The Project Gutenberg EBook of Lauroj, by Various

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Lauroj
       Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua
       literatura konkurso de La Revuo

Author: Various

Release Date: April 18, 2010 [EBook #32035]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LAUROJ ***




Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks
to Espranto-France for providing the original book






Esperanto

Kolekto de la Revuo.


LAUROJ

KOLEKTO DE LA ORIGINALAJ VERKOJ PREMIITAJ

en la

UNUA LITERATURA KONKURSO DE "LA REVUO"



Paris

LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie

79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1908

Tous droits reserves




UNUA PREMIO


LA FILINO DE LA FEINOJ

Esperanta fabelo.


I

Kvankam ghin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj
ekzistas, kiun ofte vizitis chiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja
scias, ke ghi estas rava kaj sorcha lando, simila je vastega
ghardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas
arboj chiamverdaj, fluadas arghentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj,
kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj
muzikistoj. Tie, la suno senripoze disjhetas ghojan radiaron sur la
fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, chiam surportas
richegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de
l' tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo chiama.

Pri la loghantaro de chi tiu mirinda lando estas senutile insisti,
char, se malkleruloj ankorau trovighas nekonantaj la landon de la
feinoj, chiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco
konatighis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili
por helpo, okaze de disrevigaj projektoj au de forflugemaj iluzioj!
kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kashas sub la formo de
maljunulino au de ghiba almozulino kun krochaj nazo kaj mentono,
tamen, chiufoje, kiam oni imagas al si feinon, shi prezentighas al la
homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo
ondanta sur nudaj shultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj
manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenajha
diverskolora robo el nepriskribebla shtofo, tra kies flanka
malfermajho elighas kruroj sendifektaj.

Tiaj ankau ili estas en sia sorcha lando, kaj tiaj ili estis en la
tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj,
mi tuj ekrakontos.


II

Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reghino; en shia
palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj
la plej strangaj manghajhoj estis alportitaj sur la oran
manghotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj
sur la flamo de lampiro; ovajho el kulaj ovoj; akridajho rostita;
salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj lauvole
satighis per tiu malpeza nutrajho, kiu tamen plene sufichas por tiel
delikataj kreitajhoj. Ech, kiam ili eliris el la palaco por promenadi
en la paradizaj ghardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado,
el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej shatata de la
feinaro.

Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ghi kontraue dolchigas la
koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis lau
disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio chiam konsistas
la konversacio de la feinoj, kiel ankau de la mortemulinoj.

Subite, audighis ekkrieto kaj ia feino, kiu marshis antau siaj
kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:

--Vidu fratinoj,--shi diris al la alkurintinoj,--vidu kion mi jhus
ektrovis!

Kaj shi, mirante, montris infanineton, apenau unutagan, kushantan
sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj,
naskema legomo[1].

Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitajho,
kies vizagho lilia, meze de la verda foliaro, shajnis la plej bela el
chiuj floroj de l' sorcha ghardeno.

La reghino siavice alproksimighis, momenton enpensighis, kaj fine
parolis per vocho pli dolcha ol la kanto de enamighanta turtino:

--Char ni trovis chi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi
volas, ke shi farighu la plej bela kaj la plej felicha el chiuj
estintaj, estantaj kaj estontaj estajhoj! Por tio, chiu el ni faru al
shi po unu donaco, tiamaniere, ke shi estu fine provizita je chiuj
eblaj perfektajhoj!

Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.

--Shi havu,--diris la unua,--okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel
tiuj de Hispanino!

--Mi donacas al shi,--diris la dua,--tian hararon blondan, longan kaj
buklorichan, kian oni vidas che la Germaninoj!

--Shiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,--aldonis la
tria;--shia frunto paligu la liliojn; shiaj oreloj similu
travideblajn markonketojn; kaj shian admirindan kapon, kiel gracia
kolono, subportu kolo sendifekta!

Sinsekve la feinoj antaudonis al la estonta belulino la diafanecon
de Anglino, la charmon de Rusino, la brakojn, shultrojn kaj bruston
de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..

Laste parolis la reghino kaj diris:

--Chiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj
netakseblan felichon al chiuj, kiuj enamighos en shin!

Kaj shi prenis la etulinon sur siajn brakojn, shin kisis kaj portis
en la palacon, kie chiuj feinoj lauvice zorgis pri shia nutrado,
lulado, vartado kaj edukado.


III

La tagon, kiam la knabino farighis dek-okjara, la feinoj are kunvenis
en salonon de la reghina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj
diskutadoj, decidis, ke shi devos, dum kelkaj jaroj, vojaghadi
eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Shi estis
tiam la plej charma belulino, kiun oni povas imagi. Shia korpo
superis la plej neriprochindajn chefverkojn de la antikva kaj
nuntempa skulptarto. Shiaj movoj, shia irado, shia sintenado
montrighis nekredeble graciaj, kaj kiam shi dancis sur la herbaro
de l' ghardenoj, ech la feinoj vane provis shin imiti; shi estis
altkreska, kun shultroj larghaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolche
kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, shia talio tiom
mallarghighis, ke ghin shi preskau povus zoni per sia chirkaukolo!
Oni apenau komprenis, kiel povas shin porti tiaj malgrandaj piedoj,
kaj oni ekmiregis konstatante, ke shiaj manetoj havas nekredeblan
forton. Priskribi shian vizaghon estus entrepreno malfacila! Antau
chio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn
kaj richegan hararon, en kiu kunmiksighis chiuj plej diversaj nuancoj
de l' blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kashtana helbruno kaj
kupra rugho. Nenia perlo atingis la blankecon de shiaj dentoj, nenia
rubeno la rughecon de shiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de
shia hauto!

Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble shi posedis chiujn plej
shatindajn ecojn de l' koro, de l' spirito kaj de l' karaktero.

Resume, shi estis la plej admirinda el chiuj vivantaj kreitajhoj. Nur
oni povis riprochi al shi iom da strangeco, pro tiom da kontrauaj
belajhoj kunigitaj sur shiaj korpo kaj vizagho.

Char estis decidite, ke shi bezonas vojaghadi kaj konatighi kun la
homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin
la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiauis la
tutan feinaron. Ambau migrontinoj suriris la flugilojn de grandega
drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.


IV

La unuan fojon, kiam shi aperis en balo, chiuj ekmiregis, vidante
tiel belan kaj strangan fraulinon. Sed baldau la impreso pri
strangeco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis
jhaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom
eklevetighis mallauta murmurado:

--Chu vi vidas?... Kio estas tio chi?... Tiaj larghaj shultroj kun
tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj
kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, rugha! Ne! flava... ne!
helbruna!... Shi estas tro altkreska!... Shiaj movighoj estas
malkonvene flekseblaj!... El kie shi venas?... Kiu shin konas?..
k.t.p., k.t.p..

La murmureto plilautighadis, ghis ghi farighis mallauda bruego.

Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis
kontraubatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel shin mem; ilin
oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartighemuloj, k.t.p.... La
mokadon, la riprochojn, la malshaton ili elportis kuraghe, senlace
rebatis chiujn mallaudojn de la enviuloj, kaj, char la fraulino
estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorchaj okuloj, ili tuj
enamighis en shin kaj de tiam sin sentis plene felichaj!

Tagon post tago, alighis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj
logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daurigis malshati
shian belecon kaj ridi je shiaj senegalaj ecoj.

Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de
la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj
malamikoj.


V

Tiam shi kaj shia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni
diras, tre shatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al
shi pli bone. Kompreneble, multaj ankorau ridis je shia strangeco,
multaj shin mokis kaj ech rifuzis shin ekrigardi; sed char la plej
famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesighis
pri shi, laute proklamis shian belegecon kaj al ghi kantadis
laudojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la
vojon montritan de ghiaj kondukantoj. En chiuj partoj de la lando,
homoj chiurangaj konatighis kun la filino de la feinoj, kaj shin
amis. Plej strange estas, ke nenia jhaluzeco ekzistis inter la chiam
pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraue, tuj kiam iu
viro eksentis amegon al shi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:

--Chu vi konas la okan mirindajhon de l' mondo? Kia belulino! Kaj
tiel charme stranga! Rapidu konatighi kun shi! Vi, kiel mi mem, shin
amos kaj via felicho estos nepriskribebla!

Kaj ja tiel okazis....

La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de
Francujo; ghi dissemighis, disvastighis chiuflanken, kaj tia
scivolemo chie vekighis, ke tiama poeto ghin esprimis ekkriante:
"En la mondon venis nova sento!"

Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, ech la plej malproksimaj
landoj, siavice venigis al si la charmulinon kaj ghojis shin
akceptinte, char chiu popolo malkovris en shi la belajhojn, kiujn ghi
plej multe shatas kaj kiujn ghi kutimas admiri che siaj aninoj.


VI

Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraulino chiutage
plikredeblighis. Chiutage malpliighis la nombro de shiaj
malshatantoj; chiutage multoblighis la nombro de shiaj admirantoj;
kaj sciigoj pri shia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis
en la landon de la feinoj, kiuj kune ghojadis kaj sin reciproke
gratulis.

Fine venis la tago de l' triumfo!

Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili
shin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene shin festos,
gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la felicho, kiun ili de shi
ricevis!

La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo
por la fraulino kaj tia ghojigo por shiaj amantoj, ke ili neniam
forgesos la neforgeseblan semajnon pasigitan en Bulonjo-che-maro!

Kompreneble el chiuj landoj antaue vizititaj de la charmulino estis
alvenintaj shiaj unuaj kaj chiam fidelaj admirantoj, kaj la bela
amatino senprefere sin montris same afabla, dolcha kaj dankema al
chiuj siaj amikoj novaj au malnovaj, junaj au maljunaj, richaj au
malrichaj, belaj au malbelaj. Cetere, pro la ricevita ghojo, chiuj
estis junaj, kaj richaj, kaj belaj!

Sed ju pli granda estas felicho, des pli ghi postlasas en la homaj
koroj deziron pri renovigo. Tro bela estas la filino de la feinoj,
por ke unusemajna amindumado povu por chiam kontentigi shiajn
amegantojn. Ili do decidis, ke la festo rekomencighos, kaj, antau
kelkaj monatoj, ghi rekomencighis en Svisujo.

Antau dek-nau jarcentoj, tri reghoj orientaj, portantaj oron,
aromon kaj mirhon, marshadis tra senlimaj dezertoj, celante
malgrandan urbon; tien ankau, sur alia vojo, iradis pashtistoj
pelante antauen siajn multenombrajn brutarojn; kaj chies okuloj
avide rigardis radiantan stelon, kiu montris al ili la vojon al nova
estonteco!

Tiel same, vidu! El chiuj partoj de l' terglobo, homoj chiunaciaj,
chiurangaj, chiuaghaj, sur cento da diversaj vojoj, rapidas al
malgranda Europa lando, kaj chies okuloj avide rigardas verdan
steleton, kiu montras al ili la vojon al nova estonteco!

Ghenevo! Ghenevo! En la koro de la filino de l' feinoj, en la koro de
chiuj shiaj amantoj, tiu chi nomo por chiam estas enskribita, flanke
de l' vorto Bulonjo!

Sub suno origanta la supron de l' majesta montaro kaj rebrilanta en
la senmova spegulo de l' lazura lago, sep tagojn triumfis la
belulino, sep tagojn shin adoris shiaj anoj felichegaj, sep tagojn
shi disvershis sur ilin la fajron de siaj sorchaj okuloj, la mielon
de sia dolcha parolo, sep tagojn, kiuj forflugis kiel sep minutoj!

Adiauante unu la alian, chiuj diris: "Ghis la revido!" char de
nun ili chiujare renovigos _sian semajnon_, kaj Anglujo estas
elektita por la venonta kunveno....

Chiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la
belulino; kaj, char pro sia amo al shi, pro influo de shiaj
admirindaj ecoj, ili farighas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj
pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraustaras
ankorau, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la
mondon kaj ghojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis
en la palacon de la reghino kaj decidis, ke la juneco, la beleco
kaj chiuj ecoj de la fraulino daurados eterne, ke shi neniam
difektighos, neniam maljunighos, unuvorte chiam restos sama por la
ghojo kaj felicho de la enamighinta homaro!

    Rene Artigues.


PIEDNOTO:

[1] En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri
sia naskigho, ili kutime respondas, ke ghi estas trovita sub brasiko.




DUA PREMIO


LA KRISTOFIGURO DE LA LUMO

Rakonto.


La preghejtura horlogho estis jhus elbatinta la dek-duan noktan
horon. Densa mallumo chie regis en la Kastiluja[2] urbeto A...,
kushanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senchese, kadence kaj
iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De
tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolche kaj senbrue,
kvazau timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan
loghantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero
audighis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele
preterfluganta.

La chefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa,
tre longa ghi ja estis, sed mallargha, malebena kaj tordolinia,
kvazau silka rubando, kiu senorde disvolvita kushas sur kudrotablo,
antau ol ornami per siaj rondetoj, turnighoj kaj bandetoj la belan
festveston de ia ankorau pli bela junfraulino.

En la tempo, kiam okazis nia rakontajho, tiu strato havis en sia mezo
antau fasadangulo de la luksdomo, loghita de la nobela kavaliro
Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris
senarte skulptita Kristofiguro el shtono, kiun dum nokto lumigis
pendanta olelampeto. Tiun shtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto
_La Kristofiguro de la Lumo_, kaj antau ghi, en vesperoj, fervore
genufleksis kaj faris krucosignon chiuj strataj preterpasantoj.

Apenau estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la
chefstrato senbrue aperis preskauglite pashanta viro, tre modeste
vestita kaj havanta chirkaue dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie
staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj
anstatau daurigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per
la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta
kradofenestro.

La frapeto ne bezonis ripetighon, char la fenestro tuj
malfermetighis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino,
kiu afable ridetis al la jhusalveninto.

--Kiom vi malfruis hodiau,--shi riprochete ekparolis,--jam elsonis
la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.

--Kial ne veni, karega Eloizeto?--respondis li per amdolcha mallauta
vocho.--Chu estus eble al mi kviete dormi ne jhus vidinte mian
charman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antau kelkaj horoj, mi sidis
apud vi, kiel chiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj
gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj
permesas, ke mi al vi faru chiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi
koravidis tiun chi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; shajnas
al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via
vocho pli dolchesona, viaj okuloj pli ensorchrigardaj, via vizagho
pli bela kaj charma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola,
estas pli mia, ol antaue, ke via amo estas pli varma, kaj chial tiuj
chi intimaj interparoletoj estas por mi la plej felichaj momentoj de
mia vivo.

--Ankau por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiau pli
malfrue, ol kutime, kaj mi preskau mortis de senpacienco kaj
malghojo.

--Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate
estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj trovighis je kelkaj
pashoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaghon
kashanta mantelo eniris tiun chi straton. Tuj mi haltis kaj min
kashis en ian pordosojlon atendante, ke li baldau foriros, sed
bedaurinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antau la
domo de Don Diego de Gevara, kaj, char tiamaniere li pasigis
duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian
ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia
preteriranto.

--Kaj vi plej saghe faris, mia Jochjo. Vi ne povas imagi, kia terura
timego min kaptas, dum mi vin audas che la fenestro. Ho, se miaj
gepatroj ekscius, ke mi estas sufiche malsagha por resti apud vi en
horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riprochegus; kaj,
se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj
rimarkoj, ech kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn
fojojn mi diris al vi chi tion, penante min eltiri el viaj logaj
karesvortoj: chiam la koro venkis la prudenton, amo superregis
singardon: sed jen hodiau estos la lasta nokto....

--Ho, ne estu kruela, mia anghelo! Chu pro infana timo ni devas ja
senigi nin je plej rava felicho? Ech se viaj gepatroj ekscius pri
tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni
pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili
estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ghis frenezo kaj honeste celas
farighi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma
kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj
ghi ne nin denuncos; mi plej fervore preghas al ghi chiuhore, ke ghi
protektu nian amon, kaj kredu al mi, ghi ne chesos nin gardi kaj
defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de
niaj deziroj.

--Ankau mi havas al ghi grandan konfidon, sed mia timo ne estas
senkauza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato,
loghas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[3]
Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj shin
amindumas. Shia patro devigas shin chiam resti hejme, kaj nur chiudimanche
shi iras en preghejon audi meson. Tial ne estas malfacile antauvidi,
ke fine shi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, shi
lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos
neeblaj.

--Mi konfesas, ke via penso iras tre antauen, bela Eloizeto. Lasu
min, almenau ghis tiam, ghui tiun senkomparan felichon, kaj ne
parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon,
kiu tre rilatas al nia amo. Ghi estas plej ghojiga novajho, kiun vi
sendube ne divenos.

--Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la
deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.

--Plachu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj
lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.

--Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi
petas, mi estas senpaciencega, mia koro.

--Mi faros ghin, sed kun kondicho, ke....

--Kondichon ankorau! Chu eble, ke mi morgau vin atendu chi tie?....
Konsentite, sed rapidu.

--Mia kondicho estas alio pli facile efektivigebla.

--Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.

--Chu vi ne pentos poste?

--Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.

--Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraulo tre
richa kaj maljuna, kiu loghas ekster Hispanujo, decidis chi tien veni
por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas
fianchinon kaj varmege shin amas, li proponis cheesti la edzighon kaj
aranghi la feston, kondiche, ke ghi okazos baldau--dum li tie chi
restos--kaj ke li donacos al la gefianchoj belan doton. Morgau mem
mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi
estos baldau mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostighi por resti
apud vi chiunokte.

--Ho kiel bela surprizo, mia Jochjo! Chu tio estas vera? Mi sentas
min la plej felicha....

--Jes, tre vera, mia bela: kaj nun plenumu la promeson.

--Volonte! Vi nur diru, kio....

Shi ne povis daurigi: oni tiam audis pashadon sur la strato de iu
alproksimighanta kaj Eloizo kun timego fermis tuj la fenestron,
dirante al sia fiancho per karesa vocho: "morgau, morgau, mia
kara...."

Jozefo malgaje ekmarshis, transpasis la stratan angulon kaj ien
sin kashis. Pense li malbenis la ghenulon, kiu interrompis lian
interparolon en la plej interesa momento. Profitante la mallumon de
la strato, li atendis kun espero revidi ankorau sian fianchinon, tuj
kiam malproksimighos la preteriranto.

Ghi estis altkreska kavaliro kun bela sintenigho, eleganta mantelo
kaj granda chapelo. Alveninte antau la domon de don Diego de Gevara,
li haltis, ekfajfis kaj atendis. La dekstra malalta balkono de la
domo malfermighis kaj aperis belega virino kun blanka vesto.

--Tre kuragha vi estas, Don Juan,--shi sensalute ekdiris.--Ne
sufichis, ke vi min amindumis dum mia loghado en la chefurbo. Vi ech
venas chi tien por daurigi vian aman persekuton. Chu eble vi ne
scias, ke mia patro proponis min, kiel edzinon, al Don Henriko de
Mendoza, ke mi devas obei al li kaj sekve, ke nenia espero restas jam
al nia amo?

--Jes, mi chion scias kaj mi tro amas vin por ghin akcepti. Granda
estas la potenco de patro, sed ghi nur devas helpi al la felicho de
gefiloj. Edzinigi vin kun neamata viro, tio ja estas malfelichigi vin
por chiam kaj obeante al via patro senkontraustare, vi montras tute
klare, ke via amo al mi ne estas tiel varma, kiel vi jhuris iam.

--Ho, Don Juan, ne aldonu vian riprochon al mia malfelicho. Chu vi
povas ankorau dubi pri mia amo? Chu, atendante vin chi tie, mi ne
pruvas al vi plej elokvente la blindecon de mia pasio?

--Pardonu, pardonu, mia aminda. Mia chagreno estas la kauzo, ke mi
vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don
Henrikon, kaj ke, edzinighinte kun li, vi estos malfelicha? Per
senchesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.

--Tio bedaurinde ne helpos, Don Juan: mi sufiche konas la karakteron
de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj ech se tiu edzigho
estus por mi mortiga, li ne shanghus sian decidon.

--Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi
povus perdi vin por chiam? Preferinda estus la morto mil fojojn!
Auskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al felicho.
Forkuru kun mi, mia anghelo. Ni tuj edzighos sekrete kaj venos peti
la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....

--Sufiche, Don Juan, sufiche: ne logu min per viaj flamaj vortoj.
Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtajhon.
Ne, tute ne: mi estos plej malfelicha, sed ne riprochita pro ia
malhonorajho. Forgesu min, kaj ne....

Shi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun
plej granda surprizo chirkaurigardis kaj tuj komprenis la kauzon de
shia subita malapero. Jhus transpasinte senbrue la domangulon, ia
kavaliro kun vizagho kashita per mantelo kaj chapelo, jen staris
kontrau li silenta kaj minaca.

Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li
malafablege:

--Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por
interrompi mian interparolon? Chu tiel maldece vi kutimas konduti pri
honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne
volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.

--Kvietighu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun
kavaliroj. Shajnas, ke en tiu chi afero, vi estas la ofendito kaj
ghuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldau
mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via
malhonesteco....

--Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho kiel mi
dankas la chielon, ke ghi difinis min por vin mortigi! Pretigu vin
por tuja batalo kaj ne daurigu per paroloj, char en tiu chi afero la
kavaliroj, kiuj kredas sin bravaj, nur devas argumenti per armilo.

Oni tuj audis la fortan alfrapighon de la glavoj. Tute solaj en la
mezo de la strato kaj lumigitaj per la lampeto de la Kristofiguro, la
du kavaliroj furioze duelis. La batalo dauris tre mallonge. En la
flameco de atakado Don Juan faris ian mallertajhon kaj Don Henriko
rapide ghin profitis por pushenigi sian glavon en la bruston de sia
kontrauulo.

Don Juan shancelighis, metis ambau manojn al sia vundo kaj peze
falis teren, ellasante profundan ekghemon. La alia kavaliro rapide
forkuris kaj post kelkaj momentoj malaperis, helpata de la nokta
mallumeco.

--Helpon! helpon! mi mortas!--diris ankorau per malforta vocho la
forlasita vundito.

Pasis kelkaj sekundoj kaj Don Juan petis ree helpon, per vocho
preskau neaudebla. Iu viro subite aperis kuranta kaj rapide sin
klinis al li. Ghi estis Jozefo, kiu venis por helpi al la vundito.
Vidante lin, Don Juan penis ion eldiri, sed forto mankis al li por
tio; lian korpon trakuris granda ektremo, kaj li mortis en la brakoj
de Jozefo.

--Ho la malfelicha kavaliro!--diris la junulo kaptita de terura
emocio--Dio helpu min en tiu chi okazo!

Kaj li komencis ekmarshi por iri hejmen, kiam oni audis bruon el
proksime. Jozefo haltis timigita, ne sciante kion fari.

La bruo gradige plifortighis, ia lumo shajnis disvastighi tra la
strato kaj tuj aperis nokta gardistaro kun lanternoj en manoj.

--Helpon chi tien, sinjoroj,--diris Jozefo kun tremanta vocho.--Jen
sur la strato kushas mortinta kavaliro.... Oni jhus lin mortigis.

--Kaj kion vi faris chi tie en tia malfrua horo?--severe demandis la
gardestro.

--Mi okaze preterpasis,--respondis timeme la junulo.

--Kaj jen viaj manoj kaj vesto estas tre sangmakulitaj!

--Jes, sinjoro, mi klinis min al la mortinto por helpi kaj kredeble
la sango de lia vundo....

--Sufiche, sentaugulo, ni ja tion detale klarigos. Gardistoj, ligu
liajn manojn kaj piedojn kaj konduku lin en malliberejon. Dume, ni
helpos al la kavaliro, se estas ankorau tempo.

Vane Jozefo plendis kaj plorante protestis, ke li estas senkulpa. Oni
senkompate lin arestis kaj enshlosis en ian senluman kaj malvarman
chambron.

    * * * * *

La sekvantan tagon en la urbeto oni interparolis nur pri la mortigo
de don Juan de Molina kaj la aresto de Jozefo. Char neniu povis
imagi, kio vere estis okazinta la antauan nokton, chiu kredis ke
efektive Jozefo estas la mortiginto kaj ech kelkaj supozis, ke don
Juan estis aminduminta Eloizon kaj tial Jozefo, furioza pro jhaluzo,
estis venghinta sin al la kavaliro.

La proceso tuj komencighis por klarigi la aferon kaj puni la
krimulon. Malgrau la senkulpeco de Jozefo chiuj cirkonstancoj estis
al li malfavoraj. Nur Don Henriko kaj Donja Izabelo sciis la veron de
chio, sed ili ambau silentis; la unua--por eviti kondamnon; la
dua--por kashi sian noktan interparolon.

Char la mortigo okazis sen alestantoj kaj oni trovis Jozefon,
trempitan de sango, apud la kadavro de Don Juan en malfrua nokta
horo, la jughisto baldau konvinkighis, ke la krimo estis farita de
la malfelicha junulo.

Chiutage la patro de Eloizo iris en la jughejon por sin informi pri
la proceso kaj poste prisciigi sian familion. Malfeliche, la afero
iradis tre malbone, kaj la kondamno de Jozefo shajnis neevitebla.

Eloizo, konvinkita pri la senkulpeco de sia fiancho, plorante
konfesis al siaj gepatroj, ke shi estis parolinta kun Jozefo che la
fenestro, jhus antau la mortigo de don Juan, kaj plej kompatinde shi
permeson petis de ili por tion sciigi al la jughisto, en la celo
pravigi la cheeston de Jozefo en la loko de la terura okazintajho.

Nun estis al shi tute indiferente, chu en la urbeto oni ekscios pri
shiaj noktaj interparoloj kun Jozefo: la chefa afero estis savi lin
el malglora kondamno.

Sed ho ve! ech tiu rimedo ne helpis. La jughisto ne kredis al tio,
kion al li jhuris Eloizo. Li supozis, ke ghi estas nur elpensita
artifikajho por senkulpigi la krimulon.

Jam estis la proceso preskau finita kaj chiu antauvidis, ke Jozefo
estos al morto kondamnita. La malfelicha Eloizo ploradis senkonsole
sian malfelichon kaj Donja Izabelo de tago al tago sin montris pli
pala kaj malghoja. Shia patro devis prokrasti la edzighon kun Don
Henriko, char shi plej obstine rifuzadis kaj ech firme aldonis, ke
shia neshanghebla decido estas formondighi kaj por chiam eniri
monahhinejon.

Fine la jughisto mortkondamnis Jozefon. La decido estis baldau de
chiuj konita en la urbeto, sed oni plej zorge ghin kashis al Eloizo,
timante eblan gravan malsanighon.

Jozefo eksciis pri ghi plej emocie, kaj ankorau ripetis, ke li estas
senkulpa.

Jam chiuj preparajhoj estis faritaj, kaj la sekvanta tago estis
difinita por la ekzekuto.

Petita, kiel kutime, ke li, antau ol morti, eldiru sian lastan
deziron, li plorante respondis, ke li nur volas iom preghi lastfoje
antau la Kristofiguro de la Lumo.

Lia peto estis kompreneble akceptita kaj senprokraste plenumita.

Inter kelkaj gardistoj kaj manligita, oni kondukis Jozefon antau la
Kristofiguron de la Lumo. La jughisto iris kun li, kaj multenombra
popolanaro el chiuj flankoj alkuris kun granda scivolemo por cheesti
lian strangan solenajhon.

Kiam Jozefo alvenis al la domo de don Diego de Gevara, tiu chi kaj
Don Henriko staris sur la balkono amike babilantaj.

La malfelicha mortkondamnito pie surgenuighis antau la Kristofiguro
kaj komencis preghi kun granda fervoro. Fininte sian preghon, li
daurigis sur genuoj, kaj parolis al la Kristofiguro per lauta kaj
tremanta vocho:

--Dio mia, vi ja scias, ke mi estas senkulpa kaj konsciencpure povas
al vi preghi. Malfavoraj cirkonstancoj kredigis, ke mi estas la
mortiginto de don Juan de Molina, sed tio ne estas vera. Chu vi, Dio
justa kaj kompatema, permesos ja, ke senkulpulo pereu malglore kaj
hontinde?

Chiuj audantoj restis kortushitaj kaj konfuzitaj. Kelkaj virinoj
ploretadis. Chiuj rigardoj celis Jozefon kaj la Kristofiguron, sed
tiu chi staris silenta kaj senmova.

--Ho Dio mia,--daurigis li,--mi nur petegon al vi prezentas. Savu
min el plej terura maljustajho: montru publike al chiuj la veron de
miaj diroj. Se mi estas kulpa--signu min per via mano: se mi estas
senkulpa--montru ankau per mano la mortiginton de Don Juan, se li
chi tie staras!

Granda korpremo kaptis la cheestantojn post audo de tiuj
vortoj. Chies okuloj sin turnis nun al la Kristofiguro, kvazau
antausentante ion misteran kaj grandiozan. Tiun chi fojon la
Kristofiguro ne restis senmova. Ghi eklevis sian dekstran brakon kaj
firme direktis ghin al la loko, kie staris Don Henriko.

La popolanoj tremis pro miro kaj avide rigardis al la balkono. Don
Henriko falis palega sur genuojn, dirante:

--Estu plenumata Via volo!

Kaj sin turnante al la jughisto, li daurigis:

--Mi ja estas la sola kulpulo: sed mi mortigis Don Juan'on en duelo,
noble kaj senperfide. Mi fordonas min al vi por la jughado.

Tre solenaj estis tiuj momentoj. Oni audis surdigan popolkrion:
"Miraklo! miraklo! Vivu Jozefo, la senkulpa!" kaj malgrau la
cheesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la shultroj de
popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.

Dank' al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post
unu monato edzighis kun sia kara Eloizeto.

Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio,
kio farighis kun la bela Donja Isabelo.

Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis felichaj
multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili ech ne unu solan nokton
forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu
estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas
etendita lau sama direkto, kvazau ghi volus ankorau signomontri la
mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.

    Vicente Inglada.


PIEDNOTOJ:

[2] _Kastilujo_ = nomo de hispana regiono.

[3] _Donja_, hispane _dona_ = samvalora moshtesprimo, kiel
_don_, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo _don'in'o_,
uzita de S-ro N. Borovko en "Shtona gasto", estas tro longa.




TRIA PREMIO


KRISTNASKA NOKTO

Fabelo.


Supre sur la Alpaj altajhoj, che la nudaj rigidighintaj montaroj,
malghoje fluadas la vintro. Dum longaj monatoj, la tero restas
kovrita de negho, kaj chio malaperas sub ghia blindige blanka
shutajho, kiu formortigas chiujn vivajn estajhojn. La montaj
krutajhoj fiere enprofundighas en senviva, timiga silentado, sekighas
torentoj kaj kovrighas per glacioj. En la vilagheto, homoj kaj bestoj
trankvile kunvivadas en la kajutoj, kie chiam brulanta fajro
dissendas iom da fumo kaj varmo. Pri vivo ekstera nur sciigas malofte
alvenanta leteristo, kaj kontrau la mizeroj kaj prizorgoj, kiuj
naskighas en la mondo malsupra, shirmas la izolulojn amasoj de negho
kaj teruraj profundegajhoj, kien enghemas la vento. Plej ofte,
superkovras la dezertajn vastajhojn densa, seka, malvarma nebulego,
kiu ghisvenas la domojn kaj ellekas la fumojn malrapide flugantajn el
la tegmentoj. Sed ne chiam dauras tia malghojeco. Iafoje, sunradio
pli brila ol ora somersuno, pli dolcha ol dia rigardo, forpelas
grizajhon, kaj enportas reghojon en la dometojn, dum, super la
ebenajhoj, che la malproksimaj, profunde kushantaj homejoj, chion
rigidigas la nevenkebla premado de l' vintra sezono.

Malghoje, trankvile, pasadas la vivo sur la Alpaj altajhoj. La
tieularo estas fortika, brava, pacienca; la akra malvarmo, kiu
tie-supre reghadas dum ses monatoj en jaro, fortigis la rason, ghin
kutimigis al tiu shajne mizera vivado; kaj la vintro estas por la
montanoj la plej bona kaj kara sezono, char, nur dum ghia daurado,
ili estas ree liberaj. Somere, ilin konfuzis fremduloj, ilian landon
trapasadis bandoj de turistoj, la monton malpie, sentime esploradis
homoj nekonataj; sed, nun, dum la vintraj tagoj, la monton ili denove
posedas; ghi refarighas ilia mem proprajho; sole ili konas ghiajn
sovaghajn profundegajhojn, ghiajn blankajn, puregajn neghkampojn,
ghiajn minacajn furiozojn, ghian ensorchan charmon, kiu iafoje kaptas
mizerajn vagantojn kaj ilin perfideme tiras al morto.

