The Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: La Asocio de la Junuloj
       Dramo en kvin aktoj

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release Date: December 8, 2007 [EBook #23774]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ***




Produced by Andrew Sly





Noto de tekstpreparanto:

En cxi tiu askia teksto, mi uzas la x-metodon por la cxapelitaj
literoj. Ankaux, mi uzas la cxi-subajn kodojn anstataux aliaj
signoj kiu mankas en la askia signaro.

  [*a] Minuskla a kun ringo
  [*A] Majuslka A kun ringo
  [:o] Minuskla o kun tremao
  [/o] Minuskla streko-o





HENRIK IBSEN

LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

Dramo en kvin aktoj

(De unges Forbund)

(1869)

Tradukis:
Odd Tangerud
(1999)

Eldonejo: JEC Scandinavia a/s

  Postboks 54
  N - 3401 Lier
  Tlf. 32 85 50 03
  Fax. 32 85 5082



LA ASOCIO DE LA JUNULOJ

ROLOJ:

  CXAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo.
  ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto.
  TORA, lia filino.
  SELMA, edzino de la grandkomercisto.
  DOKTORO FJELDBO, kuracisto cxe la ferfarejo.
  ADVOKATO STENSG[*A]RD.
  PROPRIETULO MONSEN, sur "Storli" (lia bieno).
  BASTIAN MONSEN, lia filo.
  RAGNA, lia filino.
  TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en "Storli".
  FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL.
  BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD.
  DANIEL HEJRE.
  SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino.
  LIBROPRESISTO ASLAKSEN.
  SERVISTINO cxe la cxambelano.
  SERVISTO.
  KNABINO, dungitino cxe sinjorino RUNDHOLMEN.
  VILAGXANOJ, GASTOJ de la CXAMBELANO, k.t.p.


[*A] / [*a] prononcigxas kiel longa o.


(La intrigo okazas cxe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.)




UNUA AKTO


(17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la cxefa domo. Muziko kaj
danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantauxe,
pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaux la sama
estas tablo kun benkoj. Transe cxe la alia flanko antauxe estas alia
tablo, ornamita per floroj kaj kun apogsegxoj cxirkauxe.)

  [1] La nacia tago de Norvegio.

(Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en
la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto
Ringdal_, ankaux kun komitata banto, staras apud la tablo
maldekstre.)


BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

-- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel
kiel ni prenis gxin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi
gxin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo!

AUXSKULTANTOJ

Hura, hura, hura!

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna
Lundestad!

OPAJ VOCXOJ

Tsx! Tsx!

MULTAJ VOCXOJ

(superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura!

(La auxskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo
_Bastian, advokato Stensg[*a]rd_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin
antauxen tra la amaso.)

MONSEN

Je mia savo li nun farigxas antikva!

ASLAKSEN

Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho!

MONSEN

Tiun paroladon li nun estas farinta cxiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_
memoras. Venu do jen --!

STENSG[*A]RD

Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por
via filino.

MONSEN

Ho, Ragna certe retrovos nin.

BASTIAN

Al sxi mankas nenio; kandidato Helle estas kun sxi.

STENSG[*A]RD

Helle?

MONSEN

Jes, Helle. (pusxas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj
ni ja cxiuj estas. Venu do! Jen ni sidas sxirmitaj kontraux cxiu ajn;
kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta cxe
la tablo maldekstre)

RINGDAL

(alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita --

STENSG[*A]RD

Rezervita? Por kiu?

RINGDAL

Por la cxambelano kaj la liaj.

STENSG[*A]RD

Ho cxu, la cxambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja cxeestas.

RINGDAL

Ne, sed ni povas atendi ilin cxiun momenton.

STENSG[*A]RD

Ke ili eksidu aliloke. (prenas segxon)

LUNDESTAD

(metas manon sur la segxon) Ne, la segxo staru, kiel dirite.

MONSEN

(ekstaras) Venu, sinjoro Stensg[*a]rd! Jen estas same bona loko.
(iras transen dekstren) Servisto! Hm, ecx ne servisto. Tion la
festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj
sercxu kvar botelojn da cxampano. Postulu la plej multekostan. Diru
ke Monsen pagos!

(_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.)

LUNDESTAD

(iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensg[*a]rd_) Vi do
ne prenu tion cxi cxagrenigxe --

MONSEN

Ne, cxagrenigxe --! Je Dio! Fore de tio!

LUNDESTAD

(dauxre al _Stensg[*a]rd_) Cxar ja tute ne estas mi persone; estas la
festenkomitato, kiu decidis --

MONSEN

Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei --

LUNDESTAD

(kiel antauxe) Ni estas ja cxi tie sur la tereno de la cxambelano.
Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la gxardenon por cxi tiu
vespero; kaj tial ni opiniis --

STENSG[*A]RD

Ni sidas bonege cxi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi
negxenate, -- mi aludas la popolamason.

LUNDESTAD

(amike) Nu ja; do cxio estas ja bona. (iras al la fono)

ASLAKSEN

(el la tendo) Nun baldaux venos la servisto kun la vino. (eksidas)

MONSEN

Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj
tio ecx en la libertago! Jen provo pri la tuta arangxo.

STENSG[*A]RD

Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiajxon?

MONSEN

Malnova heredita kutimacxo, sciu.

ASLAKSEN

Vi estas novulo cxi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensg[*a]rd.
Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam --

SERVISTO

(alportas cxampanon) Cxi tie mendigxis, -- cxu?

ASLAKSEN

Jes certe. Jen; enversxu!

SERVISTO

(versxas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen?

MONSEN

Cxio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.)

MONSEN

(tostas kun _Stensg[*a]rd_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato!
Gxojigas min precipe konatigxi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas
honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, eklogxas cxi tie. Ni
multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj
kunvenoj. Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi havas grandan paroltalenton,
kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle
okupigxu en, -- hm, -- okupigxu en --

ASLAKSEN

La lokaj rilatoj.

MONSEN

Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.)

STENSG[*A]RD

Pri vivo kaj vigleco ne mankos!

MONSEN

Brave! Auxdu! Kroman glason por tiu promeso!

STENSG[*A]RD

Ne; haltu; mi jam antauxe --

MONSEN

Ho, babilajxo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo!

(Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele
plenigas la glasojn.)

MONSEN

Krome, -- cxar ni nun hazarde enpensigxis pri tiaj aferoj --, mi
devas diri, ke ne estas precipe la cxambelano, kiu premas cxion sub
la jugo. Ne, tiu kiu staras malantauxe kaj stiras la sledon, tiu
estas maljuna Lundestad, vi sciu!

STENSG[*A]RD

Jes, tion mi auxdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia
liberulo --

MONSEN

Lundestad? Cxu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive
nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi
sin. Tial li ankaux akceptis la parlamentan segxon herede post sia
patro. Je Dio, cxio ja iras herede cxi tie.

STENSG[*A]RD

Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzajxo.

ASLAKSEN

Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon!

STENSG[*A]RD

Mi ja ne diras ke mi --

ASLAKSEN

Jes, gxuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj
diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete
polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias.

MONSEN

Sed se io okazu, gxi efektive okazu baldaux. La elekto de elektistoj
okazos iun el cxi tiuj tagoj.

STENSG[*A]RD

Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus
sur vin?

MONSEN

Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la
komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti
personajn konsiderojn.

STENSG[*A]RD

Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone
rimarkis.

MONSEN

Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro --

ASLAKSEN

Hm, hm; estas kasxesploruloj vagantaj.

DANIEL HEJRE

(el la tendo; miopa; cxirkauxrigardas kaj venas pliproksimen) Ho,
cxu mi kuragxus prunte peti liberan segxon; mi volus eksidi jen, tie.

MONSEN

Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed cxu vi ne povas sidi cxe
cxi tiu tablo?

DANIEL HEJRE

Jen? Cxe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! cxampana
vino, mi kredas.

MONSEN

Jes. Vi eble kuntrinkos glason?

DANIEL HEJRE

Ne, dankon! Tiu cxampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, gxi --;
nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur
_havus_ glason.

MONSEN

Bastian, eniru sercxi unu.

BASTIAN

Ho, Aslaksen, eniru, kaj sercxu glason.

(_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento)

DANIEL HEJRE

La sinjoroj do ne gxenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon,
Aslaksen (salutas al _Stensg[*a]rd_) Fremda vizagxo. Nove veninta.
Versxajne advokato Stensg[*a]rd, se mi ne eraras.

MONSEN

Tute gxuste. (prezentante) Advokato Stensg[*a]rd, sinjoro Daniel Hejre --

BASTIAN

Kapitalisto.

DANIEL HEJRE

Antauxa, pli gxuste dirite. Nun mi senigxis je la tuto; kvitigxis,
oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu.

MONSEN

Trinku, trinku nun, dum sxauxmas.

DANIEL HEJRE

Sed friponajxoj, komprenu; artifikoj kaj tiajxoj, -- nu suficxe
dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos
kvitigxinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam
la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Cxu vi ne trinku
por tio? Cxu?

STENSG[*A]RD

Ja, cxu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas?

DANIEL HEJRE

He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi
aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata
altedevena. Ne; tiu estas cxambelano Bratsberg, -- kara juna amiko!

STENSG[*A]RD

Ho cxu? En komercaj aferoj la cxambelano certe estas honesta homo.

DANIEL HEJRE

Cxu tion vi diras, vi juna homo? Hm; suficxe dirite! (proksimigas sin)
Antaux dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan
kapitalon post mia patro. Vi certe auxdis rakonti pri mia patro?
Cxu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis
sxipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis
siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis suficxe ricxa por
tio; nu suficxe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads.

ASLAKSEN

Cxu li ne ankaux orumis la kamentubojn?

DANIEL HEJRE

Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere gxi aperis longe antaux via
tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaux mi faris. Multekosta
vojagxo al Londono --; cxu vi ne auxdis paroli pri mia vojagxo al
Londono? Mi kvazaux kondukis kun mi kortegon; -- cxu vi vere ne
auxdis paroli pri tio? Cxu? -- Kaj kiom mi ja estas forjxetinta sur
artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antauxenpusxinta junajn
talentulojn?

ASLAKSEN

(ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj!

MONSEN

Nu? Cxu vi volas forlasi nin?

ASLAKSEN

Jes, mi volas iom movi min. (foriras)

DANIEL HEJRE

(mallauxte) Ankaux li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel
cxiuj la aliuloj; he-he! Cxu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al
studado?

STENSG[*A]RD

Vere? Cxu Aslaksen studis?

DANIEL HEJRE

Kiel la juna Monsen; -- neniam farigxis al io; ankaux kiel -- suficxe
dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam
frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholajxoj --

MONSEN

Sed vi tute erarvojigxis de tio, kion vi volis rakonti al Stensg[*a]rd
pri la cxambelano.

DANIEL HEJRE

Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte,
malsuprenigxis por la maljuna cxambelano, -- patro de la nuna, vi
komprenas; cxar ankaux _li_ estis cxambelano --

BASTIAN

Kompreneble; cxio heredigxas cxi tie.

DANIEL HEJRE

Inkluzive cxiuj gxentilaj ecoj. Suficxe dirite. La malaltigo de la
mona valoro, -- malprudentajxoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li
tirigxis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el
la bieno --

STENSG[*A]RD

Kaj via patro acxetis?

DANIEL HEJRE

Kaj acxetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredajxon;
mi faras milojn da plibonigajxoj --

BASTIAN

Kompreneble.

DANIEL HEJRE

Toston! -- Plibonigajxojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la
arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2]
-- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refarigxi!

  [2] Nomo uzata por ne devi uzi la gxustan. Malestime.

STENSG[*A]RD

Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi.

DANIEL HEJRE

Ne tiel facile! Kelkaj formalajxoj estis forgesitaj, li pretendis.
Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu lauxe farigxis dauxra. Kaj
kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo?

MONSEN

Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe ecx
_kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, ecx miaj senkulpaj infanoj --

BASTIAN

(frapas la tablon) Usx, patro, -- se mi havus certajn personojn cxi
tie!

STENSG[*A]RD

Viaj infanoj, vi diras?

MONSEN

Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Cxu li ne estas bone edukita --?

DANIEL HEJRE

Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo;
kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilingxeniero,
_tio_ li do estas.

BASTIAN

Jes, tio mi estas, morto kaj plago!

MONSEN

Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj
ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungigxis por la komunuma laboro? Kiu
dungigxis por la vojlaboroj cxi tie -- precipe la du lastajn jarojn?
Por ili dungigxis eksterlandanoj -- aux almenaux fremduloj, --
personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias!

DANIEL HEJRE

Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la
sxparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton
kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion
nia grandioza gastiganto lauxsxajne ne havas. Se temas pri posto de
konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; cxiam iu kiu gxuas
la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas
la roma legxaro; tio signifas, ke oni suferas sxiprompon en la
komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto!

MONSEN

Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj
procesoj?

DANIEL HEJRE

Ili dauxre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je cxi tiu
momento. Ho, kiom da cxikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu
rilato! Venontan semajnon farigxos necese por mi voki la tutan urban
konsilantaron al la jugxa konsilantaro.

BASTIAN

Cxu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la
jugxa konsilantaro?

DANIEL HEJRE

Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis.

MONSEN

Ha-ha! Cxu ne, nu?

DANIEL HEJRE

Mi havis legxan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Gr[:o]nsundon,
kaj malfelicxe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la
ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ --

BASTIAN

Nu, do ke la diablo --!

DANIEL HEJRE

Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj strecxas la arkon
gxis gxi rompigxas; la pontan arkon mi aludas; cxio estas ja hereda
--; suficxe dirite![3]

  [3] En la norvega lingvo cxi tiu esprimo signifas ankaux "stultulo".

MONSEN

Ho-ho-ho! "Suficxedirite", jes! Trinku nun vi, "Suficxedirite"!
(al _Stensg[*a]rd_) Vi auxdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por
esprimi sin kiel li sxatas.

DANIEL HEJRE

Jes, la parollibereco estas ja la sola sxtataneca rajto, kiun mi alte
taksas.

STENSG[*A]RD

Nur domagxo, ke tiu rajto estas limigita per la legxoj.

DANIEL HEJRE

He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por
insultproceso? Cxu? Nepre ne akceptu tolerajxon, estimatulo! Mi estas
maljuna praktikanto, mi!

STENSG[*A]RD

Koncerne insultoj?

DANIEL HEJRE

Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere
honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas cxi
tie sidinta parolante nekasxeme pri viaj forestantaj amikoj.

STENSG[*A]RD

Forestantaj amikoj?

DANIEL HEJRE

La filo certe valoras la honoron; suficxe dirite! Tiel ankaux la
filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis jxeti makuleton sur la
karakteron de la cxambelano --

STENSG[*A]RD

Tiuj de la cxambelano? Cxu estas tiuj de la cxambelano, kiujn vi
nomas miajn amikojn?

DANIEL HEJRE

Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias.

BASTIAN

Vizitojn?

MONSEN

Cxu kio?

DANIEL HEJRE

Aux, aux, aux! Jen mi eble malkasxis ion, kio --

MONSEN

Cxu vi faris vizitojn al la cxambelano!

STENSG[*A]RD

Babilajxo! Falsajxoj!

DANIEL HEJRE

Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto?
(al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro lauxlitere. Kiam mi
diras "vizito", mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en
frako kaj flavaj gantoj; sed kio --!

STENSG[*A]RD

Kaj mi diras al vi, ke mi ecx ne estas parolinta vivan vorton kun tiu
familio!

DANIEL HEJRE

Cxu eblas? Cxu vi ecx ne la duan fojon estis akceptata? Jes, cxar la
unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias.

STENSG[*A]RD

(al _Monsen_) Mi havis skribajxon por transdoni de iu tria persono
en Kristiania; tio estas la tuto.

DANIEL HEJRE

(ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiajxo! Jen venas
juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la
provitan grandulon en lia domo; rifugxas al li kiu havas la sian en
sekureco, por peti, -- nu suficxas! La grandulo sxlosfrapas la
pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri
io estas, -- suficxas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej
indigniga krudeco!

STENSG[*A]RD

Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kusxi.

DANIEL HEJRE

Ne hejme! Li, kiu cxiam diradas: "Mi estas cxiam hejme por honestaj
homoj!"

STENSG[*A]RD

Cxu li tion diras?

DANIEL HEJRE

Ia dirajxo. Ecx sinjoro Monsen neniam akceptigxas. Sed mi ne
komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; cxar
cxu vi scias kion mi auxdis hieraux?

STENSG[*A]RD

Mi ne volas scii, kion vi auxdis hieraux.

DANIEL HEJRE

Fina punkto do. Cetere la dirajxo por mi ne estis eksterordinara; --
nome en la busxo de cxambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li
aldonus la vorton "radik-hakisto".

STENSG[*A]RD

Radik-hakisto?

DANIEL HEJRE

Cxar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la cxambelano nomis
vin radik-hakisto kaj aventuristo.

STENSG[*A]RD

(eksaltas) Kion do?

DANIEL HEJRE

Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aux aventuristo kaj radik-hakisto,
mi ne povas garantii por la vico de la vortoj.

STENSG[*A]RD

Kaj tion vi auxdis?

DANIEL HEJRE

Mi? Se mi cxeestus, sinjoro advokato Stensg[*a]rd, ne mankus al vi la
defendon, kiun vi meritas.

MONSEN

Jen vi vidas kio elvenas el --

STENSG[*A]RD

Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --?

DANIEL HEJRE

Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas
mian kolon. Eble nur sxercema parolturnigxo. Morgaux vi povos postuli
klarigon. Jes, cxar vi ja certe invitigxis al la festena tagmangxo?
Cxu?

STENSG[*A]RD

Mi ne iros al iu tagmangxo.

DANIEL HEJRE

Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --!

STENSG[*A]RD

Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus?

MONSEN

Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej
proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.)

STENSG[*A]RD

Kion tio signifus, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian
manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu
min, ankoraux atendas vin multaj amaraj travivajxoj sur la areno de
la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas
bela; ecx kortusxa; sed, sed, -- fidemo estas argxento; monda sperto
estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensajxo, vidu! Dio estu
kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.)

(_Cxambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de
maldekstre.)

ANDERS LUNDESTAD

(cxe la tribuno, signas por auxskultado) Sinjoro administranto de la
ferfarejo Ringdal havas la vorton.

STENSG[*A]RD

(vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton!

LUNDESTAD

Poste!

STENSG[*A]RD

Ne! -- Nun! Tuj!

LUNDESTAD

Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton.

RINGDAL

(sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En cxi tiu momento ni havas
la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la
malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin
suprenrigardi al li kvazaux al patro; li, kiu cxiam estas preta same
al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu
ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora
gasto ne sxatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por
cxambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura!

LA AMASO

Hura! Hura! Hura!

(Entuziasma aplauxdo; oni cxirkauxas la cxambelanon, kiu dankas kaj
premas la manojn de la plej proksimaj.)

STENSG[*A]RD

Cxu mi _nun_ rajtas paroli?

LUNDESTAD

Bonvolu. La tribuno staras je via servo.

STENSG[*A]RD

(eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon!

LA JUNULOJ

(amasigxas cxirkaux lin) Hura!

LA CXAMBELANO

(al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo?

FJELDBO

Advokato Stensg[*a]rd.

LA CXAMBELANO

Nu, li!

STENSG[*A]RD

Auxskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Auxskultu min, vi,
kiuj havas la gxojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj
koroj, ecx se gxi kusxas ligita. Mi estas fremdulo inter vi --

ASLAKSEN

Ne!

STENSG[*A]RD

Dankon por tiu "ne"! Mi prenas gxin kiel atesto de la sopiro kaj la
bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas jxurite, ke cxi tie mi
staras kun granda kaj fresxa koro por via lamento kaj gxojo, por via
sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --!

ASLAKSEN

Vi _havas_, sinjoro advokato!

LUNDESTAD

Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton.

STENSG[*A]RD

Vi ecx malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la
liberecotago, knaboj!

LA JUNULOJ

Hura por la libereco!

