝi kredis, ke li estis farinta tutan ŝian laboron. Ŝi ĝuis tiun ĉi provon de lia konstanta amo kaj lin dankis en sia koro. Sed poste ŝi timis, ke li devis scii ŝian suferon, kaj ŝi tre malĝojis. Tamen, kiam li revenis hejmen, koloro kaj brilo ŝanĝis ŝian vizaĝon tiel, ke li ne vidis ian signon de malsaneco. Ŝi deziris danki pro lia helpo, sed ŝi timis paroli, ĉar ŝi estis ankoraŭ tro kortuŝata, kaj, plorante, ŝi lin ĉagrenigus. Ŝi faris do siajn hejmajn aferojn kun amplena koro kaj silenta dankemo. Morgaŭe, denove trovinte sian tutan eksterdoman laboron bonege efektivatan, ŝi ekpetis al Johano ke li ne tiel lacigu sin pro ŝi. Ili ambaŭ miregis, kaj, post longa interparolado pri la afero, ili kredis, ke iliaj nevideblaj bonfaristoj devis esti "la bonaj etuloj." Por samtempe certigi sin kaj montri sian kontentegon, ili metis, apud la ŝtuparo, grandan pecon de la plej bona blanka pano kune kun freŝa butero kaj vazo plena da ĵusmelkita lakto. Morgaŭe, la regalo ne tie troviĝis; la geedzoj do sciis ke la feoj ja servos ilin, tial ili laŭdis Dion pro tiu ĉi favoro, kaj ili amis Liajn bonajn Estaĵetojn. Vintriĝis, Mario pli malsaniĝis. Ŝia tuta laboro ĉiam estis farata de la feoj, kiuj ankaŭ helpis Johanon. Ili ja plezure estus farintaj ĉiom, kiom li bezonis, sed ili estis saĝaj, kaj sciis, ke li pli suferus, neokupate. Ĉiu nokte, ili ĝuis sian simplan ragalon. Enfine, la morto disigis, dum kelka tempo, la du amantojn. La tombo de Mario superploradiĝis de Johano, beletiĝis de la Gefeoj. Nenie kreskis pli verde la herbo; nenie floris pli brile la floroj, nenia difektiga insekto povis proksimiĝi al la sankta loko! La feoj servadis ankaŭ la vidvon, kies domo, ĝardeno kaj kampoj fierigis la paroĥanojn. Oni estus kredinta, ke li havis multajn laboristojn, kaj oni enviis lin. Li tamen tre malĝojis. Pli ol unu virino volis konsoli lin, kaj fariĝi la mastrino de tiel bela bieneto. La plej ruza el liaj amikinoj lin kaptis, kaj edzigis. Ŝi estis junulino tiel obstina kiel egoista, kiu nek ŝatis liajn virtojn, nek bedaŭris lian melankolion, sed kiu antaŭvidis por si vivon facilan kaj ĝojon, vidviniĝinte. Ŝia unu deziro estis amasigi monon. Baldaŭ ŝi komencis malplezure meti la kutiman porcion por la feoj. "Kial ili devos ricevi pli bonan nutraĵon ol aliaj farmlaboristoj?" ŝi demandis. "Ĉar ili amegis Marion kaj laboras senpage," respondis Johano; "ankaŭ ili estas la plejmulton donintaj al mi el miaj amikoj." De tiu ĉi tago li mem lasis la noktan regaleton. Post kelkaj monatoj, li bezonis forlasi sian hejmon dum tri semajnoj, sed li ne foriris sen peteginte sian edzinon, ke ŝi neniam forgesu siajn helpemajn amiketojn, kiuj certe meritis ĉian dankesprimon eblan. Ŝi ja promesis ilin memori, sed ŝi ne diris tion, kion ŝi intencis doni al ili. Tiel okazis ke, unu nokton, kiam la bonaj etuloj estis farintaj la tutan laboron, ili nur trovis pecojn da nigra ŝima pano kaj kelkajn la malbonodorajn sekigitajn harengojn. Treega estis ilia kolero! Ekkriante, ili kuregis en la ĉambron de la avarulino, pinĉis ŝin de kapo al piedoj ĝis iliaj viglaj fingretoj estis lacaj kaj ŝi preskaŭ svenis. Pinĉante, ili senĉese kantis versojn: _Nigra pano kaj hareng' odoras_ _Viaj dikaj flankoj ja doloras._ Tiam, kun grandega peno, ili elpuŝis ŝin el ŝia lito, kaj trenis ŝin malsupren, gaje ekridante kiam, falante de unu ŝtupo sur alian, ŝia kapo ricevis baton. Enfine, ili forlasis ŝin, duone senvivan, apud la pordo, kaj malaperis. De tiu tempo la malfeliĉulino devis ĉion fari kaj ankaŭ toleri la koleron de Johano, de kiu ŝi ne povis kaŝi la kaŭzon de la forkuro de liaj multjaraj helpantetoj. Ŝia vivo estis senĝoja, tamen trankvila, ĝis Johano mortis. Apenaŭ li enteriĝis, kiam ŝiaj turmentantoj revenis. Nokte ili melkis la bovinojn kaj forpelis ilin kun la bovojn, bovidojn kaj porkojn sur la kampojn de la najbaroj. Ili ŝtelis ĉiujn ovojn de kokino, anasino, anserino kaj kolombino. En la dometo povis neniu ĝui noktan ripozon. Bruoj, batoj, pinĉoj, neebligis dormon. Nek sciulo nek pastro povis forpeli la ofenditajn kaj malicajn feojn. Pro tio, post mallonga tempo kaj multe da ĉagrenoj, la vidvino forlasis senespere sian domon kaj belan bieneton, kaj vivis malriĉa kaj malestimata inter fremduloj. Kontraŭ ŝi estis la bonaj etuloj tro kruelaj, sed oni devas memori, ke tiuj ĉi strangaj estaĵoj ne estas Kristanoj baptitaj. Kredeble ili neniam estis aŭdintaj la ordonon: "_Faru bonon kontraŭ tiuj, kiuj kontraŭ vi malbonon faras_." Ili nur komprenis la leĝon: "_Kontraŭ bonuloj bone agu_"; kaj mi kredas, ke ili honeste obeis tiun leĝon. Certe mi neniam aŭdis nek legis pri feo aŭ feino nedanka! INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO. Vera rakonto de Dro. M. P. Gambier (O. W.) Karaj gelegantoj, mi rakontis al vi la lastan fojon, historion pri porkino, kiu sciis kalkuli siajn idojn. Hodiaŭ mi parolos al vi pri alia besto. Unu el miaj amikoj, pasia ĉasisto, havis hundinon bonan, belan kaj tre fidelan. Ian tagon la hundino, kiu estis graveda, de malproksime sekvis sian mastron, kiu ne volis kunkonduki ĝin por ĉasi. Kiam ĝi estis sufiĉe malproksime de loĝejo, ĝi montriĝis al sia mastro, kiu estis tre malkontenta ĝin ekvidante. Li ne volis reveni hejmen kaj daŭrigis sian vojiron ĝis sia kampara domo; proksime de tiu domo estas arbareto. Kiam li alvenis al la domo, li ne vidis plu sian hundinon, li ĝin alvokis voĉe kaj fajfe por ke ĝi revenu, sed senutile; la hundino ne revenis. Kiam eknoktiĝis, mia amiko revenis hejmen. Tie li informiĝis pri sia hundino; sed ĝi ne estis reveninta. Kiam estis la horo por kuŝiĝi, li aliris al la ĉevalejo, kie ordinare kuŝas la hundino, ĝi ne estis ankoraŭ reveninta. Tiam oni lasis la pordon de la korto malfermita, por ke, se la hundino revenu nokte, ĝi povu aliri sian kuŝejon. Mia amiko, tre maltrankvila pri sia hundino, matenfrue leviĝis, kaj tuj aliris la ĉevalejon kie li vidis la hundinon kun _sep_ hundidoj. Li tre miris, kaj tute nesciis kio estis okazinta. Sed la mistero estis post nelonge klarigita: oni estis vidinta la hundinon sur la vojo al Loudun kun unu hundido en la buŝo. Tiu kiu estis ĝin vidinta miris, kaj li ĝin spionis. Li rimarkis, ke la hundino rapidas al Loudun, kaj ĉar li konis la beston, li aliris al la kampara domo de mia amiko. Post nelonge li vidis la hundinon, kiu rapide revenas; li vidis ke ĝi eniras la arbareton, kaj poste, li vidis la hundinon, kiu forkuras al Loudun kun ankoraŭ unu hundido en la buŝo. La kamparano tiam eniris la arbareton kaj esploris ĝin. Li fine eltrovis la lokon kie estas la hundidoj. Li kaŝiĝis kaj atendis. Post nelonge la hundino revenas kaj prenas unu el siaj idoj. Ĝi revenadis ĝis ĉiuj forportiĝis. La kamparano aliris Loudun'on kaj rakontis la aferon al mia amiko, kiu decidis, pro la sindonemo de la patrino, ke li ne mortigus eĉ unu idon. La loko kie la hundino estis naskinta siajn idojn estis je kvar kilometroj (du kaj duono mejloj) de Loudun, vojaĝo je ok kilometroj (5 m.) estis do necesa por ĉiu hundido. La hundino faris do, en unu nokto, 56 kilometrojn (35 m.). Tiu besto sciis do ke ĝi havis sep idojn, kaj ĝi lasis neniun el ili. _Ĉu estas eble ne admiri tiun patrinan sindonemon kiam oni vidas virinojn, kiuj mortigas siajn infanojn!_ KRISTNASKA PUDINGO. Jem Ross Archibald. [Dum miaj Esperantaj vojaĝoj, mi kun granda miro eltrovis, ke oni tute nenion konis pri tiuj mirindaj pudingoj kaj kukaĵoj, kiuj tiel prave fierigas ĉiujn Britajn korojn. Eĉ la necesega _Buno_ mankis, kaj mi devis sendi specimenojn al Franca kolego, por ke ili allogu lin viziti, kiel eble plej baldaŭ, tiun ĉi belan insulon. Kiam do Legantino afable proponis sendi recepton por la faro de Kristnaskaj Pudingoj, mi kontentege akceptis la bonvenan proponon, sciante ke ne nur la inaj legantoj, sed ke ĉiuj kontente gustumos, eĉ nur spirite eble, niajn naciajn manĝaĵojn.--_La Redaktoro_]. Fluidaĵo. Utila Tabelo. Sekaĵo. 2 Teokuleroj = 1 Pudingokulero = 1 unco (oz.) da Butero. 2 Pudingokuleroj = 1 Supokulero = 1 unco (oz.) da Sekaĵo. 6 Supokuleroj = 1 Teotaseto = 4 uncoj (1/4 funto) da Faruno. 2 Teotasetoj = Duonpajnto, aŭ 1 matenmanĝotaso = 8 uncoj (1/2 lb.) da Faruno. N.B.--1 pajnto = ĉirkaŭ 1/2 litro; 1 lb. = 1 funto (1/2 kilo); 1 oz. = 1 unco (30 gramoj). Farigu la pudingon kelkajn semajnojn antaŭ Kristnasko. Prenu grandan poton kun bolanta akvo, ankaŭ du buteritajn pelvojn, du pecetojn da buterita papero, kaj du pecetojn da kalikoto kaj ŝnureto. _Materialo._-- 1 lb. Riboj (purigu ilin lavante). 1/2 lb. Miksita Kandita ŝelo (Dishaketu). 1-1/2 lb. da raspita pano. 1/2 lb. da Faruno (Sekigu kaj kribru ĝin kun tri teokuleroj da kuirpudro). 1 lb. da Bovaĵsebo dishakita. 1/2 lb. da kribrata sukero. 1/2 lb. da Siropo. Ankaŭ teokuleroj da miksitaj spicoj, kiel sekve-- 4 da pudrita zingibro. 1 da pudritaj kariofiloj. 1 da raspita muskato. Malgranda vinglaso da brando. 1 grandega teotaso da lakto. Ses ovoj (batu la ovflavojn ĝis malpezaj, kaj la ovblanko ĝis iom rigida ŝaŭmo). _Metodo._--Kunmiksu trae la sekajn materialojn, poste aldonu siropon, brandon, ovojn kaj kelkajn salerojn (laŭgusto). Agitu rapide per ligna movilo; tiam per kulerego metu la miksaĵon en la buteritajn pelvojn, kaj atentu, ke ili estu tute plenegaj. Kovru ilin unue per la buteritaj paperoj, kaj pecetoj da kalikoto. Tiam zorge ligu ilin ĉirkaŭ la supro per ŝnureto. Tuj kiam la akvo bolas en la grandega poto, subakvigu la pelvojn kaj atentu, ke la akvo efektive boladu ses horojn en la unua tago. (La poto devas ĉiam esti akvoplena). Tiam ellevigu la pelvojn el la akvo. Kiam la pudingo estas manĝota, resubakvigu ĝin (kompreneble ankoraŭ en la pelvo!) en bolantan akvon kaj reboligu ĝin du horojn (J. R. A.). * * * [Mi nun aldonos kelkajn sciigojn pri la fabloscienco pri tiu ĉi glora pudingo. (i.). Neniam manĝu la novefaritan pudingon antaŭ Kristnasko. Alie estos certe la morto okazos en la familio. Ne estas necese, ke tiu, kiu manĝis mortu, sed eble estu nur parenco, kiu aniĝos de la Plimulto. Sed ĉu ĉiu homo ne estas ĉies parenco? (ii.). Kiu trovos grajnon inter la miksaĵo ne devas sciigi la trovon, alie la pudingfarinto estos tre malkontenta. (iii.). Bona pudingo estas simila al bona vino; monato post monato ĝi pliboniĝos. Sed oni devas atenti, ke la musoj ne konstruu en ĝi siajn nestojn. Ili ja ŝatas tian oportunan kuŝejon! (iv.). Tiu, kies stomako ne estas sufiĉe forta, eble malŝatos la kanditan ŝelon. Sed aliaj tre ĝuas la interesegajn sonĝojn, kiuj ofte postvenas tro da tiu ĉi manĝaĵo. Sed oni povos prave demandi: "Ĉu estas eble havi tro da tia pudingo!" (v.). Tiuj, kiuj pliamas vidon ol bonguston, flamigas la pudingon kiam ĝi estas enportota en la manĝoĉambron. La lumoj estas estingataj, oni surverŝas ĝin iom da brando, kaj ekbruligas ĝin per alumeto. Post tiu ĉi ago, la gusto estas precipe malbona se, kiel ofte okazas, multaj migdaloj estas ŝovitaj en la pudingan haŭton. (vi.). Je specialaj festoj, precipe kiam multaj junuloj ĉeestas, estas kutime enmeti en la pudingon diversajn arĝentaĵojn. Ekzemple, tiu kiu trovas monereton estos bonŝanca dum la venonta jaro. Sed se la trovinto malfeliĉe disrompis al si denton ĉe ĝia trovo, oni supozas, ke la bonŝanco duobliĝos. Tiu kiu trovas fingringon aŭ butonon edziĝos neniam, sed, kontraŭe, la trovanto de fingroringo edziĝos pli frue ol la aliaj. (vii.). Ĉiuj Bonaj Britoj metas sur la manĝotan pudingon belan beroplenan etan branĉeton de ilekso. Ankaŭ la nacia standardo estas ofte tie fiksata. Estas ja nacia pudingo! (viii.). Se membro el la familio okaze forestas alilande, estas la kutimo sendi al li unu el la familiaj pudingoj. Tiu ĉi kutimo kredeble tre plaĉas Lian Moŝton la Poŝtestron, ĉar la deviga poŝtpago estas sufiĉe granda. (ix.). Mi finas tiujn ĉi sensensaĵojn per saĝa konsilo:-- Manĝu Kristnaskan Pudingon ĉiam kaj ĉie. Kaj, kiam vi havos la okazon, sekvu la ekzemplon de la fama Dickens' a knabo "Oliver Twist," kaj "petu pli" da ĝi! Mi ja scias, ke tiu ĉi pudinga temo estas multe pli riska ol diversaj Religiaj aŭ Politikaj aferoj. Ĉiuj dommastrinoj estas tre fieraj pli siaj propraj puding-receptoj, kaj, kompreneble, plaĉus al multaj Legantinoj kontraŭbatali la nomitajn proporciojn, se nur ili povus tion fari, sen malkaŝi siajn "specialajn sekretojn."--_La Redaktoro._]. LA NASKLANDO DE EŬROPAJ LINGVOJ. Originale verkita de George Henderson. La artikolo en la Novembra numero de la _Esperanta Gazeto_ pri "Kranioj" kondukas miajn pensojn al la temo de la Historio de la Rasoj kaj Lingvoj de Eŭropo. Estas iom stranga koincido, ke la patrujo de Doktoro Zamenhof estas la nasklando ne nur de la plej nova inter Eŭropaj lingvoj--Esperanto--sed ankaŭ de la plej antikva, originala, praa lingvo el kiu ĉiu hodiaŭa lingvo de Eŭropo (krom la Baska, la Hungara, la Fina kaj la Turka) estas deveninta. La plej novaj esploroj pri la rilatoj de la diversaj rasoj kaj lingvoj de Eŭropo kondukas al la konkludo, ke la deveno de la antikva fontalingvo (diverse nomita _Ursprache_, "_Arja Hindo-Germana, Hindo-Eŭropa_") estas produktita per la alprenado kaj aliformigado de ia Fina-Ugria dialekto per la ne-Aziaj rasoj de Eŭropo, antaŭ kelkaj jarmiloj. En la antaŭhistoria periodo, antaŭ la deveno de la estantaj lingvoj de Eŭropo, estis en Eŭropo kvar tute malsimilaj rasoj kaj multaj gradoj de miksaĵo inter tiuj ĉi kvar rasoj. (_a_). La granda blonda, long-kapa raso de la nordo, diverse nomita _Norda_, _Skandinava_, _Teŭtona_, _Germana_, and _Eŭropa_. (_b_). La malgranda blonda larĝkapa Fin-Ugria raso de Norda Rusujo. (_c_). La malgranda bruna rondkapa raso de centra Eŭropo, etendiĝanta de suda Rusujo, tra la Alpujo ĝis la Pireneaj montoj. (_d_). La malgranda bruna long-kapa raso de Hispanujo, suda Italujo, kaj la Medeteraneaj insuloj. Tiuj ĉi kvar rasoj, antaŭ ol ili kontaktiĝis kune, parolis tute malsimilajn lingvojn. Sed la tempo alvenis kiam, pro la miksiĝo de la rasoj, novaj dialektoj deveniĝis, kaj de unu el tiuj ĉi dialektoj naskiĝis la fonta-lingvo de ĉiuj estantaj Eŭropaj lingvoj (krom la Baska, Hungara, Fina kaj Turka). La regiono el kiu elmigris la Aziaj rasoj Fin-Ugria kaj Centra Eŭropa, estis la nordo kaj la sudo de Eŭropa Rusujo. Kiam tiu ĉi raso, migranta okcidenten renkontis la grandan blondan Nordan rason, tiu ĉi Eŭropa raso forlasis sian propran lingvon, kaj alprenis ian dialekton de antikva Fina aŭ Ugria lingvo, samtempe kreante el ĝi la novan Arjan dialekton laŭ la sama maniero per kiu, hodiaŭ, barbaraj rasoj aliformigas kaj simpligas niajn Eŭropajn lingvojn. Tiu ĉi Arja font-lingvo ekekzistis plej kredeble en antaŭ-historia tempo en la lando antaŭe nomita la Reĝlando Pola. Ĝi disvastiĝis iom post iom al la okcidento al la nordo, al la sudo, kaj al la oriento. La aliaj rasoj de Eŭropo faris tion saman, kion estis farinta la norda raso. Ili alprenis la dialektojn de la nove kreita Eŭrazia lingvo, kaj ankaŭ, kiel la granda blonda raso de Norda Eŭropo, ili samtempe aliformigis ĝin. La raso de Centra Eŭropo estis ne tiel malsimila al la Fina raso, de kiu unu lingvo restas ĝis hodiaŭ--la Baska, kiu ŝajnas esti lingvo Ural-Altaika, aliformigita per kontakto en Francujo kaj Hispanujo, kun la norda Afrika, Mediteranea raso de suda Eŭropo. Tiuj ĉi kvar grandaj rasoj de antaŭ-historia Eŭropo estas nun ĉie alprenintaj dialektojn devenintajn de la Arja font-lingvo. En nenia lando de Eŭropo ekzistas nun la antaŭa lingvo de la raso nord-Afrika-Mediteranea. Ni povas trovi iliajn parencajn lingvojn nur en Afriko, la Berbera, la Libja, kaj la antikva Egipta. La lingvo de la norda raso estas tute malaperinta. Kia estis la forlasita lingvo de la granda blonda raso antaŭ la alpreno de la dialektoj de la Lapoj kaj Finoj, estas neeble diri, ĉar nenia formo de tiu ĉi lingvo ekzistas, kaj la rilato de tiu ĉi raso al aliaj rasoj de la homaro estas ankoraŭ mistero. La aliformigado de la Fina-Ugria dialekto el kiu venis la Arja font-lingvo per la miksado de la rasoj, plejkredinde okazis sur la Polaj ebenlandoj, kaj de tiu ĉi centro estas radiintaj ĉiuj _Hindaj-Eŭropaj_ lingvoj. Tiu ĉi rimarkinda antaŭhistoria dialekto iom post iom etendiĝis, kaj estis alprenata kaj ŝanĝata, ĝis iu ne klera en la komparanta lingvoscienco ne povas kredi, ke la Angla, la Hinda, kaj la Rusa lingvoj estas kreskintaj de unu kaj la sama lingvo. La maniero de la evolucio de la antikva lingvo de Polujo estis el la unu en la multajn, kaj, kvankam la estantaj lingvoj de Eŭropo, Armenujo, Persujo, kaj Hindujo montras klare al la studento de lingvoj signojn de siaj devenoj, la diversiĝado en reciproke nekompreneblajn formojn de parolado estas jam okazinta en la malproksima estinteco, antaŭ ol la antaŭ-historiaj elmigrantoj el Polujo estis multe antaŭirintaj en sia vojaĝo tra la Norda Germana ebenlando, aŭ en la arbarojn de la Karpataj montoj, aŭ sur la Sud-Rusajn stepojn. En Polujo oni havis lingvon, por ĉiuj kompreneblan, sed elmigrado kaj miksado kun aliaj rasoj baldaŭ aliformigis ĝin en dialektojn kaj lingvojn tiel malsamajn ke tiuj, kiuj parolis ilin, ekrigardis unu la alian kvazaŭ alilandulo, barbaro, malamiko. Tia estas la sorto de tiu ĉi fama antikva lingvo de Polujo, la fonto de preskaŭ ĉiuj lingvoj de la Atlanta Oceano, ĝis la Golfo de Bengalo. Sed la Historio sin ripetas, kaj Polujo naskigas alian lingvon, lingvon kompreneblan por ĉiuj, ESPERANTO, kiu ankaŭ etendiĝis de Oceano ĝis Oceano. Sed ĝia maniero de etendiĝado estas tute kontraŭa al tiu de ĝia antikva praavo. Ĝia sorto estas _redoni al ĉiuj unu komunan lingvon_, tiel longe perditan. Unu lingvo komprenebla por ĉiuj! Ĉiuj grandaj mondurboj enhavas siajn Esperantistojn. La lingvo uzata de Esperantisto ja estas komprenebla tra la tuta mondo. Ne grave kia estas la patrujo aŭ la nacieco de la persono alparolita. Antikve, oni vastigis la multajn el la unu. Nun oni reunuigas la multojn en la unu! LA GRUO KAJ LA SIMPLANIMULO. Hinda Fablo, tradukita de Guy H. Naylor. En la Oriento loĝis simplanimulo, kiu iris unu tagon al siaj kampoj, kaj diris: "Mi semis antaŭ unu monaton; se la rikoltoj prokrastiĝus du monatojn pli longe, mi ricevos tri cent buŝelojn da greno. Sed mi estas rapidema, tiel, se mi rikoltus nun, mi kredinde ricevos almenaŭ unu cent buŝelojn." Gruo, kiu aŭdis liajn vortojn, diris: "Se mi estus vi, mi havus ĉiujn tri cent buŝelojn tiun ĉi tagon mem." "Kiel?" diris la simplanimulo. "Nu," respondis la gruo, "vi provizis akvon en la akvujo por nutri la rikoltojn tri monatojn. Unu monato estas pasinta, tial sufiĉe da akvo por du monatoj ankoraŭ restas en la akvujo. Se vi malfermus la pordojn de la akvujo kaj lasus flui la akvon sur la kampojn, vi ricevus ĉiujn rikoltojn tuj." "Ĉu vi estas certa, ke mi havos ĉiujn rikoltojn tuj?" diris la simplanimulo. "Ho jes!" diris la gruo, "ne estas la plej malgranda dubo. Mia geografia sciado estas vasta, ĉar mi estas vojaĝinta tra granda parto el la mondo; tial vi povas dependi de mia mondvasta scio kaj sperto." La simplanimulo tiam lasis flui ĉiun akveron sur la kampojn. La gruo invitis sian parencaron, kaj unue ili kune manĝis ĉiujn grandajn fiŝojn postlasitajn en la akvujo, kaj poste, flirtegante super la kampoj, ili kaptis ĉiujn malgrandajn fiŝojn, kiuj estis elirintaj kune kun la akvo. Granda parto el la rikoltoj estis forbalaita; tio, kio restis, estis baldaŭ enfosita en la ŝlimo. La simplanimulo sidis sur la bordo de la lago, kaj ploris, dirante, "La geografio de la gruo min ruinigis!" "Mia amiko," diris la gruo, "mia geografio estis tiel bona kiel via aritmetiko." "_Estas tute same ĉu vi falas en la defluilon de tiu bordo, aŭ de tiu ĉi!_" LETERO EL ĜENEVO. Edouard Bernard. Antaŭ kelkaj tagoj okazis en nia urbo la Internacia Filozofia Kongreso. Ĝi daŭris kvin tagojn kaj ricevis grandan sukceson ĉu pro la nombro de la partoprenantoj (ĉirkaŭ 300) ĉu pro la laboroj, kiuj estas prezentitaj. Mia intenco ne estas priskribi detale ĉiujn kunsidojn de la kongreso. Mi volas nur doni al la legantoj de The Esperantist kelkajn sciigojn pri la punktoj, kiuj povas ilin interesi. La problemo de la lingvo internacia okupis la lokon, kiun ĝi meritis. En sia parolado ĉe la komenco de la kongreso So. J. J. Gourd, efektiva prezidanto, aludis al tiu ĉi grava demando. Li memorigis, ke ĝi jam okupis la atenton de la filozofoj ĉe la unua filozofia kongreso en Parizo dum la universala Ekspozicio de 1900. Tiu unua kongreso estis elektinta Son. Couturat kiel delegito por ekzameni la demandon kaj raporti al la sekvanta kongreso. So. Couturat prezentis sian raporton kaj konkludis la aliĝon de la kongreso al la Delegacio por la elekto de lingvo internacia. Mi plezurege ĉeestis ĉe la disputado pri la raporto de So. Couturat. Tiu disputado okazis antaŭ multnombra publiko en la granda ĉambrego de la Universitato, kiun ni nomas tie ĉi "Aula." Mi volas nur diri kelkajn vortojn pri la ĉarma paroladeto elparolita de So. Ernest Naville, honora prezidanto de la kongreso, unu el niaj plej rimarkindaj gloruloj. Neniu Esperantisto nescias ke So. Ernest Naville prezentis Esperanton antaŭ kvar jaroj ĉe la Franca Instituto. Tiu respektinda filozofo, kiu havas okdek-ok jarojn, estas fervora partiano de nia kara lingvo. Pro sia granda aĝo li ne povis eklerni Esperanton, sed li komprenas sufiĉe ĝian esencon por esti fervora aprobanto. La granda aŭtoritato, kiun ĝuadas So. Naville, estas tre grava kaj tre precioza helpo por nia afero. Mi aldonas ke li estas honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo, kaj ke propaganda broŝuro ĵus estis eldonata sub liaj aŭspicioj. Mi diris do, ke So. Naville faris ĉarman paroladeton ĉe la filozofia kongreso. Li montris la gravecon de la demando de lingvo internacia kiu ĉiutage pligrandiĝas. Post ke li estis parolinta je la historia vidpunkto, So. E. Naville esprimis sian admiron por la mirinda verko de nia Majstro Dro. Zamenhof. Ĉio ĉi estis parolata kun la plej granda konvinko kaj ankaŭ tre sprite. "Kiam, diris So. Naville, oni parolis al mi la unuan fojon pri Esperanto kaj ĝiaj mirindaj ecoj, mi restis iom skeptika, malfidanta pri la entuziasmo de miaj kunparolantoj; ĉar tiuj lastaj al mi diris, ke la fama filologiisto Max Müller estis skribinta, ke Esperanto estas la plej rimarkinda el ĉiuj artaj lingvoj, mi volis certiĝi pri tio, kaj mi turnis min rekte al Max Müller. Max Müller al mi respondis: 'Jes, mi skribis tion.' Kaj So. Naville aldonis, ke kiam filologiisto kiel Max Müller estis doninta sian aprobon al Esperanto, neniu havis de nun la rajton ridi." "Jam," diris ankoraŭ So. Naville, "junuloj venis peti min, por ke mi akceptu la econ de honora prezidanto de la Svisa Esperanta Societo; mi respondis al ili, ke mi ne povas akcepti tiun titolon, tial, ke mi ne povas labori laŭ aktiva maniero por la disvastigado por Esperanto ... sed ili insistis; mi tiam serĉis en la Akademia vortaro kia estas la signifo de la vorto 'honora' kaj mi trovis: 'honora'--tiu vorto servas por nomi la personojn kiuj portas honorantan titolon ne plenumante oficojn. Tio estis mia situacio kaj mi akceptis...." Estas neutile diri al vi ke la aŭdantaro tre interesiĝis je la parolado de nia respekta honora prezidanto, kiu estis ekstreme aplaŭdata. Mi ne devas forgesi malgrandan detalon. Antaŭ ol paroli So. Ernest Naville disdonis, li mem, al ĉiuj ĉeestantaj filozofoj propagandajn broŝurojn nove publikigitajn, kies la aŭtoro estas So. Privat, la juna redaktoro de la _Juna Esperantisto_. Oni ne povis vidi, ne estante tuŝata, tiun eminentan maljunulon eltirantan el sia poŝo broŝuron por ĝin doni al ĉiuj, kiuj alproksimiĝis al li. Post la disputado pri la lingvo internacia, al kiu So. Stein, profesoro ĉe la Berna Universitato, favore partoprenis, So. Couturat petis la aliĝon de la Kongreso al la "Delegacio." Tiu aliĝo fariĝis unuvoĉe. Ni, Ĝenevanoj, ni povas ĝoji, ke la kongreso okazis en nia urbo, ĉar ĝi altiris la atenton de la publiko pri la lingvo internacia kaj aparte pri Esperanto. Tiel espereble nia propagando estos faciligata. "Patro, kio estas reĝo?" "Reĝo, mia knabo, estas persono kies vorto estas leĝo, kaj kiun ĉiu devas obei." "Patro, ĉu la patrino estas reĝo?"--(9929). THE PROGRESS OF ESPERANTO IN GREAT BRITAIN AND ABROAD. _The contents of this section are supplied by the Hon. Sec. of the London Esperanto Club, who invites all Esperantists to send monthly reports of the spread of the International Language in their districts. Communications must reach 14, Norfolk Street, London, W. C., before the 8th of each month._ _The British Esperanto Association._ The first Council of the Association took place on Monday, October 24th. The President, Colonel Pollen, C.I.E., took the chair. Twelve of the Council were present, besides the executive officers. It was decided that the Council should use the power given them of appointing Sub-Committees for various purposes, and to co-opt as Councillors several people whose aid would be of value on such Sub-Committees. Messrs. Cowper, Millidge, Motteau, and Rolston, and Miss Schafer were then elected. It was decided to establish The British Esperanto Association in offices at 14, Norfolk Street, Strand, and appoint an Assistant Secretary at the rate of £26 per annum. A Sub-Committee, viz., Mr. Cowper (of Deal), Mr. Maitland, and Mr. Millidge, was appointed to draw up the Rules of Association, and the Rules, when drafted, were to be submitted to the Council for approval. It was also resolved that Dr. Lloyd, Mr. Rhodes, and Mr. Bullen should be asked to collaborate in formulating, for submission to the Council, a Scheme and Rules for Examinations as to proficiency in Esperanto. A Publication Sub-Committee was also arranged. A meeting of the Executive Committee took place on November 7th, when Miss Lawrence, the representative of the London Club, formally handed over its store of books, and goodwill, and its affiliation fees, announcing that this abdication of its prestige was made without asking for any _quid pro quo_, and simply as an act of loyalty to the central body. Miss Lawrence begged that the fact might be entered on the minutes that the London Club had done this; and that it had borne the heavy cost of preparing for the foundation of The British Esperanto Association. This was considered a reasonable request, but it was pointed out that no country Councillor was present to second the motion proposed by Mr. Maitland, of the West London Group. It was therefore seconded by Mr. Gill, of the Acton Group. The Committee also decided that the election of Fellows of the Association must be left to the consideration of the full Council, and that no immediate action could be taken in the several cases where applicants had forwarded subscriptions accompanied by requests that the senders might be elected Fellows of the B.E.A. It might be pointed out here that, according to the draft Rules, "The Council are empowered to elect from the _Members_ a limited number of Fellows, who have proved themselves to be expert Esperantists, and who are willing to pay 5s." It was announced with regret that W. Whitebrook, Esq., would be unable, owing to the numerous professional calls on his time, to accept the Hon. Treasurership. The Committee expressed their heartfelt sense of the loss this meant to the Association, and elected Harald Clegg, Esq. (the Hon. Secretary), to fill the position of Hon. Treasurer also. All subscriptions and donations should, therefore, be addressed to Mr. Clegg, at the offices of the Association:--14, Norfolk Street, Strand, London, W.C. _Group News._ The _Acton Group_ reports a very successful meeting recently, at which the veteran Esperantist, Miss Warlow, was unanimously elected President. Miss Warlow is the first lady President of any British Group. Those who know her are delighted at this fitting choice. The Hon. Secretary, Mr. E. J. Gant, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, will gladly supply information, and intending Members will be heartily welcomed. The classes are held in the South Acton Schoolrooms. From _Aberdeen_ comes the news that the Committee of the Chamber of Commerce have unanimously agreed that if Mr. Christen desires to give another lecture on the subject of Esperanto, the Chamber's support will be given to the meeting. The Committee were glad to know that Mr. Christen "was advocating the popular study of this new commercial language, which had been taken up in many parts of England and Scotland, and was so well known on the Continent." The Group meetings are held in the studio of Mr. Hector, and the Hon. Secretary is Mr. Donaldson S. Rose, M.A., 259, Union Street. The _Brixton Club_ is ever energetic. It is forming a circulating library, and subscribes to five magazines. It holds its meetings on Tuesdays, at 8 p.m. Members are invited to bring friends, and Mr. Eagle, 21, Kellett Road, will be pleased to give information. Canon Lonsdale has consented to become President of the _Corbridge Group_. The Membership is large for the size of the village, and this is surely owing to the energetic past and present Secretaries, Miss Bauer and Miss Bickell. At _Battersea_, Mr. A. Lee, 2, Cupar Road, has organised a regular campaign. The meetings are at the Latchmere Baths on Tuesday, at 7.30. The _Ilford Group_ meets at the house of Mr. Jeffrey, 42, Park Road. One of the Members of this Group learnt Esperanto so quickly that after 14 days he was able to write a clever historical description of an old town. The classes at _Liverpool University_ are held on Wednesday, at 7.30, by Dr. Lloyd, who is preparing the Rules for Examinations. In _Leeds_ the classes are held at the Northern Institute on Saturday evenings, at 8.30 p.m. The visit of Mr. Rhodes in October was much appreciated. Between 70 and 80 people attended the lecture, many afterwards joining the Club. To arrange for such lectures will be in the future one of the important duties of The British Esperanto Association. The Rev. E. Atkins has placed a room in the Working Men's College at the disposal of the _Leicester Group_. Mr. F. Mugglestone, 61, Bonsall Street, who is the Hon. Secretary, will gladly give information. _Newcastle_ does not mean to be content with one gathering. The classes at 29, Grainger Street, are held on Wednesdays, at 7.30, and a special elementary class for ladies at 10, Mosley Street, on Wednesday evenings, from 7 until 9 o'clock. Mr. Korth, of _Swansea_, reports a rather amusing objection to the use of the Free Library for an Esperanto class. A Committee Member objected because "Esperanto is so awfully difficult." What kind of study is favoured in Swansea if the height of difficulty is measured by Esperanto? Inquirers will be gladly answered by Mr. Oswald Korth, 1, Kensington Terrace, Swansea. Mr. S. E. Hunt, Selsley Road, Woodchester (Glos.), would like to hear from anyone in his neighbourhood interested in Esperanto. _London Classes._ _Monday._--Club Café, 5, Bishopsgate Street Within. Tea at 6 o'clock; at 7 the party adjourns to 100, Gracechurch Street, to rooms kindly placed at their disposal by the Remington Typewriter Company. _Monday._--Students' class at 7.30. Conducted by Mr. Motteau, at the rooms of the Ethical Society, 19, Buckingham Street, Strand. _Tuesday_, 6 to 8.--71, High Holborn. Room kindly lent by Messrs. Hatchard and Castarede. Those desiring to join should write to the Hon. Secretary, Mr. C. F. Hayes, 48, Swanage Road, Wandsworth. _Tuesday_, 8.30.--The Co-operative Brotherhood Trust have a meeting of "Clarionites." Hon. Secretary, Mr. Goode, 37, Newington Green Road. _Wednesday._--German Club, Charlotte Street, Fitzroy Square. For particulars send stamped envelope to Miss A. Schafer, 8, Gloucester Crescent, Regent's Park. _Thursday._--Cusack's Institute, White Street, near Moorgate Street Station. Room kindly lent by the Principals. Beginners, 6.15. Advanced, 7.15. _Friday_, 6.30.--Enterprise Club, Petersburgh House, Leadenhall Street. For lady clerks and secretaries. This class is the result of a lecture given to Members of the Club by Miss Schafer. The audience was much interested in the discussion as to the utility and facility of Esperanto. Much amusement was caused when the speaker recited a few sentences in Esperanto, the meanings of which were easily guessed by the ladies present. The veteran artist, Felix Moscheles, desiring to practise speaking, would like to talk with a few Esperantists in his own beautiful home, 80, Elm Park Road, Chelsea. About twilight would be a good time. The above classes are free, but, as mentioned last month, a series of lessons by a skilled Esperantist can be arranged for by applying to the Secretary of the School of Esperanto, 93, Chancery Lane, W.C. _Newspapers._ The articles and letters commenced the 27th August in _La Chronique_ (29, Bessborough Street, London) have continued every week since. The arguments of M. Hamonet, our keen antagonist, may be summed up in the formula we know so well: "An artificial language is so unnatural"; and, "Esperanto, if it should be successful, will displace all the national tongues, and Shakespeare, Goethe, Victor Hugo, Tolstoy, become just 'memories'; for boys (and men) are prone to idleness, and Esperanto is so easy that of course they will prefer it to their own tongue." Is this "approval" in disguise? The splendid articles in our favour by MM. Michaux, Bastien, Capé, Lefèvre, and a member of the French Academy seem waste of energy after the account of his previsions given by our adversary, M. Hamonet; for in their wildest dreams these gentlemen never supposed that an Englishman would prefer Esperanto to English. The _School World_ has at last spoken, and to some purpose. In the November number Mr. Mathews, of Rochester, after an exposition of the structure and uses of Esperanto, and a comparison with Volapuk, argues that for a _large_ number of pupils in our schools the study of Latin, French, and German has little practical value. He would substitute Esperanto for the lower forms, because (1st) more time will be set free for other subjects; (2nd) the pupils will get a good training in the correct meaning of words, and will have such a copious stock of roots that they will be able to overtake students in other modern languages who have not had their advantages. He considers Esperanto more valuable than Latin as a means of training. An interesting article from the pen of Dr. Martyn Westcott, in the November number of _Womanhood_ (5, Agar Street, Strand), is the first of a series which the Editress, Mrs. Ada Ballin, intends to carry on in future numbers. There will be a monthly lesson; also short story competitions, prizes, etc., etc.; and it is hoped that a _Womanhood_ Club will be formed. I trust Mrs. Ballin will have great success, for, oddly enough, the majority of Esperantists are men; when once their wives, sisters, and daughters take up the matter, "We shall see what we shall see." _Foreign News._ First in importance are the preparations for the Congress in Boulogne next year. Dr. Zamenhof, having consented to preside, has also intimated his wish that this should be a Congress in which every Group in the world should be represented, but the Boulogne Group, unaided, could not organise so stupendous an affair; even the comparatively small gathering at Dover last summer cost more than that Group could rightly afford; M. Michaux therefore calls for aid from all quarters. The Société Française p.p. Esperanto has, as usual, been the first to answer. It announces a contribution of 200 francs, and more, if possible. What will Great Britain do? Many have suggested that Dr. Zamenhof should "come out of his shell." Now he means, if possible, to do so. We must see that he has a good welcome. Will Esperantists send suggestions to the Hon. Secretary of The British Esperanto Association as to how much we should contribute? There is to be a great Esperanto Exhibition in Algiers in March, and Captain Capé, 17, Boulevard, Gambetta, earnestly hopes that literature of all kinds may be lent him. Circulars in Esperanto, articles of commerce with Esperanto labels, books, journals, post cards, propaganda leaflets, etc., etc. At the Grenoble Congress M. Bolack occupied some hours in describing the invention, the Langue Bleue, to which he has devoted so much time and money, but he at length confessed that he could not hold a conversation in it for even five consecutive minutes. It is stated in this month's _Esperantiste_ that, owing to a fire in his house, Mr. Geoghegan, the first English Esperantist (it is supposed), has lost the whole of his valuable collection of letters, post cards, and books; this means that he has lost the addresses of all his correspondents as well. Any such who read these lines are asked to send him their news to East Sound, Washington County, U.S.A. Truly every Esperantist will condole with him upon this loss. On the 19th October an amusing critique appeared in the _Glasgow Evening Times_. Under the heading of "Shreds and Patches" its editor attacked Esperanto in diatribe against Mr. W. T. Stead. This naturally provoked the retort on the 20th that Esperanto was not a new untried experiment which Mr. Stead was trying to boom, and that there was no earthly reason for connecting the man and the language, except that Mr. Stead is enthusiastic and open-minded, and Esperanto as a language is approved of by such. Mr. Wallace, Mr. Buchanan, Mr. Rhodes and others joined in the fray, and on November 2nd an amusing skit headed "Shredoji kaj Patchegaj" appeared, in which the writer started by saying "Mi esperas ke Mi povos uzi la Internacia Lingo Esperanto por tui artikolon," but he found it better to stick to English. Of the propriety of this there could be no question, seeing the writer knew only twelve words of Esperanto. He then goes on to classify the thirty-seven letters he had received, announcing that, evidently, "any craft that appears within extreme range of Esperanto must be a hostile torpedo boat." The correspondence apparently dwindled after this date; but one singular fact with regard to it appears to be that Glasgow people themselves were not sufficiently interested to enlarge the Glasgow group to any conceivable extent, the exact opposite to Aberdeen, Bedford, etc. The November number of the _Note-Book_ (every issue gives Esperanto matter) contains a very interesting report of the General Meeting of the British Esperanto Association, together with the usual interesting lesson, and an account of an amusing game by Mr. Hugon. The foreign Esperanto journals have been especially interesting of late. Many of them have contained articles on "Holidays in Esperantoland." Most of the gazettes are also improving in appearance, which must also be taken as a good sign of progress and increasing circulation. Several New Zealand papers have been discussing Esperanto of late. _The Voice_, a widely-read and attractive monthly, led the way, and Otago and Southland papers have followed on, thanks to the energy of Mr. Field. OKAZETO VENEZIA. Originale verkita de D. H. Lambert, B.A. (9660). Pasiginte la Paskon en Romo, mi forveturis Venezion por ĝui tie la trankvilecon nur atingeblan en urbo, kie la piedfrapado de ĉevaloj kaj la rulsonado de radoj neniam igas sin senti. Sed kiel priskribi la Veneziajn glorojn! Kiel per ordinaraj vortoj mi povos, ne trograndigante, konatigi la eksterordinarajn mirindaĵojn de tiu ĉi vidinda urbo, la idealo de la romanca historio, tronata sur ŝia centinsularo! Kie mi serĉos egalulinon al la Reĝino de la Adriatiko, kun ŝiaj palacoj, ŝiaj gondoloj ŝiaj kanaloj, la "_flumina antiquos praeterlabantia muros_" de Virgilio, kaj kun ŝia unu placo, kiu kompare kvazaŭ malgrandigas ĉiujn aliajn! Kia vizitanto al Venezio ne tralegis ŝian gloran historion, temon tiel kortuŝantan eble pro ĝiaj rakontoj pri triumfoj kaj malfeliĉaĵoj, la ŝanĝemaj batadoj de la sorto, kiel tiu de mem Grekujo! Kiam, jen sur la randaĵo de malespero kaj forlasonta je ĉiam la scenojn de tiomaj ĉagrenaĵoj, ŝi rekuraĝiĝis kaj enspiris novan vivon el la cindroj de la malĝojeco. Certe la nomoj de Contarini, Pizano, Zeno kaj Chioggia (Kioĝja) elvokas admireman sentadon tiel fortan, kiel tiu pri Pausanias kaj Miltiades, pri Salamis kaj Marathon. Kaj, se eĉ en la mondo de la belartoj kaj beleco Venezio preskaŭ ne povas sin antaŭmeti kiel komparindan kun la fieraj sanktejoj kaj la diaj elpensaĵoj de la Grekaj skulptistoj, ŝia gloro tamen ne malpli ol ŝia dekliniĝo kaj falo, elvekigas, mi opinias, egale profundan intereson. Protektite de la ostoj de la sanktulo Marko, la respubliko povis prezenti maltimegan frunton al Doriaj minacoj, kaj Barbarosaj tondriloj, senpovaj, malgraŭ la plej terura frenezeco, tremigi la barkon, kiu sciis surrajdi la ondegojn meze de muĝadanta alilanda blovegado. En la _Hotelo Victoria_ mi trovis loĝejon tre komfortan, kaj, post rondtabla-vespermanĝo, mi ekiris por kuniĝi kun la aro da akvofestantoj sur la Granda Kanalo. Dum la gondolo glitadis senbrue preter la silentaj palacoj--la akvo lumigata jen de la lunradioj, jen de ia pendanta gaslampo,--renkontiĝante kun fantomoj nigrevestitaj kiel ĝi mem, antaŭenirigata de la kvieta gondolisto, tra ĝia vojiro misterega, la ligilo de la sorĉeco ŝajnis al mi plenita. La trompita imago reflugis al la jarcentoj kiam romanco kaj amsekreteco ekscitis multajn krimojn, kiujn la profundaĵoj de tiuj akvoj povus malkovri! Alveninte al la signita ejo mi alproksimiĝis al la diverskolora boatego kun ĝiaj lumdonantaj Ĥinaj lanternoj, balanciĝantaj antaŭe kaj poste, kie sidadis la kantantoj kun siaj belsonaj muzikiloj, kies notoj, per dolĉe modulantaj akordoj, kiuj akompanis la voĉojn, elravis la orelojn de ĉiu aŭdanto, kaj malgrandiĝadis iom post iom tra la laguno.... Tuj kiam mi revenis gastejen, preta kuŝiĝi post la tagaj laboroj, la jena interparolado okazis: "La sinjoro bonvolos pardoni, ke necesiĝas ŝanĝo de dormoĉambro." "Sed miaj valizoj kaj la tuta vojaĝilaro jam suprenportiĝis en mian ĉambron." "Sen malfacileco oni translokos ilin en alian." "Kion vi proponas provizi al mi? Almenaŭ interne de la hotelo, mi esperas!" "Certigu vin pri tio, sinjoro. Mi havas ĉambron kiu al vi plaĉos, kaj la pakaĵoj jam tie sin trovas." Suprenirinte tien, mi eniris en ĉambregon lumigitan per du grandaj kandelabroj ĉe la pli malproksima fino, meze de mallumo, kiun ili malfacile kontraŭstaris. La litego, ĉirkaŭate de nigraruĝaj kurtenoj kaj enmetite en angulon prezentis neniel aperon allogi ripozon. "Sendigu tien ĉi," mi diris al la gastejestro, "noktomanĝeton; mi kutimas preni malpezan manĝaĵon antaŭ ol ripozi." Atendante la manĝilaron, mi zorge ekzamenis la tutan salonon, esplorante la grandnombrajn ŝrankojn kaj kestegojn, kiujn la ĉambro enhavis. La muroj estis kovrataj de tapetoj, kiuj figuris batalantajn Krucistojn, kies helaj plumoj, standardoj kaj armaĵoj, kie rebrilis la sunradioj, kontrastis kun la pentrindaj postscenoj de monto kaj arbaro. Kvankam la vetero estis varma, mi decidis ekbruligi fajreton por heligi la malĝojan atmosferon de la salono: kaj altirinte apuden seĝegon, mi eklegis romanon, kiun mi okaze kunportis kun mi. Post la manĝaĵo mi sentis min dormema, sed ne dezirante pasigi la nokton sidante mi decidis min senvesti por kuŝiĝo. Sed la silento kredeble malhelpis min maldormi, kaj kontraŭvole mi ekdormetis. Teruraj sonĝaj fantazioj tamen vin vekadis, kaj mi estis leviĝonta pretigi min por la lito, kiam la granda spegulo, kiu pendis kontraŭe, vidigis al mi homan kapon elrigardanta super mia seĝego. Antaŭ ol mi povis rekonsciiĝi, por tiel diri, post la mirego kaŭzita per tia neatendita aperaĵo, kiu subite neniiĝis en aeron, miaj okuloj terure sin fiksadis sur la malantaŭa tapeto proksima de la kapkuseno de la lito. La tapeto flankentirata malrapide maltegis la vizaĵojn de du viroj, mallaŭte interparolantaj, sed elĵetantaj minacajn rigardojn, dum unu per la maldekstra mano montris al la alia mian terurigitan figuron. Ili portis vestojn antikvajn, kun longaj glavoj pendantaj de zonoj ĉirkaŭantaj la kokson. De iliaj senkaskaj kapoj bukloj kovris iliajn ŝultrojn. Post iom da tempo, kiu al mi ŝajnis centjaro ili faris signojn alpaŝi en la ĉambron por min ataki.... Mi provis kriegi ... faletis ... kaj svenis. LA TREZORO EN LA ARBARO. Fino de la rakonto de H. G. Wells. Tradukita (laŭpermese) de Martyn Westcott. Evans tremetis. "Ŝajnas preskaŭ malvarme ĉi tie, post la brulego ekstere." "Mi esperas ke ni rekte iras," diris Hooker. Post nelonge ili vidis, malproksime antaŭe, interspacon en la malhela mallumeco, kie la blankaj radioj de la varmega sunlumo eniris en la arbaron. Tie ankaŭ estis brile verda subkreskaĵo, kaj koloraj floroj. Tiam ili aŭdis la sonon de la akvofluo. "Jen la rivereto. Kredeble ni estas nun apud ĝi," diris Hooker. La kreskaĵaro estis densa apud la riverbordo. Grandaj kreskaĵoj ankoraŭ sennomaj, kreskis inter la radikoj de la grandaj arboj, kaj prezentis bukedojn de vastaj verdaj folioj al la strio da ĉielo. Multaj floroj, kaj kreskaĵo kun brila foliaro, alkroĉis sin al la nekovrataj trunketoj. Sur la akvo de la larĝa, trankvila lageto, malsupren sur kiu la trezorserĉantoj nun rigardis, flosis grandaj ovalaj foliegoj, kaj kvazaŭvaksa duberozkolora floro, ne malsimila al akvo-lilio. Pli antaŭen tie, kie la rivereto kurbiĝis for de ili, la akvo subite ŝaŭmis kaj bruiĝis kaskade. "Nu?" diris Evans. "Ni iom flankiĝis," diris Hooker. "Tio estis atendota." Li sin turnis, kaj rigardis en la malhelajn malvarmetajn ombrojn de la silenta arbaro, malantaŭ ili. "Se ni iros iom supren kaj malsupren, laŭlonge la rivereto, ni kredeble atingos ion." "Vi diris----" komencis Evans. "_Li_ diris, ke estas ŝtonaro," diris Hooker. La du homoj rigardis unu la alian dum momento. "Ni unue esploru iom malsupren," diris Evans. Ili antaŭeniris malrapide, scivole ĉirkaŭrigardante. Subite Evans haltis. "Kio, je la diablo, estas tio?" li diris. Hooker sekvis per la okulo lian montrantan fingron. "Io blua," li diris. Ĝi vidiĝis ĵus kiam ili atingis la supron de malgranda altaĵo de la tero. Tiam li ekkoniĝis tion, kio ĝi estis. Li subite antaŭeniris rapidpaŝe, ĝis ke videbliĝis la korpo apartenanta al senpova mano kaj brako. La mano ankoraŭ rigide tenis la ilon, kiun ĝi estis portinta. La aĵo estis Ĥino, vizaĝo malsupre. La malzorgeco de la kuŝmaniero estis plene klariga. La du homoj pliproksimiĝis, kaj staris, silente rigardante tiun ĉi senvivan korpon malbonaŭspicie. Ĝi kuŝis en spaco inter la arboj. Apude estis fosilo, laŭ la Ĥina modelo, kaj pli malproksime kuŝis disĵetita-ŝtonaro, proksime de novefosita truo. "Iu estas alveninta ĉi tie antaŭ ni," diris Hooker, iom tusante en la gorĝo. Kaj tuj Evans ekblasfemis kaj freneziĝis, kaj piedfrapegis la teron. Hooker blankiĝis, sed diris nenion. Malrapide li antaŭeniris al la kuŝanta korpo. Li vidis, la kolo plidikiĝis kaj estis purpura, kaj la manoj kaj maleoloj estis ŝvelataj. "Pa!" li diris, kaj subite deturnis sin, kaj iris al la elfosejo. Li ekkriis surprize, kaj kriegis al Evans, kiu malrapide sekvis lin: "Simplulo! Estas tute bone. Jen ĝi ankoraŭ estas." Tiam li denove turnis sin, kaj rigardis la mortintan Ĥinon, kaj poste la truon. Evans rapidis al la truo. Jam duone elfosita de la malbonŝanca malfeliĉulo apude, kuŝis nombro da malbrilaj flavaj baroj. Li kurbiĝis en la trueto kaj, forbalaiante la teron per la manoj, li rapide eltiris unu el la multepezaj masoj. Tionfarante, malgranda dorno pikis lian manon. Li forprenis la maldikan dorneton per la fingroj, kaj levigis la fandaĵon. "Nur oro aŭ plombo povus pezi tiele," li diris triumfe. Hooker ankoraŭ rigardis la mortintan Ĥinon. Li embarasiĝis. "Li ruze alvenis tien ĉi antaŭ siaj amikoj," li fine diris. "Li venis tien ĉi tute sola, kaj ia venena serpento mortigis lin.... Mi volus ekkoni kiamaniere li eltrovis la lokon." Evans staris kun la fandaĵo en la manoj. Sed neniel grava estas la morto de Ĥino. "Ni devos porti tiujn ĉi al la ĉeflando peco post peco, kaj enterigi ilin tie dum mallonga tempo. Kiel ni transportos ĝin al la kanuo?" Li demetis sian jakon, kaj etendis ĝin surtere, kaj ĵetis du aŭ tri or-fandaĵojn sur ĝin. Iom pli poste, li ekvidis, ke alia dorneto pikas lian haŭton. "Tiu ĉi estas tiom, kiom ni porti povos," li diris. Tiam subite, kun stranga ekkoloriĝo, "Kion vi rigardadas?" Hooker sin turnis al li. "Mi ne povas suferi ... lin," kaj li klinis la kapon al la Ĥino. "Ĝi tiel similas al...." "Malsaĝeco!" diris Evans. "Ĉiuj Ĥinoj similas unu alian." Hooker rigardis sur lia vizaĝo. "Ĉiaokaze mi tuj enterigos _tion_ antaŭ ol mi helpos pri tiu ĉi afero." "Ne estu malsaĝulo, Hooker!" diris Evans. "Lasu resti tiun putriĝantaĵon." Hooker ŝanceliĝis, kaj tiam liaj okuloj atente ekzamenis la brunan teron ĉirkaŭe. "Ĝi ial timigas min," li diris. "La afero estas," diris Evans, "kion fari pri tiuj ĉi fandaĵoj. Ĉu ni reenterigos ilin ĉi tie aŭ ĉu ni portos ilin per la kanuo trans la mar-kolon?" Hooker pripensis. Lia konfuzita rigardado vagis inter la altaj arbtrunkoj, kaj supren en la malproksiman verdaĵaron sunlumigatan. Li tremetis denove, kiam liaj okuloj haltis ĉe la bluvestita Ĥino. Li serĉe rigardis en la grizan profundaĵon inter la arboj. "Kio okazis al vi, Hooker?" diris Evans. "Ĉu vi perdis vian saĝon?" "Ni forprenu la oron de ĉi tie iel!" diris Evans. Li manprenis la finojn de la jaka kolumo, kaj Evans tenis la kontraŭajn angulojn, kaj ili levigis la mason. "Kien?" diris Evans. "Al la kanuo." "Estas strange," diris Evans, kiam ili estis antaŭenirintaj nur kelkajn paŝojn, "sed miaj brakoj ankoraŭ doloras pro la remado." "Malbenu!" li diris. "Sed ili ja doloras. Mi devas halti." Ili metis la jakon teren. La vizaĝo de Evans estis pala, kaj ŝviteroj elstaris sur lia frunto. "Estas ial senaere en tiu ĉi arbaro." Poste, kun subita ŝanĝo al neracia kolero: "Kio bona tie ĉi atendi la tutan tagon? Helpu mi diras! Vi nenion faris krom revi, de la tempo kiam ni ekvidis la mortintan Ĥinon." Hooker fikse rigardadis la vizaĝon de sia kunulo. Li helpis levi la fandaĵ-portantan jakon, kaj ili antaŭeniris eble cent jardojn silente. Evans komencis forte spiri. "Ĉu vi ne povas paroli?" li diris. "Kion vi havas?" diris Hooker. Evans faletis, kaj tiam, kun subita malbeno, ĵetis la jakon for de li. Dum momento li rigardadis je Hooker, kaj tiam, kun ĝemo, li ekkaptis sian propran gorĝon. "Ne alproksimiĝu al mi," li diris, kaj li iris sin apogi al arbo. Tiam, per pli forta voĉo, "Mi resaniĝos post minuto." Post iom, lia tenado al la trunko malfortiĝis, kaj li malrapide glitis malsupren je la arbotrunko, ĝis li fariĝis senpova amaso ĉe ĝia radiko. Liaj manoj konvulsie kunpremiĝis. Lia vizaĝo tordiĝis pro doloro. Hooker alproksimiĝis je li. "Ne tuŝu min! Ne tuŝu min!" diris Evans, per sufokanta voĉo. "Metu la oron ree sur la jakon." "Ĉu mi ne povos fari ion por vi?" diris Hooker. "Metu la oron ree sur la jakon." Dum Hooker levis la fandaĵojn, li sentis piketon, sur la fingrega radiko. Li rigardis sian manon kaj ekvidis maldikan dornon, eble du colojn da longeco. Evans elpuŝis senvortan krion, kaj turniĝis. La makzelo de Hooker falis. Li rigardis la dornon dum momento per plivastiĝintaj okuloj. Tiam li rigardis Evans, kiu nun kunkurbiĝis sur la tero, la dorso fleksiĝante kaj rektiĝante konvulsie. Tiam li rigardis tra la kolonoj de arboj kaj la interpleksaĵo de ŝnuraj tronketoj, al la loko kie, ĉe la malhela griza ombro, la bluvestita korpo de la Ĥino malklare ankoraŭ vidiĝis. Li pripensis pri la malgrandajn streketojn sur la karta kojno, kaj tuj li komprenis. "Dio min helpu!" li diris. Ĉar la dornoj estis similaj al tiuj, kiujn la Djakoj trempas en venenon kaj uzas en siaj bloviloj. Li nun komprenis kion signifis la certegeco de Ĉang Haj pri la senriskeco de lia trezoro. Li nun ja komprenis tiun grimacon. "Evans," li ekkriis. Sed Evans nun estis silenta kaj senmova, krom pri terura spasma moveto de siaj membroj. Profundega silentado regis en arbaro. Tiam Hooker komencis furioze suĉadi je la malgranda rozkolora makulo ĉe la radiko de sia fingrego--suĉanta por kara vivo mem. Post nelonge li eksentis strangan doloron ĉe la brakoj kaj ŝultroj, kaj la fingroj malfacile kurbiĝis. Tiam li komprenis, ke la suĉado neniel utilos. Subite li ĉesis, kaj, sidante apud la fandaĵaro, kaj apogante la mentonon sur la manoj, li fikse rigardadis la tordiĝintan sed ankoraŭ movantan korpon de sia kunulo. La grimaco de Ĉang Haj denove envenis en lian memoron. La malakra doloro etendiĝis al lia gorĝo kaj malrapide plifortiĝadis. En la malproksimaĵo super li, venteto movigis la verdaĵon, kaj la blankaj florfolietoj de ia nekonata kreskaĵo malsupren flirtadis tra la mallumeco. KNABETO. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). La vivo estis ĝoja rev' Ĉar estas mi edzeto, Sed min alvenis dolĉa dev' Fariĝis mi patreto. Ĉar vivas knabo en la kor' Mi estas kortegano; Kaj riverencas kun ador' Al Sinjor' la Infano. De tron' lulila regas li La tiranega eto; Kaj kuras pro infana kri' Patrino kaj Patreto; Li ion vidas, ploras; ĝi Fariĝas lia havo; Al Sinjor' la Infano mi Nun estas lia sklavo. "Ni rigardegu!" En okul' Vidiĝas vidindaĵoj "Ni duobliĝas!"--"Nesaĝul' Jen veraj infanaĵoj!" Jen veraj infanaĵoj!--Ho! Valoras pli ol oro La font' de tiu infanaĵ' La ĝoj' de mia koro. AL FUMAMANTOJ. (_Laŭ Irlanda ario_ "_Nora Kreina_"). Ben Elmy. Se doloras nia kor', Se ĉagrenas sin la cerbo, Jen konsol' en tia hor'-- Nikotina ĉarma herbo! Ĉiopova la rimed', Freŝa pli ol monta pino, Pli odora ol resed' Estas rava Nikotino! Venu, fumo de nektar'! Elspiraĵo de feino, Vera ĝojo de l' homar' La fidela Nikotino! Ĉar, per kara nia pip', Per cigar' aŭ cigaredo, Sur la tero, sur la ŝip', Neniiĝas ĉia tedo; Kaj en kiu ajn sezon', Glaciiga aŭ varmega, Ni paciĝas laŭ bezon' Per la Nikotino flega. Do en vintro aŭ somer', Ĉiam, ĉie, kaj sen fino, Je mateno, je vesper', Adoriĝas Nikotino! MUŜOFIŜOBIRDORATOKATOHUNDO. Originalaĵo de Clarence Bicknell. Mi foje havis muŝon; Tre bona kaj tre saĝa Ĝi estis, kvankam juna, Nur unutagoaĝa. Okazis ke en akvon Ĝi falis, je l'flugado, Kaj mia ora fiŝo Ĝin kaptis por manĝado. Kaj tiam la naturo De mia fiŝ' ŝanĝiĝis; La muŝon englutinte, Ĝi muŝofiŝo iĝis. Post tio mia birdo, Belega sed manĝema, La muŝofiŝon manĝis Sen penso kompatema. Kaj mia kara birdo Post tia buŝotuŝo, Ne estis simpla birdo, Sed birdofiŝomuŝo. La birdofiŝomuŝo Flugilojn siajn batis, Kaj tiam mia rato Ekvidis, kaj malsatis. La gusto de l'flugiloj Tre plaĉis al palato; Kaj mia rato iĝis Muŝfiŝobirdorato. Ho ve! ekzempl' malbona! La kato, al oranĝo Simile, tiam pensis Pri gusta vespermanĝo. La raton tuj li kaptis, Kaj mi, de tiu dato, Deviĝis lin eknomi Muŝfiŝbirdratokato. Sed baldaŭ li mortiĝis, Ĉar mia hundo brava Ekdiris, post pripenso, "La kato estis prava." Kaj tial, unu tagon, Li, per dentega vundo, Mortigis lin, kaj restis MUŜFIŜBIRDRATKATHUNDO. ALVOKO DE LA NATURO. Tradukita de G. C. Law. Estis kun bedaŭro, ke la nova vikaro, irante al la Dimanĉa kurso trans la kampoj, eltrovis en la Edeno de verdaj herbejoj kaj arboj, ondetanta rivereto kaj blua ĉielo, klaran postsignon de la Serpento. Apud la ponto, kie la rivereto fluadis kviete ĉirkaŭ la radikoj de tri salikoj, li ekvidis knabon, fiŝkaptantan. Urba knabo, laŭ sia eksteraĵo--pala vizaĝo, brilaj okuloj, kaj la nepriskribebla gajeco je la sido de sia eluzita ĉapo, kiu esprimis la Londonanon, vizitantan en Arkadio. Ne kolere, sed per voĉo de granda doloro, la nova vikaro parolis al la kulpulo: "Ĉu vi ne konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉon posttagmeze?" La knabo rigardis lin: "Ĉu la tempo por tagmanĝado pasis?" li demandis, kun mieno de laca surprizo. "Certe jes," respondis la vikaro; tiu ĉi subita pruvo pri la treega priokupado de la samprofesiano frapis kordon en lia koro laŭ neatendita maniero. "Sed ĉu matenon, ĉu posttagmezon, vi konas, ke estas malbone fiŝkapti Dimanĉe." La knabo senĝoje rigardis sian senmovan floson--teruraĵon pentritan je strangaj ruĝaj kaj verdaj strekoj. Io de la knaba sintenado alvokis la vikaran koron. "Nenian sukceson?" li demandis kviete. "Ne," diris la knabo. "Nu, aŭskultu! Vi venos nun kun mi al la lernejo, kaj vi kaj mi atencos morgaŭ nian sorton kune, se vi havos tempon." La knabo skuis la kapon, decide. "Ne," li diris, "mi vidis fiŝegon; mi vidis ĝin trifoje dum mi restas tie ĉi; kaj mi ne foriros ĝis kiam mi estos kaptinta ĝin. Ĝi frapis mian floson per la nazo nur por kolerigi min. Estas malbona speco da vermoj ĉirkaŭ tie ĉi; rigardu la vermon, kiun mi uzas nuntempe; kian objekton prezenti al tia fiŝo!" "Nu," diris la vikaro, "vi devis meti ĝin pli bone sur la hokon. Rigardu, mi montros vin--almenaŭ morgaŭ--se vi volas." Tiun ĉi momenton, aperis el la klara profundaĵo de la rivereto io, kun grandaj okuloj kaj larĝa korpo, videbla pro ĝia nigreco kaj ruĝaj naĝiloj, kiu rigardis ilin, naĝis ĉirkaŭ la floso, kaj per skueto de vosto, malaperis en sian akvan hejmon. "Tie ĝi estas!" diris kune la Londonano kaj la vikaro, kaj senkonscie tiu ĉi ekprenis la fiŝkaptilon. "Ne tuŝu," diris la knabo, eksciteme, "mi kaptos ĝin!" "Nu, serĉu vermon, belan vermon. Ĝi ne englutos vian." Ili elserĉis la torfon, kaj la vikaro fosis per sia poŝtranĉilo kaj, eltrovinte pli bonan vermon, komencis aranĝi ĝin sur la hoko. Li okupis pli da tempo je tio ol la knabo volis; sed efektive, li havis nervan rapidecon. "Ho, rapidu!" ekkriis la knabo kun senpacienca agonio, "la fiŝo ne atendos la tutan tagon!" "Jen estas!" diris la alia, "mi kredas, ke li estas en kaveto inter la radikoj de tiuj ĉi arboj. Nun, mi--ne vi lasos fali kviete la fadenon en la akvon, kaj ni kuŝiĝos malproksime de la bordo. Kuŝiĝu simile al mi!" Kaj, konformigante agadojn al vortoj, ili kuŝiĝis kune sur la herbo, kaj la knabo faletigis la tordantan vermon inter la radikojn.... Dek minutoj pasis. Unufoje la knabo volis eltiri la vermon por rigardi ĝin, sed la vikara mano detenis lin. Tiam, kun kvieta decidemo, la floso faris unu rektan senŝanceliĝan salton malsupren. "Kaptinta ĝin!" diris la knabo. "Kaptinta ĝin!" diris la vikaro. La bobineto rapide turniĝis dum la fiŝego naĝis trans la rivereton. "Ho, mi ne povas haltigi ĝin," ekkriis la knabo. "Donu al mi la fiŝkaptilon," respondis la vikaro, "aŭ ĝi fornaĝos." "Ne, mi volas eltiri ĝin!" "Donu la ilon al mi, malsaĝuleto; se vi ne donos ĝin al mi, mi frapos vian kapon!" ... Sinjorino Blenkinsop, revenante el la Dimanĉa kurso, kie la vikara foresto estis estinta temo de babilado, ekvidas lin kaj la knabon. Alproksimiĝante neatendite, ŝi rigardas la procedojn. Post kelkaj minutoj, la vikaro, sur la genuoj, trempinte la brakon kaj manikon senzorge en la akvon, eltiris la kaptiton teren, kaj, leviĝante, li vidas ŝin. Ĉu li ruĝiĝis? Ĉu li ektremis? Ĉu li montris ian signon de pento, je la malboneco de sia konduto? Ne, kontraŭe, estis nuanco de ekscitita triumfo en lia voĉo dum li ekkriis, elmontrante la viglan fiŝon:-- "Nu, Sinjorino Blenkinsop, ĉu vi iam vidis pli grandan perkon?" "Mi vetas mian vivon--_neniam_!" diris la Londonano. ENHAVARO DE "THE ESPERANTIST." VOLUMO I. NUMEROJ 1-14. Anando. Voĉo el la Himalajo, 193. Archibald, Jem Ross. Kristnaska Pudingo, 212. Bauer, Elise. La tri amikoj;* kaj Legendo,* 23. ---- Ĉu vi estas preta,* 64. ---- Mateo Falkone,* 70. ---- La Mistera Edziĝo,* 148. ---- Havro, 164. Bernard, E. Letero el Genevo, 215. Bickell, C. S. La Posteno de Robbie,* 111. Bicknell, Clarence. Itala Somero, 4, 23. ---- _La lasta rozo de somero_,* 4. ---- _L'Almozulino_,* 20. ---- _Kazabianko_,* 41. ---- Vera Rakonteto, 44. ---- Diverslandaj Proverboj,* 43, 64, 68. ---- Itala Fablascienco, 68. ---- _La Nova Jaro_,† 54. ---- Militaj Rekrutoj en Italujo, 85. ---- _Itala nacia Kanto. Addio_,* 85. ---- _Progressive Limerick_, 104. ---- _Reveno al la Montaro_, 125. ---- _Nesentimentala Amkanto_, 157. ---- _La Rozo kaj la Lekanteto_, 176. ---- _La Elmigrantoj_, 184. ---- _La Malgrandegulo_, 205. ---- _Muŝfiŝbirdratkathundo_, 222. Bono, Philip de. Lertaj Respondoj,* 84, 111. Boucon, H. Fablo,* 84. Boulet, Paul. Nokto en Kalabro,* 143. Bourlet, Carlo. _Vespero_, 41. ---- Esperanto kaj Pedagogio, 115. Buchanan, G. Douglas. Atesto pri Kapableco,† 140. Catt, Elizabeth J. La Strabulino, 111. Ĉervinski, Kolowrat. _La plendo de la Luno_, 205. Clephan, H. W. Kiel fondi Grupon,† 52. Crook, F. _Esperantist's Hymn_, 64. Davis, Rev. R. A. Unua Leciono, 151. ---- Eterna Kalendaro, 166. Deshays, Rene. _Vintra Dolĉeco_, 121. Doorn, J. van. Esperanto en Japonujo, 134. Elleder, Osip Ivanovitch. Oje, 55. Ellis, John. Esperanto por ĉiutaga vivado,† 6. ---- La sono de Voĉo,* 24. ---- La deveno de Esperanto,† 76, 87. Elmy, Ben. _Vivo de Maristo_,†, 8. ---- _Lekanteto Aŭtuna_,* 22. ---- _Kantetoj Infanaj_,* 37. ---- La Sfinkso, 43. ---- La lingvo de la floroj, 79, 138. ---- _El la Rubajat_,† 107. ---- Logiko kaj Instinkto, 122. ---- _La Marseillaise_,* 145. ---- _Amikeco_, 192. ---- _Nikotino_, 222. Eucharis, Kasimir. El Marcus Aurelius,* 131. Gambier, M. P. (O. W.). Fabloj,* 79. ---- Instinkto aŭ Inteligenteco, 106, 126, 211. ---- La Komercisto kaj la Rabistoj, 146. Hadfield, J. Amikeco. Originala Muziko, 192. Hayes, C. F. Humora Flanko de Telegrafo,* 10. Henderson, George J. Fonto de la Lingvoj, 213. Hunter, Thomas, M.A. _Zenita Suno_, 135. Kabe (Polujo). La Fajfilo de Franklin,* 44. Kofman, A. La XIXa Jarcento, 180. Lambert, D. H., B. A. Grafo Fathom,* 118, 133. ---- Okazeto Venezia, 219. Law, G. C. Peketoj de Eppie,* 119. ---- Irlanda Leono,* 67. ---- Bruselo, 165. ---- Alvoko de la Naturo, 223. Lawrence, E. A. Niaj Bonegaj Amikoj, 13. ---- La Parlamentejo, 93. ---- Majtago en Anglujo, 112. Ledger, G. Esperanto in Shorthand, 7. Legoffre, Ernest. Anekdotoj, 7. ---- _Dio Savu la Reĝon_,* 8. Lloyd, R. J., D. Lit., M. A. La Esperantaj Vokaloj, 167. ---- La Sonoj Esperantaj, 182. London Esperanto Club. Official Reports, 168, 185, 199, 216. Mathews, Paul, M.A. Mordanto Mordita, 22. ---- La Naskiĝejo, 123. Mathys, Eugene (Filo). Patrino kaj Infano, 125. Mayer, A. von. Surprizanta, 196. Mehrmann, Maurice. La Simio,* 106. Metcalfe, Edward, M.A. Nokto Terura, 38. ---- La Viro Verda, 86. ---- La Sankta Fajro, 120. ---- _Karulineto_, 157. ---- _Dormu_, 205. ---- _Knabeto_, 222. Meyrick, J. H. La Ĉielaj Pordoj, 80. Moscheles, Felix. Kion diris Max Muller,† 19. Motteau, A. _La Ventego_,* 5, 21, 40, 56, 69, 91, 105, 124, 131. ---- Nacia Esperanta Himno kun Muziko, 16. ---- _L'Anĝelo kaj la Infano_,* 27. ---- Kristnaskaj Problemoj, 41. ---- Fabloj,* 8, 13, 27, 37, 84, 125, 150. ---- _La Spegulo_, 61. ---- _Tom Bolin_,* 72. ---- _El Shakespeare_,* 83. ---- _Kiam nutro nin vivigas_, 139. ---- _Kion diras Birdideto?_,* 176. ---- _Vekiĝa Himno de Infano_,* 184. Nankivell, Rev. A. H. _Anakreonaĵo_, 205. Officer, William. _Bonveno_, 10. ---- Fablo, 27. ---- Februara Promeno, 67. ---- _Karulino Mia_,† 135. ---- _Antaŭen_, 204. Oxenford, C. Miaj Paper-Amikoj, 206. Ramsay, Sir William. Radiumo,† 36. Reeve, C. W. T. _Kara Lu_,* 157. Rhodes, J. Giganto Malespero,* 60. Rowe. F. G. _Nia Lando_, kaj Muziko, 208. Simper, Alfred. Letero el Hindujo, 110. ---- Bagh, la Tigro, 156. ---- La Lupo-Knabo, 189. Southcombe, H. W. La Libertempulo, 188. Stead, W. T. Esperanto,† 1. Westcott, Martyn. Strut-Maklero,* 162. ---- Trezoro en la Arbaro,* 195, 220. Woodward, J. F. H. Fizika Kulturo,* 179. Zamenhof, L. L. Fonografa Parolado, 51. ---- Pri Akademio, 58. ---- La Deveno de Esperanto,† 76, 87. Redaktoro. 3, 17, 34, 49, 65, 81, 97, 113, 129, 161, 177, 209, k.t.p. ---- Niaj Libertempoj, 78. ---- Bulonjo, 136. ---- Dovero,† 172. Sennomaj. Sonĝverigisto (8379), 44. ---- Sciencaj Aferoj (8105), 23, 64, 83, 111. ---- Limeriko (7891), 64. ---- Maltaj Proverboj (8108), 84. ---- La Periskopo (Sir T. P. L.),* 117. ---- Kranioj (Dro. A.M.), 203. ---- Hindaj Proverboj (8276), 110, 214. ---- Mia Avino (8384), 117. ---- Kimraj Skizetoj (E.W.), 127, 142, 159, 171, 190, 207, 210. ---- Meditadoj en Westminster Abbey* (Rev. N.B.)., 197. Grammatical Synopsis. 14-15. * Tradukaĵo. † Dulingva. THE ESPERANTIST. VOL. II. Jan. to Dec., 1905. _Wholesale Agent:_ 14, NORFOLK ST., STRAND, LONDON. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 15. (Vol. II., No. 1.) _Januaro, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 14, Norfolk Street, Strand, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Christmas (_Clarence Bicknell_) 1 A Question (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 1 Month by Month 2 The Old Bellringer, by Korolenko (translated by Alfonso Wachter) 5 Sheep Shearing in Australia (J. Booth, M.C.E.) 7 Hindustani and Esperanto (Lt.-Col. H. K. Gordon) 8 The Olives (translated from the Spanish of Rueda by A. Motteau) 9 The House that Jack Built (translated by J. T. Haxton) 10 Vivien, a Fairy Tale, Part I. (E.W.) 11 Reminiscences (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 12 When Blooms the Mignonette (Osip Ivanoviĉ Elleder). _To be continued_ 13 Professor Fox (translated by E. J. Catt) 14 How to make Mincepies (Jem Ross Archibald) 15 Scotch Persistency (F. A. Meigh) 15 Esperanto 16 for Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W. Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street. Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea. Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens. Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. Brixton--Sro. E. W. EAGLE, 21, Kellett Road, Brixton. Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield. Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House. Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate. Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road. Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby. Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E. Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane. Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road. Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street. Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane. London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C. Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Bonwell. Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road. Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place. St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews. Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands. Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields. Warrington--Sro. W. H. WOODCOCK, Holly Bank, Letchford. West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington, W. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. Manuel Benavente, Murcia, Spain. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn, precipe kun Kolonioj. Ankaŭ interŝ. ilus. p-k. almenaŭ unufoje. Ĉiam Resp. Sro. Harold W. Diamond, 18, Broadhurst Street, Leicester. Koresp. kun Esperantistoj per ilus. p-k. aŭ leteroj. Sro. F. Drewery, 1, Glen Street, Canon Street, Leicester. Koresp. kun Esperantistoj per ilus. p-k. aŭ leteroj. Sro. C. Jolivet, 28 rue Fernault, Bourges (Cher), France. Kun fremdaj Esperantistoj per ilus. p-k. Ĉiam resp. Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Eng. Interŝ. ilus. p-k. kun ĉiulandanoj, krom Gt. Brit. kaj Francanoj. Ankaŭ petas informojn de fabrikanto de litografoj por porcelano. Deziras aĉeti. Sro. Jules Michel, 9 rue Martin, Lyon, France. Interŝ. ilus. p-k. kun ĉiulandanoj. Ĉ. resp. Frl. M. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Ĉ. resp. Srino Jean Paris, Château des Hommeaux, par Le Lion d'Angers (M. et L.), France. Dez. kor. per leteroj aŭ ilus. p-k. kun ĉiulandaj Esperantistoj. Sro. H. W. Southcombe, The Park, Yeovil. Eng. Petas informojn de ge Esp. pri la datoj kaj detaloj pri ia ĉiujara art-fajraĵo aŭ fajr-festo kiu okazas ĉe ili. Ĉiam respondos. Sro. Norman G. Stewart, c/o Mrs. Ronald, 24, Dover Street, Glasgow, Scotland. Per ilus. p-k. La Kosto de la Enskribo estas ses pencoj (70c. per poŝtmarke). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona. Elbe. MALTA.--A. Agius, Esq., 92, Strada S. Gaetano, Hamrun. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 15. [Vol. II., No. I.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. JANUARO, 1905. KRISTNASKO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Vilaĝ' malgranda--vintra nokto-- Ŝtonega grot' malhela-- Sed tie io pli brilega Ol ia stel' ĉiela. Ne reĝoj saĝaj ornamitaj Per multekostaj vestoj, Humile kurbiĝantaj teren Ĉe la manĝuj' de bestoj. Kaj ne la spicoj aŭ juveloj Aŭ fum' de bonodoro; Ĉar mirindaĵo tie kuŝas Senpreza pli ol oro. Riĉeco, saĝo kaj scienco, Malofta triopaĵo Mirindaj estas; sed ol ili Pli granda la vidaĵo! Infan' ne longe naskiĝinta En la manĝuj' dormanta, Kaj apud Li patrino simpla La Filon rigardanta. Jesuo Li, homara Reĝo, La Fil' de l' Alta Dio; Kaj ŝi, virino el virinoj, La Virgulin' Mario. Li nun el Dia trono regas Eterne adorata; Kaj ŝi ĉielan kronon portas De l' tuta mond' benata. DEMANDO.[104] Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). Mi, starante ĉe la rando De la Rondo Familia, Min prezentas per demando Al gelertularo mia; Min prezentas per demando, Mi,--la _iu_ ĉe la rando. Se, eminentulo mia Vi de mi demandos, "Kies La demando?" Al la via Peto, ĉu mi diros, "_Mies_"? Jen, kleruloj, la demando De la iu ĉe la rando. Ho! Samideanoj miaj Nur per la respondo _ĉies_ Per voĉdonoj vere viaj Faros vi la lingvon _vies_. Pensu, do, pri la demando De la iu ĉe la rando. PIEDNOTO: [104] La Redaktoro tre ofte ricevis tiun demandon. LA LAMPIRO KAJ LA BUFO. Tradukita de A. Motteau. Lampiro el la herb' heletis Fosfore (vesper' lumigilo), Ĝin Bufo ekvidint' elĵetis L' enhavon de venenpafilo Al la nekulpa vermo stela. --"Neniam," la Lampiro diris, "Mi malbonaĵon al vi faris; Min kial do vi nun mortigas?" Respondis Bufo la malbela: "Ĉu vi ne lumon disvastigas?" MONATO POST MONATO. La mondo nun pliaĝiĝis per unu jaro, kaj ni ĉiuj tial plisaĝiĝis. La progreso farita de Esperanto estas eĉ pli rimarkinda ol dum la jaro 1903. Al ĉiuj kunbatalantoj ni deziras sendi koregajn gratulojn pro tiu ĉi sukceso, kaj ni ankaŭ aldonos la plej sincerajn bondezirojn por la nova jaro. Ĝi estu ankoraŭ pli progresema! Ĝi estu eĉ pli feliĉa por la Esperantistoj! Lastan monaton ni havis la plezuron aranĝi la Enhavnomaron de nia unua volumo, kaj la fakto memorigis al ni multajn ĉarmajn horojn kun la Esperantistoj, persone kaj letere. Precipe ni deziras sendi bondezirojn al nia sindonema verkantaro. Ili fariĝu pli kaj pli internaciaj! Kiam skeptikulo trarigardos tiun enhavnomaron, li ne plu dubos la internaciecon de la lingvo. Dank' al la jara progresado en Anglujo, oni ne plu devas kredi, ke "Esperanto estas kuracilo por korpaj malsanoj," aŭ "nova nutraĵo por la homa korpo," sed preskaŭ ĉiuj scias ke Esperanto nutras nur la spiriton, kaj kuracas nur la malpaciĝojn de la homaro. Estas mirinde ekscii kiom da anoncado estas necesa antaŭ ol la loĝantoj de eĉ unu malgranda urbo ĉiuj konatiĝu kun la temo, kaj, kompreneble, restas ankoraŭ multe, multe da farota laboro. Ni ne laciĝu, ni ne restu je niaj laŭroj, rigardante la ĝardenon, kiu enhavas tiom da semitaj semoj! Ne, ni devas ĉiam klopodadi; ni ja devas akvi la semojn per la pura akvo de internacieco, kaj ni devas zorgi ke ili ne sekiĝu pro manko de intereso, flego, aŭ helpo niaparte. Profeto dirus ke tiu ĉi nova jaro devas esti tre grava por la Esperanta movado. Ĉu ni ne havos almenaŭ unu grandan Internacian Kunvenon, kiu kredeble okazos en Aŭgusto, inter niaj afablegaj Boulogneaj amikoj? Kaj ĉu tiu ĉi senpacience atendata renkontiĝo ne honoriĝos je la ĉeesto de nia estimata estro, Doktoro Zamenhof mem! Tiu ĉi sola fakto estas sufiĉe famigi la nunan jaron, sed ja estas ne bezone atendi ĝis la bela somero por trovi signojn de progreso. Malvarma vintro produktos diversajn novajn gazetojn, kiujn sendube la varmeta printempa kaj varma somera vetero florigos, ĝis ili povos posedi ian influon inter la jam multenombraj internaciaj gazetoj. Tiu ĉi fakto, la plimultiĝo de gazetoj, estas unu kaŭzo de la nepligrandigo de The Esperantist. Niaj legantoj memoros ke ni proponis pligrandigi ĝin, se eble, dum la 1905a jaro. Ni multe timis ke, la progreso de nia afero postulus tiun ĉi pligrandigon, kvankam ni trovas, ke dekses paĝoj estas ja sufiĉaj por nia libertempo. Kaj, ĉar nun ne estos necese pligrandigi gazeton, kiu ne plu estos la _sola_ Brita organo, ni klopodas ĝin pligrandigi sen pligrandigo! Tiu ĉi ŝajnos sendube parodoksa al niaj legantoj; ĝi tamen estas la vero, ke ni trafis! Anstataŭ la klubaj sciigoj, kiuj antaŭe troviĝis nur Angle, ni intencas presigi serion da artikoloj sub la nomo _Monato post Monato_. Tiuj ĉi enhavos, en la du lingvoj, la memorindajn agojn de la antaŭa monato. Tiel alilandaj Esperantistoj--kiuj ĉiam plimultiĝas inter nia abonintaro--ne perdos tri aŭ kvar paĝojn, kaj enlandaj Esperantistoj gajnos pli da ekzercado pro la ŝatataj laŭvortaj tradukoj. Jen la Q.E.F. kaj la Q.E.D. de nia problemo. Du diversaj vojoj nun malfermiĝas antaŭ ni. Ni povas komenci tiun ĉi serion per resumo de la jam farita progreso de la lasta jaro, aŭ ni povos limigi niajn rimarkojn je la lasta monato. Uzante la supredonitan titolon, la dua el tiuj ĉi du vojoj ŝajnas esti preferinda, kaj ni nun pritraktas la memorindaĵojn de la 1904a jarfino. Estas malvarme dum la vintraj monatoj, ni do komencos nian esploron en pli varmaj landoj, kie la Esperanta Suno sin montris pli forta kaj potenca ol antaŭe. Plej malproksime, la vasta regiono de Queensland, Aŭstralio, meritas atenton nian. La Redaktoro de la plej gravaj tieaj ĵurnaloj aniĝis je Esperanto; ni verkis artikoleton kiu eble poste tie aperos, kaj, el diversaj partoj de la Kolonio venas la kutimajn demandojn de niaj estontaj kunbatalantoj. Nova Zelando ankaŭ estas Esperantema nuntempe, kaj la diversaj jam presitaj artikoloj alportas siajn fruktojn. Tiel varma, kaj eĉ pli vasta, la Hindujo nun kolektas varbulojn por nia aro. Sro Adinarayana Chettiar verkis valoran artikolon sur la _Indian Review_, la plej grava el la tieaj gazetoj. Ni ankaŭ skribis respondon,--presota aŭ ne, laŭ la volo de "Lia Redaktora Moŝto." En Centra Ameriko, la Direktoro de la Nacia Instituto de la Respubliko San Salvador varme aprobas la Esperantajn paroladojn de nia abonanto, Sro R. G. Abrill. Eble, pro tiu ĉi fakto, ni scivolaj Esperantistoj baldaŭ ekkonos plu pri tiuj ĉi (de ni preskaŭ nekonataj) Respublikoj. Parolante pri tiuj ĉi, ni ja bone memoras interesan okazon. Tre fervora amiko translokiĝis en Venezuelon, kaj kompreneble, ni proponis ke li tie fondigu grupon. Post kelkaj semajnoj alvenis poŝtkarto, prezentanta "La Grupo Progreso." Sed bedaŭrinde estis areto da nudaj nigruloj! Sed, sen ŝerc' devas esti en Venezuelo, multaj inteligentaj homoj, kiuj konsentos Esperantistiĝi. Interesaj artikoloj antaŭ ne longe venis el Virginia kaj Erie en la Unuigataj Ŝtatoj. Pli proksime je ni, en progresama Maltujo, supersignitaj literoj malhelpas la fondigon de la atendata _Malta Gazeto_, sed espereble, la solvo de la problemo apudestas, kaj ni baldaŭ povos doni al ĝi bonvenon. El Alĝerujo, la ĉiam energia Kapitano Capé sendas interesajn sciigojn, kaj, inter alioj, deziras ricevi la nomojn de tiuj, kiuj povos partopreni je Esperantista Karavano ĉe Pasko, 1905. Oni ankaŭ organizas ekspozicion. Ĉu helpontoj bonvolos skribi al la Prezidanto, 17, Boulevard Gambetta, Algiers? En Anglujo, kuraĝiga sciigo venas el Folkestone. La Komerca Ĉambro tre interesiĝis pro parolado farata de Sro Geddes, la bonekonata Sekretario de la Dovera Grupo. Sendube la fondo de Folkestona Societo baldaŭ sekvos, kaj ni tiam povos aĉeti rond-vojaĝan bileton por viziti la "Kvin Havenojn Esperantistajn," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, kaj Ostend! Jen libertempa ekskurso por la maramantoj! Pripensu je tio! Hastings nun posedas Grupon, kies prezidanto estas Dro Martyn Westcott. Tiu ĉi fervora kunlaboranto ofte verkas artikolojn pro kaj por Esperanto. Li diras al ni ke dum restado en Parizo li vizitis Notre Dame, kaj tie ĝoje ekvidis la verdajn steletojn ĉe la butontruoj de du Hispanaj vojaĝantoj. Ne estas necese diri, ke la kontenteco estis reciproka, kaj la proverbo ke "du plezurigas, tri ĝenas," ne tie trovis pruvon. Ĉe la Club Café ni de la Londona Klubo havis la plezuron aŭskulti serion de artikoloj pri la Germana literaturo, kiun afable elparolis nia vizitanto Sro Jürgensen. Tiam, kiel ĉiam, Esperanto ne bezonis tradukiston! Sed eble la plej bona pruvo de progreso estas la fakto ke la Esperanta Biblioteko ankoraŭ pligrandiĝis. _La Ventego_, de Shakespeare (Arta Eldono, 3 fr.), nun estas preta. Alia bonepresita verko sur bona papero, kiu donos al ĉiuj grandan plezuron kaj instruon, venas el Belgujo: _Paĝoj el la Flandra Literaturo_, tradukitaj de Dro Seynaeve kaj Dro van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.). La Firmo Hachette ankaŭ eldonigis _Kondukanto de la Interparolado kaj Korespondado_, de A. Grabowski (180 pp., 2s.); utila internacia volumo. Multaj Korespondantoj mendis kovrilon por la unua volumo. Ni bedaŭras, ke ni ne eldonos specialan kovrilon, ĉar la plejmulto el niaj legantoj havas, ni esperas, sian specialajn ŝatojn, kaj preferos elekti sian propran bindaĵon. La Redaktoro. MONTH BY MONTH. The world is now older by a year, and we are all the wiser in consequence. The progress made by Esperanto is even more remarkable than during the year 1903. To all fellow-workers do we desire to send most hearty congratulations on this success, and we also add our most sincere good wishes for the New Year. May it be still more progressive! May it be even happier for Esperantists! Last month we had the pleasure of arranging the index of our first volume, and the fact reminded us of many charming hours spent with Esperantists in person and by letter. Especially do we desire to send good wishes to our devoted contributors. May they become more and more international! When a sceptic looks through this index he can no longer doubt the internationality of the language. Thanks to the year's progress in England, one no longer need believe that "Esperanto is a cure for bodily ailments," or "a new food for the human frame," but almost all are aware that Esperanto feeds only the mind, and cures but the discords of humanity. It is wonderful to find out how much advertising is necessary before the inhabitants of even a small town can all be made cognisant of the matter, and of course a great deal of work still remains to be done. Let us not weary; let us not rest on our laurels watching the garden which contains so many sown seeds! No, let us ever be busy; we must indeed water the seeds with the pure water of internationality, and we must take care that they be not dried up for lack of interest, care, or assistance on our part. A prophet would say that this new year must be very important for the Esperanto movement. Shall we not have at least one great International Congress, which will probably take place in August among our kind friends in Boulogne? And will not this impatiently-awaited gathering be honoured by the presence of our esteemed chief, Dr. Zamenhof himself! This single fact is enough to make the present year famous, but it is indeed unnecessary to wait for the lovely summer time to find signs of progress. Chill winter will bring forth divers new gazettes, which, no doubt, warm spring and hot summer will cause to flourish, till they can obtain some influence among the already numerous international journals. This fact, the increase in the number of gazettes, is one reason for the non-enlargement of The Esperantist. Our readers may remember that we proposed to enlarge it if possible during 1905. We much feared that the progress of the cause would demand this increase, although we find that sixteen pages are indeed enough for our free time. And, as it will not now be necessary to enlarge a gazette which will no longer be the _only_ British organ, we are taking pains to enlarge it without enlarging it! This may seem paradoxical to our readers; it is nevertheless true that we have succeeded. Instead of the club news, which formerly was found only in English, we intend to print a series of articles under the title of "Month by Month." These will contain, in the two languages, the memorable events of the preceding month. Thus Esperantists in other lands--who are constantly becoming more numerous among our subscribers--will not lose three or four pages, and inland Esperantists will gain more practice by means of the appreciated literal translations. Here is the Q.E.F. and the Q.E.D. of our problem. Two different courses now open up before us. We can begin this series with a _résumé_ of the accomplished progress of last year, or we can limit our remarks to the last month. Employing the title given above, the latter of these courses seems preferable, and we now treat of the memorable events of the close of 1904. It is cold during the winter months, so we will commence our explorations in warmer lands, where the Esperantic Sun has shown itself stronger and more powerful than of old. Farthest off, the vast region of Queensland, Australia, merits our notice. The Editor of the most important journals there has become allied with Esperanto; we have written a short article, which perhaps will appear there later, and from divers parts of the Colony come the usual inquiries from our future fellow-workers. New Zealand is also Esperantically inclined at present, and the several articles already published are bringing in their fruits. As warm, and even vaster, India now enrolls recruits for our army. Mr. Adinarayana Chettiar has written a valuable article in the _Indian Review_, the most important of local gazettes. We have also written a reply--to be printed or not, according to the will of "His Mightiness the Editor." In Central America, the Director of the National Institute of San Salvador warmly approves of the Esperanto lectures of our subscriber, Mr. R. G. Abrill. Perchance in this account we inquisitive Esperantists will soon be able to find out more about these (to us) almost unknown Republics. Speaking of these, we well remember an interesting circumstance. A very enthusiastic friend moved into Venezuela, and, of course, we proposed that he should found a group there. A few weeks later came a postcard representing "The Group Progress," but, unfortunately, it was a cluster of naked niggers! But, joking aside, there must be many intelligent folk in Venezuela who are willing to become Esperantists. Interesting articles have lately come from Virginia and Erie, in the United States. Nearer to us, in progressive Malta, accented letters hinder the foundation of the awaited _Maltese Gazette_, but it is to be hoped that the solution of the difficulty is at hand, and that we shall soon be able to give it a welcome. From Algeria, the ever-busy Captain Capé sends interesting news, and, among other things, wishes to receive the names of those able to take part in an Esperanto Caravan at Easter, 1905. An exhibition is also being organised. Will helpers kindly write to the President, 17, Boulevard Gambetta, Algiers? In England, encouraging news comes from Folkestone. The Chamber of Commerce was much interested at a lecture given by Mr. Geddes, the well-known secretary of the Dover Group. Doubtless the foundation of a Folkestone Society will soon follow, and we shall then be able to invest in circular tickets to visit the "Five Esperanto Havens," Dover, Folkestone, Boulogne, Calais, and Ostend. There is a holiday trip for lovers of the sea! Just think of it! Hastings now possesses a group, whose president is Dr. Martyn Westcott. This devoted collaborator has often written pro-Esperanto articles. He tells us that during a stay in Paris he visited _Notre Dame_, and there saw with pleasure the green stars worn in the buttonholes of two Spaniards. It is needless to say that the pleasure was mutual, and the proverb, "Two's company, three's none," did not here find confirmation. At the Club Café we of the London Club had the pleasure of listening to a series of articles on German literature, kindly delivered by our visitor, Mr. Jürgensen. Then, as always, Esperanto needed no interpreter! But possibly the best proof of our progress is the fact that the Esperanto Library has further increased. Shakespeare's "Tempest" (Art Edition, 2s. 6d.) is now ready. Another well-printed book, on nice paper, which will give all much pleasure and instruction, comes from Belgium: _Pages from Flemish Literature_, translated by Drs. Seynaeve and van Melckebeke (134 pp., 1s. 6d.). Messrs. Hachette have also published _Conversation and Correspondence Guide_, by A. Grabowski (180 pp., 2s.); a useful international volume. Many Correspondents have applied for a cover for Vol. I. We regret that we are not publishing any special cover, as the majority of our readers have, we hope, their special fancies, and will prefer to choose their own binding. [Literal Translation]. LA MALJUNA SONORIGISTO. Rakonto de V. Korolenko. Tradukita de Alfonso Wachter (Riga). La vilaĝeto kviete dormetas. La nebulaj konturoj de la malriĉaj dometoj nur malklare disegniĝas. Ie lumo lumetas, nur malofte pordego kraketas aŭ gardahundo ekbojas: iafoje el la malhela maso de la bruetanta arbaro la formoj de piedirantoj aŭ de solaj rajdantoj movas; aŭ la radoj de veturilo grincas. Tiuj estas la loĝantoj de la unuopaj vilaĝetoj, kiuj kunvenas en sian preĝejon festi la printempan feston. La preĝejo staras sur monteto, en la mezo de la vilaĝeto. La fenestroj radias je lumo. La malnova, alta, malluma sonorilejo alte superstaras en la malhele blua ĉielo. La ŝtupoj de la stuparo krakas; la maljuna sonorigisto Miĥeiĉo supreniras la turon, kaj baldaŭ lia malgranda lanterno perdiĝas en la spaco, kiel en la aero libere flugpendanta stelo. La supreniro de la ŝtuparo kaŭzas penadon al la maljunulo. La piedoj ne volas obei plu, kaj la okuloj vidas nur malbone. Jam estas tempo iri je ripozo, sed Dio ankoraŭ ĉiam ne sendas la morton. Li enterigis la filojn, la nepojn, li sekvis la maljunulojn kaj la junulojn al la tombo kaj li vivas ankoraŭ! Estas malfacile.... Ofte li jam festis la printempan feston; ofte, li ne scias kiel ofte, li atendis la festan horon tie ĉi en la sonorilejo. La maljunulo paŝas la galerion de la preĝeja turo kaj li apogiĝas je la balustrado. Sube, ĉirkaŭ la preĝejo, etendiĝas la tomboj de la vilaĝa tombejo; la malnovaj krucoj troviĝas tie, kvazaŭ defendantaj brakoj super la mortintoj. Tie ĉi kaj tie betulo kreskas, kies foliaro ankoraŭ ne burĝonas. De tie la bona spica odoro de junaj burĝonoj kaj la malĝoja trankvileco de eterna dormo atingas al Miĥeiĉo. Kio estos kun li post unu jaro? Ĉu li denove staros tie supre sub la metala sonorilo veki per laŭta sono la dormetantan nokton? Aŭ ĉu li kuŝos tie sube, en la malluma angulo de la tombejo? Dio scias! Li estas preta, sed tiun ĉi fojon Dio lasis lin festi la feston. "Al la Sinjoro estu danko!" la maljunaj lipoj murmuretis la kutiman formulon, kaj Miĥeiĉo suprenrigardis en la stelplenan altaĵon, en la ĉielon, kie radiis milionoj da lumoj.... "Miĥeiĉo, Miĥeiĉo!" eksonas de sube, tiel same, maljuna tremanta voĉo. La maljuna diakono rigardas supren je la turo kaj tenas la manon antaŭ la palpebrumantaj larmantaj okuloj, sed li malgraŭe ne vidas Miĥeiĉon. "Kion vi volas? Tie ĉi mi estas," la sonorigisto respondas, kaj, kurbiĝante el la turo: "Ĉu vi ne vidas min?" "Ne, ĉu ne estas jam tempo? Kion vi pensas?" Ambaŭ ili rigardis la stelojn. Mil lumoj de Dio lumetas super ili en la alteco. La flamanta "veturilo" staras jam tre alte. Miĥeiĉo meditas. "Ankoraŭ ne, estas ankoraŭ tro frue. Mi scias la tempon!" Li scias; li bezonas nenian horloĝon. La tero, kaj la ĉielo, kaj la blanka nubeto kiu mallaŭte naĝas en la etero, kaj la malluma arbaro, kiu tre mistere paroletas, kaj la murmureto, ĉiuj estas konataj, ĉiuj estas parencaj al li. Ne vane li vivis tie ĉi sian tutan vivon. La malproksima estinteco viviĝas antaŭ li. Li memoras kiel li foje supreniris ĉi tiun sonorilejon. Ho Dio! Kiel longe de tiu tempo. Kaj do mallongatempo! Li vidas sin kiam blonde bukla knabo; la okuloj brilis, la vento--ne tiu kiu turnigadas la polvon sur la stratoj, sed aparta vento, kiu per liaj senbruaj flugiloj blovas sur tero--ludis en liaj bukloj. Sube, tute malproksime malmulte da malgrandaj homoj iris, la dometoj de la vilaĝo staris, kaj la arbaro etendiĝis, kaj nur la maldensejo sur kiu la vilaĝo staris ŝajnis grandega, preskaŭ senlima. "Kaj tie ĝi ja estas, en ĝia tuta grandeco!" ridetas la maljunulo, kaj li malsupren rigardas je la malgranda maldensejo. Tia estas ankoraŭ la vivo! En la juneco ni vidas nek finon, nek limon. Kaj tiam ĝi kuŝas tie, kiel sur la supraĵo de la mano, de la komenco ĝis la fino, tie en la angulo de la tombejo! Estas tempo por ripozi! Ja estas tempo! Miĥeiĉo ankoraŭ unufoje rigardas je la steloj, leviĝas, surmetas la ĉapelon kaj kolektas la ŝnurojn de la sonoriloj. Post minuto, la nokta aero ektremas pro laŭta sono, dua, tria, kvara sekvas unu la alian, kaj en la varmetan nokton elsonas potencaj, longetirataj, kantantaj, kaj sonorantaj tonoj. Ili silentas. En la preĝejo komencas la Diservo. En la pli fruaj jaroj Miĥeiĉo estis ĉiam malsuprenirinta, kaj estis starinta ĉe la pordo por preĝi kaj aŭskulti la kanton. Sed nun li restas en sia alteco, li do estas tiel laca hodiaŭ. Li sidiĝas sur la benko, aŭskultas la mutiĝantan sonoradon de la svinganta metalo, kaj meditas. Pri kio? Eĉ li povis doni nenian respondon je tiu ĉi demando. La turo estas nur nesufiĉe lumigata per la malgranda lanterno, la sonoriloj mem estas perditaj en mallumo; de malsupre el la preĝejo kelkafoje eksonas mallaŭta kanto, kaj nokta vento movas la ŝnurojn kiuj estas alligitaj al la feraj koroj de la sonoriloj. La maljunulo lasas profunde malleviĝi la kapon, en kiun venas neklaraj pensoj. "Ili kantas la himnon," li pensas, kaj vidas sin en la preĝejo. Infanokuloj malsuprene rigardas de la ĥorejo. La maljuna pastro, la mortinta Patro Naŭmo, preĝas je tremanta voĉo la finan preĝon. Cent kapoj de vilaĝanoj subfleksiĝas kiel maturaj spikoj je la vento, kaj denove stariĝas. Ili faras la signon de la kruco. Estas nur konataj vizaĝoj. Tie la severa vizaĝo de la patro, tie la pli maljuna frato kiu profunde ekĝemas. Tie li mem, florante en sano kaj forto, plena de nekonata espero kaj feliĉeco, de la ĝojoj de la vivo! Kie estas la feliĉeco? Malsuferebla laboro, turmento, zorgo! Kie estas la feliĉeco? La malfacila sorto fosas faltojn sur la juna frunto; fleksigas la fortan dorson; instruas ekĝemi kiel la pli maljuna frato! Sed tie, maldekstre, inter la vilaĝaninoj, kun humile subfleksita kapo, staras lia "knabino." Ŝi estis bona edzino, ŝi ripozu en paco! Kaj multajn suferojn ŝi suferis, la amatino! Mizero, kaj laboro, kaj sufero detruas la plej belan virinon; la brilo de la okuloj estingiĝas, kaj esprimo de ĉiama timo antaŭ la neatenditaj batoj de la sorto anstataŭas la ĉarmegan belecon de juneco! Jes, kie estas ilia feliĉeco? Unu el la filoj estis restinta al ili, ilia espero, ilia ĝojo, sed ankaŭ ĉi tiun la maljusteco de la homoj detruis. Jes, tie li sidas, la riĉa pekulo, kaj subfleksas sin ĝis la tero, kaj opinias ke per tio li povos delavi la larmojn de la orfoj; humilege li falas sur genuojn, kaj batas la frunton kontraŭ la tero. Sed Miĥeiĉo furiozas, kaj la malhelaj vizaĝoj de la sanktuloj sur la muroj serioze rigardas super la homa sufero kaj la homa maljusteco. Ĉio tio estis pasinta, ĉio tio kuŝas malproksime je li. Nun la mondo konsistas por li el ĉi tiu malvasta turo, kie la vento en la mallumeco kriegas kaj ekmovas la sonorilajn ŝnurojn. "Dio juĝos vin," la maljunulo murmuras, kaj larmoj fluadas sur liaj maljunaj vangoj. "Miĥeiĉo, he Miĥeiĉo! Kio estas? Ĉu vi ekdormis?" eksonas de sube. "Kion!" vokas la maljunulo, kaj li rapide saltas sur la piedojn. "Dio, mi do ne estas ekdorminta! Estas la unua fojo!" Kaj, je rapida lerta mano, li kolektas la ŝnurojn. Sube, preskaŭ kiel formikoj, moviĝas la amaso de la vilaĝanoj, la orbrilantaj standardoj de la preĝejo flugetas en la aero. Estas la ĉirkaŭiro. La procesio ĉirkaŭ la preĝejo estas finita, kaj Miĥeiĉo aŭdas la ĝoja voko "Kristo estas reviviĝinta." Kaj tiu ĉi voko pelas ondegon for de la maljuna koro de Miĥeiĉo. Ŝajnas al li ke la vakskandeloj pli hele ekbrilas, ke la amaso pli dense ondetadas, kaj la standardoj pli gaje flugetas. Antaŭe neniam la maljuna Miĥeiĉo tiel sonoris. Ŝajnas, ke la plenega maljuna koro vivigas la senvivan metalon, kaj la tonoj ĝojegas kaj kantas, ridas kaj ploras, kaj ĉiam pli alte ĝis fine ili atingas la steloplenan ĉielon. Kaj la steloj brilas kaj brilegas ĉiam pli hele, kaj la sonoriloj tremas kaj supreniras, kaj denove falas, keresante, sur la tero. La granda baso sonegas, kaj vokas per potenca forta voĉo, pro kio ektremas ĉielo kaj tero: "Kristo estas reviviĝinta!" Kaj du tenoroj, tremantaj pro egalaj batoj de la feraj koroj de la sonoriloj, unuvoĉe kaj belsone kantas: "Kristo estas reviviĝinta!" Kaj du tute malgrandaj sopranoj, kvazaŭ timeme, miksiĝas inter la grandaj, kaj ĝoje kaj kiel malgrandaj infanoj, rapideme kantas: "Kristo estas reviviĝinta!" Kaj ŝajnas, ke la malnova sonorilejo tremas kaj ŝanceliĝas, kaj ke la vento, kiu ventumas la vizaĝon de la sonorigisto, etendas siajn larĝajn flugilojn kaj kunkantas: "Kristo estas reviviĝinta!" Kaj la maljuna koro forgesas la vivon, kun ĝiaj zorgoj, kaj ĝia mizero. Li forgesas ke sia vivo estis forfluinta nur en ĉi tiu malvasta kaj malhela turo, ke li restas sola en la mondo, kiel maljuna arbo, kiun la fulmo frakasis. Li aŭskultas la tonojn, tiujn ĉi kantantajn kaj ĝemantajn sonorilojn, kiuj svingas al la fiera ĉielo, kaj denove malsupreniras sur la malriĉa tero, kaj ŝajnas al li, ke li estas denove ĉirkaŭata de siaj filoj kaj nepoj, kaj ke iliaj ĝojaj voĉoj unuiĝas al la ĥoro kaj kantas al li pri feliĉeco, pri ĝojo kiujn li ja ne konis en vivo. La maljuna sonorigisto tiris la ŝnurojn; grandaj larmoj fluis sur liaj vangoj, kaj lia koro frapis pli forte, pro la iluzia feliĉeco. Sube, la vilaĝanoj aŭskultis kaj interparolis. Neniam la maljuna Miĥeiĉo tiel mirinde sonigadis! Subite la granda sonorilo tremis falstone, kaj mutiĝis. La voĉoj mutiĝis, kvazaŭ oni volis aŭskulti la malĝojan etenditan tonon, kiu tremis, kaj ploris, kaj ĝemis kaj, iom post iom, sin perdis en la aero. La muljunulo refalis senforte sur la benkon, kaj du lastaj larmoj fluis malrapide sur liaj palegaj vangoj.... Anstataŭ lin, vi tie sube! La maljuna sonorigisto elsonoris! ŜAFTONDADO EN AŬSTRALIO. Originale verkita de J. Booth, M.C.E. Eble la plej karakteriza afero kiun oni povas vidi en tiu ĉi lando estas unu el niaj grandaj ŝaftondejoj dum plena irado. La konstruaĵo uzata por tiu afero nesimilas kian ajn, ĝia vidiĝo estas ofte pentrinda, ofte mala. La aktiveco de la afero dum tond-tempo estas miriga; dum neuzatempo, miro estas ke la loko aperas tiel lasata kaj senbrua, kiel dezerto. La konstruaĵo, kiun ni nomas "Woolshed" (elp. ŭulŝed), estas konstruata el ligno, per grandaj pezegaj stangegoj kaj traboj, trunkoj de arboj faligitaj en najbaroj arbaroj, apenaŭ pli ol deŝeligitaj, aŭ malebene segitaj kaj hakitaj. Ĝi estas tegmentata per ŝelo, aŭ, pli malantikve, per zinkita fero, murata per lignaĵoj, kaj interne dividata je multaj ŝafkortoj kaj vojetoj. Ĝi havas neniajn fenestrojn sed nur truojn, kovratajn, se bezone, per lignaj kovriloj. Internaj dividaĵoj de la "ŝed" estas farataj per lignabariloj por konstrui ejojn en kiuj staras la ŝafoj. Ĉe unu fino de la "ŝed" estas la granda ŝafenirejo, ĉe la alia, la pordego tra kiu la sakegoj de lano estas portataj al vagonoj. Inter la ŝafejo kaj tiu pordego staras la tablo aŭ benko sur kiu oni ekzamenas la ŝaflanojn; kaj ankaŭ la lanpremegilo. Apud tiu ĉi sin trovas ujoj por inko, numeriloj, brosoj, kudriloj kaj ŝnuretoj, k.t.p. La oficejeto de "ŝed-estro" kutime lokiĝas en proksima angulo. La "ŝed" eble ne estas afero tre beleta, sed tamen oni devis ĝin sperte desegni ĉiudetale, tial ke ne estu ia tempperdo nek difekteco al ŝafoj aŭ lano, nek malhelpo al tondistoj. Nu vidu kampon, tiel grandan kaj larĝan ke oni ne povas vidi limojn ie, jen arbata per Eŭkaliptoj, altaj aŭ malaltaj laŭ iliaj specoj sed ĉiam verdaj, jen tute nearbata nature aŭ nearbigata homlabore, aŭ ankoraŭ, kaj plej ofte, nek nearbata, nek verdigata per arboj; sed plena je arboj, mortigitaj per ŝeltranĉado ringe (tie ĉi nomata "ringado," Angle, _ringing_). Tiu ĉi ringado, mi devas klarigi, estas la tranĉo tute ĉirkaŭ arbo, tute tra la ŝelo, intence ĝin mortigi por plibonigi la kreskadon de la ĉirkaŭa herbaro, sen la laborego postulata por arbon elfosi. Blankaj, nudaj, malbelaj, staras tiuj mortaĵoj, aŭ en sunbrilego, aŭ en malvarma blua lunlumo; sed iel tamen rigardindaj kaj majestaj, ĉar ili estas tiel multaj, tiel grandaj, tiel similaj. Ĉe tia loko sin trovas nia konstruaĵo, eblege apud rivereto, eble apud fosita akvotruo, ĉar riveroj estas malmultaj tie ĉi. Ĉirkaŭe staras dometoj por tondistoj kaj laboristaj. Krom tiuj, kaj kelkaj lignaj bariloj, nenio estas videbla pli proksime ol eble kelkaj mejloj. Neuzatempe, ĉio estas sufiĉe malaktiva, sed tiam kiam la tempo alvenas kiam la tondegado komencas, kia ŝanĝo! Tiam la tuta loko ekviviĝas, dometoj estas enloĝigitaj, eĉ troplenigataj, viroj kaj knaboj kuradas tien ĉi kaj tien, kaj anstataŭ ol la antaŭa senbruego, oni aŭdadas bruegadojn, ekkriojn, babilaĵojn ĉiaspecajn, kaj, pli laŭte ol ĉio, blekon blekegon, blekadon de ŝafoj kaj iliaj idoj! Tiu ĉi estas la okupega tempo el jaro por la ŝafposedantoj. Dum tiuj ĉi tri aŭ kvar semajnoj ili kolektas sian ĉiujaran lanrikolton; ĉiuj iliaj ŝafoj kiuj dum la jaro paŝtis sur vastaj kampoj nun estas tie ĉi amasigataj. Tien ĉi venas tondistoj de la tuta ĉirkaŭaĵo, kaj la lokaj laboristaj, tiom kiom oni povas forsendi de ilia kutima laboro, kaj multe da aliaj laboruloj kiuj serĉas laboron; ĉiuj kunrenkontiĝas por kune labori ĉe tiu ĉi afero, dum ia mallonga tempo kaj tiam poste disiri ree laŭ siaj diversavojoj. Kiel la laboro estas farata? Kion tiu amaso faros? Jen nu la afero komencas. Matenfrue (aŭ ofte vespere de la antaŭa tago) tiom da ŝafoj, kiom povas enhavi la plej granda ŝafkorto de la _ŝed'o_, estas kurigataj en ĝin, tiam poste, kiam ĉio estas preta, oni plenigas el tiu ĉi ŝafkorto la pli malgrandajn dividaĵojn, kiuj ĉeestas laŭlonge ambaŭaj flankoj de la konstruaĵo. Brua laboro ĝi estas; tia vokego, tia puŝado, tia blekado, tia piedgratado, kiu daŭras ĝis la lasta ŝafo tondiĝis. La laboristoj plenumas tiun ĉi laboron kaj ili ankaŭ faras ĉiun ordinaran nespertan laboron, da kiu estas nature multo. Inter tiuj ĉi centraj dividaĵoj, kaj la flankaj muroj staras la tondistoj. Horo batas. Ŝedestro elvokas "tempo!" Ĉiu tondisto ekprenas unu el siaj ŝafoj, trenas aŭ portas ĝin en larĝejon, rapide ĝin renversas, tenas ĝin inter siaj kruroj; kaj post malmulte da minutoj, ĝia blanka lanaro kuŝas amasata sur la planko. Tuj la nuda maldika bruteto estas forpelata tra malgranda truo en malgrandan eksterkorteton, kie oni kalkulos la nombron pro kiu ĉiu tondegisto estas pagota. En tiu ĉiu korteto ankaŭ oni gudropresas la ŝafojn kaj presas per varmega feraĵo la ŝafidojn kiuj unuafoje venas al tondegado. Ofte oni tranĉas la haŭton de ŝafo dum ĝia tondegado, sed tuj knabo alkuras al ĝi kun gudro-bastono, tiun surmeti kiel kuracsebo sur vundoj. Tiuj ĉi knaboj ankaŭ tuje levas la lanon kaj nudpiede kuras por ĝin alporti al tiu, kiu dividas ĉiujn lanarojn laŭ specoj kaj eco, metante ĉian econ en ĝian propran ejon. Tio farita, la premistoj komencas sian laboron je la lano. Ili prenas, eble, cent, aŭ ĉirkaŭ tiom da lanaroj kaj enmetas ilin en grandan kvadratan sakegon, tenatan en kaj per duobla ligna skatolego. En ĝin kaj en ĝi ili premas lanon per peza maŝino, de kiu la skatolo estas parto. Tiu ĉi maŝino estas farita el ligno kaj fero, havanta grandan radon kaj ŝraŭbon. Kiam sakego estas plena de multepremata lano, la premilo estas forlevata, la flanksuproj enfaldataj kaj kudrataj, kaj la sakego, nompresa kaj numerata, estas ruligata apud la pordego. Ĝi restas tie ĝis oni metas ĝin sur lano-vagono por forpreni al plej proksima stacidomo aŭ urbo por vendi; aŭ eble oni ĝin sendas rekte al ŝipoj por vendi en aliaj landoj. HINDUSTANI KOMPARATA KUN ESPERANTO. Originale verkita de Lt.-Col. H. K. Gordon. La lingvo nomita "Hindustani," ankaŭ la "Lŭshkŭr" (ŭ kiel _u_ en la Angla vorto "_but_"), aŭ la "Soldatlingvo" de la Hindujo, havas similecon tute konvinkan al Esperanto. Hindujo, kun siaj 300 milionaj da anoj, enhavas proksimume 185 apartajn kaj malsamajn dialektojn aŭ lingvojn, kaj ĉirkaŭ 30 diversajn religiojn, la ĉefaj el kiuj estas la Hindu, kiu provizas 70% de la popolo; Muhumedan (aŭ Musulmani), 21%; Budhista, 3%, lasante 6% por ĉiuj aliaj. En la fruaj jaroj de la Angla agado en Hindujo militoj intergentaj aŭ interreligiaj estis senĉesaj, kaj la Musulmanoj batalis la Hinduojn, kaj _vice versâ_, de la Nordo ĝis la Sudo, kaj de la Oriento ĝis la Okcidento de la vasta Peninsulego; tiel dum la pasado de jaroj helplingvo intertriba evoluis. Hindustani estas fondita grandmezure laŭ la Persa lingvo, la Kortegalingvo de la Orientanoj; tamen, en diversaj distriktoj ĝi aliformiĝis per lokaj karakteraĵoj. Sekve, la Alilandano alvenante Hindujon unue lernas Hindustani, kiu al li havigos lingvapasporton tra tuta la grandega regno; kaj se li lokiĝus en speciala loko, li lernos ankaŭ, se necese, la lokolingvon. Kiel Esperanto, Hindustani estas kompare tre facila lingvo ekkompreni, precipe por la instruituloj, kiuj certe havas ian konon de la Persa lingvo. Oni ne povas diri, ke la ekzistado de Kampolingvo, aŭ universala helplingvo tre difinite emis produkti pacon; ĝi neniel sin intermetis je la patruja amo aŭ je religia diverseco, sed, kiel Esperanto, sendube ĝi permesas ke unu nacio pli bone konatiĝu kun alia, kaj tiamaniere ĝi havas pacan influon. Tamen Hindustani ne estas ĝis nun flatita, ricevinte la nomon: "_Nia kara lingvo!_" Por ĝenerala interŝanĝo de sciencaj kaj komercaj aferoj Esperanto havas klaran valoron, kaj ŝajnas certe ke laŭ tiu ĉi direkto ĝi havas grandan estontecon antaŭ si. Ekzemple, ni prenu Germanan kritikan verkon pri, eble Biologio aŭ Ĥemio; se eldonita kaj presita nur Germane, ĝi ne povos havi la disvastigatan legantaron kiun eble ĝia graveco meritas. Sed se eldonita en Esperanto, la tuta civilizita mondo estus gajnanto. The language called Hindustani, also the "Lŭshkŭr" (ŭ as _u_ in the English word "_but_"), or "Camp" language of India, has a convincing analogy with Esperanto. India, with its 300 millions of inhabitants, contains roughly 185 separate and distinct dialects or languages, with about 30 different religions, of which the chief are Hindu, furnishing 70% of the population; Muhumedan (or Musŭlmani), 21%; Buddhist, 3%, leaving 6% for all others. In the early years of English enterprise in India intertribal and inter-religious wars were unceasing, and Musŭlmanis fought the Hindus, and _vice versâ_, from North to South, and from East to West of the great Peninsula; thus in the course of years an international tongue was evolved as an intertribal language. Hindustani is based on Persian, the Court language of the East, in different districts affected by local lingual characteristics. As a result, the foreigner landing in India first learns Hindustani, which will furnish him with a lingual passport throughout the great country; and if he settles down in a particular part, he will also learn, if he feels inclined, the language of the district. Like Esperanto, Hindustani is a comparatively easy language to pick up, especially by the well-educated, who are certain to have some knowledge of Persian. The existence of a "Camp" language, or universal auxiliary tongue, cannot be said to have made very definitely for peace; it did not interfere with patriotism or "caste," but, like Esperanto, no doubt permits of one nation having a better knowledge of another, and so has a peaceful tendency. Hindustani, however, has not so far been flattered by receiving the name of _our dear language_! For interchange of scientific and commercial affairs generally Esperanto has a distinct value, and it seems certain that in this direction it has a great future before it. For example, let us take a German critical work on, say, Biology or Chemistry; if printed and published only in German, it cannot have the extended body of readers to which its importance probably entitles it. But if published in Esperanto, the whole civilised world would be the gainer. LA OLIVOJ. Proverbo de Lope de Rueda. Esperantigita de A. MOTTEAU. [Lope de Rueda (1500-1565) _naskiĝis en Sevilo kaj mortis en Kordovo_]. PERSONOJ. Toruvio, maljuna vilaĝano. Menciguela, ilia filino. Agueda de Toregnano, lia edzino. Alojo, najbaro. _La sceno en vilaĝa strato._ Toruvio.--Kompatema Dio, kia vetero! Neniam tia fulmotondro min persekutis de la monta supro al la malsupro. Mi ekpensis ke la ĉielo ĵus elfluadis, kaj ke la nuboj alrulis ĝis la tero. Almenaŭ se mia noktomanĝo estus preta ... sed la sinjorino edzino mia eble eĉ neniam zorgis pri tio.... Rabiego ŝin sufoku! Ho, he! Menciguela, mia filino! (_Li frapas la pordon_). Prave! ĉiu dormas en la vilaĝo. Agueda de Toregnano! ho, he! ĉu vi min aŭdas? (_Li ree frapas_). _Venas_ Menciguela.--Ho! patro mia, ĉu vi volas disrompi la pordon? Toruvio.--Bonege! vidu ŝian langon, nun! vidu ŝian bekegon! Nu, ĉu vi povus diri al mi kie estas via patrino, fraŭlino? Menciguela.--Ŝi estas ĉe la najbarino por helpi ŝin sekigi silkfadenarojn. Toruvio.--Peston al silkfadenaroj, al ŝi, kaj ankaŭ al vi mem. Iru tuj kaj alvoku ŝin! Agueda (_alvenante_).--Nu, nu! sinjoro fanfarono! vi vidos ke, ĉar li alportas malpezan ŝarĝon da hejtligno, ne estos eble konsentiĝi kun li! Toruvio.--Kion? Malpezan ŝarĝon da ligno vi nomas ĝin, sinjorino! Mi per la ĉielo ĵuras ke mi apenaŭ povis ĝin surmeti al miaj ŝultroj, kvankam via baptofilo helpis min. Agueda.--Estu do; ni nun estos riĉe provizitaj! Sed en kia stato vi staras, edzo mia! Kian figuron vi prezentas! Toruvio.--Mi estas trempita kiel vera supo! Rapidu, edzino, mi petas, donu al mi ion por manĝi. Agueda.--He, per la diablo, kion mi povos doni al vi? Mi nenion havas. Menciguela.--Ve! patro mia, kiel malsekigita estas tiu ĉi ligno! Toruvio.--Jes, verege; sed sendube tio ne malebligos vian patrinon diri, ke kompreneble roso estas la kaŭzo. Agueda.--Kuru, filino, ekpreparu duon da ovoj por la noktomanĝo de via patro; poste vi pretigos lian liton.--Edzo, mi vetus, ke vi neniam jam ekpensis labori pri tiu plantaĵo de olivujoj, kiun mi tiel rekomendis! Toruvio.--Kial do mi revenus hejmen tiel malfrue, se ne ĉar mi ĵus faris tion, kion vi al mi diris? Agueda.--Prave do! kaj kie vi plantis? Toruvio.--Tie, apud la figarbo, kie mi iam kisis vin: ĉu vi memoras tion? Menciguela.--Patro, kiam ajn vi volos noktomanĝi, ĉio estas preta. Agueda.--Vi ne scias tion, kion mi ĵus pensis, edzo mia? Tiu replantaĵo, kiun vi teren enmetis hodiaŭ, post ses aŭ sep jaroj, produktos kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, kaj, aldonante branĉeton tie ĉi, branĉeton tie, post dudek kvin aŭ tridek jaroj, vi havos sufiĉegan fruktodonan olivarbejon. Toruvio.--Neniu povus esti pli prava ol vi, edzino; tio nepre plenumos mirindaĵon. Agueda.--Edzo mia, mi ĵus ankaŭ pensis--Ĉu vi scias kion?--Ne?--Nu, aŭskultu bone. Mi mem faros la olivkolektadon, vi transportigos ilin sur via azeneto, kaj Menciguela vendos ilin en la vendejo. Sed, filino, memoru tion, kion mi nun diras al vi: vi devos postuli por ĉiu buŝelo almenaŭ po du _Kastiliaj realoj_. Toruvio.--Po du Kastiliaj realoj! Ho! certe vi ŝercetas; ne estus konscience. Sufiĉe estos vendi ĉiun buŝelon po dekkvar aŭ eble dekkvin denaroj. Agueda.--Silentu, mi petas! Estas plantaĵo de la plej bona speco, Kordova plantaĵo! Toruvio.--Nu! Eĉ se ĝi estus Kordova speco, la prezo, kiun mi ĵus nomis, estos sufiĉa. Agueda.--Silentu, mi ripetas! Ne min surdigu per via sensencaĵo. Nu do, filino, vi ĵus aŭdis min; po du Kastiliaj realoj; ne malplialta prezo! Toruvio.--Ankoraŭ? Venu tie ĉi, filineto. Kioman prezon vi postulos por la olivoj? Menciguela.--Tioman prezon kiun vi volos, patro mia. Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn? Menciguela.--Jes, mia patro. Agueda.--Kion? "Jes, mia patro." Venu, tie ĉi, filineto. Kion vi demandos por la olivoj? Menciguela.--Tion, kion vi volos, patrino. Agueda.--Du Kastiliajn realojn? Toruvio (_kolere_).--Kompaton! Du realojn! (_Al_ Menciguela) Mi promesas al vi ke se vi postulos pli ol la prezon, kiun mi ĵus diris, vi ricevos de mi pli ol ducent batojn. Nun, diru: kioman prezon? Menciguela.--Tion, kion vi nomis, patro. Toruvio.--Dekkvar aŭ dekkvin denarojn? Menciguela.--Jes, patro. Agueda.--Kion? Vi diris ankoraŭ "Jes, patro!" (_Ŝi batas ŝin_) Prenu tion, prenu tion, pro via malobeo! Toruvio.--Ne tuŝu la knabinon.... Menciguela.--He, patrino! he, patro! ne mortigu min! Alojo (_alvenante_).--Kio estas tio? Genajbaroj, kial vi tiel batas tiun ĉi knabineton? Agueda.--Ho, sinjoro (_montrante ŝian edzon_), tiu ĉi malbonulo celas doni senpage ĉion, kion ni posedas; li tute volas ruinigi la domon. Olivoj tiel dikaj kiel juglandoj!... Toruvio.--Per la prapatraj ostoj! Mi ĵuras ke ili ne estas eĉ tiel dikaj kiel milisemoj! Agueda.--Sed mi certigas jese. Toruvio.--Sed mi neas tion, kion vi certigas. Alojo.--Nu, najbarino, volu aminde eniru domen. Mi prenas sur min pacigi ĉion. (Agueda _foriras_). Klarigu por mi la aferon, nun, najbaro. Montru al mi viajn olivojn; eĉ se estas dudek cent funtoj, mi aĉetos la tuton. Toruvio.--Ne tiel estas, sinjoro; estas ne tiel, vere. Ni ne staras tiel antaŭe kiel vi pensas. La olivoj ne estas en nia domo; ili nur estas sur nia bieno. Alojo.--Nu! venigu ilin tie ĉi; vi povas konfidi al mi; mi aĉetos la tuton je la plej rajta prezo. Menciguela.--La patrino postulas po du realoj por ĉiu buŝelo. Alojo.--Tio estas tre alta prezo. Toruvio.--Ĉu ne, sinjoro? Menciguela.--Patro ne demandas pli ol dekkvin denarojn. Alojo.--Montru al mi specimenon. Toruvio.--Dio mia! Vi ne ŝajnas kompreni min, sinjoro. Mi tuj klarigos. Hodiaŭ, mi teren enmetis replantaĵon de olivarboj, kaj la edzino ĵus diris ke post ses aŭ sep jaroj oni povos kolekti kvar aŭ kvin centfuntojn da olivoj, ke ŝi mem kolektos, mi forportos, kaj nia filino vendos ilin, sed ke tiu ĉi ne devos postuli malpli ol du realojn: mi kontraŭstaris al tio; ŝi ree tian kondiĉon ripetis: tio estas la tuta afero. Alojo.--Mirinda afero, vere. Ĉu estas eble imagi tian okazon? Apenaŭ la olivujoj teren estas enmetitaj, kiam jam vi devigas vian filinon plori pro ili. Menciguela.--Vi estas pravega, sinjoro. Toruvio.--Ne ploru plu, Menciguela. Tiu ĉi infanino, sinjoro, valoras sian propran orpezon. Nun, filineto mia, iru pretigi la manĝilaron; mi promesas, ke mi aĉetos por vi antaŭtukon el la vendprezo de la unuaj olivoj kiujn ni rikoltos. Alojo.--Adiaŭ, najbaro. Eniru domon ankaŭ, kaj pace vivu kun via edzino. Toruvio.--Saluton al vi, sinjoro. Alojo (_sola_).