Dum la vesperoj, la familianoj arighas en la kuirejo de la kajuto,
chirkau la tablo, kaj dormeme auskultas rakontojn, dum ilin
nekontraustareble allogas la litoj, kie varme estos al la homoj.
Malghoje, trankvile fluadas la vesperoj sur la nudaj altajhoj..., kaj
pri la bruado en la arboj, pri la movado de la cetera homaro, neniu
precize scias, neniu klare pensas, char chiam sama, de la fortikaj
malnovaj prapatroj ghis la fortikaj junaj nepoj, forpasis la vivado;
kaj chiam samaj estis la vesperoj, meze de l' negha naturo, en la
malgranda kuirejo, kie ronketas la fajro.

Sed, kiam proksimighas la jarfino, iom da movado, iomete da bruado
naskighas che la kajutoj. Baldau okazos Kristnasko! Baldau chirkau
tablo, najbaroj kunvenos, ghoje festenos, kunridos, kunkantos, kaj
estos rakontataj belaj historioj pri la pasintaj Kristnaskoj, dum la
gefianchoj kisos sin unu la alian, dum la maljunuloj trankvile
disrevos pri la estintaj jaroj. Tage, la geknaboj iras en la arbarojn
por dehaki la abion, kaj vespere, la kunvenintaj familioj ghin
ekbruligos, dum, tre malproksime, che la profundajhoj, kie sin movas
la ceteraj homoj, eksonos la hhoroj, kaj ekbrilos miloj da lumetoj
por festi la naskighon de Kristo.

Ghuste tiun tagmezon dekok-jara junulino sola pashadis tra la arbaro.
Antau kelkaj horoj, jhus diris al shi la patro:

--Manjo, iru en la arbaron kaj deportu la abion; ghi jam estas
dehakita.

Shi do iris, ghoja pro tiu festo, ne nur char vespere cheestos shia
fiancho, sed ankau char okazos ia shangheto en la unutona, senlime
sama vivado de l' domanoj.

Dormis la tero sub dika negha sternajho, en kiun tiel malfacile
internighis la piedo, kiel en shtonan muron. Reghadis profunda,
malgajiga silentado; forflugintaj estis chiuj vivaj estajhetoj, chiuj
mallautaj bruetoj, kiuj somere ghojigadis la arbaron. Oni nur vidis
la longajn skeletojn de la abioj, kiuj chi tie kaj tie metis malhelan
koloron sur la blankan, puregan, unutonan naturon. Sed pri la
koloreco de l' chirkauajho ne atentis Manjo, char tion shi chiam
vidis; lau shi, la vintro estas la sole bona sezono, dum kiu izolaj
estas la arbaroj kaj senhomaj la sovaghaj altajhoj. Shi shatis
solecon; neniu el la ordinaraj timigiloj al la urbanoj shin kaptis.
La arbaron neniam timas la chi supruloj, char, en ghi, ili laboradis
de la frua agho, kaj la malvarmo, kaj la frosto, kaj la prujno
kvazau rebrilas en ilia animo, tiel ke sen tiaj maldolchajhoj ili
malfacile elportus la vivon.

Vojirante, Manjo iomete pensis pri la vespera festo, gaje, simple nur
tial, ke tiu chi festo estas ghojiga kaj bonporta. Shi ja lernis, ke
en tiu vespero, ie, tre malproksime, al la homoj naskighis Savonto,
pri kies vivo shi bone sciis; tion shi tre kredis, sed tio estis tiel
enradikigita en shi, ke la penso pri ghi estis tute senutila. Shi do
preferis sin okupi per tute nespiritaj aferoj: kiajn novajhojn pri la
valanoj alportos la fiancho, kion al shi donacos la patro, kiu venos
che la festenon. Dume, tiel pripensante, shi alvenis al la loko, kie
kushas la jam dehakita abieto. Brave shi sharghis per ghi siajn
shultrojn kaj tuj foriris, char jam ekvesperighis, kaj la vojo al la
domo estis malfacila kaj longa.

Terura, akra, senkompata malvarmo reghadis, sed pri ghi shi estis
sufiche sperta; tamen, shin iom timigis la densa nebulego, kiu, che
l' vesperigho, pliakrighas en la arbaroj.

La pala lumo, kiu tra la nebula vualo, ghispenetradis la arbajn
densejojn, netakseble klinighis al la horizonto; timema, senbrila
rughajho aperis che la sunkushigho, kaj, lau la pliblovo de l'
vento, shi tre bone sentis, ke venas vespero. Kaj shi rapide iradis,
chiam kaptita de la penso pri la baldaua festeto, pri Kristnasko,
kiu en la sama horo, kunigadas chiujn frato-homojn por festi
tutmondan ghojon.

Shi portis la abieton sur la shultroj, sed, char densighis mallumo
kaj shian pashadon malhelpis la trunkoj, shi decidis demeti la
arbeton kaj ghin treni. La chielon oni jam ne vidis; super la
chirkaua naturo naghadis noktombroj kaj tute malhelighis la vojo.
Malvarmigaj blovoj aljhetighadis lau la aleoj; de la branchoj pendis
glacieroj, kaj la trunkojn chirkauis prujno. Sur la malmola negho
glitis la piedoj, kaj shi estis devigata iri malpli rapide.
Maltrankvileco shin konfuzetis, tiom pli ke, tra la nebulego, shi ne
povis scii, chu shi iras lau la ghusta vojo, au chu shi eraras.
Tamen, shi konfidis al la kutimo. Jam de la frua infaneco, shi tien
venadis kun la patro kaj la fratoj, en tiu sama tago por dehaki la
kristnaskan abieton. Sed, tiun jaron, shi ja volis iri tute sola.
Baldau shi estos matura virino, edzino, kaj tial estas necese, ke
edzino estu kuragha, kaj shin timigu nek ventego, nek malvarmo. Tie
supre, vivo estas batalado, senchesa eterna batalado kontrau naturo
tiel fiera kaj sovagha, ke ghi ne toleras la kunvivadon de aliaj
vivemaj estajhoj, kaj la braveco estas, ech por la virinoj, io
natura, necesa, pri kiu neniu fanfaronas.

... Envenis nokto, terure malhela nokto, dum kiu pliighadis la frosto
kaj plifuriozis la neghaj blovegoj, kiuj, de tempo al tempo, mughadis
de la montaj suproj. El la tero, au el la brancharo de abio, iafoje
levighis ventoturnighoj, pelataj de l' vento, kaj chiuflanke
disflugis negheroj, tiel multnombraj, ke la vagantino fermis la
okulojn pro timo. Bruon oni ja ne audis. Iafoje, brancho, tro peze
sharghita, ellasis neghan pecon, kiu mallaute defaletis teren.

Manjo tre timis, ke shi devojighis; tia ideo shin ekdoloris, char
jhus shin kaptis la penso pri nokta restado en tiu izolejo, tra tiu
akra malvarmego, meze de l' venta batado, kaj, plie, dum kristnaska
vespero, kiam chio brilas de gajeco, kiam la plej malghojemajn
okulojn lumigas radio de espero.... Tio ja ne povis esti. Shi
chirkaurigardis, palpis la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj,
faris kelkajn pashojn al chiuj direktoj por vidi, chu shi staras sur
la ghusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj
neghamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l' nebulego shi ne estis
kapabla ghin retrovi. Shi tre bone konsciis, ke shi devojighis, kaj
tiam, nevenkebla timo shin kaptis. Kion shi faros por retrovi la
domon, kiel shi, tra tiu terura malhelajho, povos rekoni la vojon,
kunporti la abieton ghustatempe por festi Kristnaskon? Chirkaue shi
palpis la arbojn, sed shiaj fingroj nur sentis delikatajn
glacieretojn, kiuj rompetighis che shia tusho; plie, shin treege
doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, shin iom
post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazau ensorchisto. Shi
volis krii, sed shia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio
efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuragha
shi ne volis esti, kaj shi peneme remarshis ankorau tirante la
abieton, char shi esperis, ke tre baldau shi eliros el la arbaro kaj
retrovos signojn pri la ghusta vojo. Certe mokus shin chiuj, kaj shin
mallaudus, se shi ne kunportus la abieton kaj pro shia neatenteco
malsukcesus la festo. Tiu chi penso, pli ol la ideo pri shia sorto,
shin doloris. Shi antaueniris kun granda malfacileco; che chiu
pasho, shi aljhetighis kontrau la trunkojn; la piedojn pezigis
malvarmego; kiam shi haltis, shajnis al shi, ke shi tuj mortos pro la
piedoj glaciighantaj; tial shi marshis laueble, konservante la
esperon, ke shi baldau eliros, ke tuj ekmontrighos la ghusta vojo
kaj rapide shin kondukos hejmen, kie shin atendas multo da homoj por
kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazau ferighintajn shi jam ne
sentis, sed ili ankorau energie tenadis la abieton, kaj pri tio shi
jam ne precize konsciis. Nur unu penso shin konstante elokupadis: en
tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas
kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, chu
shi tuj alvenos, kial shi ankorau ne estas tie....

Ha! shi volas nepre eliri. Tuj shi per sia propra volo retrovos la
vojeton. Kaj ree shi plirapidis, ree shi faletis sur la glitiga tero,
ree shian pashadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. Shi sentis,
ke shia elspiro frostighas che la lipoj, ke io terura detranchas
shiajn piedojn kaj perforte volas ilin ligi al la tero. Strechighas
shiaj nervoj de junulino, de brava, sentima virino montana, difinita
por la vivado batala kontrau naturo. Iafoje, shi disrigardas, sed
tiam shia timo farighas pli granda. Shajnas, kvazau nekonataj
estajhoj shin atentus, kvazau io malvarma shin kaptus kaj senbrue
detirus, por ke shi ne rapidu antauen. Kaj antauen shi ankorau
volis iri; alia vigla forto shin pushadis, kaj tiun potencon shi
obeis, char shi sciis, ke ie, eble tute proksime, eble tute
malproksime, estas la celo, ke momenta senmovado por shi estos
mortiga.

... Noktighis, tute noktighis en la arbaro, kaj, en tiu horo, la
domon sendube forlasis chiuj invititoj por esplori, kial shi ne
venis. Kaj baldau ili shin trovos, kaj shi honteme reiros al la
kajuto, malsukcesiginte la feston, kvazau malsagha knabineto. Jes,
tre baldau ili venos, kaj tra la densajho eksonos vochoj amataj kaj
paroloj konsolaj; shi tuj reiros; la festo malsukcesos, kaj pro tio
shi emas plori. La antauan jaron en la sama tempo, ghojis la
festeneto en la kuirejo, shercis la viroj, babilis la virinoj, kaj
brilis la lumetoj sur la branchoj. Nun, shi mizere eraradas tra la
arbaro, sen ia radio de lumo. Shin ja lacigis la marshado; terure
shin doloris la piedoj, sed malgrau ilia malvarmeco, shi sentis, ke
vivo ankorau fluadas en ili, ke la danghero ankorau ne minacas
shin. Kontraue, la fingroj estis rigidaj, alfiksitaj al la abieto
per frosto, kaj shian tutan korpon skuetis frostotremo pro timo kaj
malvarmego. Shi haltis, auskultante, chu ne venos iu familiano, chu
la teruran chirkauan silentecon tuj ne finos homa vocho, vorto de
espero. Tamen, shiajn orelojn ne atingis ia bruo. La senlima, eterna,
morta silentado shin chirkauadis; nur vento ghemegis, kaj negho
defalis teren. Kaj, jen shi rememoras pri versajho iam lernita en la
lernejo, kiam shi estis malgranda knabino. En ghi oni parolis pri
patro kun infano rapidantaj tra arbaro, kaj la infanon, oni diris,
allogis regho per dolchaj paroloj, kaj la infano mortis.
Kontrauvole, shi rememoras la tutan versajhon:

  Rajdas nokte tra la vento
  Unu patro kun infano,
  Knabon havas li en brakoj,
  Premas ame, varme tenas.

Kaj kvazau en songho, reflugas al shia kapo chiuj versoj, ghis la
lasta:

  Tre rapide rajdas patro,
  Mortighantan filon tenas,
  Li kun peno hejmen venas,
  Jam en brakoj mortis knabo.

Tion shi ofte deklamis kaj ghuste, kiam shi estis tute juna, dum
kristnaska vespero, antau chiuj kunvenintaj genajbaroj. Kaj shian
unutonan deklamadon sekvis multo da laudoj kaj brua aplaudado. Pri
aliaj infanaj mirrakontoj shi ankau rememoras. La Regho de l'
Malvarmo loghadas, lau la enlanduloj, en la plej densa loko de la
arbaro; kaj, ofte, dum la vintraj tagoj, li forlasas sian
regholandon, kaj, vestita per tute blanka vestajho, li restas
che ia nekonata angulo, kaj, per dolchaj, trompemaj vortoj
nekontraustareble delogadas al sia loghejo la mizerajn vagantojn,
kies korpon li enneghigas ghis la veno de l' somero. Manjo tre bone
scias, ke tia Regho estas nur timigilo al la neobeemaj infanoj, sed,
nuntempe, vero kaj malvero kunmiksighadas en shia deliranta kapo,
kaj, che chiu pasho, shi tre timas, ke tuj aperos al shi la blanka
Regho.

Ne! pri tiaj aferoj, shi ne devas pensi. Shi ja ne estus inda edzino,
se shin timigus tiaj sensencaj rakontoj. Kaj shi rekuraghas, provas
antauenpashi, ne rapide, singardeme, nur por sin movi, por ke ne
frostighu shiaj piedoj, char iu familiano baldau venos kaj shin
kunportos al la varma lito.

Aliaj realaj okazintajhoj shin okupas. Iu prapatro iam restis tutan
nokton en arbaro kaj senchese marshadis, por ke la kapo ne frostighu,
kaj dum la tuta sekvanta tago, li eraradis, tra la nebulego, ghis oni
lin retrovis, mortantan de malvarmo kaj malsato. Oni ankau ofte
rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilagha
sorchistino, kiu nokte perdighis en arbaro kaj estis retrovita nur
multajn monatojn poste, enfosita en negha kavajho. Sed pri shi la
tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revengho de Dio, char iam,
lau la komuna opinio, la nomita sorchistino ensorchis junulinon, kiu
venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke shi estas sur la
sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, lau la diro de
la vilaghaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al shi tamen
shajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorchistino, au la
blanka mantelo de la Regho de l' Malvarmo.

... Kaj nun tute ne doloras shin la piedoj, char shi jam ne sentas,
ke ili estas; la abieton shi ne forlasis, char shi pri ghi jam ne
pensas. Iafoje shi provas ekrezoni, rememori la direktojn, lau kiuj
shi devas iri, sed tia pripenso alkondukas shin al pli mizera
konkludo rilate al shia estanta sorto.

Shian bravecon iom post iom chesigas lacigo kaj malvarmego. Che chiuj
kelkaj pashoj, shi haltas, jhuras, ke shi ne iros pli malproksimen,
auskultas, chu ne lautighas ia brueto, chu ne aperas la savontoj.
Sed, ja nenio.... Kaj shi senesperighas, sidighas sur trunketon,
ellasas malghojajn larmojn, atendas ghis venos au morto au savo....

Jen, en chiuj lokoj de l' tero, ghojas la festo de Kristnasko. Tiun
feston shi iam vidis en la urbeto sur la ebenajho, kaj tie ghi estis
multe pli bela kaj richa. Abio briladis en chambro, geknabetoj
ghojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino,
kaj kiam finighis la festo kaj estingighis la arbo, iu maljuna viro
parolis per solena, strange frapanta vocho. Li rakontis pri antikvaj
okazintajhoj:... Tie, en tre malproksima lando, antau multego da
jaroj, pashtistoj maldormis chirkau fajro, en plena nokto.... Kaj,
jen subite al ili aperis anghelo de la Sinjoro, kaj diris: "Ne timu;
gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiau, al homoj naskighis
Savonto". Kaj angheloj aperis en la chielon kaj kundiradis: "Gloro
al Dio che la supraj altajhoj, kaj paco al la homaro".

Ho! tian pentrajhon shi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj,
sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili rugha fajro, kaj,
jen ekradiis senkompara brilo en la chiela vasto....

Chu al shi ne brilos simila aperajho, chu baldau shi ne vidos
konatulojn kun flamingoj en la mano. Shi denove auskultas....
Silentadas.... Shi volas krii, sed shi timas, ke shia vocho estos tro
lauta, kaj tial vekos fantaziajn estajhojn.

En shia deliranta kapo, chio kunturnighas. Shi chiam revidas la iam
viditan pentrajhon: homoj sidantaj en la dezerto chirkau fajro;
bela, diafana nokto sub orienta chielo, pli blua ol la plej blua
cejano, pli vasta ol la plej vasta chielo videbla de l' montosuproj.

Shi rememoras.... Neniu venas; kaj kvankam shi audis pri vivo, ke
ghi estas ne grava bono, tamen morti shi ne volas, char la vivon shi
amas. Se shi ekhaltas, shi sentas, ke shin kaptos la mortigo per la
malvarmo, sed aliparte shiaj glaciighintaj piedoj jam ne povas shin
subporti. Kaj malespera, shi haltas, pensante, ke shi eble trovos
kushujon sur la tero, tie shi dormos ghis la mateno, au venos la
morto. Cetere, la konscio shin forlasas; rakontoj shin persekutas;
shi pri si mem pensas, ke shin atendas la Regho de l' Malvarmo, ke
sekve shi neniel povos savighi. Kaj shi kushighas sur la teron,
envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolchan fundon. Al shi
proksimighas dormemo; shajnas; ke shi sidas tre bone sur la negho, ke
la piedoj shin jam ne doloras, ke agrabla sento shin tiras al pli
bona, pli felicha vivo.

... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos shin kaj forportos en la
hejmon.... Sed en kian hejmon? Shi ja ne scias, chu pri la patro au
chu pri la Regho de l' Malvarmo shi pensas.... Bone estos al shi; iu
shin tuj kunportos kaj, kisante, shin shovos en la varman liton, kie
shi kunligos siajn membrojn por revarmighi.... Sendube, shi songhis;
jen, shi ja vere kushas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la
arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingighis, kaj, che la
matenigho, shi chion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga songho,
ke shi kushis en arbaro, ke al shi estis tre malvarme.... Dolche
estas al shi, char shi jhus akceptis la kison de l' fiancho,
dolchan, tre varman kison. Li fermis al shi la okulojn, surkisante la
lipojn, kaj brako jhus chirkauligis shian kolon.... Li estas tie
apude, shi estas tute ghoja; li rediras dolchajn parolojn: "Baldau,
ni kune..." Sed, kia malagrabla songho shin jhus tenis: shi estis en
arbaro, homo, ne homo, sed blanka demono shin karesis, kaj dolche,
dolchege shin tiradis al ia malvarma profundegajho.

Sed, teruro! tio ja ne estas songho! shi sidas en arbaro, shiaj
membroj kushas sur la negho, kaj jen shi volas movi fingron... ghi
jam estas alligita al la tero per frosto; shi ekkrias; iom da konscio
shin rekaptas. Jes, chion shi rememoras tute bone, tute precize. Se
shi kushas pli longe, tuj shi mortos, char la perfida Regho de l'
Malvarmo tiel detranchas la vivon de l' homoj, kaj morti shi ne
volas, char la vivon shi amas. Jen, shi tuj restarighos; shi denove
rapidos tra la arbaro, lau kia ajn direkto, nur por ke shin ne prenu
la frosto kaj la dormigo de l' malvarmo. Jes, tre certe shi tuj
ekstaros, kaj baldau oni shin trovos, char la tuta familio shin
nepre serchadas.... Shi tuj ekstaros....

En la urboj, sonas la ghojo, kaj bruas la gajuloj; en multegaj domoj
oni festas en la kuirejo, kaj la abio lumigas la ghojantojn per siaj
sennombraj fajretoj. Dio mia! kiel bela estis la festo, kiam shi
estis en la urbo. Al shi donacis ludilojn bela sinjorino, kaj poste
solene parolis maljunulo per strange frapanta vocho:... en dezerto,
sidadis pashtistoj chirkau la fajro....

Chirkau la fajro! Ho! kiel bone estas sidi chirkau fajro! Oni
almetas la manojn super la rughan flamon, oni apogas la piedojn
kontrau la fajrujon; ghoje ronketas la brulajho, kaj hela flameto
lumigas tra la densa nokto.... Nun, la piedoj estas tute varmaj,
ankau la manoj; chio estas bona, kaj, jen, al shi estas tute same
kiel en shia fantazio. La piedoj estas tute varmaj, ankau la manoj,
shia tuta korpo tremas pro varmo. Shiaj okuloj fermighas, la manoj
kunligighas, la korpo tordighas por esti pli varma.

Jen, subite, shajnas, ke, en la malproksimo, el tute malproksima
sonorilejo batis ia horo.... Kioma, kie, shi nescias. Chu ech sonadis
ie? Chu ne okazas ia tratrancho en shia deliro? Tamen, shi rememoras
iomete.... Shi kushas sur la tero; tie estas varme; shi povas atendi
ghis la veno de l' matenrugho, sed estus eble pli bone se shi
restarighus, tial ke oni rakontas, ke la kushintoj sur la negho estas
difinitaj por la morto. Tio estas ne vera. Oni rakontas tion, sed
chion rakontitan oni ne devas kredi; kontraue, sur la tero, estas
pli dolche, pli varme, pli ripoze; oni dormetas tute bone, sentante
nenian blovon, nenian ventoturnighon. Sed, shi tuj ekstaros, char shi
iom timas. Shajnas tute kvazau io neatendita, io neprokrastebla tuj
okazos. La Regho prenos Manjon; tio okazas, ne nur kiam oni estas
knabino, sed ankau kiam oni estas fianchino. Tion difinis la malbona
sorchistino kiel revenghon pri la puno de Dio, char la sorchistinoj
estas la estrinoj de la arbaro, kaj la potenco de Dio ne trafas trans
la malbelaj, mallautaj densejoj.... Tial, shi starighu!... kvazau
ia kiso shin tushetus.

Eble, la kiso de l' fiancho, kiu volas shin surprizi, char fianchino
shi ja estas. De longatempe shi pensadis pri tiu venonta kunvivado
kun alia viro, en alia domo, ne char shin persekutis la deziro al
amo, pri kiu revadas la urbaj junulinoj, sed nur tial, ke tia estis
la kutimo de la prapatroj, ke ghin oni nepre devas obei. Baldau
okazos la edzinigho, kaj jam shi sentas kvazau en tiu vespero
farighus pli akra la kiso de l' fiancho--eble, char efektive
baldauighas la tempo de l' geedzigho. Post la paso de l' vintro, ili
kunforiros al la valo, kie pli facila estas la vivado kaj pli ghojaj
la vintraj tagoj.

Sed, jen, iom post iom, alproksimighadis la Regho de l' Malvarmo, la
perfida demono de la nudaj altajhoj. Tremante, lia maljuna mano
malfermis la okulojn de la junulineto, li delikate kunmetis la
brakojn kaj la krurojn.... Varmo! varmo! shi naghadis en la varmo!
kiel bone shi estas en la lito post la ghojigo de l' kristnaska
festo. Ho! la bona lito, la dolcha varmeco de l' chambro, flanke de
la varma stalo....

Shi jam ne movis sin. La Regho de l' Malvarmo klinis shian tute
palan kapon; shian hararon li shmiris per prujno, kaj shian
glaciighintan korpon envolvis per sia blanka, purega mantelo, tiel
blanka, tiel purega kiel la vualo de la junaj edzinoj. Kaj, tion
farinte, li avide, ghojege, shin kisadis, che la frunto, che la
brusto, kaj al shi shajnis, ke tia kiso estas pli dolcha ol la plej
dolcha kiso de l' fiancho, pli varma ol la plej varma kareso de l'
amo.

    H. Hodler.




UNUA MENCIO


  NOKTAJ FANTOMOJ
  EN LA KASTELO DE
  RHODE-SAINT-PIERRE

  "Tra densa mallumo briletas la celo,
  Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj."
      (_La vojo._)


Tiuvespere, kiam mi transpasis la sojlon de la malnova gastejo, estis
pli malfrue ol kutime, char en tiu pentrinda vilagheto de la
Hagelando[4] la naturo estas tiel alloganta, la eknoktigho tiel
dolcha post varmega tago, ke mi preskau kun bedauro interrompis
mian sencelan vagadon. Sed en la gastejo atendis min, kiel
chiuvespere, miaj novaj kunuloj: la chefaj loghantoj de la vilagho.

Chirkau la malglata ligna tablo, sub la dika lampo kun verda
lumshirmilo, sidis ili--la vilagha sekretario, la kampogardisto, la
kuracisto, la orgenisto--kviete, malrapide fumante en siaj longaj
argilaj pipoj la tabakon rikoltitan en ilia ghardeno.

Kompreneble oni ekriprochetis--ho, tre amike--la "poeton", kiel ili
nomis min, pri lia malfruigho, sed tuj la gastejmastro alportis la
kutiman kartludon kun la skribardezo, al kies shnureto balancighis
spongo kun peco da kreto, kaj ni ekludis.

La kartoj estis apenau disdonitaj, kiam aperis sur la sojlo
maljunuleto vestita per blua kitelo, largha bruna pantalono kaj dikaj
lignaj shuoj. Je l' mano li portis kupran lanternon, kiun li teren
metis che la sojlo, kaj, deprenante sian chapon, li alproksimighis al
nia tablo petante, ke la doktoro bonvolu akompani lin en najbaran
vilaghon Rhode, por flegi lian subite malsanighintan filinon.

--Mi akompanas tuj, Mastro Jan,--diris la kuracisto, metante siajn
kartojn sur la tablon.--Nu, la devo vokas min,--li aldonis.--Daurigu
la ludon inter vi, amikoj, dum mi faros devigan noktan promenadon.

Li prenis sian chapelon kaj sian bastonon kaj, antau ol foriri,
demandis al la kamparano:

--Ni iros tra la arbaro, chu ne, Mastro Jan? Tiu vojo estas pli
mallonga.

--Tra l' arbaro, je tia horo!... Chu vi tion intencas, Sinjor'
Doktoro? Estas morgau la Mez-Augusto, kaj vi scias bone, ke ne
taugas tiam vagadi en la arbaro chirkau la kastelo de Rhode.

--Vi estas prava,--diris la orgenisto.--Oni rakontas strangajhojn pri
tio, kaj certe la drama morto de la lasta kapelano de l' kastelo ne
alportis benon al la Baronoj de Rhode.

Siavice la sekretario aldonis:

--La maljunuloj de l' vilagho pretendas, ke de la tempo, kiam la
sanga dramo okazis en la kastelo, la fantomo de la kastelmastro
chiujare nokte vagadas chirkau la kastelo, kaj ech la arkivoj
rakontas pri tio. Sed nun la junuloj tion ne kredas plu....

Dezirante koni pli detale tiun misteran historion kaj allogita de la
fresheco de l' aero, mi proponis al la kuracisto akompani lin.

La gastejmastro donis al ni rondforman kupran lanternon, utiligotan
por la reveno, kaj triope ni foriris.

--Hela, bela vetero, chu ne, Sinjoroj?--diris la kamparano,--ni ne
bezonas la lanternojn, sed la steloj fajre brilegas, eble la vetero
shanghos.--Kaj frotante alumeton li ekbruligis sian mallongan pipon
kun metala kovrileto.

--Sed, diru, Jan,--demandis la kuracisto--chu efektive vi timus en
tia hela nokto akompani nin tra la arbaro?

--Mi ne estas timulo, Sinjoroj, sed por la tuta oro de l' mondo mi ne
volus preterpasi la kastelon dum tiu chi nokto.

--Sed--demandis mi--kia malbonajho povus trafi nin?

--Ho, Sinjoro, mi prave vidas, ke vi estas fremdulo. Se vi estus
naskighinta en nia vilagho, vi ne demandus pri tio. Chiuj scias, ke
chiujare la hundaro de l' estinta Barono de Rhode, blekegante kaj
bojante trakuradas la kampojn, aron da nigraj chevaloj trenante
katenojn trarajdas la arbaron; la sonorado de l' chaskornoj, la
siblado de l' sagoj kaj de l' kugloj, la ghemegoj de l' vunditaj
chasajhoj plenigas la aeron per teruriga bruegado kaj ve al tiu, kiu
trovighas sur la vojo de l' sovagha bando....

Interparolante ni alvenis apud la enirejo de l' arbaro.

--Nu--diris la kuracisto--eble la malsanulino senpacience atendas
nin, ni eniru la plej mallongan vojon.

Mi tuj jesigis; sed la vilaghano palighante protestis, kvankam li
ankau deziregis, ke ni alvenu kiel eble plej baldau che lia filino,
tamen li petegis, ke ni forlasu nian maltimeman projekton.

Iom da fanfaroneco ne maldecas che junulo kaj, anstatau ekdiskuti
kun la naivulo, mi ekbruligis mian lampon kaj enpashis la vojeton.

La kuracisto adiaudiris per la mano al nia gvidisto, kiu nur diris
kun sopiro:

--Gardu vin Dio!

Kaj ni malaperis en la arbombro.... Tie la lunradioj apenau traboris
la densan foliaron, nur la flava lanterna lumo lumigis la vojeton
ghis kelkaj pashoj antau ni.

La strangaj superstichoj, kiuj persistas che la kamparanoj, farighis
la temo de nia interparolado. La kuracisto jam rakontis kelkajn
ekzemplojn, kiam, alproksimigante sian poshhorloghon al mia lanterno:

--Jam la dekunua--li diris--Ni certe eraris pri la vojo; la arbaro ne
estas tiel vasta: ni devus jam esti alvenintaj en Rhode.

Ni haltis momenton, sed meze de l' arbaro estis neeble difini, kie ni
trovighas. Por koni la direkton ni ech ne havis plu la lunon char
nebuloj estis kashintaj ghian arghentan globon.

Eksiblis plenda vento tra la foliaro, kraketis sekaj branchetoj de l'
abioj, kaj iafoje nokta strigo au rabobirdo forflugis kun rauka
ghemo. La promenado brave komencita, nun ekshajnis longa kaj iom
teda; mi ekbedauris, ke ni ne sekvis la vilaghanon, kiam pli hela
lumeto aperis inter la shtipoj: ni ektushis la randon de l' arbaro.

Antau niaj okuloj, alkutimighintaj al la mallumo sin etendis vasta
kamparo, chiuflanke limigita de montetoj kovritaj per densaj arbaroj.
Meze de la kampoj je interspaco da kvaronmejlo staris majeste kaj
mistere, kvazau gardisto de l' nokto, masiva konstruajho: la kastelo
de Rhode, kun sia minacanta kvarangula turo. De ghia levebla ponto
ghis la vilagho staris duobla vico de arbegoj, kiun ni devis
preterpasi por atingi la izolan dometon de la malsanulino.

Sur la tuta naturo korpremanta silento pezis kvazau funebra vualo.
Densaj nebuloj, jen disighantaj, jen kunighantaj, traflugis la
chielon: momente ekbrilis la luno kaj sur la nigra fundo la tuta
kastelo fantastike lumis, je chiu fenestro ekbrilis blueta arghenta
fajro... chirkau ni zigzage flugetis aro da noktaj vespertoj.

Jhus ni atingis la misteran aleon, kiam subite estingighis la lumoj
de la kastelo. Tuj plenighas la aero per stranga bruado: blekado de
chevaloj, frapado de hufoj, sovagha rajdado. La terura bruegado
plifortighante shajnas proksimighi. Nun timiga sonorado de chenoj
miksighas kun raukaj krioj: Ho! ho! Hu! hu! Nenion ni vidas krom, en
fundo de l' aleo che la kastelo, tremetantan lumon, kiu jen ekbrilas
jen malaperas....

Ree farighas silento... silento pli terura, pli timiga ol la bruado,
kiu antau momento tremigis la aeron...

Mi premis la brakon de l' kuracisto, mallaute dirante:

--Kio okazas?... Kion signifas?....

La doktoro ne tuj respondis; kaj poste pripenseme li parolis:

--Strangajn aferojn oni rakontas pri la kastelo de Rhode... sed la
vilaghanoj rakontos tion al vi pli bone ol mi.

Kelkajn minutojn poste ni frapis che la pordo de la izola dometo. Nia
gvidisto mem malfermis kaj rigardante nian palan mienon:--Estu
bonvenaj--, li diris.--Ho, ni timis, ke malfelicho trafis vin.

--Malkviete ni atendis vin Sinjoroj, kvankam mia filino shajnas nun
farti pli bone,--aldonis la maljunulino, kiu sidis apud la fajrejo,
preparante varman trinkajhon por la malsanulino.

La patro prenis la lampon de la tablo kaj enirigis la kuraciston en
la apudan chambron, kie kushis lia filino.

La patrino preninte la varman trinkajhon, akompanis ilin.

Mi restis kelkan tempon sola en la hejma chambro, nur lumigita de la
rugha rebrilo de ligna fajro, kiu dancigis sur la kalkpentritaj muroj
fantomajn ombrojn. Mi repripensis pri chiuj strangaj okazintajhoj de
chi tiu fantastika nokto, kiam la patrino revenis, mallaute dirante
kun pli ghoja mieno:

--Shi ekripozas nun. Dank' al Dio, la krizo forpasis kaj ni povas
esperi, ke shi estos savita; tamen la kuracisto promesis, ke li
restos ankorau kelkan tempon, ghis kiam shi dormos.