STENSG[*A]RD

Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi auxdis. Oni volas fari vin
senvocxaj! For tia perforta regximo! Mi ne volas stari cxi tie
parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune.
Ni parolu sen cxirkauxfrazoj!

LA AMASO

(en kreskanta gxojego) Hura!

STENSG[*A]RD

Ne plu tiuj sterilaj cxerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza
rikoltajxo gxermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo!
Gxi estas ja la tempo de gxermado; gxi estas ja la juna sxvelanta
virginmonato de la jaro. Gxis la unua de Junio estos gxuste du
monatoj de post kiam mi logxigxis cxi tie inter vi. Kaj kiom do mi
estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelajxoj kaj de
belajxoj cxi tie!

LA CXAMBELANO

Pri kio estas li vere parolanta, doktoro?

FJELDBO

Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj.

STENSG[*A]RD

Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaux
vidis la degenerigantan animon, kiu kusxas premegante super la
talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn,
varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaux tiujn,
kiuj fermis la pordon al ili.

TORA

Ho, Dio!

LA CXAMBELANO

Kion li aludas per tio?

STENSG[*A]RD

Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Trovigxas en la vetero, en la
aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskusxigas premegon
kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun
reaperanton!

LA AMASO

Hura! Hura por la 17-a de Majo!

TORA

Venu, patro --!

LA CXAMBELANO

Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro?

FJELDBO

(rapide) Ho, estas pri --  (flustras kelkajn vortojn)

LA CXAMBELANO

Aha! Cxu vere tiel?

TORA

(mallauxte) Dankon!

STENSG[*A]RD

Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas
kunteni, knaboj!

MULTAJ VOCXOJ

Jes! Jes!

STENSG[*A]RD

Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaux
posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por cxia energio,
por cxia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Auxskultu min! Ni
starigos asocion. La monsako cxesis regi en la komunumo!

LA CXAMBELANO

Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --!

STENSG[*A]RD

Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj
voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito
kaj malvenko al cxiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antauxen
iros laux nia volo.

LA AMASO

Hura!

STENSG[*A]RD

Oni jxetis al mi vizagxen mokeman "brave" cxi-vespere --

LA CXAMBELANO

Ne!

STENSG[*A]RD

Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas
tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; cxar
estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do
internen en la restoracion; -- en tiu cxi horo ni volas starigi nian
asocion!

LA AMASO

Hura! Portu lin! Portu lin!

(Li suprenlevigxas sur kunplektitaj brakoj.)

VOCXOJ

Parolu! Pli! Pli!

STENSG[*A]RD

Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj
la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- cxi tie
en la distrikto!

(Li portigxas en la tendon dum entuziasma aplauxdo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(sekigas la okulojn) Ho, kia busxo sidas sur tiu homo! Cxu oni ne
sxatus kisi lin, sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, vi! Tion mi ja kredas.

DANIEL HEJRE

Cxu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Uf, kiel acxa vi estas!

(Sxi iras en la tendon; ankaux _Daniel Hejre_.)

LA CXAMBELANO

Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed
certe konvene!

LUNDESTAD

(proksimigxas) Mi tre bedauxras, sinjoro cxambelano --

LA CXAMBELANO

Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu
ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaux.
(turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraux
tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda.

FJELDBO

Cxu?

TORA

Al la vizito vi aludas --?

LA CXAMBELANO

Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin
priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras.
Nu, felicxe ke mi povos tion ripari.

TORA

Kiel --?

LA CXAMBELANO

Venu, Tora; ni volas jam cxi-vespere --

FJELDBO

Ho ne, sinjoro cxambelano, cxu tio do estas prudenta --?

TORA

(mallauxte) Tsx!

LA CXAMBELANO

Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla
devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis gxojigan tempeton. Tio
estas pli ol vi pretigis por mi hodiaux.

FJELDBO

Mi, sinjoro cxambelano?

LA CXAMBELANO

Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj --

FJELDBO

Cxu mi povus demandi, kion mi --?

LA CXAMBELANO

Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudigxemon. Mi neniam estas
altrudigxema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton.

(_La cxambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas
ilin penseme.)

PRESISTO ASLAKSEN

(el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun  okazigxas,
sinjoro doktoro!

FJELDBO

Kio okazigxas?

ASLAKSEN

Li starigas la asocion. Gxi estas preskaux starigita.

LUNDESTAD

(malrapide proksimigxas) Cxu multaj enskribigxas?

ASLAKSEN

Ni havas nun cxirkaux 37 krom vidvinoj kaj tiajxoj. Inkon kaj plumon,
mi diras! Neniu servisto cxeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras
malantaux la tendon)

LUNDESTAD

Puh; tio cxi estis varma tago.

FJELDBO

Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post cxi tiu.

LUNDESTAD

Cxu vi opinias ke la cxambelano farigxis tre kolera?

FJELDBO

Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio?

LUNDESTAD

Hm; mi diras nenion. Kion do diri?

FJELDBO

Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco cxi tie en la
distrikto.

LUNDESTAD

Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu
Stensg[*a]rd.

FJELDBO

Kaj viro kiu volas antauxen.

LUNDESTAD

La junuloj cxiam volas antauxen. Ankaux mi volis antauxen, kiam mi
estis juna; nenio estas direnda kontraux tio. Sed ni povus eble iri
internen --

DANIEL HEJRE

(el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, cxu vi eniros por interpelacii?
Cxu? Fari oponon? He-he! Cxar tiaokaze vi devas rapidigxi.

LUNDESTAD

Ho, mi tamen certe venos suficxe frue.

DANIEL HEJRE

Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la
tendo)  Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas
plenumita.

LUNDESTAD

Certe permesigxas ke oni auxskultu; mi tenas min silenta. (eniras)

DANIEL HEJRE

Jen ankaux unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun
falontaj! Cxi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas
delikate, jeno!

FJELDBO

Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial gxi vere interesas vin?

DANIEL HEJRE

Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro!
Kiam mi gxojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Cxi tie
kreigxos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio
povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la
imperiestro de Auxstrujo kaj la regxo de Francio: Por mi estas
sensignife cxu la porko mangxas la hundon aux cxu la hundo mangxas la
porkon. (eliras en la fono dekstre)

LA AMASO

(en la tendo) Advokato Stensg[*a]rd vivu! Li vivu! Hura! Hura por la
Asocio de la junuloj! Vinon! Puncxon! Hoj; hoj! Bieron! Hura!

BASTIAN MONSEN

(el la tendo) Dio benu vin kaj cxiujn homojn! (kun plorsufokata
vocxo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega cxi-vespere. Mi devas ion
fari!

FJELDBO

Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari?

BASTIAN MONSEN

Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por drasxi kelkajn el miaj
amikoj. (elen malantaux la tendon)

(Stensg[*a]rd venas el la tendo, sen cxapelo kaj en forta ekscito.)

STENSG[*A]RD

Kara Fjeldbo, cxu estas vi?

FJELDBO

Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --?

STENSG[*A]RD

Kompreneble; sed --

FJELDBO

Kaj kio sekvu poste el tio cxi? Kiuj postenoj de konfido en la
komunumo? Estro en la banko? Aux eble --?

STENSG[*A]RD

Ho, ne parolu al mi pri tiajxoj! Vi ankaux ne pensas tiel. Vi ne
estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti.

FJELDBO

Jen io por auxdi!

STENSG[*A]RD

Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antauxe! Farigxis dezerte inter ni.
Estis tiom da malgxojigajxoj cxe vi, sxercemo, moko, kiuj forpusxis
min. Ho, estis do maljuste de mi! (cxirkauxbrakas lin)  Ho, vi
eterna Dio, kiom felicxa mi estas!

FJELDBO

Ankaux vi! Ecx mi; ecx mi!

STENSG[*A]RD

Jes, cxu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de
beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta,
amiko? Kion mi, sentauxgulo, estas farinta, ke mi farigxis tiel
ricxigata?

FJELDBO

Jen mia mano! Cxi-vespere mi, je mia savo, sxatas vin!

STENSG[*A]RD

Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Cxu ne estas nedirebla
felicxo tiel povante entuziasmigi cxiujn, cxiujn el la amaso? Cxu oni
ne farigxu bona el dankemo? Kaj cxu oni ne devas ami cxiujn homojn?
Sxajnas al mi, ke mi povus premegi cxiujn al mi, plori kaj pardonpeti
por pardono, cxar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili.

FJELDBO

(silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Ecx ne
rampulo, ecx ne verda folio laux la vojo povus mi subtreti
cxi-vespere.

STENSG[*A]RD

Vi?

FJELDBO

Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi
komprenas vin.

STENSG[*A]RD

Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la gxojo sonas foren super la
herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne
akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio.

FJELDBO

Jes, sed diru nun, -- kio konstruigxos poste -- morgaux kaj cxiujn
labortagojn?

STENSG[*A]RD

Konstruigxos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam
songxis, -- aux eble mi tion vidis; tamen ne, mi songxis; sed tiel
vive; sxajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta jugxo super
la tero. Mi povis vidi gxian tutan rondon. Neniu suno estis; nur
flava ventega lumo. Ventegis; blovigxis de okcidente kaj gxi
kunbalais cxion; unue gxi forventis velkigxintan foliaron, poste
homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batigxis
dense cxirkaux ili, tiel ke aspekte ili sxvebis kvazaux sidantaj dum
la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn
cxapelojn en vento; sed kiam ili proksimigxis, ili estis imperiestroj
kaj regxoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion
ili cxiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj
kaj regnaj globoj. Ho, preterblovigxis centoj kaj centoj el cxiaj
specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj gxemis kaj
demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondigxis:
Vocxo parolis, kaj tiu sola vocxo tiel resonis, ke la ventego
vekigxis!

FJELDBO

Kiam vi songxis tion cxi?

STENSG[*A]RD

Ho, iam, -- mi ne memoras; antaux pluraj jaroj.

FJELDBO

Okazis ribelo ie en Euxropo, kaj vi mangxis ion pezan por
vespermangxo kaj legis gazetojn poste.

STENSG[*A]RD

La sama glacia fluo, la sama kurento laux la dorso mi sentis
cxi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la vocxo --

FJELDBO

Auxskultu, kara Stensg[*a]rd, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas
esti la vocxo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu vocxo? Cxi
tie en la voktejo? Aux, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj
estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekigxas_? Nu ja,
homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la
grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataux la fugxantaj
imperiestroj kaj regxoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras
sian parlamentan mandaton. Kio farigxos do cxio? Farigxos kiel unue
montrigxis en la songxo, -- filistroj en vento.

STENSG[*A]RD

En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren
ventego frapas.

FJELDBO

Babilajxo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi,
blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn
armilojn gxuste kontraux la honesteco kaj tauxgeco inter ni --

STENSG[*A]RD

Ne estas vero!

FJELDBO

Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis cxi tien en
la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio farigxos via
malsukceso. Cxambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas
fidi. Cxu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes,
cxar --

STENSG[*A]RD

Mi toleras ecx ne vorton pli! Ecx ne solan vorton, kiu insultas miajn
amikojn!

FJELDBO

Rigardu gxisfunde en vi mem, Stensg[*a]rd! Cxu sinjoro Mons Monsen vere
estas via amiko?

STENSG[*A]RD

Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi --

FJELDBO

Li vane malfermas sian domon por la honestuloj cxi tie.

STENSG[*A]RD

Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj
oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli
per komplezemo kaj rekono, kiu --

FJELDBO

Rekono; jes bedauxrinde, -- jen la kerna punkto.

STENSG[*A]RD

Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas
talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj
aferoj.

FJELDBO

Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaux legas; li abonas la gazetojn
kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi
skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble
montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la
gazetoj.

STENSG[*A]RD

Auxskultu, Fjeldbo, nun denove elmergigxas la fecxo en vi. Cxu vi
neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial cxiam supozi
fiajn aux ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi
denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la
kernan punkton. Cxu vi konas Ragna?

FJELDBO

Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio.

STENSG[*A]RD

Jes, sxi foje venas al la familio de la cxambelano.

FJELDBO

En tuta silento. Sxi kaj frauxlino Bratsberg estas amikinoj ekde la
tempo de konfirmacio.

STENSG[*A]RD

Kaj kion vi diras pri sxi?

FJELDBO

Jes, post cxio kion mi auxdis, sxi certe estas ege sxatinda knabino.

STENSG[*A]RD

Ho, vi devus esti vidanta sxin en la hejmo. Sxi ne havas penson krom
pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas sxi ja fleginta sian
patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn
jarojn de sia vivo.

FJELDBO

Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi,
kara amiko, cxu mi kredus, ke --?

STENSG[*A]RD

Jes, Fjeldbo, mi vere amas sxin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi
bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide
post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fiancxigxinta en Kristianio?

FJELDBO

Jes, oni rakontis tion.

STENSG[*A]RD

La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona
por ambaux partoj. Kredu, mi suficxe suferis sub tiu afero; mi sentis
min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster
tio; tio estis ja mia kialo por forlogxigxi.

FJELDBO

Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem?

STENSG[*A]RD

Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari.

FJELDBO

Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda felicxo! Ho, mi povus
tiom diri --

STENSG[*A]RD

Cxu vi povus? Cxu sxi ion diris? Eble al frauxlino Bratsberg?

FJELDBO

Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio cxi, povas
iradi cxi tie dibocxante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilagxara
babilado povas penetri en animon, kiu --

STENSG[*A]RD

Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla masxino. Almenaux mi
ne. Krome, gxuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al
sxi.

FJELDBO

Damnite banala vojo.

STENSG[*A]RD

Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antauxen en
la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraux staras
cxe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi.

FJELDBO

Jes, sed ne estas gxiaj sagxodentoj.

STENSG[*A]RD

Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan
deziron. Vi vagadis pigre cxiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento,
jen antaux la ekzameno, jen eksterlande kaj nun cxi tie --

FJELDBO

Nu jes, eble; sed tamen estis gxuinde. Kaj ne sekvas iu lacigxo
poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de
la tablo post kiam --

STENSG[*A]RD

Kiun ajn aludon; sed tiun cxi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras
per tiajxo. Vi forprenas de mi la spiritan levigxon --

FJELDBO

Jes, sed sciu do; kiam la levigxo estas tiel malfiksa --

STENSG[*A]RD

Ne faru, mi diras! Cxu vi rajtas enrompi en mian felicxon? Cxu vi
eble kredas, ke mi ne estas honesta?

FJELDBO

Ho jes, je la cxielo, mi kredas!

STENSG[*A]RD

Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem?
(bruo kaj kriado en la tendo) Auxskultu, auxskultu! Ili trinkas je
mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en
gxi _estas_ vero!

(_Frauxlino Bratsberg, frauxlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de
maldekstre transpasxas la ejon mezfone.)

KANDIDATO HELLE

(al _frauxlino Bratsberg_) Jen vidu, frauxlino; jen staras ja gxuste
advokato Stensg[*a]rd.

TORA

Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton;
bonan nokton!

HELLE kaj FRAUXLINO MONSEN

Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.)

TORA

(pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo,
sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro.

STENSG[*A]RD

Por mi --?

TORA

Bonvolu; jen gxi estas. (volas foriri)

FJELDBO

Cxu vi permesas ke mi akompanu?

TORA

Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre)

STENSG[*A]RD

(legas pere de paperlanterno) Jen kio?

FJELDBO

Sed kara, -- kion skribas la cxambelano?

STENSG[*A]RD

(ekridas) Tion mi do ne atendis!

FJELDBO

Sed diru do --?

STENSG[*A]RD

Cxambelano Bratsberg estas kompatinda ulo.

FJELDBO

Kaj tion vi kuragxas --

STENSG[*A]RD

Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kasxas
la leteron) Lasu tion inter ni!

(La kunvenantoj elvenas de la tendo.)

PROPRIETULO MONSEN

Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensg[*a]rd?

LA AMASO

Jen li staras! Hura!

LUNDESTAD

La sinjoro advokato forgesis sian cxapelon. (donas gxin al li)

PRESISTO ASLAKSEN

Bonvolu; jen puncxo! Tuta bovlo!

STENSG[*A]RD

Dankon; ne pli.

MONSEN

Kaj la membroj eble memoras, ke morgaux ni kunvenos en Storli cxe mi
por --

STENSG[*A]RD

Morgaux? Ne, ja ne estus morgaux --?

MONSEN

Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu --

STENSG[*A]RD

Ne, morgaux mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaux aux la tagon
sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaux, kaj
hura por la estonteco!

LA AMASO

Hura! Ni akompanu lin hejmen!

STENSG[*A]RD

Dankon; dankon! Vi do ne devas --

ASLAKSEN

Ni cxiuj akompanos vin.

STENSG[*A]RD

Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; cxar vi ja ne akompanos?

FJELDBO

Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri cxambelano
Bratsberg --

STENSG[*A]RD

Tsx, tsx; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja,
miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antauxas.

MONSEN

Vian brakon, Stensg[*a]rd.

BASTIAN

Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian!

LA AMASO

Kanton! Kanton! Muzikon!

(Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarsxas
dekstren en la fono.)

FJELDBO

(al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro.

LUNDESTAD

Nu jes. Tamen ankaux elstara estro.

FJELDBO

Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Mi? Mi iros hejmen por kusxigi min.

(Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.)

Kurteno




DUA AKTO


(Gxardeno-cxambro cxe la cxambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj
kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la
mangxocxambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la gxardeno.)

(_Presisto Aslaksen_ staras cxe la enirpordo. _Servistino_ estas
enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.)


SERVISTINO

Jes, sed vi ja auxdas, ke la gastoj ankoraux sidas cxetable. Vi devas
reveni poste.

ASLAKSEN

Ne. Cxu mi do ne povas atendi?

SERVISTINO

Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume.

(_Sxi_ iras en la mangxocxambron. _Aslaksen_ eksidas cxe la pordo.
Pauxzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.)

FJELDBO

Nu, bonan tagon, Aslaksen; cxu vi _tie cxi_?

SERVISTINO

(revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas!

FJELDBO

Mi vokigxis al malsanulo.

SERVISTINO

Kaj la cxambelano kaj la frauxlino postdemandis vin.

FJELDBO

Cxu ili faris?

SERVISTINO

Jes, la doktoro absolute envenu. Aux cxu mi eble sciigu ke --

FJELDBO

Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da mangxajxo poste; nun mi
dume atendas cxi tie.

SERVISTINO

Jes, ili certe baldaux estos finintaj. (Sxi eliras en la fono.)

ASLAKSEN

(iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun
kukoj kaj bona vino kaj cxiaj bonajxoj?

FJELDBO

Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonajxoj cxi tie
en la regiono.

ASLAKSEN

Pri tio mi ne povas samopinii.

FJELDBO

Hm. Sed diru, -- cxu vi iun atendas?

ASLAKSEN

Mi iun atendas, jes!

FJELDBO

Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --?

ASLAKSEN

Kusxas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmigxas.

FJELDBO

Kaj la dua plej agxa?

ASLAKSEN

Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por
ni; -- kion diable utilas paroli pri tiajxo!

FJELDBO

Ke mi rigardu vin, Aslaksen!

ASLAKSEN

Nu; kion vi volas vidi?

FJELDBO

Hodiaux vi trinkis.

ASLAKSEN

Mi ankaux faris hieraux.

FJELDBO

Hieraux; jes, nu lasu tion; sed hodiaux kaj --

ASLAKSEN

Sed tiuj tie interne? Sxajnas al mi, ke ankaux ili trinkas.

FJELDBO

Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondicxoj tamen estas
malsamaj en nia mondo.

ASLAKSEN

Mi ne elektis miajn kondicxojn.

FJELDBO

Ne, Dio elektis por vi.

ASLAKSEN

Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam
li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj cxambelano
Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis
reiri al la presejo.

FJELDBO

Nun vi parolas kontraux propra scio. Cxambelano Bratsberg neniam
ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem.

ASLAKSEN

Nu do! Sed kiel kuragxis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel
respondecis por mi? Dio ankaux kulpas, kompreneble. Kial li donus al
mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel
honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilacxulo --

FJELDBO

Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi
en la plej bona intenco.

ASLAKSEN

Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie
ili nun sidas tostante kaj je-la-via-sanigxante, tie ankaux mi sidis;
estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi;
por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en
cxio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe
en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro
litermiksigxis, kiel ni diras en la presejo.