--Oni devas konfesi, ke en tiu ĉi mondo ni okaze vidas nekredeblaĵojn! Tiuj geedzoj interinsultas unu la alian pri olivoj, kvankam eĉ la olivarboj ne kreskas ankoraŭ! LA DOMO DE ĴAK'. Popola infana versaĵo, tradukita de J. T. Haxton. Jen estas la domo konstruita de Ĵak'. Jen estas la greno, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'. Jen estas la rato, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'. Jen estas la kato, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak.' Jen estas la hundo, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'. Jen estas la bovino kun kurba korno, kiu ĵetis la hundon, kiu turmentis la katon, kiu mortigis la raton, kiu manĝis la grenon, kiu restis en la domo konstruita de Ĵak'. Jen estas tutsola la virgulino, kiu melkis la bovinon, kiu ĵetis la hundon, kiu, k.t.p. Jen estas la viro, ĉifone vestita, kiu kisis la virgulinon tutsolan, kiu melkis, k.t.p. Jen estas la preĝisto, tute razita, kiu edzigis la viron, ĉifone vestitan, kiu kisis, k.t.p. Jen estas la koko, matene kriinte, kiu vekis la preĝiston, tute razitan, kiu edzigis, k.t.p. Jen estas la farmamastro, grensemanta, kiu posedis la kokon, matene kriinte, kiu vekis, k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p., k.t.p. VIVIENO. Duparta Ferakonto de E. W. [_Parto_ I.].--Meze de longa, larĝa vilaĝo staris dometo iom pli granda kaj, se tio estus ebla, pli pura ol la aliaj. Ĝi ŝajnis tiel hela, tiel blanka, kiel la neĝo, kaj la lunradioj ripozis sur ĝi tiel kviete kiel la pala feliĉulino en ĝi ripozis sin sur la mola lito inter la puraj blankaj bonodoraj drapoj. La virino estis tre, tre feliĉa. Apud ŝi kuŝis mola, varma fasketo; ŝia novenaskita trezoro, la infaneto kiu devas anstataŭi karan sesjaran knabeton kiun, antaŭ ok jaroj, elmanĝis la lupoj. La kompatindaj gepatroj nun konsoliĝis. La patrino dankeme pensis, ke ŝia edzo havos filon, kunlaboranton, kaj komforton, en sia aĝo kiam ŝi estos enterigita. Poste envenis la patro, feliĉa kiel ŝi. La geedzoj kisis kaj benis la infaneton kaj preĝis al Dio kun kora, plena kaj trankvila ĝojego. Dum la nokto, venteto ekblovis tra la fenestro super la lito sed la gepatroj ne vekiĝis. Antaŭ ol tagiĝis, Davdo eliris, ĉar li devis tre frue konduki siajn bestojn al la paŝtejo, por ke ili ne tro malsatu, devigataj pasigi la tutan nokton inter la ter-muroj de la vilaĝo, for de la teruraj lupoj. Ekvekiĝinte, Marta vidis sian--ne! ne estis ŝia, tiu ĉi bela blanka infanetino, jam havanta almenaŭ unu monaton, kiu mirante ĉirkaŭen rigardis! Preskaŭ freneziĝinta pro ŝia perdo, la malfeliĉa patrino volis forĵeti la fremdulineton, sed la helaj bluaj okuloj sin fiksis tiel konfidemaj sur ŝia vizaĝo, ke ŝi ne povis puni la senkulpan etulinon. Dum ŝi kuŝis, multe plorinte, duonsvena, duondorma, pura lumo ekbrilis en la ĉambreto kaj voĉo pli dolĉa ol homa voĉo murmuris en ŝian orelon: "Ni estas ambaŭ mizeregaj, mi pleje, ĉar vi povis plori, mi ne povis, kaj vi rehavos vian knabeton, mi--mi nenion scias! Estu do bona kontraŭ mia idino, kaj mi estos bona kontraŭ via ido." La lumo tiam malaperis. Davdo revenis hejmen kun la anonco, ke la pastro venos morgaŭ por bapti la novenaskitan knabon. Li aŭdis kun mirego kaj teruro la rakonton de sia edzino. Post longa konsiliĝo, ili decidis nenion diri al la pastro pri ĉio, kio okazis. Li estis maljunulo, kaj loĝis tre malproksime, kaj nur vidis la vilaĝanojn por bapti, edzigi aŭ enterigi. La najbaroj estis amikoj, kaj ne babilus pri alies aferoj, se ne estus necese. Post multa pripenso la gepatroj elektis el antikva idola kanto la nomon Vivieno, kaj la pastro sen ŝanceliĝo ĝin murmuris, baptante la infaninon. Tiun nokton Marta sonĝis, ke du belegaj sinjorinoj staris apud la lulilo, unu el ili diris: "Estas bone, se ŝi havus animon senmortan, la bapto estas necesa; sed, se ŝi estus, kiel ni, sen animo, la bapto neniel malutilos." La dua diris: "Mi petas, fratino, benu ŝin!" La unua solene resumis: "Jen mia beno, mia baptodonaco: Multaj homoj ŝin amos, ŝi sopiros pri ĉies amo kaj, se iafoje ŝi amos, ŝi ne estos reamata." Tiam okazis virina agonia ekkrio, kaj la lumo kaj sono neniiĝis. Ofte Marto kredis aŭdi voĉojn nehomajn en la nokto. Unufoje ŝi kredis distingi la vortojn: "Se iam ŝi vidos la belecon perfektan, ŝi ĝin amos kaj eterne estos feliĉa." Kiam Marto resaniĝis kaj rekomencis sian ĉiutagan laboron, neniam ŝi vidis lumon nokte nek aŭdis mirindan voĉon. Davdo nenion aŭdis, eĉ li ne kredis je la sonĝoj de la edzino; tamen li baldaŭ ekamis la blankan, ĝentilan Vivienon, kaj estis bonega kontraŭ ŝi. La vivo de la tuta familio estis, dum dekkvar jaroj, trankvila kaj prospera. Vivieno fariĝis la anĝelo de la vilaĝo. Ŝia beleco ĉarmis ĉiajn okulojn; ŝia dolĉa voĉo ravis ĉiajn orelojn; ŝia kvieta kaj ĝentila karaktero, ŝia honesta konduto kaj ŝia senegala submetiĝo al la plenkreskuloj kaj, precipe, al la maljunuloj, gajnis je ŝi la aprobon de la saĝuloj. Ŝia viveco, granda kuraĝo, ŝia lerta spirito, ŝia ŝercado igis ŝin la idolo de la junaj. Ĉiuj amegis ŝin; ŝi ĉiujn egale amis, tute kiel ŝi amis bestojn, birdojn florojn, insektojn mem! Ŝi volis ja bonfari al la tuta kreitaĵo de la bona Dio. Ofte ŝi levis limakon el polva truo kaj alportis ĝin al la mola herbejo. La brutoj sciis, ke ŝi amis ilin, de malproksime ili rekonis ŝin. Ĉevaloj, bovidoj, azenoj kaj hundoj venis por ricevi ŝiajn karesojn, kaj ludis, saltante ĉirkaŭ ŝi; ofte eĉ sciuro volonte sin lasis fali el arbo en ŝiaj brakoj, mem la porkoj tre rapide kuris, por ke ŝi gratu iliajn molajn sentemajn orelojn! Jes, Vivieno estis feliĉa knabino! Sed, ho ve! ne ĉiamaj estas belaj tagoj! Unu matenon ŝi eliris por viziti malsanan najbarinon, kaj ŝi neniam revenis. Longe serĉadis ĉiuj, sed vane, kaj malĝojo estis en ĉies koro, pleje ĉe ŝiaj nutra-gepatroj, kiuj dum multaj tagoj ploradis. Post unu semajno alvenis ĉe ili junulo strange vestita sed bela kaj forta. Li ĉirkaŭprenis silente Davdon, genufleksis apud la piedoj de Marto kaj kisis ŝiajn manojn. La geedzoj sciis, ke estas ilia longatempe perdita infano, kaj ili laŭe ĝojegis. Sed neniam povis ili forgesi la bonan, belan Vivienon.--_Finota._ [_Author's Copyright._] FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _Antaŭparolo._ Kiel en suna kampo infano kolektas florojn, tiel vagante en la kampo de miaj memoroj mi kolektas miajn memoraĵojn; kunmetante ilin tute senarte, ne aranĝante ilin laŭ ia ajn metodo sed ĉiam prenante tiun kiu min plej altiras ĉe la momento mem. Se vi, mia legantaro, deziras artefaritan bukedon, vi ne rigardu miajn florojn. Tamen mi prezentas ilin kun tre kora deziro ke ili interesos kaj plaĉos al vi. Unua Fragmento: la Ŝtatoj. Antaŭ multaj jaroj mi vizitis Unuigitajn Ŝtatojn de Ameriko. Fermante la okulojn mi revidas la vilaĝon, unu el tiuj fungaj vilaĝoj kiuj tiel ofte troviĝas en la Ŝtatoj. De la loko kie nun ĝi staras, ne estis antaŭ nur unu jaro eĉ unu domo pli proksima ol dudek mejloj, sed nun (t.e., ĉe la tempo kiam mi tien alvenas) ĝi posedas du Bankojn, du leĝistojn, kuraciston, gazeton kaj du stacidomojn. Proksime de ĝi ankoraŭ restas negranda arbaro, sed tiel rapide la arboj fariĝas domoj ke, laŭ ĉiu kredindeco, ĝi post nelonge tute malaperiĝos. "Kiom da tempo vi pensas atendi," mi demandas al Amerikano, "de kiam vi unue pripensis konstruigi domon ĝis kiam vi estas en ĝi loĝanta?" "Nu, fremdulo," li respondis, "se mi atendus du semajnojn mi pensus ke mi tre longe atendis." ... De tri tagoj la vetero estas varmega. En ombro la termometro montras 104°, 105° kaj hodiaŭ 107° Farenheite (ĉirkaŭ 42° centegrade). En ĉambreto de unu el la lignaj domoj mi kuŝas, malpezege vestita, sur lito, ventumante min per du grandaj ventumiloj. Apud la lito troviĝas tableto portanta grandan kruĉon da glacia akvo (t.e., akvo en kiun oni estas metinta glacion) kaj glason. Mi estas soifa kaj mi ofte trinketas. Tiel malgranda estas la ĉambreto ke, etendinte la manon, mi facile tuŝas la muron kies varmega ligno bruldoloras mian haŭton. Tra la fenestro, larĝe malfermita, eniras zumo de "_cimoj_" ("_cimo_," kun aldono de priskriba vorto estanta Amerikana por ĉiu fluga insekto), kaj okaza frapo de iu grandega sed mallerta muŝo kontraŭ la metalfadena reto kiu kovras la fenestron ekstere. Por ne Amerikanaj legantoj mi klarigos la frazon. Dum somero la insekta vivo estas multega en la Ŝtatoj. Oni do streĉas sur trabaĵon metalfadena reton kaj alfiksas la trabaĵon ekstere de la fenestroj kaj pordoj. Por tiuj ĉi lastaj alfiksante al la trabaĵo ĉarnojn oni faras kvazaŭ eksteran pordon, kaj en--aŭ elirante ĉambron oni ĉiam zorge fermas la unuan pordon antaŭ ol malfermi la alian. Kiel necesegaj ili estas du ekzemploj montru:--Mi mem vidis la ambaŭ. (1). Foje en domo, kie la reto estas ŝirita, tuj kiam oni ekbruligis lampon en unu momento, arego da insektoj dense kovras la supraĵon de la tablo, kvankam la disŝiraĵo estis tre malgranda. (2). En farma domo la familianoj laŭ vico svingis dum la manĝoj branĉeton supre de la tablo, sed malgraŭ tio la muŝoj preskaŭ kovris la manĝaĵojn. En ĉiuj miaj memoroj pri Ameriko intermiksas la zumegon de insektarego.... Sed nun mi estas trinkinta la tutan enhavon de mia kruĉo kaj ankoraŭ mi soifas. Antaŭ miaj okuloj alvenas alloga vidaĵo, tiu, nome, de la sodakvujo ĉe la drogisto. Mi vidas meze de la ujo la kranegon por la sodakvo, kaj laŭlonge la vicon da kranetoj por la diversaj gustoj; mi vidas la homaron kaj la glasaron, kaj mi aŭdas la siblon de la ŝaŭmanta trinkaĵo. En tiu ĉi vilaĝo [pardonu, ho! Amerikanoj: "urbo"] estas nur unu apoteko, kaj mi ridas memorante la aregon de malkontentigitaj soifuloj kiujn mi vidas foje kiam la sodakvujo rompiĝis. Sed mi estas mem soifulo, kaj iom mi komprenas la soifegon de drinkulo. Inter soifo kaj inercia komencas neegala barakto; neegala ĉar la soifo estas ĉiama kreskanta forto. Leviĝinte mi vestas min, kaj, kunprenante sunombreleton, eliras el la domo sur la lignan flankpromenejon.--(_Daŭrigota_). NEKROLOGIO. Kun grandega bedaŭro ni anoncas la morton de nia sindonema kunverkanto Doktoro A. Milner en Trinidad. Ĉiam preta helpi ĉiujn, li estis multe estimata kaj amata en la insulo, kaj ĉiuj, precipe la Esperantistoj, kunsendos plej sinceran simpation al lia sengepatra fileto, kaj al ĉiuj parencoj. Ĵus antaŭ la morto, li deziris ke ni anoncu ĝin, por ke la Esperantistoj ne plu sendus leterojn al Mayaro. KIAM EKFLORADAS REZEDOJ. Pentraĵeto el Rusa Litvujo. Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder. Ĉiujare kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ. Li estis iom strangulo, mia kompatinda amiko, sed li estis homo tute bonkora, toleranta kaj indulganta ĉiujn, faranta al neniu iajn malagrablaĵojn. Li loĝis en proksimeco de mia loĝloko, tiel ke ni tre ofte povis vidi unu la alian. Li staras kvazaŭ antaŭ miaj okuloj; homo en mezaaĝo, inter liaj malblondaj haroj troviĝis eĉ kelkaj arĝentaj, kvankam li nepre ne estis maljunulo. El lia pala, mallarĝformita vizaĝo rigardis du mallumaj, senfine malgajaj okuloj. Li vivadis tute sole, multe paroli li ne amis, tial, kvankam ni ofte kunvenadis mi do neniam aŭdis de li ion pli detalan pri lia pasinta vivo. Li estis en nia provinco nur antaŭ kelkaj jaroj alveninta, sed ĉar li, kiel mi jam diris, al neniu estis farinta malbonaĵojn, oni kutimiĝis kun li, eĉ kun liaj iom strangaj manieroj kaj lasis lin vivi laŭ lia volo. Al liaj strangaĵoj apartenis ankaŭ la kutimo fari ĉiu vespere vastajn promenadojn, prefere en lokojn izolitajn, kaj se estis ĉielo klara, sennuba, tiam li revenadis hejmen nur frumatene kiam la nokta firmamento ekpaliĝis. Tiuj malmultaj homoj, al kiuj sukcesis observi lin dum la suprediritaj promenadoj (sed tio okazis nur tre malofte, ĉar li ĉiam elektadis lokojn trankvilajn, senhomajn por siaj promenoj), rakontis ke li tiam laŭtvoĉe paroladas kun si mem, kvazaŭ havante ian nevideblan akompananton. Preter mia loĝloko fluas la rivero Ŝeŝupa[105] per multegaj kurbiĝoj tra la herbejoj kaj kamparoj peniĝanta atingi la maron. La bordoj de ĝi troviĝas ofte tre altaj kaj krutaj, kelkaj el tiuj krutaĵoj estas kovritaj per densaj arbetaroj, kaj en la printempo kaj somero multkolorigitaj per miloj da diversaj kampfloretoj. La unuajn violojn oni trovadas tie, kies floretoj, palbluaj, kiel nia norda ĉielo, elspiradas kvankam malpli fortan, tamen delikatan bonodoron,[106] kaj kiam la somero kun liaj varmigantaj sunradioj aperas, balanciĝas tie sur graciaj trunketoj lumbluaj sonoriletoj de grandfloraj kampanuloj kaj heliĝas sangruĝaj liĥnisoj, _larmoj de Dia patrino_, nomas ilin la popolo. Multaj najtingaloj kantadas en densa branĉaro siajn dolĉajn amkantojn kaj la kvieta murmurado de plaŭdantaj ondoj harmonie akompanadas ilin. Estas ĉarmegaj tiuj bordoj de Ŝeŝupa-rivero en Litvalando! Alte sur unu de tiuj krutaĵoj, sur la granda, muskkovrita ŝtono jam de kelkaj jaroj havis sian sidejon freneza knabino el unu de proksimaj kolonioj. La frenezulino estis tute orfiĝinta, ŝiaj gepatroj estis mortintaj, kaj ŝi vivadis ĉe sia onklo, malriĉa posedanto de kelkaj malgrandaj kampetoj. Sed ŝi loĝadis ĉe li nur dum la severa vintra sezono: kiam al fino de monato Marto aŭ Aprilo la varmetaj ventoj komencis fluidigi la neĝamasojn, kiam alte en la aero la unuaj alaŭdoj estis aŭdataj kaj aperis la sovaĝaj anseroj, tiam ŝi forlasis malluman ĉambreton en la dometo de sia onklo kaj--malaperis. Ŝi vagadis tiam ne timante ankoraŭ ofte tre malvarman veteron--ŝi neniam vestiĝis varme--tra la herbejoj kaj kampoj serĉante florojn. Malfeliĉulino, ŝi devis longe serĉi ĝis ŝi trovis iajn ĉar en mia lando la printempo nur malrapide aperadas. Ŝi tial vagadis longe kaj malproksimen; sed kiam nur ekverdiĝis la Ŝeŝupa-bordoj tiam oni kun plena certeco povis ŝin trovi sur la suprenomita granda ŝtono. Tie sidis ŝi plej multe senmove, verdan florkronon sur la kapo, kies densaj, nigraj haroj estis senorde sur la ŝultroj falantaj. Ŝia malriĉa vestaĵo estis plibeligita per floroj kaj verdaj branĉetoj kiuj ĉie, kie nur eble, estis alfortiĝintaj. Apud ŝi sur la ŝtonplato kuŝadis bukedoj de kampfloroj. Ŝi restadis je Ŝeŝupa-bordoj tage kaj nokte, nur la plej turmentiganta malsato devigis ŝin foriri. Tiam ŝi iris aŭ hejmen, aŭ en ian proksiman kolonion[107]; silente alveninte, ŝi timeteme haltis antaŭ la fenestro, aŭ apud la pordo de dometo kaj nenion petante, nenion dirante staris ŝi tie tiel longe: ĝis iu el la domgeloĝantoj, kiuj ĉiuj ŝin konis, kompate donacis al ŝi iom da manĝado. Satiĝinte kaj, provizite kun peco da pano, sendanke, silente, kiel ŝi alvenis, ŝi ree timeteme kiel arbarabirdeto malaperis. Nur nokte ŝi fariĝis pli rimarkebla. Ĉu luma ĉu malluma estis la nokto, ĉu agrabla vetero regadis aŭ ĉu ventego kriegis kaj pluvego siajn akvojn teren verŝis, egale, ĉiatempe oni aŭdadis ŝian kantadon de la krutaĵo super la Ŝeŝupa-rivero. Ŝia kanto en Litva lingvo--ŝi posedis rimarkinde klaran, belan voĉon--jen mallaŭte, apenaŭ aŭdeble, jen laŭtvoĉe eksonante, havis tian tireman, melankolian finrimon kiu estas propra al ĉiuj Litvaj kantoj, eĉ al kantoj kun ĝoja aŭ petola enhavo. En noktoj trankvilaj, kiam la luno superarĝentigis la tutan ĉirkaŭaĵon, kaj sur la rivera supraĵo aperadis multaj dancantaj lumetoj: steloj respeguligantaj en saltantaj ondoj, tiam sonis la voĉo de freneza knabino kiel mistera kanto de akvofeino kiu nokte eliradas por promeni en pala brilo de lumo super la dormantaj, rosofreŝaj herbejoj. Se iu malfruiĝinta fremdulo estis tiam en verda densejo trovinta frenezulinon, kiel ŝi, florornamita, sur la altaŝtono sidis, aŭ se li en malcerta lunlumo estis sur la riverbodo renkontinta ŝin, glitantan tien mistere, mallaŭte, kun alte leviĝintaj manoj--li sendube estus kredinta, ke li vidis aŭ feinon de akvoj aŭ alian noktan fantomon. La frenezulinon ĉiuj ĉirkaŭuloj konis kaj ĉar ŝia farado estis tute sendanĝera kaj neniun malutiliganta, oni lasis ŝin libere vagadi, florojn deŝiradi kaj loĝadi sur la riverbordo. Tiamaniere ŝi vegetadis de neniu maltrankviligita, forlasita de ĉiuj. Nur unufoje en ĉiu jaro ŝi furioziĝis. Tio estis en komenco de vintro kiam ŝia onklo ŝin devis kapti kaj perforte forkonduki de ŝia amata placeto por ke ŝi ne frostiĝu. Tiam tiu ĉi knabino pacema, trankvila, fariĝis furiozega. Oni devis ŝin kun ŝnuregoj kunligigi kaj dum du aŭ tri tagoj ŝi devis resti en la domo alligita. Post tiu tempo ŝi ree fariĝis trankvila, pacema kaj obeema kaj senkontraŭstare restadis nun hejme. Ŝi eĉ en tiu sezono fariĝis pli prudenta kaj helpis je diversaj pli facilaj domlaboroj.--Sed kiam en la naturo nur la unuaj printempaj antaŭsentoj aperis, kaj la alaŭdoj revenis el sudaj landoj, tiam forlasis ŝi tuj la hejmon kaj vivis ree libere kiel birdo de kampoj sur sia ŝtono; kantante kaj florojn deŝirante.--Tiam ree, de apenaŭ ekverdiĝintaj bordoj, en trankvilaj noktoj, post longa interrompo, malproksimen estis aŭdebla ŝia kantado, kaj la infanaro en la najbaraj kolonioj ĝojiĝante elvokadis: "_Taŭ dor grajt atleks garnis ir lakŝtingala, durnovoĉe jaŭ gieda!_" (Nun jam baldaŭ alflugos cikonioj kaj najtingaloj, la frenezulino jam kantas!). (_Daŭrigota._) PIEDNOTOJ: [105] Ŝeŝuppe = Litva vorto, signifas "_sesriveroj_" ĉar ses fontoj kuniĝintaj formas ĝian komencon. [106] _Viola mirabilis._ [107] Litvaj kolonioj estas unuopaj vilaĝaj mastraĵoj kun bezonaj konstruaĵoj izolite starantaj. Vilaĝoj en senco de kunegrupitaj domoj de kelkaj vilaĝanoj ne ekzistas ĉi tie. PROFESORO VULPO. Tradukita de E. J. Catt. Maljuna vulpo tre klera, tre elokventa, deviĝis pro malforteco, sin doni tute al spiritaj aferoj. Li komencis prediki al la loĝantoj de la arbaroj. Lia elokventeco estis pasia, lia moraleco neriproĉinda. La konstatis per la plej konvinkanta logiko ke, per simplaj honestaj manieroj oni povas facile atingi, kaj ĝui, feliĉecon. "Male," li diris, "la vana mondo nin allogas, nin trompas, nin devigas multe pagi por ĝiaj artifikaj proponoj kaj promesoj, kiujn ĝi neniam plenumas, sed ĉiam fortiras de ni." Tamen, nia profesoro malprosperis, tute ne sukcesis; neniu venis lin aŭskulti, krom kelkaj maljunaj religiaj cervinoj, kiuj loĝis en kvieteco kaj povis nenion fari por helpi je sia progresado. Kion li do faris? Li decidis ŝanĝi sian temon. Li do komencis kondamni la kutimojn de rabo, la soifo por buĉado kiun posedas la ursoj, tigroj kaj leonoj. De nun li altiris amasojn da aŭskultantoj: cervoj, kapreoloj, gazeloj, ĉiuj trovis mil ĉarmojn en liaj paroladoj. Baldaŭ li gajnis reputacion, oni povas eĉ diri iom da famo, tiel ke maljuna, pia, bonvola leono, Reĝo de la lando, multe deziris lin vidi, lin aŭdi. La vulpo raviĝis sin prezenti ĉe la kortego de la reĝo. Li alvenis, predikis. Li vere superis sin! Li solene denoncis la kruelegecon de bestoj. Li paroladis pri la dia furiozo, venĝo, kaj kolerego kiu devas frue aŭ malfrue fali sur ĉiuj el ili. La korteganoj miris pro tia maltimo, kaj rigardis unu la alian sen ion dirante, ĉar la reĝo ŝajnis plaĉata pro tiu ĉi ne ordinara sincereco. La prediko finite, la reĝo alvokis la oratoron. La monarĥo diris al li: "Vi sukcesis min plaĉi, vi montris al mi la veron. Mi ŝuldas al vi justan rekompencon; kion vi demandas kiel premio por via instruado?" Kaj la vulpo respondis: "Ho, Via Reĝo Moŝto, kelkajn meleagrojn!" Sabatan posttagmezon knabeto sidis sur rivera bordo fiŝkaptante, kiam homo venis al li kaj demandis: "Kiom da tempo vi estas tie ĉi?" "Preskaŭ du horojn." "Kiom da fiŝoj vi estas kaptintaj?" "Ho! se mi kaptos tiun ĉi fiŝon, kaj alian, mi havos du!"--(9929). HO VE! NI VIROJ. Ho, kompatindaj Esperantistoj! Ĉu ja povas esti vere ke ni, senkonaj kaj senspertaj viroj, sendis al vi recepton por fari Kristnaskan Pudingon sen la ĉefa enhavaĵo--sen la sekvinberoj?! Humilege ni petas vian pardonon. Ni, la Redaktoro kaj la Presistoj, eluzis tutan funton da sekvinberoj, anstataŭ ol permesi, ke ili estu duonigitaj kaj elgrajnitaj, por ke ili plibonigu la belan pudingon. Kaj, ne kontenta pro tiu ĉi, ni ankaŭ eluzis duonfunton da riboj. Ni memoras ke, foje, ĉarma knabino diris al ni ke: "Kiso sen lipharoj estas kiel ovo sen salo!" kaj nun ni lernis ke: "Kristnaska pudingo sen sekvinberoj estas kiel Hamleto sen la Princo de Danujo!" Kvankam la dua estas eble tiel stranga elpensaĵo kiel la unua, ni tute konsentas pri ĝi, sed, pri la liphara-sala afero ni, malfeliĉaj viroj, ne povas juĝi. Nu do, vi feliĉaj legantinoj, kiuj ne ankoraŭ faris viajn Pudingojn, memoru ke oni devas enmeti ankaŭ unu funton da sekvinberoj, kaj unu kaj duonon da riboj. Ni nun havas la plezuron aldoni la recepton, verkita de la sama afabla legantino, S-rino Jem Ross Archibald, por la faro de _Novjara Haketaĵo_ (Angle, _mincmit_). _Materialo._-- 1-1/2 funtoj da Riboj (Lavitaj kaj sekitaj). 1 da sekvinberoj (sen la grajnoj). 1/4 da Miksitaj Kanditaj Ŝeloj (dishaketitaj). 1-1/2 da Pomoj (ŝelitaj kaj senkoraj). 3/4 da Bovaĵsebo (haketu en pecetojn). Triono da raspita muskato. 1/3 unco da Cinamono (pudrita). 1/3 unco da Zingibro (pudrita). 1/3 unco da Ĉiuj Spicoj (pudrita). Duon-teokulero da kariofiloj. 3/4 funto da Mola sukero. _Metodo._--Haketu ĉion (oni ne povas haketi tro). Malsekigu per du vinglasoj da brando. Metu la miksaĵon en botelojn, kovru ilin per papero malsekita en brando. Poste kovru ilin per seka papero kaj ligu per ŝnureto. _Kiamaniere ĝin uzi._--Kovru kun malpeza pasteco, surmetu iom da la haketaĵo, malseku la randojn de la telero per lakto, pinĉu la randojn poste kovru ĉion per pasteco. Ŝmiru kun ovblanko kaj metu pudritan sukeron sur la supraĵo, traboru en la mezo, por permesi ke la aero trapasu. Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ dudek minutoj, ĝis ĉiuj estos palbrunaj. Metu ilin (varmegaj) sur varmaj teleroj. SKOTA PERSISTO. Originale verkita de F. A. Meigh. La persisto de la Skotoj ĉiam estas figurata al ni dum nia juneco per la fabelo de "Bruco kaj la Araneo." Ni ĉiuj scias kiel la malfeliĉa reĝo rigardis la unuan kaj la duan vanan penadon de la araneo ŝpini teksaĵon, kaj, kiam la insekto trafis la trian fojon, la reĝo decidiĝis ankaŭ fari trian penadon forpeli la malamikojn. Kompreneble li ankaŭ sukcesis. Mi devigis memori tion ĉi kiam mi vizitis Skotlandon antaŭ kelkaj tagoj. Mi estis fotografinta kelkajn antikvajn skulptitajn tombŝtonojn ĉe Stirlinga preĝej-korto kaj mi subite ekvidis vespejon tute proksime al mi. Apenaŭ mi formovis, kiam ok aŭ naŭ malgrandaj nudkruraj infanoj alvenis kaj, ekvidante la vespejon, komencis ĝin inciti per bastonoj. Kompreneble la vespoj malŝategis tiun ĉi malafablan agon, kaj montris sian koleregon pikantaj la krurojn kaj vizaĝojn al la sieĝantoj. Subite estis serio da teruraj kriegoj, kaj la infanoj devis rapide reeniri la urbon, kriegante dum la forkuro. Post mallonga tempo ili revenis kune kun plifortigaĵo de malgrandaj infanoj, kiuj estis armitaj per bastonoj kaj ŝtonoj. Ili denove incitegis la vespejon kaj la vespoj, nun fariĝintaj tute koleregaj, elflugis simile al nubo. Tiuj knaboj, kiuj ne estis jam rekompencitaj pro sia klopodo, preterpaŝis mallongan interŝpacon kaj atakis la vespejon per ŝtonoj. Kelkaj infanoj frotadis la brakojn kaj vizaĝojn, sed ĉiuj, senescepte, kriegis tiel laŭte kiel permesas la pulmoj. Estis neniel senkuraĝa roto kiu muzike revenis en la urbon. Malgraŭ la fakto, ke iliaj vizaĝoj estis ŝvelitaj ĝis la patrinoj povis apenaŭ rekoni siajn proprajn idojn, la malgranda armeo preterpasis la stratojn promesante plenan venĝon je la vespoj la sekvantan matenon. Eĉ Bruco mem povus juste fieriĝi de siaj posteuloj, pro la maniero je kiu ili estis lernintaj lian lecionon pri persisto. ESPERANTO In the first number of a new volume it may be advisable, for the benefit of those hitherto unacquainted with Esperanto and its ends, to give a brief description of the Second Language for All Nations. Esperanto in no way aims at displacing any existing national language, but merely seeks to exist side by side with all as a friend in need. The selection of any national language to fulfil this important _rôle_ would, obviously, be impossible, without bestowing great advantage on the nation whose national tongue was thus selected. Hence the need for some neutral medium, as simple as possible. Yet, in addition to simplicity, the Help-Language must be capable of fulfilling all the requirements of the far-reaching needs of modern life. And it is in this direction that the Esperanto star is especially brilliant, for it has been proved by thousands, all the world over, to be admirably adapted for commercial and friendly correspondence, literary work, poetry, and even for scientific research, as well as being particularly valuable for the spoken social and commercial intercourse of nations. This last peculiarity is, in the main, the result of two simple facts: the language uses but the five main continental vowels, A, E, I, O, U (Pa may we go too), which least lend themselves to confusion, and, secondly, the tonic accent of every word falls on the last syllable but one. As only such sounds have been incorporated as are easily rendered by all prominent nations, the happy result is that, no matter to what nationality your interlocutor may belong, his Esperantic address of welcome will be perfectly intelligible to you, and, indeed, you will have difficulty, as often as not, in detecting any "foreign" accent. These advantages, united with the fact that Esperanto is the national language of none, and that all can therefore use it without fear of making themselves ridiculous, are sufficient to give the Second Language for All Nations a just claim to its somewhat grandiose title. Moreover, the remarkable spirit of freemasonry which at present unites the world's fellow-students adds such a striking and unique charm to the study of the language, that those who have the public spirit to be in the van of a movement more beneficial to mankind than ninety per cent. of so-called philanthropic concerns, rejoice to find that they have chanced upon the most delightful of pastimes. The system underlying the structure of Esperanto is so scientifically reduced to a minimum that it were even possible to set it forth within the slender limits of this single page, but we will leave the reader to gain his knowledge direct from the able text-books which already exist in almost every European language, from Finnish to Bulgar.[108] It is rather our purpose to introduce some inducements to the study of this remarkable language. We say remarkable, because, no matter who the student--be he Russian, be he Spaniard--the language fully satisfies him as to its syntax, vocabulary, and uniformity. This fact alone assures Esperanto of the great future which its present state leads the investigator to expect. But, to return to our main purpose: "Why should our reader join our ranks?" It were well to first inquire what especial pursuits be his. If a scientist, then he must find his world woefully hemmed in by the almost impassable barriers of Babel. Owing to the fact that, year by year, more and more invaluable works are appearing in, say, the to-us-almost-unlearnable Russian, he may be spending precious years on a theory which has long been exploded in the literature of that vast, but little known, land. Yet, had our friend become an Esperantist, and a subscriber to the invaluable Scienca Revuo, he would have saved his time. But, should our reader not soar so high as science, let him become a regular correspondent with some charming foreign fellow-student, or let him subscribe to some of the many International Gazettes, and he will find his ideas wonderfully broadened by the more exhaustive view he will be able to form of the world in general. Even such apparent trifles as picture postcards, postage stamps, and the like are vastly instructive, and many a volume of enthralling interest might be written about an Esperantist's postcard album. But it is to the pocket, alas! that all things must appeal before they can truly achieve success. Let our business man of the Twentieth Century but realise that an international language brings an international market, and he will at once become an Esperantist, and reap the benefit. There is no particle of doubt that a commercial traveller knowing Esperanto possesses many advantages over his competitors. The writer hopes that these few remarks may serve as an introduction to Esperanto for many future fellow-students. In conclusion, he must candidly confess that, during the two years he has interested himself (somewhat excessively it may be) in the matter, he has had the pleasure of corresponding with thousands of persons, from China to Peru, and of visiting hundreds abroad. He has derived an almost incredible amount of pleasure and information from the one fact that he is, what all should soon be, an _Esperantist_. FOOTNOTE: [108] See Cover for list of principal works. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 16. (Vol. II., No. 2.) _Februaro, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Henry VII. entering Shrewsbury (A. J. Hulme) 17 Barkarolo, French of Théophile Gautier (Esperanto of D. S. Rose, M.A.) 18 Month by Month 19 Vivien, continued from p. 11 (E. W.) 22 The Cat's Nest (Dr. R. Legge) 23 When Blooms the Mignonette, continued from p. 13 (O. I. Elleder) 24 A Visit to the Chinese Court (H. T.) 26 Fable (Original Poem by Clarence Bicknell) 27 The Legend of the First Violin (F. L. G. Maréchal) 28 Reminiscences, Part II. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 29 Crossing the Fire 31 St. Andrews in Summer (J. T. Haxton) 31 The Island of Margarita (G. O. Messerly) 32 For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W. Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street. Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea. Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens. Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. Brixton--Sro. K. W. KAGLE, 21, Kellett Road, Brixton. Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield. Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House. Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate. Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road. Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 3, Hampden Terrace, Mount Florida. Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby. Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E. Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane. Leeds--Sro. J. E. WYMS, Achonry House, 3, Mexbro Avenue, Chapeltown Road. Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street. Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane. London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C. Newcastle--Sro. J. MILLS, 129, Clara Street, Denwell. Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road. Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place. St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews. Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands. Tynemouth--Sro. ALAN F. DAVIDSON, 26, Park Crescent, N. Shields. Warrington--Sro. S. G. THROSSELL, Holly Bank, Letchford. West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Maclise Road, Kensington, W. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. G. L. Browne, Agonto por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, High Holborn, London, W.C. Deziras leterojn, k.t.p., pri ĉiuj aferoj. Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent. Deziras koresp. per ilus. p-k. kun fremdaj Esperantistoj. (Prefere kun ne-Francaj). Frl M. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Rd., Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Sro. Alfred Monod, 3 ch. de la Poterie, Geneva, Switzerland. Dezirus kor. kun ne-Francaj samideanoj. Rev. A. H. Nankivell, Bere Alston, R.S.O., S. Devon, England. Deziras korespondadi kun alilandanoj pri ekleziaj kaj politikaj aferoj. Sro. W. W. Padfield, 37, Burrell Road, Ipswich, England. Deziras interŝ. leterojn aŭ mallongajn tradukaĵojn kun fremda Esperantisto (lernanto) por reciproka kritikado kaj plibonigado. Dro. C. Fred Pollock, 1, Buckingham Terrace, Glasgow, Scotland. Deziras korespondadi kun ĉiulandaj Esperantistoj por ilus. p-k. Ĉiam kaj tuj respondos. Sro. Jules Poncet, Teraillet, Geneva, Switzerland. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun ĉiulandaj Esp. Srino. A. Randall, 12, The Paragon, Bath. Deziras informojn per ilus. p-k. pri la aferoj kiuj plej interesigas la virinojn de aliaj landoj. Sro. Eugene Velaine, 30, rue des Arbalètriers. Saint Quentin, Aisne, France. Deziras interŝ. ilus. p-k. kaj p-markoj kun ĉiulandanoj, sed precipe kun Britaj Kolonianoj. Tuj kaj ĉiam respondos. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 16. [Vol. II., No. 2] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. FEBRUARO, 1905. [Illustration: La Eniro de Henriko VII. en Shrewsbury super la korpo de la Urbestro.] PENTRATA KAJ RAKONTATA DE ALFRED J. HULME. Henriko Tudoro, tiatempe Grafo de Richmond (poste Reĝo Henriko VII. de Anglujo) estis en jaro 1485 vojaĝanta tra Kimrujo kaj Anglujo kune kun granda sekvantaro, sur la vojo al la batal-kampo de Bosworth Field, kie li venkis la tiaman reĝon, Riĉardon III. Antaŭ la tur-fortigita pordego de Shrewsbury venis la Grafo Henriko--bela juna viro havante dudek jarojn--kun sia sekvantaro, kaj postulis permeson eniri. Sed la urbanoj malpermesis al li la eniron, ekkriegante, ke ili ja nenian reĝon konas krom Riĉardo, kies fidelaj regatuloj ili estas, kaj kies sigelon ili uzadas. La Urbestro esprimis solenan kaj seriozan ĵuron, ke la Grafo ne envenos urbon escepte trans lia korpo--signifante, ke li preferas la morton antaŭ ol li permesos al Henriko la eniron. Henriko trankvile reiris, starigis tendetaron kaj, nokttempe, sendis tri sinjorojn por paroladi ĉe la pordegejo. La rezultato de tiu ĉi parolado estis, ke la urbanoj decidis, ke ili permesos al li la eniron, se li transpaŝos super la korpo de la (vivanta) urbestro, dum tiu ĉi kuŝas sur la tero ekster la pordegejo, kaj per tio ne estos ĵurrompulo. Tial, morgaŭe, tio efektiviĝis. Kun la belegeco kaj lukso, kiuj tiatempe akompanis militajn aferojn, la kavaliraro, rajdante antaŭ la militistaro, inter kiu estis Henriko, alvenis antaŭ la pordega fortikaĵo. La kradega barilo leviĝis. La urbestraro, areto da urbanoj, kaj la urbestro--Tomaso Mitton--portante longan bluan robon, kaj liaj kunestroj kaj partianoj, sekvata ambaŭflanke de honor-gvardio de du vicoj da soldatoj, ĉiu tenante halebardon, elvenis ekster la pordego. La kradego malleviĝis. Kvankam tiu ĉi okazis ekster la pordegoj, la ceremonio estis videbla el multaj hom-plenaj fenestroj de la ĉirkaŭ-urbaj domoj apud la pordego, kie devis loĝi ĉiuj neburĝoj kaj alilanduloj. Kiam liaj du lakeetoj metis sur tero matraseton kaj, genufleksinte, tenis la angulojn de la kapkuseno, la inda urbestro kiel eble plej majeste kuŝiĝis apogante sin sur kubuto, kaj serioze rigardis la junan Grafon Henrikon. Doninte la kondukilon de sia gaje kaj blazone drapirata ĉevalo al paĝio, la Grafo, vestata de brileganta blua ŝtala armaĵo, sed kun ortuka supervesto kaj velura ĉapo malsupreniris sur la (por bonveno flor-kovratan) teron kaj, inter kelkaj el liaj altrangaj kunuloj, promenis al la kuŝejo de Tomaso Mitton, kaj kun humila kaj bonsenta mieno suprepaŝis la gravan kaj konsciencan Urbestron, kaj per tio savis lian valoran ĵuron. Tio farite, la kradego tuj leviĝis, procesio formiĝis kaj, sub pluveto de floroj--precipe ruĝaj, kiuj signifis la Lankastrian devenon kaj heredecon de la estonta reĝo,--la amaso sin turnis urben. Henriko, rajdante sian belegan kremkoloran ĉevalon, iĝis la fokuso de granda bonvena aplaŭdado de la ĝoja popolo kiu salutis lin per krioj de: "Dio bone progresigu cin" kaj, por la unua fojo, liaj oreloj ricevis tiun ravan krion: "Dio savu nian Reĝon." Henriko gaste restis nur unu nokton en domo, kiu ankoraŭ staras. Historio rakontas al ni, ke li tiam preteriris, kaj, unu semajno poste, sur la batalkampo, li kroniĝis anstataŭ la ĵusmortinta Riĉardo III. (_Block reproduced by kind permission of_ Messrs. Meisenbach & Co.). BARCAROLLE. De Théophile Gautier. Dites, ma jeune belle, Où voulez-vous aller? La voile ouvre son aile, La brise va souffler! L'aviron est d'ivoire, Le pavillon de moire, Le gouvernail d'or fin; J'ai pour l'est une orange, Pour voile une aile d'ange, Pour mousse un seraphin. Dites, etc. Est-ce dans la Baltique, Sur la mer Pacifique, Dans l'île de Java? Ou bien dans la Norvège, Cueillir la fleur de neige, Ou la fleur d'Ansoka?" Dites, etc. "Menez-moi," dit la belle, "À la rive fidèle, "Ou l'on aime toujours." Cette rive, ma chère, On ne la connaît guère Au pays des amours. Dites, etc. BARKAROLO. Tradukita de D. S. Rose, M.A. Diru, belulino! Kien iri vi volas, Liberiĝas la velo, La venteto blovas. Elefantost' remiloj Kaj silkaj flagetoj, Ora direktilo; Por balasto kaj vel' Oranĝo, de anĝel' La bela flugilo. Diru, k.t.p. Ĉu al la Baltiko, Aŭ la Pacifiko? Diru, kara mia, Aŭ kie, de neĝo Reĝadas la reĝo En lando glacia? Diru, k.t.p. "Foriri volas mi "Al la lando kun vi Kie amo restas." Ĉe amantoj, Ho ve! Tiu lando tute Nekonata estas! Diru, k.t.p. MONATO POST MONATO. _"Nun mi tuj instruos vin,_ _Kial ĉiu vorto, aŭ bruo, aŭ sono,_ _Pro ĝia ripetado,_ _Eĉ se ĝi nur blekiĝis de muso,_ _Devas alveni ĝis la Domo de la Famo."_ Legante tiujn vortojn de la patro de la Angla poezio, ni nature memoras la historion de Esperanto. Ĉiuj nun scias kiel la unuaj vortoj, parolitaj en la Pola Varsovio, pli kaj pli disvastiĝadis, ĝis kiam ili fine atingis sian celon, la finoj de la mondo. Kaj ni hodiaŭ ĝoje ekvidas ke la son-ondetojn, ĉiam plilarĝiĝantaj, fine superfluis la tutan mondon, ĉar Esperanta Societo nun ekzistas en Nova Zelando. Feliĉa je la posedo de forta Komitato, tiu ĉi plej moderna el Societoj komencis viglan vivadon, flegata de la kolonia lerteco kaj energio, kiu ĉiam karakterizas la Novan Mondon. Sur represaĵo de anonco sur la _Auckland Star_ ni legas:-- Esperanto--kaj internacia frateco.--Vidu anoncon. Esperanto--la afero de la dudeka jarcento.--Vidu anoncon. Esperanto--perfektigas nian neperfektan lingvon.--Vidu anoncon. Esperanto--de plezuriga utileco por ĉiuj.--Vidu anoncon. Esperanto--kontaktigas kun nuntempa Eŭropa pensado.--Vidu anoncon. Esperanto--la Help-lingvo.--Vidu anoncon. Ni citas tion ĉi kiel specimeno de koloniaj penadoj propagandi kiu, kiam aldonata al "Esperantaj naĝ-kursoj," "Esperantaj ludoj," k.t.p., estas dezirinda aldono al la ĝis nun uzataj metodoj. Kiel la son-ondetojn nun, kiel ni ĵus vidis, atingis siajn limojn, ili nature kuntiriĝas, kaj, kiam alvenos la somero, ili devas esti kunĉentriĝintaj, ne ĉe Varsovio, sed ĉe Bulonjo, la bonvena haveno de la Esperantistoj. La memorinda kunveno kredeble superos niajn atendojn. Sro Michaux, la nelacigebla, ĉiutage ricevadas promesojn ĉeesti, kaj multe da la vizitontoj intencas profiti pro la okazo, kaj viziti Londonon antaŭ, aŭ post, la kongreso. La dato de tiu ĉi definitive anonciĝis kiel Aŭgusto 3-13; la ĉefaj kunvenoj okazos je la 6a kaj 10a de la monato. Bileto por ĉiuj kunvenoj, festoj, kaj ceremonioj kostas nur tri frankojn, kaj tial neniel povos malhelpi la ĉeestadon de kiel eble plej multe da samideanoj. Estas esperinde, ke ni en Londono povos aranĝi diversajn socialajn kunvenojn por kontentigi niajn alilandajn vizitontojn. Tiaj okazoj kiaj la Jarkunveno de la London Esperanto Club, kiu okazis Jan. 12 ĉe la Essex Hall, donas grandan helpon al la Afero. Je la nomita okazo multaj afablaj helpantoj faris kantojn, recitadojn, kaj dramajn skizojn en Esperanto, kaj multaj favoraj kritikaĵoj aperis sur la Brita gazetaro la sekvantan tagon. Ĵus antaŭ tiu bone ĉeestata kunveno la gazeto de la B.E.A. unue aperis, sub alloganta verda kovrilo. Ĝi devos trafi sian celon, nome, unuigi la diversajn grupojn kaj helpi la ĝeneralan Britan propagandon. Ni rapidas sendi niajn plej korajn bondezirojn pro la sukceso de la nova ĵurnalo. Ĝia enhavo estas proksimume la duono de tiu de The Esperantist, kaj la jarabonpago estas proporcie. Iom simila je formo kaj apero estas la nova kaj beleta _Germana Esperantisto_, kiu estas inda je niaj Germanikaj amikoj, kaj kiu sekve havos kreskantan disvastiĝon. La nova Rusa Monataĵo estas baldaŭ atendata, kaj ankaŭ devos esti valora aldono al niaj jam grava Biblioteko. Ni plezure vidas ke la _Vestnik Znanja_ (Scienca Revuo) nun eldonigas senpagan aldonon, enhavantan mallongan monatan lernolibron. Nia kunverkanto, Sro Kolowrat, antaŭ ne longe eldonis Rim-vortaron kaj beletan kanton, "_Kuraĝe antaŭen_," kiujn li sendos post ricevo de 70 c. poŝtmarke (Morskaja 29, Peterburg). Turkujo ĝis nun restis iom malantaŭe, kaj estas kun speciala plezuro ke ni lernas pri la fondiĝo de Esperanta kurso en unu el la plej ĉefaj kolegioj, kie la studentoj montrigas la kutiman entuziasmon pro la lingvo. Eble, se tiu ĉi fakto estis konita antaŭ kelkaj monatoj, Gergovio estus vizitinta Turkujon dum ŝia Esperanta vojaĝo! Sed eble niaj legantoj ne konas pri ŝia ekzistado! Certe ni mem tre miris kiam ŝi alvenis ĉi tie dum la Kristnaskaj festoj, pasigi la gajan tempon en nebulega Londono. La nebulego estis ja tiel densa ke la poŝtisto ne havis facilan laboron meti ŝin ĉe ŝia celo. Ni supozas ke tiaj mond-vagantaj leteroj baldaŭ oftiĝos, ni do tie ĉi ekzamenos la historion de Gergovio de kiam ŝi lasis sian hejmon en _Clermont-Ferrand_ lastan Julion. Vizitinte Belgujon, Svedujon, Bohemujon, Rusujon, Germanujon, ŝi envenis Anglujon, nur rapide transsendiĝis Kanadujen, el kie al la Unuigitaj Ŝtatoj, Meksiko, Peruo, Hindujo, Maltujo, Italujo, Algerujo, kaj, fine, "Hejmo, dolĉa hejmo"! Ĉiu ricevinto aldonis kelkajn vortojn de bonveno, tial ke la dokumento ja estos kuriozaĵo, se ĝi postvivas la danĝerojn de la vojaĝo ĉirkaŭ la mondo. Neordinara nombro de artikoloj aperis dum la lasta monato pri Esperanto, kaj ni interese ekscias ke la Amerika _New Era_ ekhelpis nin, sur la alia bordo de la hareng-lagego. Kontraŭe, novaj libroj ne estis multenombraj. Libreto laŭ la _Penca Lernolibro_ eldoniĝis de la firmo Hachette en la Franca lingvo, kaj la firmo Borel eldonis alian broŝuron kaj libreton pri _Kurbaj Linioj_ (23 pp.; 70 c.). Kvankam "La Ventego" estis presita antaŭ la Nova Jaro, ni nur ricevis ilin de la bindistoj malmultope. Ni kontente anoncas ke ĉiuj fruaj aĉetantoj nun proviziĝis, kaj ke granda nombro de aprobantaj leteroj jam alvenis de niaj amikoj. Ĉar ŝajnis esti bezono por ia bone aranĝita libreto por donaci, kie la kutima paperdorsa broŝuro ne estus akceptinda, ni nun eldonigas "_The Esperanto Language Practically Considered and Described_," de nia bonekonata amiko kaj eminenta filologisto, Dro Lloyd, de Liverpool. Sub bela art-tuka kovrilo (kun portreto), tiu ĉi libreto nun estas aĉetebla je 1 fr. 20, aŭ 10 frankoj la dekon. Ni fidas ke ĝi same ricevos la aprobon de niaj legantoj, kaj gajnos novajn samideanojn el la rangoj de la lingvistoj kaj kleruloj al kiuj ĝi celas alvoki. Konkludante, ni deziras danki ĉiujn Korespondantojn kiuj afable sendis Kristnaskajn kaj Nov-Jarajn kartojn. La Redaktoro. MONTH BY MONTH. _"Now hennesforth I wol thee teche,_ _How every speche, or noise, or soun,_ _Through his multiplicacioun,_ _Thogh it were pyped of a mouse_ _Moot nede come to Fames House."_ Chaucer. Reading those words of the "Father of English Poetry," we naturally call to mind the history of Esperanto. All now know how the first words, spoken in the Polish Warsaw, have become more widely known, until they have finally reached their goal, the ends of the earth. And we to-day gladly note that the little waves of sound, ever widening, have at last covered all the earth, for an Esperanto Society now exists in New Zealand. Fortunate in the possession of a strong Committee, this most modern of Societies has commenced a vigorous existence, fostered by the Colonial smartness and energy which ever characterises the New World. On a reprint of an advertisement in the _Auckland Star_ we read:-- Esperanto--and International Fraternalism.--See Advert. Esperanto--the vogue of the 20th Century.--See Advert. Esperanto--makes perfect our imperfect speech.--See Advert. Esperanto--of pleasurable usefulness to all.--See Advert. Esperanto--effects contact with present-day European thought.--See Advert. Esperanto--the Key Language.--See Advert. We quote this as a specimen of Colonial efforts at propaganda, which, when added to "Esperanto swimming races," "Esperanto games," etc., form a desirable addition to the hitherto adopted methods. As the waves of sound have now, as we have just seen, reached their limit, they naturally tend to contract, and, when summer comes, they should have become concentrated once more, not at Warsaw, but at Boulogne, the welcome haven of the Esperantists. The memorable gathering bids fair to eclipse our expectations. Maitre Michaux, the indefatigable, daily receives promises to be present, and many of the visitors intend to profit by the opportunity, and visit London before or after the Congress. The date of the latter has been definitely fixed for August 3th-13th; the principal meetings will take place on the 6th and 10th of the month. Tickets of admission to all meetings, festivities, and ceremonies cost only half-a-crown, and so can in no way check the visit of as many friends-in-Esperanto as possible. It is to be hoped that we in London will be able to devise some social gatherings to entertain our future foreign visitors. Such functions as the Annual Meeting of the London Esperanto Club, which took place on January 12th at the Essex Hall, give great stimulus to the Cause. On the occasion in question many kind helpers rendered songs, recitations, and dramatic selections in Esperanto, and numerous favourable criticisms appeared in the British Press on the following day. Just before that well-attended meeting the Gazette of the B.E.A. made its first appearance, under an attractive green cover. It should serve its purpose, namely, to unite the divers groups and assist general British propaganda. We hasten to send our best wishes for the success of this journal. Its contents amount to approximately half those of The Esperantist, and the subscription is likewise in proportion. Somewhat similar in form and appearance is the new and pleasing _Germana Esperantisto_, which is worthy of our Teutonic friends, and which should, in consequence, have a steadily growing circulation. The New Russian Monthly is expected shortly, and should also be a valuable addition to our already impressive Library. We are pleased to note that the _Vestnik Znanja_ (Scientific Review) now issues a free Esperanto supplement, containing a short monthly text-book. Our contributor, Mr. Kolowrat, has also recently published a Rhyme-vocabulary and a pretty song, "_Kuraĝe antaŭen_," which he will send on receipt of six stamps (Morskaja 29, St. Petersburg). Turkey has so far been rather in the background, and it is with especial pleasure that we learn of the foundation of an Esperanto course in one of the principal colleges, where the students show the usual enthusiasm for the language. Maybe, had this fact been known a few months back, Gergovio might have visited Turkey on her Esperanto journey. But perhaps our readers are not aware of her existence. We certainly were most surprised when she put in an appearance at Christmastide, to spend the happy season in foggy London. Indeed the fog was so bad that the postman had no easy task to deposit her at her destination. We suppose that such world-encircling letters will soon become common, so we will here look into Gergovio's history since she left her home in _Clermont-Ferrand_ last July. After visiting Belgium, Sweden, Bohemia, Russia, Germany, she entered England, only to be promptly despatched to Canada, whence to the United States, Mexico, Peru, India, Malta, Italy, Algiers, and, finally, "Home, sweet home." Each recipient added a few words of welcome, so that the document will indeed be a curiosity, if it survives the perils of the journey round the world. An exceptional number of articles on Esperanto have appeared during the last month, and we note with interest that the American _New Era_ has lent a hand on the other side of the herring-pond. On the contrary, new books have not been plentiful. An adaptation of the _Penny Text-book_ has been published by Messrs. Hachette in French, and Messrs. Borel have published another brochure and a little work on "Curved Lines" (23 pp.; 7d.). Although "La Ventego" was printed by the New Year, we only received them from the binders a few at a time. We are glad to say that now all early purchasers have been supplied, and that a great number of approving letters have been already received from our friends. As there seemed to be a need for some nicely got-up booklet, suitable for presentation, where the usual paper-back brochures would not be acceptable, we now publish "_The Esperanto Language Practically Considered and Described_," by our well-known friend and eminent philologist, Dr. Lloyd, of Liverpool. In neat cloth cover (with portrait), this book can now be obtained at 10d. a copy, or 9s. the dozen. We trust that it will likewise receive the approval of our readers, and will serve to gain fresh adherents from the ranks of the linguists and scholars to whom it is intended to appeal. In conclusion, we desire to thank all correspondents who kindly sent Christmas and New Year cards. The Editor. Post kiam ni sendis ĉiujn artikolojn por tiu ĉi numero de The Esperantist, alvenis la sekvanta letero, kiun afable sendis al ni Dro Carlo Bourlet, el Parizo. "Kara Sinjoro,--Mi estas vokita al la milito, kaj mi devas forveturi Mandĵurujon. Ĉar mi estas nejuna kaj malsana, tial mi esperas, ke oni baldaŭ min liberigos kaj mi povos denove labori por nia afero kaj partopreni en la Kongreso. "Sed, en ĉia okazo mi, en la daŭro de kelka tempo, ne povos labori. Tial mi petas ke miaj amikoj ne miru, ke iliaj leteroj al mi, kelkan tempon (eble eĉ longe), restos sen respondo.--Via, L. Zamenhof." Kompreneble ĉiuj Esperantistoj sendas siajn bondezirojn al nia eminenta Estro, kaj esperas ke lia vojaĝo ne estos tre longa, kaj ke li povos ĉeesti Bulonje. Profesie, Dro Zamenhof estas okulisto kaj, eble, ne estos tro fari por li ĉe la militejo. Ni laboradu por ke la lingvo restu sur pli forta fundamento antaŭ ol nia Estro revenos kunlaboradi. Nur unu semajno antaŭ ol li skribis tiun malfeliĉan sciigon, ni ricevis unu el liaj afablaj komunikaĵoj pri _La Ventego_:-- "Kara Sinjoro,--Kun vera plezuro mi ricevis la ekzempleron de la tre bele eldonata 'Ventego,' kaj mi dankas Vin kore por Via donaco. Volu akcepti mian plej sinceran novjaran bondeziron por Vi persone, kaj por Via gazeto." Vere, la gravaj okazoj de la vivo venas subitege. _P.S.--La milita malsanulejo trovas, ke nia Estro ne estas sufiĉe forta por la milito. La certa oficiala decido venos nur post kelkaj tagoj._ VIVIENO. Duparta Ferakonto de E. W. [_Parto_ II.].--La korteganoj tre ekscitiĝis; ĉiuj la kavaliroj de la Ronda Tablo invitiĝis por partopreni je la memorinda okazo. Oni ĉie kaj ĉiam parolis pri gravaj solenaj gloraj vidaĵoj, dancoj, ludoj, kursoj, pri bravec-provoj kaj batal-lerteco inter fortaj herooj, pri kunkurenco inter belulinoj rilate al juveloj, vestoj kaj antaŭeco. Tiel okazis ke tute sen rimarko aperis en la kortego orfulino, zorgatulino de la princo. Estis nia Vivieno, iom plibeliĝinta je formo kaj moroj, de la tempo kiam ŝi, plorante forpreniĝis de la hejmo de ŝia infaneco. La klaraj bluaj okuloj nun havis marverdan nuancon, kaj ombriĝis per longaj okulharoj preskaŭ nigraj. Ŝiaj iam blondaj, libere defalantaj haroj nun alformis kvazaŭ duoblan nigra-ruĝan kronon ĉirkaŭ ŝia malgranda kapo. Ŝia voĉo estis klara kaj dolĉa, sed estis malpli sincera, malpli korega. Efektive la novaj longaj roboj embarasis ŝin. Baldaŭ kelkaj nejunaj kavaliroj, altiritaj per ŝia modesta silento, atente rigardis ŝin, kaj eltrovis, ke ŝi havis trajtojn kaj vizaĵkoloron pli delikatajn ol tiuj de la plej adoritaj belulinoj de la kortego. Kompreneble ili esprimis al ŝi sian admiron, egale kompreneble ŝi plezure aŭdis kaj ridetis. De tiu tempo ĉiuj kavaliroj amindumis ŝin, kaj kredis reciprokan la senton. Tamen Vivieno ne estis feliĉa; kaj ŝi eĉ deziris morti, tiel akraj estis la ĵaluzoj de la antaŭe adoritaj belulinoj. Unu tagon la mondfama profeto Merlin vizitis la reĝon, kaj havis solenan akcepton. Ĉiuj vidis en li la plej grandan konsilanton kaj defendanton de la nacio. Vivieno vidis nur viron malgrandan, havantan perfektajn trajtojn, fergrizajn harojn, longan barbon, okulojn dubelumajn kaj abstraktan vizaĝesprimon. Ŝi atendis ian mienon adorindan, formon suprehoman pro gracia majesteco. Tamen, post malmultaj tagoj, ŝi ne povis plu ĝui la spritemajn parolojn de la ĉirkaŭstarantoj, sed nur volis aŭdi unu voĉon, esti sola por ĝin aŭskulti. Unu vesperon subite ekrigardanta, ŝi vidis la okulojn de Merlin fiksatajn sur ŝi kun esprimo de akra serĉado. Kviete ŝi toleris lian rigardegon kaj volonte ŝi redonis rigardon plenan je la plej ĝentila, respektega amo. Post tiu tago ili estis geamikoj. Rajdante, promenante aŭ ĉe la reĝaj salonoj, li estis ĉiam apud ŝi, kaj malicaj enviemaj korteganoj korege ridis vidi la profeton ensorĉitan de "senkora koketulino." Ilia mokado ĉagrenis nek la profeton, nek Vivienon. Ĉiutage ŝi fariĝis pli feliĉa, ŝi povis ĉion ami en tero kaj ĉielo, mem la malsaĝojn kaj malbonojn. Ŝi amegis sian belegan landon kaj--senlima feliĉeco kaj eterna--ŝi tiom amis Merlin, ke ŝi neniam pensis al la amo de Merlin; neniam ŝi demandis: Ĉu mi estas amata de li? [_Parto_ III.].--Denove estas grandega ekscitego en la kortego de Princo Arthur, ne plu pro reĝaj vizitantoj kaj publika gajeco, sed pro teruraj danĝeroj kaj pro la rimedoj por savi la liberecon al la lando, la honoron al la batalantoj, kaj la vivon al la popolo. La barbaroj, senfidaj Sisnaĥoj, idolanoj, homoj senhejmaj, senteraj, neamataj de siaj kunloĝantoj, nomaduloj: tiuj ĉi, per glavo kaj glaveto, fajro kaj perfido, penadas venki aliajn landojn. Ofte venkitaj, ofte forpelitaj, ili ĉiam pli multnombre revenadis kaj malrapide estis akirantaj la tutan insulon. La kavaliroj de la Ronda Tablo kaj siaj samlandanoj heroe bataladis, sed la glora malmulto devas necese cedi al la multoj, kiuj ne devis zorgi pri virinoj kaj infanoj. Nun la fino proksimiĝis. Jam sendis Arthur kaj Merlin tempo post tempo en transmarajn landojn tiom da nebatalantoj kiom la ŝipoj povis enhavi. Nun oni bezonis savi ĉiujn, kiuj restis en danĝero ĝis la reveno de la ŝipoj. La profeto havis multajn amikojn inter la Feoj, li sciis kie trovi grandajn subterajn kavernojn, kie senĉese fluas puraj riveretoj, kaj en kies proksimeco kreskas fruktoj, grenoj kaj radikoj. La ĉeestado de tiom da homoj ja nekonvenis al la feoj, sed la feoj, kaj precipe la feinoj, estas treege patramaj. Ili neniam deziras forlasi sian landon, ili avidas nek oron nek arĝenton; en siaj spertaj magiaj manoj la arbaroj fariĝas multe pli belaj ol smeraldoj, pli multekostaj ol rubenoj. Ili honoris kaj amegis la venkitajn defendantojn de la Kimrujo. Sed la feoj sciis ke inter tiuj estis perfiduloj, pagitaj de la Sisnaĥoj. Tial ili devigis Merlin ĵuri solene neniam diri la sekreton de la kavernoj krom al unu sola estaĵo; kun ilia konsento, ili konfidis ĝin al la duonfeino Vivieno. Nun ŝi estis plene okupata, tage rajdante, sekvita de juna ĉevalisto, al malproksimaj vilaĝetoj por instrui la loĝantojn ĉion, kion ili devos fari, nome sin pretigi por rapida forkuro; ĉiam observi la supron de la monteto de Merlin, kaj tie vidinte lumturfajro, tuj marŝi tien kun ĉiuj porteblaĵoj. Nokte ŝi helpis malsanulinojn, konsolis malfeliĉulinojn, kaj kuraĝigis timulojn. Fine alvenis la fatala tago. Matene marŝis la Princo kun la pluparto de la kavaliroj por kontraŭbatali la Sisnaĥojn el la oriento, morgaŭe marŝos la aliaj, sub Merlin, kontraŭ alia bandego, el la nordo. Vivieno ricevis la lastajn ordonojn de la profeto, kun lia beno. Ŝi diris al li adiaŭ kaj iris returnen al la palaco. Lacega, ŝi sin kuŝis; apenaŭ dorminte, ŝi ekvekiĝis pro brilega lumo, kiu montris al ŝi tri feinojn. Unu diris: "Venu tuj kun ni, aŭ Merlin mortos!" Sen prokrasto, sen dubo, ŝi eksaltis, ĵetis sur sin nigran mantelon kaj silente akompanis ilin. Voje, ŝi sciiĝis, ke bando da armataj viroj jam ĉirkaŭis la monteton en kiu li estas ĉe la lumturo kaj, ne kuraĝinte supreniri en lokon ensorĉitan, ili atendas lian malsupreniron. Nenia feo povis averti ilin, ĉar la monteto fermiĝis kontraŭ ĉiuj nehomaj estaĵoj krom la ĉielaj anĝeloj; sed la Kristana bapto de Vivieno ŝin ebligos eniri mem en la lokon plej sekretan. Ŝi sola povas savi la vivon tiel necesegan al la tuta nacio; ŝi perdos eble sian propran vivon, tamen ŝi savos sian popolon. Vivieno konsentis. Ŝi ricevis de la feinoj du teksaĵojn tiel delikataj kiel araneaĵo, kaj aŭdis ilian instruon. Ŝi devos trovi Merlin en malgranda observatorio apud la lumturo, sciigi al li la venontan atakon, lin decidigi sin kaŝi en proksima nevidebla kaverno kaj ĵuri solene, ke li tie restos ĝis la reveno de la Princo. Se li tute ne volus tiel lasi sian oficon, Vivieno devos ĵeti sur lian vizaĝon la bluan teksaĵon, kiu lin tuj dormigos, je dormado kiu daŭros dum centjaroj, se li ne vekiĝus per ĉarmo pli potenca. Pro tio la teksaĵo ruĝa! Ĉiuj el la feinoj ripetis: "Vualo blua por dormigi, vualo ruĝa por vekigi!" kaj subite malaperis. Sola kaj laca, Vivieno alvenis al la monteto. Ŝi vidis la armatajn gardantojn kaj diris, "Mi alportas depeŝon al la Estro." Ili ŝin permesis trapasi. Por ke neniu povu sekvi ŝiajn piedsignojn ŝi lasis la vojeton kaj baraktis tra dornoj kaj arbetaĵoj ĝis ŝi alvenis kun manoj kaj piedoj kontuzaj kaj sangaj al la observatorio. Merlin dormis. Aŭdinte ŝian voĉon, li eksaltis kaj, aŭdinte sian tutan rakonton respondis: "Adiaŭ, iru en la kavernon, tie restu ĝis mi estos kondukinta al la batalon la virojn armatajn, kaj poste reiri en la palacon." "Pro amo de la nacio, cin savu, mia patro, ci estas la sola espero de nia patrujo." Decide li diris, "Vi vin trompas, filino mia, neniu estas iam necesega, kiam venos la horo Dio sendas la viron. Adiaŭ!" Tiam sciis Vivieno ke la virta saĝulo neniam cedos. Ekĝemante, ŝi preĝis: "Pardonu al mi, patro mia, ke mi cin tentis. Donu al mi unu solan kison, ĉar eble ni nin neniam revidos." Malrapide, ŝanceliĝe, liaj lipoj tuŝas ŝian frunton; vibro de feliĉeco fortigis ŝiajn brakojn. Subite al li ĉirkaŭpreninte la kolon, ŝi ĵetis de poste la bluan vualon super lia kapo, kaj lin helpis atingi seĝon. Konfuza, ŝi staris rigardanta la belegan vizaĝon dormantan. Subite brila lumo blindigis ŝin, triumfaj krioj surdigis ŝin, la tero tremis kaj fendiĝis, vento el profundejo ŝin ekkaptis, turniĝadis kaj sensentan alĵetis sur la teron. Morgaŭe Vivieno kondukis palajn forkurantojn al la kavernoj. Vespere, ellacigita, ŝi dormadis. Dum multaj centjaroj la sklaviĝaj Kimroj komfortiĝis pro la kredo ke Merlin revivos por ilia reliberigo. Kia estis la sorto de Vivieno? Neniu scias, estas ne grave! Ŝi ja estas nekompatinda, ĉar ŝi ĝuis grandegan feliĉecon. LA KAT-NESTO. Observata kaj rakontata de Dro. Richard Legge. Legante la interesan rakonton en via Decembra numero pri "Instinkto aŭ Inteligenteco" mi pensis, ke la sekvanta vera okazo estus rakontinda. Antaŭ ne longe mi havis katinon, kiu estis loĝadinta ĉe mi dum pli ol du jaroj. Jen ŝi estis aminda, jen ŝi montris signojn de esti nur duone malsovaĝigita. Unufoje ŝi foriris el la domo kaj estadis ekstere dum du aŭ tri monatoj. Ofte ŝi alvenis al la pordo, sed nek ŝi envenus nek akceptus iajn manĝaĵojn. Fine, ŝi revenis kaj redaŭrigis siajn antaŭajn kutimojn amindajn. Je Septembro de tiu ĉi jaro oni ekvidis ke ŝi atendadis sian akuŝon: ŝi travagis la domon kaj serĉis lokon konvenan por tiu ĉi okazo, multefoje farinta liton en komodo en la dormoĉambro. Oni ne permesis tion kaj forpelis ŝin kaj fermadis la pordon de la dormoĉambro. Poste, dum multe da tagoj, ŝi eliris ĉiutage kaj revenis al la domo nur por manĝi. Tago post tago oni penadis trovi kien ŝi iris, sed sensukcese. Oni ŝin vidis kuri ĉirkaŭ tricent futojn tra la kampo, kaj tiam ŝi malaperis. Fine, unufoje, mia kolego, Dr. N----, ŝin vidis suprenrampantan la trunkon de kratagarbo kaj enirantan la neston neuzitan de pigo de la antaŭa jaro. Dr. N---- suprensekvis ŝin kaj trovis en la nesto kvar belajn katidojn kun ilia patrino. La nesto estas pli ol dudek futojn supre la tero. Tiu ĉi katino mem loĝis kaj elnutris antaŭan aron da idoj en la hundejo kun mia hundino. Mi ne estas aŭdinta antaŭe pri katidoj, kiuj estas naskiĝintaj en arbo. KIAM EKFLORADAS REZEDOJ. Pentraĵeto el Rusa Litvujo. Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder. Mi memoras la unuan renkonton de Leonid Leonidoviĉ kun la freneza knabino. Tio estis en printempo post lia alveno. Li venis en nian Litvan angulon en malfrua aŭtuno en monato Novembro. Neĝojn ni havis tiam ankoraŭ ne multajn sed la frostoj estis jam severaj, tial la frenezulino estis jam antaŭ kelkaj semajnoj forkondukita de sia sidejo. Mi konatiĝis najbarmaniere kun Leonid Leonidoviĉ kaj ni ofte iris kune promenadi aŭ ĉasadi. Mi estas granda admiranto de la naturo kaj Leonid Leonidoviĉ konis tiel bone ĉiujn naturaperaĵojn, kaj kvankam li ne volonte paroladis, tamen ĉio, kion li rakontadis, estis ĉiam interesinda; mi tial plezure akompanadis lin. Tiamaniere ni konatiĝis kaj kunamikiĝis. Pasis la vintro, venis printempo, alflugis birdaroj. Ĉiuvespere el la proksima arbaro eksonadis nun laŭtaj melodiaj fajfadoj de turdoj kaj merloj kaj apud ĉia marĉeto vagadis ruĝtibiaj cikonioj. Unu tagon en Aprilo estis venta, malagrabla vetero, sed post mezatago, je la kvara horo, la vento tute kvietiĝis, fariĝis pli varme kaj mi foriris por fari la promenadon tra la arbetaĵo, kies fondo nun estis kovrita per amasoj de ĉielbluaj hepatikoj kaj blankaj anemonoj, parte origita per steletoj de flavaj gageoj (_gagea lutea_) aŭ sur malseketaĵoj per larĝfoliaj ĥrisosplenioj (_Chrysosplenium atternifolium_).--Admirante tiun ĉi tapiŝon de raviganta ĉarmeco, kun kiu nevideblaj spiritoj por festo fianĉa nun ornamigis la teron, mi tie renkontis Leonid Leonidoviĉ, kaj ni kune longe promenis aŭskultante la voĉojn de reviviĝinta naturo aŭdataj ĉie: el la tero, el akvoj, en la aero, de ĉiuj sennombraj folioburĝonoj. Ĉie oni sentis la spiron de juna mistera vivo. Ĉio tio videble bonfarante efikis je la spirita stato de mia akompananto, li fariĝis pli parolema kaj la malĝoja trajto, kiun oni ĉiam en lia vizaĝo vidis, estis nun malpli rimarkema ol kutime. La luno jam klare lumis kiam ni venis al la bordo de Ŝeŝupo, jen subite eksonis de ne tre malproksime, kvazaŭ el nuboj ĉielaj elirante, la kantado de la frenezulino. Kiel arĝentaj voĉoj de harpo eksonoris tra la silenta nokto la kanto portata de kvietaj printempaj aerondoj--jen proksimiĝante, jen ree malaperante, nun laŭte, ĝis fine, malrapide iom post iom disfluiĝante en la trankvila malproksimeco ĝi ekmortiĝis. Ŝi kantis kanton pri malfeliĉaj geamantoj kaj sendireblan sopiron kaj maldolĉegan plendon de juna knabino, kies amatulo estas deviĝinta restadi malproksime kaj nur per "_marga gromateli_" (multkolora letereto) povas konsoligi sian knabinon, esprimis la strofo ĵus eksonanta: _"... kass man' iĵ vardalo, ir iĵ pravardelo_ _nier' mano jaŭnialo, balto dobile-e-lo,_ _ir atejtu ponu, ŝimtas milionu_ _nier' mano jaŭnialo balto dobile-e-e._"[109] Ni haltis kaj aŭskultis: ... balto dobile-e-e-e redonita de eĥo ŝajnis vibri kaj tremeti ĉie en la aero. Leonid Leonidoviĉ demandeme ekrigardis min. "Kio estas tio?" diris li post unuminuta silentado mallaŭte, kaj lia voĉo ŝajnis iom malcerta. "Litva kanto," rediris mi. "Kaj la mistera kantistino?" "Estas kompatinda frenezulino," kaj mi rakontis al li kion mi sciis pri ŝi. Li aŭskultis min tre atenteme kaj mi rimarkis kiel li dum mia rakonto kelkfoje nevole ektremetis. Kiam mi finiĝis ekdemandis mi: "Ĉu vi volas vidi la frenezan knabinon? Ŝi sidas ne tre malproksime de ĉi tie sur la alta ŝtono apud la rivero." "Ne!" diris li rapide, "mi ne deziras vidi ŝin." Liaj vortoj sonis kontraŭ kutime malmole, ja preskaŭ malamike. Liaj vangoj estis iom ruĝiĝintaj kiam li diris: "Fariĝis jam tro malfrue, mi devas iri hejmen; bonan nokton!" kaj ne atendinte mian resaluton, kun rapidaj paŝoj li malproksimiĝis. Pasis kelkaj semajnoj post la rakontita okazo. Leonid Leonidoviĉ mi nenie trovadis. Al kutimaj vesperpromenadoj li ne alvenadis, kaj mi, estinte tage tre okupata, ne povis elserĉi lin, tial mi nenion sciis pri lia farto. Unu dimanĉon mi fine decidis viziti lin sed alveninte en lian hejmon mi trovis domon fermitan kaj sensukcese mi devis reveni hejmen. Tagoj post tagoj foriradis, jam de longe estis hirundoj revenintaj al siaj antaŭjaraj nestoj, en la arbaro kriadis kukoloj laŭte sian nomon, el la densaĵoj de Ŝeŝupa-bordo eksonadis dolĉaj kantoj de najtingaloj. Sur fondo de arbetaĵo jam malaperis anemonoj kaj hepatikoj, aliaj kreskaĵoj anstataŭis ilin: pli altaj, pli luksaj leviĝadis ili fiere siajn florkapetojn, malestime malsuprenrigardante je la modestaj, nun velkiĝantaj, infanetoj de frua printempo. De mia amiko mi nenion aŭdis. Venis tagoj sunplenaj, la kukoloj jam ĉesis kriadi, en la grenkampoj ekfloris bluaj cejanoj, kaj kiel helaj flametoj lumiĝis inter la trunkaro ruĝaj floroj de kamppapavoj. De mallarĝaj kamplimetoj alportadis ventspiro odoron de timianoj kaj en mia ĝardeno ekflorantaj rezedoj dolĉigadis la aeron de vasta ĉirkaŭaĵo kun sia raviganta bonodoro. ... La norda somero kun sia varmeco, kun siaj ĉarmoj kaj turmentoj estis veninta. Mi en tia tempo ofte forestadis de mia hejmo, ankaŭ mi havis multe por fari, tial mi ne posedis libertempon por aliaj aferoj. Mian homoevitantan amikon mi ne vidadis, kaj tial mi estis lin iom forgesinta. * * * "...Rezedoj miaj karegaj rezedoj kiom mi amas vin, ĉarmegaj, dolĉaj floretoj kiom vi estas karaj al mia koro, amataj, mi eksalutas vin; mi benas vin mil--milfoje!" Tiujn vortojn per de profunda pasio tremanta voĉo elparolitajn, aŭdis mi foje vespere kiam mi okaze eniris en la parton de mia ĝardeno, kiu estas pli malproksima de mia domo kaj kien ordinare en tia malfrua horo neniu venadis. Mi haltis kaj aŭskultis atente, la voĉo ŝajnis al mi konata. Kiu estas tie? demandis mi min mem ekmirigite. Jen ree mi aŭdis: "Kresku, floru, odoru, vi estas ja ŝiaj favoruloj. Ho! se la vento povus forporti vian dolĉegan spiron kune kun miaj salutoj al ŝi, malproksimen, malproksimen," jen la voĉo eksilentis, la parolanto devis esti min rimarkinta. "Leonid Leonidoviĉ!" mi elvokis, kaj kun malmultaj grandaj paŝoj mi estis ĉe la barilo de ĝardeno. Aliflanke, duone kaŝigite per elkreskitaj tie densaj siringoj, genue staris sur la herbaĵo mia amiko. Lia ĉapelo kuŝis apud li sur la tero, liaj brakoj estis etenditaj tra la paliseroj de barilo: kvazaŭ li volas ĉirkaŭpreni iun; li estis ankoraŭ pli pala ol kutime kaj tremis de ekscitiĝo. "Leonid Leonidoviĉ! granda Dio kio estas al vi?" elvokis mi, "parolu, diru al mi kara amiko!" kaj kun granda salto super barilo mi estis apud li. "Ho!" ekĝemis li, "pardonu, mi petegas ... mi nenion ... mi nur estis ... mi volis ..." konfuze balbutis li, sin leviĝante kaj timeteme ĉirkaŭrigardante "mi nur admiris viajn florojn, ili estas tiel belaj ... mi tre amas rezedojn," aldonis li fine pli kuraĝe. "Nu mia kara amiko," rapidis mi rediri por maskigi lian videblan konfuziĝon, "kiel mi ĝojas vin ree foje vidi, ni tiel longe ne kunvenis, kiel vi fartas? Sed nun mi ne lasos vin, vi devas iri kune kun mi, ni hodiaŭ vespermanĝos kune," kaj prenante lin sub la brako ni eniris en mian ĉambron. Alveninte tien li rakontis ke li lasttempe iomete malsaniĝis kaj pro tio ne povis daŭrigi nian interkomunikaĵon, ankaŭ ke li nun estas pli okupata ĉar li skribas artikolon en ia scienca ĵurnalo. Tiel kaj simile li penadis pravigi sian longan forestadon, sed mi ekkonis, ke ĉio dirita ne estis la vera kaŭzo, ĉar li seninterrompe balbutiĝis kaj ruĝiĝis. Li ne estis lerninta mensogi, mia kara Leonid Leonidoviĉ. Iom post iom mia amiko retroviĝis, li fariĝis pli certa, kaj kiam li malfrue adiaŭdiris devis li promesi, ke li baldaŭ ree venos por ĝuadi la bonodoron de liaj amataj floroj. De nun Leonid Leonidoviĉ ofte alvenadis, kaj forirante li ĉiam portadis freŝan rezedbukedon kun si. De ia tempo komencis cirkuladi famoj: ke la frenezulino trovis nun kolegon. Kolonistoj kiuj nokte kaptis fiŝojn en la Ŝeŝupo rimarkis, ke sube ĉe la granda ŝtono staras ia viro dum tutaj horoj se ne eĉ dum tutaj noktoj. Ankaŭ malfruigitaj terlaboristoj vidis ofte vespere Leonid Leonidoviĉ kiel li iris tra la kamparoj en direkto de la rivero, kaj oni supozis ke li, kaj la nokta gasto ĉe granda ŝtono estas sama persono. Mi tion ne volis kredi, sed, foje ĉasante, mi preteriris la sidejon de la freneza knabino kaj mi vidis ke sur la ŝtonplato kuŝas freŝaj rezedbukedoj, tiuj samaj kiujn mia amiko el mia ĝardeno portadis hejmen. Efektive samaj rezedbukedoj! Mi estis multe ekmirigita. Kiam mi foje kun Leonid Leonidoviĉ kunvenis mi tial intence tuŝis la temon pri la freneza knabino kaj diris ke nun baldaŭ venos la tempo kiam mallaŭtiĝos ŝiaj kantoj ĉar la vintro alproksimiĝas. Tute kontraŭ mia atendo mia amiko aŭskultis mian parolon kun trankvila mieno; li eĉ ne konfuziĝis kiam mi rakontis, ke mi vidis rezedbukedojn sur la ŝtono kuŝantajn kaj nur ĉe la vortoj, ke la noktaj kantoj nun baldaŭ mallaŭtiĝos mi rimarkis, ke lia vizaĝo malklariĝis, kaj videbla malgajeco speguliĝis en liaj trajtoj. Post mallonga silentado li rediris: "Jes, mi devas konfesi ke mi kutimiĝis, kaj ke mi nun ofte aŭskultadas la kantojn de kompatinda knabino--li ĉiam evitadis la vorton _Frenezulino_--kiuj tiel sopireme, tiel kortuŝante eksonadas tra la nokta trankvileco. Ŝi estas malfeliĉulino kaj ŝia sorto estas certe terura, sed dume ŝi povas restadi sub la pura ĉielo en la libera naturo, havante siajn florojn kaj siajn kantojn: ŝi estas certe feliĉa, eble pli feliĉa ol tiuj kiuj posedas nenion krom--sopiro, brula sopiro je la feliĉeco: tiom por ili karega, kiom ne atingebla, egale kiel neatingebla estadas por sola nokta migrulo la brila stelo sur ĉiela firmamento...." "Mi kore bedaŭros kiam mallaŭtiĝos la nokta kantistino ĉar tiam ŝia kantado mankos al mi, sed ankoraŭ pli mi bedaŭros ŝin mem, ke ŝi estos devigita forlasi sian verdan sidejon kaj restadi en surda putra ĉambreto por longa vintra sezono. Kompatindulino, tiam ankaŭ ŝi perdos ĉion kion ŝi amis!" Li eksilentiĝis--"Kaj tamen" daŭrigis li poste, "por ŝi revenos la printempo, ekfloros ree la rozoj, ŝi ree ekkantos, por ŝi restadas la espero. Ekzistas homoj pli malfeliĉaj ol tiu ĉi knabino!" aldonis li pli mallaŭte, kvazaŭ nur por si mem. Post tiu parolo restis Leonid Leonidoviĉ nur ankoraŭ mallonge ĉe mi, li diris cetere ke, ĉar la noktan kantistinon la floroj tiom feliĉigadas li, por plezurigi ŝin, alportadis kelkafoje bukedon por ŝi. Ni adiaŭdiris. _Finota._ PIEDNOTO: [109] Kio povas helpi al mi nomo subskribita--kiam ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto--kaj se alvenu aroj da sinjoroj, cent-milionaroj--ne estas (ĉi tie) mia knabo, la blanka trifolieto. [_Litva popola kanto._] VIZITO AL LA KORTEGO ĤINA. Speciale verkita por "The Esperantist" de H. T. Antaŭ kelkaj semajnoj, mi havis la honoron ĉeesti ĉe aŭdienco donata de la Bopatrin-imperiestrino kaj la Imperiestro de Ĥinujo al grava admiralo, kaj venas al mi la ideo, ke mallonga priskribo pri tiu-ĉi intervidiĝo povus iom interesi la legantojn de The Esperantist. La Ministro reprezentanta nian landon ĉe la Ĥina Kortego kaj la Admiralo, kune kun siaj sekvantaroj, forlasis la Senditejon je la naŭa horo matene, en portiloj portataj ĉiu per kvar portistoj kaj antaŭenirigataj de gardistareto de kavalerio. La vojoj de Pekino, kvankam plilarĝaj ol ordinare en Ĥina urbo, estas malpuraj kaj odoraj krom en la ĉirkaŭaĵo de la Senditejoj, kie ili estas tenataj en plibona ordo. Post oftaj haltoj, por ke la alportantoj povu ŝanĝi la stangojn de la portiloj sur la alian ŝultron, ni fine eniris "La Malpermesatan Urbon"--la eniro en kiun estas kutime malpermesata al alilanduloj--tra orienta pordego, kaj trapasinte kelkajn pordojn kaj kortojn, ni malsupreniris el niaj portiloj kaj marŝis la restaĵon de la vojo. Estis multe da Ĥinoj ĉirkaŭstarantaj, kiuj rigardis nin tre scivoleme, kaj ni estis akceptataj de la Konsilantoj de la _Wai-wu-pu_, aŭ Direktaro pro Alilandaj Aferoj. Pliaĝaj Mandarinoj kun kiuj ni interŝanĝis ĝentilajn salutojn, tiam nin alkondukis al la Ĉambrego de Aŭdienco. Tie ni nin trovis en modere granda kaj altega ĉambrego, ornamita de oraj surskriboj Ĥinaj. En centro estis tapiŝatan estradon sur kiu stariĝis speco de alta tablo portanta kelkajn ornamojn do artefaritaj floroj. Malantaŭ la tablo sidiĝis Ŝia Imperiestra Moŝto en tia maniero, ke nur estis videbla la kapo kaj ŝultroj. Ŝi ŝajne havis nur kvardek kvin jarojn, sed vere havas preskaŭ sepdek. La hararo estis aranĝita laŭ modo Manĉua; de la fizionomio oni juĝis decidecon kaj forton; la voĉo estis fortika kaj plaĉa. Facile estis kompreni kial tiu ĉi maljuna sinjorino prenas la ĉefan parton en la registaro, kiam oni rigardis la dolĉan kaj kvazaŭ malfortan Imperiestron, kiu, sidiĝanta ĉe ŝia maldekstra flanko, sur malpli alta seĝo, kaj for de la tablo, ŝajnis esti junulo de dekok jaroj, kvankam li havas pli ol tridek. Ĉe ĉiu flanko de la ĉambrego sin trovas duoblaj vicoj de Mandarinoj portantaj malhelajn purpurajn robojn, senornamitaj krom per la ilustrita simbolo de rango, portata antaŭe kaj poste. Ĉiu portis la oficialan kastoran ĉapelon kun plumo kaj butono, kaj ĉiu tenis mallongan glavon per la maldekstra mano. La Ministro prezentis la Admiralon al Ŝia Majesto kaj al la Imperiestro, kaj la Imperiestrino, faranta respondon, parolis pri la plezuro ŝi sentis akcepti oficiron de tia reputacio kaj invitis lin supreniri sur la estradon. Ŝia Majesto faris afablajn informiĝojn pri la vojaĝo de la Admiralo kaj sendis ĝentilajn salutojn al lia Regnestro. Kredeble la interparolado kondukiĝis per tradukisto, ĉar oni kredas ke nune nek Ŝia Majesto nek la Admiralo scias paroli Esperanton, kaj la Imperiestro ne malfermis la buŝon dum la tuta aŭdienco. Estis rimarkinde ke en ĉiu okazo kiam estis necese ke la Mandarino-tradukisto sin adresu al Ŝia Majesto, li devis genufleksi ĉe ŝiaj piedoj. Kiel la maljuna sinjoro zorgis sin levi antaŭ ol adresi sin al la alilanduloj, la interparolado tial estis iom longa; oni povas kompreni ke li havis multe da ekzerco. Fine finiĝis la komplimentoj, kaj farinte kelkajn malaltajn salutojn ni eliris, kaj oni nin alkondukis en apudan salonon kie ni partoprenis kelkajn refreŝigaĵojn kune kun la Konsilantoj de la _Wai-wu-pu_. Ni tiam diris adiaŭ al ili kaj al la ĉefaj oficiroj de la Kortego kaj foriris, havantaj la plezuran senton esti vidintaj la plej interesantan virinon de la nuna epoko. FABLO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Kataro foje la musaron De l' ĉirkaŭaĵ' al balo Invitis, la vesperon finan De l' gaja karnavalo. "Esperas ni," l' invito diris, "Ke ĉiuj kun komplezo Alvenos, de la oka horo Vespere ĝis noktmezo." La tre timemaj musoj tiam Suferis per korbatoj; Deziris ili balon iri Sed dubis pri la katoj. Kaj ili, post pripenso, skribis "L' inviton honorindan Akceptos ni, se vi promesos Konduton tre amindan." "Ĉar ni memoras, malfeliĉe, Ke vi, je l' estinteco, Kaj ni malpacojn ofte havis Pro mank' de amikeco." Respondis la katar', "Pro tio Ne timu, gekaruloj, Al nia diro vi konfidu, Ni estas veramuloj." "Sur niaj koroj la pasitaj Malpacoj estas pezo, Sed ĉion vi kaj ni forgesos Ĉe l' bal', ĝis noktomezo." La musoj do akceptis kore, Kaj pri la preparadoj Pripensis kaj diskutis ofte Per longaj paroladoj. La tago venis; kaj la gastoj Je l' ĝusta horo oka, Kaj ĉiu ĉiun eksalutis Per kiso reciproka. La katoj kun musinoj dancis, La musoj kun katinoj; Ĉirkaŭkurante ili ŝajnis La radoj de maŝinoj. La tempo pasis tre rapide; La musoj kun fervoro Pligrandiĝanta ĉiam dancis, Nek pensis pri la horo. Sed ĉesis la muzik' subite, La direktor' sidiĝis, La noktomeza hor' sonoris, La ĝoja bal' finiĝis. La musoj do antaŭen marŝis Por centmil dankojn diri, Sed la kataro tuj kriegis "Ne devas vi foriri." "Ni ankaŭ estas tre dankemaj Kaj ĝuis la dancadon, Sed nun ni ĝuos _vin_, karuloj, Kaj bonan noktmanĝadon." La musoj kriis, "Ho! perfidaj, Bonfaron vi promesis, Ĵurante ke vi la malpacojn De l' estintec' forgesis." "Sed vi akceptis," la kataro Respondis, "kun komplezo, L' inviton de la oka horo _Sed ne ĝis postnoktmezo_." Kaj tuj la musoj malaperis; Ne restis eĉ la ostoj Nur, kiel memorig' de l' balo La pintoj de la vostoj! _La homoj kiuj veron diras_ _Sen vortoj tute veraj,_ _Ol mensoguloj ili estas_ _Sendube pli danĝeraj._ LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO. El la Franca de Jean and Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal. En la vastaj arbaroj de Transilvanio loĝas izolaj lignotranĉistoj, meze da klaraĵoj, en lignaj kajutoj. Por gajni sian panon, ili nur scias turnigi siajn hakilojn. La paso de ciganoj estas kvazaŭ fulmo de gajeco por tiuj ĉi homoj, kies vivo estas tiel sovaĝa kaj tiel senŝanĝa. La du ciganoj portas sub brakoj unu la violonon, la alia la cimbalon, aŭ harpon kun kupraj kordoj. La harpo akompanas, per siaj saltantaj notoj, la seninterrompan melodion de la violono. La perdita vojaĝanto, kiu estas erarinta, dum la vespero, en Transilvanian arbaron kaj trovis kunvenon de lignotranĉistoj, kaj kiu vidis tiujn ĉi kaj iliajn edzinojn danci je la lumeto de mortanta fajro dum la cigano, sidanta sur falinta arbo ludas sur la kordoj de sia violono, miras pro la magia povo de tiu ĉi humila ilo. Li do komprenus ĝin, se li scius la legendon pri la unua violono. Antaŭ longa tempo, en Transilvania arbaro, apud klaraĵo, loĝis kun siaj gepatroj kaj fratoj bela knabino, kies nomo estis Macha. La familio loĝis en kajuto, per arbtrunkoj konstruata, kaj kovrata per muskoj. La patrino kaj filino kudras la haŭtajn vestojn, kuiradas la viandon kaj boligas la supon. Ĉiumatene, dum la bela vetero, la patro eliras kune kun siaj filoj, kun pezega hakilo sur la ŝultro. Kvinope, ili atakas grandegan arbon. Ili ĉesas frapegi nur kiam la falo de la arbo proksimiĝas. Tiam Konstanteno, la plej juna, montis por fiksi ŝnuron ĉe la pinto de la arbo. La kvin filoj tiras, la patro donas lastan hakegon, kaj la arbo falas bruege. Tiam ili detranĉas la branĉojn, forprenas la ŝelon, kaj la blankaj kaj glataj trunkoj de la abioj naĝas sur torento ĝis la valo. Ilia vivo pasiĝis feliĉe kaj pace. Macha similas al siaj fratoj. Sed tiuj ĉi estas malbelaj kaj ŝi estas belega. Ŝi havas adorindan flavruĝan haron, kies la liberaj ondoj falas sur la dorso kaj, sur la tempio du grandaj bukloj, kiel du riveretoj, fluas sur la perla blankeco de la vangoj. Ŝi havas la grandajn bluajn okulojn de la Valaĉiaj filinoj. Ŝi konis ĉiujn kantojn de la montaro. Per ŝi la kajuto florornamiĝis, dum la somero, de ĉiaj floroj el la arbaro. Ŝia patrino adoregis ŝin, ŝia patro, kiam li parolis al ŝi dolĉigas la sonon de sia voĉo; ŝiaj fratoj revis, en la arbaro, pri la donacoj kiujn ili povus al ŝi donaci. Traĵano, la plej maljuna, atakis per hakilo ursojn, por doni al ŝi la felon. Romo serĉis inter la silikoj rarajn ŝtonojn el kiuj li, antaŭ kelkaj jaroj, konstruis por ŝi ĉirkaŭ-kolon je barbara lukso. Konstanteno montis al la pintoj de la plej grandaj arboj por trovi birdojn, kaj Liveo iris al la vilaĝo por serĉi kelkajn papavajn kukaĵojn. Macha ricevis tiun ĉi adoron kiel io natura. Longan tempon ŝi deziris nenion plu. Sed iom post iom la infaneco pasiĝis, kaj ekfloris juneco. Ŝi tiam ekrevis pri nekonataj aferoj. Nur ŝia patrino devenis tiujn ĉi novajn sentojn, kiujn posedis Macha, kaj ŝi fariĝis eĉ pli karesanta kontraŭ ŝi. La patro kaj filoj estis malfeliĉaj kaj poste koleraj pro la malvarmeco je kiu Macha nun akceptis iliajn karesojn kaj donacojn. De la klaraĵo, sur kiu estis la kajuto, Macha povis vidi sur la supro de monto la grizajn murojn de kastelo. Ofte ĝi kontraŭstaris sieĝojn, kaj la flamoj, kiuj lekis la murojn, postlasis grandajn nigrajn fulgajn langojn. Oni rakontis strangajn historiojn pri la sen-homa kastelo, kaj la lignotranĉistoj ne preterpasis la ombron de la turo nokte.... En tago, Macha vidis flugeti ĉe la supro de tiu turo grandegan silkan flagon. Oni diris en la arbaro, ke la filo de la kastel-mastroj revenis. La arbaro, kiu jam de longe nur konis la sonon de hakiloj, la falon de abioj, betuloj kaj kverkoj, nun resonas per la sono de la ĉaskorno, per la bojo de la ĉas-hundoj.... Estas la fino de aŭtuno. Macha portas en korbo, al malproksima kunvenejo, kie laboras ŝiaj fratoj, lignotelerojn da supo. Si, por la unua fojo, aŭdas la galopon de ĉevalo. Ŝi elsaltas el la vojo, kaj kaŝas sin malantaŭ kverk-trunko kaj atendas. Subite, el la fino de mallarĝa aleo ŝi vidas alproksimiĝi, inter la oraj folioj de la flaviĝa arbaro, kavaliron belevestitan, kiu rajdis belan blankan ĉevalon, selata de verda ledo. Kiel ventego li pasas antaŭ ŝi. La vento de la trakuro flugetigis lian mantelon, fazanplumo tremetas en lia fela ĉapo kun ora rando. Lia arĝenta ĉas-korno frapas la selon. Per la dekstra mano li tenas grandan bastonon. Macha rave rigardas la kavaliron, malaperanta inter la arboj. Tiu ĉi viro apartenas al alia gento ol ĉiuj homoj, kiujn si antaŭe vidis. Li estas pli bela, li estas pli fleksebla, pli riĉa. Ŝiaj pensoj devas esti tiel malmultaj, kiel ŝiaj vestoj! Plena de dolĉega sento, kiun ŝi neniam antaŭe sentis, Macha de tiu tago atendis en la arbaro la "arĝentan kavaliron." Ŝi ofte revidis lin, sekvantan cervon, sed ŝi ne kuraĝis sin montri, kaj nur rigardis lin de malproksime, kaŝata malantaŭ ŝtonego. Unuvesperon, kiam la lacega kavaliro revenis malrapide, ŝi kuraĝiĝis prezenti al li fruktojn en korbo; alian tagon ŝi donis al li akvon en ligna pokalo, alian tagon amason de floroj, kiuj ekfloras sub la unua neĝo--la lastajn florojn de la jaro. La kavaliro prenis la fruktojn el la korbo; trinkis la malvarman akvon el la pokalo; akceptis la florojn kaj senhalte preterpasis, ne eĉ rigardinte la junan Machon. Tiam alvenis la granda vintro. La kavaliro restis en sia kastelo, kune kun la servistoj kaj hundoj. Macha, en la gepatra kajuto, revis pro la arĝenta kavaliro, atendante la printempon kun ama febro. Fine la printempo anonciĝis en la arbaro: la sezono por ĉasi revenis por la kastelmastro. Liveo elportis el la vilaĝo por Macha ruĝajn ŝuojn. Ŝi surmetis sian plej belan veston kaj pelton kaj atendis la kavaliron ĉe voj-kruco de la arbaro. Li aperis al ŝi en sia gloro. La radioj de la suno, kiu kuŝiĝis malantaŭ la senfoliaj arboj, brilegis sur la arĝenta vesto kaj la ĉevalo, gaja pro tiu ĉi unua ekskurso post la longa vintro, saltegis kaj blekis. Macha ekkantis: "Bela kavaliro, bela kavaliro, Venu al mi, tiun ĉi printempo! La birdoj kantas sur la branĉoj La ruĝaj ŝuoj estas por plaĉi al vi, Bela kavaliro, bela kavaliro!" Sed la bela kavaliro preteriris, senaŭdi la kanton, kaj Macha ne plu povis aŭdi la piedfrapadon de la ĉevalo, kaj ekploris.... Ŝi ploradis nokte kaj tage, ĉar la kavaliro ne volis ami ŝin. Malespero plenigis ŝian koron, kaj la ideo envenis en ŝian kapon, ke ŝi demandu helpon al la potenculoj de la Infero. Macha estis sola en klaraĵo, nigrita per la restaĵoj de antaŭa kunveno. La kvarona luno levigis malrapide sian duoblan kornon supre la arboj de la arbaro. Kverkoj etendis sur la juna fraŭlino la ombron de siaj branĉoj, kiel manoj. Malproksima perdita hundo bojis. La horo kaj la loko estas indaj por alvoko al la Diablo! Subite ŝi kriis: "Al mi, Diablo, al mi!" Tuj, el la trunko de maljuna tondrofrapita kverko duone manĝata de formikoj, elvenis stranga estaĵo, kies ruĝaj ŝuoj estis fiksataj al la subbrakoj kaj kiu, anstataŭ ĉapo, portis sur la kapo vastan kok-kreskaĵon. Li tenis en la mano spegulon. Ĝentile li demandis al Macha: "Kion vi volas?" La juna fraŭlino respondis per forta voĉo: "Mi amas viron, kiu ne volas ami min." Aŭdinte tiujn ĉi vortojn, la demono ridegis, kaj la ridego ne ekvekis ian eĥon en la naturo. "Mi volas vin helpi. Prenu tiun ĉi spegulon. Prezentu ĝin al via amatulo kiam vi vidos lin. Kiam lia vizaĝo rebrilos sur tiu ĉi kristalo, li amos vin je amo." (_Daŭrigota_) (_Author's Copyright_). (_Eldonrajto de la Aŭtoro_). FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). En la unua porcio de tiuj ĉi Memoroj, mi diras, ke mi eliris sur la lignan flank-promenejon. Tiun vorton "lignan" mi deziras akcentegi, ĉar en tiu ĉi vilaĝo (se oni ekceptas du aŭ tri brikajn konstruaĵojn) ĉio estas ligna. Ligna flankpromenejo, kiu konsistas el lignaj tabuloj, altigitaj per lignaj subportiloj, kondukas al lignaj vendejoj kaj lignaj domoj. Mi loĝis en domo, kiu staras aparta, kaj de mia domo la flankpromenejo etendas sin kiel ponteto super la verda kamparo, ĉar tie ĉi la kampoj atingas la straton. Inter tabulo kaj tabulo oni lasas negrandajn interspacojn por ke la pluvo facile trapasu. Kompreneble la herbaĵo povas ankaŭ trapasi _supren_. Mi tre ŝatis mallevi la okulojn kaj rigardi tra la interspacoj la verdaĵon kaj la florojn. Sed ne sole la kampoj atingas la straton; la bestoj ankaŭ ĝin atingas, kaj libere vagadas sur ĝi. Tie tre ofte mi vidas ilin trankvile sin paŝti. Pro tio mi ne estas surprizata kiam mi vidas _Boviston_ kaptante per ŝnurkaptilo, ĉevalidon. "Boviston," mi diras, sed tiu ĉi ne estas akurata traduko de la Amerika nomo "Cow Boy" (Bovina Knabo). Al tiuj, kiuj ne konas tiun ĉi nomon, mi diros, ke la Bovina Knabo tute ne estas knabo sed viro, kiu sur la Amerikaj herbejoj gardadas la brutarojn. Lia nepartigebla kunulo estas sia ĉevalido (Poney) kiu ankaŭ estas altkreska ĉevalo, kaj li ĉiam kunportas grandan kaptoŝnuron kaj turnpafileton, ambaŭ el kiuj li uzas lertege. Tial la vorto "knabo" signifas "viro" kaj la vorto "ĉevalido" signifas "ĉevalo." La Bovisto kiun mi nun ekvidas nur sin amuzas ĵetante sian ŝnurkaptilon de la flankpromenejo. Tre larĝa ĉapelo, ornamita de pecetoj de flavkupro, kovras lian kapon; ĉirkaŭ liaj oreloj pendas longajn harbuklojn, kaj sur liaj kruroj li portas grandajn botojn kun spronoj. Vere tre stranga sed tre pentrinda figuro estas tiu de la Amerika Bovisto--la Hispana _Vaquero_. La drogisto estas elirinta el sia vendejo por kuraĝigi la Boviston. Li ankaŭ portas tre strangan ĉapelon. Li havas ĉirkaŭ la kapo kaj frunto kvazaŭ larĝan ledvindilon (se vi figuras ke li estas metinta ĉirkaŭ la kapo banderolon de gazeto, sed ledan banderolon, vi figuros tre ĝuste). En tiu banderolo estas fiksataj kvar maldikegaj bastonetoj, subtenante malpezegan sunombreleton, kiun li povas altigi aŭ klinigi laŭ sia deziro, dum la aero libere trapasas inter ĝi kaj la supraĵo de lia kapo. Li tre laŭdas sian ĉapelon, tamen ŝajnas al mi ke, por la salutado, ĝi ne estas tute konvena. Kiam mi mem, kun mia larĝa sunombrelo estas alveninta al ili, ni prezentas, mi supozas, tre rimarkindajn, eĉ eble ridindajn, figurojn. La vilaĝo staras sur flanko de monteto, kaj pense mi nun malsupreniras la deklivon ĝis la rivero. Tiu ĉi ne estas la "Creek" (rivereto) pri kiu poste mi parolos. Se la leganto trovos en sia vortaro _Creek_, _Golfeto_, li ne miru. La uzo de la vorto _Creek_ por rivereto estas tute Amerika. Ĝi estas vera rivero. Sed oni ne devas pensi pri klara akvo en kiu oni povas vidi ĉiun ŝtoneton. Neniel! Mi parolas pri unu el tiuj larĝaj malrapidegaj kaj malpuraj riveroj, kiuj ŝajnas ne kuri, sed rampi. Ĉu mi diros Irlandaĵon? Mi ofte deziras lavi la riveron! Mi estas mem akvotrinkulo, kaj al tiu ne estas ĝojige trovi en sia glaso dikan tavolon de ruĝa polvo; nek al siofulo estas plezure lasi stari sian glason duonon da horo, por ke la polvo amasiĝu ĉe la fundo. Nature mi riproĉis al la kelnero: "Ĉu vi ne havas filtrojn?" "Ho jes, certe. Tiu ĉi akvo jam estas filtrita. Vi devas ĝin vidi antaŭ ol ni ĝin filtris!" Foje, ĉe hotelo, mi vidis en la karafo ne sole polvon, sed ankaŭ malbelegan kaj ege aktivan insekton. Ugh! Mi ne estis sufiĉe soifa por trinki tiun akvon! Tamen ĉe diversaj grandaj Amerikaj urboj mi trovis la akvon tre bongustan. Oni boligas ĝin, densigas la vaporon, kaj reoksigenigas ĝin. Sur la rivero naĝas pramo en kiun mi eniras kune kun mia kunulo, kaj tiamaniere trapasas la riveron. Alvenintaj ĉe la alia bordo, ni elŝipiĝas, kaj, kun granda intereso interparolantaj pri miaj aferoj ni ne rimarkas, ke ni eniris grandan kampon da maizo. Subite mi ekvidas ke, krom la kreskaĵoj kaj la mallarĝa vojeto ĉe niaj piedoj, ni povas nenion vidi. Starante sur la pintoj de la piedfingroj mi elstreĉis supren ĝis la plena etendo, mian brakon sed eĉ tiel mi ne povis tuŝi la supron de la kreskaĵo. Mi tute komprenis kiamaniere oni povus sin perdi en tia gren-kampo. Mi diris en la unua porcio, ke unu el la karakterizoj de la Ŝtatoj estas la multegeco de la Insekta Vivo. Ĉe ĉiu paŝo mi havis la senton tiel, kiel se ni subpremigas multegon da akridoj. Kredeble ĝi estas nur senton, ĉar tiuj insektoj estas treege aktivaj, kaj mi trovis ilin plej ofte ĉe la supro kaj ne ĉe la malsupro de miaj botoj. Mi sentis ke mi estas "Gulivero" kaj ili la "Liliputaj" ĉevaloj kiuj sursaltas miajn piedojn. Mi devis imagi la rajdantojn. Certe mi aŭdis sonon, kvazaŭ de multego da siblaj voĉoj. Tiu sono estas por mi iom tro inspira, ĉar ĝi similas al tiu de la son-serpento (rattle-snake), kvankam oni povas facile ilin distingi; kaj mi ne tre ŝatas la bruon de la akridoj pri tio, ke foje, vespere, mi estis postsekvata de son-serpento. La morgaŭan tagon oni mortigis ĝin. Ĝi estis dekkvar futoj longe kaj havis dekkvar sonorilojn (rattles). Se oni diras la veron, dirante ke ĝi ricevas novan sonorilon ĉe ĉiu jaro, ĝi havis ankaŭ dekkvar jarojn. Fine la farmamastro nin trovis vagantajn sur siaj kampoj, kaj afable montris la ni la farmon, ĉiam klarigante la ĝustan koston de ĉiu afero kiun li montras al ni. Kelkaj Amerikanoj, se vi dirus al ili: "Kia ĉarma vidaĵo!" respondus: "Jes, la tero valoras po kvin dolarojn la Ejkro" (Acre = .40 da Hektaro). Tiaj Amerikanoj demandos al vi la koston de viaj vestoj, via poŝhorloĝo, de ĉio, kion vi portas. Mi kredas ke se unu el tiaj Amerikanoj (ili estas nur _unu_ tipo de la vere potenca raso) estus pendigota, li demandus al la pendigisto la koston de la ŝnurego, tia estas la forto de la kutimo! Tamen tiu scivolemo ne estas malĝentila, almenaŭ laŭ la intenco. Kontraŭe, la scivoluloj estas tre bonaj, tre gastamaj, kaj faros al vi multajn amindaĵojn. Mi havas tre koran memoron de miaj Amerikaj amikoj. LA FAJRTRAPASADO. Priskribo de ceremonio kiu okazis en Pondicherry (Hindujo) en jaro 1901. Estas la kvina horo vespere, en bela somera vetero. Nia puŝ-puŝ (homŝovata veturilo) estas interpuŝata inter multe da gaje vestataj viroj, kiuj amasiĝis sur la strato. Duonon horon ni tre malrapidas sur stratoj flankataj de budoj, malkaraj bazaroj, bufedoj, k.t.p., kaj fine atingas la kuŝejon de la rivero (kiu en tiu sezono de la jaro estas tute seka kaj senakva). Tie ĉi okazos la ceremonion. Ĉirkaŭ la loko oni povas vidi nur homajn kapojn, kiuj aperas, vico super vico; la tuta pentraĵo estas kvazaŭ flamego de hela koloro. Antaŭ ni estas ligna konstruaĵo, kie sidiĝas oficistoj kaj kelkaj gravaj urbanoj; ankaŭ malmultaj sinjorinoj, kiuj alportas iom da diverseco al sceno kie alie ĉeestis nur viroj. La konstruaĵo apudestis kvadratan terpecon, kiu similis malprofundan fosaĵon plenigata de dika tavolo de brulantaj karboj. Tiu ĉi fajro estas senlace incitata kaj bruligata de kelkaj laboristoj, ĝis kiam oni tute ne povas alproksimiĝi la lokon, tiel varmega estas la ĉirkaŭfluanta aero. Subite oni ekaŭdas la sonon de Hinda muziko, kaj tien ĉi rapidas la dio kaj diino, portataj sur la ŝultroj de siaj adorantoj. Granda amaso procesie sekvas la gediojn kaj multaj el la sekvantoj ĵuris, dum la pasinta jaro, trapasi tra la fajro en tiu ĉi tago. Ili tion ĉi ĵuris, aŭ por ke ili deturnu ian malbonaĵon, kiu ekminacas ilin, aŭ en dankema memoro ĉar iu malsana aŭ malsaneta dum la pasinta jaro feliĉe tute resaniĝis. Tiuj, kiuj intencas trapaŝi la fajron fastas la tutan tagon, sin banas kaj nun aperas ĉirkaŭataj de floraj girlandoj. La procesio trifoje ĉirkaŭmarŝadas la fajron, kaj fine oni starigas la diojn, vidaĵoj al la oriento. Je antaŭkonsentita signalo, la ceremonio komencas. La adorantoj tramarŝas tra la mezo de la fajro; ili trapasas tra la longeco de la brulanta fosaĵo, kiu havas eble kvin jardojn da longeco (preskaŭ kvin metrojn). Ili malrapide, mi certigas al vi, kaj en tre orda maniero, trapaŝas ĝin, kun tute sendolora mieno. Oni tie vidas multaj adorantoj, kiuj portas sur ŝultro malgrandan idon. Tio ĉi okazas, precipe inter malalt-rangaj familioj, ĉar ili kutimas fari religian promeson ke, se malsanuleto resaniĝos, ili devos trapaŝi tra la fajro dum la plej proksima festo. Sed ili kredas, ke la kompatema dio ne volas igi timeman infanon sole trapasi la fajron; sekve la ido estas portata sur ŝultro de la patro, kaj la religia ĵuro estas tiamaniere plenumata. La ceremonio finite, la amaso bruegeme disiras, senrapide kaj nepre diskutante la ĵusviditan ceremonion, ĝiajn meritojn kaj malmeritojn rilate al aliaj antaŭaj festoj. Tiu ĉi bruego, tumulto kaj konfuzo oni neniam povus skribe komprenigi al okcidentulo. ST. ANDREWS EN SOMERO. Originale verkita de J. T. Haxton. Estas la mezo de la sezono en la antikva griza urbo apud la maro. La bela ĉefstrato brilas per la helaj someraj vestaĵoj de la virinoj, kaj la krioj kaj fluetanta ridado de infanoj falas dolĉe sur la oreloj. Tiu ĉi strato, kiu prave fierigas la anojn de St. Andrews, estas en somero vere vidindaĵo. Ĝi estas longa, sed ne tro; larĝa, sed ne tro; ne tro ebena, ne tro rekta, ornamata de florvazegoj, flankata de nun foliplenaj tilioj kaj de multe da puraj, bonezorgataj butikoj. Ĉe unu fino estas la antikva pordego, bone konservata, kie oni prezentis al reĝo Karlo II. en 1650 la arĝentajn ŝlosilojn de la urbo. Ĉe la alia fino estas la restaĵo de la vasta katedro, kiu detruiĝis dum la Reformiĝo, kaj estas eĉ nun nobla en ĝia ruino. Meze de la strato estas la Pastro-kolegio, la Universitata Biblioteko, la Poŝtoficejo, la Urbestrejo kaj la Urbopreĝejo. Eble la ĉefa rimarkindaĵo pri la strato, kiel eĉ pri la tuta urbo, estas la stranga mikso de la antikva kun la moderna. Sed kiel ni promenas laŭlonge tiu ĉi admirinda strato "sub la tilioj," ni vidas virojn pretigante du veturilojn por veturi la unu al Crail (Krel) malgranda marborda urbo malproksime ĉirkaŭ dek mejlojn, la alia al Dura Din, bela valeto. La vojaĝontoj apudstaras. Jen feliĉaj geedzoj kun bela filineto; jen malagrabla, gala, maljuna fraŭlo; jen la ĝojega mezaĝa viro, kiu ŝercas kaj kore ridas kun siaj amikoj, jen la nerva virino, kiu senkonfide ektremas pro ĉiu movo de la ĉevaloj. Fine, ĉiu enestas kaj ĉio estas preta kaj, kun ĥoro de amikaj adiaŭoj ili forveturas, la radoj gaje bruetante sur la ŝtonoj. Sed ni devas trovi la vojon al la herbejoj aŭ "Links," ĉar ĉio en St. Andrews ekzistas pro la ludo Golf. De longega tempo tiu ĉi ludo ludiĝis sur la famaj herbejoj, kiuj estas sendube la plej bonaj en la mondo. Tie ĉi junuloj kaj maljunuloj--mi ja devas diri gejunuloj, ĉar tiom da fraŭlinoj ludas nun la "reĝan kaj antikvan ludon"--trovas sanon kaj forton, ludante sian amatan ludon. Homoj venas de ĉie, proksime kaj malproksime, por peli la "fajfantan pilketon" sur la herbo. Tion ĉi ne povas kompreni tiu, kiu vidas la ludon unuafoje. Ĝi ŝajnas esti tre facila kaj neinteresa. Estas necese, ke oni prenu la bastonon kaj penadu irigi la pilkon por eltrovi kiom da arto estas en la ŝajnsimpla ludo. Tion ĉi kiam oni eltrovas, preskaŭ senescepte oni decidas ke oni devas akiri tiun ĉi arton. Tiel komencas la "Golfa febro!" Sed en St. Andrews, golfo ne estas nur ludo. Per ĝi centoj da viroj trovas okupadon--servante la ludantojn; konservante la herbejon; fabrikante la ludilojn; portante la bastonojn; instruante lernantojn. Vivu do la Reĝa Ludo! Proksime al la golf-ludejo estas la marbordo, kie grandaj amasoj da infanoj ludas, konstruas sablokastelojn, rajdas sur azenoj, kaj sin banas en la maro. Apud la maro kaj en la moderna kvartalo de la urbo sin trovas multaj belaj domoj, sed en la antikvaj partoj la antikvisto trovas feliĉan ĉasejon. Ĉar St. Andrews estis iam la eklezia ĉefurbo de Skotlando, kaj tial enhavas ruinojn de multaj preĝejoj, kiuj tenas ĉirkaŭ si memorojn pri la Skotaj religiaj malpacoj. Oni ankoraŭ montras la lokojn, kie la sorĉistinoj droniĝis kaj kie la turmentitoj bruliĝis. Resume, por ĉiu, la scienculo, la antikvaĵ-amanto, la gaja plezur-serĉanto, la resaniĝanto; ĉiu trovos ion plaĉan en tiu ĉi griza, malnova, universitata urbo ĉe la rando de la Norda Maro. LA INSULO MARGARITO. De G. O. Messerly. Mi alvenis tien ĉi post unutaga vojaĝo de Trinidad, per vaporŝipo de la "Royal Mail Company." Ni unue atingis Carupanon, haveno sur la "Costa Firme," kie ni trovis la maron tre maltrankvila. Samtage ni lasis tiun ankorejon por veni al Margarito, Venezuela insulo lokita ĉirkaŭ kvindek mejlojn norden de la Venezuela ĉeflando. La vidaĵo estas bela kaj la marbordo estas poezia tiam, kiam oni kontempladas ĝian belecon kaj vastecon, kaj la belecon de la malproksimaj montoj. Sennombraj velŝipoj de perlfiŝistoj estas videblaj. Ili serĉas kun pacienco la ĉefan riĉecon de tiu ĉi insulo, kaj ilia nombro kreskadis kaj kreskadis tiel rapide, ke mi pensis ke ili estis nekalkuleblaj. La ĉi tieaj perlfiŝistoj uzas la _arrastra_ aŭ skrapilon, kiu kolektas en sako ĉiujn perl-ostrojn kiujn ĝi trovas antaŭ ĝi sur la fundo de la maro. Poste la fiŝistoj suprentiras la skrapilon kaj elektas la pli grandajn ostrojn. Tiuj ĉi estas malfermataj kaj la viando estas metata en kaldronon kaj kuirata ĝis kiam ĝi iĝas kvazaŭfluida. La supo estas poste forĵetata, kaj la perloj, kiuj restas sur la fondo de la kaldrono, estas lavataj en malvarma akvo. Tiam la perlo, la plejamata juvelo de belaj sinjorinoj, aperas brilanta sed ... multekosta! La Margarita popolo, kies raso estas miksaĵo de Kariba kaj Kaŭkaza sango, estas bonkora. Iliaj devizoj estas _Hoy_ (hodiaŭ) por ricevi, kaj _Mañana_ (morgaŭ) por pagi; sed alimaniere ili estas honestaj kaj aktivaj komercistoj. Iliaj ĉefaj komercaĵoj estas Perloj, Kafo, Maizo, kaj Kapra-haŭtoj, kaj ili faras grandan komercadon kun Trinidado kaj Curaçao. Mi mem estas, mi kredas, la unua Venezuelana Esperantisto sed ne la sola, ĉar mi jam varbis kelkajn, kaj mi ĉiam klopodas! La plej malbonaj malamikoj de nia lingvo en Venezuela certe estas la literoj ĉ, ĝ, ĥ, ĵ, kaj ŝ ĉar iliaj sonoj estas tute neŝatataj de la loĝantoj de la patrujo de Bolivar. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 17. (Vol. II., No. 3.) _Marto, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W. CONTENTS. Page Chapel of Bones (Dr. Gustav Busuttil) 33 Month by Month 34 Legend of a Faithful Soul (A. Motteau) 37 When Blooms the Mignonette, concluded (O. I. Elleder) 33 Concerning Children I Know (E. W.) 40 Reminiscences, Part III. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 41 Three Cake Recipes (Jem Ross Archibald) 43 From Puŝkin and Lermontev (A. Nippa) 43 Legend of the First Violin, continued (F. L. G. Maréchal) 44 India's International Language (George J. Henderson) 45 From Egypt (Dr. Martyn Westcott) 45 Esperanto in Great Britain (Colonel H. K. Gordon) 46 The Sculptor's Sacrifice (C. S. Bickell) 47 Dormu! Original Music by F. G. Rowe, words of Edward Metcalfe, M.A. (see p. 205, Vol. I.) 48 For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:-- Acton--Sro. E. J. GANT, Ivy Dene, Cumberland Road, Hanwell, W. Barrow-in-Furness--Sro. JOHN THOMPSON, 52, Blake Street. Battersea--Sro. A. E. LEE, 2, Cupar Road, Battersea. Bedford--Sro. A. DUDENEY, 2, Rothsay Gardens. Blackpool--Sro. T. WHITTINGTON, B.A., Baines Grammar School, Poulton-le-Fylde. Brighton--Miss OXENFORD, 16, Upper Westbourne Villas, Hove. Brixton--Sro. E. W. EAGLE, 21, Kellett Road, Brixton. Corbridge-on-Tyne--FRAŬLINO BICKELL, Springfield. Dover--Sro. H. R. GEDDES, Northumberland House. Dundee--Sro. J. DUCHENE, 3, Seagate. Forest Gate--Sro. G. C. H. CARTER, 107, Ham Park Road. Glasgow--Sro. J. H. WALLACE, 22, Queen Mary Avenue, Crosshill. Huddersfield--Sro. G. H. TAYLOR, 9, Norman Road, Birkby. Ilford--Sro. W. A. JEFFERY, 42, Park Road, Ilford, E. Keighley--H. W. D. HAMILTON, 15, Nashville Terrace, Fell Lane. Leeds--Sro. J. H. BEAUMONT, 19, Leathley Road, Hunslet. Leicester--Sro. MUGGLESTONE, 61, Bonsall Street. Liverpool--Sro. R. E. ISSOTT, 5, Gresham Street, Edge Lane. London--Miss LAWRENCE, 41, Outer Temple, W.C. Newcastle--Bro. J. MILLS, 129, Clara Street, Benwell. Portsmouth--Dr. GREENWOOD, 182, Queen's Road. Plymouth--Sro. GRINDLEY, 23, Gifford Place. St. Andrews--Sro. J. T. HAXTON, 133, South St., St. Andrews. Settle--Sro. C. GRAHAM, Goldelands. Warrington--Sro. S. G. THROSSELL, Holly Bank, Latchford. West London--Sro. S. MAITLAND, 22, Macliss Road, Kensington, W. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. FOR SALE. 160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor. LITOGRAFAĴOJ BEZONATAJ. Sro. Walter H. Meigh deziras aĉeti Francajn aŭ Germanajn litografaĵojn por la ornamigo de porcelano. Skribu al li ĉe Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandaj Geesperantistoj. Sro. Oscar Fugatschwig, Srebrenica, Bosnia. Nemetiista fotografanto, deziras koresp. per ilus. p-k. Frl. Helen E. Jones, 44, Church Street, Stanley, Liverpool. Deziras koresp. kun ĉiulandaj gejunuloj per ilus. p-k. Ĉiam respondos. Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Sro. Walter H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, England. Deziras interŝ. kolorajn ilus. p-k. kun ĉiulandanoj, krom Francanoj kaj Britanoj. Srino. Fred Pollock, 1, Buckingham Terrace, Glasgow, Scotland. Deziras kores. kun ĉiulandaj Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam respondos. Sro. J. Wibberley, 11, Montrose Terrace, Plymouth. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun alilandaj Esperantistoj. Sro. Harry L. Wiltshire, Pierrepont House, Chippenham, England. Deziras kor. kun alilandanoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam respondos. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 57, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 17. [Vol. II., No. 3] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. MARTO, 1905. KAPELO EL OSTOJ.[110] Originale verkita de Dro G. Busuttil. Unu el la kuriozaĵoj de nia insulo Malto, aŭ pli bone de la tera globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Ĝi kuŝas sur la okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikaĵo Sankta Elmo. Antikve ĝi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj kontraŭbatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega sieĝo de la jaro 1565a. Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo malgrandan preĝejon, kiun li dediĉis al "Tre Sankta Nomo de Mario," sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino'n de la Enterigejo." Tiu Enterigejo troviĝas en la preĝeja postaĉambro. Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi, sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restaĵoj la preĝejan postaĉambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la ostojn tiamaniere aranĝis, ke li aliformigis la ĉambron en ion misteran, similan al la morta regno. La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu mirigis, ĉu la mistera vidiĝo, ĉu la preskaŭ mozaika vidaĵo, kaj mi ne povis bone difini ĉu la unua impreso estis terura aŭ mirega; eble ĝi estis miksaĵo de miro kaj teruro--miro pro bela kaj vere mirigiga ordo de la ostoj--teruro pro la nevidebla, sed reala apudesto de la morto. Antaŭ la kapela postamuro troviĝas altaro montrante el antaŭflanko latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Ŝia Infano elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj kranioj alterne). Ĉiuflanke de la altaro mi vidas niĉon en kiu elstaras la tempa simbolo, nome--Skeleto tenante per ĝia dekstra mano, falĉilon. La antaŭaĵo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el ostoj precipe el kranioj. Jen estas la traduko de la latina surskribo:-- La universala teras fero estas teatro; Homa vivo estas tragedio: Ĉio iluzio; ĉio ŝajno. La morto estas la lasta linio de ĉio. Ĝi malkovras, kaj ĉion solvas. Vi kiu vivas tion ĉi pripensu; Preĝpetu (de Dio) la lumon eternan por tiuj, kiuj ĉi tie ripozas Foriru kun paco kaj senĉese memoru, ke vi mortos. Ĉu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis. PIEDNOTO: [110] Tiu ĉi artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voĉo Internacia." (_Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva_). MONATO POST MONATO. Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus. Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la _Universala Vortaro_ estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton. Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble ĝi devos esti _internacia_; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone. La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojaĝo al la _Kvin Havenoj_, pri kiu ni jam ekpensas. La Kapitano Capé, kiu nepre ĉeestos, ĵus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de _La Unua Ĉapitro de Miaj Memorskriboj_ (kosto 75 c.), de François Coppée, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankaŭ nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub broŝura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 paĝoj, 40 c.). Sed el Peruo alvenas plej notinda teĥnika libro, _Rezisteco de la Ferkolonoj_, de Dro Federico Villareal. Ĝi estas grand-forma 69 paĝa verko, en la lingvoj Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas nian Sciencan Bibliotekon. Profesoro Th. Cart, kies dika _Esperanta Ligilo_ estas la Braille'a organo por la Blinduloj, ĵus verkis versan tradukon de _Trafendita Turo_, antikva Franca legendo. Tiu ŝatinda verketo eldoniĝas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj. Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ĉiuj tiaj eldonaĵoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon aŭ per aliaj libroj (laŭ valoro) aŭ per poŝtmarkoj. Oni altiras la atenton de ĉiuj Esperantistoj al la kvar paĝoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon aŭ du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukaĵoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili! Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ĉiuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj broŝurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[111] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, ĉar ĝi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ĉi pruvas la valoron kaj taŭgecon de Esperanto komerce. Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj ŝajne ne ricevis sufiĉan atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist. Pri de Dro Lloyd, _The Esperanto Language Practically Considered and Described_, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto eĉ verkis versaĵon pri ĝi, kiun ni presigas sube.[112] En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroliĝis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ĉe la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese aŭskultis, kaj varme aplaŭdis la parolinton. Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ĉe niaj Lundaj Kunvenoj ĉe la Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj adeptoj pruvas ke tiaj amuzaĵoj provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (aŭ malsimpla) lerno-libro. Komence, ni sekvas la Internacian kutimon manĝi iom, dume parolante aŭ Esperanto aŭ Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la ĉambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-maŝina Kompanio. Tie ni sidiĝas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (aŭ ŝia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas _miriga_, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ĉi rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ĉeestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, ĝis li eltrovos ĝin. Kompreneble, la demandoj kaj ĉiuj paroloj dum tiuj ĉi ludoj devas esti Esperante parolataj. Alia tre ŝatata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ĉi okazo la unua rondero diras (eble) "_Ĉapelon_," lia najbaro devas ripeti _ĉapelon_, kaj (eble) _dent-purigilon_. Kaj la afero progresas, ĉiu persono devas ripeti ĉiujn la aferojn jam ŝovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankaŭ aldoni pluan aferon, ĝis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj ĉagrene ekkrias: "Kaj la valizego pleniĝis!" Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro ĝin traduku Esperante--bonega cerb-akrigilo tiu ĉi! La Redaktoro. _N.B.--La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ĉiujn artikolojn por No. 19 antaŭ Marto 28._ MONTH BY MONTH. Our readers will be pleased to learn that the Official exemption, of which we wrote last month, has arrived, and our good chief has returned to Warsaw, to continue his pro-Esperanto work instead of journeying to Mandchuria. Although we regret the circumstances which brought about this exemption from military service, and would wish that Dr. Zamenhof were stronger and in better health, we are exceedingly glad that he will be able to bring the true Seal of the Language to Boulogne in August, and will thus give the Congress that significance which we had begun to fear would be wanting. Doubtless something will there be arranged concerning the long-considered International Committee. It seems to us that the foundation of such an organisation is absolutely necessary for authoritatively incorporating additional words for the growing needs of a living language. Of course, only those roots already in the _Universala Vortaro_ are the present fundamental roots of the language, and all other words found to be necessary have been introduced by various Esperantists. Even the creator of the language himself has given his sanction to these latter words, not as law-giver, but merely as the Esperantist most competent to make the selection. We all, therefore, await with impatience the foundation of this central Committee. Naturally it must be _International_; but we fear that our distant readers in America, Africa, Asia and Australia will have to send their suggestions in writing, direct to Dr. Zamenhof for his consideration, in order that they may be submitted to the Boulogne Congress, which will probably include members from almost all European countries. But maybe the members of our latest Group, that in the Indian town of Udipi, will not be able to make their voices heard there with their almost as young Group-members in Folkestone. The foundation of a Group in the latter town is most gratifying, and makes us think once more of the summer trip to the _Five Harbours_, which we have now in mind. Captain Capé, who will, of course, be present, has just given the Esperantists a neatly got-up and good translation of _The First Chapter of my Reminicences_ (price 8d.), by François Coppée, the famous French author, who gives his warm approval to Esperanto. Also our well-known author, Sam Meyer, has just published in brochure form the humorous one-act comedy, "The Tureen" (16pp., 5d.). But from Peru comes a most noteworthy technical book, _The Resistance of Iron Columns_, by Dr. Federico Villareal. It is a large 69-page work, in Spanish and Esperanto, which undoubtedly strengthens our Scientific Library. Professor Cart, whose bulky _Esperanta Ligilo_ is the Braille organ for the Blind, has just composed a versified translation of _The Cleft Tower_, an ancient French legend. This pleasing work is published by the Esperanto Society, Ltd., of which many of our readers are shareholders. Owing to the frequent appearance of Esperanto booklets, published at one shilling or less by private individuals, we shall be much obliged if the authors will kindly send ten each of all such publications to us, with an invoice. We will gladly remit either in other books (according to value) or in postage stamps. The attention of all Esperantists is called to the four pages of our cover. On these is to be found useful information, which will facilitate International Commerce. We indeed believe that in a few years it will be quite a usual thing to send a penny or two, say to Germany, for those pretty pins, which the Germans make better than we; and, of course, Germans, on their part, will conveniently send us their small orders for buns and odd cakes, which we make so much more solid than they! Announcements in Esperanto magazines must bring International orders, and as soon as we freely adopt Esperanto for commercial purposes, all merchants will hasten to master the language. We have already received several capital business catalogues and brochures. But perhaps M. Jadeau's letter[111] will have a peculiar interest for readers of The Esperantist, as it was in reply to an English inquirer concerning an advertisement on our cover. Such letters as these prove the value and suitability of Esperanto commercially. Several correspondents have written from time to time, proposing that we should touch upon grammatical points which had apparently not received adequate attention in our text-books. Probably Dr. Lloyd's new book will explain such. But, if not, we will endeavour to supply the necessary explanation in The Esperantist. Regarding Dr. Lloyd's _The Esperanto Language Practically Considered and Described_, we have already received many most appreciative criticisms; and one devoted fellow worker has even composed verses, which we print below.