Kaj dum shi boligis akvon por prepari tason da kafo, mi profitis la
okazon por demandi shin pri la teruraj bruadoj, kiujn ni audis.

--Ho, Sinjoro!--shi diris, sidighante apud la fajrejo--ni ankau, ni
audis la preterpasantan sangocharon kun ghiaj inferaj chevaloj,
ghiaj sonoradantaj katenoj. Ni ne kuraghis rigardi tra la fenestro,
tio estus mortiga, sed ni preghis por vi, kaj la Sankta Virgulino,
(danko estu al shi) auskultis nian preghon permesante, ke vi atingu
nian dometon. Ni timegis, ke vi ricevos la saman sorton ol nia Siska
de la muelisto....

--Kio do okazis al shi?

--Ghi estas terura okazintajho, Sinjoro, kiun oni rakontis al mi dum
mia juneco. Estis festtago en la vilagho, dancmuziko chie sonoris
lau gaja takto. Dum tuta tago la gejunuloj senzorge kaj senlace
saltadis kaj kantadis pensante nur pri plezuro kaj ghuo. En chiuj
gastejoj fluadis la shaumanta biero, chie regadis brua gajeco...
Tiunokte Siska de la muelisto, deksep-jara petola knabino, post la
danco hejmen reiris kun kelkaj gajaj gekunuloj. Ili kantis kaj saltis
ankorau sur la vojo, kiam subite eksonoris la dekdua... kaj oni
audis la bruegantan rulighadon de kvarchevala veturilo. Ghi pasis
tute proksime de la ghoja bando. "Haltu, veturigisto!" ekkriis ia
junulo.--"Haltu!" rekriis la aliaj; kaj la petola Siska, pli rapide
ol penso, eksaltis sur la postan flankon de la veturilo, kriante:
"Jen! mi veturas hejmen!" kaj shi malaperis en la aleo de la
kastelo. Furioze, sovaghe kuradis la chevaloj tra kampoj kaj
herbejoj, irante trifoje de la kastelo de Rhode ghis la kastelo de
Kratenberg, kiu iam staris sur la monteto. Chiufoje propramove
malfermighis brue la pordegoj de la kastelo por enirigi la veturilon.
Brue ili fermighis: sed neniu krom la fantomaj rajdantoj povis
trapasi la sojlon. Siska vidis dum momento la luksan internon de la
ensorchita kastelo... kaj shi falis de la veturilo. Matene vilaghanoj
trovis shian sangmakulitan korpon sur la ponto antau la pordego de
la kastelo de Rhode....

Dum la maljunulino rakontadis, la kuracisto kaj la patro estis
silente enpashintaj en la chambron kaj nun staris apud la fajrejo. Mi
estis tiel pripensema pro chiuj auditaj mirindajhoj, ke mi ech ne
rimarkis ilian apudeston.

La virino silentis, malfermis la antikvan kverklignan shrankon kaj
prenis siajn kvar plej belajn tasojn, kiujn shi plenigis por ni per
bonodora kafo.

Chiuj eksidis chirkau la fajrejo dum la doktoro kvietigis la
gepatrojn pri la farto de ilia filino, aldonante kelkajn konsilojn
pri la flegiloj uzotaj se ia nerva krizo reokazus.

Nenion mi audis pri tio char, en siblado de l' vento, en la
kraketado de l' fajro mi audis malproksime, malproksimege la
rulighadon de la sangocharo, la galopadon de l' chevaloj, la krakadon
de l' vipoj, la bojadon de l' hundaro; en la volvighanta fumo mi
vidis nur suprenflugantajn fantomojn.

La kuracisto rimarkis mian ekscitighon, char li interrompis mian
revadon dirante iom sherceme:

--Nu, amiko, chu la mastrino rakontis tiel timige kaj impresige la
historion de Rhode, ke vi sidas tie pripenseme, kvazau vi dormus?

--Efektive mi pripensas la strangajhojn, kiujn mi audis,--respondis
mi, kvazau vekighante,--kvankam mi ne povas kompreni kia estas la
kauzo de tiuj sorchajhoj.

--Ho, pri tio--diris la virino,--mi povas doni klarigojn al vi, sed
mia edzo pli bone tion rakontos ol mi, char li estas pli klera.

Kaj la maljunulo ekrakontis jene chi tiun legendon:

--La barono de Rhode estis fiera arogantulo, kiu tiel pasie amis la
chasadon, ke certe por tiu chi plezuro li estus vendinta sian animon
al la diablo. Preskau chiutage li chasadis kun multnombra sekvantaro
tra la senlima arbaro, kiu kovris la chirkauajhon de lia kastelo.
Ech dimanche, tago al ripozo kaj pregho dedichota, li ne povis lasi
sian pasion, kaj malgrau la avertoj de lia kapelano[5] li rajdadis
kaj galopadis kiel dum la semajno.

Ian dimanchon, kiam li ree foriris frumatene, li estis promesinta al
sia kapelano, ke li cheestos la meson; sed aliparte li estis
postulinta de la abato, ke li ne komencu ghin antau lia reveno. Tiu
reciproka promeso, kvietiginte lian konsciencon, li freneze
trakuradis la nudajn kampojn kaj la vastajn arbarojn.

Li ebriighis pro movo kaj bruo; kaj horoj post horoj forflugis
rapide. Jam audighas en la malproksimo la sonorado de dek-unu batoj
sur la kastela sonorilego, kiu rememorigas al li lian promeson. Li
ekvolas hejmen reiri, char lau eklezia regulo la meso estas
komencota antau la dek-dua horo; sed je tiu momento jen saltas tra
arbetaro unu kaj du kaj tri leporoj. Rapide la barono trafos ilin kaj
poste hejmen iros. Sed rapidegaj estas la leporoj; ju pli rapidas
la barono, des pli vigle ili saltas, jen malaperante, jen
remontrighante. Nun ili shajnas lacaj, senmove sidantaj sed, kiam
antauenvenas la chasisto, ree ili ekkuras... kaj kuras: dume pasas
la tempo. Ju pli nekapteblaj ili estas des pli obstina farighas
la chasisto...

Sed subite--chu li bone audas?--en la malproksimo, batoj de
sonorilego unu la alian malrapide sinsekvas. Dum momento surprizite
haltas la barono. Nun lauvice sidas la leporoj starigantaj la
longajn orelojn kaj kvazau aplaudantaj per la antaupiedoj kaj
vocho mistera audighas:

"Saluton, Barona Moshto, dank' al via pasio vi forgesis la meson!
Altsalutas vin Satano! Nun rapidu kaj kuru... sed vane!..."

Kolerego tremigas la baronon, li incitas per spronoj sian chevalon
kaj galope alrajdas hejmen, malbenante la diablon, kiu malice pekigis
lin. Tamen, li estis ordoninta al la abato ke li atendu, kaj chi tiu
obea devas, obei malgrau chiuj leghoj....

Li trapasas la leveblan ponton kaj la blazonornamitan pordegon. Chio
silentas, lia koro forte batas pro eksciteco, li tremas, char neniu
shajnas atendi lin. Li desaltas de sia chevalo; armilojn portante li
trapashas la korton, eniras en la kapelon. Tie genufleksas chiuj liaj
servistoj, kaj che l' altaro staras preghante la abato. Sanga nubo
preterflugas liajn okulojn, li strechas la brakon kaj... pafo bruega
skuas la audantojn. Sur la altaron falas la malfelicha ofero de la
venghema kaj peka barono....

De tiu tempo dum noktoj chirkau la Mez-Augusto fantomaj chevaloj
trakuras la kampojn sonorigante armilojn, nigraj hundoj
chirkausaltas, sangmakulita charo, en kiu audighas plendaj ghemoj,
brue rulighadas sur la shtonvojo. La tuta bando rajdadas, galopas
trifoje de la kastelo de Rhode ghis la loko, kie staris iam la
kastelo de Kratenberg, kie loghis la potenca chaskunulo de la barono
de Rhode.

Oni certigas, ke nur la terura vido de tiu infera rondo sufichas por
mortigi la plej maltimemajn kaj, ke chiu, kiu malfeliche trovighas
sur la vojo, estas kuntrenata ghis la kastela pordego.... La
maljunulo silentis kaj siavice la kuracisto ekparolis al mi:

--Se plachas al vi, amiko, ni kune vizitos morgau la kastelon,
ghiajn vastajn salonojn kun ornamitaj plafonoj kaj altaj skulptitaj
kamenoj, ghian kvinetaghan gardoturon, ghiajn misterajn kelojn kaj
malliberejojn; kaj la farmisto montros al ni la gotikan kapeleton,
kie kushas ankorau sur la altaro la chifita mesornamo de la kapelano
apud la sangmakulita meslibro, kiu restis tie de la tago, kiam okazis
la sanga dramo. La kruela barono de Rhode mortis baldau sen
heredontoj kaj de tiam neniu, krom strigoj kaj vespertoj, volis
ekloghi en la fantomvizitata kastelo.

Tiel parolinte la kuracisto levighis kaj senbrue direktighis al la
chambro de la malsanulino.

--Shi pace dormas,--li diris.--Mi opinias, ke nun ni povas hejmen
reiri.

Ni eltrinkis nian tason, premis la manon de la gemaljunuloj, la
kuracisto promesis reveni la morgauan tagon kaj ni foriris.

La chielo estis denove sennuba, la jam subiranta luno ankorau hele
brilis: nia lanterno ne utilis plu.

Kvankam noktmezo jam pasis de preskau du horoj, ni tamen ne deziris
reiri lau la plej mallonga vojo, kaj tiufoje ni enpashis la
shtonvojon.

Trairinte la vilaghon de Rhode, kamparana veturilo, venanta el flanka
vojo, preterpasis nin. La veturigisto salutis la doktoron per
amika:--Bonan nokton! Sinjor' Doktoro.

--Bonan nokton, Petro!

--Chu vi iras hejmen? Kunveturu! Restas du lokoj en mia veturilo.

--Dankon, mastro Petro, mi akceptas,--diris la kuracisto,--char ni
jam sufiche marshadis tiunokte.

La veturilo haltis, ni supreniris kaj prenis lokon inter la korboj
plenaj je fruktoj kaj legomoj.

--Jen,--diris al mi sherceme la kuracisto kiam reekrulighis la
veturilo,--nun vi veturas per la sangcharo, char mastro Petro estas
"la farmisto de la kastelo de Rhode".

Je tiuj vortoj mi nevole ektremis, sed la kuracisto shajnis ne
rimarki tion; kaj sin turnante al la veturigisto li demandis:

--Kien vi iras tiel frumatene jam venanta de la kastelo?

--Mi veturas al la chiusemajna foiro de Loveno,--respondis Petro. Mi
deziras alveni inter la unuaj kaj, char la vojo estas sufiche longa,
mi devas forveturi nokte. Ech hodiau mi estus volinta forveturi jam
pli frue sed malagrabla okazo malhelpis tion: kiam mi estis jungonta
la chevalparon la tirchenoj rompighis kaj la bestoj sin sentante
liberaj forkuris tra la aleo. La hundoj bojante persekutis ilin kaj
tiuj de la najbarajho brue respondis al ili.... Estis infera
bruego!... Ni malfacile haltigis miajn chevalojn, kaj mi devis
klopodi sufiche longe por rebonigi la chenojn. Tiel okazis, ke ne
estis eble forveturi plie frue.

Interparolante la tempo rapide pasis kaj baldau ni haltis antau la
gastejo, kie ni malsupreniris, dankante nian okazan kondukinton.

La kuracisto deziris al mi bonan nokton, aldonante, ke la kvietiga
proza rakonto de Mastro Petro kredeble sufichus por malensorchigi min
pri noktaj fantomoj.

Preminte mian manon li hejmen iris.

Mi supreniris al mia chambro sed malgrau lia diro, mi ne sentis emon
por ekdormi, char la miraj rakontoj tro influis mian cerbon kaj la
okazintajhoj tro profunde trafis mian imagon....

Mi ekbruligis mian lampon, sidighis apud mia tablo kaj ekskribis chi
tiun rakonton.

    D-ro Raym. Van Melckebeke.


PIEDNOTOJ:

[4] _Hageland._--Nord-orienta parto de provinco Brabant, en
Belgujo, inter la urboj Louvain, Diest kaj Tirlemont.

[5] _Kapelano._--flandre: kapelaan; germane: _kapellan_;
france: _chapelain_; angle: _chaplain_.--Kapelano estas abato, kiu
faras meson en privata kapelo.




DUA MENCIO


LA STATUO DE ZAMENHOF


LA TEMPVETURILO

Profesoro Stelverdo jhus finis sian skribadon.

Morgau li faros paroladon pri Esperanto antau la Literatura Klubo,
kies ano li estas. Malfrue li laboras, verkante elokventan tezon,
char li intencas elkonvinki sian audantaron, ke antau chio la kara
lingvo disvastigos la belajhojn de la literaturo tra la mondo, donos
al la reghoj de beletristiko pli da fideluloj, ol ili iam antaue
havis, kaj, en tempo pli-malpli longa, naskos rason de geniuloj
kompare kun kiuj, la mortintaj verkistoj shajnos pigmeaj, malfortaj
kaj malspritaj. Gravege estas, ke lia parolado bone sukcesos por
gajni la aprobon de la kleruloj en la universitato Kamponto, kie
Profesoro Stelverdo sin okupadas.

Tie cheestos la estro de l' universitato, D-ro Sekpolvo, dormema
konservativulo, kiu malshatas chion novan. Li ech edzighis je maljuna
sinjorino. Nu, multe da malnovaj ajhoj estas shatindaj,--ekzemple,
bona vino, libroj legitaj ghis parkereco, amataj amikoj,--sed antau
ol mi kondukus al la poredzeca altaro grizharan ostulinon, mi... nu,
mi humilege petus senkulpigon, au preferus ekzilon en Barbaregujo.
Sed malgrau siaj fantazietoj kaj amo al antikvajhoj, D-ro Sekpolvo
estas kleregulo, kiu havas multe da influo inter la scienculoj. Se
nur Profesoro Stelverdo povos lin konvinki, ke Zamenhof nur elsekvis
la principojn de Bacon, au preferinde de Pitagoro, chio estos bona.

La lampo en la profesora chambro lumis malhele; la fajro brulis
duberughe, ankorau disjhetante, antau ol ghi estingighos, komfortan
varmon. En tiu noktmeza horo la senbrueco, kutima en la chambraro,
kie loghadis la profesoro, estis pli observebla ol ordinare. Li levis
sin de la skribtablo kaj lasis sin fali sur brakseghon antau la
kameno, primeditante sian temon por ghin fiksi bone en sia memoro.
Sur la kamenbreto la horlogha pendolo batetadis ritme, ritme, ritme.
Ghia sonado, mehhanike konstanta, trankviligis lian lacan cerbon; la
remburita segho donis dolchan ripozon al liaj membroj; la malhela
lumo disvershis preghejan pacon, kaj en la dormiga varmo de la
terkarba fajro la muskoloj de la profesoro malstrechighis.

Nenia trairanto tra la kvarangula ghardenplaco, sur kiun la fenestroj
de la kolegiaj konstruajhoj elrigardis, vekis el ghia kvieteco la
senmovecon de la nokto; nenia bloveto shancelis la folion
lastrestantan sur la brancho, kaj ech la striaj nubetoj baris la
radiojn de la luno serene rajdanta en la nigrablua chielo, kvazau
por malhelpi ian maltrankviligan influon.

Shajnas, kvazau chio simpatie volus ekdormi; ech la horlogho
daurigis sian tiktakadon pli kviete, sed chiam ritme, ritme, ritme.
La profesoro senkonscie adaptis al ghia unutona sonado vortojn,
vortojn, vortojn; senenergie kaj nelaute li elparolis la bonekonatan
himnon de l' Espero:

  Forte staras muroj de miljaroj
  Inter la popoloj dividitaj;
  Sed dissaltos la obstinaj baroj
  Per la sankta amo disbatitaj.
  Nia diligenta kolegaro
  En laboro paca ne lacighos
  Ghis la bela songho de l' homaro
  Por eterna ben' efektivighos.

--Vi do parolas Esperanton,--ekdiras vocho devenanta de malantau la
balancighanta kapo de la profesoro.

Surprizite, la profesoro sin turnas malantauen, por vidi, kiu
parolas, kaj tuj lia surprizo farighas mirego. El kie venas la
parolinto? Kiu li estas? Kion li volas? Chu shtelisto? La profesoro
restas muta pro mirego, char neniam antaue li vidis tian homon.

--Mi audis esperantajn parolojn, kaj tial mi haltis,--klarigis la
novalveninto.--Ne miru, ne timu, ne ataku min,--li rapide aldonis,
char la profesoro eksaltis kaj subite ekprenis fajrferon.--Havu
paciencon, kaj mi klarigos chion.

La profesoro, iom hontanta pro sia momenta kuraghmanko, kaj pensante,
ke estas neeble, ke Esperantisto havus malbonajn intencojn,
respondas:

--Tio chi estas nepardonebla altrudo. Kiel vi venis en mian privatan
chambron, kaj kial mi ne devas tuj vin forpeli?

--Sinjoro, mi petas, ke vi ne agu tro rapide. Kompleze bonvolu min
auskulti. La klarigo, kiun mi volonte al vi faros, estos longa kaj
malfacila, sed, mi certigas vin, vi bedauros nek la tempon nek la
toleremon, kiujn mi petas, ke vi donu al mi.

La profesoro, en la dauro de tiu chi parolo, observis, ke lia
vizitanto sidas sur ia mashino, malsimpla amaso da metalaj
radoj,--malgrandaj radoj, verdaj kaj purpuraj kun masivaj periferioj.
Kiel ghi venis tien tra fermita pordo, tiel subite, tiel senbrue, li
ne povis diveni. La malhela lamplumo ne ebligis, ke la profesoro
ekzamenu la detalojn, sed evidentighis je l' unua ekvido, ke tio chi
li havas eksterordinaran okazon. La vocho audata estas ekstreme
belsona, kaj la maniero de la parolanto tre ghentila, kvazau li
dezirus krei bonan impreson tamen tute sen troservemo. La kolero de
la profesoro, kiu sekvis lian unuan miregon, formortis; lia scivolo
ekscitighas; jen estas problemo ja solvinda. Sed kiel komenci ghian
solvon ne estas facile diveneble. Jen homrajdata mashino envenas
nokte en fermitan chambron! Korpa homo parolanta Esperanton, kune kun
metala mashino videbla, tushebla! Tio estas nek songho nek fantomo.
Ech Flammarion[6] mem ne povus tion klarigi. Ghi transpasas
teosofismon, spiritualismon kaj Flammarion'ismon kunmetitajn! Multaj
kontrauemaj sentoj interbatalas en la cerbo de la profesoro:
konfuzo, mirego, timo, admiro, dubo, sciamo; tamen super chio ekregas
konvinketo, ke tiu, kiu parolas Esperanton, estas amika kaj
konfidinda. Jes! li ne dubos plu; li fidos je si; "la domo de anglo
estas lia kastelo", li timos nek fantomon nek diablon, des malpli
Esperantiston, ech se tiu chi ekaperus el la tombo mem!

Sin fortikiginte per tiaj pensoj, la profesoro demetas la fajrferon;
li sin armos per racia argumentado anstatau per fera batilo. Se
necese, li rompos la kapon de la trudinto per skolastika rezonado,
prefere ol per vulgara kuireja ilo.

--Sinjoro,--li diras malvarme,--pli ol klarigo estus bezona, se tio
chi estus simple neinvitita entrudo, sed char ghi shajnas
nekomprenebla mistero, mi atendos pacience, ghis vi dispelos la
mallumecon de mia kompreno.

--Per tiuj vortoj mi rekonas vian profesoran ghentilecon kaj
lernamon. Vi ekspertas ion, vi nescias kion; vi nomas ghin mistero de
vi ne komprenebla, kaj samtempe vi ne volas ghin antaujughi. Mi ne
deziras, mi ne petas plion. Sen plua antauparolo, nur dankante vin
por via komplezo, mi desaltos de la selo kaj tuj enprofundighos en
mian temon.

Konformigante la movon al la intenco, la novetrovita Esperantisto
antauenvenas.

--Tiu mashino,--li diras,--estas provajho. Mi elpensadas
pliperfektigotan mashinon, kaj dume mi faris unuan provon por
certighi, chu ghi taugas. Ghi funkcias sufiche bone, sed mi opinias,
ke mi povos plibonigi ghin post mia unua eksperimento. Vi vidas tiun
chi ciferplaton, (kiel malluma estas la chambro!) ghi sciigas min, ke
ni estas en la jaro 1906. Chu tio estas konstatebla?

--Jes,--respondas la profesoro, kun demandantaj okuloj.

--Bone! Kiam mi ekveturis mi diris al mi: mi reiros ghis chirkau
1900, char antau tiu jaro, diras niaj historiistoj, ne multe da
Esperantistoj ekzistis, kaj, krom angla, mi ne scias alian lingvon.

--_I, too, am English_ (mi ankau estas anglo),--interrompis la
profesoro,--_Pray, let us continue our conversation in our
mother-tongue_. (Mi petas, ni daurigu nian interparoladon en nia
patrinlingvo.)

--Ha! Ha! vi uzas la literaturan lingvon de la Viktoria
epoko,--ridante respondis la vizitanto,--kiun apenau mi komprenas.
Mi estas metalurgiisto kaj mehhanikisto, kaj mi tute ne klopodis pri
literaturaj aferoj. Nia ordinara, nuntempa lingvo tre diferencighas
de la lingvo de Carlisle kaj Spencer[7]. Pro la ghenerala akceptado
de Esperanto, oni trovus la lingvon de vi parolatan nur en la libroj
de la studistoj de la literaturo. Pri la vorto, la litero kaj la
elparolado, nia lingvo jam de longe tre aliighis, char, unue, la
Usonanoj[8] reformis la ortografion lau la elparolado, kaj, due, la
vortoj uzadataj de la tiama burgharo kun ilia elparolado estas komune
alprenitaj. Do, kun via permeso, mi daurigos en Esperanto.

--Kiam mi vidis, do,--la obstina Esperantisto daurigis,--ke la
montrilo de mia mashino alproksimighas al la difinita dato, kaj mi
audis parolon en mia kutima lingvo, mi pensis, ke estus saghe, ke mi
haltu che tiu oportuna okazo. Tiel mi faris, kaj jen mi estas, en via
chambro, neatendite, neinvitite, kaj,--li aldonas ridetante,--lau
via placho, elpelote.

Apenau duonkomprenante, la profesoro demandas al si: "kia homo
estas tiu chi? Chu lunatikulo? Lau lia konduto, ne; lau liaj
absurdajhoj pri angla lingvo, kredeble jes. Mi igos lin paroli pri
lia mashino, kaj poste ekscios, kion fari."

--Sinjoro,--ekdiras la profesoro,--la gastameco malpermesas,
ke mi vin elpelu. Mi estas fraulo kaj sola; do via cheestado
plezurigos al mi. Via mashino interesas min. Diru, mi petas, kia ghi
estas, char al mi ghi estas tute stranga.

--Ne sole al vi,--respondas la fremdulo,--sed al chiu. Ghi estas nove
elpensita. Mi nomas ghin la tempveturilo. Mi petas, ke vi vin pretigu
kontrau granda surprizo, char tio, kion mi diros al vi estos
miregiga. _Vi_ vivas en la jaro 1906, _mi_ vivas en la jaro 2059....

--Neeble! Tute neeble!--la profesoro ekkrias. Nun li havas la
shlosilon, kiu malkashos la misteron; la sinjoro estas frenezulo.

--Pardonu min,--daurigas S-o Estontulo, (tiel mi lin nomos),--mi
petis, ke vi vin preparu kontrau granda surprizo. Vi opinias, ke mia
mashino estas strangajho, sed antau ol mi finos mian klarigon vi
pensos, ke mia historio estas centoble pli stranga. Mi insiste petas,
ke lau via promeso, vi prokrastu vian jughon ghis la fino.

--Sendube vi jam vidis,--S-o Estontulo aldonas post pauzo,--tupon
turnighantan, tiel rapide, ke ghi shajnas senmova. Plie, la radioj de
rapidege rulighanta rado farighas nevideblaj. Chu, do, vi ne povas
figuri al vi solidan korpon turnatan tiel rapidege, ke ghi ankau
farighas nevidebla? Ech se, pro manko de potenco sufiche forta, vi ne
jam tion vidis, tamen tion vi povus imagi, char vi, scienculo, scias,
ke sub la chielo ekzistas multaj aferoj, pri kiuj la filozofoj neniam
revis. Kio okazas, do, che tia solida korpo tiel rapidege kaj
nevideble turnighanta? Chu ghi ne trapasas tra la dauro de la tempo,
kvankam ghi mem shajnas senmova kaj nevidebla? Nu, do, atentu tion
chi (mi esperas, ke mi ne vin ghenas), kiam oni estas en ekspresa
vagonaro, oni shajnas esti senmova, kaj la chirkauajhoj
preterkuradas. Tiel simile estas che la solida korpo jam pridirita;
se oni rajdus sur ghi oni estus nevidebla kaj senmova, kaj la
tempdauro, tra kiu oni pasus, shajnus preterkuri proporcie lau la
rapideco de la aksturnoj de la korpo. Jen vi havas la ghermojn de la
bazaj principoj, lau kiuj mi konstruis mian mashinon. Sed, se mi ne
estus eltrovinta du novajn metalojn kun eksterordinaraj reciprokaj
proprecoj por produkti rapidegan movon, (vi vidas ilin, tie en la
mashino: unu estas la verda; la alia, la purpura), la elpensado de
mia tempveturilo ne estus eblighinta. Tiel okazis, ke mi, homo de la
tria jarmilo, povas paroli kun vi, kiu vivadas en la dudeka jarcento.

La profesoro rerigardis la vizitanton por legi en liaj trajtoj lian
karakteron. Li shajnas afabla kvankam regema, serioza, sed ne sen
bonhumoro; prudenteco kaj inteligenteco elradias el lia masiva frunto
kaj brilaj okuloj. Li kaj lia tempveturilo estas egale enigmaj. Tamen
la profesoro konkludas: "neniu krom frenezulo povas paroli tiajn
sensencajhojn".

--Sinjoro,--daurigas Estontulo,--dufoje en viaj pensoj vi nomis min
frenezulo. Mi pardonas vin pro via neevitebla nescio,--li aldonas kun
dolcha maniero, supera, sed tute sen aroganteco,--sed permesu, ke mi
vin avertu, ke en mia epoko la psikologia scienco jam tiagrade
antaueniradis, ke mi kapablas iom koni pensojn neelparolatajn,
precipe kiam ili estas intensivaj. Gardu, do, viajn pensojn, tiel
same, kiel vi atentas pri viaj paroloj.

Profesoro Stelverdo ne povis digesti tiun chi sciigon, kaj
plicertighis, ke lia vizitanto estas forkurinto el ia lunatikejo. Li
ekserchis rimedon por elpeli tiun chi, kiu tiel facile parolas pri
neeblaj fifantaziajhoj. La strangulo, eksentante la novan manovron,
rekomencas la atakon de alia flanko.

--Sinjoro, mi ekvidas, ke vi ne estas preparita por la konvinkigho
per la teorio, sed feliche mi alportis kun mi konkretajhon, kiu nepre
min pravigos. Mi ne parolos plu pri mia mashino, char mi ne povas
permesi, ke vi ghin ekzamenu. Ghi estas nove elpensita, kaj mi ne
volas, ke iu antauprenu la gloron, kiu propre apartenas al mi. Alie,
la mashino mem, la ido de mia longa laborado, pruvus, ke mi diras la
veron. Sed mi montros al vi ion alian.

S-o Estontulo sin turnas al la mashino, el kiu li elprenas nigran
skatolon, kiun li prezentas al la profesoro. En ghi estas du
vitrajhoj por la okuloj, kaj el la flankoj eliras kauchuka tubo kun
tuberformaj finighoj.

--Tiu chi aparato,--klarigas la neelpelebla vizitanto,--iom similas
je la kinematografo konata de vi. Sed ghi estas multe pli oportuna,
pli tauga; plie, ghi videbligas ne nur la vidajhon lau ghia natura
koloro, sed ankau audebligas la audajhon. Per ghi oni povas vidi
kaj audi chion, kio okazas en la mondo.

--Eble ech flari ankau,--la profesoro interrompas ironie.

--Ne, char pro neuzado, la flarsento de la homo preskau ne ekzistas.
Tamen ni havas ilon, kiu plifortigas odorojn, tiel same, kiel la
mikroskopo pligrandigas objektojn.

--Sed chu vi ne trodiras pri via aparato? Kiel, ekzemple, vi povas
vidi tion, kio okazas che la antipodo? Tio ne estas ebla.

--Sinjoro, tio estas efektive tiel ebla, kiel per la telefono vi
povas audi la homan vochon transoceane. Sed ni ne diskutu pri la
afero, la horo tre malfruighas, ni provu ghin. Tenu la skatolon
antau la okuloj; rigardu tra la vitrajho; kion vi vidas?

--Mi vidas urbon nekonatan de mi; la placo estas ornamita
per multaj flagoj kun verda stelo en la angulo. Supre de la domoj
naghas centoj da aerveturiloj; en ili estas homoj. La aerveturiloj
estas sen balono kaj shajnas perfekte direkteblaj; ili sin aranghas
lau rondo. Sur la placo estas io tegita. Kio estas? Pardonu, ke mi
ne kredis vin.

La humileco de la profesoro estis kompatinda. Lia skeptikeco
forighis. Lia sintenado elmontris, kiom li bedauras sian nekredemon.
Li ekkonis, ke antau li staras superulo, pli klera, pli sperta ol
li; iu, kies shuagrafon li estas neinda malhokumi.

S-o Estontulo premis butonon de l' aparato; li ne shajnis rimarki la
aliighintan konduton de sia gastiganto.

--Tio chi estas nur enkonduko,--li diris.--Mi haltigis la aparaton,
kaj antau ol mi ghin remetos, mi klarigu. Kiam mi ekveturis, mi
sciis, ke neniu min kredos. Do, char mi intencis halti chirkau la
1900a jaro, mi kunprenis kun mi vidajhon de hodiaua okazintajho, t.
e. je la 15 de Decembro 2059, okazintajho, kiu tre interesos la
fruajn Esperantistojn. Hodiau oni maltegis la statuon de Zamenhof en
Bjelostoko. Vidajho de l' okazo nepre konvinkos la nekredemulojn, ke
efektive mi estas sur la tero hodiau je la 15 de Decembro 2059. Vi
vidos tion, kio okazis, kaj ankau vi auskultos la paroladon de
Aleksandro Romanofo, kiu prezidis che la maltega ceremonio. Oni
elektis lin, char li estas praprafilo de la imperiestro, kiu regnis
en Rusujo, kiam Zamenhof naskighis. Sed estas necese, ke mi reiru tuj
al mia propra epoko; la horo estas tre malfrua, kaj ech ni en la tria
jarmilo bezonas dormi. Mi lasos kun vi la aparaton, kiun oni nomas la
malproksim-vidilo. Mi instruos vin, kiel oni ghin uzas, kaj revenos
morgau je la sama horo por audi, kion vi pensos pri la viditajho.

--Mi dankas vin,--respondas Profesoro Stelverdo,--la rendevuo tre
konvenas por mi. Mi estos tute libera.

Per rapidaj movighoj S-o Estontulo tushis la diversajn pecojn de l'
aparato, klarigante kiel ghi funkcias, kiel oni ghin alghustigas.
Poste li saltis sur la selon de sia tempveturilo; kelkaj krakadoj
audighas; la radoj ekturnighas. La vizitinto, kune kun la mashino,
komencas vibri kaj farighi malfacile videbla; ili shajnas kvazau
ombro, kaj tuj poste malaperas. El la aero venas la vocho de la
foriranto; ghi havas sonon plimalfortighantan, kiel la fajfo de
lokomotivo eniranta en tunelon:

--Ghis revido,... ghis mor...g....au!--ghi diras, kaj la profesoro
restas sola.


LA MALPROKSIM-VIDILO

Sola? jes, sola, se oni povas alskribi solecon al tiu, en kies cerbo
tumultego da interplektighantaj pensoj traturnighadas.