FJELDBO

Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno
vian metion.

ASLAKSEN

Jeno estas bona babilado. Post tiajxo la rango ne plu estas ies
rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur
glaci-glitajxon, -- kaj aldone mi devas auxdi mokvortojn cxar mi
stumblas.

FJELDBO

Nu; mi efektive ne volas severe riprocxi vin --

ASLAKSEN

Ja, tiel vi ja faras gxuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre
kaj la providenco kaj la cxambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj
-- kaj ankaux mi mem! Mi foje intencis klarigi cxion tion, kaj verki
libron pri gxi; sed cxio estas tiel damnite kompleksa ke --
(ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la
tablo.

(La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras
el la mangxosalono elen en la gxardenon. Inter la gastoj estas
_advokato Stensg[*a]rd_ kun _Tora_ cxe la maldekstra kaj _Selma_ cxe la
dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre
apud la pordo en la fono.)

STENSG[*A]RD

Jes, mi ja estas fremdulo cxi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi
ilin konduku.

SELMA

Elen en la libero; vi devas vidi la gxardenon.

STENSG[*A]RD

Ho jes, estus gxuinde! (eliras tra la antauxa vitra pordo dekstre)

FJELDBO

Sed je Dio, tie estas ja Stensg[*a]rd!

ASLAKSEN

Jes, estas li, kiun mi sercxas. Mi suficxe longe postkuris lin;
felicxe mi do renkontis Daniel Hejre --

(_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la mangxosalono.)

DANIEL HEJRE

He-he; je mia savo la sxereo estis bonega! Mi ne gustumis similajxon
post kiam mi estis en Londono.

ERIK BRATSBERG

Jes, cxu ne? Gxi povas tute vivigi homon!

DANIEL HEJRE

Ahx, ahx; estas vera gxojego vidi sian monon tiel bone elspezita.

ERIK BRATSBERG

Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do!

(Ili eliras en la gxardenon.)

FJELDBO

Vi parolos kun Stensg[*a]rd, vi diras?

ASLAKSEN

Mi faros.

FJELDBO

Pri komercajxoj?

ASLAKSEN

Kompreneble; la festoraporto en la gazeto --

FJELDBO

Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere --

ASLAKSEN

En la koridoro?

FJELDBO

En la antauxcxambro, jes! Cxi tie estas nek tempo nek loko --; mi
atentos kiam Stensg[*a]rd momenton estas sola; auxdu --!

ASLAKSEN

Ho jes; mi atendas gxis mia tempo venos. (eliras en la fono)

(_Cxambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja
administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la
mangxosalono.)

CXAMBELANO

(en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la
formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri
tio mi povas certigi al vi.

LUNDESTAD

Nu jes; cxar la cxambelano estas kontenta; tial ankaux mi povas tia
esti.

CXAMBELANO

Tion ankaux mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj versxajne kun
malplena stomako?

FJELDBO

Ne gravas, sinjoro cxambelano; cxi tie ne estas longa distanco al la
mangxajxejo; -- mi rigardas min duone kvazaux hejmano en la domo.

CXAMBELANO

Jen, jen; cxu tiel? Tion vi do ne devus fari antauxtempe.

FJELDBO

Kiel? Vi do ne ofendigxas? Vi ja mem permesis al mi --

CXAMBELANO

Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin
hejmano, kaj vidu cxu vi trovos la vojon al la mangxajxejo.
(frapetas lin sur la sxultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen
_jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia,
kion mi ne memoras.

FJELDBO

Sed sinjoro cxambelano!

LUNDESTAD

Ne, mi asertas --

CXAMBELANO

Neniuj disputoj post la mangxo; ne estas komforte. Nun baldaux ni
ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la gxardenon.)

LUNDESTAD

(al _Fjeldbo_) Cxu auxdigxus kiel strange ke la cxambelano kondutas
hodiaux?

FJELDBO

Tion mi rimarkis jam hieraux vespere.

LUNDESTAD

Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron
Stensg[*a]rd aventuristo aux io tia!

FJELDBO

Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas
malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre)

LUNDESTAD

(al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klarigxas tio, ke
advokato Stensg[*a]rd venas cxi tien?

RINGDAL

Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo.

LUNDESTAD

Do poste? Post la supersxutado, kiun la cxambelano ricevis hieraux --?

RINGDAL

Jes, cxu vi komprenas tiajxon?

LUNDESTAD

Kompreni tion? Ho jes, ho jes.

RINGDAL

(pli mallauxte) Cxu vi opinias, ke la cxambelano timas lin?

LUNDESTAD

Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias.

(Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la gxardenon;
samtempe _Selma_ kaj _Stensg[*a]rd_ aperas en la antauxa gxardena
pordo.)

SELMA

Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidigxas kaj la pregxeja
turo kaj tuta la supra parto de la urbo.

STENSG[*A]RD

Jes, vere; tion mi ne estus kredanta.

SELMA

Cxu ne sxajnas al vi ke la vidajxo de cxi tie estas rava?

STENSG[*A]RD

Cxio estas rava cxi tie; la gxardeno, elvidajxo kaj la sunlumo kaj la
homoj! Ho bona Dio, kiel cxio estas rava! Kaj cxi tie vi logxas la
tutan someron?

SELMA

Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon
ene en la urbo, multe pli bela ol cxi tie; jes, vi certe vidos gxin.

STENSG[*A]RD

Kaj via familio eble ankaux logxas en la urbo?

SELMA

Familio? Kiu tiu familio estus?

STENSG[*A]RD

Nu, mi ne sciis --

SELMA

Ni fabelprincinoj ne havas familiojn.

STENSG[*A]RD

Fabelprincinoj?

SELMA

El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon --

STENSG[*A]RD

Sorcxistinon, nu! Kaj vi do estas princino?

SELMA

De cxiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas jxauxd-nokte. Doktoro
Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi
auxskultu --

ERIK BRATSBERG

(de la gxardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton!

SELMA

Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensg[*a]rd pri la paso de sia
vivo.

ERIK BRATSBERG

Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdauxro de la
sinjorino?

SELMA

Princo, kompreneble. (al _Stensg[*a]rd_) Vi scias, ke cxiam venas princo,
kiu liberigas la princinon de la sorcxajxo, kaj jen cxio estas ege
bona, kaj estas gxojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite
pri la fabelo.

STENSG[*A]RD

Ho; jeno estis tro mallonga.

SELMA

Jes, eble, -- iamaniere.

ERIK BRATSBERG

(cxirkauxbrakas sxin) Sed el tiu fabelo sxpinigxis iu nova, kaj en
gxi la princino farigxis regxino!

SELMA

Samkondicxe kiel la veraj princinoj, cxu?

ERIK BRATSBERG

Kiaj kondicxoj?

SELMA

Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno.

ERIK BRATSBERG

Cigaron, sinjoro Stensg[*a]rd?

STENSG[*A]RD

Dankon; ne nun.

(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la gxardeno.)

SELMA

(al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana?

TORA

Mi? Ne.

SELMA

Ho jes; vi certe estas; sxajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas
la doktoron la lastajn tagojn.

TORA

Ne, mi certigas vin --

SELMA

Babilajxo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, cxu vi ne opinias,
ke tiu varmo mildigxos?

FJELDBO

Cxio havu sian tempon.

TORA

Frosto ja ne estas pli bona --

SELMA

Ne, sed la nesxangxigxanta meza varmo, -- tiel diras ankaux mia edzo.

LA CXAMBELANO

(venas de la gxardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio
ne estas tre bonkonduta al la gastoj.

TORA

Kara patro, nun mi tuj --

LA CXAMBELANO

Aha, cxu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensg[*a]rd.
Pri tio mi zorgu.

TORA

(mallauxte al Fjeldbo) Restu!

(Sxi iras en la gxardenon.)

ERIK BRATSBERG

(proponas al _Selma_ la brakon) Cxu la sinjorino akceptas --?

SELMA

Venu! (ambaux elen dekstre)

LA CXAMBELANO

(postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde.

FJELDBO

Estus ankaux pekinda penso.

LA CXAMBELANO

Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsagxuloj! (ekkrias)
Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Sercxu sxalon por sxi; kaj ne
lasu sxin tiel cxirkauxkuri; sxi malvarmumigxas! Ja, ni homoj estas
malsagxaj, doktoro! Cxu vi havas kuracilon kontraux tiajxo?

FJELDBO

Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaux la orelo, kaj
tiam oni kondutos pli sagxe alian fojon.

LA CXAMBELANO

Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme
cxi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj.

FJELDBO

Nu bone; Stensg[*a]rd, eble ni du --?

LA CXAMBELANO

Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre --

FJELDBO

Jes, ankaux li konsideras sin kiel hejme cxi tie.

LA CXAMBELANO

Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes!

FJELDBO

Nu, ni du kunigxu kaj provu nian plej bonan. (iras en la gxardenon)

STENSG[*A]RD

Sinjoro cxambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi
surprizigxis vidi lin cxi tie.

LA CXAMBELANO

Cxu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de
la juneco. Ni krome kuntusxigxis en multaj niaj vivrilatoj --

STENSG[*A]RD

Jes, pri tiuj kuntusxigxoj sinjoro Hejre nin distris hieraux vespere.

LA CXAMBELANO

Hm!

STENSG[*A]RD

Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboligxus,
kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazajxojn,
kiuj --; entute, sidas malica busxo sur li.

LA CXAMBELANO

Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne
rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondicxo ke
nenio nekavalireca dirigxas pri personoj en mia socio.

STENSG[*A]RD

Mi petas pardonon --!

LA CXAMBELANO

Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom
skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas cxu vi lin gxisfunde
konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe sxuldas.

STENSG[*A]RD

Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke --

LA CXAMBELANO

Mi sxuldas al li la plej bonan en nia familia felicxo, sinjoro
Stensg[*a]rd! Mi sxuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas.
Daniel Hejre zorgis pri sxi en sxia infaneco: sxi estis eta
mirindajxo; donis koncertojn jam je la agxo de dek; jes, vi certe
auxdis sxin menciata? Selma Sj[/o]blom --?

STENSG[*A]RD

Sj[/o]blom? Jes, gxuste; sxia patro estis svedo.

LA CXAMBELANO

Muzikinstruisto, jes. Li venis cxi tien antaux multaj jaroj. La
ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la
plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaux ne favoras --; nu, sinjoro
Hejre cxiam estis talent-cxasisto; li zorgis pri la infano, sendis
sxin al Berlino; kaj post la morto de sxia patro, kaj la sxangxo en
la ekonomia stato de Hejre, sxi revenis al Kristiania, kie sxi
kompreneble akceptigxis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu,
farigxis ebleco ke sxi kaj mia filo renkontigxus.

STENSG[*A]RD

Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo --

LA CXAMBELANO

Tiel unu afero miksigxas enen en aliajxoj en la vivo. Iloj, tiaj ni
cxiuj estas; ankaux vi; tio signifas, malkonstruenda --

STENSG[*A]RD

Ho, sinjoro cxambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema --

LA CXAMBELANO

Hontema?

STENSG[*A]RD

Jes, estis ja ekstreme nekonvene --

LA CXAMBELANO

Kontraux la formo estus eble io aux alia direnda, sed la intenco
estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkasxe kun mi, honeste
kaj senceremonie. Vidu, ni cxiuj deziras ja la plej bonan; estas ja
mia devo --

STENSG[*A]RD

Kaj vi permesas, ke mi parolu malkasxe kun vi?

LA CXAMBELANO

Jes, Dio scias, ke mi faras. Cxu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke
la vivo cxi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde?
Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora regxo Karlo Johano mi
plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas
kontraux mia naturo antauxentrudi reformojn, aux persone miksigxi en
tiun cxi publikan tumulton. Vi kontrauxe, sinjoro Stensg[*a]rd, vi havas
cxiujn eblecojn; tial ni kuntenu.

STENSG[*A]RD

Dankon, sinjoro cxambelano! Dankon, dankon!

(_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la
gxardeno.)

RINGDAL

Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno.

DANIEL HEJRE

Cxu do? Estus strange! Cxu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn?

LA CXAMBELANO

Io nova, Hejre?

DANIEL HEJRE

Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la
Storli-partio.

LA CXAMBELANO

Ho, vi sxercas!

DANIEL HEJRE

Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra
busxo. Bienposedanto Lundestad intencas kauxze de malbonigita
sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi
pri la sekvo.

STENSG[*A]RD

Kaj tion vi havas el lia propra busxo?

DANIEL HEJRE

Jes, efektive; li publikigis la gravan okazajxon meze en auxskultanta
aro tie malsupre; he-he!

LA CXAMBELANO

Sed, mia bona Ringdal, kiel tio cxi klarigxas?

DANIEL HEJRE

Ho, tio ne estas malfacile diveninda.

LA CXAMBELANO

Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto.
Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro.

(Li kaj _Ringdal_ iras en la gxardenon.)

DOKTORO FJELDBO

(de la malantauxa gxardenpordo) Cxu la cxambelano eliris?

DANIEL HEJRE

Tsx; la sagxuloj havos konsilion! Granda novajxo, doktoro! Lundestad
rezignos pri la segxo en la parlamento.

FJELDBO

Ho, ne estas probable?

STENSG[*A]RD

Jes, cxu vi komprenas?

DANIEL HEJRE

Ja, nun farigxos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu
komencis aktivigxi, sinjoro Stensg[*a]rd! Cxu vi scias, kion vi devus
nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste.

STENSG[*A]RD

Cxu vi vere kredas, ke estas nia asocio --?

DANIEL HEJRE

Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la gxojon
sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! --
mi volonte veturigus lin --; suficxe; he-he! (eliras en la
gxardenon)

STENSG[*A]RD

Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion cxi?

FJELDBO

Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi
venas cxi tien?

STENSG[*A]RD

Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita.

FJELDBO

Jes, vi farigxis hieraux vespere, mi auxdas; -- post via parolado --

STENSG[*A]RD

Nu jes?

FJELDBO

Sed ke vi akceptis tiun inviton --!

STENSG[*A]RD

Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn.

FJELDBO

Cxu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis.

STENSG[*A]RD

Babilajxo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn.

FJELDBO

Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la cxambelano?

STENSG[*A]RD

Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio.

FJELDBO

Nome, ke la cxambelano timas vin?

STENSG[*A]RD

Je Dio, li ne havu kauxzon por tio! Li estas honestulo.

FJELDBO

Li estas.

STENSG[*A]RD

Kaj cxu ne estas io kortusxa en tio, ke la maljunulo rilatigxas al la
afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis frauxlino Bratsberg, kiam sxi
alportis la leteron!

FJELDBO

Sed diru, -- la sceno de hieraux do ne farigxis priparolata cxi tie?

STENSG[*A]RD

Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tusxi tiajxon.
Sed mordigxas mia konscienco; poste mi petos pardonon --

FJELDBO

Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la cxambelanon --

STENSG[*A]RD

Nu ja; do miaj agoj parolu por mi.

FJELDBO

Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo?

STENSG[*A]RD

Mi okazigos repacigxon; mi havas ja mian asocion; gxi jam estas
potenca, kiel vi vidas.

FJELDBO

Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al frauxlino Monsen --;
hieraux mi konsilis al vi fari gxin serioza --

STENSG[*A]RD

Nu ja, ni cxiam povas --

FJELDBO

Nun, auxskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forjxetu tiun planon
el la pensoj.

STENSG[*A]RD

Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en
nekulturita familio, oni kvazaux edzigas sin al la tuta familio.

FJELDBO

Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj --

STENSG[*A]RD

Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas.

FJELDBO

Jes, li ja ne gxuste estas bontona viro.

STENSG[*A]RD

Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li
akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de
malbona tabako en cxiuj cxambroj --

FJELDBO

Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaux nun --?

STENSG[*A]RD

Estas la komparo, kiu tion kauxzas. Mi venis en falsajn rilatojn cxi
tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj
de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri
tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aux por krudeco kaj
stulteco.

FJELDBO

Sed por kio vi do uzu vian asocion?

STENSG[*A]RD

La asocio restos nesxangxita; gxi estas fondita sur suficxe vasta
bazo; -- nu, tio signifas, ke gxi estas fondita por kontrauxbatali
malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos.

FJELDBO

Sed cxu vi opinias, ke la "junuloj" vidos la samon?

STENSG[*A]RD

Ili _vidu_. Mi do kuragxas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia
pli bona sperto.

FJELDBO

Sed se ili tamen ne volas?

STENSG[*A]RD

Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere,
cxu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera
konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj
neniam atingi la celon?

FJELDBO

Kion vi pensas per celo?

STENSG[*A]RD

Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas cxiujn
miajn interesojn.

FJELDBO

For la sxvebantaj parolturnigxoj! Kion vi pensas per celo?

STENSG[*A]RD

Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la
tempo farigxi parlamentano aux ministro, kaj felicxe edzigxita en
ricxan kaj respektatan familion.

FJELDBO

Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la cxambelano --?

STENSG[*A]RD

Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed
tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio
restu! Gxis tiam mi volas vivi kaj gxui cxi tie la belecon kaj la
sunlumon --

FJELDBO

Cxi tie?

STENSG[*A]RD

Jes, cxi tie! Estas cxi tie belaj moroj; cxi tie estas gracio en la
ekzisto; cxi tie la planko estas metita kvazaux nur por esti tretata
de laksxuoj; cxi tie la apogsegxoj estas profunde molaj, kaj la
sinjorinoj sidas bele en ili; cxi tie la konversacio fluas facile kaj
elegante, kiel jxetludo; cxi tie neniu krudeco enrompigxas farante la
kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur cxi tie mi sentas kio estas
nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon
en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Cxu vi ne mem sentas, ke
oni purigxas cxi tie? Ke la ricxeco cxi tie estas el alia speco? Kiam
mi pensas pri la ricxeco de Monsen, mi imagas gxin kiel grandajn
stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed
cxi tie, jen gxi estas metalo, brilanta argxento! Kaj pri la homoj
estas sammaniere. La cxambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna
multjarulo!

FJELDBO

Li estas.

STENSG[*A]RD

Kaj la filo, -- kuragxa, senceremonia, kapabla!

FJELDBO

Jes, certe.

STENSG[*A]RD

Kaj la bofilino, vi sciu! Sxi estas perlo! -- bona Dio, kia ricxa kaj
karakterfrapanta naturo --

FJELDBO

Tion havas Tora -- tion havas ankaux frauxlino Bratsberg.

STENSG[*A]RD

Nu ja; sed vidu, sxi tamen estas malpli eminenta.

FJELDBO

Ho, vi ne konas sxin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj
fidela sxi estas.

STENSG[*A]RD

Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaux senkonsidera; kaj
tiel aprobanta, tiel konkeranta --!

FJELDBO

Mi vere kredas, ke vi enamigxis en sxi.

STENSG[*A]RD

En edzinigxinta virino? Cxu vi estas freneza, homo! Al kio tio
kondukus! Ne, sed mi farigxos enamigxinta; tion mi bone sentas. Jes,
sxi efektive estas profunda, silenta kaj fidela!

FJELDBO

Kiu?

STENSG[*A]RD

Frauxlino Bratsberg kompreneble.

FJELDBO

Cxu kio? Vi do neniam pensas --?

STENSG[*A]RD

Jes, je Dio, mi pensas!

FJELDBO

Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas!

STENSG[*A]RD

Ho-ho! La volo estas universa potenco, gxi! Ni vidos, tio eblos!

FJELDBO

Sed tio cxi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraux estis pri
frauxlino Monsen --

STENSG[*A]RD

Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi --

FJELDBO

Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du.

STENSG[*A]RD

Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili?

FJELDBO

Mi? Ne, mi asertas al vi --

STENSG[*A]RD

Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas
kontrauxstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi
konas neniun indulgon.

FJELDBO

Gardu vin, ke mi ne diru la samon!

STENSG[*A]RD

Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de
cxambelano Bratsberg?

FJELDBO

Mi almenaux havas la rajton de amiko.

STENSG[*A]RD

Pa; per tia babilajxo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, gxin vi
havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti cxi tie la
cxioordiganto en la domo; tial mi tenigxus for.

FJELDBO

Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras cxi tie sur
subkava grundo.

