Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: La Mirinda Sorcxisto de Oz

Author: Lyman Frank Baum

Translator: Donald Richard Broadribb

Release Date: February 22, 2010 [EBook #31348]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ ***




Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp




La MIRINDA SORCXISTO de OZ


La MIRINDA SORCXISTO de OZ De L. Frank Baum


Tradukita de DONALD BROADRIBB


La Mirinda Sorcxisto de Oz

De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919


Tradukita el la Angla en Esperanton de Broadribb, Donald (Donald
Richard), 1933-.





  LISTO DE CXAPITROJ
  CXAPITRO I. La ciklono.
  CXAPITRO II. Konsiligxo kun la Mangxtuloj.
  CXAPITRO III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.
  CXAPITRO IV. La vojo tra la arbaro.
  CXAPITRO V. Ili savas la Stanan Lignohakiston.
  CXAPITRO VI. La Malkuragxa Leono.
  CXAPITRO VII. La vojo al la Granda Oz.
  CXAPITRO VIII. La mortiga papavokampo.
  CXAPITRO IX. La Regxino de la kampomusoj.
  CXAPITRO X. La Pordogardisto.
  CXAPITRO XI. La Mirinda Smeralda Urbo de Oz.
  CXAPITRO XII. Sercxante la Fian Sorcxistinon.
  CXAPITRO XIII. Kiel la kvar rekunigxis.
  CXAPITRO XIV. La Flugantaj Simioj.
  CXAPITRO XV. Ili malmaskas Ozon la Teruran.
  CXAPITRO XVI. La magia arto de la Granda CXarlatano.
  CXAPITRO XVII. Kiel la balono lancxigxis.
  CXAPITRO XVIII. For al la sudo.
  CXAPITRO XIX. Atakataj de la batalantaj arboj.
  CXAPITRO XX. La delikata Porcelana Lando.
  CXAPITRO XXI. La Leono farigxas la Regxo de la Bestoj.
  CXAPITRO XXII. La Lando de la Kveluloj.
  CXAPITRO XXIII. La Bona Sorcxistino plenumas la deziron de Doroteo.
  CXAPITRO XXIV. Denove hejme.
  De La Unua Esperanta Eldono




ENKONDUKO.

Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco
dum la tuta historio, cxar cxiu sana infano havas bonkarakteran kaj
instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente
malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da
felicxeco al la koroj de infanoj ol cxiuj aliaj homkreajxoj.

Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas
klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; cxar venis
la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj
gxino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun cxiuj teruraj kaj
sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj auxtoroj por indiki timigan
moralon en cxiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la
moderna infano sercxas nur distrigxon en siaj mirigaj rakontoj kaj
volonte malhavas cxiujn malagrablajn okazajxojn.

Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorcxisto de Oz"
estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Gxi celas
esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj gxojo restas kaj la
kordoloroj kaj kosxmaroj mankas.

L. FRANK BAUM

Chicago, Aprilo 1900

Cxi tiu libro estas dedicxita al mia bona amikino & kamarado.  Mia
Edzino L.F.B.


La MIRINDA SORCXISTO de OZ




Cxapitro I.  La ciklono


Doroteo logxis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo
Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de
la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, cxar la ligno per kiu gxi
estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per cxaro. La domo
havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la
solan cxambron; kaj en tiu cxambro estis rustaspekta kuirforno, sxranko
por la teleroj, tablo, tri aux kvar segxoj, kaj la litoj. Onklo Henriko
kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo
malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo--
kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo,
en kiu la familio povis kasxi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj
blovadis suficxe forte por detrui cxiun konstruajxon renkontitan. Oni
atingis tiun kasxejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de gxi
sxtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon.

Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj cxirkauxrigardis, sxi povis vidi
nur la grandan grizan kamparon cxiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo
interrompis la largxan ebenajxon de la glata tereno kiu atingis la
randojn de la cxielo en cxiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron
por fari el gxi grizajxon tra kiu estis fendetoj. Ecx la herbaro ne
verdis, cxar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj gxis ili
estis egale grizaj kiel cxio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed
la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis gxin, kaj nun la
domo estis egale senbrila kaj griza kiel cxio alia.

Kiam Onklino Em venis logxi tie sxi estis juna, bela edzino. La suno kaj
la vento ankaux sxin sxangxis. Ili forrabis de sxi la brilon de la okuloj
kaj lasis ilin sobre grizaj. Sxi estis maldika kaj marasma, kaj nun sxi
neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili,
Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke sxi kriis
kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja vocxo de Doroteo
atingis sxiajn orelojn; kaj sxi ankoraux rigardis la knabineton mirante
ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi.

Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno gxis la nokto,
kaj ne sciis kio estas gxojo. Li ankaux estis griza, de la longa barbo
gxis la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj sensxercema, kaj
malofte li parolis.

Toto ridigis Doroteon, kaj protektis sxin kontraux grizigxo simila al tiu
de cxio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun
longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis
gajoplene cxiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago,
kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin.

Tamen hodiaux ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj
rigardis maltrankvile la cxielon, kiu estis ecx pli griza ol
kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaux
rigardis la cxielon. Onklino Em lavadis la pladojn.

El la malproksima nordo ili auxdis malaltatonan mugxadon de la vento,
kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondigxi pro
la venanta sxtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj
dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaux en la
herbaro tiudirekta.

Subite Onklo Henriko ekstaris.

"Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn."
Li kuris al la sxedoj kie logxis la bovinoj kaj la cxevaloj.

Onklino Em cxesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto suficxis por
informi sxin pri la proksima dangxero.

"Ek, Doroteo!" sxi kriegis; "kuru en la kelon!"

Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kasxis sin sub la lito, kaj
la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la
lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la sxtupetaron en la
malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis
sian onklinon. Kiam sxi transpasxis nur duonon de la cxambro auxdigxis
granda kricxo de la vento, kaj la domo skuigxis tiom forte ke sxi ekfalis
kaj subite trovis sin sidanta sur la planko.

Io stranga okazis.

La domo cxirkauxturnigxis du- aux tri-foje kaj malrapide levigxis en la
aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono.

La norda kaj la suda ventoj renkontigxis tie, kie staris la domo, kaj
tie estigxis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono
la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento
cxiuflanke de la domo levis gxin pli kaj pli alten, gxis gxi estis cxe
la plejsupro de la ciklono; kaj tie gxi restis kaj forportigxis
multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon.

Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige cxirkauxe, sed Doroteo
trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj cxirkauxturnigxoj, kaj
unufoja kruta ekklinigxo de la domo, sxi sentis kvazauxluladon tre
mildan, kian sentas bebo en lulilo.

Al Toto tio ne placxis. Li cxirkauxkuris en la cxambro, jen tien, jen cxi
tien, lauxte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj
atendis por trovi kio okazos.

Unufoje Toto tro proksimigxis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj
unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaux sxi vidis unu orelon
lian etendigxantan supren tra la truo, cxar la forta aeropremo tenis lin
tiel ke li ne povis fali. Sxi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto,
kaj retiris lin en la cxambron, poste sxi fermis la lukoklapon por ke
neniu plia akcidento okazu.

Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon;
sed sxi estis tre solsenta, kaj la vento kricxis tiom lauxte cxirkaux
sxi ke sxi preskaux surdigxis. Unue sxi demandis al si cxu sxi
disbatigxos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj
la manko de katastrofoj, sxi perdis sian maltrankviligxon kaj decidis
atendi kviete por trovi kio okazos. Fine sxi rampis trans la
skuigxantan plankon al sia lito, kaj kusxigxis sur gxin; kaj Toto
sekvis kaj kusxigxis apud sxin.

Malgraux la skuigxado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo
baldaux fermis siajn okulojn kaj profunde endormigxis.




Cxapitro II.  Konsiligxo kun la Mangxtuloj.


Subita sxoko vekis sxin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kusxus
sur la mola lito, sxi eble estus damagxita. Ecx malgraux tio la batego
senspirigis sxin kaj instigis sxin demandi al si pri kio okazis; kaj
Toto vocxetis morne. Doroteo sidigxis kaj rimarkis ke la domo ne plu
movigxas; nek estis mallume, cxar la hela sunbrilo envenis tra la
fenestro kaj inundis la malgrandan cxambron. Sxi eksaltis de sia lito
kaj kun Toto cxe sxiaj kalkanoj sxi kuris kaj malfermis la pordon.

La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis cxirkaux sin, sxiaj okuloj
farigxis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidajxoj kiujn sxi vidas.

La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate--nu,
delikate por ciklono--en la mezon de mirinde bela lando. Videblis
belaj herbaroj cxiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies brancxoj estis
ricxaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis cxie videblaj,
kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis
en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide
fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per vocxo
tre placxa al knabineto kiu tiom longe logxis sur la seka griza kamparo.

Dum sxi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidajxojn, sxi
rimarkis veni direkte al sxi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn
iam sxi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj sxi
kutimis; sed ankaux ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis
proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de
sxia jaragxo, kvankam ili estis, lauxaspekte, multe pli agxaj.

Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj cxiuj estis kurioze
vestitaj. Ili surportis rondajn cxapelojn kiuj pintigxis dekon da
centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj cxirkaux la randoj, kiuj
sonetis dolcxe dum ili movigxis. La cxapeloj de la viroj estis bluaj; tiu
de la virineto estis blanka, kaj sxi surportis blankan robon kiu pendis
en plisoj de sxiaj sxultroj; super gxi estis sxutitaj steletoj kiuj brilis
kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore
kiel la cxapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun
largxa blua faldo cxe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis
proksimume samagxaj kiel Onklo Henriko, cxar du el ili havis
barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli agxa; sxian vizagxon
kovris faltoj; sxiaj kapharoj estis preskaux blankaj, kaj sxi marsxis iom
rigide.

Kiam tiuj personoj proksimigxis al la domo kie Doroteo staris en la
pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaux timante
pliproksimigxi. Sed la maljunulineto marsxis al Doroteo, malalten klinis
sin, kaj diris per dolcxa vocxo: "Vi estas bonvena, plej nobla
Sorcxistino, al la lando de la Mangxtuloj. Ni dankegas vin cxar vi
mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian
popolon."

Doroteo auxskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis sxin
sorcxistino, kaj diris ke sxi mortigis la Fian Sorcxistinon de la
Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damagxinta knabineto, kiu estis
portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj sxi neniam
mortigis ion ajn dum sia tuta vivo.

Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris,
heziteme,

"Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis."

"Nu, via domo mortigis sxin," respondis la virineto, ridante, "do estas
tutegale. Vidu!" sxi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen
sxiaj du piedpintoj, ankoraux etenditaj sub ligna bloko."

Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda
trabo sur kiu kusxis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj
argxentajn sxuojn kun pintoj.

"Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La
domo falis sur sxin. Kion ni faru?"

"Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu sxi estis?"
demandis Doroteo.

"Sxi estis la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la
virineto. "Sxi sklavigis la Mangxtulojn dum multaj jaroj, ili devis
servadi sxin nokte kaj tage. Nun ili liberigxis, kaj ili dankas vin pro
tiu komplezo."

"Kiuj estas la Mangxtuloj?" demandis Doroteo.

"Ili estas la homoj kiuj logxas en cxi tiu lando de la Oriento, kie la
Fia Sorcxistino regis."

"Cxu vi estas Mangxtulo?" demandis Doroteo.

"Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi logxas en la lando de la
Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorcxistino de la Oriento estas morta la
Mangxtuloj sendis rapidan mesagxiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas
la Sorcxistino de la Nordo."

"Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Cxu vi estas vera sorcxistino?"

"Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorcxistino, kaj la
popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorcxistino kiu
regis cxi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon."

"Sed mi kredis ke cxiuj sorcxistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun
iom timigis renkonti veran sorcxistinon.

"Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorcxistinoj en la
Lando Oz, kaj du el ili, kiuj logxas en la Nordo kaj la Sudo, estas
bonaj Sorcxistinoj. Mi scias tion, cxar mi mem estas unu el ili, kaj mi
ne povas erari. La logxantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis
fiaj sorcxistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu
Fia Sorcxistino en la tuta Lando Oz--sxi logxas en la Okcidento."

"Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi
ke la sorcxistinoj cxiuj jam mortis--antaux multege da jaroj."

"Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto.

"Sxi estas mia onklino kiu logxas en Kansas, el kie mi venis."

La Sorcxistino de la Nordo sxajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la
okuloj rigardantaj la teron. Post tio sxi levis la kapon kaj diris,
"Mi ne scias kie estas Kansas, cxar neniam antauxe mi auxdis la nomon de
tiu lando. Sed diru al mi, cxu gxi estas civilizita lando?"

"Ho, jes," respondis Doroteo.

"Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu
ekzistas sorcxistinoj, nek sorcxistoj, nek magiistinoj nek
magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civilizigxis,
cxar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraux
havas sorcxistinojn kaj sorcxistojn inter ni."

"Kiuj estas la sorcxistoj?" demandis Doroteo.

"Oz mem estas la Granda Sorcxisto," respondis la Sorcxistino,
flustrigante sian vocxon. "Li estas pli potenca ol cxiuj ni aliaj
kune. Li logxas en la Urbo de Smeraldoj."

Doroteo intencis pli demandi, sed gxuste tiam la Mangxtuloj, kiuj
silente apudstaris, ekkriis lauxte kaj indikis la angulon de la domo
kie kusxadis la Fia Sorcxistino.

"Kio okazis?" demandis la maljunulineto; kaj sxi rigardis kaj komencis
ridi. La piedoj de la morta Sorcxistino estis plene malaperintaj kaj
restis nur la argxentaj sxuoj.

"Tiom agxa sxi estis," klarigis la Sorcxistino de la Nordo, "ke sxi rapide
elsekigxis en la sunlumo. Sxi ne plu ekzistas. Sed la argxentaj sxuoj
estas por vi, kaj vi surportos ilin." Sxi klinis sin kaj prenis la
sxuojn, kaj elskuinte la polvon sxi transdonis ilin al Doroteo.

"La Sorcxistino de la Oriento multe fieris pri tiuj argxentaj sxuoj,"
diris Mangxtulo, "kaj ili havas ian sorcxokapablon; sed ni neniam
sukcesis informigxi pri gxi."

Doroteo portis la sxuojn en la domon kaj metis ilin sur la
tablon. Poste sxi reelvenis al la Mangxtuloj kaj diris: "Mi multe volas
reiri al miaj onklino kaj onklo, cxar mi certas ke ili sentos
malesperon pri mi. Cxu vi povas helpi min trovi la vojon?"

La Mangxtuloj kaj la Sorcxistino unue rigardis unu la alian, kaj poste
Doroteon, kaj skuis la kapon nee.

"Cxe la Oriento, ne malproksime de cxi tie," diris unu, "estas grandega
dezerto, kaj neniu povus transiri gxin vivante."

"Estas same cxe la Sudo," diris alia, "cxar mi mem estis tie kaj vidis
gxin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj."

"Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same cxe la
Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj logxas, estas regata de la
Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien."

"La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj cxe gxia rando
estas la sama granda dezerto kiu cxirkauxas cxi tiun Landon
Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos logxi cxe ni."

Doroteo komencis plori pro tio, cxar sxi estis solsenta inter tiuj
strangaj homoj. Sxiaj larmoj sxajne malgajigis la bonkorajn Mangxtulojn,
cxar ili tuj elprenis siajn posxtukojn kaj ankaux komencis plori. Kaj la
maljunulineto, nu sxi deprenis sian cxapon kaj ekvilibrigis la pinton
sur la pinto de sia nazo, dum sxi kalkulis "Unu, du, tri,"
solenavocxe. Tuj la cxapo farigxis ardeza tabuleto, sur kiu estis
skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj:


 "DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ."


La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte
la vortojn sur gxi, demandis, "Cxu vi nomigxas Doroteo, karulino?"

"Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn
okulojn.

"Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin."

"Kie estas tiu Urbo?" demandis Doroteo.

"Precize en la centro de la lando, kaj gxin regas Oz, la Granda
Sorcxisto pri kiu mi parolis."

"Cxu li estas bona homo?" demandis la knabino maltrankvile.

"Li estas bona Sorcxisto. Cxu li estas homo, mi ne scias, cxar mi neniam
vidis lin."

"Kiel mi iru?" demandis Doroteo.

"Vi devos marsxi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono
kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos cxiun
magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraux dangxeroj."

"Cxu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis
rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon.

"Ne, mi ne povos," sxi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj
neniu kuragxos damagxi personon kisitan de la Sorcxistino de la Nordo."

Sxi proksimigxis al Doroteo kaj kisis sxian frunton delikate. Kie sxiaj
lipoj tusxis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel
sciigxis Doroteo nelonge post tiam.

"La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj,"
diris la Sorcxistino, "do vi ne maltrafos gxin. Veninte al Oz, ne timu
lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaux,
karulino."

La tri Mangxtuloj profunde riverencis antaux sxi kaj deziris por sxi
placxan veturon, kaj post tio ili formarsxis tra la arboj. La Sorcxistino
amike skuetis sian kapon al Doroteo, cxirkauxturnis sin trifoje sur sia
maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan
Toton, kiu bojis je sxi tre lauxte post sxia foriro, cxar li timis ecx
brueti dum sxi apude staris.  Sed Doroteo, kiu sciis ke sxi estas
sorcxistino, anticipis ke sxi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis
surprizita.





Cxapitro III.  Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon.


Kiam Doroteo denove estis sola sxi komencis senti malsaton. Do sxi iris
al la sxranko kaj trancxis por si iom da pano, sur kiun sxi sxmiris
buteron. Sxi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, sxi
portis gxin al la rivereto kaj plenigis gxin per klara, scintilanta
akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj
sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn
fruktojn sur la brancxoj ke sxi deprenis kelkajn, cxar ili estis gxuste
kion sxi volis por pligrandigi sian matenmangxon.

Post tio sxi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan
trinkon de la frideta, klara akvo, sxi komencis pretigi sin por la
veturo al la Urbo de Smeraldoj.

Doroteo posedis nur unu alian robon, sed gxi estis pura kaj pendadis de
hoko apud sxia lito. GXi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj
kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj lavigxoj, gxi ankoraux
estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura
katuna robo, kaj ligis sian palrugxan sunkufon al sia kapo. Sxi prenis
malgrandan korbon kaj plenigis gxin per pano el la sxranko, kaj metis
blankan tukon sur la supron. Post tio sxi rigardis siajn piedojn kaj
rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas sxiaj sxuoj.

"Certe ili ne tauxgas por multa marsxado, Toto," sxi diris. Kaj Toto
suprenrigardis al sxia vizagxo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian
voston por indiki ke li komprenas kion sxi celas diri.

Tiumomente Doroteo vidis kusxantajn sur la tablo la argxentajn sxuojn
kiuj antauxe apartenis al la Sorcxistino de la Oriento.

"Cxu eble ilia grando tauxgos por miaj piedoj?" sxi diris al Toto. "Ili
estus tute gxustaj por longa marsxado, cxar ili ne trivigxus."

Sxi deprenis siajn malnovajn ledajn sxuojn kaj provis la argxentajn, kiuj
estis tute gxustadimensiaj por sxiaj piedoj, kvazaux farite specife por
ili.

Laste, sxi prenis sian korbon.

"Venu, Toto," sxi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al
la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas."

Sxi fermis la pordon, sxlosis gxin, kaj zorge metis la sxlosilon en la
posxon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaux sxi, sxi
komencis sian marsxadon.

Pluraj vojoj estis proksimaj, sed sxi ne bezonis longan tempon por
trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge sxi marsxadis
vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum sxiaj argxentaj sxuoj klakadis
gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj
dolcxe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfelicxa kiom oni
supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia
propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando.

Sxin surprizis, dum sxi marsxadis, vidi kiom bela estas la pejzagxo
cxirkaux sxi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore,
staris lauxlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis
abundaj kampoj de greno kaj legomoj. Evidente la Mangxtuloj estis
bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn
rikoltajxojn. Kelkfoje sxi marsxis preter domon, kaj la logxantoj
elvenis por rigardi sxin kaj klinis sin malalten dum sxi preteriris;
cxar cxiuj sciis ke sxi estas la detruinto de la Fia Sorcxistino kaj
liberigis ilin. La domoj de la Mangxtuloj estis kuriozaspektaj
logxejoj, cxar cxiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Cxiuj
estis blukoloraj, cxar en cxi tiu lando de la Oriento bluo estis la
plej amata koloro.

Kiam proksimigxis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marsxado,
kaj komencis demandi al si kie sxi tradormos la nokton, sxi atingis
domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaux gxi estis
multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel
eble plej lauxte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo
estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj
kukoj, kaj multaj aliaj bonaj mangxajxoj.

Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis sxin mangxi kaj tradormi la
nokton tie; cxar cxi tiu estis la hejmo de unu el la plej ricxaj
Mangxtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian
liberigxon el la sklavigo farita de la Fia Sorcxistino.