Kara leganto, vershajne vi vidis iam la maron, la vastan, senliman
maron, la bluan maron ridetantan en ghia somera beleco. Ghi (preskau
mi skribis: shi) ridetas al vi, eljhetante al vi el sia lazura
suprajho richon da oraj lumeretoj, tiel same kiel amrigardetoj el la
okuloj de via charmulino; ghiaj ondetoj plaudantaj, tiel same kiel
shmacetaj kisoj, diradas pri plezuro kaj plena ghuo sen penso pri la
estonteco; la fresheco ozonplena de ghiaj saletaj ventetoj similas je
la parfumita spiro de l' amatino via, al vi donante novan vivon kaj
forton. Ha! la koketulino! ghi ne estas chiam tiel aminda; kiel la
logema virino, ghi havas siajn kapricojn kaj modojn. Sed chu vi iam
vidis la vintran maron en ghia sovagheco? Krom tiuj, kiuj
malsupreniras al la maro en shipoj kaj vidas la mirindajhojn de l'
profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas
la akvojn chielen. Tiam la ondegoj senchese sin jhetadas sur la rokan
bordon, chasante unu la alian, batante kaj rebatante, sin
sursaltante, formanghante, englutante kun reciproka furiozeco,
rulante la shtonojn kun terura bruo, disrompante la krutajhojn, ghis
la akvo dissolvighas kaj vaporighas en shprucajhon kaj shaumon, nur
por tuj rekomenci sian chiaman bataladon.

Simila uragano movis la pensojn kaj emociojn de Profesoro Stelverdo
ghis la fundo. Supernaturaj estis egale la eniro kaj eliro de la
vizitinto, spite de liaj kvazausciencaj klarigoj. La akademia
sereneco ne kutimas renversighi per tiaj eksterordinarajhoj; facile
estas kompreni do, ke Profesoro Stelverdo estis superkonfuzita.

Kiel ofte, kiam oni estas en la mezo de gravega kaj urgha afero, ia
bagatelo, ia triviala penso trudas, kaj postulas la atenton. Sir
Thomas More, bona kaj justa, mortkondamnita, starante sur la
eshafodo, metante la kapon sur la shtipon, demovis sian barbon de sub
la kolo, dirante al la ekzekutisto apudstaranta kun la hakilo preta
por la mortdononta frapo: "ne dishaku mian barbon; domaghe estus, ke
ghi difektighu, char vere ghi ne ofendis". Simile, dum la morala
renversigho de nia profesoro, subita penso trairis tra lian kapon.
"Mizerulo!" li ekkriis, "ve al mia angla malfruema sagho! Jen
mirakla vizitanto el ia nekonata lando, kaj mi tute forgesis lin
regali. Ech mi minacis kaj insultis lin! Kion li pensos pri mi? Ke mi
estas sovaghulo? Ke ni en la dudeka jarcento estis barbaroj sensciaj?
Sed ho ve! la bedauro estas senutila. Mi nur esperas, ke li konos,
ke la ekstrema strangeco de la renkontigho konfuzis chiujn miajn
pensojn kaj senigis min je la plej ordinara ghentileco. Vere mi
nescias, chu mi staras surpiede au surkape! Kiam li revenos, mi
penos pruvi al li, ke...".

Lia rigardo refalis sur la malproksim-vidilon, kiun ankorau li
portis en la mano, kaj la scivolo supervenkis la bedauron. "Tio chi
almenau restarigos mian kredon", li diris, "au male. Mi ghin
ekprovos".

Li almetis la kauchukajn tubojn al la oreloj, trarigardis la
vitrajhojn kaj ekfunkciigis la aparaton tiamaniere, ke ghi iru iom
malrapide. Jen, kion li observis.

Antau la okuloj vidighas la tuta urbo. Estas kvazau la observanto
starus sur altajho au eble sur turo. Ha! nun ni povas konjekti, kie
ni lokighis; certe, sur aerveturilo, rigardantaj la urbon de supre
kaj je oportuna proksimeco. Sed kia urbo! Tian Zamenhof mem neniam
vidis; li ne rekonus sian naskighurbon, la lokon, kie li pasigis
siajn knabjarojn; kie li staris silente, senmove, aparte de siaj
kunlernantoj, ne partoprenante en iliaj ludoj, tamen sopirante al
kunuleco kun ili, doloroj kaj esperoj kontraubatalantaj en la koro,
turmentate de granda ideo formighanta en sia cerbo. Ne, li ne rekonus
tiun chi urbon, char rusan karakteron ghi tute ne havas. Oni nescius,
chu oni estas en Parizo au Bagdado au Valparajzo; la domoj estas
konstruitaj lau nenia nunekzistanta tipo. Belegaj ili estas, ech
grandiozaj; gracio kaj daureco, arto kaj fortikeco kunighas lau
kunakordaj proporcioj. Koloro, formo kaj materialo, chiuj egale
perfektaj, kunmiksighas por fari charmegan eksterajhon; kompreneble
la arhhitekturistoj zorgis, ke liaj bonegaj konstruajhoj estu tiel
ornamaj kaj taugaj interne, kiel estetikaj ekstere. Felichuloj, kiuj
tie enloghadas!

Sub la radioj de la norda suno, en la klara frosta aero, chio
ekbriletas hele. La neghkovritaj stratoj preskau blindigas nin, tiel
blankaj ili estas! La sunlumo rebrilas de miriadoj da glacikristaloj,
kiel multego da fajreroj. La malvarma fresheco de l' atmosfero
saltigas la sangon en la vejnoj, komunikante al chiu sentojn
plezurajn kaj felichajn. En la larghaj stratoj, lokitaj regule sed
por bela efekto, oni vidas amason da homoj, kies gajemaj vizaghoj
elmontras la ghojon en la koro. Chien rapidas glitveturiloj. Ha! ili
estas sen chevaloj; tra la stratoj ili rapidegas, multe el ili lau
unu direkto. La veturantoj rigardas per viglaj okuloj la stratnomojn,
skribitajn pole kaj Esperante sur la domoj. Jen "Strato Zamenhof"!
Chu estas eble, ke la Majstro iam loghis en tiu strato? Ha! jes,
sendube! vidu tiun tabuleton:

  Tie chi naskighis, la 15 de Decembro 1859,
  Lazaro Ludoviko Zamenhof,
  autoro de la lingvo esperanto.

  "Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo".

La vera alpilgrimejo! Estas preskau neeble ghin preterpasi, ghin
forlasi, tiel ghi altiras al si adoreton. Sed ni ne povas haltadi
tie; almovo tra la stratoj al ia centra punkto tiras nin kun si. Ni
sekvu ghin! Piedirantoj, glitveturiloj, aerveturiloj, ech kelkaj
chevalrajdantoj kaj chevalveturiloj (tiuj chi shajnas kuriozaj
postvivantoj el la antikveco) kuncentrighas al la placo. Signalo
audighas! Rapidu, rapidu, ni estos tro malfruaj! Chio estas agemeco,
akcelo, eksciteco, konfuzo! Auskultu! Forta vocho sonas, kiel
trumpeto; iu kriegas mallongajn ordonojn, klare kaj difine. Tuj la
hhaoso farighas ordo. La placo mem plenighas per la amaso; sur chiu
balkono staras multaj atendantoj; chia nicho, kie unu povus trovi
lokon, estas okupata. En la aero grandegaj veturiloj larghigas siajn
flugilojn; centope ili sin ordigas tiamaniere, ke chiu povas vidi la
spektaklon.

Tuj poste, unu el ili malsupreniras. La heraldo ekkriegas; vidu, li
uzas specon de megafono. Chiu el tiu multego audas perfekte lian
vochon. Li anoncas, ke Aleksandro Romanofo, kies praavoj regnis en
tiu chi parto da la terglobo, kiam Zamenhof memvole oferis la plej
bonajn jarojn el sia vivo por Esperanto, estas speciale delegita por
paroli la panegiron.

Nenio, nek uniformo, nek oficsigno, distingigas la oratoron de la
cetero de l' alestantoj; tie li staras, simpla homo, kies meritoj au
malmeritoj dependas sole de li mem, de lia kapableco au manko de
kapableco. Oni jughos lin lau liaj faroj. En la antauparton de la
aershipo li venas, kaj ekprenante megafonon, li komencas paroli.


LA PAROLADO DE ALEKSANDRO ROMANOFO

Hodiau ni festas la naskighon de unu el la elektinduloj de la
homaro. Antau ducent jaroj, je la 15 de Decembro, 1859, naskighis en
tiu chi urbo Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies statuon mi baldau
maltegos.

Al li ni shuldas nekalkuleblan shuldon; de li ni ricevis senprezan
donacon; per li la kapabloj de la homaro netakseble multoblighis.

La mondo tre bezonis lin; tamen, kiam li sin ekprezentis, tiu sama
mondo lin blinde ignoris.

Jes, la mondo tre bezonis lin. Dum la jarcento, antau ol li
naskighis, la interrilatoj spiritaj, moralaj, materiaj, de homo kun
homo, jam multoble kreskis. La relvojoj shpinis araneajhon sur la
karto geografia; sur la libervojo de l' oceano glitis multego da
vaporshipoj; la telegrafo metis zonon chirkau la globo, plirapide ol
sinjorino surmetas la sian sur la talion. Scienculoj enprofundighis
en la misterojn de la Naturo, kaj vekis novan inteligentecon. Chie
kaj chien demanda spirito spiris sur la homan animon. La klereco
farighis komuna akirajho. La ordinara homo ne restis plu muta besto,
kontenta, se nur oni lin nutris; li postulis nutrajhon por sia
intelekto, kaj, sen tio, li rifuzis satighi.

Tamen ekzistis barego.

En Europo sola pli ol 250 lingvoj estis parolataj. Unu lingvano ne
komprenis la vortojn de alia lingvano. Kiel nun estas che la
kanajlaro, en la mezafrika arbarego, en la chirkauajhoj de la
tibetaj montegoj, tiel same estis tra la mondo, kiam Zamenhof
naskighis. Lingvo, chu parolata, chu skribata, estis tiatempe la sola
ilo por transdoni la penson, sed tiam ghi ne havis la kapablon sin
transporti trans la malvastajn landlimojn escepte malfacile kaj per
la helpo de tradukistoj. Tiel chiu nacio loghadis en izoleco, kaj la
pensado restis mallargha, malricha, mallibera kaj malsana.

Imagu tian aferstaton, kaj komparu ghin kun la nuna.

Tiam ekaperis fajrero. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis sian
unuan broshuron, "D-ro Esperanto: Internacia Lingvo". Li
kvazaujhetis sian idon sur la sensimpatian mondon, dirante: "se mia
lingvo estas tauga, ghi estu akceptata; se ne, ghi pereu". Kuragho
Sparta! Sed la novenaskito nek trompis lian konfidon nek perfidis
sian gloran celon. Kiam Volta ekkreis sian elektran fajreron,
sendaura lumero simila je la fiekbrileto de malseketa alumeto, li ne
antauvidis la gravegajn rezultatojn defluontajn de sia eltrovo; sed
al Zamenhof apartenas la chiamlaudinda merito, ke li ja sciis, ech
antau ol li eldonis sian libreton, ke li ekbruligas fajreron, kiu
enflamigos, unue la klerulan mondon, kaj poste la tutan homaron. Ne
nur elpensinto estis li; li estis profeto, kiu neniam dubas, ke lia
antaudiro nepre efektivighos. "Venos iam la tempo", li diris tute
sen fanfarono, "kiam Esperanto farighos posedajho de la tuta
homaro".

Sed Esperanto ne venkis la mondon che la unua bato. Longa batalado
sekvis kontrau ignoreco, inercio kaj apatio. Per sia merito sole,
Esperanto altiris al si alighanton post alighanto; ghi supersaltis
la landlimojn de sia patrujo; ghi transpasis trans la marojn. Pasho
post pasho, ghi atingis la popolamason; en surprizo, la simpla
regnano ektrovis, ke li estas ne nur naciano, sed homarano. La okuloj
de la kompreno malfermighis. Baldau, la popolamaso en unu lando
kunighis kun siaj kunuloj en la aliaj, kaj, char Esperanto jam ilin
edukadis, jam levis ilian moralon, ili ne kunighis por malbonaj
celoj. Tion chi la naciestroj notis; la influo de la vekitaj popoloj
sin sentigis antau la trono, che la katedro, en la parlamentejo.
Esperanto jam eniris en la lernejojn, kaj baldau la edukado
unuformighis; oni fondis centran, internacian edukadan estraron, kiu
speciale zorgis pri la plej inteligentaj studentoj de chiuj landoj.
Per tio, la scienco antaueniris pashege, salte. La efikeco de la jam
de longe elpensita senfadena telefono kreskis multe per la
malproksim-vidilo; oni plibonigis la aerveturilon, kaj ghi farighis
praktika kaj rapidega transportilo. Pro la komuna alproksimigho de la
nacioj, rezultis, ke la legharoj de la diversaj landoj kunsimilighis;
por tio, oni bezonis centran internacian regadon. La bezono naskis la
rimedon. Konsekvence, la armeo kaj militshiparo farighis senutilaj.
Dume tiuj, kiujn la Europanoj malestime nomadis nigruloj, flavuloj,
imitis la bonan ekzemplon; multe da ili, chiam pacemaj, se oni ne
ilin incitas, superis la blankulojn, kaj volonte demetante armilojn
ili elsekvadis pacajn okupadojn.

Tiu chi akceligho de homa pensado kauzis naturan sed flankan
efekton. La opinioj kreskadis, ke akiradi posedajhojn ne estas la
chefa homa celo, ke la plej shatinda rekompenco al la laboro ne estas
ghia materia rezultato, sed la konscieco pri devo deve plenumita. La
registaroj prenis sur sin la zorgadon pri la reala komforteco de la
regatoj; al neniu mankis nutrajho, vesto au loghejo: chiu ricevis
konvenan edukadon proporcie lau sia natura kapablo. Altranga au
richa malsaghulo ne suchis plu la fruktojn de la laboro de la
malrichaj kaj la malfelichaj. La shtato taksis la valoron de chies
servoj kaj laboroj; ghi komencis konton en la nomo de chiu regato,
debitante la koston de la subtenado al tiu konto, kaj kreditante la
taksitajn servojn. Tiel la mono, oftege radiko de malbono, perdis
multe da sia potenco, kaj avareco kaj avideco sin kashis sub
malestimon.

Grado post grado, la centra regado ensorbis la naciajn registarojn;
krom kelkaj izolaj kaj nefruktoportaj partoj, la tuta terglobo
farighis unuigho de nacioj jam ne plu interbatalantaj. En unu vorto,
la tuta platajho de la homa intelekteco levighis. En la fruaj tagoj
de la civilizacio, unue la familio sin organizis; poste la gento;
fine, per Esperanto, la homaro alprenis por sia devizo la vortojn
"unu por chiuj, chiuj por unu", kaj anstatau la fierdiro
"civis romanus sum", oni diris kun egala fiereco "mi estas homo".

Religia pensado farighis tute libera, kaj chiaj sektoj baldau trovis
komunan fundamenton, nome la eternaj principoj de l' Amo kaj Devo.

Kompato kaj vero ja sin renkontis; justeco kaj paco ja kisis unu la
alian.

Chio tio chi estas historiaj faktoj, kiujn vi ja konas; sed rigardu
la konkludon. Chion tion chi Esperanto igis ebla, char ghi, kaj nenio
alia, detruis la baregon. Tio estas la shuldo, kiun ni shuldas al
Esperanto; tio estas la neesprimebla merito de ghia genia elpensinto.
Li sukcesis, kie chiu alia maltrafis. Li trovis pasejon inter montaro
ghis tiam nesuperebla; li trovis la vojon, per kiu ni, liaj
posteuloj, iras trankvile al la fina celo.

Sed mi konas la karakteron de tiu chi modesta glorindulo, se Zamenhof
mem povus cheesti kun ni hodiau, jen tio, kion li dirus:--"Ne
trograndigu mian parton en la progresado de la mondo. Mi estas nur
ero en la cheno de la disvolvigho de la homaro; cheno, kiu
komencighis antau la historio; cheno, kies etendo estas senfina kaj
nedifinebla. Periodo povos alveni, kiam mia elpensajho eluzighos. Ech
nun eksignoj pri tio ne mankas. Ech nun kelkaj el vi povas transdoni
kaj ricevi pensojn senlingve, senparole. Chio pereas kaj forpasas.
La komuna sorto falos sur Esperanton. Kial do trograndigi mian
rolon?"

Trograndigi? Ne estas eble trograndigi lian rolon; por tio vortoj
mankas. Sed ni gloregigas lian nomon, kaj niaj posteuloj en tio chi
nian agon por chiam aprobos pro tio, ke--oni povas preskau citi la
vortojn de li mem skribitajn--ni gloregigas lian nomon, pro tio, ke
en la mondon li venigis novan senton; malamikecon de la nacioj li
faligis; li fortikigis la amon al frateco kaj la justeco inter chiuj
popoloj, kaj la popoloj farighis unu granda rondo familia; li faris
la mondon felicha.

Li faris la mondon felicha! La bela songho de l' homaro por eterna
ben' efektivighis!

Li faris la mondon felicha! Tiujn vortojn vi tuj vidos neelstrekeble
enchizitajn en la nepereigebla bronzo de la piedestalo de tiu chi
statuo. En la dek-naua jarcento Doktoro Esperanto skribis "ni faros
la mondon felicha"; hodiau, por ke la homaro ne forgesu sian
shuldon, lia monumento, por lia chiama gloro, proklamas:

  "Li faris la mondon felicha".


LA PLENUMO

La parolado finighis kaj tuj mistera muziko audighis; kvazauchiela
hhoro ekkantis; ensorcha melodio flosis tra la aero. Malrapide,
dolche defalis la tegajhoj kaj ekaperis kvazauvivanta statuo de la
Majstro. Ne el malvarma blanka marmoro, ne el malmola kruela bronzo;
tie staris shajne la homo mem, kiun chiu bona Esperantisto amas, kies
trajtojn li fidele konservas en sia memoro, kies vortojn li
trezorumas en sia koro. La majstro, profeto, pastro kaj amiko!

Tiam la tono de la muziko shanghighis; komence, nelauta kaj funebra,
kiel la ekghemeto de perdita animo; poste, penanta kaj baraktanta,
ghi reprezentas akran militadon kontrau supernombra malamiko; jen
noteto de venko eksonas, sin ripetas, ripetadas, kreskas, kreskadas,
ghis ghi farighas ario de plenumita triumfo, kaj fine eksplodas en
sonorega, ghojega tumulto de harmoniaj sonoj.

Nenia aplaudo, nenia kriego, nenia ekstera signo de emocio; silento,
pli elokventa ol ia ajn esprimo, sekvis. Profunde en la koro, interne
en la kashejo de l' animo, tremeta emocio agitis la cheestantojn.

Kvankam malheligita de la mehhanika aparato, kiun Profesoro Stelverdo
uzis, la sensacio de tiu sceno lin trafis, lin frapis muta. Neniam li
revidos similan apoteozon. Ghis la tago de lia morto tiu memoro
senvelke vivados.

El manoj li ellasis la malproksim-vidilon; sur la plankon ghi falis.
Tion li ne rimarkis; liaj tutaj pensoj kuncentrighis al la jhus
vidita sceno. Kvazau revante, li refalis sur la brakseghon, dirante
preskau neaudeble: "Nun mi povas pace morti; mi ja vidis la
plenumon".

    John Ellis.




TRIA MENCIO


  MIA LASTA KLASO
  EN
  LA VILAGHA LERNEJO


Tiam, en la jaro 1868, mi estis juna, dekdujara knabeto. Miaj
gepatroj, terkulturistoj, loghadis en malgranda vilagho, proksime de
la rivero _Doubs_, en la samnoma departemento. En chi tiu parto de
Francujo, la plej multaj vilaghanoj estas ne nur plugistoj, sed
ankau vinberistoj, kaj tie chi eble, ankorau pli ol en alia ajn
provinco, oni estas prava diri pri la franca kampisto, ke li estas
ekstreme laborema kaj shparema.

Al mi, infano, la kampara vivado tre plachis, kaj nun mi volonte
redirus lau la latina poeto: _O fortunatos nimium, sua si bona
norint, agricolas_! Sed mi devas konfesi, ke la tuta laboro mia
konsistis en tio, ke mi iom helpis mian patrinon en sia modesta
mastrumado, kaj ke mi plej ofte kuris kaj libere vagis chirkaue sur
la kampoj kaj herbejoj. Kun aliaj bubetoj de la vilagho, jen
ni nin banis au fishkaptis en la rivero, jen ni elnestigis
birdidojn,--knaboj estas senkompataj,--jen ni iris en arbaron,
kolekti frambojn, fragojn au avelojn. Vere felicha tempo!

Mi tamen rapidas aldiri, ke tian sovaghan vivadon mi nur ghuis dum la
interklasa tempo. Mia patro, kvankam malmulte klera, tre shatis la
_sciencon_ kaj ne permesis, ke mi perdu mian tempon; tial mi neniam
forestis sennecese de la klaso.

En tiu tempo, sub la regado de la imperiestro Napoleono III, la
publika instruado ne estis tiel progresinta, kiel nun, dank' al la
Respubliko: la gepatroj ne chiam volonte sendis siajn infanojn en la
lernejon, precipe pro tio, ke ili devis pagi la sumon da 12 frankoj
jare, kaj tiu malalta prezo tamen estis ofte ech tro granda por
malrichaj plugistoj. Mi enfine ankorau aldonos, ke la nun rakontota
historio okazas en la monato Augusto, la lastan tagon de la
instrujaro.

Tiun tagon posttagmeze mi do iris, kiel kutime, en la lernejon; sed,
char estis la sezono de la grenrikolto, la pli granda parto de la
lernantoj trovighis sur la kamparo, kaj ni ne estis multaj je la unua
horo antau la komunuma domo, kie ni ludis, antau ol eniri. La
lernejestro kutime ne alvokis nin, kaj ni iris mem, sen tamburo nek
sonorilo, en la klasochambron, por relegi niajn lecionojn. Sed, chi
tiun fojon, ni ja ne pensis pri la lecionoj, kaj ni ludis plu kaj
plu; ni ankau ne atentis la horon: neniu el ni kompreneble posedis
poshhorlogheton kaj la antikva turo de la vilagha preghejo ankau ne
surhavis horloghon; sed, kvankam ni iom konsciis, ke la unua, t. e.
la horo de la eniro, jam estas preterpasinta, ni tamen daure
amuzighis, sen riprocho de konscienco, char nia instruisto ankorau
ne estis en la klaso. Li trovighis efektive en sia loghejo sur la
supra etagho, kie li tagmanghis kun kolegoj. Kompreneble ni ne
plendis pro tiu prokrasto, ni male konstatis kun plezuro, ke nia
pauzo longtempe dauras.

Jam estis la dua proksimume, kaj neniu el ni intencis eniri en la
lernejon, nek reiri domen; ni chiam ghoje distrighis kaj ludadis sur
la korto, kiam subite aperis bele vestita sinjoro antau nia modesta
instruejo. Lian Moshton ni admiris kun lia luksa, cilindra
silkchapelo kaj lia nigra somersurtuto: tian grandsinjoron ni malofte
vidis en nia dezerta vilagho. Sed ni lin ankorau pli admiris, kiam
ni eksciis, ke li estas la akademia inspektoro de _Besancon_, la
chefurbo de nia departemento.

--Chu estas nun la horo de la pauzo?--li diris;--kial vi ne estas en
la lernejo?

--La instruisto nin ne alvokis ghis nun,--ni respondis,--kaj ni
amuzighas tie chi en la korto.

--Kie do li estas, via lernejestro?

--Li ankorau tagmanghas sur la supra etagho kun amikoj.

Nia lernochambro trovighis sur la teretagho kaj la inspektoro, kiu
jam staris en la pordo, subite ekvidis, ke li povos fari ian malican
surprizon al sia subulo, kiu tiel malfruas por alveni en la lernejon,
kaj ridetante li igis nin senbrue eniri en la klasochambron.

Ni tuj okupis niajn kutimajn sidlokojn sur la benkoj, kaj ni profunde
silentighis, tiel, ke super niaj kapoj, oni povis iom audi la
babiladon kaj ridadon de la ghojaj drinkantoj. La tuta lernantaro
konsistis el 12 knaboj kaj 14 knabinoj, char tiam en malgrandaj
vilaghoj oni instruis la infanojn de l' ambau seksoj en unu sama
chambro: unuj sidis dekstre, la aliaj maldekstre kaj en la mezo
staris la katedro de la lernejestro.

Chi tie sidighis la inspektoro, dirante:

--Infanoj miaj, char via instruisto ne ankorau alvenis, mi tuj volas
komenci sen li la inspektadon kaj demandi vin pri tio, kion vi
lernis.

Mi antaue devas diri, ke en tiu epoko la lernado de la katehhismo
kaj de la Sankta Historio estis tre grava afero; en chiu vilagho la
instruisto estis kvazau la helpanto de la pastro kaj tiu chi ofte
ripetis al ni: "Kion signifas la homa scienco kompare kun la Dia?
kion servos al vi chiuj trezoroj surteraj, se vi ne savos vian
animon." Oni do ne miros, ke la inspektoro komencis sian ekzamenon
per la Sankta Skribo.

--Ci nigruleto!--li diris alparolante iun knabon,--rakontu al mi la
historion de Jozefo.

Nia nigrulo konis la tutan, longan historion kaj, kvankam iom
balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon,
ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj farighis jhaluzaj kaj
enviemaj; kiel ili vendis la malfelichan Jozefon kiel sklavon al
Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li farighis la chefministro de
Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan
familion al la regha kortego.

--Bone, bone!--diris la inspektoro,--mi cin komplimentas, knabeto; ci
meritas bonan noton.

--Nun ci, la dikkapulo!--li diris; (la dikkapulo, ghi estis mi),--chu
ci bone scias la katehhismon? Nu! diru: Kiuj estas la angheloj?

--La angheloj,--mi respondis unutone,--estas la servistoj de Dio, kiu
ilin sendas de la chielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al
la homoj.

--Kio estas la infero?

--La infero estas la loko, kie trovighas la demonoj, kaj kien iras la
pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.

--Bone! perfekte!

Li ankau demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep
chefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la
respondoj estis kontentigaj. Nian katehhismon efektive ni bone konis:
chiun tagon ni lernis unu chapitron en la lernejo kaj la sekvantan
dimanchon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis
nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro,
kvankam li nun iom dibochas super ni, nin tamen bone instruas.

--Kaj ci, la blonda knabineto tie!--demandis plue la inspektoro iun
beletan, bluokulan knabinon;--kiel ci nomighas?

--Paulino G...,--shi respondis.

--Nu! diru al mi, kian finighon ricevas la substantivoj en la
multenombro?

--Oni formas,--shi respondis,--la multenombron che la substantivoj,
aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finighas per
_s_, _x_ au _z_, ne shanghighas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj
finighas per _al_ au _ail_ shanghas sian finighon en _aux_; la
nomoj per _ou_, _au_, _eu_... --; tion scias la bedaurindaj infanoj,
kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ghi ne similas la
esperantan! Tial la inspektoro audis kun miro nian knabinon
eldiri parkere kaj senerare ne nur la gheneralan regulon, sed
ankau la esceptojn kun multe da ekzemploj.

Li demandis nin ankau pri la geografio, la historio de Francujo, la
aritmetiko kaj.... nia instruisto ankorau ne venis en la klason.
Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li chiam atendis
malice la alvenon de sia subulo kaj ghojis interne, pensante pri la
baldaua surprizo.

Li sekve daurigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn,
librojn, skribajhojn kaj fine, por iom distrighi, li alparolis la
plej junajn gelernantojn kaj demandis iun sherceme:

--Chu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?

--Abrahamo;--estis la respondo.

--Kiom faras 20 minus 20?--Li demandis iun alian; kaj, char tiu chi
silentis:

--Nu, se ci havus en cia posho 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus,
kion ci havus tiam en cia posho?

--Mi havus truon,--respondis la infano.

--Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo;
alvenas chasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun
sidas ankorau sur la arbo?

La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon,
dirante:

--Ne, ne; Sinjor' Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo,
char la netrafitaj tuj forflugas.

--Jes, bone; estas ghuste. Nun,--pludiris la inspektoro,--char ci
estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankorau devas solvi la jenan
problemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia shipo estas longa je 60
metroj, largha je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ghia plej
granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aghon havas la
shipkapitano?

La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:

--Sinjor' Inspektoro; inter la amplekso de la shipo kaj la agho de
ghia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.

--Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?

--Li estas terkulturisto kaj ankau shtonchizisto.

--Kiomjara ci estas?

--12-jara.

--Kian profesion ci volas elekti?

--Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman
jaron en duagradan lernejon.

--Bone, ci certe farighos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte
lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro
la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:

plus x plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;

plus x minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj
malamikoj;

minus x plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj
malamikoj;

minus x minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj
amikoj.

Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moshto tiris el la
veshtposho sian belan oran horlogheton:

--Ho Dio!--li ekkriis surprize--estas jam la tria pretere kaj mia
homo ankorau ne venas de supre; mi volas tuj fini chi tiun aferon.
Nun, karaj infanoj, estas sufiche por hodiau, la klaso estas finita.
Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ghis
revido kaj felichan libertempon!

Ni silente eliris; tamen la lignaj shuoj, kiujn ni portis tiutempe,
faris sufiche da bruo, por ke oni nin audu el la unua etagho, kaj
efektive nia instruisto el sia fenestro vidis nin forirantaj. Li tute
ne realvokis nin, li male diris al siaj kolegoj:

--Ha! vidu tiujn karajn infanojn! ili estas pravaj; ili nun foriras
de si mem antau la kvara horo; en tiu chi lasta tago de la
instrujaro mi ne mallaudos, nek tenos ilin. Ni ankau, karaj amikoj,
povas sekve iom eliri sur la kamparon kaj promeni fumante nian
cigaron.

Ili do sin pretigis por foriri; dume nia Inspektoro restis tute sola
en la klaso, ekzamenante nun la registrojn de la lernejestro. Enfine
chi tiu kaj liaj ambau kunuloj ekbruis sur la shtuparo. Per Dio! ili
ne suspektas la proksiman cheeston de la superulo, kiu nun klare
audas iliajn vochojn kaj pashojn. Lia koro iom batas kaj li ridetas
che la penso, ke _nun_....

Sed ho ve! _nun_ la instruisto forlasis la koridoron kaj tute
forgesis reeniri en la apudan klason por vidi, chu chio estas en
ordo, au chu almenau neniu infano enrestas: nenion audante, nenion
suspektante, li trankvile shlosis la pordon de la domo kaj foriris
kun siaj kolegoj.

Vi eble nun pensas, kara leganto, pri la itala sentenco: _Se non e
vero, e ben trovato_ (se tio ne estas vera, ghi estas bone
elpensita), sed mi vin certigas, ke chi tiu historieto estas entute
vera, kaj ke nia Inspektora Moshto nun estas reale enfermita kaj
ensloshita en la klasochambro.

Surprizite, li komence ne sciis, kion fari; kelkaj minutoj pasis, kaj
li sin demandis, chu li ne alvokos la forirantojn; sed tio estus
vana, ili estis jam malproksime, au chu li ne krios por helpo; sed
tio estus ja tro ridinda. Fine li malfermis unu fenestron kaj vidis,
ke ghi ne estas tre alta, du metrojn proksimume; sed sube trovighis
bedaurinde profunda kelshtuparo; tial li ne povis sin lasi
sendanghere elgliti malsupren ghis tiu shtuparo. Shajnis al li pli
oportune salti trans la kavernan shtuparon, larghan je du metroj.
Kaj, char neceso farighas legho, li elektis chi tiun lastan manieron
por sin savi.

Preninte la seghon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur
la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan
silkchapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro
kaj refalis feliche trans la shtuparo en la ghardenon. Jen li estas
ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas
fari? Chu li reiros en la chefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne,
certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la
aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.

Li do forlasis la ghardenon, kaj sur la strato li demandis iun
plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loghejo de la
vilaghestro. Chi tiu estis mia propra onklo kaj loghis apud nia domo.
La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro:
la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus
suspektinta la duan, nome, la enshlosighon de la inspektoro.

--Ha jes!--ekkriis mia onklo, ridante el plena gorgho,--mi jhus vidis
la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun
siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj
vilaghoj):

--Kio!--rediris la inspektoro,--la instruistoj de B... kaj de M...
trovighis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra
etagho! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la
sama nesto.

Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio,
akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble
rebonigi la aferon, kaj almenau iom senkulpigi nian instruiston.
Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.

--Vi scias,--li diris,--ke nia instruisto estas tre juna; nur antau
du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenau
dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaua
kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial
insiste petas, ke vi lin ne eksigu au forsendu en alian postenon,
tiom pli, ke, de mia parto, mi estos kontenta eviti skandalon en mia
komunumo.

La inspektoro tion promesis al mia onklo.

--Sed kondiche,--li aldiris,--ke la tri kulpuloj venos morgau
_Besancon_'on che min, por ricevi mallaudon certe merititan.

Vespere, kiam mi raportis la aventuron al miaj gepatroj, ili ankau
kompreneble ekridis; sed mia patro baldau aldiris plej serioze:

--La bubo estas nun 12-jara, li ne plu reiros en nian lernejon; post
la somerlibertempo ni lin sendos en la urban liceon.