STENSG[*A]RD

Cxu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui
kolonojn.

FJELDBO

Provu; sed mi auxguras, ke ili falos dum starigxo.

STENSG[*A]RD

Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumigxis. Mi nun konas
vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas cxi tie.

FJELDBO

Mi ne estas!

STENSG[*A]RD

Vi estas! Vi cxiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj.
Cxirkauxrigardu cxi tie, kaj vidu kiel cxiuj rekonas min, kvankam mi
estas fremdulo por ili. Vi, kontrauxe, vi kiu konas min, vi neniam
rekonis min. Tio estas cxefe la malindajxo cxe vi, ke vi neniam povas
rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn
kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritajxojn. Tiajxo
vengxas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, --
tio en kio estas levigxo kaj flugo, -- farigxas apatia, kaj jen oni
staras tauxganta al nenio.

FJELDBO

Cxu mi tauxgas al nenio!

STENSG[*A]RD

Cxu vi iam tauxgis por rekoni min?

FJELDBO

_Kion_ mi do rekonu?

STENSG[*A]RD

Mian volon, se nenion alian. Gxi rekonigxas de cxiuj la aliaj; -- de
la ordinaraj homoj cxe la festo hieraux, de cxambelano Bratsberg kaj
lia familio --

FJELDBO

De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago,
atentu, -- ekstere staras iu vin atendante --

STENSG[*A]RD

Kiu tiu estas?

FJELDBO

(iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj
vokas) Aslaksen, envenu!

STENSG[*A]RD

Aslaksen?

ASLAKSEN

(venas) Nun do fine!

FJELDBO

Gxis revido; mi ne gxenu la amikojn. (eliras en la gxardenon)

STENSG[*A]RD

Sed pro diablo, kion vi volas cxi tie?

ASLAKSEN

Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraux doni
raporton pri la fondigo de la asocio kaj --

STENSG[*A]RD

Ne eblas --; pri gxi ni devas atendi gxis alia fojo.

ASLAKSEN

Neeble, sinjoro Stensg[*a]rd; la gazeto estos eldonata morgaux frue --

STENSG[*A]RD

Babilajxo! Cxio estu sxangxota. La afero estas nun en nova stadio;
aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri cxambelano Bratsberg, estu
tute refarata, antaux ol gxi estos uzebla.

ASLAKSEN

Ne, tio pri la cxambelano estas jam presita.

STENSG[*A]RD

Nu, do eligu tion ree!

ASLAKSEN

Eligu tion?

STENSG[*A]RD

Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Cxu vi eble
kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio?

ASLAKSEN

Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi --

STENSG[*A]RD

Neniuj kontrauxdirajxoj, Aslaksen; tiajxojn mi efektive ne toleras!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, cxu vi scias, ke la eron de seka pano
kiun mi havas, vi metas en la ludon? Cxu vi tion scias?

STENSG[*A]RD

Ne, tion mi tute ne scias.

ASLAKSEN

Nu, tiel estas. Cxi tiun vintron, antaux ol vi venis cxi tien, mia
gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis gxin, mi diru; kaj mi
redaktis gxin laux principo.

STENSG[*A]RD

Vi?

ASLAKSEN

Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu
gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de
la lokaj kondicxoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen,
tiel mi redaktis la gazeton --

STENSG[*A]RD

Fia! Jes, ne kontrauxdireble.

ASLAKSEN

Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la
distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial cxiuj amikoj
de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone
pagas --

STENSG[*A]RD

Sed la gazeto farigxis bona.

ASLAKSEN

Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekigxus tumulto; farigxus fino,
kiel vi promesis hieraux; la granduloj metigxus al la pilorio;
enprenigxus tiajxoj, kiujn cxiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas --

STENSG[*A]RD

Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan
dankon, mia brava ulo!

ASLAKSEN

Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, vi ne pelu min al la ekstremo, cxar tiam
plifiigxos la gazeto.

STENSG[*A]RD

Pri kio vi pensas?

ASLAKSEN

Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero.
Dio sciu, ke tion mi ne faros lauxdezire. Antaux ol vi venis, mi
vivtenis min honeste per malfelicxaj okazajxoj kaj memmortigoj kaj
tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte ecx ne estis okazintaj. Sed nun vi
turnis cxion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo --

STENSG[*A]RD

Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros pasxon ekster
mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi
iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni,
vidu! Kaj jen via gazetflikajxo estos detruita post du semajnoj.

ASLAKSEN

(pala) Tion vi ne faros!

STENSG[*A]RD

Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke gxi
ekhavos la grandan publikon por si.

ASLAKSEN

Do mi tujmomente iros al la cxambelano Bratsberg --

STENSG[*A]RD

Vi? Kion vi volas tie?

ASLAKSEN

Kion vi volas cxi tie? Cxu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la
cxambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj
tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantagxon. Sed se li
timas, kion vi volas fari, li certe ankaux timas, kion mi volas
presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantagxon!

STENSG[*A]RD

Tion vi kuragxus? Vi! tia fusxulo --!

ASLAKSEN

Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la
gazeto, do la cxambelano pagu min por elpreni gxin.

STENSG[*A]RD

Kuragxu; kuragxu nur! Vi estas ebria, homo --!

ASLAKSEN

Ne pli ol modere. Sed mi farigxos leono, se oni volas forpreni de mi
la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme;
kusxanta edzino, kaj kripla infano --

STENSG[*A]RD

Foriru! Cxu vi volas kotsxmiri min per via vulgaro? Kiel viaj
reuxmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi
kuragxas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu
solan sxancon por mi, vi kusxu en la malricxulejo antaux ol estos
finigxinta tiu cxi jaro!

ASLAKSEN

Mi atendos tagon --

STENSG[*A]RD

Nu; vi komencas regajni vian prudenton.

ASLAKSEN

Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu
nekonvena konduto okazinta dum la festo --

STENSG[*A]RD

Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordigxos.

ASLAKSEN

Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensg[*a]rd, -- memoru: tiu
gazeto estas mia sola sxafido. (elen en la fono)

BIENPOSEDANTO LUNDESTAD

(cxe la antauxa gxardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensg[*a]rd?

STENSG[*A]RD

Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad?

LUNDESTAD

Vi cxirkauxiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi sxatus
iomete interparoli kun vi.

STENSG[*A]RD

Plezure.

LUNDESTAD

Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus auxdinta, ke mi estus
dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi.

STENSG[*A]RD

Pri mi? Kion vi estus dirinta?

LUNDESTAD

Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed trovigxas multaj sencelaj uloj,
kiuj nur cxirkauxiras kunkudrante homojn.

STENSG[*A]RD

Jes, entute, -- ni du estas bedauxrinde venintaj en iom malekvilibran
pozicion unu al la alia.

LUNDESTAD

Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensg[*a]rd. Estas la rilato de
la malnova al la nova; cxiam okazas tiel.

STENSG[*A]RD

Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna.

LUNDESTAD

Ho jes, ho jes, nun mi farigxis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de
post 1839. Nun sxajnas al mi ke estas tempo por anstatauxigxo.

STENSG[*A]RD

Anstatauxigxo?

LUNDESTAD

La tempoj sxangxigxas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti
ilin antauxen novaj fortoj estas bezonataj.

STENSG[*A]RD

Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- cxu vi do volas cedi por
Monsen?

LUNDESTAD

Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi.

STENSG[*A]RD

Sed tiuokaze mi ne komprenas --?

LUNDESTAD

Imagu se mi cedus por Monsen; cxu vi pensas ke li havus sxancon por
esti elektata?

STENSG[*A]RD

Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos
jam postmorgaux, kaj la publika opinio lauxscie ankoraux ne estas
suficxe prilaborata; sed --

LUNDESTAD

Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la cxambelano ne
volas vocxdoni por li. Jes, "mia partio", tio ja estas ia
parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj
sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon cxi tie. Ili ne volas
rekoni Monsen. Monsen estas novlogxanto; estas neniu, kiu ion vere
scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe
cxirkaux si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni
povas diri.

STENSG[*A]RD

Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas sxanco --

LUNDESTAD

Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro
Stensg[*a]rd. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li
estus doninta al vi samtempe.

STENSG[*A]RD

Kio tio estus?

LUNDESTAD

Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne
estas ambicia?

STENSG[*A]RD

Ambicia? Mi?

LUNDESTAD

Kial vi cxi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, --
kial vi ne mem volas elektigxi al la parlamento?

STENSG[*A]RD

Mi? Vi ne estas serioza!

LUNDESTAD

Vi ja akiris al vi vocxdonrajton, mi auxdas. Sed se vi ne utiligas la
sxancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidigxos firme en la selo,
kaj tiam ne estos facile forpeli lin.

STENSG[*A]RD

Sed pro Dio, cxu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Tio ja kondukas al nenio; cxar vi ja ne volas, do --

STENSG[*A]RD

Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen
ambicio, kiel vi kredas. Sed cxu vi vere opinias, ke tiel povas
okazi?

LUNDESTAD

Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La cxambelano
lauxscie volus ankaux fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn.
Vi havas la junulojn por vi, kaj --

STENSG[*A]RD

Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko!

LUNDESTAD

Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la
sxargxon de mi; vi havas junajn sxultrojn; vi povus facile porti
gxin.

STENSG[*A]RD

Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos.

LUNDESTAD

Do vi ne estas senvola --?

STENSG[*A]RD

Jen mia mano!

LUNDESTAD

Dankon! Fidu min, sinjoro Stensg[*a]rd, vi tion ne pentos. Sed nun ni
devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaux farigxi, -- mi
por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la
kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn --

STENSG[*A]RD

Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de
elektuloj vi ja estas cxiopova.

LUNDESTAD

Estas limo por tiu cxiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn
parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj
ofende --

STENSG[*A]RD

Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio?

LUNDESTAD

Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du
partioj cxi tie? Tio signifas, ke unuflanke trovigxas homoj aux
parencaroj, kiuj posedas la gxeneralajn civitanajn avantagxojn, -- mi
pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu
partio mi apartenas. Kaj aliflanke trovigxas multaj pli junaj
kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantagxojn. Jen
via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie
eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone
akiros pozicion cxi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, cxar
_tio_ estas necesa, sinjoro Stensg[*a]rd!

STENSG[*A]RD

Jes, tion kredas ankaux mi. Sed la tempo estas mallonga; tian
pozicion oni ne akiras nur per mansvingo.

LUNDESTAD

Ho ne, gxi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura
espero --

STENSG[*A]RD

La espero?

LUNDESTAD

Cxu estus multe kontraux via emo pensi pri bona edzigxo, sinjoro
Stensg[*a]rd? Estas ricxaj heredulinoj en la vilagxaro. Viro kiel vi,
kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la
plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi
ludas viajn kartojn bone.

STENSG[*A]RD

Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn;
grandajn viziojn! Cxio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel
liberiganto plej antauxe en la popolo; cxio fora, kion mi prirevis,
proksimigxas nun al mi tiel vive proksima!

LUNDESTAD

Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensg[*a]rd! Via ambicio jam estas
surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por
tio gxis nun! Mi neniam forgesos vin, cxar vi volis preni de miaj
maljunaj sxultroj la sxargxon de la potenco!

(Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas lauxe enen de la
gxardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas fresxigajxojn dum
la sekvanta sceno.)

SELMA

(iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensg[*a]rd, vi devas
partopreni; ni ludos "_Doni garantiajxe_".

STENSG[*A]RD

Kun plezuro; mi estas en humoro por tio!

(Ankaux li iras al la fono, interkonsentas kun sxi, lokigas segxojn
k.t.p.)

ERIK BRATSBERG

(mallauxte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro
Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensg[*a]rd prezentis
cxi-supre hieraux?

DANIEL HEJRE

He-he; oni ne scias, cxu?

ERIK BRATSBERG

Ne, ni urbanoj cxeestis ja tagmangxon kaj balon ene en la klubo. Sed
patro diras, ke sinjoro Stensg[*a]rd tute rompis kun la homoj de Storli,
kaj ke li estis terure kruda kontraux Monsen --

DANIEL HEJRE

Kontraux Monsen? Ne, en tio vi certe misauxdis, estimata --

ERIK BRATSBERG

Jes, vere staris tiom da homoj cxirkauxe, tiel ke mi ne gxuste
komprenis; sed efektive mi auxdis ke --

DANIEL HEJRE

Suficxas; atendu gxis morgaux, tiam vi ricevos la historion por
matenmangxo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li)

LA CXAMBELANO

Nun, mia kara Lundestad, cxu vi dauxre tenas vin al tiuj strangajxoj --?

LUNDESTAD

Ne estas strangajxoj, sinjoro cxambelano; kiam viro riskas esti
forpusxata, li devas cedi libervole.

LA CXAMBELANO

Parolturnigxoj! Kiu do intencas forpusxi vin?

LUNDESTAD

Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas sxangxo en la aero. Nu, mi
jam havas la anstatauxanton. Advokato Stensg[*a]rd estas volema --

LA CXAMBELANO

Advokato Stensg[*a]rd?

LUNDESTAD

Jes, cxu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la
cxambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aligxu
al li.

LA CXAMBELANO

Jes, mi pensis laux lia eliro kontraux tiu fatala cxarlatanajxo
praktikata en Storli.

LUNDESTAD

Sed kiel povis la cxambelano esti tiel certa, ke Stensg[*a]rd volus
rompi kun tiuj homoj?

LA CXAMBELANO

Kara, tio ja montrigxis hieraux vespere.

LUNDESTAD

Hieraux vespere?

LA CXAMBELANO

Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la parohxo.

LUNDESTAD

(kun busxo fauxka) Pri Monsen --?

LA CXAMBELANO

Jes, certe; sur la tablo --

LUNDESTAD

Sur la tablo; Jes?

LA CXAMBELANO

Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aux
drakon, aux ion similan. Ha, ha, estis vere amuze auxskulti.

LUNDESTAD

Cxu tio estis amuze auxskulti?

LA CXAMBELANO

Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili
ricevas el tiajxo. Sed nun ni devas subteni lin; cxar post tia
sangavida atako --

LUNDESTAD

Kiel tiu hieraux, jes?

LA CXAMBELANO

Nu ja.

LUNDESTAD

Tiu sur la tablo?

LA CXAMBELANO

Jes, tiu sur la tablo.

LUNDESTAD

Pri Monsen?

LA CXAMBELANO

Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos vengxi sin;
kaj pri tio oni do ne povas dubi --

LUNDESTAD

(decide) Advokato Stensg[*a]rd estu subtenenda, -- jeno estas klara!

TORA

Kara patro, vi partoprenu en la ludo.

LA CXAMBELANO

Babilajxo, infano --

TORA

Jes, jes; venu; Selma instige volas.

LA CXAMBELANO

Jes, jes, do mi devas cedi. (mallauxte; elirante) Estas domagxo pri
Lundestad; li vere komencas farigxi senila; imagu, li tute ne
komprenis kion Stensg[*a]rd --

TORA

Ho, venu, venu; nun ni ludu!

(Sxi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter
la junuloj.)

ERIK BRATSBERG

(vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita
garantiajx-jugxanto!

DANIEL HEJRE

He-he; jen efektive mia unua nomigxo en la mondo.

STENSG[*A]RD

(ankaux en la rondo) Kauxze de via konateco kun la justico, sinjoro
Hejre!

DANIEL HEJRE

Ho miaj sxatindaj junaj amikoj, estus por mi gxojego kondamni vin
cxiujn --; nu suficxe!

STENSG[*A]RD

(glitiras al Lundestad, kiu staras antauxe maldekstre) Vi parolis
kun la cxambelano. Pri kio temis? Cxu estis io pri mi?

LUNDESTAD

Bedauxrinde; estis pri tio de hieraux vespere --

STENSG[*A]RD

(tordas sin) Morto kaj plago!

LUNDESTAD

Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris.

STENSG[*A]RD

Jes, cxu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --.

LUNDESTAD

Vi povus tamen bonigi tion.

ERIK BRATSBERG

(vokas malsupren) Sinjoro Stensg[*a]rd, la vico estas al vi!

STENSG[*A]RD

Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi?

LUNDESTAD

Se vi trovos okazon, petu ekskuzon.

STENSG[*A]RD

Je Dio, jenon mi faros!

SELMA

Rapidu; rapidu!

STENSG[*A]RD

Mi venas, sinjorino! Jen mi estas!

(La ludo dauxras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas
kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_
proksime.)

DANIEL HEJRE

Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico!

LUNDESTAD

Li estas iom senrespekta busxe; tion ni ne povas nei.

DANIEL HEJRE

Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas
hontinde vidi kiel ili timas.

LUNDESTAD

Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La cxambelano ne timas.

DANIEL HEJRE

Cxu ne? Cxu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato?

LUNDESTAD

Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la
konekson.  La cxambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis
hieraux.

DANIEL HEJRE

Monsen? Ho, babilacxo!

LUNDESTAD

Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aux la frauxlino tion eble kredigis
al li --

DANIEL HEJRE

Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmangxfesteno! Ho, tio
estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti.

LUNDESTAD

Tsxsx, tsxsx! Memoru kion vi promesis al mi. La cxambelano estas ja
via malnova lerneja amiko; kaj ecx se li iom krude traktis vin --

DANIEL HEJRE

He-he; mi pagos al li kun rentoj --

LUNDESTAD

Atentu bone; la cxambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj.

DANIEL HEJRE

Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn
brilajn cxikanajxojn, kiajn sarkasmajxojn, kian pikparolon mi bakos el tio
cxi, kiam mi iun fojon lancxos nian grandan proceson!

SELMA

(vokas el la rondo) Sinjoro jugxanto, kion tiu faru, kiu posedas cxi
tiun garantiajxon?

ERIK BRATSBERG

(nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensg[*a]rd! Elpensu ion
amuzan.

DANIEL HEJRE

Estas garantiajxo, cxu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, --
suficxas. Li faru paroladon!

SELMA

Estas la garantiajxo de sinjoro Stensg[*a]rd.

ERIK BRATSBERG

Sinjoro Stensg[*a]rd faru paroladon!

STENSG[*A]RD

Ho ne; ke mi rezignu; mi suficxe malbone sukcesis hieraux.

LA CXAMBELANO

Bonege, sinjoro Stensg[*a]rd; ankaux mi komprenas ion pri oratoreco.

LUNDESTAD

(al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuzigxas.

DANIEL HEJRE

Konfuzigxas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensajxo!  (duonlauxte al
_Stensg[*a]rd_) Se vi hieraux konfuzigxis, vi povas ja hodiaux
frapi vin mem busxe.

STENSG[*A]RD

(ekhavas ideon) Lundestad, jen la sxanco!

LUNDESTAD

(eviteme) Ludu viajn kartojn sagxe. (sercxas sian cxapelon kaj
sxteliras lauxe al la pordo)

STENSG[*A]RD

Jes, mi faros paroladon!

LA JUNAJ SINJORINOJ

Bravo! Bravo!

STENSG[*A]RD

Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu
komencas per fabelo; cxar mi sentas la fabela fluo de vervo vigligxi
tra mi en cxi tiu rondo.

ERIK BRATSBERG

(al la sinjorinoj) Auxdu! Auxdu!

(_La cxambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj
restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj
sinjoroj envenas de la gxardeno.)

STENSG[*A]RD

Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La
kukolo estas felicxobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de
li sur la plata tereno, kaj sovagxaj kaj malsovagxaj kreajxoj arigxis
tie. El la kokinejoj ili pasxetis; el la anserlagetoj ili venis
balancire; malsupren de Storlien peza urogalo sxvebis malalte
frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaux pli largxa ol gxi
estis; kaj foje kaj foje gxi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas
tiom ke: mi estas la bienegulo de "Storli", mi!

LA CXAMBELANO

Bonege! Auxskultu!

STENSG[*A]RD

Kaj jen estis maljuna pego. Laux la trunkoj gxi vagadis supren kaj
malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj cxion kio
eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni auxdis: prik, prik,
prik; -- estis la pego --

ERIK BRATSBERG

Ne, pardonon, cxu ne estis cikonio aux iu --?

DANIEL HEJRE

Suficxas!