Doroteo gxissate mangxis kaj sxin servis la ricxa Mangxtulo mem, kiu
nomigxis Boq. Post tio sxi sidigxis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj
dancadis.

Kiam Boq vidis sxiajn argxentajn sxuojn li diris,

"Klare ke vi estas grava sorcxistino."

"Kial?" demandis la knabino.

"Cxar vi surhavas argxentajn sxuojn kaj mortigis la Fian
Sorcxistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj
kaj sorcxistinoj vestas sin per blankajxoj."

"Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la
faltojn en gxi.

"Vi tre kompleze surportas gxin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de
la Mangxtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorcxistinoj; tial ni scias
ke vi estas amika sorcxistino."

Doroteo ne sciis respondi, cxar cxiuj sxajne opiniis sxin sorcxistino, kaj
sxi tute bone sciis ke sxi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde
estis portita de ciklono al fremda lando.

Kiam sxi lacigxis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis sxin en
la domon, kie li donis al sxi cxambron en kiu estis bela lito. La tukoj
estis el blua sxtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili gxis la
mateno, dum Toto kusxadis sur la blua tapisxo apud sxi.

Sxi gxissate mangxis, kaj rigardis etan Mangxtulan bebon, kiu ludis kun
Toto kaj tiris lian voston kaj vocxetis kaj ridis tiel ke multe amuzis
Doroteon. Toto estis vera kuriozajxo laux la homoj tie, cxar ili antauxe
neniam vidis hundon.

"Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis.

"Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "cxar mi neniam iris
tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere
necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos
multajn tagojn. La lando cxi tie estas ricxa kaj agrabla, sed vi devos
trairi krudajn kaj dangxerajn lokojn antaux ol atingi la finon de via
marsxado."

Tio iomete timigis Doroteon, sed sxi sciis ke nur la Granda Oz povos
helpi sxin reiri al Kansas, do sxi kuragxe decidis ne retroiri.

Sxi adiauxis siajn amikojn, kaj rekomencis marsxadi laux la vojo el flavaj
brikoj. Post kiam sxi iris plurajn kilometrojn sxi decidis halti por
ripozi, do sxi grimpis gxis la supro de la barilo apud la vojo kaj
sidigxis. Granda maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj sxi vidis
ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por
forpeli la birdojn de la matura maizo.

Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la
Birdotimigilon. GXia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo;
surpentritaj sur gxi estis okuloj, nazo, kaj busxo, por simili
vizagxon. Malnova, pinta blua cxapelo, kiu antauxe apartenis al iu
Mangxtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro
estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paligxinta, kiu ankaux estis
plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun
bluaj suprajxoj, kiajn portas cxiu viro en tiu lando, kaj la figuro
estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis pusxita en lian
kolon.

Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizagxon de la
Birdotimigilo, sxin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide
palpebrumas al sxi. Unue sxi supozis ke sendube sxi eraris, cxar neniam iu
el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaux la figuro
amikeme skuetis sian kapon al sxi. Tiam sxi malsupren grimpis de la
barilo kaj marsxis al la Birdotimigilo, dum Toto cxirkauxkuradis la
stangon bojante.

"Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom rauxka vocxo.

"Cxu vi parolis?" demandis la knabino, mirante.

"Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?"

"Suficxe bone, dankon," respondis Doroteo, gxentile. "Kiel vi fartas?"

"Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "cxar estas tre
tede stari cxi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn."

"Cxu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo.

"Ne, cxar cxi tiu stango estas pusxita en mian dorson. Se vi bonvolos
forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi."

Doroteo etendis ambaux brakojn kaj delevis la figuron de la stango;
cxar, estante plenigita per pajlo, gxi estis malmultepeza.

"Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur
la teron. "Mi sentas min kvazaux vere novan."

Doroteon perpleksigis auxdi tion, cxar sxajnis al sxi strange auxdi viron
plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marsxadi apud
sxi.

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin strecxinta
kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?"

"Mi nomigxas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda
Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas."

"Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?"

"Cxu vi ne scias?" sxi respondis, surprizite.

"Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do
al mi tute mankas cerbo," li respondis malgxoje.

"Ho," diris Doroteo, "min multe bedauxrigas tio."

"Cxu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun
vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon?

"Mi ne scias," sxi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi
deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna
ol vi estas nun."

"Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom
sekreteme, "ne gxenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas
plenigitaj per pajlo, cxar mi ne povas esti vundita. Se iu pasxas sur
miajn piedfingrojn aux pusxas pinglon en min, ne gravas, cxar mi ne povas
sentas gxin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo
restos plena de pajlo anstataux de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom
povos scii ion ajn?"

"Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun
li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru cxion eblan por vi."

"Dankon," li respondis dankeme.

Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj
ili komencis marsxadi laux la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan
Urbon.

Al Toto ne placxis la nova akompananto, unue. Li flaradis cxirkaux la
pajloplenigito kvazaux suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la
pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraux la Birdotimigilon.

"Ne vin gxenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam
mordas."

"Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos
damagxi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne gxenos
min, cxar mi ne povas lacigxi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris,
dum li kunmarsxadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas."

"Kion?" demandis Doroteo; "cxu la Mangxtulan kultiviston kiu faris vin?"

"Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton."




Cxapitro IV.  La Vojo tra la Arbaro.


Post kelkaj horoj la vojo komencis krudigxi, kaj la marsxado farigxis
tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj,
kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aux
tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj
Doroteo cxirkauxmarsxis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo,
antauxenmarsxis senpauxze, kaj tial pasxis en la truojn kaj sternigxis sur
la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis
lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun sxi pro la
akcidento.

La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj cxi tie kiel
en la antauxaj lokoj. Trovigxis malpli da domoj kaj malpli da
fruktarboj, kaj ju pli ili marsxis, des pli senbela kaj solsentiga
farigxis la tereno.

Je la tagmezo ili sidigxis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj
Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Sxi proponis pecon al
la Birdotimigilo, sed li rifuzis.

"Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, cxar
mia busxo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en gxi por ke mi
povu mangxi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la
formon de mia kapo."

Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do sxi nur kapjesis kaj plu mangxis
sian panon.

"Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis,"
diris la Birdotimigilo, kiam sxi estis fininta sian mangxon. Do sxi
parolis al li pri Kansas, kaj kiom griza estas cxio tie, kaj kiel la
ciklono portis sxin al cxi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente
auxskultis, kaj diris,

"Mi ne komprenas kial vi volas foriri el cxi tiu bela lando kaj reiri
al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas."

"Vi ne komprenas cxar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne
grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj
sango-homoj preferas logxi tie ol en iu alia lando, negrave kiom
bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo."

La Birdotimigilo gxemis.

"Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus
plenaj de pajlo, kiel la mia, versxajne vi cxiuj logxus en la belaj
lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por
Kansas ke vi havas cerbon."

"Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano.

La Birdotimigilo rigardis sxin riprocxe, kaj respondis, "Mia vivo gxis
nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi farigxis
nur antauxhieraux. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaux
tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris
miajn orelojn, tiel ke mi auxdis kio okazas. Apudestis alia Mangxtulo,
kaj kion mi unue auxdis estis la parolo de la kultivisto,

"'Cxu placxas al vi la oreloj?'

"'Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo.

"'Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja
estis vera.

"'Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian
dekstran okulon, kaj tuj kiam gxi estis finita mi trovis ke mi rigardas
lin, kaj cxion cxirkaux mi, tre interesate, cxar tiu estis la unua fojo
kiam mi ekvidis la mondon.

"'Jen iom bela okulo,' komentis la Mangxtulo kiu estis rigardanta la
kultiviston; 'blua farbo bone tauxgas por okuloj.'

"'Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la
dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antauxe. Post
tio li faris miajn nazon kaj busxon. Sed mi ne parolis, cxar tiutempe mi
ne sciis por kio busxo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian
korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian
kapon, mi estis tre fiera, cxar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel
cxiu alia persono.

"'Cxi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li
aspektas vera homo.'

"'Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun
li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis
min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaux
foriris kaj lasis min sola.

"Al mi ne placxis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed
miaj piedoj ne povis tusxi la teron, kaj mi devis resti sur tiu
stango. Mia vivo estis tre solsenta, cxar mi konis nenion pripenseblan,
mi ja antaux nur kelkaj momentoj konstruigxis. Multaj korvoj kaj aliaj
birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili
forflugis, kredante min Mangxtulo; kaj tio placxis al mi kaj kredigis
min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo
flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian
sxultron kaj diris,

"'Cxu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Cxiu
inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio
li saltis sur la teron kaj mangxis maizon lauxvole. La aliaj birdoj,
vidinte ke li ne estis damagxita de mi, venis por ankaux mangxi la
maizon, do post nelonge ili estis amase cxirkaux mi.

"Min malgxojigis tio, cxar gxi pruvis ke mi efektive ne estas efika
Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: 'Se vi nur
havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel cxiu el ili, kaj
pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en cxi tiu mondo,
negrave cxu oni estas korvo cxu homo.'

"Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi
strebos akiri cerbon. Bonsxance, vi alvenis kaj detiris min de la
stango, kaj laux vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi
cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon."

"Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "cxar sxajne vi volegas posedi
tion."

"Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige
scii ke oni estas stultulo."

"Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj sxi transdonis la korbon al la
Birdotimigilo.

Tute ne estis bariloj cxe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda
kaj nekultivita. Kiam komencis vesperigxi ili venis al granda arbaro,
kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia
ke iliaj brancxoj renkontigxis super la vojo el flavaj brikoj. Estis
preskaux senlume sub la arboj, cxar la brancxoj fortenis la taglumon; sed
la marsxantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron.

"Se cxi tiu vojo eniras, gxi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj
cxar la Smeralda Urbo estas cxe la alia finajxo de la vojo, ni devas
sekvi kien ajn gxi kondukas."

"Cxiu scias tion," diris Doroteo.

"Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi
cerbon por scii gxin, mi ja ne dirus gxin."

Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la
mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, cxar kelkaj hundoj
tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale
kapabla vidi kiel dum la tago. Do sxi prenis lian brakon, kaj sukcesis
marsxadi suficxe bone.

"Se vi vidos domon, aux iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton,"
sxi diris, "nepre informu min; cxar estas tre malkomforte marsxadi en la
mallumo."

Baldaux la Birdotimigilo haltis.

"Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el sxtipoj kaj
brancxoj. Cxu ni iru tien?"

"Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene lacigxis."

Do la Birdotimigilo gvidis sxin inter la arboj gxis ili atingis la
dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu
angulo. Sxi tuj kusxigxis, kaj kun Toto apud sxi sxi baldaux profunde
endormigxis. La Birdotimigilo, kiu neniam lacigxis, staris en alia
angulo kaj pacience atendis la matenigxon.




Cxapitro V.  Ili savas la Stanan Lignohakiston


Kiam Doroteo vekigxis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis
jam delonge ekster la domo cxasante birdojn kaj sciurojn. Sxi sidigxis
kaj cxirkauxrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraux staranta pacience en
sia angulo, atendante sxin.

"Ni nepre devas sercxi akvon," sxi diris al li.

"Por kio vi volas akvon?" li demandis.

"Por purigi mian vizagxon post la polvo de la vojo, kaj por trinki,
tiel ke la seka pano ne gluigxos al mia gorgxo."

"Certe estas gxene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme,
"cxar vi devas dormi, kaj mangxi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj
la kapablo pensadi valoras multajn gxenojn."

Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj gxis ili trovis
malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj
matenmangxis. Sxi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la
knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas mangxi, cxar apenaux
estis suficxe por sxi kaj por Toto por tiu tago.

Kiam sxi estis fininta sian mangxon, kaj estis preta reiri al la vojo el
flavaj brikoj, sxin alarmetis proksima sono de profunda gxemo.

"Kio sonis?" sxi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis
la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." GXuste tiam la sono de
nova gxemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono sxajne venis el malantaux
ili. Ili turnis sin kaj marsxis kelkajn pasxojn tra la arbaro, kaj tiam
Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la
arbojn. Sxi kuris al tiu loko, kaj poste sxi ekhaltis, kun krio pro
surprizigxo.

Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud gxi,
tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el
stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo,
sed li staris tute senmove, kvazaux tute ne kapabla sin movi.

Doroteo rigardis lin mirege, ankaux la Birdotimigilo, dum Toto akre
bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn
dentojn.

"Cxu vi gxemegis?" demandis Doroteo.

"Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi gxemadas jam de pli ol jaro, kaj
antaux nun neniu auxdis min nek venis por helpi min."

"Kiel mi povos helpi vin?" sxi demandis dolcxe, cxar sxin malgajigis la
malfelicxa vocxo de la viro.

"Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustigxis
tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos
denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo."

Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste sxi
reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas
viaj artikoj?"

"Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj cxar gxi
estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis gxin
delikate de flanko al flanko gxis gxi movigxis libere, kaj tiam la viro
povis mem turni gxin.

"Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis
ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin gxis ili estis tute
liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj.

La Stana Lignohakisto kontente gxemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun
li apogis per arbo.

"Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero
ekde kiam mi rustigxis, kaj kontentigas min formeti gxin finfine. Nun,
se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos
normala."

Do ili oleis liajn krurojn gxis li povis libere movi ilin; kaj li
multfoje dankis ilin pro sia liberigxo, cxar li sxajnis tre gxentila, kaj
tre dankema.

"Mi eble starus tie por cxiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do
certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis cxi tien?"

"Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon,"
sxi respondis, "kaj ni haltis cxe via dometo por tie tradormi la
nokton."

"Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis.

"Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke
li metu iom da cerbo en lian kapon," sxi respondis.

La Stana Lignohakisto sxajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li
diris: "Cxu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?"

"Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel
doni al la Birdotimigilo cerbon."

"Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi
akompanu vin, ankaux mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu
min."

"Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaux diris ke
sxi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto
sursxultrigis sian hakilon kaj cxiuj marsxis tra la arbaro gxis ili
atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj.

La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian
korbon. "Cxar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustigxos, mi
bezonegos la oleujon."

Estis bonsorte ke la nova kamarado farigxis parto de la grupo, cxar
baldaux post la rekomenco de marsxado ili atingis lokon kie la arboj kaj
brancxoj tiom densigxis super la vojo ke ili ne povis tramarsxi. Sed la
Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke
baldaux li faris trairejon por la tuta grupo.

Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marsxis ke sxi ne rimarkis kiam
la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruligxis al la flanko de la
vojo. Efektive li devis voki sxin por ke sxi helpu lin restarigxi.

"Kial vi ne cxirkauxmarsxis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo
plenigxis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li
cerbon."

"Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgrauxe, cerbo ne
estas la plej bona afero en la mondo."

"Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi
havis cerbon, kaj ankaux koron; do, provinte ambaux, mi multe preferus
havi koron."

"Kial?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili
marsxadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi
naskigxis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis
la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaux mi
farigxis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian
maljunan patrinon dum sxia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataux
logxi sola mi edzigxos, por ke min ne plenigu sento de soleco.

"Unu Mangxtula knabino estis tiom bela ke mi baldaux plenkore amis
sxin. Sxi, siaflanke, promesis edzinigxi kun mi tuj kiam mi gajnos
suficxan monon por konstrui pli bonan domon por sxi; do mi eklaboradis
pli fervore ol cxiam. Sed la knabino logxis kun maljunulino kiu ne volis
ke sxi edzinigxu kun iu ajn, cxar sxi estis tiom mallaborema ke sxi volis
ke la knabino restu kun sxi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la
maljunulino iris al la Fia Sorcxistino de la Oriento, kaj promesis al
sxi du sxafojn kaj bovinon se sxi malebligos la geedzigxon. Sekve la Fia
Sorcxistino sorcxis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis lauxeble
plej forte, cxar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel
eble plej baldaux, la hakilo ekglitis kaj detrancxis mian maldekstran
kruron.

"Unuavide tio sxajnis granda misfortuno, cxar mi sciis ke
unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto
kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone,
kiam mi kutimigxis al gxi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorcxistinon de
la Oriento, cxar sxi promesis al la maljunulino ke mi ne edzigxos kun la
bela Mangxtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis
kaj detrancxis mian dekstran kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj
li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorcxita hakilo
detrancxis miajn brakojn, unu post la alia; sed, ne malkuragxigite, mi
anstatauxigis ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorcxistino glitigis mian
hakilon tiel ke gxi detrancxis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi
vere finigxis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan
kapon el stano.

"Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorcxistinon tiam, kaj mi laboris
ecx pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Sxi
elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Mangxtula knabino, kaj
denove sxi glitigis mian hakilon, tiel ke gxi hakis rekte tra mian
korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris
por mi korpon el stano, kaj fiksis al gxi miajn stanajn brakojn kaj
krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis movigxadi sambone kiel
en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan
amon al la Mangxtula knabino, kaj ne gravis al mi cxu aux ne mi edzigxos
kun sxi. Mi supozas ke sxi plu logxas kun la maljunulino, atendante ke mi
venos preni sxin.

"Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro gxi, kaj
nun ne gravis cxu mia hakilo glitos, cxar gxi ne povas trancxi
min. Ekzistis nur unu dangxero--ke miaj artikoj rustigxos; sed mi gardis
oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen,
unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaux ol mi
konceptis la dangxeron miaj artikoj jam rustigxis, kaj mi restis staranta
en la arbaro gxis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed
dum la jaro kiam mi staris tie mi havis suficxan tempon por kompreni ke
mia plej granda perdo estis la perdigxo de mia koro. Dum mi amis mi
estis la plej felicxa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen
koro, do mi firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos
al mi, mi reiros al la Mangxtula knabino kaj edzigxos kun sxi."

Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la
Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri
novan koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne
koron; cxar malsagxulo ne scius kion fari per koro se li havus gxin."

"Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "cxar cerbo ne
felicxigas, kaj felicxo estas la plej grava afero en la mondo."

Doroteo nenion diris, cxar sxi ne povis decidi kiu el sxiaj du amikoj
pravas, kaj sxi decidis ke se sxi nur sukcesos reiri al Kansas kaj
Onklino Em, ne multe gravos cxu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj
la Birdotimigilo koron, aux cxu cxiu el ili akiris sian dezirajxon.

Kio plej gxenis sxin estis ke la pano estis preskaux plene mangxita, kaj
nova mangxo por sxi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la
Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis mangxi, sed sxi ne
konsistis el stano aux pajlo, kaj ne povis vivi sen mangxo.




Cxapitro VI.  La Malkuragxa Leono.


Ankoraux Doroteo kaj sxiaj akompanantoj marsxis tra la densa arbaro. La
vojo ankoraux estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe
kovritaj de sekaj brancxoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la
marsxado tute ne estis facila.

Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, cxar birdoj amas la
nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje auxdigxis
malaltatona mugxo de iu sovagxa besto kasxigxinta inter la arboj. Tiuj
sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, cxar sxi ne sciis ilian
kauxzon; sed Toto sciis, kaj li marsxis proksime al la flanko de Doroteo
kaj ecx ne bojis responde.

"Kiom longe dauxros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "gxis
ni estos ekster la arbaro?"

"Mi ne scias," estis la respondo, "cxar mi neniam estis en la Smeralda
Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris
ke la vojo estas longa tra dangxera tereno, kvankam proksime al la urbo
kie Oz logxas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian
oleujon, kaj nenio povas damagxi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto
estas la marko de la kiso de la bona Sorcxistino, kaj tio protektos
vin."

"Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?"

"Ni mem devos protekti lin, se estos dangxero por li," respondis la
Stana Lignohakisto.

Tuj kiam li parolis, auxdigxis terura mugxo el la arbaro, kaj la postan
momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li jxetis
la Birdotimigilon cxirkauxturnigxantan gxis la rando de la vojo, kaj post
tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed,
surprize al si, li ne damagxis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur
la vojon kaj kusxis senmove.

Malgranda Toto, cxar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la
Leono, kaj la granda besto malfermis sian busxon por mordi la
hundon. Doroteo, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al dangxero,
kuris antauxen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte,
dum sxi kriis: "Vi ne auxdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto
kia vi, mordi povran malgrandan hundon!"

"Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton
de la nazo kiun frapis Doroteo.

"Ne, sed vi provis," sxi respondis kolere. "Vi estas nur granda
malkuragxulo!"

"Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de cxiam
scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuragxa."

"Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran
Birdotimigilon!"

"Cxu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum
li rigardis sxin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj
piedoj kaj regxustigi lian formon.

"Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraux
koleris.

"Tial li renversigxis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis
vidi lin cxirkauxturnigxi tiel. Cxu ankaux la alia estas pajloplena?"

"Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj sxi helpis la
Hakiston restarigxi.

"Tial li preskaux malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili
komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laux mia
dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?"

"Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo.

"Cxu li konsistas el stano aux estas plena de pajlo?" demandis la Leono.