Kaj tia estis mia lasta klaso en la vilagha lernejo, kiun mi, la
kvindekjarulo, neniam forgesis.

    Herman Boucon.


PIEDNOTOJ:

[6] Tre konata astronomiisto, kiu kolektis informojn pri
"la nekonata mondo".

[7] Gloraj verkistoj anglaj, kiuj floradis dum la reghinado
de Victoria.

[8] La anoj de Unuigitaj Shtatoj en Norda-Ameriko.




KVARA MENCIO


KOBOLDOJ


En la sonorilejo de antikva provinca chefpreghejo, loghis tri
koboldoj. Multfoje, obeante estrajn ordonojn, oni penadis ilin
forpeli: laboristoj provizitaj je shtupetaroj kaj je bastonoj
supreniris en la sonorilejon: sed la koboldoj, rifughinte en la
turpinton, poste grimpinte sur la flagokokon, mokis persekutantojn,
kriante:

--Cig! cag! cog! Ni venkas, triumfas, vin mokas.

Chiudimanche la koboldoj malsupreniris en la preghejon dum la chefa
meso, kaj formetis la malgrandajn chapetojn de maljunaj pastroj. Dum
la prediko, ili jhetis sablon en okulojn de auskultantoj; kaj tuj
chiuj cheestantoj balancighis sur siaj seghoj, kiel maturaj spikoj
sub karesoj de l' vento. Kiam lia episkopa moshto grandceremonie
diservis mem, vidante, ke la hhorejaj knaboj estas malatentaj kaj
malagorde kantas, li diris:

--Nu, tiuj chi knaboj pensas al koboldoj.

--Hum!--murmuretis lia moshto.

--Hum!--mallaute diris la kanonikoj.

--Hum!--diris laute la parohhestro.

--Hum!--kriis la vikarioj.

Tiam knaboj avertitaj foliturnetis siajn dikajn librojn kun shajno
atenta kaj respektoplena.

Kiam petolajho okazis en la chefpreghejo, tuj oni pri tio kulpigis
koboldojn.

--Kiu faris tiujn oleajn makulojn?--demandis la parohhestro.

--Koboldoj,--oni respondis.

--Kiu metis pipron en niajn flartabakujojn?--demandis la kanonikoj.

--Koboldoj,--estis respondite.

Chiuj homoj plendis pri la koboldoj. Sed estis homino, kiun pli ol la
aliajn ili suferigis: ni parolas pri la patrino Turnjupino, la
ekbruligantino de kandelegoj.

Tiu bonulino estis karakteriza ino, kredante sin necesega por la
bonordo de la chefpreghejo, sciante chion, parolante pri chio. Kiam
lia Moshto diservis, shi preskau estus dirinta:

--Ni staras antau altaro, ni hodiau konfirmas, lia moshto kaj mi.

La koboldoj estingis la kandelegojn, kiujn Turnjupino ekbruligis kun
tiom da religieco; au ili konfuzis la _Religiajn Semajnojn_, kiujn
la bona virino vendis por sia profito. Ofte ili shovis buletojn el
polvo en la tubetojn de la rigida kaj blanka kufo, kiun kapvestis la
ekbruligantino de kandelegoj. Pro tio, la patrino Turnjupino jhuris,
ke shi sin venghos.

La bonega kreitajho havis korpasion. Ho, jes! Tiu vidvino estis
doninta sian koron al la sviso, la granda, largha, bela Pupardo, kun
dikaj tibikarnoj. La tagojn de luksaj edzighfestoj, kiam shia amato
kun dukorna chapelo sur kapo, kun glavshelko sur shultro, kun
halebardo en mano, antauiris la junajn geedzojn, Turnjupino radiis.
Post la ceremonio, shi iris al la sviso, dirante:

--Kiam do ni kune geedzighos, mia kara Pupardo?

Kaj li ridis, respondante:

--Kiam ni estos malliberigintaj la koboldojn.

    * * * * *

Iun tagon, sciante, ke shi estas preskau sola en la preghejo, la
bonulino metis mezen de la navo supujon, kies kovrilo ne estis tute
fermita: kaj flanke de ghi la ekbruligantino de kandelegoj eksidis
kaj shajnigis ekdormeton.

La koboldoj ekkriis:

--Nu! supujon en mezo de chefpreghejo! kion tio signifas? Cig! cag!
cog! Ni iru por vidi, dum Turnjupino ripozas.

Sed kiam la scivoluloj estis enirintaj en la supujon, la ruza virino
tuj fermis la kovrilon: kaj la koboldoj restis kaptitaj.

Tute fiera, Turnjupino alpashis al sia loghejo, kaj diris al sia filo
Johano, malfelicha kriplulo, kiu neniam ellitighis:

--Mi alportas niajn malamikojn: vi diros al via kuzino Estelo, ke shi
faru al ni por la proksima vespermangho supon el koboldoj.

Kaj la ekbruligantino de kandelegoj foriris malhumilega; char necese
estis, ke shi rakontu sian venkon al chiuj homoj.

--Kiel Pupardo estos mirigita kaj felicha, maltime certigis la bona
virino.

Restinte sola, Johano audis, ke en la supujo iu ploregas.

--Malfermu, kriis la koboldoj. Kiu ajn vi estas, kompatu plendindajn
kaptitojn.

--Vi estas malbonuloj,--diris la junulo.--Vi faris petolajhojn al
chiuj homoj: juste vi viavice suferos.

--Se vi malfermos al ni, cig! cag! cog! ni farighos viaj
amikoj,--rediris la vochetoj.

--Vi min turmentos, char mi estas malforta.

--Ne, ne; ni donos al vi reghan donacon.

--Lasu min dormi.

La koboldoj ekblekegis. Tiam Johano tedita malfermis la kovrilon. La
koboldoj saltegis en la chambron, suprenrampis sur la meblojn,
grimpis laulonge de l' kurtenoj. La malsanulo diris:

--Vi min lacigas. Foriru tuj.

--Jes, ili ekkriis. Sed antaue ni rompos la supujon.

--Nu, mi tre bone sciis, ke vi faros ian malbonajhon.

--Por ke vi ne estu riprochita de via patrino. Vi ne konfesos, ke vi
nin liberigis; vi diros: "La koboldoj rompis la supujon." Cig! cag!
cog! Ni al vi ekprezentos reghan donacon; char koboldoj chiam
respektas sian parolon.

Tra la fenestro larghe malfermita eniris radio de suno. La malgrandaj
estajhoj sin lokis sur luma sageto, farante strangajn signojn,
supren-kaj malsupren-irante, shajnante kredi ion.

--Rigardu,--ili diris al Johano.

--Sed mi vidas nenion.

La koboldoj daurigis, modelante ion en la spaco, kaj kriante:

--Cig! cag! cog! chu vi vidas nun?

--Nun mi komencas ekvidi, kvazau en songho, malgrandan sinjorinon.

--Bone.

La koboldoj daurigis sian agadon. Johano, preskau ellitighinte,
rigardis per plilarghigitaj okuloj, kaj diris:

--Shi vivighas; shi ridetas. Ho, kiom estas bela tiu junulino!

--Tiu beleta infanino estas Sunetino, formita el suna radio. Ni jhus
shin kreis por vi. Kiam vi suferos, char vi estas malsana, shi venos
al vi kaj vin konsolos; kiam vi estos malgaja, shi vin amuzos. Sed ni
malpermesas, ke vi parolu al iu ajn pri Sunetino, ech al via kuzino
la bona Estelo, kiu vin flegas. Se iam vi konigos la ekziston de
Sunetino, de tiu tago shi malaperos por chiam.

--Danke, danke, mi konservos la sekreton.

La koboldoj forflugis kaj forlasis la sonorilejon de la chefpreghejo;
char ili preferis la Sankta-Martinan turon pli malnovan kaj pli
altan. Sinjoro Pupardo imitis la koboldojn. Li forlasis sian
parohhon, por forkuri de Turnjupino, kun kiu decide li ne volis
edzighi.

Chiutage kiam sunighis, Sunetino aperis sur ora radio en la chambro
de l' junulo. Shin vestis richaj orientaj teksajhoj. Shia kolo kaj
shiaj ambrokoloraj brakoj estis sharghitaj de safiroj, de rubenoj, de
smeraldoj; dum shiajn harojn ornamis oraj sunetoj. La junulino
ridetis al la malsanulo per enigma mieno, sed neniam parolis kun li.
Por lin amuzi, shi kantis baladojn lau stranga ritmo, dum akompanis
shiajn melodiojn la kraketado de shiaj brakringoj. Kelkafoje shi
dancis antau la junulo, kvazau shi estus pastrino de sanktaj
orientaj misterajhoj. Jen shi antaueniris malrapide, ludante kun
siaj silkaj skarpoj; jen shi sin balancis kun serpentaj ondolinioj;
jen shi imitis per siaj brakoj la flugadon de l' kolombo. Johano ne
lacighis admirante Sunetinon kaj shian malrapidan sed senpauzan
dancadon. Li diris:

--Daurigu; ankorau; chiam.

Sed kiam la suno subiris al horizonto, necese estis, ke Sunetino
eliru kun ghi en la okcidenta glorajho: tiam la malsanulo
malgajighis.

Estelo, dekkvinjara junulino, kuzino de Johano, kelkafoje helpis al
li kiel flegistino, kiam forestis Turnjupino. Tiam shi diris al la
junulo:

--Kial vi farighas malgaja, kiam alvenas la krepusko?

Sed la junulo ridetis, kaj ne respondis.

Kvankam oni estis en somero, tamen okazis serio da pluvaj kaj
malbonveteraj tagoj. Johanon, kiu de du semajnoj ne vidis la sunon,
ekokupis maltrankviliga melankolio. Vane Estelo lin chirkauis per
plej amplenaj zorgadoj, dirante:

--Mi estas via infaneca amikino: konfidu al mi viajn chagrenojn.

--Mi havas nenion,--li respondis ploregante.

Fine, lacigita de senchesaj demandoj, li iam diris al sia kuzino:

--Mi ne vidas plu Sunetinon.

--Kio estas Sunetino?

--Chu mi scias? Shi estas estajho luma, fantazia, feina, mistera,
kiun mi adoras. Rigardu tiun palan sunradion; jen estas mia amatino.
Chu vi ekvidas Sunetinon? Sed shajnas al mi, ke shi faras adiauajn
signojn: kial do? Ho! mi mizera! mi parolis!

La malsanulo svenis: tiam Estelo pensis:

--Kredeble la malfelicha knabo estas mortfrapita, char li deliras.

La morgauan tagon, Johano ripozis sur siaj kapkusenoj, palega.
Lumega suno eble ironie pafis orajn sagetojn al chiuj anguloj de la
chambro: sed Sunetino ne montrighis plu. Estelo, por plezurigi la
malsanulon, diris:

--Chu vi deziras, ke mi iru al la monteto de pavoj; char eble sur ghi
loghas via Sunetino. Mi klopodos por shin alkonduki al vi.

--Ho, jes, respondis Johano; tio igus min felichega.

La junulino ekvojaghis. Kiam shi trovighis en la kamparo, shin
chirkauis nebulo el fringoj, silvioj kaj kardeloj: la birdoj kantis:

--Bona Estelo, venu kun ni por auskulti la lastan romancon de nia
majstro, la itala najtingalo.

--Ne, ne; mi ne havas tempon.

--Ni malhelpos, ke vi antaueniru, flugetante chirkau vi, se vi ne
efektivigas nian deziron.

--Miau! miau!--blekis la junulino.

--Kato!--ekkriis la birdoj timigitaj.

Kaj subite ili forflugis chiuj al apudaj arbaretoj.

La vojaghantino sin gratulis pro sia artifiko, kiam, meze de timiano
kaj de aliaj parfumaj herboj, shi ekvidis, al shi alkurantajn sur
siaj malantauaj kruroj, centojn da kunikloj.

--Ni vin salutas, junulino,--ili diris.--Ni al vi prezentas Johaneton
Kuniklon, nian reghon.

La vojaghantino ekvidis malgrandan blankan beston, sidantan sur blua
skatoleto tirita de kvardek kuniklidoj: per bastonetoj Johaneto
frapis sur du sonoriletojn. Li prezentis al la fremdulino siajn
komplimentojn, kaj aldonis:

--Vi estos la plej bela ornamajho de nia kortego; kaj ni konservos
vin ghis la fino de via vivo.

Tedita Estelo ekkriis:

--Mi vidas chasiston kaj liajn hundojn.

Tuj chiuj kunikloj forkuris, dum ilin antauiris la regho, kiel
decas.

La junulino daurigis sian iradon. Shi lauiris mallarghan riveron,
kiam shi rimarkis sur la bordo fishojn, kiuj staradis sur siaj
vostoj, kaj dancis ronde sin tenante per naghiloj. Ili chirkauis la
vojaghantinon, dirante:

--Ni al vi ekmontros ondinon.

--Danke; vi faros tion aliafoje.

--Tiam, char vi estas malghentila, ni malhelpos, ke vi antauenpashu.

Estelo ridetis:

--Mi ekvidas fishkaptiston kaj lian hokfadenon,--shi diris.

Flak! flok! En momenteto la bestoj sin subakvigis.

Fine la junulino trafis la monteton defendatan de grandegaj pavoj,
kiuj por ornami siajn vostojn shtelis senkompate la okulojn de
maltimuloj al ili alproksimighantaj.

Ili agis tiamaniere pro revengho, por puni la homaron. Char iam unu
el homoj, nomita Leon, al ili promesis, ke li ilin instruos pri la
kantarto. Poste li foriris; sed ve! li neniam revenis. La pavoj chiam
atendas lin kaj chiam lin vokas, kriante lautege:

--Leon! Leon!

Tion sciis Estelo: sed shi amis Johanon, kaj chion riskis por lin
plezurigi. Pasante meze de pavoj, la vojaghantino shajnigis
blindecon; kaj kun fermitaj okuloj, palpante per la mano, shi
suprenrampis la monteton. Shi malfermis la palpebrojn, nur kiam shi
alvenis sur la suprajhon.

Sur ghi grimacantaj simioj rapidis al la junulino. Feliche shi estis
alportinta por sia vespermangheto korbon plenan de pomoj. Shi jhetis
la fruktojn, kiuj rulighis sur la deklivo de la monteto. Tuj la
frandemaj simioj shin forlasis por rapidi al la rulighantaj pomoj.

Ghis la vespero, Estelo serchis sur la monteto la loghejon de
Sunetino, cheestis che la subirado de l' suno, kaptis kelkajn sunajn
radiojn, kaj, ilin kashinte en sian antautukon, ilin realportis al
sia kuzo. Bedaurinde inter chi tiuj radioj ne trovighis Sunetino.

Johano havis gravegan krizon de malespero.

La junulino malsupreniris la shtuparon kaj eniris en la loghejon de
fraulino Pimpernelo, petonte de shi konsilon.

Fraulino Pimpernelo estis maljuna fraulino, afabla, malgranda,
charmanta: shi portis chiam beletajn kufojn blankajn kaj rozajn, kaj
shin vestis kutime neglighaj bluchielkoloraj vestoj. Che shi oni
flaris malprecizan sed penetrantan parfumon de bergamoto. Fraulino
Pimpernelo multe amis Estelon. Vidinte la chagrenon de sia amikineto,
shi diris:

--Tiuvespere mi donos al vi boteleton da likvoro el nigraj riboj,
char ghi estas likvoro por maljunaj fraulinoj. Vi ghin portos che l'
piedo de la Sankta-Martina sonorilejo; kaj apud la preghejo vi kantos
tiun malnovan arion!

  _En tagoj de mia junagho_...

Char la koboldoj tre shatas tiun romancon, ili alvenos; kaj vi
parolos al ili pri Johano.

Nokton venintan, Estelo akurate obeis la konsilojn de fraulino
Pimpernelo. La morgauan tagon, la maljunulino demandis:

--Kion diris la koboldoj?

--Nenion.

--Chu do vi ne parolis al ili?

--Apenau mi ekvidis ilin: ili tuj forkuris, forportinte la botelon.

--Ho! kiaj frandemuloj! Tiun vesperon, vi portos al ili tri maizajn
kuketojn; sed ne forgesu ilin demandi.

La postan tagon, je la mateno la maljuna fraulino, tuj kiam shi
ekvidis sian amikineton, demandis:

--Nu?

--La koboldoj certigis, ke la likvoro estis bonega, kaj la kukoj tre
arte bakitaj.

--Kaj poste?

--Nenion pli. Ili rapide suprengrimpis al sia sonorilejo.

--Je Dio! mi kredas, ke ili mokas nin. Tiun nokton, vi diros al ili:
"Jen estas saketo da oranghfloraj bombonoj, faritaj de fraulino
Pimpernelo. Tio signifas, ke ili estas tute bongustaj. Nu, vi
gustumos ilin, nur kiam vi estos dirinta tion, kion oni devas fari
por redoni felichon al mia kuzo."

La artifiko sukcesis. Apud Sankta-Martino, Estelo ekvidis
florfolietaron pluvantan sur shi tiel amase, ke baldau shi estis
tute kovrita de floreroj, kvazau ili estus negheroj, dum la koboldoj
per klaraj vochoj ekkriis:

--Cig! cag! cog! kolektu la rozajn foliojn; zorgu, ke unu el ili ne
manku: kaj poste iu ilin jhetos en la chambron de Johano. Li
resanighos, forgesos Sunetinon kaj vin amos ghis sia morto.

Chiuj antaudiroj de koboldoj efektivighis.

    * * * * *

En la tago en kiu Johano edzighis kun sia kuzino, tri grandaj kestoj
estis alportitaj en la chambron de Estelo. La unua estis blanka; la
dua, flava; la tria, roza kaj blua.

Sur la unua estis skribite: "Malfermota tuj."

Sur la dua: "Malfermota post unu jaro."

Sur la tria: "Malfermota post du jaroj."

La juna edzino tre mirigita rompis unu el siaj ungoj, volante tro
rapide malfermi la blankan keston, por rigardi ghian enhavon. En ghi
trovighis oraj moneroj, arghenta teleraro, amasoj da juveloj.

--Nu! nun ni estas richegaj.

--Kiu donas tion al ni?--demandis la junulo.

Funde de la kesto, Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton, sur kiu
legighis: "La koboldoj." Je la vespero, la juna virino iris al la
preghejo por ilin danki; kaj shi ne forgesis alporti al ili
frandajhojn.

    * * * * *

La junaj geedzoj vivis meze de princa lukso. Oni citis la belecon de
iliaj palacoj, la multon de iliaj veturilaroj, la belan sintenadon de
ilia aro da lakeoj. Johano kaj Estelo partoprenis en chiuj
bonsocietaj kunvenoj: kermesoj, chevalkuradoj, baloj, launtenisoj,
k.t.p. Sed kvankam la mondaj plezuroj shin forportis en siaj
turnighoj, la juna edzino ne forgesis la flavan keston, kaj shi
atendis senpacience la finon de la jaro.

Unu vesperon, shi diris:

--Char alvenis la momento, en kiu ni devas malfermi la misteran
skatolegon, mi deziras, ke oni solenigu la surprizon.

Shi portigis la keston en la grandan salonon, kaj ghin metigis sur
estradon drapiritan de rubenkolora velurajho. Ghin floroj chirkauis,
kaj chiuj kandeloj estis ekbruligitaj, kiel oni faras por la tagoj de
grandceremoniaj vizitakceptoj.

La junaj geedzoj sentis gravan kortushon, sublevante la kovrilon de
la granda kesto. Sed tuj Estelo malantauen pashis:

--Mumo!--shi ekkriis.

La persono dormanta vekighis, sin levis, ridetis, kraketigis siajn
brakringojn, aranghis kokete siajn richajn vestajhojn, kaj komencis
sanktan dancadon.

--Sunetino!--ekkriis Johano miranta.

Estelo blankighis kiel negho.

La aperajho kantis fremdan baladon kaj ofte interrompis siajn
strangajn dancpashojn por fari signojn al la junulo. Tiuj signoj
signifis:

--Sekvu min.

Estelo ploregis.

--Foriru, Sunetino, kaj vaporighu por chiam,--ordonis Johano.

Tuj la aperajho kaj la flava kesto malaperis subite.

Char Estelo tro suferis, vidinte Sunetinon, kiu al shi rememorigis
longan dolorplenan estintecon, shi malsanighis; kaj je la vespero
fraulino Pimpernelo venis shin viziti.

--Kiu estis tiel kruela, ke li sendis al mi tiun aperajhon?--ghemadis
Estelo sufokighante.

--Eble la koboldoj,--respondis la maljuna fraulino.

--Ho, se tio estas vera, ili agis vere senkompate.

--Ne ilin kulpigu, mia kara infanino. Ili volis pruvi al vi, ke nun
vin solan amas Johano.

--Eble vi estas prava. Tamen mi timegas la lastan keston.

Dank' al la flegoj kaj ammontroj, kiuj shin dorlotis, la juna virino
rapide resanighis. Unu jaro fluis ankorau sen tro da tedajhoj. Iun
vesperon, fraulino Pimpernelo diris al sia amikineto:

--Jen estas la momento malfermi la rozan kaj bluan keston.

--Vere? Sed nun tiuj misteraj pakajhoj min tremigas. Plie shajnas al
mi, ke, elirante el la skatolego, audighas strangaj kriadoj.

--Nu, chu vi opinias, ke ghi estas bestejo?

--Kiu scias?

--Estu prudenta. Lundon proksiman, ni kunvenos chi tien: via edzo, vi
kaj mi mem; kaj ni klarigos tiun misteron.

Estelo malgrasighis, palighis, pripensante al la tago difinita de
fraulino Pimpernelo. Fine alvenis tiu tiel timita posttagmezo.

La tri geamikoj trinkis champanon por sin kuraghigi; kaj procesie ili
eniris en la senmeblan chambron, en kiu estis apartigita la kesto.

Johano demetis la unuajn tabulojn, kaj vidis tiun surskribajhon:
"Skatoleto por juveloj."

--Tio estas vere kuraghiga, diris fraulino Pimpernelo.

La junulo rapide elpakis por rigardadi la juvelojn, sed li trovis
dek-du infanetojn, ses knabinetojn, kaj ses knabetojn, kiuj portis
chirkau kolo platajhon el arghento: sur chiu platajho estis skribita
la nomo de chiu aparta infano.

Kelkaj etuloj ridetis; aliaj sendis kisetojn; sed la plimulto hhore
ploradis.

--Jen estas klarigita la kauzo de tiuj strangaj bruoj elirantaj el
la skatolo,--diris Johano.

Estelo radianta kovris je shmacadoj la charmajn infanetojn.

--Kiel mi estas felicha,--shi ekkriis!

Fraulino Pimpernelo certigis:

--Mi vetas, ke tiuj buboj estas donaco de koboldoj. Mi volas ilin
demandi.

--Chu vi opinias, ke ili povos respondi?

--Aferoj tiel strangaj okazas chi tie, ke tio ne estus mirinda, se
tiuj etuloj parolus.

Kaj shi aldonis:

--Kiu sendis vin chi tien, miaj graciuloj?

Tiam la plej roza, la plej vangoronda el la infanetoj bonvolis
forlasi la plezuron, kiun ghi sentis suchante sian polekson, kaj
respondis per infana balbutado:

--Ko.... bo.... do.

--Nu!--ekkriis fraulino Pimpernelo triumfante, mi divenis.

Oni devis multe klopodi por trovi tuj dek-du vestarojn, dek-du
lulilojn, dek-du nutristinojn. Estelo sentis neniun lacighon pro tiuj
multaj zorgadoj, tiele shi sentis sin felicha, en mezo de siaj
infanetoj. Shi ilin kisadis chiuminute, ilin nomante: "Miaj
juveloj"; kaj mallaute shi murmuretis:

--Vivu koboldoj. Estus dezirinde, ke chiu urbo havu sonorilejon
loghitan de koboldoj.

    S-ino Vallienne.




KVINA MENCIO


LA SALTO DE LA DIABLO


Sur kruta shtonego, che la supro de alta monteto fiere staras la
kastelo de Grafo Altmejer' kun siaj dikegaj muroj kaj grandaj turoj,
kiuj shajnas kunmiksighi kun la nuboj. Ghi majeste superas la
chirkauajn montetojn, kaj tra ghiaj fenestroj oni ghuas vere
mirindan vidajhon. La montetoj estas chiuj kovritaj de centjaraj
arboj, fagoj, abioj nigre verdaj, betuloj, kies trunkoj kvazau per
kalko blankigitaj kontrastas kun la aliaj malhelaj trunkoj. Profunda
valo kushas che la piedo de la orienta flanko de la monto, sur kiu
staras la kastelo, kaj funde de ghi, fluas bela rivero ombrita de
salikoj kun arghentaj folioj, kaj alnoj. Tiu chi rivero, kiu serpente
fluas tra la chirkauaj valoj subite malaperas en la teron, ne
malproksime de la kastelo. Tie estas kavajho, en kiun falas la akvoj
je kaskado kun bruo tiom pli forta, ke ghi estas pligrandigita de la
formo de la kaverno, kiu, lau la diro de la enlandanoj estas
senfunda. Ja, nenie che la chirkauajho, oni vidas tiun riveron
reaperi.

Tiu chi kaskado havas malbonan reputacion, kaj oni rakontas pri ghi
strangajn historiojn. Unu el ili diras, ke iam la diablo persekutata
de chefanghelo Sankta Mikaelo, kaj atingota de li, sin jhetis en la
riveron, kiu tuj enabismighis en la teron, kune kun li. La
maljunulinoj rakontas, ke dum kelkaj mallumaj noktoj, oni audas la
diablon, kiu krias kaj dancas, solenante la sabatfeston kun maljunaj
sorchistinoj. Ili certigas, ke ili vidis kaproviron kun okuloj
flamantaj, apud la fauko de la kaskado, ke li atendas la
sorchistinojn, kiuj alvenas unu post la alia, rajdante sur balailoj;
kiam la lasta eniris en la kavajhon, siavice la kaproviro malaperis.

Estas fakto, ke oni audas ofte en la kaverno de la kaskado strangajn
bruojn, kiuj neniel similas tiujn de akvofalo. Kelkaj kamparanoj
certigas kaj jhuras, ke, de malproksime, ili ekvidis lumon, kiu
lumigas la akvojn che ghia fauko. Sed tre kredeble, la imago de la
loghantaj aliformigis la ombron de ia lupo, en kaproviron, kaj la
strangajn bruojn, en kriojn de demonoj lumigitaj de la infera fajro.

Alia legendo diras, ke unu el la antauaj posedantoj de la kastelo
vendis sian animon al la diablo, kaj ke kiam okazis por la
kastelmastro la momento elpagi sian shuldon, li forkuris por eviti la
diablon, kiu persekutis lin ghis la supro de la nord-okcidenta turo,
de kie li sin jhetis en la riveron. Tiam la diablo por atingi sian
shuldanton, saltis siavice post li kaj ekkaptis lin ghuste en la
momento, kiam li falis en la riveron, kiu subite malfermighis kaj
samtempe malaperis en la teron, farante profundegan kavajhon kaj
formante bruegan kaskadon.

Tiu chi akvofalo estis chiuflanke ombrita de arboj kaj arbetajhoj,
kiuj formis zonon al la kavajho, escepte che la parto, kie la rivero
malaperas. Tie grafo Altmejer starigis palisaron el arbotrunkoj
enigitaj en la teron che la fundo de la akvo, por malebligi, ke la
boatoj au la bestoj, okaze falintaj en la riveron, estu englutitaj
en la profundegajhon.

Tiuj arbetajhoj estis la komenco de la arbaro, kiu disvastighis sur
la najbaraj montetoj, en ghi estas kelkaj vojetoj faritaj de homa
mano, sed preskau chiuj estas faritaj de la sovaghaj bestoj, kiuj
venas trinki al la rivero, kaj multenombraj estis tiuj bestoj en la
bieno de la grafo. La chasoshtelistoj estis severe punitaj, char,
kiam ili estis surprizitaj por la dua fojo, ili estis tuj pendigitaj
sen ia jugho. Tial sinjoro Altmejer havis multajn chasgardistojn,
kies chefo estis Hans Delmer. Tiu chi chefgardisto estis bona, afabla
kaj servema; ofte li pardonis chasoshtelistojn, certigante ilin, ke
li pendigos ilin la unuan fojon, kiam li ekvidos ilin, sed neniam li
plenumis sian promeson.

Jam de longe Hans Delmer estis vidva, li vivis kun sia filino Edith
en beleta kaj komforta dometo, kushanta meze de maldensejo
chirkauita de alta kaj fortika palisaro, por ke la sovaghaj bestoj
ne povu eniri la ghardenon, kiu chirkauas la domon. En tiu chi
ghardeno, dum siaj libertempoj, Hans Delmer kulturigis legomojn,
fruktarbojn; lia filino Edith zorgis pri la floroj.

Edith estis bela junulino dudekjara, blonda kiel spikoj; shiaj
grandaj okuloj estis lume bluaj kaj dolchaj, kiel tiuj de gazelo. Shi
estis altkreska kaj gracia. Shi zorgis pri la mastrumado, kaj chio
estis pura kaj brilega en la domo. Jam multaj junuloj estis petintaj
shian manon, sed chiam shi estis rifuzinta, dirante, ke shi ne volas
edzinighi, ke cetere shi volas resti libera kaj neniam forlasi sian
amatan patron.

Kiam shi tion diras, la vizagho de Hans montras strangan emocion
rapide kashitan.


II

Grafo Altmejer, kiel lia chefgardisto, estis ankau vidva. Jam antau
dek jaroj li estis perdinta sian amatan edzinon. Li loghis en la
kastelo kun siaj du filoj Henriko kaj Frederiko; estis granda
kontrasto inter la du fratoj.

Henriko, kiel lia patrino, estis blondhara, li estis altkreska,
gracia, kun charma vizagho, li pasie amis sian patron kaj ofte ploris
sian bedauregatan patrinon. Li shatis la studadon, la promenadojn en
la arbaro, li estis afabla kaj ghentila kontrau chiuj, li volonte
parolis kun siaj servistoj, kun la kamparanoj kaj la laboristoj; kaj
li estis chiam preta por fari servon al iu ajn, kiu bezonis ghin.
Tial chiuj amis lin kaj jhetus sin en la fajron por li.

Frederiko kontraue estis nigrhara, malbela, malaltkreska, fiera,
malhumilega, malghentila kontrau chiuj; li kruele batis la
servistojn pro la plej malgrava kulpo, neniam li parolis kun iu
kamparano au laboristo. En la tuta regiono li estis malamegata de
chiuj, sed oni tre timis lin, char li estis kruela kaj venghema.
Apenau li sciis legi kaj skribi, char neniam li volis studi,
dirante, ke tio taugas nur por la malnobeloj. Li vivis plej ofte en
la dibocho kun sentauguloj similaj al li kaj kun malchastulinoj.

En tiaj kondichoj oni povas pensi, ke Frederiko estis malmulte
shatata de sia patro kaj de sia frato. Grafo Altmejer ofte riprochis
lin pro lia vivmaniero, sed tiu malbona filo ne volis ion audi, kaj
li turnis la dorson al sia patro blasfemante. Siaflanke Frederiko des
pli malamis sian fraton, ke tiu chi estis bela, kaj ke, kiel unua
naskito, li estis la sola heredonto do la bienoj de Grafo Altmejer.
Tio furiozigis lin, kaj li ofte rigardis sovaghe Henrikon. Che tiuj
momentoj mortigaj ideoj trairis lian cerbon.

Grafo Altmejer iam tre shatis la chasadon, sed nun li malofte ghuis
tiun plezuron, kaj nur kiam la podagro ne devigis lin resti sur la
lito au en la chambro. Li tre shatis interparoladi kun sia
chefgardisto, kiu lin estimis treege pro lia konata honesteco; ofte
li vizitis lin en lia domo, ili interparolis pri antauaj gloraj
chasadoj. Dume Edith etendis sur la tablon tukon blankan kiel negho,
kaj servis kelkajn manghajhojn kaj bieron shaumantan. Li volonte
akceptis, sed kondiche ke Hans kaj lia filino manghu kune kun li.
Hans amegis sian mastron, kaj oferus sian vivon por li.

--Nu!--li ofte diris ridetante,--nu! Edith, kiam do vi edzinighos? Vi
ne volas resti fraulino, mi supozas? Mi estos la baptopatro de via
unua filo.

Tiam Edith rughighis, sed ne respondis.

Henriko ofte venis al la chefgardisto; li havis grandan amikecon por
Edith, kiun li trovis bela kaj dolcha kiel anghelino. Ili ofte
renkontis unu la alian en la arbaro apud la salto de la Diablo, kiu
estis proksima de la loghejo de Hans Delmer. Ili ambau longe
interparoladis, kaj nedifinebla sento de malgajeco ekkaptis iliajn
korojn, kiam ili estis devigitaj disiri.