STENSG[*A]RD

Estis la maljuna pego. Sed tiam vigligxis en la rondo; cxar ili
trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili arigxis kaj klukis
hxore, tiom longe, gxis la juna kukolo komencis kluki ankaux gxi --

FJELDBO

(nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu!

STENSG[*A]RD

Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur
abrupta monto. Pri li ili cxiuj samopiniis. "Li estas timigilo por la
vilagxaro," diris rauxka korvo. Sed la aglo jxetflugis transverse,
kaptis la kukolon kaj portis gxin supren. -- Estis kororabo! Kaj de
tie supre la felicxobirdo vidis vaste kaj gxuige super la malalteco;
supre estis silento kaj sunlumo; de tie gxi lernis prijugxi la aron
de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj --

FJELDBO

(lauxte) Haltu; haltu! Muziko!

LA CXAMBELANO

Tsxsx; ne interrompu lin.

STENSG[*A]RD

Sinjoro cxambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi
pasxas antaux vi en la cxeesto de multaj homoj, kaj petas vian
pardonon pro hieraux.

LA CXAMBELANO

(duonan pasxon malantauxen) Mi --?

STENSG[*A]RD

Dankon pro la maniero per kiu vi vengxis vin pro miaj senpripensaj
dirajxoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laux tio,
gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro
cxambelano Bratsberg!

LA CXAMBELANO

(palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato!

LA GASTOJ

(la plimultaj en gxenita embaraso) Sinjoro cxambelano! Sinjoro
cxambelano Bratsberg!

LA CXAMBELANO

Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallauxte) Tora!

TORA

Patro!

LA CXAMBELANO

Ahx, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta!

STENSG[*A]RD

(kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn
lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la
ludo en evoluo!

DANIEL HEJRE

(antauxe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo!

(_Lundestad_ malaperas en la fono.)

Kurteno




TRIA AKTO


(Eleganta antauxcxambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas
pordo al la oficejo de la cxambelano; pli malantauxe estas pordo al
la sidcxambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja
administranto; antauxe de tiu estas fenestro.)

(_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La cxambelano_ iras
impete tien kaj reen.)


LA CXAMBELANO

Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj gxemon --

TORA

Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon!

LA CXAMBELANO

Kiun homon?

TORA

Tiun abomenindan advokaton Stensg[*a]rd, kompreneble.

LA CXAMBELANO

Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan
doktoron!

TORA

Fjeldbo?

LA CXAMBELANO

Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Cxu ne estis li, kiu tutplene mensogis al
mi --?

TORA

Ne, kara benata patro, estis mi.

LA CXAMBELANO

Vi? Do ambaux! Kunaj en komploto; malantaux mia dorso! Jen delikate!

TORA

Ho, patro, se vi scius --

LA CXAMBELANO

Ho, mi certe scias; pli ol suficxas; multe pli!

(_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.)

FJELDBO

Bonan tagon, sinjoro cxambelano! Bonan tagon, frauxlino.

LA CXAMBELANO

(dauxre pasxadas tien kaj reen) Nu, cxu tie vi estas, -- vi fatalulo --

FJELDBO

Jes, estis ege malagrabla okazajxo.

LA CXAMBELANO

(rigardas tra la fenestro) Cxu vi tamen tiel pensas?

FJELDBO

Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la
okulon sur Stensg[*a]rd. Malfelicxe, kiam mi auxdis ke oni ludus
garantiajxojn, mi pensis ke ne estis iu dangxero --

LA CXAMBELANO

(stampfas la plankon) Ridindigxi de tia afektulo! Kaj kion do miaj
gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus suficxe fia por voli
acxeti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin!

FJELDBO

Jes, sed --

TORA

(nerimarkite de la patro) Ne parolu!

LA CXAMBELANO

(post mallonga pauxzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi
sincere, doktoro, -- cxu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj
homoj?

FJELDBO

Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro cxambelano?

LA CXAMBELANO

Sed kiel povis do okazi, ke mi versxajne estis la sola, kiu ne
komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi?

FJELDBO

Cxu mi diru al vi?

LA CXAMBELANO

Jes, kompreneble vi faru.

FJELDBO

Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion cxi tie en la vilagxaro
per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras.

LA CXAMBELANO

Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian
pozicion cxi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuragxinta
regali tiajxon.

FJELDBO

Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830.

LA CXAMBELANO

Nu ja; Multo dissolvigxis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi
miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne
akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad!

FJELDBO

Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltigxon en tio.

LA CXAMBELANO

Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco,
aux pri titoloj aux tiajxoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi
postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita
honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke
kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni
ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula.
Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu
min en paco; mi staras ekstere de la partioj.

FJELDBO

Ne tute, sinjoro cxambelano. Vi tamen gxojigxis tiom longe, kiam vi
kredis, ke la atako direktigxis al Monsen.

LA CXAMBELANO

Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton cxi
tie en la vilagxaro. Bedauxrinde li ankaux kapturnigis mian sinjoron
filon.

TORA

Erik?

FJELDBO

Vian filon?

LA CXAMBELANO

Jes; kial li enirus en tiujn marcxandajxojn? Tio ja kondukas al
nenio.

FJELDBO

Sed kara sinjoro cxambelano, li tamen devas vivi, kaj --

LA CXAMBELANO

Ho, per sxparemo li efektive povus vivi bone per la patrina
heredajxo.

FJELDBO

Jes, eble li povus vivi pere de gxi; sed _por_ kio li vivus?

LA CXAMBELANO

Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas
jura kandidato; li povus vivi por sia scienco.

FJELDBO

Ne, tion li ne povus; cxar tio estas kontraux lia naturo. Li ankaux
ne povis esperi baldaux ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi
ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj
kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaux si, --
vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon --

LA CXAMBELANO

Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la
duona miliono nek la cent mil kunrastigxas per tute puraj manoj; --
mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laux la legxoj oni ja povas
teni sin observema; sed laux sia propra konscienco. Al tiajxo mia filo
kompreneble ne povas persvadigxi. Vi do povas esti tute trankvila: la
komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de
duona miliono.

(_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.)

SELMA

Bonan matenon! Cxu mia edzo ne cxeestas?

LA CXAMBELANO

Bonan matenon, infano. Cxu vi sercxas vian edzon?

SELMA

Jes, li diris, ke li intencus cxi tien. La proprietulo Monsen vizitis
lin frumatene, kaj jen --

LA CXAMBELANO

Monsen? Cxu Monsen vizitas vin?

SELMA

Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas?
Cxu vi ploris?

TORA

Ho, estas nenio.

SELMA

Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj cxi tie --;
aspektigxas el vi cxiuj; io okazis. Kio estas?

LA CXAMBELANO

Nu, nu; almenaux ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti
sxargxojn, mia eta Selma. Eniru la sidcxambron, vi du, dume. Se Erik
diris, ke li venos, li certe venos.

SELMA

Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontraux la trablovo! (cxirkauxbrakas
sxin) Ho, mi povus premegi vin, dolcxa Tora!

(Ambaux virinoj eliras maldekstre.)

LA CXAMBELANO

Ili do kune engagxigxis, la du spekulantoj. Ili devus kunligigxi en
kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapigxas al la
pordo) Envenu!

(_Advokato Stensg[*a]rd_ entretas tra la pordo.)

LA CXAMBELANO

(retiras sin pasxon) Cxu kio!

STENSG[*A]RD

Jes, jen mi estas denove, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Jenon mi vidas.

FJELDBO

Sed cxu vi frenezigxis, homo?

STENSG[*A]RD

Vi retirigxis frue hieraux vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al
mi la koheron, vi jam estis --

LA CXAMBELANO

Mi petas vin, -- cxiu klarigo estos superflua --

STENSG[*A]RD

Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta.

LA CXAMBELANO

Cxu ne, do?

STENSG[*A]RD

Mi scias, ke mi malhonorigis vin.

LA CXAMBELANO

Tion ankaux mi scias; kaj antaux ol mi forpelos vin el la pordo, vi
eble bonvolu diri, kial vi venas cxi tien.

STENSG[*A]RD

Cxar mi amas vian filinon, sinjoro cxambelano!

FJELDBO

Kio --?

LA CXAMBELANO

Kion li diras, doktoro?

STENSG[*A]RD

Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro cxambelano. Vi estas
maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti --

LA CXAMBELANO

Kaj vi arogas al vi --!

STENSG[*A]RD

Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Vi --, Vi --! Cxu vi ne eksidu?

STENSG[*A]RD

Dankon; mi staras.

LA CXAMBELANO

Kion vi diras al tio cxi, doktoro?

STENSG[*A]RD

Ho, Fjeldbo diras cxion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera
amiko, kiun mi havas.

FJELDBO

Ne, ne, homo; eterne neniam se vi --

LA CXAMBELANO

Cxu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian
domon?

STENSG[*A]RD

Vi nur konas min de la konduto antauxhieraux kaj hieraux. Kaj tio ne
suficxas. Mi ankaux ne estas la sama hodiaux ol kiel antauxe. La
kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min.
Dum unu sola nokto gxermoj kreskis! Vi ne devas forpusxi min reen en
la abomenindajxon. Mi neniam posedis la belajxojn en la vivo antaux
nun; estis kvazaux birdoj sur la tegmento por mi --

LA CXAMBELANO

Sed mia filino --?

STENSG[*A]RD

Ho, sxin mi gajnos.

LA CXAMBELANO

Nu? Hm!

STENSG[*A]RD

Jes, cxar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraux. Vi
ankaux estis malkontenta pri la edzigxo de via filo; -- jen vidu, tio
sxangxigxis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaux la orelon,
kiel Fjeldbo diris --

LA CXAMBELANO

Nu, do tia estis la penso?

FJELDBO

Tute ne! Kara sinjoro cxambelano, ke mi parolu sola kun li --

STENSG[*A]RD

Babilajxo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Auxskultu nun,
sinjoro cxambelano! Estu nun gxentila kaj sagxa. Familio, kia la via,
bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultigxas --

LA CXAMBELANO

Ne, nun troigxe!

STENSG[*A]RD

Tsx, tsx; ne ekkolerigxu! Forigu cxiujn tiujn tedajn noblecajn
ideacxojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultajxoj. Vi
vidos kiel vi sxatos min, kiam vi nur konatigxos kun mi. Jes, jes; vi
_devas_ sxati min, -- kaj vi kaj via filino! Sxin mi devigos --

LA CXAMBELANO

Kion vi opinias, doktoro?

FJELDBO

Mi opinias, ke estas frenezajxo!

STENSG[*A]RD

Jes, por vi estus frenezajxo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan
cxi tie sur la gxuinda tero de Dio; -- mi ne lasos min timigxi de
babilajxo kaj antauxjugxoj!

LA CXAMBELANO

Sinjoro advokato; jen la pordo.

STENSG[*A]RD

Vi montras al mi --?

LA CXAMBELANO

La pordon.

STENSG[*A]RD

Ne faru!

LA CXAMBELANO

Eliru! Vi estas ambiciulo, iu -- iu; cxu ne estas damnite! Vi estas --

STENSG[*A]RD

Kio mi estas?

LA CXAMBELANO

Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas!

STENSG[*A]RD

Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin!

LA CXAMBELANO

Kial?

STENSG[*A]RD

Jes, cxar tiam mi persekutos vin, skribos kontraux vi en la gazetoj,
kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu
sub la skurgxobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo,
kiuj jxetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn
kurbe super la kapo por vin sxirmi, -- rampu, sercxu sxirmejon
kontraux mi --

LA CXAMBELANO

Vi mem rampu en sxirmejon -- en la frenezulejon; tie vi apartenas!

STENSG[*A]RD

Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro
Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia
volo, kontraux kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne
ombrigu! -- Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaux; sed
tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via
filino. Pretigu sxin; tamen donu al sxi la sxancon elekti! Pripensu,
kaj cxirkauxrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj cxi
malsagxuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke sxi estas profunda,
silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias cxion. Adiaux, sinjoro
cxambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aux kiel
malamiko. Adiaux! (Li eliras en la fono.)

LA CXAMBELANO

Tien do estas veninta! Tiajxon oni kuragxas servi al mi en mia propra
domo!

FJELDBO

Stensg[*a]rd tion kuragxas; neniu alia.

LA CXAMBELANO

Li hodiaux; aliuloj morgaux.

FJELDBO

Ke ili venu; mi sxirmos kontraux la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo
por vi --

LA CXAMBELANO

Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensg[*a]rd, li estas
efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, --
kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi sxatas.

FJELDBO

Estas eblecoj en li --

LA CXAMBELANO

Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne cxirkauxiras
ludante malantaux ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li!

FJELDBO

Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro cxambelano; ne kaj
denove ne al Stensg[*a]rd --

LA CXAMBELANO

Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu
alia --

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro cxambelano; unu
vorto -- (flustras)

LA CXAMBELANO

Kio? Ene cxe _vi_?

RINGDAL

Li envenis per la malantauxa pordo, kaj petegas paroli kun vi.

LA CXAMBELANO

Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu --
sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensg[*a]rd kaj lia vizito. Sxin
ni tenu ekstere de cxi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaux
laux mia deziro, se vi povus teni puran busxon; sed -- --. Ho, mi ne
emas --! Nu, bonvolu eniri.

(_Fjeldbo_ iras en la sidcxambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en
sian oficejon. Post mallonga pauxzo envenas de tie proprietulo
_Monsen._)

MONSEN

(cxe la pordo) Mi petas sinjoron cxambelano pri pardono --

LA CXAMBELANO

Nu, envenu; envenu!

MONSEN

Mi do esperas, ke bone statas pri la familio?

LA CXAMBELANO

Dankon. Cxu vi ion deziras?

MONSEN

Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank' al Dio, homo kiu _havas_
preskaux cxion, kion li deziras.

LA CXAMBELANO

Jen, jen; tio estas multe dirite.

MONSEN

Sed mi ja ankaux laboris, sinjoro cxambelano. Jes, mi scias, ke vi ne
rigardas mian aktivecon per afabla okulo.

LA CXAMBELANO

Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi
rigardas gxin.

MONSEN

Nu, kiu scias? Mi almenaux nun pensas tiri min el la aferoj.

LA CXAMBELANO

Cxu vere?

MONSEN

La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe
antauxen atinginta, kiel mi sxatas atingi, kaj tial mi pensas, ke
estus tempo iom post iom likvidi, kaj --

LA CXAMBELANO

Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn.

MONSEN

Kaj se mi samtempe povus fari al la cxambelano servon --

LA CXAMBELANO

Al mi?

MONSEN

Kiam la arbaroj de Langerud antaux kvin jaroj metigxis al auxkcio, vi
ofertis --

LA CXAMBELANO

Jes, sed post la auxkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljugxo.

MONSEN

Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj cxiuj apartenajxoj --

LA CXAMBELANO

Post tiu senkonsidera forhakado tie farita --?

MONSEN

Ho, ili ankoraux multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post
kelkaj jaroj ili --

LA CXAMBELANO

Dankon; bedauxrinde mi ne povas partopreni en tiu afero.

MONSEN

Sed estas multe enspezebla, sinjoro cxambelano. Kaj rilate al mi --;
mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas
metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil
aux tiom.

LA CXAMBELANO

Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo.

MONSEN

Ha-ha-ha! Gxuste bela por kunpreni kaj meti cxeflanke de la ceteraj.
Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan
tacxmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la tauxgaj nomoj
estas jam uzitaj --

LA CXAMBELANO

Jes, por tio certaj homoj jam estas arangxintaj.

MONSEN

Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro cxambelano, cxu ni do faru
negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo --

LA CXAMBELANO

Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen.

MONSEN

Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro cxambelano, cxu vi volas
helpi min?

LA CXAMBELANO

Al kio vi celas?

MONSEN

Kompreneble ke mi deponas garantiajxon. Mi havas ja suficxe da
bienposedajxoj. Jen vidu. Cxi tiuj paperoj --; cxu vi permesas ke mi
orientigu vin pri mia stato?

LA CXAMBELANO

(forpusxas la dokumentojn) Cxu estas mona subteno, ke vi bezonas --?

MONSEN

Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la cxambelano --.
Kontraux kompenso kompreneble; -- kaj kontraux garantiajxo, kaj --

LA CXAMBELANO

Kaj kun tia demando vi venas al mi?

MONSEN

Jes, gxuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation,
kiam iu vere venis en malfacilajxon.

LA CXAMBELANO

Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en
tempo kia cxi tia; sed tamen --

MONSEN

Sinjoro cxambelano, cxu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas
pri mi?

LA CXAMBELANO

Ho, por kio tio utilus?

MONSEN

Povus utili por gxustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris
por vi.

LA CXAMBELANO

Cxu ne? Do mi tamen menciu al vi okazajxon, kiam vi kontrauxstaris
min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantagxo de miaj
subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la
homoj iras al vi kun sia sxparmono --

MONSEN

Kompreneble, sinjoro cxambelano; cxar mi donas pli altan interezon je
deponajxo.

LA CXAMBELANO

Jes, sed vi ankaux prenas pli altan pruntedonan interezon.

MONSEN

Sed mi ne faras tiom da malfacilajxoj pri kauxcio kaj tiajxoj.

LA CXAMBELANO

Bedauxrinde; tial oni ankaux vidas, ke farigxas komercoj je dek-dekdu
mil spesoj, sen ke nek acxetanto nek vendanto posedas du danajn
sxilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome
io, kio estas pli proksima ankoraux. Cxu vi kredas, ke estis laux mia
bona volo, ke mia filo kapjxetis sin en tiujn senbridajn
entreprenojn?

MONSEN

Sed por tio mi do ne kulpas!

LA CXAMBELANO

Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne
restis en via komenca okupo?

MONSEN

Trunkflosisto, kiel mia patro?

LA CXAMBELANO

Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj
estis estimata en sia profesio.

MONSEN

Jes, gxis li estis sin laborinta sensana kaj fine tirigxis en la
akvofalon kun la trunkfloso. Cxu vi konas ion pri la vivo en tiu
profesio, sinjoro cxambelano? Cxu vi unu solan fojon provis, kion
tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj
malsupren laux la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla cxambro kaj
rikoltas la fruktojn? Cxu vi povas mallauxdi tian homon, ke li volas
laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol
mia patro; eble ankaux havis pli bonajn talentojn --

LA CXAMBELANO

Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis
per vendado de brando. Poste vi acxetis nesekurajn sxuldatestojn;
enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn
estas vi ruinigintaj por antauxenigxi!

MONSEN

Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo.

LA CXAMBELANO

Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elcxerpas
la almozulkeston kulpe de vi.

MONSEN

Ankaux Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto.

LA CXAMBELANO

Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaux Dio kaj
homoj! Kiam la lando, post la disigxo de Danlando, estis en mizero,
mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj
transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj
estajxoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsagxa traktado de
Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damagxo, jes mi povas ecx
diri, je malfelicxo al la distrikto. Cxu ne estis mia simpla devo
malhelpi tiajxon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la legxon por
mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode.

MONSEN

Ankaux mi ne miskondutis kontraux la legxo.

LA CXAMBELANO

Sed kontraux via propra konscio, kontraux via konscienco, el kiu vi
espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon cxi
tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la ricxeco?
Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aux kiom longe gxi
estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom
valoras tiu aux tiu alia? Kaj laux tio li prijugxigxas. Sub cxio tio
ankaux mi suferas; ni du farigxis kvazaux iuj kamaradoj; oni mencias
nin kune, cxar ni estas la plej grandaj bienposedantoj cxi tie. Tion
mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por cxiuj: pro tio mi
malestimas vin.

MONSEN

Tio havu finon, sinjoro cxambelano; mi cxesos mian agadon, cedas por
vi en cxiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min!

LA CXAMBELANO

Mi ne faros.

MONSEN

Mi volonte pagos kion ajn --

LA CXAMBELANO

Pagi! Kaj tion vi kuragxas --

MONSEN

Se ne pro mi, do pro via filo!

LA CXAMBELANO

Mia filo?

MONSEN

Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia
porcio.

LA CXAMBELANO

Kiujn li gajnos?

MONSEN

Jes!

LA CXAMBELANO

Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon?

MONSEN

Kiel --?