[112] At the close of January last a most interesting lecture on Esperanto was delivered by our esteemed contributor, Mr. Paul Mathews, M.A., at the Pioneer Club, the Members of which listened with interest, and warmly applauded the speaker. In conclusion, we will relate in a few words the amusements which we Members of the London Club employ at our Monday meetings at the Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. We do so believing that the good progress already made among our experts proves that such amusements provide a more agreeable form of study than a simple (or complicated) text-book. To begin with, we adopt the International custom of having something to eat, chatting the while either in Esperanto or in English. Then, about 7h. 5m., we cross the road to the rooms kindly lent us by the Remington Typewriter Company. There we sit in circles and join in various games. For example, one member of the circle gives a sentence, as the beginning of a story. His (or her) neighbour adds another, and so on. The result is indeed _astounding_, and we often threaten to spring one of these stories on our readers! Then, perhaps, one present goes out while we select some object, about which he asks questions until he discovers it. Of course, the questions and all words in these games must be spoken in Esperanto. Another greatly appreciated game is "I packed in my trunk." In this case the first member of the circle says, maybe, "A hat"; his neighbour has to repeat _a hat_, and adds (maybe) _a toothbrush_. And the matter goes on, each person having to repeat all the things already stuffed into this mysterious trunk by his neighbours, and also to add something more, until, finally, one can no longer remember the long catalogue, and dolefully announces: "And the trunk was full!" But the most instructive game is this: Mr. A. pronounces an English phrase, and asks another member to translate it into Esperanto--a capital wit-sharpener. The Editor. PIEDNOTOJ: [111] Estimata Sinjoro.--Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Ĉu per kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn, ĉu per bareloj, ĉiu enhavanta de 55 ĝis 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino. La elspezoj pro la sendo kaj la impoŝto kunekun estas je:-- 12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn da _ŝaŭmantaj_ vinoj (ĉampana vino, k.t.p.). 9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de _ne ŝaŭmantaj vinoj_, blankaj aŭ ruĝaj. 100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino. Pro tiaj elspezoj kaj laŭ la kvalito, mi do povos sendi:-- Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 ĝis 60 frankoj (£1 16s. ĝis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj. Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.). Ĉio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ĉiu detala sendo estas liverota por la pago. Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ĉe via lando por vendi detale miajn produktojn. Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.--Jadeau. [112] Vagonare vojaĝante (mi konfesos Esperante) Lernolibron mi maltegis Kaj ĝin tute mi tralegis. Dum la longa vojaĝiro Jen per ravo, jen per miro Min profunde interesis Tiu libro kaj impresis. "Kia estas la libreto De plezuro la fonteto?" Diru al la demandanto-- "Pri la lingvo Esperanto. "De Doktoro Lloyd verkita Kaj je pencoj dek vendita. Kaj enhavas ĝi resumon Kiu disvastigas lumon. "Sur sintakson, gramatikon, Kvankam ĝi ne havas dikon. Sed por Esperantistaro Estas multuminparvaro!" D.H.L. (9660). LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA. De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau. Katene ĝemas la spiritoj En purgatoriflamo: Foriĝas grade malmeritoj De pentoplena l' amo, Kredeble, kiu penis tere Por sin purigi vere. Eĉ tie, ĉiu Marifesto Senpena tag' fariĝas, Kaj, dum benita tia resto, Espero kuraĝiĝas-- Ĉar ĉiuj ĝuas l' interpacon, Dipatrinodonacon. Sed, foje, en purgatorio, Eĉ sankta la reveno De la Nomfesto de Mario Ne ĉie iĝis beno-- Ĉar spiritvoĉo tiel ĝemis Ke mil koreĥoj tremis! Spiritoj kune al Ĉielo _Te Deum_ himnon sendis, Sed, Ĉefheroldo Miĥaelo Ĝin aŭdis kiu plendis: "Vi, kial kantas ne dankeme?" Li diris kompateme. Respondis la spirit' ĝemanta: "Sendanka mi ne estas; "Sed kvankam paco viviganta "Ĉi tie kun ni restas, "Ĝi nek forpelas mian penon, "Nek donas al mi benon. "Ĉar tere min aminta koro "Bedaŭras nun kaj ploras, "Kaj lian ŝarĝon de doloro "Konstante mi memoras: "Devenas mia la sufero "El lia malespero. "Se estus eble por mi iri... "Se vidi lin mi povus! "Kor-amon mian eĉ rediri... "Li pli espere vivus! "Pli pacience submetita, "Li estus fortigita." Tuj diris nun la Ĉefanĝelo: "Punlim' mallonga via "Finiĝos baldaŭ: en Ĉielo "Dolor' ne estas ia! "Ĉu devus tera stato lia "Pli pezi ol la via? "Permeso iri via estu: "Nur unu terminuton "Konsolu lin: ne kune restu "Pli ol la templimiton... "Sed al vi kostos kora l' amo "Miljaron da punflamo." Tilia ombro ŝirme falas Sur par' de gefianĉoj; Karese ili kunparolas Sub la tremantaj branĉoj: Trankvila, dolĉa la vespero Invitas al l'espero... Sed, jen! nordvento akre blovas Tra la tiliarbejo... Ĝemego sin terure levas Ĝis la supernubejo, Lasante juna edzo vidva, Kun la edzin' senviva! Ĉe l' pordo de l' purgatorio, Ĝis Miĥael' staranta, Atingis la terura krio De la spirit' iranta Por pagi koston de koramo: Miljaron da punflamo. "Anim' fidela, preteriru "Kun la heroldo dia; "En paradizon tuj eniru, "Pro l' amo granda via: "Dum minut-agonia faro "Pasiĝis la miljaro." Al floro papilio flugis, la folietojn ŝiris, Suĉante tie unufoje, kaj tiam supreniris. Lacerto el murtruo venis; pri io ĝi sopiris, Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris. Sinjor' fraŭlinon belan vidis; li multe ŝin admiris, Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris. Ne estis en la flor' mielo; Nek suno en ĉielo; Sen mono estis la anĝelo; Ho! kia ver-fabelo! (Clarence Bicknell). KIAM EKFLORADAS REZEDOJ. Pentraĵeto el Rusa Litvujo. Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder. Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la ĉirkaŭaĵo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenaĵoj kiel tranĉiloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallaŭteco staris nun la nuda arbetaro sur Ŝeŝupodeklivaĵoj, nur kiam la vento enturniĝis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj. Mallumajn, grizajn nubojn respeguliĝantaj akvoj de Ŝeŝupo fariĝis nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado ŝajnis esti esprimo de ĉagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazaŭ dezirante forkuri de proksimiĝanta severa vintro. Ĉio aperis malplena, forlasita, malgaja. De granda ŝtono forblovis la ventego ĉiujn somerajn memoraĵojn. Ĝi forblovis florojn tie disĵetitajn, forblovis rezedbukedojn velkiĝantajn; forblovis ankaŭ la noktan kantistinon. Ŝi nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malĝoja ĉambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de ĉirkaŭaĵo videblaj. Sopire eraris ŝiaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj riverbordoj desegniĝis de griza firmamento. ... Ho, tie plaŭdetis la ondoj de Ŝeŝupa rivero, tie leviĝadis ĝiaj bordoj ... ho, tien tien!! La benko kraketis, la ŝnuroj tranĉis sangruĝajn striojn en nudaj brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovaĝe rigardis la knabino apud si.... Jen subite, tra grizaj aŭtunaj nuboj, kiel por adiaŭiĝo trarigardis la subiranta suno, origante la tutan ĉirkaŭaĵon. Ĝia radio eniris eĉ en la malhelan ĉambreton eklumigante tie la lignan krucifikseton starantan apud nigra preĝlibro sur la fenestra tabuleto, ĝi ekheligis malmultan, malriĉan meblaron kaj kisis kareseme la palan vizaĝon de en vana penado turmentiĝanta knabino. La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura aero ekbrilis ŝia sidejo, muskkovrita, alta ŝtono, tie la sama suno kiu nun sendis sian lastan saluton al ŝi, kisadis ŝian vizaĝon kiam frumatene la dolĉaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno kisadis ŝin adiaŭiĝante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis, kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra ĉambro ŝi ne povas kunkanti! La benko kraketis, la ŝnuroj entranĉis en la blanka korpo, ruĝa sango gutis sur la tero.... Vana penado! Malrapidante estingiĝis la ora radio kaj iom post iom ekpaliĝis la lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre fariĝis ree en la malgranda ĉambreto. Kaj ekstere murmuris ĉagrene la Ŝeŝupo-ondoj pli rapide portante siajn akvojn al la maro. La frenezulino serioze ekmalsaniĝis. Ŝi, kiu tage kaj nokte sen malutiliĝo elportadis ĉiujn veterŝanĝojn ekmalsaniĝis en varma ĉambro. Ŝia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidoviĉ eksciis pri ĝi. En nia lando loĝadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis seriozan pulmobrulemon. Daŭris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankoraŭ veni la kuracisto ĝis la knabino resaniĝis, ĉar al la brulemo aligiĝis infektema, longedaŭra malsano. Sen helpo de Leonid Leonidoviĉ, kiu tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi ŝian flegadon, kiu ankaŭ pagis ĉiujn elspezojn, ŝi certe estus mortinta. Ŝiaj parencoj estis tre malriĉaj kaj ili havis ankaŭ nur malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino. Kvankam ĉiam ŝia spirita stato en la vintro pliboniĝadis, estis do tre rimarkinde ke ŝi post ŝia malsaneco, kiam ŝi reakiris fortojn, fariĝis preskaŭ tute prudenta. Ŝi ekkonis mian amikon kiel ŝia bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Ŝiaj parencoj kaj najbaraj vilaĝanoj opiniis ke la grava malsano liberigis ŝin de frenezeco, kaj kredis ke ŝi restos nun por ĉiam prudenta. Tio komence ankaŭ ŝajnis efektiviĝi. Sed ju pli proksimiĝis la printempo, des pli timetema, malparolema ŝi fariĝis, des pli ofte eraris ŝiaj rigardoj en la bluan malproksimecon kaj ankoraŭ kuŝis multaj blankaj neĝstrioj sur nigriĝantaj kamparoj, kiam ŝi unu belan tagon estis malaperinta. Saman tagon revenis alaŭdoj Litvalandon. * * * Pasante iam vespere apud granda ŝtono mi ekaŭdis subite la voĉon de Leonid Leonidoviĉ. Ĝi sonis tute proksime kvankam mi la parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi aŭdis lian parolon: "... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimiĝas. Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldaŭ ampleksos ĉion intima krepusko, ŝirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankaŭ ci, amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min ĉar ci konas mian senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci malsupreniros pura kaj bela kiel ĉielaj anĝeloj, por atesti ke ci min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco. Ili diris ke ci ĉesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio estas ne eble. Ili parolas tiel, ĉar ili ne konas cin. Erariĝintoj! kiun cia koro ekamis, tiun ĝi amos ĝis sia lasta bato. Neŝanĝebla estas cia amo, ĉar ci estas sanktulino. Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankaŭ mi ne vivus plu--aŭ mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas disigi, ĉar niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la alia--por la eterneco! Ho! Ci aŭdis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora stelo mia!" En tiu ĉi momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube ĉe la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta ĉielo, kie ĵus ekbriletis radiantaj steloj.... En la arbetaĵo kantis dolĉe la najtingalo, kareseme ventumis la printempa mola aero, kaj de alta ŝtono eksonis nun la plendo de la freneza knabino: "_kass man' iĵ vardalo ir iĵ pravardelo._" Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn. * * * La rezedoj en mia ĝardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta aromo estis la dolĉa saluto de veninta somero. Varmega estis la vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba ĉielo sur la elsekiĝinta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la aero, velkiĝante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren, kaj sub ombro de branĉoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle sidis la korvoj. Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por ĉasi anasidojn en densajn kanarojn de Ŝeŝupo. Mi ne scias kio tiun tagon estis kaŭzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis miaj nervoj per longedaŭra turmentiganta varmegeco tro ekscitiĝintaj aŭ estis io alia, sufiĉe, mi sentis strangan, neklarigeblan timon kaj maltrankvilon, kvazaŭ mi antaŭsentus, ke io okazos. Enfervoriĝinta en sukcesa ĉaso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero alproksimiĝis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo leviĝintaj, komencis kovrigi ĉielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis direkti miajn paŝojn hejmen. Dume, ĉiam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ĉiam pli akraj fulmoj eklumigadis ĉielon, kaj la tondro eksonis pli laŭte, pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda ŝtono, kie mi povis almenaŭ iom ŝirmi min de malbona vetero. Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpuŝoj, kaj grandaj gutoj falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte min al la krutaĵo, mi decidis atendi la preteriron de la fulmatondro. Subite la vento eksilentiĝis, pluvo ĉesis, kaj plenega senmoveco aperis: nek la plej malgranda trunketo moviĝis, nek ia folieto tremetis, ĉio staris rigide, senmove kiel ekŝtonigite, kvazaŭ la tuta naturo pro ekteruriĝo kaj timo ne kuraĝis eĉ spiradi. Nur sur la firmamento ŝoviĝis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj gigantuloj, fantomsimile antaŭen. Tiu ĉi momenta senmoveco estis pli timiganta ol la antaŭa bruado kaj moviĝo. Instinkte oni sentis, ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla. Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun eksplodegis. Estis terure grandioza naturmontraĵo. Surda bruado eksonis en la aero, la mallumeco fariĝis plenega, nur por sekundoj per blanka aŭ verda lumo ekheligadis, fulmoj la ĉirkaŭaĵon, igante postan mallumon ankoraŭ pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, verŝis muĝante siajn akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la ĉielo ŝajnis unu fajra maro. Sur la dekstra flanko, proksime de mia kaŝejo, troviĝis la granda ŝtono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis ĝin, kiel magia, nigra, alta turo preskaŭ vertikale super la rivero sin leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon. En ŝaŭmantaj kaskadoj ĵetiĝis de la krutaĵo muĝantaj riveroj malsupren. La tero kun nuboj miksiĝis, ŝajnis ke la naturo ellasis ĉiujn terurojn en ĉi tiu batalo de elementoj. Mia kaŝejo, kiu nur mizere min ŝirmis, komencis fariĝi tre maloportuna tamen mi ne povis forlasi ĝin. Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega, krakadanta tondro, laŭtega, kordisŝiranta ekkrio, kaj en rebrilo de tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta ŝtono en la riveron. Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi aŭdis, la bruo de la vetero supersurdigis ĉion. Mi eksaltis el mia kaŝejo ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco, ekscitiĝo, densa arbetaro, branĉoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj, malhelpis ĉiun paŝon. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte fine al la rivero mi nek aŭdis, nek vidis ion, tial post mallonga tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis atingi la plej proksiman kolonion. Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiĝinta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, fariĝis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa serĉado, nur sub la granda ŝtono ĉe la riverbordo ni trovis ĉapelon kaj surtuton de Leonid Leonidoviĉ. Tagiĝis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfeliĉa knabino kaj kune, firme ĉirkaŭprenita de ŝiaj brakoj--la korpon de mia amiko. Ambaŭ mortintaj, droniĝintaj. * * * Estis klare: la kompatindulino ekteruriĝinta aŭ konfuziĝinta pro proksimega enbatiĝo de fulmo, abismiĝis suben de sia alta sidejo.--Leonid Leonidoviĉ surpriziĝinta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kaŝiĝis ankaŭ ĉe la granda ŝtono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.--Kiam li rimarkis falintan en la Ŝeŝupon knabinon, li, estinte bona naĝanto, forĵetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi ŝin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timiĝo de ekdroniĝanto firme ĉirkaŭprenis lin, kaj sin alkroĉinte je li estis la kaŭzo, ke li ne povis naĝi. Tiamaniere ili ambaŭ trovis en la terura nokto sian pereon.... * * * Klare radiante leviĝis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon. Sur verda herbaro paceme kuŝis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda ŝtono. En la branĉaro de kviete moviĝantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.--Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidoviĉ mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante ĝin mi trovis en ĝi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj.... Mi remetis la medalionon, alfortiginte ĉirkaŭ la kolo de la mortinto la ligilon. Super la vizaĝo de mia amiko flugetis ĵus la sunradio--kiel lasta feliĉa rideto.... Ĉiujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas la aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ. PRI INFANOJ, KIUJN MI KONAS. Originale verkita de E. W. (i.). Knabineto de tri jaroj kaj unu monato parolis tre rapide kaj tiel malklare, ke amikino diris al ŝi: "Volu paroli pli bone, estas neeble kompreni tion, kion vi volas diri." Kun kompatinda rideto la infanino respondis: "Mi ja bone parolis; vi tute ne komprenis, ĉar mi parolas France," kaj ŝi gaje ridis pro sia ŝerceto. (ii.). Antaŭ du aŭ tri jaroj, avino legis al kvinjara knabo. Tiu ĉi havis apude lud-pafilon kaj kelkafoje li ekkriis: "Haltu, avinjo, mi vidas Boeron, mi devas pafi lin," kaj li pafis. Poste li diris: "Mi mortigis lin, legadu do nun." Enfine la avino demandis lin: "Ĉu vi ne bedaŭras pro knabinetoj Boeraj, kiam vi mortigis iliajn patrojn?" Unu minuton li silentis, tiam li decide respondis: "Ne, avinjo, ĉar estas tute neniaj geknaboj. La Boeraj estas saĝuloj; ili sciis, ke estos militado, tial ili preĝis: "Kompleze Dio, ni tute ne volas naskigi infanojn. Ili estas tre piaj homoj, kaj do Dio aŭdas iliajn preĝojn, kaj certe ne estas infanoj Boeraj." La avino tiam lin demandis: "Ĉu vi ne kompatas la avinojn Boerajn? Pensu nur kiel mi ploregus, se mi perdus vian patron. Sendube ili amas siajn filojn, tiom, kiom mi amas mian. Ĉu vi ne ilin kompatas?" La knabo deturnis la kapon dirante: "Mi pensas, avinjo, ke estos pli bone, ke vi legadu." (iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari ĝuste tion, kio plaĉus al lia estinta edzino, aŭdis la vesperan preĝon de ŝia sesjara nevino. Tiu ĉi, subite leviĝante, diris: "Mi nur volas ke miaj preĝoj vivus." "Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis aŭdi en respondo kelkajn parolojn de fido aŭ de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?" "Mi volas diri, ke mi estus feliĉa se miaj preĝoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por ke mi povu ilin bati, pinĉi, kaj piedfrapi--tiom mi ilin malamegas. Ĉiam estas preĝoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura ĉifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!" Ŝi parolis kun flamruĝaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron. Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto. (iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre ŝatis ludi ĉe la fajro, kaj ofte faris malbonaĵojn. La pliaĝa sole puniĝis. Al mi tio malplaĉis, ĉar mi volis puni ankaŭ Tomon, hontigante lin. Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ĉiam lin devigi ne tuŝi la fajron." "Kiamaniere mi povos lin devigi?" "Diru al li: 'Mi vokos Anjon (la vartistinon),' kaj, se li persistos, alvoku ŝin." Li promesis tiel agi. Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu ĉambro. La du knaboj ĝojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo puniĝis, sed ne Tomo. Tiu ĉi rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li _volis_ ĝin fari!" "Ĉu vi alvokis Anjon?" "Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!" (v.). Nove naskito kuŝis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas feliĉaj. Ĝia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ĉi estas malbona infaneto, ĉar ĝi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, ĉar ĝi estas tre malpura Teleguo." (En la parto Hindujo, kie oni parolas _Telegue_, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.) FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj. Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto. Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas _Buggy_ estas tre malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas _Sulky_ (kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo. Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis. Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:--_Manieroj_, _neniom_; _kutimoj_, _malagrablaj_. Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto _Sir Boyle Roche_ foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado." Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj. Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn la _Buggy_ supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min. Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches). Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankoraŭ parolas la lingvon Amerikan. (Mi diras _Amerikan_, ĉar ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo). Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki. "Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!" "Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li tre bone restos." Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema. "Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo la ĉevalojn?" "Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon." "Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras unu pli bonan aŭ pli belan?" Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela vetero." ... * * * Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la _Creek_'on. Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:-- Trans la _Creek_'o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn. Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto. Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de ĝi en la rivereton. Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon. "Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi ankaŭ iom purigos la radojn de la _Buggy_. Jen du dezirindaĵoj." Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la _Krikon_. Mi skribis supre, ke la radoj de la _Buggy_ estas altegaj. Mi skribos tie ĉi, ke la kuŝejo de la _Kriko_ estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem. Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo. "Kion mi devas nun fari?" mi demandis. Kaj trankvila voĉo respondis:--"Ho, metu viajn piedojn sur la spruĉ-ŝirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi ankaŭ faris kaj kun niaj kvar piedoj elstreĉitaj rekte antaŭ ni, ni daŭrigis la traveturon. La akvo ankaŭ daŭrigis sian supreniron, sed antaŭ ĝi atingis la seĝon de la _Buggy_ ni trapasis la plej profundan parton de la rivereto. Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, laŭ sia kruteco, tre similis al domtegmento. Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika ĉevalo povas suprenrampi riverbordon. Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis ĝuste malsupre sub (aŭ ĉu mi diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):--Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta ĉevalo, kaj rimarkis kiamaniere ĝi streĉas kaj ŝveligas ĉiun el siaj grandaj muskoloj? Ĉu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan ĉielon, la supron de la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto? Ĉu li entenis la spiradon kiam ĝi faletis, glitis, kaj li sentis malantaŭen rulon de la radoj (kiu tamen ŝajnas al li veran ruladon, tiel longe la sekundoj daŭras); kaj fine elspiras elspiraĵon de kontentiĝo kiam li trovas sin ankoraŭ en la akvo de la _Kriko_? Ĉu li vidis la ĉevalon kun mieno honta komenci denove la saman supreniradon? Ĉu li kurbis sin antaŭen por ĝin helpi? Ĉu li vidis kiam per granda peno ĝi atingis per la antaŭaj hufoj la supraĵon, dum ankoraŭ la malantaŭaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola deklivo? Ĉu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis; entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj ĉirkaŭrigardis la ebenan plataĵon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan amikon. Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankaŭ atestos, ke en tia okazo, la suprenrampado de ĉevalo ne estas malsimila al tiu de grandega hundo. Tion mi iom longe priskribis pro kaŭzo ke ĝi tre bone montras la fortecon kaj malpezecon de la veturilo kiun la Amerikanoj nomas _Buggy_. En alia veturado kun alia veturiganto kaj en alia regiono la _Buggy_ en kiu mi veturis enfosiĝis ĝis la akso en sablon. Mia kunulo neniel maltrankviliĝis kaj la malpezega kaj fortega _Buggy_ facile trapasis la sablan kontraŭaĵon. Sed mi estas jam skribinta sufiĉon por montri, ke miaj veturadoj ne estis tute sen intereso. KUKAĴETOJ ANGLA, SKOTA AND IRLANDA. Originale verkitaj por la Kvina Hora Manĝo, de Jem Ross Archibald. Angla. _Materialo_:-- 3/4 funto da faruno (kribrita kun 1 teokulero da kuir-pudro). 1/4 da sukero (kribrita). 1/4 da butero, tri ovoj, teotaso da lakto. _Metodo._--Frotu, per la fingroj trae, la sukeron, buteron kaj la kribritan farunon kaj kuir-pudron. En aparta pelvo batu la ovojn ĝis malpezaj, poste aldonu la lakton. Nun, per ligna kulero agitu rapide la tutan miksaĵon. Duone plenigu kelkajn buteritajn kukaĵet-stanaĵojn. Baku en varmega forno ĉirkaŭ 15 minutojn. Kiam malvarmaj, ili estas pretaj. Skota. _Materialo_:-- 1 funto da butero. 1-3/4 da faruno (kribrita). 1/4 da faruno riza. 1/2 da sukero (kribrita). _Metodo._--Metu la buteron en pelvegon kaj, per la mano, farigu ĝin krema. Nun aldonu la sukeron kaj kunmiksu trae. Poste (sed nur iom post iom) aldonu la du specojn da faruno, miksu ĝis ĝi fariĝas ebena elasta knedaĵo. Elrulu la knedaĵon per ligna rulilo ĝis ĝi fariĝas nur ĉirkaŭ duon-colo dike (1.5 cm). Formu ĝin en rondetoj, levigu ĉiun tre zorge, kaj metu ĉiun sur aparta buterita papero. Poste, por ornami la kukaĵetojn, piku la supraĵon meze per forko, kaj per la montra fingro kaj dika fingro pinĉu en punktoj la randon. La forno ne devas esti tre rapida, baku ĉirkaŭ 20 aŭ 25 minutojn. Dum varmaj, tiuj ĉi kukaĵoj estas tre facile rompeblaj. Lasu ilin ĝis malvarmaj sur la paperoj. Poste enmetu en biskvitujon, ĉar, en la aero, ili baldaŭ moliĝas. Irlanda. _Materialo_:-- 3/4 funto da faruno riza (kribrita). 1 da sukero (kribrita). 1/2 da butero. 1/4 da migdaloj (ŝelitaj per bolanta akvo kaj dishaketitaj). 9 ovoj, batitaj ĝis ŝaŭmaj. Unu teokulero da citron-suko. Unu teokulero da Karavaj semoj. Unu teotaso da rozo-akvo. _Metodo._--Batu la buteron per ligna kulero ĝis krema. Iom post iom aldonu la sukeron kaj la rozo-akvon, batu ĝis tre miksitaj. Aldonu la ŝaŭmigitajn ovojn, agitu rapide per ligna kulero, kaj aldonu iom post iom la riz-farunon jam kribritan. Nun aldonu la migdalojn, la semojn, kaj la sukon. Verŝu la miksaĵon en kukaĵ-ingon (stanan) jam pretigita per buterita papera subŝtofo. Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ 90 minutoj. EL PUŜKIN. EL LERMONTEV. Tradukitaj de A. Nippa (Ivanino). En la kampo vasta, pura Brilas neĝo ondigita, Lumas luno trojko[113] kuras Sur la neĝo trabatita. Kantu vi! kaj mi silenta Aŭdos nun avide kanton-- Bruas la malgaja vento, Kaj malvarma lun' lumanta. Kantu vi: en nokt' malgaja, Sur la vojo, al la koro, Estas dolĉaj sonoj gajaj De la kanto belsonora. PIEDNOTO: [113] _Tri-ĉevala glit-veturilo._ Nokte staris la nubet' dormanta Ĉe la brusto de ŝtoneg' grandega, Kaj matene vojon venis ĝi fruege, Sur bluaĵo gaje ludiĝante. Sed malseka signo postrestadis En la sulkoj de ŝtoneg' staranta. Sola staras li, profunde pripensanta, Kaj mallaŭte en dezert' ploradis. LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO. El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal. Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Ŝi kuris ĝis la kajuto, kiu estis senhoma. Ŝi eltiris la spegulon el sia pelto kaj rave rigardis ĝin. Ĝi estis simpla ornamaĵo, nur ovforma spegulo ornamita per opaloj. Ŝi ne laciĝis rigardi sin sur la spegulo, kiu redonis ŝian vizaĝon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida akvo el la fontoj. La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!" Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris. Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata. Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove. La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo. Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas iajn sorĉojn. La Diablo ridegis. Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi. Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!" La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio." Macha estis aŭdinta pri kontraktoj kun la Malamiko, kaj ŝi tremegis. "Kion vi volas por via laboro?" demandis ŝi, per tremante voĉo. "Preskaŭ nenion!" respondis la Diablo. "Vian Patron!" "Mian patron!" ekkriis la terurigita fraŭlino. "Vian patron," respondis la Diablon malrapide. Macha respondis: "Neniam!" "Kiel vi volas," diris la ruzulo, kiu tuj malaperis, kvazaŭ englutita de la tero. Macha revenis hejmen malfeliĉa, decidinte morti prefere ol doni sian patron al la Diablo. Ŝi renkontis la lignotranĉistojn sur la vojo. Ili marŝis unu post la alia, kaj portis la hakilojn sur la ŝultro. Ili akceptis Machon per gajaj krioj.... La kastelo restis silenta ankoraŭ kelkaj tagoj, sed, unu matenon, la servistoj kaj la hundoj trairis la ponton, kaj Macha revidis la belan kavaliron. Li galopis antaŭ ŝi, sen vidi ŝin, kiel ĉiame. Macha freneziĝis pro kolero, kaj ekkriis: "Al mi, Ho Malamiko! Al mi!" La longa kaj maldika formo de la Diablo eliris el musotruo. Li metis sian manon kontraŭ la orelo por ricevi la malproksiman galopon de ĉevalo sur la folioj. "Aŭdu, aŭdu! Tiu estis la bela kavaliro. Li estas via, se vi volas!" Macha sopiris. La Diablo daŭrigis: "Post kelkaj horoj la bela kavaliro povos aparteni al vi. Sed mi bezonas vian patron!" "Prenu lin!" ĝemegis Macha. La ruzulo tiam puŝis ŝin antaŭ si ĝis la Cervo-kruco, en tiu loko laboras la patro de Macha. Noktiĝis, kiam ili alvenis al la loko. La lignotranĉisto dormis, sur la nuda tero, antaŭ malgranda amaso da ligno kiu brulis, kaj de kiu malrapide supreniris fumo. La koro de Macha fluidiĝis, vidante sian patron, sola, sen defendo, fordonita al la Malamiko per ŝi mem, per lia propra filino. Ŝi deziris ekkrii por veki lin. La hakilo brilis sur la herbo; ĝi defendus lin. Sed nenia sono eliras el ŝia gorĝo. La Diablo metis sian hok-forman manon sur la ŝultro de la dormanta viro kaj, prenante lin per la piedoj, turnigis lin rapidege ĉirkaŭ sia kapo. Kiam li haltis, la homa formo de la ligno-tranĉisto malaperis, kaj nur restis en la mano de la ruzulo, speco da plata kaj sonora kesto. "Nun," diris la Diablon, "donu al mi viajn fratojn. La ilo, kiu devos ĉarmi vian kruelan kavaliron ne estas finita...." "Miajn fratojn," kriis Macha, levigante la brakojn al la kapo pro timego, "neniam!" Ŝi foriris, malfeliĉa, kaj serĉis Traĵanon, Romon, Konstantenon kaj Liveon, kiuj segis en klaraĵo meze de faligitaj arboj. Ili lasis sian laboron, sed Macha ricevis iliajn salutojn sensente kaj timeme. Dum la posttagmezo la kvar fraŭloj kuŝiĝis flanko ĉe flanko sur la lignosegejo, por dormi. _Finota._ LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO. Originale verkita de George J. Henderson. Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera. Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento! Lt.-Kolonelo Gordon, sur la _Esperanta Gazeto_, paĝo 8, montris tiun ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn. Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani. La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento. Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento. Li tiam pensis, ke estus utile alfari ĝin, kaj fondi ĝin, kiel la oficiala lingvo de lia regno. Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la uzo de Hindustani fariĝis pli kaj pli universala, ĝis hodiaŭ, kiam ĝi estas la komuna komunikilo aŭ internacia lingvo de la Hindujo, meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom loĝas en la tuta Eŭropo. Ĝia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu ankaŭ devenas la Angla vorto _horde_. En la komenco ĝi estis iom simila al la _Lingua Castrensis_ de la Romaj soldatoj, kaj ĝi ekekzistis pro la natura neceseco por ia komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas kunvenintaj pro komercaj aŭ militaj kaŭzoj, kiuj ne povas sin interkompreni. _Pidgeon-English_, _Chinook_ kaj _Pennsylvania Deutsch_ estas nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj ĵargonoj, sed Hindustani aŭ Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Ĝi estas en granda parto arte-farita lingvo, ĉar ĝi estis aliformigata kaj alprenata laŭ difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam ĝi estis fondata kiel politika institucio. EL EGIPTUJO. Kara Sinjoro, Vi diris al mi, ke vi kredis, ke viaj legantoj ŝatus lerni ion pri mia vivado tie ĉi. Nu, mi intencas skribi libreton pri miaj spertoj, kaj mi estas tre okupa pretigante sciigojn por ĝi. Sed mi diros al vi ion, kion mi eklernis hieraŭ; eble ĝi estos surprizo ĉe vi, kiel ja ĝi estas ĉe mi. Ofte ni demandas cigaredojn Egiptajn, kredante ke ni estas fumontaj tabakon, kiu kreskis en Egiptujo. Sed, de 1890, nenia tabako estas kreskigita en tiu ĉi lando; tial ke la Kedivo estas ĝin malpermesinta. Efektive ĉia tabako venas tien ĉi el Turkujo, precipe el Latakia. Ankaŭ la cigaredaj paperoj venas el Italujo, kaj oni ne faras paperojn tie ĉi. La enlanduloj ne eĉ laboras aŭ zorgas pri la cigareda komerco, kaj la cigaredoj estas volvigataj de Grekoj, preskaŭ tute. En Eŭropo la fumantoj insistas, ke ili ricevos "cigaredojn Egiptajn faritajn de kompanioj Grekaj," tial, en Kajro, estas multe da firmoj Anglaj, Francaj kaj Italaj, kiuj komercas sub titoloj Grekaj. Mi mem kredas, ke oni enmetas en la cigaredojn iom da salpetro, sed tie ĉi ili min certigas, ke nenia falsiĝo estas permesata, kaj ke ili ricevas la bonan guston per prudentaj elektoj. Nu, estas eble! El ĉiuj Egiptaj cigaredoj, tiuj en Kajro faritaj estas ja la plej bonaj; kaj ili estas preskaŭ ĉiuj sendataj alilanden. La enlandanoj fumas ĉiame cigaredojn, sed nur de la malsuperajn kvalitojn. Da Kajraj cigaredoj ĉiuj estas volvigitaj mane. Sufiĉe pri cigaredoj. Mi baldaŭ iros al Assouan por vidi la novan grandegan akvo-ŝtopilon tie. Malfeliĉe ĝi subakvigis la insulon Philæ, kaj tial rabis de la vojaĝanto unu el la plej belaj vidaĵoj en la tuta mondo. Senpreza monumento de antikveco estas perdita, ĉar nur porcioj da tiuj belaj temploj povas esti vidataj supre la akvo de la Nilo, similaj al juveloj disŝiritaj el siaj tenejoj. Sed, kompreneble, oni devas kalkuli kiel gajno la pligrandan prosperecon de la enlanduloj, kiu jam okazis, dank' al la plibona akvigado de la tero.... Via sincere, Martyn Westcott. LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO. Originale verkita de Colonel H. K. Gordon. Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos. Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj. La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi pretendas vere esti, nome, _helplingvo internacia_. Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas ol kontraŭe. Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj kaj individuoj. De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe. Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankaŭ ĉe socialaj rilatoj. Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncerniĝi. Ni progresu metode. Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj fariĝos aŭtomate en sia propra tempo. Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof. Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado. Oni devas ekkompreni ke:-- (i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezaĵo, tia kia eble multe da aliaj estintaĵoj estis. (ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo. (iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo ĝin ellerni. (iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube aŭtoritaton en aferoj filologiaj, ĝin publike aprobas. (v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ĉe niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni eĉ la patrujan lingvon, kaj ĉe multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ĉi okazas precipe ĉe junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste. (vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj. Se ni povas (kaj ni nur povas penadi), konvinkigi la publikon pri tiuj ĉi punktoj, la memstaraj bonecoj de Esperanto certe trafigos ĝin. Multe da diskutado nuntempe aperas en ĵurnaloj pri la Greka kaj Latina lingvoj, kiel cerbaj gimnastikaj uzadoj; kiom valoraj tiuj ĉi estu por libertempuloj, kiuj deziras ilin lerni legante, parolante, kaj skribante, la frua studo precipe de la gramatiko sendube naŭzas la plej multe da lernantoj, kvankam ili ĝuus tradukojn. Nenio povas esti plifacila ol la gramatiko Esperanta. Se oni deziras lerni la bilardaludon, oni uzas rektan ilon, anstataŭ la pinton de ombrelo--kvankam eble oni povus penade ludi tiamaniere! Se cerbaj gimnastikaj uzadoj estas valoraj, ĉu ni ne havas matematikojn, kaj el ludoj, ŝak- kaj vist-ludojn? En la ĉiutagaj ĵurnaloj nuntempe multa diskutado okazas kontraŭ la Stato de Edukado en tiu ĉi lando, pri kiu vastega sumo da mono elspeziĝadas. Pro la severa kunkurso, precipe el Germanujo kaj Ameriko, oni plendegas, ĉiaflanke, je nesufiĉaj rezultatoj. Oni diras ke niaj knaboj, el ĉiuj klasoj de Societo, foriras de lernejo kun malmulte, eĉ neniom, da inteligenta taŭgeco kontraŭ la vivbatalado. Ke kamparanetoj lasas lernejon atinginte nenian kapablecon je ia metio, kaj kun nenia deziro pliigi sian sciadon, tia kia ĝi estas, kaj tiel nekapablaj legi inteligente, ke ili ne havas la eblon fari progreson, eĉ tion dezirante. Kaj ke ili ricevas nenian sciencan instruadon nek kuraĝadon tiun direkton. Ke junuloj difinitaj por la Militistaro aŭ la Reĝa Ŝiparo povas nek skribi nek silabi ĝuste sian propran lingvon, kaj konas preskaŭ neniom da alilandaj lingvoj, da geografio aŭ da ĉirkaŭekzistantaj natursciencoj. Ankoraŭ, aliaj, starante pli alte, eliras el Kolegio kun malmulte pli ol supraĵa kono de Latina kaj Greka, sen povi senĝene paroli ian modernan lingvon. La celo de Edukado estas instruadi lernantojn pri sciencaj pensad-metodoj, instruadi ilin kiel ellernadi kaj deprenadi por si mem, laŭ la maniero la plej efektiva kaj sen malŝpari valoran tempon: tiel ke, kiam ili lasos la lernejon, ili sin sentos kuraĝigitaj je plia studado: anstataŭ ol, kiel kutime, naŭzitaj je verko, pleje libraverko ĉambre, kun ĝia akompananta nescio pri ĉirkaŭaferoj. Unue, ŝajnus necese koni, se estus eble, por kiu metio aŭ profesio la knabo estas edukota: ni konas, ke tio ĉi ne ĉiam estas ebla. Tiaokaze ĝenerala praktika instruado, alfarita al lia stato, estas ĉio, kio estas cirkonstance ebla. Sed, kiam tio estas konata, la afero estus multe pli facila. Videble, ne estas rezone instruadi por Inĝeniero knabon iĝonta farmisto, aŭ por la Ŝiparo Reĝa se iĝonta Soldato aŭ por Advokato se iĝonta Kuracisto, k.t.p. Tiamaniere, devas esti punkto kie instruado devas komenci specialiĝi, prefere ĉe lernejoj specialigitaj. Rilate knabinoj, ne okazas la sama malfacileco: kvankam ĝi iom ekzistas. Kompreneble, por la alta edukado, precipe kontraŭ la libertempuloj, niaj Universitatoj provizas okazon: kvankam sendube ili estus plibonigeblaj. Ne estas kaŭzo por timi, ke iu, bezonante studi Latinan aŭ Grekan aŭ ian alian lingvon, vivan aŭ nevivan, ne trovos plenan okazon en la estanteco, kiel en la estinteco. Kontraŭ Latina kaj Greka, oni pretendas ke, ĉar ili estas lingvoj tre malfacilaj, ilia akiro farigas neegalan instruadon por la spirito: kaj forigante ilin, ni ne povus ĝuste kompreni nian propran lingvon. Kvankam tio ĉi eble estas iom vera, kaj kono pri ili, tiel ĉia scieco, estus profite akirinda, estas ja multe da verkistoj de pravegaj Anglaj libroj, kiu scias nenion pri ili. Tial ili ne estas necesaj, kaj vortodeveno estas lernebla el lernolibroj, aŭ eĉ el bona vortaro. Scieco pri historio de la homa progreso estas atingebla per tradukoj el lingvoj nevivaj kaj vivaj. Sinjoro Profesoro Huxley diras: "_La vera celo de vivo ne estas scieco, sed agado._" Nun, por la ordinara lernanto, eble estos utile instruadi "Esperanto," ĝis kiam li povas trovi tempon por lerni estontajn utilajn alilandajn lingvojn. El Esperanto li povas lerni la gramatikon en la formo la plej severe simpla, kaj scienca, fondita sur la sperto el multe da gramatikoj de nunaj kaj antikvaj lingvoj. Plie li nepre trovos ĝin vortodevena helpon pri la lernado de modernaj lingvoj. Ankaŭ, oni demandas, ke niaj junuloj devas ricevi instruadon pri patriotismo, siaj rajtoj kaj devoj kiel Angloj: la graveco de nia Imperio, la Administracio de nia patrujo, k.t.p. LA OFERO DE LA SKULPTISTO. Tradukita de C. S. Bickell. Skulptisto, kiu treege penadis sed trovis sin preskaŭ sen nutraĵo, ĵus estis fininta laboron, je kiu li estis metinta ĉiujn siajn esperojn. Ĝi estis plastra modelo de bela virino, kaj la artisto enamiĝis en la senvivan figuron sur kiu li elspezis tiom da tempo kaj laboro. Li ja esperis, ke ĝi metus lin sur la vojon, kiu kondukas al la Famo kaj al la Riĉeco. Estis malvarmega nokto, kaj la malfeliĉa viro, tremetante pro malvarmo en sia mizera subtegmento, maltrankviliĝis pri la sendanĝereco de la modelo, ĉar la frosto estas pereiga malamiko al la plastro. Kun sopiro de laceco kaj kun ĝemo kiu trapasis lian maldikan korpon, li demetis la eluzitan veston de siaj nevestitaj ŝultroj. Ameme li drapiris la figuron per la malnova vesto, kaj, ĵetinte sin teren apud ĝi, li dormadis. Kiam la mateno venis, la frosta suno malfacile ĵetis siajn radiojn tra la fenestro de la subtegmento kaj brilis sur du figuroj, malvarmaj kaj senvivaj. La skulptisto kuŝis morte glaciiĝinta apud sia bela kreitaĵo: li donis sian vivon pro la arto, kiun li tiel amis. Multaj artistoj, kortuŝataj pro la malfeliĉa sorto de nekonata frato, monoferis sufiĉan sumon por fari bronzan modelon de la virina figuro, kaj oni metis surskribon sur la pedestalon de la statuo, rakontantan la malĝojan historion de la ofero de la skulptisto al la Arto. Dormu! Words by Edward Metcalfe, Music by F. G. Rowe. Dormu, Dormu en lulilo, Paĉja, Panja korligilo; Panjo ja apude sidas Ci al panja am' konfidas. Ci en sendanĝero estos Panjo ja apude restos; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm', dormu, dormu, dorm'! Kovras ja flugilaj vestoj Sur birdetoj en la nestoj Sed flugiloj cin anĝelaj Kovras en mallumo helaj: Ci en sendanĝero restos Ĉar anĝeloj apudestos; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm', dormu, dormu, dorm'! Dolĉa en lulil' trezoro, Ŝlosilet' de panja koro, Cin al brakoj mi konfidas Kies ci vizaĝon vidas; Ci en sendanĝero restas Nia Patro apudestas; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm', dormu, dormu, dorm'! SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _18._ (Vol. II., No. 4.) _Aprilo, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Black David (Fairy Tale by E. W.) 49 Month by Month 51 An Unexpected Meeting, Alphonse Daudet (translated by Paŭlo Burĵado) 52 Legend of the First Violin (translated by F. L. G. Maréchal) concluded 53 Reminiscences, Part III. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 55 A Masked Ball (D. H. Lambert, B.A.) 56 The Lion and the Gnat (A. Motteau) 57 Outdoor Education (Thomas Hoskison) 58 Doggie's Views on the Servant Question (Clarence Bicknell) 59 Rain, from the Bulgarian (translated by Penko Petrov) 60 "Conscience makes Cowards of us All" (F. A. Meigh) 61 Coniston and Grasmere (A. R. and D. H. Lambert) 62 Inflexible, W. E. Henley (translated by Ben Elmy) 63 From Rubinstein's Thought-Basket (translated by Vs. Lojko) 64 AVIZO GRAVA. La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto. BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, City, Glasgow, Scotland. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. FOR SALE. 160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor. Correspondence Lessons in Esperanto. ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. 7/6 the Quarter. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. Cedric H. Akaster, 31, Connaught Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj. Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun Geesperantistoj el aliaj landoj. Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj. Sro. H. Clegg, 14, Norfolk Street, London, W.C. Volas renkonti fremdajn Esperantistojn, kiuj vizitos Londonon dum Paskatempo. Li plezure almontros la vidindaĵojn & klopodos por fari la viziton ĝuebla. Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japonujo. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam respondos. Sro. L. A. Gill, Churchfield Halls, Acton, London, W. Deziras koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k. Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj per ilus. p-k. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 18. [Vol. II., No. 4.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. APRILO, 1905. DAVDO DHU. Ferakonto originale verkita de E.W. Seka printempo sekvata de somero varmega faris neŝipireblaj eĉ la plej grandajn riverojn, tial ke la Sisnaĥoj reiris Orientan Britujon, forlasante la belegajn regionojn, kiujn ili ruinigis. Iom post iom revenis en siajn hejmojn la mizeraj kamparanoj, sola restaĵo el multaj centoj da feliĉaj kaj diligentaj homoj. El tiuj ĉi preskaŭ ĉiuj mortis batalante pro la patrujo, aŭ, perdinte esperon, serĉis alilande la liberecon, kiun ili ne plu povis defendi ĉe si. Sed, inter la malfortuloj, la virinoj kaj infanoj kiuj plorante revidis siajn senhomajn vilaĝojn, troviĝis almenaŭ unu heroo. Davdo Dhu, tiel nomata pro la nigreco de liaj haroj kaj okuloj, estis farinta miregindaĵojn de boneco, pacienco kaj saĝeco dum tiu ĉi melankolia reven-tempo. Unue li sole esploris la landon por scii ĉu la malamikoj ja forlasis la scenejon siaj kruelegoj. Tion eltrovinte, li multe komfortis kaj kuraĝigis la revenantojn kaj laboradis tage kaj nokte al la rekonstruo de ter-mura protekto kontraŭ luparoj, kiujn la odoro de neenterigitaj homoj kaj bestoj allogis el la montoj kaj arbaroj. Neniam li dormis sub tegmento ĝis ĉiu alia kapo kuŝis en hejmo sia. La vilaĝanoj lin amis kaj respektegis, vidante en li iom da superhoma, ili volonte estus elektintaj lin sia princo, sed li insiste rifuzis altiĝi super siaj kunuloj. Li volis nur ilin servi. Estante orfo, oni urĝis lin edziĝi, sed tion ankaŭ li rifuzis, sciante ke multe da junuloj bezonis pli ol li vivadon feliĉan. Pro la rabadoj kaj detruo faritaj de la lupoj oni revivigis antikvan leĝon, kiu permesis al neniu edziĝi antaŭ mortigi difinitan nombron da lupoj. Davdo helpis ĉiujn fraŭlojn ĉasi, kaj alporti ilian takson de kapoj kaj feloj, ĝis kiam ĉiuj, kiuj ĝin deziris, fariĝis fianĉoj aŭ edzoj. La plej bela fraŭlino el ĉiuj estis rifuzinta multajn proponojn. Oni diris ke ŝi rezervas sin por la heroo. Ŝi estis sprita, lerta kaj ĉarma. Kiam do Davdo pripensis la amon, nature li enamiĝis en ŝi, kaj ŝi konfesis al li longe kaŝatan amon. Ĉiuhore li revis pri Sisilo, sed li estis serioza, kaj tute ne parolema, tiel ke neniu sciis lian senliman amon pro la fianĉino--eble ŝi mem eĉ ne sciis ĝin. Avide dezirante akiri kiel eble plej baldaŭ sian impoŝton da feloj, Davdo ĉasis preskaŭ ĉiun duan tagon, kun neŝanĝa sukceso, sed, enfine, la bonŝanco mankis al li. Ĉasata de luparo li provis salti trans larĝa profundaĵo, sed li falis, glitadis kaj nekonsciiĝis. Kiam li iom reviviĝis, li sin sentis subtenata de molaj brakoj. Konfuze li demandis: "Kie mi estas? Kies brakoj tenas min?" Voĉo dolĉega murmuris: "Vi restas sur la brusto kiu vin nutris dum via infaneco, vin ĉirkaŭas la brakoj kiuj tiam vin portis." Kiam Davdo refortikiĝis, la feino parolis kun li tiel aminde kaj sincere, ke li kuraĝis ŝin demandi por ke ŝi lin elŝtelis de liaj gepatroj, kaj kiu estis la infano tie forlasita anstataŭ li. Ŝi klare kaj afable respondis: "Al ni feinoj ja estas permesite edziniĝi kun viroj. Se, dum la tuta vivo, la viro restas fidela, la feino ricevas senmortan animon. Ŝi povas elekti aŭ morti kun li, aŭ longan vidvinan vivon, lumigitan per la espero por eterna reunuigo. Fea edziĝo konsistas nur el manpremo kun kiso. Tia simpla ceremonio nur ligos honorulon. Feino, kiu sin degradis per amo por perfidulo devas necese penton fari per disŝiro de ĉiu ligo kiu ŝin memorigos de li. Forlasite, mi devis forpeli mian idon, kaj ĉar mi konis la bonecon de viaj gepatroj, mi anstataŭis al ili mian trezoron, kaj ŝtelis vin. Mi tion lastan faris, ĉar, laŭ niaj leĝoj, ĉiu feino devas varti infanon almenaŭ dum kvardek jaroj. Mi sciis ke, kun ili, vi ne perdus la ĉe ni infusan bonecon. Vere feoj estas virtaj, sed tiu virto ne estas laŭdinda, ĉar ni ne povas senti malbonan deziron. Bonfari estas nia naturo, nia vivo mem. Homoj per feinoj nutritaj, per feoj instruitaj, devas fariĝi la plej granda beno de la homaro. Vi, karulo, estos la koro kaj la cerbo de viaj venkitaj Britoj. Vi vane ne vivos!" Apenaŭ resaniĝinta, Davdo volis iri hejmen sed ne povis. Laŭ fea leĝo, devas neniu homo felandon lasi veka kaj konscia. Tial estis dormante ke li portiĝis de vilaĝo en vilaĝon, de monto al monto, de kaverno en kavernon, por prediki la evangelion de rezignacio. Malmultaj kaj malfortaj, la Britoj ne povos sukcese kontraŭstari al la barbaroj. Ili do devas cedi kvazaŭ al dekreto de Dio, devas servi senhonte la novajn regnestrojn, penadi ilin plibonigi kaj konverti al Kristo. Davdo transportiĝis eĉ en Kimrujon, kie li trovis la pli militaman popolon pri kiuj la profeto Taliesin diris, ke, multon perdinte, ili ĉiam gardos sian sovaĝan landon kaj belan lingvon. Al la Kimroj Davdo rekomendis virton, unuecon, kaj bataladon. Ĉirkaŭ la urbo de Merlino li vidis popolon preskaŭ feliĉan, tutfide kredantan en ilian profetinon. Pri ŝi ili diris: "Ŝi estas inspira virgulino, amata de Dio, de anĝeloj, de sanktuloj kaj de tiom da feoj, kiom homoj. Ŝi loĝas en la monteto de la profeto, klopodas pri lia domo atendas lian vekiĝon, legas lian libron, kaj klarigas al ni lian volon. Ni tute ne bezonas alian juĝanton, pastron aŭ reĝon, ol nia Vivieno." ... Unu matenon Davdo, vekiĝante en sia hejma vilaĝo ĝoje rapidis ĉe Sisilo, kaj sciiĝis de ŝiaj gepatroj ke, lin kredinta pereitan, ŝi antaŭ ok monatoj edziniĝis. Lia koro ĉesis bati, dum kelkaj momentoj li nenion vidis nek aŭdis. Tiam silente li formarŝis. Tiun tagon li sin kaŝis. Morgaŭe la vilaĝanoj vidis la saman gajan aktivan helpeman viron, kiun ili perdis antaŭ du jaroj. Nokte li ofte ploris, tage li sin devigis pensi nur pri siaj najbaroj. Kiam li ne volis malĝojiĝi pro sia doloro, li rakontis pri sia falo, kaj sia savo de la feoj; pri lia misio kaj pri ĉio, kion li vidis en Britujo kaj Kimrujo. Sed pri la felando li parolis neniam, ĉar bone li ellernis ke homa lingvo ne povas esprimi sentadojn aŭ eĉ agadojn feajn. Tiamaniere pasis unu jaro. Davdo, silente batalante, tute venkis sian doloron. Sisilo estis feliĉa, la vilaĝo prosperis, sed homoj devis severe laboradi por vivi, kaj li helpis al multaj. Varmegan vesperon, junulino portis lignon el la arbaro. Ŝi estis pala, maldika, kaj tro malforta por tia laboro, sed sia patro kaj gefratoj mortis, kaj sia patrino estis malsanulino kiun ŝi, Mirio, sole subtenis. Mirio ne posedis spriton, lertecon, aŭ belecon. Ŝi estis tute sen geamikoj kaj sen espero. Fleksigita sub sia ŝarĝo, kaj preskaŭ svenanta, ŝi ĝin sentis subite forprenata, kaj ŝi aŭdis la voĉon de Davdo, kiu diris: "Tiu ĉi ne estas virina laboro. Mi portos la lignon, mi petas tenu brakon mian." Sen ia penso pri amo aŭ edzeco, li diris al Mirio, ke ne estos necese ke ŝi plu laboru, ĉar li estos filo al ŝia patrino. Mirio nekomprenis kaj ĝoje akceptis la neintencan proponon. Ŝi estis tiel feliĉa, tiel danka, ke li ne kuraĝis vidi la doloron kiun kaŭzus la scio de ŝia eraro. Li do nur diris ke li morgaŭe vizitos la patrinon. La tutan nokton li vagadis en la arbaro kaj aŭskultis feajn voĉojn. Li bezonis konsilon. Kio estis la fea konsilo kiun li ricevis? Jen estas: "Vi estas aminta, sed neniam vi reamos. Mirio ne estas amata de ĉiuj; oni diras ke ŝi estas ne verema kaj bonkora. Ŝi estas do sufiĉe kompatinda! Ĉu vi volas plimultigi ŝiajn dolorojn per rifuzo de la amo kiun ŝi neniam estus espriminta se vi ŝin ne trompis per vortoj maldiskretaj. Bedaŭro estas parenco de la amo. Sed ĉu la bedaŭro ne mortos, kiam ŝi estos kontenta, ĝojega? Ne timu!" Davdo kaj Mirio fariĝis geedzoj. La vilaĝanoj miregis, sed lia ĝentila bonega respekto por la malforteco havis tiom da simileco al timema amo, ke ili tute trompiĝis..... Post kvardek jaroj gefiloj kaj genepoj enterigis Mirion apud la antaŭ ne longe morta Davdo, la heroo, patrioto, kaj saĝulo--Davdo Dhu. MONATO POST MONATO. Enlandaj & eksterlandaj Korespondantoj skribis aprobante la rimarkojn faritaj lastan monaton pri la fondigo de Internacia Esperanta Komitato. Nun estas konsiderinde en kia direkto restas ĝiaj funkcioj. Ŝajne ĝi ne posedos iometon plu da aŭtoritato por ŝanĝi la formon de la neelparoleblan vorton _scii_, aŭ por forigi la uzon de la vorto _ol_ post _anstataŭ_, ol posedas jam la ordinara Esperantisto. Sed ekzistas multaj manieroj, laŭ kiuj tia organizaĵo povos elmontri sian valoron, & kore ni invitas niajn legantojn, ke ili pripensu la aferon, & sendu al ni siajn proponojn, zorge evitante "neeblaĵojn"! Ni klopodos por ke la ricevotaj respondoj estu submetitaj al la Bulonja Kongreso, ĉe kiu tiom da ni ĉeestos. Bedaŭrinde, via Redaktoro povos ĉeesti Bulonjon nur de Aŭgusto 5 ĝis 8. Sed, kiel kompenso pro ĉi tiu malfeliĉo, li donas al si la privilegion ekviziti multajn samideanojn en Alĝero, Multujo, & aliloke. Ĉar estas, malkontentige, neeble esti ĉe du lokoj je unu & la sama momento, estas neeviteble ke korespondantoj devos atendi kelkajn semajnojn por respondoj al iliaj afablaj komunikaĵoj. Sed, Majfrue ni esperas reordigi la aferojn kiel kutime. La eldonigo de la The Esperantist kompreneble daŭriĝos kiel kutime. La Maja kajero jam presiĝis. La progreso dum la pasinta monato ne estas estinta speciale rimarkinda. Artikoloj alvenis el Queensland, Hindujo, & la Unuigitaj Ŝtatoj, kiuj vekigis iom da intereso. Nova grupo fondiĝis ĉe Chippenham (Wilts), kies Hon. Sek. estas S-ro Harry Wiltshire, Pierrepont House. S-ro Rhodes (Keighley) eldonigis belforman Rim-Vortaron (kosto 70c.) kiu utilos al niaj estimindaj poetoj. Ni ankaŭ ricevis numeron de la _Alĝera Duonmonata Stelo_, kiu, sendube, estas nukleo por pli granda organo de niaj Nord-Afrikaj kunbatalantoj. El nedirekta deveno alvenis la sciigo ke Japonaj kunstudentoj intencas fondigi sian Esperantan organon. Konkludante, ni deziras danki ĉiujn verkistojn pro ilia afableco; &, kvankam ni plenege estimas la sindoneman laboron de niaj oftaj verkantoj, ni precipe deziras danki tiun kreskantan aron da diversnacianoj kies verkoj aperas sur niaj paĝoj por la unua fojo. MONTH BY MONTH. Correspondents at home and abroad have written approving of the remarks made last month concerning the foundation of an International Esperantic Committee. It is now to be considered in what direction its functions lie. Apparently it will not possess one iota more of authority to change the form of the unpronounceable word _scii_, or to abolish the use of _ol_ after _anstataŭ_, than the ordinary Esperantist possesses at present. But many ways exist in which such an organisation can show its value, and heartily do we invite our readers to consider the matter and send us their suggestions, taking pains to avoid "impossibilities." We will see that the replies received be submitted to the Boulogne Congress, at which so many of us will be present. Unfortunately, your Editor can be in Boulogne from August 5 to 8 only. But, as compensation for this disappointment, he is allowing himself the privilege of paying a flying visit to many fellow students in Algiers, Malta, and elsewhere. As it is, unfortunately, impossible to be in two places at one and the same time, it is inevitable that correspondents will have to wait some weeks for replies to their kind communications. Early in May we hope to put things in their usual working order once more. The publication of The Esperantist will, of course, continue as usual. The May number has already been printed. The progress of last month has not been especially remarkable. Articles have come to hand from Queensland, India, and the U.S.A., which have aroused some interest. A new group has been founded at Chippenham (Wilts), the Hon. Sec. of which is Mr. Harry Wiltshire, Pierrepont House. Mr. Rhodes (Keighley) has issued a neat Rhyme Vocabulary which will be useful to our esteemed poets. We have also received a number of the _Alĝera Duonmonata Stelo_, which will doubtless form the nucleus of a larger organ for our North African friends. From an indirect source comes the news that Japanese Esperantists intend to found their Esperanto journal. In conclusion, we wish to thank all contributors for their kindness; and, although we fully appreciate the devoted work of our frequent contributors, we especially thank that growing number of "Internationals" whose compositions appear on our pages for the first time. RENKONTIĜO NEATENDITA. De Alphonse Daudet, tradukita de Paŭlo Burĵado (Narbonne). "Blidah! Blidah!" ekkriis la kondukisto, malfermante pordokurtenon. Konfuze, tra vitraĵoj malglatigitaj de nebuleco, Tartareno de Taraskono ekvidis placon de beleta subprefekturo, placon regulan ĉirkaŭatan de arkadoj kaj plantatan de oranĝujoj, meze de kiu plombaj soldatoj ekzercadiĝas en klara nebuleco roza de la mateno. Ĉe la kafejoj oni deprenis la fenestro-kovrilojn. En angulo, halo kun legomoj.... Estis ĉarme, sed tio ne odoris ankoraŭ la leonon. "Al sudo! Pli al sudo!" murmuris la bona Tartareno, reinterniĝante en sian angulon. Ĵus tiam, la pordo malfermiĝis. Blovigo da aero freŝa eniris, alportante per siaj flugiloj kun parfumo de la oranĝujoj floriĝantaj, malgrandetan sinjoron aveljake vestitan, maljunan, sekan, sulkigitan, simetrie regulan kun figuro dika kiel pugno, kravato nigrasilka alta je kvin fingroj, leda paperujo, pluvombrelo: la vera notario vilaĝa! Ekvidante la militilaron de la Taraskonano, la malgranda sinjoro, kiu sidiĝis kontraŭe, ŝajnis treege surprizata kaj ekrigardis Tartarenon kun insisteco ĝenanta. Oni maljungis, oni jungis. La veturilego forkuris. La malgranda sinjoro rigardadis ĉiam Tartarenon, kiu fine malpaciencis. "Tio mirigas vin?" diris li, rigardante siavice la malgrandan sinjoron plenvizaĝen. "Ne, tio ĝenas min," respondis la alia tute trankvile, kaj ja per sia tendŝirmilo, sia turnpistolo, siaj du pafiloj en iliaj ingoj, sia ĉastranĉilo kaj plie sia korp-amplekso natura Tartareno de Taraskono okupis multon da loko. La respondo de la sinjoro incitis lin. "Ĉu vi imagas okaze, ke mi iros al leono kun via pluvombrelo?" diris la granda homo kun fiereco. La malgranda sinjoro rigardis sian pluvombrelon, ridetis senbrue; poste, ĉiam kun la sama flegmo: "Tiam, sinjoro, vi estas...?" "Tartareno de Taraskono, mortigisto de leonoj!" Elparolante tiujn vortojn la brava Taraskonano skuis kiel kolhararo la glanon de sia ĉekia'. Iĝis en la veturilego ekmovo de miregiĝo. La Trapisto faris la signon de la Kruco, la du virinoj elpuŝis krietojn de timiĝo, kaj la fotografisto de Orléansville alproksimiĝis al la mortigisto de leonoj, jam revanta la honoron kiun li faros lian fotografilon. La malgranda sinjoro, li ne konfuziĝis. "Ĉu vi jam mortigis multe da leonoj, Sinjoro Tartareno?" demandis li tute trankvile. La Taraskonano akceptis lin per bona maniero. "Ĉu mi mortigis multe da ili, sinjoro! Mi deziras por vi, ke vi havu nur tiom da haroj sur la kranio!" Kaj ĉiu veturilano ekridis, rigardante la tri flavajn harojn kiu stariĝas sur la kapo de la malgranda sinjoro. Sia vice, la fotografisto de Orléansville ekparolis: "Terura profesio la via, Sinjoro Tartareno! Oni travivas iafoje malbonajn momentojn.... Tiel tiu kompatinda Sinjoro Bombonel." "Ha jes; la mortigisto de panteroj," diris Tartareno iom malŝate. "Ĉu vi konas lin?" demandis la maljuna sinjoro. "Ho per Dio! ĉu mi konas lin! ... Ni ambaŭ ĉasadis pli ol dudekfoje kunekun." La malgranda sinjoro ekridetis. "Vi ĉasas do ankaŭ la panterojn, Sinjoro Tartareno?" "Iafoje, por pasigi la tempon," diris la obstinega Taraskonano. Li aldonis, relevante la kapon per gesto heroa, kiu elflamigis la koron de la du virinoj: "Tio ne valoras la leonon!" "Sume," riskis la fotografisto de Orléansville, pantero estas nur "dika kato!" "Nepre ĝuste," diris Tartareno tute ne malkontenta, ke li humiligis iom la gloron de Bombonel, precipe antaŭ la sinjorinoj. Ĉi tie, la veturilego haltis, la kondukisto venis por malfermi la pord-kurtenon, kaj, turnante sin al la malgranda maljunulo: "Jen vi estas alveninta, sinjoro," li diris kun plena respekto. La malgranda sinjoro sin levis, malsupreniris kaj, antaŭ li refermis la pordon, li diris: "Ĉu vi volas permesi, ke mi donu al vi konsilon, Sinjoro Tartareno?" "Kian, sinjoro?" "Mian fidon! aŭskultu, vi havas eksteraĵon de bona viro, mi preferas diri al vi tion, kio estas.... Revenu vi rapide Taraskonon, Sinjoro Tartareno. Vi perdas vian tempon ĉi tie. Restas ja ankoraŭ kelkaj panteroj en la provinco, sed fi! ĝi estas tro malgranda ĉasaĵo por vi! Sed pri leonoj, estas finite. Ne restas unu en Alĝerio ... mia amiko Ĉasaing ĵus mortigis la lastan!" Poste la malgranda sinjoro salutis, fermis la pord-kurtenon, kaj foriris ridante, kun sia paperujo kaj pluvombrelo. "Kondukisto!" demandis Tartareno kun sia kutima grimaceto. "Kiu do estas tiu bona homo?" "Kiel eble! Vi ne konas lin? Sed li estas Sinjoro Bombonel." LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO. El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal. En la direkto de la Kastelo, oni sonigis la ĉaskornon. La ĉasistoj venis al Macha. Tra la arbetoj ŝi rekonis, meze de lia brilanta sekvantaro, sian amaton, klinantan super la kolo de la ĉevalo. Neniam li aperis al ŝi tiel bela, ol en tiu momento. Ne plu li estas viro, sed vivanta revo, mirinda kreitaĵo de ŝia deziro. Ŝiaj fratoj estas ankoraŭ etendataj en la dormego de la juneco. La blovo de varmega elspiraĵo turnigis ŝin. Satano estis tie kaj, per gesto, li montris la dormantajn ligno-tranĉistojn, kaj tiam li pantomimis kiel viro, kiu postulas monon. Macha tordis siajn brakojn supre la kapo. Ŝi adoregis siajn fratojn ... tamen ŝi fordonis ankaŭ ilin al la Diablo! Tiu ĉi metis en sian maldekstran manon (pli rigida ol ŝtalo) la duan fingron de Traĵano; per la dekstra mano li prenis la finon de la fingro; li tiris ĝin kiel fadeno. Kiam Macha turnis la kapon, ŝi vidis la duonon de la korpo de Traĵano ĉe la interna parto de la diabla mano, kaj la alian duonon transformigata en longan kaj maldikan fadenon. Pli senmova ol la trunkoj de la arboj, ŝi vidis la restaĵon de sia frato iom post iom pasi tra la malgranda truo, dum la fadeno ĉiam plilongiĝis kaj fariĝis pli kaj pli maldika. Kiam lia tuta korpo trapasis, la Diablo tranĉis fadeneron tiel longa kiel la homa brako. "Tio ĉi ne estas multe," li diris, "Mi kontentiĝas pro ne multe." Romo tenis per la mano la apoglokon, kiu utilas por segi la lignon. La ruzulo prenis lin per la piedoj kaj, turniginta lin rapide kiel ŝnuristo turnigas sian ŝnuron, li marŝas malantaŭen ŝpinanta fadenon, kiu grandiĝis ĉiam, dum la korpo de Romo ĉiam maldikiĝis. Kiam la ŝnuro estis maldika kaj brilanta, la Diablo tranĉis parton de ĝi, ankaŭ tiel longa kiel la homa brako. Kiam li alproksimiĝis al Konstanteno, Macha kriegis, sed eĉ ŝi mem aŭdis nenion. La Diablo prenis lin per la kapo kaj la piedoj, kaj transformis lin en glas-globo, kiun li eltiris ĝis li obtenis brilegan fadenon. De tiu ĉi li ankaŭ detranĉis porcion, tiel longa kiel homa brako. Liveo sole restis. Macha kuris al li por savi lin. Ŝi levigis lin sur siaj brakoj, sed la piedoj ne povis plu kuri. "Mirinde," diris la Diablo, kaj, prenante haron el la barbo de Liveo, li komencis eltiri ĝin, dum Macha svingigis Livenon per aŭtomata movo, kaj la korpo de ŝia frato pezis malpli kaj malpli, kaj ŝiaj brakoj fine falis kontraŭ ŝia korpo. Liveno nur estis silko, kaj Satano detranĉis pecon tiel longa kiel homa brako. La kvar fratoj de Macha ne ekzistis plu! Ĉe la supra parto de la plata kaj sonora kesto--kiu estis la korpo de la patro--la Diablo nun alligis kvar fadenojn, unu dika, alia diketa, alia maldiketa, alia maldika. Macha ne cedis je timego. "Nun, la kavaliron!" ŝi ekkriis. "Pacienco!" respondis Satano, "la muzikilo ne estas finita." "Kion vi ankoraŭ volas?" kriis Macha furioze. "Preskaŭ nenion!" li respondis. Macha rigardis la Malamikon en la okuloj kaj legis lian penson. Ŝi mallevis la kapon. Pli ol sia patro, pli ol siaj fratoj, ŝi amis sian patrinon. "Prefere demandu al mi mem la vivon!" ŝi diris. "Vian vivon! Ne, estas via animo, kiun mi bezonas!" Satano respondis. La Diablo foriris en la arbaron, pinĉante la kordojn de la violono per reva fingro. Macha rekonis la animojn de siaj fratoj en tiu ĉi malgaja muziko. La plej dika el la fadenoj signifis la solenecon de Traĵano, la dua figuris la melankolion de Romo, la tria la aman koron de Konstanteno, kaj la lasta la senzorgan animon de Liveo. Macha revenis al la kajuto. La arbaro estis plena je malbonaj voĉoj. La bestoj persekutiĝis, la birdoj ĉasiĝis. La patrino de Macha, maltrankvila pri tio, ke ŝi ne vidis sian edzon nek filojn, sidiĝis sur arbotrunko antaŭ la kajuto. Tie, ŝi dormis. La luno klarigis la herbon de la klaraĵo. Macha ne kuraĝis eniri en tiun klaraĵon. Ŝi haltis en la noktaj ombroj, kaj rigardis. La patrino ŝajne estis senviva. Ŝiaj longaj oraj haroj falis sur la ŝultroj kaj vestis ŝin ĝis la zono. Multaj memoroj revenis al Macha. Ŝi deziris morti. Najtingalo kantis. Per ĝia voĉo la arbaro refariĝis sorĉa ama loko. Macha apogis sin, sufokanta kontraŭ kverk-trunko. La najtingalo daŭrigis sian pasian kanton. Vento tremetigis la foliojn; la Diablo eliris el la ombro, kaj trairis la klaraĵon, dancante sur siaj pintaj ungoj. Estis tre hele super la kastelo de la kavaliro. Oni donis feston en la granda korto, kaj la bruoj de malproksima muziko atingis la orelon. La Diablo estis apud Macha. Li fiksis sur ŝi siajn fajrajn okulojn. Ŝi diris mallaŭte, tiel mallaŭte, ke estas necese havi orelojn de la malamiko por aŭdi: "Prenu ŝin!" Por ke ŝi ne vidu la krimon, ŝi kaŝis sian kapon en sia antaŭtuko. "Ne timu, sed rigardu, mia belulino." Macha malkovris la kapon. La korpo de la patrino estis nur fleksebla bastoneto. Al tiu ĉi la Diablo alfiksis la longajn orajn harojn de la patrino. Tiu estis la arĉo. Li pasigis tiun arĉon sur la fadenoj, premis la ŝlosilojn por belsonigi la tonojn, kaj ludis. Tiam Macha povis rekoni la surdan ritmon de la kvar hakiloj, kiuj diris: "Kion vi faris al viaj fratoj?" "Prenu tiun ĉi muzikilon," diris Satano, "kaj marŝu trifoje ĉirkaŭ la kastelo, pasiganta la arĉon super la fadenoj, kiel mi jam faris. Vi estu feliĉega, fraŭlino mia!" ... ... Macha tuj montis la deklivon de la monto. Ŝi alvenis apud la muroj de la kastelo, kaj komencis ludadi kaj promenadi ĉirkaŭe. En granda ĉambro kuŝis la vunditan kavaliron sur lito. Li estis tre pala. Dum la lasta ĉaso li vundiĝis de la dentegoj de sovaĝa porko. Tuj kiam li aŭdis la aman voĉon de nekonata muziko, li sin levis el la lito. Macha finis la unuan ĉirkaŭ-iron. La kavaliro, forgesante sian vundon, vestiĝis dum ŝia dua ĉirkaŭ-iro. Li metis sur sin ĉiujn la ornamaĵojn, kiujn li havis en la kastelo, kaj, kiam li kolektis sian tutan riĉecon, li malfeliĉiĝis pro sia malriĉeco. La muziko fariĝis tiel moviga, ke la kavaliro portis la manon al la koro. Mi ne sentas plu la doloron de mia vundo, sed mi sentas bone, ke mia koro estos ĉiam malsana, se mi trovos ekstere nur la venton; li diris al si mem. Kaj li malsupreniris la grandan ŝtonan ŝtuparon. Macha finigis la trian ĉirkaŭ-iron. La kavaliro trakuris la ponton, kaj sin ĵetis sur genuoj antaŭ Macha. Ŝi forgesis ĉion: patron, fratojn, patrinon. "Ne donu al mi viajn riĉaĵojn," ŝi diris. "Mi nur deziras vian koron! Kial ĝi estis necese uzi la muzikon de tiuj ĉi fadenoj por ke vi amu min?" "Ho, tiu ĉi muziko, kiu transportas min! Oni dirus ke estas homaj voĉoj, kiuj parolas." Kaj ili ambaŭ eniris en la kastelon, kaj vivadis kune dum multaj feliĉaj tagoj. De tempo al tempo la kavaliro estis maltrankvila. Li sentis sin kvazaŭ ensorĉata. Li deziris scii, kia estas la diabla povo de la eksterordinara muzikilo. Li suspektis ke Macha kaŝis de li grandan misterion. Li vane demandis ŝin pri tio. Ŝi ĉiam silentigis lin per kisoj. Iafoje la violonaj plendoj estis tiel ŝirantaj, ke li deziris forkuri, kaj komenci denove la antaŭan vivon. Sed preskaŭ tuj la kantado de la violono fariĝis tiel dolĉa, ke li ĉion forgesis--la mondon, siajn amikojn, siajn servistojn, la bestojn de la arbaro, ĉion, krom la sopiroj de tiu ĉi demona muziko. Macha estis iom ĵaluza de la violono, kiu havis sur ŝia Henriko pli da potenco ol posedis ŝia propra beleco. Ofte ŝi estis tentinta rompigi la sonoran kesteton kontraŭ ŝtonego. Sed ŝi timis perdi la Henrikan amon. Ŝi forgesis sian patron, siajn fratojn, sian patrinon, kaj ŝi fordonis sin al sia pasio. Unu vesperon, iu frapis al la pordo. Pluvis. Kiu povas veni je tia horo? Macha timegis. Homo eniris, kovrata per dika mantelo. "Bonan vesperon, miaj amikoj," diris la nekonatulo, demetanta sian ĉapelon. Macha rekonis la voĉon, kaj ekkriis: "Henriko, la Diablo!" kaj ĵetis sin en liaj brakoj. Satano ridis, kaj prenis la amantojn sub siaj brakoj, kiel pajlaro.... * * * La violono restis en la dezerta kastelo. Unu tagon, cigano, kiun la okazo kondukis tien, serĉis kuŝejon inter la ŝtonoj por sin ripozi. Li trovis la violonon, kaj prenis ĝin. Malsuprenirinta en la valon, li ludis en la vilaĝojn. Viroj, infanoj, virinoj sekvis lin. Laŭ sia deziro, li plorigis kaj ridigis ĉiujn. Tia estas la legendo pri la unua violono, kiel ĝin rakontas la ciganoj en Transilvanio. ŜTONIGITA ARBARO. (J. Heath (8723)). Iam, Anglo kaj Amerikano interparoletis kune, pri la diversaj mirindaĵoj de iliaj patrujoj. La Anglo fiere parolis pri la belegeco de la "New Forest," kaj rakontis multajn trajtojn de tiu belega regiono. "Sed," rimarkis la Amerikano, "vi ĵus devas vidi la arbarojn de mia lando--precipe la ŝtonigitan arbaron en mia ĉirkaŭaĵo. Ĉiuj la arboj tie estas ŝtonigitaj--ĉiu branĉo--ĉiu branĉeto--ĉiu plej malgranda folio--bestoj, birdoj, ĉio estas tute ŝtonigita. Kaj tiam, kiam mi laste tie estas, jen ĉasisto, kiu same estis ŝtonigita. Sia pafilo--ŝtonigita, la fumo--ŝtonigita, eĉ la kuglo el lia pafilo restis en aero ŝtonigita!" "Haltu do!" ekkriis la Anglo, "nun mi estas vin elkaptanta--ĉar laŭ la leĝo de graveco tiu kuglo devis fali teren." "Ho! alilandulo, ne tiel rapide!" respondis la Amerikano, "ĉar mi certigas vin ke, je tiu okazo, _la leĝo de graveco mem estis ŝtonigita_." FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ Pense mi forlasas la vilaĝon kiun mi ĝis nun priskribis, kaj, post iom longa fervoja veturado, alvenas al alia. Ĉe la stacidomo min renkontas iom rimarkinda persono; la pastro kies mi estos gasto. Junulo li estis kuracisto kaj studiadis ĉe Londono kaj Parizo. Poste li vizitis Turkujon. Dum la milito inter la Nordaj kaj Sudaj Amerikaj Ŝtatoj li akompanadis la armeon kiel kuracisto. Multe li vojaĝadis. Tiam, fariĝinte pastro, dum kelkaj jaroj li vivis kiel misiisto ĉe la Indanoj. Nun, maljunulo, li estas pastro de ligna preĝejo en ligna vilaĝo, kaj loĝadas en ligna domo kies la dormoĉambroj estas eniritaj, sen pero de trapasejo, rekte de la salonoj. Klera kaj bone edukita li estas respublikano; firme kredas ke ĉiuj homoj estas absolute egalaj; tute malestimas fierecon pro raso; kaj neniam forgesas, ke li devenas mem de tre bona kaj antikva familio. Nature oni supozus, ke la domo de tia homo ne estus tute ordinara, kaj vere oni trovus en ĝi iom strangan miksaĵon. En mia dormoĉambro, ekzemple, la tolo estas belega, ĉiuj la negrandaj objektoj el la plej bona speco, tamen kiel lavtablo mi uzis keston--per blankaj kurtenetoj beligitan, puran, kaj al mi tute ĉarman; sed, funde, keston kiu antaŭe, mi supozas, entenis sapon. La pastro klarigas ke, kiam oni ŝanĝas ofte sian domon, granda meblaro estas tute sennecesa kaj eĉ foje malkonvena. La pastredzino ridetas. "Venu kun mi," ŝi diras, "kaj rigardu mian provizejon. Neniam en Anglujo vi vidis ion similan"; kaj, min kondukinte en la ĝardenon, ŝi montras al mi lignan kovrilon. Mi ĝin levas kaj vidas enfosita en la tero grandan kvadratan lignan keston, en kiu kuŝas, aŭ pendas de hokoj en la flankaĵoj alfiksitaj, diversaj manĝaĵoj. Tiajn kovrilojn oni okaze vidas en la Angla kamparo sur la buŝo de profunda puto. "Ni ne havas kelojn," klarigas mia kondukantino, "kaj la vetero estas varmega. Ni ankaŭ devas ĉion gardi kontraŭ la atakoj de tiuj malgrandaj rabistoj, la blankaj formikoj, kiuj tuj kovrus per siaj korpetoj ian manĝaĵon, kiun oni estus lasinta en la domo. Eĉ per multaj kovertoj oni ne povas ion kaŝi de ili. Foje mi enfaldis kelkajn bulkegojn tiel preme en kovertoj ke mi pensis: 'Neeble estas ke eĉ la blankaj formikoj eniru tiun ĉi paketon.' Sed, ho, ve! Kiam mi ĝin malfaldis ĝi estis tute plenega je la malgrandaj turmentetoj." Sed eĉ en Anglujo ni havas niajn malagrablaĵojn. Foje ĉe iom malfrua horo mi revenis loĝejon, kaj estante malsata serĉis mem la panon. Mi ĝin trovis en la manĝoĉambro sur flanktablo, kie estis lasinta ĝin la senzorgaj servistoj. Mi trovis sed mi ne manĝis! Eĉ nun mi sentas min vomema ree vidante tiun promenejon kaj paŝtejon de arego de grandegaj nigraj skaraboj. Ugh!!! Mi preferas la blankajn formikojn. La pastrejo tute similas al multaj aliaj dometoj de tiu vilaĝo. Oni alvenas al ĝi de la vilaĝo sur ligna flankpromenejo de kiu ĝin apartigas kelkaj lignaj bariloj. Por eniri la ĝardenon oni malsupreniras malgrandan lignan ŝtupareton. La dometo, kiu havas nur unu etaĝon, staras ĝuste meze sur rektangula terpeco de du Ejkroj (=.81 da Hektaro) kaj ĉar ĝi estas altigita kelkajn futojn de la tero oni supreniras kelkajn aliajn ŝtupetojn por alveni al la balkono. Mi ĉiam pensadis ke estus granda plibonigo konstruigi kvazaŭ ponteton de la balkono al la flankpromenejo. La balkono etendiĝas la tutan longon de la antaŭa flanko de la dometo. Sur ĝin (la balkonon) rigardas la du salonoj kaj de ĝi la pordoj kondukas rekte en la salonojn. Alfiksitaj al la pordo-kadroj estas retpordoj tiajn kiajn mi jam priskribis. Enirante la pli grandan salonon, kiu estas lumigita per tri fenestroj oni rimarkas ĉe la malantaŭa flanko du pordojn, kiuj kondukas rekte al dormoĉambroj. Ĉe la dekstra flanko alia pordo donas aliron al la alia salono de kiu oni eniras la trian dormoĉambron kaj la kuirejon. Pordo de la kuirejo kondukas al la malantaŭa terpeco kiu enhavas la belegan provizejon, kiun mi ĵus priskribis. Tie oni ankaŭ trovas ĉevalejon kaj veturilejon sed ŝajnas al mi ke la pastro posedas ĉevalon nur por ĝin prunte doni al la anoj de sia preĝejo. Se li mem deziras veturadi eble li prunte prenos la ĉevalon de najbaro, laŭ maniero de la _Oxford'a_ subgradulo, kiu dezirante doni al mi tason da teo, ne povis trovi la tekruĉon. Li venigis la _Scout_ (serviston). "Karolos, kie estas mia tekruĉo?" "Sinjoro A. ĝin prunte prenis, Sinjoro." "Bone; Sinjoro B. ĵus estas elirinta. Iru, kaj prunte prenu la lian." Por havi agrablan okupon mi entreprenis dehaki unu el la arboj (restaĵoj de antaŭa arbaro) kiuj ankoraŭ troviĝas en la ĝardeno. Ili estis el speco _Katalpa_ arbo enlanda en la Ŝtatoj kaj Japonujo. Mi ne min montris tre rapida laboranto. Eble la pastro estis prava dirante ke oni ne kutime bezonas libron kaj seĝegon por dehaki arbon. Mi citis kontraŭ li la ekzemplon de kelkaj antikvaj lernejestroj kiuj kutimis antaŭ si starigi knabon, kaj ĉe la fino de ĉiu paragrafo de la libro kiun ili legadis doni al li grandan baton per vergo. Oni nur anstataŭigu por la vergo la hakilon, por la knabo la arbon kaj por la lernejestro min mem kaj oni tuj vidos kiel energie mi laboris. Se mia metodo ne estas rapida, ĝi estas almenaŭ treege agrabla, sed la gajno al la _laboranto_ dependas ĉefe de la libro. La pastredzino, kiam ŝi trovis ke mi estas infanamulo venigis, por min amuzi, multajn geinfanojn, kaj mi forlasos tiun ĉi memoraĵon kun bedaŭro, sentante tiel kiel se mi estis enmetinta en ĝian ingon violonon kies estas rompitaj la kordoj. Ha, se nur la arboj havus orelojn kiel ili amus la gajajn, klarajn, infanajn voĉojn kiuj tiel ofte sonadas inter iliaj malhelaj trunkoj! Poste en Aŭstrio mi vidis ludon kiu memorigis al mi unu el tiuj, kiujn ludis la Amerikaj infanoj en tiu pastra ĝardeno. Eble estos interese al la leganto noti la similaĵojn. Mi tial mallonge priskribos la ambaŭ. La du ludoj estas:--(1). _Snake_ (la serpento)--Amerika. (2). _Kreis Ball_ (Pilko de Rondo)--Aŭstra. (1). _Snake._--Krom unu (la kaptanto) ĉiuj la ludantoj sidas ringe kaj ĵetas unu al alia naztuketon. Tiu ĉi naztuketo _kune kun la kaptanto_ reprezentas la serpenton kaj la nomo _snake_ signifas aŭ la ludon, la kaptanton aŭ la naztuketon. La kaptanto staras meze en la ringo kaj penas tuŝi per mano iun ludanton kiun suprensaltas la serpento (naztuketo) _ĉe la momento_ kiam ĝi ankoraŭ iamaniere restas sur li. Tiu tuŝo eble reprezentas la mordeton de la serpento, kaj la ludanto mordetita fariĝas la nova kaptanto. Sed ĉar serpento ne povas mordeti personon kiun ĝi ne tuŝas, kaj ĉar la _snake_ (naztuketo) estas tre rapide saltigita plej ofte kiam la mano tuŝas la korpon, la serpento estas ĵus forsaltinta al alia ludanto. Kaj la kaptanto malsukcesas. Kiam li forsaltigas ĝin ĉiu ludanto ekkrias _snake_: kaj oni povas bone supozi ke la ludo ne estas tute senbrua. Tiu ĉi estas _infana_ ludo, sed la Aŭstraj ludantoj estis plenkreskuloj. Tie ĉi ili _staris_ ringe kaj anstataŭ naztuketo ĵetadis unu al alia grandan ledan pilkon kiu havis ledrimenon por faciligi la ĵetadon. La kaptanto ne penas tuŝi la ludanton sed la pilkon kaj, kiam li sukcesas, li kiu laste ĝin ĵetis fariĝas kaptanto. Funde la du ludoj estas tute samaj, tamen la lokoj kie mi ilin vidis estas apartaj pli ol kvin mil mejloj. Multon mi povus skribi pri tiu pastrejo sed mi memoras kiamaniere gazeto foje priskribis feston kaj mi haltigas la plumon. "La procesio," diris la gazeto, "estis tre bela kaj pli ol du mejlojn je longo, tiel kiel estis ankaŭ la parolado de la ĉefa parolisto." Eĉ en parolado tia longo estas nepardonebla. BALO DE LA ENMASKIGITOJ. Originalo de Jane Heatly, tradukita de D. H. Lambert, B.A. (9660). Anatolo certe estis ĉarma individuo. Li portis veston el densa mallume-griza pelto miksita kun bruno, helajn ruzajn okuletojn, kaj mienon tiel bonaniman, ke estis neeble timiĝi pri li. Eble vi pensus, ke li estas manĝemeta, ĉar, por diri veron, li estus ien irinta kaj ion ajn farinta pro tranĉaĵo da pano kaj mielo! Laŭ tiu ĉi priskribo mi estas certa, ke vi estos diveninta, ke Anatolo estis urso. Jes, Anatolo estis urso, kaj tiam, kiam la nuna rakonteto malfermiĝas, li estis la ĉefa aktoro el vojaĝanta bestaro, kiu foje haltis en Franca urbeto havanta nomon tre longan, pri kiu ne estas necese, ke ni rompu la kapon. Sed, krom sia vidindeco, Anatolo estis vera klerulo. Li povis danci ĝigon (speco da kampara danco) kiel eble plej gracie--tio estas, laŭ urso! Kiam li tagmanĝis havante buŝ-tukon ligitan sub la mentono kaj trinkis unuglute botel-plenon da vino, la ravo de la vidantaro iĝis senfina. Kelkafoje okazis, ke Anatolo foriris el sia kaĝo por promeneti memstare; unufoje li sin trovis sur la ĉefstrato de tiu ĉi speciala urbeto antaŭ domo brile lumigata, kaj el kiu eliris sonoj da muziko kaj dancado. Ĝi apartenis al la Urbestro, kiu estis donanta Balon de Enmaskigitoj. Nu, aŭdante la danc-muzikon, Anatolo sentis sin klinema ankaŭ ekdanci. Li ĉiam kutimis danci ĉiufoje kiam li aŭdis muzikilojn. Kun mieno serioza li supreniris la peronon, la pordegoj subite malfermiĝis, kaj Lia Ursa Moŝto eniris! Nu, ĉiuj sciis, ke S-ro Ripaton, amiko de la Urbestro, estas ĉeestonta ĉe la balo enmaskigite kiel urso. Estis ja intencite, ke ĝi estu la precipa vespera altiro, kaj alia amiko de la Urbestro volonte proponis preni sur sin la rolon de Urso-gardisto. Okazis, ke tiu ĉi amiko estis neatendite malhelpata apudesti, sed li promesis sendi unu kiel anstataŭulo, kiu tamen povas alveni nur malfrue. Tial, kiam Anatolo marŝis en la ĉambregon, la tuta ĉeestantaro unuvoĉe ekkriis:--"Jen estas S-ro Ripaton, kia bonega urso li fariĝis! Ĉu iam vidiĝis io, tiel perfekte farita!" Sinjorino la Urbestrino alproksimiĝante donis al li koran manpremon, kaj afable demandis pri lia edzino! Sed al komplimentoj kaj demandoj Anatolo egale respondis per profundaj blekoj, kiuj ridigis laŭtege ĉiujn. Neniam antaŭe oni ludis tiel admirinde la rolon de urso! Oni proponis poste konduki Sinjoron Urson en manĝo-ĉambron. Tuj kiam li englutis plad-plenon da kukoj kaj botel-plenon da vino _senhalte_, la mirego de liaj admirantoj estis senlima. Dume, alvenis S-ro Ripaton mem! Li tre surpriziĝis trovante alian urson jam alveninta. "Tiu ĉi," li diris, "devas esti mia malnova konatulo Pierre. Li intencis antaŭiri min, ĉu vere? Neniu tamen povas ne ekvidi, ke li ne havas la plej malproksiman ideon kiel ursiĝi. Per mia honoro, mi neniam vidis ion malpli simila al urso! Nu, ne grave; mi regalos lin per leciono, kiun li ne estas forgesonta!" Li alpaŝis al Anatolo, kiu lin salutis per amika bleko. S-ro Ripaton reblekis responde tiel nature, ke estis neeble decidi, kiu el la du plej bone ursiĝis, kaj tiam vizaĝo kontraŭ vizaĝo, ili komencis danci. La vero min dirigas, ke tion farante Anatolo ne plene trafis sian celon. Liaj paŝoj ne estis nepre tiel firmaj, kiel ili devus esti. Efektive, la botelpleno da vino igis kompatindan Anatolon tiel dormema, ke, post malmulte da minutoj, li ĉesis danci, kaj forŝanceliĝis en kojnon, kie oni baldaŭ aŭdis lin laŭte ronkantan. Je tiu ĉi mem momento S-ro Barbichon, la posedanto de la bestaro, eniris, alveninte por serĉi Anatolon. "Ha," pensis la Urbestro, "jen estas la persono, kiu estas aktonta kiel urso-gardisto, anstataŭ mia kara amiko." Li laŭe mallaŭte diris en la orelon al S-ro Ripaton, ke la kvazaŭa urso-gardisto ĉeestas, kaj ke li faru ĉion, kion la gardisto ordonos, ĉar tio tre pligrandigos la komunan amuzon. Grandegan buŝumon kun ĉeno alligita oni rapide surmetis al S-ro Ripaton, kaj lin triumfe kondukinte tra la balsalono, lin malsuprenirigis sur la straton. "Kien en la mondo li min forkondukos?" pensis kompatinda S-ro Ripaton; sed li ne kuraĝis diri parolon pro la timo, ke oni lin faru ridindaĵo sur la strato, pri kio li certe ne antaŭkalkulis. Kun mirego kaj teruro li subite sin trovis enŝovita en feran kaĝon, kies elirejon oni tuj ŝlosis kaj baris. Ĝi estis preskaŭ malluma, kaj tra la krepusko aŭdiĝis la sonoj de malĝojigaj muĝadoj! Iom post iom liaj okuloj ekkutimiĝis al la mallumo kaj li sciiĝis, ke li estas en kaĝo de sovaĝaj bestoj! En unu angulo kuŝis Leono, maljuna kaj sendenta--sed vera leono! en alia Lupo--malsovaĝa kaj humila, tamen--vera lupo! S-ro Ripaton ne povis plu ĝin elporti. Kriegante terure li deĵetis la urs-maskon, kaj malkovris sin al la miregigata gardisto, kiu kuris returnen al la kaĝo, pro lia kriego, tial ke S-ro Ripaton, la amiko de la Urbestro, estis leĝulo la plej honorinda en la urbeto. "Sed kie," demandis la malfeliĉa gardisto, ellasante S-ron Ripaton, kun multaj esprimoj de bedaŭro kaj malĝojo, "kie estas mia urso? Kie estas Anatolo?" "Via urso," rediris S-ro Ripaton, "Anatolo! Ha! mi nun komprenas, Anatolo do estas la dua!" LA LEONO KAJ LA KULO. Tradukita de A. Motteau. "For de ĉi tie, elpuraĵ' de l' tero, "Insekta mizerero!" Leono tiel al la kulo diris. Ĉi tiu kontraŭstaris la bestegon, Kaj tuj ĝi fiereme militiris: "Ĉu pensas vi ke timas mi sonegon "De brua kvarpieda blekegulo? "Titolo reĝa taŭgas ne por kulo! "Ol vi pli dika eĉ la bovo estas, "Kaj ĝia paco kun mi tute restas." Dirinte tion, kulo trumpetadis, Leonon ĉirkaŭflugis kaj pikadis Ĉi tie, kaj tie, Kaj ie, kaj ĉie! ... Blekege nun la forta besto ŝaŭmas ... Je timo, ĝin vidante, homoj tremas! Kaj tia humileg' de grandegulo Elvenas nur el la mizera kulo. Nek dento, nek ungego kapti povas L' insekton malamikan. Leonon la fortikan La kulo fine batas, kaj nun blovas Trumpete ĝian gloron. Ne longe tamen daŭras la vantaĵo: Ĝi zume flugas ĝis araneaĵo, Kaj tie kulo trovas ne honoron Sed lastan horon. EKSTERDOMA INSTRUADO. Artikolo el "The Sunday Chronicle," tradukita kun permeso de la Redakcio de Thos. Hoskison, Esperantisto 7312. Estis tempo en la historio de tiu ĉi nacio (Anglujo) kiam, pro la manko de sistemo de deviga edukiteco, malmulte, tre malmulte da junuloj estis instruitaj en la malŝatata librolernado, kaj ilia instruado estis rektigata al la ĉefaj artoj kiel tiuj tiam estis komprenitaj. Poste alvenas tempo kiam infanoj estis sendataj al lernejoj, kaj instruataj preskaŭ tute el libroj; kaj en tiu tempo la longeco de la rivero Ganges, la alteco de Monto Everest kaj la nombro de la loĝantaro de la urbo Meksiko estis juĝataj faktojn pli urĝe gravajn ol ĝusta kompreno de la leĝoj de la naturo, nune ni reiras kaj plektas la metodojn pasintajn kune kun la lasta sistemo. La ĝardenlernejo estas la fasono de la nuntempo. Ĝi estas antikva, tre antikva ideo. Antaŭ du mil kvincento da jaroj Persaj knaboj estis instruataj en la elementaĵoj de terkulturado kaj de ĝardenkulturado en ĝardenlernejoj. Sed ĝi ne devige estus malŝatata pro sia antikveco, kaj estas profitoj en ĝia moderna aplikado kiuj ĝin taŭgigas je akcepto kaj etendado. Antaŭ dek aŭ dekdu jaroj la Surrey County Council (Surreja Graflanda Estraro) komencis kiel pioniroj en la antaŭenigo de tiu ĉi plej interesa projekto. Ili decidis "instrui knabojn pri la principoj kaj praktikado de la sukcesa kulturado de dometa-ĝardeno aŭ 'allotment.'" Oni sentis ke tia edukiteco estus tre utila en lokoj kie urbaj distriktoj kaj la kamparo apudiĝas, kaj ke, kiel ĝi estas edukiga kaj praktika kaj elkondukas kapablaĵojn de observado, ĝi kapabligus multajn knabojn por kampara vivado kiuj alie migrus al urboj nehavante la ecojn necesajn por laboro tie. La elementa edukada sistemo ŝajne forlogis knabojn for de praktika kontakto kun la tero ĝis kiam ili fariĝis tro maljunaj kaj, kvankam ne estis esperate aŭ dezirate ke ĉiu lernanto, tiel instruita, fariĝus lerta kaj metiista ĝardenisto, estis juĝate ke donante al knaboj intereson en kamparaj okupaĵoj, ĝi ne nur elkondukus iliajn kapablaĵojn sed ilin dotus per novaj rimedoj; kaj helpus al ili pligrandigi la fruktodonecon de la tero. S-ro Wright, bone konata ĝardenkulturisto, kiu estis elektita kiel la ĉefinstruisto por ĝardenkulturo de la estraro, prenis sur sin la aferon, kaj terpeco, taŭga por la celo, estis akirita kaj disdividita en malgrandaj ĝardenoj. Estas nune pli ol 300 da tiaj ĝardenoj en la graflando, kaj ili estas kulturataj, sub observado, de knaboj kiuj iras lernejon tage aŭ vespere. La iloj estas provizataj de la estraro, kaj malgranda parto de ĉiu terpeco kiu mezuras 30 futojn × 9 futoj estas rezervita por floroj. La rikolto apartenas al la kulturistoj mem, kaj la knaboj montris tian intereson en la laboro ke efektive rimarkindaj rezultatoj estis atingitaj. En urbo Hale la tero kiu estis luata estis ŝtonetaĵa bedo, kaj estis unue netaŭga por la celo. Sed la leciono estis tute pli fortiga tial ke ĝi montris tion kio povus esti farata en la plej malfavoraj cirkonstancoj, alpreninte la pravajn metodojn. En la unua jaro la ĝardenoj produktis rikoltojn valorajn ĉirkaŭ po 4s. 8d. ĉiu kio montris perdon ĉe la elspezo por materialoj po £2 13s. 4d. la _acre_ (unu ejkro = 40.46 hektaro); sed kun tempo la frukto doneco de la tero kaj la lerteco de la kulturistoj pligrandiĝis kaj nun ĝenerala taksado po 10s. ĉiu ĝardeno montriĝas aŭ gajno super elspezo po £40 la ejkro, plimultigo de 113%. Kelke da ĝardenoj efektive montras profiton de 13s. 4d. aŭ gajnon po £64 la ejkro. La plej bonaj ĝardenoj montras profiton po £80 la ejkro, la elspezo estante po £40 kaj la enspezo po £120 la ejkro. La knaboj gajnis multon je ĝenerala scio, je observado, je praktika lerteco, kaj tiel la progreso de teoria edukado pli faciliĝis. Multaj aliaj graflandaj estraroj sekvis la saman planon kaj estas nune granda nombro da ĝardenlernejoj kiuj simile estas sukcesaj. Ĝardenkulturado estas nun rimarkinda fako de edukado en "truant"[114] kaj "industrial"[114] lernejoj ĉar ĝi inklinigas al praktikeco la spiritojn de la knaboj multe da kiuj migras al Kanado kie ili progresadas tre bone. La Amerikanoj frue rekonis la valoron de tiu ĉi sistemo, kaj en la Unuigitaj Ŝtatoj estis multaj ĝardenlernejoj. La sistemo ja fariĝis fiksa fako de Amerika instruado kaj estas ĝenerale kredate ke la edukada valoro de tia instruado estas tre granda. Dum la ĝardena instruado la knaboj ankaŭ akiras scion pri tiaj objektoj kiel mensuracio, desegnado, librotenado, meteorologio kaj komercaj metodoj. La unua ĝardenlernejo en Ameriko komenciĝis en Boston antaŭ dekkvin jaroj kaj ĝi unue celis altiri la infanojn al la kulturado de sovaĝaj floroj. Poste aldoniĝis granda ĝardeno por legomoj kaj nune en Boston estas dekses tiaj institucioj. En New York la sistemo komenciĝis sur peco da senkultura tero uzata por forĵetado de rubo, k.t.p. Ĝi estas kovrita per ĉifonoj, pecetoj ĉiu specaj kaj rompitaj boteloj, sed tamen sinjorino alkondukis al ĝi nombron da infanoj kiuj formovis la forĵetaĵon. La urbaj laboristoj alprenis al si la ideon kaj plugis kaj erpis la terpecon. Poste palisaro estis konstruita ĉirkaŭ ĝi. Aleoj estis faritaj kaj ĝardenoj estis desegnitaj. Semoj estis ricevitaj kaj ĝardenisto instruis dudekkvin infanojn kiel ili devus komenci. La rezultato estis baldaŭ vidata, kaj la ideo fariĝis tiel populara en New York kiel en Boston. La _Philadelphia Vacant Lots Cultivation Association_ (Filadelfia Asocio por la Kulturado de senkulturaj terpecoj) sekvas la saman vojon, ĉiu infano kulturante unu pecon kaj ĉiuj kune kulturante komunan ĝardenon. Hejmo por knabinoj tie havas sian ĝardenon kaj sepdek knabinoj havante de ses ĝis dekses jarojn elprenis el ĝi rikoltojn valorajn £1,600 je elspezo de £832 montrante profiton de £776 por la hejmo. La sistemo estas subtenata pro la grandega nombro da neskribitaj lecionoj je kiuj la lernantoj estas instruitaj, ĉar kiel la Amerikanoj diras: "Naturo paroladas." Germanujo ankaŭ sekvas la saman vojon. Lastan jaron la Berlina estraro decidis fondi tagan lernejon en la abia arbaro apud Charlottenburg; sur la ĉirkaŭaĵo de la urbo. Sido estis pretigita kaj la faligitaj arboj fariĝis lignaĵo por la konstruaĵoj kaj la meblaĵoj de la lernejo. Poste 150 geknaboj de la urboj estis kondukataj al ĝi el la popolaj lernejoj. Post la matenmanĝo du horoj da instruado laŭ la kutimaj reguloj komencas la taga laboro. Tiam dum du horoj la gejunuloj vagas en la arbaretoj la instruistoj dume sciigas ilin per komentario pri la objektoj vidataj, per paroladetoj pri natura historio, pri la kutimoj kaj la uzadoj de insektoj, birdoj kaj aliaj vivantaj objektoj, pri la kreskado de arboj kaj kreskaĵoj kaj iliaj roloj en la servo al la mondo. Sed la ideo unue estas alprenita por venigi iom da pli dolĉaj influoj en la vivadon de tiuj ĉi urbaj infanoj, por plibonigi ilin fizike kaj spirite, kaj por vivigi ilin inter ĉirkaŭaĵoj ne kutimaj. "Avina leĝfarado" ni aŭdos, sed kredeble la lecionoj kiujn ellernas la gejunuloj estos pli profitaj al ili en plimatura aĝo ol scio de la longeco de la rivero Rhein kaj de la jaro kiam mortis Nero. La sistemo estis tute sukcesplena kaj ĝi disvastiĝos. PIEDNOTO: [114] Al tiuj lernejoj oni sendas la malobeemajn kaj malbonajn geknabojn. HUNDAJ RIMARKOJ PRI LA DOMSERVISTA PROBLEMO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Ke la riĉuloj plendas, mi tre ofte aŭdis, Servistojn kontentigajn ne trovinte; Sed mi, nur hundo kaj malriĉa, ĉiam laŭdis La miajn, ilin ĝis nun ne ŝanĝinte. De mia hundeteco tri mi havis ĉiam, Sinjoron, kun edzino kaj filino; Fidele ili min servadis, kaj neniam Mi plendis pri kondut' aŭ disciplino. Unue la filino, per invito, Kun mi ludadis, kombis mian felon, Min lavis, kaj vespere portis min al lito, Eĉ karesante sian hundanĝelon. Ŝi, kiel bona servistin', pri mia sano Pensadis de mateno ĝis vespero; Ŝi donis al mi lakton kun buteropano, Kaj kelkafoje pecojn da sukero. Mi posttagmeze la patrinon veturile Kondukis al la urbo aŭ butikoj, Kaj dum ŝi pensis pri aferoj, mi trankvile Dormadis aŭ blekadis kun amikoj. Ŝi sin okupis pri la domo, pri manĝadoj, Aŭ pri leteroj, libroj, higieno; Sed mi amuzis min per belaj promenadoj, Kurante en la kampoj aŭ ĝardeno. La viron ankaŭ mi ne volis sola lasi; "Nun venu al rivero, al herbejo." Mi ofte diris, "Kaptu fiŝojn, iru ĉasi, Alportu ion al la kuirejo." Por mi biskviton, panon, havis li, aŭ oston, Kaj dum mi manĝis, trinkis aŭ baniĝis, Laboris li, kaj, ĉar mi portis nur la voston Sed li pafilon pezan, li laciĝis. Sed nun estante dekdujara, kaj maljuna, Mi dormas je l' somero sub la fagoj, Aŭ kuŝas je l' aŭtuno ĉe florejo suna, Kaj ĉe la fajro dum la vintraj tagoj. Sed mi memoras tre dankeme ĉiutage Ke bona estis mia hunda sorto; Servistojn mi fidelajn havis, eĉ senpage, Kaj ili min servados ĝis la morto. PLUVO. De Doroŝieviĉ, tradukita (el la Bulgara) de Penko Petrov (Jalta). La ĉiela filo, lia nomo travivu la universon, imperiestro Li-O-A staris apud fenestro en sia porcelana palaco. Li estis juna tial bona. Post la lukso kaj brilego li ne ĉesis pensi pri la malriĉuloj kaj malfeliĉuloj. Estis pluvo. Larmaroj fluadis, ploradis la ĉielo, arboj kaj floroj faligadis larmojn post ĝi. Enuo turmentadis la koron de la imperiestro kaj li ekkriis: "Bedaŭrindaj tiuj, kiuj en pluvo ne havas eĉ ĉapon sur la kapo," kaj turniĝante al sia ĉambelano li diris: "Mi volus scii kiom da tiaj malfeliĉuloj estas en mia Pekingo." "Lumo de la suno!" diris, genufleksante kaj kapklinigante Tzung-Ĥi-Tzang, "Ĉu estas io neebla al la ordonantulo al la reĝoj? Eĉ antaŭ la suno malaperos, Vi scios, patro de la aŭroro, tion ĉi, kio estas kompleza al Vi." Kaj la imperiestro ridetis bonkore, kaj Tzung-Ĥi-Tzang tuj iris, uzante sian tutan forton, ĉe ĉefministro San-Ĉu-San. Li alvenis lacigspire kaj rapide, eĉ ne sukcesis fari ĉiujn respektojn, kiujn oni donas al ĉefministro. "La ĝojo de la universo, nia plej afabla ordonanto (premiĝante, li parolis) estas en terura maltrankvileco. Lin maltrakviligas tiuj ĉi, kiuj iras dum pluvo sen ĉapoj en nia Pekingo, kaj li deziras scii eĉ hodiaŭ, kioma estas ilia nombro!" "Jes, ekzistas tiaj sentaŭguloj!" respondis San-Ĉu-San. Kaj li ordonis, ke oni alvokigu la urbestron Paj-Ĥi-Vo. "Malbonaj novaĵoj de la palaco," diris li al ĵus enirinta Paj-Ĥi-Vo, kiu por esprimi atenton klinigis sian kapon. "La posedanto de nia vivo rimarkis malordon!" "Kiel!" terure ekkriis Paj-Ĥi-Vo. "Ĉu jam ne estas apud la palaco la ĝardeno enombrigita, kiu ĉarmas Pekingon je la okuloj de la bogdiĥano?" "Mi ne scias bone, kiel okazis tio ĉi," respondis San-Ĉu-San, "sed Lian Moŝton terure maltrankviligas la sentaŭguloj kiuj iradas dum pluvo sen ĉapoj. Li deziras scii eĉ hodiaŭ kiomaj estas ili en Pekingo. Vi ordonu!" "Vi alvokigu, por ke venu ĉe mi, tuj, tiu ĉi maljuna hundo Ĥuar-Dzung!" kriadis post minuto Paj-Ĥi-Vo al siaj subuloj. Kiam la estro de la urba patrolo, paliĝinta de teruro tremante falis inter liaj piedoj, la mandarino elfluigis sur li falakvon de malbenoj. "Fripono, sentaŭgulo, malnobla perfidulo! Vi volas, ke ili dishaku nin ĉiuj kune kun vi, en pecoj!" "Klarigu al mi la kaŭzon de via kolero"--parolis treminta de timo apud la piedoj de la mandarino, Ĥuar-Dzung--"por ke mi povu kompreni la konsolantajn vortojn, kiujn vi parolas al mi; alimaniere, mi timas, ke mi ne povos kompreni la lingvon de via saĝeco." "Maljuna hundo, kiu devus gardadi ie porkan aron, sed ne la plej grandan urbon en la tuta mondo! La reĝo Ĥina mem estas rimarkinta, ke en la urbo ekzistas senordo--sur la stratoj vagas sentaŭguloj, kiuj eĉ dum pluvo ne havas ĉapon por ĝin meti sur kapo. Vesperon ankoraŭ vi sciigu min, kiom da tiaj sentaŭguloj estas en Pekingo!" "Ĉio precize estos plenumita!" respondis Ĥuar-Dzung, ekbatinte sian frunton tri fojojn sur la plankon. Post kelke da minutoj li murmuregis kaj frapadis per piedoj sur la kolektitaj policanoj. "Brutoj el kiuj mi pendigos la duonon, por ke mi povu vivajn bruligi la ceterajn! Tiel vi observadas la urbon? Dum pluvtempo iuj sentaŭguloj estas irintaj sen ĉapoj! Ĉiuj estu elkaptitaj post horo (_la Ĥina horo = 40 minutoj_), alimaniere la diabloj vin prenos." La policanoj iris plenumi la ordonon--dum unu horo sur la stratoj de Pekingo ekzistis efektiva ĉaso. "Nu kaptu lin! Kaptu lin!" kriadis la policanoj, persekutante la homojn, kiuj nehavis ĉapojn. Ili eltiris ilin sub la bariloj, sub la pordoj de la domoj, kien ili estis kaŝiĝintaj. Post horo sen unu minuto, ĉiuj en Pekingo, kiuj ne havis ĉapojn sur siaj kapoj, staris en la korto de la malliberejo. "Kiomaj ili estas?" demandis Ĥuar-Dzung. "Dudek mil okcent sepdek unu!" respondis la policanoj, kliniĝante eĉ ĝis la tero. "La mortigistoj tuj aperu!" ordonis Ĥuar-Dzung. Kaj post duono da horo 20,871 senkapigitaj Ĥinoj kuŝadis en la korto de la malliberejo. 20,871 da kapoj estis metitaj sur ponardegoj kaj disportitaj el la urbo por saĝigado de la popolo. Ĥuar-Dzung iris raportadi al Paj-Ĥi-Vo; Paj-Ĥi-Vo al San-Ĉu-San; kaj San-Ĉu-San sciigis al Tzung-Ĥi-Tzang. Mallumiĝis. La pluvo ĉesis. Blovadis venteto, kiu disbalancigadis la arbojn, kaj la pluverojn, lumaj kiel rubenoj, faladis sur la bonodoraj floroj, kiuj fajeriĝis kaj bruliĝis, lumigitaj per la radioj de la malaperiĝanta suno. Per brilego kaj bonodoro estis plena la reĝa ĝardeno. La filo de la ĉielo, Li-O-A, staris apud la fenestro en sia porcelana palaco kaj raviĝis de la mirinda vidaĵo. Sed juna kaj bona, li eĉ en tiu ĉi minuto ne forgesis la malfeliĉulojn. Ekokaze diris li, turniĝante al Tzung-Ĥi-Tzang: "Vi volis sciigi min, kiom da anoj en Pekingo nehavas ĉapojn por kovri siajn kapojn dum pluvo." "La deziro de la tutmonda posedanto estas plenumita per liaj servistoj!" respondis per malaltan riverencon Tzung-Ĥi-Tzang. "Kiomaj ili estas? Nur diru al mi la veron!" "En tuta Pekingo ekzistas jam ne unu Ĥino, kiu nehavas ion por kovri sian kapon dum pluvo. Mi ĵuras, ke mi diras la veron!" Kaj Tzung-Ĥi-Tzang levis siajn manojn, kaj, klinigis sian kapon--signo de sankta ĵuro. La vizaĝo de bogdiĥano lumiĝis per ĝoja, feliĉa rideto. "Feliĉa urbo! feliĉa lando!" ekkriis li. "Kiel mi estas feliĉa, ke sub mia potenco tiel bone vivas la popolo." La ĉiuj gepalacanoj, vidante ke la bogdiĥano ĝojas, ekĝojis kune. Kaj San-Ĉu-San, Paj-Ĥi-Vo kaj Ĥuar-Dzung ricevis la ordenon "_La ora Drakono_" pro siaj patrujaj zorgoj al la popolo. LA KONSCIENCO MALKURAĜIGAS ĈIUJN. Originale verkita de F. A. Meigh. Antaŭ pli ol cent jaroj, niaj landanoj estis tre superstiĉaj, kaj eĉ la loĝantoj en nia vilaĝeto timis, kiam oni parolis pri fantomoj. Ned Saunterer, la heroo de tiu ĉi rakonto, loĝis en proksima urbo, kie antaŭe estis nur malmultaj domoj, sed kiu nuntempe estas grandega kaj prospera urbo. Dum kelkaj jaroj Ned laboris ĉe porcelana fabrikejo, sed li preferis vivon pli libera. Li tial aĉetis fajencajn komercaĵojn kaj vendis ilin en proksimaj kvartaloj. Tiu ĉi metio prosperis kaj li baldaŭ povis aĉeti azenon por porti la komercaĵon kamparen. Multe da friponaĵo ekzistis dum la priskribata periodo, kaj ne estis eksterordinara okazo, kiam oni haltigis vojaĝantojn sur la vojo, kaj rabis ilin. La leĝafako malofte sin intermetis pri tiaj aferoj kaj oni ofte decidis malpacojn per la "du pugnoj." Por protekti sian komercaĵon kontraŭ tiuj ĉi ŝtelistoj, kiam li vojaĝis nokte, Ned alligis ĉenon al la kruro de la azeno, kaj ankaŭ surmetis sur ĝia kapo kovraĵon iom similan al du grandegaj kornoj. Tia estis la kredemo inter la vilaĝanoj pri supernaturaj estaĵoj ke, kiam oni aŭdis la tintadon de la ĉeno kaj vidis strangan nekonatan beston tra la mallumo oni ĝin kredis esti la diablo, kaj forkuris kiel eble plej rapide. Nia vilaĝeto tiatempe konsistis el malmultaj unuopaj dometoj kaj unu preĝejo. Unu el tiuj ĉi dometoj enhavis, oni diris, fantomon, kaj neniu volis tie loĝi. Post kelkaj monatoj du strangaj viroj alvenis, kaj, malgraŭ la fantomo, luis la dometon. Ili tamen ne estis ŝatataj de la najbaroj, kaj oni ilin rigardis kiel suspektuloj. Ili posedis ĉevaleton kaj ŝarĝoveturileton, sed ŝajnis al ĉiu ke ili neniam uzis ĝin. Tiatempe, ĉe multaj Anglaj vilaĝetoj, homoj ofte kontraŭleĝe elterigis la mortintojn el la preĝejkorto, kaj vendis la ostojn. Al tiu ĉi metio apartenis la du viroj. Unu mallumegan kaj ventegan nokton, ili eniris la preĝejkorton, kun la ĉevaleto, ŝarĝveturileto kaj fosiloj, kaj komencis malfermi unu el la tomboj. Nia amiko Ned ankaŭ veturis frumatene al malproksima urbo kaj, revenante, li perdis la vojon. Post kelkaj horoj, li trovis sin apud nia vilaĝa preĝejo, kaj la azeno vagis al la preĝejkorto. Malgraŭ la ventego, la du homoj en la tombo jam ekaŭdis la supernaturan sonon de la ĉeno alligita al la kruro de la azeno, kaj unu el ili, subite suprenrigardinte, vidis tute apude ion, kion li kredis esti terura korna diablo. Kun laŭta kriego la du viroj suprenrampis el la tombo, kaj rapide malaperis en la mallumo. Kiam Ned komprenis kio okazis, li ĝojis pro sia bonŝanĉo, kaj, sen ia konsciencdubo, tuj posediĝis je la ĉevaleto kaj ŝarĝoveturileto, kaj uzis ilin por veturigi sian komercaĵon. La du viroj neniam revenis por demandi siajn posedaĵojn, ĉar ili timis la leĝan punon, kiu atendas ĉiujn korpoŝtelistojn. CONISTON KAJ GRASMERE. Originale verkita de A. R. Lambert, tradukita de D. H. Lambert, B.A. Kiel Grasmere rememorigas sian ligilon al la nomo de Gulielmo Wordsworth, tiel Coniston devas ĉiam prezenti al ni la figuraĵon de Johano Ruskin. Pri tiu ĉi egale kun tiu ni ŝajne sentas nin incititaj per kvazaŭa sankta devo fari pilgrimadon por viziti la ĉirkaŭaĵojn, kaj vidi la lastan restejon de la fama samtempa pensinto kaj Kritikisto. Ĉar, kiel ajn vaste homaj opinioj diferencu pri la ideoj de Ruskin rilate al la vivo kaj la belartoj, povas esti nur unu juĝo pri la grandeco de lia animo kaj la pura kaj alta stilo de lia instruado. Trovante do Ruskin'an ekspozicion malfermita en Koniston dum la somermonatoj nia deziro viziti la lokon tie pligrandiĝis. La vojo de Windermere al Coniston kuŝas inter la plej belegaj en _Laglando_. Post la rivertransirejo ni pasas sur la ĉefvojo tra la vilaĝo Sawrey kaj laŭlonge "Esthwaite Water" ĝis kiam ni atingas la antikvan vendejurbon Hawkshead. Tien ĉi alveninte inter strangaj maljunaj domoj kaj gastejetoj kun suprependantaj fruntanguloj, lozenĝformaj vitraĵoj kaj eluzitaj nerektaj peronoj oni povas facile ŝajnigi esti malantaŭenirinta kelkajn centjarojn. La kortoj ankaŭ, malglate pavimitaj, la maljuna arkita enirejo trans kiu aperas, kvazaŭ enkadrita, pli da dometoj, gajigitaj per la hela kolorado de rampkreskaĵoj kaj nasturtiumoj nepre ĝojigas la arteman spiriton. Tie ĉi almenaŭ sin trovas pejzaĝetoj de antikva Anglujo nedifektitaj de la nuntempa konstruarto. Al la vojaĝanto de Hawkshead la lando prezentas vidiĝon belegan kaj majestan. La montoj "Weatherlam" Conistona "Old Man" kaj aliaj ekaperas ĝis kiam, elirante el la beleta arboflankigita parto de la vojo ni vidas antaŭ ni meze de ĝiaj belaĵoj Konistonan lagon; tiam preterpasinte la lagfontejon ni ricevas bonan vidaĵon de "Brantwood," kaj post ne longe ni eniras en la vilaĝeton Coniston. Vizitinte la tombejon de Ruskin kiu nun entenas belan monumenton, ni daŭrigas nian vojon ĝis la Institute, kie troviĝas la muzeo. Tiuj kiuj ankoraŭ ne vidis la Sheffield'an muzeon devas impresiĝi en tiu ĉi ekspozicio per profunda sento pri la artistaj povoj de Ruskin. La delikateco kiun li montras prezentante montpejzaĝaron, la poetsento, belformeco kaj perfekta desegnolerteco kiujn li vidigas per siaj skizoj en Venezio kaj ĉie en Italujo konigas al ni supermezuran talenton. La kolekto, laŭtempe ordigite, formas kiel la antaŭparolo de la katalogo nin sciigas "pentritan vivrakonton per si," ĉar la antaŭaj skizoj prezentas malmulte pli ol konturojn, dum kelke da la antaŭnelongaj desegnaĵoj tie ĉi ekspoziciitaj helpis ilustri liajn librojn "_Modernaj Pentristoj_," "_Ŝtonoj Veneziaj_," k.c. Liaj detalpentraĵoj de foliaro kaj inkplumverkitaj skizetoj estas mirindaj kaj unu desegnaĵo de senvivaj objektoj, ekzemple, inkujo, sorbpaperujo, k.t.p., ne forgesante tiun de Aŭstrala opalo, klarigas kun kioma brileco li sukcesis kolorigi. Estas du portretoj de Ruskin faritaj de B. W. Richmond, R.A., unu kiel junulo tre belvizaĝa, la alia kiel mezaĝa viro, ankaŭ unu pentrita de Arthur Severn ne longe antaŭ la morto de Ruskin, kaj unu verkita de Collingwood, figurante la Profesoron en lia Kabineto ĉe Brantwood. Belaj ekzempleroj de la verkoj de la antikvaj estroj pendas je la malproksima parto de la ĉambreto, tri originale de Turner, unu el kiuj liaj amikoj donacis al Ruskin ĵus resaniĝintan post severa malsano. Ĉu multaj samtempuloj legas Wordsworth, mi volus scii t.e., multe da la publikaro? Mi kredas ke ne; tamen tion kion Ruskin elfaris pro arto oni povas vere diri ke Wordsworth efektivigis por ke oni ellernu kaj poete komprenigu Naturon tra ĉiuj ŝiaj kapricaj fazoj. Kie oni povas elserĉi poemojn pli perfektajn, kaj la versoj verkitaj apud Tintern Abbey Naturspiriton mem elspiras. Je tiu ĉi centjaro kun ĝiaj novaj ideoj kaj movadoj kaj pli vastaj celoj ni ofte emas forgesi tion, kion ni ŝuldas al la grandaj forpasintaj geniuloj, sed kiom ajn ni cedu pli aŭ malpli al la nuna mondspirito ni vidigas tamen kiom ni altestimas tiajn animojn vizitante la scenojn kiujn nia rememorigo pri ili sanktigas. La plej belan vidaĵon de la lago de Grasmere oni ricevas de la supro de Dunmail Raise. Ĉirkaŭite de altaj montoj ĝi prezentas pentraĵon je trankvila ripozplena beleco preskaŭ nesuperebla, kaj certe nenia imagebla loko pli taŭgus por la loĝejo de poeto. Malrapide malsuprenirante oni sentas ĉie la spiriton de la fama poetfilozofo. Multe da liaj plej belaj poemoj estas skribitaj ĉe Grasmere, kaj baldaŭ post kiam li ekloĝis tie oni publikigis la duan volumon da la Liraj Baladoj el kiuj eble la plej bone konata estas la altega "_Odo pri Senmorteco_." Tiu ensorĉa poemo "_La antikva Maristo_" partoprenis al la "Baladoj." Coleridge kaj Wordsworth interkonsentis kunlabori serion da poemoj samtempe eldonotaj. "Rimarkinda viro, havante grandajn grizajn okulojn" kiel la poeto priskribas Coleridge--ja, li kun sia vagidea filo kaj De Quincey tiom rememorigas al ni Laglandon kiom Wordsworth mem. Nenian pli laŭidean loketon por poeta lastripozejo oni povas bone pripensi ol la preĝejkorton ĉe Grasmere. La rivero Rothay murmuras apude kaj tie ĉi la simplaj rektaj ŝtonoj kiuj konatigas la tombejon de la poeto kaj de aliaj liaj parencoj nin impresas pli forte ol monumentoj pli imponaj. Jen enteriĝis ankaŭ Hartley Coleridge; en la ĥorejo de la preĝejeto vidiĝas medaliono enhavante kapon de Wordsworth supreskribita de la verkinto de la "_Jaro Kristana_"; "Dove Cottage" poste nin interesas, kie la junaj geedzoj pasigis sesjaran feliĉon. Ĝi estas tute kampara dometo, havante lozenĝformajn vitrojn kaj alkovojn kun benkoj kaj mallumaj enkadritaj muroj; ĝi elrigardas same kiel kiam Wordsworth tie loĝadis sed nuntempe oni ĝin rizervas nur pro vizitantaj. Multaj antikvaj gravuraĵoj pendas de la muroj konsistante el portretaj de la edzino de la poeto, de lia filino Doro Quillinan kaj lia fratino Doroteo, kaj en supraĉambro estas kelkaj figuraĵoj de Wordsworth kiam junulo kaj kiam maturaĝa viro. En apuda ĉambro estas portretoj de Coleridge, lia filo Hartley, Matthew Arnold, De Quincey kaj aliaj. Al tiu ĉi parto da la domo aliĝis la ĉambro por servi kiel Wordsworth'a muzeo, sed nune ĝi estas en komenciĝa stato. La posta ĝardeno estis formata de la poeto, kaj suprenirante per kelkaj turniĝadantaj ŝtupoj oni atingas ĉarman laŭbon, de kiu oni havas belegan vidaĵon de la lago kaj la monto "Silver How"; tie ĉi neinterrompite li povis senvorte interkomuniĝi kun Naturo. "Rydal Mount," malproksima tri mejlojn de Grasmere, la hejmo de la poeto dum la lastaj tridek-sep jaroj de lia vivo sendube estas pli bonkonata, kaj la pejzaĝaro estas egale bela. Sed laŭ mia pensado estas speciala altiro al tiu ĉi humila dometo okupata de la juna poeto antaŭ lia genio estis akirinta la ĝeneralan rekoniĝon kiun li meritis. Enirante en Rydal post la ĉirkaŭiro de "Loughrigg Fell" kun "Fairfield" pleno videbla oni preterpasas la kamparejon de D-ro Arnold, "Fox How," "Fox Ghill" la domon de la mortinto Sinjoro W. E. Forster, kaj "Loughrigg Holme," kie vivis Doro Quillinan kun sia edzo, kaj kie post ilia morto, ŝiaj du filinoj Rothay kaj Jemimo Quillinan vivis kaj mortis. Nenio povas superi la belecon de la ĉitiea pejzaĝaro simila je parko, kiel la vojo turniĝadas laŭlonge la rivero Rothay ĝis kie oni trafas la ĉefvojon kaj trovas sin kontraŭ "Rydal Hall" la kamppalaco de la Le Flemings. Multaj kapablaj verkintoj temigis la neordinaran belecon kaj ĉarmecon de Laglando, kaj malmultaj el tiuj kiuj vizitis tiun naturdotan landon ne volonte revizitus regionon tiel pentrindan, al ni karigitan kaj sanktigitan per ĝiaj literaturaj memoroj. Tiuj ĉi vere kune kun la imponeco de ĝia scenaro devas je eterne interesigi nian Anglan Laglandon al ĉiuj kiuj estimas je ilia vera valoro la grandajn forpasintajn animojn. INFLEXIBLE. Out of the night that covers me, Black as the pit from pole to pole, I thank whatever gods may be For my unconquerable soul. In the fell clutch of circumstance I have not winced nor cried aloud: Under the bludgeonings of chance My head is bloody, but unbowed. Beyond this place of wrath and tears Looms but the horror of the shade, And yet the menace of the years Finds and shall find me unafraid. It matters not how strait the gate, How charged with punishments the scroll, I am the master of my fate, I am the captain of my soul. W. E. Henley. NEVENKEBLA. El min kovranta nokto, nigra ĉie De unu lim' polusa ĝis alia, Mi dankas kiajn diojn estu tie, Pro la animo nevenkebla mia. Ĉe prem' fatala de okaz' perforta Mi ne tremetis, ankaŭ ne kriadis; Ĉe la bategoj de malbono sorta Vunditan kapon rekte mi tenadis. Post la koler' kaj larmoj de la tero, Terura ia ombro nur aperas; Kaj tamen la minacoj de mistero Min ne timigas, nek mi malesperas. Do kiel ajn la leĝ' severa estas, Aŭ kiel puna la skribaĵo sia, De mia sorto mi la mastro restas, La kapitano de l' animo mia. _Tradukita de_ Ben Elmy. EL "KORBO DE PENSOJ." De Ant. Gr. Rubinŝtein,[115] tradukitaj de Vs. Lojko (St. Petersburg). En muziko nenion oni povas _argumenti_: nek belecon, nek malbelecon. Se iu dirus: la naŭa simfonio de Beethoven estas abomena muziko, oni povas nur turni al li dorson, sed argumenti, ke li diras sensencaĵon--estas neeble. Grandan signifon havas muzika kaj estetika klereco, disvolvanta kapablon diferencigadi en muziko belan de malbela, sed signifo de klereco ankaŭ estas limigita, ĉar subjektiva sento ĉiam ludas tie ĉi grandegan rolon. En tio ĉi muziko havas komunajn trajtojn kun religio: _argumenti_, ke ekzistas Dio, ankaŭ estas neeble. Feliĉaj en ambaŭ okazoj estas tiuj, kiuj prave sentas. * * * Arto estas Evo, proponanta pomon al artisto. Kiu ekprovis tiun ĉi acidan pomon, tiu perdas paradizon de anima paco kaj kontenteco. Kaj kulpa en ĉio estas sukceso--tiu ĉi malica serpento. * * * Artisto, precipe artisto-kreanto, bezonas esti konfesita. Ne estas devige, ke tiu ĉi konfeso estu universala; estas sufiĉe, se ĝi eliras de negranda rondeto, eĉ nur de du-tri aldonituloj. En alia okazo kreema spirito estas dismordetata per maldolĉeco de dubo pri siaj propraj fortoj. * * * Por la publiko la vivo estas serioza fenomeno, la arto--amuzo; por la artisto--male. * * * Mi mem al mi ŝajnas treege nelogika: en vivo--respublikano kaj radikalulo, en arto--konservativulo kaj despoto. * * * Al mi ne unufoje venadis en kapon ideo verki muzikaĵon sub titolo "Amo--temo kun variacioj," sed mi ĝis nun ne plenumis tiun ĉi ideon. En pasintaj jaroj mi facile prosperadis verki temon, sed mankis necesaj sciaĵoj por variacioj, nun do al mi estas facile verki variaciojn, sed ne estas jam fortoj por temo. * * * Por muzika verkisto, kiun nun oni ne deziras koni, restas nur konsolo en espero, ke--povas esti--ankaŭ en regiono de muziko oni sin prenos iam je arĥeologiaj disfosoj. * * * En sentenco "Se juneco scius, se maljuneco povus" estas la "alfa" kaj la "omega" de la tuta filozofio de la vivo. * * * Nur sanaj homoj povas esti ateistoj. Malsanuloj, suferantoj, povas, kompreneble, por kelka tempo ekdubi je Kreinto, sed ne malkonfesi lin. Espero nutras ilian kredon, kredo--esperon. * * * Junulo--pesimisto, laciĝinta vivi, estas inda je rido kaj mallaŭdo: ja li ne havis eĉ tempon por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj; sed maljunulo, restinta viveĝoja optimisto, ŝajnas al mi ankaŭ stranga kaj negranda: ĉe li ja estis sufiĉa tempo por ekkoni la mondon kaj la vivon de ĉiuj flankoj. * * * Se homo devenas de simio, restas demando, ĉu atingis li nun, fine, fizikan limon aŭ ĉu li estas kapabla pliperfektiĝadi kaj plu. Se estas vera tio ĉi lasta, ĉu oni ne povas konsenti, ke en estonto homo fariĝos eĉ anĝelo! * * * Sola vorto, kiu en la Angla lingvo ĉiam komenciĝas de granda litero, estas--I, "mi." Kiel bonege karakterizas tio ĉi la karakteron de Anglo! * * * Eminentaj personoj malofte gajnas ĉe proksima persona konatiĝo kun ili. * * * Neprava estas tiu, kiu diras, ke oni devas decidiĝi je edziĝo nur post tiam, kiam ambaŭ gepartoprenantoj tute ekkonis unu la alian. Oni povas esti fianĉo kaj fianĉino dum longaj jaroj, sed tute ekkoni unu la alian oni povas nur post la unua monato de edza vivo. * * * Pipro kaj salo aldonas gustecon al nutraĵo, batalado al vivo. * * * Se vi volas, ke vin oni bone akceptadu ie, venadu tien pli malofte. * * * Trufoj estas terpomoj de riĉuloj, terpomoj estas trufoj de malriĉuloj. * * * "Ekstremaĵoj sin tuŝas"--estas ebla, tial, ankaŭ ligo inter Rusujo kaj Francujo. * * * Plej granda feliĉo, kiu estas donita al homoj, estas lumo de suno. Ho, lumo de la suno! Eĉ strange estas, ke homoj, vivantaj sub blua suna ĉielo, havas tiujn samajn politikajn kaj socialajn malkontentojn, kiel tiuj, kiuj estas aljuĝitaj vivi sub nuba ĉielo kaj nebuloj. PIEDNOTO: [115] Granda Rusa muzika verkisto kaj virtuozo, aŭtoro de bela opero "Demono," kies temo estas prenita el glora poemo "Demono" de M. Lermontov. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 19. (Vol. II., No. 5.) Majo, 1905. THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Voice from the Himalayas (Anando) 65 A Sanskrit Legend (A. Randall and L. K. Venner) 66 The Smith (a Song by Mme. Reddet) 67 Another Cat's Nest (Jem Ross Archibald) 67 To-Morrow (Poem by A. Motteau) 68 In Life's Presence (----ko) 68 Conscience, from Victor Hugo (translated by C. Guersent) 69 Clarence's Dream, Shakespeare (Clarence Bicknell) 70 The City of the Demons (Elise Bauer) 71 Colonization in America (Gen. Cox) 74 Reverie (Kolowrat Ĉervinskij) 74 Our Village Sports (F. A. Meigh) 75 A Rainy Day (Poem by J. Parisot) 75 Reminiscences, Part V. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 76 The Protection of an Englishman (Edward Gauntlett) 77 On the Ice, from Pickwick (A. A. Cowan) 78 A True N.Z. Ghost Story (Esp. 10549) 79 Master Sparrow (Alfonso Wachter) 80 AVIZO GRAVA. La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto. BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. FOR SALE. 160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor. Correspondence Lessons in Esperanto. ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. 7/6 the Quarter. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. A. C. Body, 34, Greenbank Avenue, Plymouth. Dez. interŝanĝi ilus. p-k. kun Gees. el aliaj landoj. Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj. Sro. Edward Gauntlett, Okayama, Japanujo. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn; precipe deziras ricevi antaŭtempajn kaj superpresitajn markojn de Anglujo kaj Britaj kolonioj. Ĉiam respondos. Sro. L. A. Gill, Churchfield Hall, S. Acton, London, W. Deziras koresp. kun ĉiul. per ilus. p-k. Sro. G. O. Messerly, Porlamar, Margarita, Venezuela, S. America. Dez. kor. kun Geesp. nur letere pri feminismaj, literaturaj, & estetik fizikkulturaj aferoj. Ne kolektas poŝt-markojn. Ĉiam respondos. Sro. George Meadows, 68, Shrewsbury Street, Manchester, S.W. Dez. kor. kun fremduloj per ilus. p-k aŭ letere. Dez. renkonti Esp. en Manchester. Frl. Mitchell, Acaba House, 65, Marquess Road, Canonbury. Kun alilandanoj par ilus. p-k. Sro. W. Miles, inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Geesp. per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve. 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 19. [Vol. II., No. 5.] Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. MAJO, 1905. VOĈO EL LA HIMALAJO. Letero de Anando. La kvin sentoj malkovras la eksteran homon de unu al alia, sed ne la internan. La sciado nur de la ekstera homo de ĉiu alia ne povas fondi la veran parencecon inter homo kaj homo. Estas nur kiam lingvo venas kaj malkovras la internan homon de unu al alia, estas nur kiam per lingvo ili eltrovas ke ili havas similajn sentojn, ke la homoj ekkomprenas ke simila spirito aŭ individueco ekzistas en ĉiu homo. Tiu ĉi ideo ree postulas aĝojn por maturiĝi en tiun de universala frateco, kio nun estas bonekonata, almenaŭ nome, de ĉiuj civilizataj landoj. Sed ekzistas ankoraŭ pli altan gradon, pli glora ol universala frateco. Ĝi estas la _Universala Propro_, eltrovata de la antikvaj Hindaj saĝuloj. Ĝi signifas ke la Propro en la Homaro estas Unu kaj la Sama, kaj ne estas multespeca, aŭ simila. Estas la funkcio de lingvo malkovri la internan homon kaj aranĝi lian parencecon rilate la aliaj. La malplej perfektigita dialekto efektivigas tion inter la homoj de kiuj ĝi estas parolata. Kia, do, estas la funkcio de nia Esperanta lingvo, la lingvo internacia? Vere fondigi kaj pliprofundigi ne sole la fratecon, sed ankoraŭ pliproksime--la Propron de ĉiuj homoj. Instrui ke oni pensu pri alia kiel pri Si, aŭ pensi _Si-e_ (Sanskrit _atmavat_), se mi povos tiel skribi. La universala lingvo progresu tra ĉiuj landoj, vekanta la universalan senton, la _homecon_ de ĉiuj homoj, la _Universalan Propron_ de la Homaro, kaj tiam la gloro de la _Unu Si-o_ post ĉio, brilos sur la mondon kaj estos videbla por ĉiuj, eĉ kiel estas videbla la suno. Tiam efektive la homoj fariĝos _filoj de lumo_, al kio celas la homa evolucio. The five senses reveal the outer-man of one to another, but not the inner. The mere knowledge of the outer-man of each other cannot establish the true relationship between man and man. It is only when language comes and reveals the inner-man of one to the other, it is only when through language they find out that they have similar feelings, that men rise to the idea of a similar spirit or self in each. This idea again takes ages to mature into that of universal brotherhood, which is now well known, at least by name, in all civilized countries. But there is a step still higher, more glorious than universal brotherhood. It is the Universal Selfhood, discovered by the ancient sages of India. It means that the Self in Man is One and the Same, and not many and similar. It is the function of language to discover the inner-man and adjust his relation to others. The least developed _patois_ does this among the people by whom it is spoken. What, then, is the function of our Esperanto language, the international tongue? To truly establish and deepen not only the brotherhood, but closer still--the Selfhood of all men. To teach one to think of another as _Self_, or "to think _Self-ly_" (Sanskrit _atmavat_), if I may say so. Let the universal language progress through all lands, waking up the universal feeling, the _humanity_ of all men, the _Universal Selfhood_ of Man, and then the glory of the _One Self_ behind all will shine upon earth and be visible to all, even as the sun is visible. Then truly will men be children of light, towards the attainment of which is human evolution. SANSKRITA LEGENDO. Tradukita de A. Randall & L. K. Venner. En la komenco, kiam Ajvashti venis al la kreo de la Virino, li trovis ke, kreinte la Viron sia materialo elĉerpiĝis, kaj ke da malfluidaj elementoj neniom restis. Je tiu malfacilego, post multe da meditado, li jene faris: Li prenis la Rondecon de la Luno, kaj la Kurbojn de la Rampaĵoj, kaj la Teniĝon de la Rampantaj Kreskaĵoj, kaj la Trememon de la Herbo, kaj la Maldikecon de la Kano, kaj la Floron de la Florkreskaĵoj, kaj la Malpezecon de la Folioj, kaj la Maldikiĝon de la Rostro de la Elefanto, kaj la Ekrigardojn de la Cervinoj, kaj la Kunvenon de la Abel-amasoj kaj la Ĝojan Gajecon de la Sunradio, kaj la Ploremon de la Nuboj, kaj la Ŝanĝemon de la Ventoj, kaj la Timemon de la Leporo, kaj la Vanecon de la Pavo, kaj la Molecon de la Brusto de la Papago, kaj la Malmolecon de la Diamanto, kaj la Dolĉecon de la Mielo, kaj la Kruelecon de la Tigro, kaj la Varman Brilon de Fajro, kaj la Babilemon de Garoloj, kaj la Kares-murmuradon de Kolomboj, kaj la Hipokritecon de la Gruo, kaj la Fidelecon de la Ĉakavako, kaj, kunmetinte kune tiujn ĉi, li kreis la Virinon kaj ŝin donis al la Viro. Sed, post unu semajno, la Viro venis al li kaj diris: "Sinjoro, tiu ĉi estaĵo, kiun vi donis al mi, malfeliĉigadas mian vivon. Ŝi senĉese babilas, kaj min turmentas pli ol estas tolereble, neniam permesante al mi pacon. Ŝi okupas mian tutan tempon, ŝi senkaŭze ploras, kaj ĉiam ŝi estas mallaborema. Mi venas por redoni ŝin, ĉar mi ne povas kun ŝi vivadi." Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li reprenis ŝin. Tiam, post alia semajno la Viro revenis al li, kaj diris: "Sinjoro, mi sentis la vivon esti tre izola tuj kiam mi redonis tiun estaĵon al vi. Mi memoras ke ŝi dancis kaj kantis al mi, kaj mi memoras la flankrigardojn de la okuloj, kiel ŝi ludis kun mi, kaj min ĉirkaŭprenis, kaj ŝia rido estis muziko, kaj ŝi estis bela por rigardi, kaj mola por palpi; tial do redonu ŝin al mi!" Tial Ajvashti diris "Tre bone," kaj li redonis ŝin. Tiam, post nur tri tagoj, la Viro revenis denove al li kaj diris: "Sinjoro, mi ne povas ĝin kompreni, sed, malgraŭ ĉio, mi certiĝas ke ŝi estas pli turmento ol plezuro al mi, tial, mi petas, reprenu ŝin." Sed Ajvashti ekkriis: "Ho! Hontindulo, foriru! Mi tion ĉi ne suferos plu; vi devas fari tiel bone, kiel vi povos." Tiam la Viro diris: "Sed mi ne povas vivi kun ŝi!" Kaj Ajvashti respondis: "Vi nek povas vivi sen ŝi." Kaj li turnis la dorson kontraŭ la Viro kaj daŭrigis sian laboron. Tiam la Viro diris: "Kion mi faros? Mi ne povas kun ŝi vivi, kaj mi ne povas sen ŝi vivi!" In the beginning, when Iwashti came to the creation of Woman, be found that he had exhausted his material in the making of Man, and that no solid elements were left. In this dilemma, after much profound meditation, he did as follows: He took the Rotundity of the Moon, and the Curves of the Creepers, and the Clinging of Tendrils, and the Trembling of Grass, and the Slenderness of the Reed, and the Bloom of Flowers, and the Lightness of Leaves, and the Tapering of the Elephant's Trunk, and the Glances of the Deer, and the Clustering of the Swarms of Bees, and the Joyous Gaiety of the Sunbeam, and the Weeping of the Clouds, the Fickleness of the Winds, and the Timidity of the Hare, and the Vanity of the Peacock, and the Softness of the Parrot's Bosom, and the Hardness of Adamant, and the Sweetness of Honey, and the Cruelty of the Tiger, and the warm Glow of Fire, the Chattering of Jays, and the Cooing of the Kabala, and the Hypocrisy of the Crane, and the Fidelity of the Chakawaka; and compounding all these together, he made Woman and gave her to Man. But after one week Man came to him and said: "Lord, this creature whom you have given me makes my life miserable. She chatters incessantly, and teases me beyond endurance, never leaving me alone. She takes up all my time, she cries about nothing, and is always idle. I have come to give her back again, as I cannot live with her." So Iwashti said "Very well," and he took her back. Then after another week Man came to him and said: "Lord, I find that my life is very lonely since I gave you back that creature. I remember how she used to dance and sing to me, to look at me out of the corners of her eyes, and play with me and cling to me, and her laughter was music, and she was beautiful to look at and soft to touch; so give her back to me again." So Iwashti said "Very well," and he gave her back again. Then after only three days Man came back again to him, and said: "Lord, I know not how it is, but, after all, I have come to the conclusion that she is more of a trouble than a pleasure to me, so please take her back again." But Iwashti said: "Out on you, shameful one! Be off! I will have no more of this; you must manage how you can." Then Man said: "But I cannot live with her." And Iwashti said: "Neither can you live without her." And he turned his back on Man and went on with his work. Then Man said: "What is to be done? For I cannot live with her, and I cannot live without her." LA FORĜISTO. Kanto originale verkita de S-rino Reddet. (Sens). Ho Forĝisto, forĝu feron! Prenu per muskola brako La martelon, forte frapu, Bona la plugferon faru. Jes, mi ekbruligas karbon, Kaj mi forĝas por la Vivo! Ho Forĝisto, forĝu feron! Tiru el la ruĝa fajro Ĉiujn metiistajn ilojn De l' maŝinoj la radarojn. Jes, mi ekbruligas karbon, Forĝos tuj por Laboristo! Ho Forĝisto, forĝu feron! Serĉu el la blua ŝtalo La plej bonan kaj flekseblan, Forĝu bisturilon akran! Jes, mi ekbruligas karbon, Forĝos tuj por Kuracisto! Ho Forĝisto, forĝu feron! Aŭdu de la pafilego Fore la teruran voĉon Kaj rapide forĝu glavon! Ne ne! Mi estingas karbon, Mi ne forĝos por la Morto! LA KATINO & LA KOKIDOJ. Originale verkita de Jem Ross Archibald. La interesa rakonto _Katnesto_ sur la Februara numero de The Esperantist rememorigis al mi la saĝan maljunan katinon, kiun mi ofte vidis kune kun ŝiaj strangaj familioj en farmadomo, kien mi vizitis geamikojn. Ŝia nomo estos Torty, sed ŝi estis ankaŭ nomita "Kara avineto," ĉar ŝi flegis kaj tre zorge vartis kelke da orfaj katidoj, kies malfeliĉajn gepatrojn la ĉasgardistoj mortigis en la proksima arbaro. Kiam mi ŝin ekvidis, mi pensis la nomon "Avineto" tute taŭga por ŝia plen-zorga vizaĝo sed, tiatempe, mi ne konis, ke Torty posedis plumajn tiel bone kiel pelajn familiojn. En tago mi ŝin vidis alportante en ŝia buŝo etan kokidon. Mi tuj ekkuris, kiel mi tiam pensis, por savi la vivon al la malfeliĉa kokido. Torty atingis la kuirejon, mi ŝin sekvis en tiun grandan ĉambron. Ŝi ĝentile metis la birdeton en komfortan korbon apud la kameno. Ŝi blekis kaj murmuretis dum ŝi vartis la kokideton! Mi diris al la servistoj, ke mi timis ke Torty mortigus la birdeton, kaj ili tiam diris al mi la sekvantan rakonton. La farmamastrino unu tagon trovis kuvon da kokidoj, kies malserioza patrino forlasis ilin perei en la kortbirdejo. Tion ĉi la farmamastrino tre bedaŭris, ĉar ili apartenis al bona raso de bela kortbirdaro, tial ŝi alportis ilin, kaj enmetis ilin en korbon apud la fajro en kuirejo. Ŝi eliris el tiu ĉambro por trovi flanelon por kovri kaj varmigi la kokidojn. Ŝi aŭdis la maljunan katinon murmurante apud la korbo, kaj diris "Torty! Kara katino, vi povos varmigi tiujn ĉi malfeliĉajn kreitaĵojn!" Nu imagu ŝian miregon, kiam Torty blekis "Miaŭ (_Jes!_) kaj tuj eksaltis tre zorge en la korbon." De tiu tempo, ĉiuj el la orfaj birdetoj fariĝis la genepoj de la aminda maljuna "Avineto Torty." Oni povas priskribi la korbon de Torty ankaŭ kiel la _Katnesto_. "MORGAŬ." Popoldira fabelo versigita de A. Motteau. "Matene, morgaŭ, kampon mian," Trenjo diris, "mi tuj plugos, Antaŭ ol sezon' forflugos, Aŭ grenon havos mi nenian." Alvenis morgaŭ; la plugilo Tute preta lin atendis, Sed nun manĝinviton sendis Al li aminde la bofilo. Eĉ Trenjon ŝanceligis tio ... Ĉu li devos tuj plugiri, Aŭ ĉu ĉe filin' manĝiri? Bah! _tago_ taŭgas por _nenio_. Amiko Trenjo do festenis Ĉe l' bofilo kaj filino, Kie, eble, ruĝa vino Malfrue lin en lit' detenis. Anstataŭ tago, du li perdis-- "Morgaŭ mi pli longe plugos," Diris li, "ne tiel taŭgos." Sitele morgaŭ trapluvadis. Postmorgaŭ la veter' beliĝis ... Plugi ĉu nun povas Trenjo? Ne, ĉar en la ĉevalejo Ĉevalo lia malsaniĝis. Kaj tiam venis vilaĝfesto, Kaj neniu faris ion: Ŝatis Trenjo l' opinion Ke beno ĉiam estas resto. Semajn' alia sin komencis Per grandega kampfoiro; Eĉ foriĝi de l' vojiro Neniam Trenjo ja intencis. Edziĝon tiam li alestis, Poste al enterigiro: Tro malfrue la deziro Por kampon plugi nun ĉeestis. _Se post la semsezono plugos_ _Prokrastulo kampon sian,_ _Ne miregu se nenian_ _Tritikon li engrenejigos._ ANTAŬ LA RIGARDO DE LA VIVO. Tradukita de ----ko. Antaŭ la rigardo de la severa vivo staris du homoj, ambaŭ nekontentaj je ĝi, kaj al la demando: "Kion vi atendas de mi?" unu el ili per laca voĉo diris: "Mi estas indignigita per la krueleco de viaj interkontraŭecoj, senforte mia prudento penas kompreni la sencon de la ekzisto, kaj per senlumeco de malkompreno je vi animo mia estas plena. Mia memkonscio diras al mi, ke homo estas la plej bona el ĉiuj kreitaĵoj." "Kion vi volas de mi?" senpasie demandis Vivo. "Feliĉon! ... Por feliĉo mia estas necese, ke vi interpacigu du fundamentojn de la interkontraŭecoj de animo mia: mian _mi volas_ kun via _vi_ devas." "_Volu_ tion, kion vi _devas_ por mi," severe diris Vivo. "Mi ne volas esti ofero via!" ekkriis la homo. "Mi volas esti reganto de la vivo, sed devas mi kolon fleksadi en jugo de ĝiaj leĝoj--por kio?" "Vi parolu do pli simple!" diris la dua homo, starinta pli proksime al Vivo, sed la unua daŭrigis, ne doninte atenton al la paroloj de lia kolego: "Mi volas liberecon, vivi en harmonio kun deziroj miaj, kaj mi volas esti por proksimulo laŭ sento de devo, nek frato, nek servanto, kaj mi estos tiu, kiel mi volos libere--sklavo aŭ frato. Mi ne volas en societo esti ŝtono, kiun societo kuŝigas, kien kaj kiel ĝi ekvolas, konstruante malliberejojn de feliĉo sia. Mi estas homo, mi estas spirito kaj prudento. Vivo, mi devas esti libera!" "Haltu!" diris Vivo, severe ridetante. "Vi multe parolis, kaj ĉio, kion vi diros plu estas por mi certa. Vi volas esti libera! Kio do? Estu! Bataladu kun mi, venku min, kaj estu por mi reganto; kaj mi tiam via sklavo estos. Vi scias, mi estas senpasia kaj al venkantoj ĉiam facile cedadis. Sed estas necese venki! Vi al batalado kun mi, pro via libereco, ĉu estas kapabla? Jes? Sufiĉe forta estas vi por venko kaj je forto via ĉu vi kredas?" Kaj la homo diris malgaje: "Vi entiris min en bataladon kun mem mi, vi akrigis prudenton mian, kiel tranĉilon, ĝi enpuŝiĝis al mi malproksimen en animon kaj dispremis ĝin!" "Sed vi kun ĝi pli severe parolu, ne plendu," diris la dua homo. Sed la unua daŭrigis: "Mi ripozi volas de premo via. Ho donu al mi ĝui feliĉon!" Vivo ree ekridetis per rideto, simila al brilo de glacio: "Diru! Kiam vi parolas, ĉu vi postulas, aŭ petas?" "Mi petas!" kiel eĥo la homo diris. "Vi petas, kiel kutima almozulo; sed, malfeliĉulo mia, mi devas diri al vi--Vivo almozon ne donas! Kaj ĉu vi scias? Libera li ne petas, li mem prenas donacojn miajn.... Sed vi! Vi estas nur sklavo de miaj deziroj, sed ne pli. Libera estas tiu, en kiu estas forto de ĉiuj deziroj rifuziĝi por en unu sin enmeti. Ĉu vi komprenis? Foriru!" Li komprenis, kaj kuŝiĝis, kiel hundo, ĉe la piedoj de la senpasia vivo por nerimarkeble kaptadi pecojn de ĝia tablo, ĝiajn manĝ-restaĵojn. Tiam la senkoloraj okuloj de la severa vivo ekrigardis la duan homon--tio estis maldelikata, sed bona vizaĝo: "Pri kio vi petas?" "Mi ne petas, sed postulas." "Kion?" "Kie estas justeco? Donu ĝin tien ĉi! Ĉion ceteran poste mi prenos, dume bezona al mi estas nur justeco. Mi longe atendis, pacience atendis, mi vivis en laborado, sen ripozo, sen lumo! Mi atendis.... sed sufiĉe! Kie estas justeco?" Kaj Vivo al li senpasie respondis: "Prenu!" LA KONSCIENCO. De Victor Hugo, tradukita de C. Guersent (Rouen). Kune kun siaj infanoj, kiam Kaino, la haroj malordigitaj, la vizaĝo oliv-verdigita, tra la blovanta ventego forkuris malproksime de Jehovo kiam vesperiĝis, li malĝoje alvenis ĉe la malsupron de monto en vasta kamparo. Lia edzino lacigata, liaj senspiraj filoj petis de li: "Ni kuŝiĝu teren kaj dormu." Kaino, ne dormante, sonĝis malsupre de la monto. Levinte la kapon en la ĉiela funebra arkaĵo li vidis Okulon grande malfermatan, kiu, en la mallumo, fikse rigardis lin. "Mi estas tro proksime," li diris tremante. Li vekis siajn dormantajn filojn, sian lacigitan edzinon, kaj ree forkuris malĝoje tra la mondon. Tridek tagojn kaj noktojn li vagadis. Li marŝis muta, pala kaj tremanta je la plej malgranda brueto, ne rigardante malantaŭ si, ne ripozante, ne dormante. Fine li alvenis ĉe la marbordoj de lando nomata Assuro. "Ni haltu tie," li diris, "ĉar tiu loko estas sendanĝera. Tie estas la fino de la mondo." Kiam li sidiĝis, li vidis ankoraŭ Okulon lin rigardantan ĉe la horizonto. Tiam li skuiĝis de forta tremo: "Ŝirmu min!" li ĝemis, kaj, la fingro sur la buŝo, liaj infanoj rigardis lin sovaĝe tremantan. Kaino diris al Ĵabelo, patro de la vagantuloj de la vasta dezerto, kiuj loĝas sub vastaj tendoj: "Etendu tiuflanke la tol-tendon." Oni etendis la tolan mureton. Kiam oni starigis ĝin per plombaj najloj: "Ĉu vi nenion plu vidas?" diris Tsillao, lia blonda nepino, dolĉa kiel matenruĝo; kaj Kaino respondis: "Okulon mi ankoraŭ vidas." Ĵubalo, patro de tiuj, kiuj trapasas la vilaĝojn ludante per trumpetoj kaj frapante tamburojn ekkriis: "Mi konstruos barilegon." Li altigis bronzan muregon, kiu ŝirmis Kainon. Sed tiu ĉi ankoraŭ ĝemis: "Tiu ĉi Okulo ĉiam rigardadas min." Enoĥo diris: "Ni faru zonon de turoj tiel teruran, ke nenio povu alproksimiĝi. Ni faru fortikaĵon, kaj ni ĝin tute fermu." Tiam Tubalkaino, la forgistestro, konstruis grandegan kaj superhoman urbon. Dum li laboris, liaj fratoj forpelis la Enosidojn, kaj la Sethidojn, kaj oni boris la okulojn de la preterpasantoj. Vespere oni pafarkis al la steloj. La granito anstataŭis la tol-tendon; oni kunligis ĉiujn ŝtonojn per feraj ligiloj. Infera ŝajnis la urbo. La ombro de la turoj noktigis la kamparon, la muregoj estis dikaj same kiel montoj, kaj oni skribis sur la pordo: "Estas tute malpermesate al Dio tien ĉi eniri!" Kiam ili finis muregi, oni ŝirmis la avon en ŝtonturo, sed li restis funebra kaj okulfiksata. "Ho, Avo mia! Ĉu la Okulo malaperis?" diris Tsillao tremanta, kaj Kaino ree ĝemis: "Ne, ĉiam ĝi estas tie." Tiam li diris: "Mi volas loĝi sub la tero, kiel homo tute sola en sia tombo; nenio plu vidos min, mi neniam ion plu vidos." Oni do fosis kavegon, kaj Kaino diris: "Bone!" Tiam li malsupreniris sola sub tiun malluman arkaĵon. Kiam li estis sidiĝinta, kiam oni estis ferminta super lia kapo la subteran galerion, tra la mallumo, en la tombo, Kainon ĉiam fiksadis la Okulo. LA SONĜO DE KLARENCO. Tradukita el la dramo "La Reĝo Riĉardo III." (Shakespeare) de C. Bicknell. Brakenburo. Kial malbone fartas Via Moŝto? Klarenco. Ho! mi la nokton tre mizere pasis, Pro sonĝoj kaj vidaĵoj terurigaj; Do kvankam mi Kristan' fidela estas, Ne volus mi similan nokton pasi Por gajni mondon da feliĉaj tagoj,-- Tiel terure estis kaj malĝoje! Brakenburo. Kaj Via Moŝta sonĝo, kio estis? Klarenco. Mi pensis, ke mi el la Tur' forkuris. Kaj enŝipiĝis por la martransiro Al Burgundi', kun mia frat' Glostero; Kaj li min vokis el ĉambreto mia Al la ferdek': de tie ni rigardis Anglujon, kaj pri mil teruraj tempoj Dum la militoj inter Lankastero Kaj Yorko, ni parolis. Dum ni paŝis Laŭlonge la ferdekon kapturnigan, Mi pensas ke Glostero iom falas; Kaj li, falante, min deĵetas kiu Lin savi penas, en la maltrankvilajn Ondegojn de la mar'. Ho! Dio mia! Ho! Dio! droni! kia suferado! Ho! kia akvobruo en l' oreloj! Kiom da mortvidaĵoj al l' okuloj! De ŝipoj derompaĵojn mil mi vidas, Kaj dekmil korpojn kiujn fiŝoj mordas; Amasojn orajn, ankrojn kaj perlarojn, Juvelojn de valor' nekalkulebla, Ĉe l' fundo de la maro dissemitajn: En la kranioj de l' mortintoj iuj; Kaj en la truoj kie unufoje Okuloj loĝis, kuŝas pro malŝato, Juveloj rebrilantaj, kiuj kisas La koton de la mara profundaĵo Kaj nur mokadis ostojn de mortintoj. Brakenburo. Ĉu vi, mortante, libertempon havis Sekretojn de la maro por rigardi? Klarenco. Jes, tiel pensis mi, kaj ofte provis Delasi la spiriton; sed l' akvaro Envia tenis ĝin, ne permesante Ke ĝi l' aeron vastan kaj malplenan Ekserĉu, sed sufokis ĝin en mia Ĝemanta korpo preskaŭ rompigita De penoj, por ke ĝi en maron iru. Brakenburo. Ĉu ne vekiĝis vi, pro l' agonio? Klarenco. Ho! ne! post vivo mia sonĝo daŭris, Kaj la ventego en l' anim' komencis, Kiam, laŭ mia penso, ĝi transiris Kun la pramist' malgaja, li pri kiu Poetoj skribas, la melankolian Riveron, en la ĉiamnoktan regnon. L' unuo kiu mian fremdanimon Salutis, estis la famul', Warwick'o Bopatro nobla mia; li ekkriis "Do kian punon pro ĵurrompo lia Malklara regno al Klarenco falsa Nun povas doni?" kaj li neniiĝis. Tiam fantomo al anĝel' simila Kun la harar' per sango makulita, Vagante venis; kaj li laŭte kriis "Klarenco estas alveninta, falsa Perfida, ĵurrompinta; li, Klarenco, Kiu min vundis apud Tewkesbury'o: Ho! kaptu lin, Furioj, lin konduku En viajn turmentadojn." Tiam fine, Mi pensis ke infera diablaro Ĉirkaŭas min, kaj tiel malbelege Kriegas, ke pro ili mi vekiĝas Tremante, kaj dum longa posta tempo Mi kredas ke mi estas en infero, Tiel terura ŝajnis mia sonĝo. Brakenburo. Ne stranga estas ke ĝi vin timigis, Ĉar mi mem timas, eĉ per la rakonto. Klarenco. Ho! Brakenburo, mi por li, Edwardo, Aferojn faris, kiuj nun atestas Kontraŭ animo mia; kaj rimarku Per kio li nun rekompencas min. Ho Di'! se preĝoj Vin ne kontentigos Sed Vi Vin venĝos pro la miaj krimoj, Sur mi, mi mem, kolero Via falu; Ho! la edzinon mian la senkulpan, Pardonu, kaj mizerajn idojn miajn. Gardisto, apud mi sidiĝu iom. La kor' laciĝas, kaj mi volus dormi. Brakenburo. Sinjor', volonte; Di' vin ripozigu. (Klarenco _dormas_). LA URBO DE LA DEMONOJ. Tradukita de Elise Bauer (Munich). Antaŭ multe da jaroj vivadis en la floranta urbo Kajro Hebrea rabeno nomita Joĥonano, kiu estis la plej eminenta klerulo en sia lando. Lia famo vastiĝis en la tuta Oriento, kaj la plej malproksimaj popoloj sendis siajn junulojn, por ensorbi saĝecon de liaj lipoj. Li estis profunde instruita en la tradicioj de siaj antaŭuloj, kaj en disputadoj lia vorto estis decidiga. Li estis pia, justa kaj severa, sed li havis unu malvirton--la amo por la oro estis kaptinta lian koron, kaj li ne malfermis sian manon al la malriĉuloj. Tamen li estis pli riĉa ol la plimulto, lia saĝeco estante por li la fonto de riĉeco. La Hebreoj de la urbo ĉagreniĝis pro tiu ĉi makulo en la karaktero de la plej saĝa el ili sed, kvankam la maljunuloj de la gento daŭrigis respekti lin pro lia famo, la virinoj kaj infanoj ne donis al li alian nomon ol: "Rabeno Joĥonano, avarulo." Neniu sciis tiel bone kiel li la ceremoniojn bezonatajn al la iniciatio en la religion de Moseo, sekve la ekzercado de tiuj ĉi solenaj oficoj estis por li alia fonto de gajno. Unu tagon, promenante en la ĉirkaŭaĵo de Kajro, kaj paroladante kun junulo pri leĝo-scienco, okazis ke la anĝelo de la morto ekfrapis lian akompananton. Li falis senmove antaŭ la piedoj de la rabeno, dume tiu ĉi estis ankoraŭ parolanta. Vidante ke la junulo estas senviva, la rabeno disŝiris siajn vestojn kaj gloriis Dion. Sed lia koro estis ektuŝita kaj, nokte, pensoj pri la morto elturmentis lin. Li maltrankviliĝis pripensante sian malmolecon kontraŭ la malriĉuloj, kaj li diris: "Benata estu la nomo de Dio! Se iu petos min fari ion je Lia sankta nomo, mi ĝin faros senpage." Sed li eksopiris, ĉar li timis ke oni povus peti lin pri porcio de lia oro. Dum tiuj ĉi pensoj ankoraŭ okupis lin, laŭta krio aŭdiĝis antaŭ la pordego de lia domo. "Vekiĝu, dormulo," la voĉo diris, "Vekiĝu! Infano estas morte malsana, kaj la patrino sendis min por vi, por ke vi faru vian oficon." "La nokto estas senluma," respondis la rabeno, alproksimiĝante la fenestron, "kaj miaj jaroj estas multaj. Ĉu ne estas en Kajro pli junaj viroj ol mi?" "Mi estas sendita nur por vi, rabeno Joĥonano, nomita saĝulo de kelkaj, sed avarulo de aliaj. Jen estas oro," li daŭrigis, eltirante monujon plenan je zeĥenoj, "mi ne deziras vian laboron por nenio! Mi vin petegas veni, je la nomo de Dio!" Tiam la rabeno memoris la ĵus-faritan promeson kaj li ĝemis spirite, ĉar la monujo ŝajnis esti multepeza. "Ĉar vi petegis min en la Dia nomo, mi iros kun vi," li diris al la viro, "sed mi esperas, ke la interspaco ne estas granda. Remetu la monon en vian poŝon." "La loko estas proksima," respondis la fremdulo,--nobla, bele-vestita junulo. "Rapidu, ĉar mi ne devas perdi tempon." Joĥonano leviĝis, sin vestis, kaj, zorge ŝlosinte ĉiujn pordojn de sia domo kaj metinte la ŝlosilojn en sekretan lokon, li akompanis la fremdulon. "Mi ne memoras tian malluman nokton," diris la maljunulo. "Vi estu mia gvidisto, ĉar mi povas apenaŭ vidi la vojon." "Mi ĝin konas bone," respondis lia akompananto, sopirante, "estas vojo multe vizitata, kaj hore trairata de multaj. Apogu vin sur mia brako, kaj ne timu." Ili antaŭen paŝadis. Estis mallume, sed heliĝis kelkafoje, kaj tiam la rabeno ekvidis, ke li sin trovis en loko al li nekonata. "Mi kredis," li diris, "ke mi konas la tutan ĉirkaŭaĵon de Kajro, tamen mi ne scias, kie mi estas. Mi esperas, mia amiko, ke vi ne estas perdinta la vojon." Kaj li sentis malkuraĝon en la koro. "Ne timu," respondis la gvidisto, "via vojaĝo estas jam finiĝinta." Dum li parolis, la rabeno sentis siajn piedojn forgliti, kaj li malsupren rulis grandan deklivon. Retrovinte sin, li ekvidas, ke sia akompananto estis ankaŭ falinta, kaj staris nun apud li. "Ne, junulo, se vi petolos tiamaniere kun maljunuloj, viaj tagoj ne estos multaj! Ve al tiu, kiu insultas grizharojn!" diris la rabeno. La fremdulo senkulpigis sin, kaj ambaŭ daŭrigis silente la marŝadon. La mallumo malpliiĝis, kaj la mirigata rabeno ekvidis, ke ili estas venintaj al la pordegoj de urbo, kiun li neniam antaŭe vidis. Kaj li ja konis ĉiujn urbojn en Egiptujo, kaj estis nur duono da horo de lia foriro de lia loĝejo en Kajro! Tial li ne sciis kion pensi, kaj sekvis la viron tremante. Baldaŭ ili trapaŝis la pordegojn de la feste iluminata urbo. La stratoj estis plenigataj de festigantoj, kaj gojaj sonoj aŭdiĝis. Sed, rigardante la vizaĝojn de la preter-pasantoj, Joĥonano ekvidis, ke tiuj ĉi estas la vizaĝoj de homoj interne elturmentataj kaj, de la markoj kiujn ili havis, li sciis ke ili estas demonoj (Mazikenoj). Li estis profunde terurita, kaj je la torĉ-lumo li rigardis nun ankaŭ sian akompananton. Ankaŭ li havas la saman markon. La rabeno timiĝis multege, li preskaŭ svenis, sed li pensis ke estas pli bone silenti, kaj malgaje li sekvis sian gvidiston, kiu kondukis lin al belega domo en la plej bela kvartalo de la urbo. "Eniru!" diris la demono al Joĥonano, "ĉar tiu ĉi domo estas mia. La sinjorino kaj la infano estas en la supra ĉambro." La rabeno supreniris la ŝtuparon, kaj eniris la ĉambron. La sinjorino, kies eksterordinara beleco estis vualita de senespera melankolio, kuŝis en lito, apud ŝi la infano, en riĉaj vestaĵoj, dormetis sur la genuoj de vartistino. "Rebeka, lumo de miaj okuloj, amatino de mia animo," diris la demono, "mi alkondukis al vi la rabenon Joĥonanon, la saĝulon, kiun vi deziris. Vi permesu ke li tuj komencu sian oficon, ĉar li deziras reforiri rapide." Dirante tion ĉi, li ridetis maldolĉe, kaj rigardis la rabenon. Tiam li eliris el la ĉambro sekvata de la vartistino. Kiam Joĥonano kaj la sinjorino estis solaj, ŝi sin turnis al li, dirante: "Malfeliĉulo! ĉu vi scias kien oni vin kondukis?" "Mi ja scias," li respondis kun profunda ĝemo, mi scias, ke mi estas "en la urbo de la Mazikenoj." "Sciu do plue," ŝi diris, kaj la larmoj fluegis el ŝiaj okuloj, pli brilaj ol diamantoj, "sciu do plue, ke neniu estas iam alkondukita tien ĉi, kiu ne estas pekinta kontraŭ Dio. Ne estas necese, ke vi sciu mian pekon, kaj mi ne serĉas scii vian. Sed ĉi tie vi restados por ĉiam, perdita kiel mi estas perdita." Kaj denove ŝi ekploregis. La rabeno ĵetis sian turbanon teren, kaj, elŝirante siajn harojn, li ekkriis: "Ve al mi! Kiu vi estas, virino, kiu parolas tiamaniere kun mi?" "Mi estas Hebreino," ŝi diris, "filino de doktoro de leĝoscienco en la urbo Bagdad kaj alkondukita tien ĉi, vi ne demandu kiel! Mi edziniĝis kun la Princo de la Mazikenoj, la sama kiu serĉis vin. La infano, kiun vi vidis, estas mia unue naskito, kaj mi ne povas toleri la ideon, ke la animo de tiu ĉi senkulpa infano devos perei! Mi tial petegis mian edzon, ke li penu alkonduki tien ĉi pastron, por ke la leĝo de Moseo--benata estu lia memoro--estu plenumata. Kaj via famo, kiu etendis sin ĝis Bagdad kaj ankoraŭ pli malproksime igis min pensi pri vi. Mia edzo, kvankam eminenta inter la Mazikenoj, estas pli justa ol la aliaj demonoj, kaj li amas min, kiun li ruinigis kun amo de malespero. Li do diris, ke la nomo de la saĝa Joĥonano estas bone konata al li, kaj ke li scias, ke vi ne povos rifuzi al li. Vi mem devos scii, kion vi estas farinta, por doni al li tian povon super vi." "Mi ĵuras antaŭ la ĉielo," diris la rabeno, "ke mi ĉiam respektegis diligente la leĝon, kaj vivadis konstante laŭ la tradicioj de niaj patroj, de la tago de mia naskiĝo, ĝis nun. Mi ne faris malbonon al iu ajn, aŭ per vorto aŭ faro, kaj ĉiutage mi adoras la Sinjoron, plenumante detale ĉiujn postulitajn ceremoniojn!" "Ne," diris la sinjorino, "ĉion tion vi povas esti farinta, kaj pli ankaŭ, sed, malgraŭ tio ĉi, la demonoj povas posedi povon super vi. Sed la tempo pasas, mi aŭdas la paŝojn de mia edzo sur la ŝtuparo. Ekzistas por vi unu ŝanco de foriro." "Kia ĝi estas? Ho, ĉiela sinjorino, diru ĝin al mi!" "Ne manĝu, ne trinku, ne akceptu pagon aŭ donacon dum via estado en tiu ĉi domo, kaj tiom da tempo, kiom vi tiel agas, la Mazikenoj ne havas povon super vi, viva aŭ senviva. Estu kuraĝa, kaj persista!" Kiam ŝi ĉesis paroli, ŝia edzo revenis en la ĉambron, sekvata de la vartistino, kiu portis ĉiujn necesaĵojn por la ceremonio. Kun multepeza koro li faris sian oficon, la vino estis, kiel kutime, ĉirkaŭ-pasigata, por ke la infano, la patrino kaj la rabeno gustumu ĝin. Li rifuzis ĝin, dirante: "Pardonu min, Sinjoro, sed mi faris sanktan promeson fasti hodiaŭ, kaj mi nek manĝas nek trinkas." "Faru laŭ via ŝato," diris la demono, "mi ne deziras, ke vi ne plenumu vian promeson!" kaj li ekridegis. Tiam la malfeliĉa rabeno estis kondukata en ĉambron, rigardantan sur ĝardenon, kie li pasigis la ceterajn noktajn horojn kaj la sekvantan tagon, ploregante, kaj preĝante la Sinjoron, ke li liberigu lin el la urbo de la demonoj. Sed kiam la dekdua horo batis kaj la suno estis subirinta, la princo revenis al li kaj diris: "Manĝu nun, mi vin petas, ĉar la tago estas pasinta, kaj li metis manĝaĵojn antaŭ li." "Pardonu de nove vian servanton, mia sinjoro!" respondis Joĥonano, "ĉar mi faris sanktan promeson ankaŭ por tiu ĉi tago. Ne koleriĝu kontraŭ via servanto." "Mi ne koleras," respondis la princo. "Faru laŭ via plaĉo. Mi respektegas vin promeson." Kaj li ridis pli laŭte ol la antaŭan tagon. La rabeno pasigis duan tagon en sia ĉambro apud la ĝardeno ploregante kaj preĝante. Sed, kiam la suno estis malleviĝinta malantaŭ la montetoj, la princo denove staris antaŭ li, kaj diris: "Manĝu nun, ĉar vi devas malsati. Via promeso estas multe malgajiganta." Kaj li prezentis al li viandaĵojn. Joĥonano sentis grandan manĝbezonon, sed li preĝis interne al la sinjoro, kaj la tento malaperis, kaj li respondis: "Pardonu min la trian fojon, sinjoro. Mi refaris mian promeson." "Ĝi estu tiel!" diris la alia. "Vi leviĝu, kaj sekvu min." La princo prenis torĉon, kaj kondukis la rabenon tra granda parto de sia palaco, al pordo de vasta ĉambro, kiun li malfermis per ŝlosilo prenita el niĉo en la muro. Enirante la ĉambron, Joĥonano ekvidis ke ĉio, planko, plafono, muroj, eĉ la sojlo de la pordo estas el arĝento. La kurioze skulptata plafono, kaj la bordoj de la muroj brilis en la torĉlumo, kvazaŭ ili estus fantazia frost-disegno. En la ĉambromezo estis amasoj da arĝentaj moneroj en grandegaj urnoj el la sama metalo, plenigitaj ĝis la randoj. "Vi faris al mi servon," diris la demono. "Vi prenu de tiu ĉi mono tiom, kiom vi volas, eĉ ĉion!" "Mi ne povas, sinjoro," diris Joĥonano, "vi petis min veni tie ĉi pro la nomo de Dio, kaj mi venis pro tiu nomo, kaj ne pro pago aŭ rekompenco." "Sekvu min," diris la princo, kaj Joĥonano sekvis lin en alian ĉambron. Ĝi estis el oro, kiel la unua estis el arĝento. Ĝia ora tegmento estis subtenata de oraj kolonoj starantaj sur ora planko. La trezoroj de la reĝoj de la tero ne estus povintaj aĉeti unu el la dudek kvar vazoj da oraj moneroj, kiuj estis metitaj en ses vicoj laŭlonge la ĉambro. Ne estas miro, ĉar ili estis plenigitaj per la senĉesaj laboroj de la demonoj de la mino. La koro de Joĥonano estis tuŝita de avareco vidante la oron brili en la flava torĉ-lumo, kiel la aŭtuna suno. Sed Dio helpis lin kontraŭbatali. "Tiuj ĉi vazoj estas viaj," diris la demono, "unu el ili ja faris vin pli riĉan ol la plej riĉa homo, sed mi al vi donas ĉiujn." Sed Joĥonano rifuzis denove. Tiam la princo de la Mazikenoj malfermis la pordon de tria ĉambro, nomata la diamanta ĉambrego. Enirinte ĝin, la rabeno ekkriis laŭte, kaj metis siajn manojn antaŭ la okulojn, ĉar la brilo de la diamantoj blindigis lin, kvazaŭ li estas rigardanta la mez-tagan sunon. En agataj vazoj estis amasigitaj sennombraj diamantoj; la plej malgrandaj el ili estis pli grandaj ol kolomb-ovo. Sur alabastraj tabloj trovis sin ametistoj, topazoj, rubenoj, beriloj, kaj aliaj multekostaj juveloj, mirinde laboritaj per la manoj de lertaj metiistoj. La ĉambro estis lumigitaj de karbunklo, kiu disĵetis lumon pli brilan ol la radioj de la suno, sed pli freŝiganta ol la brilo ĝentila de la luno. Tio estis grava tento por la avara rabeno, sed li estis fortigita de supre, kaj rifuzis denove. "Mi ekvidas, ke vi konas min, Joĥonano, filo de Ben-Davido," diris la princo. "Mi estas demono, kaj volis tenti vin por pereigi vin. Sed, tial ke vi rezistis tiel longe, mi ne vin tentos plu. Estas ankoraŭ alia ĉambro, kiun vi devas vidi." Kaj Joĥonano, kiu estis ferminta la okulojn kaj fervore preĝis al la Sinjoro batante sian bruston, lin sekvis. La ĉambro, kiun la rabeno nun eniris estis tute malsama je la aliaj. Ĝi estis malvasta kaj malriĉa, sen mebloj. Sur la malpuraj muroj pendis senorde sennombraj aroj da rustiĝintaj ŝlosiloj. Inter ili, Joĥonano ekvidis kun miro la ŝlosilojn de sia propra domo, kiujn li estis kaŝinta je sia foriro, kaj li fikse rigardadis ilin. "Kion vi vidas," diris la demono, "ke vi rigardas tiel fikse? Ĉu li, kiu rifuzas arĝenton kaj oron, povas esti ekscitata de rustiĝinta ŝlosilaro?" "Ili estas miaj," respondis la rabeno, "kaj mi akceptos ilin, se vi prezentas ilin al mi." "Vi do prenu ilin," diris la demono, metante ilin en lian manon. "Vi povas foriri. Sed, rabeno, kiam vi estos reveninta en Kajron, malfermu ne nur vian domon, sed ankaŭ vian koron. Tial ke vi ne malfermis ĝin antaŭe, mi havis povon super vi. Estas bone, ke vi faris unu bonaĵon sen pago, ĉar tio savis vin. Vi ne estu pli longe Joĥonano la Avarulo!" La rabeno klinigis sin ĝis la tero, kaj laŭdis la Sinjoron por sia liberiĝo. "Sed kiel mi povas iri returnen? Mi ne scias la vojon." "Fermu viajn okulojn," ordonis la princo. Li faris tiel, kaj post momento li aŭdis la voĉon de la demon-estro ordonante lin malfermi ilin denove. Kaj li sin trovis antaŭ sia domo en Kajro, kun la ŝlosiloj en la mano. Retrovinte sin de sia surprizo, kaj dankinte la Sinjoron, li malfermis sian domon, kaj ankaŭ sian koron. Li donacis almozojn al la malriĉuloj, li ĝojigis la korojn al la vidvinoj, kaj helpis la malfeliĉajn. La fremduloj ĝuis lian gastamon kaj lia monujo estis al la servo de ĉiuj bezonantoj. Lia vivo estis senfina bonfarado, kaj la beno de Dio estis kun li. La homoj miris kaj diris: "Ĉu tiu ĉi viro ne estas nomata rabeno Joĥonano, la avarulo? Kio kaŭzas la ŝanĝon?" Kiam la rabeno aŭdis tion, li kunvokis siajn amikojn, kaj konfesis sian antaŭan amon por la mono, kaj la danĝeron al kiu tio kondukis lin. Li rakontis al ili ĉion, kion mi ĵus rakontis al vi. Kaj saĝuloj, kiuj estis verkistoj, skribis lian rakonton por la memoriĝo de la posteuloj, por ke ili profitu je ĝi. KOLONIIGADO EN AMERIKO. Major-General George Cox. Antaŭ ĉirkaŭ kvardek jaroj, mi vojaĝis en Nord-Ameriko, kaj dum miaj vagadoj alvenis ĉe la ĉefurbo New York, kie mi restis kelkajn semajnojn. En unu tago, ne havante ion speciale por fari, mi promenetis el mia hotelo, kaj, trovante min apud la stacidomo, mi eniris. Sur la trotuaro staris granda amaso da homoj kaj infanoj. "Kio okazas," mi diris, kiel mi pensas, al mi mem, sed ŝajne, mi estis parolinta laŭte, ĉar voĉo ĉe mia kubuto ripetis la vortojn. Mi turnis min, kaj vidas apude, belan, hardan junulon, kiu, de lia mieno kaj vestaĵo, estas evidente Amerikano. "Kio okazas," diris li, "ĉu vi volus sciiĝi, fremdulo, kion signifas tiu ĉi amaso?" "Jes," mi respondis, "ĉar ŝajnas al mi, ke oni ne vidas kutime tiom da homoj, viroj, virinoj kaj infanoj kunvenantaj en stacidomo, escepte ke io neordinara okazas." La junulo ridanta, videble pro mia nescio, diris, "Nu, fremdulo, mi divenas ke ni estas aro da koloniistoj forirontaj por loĝiĝi en la Ŝtato Colorado, kaj mi divenas, ke ni estas tiel memstara grupo, kiel iam lasis New York por la Okcidento. Ekzemple, tiu viro tie; nu, mi divenas ke li malfermos sekkomercaĵan magazenon; tiu ĉi estas nia pastro; tiu estas nia drogisto; tiu ĉi, nia kuracisto; tiu, nia advokato; tiu maljunulo tie, estas juĝisto (ĉiuj el ni, laŭvice, estos la juĝantaro!)" li diris kun rideto, parenteze. "Tiu grupo dekstre (vi vidas ke la viroj havas nek vangharojn nek lipharojn), nu, ili estas aktoroj por nia nova teatro. Ĉu vi ne pensas ke nia grupo estas modere plena?" "Jes," mi respondis. "Sed kion vi estas farontaj per tiu maljunega kaj malfortega sinjoro, apoganta sin sur bastono? Ne ŝajnas al mi ke vi povos multe uzi lin?" La Amerikano rigardis min momente, kaj siaj okuloj briletis humore dum li parolis:--"Nu, fremdulo, mi divenas, ke tiu maljunulo estas la plej gravega in-di-vi-du-o el nia partio; mi divenas ke ni malfermos nian novan tombejon per li!!! Sed, pardonu al mi, mi devas helpi lin eniri en la vagonaron; estus domaĝe lin perdi antaŭ ni alvenos en Colorado! Adiaŭ!" REVO. Originale verkita de G. Kolowrat (St. Petersburg). Nokto. Mara bruo. La ondoj kun terura ĝemo per sia unutona krio kvazaŭ plendas, kvazaŭ nekonsoleble ploregas. Unu ondo volas atingi alian; ili rapidas, ili kvazaŭ kuras al voko de la ŝtonegoj; sed ve! tiuj ĉi trompis, anstataŭ ol karesi ili pereigas ilin, kaj ili senespere disbatite revenas al siaj kolegoj, eble por reunuiĝi por ataki la ŝtonegojn. Vane! Ili alportos nenian doloron al la masivaj grandeguloj. Ree ili ploras. Ree ili ĝemas, timigante la animon, suferigante ĝin. La steloj malgaje rigardas, kvazaŭ simpatiante al la ondoj, volante helpi en ilia sencela batalado. Nigraj ĉirkaŭlinioj de la bordo, nedetrueblaj malafablaj ŝtonegoj ankoraŭ pli sopiras kaj oni ekvolas foriri el tiu ĉi sufoka atmosfero; oni volas forkuri, ekkrii kaj samtempe sentas ke tio ĉi estus sencele, sensekve, kaj oni submetas sin al la naturo, vidante sin senforta por bataladi. Ŝi sidis tie, sur la bordo, kaj pensis pri li. Li forveturis militon, kaj ne estas sciate, ĉu li revenos viva. Ŝi estas lacigita de longa atendado, de longa nesciado. Ŝi ekrevis. Al la lacigita animo en ŝia prezento aperas li, gaja post milito, post venko, post ricevo de rekompenco. Li alkuras, ĉirkaŭprenas ŝin, ridetas, kisas. Ŝi sentas sin feliĉa. Al ŝi ŝajnas, ke la ondoj pro troeco da sentoj gaje bruas por festi lian revenon kaj ĝoji ŝian feliĉecon. Ke la steloj gaje ekrigardas ŝin, volante ĵeti sin de la ĉielo por plenigi ŝian feliĉecon, por lumigi, por ĉirkaŭpreni ilin. Al ŝi ŝajnas, ke la ŝtonegoj kareseme altiras siajn manojn, kaj ĉio volas kuniĝi en unu sento, en unu formo, en unu sono. Ŝi revis ke ... Sed subite ŝi reekkonscias, kaj eksentas la teruran realecon. Ŝi komprenas, ke ĉio ĉi estis revo, kaj ŝi ektimas, ekkrias, ekploras. Ŝi ekaŭdas la terurajn frapojn de la batalantaj ondoj, ŝi envidis la mokemajn rigardojn de la steloj, ŝi rimarkas la minacajn formojn de la ŝtonegoj kaj falas kun teruro, bedaŭrante la momentan revitan forflugintan feliĉecon. NIAJ VILAĜAJ SPORTOJ. Originale verkita de F. A. Meigh. Unu el la plej amuzigaj okazaĵoj, kiujn mi estas vidinta, okazis dum la ĉiujaraj sportoj de nia vilaĝo. Inter la diversaj eroj sur la programo de amuzaĵoj, k.t.p., estis unu por la knaboj, kiuj havis nur dekses jarojn kaj oni donacis grandan premion al la gajnanto. Oni estis elmezurinta antaŭe longan kurejon sur la kampo, kaj meze de ĝi oni alligis per la kvar anguloj, grandan veldrapon. Ĉiuj knaboj kiuj deziris partopreni en la amuzaĵo devis demeti siajn botojn kaj jakojn kaj ilin meti amase ĉe la malproksima flanko de la veldrapo. Tiam la knaboj sin aranĝis ĉe la komencaloko kaj oni donis al ĉiuj el ili novan (duonpencan) bunon kaj botelon da ŝaŭmanta limonado. Ĉe antaŭaranĝita signalo ili devis gluti la bunon kaj limonadon kiel eble plej rapide. Tuj kiam unu estas fininta oni lin permesis ekkuri tra la kurejo. Mi neniam forgesos la diversajn metodojn, kiujn la knaboj uzis por rapide malaperigi la nutraĵon. Iuj el ili premegis la bunojn per la malpuraj manoj ĝis ili ŝajnis kiel nigraj kolbasetoj. Tiujn ĉi apetitdonaĵojn ili penis gluti en tute sed la rezultatoj ne estis ĉiam kontentigaj. Sed alia knabo enpuŝis sian tutan bunon en unu vango kaj la botelan nazeton en la alia vango. Tiam okazis eksplodon ĉar la limonado enŝaŭmadis en la buŝon pli rapide ol li povis gluti kaj elŝovis la bunon. Kiel siaj kunuloj ekridegis! Kiel ili tedis lin! Sed sentimige, li reenmetis la duonmaĉaĵon en la buŝon, kaj sin preskaŭ sufokinte, li triumfis. Tiam komencis la kuro. Kiam ili alvenis al la veldrapo ili devis rampi sub ĝin, kaj estis tiel malluma tie, ke multaj, senintence piedfrapinte la malantaŭajn amikojn (kaj ricevinte ree multajn frapojn) fariĝis tiel konfuzaj, ke fine ili elrampis ĉe la fino, kie ili eniris kun ruĝegaj, ŝvitaj vizaĝoj. Sed la aliaj kiuj eliris al la prava fino ne povis trovi tuj siajn proprajn vestaĵojn. Ili aperis kiel aro de kortbirdoj, skrapanta sur amaso da cindroj. Tamen, post mallonga tempo ili sin vestis kaj per la restanta energio, atingis la gajnstangon. Alia amuzaĵo, kiu kaŭzis multan ridadon inter la rigardantoj estis la kapto de porketo, kiun oni antaŭe ŝmiris per sapo. Oni permesis nur la junajn edzinojn kunkuri por la porketo, sed lia haŭto estis tiel glata ke neniu povis lin teni, kaj li kuris timegige blekanta inter la rigardantoj; disĵetanta teren kelkajn kiuj ĝenis lin. Sed la amuzaĵo daŭrigis ĝis unu edzino (kun elstaraj dentoj) dum la interpuŝo, falis sur la porketo, kiu estis laciĝinta, kaj lin kaptis. Voĉo apude ekkriis: "Ho! Nia Mario lin estas kaptinta per ŝiaj dentoj." PLUVA TAGO. J. Parisot (Vosges). Timema knabino rapidas Trairi la densan arbaron; Korbeton portante, ŝi gvidas La hejmen irantan kapraron. Sed kapon skuetas la pino, Dum blovas vent' florojn ŝirante. Ho! zorgu pri l' korbo, knabino: Forŝtelos ĝin vento blovante. La vojo nun ŝajnas malklara Kaj tere filikoj elpendas; Ĉielo fariĝas nubara. Malfruan kapraron ŝi plendas, Dum interplektatan branĉaron Disligas, la manojn vundante. Ho! zorgu orflavan la haron: Forŝtelos ĝin dornoj ludante. Fulmeg' malproksime brilegas, Gutetoj ekfalas, kaj bruas Tondrego, kaj pluvo zumegas, Akvego tra l' vojo defluas; En koto glitetas la plando, Venteg' l' antaŭtukon skuante. Ho! zorgu, knabin' pri l' rubando: Ĝin ŝtelos venteg' forflugante. Pro ĉia brueto, l' orelon Vekanta, tuj preskaŭ ŝi svenas. Sed, kiu ĉi tien, ombrelon Portante, kaŝate alvenas? Ha! ŝia jam pasis timeto: Ŝi ridas, fianĉon vidante. Ho! zorgu, knabin', pri l' rideto: Ĝin ŝtelos l' eĥo forirante. Jen li fianĉinon manpremis; Ŝi lin aŭskultadis revante; Sed jam ne pro l' vento eltremis L' ombrelo nun ambaŭ kovrante.... Se ne la ombrelo mensogis, Pasadis la horo tre dolĉe; Knabino pri l' koro ne zorgis ... L' ombrelo ĝin ŝtelis ensorĉe. FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ Treege interesa mi trovis la konversacion de la pastro, kies memoro estas tiel kiel profundega puto; puto en kiun mi ofte mallevis mian sitelon por ĉerpi laŭ mia mezuro la akvon de lia iom stranga sed ĉiam interesa sciado. Ke tiu sitelo gutetas; ke mi ne povas detale aŭ tute akurate revenigi en memoron liajn rakontetojn estas, mi bone scias, maljustaĵo kontraŭ vera klerulo. Sed la akvo kiu dum multaj jaroj estas restinta en la ujo de mia cerbo ne povas esti tute same kiel kiam mi ĝin freŝe ĉerpis el la viva fonto. Eble ĝi malklariĝas; eble mi kunmiksas iom da forgesado. Sed malgraŭ tio mi penos rakonti almenaŭ unu el la klarigoj, kiujn mi ĉiutage, preskaŭ ĉiuhore ricevis. Mi estas nominta la urbon Chicago, kiam ekdiras la pastro: "Ha, tiu nomo havas iom strangan devenon. Sed sendube vi jam scias pri tio!" "Sendube ne," mi respondas. "Mi estas grandega nesciulo. Plie mi havas grandan emon por la aŭskultado. Volu tial min instrui, mi petas." "Antaŭ la Ŝtatoj anoncis sian sendependon," li komencis, "dum tiu milito de la Angloj kontraŭ la Francoj, kiu decidis la posedon de la Okcidentaj Ŝtatoj, ambaŭ kontraŭbatalantoj tre uzadis kiel spionistojn kaj antaŭmarŝantojn la tribojn Indianajn." Tagon, apud la lago _Erie_ la spionistoj de la Angloj raportis ke ili ekvidis haltejon de la malamiko; kiun la Angloj decidis ataki. Sed lertege estis ankaŭ la spionistoj de la malamiko. Kiam alvenis la soldatoj Anglaj ili vidis nur kelkajn fuĝantajn Indianojn. Post tiuj fuĝantoj tuj sin ĵetis, per flugantaj piedoj, la Indianaj kunbatalantoj de la Angloj, kriegantaj per triumfaj voĉoj: "_Ŝĭ-ka-go; Ŝĭ-ka-go_"; kiu signifas en ilia lingvo, "_Indianoj kuras; Indianoj kuras._" Poste oni konstruis sur la sido de la haltejo ŝtipan fortikaĵeton, kiun oni nomis pro la kriego de la Indianoj Ŝĭ-ka-go (Chicago). Loĝiĝis apud la fortikaĵeto loĝiĝantoj, kaj jen la komenco de la konatega urbo. Bedaŭrinde oni nuntempe nur malofte ekvidas la ŝtipajn dometojn de tiuj unuaj loĝiĝantoj; dometojn kiuj tre malmulte similas al la lignaj domoj kiujn mi supre priskribis, kaj kiujn oni konstruas el tabuloj, alfiksitaj tiamaniere ke ĉiu el ili estas superkuŝita per la malantaŭa flanko de la supre lokita tabulo, laŭ maniero de ardezoj sur tegmento. Ne! Tiuj Unuevenintoj uzadis ne tabulojn, sed tutajn arbtrunkojn, krude per hakilo kvadrigitajn, aŭ eble laŭlonge segitajn kaj tiamaniere kunmetintaj ke la rondflanko estu ekstere, kaj interne la plata supraĵo. Ili konstruis kvar nerompitajn murojn kaj poste trahakis aŭ trasegis la truojn por la pordo kaj fenestroj: Ĉiujn interspacojn ili plenigis per koto; kaj tiamaniere faris konstruaĵon treege fortikan kaj multe pli varman ol la nunaj lignaj domoj. Tamen ĉar ili dehakis kaj _tuj_ uzis la arbojn post nelonge la freŝa (verda) ligno malpliiĝis, kaj oni devis ofte renovigi la kotan plenigaĵon. Mi vizitis farman domon kies la multaj aldonoj estis el tabuloj, tamen ankoraŭ restis la, laŭ Amerikaj ideoj, _antikva_ ŝtipa dometo, kiu estis, laŭ mia opinio, la plej dezirinda porcio de la domo. Kiel kutime, ĝi enhavis du ĉambrojn; manĝo- kaj dormo-ĉambro. En la dormĉambro proksime de la planko troviĝis iom granda truo. "Pro kio servas tiu ĉi truo?" "Ho, la ŝtipoj malpliiĝis, kaj la koto estas forfalinta." "Kial ne ankoraŭ ĝin kovri. Tra tia malfermaĵo povus tre facile eniri serpento." "Ho, jes; antaŭ nelonge unu eniris." "Kaj post tia okazo vi ne ŝtopis la truon!" "Ho, ne; sed ni mortigis la serpenton." "_Kutimo naskigas malestimon!_" Amerikoj ŝajne rigardas serpentojn kiel ridindaĵoj; preskaŭ mi diris amuziloj. Eĉ la nudpiedaj knabetoj saltas sur ilian korpon kaj per batego de la nuda kalkano mortigas ilin. Eble tio ŝajnas esti danĝera amuzaĵo, sed por la salto oni celas tiun porcion de la serpenta korpo kiu, se tiuj rampaĵoj havus kolojn, estus la kolo; kaj tiamaniere subpremate serpentoj estas senpovaj por vundi. Plie ne ĉiuj serpentoj estas atakemaj kiel bone certigas la sekvanta memoraĵo:-- Preskaŭ mi estis nudpiedulo, ĉar mi havis sur la piedoj nur malpezajn sandalojn (ledplandojn kun ledrimenoj). Ŝtrumpojn mi tute ne portis kaj de la genuoj ĝis la piedoj la kruroj estis tute nudaj, ĉar mi sunbanis en Aŭstrujo. Antaŭ la _Luft Hütte_ (aerbudo) en kiu mi dormas estas herbejo, sur kiu mi promenas. Hodiaŭ ĉar pluvas mi kunportas pluvombrelon. Subite mi ekaŭdas siblon koleregan. Mi malsuprenrigardas. Preskaŭ tuŝante mian piedon mi vidas la kapon de malgranda sed venemega serpento kies lango en kaj el iradas la buŝon laŭ nekredebla rapideco. Mi pensas ke eĉ la dikeco de arbfolio estus plenigita la spacon inter la elstreĉita lango kaj la haŭto de mia piedo. Terurigite mi restas senmova kiel ŝtonego. Krom sia lango la serpento restas egale senmova, kaj dum kelka tempo ni rigardadas unu la alian. Tiam, subite, ĝi forĵetas sin; forrapidegante per grandegaj kurboj. Tiel rapide ĝi forrampis, ke la herbo fajfis de ĝia trairo! "Li kiu mortigas serpenton," diras Aŭstra kredo "mortos mem antaŭ pasas unu jaro." Se mi estus atakinta tiun serpenton (kaj se mi estus portinta armilon pli konvenan ol malfermita pluvombrelo, kredeble mi estus tion farinta) mi kredas ke ne estus por mi necese atendi la finon de la jaro. Mi ja estus mortinta tiun saman tagon. Foje en Egiptujo mi levis de la tablo gazeton kaj malkovris skorpion, kaj en Italujo--sed ne; mi skribas nun miajn _Amerikajn_ memorojn. Resaltegas la vaganta penso kaj ankoraŭ mi sidas en la ligna salono de la Amerika pastrejo, kaj jen pluvas, senĉese pluvas. En mia cerbo ripetas sin, sekvante la sonon de la pluvgutoj sur la fenestroj, frazo kiun mi legis en Amerika libro kaj kiun mi ne plene komprenis. "_Li ne scias sufiĉon por eniri de la pluvo._" La pordo malfermas kaj eniras tri geinfanoj, knabo kaj du knabinoj. Estante Amerikoj ili estas neniel hontemaj, faras sin tute kvazaŭ en sia propra domo, babiladas senĉese pri multaj aferoj, kaj kiam alvenas la horo de tagmanĝo, tagmanĝas kun ni. Posttagmeze la pluvo ĉesas kaj ili foriras. "Mi volus ekscii," diras la pastredzino, "kies geinfanoj ili estas." "Ĉu vi ne konas ilin?" mi demandas. "Ne, por mi ili estas tute fremduloj." "Sed tre senceremonie ili eniris vian domon." "Nature, ĉar pluvis." "Sed--ĉu vi intencas diri ke _iu ajn_ eniros _ies ajn_ domo kaj tie tagmanĝos, nur ĉar pluvas?" "Jes, certe; kial ne? Ili estis treege bonvenaj, kaj nature oni sin ŝirmas de la pluvo. "_Li nescias sufiĉon por eniri de la pluvo._" Ankoraŭ mi aŭdis la rekantaĵon, sed nun mi ĝin komprenis; mi estas vidinta la Amerikan gastemecon. La Amerikan senceremoniecon--sed pri tio mi parolos en alia fragmento. PROTEKTO DE ANGLO. Vera rakonto de Edw. Gauntlett (Okayama). Tage, en la somero de 18-- mi komencis longan promenon kune kun la juna homo Japana kiu tiutempe min instruis je la malfacilega Japanlingvo. Mi intencis unue iri en Ikao'n, kie estas elfluaĵoj de varmakvo minerala. Ikao similas je Clovelly, en Devonshire, escepte ke ĝi estas alta, kaj inter altaj montoj, Clovelly estante apud la maro. Estis necese ke ni iru per vagonaro de Tôkyô, la ĉefurbo, ĝis Maebashi urbo, kaj de tie, per malgrandega tramo al la vilaĝo Shibusawa. Poste oni marŝas, aŭ rajdas en _jinrikisha_ (homtirata kaleŝo) ĉirkaŭ dek-kvin mejloj ĝis Ikao. Tamen, kiam ni alvenis je la stacidomo de la tramo en Shibusawa, subite ekpluvegis, kaj ĉirkaŭ du horojn, kiam ni restis en la stacidomo, pluvegis kaj tondregis. Post la pluvego, mi ekiris, kiam la homo kiu tiris la "jinrikishan" en kiu estis niajn pakaĵojn, sciigis nin ke estis necese ke ni havu du virojn por la _jinrikisha_, ĉar li kredas ke sur la montoj, la vojo estus difektigita per la pluvo. Ni konsentis kaj ekmarŝis. La _jinrikisha-viro_ prava estis, ĉar, post ke ni marŝis ĉirkaŭ ok mejlojn, ni vidis ke ponto estis duondifektigita. Nun ekmallumiĝis, kaj ni eniris nebuleton; sed ni marŝadis, kaj amike paroladis. Mi nun ekvidis ke virino nin sekvis, kaj, ĉar ŝi persiste nin sekvis, mi diris al S-ro Kôsaka, mia instruisto: "Demandu al ŝi kial ŝi nin sekvas." Li tiele demandis, kaj diris al mi ke ŝi diris ke ŝi timis esti ensorĉata per vulpoj aŭ meloj, kaj ke ŝi sciis ke malsamlanduloj neniam ensorĉiĝis per ia besto. Mi ridetis, sed diris ke mi estus feliĉa ŝin protekti. Ŝi nin sekvis ĝis la hotelo kaj tiam subite malaperis. La sekvantan tagon matene frue, la servanto de la hotelo venis al mia ĉambro kaj diris ke iu deziris paroli kun mi. Mi surpriziĝis, kaj diris al S-ro Kôsaka: "Subiru, mi petas, kaj vidu la homon kiu venis min vidi. Mi kredas ke eble estis eraro de la servanto. Mi kredas ke neniu scias ke mi estas en Ikao." Li iris, sed baldaŭ revenis, kaj diris ke estis vere: iu deziris paroli kun mi. Mi iris al la pordego, kaj tie mi vidis la virinon kiun mi "protektis" la antaŭan tagon! Ŝi subfleksis la kapon--mem la korpon--kaj diris: "Mi vin dankegas, Sinjoro, por via bona protekto. Mi bone sciis ke, se mi penis veni tien ĉi sole, la vulpoj aŭ la meloj min ensorĉus." SUR LA GLACIO. El "la Dokumentoj pri Pickwick," de Dickens, tradukita de A. A. Cowan. Maljuna Wardle kondukis ilin al sufiĉe granda frostita lageto, kaj kiam la "grasa knabo" kaj S-ro Weller estis forŝovelintaj kaj forbalaintaj la neĝon kiu estis falinta dum la nokto S-ro Bob Sawyer aranĝis siajn glitilojn per lerteco kiu al S-ro Winkle ŝajnis perfekte mirinda, kaj faris rondojn per sia maldekstra kruro, kaj la cifero _8_, kaj enskribis sur la glacio, ne unufoje haltante por spiri, multajn aliajn plaĉajn kaj mirigajn devizojn je la treega kontentigo de S-ro Pickwick, S-ro Tupman kaj la sinjorinoj, kiu atingis pozitivan entuziasmon, kiam maljuna Wardle kaj Benjamin Allen kune kun la antaŭnomita Bob Sawyer, faris kelkajn misterajn evoluciojn kiujn ili nomis _Skota danco_. Dume, S-ro Winkle (sia vizaĝo kaj siaj manoj bluiĝis per la malvarmo) estis devigata bori en siajn ledplandojn kaj surmeti siajn glitilojn, la pintoj poste, kaj faris la rimenojn tre implikajn, helpata de S-ro Snodgrass, kiu sciis malpli pri glitiloj ol Hindo. Fine, tamen, helpate de S-ro Weller, la malfeliĉaj glitiloj estis firme surŝraŭbataj kaj surbukataj kaj S-ro Winkle leviĝis. "Nun, Sinjoro," diris Sam, per kuriĝiga voĉo, foriru kaj montru al "ili, kiamaniere ĝin fari." "Haltu, Sam, haltu," diris S-ro Winkle, kiu tremis forte, kaj ekkaptigis la brakojn de Sam je la premo de dronoto. "Kiel glate estas, Sam!" "Kutima stato de glacio, Sinjoro," respondis S-ro Weller. "Tenu! Sinjoro." Tiu ĉi lasta rimarko de S-ro Weller rilatis je pruvo kiun S-ro Winkle faris, je la momento, de furioza deziro por ĵeti siajn piedojn en la aeron, kaj fragegi la postan flankon de sia kapo kontraŭ la glacio. "Tiuj ĉi--tiuj ĉi--estas tre mallertaj glitiloj? Ĉu ili ne estas Sam?" demandis S-ro Winkle, ŝanceliĝe. "Mi timas ke malvigla sinjoro estas sur ili, Sinjoro," respondis Sam. "Nun, Winkle," kriis S-ro Pickwick, tute nekonscia ke io estis malprava. "Venu; la sinjorinoj atendas vin." "Jes, jes," respondis S-ro Winkle je timegiga rideto, "mi venas." "Jam, komenconta," diris Sam, penante por liberiĝi. "Nun, Sinjoro. Ekiru!" "Haltu momente, Sam," spiregis S-ro Winkle, tenante lin tre amante. "Mi trovas ke mi havas du vestojn hejme kiujn mi ne bezonas, Sam. Vi povas ilin havi, Sam." "Mi dankas vin, Sinjoro," respondis Sam. "Ne atentu por tuŝi vian ĉapelon, Sam," diris S-ro Winkle rapide. "Vi ne bezonas forpreni vian manon por tiun fari. Mi intencis doni al vi 5 ŝilingojn hodiaŭ matene por Kristnaska donaco, Sam. Mi donos ĝin al vi posttagmeze, Sam." "Vi estas tre bona, Sinjoro," respondis S-ro Weller. "Tenu min komence, Sam," diris S-ro Winkle. "Nun--tiu estas prava. Mi kutimiĝos baldaŭ, Sam. Ne tro rapide, Sam! ne tro rapide!" S-ro Winkle kurbiĝante antaŭe, sia korpo faldita duone, estis helpata trans la glacio de S-ro Weller, je tre stranga kaj negracia maniero, kiam S-ro Pickwick kriegis senkulpe de la kontraŭa bordo--"Sam!" "Sinjoro?" diris S-ro Weller. "Tien ĉi, mi bezonas vin." "Liberigu min, Sinjoro," diris Sam, "ĉu vi ne aŭdas ke la mastro vokas. Liberigu min, Sinjoro!" Per fortega peno, S-ro Weller liberiĝis el la premo de la agonia Pickwickano, kaj tion farante, donis grandegan antaŭenpuŝon je la malfeliĉa S-ro Winkle. Per akurateco kiun nenia grado de lerteco aŭ pratiko povis certigi, tiu malgaja sinjoro iris rapide en la mezo de la _Skota danco_, je la preciza momento, kiam S-ro Bob Sawyer faras svingon de neegala beleco. S-ro Winkle frapas forte kontraŭ li, kaj kun laŭtega bruo, ili falis peze glacien. S-ro Pickwick kuris al la loko. Bob Sawyer estis leviĝinta, sed S-ro Winkle estis multe tro saĝa por tion fari sur glitiloj. Li estis sidanta sur la glacio, faranta spasmajn penojn por rideti; sed dolerego estis pentrata sur ĉiuj siaj trajtoj. "Ĉu vi estas vundata?" demandis S-ro Benjamin Allen, kun granda maltrankvileco. "Ne multe," diris S-ro Winkle, frotante sian dorson. "Mi volas ke vi permesas min tiri sangon el vi," diris S-ro Benjamin Allen, tre avide. "Ne, mi dankas vin," respondis S-ro Winkle, rapide. "Mi vere pensas ke vi devus," diris Allen. "Mi dankas vin," respondis S-ro Winkle. "Plivole ne." "Kion vi pensas, S-ro Pickwick?" demandis Bob Sawyer. S-ro Pickwick estis ekcitata kaj indigna. Li signodonis je S-ro Weller, kaj diris per severega voĉo: "Demetu liajn glitilojn." "Ne; sed mi vere estis apenaŭ komencinta," kontraŭdiris S-ro Winkle. "Demetu liajn glitilojn," ripetis S-ro Pickwick, firme. La ordono ne povis esti kontraŭbatalata. S-ro Winkle silente permesis al Sam obei. "Levu lin," diris S-ro Pickwick. Sam helpis lin leviĝi. S-ro Pickwick iris kelkajn paŝojn for de la rigardantoj, kaj signodonis sian amikon ke li proksimiĝu, fiksis serĉantan rigardon je li, kaj ekparolis per mallaŭta, sed klara kaj akcentega voĉo, tiujn ĉi remarkindajn vortojn. "Vi estas ŝajnigulo, Sinjoro." "Kio?" diris S-ro Winkle, ektremante. "Ŝajnigulo, Sinjoro. Mi parolos pli simple, se vi volas ĝin. Trompanto, Sinjoro." Je tiuj ĉi vortoj, S-ro Pickwick turnis sin malrapide kaj rekunigis siajn amikojn. AVIZO. Pro mia libertempo, mi ne povas doni la kutiman raporton _Monato post Monato_. Mi esperas, ke la Legantoj ne malkontentiĝos pri tio. Proksiman monaton la raporto eble estos _tro longa_! H.B.M. VERA HISTORIO DE FANTOMO. Originale verkita de Esp. 10549 (Nova Zelandano). Antaŭ nemultaj jaroj la Nova Zelanda urbeto Arrowtown iom ekscitiĝis pri senĉesaj kaj persistaj fantomaj fabeloj. Oni diradis ke ia terura blanka supernatura apero promenadis ĉiunokte en la publika tombejo. Unue, kompreneble, la pluparto da la vilaĝanoj ridetis, mokis, kaj nenion kredis pri tiaj raportoj, sed kiam, tago post tago, tiuj strangaj famoj daŭradis kaj certiĝis de multe da diversaj personoj, kaj eĉ de la antaŭaj mokintoj, la publika sciemo fariĝis forta kaj ĝenerala. Baldaŭ kelkaj geservantoj tute rifuzis preteriri la tombejon post mallumo, kaj la afero fariĝis enuiga kaj multe malhelpis la gemastrojn. En la urbeto estis kuraĝa virino nomita S-rino P. kiu tute ne timis supernaturaĵojn kaj ne povis kompreni la superstiĉajn timemulojn. "Mario," diris ŝi al unu sia amikino, "ĉu vi timas la fantomon?" "Ne, S-rino P.," respondis Mario, ridante, "ĉar ne ekzistas tiaj kreitaĵoj." "Sed io estas en la tombejo, kaj mi iros hodiaŭ vespere tien por vidi ĝin. Ĉu vi volas min akompani?" "Kion ni faros en la tombejo?" "Ni spionos, kaj ni sciiĝos kio estas kiu timigas la urbetanojn." Mario unue ŝanceliĝis, sed fine konsentis, kaj je la dekunua horo la du sentimaj virinoj eniris la terurigan loĝejon de la mortintoj. La nokto estis sen luno, sed la ĉielo estis hela, kaj la ĉirkaŭaĵo estis sufiĉe videbla sub la stellumo. Mario, vidante ĉie la blankajn tombŝtonojn en la palega mallumo, komencis iom tremeti, kaj preskaŭ pentis sian bravecon. Tamen ŝi ne volis esti timulino, kaj ŝi nerve penadis babili kaj ŝerci por sin kuraĝigi, kiam subite--ĥ-r-r-r-r! Bona Dio! kio estas tio? Io nigra, nekomprenebla, harstariganta, leviĝas el la infero antaŭ la piedoj de la virinoj kaj flugas al la ĉielo. Mario kriegis laŭte kaj forkuris malantaŭen tra la pordeto sur la vojon. "Mario, revenu!" alvokis S-rino P. "Malsaĝulino ridinda, revenu! Nur estas vesperto!" Sed Mario nenion plu komprenis. Plene, senespere terurigita, la kompatinda knabino kuris rapidege sur la vojo hejmen kiel frenezulino, dum S-rino P. staris tiel kolera kiel ridanta. "Nu," pensis ŝi, "mi devos spioni sole. Sed la atendo verŝajne estos enuiga sen la junulino." Si antaŭiris ĝis la tombeja mezo, kaj sidiĝis post ia tombo sub ombra cipreso. Pasis kelka tempo, eble unu horo, kaj S-rino P. komencis oscedi kaj perdi paciencon, kiam--jen la fantomo! Jen vere la spirito! Io granda, blankvestita, kun pala vizaĝo kiel mortinto, kviete sed rapide alproksimiĝis. Ĝi marŝis rekte al la tombo post kiu sidis la spionantino, sed tiu ĉi ne ektimis, sed senmove kaj atente observadis la aperon, suspektante ian friponan trompon. La fantomo fine haltis, kaj sen observi S-rinon P. metis sin genue sur la tombo kaj--preĝis! Tuj la mistero klariĝis en la vigla inteligenco de la kuraĝa kaj admirinda virino. La fenomeno ne estis fantomo, sed somnambulistino. Juna virino kiu preĝis ĉe la tombo de sia patrino. Tiam vere S-rino P. treege ĝojis pri tio ke la kriema Mario forestas, ĉar la afero estis grava. Vekigi la dormantinon en tombejo estus kompreneble ago danĝera kaj kruela. Sekve la saĝa spionantino restis senmova ĝis la knabino returnis el la tombejo hejmen, kaj tiam ŝi sekvis malproksime tra la vojo al la domo de la dormanta vagistino. La sinjorino restis ekster la domo sufiĉe da tempo por ke la knabino rekuŝiĝu, kaj tiam ŝi frapis kaj vekigis la patron por lin sciigi ke lia filino estas la terura fantomo kiu bezonas kuraciston sen prokrasto. MAJSTRO PASERO. Babilado de Alfonso Wachter (Riga). Je malklara kaj nebula printempa mateno bela pasero, kiu estas konsiderata vivan beleco de sia parencaro, flugis, kune kun sia amantino al lignejo ĉe la suba Duna kie ankoraŭ estis trankvile kaj tute dezerte en ĉi tiu frua matena horo, ĉar la lignolaboristoj, jam komencinte sian taglaboron, interrompis ĝin por matenmanĝi. Ĉi tiu matenmanĝo konsistis el seka pano, lardo kaj harengo. Ĉi tie nia pasero tuj komencis danci siajn plej graciajn amdancojn sur la lignetoj, kiuj estis ĵetitaj sur la vojo por replibonigi ĝin. En sia amebrieco li nek atentis la sentaŭgan dancplacon nek ke ŝi ne estis pruntinta ian ekvidon al li, aŭ rimarkinta liajn dancojn, sed ke ŝi serĉis sian nutraĵon senĉagrene pro lia flirtado, kaj ŝi okaze konversaciis gaje kun ĉi tiu aŭ tiu el la paserpatrinoj kiuj flugis al ĉi tiu lignejo. Kiam, post longa tempo, Majstro Pasero fine vekiĝis je sia amebrieco--en malgranda malproksimeco Ho ve! Sur unu el la multenombraj staploj de traboj en plej karesa _kapo ĉe kapo_ kun blanka pasero li vidis sian amatinon! Oni ne povas esprimi per vortoj la doloron, kiun nia kompatinda pasero sentis ĉe tiu ĉi rigardo. Kaj ilia feliĉa kaj gaja pepado, kiu sonis al li kiel malica, moka ridado pri sia malfeliĉo, tranĉis profunde en sian malgrandan kaj plenaman birdakoron. Vere, li deziris satigi sian malŝaton je venĝo, je la sango de sia konkuranto. Li volis subigi lin en batalo ĝis morto kaj vivo. Sed tiu ĉi batalo por la posedo de la multe dezirata pasera virgulino ne estis batalata, ĉar la fiereco kondamnis batalon kun kontraŭulo kiu estis konsiderata ne egal-naskulo, kun iu, kiu estas nur vanta malsaĝulo de alia ĉarma paservirinaro, kaj ankaŭ frivola fanfarulo de la paserviraro. Plua argumento kiun li atentis, estis ŝia nuna malkaŝa koketeco. Li nek intencas meti sencele ilian vivon, nek detrui ŝian amafeliĉon, kiun li egoiste forprenus de ŝi se li mortigos ŝian amiston. Tiu ĉi malegoista rifuziĝo je ŝia posedo--ŝi, kiu estis la revo de siaj noktoj, ja ne estis facila por li. Li malĝojege subfleksis sian kapeton kaj li dume restadis senmove sur la lignetoj. La pentraĵoj de pli fruaj tagoj eble preteriris je siaj inteligentaj okuloj. Li eble memoris la tagon, kiam li unue renkontis ŝin, kaj kiel iliaj okuloj rigardis tuj unu la alian serĉe kaj kritike, kiel rigardas sub ŝtono miozoto. En Majo, kiam ĉio burĝonas, li renkontis ŝin sur la branĉoj de betuleto, en societo de infanriĉa paserpatrino. Tuj kuniĝinta kun ili kaj estanta lerta, vigla societamulo, li turnis baldaŭ la konversacion--kiu, ĝis nun tuŝis diversajn trivialajn aferojn, ekzemple plaŭdon, edukadon, nutro zorgojn, k.t.p. Li lerte vivigis la konversacion, evitis ian interrompon kaj etendis ĝin kiel eble plej longe. La ombroj de la vespero jam komencis malleviĝi kiam la malgranda pepa societo fine disigis sin, por serĉi siajn nestojn. De tiu tempo, ŝia plej fidela akompananto, li ĉiam sekvis ŝin dum ŝiaj vagoj tra urbo kaj lando, tra kampo kaj arbaro. Li faciligis kavalire al ŝi trovi orajn avenerojn kaj plej sukajn berojn. Se malleviĝis la nokto, li zorgis pro sendanĝera restejo kaj fidele gardis ĉe ŝi. Subite li estas vekita pro alproksimiĝantaj ligno laboristoj. Li do ŝanĝis sian ripozlokon kaj ree komencis revi. Sed li ne povis mediti longe. Paser-dando, kiu jam aŭdis pri lia malfeliĉo, kuniĝis kondolence kun li. Silente, jes, tute apatie, Majstro Pasero sin kondutis rilate la fluo de la parolado, ĉar li konsideris, ke estus malinde respondi al la malsprita, frivola afektulo. Komprenante fine, ke lia certigo de sincera kompato ne estas sufiĉe atentita, kaj ke lia bonopinia konsilo estas rifuzita, la dando forflugis ofendinta, en lia tromemfido. Doloriga ekĝemo ŝvelis la bruston de nia Majstro Pasero. La vana babilado de la forfluginto ŝajnis al li kvazaŭ profanado de liaj plej sanktaj sentaĵoj. Tute logike li konkludis ke, kiel tiu dando jam sciiĝis pri lia ama-malĝojo, nur tro baldaŭ la tuta mondo de la paseroj scios ĝin kaj fajfos sur ĉiuj tegmentoj. Moko kaj ŝajna kompato de nun sekvos liajn kalkanojn kaj estos lia sorto! Sekve li decidas lasi sian patrujon, la lulilon de sia malĝojo, por eviti tiamaniere al la moko kaj kompato. Kiam li fine tion decidis kaj siajn flugilojn malfaldis por la flugo en la malproksiman fremdan landon, li ankoraŭ aŭdis la jenan rimarkon, kiun la paser-dando elparolis: "Aliaj urbetoj--aliaj knabinetoj!" SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 20. (Vol. II., No. 6.) _Junio, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W. CONTENTS. Page A Modern Hermit (Clarence Bicknell) 81 The Golden Heart (C. Oxenford) 82 Reminiscences, Part VI. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 84 Oddments 86 To Give or not to Give (E. W.) 87 Recollections of Ireland (F. A. Meigh) 88 A Foreigner Abroad (C. W. T. Reeve) 89 The Golden Hour (Rev. T. Eli Evans) 90 Pancakes (A. Vuillaume) 90 From the Light of Asia (A. Motteau) 91 The Brothers of Birchington (S. H. Emptage) 92 The Home of the Essence of Roses (Ilarion Raytcheff) 93 My Holiday (The Editor) 94 Indian Lions (H. K. G.) 96 Avizo Grava. La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de ia konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto. Buchanan, Scott & Co., Garthland Street, Glagow, Scotland. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti _bonajn vinojn_, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. FOR SALE. 160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor. Correspondence Lessons in Esperanto. ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. 7/6 the Quarter. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. C. B. Burgess, Penn Buildings, Erie, Pa., U.S.A. Deziras koresp. kun Kristanaj Sciencistoj. Sro. A. Bouy Libristo, 5, rue Saint Genes, Clermont-Ferrand, France. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandanoj. Ĉiam respondos. Sro. G. Breduillieard, 40, Avenue de Laon, Reims, France. Korespondados Esperante, interŝ. ilus. p.k. and poŝtmarkojn, kun alilandanoj. Deziras ankaŭ ŝakludi per korespondado. Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, London, N. Kun alilandanoj per ilus. p-k. Frl. F. A. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝ. ilus. p-k. kun Esperantistoj en Sud Ameriko & la Britaj Kolonioj. Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj & ĉiam resp. Sro. Urtel Francisko, Termezurista Officialo, Elisabetpl, 4, Bruno, Moravia, Austria, interŝanĝos nur belajn koloritajn p-k. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 20. [Vol. II., No. 6.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net. JUNIO, 1905. MODERNA ERMITO. Dum dudek jaroj mi estas loĝinta en malgranda urbo sur la Mediteranea marbordo, kaj mi konas tre bone la pastron, la fiŝkaptistojn, la kampanarojn, ja ĉiujn, sed nur sciiĝis la lastan semajnon ke inter ni kaj la plej proksima vilaĝo vivas maljuna ermito. Oftege mi estas promeninta laŭlonge la kvin kilometroj da ŝtona laciga bordo neniun renkontinte, kaj neniam iu priparolis al mi pri la stranga estaĵo pri kiu mi estas skribonta. Oni vidas tie unuflanke la krutajn montetojn kun ŝtonegoj kaj dornaj arbetoj, du aŭ tri ĝardenojn kun palmarboj kaj oranĝujoj, kaj malmulte da muroj ruinitaj; aliflanke estas la profunda transvidebla blua maro. Sed irinte meztagmanĝi kun amiko kiu antaŭ nelonge aĉetis unu el la kulturaĝetoj kie li nun estas alklimatiganta nekomunajn kaj delikatajn arbojn kaj florojn kiuj ne povas bone vegeti aliloke, mi konatiĝas kun la ermito, ĉar dum ni manĝis, jen, sur la marbordo alproksimiĝas la malalta blankhara solulo, paŝanta malrapide kun siaj okuloj rigardantaj la teron. Kio estas tio, mi demandis? Ĉu vi ne konas la ermiton, li respondis mia amiko? La ermito alvenis apud ni, kaj mi esperis paroladi kun li, sed li ne respondis al mia amika saluto. Tiam mi proponis partopreni kun li mian panon kaj kokinaĵon, kaj tiujn ĉi li akceptis sed sen ia dankesprimo. Tio ne min mirigis, ĉar la anoj de nia urbo estas tre malmulte dankemaj, sed ŝajnis pli mirinde ke li ne volas trinki eĉ iom da vino, ĉar niaj urbanoj tre volonte trinkas, eĉ drinkas vinon kaj likvorojn. Baldaŭ li foriris, kaj mia amiko rakontis lian historion. Ŝajnas ke la ermito loĝas ĉiam sur la marbordo, kaj neniam iras al la urbo aŭ al la butikoj kaj ne, eĉ dum la Kristnaska festo aŭskultas la meson en la nemalproksima preĝejo. Li dormas sub la ŝtonegoj aŭ en ia ĝardeno. Li interparolas kun neniu kaj ne havas amikojn. Tamen li estas edziĝita pli ol unufoje, kaj havas multajn idojn, sed li ilin forlasis, kaj ili nature ne amas lin, kaj kvankam kelkaj parencoj loĝas apude ili ne vizitas lin. Li neniam iris al la komunuma lernejo kaj ne povas legi aŭ skribi. Li ne tranĉas la hararojn kaj havas longajn vangharojn, kaj estas sen botoj, sen ĉemizo kaj sen ĉapelo. Mia amiko ne povis doni al mi aliajn sciigojn, kaj li mem ne scias kie la ermito naskiĝis aŭ kiam li komencis tiun ĉi manieron da vivado. Mi demandis kiel li nutras sin, ĉar li ne laboras kaj nenion aĉetas. Ĉu li posedas bienojn aŭ monon? ĉu li sendas iun en la urbon? Ne, li respondis, sed li rabas en la ĝardenoj sed preskaŭ ĉiutage li manĝas fiŝon, ĉar kiam la fiŝkaptantoj altiras marbordon siajn retojn li subite ekkuras al ili, kaj ili aŭ donacas iom, aŭ foririnte lasas la senvalorajn restaĵojn por li, kaj kelkafoje ili kiuj amas la solulon, donas siajn manĝaĵeretojn, pecon de pano aŭ makaronio aŭ fromaĝo. Tial la mizerulo ne estas tute legommanĝantulo nek tute viandmanĝantulo. De tia tago mi rakontis la aferon multefoje al miaj amikoj. Ĉiuj diras, "Tre strange, mi ankaŭ iros serĉi lin." Jes, estas strange, ne vere en tiuj ĉi nuntempoj, en kiuj turistoj, ne dezertuloj, troviĝas en la Egiptaj dezertoj, kaj la grotoj de la antikvaj ermitoj estas nur vizitataj de kampofestenantoj. Tamen ne tre strange, ĉar mia nova amiko estas nur kato, pli ruza ol siaj samspeculoj, ĉar li povas manĝi fiŝon ĉiutage sen ia timo pro malpacoj kaj ungogrataĵoj. C. Bicknell. LA ORA KORO. Fantazio, originale verkita de C. Oxenford. Unu vidvino kuŝis sur sia lito. Si estas mortonta. Ŝi scias ke baldaŭ ŝi devas lasi sian filineton sola en la kruela mondo; kaj tiu penso doloras ŝin pli multe ol ŝia malsanego. Ŝi alvokis sian filineton, kaj ŝin karesante, diris: "Karulino mia, mi foriras al malproksima lando, kaj vi ne min revidos ĝis multaj jaroj. Ne, plej amata, ne ploru; certe, vi min revidos ian alian tagon. Aŭskultu, kiam mi iros, vi estos sola; sole vi devos pasi tra la vivado. Mi estas tiel malriĉa ke mi ne havas ion ajn vin doni; sed ĉirkaŭ via kolo vi havas ĉeneton portante la duonon de ora koro, kiun vi portis de la tago kiam vi naskiĝis. Ie en la mondo vivas knabo kiu posedas la alian duonon de tiu ĉi koro, kvankam mi ne scias kie, ian tagon vi lin renkontos, kaj tiam, kiam vi renkontos unu la alian, vi trovos, ke la duonkoroj kuniĝos, kaj neniu nek nenio ilin povos redisŝiri, aŭ rompigi. Sed, estu singardema; multe da viroj provos preni de vi la duonkoreton, aŭ deziros ĝin interŝanĝi, aŭ ĝin aĉeti. Plie, eble vi mem trompiĝos, kaj kiam vi vidos duonkoron similan al la via, vi pensos ke ĝi estas tiu kiun vi serĉas. Eble ĝi estos tiel simila ke ĝi trompigos ambaŭ vi kaj la havanto. Sed estos pruvo. Se ili ne egalas, ili ne kuniĝos, kiel ajn vi penados, kaj neniam vi povos forpreni ĝin de la ĉeneto. Bone do rigardu, kaj zorgu, ke vi ne montros vian oran koron tuj kiam vi pensas ke vi vidas unu ŝajne simila al ĝi. Reaŭskultu: estas belega lando kiun mi treege deziras ke vi trafu. Ĉiu penas trafi, sed ne ĉiu sukcesas. Neniam alvenas tien iu kiu estas sola. Estas nur duope ke oni povas atingi la Paradizon de la Koroj. Tial, karulino, ĝis la tempo kiam vi trovos la knabon kiu havas la alian parton de via koro, ne penu iri tiun landon. Tio estas ĉio, kion mi povas diri, mi laciĝas. Adiaŭ, plej karega filineto mia, mi ne pli longe povas gardi aŭ zorgi pri vi,--min kisu--mi iras--," tiam, per lasta peno, ŝi aldonis tiujn ĉi vortojn: "Ne permesu aliu ajn vidi vian koron--ĝis vi--renkontos--la alian, tiam vi--konos. Adiaŭ, kar----" La knabineto ploris multe, sed kvankam la najbaroj ŝin kompatis, ili ne povis redoni al ŝi ŝian patrinon. Baldaŭ ili ekmalzorgas ŝin; eĉ ili ekmalametas ŝin, ĉar ŝi ne estas simila al la aliaj knabinoj. Ŝi ne estas bela, kvankam ŝi havas bonkoron; sed ŝi havas tre mallumajn okulojn, kiuj ŝajne travidas la personon al kiu ŝi parolas, kaj neniu amas tion, ne vere? Unu virino diris al ŝi "Vi havas kruelajn okulojn, mi volas ke vi ne rigardu tiele ĉe mi." Tiu ĉi virino estis trompantino. Tamen la knaboj ludus kun ŝi antaŭ ol ili ludus kun la aliaj knabinoj; kaj kiam ŝi iĝis pli granda, pli maljuna, ili marŝus kaj paroladus kun ŝi anstataŭ kun la pli belaj junulinoj en la vilaĝo. Tial ŝi malamiĝis de multaj, kaj ŝi estas tre malfeliĉa. Ŝi estis tute sola, kaj ŝi multefoje ploris por ŝia perdita patrino. Sed, neniam ŝi montras al iu sian malgrandan duonkoron, kvankam ŝi elrigardus maltrankvile por vidi ĉu iu ajn el la junuloj havas duonkoron simila al la ŝia. Sed ne, tre malofte knabo montras ĉu li havas koron aŭ ne, kaj inter la malmultaj kiujn ŝi vidis, neniam estis unu kiu estis eĉ iomete simila al la ŝia. Sed, unu tago alvenas al la vilaĝo juna viro, kiu estas tri aŭ kvar jaroj pli maljuna ol ŝi. Ho, li estas bela, forta, kaj tiel agrabla kaj aminda, ke ŝi pensas: jen estas eble la junulo kiu havas la alian duonon de mia koro. "Mi estas certa, ke se mia patrino estus ĉi tie, ŝi same dirus," diris ŝi al si mem. En tiu ĉi tempo ŝi estas malamegita de ĉiuj ĉirkaŭ ŝi, ĉar kiam ŝi viriniĝis, ŝi trovis ke ĉio en la vilaĝo estas malsimila de tio kio ĝi aperas esti. Ĉiu portas maskon; kaj ŝi neniel komprenas kial. Tial ŝi ofte fortiras la maskojn de iaj personoj, ĵus kiam ili la plej dezirus ĝin konservi. Tial, vi vidas, ŝi devas esti treege malamata. Ĉie ŝi portas ĉagrenon, hontecon, kaj certe, en la okuloj kaj laŭ la pensoj de tiuj ĉirkaŭe ŝi estas malbonkora. La junulo kiu estis nove alveninta, vidas tiun ĉi, kaj kompatas ŝin. Ili iĝas geamikoj, kaj ŝi tute konfidas al li. Tagon ŝi montris al li sian oran koron, kiun, kiam li vidis, li deziregis havi, kvankam li bone scias ke li ne havas la alian duonon. Sed li havas la duonon de kupra koro, kiun li pensas igi similan al la ŝia. Li observis zorge la supraĵon de ŝia koro, kaj poste tordis, fleksis, kaj poluris sian kupraĵon, ĝis ĝi vere ekaperas iomete simila al ŝia, tiam li montras ĝin al ŝi, kaj ŝi, ĉar ŝi estas ankoraŭ juna kaj malsaĝa, kaj ĉar ŝi pensas ke ŝi lin amas, ekdonas la sian; sed subite ŝi vidas ke eĉ dum ŝi rigardas, la kupraĵon iĝas malhela, malluma, kaj kiam ŝi volus provi ĉu la du kuniĝos, ŝi trovas ke ŝi neniel povas sian forpreni de la ĉeno ĉirkaŭ sia kolo. Kiam la junulo trovis ke li ne povis gajni ŝian koron, li pli kaj pli ĝin deziris. Li iĝis tre kolera, kaj preskaŭ tiel kruela kiel la vilaĝanoj, kaj iafoje penis perforte ŝteli la malgrandan duonkoron, sed ŝi tiel forte ĝin tenis, ke li ne povis. Fine, ne povante trovi aŭ feliĉecon aŭ bonkorecon en sia vilaĝo, ŝi foriris de sia naskloko, kaj marŝis dum la nokto ĝis la proksima urbo; esperante ke tie ŝi povos labori por sia pano, dum ŝi serĉos la junulon kiu posedas la alian duonon de sia koro, kiun ŝi trovas ĉiutage pli peza. Certe, pensis ŝi, tie ĉi baldaŭ mi trovos mian korkunulon, ĉar la jena devas esti la plej granda urbo en la mondo, kiel ĝi estas la plej bela. Eble mi estas proksime la Paradizon de la Koroj, kiun mia patrino priparolis. Ho ve! Baldaŭ ŝi trovas ke la urbo estas nek bela nek granda, kaj la koroj de la loĝantoj, se iam ŝi vidis iajn, estas maldolĉigitaj, malbeliĝintaj. Ŝi deviĝas labori treege, sed neniam ŝi povis plaĉigi siajn mastrinojn, kaj ofte ŝi multe ploras dum ŝi laboregas. Semajnojn, monatojn, eĉ jarojn ŝi pasigis tiamaniere, sed ĝis nun ŝi ne estas trovinta iun kiu posedas la alian duonkoron. Unu tagon ŝi renkontis maljunegulon, kiu diris al ŝi ke neniam ŝi trovos tion, kion ŝi serĉas en tiu urbo. Li loĝis tie dum multe da jaroj, kaj li bone scias ke preskaŭ ĉiuj la loĝantoj jam kunligis siajn korojn, kvankam multaj pretendas ke ne, kaj multaj aliaj pretendas ke siaj kunulinoj estas nesimpatiaj. Ne, ŝi alvenis ĉe la malprava urbo, ŝi devis sin turni maldekstre, anstataŭ dekstre, kiam ŝi foriris de ŝia vilaĝo. "Ho ve!" diris ŝi, "mi estas tiel lacigita vivi tiel izole malĝoje. Ĉu mi akceptos unu el la kupraj aŭ ŝtaloj koroj kiujn oni prezentas al mi? Ili tre brilas, kaj unu aŭ du preskaŭ egalas al la mia. Kompreneble ili neniam kuniĝos, sed--ĉu jes, ĉu ne?" Ŝi pripensadis mallonge. "Ne, mi ne povas, estas neutile peni. Mi ne estas ankoraŭ tro maljuna por penadi trafi tiun landon kiu estas tiel bela. Eble mi povos trovi ĝin sole, malgraŭ la timoj de mia patrino. Eble ŝi eraris, en ŝia zorgeco pri mi. Jes, mi iros, eble estas alia vojo el tiu ĉi urbo, kiu kondukos min al la Paradizo." Tial ŝi demandis de ĉiuj kiujn ŝi renkontis, ĉu oni povus montri al ŝi la vojon al la Paradizo de la Koroj. Sed ĉiuj ridis. "Vi? Penas trovi tiun landon kiun trovas ja malmultaj. Ho jes, estas vojo el tiu ĉi urbo kondukante al ĝi, sed estas malofte uzita, kaj estas tre malfacile vidi la vojeton nune. Ankaŭ vi estas tro maljuna, tro malbela--malsaĝa. Estas nur la junaj belulinoj kiuj sukcesas, ĉar ili ĉiam estas helpataj. Vi neniam ĝin trovos sole. Vidu," diris unu, "trarigardu tra tiu ĉi okulvitro, estas maldolĉa, malbela, malluma vojo, kaj la Paradizo estas trompaĵo, estas pli malbona ol tiu ĉi urbo." Sed alia viro kompatis ŝin, kaj diris: "Malfeliĉulino, bone pensu. Se vi ekiras, vi ne povos reveni. Vi devas iri longe antaŭ eĉ vi alproksimiĝas je ĝi. Unue vi devas trairi tra la _Aleo de la Nekonatoj_, ĉe la fino de la aleo, vi trovos _La Simpativojon_; ĉe la krucvojoj, maldekstre, vi vidos la _Strateton de la Amantoj_; kiam vi alvenos al la fino de tiu strateto, vi eniros la grandegan _Arbaron de Ellern-unu-la-alian_, kaj trapasinte tra tiu malfacila arbarvojo, vi trafos la belan landon kiun vi serĉas. Sed kie estas via kunulo? Ĉu vi ne havas iun? Nur duope oni povas tiun landon trafi." "Ho ve! tiel diris mia patrino, sed mi pensis ke eble ŝi eraris. Ŝajnas al mi ke estas tre longa malfacila vojaĝo, kaj mi ne ankoraŭ trovis iun kiu sufiĉe min amas por eĉ montri al mi la vojon. Kial mi ne penas iri sole?" "Ho, multaj estas pensintaj ke ili povus trafi la landon sole, sed neniam mi aŭdis ke ili sukcesis. La vojo estas vere malĝoja kaj doloriga al tiuj kiuj penas." "Mi ne estas timulino. Eble mi trovos iun jam sur la vojo. Kie do estas la unua strato, la _Aleo de Nekonatoj_, ĉu vi bonvolos diri al mi?" Li ridetis. "Vi estas nune preskaŭ ĉe la fino de la Aleo; tie estas la komenco de la _Simpatia Vojo_. Nu, mi admiras vian kuraĝon, mi iros kun vi ĉe la fino de la Aleo, kaj montras al vi kie estas la krucvojoj." Ĉe tiu ĉi eldiro, ŝi tre kontentiĝis. Jam si malametis la penson de deviĝi diri adiaŭ al la bonkora viro. Pensis ŝi, li estas la unua persono kiun mi renkontis en la urbo, kiu ŝajnas havi koron. Nu, ili marŝis kaj marŝadis, kaj nekonscie marŝis tra la _Simpativojo_; sed noktiĝante, ili restis ĉe _Amikdomo_ ĝis la sekvanta mateno, ĉar li trovis ke li ne povus retrafi la urbon antaŭ la nokto falus. Kiam mateniĝis, ŝi malgaje ekdiras adiaŭ, sed li respondis: "Estas tiel bela mateno, mi iros pluete kun vi, kaj almenaŭ montros al vi kie la _Am-Strateto_ eliras el tiu ĉi vojo, kaj tiam ni diros adiaŭ." Ili do marŝadis malrapide sur la vojo, paroladante dume. Ju pli ili parolas, des pli ili ametas unu la alian kaj ree nekonscie ili atingas la krucvojojn kaj sin turnas en la strateton. "Ho, kia bela strateto," kriis ŝi. "Jes, estas vere bela," li respondis, sed nek li nek ŝi scias ke ili estas jam en _Am-Strateto_, kaj tiel ili marŝadas kune. Dume ili promenadas, li rakontas al ŝi ĉion pri li mem, kaj ŝi rakontas al li ĉion pri ŝi; sed neniam vorton pri la ora koreto. Subite, li diris: "Mi plenkonfidos al vi (ĉar mi vin tre ametas, kaj mi bone scias ke vi estas konfidinda) tion kion mi neniam antaŭe konfidis al iu." Tiel dirante, li elprenis el sia brustpoŝo, skatoleton, kaj ĝin malfermante, montras al ŝi la duonon de malgranda ora koro. "Tiu ĉi," li diris, "estas la sola aĵo kiun mi posedas, sed mi vidas ke vi estas ankoraŭ pli malriĉa, kaj devas iri longe antaŭ vi trafos vian deziratan landon. Ĉu vi akceptos ĝin? Estas difekta, mi scias, kaj ne multe valoras. Mi ne scias kie estas la alia duono, sed tia kia ĝi estas, mi volonte donas ĝin al vi, ĉar mi vin amas." Kiam ŝi ekvidis la koron, kaj aŭdis liajn vortojn, preskaŭ ŝi svenis pro ĝojo, sed ankoraŭ ŝi timas. Supozu ke lia koro ne egalas la ŝian--supozu ke ĝi ne estas ora, sed nur kupra; ŝi pensis. Sed nune ŝi ekvidas la arbojn de la grandega arbaro en la blua malproksimaĵo, kaj ŝi treege ektimas, kaj inklinas reiri al la urbo. "Ĉu vi ne akceptos mian oferon? Kredu ke ĝi estas vere oro; mi scias ke ĝi ne estas grava, kara donaco, sed estas mia ĉio." Tiam ŝi parolis--kun rideto sur ŝiaj lipoj, sed larmetoj en ŝiaj okuloj. "Ĉu vi ja donos al mi vian duonkoron, vian ĉion? Sed, rigardu, amiko mia, mi ankaŭ havas duonkoron. Mia patrino diris ke ie estas viro kiu havas la alian duonon, ni vidu, eble niaj duonoj kunliĝos kaj iĝos unu tuta koro." Kun tremantaj manoj, ili pruvis la rompitajn duonojn. Jes, ili iĝis unu; kaj ili do interŝanĝis ilin; li portis la ŝian, kaj ŝi portis lian, ĉar ili trovis ke kiam ili remetus ilin en iliaj propraj ingoj, ili ne povis. Nu, post tio, ili pensis ke ili devas zorgi trovi la _Strateton de la Amantoj_ antaŭ falos la nokto, sed--! Jen rigardu! Longtempe ili estas marŝadinta sur ĝi kaj ne sciis. "Nun mi ne povas forlasi vin," li diris, "mi ankaŭ iros kun vi, kaj kune ni trovos tiun belan landon, la _Paradizon de la Koroj_. Kune ni iros tra la arbaro, sed ĉar estas malluma arbaro, ni do haltos hodiaŭ ĉe la domo de _Hymeno_, la forĝisto, kaj li forĝos ĉenon kiu kunliĝos niajn duonkorojn, tiel ke neniam ni povos iri malproksime unu de la alia. Ni restos nokte ĉe _Mielluna Dometo_, kaj morgaŭe ni kune iros tra la _Arbaro de Ellern-unu-la-alian_." Tiun ĉi ili faris. Ho, sed estis grandega, malluma, malfacilirebla arbaro. Estis multaj malbonsprituloj tie, kiuj provis ŝteli iliajn korojn. Multaj estis la malfacilaĵojn kiujn ili trovis; malhelpaĵojn kiujn ili deviĝis surrampi. Multefoje ili ekfaletas. Multefoje ili preskaŭ rompigis siajn korojn, sed la ĉeno de Hymeno estas forta, kaj ilin kuntenas. Unufoje, ĉio mallumiĝis kaj malgajiĝis; venis teruran ventegon, sed subite, kiam ĉio aperis senespera, infaneto venis al ili el la mallumo, kaj ludis ĉirkaŭ ili; alligante florajn ĉenojn al la hymena ĉeno. Tiam ree la suno ekbrilas tra la densaj arboj, kaj baldaŭ ili vidas ke ili preskaŭ estas ĉe la fino de la arbarvojo. Ili iĝas gajaj kaj ludas kun la infaneto; ili pendigis la duonkorojn ĉirkaŭ ĝia kolo, kie tuj ili kuniĝis kaj estas unu koro. Ili nune estas trapasintaj tra la arbaro, kaj estas trafintaj la alian flankon kaj en unu momento, subite ili vidas la gloran sunon kaj la belegan kamparon de la _Eterna Korparadizo_. FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ "La Amerika senceremonieco." Tiu estas preskaŭ la lasta frazo de la antaŭa (Maja) Fragmento; sed ankoraŭ pripensante la aferon mi komencas dubi ĉu, eĉ en tiu granda senceremonieco, oni ne trovos ankaŭ ceremoniecon. Pri tio la leganto juĝu: mi rakontos al li kiel eble plej akurate tion kio okazis. Mi legis libron en unu el la salonoj kiam alvenis vizitantoj; almenaŭ mi unue pensis ke ni vidos nur kelkajn vizitantojn. Baldaŭ mi trovis ke estas vere vizitantarego, ĉar kiam ĉiu seĝo havis sidantinon, kaj tie ĉi kaj tie staris grupetoj da homoj, ni estis vidintaj, por tiel diri, nur la unuajn gutojn de la hompluvado. La pluvo rapide fariĝis pluvego, kaj la pluvego daŭradis ĝis superakvego. Ĉu mi daŭrigos la komparaĵon, kaj priskribos kiamaniere, ekkaptita de tiu homa turnakvo, mi estis forĵetata en angulon de la ĉambro, kaj tie restis tiel kiel se mi estus marportita lignaĵo en fendaĵo de ŝtonego; kaj kiamaniere fine tiu homakvego superakvegis sur la balkonon kaj en la ĝardenojn? Ne; mi diris ke mi rakontos la aferon "kiel eble plej akurate," kaj tia priskribo donus ideon pri tumulto, kvankam en tiu amindega kaj bonkora kunveno tumulto certe ne estis. Tamen la gastaro tute plenigis la ambaŭ salonojn kaj troviĝis ĉie en la du ĝardenoj. Se seĝoj mankas, tiel ke oni povas sidigi nur malgrandan porcion da la gastaro, pro kio tio valoras? Oni ricevas gastojn per koroj, ne per seĝoj, kaj la pastraj koroj (tiel kiel ankaŭ la pastra gastemeco) estas senlimaj. Bedaŭrinde la du salonoj ne posedis la saman karakterizon, kaj, tiamaniere plenigitaj, oni povas bone imagi ke ili baldaŭ fariĝos ne nur varmaj sed varmegaj. Mi vidis ĉirkaŭ mi aregon de brilantaj okuloj; mi vidis pafarkajn ridetantajn lipojn; mi aŭdis gajajn kaj dolĉajn voĉojn ondetantajn tiel kiel arĝentaj sonoriloj, kaj--ĉe la unua okazo mi ekfuĝis en la ĝardenon al la egale feliĉa sed multe malpli varma ekstera gastaro. Tie mi trovis kelkajn kiuj grave diskutis pri diversaj aferoj, sed la pli juna kaj pli saĝa porcio de la gastoj amuzis sin per la ludoj de _Croquet_ kaj _Snake_ (kiun lastan ludon mi jam priskribis en la kvara (Aprila) Fragmento). Tro ofte ni pliaĝuloj vivas inter la nuboj de venonta pluva tago, kiu eble por ni tute ne venos. La infanoj, multe pli saĝaj, ĉiam ekkaptas _la nun_. Ili obeas al la vortoj de proverbo kiun kredeble ili neniam aŭdis:-- La Tempon perditan, pasintan, Revenigi vi tute ne povas; La Tempo estonta ne estas; Ekkaptu _Vi_,--kion vi trovas. Kunvenojn tiajn kiajn mi priskribas la Amerikoj nomas _Surprise Parties_ (kunvenojn de surprizo); kaj oni aranĝas ilin laŭ la sekvanta maniero:-- Kiam oni decidas fari al iu la honoron de unu _Surprise Party_, oni interkonsentas ke, ĉe fiksita horo de fiksita tago lin vizitos ĉiuj la interkonsentantoj. Nature la familio vizitota tute nescias pri la afero (alie la kunveno ne estus unu de surprizo), sed kredeble tiu familio estas la sola en la vilaĝo kiu ne konas la ĉiujn aranĝojn. Mi kredas ke ofte oni kunportas manĝaĵojn kaj lasas la vizititojn pli bone provizitajn ol ili estis antaŭ la kunveno; tiamaniere el la kutimo farante delikatan metodon por helpi kaj samtempe honori la malriĉulojn. Sed pri tio mi ne povas diri de mia persona sciado. Certe ĉe tiu ĉi okazo, oni tion _ne_ faris, sed, malgraŭ la ligna dometo, la pastro ne estis malriĉulo. Tre ofte vizitis la pastrejon sinjorino kiu estis antaŭ ne longe edzigita, kaj kies idolo estis ŝia _Baby_ (infaneto). La etulo portis oran broĉon, oran ĉenon kun pendaĵo, kaj sur la fingro ĝi havis oran ringon. Memorante la antikvan infanejan ritmon mi rigardis la piedojn por vidi se ĝi havis ankaŭ "sonorilojn sur la piedfingroj," sed kredeble tiu ĉi ideo ne ankoraŭ eniris la patrinan kapon, kaj mi ne kuraĝis ĝin inspiri. La kompatinduleto jam portis sufiĉon kaj mi neniel deziris pligrandigi tiun _pezon_ de amo. Vere Amerikaj infanoj estas treege frumaturaj. Ni ĉiuj konas la rakonteton pri infanistino kiu eniris la salonon kie sidis Amerikino kun sia kvar aŭ kvin jara infanineto. "Ĉu vi sonorigis, sinjorino?" demandis la infanistino. "Ne," ekkriis la knabineto. "Mi sonorigis. Forprenu la panjon, mi petas. Ŝi estas treege maldolĉa kaj malagrabla." Sed malgraŭ lia frumatureco, mi ŝatas la Amerikan infanon. Li ne estas sen ĉarmo, kaj li estas almenaŭ sincera kaj tre patriota. Mi ne memoras kie mi legis la sekvantan sed ĝi tre montras tiun ĉi karakterizon. Instruisto demandis de sia klaso:--"Kiu estis la unua homo?" Kaj malgranda knabeto tuj respondis "George Washington." Nature la instruisto estis mirigita. "Ĉu vi neniam aŭdis pri Adamo?" "Ho! jes," respondis la eta patrujamulo, neniel hontigita, "sed mi ne pensis ke vi ankaŭ kalkulas fremdulojn." Oni povis kompreni la sentojn de la Amerika sinjorino, kiam Italianino demandis al ŝi:--"Ĉu Ameriko estas tiel granda kiel la urbo Firenze (Florence)?" Jen kion diris al mi juna Amerikano:--"Kial vi ne parolas al mi, sinjoro? Mi vin bone konas. Ĉu vi ne memoras? Mi estis hieraŭ sur balancilo en la ĝardeno, kaj kiam vi preterpasis, preskaŭ mi frapis vian kapon." Iom stranga pretendo al konateco, sed ankoraŭ pli stranga estis tiu de malgranda samlandano. Mi vidis la malgrandan knabeton sidanta sur malgranda tricikleto kaj min rigardanta per grandaj bluaj okuloj. Tiel atente li min rigardegis ke la tricikleto tute renversiĝis kaj falis sur la korpeton de la malgranda rajdinto. Mi rektigis la ambaŭ, rajdinton kaj rajditon; kaj ankoraŭ sidigis lin sur la selon. Tiam, per reproĉinda voĉo, li diris: "Ĉu vi ne konas min, sinjoro?" Vane mi penis revenigi en memoron la malgrandan ĉagrenitan vizaĝon. "Ne," mi fine respondis. "Mi ne memoras vin. Ĉu mi vin antaŭe vidis?" "Ho, jes; antaŭ unu jaro kiam mi estis tre, _tre_ malgranda. Ho! for, for de tie ĉi. Ĉe G----. Ĉu vi ne memoras? Mi konis vin _tuj_." "Ne, knabeto. Antaŭ unu jaro vere mi estis ĉe G---- sed mi vin ne memoras." "Sed, sed,--vi parolis al mi. Vi puŝis Biciklon supre sur la kolino; mi estis sur la vojo, kaj vi parolis al mi." "Ne, mi ne memoras. Kion al vi mi diris?" "Vi diris, vi diris: 'For de mia vojo, knabeto, aŭ mi vin surkuros.' Sed vi ne parolis maldolĉe kaj vi ridetis. Ho! mi konis _vin_ tuj, kaj mi pensis ke vi ankaŭ konus _min_." Kaj la larmegoj formiĝis en la grandaj bluaj okuloj. Sed tro longe mi postsekvis la memorojn pri infanoj. En la proksima fragmento mi revenos al mia priskribo. MIKSAĴO. Inter multenombraj leteroj, gazetoj kaj diversaj avizoj kiujn sendis afablaj amikoj dum nia alilanda forestado, ni trovis la sekvantajn novajn librojn:-- _La Norda Stelo_, belforma skribmaŝinata gazeto, organo de la Aberdeen Esperantist Club. Ni deziras sendi korajn gratulojn pro ĝia eldonmaniero kaj enhavo. _Esperanto_, scienca kaj literatura monata revuo, redaktata de Marich Agostin (8 pp.), en la lingvoj Hungara & Esperanta. Eldonejo Papnovelde u. 6. Budapest IV., Hungary. Programo de Esperanta koncerto, kiu okazis en Vladivostock la 2an Marton, 1905. _Union Internationale_, Aprilo, 1905, enhavanta longan kaj valoran artikolon pro-Esperantan de Joseph Jamin, Direktoro de la Belga Sonorilo. _Do you know Esperanto?_ utilega broŝuro de la London Esperanto Club, enhavanta gramatiketon, kritikojn de eminentuloj pri Esperanto, kaj la leterojn por enskribigi sur la Adresaro. _La langue internationale, peut-elle être le latin?_ (eltirita el _L'Esperantiste_) de Marquis Louis de Beaufront. En la lingvoj Franca kaj Esperanta (77 paĝoj), 60 c. _L'Esperanto, langue internationale auxiliaire_, par Edgar Sacré. Artikolo kun ilustraĵoj kaj du geografiaj kartoj verkitaj laŭ la Tutmonda Jarlibro de 1904. Eldonata, 23a, Avenue Longchamps, Uccle, Bruxelles, Belgium. _Esperanta Svensk Ordbok_ (Esperanta-Sveda vortaro), de P. Ahlberg, granda 145 paĝa bonege presita verko, kosto f.2.50, de 50, Döbelnsgatan, Stockholm, Sweden. _La tekniko de la termala kuracado ĉe Aix-les-bains_, de D-ro Jean Dardel, eldonata ĉe la Esperanta medicina biblioteko, 25, Rue de l'École de Medicine, Paris. 23 pp. _La langue internationale auxiliaire_, congrés de Grenoble, 1904. Séances générales, eldonata ĉe la grupo Esperantista Pariza, 28, Rue Serpente, Paris. 28 pp., kosto 50 c. _La kolorigisto aer-veturanto_, tradukita de la Grupo de Monaco. Ĉe Hachette, 24 pp. Ankaŭ en Parizo ni vidis la novan Rusan monatan gazeton, _Esperanto_, kaj korege ĝojas pro ĝia beleco. Ĝi ja ŝajnas esti inter la manoj de tre fortaj kaj energiaj kundukantoj. Estas atentinde ke nuntempe preskaŭ ĉiuj Esperantaj gazetoj pliboniĝis rilate ekstera vidaĵo. Antaŭe oni ricevis ilin legis ilin, kaj kaŝis ilin, por ke amikoj ne vidu tiajn malbonajn revuojn. Kontraŭe, ni nun fiere kuŝigas la Esperantajn ĵurnalojn sur niajn skrib-tablojn kaj aliloke, por ke ili, pro siaj belaj eksteraĵoj, altiru la atenton de la ekrigardanto. Tiu ĉi estas vera signo de progreso. Inter la diversaj avizoj, kiujn enhavis la restaĵo de la korespondado, estas nur eble citi malmultajn. Nia agema Dovera Grupo perdis la servojn de ĝia antaŭa tre energia Sekretario, S-ro Geddes, sed ni devas gratuli la grupon trovinte novan Sekretarion en S-ro Chitty, kies fervoreco estas sufiĉe bone-konata. Sir William Crundall, la eminenta Urbestro de la havena-urbo, konsentis fariĝi la grupan Prezidanton--honoron pro kiu ni kore dankas lin. La Dovera Komerca Ĉambro donacis £2 2s. al la Bulonja Kongreso. Du filinoj de nia nelacigebla Maître Michaux edziniĝos ĉe la suprenomita Kongreso. Ambaŭ la edzoj estos Oficiroj de la Franca armeo, kaj ankaŭ Esperantistoj. La atestantoj estos D-ro Zamenhof mem, kaj tri aliaj Esperantistoj el Canada, Peru kaj Hispanujo. Oni diras ke la sub-urbestro eĉ Esperantiĝas, por povi fari Esperantan paroladon ĉe la ceremonio! Bonege! Pri la Kongreso mem estas plezure ekvidi ke ĝi promesas esti eĉ pli signifa ol ni atendis. Jam kelkaj aŭtoritatuloj certigas ke pli ol tri mil Esperantistoj ĉeestos. Certe ni ĉiuj plezure atendas la 5-an de Aŭgusto por renkonti tiujn amikojn, kies nomoj jam estas ĉiu-tagaj vortoj ĉe ni, kaj kies agoj kuraĝigas nin je la ĉiama propaganda laborado. S-ro René Deshays, la fama verkisto de la bela kanto La Vojo, verkis, por la Kunveno, novan himnon al D-ro Zamenhof. La Grupo de Liège, Belgujo, deziras ke ni petu tiujn Esperantistojn, kiuj vizitos la Lieĝan ekzpozicion, ke ili ankaŭ venu al la Grupaj kunvenoj, kiuj okazas ĉiuj lundoj kaj vendredoj (je la oka horo vespere), en la kafejo "Au petit Trianon," Bvd. de la Sauvenière, apud la Reĝa Teatro. S-ro Boirac, Rektoro de la Diĵona Universitato, deziras altiri la atenton de la tutmonda Esperantistaro al la libertempa kurso ĉe tiu Universitato kiu daŭros de 1 Julio ĝis 31 Oktobro. S-ro Lambert jam tre sukcese faris Esperantajn kursojn kaj intencas samon fari tiun ĉi jaron. Li plezure sendos pluajn informojn, se oni petos ilin de la Universitato de Dijon. S-ro Michaux sendis al ni la sekvantan sciigon pri la Universala Kongreso:-- _Grava Alvoko._--La unua Kongreso estonte, laŭ la parolo de D-ro Zamenhof, la paĝo la plej serioza de la Esperanta historio, estas necese ke ĉiu Esperantisto respondu jese al nia alvoko. Tiu ĉi elmontro devas fari grandan impreson tra la tuta mondo, ĝi devos gajni la indeferentulojn kaj plie venki la malamikojn. Estas pro tiu celo ke D-ro Zamenhof prezidos la unuan kongreson kaj volas ke ĉiu ĉeestanto subskribu kun li la netuŝeblajn kaj fundamentajn regulojn de la lingvo.--Do, ĉiu vera Esperantisto devas veni al la Kongreso, malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj. Li tiel tre helpos la definitivan triumfon de nia kara afero. _Kunvenoj._--La Kongreso komencos la 5an de Aŭgusto kaj daŭros unu semajnon. La Komitato speciale insistas por ke ĉiuj kongresanoj ĉeestu almenaŭ je la 6a, 7a, kaj 8a de Aŭgusto. Tiuj ĉi tri tagoj estas rezervataj por la plej gravaj kunvenoj.--La 10an, okazos ĝenerala mara promenado, dum kiu oni vizitos Esperantistajn havenojn, Anglajn kaj Francajn.--La sekvantajn tagojn, variaj distraĵoj.--Ĉiuj kiuj povos, aŭ kanti, aŭ deklami, bonvolu tion sciigi al ni. Ni plie organizos vesperkunvenon kun naciaj vestaĵoj.--Ni tre insistas por ke ĉiu kongresano kiu akceptas tion, skribu tuj al ni. _Ekspozicio._--Granda Ekspozicio estos organizata. Ĉiuj grupoj Esperantistaj estas petataj sendi kiel eble plej multajn dokumentojn al S-ro Deligny, sekretario de la grupo de Saint-Omer (France). _Aliĝoj._--Ĉiu Esperantisto kiu sendos almenaŭ 5 frankojn ricevos (krom la karton kiu permesos ĉeesti ĉe ĉiuj kunvenoj aŭ festoj de la Kongreso kaj ricevi rabaton da 50 po 100 sur la fervojoj) detalajn programojn kaj ilustritan gvidlibron de Boulogne, kaj de la Kongreso. Senutile estas diri ke la kartaj prezoj ne sufiĉos por egaligi la elspezojn. Ni do danke akceptos la monoferojn kiujn oni bonvolos al ni sendi. Por ĉiuj sciigoj, sin turni al: "S-ro Michaux, advokato--Boulogne-sur-Mer (France)." P.S.--_Ni petas ke niaj kunverkantoj bonvolos sendi kelkajn artikolojn kiel eble plej baldaŭ. Dum nia vojaĝo la enhavo de la tirkesto ne bone kreskis!_ DONI AŬ NE DONI! E.W. Ĉirkaŭ la jaro 1847 multe da laboristoj ne plu dungiĝis en la regaj fabrikejoj ĉe Deptford. Tiame oni ne kutimiĝis aŭdi pri du milionoj da malsataj estaĵoj en sia lando, kaj terura estis la ideo ke 2,000 homoj mizeriĝis senkulpe. Estis ankaŭ terure vidi arojn da viroj lacaj kaj hontemaj, kiuj marŝis malrapide kaj silente, rigardante surtere. Ili ne povis trovi laboron, kaj ne volis almozuliĝi; apenaŭ mano ŝanceliĝe etendiĝis por ricevi modeste prezentitan donacon. La unuan fojon ke mi renkontis aron da tiuj ĉi malfeliĉuloj mi ne havis monon sur mi, sed preskaŭ senvole mi donis mian mufon kaj rapide ekdemetis miajn felajn kolumon kaj manumojn, dirante: "Mi petas, prenu tion ĉi kaj ĝin vendu." Unu viro repuŝis mian manon, kaj dua diris: "Ke Dio benu vian korpon kaj animon, vi bonkora idiotulino! Ĉu vi ne povas vidi ke tio ne donos al ni unu duonon da plenbuŝo da pano, kaj vi estus malvarma la tutan vintron?" Estis vere, ĉar ili estis inter 400 kaj 500 viroj. De tiu tempo mi ĉiam portis mian monujon kiam mi promenis, ĝis fine mi ne havis plu moneron, krom ŝilingo, kiun mi gardis por aĉeti poŝtmarkojn. En tre malgranda strateto mi renkontis subite unu el la malriĉeguloj nun ja almozulo. Li ŝajnis tiel sovaĝa, tiel malespera, ke mi preskaŭ timis lin preterpasi, sed, kiam mi diris: "Mi bedaŭras, mi ne havas monon," li nur ĝemis kaj mi lin lasis. Post kelkaj paŝoj mi memoris la ŝilingon, kaj mi sciis ke mi trompis lin. Kompreneble mi kuris kaj, lin atinginte, diris "Nesciante, mi mensogis al vi, mi forgesis tiun ĉi ŝilingon. Prenu ĝin." Li unue min rigardegis, tiam li ekkriis "Ho vi bona kara estaĵino, diru al mi vian nomon kaj adreson. Mi repagos ĝin al vi." "Ne," mi diris. "Donu ŝilingon kiam vi havos monon, al iu via kunulo kiu ĝin bezonas." "Fraŭlino, neniam mi _ne_ faris tion, diru al mi tamen vian nomon, por ke mi ĵuru je ĝi!" Mi petis lin neniam blasfemi, sed mi diris al li mian nomon kaj, kun manpremo, ni disigis. Unu el miaj amikoj, pastro kiu pli frue estis advokato, alvenis al mi kaj sin turnis por akompani min. Mi kredas ke, vidante la manpremon, li pensis ke mi monon donacis, ĉar li ekkomencis longan predikon pri la malbonmoreco de nediskreta almozdono. Li min sciigis ke oni multege oferdonis pro la 2,000 senlaboruloj, ke komitato el viroj saĝaj kaj sindonemaj informiĝis pri ĉies karaktero, tial ke nur merituloj ricevu helpon. Mi lin demandis ĉu li konsilis al la malmerituloj ŝteli, sin mortigi, aŭ morti pro malsato, sed li ne bonvolis respondi al rimarko tiel nerespektoplena. Li anstataŭe sciigis min ke mi devos aĉeti biletojn por doni al la almozuloj, tiel certigante, ke mia mono elspeziĝos en pano, kaj ne en biero kaj alkoholo. Enfine li min preskaŭ konvinkis ke mi grave pekis, kaj dum du tagoj mi pentis pro mia memindulgo. Mi ne aĉetis biletojn, ĉar ĝis la venonta monato mi ne havus monon. La kvaran tagon mi vekiĝis feliĉa, ĉar mi pensis: "Ne estas certe ke mi helpis al friponoj kaj ankaŭ la plej malvirtulojn iafoje plibonigis bonaĵo." Post iom da tempo oni aŭdis malbonajn raportojn pri la mirinde organizita help-komitato. Centoj da homoj devis ĉiutage stari multajn horojn sur la stratoj por atendi sian vicon por enskribi siajn nomojn kaj adresojn. Neniu el ili ricevis nutraĵon, sed, la morgaŭan tagon ili devis denove atendi (ofte dum sep horoj) sur la stratoj por ricevi panbiletojn kiujn ili devis porti al bakistoj por havi panon por du tagoj. De tagmezo ĝis la tria aŭ kvara horo de mateno la stratoj, en kiuj loĝis tiuj bakistoj amasiĝis de viroj kaj kelkaj virinoj kies edzoj ne plu povis marŝi. La plej fortaj baraktis al la butikoj kaj frue ricevis panon, la plej malfortaj nenion ricevis, kaj ofte tiujn ĉi svenis kaj estis forportataj hejmen de la policanoj. Policanoj ankaŭ devis aresti pli ol 200 da ebriuloj kiuj, ricevinte panon, ĝin forportis al la drinkejo por ĝin ŝanĝi kontraŭ alkoholo. Kiam mi eltrovis ke tiuj ĉi famoj ne estis neigeblaj, mi pensis: "Pli bone estis agi memstare ol konfidi en komitato el viroj tiel saĝaj kaj sindonemaj!" Eble mi eraris, sed estas malnova proverbo: _Kion vi atendas de porko, se ne blekon_, kio signifas: _Kion vi atendas de tre maljuna virino se ne sentimentalan malsaĝecon._ MEMOROJ PRI IRLANDO. Originale verkita de Florence A. Meigh. Kvankam oni ofte aŭdas malafablajn rimarkojn pri Irlando kaj la tieaj malriĉaj loĝantoj, ĝi estas sendube tre interesa lando kie pasigi la somerajn libertempojn. Aparte de la belegaj pejzaĝoj kaj interesaj antikvaj konstruaĵoj, oni allogiĝas per la kuriozaj kutimoj, spirito kaj boneco de la vilaĝanoj. Eble multe da la eraraj ideoj pri ili deveniĝis de la pentraĵoj kiujn oni kelkafoje vidas, kiuj image ilustras "Irlandan Vivon." Tiuj ĉi ofte estas tiel ridindaj, kiel ili estas malkorektaj; kaj se oni demandus de malklera Angla laboristo "Kiel vivadas la Irlandano?" Eble li dirus "Li estas viro kiu manĝas nur terpomojn kaj loĝas ĉe malgranda malpura dometo, kune kun siaj porkoj, kortbirdoj kaj azeno." Certe mi ofte estas vidinta la kortbirdojn en la kuirejo, sed nur unufoje mi estas vidinta la porkon dormanta paceme sur la pordŝtupo kun la nudpiedaj geknaboj ludantaj apude. La malaltaj dometoj kun blankigitaj muroj kaj dikaj pajlaj tegmentoj estas tre pentrindaj; sed malfeliĉe la luantoj ne ĉiam sin ĝenas pri la eksteraj riparoj ĉar mi rimarkis kelkafoje, ke kiam la kamentubo rompiĝis, oni ĝin anstataŭis per ligna barelo sen aŭ supro aŭ malsupro. La kredemo pri la agoj de la protektanta sanktulo "Patrick" estas tre kurioza. Estas bonekonata fakto ke estas nek serpentetoj nek bufoj en Irlando; kaj kiam mi foje demandis _Kial_? Viro diris al mi ke "La benita Sanktulo Patrick ilin forpelis maren antaŭ multe de centjaroj" kaj li montris al mi pentraĵon kiu atestis almenaŭ al sia kontentigo la verecon de sia raporto. Sed estas kurioza fakto ke, kvankam mi estas preninta tie kelkajn bufojn, ili ĉiam mortas post mallonga tempo; tiel oni devas konjekti ke la malbeno de la sanktulo ankoraŭ restas sur la bufa raso! Kompreneble ĉe la kamparaj kvartaloj oni malofte renkontas aŭtomobilojn kaj sekve la azeno (kiu estas la precipa ŝargbesto de la malriĉuloj) prenas tiun ĉi okazon certigi sian obstinegan naturon. Mi neniam forgesos rajdinte trans marĉego kune kun amiko sur memmova bicikleto. Ni estis sur longa rekta vojo, kie azeno estis vaginta. Aŭdante la bruon de la bicikleto li staris por ĉirkaŭrigardi, sed laŭta blovego de la korno funkciis magie kaj li forkuris antaŭ ni blekante timeme. Je ĉia posta blovego la ĉaso pli rapidiĝis, ĝis ni preskaŭ flugis. Estis neeble preterpasi lin ĉar li kuris de flanko ĝis flanko de la vojo; kvankam post unu mejlo la vojo bonŝance forkiĝis kaj nia amiko rapide diris adiaŭ. La malgrandaj kamparaj kvartaloj ne ĉiuj posedas preĝejojn kaj la adorantoj devas ofte veturi kelkajn mejlojn dimanĉe. Mi estas vidinta ok aŭ naŭ azenojn (kun ŝargoveturiloj) alligitaj al muro apud la preĝejo, atendante dum la okupintoj sin konfesas. Sed la veturilaj sidejoj estis tre ridindaj. Oni vere diras ke "_Neceseco estas la patrino de elpenso_" kaj ĉar la ŝargoveturiloj ne ĉiuj posedis sidejojn oni estis uzinta ordinarajn kiurejajn seĝojn; sed historio ne rakontas kio okazus se la veturisto erare veturis en la defluilon. Estas malmulte da almozuloj en Irlando sed ilia metodo demandi almozojn estas tre amuziga. Okazis foje ke mi sidiĝis ripozi voj-flanke, kiam almozulino alproksimiĝis. Ŝi demandis monon per hipokrita, malforta voĉo kaj diris ke se mi donus al ŝi: "La anĝeloj rekompence faros mian liton ĉiele." Sed kiam mi rifuzis, ĉar ŝi estis sufiĉe forta por labori, ŝi formarŝis kaj rapide esprimis la deziron ke: "La diablo venos kaj enmetos aron de urtikoj en la liton." Ordinare la donaco de sespencoj elvokas sufiĉajn benadojn por plenigi malgrandan libron. Oni rakontas ŝercan rakonton pri la longeco de la Irlando mejlo kiu estas 1,440 futoj pli longe ol la Angla mejlo. Foje viro kiu vojaĝis ĉe County Antrim (kie oni nune kalkulas Angle) demandis de policano "Kiom da mejloj malproksime estas B--?" La policano respondis "Nu! estas nur 12 mejloj se vi marŝas sur la maldekstra flanko de la vojo, sed, se vi marŝas sur la dekstra flanko estas 15-1/2 mejloj." Li poste klarigis ke oni ne estis forpreninta la malnovajn Irlandajn mejlstangojn kiam oni enmetis la Anglajn sur la kontraŭa flanko de la vojo. Ankaŭ mi ofte estas rimarkinta ke kiam vilaĝano diras ke estas "nur unu mejlo kaj peco al X--," la peco estas multe pli longa ol la mejlo!! Sed tio ĉi estas nur bagatelo kaj oni multe lernas per sperto. FREMDULO EN FREMDALANDO. De C. W. T. Reeve. (Muziko jam verkita presiĝos kiam sufiĉe da mendoj riceviĝis de S-ro Reeve). Vojaĝinte tra la mondo, Mi alvenis al Londono; Aŭdis fremdan babilaĵon, Mi ne sciis eĉ la sencon. Sed sufiĉe, pantomime, Mi divenis facilege. Tie fraŭlo renkontante, Fianĉinon kaj vidante Ke la bopatrin' estonta, Estas eble ne venonta, Li ĝojiĝas, ŝin salutas. Ĝoj'-esprimojn li elŝutas: _Aj se Gud De! Haŭ du ju du? Baj Ĵov ju du luk fajn!