Jam de kelka tempo Henriko farighis pensema, malparolema; li shajnis
chiam enprofundigita en ia revado, kelkafoje lia patro demandis lin
pri tio:

--Mia kara Henriko, kion vi do havas? Via karaktero tute shanghighis,
chu vi estas malsana? Vi ordinare tiel komunikema, nun silentas
tutajn tagojn, kaj ofte okazas, ke oni estas devigita demandi vin
kelkajn fojojn, por ricevi respondon de vi.

--Ho! kara patro mia, mi ne shanghighis, mi estas kiel kutime, kaj mi
ne estas malsana.

Sed la grafo ne estis blinda, kaj li pensis, ke kashata amo turmentas
la koron de Henriko.

--Vi bone farus edzighante, mia filo, la vivo ne estas gaja por
junulo en tiu granda kastelo kun via maljuna patro. Mi pensas, ke via
kuzino Ludovikino Arnheim tre konvenas por vi.

--Ne parolu pri edzigho, mia patro, mi petegas vin, mi ne volas
edzighi, cetere mi ne amas mian kuzinon.

--Sed, mia filo,--diris la grafo,--eble vi amas alian fraulinon,
tion konfesu al mi, kaj, se shi plachas al mi, mi tuj konsentos pri
via edzigho.

--Mi amas nenian fraulinon,--respondis Henriko,--mi tion jhuras al
vi.

Kaj, tion dirante, li kredis esti sincera; sed li eraris.

Jam de kelkaj tagoj li sentis en si ion neesprimeblan, li sentis, ke
en lia koro io shanghighis; li ordinare tiel gaja farighis malgaja.

Lasinte sian patron, li eliris el la kastelo kaj iris promeni en la
arbaron; li alvenis al la kaskado, apud kies rando li sidighis
pripensante. Post kelkaj minutoj brueto de senpezaj pashoj sur la
folioj mortintaj audighis. Henriko rekonis la pashojn de Edith.
Subite en lia brusto, pli rapide batas lia koro, la paroloj de lia
patro revenas en lian memoron. Li komprenas la kauzon de sia
shanghigho, li amas Edith'on! Li ne pensas, ke shi ne estas nobela,
ke shi estas la filino de chefgardisto; lia koro ne rezonas, li amas
Edith'on! Kaj ghis nun li ne pensis pri tio. Jen do la kauzo de la
ghojo, kiun li sentis vidante shin! Li tuj levighis kaj aliris
renkonten al shi, li premis shiajn manojn dirante:

--Edith! kara mia kiom mi estas felicha vidi vin!

Tion dirante liaj okuloj brilis, kaj lia vizagho montris ghojegan
esprimon.

--Kiel mi ankau, sinjoro Henriko,--diris Edith rughighante, char shi
estis ekvidinta la pasian rigardon de la junulo.

--Mi amas vin, Edith!

--Ho, ne tion diru, sinjoro Henriko! Kion dirus via patro. Vi scias,
ke vi ne povas edzighi je mi, kaj vi ne volas malhonorigi min kaj
mian bonan patron. Ni restu amikoj kiel antaue, kaj eble vi
renkontos iun nobelan fraulinon, je kiu vi povos edzighi kaj esti
felicha.

--Ho! Silentighu Edith! silentighu, mi petegas vin, vi disshiras mian
koron, mi tion jhuras al vi tie chi, je la nomo de mia kara patrino
mortinta, mi edzighos nur je vi, au mi mortos pro chagreno.

--Ne tion jhuru! amiko mia, ne tion jhuru! Vi tre scias, ke neniam
via patro konsentos pri tia edzigho; certe vi ne forgesis, ke lia
familio, kiel ankau li mem, forpelis vian onklon Rupert'on, tial ke
li edzighis je fraulino nenobela, kaj ke ili neniam volis senkulpigi
kaj pardoni tion, kion ili nomas misaliancon.

Henriko ploris, char li estis certa, ke lia patro neniam konsentos
pri tiu edzigho.

Subite brua ekridego audighis, kaj Frederiko montrighis al liaj
miregitaj okuloj:

--Nu! miaj geamikoj, ne ghenu vin! la arbaro estas oportuna por
kashataj karesoj!... ne ghenu vin!... Sed vi ne havas malbonan
guston, Henriko! shi estas bela la fraulino!

Kaj tion dirante, li foriris ridegante.

Neesprimebla sento de timo trairis la cerbon de Henriko. Li havis
ankorau en la oreloj tiun demonan ridegon. Li timis ne por si mem,
sed por sia amegata Edith, char li ne dubis, ke lia frato, kies
rigardon avidan al Edith li rimarkis, estis kapabla plenumi krimon.

--Sinjoro Henriko,--diris la junulino,--pli bone estus, se vi
forgesus min. Pensu pri via patro, kiu malbenus vin.

Shi levighis kaj forkuris. Shia koro ankau suferis, sed shi ne volis
tion konfesi, char la amo eniris shian animon.

--Ho! mi petegas vin Edith, ne lasu min! ne lasu min!

Sed jam shi estis malaperinta.

Shajnis al Henriko, ke lia koro shirighas, granda pezo premis lian
bruston, sur kiun konvulsie kuntirighis liaj manoj.

--Kiom mi estas malfelicha!--li ekkriis,--prefere estus morti, ol
tiel kruele suferi!

Maldolchaj larmoj fluis sur liajn vangojn.

--Nu! la kolombino do forflugis? Chu mi timigis shin?

Ghi estis ankorau la vocho de Frederiko. Tiuj mokemaj paroloj
rekonsciigis lin; li levighis, kaj, nenion respondinte al sia frato,
li aliris la kastelon.

Li faris la eblon por kashi al sia patro la mortigan chagrenon, kiu
konsumis lin, sed li ne povis trompi sian patron, kiu des pli
malgajighis, ke li tute nesciis la kauzon de tia stato.

Chiutage Henriko aliris al la kaskado, esperante, ke li trovos
Edith'on, sed shi ne venis; tamen li venis sidighi en la loko, kie
lia plej amata estis sidighinta, por enspiri la aeron, kiun shi estis
enspirinta, por revivi pense la felichajn tagojn pasigitajn... Tie li
restis tutajn horojn.

Chiutage ankau Frederiko spionis lin de malproksime, pli kaj pli li
pensis, ke estas tre facile malaperigi sian fraton sen la scio de iu.
Tiam li farighus la sola heredonto de sia patro, kiu post nelonge
mortus pro la perdo de sia plej amata filo. Tiel li farighus la sola
mastro.

Do, iun tagon, kiam lia frato estis kiel kutime sidanta apud la
fauko de la kavajho, Frederiko pasis malantau li, tiel senbrue, ke
Henriko enprofundigita en sia revado ne audis lin. Tiam subite,
obeante siajn krimajn intencojn, li enpushis sian fraton en la
kavajhon, kaj tio okazis tiel rapide, ke Henriko ne havis la tempon
ekkrii, kaj tuj malaperis en la abismon.

Sed Frederiko ektremis, char li audis akran ekkrion.... Kiu do faris
ghin?... Sed post kelkaj momentoj li trankvilighis pensante: "Kion
do mi timus? Nenia homa estajho vidis min, kaj sendube tiu akrasona
ekkrio estis tiu de ia garolo forfluganta. Cetere neniam la
profundajho redonas sian kaptajhon!"

Kviete li realiris la kastelon; lia vizagho ne montris ian signon de
konsciencriprocho. Lia bruta animo ne estis kapabla havi tiaspecajn
sentojn.

Jam de longe la horo de l' vespermangho estis pasinta, kaj Henriko ne
estis reveninta al la kastelo. Grafo Altmejer estis tre maltrankvila
kaj ne volis manghi. "Kial do Henriko ne estas tie chi, li pensis,
li, kiu estas chiam tre akurata, kiu chiam sciigas, kiam li forestos.
Kio do povis okazi?" Dolora antausento sufokis lin. Sed Frederiko
ne shajnis tion ekvidi, li manghis kiel kutime kaj trinkis ghis
ebriigho.

--Chu vi vidis vian fraton hodiau Frederiko?

--Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon
al la kastelo. Eble li amindumas iun pashtistinon, kaj li forgesis la
horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!

Tamen la vocho de Frederiko ne estis sincera, kaj la grafo sentis, ke
pli kaj pli grandighas la antausento pri krimo. Li fikse rigardis
sian filon, sed nenion diris.


III

Grafo Altmejer supreniris en sian chambron, kaj rifuzinte la servojn
de sia servisto, li shlosis la pordon. Tiam li falis sur apogseghon
kaj profunde pripensis. Li estis konvinkita, ke Frederiko mortigis
sian fraton, sed li ne havis ian pruvon. Mil konfuzaj ideoj
kunmiksighis en lia cerbo. Subite shajnis al li, ke oni frapetas al
pordo; tiu brueto devenis de malantau granda portreto de unu el la
prapatroj de familio Altmejer, kiu estas fiksita sur la muro. Li
pensis, ke muso gratas inter la muro kaj la kadro, sed preskau tuj
li audis bruon de risorto, kiu malstrechighas, kaj samtempe
mallautan vochon, kiu diras:

--Ne maltrankvilighu, mia patro. Ghi estas via filo Henriko viva.

Tiam, kiel pordo, la kadro turnighis, kaj Henriko aperis al sia
mirigita patro; li havis la montran fingron antau la busho por peti,
ke lia patro ne ekkriu, kaj referminte la sekretan pordon, li
jhetighis en la brakojn de sia patro, kiu ploris pro ghojo.

--Nu! mia kara filo,--diris la grafo,--kio do okazis al vi? Kial vi
ne revenis por vespermanghi? Kaj kial vi venas, kashante vin, per
sekreta koridoro, kiun mi ne konas?

--Mia patro,--respondis Henriko,--simpla akcidento okazis al mi: mi
estis ekdorminta apud la salto de la Diablo, kaj movighante, mi falis
en ghin.

--Sed, kiamaniere vi povis reveni tien chi, kara infano? tiu mortiga
kaskado neniam redonas tion, kion ghi englutas, kaj kial vi ne
revenis al la kastelo per la ordinara vojo, anstatau uzi vojon
kashitan?

--Nu! mia patro, auskultu min, vi scias, ke mi legis niajn arhhivojn
de la komenco ghis la fino. Mi faris en ili strangajn eltrovojn
precipe pri la kaskado, tial mi eksciis, ke tiu kaskado, au prefere
ghia kaverno, komunikighas kun via kastelo per subtera galerio, kiu
finighas en kelo, sub la nord-orienta turo. En tiu kelo komencighas
shtuparo, kiu alkondukas al chiu etagho, kaj che chiu etagho estas
koridoro, kiu trairas la dikegajn murojn, kaj en tiuj muroj estas
malfermajhetoj, tra kiuj oni povas vidi kaj audi tion, kio okazas en
chiu chambro. Estis tute neeble, ke mi revenus per alia vojo, char
mi ne havis shtupareton por eliri el la kaverno tra ghia fauko. Jen
do kiel tio okazis: kiel mi jam diris al vi, mi estis ekdorminta apud
la fauko de la kaskado; kiam mi falis en ghin, mi nenion timis. Char
mi sciis, ke mi ne pereos en ghi. Reveninte al la supro de la akvo,
mi direktis min al la rando de la kaverno, kie estas speco de natura
trotuaro, kiu kondukas sub la kaskado, inter ghi kaj la flanko de la
kaverno. Tie trovighas malfermajho, fauko de subtera galerio, kiu
kondukas al vasta chambro ronda, kiun niaj prapatroj uzis por
kunvenigi konspirantojn; tiuj chi alvenis en ghin per moveblaj
shtuparetoj tra la malfermajho de la kaverno kaj same eliris. En tiu
chambro estas la sekreta pordo de la koridoro, kiu alkondukas al la
kelo sub la turo. Mi antaue chion tion esploris sufiche, por koni
chiujn detalojn, cetere mi metis che kelkaj lokoj lanternojn por uzi
ilin chiufoje, kiam mi bezonis ilin, kaj se kamparanoj certigas, ke
ili vidis lumon che la kaskado, ili ne eraras, char mi ofte esploris
la kavajhon lumigante ghin per lanterno. Tiel mi konis ghian
dangheran flankon, la faukon en kiun bruege malaperas la akvoj. Mi
ne pensis, ke iam mi bezonos koni chiujn tiujn detalojn, por savi
mian vivon, char tiu, kiu falus en la profundajhon, ne konante ilin,
estus nepre englutita en la teruran abismon, char estas neeble eliri
el ghi per la supera parto, krom per movebla shtupareto, tial ke ghi
havas la formon de funelo renversita.

Dum tiu rakonto, profunde pripensis grafo Altmejer. Subite li
diris:--Chu vi vidis vian fraton dum la tago?

--Jes mia patro, mi ekvidis lin.

--Estas strange! Li diris al mi, ke li ne vidis vin.... Vi trompas
min Henriko, vi ne falis en la kaskadon okaze, oni faligis vin, kaj
mi timas, ke mi konas la krimulon. Ghi estas via frato!....

--Ne! mia patro, mi jhu...

--Ne mensogu, mia filo, sed konduku min tra la sekreta koridoro al la
chambro de Frederiko.

Henriko turnis la kadron, kaj preninte lampon, li kondukis sian
patron al la malfermajheto, tra kiu oni povas audi kaj vidi en la
chambron.

La vizagho de grafo Altmejer terure shanghighis, li avide rigardis,
kaj li audis la vochon de Frederiko, kiu ebria dancis en sia chambro
ripetante:

--Mi pushis cin en la kavajhon, ci estas mortinta Henriko! Ci ne
revenos plu! Ah! Ah! Ah!--kaj li ridegis.--Nun mi estas la sola
heredonto de la maljunulo, kiu ne longe vivos! Ah! Ah! Ah! Kaj Edith,
cia blondulino estos mia amantino! Ah! Ah! Ah!

Henriko ankau chion audis kaj li ekfrosttremis.

--Ni forkuru! Henriko, ni forkuru!--diris la grafo.

Faletante ili reiris al la chambro.

--Ho! la abomena krimulo! kaj tiu sovagha besto estas el mia sango!
Ho! mi punos vin Frederiko! Kiu mortigis, tiu estos mortigita, mi
tion jhuras je la nomo de Dio!... Sed, mia filo, kion aludis via
malbenita frato parolante pri Edith, via blondulino.

--Mia patro kompatu min, mi havas ion por konfesi al vi, sed mi ne
kuraghas tion fari.

--Parolu, mia filo, mi auskultas vin.

--Nu! mia patro, mi amas Edith'on, kaj mi volus edzighi je shi...

--Silentighu, kruela infano, vi do ankau volas mian morton, neniam
mi konsentos pri misalianco, neniam! Chu vi forgesis vian onklon
Rupert'on?...

Tiam per la koridoro Henriko aliris sian chambron, sed li tiel
suferis, ke li ne povis ekdormi. La grafo ankau ne povis fermi la
okulojn, tro da dolorigaj ideoj trairis lian cerbon!...


IV

--Nu! mia patro, chu mia frato revenis? demandis Frederiko al sia
patro kun malbona rigardo.

--Ne, eble vi scias ke li ne revenos,--respondis la grafo.

--Mi ne komprenas, kion vi volas diri,--respondis Frederiko
balbutante.

Sed ghuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke
lia chefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre
urghas.

La grafo aliris sian chambron, kien post nelonge alvenis la
chefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el shtalo, kiun li
demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li
prezentis al la grafo; sur ghia koverto estis skribite: "Por doni al
Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara".

La grafo sidigis Hans'on Delmer'on, kaj malfermis la koverton. Dum li
legis tiun leteron, lia vizagho grade montris grandan emocion kaj
samtempe grandan ghojon; kaj li mallaute diris:

--Mia kara Henriko estos do felicha!

Jen tio, kion li legis:

"Mia kara kuzo,

"Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun chi leteron
mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ghin
al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ghin
al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al
vi mian edzighon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan
manieron, lau kiu vi agis kontrau mia edzino kaj mi. La malfelicho
persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan
Edith'on. Ne povante zorgi pri shi, mi komisiis shin al la edzino de
Hans Delmer, kiu, kiel ankau shia edzo, jhuris al mi ke ili
konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis
tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj
monatoj.

Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj
okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin.
Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris.
Mi enshipighis kaj aliris Amerikon. Tie, mi esperis richighi, sed la
chagreno estis profunde atakinta mian farton, kaj iom post iom mi
sentis, ke miaj fortoj lasas min. Mi estus volinta doni lastan
kison al mia kara filino, antau ol morti. Sed ho ve! tio estas
neebla, mi sentas, ke la morto proksimighas. Mi adresas de Ameriko
tiun leteron en koverto por Hans Delmer. Kompatu Edith'on! pardonu
min! Adiau!

  Via Kuzo.

  Grafo Rupert'."

--Chio estas forgesita! Chio estas pardonita!--ekkriis grafo
Altmejer. Ni rapidu por iri serchi nian filinon Hans! char shi estas
nia filino al ni ambau!

Kaj ili ne kuris sed flugis al la loghejo de la chefgardisto. Kiam
ili estis proksime de ghi, ili audis akrasonajn ekkriojn, kaj ili
rekonis la vochon de Edith!

--Vi do volas mortigi min, kiel vi mortigis vian fraton! mi vidis
vin, mortiganto!

Ili samtempe pushis la pordon, kaj tiam ekvidis Frederikon, kiu
premante la brakojn de Edith provis renversi shin, kiu kuraghe
defendis sin. Lia vizagho montris brutan kaj kruelan esprimon.

Audinte la bruon de la pordo Frederiko turnis sin, ekvidante la
grafon kaj Hans'on kaj la teruran esprimon de liaj vizaghoj, li
sentis, ke liaj lastaj momentoj alvenis. Sed antau ol morti li volis
mortigi iun. Li elprenis pistolon el sia zono kaj direktis ghin al la
brusto de Hans; sed la grafo deklinigis la armilon; la kuglo atingis
la plafonon. Li diris al Frederiko:

--Vi ne estas plu mia filo, mi malbenas vin, se mi ne timus malhonori
mian familion, mi liverus vin al la ekzekutisto. Vi mortigis vian
fraton, vi provis mortigi Hans'on. Mi kondamnas vin al morto. Mi
donas al vi kvin minutojn por rekomendi vian malbelan animon al Dio.

Ghuste en tiu chi momento Henriko eniris la chambron pala kiel
mortinto, li estis audinta tra la muro la interparoladon de sia
patro kun Hans. Li povos edzighi je Edith! Li do aliris la loghejon
de la chefgardisto. Che la pordo li audis la jughon de sia patro;
malgrau chio, li volis peti, ke lia patro pardonu...

Sed Frederiko, ekvidante sian fraton, kiun li kredis mortinta,
pensis, ke li vidas lian fantomon kiu venas riprochi lin pri lia
krimo, li subite frenezighis, kaj altirinte ponardon el ghia ingo li
enigis ghin en sian koron kaj falis mortinta.

Edith jhetis sin en la brakojn de Hans. Chiuj restis silentaj dum
kelkaj minutoj, fine la vocho de la grafo audighis:

--Dank' al Dio, li diris, mi ne estis devigita mortigi mian infanon.
Vi Hans jhetos la korpon de tiu krimulo en la salton de la Diablo.
Nur tiu loko konvenas por ghi. Vi tion faros, kiam noktighos. Nun ni
chiuj iru al la kastelo; Edith prenu mian brakon, mi subtenos vin;
Hans venu kun ni, vi loghos en mia kastelo, char mi detruos tiun
malbenitan loghejon.


V

Mi ne pensas, ke estas necese rakonti detale la finighon de tiu
dramo: la felicho anstatauis la doloron. Hans neniam volis konservi
la ormonerojn, kiuj estis donitaj al li, kaj ili estis disdonitaj al
la malrichuloj.

Hans loghis en la kastelo kaj ne lasis sian filinon, kiel li nomis
Edith'on; li ne estas plu chefgardisto, li estas nun la amiko de
grafo Altmejer, kaj chiam la amegata patro de Edith.

Post tri monatoj okazis la edzofestoj de Henriko kun Edith. Chiuj
estis felichaj en la kastelo; kaj kiam la juna grafino naskis sian
unuan filon, la grafo diris al shi ridetante:

--Nu! mia karega filino, chu mi ne estis dirinta al vi, ke mi estos
la baptopatro de via unua filo?

    D-o P. Gambier.




SESA MENCIO


  NEKREDEBLAJ AVENTUROJ
  DE
  SINJORO RADAMANTO


Tute juna, mi jam shategis chion, kio estis, ech proksimume, ronda;
ringego barela min ravis, kaj mi staris ekstaze antau rado.

Per tio vi komprenas, ke, ech ne vidinte bicikledon, mi devis shategi
tiun mirindan ilon, kiun mi estus elpensinta, se iu ne estus tion jam
farinta, ve!

Kiam, infaneto, mi povis marshi, alvenis al mi tute stranga aventuro,
kiu pli malfrue estas al mi rakontita de miaj gepatroj.

Mia patro, kiu havis vivan imagon, eble ghin iom trograndigis. (Mi
diras tion, por ke vi ne kredu min mensogulo.)

Iam do, vaganta komercisto trairis mian vilaghon, kaj kun nia patrino
mi iris lin vidi. Tre kontenta vidi la veturilon, mi ghin
alproksimighis, plena je respektema timo, por atente observi la
radojn. Charmita de la vido de l' komercajhoj kaj de l' parolado kun
najbarinoj, mia patrino tute forgesis mian cheestadon. Uzante mian
liberecon, mi karesis la objekton de mia adorado kaj chirkauprenis
radion, ghin kisante. Fininte siajn akirojn, mia patrino ekiris
hejmen, kaj tiam nur rimarkis mian foreston. Vane shi alvokis min,
kaj kredante, ke mi estas hejme, shi revenis ghis nia domo. Ne
trovante min, shi farighis malkvieta, iris ghis la rivero, plorante
kaj kriante; shiaj najbarinoj alvenis shin konsoli, kaj unu el ili
rakontis, ke shi vidis min apud la veturilo, kiun mi shajnis admiri.

--Eble,--shi aldonis,--li sekvis la komerciston.

--Eble,--aldonis alia, tiu malbenita homo estas shtelisto de infanoj
kaj forportis vian fileton.

Mia patro, kiu jhus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian
malaperon, decidis, ke li tuj serchos min kaj retrovos la homon.

Jen kio estis okazinta al mi.

Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaueniris; tuj mi
forte chirkauprenis la radion kaj turnighis samtempe kun ghi.

La homo, kiu marshis che la alia flanko de la veturilo, ne vidis min,
kaj mi tiel ghojis pri mia felicho, ke mi ne diris ech unu vorton.

Post longa irado, la veturilo haltis antau la pordo de izolita
gastejo, loghata de sola virino.

Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de
malfermita fenestro kaj chirkaurigardis chiuflanken en la strato.
Vidinte nenion, li senbrue alproksimighis la virinon, kiu rekomencis
labori, klinante la kapon al sia kudrajho. La homo saltis sur shin,
prenis en siaj manoj la kolon de la malfelichulino kaj provis shin
mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi
eljhetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris.
En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min
trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.

Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon shajne mortintan.
Li nin ambau flegis, kaj baldau rimarkis plezure, ke ni estas
vivaj.

La juna virino estis baldau tute sana, sed min kaptis grava febro,
kiu min devigis resti en mia chambro tutan monaton.

La mortigisto estis baldau retrovita kaj jhetita en malliberejon.

Tiamaniere, dank' al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi
virinon.

Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan
veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidighinte en ghi. Pli
poste mi rimarkis, ke mia eltrovo estas jam uzata de la senkruruloj.

Iam, mi pushis mian veturilon en strato treege dekliva kaj malrekta;
en vojturnigho mia ilo subite haltis kontrau mureto; sed mi
daurigis mian iron super la muro kaj falis en kuvegon plenan je
malpurajhoj, kiuj dolchigis mian falon; tamen mi ne povas certigi, ke
tiu bano shajnis al mi agrabla. Tiuj malfelichoj kaj aliaj malpli
gravaj ne povis min korekti, kaj kun granda senpacienco mi atendis
taugan aghon por acheti unu el tiuj mirindaj duradaj iloj, tiam nove
eltrovitaj, kiujn mi kelkfoje vidis flugantajn rapide laulonge de la
stratoj.

Tiu tiel dezirita tempo alvenis, mi achetis belegan bicikledon kaj
decidis, ke mi vojaghos en nekonatajn landojn.

Mi elektis Afrikon, kaj iris shipe Algheron; la shipirado estis por
mi terura, sed, tuj kiam mi metis piedon sur la Afrikan teron, mi
forgesis chiujn malagrablajhojn, saltis sur mian bicikledon kaj min
direktis al dezerto. La dezerto! Kiel min interesus la tiel konataj
urboj de Algherio, ech la oazoj en kiuj chiam trovighas Europanoj?
Mi volis vidi Saharon, kaj, tute sola antau la sabla vastajho, senti
la ghuadojn de vera esploristo.

Miaj pneumatikoj kondutis mirinde. Mia bicikledo estis tiel malpeza,
ke la irado apenau lasis postsignon sur la sablo, kaj mi flugis, mi
flugis kiel vera demono, malshatante la Simun'on.

Mi marshis de kelkaj tagoj kaj la provizoj kunprenitaj malmultighis;
antau ol pli profunden iri en la dezerto, mi decidis akiri novajn
manghajhojn. Proksime mi ekvidis, blankajn sub la suno, tendojn de
araba vilagho. "Bone, mi pensis, nenia vivulo videbla!" Efektive,
pro la varmegeco, chiuj loghantoj sin kashis en siaj tendoj kaj
dormis.

Per mia sonora korneto, mi faris teruran bruon; mi mem kriegis kiel
frenezulo, sed nenia movo respondis mian alvokon.

Vidante richan tendon, mi eniris senbrue, kaj audis brueton post
kurteno, kiun mi iom levetis.

Kelkaj virinoj, kushantaj sur luksaj tapetoj ripozis; min ekvidante,
ili ekkriis per vocho akra; mi provis klarigi la motivon de mia
maltimema eniro, sed ne havis la tempon fini mian klarigon; mi
ricevis fortan baton sur la kranion kaj falis senspira.

Kiam mia sveno finighis, mi estis en chambro tute malluma, mi provis
tushi per la mano mian dolorantan kapon sed ne povis, estante fortike
ligita.

Mi sentadis ion silkecan, kiu glitis inter miaj manoj kaj promenis
sur mia korpo, mia vizagho; ghi estis musoj, kiuj trotis sur mi,
serchante manghajhojn. Tio donis subite al mi fruktodonan ideon.

Mi malfacile sukcesis eltiri el mia posho peceton da lardo, kiu
restis al mi, kaj per ghi mi frotis la shnurojn, kiuj min ligis, kaj
poste mi restis senmova. Baldau la musoj, unue forpelitaj per mia
movado, revenis kaj, sentinte allogantan odoron, komencis mordeti kaj
disshiri la shmiritajn shnurojn tiamaniere ke, post kelke da tempo,
mi sukcesis min liberigi.

Estis nokte, mi eliris singardeme kaj sukcesis retrovi mian
bicikledon; nevidite de iu, mi forlasis tiun malbenitan lokon per
rapida forkuro. La suno baldau levighis kaj la varmeco farighis
malagrablega, sed tio min malpli chagrenis ol la manko de manghajhoj,
la malpleneco de mia stomako. Kiamaniere mi povos revivigi miajn
fortojn por daurigi mian vojaghon?

Mi pripensis malgaje, kiam terura blekado audighis, mi rigardis
malantauen kaj vidis grandegan leonon, kiu, saltegante, min sekvis.
Vane mi akcelis mian kuradon, la leono pli kaj pli proksimighis;
granda shvito malsekigis mian tutan korpon; miaj kruroj rigidighis
pro teruro, mi estis tuj falonta, kiam nova penso redonis al mi iom
da espero. Mi havis revolveron, eble mi povos vundi mian
persekutanton au nur lin timigi. Mi min returnis, kaj ech ne
celante, mi pafis sur la leonon, kaj tuj daurigis mian forkuradon,
sed audis raukan blekadon kaj strangan bruon, kvazau hauto estus
shirata.

Post kelkaj minutoj, nenion plu audante, mi haltis kaj rigardis
malantauen: malproksime mia leono, klinita sur la sablo, ne
movighis, tamen mi audis strangan plendon, ne tre lautan pro la
malproksimeco.

Mi revenis malrapide, kaj baldau nekredebla vidajho min mirigis. Mia
kuglo estis trafinta la frunton de l' leono, kaj glitinte longe la
vertebraro, estis disiginta la hauton, kaj tiu chi, falante sur
ambau flankojn de la korpo kaj kvazau volvite chirkau la kruroj de
la besto, malhelpis chian movadon. Malfelicha leono! ne povante
movighi, li malrapide rostighis per la suna varmeco kaj eljhetis
terurajn blekadojn.

Mi kompatis lian sorton, kaj per dua kuglo, mi finis lian suferon,
kaj sub la ombro de shtonego mi atendis la plenan kuirighon de mia
chasajho. Poste mi povis ripari miajn fortojn per largha tranchajho
de rostita leono, kaj kunportis grandan pecon de viando kuirita por
miaj estontaj bezonoj, lasante la restajhojn por la shakaloj.

Mi ne povus rakonti chiujn miajn aventurojn en la dezerto, sed unu el
ili estas tiel grava pri bicikledirado, ke mi ne povas ghin ne diri.

Mia rapida forflugo malplenigis miajn pneumatikojn, kaj mi volis
ilin plenblovi per mia pumpilo, sed ho ve! mi estis ghin perdinta!
Kiu grava malfelicho! Kiamaniere mi povos de nun daurigi mian
vojaghon?

Mi falis sur la sablon, plorante, sed mi sentis sur mia vizagho
agrablan freshan aerfluon, mi rigardis apud mi, ho mirindajho! el
malgranda truo flugetis sableroj elpushitaj vershajne de senkolora
gaso; tuj genia ideo eniris mian spiriton; vidinte kreskajhon
shajnantan junko, mi tranchis peceton kaj faris tubon, kies unu
ekstremajhon mi enirigis en mian pneumatikon, alian en la truon.

Ghojego! ghojego! rapide mia volvajho plenighis sed samtempe mia
bicikledo farighis malpeza kaj shajnis forflugonta en aeron; mi devis
ghin ligi che mia zono, por ke mi povu daurigi la enblovadon.

Fininte, mi saltis sur mian selon, sed mia salto nin ambau portis
je dek-kvinmetra alteco kaj tre malrapide ni malaltighis; ech,
renkontinte folion de granda palmarbo, mia bicikledo haltis sur ghi,
kiel farus musho, kaj la folio ech ne movighis. Mi devis multe peni
por reveni teren.

Kiel vi povas imagi, mia rapideco farighis grandega kaj senpene mi
trakuris multajn kilometrojn. Sed mia stomako ree malplenighis kaj
devigis min fine halti por serchi nutrajhon; sed vane mi esploris la
chirkauajhon, mi nenion trovis. "Kiu dormas, tiu manghas", oni
diras en mia lando. Mi do estis tuj dormonta, kiam mi ekvidis birdojn
flugantajn super mia kapo. Nova ideo eniris mian cerbon. En mia posho
mi trovis longan shnureton, je kies ekstremajho mi fiksis kurbigitan
pinglon. Mi sukcesis kapti kelkajn insektojn, kiuj estis bonaj
allogajhoj. Mi jhetis malproksime tiun hoketon, konservante en mia
mano la alian ekstremajhon de la shnureto, al kiu mi fiksis peceton
da ligno por ghin teni.

Mi kushighis kaj ekdormis, atendante chasajhon. Mi songhis kvazau mi
ghuus bonegan manghadon, sidighante che la tablo de richa Arabo, kaj
mi lin gratulis pro la delikata peco de shafajho de mi manghata, kiam
forta tirado min vekis. Mi tuj pensis, ke mia songho farighas
realajho.

Mi ekrigardis mian kaptajhon, kiam, ho strangajho! mi vidis, ke mi
kaptis ion tute ne atenditan, tio estis grandega struto! Ho! Ho! mi
ekkriis, sed mia vocho timigis la birdon, kiu rapide forkuris, char
pro la surprizo, mi estis forlasinta mian shnureton.

Perdi samtempe mian kaptajhon kaj mian shnuron! Ho, neeble! Mi tuj
saltis sur mian bicikledon kaj persekutis la struton, kiu,
forkurante, glutadis mian shnuron, shajne kun granda plezuro. Sed
okazis stranga fenomeno. La digestado de tiuj bestoj estas tiel
rapida, ke jam che la alia ekstremajho de la struto, peco de shnuro
ekvidighis kaj iom post iom plilongighis. Subite la struto haltis,
malhelpite de la tenilo, kiun ghi ne povis engluti.

Mia sagaceco, kiun vi jam tre certe rimarkis, igis min tuj uzi tian
okazon. Mi ekprenis la ekstremajhon de la shnuro, ghin fiksis che la
gvidilo de mia mashino, kaj per krioj tiel diversaj kiel multaj, mi
ekscitis mian kondukiston.