LA CXAMBELANO

Kiam mia filo gajnos gxin, do devas esti iu kiu perdos gxin?

MONSEN

Avantagxa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas
respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo --

LA CXAMBELANO

Subskribo! Sur dokumentoj --

MONSEN

Nur por 10 -- 15 000 taleroj.

LA CXAMBELANO

Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke --? _Mia_ nomo! En tia
afero! Mia nomo? Kiel kauxcianto do?

MONSEN

Nur pro la formo --

LA CXAMBELANO

Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia
nomo sur fremdaj paperoj.

MONSEN

Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Efektive; kiel mi diras al vi.

MONSEN

Ne; efektive. Tion mi mem vidis.

LA CXAMBELANO

Kion vi vidis?

MONSEN

La nomon de la cxambelano, almenaux sur kambio.

LA CXAMBELANO

Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis.

MONSEN

Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu!

LA CXAMBELANO

Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto,
neniam!

MONSEN

Do gxi estas falsa.

LA CXAMBELANO

Falsa?

MONSEN

Jes, falsa; kopiita; -- cxar mi _estas_ gxin vidinta.

LA CXAMBELANO

Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Cxe kiu?

MONSEN

Tion mi ne diras.

LA CXAMBELANO

Ha-ha; tion ni tamen malkasxigos!

MONSEN

Auxskultu min --!

LA CXAMBELANO

Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la
fiajxojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metigxas range inter la
aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili!

MONSEN

Sinjoro cxambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj --

LA CXAMBELANO

Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --!
Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado,
kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventajxo kiun vi sercxas?
Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras mangxadon
kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio
okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn cxasi laux la
vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona
estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino
frenezigxis pro viaj dibocxoj kaj via kruda traktado.

  [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7).

MONSEN

Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn!

LA CXAMBELANO

Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraux mi? Mi?
Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi
scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio.

MONSEN

Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren --

LA CXAMBELANO

Tiun vojon!

MONSEN

Mi konas la vojon, sinjoro cxambelano! (elen en la fono)

LA CXAMBELANO

(aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu!

RINGDAL

Sinjoro cxambelano?

LA CXAMBELANO

(vokas enen en la sidcxambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --! Nun,
Ringdal, miaj antauxdiroj plenumigxas.

FJELDBO

Pri kio mi servu, sinjoro cxambelano?

RINGDAL

Cxu la cxambelano faris antauxdirojn?

LA CXAMBELANO

Kion vi nun diros, doktoro? Vi cxiam pensis, ke mi troigis, kiam mi
diris, ke Monsen koruptis la homojn cxi tie.

FJELDBO

Nu jes; kaj sekve kio?

LA CXAMBELANO

Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel sxajnas al
vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo.

RINGDAL

Falsaj paperoj?

LA CXAMBELANO

Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia!

FJELDBO

Sed pro dio, kiu faris tion?

LA CXAMBELANO

Kiel povas mi scii? Cxu mi konas cxiujn friponojn? Sed tio estu
malkasxigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti
lokigitaj aux en la sxparbanko aux en la ferfareja pruntejo. Veturu
supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone
scias pri cxio. Eksciigxu cxu ekzistas tia papero --

FJELDBO

Tuj; tuj!

RINGDAL

Lundestad estas hodiaux cxi tie en la ferfarejo; li partoprenas
renkontigxon de la lerneja komisiono.

LA CXAMBELANO

Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin cxi tien.

FJELDBO

Senprokraste; estos baldaux prizorgata. (elen en la fono)

LA CXAMBELANO

Kaj vi, Ringdal, devas informigxi en la pruntejo. Tuj post kiam ni
estos sciigxintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu
bonkoreco pri tiuj frauxduloj!

RINGDAL

Bone, sinjoro cxambelano. Je Dio; tiajxon mi neniam kredus. (eliras
dekstre)

(_La cxambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la
planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik
Bratsberg_ de la fono.)

ERIK BRATSBERG

Kara patro --!

LA CXAMBELANO

Nu, cxu estas vi?

ERIK BRATSBERG

Mi devas absolute paroli kun vi.

LA CXAMBELANO

Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas?

ERIK BRATSBERG

Vi scias, patro, ke mi neniam antauxe miksis vin en miajn
komercaferojn.

LA CXAMBELANO

Ne, tion mi ankaux severe rifuzus.

ERIK BRATSBERG

Sed hodiaux mi devas --

LA CXAMBELANO

Kion vi devas?

ERIK BRATSBERG

Patro, vi devas helpi min!

LA CXAMBELANO

Mono! Jes vi povos fidi, ke --!

ERIK BRATSBERG

Nur unu solan fojon! Mi jxuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi,
ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli --

LA CXAMBELANO

Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon.

ERIK BRATSBERG

Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion?

LA CXAMBELANO

Monsen mem.

ERIK BRATSBERG

Cxu Monsen cxeestis?

LA CXAMBELANO

Jes, gxuste nun; kaj mi montris al li la pordon.

ERIK BRATSBERG

Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita.

LA CXAMBELANO

Vi?

ERIK BRATSBERG

Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montrigxis ege multekostaj; kaj
nun cetere estas la pagdato --

LA CXAMBELANO

Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta --?

ERIK BRATSBERG

Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri --

LA CXAMBELANO

Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian
atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de
homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por
vi; -- inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas;
tion vi nun vidas.

ERIK BRATSBERG

Cxu vi volas savi min aux ne?

LA CXAMBELANO

Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas.

ERIK BRATSBERG

Mia honoro estas en risko --

LA CXAMBELANO

Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro
esti sukcesa komercisto cxi tie; kontrauxe, mi dirus. Iru hejmen kaj
ordigu por vi; donu al cxiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej
frue.

ERIK BRATSBERG

Ho, vi ne scias --!

(_Selma_ kaj _Tora_ venas de la sidcxambro.)

SELMA

Cxu estas Erik, kiu parolas? -- Dio, kio okazis?

LA CXAMBELANO

Nenio. Eniru reen.

SELMA

Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas?

ERIK BRATSBERG

Estas tio, ke mi estas ruinigita.

TORA

Ruinigita!

LA CXAMBELANO

Jen, jen!

SELMA

Kio estas ruinigita?

ERIK BRATSBERG

Cxio.

SELMA

Cxu vi pensas pri via mono?

ERIK BRATSBERG

Mono, domo, heredo, -- cxio!

SELMA

Jes, tio estas cxio por vi.

ERIK BRATSBERG

Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu
la malfelicxon kune.

SELMA

La malfelicxon? Porti gxin kune? (kun krio) Cxu nun mi estas
suficxe bona!

LA CXAMBELANO

Je nomo de Dio --!

ERIK BRATSBERG

Pri kio vi pensas?

TORA

Ho, sed regu vin!

SELMA

Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi!
Nun vi sciu. Nenion volas mi porti!

ERIK BRATSBERG

Selma!

LA CXAMBELANO

Infano, kion vi diras?

SELMA

Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de cxiuj! Cxiam mi akceptus;
neniam mi rajtus doni. Mi estis la malricxulino inter vi. Neniam vi
venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis suficxe bona
porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin!

ERIK BRATSBERG

Kio do estas tio cxi?

LA CXAMBELANO

Sxi estas malsana; sxi estas freneza!

SELMA

Kiel mi ne soifis por guto de viaj cxagrenoj! Sed se mi petis, vi
havis nenion alian ol belan sxercon por forpusxi min. Vi vestis min
kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis
en mi gxojegon por porti pezajxon; mi havis seriozecon kaj sopiron al
cxio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas suficxe
bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al
kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj cxagrenoj.
Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato --! Lasu
min; lasu min! (Sxi rapidas elen en la fono.)

LA CXAMBELANO

Tora; cxu estas senco en cxio tio, aux --?

TORA

Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono)

ERIK BRATSBERG

Ne! Cxion alian; sed ne sxin! Selma! (elen tra la fona pordo)

RINGDAL

(venas de dekstre) Sinjoro cxambelano --

LA CXAMBELANO

Kion vi volas?

RINGDAL

Mi venas de la pruntejo --

LA CXAMBELANO

De la pruntejo? Nu jes, la kambio --

RINGDAL

Cxio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo.

(_Doktoro Fjeldbo_ kaj _bienulo Lundestad_ venas de la fono.)

FJELDBO

Blinda alarmo, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Nu do? ecx ne en la sxparbanko?

LUNDESTAD

Tute ne. En cxiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian
nomon; -- nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo.

LA CXAMBELANO

Kambio de mia filo?

LUNDESTAD

Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li.

LA CXAMBELANO

Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi --

LUNDESTAD

Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj --

LA CXAMBELANO

(palpas por segxo) Ho vi kompatanta --!

FJELDBO

Je nomo de Jesuo!

RINGDAL

Do ne estas eble --!

LA CXAMBELANO

(falglitis sur la segxon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo?
Akceptita de mi? De 2000 taleroj?

FJELDBO

(al Lundestad) Kaj tiu kambio, gxi estas en la sxparbanko?

LUNDESTAD

Ne plu nun; pasintan semajnon gxi estis pagata de Monsen --

LA CXAMBELANO

De Monsen!

RINGDAL

Eble Monsen ankoraux estas en la farejo; mi volas tuj --

LA CXAMBELANO

Restu cxi tie!

DANIEL HEJRE

(venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon,
altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraux. Nun vi
auxdu historiojn --

RINGDAL

Pardonu; ni estas okupataj --

DANIEL HEJRE

Estas aliuloj, kiuj ankaux estas okupataj; la proprietulo en Storli,
ekzemple --

LA CXAMBELANO

Monsen?

DANIEL HEJRE

He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo.
Cxu vi scias kion oni intencas? Oni volas subacxeti vin, altestimata!

LUNDESTAD

Subacxeti, vi diras?

LA CXAMBELANO

Oni jugxas de la pomo al la trunko.

DANIEL HEJRE

Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi auxdis. Mi venas enen cxe
sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen
kaj advokato Stensg[*a]rd trinkante portvinon; iu acxajxo; tvi[5] je
diablo, mi ne volus preni tiajxon en mian busxon; nu ja, efektive ili
ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas,
li diras, ke cxambelano Bratsberg aligxos al nia partio je la elekto
morgaux por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras,
helpe de tiu kambio --

  [5] Norvega interjekcio, kiu signifas "spitmoko".

FJELDBO kaj RINGDAL

Kambio?

LUNDESTAD

Je la elekto por elektuloj?

LA CXAMBELANO

Nu! Kaj sekve?

DANIEL HEJRE

Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi auxdis, -- de 2000 taleroj.
Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno!

LA CXAMBELANO

Kambio de 2000 taleroj?

RINGDAL

Kaj gxin havas Monsen?

DANIEL HEJRE

Ne, li transdonis gxin al advokato Stensg[*a]rd.

LUNDESTAD

Nu tiel.

LA CXAMBELANO

Cxu vi estas certa pri tio?

DANIEL HEJRE

Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi gxin, kiel vi plej
bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas --

LUNDESTAD

Auxskultu nun, sinjoro Hejre; -- kaj ankaux vi, Ringdal --

(Cxiuj tri parolas mallauxte kune en la fono.)

FJELDBO

Sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Jes.

FJELDBO

La kambio de via filo kompreneble estas auxtentika --

LA CXAMBELANO

Oni kredus tion.

FJELDBO

Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos --?

LA CXAMBELANO

Mi ne faros iun denuncon al la vokto.

FJELDBO

Kompreneble; -- sed vi devas fari ion pli.

LA CXAMBELANO

(ekstaras) Mi ne povas fari ion pli.

FJELDBO

Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la
malfelicxulon --

LA CXAMBELANO

Kiamaniere?

FJELDBO

Simple; rekonu vian subskribon.

LA CXAMBELANO

Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas
fari kion ajn?

FJELDBO

Mi opinias la plej bonan, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi
sub mantelo kun frauxduloj?

FJELDBO

Kaj cxu vi scias kion tio cxi tiras post si?

LA CXAMBELANO

Tio farigxos afero inter la krimulo kaj la punlegxo.

(Li eliras maldekstre.)

Kurteno




KVARA AKTO


(Gastigcxambro cxe _sinjorino Rundholmen_. Enirpordo en la fono; pli
malgrandaj pordoj ambauxflanke. Dekstre estas fenestro; antaux tiu
estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la
cxambro.)


SINJORINO RUNDHOLMEN

(lauxtvocxe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi
povas diri, ke ili estas venintaj cxi tien por vocxdoni, ne por
trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laux propra volo.

STENSG[*A]RD

(venas de la fono)  Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen!
(iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino
Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN

(de interne) Usx, kiu estas?

STENSG[*A]RD

Estas mi, -- Stensg[*a]rd! Cxu mi povas enveni?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestajxojn.

STENSG[*A]RD

Ho kio? Cxu vi ellitigxis tiel malfrue hodiaux?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, mi efektive estis piede antaux ol la diablo sursxuigis sin; sed
tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko jxetita sur
la kapon; sxi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas
rigardi min, sinjoro Stensg[*a]rd. -- Usx, -- jen iu denove!
(jxetfermas la pordon)

PRESISTO ASLAKSEN

(kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensg[*a]rd!

STENSG[*A]RD

Nu, tie enprenita?

ASLAKSEN

Jes, tie gxi estas. Jen vidu: "La Solenado de la Eidsvolltago", --
"de nia speciala korespondanto". Jen, sur la dua pagxo, staras pri la
fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis cxion
krudan interspacigite.

STENSG[*A]RD

Sxajnas al mi, ke cxio estas interspacigita.

ASLAKSEN

Nu jes, farigxis preskaux cxio.

STENSG[*A]RD

Kaj la kroma numero kompreneble distribuigxis hieraux.

ASLAKSEN

Kompreneble; al la tuta parohxo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj.
Cxu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron)

STENSG[*A]RD

(trakuras la gazeton) -- -- "La honestulo Anders Lundestad intencas
rezigni pri la parlamenta elekto" -- "longa kaj fidela servo" --
"kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!" Hm; --
"tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj" --
"advokato Stensg[*a]rd, la gvidanta ideo de la asocio" --
"lauxtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto" -- Nu ja, estas
efektive bone verkita. Cxu la elektado komencigxis?

ASLAKSEN

Gxi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj
kun rajto vocxdoni kaj la aliuloj.

STENSG[*A]RD

Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru
nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj --

ASLAKSEN

Nu jes; jes bone!

STENSG[*A]RD

Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaux samopiniaj --

ASLAKSEN

Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn.

STENSG[*A]RD

Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaux --

ASLAKSEN

Ho, kiel tio --!

STENSG[*A]RD

Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaux por vi
mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin --

ASLAKSEN

Ho, je dicxjo mi ne volas pli auxdi; mi opinias, ke cxiu ajn gardu
sin mem. (eliras dekstre)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensg[*a]rd; jen
vi havas min. Cxu estus io grava --?

STENSG[*A]RD

Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen
venas.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Efektive li ne venos cxi tien hodiaux.

STENSG[*A]RD

Cxu li ne venos?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, li forveturis hodiaux matene je la kvara; li ja cxiam estas
survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras.
Li volis pruntepreni monon, vi sciu.

STENSG[*A]RD

Cxu Monsen?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes. li estas vera ulo por elspezi monon.  Ke li nur sukcesu. Kaj
tion mi ankaux esperas por vi; jes, cxar estas iuj, kiuj diras, ke vi
estos elektata por la parlamento.

STENSG[*A]RD

Mi? Babilajxo. Kiu diras tion?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad.

DANIEL HEJRE

(de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, tamen ne.

DANIEL HEJRE

Je Dio, kiel glora! Do cxu ne estas por mi, ke vi beligis vin?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, certe. Estas ja por la frauxloj, ke oni beligas sin, mi scias.

DANIEL HEJRE

Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedauxrinde
ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, diable; por sin geedzigi oni havas suficxe da tempo.

DANIEL HEJRE

Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas gxuste io, kio postulas sian viron.
Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon.
Jes, cxar edzinigxi vi devus.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu, sciu; mi foje pensas pri tio.

DANIEL HEJRE

Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la felicxon de geedzeco --
karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaux faris; sed
viro tamen estas viro.

DANIEL HEJRE

Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino
estas vidvino --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaux konfuzigxas en mi pro cxio,
kion mi devas pripensi. Acxeti volas ili cxiuj; sed kiam venas la
tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi
malfacilajxojn. Mi pensas ke mi baldaux devas dungi firman advokaton.

DANIEL HEJRE

Jes, sed auxdu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive
celi advokaton Stensg[*a]rd; li estas libera kaj ne ligita --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Usx, via busxacxo; mi ne volas auxskulti vin plu. (elen dekstre)

DANIEL HEJRE

Solida virino, tiu! Tauxga kaj vigla; gxis nun neniujn infanojn;
monon rentodonan. Klera sxi ankaux estas; vastan legadon, sciu!

STENSG[*A]RD

Vastan legadon; cxu?

DANIEL HEJRE

He-he; jenon mi pensus; sxi servis dum du jaroj en la
pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaux vi havas aliajn
aferojn por pripensi, mi opinias.

STENSG[*A]RD

Tute ne; mi eble ecx ne donos mian vocxon. Sed por kiu vi vocxdonos,
sinjoro Hejre?

DANIEL HEJRE

Mi ne havas vocxdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita
hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis.

STENSG[*A]RD

Se vi farigxus sendoma, mi translasu gxin.

DANIEL HEJRE

He-he; vi estas sxercema; -- ahx jes, tiu kara juneco, gxi havas
benitan humoron. Sed nun mi almenaux eliru por vidi la menagxerion.
Via tuta asocio alvenis, mi auxdas. (vidas doktoron Fjeldbo,
kiu venas de la fono.) Jen ankaux la doktoro! Jes, certe estas nome
de la scienco ke vi prezentas vin?

FJELDBO

Nome de la scienco?

DANIEL HEJRE

Jes, pro la epidemio; erupciis ja cxi tie _maligna rabies
agitatoria_. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj!
(elen dekstre)

STENSG[*A]RD

Auxskultu; diru rapide, cxu vi vidis la cxambelanon hodiaux?

FJELDBO

Jes.

STENSG[*A]RD

Kaj kion li diris?

FJELDBO

Kion li diris?

STENSG[*A]RD

Nu jes; mi jxus skribis al li.

FJELDBO

Cxu vi tion faris? Kion vi skribis?

STENSG[*A]RD

Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun
li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaux.

FJELDBO

Vi devus almenaux prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la
sinjoro cxambelano morgaux; venos tien multaj homoj --

STENSG[*A]RD

Gxuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la
mano, vi sciu.

FJELDBO

Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis?

STENSG[*A]RD

Kiel?

FJELDBO

Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj
aux tiajxoj?

STENSG[*A]RD

Fjeldbo, vi vidis la leteron!

FJELDBO

Ne, mi certigas al vi --

STENSG[*A]RD

Nu ja, efektive, -- mi minacis lin.

FJELDBO

Jes, kaj tial mi kvazaux havas respondon al vi.

STENSG[*A]RD

Respondon? Eldiru, homo!

FJELDBO

(montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La vocxdonslipo de la
sinjoro cxambelano.

STENSG[*A]RD

Kaj por kiu li vocxdonos?

FJELDBO

Li almenaux ne vocxdonos por vi.

STENSG[*A]RD

Por kiu do? Por kiu, mi demandas?

FJELDBO

Por la guberniestro kaj la pastoro.

STENSG[*A]RD

Kio do? Ecx ne por Lundestad?

FJELDBO

Ne. Kaj cxu vi scias kial? Cxar Lundestad volas nomi vin kiel sian
posteulon.

STENSG[*A]RD

Gxis tiom li kuragxas dauxrigi!

FJELDBO

Jes, li kuragxas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensg[*a]rd, diru al
li, kiel mi vocxdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min.

STENSG[*A]RD

Bone; li ricevu, kion li deziras.

FJELDBO

Pripensu; estas dangxere malkonstrui malnovan turon, -- oni riskas
mem kuntirigxi.

STENSG[*A]RD

Ho, mi farigxis lerta post kelkaj tagoj.

FJELDBO

Cxu? Vi almenaux ne farigxis pli sagxa, ol dauxre lasi maljuna
Lundestad kuntiri vin.