"Nek stano nek pajlo. Li estas--estas--viandohundo."

"Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun
rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuragxa mi,"
pludiris la Leono malgaje.

"Kio malkuragxigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la
grandan beston, cxar li estis granda kiel malgranda cxevalo.

"Estas mistero," respondis la Leono.

"Mi supozas ke mi naskigxis tia. Cxiuj aliaj bestoj en la arbaro
kompreneble supozas ke mi estas kuragxa, cxar cxie oni kredas ke la Leono
estas la Regxo de Bestoj. Mi trovis ke se mi mugxas tre lauxte, cxiu
vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon
mi multe timis; sed mi nur mugxegis je li, kaj li cxiam forkuris kiel
eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus
batali kontraux min, mi mem forkurus--tiom malkuragxa mi estas; sed tuj
kiam ili auxdas min mugxegi ili cxiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble
mi akceptas tion."

"Sed tio estas malgxusta. La Regxo de Bestoj ne estu malkuragxa," diris
la Birdotimigilo.

"Mi scias tion," respondis la Leono, visxante larmon de sia okulo per
la pinto de sia vosto. "Tio multege malgxojigas min, kaj tre
malfelicxigas mian vivon. Sed kiam ajn estas dangxero, mia koro komencas
rapide bati."

"Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto.

"Eble," diris la Leono.

"Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "gxoju, cxar tio pruvas ke vi
havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi
pro kormalsano."

"Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus
kuragxo."

"Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informigxi,"
respondis la Leono.

"Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la
Birdotimigilo, "cxar mia kapo estas plena de pajlo."

"Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana
Lignohakisto. "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al
Kansas," aldonis Doroteo.

"Cxu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuragxon?" demandis la Malkuragxa
Leono.

"Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Aux doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Aux resendi min al Kansas," diris Doroteo.

"Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "cxar mia vivo
estas netolerebla sen iom da kuragxo."

"Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "cxar vi helpos forteni la
aliajn sovagxajn bestojn. Sxajnas al mi ke ili nepre estas pli
malkuragxaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin."

"Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuragxigas min,
kaj dum mi scios ke mi estas malkuragxa mi restos malfelicxa."

Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marsxadon, la Leono marsxis
elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, cxar
li ne povis forgesi ke li estis preskaux mangxita per la grandaj
makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviligxis, kaj
baldaux Toto kaj la Malkuragxa Leono farigxis bonaj amikoj.

Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu gxenis la
pacon de la marsxado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto
pasxis sur skarabon kiu rampadis laux la vojo, kaj mortigis la povran
besteton. Tio multe malfelicxigis la Stanan Lignohakiston, cxar li cxiam
zorgoplene evitis damagxi iun ajn vivanton; kaj dum li marsxis li ploris
plurajn larmojn pro malgxojo kaj bedauxro. Tiuj larmoj fluis malrapide
sur lia vizagxo kaj trans la cxarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili
rustigxis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana
Lignohakisto ne povis malfermi la busxon, cxar liaj makzeloj estis
rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke
sxi helpu lin, sed sxi ne povis kompreni. La Leono ankaux estis perpleksa
pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el
la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto,
kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antauxe.

"Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi pasxas. Cxar se mi
mortigus alian insekton aux skarabon mi nepre denove plorus, kaj
plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli."

Post tio li zorge marsxadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li
vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpasxis por ne damagxi
gxin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial
li tre zorgis neniam esti kruela aux malafabla kontraux io ajn. "Vi,
kiuj estas homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne
necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre
zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom
zorgi."




Cxapitro VII.  La vojo al la Granda Oz.


Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, cxar ne estis
domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin
kontraux la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignajxoj
per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis
sxin esti malpli solsenta. Sxi kaj Toto jam mangxis la lastajn panerojn,
kaj nun sxi ne sciis kion ili mangxos en la mateno.

"Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos
cervon por vi. Vi povos rosti gxin per la fajro, cxar via gusto estas
tiom stranga ke vi preferas kuiritajxojn, kaj tiel vi havos bonan
matenmangxon."

"Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se
vi mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustigxus."

Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran mangxon, kaj
neniu poste sciis kion li mangxis, cxar li ne menciis tion. Kaj la
Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de
Doroteo per ili, tiel ke sxi dum longa tempo ne malsatos. Sxi opiniis
tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed sxi multe ridis
pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj
vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke
li faligis preskaux tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al
la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, cxar
tio tenis lin malproksime de la fajro, cxar li timis ke fajrero trafus
lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj
proksimigxis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam sxi kusxigxis
por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis sxin kaj sxi dormis profunde gxis
la mateno.

Kiam matenigxis, la knabino lavis sian vizagxon en malgranda ondetanta
rivereto kaj baldaux post tiam ili cxiuj rekomencis marsxi al la Smeralda
Urbo.

La tago montrigxis eventoplena por la marsxantoj. Ili apenaux marsxis unu
horon antaux ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas
la arbaron gxis preter ilia vidpovo, ambauxflanke. GXi estis tre largxa
abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke
gxi ankaux estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj
en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus
malsuprengrimpi, kaj dum momento sxajnis ke la marsxado devos cxesi.

"Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere.

"Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis
sian densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris:
"Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi
en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos
halti cxi tie."

"Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuragxa Leono, zorge mezurinte
la distancon per sia menso.

"Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "cxar vi povos
transporti nin unuope sur via dorso."

"Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?"

"Mi," deklaris la Birdotimigilo; "cxar se vi trovus ke vi ne povas
transsalti la brecxon, Doroteo mortus, aux la Lignohakisto estus forte
kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos
cxar la falo tute ne damagxos min."

"Mi mem timegas falon," diris la Malkuragxa Leono, "sed mi supozas ke
necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos."

La Birdotimigilo sidigxis sur la dorson de la Leono, kaj la granda
besto marsxis al la rando de la brecxo kaj kauxrigxis.

"Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo.

"Cxar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li
pafigxis tra la aero kaj surterigxis sendangxere sur la alian flankon.

Cxiujn multe gxojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la
Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans
la abismon.

Doroteo decidis esti la dua; do sxi tenis Toton en siaj brakoj kaj
grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per
unu mano. La sekvan momenton estis kvazaux sxi flugas tra la aero; kaj
post tio, antaux ol sxi havis suficxan tempon por pripensi, sxi estis
sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis
la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidigxis dum kelkaj momentoj
por ke la besto povu ripozi, cxar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian
spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta.

Ili trovis la arbaron tre densa cxiflanke, kaj gxi aspektis senluma kaj
morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marsxi laux la vojo
el flavaj brikoj, silente demandante al si, cxiu en sia propra menso,
cxu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan
sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaux auxdis strangajn bruojn
el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en cxi tiu
parto de la lando la Kolizuloj logxas.

"Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino.

"Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de
tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke
ili povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi
timegas la Kolizulojn."

"Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj."

La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon
kiu transiras la vojon; sed cxi tiu abismo estis tiom largxa kaj
profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti gxin.

Do ili sidigxis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la
Birdotimigilo diris,

"Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto
povos haki gxin tiel ke gxi falos trans la abismon, ni povos transmarsxi
facile."

"Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaux suspektus ke vi
havas cerbon en la kapo, anstataux pajlon."

La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo
ke la arbo baldaux estis preskaux trahakita. La Leono metis siajn
fortajn antauxajn krurojn kontraux la arbon kaj pusxegis, kaj malrapide
la granda arbo klinigxis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la
plejsupraj brancxoj sur la alia flanko.

Ili jxus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra mugxo
suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du
grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj.

"Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuragxa Leono, komencante tremadi.

"Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru."

Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana
Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono,
kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li
mugxegis tiom lauxte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo
surdorsen falis, kaj ecx la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin
surprizite.

Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du
da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antauxen, kaj la Leono
transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute
sen halti, la ferocaj bestoj ankaux komencis transiri la arbon, kaj la
Leono diris al Doroteo,

"Ni perdigxis, cxar ili certe dissxiros nin per siaj akraj ungoj. Sed
staru proksime malantaux mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva."

"Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion
fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finajxon de la
arbo kusxantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj
komencis uzi sian hakilon, kaj gxuste kiam la du Kolizuloj estis
preskaux transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon,
kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaux disfrakasigxis
pro la akraj rokoj sur la fundo.

"Nu," diris la Malkuragxa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraux
iom vivos, kaj tio placxas al mi, cxar nepre estus tre malkomforte ne
vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraux bategas."

"Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron
povantan bati."

Tiu aventuro des pli fervorigis la marsxantojn eliri el la arbaro, kaj
ili tiom rapide marsxis ke Doroteo lacigxis, kaj devis rajdi sur la
dorso de la Leono. GXojigis ilin kiam la arbaro malpli densigxis ju pli
ili antauxeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis largxan
riveron, rapide fluantan antaux ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la
rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzagxon, kun verdaj
kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj
pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe placxis vidi tiun belan pejzagxon
antaux si.

"Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo.

"Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto
konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko."

Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn
arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la
Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj
fruktoj. Tio placxis al Doroteo, kiu estis mangxinta nur nuksojn dum tiu
tago, kaj sxi gxissate mangxis la maturajn fruktojn.

Sed necesas tempo por konstrui floson, ecx se konstruas gxin laborema
kaj nelacigxanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktigxis la laboro
ankoraux ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj
kie ili bone dormis gxis la mateno; kaj Doroteo songxis pri la Smeralda
Urbo, kaj pri la bona Sorcxisto de Oz, kiu baldaux resendos sxin al sxia
propra hejmo.




Cxapitro VIII.  La mortiga papavokampo


Nia malgranda grupo de marsxantoj vekigxis la sekvan matenon
refresxigita kaj plena de espero, kaj Doroteo mangxis kvazaux princino
per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero.

Malantaux ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapasxis, kvankam
ili suferis multajn senkuragxigojn; sed antaux ili estis bela, sunoplena
regiono kiu sxajnis voki ilin antauxen al la Smeralda Urbo.

Estis vere ke la largxa rivero nun fortrancxis ilin de tiu bela regiono;
sed la floso estis preskaux finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto
finis trancxi kelkajn pliajn sxtipojn kaj kunligis ilin per lignaj
kejloj, ili estis pretaj komenci. Doroteo sidigxis sur la mezo de la
floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuragxa Leono pasxis
sur la floson, gxi grave klinigxis, cxar li estis granda kaj multepeza;
sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia
fino por ekvilibrigi gxin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por pusxi
la floson tra la akvo.

Ili sukcesis suficxe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la
rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el
flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundigxis ke la longaj stangoj ne
plu atingis la fundon.

"Estas malbone," diris la Stana Lignohakisto, "cxar se ni ne atingos la
bordon ni portigxos en la landon de la Fia Sorcxistino de la Okcidento,
kaj sxi sorcxos nin kaj sklavigos nin."

"Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi ne
ricevus kuragxon," diris la Malkuragxa Leono.

"Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo.

"Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," aldonis la
Birdotimigilo, kaj li tiom forte pusxis sian longan stangon ke gxi firme
fiksigxis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaux ol li povis
reeltiri gxin, aux malteni gxin, la floso estis forportita kaj la povra
Birdotimigilo estis lasita krocxigxanta al la stango meze de la rivero.

"Adiaux!" li kriis al ili, kaj ili bedauxregis forlasi lin; efektive, la
Stana Lignohakisto komencis plori, sed felicxige li memoris ke li eble
rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antauxvesto de Doroteo.

Kompreneble cxi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo.

"Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis
Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo,
kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas
Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de rivero. Mi timas ke mi
vere neniam akiros cerbon!"

Lauxlonge de la rivero nagxis la floso, kaj la povra Birdotimigilo
farigxis pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por
savi nin. Mi kredas ke mi povos nagxi al la bordo kaj kuntiri la
floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto."

Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian
voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte nagxi al la
bordo. Estis tre malfacile, malgraux lia grandeco; sed iom post iom ili
tirigxis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana
Lignohakisto kaj helpis pusxi la floson al la tero.

Ili cxiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj pasxis sur
la belan verdan herbaron, kaj ili ankaux sciis ke la rivero portis ilin
tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo.

"Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kusxis
sur la herbaro por ke la suno sekigu lin.

"Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo.

"La plej bona plano estos marsxi laux la riverbordo gxis ni reatingos la
vojon," komentis la Leono.

Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marsxi
laux la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. GXi
estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por
gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedauxro pro la povra
Birdotimigilo ili povus esti vere felicxaj.

Ili marsxis laux sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje
por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto
kriis: "Rigardu!"

Cxiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia
stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfelicxa.

"Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo.

La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaux skuis sian kapon cxar ili ne
sciis. Do ili sidigxis sur la bordo kaj rigardis senespere la
Birdotimigilon gxis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por
ripozi cxe la rando de la akvo.

"Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio.

"Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la
Stana Lignohakisto kaj la Malkuragxa Leono; kaj ni iras al la Smeralda
Urbo."

"Ne estas la gxusta vojo," diris la Cikonio, dum sxi tordis sian longan
kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon.

"Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj
ni ne scias kiel rehavigi lin."

"Kie li estas?" demandis la Cikonio.

"Tie, en la rivero," respondis la knabino.

"Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi," komentis
la Cikonio. "Li tute ne estas peza," diris Doroteo, fervore, "cxar li
estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege
dankos vin senfine."

"Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi
devos refaligi lin en la riveron."

Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon gxis sxi
atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La
Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj
alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana
Lignohakisto kaj Toto atendis.

Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis gxojega
kaj cxirkauxbrakumis cxiujn, ecx la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marsxadis
li kantis "Tol-de-ri-de-o!" cxiupasxe, tiom gaja li estis.

"Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la
afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la
Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por sxi."

"Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi cxiam
plezure helpas kiam estas dangxero. Sed mi devas foriri nun, cxar miaj
beboj atendas min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan
Urbon kaj ke Oz helpos vin."

"Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron
kaj baldaux ne plu videblis.

Ili marsxadis auxskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj
rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densigxis ke ili tapisxis la
teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj
floroj, kaj ankaux grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom
brilkoloraj ke ili preskaux blindigis la okulojn de Doroteo.

"Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj.

"Versxajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi
supozeble pli sxatos ilin."

"Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin," aldonis la Stana
Lignohakisto.

"De cxiam placxas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas tiel
senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj
kiel cxi tiuj."

Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli
kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaux ili trovis sin meze de granda
kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupigxis tiom granda
kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas suficxe potenca por dormigi cxiun
kiu enspiras gxin, kaj se la dormanto ne portigxas for de la odoro de la
floroj li dormas sencxese por cxiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek sxi
povis foriri de la grandaj rugxaj floroj kiuj cxie cxirkauxis ilin; do
baldaux sxiaj okuloj pezigxis kaj sxi sentis bezonon sidigxi por ripozi kaj
por dormi.

Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion.

"Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaux ol
noktigxos," li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu
marsxadis gxis Doroteo ne plu povis stari. Sxiaj okuloj fermigxis malgraux
sxia volo kaj sxi forgesis kie sxi estas kaj falis surteren apud la
papavoj, profunde dormante.

"Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Se ni lasos sxin cxi tie sxi mortos," diris la Leono. "La odoro de la
floroj mortigas nin cxiujn. Mi mem apenaux povas teni la okulojn
malfermitaj kaj la hundo jam dormas."

Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la
Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, cxar ili ne konsistis el
karno, ne gxenis la odoro de la floroj.

"Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru cxi tiun
mortigan florkampon kiel eble plej baldaux. Ni kunportos la knabineton,
sed se vi endormigxos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin."

Do la Leono vigligis sin kaj antauxensaltadis kiel eble plej
rapide. Post momento li ne plu estis videbla.

"Ni uzu niajn manojn kiel segxon, por porti sxin," diris la
Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de
Doroteo, kaj post tio ili faris segxon uzante siajn manojn kiel sidejon
kaj siajn brakojn kiel segxobrakojn kaj portis la dormantan knabinon
tra la floroj.

Plu kaj plu ili marsxis, kaj sxajnis ke la granda tapisxo da mortigaj
floroj cxirkaux ili neniam finigxos. Ili sekvis la kurbigxon de la rivero,
kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la
papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis,
kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolcxa
herbaro kusxis en belaj verdaj kampoj antaux ili.

"Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfelicxe;
"cxar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin
cxi tie eterne dormi, kaj eble li songxos ke li fine trovis kuragxon."

"Mi bedauxras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla
kamarado malgraux sia malkuragxo. Sed ni pluiru."

Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, suficxe
for de la kampo da papavoj por ke sxi ne plu spiru la venenon de la
floroj, kaj tie ili kusxigis sxin delikate sur la molan herbaron kaj
atendis gxis la fresxa venteto vekos sxin.




Cxapitro IX.  La Regxino de la Kampomusoj.


"Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun," komentis la
Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, "cxar ni jam marsxis
preskaux tiom kiom forportis nin la rivero."

La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekauxdis malaltan
mugxon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turnigxis per cxarniroj) li
vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. GXi estis,
efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke gxi
nepre cxasas ion, cxar gxiaj oreloj kusxis proksime al la kapo kaj gxia
busxo estis largxe malfermita, tiel ke vidigxis du vicoj de malbelaj
dentoj, dum gxiaj rugxaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam gxi
pliproksimigxis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaux la besto
malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis
ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendangxeran
besteton.

Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li
rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartigxis de sia korpo,
kaj gxi ruligxis en du pecoj cxe liaj piedoj.

La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide
venante al la Hakisto gxi diris, per alta vocxeto: "Ho, dankon!
Grandegan dankon, cxar vi savis mian vivon."

"Ne menciu gxin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas
koron, do mi zorgas helpi cxiun kiu bezonas amikon, ecx kiam gxi estas
nur muso."

"Nur muso!" kriis la besteto, indigne; "mi ja estas Regxino--la Regxino
de cxiuj kampomusoj!"

"Cxu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence.

"Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuragxe, savante mian vivon," diris
la Regxino.

Tiumomente pluraj musoj vidigxis alkurante tiel rapide kiel permesis
iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Regxinon ili kriis: "Ho, via
Mosxtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de
la granda Linko?" kaj cxiuj klinis sin tiom malalten antaux la Regxineto
ke ili preskaux surkapigxis.

"Cxi tiu kurioza stanulo," sxi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis
mian vivon. Do ekde nun vi cxiuj devas servi lin, kaj obeu ecx lian plej
malgrandan deziron."

"Jes!" kriis cxiuj musoj, per akra hxoro. Kaj post tio ili diskuris
cxiudirekten, cxar Toto estis vekigxinta el sia dormo, kaj vidante tiom
da tiuj musoj cxirkaux si li ekbojis gxoje kaj saltis inter la
grupon. Toto cxiam amis cxasi musojn kiam li logxis en Kansas, kaj li ne
opiniis tion malbona ago.

Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme
tenis lin, dum li kriis al la musoj: "Revenu! revenu! Toto ne damagxos
vin."

Auxdinte tion la Regxino de la Musoj etendis sian kapon de malanta
herbajxaro kaj demandis, per timema vocxo, "Cxu vi certas ke li ne mordos
nin?"

"Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu."

Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam
li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne
bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj
parolis.

''"Cxu ion ni povos fari," gxi demandis, "por repagi vin cxar vi savis la
vivon de nia Regxino?"

"Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu
strebis pensi sed ne povis cxar lia kapo estis plena de pajlo, diris
rapide,

"Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuragxan Leonon dormantan inter
la papavoj."

"Leonon!" kriis la Regxineto. "Sed, li mangxus nin cxiujn!"

"Ne," deklaris la Birdotimigilo, "cxi tiu Leono estas malkuragxa."

"Cxu vere?" demandis la Muso.

"Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li
damagxus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi
promesas ke li tre amike traktos vin."

"Bone," diris la Regxino, "ni fidos vin. Sed kion ni faru?"

"Cxu multaj musoj nomas vin Regxino kaj pretas obei vin?"

"Ho jes; miloj," sxi respondis.

"Do ordonu ke cxiuj venu cxi tien kiel
eble plej baldaux, kaj cxiu kunportu pecon de sxnuro."

La Regxino turnis sin al la musoj kiuj servas sxin kaj ordonis ke ili
tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili auxdis sxian
ordonon ili diskuris cxiudirekten kiel eble plej rapide.

"Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al tiuj
arboj apud la rivero kaj faru cxareton por porti la Leonon."

Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaux li
faris cxareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la
foliojn kaj brancxojn. Li kunfiksis gxin per lignaj kejloj kaj faris la
kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj
bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la cxareto jam estis
tute preta por ili.

Ili venis el cxiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj
malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj cxiu portis pecon de sxnuro
en la busxo. Proksimume tiam Doroteo vekigxis el sia longa dormo kaj
malfermis siajn okulojn. Sxin multe mirigis trovi sin kusxanta sur la
herbaro kun miloj da musoj cxirkauxstarantaj kaj timete rigardantaj
sxin. Sed la Birdotimigilo informis sxin pri cxio, kaj turninte sin al la
digna Museto, li diris,

"Permesu ke mi konigu al vi sxian Mosxtinon, la Regxino."

Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Regxino riverencis, kaj post
tio sxi farigxis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj la
Hakisto nun komencis ligi la musojn al la cxaro, uzante la sxnuretojn
kiujn ili estis alportintaj. Unu finajxo de cxiu sxnureto estis ligita
cxirkaux la kolon de cxiu muso kaj la alia fino al la cxareto. Kompreneble
la cxareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj gxin; sed
kiam cxiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri gxin. Ecx la
Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur gxi, kaj ili
estis rapide tirataj de siaj strangaj cxevaletoj al la loko kie la
Leono kusxis dormante.

Post multa tre malfacila laboro, cxar la Leono multe pezis, ili
sukcesis tiri lin sur la cxareton. Post tio la Regxino ordonis ke sxia
popolo komencu, cxar sxi timis ke se la musoj restos tro longe inter
la papavoj ankaux ili ekdormos.

Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaux povis moveti la peze sxargxitan
cxareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaux pusxis de malantauxe,
kaj ili pli bone sukcesis. Baldaux ili finrulis la Leonon el inter la
papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolcxan,
fresxan aeron, anstataux la venenan odoron de la floroj.

Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn cxar ili
savis de morto sxian akompananton. Sxi jam multe amis la grandan Leonon
kaj sxi gxojis pro lia savigxo.

Post tio la musoj estis malligitaj de la cxareto kaj forkuris tra la
herbaron al siaj hejmoj. La Regxino de la Musoj foriris la plej lasta.

"Se iam vi denove bezonos nin," sxi diris, "venu en la kampon kaj voku,
kaj ni auxdos vin kaj venos helpi vin. Adiaux!"

"Adiaux!" cxiuj respondis, kaj la Regxino forkuris, dum Doroteo firme
tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu sxin.

Post tio ili sidigxis apud la Leono atendante lian vekigxon; kaj
la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj sxi
mangxis ilin.




Cxapitro X.  La Pordogardisto.


Iom longe poste la Malkuragxa Leono vekigxis, cxar li kusxis tre longe
inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja
malfermis siajn okulojn kaj ruligxis de la cxareto li gxoje trovis sin
viva.

"Mi kuris lauxeble rapide," li diris, sidigxinte kaj oscedante; "sed la
floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?"

Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin
de morto; kaj la Malkuragxa Leono ridis, kaj diris: "Mi cxiam opiniis
min tre granda kaj timiga; sed ecx malgrandaj floroj preskaux mortigis
min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Cxio estas tre stranga!
Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?"

"Ni devas plusercxi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris
Doroteo; "kaj post tio ni povos marsxadi laux gxi al la Smeralda Urbo."

Do, cxar la Leono estis tute refresxigita, kaj tute bone fartis denove,
ili cxiuj komencis marsxi, kaj multe gxuis la iradon tra la mola, fresxa
herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj
returnis sin por marsxi cele la Smeraldan Urbon kie logxas la granda Oz.

La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la cxirkauxa pejzagxo
estis bela; tial la marsxantoj gxoje lasis la arbaron multe malantauxe
kaj kun gxi la multajn dangxerojn renkontitajn en gxiaj mornaj
ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn lauxlonge de la
vojo; sed cxi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en
kiu sxajne logxas kultivisto, ankaux tio estis verdkolora. Ili
preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje
homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin kvazaux dezirante fari
demandojn; sed neniu proksimigxis al ili nek parolis al ili pro la
granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj cxiuj estis vestitaj per
tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn cxapelojn kiel la
Mangxtuloj.

"Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimigxas al
la Smeralda Urbo."

"Jes," respondis la Birdotimigilo; "cxio verdas cxi tie, kaj en la Lando
de la Mangxtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne sxajnas
egale amikemaj kiel la Mangxtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos
trovi dormolokon por tranokti."

"Mi volas mangxi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi
certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu cxe la sekva domo kaj parolu
kun la logxantoj."

Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuragxe marsxis al
la pordo kaj frapis. Virino malfermis gxin nur suficxe por trarigardi,
kaj diris,

"Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?"

"Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la
Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damagxus vin."

"Cxu li estas malsovagxa?" demandis la virino iomete pli malfermante la
pordon.

"Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaux ege malkuragxa; do li
multe pli timos pro vi ol vi timos pro li."

"Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon,
"se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da
vespermangxo kaj lokon kie vi povos dormi."

Do ili cxiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj
viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kusxadis sur sofo en
angulo. Ili sxajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la
virino surtabligis la mangxilojn la viro demandis,

"Kien iras vi cxiuj?"

"Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon."
"Cxu vere?" krietis la viro. "Cxu vi certas ke Oz akceptos renkonti
vin?"

"Kial ne?" sxi respondis.

"Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi
multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj gxi estas bela kaj mirinda
urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi
scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin."

"Cxu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo.

"Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronocxambro de la
palaco, kaj ecx liaj servistoj neniam vidas lin vizagx-al-vizagxe."

"Kia li estas?" demandis la knabino.

"Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas
granda Sorcxisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do
kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel
elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li
aspektas bela feino, aux elfo, aux kia ajn li deziras. Sed kiu estas la
vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias."

"Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin,
cxar alie nia alveno estos vana."

"Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro.

"Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore.

"Ho, Oz povus fari tion suficxe facile," deklaris la viro. "Li havas
pli da cerbo ol li bezonas."

"Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Tio ne gxenos lin," pludiris la viro, "cxar Oz havas grandan kolekton
da koroj, cxiudimensiajn kaj--formajn."

"Kaj mi volas ke li donu al mi kuragxon," diris la Malkuragxa Leono.

"Oz tenas grandan poton da kuragxo en sia tronocxambro," diris la viro,
"kiun li kovris per ora plado, por ke gxi ne superfluu el gxi. Li tre
volonte donos iom al vi."

"Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo.

"Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite.

"Mi ne scias," respondis Doroteo malgxoje, "sed gxi estas mia hejmo, kaj
mi certas ke gxi estas ie."

"Versxajne. Nu, Oz povas fari cxion; do mi supozas ke li trovos Kansason
por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila
tasko; cxar al la Granda Sorcxisto ne placxas renkonti iun ajn, kaj
kutime tio, kion li deziras, okazas. Sed kion VI volas?" li pludiris,
parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, cxar, neklarigeble, li
ne kapablis paroli.

La virino nun vokis al ili dirante ke la mangxo estas preta, do ili
grupigxis cxirkaux la tablon kaj Doroteo mangxis bongustegan kacxon kaj
teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj gxuis la
mangxon. La Leono mangxis iom da kacxo, sed gxi ne placxis al li, kaj li
diris ke gxi konsistas el aveno kaj aveno estas mangxajxo por cxevaloj, ne
leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion mangxis. Toto
mangxis iom da cxio, kaj gxojis denove bone mangxi.

La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kusxigxis
apud sxi, kaj la Leono gardis la pordon de sxia cxambro por ke neniu sxin
gxenu. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo
kviete dum la tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi.

La sekvan matenon, tuj kiam la suno levigxis, ili rekomencis marsxi, kaj
baldaux ili vidis belan verdan brilon en la cxielo tuj antaux si.

"Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo.

Dum ili plu marsxis, la verda brilo farigxis pli kaj pli hela, kaj
sxajnis ke finfine ili proksimigxas al la celo de la marsxado. Tamen jam
estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu cxirkauxis la
Urbon. GXi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora.

Antaux ili, kaj cxe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega
pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke ecx
la pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaux blindigxis.

Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo pusxis la butonon kaj auxdis
argxentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide
malfermigxis, kaj ili cxiuj trairis kaj trovis sin en alta arkohavanta
cxambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj.

Antaux ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel la
Mangxtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj ecx lia
hauxto estis verdeta. Apud li estis granda verda kesto.

Kiam li vidis Doroteon kaj sxiajn akompanantojn la viro demandis,

"Kion vi volas en la Smeralda Urbo?"

"Ni venis por renkonti la Grandan Ozon," diris Doroteo.

Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidigxis por pripensi gxin.

"Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante
sian kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis
pro senutila aux malsagxa celo por gxeni la sagxan kontempladon de la
Granda Sorcxisto, li eble koleros kaj detruos vin cxiujn tuj."

"Sed ne temas pri malsagxa celo, nek sencela," respondis la
Birdotimigilo; "gxi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona
Sorcxisto."

"Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon sagxe kaj
bone. Sed al tiuj kiuj estas nehonestaj, aux kiuj proksimigxas al li nur
pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian
vizagxon. Mi estas la Pordogardisto, kaj cxar vi postulas renkonti la
Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos
surmeti la okulvitrojn."

"Kial?" demandis Doroteo.

"Cxar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda
Urbo blindigus vin. Ecx la logxantoj de la Urbo devas surhavi
okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas surfiksitaj per seruro, cxar tiel
ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan
sxlosilon kiu povas malsxlosi ilin."

Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke gxi estas plena de
okulvitroj cxiudimensiaj kaj cxiuformaj. Cxiu el ili havis verdajn
vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize gxustadimensiajn
por Doroteo kaj metis ilin sur sxiajn okulojn. Estis du oraj bendoj
ligitaj al ili, kiuj cxirkauxis la dorson de sxia kapo. Kie ili
estis kunfiksitaj per sxlosileto cxe la fino de cxeno cxirkaux la kolo de
la Pordogardisto. Kiam ili estis surfiksitaj, Doroteo ne povus
forpreni ilin ecx se sxi volus, sed kompreneble sxi ne volis esti
blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do sxi diris nenion.

Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la
Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj ecx malgrandan Toton; kaj cxiuj
estis fiksitaj per la sxlosilo.

Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj
diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan
oran sxlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili
cxiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo.




Cxapitro XI.  La Mirinda Smeralda Urbo de Oz


Ecx kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj sxiaj
amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda
Urbo. Lauxlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda
marmoro kaj cxie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marsxis sur
pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kunigxis estis
densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj
estis el verda vitro; ecx la cxielo super la Urbo estis iomete verda,
kaj la sunradioj estis verdaj.

Multaj personoj--viroj, virinoj, kaj infanoj--cxirkauxmarsxadis, kaj
ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn hauxtojn. Ili rigardis
Doroteon kaj sxian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj cxiuj kuris
kasxi sin malantaux siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu
parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis
ke cxio en ili estas verda. Verdaj dolcxajxoj kaj verda krevmaizo estis
vendataj, ankaux verdaj sxuoj, verdaj cxapeloj, kaj cxiaspecaj verdaj
vestajxoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj
acxetis gxin Doroteo rimarkis ke ili pagas gxin per verdaj moneroj.

Sxajne estis nek cxevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis
objektojn per verdaj cxaretoj, kiujn ili antauxenpusxis. Cxiu sxajnis
felicxa kaj kontenta kaj prospera.

La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj gxis ili atingis grandan
konstruajxon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz,
la Granda Sorcxisto. Soldato staris antaux la pordo, vestita per verda
uniformo kaj kun longa verda barbo.

"Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas
renkonti la Grandan Ozon."

"Enpasxu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesagxon al li."

Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukigxis en grandan
cxambron kun verda tapisxo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per
smeraldoj. La soldato devigis ilin cxiujn visxi siajn piedojn per verda
mato antaux ol eniri la cxambron, kaj kiam ili sidigxis li diris gxentile,
"Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronocxambro kaj
diros al Ozo ke vi cxeestas."

Ili devis longe atendi gxis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis,
Doroteo demandis, "Cxu vi vidis Ozon?"

"Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis
al li dum li sidis malantaux sia ekrano, kaj diris al li vian
mesagxon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed cxiu
el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi cxiutage. Sekve,
cxar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al
cxambroj kie vi povos esti komfortaj post via marsxado."

"Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla."

La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita
per bela verda silka robo, eniris la cxambron. Sxi havis belan verdan
hararon kaj verdajn okulojn, kaj sxi riverencis profunde antaux
Doroteo dirante, "Sekvu min kaj mi gvidos vin al via cxambro."

Do Doroteo adiauxis cxiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte
la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj
kaj supren laux tri sxtuparoj gxis ili atingis cxambron en la antauxa parto
de la Palaco. GXi estis kiel eble plej cxarma malgranda cxambro, kun mola
komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran
kovrosxtofon. Fonteto estis en la centro de la cxambro, gxi altigis
sxprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele cxizitan
verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj,
kaj trovigxis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo
havis suficxan tempon por malfermi la librojn sxi trovis ilin plenaj de
kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis sxin pro sia komikeco.

En sxranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro;
kaj cxiu el ili estis precize gxustadimensia por Doroteo.

"Sentu ke vi estas cxehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi
deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaux matene."

Sxi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin sxi ankaux kondukis
al cxambroj, kaj cxiu el ili trovis sin logxanta en tre agrabla parto de
la Palaco. Kompreneble tiu gxentileco estis senefika rilate al la
Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia cxambro li staradis
stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne
ripozigus kusxado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis
dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton
en angulo de la cxambro, kvazaux gxi ne estus unu el la plej belaj
cxambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kusxigxis nur pro kutimo, cxar
li memoris sian vivon kiel karnulo; sed cxar li ne kapablis dormi li
pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone
fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj
al li ne placxis esti fermita en cxambron; sed lia sagxeco ne permesis ke
tio gxenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruligxis kiel kato kaj
ronrone tuj dormigis sin.

La sekvan matenon, post la matenmangxo, la verda knabino venis por
konduki Doroteon, kaj vestis sxin per unu el la plej belaj roboj--el
verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antauxtukon kaj
ligis verdan rubandon cxirkaux la kolon de Toto, kaj ili ekmarsxis al la
Tronocxambro de la Granda Oz.

Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj
viroj de la kortego, vestitaj per ricxaj kostumoj. Tiuj homoj havis
nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili cxiam atendis ekster
la Troncxambro cxiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu
Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis sxin scivoleme, kaj unu el ili
flustris, "Cxu vi vere rigardos la vizagxon de Oz la Terura?"

"Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min."

"Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis sxian
mesagxon al la Sorcxisto, "kvankam al li ne placxas ke homoj petas vidi
lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin
al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto,
kaj kiam mi menciis viajn argxentajn sxuojn li estis tre
interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li
decidis permesi ke vi eniru."

GXuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen
la signalo. Vi devas eniri la Tronocxambron sola."

Sxi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarsxis kaj trovis
sin en mirinda loko. GXi estis granda, ronda cxambro, kun alta arka
plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per
grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis
granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn
mirige.

Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda
marmoro kiu staris en la mezo de la cxambro. GXi estis havis la formon
de segxo kaj brilis pro gemoj, same kiel cxio alia. En la centro de la
segxo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aux brakoj aux
kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed gxi havis okulojn kaj nazon
kaj busxon, kaj gxi estis pli granda ol la kapo de la plej granda
giganto.

Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide
turnigxis kaj rigardis sxin akre kaj sensxanceligxe. La busxo movigxis kaj
Doroteo auxdis vocxon diri: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu
estas vi, kaj kial vi sercxas min?"

La vocxo ne estis tiom timiga kiom sxi anticipis el la granda Kapo; do
sxi kuragxe respondis, "Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi
venis por peti vian helpon."

La okuloj rigardis sxin penseme dum plena minuto. Post tio diris la
vocxo: "Kie vi akiris la argxentajn sxuojn?"

"Mi akiris ilin de la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiam mia domo
falis sur sxin kaj mortigis sxin," sxi respondis.

"Kie vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la vocxo.

"Tie la bona Sorcxistino de la Nordo kisis min kiam sxi adiauxis min kaj
sendis min al vi," diris la knabino.

Denove la okuloj akre rigardis sxin, kaj vidis ke sxi diras la
veron. Post tio Oz diris, "Kion vi volas ke mi faru?"

"Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko,"
sxi respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam gxi ja estas tre
bela. Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia
tiom longa foresto."

La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turnigxis al la plafono
kaj subturnigxis al la planko kaj turnigxadis tiel kurioze ke ili sxajnis
rigardi cxiun parton de la cxambro. Kaj fine ili denove rigardis
Doroteon.

"Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz.

"Cxar vi estas forta kaj mi estas malforta, cxar vi estas Granda
Sorcxisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto," sxi respondis.

"Sed vi estis suficxe forta por mortigi la fian Sorcxistinon de la
Oriento," diris Oz.

"Tio estis nur hazardo," respondis Doroteo simple; "mi ne povis
malebligi gxin."

"Nu," diris la Kapo, "mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas
supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence
farinta ion por mi. En cxi tiu lando cxiu devas pagi pro cxio
ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via
hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos
vin."

"Kion mi devos fari?" demandis la knabino.

"Mortigu la fian Sorcxistinon de la Okcidento," respondis Oz.

"Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita.

"Vi mortigis la Sorcxistinon de la Oriento kaj vi surportas la
argxentajn sxuojn, kiuj enhavas potencan sorcxopovon. Nun restas nur unu
Fia Sorcxistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke sxi estas
mortinta mi resendos vin al Kansas--sed ne antaux tiam."

La malgranda knabino komencis plori, cxar sxi tiom senesperigxis; kaj la
okuloj denove palpebrumis kaj rigardis sxin malkviete, kvazaux la Granda
Oz kredas ke sxi povos helpi lin se sxi volos.

"Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," sxi ploris; "kaj ecx se mi
volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorcxistinon? Se vi, kiu
estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi sxin, kial vi supozas ke
mi povus fari tion?"

"Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tio estas mia respondo, kaj gxis la
Fia Sorcxistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj
Onklinon. Memoru ke la Sorcxistino estas Fia--ege Fia--kaj meritas
esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaux ol vi estos
plenuminta vian taskon."

Malgxoje Doroteo foriris el la Tronocxambro kaj reiris al kie la Leono
kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por auxdi kion
estis dirinta al sxi Oz.

"Por mi estas nenia espero," sxi diris malgaje, "cxar Oz ne resendos min
al mia hejmo antaux ol mi mortigos la Fian Sorcxistinon de la Okcidento;
kaj tion mi neniam povos."

Sxiaj amikoj bedauxris, sed ili ne povis helpi sxin; do sxi iris al sia
cxambro kaj kusxigxis sur la liton kaj endormigxis plorante.

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la
Birdotimigilo kaj diris, "Venu kun mi, cxar Oz alvokis vin."

Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan
Tronocxambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan
damon. Sxi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj
verdaj haroj sxi portis juvelkovritan kronon. Sur sxiaj sxultroj kreskis
flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej
malforta aermovigxo atingis ilin.

Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla
enhavo, antaux tiu belulino, sxi rigardis lin dolcxe kaj diris: "Mi estas
Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?"

Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis
Doroteo, kaj li multe surprizigxis; sed li respondis brave.

"Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas
cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por
anstatauxi la pajlon, por ke mi farigxu tiom homa kia cxiu alia persono
en via regno."

"Kial mi faru tion por vi?" demandis la damo.

"Cxar vi estas sagxa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min,"
respondis la Birdotimigilo.

"Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco," diris Oz; "sed cxi tion
mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento
mi donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la
plej sagxa persono en la tuta Lando Oz."

"Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorcxistinon,"
diris la Birdotimigilo, surprizite.

"Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos sxin. Sed antaux ol sxi mortos
mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaux ol
vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras."

La Birdotimigilo reiris malgxoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion
diris Oz; kaj Doroteon surprizis auxdi ke la granda Sorcxisto ne estas
Kapo, kia kiam sxi vidis lin, sed bela damo.

"Malgraux tio," diris la Birdotimigilo, "sxi bezonas koron tiom kiom la
Stana Lignohakisto."

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana
Lignohakisto kaj diris, "Oz alvokis vin. Sekvu min."

Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan
Tronocxambron. Li ne sciis cxu li trovos ke Oz estas bela damo aux Kapo,
sed li esperis ke li estos bela damo. "Cxar," li diris al si, "se li
estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, cxar kapo ne havas
propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela
damo mi petegos koron, cxar oni diras ke cxiuj damoj mem estas
bonkoraj."

Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronocxambron li vidis
nek la Kapon nek la Damon, cxar Oz donis al si la formon de plej timiga
Bruto. GXi estis preskaux granda kiel elefanto, kaj la verda trono
sxajnis apenaux suficxe fortika por gxia pezo. La Bruto havis kapon kia
tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en gxia vizagxo. Kvin longaj
brakoj kreskis el gxia korpo kaj gxi ankaux havis kvin longajn, maldikajn
krurojn. Dika, laneca hararo kovris cxiun parton, kaj pli timigaspekta
monstro ne estus imagebla. Felicxe la Stana Lignohakisto ne havis koron
tiutempe, cxar gxi bategus lauxte kaj rapide pro terurigxo. Sed cxar li
estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe
senesperigxinta.