_ _Pre tek e sit, maj ledi fer, Jur lajk e roz divajn._ _Naŭ tek e kek bisajd jur plet. Ajl por aŭt jur ti._ _Ju ĉarm mi, dir, Ho du ste hir. Haŭ kud ju se Gud Baj?_ Alveninte al Hindujo: Ŝajnis al mi Varmegujo! Sed agrabla estas ŝanĝo, En la land' kaj dum vojaĝo. Ve, mi estis malkontenta, Ke la besto hommanĝanta Ne troviĝas sur la strato: Nur en kaĝo je la ĉirko. Iris mi Kortegon Raĵan, Kaj la festsaluton lernis, Kiun aminduma Hindo, Diras al kort' danculino: _Ram ram o meri pijari, Tu bare naĉti haj;_ _Aŭr tere hi ĥub gane se, Muĝe kuŝ ata haj._ _Asman se aji ho? Bolo! Aŭr devi pajdi ho_ _Ja dunja ki ho? Ganne do, To mera aram ho._ _Traduko_: Saluto ho mia karulino, Vi bone dancadas Via bonega al mi kantado, Plezuron tre donas Ĉu vi estas de ĉielo? diru! Diino naskiĝis Aŭ al mond' apertenas? Sciigu! Tiam mi gojiĝos. (_Ĥoro de_ S-ro Parsons). Post alveno en Francujo, Mi rapidis al Parizo, Granda bruo tie regis, Kaj pro tio mi tre miris Parizanoj gajaj estas, Sinjorinoj min tre ĉarmas. Veturiloj grandanombre, Forkuradas tre rapide, Tuj mi vokas kondukiston, Mi veturas la bulvardon Kondukisto al mi krias, Ĉar kvin frankojn nur mi donas: _Alor vun done pad purbuar. Ah, vre! vu net pa riŝ;_ _L' koŝen travaj pa pur la gluar, Il nem pa lez hom ŝiŝ._ _La proŝen fua, si vu vule, j've vu prete ma burs_ _E kom sa alor vu pure Akitel prid la kurs!_ (S-ro Legoffre, _du Havre_). Pri belega Italujo Poste mia kor' sopiris, Fama land' de muzikistoj, De poetoj, de pentristoj Kaj Napoli min altiris, Kies anoj tre feliĉaj Estas se makaronion Ili povas ĉiam manĝi. Tie brunan boatiston Mi renkontis, kaj subite Li ekkantis la kanteton, Karan al Napola koro _Amata Celestina, vjen! al mare a peskar;_ _La luna alta e in ĉjel; perke in tera star?_ _La barka mia vita e; la rete e amor,_ _Affida ti a me, e vjen, e da il tuo kor._ (Clarence Bicknell, _Bordighera_). Tiam havis mi plezuron Formigradi Hispanujon, Kie polvo, bruo, suno, Hejto, ŝvito ŝajnas puno; Kaj malbonaj registaroj Estas oftaj kiel gitaroj. Sed mi tie gaj' vivadis, Trinkis, dancis kaj kantadis Kun ĝojegaj gejunuloj. Kaj ni ŝajnis frenezuloj Kiam bovojn salutante, Ni foriris ekkantante: _Vívan tóros i toréros, Sol i alegría!_ _Ole por las morenítas D' esta kompaníja!_ _Abanikos i mantíljas, Flóres en la peĉo,--_ _Mi pobre korasón está Róto i deséĉo!_ (Norman Maclean, _Aguilas_). LA ORA HORO (ELFED). Tradukita el la Kimra Esperanten de Pastro T. Eli Evans. Ar ganol dyddiau trymaidd Daw ambell awr, mor euraidd! Nid hafddydd goreu'r ddaear All fagu awr mor hawddgar. Daw'n wyn o dragwyddolfyd, Gan hedfan drwy ein hadfyd. Bu'r gwlith sydd ar ei haden, Un waith ar winwydd Eden. Dros Fryn y Cariad hedodd, Ar fraich y Groes disgyhodd Cyffyrddodd gwaed a'i gwenfron A daeth yn nes at ddynion. Ar ganol dyddiau trymaidd Mae'n d'od--yr awr nefolaidd. Meze de malĝoja tago Jen venas la ora horo! La plej bela somer-tago Ne povas doni tian horon! Ĝi venas blank' el l' eterno Kaj flugas tra mizero nia La roso sur ĝia flugilo Ja venis el Paradizo Super la montet' da Amo Kaj ripozis sur la Kruco. Ĝian bruston sango tuŝis, Ĉe la homaro ĝi venis. Meze de malĝoja tago Venas--la ĉiela horo. Dio ofte punas sekretajn pekojn per publika honto. Ĉio en Dio estas mirinda, kaj Dio estas mirinda en ĉio. La Sanktulo preferas havi Dion sen ĉielo, ol Ĉielon sen Dio. Kelkaj trompas siajn korojn, kaj, ĉe aliaj, la koroj trompas ilin mem. Meriti honoron sen ricevi ĝin estas pli bone ol ricevi honoron sen meriti ĝin. La vero ne estas en tiu, kiu ne estas en la vero. Li, kiu ne prenos ekzemplon de aliaj, estos farata ekzemplon por aliaj. Peko estas en ĉiu sankta homo, sed ĉiu sankta homo ne estas en peko. KRESPO[116] PUNTA. (Recepto eltirita el "Annales Politiques et Litteraires"). Tradukita A. Vuillaume (Stenay). _Materialo._ Tri ovoj. Sama pezo da sukero. Sama pezo da tritika faruno. Sama pezo da freŝa butero. Da lakto sufiĉa kvanto. _Metodo._ Miksu la sukeron kune kun la faruno, rompu la ovojn, agitu la tuton aldonante la varmetigitan buteron. Varmetigu lakton, kaj ĝin verŝu iom post iom, evitante sekajn amasetojn. Parfumu per vanilo aŭ rumo. Hejtu paton, ŝmiru ĝin zorge kaj tenu ĝin iom klina, prenu unu kuleron da pasto, lasu ĝin flui en la paton donante al la kulero alternan movon, por ke la pasto sterniĝu unuforme kaj maldike. Tuj kiam la krespo estas orkolorigita, elprenu ĝin per tranĉilo, volvu ĝin ĉirkaŭ la tranĉila ŝtala plato kaj metu sur pladon. Tiuj krespoj, nomataj ankaŭ volvitaj krespoj, estas tre bonaj kiam ili estas varmaj, sed ne malpli bonaj kiam ili estas malvarmaj. Oni povas ilin konservi almenaŭ dum ok tagoj, se oni zorgas enmeti ilin en ladan keston. PIEDNOTO: [116] Krespo (_France_, _crêpe_; _Angle_, _Pancake_) speco de kukaĵo, kiun oni manĝas ordinare dum la Grasa Mardo, t.e., la tago kiu finigas la karnavalon. SAĜA HUNDO! Viro, kiu zorgis grandan hundon por amiko kiu vojaĝis eksterlande, malplaĉiĝis ĉar la besto ĉiam sidis en la plej bona seĝego. Unu tagon ideo frapis lin. Li eniris la ĉambron kaj trovis la hundon en lia kutima loko, tial li marŝis fenestron kaj kriis "Katoj! Katoj!" La hundo supersaltis kaj kuris al la fenestro, dum la viro sidis seĝegon. Post kelkaj tagoj la hundo eniris la ĉambron kaj trovis ke lia mastro sidis seĝegon. Irinte al la fenestro li bojis laŭte. La viro leviĝis por vidi tion kio okazas kaj la hundo saltis en la seĝegon. F. E. Bearne (8225). LA SINAPSEMERO. El "La Lumo de Azio" de Sir Edwin Arnold. Versigita de A. Motteau. ... Kaj kiam ili trafis riverbordon, Klinante sin, per manlevad' salutis Virino juna, dolĉokula; plore Ŝi diris al la Majstro:--Ĉefsinjoro, En figarbejo loĝas mi, kaj nutris Fileton mian; lude, tra florejo Kuranta li eltrovis serpenteton; Ĉi-tiu ĉirkaŭ lia manradiko Sin volvis, dum la knabo ride tuŝis La buŝon kaj forklangon de l' rampaĵo. Sed baldaŭ li paliĝis kaj subite Ne movis. Mi la kaŭzon nek komprenis, Nek kial liaj lipoj lasis mamon. --"Li veneniĝis!" al mi diris iu; Alia eĉ aldonis: "Tuj li mortos." La karan idon mi ne volas perdi; Mi petis do el ili kuracilon Por lumredoni al okuloj liaj; Ĉar estas tre malgranda la kismarko, Kaj serpenteto povus nek malami, Nek suferigi mian etan filon! Sed, iu diris: "Estas jen sanktulo; Sur la monteton nun li ĵus alvenis. Demandu al la flavrobvesta viro Ĉu kuracil' ekzistas por malsano De via filo." Tial mi tremanta Tuj venis al vi, diefrunta Majstro, Kaj plore malteginta la vizaĝon De l' kara infaneto, mi vin petis Sciigi al mi ĉu ekzistas herboj Por resanigi lin. Vi, Ĉefsinjoro, Ne min forpuŝis; dolĉe vi rigardis Kaj ame palpis la idetajn vangojn; Sed lin vi revualis kaj tuj diris: "Jes, fratineto, estas io taŭga Por resanigi vin kaj vian idon, Se baldaŭ ĝin vi povos al mi doni. Mi petas, trovu da sinapo nigra Nur eron, sed ne ĝin akceptu El domo kie patro aŭ patrino, Infano aŭ servisto iam mortis. Bonege estos se tielan grenon Vi povos trovi." Tiel vi parolis, Ho, Ĉefsinjoro! Diris nun la Majstro Kompate: "Jes, precize miajn vortojn Vi ĵus ripetis, ho, Kisagotami! Sed, ĉu vi trovis la sinapsemeron?" Mi iris, Majstro, kun l' infan' malvarma, Al brusto lin premante, mi petegis En ĉiun homloĝejon, tra la ĵunglo, Kaj tra la urbo:--"Al mi ĉu bonvole Vi donos eron da sinapo nigra?" Kaj kiu tion havis al mi donis, (Ĉar helpas malriĉulojn malriĉuloj). Sed kiam mi demandis ĉu en domo De tiaj geamikoj iu mortis, Aŭ patro aŭ patrin', infan', servisto? Tuj ili diris:--"Ho, fratino kara! Demando via tute stranga ŝajnas: Mortintoj tre superas la vivantoj!" Dolore do mi tuj redonis eron, Por aliloken iri. Sed mi aŭdis: "Jen estas grajno, sed ni perdis sklavon; Jen estas ero, sed la mastro mortis; Jen estas semo, sed semisto mortis Dum l' intertemp' de pluvoj al rikolto." Nenian domon trovis mi grenhavan En kiu, Majstro, jam neniu mortis. La senridetan idon malvarmegan Sub river-vinberlaŭbo mi kuŝigis, Por veni ree al vi piedkisi, Kaj peti por _sinapa sem' sen morto_: Sed mi tre timas ke l' infano mia Hieraŭ mortis, kiel iu diris. Fratino mia, diris nun la Majstro, Vi trovis, dum vi serĉis neeblaĵon, Balzamon laŭan, kaj gravegan scion. Mortinta jam sur via brust' hieraŭ Ripozis via ido. Karulino, Vi scias nun ke la homar' tutmonda Kortuŝe vian perdon vere ploras: Dolor' de ĉiuj malgrandigu via! Ho ve! volonte mi la sangon mian Elverŝus por haltigi viajn larmojn, Se povus tio de l' malbeno homa La kaŭzon trovi. Kial amo sankta Fariĝas agonio? Kial milionojn Da homoj, tra la floroj, oni trenas Al oferado sanga, kiel brutojn? La knabon enterigu--dum mi serĉas. LA FRATOJ DE BIRCHINGTON'. (Legendo de la Insulo de Thanet, Anglolando). Originale verkita de Sydney H. Emptage. De la enŝipigejo de nia urbo, Margate, rigardante al la Okcidento, oni povas vidi, malproksime de proksimume naŭ mejloj, du altajn turojn de tute similaj vidiĝoj, kiuj elstaras kontraŭ la horizonto sur la ekstrema rando de la krutaĵo. Tiuj turoj--kiujn oni nomas "Reculvers'"--estas la restaĵo de antikva monaĥa preĝejo, konstruita antaŭ multe da centjaroj, kaj jam utiligita dum la regado de nia Henriko IIa. (jarojn 1135-1154). Nu, oni diras, ke la turoj ne estis parto de la originala preĝejo. Oni rakontos al vi du diversajn legendojn, laŭ la gusto de la rakontanto--unue, ke ili estis aldonitaj de abatino, kiel dankpago ĉar ŝi saviĝis el terurega ŝippereo--due, ke konstruis ilin la "Fratoj de Birchington'," ankaŭ kiel dankpago. Jen sube la dua legendo, laŭ niaj lokaj saĝuloj. Kiam regadis nia Henriko IIa., en Reculvers vilaĝo staris sentura monaĥejo, en kiu loĝadis kiel ĉefabato certa Rikardo de Birchington', saĝa, bona, religia homo, kiu preĝis, fastis kaj pentofaris senĉese; li estis mondfama pro sia sankteco. Vere feliĉa homo--laŭ sia idealo--oni pensus, kvankam li ne dormadis sur lito de rozoj; sed neniu povas ĝui perfektan feliĉecon, kaj li havis sian dornan kronon. Ĝi estis efektive lia frato Roberto, ankaŭ "de Birchington'." Tiu ĉi kavaliro tute similis al Rikardo--ekstere, tio estas, kaj nur ekstere, ĉar li ne estis sanktulo--kaj el tiu simileco kreskis ĉiuj specoj da malplaĉaĵoj. Roberto mokis sian fraton; drinkis, blasfemis, eĉ mortigis kaj ĉiam serĉadis okazon por ĉagreni lin. Malbonaj viroj, kiuj malamis la ĉefabaton, aŭdinte pri certaj pekoj de Roberto, ofte diris kun palpebrumo--"Ho jes! ni bone scias, sed ... ĉu li ne estis Rikĉjo?" Tiaj kalumnioj treege vundis la bonulon, sed li pacience suferis kaj nenion diris. Nu, la Princo de la Mallumo ekzamenis sian nigran libregon, en kiu li konservas registron de la pekemaj homoj, kaj ekvidante sub la flamskribita nomo de "R---- de Birchington'" grandegan nombron da pekoj, li alvokis diableton kaj ordonis al li:-- "Supreniru teren kaj alportu tien ĉi la viron, kies nomo aperas sur tiu ĉi surskribeto. Mi trovas, ke lia ŝuldo tro pligrandiĝas, kaj li devos elpagi ĝin tiun tagon mem. Foriru!" La morgaŭan tagon, la monaĥoj serĉadis ilian ĉefon, kiu estis malaperinta. Kie li estis? Nek en kelo, nek en preĝejo; li tute neniiĝis. Maltrankvile ili atendis lian revenon ĝis la tagmezo, kiam palvizaĝa vilaĝano rapide enkuris por sciigi ke li ĵus trovis la ĉefabaton en la kamparo mortinta. Sekvis kriado, plorego, malĝojo; preĝas la monaĥaro, terurplena: sonadas la mortsonoriloj, kaj la vilaĝo, kies anoj tre amis la mortinton, alprenis funebran vidiĝon, silente bedaŭrante ĝian perdon. Subite, en la mortĉambron, aperis la Sanktulo Thomas à Beckett. Kvazaŭ per magio la bruego ĉesis, la sonorilado silentiĝis. La Sanktulo benis la kunvenon, ĉirkaŭrigardis kaj diris: "Kion vi havas, miaj filoj? Pro kio vi ploregas?" Ili unuvoĉe respondis "La ĉefabato." Sankt' Thomas' alproksimiĝis la mortulon, ekridetis, poste sulkigis, kaj fine rimarkis: "Ha! mi tiel pensis. La Diablo havas lin." Je tiuj vortoj, teruro revenis al la aŭdintoj, kiuj tuj rekomencis murmuri preĝojn, sed la Sanktulo trankviligis ilin, elstreĉante la brakon kaj dirante:-- "Ne timu, miaj filoj. Satano estas vere multepova, sed li ne povas venki min, kiu estas ankoraŭ pli multepova. Mi devigos lin revivigi mian fraton, Rikardon." Li forte frapigis kontraŭ la ŝtonoj sian episkopan bastonon. La tero ekskuis kaj malfermis. Sur kolono da fajro elsaltis Satano, grincante la dentojn kaj tremante pro kolero; sub brako li portis la nigran libregon. La monaĥoj ankaŭ ektremis--ne pro kolero--ĉar la Diablo ŝajnis minaci ilin; sed Sankt' Thomas' eĉ ne paliĝis. "Bone, perfidulo!" li kriegis, "ĉu vi jam alvenas? Kion vi faras, serpento? Vi kredis ke vi povos ŝteli la puran animon de estonta Sanktulo, ne vere? Nu, vi multe eraris. Reportu ĝin sen ŝanceliĝo, kaj remetu ĝin en la korpon de tiu mortulo. Ne rifuzu! ĉar mi avertas vin ... nu, la Infero sendube havas ĝiajn turmentojn, sed je tia okazo mi elpensos por vi iajn ĝis nun nesonĝeblajn." Satano altigis la ŝultrojn, kaj malbenis sian malbonŝancon, sed li tamen respondis kun respekto. "Pardonu min, Sankta Moŝto, mi petegas, ĉar tio ne estis mia kulpo. Vi baldaŭe vidos ke mi havis rajton. Rigardu en mian libregon jen aperas la nomo--"R---- de Birchington', kavaliro, loĝanto en Reculvers." Nu, _li_ estis Rikardo--aŭ R---- de Birchington', _li_ loĝadis ĉe Reculvers; ke li estis pastro anstataŭ kavaliro ne estas mia eraro, sed de mia sekretario, kiu malbone enskribis lian profesion. Pura animo?" kaj li ridegis. "Ekzamenu, mi petas, la kolekton da pekoj." Sankt' Thomas' sulkigis kiel fulmotondro. Per sia bastono, li batadis la Diablon, samtempe kriante:-- "Tio ĉi eble farigos vin pli zorgema. Vi eraris, idioto. Ĉu vi ne sciis ke Rikardo havis fraton, Roberton? Ŝtelu lin, se vi volos; li estas malbonulo kiel vi--sed, vi tuj reportos la animon de tiu sankta homo. Nun, rapidu! ... rapidu!!" Pro manko da spirado, li ĉesis, kaj Apoljono, kiu vane penis eviti la fortajn batojn, murmuris kvazaŭ li ploris pro kolero kaj honto:-- "Bone, Via Sankteco ... sed mi jam nuligis la ŝuldon kaj...." "Rapidu!" interrompis S. Thomas'. "Aŭ mi batos vin denove." Apenaŭ li finigis la paroladon, kiam la mortulo ternis, oscedis kaj malfermis la okulojn. La monaĥoj ĝoje alproksimiĝis al li, gratulis pro lia mirinda reveno al la tera vivado, kaj poste fervore dankegis Sankt' Thomas'on. Dum ili ĉiuj interparoladis tiamaniere, eniris la ĉambron Roberto, kiu alvenis por demandi pri sia frato. Li ekdiris:-- "Ho! graseguloj! Ĉu vi ion aŭdis pri...." kaj tuj neniiĝis. La Infera Reĝo, sidiĝanta en angulo, elpuŝis raŭkan, mokeman ridon, tordante sin de ĝojo, ĉar li tre ŝatis la konsternemajn vizaĝojn, kiuj ĉiuparte ĉirkaŭturnis, kvazaŭ por eltrovi la kaŭzon de tia dua malapero. Sed lia plezuro daŭris nur mallongan tempon. Sankt' Thomas' hokis lin per la kolo, kaj piedfrapis lin per fortaj batoj. "Kiel? Ankoraŭ?" li demandis. "Ĉu vi jam forgesis tion, kion mi promesis al vi? Kien vi alsendis Roberton? Al la Infero, sendube. Nu, revenigu lin, kaj baldaŭe, aŭ...." "Ne, Sankta Moŝto," plendis la Mallumreĝo. "Rigardu en mian libregon pro kiom da pekoj li ŝuldas min...." "Li ŝuldas al vi tute nenion ajn," respondis S. Thomas'. "Ĉar vi mem certigis ke la ŝuldo estas jam nuligita. Ne penu trompi min, perfidulo! Memorigu mian averton, kaj montru al ni Roberton." Post tiu parolado, okazis tondra bruego, kun flama ekbrilo, kaj oni ne vidis plu la Diablon. Apenaŭ li foriris, kiam la tero denove malfermis, kaj la korpo de malfeliĉa Roberto, elĵetinta el la truo ĝis la plafono, falis pezeme sur la ŝtonplatojn. De tiu tago, la karaktero de Roberto ŝanĝis. Li forlasis sian pekeman vivadon, konfesis sin kaj longe pentofaris, kiam post senpekigo li eniris la monaĥejon, en kiu, la legendo ĵuras, neniam antaŭe nek poste, loĝadis monaĥo tiel pia kaj tiel bonfarema. Siajn posedaĵojn li ĉiujn vendis, disdonante la plimulton da mono al la malriĉuloj de tiu kvartalo. La restaĵon li aldonis al simila sumo provizita de Rikardo, kaj iom pli malfrue la monaĥa preĝejo posedis du altajn kvadratajn turojn, kiujn la vilaĝanoj nomis "La Dunaskitojn." Je tiuj ĉi tagoj nur restas fragmentoj de la muroj de la preĝejo mem, sed dum kaj tra la pasintaj centjaroj fortike elstaradis la frataj turoj, kaj--al ĉiuj kiuj kredas, aŭ konas la legendon--sendube memorigas tiun mortigitan Sanktulon "Thomas à Beckett," kiu savis el la teruroj de la Infero, la animojn de la "Fratoj de Birchington'." LA PATRUJO DE LA ROZESENCO. Ilarion Raytcheff (Burgas). En la naturo ekzistas unu forta odoro al la homo kontentiga, ĝojiga. Mi priparolas la roz-esencon, kies patrujo estas la Bulgaraj roz-valoj. La parfumistoj scias ke du-trionoj da la rozesenco en la tuta mondo eliras el Bulgarujo, ĝi estas pura, natura kaj forta. Dum la jaro 1903 Bulgarujo sendis kilogramojn da rozesencon kiel sekvas: Al Anglujo 1,054, Aŭstrujo 64, Belgujo 4, Germanujo 1,027, Italujo 36, Rusujo 272, Unuigitaj Ŝtatoj 1,467, Turkujo 393, Francujo 1,870, kaj alien 22. Do 6,210 kilogramoj entute estis forsenditaj. Tiu ĉi cirkonstanco min devigas rekomendi tiun ĉi komercaĵon de nia patrujo. Eksterlandaj fabrikistoj aĉetas ĝin por fari diversajn parfumojn. Rozesencon oni enmetas en ujojn da diversaj mezuroj, kaj vendas ĝin proksimume je unu franko po gramo. Se oni volas aĉeti iom da la esenco, oni skribu tien ĉi pri la dezirata kvanto, sendante poŝtan mandaton aŭ poŝt markojn laŭ la dirita kosto. Oni plezure plenumos mendojn de dek gramoj ĝis cent kilogramoj. _Avizo de la Redaktoro._--Mi ricevis de S-ro Raytcheff, kiu estas la Limpagej-estro ĉe Burgas, specimenon de tiu ĉi roz-esenco, kaj tute senŝancele mi konsilas ke parfumamantoj mendu kelkajn gramojn da la bonodora komercaĵo kaj tiel ne nur profitu pro Esperanto, ricevante la veran parfumon, sed ankaŭ tiel montru al niaj Bulgaraj amikoj ke Esperanto plifaciligas komercajn interrilatojn. H.B.M. MIA LIBERTEMPO. La Redaktoro. En kupeon, se plaĉos! Kaj, post la multenombraj trompet-blovoj, fajfoj kaj ekkrioj kiuj akompanas la forveturon de Franca vagonaro, mi ektraveturis tiun parton da Esperantujo kiu kuŝas inter Parizo kaj Marseille. Jam frumatene mi renkontis niajn bonajn amikojn S-rojn Ducros (patro kaj filo) kaj Legoffre en Havro, kaj poste, en tiu malgranda oficejo kiu baldaŭ plilarĝiĝos, mi havis la plezuron paroladi por la unua fojo kun Hungaroj. Efektive la Akcia Societo, kies estroj estas D-ro Fruictier kaj S-ro Lengyel Pal estas ja internacia oficejo. S-ro Lengyel kaj lia helpanto nur parolas Esperante kaj Hungare, S-ro Mann estas Anglo, kaj D-ro Fruictier kompreneble estas Franco. Oni do aŭdas nur Esperanton, dum oni aranĝas la tipliterojn por niaj progresemaj samtempaĵoj, la _Lingvo Internacia_ kaj la _Internacia Scienca Revuo_. Nu, revenante al la skuiga vagonaro, ni estas kvazaŭ en Anglujo, ĉar ĉiuj kupeanoj estas Angloj. Pri la mirinda vojaĝo sur la Mediteranea maro ne estas mia nuna intenco verki. Estas tute neeble vorte pritrakti tiun temon. Mi nur skribu ke, post trankvilega vojaĝo, simila al la naĝado de cigno sur spegula lageto, ni trovas nin ĉe Palma, ĉefurbo de la Hispana insulo Majorca. Mi kredas, ke tie ne ankoraŭ troviĝas Esperantistoj. Pro tio mi devis akompani la aliajn ŝipanojn kaj atendi ĝis la morgaŭ antaŭ ekĝui la specialan privilegion de la Esperantisto. Sed vere, kiam miaj estimataj amikoj Sinjorino kaj Kapitano Cape-Montrosier kaj ankaŭ S-ro Bresson renkontis min en Alĝero, kaj kondukis min ĉiam kaj ĉie, la kunvojaĝantoj ja volus ĝui la saman afablan kondukadon! Efektive, se mi ne estus havinta tiajn gegvidantojn, mi estus timinta eniri la misteran antikvan urbon, kie troviĝas la ĉarmego de la loko. Sed, post interesega promenado kun Sinjorino Cape, kaj post neforgesinda matenmanĝo ĉe Araba restoracio, mi sentis min tute sentima en la novaj ĉirkaŭaĵoj. Tiu transiro de Eŭropo en Afrikon ja postulas tutan volumon da priskribo. Mi povus doni la menuon de tiu impresiga festo, mi eĉ povus desegni la grandan lignan kuleron, kiu estis nia sola ilo por manĝo, sed esprimi la senton esti en tia miksaĵo da nigruloj kaj diversaj vestoj, mi tute ne povas. Kaj kia kontrasto! Matene manĝante ĉe Araba domo, kaj vespere dinante kun la Esperantistoj ĉe bela salono aŭskultante aron da kleraj muzikistoj. En tiu tago, pli ol iam antaŭe, mi komprenis kiom mi gajnis, lerninte Esperanton. Miaj kunvojaĝintoj nepre ne povas havi tiajn plezurajn memorojn de la bela "Diamanto de la maro," kiel oni poete nomas la blankan kaj verdan Alĝeron. Estis malĝoja momento kiam mi devis forlasi mian unuan Afrikan urbon! La sekvantan tagon ni naĝis laŭlonge la interesan marbordon, kaj posttagmeze granda plimulto da la ŝipanoj tre interese aŭskultis pro-Esperantan paroladan en la salono. Vespere oni vidis multajn Unufoliegojn sur la ferdeko. Estis signifa fakto ke almenaŭ du jam aĉetis lernolibrojn, kaj la plej granda nombro jam konis iom pri la lingvo. Mia Alĝera sperto tute kuraĝigis min kiam mi alvenis en tiun ĉarmegan urbon, Tunis. Kvankam mi ne renkontis la tie loĝantajn Esperantistojn, mi neniel ŝanceliĝis eniri la antikvan urbon, restoraciojn kaj mond-famajn bazarojn tute tiel, kiel mi estis de longaj jaroj Tunisano. Sed, por miaj nunaj legantoj, ne estos konvene, ke mi detale priskribu tiun urbon, sed estos pli bone ke mi tuj rapidu al bela Maltujo, la fruktodona insulo kies estinta historio estas tiel sanga kaj interesplena. Eĉ antaŭ la ŝipo haltis en la haveno mi rekonis niajn energiajn kunbatalantojn, D-ron Busuttil & S-rojn Agius kaj Dominic Chiantar. Tiuj ĉi tri sindonemaj amikoj afable veturigis min tra la belaj ĉirkaŭaĵoj, kaj kondukis min en la luksegan ĉambregon de la antikvaj Kavaliroj de S. Johano, kaj en diversajn preĝejojn. Ili volu denove akceptu miajn dankojn! Kaj ĉiam kaj ĉie la sama lingvo, sen malfacileco komprenebla! Sed ne al Maltujo mi finigis mian Esperantan vagadon, ĉar, post varmega vizito al la interesa Syracuse, mi trovis ĉe Palermo la afablan Doktoron Nalli, Sekretario de la Sicilia Societo. Li sindoneme dediĉis al mi tutan tagon, kaj pruvis al mi ke tiu kiu ne vizitis Palermon mankis tute ĉarman urbegon. Tie ankaŭ mi havis bonegan matenmanĝon laŭ Palerma maniero, dum miaj kunvojaĝantoj perdis pli ol du horojn ĉe granda hotelo Franca. Kiam en Romo, faru kiel faras Romo! Ja saĝa proverbo, kaj tiu kiu ne sekvas ĝian konsilon neniel povos plene ĝui alilandan vojaĝon. Sed por ĝin plene efektivigi estas kompreneble necese paroli aŭ la nacian aŭ la internacian lingvon, kaj mi persone trovis tiun ĉi la pli facilan kaj plezurigan el la du! Tiun vesperon la menuo de la dinero sur la ŝipo presiĝis Esperante. Kaj nun, rilate la Esperantistoj, mia vojaĝo finiĝis. De komenco ĝis fino unu longa senmakula plezurplena transiro de unu paradizo ĝis alia. Ajaccio kaj Villefranche ne estas ĝis nun notindaj Esperantaj luliloj. Efektive, miaj legantoj ne devas malkontentiĝi kiam ili eklernas ke mi ne plu vizitis Esperantistojn. Krom apud Ajaccio, kie mi hazarde renkontis nian eminentan botaniston kaj kunverkanton, S-ro Clarence Bicknell, kiu, portante la verdan stelon en la butontruo, serĉis kreskaĵojn en kampeto, mi ne vidis konatan samideanon ĝis mia reveno en Londonon. Tiel mi trafis mian deziron, kaj ĝuis la tutan ŝanĝon kiun postulis la sano. Kaj, vere, kiam mi forlasis la belajn artoplenajn urbojn de Italujo, kaj ĝiajn sonĝindajn lagojn, kaj diris "Ĝis la revido" al la turist-plena Svisujo, mi ektimis ke mi ja estis forgesinta Esperanton! Tia devas esti tuta ŝanĝo, ne vere? Sed mi nun ĝoje trovas ke la fingroj kuras sur la klavoj de la skribmaŝino preskaŭ tiel facile kiel antaŭe, kaj ke la monta neĝo ne sukcesis malfluidigi la fluon de Esperantaj pensoj. Je konkludo, mi konsilas ĉiujn kiuj povas fari tian vojaĝon: ne ŝanceliĝu, sed iru morgaŭ, kaj _ankaŭ_, se eble, postmorgaŭ. Kaj oni estas permesita bedaŭri ke oni ne ankaŭ iris hieraŭ--sed tiu lasta estas eble iom nesaĝa! _En voiture, s'il vous plaît!_ And, after the innumerable trumpet squeaks, whistles and cries which accompany the departure of a French railway train, I commenced to traverse that section of Esperantoland which lies between Paris and Marseilles. Already, early, I had met our good friends Messrs. Ducros (father and son) and Legoffre in Havre, and later on, in that little office about to be enlarged, had had the pleasure of speaking for the first time with Magyars. In fact, the Limited Company, of which Dr. Fruictier and Mr. Paul Lengyel are the mainstays, is indeed an international office. Mr. Lengyel and his assistant speak only Esperanto and Magyar, Mr. Mann is an Englishman, and Dr. Fruictier is, of course, a Frenchman. One therefore only hears the Esperanto tongue, while the type is set for our progressive contemporaries, the _Lingvo Internacia_ and _Internacia Scienca Revuo_. Well, returning to the joggley railway train, we are as it were once again in England, for all the travellers are English. Of the wonderful voyage in the Mediterranean it is not my present intention to write. It is quite impossible to treat of such a subject verbally. Let me but say that, after a most tranquil journey, resembling the passage of a swan over a mirror-like lake, we find ourselves at Palma, the capital of the Spanish island of Majorca. I believe no Esperantists are yet to be found there. On this account I had to accompany my fellow travellers and wait till the morrow before commencing to enjoy the special privilege of the Esperantist. But, indeed, when my esteemed friends Mme. and Captain Cape-Montrosier and M. Bresson met me in Algiers and conducted me everywhere and always, my fellow travellers would indeed have liked to enjoy the same kind guidance! In fact, had I not had such cicerones I should have feared to enter that mysterious native town, in which the charm of the locality is to be found. But, after a most interesting walk with Mme. Cape, and after an unforgettable lunch in an Arab restaurant, I felt quite fearless in my new surroundings. This transit from Europe into Africa demands a volume for description. I could give the menu of this impressive meal, I could even depict the large wooden spoon, which was our only aid, but as for expressing the feeling of being in such a medley of black folk and varied garments, I am quite incapable. And what a contrast! In the morning eating in an Arab house, and in the evening dining with Esperantists in a fine hall, listening to a band of able musicians! That day, more than ever before, did I understand how much I had gained through having learned Esperanto. My fellow voyagers can certainly not have the same pleasing memories of the "Diamond of the sea," as the white and verdante Algiers is poetically called. It was a sad moment when I had to depart from my first African city! Next day we glided along the interesting coastline, and in the afternoon the majority of the passengers listened with interest to a pro-Esperanto talk in the saloon. In the evening many Broadsheets were to be seen on the deck. It is a significant fact that at least two had already got textbooks, and most knew something of the language. My Algerian experience quite braced me up when I arrived in that most charming city, Tunis. Although I did not meet the Esperantists residing there, I did not hesitate to enter the Old Town, restaurants, and world-famed bazaars just as if I had resided in Tunis for long years. But, for my present readers, it is not well that I should describe this city, but better that I should hasten to beautiful Malta, the fruitful island whose past history has been so bloody and full of interest. Even ere the ship had come to a standstill in the harbour I recognised our energetic comrades, Dr. Busuttil and Messrs. Agius and Dominic Chiantar. These three devoted friends kindly drove me over the beautiful surroundings, and took me into the luxurious hall of the Knights of St. John of olden time, and into various churches. Will they kindly accept my renewed thanks! And ever the same language, intelligible without difficulty! But it was not in Malta that I terminated my Esperantic wanderings, for, after a broiling visit to the interesting Syracuse, I found in Palermo the genial Dr. Nalli, Secretary of the Sicilian Society. He kindly devoted a whole day to me, and proved that he who has not visited Palermo has missed a city of many charms. There also I enjoyed an excellent lunch _à la Palermo_, while my fellow tourists lost more than two hours waiting in vain at a French hotel. When in Rome, do as Rome does! Truly a wise proverb, and he who follows it not can in no way fully enjoy a foreign tour. But to carry it out completely it is of course necessary to speak either the national or the international language, and I personally found the latter the more easy and pleasurable of the two! That evening the menu on board was printed in Esperanto. And now, as far as concerns the Esperantists, my journey had come to its termination. From beginning to end one long unmarred pleasant transition from one paradise to another. Ajaccio and Villefranche are not, up to the present, notable Esperanto cradles. In fact, my readers must not be disappointed when they learn that I no longer visited Esperantists. Except near Ajaccio, where I casually met our eminent botanist and contributor, Mr. Clarence Bicknell, who, wearing the green star in his buttonhole, was searching in a little field for plants, I did not see a known Esperantist until my return to London. Thus I carried out my wish, and enjoyed the thorough change which health demanded. And, in truth, when I left the fine art-full cities of Italy, and her lakes to be dreamed of, and had said _Au Revoir_ to the tourist-haunted Switzerland, I had begun to fear that I had forgotten Esperanto! Such should a thorough change be, is it not so? But I now gladly find that the fingers run over the typewriter keys almost as freely as of old, and that the mountain snow has not succeeded in freezing the flow of Esperantic ideas. In conclusion, I advise all who can take such a journey: hesitate not, but go to-morrow, and, if possible, on the day after to-morrow also. And one may be allowed to regret that one did not go yesterday as well--but this last is somewhat unwise, maybe! "LA LEONOJ DE LA ARBARO DE GIR. (HINDUJO, N.W.)." Eltiraĵo de l' "Madras Mail" de l' 15.3.'05, de H.K.G. La melfeliĉo, kiu ĵus okazis ĉe la Katiawar Arbaro, kiam Majoro Carnegie mortiĝis de leono, malĝojamaniere atentigas al la stato de leonoj Hindaj. Estas ĝenerale konjektita ke nuntempe ekzistas tre malmultaj leonoj en Hindujo (la diferenco, inter la Afrika kaj Hinda leono, estas bonekonata: la Hinda estas senkolharo). Tamen, tiu kredo de nelonge estas pruvita tute erara. Pro nedisputeblaj postsignoj ilia nombro estas nune kalkulata ĉirkaŭ 100. Plie, tiuj ĉi leonoj fariĝis pli sentimaj ol antaŭe: iliaj postsignoj troviĝas apud domoj apartigitaj, vilaĝoj, kaj eĉ urboj. Ili elportis bestojn el limoj de la Kolegio Ĉefurba: la vilaĝanoj ne volas vojaĝi krom grupe, kaj kun armiloj, kaj lanternoj, kaj eĉ tiamaniere time. La kaŭzo de la plimultiĝo estas simpla: la Arbaro Gir'a dum multe da jaroj estis gardita por ĉaso: granda spaco estas netrapasita de homoj, kaj estas malmulte konata. Por savi la vivojn homajn kaj bestajn, kaj por eksigi perdon je la malriĉaj vilaĝanoj, la tempo venis por detrui tiujn ĉi leonojn ĝis ilia nombro estos multe malpliigata, kaj ĝis la danĝera brutaro estos forpelata ree en siajn profundaĵojn arbarajn. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 21. (Vol. II., No. 7.) _Julio. 1905_ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Month by Month 97 Saved from Death (General Cox) 98 An Almost Modern Hermit (E.W.) 100 The Spanish Armada, Lord Macaulay (translated by Ben Elmy) 102 A Little Music, from Dan Leno (translated by A. J. Hulme) 103 Reminiscences, Part VII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 104 The Universal Congress at Boulogne 105 The Four Henrys (A. Motteau) 106 Notes on the Orient (Colonel H. K. Gordon) 107 Three Greenhorns (by 10549, N.Z.) 108 A Bachelor's Notions on Shopping (by 9911) 110 An Esperanto Evercirculator (Dr. Martyn Westcott) 111 From New Zealand (Edward Young) 112 Korsica, Seen from Italy (Clarence Bicknell) 112 AVIZO GRAVA. La malnova firmo Buchanan, Scott & Co., fondita en la jaro 1870, prezentas siajn komplimentojn al la Esperantistaro kaj anoncas ke, post nelonge, interesa kaj enspeziga propono aperos en tiu ĉi spaco. Ĉiu Esperantisto, ĉu membro de la konata grupo aŭ kies nomo enskribiĝis en la Adresaro de D-ro Zamenhof, kiu volas akcepti tiun ĉi proponon povos samtempe ne nur ŝpari al si specialan rabaton sed ankaŭ antaŭenpuŝi la disvastigon de Esperanto. BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST. LONDON. FOR SALE. 160 Guinea 'Broadwood' Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor. Correspondence Lessons in Esperanto ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto. 157, Earlham Grove. Forest Gate, London, E. _7/6 the Quarter._ Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. S-ro. G. L. Browne, Agento por Patentoj, 433, Birkbeck Bank Buildings, London, W.C. Korespondados Esperante pri Patentoj kaj ĉiuj aferoj. Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj por ilus. p-k. S-ro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Anglujo. Deziras kor. kun Esperantistoj per ilus. p-k. Tuj kaj ĉiam resp. S-ro. John Thompson, 52, Blake Street, Barrow-in-Furness, Anglujo. Nemetia forografanto. Deziras interŝ. kun Anglaj & fremdaj Esperantistoj fotajn vidaĵojn de Barrow, kontraŭ tiuj de iliaj urboj. Ĉiam respondos. Deziras renkonti Esperantistojn en Barrow. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie. Esq., 67 Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 21. [Vol. II., No. 7.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13. 6d. each; Later issues 4d. each, net. JULIO, 1905. MONATO POST MONATO. La Brita Esperanto Asocio havis, je la komenco de la monato, sian unuan duon-jar-kunvenon ĉe Essex Hall. Kolonelo Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., la Prezidanto, prezidis. Post interesa parolado kaj resumo de la financa situacio, kiu jam klariĝis aliloke, oni alvenis al la ĉefa devo de la kunsido--la konfirmo de la proponita regularo. Tiu ĉi regularo ja estis treege longega, kaj la komitato devas esti pripensinta ĉiajn eblajn okazojn. Enfine, post malmultaj plibonigoj, ili konfirmiĝis, kaj ĉiuj kiuj volas ilin legi, povas aĉeti ilin ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand, W.C. Estas nia espero ke ĉiuj varmaj aprobantoj fariĝos Fratruloj de tiu Asocio. Ni mem tre kontente estus farintaj same; sed, kiam ni eltrovis, ke estus necese konstati ĉion, kion oni faris pri, pro, per kaj por Esperanto por pruvi, ke oni meritis la honoron, kaj ankaŭ devus trovi tri atestantojn por pruvi, ke oni estas sufiĉe respektinda, ni devis forlasi la proponon, kaj restas nur simpla membro, tamen ne malpli fervora pro tio! Ni kore esperas, ke la B.E.A. ne sendos tiun longegan regularon, k.t.p., al ĉiuj personoj, kiuj proponas aniĝi estonte, alie, se ni ne eraras, la B.E.A. trovos, ke iliaj eblaj estontaj membroj havos nek tempon, nek volon, tralegi la ĉion, kaj, sekve, neniam sendos la kotizaĵon! Inter la novaj eldonaĵoj ricevitaj dum Junio estis tre originala verketo, "Une heure d'Esperanto," verkita de la energia pro-blindula propagandisto Profesoro Cart. Ĝi estas diologo per la Franca lingvo, ĝis la alveno de "L'Etrangère," kiu parolas Esperante. Franc-legantaj Esperantistoj saĝe sendos 50c. al 33, rue Lacépède, Paris, por ricevi ĝin. S-ro Motteau nun pretigas tradukon de _Ŝi kliniĝas por Venki_, dramo de Sheridan. Ni esperas eldonigi ĝin antaŭ la Kongreso. Ĝi estas samkosta kun la _La Ventego_, kies unua Arta Eldono elĉerpiĝis. Oni do povas nune aĉeti la art-tukan eldonon, kun ilustraĵoj, je kosto 2f. 60c., afrankite. D-ro Martyn Westcott, kies nomo estas tiel bone konata pro liaj ŝatajaj rakontoj sur niaj paĝoj, verkis tradukon de la _Kristnaska Kanto_, de Dickens. Ĝi estas eldonota, kaj estos valora aldono al nia Internacia Biblioteko. Multaj samideanoj kontente lernos, ke la Londona Klubo havos sian unuan ekzamenon por Atesto pri Kapableco ĉe St. Bride's Institute, Fleet Street, Julion 7, je la sepa horo. Partoprenantoj je tiu ĉi unua Brita Ekzameno nur devos pagi 1f. 70c. (anstataŭ la kutiman 3f.), kaj ni esperas ke la nomaro de granda nombro (almenaŭ de la Londonaj anoj) povos presiĝi antaŭ la venonta Kongreso. Tiuj, kiuj deziras ekzameniĝi, povas ricevi ĉiajn sciigojn de la B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., kaj devos sendi siajn nomojn al la Hon. Sek. de la Londona Klubo, 14, Norfolk Street, Strand, antaŭ Julio 5. MONTH BY MONTH. The British Esperanto Association held, at the beginning of June, its first half-yearly meeting in the Essex Hall. Colonel Pollen, C.I.E., V.D., LL.D., the President, was in the chair. After an interesting speech and a synopsis of the financial situation, which has been explained elsewhere, the chief purpose of the meeting was broached--the confirmation of the proposed regulations. This set of rules is indeed exceedingly lengthy, and the committee must have considered all sorts of emergencies! Finally, after a few amendments, they were confirmed, and all who desire to read them can purchase them from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C. It is our hope that all warm supporters will become Fellows of that Association. We ourselves would gladly have done so; but when we discovered that it would be necessary to declare all that one had done for Esperanto, in order to prove that the honour had been merited, and also to find three witnesses to prove one's adequate respectability, we had to forsake the intention and remain merely an ordinary member, but none the less devoted on that account! We heartily trust that the B.E.A. will not send this lengthy set of regulations, etc., to all persons proposing to become future members, otherwise, if we err not, the B.E.A. will find that their would-be future members will have neither the time nor the desire to wade through the lot, and, in consequence, will never send in the subscription. Among the new publications received in June was a most original little work, "An Hour of Esperanto" (_Horo pri kaj per Esperanto_), by Prof. Cart. It is a dialogue conducted in French, until the arrival of "The Foreigner," who speaks in Esperanto. Readers of French will wisely send 6d. to 33, rue Lacepede, Paris, to obtain it. Mr. Motteau is preparing a translation of Sheridan's drama, _She Stoops to Conquer_. We hope to publish it before the Congress. It is uniform with _The Tempest_, the Art Edition of which is sold out. One can, however, at present obtain the art-cloth edition, illustrated, for 2s. 2d., post free. Dr. Martyn Westcott, whose name is so well-known on account of his popular narratives in our pages, has translated Dickens' _Christmas Carol_. It is about to be published, and will be a valuable addition to our International Library. Many friends-in-Esperanto will gladly learn that the L.E.C. will hold its first examination for Proficiency at St. Bride's Institute, Bride Lane, Fleet Street, E.C., on July 7th, at 7 o'clock. Competitors in this first British Examination need pay only 1s. 4d. (instead of the usual 2s. 6d.), and we hope that the names of a goodly number (at any rate of the London members) may be printed before the coming Congress. Those desirous of being examined can obtain all information from the B.E.A., 13, Arundel Street, W.C., and must send in their names to the Hon Sec., London Esperanto Club, before July 5th. SAVITA DE MORTO. Originale verkita de Generalo George Cox. ĈAPITRO I. "Vi mankos la vaganaron, sinjoroj, se vi ne rapidos," ekkriis la hotelportisto, kiu staradis malantaŭ ni ĉe la eniro de la hotelo, portanta en mano tualetsakon kaj kelkajn paketojn. "Atendu momenton, dum mi kuras al la hotel-oficejo por ricevi mian monujon," diris la maljuna sinjoro. "Jen mi! tute preta!" li ekkriis post momento, lamirante al ni tra la koridoro tiel rapide kiel li povis, "estis tri cent livra bankbileto en mia monujo, tial mi pensis, ke estos pli senriske ĝin lasi en la oficejo, ĉar mi havis aferojn en la urbo hodiaŭ posttagmeze; kaj Londono ne estas la plej sendanĝera loko en la mondo ĉirkaŭporti en poŝo tri cent livrajn bankbiletojn! Ĉu ne vere?" "Apenaŭ," respondis mia frato, ridante, kiel ni ĉiuj tri rapidiris sur la fervojan trotuaron, sekvataj de la hotelportisto, "se mi havus unu, mi bone scias, ke mi ĝin perdus dum malpli ol kvin minutoj." "Dum kvin minutoj," ekkriis la maljuna sinjoro, turnante sin rapide. "Kiel?" "Nu! ĝi bruligus truon en mia poŝo," rediris mia frato. "Ha! ha!" li ridis. "Mi rememoros tion, kaj diros al mia edzino, kiam mi alvenos hejmen, ke mi perdis la monon, kiun Vilĉjo, mia filo, devus kunpreni kun li al Nova Zelando! Kia stato de turmento ŝi enestos! Kaj kiam ŝi estos fininta min demandi, kiam kaj kie mi ĝin perdis, kaj kiel mi povis esti tiel senzorga kaj malsaĝa." Tiam mi respondos, "Ĝi bruligis truon en mia poŝo!" "Ha! ha! kiel kolera ŝi estos, ke mi ŝercis pri tiel grava afero! kaj kiel Vilĉjo ridegos! Sed, jen estas la vagonaro. En kia klaso vi vojaĝas?" li diris al mi. "La dua," mi respondis. "Nu, mi do diros al vi adiaŭ, ĉar mi ĉiam vojaĝas en la unua. Ĉe mia tempo de vivo, mi trovas, ke mi devas doni al miaj maljunaj ostoj kiel eble plej multe da ripozo!" Mi tiom amuziĝis je la stranga maljunulo, ke mi diris: "Ho! ne. Mi kunvojaĝos kun vi, kaj pagos la kostdiferencon en Brighton." "Mi ne volas ke vi elpezu monon miakaŭze," li respondis. "Ho! ne signifas," mi diris, "estos nur bagatelo." Mi do lin sekvis en unuaklasan kupeon, kiu estis neokupata. La portisto enmetis la paketojn; mi diris adiaŭ al mia frato kaj sidigis min en angulo de la kupeo kontraŭ la maljuna sinjoro, kaj ni forveturis. ĈAPITRO II. Kaj nun, dum la vagonaro forrapidegas al Brighton, permesu al mi diri malmultajn vortojn pri mia familio kaj mi mem. Mia patro, maljuna generala oficiro, estis mortinta antaŭ kelkaj jaroj. Post lia morto, mia patrino, kiu havis nur sian vidvinan pension kaj proksimume centlivrojn ĉiujare, loĝis en Brighton, por pli ekonomie eduki miajn du fratinojn, unu el kiuj estis nun plenkreska, kaj la alia ĉe lernejo en la urbo. Mia pli maljuna kaj sola frato, Karlos, de kiu mi ĵus disiĝis ĉe la stacidomo, estis, antaŭ ne longe, tininta aranĝi siajn vespermanĝojn[117] ĉe la _Inner Temple_ (leĝa kolegio), kaj nun kredis sin plene sur vojo al elokventeca gloro! Pri mi mem, ĝi estu mallonge dirita, ke mi estis, antaŭ kelkaj monatoj, preninta mian B.A. gradon ĉe Cambridge. Unue mi estis difinita por la leĝoscienco, sed militama fervoro, nedube heridita de mia patro, kontraŭkuris la dezirojn de mia patrino, kaj mi malfacile ricevis ŝian konsenton ŝanĝi la robon por la glavo. Pro tiu ĉi celo, mi iris Londonon por prezenti min antaŭ komitato de eminentaj militkuracistoj ĉe Whitehall. Fiera pri miaj atletaj faroj en la universitato, mi uzas la okazon por diri al la tri gravaj eminentuloj, kiam ili demandis min pri mia sano, ke mi kredas ke ne estu multe da timo ke mi havu ian korpan malsanon, ĉar mi remis en la boato kiu estis "ĉefo de la rivero" lastan Majon ĉe Cambridge, kaj ankaŭ, ĉe Henley, en Julio gagnis diversajn boato-konkurojn. Miasurprize, ili min sciigis, ke tiaokaze, ili devas fari tre zorgan ekzamenon, ĉar atletaj sinjoroj ofte ne estas tiel sanaj, spire kaj membre, kiel ili mem imagas. Tial, anstataŭ supraĵa ekzameno, kiun mi atendis, me devis suferi severan provon. Oni igis min senvestigi, salti super benkojn, salteti jen per unu piedo, jen per la alia; mi devis legi per unu okulo, tiam per la alia; miaj dentoj, pulmoj, kruroj, brakoj, oreloj, manoj, piedoj, fakte mia tuta korpo estis zorgege ekzamenata, ĝis kiam mi ekpensis, ke mi estas ĉevalo vendota sub la serĉaj okuloj de bestokuracisto! Tamen, fine mi estis certigata bonsana kaj konvena aspiranto por pulvo kaj kuglo. Lasante _Whitehall_, mia militfervoro estis neniel estingata; ĉar mi tuj tutĝoje marŝis al la _Temple_ (leĝkolegio); allogis mian fraton de lia _Coke upon Littleton_ (leĝlibro), por ke li venu kun mi aĉeti turn-pafileton. Aĉetinte tiun ĉi, mi ordonis al la armilfaristo ke li sendu ĝin al la _Grosvenor Hotelo_, adresita al Sinjoro Georgo Middleton; kaj tiam, tial ke mia frato estas tro okupa por veni kun mi al mia tajloro, ni disiĝis, li promesante, ke li vespermanĝos kun mi en la hotelo je la sepa. Je la sepa mia frato alvenis, kaj ni sidiĝis ĉe tablo en la manĝoĉambro. Apude estis malgranda maljuna sinjoro, kiu, post kelkaj rimarkoj pri la vetero, varmeco de la ĉambro, kaj cetere, demandis ĉu li povas unuiĝi kun ni. Ni volonte konsentis, kaj li sidiĝis ĉe nia tablo. Li gajigis nin multe per siaj mallongaj lertaj skizoj de vivo kaj karaktero en preskaŭ ĉiu parto de la mondo. Evidente li estis homo kiu estis multege vojaĝinta, kaj ne estis forgesinta tion, kion li vidis. Tio ĉi, kune kun la iom kurioza, sagaca modo per kiu li rakontis siajn spertojn, igis lin plej agrabla kunulo, kaj mi multe ĝojis, kiam mi ektrovis ke ni estas vojaĝontaj al Brighton en sama vagonaro. Kaj nune, jen estas ni ambaŭ rapide forveturantaj po kvindek mejloj la horon al nia celo. (_Daŭrigota_). PIEDNOTO: [117] _Antaŭe, membro de universitato, post kiam li ricevis la gradon B.A. (Baccaloreus Artium), povis fariĝi advokato, sen plua ekzameno, se li varbis sin kiel membro de unu el la leĝaj kolegioj, kaj ĉeestis ĉe ne malpli ol kvar vespermanĝoj en la salono de sia kolegio. Tion ĉi oni nomis "manĝi vespermanĝojn."_ PINO. El Hejne-Lermontov. En nordo sovaĝa, sur nuda supraĵo Balancas sin sola la pin', Kaj dormas, vestita en neĝ' ŝutiĝanta, Kaj revas pri sia fratin'. Ŝi sonĝas, ke ploras sur monta krutaĵo, En lando de suna surir', En fremda dezerto kun sablo brulanta, La palmo belega je mir'. Vs. Lojko. ERMITO PRESKAŬ MODERNA. Originale verkita de E.W. Mi vizitis onklon kiu loĝis sur monteto apud kies piedo kuŝas la marborda urbeto, Cromarty. Unu tagon alvenis la pastro de la proksima _Libera preĝejo_. Li nin sciigis ke li ĵus venis de interparolado kun viro la plej spirita el ĉiuj liaj konatoj, la ermito de Navity. Mia onklo tiun ĉi ne konis, kaj respondante al liaj demandoj, S-ro Stuart diris ke estis solulo kiu antaŭ dekkvin jaroj venis al stepo dezerta kaj konstruis budon apud sankta fonto kie antikve multe da malsanuloj mirakle kuraciĝis. Tie li vivadis sola, manĝante nur la kreskaĵojn el lia peco da tero, trinkante nur akvon portante somere kaj vintre maldikan eluzitan militan uniformon multe flikitan. Ĉiun dimanĉon li venis al la preĝejo, malproksima de 4-5 mejloj de sia budo, religie kantis kaj atente aŭskultis la Diservon. Ĉiam li metis en la kolektujon (por vidvinoj kaj georfoj) arĝentan moneron, sed neniam li elparolis vorton. Al viroj lin adresantaj li respondis per saluto milita, al virinoj li ja ne mem ekrigardis, kvankam multaj el tiuj ĉi, bonkoraj kaj kompataj penis konatiĝi kun viro tiel stranga, tiel sola. Dum preskaŭ dekdu jaroj la Cromarty anoj pli malpli lin respektegis, ili havis antikvan tradicion ke la granda juĝo de vivantoj kaj mortintoj okazos meze la dek naŭan centjaron sur la stepo de Navity. Ili do kredis ke li devas esti sanktulo treege avida vidi kaj bonveni sian Savinton. Poste ilia opinio pri li multe ŝanĝiĝis. Kelkaj bovinoj mortis, multaj ĉevaloj lamiĝis, iuj riveretoj sekiĝis kaj preteririnte lian loĝejon oni vidis fumon supreniri el lia tegmento, oni aŭdis strangajn voĉojn kunparoladi. Tro certe estis ke li kunulo estas de la Diablo; iuj eĉ diris ke peko mortiga estus permesi al sorĉisto pli longan vivadon en lando Kristana. La afero fariĝis gravega kaj la pastro sin kredis devigita sin intermeti. Li iris ĉe la ermito. Oftege li jam frapis al la malalta pordo, oftege li petegis, vane petegis, vorton de respondo, iafoje li tie longatempe restis, ĉar li rigardis la malfeliĉulon kiel ŝafo el sia zorgitaro. Tiun ĉi tagon li tuj invitiĝis eniri kaj vidis du fratojn. Robbie la nove alveninto kuŝas sur la tero febrofrapita kaj silenta. S-ro Stuart aŭdis ilian simplan historion. La ermito lasis la militistaron post 20 jaroj da servado alportante atestojn de bon-konduto kune kun bona saneco kaj pensio kiun li ĉiu monate ricevas ĉe la ĉefurbo de la apuda graflando. Robbie estis plektisto ĝis sunfrapo kaj kordoloro pri la morto de lia edzino lin malsaĝigis. Li estas neniam danĝera nur simpla kaj ĉiam melankolia. La pastro kaj la ermito fariĝis preskaŭ amikoj, sed ilia interrilato estas severe limigita al interŝanĝo de libroj kaj al ne oftaj kunvenoj (vizitaj) ĉe la fratoj. Aŭdinte tiun ĉi rakonton mi multe deziris konatiĝi kun viro tiel aparta kiu, vivante en klimato malvarma, preskaŭ tute sin rifuzis fajron kaj aĉetis nur librojn. S-ro Stuart diris ke estas neeble ke mi lin vidos ekster la preĝejo, ĉar vidante virinon alvenante ĉe li, rapide li forkuros. Hontema mi konfesas ke mi tiam ne ankoraŭ postvivis la sensencan ambicion venki malfacilaĵojn kaj kontraŭadon. Mi decidis viziti la ermiton kaj mia bona onklo, kiu neniam al mi ion rifuzis, min kondukis al stepo ĉe Darnie. Mi haltis post arboreto, la sola sur tuta la stepo, li frapis la pordon, vidis la ermiton kaj diris "Volu aminde montri al mi la sanktan fonton" kiam mi vidiĝis li aldonis "al mi kaj al mia nevino kiu venis el Anglujo." Silente Darnie marŝis antaŭ ni ĝis la bordo de la valeto, tiam li sin turnis, dirante "Kolonelo, ĉu la nobla fraŭlino volas teni mian manon? La vojo estas ja krutega." Mi metis mian maldekstran manon en la lian kiu estas tiel glacia ke mi min promesis neniam ree marŝi manenmano kun ermito; baldaŭ ĝis al kubuto mia brako rigidiĝis per la malvarmeco. Kiam ni la tuton vidis kaj la deklivon supreniris, li diris "Kolonelo, la fraŭlino ŝajnas tre laca, eble estus bone ke ŝi sin ripozus ĉe mi." Ni eniris en la budo kiu estis peceto da tero enfermita per torfmuroj, kun tegmento de branĉetoj, torfo kaj eriko. Ĝi havis nek fenestron nek kamentubon nur truon en la muro por eniro de la lumo kaj truon en la tegmento por eliro de la fumo. Anstataŭ tablo staris sur kvar ŝtonoj granda kesto, du skabeloj plenigis la meblon. Robbie sidis sur la tero apud fajro de torfo seka kaj abilignetoj varmiganta siajn longajn palajn manojn. Kun li aŭ plivere al li parolis mia onklo dum Darnie al mi montris siajn librojn. En la keston, falditajn en tuko nepenetrebla mi vidis Biblion kun komentario, en kvar volumegoj, la "paradizo perdita" de Milton, ses volumojn de la verkoj de Shakespeare kaj ĉirkaŭe dekduon da aliaj libroj bele binditaj. Li tuŝis siajn librojn kvazaŭ kun adorado. Poste li montris al ni la kreskaĵojn en sia ĝardeno, disrompis la solan rozon de la sola rozujo kaj ĝin donis al mi dirante "Neniam ni revidos la unu la alian." Hejme vespere mia onklo multe ridis pri nia eksplorado, li skandalegis mian bo-onklinon per opinio ke "Darnie sin trovante (malsimile al Santo Dunstano kaj S-to Antonio) neproviza je ruĝvarmega prenilo, provis favorigi la Diablon per flora donaco." Estas li kaj ne ŝi kiu unue volis scii kial viro inteligenta tiamaniere vivadas. Ili demandis al pastro, kiu diris ke vane li mem penis eltrovi la kaŭzon sed li certege kredas ke ĝi ne estas malbona nek malhonora. Post du aŭ tri semajnoj ni promenis kun du sinjorinoj kaj du knaboj. Amiko pruntis por uzo de tiuj ĉi, ĉevaleton kiu ne plu estas sufiĉe granda por porti liajn plenaĝajn filojn. Malbonŝance la besto estis longatempe senlabora kaj fariĝis tro petola; ĝi forĵetis unu knabon, kuŝiĝis sub la duan, ruliĝis sur la tero, kaj kiam oni ĝin devigis stari ĝi piedfrapis, dancis sur la postaj kruroj, kaj penis mordi. Estas do necese ĝin venki se oni iam farus uzon el ĝin. Mia onklo estanta tro multepesa por cevaleto, kaj lia edzino ne povante sen malrespekto forlasi ŝiajn gastinojn mi havis la plezuran aferon. Mia onklo alttenis unu el ĝiaj antaŭpiedoj dum mi rampis sur la selon kaj ni rapide forkuris. Mi tute ne povis kontroli la beston ekscititan ĉar mi nur malfacile povis min balanci sur la selo kies piedingaj rimenoj estis tro mallongaj por ke mi povu ilin uzi; tial mi sen sinriproĉo ĝuis la galopon, ĝis mi subite min trovis sur la herbo. Mi falis kiel kato sur la piedoj kaj ankoraŭ mi tenis la kondukilojn, tial mi deturnis la ĉevaleton al arboreto, kie mi disrompis branĉeton kovritan per folioj. Neniam mi frapis bestojn sed iafoje mi tiklis ilian nazon aŭ orelojn por sciigi ilin ke mi ĉeestas aŭ por ilin vekigi se ili estas dormemaj. Mi ne deziris duan falon kaj mi estas certa nenion renkonti mi do sidiĝis sur la selon tiel kiel rajdis la kamparaninoj en Kimrujo kiujn mi ĉiutage vidis en mia infaneco. Tiam mi incitis la beston al plej rapida kuro kaj kiam ajn ĝi volis marŝi mi tremigis la foliojn apud ĝia kapo tial ke ĝi rekomencis galopon. Kiam ĝi ŝajnis sufiĉe laca por ke ĝi min obeu mi cirkaŭrigardis kaj min trovis en plena dezerto, sen vojeto kaj sen ia ideo pri la sido de la urbeto. Vere la besto facile trovus ĝian hejmon sed ĝi irus ĉe ĝia propra mastro kaj ne ĉe miaj geonkloj. Dum mi haltis duba mi vidis viron, mi do movinte mian dekstran piedon al mia maldekstra flanko lin sekvis, lin alvokis kaj kiam li sin turnis mi lin petis al mi helpi premi la selligilojn kaj montri la plej rektan vojon al Cromarty House. Li nenion respondis sed ŝanĝis la bukojn kaj prenis la bridon. Mi diris "Volu montri per fingro kie kuŝas la urbeto; ne estas necese ke vi min akompanu." "Estas ja necese, multaj kaj profundaj estas la marĉoj," respondis voĉon per kies sono mi rekonis Darnie. Mi decidis respekti liajn kutimojn, sed baldaŭ, tute senvole mi ekkriis "Darnie, kial vi tiel strange vivadas?" Lian vizagon mi ne povis vidi, lian voĉon tamen estis kvieta kiam li enfine diris "Mizerulo ne devas enui noblan fraŭlinon." "Vi ne estas Mizerulo, mi ne estas nobla. Unu estas nia patro, Dio mem; kaj ni ĉiuj estas gefratoj. Ĉu vi tion ĉi ne legis el via Biblio? Ĉu vi ĝin ne kredas? Kial vi ne konfidus en fratino?" Post longa silento li komencis paroli tre malfacile ĉar la Angla lingvo al li estis lingvo alilanda, li rakontis al mi ke liaj prapatroj kulturis farmojn en bela valo. Li estis la plej juna el ok gefiloj kaj estis nur dekokjara kiam oni faris fervoran alvokon al la patriotismo de la Skotoj por defendi la landon kontraŭ Bonaparte kaj li soldatiĝis: post deksep jaroj li estis serĝento kaj ricevis longan libertempon. Revidante sian familion li trovis plenan feliĉecon. Gepatroj gefratoj, geonkloj, gekuzoj, estis sanaj kaj prosperaj, liaj fratinoj estis ĝojaj edzinoj kaj patrinoj; bona knabino kiun li de ŝia infaneco amis lin feliĉege bonvenis. Ili fianĉiĝis, post nur tri jaroj, lia deĵoro elfarita li revenos, libera, riĉa al la kara valo, al la karega virino, por ĝui inter iliaj parencoj vivon paradizan. La tri jaroj pasis, de Hindujo li rapidis hejmen kaj trovis la valon sed de la vilaĝo nur fajrenigrigitajn ruinojn. Li marŝis longatempe antaŭ ol trovi dometon kies timigitaj loĝantoj lin diris ke ĉiuj vilaĝanoj forpeliĝis por ke la bienulo obtenu plian luprezon el riĉaj ŝaffarmaj mastroj. Li iris al pastra domo kie li bonege riceviĝis sed la pastro povis al li nenion sciigi pri liaj parencoj. El la 350-400 loĝantoj, kelkaj iris Amerikon, kelkaj (surtute teksistoj) migris en la urbojn kelkaj mortis pro malvarmo, malsato kaj melankolio. La pastro diris al Darnie ke li devas akcepti siajn malĝojigojn tiel justa dia puno pro liaj eblaj formetitaj ŝuldoj de preĝo. Ankaŭ li promesis lin sciigi se iam venas al valo iu el liaj parencoj. Lasinte la valon Darnie renkontis amikino kiu lin diris ke la forpeloj kruelege efektiviĝis. Ŝi vidis lian patron svenigitan per ŝtonbatoj, lian patrinon devigeble eltrenitan el lito kaj forĵetitan sur malsekan herbon; tie post nokto mizera ŝi mortis. Dum kelkaj semajnoj Darnie ĉirkaŭe vagis, penante trovi iajn sciigojn pri sia familio aŭ pri la familio de sia fianĉino, lasante ĉie la adreson de la oficejo al kie li iros por sia pensio. Enfine li loĝiĝis al Navity kie post dekdu jaroj li aŭdis pri sia frato. Al mi demandinte kial li elektis restadejon tiel dezertan li respondis "Ĉar mi timegis fariĝi mortiganto, ju pli mi aŭdis pri la suferoj de miaj popoloj des pli mi deziregis venĝon. Mi ne kuraĝis min meti en tentado se mi.... Tiun riĉulo mi ne povos pardoni. Mi volis pardoni por ke mi estu apud mia amatino al la mano dekstra de Dio--tie mi ne estos ĉar mi neniam pardonos, sed ŝi scios ke mi ŝin iam amegis, al ŝi ĉiam mi restis fidela." "Unu tagon vi ja pardonos Darnie." "Neeble, mi jam forgesis. Mi jam estas kvazaŭ mortinto ne sentante. Dum longaj jaroj mi preĝis povi pardoni, tutajn noktojn mi staris sur la genuoj aŭ kuŝis sur la vizaĝo preĝante povi pardoni--nun mi ne povas plu preĝi." Li pli multon diris sed mi ne aŭskultis: mi pensis kaj preĝis. La domo estante videbla mi diris, "Adiaŭ frato mia, iru hejmen kontenta. Dio vin ja longe pardonis, ĉar li vin amis, eterne. Li vin amos." Je la unua fojo li altlevis la okulojn kaj min regardis "Adiaŭ, fraŭlino, ĉu vi estas vere fraŭlino aŭ anĝelo sendita de Dio?" P.S.--Dum dekok jaroj mi neniam parolis pri Darnie ĉar mi timis perfidi lian konfidencon. Tiam lin kredante morta mi rakontis lian historion al amiko mia; nun mi ĝin skribis. E.W. LA HISPANA ARMŜIPARO. De Lord Macaulay, tradukita de Ben Elmy. Atentu, se sciiĝus vi pri Angla la virec'; Mi kantas kion faris ĝi en fama l' estintec'; Ŝiparo vane kontraŭ ĝi alportis, sur marflu', Meksikan oron, bravajn korojn, for el Hispanuj'. Jen estis dolĉa tagfiniĝ' en suna la somer', Ŝip' Angla flugis al haven' de la Devon'a ter'; Tagiĝe jam ekvidis ĝi, sur la Aŭrinja mar', Grandegajn nigrajn ŝipojn el Hispana la ŝipar'; Ĝi ilin ekevitis ĉe la frua sunleviĝ', Sed poste, ĝis la tagomez' daŭradis la ĉasiĝ'. Tuj ĉia urba pafileg' metiĝis sub gvardi', Ekflamis tuj signalofajr' de l' alta bateri'; Forflugis multaj fiŝbarketoj serĉi pri l' afer', Kun sanga sprono rajdis for tre multa kurier'. L' urbestro, griza maljunul', almarŝas en mezur', Kun halebardanaro, kaj batado de tambur'; Ĉar en la plac' la hejmgardistoj jam kolektis sin, Starigi tie, laŭ komand', standardon de l' reĝin'; Fiere sonas la trompet', kaj dancas sonoril', Dum malfaldiĝas per la vent', la reĝa blazonil'; Leon' herolda de la mar', antikva kun kroneg', Liliojn, jen, trabatas ĝi per forta piedeg'. Tiele alpaŝadis ĝi, ĉe l' kamp' de Pikardi', Al agloŝild' Cezara, al plumar' de Bohemi'; Tiele elrigardis kiam, apud Aĝinkort', La ĝin ĉasantajn princojn ĝi oferis al la mort'. Salutu flagon, knab'! Alĵetu florojn, ho knabin'! Ektondru pafilegoj, inde reverenci ĝin! Ho suno, allumigu ĝin, per tuta brilo via! La glora "Ĉiamsama," la standard' fiera nia! En vent' vespera svingas sin la peza riĉa flag', Ekbrilas ĝia oro en la lasta lum' de l' tag'; Kuŝiĝas nun la suno, tuj alvenas nokto, kia Neniam en Anglujo estis, nek revenos tia. De Ediŝtono ĝis Bervik', Linreĝa ĝis Milford', Okupe estis, kvazaŭ tag', en tuta l' Angla bord'; Jen la signaloflam', de l' orient' ĝis okcident', Sur Mont' Miĥala brulas, kaj sur Kap' de l' Orient'. Hispanoj, do, ekvidas nun sur ĉia promontor', Fajreron briletantan kiel pint' de viva or'. Fiŝist' boaton lasis sur la ondoj de Tamar', Ministoj alvenadis el Mendip'a kavernar'; Signal' vidiĝis trans arbar', kaj trans herbejo, ĉe Paŝtistoj de Stonhenĝo, kaj ĉasistoj de Bolej'; La tutan nokton en Bristol' batadis sonoril', Tricent rajdantoj venis, kun ĉevaloj kaj armil'. Gardostarant' ĉe Blankdomeg' ekvidis tra l' mallum', Super monteto de Riĉmond', iom da ruĝa fum'; Eksonis tuj trompeto, tuj bruegis pafileg', Tuj, eksaltante je koler', vekiĝis reĝurbeg'; Tuj reciproke flamas fajr' sur urbpordego ĉia, Tuj sonoril' al viglo vokas per ordono ĝia; La bateri' de l' Tur' tondrigas veton de batal', Milo da ŝipoj sur la Temz' aplaŭdas al signal'; El ĉia part' audiĝas nun pieda peza bat', Je flagoj kaj pikstangoj tuj pleniĝas ĉia strat'; Kaj pli kreskadis nun la flam', pli laŭta estis bru', Dum el proksima kamp' plimultiĝadis homoflu'; Trans Nigrastepo orienten flugis la alvok', Al multa Kent'a estro en antikva hejmolok'; Kaj suden rajdis kurier' trans Temz'a dolĉa bord', Kaj de Hamsted'a erikej' galopis al la nord'; Kaj for, je l' tuta nokt', sen paŭz' daŭradis la kurad', De mont' al mont', de tur' al tur', senĉesa eksaltad'; Ĝis staris la standardo sur la Pik'a kruta front', Kaj ĝis vulkane brulis ĉia alta Kimra mont'; Ĝis dek provincoj vidis jam flamegon sur Malvern', Ĝis la Wrekin' ekŝajnis nur sangruĝa nubostern'; Ĝis kreskis brilo sur l' Eli'a sankta konstruaĵ', Kaj ĉia urbo armis sin en larĝa l' ebenaĵ'; Al Linko rapidiĝis de Belvero la signal', Kaj Linko tuj forsendis ĝin trans Trent'a vasta val'; Ĝis ĉe Skidaw' vidiĝis fajr' sur Lank'a la kastel', Kaj ruĝo sur Skidaw' ekvekis burĝojn de Karlel'. IOMETO DA MUZIKO. Tradukita de Alfred J. Hulme (Esp. 8688). El "Dan Leno His Book" (Dan Leno estis la Rega Amuzisto). Mi estas pleje memedukita viro, kaj mi estas baraktinta kun ĉiu el la artoj kaj sciencoj en "broŝura" maniero. Sed dum la tuta kurso de mia studado mi neniam havis tian ekscitan tempon kian tiam kiam mi provis plene majstrumi la sakfajfilon per sep lecionoj sen helpo de instruisto. Mi ne precipe amis tiun muzikilon, kaj mi pensas ke mi komprenas kial ĝi malofte ludiĝas ĉe simfoniaj koncertoj. Sed mi havis sorbegan sciamon eltrovi ĉu mi povos fari kortuŝantan efekton porke blekante per ĝi la "Preĝon de virgulino." Mi antaŭpensis ke ĝi estos la plej kortuŝa muzika efekto iam konata. Mia tiatempa pensiistino estis bonenutrita ino, sed ŝi ne havis orelon; ŝi devis aŭskulti tra sia nazo, kaj kompreneble tiu malfacilo igas al ŝi antaŭjuĝon kontraŭ klasika muziko. Mia unua atenco estis ektremiga. Mi estis ferminta la pordon kaj preninta grandan buŝplenon da la tuboj, kaj elblovinte ĝis miaj dentoj preskaŭ elfalis, mi sukcesis plenigi la sakon aŭ ventujon per kvanto da sudokcidenta vento. Okazis nenio dum kelkaj momentoj; sed ĵus kiam mi estis spireganta kaj sopiranta antaŭ rekomenci, tiam la ilo ŝajne vekiĝis subite pro sento pri ĝiaj ĉirkaŭaĵoj, kaj komencis kriegadon, ploregadon, kaj kraĉadon. Ĝi sonis kiel tridek katoj kun iliaj vostoj en rulpremmaŝino de lavisto. Timigita, mi lasis fali la estaĵon kaj forkuris el la ĉambron. Sur la etaĝo mi ekrenkontis mian pensiistinon, kiu brake karesis min, mole kisante min ĉe la frunto, demandis "Ĉu la doloro estas kie?" Kaj informis ke "ŝia mortinta edzo foje suferis same, sed ŝi konjektas ke li neniam havis ĝin tiel malbone kiel mi." La loĝanto supre mi juna viro estis forta kaj kutime malagrabla kanajlo, sed je tiu-ĉi okazo li ĝentiliĝis kaj sendis depeŝon peti "Ĉu Sinjoro Leno kompleze ĉesos kantadon, ĉar li deziris dormi." Je la okazo de mia dua leciono, mi komencis praktiki en mia dormĉambro antaŭ frumatenmanĝo, kaj mi ekvidis tra la fenestro karan multepezan amikon mian. Li estis proksimiĝanta por inviti lin mem al matenmanĝo. Mi treege blovis en la aerujon, kaj tuj metis la sakfajfilon sub la littukaro kaj atendis mian vizitonton. "Ho! maljuna viro," ekdiris la kora gasto,--"ĉu, jam vi leviĝis? Ĉu, plu da studado? Ne zorgu pri seĝo, mi sidiĝos sur la lavtablon." Tia ne estis tio kion mi deziris, tial mi tuj malsekigis la lavtablon per ŝajne mallerte renversante iom da akvon. "Nu, do, mi sidiĝos sur la liton," li kriis. Li sidigis sur la liton--faliĝis sur ĝin laŭ lia gajega maniero. Mia sakfajfilo noble konvenis la okazon. Ju frue la dorso de mia amiko kontaktiĝis je la lito, des frue ekverŝiĝis sangorigidaj ĝemegoj kaj kriegoj el sub la littukaro. Ĝi vere estis terura bruo kiu haltigis eĉ mian koron. Mia amiko eksaltegis al tia alto ke li frapigis sian kapon kontraŭ la plafono. Lia hararo rekte stariĝis; liaj dentoj kraketis; liaj ĝenuoj kunfrapis. "Bona Dio! Dan!" li babilis. "Mi plej evidente estas mortiginta la infanon." Mi neniam dum mia vivado vidis tian pentraĵon de tragedia terurego. Subite li verŝajne reatingis la uzon de liaj membroj; li ekmalfermis la pordon kaj sovaĝe kuregis straton. Mi vokis al li tra la fenestro. Mi diris, "Nenia profito estas forkuri; ni devas vizaĝe kontraŭstari tiun-ĉi malfeliĉon kaj decidi tion kion ni faros. Tuj supreniru. Se popoloj vidos vin tiamaniere agi, ili eksuspektos ion." Tial li treme revenis, kaj mi serioze komencis diskuti kune kun li pri la konsilindeco ĉu kaŝi subplanken la korpon, kaj poste elmigri Venezuelon. Lia vizaĝo kovriĝis per la manoj, kaj li ŝajne konfuzegiĝis pro la penso ke lia sorto estas tute defektita. Fine li leviĝis, kun trankvila decido sur la vizaĝo. Li apudiris la liton kaj dolĉe tuŝis la kovrilon. La fajfilo eksonigis kuriozan sopireton. "Dan," ploretis mia multepeza amiko, "ĝi ankoraŭ vivas! ĝi ja ankoraŭ vivas! Tiam li forturnis la littukojn." _Faligu la kurtenon!_ FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ Ankoraŭ mi ne diris ion pri afero kiu en la Ŝtatoj estas tute ordinara; la movigo de domoj. Por ni Angloj estas ofte malfacile kontentigi nin: aŭ ni ŝatas domon kaj malŝatas ĝian siton, aŭ, kontraŭe, ni trovas konvenegan siton, kaj, jen, la domo, kiu staras sur ĝi, estas tute ne dezirinda; eĉ eble ne estas domo. Sed por Amerikano la afero estas multe pli simpla. Li vidas konvenan domon kaj aĉetas gin. Se poste li vidas siton, kiu ŝajnas al li preferinda, li ankaŭ aĉetas _ĝin_. Tiam li metas sian domon sur translokigilojn kaj translokigas ĝin sur la novan siton. Li ne ĝenas sin pro la pakado de sia meblaro. Tiel lertaj estas la translokigistoj ke ne eĉ pentraĵo defalos de la muroj dum la translokigo. Mi ne diras ke _neniam_ okazas malfeliĉo, car okaze--sed mi rakontos tion kion mi vidis. Foje promenante en urbon kiun ni nomos _New York,_ mi forlasis la grandajn ŝtonajn konstruaĵojn kaj eniris straton de lignaj dometoj. Se ĝuste mi memoras ili estas apartaj, kaj havis ĝardenetojn kiuj tre similis al verdaj tablotukoj kun bordoj florigitaj. El tiuj ĉi dometoj unu staris tute malrekte, tiel kiel se infaneto de iu el la antikvaj grandeguloj, ludante je siaj ludiloj, kiam li metis tiun ludilon sur sian naztuketon verdan, dum unu momento estus restinta kontraŭ ĝi la manon, kaj tion tuj ekvidinte estus formovinta la pezon antaŭ tute premegi la domon. Nature tiu ĉi strangaĵo vekigis mian sciamon, kaj mi informiĝis pri la kaŭzo de tia malrektiĝo. Sed por bone komprenigi la aferon mi devas unue klarigi kiamaniere Ameriko altigas sian domon. Li ĝuste "mal"-as nian Anglan metodon. Ĉe ni oni formetas la tegmenton kaj aldonas supran etaĝon. Ameriko, kontraŭe, altigas per altigiloj la tutan domon kaj sub ĝi konstruas _malsupran_ etaĝon. Nu; mia informanto diris al mi ke en la domo plej apude al tiu kiun mi rimarkas loĝis domkonstruisto, kaj en la kapon de tiu domkonstruisto venis la ideo altigi sian domon. Sed, ĉar li estis kredeble iom ŝparemulo li decidis ke li ne dungos istajn laboristojn, sed ĉion faros per siaj propraj salajruloj kaj iloj. Ili vere sukcesis altlevi la domon, sed (aŭ ĉar li ne bone komprenis la aferon, aŭ ĉar li ne havis sufiĉon da homoj aŭ iloj), kelkaparte la subportiloj rompiĝis, kaj la domo, falinta laŭ tiu direkto, falis kontraŭ tiun domon pri kiu mi faras demandon, kaj ĝin lasis tiel kiel nun mi vidas. Kiel ofte mi vidas ke se Biciklanto ektuŝegas piediranton, la piediranto pli suferas. Ankaŭ tie ĉi la domo de la domkonstruisto ne montris ian ajn postsignon de sia aventuro. Oni legis la historion en la difektaĵo de ĝia neofendinta najbaro. Foje mi legis rakonton pri la altigo de hotelo ĉe _San Francisco_ por ke subpasu fervojo. Mi ne garantias ĉiun detalon ĉar mi rakontas de memoro; sed tiel bone la priskribo montras la metodon kion oni uzas por altigi domojn ke la legantaro certe min pardonos, se mi penos skribi pri ĝi tion kion mi memoras. Unue oni formovis kelkajn ŝtonojn kaj por ili anstataŭigis trabojn. Nature oni formovis ĉiujn la ŝtonojn el la sama vico, kaj oni zorgis ne formovi sufiĉon da ili por malfortigi la konstruaĵon. Kiam oni estas anstataŭ ŝtonoj anstataŭiginta trabojn oni el la sama vico formovis aliajn ŝtonojn, ankaŭ anstataŭiganta ilin per traboj; kaj tiamaniere oni daŭrigis ĝis kiam la tuta konstruaĵo restis kvazaŭ sur fortega ligna kadro. Kompreneble oni formovis la ŝtonojn samtempe el multaj lokoj sur la sama viĉo. Sub tiu kadrego oni metis aregon de turnleviloj, kaj ĉe ĉiu turnlevilo starigis homon, kiu, ĉe donita signo iomete turnigos la tenilon. Oni tre zorgis ke ĉiu el ili turnu ĝuste la saman spacon ĉe la sama momento, kaj ĉe ĉiu movo oni altlevis la konstruaĵon, mi supozas, nur malgrandan porcion da colo. Tuj kiam oni estis levinta la kadregon suficon da spaco por tion permesi aliaj laboristoj konstruis sub ĝi unu tavolon de dikega kaj fortega muro. Pro tio, neniam estas granda interspaco inter la konstruaĵo kaj la subkonstruaĵo. Fine, mi supozas, oni formovis la trabojn malmaniere kiel oni unue ilin enmetis en la muron. Dum la tuta altigo gastoj manĝis kaj dormis en la hotelo kaj, oni diras, ne sentis eĉ la plej malgrandan skueton. Tie ĉi mi intencis ion diri pri la hoteloj, sed tiu estas afero tro longa por esti traktata en la fino de fragmento. Mi tial anstataŭigos por ĝi priskribon de Dioservo kiu lasis sur mia cerbo profundegan impreson. Pri la hoteloj mi esperas paroli en la proksima fragmento. Ĝis nun mi ne parolis de mia akompanantino dum la pli granda porcio de mia vojaĝo. Permesu ke mi nun prezentu al la legantaro--mian onklinon. Ho! tiu dimanĉo; kiel ĝi estis varmega! Apenaŭ oni povis spiri, kaj en niajn manojn mi certe atendis vidi kelkajn ventumilojn, sed tion kion mi vidis mi tute ne atendis, eĉ ne povis atendi. En la tuta preĝejo (kaj ĝi estis _tre_ granda konstruaĵo) mi kredas ke la onklino kaj mi mem estis la solaj personoj kiuj ne portis ventumilon. Eble oni devas ankaŭ ekcepti la organiston, sed nur dum la tempo mem kiam li ludis la organon, kaj mi ne estas certa ke iu ne ventumis lin dum la ludado. Ho! tiuj maltrankvilaj, maltrankviligaj ventumiloj! Ĉie en la preĝbenkoj oni svingetis ilin; ĉiu ĥorano kaj ĥoranino svingetis ilin; dum la kantado oni svingetis ilin; dum la preĝoj oni ankoraŭ ilin svingetis; oni ilin svingetis dum la legado de la Sankta Biblio, kaj, kiam fine la predikisto supreniris la tribunon por prediki, _li_ ankaŭ portis ventumilon kaj sin ventumadis per ĝi dum la tuta predikado. La komenco de la prediko mi aŭdis tiamaniere: "Miaj karaj" (_ventum_--li svingis la ventumilon dekstren) "fratoj" (_ilo_: ventumilon maldekstren). "Mi parolos al vi" (_ventum_--) "hodiaŭ pri la" (_ilo_) "vortoj kiujn vi" (_ventum_--) trovos en la (_ilo_), k.t.p. Aŭskulti mi ne povis. Malgraŭ la volo miaj okuloj postsekvadis la movojn de tiuj diversaj ventumiloj, kaj preskaŭ mi fariĝis strabulo per mia prenado por vidi ĉiujn el ili samtempe. Ekkaptis min freneza deziro ke oni svingu ilin ĉiu ĉe la sama momento laŭ la sama direkto. Mi ne povis ne rigardi, mi ne povis fermi la okulojn. Mi estis hipnotigita per ili, kaj bonege mi komprenis la koron de tiu fama violonisto kiu subite ĉesis ludi sian amatan muzikilon, kaj alveninta al la antaŭa flanko de la estrado tiamaniere parolis al riĉe vestita sinjorino, kiu sidis en la unua vico de la aŭskultejo kaj trankvile ventumadis sin: "Sinjorino, sinjorino: kiamaniere mi povas ludi la violonon en tempo 2/4, se vi persistas vin ventumi en tempo 6/8?" En tiu preĝejo oni sin ventumadis en ĉiuj la tempoj. Pri unu afero mi estas nepre decidinta. Se ankoraŭ mi ĉeestos tian Dioservon, mi mem kunprenos ventumilon. UNIVERSALA KONGRESO EN BOULOGNE (Aŭgusto 5-13, 1905). Dum la 1a Universala Kongreso de Esperanto, kiu okazos proksiman Aŭguston, sub la prezido de D-ro L. Zamenhof, en Boulogne-sur-Mer, estos organizataj vesperkunvenoj kiuj konsistos precipe el _balo_ kaj _koncertoj._ Estas de nun necese prepari tiujn kunvenojn por ke ili havu kiel eble plej grandan sukceson. Ni ne dubas ke se ni atingas tiun celon, ni estos incitintaj la kuriozecon de la skeptikuloj kaj de la indiferentuloj kiuj nepre estos tiam esperantistigotaj. Tial, tiuj festoj devas esti zorge pripensataj kaj de longe organizataj. _Balo._--Laŭ la opinio de kelkaj Kongresontoj, ni pensis ke estus bone ke en la balo partoprenu multaj fremduloj kun naciaj aŭ regionaj vestaĵoj. Tiu balo estus tiel originala festo kiu elmontrus tute bone la diversecon de la nacioj reprezentataj en la Kongreso; plie, kaj precipe, la interkompreno per Esperanto estus pli konstatebla kaj farus gravan impreson sur la granda amaso da libertempuloj kaj da turistoj kiuj ĉiujare vizitas Boulogne-sur-Mer dum Aŭgusto. La balo devas do esti fruktoplena propagandilo. Ni estas certaj ke ĉiuj gekongresontoj komprenos la gravecon de tiu kunveno kaj _ni ne scius tro insisti por ke kiel eble plej multaj el ili skibu al ni post ne longe promesante alveni kun naciaj, regionaj kaj variaj kostumoj_. Ni estos tre dankemaj al ĉiuj kiuj bonvolos aŭdi nian alvokon. _Koncertoj._--Alia grava punkto pri festoj kongresaj estas tiu kiu celas la organizadon de la koncertoj. Eble okazos almenaŭ du koncertoj, nur esperantistaj kompreneble. Ĉar ilia sukceso postulas ke la partoprenantoj estu diverslingvaj, por pruvi ke Esperanto estas same elparolata en ĉiuj nacioj, ni petas ĉiujn kiuj povas kanti, deklami aŭ ludi muzikilon ke ili bonvolu: 1e Sendi al ni la tekstojn de la verkoj kiujn ili intencus prezenti; 2e Sciigi al ni kiujn tagojn ili _nepre_ estos en Boulogne-sur-Mer. La solvoj de tiuj demandoj tre helpus la formadon de niaj programoj. _Multegaj estu la respondoj!_ Ni esperas ke tiu ĉi alvoko nia estos aŭdata en la esperantistaro kiu venos al Kongreso kaj ni sciigas ke ni dezirus ricevi, kiel eble plej baldaŭ, la respondojn kiuj estos adresataj al: _S-ro Paul Boulet, Vicsekretario de la Grupo Esperantista, 49, Strato Louis-Duflos, Boulogne-sur-Mer (France)._ LA KVAR HENRIKOJ. Rakonto de Frédéric Soulié.--Esperantigis A. Motteau. Oni diras ke, foje, en vespero kiam torente pluvo falis, maljunulino, kiun ŝiaj najbaroj pensis esti sorĉistino, kaj kiu loĝis en malriĉa terdometo meze de la arbaro S-ta Germano, aŭdis frapadon ĉe la pordo: ŝi ĝin malfermis, kaj ekvidis rajdanton kiu petis por gastiĝo. Ŝi kondukis lian ĉevalon en garbejon kaj envenigis lin kun ŝi. Per lumo de fumiĝa lampo ŝi juĝis ke li estis juna nobelo: la figuro elmontris junecon, la vestaĵo nobelecon. La maljunulino ekbruligis fajron, kaj demandis "Ĉu la sinjoro deziras ion por manĝi?" Deksesjara apetito, tute kiel samaĝa koro, estas tre avida kaj ne tro elektema: tial, la junulo akceptis porcion da fromaĝo kaj pano, eltiritan de pankesto, el kiu konsistis la tuta provizo de la maljunulino. "Mi havas nenion krom tion," diris ŝi al la juna nobelo, "dekona, reĝa, sala, helpa, kaj ceteraj impostoj nur tion lasas al mi por prezenti al malriĉaj vojirantoj;--plue, la ĉirkaŭaj malĝentiluloj diras ke mi estas sorĉistino dediĉita al la diablo, kaj tute konscience kaj senpune ŝtelas la produktaĵon de mia kampo." "Pardi," diris la juna nobelo, "se mi iam fariĝos reĝo de Francujo, mi neniigos impostojn kaj edukigos la popolon." "Dio vin aŭdu!" respondis la maljunulino. La junulo alproksimiĝis la tablon por manĝi, sed tuj alia frapo al pordo haltigis lin. La maljunulino malfermis la pordon kaj ankoraŭ ŝi vidis rajdanton akvumitan je pluvego, kaj li simile petis por gastiĝo. Ŝi konsentis ricevi lin, kaj kiam li envenis, li estis, kiel la unua, junulo kaj nobelo. "Ĉu estas vi, Henriko?" diris unu. "Jes, Henriko," respondis la alia. Ĉiu el ili nomiĝis Henriko. La maljunulino sciiĝis, je ilia interparolado, ke ili partoprenis en multenombra ĉasanaro, kondukita de Reĝo Karlo IXa, kies anojn ĵus disigis la pluvega fulmotondro. "Ĉu, maljunulino," diris la dua, "vi ne havas ion ajn, krom tion, por doni al mi?" "Nenion," ŝi respondis. "Ni do devos kunpartigi." Ĉe tio, la unua Henriko malplezure grimacis; sed rigardinte la decidan okulon kaj la muskolan belkreskon de la dua Henriko, li diris ĉagrene: "Kunpartigu ni do." La jena pripenso, kvankam ĝin li ne esprimis, estis komprenita post tiuj vortoj: "Kunpartigu ni (pro timo ke li prenus la tuton)." Sekve, ili sidiĝis unu kontraŭ la alia, kaj la unua jam pretiĝis ektranĉi la panon per ponardo, kiam subite trian frapon oni aŭdis ĉe la pordo. Stranga renkonto! alia junulo, alia nobelo, alia Henriko aperis. Tre mire la maljunulino ilin rigardis. La unua atencis kaŝi la fromaĝon kaj panon, sed la dua ilin remetis sur la tablon, kun lia glavo apude. La tria Henriko ridetis, dirante: "Se vi ne volos doni al mi iom el via noktomanĝo, mi povos atendi: mi posedas fortikan stomakon." "La noktomanĝo," diris la unua Henriko, "rajte apartenas al la unua veninto." "La noktomanĝo," diris la dua, "apartenos al tiu, kiu plej brave povos ĝin gardi." La tria Henriko kolere ekruĝiĝis, fiere dirante: "Eble ĝi apartenos al tiu, kiu plej brave ĝin kaptos." Apenaŭ li estis dirinta tiujn vortojn, kiam la unua Henriko eltiris sian ponardon, kaj la du aliaj siajn glavojn. Ĵus kiam ili pretiĝis por batiĝo, kvara junulo, kvara nobelo, kvara Henriko estis enkondukita. Vidante glavojn eltiritajn, li sian eltiris, sin lokis apud la malplej forta, kaj tuj atakis sendistinge. La maljunulino sin kaŝis timigitan, kaj la glavoj frapis, rompegante ĉion, kion ili renkontis. La lampo falis, estingiĝis, kaj ĉiu el ili daŭrigis frapi en la mallumo. Dum kelka tempo, la bruo de la glavoj daŭris, kaj grade malpliiĝis, kaj fine ĉesis. Tiam la maljunulino riskiĝis eliri de ŝia kaŝejo, relumigis la lampon kaj ekvidis la kvar junulojn sur planko streĉitajn: ĉiu el ili estis vundita. Ŝi ekzamenis ilin: laciĝo pli ol sangperdo ilin faligis. Ili sin levis unu post alia, kaj hontintaj je tio, kion ili ĵus faris, ili ridetante interdiris: "Nu! ni noktomanĝu konsenteme kaj pace." Sed kiam li serĉadis por trovi la manĝado, ĝi tiam estis premegita sub piedoj, kaj malpurigita per sango kaj koto. Kvankam mizera manĝaĵo, ili bedaŭris ĝian detruiĝon. Aliflanke la malriĉa ĉambreto estis ruinigita, kaj la maljunulino sidis en angulo rigardante per sovaĝaj okuloj la kvar junulojn. "Kial ci rigardas nin tiamaniere?" diris la unua Henriko, kiu sentis sin malkvietigi sub tia rigardo. "Mi rigardas viajn sortojn skribitajn sur viaj fruntoj," respondis la maljunulino. La dua Henriko severe ordonis ke ŝi tuj diru, la du aliaj ridante petis ke ŝi klarigu sian diron. La maljunulino diris: "Kiel vi kune ĉeestas en tiu ĉi dometo, vi kvarope havos saman sorton. Kiel vi premegis kaj makulis, per piedoj kaj koto, panon kiun mi gastame oferis al vi, tiel vi premegos kaj makulos povon, en kiu vi amike povus partopreni. Kiel vi ĵus ruinigis tiun malriĉan dometon, tiel vi malriĉigos kaj ĉagrenegos Francujon. Kiel vi kvarope estis vunditaj en la mallumo, tiel vi kvarope pereos per perfidaĵo kaj mortigo!" La kvar junaj nobeloj apenaŭ povis sin deteni moki la antaŭdirojn de la maljunulino. La kvar Henrikoj fariĝis ĉefaj personoj en la Ligo: du estis li gestroj, du kontraŭbatalantoj de la Ligo. Henriko de Condé, kiun lia edzino venenis en St.-Jean-d'Angély; Henriko de Guise, mortigita en Blois, de la Kvardekvinuloj; Henriko de Valois (Henriko IIIa), mortigita en St. Cloud, de Jacques Clément; Henriko de Bourbon (Henriko IVa), mortigita en Parizo, de Ravaillac. ORIENTAJ NOTOJ, de 10532. Mia deĵoro okazis en Hindujo kaj Birmanujo: kaj, kvankam tie mi tre kontente ĝuis vivadon dum mia pli junaj tagoj, kiam mi povis toleri la varmegecon, kaj ĝui la ĉason libertempan, mi certe estas tre ĝoja fine reveni hejmen, forta kaj sana. Tiu ĉi, mi kredas, estas ja la sento de ĉiuj, kiuj restadis multe da jaroj eksterlande. Vere, ne estas ia loko simila al nia hejmo; kaj neniu pruvas la senton krom tiuj loĝantaj malproksime de sia patrujo. Certe, kelkaj homoj, pro iaj hejmaj kaŭzoj, elektas loĝi en sia memalprenita lando: sed, ĉe la plimulto, la patrujamo estas tro forta por esti neigata. Plue, cirkonstancoj Hindaj estas multe ŝanĝitaj dum la pasintaj tridek jaroj: estas unu el la sekvoj de Angla okupo; kaj la bedaŭrindaj ideoj pri malŝparo kaj lukso igas la landon ĉiujare pli multekostan por vivado. La kosto de luprezo, geservistoj, ĉevaloj, kaj nutraĵoj plimultiĝis rapide, kaj nune duobliĝas, rilate al la tempo kiam Hindujo estis vera paradizo por malriĉaj suboficiroj, kaj junaj negocistoj. Sociale, ankaŭ, la lando estas malpli vivebla, kaj pro tiu ĉi kaŭzo:--Antaŭ generacio, la vojaĝo al "Calcutta" okupis tridek kvin tagojn, kaj iafoje pli; sed, nune, oni povas atingi "Bombay" la dekunuan tagon post foriro de "Charing Cross," dank' al rapidaj vagonaroj kaj vaporŝipoj. Sekvas, ke homoj, anstataŭ loĝiĝi hejme, nur _ekzistas_ kvazaŭ en purgatorio pro siaj kulpoj, havante inteligentecon, sed ne havante riĉecon. Kompreneble, plua kaŭzo estas la malplikariĝo je la arĝentvaloro, kaj sekve la malpliiĝinta aĉetpovo de la "rupee"; eĉ supozante ke la nuna artefiksita rilata proporcio, nome R15 = £1, estos konstanta, la diferenco inter R15 = £1, kaj la antaŭa proporcio da R10 = £1, estas gravega. Aliediri, postulas R1,500 por ricevi £100, anstataŭ nur R1,000. Tial, oni malpli da mono elspezas je socialaj amuzaĵoj por tiom pli elspezi hejmen. Tre saĝe, sendube; tamen, la efekto ĉe sociala vivado en nuna Hindujo estas efektive sentebla. Ni ĉiuj ja fariĝas pli kaj pli memcentrigitaj jare, kaj pli sentemaj pri niaj personaj aferoj kaj komfortoj, ol nia devo rilate al niaj najbaroj, kaj al nia patrujo. Eble, estus dece akcepti lecionon de nuna Japanujo. Kelkaj jaroj estas pasintaj de la tempo kiam mi vizitis Japanujon por resaniĝi: tamen, mi ĉiam rememoros la belecon de la pejzaĝo, kaj plie, ĝentilecon de la popolo. Forirante de "Rangoon" la ĉefurbo de Birmanujo, ni pasis tra "Penang," "Singapore," "Saigon" (en Franca "Cochin-Chine"), "Hong-Kong," kaj "Shanghai": ni ultime alvenis al "Kobe" (en la "Inland-Sea" de Japanujo) la unuan de Novembro. Birmanujo produktas tre grandajn provizojn da rizo, "Teak"[118] (malmolega ligno), oleo minerala, k.t.p. La tektonaj arboj estas tranĉataj malproksime el arbaroj; lasataj kie ili kuŝas dum tri jaroj por sekiĝi ĝis floseblaj; tiam tirataj per instruitaj elefantoj ĝis riveroj; stampataj je la bienulaj signoj; flosigitaj sur riveroj al impost-stacioj apud havenoj; kolektataj laŭ tiuj signoj por vendi: mandatoj estas eldonataj, sur kiuj Bankieroj pruntedonos monon. La elefanta inteligenteco estas tre interesa: ili povas altlevi ŝtipojn de pezo da 2,500 funtoj per la rostro: ili scias aranĝi ŝtipojn laŭ buŝaj ordenoj sur tero horizontale, kaj vertikale, uzante rostron, frunton, kaj sian pezegon kaj fortecon kun mirinda inteligenteco; ili ankaŭ scias akurate kie trovi ĝustan balancon, kaj kiamaniere eviti barojn. La ŝtelo de bestoj tiel grandegaj kiel elefantoj eble ne ŝajnas facila: tamen, tio iafoje okazas, kaj la sekva ĉaso estas ofte ekscitanta kaj eĉ danĝera. PIEDNOTO: [118] _Tectona grandis._ TRI VERDAJ KORNOJ. Originale verkita de Esp. 10549 (N.Z.). Antaŭ multaj jaroj, dum miaj tagoj de juneco, mi iris en Kanadon, kaj tie mi lernis la termezuran arton en la vastaj regionoj kiuj kuŝas inter la grandaj lagoj kaj Hudson'a Golfo. Mi foriris de Ottawa, alliginta al aro da pioniroj de la transkontinenta fervojo, kaj ni vagadis longe, tre longe preter la tiamaj randoj de civilizacio en la malproksima senlima arbarego. La vetero estis varmega, ĉar, kvankam la Kanada somero estas mallonga, ĝi estas varmega. Unu tielan varman tagon, mi kune kun alia junulo, marŝis tra mallarĝa aleo tranĉita de la inĝenieroj tra la arbaro. Tiu aleo estis nomata ĉe ni "la linio," kaj ĝi estis la linio de la projektata fervojo. Ni returnis post kelka laboro sur la linio, al nia tendaro, kiu stariĝis ĉe riverbordo. La aero fariĝis pli kaj pli varma, kaj, ĉar ni estis matenmanĝintaj peklaĵon, ni treege soifis. Neniam mi estis tiel dolore soifinta. La linio trakuris tra seka lando, kaj nenie ni trovis akvon. Post kelkaj horoj la turmento estante netolerebla, ni haltis, memorante ke estas Kanada arbo (betulo blanka, se mi ne nun forgesas), kies trunko haketata ellasas sukon trinkeblan kaj sensoifigan. Ni tranĉetis kelkajn arbojn, sed ricevis nur malmultajn gutetojn, kiuj estis tute senutilaj. Dum ni tiel suferadis, unu el niaj esploristoj pasis. Li estis Skoto, kiu dum la pluparto de sia vivado, kutimiĝis vagadi en la arbaregoj Amerikaj, kaj kiu estis preskaŭ tiel lerta kiel sovaĝulo pri la naturaj fenomenoj. Por tia viro, ĉio, ĉiam, ĉie estas kvazaŭ libro malfermata. Suno, steloj, musko sur arbo, branĉo rompita, branĉeto fleksita, herbo piedpremita, tero dekliveta, ĉio estas netrompa montrilo per kies gvido li marŝas ĉien, laŭvole, senŝancele, kaj nepre trafas sian celon. Tia viro estis Cameron, nia esploristo. Li eksciiĝis pri nia mizera stato, kaj diris ke oni ne eltiras sukon dum tiu monato. Tiam, vigle ĉirkaŭenrigardinte, li montris per la mano rektangule flanken, kaj diris ke ni, irante laŭ tiu direkto, trovos akvon. Ni tiam proponis fari "vojeton flamigitan" (blazed track) al la akvo, por ke ni povu reveni al la linio. Por fari vojeton flamigitan, oni marŝante senŝeligas la arbojn per oftaj tranĉetoj de hakileto, tiel aperigante striojn de la blanka subŝela ligno. La blankaj strioj, longaj pli ol decimetro, facile distingiĝas sur la malpalaj trunkoj, kaj kiam vidataj de kelka interspaco, prezentas imagan similecon al flamoj, kaj pro tio, oni diras "arboj flamigitaj." Returnante, oni sin gvidas per la blankaj signoj, tiamaniere trapasante facile kaj senerare tra la arbaro. Tian rimedon ni do proponis uzi por ke ni ne perdiĝu, ĉar ni ne estis ankoraŭ spertaj arbaranoj. Sed la esploristo diris ke tiel agi ne estis necese. "Post tiam, kiam vi trovos akvon," li diris, "daŭrign marŝi laŭ tiu sama direkto, kaj vi aliros al la tendaro. De tie ĉi ĝis la tendaro, la rekta trairo nur estas du mejloj. Tenadu ĉiam la sunon super la maldekstra ŝultro, kaj vi nepre trafos la riverbordon." Tiun ĉi konsilon ni decidis sekvi, ĉar la iro al la tendaro laŭ la mezurita linio kaj poste laŭ la riverbordo, estis du flankoj de triangulo, sed la rekta iro estus la tria kaj plejmallonga fianko. Tial ni du junuloj konfideme eniris la profundan senvojan arbaregon, kaj post kelka tempo, ni trafis lageton. Sed, ho ve! ĝi estis kastora lageto. Ĝis tiu tago mi neniam estis trinkinta kastoran akvon, kaj mi fervore preĝas ke mi neniam regustumu tian abomenan fluidaĵon. Ne estus eble trinki ĝin escepte se oni duonmortus pro soifo. Tamen ni trinkis multe, senĉese mallaŭdante la kastorojn kaj ĉiujn iliajn farojn. La digo estis tute proksima, sed ni ne vidis la bestojn. Sendube ili estis tie, sed la pekuletoj estis tro ruzaj por sin montri. Se ni estis vidintaj ilin, ni eble estus estintaj iom malĝentilaj. Ugh! la akvo ja estis naŭza. Tamen ĝi forpelis la turmentan soifon, kaj tiam ni daŭrigis la antaŭeniradon, tenante la sunon super maldekstra ŝultro. Sed malfeliĉe, ni ne povis ĉiam marŝi rekte. Kelkafoje la tero estis tiel marĉa ke oni ne povis surpaŝi, kelkafoje la kreskaĵo estis densa kaj nepenetrebla, sekve ni estis devigataj ĉirkaŭiri, kaj tio nin iom konfuzis. Nekutimiĝintaj vagi tra senvoja arbaro, ni suferis iluzion de kurbiro. Rezonante ni bone sciis ke kurbiro ne estis ebla dum ni tenadis la sunon super maldekstra ŝultro, tamen, spite bona rezonado, ni ne povis forpeli maltrankvilan sentadon ke ni eraris kaj marŝis kurbe, anstataŭ rekte al la rivero. Multafoje ni haltis kaj pripensis. Multafoje ni supreniris monteton por ĉirkaŭenrigardi, sed ni nur vidis arbojn, arbojn, ĉie, ĉiam, senfinan etendecon da nekalkuleblajarboj. Nenie estis vidata rivero, nenie tendaro. Tiamaniere nia progreso fariĝis tiel malrapida ke multa tempo pasis, kaj la suno alproksimiĝis al sia subiro. Sekve ni ektimis ke ni baldaŭ perdus nian solan gvidiston. Jam de kelka tempo ni tenis la sunon iom malantaŭ, anstataŭ super la maldekstra ŝultro, kalkulante ĝian ŝanĝitan pozicion sur la ĉielo. Ni sufiĉe komprenis ke ni devis tiel fari. Sed nun ni renkontis novan kontraŭaĵon. Ni eniris regionon ondolinian. Kiam ajn ni malsupreniris en valeton, la suno malaperis, kaj poste, suprenrampinte la kontraŭan altaĵon, ni ĉagrenis sciiĝante ke ni eraris flanken. Pli kaj pli ni timis ke ni iel trompiĝis kaj perdiĝis. Fine la suno subiris kaj ni preskaŭ malesperis. Kion nun fari? Ni tute nesciis. Ni timegis. Dum mi staris tie senmove, mia kunulo meĥanike kaj sencele suprenrampis altaĵeton kaj tuj kriis ĝoje, "Bonege! ni estas alvenintaj! hura!" Mi sekvis lin rapide, kaj vidis viron kiu staris malsupre en valeto. Li estis unu el la junaj termezuristoj. "Ni ĝoje vin vidas!" ni ekkriis. "Ni preskaŭ malesperis. Ni perdiĝis. Kie do estas la tendaro?" La junulo nin rigardegis kun mirantaj okuloj. "Kion vi diras?" li respondis. "Mi ankaŭ perdiĝis. Mi esperis ke vi venis min serĉi. Ni do estas tri kompatindaj perdituloj!" "De kie vi venis?" ni demandis. "De la linio," li diris. "Mi penis trafi la tendaron, sed ne povis. Mi tute ne scias kie mi estas." Ni tri staris silente, rigardante konsterne unu la aliajn. Post la subita ĝoja espero, tia neatendita repuŝo estis tre kruela bato. Ni jam estis tre lacaj, malsataj, preskaŭ senesperaj, kaj kompreneble ni havis tre malgrandan deziron por daŭrigi la marŝadon sen la gvida suno. Sed kion fari? Pasigi la nokton tie, sen manĝaĵo, sen lito, sen ŝirmilo? Por manĝaĵo, oni vidas kelkafoje perdrikojn, sed kelkafoje oni ne vidas. Ni ne vidis. Ni povis ekbruligi fajron, sed eble pluvo falus dum la nokto. Malagrabla antaŭsento! Danĝero? Ne multe. En tiu regiono de Kanadlando la enlanduloj (Iroquois) estas amikemaj, kaj ili estus al ni tre bonvenaj gvidantoj. La bestoj sovaĝaj ne estas tre timindaj, sed la malsato,--la kuloj! Certe ni ne povas dormi en tiu ĉi valeto. Ni tial multe pripensas kaj diskutas. Se ni alvokos helpon,--kriegos, ĉiuj kune, eble oni nin aŭdos? Ni do krias, tri plendaj voĉoj kune, laŭte, laŭtege krias. Tiam ni aŭskultas. Neniu respondas. Ree, kaj ree, kaj ree ni kriegas kaj pli atente aŭskultas. Nur la kula zumado mokas nin. Ni havas poŝpafileton. Ni pafas kaj longe atendas. Nenia responda eksplodsono. Ni pafas multafoje. Vane, senespere vane. Ni aŭdas nur la venton en la branĉaro kaj la malbenitajn kulojn. Certe ni multege forestas de la tendaro! Ni do estas tute perdataj! Ni estas kvazaŭ en malliberejo, ĉar ni ne povas eliri nesciante laŭ kiu direkto eliri. Ni devas resti tie ĉi. La terura senhoma soleco fariĝas subpremega kaj nervpereiga. Ĉu ni nenion plu povas fari? Ni estas en tre malgranda valeto, kies kruta flanko havas nur kelkajn metrojn da alto. Dronanto ekprenas pajleron. Mi diras, "Suprenbaraktu ni sur tiun altaĵeton, kaj tiam, se ni nenion vidos, ni atendos tie ĝis la serĉontoj nin trovos morgaŭ." "Estus senutile," respondas unu kunulo, "ĉar se ni estus sufiĉe proksimaj por vidi la tendaron, oni nin estus aŭdinta." "Estas vere," diras la alia, "tamen ni provu tiun ĉi solan rimedon. Post tio, ni ĉesigos vanan penadon." Lacaj, konfuzaj, apatiaj, ni dolore suprenrampas kaj senespere ekrigardetas. Miro! Mirego! Miraklo! Ni preskaŭ timas iajn sorĉojn. Jen la rivero, jen la tendaro, tute proksimaj, tiel proksimegaj ke se ni, anstataŭ pafi, estus ĵetintaj la pafileton super la altaĵo, ĝi estus falinta inter la tendoj, kaj eble sur ian virkapon! Forgesante lacecon ni kuregas malsupren kriegante frenezege. Kelkaj homoj demandas kial ni faras malbenitan bruegadon. "Ni estis perdiĝintaj," ni respondas. "Ĉu vi ne aŭdis nian kriadon?" "Ho, jes," ili diras, "ni supozis ke vi kriis unu al alia." "Ĉu vi ne aŭdis pafadon?" "Kompreneble, sed ni pensis ke vi pafis al la perdrikoj." Ni penas klarigi la veron. Ni parolas elokvente pri nia mizera malespero, sed ili apenaŭ kredas. Tiaj viroj, kiuj de longe loĝadas en la arbarego, malfacile komprenas ke estas eble perdiĝi apud la riverbordo kaj eĉ preskaŭ ĉe la tendaro. Ili ne kompatis nin, sed ridante diris ke ni estis "verdaj kornoj" (greenhorns), esprimo Amerika kiu signifas "nespertaj nesciuloj." Sed laŭ mia opinio, ni similiĝis al savatuloj el ŝippereo, aŭ al forkurintoj el malliberejo. Ni jam estis dankaj, feliĉaj, trankvilaj, sed iom pli malfrue ni estis ankoraŭ pli kontentaj, ĉar--kredu al mi, kara epikurista leganto--oni ja avide, apetite vespermanĝas en la vasta Kanada arbaro. La prezidanto de la Grupo Esperantista Pariza informas nin, ke la membroj de la nomita grupo kunvenas ĉiumerkrede, je la naŭa vespere en "_Café de la Rotonde_," 36bis, Boulevard Haussmann, kaj ĉiuvendrede, je la deka vespere, en "_Café Soufflet_," 25, Boulevard St. Michel, en rizervitaj salonoj. Nur Esperanto estas uzata en tiuj kunvenoj, kaj la fremdaj geesperantistoj ĉiam estas akceptataj kiel eble plej afable. LA IDEOJ DE FRAŬLO PRI AĈETADO! Originale verkita de 9911. Du aŭ trifoje, antaŭ ne longe, mi akompanis mian fratinon kiam ŝi aĉetadis. Estis tial ke mi estis estinta tre bona knabo, mi supozas. Kompreneble, mi devis esti ĝuinta min mem troe, sed iel mi ne povis. Kelkfoje mi oferis mian konsilon pri io, kelkfoje mia fratino efektive petis ĝin; sed neniam ŝi agis laŭ ĝi! Mi ofte rimarkis ke la fratinoj de miaj amikoj ŝatas kaj taksas mian konsilon pli bone ol mia propra fratino, kvankam mi tute ne scias kial! Nu, mi scias ke mia fratino (malfeliĉe por ŝi) ne jam povas legi Esperante, tial mi skribos miajn konsilojn pri aĉetado, en Esperanto, por ke miaj amikinoj en la nobla Esperantistaro povu profiti per ili! Mia fratino diras ĉiam ke nura fraŭlo scias nenion pri la arto de aĉetado; sed miaj amikinoj (se nur pro sciameco!) sendube legos kion mi opinias pri tiu certe virinseksa okupado. Ŝajnas al mi ke estas tri punktoj kiuj meritas la atenton de ĉiuj aĉetadontoj. Unue, oni devas scii ĝuste tion, kion oni bezonas. Due, oni devas tion ricevi; kaj trie, oni certe devas pagi tiel malmulte kiel eble por ĝi! Nu, mi ofte rimarkis ke miaj amikinoj ĝenerale ne scias kion ili vere bezonas, kaj tial ili subfalas kompatinde sub la logaĵoj kaj ruzoj de la butikhelpantino, kiu estas ofte beleta, kaj havis ja langon el mielo! Sinjorino aĉetadante certe devas ricevi kion ŝi bezonas, sed tre ofte ŝi ne ricevas tion! La afero de la helpantino estas vendi, ne tion kion la kliento deziras, sed kion sia mastrino volas vendigi. Ofte oni povas vidi sian amikinon sur la strato ekster butiko, tenantan multe da pakaĵetoj da objektoj kiujn ŝi tute ne bezonas! Ho, jes! sed _mi_ tion ofte vidis, kaj kelkfoje ŝi eĉ konfesos ke la helpantino estas estinta tro lerta poduone! Ankaŭ, sinjorino aĉetadanta devas pagi tiel malmulte kiel eble. Kaj kompreneble mi signifas, ne necese tre etan prezon, sed bonan valoron por la mono. Nu, la arto de aĉetado estas reale ludo, en kiu la lerteco de unu fraŭlino baraktadas kontraŭ la lerteco de alia; kaj esceptinte ke la aĉetantino scias iom pri la ruzoj de la vendistino, la dua certe venkos, tial ke la dua ludas ludon kio estas sia vivilo, kaj per kio ŝi gajnas panon kaj buteron, kaj la unua nur estas nemetiistino. Unu ruzo de la vendisto estas oferi ian etan komercan eton (ekzemple, gantojn, sunombrelon), po kosta prezo (t.e., senprofite), aŭ eĉ po malpli ol tio, por doni impreson de malkareco. La kliento poste volas spekulacii je aliaj komercaĵoj kiuj vendiĝas po tre granda profito. Tia metodo estas kompreneble nur kiel reklamo, kaj la vendisto atendas ke la sinjorino aĉetos ĉion kion ŝi bezonas en lia butiko estonte. Nu, la sinjorino kiu klopodos akiri tian informon per zorga observado, kaj kiu agos laŭe atingos sian rekompencon, tial ke ŝiaj amikinoj kredos ke ŝi elspezas trioble aŭ kvaroble pli ol ŝi reale elspezas je sia vestaĵoj. Kelkaj fraŭlinoj imagas ke se ili aĉetas kelkfoje en tre multekosta butiko, certe ili akiros ion tre, tre bonan. Kompreneble tia butikego ne ŝatas tian okazan klienton, kaj la kliento sekve ofte forvenas tute malkontente. Anstataŭ tio, ŝi devas klopodi eltrovi kiam la ĉef-helpantino de granda firmo estas komerconta por si mem, tiam la nova vendistino klopodos multe por sia antaŭa kliento kaj la kontentigo estas reciproka! Nur unu pluan konsileron mi oferus. Kiam miaj amikinoj eliras por aĉetadi, certe ili devas preni kun ili ies fraton por ke li atentu tiajn etajn detalojn kia la pago de la kalkulo! ANKAŬ SAĜA HUNDO. Originale verkita de N.B. Sinjoro Smith iam havis vulpterieron kiu lin ĉagrenadis kuŝante sur la plej bona seĝego en la studejo. Kiam ajn la hundo eltroviĝis sur la seĝego sia mastro lin bastis, tial fine li sur ĝi kuŝi nur kuraĝis kiam la mastro ne ĉeestis. Unu tagon, S-ro Smith, enirante en la ĉambron vidis la hundon vere sur la planko, sed tre kulpe mienantan; la mastro tuj alproksimiĝis al la seĝego kaj mane palpis la kusenon, kiu estas tute varma. Tial li riproĉegis kaj batis la hundon. Morgaŭe, kiam S-ro Smith malfermis la pordon li eltrovis la hundon sur ĝiaj postaj kruroj starantan, ĝiaj antaŭaj piedoj sur la sidejo, kaj ĝi blovis sur la kusenon por ĝin malvarmigi! ESPERANTA RONDIRANTO. AN ESPERANTO EVERCIRCULATOR. By Dr. Martyn Westcott. Rondiranto estas reale manuskripta gazeto en ĉirkaŭiro privata inter Samideanoj. Ĝia celo estas permesi ke membroj restu reciproke intertuŝigataj, kie ajn ili estas, kaj plibonigi ilian scion de la lingvo per amika kritiko. La far-metodo estas simpla. Ses aŭ pli Esperantistoj konsentas donaci, unufoje ĉiumonate, mallongan artikolon en aŭ pri Esperanto. Tia verketo povas esti letero, anekdoto, plendeto, tradukaĵo, originala rakonto, poezio, sciigo pri gramatiko ... aŭ io ajn kiu interesus la aliajn. Artistaj membroj sendas skizojn, aliaj nur kritikojn skribas; sed ĉiu _devas_ ion aldoni al la Rondiranto antaŭ li ĝin forsendos. Oni elektas unu el la membroj kiel kondukanto, kaj li ekkomencas la gazeton kaj provizas la kovrilon, kiun oni povas oportune ricevi de Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. La kosto de tuko-bindita kovrilo estas unu ŝilingo, kaj la leda-bindita kostas unu ŝilingon ses pencojn, afrankite. Rondiranto, sendata en kovrilo, ĉe ambaŭ finoj malfermita, vojaĝos tra la poŝto en la Insuloj Britaj po duonpenco por ĉiu du uncoj. Ĉiu membro ricevas la gazeton laŭvice, kaj tuj kiam li ĝin estos leginta kaj kritikinta la verkaĵojn de aliaj en la spaco rezervita por tio, en ĝi li enskribas sian propran artikolon, kaj forsendos la gazeton al la membro sekvonta. Abonkosto nur noma devas esti pagata de ĉiu membro, kiu submetiĝas je monapuno se li malobeos la regularon. Tiuj ĉi private-ĉirkaŭirataj gazetoj ebligas lernantajn Esperantistojn praktiki por klare esprimi iliajn pensojn per stranga lingvo, kaj ili vidigas kaŝitan kaj eble nesuspektitan literaturan talenton. La kondukanto, ricevante ree la Rondiranton, eltiras la malnovajn verkaĵojn, kunligas ilin, enmetas en la kovrilon novan verkon de si mem, kaj denove sendas ĝin vojaĝi. Ne estas necese ke ia membro de Esperantista Grupo estu eksigata por ke li ne povu partopreni en Rondiranto; la "novulo" certe povos fari demandon pri la gramatiko eĉ se li nenion alian povas fari. Ordinare ek-lernantoj estas terure kritikemaj! An Evercirculator is really a manuscript magazine with a private circulation between friends-in-Esperanto. Its aim is to enable members to keep in touch with each other, wherever they may be, and to improve their knowledge of the language by friendly criticism. The method of procedure is simple. Six or more Esperantists agree to contribute, once a month, a short paper written in or about Esperanto. Such contribution may be a letter, an anecdote, a grumble, a translated passage, an original story, a poem, a note about grammar ... or anything else that would interest the others. Artistic members send sketches, others only write criticisms; but everyone _must_ add something to the Evercirculator before he sends it on. One of the members is chosen as a conductor, and he starts the magazine and furnishes the cover, which can conveniently be obtained from Isaac Pitman, 1, Amen Corner, E.C. The cloth-bound covers cost one shilling each, and the leather ones eighteenpence, post free. An Evercirculator, sent in a wrapper open at both ends, will travel through the post in the British Isles at the rate of a half-penny for every two ounces. Each member gets the magazine in turn, and when he has read it and criticised the work of others in the space provided for the purpose, he writes in it his own contribution, and sends the magazine away to the next member on the list. A merely nominal subscription should be paid by every member, who is subject to a fine if he breaks the rules. These privately-circulated magazines enable young Esperantists to practice the clear expression of their thoughts in a "foreign" tongue, and they bring out latent and perhaps unsuspected literary talent. The conductor, on once more getting back the Evercirculator, takes out all the old contributions, ties them together, inserts a new one of his own into the cover, and sends it on its journey once more. No member of an Esperantist Group need be excluded from participation in an Evercirculator; even the "new chum" is certainly able to ask a question in grammar if he can do nothing else. As a rule, beginners are dreadfully critical! EL NOVA-ZELANDO. Al la Redaktoro. Kara Signor' Redaktoro, Estas ja al mi honoro, Se vi havos la bonecon Min permesi liberecon, Vin sciigi per letero Kiel sanas la Afero Ĉe la fino de la tero. Kvankam iom da ekanto-- Ne jam lerta parolanto-- Por ellerni la verkadon Mi komencas versfaradon. Malfaciloj ja aperas, Tamen baldaŭ mi esperas Ion skribi eldonindan Se ne eble altŝatindan-- Kanton plenan de l' espero Pro l' homaro kaj l' Afero. Al vi, dume, kun rideto, Venas tiu ĉi kanteto, Aŭ, pli rekte, verkaĵeto. Antaŭ pli ol unu jaro, El Britujo, trans la maro, Tien ĉi la lingvo venis; Tiun tagon ja ni benis. Al la Esperantistaro Sin aldonis loka aro-- Klopodantoj sindonemaj, Reciproke tre skribemaj Sud-Insule jam loĝantaj Estas dek-ses Esperantaj Eklernantoj aŭ skribantoj, Kaj du lertaj parolantoj. Nord-Insule, ĉe Aŭklando, Tiel mi sciiĝas, bando Tri-dek-forta nun kunvenas Kaj la lingvon lerni penas. Ĉi-tie pro unu pero Nun suferas la Afero. Disigataj kaj ne grandaj Estas urboj Nov-Zelandaj; Sed en ĉiu grava loko, Respondantaj al la voko, Trovas sin el la urbanoj Du aŭ tri samideanoj. Ankaŭ tie ĉi ĝisnune, De la publiko komune, Nia lingvo tre-amata Estas tute nekonata. Kiam ĝi plikonatiĝos Ĝi sendube disvastiĝos. Tamen ĝi antaŭeniras El mallumo nun eliras. La vidaĵo pliboniĝas, Kaj pli ofte nin aliĝas Fervoremaj eklernantoj, Novaj kundisvastigantoj. Tiel faras ni ĉi-tie. Ho! Samideanoj ĉie, Senlace do klopodadu; La devizon memoradu-- "Malesperu ni neniam," Ankaŭ jen--"Antaŭen Ĉiam." Nun, sendante bondeziron, Fari devas mi eliron Kaj restadi, kun tut' mia Koro, tre fidele via, Kun saluto adiaŭa Nau-mil-ses-cent-tridek-naŭa. Edward Young. _Westport, N.Z._ APERAĴO DE KORSIKUJO DE LA ITALA MARBORDO. Insul' violkolora en la frumateno Vidiĝas trans la blua mar' trankvila, Sed baldaŭ per la vintraj nuboj iĝas nula, Aŭ je someraj tagoj pro l' aer' nebula Ĝi malaperas, al sonĝet' simila. Kiom da revoj venas, ne plenumiĝotaj, En la naivaj jaroj de juneco; Kaj pli malfrue la spirito vane vagas Por kapti iluziojn kiujn ĝi imagas, Trans nia lando de la estanteco. Ĉirkaŭe staras altaj montoj ne venkitaj, Profundaj valoj, sen kultur' kamparo! Malofte ridas niaj fratoj, ofte ploras; Malmulte ĝojas ili, sed ve! tro laboras; Ne revu ni pri io trans la maro. C. Bicknell, _originala verko_. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 22. (Vol. II., No. 8.) _Aŭgusto, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Reminiscences, Part VIII. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 113 Notes on the Orient, Part II. (Col. H. K. Gordon) 114 Esperantic Terms for Esperanto Grammar (by Dr. Lloyd) 116 Strive! a Hymn (by Maurice R. Keesing) 119 A Letter to Godfather (translated by Elise Bauer) 119 Month by Month 121 An Easter Trip in Ireland (F. A. Meigh) 122 A New Book about the French (review by Dr. Martyn Westcott) 123 Concerning Hunger (by E. W.) 124 The Grey Horse (F. E. Bearne) 125 The Young Financier (G. C. Law) 125 Saved from Death, Serial, continued from page 98 (by General Cox) 126 A Braille Dictionary (H. J. E. Thilander) 127 A Terrible Adventure (William Officer) 128 The Old Father (by 10532) 128 MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195. VISKO ESPERANTO. Registered Trade Mark, No. 270,042. BONEGA PROPAGANDILO. Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto. Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton. Bonvolu skribi por detaloj al-- BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW." The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75 c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. NASKIĜO. Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Northumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard). Correspondence Lessons in Esperanto. ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. _7/6 the Quarter._ Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Frl. Mitchell, Acuba House, 65, Marquess Road, Canonbury, N. Kun alilanduloj per ilus. p-k. S-ro. G. Ledger, 24, Elvendon Road, Palmer's Green, N. Pri literaturo, scienco, arto, kaj komerco. Ĉiam respondos. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 22. [Vol. II., No. 8.