STENSG[*A]RD

Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi
komprenas, ke li turnis sin al mi, cxar li opiniis ke mi persvadis la
cxambelanon, kaj cxar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen
ekstere.

FJELDBO

Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la cxambelanon, --

STENSG[*A]RD

Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis
pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; cxiuj la miaj
cxeestas --

FJELDBO

Estas granda salto de elektulo al parlamentano.

STENSG[*A]RD

Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi
estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro.

FJELDBO

Ne malbone kalkulite. Sed por ke cxio tio farigxu sukceso, cxu vi mem
sentas ke vi estu pli forte enradikigxinta cxi tie ol nun?

STENSG[*A]RD

Jes, tiuj cxi homoj postulas ja cxiam materialan sekurecon, egalecon
en interesoj --

FJELDBO

Gxuste; kaj tial frauxlino Bratsberg estu oferata.

STENSG[*A]RD

Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde,
ke farigxos sxia felicxo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaux vi
kovas ruzajxon --

FJELDBO

Mi?

STENSG[*A]RD

Jes, vi faras! Silente vi kontrauxlaboras min. Kial vi faras tion?
Estu sincera --! Cxu vi volas?

FJELDBO

Sincere dirite, ne. Vi estas tro dangxera, tro senskrupula, --
nu-nu-nu, almenaux tro senkonsidera, por ke oni kuragxu esti sincera
rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia
amikeco mi konsilas al vi: forigu frauxlinon Bratsberg el viaj
pensoj.

STENSG[*A]RD

Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu acxa malnobleco en kiu mi
staras cxi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu cxi konfuza miksajxo. Jen
mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen,
devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri
iliaj bavarbieraj spritajxoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone
studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi fresxa mian amon al la
popolo meze en tio cxi? Estas kvazaux la fulma vorto perfidas min. Mi
ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje
kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas
beleco! Mi kusxas cxi tie kiel en fecxa golfo, kaj tie fore ondas la
klara, blua fluo preterpase; -- ho, kiel do vi povas kompreni
tiajxon!

LUNDESTAD

(el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon!

STENSG[*A]RD

Nun vi auxdu novajxon, sinjoro Lundestad! Cxu vi scias por kiu
vocxdonos la cxambelano?

FJELDBO

Silentu; ne estas honeste de vi!

STENSG[*A]RD

Pri tio mi ne atentas. Li vocxdonos por la guberniestro kaj la
pastoro.

LUNDESTAD

Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li;
-- mi ja petis vin sagxe ekludi viajn kartojn.

STENSG[*A]RD

Mi ludos sagxe -- de nun.

FJELDBO

Gardu vin, cxu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre)

STENSG[*A]RD

Estas io insida en tiu homo. Cxu vi komprenas kio tio estas?

LUNDESTAD

Ne, mi ne povas. Sed jen auxdu, -- mi vidas ke vi aperigis ion en la
gazeto.

STENSG[*A]RD

Mi?

LUNDESTAD

Jes, kun tia belega nekrologo pri mi.

STENSG[*A]RD

Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto --

LUNDESTAD

Ankaux via atako kontraux la cxambelano staras tie.

STENSG[*A]RD

Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la cxambelanon, mi havas
pli akrajn armilojn.

LUNDESTAD

Cxu?

STENSG[*A]RD

Cxu vi scias pri tiu kambio? Rigardu gxin. Cxu gxi estas valida?

LUNDESTAD

Cxu gxi validas? Jena kambio?

STENSG[*A]RD

Jes, certe; rigardu gxin proksime.

DANIEL HEJRE

(de dekstre) Sed pro diablo kio do estas --? Aha, jen vidu! Ho ne,
mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Cxu vi scias pri kio vi vive
memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio.

LUNDESTAD

Stranga parabolo.

DANIEL HEJRE

Tre simpla parabolo. La kusxanta kaj kreskanta suno en kortusxa
kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie
ekstere? La sxtatanoj cxirkauxkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj
kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi.

STENSG[*A]RD

Jes, cxar estas ja ankaux grava tago.

DANIEL HEJRE

Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj!
Oni flustras pri granda ruino; bankroto, -- ja, ne politika, sinjoro
Lundestad; je Dio!

STENSG[*A]RD

Bankroto?

DANIEL HEJRE

He-he, nun vivigxis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras
antaux falo; la hakilo kusxas cxe la radiko de la arbo; -- suficxe;
lauxdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio
koncernas? Cxu vi ion scias, sinjoro Lundestad?

LUNDESTAD

Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE

Kompreneble; vi estas ja politika estajxo, politikisto, he-he! Sed je
mia sano, mi devigxas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege
amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur sxnuro: se
unue unu elrulas, cxiuj elrulas. (elen en la fono)

STENSG[*A]RD

Cxu estas iu vero en tiu babilado?

LUNDESTAD

Vi montris al mi kambion. Sxajnis al mi ke mi vidis la nomon de
grandkomercisto Bratsberg sur gxi.

STENSG[*A]RD

Ankaux tiun de la cxambelano.

LUNDESTAD

Kaj vi tamen demandis al mi cxu gxi validas.

STENSG[*A]RD

Jes, certe; nur rigardu gxin.

LUNDESTAD

Je Dio, gxi ne estas suficxe bona.

STENSG[*A]RD

Vi do vidas?

LUNDESTAD

Kion?

STENSG[*A]RD

Ke gxi estas falsa.

LUNDESTAD

Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas
unue.

STENSG[*A]RD

Sed kion vi pensas? Cxu gxi ne estas falsa?

LUNDESTAD

Tiel bone ne estas.

STENSG[*A]RD

Kiel do?

LUNDESTAD

Mi timas ke estas tro multaj el tiajxoj, sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Cxu? Tamen do ne eblas ke --?

LUNDESTAD

Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la sxnuro, do eble sekvos
tiuj, kiuj estas plej proksimaj.

STENSG[*A]RD

(kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj?

LUNDESTAD

Cxu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo?

STENSG[*A]RD

Sed bona Dio --!

LUNDESTAD

Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri
bankroto kaj ruino kaj --

STENSG[*A]RD

Tio cxi estas kvazaux fulmofrapo sur min.

LUNDESTAD

Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li
garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metigxas al
auxkcio, ili vendigxos por nen-- -- --

STENSG[*A]RD

Kaj cxio jeno kompreneble trafos, -- trafos ankaux la infanojn!

LUNDESTAD

Jes; por la frauxlino mi vere bedauxras. El patrina heredajxo ne
multe restas; kaj Dio scias cxu estas sekura la malmulton kiun sxi
havas.

STENSG[*A]RD

Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la cxiam
fidela!

LUNDESTAD

Kion doktoro Fjeldbo diris?

STENSG[*A]RD

Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi
ecx komprenas vin nun, sinjoro Lundestad.

LUNDESTAD

Cxu vi gxis nun ne komprenis min?

STENSG[*A]RD

Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo.

LUNDESTAD

Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas
konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon?

STENSG[*A]RD

Kian malbonon?

LUNDESTAD

Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensg[*a]rd, se vi
vere amas la knabinon, kiom gravas cxu sxi estas ricxa aux senhava?

STENSG[*A]RD

Kiom tio gravas? Ne, vere certe --

LUNDESTAD

Je Dio, felicxa geedzeco tamen ne bazigxas sur mono, mi scias.

STENSG[*A]RD

Kompreneble.

LUNDESTAD

Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin
mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu
cxapitro en mia juneco. Felicxo en la domo; fidela virino --; kara,
kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste.

STENSG[*A]RD

Sed kiel vi sekve statos?

LUNDESTAD

Statos kiel eblos. Cxu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de
vi?

STENSG[*A]RD

Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por
tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaux en
senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuragxi rifuzi!

LUNDESTAD

Jes, sed la bienposedanto --?

STENSG[*A]RD

Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro
Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj gxin mi prenos. Mi
malakceptas la felicxon labori en rezigno por sxi kiun mi amas. Mi
diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min!

LUNDESTAD

(rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi
dotigxis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensg[*a]rd! (elen dekstre)

(_Stensg[*a]rd_ faras kelkajn pasxojn tien kaj reen sur la planko; foje
li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste
envenas _Bastian Monsen_ de la fono.)

BASTIAN

Jen vi vidas _min_!

STENSG[*A]RD

De kie vi venas?

BASTIAN

De la nacio.

STENSG[*A]RD

Nacio? Kion tio signifas?

BASTIAN

Cxu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la
simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj
kusxas ligitaj --

STENSG[*A]RD

Pro diablo, kiaj simio-petolajxoj estas tio?

BASTIAN

Kio?

STENSG[*A]RD

Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; ecx mian vestajxon kaj
mian manskribon vi kopias. Vi cxesu pri tio.

BASTIAN

Kio nun? Cxu ni du ne apartenas al la sama partio?

STENSG[*A]RD

Jes, sed mi ne toleras tiajxon; -- vi ridindigas vin mem --

BASTIAN

Cxu mi ridindigas min mem similante vin?

STENSG[*A]RD

Jes, simiante min. Estu nun gxentila, Monsen, kaj cxesu pri tiajxo;
estas malagrable rigardi tiajxon. Sed auxskultu, diru -- kiam revenos
via patro?

BASTIAN

Pri tio mi nenion scias. Li vojagxis al Kristiania, mi opinias; eble
li ne revenos antaux ok tagoj.

STENSG[*A]RD

Cxu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon,
oni diras?

BASTIAN

Ankaux mi estas faronta negocon. Auxskultu nun, Stensg[*a]rd, vi devas
fari al mi servon.

STENSG[*A]RD

Volonte; kio tio do estus?

BASTIAN

Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min.
Mi devas ion fari, -- mi volas edzigxi.

STENSG[*A]RD

Edzigxi? kun kiu?

BASTIAN

Tsxsx! En cxi tiu domo.

STENSG[*A]RD

Sinjorino Rundholmen?

BASTIAN

Tsxsx! Jes, estas sxi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engagxi en
ion tian. Sxi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la
familio de la cxambelano de post la tempo kiam sxia fratino tie
servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos sxin, mi eble ankaux ricevos
kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas sxin,
morto kaj plago!

STENSG[*A]RD

Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon.

BASTIAN

Hipokritecon!

STENSG[*A]RD

Jes; vi almenaux mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro
pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do cxiun aferon per sia gxusta nomo.
Estas io malpura en tio cxi; mi ne volas engagxi en tio --

BASTIAN

Sed auxskultu do --!

STENSG[*A]RD

Lasu min stari ekstere, mi diras! (al _doktoro Fjeldbo_, kiu envenas
de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto?

FJELDBO

Por vi certe bonege. Mi jxus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi
ricevos preskaux cxiujn vocxojn.

STENSG[*A]RD

Nu, cxu tiel!

FJELDBO

Sed diable, kiel tio utilas? Cxar vi ja ne estas bienulo, vi --

STENSG[*A]RD

(stampfante) Cxu ne estas diable!

FJELDBO

Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki
je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaux! (elen en
la fono)

BASTIAN

Kion li pensis pri venki kaj perdi?

STENSG[*A]RD

Tion mi diros al vi poste. Sed auxskultu, kara Monsen, -- por reveni
al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi --

BASTIAN

Cxu vi promesis? Sxajnis al mi ke vi diris tute kontrauxe --?

STENSG[*A]RD

Babilajxo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io
malpura en tio cxi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiajxoj;
estas peko kontraux la plej nobla kion oni havas en sia brusto; --
kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon --

BASTIAN

Vidvinon.

STENSG[*A]RD

Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas
virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida --

BASTIAN

Jes, tiel pensas ankaux mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi?

STENSG[*A]RD

Jes, tion mi faros kun granda gxojo. Sed estas unu kondicxo.

BASTIAN

Nu?

STENSG[*A]RD

Pago por pago, kara Bastian; -- vi parolu por mi rekompence.

BASTIAN

Mi? Al kiu?

STENSG[*A]RD

Cxu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime.

BASTIAN

Cxu do ne estas --?

STENSG[*A]RD

Ragna, via fratino, ja! Jes, estas sxi. Ho, vi ne scias, kiel tio
kaptis min vidi sxin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado --

BASTIAN

Ho, cxu tio eblus?

STENSG[*A]RD

Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis?

BASTIAN

Jes, iom pli frue eble sxajnis al mi ke --; sed nun oni multe parolas
pri via vizitado cxe la familio de la cxambelano --

STENSG[*A]RD

Ho, cxu? Cxe la cxambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke
estis momento kiam mi kvazaux staris necerta; sed je Dio, tio
preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas
iri.

BASTIAN

Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, sxi nur
kuragxas fari kion mi kaj patro deziras.

STENSG[*A]RD

Sed via patro, -- gxuste tion mi dirus --

BASTIAN

Tsxsx; morto kaj plago, jen mi auxdas sinjorinon Rundholmen; parolu
nun por mi, -- se sxi ne estas tro implikita en aferoj; cxar en tiaj
okazoj sxi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la
reston mi prenos sur min. Cxu vi ne vidis presiston Aslaksen cxi tie?

STENSG[*A]RD

Li certe estas cxe la administrado de la elekto.

(_Bastian_ eliras en la fono; samtempe _sinjorino Rundholmen_ envenas
de dekstre.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nun iras glate, sinjoro Stensg[*a]rd; cxiuj vocxdonas por vi.

STENSG[*A]RD

Tio estas do stranga.

MADAM RUNDHOLMEN

Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros.

STENSG[*A]RD

Auxskultu vorton, sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu, kio estas?

STENSG[*A]RD

Cxu vi volas auxskulti min?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho jes ja, volonte.

STENSG[*A]RD

Nu bone. Vi jxus parolis pri via soleca stato --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre --

STENSG[*A]RD

Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensg[*a]rd!

STENSG[*A]RD

Sed se nun venus lerta, juna viro --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Lerta, juna viro?

STENSG[*A]RD

Iu kiu longe silente amis vin --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, sciu do, nun mi ne volas plu auxskulti vin.

STENSG[*A]RD

Vi devas! Juna viro kiu ankaux trovas probleme stari sola --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin.

STENSG[*A]RD

Cxar vi nun povus krei felicxon por du homoj, sinjorino Rundholmen,
-- por vi mem kaj --

SINJORINO RUNDHOLMEN

-- kaj por lerta, juna viro?

STENSG[*A]RD

Nu bone; respondu al mi pri tio --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho ne, Stensg[*a]rd, cxu vi parolas serioze?

STENSG[*A]RD

Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Cxu vi do ne volus --?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolcxa --

STENSG[*A]RD

(pasxon malantauxen) Kion?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Usx, jen iuj!

(_Frauxlino Monsen_ rapide kaj maltrankvila venas de la fono.)

RAGNA

Permesu, -- cxu mia patro estas cxi tie?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Via patro? Jes; ne; -- mi ne scias; -- pardonu --

RAGNA

Kie li estas?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Via patro? Nu; ne li preterveturis --

STENSG[*A]RD

Orienten al Kristiania.

RAGNA

Ne, tio ne eblas --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, frauxlino Monsen,
vi ne povas kredi kiel gxoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras
malsupren en la kelon por sercxi botelon de la pura. (elen maldekstre)

STENSG[*A]RD

Diru, frauxlino, -- cxu vere estas via patro kiun vi sercxas?

RAGNA

Jes, vi ja auxdas.

STENSG[*A]RD

Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme?

RAGNA

Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne
eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaux.

STENSG[*A]RD

(baras al sxi la vojon) Ragna! Auxskultu! Kial vi tiel sxangxigxis
rilate al mi?

RAGNA

Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri!

STENSG[*A]RD

Ne, vi ne iru! Mi tenas tion cxi kiel providencon, ke vi venis en tiu
cxi momento. Ho, ne tiun evitemon; antauxe vi kondutis alimaniere.

RAGNA

Jes, tio estas, je Dio, pasinta!

STENSG[*A]RD

Sed kial --!

RAGNA

Mi pli bone lernis koni vin; -- bone ke mi tion lernis gxustatempe.

STENSG[*A]RD

Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis
kvazaux teksita en erarigxo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas
vin, mi farigxas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime
sxatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, -- vin kaj neniun alian!

RAGNA

Lasu min preterpasi! Mi timas vin --

STENSG[*A]RD

Ho, sed morgaux, Ragna, -- cxu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi?

RAGNA

Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaux.

STENSG[*A]RD

Nur ne hodiaux? Hura! Mi estas supre; mi estas felicxa!

SINJORINO RUNDHOLMEN

(kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je cxio trinku glason
por sukceso kaj bonfarto.

STENSG[*A]RD

Por felicxo en amo! Je la amo kaj la felicxo! Hura por la tago
morgaux! (li trinkas)

KANDIDATO HELLE

(de dekstre al _Ragna_) Cxu vi trovis lin?

RAGNA

Ne, li ne cxeestas. Venu. Venu!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed, je Dio, kio estas?

KANDIDATO HELLE

Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj --

RAGNA

Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ho; cxu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon?

RAGNA

Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaux!

STENSG[*A]RD

Adiaux, -- gxis morgaux!

(_Kandidato Helle_ kaj _frauxlino Monsen_ eliras en la fono.)

DANIEL HEJRE

(de dekstre) Ha, ha; nun ruligxas kiel bastonoj en rado! Stensg[*a]rd,
Stensg[*a]rd, Stensg[*a]rd, ili kokerikas; cxiuj vocxdonas por li. Nun
ankaux vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Hi; vi ion diras. Sed cxu ili cxiuj vocxdonas por li?

DANIEL HEJRE

Jes, fakte ili faras; Stensg[*a]rd gxuas la fidon de la popolo, kiel
estas la diro. Maljuna Lundestad cxirkauxiras kun vizagxo kiel
konfitita kukumo. Ho, estas vera gxojo vidi tiajxon.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas vocxdoni, mi tamen
povas regali. (eliras maldekstre)

DANIEL HEJRE

Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensg[*a]rd! Jes, sciu
do, -- sxin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro!

STENSG[*A]RD

Sinjorino Rundholmen?

DANIEL HEJRE

Jes gxuste; sxi estas virino solida en cxiuj direktoj; sxi farigxos
la unua en la kokinejo kiam la splitajxoj en Storli estos
renversigxintaj.

STENSG[*A]RD

Cxu do ne estas io en malordo en Storli?

DANIEL HEJRE

Cxu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Cxu oni ne
parolas pri ruino kaj bankroto kaj --?

STENSG[*A]RD

Jes, jes, kaj kio plu?

DANIEL HEJRE

Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni sercxis Monsen; du sinjoroj
estas venintaj al Storli --

STENSG[*A]RD

Paro da gastoj; jes, tion mi scias --

DANIEL HEJRE

Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj
pri avidaj kreditoroj; -- estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed
jen, -- kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraux?

STENSG[*A]RD

Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Auxskultu; vi
ja konas la subskribon de cxambelano Bratsberg?

DANIEL HEJRE

He-he; certe mi konas.

STENSG[*A]RD

(elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun cxi.

DANIEL HEJRE

Donu; mi vere estas iom miopa, sed -- (post esti rigardinta)
Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la cxambelano.

STENSG[*A]RD

Neniam? Do efektive --!

DANIEL HEJRE

Kaj gxi estas skribita de proprietulo Monsen?

STENSG[*A]RD

Ne, de grandkomercisto Bratsberg.

DANIEL HEJRE

Babilajxo! Montru. (rigardas kaj redonas gxin) Tiun vi povas uzi por
ekbruligi vian cigaron.

STENSG[*A]RD

Kio do? Ankaux la nomo de la skribinto --?

DANIEL HEJRE

Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomigxas Daniel.
Oni bezonas ja nur rigardi gxin per la akra rigardo de malfido --

STENSG[*A]RD

Sed kiel do eblis --? Monsen devus ja ne esti sciinta --

DANIEL HEJRE

Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri
tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio cxi havu finon, sinjoro
Stensg[*a]rd! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis
min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuragxas tion diri,
irante cxi tie kiel atestanto al --; nu suficxas. Sed la ridindajxo
pri cxio estas _tio_, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras
grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la
cxambelanon --

STENSG[*A]RD

Jes, tion diris ankaux Lundestad.