"Mi estas Oz, la Granda, la Terura," parolis la Bruto, per vocxo kiu
estis unusola grandega mugxo. "Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?"

"Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj
ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la
aliaj homoj."

"Kial mi faru tion?" demandis la Bruto.

"Cxar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la
Hakisto.

Oz iomete mugxis je tio, sed diris, rauxke, "Se vi efektive deziras
koron, vi devos meriti gxin."

"Kiel?" demandis la Hakisto.

"Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento,"
respondis la Bruto. "Kiam la Sorcxistino estos morta, venu al mi, kaj
mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman
koron en la tuta Lando Oz."

Do la Stana Lignohakisto devis reiri malgxoje al siaj amikoj kaj
informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili cxiuj miregis pro
la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorcxisto, kaj la Leono
diris, "Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej lauxte
mugxegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos cxiun mian peton. Kaj se li
estos la bela damo, mi sxajnigos salti sur sxin, kaj tiel devigos sxin
plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al
li kion mi volos; cxar mi rulos la Kapon tra la tuta cxambro gxis li
promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj,
cxar ja cxio rezultos bone."

La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al
la granda Tronocxambro kaj petis lin eniri al Oz.

La Leono tuj trairis la pordon, kaj cxirkauxrigardante li vidis,
surprizate, ke antaux la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj
arda ke li apenaux kuragxis rigardi gxin. Lia unua penso estis ke Oz
akcidente ekbrulis kaj konsumigxas; sed kiam li provis proksimigxi, la
varmego estis tiom intensa ke gxi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj
li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo.

Venis malalta, trankvila vocxo el la Globo de Fajro, kaj cxi tiujn
vortojn gxi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi,
kaj kial vi sercxas min?"

Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuragxa Leono, mi timas cxion. Mi
venis al vi por peti ke vi donu al mi kuragxon, por ke mi reale farigxu
la Regxo de Bestoj, kiel min oni nomas."

"Kial mi donu al vi kuragxon?" demandis Oz.

"Cxar el cxiuj Sorcxistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas
kapablon plenumi mian peton," respondis la Leono.

La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la vocxo diris,
"Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorcxistino, kaj tuj tiam mi donos
al vi kuragxon. Sed dum vivos la Sorcxistino vi devos resti malkuragxa."

La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum
li staris silente rigardante la Globon de Fajro gxi farigxis tiom feroce
varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la
cxambro. Li gxoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis
ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorcxisto.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malgxoje.

"Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la
Lando de la Palpbrumoj, elsercxi la Fian Sorcxistinon, kaj detrui sxin."

"Sed eble ni ne povos," diris la knabino.

"Tiukaze mi neniam ricevos kuragxon," deklaris la Leono.

"Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris
Doroteo, komencante plori.

"Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan
silkan robon kaj makulos gxin."

Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos
provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, ecx se tio helpus revidi
Onklinon Emon."

"Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuragxa kaj ne povus mortigi la
Sorcxistinon," diris la Leono.

"Ankaux mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda
helpo por vi, cxar mi estas tro stulta."

"Mi estas tro senkora por damagxi ecx Sorcxistinon," komentis la Stana
Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin."

Tial ili decidis komenci sian marsxon jam sekvamatene, kaj la Hakisto
akrigis sian hakilon per verda sxtono kaj gxuste oleigis siajn
artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin fresxan pajlon kaj Doroteo
metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La
verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per
placxaj mangxajxoj, kaj ligis sonorileton cxirkaux la kolon de Toto per
verda rubando.

Ili enlitigxis tre frue kaj profunde dormis gxis la taglumigxo, kiam ilin
vekis la kokerikado de verda koko kiu logxis en la malantauxa korto de
la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon.




Cxapitro XII.  Sercxante la Fian Sorcxistinon.


Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo
kondukis ilin gxis ili atingis la cxambron kie logxas la
Pordogardisto. Tiu oficisto malsxlosis iliajn okulvitrojn por remeti
ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la
pordegon por niaj amikoj.

"Kiu vojo iras al la Fia Sorcxistino de la Okcidento?" demandis
Doroteo.

"Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniam iu deziras iri
tien."

"Kiel, do, ni trovos sxin?" demandis la knabino.

"Estos facile," respondis la viro, "cxar kiam sxi sciigxos ke vi estas en
la Lando de la Palpbrumoj sxi trovos vin, kaj sklavigos vin cxiujn."

"Eble ne," diris la Birdotimigilo, "cxar ni intencas detrui sxin."

"Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis sxin,
gxis nun, do kompreneble mi supozis ke sxi sklavigos vin, same kiel la
aliajn. Sed estu zorgoplenaj; cxar sxi estas fia kaj feroca, kaj eble sxi
ne permesos ke vi detruu sxin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre
trovos sxin."

Ili dankis lin kaj adiauxis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marsxante
trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj
ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun sxi
surmetis en la palaco, sed nun mirigis sxin vidi ke gxi ne plu estas
verda sed pure blanka. La rubando cxirkaux la kolo de Toto ankaux perdis
sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo.

La Smeralda Urbo baldaux estis longe malantaux ili. Dum ili antauxeniris
la tero farigxis iom post iom malglata kaj montetoplena, cxar ekzistis
nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne
estis kultivata.

Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizagxojn, cxar ne cxeestis
arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaux noktigxo Doroteo kaj Toto kaj
la Leono lacigxis, kaj kusxigxis sur la herbaro kaj endormigxis, dum la
Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis.

Nu, la Fia Sorcxistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu
estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi cxien. Do, dum sxi sidis
cxe la pordo de sia kastelo, sxi cxirkauxrigardis kaj vidis Doroteon
dormantan, cxirkauxatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia
Sorcxistino koleris ke ili estas en sxia regno; do sxi blovis per argxenta
fajfilo kiu pendis de cxeno cxirkaux sxia kolo.

Tuj kuris al sxi el cxiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis
longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj
uloj," diris la Sorcxistino, "kaj dissxiru ilin."

"Cxu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro.

"Ne," sxi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas
knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili tauxgas por laborado, do vi
rajtas sxire dispecetigi ilin lauxvole."

"Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate
de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene
vekaj kaj auxdis la vulpojn veni.

"Jen mia batalo," diris la Stana Lignohakisto; "do restu malantaux mi
kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas."

Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro
venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la
kapon de la vulpo de gxia korpo, tiel ke gxi tuj mortis. Tuj kiam li
povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaux gxi falis per
la akra rando de la armilo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek
vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili cxiuj
kusxis mortaj en amaso antaux la Hakisto.

Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidigxis apud la
Birdotimigilo, kiu diris, "Bona batalo, amiko."

Ili atendis gxis Doroteo vekigxis la sekvan matenon. La malgrandan
knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la
Stana Lignohakisto plene informis sxin pri cxio. Sxi dankis lin
pro la savo kaj sidigxis por mangxi, kaj post tio ili rekomencis
marsxi.

Tiun saman matenon la Fia Sorcxistino iris al la pordo de sia kastelo
kaj elrigardis per sia unu okulo kiu povis tre malproksimen vidi. Sxi vidis
cxiujn siajn lupojn mortajn, kaj la fremdulojn ankoraux marsxantaj tra sxia
lando. Tio des pli kolerigis sxin, kaj sxi dufoje blovis sian argxentan
fajfilon.

Tuj granda aro da sovagxaj korvoj flugis al sxi, suficxaj por senlumigi
la cxielon. Kaj la Fia Sorcxistino diris al la Korvoregxo: "Flugu tuj al
la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj dissxiru ilin."

La sovagxaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj sxiajn
akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj sxi
timis. Sed la Birdotimigilo diris, "Jen mia batalo, do kusxigxu apud mi
kaj vi ne spertos damagxon."

Do cxiuj kusxis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris
kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis,
kiel cxiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne
kuragxis pliproksimigxi. Sed la Korvoregxo diris, "Estas nur pajla
homo. Mi elpikos liajn okulojn."

La Korvoregxo flugis kontraux la Birdotimigilon, kiu kaptis gxin per la
kapo kaj tordis gxian kolon gxis gxi mortis. Kaj post tio alia korvo
flugis kontraux lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaux gxian
kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis
kolon, gxis fine cxiuj kusxis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj
akompanantoj ke ili levigxu, kaj ili rekomencis marsxi.

Kiam la Fia Sorcxistino denove elrigardis kaj vidis cxiujn siajn korvojn
kusxantajn en amaso, sxi furiozegis, kaj trifoje blovis sian argxentan
fajfilon.

Tuj auxdigxis lauxta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis
flugante cele sxin.

"Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorcxistino, kaj la
abeloj turnis sin kaj rapide flugis gxis la loko kie marsxadis Doroteo
kaj sxiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la
Birdotimigilo jam decidis kion fari.

"Elprenu mian pajlon kaj dissxutu gxin sur la malgrandan knabinon kaj la
hundon kaj la leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne
povos piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kusxis apud la
Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin.

La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis
kontraux lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi
la Hakiston. Kaj cxar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompigxis,
tiel finigxis la nigraj abeloj, kaj ili kusxis dise en densa amaso
cxirkaux la Hakisto, kvazaux amasetoj da fajnaj karberoj.

Post tio Doroteo kaj la Leono starigxis, kaj la knabino helpis la
Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, gxis li
estis tiel bona kiel antauxe. Do ili rekomencis sian marsxadon.

La Fia Sorcxistino tiom koleris kiam sxi vidis siajn nigrajn abelojn en
amasetoj kvazaux fajnaj karberoj ke sxi bategis la teron per piedo kaj
distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio sxi
alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al
ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj
detruu ilin.

La Palpbrumoj ne estis kuragxa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do
ili marsxis gxis ili proksimigxis al Doroteo. Tiam la Leono mugxegis kaj
saltis kontraux ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timigxis ke ili
retrokuris kiel eble plej rapide.

Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorcxistino forte batis
ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio sxi
sidigxis por pripensi kion sekve fari. Sxi ne povis kompreni kiel
fiaskis cxiuj sxiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed sxi estis
potenca Sorcxistino, kiel ankaux fia sorcxistino, do sxi baldaux faris
decidon pri kion fari.

Estis, en sxia sxranko, Ora Cxapo, kun cirklo da diamantoj kaj rubenoj
cxirkauxanta gxin. Tiu Ora Cxapo havis sxorcxokapablon. Kiu ajn
posedis gxin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos
cxiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis
komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia
Sorcxistino estis uzinta la sorcxon de la Cxapo. La unua fojo estis
kiam sxi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin
kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis sxin
efektivigi tion. La dua fojo estis kiam sxi batalis kontraux la Potencan
Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj
Simioj ankaux helpis sxin efektivigi tion. Nur unu fojon pli sxi povos
uzi cxi tiun Oran Cxapon, kaj pro tio sxi ne volis fari tion antaux ol
eluzi cxiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun sxiaj ferocaj vulpoj kaj
sxiaj sovagxaj korvoj kaj sxiaj pikantaj abeloj mortis, kaj sxiajn
sklavojn fortimigis la Malkuragxa Leono, kaj sxi komprenis ke ekzistas
nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj sxiajn amikojn.

Do la Fia Sorcxistino prenis la Oran Cxapon el sia sxranko kaj metis gxin
sur sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo sxi
diris, malrapide, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio sxi staris per nur
la dekstra piedo kaj diris, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!"

Post tio sxi staris per ambaux piedoj kaj sxi lauxtavocxe kriis, "Ziz-zi,
zuz-zi, zik!"

Nun la sorcxo komencis funkcii. La cxielo senlumigxis, kaj malaltatona
zuma sono estis auxdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj
flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la
senluma cxielo montrante la Fian Sorcxistinon cxirkauxatan de amaso da
simioj, el kiuj cxiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur
siaj sxultroj.

Unu, multe pli granda ol la aliaj, sxajne estis ilia estro. Li flugis
apud la Sorcxistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan
fojon. Kion vi ordonas?"

"Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu cxiujn escepte
de la Leono," diris la Fia Sorcxistino. "Portu tiun beston al mi, cxar
mi planas jungi lin kiel cxevalon, kaj laborigi lin."

"Viaj ordonoj estos obeitaj," diris la estro; kaj post tio kun tre
multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la
loko kie marsxas Doroteo kaj sxiaj amikoj.

Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra
la aero gxis ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de
akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan
distancon al la rokoj, kaj tie li kusxis tiom disbatita kaj kavetigita
ke li ne povis movi sin nek gxemi.

Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj
fingroj ili eltiris la tutan pajlajxaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili
kunrulis liajn cxapelon kaj botojn kaj vestajxojn kaj jxetis ilin inter
la plej suprajn brancxojn de alta arbo.

La ceteraj Simioj jxetis pecojn de dika sxnurego cxirkaux la Leonon kaj
multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, gxis li ne
kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin
kaj forflugis portante lin al la kastelo de la Sorcxistino, kie ili
metis lin en korteton cxirkaux kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne
povos eskapi.

Sed Doroteon ili tute ne damagxis. Sxi staris, kun Toto en la brakoj,
rigardante la malfelicxan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke
baldaux estos sxia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al sxi,
etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia
malbela vizagxo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona
Sorcxistino sur sxia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili
ne tusxu sxin.

"Ni ne auxdacu atenci cxi knabineton," li diris al ili, "cxar sxin
protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de
Malbono. Ni nur povas porti sxin al la kastelo de la Fia Sorcxistino kaj
lasi sxin tie."

Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj
rapide portis sxin tra la aero gxis ili atingis la kastelon, kie ili
demetis sxin sur la antauxan sojlon. Post tio la estro diris al la
Sorcxistino, "Ni obeis vin lauxeble. La Stana Lignohakisto kaj la
Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via
korteto. La malgrandan knabinon ni ne auxdacas damagxi, nek la hundon
kiun sxi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finigxis kaj vi
neniam revidos nin."

Kaj cxiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante,
flugis en la aeron kaj baldaux ne plu estis videblaj.


La Fian Sorcxistinon surprizis kaj cxagrenis vidi la markon sur la
frunto de Doroteo, cxar sxi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek
sxi mem auxdacos iel ajn damagxi la knabinon. Sxi rigardis la piedojn de
Doroteo, kaj vidante la Argxentajn Sxuojn, sxi komencis tremi pro timo,
cxar sxi sciis pri la potenca sorcxo kiu apartenas al ili.  Unue la
Sorcxistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde sxi rigardis en la
okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaux
ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun
provizas la Argxentaj Sxuoj al sxi. Do la Fia Sorcxistino kasxe ridis kaj
pensis, "Mi ankoraux povas sklavigi sxin, cxar sxi ne scias uzi sian
potencon." Sxi diris al Doroteo, krude kaj severe, "Venu kun mi; kaj
atentu obei kion ajn mi ordonos, cxar se ne, mi detruos vin same kiel
mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon."

Doroteo sekvis sxin tra multaj el la belaj cxambroj en la kastelo gxis
ili atingis la kuirejon, kie la Sorcxistino ordonis ke sxi purigu la
potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la
fajron.

Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente
labori; cxar sxin felicxigis ke la Fia Sorcxistino decidis ne mortigi sxin.

Dum Doroteo diligente laboradis la Sorcxistino planis iri en la
korteton kaj jungi la Malkuragxan Leonon kiel cxevalon; amuzos sxin, sxi
certis, devigi lin tiri sxian cxaron kien ajn sxi volos iri. Sed dum sxi
malfermis la pordon la Leono mugxegis kaj la Sorcxistino ektimis, kaj
elkuris kaj refermis la pordon.

"Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorcxistino al la Leono, parolante
inter la baroj de la pordo, "mi povos malsatigi vin. Vi mangxos
nenion gxis vi obeos min."

Do post tiam sxi ne portis mangxon al la enkarcerigita Leono; sed
cxiutage sxi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Cxu vi pretas
esti jungita kiel cxevalo?"

Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros cxi tiun korteton mi mordos
vin." La kialo pro kiu la Leono ne obeis la ordonon de la Sorcxistino estis
ke cxiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li mangxajxojn el
la sxranko. Mangxinte li kusxigxis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kusxis
apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili
parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne
povis elpensi metodon eliri la kastelon, cxar gxin konstante gardadis la
flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorcxistino kaj timis
sxin tiom ke ili obeis cxiun sxian ordonon.

La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorcxistino minacis
bati sxin per la tiu malnova ombrelo kiun sxi cxiam portis en sia
mano. Sed, verdire, sxi ne kuragxis bati Doroteon, pro la marko sur sxia
frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si mem kaj por
Toto. Unufoje la Sorcxistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuragxa
hundeto kuregis al sxi kaj mordis sxian kruron. La Sorcxistino ne sangis
pro la mordo, cxar sxi estis tiom fia ke la sango en sxi jam antaux multaj
jaroj sekigxis.

La vivo de Doroteo farigxis tre malfelicxa dum sxi konsciigxis ke estos ecx
malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje sxi ploradis
amare dum horoj, dum Toto sidis cxe sxiaj piedoj kaj rigardadis sxian
vizagxon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian
mastrineton. Al Toto efektive ne gravis cxu li estas en Kansas aux la
Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino
estas malfelicxa, kaj tio malfelicxigis ankaux lin.

Nu, la Fia Sorcxistino sopiregis posedi la Argxentajn Sxuojn kiujn la
knabino cxiam surportis. Sxiaj abeloj kaj sxiaj korvoj kaj sxiaj vulpoj
kusxis amase sekigxante, kaj sxi jam eluzis la potencon de la Ora Cxapo;
sed se sxi povos akiri la Argxentajn Sxuojn ili donos al sxi pli da
potenco ol cxiuj perditajxoj. Sxi zorge observis Doroteon, por trovi cxu
sxi iam demetas siajn sxuojn, planante sxteli ilin. Sed la infano tiom
fieris pri siaj belaj sxuoj ke sxi neniam deprenis ilin escepte de nokte
kaj banante sin. La Sorcxistino multe timis la mallumon kaj ne kuragxis
eniri la cxambron de Doroteo nokte por preni la sxuojn, kaj sxia timego
pri akvo estis pli granda ol sxia timo pri la mallumo, do sxi neniam
proksimigxis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorcxistino
neniam tusxis akvon, nek permesis ke akvo iel tusxu sxin.

Sed la fiulino estis tre ruza, kaj sxi finfine elpensis rimedon akiri
kion sxi volas. Sxi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la
kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj
okuloj. Sekve kiam Doroteo marsxis trans la plankon sxi stumblis pro la
stangeto, cxar sxi ne povis vidi gxin, kaj sxi sternigxis sur la
plankon. Sxi ne grave vundigxis, sed dum la falo unu el la Argxentaj Sxuoj
defalis, kaj antaux ol sxi povis atingi gxin la Sorcxistino forkaptis gxin
kaj metis gxin sur sian propran maldikan piedon.

Al la fia virino multe placxis la sukceso de sxia trompo, cxar dum sxi
havos unu el la sxuoj sxi posedos duonon de la potenco de ilia sorcxo,
kaj Doroteo ne povos uzi gxin kontraux sxin, ecx se sxi scius uzi gxin.

La malgranda knabino, vidante ke sxi perdis unu el siaj belaj sxuoj,
kolerigxis, kaj diris al la Sorcxistino, "Redonu al mi mian sxuon!"

"Ne!" respondis la Sorcxistino. "Nun gxi estas mia sxuo, ne via."

"Vi estas fiulino!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas forpreni de mi mian
sxuon."

"Tamen mi retenos gxin," diris la Sorcxistino, ridante pro sxi, "kaj iun
tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaux la alian sxuon."

Tio kolerigis Doroteon tiom ke sxi prenis la sitelon da akvo kiu staris
proksime kaj versxis gxin sur la Sorcxistinon, malsekigante sxin de la
kapo gxis la piedoj.

Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis,
la Sorcxistino komencis forsxrumpi kaj plene malestigxi.

"Vidu kion vi faris!" sxi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!"

"Vere mi bedauxras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorcxistinon
fandigxi kvazaux bruna sukero antaux sxi.

"Cxu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorcxistino, per
ploranta, senespera vocxo.

"Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?"

"Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo
estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke
malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj cxesigi mian fian
agadon. Jen--mi finigxas."

Dirante tion la Sorcxistino farigxis bruna, fandita, senforma amasajxo
kaj komencis disversxigxi sur la puraj traboj de la planko de la
kuirejo. Vidante ke efektive sxi ja plene neniigxis, Doroteo replenigis
la sitelon per akvo kaj jxetis gxin sur la makulegon. Kaj sxi balais gxin
tra la pordon. Preninte la Argxentan Sxuon, la sola restajxo de la
maljunulino, sxi purigis kaj sekigis gxin per tuko, kaj remetis gxin sur
sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi lauxvole, sxi elkuris al la
korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorcxistino de la Okcidento
finigxis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando.