Vi devas konfesi, ke, ech konsiderante la strangecon de miaj
aventuroj, ne estas ordinare esti biciklede trenita de struto. Tiu
nova movmaniero, tiel nova kiel stranga, mirinde sukcesis: la birdo,
ekscitita de miaj krioj, forkuris rapidege, kaj mi senghene ripozis,
ech ne farante movon.

Sed sento de profesia fiereco shanghis mian vidmanieron. Estas
malinde, mi pensis, ke mi, S-ro Radamanto, akceptu helpon fremdan,
kaj tiel insultu miajn krurojn. Mi do movis la pedalojn kaj
alproksimighinte, mi detranchis la shnuron che la postajho de la
birdo, lasante nur la pecon entenatan en la korpo, kaj donante la
liberecon al la struto, kiu rapide malaperis.

Mi revojiris, sed mi pli kaj pli malsatis, kiam mi vidis proksime la
struton; tre certe mi estis ronde kurinta kaj reveninta en la lokon
de mi forlasitan antau kelkaj momentoj. La struto ripozis sur la
sablo, sed min vidinte, ghi forkuris, lasante blankan objekton, kiun
oni ne povis rekoni pro la malproksimeco; sed alveninte apud ghi mi
vidis ovon, kiun la struto estis ellasinta, antau ol foriri.

Rapide mi faris truon por trinki la internajhon, sed tio estis tiel
sengusta, ke mi unue shancelighis, sed, pripensinte, mi vershis
internen iom da pulvo, kiu restis al mi, miksis chion kaj kuirigis
per la suna varmo. Tio faris bonegan ovajhon, kiu redonis al mi
novajn fortojn.

Mi do daurigis mian vojaghon, sed subite ambau pneumatikoj
eksplodis, boritaj de la pecoj de la ovo, kiujn mi senprudente estis
lasinta sur la sablo; mi do fortiris la volvajhojn por riparo, kiam,
ho terurego! mi vidis du serpentojn rapide alvenantajn al mi; mi
saltis sur mian bicikledon, sed la teruraj bestoj atingis miajn
radojn kaj chirkauvolvighis kiel veraj pneumatikoj tre flekseblaj
kaj dolchaj.

Post longa irado, mi lacighis kaj serchis lokon por ripozi,
mi baldau ekvidis che la horizonto arbareton, al kiu mi min
direktis. Sed subite granda leono saltegis el kashita kaverno
kaj min persekutis. La timego donis al mi novajn fortojn kaj
kun miriga rapideco mi provis alveni ghis la arbareto. Miaj
pneu-serpentoj, ekscititaj de la rapideco (chu mi diris, ke ili
estis sonorilserpentoj) ekmovis siajn sonorilojn (kiuj estas
fiksitaj, kiel chiuj scias, chirkau ilia kolo) kaj siblis tiel
terure, ke la leono haltis subite kaj forkuris rapide.

Sed tia ekscitado malbonege impresis miajn rampulojn; ili videble
malmolighis; feliche mi jhus atingis la arbaron, mi haltis kaj
ekvidis, ke la serpentoj mortis. Malfelichaj bestoj! mi vershis
larmon pro ilia malgaja sorto kaj tuj ekpensis, ke morgau estos
malfacile pli antaueniri.

Sed mi ne ofte malkuraghighas kaj estas sufiche sagaca (tion vi tre
certe jam scias); mi baldau pensis, ke, ech post sia morto, miaj
serpentoj povos esti al mi utilaj kelkmaniere. Mi ilin senhautigis,
ne difektante la hauton; dank' al seka ligno, kiun mi trovis, mi
ekbruligis grandan fajron por forpeli nokte la bestojn, kaj kuirigis
la rampulojn, kiuj donis al mi bonegan rostajhon. Mi kungluis la
ekstremajhojn, kiuj tuj shajnis al mi tiel flekseblaj kaj fortikaj
kiel la pneumatikoj de la firmo[9]....

Plie mi estis forpreninta la du chirkaukolojn de sonoriloj, kiuj
farighis du avertiloj tiel strangaj kiel sonoraj.

Poste mi supreniris altan arbon kaj tuj ekdormis. Mi songhis, ke mi
daurigas mian vojon sur belega mashino, kies radoj estas
testudoskvamoj, la gvidilo estas fortika bovkapo kun larghaj kornoj;
la selo estas kameldorso, la saketo, sarigposho kaj la lanterno,
pokalo plena de lumvermetoj.

Morgauan tagon, tute ripozinte, mi daurigis mian iradon, esperante
tamen, ke mi baldau alvenos en regionon ne tiel unuforman. Mia
deziro baldau plenumighis, char mi atingis arbaron, kiu shajnis al
mi grandega. Tuj enirinte mi trovis kelkajn bananfruktojn kaj
kokosnuksojn, kiujn mi plezure manghis. Mi pensis, ke ne estos al mi
facile trairi virgan arbon "en kiu la mano de homo neniam metis la
piedon", kiel diras unu el miaj amikoj. Mi trovis valeton, kiu donis
al mi facilan vojon, kaj mi ghin sekvis dum multaj tagoj, manghante
fruktojn, kelkfoje birdojn de mi pafitajn, kaj ankau leporojn, kiujn
mi povis kure atingi. Nenio rakontinda okazis; mi renkontis kelkajn
bestojn, kiujn mi povis eviti kaj precipe simiojn, kiuj shajnis al mi
tre afablaj sed iom senghenaj.

En la valeto fluis malgranda rivero, kiu iom post iom pligrandighis,
kaj mi baldau alvenis apud granda riverego, kiu devigis min shanghi
mian direkton. Mi do esploris la chirkauajhon kaj kun granda teruro
ekvidis, ke mi estas meze de gento de sovaghuloj, kiuj feliche ne
vidis min, char mi alvenis dum la nokto.

Kun granda singardemo mi daurigis mian serchadon, kaj vi pripensu
mian teruron, kiam mi trovis sur la bordo de la riverego multe da
homaj ostoj! Mi estis meze de hommanghantoj! Kiamaniere mi povos
forkuri nevidite? Mi serchis, sed vane, shipeton, en kiu nokte mi
povus senbrue forlasi tiun dangheran lokon, sed nenion mi trovis.

Mia bicikledo estis bone kashita kaj mi trovis grandan arbon, kiu
estis por mi bona rifughejo. Mi manghis nur kokosnuksojn, en kiuj mi
faris truon por elpreni la internajhon. Mi komencis malesperi, kiam,
unufoje, nukso malplenigita falis en la akvon kaj kompreneble flosis.

"Eureka!" mi kriis greklingve (ghi estas cetere la sola greka
vorto, kiun mi konas).

Dum la sekvantaj tagoj mi kolektis multajn malplenajn nuksojn, kies
truon mi shtopis; per lianoj mi ilin kunligis kaj faris flosajhon tre
taugan. Sed kiamaniere ghin gvidi? Tio min ne multe embarasis. Mi
kolektis kelkajn homajn skapolojn, per kiuj mi faris helicon; mia
bicikledo forte starigita meze de mia flosajho donis al mi bonegan
motoron, kaj kolektinte multe da nuksoj por mia nutrado, mi nokte
foriris.

Dum kelkaj tagoj mi tiel iris, min demandante, kiu estas chi tiu
riverego. Pro la diverseco de la vojoj de mi sekvitaj, mi tute
nesciis la gheneralan direkton de mia longa vojagho. Chu mi estis
irinta orienten kaj chu tiu rivero estas Nilo? Au chu, suden
vojaghinte, mi atingis Nigeron au Senegalon? Neklarigebla enigmo!

Post kelkaj tagoj, ho mirindajho! mi ekvidis vaporshipeton, kiu venis
lau kontraua direkto, kaj al kiu mi faris signojn. La shipo sin
direktis al mi kaj iu sinjoro, kiu shajnis esti la shipestro, parolis
al mi angle. Mi konas nur malmulte tiun lingvon kaj ne komprenis;
tion vidante li uzis intersekve aliajn lingvojn, danan, germanan,
rusan; sed mi nur konas kelkajn vortojn de tiuj lingvoj kaj parolas
nur france; sed bedaurinde la homo ne konis la francan lingvon. Li
ankau uzis lingvon de mi tute ne konatan, sed kiu shajnis al mi tre
bela, tre dolcha, tre bonsonora, kiel estas la hispana kaj la itala,
sed chiam vane.

Oni min enirigis en la shipon, kaj malfacile, per vortoj cherpitaj en
multaj lingvoj, ni komencis nin interkompreni: la estro estis Dano,
sed chiuj liaj kunvojaghantoj estis angloj, ili vojaghis tra la mondo
de kelke da monatoj.

--Ni estas nun,--ili diris,--sur la riverego Kongo kaj en la lando
nomita Belga Kongo.

Mi miris, ke mi faris vojaghon tiel longan tra Afriko.

Mi demandis, kiamaniere ili povis vojaghi en tiom da diversaj landoj,
ne konante tre certe la lingvojn de chiuj nacioj vizitataj. Ili
respondis, ke ili parolas novan lingvon elpensitan de rusa kuracisto,
kaj nomitan Esperanto. Tiu lingvo mirinde facila rapide
propagandighis kaj estas nun konata chiulande; tio multe faciligas la
vojaghojn.

Tute mirigita kaj iom nekredema, mi tamen petis francan lernolibron
kaj post kelkaj tagoj mi povis detale rakonti al ili chiujn miajn
aventurojn. Shajnas al mi, ke oni ne multe kredis min kaj ke ili
pensis, ke la varmega suno iom malordigis mian cerbon.

Dank' al la nekredebla facileco de Esperanto, mi tre rapide farighis
sufiche lerta por skribe rakonti miajn aventurojn kaj decidis, ke mi
faros novajn vojaghojn en chiuj landoj de l' mondo; unue mi iros
Ruslandon, kie mi volas vidi kaj respekte saluti la gloran elpensiton
de Esperanto, doktoron Zamenhof.

    E. Deligny.


PIEDNOTO:

[9] Loko luebla dek frankojn; malaltega kosto!




SEPA MENCIO


LA ONKLINO EL AMERIKO

Sherco en unu akto.


PERSONOJ:

  S-ino Plenvolo, onklino de
  S-ro Polimo, doktoro.
  S-ino Polimo.
  S-ro Smitso, kapitano.   |
  S-ino Smitso.            |
  S-ro Hejno, advokato.    |
  S-ino Hejno.             | Amikoj de la gesinjoroj Polimo.
  S-ro Dalmo, negocisto.   |
  S-ino Dalmo.             |
  S-ro Laudo, ekskapitano. |
  Mario, servistino de Polimo.
  Bil (negro), servisto de S-ino Plenvolo.


_Salono de Polimo. Longa tablo, dekstre kaj maldekstre segho, poste
sep seghoj. La pordo che la fundo estas malfermita. Letero kushas che
la pordo dekstre.--Funde tableto en angulo._


SCENO UNUA

MARIO _sola_; _poste_ GES-oj SMITSO.

Mario, _aranghante festan tablon_.--Kara chielo, kian
malagrablan vivon havas simpla servistino! Labori, labori, kaj refoje
labori de la frua mateno ghis noktigho; kaj se shi kuraghas ripozi
momenton, shi povas altiri sur sin la plej grandajn riprochojn de la
mastrino. Se la gemastroj estus nur richaj, ili povus dungi pluan
servistinon, mi havus tiam kelkfoje ripozon kaj liberan tempon por
eliri kun mia korporalo. Ho, estas tiel agrable promeni kun li. Se li
nur baldau farighus serghento por edzighi kun mi kaj por liberigi
min de tiu chi domo. (_Shi volas eliri dekstre kaj ekvidas la
leteron._) Kio estas tio? (_Prenante ghin._) Ho, letero; vershajne la
doktoro perdis ghin... de kiu ghi estas? (_Malfaldante ghin._) Chu do
ne estas krimo legi ghin!?... tiom pli char mi ne babilados pri la
enhavo. (_Legante_). Chikago, la duan de decembro 1900. Kara Nevo! Vi
estos surprizita kiam vi ricevos leteron de sinjorino, al vi tute
nekonata. Mi tial komencas konigi min al vi. Sendube vi rememoras
vian karan patrinon, kiu mortis, kiam vi estis nur okjara knabeto,
kaj sendube vi ankau memoras, ke shi parolis al vi pri sia sola
fratino, kiu iris al Ameriko kun la fama kuracisto Plenvolo, kies
edzino shi estis.--Nu kara nevo, mi estas tiu onklino, kiu foriris de
Europo, kaj kiu preskau neniam skribis, nek al via patrino, nek al
iu alia el la parencaro pro kauzo, kiun mi ne klarigas nun al vi.
Sufichu, ke vi scias, ke mi vivas ankorau, kaj ke mia edzo mortis
chirkaue antau unu jaro, lasante min tute sola en la vasta Ameriko.
Mi neniam amis tiun chi mondparton, kara nevo, sed mia Fritso (tiel
sin nomis mia edzo), ne volis reiri Europon, char li povis pli
facile richighi en la nova mondo ol en la malnova. Ni vivis chiam
feliche, kaj tre ordinare, tio estas, tre shpareme, kaj mi intencas
daurigi tiun viv-manieron. Tamen mi kore deziras returni al Europo
por pasigi miajn lastajn jarojn che mia nevo, kiu portas la nomon de
mia edzo. Chu vi povus konsenti al tio? Mi tre ghin dezirus, tiom
pli, char mi scias (pli malfrue mi klarigas al vi kiamaniere) ke vi
estas edzighinta, kaj ke vi havas tre amindan edzinon. (_La
gesinjoroj Smitso estas enirontaj sed vidante Marion, ili sin donas
signojn silenti kaj auskulti. Ili restas en la malfermita pordo._)
Shi do konsentos ankau ricevi min kiel kunloghantinon, ne vere? Mi
posedas chirkaue 100 000 dolarojn, kiujn Fritso postlasis al mi,
kaj kiuj post mia morto alfalos preskau chiuj al vi ambau, se vi
estos bonaj por mi. Mi estos tre nepostulema, kaj kontentighos kun
ordinara chambro por mi kaj chambreto por mia servisto, kiun mi
kunprenos. Tiu servisto estas nigrulo. Mi amas lin, char li servis
min jam de jaroj fidele, tiel, ke mi decidis ne eksigi lin de mia
servado. Krom la nigrulo, mi havas verdan papagon, kiu parolas, li
povas diri: _La doktoro estas fripono_, kaj _Fritso trinkas bieron_.
Fine mi posedas belan katinon, kiun kontentighos malgranda loko en
via domo. Se via domo estas tro malgranda por vi kaj mi kun mia
nigrulo, papago kaj katino, bonvolu tiam lui alian pli grandan domon,
mi plene redonos al vi chiujn viajn elspezojn neordinarajn. Ne kredu,
kara...


SCENO DUA

MARIO, S-o _kaj_ S-ino SMITSO; S-ino POLIMO _en la
postscenejo_.

S-ino Polimo, _ekstersalone, dekstre_.--Mario!

Mario.--Chielo! Sinjorino vokas min. (_Shi rapide remetas la
leteron apud la pordo. La gesinjoroj Smitso foriras, fermante senbrue
la pordon post si._)

S-ino Polimo, _vokante pli laute ol antaue_.--Mario!
Mario!

Mario.--Mi jam alvenas sinjorino! (_Shi volas eliri dekstre.
Oni laute frapas al la pordo je la fundo._) Ho, oni frapas! (_Shi
malfermas la pordon je la fundo kaj la gesinjoroj Smitso eniras._)

S-ino Smitso.--Bonan vesperon Mario! chu la doktoro estas
hejme?

Mario.--Ne sinjoro, li eliris antau unu horo.

S-ino Smitso.--Chu sinjorino ankau eliris?

Mario.--Ne sinjorino, shi estas hejme, mi...

S-ino Polimo, _vokante ankorau pli laute_.--Mario!
Mario! Venu do!

Mario.--Jes, sinjorino, mi jam venas!

S-ino Smitso.--Iru nur, ni atendos momenton; diru, ke ni
deziras fari tre malgrandan viziton.

Mario.--Jes, gesinjoroj, mi tuj ghin diros. (_Shi eliras
dekstre._)

S-o Smitso.--Nu, kion vi diras pri tiu letero?

S-ino Smitso.--Ho, sinjorino Polimo jam de longe montris
ghin al mi, sed poste alvenis ankorau tri aliaj leteroj en kiuj la
maljuna onklino tre plendis pri chiuj specoj da malfelichajhoj. Unue
mortis la katino, due la nigrulo malsanighis, tiel ke la vojagho
devis esti prokrastata, trie...

S-o Smitso.--Eble shi perdis sian monon...

S-ino Smitso.--Ne, shi ne plu skribis pri la mono, sed la
gesinjoroj Polimo tre timis, ke grava malagrablajho okazis pri ghi,
tamen ili ne diris pli multe pri la afero, nur ke ili tre bedauras,
ke ili luis tiun chi grandan domon, char la doktoro timas, ke la
vojagho de la onklino refoje estos prokrastata.

S-o Smitso.--Chiuj niaj amikoj ekaudis pri la leteroj, kaj
cetere?

S-ino Smitso.--Ho jes! kaj ni interkonsentis fari hodiau
plezurigan shercon, en kiu vi kaj mi ludos la chefrolojn.

S-o Smitso.--Kaj nia vojagho al Amsterdam?

S-ino Smitso.--Estis nur preteksto por ne cheesti en tiu
chi domo hodiau vespere. La telegramo, pri kiu mi parolis al vi,
tute ne alvenis. Ni tamen nun venas por senkulpigi nin.

S-o Smitso.--Sed mia kara, kiel do vi ne pli frue parolis al
mi pri via sherco, vi do malkonfidas min?--mi do ne plu estas infano!

S-ino Smitso.--Mi havis mian tialon por tio! Vi ja scias,
ke vi tute ne povas teni sekreton... Nur ne koleretu! Ni tuj
rehejmighos kaj revestos nin por la ludotaj roloj; ni revenos chi
tien post kelkaj minutoj por surprizi la geedzojn Polimon; mi kiel la
onklino kaj vi kiel la nigrulo.

S-o Smitso.--Vi do ne postulas de mi, ke mi pentros min tute
nigre?

S-ino Smitso.--Nur la vizaghon; mi ghin faros mem, kaj vi
portos nigrajn gantojn.

S-o Smitso.--Sed, mia karulino, tio estas neebla, kie vi
prenos la parolantan papagon?

S-ino Smitso.--Ne maltrankvilighu, mi diras, chio estas en
ordo, vi vidas mem, sed silentu, iu venas!


SCENO TRIA

S-o _kaj_ S-ino SMITSO, S-ino POLIMO.

S-ino Polimo, _enirante_.--Pardonu, ke mi igis vin atendi
tiel longe.

S-ino Smitso.--Ne estas kauzo por tio, kara amikino, ni
nur venas por gratuli vin, kaj por senkulpigi nin pro nia malesto
hodiau vespere. Ni nepre devas iri Amsterdamon pro gravaj aferoj, ni
tre bedauras, sed ni ne estas kulpaj en tio.

S-o Smitso.--Jes, la afero estas grava, kaj ne...

S-ino Smitso.--Sed ni ne povas forbabili nian tempon, char
la vagonaro foriras post duono da horo; ni do devas rapidi. Nu, kara
amiko, gratulu vian edzon por ni kaj amuzighu bone!

S-ino Polimo.--Dankon. Fritso ankau bedauros vian
maleston, char sen la kapitano, la festoj preskau chiam nebone
sukcesas.

S-ino Smitso.--Ho! vi tamen amuzighos! Nu, kara amikino,
ni devas foriri, adiau! (_S-o kaj S-ino Smitso foriras._)


SCENO KVARA

S-ino POLIMO, _poste_ S-o POLIMO.

S-ino Polimo.--Jam la oka horo; post kelkaj minutoj mi
povas atendi la vizitantojn. Sed kie do estas Fritso? (_Shi rigardas
tra la fenestro_) jen, li alvenas! Nun unue mi ekzamenu chu Mario
bone aranghis la tablon: Jen sidos la gesinjoroj Hejno; jen sinjoro
Laudo; jen la gesinjoroj Dalmo, kaj jen chi Fritso kaj mi.... La
tablo vidighas tre bone, la gastoj povos esti kontentaj! Se ili nur
ne alvenus tiel malfrue! (_S-o Polimo eniras._) Mi ghojas Fritso,
char vi alvenis; la gastoj estos tie chi baldau... La gesinjoroj
Smitso jhus alvenis por diri, ke ili ne povas partopreni en nia
malgranda festo; ili nepre devis tuj foriri al Amsterdamo, pro gravaj
aferoj. Mi devas gratuli vin por ili.

S-o Polimo.--Mi bedauras ilian maleston.... Jen refoje
leteron de onklino, la leteristo donis ghin al mi, kiam mi eniris la
pordon.

S-ino Polimo.--Rapide! Malfermu! Mi estas scivola chu ia
malfelichajho okazis, char la lastaj leteroj tute ne plachis min...
Nu? kion shi skribis?

S-o Polimo, _legante_.--Kara, genevoj! Mi sciigas vin, ke
vi povas atendi min jam morgau. Mi jhus alvenis en Rotterdamo. Mi
havis terurajn malsanojn de maro, sed nun sentas min sufiche bonete
por vojaghi. Bil kaj Koko sanas kiel eble plej bone. Mankas al mi la
tempo skribi pli multe, char mi havas ankorau multon por fari. Ghis
morgau! Kun mil kisoj, via onklino Lotjo.

S-ino Polimo.--Kiam shi forsendis la leteron?

S-o Polimo, _serchante_.--Ho! shi tute ne skribis la
daton... atendu, mi trovas ghin sur la kovrilo..... (_serchante._)
Sed tio estas terura! la shtampajho estas tiel malklara, ke mi ne
povas legi ghin.

S-ino Polimo.--Eble shi venos hodiau!... Chu shi skribis
nenion pri
 sia mono?

S-o Polimo.--Nenion.

S-ino Polimo.--Se shi nur ne estus nun venonta. Kara
chielo, imagu al vi, ke shi alvenas, kiam niaj gastoj estas...

S-o Polimo.--Ho tio ne malhelpos. Shi tiam povos tuj
konatighi kun ili.

S-ino Polimo.--Jes, sed mi preferus, se shi venus, kiam ni
solaj estos hejme.

S-o Polimo.--Mia kara, ne maltrankvilighu. (_Post
momento._) Chu vi ekaudis, ke la najbaroj scias pri nia onklino? Mi
jam ekaudis kelkajn aludojn pri shi.

S-ino Polimo.--Kelkajn aludojn?

S-o Polimo.--Jes,... la najbaroj moke parolas pri: _ora_
onklino, pri _diamanta_ onklino kaj cetere; oni jam diris, ke shi
tute _ne_ alvenos. Ankau oni disrakontas, ke shi perdis sian monon,
kaj ke ni estas devigataj transloghighi pro la alta luprezo de nia
domo. Ech la buboj sur la strato moke rigardis min, demandante unu al
la alia: chu la _ora_ onklino jam alvenis.

S-ino Polimo.--Sed tio estas terurega, Fritso. Imagu do al
vi, ke shi _ne_ estas richa, tiam ni _vere_ devos transloghighi,
char...

S-o Polimo, _kolerete_.--Kion do vi pensas pri shi...; mi
rediras, ne maltrankvilighu.... Se mi nur scius, kiam ni povus atendi
shin. (_Oni sonorigas laute._)

S-ino Polimo, _ektimigite_.--Kara Dio! Kiu estas tie!?

S-o Polimo.--Eble jam kelkaj gastoj.

S-ino Polimo.--Ho jes, mi tute ne pensis pri ili. Nu,
Mario do malfermas por vidi kiu sonorigis; ni estas pretaj akcepti la
vizitantojn... Se onklino nur ne alvenos hodiau! (_Eniras la
gesinjoroj Hejno, kaj la gesinjoroj Dalmo._)


SCENO KVINA

GES-oj POLIMO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO.

S-o Hejno.--Bonan vesperon karaj amikoj, koran gratulon!

S-ino Hejno.--Korajn gratulojn pri la datreveno de la
doktoro! (_Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo._)

S-o Dalmo.--Bonan vesperon! Mi deziras al vi la sanon!

S-ino Dalmo.--Karaj amikoj! mil gratulojn! (_Ili donas la
manojn al gesinjoroj Polimo._)

S-o Polimo.--Mi dankas, amikoj!

S-ino Polimo.--Koran dankon al vi chiuj! Sidighu, sidighu!
(_Chiuj sidighas._)

S-ino Polimo.--La gesinjoroj Smitso ne povas veni, ili
estis tie chi antau momento dirante, ke ili tuj devas vojaghi
Amsterdamon.

S-ino Hejno.--Ho kia bedauro!

S-o Hejno.--Mi tre bedauras, ni sentos lian foreston,
char la kapitano estas chiam tiel bona amuzanto.

S-ino Dalmo.--Tia li estas!

S-o Dalmo.--Mi jam antaue ghojis pro lia cheesto... sed:
"unue la aferoj kaj poste la amuzajhoj", kiel diras la proverbo; ne
vere?

S-o Hejno.--Chu la ekskapitano ankorau ne venis? Ordinare
li estas la unua che la festoj.

S-o Dalmo.--Vi estas prava, sinjoro, ordinare li estas la
unua, sed li..... (_oni sonorigas_)..... ho, jen li, sendube!

S-ino Polimo, _rigardante timete la malfermotan pordon,
mallaute al Polimo_.--Se ghi nur ne estas la onklino!

S-o Polimo, _mallaute_.--Ne timu! Nia onklino nun _ne_
venos, cetere shi kompreneble venos veturile, kaj ni ekaudos la
bruadon de la radoj. (_Eniras Sinjoro Laudo._)


SCENO SESA

LA SAMAJ, S-o LAUDO.

S-o Laudo.--Ha! miaj karaj! (_Donante la manon al la
cheestantoj_)... Kiel vi chiuj fartas?... Doktoro, mi gratulas vin
kaj vian edzinon, kaj deziras al vi ankorau multajn felichajn
jarojn, grandegan klientaron kaj... baldau malgrandan amindan
doktoreton! ha! ha! ha! kiu ankorau chiam mankas en via hejmo.

S-o Polimo, _ridante_.--Mi dankas vin, maljuna amiko, mi
dankas kore.

S-ino Polimo.--Mi dankas, kapitano, sed koncernante la
doktoreton, ni havas ankorau sufiche da tempo.... Sidighu, mi petas!

S-o Laudo.--Ho jes, dankon, mi jam vidas mian seghon sur
ghia ordinara loko... (_Sidighante._) Sed kie do estas nia amiko
Smitso kun lia edzino? Vi do ankau atendas ilin, chu ne?

S-ino Polimo.--Jes, ni _atendis_ ilin, kapitano, sed ili
ne povas veni ili devas vojaghi al Amsterdamo pro neatendita kaj tre
grava afero, ni tial devas nun bedauri ilian foreston.

S-o Laudo.--Jes, tio estas bedaurinda! (_al S-ino
Hejno_) Chu via patrino ne povis veni kun vi, sinjorino Hejno?

S-ino Hejno.--Shi preferis resti hejme! Shi pretendis, ke
shi havas tiom por fari--ho! shi laboras chiam, almenau tion shi
kredas kaj opinias, ke la mastrumo iras nebone, se shi ne zorgas pri
chio.... Tiaj estas la maljunulinoj!...

S-o Laudo.--Tute same kiel mia maljuna panjo!

S-ino Dalmo.--Shi ankorau chiam estas sana, chu ne vere,
kapitano?

S-o Laudo.--Sana! Dank' al Dio, jes! Mi kelkfoje vere
devas pensi, ke shi estas pli forta ol mi mem. Shi legas tute sen
okulvitro... metas ankorau fadenon tra la kudrilo, kvazau shi estis
nur dudek-jara, kaj tamen shi jam estas okdek-kvin!

S-ino Dalmo.--Jam okdek-kvin!... Mirinde! (_Malgranda
silentado_).

(_S-ino Polimo servas la gastojn._)

S-ino Dalmo, _al Dalmo, mallaute_.--Ili baldau venos,
chu ne?

S-o Dalmo, _mallaute_.--Jes.... silentu do!

S-ino Dalmo, _mallaute_.--Oni ne audos min; mi vere
miras, kiel la kapitano ludos sian rolon, kaj kiel li vidighos kiel
nigrulo.

S-o Dalmo, _mallaute_.--Silentu do!

S-o Laudo.--Chu vi audis, gesinjoroj, pri tiu terura
mortigo?

Chiuj.--Mortigo?

Laudo.--Jes! Mi audis antau horo chirkaue, ke maljuna
sinjorino, vojaghante per vagonaro de Rotterdamo al nia urbo, estis
mortigita mezvoje de mizerulo, kiu shtelis de shi multege da mono,
kiun shi portis kun si. (_Mire._) Chu vi tute ne ekaudis pri ghi?

Chiuj.--Ne. Kara chielo. Kia krimo. Kia abomenajho!

S-ino Polimo.--Chu shi vojaghis sola?

S-o Laudo.--Mi ne scias pli, ol mi rakontis...

S-ino Polimo.--Se la mortigito nur ne estas...

S-o Polimo.--Sensencajho! Eble la tuta rakonto ne estas
vera, oni chiam rakontas _tiom_! Kiel do ghi povus okazi!

S-o Laudo.--Oni tamen diregas, ke vere ghi okazis!

S-o Polimo.--Ho, kara kapitano, ne kredu ghin!

S-ino Hejno, _al S-o Hejno, mallaute_.--Kiel ili venas
malfrue! Mi jam de longe atendis ilin!

S-o Hejno, _mallaute_.--Silentu do! Vi perfidos la tutan
shercajhon.

S-o Laudo, _al S-o Polimo_.--Chu vi antau mallonge
ekaudis ion pri via onklino, doktoro?

S-o Polimo.--Ho jes! ni atendas shin eble jam morgau. Mi
jhus ricevis shian lastan leteron.

S-o Hejno.--Kiel neatendite!

S-ino Hejno.--Jam morgau? He!

Ges-oj Dalmo, _kune_.--He!

Laudo.--Domaghe, ke via datreveno ankau ne estas morgau,
doktoro, ni tiam povus festi ghin en cheestado de via onklino. (_Oni
sonorigas lautege._)

S-ino Polimo, _ekterurite_.--Kara Dio!

S-o Laudo.--Eble kliento por vi, doktoro.

S-o Polimo.--Mi ne ghin esperas, kapitano, ni sidas tiel
agrable kune, ke kliento, en tiu chi horo... (_Oni audas lautan
bruadon en la koridoro, post momento eniras Mario._)


SCENO SEPA

LA SAMAJ, MARIO.

Mario.--Doktoro, jhus alvenis maljuna sinjorino, shi staras
kun granda nigrulo en la koridoro, kaj demandas chu vi estas hejme.

S-ino Polimo.--(_Rigardas timete la gastojn, kvazau shi
volus diri: foriru do chiuj. Jen nia onklino, kiu alvenas; malgranda
silento._)

Mario.--Nu, doktoro, kion mi diros al shi?

S-ino Polimo.--Sed kara Fritso, iru do por akcepti shin...
Vi do komprenas, ke ghi estas nia onklino kun la nigrulo. Ili do ne
povas resti en la koridoro!

S-o Polimo.--Chu mi enirigos ilin tien-chi? (_Li
chirkaurigardas konfuze kelkan tempon, sed vidante, ke la gastoj
restas trankvile, li fine eliras, sekvata de Mario._)

S-ino Polimo.--Kiel neatendite! Ni atendis shin nur
morgau! (_Eniras maljuna sinjorino, en la mano shi portas grandan
kaghon en kiu sidas papago. Shi estas sekvata de nigrulo vestita per
livreo; li portas du grandajn valizojn._)


SCENO OKA

GES-oj POLINO, GES-oj HEJNO, GES-oj DALMO, S-o LAUDO,
S-ino PLENVOLO, _la onklino_; BIL, _negro_.

Onklino.--Mi nur timas kara nevo, ke mi ghenos viajn
gastojn.

S-o Polimo.--Ho, kontraue, kara onklino, ili estos tre
felichaj konatighi kun vi. (_Montrante sian edzinon._) Jen mia
edzino, kiu jam tiel longe atendis vin kun malpacienco.

Onklino.--Aminda edzineto, mi kredas! Nu kara nevino, mi tre
ghojas fine vidi vin (_kisas shin_), kaj kore esperas, ke ni baldau
farighos bonaj amikinoj--sed shajnas, ke vi estas iom nervema, estu
do kvieta, kaj ne lasu vin gheni de mi! (_La gastoj starighas
chiuj._)

S-ino Polimo.--Kara onklino, estu la bone venintino en nia
hejmo, mi esperas, ke ghi plachas vin.

Onklino.--Ho, chio shajnas al mi bone tie-chi!