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net. AŬGUSTO, 1905. FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ "Du ovojn en ŝelo, kelnero!" La kelnero foriras kaj iomete ridante mi rakontas al la onklino kiamaniere en Francujo mi forgesis la frazon "en ŝelo" kaj laŭ la Angla frazo mendis "ovojn bolitajn" ricevante, post iom longa atendo, tre bongustan kaĉan pudingon (batter pudding). La onklino insistas ke pli kredeble ĝi estus ovaĵo, al kiu kritiko mi respondas ke mi mem manĝis ĝin. Tiam mi pripensas kiamaniere mi lernis manĝi ovojn en ŝelo sen kulero anstataŭiganta tiun ilon per peco da pano (nature la ovoj devas esti apenaŭ bolitaj) kaj mi esprimas la esperon ke Amerikoj almenaŭ uzas kulerojn. Pri tio mi tuj certiĝas. La kelnero revenas kaj li certe alportas kuleron; li portas ankaŭ pladon surhavantan du ovojn dece en buŝtuketo enfalditajn, kaj larĝan glason kiun li metas apud mia telero, sed li _ne_ alportas ovingon. "Ĉu vi forgesas la ovingon, kelnero?" mi demandas. "Ovingon!" li respondas per voĉo surprizita eĉ iom plendeta, "en Amerikujo oni ne uzas ovingojn. Jen glaso kaj jen kulero!" Tiam vidinte ke mi ne komprenas, li aldonis, "Ĉu mi preparos por vi la ovojn?" kaj ekkaptinta unu el ili li rompis la ŝelon kaj elverŝas ĝian enhavon en la glason, dirante: "Tiamaniere oni povas ĉiam vidi ĉu la ovo estas ankoraŭ taŭga por esti manĝota. Dum la varmega vetero ovoj rapide difektas." Sed malgraŭ la kelnero mi vidis en Amerikujo tre belan ovingon tute el tranĉita vitro fabrikitan. Ĉe ĉiu finiĝo estis ingo, granda ingo por granda ovo kaj negranda ingo por negrandaj ovoj. Se oni uzis la grandan ingon la negranda fariĝis la piedestalo kaj reciproke. La sinjorino kiu ĝin montris al mi diris ke ĝi apartenis al ŝia pra- aŭ pra-pra-avo, kaj mi ĝojis lerni, ke kaj ŝi kaj ŝia ovingo estis el Angla deveno. Ĉu Amerikoj posedas ovingojn mi, do, ankoraŭ nescias, sed mi preskaŭ tuj faris la gravan eltrovon ke ili ne posedas tranĉilojn. "Kion vi diras?" ekkrias la leganto. "Ĉu Amerikoj ne eltrovis la _Bowie_ tranĉilon. Ĉu ili ne estas eĉ konategaj pro siaj tranĉiloj?" Vi diras la veron, ho! leganto, sed se vi iam sidus ĉe la tablo de Amerika hotelo vi tre bone komprenus mian diron. Tranĉilo estas ilo por tranĉi, ĉu ne? Tial, se la ilo ne konvenas por tranĉi ĝi ne estas, malgraŭ la nomo, _tranĉ_-ilo. Mi supozas ke la kaveganoj nomis siajn silikajn ilojn tranĉilojn, kaj se mi posedus la brakforton de kavegano eble mi donus la nomon al la Amerika stanumita ilo, ĉar tiam kredeble mi povus eĉ tranĉi viandon per ĝi. Ne, Amerikoj ne posedas tranĉilojn sed nur ilojn por esti facile purigotaj. Mi proponas al miaj Amerikaj kunfratoj la nomon "purigotiloj." Oni ne bezonas longan serĉon por trovi la kaŭzon de tio ĉi. Mi ĝin diros per tre malmultaj vortoj. _En Amerikujo ne estas servistoj sed nur tiranoj kiuj sin nomas servistoj._ Pli ĝuste diri ili nomas sin almenaŭ ĉe la domoj, "helpantoj." "_Lucus a non lucendo._" Kiel ofte mi estas aŭdinta de diversaj sinjorinoj ke ili estas grandaj malhelpuloj. Mi donos unu ekzemplon de la Amerika servitudo al la servistoj; antaŭe dirante ke kvankam ĉio kion mi priskribos estas vera ĝi tamen ne estas vera por ĉiuj hoteloj. Mi vizitis hotelojn de multaj klasoj kaj en multaj urboj, kelkajn kune kun la onklino, kelkajn sola. Nature mi plej rimarkis tion kio ŝajnis al mi stranga. En kelkaj hoteloj la kelneroj insistas, ke la gasto mendu samtempe ĉion kion li intencas manĝi. Ĉiujn la manĝaĵojn la kelnero alportas samtempe kaj aranĝas ilin sur multego de negrandaj pladoj en duonrondo, ĉirkaŭ la telero de la manĝanto, kiu sidas kvazaŭ post rampareto de pladetoj, kaj ofte prenas sur sian teleron la plej strangan miksaĵon. Mi aŭdis ke Anglo, nesciante la kutimon, mendis ion alian post kelkaj minutoj de manĝado. "Tiun ĉi fojon," diris la kelnero, "ĉar vi estas fremdulo, mi ĝin alportos al vi, sed atentu vi ke tio ne reokazos." En kelkaj hoteloj estas la kutimo doni al la kelnero trinkmonon post ĉiu manĝo. Se vi forgesas la kutimon vi ne ricevos tre bonan atenton. Foje mi incitetas la onklinon pri ŝia uzo de servistoj. Tio okazis en unu el la Sudaj Ŝtatoj, kie la kelneroj estas ĉiuj nigruloj aŭ (kiel ili preferas esti nomataj) sinjoroj koloraj: Preskaŭ mi povas ankoraŭ nin vidi. Ni sidas ĉe la tablo atendantaj. Post la onklino staras nigrulo, per du ventumiloj ventumante ŝin. Post mi alia faras la saman servon. Tria nigrulo estas ricevinta la ordonojn, kaj, ĉar ni iom longe atendas, la onklino sendas kvaran por vidi se eble li estas ekdorminta. Subite io frapas mian piedon. Mi malsuprenrigardas kaj vidas, ĉirkaŭatan de sia grandnombra idaro grandegan ratinon. La onklino ekkrias kaj tuj dungas kvinan nigrulon por svingegi sian buŝtukon kaj kriegadi "_ŝ-ŝ-ŝ-u!_" Vane oni klarigas ke la ratino estas tute malsovaĝa; ke oni kutimas ĝin nutri; ke ĝi ne eĉ pensas iun mordeti. Vane oni svingegas kaj _ŝ-ŝ-ŝ-u-as_. Ratino estas ratino; sed ratino kun idarego---- La onklino insistas ke ni ŝanĝu la tablon, kaj elektas unu plej eble malproksime de la ratfamilio. Sed apenaŭ ni estas sidinta nin, kiam aperas la skaraboj, ĉiu el ili grandegulo. Feliĉe nigruloj havas grandegajn piedojn. La onklino dungas sesan kiu okupas sin per dancado sur la scarabegojn. Certe tiu estas tute neordinara sperto. La onklino diras ankaŭ ke ŝi nur dungis _kvin_ nigrulojn; ke la sesa ekzistas nur en mia fantazio; sed mi ĉiam insistas ke ŝi uzis ses. Eble mi enkalkulas la nigrulon kiu ventumis min mem. Sed ni ne diros tion al la onklino. Amerikoj ofte sidas en la vestibuloj de la hoteloj. Almenaŭ _kelkaj_ el ili maĉas tabakon kaj ne _ĉiuj_ uzas kraĉujojn. Mi ne deziras pritrakti la temon. Mi nur citos la tute netradukeblan avizon kiun mi foje vidis, certe ne en la plej bonaj hoteloj. "People who expect to rate as gentlemen must not expectorate the floor." ("Tiuj kiuj atendas esti ricevataj kiel sinjoroj, devas ne kraĉi sur la plankon"). Kredeble multaj ne "expect to rate" kiel sinjoroj. Kiel ofte mi vidis la glaciigistojn tirantaj per grandegaj preniloj porcion da glacio trans la planko de hotelvestibulo, kaj vidante la malpuraĵojn kiuj algluis sin al ĝi, mi---- Sed kredeble oni forhakas tiun eksteran supraĵon. Mi preferas pensi ke oni ne eĉ uzas ĝin por ĉirkaŭpaki la malvarmigujojn. Pri la malvarmigujoj mi nur diros ke mi tre ŝatas ilin. Tiu kiu neniam dum varmega tago, trinkis glason da lakto, freŝe eltiritan el la malvarmigujo (refrigerator) ne konas treege bongustan trinkaĵon. Pri la malvarmigita teo mi ne skribos. Amerikoj ĝin trinkas; la onklino diras ke la gusto estas agrabla. Sed kredeble oni devas alkutimiĝi al ĝi, kaj mi ne faris tion. Unu afero mi faris. Kiam ajn mi trinkis glaciigitan akvon mi diris al mi la tekston: "Ne tio kio eniras en la homon malpurigas lin." ORIENTAJ MEMORAĴOJ. De Kolonelo H. K. Gordon. La Birmanoj estas tre agrablaj, kvankam iafoje ekscitemaj; la virinoj estas tre graciaj, krom aferemaj: la knaboj, kaj eĉ la viroj tre amas ludojn, tiel piedpilko, flugludado, pugnebato, ŝipkurado, vetado, kaj ĉiuj "_Marionette_" teatrajn ludajn. Ĉiuj sin banas ĉiutage. Preskaŭ ĉiu viro estas tatuita. Preskaŭ ĉiuj portas silkvestaĵojn. "Rangoon," la ĉefurbo, sur bordo de la rivero "Irrawaddy," estas granda kaj prospera. Domoj estas preskaŭ ĉiuj konstruitaj el tektona ligno; sekve estas ofte bruladoj. Riveroj estas tre longaj: oni povas vojaĝi sur la "Irrawaddy" pli ol mil mejlojn sur vaporŝipo ĝis la Ĥinlandaj limoj. Multo da Ĥinoj loĝas en Birmanujo: oni ilin trovas honestaj kaj aferemaj urbanoj. Strange diri, la Ĥinoj neniam akceptas domservon, kvankam ili ĝin akceptas en najbaraj lokoj, ekz. "Singapore" kaj "Penang." Ili estas tre bonaj ĝardenistoj. La pluvfalo en iaj lokoj estas grandega, dum la kvinmonata pluvsezono, nome, de Junio ĝis Oktobro: falas ĉe havenoj de "Akyab" kaj "Moulmein" mezakvante pli ol ducent coloj: ofte en unu tago falas pli da pluvo ol falas en Anglujo dum tuta jaro! Severaj fulmotondroj enkondukas la pluvsezonon; tamen ofte post kvarono da horo polvo flugas el stratoj sub la ega hejto de la sunradioj. Sekaj riveretkanaloj post mallonge fariĝas ŝaŭmaj kaj danĝeraj torentoj. Kiam tiuj torentoj trankviliĝas, oni povas plezure sin bani inter pentrindaj ĉirkaŭaĵoj. Ŝafoj ne povas vivadi en Birmanujo: oni alkondukas ilin sur semajnaj vaporŝipoj de "Calcutta." Landanoj tre ŝatas fiŝojn: precipe la malfreŝajn fiŝkunmetojn! Lepruloj estas komunaj: tamen de ili oni ne penas zorgi. Krom bonaj oranĝoj, la fruktoj enlandaj la plej ŝatataj estas la "Dorian" (Dujan) kaj la "Mangosteen" (Mangostin): kvankam, ne estas ĉiu kiu povas toleri la odoron malagrablegan de tiu unue skribita. Oni ankaŭ trovas la "Cachounut" (Kaŝunukson): servistoj ne volas ilin kuiri apud ies domo, dirantaj ke febro sekvos: estas ja strange, tamen mi ĝin kredas vera. La lingvo estas por Eŭropanoj tre malfacila: la pensadmetodoj estantaj tute malsimilaj. La lingvo de la Budista Pastraro estas antikva "_Pali_," nekomprenebla al la popolo, kaj ne ĉiam al la pastroj mem! Estas multo da temploj (Pagoda), sur preskaŭ ĉiu monteto apud urboj kaj vilaĝoj, kaj kvankam ĉiu Birmano devas pasi por edukado tra la manoj de Pastroj, tamen oni ne atentas severe la Budistajn religiajn ordonojn. Samtempe, se la Pastraro postulas monon por konstrui novan templon, la sekvantaro tuj ĝin provizas. Konstrui templon estas tre meritinda afero. Estas religie ordonita ne mortigi ion ajn: tamen, kiel Ĥinoj, la Budistaj Birmanoj povas esti kruelegaj. Ili ofte fariĝas tre komplezaj, kaj kontente pagos moneron por liberigi paseron el la manoj de almozulo, malgraŭe li bone scias ke la pasero estas retenata per ŝnureto, por rekaptiĝi! Li irigos ĉevalon ĝis ĝi estas mortonta: sed se ĝi mortus, li dirus, "Tio ne estas mia kulpo." La tuta lando fumas: la Birmanoj, verdan folion enhavante dolĉan miksaĵon: alilanduloj, tabakon enportitan el Hindujo, kaj loke fabrikitan. Se oni trempas tabakon en lakto de kakao, gorĝa malsaneco certe sekvas. Sovaĝmielo estas kvante trovata en la arbaroj: sed ĝia ĉefa celo estas por la enterigo de sanktaj Budistpastroj. La pastraro ĉiam elektas tre belajn sidojn por konstrui siajn rimarkindajn templojn. La preĝejaj orumitaj turoj ŝajnas mirinde graciaj en la hela sunlumo, kun la verda kreskaĵaro postflanke, kaj la brila rivero malsupre. Sur ĝiaj pordoj kaj pordegoj oni trovas belegan ĉisatan lignaĵon (ĉiam tektono), por kiun verki la ĉisisto bezonas mirinde malmulte da iloj. La turpunkto ĝenerale enhavas skatolo de multekostaj juveloj, donacitaj de religiuloj Budistaj: kaj supre ĉion, estas ĉiam la "_Hti_," aŭ Reĝa ombrelo. Ĉe la bestaro, estas iaj rimarkindaĵoj: ekzemple, ŝakaloj, kiuj estas komune renkontataj en la Bengala provinco, ja en tuta Hindujo, sin trovas ĉe la nordflanko de ofte seka riveretkanalo apud la urbo, "Akyab," kaj nenie ĉe la sudflanko. Simile, la antaŭdiritaj fruktoj, _Dujan_ kaj _Mangostin_, kreskadas ĉe la sudflanko de la Riverego, "_Salween_" apud la urbo de "_Moulmein_" sed nenie ĉe la nordflanko. El multo da serpentoj, la plej danĝera estas la venena "Hamadryad" aŭ "Reĝa Kobro," kiu ĉasas kaj atakas homojn. Grandaj Hirudoj estas tre komunaj en la riveretoj kaj lagetoj. Multe da skolopetoj alvenas ĉiujare ĉe la malvarma sezono (Nov. al Marto): oni povas pafi cent birdojn kaj pli en unu tago en la rizkampoj. Oni kredas ke estas bonŝance havi en sia domo la "Tŭktu," lacerton, makulatan simile al truto: ĝi manĝas insektojn, kaj nokte vokas mistere el plafono, "tŭktu, tŭktu." Tiel ĉie en Hindujo, ĉiu stacio havas "_Gymkhana_" Klubo, aŭ kunvenejo por Eŭropaj loĝantoj, kie sin trovas ĵurnaloj, biblioteko, kaj ludoj. Malgraŭ malseka kaj varmega klimato, mi vivadis multe da agrablaj jaroj en Birmanujo. Oni povas vivadi sane per zorgo pri manĝado, trinkado, kaj sunefikoj: tamen, ĉiam malfacila estas meti maljunajn kapojn sur junaj ŝultroj. Unufojon, mi suferis de malaria febro: tamen, vojaĝante al Islando, apud la Arktika regiono, mi efektive resaniĝis, kaj poste la febro neniam revenis. Tie ankaŭ oni facile resaniĝas de pulmaj kaj de reŭmatismaj malsanoj. Krom lignosegmueliloj, ekzistas multe da grandaj rizmueliloj ĉe la havenoj: la rizo sin produktas enlande, kaj estas liverata per boatoj: tiam ĝi estas ŝelata kaj polurata per maŝinaro ĉe mueliloj preta por ekstersendi. Estas multaj specoj da rizo, kiujn lerto povas distingi ĝuste: same, diru ni, kiel pomoj en Eŭropo. Ĉe la lasta Birmana militiro, granda peno okazis por la Administracio, por nutri la Hindajn soldatojn, ĉar ili rifuzis manĝi la Birmanan rizon: kaj, pro tio, la Administracio devis provizi kun plua elspezo Hindan rizon, kvankam Eŭropoj ne povis distingi ian diferencon. (_Daŭrigota_). ESPERANTAJ TERMINOJ POR ESPERANTA GRAMATIKO. Verkita de R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., de la Universitato de Londono, kaj Diplomito de la Franca Societo kaj de la Brita Asocio por Esperanto. _La Aŭtoro ĉiajn rajtojn rizervas._ Skribante serion da artikoletoj pri Esperanta sintakso en la _British Esperantist_, mi sentis ke multe da la terminoj, kiujn oni ordinare uzas en Esperanta gramatiko, ne estas ĝuste la plej bonaj. La terminoj kiujn oni uzas, estas, preskaŭ ĉiuj, terminoj devenintaj de la latina gramatiko, kvankam ili estas ankaŭ multe uzataj de la modernaj Eŭropaj lingvoj. Tiel farante, la modernaj gramatikistoj estis tute ne tiel saĝaj aŭ originalaj kiel la latinaj gramatikistoj, kiuj kreis tiujn ĉi terminojn. Ŝajne imitante ilin, reale ili faris la kontraŭon. Ĉar la antikva latina gramatikisto, instruante personojn, kiuj parolis ordinare latine, faris, tre saĝe, siajn terminojn ĉiuj latinaj. La rezultato estis ke ĉiu termino de la latina gramatiko ne nur nomis, sed ankaŭ priskribis, al la latinaj homoj, la terminojn kiujn ili devis uzi. Sed la modernaj gramatikistoj, preskaŭ ĉiuj, simple kopias la latinajn terminojn, kaj forpelas la saĝan latinan metodon, doni patrujajn nomojn al patrujaj aferoj. Kaj estas ankoraŭ pli malkonvene uzi tiujn ĉi latinajn terminojn en Esperanto. Ĉar Esperanto ofte donas al tiuj ĉi samaj terminoj signifon kaj uzadon diversajn de tiuj, kiujn ili posedas en la latina, kaj ankaŭ en la modernaj, lingvoj. D-ro Zamenhof ŝajnas senti tion en la "_Plena Gramatiko_" (Krest, p. 254-6); ĉar li faras kaj uzas, en tiuj du paĝoj, pli multe da Esperantaj gramatikaj terminoj ol la tuta Esperantistaro estas alie farinta kaj uzinta. La homoj kiuj bezonas pleje la Esperantan lingvon, estas la klasoj, kiuj ne havas multan tempon por lerni aliajn lingvojn, kaj ne multe da mono por pagi la instruadon. D-ro Zamenhof vidis tion kaj diris ĝin tute klare. Mi kredas ke la plimulto da la Angla Esperantistaro apartenos ĉiam al tiuj ĉi klasoj: kaj ili scias tre malmulton pri iuj gramatikaj terminoj: ĉar la Anglaj popolaj, elementaj lernejoj instruas tre malmulte pri ili. La tempo estas nur sufiĉa por nia terura silabado. Tial la Angla Esperantistaro bezonas sinesplikantajn gramatikajn terminojn, pli ol iu alia nacia Esperantistaro. Mi volas tial skizi, kaj proponi por diskutado, antaŭ la Bulonja Kongreso, serion de Esperantaj gramatikaj terminoj. Oni povas rigardi la naŭ ĉefajn partojn de la parolado, kiel la ĉefaj instrumentoj de la parolado: kaj kunmetante nomojn por ili, estos tute nature uzi la sufikson "-ilo":-- _Paroliloj._ 1. Artikolo La-ilo = La instrumento, "la." 2. Substantivo Nom-ilo = La instrumento, de nomado. 3. Adjektivo Ec-ilo = La instrumento, por esprimi ecojn. 4. Adverbo Tiel-ilo = La instrumento, de maniero. 5. Pronomo (parte-) Pro-ilo = La instrumento, anstataŭ nomilo, ecilo aŭ tielilo. 6. Verbo Dir-ilo = La instrumento, por diri ion. 7. Prepozicio Rilat-ilo = La instrumento, de nomilorilatoj. 8. Konjunkcio Kunig-ilo = La instrumento, de kunigo. 9. Interjekcio Kri-ilo = La instrumento, de kriado. Sed sub ĉiu el tiuj ĉi ĉefaj vortoj ekzistas aliaj diferencigantaj vortoj, kiuj dividas ĉiam la klason de vortoj signifitaj de ĉiu el tiuj ĉi naŭ nomoj en pli malgrandajn (aŭ sub-) klasojn. Estas ofte _eciloj_, kiuj faras tion,--ne _nomiloj_. Mi prenos la naŭ serie, kaj penos fari Esperante por ĉiu la subvortojn, kiujn ĝi bezonas: kaj mi uzos tie ĉi ĉiun novan vorton, post esplikado de ĝi. 1. _Lailo_ bezonas du gramatikajn _ecilojn_ por signifi (1) sian montran uzadon, kaj (2) sian universaligantan uzadon; ekzemple, en "la homo, kiun vi konas," kaj en "la homaro." Mi proponas "difina la-ilo" por la unua, kaj "universala la-ilo" por la dua. 2. _Nomilo_ bezonas (1) la du _ecilojn_ "propra" kaj "komuna," kaj ankaŭ (2) "reala" kaj "idea" (= konkreta kaj abstrakta). Ĉiu nomilo estas aŭ propra aŭ komuna, kaj ankaŭ, aŭ reala aŭ idea; sed la propra nomilo estas ankaŭ ĉiam reala. Estus eble ankaŭ helpo, nomadi la realan nomilon, "realilo," kaj la idean nomilon "ideilo." Ĉiu ecilo estas ankaŭ aŭ propra aŭ komuna. Nomilo kaj ecilo posedas "nombron" kaj "kazon"; kaj tiuj ĉi du simplaj vortoj ne bezonas esti ŝanĝataj. Kaj la pure Esperantaj vortoj, "ununombra" kaj "multenombra," ne povas esti plibonigitaj. Sed la kazaj nomoj, "nominativo" kaj "akuzativo," tute ne konvenas al nia kara lingvo. Per formo ili signifas Esperante nenion; kaj ni ofte nomas nomilon "nominativo," kiu estus neniam nominativo en tia frazo en iu alia lingvo. Sed ne estas eble doni, al la unu aŭ al la alia, nomon kiu signifos en Esperanto ĝian funkcion; ĉar ambaŭ havas tie pli ol unu funkcion. Ŝajnas tial preferinde doni al ili nomojn laŭ iliaj formoj. La unu havas "-n" ĉe la fino: la alia ne havas tion. La Esperanta nomo de la litero "n" estas "no." Mi proponas tial nomi la nominativan kazon la "sen-no-a" kazo, kaj la akuzativan, la "no-a" kazo. Nomilo ofte prenas ĉe sia flanko, alian, difinantan, nomilon en la sama kazo, ekzemple, "Vilhelmo la kaizaro renkontis Edwardon 'la reĝon.'" Mi nomus tiujn, "difinajn" nomilojn, anstataŭ ol uzi la ordinaran gramatikan esprimon, "en apozicio." Aperas ankaŭ ofte nomilo, kiu diras ion pri alia nomilo aŭ pronomo, ekzemple, "Li estas Franco." Oni ordinare nomis ĝin "predikateca substantivo," sed kial ne "pridira nomilo?" Estas ofte konvene paroli pri la kontrolo, kiun la formoj de la nomilo ekzercas sur la formoj de la apartenanta ecilo. La nomilaj finoj "-n, -j, -jn" postulas ordinare la samajn finojn en la ecilo. Estus plej simple nomi tiun ĉi rilaton "samfineco." La ecilo estas "samfina" kun sia nomilo: kaj la rilato estas multe pli "kontrolo" ol "konkordo" aŭ "konsento." 3. _Ecilo_ estas la sola speco de Esperanta vorto, kies formo pendas de iu alia vorto en la frazo: Ĉar participo estas ĉiam ankaŭ ecilo, kvankam ecilo ne estas ĉiam participo. Ĝi havas du ĉefajn uzadojn, la du samajn uzadojn, kiujn ni nomis, parolante pri la nomilo, (1) la "difina," kaj (2) la "pridira" uzado, ekzemple, "Reĝa Edwardo," = difina, kaj "Li estas Franca," = pridira. La pridira ecilo havas ĉiam sennoan kazon, kaj tio estas la sola kaŭzo de la malofta "malsamfineco" inter nomilo kaj ecilo en Esperanto. Ni parolas ordinare en Esperanto pri "komparativaj adjektivoj" kaj "superlativaj adjektivoj." Ĉu ne estus multe pli simple kaj pli instruante, nomi ilin "pli-eciloj" kaj "plej-eciloj?" La nombraj eciloj formas apartan klason. La simpla nombro ne havas ecilan finon: ĝi ne estas ĉiam ecilo. Oni povas doni al li la nomon de "simpla," kiam estas necese distingi ĝin de la "orda," la "ona," la "obla" kaj la "opa" nombro. Estus perdo de tempo doni al tiuj ĉi nombraj vortoj la longajn teknikajn nomojn de la ordinaraj gramatikoj. Estas ankaŭ klaso de "kiomaj" eciloj, kaj nomiloj, kaj tieliloj, kiuj bezonas apartan nomon, ĉar ili havas apartan gramatikan traktadon, per "da." 4. _Tielilo._--La Esperanta tielilo (instrumento de maniero) havas gravajn uzadojn, kiuj tute ne estas adverbaj. Tial estas pli bone havi alian nomon por ĝi. Mia lasta frazo montras tion klare. Esperante la vorto "bone" estas ofte nomita adverbo; sed ĝi ne estus en iu alia lingvo adverbo, en tiu ĉi frazo. Kaj la participaj adverboj ofte estas vere gerundioj. Tial estus plej bone havi alian nomon, ne nur por la tuta parolilo, sed por ĉiu el ĝiaj specoj. Ĝi havas tri specojn, (1) la "difina" tielilo, kiu difinas verbon, ecilon aŭ alian tielilo, guste tiel kiel la ordinara adverbo; (2), la "cirkonstanca" tielilo, kiu estas la participa-gerundio; kaj (3) la "pridira" tielilo, kiu "diras" ion "pri" fakto enhavita en najbara suba frazo, ekzemple, pri la fakto "havi alian nomon por ĝi" en la supera frazo. La lasta formo faras la tielilon de la Esperanta lingvo multe pli analogia al ĝia nomilo kaj ecilo ol la adverboj de iu alia lingvo. Oni vidos ankoraŭ tiun analogion en la proksima paragrafo, kie tielilo estas ne nur "difina" sed ankaŭ "pridira," tiel kiel eciloj kaj nomiloj. 5. _Proiloj._--La antikvaj gramatikistoj ne atentis multe la tri diversajn specojn de anstataŭantaj vortoj--vortoj kiuj anstataŭas (1) nomilon, (2) ecilon, (3) tielilon. Ili studis ĉefe la unuan, kaj nomis ĝin "pronomo": ili konfuzis multe la duan kun la unua: kaj diris preskaŭ nenion pri la tria. Esperanto bezonas pli logikan kaj sisteman nomaron. Akceptante "pronomo" kiel bona nomo por la unua klaso, oni devas fari paralelajn nomojn por la du aliaj. Mi proponas por la dua, "proecilo," kaj por la tria, "protielilo." Tio estas tute logika, ĉar neniu el tiuj ĉi gravaj vortoj havas la plej malgrandan signifon per si. "Tio" signifas simple nenio, se oni ne diras aŭ montras samtempe kio estas "tio." Kaj la samo estas vera pri la proecilo "tia," aŭ "tiu," aŭ "ties," aŭ pri la protielilo "kial," aŭ "kiam," aŭ "kie," aŭ "kiel." Ili nur havas signifon pro, kaj per, kaj por, io alia, kaj neniun signifon pro, per aŭ por si mem. Oni estas nun en la mezo de la tabelo de 45 proiloj, kiujn Doktoro Zamenhof tiel saĝe kaj lerte aranĝis; sed mi havas nur spacon por montri, tre mallonge, kiel mi nomus la 9 liniojn kaj 5 kolonojn de tiu fama tabelo. Mi donus al la linioj nomojn prenitajn aŭ faritajn el la naŭ vortoj de la demanda kolono: "kiaspeca, kiala, kiama, kiea, kiela, kiesa, kioesta, kioma, kiuesta." Kaj mi donus al la kolonaj la nomojn, "(1) nedifina, (2) universala kaj disdona, (3) rilata kaj demanda, (4) nea, (5) montra." Personaj pronomoj, kun "oni," povas bone gardi sian nomon, kvankam "ĝi" estas malofte persono: "si" estas ankaŭ "refleksa," kaj "oni" estas "nedifina." La du serioj de posedaj vortoj ("mia, k.t.a."; kaj "ies, k.t.a.") ne estas rajte nomataj posedaj pronomoj, sed "posedaj proeciloj." Estas vere ke la lastaj estas ofte uzataj pronome, sed tio estas nur per komuna kapableco de eciloj. 6. _Dirilo._--Sen verbo oni ne povas diri ion, kio havas iun sencon. Mi nomas tial la verbon "dirilo." Ĝi havas du ĉefajn formojn, kiujn oni nomas "voĉoj." Sed tiu nomo ne estas logika. Estus pli bone nomi ilin la "aktiva formo" kaj la "pasiva formo" de la dirilo. La aktiva formo enhavas du specojn, kiujn oni nomas ordinare "transitiva" kaj "netransitiva." Tiuj ĉi du nomoj estus multe pli kompreneblaj en Esperanto, se oni farus ilin "transira" kaj "netransira." La dirilo havas "modojn": kaj la vorto estas tute konvena. Sed la nomoj de ĉiu modo estas preskaŭ fremda al la Esperanto,--"indikativa, imperativa kaj subjunktiva, kondicionala, infinitiva." Estas nur du aŭ tri Esperantaj radikoj en la tuta afero. Estus multe pli simple kaj kompreneble al la sengramatika lernanto, nomi la indikativan la "fakta" modo, kaj la kondicionalan, la "supoza" modo. Dro. Zamenhof nomas la infinitivon, la "sendifina" modo. Li nomas ankaŭ la imperativan kaj subjunktivan modon, la "ordona" modo. Sed tiu ĉi nomo nomas nur la duonon de la modo; kiu ofte estas ĝuste tiel nedubeble subjunktiva, ol ĝi estas alifoje ordona. "Li deziras (petas, celas, timas) ke vi iru tien" finiĝas certege per subjunktiva frazo. Estas tamen malkonvene, havi du nomojn por unu modo: kaj la du duonoj de la modo ne estas tute diversaj. La latina kaj greka subjunktivoj estas ofte ĝentile ordonaj. La subjunktiva uzado de la Esperanta modo "atendas" ĉiam ion, kio povas, pli aŭ malpli certe, "okazi" post la ordono, deziro, peto, celado, timo, k.t.a., kiujn la antaŭa dirilo esprimas. La ordona uzado esprimas ĝuste la samon, ellasante nur "Mi ordonas ke----." Ĉar la vizaĝo kaj gestado de la ordonanto esprimas tion. Mi proponas "okazatenda modo." Modoj havas tempojn, kaj D-ro Zamenhof donas al la tri ĉefaj tempoj aktivaj de la fakta modo, tri bonajn Esperantajn nomojn (1) "la estanta," (2) "la estinta," kaj (3) "la estonta," ekzemple (1) mi faras, (2) mi faris, (3) mi faros; sed ĉiu alia tempo aktiva, kaj ĉiu ebla tempo pasiva, estas kunmetita, kaj havas pli ekzaktan funkcion ol la 3 unuvortaj tempoj, ekzemple, (1) mi estas farata, (2) mi estis farata, (3) mi estos farata, estas la estanta, la estinta kaj la estonta tempoj de la pasiva fakta modo. Sed ili estas pli ol tiu. Faritaj per la estanta participo ili povas nur esprimi agadon, kiu ne estas finita, kaj daŭras. Por esti akurata, oni devas nomi tiujn ĉi tri tempojn pasivajn, la "daŭrestanta, daŭrestinta, kaj daŭrestonta." Kaj se oni anstataŭas la estantan participon "farata" per la estintan participon "farita," oni faras ankoraŭ tri bonajn Esperantajn tempojn, sed ankoraŭ ne simple la estanta, la estinta kaj la estonta; ĉar la agado estas neniam daŭra, sed finita, je la dirita tempo. Oni havas tial ne plu daŭrtempoj sed fintempoj, (1) "finestanta tempo" = "mi estas farita," (2) "finestinta" = "mi estis farita," (3) "finestonta" = "mi estos farita." La latina studento rekonos tuj ke tiuj estas ekzakte la perfekta, la pluperfekta kaj la futurperfekta pasivaj faktaj tempoj de la latina dirilo. Restas ankoraŭ nur tri eblaj pasivaj tempoj, faritaj el la estonta participo pasiva, kaj la tri unuvortaj faktaj tempoj de "esti" = (1) mi estas farota, (2) mi estis farota, (3) mi estos farota. Sekvante la du aliajn triojn, oni nature nomus tiujn ĉi tri tempojn, la antaŭtempoj, (1) la "antaŭestanta," (2) la "antaŭestinta," kaj (3) la "antaŭestonta." Mi traktas la pasivan sistemon de tempoj unue, ĉar ĝi estas pli simetria, kun sia 3 × 3 = 9 egalinterspacaj tempoj, ol la aktiva, kun siaj tri aldonitaj unuvortaj tempoj. Sed estas nur por tiuj ĉi tri tempoj, ke oni bezonas iun terminon plu. Ĉar oni faras la aktivajn kunmetitajn tempojn, kaj nomus ilin, ĝuste same ol la pasivaj, nur uzante la aktivajn participojn anstataŭ la pasivajn. Estus sufiĉe, ordinare, lasi tiujn ĉi tri unuvortajn tempojn havi nur iliajn unuvortajn nomojn, aldonante nur, kiam necerteco povus ekzisti, la radikon "simpl-" (= simplestanta, simplestinta, simplestonta). Ne estas bezono de iuj aliaj dirilaj terminoj. Oni povus, nature, fari kunmetitajn tempojn en la "supoza," la "atendokaza" kaj eĉ la "sendifina" modo, sed ĉiu el ili havus ĉiam la saman nomon ol en la "fakta" modo. La novaj Esperantistoj favoras multe pli la kunmetitajn tempojn ol la pli fruaj, kaj tio estas vera pligrandiĝo de la kapablecoj de la kara lingvo. Estas nur unu "helpa" (= aŭkziliaria) dirilo en Esperanto: tio estas "esti." Sed estas granda nombro da "modaj" diriloj, tiaj kiaj estas "povi, bezoni, devi, voli, deziri, ami, preferi, elekti, k.t.a," kaj oni rekonas ilin per la foresto de "por." Komparu "Mi elektas iri" kun "Mi batalas por iri"; aŭ "Mi timas iri" kun "Mi kuras por iri." 7. _Rilatilo._--La antikva nomo estas prepozicio, kaj ĝi signifas ion antaŭponitan. Sed la vorto ne montras tion en Esperanto, kaj tio ne estas ankaŭ la fakton, kiu meritas esti montrata per ĝia nomo. La prepozicio rilatas la nesubjektajn kaj neobjektajn nomilojn ĉiujn al la resto de la frazo. "Rilatilo" estus tial bona kaj informanta nomo por ĝi. 8. _Kunigilo._--La ordinara vorto "konjunkcio" estas tute komprenebla en Esperanto, sed "kunigilo" estas egale signifa, kaj harmoniiĝis multe pli bone kun la ceteraj tieaj proponaj. 9. _Kriilo._--Tiu ĉi estas multe pli logika nomo ol "interjekcio." Tio signifas, nature, ion interĵetitan. Sed en la natura kurado de interparolado, la interjekcio okazas multe pli malofte inter la vortoj ol antaŭ ĉiuj aliaj vortoj. Ĝi estus reale nomo pli konvena por parenteso. Mi proponas tial "kriilo." Tiuj ĉi ideoj venis nur en mian kapon antaŭ du semajnoj, sed ili ŝajnis al mi tre utilaj kaj gravaj. Tiel mi rapidis por presigi ilin antaŭ la Kongreso. KLOPODU.--HIMNO ESPERANTA. Originale verkita de M. R. Keesing (Auckland, N.Z.). Antaŭen! Antaŭen! Ne restu momenton! Etendu la povan, la magian senton. Flugigu standardon trans tuta la mondo, De ambaj polusoj ĝis ĉirkaŭ la rondo. Popoloj, ho! aŭdu, jen estas stimulo Por plu altaj celoj, sen ia makulo; Antikva deziro atingas plenumon, Triumfe venkante disvastigas lumon. (Ĥoraro). Kuraĝu! Kuraĝu! Vi bravaj amikoj, Plilarĝigu ĉiam per daŭraj efikoj La bonan laboron, kun korega kanto. Ho! antaŭeniru por la Esperanto. March forward! March forward! Delay not your striving, The moment of victory now is arriving. Fly boldly the standard through all the world's regions, All round the earth's compass assemble your legions. O! peoples, attend, for we give you a treasure, Exalting your aims by a pure, spotless pleasure, Fulfilling the longing of great ancient sages, For light and advancement, creating new ages. (Chorus). Have courage! Have courage! Ye brave-hearted brothers, Extend the boon further to benefit others. Sing gladly in chorus a soul-stirring canto, To spread far the praises of sweet Esperanto. Maurice R. Keesing, _Principal of The Cosmopolitan College, Auckland, N.Z._ LA LETERO AL LA BAPTO-PATRO. El la Veillée, tradukita de Elise Bauer. Personoj.--_Paŭlo_: dekjara. _Johanino_: okjara. Ambaŭ sidas ĉe la tablo skribontaj. Paŭlo elstrekas kaj skrapetas. Johanino rigardas la plafonon. Ambaŭ sopiras. _Johanino._ "Paŭlo!" _Paŭlo._ "Kion?" _Johanino._ "Ĉu ci jam skribis multon?" _Paŭlo, montrante folion nigran je inkmakuloj kaj elstrekaĵoj:_ "Jen!" _Johanino._ "Sed ĝi estas tute elstrekita!" _Paŭlo._ "Nu, kaj ci?" _Johanino, montrante blankan folion._ "Jen!" _Paŭlo._ "Sed ĝi estas tute blanka!" _Johanino._ "Kun cia nigra, kaj mia blanka folio, ni estas ĉe la sama punkto." _Paŭlo._ "De tri kvaronoj da horo!" _Johanino._ "La patrino diris al ni: 'Estos baldaŭ la nomofesto de cia bapto-patro. Skribu al li ambaŭ beletan letereton.' Kaj ni ambaŭ trovas nenion!" _Paŭlo._ "Tio mirigas min, precipe de cia flanko." _Johanino._ "Nu, kial?" _Paŭlo._ "Li ne estas mia vera bapto-patro, sed cia." _Johanino._ "Jen bona motivo! Li dorlotas cin tiel multe kiel min." _Paŭlo._ "Tio ĉi estas vera. Ni multe amas lin. Se li estus tie ĉi, ni havus multegon por rakonti al li." _Johanino._ "Kaj ni ne trovas ion por skribi!" _Paŭlo._ "Fratineto! Mi havas ideon! Ni faru tiel kiel la Blindulo kaj la Lamulo!" _Johanino._ "Kiel!" _Paŭlo._ "Ni helpu unu la alian. Vi estas malpli granda ol mi--tio ĉi ne estas grava, oni ofte bezonas pli malgrandan ol si." _Johanino._ "Ĉu tio ĉi troviĝas en la Blindulo kaj Lamulo?" _Paŭlo._ "Tie, aŭ aliloke. Diru al mi ciajn ideojn. Mi diros al ci la miajn, kaj ni ambaŭ subskribos." _Johanino._ "Jes, frateto mia, tio ĉi estas bonega. Komencu!" _Paŭlo._ "Ne, ci komencu!" _Ili rigardas unu la alian nedecidite, tiam ekridas._ "Ni estu seriozaj!" _Johanino, pripensante._ "Ni povas skribi: Kara Bapto-patro, ..." _Paŭlo._ "Certe!" _Leviĝinte, kaj alproksimiĝinte Johaninon, li skribas sur la blankan folion_ "Kara Bapto-patro ..." "Vi vidas, la ideoj jam venas." _Johanino, penante imagi ion._ "Kara Bapto-patro, Estos post morgaŭ via baptofesto." _Paŭlo._ "Li devas scii tion." _Johanino._ "Eble li estas forgesinta ĝin. Pensu, li estas nur fraŭlo. Li havas nek gefilojn nek genepojn." _Paŭlo._ "Estas feliĉe ke li havas nin!" _Johanino._ "Jes, por doni donacojn al iu." _Paŭlo._ "Hm, mi havas ideon!" _Johanino._ "Diru ĝin!" _Paŭlo._ "Oni devus lerte ... mi fidas je ci...." _Johanino._ "Flatulo!" _Paŭlo._ "Sciigi al li, ke mi deziras poŝt-mark-albumon." _Johanino._ "Kial?" _Paŭlo._ "Por la okazo, ke li deziras donaci ion al ni por sia nomofesto." _Johanino, prenante la plumon kaj skribante sur la saman folion._ "Atentu!" _Paŭlo._ "Sed tre delikate. Ci komprenas!" _Johanino._ "Ne malkvietiĝu! Mi skribos tute laŭte." _Ŝi skribas_: "Mia frato posedas belan kolektaĵon da poŝtmarkoj. Se li havus albumon ..." _Paŭlo._ "Ruĝan! Albumon ruĝan!" _Johanino, obeeme skribante._ "Albumon ruĝan li estus tre feliĉa. Sed li ne havas sufiĉe da mono por aĉeti unu." _Paŭlo._ "Jen! Tiele ĝi estas tre delikate esprimita! Parolu nun iom pri lia sano." _Johanino, skribante._ "Ni esperas, ke via sano estas ĉiam bona." _Paŭlo._ "Ne, ci ja scias ke li plendas senĉese!" _Johanino, skribante._ "... Ĉiam bona, tio estas ankaŭ malbona. Antaŭ kelkaj tagoj nia patro diris ke vi similas la fantazian malsanulon. Mi lin demandis kio tio ĉi estas, kaj li respondis, ke ĝi estas malsanulo por ridigi. Tio ĉi plezurigas nin por vi." _Interrompante sin._ "Nun ni devas paroli pri la vestaro!" _Paŭlo._ "Pri kia vestaro?" _Johanino._ "Pri tiu, kiun mi deziras por mia pupo." _Paŭlo._ "Ha, jes! Donu!" _li prenas la plumon kaj aldonas al la letero_.... "Mia fratino deziras vestaron de pupo. La knabinoj, vi scias, ili revas nur pri pupoj?" _Johanino._ "En vestkesto! Skribu." _Paŭlo, skribante._ "Ili revas nur pri pupoj--en vestkesto la vestaro." _Johanino, rigardante la paĝon._ "Tio ĉi formiĝas!" _Paŭlo._ "Stilo de Sinjorino de Sevignée! Sed ŝi ne havis fraton kiu helpis ŝin! Nun ni devas diri, ke ni estas bonaj, kaj ke ni lernas diligente." _Johanino._ "Tio ĉi ne estus modesta." _Paŭlo._ "Ja jes, ci laŭdos min, kaj mi laŭdos cin!" _Johanino._ "Bona ideo!" _skribante_, "Paŭlo estas tre diligenta. Li laboras bonege. Li estas tre ĝentila al mi." _Cia vico._ _Paŭlo, skribante siavice._ "Kaj mia fratino estas la plej bona el ĉiuj knabinetoj." _Johanino, kisante lin._ "Kiel bone ci diris tion ĉi!" _Paŭlo._ "Ĉar mi pensas tiel." _Kisante ŝin._ _Johanino._ "Nia letero estas longa. Rigardu!" _Paŭlo._ "Jes, ni povos nun kisi...." _Johanino._ "La leteron." _Paŭlo._ "Ne, la bapto-patron." _Johanino, rapidege skribante._ "Ni vin kisas kore, kara bapto-patro," _subskribante_ "Johanino Delormel." _Paŭlo, subskribante siavice._ "Paŭlo Delormel." _Kun sopiro de ĝojo, jen! ĝi estas finita!_ _Johanino._ "Ni devas nur relegi nian evangelion." _Paŭlo, post minuto da pripenso._ "Ho, ci volas diri nian epistolon!" _Johanino._ "Jes, nian epistolon. Ni relegu ĝin!" _Kaj ili relegis ĝin, ĝis la fino._ _Johanino._ "Sed, ni forgesis ion." _Paŭlo._ "Kio estas?" _Johanino._ "Prezenti niajn bondezirojn je lia nomfesto." _Paŭlo._ "Tio ĉi estas facile reparebla." _Prenante la plumon, li aldonis post la subskriboj_ "Johanino Delormel kaj Paŭlo Delormel kiuj deziras al vi bonan nomofeston." MONATO POST MONATO. Nur kelkaj tagoj post la ricevo de tiuj ĉi paĝoj, ni havos la plezuron renkonti unu la alian ĉe Boulogne sur Mer. Ni deziras sendi korajn bondezirojn, kaj esperojn, ke tiu ĉi _Unua Monda Kongreso Esperanta_ estos por ĉiuj partoprenantoj tute plezuriga kunveno; ankaŭ ke la rezultatoj tie efektivigotaj inspiros nekontraŭstareblan fervoron inter niaj multelandaj kunbatalantoj. Ŝajnas al ni ja dezirinda afero, ke la lingvaj demandoj estu sub la gvido de ia _Internacia Komitato_, kompreneble sub la prezido de Doktoro Zamenhof mem. Por trafi tiun celon diversaj projektoj jam aperis, kaj ni varme konsilas ĉiun kongresanon, ke li tralegu la tre utilan libreton: _Kongresaj Projektoj ricevitaj antaŭ 15 Junio_, 32 pp., eldonata de la Grupo de Boulogne sur Mer. * * * Niaj Francaj amikoj certe faradas ĉion eblan por sukcesigi la Kongreson, kaj, inter alioj, ni ricevis ekzempleron de la bonega _Kongresa Libro_, 163 pp., verkita de nia estimata kunverkanto S-ro Paul Boulet. La volumo enhavas priskribon de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj, frazlibreton Francan Esperantan, parkere lernotajn poemojn kiel _Espero_ kaj _La Vojo_, ilustraĵojn kaj--ni ĝojas vidi--tre gravan aron da komercaj anoncoj. Tiu ĉi libro, pli ol ia alia ĝis nun eldonita, pruvas ke la nuntempa komercisto fine vekiĝas je la graveco de Esperanto kiel komerca komprenilo. Ni esperas ke la antaŭemaj anoncintoj profitos pro ilia saĝeco. * * * Tiun ĉi monaton ni ricevis la longe promesitan _Majstro Jan Hus_, bele presita 40-paĝa verko priskribante la _Vivo, Agado, Kondamno kaj Morto de la Glorinda Martiro_, verkita de J. F. Khun, kun antaŭparolo de Profesoro Carlo Bourlet. Kosto, 90 centimoj, de la Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris. La _Vocabulario Esperanto-Español_ alvenis antaŭ kelkaj tagoj, kaj estas la plej dika inter la ĝisnunaj vortaroj. Samforma kun la _Fundamenta Krestomatio_, ĝi enhavas 364 paĝojn, kaj la kosto (6 frankoj) certe ne estas tro granda. _Esperanto_ estas la titolo de la nova semajna foliego eldonita de S-roj Berthelot & Lambert. Ĝi tute similas la ordinaran Francan ĉiu tag-ĵurnalon laŭ ĝia formo, kaj enhavas interesajn sciigojn pri la progreso de nia Afero. Oni anoncas ke ĝi vendiĝas ĉe ĉiuj stacidomaj gazetvendejoj en Francujo. MONTH BY MONTH. But a few days after the receipt of these pages, we shall have the pleasure of meeting in Boulogne. We desire to send hearty good wishes and the hope that this _First Esperantist World-Congress_ will be for all participants a most pleasant gathering; also that the results there to be arrived at will inspire irresistible enthusiasm among our comrades of many lands. It seems to us most desirable that linguistic questions should be under the guidance of some _International Committee_, of course presided over by Dr. Zamenhof himself. To attain this end divers proposals have already appeared, and we warmly advise all Congress-men to read the most useful booklet: _Congress Projects received previous to June 15th_, 32 pp., published by the Groupe Espérantiste de Boulogne. * * * Our French friends certainly intend to do all possible to promote the success of the Congress, and, among other things, we have received a copy of the excellent _Congress Book_, 163 pp., written by our esteemed collaborator, M. Paul Boulet. The volume contains a description of the town and surroundings, a French-Esperanto phrase-book, poems to be learned by rote, as _Espero_ and _La Vojo_, illustrations, and--we rejoice to note--a most impressive collection of commercial advertisements. This book, more than any hitherto published, proves that the commercial man of to-day is at last awakening to the importance of Esperanto as a commercial medium. We hope the go-ahead advertisers will profit by their wisdom. * * * We have this month received the long-promised _Master John Hus_, a finely printed 40-page work treating the _Life, Doings, Condemnation and Death of the Glorious Martyr_, written by J. F. Khun, with preface by Professor Carlo Bourlet. Cost, 10d., from the _Presa Societo, 33 rue Lacépède, Paris, V_. The _Esperanto-Spanish Dictionary_ arrived a few days gone, and is the most bulky of our present vocabularies. Uniform with the _Fundamenta Krestomatio_, it contains 364 pages, and the price (5s.) is certainly not excessive. _Esperanto_ is the title of the new weekly sheet issued by MM. Berthelot and Lambert. In form it resembles the ordinary French Daily, and contains interesting information of our progress. It is stated that the paper is sold at all station book-stalls in France. PASKA LIBERTEMPO EN IRLANDO. Originale verkita de F. A. Meigh. La okazaĵoj de Paska libertempo kiun mi pasis kune kun amiko en Irlando dum la nuna jaro ofte estis tre ŝercadaj. Oni estis tiel laŭdinta la belajn pejzaĝojn de Killarney ke ni decidis iri tien motorveturile de Dublin. La vetero estis belega, kvankam neĝis antaŭ kelkaj tagoj kaj eĉ tiam la suprojn de la montoj estis neĝ-kovritaj, ŝajniganta la kamparon tre pentrinda. Vespere ni atingis Castle Dermot, kie estas granda ruiniĝinta abatejo kaj antikva Irlanda turo. Tiuj ĉi turoj estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1013 kaj kvankam oni ne estas certa pri ilia originala uzado oni konjektas ke ili estis uzitaj kiel fortikaĵoj dum tumultoj, kaj ke ili ankaŭ enhavis la ĉefan sonorilegon de la monaĥejo. Sur la vojoj estis multaj belaj ruinaĵoj sed la plej interesaj kaj amuzigaj vidaĵoj estis la diversaj metodoj kiujn la vilaĝanoj uzas por preteririgi azenojn kaj mulojn preter la motorveturilo. Kelkaj el la veturigistoj senvestigis sin de la vestoj kaj ĝin pendis sur la kapo de la besto kaj aliaj ĉirkaŭprenis la azenon ĉirkaŭ la vizaĵo por kaŝi la okulojn, sed ofte la viroj estas multe pli timaj ol la azenoj. Unufoje kiam ni alproksimiĝis malgrandan ŝarĝoveturilon la veturigisto (junulo de deksep jaroj) rapide elseliĝis, suprenrampis la defluilabordon, sin kaŝis malantaŭ la plektobarilo kaj nin rigardetis tra malgranda truo. Alian okazon virino subite perdis la nervon, faligis la kondukilojn, kovris la okulojn per la manoj kaj ekkomencis laŭte preĝi; dume la azeno daŭris marŝi trankvile. Antikvistoj sin interesas multe pri la aro da ruinaĵoj sur la "Ŝtonego de Cashel." Oni konjektas ke ili estis konstruitaj ĉirkaŭ jaro 1100 kaj multe el ili estas ornamigitaj de bela skulptaĵo. Oni diras, ke antaŭ kelkaj jaroj partio da Amerikanoj tien vizitis kaj tiel ĉarmiĝis je la ruinaĵoj, ke ili deziris aĉeti kaj rekonstrui ilin ĉe granda Amerika ekspozicio. La Irlandanoj tamen rifuzis vendi, kaj la turistoj, farintaj multajn mezuraĵojn kaj fotografaĵojn, konstruis similajn ruinaĵojn (sed pli malgrandaj) en ilia lando. La butikoj en tiuj ĉi malgrandaj urboj ne ofte havas logantan mienon. Ili enhavas preskaŭ ĉion--frukton, lardon, botojn, k.t.p., sed malfeliĉe pureco estas de dugrada graveco kaj la butikoj ŝajnas kvazaŭ la butikistoj havas grandan antipation kontraŭ sapo kaj akvo. En tago mi demandis de Irlanda sinjoro "Kial kelkaj urbetoj ŝajnas tiel malpuraj?" Li rigardis min dum minuton kaj ridinde respondis "La Irlandanoj estas tre bonkoraj kaj se unu viro pentrus sian domon ĝi aperigus pli malpura la domon de sia najbaro, kaj por nevundi la sentojn de unu la alia, ili lasas aferojn por sin mem zorgi"; sed, li daŭrigis "La plej vera kaŭzo estas malfeliĉe ĉar ili ne amas laboron." La du plej belaj ruinaĵoj sur la vojo estas la antikvaj abatejoj de "Kells" kaj "Holycross." Ili ambaŭ sidas sur riverbordo, kaj pro iliaj rebrilaĵoj en la akvo faras belegajn pentraĵojn. Holycross speciale posedas grandan fenestron bone konservitan. La priskribaĵoj kiujn oni legas pri Killarney estas neniel trograndigitaj; ĝi estas vere rava loko. Oni estas frapata de la luksa kreskado de la arboj kaj filikoj, eĉ la insuletoj en la lagoj estas kovritaj de kreskaĵo, kaj okaze oni ekvidas ardeon sin kaŝanta inter la kanoj. La kastelo de Ross kaj la abatejoj de Innisfallen kaj Muckross estas tute proksimaj. Oni diras, ke preskaŭ ĉiam pluvas ĉe Killarney, kaj kiam mi demandis de boatisto "Ĉu ĝi estis prava?" Li respondis "Ho ne! certe ni havas kelkafoje tutan semajnon senpluva!!" Tie la hoteloj estas tre puraj kaj komfortaj ĉar tiom da turistoj vizitas la kvartalon, sed ofte la hoteloj en la malgrandaj urboj kie turistoj malofte loĝas ne klopodas multe pri pureco. Kelkafoje mi estas dorminta (ne tre komforte) sur tri seĝoj, anstataŭ la lito, ĉar la drapoj kaj lankovriloj ne min allogis; _ili_ ankaŭ ŝajnis havi antipation kontraŭ la uzado de sapo kaj akvo! Estas mirinde kiaj negravaj aferoj kolektigas amason da homoj. Ĉu oni demandas scii la ĝustan vojon, aŭ ĉu oni deziras fotografi ion, dum malpli ol du minutoj, homoj kaj geinfanoj aperas kvazaŭ ili vere ekfalis el la nuboj. Ofte mi estas kalkulinta dudek, kaj kvankam ili ĉiam estas tre respektaj ili ne movos por petoj; anstataŭe ili daŭrigas tie stari kun malfermaj buŝoj, ĝis oni preskaŭ konjektas ke ili vidas per la buŝo. Tamen la plej ridinda parto de nia hejma vojaĝo estis venonta. Veturante tre malrapide pro la ŝlimaj vojoj ni alvenis ĉirkaŭ ses mejlojn ekster Dublin kiam nia veturilo subite haltis kaj tute rifuzis sin movi aŭ antaŭe aŭ malantaŭe. Ni laŭe deviĝis ĝin ŝovi al la plej proksima vilaĝo kie post multe da serĉado ni trovis viron kiu proponis ĝin tiri ĝis Dublin per sia ĉevalo. Sed Ho ve! la tielnomita ĉevalo ŝajnis kiel vivigata skeleto kaj la jungaĵo (farita de ŝnuregoj) ŝajnis kvazaŭ oni ilin estis uzinta por kunligi la ostojn. Tamen kiam ni estis pretaj foriri ĉiu vilaĝano amasis apude kaj multe amuziĝis je la vido. Je la unua tiro la veturilo sin puŝis sur la postaj kruroj de la besto, sidigante lin preskaŭ sur genuojn de la maljuna viro, kiu veturigis. Sed baldaŭ ni ekiris, kaj la homoj sekvis ridegante kaj ŝercante. Nia veturigisto rekonis multajn amikojn al kiuj li kisis la manon dirante ke "ili nun enviis lin ĉar li rajdis en veturilo kun kaŭĉukaj radoj." Sed kiam iu el la amaso diris ion, kio ne plaĉis al li, li metis la fingregon al la nazo kaj etendis la fingrojn; samtempe konvene respondanta per la lingvo Irlanda. Estis vere ridinda vidaĵo kaj estis nur kiam tiu ĉi stranĝa procesio atingis malgrandan interspacon ekster la vilaĝo ke la admiranta amaso disiĝis. Bonŝance noktiĝis kiam ni atingis la finon de la vojaĝo alie nia ricevo eble estus estinta pli entuziasma ol plaĉa. Sed kvankam oni ofte ĉagreniĝas pro tiuj ĉi aferoj je la tempo mem ili pli amuziĝas kiam oni ilin pripensas poste. NOVA LIBRO PRI LA FRANCANOJ. La celo de Esperanto--kia ĝi estas? Ĉu ĝi ne estas antaŭenigi inter popoloj pacon harmonian? Laŭ la poezio de nia althonorinda kaj aminda Majstro-- Ne al glavo sangon soifanta Ĝi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Ĝi promesas sanktan harmonion! Tial, ĉiu libro, kiu diras al ni pri la kutimoj kaj la karakterizaĵoj de la anoj de fremdaj landoj, estas ja leginda, speciale kiam ĝi estas ankaŭ simpatie verkita. Nu, la libron de Fraŭlino Betham-Edwards, titolitan _Home Life in France_, mi kore al vi rekomendas. Ne estas eble kaŝi la fakton ke, en la plimulto da Francaj romanoj aŭ noveloj, estas _io_, kiu estas certe iom malbongusta (laŭ niaj ideoj):--ofte tiu _io_ estas kaŝita, kaj kredeble artiste-kaŝita--sed ĝi estas _tie_! Estas tre malfacile trovi novelon Francan kiu tute ne enhavas ion malĝentilan rilate al la seks-amo. Sed Fraŭlino Betham-Edwards al ni diras ke ni ne devas taksi la veran "Jacques Bonhomme" (Ĵaks Bon'om) por la kuranta literaturaĵaro de Francujo. Ni Anglanoj estas eble tro pretaj kondamni, kie ni ne tute komprenas. Ni ofte devas konfesi ke ni estas antaŭjuĝemaj.... Jacques Bonhomme (laŭ ĉi-tiu aŭtorino) ne estas Parizano nek eĉ Franca "John Hodge."[119] Li estas indecoplena antaŭ ĉio ajn; li ankaŭ estas lerta kaj antaŭvidema. Kulpojn li certe posedas, sed aliflanke li havas multajn ecojn, kiuj multe valoras en la hejmo kaj en la ŝtato. Ni kelkfoje kredas ke neniu povas superi la Skotland-anon pri ŝpareco; sed efektive estas la Francanino pli ŝparema. La aŭtorino donas kelkajn anekdotojn amuzigajn pri tio. Ofte en Angla societo ni aŭdas la opinion ke la ĝentileco de la Francanoj nur estas supraĵa, kaj ke sub tiu ĝentileco ili ofte estas maldelikataj kaj vulgaraj. Tiaj ideoj nur el-montras realan nescion pri niaj bonegaj najbaroj, kaj ni certiĝas ke tiuj, kiuj ĉeestos en la venonta Kongreso facile kaj volonte konfesos la eraron. "Estas en Francujo, kompreneble," skribas Fraŭlino Betham-Edwards, "animoj pli delikataj kaj pli _mal_delikataj, kiel alie; sed noto reganta[120] de la nacia karaktero estas ja ĉi-tiu delikateco. Multe da formoj en parolado kuranta, elmontras tion. Oni evitas malĝentilajn frazetojn, kaj oni moligas malagrablajn esprim-manierojn." Du galicismojn la aŭtorino lerte citas--unue, "une jolie laide" (beleta malbelulino) por kiu ni Angle ne posedas sufiĉan tradukon, sed kiu signifas proksime "_a plain beauty_," kaj due, "il laisse à désirer" kiu Angle ni tre bone tradukas jene--"_it leaves something to be desired_" (io dezirinda mankas). "Ĉiu Francano havas iom da Rabelais, da Voltaire en sia karaktero," diris Fraŭlino Betham-Edwards, kiu citas tuj la historiojn pri la turmentegado de la Markizino de _Brinvilliers_, la mortigo de la juna _De la Barre_, kaj la ekzekuto de la malbonega _Danton_. Eĉ la martiroj religiaj ŝercis en tiaj teruraj momentoj.... Kompreneble la Francanoj malkomprenis nin ĝuste kiel ni ilin malkomprenis: la cerboj kaj la animoj de la du nacioj estas ja tiel malsimilaj. Sed tamen ili nin kopiadis ĝuste kiel ni pri aliaj aferoj ilin imitadis. La Akademio Franca definitive permesis tiajn vortojn kiaj _bifteck_ (bifsteko), _rosbif_ (bovaĵo rostita), _turf_ (torfo), _jockey_ (rajdisto), _macadam_ (makadamo), _cottage_ (dometo), kaj _square_ (placo aŭ kvadrato). Kaj tuj kiam la Anglaj Kongresanoj alvenos en la Kongresejo, ili certe aŭdos "five-o'clock" (teo je la kvina) kaj "lunch" (tagmezomanĝo), kvazaŭ tiuj estu vortoj Francaj! La libro finiĝas per ĉapitro agrabla pri la "Entente Cordiale." Trae, la aŭtorino skribas tre simpatie kaj ĝentile kaj ni bonvolas libron kiu tiom helpos antaŭen plibonan sciecon pri niaj varmkoraj najbaroj. Martyn Westcott. PIEDNOTOJ: [119] La tipo de Angla kamparano. [120] _i.e._, "a dominant note." The expression is used in Harmony. PRI LA MALSATO. Originale verkita de E.W. Mi estis dekunujara knabino, kiam Cindran Merkredon onklino mia kun ŝia edzo, pastro, tagmanĝis ĉe mia patrino. Kompreneble la sola nutraĵo estis salfiŝo, ovsaŭco kaj terpomoj. Ili multe parolis pri la devo de la fasto, kaj pri la kuraĝo de kelkaj infanoj Turkaj kiuj dum varmega fasta tago sin detenis eĉ akvon trinki, kvankam ili tiel suferis ke pli ol unu el ili mortis pro soifo. Mi hontis ke mi, kristanino, superiĝus de nekredantidoj. Mi silente promesis ke dum la 40 tagoj de la granda fasto mi ne manĝos viandon. Laŭe, Jaŭdon mi refuzis la viandon; tio plaĉis al mi ĉar mi ĉiam ĝin kontraŭvole manĝis, sed tio multe ĉagrenis mian flegistinon kiu estanta alireligiulino malamegis ĉiun kutimon Katolikan. Ŝi memorigis al mi antikvan ordonon kiun mi tute forgesis, nome ke ne manĝinte porcion fiksan de birdo aŭ de besto mi ne havos torton, pudingon nek mem panon. Tial mi vere fastis. Vespere mi tre malsatis kaj volis multon manĝi, sed ŝi diris ke mi havos nur tiom kiom mi ordinare deziris. Simila estis la morgaŭa matenmanĝo kaj la sekvantaj tagoj. Ĝis la kvara tago mi ne suferis, mi estis lerta, feliĉa kaj fiera pri mia obstineco; ankaŭ mi kredis ke mia patro estos fiera pri mia elteno, kiam en la granda Juĝatago li ĉion scios. Poste mi grade perdis apetiton kaj mi ofte ne manĝis eĉ la malgrandan pecon da pano kun sukeraĵo al mi donitan por vespermanĝo. Mi devas konfesi ke pli ol ian frandaĵon mi ŝatis la vidon de la ĉagreno de mia flegistino kiun mi tute neametis, ŝi estis la unua Anglino kiun mi konis, kaj nur post jaroj mi lernis estimi aŭ ami la geanglojn. Mia unua sufero estas ke mi preskaŭ perdis la memoron; la ok aŭ dek lecionojn kiujn mi vespere per granda peno lernis parkere mi nokte forgesis, kaj morgaŭe, tempo al mi mankis ilin relerni, tial ke miaj bonaj instruistinoj koleriĝis kontraŭ mi kaj min devigis plie lerni multe da paĝoj kaj elskribi predikon. Mia dua sufero estas en la okuloj, tage mi malbone vidis kaj nokte mi ofte vekiĝis per subitaj akraj doloroj, la palpebroj tiel rigidiĝis ke iafoje al mi estas necese uzi fingron por ilia fermo aŭ malfermo. Al neniu mi plendis ĉar mia avo estis terure malsana, la kuracistoj ne havis esperon je lia vivo: mia patrino estas ĉe li de frumateno ĝis vespero, mia onklino de vespero ĝis mateno, kaj reveninte en iliajn domojn ili estas tiel lacaj kaj malĝojaj ke estus kruele aŭ la unu aŭ alian maltrankviligi. "_Nia Fraŭlino_" min antaŭe instruis ke estas malnoble iun dolorigi, mem fremdulon, ke estas eĉ pli malnoble ne povi silente suferi. Poste mia avo formoviĝis al ĉefurbo kaj mia patrino lin akompanis--nune mi ne havis parkerajn lecionojn, mia instruistino pensis ke mia cerbo tro estis klopodinta kaj ke mi iĝas idiota. Mi iris en la lernejo sed mi nur aŭskultis; pli ofte mi kusiĝis sur la tero. Enfine mi komencis senti severajn dolorojn internajn kaj tiam unue min frapis la ideo ke mia malsaneco devenis el malnutro. Mi kredis min mortontan kaj mi pensis kiel feliĉa kaj fiera estos mia Patro kiam Li min vidos forlasi la gloran benitan suferantaron pro Lia amo, por stari eterne apud Li en loko malpli honorinda. Foje mi pensis ke eble Li ja mortis pro Lia religio kaj ke Dio min faris fasti por ke mi apud mia Patro en ĉielo vivu. Baldaŭ mi memoris ke mi fastis ne por plaĉi al Dio sed por superi infanojn Turkajn, kaj ankaŭ ke la superemo estas peko. Turmentata de tiuj ĉi pensoj kontraŭaj mi ne povis preskaŭ pli dormi. Malfrue unu vesperon mia patrino hejmen ne venis, morgaŭe min vidante ŝi ektremis kaj tuj sendis inviti nian kuraciston nin viziti, sed antaŭ lia alveno mi dufoje svenis. Mi ne memoris kiom da tagoj daŭris mia memvola fasto sed bone mi memoras ke la Paska festo finiĝis kaj mi ne ankoraŭ povis kuri, ludi aŭ engluti nutraĵon malfluidan. Neniam mi bedaŭris tiun ĉi mian sperton ĉar pli malfrue ĝi profitis al mi kaj al aliaj. Mi estis lerninta vidi la malsaton kaj kompreni ĝiajn efikojn. Unu Dimanĉon en la lernejo mi ekvidis blondan okjaran knabinon kiu dormis: la kapo kusiĝis sur benko, sed la palpebroj nur duone fermiĝis, kiam oni ŝin vekis mi vidis ke ŝi uzis fingrojn por ilin levi kaj mi certiĝis ke ŝi ne havas sufiĉan nutraĵon. Post du tajoj en komitata kunveno mi parolis pri la knabineto; la anoj min mokis dirante ke ŝia patrino estas tute ne malriĉa kaj loĝas en dometo beleta. Mi persistis kaj enfine bonkora magistrato je mi kredis. Li ĝentile sin sciigis pri la aferoj de la vidvino kaj eltrovis ke, perdinta preskaŭ tutan ŝian riĉecon kaj vendinta arĝentaĵojn kaj juvelojn ŝi nune limigas al ŝi kaj al sia filino por povi gardi ilian dometon; per lia influo la vidvino ricevis pension kiu ŝin ebligis komforte vivadi. Instruante muzikon al juna kamplaboristo kiu volis helpi al lia fratino (la organistino de vilaĝa preĝejo); mi vidis motojn spasmajn de la manoj. Mi do zorge rigardis lian vizaĝon kaj vidis la duonfermitajn okulojn. Tiame mi estis juna kaj tre vivega, mi ekkriis "Kiamaniere vi forĵetis vian monon por ke vi ne havas sufiĉajn manĝaĵojn?" Li ruĝiĝis, paliĝis kaj ekploregis. Kun iom da moko li konfesis ke li penadas ŝpari antaŭ la fino de jaro sufiĉon da mono por fari metilernanton lian frateton kiu ne havas la sanecon necesan por terlaboro. Sekve amikino mia pruntis la monon kiu en du jaroj dankeme repagiĝis. Mi esperas ke, legante mian tute ne tro-grandigitan rakonton, iuj, kiuj malsaton neniam suferis, lernos kompati la malsatulojn kaj precipe la milojn da senhelpaj infanoj, mem da infanetoj kiuj tagon post tago devas iri, malvarmaj malsataj, nevestitaj en lernejojn kie ili pro lacecon, dormemon kaj doloron tute ne povas ion lerni. Ĉu ne estas terure, ke en lando riĉa kaj civilizita tia turmento vizitas la plej senkulpajn, la plej senhelpajn de la loĝantoj? Ĉu ne estas terurige ke en lando kristana infanoj kruele malsatas kaj subpremiĝas? Ĉu Kristo ne benis per beno speciala tiujn ĉi liajn estaĵetojn? Antaŭ tri jaroj la Londona Vegetara Societo komencis donaci al kelkaj el la plej malriĉaj gelernejanoj sufiĉan kaj nutran manĝon kies kosto estis nur unu penco. Dum la tri vintroj 400,000 de tiaj manĝoj donaciĝis en Londono. Miss F. I. Nicholson ĝoje respondos al demandoj adresitaj al "Secretary of Children's Dinner Fund," Memorial Hall, Farringdon Street, E.C. LA GRIZA ĈEVALO. Tradukita de F. E. Bearne. Viro, kiu konis la mondon, unu tagon donis al sia filo du ĉevalojn, veturilon, kaj korbon da ovoj. "Iru," li diris al la knabo, "vojaĝu sur la ĉefvojo ĝis kiam vi venos al la unua domo kie loĝas geedzoj. Se vi trovos, ke la edzo estas la majstro tie, donu al li unu el la ĉevaloj. Sed, kontraŭe, se la edzino regas, donu al ŝi ovon. Revenu tuj, se vi fordonis ĉevalon sed ne revenu se vi retenis la ĉevalojn kaj unu ovo restas." La knabo forveturis kaj baldaŭ alvenis dometon, eliris el la veturilo kaj frapis la pordon. La edzino malfermis ĝin, kaj lin salutis. "Ĉu via edzo estas ĉe si?" li demandis. "Ne, li laboras kampe," ŝi respondis; "sed mi alvokos lin." Li alvenis, viŝante la frunton. La juna viro diris al ili la aferon. "Nu," diris la edzino, "mi ĉiam faras tion kion volas mia edzo. Vi estas mia majstro, ne vere, Joĉjo?" "Jes, nature!" li respondis. "Bone," diris la knabo, "mi do devas doni al vi ĉevalon. Kiun vi elektos?" "Mi pensas," diris Johano, "ke ni prenos la ĉevalon blankan, se ni havas la elekton." "Mi pensas, ke ni prenos la grizan, ĝi estas la pli bona," diris la edzino. "Ne," diris Johano, "la blanka por mi, li kuras bone." "Ne!" diris la edzino, "mi ne tiel pensas la griza estas pli bona. Mi ne estos kontenta ĝis kiam mi havos tiun ĉi." "Nu, se via volo estas tiel, mi ne plu kontraŭbatalos ĝin. Ni prenu la grizan ĉevalon!" "Mi dankas vin," respondis la knabo. "Permesu ke mi donu al vi ovon anstataŭe, el tiu ĉi korbo!" JUNA FINANCISTO. Du knaboj, dezirante pasigi gajan libertempon, trovis ke ilia tuta riĉeco estas 2 pencoj. Tiu ĉi sumo, ili pensis, ne estos sufiĉa. Ili kuniris hejmen kie unu el la junuletoj demetis sian pantalonon. Lia kamarado portis ĝin al prunt-oficejo kaj ricevis 2 ŝilingojn. Poste li iris al meblarejo kaj dungis horloĝon po 2 ŝilingoj monate, paganta la unuan partpagon. Tiam li marŝis al alia prunt-oficejo, lasis la horloĝon tie, kaj ricevis 25 ŝilingojn. Rapide li kuris al la unua prunt-oficejo, repagis la monon prunte donitan kaj ree ricevis la pantalonon, kiun li realportis al sia kunulo. Kune elirantaj el la domo, policano arestis la spekulaciisteton kaj alkondukis lin al malliberejo. La postan matenon li aperis antaŭ magistrato, kulpigita vendinte artikolon dungitan. Sed leĝisto opiniis ke la knabo ne estas kulpa, ĉar li ne vendis la horloĝon sed nur pruntis ĝin. Senkulpigo sekvis. Tiam la ruzplena knabo faris proceson kontraŭ la meblisto pro maljusta malliberigo, kaj gajnis rekompencon po 50 livroj. Geo. C. Law. SAVITA DE MORTO. Originale verkita de Generalo George Cox. ĈAPITRO III. "Ĉu vi iam verkis romanon?" diris la maljuna sinjoro, vekiĝante subite el sia dormetado. Mi nomas lin "maljuna sinjoro," pro tio, ke li ne diris al ni sian nomon dum nia vespermanĝa interparolado. "Ne, mi neniam revis pri tia afero," mi respondis, ridetante, sed tamen iomete surprizita je lia subita demando. "Ĉu vi estas verkinta unu?" "Mi verkis du aŭ tri librojn pri miaj vojaĝoj," li respondis; "sed mia ambicio estas produkti plenekscitegan romanon kun mirindega fundamento, sed jen mia malfacilaĵo; mi ne povas elpensi tian fundamenton!" "Kiam mi rememoras la fabelojn kiujn vi rakontis al ni dum la vespermanĝo mi estus pensinta, ke tio estos facila afero." "Ha! eble vi tiel pensas," diras la maljunulo, "sed neniom da miaj aventuroj, strangaj kiel estas kelkaj el ili, povis fondi efektivan bonan fundamenton, pri rabado, falsaĵo, memmortigo, mortigo, k.t.p. Sed, parolante pri mortigoj, ĉu mi ne aŭdis vin diri al via frato iom pri revolvero kiun vi aĉetis?" "Tre eble vi aŭdis," mi respondis. "Mi aĉetis unu hodiaŭ matene, kaj ĝin havas kun mi en la vagono. Ĉu vi estas juĝanto pri tiaj armiletoj?" "Nu, mi ne povas nun diri ke jes; ĉar mi ne vidis iajn da la plej novaj elpensaĵoj, sed mi estas manpreninta sufiĉe multajn dum miaj plijunaj tagoj, kaj ilin trovinta tre utilaj kunuloj en kelkaj lokoj. Mi estis pensanta aĉeti unu por Vilĉjo. Ĉu ĝenus vin montri al mi la vian?" "Tute ne," mi respondas, deprenante de la breto pistolujon, kaj malligante la ŝnureton de la paketo. "Nu! kien do mi metis la ŝlosilon? Ho! mi memoras, neligate en unu el miaj poŝoj," mi daŭrigis. Kaj elprenante nombron da aĵetoj el mia poŝo kaj metante ilin sur la kontraŭan sidejon apud la maljuna sinjoro, mi fine trovas la ŝlosilon kaj malŝlosas la skatolon. "Mi devas surmeti la okulvitrojn," diras la maljunulo, "ĉar la lumo de tiu ĉi lampo ne estas kiel eble plej bona"; kaj, konvenante la agon kun la parolo, li enmetis la manon en la flankpoŝon de sia vesto, sed eltirante ĝin, lia monujo falis sur la plankon de la vagono. "Per Ĵovo! mi devas zorgi pri tiu!" li diras ridante, samtempe malleviĝante kaj ekkaptante la monujon, kiun li metis sur la sidejon apud li. Tiam, almetante la okulvitrojn, li prenis la pistolujon el miaj manoj, kaj komencis ekzameni ĝian enhavon. "Tre utila, beleta kaj tuta," li daŭrigis, elprenante la pistolon, "la skatolo ŝajnas enhavi ĉiun necesaĵon, kaj ankaŭ duojn da ĉiuj partoj kiuj povas eble malordiĝi. Kiel vi ĝin ŝargas?" "Ho! tute facile!" mi respondis. "Premu la risorton ĉe la flanko, kaj la ŝargujo elfalos; tiam oni povas momente enmeti la kartoĉojn; repuŝu la ŝargujon en ĝian lokon kaj ĝi alligiĝas per si mem. La pistolo ankaŭ havas riglilon, kiu ŝlosas la tirilon, por ke ĝi estu sendanĝere portata en la poŝo. Ĝi ŝajnas al mi esti lerta elpensaĵo. Kion vi pensas pri ĝi?" "Ĝi estas multe pli oportuna ol tiuj farataj kiam mi estis junulo," li diris, enmetante du aŭ tri kartoĉojn en la kartoĉingojn, kaj remetante ĝin. Rigardinte la turn-pafileton kelke da momentoj, la maljunulo subite faligis la manojn sur siajn genuojn, kaj ŝajnis esti perdata en pensado. "Hura! brave!" li ekkriis post paŭzo, "la ĝustaĵo! Kia belega fundamento! Atendu momenton ĝis mi ĝin elverkos." Efektive mi ekpensis, ke mia kunulo estas freneza, ĉar tie li sidis, rigardegante rekte antaŭen, kaj tute senmova. Post intertempo da kelkaj minutoj, li ekparoladis al si mem--"Jes, tio estas ... ne, tio ne bona, li povis eltiriĝi el ĝi, kaj pruvi ... ne, li ne povis, ĉar kiel li povis montri ... jes, li povis, ĉar sia frato eble ... ne, ĉar la hotelportisto ... jes, estas tute prave kaj fareble." "Atentu! aŭskultu!" subite li diris, rigardante min, sia vizaĝo radianta pro ekscitego. "Ĉu tiu ĉi ne estas efektive belega kaj tremiga fundamento por romano? Aŭskultu dum mi rapide skizas la ĉefokazaĵojn--Mi renkontas vin kaj vian fraton en hotelo--ni estas nekonataj--mi, en la apudesto de la hotelportisto, sciigas vin, ke mi havas en mia monujo tricent livran bankbileton--Ni, vi kaj mi, forveturas sole en la sama vagono al Brighton--Vi kunhavas turn-pafileton, kaj vi ĝin montras al mi--Nu, kiel do vi povis iel pruvi, ke vi ne estis mortiginta min, supozinte, ke mi" ... (tie ĉi la maljuna sinjoro komencas ĉirkaŭsvingi la pistolon, kaj tiom ekscitiĝi, ke mi ekkriis:-- "Por amo de Dio, memoru ke la pistolo estas ŝargita!" "Ne timu," daŭrigis li, ridante, "supoze, ke mi ĝin ŝargu, kaj okaze mortigu min." ... Krakego! ... Kriego! ... Kaj la vagono pleniĝas de fumo! Mi falas sur la sidejon, defrapata de teruro, kaj tute nekapabla doni al la malfeliĉulo la plej malgrandan helpon, ĝis kiam mi estas vekata de lia voĉo:-- "Rapide! ... paperon kaj krajonon!" "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos ke mi pafis min mem hazarde?_" Meĥanike mi elŝiras folion el mia poŝlibro kaj ĝin donas al li kune kun krajono. La fumo grade malaperas, la vagono pliheliĝas, kaj mi vidas la malfeliĉulon sidantan sur la kontraŭa sidejo, kun lia kapo apogata sur lia maldekstra mano tra kies fingroj malrapide tragutetadas la sango. "Subtenaĵon por la papero!" li spiregas. Mi metas la skatolon de la fatala revolvero sur liajn genuojn, kaj tenas la paperon dum li skribas per mano tremanta: "_Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min dum mi ekzamenadis turn-pafileton apartenantan al Sinjoro_ ..." "Kio estas via nomo?" li preskaŭ neaŭdeble demandas. Antaŭ ol mi povas respondi, la krajono ekfaletas el lia mano, kaj lia kapo falas antaŭen super la paperon. Mi suprenlevas lin, sed terura tremetado ekkaptas lian korpon, kaj mi ekvidas ke liaj lastaj momentaj estas alvenontaj. Li penas paroli sed la vortoj mortas sur la lipoj. Li almontras al la papero, kiu kuŝadas sur la planko; lia kapo falas malantaŭen; unu lasta elspiraĵo, kaj li trapasas la limon! (_Daŭrigota_). PRI BRAILLE VORTARO. Stockholm. Estimata Sinjoro, Sendube vi aŭdis per "_Lingvo Internacia_" pri la ĝenerala situacio de Esperanto ĉe la blindularo. Vi aŭdis pri la sindona, senlaca laboro de Sinjoro Th. Cart; pri lia kreado unue de gramatiketo kaj ekzercaro Esperantaj en _Braille_ kaj due de revueto al ni legebla, kiu jam estas amata; vi aŭdis pri la loterio de Fraŭlino Zabilon d'Her--la malegoista, kuraĝa virino--kiu celas progresigi Esperanton ĉe la blindularo; kaj vi aŭdis, kiel unu post alia el niaj samsortanoj aliĝas al nia deo. Mi tial volas tie ĉi nur iom rakonti pri Esperanto ĉe la Angla blindularo. Ĉar dank' al la gramatiketo de Prof. Cart, tradukita bonege de S-ro Joseph Rhodes, Esperanto estas ankaŭ lernebla al blindaj Angloj, se ili havas bonan scion de la gramatiko de sia patrinlingvo. Ne malmulte estas jam farite por Anglaj blindaj Esperantistoj: La _Braille'a_ gazeto "_Progress_" ofte enhavas artikolojn kaj sciigojn pri Esperantaj aferoj, el kiuj multajn skribis nia amiko Sinjoro W. Percy Merrick. Tamen Esperanto ne havas grandan nombron da amikoj ĉe Anglaj blinduloj. Tio ĉi dependas eble je pli ol unu cirkonstanco sed ĉefe je la fakto, ke ekzistas neniaj Esperantaj vortaroj en punktskribo. Mi aŭdis tion ĉi el diversaj flankoj, kaj en la Aprila numero de "_Progress_" tio sama estis denove elmontrata. Kelkaj Svedaj amikoj tiam decidis fari ĉion en siaj fortoj por helpi al siaj Anglaj kungefratoj. Kvardek Kronoj estis tuj donataj. Tio ĉi estas malgranda sumo, sed ĝi estas komenco de fariĝonta fondo por Esperant-Angla vortaro _Braille'a_. Kaj nenia fino sen komenco. Nia plano estas kolekti sufiĉan sumon por ebligi la presadon de la libro nomita. Unu aŭ du Angloj jam promesis sian helpon. Dume ni priesploradas, kie la vortaro devas esti presata por fariĝi sufiĉe malmulte-kosta. Mi skribis al vi tiun ĉi leteron, parte ĉar mi scias, ke ni havas vian afablan intereson, parte ĉar mi pensis, ke eble iuj el viaj Legantoj volus helpi al ni iamaniere. Mi estus tial al vi tre danka, se vi volus fari resumeton de mia letero kaj presigi ĝin en via estimata gazeto. Kun granda respekto, Mi estas, kara sinjoro, Via fidele, H. J. E. Thilander. POPOLA VERSAĴO. Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main). Pro manko de najlo, la ŝuo perdiĝis. Pro manko de ŝuo, ĉevalo perdiĝis. Pro manko de ĉevalo, rajdisto perdiĝis. Pro manko de rajdisto, batalo perdiĝis. Pro manko de batalo, reĝlando perdiĝis. Kaj ĉio pro manko de ĉevalo-ŝu-najlo.` AVENTURO TERURA. Originale verkita de William Officer (Peterhead). Estis mia libertempo. Severa laborado dum tuta jaro estis min malfortiginta. Mi konkludis ke resaniga maraero estus la plej bona kuracilo. Sekve mi min trovis loĝanta ĉe vilaĝo apud la Skota marbordo. Ĉiutage mi promenadis sur la bordsablaroj, trae ĝuadante la freŝan aeron kaj sunbrilon. Unu matenon mi rimarkis ŝtonegaron, foretendantan en la maron. Mi ankaŭ rimarkis ke la ŝtonegoj plialtiĝis kiel ili malproksimiĝis de la tero. Ĉe ambaŭ flankoj de la rifo la ondetoj saltis kaj ludis simile al feliĉaj kreitaĵoj vivaj. Kia bonega ekzerco estus, mi pensis, transpasi la ŝtonegojn, kaj sidiĝi sur la plej malproksima pinto. Subite deziro anstataŭis penson, kaj mi komencis la allogan eksperimenton. Mi supreniris kaj malsupreniris ŝtonegajn montetojn, kaj trapasis ŝtonegajn valetojn, ofte je granda malfacilo. Fine, mi trafis mian celon, kaj sidiĝis triumfe sur la lasta ŝtonego. La varmo kaj marmuziko kombinis min luli en feliĉan revaĵon. Kiel longe mi tie sidadis mi ne povas diri. Mi vekiĝis trovi ke la marfluo estis multege leviĝinta. "Mia Dio! Ĉu estos eble retrapasi la ŝtonegajn valetojn?" estis mia unua penso. Je timego mi tuj leviĝis. Unu ekvido preskaŭ haltigis mian koron. La plej proksima valeto similis riveron, kiun oni ne povus transpasi krom per naĝado. Malfeliĉe, mi ne estis la arton lerninta. Sopire mi rigardis la teron, nur esti memorigata cirkonstancon, kiu alportis novan teruron al mia animo. Antaŭ nelonge mi preterpasis tiun ĉi saman lokon. La marfluo estis tiam alta; kaj la ŝtonegoj sur kiuj mi nun staris ne estis videblaj. Kia malgaja sorto devos do esti la mia, se helpo ne alvenos! Rilate al tio ĉi lasta mi havis malmulte da espero. Tiu parto de la marbordo estis dezerta, kaj homoj ĝin vizitis tre malofte. La ondoj jam alproksimiĝis miajn piedojn. Mi ilin rigardis kun malvarma tremeto. Antaŭ nelonge ili aperis belaj, sendanĝeraj. Nun ili ŝajnis alpreni la formojn de sovaĝaj monstroj, kiuj penas min ekkapti per teruraj blankaj dentoj. Priskribi la sentojn, la teruraĵojn kiuj min posedis dum la kruela akvo leviĝis colo post colo ĉirkaŭ mi, ne estas eble. Por tia tasko la homa lingvo ne estas sufiĉa. En la daŭro de tiu mallonga periodo mi ŝajnis morti milfoje. Kiam la akvo atingis mian bruston, tre stranga afero okazis. Miaj timoj subite foriris; kaj mia animo tute trankviliĝis. Ankoraŭ mi rigardis la teron; sed mi ne plu atendis helpon, nek eĉ ĝin deziris. Baldaŭ nur malfacile mi povis stari. Ĉiu ondo, kiam ĝi preterpasis, preskaŭ min forportis. Fine, miaj piedoj apartiĝis de la ŝtonego. Mi aŭdis laŭtan siblan sonon en miaj oreloj, kaj nenion plu sciis. Kiam mi vekiĝis mi kuŝis en boato. Apude du fiŝkaptistoj genufleksis. Al miaj demandoj ili respondis ke ili vidis mian danĝeran situacion de la maro, kaj rapidis min savi. Ili alvenis ĵus kiam mi subakviĝis, tuj min tiris en la boaton, kaj, post multe da flego, mian konsciecon revenigis. Tiu ĉi aventuro okazis antaŭ multe da jaroj; sed ĝi lasis tian profundan impreson sur mia animo ke mi ne povas eĉ nune rigardi la maron sen tremeto. LA MALJUNA PASTRO. En kampa vilaĝo de la okcidenta Irlando, Katolika Pastro sufiĉe maljuna por esti iom malpreciza je sia memoro, predikis unu dimanĉon pri la Komparaĵo de la bulkegoj kaj fiŝoj: li signalis al sia zorgitaro kia miraklo estis kiun faris Nia Sinjoro kiam li nutris kvin virojn kaj du virinojn per miloj da bulkegoj kaj miloj da fiŝoj: kaj postulis ĉu iuj el liaj aŭdantoj kredas ke ili povas simile fari. Ŝajnis ja al la paroĥanoj ke ne estas tie ia granda miraklo; kaj unu, Pat Rafferty, estis sufiĉe maltima por eldiri ke "Mi kredas ke mi do povus tiom fari mi mem!" Tio ĉi, kaj lia memoramanko alvenis al la oreloj de la Pastro, kiu vidis sian eraron, kaj, kun humora okulbrileto, diris, "Ho! mi ja tion plene rektigos proksiman dimanĉon!" Nu, kiam alvenis dimanĉo, li klarigis al sia aŭdantaro kiel li devus diri ke Nia Sinjoro nutris milojn da viroj kaj milojn da virinoj per kvin bulkegoj kaj du fiŝoj. "Nun," li demandis, "Pat Rafferty, ĉu vi kredas, ke vi povus tion fari?" "Vere, via moŝto riverenca," respondis Pat, "mi ja kredas ke jes." "Kaj kiel vi farus?" reparolis la Pastro. "Nu! via Riverenco, per la restaĵoj de la lasta Dimanĉo!"--(10532). SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 23. (Vol. II., No. 9.) _Septembro, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.C. CONTENTS. Page Two Congress Programs 129 Impressions of the Congress (H.B.M.) 130 Notes on the Orient, Part III. (Col. H. K. Gordon) 135 Saved from Death, Serial, continued from pages 98 & 126 (General Cox) 136 Reminiscences, Part IX. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 137 Brisquet's Hound (translated by C. Leroux) 139 The Sherborne Pageant (H. W. Southcombe) 140 The Snowdrop (Clarence Bicknell) 141 Sundry Notes 142 Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law) 142 The Little Invalid (translated by Dr. Philippet) 144 MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195. VISKO ESPERANTO. Registered Trade Mark, No. 270,042. BONEGA PROPAGANDILO. Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto. Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton. Bonvolu skribi por detaloj al-- BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW." The Remington THE _UNIVERSAL_ TYPEWRITER. Just think of it! THE INTERNATIONAL MACHINE. _Unbound by ties of nationality: The common bond of union of all civilised peoples._ The Remington can be supplied fitted for Esperanto. * * * THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY, 100, Gracechurch St., London, E.C. La Remington LA _UNIVERSALA_ SKRIBMAŜINO. Pripensu je tio! LA INTERNACIA MAŜINO. _Tute liberiĝita de naciaj ligiloj: La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj._ La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj. * * * LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO, 100, Gracechurch St., Londono, E.C. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas. Tiu bone dormas. Kiu bone dormas. Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. NASKIĜO. Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Horthumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard). Correspondence Lessons in Esperanto. ARE GIVEN BY Mr. A MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. _7/6 the Quarter._ KOLEKTANTOJ. Finlandaj poŝtmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, aŭ 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, aŭ 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per poŝtmandato. Rusaj poŝtmarkoj akceptaj laŭ efektiva valoro. ADOLF REINBERG, Osterlanggatan, 39, Abo, Finland. AL STUDENTOJ ĈIULANDAJ. Gestudentoj dezirante studi la Artojn aŭ la Sciencojn ĉe London University estas invitataj aliĝi je 3 aŭ 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ĉe University College, London. Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. S-rino. L. Frank, 13, Somerset Street, Kingsdown, Bristol, Anglujo. Deziras kor. per leteroj & ilus. p-k. por reciproka kritikado & pliboniĝo. S-ro. G. Wilkins, 94, Greenwood Road, Dalston, London. Deziras kor. letere & p-k. kun Geesperantistoj. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 23. [Vol. II., No. 9.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later issues 4d. each, net. SEPTEMBRO, 1905. PROGRAMOJ. _Sabaton, Aŭguston 5._ 1. L'Espero. _Ĥoro_ de Boulognaninoj. 2. Oficialaj Paroladoj. 3. Respondo de D-ro Zamenhof. 4. Orĥestro. 5. Ĉu vi konas la landon? _Kanto._ F-ino M. Samuel. 6. Serenado. _Kanto_ F-ino Richard, _Violono_ F-ino Libersat. 7. Sub la blanka velo. _Ĥoro & solo_ de S-ino Parsons. 8. La Bano de la Pastro. _Monologo_ de Paul Boulet. 9. La Edziniĝo de Johanino. _Kanto._ S-ino Duchochois. 10. Hinda Kanto. _Voĉo_ S-ino Bergier, _Violono_ F-ino Libersat, _Violonĉelo_ S-ro Libersat. 11. Mensogo pro Amo. _Unuakta komedio_ tradukita de Paul Boulet, _Ludata_ de F-inoj Pannevin & Samuel. S-roj Lephay, Boulet, C. Michaux, Martin & Samuel. _Dimanĉon, Aŭguston 6._ 1. L'Espero. _Kanto_. [121]Ho Mia Kor'. _Kanto_. S-rino Guivy (Tours). 2. Balo de la Enmaskigitoj. _Deklamata_ de S-ro Lambert (Londono). 3. Legendo. _Ludata sur Violono_ de F-ino Birch (Folkestone). 4. Finokanto. _Kanto_ de D-ro Hanauer (Frankfurt). 5. Ĉu esti aŭ ne esti. _El Hamleto._ F-ino Schafer (Londono). 6. Plu kreskis la Barbo. _Humora kanto_ de S-ro Hulme (Shrewsbury). 7. Edziĝo Kontraŭvola, _de Molière_, tradukita de Victor Dufeutrel. Dorimeno, _filino de Alkantoro_. S-rino Junck (Italujo). Unua Ciganino. F-ino Cederblad (Svedujo). Dua Ciganino. S-ino Avilov (Rusujo). Sganarelo, _amanto de Dorimeno_. S-ro Paul Boulet (Francujo). Pankraso, _Filozofo_. S-ro H. Bolingbroke Mudie (Anglo). Mariufuso, _Filozofo_. S-ro Saint Martin (Kanado). Geronimo, _amiko de Sganarelo_. S-ro J. Ansel (Francujo). Alkantoro, _patro de Dorimeno_. S-ro Cogen (Belgujo). Alcidaso, _frato de Dorimeno_. S-ro Kuchler (Germanujo). Likasto, _amanto de Dorimeno_. S-ro Allum (Norvegujo). 8. La Vojo. _Kanto._ S-rino A. Mudie (Londono). 9. La Kapelo, _deklamata_ de S-ro Otto Simon (Ung Hradisch). 10. Antaŭen. _Kanto._ F-ino Schafer (Londono). 11. Solo de Fluto. _Humoraĵo_ de S-ro Dore (Troyes). 12. Ĝis la Revido, _deklamata_ de S-rino Junck (Bordighera). 13. Nova Kanto, _deklamata_ de F-ino Warlow (Londono). 14. La Elf-reĝo. _Kanto._ D-ro Hanauer (Frankfurt). 15. Freneza Ridado. F-ino Banet (Valenciennes). 16. La Sonĝo de Malliberulo. _Kanto._ Profesoro Offret. 17. Printempo Venas. _Kanto._ F-ino Farnes (Londono). PIEDNOTO: [121] Aĉetabla po 1 franko por helpi Blindulojn. KONGRES-IMPRESOJ. H. Bolingbroke Mudie. La Unua Internacia Esperantista Kongreso finigis sian tre sukcesegan vivadon en Boulogne-sur-Mer, la 11 de Aŭgusto. Sendube estontaj Kongresoj estos ja multenombraj, sed neniam ni povos forgesi la rimarkindajn impresojn, kiujn faris je ni tiu ĉi unua Kongreso. Ĉar estas, ni kredas, la intenco de ĉiuj niaj kunbatalantaj Esperantistaj Gazetoj pritrakti detale la Kongresajn agadojn, ni nur verkos kelkajn vortojn pri la ĝenerala impreso. Estas certe ke tiuj multaj amikoj estis pravaj, kiuj antaŭ-diris ke nun Esperanto, por la unua fojo, estos monde reklamata. Ĉar ĉiuj ĵurnaloj, eĉ tiuj kiuj neniam antaŭe volis nomi la "Dua Lingvo por Ĉiuj Nacioj," jes, ĉiuj donis tre favorojn raportojn pri la rimarkinda fervoro, komprenebleco, kaj amikemo, kiuj unuigis la diversnaciajn Kongresanojn. Kiam ni unue paŝis sur Francan teron, forlasinte la belan turben-ŝipon _Onward_, ni ekvidis ke Boulogne fariĝas Esperanta urbo. Eĉ la portistoj, kiuj klopodis pri la pakaĵoj, diris: "A l'Hotel Espérantiste, Monsieur?" Sur la stratoj flugetis verda flago kun blanka kojno, sur kiu estis brodita verda stelo. Kvankam Boulogne estas sufiĉe granda urbo, du miloj da verdsteluloj estis tre videblaj sur la stratoj, kaj ĉiam, dum eĉ mallonga promenadeto, ni certe renkontus kelkajn afablajn samideanojn. Persone, mi estis pli ol kontenta, ĉar, dank' al oftaj feliĉaj Esperantaj vojaĝetoj, kiujn kredeble niaj legantoj bone memoros, mi rekonatiĝis kun tiel granda nombro da Esperantistoj kiel ia alia Kongresano. La tuta Kongreso estis do serio da kontentigaj renkontoj kun entuziasmaj amikoj. Kaj mi ne povis malpermesi al mi la memoron pri la malgrandaj ĉarmaj kunvenoj kiujn mi ĉeestis dum la du antaŭaj jaroj. Vere, vidante la Boulogne Kongreson, neniu povas plu diri ke Esperanto ne faris mirindegan progreson. Eĉ la Angla _Times_ devis konfesi ke la fakto ke tiom da diversnaciaj homoj povis sin tute interkomprenigi nur per Esperanto "ne estis kontraŭdirebla." "En la mondon venis nova sento," prave skribis nia eminenta Prezidanto; sed ni multe dubas se eĉ li iam atendis vidi tian pruvon, kia estas donita inter Aŭgusto 4-11. Kaj kion pensis D-ro Zamenhof pri ĉio ĉi? Ĉu li trovis ke la ekcitiĝo, fervoro, kaj entuziasmo, kiujn li vidis inter la ĉeestantaro; ĉu li trovis ke la tondraj aplaŭdoj, kiuj bonvenigis lin ĉiam kaj ĉie; ĉu li kredis ke tiuj ĉi kaj la aliaj nekalkuleblaj signoj de nia progreso valoris la penadon de la longa veturo de Varsovio ĝis Boulogne? Oni ja ne povas dubi pri lia respondo! Kaj tiuj amikoj ankaŭ kiuj venis de eĉ pli malproksime, de Kanado, Nov-Zelando, Japonujo, k.t.p., ĉu ili ne estas ankaŭ kontentegaj? Kaj, pli ol ĉiuj, ĉu ne estis Maître Michaux, la nelacigebla organizinto, la forta "Blovanto de la Kongresa ventego," ĉu li ne estas kontentega kaj fierega pro la rezultato de liaj klopodoj? Ja nenie oni estus povinta trovi homon pli taŭga por laborego tia, kaj kiu samtempe posedis tiom da valoraj gehelpantoj. "Palmam qui meruit ferat." Ni en niaj koroj denove danku kaj gratulu Maître Michaux kaj la Grupon de Boulogne-sur-Mer! Kompreneble ni Esperantistoj grupiĝis, restis multope ĉe diversaj Esperantemaj hoteloj. Certe hotelestroj ne povas plendi je Esperanto! Alveninte vendredon nokte, ni jam havis tempon por diversaj ekskursetoj sur la kamparo antaŭ sabatvespero, kiam la Kongreso oficiale komenciĝis. Doktoro Zamenhof mem alvenis vendredon post glorplena restado en Parizo. Li restis ĉe Maître Michaux. Elektita malmulto estis invitata lin renkonti por privata parolado antaŭ la oficiala vesper-kunveno. Tiam estis decidite elekti kvin Vic-Prezidantojn de la Kongreso, ĉar D-ro Zamenhof ne sentis sin sufiĉe forta por preni ĉion sur si. La kvin elektitaj estis:--D-ro Zamenhof, Prezidanto. Vic-Prezidantoj:--M. Boirac, Rektoro de la Universitato de Dijon; Maître Michaux, Advokato, Boulogne; Doktoro Mybs, Hamburg; Kolonelo Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., Prezidanto de la Brita Esperanta Asocio; kaj Generalo Sebert, Membro de la Franca Instituto, Parizo. La sukceson de la diversaj kunvenoj ni multe ŝuldas al la Urbestro de Boulogne, kiu afablege donis al ni la uzon de la Urba Teatro dum la tuta daŭro de la Kongreso. Vere, sen tiu ĉi helpo, ni ne scias kio estus okazinta, ĉar tiu granda teatro mem estis ne tro vasta por la aŭdantaro. Sabatvespere, ĉirkaŭ 8.20, la amika babilado de la kunvenintoj subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis, kaj jen! en longa vico, vidiĝis la eminentaj Francoj, kiuj volis doni al ni la bonvenon sur Franca tero. Doktoro Zamenhof estis la sola ne-Franco, kaj la aliaj estis la Urbestro, la Sub-Urbestro, la Prezidanto de la Komerca Ĉambro, Generalo Sebert (Membro de la Franca Instituto, Reprezentanto de la Franca Touring Klubo), Profesoro Carlo Bourlet (Prezidanto de la Grupo Pariza), Profesoro Cart, kaj MM. Boulet and Derveaux (la du Sekretarioj de la Boulogne Grupo), kaj laste, sed ne malpleje, Maître Michaux. Post multaj ĉarmaj paroladoj, Doktoro Zamenhof leviĝis, kaj tute senŝancele aŭdis la plej tondran aplaŭdon imageblan. Multaj malpli fortaj homoj ja estus konfuziĝintaj je tia okazo; sed, kvankam mi sidis en la unua vico de seĝoj, mi ne eĉ vidis tremeti la Doktoran manon. Tute kalme, eble iom aŭtomate, la kreinto de la lingvo Esperanto klarege elparolis belegan paroladon, dum li rigardis antaŭ siaj piedoj la triumfon de lia laboro, la floron de la proesperanta batalantaro. Kaj, dum la silentego kiu regis dum la longa parolado, ne eĉ unu vorto el liaj lipoj perdiĝis. Estis same ĉiaokaze dum la tuta Kongreso. Ĉiu Esperantisto sen malhelpo komprenis ĉiun Esperantiston! Detalan priskribon de la parolado de Doktoro Zamenhof ni lasas al tiuj el niaj samtempaj ĵurnaloj, kiuj estas difinitaj por oficiala raportado. Kiam D-ro Zamenhof sidiĝis, kaj la aplaŭdoj reaŭdiĝis, la kurteno falis, kaj la Kongreso oficiale malfermiĝis. Iom poste la Boulogne Grupo donis tre ŝatindan koncerton. La virina ĥoro, sub la direktado de la sindona S-ino Bergier, estis speciale aprobinda. Nia kunverkinto, S-ro Paul Boulet, deklamis "La Bano de la Pastro" kaj ankaŭ havis rolojn en la du komedioj kiuj ludiĝis dum la Kongreso. Ni ja volus ke ĉiuj Esperantistaj Grupoj estu tiel talentoplenaj, kiel tiu en Boulogne-sur-Mer! Post la koncerto, ni nature rekunveniĝis en la Grand Café, ĉar ni estis en Francujo, kie la kafejo estas la ĝenerala kunvenejo. En la sama eleganta konstruaĵo ses-aŭ-sepdek Esperantistoj babiladis kun D-ro Zamenhof, je neoficiala kunveno la antaŭan nokton, tial ni do bone konis la lokon. La proksiman tagon estis, kompreneble, Dimanĉo. Certe neniu el la Anglaj partoprenantoj iam ĝuis tian Dimanĉon antaŭe; kaj, por kvietigi maltrankvilajn konsciencojn, ni certigis al ili ke, ĉar estis la dua tago (de la Kongreso) ne estis eble ke ĝi estu ankaŭ Dimanĉo, kiu estas la unua tago! Matenfrue ni kunvenis, laŭ nacioj, por aranĝi la elekton de reprezentantoj pri la Lingvaj Aferoj, k.t.p. Post la kunveno, la elektituloj rekunvenis sole, kaj la ceteroj frue matenmanĝis por povi aliri la Ĉevalkuradojn, en speciala vagonaro. La tago estis ĉarmega, aero klara kaj freŝa, suno varma, ĉielo blua. Kiam do S-ro Gehet, Sekretario en Rouen, proponis al mi ke ni iru ĝis la ĉevalkuradoj per vel-boato, anstataŭ vagonare, la propono estis tiel alloga ke mi forlasis mian patrinon kaj la multajn amikojn, kaj vojaĝis kun nur tri. La maro estis tiel bela, tamen iom maltrankvila, ke, alveninte ĝis Wimereux (kie estas la ĉevalkurejo) blovita de favora vento, S-ro Gehet kaj mi decidis returnen-iri ĝis Boulogne, kaj poste veturi trame. Tiel okazis ke ni nur vidis la lastan kurson--de la Oficiroj--kaj revenis urbon per la Esperantistplena vagonaro. Post rapida vespermanĝo, ni devis forkuri ĝis la teatro, kie okazis la "Internacia Koncerto." Eĉ pli plenigita ol antaŭe, la teatro ja prezentis kuraĝigantan aperon. Diversaj kantoj, deklamoj, kaj muziko plenege sukcesis, kaj la _Edziĝo Kontraŭvola_, de Molière, ludiĝis de oknaciaj aktoroj. Neniam antaŭe, certe, okazis tia ludo. Inter la aktoroj kaj la aŭdantoj estis unu sola interkomprenilo--Esperanto; kaj estis ja rimarkinda afero ke, preskaŭ sen antaŭludoj, komedio sukcesis tiamaniere! Doktoro Zamenhof kaj lia afabla edzino invitis nin, la naŭ aktorojn, en sian kupeon, kaj dankis nin. Dum la longa trairo de la teatro kiun postulis tiun viziton, ni ja estis subpremegataj je gratuloj. La vestoj, scenoj, kaj ĉio estis ja bone aranĝitaj. La dua parto konsistis el kantoj, deklamoj, ŝercoj, k.t.p., kiuj ja elmontris veran talenton. Ni presigas la programon, kaj ĉiama estu la honto de tiuj Esperantistoj kiuj povis, sed ne klopodis ĉeesti! Post koncerto, kafejo; post kafejo, lito; post lito, dormo; post dormo, festenoj (bis). Tiel oni povas priskribi la unuajn Kongresajn tagojn malmultvorte. Lundo, Aŭgusto 7, Banklibertago en Anglujo kaj Skotlando, Esperantalibertago en la Esperantujo! Ĉu oni iam povos tiun tagon forgesi? Matenmanĝante, ni memoris la konsilon de Ham Mukasa, kaj ne tro manĝis, pro la venontaj bonaj manĝaĵoj; ĉar ĉu hodiaŭ ne estas la tago difinita por la Granda Internacia Festeno, kaj ĉu oni ne estis dirinta al ni ke eble la ĉambrego de la Kazeno ne estos sufiĉe granda por ni? Jes, estis tiel! Kvankam ĝi povis enhavi 400 manĝantojn, kvindekon da Esperantistoj devis iri en apudan ĉambron. Bonega sukceso! Kaj ĉie la vorto Esperanto. Esperanta Visko, Esperanta Ĉampanvino, Esperanta ĉi-tio kaj Esperanto tio. Kaj ĉie Esperantistoj. Ne grave ĉu Ruso, Polo, Franco, Germano, Belgo, aŭ Anglo, ĉiuj estis kaj ĉiam estos, Esperantistoj. Ĉu iam oni aŭdis tiajn paroladojn? Unue D-ro Zamenhof, poste eminentaj Francoj kaj reprezentantoj de ĉiuj ĉeestantaj nacioj, esprimis, per belsona Esperanta, siajn pensojn kaj esperojn. La tempo rapide forflugis! La fotografantoj havis multe da okupado tiun tagon; ĉar, kvankam ili bone laboris dum la festeno mem, eĉ pli bone estis kiam, forpelitaj en la Kazen-ĝardenojn, ni ĉiuj amasiĝis apud muzikludejo, por fotografiĝi, kaj aŭskulti tiujn naciojn, kiuj ne ankoraŭ havis sian okazon en la salonego. Oni ja povas esti tre elokventa per Esperanto. La efekto de la paroladoj estis tre favorega. Ĉiuj estis tute interesaj, tute bone elparolataj. Mi ne volas aplaŭdi ian specialan paroladon super alia, sed nenia estis pli elokventa ol tiu elparolita de nia plej juna amiko, Edmond Privat, el Ĝenevo. Inter la plej bonaj parolintoj estis D-ro Zamenhof (Polujo), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, S-rino Bergier (Francujo), MM. Grabowski (Polujo), Ostrowski (Rusujo), Balik (Bohemio), Simon (Aŭstrujo), Borel (Germanujo), S-rino Junck (Italujo), MM. Codorniu (Hispanujo), Krikorts (Svedujo), St. Martin (Kanado), Seynaeve (Belgujo), Privat (Svisujo), Schneeberger (Protestantismo), Abbé Peltier (Katolikismo). Kvankam la festeno komenciĝis tagmeze, estis jam la kvina antaŭ ni povis fortiri nin, por pretigi nin por la kruela vaporŝipo, kiu devis korpe disigi nin de la Esperantistoj. Sed anime, ili restas ankoraŭ kun ni. Kiam, trairante la arĝentan strekon je la horo de la sunkuŝiĝo, ni ekvidis tute rimarkindan oran landon okcidenten, ni figuris al ni ke ni veturas al tiu glora ora lando de la Esperantismo, kie regas frata amo kaj kontentiĝo, la ora lando kiu devas iam veni, la lando de la interkompreniĝo de la tuta homaro. Amikoj de la Kongreso, _Ĝis la revido!_ The First International Esperantist Congress terminated its most successful course in Boulogne-on-Sea on the 11th of August. Future Congresses will, undoubtedly, be many, but never shall we be able to forget the remarkable impressions which this first Congress made upon us. As it is, we believe, the intention of all our Esperanto contemporaries to treat of the Congressional doings in detail, we will merely write a few words as to the general impression. Certain it is that those many friends were right who predicted that now Esperanto, for the first time, will be advertised all over the world. For all journals, even those which never previously deigned to name the "Second Language for All Nations," yea, all have given most favourable reports of the remarkable fervour, comprehensibility, and friendliness which united the Congressmen of many nations. When we first stepped upon French soil, after leaving the fine turbine steamer _Onward_, we saw that Boulogne had become an Esperanto city. Even the porters who looked after the baggage said: "To the Esperantists' hotel, sir?" Over the streets fluttered a green flag with a white corner, on which was embroidered a green star. Although Boulogne is a fairly large town, two thousand wearers of the green star were most conspicuous in the streets, and invariably, even during a short walk, we were sure to meet some kind friends-in-Esperanto. Personally, I was more than content, for, thanks to frequent happy Esperantic excursions, which our readers may well remember, I renewed acquaintance with as large a number of Esperantists as did any other member of the Congress. The whole Conference was thus a series of gratifying _réunions_ with enthusiastic friends. And I could not help remembering the small and charming gatherings which I had attended during the two preceding years. Truly, on seeing the Boulogne Congress, none can now truthfully assert that Esperanto has not made the most astonishing progress. Even the English _Times_ had to confess that the fact that so many men of divers nationalities could thoroughly understand one another solely by means of Esperanto "was not to be explained away." "Into the world has come a new sentiment," wrote our eminent President; but we much doubt whether even he ever expected to see such proof as was given between August 4th-11th. And what did Dr. Zamenhof think of all this? Did he find that the excitement, zeal, and enthusiasm which he saw in those present; did he find the thundrous applause which greeted him at all times and places; did he believe that these and the other innumerable signs of our progress were worth the effort of the long journey from Warsaw to Boulogne? One cannot indeed doubt as to his answer! And those friends also who came even greater distances, from Canada, New Zealand, Japan, etc., were not they also supremely contented? And, more than all, was not M. Michaux, the indefatigable organiser, the strong "Blower of the driving wind" of the Congress, was not he most content and proud at the result of his efforts? Assuredly nowhere could one have found a man more competent for such a great work, and who, at the same time, possessed so many valuable helpers. "Let him who has earned it, bear the palm!" Let us in our hearts renew our thanks and congratulations to M. Michaux and the Group in Boulogne-on-Sea! Naturally, we Esperantists gathered together, and stayed in batches at the several Esperanto hotels. Certainly the hotel-keepers cannot complain of Esperanto. Having arrived on Friday evening, we still had time for sundry little trips into the country before Saturday evening, when the Congress was officially opened. Dr. Zamenhof himself arrived on Friday, after a glorious stay in Paris. He was staying with M. Michaux. A select few were invited to meet him for a private conference before the official meeting in the evening. It was then decided to elect five Vice-Presidents for the Congress, as Dr. Zamenhof did not feel sufficiently strong to take all the duties upon himself. The five elected were:--Dr. Zamenhof, President. Vice-Presidents:--M. Boirac, Rector of the University of Dijon; M. Michaux, Advocate, Boulogne; Dr. Mybs, Hamburg; Colonel Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., President of the B.E.A.; and General Sebert, Member of the Institute of France. The success of the various meetings we largely owe to the Mayor of Boulogne, who most generously allowed us the use of the Municipal Theatre throughout the Congress. Indeed, without this help, we know not what would have happened, for that fine theatre itself was none too vast for the audience. On Saturday evening, about 8.20, the friendly babbling of those assembled was suddenly hushed, the drop-curtain was raised, and lo! in one long row were seen the eminent Frenchmen who desired to welcome us to French soil. Dr. Zamenhof was the only non-Frenchman, and the others were the Mayor, Deputy-Mayor, President of the Chamber of Commerce, General Sebert (Member of the Institute, Representative of the Touring Club de France), Professor Carlo Bourlet (President of the Paris Group), Professor Cart, and MM. Boulet and Derveaux (the two Secretaries of the Boulogne Group), and last, but not least, M. Michaux. After many charming speeches, Dr. Zamenhof rose, and quite calmly heard the most thundrous applause imaginable. Many weaker men would have been confused under such circumstances; but, although I sat in the front row, I did not even see the Doctor's hand shake. Most calmly, maybe somewhat automatically, the creator of the language Esperanto very clearly delivered a most beautiful speech, while he saw before his feet the triumph of his labours, the flower of the Esperantist army. And, during the great silence which reigned during the long speech, not even one word from his lips was lost. It was ever thus throughout the Congress. Every Esperantist without difficulty understood every Esperantist. A detailed description of Dr. Zamenhof's speech we leave to those of our contemporaries who have been selected for reporting officially. When Dr. Zamenhof was seated, and the applause had broken forth again, the curtain fell, and the Congress was officially opened. Shortly afterwards the Boulogne Group gave a most enjoyable concert. The ladies' choir, under the direction of the devoted Mme. Bergier, was specially worthy of applause. Our collaborator, M. Paul Boulet, recited "The Pastor's Bathe," and also acted in the two comedies performed during the Congress. Would that all Esperantist Groups were as endowed with talent as that in Boulogne-on-Sea! After the concert we naturally re-assembled in the Grand Café, for we were in France, where the café is the general meeting place. In the same elegant building sixty or seventy Esperantists had chatted with Dr. Zamenhof, in a non-official gathering the night before, so we knew the place well. The next day was, of course, Sunday. Assuredly none of the English members had ever enjoyed such a Sunday before; and, to set disturbed consciences at rest, we assured them that, as it was the second day, it could not be Sunday also, which is the first day! Early in the morning we met, according to nationality, to settle the election of representatives for Linguistic Matters, etc. After the meeting, those elected met together alone, and the rest lunched early, in order to go to the Races by a special train. The day was most delightful, air clear and fresh, sun warm, sky blue. When therefore M. Gehet, Secretary of the Rouen Group, suggested that we should go to the racecourse by sailing-boat, instead of the train, the proposal was so attractive that I deserted my mother and the many friends, and journeyed with but three. The sea was so beautiful, yet a little rough, that, having arrived in Wimereux (where the racecourse is situated), M. Gehet and I decided to return to Boulogne, and later go by tram. Thus it happened that we saw only the last race--the Officers'--and returned to town in the Esperantists' train. After a hasty dinner, we had to tear off to the theatre, where the "International Concert" was to take place. Even more crowded than the day before, the theatre did indeed present a most encouraging appearance. Various songs, recitations, and music were entirely successful, and the _Marriage Forcée_, of Molière, was performed by actors of eight nationalities. Never before has such a play taken place. Among the actors and audience there was but one solitary link--Esperanto; and it was indeed most remarkable that, almost without rehearsal, the comedy succeeded in such a manner! Dr. Zamenhof and his amiable wife invited us, the nine actors, to his box, and thanked us. During the long tour of the theatre which this visit necessitated we were indeed overwhelmed with congratulations. The clothes, scenery, and everything were most excellently arranged. The second part consisted of songs, recitations, humorous pieces, etc., which exhibited genuine talent. We print the programme, and everlasting be the shame of those Esperantists who could have been, but who did not take the trouble to be, present. After concert, café; after café, bed; after bed, sleep; after sleep, jollifications (bis). Thus might one describe, in a few words, the first days of the Congress. Monday, August 7th, Bank Holiday in England and Scotland, Esperanto Holiday in Esperanto-land! Can we ever forget that day? While breakfasting, we recollected the counsel of Ham Mukasa, and did not eat too much, on account of the good things to come; for was not to-day the day allotted for the great International Banquet, and have we not been informed that possibly even the great hall of the Casino will not be sufficiently large for us? Yes, so it was! Although it could contain 400 diners, about fifty Esperantists had to dine in a room adjoining. A magnificent success! And over all the name Esperanto. Esperanto Whiskey, Esperanto Champagne, Esperanto this, and Esperanto that. And everywhere Esperantists. No matter whether Russian, Pole, Frenchman, German, Belgian, or Englishman, all were, and ever must remain, Esperantists. Have such speeches ever been heard? In the first place, Dr. Zamenhof, then eminent Frenchmen and representatives of all nations present, expressed, in sonorous Esperanto, their thoughts and hopes. Time sped rapidly! The photographers had plenty to do that day; for, although they worked hard during the banquet itself, it was even better when, expelled into the Casino Gardens, we all gathered hard by a band-stand to be photographed, and to hearken to those nations who had not yet had their opportunity in the hall. One can, indeed, be most eloquent in Esperanto. The effect of the speeches was most favourable. All were thoroughly interesting, all well-delivered. I do not wish to praise any special speech above another, but none was more eloquent than that of our youngest friend, Edmond Privat, of Geneva. Among the best speakers were Dr. Zamenhof (Poland), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Mme. Bergier (France), MM. Grabowski (Poland), Ostrowski (Russia), Balik (Bohemia), Simon (Austria), Borel (Germany), Mme. Junck (Italy), MM. Codorniu (Spain), Krikorts (Sweden), St. Martin (Canada), Seynaeve (Belgium), Privat (Switzerland), Schneeberger (Protestantism), Abbé Peltier (Catholicism). Although the feast began at mid-day, it was five o'clock before we could tear ourselves away to prepare for the cruel steamer which had to separate us, in body, from the Esperantists. But in mind they remained with us still. When, crossing the silver streak at the sunset hour, we caught sight of a wonderful golden shore in the west, we pictured to ourselves that we journeyed to that golden land of Esperantism, where reign brotherly love and contentment, the golden land which must come some day, the land of the mutual intercomprehension of the human race. Friends of the Congress, _Ĝis la revido!_ _N.B._--_Priskribo de la lastaj tagoj de la Kongreso aperos en No. 24._ ORIENTAJ MEMORAĴOJ. Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon. Estas bonegaj malsanulejoj, provizataj por ĉiuj, senpage. La malliberejoj estas tiel komfortaj, ke la malriĉaj estas pli bone servataj kaj nutrataj ol hejme. Pruntedono de mono per Hindaj bankistoj, nomitaj "Chetties," estas grava profesio, sub protekto de Britaj juĝejoj: jarprocento estas preskaŭ neniam malpli ol dekdu, kaj kontraŭ bona garantiaĵo: la "Chetties" portas malmulte da vestaĵoj, eĉ la plej gravaj estroj. Estas tre bonaj ĉevaletoj, Angle "ponies," alkondukataj de malproksimaj montaj kamparoj. Ili bone faras kurson, kaj unuj povas salti, portante plenkreskan viron, pli ol sia propra alteco. Ĉe la kursoj, la saltbaroj estas ofte konstruitaj de ananasoj, anstataŭ kotatero, pro ŝparemeco. Tutmondo scias ke la floroj, nomitaj "orkido" sin produktas en Birmanujo. * * * Forirante de "Rangoon," oni vojaĝas suden al insulo de "Penang," kaj plie ne malproksime al "Singapore." "_Singapore_" estas grandega kaj gravega haveno; ĉiuj ŝipoj irante de okcidento al oriento kaj kontraŭe tie enhaveniras. Enŝipigejoj kaj tenejoj okupas kvar aŭ kvin mejlojn da marbordo. Hoteloj estis indiferentaj: sed la Klubo estas tre komforta. Kuŝante apud la Ekvatoro, la klimato estas unuforme varmega kaj malseka dum tuta jaro: pluvo falas preskaŭ ĉiutage. Estas multe da Ĥinoj, kaj Hindoj (Koringi). La komuna lingvo, inter multaj, estas "Malay," kiu, kiel Hindustani en Hindujo, reprezentas tie nian Esperanton. La maro estas punktata de insuloj. En "Ĵava" kaj "Kambodja" sin trovas misteraj restaĵoj de antaŭa okupo de forgesita Hinda popolo: la vastaj ruinoj de "Borubuda" kaj "Angkor" pruvas gravan antaŭan civilizacion. Vojirante sur Franca poŝtŝipo (sur kiu oni sin trovas tre komforta, kaj bone servata), oni atingas la proksiman Francan havenon de "_Saigon_." La urbo kuŝas kvardek mejlojn de la enfluo de la granda rivero, la "Mekong," de kiu la veturado ŝajnas facila, kontraŭ tiu de la "Ganges" al "Calcutta." Multe da mejloj ĉirkaŭe streĉas plataj unuformaj rizkamparoj, famaj pro grandega raso de kuloj. Respublika patramo penas forgesigi al gajaj Francoj ke "Saigon" ne estas Parizo, kaj ke la Teatro de Saigon ne estas la Porte St. Martin. Ĉe fino de Oktobro, la klimato de "_Hongkong_" estas efektive malproksime de esti agrabla: estante varmega kaj malseka: tamen, en Decembro, estas vere agrabla. Dum la daŭro de la vojaĝo oni pasas multe da insuloj. Estas ĉie multo da Ĥinoj. Vasta estas la haveno, kaj plena da ŝipoj de ĉiuj nacioj. La monto, nomita "Peak," kiu sin levas poste de la urbo kaj meze de la insulo estas la sanigejo por Eŭropoj, kaj estas atingebla per ŝnurega relo, tre kruta. De la pinto, ĝuas oni belan vidon malsupren tra la haveno ĝis la Ĥinlando. Domoj, stratoj, k.c., estas bone konstruitaj. La tombejo "Happy Valley" kuŝas bele en arba valo. Oni oferas kuriozaĵojn de Japanujo kaj Ĥinujo; sed oni devas esti singardema pri aĉetaĵoj sen konsilo. De "Hongkong" oni vojaĝas al "_Canton_," la granda ĉefurbo de sud-Ĥinujo: enŝipiĝinte sur rivera vaporŝipo, Amerike konstruita, de la enhavebleco po kvar miloj da vojaĝantoj, kaj da du miloj da "tons" de ŝarĝo, ni atingas "Canton" post dudekkvarhora vojiro. La riverborda vidiĝo nin frapas per surprizo: ĉiam vasta popolaro loĝas sur boatoj, kunligitaj kaj alligitaj al bordo ŝnure. Por vendi, oni alportas per boatoj vivantajn fiŝojn, precipe grasigitajn karpojn, en traboritaj putoj tra kiuj fluas la riverakvo. Estas necesege dungi gvidiston: certe, neniu volonte irus sole tra la mallarĝaj stratoj kaj aleoj, kie pasas kaj repasas tiom da malamikaj Ĥinoj kun minacaj vizaĝoj, kiuj foje insultas "alilandajn diablojn" per ofendaj ekkrioj. La gvidisto provizas seĝojn kaj portantojn, por ĉiu persono: ne estas sendanĝere marŝi. La stratoj estas mallumigitaj per multe da elpendaĵoj de butikoj: homoj baldaŭ amasiĝas, kaj la gvidisto zorge vin forrapidigas. Sin trovas temploj (pagoda) Ĥinaj, ankaŭ la Katolika katedro. De tie al la ekzekuta loko; kie krimuloj estas turmentegataj kaj senkapigataj; tiamaniere ordinare estas tio ke neniu turnas sian kapon por rigardi. Eble inter tia vasta loĝantaro, treega severeco estas tute necesa. Gepatroj kaj prapatroj estas rigardataj kun treega respekto: sekve, patromortiginto ricevas la morton per mil tranĉoj: escepte se, bonŝance, la cinabra krajono de la Imperiestro ĉe "Peking" elviŝas lian malfeliĉan nomon. Sen bedaŭro ni turnas dorsojn kontraŭ la malaperanta vidiĝo, kaj post nelonge revenas ĉe Hongkong. Tie ĉi, la Hotelo estas rezone komforta; multe pli ol tiu en Hindujo, sed malpli ol tiuj en Japanujo. SAVITA DE MORTO. Originale verkita de Generalo George Cox. ĈAPITRO IV. Priskribi ĉion, kion mi sentas, estas tute neeble. Mi altlevas la paperon, malfermas la fenestron, kaj permesas al la malvarmeta noktaero malhejti mian brulantan frunton. Mi sentas kvazaŭ mi freneziĝas, kaj, kiam la papero, kiun mi tenas en mano, forflugetas tra la malfermita fenestro en la mallumecon, mi estas tute nekonscia ke mi perdas ion gravan. Post intertempo, mi plitrankviliĝas, kaj ekkonsideras kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Mi rememoras, ke la armilfaristo montris al mi, ke oni povus ĉani la pistolon kiel ordinaran pafilon, kaj tiam, se la tirilo estos ŝovita antaŭen, ĝi fariĝos hartirilo, kaj la plej malpeza tirilpremo faligos la ĉanon. Evidente la maljunulo estis ĉaninta la pistolon, kaj nekonscie ŝovinta antaŭen la tirilon. Ho! kia malŝagulo mi estis, ke mi ne klarigis al li la tutan meĥanismon de la pistolo antaŭ permesi al li ĝin tuŝi? Sed, kiel mi povis scii ke li ĝin ŝargus? Ne, certe mi ne estis mallaŭdinda malgraŭ ĉio. Sed, kial mi ĝin ne forprenis de li, kiam li ekparolis pri sia timiga projekto? La penso pri "projektoj" konfuzas al mi la cerbon, kaj mi komencas pripensi la teruregon de mia situacio! "Ho! Dio!" mi ekkrias, "lia tuta projekto estas okazinta!" Kaj, tiam liaj vortaj fatalaj trakuregas tra mia cerbo! ... "_Kiel vi povis pruvi ke vi ne estis mortiginta min?_" Kiel mi povis? Jes, mi povas! La papero! ... Kaj, tiam, kiel fulmo, jen ekbrilas en mian spiriton, ke la papero, pruvanta mian senkulpecon, estas perdita! perdita! perdita for de ĉia espero iam ĝin revidi! "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne atestos ke mi pafis min mem hazardi?_" Grandĉieloj! mi ja estas! Nenio por pruvi mian senkulpecon! Mia cerbo brulegas! Mi ekkuregas al fenestro! Ĉio estas malluma kiel peĉo, krom la rapidflugantaj lumradioj elĵetataj de la vagonfenestroj sur la plektbarilojn, kiuj, kontraste, aperigas pli malluma la kamparon transe. Mi penas malfermi la pordon. Ĝi estas ŝlosita! Mi kuregas al la alia! turnas la tenilon, kaj ĝi cedas! Pli kaj pli brulegas mia cerbo! Mi ekkaptas la mortkorpon! tiras ĝin per la ŝultroj, kaj trapuŝegas ĝin tra la pordo, ĝis ĝi malaperas en la mallumecon! Mi ĵetas el la fenestro ĉion ne apartenantan al mi mem, kaj rapide enpuŝas en mian poŝon la aĵetojn, kiujn mi estis metinta sur la sidejon, kiam mi penadas trovi la ŝlosilon de la pistolujo. Mia okulo ekvidas la fatalan turnpafileton! Mi altlevas ĝin! Ĉu mi plenigos la tragedion? Unu malgranda premeto, kaj mi vivos ne plu! Ne! tio min stampus veran mortiginton! Kio ajn okazos, miaj okuloj neniam restos sur tiun mortigantan armilon! Mi enmetas ĝin en la ingon, kaj ĝin ĵetas el la fenestro! Kaj nun la rapideco ekmalakceliĝas. La lumiloj de stacidomo videbliĝas! Ni haltas! Terura sento de timo, ke iu eniros la vagonon, kaj vidos la sangmakulojn sur la planko kaj kusenoj, min ekkaptas! La agonio de necerteco estas preskaŭ netolerebla, kaj la duonminuta halto ŝajnas al mi horoj! Fine, la fajfo de la konduktoro! kaj ni foriras! Kaj nun mi komencas pli trankvile pripensi pri mia situacio, kaj konsideri kian fatalan eraron mi estas farinta, ĵetinte la mortulon el la vagono. Kiel mi povis esti kulpigita je mortigo? Kian kaŭzan mi povis havi por mortigi la malfeliĉulon? Certe ne pro rabado, ĉar la trovado de lia mono pruvas tion. Lia "projekto" estis simple ridinda. Ho! kia idioto mi estis, ke mi ne lasis la mortkorpon tie, kie ĝi kuŝis kaj diris la tutan veron ĉe la stacidomo, kie ni ĵus haltis? Tro malfrue! tro malfrue! Nun mi devas konfidi je sorto! Sed, ho! ĉieloj! nomiĝi mortiginto! Tiriĝi en juĝejon! Aŭskulti la malvarman, senkompatan voĉon de ia malbenata advokato alparolanta la juĝantaron, rakontanta fakton post fakto pruvanta mian kulpecon! Ĉio vera! kaj mi ... senkulpulo! "Dio mia, estas frenezige!" mi ekkrias, kovrante mian vizaĝon per la manoj, kaj ekploregante je malespero! Kio okazis kelktempe, mi ne scias. Mi devas esti enfalinta en letargiecon, ĉar mi subite konsciiĝas, ke mi aŭdas voĉon kriegantan "Preston Park! Preston Park!" Mi eksaltas de la sidejo, kaj malfermas la fenestron. "Ĉu vi deziras deiri, sinjoro?" diras voĉo. "Jes," mi respondis. "Nu! rapidu, mi petas, ĉar ni ne haltas minuton." Kunprenante mian vojaĝkovrilon kaj palton, mi eliras el la vagono. La fajfo sonas, kaj la vagonaro foriras. Mi marŝas al la stacipordo; oni demandas mian bileton; mi ĝin donas al la portisto, kiu rigardinte ĝin, diras:-- "Kompreneble vi scias ke tiu ĉi stacidomo ne estas Brighton?" "Jes," mi respondas, paŝante sur la vojon. Pluvas forte, kaj mi memoras ke mi lasis mian ombrelon en la vagono. Senzorge pri la pluvo, mi ŝanceliras laŭ la vojo al Brighton. Mi memoras nenion plu, ĝis kiam mi atingas la domon de mia patrino, kaj la servistino malfermas la pordon. "Vi tre malfruas, sinjoro," ŝi diras; "la mastrino kaj la junaj sinjorinoj kuŝiĝis. Sed ho! kiel vi estas malseka kaj pala! Ĉu io okazis, sinjoro?" "Ne," mi respondas, prenante la kandelingon. Mi rapidas supren al mia ĉambro, kaj ĵetas min sur la liton. ĈAPITRO V. "Ĉu vi estas malsana, Franĉjo, mia kara?" diras dolĉa, aminda voĉo. Estas la voĉo de mia patrino. Mi turnas min en la lito, kaj lace malfermas la okulojn. "Mi ne sentas min tre bonsane. Mi opinias ke mi malvarmumis hieraŭ nokte, marŝante domen tra la pluvo." "Kial vi estis tiel malfrue, mia kara? Mario al mi diris, ke vi ne revenis ĝis la dekunua kaj duono, kaj ke vi ŝajnis tre nekvieta kaj malsaneta." Ĉiuj la teruraj okazaĵoj de la antaŭa nokto kuregas tra mia cerbo. Ĉu mi diros al mia bona, aminda patrino la tutan historion? Ha! ne! tiu timindega tragedio devas eterne ŝlosiĝi en mia brusto. "Mi eliris ĉe Preston Park, patrino mia, pensante ke mi ĝuos la marŝadon; sed malfeliĉe mi lasis mian ombrelon en la vagonaro, kaj pluvegis senĉese la tutvojon." "Mi esperas, kara," respondas mia patrino, "ke estas nur malvarmumo, kiun vi ekkaptis. Pli bone estas resti en lito. Mi suprensendas al vi tason da teo, kaj tiam eble bona refreŝiga dormado resanigos vin, ĉar vi ŝajnas febra kaj via pulso batas iom rapide." Mia bona patrino min kisas, kaj forlasas la ĉambron. Baldaŭ aperas la manĝaĵo, kiun, malpeza kiel ĝi estas, mi malfacile englutas. Tamen ĝi refreŝigas min, kaj baldaŭ mi ekdormegas. (_Daŭrigota_). FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ Mi forgesas ĉu estis en Svisujo aŭ Aŭstrujo ke, en publika lavejo, mi vidis muelilon por sapo. Oni metis sub ĝi la maldekstran manon, turnis du aŭ tri fojojn per la dekstra mano la turnilon kaj ricevis en la elŝtreĉitan manon maldekstran, sufiĉon da saprabotaĵoj por lavi per ili la manojn. Tiuj kiuj kutimas vidi en Anglaj lavejoj stacidomaj la saptableton jam de multaj manoj uzitan, certe tre ŝatus tian muelilon. Mi mem kutime kunportas sapfolietojn, sed foje mi forgesas ilin kunpreni, kaj tiam--nu, mi sopiras je la muelilo kiu muelas sapon. Pro kio mi komencas Amerikan memoraĵon per priskribo de ilo kiun mi vidis en Eŭropo? Pro tio, ke por vojaĝanto negrandaj aferoj estas ofte la plej gravaj; ankaŭ ke mia cerbo insistas kunmeti tiun ĉi memoraĵon--eble pro la turnilo--kune kun tiu de la salskuilo Amerika (_American salt shaker_) tiamaniere ke se mi pensas pri la unu mi ĉiam pensas ankaŭ pri la alia. "Sed kio," oni demandas, "estas la salskuilo." Ĝi estas, por tiel diri, larĝigita piprujo en kies kovrilo la truoj estas tamen pli grandaj ol tiuj kiujn kutime havas piprujo. Plie oni fabrikas ĝin ne el vitro sed el porcelano kaj presigas sur ĝin belan floran aŭ alian desegnon. Trapasantan la kovrilon (almenaŭ en la plej bonaj specoj) oni trovas ilon por grati kaj disigi la salerojn. Kiel bone scias ĉiu mastrumistino saleroj dum malseka vetero kune algluiĝas. Por spici ovojn poĉumitajn, k.t.p., la salskuilo estas ilo tre konvena. Kelkajn mi aĉetis kaj kunportis hejmen. Ofte kuniĝoj de pensoj estas tre kuriozaj. Ekzemple, mi pense kunigas veturon kiun junule mi faris per _kajiko_ de _Constantinople_ kun sperto kiu al mi okazis en malgranda Amerika vilaĝo. Jen ili:--De _Constantinople_ kun kelkaj kunuloj mi per kajiko supreniris la Kornon Oran (The Golden Horn) ĝis la Dolĉaj Akvoj de Eŭropo (The Sweet Waters of Europe). Kiam ni tien alvenis ni estis ĉiuj malsataj, sed ni trovis por manĝi nur nigran panon kun kelkaj malgrandaj fiŝoj (mi pensas sardeloj), kaj por tranĉi tiujn apetitdonajn manĝaĝojn ni posedis la ne tro puran poŝtranĉilon de nia gvidisto, kiu ilo eble ĵus antaŭe tranĉis tabakon. Unu buŝplenon mi englutis kaj tuj sentis en mi grandan bezonon serĉi tiun ĉambron kiun provizis por tielaj okazoj la antikvaj Romanoj. La Amerika sperto estas la jena:--Mi alvenis malgrandan vilaĝon, kie, ĉar tie mi ne intencis resti longtempe, mi eniris loĝantejon. Mi tuj trovis ke mi estas malantaŭenirinta al la kutimoj de niaj mezepokaj antaŭuloj, ĉar, ĉe la manĝoj oni ĉirkaŭportis sur plado la viandon, el kiu la gastoj fortranĉis siajn porciojn _ĉiu per sia propra tranĉilo_. Mi diris al Amerikano ke tiu ŝajnas al mi tre malagrabla kutimo. "Ho, ne," li respondis, "ĉiu tuŝas nur tion kion li mem manĝos. Pro tio la kutimo ne estas malagrabla. Sed vi Angloj estas ĉiuj tre malŝatemaj!" Tamen mi estis danka ke oni permesis al mi fortranĉi la unuan porcion; sed kredeble se mi estus restinta en tiu vilaĝo mi baldaŭ kutimiĝis al la manĝmaniero kaj ĝin ne plu estus rimarkinta. En verko, mi pensas de _Max O'Rell_, oni legas ridigan rakonton pri Amerika riĉegulo kiu per siaj propraj manoj purigis la botojn de sia Angla amiko; kaj vere la malfacilaĵo kiun prezentas al Amerikano la purigado de siaj botoj estas por ni preskaŭ malkomprenebla. Mi apenaŭ estis enirinta Amerikan hotelon kiam mi legis la anoncon: "La Hotelestro ne respondas pri botoj lasitaj ekster la pordoj de la dormoĉambroj." Kredeble la onklino ĝin ne legis, ĉar, je tre frua horo matene, mi aŭdis longedaŭran frapegadon sur la pordon de mia dormoĉambro, kaj malferminte ĝin mi vidis homon kiu tenas en la mano paron de botoj de Sinjorino, kaj demandas tujan pagon por la purigo de ili. "Ĉu oni ne devas enskribi la purigprezon sur la kalkulon?" "Ne, la afero estas tute persona; li jam malŝparis sufiĉon da tempo; ĉu oni atendas ke li serĉu la tutan hotelon por ricevi la purigpagon de paro de botoj? Mi devas tuj pagi aŭ li forportos la botojn, k.t.p., k.t.p." Certe li estis en tre malbona humoro, sed li ĵus estis vekinta min, kaj kiam oni tion faras per frapado sur pordon, sendube li suferos je doloro de la artikoloj. Plie la onklino diras al mi ke nur kiel grandega favoro li konsentis serĉi mian ĉambron. Li subite estis prezentinta sin al ŝi per la sama demando; tujan pagon aŭ li detenos la botojn; kaj, ho, ve, la onklino ne havis en sia monujo Amerikajn monerojn. Ŝi petis pri la tuja aĉeto de kesteto de purigiloj. Amerikano kutime kunportas tian kesteton kaj purigas mem siajn botojn. Ĉe la subetaĝo de hotelo oni trovos botpurigiston, kaj oni pagos al li sufiĉan prezon por liaj servadoj. En la stratoj knaboj faros la purigon je malkara prezo, sed ili havas ŝajnon timi la policanojn. Eble estas malpermesite al ili eniri la stratojn kie ili faras la plej grandan gajnon. Foje mi legis pri homo kiu faris vojaĝon en kesto. Se mi legus ke tuta familio faris vojaĝon en kesto _Amerika_ mi neniel estus surprizata, tiel ĝi estas grandega. Fanfaronante pri la frukto-porteco de la sojlo de kelka regiono, Amerikano diris ke iu metis sur ĝin komodon, kaj jen, ĉe la mateno la komodo estis enradikinta kaj kreskinta, kaj li trovis ne komodon sed dometon de kvar ĉambroj. Nu, se oni metus sur _tian_ sojlon keston Amerikan kredeble li trovos ĉe la mateno veran ŝipegon de _Noah_. Amerikanoj ja uzas ne kestojn sed kestegojn, kaj jen estas, laŭ mia opinio, la kaŭzo de tiu "eg"eco. Paginte oni lernas! Kiam ni alvenis Amerikon ni havis tutan aron de malgrandaj pakaĵoj, kaj kiam ni forlasis _New York_ mi kalkulis ke mi jam pagis dudek dolarojn (=kvar livrojn=cent frankojn) por la movigo de ili. La kosto estas tute sama por malgranda aŭ grandega kesto, kaj por la alportado, kaj ĉe la pakaĵtenejo. Mi, tial, tuj konvertiĝis al la Amerika metodo; aĉetis la plej grandan keston kiun mi trovis, kaj en ĝin enmetis, mi pensas, dekkvar el miaj pakaĵetoj. Vojaĝante kun sinjorino mi ne povis imiti la Amerikanon kiu al mia demando kiajn preparaĵojn li farus por ĉirkaŭvojaĝi la mondon respondis, "Nu, fremdulo, mi divenas ke mi nur metus en mian poŝon kombilon kaj dentpurigilon." Oni povas bone supozi ke kestegojn tiajn kiajn mi priskribas, Amerikaj servistoj neniel deziras suprenporti en la dormoĉambrojn. Tre ofte la vojaĝanto lasas ilin ĉe la stacidoma pakaĵtenejo, kie foje mi vidis aron de Amerikanoj, ĉiu kun sia _gripsack_ (malgranda valizo kiun oni portas per la mano), elprenantaj el la kestego tion kion ili bezonas por la venonta tago, kaj enmetantaj tion kion ili alportis en la _gripsacks_. En hotel-vestibuloj (t.e., en la vestibuloj de _kelkaj_ hoteloj) oni vidas la saman ŝanĝadon de tolaĵo. Inter miaj pakaĵoj estis fortega leda kesto kiu tre incitis la malamon de la Amerika portistaro. Jen kion diras al mi la onklino:--"Ĉe unu stacidomo ŝi vidis portiston kiu trenis laŭlonge la trotuaro tiun keston supro malsupren renversitan." Amerikano kiu trapasas diris al li:--"Ĉu vi ne vidas ke vi trenas tiun keston supro malsupren. Tiamaniere trenante vi certe ĝin difektegos." "Nu, se mi ĝin difektos--ĝi estas nur la posedaĵo de unu _Britisher_," respondis la aminda portisto kaj trankvile daŭrigis la difektigon. Por klarigi lian rimarkon mi diros ke Amerikanoj kutime ne uzas _ledajn_ kestojn. Ie mi legis recepton por frakasi ŝtonegojn. Enfalditajn en pajlo zorgege ilin enpaki en keston. Surmetu la surskribaĵon: "Facile rompebla; volu ekzerci la plej grandan zorgon," kaj forsendi la keston per vagonaro al la plej proksima urbo. Malferminte ĝin vi trovos ne ŝtonegojn sed polverojn. La zorgego de tiu portisto kaŭzas ke preskaŭ mi tion kredas! LA HUNDO DE "BRISQUET." (Eltiraĵo de Charles Nodier).