Cxapitro XIII.  La savo


Tre multe placxis al la Malkuragxa Leono auxdi ke la Fia Sorcxistino
degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malsxlosis la pordon de lia
karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua
ago de Doroteo estis kunvoki cxiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili
ne plu estas sklavoj.

Estis tre multa gxojo inter la flavaj Palpbrumoj, cxar ili devis
laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorcxistino, kiu cxiam tre kruele
traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj cxiam poste, kaj
pasigis la tempon festenante kaj dancante.

"Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun
ni," diris la Leono, "mi estus plene felicxa."

"Cxu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene.

"Ni povos provi," respondis la Leono.

Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili cxu ili
helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte
plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do sxi
elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili cxiuj
komencis sercxi. Ili marsxis dum tiu tago kaj parto de la sekva gxis ili
atingis la rokan ebenajxon kie kusxis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj
kavetigita. Lia hakilo kusxis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la
tenilo rompita.

La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la
Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko,
kaj la Leono aspektis sobra kaj bedauxroplena.

Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Cxu estas
stanistoj inter via popolo?"

"Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al sxi.

"Do venigu ilin al mi," sxi diris. Kaj kiam la stanistoj venis,
kunportante cxiujn siajn ilojn en korbo, sxi demandis, "Cxu vi povos
rektigi tiujn misbatajxojn en la Stana Lignohakisto, kaj regxustigi la
formon, kaj reluti lin kie li rompigxis?"

La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke
ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata
kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj
cxambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj,
martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj
batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, gxis
fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale
bone kiel antauxe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed
la stanistoj bone laboris, kaj cxar la Hakisto ne estis vanta, tute
ne gxenis lin la flikoj.

Kiam, fine, li marsxis en la cxambron de Doroteo kaj dankis sxin cxar sxi
savis lin, li tiom gxojis ke li ploris pro gxojo, kaj necesis ke Doroteo
zorgoplene visxu cxiun larmon de lia vizagxo per sia antauxvesto, por ke
liaj artikoj ne rustu. Samtempe sxiaj propraj larmoj fluis dense kaj
rapide pro la gxojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis
forvisxi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li visxis siajn larmojn tiom
ofte per la pinto de sia vosto ke gxi tute malsekigxis, kaj li devis
eliri en la korton kaj teni gxin en la sunlumo gxis gxi sekigxis.

"Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana
Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri cxio okazinta, "mi
estus vere felicxa."

"Ni devas provi trovi lin," diris la knabino.

Do sxi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu sxin, kaj ili marsxis dum
tiu tuta tago kaj parto de la sekva gxis ili atingis la altan arbon en
kies brancxojn la Flugantaj Simioj estis jxetintaj la vestojn de la
Birdotimigilo.

GXi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis
grimpi gxin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi gxin, kaj
tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo."

Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia
Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo
kaj fiksis gxin al la hakilo de la Hakisto, por anstatauxi la malnovan
rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon gxis la rusto estis tute
forigita kaj gxi brilis kiel frotita argxento.

Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post
nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis
el la brancxoj kaj ruligxis sur la teron.

Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la
kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen!
refarigxis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin cxar
ili savis lin.

Nun rekunigite, Doroteo kaj sxiaj amikoj pasigis plurajn felicxajn
tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis cxion bezonatan por esti
komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris,
"Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson."

"Jes," diris la Hakisto, "kaj fine mi ricevos mian koron."

"Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo gxoje.

"Kaj mi ricevos mian kuragxon," diris la Leono penseme.

"Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho,
ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaux!"

Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj
adiauxis ilin. La Palpbrumoj tre bedauxris ke ili foriros, kaj ili jam
tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi
ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre
insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po
oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton,
enkrustitan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan
marsxbastonon, por helpi lin marsxadi sen stumbli; kaj al la Stana
Lignohakisto ili proponis argxentan oleujon, inkrustitan per oro kaj
ornamitan per valoraj gemoj.

Cxiu el la marsxontoj bele parolis responde al la kunvenintaj
Palpbrumoj, kaj cxiuj premis la manon de cxiu el ili gxis iliaj brakoj
doloris.

Doroteo iris al la sxranko de la Sorcxistino por plenigi sian korbon per
mangxajxoj por la longa marsxado, kaj tie sxi vidis la Oran Cxapon. Sxi
metis gxin sur sian propran kapon kaj trovis ke gxi estas precize
gxustegranda por sxi. Sxi nenion sciis pri la sorcxo de la Ora Cxapo, sed
sxi vidis ke gxi estas bela, do sxi decidis surporti gxin kaj porti sian
sunkufon en la korbo.

Tiam, preparite por la marsxado, ili ekmarsxis cele la Smeraldan
Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn
bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si.




Cxapitro XIV.  La Flugantaj Simioj


Memoru ke ne ekzistis vojo--ecx ne vojeto--inter la kastelo de la Fia
Sorcxistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marsxantoj iris sercxi la
Sorcxistinon sxi vidis ilin veni, do sxi sendis la Flugantajn Simiojn por
alporti ilin al sxi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la
grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti
portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten,
direkte al la levigxanta suno, kaj ili komencis gxuste. Sed je la
tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie
estas la oriento kaj kie la okcidento kaj tial ili perdigxis en la
grandaj kampoj. Ili plu marsxadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj
brilis hele. Do ili kusxigxis inter la dolcxodoraj flavaj floroj kaj
profunde dormis gxis la mateno--escepte de la Birdotimigilo kaj la
Stana Lignohakisto.

La sekvan matenon la suno estis malantaux nubo, sed ili komencis marsxadi,
kvazaux certaj laux kiu direkto ili iras.

"Se ni suficxe marsxos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas."

Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraux vidis antaux si nur la
flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi.

"Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos gxin
suficxatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian
cerbon."

"Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Sxajnas al mi ke
mi apenaux povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marsxas
tre longe."

"Komprenu," diris la Malkuragxa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuragxas
eterne marsxadi kaj neniam atingi iun ajn lokon."

Kaj Doroteo perdis esperon. Sxi sidigxis sur la herbaro kaj rigardis
sxiajn akompanantojn, kaj ili sidigxis kaj rigardis sxin, kaj Toto trovis
unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por cxasi papilion kiu preterflugis
lian kapon; do li elpusxis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis
Doroteon kvazaux demandante kion ili nun faru.

"Eble ni alvoku la Kampomusojn," sxi proponis. "Versxajne ili povos diri
al ni la vojon al la Smeralda Urbo." "Certe ili povos," kriis la
Birdotimigilo; "kial ni ne elpensis tion jam antaux nun?"

Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun sxi cxiam portis cxirkaux la
kolo ekde kiam la Regxino de la Musoj donis gxin al sxi. Post kelkaj
minutoj ili auxdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj
grizaj musoj venis kurante al sxi. Inter ili estis la Regxino mem, kiu
demandis, per sia alta vocxeto, "Kion mi povas fari por miaj amikoj?"

"Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Cxu vi povas diri al ni kie estas
la Smeralda Urbo?"

"Certe," respondis la Regxino; "sed gxi estas multedistanca, cxar vi gxis
nun cxiam tenis gxin malantaux vi." Sxi ekrimarkis la Oran Cxapon de
Doroteo, kaj diris, "Kial ne uzi la sorcxon de la Cxapo kaj alvoki la
Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol
horo."

"Mi ne sciis ke estas sorcxo," respondis Doroteo surprizite. "Kio gxi
estas?"

"GXi estas skribita interne de la Ora Cxapo," respondis la Regxino de la
Musoj; "sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, cxar
ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas cxasi nin."

"Cxu ili do damagxos min?" demandis la knabino timoplene.

"Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Cxapo. Adiaux!" Kaj sxi
forkuris, kaj cxiuj musoj hastis sekvi sxin.

Doroteo rigardis la internon de la Ora Cxapo kaj vidis kelkajn vortojn
skribitajn sur la tegajxo. Ili sendube, sxi pensis, estas la sorcxo, do
sxi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Cxapon sur sian kapon.

"Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" sxi diris, starante per nur la maldekstra
piedo.

"Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion sxi
faras.

"Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" sxi pludiris starante, per nur la dekstra
piedo.

"Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile.

"Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaux
piedoj. Per tio la sorcxo estis plene dirita, kaj ili auxdis lauxtan
babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj
flugis al ili.

La Regxo klinis sin malalten antaux Doroteo, kaj demandis, "Kion vi
ordonas?"

"Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la
vojon."

"Ni portos vin," respondis la Regxo, kaj tuj kiam li parolis du el la
Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun sxi. Aliaj
prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu
malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo
strebis mordi lin.

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, cxar ili
memoris kiom mistraktis ilin antauxe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis
ke neniu damagxo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute
felicxe, kaj multe gxuis rigardi la belajn gxardenojn kaj arbarojn tre
distance sube.

Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj,
unu el ili estis la Regxo mem. Ili estis formintaj segxon per siaj manoj
kaj ili tre zorgis ne damagxi sxin.

"Kial vi devas obei la sorcxon de la Ora Cxapo?" sxi demandis.

"La rakonto estas longa," respondis la Regxo, kun rido; "sed cxar ni
devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri gxi, se vi deziras."

"Mi volonte auxskultos," sxi respondis. "Iam," komencis la estro, "ni
estis libera popolo, logxanta felicxe en la granda arbaro, flugante de
arbo al arbo, mangxante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante lauxvole sen
nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj
kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj,
cxasante birdojn, kaj jxetante nuksojn je la homoj marsxantaj en la
arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj felicxaj kaj amuzoplenaj, kaj gxuis
cxiun minuton de la tago. Tio okazis antaux multaj jaroj, longe antaux ol
Oz venis el la nuboj por regi cxi tiun landon.

"Cxi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis
ankaux potenca sorcxistino. Sxi uzis sian magion nur por helpi la
popolon, kaj lauxraporte sxi neniam damagxis iun ajn bonan personon. Sxi
nomigxis Gajelet, kaj sxi logxis en bela palaco konstruita el grandaj
rubenaj blokoj. Cxiu amis sxin, sed sxin plej malgxojigis ke sxi ne povis
trovi amaton, cxar la viroj estis cxiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne
tauxgis por esti edzo de tiom bela kaj sagxa persono. Fine, tamen, sxi
trovis knabon kaj belan kaj kuragxan kaj nekutime sagxan. Gajelet
decidis ke kiam li farigxos viro sxi edzigos lin, do sxi prenis lin al
sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj
beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturigxis, Kelala, tiel
li nomigxis, lauxdire estis la plej bona kaj plej sagxa viro en la tuta
lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin,
kaj sxi rapidis pretigi cxion por la geedzigxo.

"Mia avo estis tiutempe la Regxo de la Flugantaj Simioj kiuj logxis en
la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis
sxercojn pli ol bonan mangxon. Unu tagon, tuj antaux la geedzigxo, mia avo
flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marsxantan apud la rivero. Li
estis vestita per ricxa kostumo el palrugxa silko kaj purpura veluro,
kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis
kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj gxis ili estis super la
mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon.

"Elnagxu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu cxu la akvo makulis
viajn vestojn!" Kelala estis tro sagxa por ne nagxi, kaj li ne
estis tro dolortita de sia fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la
supro de la akvo, kaj nagxis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li,
sxi trovis ke liaj silkajxoj kaj velurajxoj estis tute ruinigitaj de la
rivero.

"La princino tre koleris, kaj sxi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Sxi
venigis cxiujn Flugantajn Simiojn antaux sin, kaj sxi diris unue ke iliaj
flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis
Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis,
cxar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos
ligitaj; kaj Kelala ankaux afable parolis favore pri ili; do Gajelet
fine nuligis la punon, kondicxe ke la Flugantaj Simioj por cxiam plenumu
trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Cxapo. Tiu Cxapo estis
farita kiel edzigxa donaco al Kelala, kaj lauxdire gxi kostis al la
princino duonon de sxia regno. Kompreneble mia avo kaj cxiuj aliaj
Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de
la posedantoj de la Ora Cxapo, negrave kiu estas tiu posedanto."

"Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la
rakonto.

"Cxar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Cxapo," respondis la
Simio, "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Cxar lia novedzino ne
toleris vidi nin, li vokis nin cxiujn al si en la arbaro post la
geedzigxo kaj ordonis ke ni cxiam restu kie sxi neniam revidos Flugantan
Simion, kaj ni volonte obeis lin, cxar ni cxiuj timis sxin."

"Neniun alian taskon ni devis fari gxis la Oran Cxapon akiris la manoj
de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la
Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun
la Ora Cxapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin."

Dum la Simiregxo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj
vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaux ili. Sxi
miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al sxi placxis ke la flugo
finigxis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaux la
pordegon de la Urbo, la Regxo klinis sin malalten antaux Doroteo, kaj
post tio li forflugis rapide, sekvate de sia tuta bando.

"Ni tre bone veturis," diris la malgranda knabino.

"Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj," respondis la
Leono. "Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Cxapon!"




Cxapitro XV.  Ili malmaskas Ozon, la Teruran


Tiam la kvar veturintoj marsxis al la granda pordego de la Smeralda
Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado gxin malfermis la
sama Pordogardisto kiun ili antauxe renkontis.

"Kion! Cxu vi revenis?" li demandis, surprizite.

"Cxu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo.

"Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorcxistinon de la
Okcidento."

"Ni ja vizitis sxin," diris la Birdotimigilo.

"Kaj sxi lasis vin foriri?" demandis la viro, miroplene.

"Sxi ne povis malpermesi, cxar sxi estas degeligita," klarigis la
Birdotimigilo.

"Degeligita! Nu, jen tre placxa informo," diris la viro. "Kiu degeligis
sxin?"

"Doroteo," diris la Leono solene.

"Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaux
sxi.

Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan cxambron kaj prenis la
okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj
sxlosis ilin, same kiel antauxe. Poste ili trairis la pordon en la
Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciigxis per la Pordogardisto ke
ili fandis la Fian Sorcxistinon de la Okcidento ili cxiuj grupigxis
cxirkaux la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de
Oz.

La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraux gardis la pordon, sed li tuj
enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj
kondukis cxiun el ili al ties antauxa cxambro, por ke ili ripozu gxis la
Potenca Oz pretos akcepti ilin.

La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj
veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorcxistinon; sed Oz ne
respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorcxisto tuj akceptos ilin, sed
tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek
la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj
teda, kaj fine ilin cxagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia
postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine
petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se
li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por
helpi ilin, kaj trovi cxu aux ne li plenumos sian promeson. Kiam la
Sorcxisto auxdis tiun komunikajxon li timegis kaj sendis ordonon ke ili
venu al la Troncxambro je kvar minutoj post la nauxa horo la sekvan
matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la
Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin.

La kvar veturintoj maldormis tiunokte, cxar cxiu pripensis la donacon
kiun Oz laux sia promeso donos. Doroteo endormigxis nur unufoje, kaj
songxis ke sxi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al sxi sian gxojon ke
la knabineto denove estas hejme.

Akurate je la nauxa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato
renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili cxiuj eniris la Troncxambron
de la Potenca Oz. Kompreneble cxiu el ili anticipis vidi la Sorcxiston
en la formo kiun li antauxe havis, kaj cxiun multe surprizis kiam
ili cxirkauxrigardis kaj vidis tute neniun en la cxambro. Ili restis
proksime al la pordo kaj ecx pli proksime unu al la alia, cxar la
silento en la malplena cxambro timigis pli ol cxiu formo de Oz kiun ili
antauxe vidis. Baldaux ili auxdis Vocxon, kiu sxajnis veni el loko ie
proksima al la supro de la granda kupolo, kaj gxi diris, solene. "Mi
estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi sercxas min?"

Ili rerigardis al cxiu parto de la cxambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo
diris, "Kie vi estas?"

"Mi estas cxie," respondis la Vocxo, "sed por la okuloj de ordinaraj
mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidigxos sur mian tronon, por ke
vi konversaciu kun mi."

Vere, la Vocxo sxajnis gxuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili
marsxis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris: "Oz, ni venis por
peti la plenumigxon de la promeso."

"De kiu promeso?" demandis Oz.

"Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorcxistino estos
detruita," diris la knabino.

"Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo.

"Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj vi promesis doni al mi kuragxon," diris la Malkuragxa Leono.

"Cxu la Fia Sorcxistino vere estas detruita?" demandis la Vocxo, kaj
Doroteo kredis ke gxi iomete tremas.

"Jes," sxi respondis, "mi degeligis sxin per sitelo da akvo."

"Nu!" diris la Vocxo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaux, cxar
mi bezonas tempon por pripensi la aferon."

"Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere.

"Ni rifuzas atendi ecx unu tagon pli," diris la Birdotimigilo.

"Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo.

La Leono opiniis ke tauxgos timigi la Sorcxiston, do li lauxte mugxis
plenvocxe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis
alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum gxi brue
falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton cxiu el ili vere
miris. Cxar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano
antauxe kasxis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena
vizagxo, kiu sxajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana
Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis,
"Kiu vi estas?"

"Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per
tremanta vocxo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi
volos."

Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite. "Mi kredis ke
Oz estas granda Kapo," diris Doroteo.

"Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo.

"Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto.

"Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono.

"Ne; vi cxiuj eraris," diris la malgranda viro humile.

"Mi nur sxajnigis tion."

"Sxajnigis!" kriis Doroteo. "Cxu vi ne estas Potenca Sorcxisto?"

"Cxit, karulino," li diris; "ne tiom lauxte parolu, cxar oni auxdos
vin--kaj mi perdus cxion. Oni kredas min Potenca Sorcxisto."

"Sed vi ja estas, cxu ne?" "Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara
homo."

"Ecx pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena vocxo, "vi estas
cxarlatano."

"GXuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn
kvazaux la akuzo placxis al li; "Mi estas cxarlatano."

"Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?"

"Kaj mi mian kuragxon?" demandis la Leono.

"Kaj mi mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, visxante la larmojn el
siaj okuloj per la maniko de sia jako.

"Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj
malgravajxoj. Konsideru min, kaj mian malfelicxan situacion pro mia
senmaskigxo."

"Cxu neniu alia scias pri via frauxdo?" demandis Doroteo.

"Neniu, nur vi kvar--kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis cxiun dum
tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciigxos. Mi eraregis kiam mi
decidis permesi ke vi eniru la Tronocxambron. Kutime mi rifuzas vidi ecx
miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura."

"Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis
aspekti granda Kapo al mi?"

"Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi
klarigos cxion al vi."

Li kondukis ilin en malgrandan cxambron malantaux la Tronocxambro, kaj
ili cxiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kusxis la Granda
Kapo, el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizagxo.

"Mi pendigis tion de la plafono per drato," diris Oz; "mi staris
malantaux la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj movigxu kaj la
busxo malfermigxu."

"Sed kiel vi faris la vocxon?" sxi demandis.

"Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas
jxeti la sonon de mia vocxo al kie ajn mi deziras; tiel ke vi supozis ke
gxi sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la
Birdotimigilo la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li
aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto
estis nur aro da hauxtoj kunkudritaj, kun lignajxoj kiuj elpremis la
flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseuxdosorcxisto ankaux pendigis
tion de la plafono. Efektive gxi estis globo de kotono, sed kiam oleo
estis surversxita la globo brulis feroce.

"Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu ke vi estas tia cxarlatano."

"Mi hontas--certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje;
"sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidigxi, trovigxas multaj
segxoj; kaj mi rakontos al vi mian historion."

Do ili sidigxis kaj auxskultis dum li rakontis cxi tiel: "Mi naskigxis en
Omaha--"

"Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite.

"Vi pravas; sed pli malproksime de cxi tie," li diris, malgaje skuante
sian kapon je sxi. "Kiam mi plenkreskis mi farigxis ventroparolisto, kaj
trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti cxian birdon kaj beston."
Li miauxis tiel precize kiel katido ke Toto ekatentis kaj ekrigardis
cxiudirekten por trovi kie sxi estas. "Post iom da tempo," pludiris Oz,
"tio tedis min, do mi farigxis balonisto."

"Kio estas tio?" demandis Doroteo. "Persono kiu supreniras en balono
cxe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li
klarigis.

"Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la sxnuro interimplikigxis,
tiel ke mi ne povis denove malsupreniri. GXi iris tre alten super la
nubojn, tiom alten ke aerfluo trafe gxin portis multajn, multajn
kilometrojn for. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj en la
mateno de la dua tago mi vekigxis kaj trovis ke la balono flosas super
nekonata kaj bela lando.

"GXi malsupreniris nerapide, kaj mi tute ne estis damagxita. Sed mi
trovis min inter nekonata popolo, kiu, vidante min veni el la nuboj,
kredis ke mi estas granda Sorcxisto. Kompreneble mi lasis ilin kredi
tion, cxar ili timis min, kaj promesis fari kion mi volas.