S-o Polimo.--Onklino, permesu, ke mi konigu al vi niajn
amikojn: Gesinjoroj Hejno! Sinjoro Hejno estas advokato, kaj jam de
longe nia amiko... Gesinjoroj Dalmo! Sinjoro Dalmo konatighis kun ni
antau nelonge, li estas negocisto... Sinjoro Laudo, ekskapitano,
kiu vizitas nin preskau chiutage. (_La onklino faras malgrandan
riverencon, la gastoj same ghin faras._)

S-o Polimo.--Chu vi volas sidighi tie, onklino, apud mia
edzino? Pardonu, onklino, ke mi ankorau ne senigis vin de via kagho,
chu vi permesas, ke mi starigu ghin en la angulon de la chambro sur
la tableton? Morgau ni zorgos pri pli bona loko. (_Li metas la
kaghon sur tableton en la fundo de la sceno._) Kia bela birdo! Kaj
ghi parolas, kiel vi skribis al ni!

Onklino.--Ghi diras nur kelkajn vortojn, kiam ghi tion
deziras; mia edzo instruis ilin al ghi; li tre amis la beston.

S-o Polimo.--Kompreneble! (_La nigrulo metas la valizojn
en alia angulon kaj poste sin starigas post la segho de sia
mastrino._)

S-ino Polimo.--Sed onklino, via negro,... via servisto, mi
volas diri...

Onklino.--Li sin nomas Bil, kuzino.

S-ino Polimo.--Ho jes, mi nun memoras, ke vi nomis lin
tiel en viaj leteroj. Chu mi montros al Bil lian chambron? Li eble
estas laca pro la vojagho, kaj Mario povus...

Onklino.--Ho ne, kara nevino, tute ne, unue li estas tre
forta, kaj due mi preferas (se almenau vi konsentas), ke li restu
hodiau vespere post mia segho, li tiel kutimas servi min, kaj... mi
pensas, ke viaj amikoj, kiuj sendube ankau farighos la miaj,
bonvolos iom konatighi kun Bil.

S-ino Polimo.--Chu vi mem ne estas laca, onklino? Chu vi
ankau trinkos teon, au chu vi deziras, ke nia servistino aranghu
por vi...

Onklino, _ridetante_.--Mi do jam diris, kara nevino, ne
maltrankvilighu pro mi; mi estas tre kontenta, ke mi min trovas en
tia bona kaj amika societo. Faru kvazau mi loghus jam de longe che
vi.

S-ino Polimo.--Kaj Bil? Onklino?

Onklino.--Ho, li neniam prenas ion en mia cheesto, li jam en
Rotterdamo trinkis kaj manghis....

S-ino Hejno, _mallaute al Hejno_.--Mi vere admiras la
kapitanon, li vidighas kiel vera negro. Kie do li prenis tiun
livreon?

S-o Hejno, _mallaute_.--Kaj rigardu lian edzinon; shi
estas vera Amerikanino. Mi ne rekonas shin!

S-ino Hejno, _al Onklino_.--Estas esperinde, sinjorino, ke
tiu chi urbo plachos al vi.

Onklino.--Mi tute ne dubas pri tio, sinjorino.

S-ino Hejno.--Chu jam estas longe, de kiam vi forlasis
Europon?

Onklino.--Jes, jam tre longe, mi estis nur dudek-jara, kiam
mi iris Amerikon kun mia edzo.

S-o Hejno.--Via edzo estis kuracisto, chu ne vere?

Onklino.--Jes sinjoro, kiel mia nevo....

S-o Polimo.--Tamen li estis multe pli instruita ol mi....

Vocho el la angulo de la scenejo.--La doktoro estas fripono.
(_La gastoj laute ridegas._)

S-ino Polimo.--Jen la papago, he! ghi parolas klare...

S-o Laudo.--Chu via birdo chiam tiel bone parolas
sinjorino? Mi estas surprizita; ion tian mi neniam ekaudis.

S-ino Hejno.--Sed _kiun_ doktoron ghi celis?

S-o Hejno.--Eble ghi celis nian amikon! ha! ha! ha!...
(_La gastoj ridegas laute._)

S-o Polimo, _sherce_.--Via papago jam volas malamikighi
kun mi, kara onklino.

Onklino.--Lasu ghin nur paroli! Ghi ne scias, kion ghi
diras.

La vocho el la angulo.--Fritso trinkas bieron! (_Chiuj
ridegas._)

S-ino Dalmo.--Chu li scias paroli ankorau pli multe,
sinjorino?

Onklino.--Ankorau kelkajn frazojn; ju pli oni parolas en
chambro, des pli ghi ankau parolas; kelkfoje tamen ghi ne malfermas
la bushon dum tuta tago.

S-ino Dalmo.--Mirinde!

S-o Polimo.--Mi tre ghojas, ke vi alportis ghin, onklino,
ghi vere povas amuzi la societon.

Vocho el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj
ridegas._)

Onklino, _al Bil_.--Bil, metu tukon super la kagho.

Bil.--Jes ma'm![10] (_Bil malfermas valizon, elprenas tukon
kaj metas ghin sur la kaghon kaj refoje starighas post la onklino._)

S-ino Hejno, _mallaute_.--Sed tio estas mirinda! Mi ne
komprenas, kie ili prenis tiun parolantan papagon.

S-o Hejno, _mallaute_.--La papagon ili eble prunteprenis
ie, sed kompreneble ghi ne parolas...

S-ino Hejno, _mallaute_.--Ni chiuj ghin audis!

S-o Hejno, _mallaute_.--La vocho estos de iu, kiu sin
kashis post la pordo.

S-o Laudo, _al Onklino_.--Chu vi volas vendi vian
papagon, sinjorino? Mi deziras posedi tian parolantan birdon.

Onklino.--Mi jam havas ghin dudek jarojn sinjoro, kaj
intencas ghin havi ghis mia morto, almenau se miaj genevoj ne estos
ghenataj de ghi.

S-o Polimo.--Kontraue.

S-ino Polimo.--Kara onklino, pri kio vi pensas; ni vere
jam amas la birdon.

Onklino.--Koko estas tre dolcha papago, ghi mordas neniam.

S-o Polimo.--Ho, ni baldau farighos bonaj amikoj, la birdo
kaj mi.

Vocho el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La gastoj
ridegas._)

S-o Polimo, _flanken_.--Malbenita besto!

Onklino.--Chu vi bone metis la tukon Bil?

Bil.--Jes ma'm!

S-ino Hejno, _mallaute al Hejno_.--La kapitano estas vere
aktoro, rigardu, kiel grave li rigardas nin.

S-o Hejno, _mallaute_.--Jes, sed lia edzino superas lin!
Mi neniam povis kredi, ke shi tiel bone taugis por la teatro.

S-ino Dalmo, _al Onklino_.--Chu via servisto nur parolas
angle, sinjorino?

Onklino.--Jes, nur angle.

S-o Laudo.--Se vi konsentas, sinjorino, mi instruos al li
nian lingvon.

Onklino, _ridetante_.--Mi dankas vin, sinjoro. Bil lernos ja
nian lingvon baldau sen instruisto; li jam bone ghin komprenas, char
en Chikago, mi parolis kun mia edzo nur nian gepatran lingvon. Chu ne
vere Bil?

Bil.--Jes, ma'm!

S-ino Hejno, _mallaute al S-o Hejno_.--Strange, ke shi
ne parolas pri sia _mono_.

S-o Hejno, _mallaute_.--Atendu nur.

S-o Dalmo.--Chu vi havis belan marvojaghon, sinjorino?

Onklino.--Tre malbelan.

S-ino Polimo.--Onklino skribis al ni pri tiu vojagho; la
vetero estis sufiche beleta, sed shi terure suferis pri la
marmalsanoj.

S-o Laudo.--Kaj oni diras, ke tio estas tre malagrabla
malsano.

S-o Polimo.--Malagrabla, jes; sed feliche ne danghera.

La vocho el la angulo.--La doktoro estas fripono. (_La
gastoj ridegas._)

S-o Polimo, _mallaute_.--Malbenita birdo! atendu nur, mi
baldau igos vin senti, ke mi estas tia.

Onklino, _al Bil_.--Bil, portu kokon ekster la chambro.

Bil.--Jes ma'm. (_Li ghin faras kaj revenas, reprenante sian
lokon._)

S-ino Polimo.--Ho kara onklino, ghi tute ne ghenas nin!

Onklino.--Sed ghi ghenas min; ghi farighas tro brua, kaj
tion mi ne amas.

S-o Hejno, _al Onklino_.--Diru fojon, sinjorino, chu oni
ankau ludas komedietojn en Ameriko?

Onklino.--Ho jes, sinjoro!

S-ino Hejno, _al Onklino_.--Chu la negroj ankau kunludas?

Onklino, _kun surprizo_.--Ho jes!

S-o Hejno.--Chiuj negroj en Ameriko estas nigraj chu ne?
En nia lando trovighas nigruloj, kiuj tamen _ne_ estas negroj.

Onklino, _ne respondas_.

S-ino Hejno.--En nia lando ech trovighas nigruloj, kiuj
estas kapitanoj, chu ne vere sinjoro Laudo?

S-o Laudo.--Ho sendube! (_al Onklino._) Chu estas jam
longe, de kiam vi perdis vian edzon, sinjorino?

Onklino.--Ne sinjoro, mia edzo mortis antau kelkaj monatoj.

S-o Hejno.--Mi iam ekaudis, ke la vidvinoj en Ameriko tre
baldau reedzinighas. (_Onklino ne respondas, S-o Polimo rigardas
S-on Hejno kolerete._)

S-ino Hejno.--Eble tio dependas de la richeco de la
vidvinoj, kiel ankau en nia lando.

S-o Laudo.--Nu, mi estas fraulo _maljuna_, sed fraulo
kun _juna_ koro, kaj, se mi ekkonus bonan vidvinon, kiu akceptus mian
manon, mi vere....

S-o Hejno.--Vi tiam ekprenus shin!

Laudo.--Volontege! Sed nur kondiche, ke shi posedus 100 000
dolarojn!

S-ino Hejno, _montrante la onklinon_.--Mi supozas, ke
onklino posedas ilin. Vi estus bela paro! (_Oni eksonorigas du fojojn
tre laute._)

Onklino, _rigardas ekterurite la gastojn, sed ne respondas.
Poste al Bil._--Diru Bil, tiu chi domo shajnas al mi frenezulejo!

Bil.--Jes ma'm!

Mario, _ekstere, che la pordo_.--Doktoro! alvenis refoje
maljuna sinjorino kun negro, ili estas en la koridoro, kaj la
sinjorino diris, ke shi estas via onklino el Ameriko!

S-ino Hejno.--Kara Dio! Jen la vera onklino!

Chiuj, _konsterne rigardas al la pordo, la unue veninta
onklino ellasas krion kaj eksvenas. Bil chirkaurigardas kolere.
Subite eniras dua sinjorino strange kaj ridinde vestita, kaj portante
malplenan kaghon. Shin sekvas negro, same vestita strange, sed per
livreo multkolora, li portas du grandajn antikvajn pluvombrelojn kaj
grandan kofron, li terure rulas siajn okulojn._


SCENO NAUA

LA SAMAJ, GES-oj SMITSO.

Dua Onklino, _enirante kun multe da bruado_.--Kie do estas
mia kara nevo? Kial li ne iras al mi renkonten por chirkaubraki min?
Ho mi estas konvinkita, ke li alprenos min en sian hejmon, kvankam
oni forshtelis mian tutan monon... (_Subite shi ekvidas la unue
venintan negron kaj lian mastrinon, shi ellasas lautan krion, ankau
eksvenas kaj ekfalas en la brakojn de la due veninta nigrulo. Brua
movado inter la gastoj, kiuj chiuj starighas._)

S-ino Polimo.--Kio do okazas? Chu mi songhas? Chu chiuj
homoj farighis frenezaj?.. Fritso! helpu do nian onklinon, shi perdis
la konscion.

S-o Polimo, _iras al la unue veninta onklino kiu iom post
iom rekonsciighas, la alia onklino same rekonsciighas kaj
chirkaurigardas terurite. La gastoj silente forshtelighas el la
chambro, unu post la alia._


SCENO DEKA

GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL, GES-oj SMITSO

S-ino Polimo, _al la dua onklino_.--Kion signifas tio,
sinjorino? Kiu vi estas? Kion vi deziras?

Dua Onklino, S-ino Smitso, _preskau
plorante_.--Pardonu min, kara amikino. Estas mi, via fidela Karolino.

S-ino Polimo.--Kaj tiu negro?

S-o Smitso, _la due veninta negro_.--Mil pardonojn,
sinjorino Polimo, mi estas Smitso.

S-o Polimo.--Sed kion do vi volas?

S-ino Smitso.--Ni volis nur sherci, ho ve!... Ni volis nur
ludi malgrandan komedieton, sed tute ne pensis, ke via onklino jam
alvenis. Ni nur volis surprizi vin, kiel via onklino el Ameriko. (_Al
la vera onklino._) Estimata sinjorino! Ni ne intencis ofendi vin....
Ho! mi mortos pro honto... kompatu nin!... pardonu nin! ho pardonu
nin! (_Shi ploras._)

S-o Smitso, _al onklino_.--Mi volas fari chion, kion vi
postulos de mi, estimata sinjorino, mi ech volas mortpafi min, se tio
povas kontentigi vin... mi... mi... ho ve!..

Onklino, _bonkore_.--Mi _nun_ komprenas chion, miaj amikoj,
kaj mi pardonas vin chiujn fundkore; bonvolu diri la samon al la
aliaj, mi petas; char mi tre bedaurus, se miaj genevoj malamikighus
kun bonaj homoj pro mi, kaj nun iru kviete hejmen. (_La geedzoj
Smitso honte foriras._)


SCENO LASTA

GES-oj POLIMO, S-ino PLENVOLO, BIL

S-ino Polimo--Ho kara onklino, kion vi do devas pensi pri
ni! Mi nun...

S-o Polimo.--Auskultu, kara onklino! Al chiuj, kiuj
hodiau vespere tiel ofendis vin, mi malpermesos por chiam la eniron
en mian domon. Mi ne rigardos ilin plu kiel miajn amikojn, char mi
neeble povus forgesi kaj pardoni la abomenan shercon, kiun ili faris.
Mi tuj skribos al chiuj.

Onklino, _ridete interrompante lin_.--Vi skribos, ke mi
pardonas ilin, kaj ke mi ne deziras, ke la reciproka amikeco, kiu jam
tiel longe ekzistas inter vi, estus rompita pro mi....

S-ino Polimo.--Kaj vi restos che ni, chu ne vere, kara
onklino?

Onklino.--Nu, mi pensas, ke mi faros plej bone restante,
char via domo plachas al mi! Chu vi ne same opinias tion Bil?

Bil.--Jes ma'm!

S-ino Polimo, _kisante onklinon_.--Kara onklino, mi dankas
vin, vi estas vere tro bona por ni!

S-o Polimo.--Kara onklino, vi estas anghelo!

Vocho el la koridoro.--La doktoro estas fripono!

    H. J. Bulthuis.


PIEDNOTO:

[10] Jes sinjorino.




OKA MENCIO


LA SINOFERO


I

Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto
Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon,
sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis jhus mortinta,
lasinte shin en plej kruela malricheco.

La knabineto estis charma, kun dolcha vizagho, grandaj bluaj okuloj,
blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis
rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, chiam vivinte apud patro
premata de malricheco kaj malsano, shi neniam konis la ghojojn de sia
agho, kaj shia farto estis shancelighanta; shi estis malgranda,
timema, kortushanta en siaj funebraj vestoj. De l' unua tago, Karlo,
granda kaj forta, sin faris shia protektanto.

La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l' unua fojo, Johanino konis
la plezurojn de l' aliaj infanoj; shi ne estis plu sola, en la mizera
patra domo; shi havis afablan kunludanton, kiu konigis de shi la plej
belajn kaj richajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro.
Kaj baldau shia malgajeco vaporighis, shia vizagho roze kolorighis,
kaj shia rido ekbruis sonora en la vasta domo.

Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la
ludojn pli interesaj, la domon pli shatinda. Kaj por Kantamant, shi
estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedauris.
Tiel afabla, dolcha por chiuj, tiom amata de l' servistoj, kiom de l'
majstro kaj de Karlo, shi farighis la hejma feino, per kiu chiu estis
pli felicha, chio pli brila, kvazau se la aera estajho, sendita de
l' dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l'
boneco de Kantamant por la kara orfino.

Kaj li, la granda poeto, dedichis al shi siajn plej belajn poemojn,
tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn chiu parkere scias en
Esperantujo.

Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn
vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun chiu
plendis, vidante shin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la
enterigiron de shia patro.

Tiun tagon, Kantamant, kisante shian frunton, diris al shi:

--Chu vi estas felicha kun ni, filino mia?

--Ho! jes, Sinjoro,--shi diris.

--Kial vi chiam min nomas Sinjoro, karulino? Chu mi ne vin amas kiel
patro?

--Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... pachjo!

--Johanjo kara!

Karlo, kiu ghis tiam diris nenion, iris al shi:

--Kaj min, fratineto, chu vi min amas?

Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:

--Vi ghin vere scias, Karchjo mia.

--Kara Jonjo!

Kaj, de tiu tago, ili chiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, "pachjo,
Karchjo, Jonjo", kiuj estis por chiu el ili kiel la esprimo mem de
iliaj amsentoj, la eljheto de iliaj nedisigeblaj animoj.


II

Karlo havis amikon je sia agho, Frederikon, la solan el chiuj siaj
kunlernantoj, kiun li estis felicha akcepti hejme. Ili ambau
simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj
revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborchambro
de Kantamant, auskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj
iliaj infanaj animoj kune malfermighis al la flugado de la lulantaj
ritmoj.

Baldau, Johanino kutimis cheesti je tiuj legadoj, kaj shi ankau
sentis poetan animon, kiu vekighis en shi. La tri infanoj komprenis
tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l' versoj de
Kantamant; kaj ili pro ghojo ploris, kiam li dedichis al ili sian
faman poemon:

  Nur vin rigardante, mi estas felicha...

Karlo kaj Frederiko staris apud la apogsegho de Kantamant, dekstre
kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la shultro de l' poeto,
legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom,
alproksimighis, fine sidighis sur la genuoj de sia adoptinta patro,
kaj, tuj kiam li finis sian legadon, shi chirkauis lian kolon per
siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:

--Ho! pachjo, pachjo mia, kiom mi vin amas pro la bela poemo, kiun vi
tuj legis al ni. Ghi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Chu vere,
frachjoj?

Kaj la du "frachjoj", siavice kisis Kantamant'on, kiu ilin tenante
inter siaj brakoj, ripetis:

--Vi estas la felicho de mia vivado. Kio estas la poemo de l' versoj
kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de
l' ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la
simileco de l' rimoj kompare kun la simileco de l' viaj dolchaj
vizaghoj? Infanoj, infanoj miaj, estu chiam tri gefratoj, vin
interamantaj ghis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj
felichan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro chiuj
laudoj de l' popoloj.

La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj
malfermighis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn
versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La
malkorektajhoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento
kortushanta; Kantamant aprobis, kuraghigis la infanon. Tion vidante,
Frederiko ankau prezentis al li siajn versojn.

--Vi estos miaj du literaturaj filoj! li ekkriis ghoje. Sed, li
aldonis, chu ci, feineto, ne provis ankau verki poemeton?

Johanino rughighis, sed, senshancelighante, shi donis al Kantamant
malgrandan kajeron. Li miris.

--Preskau nenia malkorektajho,--li diris.--Ha! feino, feino, vi
estos iam, por ni chiuj, la Muzo, kaj viaj inspiroj, lulante miajn
lastajn versojn, malfermos la grandan vojon de l' estonto al la unuaj
poemoj de viaj du fratoj. Pro tiu momento, infanoj, mi vin benas.


III

Jaroj kaj jaroj pasis. Karlo estis dudek-dujara, jam komencante sekvi
la gloran vojon de sia patro, verkinte kelkajn unuajn poemojn
laudatajn de la tuta Esperantistaro. Sed li forgesis la verkadon de
novaj ritmoj, li shajnis ne audi la entuziasmajn aprobojn de l' plej
severaj kritikistoj. Li revadis nur al la dolcha feino de sia
infanagho, al sia nuna inspiranta Muzo, Johanino.

La maldika knabineto estis farighinta gracia fraulino, tiam
dek-okjara, kies inteligento tiom pasiigis la koron de Karlo, kiom
shia perfekta korpa beleco. Lia infana amikeco estis anstatauigita
de fervora amo, kiu prenis lin tutan, ne permesante al li alian
penson, tiel ke chiuj liaj poemoj estis versoj de amego al shi
dedichitaj.

Ia timemeco, kiam tiu nova sento naskighis en lia koro, kauzis
shanghon en ilia interparolado. Chiam sin interrigardante kiel
gefratoj, ili ne sin donis unu al alia la malvarmajn nomojn
"gefrauloj", sed ili forlasis la karesajn nomojn, kiujn ili tiel
longe shatis, kaj sin nomis simple: "Karlo, Johanino". Nur
Kantamant restis chiam por ambau ilia "pachjo".

Ian matenon che l' krepusko, dum Karlo verkadis en sia chambro,
frapo al la pordo haltigis lian plumon. Li levis sian kapon, kaj
diris:

--Eniru!

La pordo malfermighis, kaj, banata de l' brilaj radioj de l' suno
levighinta, dia aperajho elmontrighis al li, glora kiel matena feino
alportanta al li la plej karajn revojn de lia Muzo.

--Vi, Johanino!--li ekkriis, levighante kaj prezentante al shi siajn
manojn.--Kion vi bezonas? Kion vi deziras?

Shi rughighis.

--Karlo,--shi murmuris,--pardonu min. Ho! mi scias, ke, kion mi tuj
diros al vi, tion mi devus unue diri al nia pachjo. Sed, ne moku
Karlo, mi ne maltimis. Apud vi frato kara, mi estos pli kuragha.

--Pri kio estas la afero?--demandis Karlo, maltrankvila.

Shi plie rughighis, kaj, kashante sian frunton sur la shultro de sia
frato, shi mallautege diris:

--Mi amas.

Li tremegis. Shi amis! Kaj al li, shi ghin diris tiel, ne divenante
la doloron, kiun li suferos, se shi aliulon amas! Kaj li timis,
atendante la nomon, kiun shi estis tuj elparolonta.

Li povis nur ripeti:

--Vi amas?

Kaj, pli mallaute, li aldonis:

--Kiun?

La vizagho de la bela fraulino lumighis, shiaj okuloj ekbrilis, kaj,
fortavoche, shi respondis:

--Kiun? La plej belan el chiuj la junuloj, plej noblan animon, plej
altan koron. Kiun? Chu vi dubas pri mi, ke vi ne komprenas, ke mi
povas ami nur tiun senegalan poeton, mia Karchjo?

Je tiu karesa nomo, ne audita de kelkaj jaroj, je tiu fervora alvoko
al la amata poeto--al tiu, kiu, kiel li, estis poeto,--la koro de
Karlo eksaltis: li estis amata, kaj la amantino volis doni al li mem
la unuan konfeson de sia amo. Ho! felicha tago! neesperita momento!

Li klinis sian kapon, kaj, kisante la harojn de la amatino, li nur
murmuris:

--Johanjo! Jonjo mia!

Shi lin rigardis:

--Vi hodiau chion diros al la pachjo?--shi demandis.

--Hodiau matene, karulino!--li respondis.

Shi eliris. Kaj li, sidinte apud la tablo, verkis la jenajn versojn:

  Mi amas cin, ci amas min,
    Fraulino dolcha,
  Fratino mia, fianchino
    De mia amo.

  En tiuj la venontaj jaroj,
    Interkisante,
  Travivos ni la nian vivon
    Kor' apud koro.

  Kaj, char la kara nia amo
    Neniam finos,
  La mondo nomos nin "chiamaj
    La geamantoj".


IV

La lago brilas sub la tagmeza suno; la folioj de l' arbareto,
bruetante sub dolcha venteto, klinighas al la dormanta akvo. El la
vojeto kondukanta de l' domo de Kantamant al la lago, eliras paro da
junaj geamantoj, ebriigita de l' espero pri sia proksima felicho.
Char al shi, shia frato Karlo promesis, ke li parolos hodiau al la
pachjo, kaj shi estas milfoje rediranta la karan promeson al la amiko
de Karlo, _sia_ poeto Frederiko.

Ambau haltas sur la bordo de l' lago. Ili rigardadas la verdan
akvon, sur kiu naghas cignoj kaj anasoj, super kiu flugas la
kantanta loghantaro de l' arbareto. Sama kortusho premas iliajn
korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn bushojn. La brako de
Frederiko chirkauas la talion de l' amikino. Ili restas senmovaj,
preskau senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.

La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata,
kaj en sia ghojo, li ne maltimis rigardi la felichan estonton. Pro
deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan
sekreton, li ankorau ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam
noktighos, kiam la ombroj falantaj de l' monto kovros la ebenajhon,
nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolchan kanton de tia amo,
de l' amo de sia Jonjo.

Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la chielo. La varmo lin
premas. La ghojo lin sufokas. Li ne povas tagmanghi. Je l' tagmezo,
li eliras, li forlasas la hejmon de sia felicha infanagho, la patran
hejmon, kie li shin konis, li shin amis, kie shi konfesis hodiau mem
sian reciprokan amon. Li marshadas al la arbareto, al la lago, la
lago apud kiu tiel ofte li revadis pri shi, nesciante, neesperante
tiam la hodiauan felichegon. Ho! la dolcha kara amikino, kiu baldau
estos lia!

Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ghojaj
pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies felicho estas kvazau
promeso kaj certigo de lia propra felicho! Li deziras ilin koni,
partopreni ilian revadon antau la lago. Li diros al ili chion, kion
li sentas, kion li pensas; se ili estas malrichaj, li dotos ilin, por
ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antauiras ... kaj li vidas!

Shi! shi! Johanino, Johanjo, _Lia Jonjo_! ... Li! li, la plej kara
amiko, Frederiko! ... Ili estas chi tie, tiel dronigitaj
en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne audis liajn pashojn. Ili
rigardas la verdan lagon, la bluan chielon, kaj, ridetante, sin
interkisas.

Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiau matene mem, parolis al li
pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian
doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto, la
falo estas tro kruela, la mensogo tro kulpa. Nenia kompato al la
virino senhonora! Li senmaskigu shin, kaj shin mortigu!

Per kelkaj pashoj, li estas antau la enamigita paro. Li tuj parolos,
li tuj riprochos la perfidon. Sed Johanino levas al li siajn belajn
bluajn okulojn: shia vizagho kolorighas pro ghojo, kaj dolchvoche shi
murmuras:

--Kiom mi estas felicha, frato kara Karchjo, char vi sola vidis la
unuajn kisojn, kiujn mi intershanghis kun tiu, kiu, dank' al vi,
frato, estas de nun mia fiancho.

--Jes,--Frederiko aldonis,--jes, amiko. Jonjo chion diris al mi. Mi
scias, ke de vi mi havos felichon.

Karlo komprenas: Jonjo ne estas mensoga. Li, li sola eraris. Li
forgesis, ke, kiel li, Frederiko estas poeto, ke al Frederiko, tiel
bone kiel al li, povas iri la ama entuziasmo de la junulino.

Per forta penado de sia volo li trankviligas siajn trajtojn. Afable
li respondas:

--Ne danku min, fratino, amiko, mi ne vidis pachjon matene. Sed
vespere mi parolos al li.

Kaj li reiras hejmen, plorante, dum la geamantoj, kiuj ne divenis
liajn dolorojn, daurigis sian promenadon tra l' arbareto.


V

Sur la tablo kushas blanka folio. Sur la supra parto de l' pagho,
kelkaj versoj, tiuj--ironio!--kiujn Karlo matene skribis, kantante
sian esperon.

Li ilin legas kaj relegas. Ne! ne! tio ne estas ebla! Li ne donos
Jonjon al Frederiko! Eble malgrau chio, ili edzighos, sed li ne
estos la efektiviginto de tiu malfelichajho! Li ne parolas al sia
patro: la aliaj parolu mem!

Sed, de longe, Kantamant shajnas ne plu ami Frederikon. Iom post iom,
dum la poeta gloro de l' du junuloj samtempe kreskis, la jhaluza amo
de l' patro timis la konkurencon de l' amiko al sia filo. Ho!
antauvidinta jhaluzo, kiel prava hodiau! Certe Johanino ghin
divenis, kaj pro tio shi timis paroli mem al la poeto.

Se li, Karlo, ne petos la patran jeson, eble chiam Kantamant ghin
rifuzos. Neniam la amikino estos la edzino de l' rabisto de amo! Kaj
tiu penso estas konsolo por lia vundita koro.

Sed shi! Ne sole Frederiko, de nun malamato, suferos! shi ankau, la
dolcha fraulino, la filineto de l' estintaj jaroj, la fratino de l'
infanaj tempoj, la karulino, malgrau chio chiam kara, shi ankau
suferos!

Karlo prenas la paperfolion, kisas la versojn tiel ghoje verkitajn
matene. Kaj, pli malsupre, li skribas novajn versojn, versojn de
larmoj, de doloro kaj sinofero.

Kaj li eliras el la chambro. Li aliras al sia patro, li petas, ke li
permesu la geedzighon de Johanino kaj Frederiko. Kantamant
kontraubatalas la proponon, fine ghin akceptas. Karlo lin dankas,
tutkore, sincere, _char li amas pli la amatinon ol sin mem_.

Li reiras al la malgranda chambro. La du versajhoj estas ankau tie,
sur la sama pagho. Li deshiras la paghon. Sur sia brusto li metas la
esperajn matenajn versojn. La aliajn li lasos sur la tablo.

Kaj li eliras al la arbareto, al la lago. Jam krepuskighas. La
alvenanta nokto kovras la esperojn, la dolorojn, la felichojn, la
tutan dramon silentan, kiu estis tiutage travivita en tiu loko,
kutime ripoziga. La paca naturo ne konas la malkvietecon de l'
animoj; kiel dum felichaj vesperoj, najtingaloj kantas.

Prenante sur sia koro la versojn al la perdita felicho, Karlo iras
lau la vojeto kondukanta de l' domo de sia patro Kantamant al la
lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakvighas,
li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakvighas, li ne
haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: "Jonjo!" lia kapo
malaperas sub la trankvila surfaco de l' dormanta lago.


VI

Tuj kiam Kantamant akceptis la edzighon de la Johanino kaj Frederiko,
li ilin ankau venigis, kaj, ilin beninte, sendis ilin al la senlima
vojo de ilia felicho.

Tiam, li iris al la chambro de sia filo, por ke Karlo senprokraste
konu la edzighon de l' geamantoj.

Sed la chambro estis malplena, kaj nur la deshiritan paghon vidis
Kantamant sur la tablo, kaj li legis la lastajn versojn de sia inda
filo.

Adiauoj al la amatino.

  Tuj kiam mi vidis la cian belecon,
    Ghoje mia kor' eksaltas;
  Ci estas virino pli charma ol chiuj:
      Mi cin amas.

  Tuj kiam mi vidis la cian amaton,
    Pri doloro mi ekploris;
  Mi perdos cin, kaj mi senfine suferos:
      Ci lin amas.

  Adiau, ci la belulino amata;
    Estu ci felicha per li.
  Mi mortos; vi ambau memoru, ke min mem
      Mi oferis
  Por ke ci, la kara, neniam suferu...

Dum Kantamant finis la legadon de tiuj versoj la servistoj alportis
hejmen la dronigitan korpon de lia filo.

Kaj la geedzoj, foririntaj al aliaj landoj, neniam konis la sinoferon
de tiu, kiu mortis, _por ke ili neniam suferu_.

    Trinite.



TABELO DE LA ENHAVO

  La filino de la feinoj                       1

  La kristofiguro de la lumo                   9

  Kristnaska nokto                            21

  Noktaj fantomoj                             33

  La statuo de Zamenhof                       43

  Mia lasta klaso en la vilagha lernejo       61

  Koboldoj                                    71

  La salto de la diablo                       83

  Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto  97

  La onklino el Ameriko                      109

  La sinofero                                129


955-08.--Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.--8.08




Notoj de la tekstpreparinto:

Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn shanghetojn mi
faris sen rimarkoj. En la originala libro la multpunktoj malsamis.
Ili diverse uzis tri, kvar, au kvin punktojn. Tiel ili prezentighis
en chi tiu teksto. Ankau mi lasis kiel originaltekste la nombrojn,
kiuj prezentighis kun streketoj. Oni povas trovi liston de preseraroj,
kiun mi shanghis, che fino de la html-a dosiero.






End of the Project Gutenberg EBook of Lauroj, by Various

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LAUROJ ***

***** This file should be named 32035.txt or 32035.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        https://www.gutenberg.org/3/2/0/3/32035/

Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks
to Espranto-France for providing the original book


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
https://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
https://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at https://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit https://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: https://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     https://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