--Tradukita de C. Leroux (Rouen). En nia arbaro de "Lyons," ĉirkaŭe la vilaĝeto de "La Goupillière," tute apud granda putfonto kiu apartenas al la preĝejeto de "Sankta-Martino," loĝis maljuna arbohakisto kiu estis nomita "Brisquet," aŭ, aliel, la fendiston je la bona hakilo, kaj kiu malriĉe vivis per la produktaĵo de siaj branĉfaskoj, kune kun sia edzino kiu estis nomita "Brisquette." Dio estis donita al ili du beletajn infanetojn: sepjaran knabeton kiu estis bruna kaj nomita "Biscotin," kaj sesjaran blondulineton nomitan "Biscotine." Krom tio, ili havis frizitharan hundon, tute nigran, escepte je la buŝego kiu estis fajrkolora; kaj ĝi estis certe la plej bona hundo el la lando pro sia alligiteco al siaj gemastroj. Oni nomis ĝin "La Bichonne," ĉar ĝi estis hundino. Ĉu vi memoras pri la tempo kiam alvenis tiom da lupoj en la arbaron de "Lyons?" Estis dum la jaro de la densaj neĝoj, kiam la malriĉuloj devis vivi tiel malfacile. "Brisquet," kiu foriris ĉiam al sia laboro kaj kiu ne timis la lupojn, dank' al sia bona hakilo, iamatene diris al "Brisquette": "Edzino, mi petas vin ke vi ne lasu forkuri, nek 'Biscotin,' nek 'Biscotine,' ĝis kiam Sinjoro la estro de la lupkaptistoj estos veninta. Estus danĝere por ili. Ili havas sufiĉe por marŝi inter la malalta monteto kaj la lageto, de kiam mi plantis palisoj sur la bordo de la lageto, por antaŭgardi ilin de malfeliĉo. Ankaŭ, mi petas vin, 'Brisquette,' ke vi ne lasu forkuri 'La Bichonne,' kiu nur tion demandas." Ĉiu matene, la saman aferon, "Brisquet" diris al "Brisquette." Iavespere, li ne revenis je la kutima horo. "Brisquette" alvenis al la sojlo de la pordo, eniris, reeliris, kaj, krucigante siajn manojn, diris: "Mia Dio! kiom li malfruiĝas!" Kaj poste, ankoraŭ ŝi eliris, kriante: "Eh! Brisquet!" Kaj "La Bichonne" saltis ĝis ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ ŝi volis diri: "Ĉu mi iros?" "Paco!" diris al ŝi "Brisquette." "Aŭskultu, 'Biscotine,' iru ĝis la monteto por scii ĉu via patro revenas. Kaj vi 'Biscotin,' sekvu la strateton sur la bordo de la lageto, zorgante bone ĉu mankas palisoj, kaj fortlaŭte kriu: 'Brisquet! Brisquet! ... Paco! la Bichonne!'" La infanoj foriris, foriris rapide, kaj kiam ili estis renkontintaj sin je la placo kie kruciĝas la stratoj de la lageto kaj de la monteto, Biscotin diris: "Mi retrovos nian malfeliĉan patron aŭ la lupoj manĝos min tie." "Ili manĝos min ankaŭ," respondis Biscotine. Dum tio ĉi, Brisquet estis reveninta per la strato de "Puchay" pasinte je la "kruco de la azenoj," apud la preĝejo de "Mortemer," ĉar li devis liveri dorskorbon da fasketoj ĉe Johano "Paquier." "Ĉu vi vidis niajn infanojn?" diris Brisquette. "Niaj infanoj?" respondis Brisquet; "niaj infanoj? Dio mia! ĉu ili foriris?" "Mi sendis ilin al via renkonto, ĝis la monteto kaj al la lageto, sed vi prenis alian vojon." Kaptinte sian bonan hakilon, tuj, Brisquet forkuris al la monteto. "Se vi prenus la Bichonne," kriis Brisquette. La Bichonne estis jam malproksime; ŝi estis tiel malproksime ke baldaŭ Brisquet ne vidis plu ŝin. Kaj ĉiam li kriis: "Biscotin! Biscotine!" kaj neniu respondis. Tiam li ekploris ĉar li ektimis ke liaj infanoj estis perditaj. Kurinta longe, tre longe, li ŝajnis ekaŭdi la voĉon de la Bichonne. Rekte en la densejon, li marŝis al la placo kie li estis aŭdinta ĝin, kaj levante sian bonan hakilon, li eniris. La Bichonne estis alveninta tien je la momento kiam Biscotin kaj Biscotine estis ĵus manĝegotaj de granda lupo; ŝi estis ĵetinta sin antaŭen, bojante por averti Brisquet per siaj bojoj. Per bato de sia hakilo, Brisquet mortigis la lupon, sed estis tro malfrue por la Bichonne; ŝi jam ne vivis plu. Brisquet, Biscotin kaj Biscotine renkontiris al Brisquette. Estis granda ĝojo, sed tamen ĉiuj ploris; ĉiuj rigardoj serĉis la Bichonne. Brisquet enterigis la Bichonne en angulo de sia korto, sub multepeza ŝtono sur kiu la lernejestro skribis Latine: "Tie ĉi estas la Bichonne, malfeliĉa hundo de Brisquet." Kaj de tiu ĉi tempo, oni diras la sekvantan proverbon: "Tiel malfeliĉa kiel la hundo de Brisquet kiu nur unu fojo foriris al la arbaro kaj kiun la lupo manĝis." LA PARADO ĈE SHERBORNE. Originale verkita de H. W. Southcombe. Multe da samlanduloj, kaj eble da alilanduloj, veturante la okcidentan marbordon, preterpasis tiun ĉi modestan urbon. Eble ili ankaŭ ekrigardis la abatan-preĝejon kaj la pentrindan ruinan kastelon, kiuj estas la ĉefaj posedaĵoj de la urbo, kaj pri kiuj la loĝantoj havas grandan fierecon. Kvankam la urbo havas nek tre multe da loĝantoj nek tro da riĉeco ĝi havas grandan kaj memorindan historion. Estis en jaro 705 A.D. sankta Ealdhelm fondigis la urbon, la episkopan sidejon, kaj la lernejon, kiu lasta nuntempe atingis kaj subtenas tre altan rangon inter niaj grandaj publikaj lernejoj. Ĉar ĝi estas la 1,200 dat-reveno de ilia urbo la urbanoj havis tre indan ideon. Ili diris: "Ni uzu la ruinan kastelon kiel scenejo, ni elektu kelkajn el niaj urbaj historiaj rakontoj, kaj faru kvazaŭ ekster-doman teatraĵon aŭ priskriban paradon." Ili havis unufoje kiel samurbano S-ro Louis N. Parker, kiu nuntempe estas unu el niaj plej bone konataj teatraĵo-verkistoj. Li kore akceptis la ideon, verkis la necesan libreton, kaj entuziasme, senrekompence prenis sur si mem la gravan rolon de, "Estro de la ceremonioj." Venante el Londono li laboris kune kun siaj gekunhelpantoj tage kaj nokte por sukcesigi la aferon. S-ro James Rhoades verkis la poeziojn kaj S-ro Walter Raymond, okcidenta kampara viro, verkis la 9an scenon, pri la urba kaj monaĥa malamikeco. Tiu ĉi sceno estis ludita tute en la okcidenta dialekto kaj estis granda plezuro kaj amuzaĵo al multe da okcidentuloj revenante el malproksimaj lokoj, reaŭdadi la bone konatan dialekton de ilia nask-lando. La verkistoj elektis la jenajn scenojn por prezenti al ilia aŭdontaro:-- 1. A.D. 705. La alveno de St. Ealdhelm. 2. A.D. 845. La malvenko de la Danoj. 3. A.D. 860. Morto de Ethelbald kaj alveno de la knabo Reĝo Alfred. 4. A.D. 998. Enkonduko de la _Benedictine_ vivo-maniero de Episkopo Wulfsy III. 5. A.D. 1075. Reĝ. William I. (_La venkanto_) translokigas la episkopan sidejon al _Salisbury_. 6. A.D. 1107. Roger of Caen, Episkopo de _Salisbury_ kaj abato de _Sherborne_, fondigas la kastelon. 7. A.D. 1437. La malamikeco inter la urbanoj kaj la monaĥaro kaj ekbruligado de _la preĝejo_. La _Morris_ danco. 8. A.D. 1437. La fondigo de la maljunulejo, kiu ankoraŭ ŝirmas kelkajn maljunulojn kiuj partoprenis en la parado. 9. A.D. 1539. La elĵeto de la monaĥaro. 10. A.D. La lernejo ricevas la oficialan regan aŭtoritaton. 11. Alveno de Sir Walter Raleigh. Danco cirkaŭ la Maj-stango. La fina vidaĵo estis de du belaj blank-vestitaj junulinoj, sur estrado, unu estis la urbo Sherborn en Mass., Ameriko, la alia la urbo Sherborne, Anglujo. Heraldo legis amikan leteron de la Amerika _Sherborn_ kaj kun muziko la ĉeestantoj pluvis rozojn sur ambaŭ figuroj. Granda procesia marŝado de ĉiuj geaktoroj. La soleno devis tute esti montraĵo de loka patriotismo sekve ĉiu aktoro devis mem aĉeti sian propran robon, devis esti loĝanto en aŭ apud _Sherborne_ kaj devis doni senpage multe da tempo al senĉesaj ripetadoj. La rezultato plene montris ke ili ĉiuj malavare donis sian monon, tempon, kaj laboron. Eĉ la vest-desegnoj, la kudrado, kaj parte la silka plektaĵo estis farita en la urbo de la urbanoj. La plej grandaj roloj en la teatraĵo estis entreprenitaj de najbaraj grandsignoroj kaj la rolo de St. Ealdhelm de la ĉef-lernestro mem. La aliaj 250 geaktoroj, unue difinitaj, frue plimultiĝis ĝis 850 kaj ili ĉiuj restis anonimaj. La parado estis ripetita dum kvin tagoj, bonŝance sub brila sunlumo, kaj preskaŭ sen pluvo, kio estas, en nia klimato, la plej granda malhelpo kontraŭ ĉiuj ekster-domaj kunvenoj. Dum la semajno la malrekta strateto estis plena je sunvarmitaj geturistoj, fervore demandante, "kie estas la kastelo, kie hotelo. Kie la bilet-oficejo," k.t.p. 10,000 vizitantoj trairis la preĝejon kaj 30,000 homoj kunvenis por vidi la teatraĵon. Subite la urbo vekigante trovis ke ĝi estis laŭte laŭdata, nek nur de la grandnombraj vizitantoj, al kiuj ĝi bone sukcesis doni tutan novan kaj neatenditan senton kaj ĝuaĵon, sed ankaŭ de la tuta Brita gazetaro kiu donis al la afero longajn artikolojn kaj priskribojn. La supre-nomitaj historiaj okazoj prezentitaj tute senhalte okupis pli ol du horojn. La komenco de la 1a sceno, kun eniro de heroldoj kaj trumpetistoj sekvataj de la kantistoj, estis tre impresa. Antaŭ ĉiu sceno aro de muzikistoj kaj kantistoj anoncis ĝian enhavon per priskriba kanto de dek aŭ dek-du linioj. Estis tre bela vidi la aron de hele vestitaj geaktoroj kvazaŭ fluidiĝi kaj malaperi aŭ tra aŭ post la kastelo aŭ aliloke. Samtempe oni ekaŭdis la piedbaton de aliaj venontaj rajdantoj kaj la tintadeton de malproksima armaĵo kaj armiloj kaj ekvidis la orajn, skarlatajn kaj multkolorajn robojn de la venontoj aperante kaj malaperante inter la arbegoj kaj amasoj de kreska verdaĵo. Per feliĉa penso la aŭdintaro devis eniri al la sidejo tra la pordegoj de la parko, kiu ĉirkaŭas la modernan domegon, marŝi mallonge trans la mola torfo kaj poste tra longa serpenta vojo, sub ombro de multaj arbaraj grandeguloj laŭflanke de la lago. Tia eniro povis bone agordi kaj trankviligi la animo. Kelkaj ĉeestantoj prave diris ke la atmosfero de la loko kaj de la tuta afero tute similis, nek tiun de la grandegaj paradaj vidaĵoj donitaj ĉe kelkaj Londonaj amuzejoj, nek tiun de la historia procesioj kiuj okazas ĉe kelkaj fremdaj urbegoj, sed ke ĝi pli similis la Oberammergaŭ festojn pro la naiveco kaj seriozeco kaj loka popola sindonemeco kaj koreco. Sed kvankam serioza celo, kelk-foje preskaŭ religia, aperis tra la ceremonioj tre ofte okazis ridindaj amuzaĵoj. Precipe en la 9a dialekta sceno la aktoroj plene ludis ŝerc-maniere kun granda entuziasmo kaj gajeco. En tiu ĉi _monaĥa kontraŭ urba_ sceno la estro de la monaĥa partio estis granda buĉisto "kiu povis mortigi bovon per unu man-bato." Tiu ĉi rolo estis entreprenita de grandega _Sherborne_ buĉisto kiu plene plenumis la rolon. Li humore senkulpigis sin, batalante por la abato kontraŭ sia samurbanoj, ĉar la abato aĉetadis grandan amason de viando "kaj neniam povis ĝi esti tro grasa." La sceno finiĝis per apero de Robin Hood kaj siaj anoj kiu venkis la buĉiston kaj la monaĥaron kaj kiel fino la batalantoj cedis lokon al aro de belaj kaj gracilaj gedancistoj. Estis la antikva _Morris dance_. Unue eniris kurioze vestita muzikisto kaj stariĝis sur barelon. Per unu mano li ludis tubeton kaj per la alia frapetadis malgrandan tambureton kune kun li, kiel amiketo, kuris per ŝanceliĝa irado, diableto, kaj dum la danco li sidiĝis kiel kontenta hundeto apud la barelo. Tiu ĉi danco enhavas kelkaj dancantoj kiuj portas art-faritajn ĉevaletojn, kiujn ili igis fari gajajn petolaĵojn. Post la ceremonioj la geaktoroj plenigis la scenejon kaj multe el ili iris hejmen en kostumo tra la malnovaj stratoj. Tie estis kavalirojn, militistoj, _Saxon_ inoj kun altaj pintaj kap-ornamaĵoj, Danoj, monaĥoj, servistoj, episkopoj, gedancistoj, trumpetistoj kaj ĉia-speca mez-epoka sanktulo aŭ pekulo kiun oni povis imagi. Kiam mi vespere en duon-lumeco pense hejmen reiris, kavaliro en ĉen-armaĵo ankaŭ peze kaj malrapide tra-rajdas la vojon. Kiam en venonta tempo mi silente rigardos la malnovan kastelon aŭ preskaŭ sole vizitos la kvietan preĝejon, aŭ la stratojn de la urbo, mi aŭdos la tintadon de armaĵo kaj armilojn kaj spirite ree popolos la lokon je tiu unue vidinta bela, gaja, neforgesebla aro. La genio de la verkistoj kaj la lerta fervoro de la geaktoroj kelktempe vokis ilin el ilia muta reĝlando. Kiel ĉarma sonĝo ili aperis antaŭ niaj okuloj, kaj kiel sonĝo kiu tro mallonge daŭradis tiel rapide ili ree neniiĝis. LA GALANTO. Originale verkita de Clarence Bicknell. Je l' vintromezo, kiam frost' kaj ventoj batas Senĉese per sieĝo, Kaj la senviva ter' por sunolum' malsatas, Aperas unu flor', Galanto! ĝi kompatas, L' amiko de la neĝo. Ĝis nun homsango pro batal', pro maljusteco, Kontraŭ al amoleĝo, La teron ruĝigadas; tial, per blankeco Ĝin benas la Galanto, floro da pureco, Spegulo de la neĝo. El la kovrilo sur la ter', ĝi, senmakula, La sola floro reĝo, Leviĝas; kaj ekbrilas en l' aer' nebula Sen flora laŭdo, sen honoro kortegula, Venkinto de la neĝo. Kaj ĝi, starante super tiu reĝkanapo, Kvazaŭ per kora preĝo, Rigardas; kaj humile al la naska drapo Sin klinas, per la blanka riverenca kapo, La ido de la neĝo. DIVERSAJ AVIZOJ. Esperantistoj ĝoje ekscios ke D-ro Zamenhof elektiĝis je la Legion d'Honneur. Ni esperas ke tiu ĉi estos nur la unua nacia honora kiu atendas nian eminentan majstron. * * * _Tra La Mondo_ estas la titolo de bela ilustrata Esperanta monata gazeto. La 2a & 3a numeroj enhavos longajn ilustritajn raportojn pri la Kongreso, laŭvortaj paroladoj, k.t.p. Oni povas ricevi la tri unuajn numerojn sendante 2 fr. 25 al Administranto, _Tra la Mondo_, 15 Bvd. des deux Gares, Meudon, S. et O., France. Nia agema amiko, Kapitano Cape-Montrosier, estas la ĉef-redaktoro. Forlasinte Alĝerion, li petas, ke oni petu ĉiajn informojn pri la tieaj aferoj ne de li, sed de S-ro Roux, Alĝero. * * * La Sveda Ligo de junaj socialistoj decidas fondi internacian korespondadon, per Esperanto, kun la gejunulaj societoj de diversaj landoj. Interesatoj sin turnu al S-ro Einar Hakansson, en Sodertelge, Svedujo. * * * Tiuj kiuj deziras havi memoraĵon de la Kongreso devas sendi al la Sekretario de la Groupe de Boulogne 2 fr. por ricevi la _Kongresa Liber_, Libro pri la Projektoj, Adresaro de multaj gekongresanoj, detala programo de la festoj, specimeno de la Karto de Kongresano & Kongresa Ilustrita Poŝtkarto, kun diversaj ĉirkuleroj. Adreso, S-ro Paul Boulet, 49 rue Louis Duflos, Boulogne-sur-Mer. * * * Oni proponas ke tiuj Fideluloj kiuj venis al la Unua Kongresu sekvu la ekzemplon de diversaj aliaj famaj fideluloj, kaj ĉiam portu verdan turbanon; se la ideo ne plaĉigas, eble speciale luksa verda stelo estos aprobinda! * * * _Fundamento de Esperanto_ estas tre belforma libro eldonita de la firmo Hachette, enhavanta 178 paĝojn (kosto 3 fr.) konsistas el Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Ĉiuj, kiuj ne jam havas tiujn verkojn aparte, devas posedi la novan verkon. * * * La _Kristnaska Sonorado_, traduko de Dickens' _Christmas Carol_, nun aperis, kaj estas ŝatinda verko de 83 paĝoj, kosto 1 fr. 30. Alilandaj Esperantistoj ja kontentiĝos, legante por la unua fojo tiun ĉi ĉarmegan verkeston. Ni envias al ili la privilegion. VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain. Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto. Mi ne komprenas la virinojn. Antaŭ ne longe, mi okazis gajni duonan livron pro veto je mia elekto en la "Grand National," Nu, la ideo prenanta min, mi eniris lokon iom superan je tiu kiun mi kutime favoras. Kiel mi diras, mi estis ĝuigonta min, tiel mi mendis mian bifstekon dikan, parte rostitan, kun iometo da grasaĵo, kaj mian glasegon da Burtona biero, kiel se mi estis la Ĉefurbestro mem. Tiam mi ĉirkaŭenrigardis. Estis du virinoj kiuj ĵus estis finintaj. Ili estis sidantaj farante nenion. Estis kelnero kontraŭe je ili, sufiĉe proksima por povi mordi ilin, kaj li ankaŭ estis faranta nenion. Baldaŭ sinjoro alvokis lin, kaj li foriris. Tuj kiam li komencis servi iun alian, ambaŭ ili ekkriis "Kelnero!" kiel se ili ne havis liberan momenton. Baldaŭ li alvenis. Unu el ili diris, "Donu al mi la kalkulon, kelnero." Li altlevis siajn ŝultrojn ĝis kie Angloj portus ĉapelon kaj komencis pretigi la kalkulon. "Du da pano kaj du da butero," li diris. "Tute ne!" diris la ulino. "Estas du da butero kaj unu da pano." Li korektis kaj donis al ŝi la kalkulon. "Ho, vi malsaĝulo!" ŝi diris. "Mi volas du kalkulojn. Mia sinjorina amikino pagos por ŝia." Tial li denove altigis siajn ŝultrojn ĝis ili preskaŭ formovis la tegmenton de la restoracio, kaj elskribis du kalkulojn. "Rigardu tie ĉi," diris unu el la virinoj; "vi kalkulas al mi viandon, kaj mi ne havis viandon." "Jes," diris la alia, "kaj vi kalkulas al mi 'entrée,' kaj mi ne havis 'entrée.'" "Estas tute same," diris la kelnero, "iu havis viandaĵon kaj iu havis 'entrée,' kaj ambaŭ kostas egale, kaj mi ne memoras kiu havis kian." "Nu," diris unu el la ulinoj, "ni do devas interŝanĝi kalkulojn." Kaj eĉ tiam ili ne estis kontentaj. "Rigardu tie ĉi," diris unu el ili, "vi kalkulas al mi buteron kiun mi ne havis, kaj vi ne kalkulas al mi panon." "La mia estas malkorekta ankaŭ," diris la alia virino, "ĉar li kalkulas al mi panon kiun mi ne havis, kaj forgesas pri la butero kiun mi havis." La malfeliĉa fremda kelnero kvazaŭ kunligis siajn brovojn bante, penadante kompreni tion. "Vi diris al mi--unu da pano, kaj du da butero," li diris. "Jes," diris ŝi, "sed mi intencis diri--du da pano kaj unu da butero--kaj iel vi devas kompreni sen sciiĝo." "Ha!" diris la kelnero, "mi komprenas. Vi havis du da pano kaj unu da butero, almenaŭ via amikino havis." Tiam li aliigis la du kalkulojn, kaj konfuzis ilin pli ol antaŭe. Li disŝiris ambaŭ kalkulojn kaj denove komencis. Post ĉirkaŭ la tria atenco li aparte bilancis la kalkulojn por plaĉi ilin, kaj tiel baldaŭ kiel li faris tion, unu el la virinoj malfermis sian monujon kaj diris ke enfine ŝi pagos por ambaŭ, ĉar ŝi ŝuldas al la alia tridek pencojn, kaj la dua kalkulo estanta tridek tri pencoj, se la alia pagos al ŝi ses pencojn, egaliĝos, ĉar ses kaj tri faras naŭ. Nu, la kelnero foriris, treege ŝvitanta, kaj parolanta lingvon Italan, kun duonpenco kiel rekompenco. Tiam la du inoj komencis diskuti pri kiom ŝuldis unu la alian. Kia? Ne, mi ne restis por vidi la finon. Kiam mi eliris, unu el ili estis enpoŝiganta 127 pencojn kaj kulpiganta la alian pro ŝtelado, kaj tiu ĉi estis diranta, "Se mi reprenas la ŝilingon kaj la pencan poŝtmarkon kiujn mi donis al vi, kaj vi donas al mi la diferencon inter tio kion vi pagis kaj tio kion mi pagis hieraŭ, tiam vi ŝuldos al mi du pencojn, kaj mi bedaŭras ke vi iam estis mia amikino." Nu, kiel mi diris, mi ne komprenas la virinojn. Se mi devas fari malplaĉecon, mi pliamas malpaciĝi kun viro ol kun virino. Rilate virino, oni ne volas diri tion kion oni opinias--almenaŭ, esprimi ĝin laŭ la maniero oni alie dezirus. Mi havis bonan specimenon sur mia omnibuso antaŭ ne longe. Oni scias, ke en kelkaj veturejoj, pakaĵetoj da kakao estis donacitaj sur la omnibusoj. Tial, kompreneble, ĉiu virino alvenis je la konkludo ke tiuj ĉi pakaĵetoj estis disdonitaj ĉiutage kaj sur ĉia omnibuso. Tio estis la afero kun mia bonulino. Ŝi haltigis la omnibuson kaj supreniris. Post iom da tempo mi sekvis ŝin por ricevi ŝian monon kaj doni bileton. "Ho, vi agas malhonesteme!" ŝi diris. "Kio estas via malsano?" diris mi. "Kia," ŝi diris, "vi bone scias, kaj estas vane peni trompi min. Kie estas mia kakao?" "Mi ne scias," mi diris. "Sed kiel ajn vi faris tion, vi ne faris tion per kakao." Estas apenaŭ necese diri ke tiu ĉi sarkasma rimarko neatingis la celon. "Mi scias ĉion pri tio," ŝi diris. "Vi devas doni al mi specimenon da kakao, kaj se mi konsentos trinki ĝin, mi povos veturi per tiu ĉi omnibuso senpage." "Vi estas preskaŭ prava," mi diris, "sed ne tute prava. Tio kion oni donacas estas funto da teo, ekzemplero de la _Daily Telegraph_, kaj unua klasa bileto por Nov-Jorko. Sed ne sur tiu ĉi omnibuso,--alia omnibuso." "Ho, nu," diris ŝi, "mi do estas sur la malprava omnibuso, kaj mi eliros." "Vi povos fari tion," diris mi, "tuj kiam vi pagas vian monon." "Kial," ŝi respondis, "oni ne devas pagi kiam oni eniras la malpravan omnibuson!" "La omnibuso ne estas malprava," mi diris. "Estas vi kiu estas malprava. Se vi estas veturinta nur duoncolon per tiu ĉi omnibuso, mi devigus vin pagi." Kaj ŝi pagis. Kiam mi eltrovas tiujn virinojn agantajn avare aŭ iom tro avare, estas ĝojo kaj plezuro se eble kapti ilin. Sed, kiel mi antaŭe diris, oni estas malhelpata; oni ne povas, se oni havas tiajn delikatajn sentojn kiel miaj, utiligi la saman riĉecon de lingvaĵo parolante al virino kiel parolante al viro. Jes, ia viro ne volas esti iel malagrabla al virino. Eĉ malnova Ike havas tian senton, kaj li tute ne estas sentemulo. Mi memoras ke fojon Ike iris al la vaksstatuejo de Sinjorino Tussaud, dum libertempa tago. Nu, li ne ŝatas trompiĝon. Tial li antaŭfaris kelkajn demandojn. Oni diris al li ke ĉe la enirejo de la salonego estis virino sidanta je ĉiu flanko kun tablo antaŭ ŝi, vendanta programojn kaj katologojn, k.t.p. Unu el la virinoj estas reala, kaj la alia estas vaksa, metita tie kiel ŝerco, kaj li devos zorgi por ke li ne fariĝu malsaĝulo. Mi ne scias kiamaniere okazis, sed lia spirito konfuziĝis pri kiu tablo havis la realan virinon. Li alproksimiĝis la virinon kiun li imagis esti vaksa, levis manplenon da katalogoj kaj ekfrapis ŝian kapon per ĝi, dirante, "Se vi ne zorgas, iu forkuros kun tiuj ĉi." Kiam ŝi residiĝis kaj diris al li ke li devas hontiĝi, kaj se li ne zorgos ŝi forpelos lin,--neniam estis viro pli surprizata. Eble vi estos surprizata ankaŭ kiam mi diras ĝin, sed estas fakto, kiel li poste sciigis min,--li volis ke li ne estis farinta tiun eraron. Li diris, kaj estis eksterordinara konfeso por tia viro fari, ke se ŝi estus demandinta apologion li estus farinta tion! Estas mirinde kiel kelkaj virinoj ne ŝajnas scii tion kio estas sia afero, kaj tion kio ne estas. Antaŭ ne longe, estis maljunulino sur mia omnibuso de tia speco--deziris sciiĝi ĉion pri ĉio. "Kaj kiom oni pagas al vi, ĉiusemajne, mia viro?" ŝi demandis al mi. "Tri ŝilingojn kaj ses pencojn," diris mi. "Kia?" diris ŝi. "Ĉu tio estas ĉio kion vi ricevas?" "Ho, ne!" diris mi. "Kompreneble, ni havas tion kion ni ŝtelas." "Nu, nu!" diris ŝi, "mi ĉiam aŭdis ke la omnibusistoj rabis la kompaniojn. Kaj kiom estas la tuta sumo?" "Sumas po 10 livroj ĉiusemajne," diris mi, "sed ne estas por longa tempo. Post malmultaj monatoj, ni fariĝas eluzitaj." "Eluzitaj?" diris ŝi. "Kiel?" "Respondante al demandoj de personoj pri aferoj kiuj ne estas iliaj aferoj, sinjorino." Nu, tio silentigis ŝin iom da tempo, sed, estu benata, si baldaŭ rekomencis! Ŝi estis unu el la naskitaj intervenantinoj, kiuj ne estas facile haltigeblaj. Tamen ŝi forlasis min. Estis sinjoro sidanta kontraŭ si, kiun ŝi poste ekzamenis, kaj mi simpatis je li. Ŝi demandis el kie li elvenis, kien li iras kaj kial li faras tion. Ŝi sciigis lin ke lia kravato ne estas rekta, kaj ke li estas malsaĝa veturante sen ombrelo. Ŝi devigis lin konfesi ke li havas onklinon en lunatikejo, kaj ke li mem portis artefaritajn dentojn. Ŝi devigis lin rakonti al ŝi ĉion kion li precipe ne volis diri al ŝi. Kelkfojojn li klopodis forigi ŝin kaj legi la ĵurnalon, sed ŝi ne ĉesiĝis. Mi vidis ke li pli kaj pli maltrankviliĝis pro ŝi, kaj samtempe estis tro ĝentila doni al ŝi tion kion ŝi meritas. Fine li malespere ekspiris kaj saltis el la omnibuso, kun tri penca bileto, kaj ne eĉ dupenca veturado plenumita. Ĉar ŝi ne havis iun alian por enuigi, ŝi haltigis la omnibuson kaj eliris. Kiam mi laste vidis ŝin, ŝi estis parolanta al la policano ĉe la stratangulo. Kompreneble, ŝi eble estis petanta pri la vojiro, sed pli eble ŝi estis demandanta kion li havis por tagmanĝado, lastan Dimanĉon, kaj deviganta lin sciigi ŝin. Ŝi estis tia speco da virino. (_Daŭrigota_). LA MALSANULETO. De Georges Courteline, tradukita de D-ro Philippet (Francujo). _La kuracisto, la ĉapelon en mano._--"Sinjorino, ĉu tie ĉi ne estas malsanuleto?" _La patrino de l' malsanuleto._--"Jes, tie ĉi, doktoro; eniru do. Ĝi estas mia knabeto. Imagu, ke tiu kompatinduleto, mi ne scias kial, de hodiaŭ matene, ĉiumomente falas." "Li falas?" "Ĉiumomente, jes, doktoro." "Teren?" "Teren." "Strange estas.... Kian aĝon li havas?" "Kvar jarojn kaj duonon." "Eĉ se la diablo enmiksiĝus en tion, je tia aĝo oni staras sur la piedoj! Kaj kiamaniere komencis la afero?" "Mi nenion komprenas pri tio," mi diras. "Hieraŭ vespere li tre bone fartis kaj trotadis kunikle tra la apartamento. Hodiaŭ matene mi iras por levigi lin, kiel mi kutimas. Mi vestas al li la ŝtrumpojn, mi vestas al li la pantaloneton kaj mi ekstarigas lin sur liaj piedetoj. Puf! li falas!" "Eble pro falsa paŝo." "Atendu! Mi eksaltas; mi relevas lin.... Puf! duan fojon li falas. Unuvorte, doktoro (mi ripetas, mi ne scias kial), de hodiaŭ matene, ĉiuminute li falas." "Tio estas iom mirinda. Ĉu mi povas vidi la malsanuleton?" "Sendube." _La patrino eliras, poste reaperas portante la knabeton sur brako. Li vidigas sur la vangoj kolorojn atestantajn pri eksterordinara bonfarto. Li estas vestita per pantaloneto kaj kitelo tro larĝa, kiu estas kvazaŭ amelumita per sekiĝinta konfitaĵo._ _La kuracisto._--"Kia belega knabo! Metu lin teren, mi petas." (_La patrino obeas. La knabo falas_). _La kuracisto._--"Ankoraŭ unufoje, mi vin petas." (_Sama scenludo kiel antaŭe. La knabo falas_). _La kuracisto._--"Ankoraŭ." (_Trian fojon la knabeto estas starigata sur la piedoj kaj ree tuj falas_). _La kuracisto revema._--"Estas neaŭdite...." (_Al la malsanuleto, kiun la patrino subtenas sub la brakoj_). "Diru al mi, amiĉjo mia, ĉu io vin doloretas ie?" "Ne, sinjoro." "La kapo ne doloras vin?" "Ne, sinjoro." "La pasintan nokton, vi bone dormis?" "Jes, sinjoro." "Kaj vi havas apetiton hodiaŭ matene? Ĉu vi volonte manĝus su-supeton?" "Jes, sinjoro." "Tre bone (_kun kompetenta tono_). Ĝi estas paralizo." _La patrino._--"Para.... Ho! Dio mia!" (_Li levas la brakojn al la ĉielo. La knabo falas_). _La kuracisto._--"Ho ve! jes, sinjorino. Plena paralizo de la malsupraj membroj. Cetere vi tuj vidos mem, ke la muskoloj de la malsanuleto estas nun absolute sensentaj." (_Dum li tiel paroladas, alpaŝinte al la knabo, li pretiĝas por fari la diritan eksperimenton, kiam subite_): "Ho! ... Ho! ... Ho! ..." _Poste eksplodante:_ "Per la sankta Dio! Sinjorino, kion vi rakontas al mi pri via paralizo?" _La patrino_ (_miregigita_).--"Sed, doktoro ..." _La kuracisto._--"Mi ja nun komprenas, kial li ne povas resti stare sur la piedoj. Vi metis al li la ambaŭ krurojn en la saman kruringon de la pantaloneto!" SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _24._ (Vol. II., No. 10.) _Oktobro, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page Report of the Congress, Latter Part (A. Blott) 145 Saved from Death (Serial by General George Cox) 149 Notes on the Orient, Part IV. (Col. H. K. Gordon) 150 Sundry Notes 151 Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law), continued from page 142 152 Reminiscences, Part X. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon) 154 A Poem from Lermontov (translated by R. Frenkel) 155 The Pope is Dead (translated by A. Baissac) 156 The Oak and the Reed (translated from La Fontaine by A. Motteau) 157 Authoritative Teaching (Martyn Westcott) 158 A True Story (P. Chalmers Taylor) 158 Notes on the Arts (Walter Dexter, R.B.A.) 159 A Snow Peak, Poem (translated by J. Parisot) 159 Field Sports (F. A. Meigh) 160 MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195. THE ... ESPERANTO BLEND. Registered Trade Mark, No. 270,042. Registered Label, No. 272,434. THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors-- BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW." ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:— Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. ESPERANTIST WEEK-ENDS. A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ... "Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter. Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-. Correspondence Lessons in Esperanto ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. _7/6 the Quarter._ KOLEKTANTOJ. Finlandaj poŝtmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, aŭ 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, aŭ 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per poŝtmandato. Rusaj poŝtmarkoj akceptaj laŭ efektiva valoro. ADOLF REINBERG. Osterlanggatan, 39, Abo, Finland. AL STUDENTOJ ĈIULANDAJ. Gestudentoj dezirante studi la Artojn aŭ la Sciencojn ĉe London University estas invitataj aliĝi je 3 aŭ 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ĉe University College, London. Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. D. Canedo, Casilla 17, La Paz, Bolivia, S.A. Deziras interŝanĝi vidaj-kartojn kun alilandanoj. Sro. C. E. Heroux, Box 211, Three Rivers, Canada. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun ĉiulandanoj. Sro. Paul Hillriegel, Kasernen Str. 20, Stuttgart, Germany. Deziras koresp. kun ĉiulandaj filatelistoj. Interŝanĝo, aĉeto kaj vendo. Sro. R. W. Kenderdine, 147, Mere Road, Leicester. Deziras koresp. kun Franca Esperantisto kiu deziras plikonatiĝi kun la Angla lingvo. Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Hants. Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj. Ankaŭ kun Germanoj pri Art-forĝaĵoj. (Kundschmiedearbeiten). La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 24. [Vol. II., No. 10.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. OKTOBRO, 1905. SCIIGO PRI LA DUA PARTO DE LA KONGRESO. Verkita de Arthur Blott. _Lundo, Aŭgusto 7._--La Granda Balo en la Kazeno je la vespero de la 7a estis grandega sukceso. La vasta salonego difinita por la ceremonio, kvankam taŭga pro aliaj aferoj, ja estis tro malgranda por la multenombraj gajevestitaj Esperantistoj, kiuj kunveniĝis por dancadi kaj ekzameni la fantaziajn kaj naciajn vestojn per kiuj kelkaj inter ilia nombro vestiĝis. Oni estis petinta ke la ĉeestantoj venu en kostumoj indikantaj iliaj nacieco aŭ loko, kaj kelkaj Esperantistoj kompleze tion faris. Plej notinde inter la fantazi-vestoj estis tiu de Angla fraŭlino kiu reprezentis Britannia, kun kasko kaj ŝildo konvenaj, kaj longa ruĝa-kaj-blanka robo. Skotlando estis reprezentata de sinjoro kaj fraŭlino, ambaŭ vestitaj en _tartano_. Unu sinjoro aperis en la vesto de Alĝera Arabo, kaj du junaj knabinoj vestitaj laŭ Turkinoj estis tre imponaj. Juna fraŭlino vestita kiel Hispanino el Catalonia, Sveda fraŭlino en plena nacia vesto, kaj Svisa knabo estis speciale ĉarmaj. Ĉi tie kaj tie oni renkontis beletajn knabinojn vestitaj kiel Bulonjaj fiŝist-edzinoj, kaj kamparanoj el Holando aŭ Britanujo. La kunvenintaj gastoj energie dancadis, sed malfacile, pro la multenombra ĉeestantaro, kaj la programo diversiĝis per malvarmetaj promenadetoj en la ĝardenoj, aŭ vizitoj en la apudajn restoraciojn, aŭ per rigardado de la vet-ludantoj ĉe la hazard-tabloj. Je la eniro de D-ro Zamenhof, kondukata de la Gesinjoroj Michaux, la orĥestro ludis "La Marseillaise," kaj la gastoj aranĝis sin en duobla vico meze de la salonego kaj krie aplaŭdis la Doktoron kaj lia edzinon promenadantajn ĝis seĝoj sur la altigita estrado ĉe la alia fino. Diversaj amikoj prezentiĝis al li, inter ili kelkaj ĉarmaj knabinetoj, el kiuj unu deklamis al li iujn versaĵetojn Esperantajn. El la okazoj de la vespero, unu el la plej interesa estis Ĉirkasja nacia danco de du prave vestitaj geesperantistoj el tiu regiono. _Mardo, Aŭgusto 8._--La Mard-matena Kunveno en la teatro estis bone ĉeestata, kaj lerte prezidata de Rektoro Boirac, de la Diĵona Universitato, maldekstre de kiu sidiĝis D-ro Zamenhof, kaj eminenta Esperantistaro troviĝis sur la estrado. Akra disputado pri la dezirindeco de la proponita _Esperanta Ligo_ okazis, kaj multaj opinioj esprimiĝis. Sed la kunveno ja estis interesega eĉ por la neesperanta animo, ĉar ĝi ilustris la praktikecon de Esperanto kiel internacia komprenilo; ĉar ĉi tie oni aŭdis gesinjorojn el diversaj landoj nur iomete, aŭ tute ne, komprenante diversajn lingvojn, klare kaj senhalte esprimi siajn ideojn en publika konstruaĵo, kaj nepre esti instante komprenataj de la aŭskultantoj. La disputado estis lerte daŭrigata, kaj ofte oni vidis du aŭ eĉ pli da Esperantistoj stari kaj alteteni manon, kriante al la Prezidanto: "_Mi petas paroladon._" Oni nenion decidis, ĉar ne estis la intenco de la kunveno-organizintoj plu fari je tiu ĉi okazo, ol nura disputado. Tiun posttagmezon la Kongres-agado refreŝiĝis per plezurplena ekskurseto al la vilaĝeto _Le Portel_, ĉirkaŭ du mejloj malproksime, per la marbordo. Esperantistoj kunveniĝis ĉe la teatro, kaj promenadis laŭlonge la havenon kaj krutaĵojn, amike babiladante kara-lingve. Ĉe _Le Portel_ oni vidis gebanantaro kaj siaj tendetoj, kaj la sablaĵo kovriĝis de infanoj, ĝuadante sin laŭ la kutima maniero. Kelkaj Esperantistoj allogiĝis de la akvo, kaj aliĝis je la gebanantaro. Aliaj vizitis la vilaĝon kaj kafejojn, kaj poste S-ro Michaux anoncis la reven-tempon. Malmultaj elektis reveni trame, sed ĉiuj ŝajne pasigis tre ŝatatan posttagmezon. Teatre, ĉe la vesper-kunveno, S-ro Boirac prezidis, kaj la paroladoj klopodis pri la _elparolada demando_, kaj oni donis specimenojn de la ĝusta Esperanta akcento. Oni treege esperis ke Esperanto baldaŭ estos instruata en la lernejoj kaj kolegioj, kie, pro ĝia gramatika simpleco, kaj la logikeco de ĝia strukturo, ĝi fariĝos gravega ilo por edukadi la junan animon. _Merkredo, Aŭgusto 9._--La Kunveno daŭriĝis Merkredon, sekvata de vespera koncerto, kiam tre interesa humora ludo, titolata "Edziniĝo per Telefono," ludiĝis de du Parizanoj. Al rigardanto ŝajnis ke ili ambaŭ parolis en sia nacia lingvo, tamen efektive nur en Oktobro de la lasta jaro ili ekstudis Esperanton! Jen denove la praktikeco de Esperanto pruviĝis. _Jaŭdo, Aŭgusto 10._--Granda nombro da Geesperantistoj partoprenis je la amika enkurso en Anglujon, kiun aranĝis la Bulonja Napoleono de Esperanto, Maître Michaux, kaj liaj kolegoj. Surirante la ŝipon _Onward_, kiu portis la Esperantan flagon ĉe la mast-supro, ili ekvojaĝis Folkestonen. La mar-trans-iro estis sufiĉe trankvila, kaj ŝajne preskaŭ ĉiuj Esperantistoj restis sur la ferdeko. Tamen D-ro Zamenhof, kies ĝi estis la unua sur-mara vojaĝo, elektis resti en la kajuto kaj konservi sian forton por la sekvanta parto de la programo de la tago. Alvenante ĉe Folkestone, la loka grupo kunveniĝis, kaj ĝia prezidanto legis bonvenigan paroladon al D-ro Zamenhof, kiu respondis. La Esperantistaro tiam marŝis en la urbon, furaĝis en diversaj restoracioj, poste kunveniĝis ĉe la Urbestrejo je la tria horo, kiel estis aranĝite. Tie okazis oficialan akceptadon de la Urbestro, kiu bonvenigis D-ron Zamenhof per taŭga Angla parolado, tradukita en Esperanton de S-ro Finez (Dover). D-ro Zamenhof respondis, kaj la toasto de "Lia Reĝa Moŝto" kaj aliaj toastoj sekvis. Forlasinte la Urbestrejon, la aro eriĝis sur la _Lees_, admirante la plej belan parton de Folkestone, kaj fine kunvenante ĉe la stacidomo por amasiĝi en rapidegan vagonaron al Dover. Tie la loka grupo renkontis nin ĉe la stacidomo, kaj ankaŭ tie la Doktoro bonveniĝis de novaj aliĝantoj. Je la naŭa horo, en la Konsilanta-Ĉambro, laŭ la programo, Sir William Crundall, la Urbestro de Dover, akceptis D-ron Zamenhof kaj la Esperantistoj. Tiu ĉi ne estas la unua fojo kiam tiu ĉi antikva Ĉambrego pleniĝis de niaj samideanoj, kaj kiam paroladoj, kaj toastoj aŭdiĝis per la Internacia Lingvo. Ĉampanvino kaj refreŝigoj estis ĉirkaŭirigitaj, kaj parolado kaj kantado pasigis por la kunvenintoj tre plezurplenan horon kaj duonon. Tiam kelkaj amikoj forveturis al Calais sur la nokta-ŝipo, kaj aliaj restis en Dovero por vidi iom plu de la urbo en la mateno. _Vendredo, Aŭgusto 11._--La Esperantistoj kolektiĝis sur la _Admiralty Pier_ (Elŝipirejo) por vidi la grandegan ŝipegon _Deutschland_, kiu estis alligita tie, kaj kiu iom poste forvojaĝis, portante multajn elmigrantojn kaj aliajn en Amerikon. La energiuloj tiam vizitis Dover Kastelon, kaj fine suriris la tag-mezan ŝipon al Calais. Tie alveninte, tre kora akcepto doniĝis de la tiea forta grupo. Ni vizitis la Elektran Pov-domon kaj la Komercan Ĉambron, kie okazis bone aranĝita kunveno. Ĝentilaj paroladoj aŭdiĝis, kaj afablecoj interŝanĝiĝis laŭ la maniero en kiu niaj Francaj amikoj superas. La grupo tiam disiĝis por viziti la urbon, kunveniĝi ĉe la Kazeno, kaj fine ĉeesti la Muzik-Salonegon ĉe la Kazeno, kie, krom la ordinara programo de la vespero, oni estis aranĝinta interludon nur por Esperantaj verkoj. Vagonaroj reportis nin malfruege en Bulonjon. _Sabaton, Aŭgusto 12._--Nenia programo estis difinita por la mateno kaj posttagmezo, pri kio la vizitantoj sekvis siajn proprajn inklinojn ĝis la vespero, kiam ili rekunveniĝis en la teatro por mallonga ĝis-la-revida-koncerto je la honoro de la Doktoro. Ĉe tiu ĉi koncerto, kiu estis tre mallonga, kelkaj infanoj partoprenis, kaj tre ĉarme deklamis Esperantajn poemojn. Tiam kvar el ili donis grandegan floraron al S-rino Zamenhof. Invitita de S-ro Michaux, la aro tiam iris al la apuda kafejo por trinki adiaŭan ion kun la Doktoro kaj Doktoredzino. _Dimanĉo, Aŭgusto 13._--Tagmeze la Esperantistoj kunvenis ĉe la Centra Stacidomo por forsendi la Gesinjorojn Zamenhof je ilia revena veturado hejmen. Por homoj kiuj kutimiĝas je vivado tre trankvila la ekscitiĝo de la lasta semajno devas esti estinta tre taksanta por ili, kaj ni kredas ke, kvankam kontentegaj pro la nedubebla sukceso de la tuta Kongreso kaj ĉarmataj de la korega akceptado kiun ili ĉie ricevis, ili devas multe kontentiĝi, revenante al la trankvileco de ilia Varsovia hejmo. Tiun posttagmezon, sub la kondukado de M-e Michaux, Esperantistaro vagonare veturis al _La Arbaro_, kaj marŝis sur verdaj vojetoj kaj foliplenaj ombrejoj al nevizitata loko. Tie la nemetiaj fotografantoj ofte vidiĝis, tiel kiel ja estis okazinta dum la tuta daŭro de la Kongreso, kaj la multegaj grupetoj da Esperantistoj famigitaj de la fotografilo devas esti nekalkuleblaj. Nenia espero por ke ia Esperantisto estonte penados pruvi ke li _ne_ ĉeestis la unuan Kongreson! La atestoj kontraŭ li ja estos subpremigaj. La ŝatinda promenado daŭriĝis ĝis la vilaĝo _La Capelle_, teo kaj manĝaĵoj riceviĝis ĉe kafejo, kaj la familio revenis domen vagonare. Tiel finiĝis ago-plena semajno, plena je grava klopodado kaj multe da agrablega ekscitiĝo. _Monday, 7th August._--The Grand Ball in the Casino on the evening of the 7th was a huge success. The large hall appropriated for the purpose, though suitable in other respects, was far too small for the numerous gaily-dressed Esperantists who assembled to dance and inspect the fancy and national costumes in which some of their number were dressed. Those attending had been requested to come in costumes indicative of their nationality or locality, and a fair number of Esperantists had complied. Foremost amongst the fancy dresses was that of an English young lady who appeared as Britannia, with helmet and shield correct, and a flowing robe of red and white. Scotland was represented by a lady and gentleman, both in tartan costume. A gentleman appeared in the costume of an Algerian Arab, and two young girls dressed as Turkish ladies were extremely effective. A young lady dressed as a Spanish girl from Catalonia, a Swedish girl in full national costume, and a Swiss boy were particularly charming. Here and there one ran against pretty girls representing fishwives of Boulogne, and peasants from Holland or Brittany. The assembled guests danced energetically, but with difficulty owing to the numbers present, and the programme was varied by cool walks in the grounds or visits to the adjoining restaurant, and by watching the players at the gaming tables. On the entrance of Dr. Zamenhof, led by M. and Mme. Michaux, the orchestra played "The Marseillaise," and the guests formed a double line down the middle of the hall and cheered the little Doctor and his lady as they walked to a seat on the raised platform at the other end. Several friends were presented to him, including some little girls, one of whom recited some Esperanto verses to him. One of the most interesting events of the evening was the execution of a Circassian national dance by a lady and gentleman from that region, appropriately dressed. _Tuesday, 8th August._--The Convention on Tuesday morning, held in the theatre, was well-attended, and ably presided over by M. Boirac, Rector of Dijon University, Dr. Zamenhof sitting on his left, and a number of distinguished Esperantists were on the platform. A keen discussion as to the propriety of the proposed Esperanto League and kindred subjects took place, and many opinions were expressed. But the meeting was extremely interesting even to the non-Esperantic mind, as illustrating the practicability of Esperanto as an international medium of expression; for here one heard ladies and gentlemen from various countries, having little or no knowledge of each others language, clearly and fluently expressing their ideas in a public building, and being evidently promptly understood by those listening. The discussion was well-sustained, and one often saw two or more Esperantists on their feet holding up a hand and crying to the chairman: "Mi petas paroladon." No conclusions were arrived at, it not being the intention of the organizers of the meeting to proceed further than a discussion on that occasion. That afternoon the business of the Congress was varied by a pleasant trip to the little village of Le Portel, some two miles along the coast. Esperantists assembled at the theatre, and walked by the harbour and along the cliffs, engaging in friendly conversation in the _Lingvo_. At Le Portel were to be seen a crowd of bathers with their tents, and the sands covered with children enjoying themselves in their usual way. A few Esperantists were attracted by the water, and joined the bathers. Others inspected the little town and cafés, and then M. Michaux announced the homeward journey. A few preferred to return by tram, but all appeared to have spent a very enjoyable afternoon. At the evening meeting in the theatre that day M. Boirac presided, and the discussion turned upon questions of pronunciation, and examples were given of the precise Esperanto accent. Strong hopes were expressed that Esperanto would soon be taught in the schools and colleges, where, on account of the simplicity of its grammar and the logicalness of its construction, it would be an invaluable element in the training of the youthful mind. _Wednesday, 9th August._--The Convention was continued on Wednesday, followed by a concert in the evening, when a very interesting comic play, entitled "Edziniĝo per Telefono," was performed by two gentlemen from Paris. To the onlooker it would have appeared that they were speaking in their own language, whereas, in point of fact, only in October of last year did they turn their attention to Esperanto! Here again was the efficiency of Esperanto demonstrated. _Thursday, 10th August._--A large number of Esperantists took part in the friendly invasion of England, which had been planned by the Boulogne Napoleon of Esperanto, Maître Michaux, and his colleagues. Going on board the ship _Onward_, which carried the Esperanto flag at her masthead, they started for Folkestone. The passage was fairly calm, and it appeared that nearly all the Esperantists remained on deck. Dr. Zamenhof, however, whose first sea-trip this was, chose to rest in his cabin and reserve his strength for the latter part of the programme of the day. On arriving at Folkestone, the local group met us, and its President read an address of welcome to Dr. Zamenhof, who replied. The band of Esperantists then marched up into the town and sought refreshments in various cafés, afterwards assembling at the Town Hall at 3 o'clock, as arranged. There a formal reception was given by the Mayor, who welcomed Dr. Zamenhof with an appropriate speech in English, translated into Esperanto by Mr. Finez (Dover). Dr. Zamenhof replied, and the toast of "The King" and other toasts followed. Leaving the Town Hall, the party scattered over the Lees, admiring the best part of Folkestone, and eventually assembling at the railway station to crowd into the express train to Dover. Here the local group met us at the station, and here again the Doctor was welcomed by new disciples. In the Council Chamber at the Town Hall, at 9 o'clock, according to programme, Sir William Crundall, the Mayor of Dover, welcomed Dr. Zamenhof and the Esperantists. This is not the first time that this venerable Chamber has been filled by our samideanoj, or that speeches have been made there, and toasts proposed in the Internacia Lingvo. Champagne and refreshments were handed round, and speeches and song helped the assembled guests to pass a very pleasant hour and half. Then some of the friends departed for Calais by the night boat, and others remained in Dover to see something more of the town the next morning. _Friday, 11th August._--The Esperantists gathered on the Admiralty Pier to see the huge ship _Deutschland_, which was moored alongside, and which shortly departed, bearing a large number of emigrants and others to America. The energetic ones then visited Dover Castle, and eventually went on board the mid-day boat for Calais. Arriving there, a very cordial reception was given by the strong group there. The party then visited the Electric Power House and the Chamber of Commerce, and there a nicely arranged reception took place. Polite speeches were made and courtesies exchanged in the manner in which our French friends excel. The party then scattered to inspect the town, to gather at the Casino, and eventually to attend the Music Hall at the Casino, where, in the evening's programme, an interlude had been arranged for Esperanto pieces only. Late trains conveyed us back to Boulogne. _Saturday, 12th August._--No programme for the morning and afternoon had been arranged, so the visitors followed their own devices until the evening, when they assembled again in the theatre for a short farewell concert in honour of the Doctor. In this concert, which was a short one, several children took part, and recited very prettily some poetry in Esperanto. Then four of them handed a huge spray of flowers to Madam Zamenhof. On the invitation of M. Michaux, the assembly then adjourned to the adjoining café to drink a farewell cup with the Doctor and his wife. _Sunday, 13th August._--At mid-day the Esperantists assembled at the Central Station to give the Doctor and his lady a good send-off on their return journey home. For persons who are used to a very quiet life the excitement of the last week must have proved somewhat trying to them, and we think that although pleased with the undoubted success of the whole Congress and charmed with the cordial reception they had everywhere met, they must feel considerable satisfaction in returning to the quiet restfulness of their home in Warsaw. That afternoon, under the guidance of M. Michaux, a party of Esperantists took the train to the Forest, and tramped through green pathways and leafy glades to a secluded spot. Here the amateur photographers were very much in evidence, as indeed they have been all through the Congress, and the number of groups of Esperantists immortalised by the camera must be legion. No hope for any Esperantist on any future date to try and prove that he was _not_ at the first Congress! The evidence against him would be overwhelming. The pleasant walk was continued to the village of La Capelle, tea and refreshments obtained at a café, and the party returned home by rail. So ended an eventful week, fraught with serious business and much pleasurable excitement. SAVITA DE MORTO. Originale verkita de Generalo George Cox. ĈAPITRO VI. "Mi arestas vin pro la mortigo de Vilhelmo Thompson," diras raŭka voĉo ĉe mia orelo, kaj samtempe mi sentas ke mia ŝultro estas malĝentile skuata. "Vilhelmo kiu?" mi murmuras sonĝe. "Vilhelmo Thompson," ripetas la voĉo. Ploreganta krio aŭdiĝas en la koridoro; la pordo duonmalfermiĝas, kaj mia patrino ekkrias "Mia knabo! mia knabo! mia karega knabo!" "Mi bedaŭras, sed vi ne povas eniri, sinjorino," diras voĉo ĉe mia kubuto, kaj la pordo estas fermata kaj ŝlosata. La voĉo de mia patrino revekas min al konscieco, kaj mi ĉirkaŭrigardas la ĉambron. La posttagmeza suno hele enfluetas tra la fenestroj. Apud mia lito staras policano, kaj sekretpolicisto en civila vestaĵo. La plena terureco de mia situacio min ekkaptas, kaj mi levas min de la lito kun ĝemo de malespero. "Nun, sinjoro, se plaĉos al vi, leviĝu kaj vestiĝu, kiel eble plej rapide; fiakro atendas ĉe la pordo," diras la policano. Preskaŭ nekonscie mi leviĝas kaj komencas min vesti. "Atendu momenton!" diras la sekretpolicisto, "Permesu al mi ekzameni tiun pantalonon kaj veston, antaŭ ol vi surmetos ilin?" Li ŝovas la manon en la poŝojn, kaj elprenas diversajn aĵetojn unu post la alia. "He! _du_ monujoj! Ne multe en tiu ĉi!" li daŭrigas, malplenigante la enhavon sur la tualet-tablon. "Ha! kio estas tio ĉi?" li ekkrias, ekzamenante la alian. "Tricent livra bankbileto! Ĝuste la sumo! Atesto sufiĉa, tie ĉi, kio ajn okazos!" Mi estas simple terurigita de mirego! _Du_ monujoj! kaj unu enhavanta tricent livran bankbileton! Kiamaniere ĝi povis eniri tien? "Ĉielo!" mi ekkrias, "mi devas esti preninta ĝin de la sidejo, erare por la mia!" "Mi devas averti vin, sinjoro, ke ion, kion vi diras oni povos uzi kiel atesto kontraŭ vi," diras la sekretpolicisto. Mi ne faras respondon, sed tute eluzata en spirito kaj korpo, mi finas vesti, kaj tiam diras, ke mi estas preta. "Mi bedaŭras, sinjoro, sed estas mia devo," diras la policano, elmontrante paron da mankatenoj. Mi etendas la manojn: la feraĵoj estas lerte alligataj, kaj ni eliras la ĉambron, la policano antaŭiranta kaj la sekretpolicisto sekvanta min. Dum ni trapasas la koridoron, mia malfeliĉega patrino kaj miaj fratinoj ĉirkaŭprenas min freneze, kaj iliaj ploregoj estas korŝirantaj. "Unu parolo, antaŭ ol vi foriros, mia karega knabo," diras mia ploreganta patrino; "Diru, ho! diru al mi, ĉu tiu ĉi terura kulpigo estas iel vera?" "Vere estas, mia kara patrino, ke mi trovis min en la vagono kun la malfeliĉulo, sed nenia faro mia kaŭzis lian morton; li pafis sin hazarde." "Dankon al Dio," ploregas mia patrino, donante al mi unu lastan, amindan, daŭrantan kison. Mi pasas tra la dompordo, eniras la fiakron, kaj ni forveturas.... ĈAPITRO VII. "Kiel vi decidas, ho juĝantaro? Ĉu vi trovas la kulpigito kulpa aŭ senkulpa je la krimo de mortigo?" "Kulpa," respondas la juĝantestro, en silento tiel profunda en ĝia egeco, ke la plej mallaŭta murmureto de iu el la amaso de homoj kiuj plenigis la juĝejon, estus estinta klare aŭdebla. Nepriskribebla sono, simile al murmuro de miksita doloro kaj liberspirado post longa necerteco, leviĝas el la homamaso, kiu plenigis la juĝejon; kaj tiam reĝas ega silento. La juĝisto ekrigardas min momente, kiel mi staradas en la kulpulejo, kaj tiam en voĉo tremanta de kortuŝeco, parolas jene:-- "Francesco Middleton,--Vi estas trovita kulpa je la krimo de mortigo, per juĝantaro de viaj samlandanoj. Estis dum nenia subita frenezkolero, ke vi faris la kruelegan agon, ĉar estas pruvite per la plej klara atestado, ke via celo estis rabado; kaj pro tio, vi ne ŝanceliĝis oferi la vivon de tielulo via. Via advokato en sia lertega parolado, penis alkonduki la juĝantaron doni juĝon, ke vi ne estas responda pri viaj faroj pro frenezeco, sed li ne povis produkti ion por subteni tiun pretendon, kaj la juĝantaro estis tute prava ne influiĝi per lia elokventeco. Nur restas al mi la devo dolora elparoli la solan sentencon, kiun permesas la leĝo. "Ĉu vi havas ion por diri, kial la mortsentenco ne estu elparolata?" (_Daŭrigota_). ORIENTAJ MEMORAĴOJ. Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon. Dum la tri-taga vojiro de "Hongkong" al "Shanghai," la temperaturo ŝanĝis en vera malvarmego. Tiu ĉi internacia urbo estas kelkaj mejloj de la enfluo de la granda rivero, la "Yangtsekiang," kaj tie oni nin kondukas per vaporŝipeto. Se vi loĝas ĉe la Klubo, vi ĝin trovos la plej komforta ie orientflanke de "London." Sur la manĝotablo troviĝas ĉiaspeco de ĉasaĵo: fazano, leporo, cervaĵo, sovaĝanaso, skolopo, kaj skolopeto; la tagmezmanĝo daŭras ordinare de tagmezo ĝis la dua kaj multe da negocistoj alestas, kvazaŭ ĉe vera Borso. Malmulte da mejloj ekster la urbo estas tiu bona orienta institucio, la Kampa-klubo, kie oni veturas vespere por lud-tempo. Vinberoj estas tre oftaj, kaj pro tia kaŭzo tre malkaraj: la Ĥinoj ilin antaŭgardas en silojn por ilin konservi. Oni trovas strangan puŝ-veturilon de nur unu rado, uzata por homoj, kaj pakaĵoj. La utilaj Ĥinaj ĉevaletoj ja ne estas belaj, sed ili povas porti grandan pezon: kaj, plue, galopi ĉe kursoj pli rapide ol oni kredus. Vintra-sezonaj partioj ekskursas per kanaloj kaj riveroj sur loĝboatoj por ĉasi. Pasante preter la insulo de "Quelpart," apartenanta al "Korea," ni trairis la markolojn de "Shimonasaki," kiuj estas fortege fortikigitaj. Nune, ni estas en la interlanda maro, la fama "Inland Sea" de Japanujo: la arbare-vestitaj montoj, valoj, kaj insuloj estas treege pentrindaj, sed la ŝipo, pasante meze, estas tro malproksima de ambaŭ bordoj por ilin efektive vidi. "Kobe" ne estas granda haveno laŭ larĝeco, tamen estas tre negocema: konstruaĵoj, kaj stratoj troviĝas en bonega ordo. Japanaj puŝveturiloj, nome "Jinrickshaw" (ĝinrikŝa, aŭ, ŝerce, kvankam litere, "pull-man-car"), estas komfortaj rimedoj por vojaĝi tra la tiamaj krudaj enlandaj vojoj, kaj la "kuli" trenistoj kuras rapide po ĝis eĉ kvardek mejlojn ĉiutage. Aranĝinte pri prezo ĉe la estro, la trenistoj sin tenas honeste kontraŭ kontrakto: ili malmulte manĝas, kaj trinkas nur buŝumetojn da "Saki," speco de rizbiero, ordinare trinkata varme: mi ĝin trovis tre plaĉan kiam bone fabrikita. Mi ofte miras, kial oni ne ĝin enkondukas en Hindujon; estus multe pli saniga ol la nunaj krudaj alkoholaj likvoroj, kiel, "_Toddy_," kaj "_Arrack_." Oni ĉiam uzas tiujn puŝveturilojn por enlandaj ekskursoj; unu por si mem, kaj alia por porti nutraĵojn, pakaĵojn, k.t.p. Estas iom strange, sed tiuj ĉi trenistoj povas fari kurson pli rapide kun sia veturilo, ol sen ĝi. Klimato estas tre agrabla. Kompreneble troviĝas multaj butikoj por vendo de ĉiaspecaj kuriozaĵoj. Manko de sciado de la Japana lingvo estas ja bedaŭrinda, kaj oni sopiras je la divastigado de Esperanto, kiam la graciaj servistinoj ĉe la "Tea-houses" (te-servejoj) rideme oferas nutraĵon. Multaj vidindaj ekskursoj troviĝas apude: ekzemple, al "Ozaka" la "Birmingham" kaj "Venezia" de Japanujo, kie estas multe da fabrikejoj: ankaŭ la Monerfabrikejo imperia. Oni devus neniam fari tiajn ekskursojn ne portante sian pasporton, preta por montri kontraŭ postulo de policano, hotelestro, stacidomestro, k.t.p.: alie, oni eble forkondukos vin al ia urbomagistrato por ekzameno. La Kastelo, kun ĝia milita garnizono kaj armilejo, ne devus esti forgesata. Kelkaj ŝtonoj uzitaj por ĝia konstruaĵo estas mirinde grandaj, malfacile estas figuri kiel oni povis ilin meti en ilian lokon, ĉar ili estas multe pli grandaj ol tiuj en la piramidoj de Egiptujo: tamen, oni parolas pri ankoraŭ pli grandaj en "Korea." La banejoj de "Arima" estas apude, kaj donas okazon por provi vian taŭgecon pri marŝi, kun "kuli" portanta viajn necesaĵojn, pakitajn en Japanaj korboj. Tie la du seksoj kune banas, kaj tre modeste: strange estas, kontraŭ Eŭropa sperto, ke ĉie nudaj popoloj estas pli modestaj ol tiuj vestitaj: tio estas mia propra sperto en Hindujo, ĉe la insuloj de "Andamans": kaj mi vidas ke Sir Charles Eliot simile rimarkas rilate la enlandaj loĝantoj de Orientafriko, en sia ĵus-eldonita verko. Li ankaŭ skribas pri la lingvo "Swahili," kiu tie estas la Esperanto inter la enlandaj gentoj, kiel "Hindustani" inter tiuj de Hindujo. La banoj mem estas tre delogantaj pro la ruĝkoteco de la varma akvo: tamen, multe da Japanoj tie kunvenas. Sendube, kiel multe da aliaj malagrablaj aferoj, ili estas bonaj por la sano. La vojirado de "Kobe" al la haveno de "Yokohama" daŭras dudekkvar horojn: oni povas ankaŭ tien iri per fervojo. Dum preskaŭ la tuta daŭro laŭ la marbordo, oni rigardas la sanktan monton de "Fuji" (_yama_ signifas monto: Fujiyama). Tie ĉi ni lasis la vaporŝipon, ĝis reveno tempo. Hoteloj, Kluboj, konstruaĵoj, stratoj, elektralumo, tramvojoj, butikoj, k.t.p, estas ĉiuj laŭdindaj. Kuriozaĵoj el elefantosto, ĉizita ligno, kuprafundaĵoj, lakaĵoj, porcelano de "Satsuma," "Cloisonne," k.t.p., estas montrataj por vendi ĉe multaj superaj magazenoj, kaj oni povas aĉeti ĉiaspecojn da Eŭropaj provizaĵoj kaj vestaĵoj. Ĉe la publika Vendejo frue matene oni certe devus iri vidi la lokajn specojn da nutraĵoj, ekzemple, fiŝoj, legomoj, k.t.p.: oni tie rimarkas kankrojn de malgrandaj korpoj kaj treege longaj kruroj, fazanojn kun dudekfuta mez-vosta plumo. Estas multe da vidindaj lokoj apude: la "Daibuts" ĉe "Kamakura," grandega kuprafandaĵo, reprezentanta "Buddha," montranta la saman trankvilan pripensan vizaĝon, kiel tiu Dio ĉe la Birmanaj "Pagodas." Ankoraŭ la temploj de "Hachiman": la insulo de "Enoshima," k.t.p.: kvankam iaj temploj estas treege belaj, kaj multekostaj, eĉ ĝis milionoj da livroj, tamen, ĉiodirite, oni iom laciĝas je tia aro de vidaĵoj. Sed unu, nur videbla ĉiujare je fino de Oktobro, nin allogas: t.e., la vivantaj floraj "tabloj," kiel teatraĵoj, fabrikitaj el kreskantaj "Chrysanthemums": per kiuj la koloro de vizaĵoj, kaj vestaĵoj, kaj eĉ la formoj de la aktoroj estas fidele imititaj. Pasante trans la ponto, super la fosaĵo kiu kuras ĉirkaŭ "Tokio" oni admiros la amason en somero, de rozkolore randitaj "Lotus" floroj (akvolilioj), starantaj el malpalaj grandaj folioj kiuj kovras la supraĵon de la akvo. Oni devus viziti la novan teatron, enhavante 2,500 personojn, el kiuj plimulto sidiĝas sur planko en malgrandaj loĝioj: laŭ Eŭropa vidpunkto, la Japanaj teatraĵoj estas tro daŭrigataj, kaj pro tia kaŭzo tre enuigantaj. La vidinda Muzeo troviĝas en la Parko de "Ueno," kiu estas vere simila al ia Angla Parko. DIVERSAJ AVIZOJ. Sur paĝo 68 de nia nuna Volumo ni presigis "Antaŭ la Rigardo de la Vivo." De tiu ĉi la originalo estis verkita de la fama Rusa verkisto, Maxim Gorky. * * * "Ĉielo kaj Tero" estas tre belforma traduko de la poemo de Byron, verkita de D-ro Noel, la eminenta Esperantisto en Nancy. (54 grandaj paĝoj. Kosto 1 ŝilingo, ricevebla de S-ro Frecot, 35, rue Ste. Catherine, Nancy, France). * * * "Esperanta Fonografio, Alfarado de la Sistemo Pitman," verkita de A. W. Lyndridge, estas 24 paĝa verkito, kosto 1 ŝilingo, de la Aŭtoro, Esperanto House, Southend-on-Sea. * * * Tiuj Esperantistoj kiuj interesiĝas je la diversaj fonografiaj sistemoj ankaŭ plezure legos la "Lernolibro de Esperanta Stenografio" (Unuiga sistemo Stolze-Schrey), verkita de nia agema amiko, Pastro F. Schneeberger. Kosto 1 franko, de la Aŭtoro (Laufen, Svisujo), aŭ de la firmo Hachette, la eldonistoj. * * * La "Kurso Tutmonda de la Lingvo Internacia Esperanto," verkita de Emilo Gasse, nia sindona Havra kunbatalanto (elpensinto de la bela internacia signo, k.t.p.), estas valora aldono al nia jam granda lernolibraro. Verkita laŭ la Berlitza sistemo, ĝi estas ne nur por Francaj lernantoj, sed, kiel la titolo montras, por tiuj de la tuta mondo. Kosto 9d., de la firmo Hachette. * * * "Matematika Terminaro kaj Krestomatio," verkita de Raoul Bricard, estos utila teknika verko por matematikistoj tutmondaj. Kosto 9d., 60 paĝoj, de la firmo Hachette. * * * Ni deziras kore danki la multajn amikojn, kiuj sendis al ni Kongres-fotografojn kaj lokajn gazetojn kun raportoj pri la Kongreso. Neniam antaŭe la afero estas ricevinta tian bonegan reklamadon, kaj ĉiamaj devas esti ĝiaj fruktoj. * * * La tria numero de _Tra la Mondo_ enhavos pli ol 40 ilustraĵoj, el kiuj dek estas pri la Kongresvojaĝo al Anglujo. Oni povas ricevi la gazeton ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand. Jara abonpago, 6 frankojn. * * * Ni plezure anoncas, ke la venonta eldonado de _Cassell's Popular Educator_, kiu aperos je Sept. 25, enhavos serion da Esperanto lecionoj, verkitaj de S-roj G. W. Bullen & E. A. Millidge. Sendube la akcepto de Esperanto en tiu ĉi revuo, kiel egalulo kune kun la aliaj lingvoj, antikvaj & modernaj lernotaj, multe helpos al la disvastigado de Esperanto en Angle-parolantajn landoj. VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto II.). El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain. Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto. Mi kutimas je la virinoj kiuj daŭrigas la faradon de demandoj, sed tiu kiu daŭrigas respondi kiam oni ne demandas pri io--mi opinias ke ŝi estas pli malbona. "Mi volas paroleti kun vi," diris unu el tiu gento al mi, "kiam vi finigis la disdonon de biletoj." "Vi komencu," diris mi. "La maniero laŭ kiu la interno de tiuj ĉi omnibusoj estas meblitaj estas tre malsaĝa," ŝi diris. "Mia koro, dum multaj jaroj rompiĝas pro tio," mi diris. "Ĉu vi ne komprenas ke ŝtofo kun tia supraĵo kaptas la polvon kaj koton? Mi hontas sidiĝi sur ĝi." "Mi mem," mi diris, "mi stariĝas. Mi evitas tion tiamaniere." "Tio kion oni bezonas en Londona omnibuso," diris ŝi, "estas apartigeblaj kusenoj kun moveblaj kaj laveblaj kovriloj, kaj kun glata kaj polurita supraĵo kiu ne tenas la polvon." "Se vi rediros tion malrapide mi elskribos ĝin kaj donos ĝin al la estro kiam mi revenos al la omnibusejo, tiun ĉi nokton. Sed ne tre utilas paroli al li. Vi komprenos ke kiam infanoj rompas la kolon en tiu ĉi omnibuso la kompanio devas kompensi; kiel estas nur juste." "Kiel tio rilatas je la afero?" diris ŝi. "Tiel maniere," diris mi. "Kiam oni metas infanojn sur glatan supraĵon en saltanta omnibuso, ili malsupren glitas kaj rompas sian kolon sur la planko. Ni provis ĝin kaj ni devis kompensi." "Vere?" diris ŝi. "Vi povas veti vian vivon pro ĝi," diris mi. "Poste ni provis nian nuntempan ideon, kiu estanta velura, aŭ iom velurema, tenas la vestaĵojn de infano kiu ne povas gliti. Se oni metas infanon sur unu el tiuj ĉi seĝoj, la sola metodo movi lin estos ke la patrino devos levi lin en suprena direkto. Tiu ĉi metodo estis speciale elpensita por ni." "Nu, mi ĝis nun ne sciis tion," diris ŝi, kaj mi ankaŭ tiel opiniis. Nu, eble vi imagos ke tio sufiĉis, sed ne. Tiuj spertaj personinoj scias preskaŭ ĉion, kaj ili ne povas enteni ĝin,--ili devas disdoni kelkon. "Ĉu vi scias," diris ŝi, "ke mi estas elpensinta planon kiu devas interesi la omnibusistojn? Ĝi senigas la eblecon malhonestiĝi, kaj tiel evitas ĉiujn tentojn." "Jes," diris mi, "ni terure suferas pro tento, sed ne estas malhonestiĝi." "Vi intencas diri--ebriiĝi?" "Ne," diris mi, "estas mortigi, kune kun la uzo de malbona lingvaĵo." "Ho! vi ŝercas!" diris ŝi. "Nu," diris mi, "tia interparolado igas viron ŝercema, ĉu ne!" Ne, mi ne komprenas la virinojn. Unu el la temoj de ilia kredo estas, ke io kio okazas sur omnibuso estas la kulpo de la omnibusisto. Virino eniras blankan _Putney_ omnibuson kun _Putney_ presita ĉie sur ĝi, kaj la omnibusisto preskaŭ eksplodanta kriegante _Putney_. Ŝi pagas la monon, ne demandas, sidadas ĝis la vetura fino, kaj tiam ŝi diras:--"Tiu ĉi ne estas _Kilburn_. Kaj kial vi ne diris ke tiu ĉi ne estas _Kilburn_ omnibuso kiam mi eniris?" Ho, jes, ni estas kutimataj je tio. Kia ajn okazas, ni estas kulpaj. Nu, okaze, poŝo estas rabata sur mia omnibuso, la seĝoj estantaj aranĝitaj tre oportune por poŝrabado. Ne estas ĉiam eviteble. Kompreneble mi malfermadas miajn okulojn, kaj kiam mi opinias ke ia viro estas suspektinda, li ne ricevas ian oportunon sur mia omnibuso. Tamen, la poŝrabistoj estas tiel ruzaj ke okaze estas neeble observi ilin. Antaŭ ne longe, dum mi estis staranta sur la omnibuso, mi sentis ombrelon tiklantan post mian kolon. Mi turniĝis, kaj estis ekscitata virino malsupreniranta kaj ekkrianta, "Haltigu la omnibuson! mia monujo estas ŝtelita!" Nu, mi haltigis la omnibuson. Estis tri viroj sur la omnibusa supraĵo, krom tiu ĉi maljunulino, kaj ŝi kulpigis ĉiun ŝtelinte ŝian monujon. Tiam ŝi turniĝis al mi kaj diris ke estas mia kulpo permesinte poŝrabistojn suriri la omnibuson, kaj ke eble ili pagis min por la permeso, kaj ke eble mi mem estis ŝtelinta ŝian monujon. Policano alproksimiĝis, kaj ŝi demandis lin kial li estis tie se la sinjorinoj perdas monujojn. Li eltiris sian notlibron kaj elskribis ĉion--nombrojn kaj nomojn kaj adresojn, kaj la kolorojn de la ĉevaloj. La Ĉielo scias tion kion li ne elskribis. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, ni ree formovis kaj la homamaso malaperis. Ni ne estis veturintaj pli ol 100 jardoj kiam tiu benata ombrelo frapis min denove sur la kolo. "Nu, sinjorino," mi diris, pacience, "kaj kion vi perdis nun?" "Ho," ŝi diris, "mi estas trovinta mian monujon. Almenaŭ, mi ĵus memoras ke mi ne alportis ĝin tien ĉi, nur la pencojn por la vetura kosto. Kia malsaĝulino mi estas! Sed kial vi ne memoris ke mi ne havis mian monujon kiam mi pagis vin?" Mi ne respondis unu vorte. Mi malestime rigardis ŝin, turnis mian dorson, kraĉis sur la straton, kaj komencis fajfi. Se io instruos viron pri ĝentileco sub enuigaj cirkonstancoj, estas estante omnibusisto. Okaze, mi utiligas sarkasmon. Mi memoras ke mi tiel agis kun unu el tiuj dimanĉaj fraŭlinoj. La maniero en kiu fraŭlinoj vestiĝas nuntempe estas nekomprenebla je mi. Ekzemple, ordinara fraŭlino kiu perlaboras po 10 livroj kun manĝadoj ĉiujare. Rigardu ŝin dum ŝia libera dimanĉo kiam ŝi estas eniranta omnibuson ĉe la _Marble Arch_. Ho, estas mirindege! Pri vestaĵoj kaj stilo ŝi kaŭzus la Imperiestrinon de Ĥinujo malesperi kaj forlasi la veŝtiĝarton. Nu, mi ne intermetas min en aliaj viraj aferoj. Kiam 'Ankin venas al mi kaj demandas ĉu la arbitra konduto de la Regnestraro ne boligas mian sangon, mi diras al li--ne--, ĉar mi opinias ke mia sango nek estas afero de la Regnestraro, nek la Regnestraro afero de mia sango. Kiel mi diris, mi ne intermetas min, kaj se ordinara fraŭlino preferas vesti sin per la tuta mono kiun ŝi povas prunte preni, ne estas mia afero, kaj mi esperas ke tio estas plezuro al ŝi. Sed la fierecon de tia gento mi ne povas ŝati, kaj mi vidas ke fraŭlinoj kiuj kondutas sin ordinare, tuj kiam ili orname vestiĝas, fariĝas fieraj. Kia estas la kaŭzo? Mi scias tion kio mi estas kaj mi scias tion kio ili estas. Ili povas vestiĝi ĝis ilia vizaĝo nigriĝas, kaj ili ne trompas min. Tial ĉu estas eble ke mi permesos tian genton marŝi super mi? Certe ne. Ian dimanĉan nokton unu el tiu ĉi gento altiris la omnibuson. Ni pli malrapidiĝis, kaj eble estis movantaj po unu colo hore. Sed tio ne kontentigis ŝin, kvankam ŝi povis eniri tiel facile kiel kisi vian manon, kaj tie mi estis staranta kun mia brako etendata preta entiri ŝin por ke ŝi ne difektiĝu. Ho, ne! Ne estis sufiĉe bone por ŝia fraŭlina moŝto. "Kiam vi haltigos la omnibuson," ŝi diris, "mi eniros, kaj ne antaŭe." Humile kaj pacience mi haltigis la omnibuson, kaj ŝi eniris. Ŝi sidiĝis kaj elmontris sian pencon. "Jen, prenu ĝin," ŝi diris. "Dankon, fraŭlino, mi prenos ĝin kiam mi kolektas la monpagojn, kaj ne antaŭe,"--tiel maniere eĥoanta ŝiajn vortojn en ruza maniero. Tiel, por pli enuigi min, ŝi diris, "Tiu ĉi omnibuso iras malrapide. Ĉu vi ne bonvolas supreniri kaj peti la veturigiston plirapidigi la ĉevalojn?" "Ne," mi diris, "mi ne bonvolas. Sed se vi deziras rapidi por remeti la vestaĵojn en komodon, antaŭ ol via mastrino revenos kaj eltrovos ke vi prunte prenis ilin, mi havos plezuron alvokante fiakron." Ho, ŝi tute ne ŝatis tion, mi sciigas vin. Ŝi povis diri nenion, almenaŭ nenion gravan. Kompreneble, ŝi komencis kalumnii min, sed mi baldaŭ haltigis ŝin. Mi diris al ŝi ke mi neniam permesis tian lingvaĵon en mia omnibuso, kaj mi ne komencus pro ŝi. Ŝi devos aŭ fermi la buŝon aŭ eliri. Ne, mi ne volis esti malĝentila, kaj mi malamas esti malĝentila. Ne estas trovebla pli trankvila viro ol mi kiam mi estas servata juste. Sed kiam homoj kiuj ne estas pli bonaj ol mi komencas ordoni min, ne estas ia kialo doni plezuro je mia elspezo. Se okaziĝas ke estas viro mi respondas rekte por lia klara nacia lingvo. Se estas virino tiam mi provas sarkasmon. Jen estas alia okazo. Mi estis promenanta en la strato, preteriranta fruktistejon, kiam subite granda amaso da grajnoj kaj ŝimo (kiu estis oranĝo en siaj pli bonaj kaj feliĉaj tagoj) venis fluganta tra la aero kaj eksplodiĝis sur mia vizaĝo. Feliĉe mi ne estas kion oni nomas pasia viro. Mi ĵus rigardis en la butikon kaj vidis la virinon kiu ĵetis ĝin. Tiel mi diris sarkasmeme: "Ĉu estas vi, sinjorino, disdonanta viajn senpagajn fruktojn?" "Ho, la Ĉielo!" ŝi diris, "ĉu vi intencas diri ke ĝi frapis vin?" "Jes," mi diris, "tia estas la fakto de la okazo." "Ho, nu," ŝi diris, "mi estis sidanta tie ĉi eltiranta la putrajn, kaj mi vidis neniun preterirantan. Mi intencis ĵeti ĝin en la defluilon. Mi ne celis ĝin al vi; mi estas certa ke ne." "Ne," diris mi, "mi ne estis via celo. Tio estas la kialo de mia plendo. La plej proksiman tempon, kiam vi estas forĵetanta unu el tiuj ĉi pecegoj da malsana oranĝaĵo, mi estimos ĝin kiel personan favoron se vi celos ĝin al mi. Tiam vi ne frapos min!" Nu, tio kolerigis ŝin. Ŝi levis unu el la putraj kaj demandis ĉu mi donos aminde al ŝi oportunon por instrui min pli bone. Pro kuraĝo, mi diris, "Tute bone, ĵetu!" Mi estis staranta en la enirejo, kaj ŝi elĵetis. Ĝi maltrafis min kaj frapis junan policanon starantan ekstere tute en la okulo. Tio donis al mi bonan ridegon. Kaj jen estas alia ekzemplo simila, kie mi sufiĉe suferis por sarkasmigi bovinon. Mi estas omnibusisto, tio kio mi estas. Ŝajnas simple, ĉu ne? Iel, mi mem ne malfacile komprenas miajn devojn. Mi scias por kio mi estas pagata, kaj mi faras tion.--(_Daŭrigota_). FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ "Ĉe la tablo vi trovos ke via plej proksima najbaro estas treege silentema. Ĉiuj ni estos al vi tre dankaj se pri io ajn vi povos lin interesigi. Sed vi devas komenci la aferon. Se vi ne unue parolos al li, li certe ne parolos al vi." "Ĉu estas tiel?" mi respondis. "Nu, mi mem estas silentema." Mi vizitis akvosanigejon en unu el la Nordaj partoj de Anglujo. La karakteron de mia tiea tablokunsidanto tiu ĉi fragmento de konversacio sufiĉe montros. Tutan semajnon ni sidis flanko ĉe flanko kaj interŝanĝis ne eĉ unu vorton. Lin mi estis decidinta ataki per lia propra armilo. Mi uzis ununombron ĉar li posedis nur tiun solan armilon de silento. Unu sentencon li fine elŝutis al mi: "Umph! ŝajnas ke ni estas ambaŭ silentemaj." "Jes," kaj kontraŭ _li_ mi refalis en unu silenton kiu daŭris ankoraŭ tri tagojn. Eble mi devas diri ke mi "falegis" en silenton, se nur por montri la profundegecon de tiu silento. Li kapitulacis. Unu tagon kiam ni ĵus estis finontaj la tagmanĝon subite li demandis: "Ĉu vi ludas la ŝakludon, sinjoro?" "Jes, sinjoro, mi ĝin ludas." "Bone! Mi pensis tion; vi tre scias silenti. Se vi konsentos ni ĝin ludos kune." Kaj ni faris tion, ludante ne unu solan ludon sed multajn ludojn. Mian iam silentan kunsidanton mi trovis tre lerta, tre informplena kaj tre aminda. _El plenega karafo oni malfacile elverŝas la akvon._ Inter tiu aminda silentemulo kaj la Amerika babilulo, kia kontrasto! Okcidenten rapidas la vagonaro. La Amerikano dum kelka tempo rigardadas al mi. Subite li diras: "Diru, fremdulo; vi estas _Britisher_, ĉu ne?" "Pro kio vi pensas tion?" "Ho, kredeble vi estas la sola viro en tiu ĉi vagonaro, kiu portas flanelan ĉemizon." [Memorante la varmegecon de la vetero mi mem miras pri tiu vestaĵo]. "De kie vi venas?" "Vi diras ke mi estas Anglo; tial kredeble mi venas de Anglujo." Anglon tia respondo estus tuj kaj tute silentigita. Ŝajne ĝi nur vekis la sciamon de Amerikano. "Ho, jes, ĝuste; sed de kie vi _nun_ venas?" Tia direkta demando ŝajnis al mi neĝentila. Mi memoris la infanan ludon "Direkta demandaro kaj malrektaj respondoj." Kaj ekkaptis min spirito de kontraŭeco. "Ĉar la vagonaro iras okcidenten," mi respondis per voĉo malvarma kiel glacio, "mi supozas ke mi venas de la oriento." Mi admiris lian persistecon. Neniel hontigita li senŝancele daŭrigis la demandaron. "Kien vi iris?" "Okcidenten." "Sed, sed--vi _Britishers_ neniam ŝajnas kompreni simplan demandon. Mi intencis demandi, "Al kiu urbo vi _nun_ iras?" "Jes; mi supozis tion. Ĉu estas multaj interesindaj urboj sur tiu ĉi fervojo?" "Ho, jes." Kaj li komencis longan, kaj (mi devas ĝin konfesi) tre interesan priskribon pri sia lando kaj tute forgesis demandi kion mi manĝis je la matenmanĝo. Poste mi bedaŭris mian rezervemon. Mi rakontis al Amerikano pri la scivolulo. "Ne," ŝi diris, "li ne estis scivolema. Li estis nur bonkora, kaj vidante ke vi estas fremdulo li deziris helpi al vi. Se vi estus dirinta al li viajn intencojn vi de li estus ricevinta tre utilajn konsilojn. En la ŝtatoj ni havas multajn tiajn personojn." Tiam mi hontiĝis pri mia malboneco kontraŭ li. Tamen ne estas ago de saĝulo malŝtopi botelon per tranĉilego. La korktirilo agas iom malpli direkte sed multe pli efike. Tra la vagono konstante trapasas kolportistoj kiuj vendas la plej diversajn objektojn. Mi jam antaŭe aĉetis libron. Kaj nun, kiam sur tiun malmolan benkon mi vane serĉas lokon sur kiun mi povos restigi la kapon, mi vidas vendiston de kapsubportiloj. Al li mi signalas, kaj sur la postan parton de la benko li surfiksas ilon kiu laŭ formo similas al treege malgrandigita dormĉambra spegulo. Al si per aksoj alfiksita kvazaŭ duonkadro entenas la iom kurbitan subportilon sur kiun, restiginte la kapon, mi sentas tiel kiel se mi ĝin metis sur la kusenon de luksa seĝego. Nun la kondukisto eniras por ekzameni la biletojn, kaj tie ĉi mi diros parenteze ke Amerikano ofte aĉetas duone uzitan bileton. Ni supozu ke vojaĝanto aĉetas de la fervoja kompanio bileton rajtigantan veturi de A ĝis C, sed, pro ia kaŭzo li ĉesigas sian vojaĝon ĉe B. Ĉu li, pro tio, devas perdi sian _rajton_ daŭrigi la vojaĝon de B ĝis C? Neniel! Li vendas la bileton (kompreneble ĉe tre malkara prezo) al (ni diru), la plej proksima tabakvendisto, kiu siavice faras sian profiton vendante ĝin al iu vojaĝonta ĝis C. Tiamaniere aĉetante bileton Amerikano ofte vojaĝas tre malkare. Mi citas tabakvendiston kiel ebla aĉetinto, ĉar ofte mi vidis anoncojn pri duoneuzitaj biletoj en la fenestroj de tabakvendejoj, sed kredeble ili ne estas la solaj personoj kiuj aĉetas kaj vendas tiajn biletojn. Eble la sekvanta rakonteto lumigos sur tiun kutimon. Ĉar la onklino kaj mi mem ofte interrompis la vojaĝadon por vidi la diversajn urbojn kiuj troviĝas sur la vojo, mi komencis timi ke ni atingus la templimon de niaj biletoj antaŭ ol atingi la finon de nia vojaĝo. Mi, tial, iris al la stacidomo kaj trovinte biletiston montris al li la biletojn kaj demandis: "Ĉu vi bonvolos diri al mi ĝis kiam mi povos uzi ĉi tiujn biletojn?" Jen lia respondo: "Nu, fremdulo, mi kalkulas ke vi povos ilin uzi ĉe iu ajn tago dum la venontaj centjaroj." Mi pensas ke tio plene klarigas la aferon. Biletoj estas (aŭ tiam estis) transporteblaj kaj ne havas templimon. Laŭ formo la biletoj estas longaj. Tiujn kiujn mi aĉetis estis strioj de papero kiuj tre utilus por montri la pagon en libro. La ekzameno de ili estas afero tre facila, ĉar ĉiu vojaĝanto portas la sian en la bando de sia ĉapelo. La kondukisto ne bezonas demandi la biletojn, sed foje li rektigas unu kiu estas kurbiĝinta aŭ kies surskribon li ne povas facile legi. Se la vojaĝanto estas metinta sian ĉapelon sur la retbreton li nur montras sur ĝin per la fingro, sed plej ofte la kondukisto ne bezonas tiun montron. Ŝajnas al mi ke li scias al kiu apartenas ĉiu ĉapelo. Dum kelka tempo la fumo de la lokomotivo eniras la vagonon, sed la tago estas tiel varmega ke oni ne kuraĝas fermi la fenestrojn. Sur la paĝojn de mia libro fummakuloj kolektiĝas pli rapide ol mi povas ilin forbrosi. Ili ankaŭ kolektiĝas sur la palajn vestojn de nigrulo, kiu estas tre bele, eĉ elegante vestita. Subite li sin levas, el iu loko eltiras broseton kaj zorgege sin brosas. Tiun zorgan brosadon li refaras ĉiu kvarono da horo, ankaŭ donante al si kelkajn intertempajn brosetojn, tiel ke, kiam finas la vojaĝo, oni vidas multajn fumenigritajn blankulojn kaj unu belege kaj pure vestitan nigrulon. Sur lia vizaĝo fummakuloj ne vidiĝas. Mi dubas ĉu en la Sudaj Statoj estus permesite eĉ al tiel eligante vestita nigrulo veturi en tiu sama vagono kun blankuloj. Ĉe unu suda stacidomo mi vidis la avizon: "Salono de atendo por koloritaj virinoj." _Klang!_ Sur la bolilego de ĉiu Amerika lokomotivo troviĝas granda flavkupra sonorilo de kiu ŝnuro eniras en la lokomotivestrejon. Mi ofte aŭdas tiun sonorilon ĉar se eĉ bovino eraras sur la rejlojn oni tiras la ŝnuron. _Klang, klang, klang!_ Ni trapasas negrandan urbon. Ĉevalojn, veturilojn, virojn, virinojn, geinfanojn mi vidas, kiujn neniu barilo apartigas de la ega kaj rapida vagonaro. Kiel en Anglujo tramveturilo trakuras stratojn tiel tie ĉi la vagonaro trakuras ilin. Nur la sonorilo, per laŭtega voĉo, kriegas: _Klang!_ Jen la vagonaro! _Klang!_ Flanken ĉiuj! _Klang!_ Mi rapidas! Mi ne povas halti! Flanken! Flanken! _Klang, klang, klang!_ Mi ne diros ke mia koro estis en la buŝo sed certe mi pli trankvile spiradis kiam ni estis ankoraŭ en kamparo. Eĉ tiuj ĉi ordinaraj vagonoj enhavas lavejon kaj ujon de glaciigita akvo, k.t.p. En la proksima fragmento mi esperas ion diri pri la _Pulman'a_-vagono. EL LERMONTOV. Tradukite de R. Frenkel (Siberia). Ĉe sanktoloĝeja la pordeg' Almozon petis la staranto, Senforta kaj de malsateg', De la soifo suferanto. Peceton nur ja da la pan' Tremanta kun rigard' li petis, Kaj ŝtonon iu en la man' De la petanto tiu metis! Petegis tiel ankaŭ mi Kun larmoj kaj kun la turmento La amon vian--kaj de vi Trompita estis mia sento. LA PAPO MORTIS. Alphonse Daudet.--Esperantigis A. Baissac (Constantine). Mi vivis dum mia infaneco en granda Franca urbo dividita en du partojn de tre obstrukcata, tre movema rivero kiu junfrue naskis en mi emon por la vojaĝoj kaj pasion por la marveturo. Precipe estis surbordangulo apud ponteto St. Vincent kiu neniam mi memoras eĉ hodiaŭ senekscite. Mi revidas la surskribon najlitan pinte de stango: "Cornet: Ŝipoj por lui" kaj la ŝtupareton kiu atingis la akvon, tute glitigan kaj nigrigitan de akvumaĵo, la aron da ŝipetoj freŝe pentritaj de helaj koloroj, ordigitaj malsupre de la ŝtupareto, kviete balanciĝantaj bordo kontraŭ bordo, kvazaŭ malpezigitaj de la beletaj nomoj blanke desegnitaj sur lia posto "La Muŝbirdo," "La Hirundo." ... Poste, inter la longaj remiloj ankaŭ tutblanke pentritaj kiuj sekiĝis kontraŭ la deklivo, la nomitan patron Cornet kun lia pentrujo, liaj grandaj penikoj, lia vizaĝo tanita, fendetita, sulkigita de mil sulketoj kiel la rivero dum blovas malvarmeta vespera vento. Ho, tiu patro Cornet! Li estis la Satano de mia infaneco, mia dolora pasio, mia peko, mia riproĉo de konscienco. Kiom da krimoj liaj ŝipetoj incitis min por fari! Mi forlasis la lernejon, mi vendis miajn librojn. Kion mi ne estus vendinta por surakvoveturi posttagmezon. Ĉiuj miaj lernokajeroj funde de la ŝipo, mia jako demetita, mia ĉapelo kapmalantaŭe kaj tra la haroj la bona ventumilbato de la akva venteto, firme mi tiris miajn remilojn sulkigante la brovojn por tute ŝajni maljunan marlupon. Dum la tuta tempo kiam mi estis en urbo mi restis meze de la rivero, samspace de la du bordoj kie la maljuna marlupo povis esti rekonata. Kia triumfo partopreni al tiu granda movado de barkoj, flosaĵoj, vaporŝipmuŝoj kiuj ĉiuflanken moviĝis kaj ne tuŝiĝis unuj la aliajn, nur malkunigitaj de mallarĝa ŝaumobanderolo. Tie estis pezaj boatoj kiuj turniĝis por eniri la fluon, kaj tio delokigis multajn aliajn. Subite vaporŝipaj radoj batis la akvon apud mi; aŭ dika ombro alvenis min, tio estis la antaŭo de boato ŝarĝita de pomoj. "Atentu do, muŝido!" ekkriis al mi raŭka voĉo; kaj mi ŝvitis, mi baraktis, implikita en la iro--deiro de tiu rivera vivo kiun la strata vivo trasuperis senĉese, per ĉiuj tiuj pontoj aŭ pontetoj kiuj aperigis omnibusojn en la spegulan akvon sub miaj remiloj. Kaj la fluo tiel forta ĉe la pinto de la pontarkaĵoj, kaj la akvoturniĝoj, la fama truo de la "Morto-kiu-trompas!" Pensu ke tio ne estis malgranda afero por gvidi sin meze de ĉio tio per dekdujaraj brakoj kaj neniu por teni la direktilon. Kelkafoje, feliĉe, mi renkontis la _ĉenon_. Rapide mi alkroĉiĝis post tiuj longaj ŝiparoj kiujn ĝi posttiris kaj, la remiloj senmovaj, sternitaj kiel flugiloj alte flugante, mi lasis min veturi je tiu silenta rapideco kiu ŝajnis tranĉi la riveron per longaj ŝaŭmorubandoj kaj malaperigis ĉiuflanke la surbordajn domojn. Antaŭ mi, malproksime, tre malproksime mi aŭdis la unutonajn batojn de la ŝipŝraŭbego; hundo kiu bojas sur unu el la ŝipoj kie forflugas el malalta kamentubo, iom da fumo, kaj ĉio kredigis al mi kvazaŭ grandan vojaĝon kun la mara ŝipvivado. Bedaŭrinde tiuj renkontoj maloftaj estis. Plej ofte estis necese ke mi remu kaj remu dum la sunaj horoj. Ho tiuj tagmezoj kun la suno alfalante rekte sur la riveron; ŝajnas al mi ankoraŭ ke ili min bruligas. Ĉio flamis, ĉio rebrilis. En tiu atmosfero blindiganta kaj suna kiu flosas super la ondoj kaj vibras je ĉiuj iliaj movoj, la mallongaj subakvigoj de miaj remiloj, la ŝnuraĵo de la ŝiptiristoj eltiritaj el akvo tute disfluantaj, pasigis helajn polurarĝentajn lumojn. Kaj mi remis fermante la okulojn. Iafoje pro miaj energiaj penadoj, pro la antaŭensalto de la akvo sub mia barko, mi imagis ke rapidege antaŭen mi iris; sed levante la kapon, ĉiam mi vidis la saman arbon, la saman muron kontraŭ mi. Fine post multaj fortuzoj, tute ŝvita kaj ruĝa pro varmeco mi sukcesis foriri el la urbo. La bruego de la malvarmaj banejoj, lavŝipejoj, enŝipigejoj malpligrandiĝis. La pontoj maloftiĝis sur la bordoj plilarĝigitaj. Kelkajn posturbajn ĝardenojn, fabrikejajn kamentubegojn nur oni vidis de tempo al tempo. Sur la horizonto verdaj insuloj ŝajnis tremi. Tiam konsumita de laciĝo, mi rifuĝis apud la bordo, meze de la kankreskaĵoj tute zumaj, kaj tie, duonesveniĝinta de la suno, la laceco, tiu multepeza varmeco kiu supreniris el akvo stelumita de larĝaj flavaj floroj, la maljuna marlupo eksangadis el la nazo kaj longe tio daŭris. Neniam miaj vojaĝoj havis alian finiĝon. Sed kion vi volas! mi trovis ilin ĉarmegaj. Io terura estis la realveno, la reeniro. Kvankam mi revenis per rapidegaj remilbatoj mi alvenis ĉiam tro malfrue, post la eliro el lernejoj. La impreso de la tago krepuskiĝanta, la unuaj flamingoj en la nebulo, la militaj trumpetaj sonoj por reeniri en soldatejojn, ĉio pligrandigis miajn timojn, miajn bedaŭrojn. Mi enviis la homojn kiuj pasis, trankvile reenirante en sian hejmon; kaj mi kuris havante mian kapon pezan kvazaŭ ĝi estas plena je suno kaj akvo kun konkaj ronkoj en la oreloj, kaj jam sur mia vizaĝo la ruĝigo pro mensogo kiun mi tuj diros. Ĉar tio estis necesa por ĉiufoje respondi al tiu terura "El kie vi venas?" kiu atendis min ĉe la pordo. Estis tiu demando, tuj je mia apero, kiu plej min timigis. Mi devis respondi tie, sur la sojlo, ne atendante, ĉiam havi ian historion pretan, ion por diri, kaj tiel mirigan, tiel mirigegan ke, pro surprizo oni forgesu demandi aliaĵojn. Tio al mi donis tempon por eniri, retrovi spiradon, kaj por tiun celon atingi, ĉion mi estus farinta. Mi elpensis malfeliĉegojn, revoluciojn, terurajn fariĝojn; tuta urba kvartalo kiu brulas, la fervoja ponto elfalinte en la riveron ... Sed jen tio kion plej forte mi trovis. Tiun ĉi vesperon mi alvenis tre malfrue. Mia patrino kiu min atendis de unu longa horo, staris supre de la ŝtuparo. "El kie vi venas," ŝi ekkriis. Diru al mi kiaj diablaĵoj povas naskiĝi en infana kapo. Nenion mi trovis, nenion mi preparis; tro rapide mi estis alveninta. Subite min alvenis ideo freneza. Mi sciis ke la kara virino estis tre pia, katolikino enradikita kiel Romanino kaj mi respondis al ŝi, spiregante kvazaŭ pro granda eksciteco: "Ho patrineto ... se vi scius!..." "Kion do?... Kio okazas ankoraŭ?..." "La Papo mortis." "La Papo mortis!..." rediris la kompatinda patrino, kaj tre pala ŝi apogis sin kontraŭ la muro. Rapide mi alpaŝis en mian ĉambron, iom timigita de mia sukceso kaj la grandegeco de mia mensogo, tamen mi maltimis subteni ĝin ĝis fino. Mi memoras vesperon funebran kaj kvietan, la patro kun malĝoja seriozeco, la patrino premegita.... Mallaŭte oni parolis ĉirkaŭ la tablo. Mi mallevis la okulojn, sed mia aventuro estis tiel forgesita pro la ĝenerala ĉagrenego ke iu ne pensis plu pri ĝi. Ĉiu, vice, citis ian virtagon de tiu kompatinda Pio IXa; kaj iom post iom la interparolado perdiĝis en la historio de la Papoj. Mia onklino Rozo parolis pri Pio VIIa kiun ŝi tre memoris esti vidinta, trairante la Sudfrancujo en tiama veturilo inter ĝendarmaro. Oni memorigis la faman scenon kun la Franca Imperiestro: "_Komediante_!... _traĝediante_!..." Eble estis la centa fojo kiam oni rakontis tiun teruran scenon; ĉiam per la samaj tonaĵoj, la samaj gestoj, kaj tiu neŝanĝebleco de familiaj tradicioj kiuj, alprenitaj de la posteularo tiaj kiajn ĝi aŭdis ilin, restas tie, infanaj kaj lokaj kiel monaĥaj historioj. Malgraŭ ĉio, iam ĝi ne ŝajnis al mi tiel interesa. Mi ĝin aŭskultis kun hipokritaj ekĝemoj, demandoj, ŝajno de malvera intereso, kaj konstante mi diris al mi: "Morgaŭ matene, sciiĝante ke la Papo ne mortis, ili estos tiel kontentaj ke iu ne kuraĝos min riproĉi." Tion pensante, malgraŭ mi, miaj okuloj fermiĝis kaj mi vidis, duondorme, blukolorajn ŝipetojn kun angulo de Saonorivero varmegigita de la suno, kaj grandajn akvaraneajn piedegojn ĉien kurantajn kaj sulkigantajn la vitran akvon kiel diamantaj pintoj. LA KVERKO KAJ LA KANO. Fablo de La Fontaine.--Esperantigita de A. Motteau. En tago, kverko diris al kaneto: "Vi estus prava pri naturo plendi; Eĉ peza estas por vi regoleto. Simpla blovo de ventet' Aŭ sur lag' aŭ sur laget' Malsupren vian kapon povas sendi; Dum mia supro, simil' al Kaŭkazo, Ne nur haltigas la sunradiegojn Sed (se por mi prezentas sin l' okazo) Kontraŭbatalas grandajn la ventegojn. Nordblovado tio ŝajnas al vi, Kion mi apenaŭ sentas blovi. Almenaŭ se vi kreskus sub l' ombraĵo Streĉata de mi sur la najbaraĵo, Ne tiel certe tiam vi suferus: Vento ŝirmilon al vi mi oferus. Sed vi naskiĝas sur malseka bordo Aŭ de river', aŭ de torentmalordo, Al vi maljusta ŝajnas la naturo." L' arbeto diris:--"Estas ne teruro En mia sorto; nobla kamarado, Bonvolu pri mi de nun zorgi ne tro. Malpli ol por vi estas la ventado Por mi timinda. Vento, mia mastro, Min certe fleksas, sed neniam rompas: Vi baldaŭ vidos ke mi vin ne trompas. Jam ventoj ne kurbigis vian spinon: Atendu ni la finon." Ĵus kiam kano tiel paroladis, Plej terura venta blovo, Kiun naskis norda kavo, El horizontekstremo alflugadis. La kverko staras, la kanet' kurbiĝas: Ventblovego duobliĝas, Atakas kverkon longe por faligi, Kaj fine povas ĝin elradikigi! Ĝin, kies kapo preskaŭ trafis nubojn, Dum ĝi piedojn sendis en la tombojn! AUTHORITATIVE TEACHING IN ESPERANTO. Those who teach Esperanto to English-speaking students often find themselves called upon to _explain_ certain generally-accepted modes of expression in the international language. There is no doubt that a student is perfectly justified in expecting, and should be encouraged to ask for, a logical explanation and a justification of anything which his teacher tells him is "good Esperanto." The principles and rules which Dr. Zamenhof has given us in the _Fundamento de Esperanto_ form the whole of the _essentials of the language_. No one is entitled to call himself an Esperantist until he has carefully studied those few grammatical rules and exercises, and has resolved never wilfully to disobey them. The excellent _Sintakso_ of Dr. Paul Fruictier and the widely read _Commentaire_ of the Marquis de Beaufront are _aprobitaj_ by Dr. Zamenhof, and are now generally accepted as standard works in the Esperanto Language. There are others, of course; but he who _knows_ the three books named knows Esperanto well. But the _Commentaire_ is in French, and useful only to those who can read French easily; the _Sintakso_ is in Esperanto, and does not treat of Esperanto from an English point of view; and the _Fundamento_ is merely "law-giving" and not explanatory. We need a good Commentary very badly in England, for a very large number of our students know too little of French to derive full advantage from the _Commentaire_. To write and speak Esperanto really well one should have a knowledge of French, or, failing that, should be ever on the alert for the occasional contributions to the magazines of English commentators. Doubtless a time will come when the English student will be as well off as the French one for really reliable and well-written commentaries and dictionaries; at present he must do the best he can. No student need suppose, then, that if he comes across some Esperanto construction, even in a book which is _aprobita_, that he is compelled to accept it, if it appear to him to be either illogical, insufficient, or idiomatic. He must study the books mentioned above, and then use his critical judgment. This doctrine is not the writer's own; it emanates from Dr. Zamenhof himself. The English student may find, for example, the clumsy expression _li rompis al si la kruron_, which means to most foreigners "he broke his leg," but which to the young English student means "he broke to him the leg," and which is, after all, _idiomatic_. No foreign Esperantist could misunderstand _li rompis sian kruron_, and there is no reason whatever why that form of expression should not be good, nay excellent, Esperanto. _It is clear, and it is logical, and the best Esperanto style is that which best fulfils these requirements._ The phrase _kiel eble plej baldaŭ_ (or _plej baldaŭ kiel eble_) at first sight looks idiomatic, but is in reality not so. It does require explanation, however. We are accustomed, in English, to say "as soon as possible" when we mean "the soonest possible." Careful thought will enable anyone to arrive at the slight difference in meaning between the two expressions. In "_as_ soon _as_ possible" we use the same form of words as in an ordinary comparison--_e.g._, "she is _as_ good _as_ she is beautiful"--but we are speaking of something in the superlative, and not in the comparative, degree all the time. Thus "_tiel_ baldaŭ _kiel_ eble" is not bad Esperanto; it means literally "_as_ soon _as_ possible"; but whenever we really mean "the soonest possible" we ought to write "_plej_ baldaŭ _kiel_ eble." Martyn Westcott, F.B.E.A. VERA RAKONTETO. De P. Chalmers Taylor (9929). Knabeto, kiu havis nur kvin jarojn, estis staranta apud sia patrino, kiu faras pasteĉon. La patrino diris al li: "Zorgu, Perĉjo, ke vi ne petu por iom da tiu ĉi pasteĉo, ĉe la noktomanĝo, ĝi estas sole por la gevizitantoj." "Jes, patrineto mia," respondis la fileto, "mi zorgos." Je la vespero, la patro revenis de sia oficejo, la gastoj alvenis, kaj ĉiuj sidiĝis por partopreni el la manĝaĵoj kiuj estis pretigitaj por ili. Post la viandaĵoj, la pasteĉo aperis, kaj la fileto per avidaj okuloj rigardadis ĝin, sed memorante la matenajn vortojn de sia patrino, li ne kuraĝiĝis peti por iom. La patro iom post iom disdonis la pasteĉon; fine, turnante sin al sia fileto li diris, "Perĉjo, ĉu mi donos al vi porcion da tiu ĉi pasteĉo?" La kompatinda filo rigardis, unue la patron, poste la patrinon, nesciante tion, kion li devas diri. La patro ree demandis, "Perĉjo, kial vi ne respondas? Ĉu vi deziras porcion da tiu ĉi pasteĉo?" Tiam la fileto ekplorante diris, "Se vi plaĉos,--patreto,--patrineto diris,--ke ĝi estas,--sole por la--gevizitantoj!!" DIVERSAĴOJ PRI LA ARTOJ. De Walter Dexter, R.B.A. Ke la plej granda nombro de niaj nuntempaj konstruaĵoj estas ordinaraj, kaj eĉ vulgaraj, ne estas neigeble. Pasos multaj jaroj, eble, antaŭ la stratoj en niaj urboj fariĝos tiel pentrindaj kiel la _Chester Vicoj_, aŭ la domoj de la negocistoj, kiuj staras laŭborde de la _Amsterdam_ kanaloj. Ĝis tia tempo alvenos, ni devas fari ĉion kion ni povas, por montri al aliaj homoj la belecojn de la konstruaĵoj mezepokaj, kaj de la _Renaskiĝo_, kaj tiel ni helpos fari amason de opinio publika, kiu ne volos permesi ke oni detruu tiujn memorigojn de tempo pli pentrinda ol la nia. Estus bone, en multe da ekzemploj por la urbkonsilantaroj (konsilata de komitatoj de lokaj historiskribantoj, artistoj, arĥeologiantoj kaj aliaj kapabluloj) aĉeti la malnovajn konstruaĵojn kiuj staras interne de la urbaj limoj. Jam tiaj konstruaĵoj estas la solaj vizitindaĵoj por la tuta mondo, kiujn havas multe da malgrandaj urboj. Kaj, en la venontaj tagoj, "la viro sur la strato" lernos ami la artajn arĥitekturaĵojn kiuj estis produktataj de liaj praavoj, kaj ne restos kontenta ĝis lia propra domo ankaŭ estas interesa kaj bela. * * * S-ro Harry Quilter diras, en sia ensorĉa verko _Sententiæ Artis_:--"Granda lernejo de pentrarto estas neebla en la nuntempo, esceptinte ke ni povos aliigi, _unue_, la spiritajn kutimojn de la artistoj, _due_, la spiritajn kutimojn de la societo, _trie_, esceptinte ke ni povos provizi la popolon kun instinkto kiun ili ne posedas, _kvare_, esceptinte ke ni povos ŝanĝi la kondiĉojn de la moderna vivo." * * * Skizanta en la "lando de Nelson" mi estas surprizita je la beleco kaj diverseco de la pejzaĝo apud la marbordo, inter _Hunstanton_ kaj _Cromer_. Al multaj homoj _Norfolk_ estas sinonima kun plateco, sed ĝia norda bordo estas tute neplata. Inter la imposa perpendikulara markrutaĵo de Hunstanton kun siaj multkolora tavoloj, kaj la verdvestitaj montetoj de Cromer estas vastaj regionoj de sablo, kaj ŝlimaj platoj kuŝantaj je la piedoj de malgrandaj montetoj. Tie ĉi kaj tie estas ĉarmaj malnovaj urbetoj kaj vilaĝoj--memorigoj de la marhavenoj kiuj franĝis la bordon en la estinta tempo. Burnham-Thorpe, la naskiĝloko de nia plej granda admiralo, estas lokata en valo ĉirkaŭ ses mejloj for de la marbordo. La tradicio diras ke ĝi foje estis haveno, kaj loko estas montrata al vizitantoj kie, oni diras, ŝipoj ricevis kaj senŝarĝis siajn ŝarĝojn je la urba bordmarŝejo. Sed, nuntempe, Burnham-Thorpe estas vilaĝo kvieta kaj stranga, kie la kredo en sorĉo tamen daŭriĝis, kaj kies loĝantoj nomas la loĝantojn de vilaĝoj apudaj--"alilanduloj!" NEĜA SUPRO. El Leconte de Lisle, Derniers Poemes (Le Piton des Neiges). Verso kvinakcenta, dekunusilaba. De l' oriento mondon lumo vekas; Je disiĝantaj fajraj garboj strekas L' aeron klaran. Supre, altaĵaro Per neĝ' kovrita hele lumas; maro, Malsupre, kuŝas, kvazaŭ kurbiĝinte, Kun la senfina spaco kuniĝinte. Simile ambaŭ ora je rivero, Senlime fluas blua en aero. Ĉe l' okcidento nebuleg' foriĝas; Arĝenta stelo kiel larm' ruliĝas El la okuloj noktaj elirante, Tremetas super akvoj pendiĝante. L' antikva Supro, reĝo de l' montaro, Ĉiela gasto, mastro de l' akvaro, Krutegajn flankojn alte malkaŝante Senmove staras, tempon malŝatante. Ĝi silentegas, kiam ektagiĝas: Pepantaj birdoj tie ne aŭdiĝas, Neniam blovas sur ĝi la ventetoj Parfumaj, kiuj flirtas en valetoj, Nek murmuradas maro, karesante Koralajn rifojn, kvazaŭ revadante. Ĝi, nesciante teran la bruadon, Nenion nian, homan nek vivadon, L' eternan vekon sole rigardadas, Je neĝ' vestita Sunon atendadas. J. Parisot. KAMPARAJ AMUZAĴOJ. Originale verkita de F. A. Meigh. Ofte estas enigme je multaj homoj kiel obteni monon por bonfaradaj celoj, sed la vikaro de malgranda Angla vilaĝo elpensis sukcesan metodon antaŭ ne longe. La preĝejo bezonis renovigon, kaj la malgrandaj monaj kolektadoj kiujn oni semajne kolektis ne sufiĉis pagi por la necesaj riparaĵoj. Post multa pensado li decidis organizi teo-manĝon kaj sportojn en kampo pruntedonita je la okazo de farma mastro, kaj demandi po unu ŝilingo por ĉiu persono kiu eniris. Anoncoj laŭe estis alsenditaj al la proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj, kaj la premioj kiujn oni oferis al la gajnistoj de la sportoj altiris grandan amason da homoj. Frue je la nomita tago kelkaj virinoj sin okupis tranĉi kukojn kaj buteritan panon, ĝis ŝajnis ke ili havis sufiĉan nutraĵon kontraŭstari dekdumonatan sieĝon. Sed kelkaj el la gastoj ŝajnis posedi nesatigeblan apetiton kaj peceto post peceto da kuko malaperiĝis kvazaŭ magie; dum la tasoj da teo estis trinkataj ne malpli rapide. Iu rimarkis ke eble kelkaj el la viroj ne estis matenmanĝintaj, sed alia voĉo ridinde respondis "Ne! kaj mi pensas ke ili ankaŭ ne bezonos matenmanĝon morgaŭ." Ĉiu estis tre bonhumora kaj multa gajeco okazis kiam kelkaj malbonemaj junuloj subite duonlevigis la finon de benko sur kiu (ĉe la alia fino) sidis dika farma mastro kaj lia edzino. Tiu ĉi malfeliĉa paro ekrulis teren, kaj ne trovante la epizodon tiel ridinda kiel la ĉirkaŭstarantoj tuj komencis riproĉi unu la alian por la okazo. Suprenrigardante la farma mastro subite ekvidis la verajn kulpulojn kaj penis ilin kapti, sed lia dikeco malfeliĉe malhelpis lian progreson kaj li baldaŭ revenis ruĝavizaĝa kaj senspira, sed samtempe promesante estontan venĝon al la ofendintoj. Post mallonga tempo la sportoj komencis kaj la manĝantoj baldaŭ forlasis la te-tablojn. El la konkuroj por geknaboj inter la aĝoj de dekdu kaj dekkvar jaroj estis la jena. Oni alligis ŝnuregon al du arboj kaj pendante de ĝi estis fadenoj kun bunoj je la finoj. Tiam geinfanoj kun la manoj kunligitaj malantaŭe staris apude kaj je signalo ili devis komenci manĝi la bunojn. Sed tiu ĉi ŝajnis esti malfacila tasko ĉar la malplej movado de la ŝnurego balancigis kaj saltigis la bunojn kaj la infanoj ilin sekvantaj malfermbuŝe ne povis ilin mordi. Anstataŭ, la bunoj frotadis la vizaĝojn kaj surmetis multe da sukero kaj glueco sur la vangoj. Subite unu buno falis teren kaj la konkuranto genufleksante, faris multan progreson mordante kaj englutante pecegojn kiel malsata hundo. Sed la ridado de la rigardantoj infektiĝis, ĝis eĉ la geknaboj mem apenaŭ povis manĝi. Tamen la knabo kiu manĝis genuflekse finiĝis unue sed juĝante per la vizaĝo li ne estis gajninta la premion sen iom da nekonveneco al si mem. Post du-tri kuroj por la malgrandaj geknaboj unu sekvis por la edzinoj (junaj aŭ maljunaj) kiu estis vere amuziga. Oni desegnis grandan rondon sur la tero sur kiu staris la edzinoj (blindigitaj bandaĝe per naztukoj). Meze de rondo estis viro, kaj kiu ajn marŝis tien kaj lin tuŝis unue estis la gajnistino. Antaŭ ol ekiri ĉiu virino devis sin turniĝi unufoje kaj tiu ĉi tiel konfuzigis kelkajn ke ili vagis ĉie. Post mallonga tempo la viro estis tuŝita de unu el la edzinoj, tiam alia kaj alia ĝis baldaŭ li ŝajnis kompatindan objekton. Kvin virinoj lin tenis kvazaŭ iliaj vivoj dependis sur la ago. Li estis preskaŭ senvestigita de sia vesto kaj ne povis movi. Ĉiu virino kredante ke ŝi estis la unua alvokis ĝojege al ŝiaj amikoj. Sinjoro kiu malatente tro proksime marŝis al tiu ĉi interesa vidaĵo subite ĉirkaŭpreniĝis ĉirkaŭ la kolo de virino kaj malgraŭ la ripetadaj certigoj ke li ne estis la prava viro ŝi daŭris lin teni ĝis per rapida movo li forkuris. El aliaj eroj sur la programo estis "Barela Kuro." La bareloj estis tre malgrandaj kaj oni devis ilin ruli 300 futojn per la manoj. Ĉiuj la viroj komencis vice sed la bareloj nemanregiĝis kaj malrekte ruliĝis. Jen ili kune ruliĝis pinĉante multajn fingrojn kaj jen ili ruliĝis kontraŭ la kruroj de viro faligante lin teren. Sed kiam tere, viro ne havis baldaŭ la okazon sin releviĝi ĉar tiuj kiuj estis malantaŭ ankaŭ falis sur lin kaj viroj kaj bareloj tre konfuziĝis. Post la daŭrigo de tiuj ĉi viglaj okazoj dum kelkaj horoj la dancarto komencis. Oni ne ofte kreditas homojn je timemo sed mi rimarkis ke kelkaj kamparaj junuloj kune dancis ĉar ili estis tro timemaj por inviti la fraŭlinojn. Ĉiu persono dancis malsimile. Iuj sin turniĝis rapide kiel "teetotum" aliaj sin movis kun la gracio de la minueto. Iuj dancis sur la tero sed multaj ŝajnis paŝi pleje sur la piedfingroj de iliaj kunuloj!! Ĉiu zorgo forgesiĝis kaj eĉ la maljunuloj penis remontri la facilmovojn de juneco. Sed ĉio finiĝas kaj antaŭ ol la amaso disiris ili donis tri korajn aplaŭdegojn por la vikaro kiu estis tiom farinta. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. 25. (Vol. II., No. 11.) _Novembro, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page The Congress of 1906 161 Notes on the Orient, Part V. (by Col. H. K. Gordon) 162 A Double Acrostic (by Clarence Bicknell) 163 Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law), concluded 164 Jacko (by E. W.) 165 Boulogne Reminiscences (by Clarence Bicknell) 168 The Caucasus, a Poem (translated by A. Nippa) 168 Our Land, Live On, Poems (by 4686) 169 The Esperanto Subjunctive (by R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., F.R.S.E.) 170 Buddha, The Sower (by A. Simon) 171 Reminiscences, Part XI. (by E. Metcalfe, M.A., Oxon) 172 Saved from Death, Serial (by General George Cox), concluded 174 The Congress Committee 176 The Inferno of Dante (by D. H. Lambert, B.A.) 176 Last Rose of Summer (by A. Grabowski) 176 MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195. THE ... ESPERANTO BLEND. Registered Trade Mark, No. 270,042. Registered Label, No. 272,434. THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors-- BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW." LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ... Cigaredo Esperanto (Speciale Elektita Tabako de Virginio). Bonvolo skribi por detaloj al: TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:— Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. ESPERANTIST WEEK-ENDS. A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ... "Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter. Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-. Correspondence Lessons in Esperanto ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. _7/6 the Quarter._ POŜTMARKOJ. Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj. WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND. STAMPS. Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors. WINCH BROTHERS, COLCHESTER. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. W. Huddy, Fore Street, Liskeard, Cornwall. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn kun samideanoj en Maltujo, Bulgarujo, Turkujo and Persujo. Ankaŭ sendos belajn ilus. p-k. por poŝtmarkoj. Sro. James Krogman, 15, Tilney Street, Walton, Liverpool. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun alilandaj Geesperantistoj. Sro. W. Miles, Inĝeniero, 80, Station Road, Petersfield, Hants. Deziras koresp. per leteroj & koloritaj p-k. kun samideanoj. Ankaŭ kun Germanoj pri Art-forĝaĵoj. (Kundschmiedearbeiten). Sro. T. Newburgh, Gasa Kompanio, Christchurch, New Zealand. Deziras kores. kun alilandanoj. Sro. Waldemar Pfeiffer, Poste Restante, Lodz, Poland. Deziras interŝanĝi poŝtmarkojn aŭ p-k. kun Esperantistoj ne-Eŭropaj. La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London, W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 25. [Vol. II., No. 11.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. NOVEMBRO, 1905. LETERO DE D-ro ZAMENHOF AL S-ro SCHNEEBERGER PRI LA DUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906. Kara Sinjoro,--Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro. Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro kaj danko. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la Esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da ne-Esperantistoj, kiuj venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue. Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas ankaŭ peti konsilojn de S-ro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton. Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la _propagando_, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da _ne_-Esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel _gastoj_, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6-8 semajnojn antaŭ la kongreso. Via, Zamenhof. Varsovio, 2. 10. 05. N.B.--"Private ni aŭdis, ke D-ro Zamenhof ne sole venos al la kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la daŭro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado de aparta _sekcio_, al kiu ĉiu Esperantisto povos aliĝi aŭ ne aliĝi laŭ sia propra bontrovo." ORIENTAJ MEMORAĴOJ. Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon. En Japanujo, oni diras, "Ne parolu la vorton, 'belega,' ne vidinte 'Nikko'n'": kiu ja estas vera! "_Nikko_" certe estas paradizo de pejzaĝo Japana: la vilaĝo sidas preskaŭ cent mejlojn de "Tokio," sesdek per vagonaro, kaj dudek per vojo, tra la fama aleo de "_Cryptomeria_" arboj. La propra vilaĝo ja ne estas granda, sed estas la ĉirkaŭa arego da temploj, antikvaj, multekostaj, kaj speciale sanktaj. Vi rimarkos la ruĝan ponton trans la rivero de "_Daiyagawa_" trans kiu neniu, escepte Lia Moŝto Imperia, havas la rajton pasi. La bela Lago de "_Chiuzenji_," sidante 4375 futoj da alteco super la marnivelo, kaj ĉirkaŭita de altaj montpintoj da ok--kaj naŭmil futoj, estas atingebla por pied-irantoj. La laga supraĵo estas longa po ok mejloj, kaj larĝa po tri. Salmoj kaj trutoj troviĝas en ĝiaj akvoj, kapteblaj per reto pli ol per hoko. Sur la vojiro, vi pasas la 350-futa akvofalo de "_Kegon-no-Taki_." Apude troviĝas la sanigaj sulfurŝprucoj de "_Yumoto_." Tamen, el ĉiuj tiuj lokoj jam vizititaj la plej ŝatita estas "_Miyanoshita_" monteta saniga vilaĝo, atingebla de "_Yokohama_": 31 mejlojn per relo, kaj poste marŝante, aŭ portate supren. Hoteloj bonege mastrumataj per Japanoj estas multaj kaj tre favoritaj de vizitantoj: la kuirado estas laŭ la Franca modo: la aero estas ĝojiga kaj saniga: kaj troviĝas multe da banoj de ambaŭ natura varma kaj malvarma akvo, alkondukataj per bambuaj tuboj de "_Ojigoku_." Ĉirkaŭe troviĝas ekskursoj sufiĉaj por vi dum du semajnoj aŭ eĉ pli. Kiam vi intencas iri iom malproksime, memoru ĉiam kunpreni gvidon: alie, kredeble vi troviĝus danĝere konfuzata, precipe en nevizitaditaj lokoj. La ĉefa apuda vidaĵo estas tiu de la bolantaj sulfurŝprucoj de "_Ojigoku_," vojirante al la Lago de "_Hakone_": oni bezonas paŝi tre singardeme: malmulto estas inter viaj pied-plandoj kaj la bolantaj akvoj malsupre: vaporo ĉie leviĝas ĉirkaŭe: la vidaĵo do estas stranga kaj vere mistera. Ĉe la vilaĝo de "_Atami_" malsupre sur marbordo, troviĝas unu "_Gejzir_," simila al tiuj kiuj oni rimarkas en Islando. De la alta mont-kolo de "_Otome toge_" belegaj vidoj estas troveblaj de la ĉiam mirinda konuso de Fuji. Longe marŝinte, tre plaĉas reveni Hotelon por varma bano, kaj kviete ripozi antaŭ vespermanĝo. Printempe, ĉerizarbaroj estas gloraj kun neĝa floraĵo: produktante neniun frukton, la Japanoj ilin kreskigas nur por la plezuro de ilin rigardi. Aŭtune, la folioj de "_Acer_"-arbaroj belege fariĝas flavaj kaj purpuraj kaj karminaj. Kiel Ĥinoj, la Japanoj uzadas tian sterkon por nutri siajn kampojn kia farigas ilin tre malplaĉaj por pasantoj. La pli malriĉuloj, kiuj ne povas eĉ sin doni ofte la lukson de bano aperas kontraste malpuraj, precipe la infanoj. La arbaroj estas rimarkinde malplenaj de birdoj kaj bestoj; ni diras "Adiaŭ" al _Miyanoshita_ tre bedaŭre. Kioto estas granda loko por artfabrikaĵejoj: ĝis kiam oni vidas la klopodon kaj tempon necesajn por fabriki la "Cloisonné," k.t.p., oni mankos formigi ideon nek pri modelo de ilia boneco, nek de ilia valoro. De tie ĉi vi povas viziti la Lagego de "_Biwa_": kaj la trairo de la akvorapidaĵoj de "_Katsura_" estas spertaĵo rimarkinda; la novaĵo kaj ekscitiĝo vojaĝante tra oftaj serioj de ŝtonegplenaj kaj bolantaj akvegoj estas memorindaj: la boatoj estas tre maldikaj, kaj la malplej granda eraro vin pensigas ke vi iras ĝuste al detruiĝo! tamen malfeliĉoj oni diras estas maloftaj. La pejzaĝo tra tiuj river-valegoj estas vera kalejdoskopo de natura beleco. La plej belaj kaj bonevestitaj "Geisha" virinoj troviĝas en Kioto: sed Orientaj dancoj kaj muziko nepre ne estas interesaj por Eŭropanaj okuloj kaj oreloj. La Japanoj, tiel ni ĉiuj scias, estas grandamantoj de fizika beleco: ĉe vojaj kurbiĝoj kie troviĝas belaj vidoj, vi preskaŭ ĉiam vidos bastonetojn, enmetitajn tere, portantajn paperetojn, sur kiuj estas skribitaj de pasantoj poetaj kaj imagaj versetoj. Ili estas lertaj ĝardenistoj, precipe je miniaturaj ĝardenoj: ili fariĝis adeptoj por malgrandigi arbojn, kaj krei monstraĵojn el la oraj karpfiŝoj: ankaŭ por formigi artan pejzaĝon de _ŝtonetaĵoj_, akvofaletoj, lagetoj, pontetoj, k.t.p. Ni mankis renkonti la rimarkindajn antikvajn gentojn, la "_Aïnus_." "_Nagasaki_" estas nia forira haveno, reirante al Hindujo. La fjordo, ĉe kies supro sidas la urbo, estas bela. Treege bedaŭrinde ni ne plu vidis la "_Pappenberg_" insulon ĉe la horizonto, sciante ke kun ĝi fine velkis de niaj okuloj la plaĉa lando de Japanujo. Kaj, tiamaniere, kiel diras mallonge Samuel Pepys, hejmen: kaj ree labori ĉe Hindujo. Ĝenerale, la Japanoj estas bonegaj kuiristoj laŭ Franca modelo: sia propra nutraĵo ne konvenas al Eŭropanaj gustoj: oni ne manĝas kun tranĉiloj kaj forkoj, sed kun "_lignetoj_" kiel Ĥinoj. Ili estas tre sobraj: tre puraj ĉe siaj domoj: kaj ĉiam atendas ke vizitantoj forprenu siajn ŝuojn enirante la domon. Ne troviĝas meblaro: nek litoj, nek tualettabloj. Fenestroj kaj pordoj estas nur kadroj papere streĉitaj. Neniam oni koleras, nek blasfemas: sed ĉiam kulturas ĝentilecon. Alilandanoj ordinare devas pagi ĉion duoble kaj trioble pli ol patrujanoj. Anglaj ĉashundoj baldaŭ mortas por internaj vermoj, supozeble trinkinte akvon de rizkampoj. Nune, Japanoj feliĉe uzadas Romajn literojn por presi kaj skribi, anstataŭ Ĥinajn: ili ne elparolas la literon "l," kaj Ĥinoj ne elparolas "r": tamen en Korea, oni ambaŭ uzadas. Japanaj vizaĝoj ĝis nun ne plene montras sekvojn de edukado kaj ĝentileco: sed sendube tiu ĉi rezultos post iom da tempo. Mi mem rimarkis kio povas deveni de prudenta penado tiun direkton: Marton, 1871, mi alestis en Parizo, kaj vidis ducentmilojn da Germanaj soldatoj marŝi sub la "Arc de Triomphe": antaŭ ne longe, mi estis, pasinte 33 jaroj, unu plena generacio, ĉe la Ekspozicio de Düsseldorf, ankaŭ Cologne, k.t.p., kaj tiamaniere havis okazon rimarki la grandan plibonigon je fizika sintenado kaj mieno de la popularo Germana:--laŭdindan celon tre pliigata per la nuna lerta Imperiestro. Vera enigmo estas, kial nacio, nome tiel aferema kiel la nia, ne povas tion samon efektivigi! DUOBLA AKROSTIKO. Verkita de Clarence Bicknell. MI PER L' UNUA FREMDOLANDOJN VIDAS; LA DUA MIN EN HOMAJN KOROJN GVIDAS. 1. AL _ĝi_ virinoj iras ĝoje. 1. Kaj _ŝi_ aĉetas ĉiufoje. 2. _Insulo_ en la norda maro. 2. _Arbeto_ de l' insulkamparo. 3. Fumiĝas _ĝi_ en homa buŝo. 3. Kaj _ĝi_ per montrafingrotuŝo. 4. Tre ofte _ili_ sur la tero. 4. _Ĝin_ malbonigas dum somero. 5. Vi vidas _ĝin_ je tago frosta. 5. _Ĝi_ estas unu multekosta. 6. Trinkaĵo _ĝi_ ne higiena. 6. Trinkaĵo _ĝi_ la plej venena. 7. _Ĝi_ portas lumon al la domo. 7. Pro _ĝi_ hom' ŝajnas nur fantomo. 8. Se _ĝin_ kunporti vi kuraĝus. 8. _Vi_ piedire bonvojaĝus. 9. Vi vidas _ĝin_ en la preĝejo. 9. Kaj aŭdas _ĝin_ ĉe l' operejo. _N.B.--La unuaj literoj el la vortoj divenotaj alformas enmetitaj la vortojn de la akrostiko._ _La plej bona versigita solvo ricevos premion._ _Sendu la solvojn al S-ro Clarence Bicknell, Bordighera, Italia._ VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto III.). El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain. Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto. Sed ŝajnas esti kelkaj homoj kiuj pensas ke omnibusisto estas io inter ordinara servistino sensalajra, universala demandejo, kaj senpaga portisto de pakaĵoj. Jes, mi estas pacienca viro, kaj mi estas tiel volema fari komplezon al iu kiel iu al mi, sed estas limo kie homa naturo haltiĝas, tiel oni diras. La antaŭhieraŭan tagon, mi konatiĝis kun tro multe da tiu gento pri kiu mi aludas; ili venis en amaso. Unue estis maljunulino kiu postulis pinglon kaj demandis ĉu mi povas prunti unu al ŝi. Mi eltiris pinglon el mia veŝto kaj donis ĝin al ŝi kun afabla rideto. Poste sinjoro demandis ĉu mi povas diri la korektan horon. Estis du publikaj horloĝoj kontraŭ li, preskaŭ mordantaj lin, sed mi supozas ke estis pli malkare enuigi min ol rigardi ilin. Mi diris al li la horon. Ne estis afabla rideto, sed mi sciigis lin, kaj ne ricevis dankon. Tiam knabo haltigis la omnibuson por demandi ĉu ĝi estas iranta kien li scias ke ĝi ne iras, kaj ĉu mi havas peceton da fadeno. Mi ĵus estis trankviliĝanta kiam dua maljunulino turmentis min. Tio kion ŝi volis, mi imagas, estis kvieta hora interparolado, kaj ŝi elektis min por la honoro ĉar mi estis la plej oportuna. Ŝi komencis demandante ĉu mi povas diri al ŝi kiom da poŝtmarkoj ŝi devas meti sur ian benitan koverton kiun ŝi tenis en la mano. Tamen, mi estis bonhumora kun ŝi. Sed mi sciis ke la plej posta ricevos esprimon de mia opinio. Tiu ĉi estis junulino. Ŝi estis bela, ŝi estis bone vestita, kaj mi imagis ke ŝi estis pura; sed ŝi estis la speco da malsaĝulino kiu turmentas miajn nervojn. Ŝi diris kun malsaĝa ekrido, "Ho! ĉu vi povas sciigi min, S-ro Omnibusisto, se la pelto iam malaperas de viaj ĉevaloj?" "Mi ne havas ĉevalojn," mi respondis. "Mi signifas la ĉevalojn de tiu ĉi omnibuso," ŝi diris. "Ho," diris mi, "ili ne estas miaj; ili apartenas al la Kompanio." "Kaj ĉu la pelto iam malaperas?" "Ne," mi diris, "ĉar ili ne havas pelton; ĉevaloj havas haron; de tio la vorto--ĉevalharo." "Kaj kion vi farus se la haro malaperas?" ŝi demandis. "Mi farus nenion," mi diris. "Ne eĉ se ĝi malaperas tre rapide?" diris ŝi. "Ne," diris mi, "ne eĉ se la ĉevaloj fariĝas tiel senharaj kiel mia mano, ĉar ne estus mia afero." "Mi bedaŭras sciiĝi tion," ŝi diris, "ĉar mi volis demandi al vi pri mia katido kiu----." "Sufiĉe, fraŭlino," mi ekdiris, "sufiĉe. Oni imagas ke mi estas fadenujo, kaj poŝtoficejo, kaj tualetejo por sinjorinoj, k.t.p., sed mi blindu, se mi estos imagata hospitalo por malsanaj katoj! Ne, estas limo, kaj via piedo estas sur ĝi." "Ho, vi estas malagrabla!" diris ŝi. Ĉu ili ne estas mirindaj kreitaĵoj? Kaj kiam okazas oportuno gajni ion, ili povas alteni sin. Ian tagon, viro donis al mi malgrandan fremdan moneron, havantan la ŝajnon de arĝento, kio ĝi ne estis, kaj ne malsimila je la ordinara sespenco. Ĝi havis trueton kaj tiu ĉi donis al mi penson. Mi metis najleton tra la trueto, kaj kunigis la moneron al la omnibusa planko. Kaj nun, mi pensis, ni vidos tion kion ni vidos. Unue, maljunulo eniris, ekrigardis la moneron, ĉirkaŭobservis ŝajne virteme, kaj komencis zumi. Tiam li observis min, sed mi ŝajnis ne vidi lin. Malrapide li movigis sian piedon super la moneron, kaj kurbiĝis por kunligi sian botfadenon. Mi vidis lin serĉantan tie, klopodantan levi la moneron; tiam li lasis ĝin kaj residiĝis. Post momento, li eliris. Antaŭ ol mi finis ridegon, du sinjorinoj eniris. Ambaŭ el ili vidis la moneron kaj tuŝetas unu la alian. Baldaŭ unu el ili kurbiĝis por levi ĝin. Mi haltigis ŝin. "Pardonu min," mi diris, "sed kion vi faras?" "Eklevonta sespencon kiun mi faligis iom antaŭe," diris ŝi, tute kuraĝe. "Pardonu min," diris mi; "ĉu vi estas certa ke tio estas ĝi?" "Kompreneble, jes," diris ŝi. "Mi mem vidis ŝin faligantan ĝin," diris la alia sinjorino, "kaj mi vidis ĝin rulantan tien. Tial ne penu preteksti ke ĝi estas via, S-ro Omnibusisto." "Certe ne," diris mi. "Se ĝi estas ŝia, ŝi levu ĝin. Mi nur demandas ĉar mi neniam vidis ŝin faligantan ion." Tiam ŝi penadis levi ĝin, kaj la komedio komencis. "Ĝi eble gluiĝas al io," ŝi diris. "Jes," diris mi, "ĝi estas gluata per najleto tra la mezo. Sendube vi faligis la martelon kaj najleton samtempe kiam vi faligis la sespencon--sed se vi observos ĝin, vi vidos ke ĝi ne estas sespenco. Ĉu mi haltigos la omnibuson kaj alportos eltirilon por levi ĝin? Estas domaĝe forlasi ĝin, vi scias." La sinjorinoj spiregis, mi povas diri. "Nu," diris unu el ili, "mi raportos vin pro insultemeco." "Raportu min," mi diris. "Kaj estas la lasta tempo ke ni rajdos en tiu ĉi omnibuso," diris la alia. "Nu, tio estas grava afero por la Kompanio," diris mi. "Sed, tamen, estas kelkaj personoj en Londono krom vi, kaj mi pensas ke ni povos progresi iel sen via favoro." Nu, pensu pri tio--du ŝajne respektindaj, bele vestitaj sinjorinoj, kaj ambaŭ el ili mensogantaj kiel soldatoj por po tri pencoj! Por pasigi la enuigon de ĉiutaga laborado, mi ne pensas ke mi iam trovis ion pli bonan ol la monero najlita al la omnibuso planko. Sed post duonhoro, mi eltiris ĝin. Mi pripensis, iom pli da tio kaj mi ne konfidos al mia patrino du pencojn por alporti al mi bieron sur mia mortlito. Ian tagon, mi memoras ke dum mi atendis en la "Circus," sinjorino kun hundo volis eniri la omnibuson. "Ĝi estas tute sendanĝerema," ŝi diris. Je tiu momento, ŝia hundo atakis mian kruron. "Tio estas nur ĝia ludeto," ŝi diris. "Ne grave, sinjorino," mi rimarkis, piedfrapante la hundon en apudan straton, "same tio ĉi estas mia ĝoja koreco. Kaj mi esperas ke via hundo akceptos tion laŭ la intenco." Ŝi volis daŭrigi la argumenton, kaj la hundo ankaŭ, sed ni formovis. La policanoj ne ŝatas la senmovadon. Sed ne imagu ke mi volas ataki la belan sekson. Tute ne; se virinoj ne ekzistas, ni ne estus tie ĉi. Estas bonaj kaj malbonaj--simile viroj, kaj la sola malsimileco estas ke la virinoj estas malpli facile kompreneblaj. Nature, estas la plej malbonaj kiujn oni plej longe memoras. ĜAKO. Veraĵo, rakontata de E.W. _La aŭtorino rizervas ĉiajn rajtojn._ Mi estis ĉe bo-onklo kaj onklino kiuj filigis unu el miaj fratoj kaj amis ĉiujn siajn genevojn. Ni ilin amis, precipe la edzinon, kaj ĉiu el ni pasigis jare kelke da semajnoj en ilia granda gastama domo. Tiu ĉi staris sur la deklivo de iom longa montetaro, ĝia antaŭa parto havis nur du etaĝojn, kies fenestroj rigardis la ĉefvojon kaj la supron de la monteto; ĝia posta flanko havis malsupre trian etaĝon, kaj videgon trans longa bela ĝardeno, sur larĝa fertila platlando. La tuta ĝardeno kuŝis sur la monteto kaj preskaŭ tute estis kampara, ĉar inter ĝi kaj la najbaroj staris muroj kune kun altaj arboj kaj arbetoj; somere ĝi estas tute nevidebla krom el ĝiaj propraj fenestroj. Niaj geonkloj havis multajn dorlotojn, hundon, katon, katidojn, grandan blankan kokatuon, kolombojn kun iliaj idoj, kanariojn flavajn kaj verdajn, dormuson, sciuron kaj erinacon. Tiujn ĉi estaĵojn mi konis, kaj pli malpli mi ilin ametis, sed ĵus antaŭ la vizito pri kiu mi skribas, alvenas nova gasto pri kiu oni al mi rakontis nenion bonan. Ĝako estis aĉetita de mia onklino de krueloj knaboj, kiuj, rompigintaj ĝian flugilon per ŝtonbatoj, lin kaptis. Ĉe ŝi, Ĝako unue estis malĝoja sed pacema, poste li ja amis la bonfareman mastron, toleris la mastrinon kaj la kuiristinon, kaj neobservis la geservistojn kaj malamis aŭ malestimis ĉiujn aliajn, homojn kaj bestojn. Estis ja mirinde ke unu sola birdo povu elpensi tiom da rimedoj diversaj por turmenti siajn kunkreitojn. Ĉiumatene li ĉiam staris, kaŝata per folioj, sur branĉo de arbeto apud la flankpordo al kiu la vilaĝanoj alportis korbojn da viando, fiŝoj, kortbirdaro, legumoj, butero, kremfromaĝoj kaj fruktoj. Tial ke estis en la urbeto nur unu butiketo, oni aĉetis kaj pagis preskaŭ ĉion ĉe tiu ĉi pordo. Malbona afero por la senzorga komercisto, kiu ĉesis rigardi sian korbon! Ĉar en unu minuto ĝia enhavo malgrandiĝis, vundiĝis, dispeciĝis aŭ kovriĝis de koto. Se veturilo starus antaŭ la pordego, aŭ se rajdanto tie lasus ĉevalon, Ĝako sin trovas bekfrapante la piedojn de la besto, aŭ sur ĝia kapo, akre pikante la internon de ĝiaj molaj oreloj, aŭ eltirante ĝiajn kolharojn. La ĝardenisto ofte plendadis ke la diableto lin sekvis horon post horo, kun la sola celo vidi en kia maniero plej malhelpi lian laboron. Kiam li revenis de sia meztagmanĝo, ofte li trovis elteratajn la bulbojn kiujn li ĵus antaŭe enterigis, kaj la semojn disĵetitajn. Li tamen neniam povis tre koleriĝi kontraŭ tiel lerta friponeto. Ĝako ne pardonis mem al la geinfanoj kiuj, elveninte el la lernejo paroĥa, estis invitataj eniri dekope aŭ dekduope en la ĝardenon kaj tie kolekti kaj manĝi la tre sufiĉajn fruktojn. Iliaj kompatindaj malgrandaj kruroj montris multe da cikatroj antaŭ ol ili plendis pri siaj suferoj. Poste Ĝako ĉiam malliberiĝis matene dum kelkaj horoj; tiu ĉi disciplino tamen ne plibonigis lian karakteron, sed li havis unu meriton, amon fidelan por la mastro, kies reciproka amo savis lin de ekzilo. Ĝakon mi ne ŝatis; al mi la boneco sen inteligenteco estas almenaŭ respektinda, sed spirito lerta unuiĝinta kun koro malmola min ĉiam repelas; ankaŭ mi tute malamas bekbatojn kaj gratojn tial ke mi neniam min alproksimigis al li. Videble mia evito lin allogis. Kiam ajn mi promenis en la ĝardeno aŭ fruktarbejo li min sekvis. Enfine mia onklino diris: "La birdeto deziras ke vi lin flatu, certe, vi ne ĝin timas." Mi hontis rifuzi, mi do min kurbigis, kaj plezure mi vidis la kapplumojn ekvertikaliĝi kaj la flugilojn ĝoje flirti tiam, kiam mia mano tuŝetas la glatan nigran kapeton. De tiu momento ni fariĝis amikoj, iom poste li ĝoje saltadis sur mian manon kaj permesis al mi lin altlevi kaj forporti kiam ajn kaj kien ajn mi volis. Mi ĝuis tion ĉar mi malŝatas esti antipatia al ia kreito de Dio, kaj mi pasis kun li multe da belaj horoj. Vere mi ne aprobis liajn morojn, sed mi kredis povi instrui al li la honestecon la bonecon kaj eble eĉ la sindonemon. Unufoje mi diris: "Pensu, kara mia eto pri via vivo estinta, estanta kaj estonta. Vi estis suferanto senhelpa, inter la manoj de knaboj senpensaj, sensentaj. Vi estas iom feliĉa nenion perdinta krom la amo de viaj kunvivantoj kaj la plenuzo de via dekstra flugilo. Vi havas ĉi tie almenaŭ tri amikojn, la geonklojn kaj min. Vi estos ĉiam bone zorgata, en hejmo komforta, gaja, kaj sana. Forlasinte viajn krimetojn, iĝinte bonfarema kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj tiel, kiel vi jam estis kontraŭ mi, vi estos tre feliĉa, amata de ĉiuj, kiuj vin konos. Mi do vin petas, estu tiel bona, estiminda kaj honesta kiel vi estas lerta kaj amuziga, por ke vi fariĝu laŭdilo kaj honaro al la gemastroj kaj al mi." Ĝako ŝajnis kortuŝita per miaj paroloj, sin premante al mia brako kiu ripozis sur ŝtona tablo li rigardis aminde kaj scivole en miajn okulojn. Mi lin kredis pentigintan, mi trompiĝis. Sed ankaŭ li ne volis min trompigi, ĉar li tute ne estis trompulo, eble pro manko de lingvo universala ni malkomprenis unu la duan. Apenaŭ mi lin lasis, kiam li suprenrampis sur la tegmenton de la kolombejo kie perfortege frapante li furiozigis la virbirdojn kaj fortimigis iliajn ĝentilajn edzinojn el la nestoj. Du tagojn post tio, okazis la plej granda malbono el la tuto. Mi sidis en laŭbo, kaj Elfio belega hundo (kies haroj estis longaj kaj frizaj kaj kies oreloj estis longegaj) min vidis kaj ĝoje kuris al mi! Vidante Ĝakon sur arboreto tre proksima al mia kapo, li metis siajn antaŭpiedojn sur miajn genuojn kaj riproĉe min rigardis kvazaŭ aminde kaj humile min demandi: "Kiel ajn vi povas kuraĝigi tiun netaŭgulon? Vi scias ja ke li tute estas malbona." Mi respondis, "Nur troe mi tion scias, Karulo, sed ankaŭ mi scias ke ni devas penadi per bonaĵoj plibonigi la malfeliĉulojn kiuj ne estas ankoraŭ bonaj." Mi estus plu dirinta sed tiel subite ke mi apenaŭ havis tempon kovri per unu mano la helbrunajn okulojn de Elfio kiam Ĝako jam staris sur lia kapo furioze ĝin batante per beko kaj flugilojn. Mi rapide forpuŝis la birdon kaj eniris kun la hundo en la domon. Mi decidis ke dum tri tagoj mi tute ne parolos al la kulpuleto, sed la duan matenon, sciiĝante ke li nenion manĝis mi dolĉiĝis kaj pardonis lin. Mi restis ankoraŭ duon-monaton ĉe miaj geonkloj; tuttempe estis Ĝako tiel kvieta kaj ĝentila, ke mi kore min gratulis pri lia plibonigo, kredanta ke ĝi daŭros kaj ke mi vidos miajn esperojn tute plenumigitajn. II. Kompreneble mi ricevis en ĉiu letero sciigon pri Ĝako: dum multaj tagoj post mia foriro li estis tre kvieta sed li fariĝis poste pli ol antaŭe petolema; li eniris mem en apudan ĝardenon kie li treege ofendis nejunan oficiron kies lakeo rakontis al servisto de mia bo-onklo tion, kion mi nun skribos. Multaj el la detaloj ŝajnas al mi nekredeblaj sed nesciante la veron mi skribas la tuton tiel kiel mi ĝin sciiĝis. La kolonelo, kiu estis dando kaj tre fiera pro sia grandeco kaj sia mieno, havis nur koroneton da grizharoj, zorge koloritaj brune; la verton de lia kapo kovris peruko bruna. Dum li sidis en laŭbo kune kun tri fraŭlinoj, Ĝako, nevidita malsupreniris el arbo, ekprenis la perukon kaj ĝin bekotenante flirtis longe la ŝtoneta vojeto ne sin permesante kaptiĝi. La kolonelo tiel furioziĝis pri la ekspozicio de sia duonsenhareco ke li ordonis al sia lakeo mortigi senprokraste la birdon. Tiu deviĝis ŝajne obei al sia Estro, sed antaŭ ol serĉi pafilon li diris al ĝardenisto de miaj geonkloj, "Mi petas, diru al lia respektega Moŝto ke li ne timu pro pafado; mi bone zorgos Ĝakon ne trafi." Supozeble la lerta friponeto sciis pri la kruela celo de sia milita malamiko kaj faris projekton revenĝan. Okazo baldaŭ alvenis kaj li ĝin utiligis. Unu postmeztagon la sinjoro eliris rajdante kaj ne revenonte ĝis tiam kiam li sin vestos por granda adiaŭa vespermanĝo al kiu li invitis siajn multajn gekonatojn. Lia fidata servisto profitis de lia longa foresto por viziti sian duonpatrinon kaj ŝiajn naskitojn, antaŭe pretiginte ĉion, kion bezonos sia estro. Sur la lito kuŝis neĝblanka ĉemizo kies brusto diafaniĝis per pasamento, kaj trukudraĵo, paro da travideblaj strumpetoj de blua silko, paro da dancŝuetoj tre delikataj, kaj multekosta vesto brodita de arĝento kaj perloj. Sur tablo staris ujoj enhavantaj vasojn da pomadoj, pudroj, sapoj kaj kaloroj, por beligi vizaĝharojn kaj haŭton. La servisto estis formovinta la orajn kovrilojn de ĉiuj tiuj ĉi ujoj, de multe da odorboteloj kaj mem de juvelujeto, por ke sia iom malpacienca estro povu preni rapide ĉion, kion li volos. En la vestejo li pretigis la banilon kaj ĉirkaŭ trionon pleniĝis per akvo el kiu li aldonos akvon varmegan tiam kiam ĝi diziriĝos. Alfine li eliris, ŝlosis zorge la eksterajn pordojn de la du ĉambrojn, enpoŝis la ŝlosilojn kaj gaje formarŝis al sia patradometo. Mizerulo! li sin gardis kontraŭ homa trudo sed tute ne pensis pri birdoj. La dormo ĉambro havis tri fenestrojn, el kiuj unu estas malferma; ekster ĝi kreskis branĉetoj de arbo kies aliaj branĉetoj tuŝis al la vestibla fenestro de la dua etaĝo. Ĝako eble supreniris la ŝtuparon, eliris tra unu fenestro kaj enirinte tra la dua sin trovis en la litĉambro de la kolonelo. Certe estas ke oni lin vidis malsupreniri per la ŝtuparo kiam li forlasis la domon. Reveninte post du horoj kaj tri kvaronoj la servisto alportis akvon bolantan por la bano. Gaje fajfante li malŝlosis pordon, subite aŭdiĝis ekkrio kaj ĝemego. Unue li vidis sur skribtablo renversitan inkujon, kies enhavo estis nigriginta plumujon de elefantosto kaj veluran tablo-kovrilon. Ora ringosigelilo kaj du ebonaj plumingoj mankiĝis, sed pli malfrue troviĝis en la banilo, kune kun dancŝuo, vazkovriloj, multe da iloj da ŝtalo utilaj por la sciensa kulturo de okulharoj, brovoj, vangharoj, dentoj kaj ungoj: plie, ĉeno de virinaj haroj kun pendaĵo de diamantoj en blua ŝtrumpeto multe ŝirita. Poste sin turninte al lito li vidis la ĉemizbruston tute ĉifitan kaj per inko makulitan. Sur la tualettablo estis la difektaĵo ankoraŭ pli granda; multaj el la odorboteloj renversiĝis kies fluidaĵoj intermiksitaj kun pudroj multekoloraj, malpurigis la muslinon kaj paron da gantoj arĝentegrizaj. Multe da juveloj, nome, butonoj ringoj, medalionoj riĉege ĉizitaj aŭ emajlitaj, kaj antikvaj moneroj el oro mankis. Tiuj ĉi en la daŭro de kelkaj tagoj troviĝis sub mebloj en diversaj ĉambroj aŭ subŝtuparaj tapiŝoj. La servisto ne ankoraŭ reordigis la duonon da la objektoj kiam tondris ĉe la pordego la frapo de lia estro. Bonŝance tiu ĉi revenis tiel malfrue ke li ne havis (kiel rakontis la lakeo) eĉ sufiĉe da tempo por blasfemi. Iu diris ke la lakeo ĝuis la malpravaĵon de tiu tago almenaŭ tiom kiom la faranto mem. Kompreneble Ĝako malliberiĝis ĝis la postmorgaŭa foriro de la kolonelo. Li tiam estinte liberigita paradadis fiera kiel ia venkinta heroo kaj oni lin rigardis kun admiro preskaŭ egala, ĉar lia kontraŭulo tute ne estis idolo popola. Tempe li vivadis kviete, sed granda ŝanĝo lin estis atendanta. Laŭ konsilo medicina miaj geonkloj decidis sin transloki en pli varman klimaton, kaj dum jaro vojaĝi. Tial ke ili devis disiĝi de siaj bestoj kaj birdoj. Ĝako donaciĝis al ĝardenistedzino, kies Joĉjo, Manjo, Viĉjo Sonjo kaj iliaj kvar pli junaj gefratoj lin treege deziris, ilia patro ĉiam estis bonfarema kontraŭ li, kaj ilia dometo staris malproksime de la ĉefvojo kaj de malbonaj knaboj: tial ke ni povus kredi ke nia Ĝako tie estos feliĉa. III. Post proksimume tri jaroj mi trapasis la graflandon, kaj mi haltis tri tagojn ĉe antikvaj amikoj en la urbeto. La duan tagon mi marŝis malsupren en la platlandon por vidi Ĝakon kaj liajn gemastrojn, sed ili ĉiuj forestis. La dometo staris apud arbeto en kiu la birdo ĉiutage restis multajn horojn; kelkafoje en la somero li ne revenis eĉ nokte hejmen. Tie li nun estis. La infanoj min brue kaj gaje bonvenigis kaj multe al mi rakontis pri la superhoma lerteco kaj amuzigeco de mia amiko, ilia birda kunludanto. Ili diris ke li sendube havas edzinon kaj idojn en la arbetaĵo, kaj ili atendas ke tiuj ĉi baldaŭ venos al la dometo, por prezentiĝi al la familio. Dum nia parolado pri Ĝako alvenis la patrino, kiu tute certigis tion kion ŝiaj gefiloj al mi rakontis pri lia plibonigo. "Vere estas ke li kelkfoje disŝiras butonojn el kolumoj aŭ manumoj, pendigitaj sur branĉoj por sekiĝi, foje li enmetas sablerojn aŭ polverojn en la buteron aŭ fruktaĵon, ankaŭ li tro amas tiri harojn kaj tordigi ĉapon aŭ buklojn. Malgraŭ tiuj ĉi esceptetoj," diris la aminda virino, "li estas tiel virta kiel ia Kristano, ĉar ni ĉiuj havas niajn proprajn kulpojn." Tiam Manjo memorigis sian patrinon ke S-o D., maljuna fraŭlo, volis aĉeti Ĝakon po dek-kvin ŝilingoj, granda prezo por monedo, kaj poste proponis livron, tamen ŝia patro rifuzis, dirante ke neniam, neniel li vendos la friponeton, eĉ ne po dekoble, ne po centoble la kosto nomita. Ankaŭ ŝia praavo diris ke neniu devas tion vendi kion donace iu ricevis; plie li diris ke la ĉeestado de tia birdo alportas bonŝancon al la hejmo, samtempe asekuranta ĝojan vivadon al ĉiuj la tieaj loĝantoj. Kaj tiel plu, denove, denove, en simpla boneco la honesta familio penadis trankviligi mian koron rilate al la feliĉecon de Ĝako kaj al la alta estimado por liaj mirindaj virtoj sentita de liaj najbaroj, laboristoj, kaj farma mastroj, la forĝisto la kuracisto, pastro, poŝtisto, policanestro. Egale lin amegis la lavistinedzo kaj ĉiuj virinoj en la ĉirkaŭaĵo, sen escepto eĉ de la malgaja, severa lernejestredzino, la teruro de la tuta paroĥo. Kompreneble mi ne kredis ĉiun vorton el iliaj laŭdegoj, mi aŭskultis tamen plezure, kaj plezurege mi enŝutis en la manetojn de la infanoj la enhavon de mia monujo, donacon de po ok pencoj, kiun ili ĝoje ricevis kaj mi diris "adiaŭ." Apenaŭ alveninte al fino de la ĝardena plektobarilo mi subite aŭdis ekkrion, "Ho! fraŭlino! jen estas Ĝako! revenu! revenu!" Mi rigardis, mi vidis mian amikon fiere saltantan de la arbeto al dometo. Mi vidis sed mi ne iris returnen. Mi estis jam malfrua, mi devis rapide marŝi. Se li min vidus, se li min rekonus, vere la redisigo estus por ambaŭ tre doloriga. Se, kontraŭe, li min forgesis.... Neniam mi revidis Ĝakon, nek la ĝardenistan familion. MEMORAĴOJ PRI LA BULONJA KONGRESO. Clarence Bicknell. Tiun agrablan Dimanĉan posttagmezon, kiam ni ĉiuj iris al la Wimereux ĉevalkuradoj, mi renkontis, apenaŭ alveninte, malnovan amikon, kiun mi ne estis vidinta de multaj jaroj. Li estis ĉiam viro gaja kaj ŝercema, kaj tuj mi ekvidis ke li estas neniel ŝanĝiĝinta. "Ho!" mi diris, "kia plezuro rerenkonti vin. Kiam vi alvenis? kial? kun kiu? Eble vi partoprenas je la ĉiusabata Angla ekskurso." "Jes," li respondis, "jes vere, ekskurso, ĉar Vendredon mi finis mian kurson de Esperantaj lecionoj; tial nun mi mem estas eks--kurso." "Do vi estas Esperantisto," mi ekkriis. "Kompreneble," li diris, "kiel ĉiuj saĝuloj. Ĉu vi ne vidas mian steleton?" Sed, la ĉevalkurejo estis kovrata de steletoj, kiel la nokta ĉielo, kaj unu pli malpli ne diferenciĝis, ĝis tiu momento mi ne rimarkis ĝin. "Mi kore gratulas vin," mi diris. "Ĉu la ĉevalkuradoj vin interesas?" "Jes, sufiĉe," li diris, "sed estas tre strange ke la hipodromo kuŝas sur la montetoj." "Kial?" mi demandis. "Ĉar mi ĉiam pensis," li respondis, "ke oni neniam konstruis ilin sur la montetoj; vi sciis ke la bestoj kiuj kuras estas ĉiam ĉe-valoj." "Bone, bone," mi respondis, ridante; "mi memoras ke foje ni kune iris al Angla kurado, ne vere?" "Certe," li respondis, "kaj ĉevalo falis kaj sia kruro rompiĝis, aŭ, kiel niaj Francaj amikoj diras, iom idiome, _li rompis al si la kruron_." "Jes," mi diris, "mizera besto; _almenaŭ li mem ne rompis sian kruron_ kiel diras, iomete idiomege niaj Anglaj amikoj, la malfeliĉo okazis pro nezorgo de la rajdanto. Sed li ne povis partopreni poste ĉe la ĉevalkuradoj." "Necese," mia amiko respondis, "ĉar li ne estis plu ĉevalo." "Mi ne komprenas," mi diris, "ne plu ĉevalo, kial? Li estis ĉevalo, kvankam lama." "Precize," li diris, "la ĉevalo kun rompiĝinta kruro fariĝas la-mulo, kaj mulo ne estas ĉevalo." "Sufiĉe, sufiĉe," mi ekkriis, "vi mem estas ĉiam serĉe-mulo! sed nun adiaŭ. Ni nin revidos vespere, aŭ kredeble morgaŭ ĉe la balo." "Jes, ĉe la balo," li diris, "sed vi ne serĉu min sur la planko de la salono! Mi estos supre en la balkono. Ni ne iros por danci sed por trovi konatojn, aŭ konatiĝi kun nekonataj Esperantistoj; pro tio ni elektos la balkonon! Adiaŭ ĝis morgaŭ." Kaj ni disiĝis. KAŬKAZO. El Puŝkin.--Tradukita de A. Nippa (Ivanino). Sub mi la Kaŭkazo. Mi sola staradas Sur neĝoj ĉe rando de la profundaĵo: La aglo, fluganta de ŝtona altaĵo, Proksime de mi en aero naĝadas. De tie mi vidas de fluoj naskiĝon, Unuan de neĝaj lavangoj moviĝon. Malsupre la nuboj, humile irantaj; Tra ili faladas la fontoj bruegaj, Sub ili la nudaj ŝtonegoj grandegaj; Pli sube la musko, arbaĵoj rampantaj, Kaj poste la verdaj ombrplenaj arbaroj Kun cervoj saltantaj, pepanta birdaro. Kaj poste jam homoj en montoj nestiĝas, Kaj ŝafoj sur montaj deklivoj rampadas, Kaj valon paŝtistoj malsupreniradas, Rapida rivero Aragvo vidiĝas; Rajdanton malriĉan per ŝtonoj kaŝanta Kaj teren ludadas bruege ĝojanta. Ĝi ludas kaj bruas, la besto kaptata, La manĝon el kaĝo el fero vidanta, En vana malamo la bordon batanta, Lekanta ŝtonegojn per ondo malsata.... Sed vane! nek manĝon, nek ĝojon havadas Senvorte ĝin mutaj granduloj premadas. HO! LANDO NIA. Originale verkita de Esperantisto 4686. Nur unu sola lando estas De paco, de frateco En kiu la frataro ĝojas Pro lingva unueco; En kiun ĉiuj povas veni Sen ia ajn demando Pri raso, kredo, opinioj-- La Esperanto-lando. _Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia, Ho tutamonda lando. Ni kore, ĝoje vin salutas, Ho Esperanto-lando! Ne por si mem, por famo sia La anoj klopodadas. Por cel' pli glora, nobla, ili Senĉese laboradas. Por paco, ĝojo en la mondo Por amo al homaro Pripensas, penas kaj suferas La Esperantistaro. _Ĥoro._ Ho lando via, mia, nia, Ho lando de l' frataro. Ni vin salutas, kore, ĝoje Ni, l' Esperantistaro. Do al ni venu ĉiuj homoj El ĉiu eksterlando Kuniĝi vi kuraĝe, saĝe, Kun nia frata bando. Jen nun foliojn, florojn portas La branĉoj de l' fruktujo, La frukt-rikolto vin atendas En Esperantistujo. _Ĥoro._ Ho! lando via, mia, nia, De l' paca olivujo. Ni vin salutas kore, ĝoje, Ho, Esperantistujo! HO, VIVADU! Originale verkita de Esperantisto 4686. Vivu, vivu, Esperanto! Kara lingvo nia, Kunligilo por homaro Lingv' internacia. Kaj vivadu l' Elspensinto Zamenhof Doktoro, Al li donu ĉiuj homoj Dankojn kaj honoro. _Ĥoro._ Do vivadu l' Elpensinto Zamenhof Doktoro, Kies nomon li laŭdadu Per korega ĥoro. Oceanoj kaj montaroj Ne plu nin disigos Unu lingvo, Esperanto, Forte nin kunligos. Kien ajn ni vojaĝados Trovos ni frataron Unulingvan familion L' Esperantistaron. _Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p. Ne okazos plu malpacoj Pro malkompreniĝoj Ne plu interklarigistoj Estos por sciiĝoj, Ĉiu povos al alia Esti bonhelpanto, Ĉiuj interparolados Meze Esperanto. _Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p. Do gefratoj, laboradu Por la celo glora, Per senlaca pacienco Kaj kuraĵ' fervora. Vi la tagon de la venko Tiel rapidigos Kaj la tutan mondon baldaŭ Esperantistigos. _Ĥoro._ Do vivadu, k.t.p. LIMERICK. Estis iatempe fraŭlino Troe bongustamulino; Per spicaj manĝaĵoj Kaj multaj frandaĵoj, Ŝi iĝis internpeklitino. G. D. Lewis. LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO. Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E. La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo, t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo. Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj silentis. Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo, respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra Komitato. La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la belega argumento! Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem? Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla. Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen! _Krestomatio._ P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu. P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn specigu. P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki. P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo. P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj edzino. P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin. P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra lingvo. P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu. _Fundamento._ P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki. P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto. Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn. Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:-- Mi deziras, ke li venu. Estas necese, ke li venu. Mi petas, ke vi ne faru tion. Mi timas, ke li venu. En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas? La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj! Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri" kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kun _u_-fino; kaj nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj, formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de "deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej malgranda nuanco de ordono aŭ de peto. Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭ ordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj erariga. Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,-- malkovri, sendi, bezoni, zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ deziron. La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la "tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo. Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas pruvi ke la "por-ke" konstruo _ne_ estas subjunktiva. Al homo kiu scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo pruvos la direktan kontraŭon. Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial Q.E.D. Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa, simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de Beaufront--malplaĉis al li. Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe, ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos. Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo--"ordona" kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi malaprobas tion decidite. Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion "ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos, priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura meĥanikismo, kaj tute malscienca. BUDHO, LA SEMISTO. Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main). Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian nutraĵon. Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis, kaj diris: "Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi ankaŭ havus ion por manĝi!" Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas." "Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?" La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado." Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon portanta la frukton de la nemortemeco." FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ "Mi esperas ion diri pri la _Pulman'a_ vagono." Tiun sentencon mi skribis en la lasta fragmento; sed, tiun _Pulman'an_ vagonon priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazo _in medias res_; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo, kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn. Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono. Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri. Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj, alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos; ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro. Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn. Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron. "Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika vagonaro. Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto, supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon. "La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto." Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto; inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas, kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo; ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe. Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj. Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro; for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro--kuŝiĝi. Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por ni--dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe grandaj dorm_ĉambroj_. Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi, turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra--sed mi poste parolos pri tio. El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn--nian antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la malsupra finiĝo pezigilojn de plombo. De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena dormĉambro. Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto (mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom malfacila la agon de senvestiĝo. Tamen kiel vestejo la ĉambreto estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn. Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la korpon de ĉiu preteriranto. Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo. "E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang, klank--e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos? e-r-r-r.... Mi malfermas la okulojn kaj--jen Mateno. * * * Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du vagonaroj. Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj. Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio okazis? Kio okazis?" "Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo. La riparigo daŭros eble duonon da horo." Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la remparaĵon. Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas la _Edenon_ de _Martin Chuzzlewit_ kaj _Mark Tapley_) ni okupas nin per la kolektado de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por tiel diri, tute florornamita. "Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro haltis en plena kamparo. "Mi nescias," respondis la demandito, "eble--sed li ne daŭrigis la sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:--'Belega vidaĵo! La vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.'" Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo. Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute same kiel se ni vidus scenon de teatro. Kaj jen eniras unu el la aktoroj--la lokomotivo de longa vagonaro. Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas dekstren. Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la buŝo de drakono. Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus ĝin vidi eĉ en kvin tagoj. Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas! STARU, HOMARO STARU! Originale verkita de S-rino Reddet (Sens). La okuloj ĉe la tero Ne plu serĉu la monerojn, Ne disputu, ne militu Pri malmulto, inter fratoj. Kiel Danto per la mano Kaj la voĉo de l' gvidisto Subtenita supreniris, Tiel marŝu al la supro. Iru tra la fajro, fumo, La glacio, la ŝtonegoj. Ĉiu rondo transirita Via kapo plialtiĝos. Ĝis vi estos alveninta Al la hela radilumo Kie ĉiuj unuiĝos En la paco, scio, amo. SAVITA DE MORTO. Originale verkita de Generalo George Cox. ĈAPITRO VIII. Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:-- "Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras, ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera." Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito, kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "_Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?_", tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo. Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto interrompis min. "Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis el la fenestro?" "Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron: '_Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis turnpafileton apartenantan al sinjoro_....' "La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!" ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo. "Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto. "Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo; mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi." "Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto. Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon. Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de unu la aliaj por ekvidi lin. "Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo. "Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?" "Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la malliberulo certigas esti skribita de la mortinto." "Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto. "Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas. "Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?" demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon. "Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto." "Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon." "Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la mortinto?" "Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato. "Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?" "Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath. Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo. Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon, kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento, kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun aŭdis via Moŝto." "Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto. "Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li." "Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri." "Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto, turnante sin al mi. "Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte." "Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis, estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto estos sciigita." Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la malliberejaj gardistoj. ĈAPITRO IX. Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris. "Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon. "Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon. La Fino. LA SAGO KAJ LA KANTO. Verkita de Longfellow.--Esperantigita de Esperantisto 9639. Mi pafis sagon en l' aeron Ĝi falis ie sur la teron. Rapida estis la flugado Kaj sekvi povis ne vidado. Mi spiris kanton en l' aeron Ĝi falis ie sur la teron; Sed kie sin vidanto trovas, La kanto-flugon sekvi povas? Post longa tempo, unu tagon, En kverko trovis mi la sagon; Kaj, ŝategatan kiel oro, La kanton en amika koro. ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO. 25an _de Septembro_, 1905. Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne" antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato. Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, "51, Rue de Clichy." La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn. Provizore ankaŭ S-ro Rektoro Boirac kaj S-ro Generalo Sebert, laŭ la deziro de D-ro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj. Laŭ la peto esprimita ankaŭ de D-ro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj. LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO. D-ro Zamenhof, _Prezidanto_. S-roj Boirac, Michaux, Mybs, Pollen, Sebert, _Vic-prezidantoj_. S-roj Boulet, Dervaux, Grabowski, Kühnl, _Sekretarioj_. _Modeloj de Adresoj uzotaj: Al Prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato aŭ Al Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato, Esperantista Centra Oficejo, 51, rue de Clichy, Paris_. L' INFERO DE DANTO. Unua Kanto.--Tradukita de D. H. Lambert, B.A. Okaze, en mezvoj' de vivo nia Mi trovis min arbar' en malbrilanta, Vaginte el vojeto rekta mia. Ho, kiel estas korglaciiganta La penso pri sovaĝa tiu forta Terura loko: pli eltimiganta Ne povus esti la ĉeesto Morta; Sed nur por pruvi kiom da bonaĵoj Mi tie trovis faros mi rakonton. Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵoj De la vojetoj, ĉar--vi mian honton Pardonu--dormemeco de sentaĵoj Delogis min, kaj perdis mi la fonton Inteligentan kune kun la celo. Sed kiam mi al mont' alproksimiĝis-- La fino de la val' malluma--helo Plenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝis La monto lumigite de la Stelo, Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis. LA LASTA ROZO DE SOMERO. (El T. Moore). Jen floras sola, forlasita La lasta rozo de somero; Dum ĝia ĉarma gefrataro Velkinte, kuŝas jam sur tero. Ne estas ia flor' parenca, Nek roz-burĝono en proksimo, Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn, Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo. Ili vin ne lasos, tro soleca! Ĉagrene sur trunketo brili; Ĉar la karuloj viaj dormas, Do iru, dormu vi kun ili. Foliojn viajn mi afable Dissemas sur bedeto jena; Vi kuŝu ĉe la senaroma, Malviva kunular' ĝardena. Mi tiel sekvu, kiam pasos Del' amikeco flor' fidela, Kaj el brilanta Ama ringo Elfalos lasta ŝton' juvela. Ĉar kiam velkis veraj koroj, Sentemaj iris for el rondo, Ho! kiu volus tiam loĝi Solece en malvarma mondo? A. Grabowski. SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET. _26._ (Vol. II., No. 12.) _Decembro, 1905._ THE ESPERANTIST La Esperanta Gazeto por la Propagando de la Internacia Lingvo. ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1-1/2 roubles; 75 cents). Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W. C. All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W. CONTENTS. Page The Dumb Man of Kirkmillar (W. Officer) 177 Song of the Wind (A. Grabowski) 178 The Top Hat (Martyn Westcott) 178 Egypt as a Winter Resort (Martyn Westcott) 179 The Sea (Loti) (translated by E. Privat) 180 Reverie (Mdme. Reddet) 180 Dialogue on Elision (E. 10549) 181 To the W.P.B. (E J. Catt) 181 He, She, It and Another (Cynicus) 182 Strange Adventure of a Necklace (Dickens) (translated by A. A. Cowan) 184 Ethelwald Calms the Sea (translated by G.L.B. and C.F.W.) 185 The Old Songs (translated by Clarence Bicknell) 186 Esperanto Subjunctive (H. Sentis) 186 Reminiscences, Part XII. (Ed. Metcalfe, M.A., Oxon) 187 A Christmas Song (E. 4686) 188 Editorial 189 Esperanto Hymn of Peace (Zamenhof) (translated by W. M. Bassett) 191 MARQUE DÉPOSÉE, No. 13195. THE ... ESPERANTO BLEND. Registered Trade Mark, No. 270,042. Registered Label, No. 272,434. THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors-- BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland. Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW." LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ... Cigaredo Esperanto (Speciale Elektita Tabako de Virginio). Bonvolu skribi por detaloj al: TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND. ĈIUJ, NI POVOS PARADIZON IRI. Kiu bone trinkas. Tiu bone dormas. Kiu bone dormas. Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros. * * * Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:-- Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France. The "Review of Reviews" _Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by 'Esperanto' Students._ The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost. The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History. Post Free for Twelve Months, 8/6, 10 fr. 75c., or 8.50 marks. Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON. ESPERANTIST WEEK-ENDS. A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ... "Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter. Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-. Correspondence Lessons in Esperanto ARE GIVEN BY Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E. _7/6 the Quarter._ POŜTMARKOJ. Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj. WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND. STAMPS. Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King's heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors. WINCH BROTHERS, COLCHESTER. Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi. Sro. W. H. Meigh, Ash Hall, Stoke-on-Trent, Anglujo. Deziras interŝanĝi ilus. p-k. kun samideanoj el la Britaj kolonioj kaj azio. Fino. C. Oxenford ne plu povos korespondadi letere aŭ poŝtkarte pro okupado kaj aliaj privataj aferoj. Adiaŭ geamikoj! Sro. Vrtel Francisko, Satzamtstr. 3, Brünn Moravia, Austria. Tuj dankos al ĉiulandaj Esperantistoj (per plej bela ilus. p-k. el lia fama ĉefurbo) kiuj sendos al li belan (se eble koloritan) vidaĵkarton kun vidaĵoj de la maro, urboj, k.t.p., kun gratulo okaze de la venonta novjaro 1906. (Volu ne citi tiun ĉi anoncon sur la p-k.!) La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj). THE ESPERANTIST The Esperanto Gazette for the Spread of the International Language. ABONPAGOJ ESTAS RICEVEBLAJ ĈE SUBSCRIPTIONS SHOULD BE SENT TO H. Bolingbroke Mudie, Esq., 67, Kensington Gardens Square, London. W. AUSTRIA.--Sro. T. Cejka, Bystrice Hostyn, Moravia. BELGIUM.--M. M. Seynaeve, 3, Rue de l'Avenir, Courtrai. FRANCE.--Grupo Pariza, 28, rue Serpente, Paris. GERMANY.--Doktoro Mybs, 68, Markt Strasse Altona, Elbe. NEW ZEALAND.--Esperanto Society, P.O. Box 50, Auckland. RUSSIA.--Societo Espero, Bol Podjaceskaja 24, log 12, St. Petersburg. SWEDEN.--Sro. P. Ahlberg, 50, Döbelnsgatan, Stockholm. N.B. _Nepresitajn manuskriptojn la Redakcio resendos se oni aldonis poŝtmarkon._ _Alsendatajn artikolojn la Redakcio laŭ bezono korektos._ _Oni povas sendi la abonpagon per poŝtmarkoj, kiuj estas akceptataj laŭvaloro._ _Oni sendu ĉiujn artikolojn, demandojn kaj avizojn al La Redaktoro, 67, Kensington Gardens Square, London, W._ N.B. 26. [Vol. II., No. 12.] Subscription, 3s. Per Annum. Single Copies, 4d. net. Nos. 2 to 13, 6d. each; Later Issues 4d. each, net. DECEMBRO, 1905. LA MUTULO DE KIRKMILLAR. Norda Legendo.--Verkita de William Officer. En la paroĥo de _Kirkmillar_ estas tre antikva kastelo. Ĝi nun ruiniĝis; sed kelke da maljunaj personoj, ankoraŭ vivantaj, memoras tempon, kiam ĝiaj muroj estis pli malpli sendifektaj. Antaŭ multaj jaroj ĝi estis kredita esti la loĝejo de fantomoj; kaj multe da strangaj rakontoj pri ĝi disvastiĝis en la ĉirkaŭaĵo. La kamparanoj ĝin rigardis je tia teruro ke ili ne havis kuraĝon ĝin preterpasi post la sunkuŝiĝo. Je la tempo pri kiu ni skribas, loĝis--tiel diras la legendo--en _Kirkmillar_ masonisto, ĉarpentisto, kaj botisto, kiuj estis ĉiamaj kunuloj. Kune ili pasigis la vesperojn, interparolante pri siaj metioj, kaj diskutante ĉiujn gravajn demandojn de tiu epoko. Ofte, ankaŭ, ili vizitis la paroĥan drinkejon, por sin refreŝigi per glaso da viskio, aŭ biero. Unu nokton, dum ili sidis ĉe la drinkejtablo, la ĉarpentisto rimarkis pri la antikva kastelo kaj ĝiaj teruraĵoj. "Ĉu vi efektive kredas," diris la botisto, "ke estas fantomoj en la kastelo?" "Mi imagas ke ĉiu en _Kirkmillar_ kredas tion." "Permesu al mi diri ke vi multe eraras. Mi tute neas la ekziston de fantomoj, aŭ en _Kirkmillar_ kastelo, aŭ aliloke." "Kion vi diras," ekkriis la masonisto. "Mi vetas ke vi ne iros en la kastelon sole je noktmezo." "Kiom vi vetas?" "Dek ŝilingojn." "Mi akceptas; kaj tuj gajnos la veton. Kioma horo estas nun?" "Preskaŭ la dekunua." "Nu, mi decidas fari la eksperimenton hodiaŭ nokte. Ni trinku alian glason antaŭ foriri." Post proksimume unu horo la tri homoj haltis mallongan distancon for de la kastelo. "Ĉu vi ankoraŭ intencas gajni la veton?" diris la masonisto. "Certe. Estas nenio por timi," respondis la botisto, forpaŝante al la kastelo. Baldaŭ li malaperis en la mallumo; kaj liaj du kunuloj atendis la rezultaton. Post dek minutoj la _Kirkmillar_ preĝeja horloĝo ekbatis la dekduan horon; kaj la masonisto kaj ĉarpentisto aŭdis nenaturajn sonojn, kaj vidis strangajn lumaĵojn elveni el la ruinaĵo. Horo post horo pasis; sed la botisto ne reaperis. Fine tagiĝis; kaj la du homoj singardeme alproksimiĝis la kastelon. Kiam ili atingis la larĝan enirejon ili tuj vidis sian kolegon. Li kuŝis sur la tero en la granda vestiblo; kaj apud li staris kio ŝajnis esti fantoma virino blanke vestata. Je la sono de iliaj piedfrapoj la fantomino malaperis; kaj la botisto levis sian kapon. Al ĉiuj iliaj demandoj li respondis per kapskuo; kaj de tiu tago li estis tute muta. Li vivis multajn jarojn; sed neniam per rigardo aŭ signo aludis al sia sperto en la kastelo. Multe da _Kirkmillaranoj_ eldiris ke, kiam ili lin renkontis, ili vidis la blankan fantominon subite malaperi de lia flanko; kaj kelkaj personoj eĉ certigis ke, post lia morto, la sama fantomino ofte vizitis lian tombon. KANTO PRI L' VENTO. (El Leo Belmont).--A. Grabowski. Se havus mi forton kaj spiron de l' vento De l' viv' aliiĝus fason'; Mi estus semanto de ama la sento, Ŝiranto de ĉia malbon'. Per polvo friponojn blindigus mi kure, Falegus malver'-bastion'! Mi kverkojn fierajn fleksadus terure, Karesus je roza la kron'. Mi plorus poeton, sur tomb', kun betulo, Mi vipus la maron sen lac'; Sur vojo ŝtonegojn mi skuus, fortulo, Ke muĝus la nokt' per minac'. La poplon maljunan al dormo lulante, Ridetus mi kun l' akaci'; Fluginte sur kampon, sonorus mi kante, Ho! forton de l' vento al mi! "LA FUMPOTĈAPELO." De Martyn Westcott. Ĉu mi sonĝas?--aŭ ĉu la malbelega fumpotĉapelo vere malpopulariĝas? Ĝia nomo mem estas malbela Angle (_chimney-pot hat_). Eŭfeme, ni povas ĝin nomi "silka ĉapelo," sed tiu ne ŝanĝas ĝian malbelan formon! Kaj en la proksima centjaro sendube la idoj diros al siaj geavoj--"Apenaŭ ni povas kredi ke personoj en tiuj tempoj portadis tiajn absurdajn ĉapelojn! Ili similas la forntubon en la kuirejo! Kaj ili nepre estis varmegaj kaj pezaj! Kiu ilin elpensis?" Nu, la silka fumpotĉapelo estas la elpenso de fadenisto Londona. Jes! la malbelegaĵo estas certe elpenso Angla. Mi ĝin multe bedaŭras, sed mi deviĝos tion konfesi. La nomo de tiu eraranta komercisto estis Hetherington--bona nomo Angla, kiel vi vidas. Kaj rakonto de lia agado efektive aperis en la _Times_ de la jaro 1797! La silka-ĉapelo ja ekzistis dum cent ok jaroj! Nu, la ĉapela komerco estis tre malbona, kaj la dandoj de tiu epoko ne aĉetus ĉapelojn tial ke ne ekzistis eĉ unu speco reale eleganta. Hetherington estis fasonema komercisto, kaj liaj amikoj ofte petis ke li ion tute novan elpensos. Fine li faris--fumpotĉapelon. Li laboris tute sekrete ĝis la unua ĉapelo finiĝis. Tiam, tagon tre malfeliĉan por ni, mi opinias, li montris la novan elpenson al siaj edzino kaj idoj. "Ho! patro! sed kiel malbela ĉapelo!" ili ekkriis. "Malbela!" li kriis, indignante kaj kolere. La edzino kaj infanoj petis kaj petegis lin ke li ne foriru sur la straton kun tia ĉapelo; sed li koleriĝis plie, kaj fine li lasis sian domon, brue ekfermante la pordon! Estas kredeble ke neniam ni estus sciintaj ĝuste la datumon, je kiu tiu ĉi mallerta ago okazis, sed tuj kiam la fumpotĉapela komercisto iris sur la straton, amaso da buboj kaj bubinoj lin tuj sekvis, ĉiam kriegante. La geurbanoj ankaŭ lin sekvis, reciproke demandante ĉu la bona komercisto freneziĝas? Kaj fine, Hetherington arestiĝis, tial ke li kaŭzas tumulton en la publikaj stratoj! Kaj kiel la policanoj (aŭ gvardanoj, kiel ili tiam estis) lin kondukis al la juĝejo, la hundoj bojis, la infanoj ekkriegis kaj ĉiuj kredis ke li estas frenezulo. Nu, la tiea magistrato estis la _Lord Mayor_,[122] antaŭ kiu Hetherington estis kondukata. La policanoj plendis ke la komercisto, per sia absurda kaj malbela ĉapelo, timigis la infanojn, kolektis grandan amason, kaj ke malgranda knabo kies nomo estas _Thomas Cordwainer_, trabatiĝis per la piedoj de la amaso, kaj ricevis brakon frakasitan. Hetherington fiere konstatis ke li estis Anglo, kaj ke pro tio li certe havas la rajton porti ian ajn ĉapelon! La magistrato diris ke li unue tumulton faris, kaj ke, tial, li deviĝos garantii plibonan konduton estontan per pago da livroj kvincent!! Certe tiu estis tre severa juĝo! Mi kredas ke la komercisto neniam perdis sian monon, ĉar poste multe da personoj aŭdis pri la nova ĉapelo kaj baldaŭ la malbelaĵo iĝis tiel populara kiel eĉ Hetherington volis.... Antaŭ malmultaj jaroj, nur la dandoj, sinjoroj, kaj profesianoj portis tiujn ĉapelojn, precipe dimanĉojn. Malfrue, kiam ĉiuj kiuj estis sendependaj ekĉesigis ilin porti, la komercistoj kaj komizoj alprenis ilin kiel oficialaj kaj komercaj ĉapeloj. Ĉe multaj oficejoj Londonaj la komizoj _deviĝas_ porti tiujn malbelajn ĉapelojn eĉ en la varmega vetero.... Mi tute ne dubas ke, estonte, nur laboristoj kaj metiistoj portos la fumpotĉapelon, kaj ĉe ili, ĝia vivado estos ja mallonga! Ĉu mi sonĝas do? Ĉu la forntubo reale malpopulariĝas, aŭ ne? Ni eklernas iom da higieno--ni scias bone ke la kapo bezonas ventolecon, kaj ke tiuj pezaj ĉapeloj estas respondaj pri la senhareco de iuj el ni; ni lernadas iom pri arto--kaj ni vidas ke la _f----o_ estas malbela, malbelega; ni pli kaj pli deziras komforton, kaj ni tre bone scias ke la _f----o_ estas tre malkomforta ... kion do? ni forlasu la fum-pot-ĉapelon! Kiu aliĝos kun mi la Kontraŭ-Fpĉ-Brigadon? PIEDNOTO: [122] Urbestro de Londono. EGIPTUJO KIEL VINTRA LOĜEJO. Martyn Westcott. Estas je tiu ĉi sezono de la jaro ke personoj riĉaj kaj riĉetaj, kaj personoj de la libertempaj klasoj ekpripensas pri regiono, en kiu ili povos pasigi komforte kaj plezure la vintron. Ekzistas granda, kaj, mi opinias, ĉiame-grandiĝanta nombro da tiuj, al kiuj diris la kuracisto "Vi devos vintrumi alilande." Inter tiuj estas multaj kiuj suferas nur de enuo, fantazio malsana kaj manko da laboro difinita, sendube; sed ankaŭ inter ili estas tiuj, kies brustoj estas "delikataj," kiuj devas esti "tre zorgemaj," kaj suferas eble de renaj aŭ hepataj malsanoj. Al ĉiaj tiaj personoj, kiel ankaŭ al la lacaj cerb-verkantoj, la aŭtoroj, la dramaŭtoroj, la Parlementanoj kaj tiel plu, Egiptujo vintre oferas klimaton ĉiam agrablan, kaj scenaron de tipo tute nevidebla en Granda Britujo kaj la Kontinento Eŭropa kaj ankaŭ objektoj posedantaj interesan historian malsuperan al nenia intereso en la mondo. Estas en hodiaŭa Egiptujo multe da diverseco. La viro kun gustoj modernaj trovos ĉe Kajro urbon kosmopolitanan plenan je fremduloj interesigaj, kaj bonaj hoteloj; kaj tre apude, la antikvan urbon de la Mamelukoj, kaj Kalifoj. Se oni preferas la allogaĵojn de la vivo moderna antaŭ aferoj historic-interesaj ne disreviĝos je moderna Kajro. Dum "la sezono" estas baloj, dancadoj, _bridge_-kunvenoj, tute same kiel en ia alia urbo. Kaj kiam tiaj aferoj supersatas vin, jen grandegaj monumentoj, la Piramidoj, la Sfinkso, kaj multe da temploj kaj tomboj! La vojaĝanto kiu malsukcesas tiajn aferojn trovi interesaj, certe bezonas fantazion! En Kajro mi ofte miregis, demandite "Ĉu estas dezirinde vojaĝi laŭ la rivero? Kion oni faros tie?" ... La senegala karaktero de la Nilo mem aparte, la urboj modernaj sur la bordoj de ĝi, konstruitaj sur la sidoj kaj inter la ruinaĵoj de la antikvaj urboj kvar ĝis dek-mil-jaraj, estas ja vidindaj. Tie ankaŭ ekzistas hoteloj ĉiugradaj, kiuj ne estas tro altprezaj. Je pli ol unu okazo mi aŭdis diri virinojn ke la dek-kvar-taga vojaĝeto sur la Nilo estis inter la plej dolĉaj spertoj en siaj vivoj! Kajron mem mi trovas enuiga; sed la granda rivero neniam lacigas. La vivado en la riveraj vaporŝipoj estas plena je diverseco kaj intereso. La tre oftaj ekskursoj azendorse tra la dezerto, kaj ĝia hela seka aero, la mirindegaj antikvaj temploj kaj tomboj, kaj la dolĉa klimato kune ĝuebligas la tutan vojaĝon kaj ĝin faras neforgesebla! Plimultiĝa nombro da vizitantoj ĉiujare pasas preter _Assouan_, la landlima stacio, por viziti _Kartum_ kiu grandiĝis mirinde sub Brita protekto, kaj nun enhavas hotelojn kaj konstruaĵojn gravajn.... Ofte oni al mi petas detalojn praktikajn pri elspezoj kaj loĝejo en Egiptujo dum la vintro. Kompreneble estas malfacile taŭge respondi. Alveninte en tiu lando oni devas kalkuli tiom elspezi kiom li ĝenerale elspezas, vojaĝante en la Eŭropa kontinento. La vojaĝoj en la unua-klasaj vaporŝipoj estas sufiĉe altprezaj ĉar _Cook_ kaj la _Anglo-Amerikana_ kompanioj havas tie monopolon. Ambaŭ ŝipe kaj lande, tamen, zorgata de _Cook_, oni povas ĝui ĉion la plej bonan. La azenoj estas bonegaj, kvietaj kaj facile-rajdeblaj de ĉiuj eĉ tute sen rajda sperteco; kaj ĝenerale estas la gviduloj Arabaj sufiĉe lertaj kaj ĝentilaj. Ekzistas tie ankaŭ bonegaj gvidlibroj, precipe unu de _D-ro Wallis Budge_ verkita. La hodiaŭa Egiptujo ne nur estas tenejo da antikvaĵoj senprezaj, tamen; oni povas egale tie vidi modernajn triumfaĵojn de inĝenierado--tiaj kiaj estas la grandega dig-ponto ĉe _Assouan_ antaŭ ne longe konstruita, kaj la pli eta digoj ĉe _Assiut_--kaj multajn aferojn ankaŭ, interesaj sociologie. Pri la klimato de Egiptujo mi devas iom paroli. La foresto da pluvo certigas la sekecon de la aero, kaj la situacio geografia de la lando al ĝi donas vintron varman. La temperaturo, tamen, malofte superas 80° _Fahrenheit_ eĉ en la dezerto, kaj sur la rivero mem, nokte kaj frua-matene, ofte estas preskaŭ malvarme, kompare (ekz., 60° F.). Tial mi konsilas al ĉiuj kiuj intencas en Egiptujo vintrumi, ke ili kunportu sufiĉe da varmega vestaĵo, precipe subvestaĵo--kaj ne atendu somermezan hejton sur la ferdekoj de la vaporŝipoj. Novembro-Februaro estas la plej bonaj monatoj, sed nur ĉe tiuj, kiuj malŝatas varmecon someran estas malagrablaj Marto kaj Aprilo. LA MARO. El "Romano de Infano," de Pierre Loti. Esperantigis Edmond Privat, ĉefredaktoro de la revuo: "Juna Esperantisto." Mi volus provi nun diri la impreson, kiun faris al mi la maro, kiam mi ĝin unuafoje vidis. Tiu ĉi estas vespera impreso; oni apenaŭ povis vidi, kaj tamen la aperinta figuro estis tiel forta, ke ĝi unufrape por ĉiam gravuriĝis. Kaj mi ankoraŭ retrospektivan tremfroston sentas, tuj kiam mi tutspirite pripensas tiun memoraĵon. Mi alvenis vespere, kun miaj gepatroj, en vilaĝon de la _Saintonge_ marbordo, en domon de fiŝkaptistoj luitan por la bansezono. Mi sciis ke ni tien venis por io nomata "la maro," sed mi ĝin neniam vidis jam (linio de sablaj montetoj kaŝis ĝin al mi, pro mia tre malgranda kresko) kaj mi estis tre malpacienca ĝin koni. Post la vespermanĝo, je la eknoktiĝo, mi do forkuris sola eksteren. La aero malvarmeta, maldolĉa, odoris ion nekonatan, kaj stranga bruado, samtempe mallaŭta kaj vastega, fariĝadis malantaŭ la sablaj montetoj, kien kondukis vojeto. Timigis min ĉio, tiu nekonata vojeto, tiu krepusko falanta el kovrita ĉielo, kaj ankaŭ la soleco de tiu angulo de la vilaĝo.... Tamen, armite per unu el tiuj grandaj subitaj decidoj, kiajn prenas kelkfoje plej timemaj bubetoj, mi foriris rapidpaŝe.... Sed, subite, mi haltis frostita, tremante pro timo. Antaŭ mi, io aperis, io malhela kaj bruanta, aperinta ĉiuflanke samtempe kaj ŝajnanta ne havi finiĝon; moviĝanta spaco, kiu donis al mi la mortigan kapturnon.... Sen ia dubo _tio estis ĝi_; nek unu minuto da ŝanceliĝo, nek eĉ da mirado _ke ĝi estas tiel_, ne, nur teruro; mi _rekonis_ kaj tremadis. _Ĝi_ estis malhelverda, preskaŭ nigra; _ĝi_ ŝajnis senfirma, perfida, englutanta; _ĝi_ moviĝis kaj ruliĝis ĉie samtempe, kun ŝajno de funebra malboneco. Supere, etendiĝis unupeca ĉielo, malhelgriza, kiel peza mantelo. Tre malproksime, nur tre malproksime, je nekalkuleblaj profundaĵoj de horizonto, oni ekvidis ŝiraĵon, lumaĵon inter la ĉielo kaj la akvo, longa fendo malplena, flave helpala.... Por tiel _rekoni_ la maron, ĉu mi ĝin jam estis vidinta? Eble, senkonscie, kiam, estante aĝa kvin aŭ ses monatoj, min oni kondukis en la _insulon_, ĉe praonklino, fratino de mia avino. Aŭ ĉu ĝi estis tiel ofte rigardata de miaj maristaj praavoj, ke mi naskiĝis havante jam en la kapo malklaran rebrilon de ĝia grandegeco? Ni restis momenton unu antaŭ la alia, mi de ĝi ensorĉata. De tiu unua intervidiĝo sendube, mi havis la nekompreneblan antaŭsenton, ke iam fine ĝi min prenos, malgraŭ ĉiuj miaj ŝanceliĝoj, malgraŭ ĉiuj voloj kiuj provos min deteni.... Tio, kion mi sentis antaŭ ĝi, estis ne nur teruro, sed ĉefe nedirebla malgajeco, impreso de ĉagrenega soleco, de forlaso, de ekzilo.... Kaj mi reforiris kurante, kun vizaĝo tre malĝoja, kredeble, kaj la haroj turmentataj de la vento, kun treega rapideco por alveni al mia patrino, ŝin kisi, min premi kontraŭ ŝi; konsoligi al mi mil animturmentoj antaŭaj, neesprimeblaj, kiuj premegis mian koron, vidante tiun grandan spacon verdan kaj profundan. REVADO. Originale verkita de Srino. Reddet (Sens). En flora ĝardeno de l' revoj Mi iris dum nokto promeni Tra l' arboj, la freŝaj kreskaĵoj Ĉarmite mi paŝis sen halti. Mi vidis la bluan floreton, La floron kun palaj folioj, Mi prenis lazuran ludilon De la dudekjaraj geknaboj. Mi vidis la floron purpuran, La brilan emblemon de gloro; Mi vidis la floron malhelan Kaŝantan la lumon en koro. Mi vidis poetan la floron Post tiu de l' blanka edzino: El ĉiuj kolektis garbeton Ĝis blovis, frostega, la vento. Kaj tiam, forkuris rapide Timante ke ĝia flugilo Forportos parfumojn subite. De mia odora rikolto. DIALOGO PRI ELIZIO. Originale verkita de Esperantisto 10549. _Kritikisto._ Amiko mia, vi estas alie admirinda poeto, sed vi treege amas haki la vostojn. La troa eliziemo ne estas aprobinda. Mi malamus fortranĉi la voston aŭ al vorto aŭ al besto. _Poeto._ Sed vi ne estas poeto. _K._ Mi estas nek poeto nek ĥirurgiisto, sekve la kompatinduloj ne timas mian dispecigemon. _P._ La versfarado, sume kiel la medicina scienco, postulas la vivo-sekcion. _K._ Sed tio ne senkulpigas kruelecon senbezonan. La modelaj verkistoj en la _Fundamenta Krestomatio_ ŝpareme uzas tranĉilon. _P._ D-ro Zamenhof mem elizias. _K._ Malofte severe. Lia longa poemo "_Al la Fratoj_" estas preskaŭ tute sen elizio. Dufoje li tranĉas la artikolon, sed nenion plu. _P._ Li ankaŭ verkis la kanton "_Al la Reĝo_." _K._ Bedaŭrinde jes! Jen bela poemo difektita per malmodera eliziado. _P._ Ĉu vi kritikas eĉ la Elpensinton de Esperanto? _K._ Oni kritikas ĉiun eminentulon. Eĉ la suno enhavas makulojn. Ju pli verkisto estas laŭdinda, des pli li estas kritikinda. Tamen iometo da maldeco ne kontraŭpezas la tutan indon de plej granda poeto. Ordinare la majstro estas tre humana verkisto, kaj li tranĉas malmulte. _P._ Tranĉi estas neeviteble. _K._ Ne absolute. En "_Alaŭdeto_" kaj en aliaj modelaj kantoj, mi vidas plezure ke ĉiuj la vortoj, senescepte, gaje skuetas siajn vostojn nevunditajn. _P._ Elizio plibeligas poemon. _K._ Pardonu al mi. Vort' en poem' ofte similas al soldat' post batal', aŭ al kat' kiu sengarde sidiĝis en kuniklokaptil', kaj al poem' alie belul' alvenas mien' de malsanulej'. _P._ Vi do tute malŝatas elizion. _K._ Ne tute. Sed estu diskreta, kaj kompatu la vostojn. Ne decas operacii kvazaŭ per falĉilo. _P._ Kion vi proponas kiel la plej bona modelo de rima stilo? _K._ Preskaŭ la tutan poemaron en _Fundamenta Krestomatio_, malgraŭ la elizioj. Sed ne tranĉegu sovaĝe. Ne faru tiom da kripluloj. Ne estu sangavida. Ni ne estas en Mandĉurio! _P._ Ŝajnas al mi ke vi estas prava. _K._ Nehakita kanto estas rava. AL LA KORBO POR FORĴETAĴOJ. La plej humila sed tre utila membro de la Redakcio, kun plena respekto de la Verkistino, E. J. Catt. Kara Korbo, Laŭ la interesaj enhavoj de la The Esperantist, la mondo, aŭ pli bone ĝiaj loĝantoj, tiel saĝiĝas kaj tiel klere verkas, ke la ideo sin prezentis al mi ke ci malofte, aŭ eble neniam, ricevas donacon. Tiu ĉi pensado kortuŝas min. Ne balancu la kapon (aŭ cian tenilon) kun mieno de malespero. Sendube ci baldaŭ repleniĝos--ĉar mi estas verkonta iom speciale por ci, ho kara Korbo, por ci sole, kiel esprimo de simpatio. Estas nur simpla (sed tamen vera) anekdoto, kaj tute negrava. Nek ci nek mi estas el la gesaĝuloj; ne multe taŭgas sekvi niajn faradojn, escepte por doni plezuron unu al la alia. Legante artikolon "_Iom da Muziko_" memorigis al mi ion, kion mi aŭdis antaŭ la historia periodo, t.e., kiam mi estis infanineto. Sinjoro kiu ofte venis ĉe ni por fumi la pipon de amikeco kun mia patro, multe amuzis min per liaj anekdotoj. Fojon li rakontis la sekvanton:-- Je Novjaro mi vizitis la gastaman Kapitanon M---- ĉeestis multaj parencoj, amikoj, konatuloj, k.t.p., inter kiuj estis junulo--ne tre bone konata. Oni petis ke li kantu. "Ho jes! volonte mi kantos, sed eble vi permesos ke mi unue rakontos aferon--poste se vi tion deziras, mi tre volonte kantos!" "Ĉe lernejo mi multe ĝuis la kantadon. Revenante hejmen maten-frue, mi fermis la pordon de mia dormoĉambro kaj tre kontente mi ekkantis belan himnon. Subite mi aŭdis teruran voĉon ekkrii "Tomaso! Tomaso! kion mi aŭdas? Vi malbona knabo, filo de respektindaj gepatroj, segi tabulojn je Dimanĉo! Venu tuj malsupren." "Vi do vidas ke ili ne permesis al mi ekzercadon por plibonigi mian voĉon!" Li silentis. Eble la gastoj dankis lin pro la rakonto, sed estas certe ke oni ne plu deziris ke li kantu! Sed ni lasu tion-- Nu, Korbo kara, kion vi pensas pri mia verketo? Ĉu vi ĝin ricevos, aŭ ĉu vi preferas resti malplena? LI, ŜI, ĜI KAJ ALIA. Originale verkita de Cynicus. _Li._ Mi vidu, jen estas unu, du, tri--kvar fraŭlinoj. Mi miras kiu _ŝi_ estas? Mi skribos al _ŝi_. _Ĝi._ Estimata Fraŭlino,--Mi estus tre kontenta se vi korespondadus kun mi, letere aŭ per il. p.k. Via, k.t.p. _Ŝi._ Ho! nova korespondanto! Ne malbona--bone elektitan karton--montras bonan guston--kaj--jes, estas bona skribmaniero. Ho jes, mi korespondados kun vi, sinjoro! _Ĝi._ Estimata Sinjoro, mi dankas vin pro via beleta karto. Volonte mi interŝanĝos p.k. kun vi. Kiajn specojn da kartoj vi preferus? Mi sendos tiujn, k.t.p. _Li._ Ha, la respondon al la mia! Kia belega karto! Ŝi havas bonan guston, kaj--jes--mi pensas ke mi ametos tiun ĉi fraŭlinon. _Ĝi._ Tre estimata Fraŭlino, estis kun ĝojo, ke mi ricevis vian agrablan respondon al mia karto. Mi estas tre feliĉa ke ĝi plaĉis al vi. Vi estas tre afabla, kara fraŭlino, demandi kiajn specojn da kartoj mi preferas. Mi preferus, kaj akceptos kun plezuro, k.t.p. _Ŝi._ Kiel ĝentila! Jes, mi ametos tiun ĉi sinjoron. _Ĝi._ Tre estimata sinjoro, kiel belegaj estas la kartoj, kiujn vi sendas. Ĉu vi kredas en Telepatio? Ĵus tiam, kiam vi sendis vian unuan karton, mi legis vian anoncon en la ĵurnalo, kaj mi ekpensis ĉu mi skribus al vi; sed la penso pasis, kaj mi ne skribis. Ĉu vi interesiĝis pri psikologio? Mi pensas, k.t.p. _Li._ Ho, ho! jen estas alia psikologistino! Strange, kiel la virinoj amas ĉion kio estas mistika, nekomprenebla. Mi volus scii ĉu vere ŝi intencis respondi al mia anonco. _Ĝi._ Kara Fraŭlino,--Ĉu mi kredas en telepatio? Certe, jes. Ĉu tiuj ĉi kartoj kiujn ni sendas unu al la alia ne estas pruvo? Ĉu vi ne observas, ke mi sendas la miajn en la sama tago ke vi sendas la viajn? Vere, kune ni pensas, kune skribas, kune sendas; devas esti do telepatio, kaj ni devas esti simpatiaj unu al la alia. Ni do estas geamikoj, ne vere? Kiu scias, eble ni estas geamikoj longe serĉitaj. Ĉu vi permesos al mi nomi vin amikino? Ho jes, mi tre interesiĝas pri psikologio, sed estas multaj branĉoj apartenante al tiu ĉi moderna "Arbo de Sciado." Kiun vi preferas, mi--k.t.p. _Ŝi._ Ho, estas bone! Mi estas trovinta viron, kiu skribas tiel se mi estas inteligenta estaĵo. _Ĝi._ Kara Sinjoro,--Ĝojege mi ricevis vian lastan karton. Kvankam mi demandis ĉu vi kredas en telepatio, mi ne scias ĉu mi kredas aŭ ne. Certe, estas strange, ke ni ambaŭ skribas samtempe, sed estas ankaŭ strange ke vi deziras min nomi amikino. Kiel ni povas esti geamikoj se neniam ni vidis unu la alia. Vere, mi timas ke vi ne trovos min esti tre interesa amikino, kaj baldaŭ vi bedaŭros ke vi tiel rapide volis nomi min "amikino." Ĉu vi preferus skribi letere? Ne estas sufiĉa spaco por skribi multe sur p.k. Kian branĉon de tiu kiun vi nomas la "moderna arbo de Sciado" vi preferus priskribi? Ĉu vi scias ion ajn pri hipnotismo? Mi amus--k.t.p. _Li._ Jes, mi amas tiun ĉi fraŭlinon. Kial--mi ne scias--sed, mi amas ŝin. _Ĝi._ Karega Amikino, Ho ve! Ĉu vi koleros kontraŭ mi tiel skribinte. Ne mallaŭdu min, mi petegas. Sed se mi skribas "kara," ne estus vera. Vi estas pli ol "kara" al mi, tial mi skribas "karega." Ne, mi ne scias multe pri hipnotismo, sed mi timas ke vi scias tro multe, kaj ke vi min hipnotigis tiel, ke mi trovas mi mem devigata pensi pri vi kontraŭvole. De la ricevo de via unua karto, mi interesiĝis pri vi; de via unua karto mi vin amis, kaj nun mi vin amegas. Ĉu vi hipnotigis, aŭ ĉu vi ensorĉis min, mi ne scias; ĉio kion mi scias estas ke mi vin amegas, kaj atendas vian leteron kun la plej granda malpacienco. Ho, kiel mi ĝojas ke vi permesas min korespondadi kun vi letere. Sed kio vin interesigos, kian temon mi priskribos? Mi mem? Eble vi ŝatus scii iom pri via korespondanto. Nu, mi havas tridek kvar jarojn--mi estas--ho, mi ne povas priskribi min mem. Mi enmetas foton, kaj petegas ke vi estos malsevera kontraŭ tiu malbelulo. Ĉu vi sendos vian portreton al mi, karega amikino mia. Mi ŝatos ĝin supre ĉiuj miaj plej ŝatataj havoj. Mi estas--k.t.p. _Ŝi._ Kia bona letero! Ho, mi estas tre feliĉa ke li skribis al mi. Certe, mi neniam antaŭe ricevis tiel bonan leteron. _Ĝi._ Ne, kara amiko, mi ne estas kolera kontraŭ vi, ĉar vi nomas min "karega," kvankam mi miras. Sed mi avertas vin ke neniam mi kredas ion kion viro skribas al mi, kaj nur la duonon de tio kion li diras. Nu, kion mi priskribos? Min mem? Mi timas ke estas tiel malfacile skribi pri mi mem, kiel vi trovas malfacile skribi pri vi mem. Mia aĝo? Mi estas tiel maljuna kiel Evo. Miaj haroj estas brunaj, ankaŭ miaj okuloj. Sed mi enmetas foteton, vi vidos kian specon da vizaĝo mi havas. Ha, vi trovos min tre malsprita; mallerta. Mi scias nenion. Sed vi, vi ja povos skribi pri multaj interesaj aferoj. Vi estas artisto, vi loĝas en granda urbo; inter tre gaja, artista popolo; kaj certe, devas esti multaj okazoj kiujn vi povus bone priskribi. Mi konfesas ke mi estas tre interesita pri karaktero. Mi bone ŝatas legi la vizaĝojn de tiuj kiujn mi renkontas. Mi ankaŭ legas la karakteron per la skribmaniero. Ha, ha, sinjoro! Vingardu! Baldaŭ mi lernos ĉion kion vi bone volus kaŝi de mi. Ankaŭ mi konfesas ke mi amas tiri la ŝnuretojn kaj vidi la pupojn danci. Ĉiu, pli-malpli baldaŭ montras siajn malgrandajn malsaĝaĵojn--malfortajn punktojn, kaj tiam mi ridas. Ho jes, mi ridas! Denove, mi diras gardu vin bone, sinjoro! Jam mi vidas en vian foton, ke vi estas--ne, mi ne diros kion mi legas. Mi esperas--k.t.p. _Li._ Skeptikulino, he? Nu, ni vidos ĉu mi povas ŝin kredigi je mi. _Ĝi._ Ho, karulino mia! Kiel vi estas kruela! Kial vi ne kredas ke mi skribas la veron? Mi ĵuras ke mi amas vin, tiel neniam mi amis virinon antaŭe, kaj nur vin. Sed vi estas malboneta min dubi. Aliaj viroj eble diros al vi multe da tio kio ne estas vera--sed mi? Ho, kiel vi min vundas! Mi sentas ĉion kion mi skribis. Efektive mi amis vin, mi amas, kaj ĉiam mi amos! Mi ne scias kial vi estas tiel maljusta--k.t.p. _Ŝi._ Ha-ha-ha! Li iĝas varma. Ni atendu. _Li._ Neniam respondon! Kial, mi miras. _Ĝi._ Ĉu mi ofendis vin, tre karega amikino mia? Mi petegas ke vi min pardonos, se jes. Ho, se vi povus scii kiel mi vin amas. Sed vi estas malvarma, kruelega--Ho, mi petegas, amu min iomete, se vi ne povas ami min tiel mi amas vin. Mi pensas pri vi de la mateno ĝis la nokto; ĉiame mi vidas vin antaŭ...k.t.p. _Ŝi._ Tio ĉi estas amuziga. _Ĝi._ Ne pli longe mi povas kontraŭbatali vin, Karulo. Jes, mi konfesas ke ankaŭ mi amas vin. Mia plej amata, se vi povus esti ĉi tie, mi montrus al vi kiel multe mi amas vin. Ho, karega mia, ĉu mi estas trovinta unu kiu amas min kiel mi deziras esti amata? Ĉu mi laste estas trovinta unu kiu min komprenas? Ho...k.t.p. _Li._ Ha-ha-ha! Mi pensis ke mia lasta letero ŝin kaptus. _Ĝi._ Ho, mia plej amata, mia ĉio, mia...k.t.p. (Post semajno). _Ĝi._ { Ho! Mia karulineto...k.t.p. { Ho! Mia karulo...k.t.p. (Post tri tagoj). _Ĝi._ { Ho! Mia amatino...k.t.p. { Ho! Mia amato... k.t.p. (La proksiman tagon). _Ĝi._ { Ho!!......!! k.t.p. { Ho!!......!! k.t.p. (La saman tagon). _Ĝi._ { Ho!!!......!!!! k.t.p. { Ho!!!......!!!! k.t.p. (Post tri monatoj). _Ĝi._ { Jes, karulino mia, kiam ni renkontos en la proksiman monaton, { Jes, karulo mia, Ho!!!......!!!!.........!!!!! k.t.p. (Post semajno). _Li._ Mi pensas ke mi iros Londonon iom pli baldaŭ ol mi skribis. Mi volus ŝin vidi antaŭ ŝi vidos min. Certe mi volas vidi ŝin antaŭ ol mi--facile mi povos aliri al la strato, kaj atendi-- (_Al la Alia_) Ni iros je la 21a anstataŭ la 27a, estas grava afero pri kiu mi devos zorgi. Estas tre ĉagrena, sed---- _Ĝi._ Karega karulino mia, mi estas korrompita. Mi ne povos alveni antaŭ la tria de Julio. Ho, kiel longe ŝajnos la tempo ĝis mi...k.t.p. (En la 30a Junion). _Ŝi_ (_al la Alia_). Mi venos al via oficejo hodiaŭ post-tagmeze, kaj ni vespermanĝos ĉe la Frascati kafejon antaŭ iri al la teatro vespere. (En la vespero de la sama tago. Ĉe "Charing Cross" Stacidomo). _Li._ } { } (Renkontante). { !!! _Ŝi._ } { (Post kvin minutoj). _Li._ } { Mia edzino. } (Prezentante la Alia). { _Ŝi._ } { Mia edzo. Maljunaj geedzoj loĝis ĉe hotelo ne-vin-trinkeja. Sed la maljunulo ĉiam trinkis iom da viskio hejme, kaj li tial aĉetis botelon da ĝi en la urbo, por havi malmultajn gutojn ĉiunokte. Kiam ili estis forirontaj, ili ne sciis kie kaŝi la malplenan botelon. "Metu ĝin sur la supro de tiu alta vest-ŝranko," diris la edzino. "Bonegan ideon," respondis ŝia edzo; "donu al mi seĝon, kaj mi metos ĝin tie." Vigle staranta sur la seĝo, li ekvidis ke la ŝrank-supro estis tiel plenigita je similaj boteloj ke ne restas spaco por la lia! Kompreneble la ĉambro-servistinoj neniam purigis tiun altan lokon. (_Vera Rakonto_) A. Bullock Webster. AMUZAĴOJ. El la Hispana.--Tradukitaj de D. H. Lambert, B.A. Foje la imperiestro Josefo, alveninte al ia urbo neakompanate de siaj korteganoj, estis demandata de la mastrino de la hotelo ĉu li estas unu el la imperiestra sekvantaro. "Ne," respondis la princo. La scivoleco tamen de la bona virino ne kontentiĝis per respondo tiel mallonga. Si serĉis senkulpigon por eniri en lian ĉambron, kaj vidante lin razantan demandis ĉu li havas ian oficon apud la imperiestro. "Jes," rediris la monarĥo, "Kelkafoje mi lin razas!" * * * Estas kutime ke ĉasantoj interparoladu pri la eksterordinaraj okazoj kiuj sin montras dum ilia speciala pasatempo kaj trograndigu la ecojn de siaj hundoj. Dum la mallacado de ĉasantaro inter kiu troviĝis Aleksandro Dumas, oni ekparolis laŭvice la ĉiaman temon pri la ĉashundoj. Dumas aŭdis siajn kunulojn rakonti la mirindan intelegentecon vidigitan de tiuj ĉi bestetoj. Kiam sia vico alvenis, li trograndigis ankaŭ la inteligentecon de sia propra hundo. "Ho!" li komenciĝis, "mia hundo posedas supereman lertecon unufoje kiam mi matenmanĝis en la ĝardeno kune kun amiko, Fanoro--kiel mi nomis mian hundon--atendis humile por ke, kiel kutime, mi disĵetu al li la matenmanĝerojn. Sed, vidinte ke mi ne memoras lin, li forkuris al la fino de la ĝardeno, kaj venis returnen al mi, alportante en la buŝo branĉeton da la floro nomita Ne-min-forgesu!" * * * Notario prenis la veturilon por iri al urbeto proksima de Seviljo, kaj la veturigisto demandis al li dekkvar pesetojn. "Ĉu vi volas certigi ĵure la koston de tiu ĉi vojiro?" "Volonte, sinjoro." La notario tiam eltirinte el sia poŝo kaj stariginte sur la tablo krucifikson lin igis ĵuri kaj donis al li ses pesetojn rimarkante ke li mem detenas la restaĵon kiel leĝan pagon pro la ago de la ĵurpropono! * * * Reĝido volante fari ŝercon cencerne unu el siaj korteguloj, kiun li estis utiliginta diversamaniere kiel ambasadoron, diris al li ke li similas strigon. "Mi ne scias, Via Moŝto, kion mi similas," li rediris, "tio kion mi scias estas ke multajn fojojn mi estas havinta la honoron prezenti Vian Reĝan Moŝton!" * * * Ia sinjoro vespermanĝante en hotelo demandis al persono je sia flanko ke li bonvolu pasigi la mustardon. "Ĉu vi kredas ke mi estas servisto?" "Ho, ne, sinjoro," rediris la alia, "mi supozis ke vi estas sinjoro!" STRANGA AVENTURO DE ĈIRKAŬKOLO. Tradukita el Dickens de A. A. Cowan. "Nu, Bob," diris Hopkins je apenaŭ rimarkebla ekrigardo je la atenta vizaĝo de S-ro Pickwick, "estis stranga malfeliĉo la lastan nokton. Infano enkondukiĝis, kiu estis glutinta ĉirkaŭkolon." "Glutinta kion, sinjoro?" interrompis S-ro Pickwick. "Ĉirkaŭkolon," respondis Jack Hopkins. "Ne la tuton samtempe, vi scias, tio estus tro multa--vi ne povus gluti tion, sed la infano povis--he! S-ro Pickwick, ha! ha!" S-ro Hopkins ŝajnis multe kontentiga je sia plaĉaĵo; kaj daŭradis, "Ne, estas tiamaniere. La gepatroj de la infano estis malriĉaj personoj kiuj loĝis en korto. La plejaĝa fratino de la infano aĉetis ĉirkaŭkolon, ordinara ĉirkaŭkolo farita el grandaj nigraj lignaj globetoj. La infano, kiu amis la ludilojn, prenis la ĉirkaŭkolon, kaŝis ĝin, ludis kun ĝi, tranĉis la ŝnureton, kaj glutis globeton. La infano pensis ke estis granda ŝercado, revenis la tagon plej proksiman, kaj glutis alian globeton." "Benu mian koron," diris S-ro Pickwick, "kia terurega afero! Mi petas por senkulpigo, sinjoro. Daŭrigu." "La plej proksiman tagon, la infano glutis du globetojn; la tagon post tiu, li regalis sin je tri, k.t.p., ĝis dum unu semajno, li estis fininta la ĉirkaŭkolon, konsistanta el dudekkvin globetojn. La fratino, kiu estis diligenta knabino, kaj malofte aĉetis ian ornamaĵon por si, ploregis pro la perdo de la ĉirkaŭkolo; serĉis ĉie por ĝi; sed, mi ne bezonas diri, ke ŝi ne trovis ĝin. Post malmultaj tagoj, la familio estis je tagmanĝo--bakita ŝultro de ŝafo kun terpomoj sub ĝi--la infano kiu ne malsatis ludis ĉirkaŭ la ĉambro, kiam subite terurega bruo aŭdiĝis, tiel kiel malgranda, hajlventego. 'Ne faru tion, mia knabo,' diris la patro. 'Mi faras nenion,' diris la infano. 'Nu, ne faru ĝin ree,' diris la patro. Estis mallonga silento, kaj tiam la bruo rekomencis pli laŭta ol antaŭe. 'Se vi ne atentas tion, kion mi diras,' diris la patro, 'vi trovos vin lite post tre mallonga tempo, mia knabo.' Li skuis la infanon por igi ke li obeu, kaj tiaj kraketoj sekvis kiajn neniu antaŭe aŭdis. 'Nu! estas _en_ la infano!' diris la patro, 'li havas la krupon en la malprava loko!' 'Ne, mi ne havas ĝin,' diris la infano, ekploranta, 'estas la ĉirkaŭkolo, mi glutis ĝin, patro.' La patro ekkaptis la infanon, kaj kuris kun li al la malsanulejo; la globetoj en la stomako de la knabo, kraketantaj la tutan vojon pro la ekskuado, kaj la homoj rigardantaj supre en la aero kaj malsupre en la keloj, por vidi de kie la nekutima sono venis. Li estas en la malsanulejo nune," diris Jack Hopkins, "kaj li faris tian teruregan bruon kiam li marŝis ke oni devis envolvi lin en la vesto de observisto, por ke li ne veku la malsanulojn!" "Tiu estas la plej eksterordinara afero, kiun mi estas ja aŭdinta," diris S-ro Pickwick je akcentega bato sur la tablo. "Ho, tio estas nenio," diris Jack Hopkins, "ĉu estas, Bob?" "Ne certe," respondis S-ro Bob Sawyer. "Tre strangaj aferoj okazas je nia profesio, mi povas certigi vin, sinjoro," diris Hopkins. "Tiel mi inkliniĝas imagi," respondis S-ro Pickwick. ETHELWALD KVIETIGAS LA MARON. Tradukita el Angla-Saksona originalo, de G.L.B. kaj C.F.W. Mi kun du aliaj fratoj venis Farnon la insulon. Intencis mi paroladi kun la honorinda patro Ethelwald. Poste ke mi kun la lia parolado estis konsolita kaj la lia benado estis al mi donita, kaj tiam kiam ni domon revenintaj jam estis sur la alta maro, subite disŝiriĝis la paco de la ĉielo kio estis reginta je la tempo kiam ni enŝipiĝis kaj tiel grava vetero ekalvenis kaj tiel furioza urago ekfalis ke ni nek kun velo nek kun remado povis eĉ iometete progresadi, kaj ni nepre nenio atendis krom la morto mem. Dume ke ni do tie plej longe kun la vento kaj la maro tute vane laboradis kaj bataladis, rigardis ni tiam malantaŭe por vidi se estus eble ke ni ree tentu atingi la insulon el kiu ni estis elvenintaj. Sed kien ajn ni nin turnis la sama urago nin renkontis, nin ĉirkaŭstaris, nin ĉirkaŭringis ĉiaparte kaj nenia espero de saviĝo jam restis al ni. Post longe ni niajn okulojn suprenlevigis kaj ekvidis ni sur Farno la insulo, la al Dio karan patron Ethelwald'on elirantan el la lia sekreta loĝejo, volantan havigi al ni sukcesan kuradon, por vidi tion kio estis okazinta je ni; ĉar li estis aŭdanta la bruadon de la ventego kaj de la muĝanta maro. Kaj li, nin vidanta alportitajn en danĝeron kaj tiamaniere laborantajn, la genuojn fleksadis al Dio, Patro de Nia Sinjoro kaj Savisto Ĥristo, preĝanta pro la nia saviĝo kaj vivo. Kaj kiam li tian preĝon finigis, la superfluantajn akvojn li retrankviligis, kaj la ventegon redefaligis, ĝis ke nepre la furiozeco de la ventego foriĝis kaj favorantaj ventoj nin kondukis sur plej trankvila maro al la bordo. Kiam do ni trafis la bordon, kaj la nian ŝipon ankaŭ el la ondoj forportis, samminute vento egale forta kiel antaŭe revenis, kvazaŭ ĝi dum tiu mallonga tempeto pro ni estis trankviligita, kaj dum la tuta tago plej forte kaj furioze blovegis, tiel kiel oni verŝajne devus ekkredi ke la mallonga periodeto de trankvileco, kiu tiatempe okazis, nin estis aldonita de la Ĉielo, por favori tiun serviston de Dio, pro nia saviĝo preĝantan. Note.--La Angla-Saksona teksto el kiu la jena historieto estas eltirita, presiĝis en la de Sinjoro Alfred Cook (Yale'a Profesoro) verkita libro nomita _Unua Libro de Antikva Angla_; plej interesplena kaj grava libreto por tiuj kiuj sin interesas pri la komencaĵoj de la hodiaŭa Angla Lingvo. La nunaj tradukistoj penadis konservi la stilon de la originala teksto. MALNOVAJ KANTOJ. Tradukita de Clarence Bicknell. Ne povas mi malnovajn kantojn Rekanti kiel foje; La kor', la voĉo al mi mankus, Mi plorus tro malĝoje. En tiuj kantoj mia koro Pasintajn tempojn trovas; Rekanti ilin, aŭ rerevi La revojn mi ne povas. Ne povas mi rekanti ilin, Kaj la malĝojajn ĉarmojn; Iliaj melodioj vekus El dorm' malnovajn larmojn: Kvankam mi ne forgesas ilin, Malĝojajn kaj dolĉegajn, Mi tamen ne rekanti povas La kantojn tro karegajn. Ne, mi ne povas! la vidaĵoj Revenas pri la horoj De oraj revoj forflugintaj, Pri jaroj de doloroj; Sed, per rompitaj teraj ĉenoj, L' anim', en libereco, Rekantos eble tiujn kantojn, Kaj dum la eterneco. LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO. La artikolo de D-ro Lloyd ne konvinkis min, ĉar mi opinias ke, por uzi la imperativon, ne estas necese havi verbon esprimantan volon deziron aŭ permeson. Sufiĉas ke tia ideo estas (mi ne skribas "estu") en la penso de la parolanto. Nu, en la ekzemploj cititaj de D-ro Lloyd, oni povas enŝovi la verbojn konformajn, ne ŝanĝinte la sencon. "Li malkovris la manon, permesante ke la serpento tie mordu." "La poŝto, volinte ke la leteroj estu tuj specigitaj, sendas specigistojn." "Ŝi estis tiel maldika, ke kiam ŝi deziris ke oni povu ŝin rimarki, ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron." Nur, mi neniam skribos: "Mi timas ke li venu," ĉar, kiel tre ĝuste rimarkigis D-ro Lloyd, ne estas en la frazo la plej malgranda nuanco de ordono aŭ deziro. Mi konsentas ke tia maniero konsideri la aferon, devas ŝajni stranga al gramatikistoj. Sed mi pensas ke ĝi entenas logikecon, kaj, kio estas ankoraŭ pli grava, praktikecon. La reguloj kiuj regas la uzadon de Subjunktivo en naciaj lingvoj (almenaŭ en la Franca) estas terure arbitraj, tiel ke la gramatikistoj ne ĉiam konsentas pri ili, kaj ke eĉ kleraj personoj tre ofte malobeas ilin. Tio ŝajnas pruvi ke tiu modo estas tute senutila. Kiel Esperanta profesoro, mi eksperimentis kiom malfacile estas doni precizajn regulojn pri tiu modo, kaj kontraŭe kiom estas praktika la principo donita en la paragrafo 218 de la Sintakso. Jen kiel mi klarigas al miaj lernantoj la uzadon de la modoj. La indikativo estas la modo normala. Oni devas uzi ĝin, kiam oni ne havas motivon por uzi kondicionalon aŭ imperativon. La kondicionalon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi "supozinte ke" en la unuan propozicion, kaj "en tia okazo" en la duan. Cetere la unua aŭ la dua propozicio povas esti Subaŭskultata. Ekzemple (Paragrafo 169, Sintakso): "Se li estus riĉa, li havus multajn amikojn." "Supozinte ke li estus riĉa, en tia okazo li havus multajn amikojn." "Mi volus vin vidi!" "Supozinte ke tio ne malplaĉus al vi, en tia okazo mi volus vin vidi." "Se mi povus lin venki!" "Supozinte ke mi povus lin venki, en tia okazo, kiel feliĉa mi estus!" La imperativon oni uzu, kiam oni povas, ne ŝanĝinte la sencon, enŝovi, en la frazon, unu el la verboj voli deziri konsili permesi peti, k.c., kiuj montras volon pli malpli fortan. Mi jam donis ekzemplojn pli supre. Ŝajnas al mi ke, tiam, la du lastaj modoj ludas sian logikan rolon, t.e., mallongigi la frazojn. Mi bone scias ke oni povos trovi en Esperantaj libroj, eĉ en Zamenhofaj verkoj kelkajn frazojn kiuj ne estas konformaj al tiuj reguloj. Sed ili estas maloftaj, kaj tio, laŭ mi, ne pravigus la enkondukon de reguloj arbitraj neklaraj kaj senutilaj. (_Profesoro_) H. Sentis (_Grenoble_). FRAGMENTAJ MEMOROJ. Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon). _La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn._ Mi verkis por tiu ĉi monato kelkajn detalojn pri vizito kiun ni faris al la bonekonata Kavernego Grandega de _Kentucky_. Tra la Kavernego trafluas subteran riveron en kiu troviĝas du specoj da fiŝoj. Unu speco havas okulojn sed ne povas vidi; la alia speco (kiu eble enloĝadas la Kavernegon kelkajn centojn aŭ milojn da jaroj pli longe) tute ne havas okulojn. Kaj nun mi petas, ke la leganto imagu kvardek personojn, el kiuj ĉiu portas lampon, postsekvante en la kavernego maljunan nigrulon kiun oni nomas "Onklo Nikoĉjo." En Ameriko ĉiujn maljunulojn oni nomas "Onklo." * * * Ni aŭdas solenan _tik, tak_, oni nomas ĝin la horoloĝon. "Kiam oni streĉas ĝin, Onklo Nikoĉjo?" demandas nia sola knabeto. "Ho, tio! oni ĝin streĉis en la unua jaro de la mondo, Sonny (Fiĉjo)." Kiom da miljaroj faladas tiu guto da akvo! * * * Ni vidis la fundon de la "senfunda profundejo"; ĝi havis nur kvin-dek futojn da profundeco. Sed de _Bourne's Dome_ (la kupolo de _Bourne_), ni _ne_ vidis la fundon. Tiel kiel se ni estus starantaj ekstere ĉe fenestro ni ĝin rigardadis tra longa fendaĵo, elstreĉantaj en ĝin niajn kapojn por pli bone vidi, tuj kiam Onklo Nikoĉjo kiu estas suprenrampanta sur la eksteron de la kupolo, trapuŝas tra negranda malfirmaĵo lumegigilon, kiu lumegigas la mirindajn akvoskulptaĵojn de la flankaĵoj kaj de la interno de la kupolo. Fine li faligis ĝin kaj tuj la ombroj forrabas de niaj okuloj la belegan kupolinternon, sed falinte ĝi malkaŝas ĉiam novajn belaĵojn sur la flankaĵoj. Ĉion lumigegante ĝi preterfalas kiel strio da lumo nian fendaĵon, kaj postsekvante ĝin per niaj rigardoj, ni vidas ke ĝi estas nun nur malgranda punkto da lumo, sed ĉiam (ĉar Onklo Nikoĉjo faligas multajn lumegilojn) ĉiam, antaŭ ol atingi la fundon de la putego ĝi estingiĝas. Mi ne atencos priskribi la akvoskulptaĵojn. Se lertegaj koboldoj estus tien skulptintaj siajn plej fantaziajn sonĝojn, ĝi estus tiel, kiel ĝi estas, belega, teruriga, mistera, fantazia! * * * Ni eniras kavernon (en la kavernego estas multaj kavernoj). Subite oni elstreĉas brakon kaj haltigas min. Ni staras ĉe la bordo de trankvila maro, kaj radioj de la hela luno lumigas sur grandajn blankajn nubegojn amasigitaj unu super la alia ĉe la horizonto de la maro. Mi aŭdas elspiritan murmuron: "Kiel belege! Kiel belege!" Jes, sed tiuj lanecaj nuboj estas solida ŝtonego, kaj la trankvila maro terurigega krutaĵo. Vere tiu brako savis min de subita morto! * * * Proksime de la dometoj de ftizo suferintoj (ili ĉiuj mortis) ni trovis kelkajn stipojn, sur kiujn, laŭ peto de nia gvidisto, ni ĉiuj sidiĝas. Tiam Onklo Nikoĉjo kolektas niajn kvardek lampojn kaj foriras, nin lasante en vera mallumego. Antaŭ kaj plej proksime de miaj okuloj mi metas mian blankan manumon sed neniel mi povas ĝin vidi. La mallumo fariĝas solida kaj premas sur nin tiel kiel se estus vivanta korpo. Mi pripensas tiun Egiptan mallumon kiun oni povis palpi. Ĉiu voĉo mallaŭtas; oni parolas nur per murmuroj kiuj, tamen, ŝajnas forkuri en la mallumon kaj kriegi la vortojn al la Spiritoj de la Kavernego. Subite--"Rigardu supren! Ho! rigardu supren!" Supren mi rigardas kaj mi vidas--kion? Nur ke oni estas formovinta la supron de la Kavernego, kaj ke mi sidas ĉe la fundo de profundega fendaĵo. Senlime super mia kapo altenetendiĝas ĝiaj du flankaĵoj. Estas meznokto, ĉar laŭ diferencaj lumpovoj brilas en la trankvila ĉielo grandega stelaro. Ĵus enirinte la videblan porcion de la ĉielo mi vidas kometon. Trankvila ĉielo? Jes, ĉe tiu unua rigardo mi pensas, ke la nokto estas treege trankvila, sed baldaŭ nigra, treege nigra nubego malrapide surpasas la ĉielon kaj unu post unu englutas ĉiujn la helajn stelojn. Ne, la stelaro venkas! La nubego pasas kaj, jen, ankoraŭ la steloj trankvile briladas en pura, sennuba ĉielo. Sed, kio? Kio okazas? _La nubego revenas malantaŭen!_ Ho! Onklo Nikoĉjo, Onklo Niĉjo, pro kio vi faris tion? Vi forrabas de mi la tutan iluzion. Eĉ se la nubego estas nur ombro de la mano de maljuna nigrulo, ĉu ĝi devas iri malantaŭen? Ĉio finiĝas. Onklo Nikoĉjo revenas. Ni reprenas niajn lampojn. Ni realvenas la feran Pordegon. Al Onklo Niĉjo ni adiaŭas kaj al la Kavernego. Kaj mi? Jes ĉio finiĝas. Mi ankaŭ adiaŭas al la aminda Legantaro. (Fino). KRISTNASKA KANTETO. Originale verkita de Esperantisto 4686. Jen Kristnasko alveninta, De la tuta mond' benita, Ĉar naskiĝis Filo Dia Kiu estas Frato nia. La paŝtistoj kiuj aŭdis La sciigon Dion laŭdis, Tiam en la groton venas Kiu l' infaneton tenas. Kaj el malproksima lando Lin vojaĝis reĝa bando, Oron, mirhon donacante, Dian Filon rekonante. Do la tuta mondo iru Kaj ĉe la manĝujo miru: Kun Mario la genuo Fleksu antaŭ Li, Jesuo. Kantu per ĝojega krio Pri Jesuo kaj Mario; Ŝi patrino sen makulo, Li la sola Nepekulo. Kantu ĉia homa koro "Estu al Jesu' honoro, Kaj alvenu en la teron Pacon, la homaresperon." Sed ne sole kantu--_agu_-- Nun al la fratar' elpagu; La infanojn, malsanulojn Amu, kaj la mizerulojn. DUOBLA AKROSTIKO. Verkita de Clarence Bicknell. SOLVO. 1. _BAZARO_ estas l' elspezejo. 1. Por la _EDZINO_ plezurejo. 2. _ISLANDO_ la insul'; persikoj 2. Ne kreskas tie, sed _SALIKO_. 3. _CIGARO_ pliplaĉas ol pilolo, 3. En min pafata el _PISTOLO_. 4. _INSEKTOJ_ ofte enuigas. 4. _EKSKURSON_ ili malbonigas. 5. _KRISTAL'_ da neĝo je l' mateno 5. Briladas kiel la _RUBENO_. 6. _LIKVORO_ homon malsanigas. 6. _ABSINTO_ ofte lin mortigas. 7. _ELEKTRO_ estas lumigilo. 7. _NEBULO_ fantomdistililo. 8. Kun la _TORNISTRO_ eleganta 8. _TURISTO_ marŝas eĉ kantanta. 9. L' _ORGANO_ estas preĝamiko. 9. L' _ORKESTRO_ la opermuziko. Per BICIKLETO mi fremdulajn landojn vidas, Sed ESPERANTO min al homaj koroj gvidas. Estimataj Kunverkintoj & Legantoj, La jaro 1905 finiĝas, kaj mi uzas la okazon por sendi la bonvenan antikvan bondeziron pro ĜOJA KRISTNASKO & FELIĈA NOV-JARO. Neniam nia lingvo ĝuis jaron tiel prosperan, kiel la nuna, kaj ekzistas ĉiu signo ke la progreso daŭros. Legantoj estas pli multenombraj, kaj ili nature atendas, ke la naciaj kaj internaciaj gazetoj laŭe pligrandiĝu. La Enhav-nomaro de nia lasta dozeno da numeroj montras, ke niaj multaj kleraj verkintoj donis materialon por plej interesa serio, kaj ni esperas, ke Esperantistoj legos niajn du volumojn kun plezuro kaj profito je la estontaj jaroj. Gazeto kies enhavo estas literatura pli ol kronika, havas ĉiaman intereson, kaj ni do rigardas la volumon, kiel notinda aldono al la Esperanta Biblioteko. La redaktado kaj direktado de internacia organo estas laboriga entrepreno, postulante pli da tempo ol mia ĉiutaga okupado permesas por la kreskantaj bezonoj de tiu ĉi gazeto. Ni do devis fari novajn planojn por la estonteco. De nun la _British Esperantist_, kun sia kroniko kaj naciaj artikoloj, kaj nia malnova The Esperantist aperos sub unu kaj la sama kovrilo. La presliteroj kaj ĝenerala formato estos samformaj kun tiuj de la du volumoj de The Esperantist, la nombro da paĝoj estos pligrandigata de dekses ĝis dudek, la jara abonpago restanta la sama 3s. (4 frankoj) afrankite. La Esperantistoj do ricevos pli dikan gazeton pro la sama malgranda abonpago. Mi do fidas, ke la amikoj kies skribaĵoj riĉigas niajn presitajn numerojn, afable daŭrigos sian helpon, kaj, per internacie verkitaj artikoloj, varbos multopajn abonojn kaj reklamojn, kaj tiel ebligos ke la _Esperanta Gazeto de Granda kaj Pli Granda Britujo_ okupu sian konvenan lokon en Esperantujo. La numero de la nuna monato do estas la lasta eldonata sub mia sola direktado; de nun mi estos nur membro de la Redaktora Komitato de la unuigitaj gazetoj. Je tiu ĉi okazo mi volas danki kore, korege la multajn amikojn, kiuj tiel neatendite sukcesigis miajn penadojn, kaj kiuj igis tiel plezurdona mian pro-Esperantan klopodadon. Senŝancele mi konstatas, ke pli sindona, simpatia kaj helpema legantaro estus malfacilege trovebla. The Esperantist, la unua Angla Esperanta Gazeto, donas indikilon de Brita progreso, kaj, monato post monato, sukcesis atingi tre altan lokon inter siaj samtempaj ĵurnaloj. Eble la ĝustatempeco de ĝia eldoniĝo, kaj allogeco de ĝia formo helpis multe je la trafo ĉe tiu ĉi kontentiga rezultato; sed estas ĉefe pro la entuziasmo de la ĉiam plimultiĝanta aro da Angle-parolantaj samideanoj. Dudekses monatoj povas esti mallonga porcio el la homa, se ne gazeta, vivo; tamen, por mi, tiu ĉi epoko ja estas estinta okupata. Centoj da novaj amikoj el multaj nacioj estas trovintaj loĝejon en la koro, kaj miloj da plezuraj memoroj gravuriĝis ĉe la memoro. Sur nia unua numero ni esprimis nian intencon ne presigi politikajn aŭ religiajn aferojn. Ni fidas, ke la sekvo de tiu ĉi propono kontentigis. Tamen, laŭ la pli ĝenerala alprenado de Esperanto, ni devas atendi la eldoniĝon de specialaj organoj pritraktantaj temojn plej necesegajn al la homa progresado. Jam ni plezure vidas la aperon de tiaj gazetoj, kiaj _Katolika Espero_ & _Espero Pacifista_. Tamen estas multe dubinde ĉu ankoraŭ venis la tempo por la naskiĝo de Politika revuo en Esperanto. Ĉi tie, en Anglujo, ni nune aŭdadas multe pri inter-kolonia politiko, kaj ŝajnas al ni, ke estas nur unu sola prava politiko por Esperantujo--_inter-samideaneco_. Se ĉiuj Esperantistoj unuigos kaj aĉetos la komercaĵojn de Esperantistoj, ni baldaŭ havos fundamenton fortikan kaj larĝan, kapabla porti konstruaĵon, havu ĝi kiom ajn da alteco. Ne estas necese longe serĉi la okazojn. Sur la The Esperantist oni jam altiris la atenton al multaj komercaj fakoj. Ekzemple: Ni sendu niajn 2 aŭ 3 frankojn al Bulgarujo por la _vera_ Roz-esenco; aŭ al Glasgow por la bonaj viskio kaj cigaredoj bezonataj por niaj Kristnaskaj regaloj; por Esperantaj ĉemizoj por varmigi nin; por kukaĵoj surhavantaj Esperantajn devizojn por doni al niaj amikoj. Tiuj ĉi kaj senfina aro da aliaj necesaĵoj povos uziĝi por antaŭenirigi la Aferon. Ĉi tiu estas taŭga konkludo por la unua parto de la vivado de la The Esperantist, kaj la gazetoj, sub sia nova kaj pligrandigata formo, trovu la plifortigon, kiu nature rezultos post ĝia alpreno. Kvankam mi ne plu povas sendi ĉiumonatajn salutojn per gazeto kiu, de komenciĝo ĝis fino estis por mi granda fontego da plezuro kaj (ho, ne rakontu ĝin en Gath) ankaŭ de fiereco, mi tamen esperas, ke ĉiuj Esperantaj amikoj konservos afablajn pensojn pri sia entuziasma samideano kaj kunlaboranto, H. Bolingbroke Mudie. Esteemed Collaborators and Readers, The year 1905 is drawing to a close, and I take the opportunity of sending the good old wish for A Merry Christmas and A Happy New Year. Never has our language enjoyed a year so prosperous as the present, and there is every indication that progress will be maintained. Readers are more numerous, and they naturally expect the national and international gazettes to become enlarged accordingly. The Index of our last twelve numbers shows that our many talented writers have provided material for a most interesting series, and we hope that Esperantists will read our two volumes with pleasure and profit in the years to come. A magazine, the contents of which are literary rather than newsy, has a permanent interest, and we therefore regard the volume as a noteworthy addition to the Esperantic Library. The editing and management of an international magazine is an onerous undertaking, involving more time than my present daily occupation will allow for the growing needs of this gazette. We have, therefore, had to make new arrangements for the future. Henceforth the two British magazines will join forces. The _British Esperantist_, with its chronicle and national articles, and our old The Esperantist will appear under one and the same cover. The type and general form will be uniform with the two volumes of The Esperantist, the number of pages will be increased from sixteen to twenty, while the annual subscription will remain the same, 3s. (4 francs), post free. Esperantists will thus get an enlarged gazette for the same small subscription. I, therefore, trust that the friends whose writings enrich our past numbers will kindly continue their aid, and, by internationally-written articles, will secure manifold subscriptions and advertisements, and so will enable the _Esperanto Gazette of Great and Greater Britain_ to occupy its proper place in Esperantoland. The present month's issue is, therefore, the last one produced under my sole care. Henceforth I am merely a member of the Editorial Committee of the united gazettes. On this occasion I wish to thank heartily, most heartily, the many friends who have in so unexpected a manner made my efforts successful, and have rendered pro-Esperanto work so pleasant. I unhesitatingly affirm that more devoted, sympathetic, and helpful readers would be difficult to find. The Esperantist, the first English Esperanto journal, affords an index of British progress, and month by month has succeeded in attaining a very high place among its contemporaries. Maybe the punctuality of its publication and attractiveness of its form have helped considerably in achieving this gratifying result; but the fact is in the main due to the enthusiasm of the ever-increasing band of English-speaking adherents. Twenty-six months may be a short time in the life of a man, if not of a journal, yet, for me, this period has indeed been a crowded one. Hundreds of new friends of many nationalities have found place in the heart, and thousands of pleasant memories have become engraved on the memory. In our first number we expressed our intention of not including political and religious matters. We trust that the adherence to this policy has given satisfaction. Nevertheless, as Esperanto becomes more generally adopted, we must expect the appearance of special organs treating of the subjects most vital to human progress. Already we are glad to note the appearance of such periodicals as _Espero Katolika_ and _Espero Pacifista_. But it is a much doubted point whether the time is yet ripe for the birth of a political review in Esperanto. Here, in England, we are at present hearing much of an inter-colonial policy, and it seems to us that there is only one sound policy for Esperantoland--an inter-Esperantist policy. If all Esperantists will unite in purchasing the commercial products of Esperantists, we shall soon have a sound and broad foundation capable of bearing the weight of a structure, be it never so lofty. Opportunities are not far to seek. In The Esperantist attention has already been directed to many branches of commerce. Thus, for example, let us send our 2 or 3 francs to Bulgaria for the _real_ attar of roses; or to Glasgow, for the good whiskey and cigarettes needed for Christmas cheer; for Esperanto shirts to keep us warm; for cakes bearing Esperanto mottoes to offer to our friends. These and an endless supply of other necessaries can be used to help forward the Cause. This suggestion forms a fitting close to the first part of The Esperantist's career, and may the gazettes, in their new and enlarged form, experience the stimulus which would naturally result from its adoption. Although no longer able to send greetings every month by a gazette which, from start to finish, has been to me a source of great pleasure, and (oh, tell it not in Gath) of pride also, I yet hope all Esperanto friends will retain kind thoughts of their enthusiastic fellow-thinker and fellow-worker, H. Bolingbroke Mudie. PREĜO SUB LA VERDA STANDARDO. Himno de D-ro Zamenhof. Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fortego la mondon reganta, Al Vi, granda fonto de l' amo kaj vero, Kaj fonto de vivo konstanta, Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas, Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas, Al Vi, kiu kreas, al Vi kiu reĝas, Hodiaŭ ni preĝas. Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro; Silentas nun ĉiu disput' religia Kaj reĝas nur kredo de _koro_. Kun ĝi, kiu estas ĉe ĉiuj egala, Kun ĝi, la plej vera, sen trudo batala, Ni staras nun filoj de l' tuta homaro Ĉe Via altaro. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed ĝi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas ŝakale. Ho, kiu ajn estas Vi, forto mistera, Aŭskultu la voĉon de l' preĝo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l' granda homaro! Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali, Por reunuigi l' homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron; Donacu Vi benon al nia laboro, Donacu Vi forton al nia fervoro, Ke ĉiam ni kontraŭ atakoj sovaĝaj Nin tenu kuraĝaj. La verdan standardon tre alte ni tenos; Ĝi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero. _N.B._--_Muziko por tiu ĉi poemo baldaŭ eldoniĝos._ ESPERANTO HYMN OF PEACE. Translated by W. M. Bassett. O Thou mighty spirit in mystery shrouded, Whose hand is controlling and guiding, O fountain of truth and of love never clouded, And life-source for ever abiding, How varied our notions concerning Thy being! But sense of Thy presence brooks no disagreeing; And therefore we come, O Creator, before Thee, This day and adore Thee. To Thee we come not with the creed of a nation, Or zeal for inconstant opinion; All discord abandoned and vain disputation The faith of the _heart_ has dominion; Suffices this faith ever just and impartial, Whose weapon is truth--not an implement martial: Before Thee we children of men take our station, In deep adoration. All men in the beauty of grace Thou didst fashion, But hate parted one from another, And nation arose against nation in passion, And brother took arms against brother. O Thou the unknown and the mighty and holy, Regard with compassion the prayer of the lowly, Grant peace to humanity's children and bless them-- Let war not distress them. We called Heav'n to witness the promise recorded, To make human friendship our mission, And O Thou most High if Thy help be afforded, Success will attend our ambition. Thy blessing command to inspire and assist us, Thy aid that when forces of evil resist us, However determined they will not dismay us,-- Thou, Thou wilt repay us. The fair flag of Hope waves in glory and splendour, Of beauty and goodness the token; The great unseen Power of the world, our defender, Will honour the word he has spoken. The walls of partition that long have divided The peoples--by error and folly misguided-- Shall fall; and Love's empire grow greater and greater From pole to equator. _Note._--_Music to the above will appear shortly._ ENHAVARO DE "THE ESPERANTIST." VOLUMO II. NUMEROJ 15-26. Anando. Voĉo el la Himalajo, 65. Archibald, J. R. Kukaĵetoj, 43. ---- Katino & Kokidoj, 67. B. 10549. Pri Fantomo, 79. ---- Tri Verdaj Kornoj, 108. ---- Dialogo pri Elizio, 181. Baissac, A. La Papo Mortis,* 156. Bassett, W. M. _Esperanto Hymn of Peace_,* 191. Bauer, E. La Urbo de Demonoj,* 71. ---- Letero al Bapto-Patro,* 119. Bearne, F. E. La Griza Ĉevalo, 125. Bickell, C. S. Ofero de Skulptisto,* 47. Bicknell, C. _Kristnasko_, 1, 188. ---- _Fablo_, 27. ---- _Papilio_,* 37. ---- _Hundaj Rimarkoj_, 59. ---- _La Sonĝo de Klarenco_,* 70. ---- Moderna Ermito, 81. ---- _Korsikujo de Italujo_, 112. ---- _La Galanto_, 141. ---- _Duobla Akrostiko_, 163, 188. ---- Memoraĵoj pri Kongreso, 168. ---- _Ho Lando Nia!_ 169. ---- _Ho Vivadu!_ 169. ---- _Malnovaj Kantoj_,* 186. B. & W. Ethelwald kvietigas la Maron,* 185. Blott, A. Bulonja Kongreso, Parto II., 145. Booth, J. Ŝaftondado en Aŭstralio. 7. Burjade, P. Renkontiĝo neatendita,* 52. Busuttil, Dr. G. Kapelo el Ostoj, 33. Catt, E. J. Profesoro Vulpo,* 15. ---- Korbo por Forĵetitaĵoj, 181. Cowan, A. A. Sur la Glacio,* 78. ---- Stranga Aventuro de Ĉirkaŭkolo,* 184. Cox, Gen. G. Koloniigado en Ameriko, 74. ---- Savita de Morto, 98, 126, 136, 149, 174. Cynicus. Li, Ŝi, Ĝi & Alia, 182. Dexter, W. Pri la Arto, 159. E. W. Vivieno, 11, 22. ---- Pri Infanoj, kiujn mi konas, 40. ---- Davdo Dhu, 49. ---- Doni aŭ ne Doni, 87. ---- Ermito preskaŭ moderna, 100. ---- Pri la Malsato, 124. ---- Ĝako, 165. Elleder, O. I. Kiam ekfloradas Rezedoj, 13, 24, 38. Elmy, B. _Nevenkebla_,* 63. ---- _La Hispana Armiŝparo_,* 102. Emptage, S. H. La Fratoj de Birchington, 92. Evans, Rev. T. E. _La Ora Horo_,* 90. Frenkel, R. _El Lermontov_,* 155. Gauntlett, E. Protekto de Anglo, 77. Gordon, Col. H. K. Hindustani & Esperanto, 8. ---- Stato de Esperanto en Britujo, 46. ---- Orientaj Notoj, 107, 114, 135, 150, 162. Grabowski, A. _Lasta Rozo de Somero_,* 176. ---- _Kanto Pri l' Vento_,* 178. Guersent, C. La Konscienco,* 69. H.T. Vizito al la Kortego Ĥina, 26. Haxton, J. T. _La Domo de Ĵak_,* 10. ---- St. Andrews en Somero, 31. Heath, J. Ŝtonigita Arbaro, 54. Henderson, G. J. Internacia Lingvo de Hindujo, 45. Hoskison, T. Eksterdoma Instruado,* 58. Hulme, A. J. Henriko VII. enirante Shrewsbury, 17. ---- Iometo da Muziko,* 103. Keesing, M. _Klopodu!_ 119. Kolowrat, G. Ĉ. Revo, 74. Lambert, D. H. _Pri Libreto_, 36. ---- Balo de Enmaskigitoj,* 56. ---- Koniston & Grasmere,* 62. ---- _Dante, Kanto I._,* 176. ---- Amuzaĵoj, 184. Law, G. C. Juna Financisto, 125. ---- Virino la Nekomprenebla,* 142, 152, 164. Legge, Dr. R. La Kat-Nesto, 23. Leroux, C. Hundo de Brisquet,* 139. Lloyd, Dr. R. J. Gramatika Terminaro, 116. ---- Esperanta Subjunktivo, 170. Lojko, V. El "Korbo de Pensoj,"* 64. ---- _Pino_,* 99. Maréchal, F. L. G. Unua Violono, 28, 44, 53. Meigh, F. A. Skota Persisto, 15. ---- Konscienco Malkuraĝigas, 61. ---- Vilaĝaj Sportoj, 75. ---- Memoroj pri Irlando, 88. ---- Pasko en Irlando, 122. ---- Kamparaj Amuzaĵoj, 160. Messerly, G. O. La Insulo Margarita, 32. Metcalfe, E. _Demando_, 1. ---- Fragmentaj Memoroj, 12, 29, 41, 55, 76, 84, 104, 113, 137, 154, 172, 187. Motteau, A. _Lampiro & Bufo_,* 1. ---- La Olivoj,* 9. ---- _Legendo de Animo Fidela_,* 37. ---- _Leono & Kulo_,* 57. ---- _Morgaŭ_,* 68. ---- _La Sinapsemero_,* 91. ---- La Kvar Henrikoj,* 107. ---- _Kverko & Kano_,* 157. Nippa, A. _El Puŝkin & Lermontev_,* 43. ---- _Kaŭkazo_,* 168. Officer, W. Aventuro Terura, 128. ---- Mutulo de Kirkmillar, 177. Oxenford, C. La Ora Koro, 82. Parisot, J. _Pluva Tago_,* 75. ---- _Neĝa Supro_, 159. Petrov, P. Pluvo,* 60. Philippet, Dr. La Malsanuleto,* 144. Privat, E. La Maro,* 180. Randall, A. Sanskrita Legendo,* 66. Raytcheff, I. La Rozesenco, 93. Reddet, S. _La Forĝisto_, 67. ---- _Staru, Homaro, Staru_, 173. ---- _Revado_, 180. Reeve, C. W. T. _Fremdulo en Fremdalando_, 89. Rose, D. S. _Barkarolo_,* 18. Rowe, F. G. _Dormu_ (Lulkanto), 48. Sentis, H. La Esperanta Subjunktivo, 186. Simon, A. _Popola Versaĵo_,* 127. ---- Budho la Semisto,* 171. Southcombe, H. W. Parado ĉe Sherborne, 140. T.A.C. La Fajr-trapaŝado, 31. Taylor, P. C. Vera Rakonteto, 158. Thilander, H. J. E. Braille Vortaro, 127. Wachter, A. Maljuna Sonorigisto,* 5. ---- Majstro Pasero, 80. Westcott, Dr. M. El Egiptujo, 45. ---- Esperanta Rondiranto, 111. ---- Nova Libro pri Francoj, 123. ---- Authoritative Teaching, 158. ---- La Fumpotĉapelo, 178. ---- Egiptujo kiel Vintra Loĝejo, 179. Young, E. _El Nova Zelando_, 112. Zamenhof, L. L. Letero pri la Dua Universala Kongreso, 161. Redaktoro. 2, 15, 16, 19, 34, 51, 86, 94, 97, 105, 121, 130, 142, 151, 189, k.t.p. Sennomaj. Antaŭ la Rigardo de la Vivo* (--ko), 68. ---- Leonoj de la Arbaro de Gir (H.K.G.), 96. ---- Ideoj de Fraŭlo pri Aĉetado (9911), 110. ---- La maljuna Pastro (10532), 128. ---- _La Sago kaj la Kanto_* (9639), 175. * Tradukaĵoj. End of the Project Gutenberg EBook of The Esperantist, Complete, by Various *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, COMPLETE *** ***** This file should be named 38240-0.txt or 38240-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/3/8/2/4/38240/ Produced by David Starner, Andrew Sly and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net. Music transcribed by Linda Cantoni. (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that * You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." * You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. * You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. * You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at www.gutenberg.org/contact For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.