"Simple por distri min, kaj okupi la bonan popolon, mi ordonis ke ili
konstruu cxi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris tion volonte
kaj bone. Post tio mi pensis, cxar la lando estis tiel verda kaj bela,
ke mi nomos gxin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli konvenu mi
metis verdajn okulvitrojn sur cxiujn popolanojn, tiel ke cxio kion ili
vidis estis verda.

"Sed cxu cxio cxi tie ne estas verda?" demandis Doroteo.

"Ne pli ol en cxiu alia urbo," respondis Oz; sed kiam vi surhavas
verdajn okulvitrojn, nu, kompreneble cxio kion vi vidas aspektas
verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaux tre multaj jaroj, cxar
mi estis junulo kiam la balono portis min cxi tien, kaj mi estas tre
maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la
okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke gxi vere estas
Smeralda Urbo, kaj certe gxi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj
valoraj metaloj, kaj cxio bona por felicxigi onin. Mi ame regas la
popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam cxi tiu Palaco estis
konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun el ili.

"Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorcxistinoj, cxar kvankam
mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaux trovis ke la
Sorcxistinoj vere kapablas fari mirindajxojn. Kvar Sorcxistinoj ekzistis
en cxi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj logxas en la Nordo kaj
Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Felicxe, la Sorcxistinoj de la Nordo kaj
Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damagxos min; sed la
Sorcxistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili
ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi
vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni
kiom mi gxojis kiam mi informigxis ke via domo falis sur la Fian
Sorcxistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus
cxion ajn por ke vi neniigu la alian Sorcxistinon; sed mi devas honte
diri ke nun, post sxia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn."

"Laux mia opinio vi estas tre malbona persono," diris Doroteo.

"Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi
estas tre malkompetenta Sorcxisto."

"Cxu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo.

"Vi ne bezonas gxin. Vi lernas ion novan cxiutage. Bebo havas cerbon,
sed gxi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi
vivos, des pli multe vi nepre spertos."

"Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfelicxa se vi ne
donos al mi cerbon."

La falsa sorcxisto atente rigardis lin.

"Nu," li diris gxemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion
al vi; sed se vi venos al mi morgaux matene, mi plenigos vian kapon
per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin gxin uzi; vi mem devos eltrovi
tion."

"Ho, dankon--dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi
gxin, tute certe!"

"Sed kion pri mia kuragxo?" demandis la Leono maltrankvile.

"Vi havas multan kuragxon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas
memfidon.

"Ne ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas dangxero. Vera kuragxo
signifas fronti la dangxeron kiam vi timas, kaj tian kuragxon vi jam
abunde posedas."

"Eble, tamen malgrauxe mi timas," diris la Leono. "Mi estos tre
malfelicxa krom se vi donos al mi tian kuragxon kiu forgesigas pri
timo."

"Nu, bone; mi donos al vi tian kuragxon morgaux," respondis Oz.

"Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laux mi vi malpravas pro via deziro
havi koron. Koro plejofte malfelicxigas. Plej bone estus ke vi komprenu
ke al vi tre bonsorte mankas koro."

"Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana
Lignohakisto. "Laux mia prefero, mi akceptos cxian malfelicxon
senproteste, se vi donos al mi koron." "Bone," respondis Oz
humile. "Venu al mi morgaux kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti
Sorcxisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi."

"Kaj nun," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?"

"Ni devos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min
konsideri la problemon dum du aux tri tagoj kaj mi klopodos elpensi
manieron transporti vin super la dezerton."

"Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi logxos en la
Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos cxiun vian deziron ecx la
plej malgrandan. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo--kiom ajn
malgranda. Kasxu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas
cxarlatano."

Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al
siaj cxambroj kun esperoj. Ecx Doroteo esperis ke "La Cxarlatano, la
Potenca, la Terura", laux sxia sxercnomo por li, trovos metodon resendi
sxin al Kansas, kaj se li sukcesos sxi pretis pardoni al li cxion.




Cxapitro XVI.  La magia arto de la Granda Cxarlatano.


Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu
min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos
kiaj estas aliaj homoj."

"Mi cxiam sxatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple.

"Vi afablas sxatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli
alte estimos min kiam vi auxdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia
nova cerbo." La Birdotimigilo diris adiaux al ili per felicxa vocxo kaj
iris al la Tronocxambro, kie li frapis sur la pordon.

"Envenu," diris Oz.

La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la
fenestro, profunde pensanta.

"Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete.

"Ho, jes, sidigxu en tiu segxo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas
forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi
meti vian cerbon en la gxustan lokon."

"Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian
kapon, se gxi estos pli bona kiam vi resurmetos gxin."

Do la Sorcxisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio
li eniris la malantauxan cxambron kaj prenis malgrandan ceramikan
poteton da brano, en kiun li metis ankaux pinglojn kaj kudrilojn. Forte
skuinte gxin, li metis gxin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo
kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni gxin. Kiam li
finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun
vi estos vere pensamanta homo, cxar mi donis al vi cerbamikan menson."
La Birdotimigilo estis kaj placxita kaj fiera pro la plenumigxo de lia
plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj.

Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo sxvelis pro la cerbo.

"Kiel vi vin sentas?" sxi demandis.

"Tre sagxa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimigxos al mia
cerbo mi scios cxion."

"Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpusxas sin tra la flankon de via
kapo?" demandis la Stana Lignohakisto.

"Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono.

"Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana
Lignohakisto. Do li marsxis al la Tronocxambro kaj frapis sur la pordon.

"Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por
mia koro."

"Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via
brusto, por meti vian koron en la gxustan lokon. Mi esperas ke tio ne
dolorigos vin."

"Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos gxin."

Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan
truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana
Lignohakisto. Post tio, li iris al sxranko de tirkestoj kaj elprenis
belan koron, tute el silko kaj plenigitan per segajxo.

"Vere bela, cxu ne?" li demandis.

"Jes, ja!" respondis la Hakisto, al kiu gxi multe placxis. "Sed gxi estas
cxu amema koro?"

"Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la
Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante gxin
nete kie gxi estis eltondita.

"Finite," diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus cxiun ajn homon. Mi
bedauxras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa."

"Ne gxenas min la fliko," fervore diris la felicxa Hakisto. "Mi dankegas
vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon."

"Ne menciinde," respondis Oz.

Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al
li cxian gxojon pro lia bona fortuno.

Nun la Leono marsxis al la Tronocxambro kaj frapis sur la pordon.

"Envenu," diris Oz.

"Mi venis por mia kuragxo," anoncis la Leono, enirante la cxambron.

"Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos gxin al vi."

Li iris al sxranko kaj etendinte sian brakon gxis alta breto li deprenis
kvadratan verdan botelon, kies enhavon li versxis en verd-oran teleron,
bele cxizitan. Metinte tion antaux la Malkuragxan Leonon, kiu flaris gxin
kvazaux malsxate, la Sorcxisto diris: "Trinku."

"Kio gxi estas?" demandis la Leono.

"Nu," respondis Oz, "se gxi estus en vi, gxi estus kuragxo. Vi scias,
kompreneble, ke kuragxo cxiam estas interna; do oni ne povas nomi cxi
tion kuragxo antaux ol vi glutis gxin. Tial mi konsilas al vi trinki gxin
kiel eble plej baldaux."

La Leono ne plu hezitis, sed trinkis gxis la telero estis malplena.

"Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz.

"Plena de kuragxo," respondis la Leono, kiu reiris gxoje al siaj amikoj
por informi ilin pri sia bona fortuno.

Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo
kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili
kredis deziri. "Kiel mi ne povas esti cxarlatano?" li diris, "kiam tiom
da personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel
scias cxiu homo? Estis facile felicxigi la Birdotimigilon kaj la Leonon
kaj la Hakiston cxar ili imagis ke mi povas fari cxion ajn. Sed bezonata
estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi
ne scias kiel fari tion."




Cxapitro XVII.  Kiel la balono estis lancxita.


Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de
Oz. Tiuj estis malfelicxaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam sxiaj
amikoj estis tute felicxaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili
ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin cxar li
sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto
marsxadis li sentis sian koron skuigxi en lia brusto; kaj li diris al
Doroteo ke li trovas gxin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis
kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur
la tero, kaj li volonte frontus armeon aux dekduon da ferocaj
Kolizuloj.

Tiel cxiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris
ecx pli ol iam antauxe reiri al Kansas.

La kvaran tagon, gxojigante sxin, Oz ordonis ke sxi reeniru la
Troncxambron, kaj kiam sxi eniris li diris afable al sxi: "Sidigxu,
karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el cxi tiu
lando."

"Al Kansas?" sxi demandis fervore.

"Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "cxar mi ne povas ecx konjekti
pri gxia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj
post tio versxajne estos facile trovi vian vojon hejmen."

"Kiel mi povos transiri la dezerton?" sxi demandis.

"Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis
al cxi tiu lando mi flugis en balono. Ankaux vi venis peraere, vin
portis ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la
dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi
pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon."

"Kiel?" demandis Doroteo. "Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu
estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multe da silko en cxi
tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta
lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke gxi flugu."

"Se gxi ne flugos," komentis Doroteo, "gxi estos senutila."

"Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi gxin, nome
plenigi gxin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel
gaso, cxar se la aero malvarmigxus la balono falus en la dezerton, kaj
ni perdigxus."

"Ni!" kriis la knabino. "Cxu vi akompanos min?"

"Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas esti cxarlatano. Se mi elirus
cxi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorcxisto, kaj ili
kolerigxus kontraux min cxar mi trompis ilin. Do mi devas resti fermita
en cxi tiujn cxambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus
reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko."

"Mi gxuos vian kuneston," diris Doroteo.

"Dankon," li respondis. "Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni
komencu labori pri la balono."

Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko
gxustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala
verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el
smeralda verda; cxar Oz decidis fari la balonon laux diversaj nuancoj de
la koloro cxirkaux ili. Tri tagoj necesis por kunkudri cxiujn striojn,
sed kiam gxi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol
ses metrojn longa.

Post tio, Oz sxmiris gxian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke
gxi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas
preta.

"Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos," li diris. Do li ordonis
ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por
lavotaj vestajxoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per
sxnuregoj.

Kiam gxi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li
vizitos grandan fratan Sorcxiston kiu logxas en la nuboj. La informo
disvastigxis rapide tra la urbo kaj cxiu venis por rigardi la
mirindajxon.

Oz ordonis ke la balono estu portita antaux la Palacon, kaj la popolo
rigardadis gxin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta
grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis gxin, kaj Oz tenis la
malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu
levigxis de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono
sxvelis kaj enaerigxis, gxis fine la korbo preskaux ne plu tusxis la
teron.

Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per lauxta
vocxo: "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo
regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min."

La balono jam tiris forte por eskapi de la sxnurego kiu ligis gxin al la
tero, cxar la aero en gxi estis varmega, kaj tio faris gxin tiom malpli
peza ol la aero ekster la balono ke gxi tiregis klopodante alteniri en
la cxielon.

"Venu, Doroteo!" kriis la Sorcxisto. "Rapidu por ke la balono ne
forflugu sen vi!"

"Mi tute ne trovas Toton ie ajn," respondis Doroteo, kiu ne volis
forlasi sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamason por boji
kontraux katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Sxi prenis lin kaj
kuris cele la balonon.

Sxi estis nur kelkajn pasxojn for de gxi, kaj Oz etendis siajn manojn por
helpi sxin eniri la korbon, kiam krak! la sxnuregoj rompigxis kaj la
balono levigxis en la aeron sen sxi.

"Revenu!" sxi kriegis. "Mi volas kuniri!"

"Mi ne povas reveni, karulino," vokis Oz el la korbo. "Adiaux!"

"Adiaux!" kriis cxiu, kaj cxies okuloj turnigxis supren al kie la Sorcxisto
veturas en la korbo, altigxanta cxiumomente ecx pli en la cxielon.

Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorcxiston, kvankam eble li
ja atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed
la popolo ame memoris lin, kaj oni diris unu al la alia, "Oz estis cxiam
nia amiko. Kiam li estis cxi tie li konstruis por ni cxi tiun belan
Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Sagxan
Birdotimigilon por regi nin."

Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdigxon de la Mirinda
Sorcxisto, kaj ne estis konsoleblaj.




Cxapitro XVIII.  For al la Sudo


Doroteo ploris amare pro la perdigxo de sxia espero reiri al sia hejmo
en Kansas; sed kiam sxi konsideradis la aferon zorge, sxi gxojis ne esti
suprenirinta en balono. Tamen sxi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaux
lamentis sxiaj akompanantoj.

La Stana Lignohakisto venis al sxi kaj diris, "Vere mi estus nedankema
se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas
iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forvisxi miajn larmojn,
por ke mi ne rustu."

"Volonte," sxi respondis, kaj sxi tuj alportis tukon. La Stana
Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj sxi zorge atentis la
larmojn kaj forvisxis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte
dankis sxin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por
malebligi ruston.

La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam
li ne estis Sorcxisto la popolo fieris pri li. "Cxar," ili diris, "en la
tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj
se ili ne eraris, ili pravis.

La matenon post la levigxo de la balono kun Oz la kvar marsxintoj
kunigxis en la Tronocxambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la
granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaux li.

"Nia sorto efektive estis felicxiga," diris la nova reganto; "cxar cxi
tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari
kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaux nelonge mi estis sur
stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de
cxi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto."

"Ankaux mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova
koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo."

"Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuragxa kiel cxiu
alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuragxa," diris la Leono
modeste.

"Se Doroteo nur kontentus logxante en la Smeralda Urbo," pludiris la
Birdotimigilo, "eble ni cxiuj kontentus kune."

"Sed mi ne volas logxi cxi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas,
kaj logxi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko."

"Nu, do, kio estas farebla?" demandis la Hakisto.

La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj
kaj kudriloj komencis pusxi sin el lia kapo. Fine li diris: "Kial ne
alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la
dezerton?"

"Min tute ne trafis tiu ideo!" diris Doroteo gxoje. "Jen la solvo! Mi
tuj alportos la Oran Cxapon." Kiam sxi estis alportinta gxin en la
Tronocxambron sxi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaux la bando de
Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj starigxis antaux
sxi.

"Nun jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simiregxo, klinante
sin antaux la knabino. "Kion vi deziras?"

"Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo.

Sed la Simiregxo kapneis.

"Tio ne estas farebla," li diris. "Ni apartenas al nur cxi tiu lando,
kaj ne povas eliri gxin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj
mi kredas ke neniam estos, cxar ne tauxgas ke ili estu tie. Ni volonte
servos vin laux nia povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la
dezerton. Adiaux."

Kaj denove klininte sin la Simiregxo etendis siajn flugilojn kaj
forflugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando.

Doroteo estis preskaux ploronta pro sia senesperigxo.

"Mi malsxparis la sorcxon de la Ora Cxapo senefike," sxi diris, "cxar la
Flugantaj Simioj ne povas helpi min."

"Estas tute vere tre domagxe!" diris la bonkora Hakisto.

La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure sxvelis ke
Doroteo timis ke gxi krevos.

"Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke
li konsilu nin."

Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronocxambron timeme, cxar
dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon.

"Cxi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas
transiri la dezerton. Kiel sxi povos fari tion?"

"Mi ne scias," respondis la Soldato; "cxar neniu iam transiris la
dezerton, krom se eble Oz mem faris tion."

"Cxu ekzistas neniu kiu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore.

"Eble Glinda," li sugestis.

"Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo.

"La Sorcxistino de la Sudo. Sxi estas la plej potenca Sorcxistino, kaj
regas la Kvelulojn. Krome, sxia kastelo staras apud la dezerto, do eble
sxi scias metodon transiri gxin."

"Glinda estas bona Sorcxistino, cxu ne?" demandis la infano.

"La Kveluloj opinias ke sxi estas bona," diris la Soldato, "kaj sxi
estas afabla al cxiu. Mi auxdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias
resti juna ecx kvankam sxi jam vivis multegajn jarojn."

"Kiel mi povos atingi sxian kastelon?" demandis Doroteo.

"La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke gxi
estas plena de dangxeroj por marsxantoj. Sovagxaj bestoj logxas en la
arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu
ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo gxis nun iam venis al la Smeralda
Urbo."

La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris, "Sxajnas ke malgraux
la dangxeroj, plejbone estos ke Doroteo marsxu al la Lando de la Sudo
kaj petu ke Glinda helpu sxin. Cxar, kompreneble, se Doroteo restos cxi
tie sxi neniam reiros al Kansas."

"Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto.

"Jes ja," diris la Birdotimigilo.

"Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "cxar mi enuas pro via urbo
kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovagxa
besto, sciu. Ankauxe, Doroteo bezonos protektanton."

"Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi sxin; do
ankaux mi akompanos sxin al la Lando de la Sudo.

"Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo.

"Cxu vi kuniros?" ili demandis, surprizite.

"Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. sxi levis min de la stango en
la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto
sxuldigxas al sxi, kaj mi neniam apartigxos de sxi antaux ol sxi finfine
reiros al Kansas."

"Dankon," diris Doroteo, kortusxite. "Vi cxiuj estas vere afablegaj al
mi. Sed mi deziras komenci kiel eble plej baldaux."

"Ni ekiros morgaux matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni cxiuj
pretigu nin, cxar la marsxado estos longa."




Cxapitro XIX.  Ilin atakas la Batalantaj Arboj.


Tuj la sekvan matenon Doroteo adiauxe kisis la belan verdan knabinon,
kaj cxiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu
marsxis kun ili gxis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li
miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn
problemojn. Sed li tuj malsxlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis
en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti
kun si.

"Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi
devos reveni al ni kiel eble plej baldaux."

"Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue
mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo."

Dum Doroteo lastafoje adiauxis la bonhumoran Gardiston sxi diris: "Oni
tre afablis al mi en via bela Urbo, kaj cxiu estis tre gxentila al
mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas."

"Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed
se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon."
Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis
sian marsxadon.

La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizagxojn cele la Landon
de la Sudo. Ili estis cxiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj
interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia
hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto gxojis cxar ili
povis utili al sxi. Kaj la Leono, nu li flaris la fresxan aeron tre
plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura gxojo cxar
li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris cxirkaux ilin kaj cxasis la
tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante.

"Urbologxado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili
rapidpasxe marsxadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi cxesis
logxi tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj
bestoj kiom kuragxa mi farigxis."

Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili
vidis nur amason da turoj malantaux la verdaj muroj, kaj alte super cxio
estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz.

"Oz ja ne estis malbona Sorcxisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li
sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto.

"Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la
Birdotimigilo.

"Se Oz trinkus dozon de la sama kuragxo kiun li donis al mi," aldonis
la Leono, "li estus kuragxa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne
plenumis sian promeson al sxi, sed li ja klopodis, do sxi pardonis
lin. Cxar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas
malkompetenta Sorcxisto.

La marsxado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn
florojn kiuj etendigxis cxirkaux la Smeralda Urbo cxiuflanke. Ili dormis
tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre
bone ripozis.

En la mateno ili plue marsxadis gxis ili atingis densan arbaron. Tute ne
estis eble cxirkauxiri gxin, cxar lauxaspekte gxi etendigxis dekstren kaj
maldekstren gxis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski
sxangxi sian direkton cxar ili timis ke ili perdigxus. Do ili sercxis tiun
lokon kie estos plej facile eniri la arbaron.

La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan
arbon kiu havis suficxe largxetendajn brancxojn ke estis suficxa spaco por
ke ili povu marsxi sube. Do li antauxenmarsxis al la arbo, sed tuj kiam
li subiris la unuajn brancxojn ili klinis sin kaj cxirkauxvolvis lin, kaj
la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj jxetita
kapantauxen inter siajn kunmarsxantojn.

Tio ne damagxis la Birdotimigilon, sed gxi surprizis lin, kaj li
aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter
la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu gxin," diris la
Birdotimigilo, "cxar ne dolorigas min esti disdirekten jxetita." Li
marsxis al alia arbo, dum li parolis, sed gxiaj brancxoj tuj kaptis lin
kaj rejxetis lin.

"Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?"

"Sxajnas ke la arboj decidis batali kontraux nin kaj haltigi nian
marsxadon," komentis la Leono.

"Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj sursxultriginte sian
hakilon li marsxis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la
Birdotimigilon. Kiam granda brancxo klinigxis por kapti lin, la Hakisto
hakis gxin tiom feroce ke li duonigis gxin. Tuj la arbo komencis skuadi
siajn brancxojn kvazaux pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarsxis
sendangxere.

"Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!"

Cxiuj antauxen kuris kaj subiris la arbon sen damagxo, escepte de Toto,
kiun kaptis malgranda brancxo kaj skuis gxis li hurlis. Sed la Hakisto
tuj dehakis la brancxon kaj liberigis la hundeton.

La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili
decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn brancxojn,
kaj ke versxajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas
tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn.

La kvar marsxantoj facile marsxis inter la arboj gxis atingi la plej
foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaux si altan
muron el, sxajne, blanka porcelano. GXi estis glata, kiel la surfaco de
telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj.

"Kion ni faru nun?" demandis Doroteo.

"Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "cxar evidente ni
devos transgrimpi la muron."




Cxapitro XX.  La delikata Porcelana Lando.


Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun
li trovis en la arbaro, Doroteo kusxigxis kaj dormis, cxar sxi estis laca
pro la longa marsxado. La Leono ankaux kunrulis sin por dormi kaj Toto
kusxigxis apud li.

La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne
povas kompreni kial tiu muro estas cxi tie, nek el kio gxi konsistas."

"Ripozigu vian cerbon kaj ne gxenu gxin pri la muro," respondis la
Hakisto; "grimpinte gxin ni scios kio estas aliflanke."

Post iom da tempo la eskalo estis finita. GXi aspektis mallerte farita,
sed la Stana Lignohakisto estis certa ke gxi estas fortika kaj bone
tauxgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj
diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua
grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj
sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la
supron de la muro la Birdotimigilo diris, "Nekredeble!"

"Plu grimpu," kriis Doroteo.

Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidigxis sur la supron de la muro,
kaj Doroteo pusxis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!"
tute same kiel la Birdotimigilo.

Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin.

Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis
la lasta; sed ambaux kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans
la muron. Kiam ili cxiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili
malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan.

Antaux ili estis grande etendigxanta lando kies planko estis glata kaj
brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris
multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre
malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de
Doroteo.

Ankaux vidigxis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn cxirkauxis porcelanaj
bariloj; kaj multaj bovinoj kaj sxafoj kaj cxevaloj kaj porkoj kaj
gekokoj, cxiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj.

Sed plej strangaj estis la homoj logxantaj en tiu kurioza
lando. Trovigxis melkistinoj kaj sxafistinoj, kun brilkoloraj korsajxoj
kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej
belaj roboj el argxento kaj oro kaj purpuro; kaj sxafistoj vestitaj per
gxisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj rugxetaj kaj flavaj kaj
bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la sxuoj; kaj princoj kun
juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn
kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klauxnoj kun krisphavaj roboj,
kaj rondaj rugxaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj cxapoj. Kaj
plej strange, la homoj cxiuj konsistis el porcelano, ecx iliaj vestoj,
kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne estis pli alta
ol genuo de Doroteo.

Unue neniu ecx rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda
purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj
bojis je ili per vocxeto, kaj tuj poste forkuris.

"Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo.

Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri gxin, do
la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin
por ke la malmola planko ne damagxu iliajn piedojn. Kompreneble ili
zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn
piedojn. Kiam cxiu jam malsuprenigxis sekure ili levis la
Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj
regxustigis lian pajlon.

"Ni devos transiri cxi tiun strangan lokon por atingi la alian
flankon," diris Doroteo; "cxar estus malsagxe iri alidirekte ol rekte
Suden."

Ili komencis marsxi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj
ili proksimigxis al porcelana melkistino melkanta porcelanan
bovinon. Dum ili proksimigxis, la bovino subite piedfrapis kaj
renversis la tabureton, la sitelon, kaj ecx la melkistinon mem, kiuj
cxiuj falis sur la porcelanan teron tre brue.

Doroteon sxokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la
sitelo kusxis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la
kompatinda melkistino estis nocxita.

"Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de
mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki sxin al la riparisto por
surgluigi gxin. Pro kio vi venis cxi tien kaj timigis mian bovinon?"

"Mi multe bedauxras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin."

Sed la bela melkistineto estis multe tro cxagrenita por respondi. sxi
prenis la kruron pauxte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda
besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riprocxege
transrigardis sian sxultron al la mallertaj fremduloj, premante sian
nocxitan kubuton al sia flanko.

Doroteo multe malgxojis pro tiu akcidento.

"Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne
damagxu tiom cxi tiujn belajn hometojn ke ili neniam regxustigxos."

Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu
ekhaltis tuj kiam sxi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo
volis pli detale vidi la princinon, do sxi kure sekvis sxin; sed la
porcelana knabino kriis, "Ne cxasu min! Ne cxasu min!"

Sxia vocxeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed
kial?"

"Cxar," respondis la princino, ankaux haltinte, el sendangxera
malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompigxos."

"Sed cxu ne eblus ripari vin?" diris la knabino.

"Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post riparigxo, komprenu,"
respondis la princino.

"Versxajne ne," diris Doroteo.

"Pripensu S-ron Sxerciston, unu el niaj klauxnoj," pludiris la
porcelanulino. "Li cxiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis
sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas
bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem."

Efektive, gaja malgranda klauxno nun venis marsxante direkte al ili, kaj
Doroteo povis vidi ke malgraux liaj belaj vestoj el rugxo kaj flavo kaj
verdo lin tute kovris fendetoj cxiudirekten irantaj kiuj klare montris
ke li estis multparte riparita.

La Klauxno metis siajn manojn en siajn posxojn, kaj sxveliginte siajn
vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris:

    "Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida?  Kvazaux estas vi
    Nenio pli Ol fajrsxovil' ridiga!"

"Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!"

"Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klauxno, kaj tuj li
surkapen starigxis.

"Ne gxenu vin S-ro Sxercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo
estas multe fendita, kaj tio malsagxigas lin."

"Li tute ne gxenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," sxi
pludiris, "certe mi amegus vin. Cxu vi permesos ke mi reportu vin al
Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti
vin en mia korbo."

"Tio tre malfelicxigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke
cxi tie en nia lando ni logxas kontente, kaj ni povas paroli kaj
cxirkauxmovigxi lauxplacxe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj
tuj rigidigxas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble
oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj sxrankoj kaj
salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj cxi tie en nia
propra lando."

"Mi neniel volus malfelicxigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros
adiaux."

"Adiaux" respondis la princino.

Ili zorgoplene marsxis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj
forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post
proksimume horo la marsxantoj atingis la alian flankon de la lando kaj
la porcelanan muron.

GXi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de
la Leono ili cxiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono
kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed gxuste kiam li
saltis li renversis porcelanan pregxejon per sia vosto kaj plene
disfrakasis gxin.

"Domagxe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonsxance ni ne
pli damagxis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de
pregxejo. Ili estas tiom rompeblaj!"

"Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas cxar mi
konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti
multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo."




Cxapitro XXI. La Leono farigxas la Regxo de la Bestoj.


Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marsxantoj trovis sin
en malagrabla lando, plena de marcxoj kaj kovrita de alta
fiherbaro. Estis malfacile marsxi longe sen fali en kotoplenajn truojn,
cxar la herbaro estis densega kaj kasxis ilin. Tamen, zorgante pri sia
marsxado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed cxi tie la lando
sxajnis ecx pli sovagxa, kaj post longa enuiga marsxado tra la herbajxaro
ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli
malnovaj ol cxiuj kiujn ili gxis tiam vidis.

"Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, cxirkauxrigardante
gxojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon."

"Iom deprima," diris la Birdotimigilo.

"Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte logxus cxi tie dum la tuta
vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la
ricxecon kaj verdecon de la musko krocxigxinta al la malnovaj
arboj. Certe neniu sovagxa besto povus deziri pli placxan hejmon."

"Eble nun estas sovagxaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo.

"Versxajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas
cxirkauxmarsxanta."

Ili marsxis tra la arbaro gxis farigxis tro mallume por plia
marsxado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kusxigxis por dormi, dum la
Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime.

Post la matenigxo ili rekomencis marsxi. Antaux ol ili marsxis grandan
distancon ili auxdis mallauxtan sonon, kiel de la mugxetado de multaj
sovagxaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili
plu lauxiris la multe uzitan vojeton gxis ili atingis malferman lokon en
la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da cxiuspecaj
bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj
cxiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono
klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laux ilia kriado kaj mugxado li
supozas ke ili sentas gravan minacon.

Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro
eksilentis kvazaux pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono
kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Regxo de Bestoj! Vi venis bontempe
por batali kontraux nian malamikon kaj revenigi pacon al cxiuj bestoj de
la arbaro."

"Kio gxenas vin?" demandis la Leono trankvile.

"Nin cxiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu
lastatempe venis en cxi tiun arbaron. GXi estas giganta monstro, kvazaux
granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj
longaj kiel de arbotrunko. GXi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum
la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras
gxin al sia busxo, kie li mangxas gxin samkiel araneo mangxas musxon. Neniu
el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis
kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin."

La Leono pensis dummomente.

"Cxu logxas aliaj leonoj en cxi tiu arbaro?" li demandis.

"Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro mangxis ilin cxiujn. Kaj, krome,
estis neniu inter ili ecx iomete tiom granda kaj brava kiel vi."

"Se mi senvivigos vian malamikon cxu vi klinos vin antaux mi kaj obeos
min kiel la Regxon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros
tion," respondis la tigro, kaj cxiuj aliaj bestoj tie mugxegis per forta
vocxo: "Nepre jes!"

"Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono.

"Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia
antauxpiedo. "Bone prizorgu cxi tiujn amikojn miajn," diris la Leono,
"kaj mi tuj iros kontrauxbatali la monstron."

Li diris "GXis revido" al siaj kamaradoj kaj formarsxis fiere por
kontrauxbatali la malamikon.

La granda araneo dormis kiam la Leono trovis gxin, kaj gxi aspektis tiom
malbela ke gxia malamiko suprenturnis sian nazon nauxzite. GXiaj kruroj
ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj gxia korpo kovrita de densa
nigra hararo. GXi havis grandan busxon, kun aro da akraj dentoj duonan
metron longaj; sed gxian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel
la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron
ataki la beston, kaj cxar li sciis ke estas pli facile ataki gxin kiam
gxi dormas ol dum gxi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson
de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj
ungoj, li batis la aranekapon de gxia korpo. Desaltinte, li rigardis
gxis la longaj kruroj cxesis movigxadi, kaj li sciis ke nun gxi estas tute
morta.

La Leono reiris al la malfermajxo kie la bestoj de la arbaro atendas
lin kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon."

Cxiuj bestoj klinis sin antaux la Leono, nomante lin Regxo, kaj li
promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive
veturanta al Kansas.




Cxapitro XXII.  La Lando de la Kveluloj


Tra la ceteron de la arbaro pasis la marsxantoj sekure, kaj kiam ili
venis el gxia mallumo ili vidis antaux si krutan monteton, kovritan, de
la supro gxis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj.

"Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas
transiri la monteton."

Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaux atingintaj la
unuan rokon kiam ili auxdis rauxkan vocxon krii, "Fortenu vin!"

"Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo.

Kapo montris sin super la roko kaj la sama vocxo diris, "Cxi tiu monteto
apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru gxin."

"Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo.

"Ni iras al la Lando de la Kveluloj."

"Tamen ne!" respondis la vocxo, kaj venis el malantaux la roko la plej
stranga homo kiun iam vidis la marsxantoj.

Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre
plata kaj gxin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne
havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia
senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris,
"Mi bedauxras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian
monteton negrave cxu aux ne tio placxas al vi," kaj li auxdace
antauxenmarsxis.

Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafigxis antauxen kaj lia kolo
etendigxis gxis la supro de la kapo, kie gxi estis plata, batis la mezon
de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laux la
deklivo. Preskaux same rapide kiel gxi venis, la kapo reiris al la
korpo, kaj la viro rauxke ridis dirante,

"Malpli facile ol vi supozas!"

Hxoro de lauxta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis
centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, cxiu malantaux roko.

La Leono forte kolerigxis pro la ridado kauxzita de la misfortuno de la
Birdotimigilo, kaj lauxte mugxante li tondre suprenkuris la monteton.

Denove kapo rapide elpafigxis, kaj la granda Leono ruligxis malsupren
laux la deklivo kvazaux trafita de kanonobuso.

Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiedigxi, kaj la
Leono iris al sxi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas
senutile batali kontraux homojn kun pafigxantaj kapoj; neniu povas venki
ilin."

"Kion do ni povas fari?"

"Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi
ankoraux rajtas ordoni al ili unu fojon pli."

"Bone," sxi respondis, kaj surmetinte la Oran Cxapon sxi parolis la
magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj
momentoj la tuta bando staris antaux sxi.

"Kion vi ordonas?" demandis la Regxo de la Simioj, malalten klinante
sin.

"Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la
knabino.

"Tiel estos," diris la Regxo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la
kvar marsxintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis
ilin. Dum ili transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis
cxagrenite, kaj pafis siajn kapojn alten aeren, sed ili ne povis trafi
la Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj sxiajn kamaradojn
sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela Lando de la
Kveluloj.

"Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin," diris la estro al Doroteo;
"do adiaux kaj bonfortunon al vi."

"Adiaux, kaj tre grandan dankon," respondis la knabino; kaj la Simioj
alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de
vidpovo.

La Lando de la Kveluloj aspektis ricxa kaj felicxa. Estis nenombreblaj
kampoj de maturigxanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj,
kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La
bariloj kaj domoj kaj pontoj estis cxiuj brile rugxaj, same kiel en la
Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la
Mangxtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj
estis plene vestitaj per rugxo, kiu brilis kontraux la fono de verda
herbaro kaj flavigxanta greno.

La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marsxantoj
iris al gxi kaj frapis sur la pordon. GXin malfermis la edzino de la
kultivisto, kaj kiam Doroteo petis mangxajxon la virino bone mangxigis
ilin cxiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolcxaj
biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto.

"Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda?" demandis la infano.

"Ne tre distanca," respondis la edzino de la kultivisto. "Lauxiru la
vojon Suden kaj vi baldaux atingos gxin."

Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marsxi laux la kampoj kaj
trans la belajn pontojn gxis ili vidis antaux si tre belan
Kastelon. Antaux la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per
belaj rugxaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo
proksimigxis unu el ili diris al sxi, "Kial vi venis al la Suda Lando?"

"Por konsulti la Bonan Sorcxistinon logxantan cxi tie," sxi respondis. "Cxu
vi bonvolos konduki min al sxi?"

"Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda cxu sxi akceptos vin."
Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post
kelkaj momentoj sxi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru.




Cxapitro XXIII.  La Bona Sorcxistino plenumas la deziron de Doroteo


Antaux ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al cxambro
en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizagxon kaj kombis sian hararon,
kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo
perfrape plej belarangxis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj
oleumis siajn artikojn.

Kiam ili cxiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda
cxambro kie la Sorcxistino Glinda sidis sur rubena trono.

Sxi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Sxia hararo estis ricxe rugxkolora
kaj pendis bukle sur sxiajn sxultrojn. Sxia robo estis purablanka sed
sxiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan
knabinon.

"Kion mi povas fari por vi, mia infano?" Sxi demandis.

Doroteo rakontis al la Sorcxistino pri si: pri kiel la ciklono portis
sxin al la Lando Oz, kiel sxi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la
mirindaj aventuroj kiujn ili spertis.

"Mi plej deziras nun," sxi pludiris, "reiri al Kansas, cxar Onklino Em
nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial sxi surmetos funebrajn
vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona cxijare ol pasintajare,
mi certas ke Onklo Henriko ne havas suficxan monon por tio."

Glinda antauxenklinis sin kaj kisis la dolcxan, suprenlevitan vizagxon de
la amema malgranda knabino.

"Benita estu via kara koro," sxi diris, "certe mi povos diri al vi kiel
reiri al Kansas." Post tio sxi diris, "Sed se mi faros tion, vi devos
doni al mi la Oran Cxapon."

"Volonte!" krietis Doroteo; "gxi ja ne plu utilas al mi, kaj havante
gxin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj."

"Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis
Glinda ridetante.

Doroteo tiam donis al sxi la Oran Cxapon, kaj la Sorcxistino diris al la
Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?"

"Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "cxar Oz regxigis min kaj
la popolo amas min. Nur mi dubas cxu mi sukcesos transiri la monteton
de la Martelkapuloj."

"Per la Ora Cxapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la
pordo de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "cxar estus domagxe forpreni
de la popolo tiom mirindan reganton."

"Cxu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo. "Vi estas
nekutima," respondis Glinda.

Turninte sin al la Stana Lignohakisto sxi demandis: "Kio okazos al vi
post la foriro de Doroteo?"

Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li
diris, "La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin
post la morto de la Fia Sorcxistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi
povus reiri al ilia lando, mi plej volonte regus ilin por cxiam."

"Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili
portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne
aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas
pli ol li--kiam oni bone poluris vin--kaj mi certas ke vi regos la
Palpbrumojn sagxe kaj bone."

Post tio la Sorcxistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis,
"Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?"

"Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas
granda arbaro, kaj cxiuj bestoj logxantaj en gxi regxigis min. Se mi nur
povus reiri al tiu arbaro mi tre felicxe vivus mian vivon tie."

"Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili
portu vin al via arbaro. Poste, cxar mi eluzis cxiujn povojn de la Ora
Cxapo, mi donos gxin al la Regxo de la Simioj, por ke li kaj lia bando
eterne estu liberaj."

La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la
Bonan Sorcxistinon pro sxia komplezo, kaj Doroteo krietis, "Certe vi
estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraux ne informis min kiel reiri
al Kansas."

"Viaj Argxentaj sxuoj portos vin trans la dezerton," respondis
Glinda. "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi
venis al cxi tiu lando reiri al via Onklino Em."

"Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la
Birdotimigilo. "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la
kultivisto."

"Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi
eble starus rustigxante en la arbaro gxis la fino de la mondo."

"Kaj mi por cxiam estus malkuragxa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto
en la tuta arbaro bonkore parolus al mi."

"Cxio cxi estas vera," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis
utili al cxi tiuj bonaj amikoj. Sed nun kiam cxiu el ili havas kion li plej
deziris, kaj cxiu el ili estas felicxa havante regnon en kiu li povos
regi, mi kredas ke mi deziras reiri al Kansas."

"La Argxentaj sxuoj," diris la Bona Sorcxistino, "havas mirindajn
kapablojn. Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspektoj estas ke ili povas
porti vin al iu ajn loko en la mondo per tri pasxoj, kaj cxiu pasxo estos
farita dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje
kaj ordoni ke la sxuoj portu vin kien vi deziras iri."

"Se estas tiel," diris la infano gxojoplene, "mi tuj petos ke ili portu
min al Kansas!"

Sxi cxirkauxbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante
lian kapon. Post tio sxi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis
kaj per tio multe endangxerigis siajn artikojn. Sed sxi cxirkauxpremis al
si la molan, pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataux kisi lian
pentritan vizagxon, kaj trovis sin mem ploranta pro cxi tiu bedauxroplena
foriro for de siaj amantaj kamaradoj.

Glinda la Bona malsuprenpasxis de sia rubena trono por adiauxkisi la
malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis sxin pro la komplezoj faritaj
al sxiaj amikoj kaj sxi mem.

Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte
adiaux, sxi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj sxuoj, dirante,
"Portu min hejmen al Onklino Em!"

Tuj sxi flugadis tra la aero, tiom rapide ke sxi povis vidi kaj senti
nur la venton pasantan sxiajn orelojn.

La Argxentaj sxuoj nur trifoje pasxis, kaj post tio sxi haltis tiom subite
ke sxi ruligxis plurfoje sur la herbaro antaux ol scii kie sxi estas.

Fine sxi sidigxis kaj cxirkauxrigardis.

"Nekredeble!" sxi kriis.

Cxar sxi sidas sur la largxa ebenajxo de Kansas, kaj tuj antaux sxi
estis la nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la
forportigxo de la malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la
bovinojn en la bonvinkampo, kaj Toto saltis de sxiaj brakoj kaj kuris
al la brutejo gxoje bojante.

Doroteo starigxis kaj trovis sin staranta en nur siaj sxtrumpoj. Cxar la
Argxentaj sxuoj forfalis de sxi dum la flugo tra la aero, kaj perdigxis
por cxiam en la dezerto.




Cxapitro XXIV.  Denove hejme.


Akvumonte la brasikojn, Onklino Em estis jxus veninta el la domo. Sxi
suprenrigardis kaj vidis Doroteon kuranta al sxi. "Mia amata infano!"
sxi kriis, prenegante la malgrandan knabinon en siajn brakojn kaj
kovrante sxian vizagxon per kisoj. "El kie vi venis?"

"El la Lando Oz," diris Doroteo, sobre. "Kaj ankaux revenis Toto. Kaj
ho, Onklino Em, mi gxojegas reesti hejme!"




De La Unua Esperanta Eldono



Unue eldonita en la Angla kiel The Wonderful Wizard of Oz de George
M. Hill Co, 1900.

Unua Esperanta eldono: La Mirinda Sorcxisto de Oz, eld. BOOKLEAF
PUBLISHING, Beverley WA 6302, Auxstralio, 1996.





End of Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ ***

***** This file should be named 31348.txt or 31348.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        https://www.gutenberg.org/3/1/3/4/31348/

Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
https://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
https://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at https://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit https://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: https://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     https://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