DANIEL HEJRE

Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna
auxguristo: Monsen metigxos en la punejon, la grandkomercisto ricevos
pagkompromison kaj la cxambelano metigxos sub administrado; tio
signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare
kiel vivdauxran pension. Tiel tiajxo farigxas, sinjoro Stensg[*a]rd! Mi
scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? _Fiat
justitia, pereat mundus_; tio signifas: Fi, kia justico estas en cxi
tiu putra mondo, sinjoro!

STENSG[*A]RD

(pasxante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaux vojoj baritaj!

DANIEL HEJRE

Kio diable --?

STENSG[*A]RD

Kaj tio gxuste nun! Nun, -- nun!

LIBROPRESISTO ASLAKSEN

(venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo!

STENSG[*A]RD

Elektita?

ASLAKSEN

Per 117 vocxoj, -- kaj Lundestad 53. La aliuloj disventigxis.

DANIEL HEJRE

Do, via unua pasxo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensg[*a]rd!

ASLAKSEN

Tio aldone kostos bovlon da puncxo --

DANIEL HEJRE

Jes, estas ja la unua pasxo kiu kostas, oni diras.

ASLAKSEN

(dekstren, vokante) Puncxo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La
nova elektulo regalas!

(_Bienulo Lundestad_ kaj _pluraj vocxdonintoj_ lauxe venas de
dekstre.)

DANIEL HEJRE

(kompate al _Lundestad_) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano!

LUNDESTAD

(flustre al _Stensg[*a]rd_) Cxu vi nun staras fikse en tio kion --?

STENSG[*A]RD

Kiel utilas stari fikse, kie cxio falas?

LUNDESTAD

Cxu vi pensas, ke la ludo estus perdita?

ASLAKSEN

(returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la
puncxo; -- sxi estas la plej proksima al tio, sxi diras.

STENSG[*A]RD

(frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al --!

LUNDESTAD

Kio?

STENSG[*A]RD

La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas cxe la tablo
dekstre kaj skribas)

LUNDESTAD

(mallauxte) Auxdu, Aslaksen; cxu vi akceptos ion en la gazeton por
postmorgaux?

ASLAKSEN

Jes, je Dio, certe. Cxu gxi estas kruda?

LUNDESTAD

Certe ne kruda.

ASLAKSEN

Nu, sensignife; mi tamen akceptos gxin.

LUNDESTAD

Estas mia politika testamento; mi skribos gxin cxi-vespere (transiras
la plankon)

SERVISTINO

(de maldekstre) Jen puncxo de la sinjorino.

ASLAKSEN

Hura; nun vivigxas la lokaj rilatoj!

(Li metas la bovlon sur la mezan tablon, versxas por cxiuj, kaj dum
la sekvo li ripetade trinkas. _Bastian Monsen_ intertempe envenis de
dekstre.)

BASTIAN

(mallauxte) Nu, vi certe memoras mian leteron?

ASLAKSEN

Fidu; (frapas sian brustposxon) Jen mi havas gxin.

BASTIAN

Kaj do vi prizorgos gxin plej eble tuje; -- kiam vi vidas ke sxi
estas libera, vi komprenas.

ASLAKSEN

Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj!

BASTIAN

Je la diablo, vi ne faros tion por nenio.

ASLAKSEN

Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; -- ventrapide!

(Bastian malproksimigxas.)

STENSG[*A]RD

Auxdu vorton, Aslaksen; cxu vi preterpasos cxi tie morgaux vespere?

ASLAKSEN

Morgaux vespere? Jes, volonte.

STENSG[*A]RD

Bone; eniru kaj donu cxi tiun leteron al sinjorino Rundholmen.

ASLAKSEN

De vi?

STENSG[*A]RD

Jes. Metu gxin en la posxon. Jen, jen. Do morgaux vespere.

ASLAKSEN

Gxuste; estu trankvila.

(_La servistino_ alportas la menditajxojn. _Stensg[*a]rd_ iras al la
fenestro.)

BASTIAN

Nun, vi, -- cxu vi parolis al sinjorino Rundholmen?

STENSG[*A]RD

Parolis? Nu jes, mi iomete parolis --

BASTIAN

Kaj kion vi opinias?

STENSG[*A]RD

Jes, -- ja, ni interrompigxis; mi ne povas diri al vi ion certan.

BASTIAN

Mi tamen provos; sxi multe bedauxras la vidvinan staton. Post horo mi
deziras decidigi tion.

STENSG[*A]RD

Post horo?

BASTIAN

(vidas _sinjorinon Rundholmen_, kiu envenas de maldekstre) Tsxsx;
nenion atentigu! (iras trans la planko)

STENSG[*A]RD

(al _Aslaksen_, mallauxte) Redonu al mi la leteron.

ASLAKSEN

Vi volas rehavi gxin?

STENSG[*A]RD

Jes, tuj; mi prizorgos gxin mem.

ASLAKSEN

Bonvolu; jen gxi estas.

(_Stensg[*a]rd_ metas la leteron en la posxon kaj eniras inter la
aliulojn.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(al _Bastian_) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen?

BASTIAN

Cxion bonan; mi kaj Stensg[*a]rd estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne
mirus cxu li trovus lokon en la parlamento.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed tion via patro certe ne sxatus.

BASTIAN

Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas
Stensg[*a]rd, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiel tio?

BASTIAN

Li iras svatante --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Dio do; cxu li ion diris?

BASTIAN

Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke
Ragna sxatas lin.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ragna?

LUNDESTAD

(proksimigxas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino
Rundholmen?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Imagu, li diras ke Stensg[*a]rd iras svatante --

LUNDESTAD

Nu jes; sed la cxambelano ne estas facile fleksebla --

BASTIAN

La cxambelano?

LUNDESTAD

Li eble konsideras sxin iom tro supera por ordinara advokato --

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu; kiu?

LUNDESTAD

La frauxlino; la filino, kompreneble.

BASTIAN

Li do ne svatas frauxlinon Bratsberg, mi scias?

LUNDESTAD

Je mia savo, li faras.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kaj pri tio vi sakras?

BASTIAN

Kaj al mi li diris --! Audu; mi parolu kun vi! (_Lundestad_ kaj
_Bastian_ al la fono)

SINJORINO RUNDHOLMEN

(proksimigxas al Stensg[*a]rd) Vi devas stari garde, Stensg[*a]rd!

STENSG[*A]RD

Kontraux kiu?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kontraux malbonaj homoj; trovigxas personoj kiuj incidas kontraux vi.

STENSG[*A]RD

Ke ili faru, -- se ili nur ne incidas je iu certa.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu estas tiu?

STENSG[*A]RD

(sekrete donas la leteron al sxi) Jen; legu tion kiam vi estas sola.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ahx, tion mi ja sciis! (eniras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de dekstre) Nu, mi auxdas ke vi venkis, sinjoro advokato.

STENSG[*A]RD

Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraux la klopodadoj
de via altestimata cxefo.

RINGDAL

Pri kio li klopodadis?

STENSG[*A]RD

Por min forvocxdoni.

RINGDAL

Li uzas sian vocxdonrajton kiel cxiu ajn.

STENSG[*A]RD

Domagxe ke li versxajne ne pli ofte uzos gxin.

RINGDAL

Kion tio signifas?

STENSG[*A]RD

Mi pensas, cxar estas diverse pri la paperoj --

RINGDAL

Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis?

STENSG[*A]RD

Ho, vi ne bezonas konduti kvazaux vi nenion komprenis. Cxu ne estas
ventego atendinda? Bankroto en granda skalo?

RINGDAL

Nu, tion mi auxdas de cxiuj flankoj.

STENSG[*A]RD

Kaj cxu ne kaj la cxambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj?

RINGDAL

Permeso, cxu vi estas freneza?

STENSG[*A]RD

Nu, estas ja nature, ke vi provas kasxi tion.

RINGDAL

Kion tio utilus? Cxu tiajxo povas esti kasxata?

STENSG[*A]RD

Cxu tio do ne estas vero?

RINGDAL

Ecx ne silabo rilate al la cxambelano. Sed kial vi povus kredi
tiajxon? Kiu kredigis tion al vi?

STENSG[*A]RD

Je la momento mi ne diras.

RINGDAL

Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kusxas iu intenco.

STENSG[*A]RD

Intenco --!

RINGDAL

Jes, pripensu; cxu ne estas iu, kiu konsiderus avantagxon teni vin
for de la cxambelano --?

STENSG[*A]RD

Je mia savo; jes, jes; estas!

RINGDAL

La cxambelano funde alte taksas vin --

STENSG[*A]RD

Cxu li faras?

RINGDAL

Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi
ne konas la rilatojn cxi tie, kaj ke vi estas ekflamigxema kaj
kredema; ke --

STENSG[*A]RD

Ho, tiuj sauxroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron!

RINGDAL

Kiun leteron?

STENSG[*A]RD

Ho, nenion. Sed ankoraux ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal,
cxu vi renkontos la cxambelanon cxi-vespere?

RINGDAL

Certe.

STENSG[*A]RD

Diru al li, ke estas nur frazajxo, tiuj minacoj pri kiuj li certe
scias; diru al li, ke morgaux mi venos mem por cxion klarigi.

RINGDAL

Cxu vi venos?

STENSG[*A]RD

Jes, por pruvi al li; -- ahx, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la
cxambelano cxi tiun kambion de mi.

RINGDAL

La kambion --!

STENSG[*A]RD

Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu gxin al li --

RINGDAL

Vere, sinjoro Stensg[*a]rd --

STENSG[*A]RD

Kaj vi nur aldonu cxi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi
agas kontraux tiuj homoj, kiuj volas forvocxdoni min el la
elektul-baloto.

RINGDAL

Vi povas fidi tion. (eliras fone)

STENSG[*A]RD

Jen auxdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun
historion pri la cxambelano?

DANIEL HEJRE

Kiel mi povis imagigi al vi --?

STENSG[*A]RD

Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo --

DANIEL HEJRE

Ej; jen vidu; gxojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas
mensogo, tio pri la cxambelano.

LUNDESTAD

Tsxsx; malgxusta spuro; efektive gxi estas pli proksima.

STENSG[*A]RD

Kiel pli proksima?

LUNDESTAD

Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen --

STENSG[*A]RD

Cxu!

DANIEL HEJRE

Nu, cxu mi ne antauxdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en
Storli --

LUNDESTAD

Li forveturis cximatene, antaux ol tagigxis --

DANIEL HEJRE

Kaj la familio eliris por sercxi lin --

LUNDESTAD

kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon --

STENSG[*A]RD

Prizorgi! "Morgaux", sxi diris; kaj sxia maltrankvilo por la patro --!

DANIEL HEJRE

He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin!

ASLAKSEN

Cxu iu pendigis sin?

LUNDESTAD

Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli --

PROPRIETULO MONSEN

(de la fono) Cxampanon sur la tablon!

ASLAKSEN kaj PLURAJ

Monsen!

MONSEN

Jes, Monsen, jes! Cxampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla hauxto
kaj osto!

DANIEL HEJRE

Sed, altestimata --!

STENSG[*A]RD

Vi! De kie vi venas?

MONSEN

De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaux mi faros resonan
tagmangxon en Storli. Cxiuj estas invitataj. Cxampanon, mi diras!
Gratulon al vi, Stensg[*a]rd, Vi ja farigxis elektulo.

STENSG[*A]RD

Jes, mi klarigos al vi --

MONSEN

Pa; cxu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen?
(volas eniri maldekstre)

LA SERVISTINO

(kiu jxus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron --

BASTIAN

Ho, morto kaj plago! (al la fono)

STENSG[*A]RD

Cxu sxi legas leteron?

LA SERVISTINO

Jes, kaj krome sxi estas tute konfuzita.

STENSG[*A]RD

Adiaux, sinjoro Monsen; morgaux tagmangxon en Storli --

MONSEN

Adiaux; morgaux!

STENSG[*A]RD

(mallauxte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon.

DANIEL HEJRE

Certe, certe.

STENSG[*A]RD

Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence
pri mi; -- vi faras tion tiel elegante.

DANIEL HEJRE

Kio diable estas tio?

STENSG[*A]RD

Mi havas miajn kialojn; estas sxerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu
al kiu vi havas neamikajn sentojn.

DANIEL HEJRE

Aha, mi komprenas --; suficxe dirite!

STENSG[*A]RD

Do, nenion koruptigu; nur igu sxin iom dubema en sia estimo pri mi;
iomete necerta gxis plue, vi komprenas.

DANIEL HEJRE

Fidu min; estos por mi kora plezuro --

STENSG[*A]RD

Dankon, dankon, gxis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad,
ni du interparolos morgaux antauxtagmeze cxe la cxambelano.

LUNDESTAD

Cxu vi havas esperon?

STENSG[*A]RD

Trioblan!

LUNDESTAD

Trioblan? Sed mi ne komprenas --

STENSG[*A]RD

Ne bezonigxas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono)

MONSEN

(apud la puncxujo) Ankoraux glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian?

ASLAKSEN

Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li.

MONSEN

Cxu vi havas?

ASLAKSEN

Al sinjorino Rundholmen.

MONSEN

Nu, fine!

ASLAKSEN

Sed ne antaux morgaux vespere, li diris; nek pli frue nek pli
malfrue; gxustatempe! Je via sano!

DANIEL HEJRE

(al _Lundestad_) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro
Stensg[*a]rd kaj sinjorino Rundholmen.

LUNDESTAD

(pli mallauxte) Li svatas sxin.

DANIEL HEJRE

Cxu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin --;
suficxe dirite --

LUNDESTAD

Kaj tion vi promesis?

DANIEL HEJRE

Jes, kompreneble.

LUNDESTAD

Lauxdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi
plenumas okcidente.

DANIEL HEJRE

He-he; la kara animo, -- efektive cxi tiun fojon li estos
miskalkulinta.

SINJORINO RUNDHOLMEN

(kun malfermita letero; cxe la pordo maldekstre) Kie estas advokato
Stensg[*a]rd?

DANIEL HEJRE

Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen!

Kurteno




KVINA AKTO


(Granda akceptejo cxe la cxambelano. Enirejo en la fono; pordoj
dekstre kaj maldekstre.)

(_Ferfareja administranto Ringdal_ staras apud tablo foliumante
paperojn. Iu frapas.)


RINGDAL

Envenu!

DOKTORO FJELDBO

(de la fono) Bonan matenon!

RINGDAL

Bonan matenon, sinjoro doktoro!

FJELDBO

Nu, cxio bone statas?

RINGDAL

Jes, dankon; suficxe bone; sed --

FJELDBO

Sed?

RINGDAL

Jes, vi ja certe auxdis la grandan novajxon?

FJELDBO

Ne! Kio estas tio?

RINGDAL

Cxu? Vi ne auxdis pri tio, kio okazis en Storli?

FJELDBO

Ne!

RINGDAL

Monsen forkuris cxinokte.

FJELDBO

Forkuris? Monsen?

RINGDAL

Forkuris.

FJELDBO

Sed bona Dio --?

RINGDAL

Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraux; sed jen Monsen revenis; li
estas sciinta simuli --

FJELDBO

Sed la kialo? La kauxzo?

RINGDAL

Nemezurebla perdo en cxarpentajxa komerco, dirigxas; paro da firmaoj
en Kristianio cxesis kaj jen --

FJELDBO

Kaj li forkuris!

RINGDAL

Foren al Svedlando, versxajne. Cximatene venis la auxtoritatoj al
Storli; oni registras kaj sigelas --

FJELDBO

Kaj la malfelicxa familio --?

RINGDAL

La filo vere cxiam tenis sin ekstere; almenaux nun li sxajnigas
kvazaux nenio okazis mi auxdas.

FJELDBO

Jes, sed la filino?

RINGDAL

Tsxsx; la filino estas cxi tie.

FJELDBO

Cxi tie?

RINGDAL

La familia instruisto kondukis sxin kaj la etulojn cxi tien
cximatene; la frauxlino zorgis pri ili en silento.

FJELDBO

Kaj kiel sxi eltenas tion cxi?

RINGDAL

Ho, mi pensas, suficxe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado
kiun sxi spertis hejme --; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke sxi
-- Tsxsx; jen la cxambelano.

LA CXAMBELANO

(de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro!

FJELDBO

Jes, mi venis suficxe frue. Cxu mi rajtas felicxigi vin pri la
datreveno de via naskigxo, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Ho, Dio zorgu pri la felicxo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi
scias ke vi deziras al mi cxion bonan.

FJELDBO

Kaj cxu mi kuragxas demandi al vi, sinjoro cxambelano --

LA CXAMBELANO

Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon.

FJELDBO

Kion tio signifas?

LA CXAMBELANO

Mi estas ferfareja posedanto, gxuste kaj rekte.

FJELDBO

Ho, sed kia absurdajxo do estas tio cxi?

LA CXAMBELANO

Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendigxos jam
hodiaux.

FJELDBO

Pri tio vi tamen devus iomete dormi.

LA CXAMBELANO

Kiam mia regxo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej
proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum
longa parencaro estis sciinta konservi.

FJELDBO

Jes, kaj kio krome?

LA CXAMBELANO

Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen.
Jes, vi do auxdis pri Monsen?

FJELDBO

Jes, mi auxdis.

LA CXAMBELANO

(al _Ringdal_) Cxu oni nenion pli scias?

RINGDAL

Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj.

LA CXAMBELANO

Kaj mia filo?

RINGDAL

Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al cxiu ajn la sxuldon;
sed nenio restos.

LA CXAMBELANO

Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon.

RINGDAL

Estos farata. (elen tra la antauxa pordo dekstre)

FJELDBO

Sed cxu vi pripensis? Cxio povas ja esti arangxata en silento.

LA CXAMBELANO

Cxu? Cxu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis?

FJELDBO

Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian
malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio cxi estas ja la sola fojo
kiam li faris sin kulpa pri tiajxo; kio do estas, mi demandas?

LA CXAMBELANO

Cxu vi volis agi kiel mia filo agis?

FJELDBO

Li ne volas tion refari; tio estas la cxefa afero.

LA CXAMBELANO

Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion?

FJELDBO

Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al
mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen
skuigxas al sincereco.

LA CXAMBELANO

(pasxadante) Mia bedauxrinda Selma! Nia trankvila paco kaj felicxo
forjxetita!

FJELDBO

Estas io kio rangas pli alte. Tiu felicxo estis sxajno. Jes, mi diru
al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi
estis blindigita kaj fiera, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

(haltas) Mi?

FJELDBO

Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis
tiu honesteco metita sur provo? Cxu vi scias, ke gxi tolerus la
tenton?

LA CXAMBELANO

Vi povas sxpari al vi cxian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de
la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure.

FJELDBO

Tion ankaux mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda
jugxo kaj en pli klara konscio. Vi riprocxas vian filon; sed kion vi
faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por
fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li sxuldas al sia
honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel,
ke farigxis subkonscia neceso konduti honeste.

LA CXAMBELANO

Cxu tion vi opinias?

FJELDBO

Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare cxi tie; oni
akceptas la taskon _lerni_ anstataux _esti_. Ni vidas al kio tio
kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur
duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia
en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensg[*a]rd --

LA CXAMBELANO

Stensg[*a]rd, jes! Kion vi diras pri Stensg[*a]rd?

FJELDBO

Flikajxo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka
sentauxgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj
flanke pruntedonadis; aux pli gxuste, estis la edzino kiu komercis.
Sxi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La
edzon sxi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en
sxi. En tiu hejmo Stensg[*a]rd elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion.
"Li studu," diris la patrino; "li farigxu lerta enkasisto." Malbeleco
en la hejmo; altigxo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo,
la talentoj, -- cxio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki,
krom al disigxo en la personeco?

LA CXAMBELANO

Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi sxatus scii kio estas
suficxe bona por vi. El Stensg[*a]rd oni povas nenion atendi; ecx ne el
mia filo; sed el vi kompreneble; el vi --!

FJELDBO

Jes, el mi; gxuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas;
sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa.
Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino
tute kaj fide; hejme cxe ni neniam estis deziroj transen de la
talentoj; neniu postulo pereis sur la sxero de la rilatoj, neniu
morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie
estis amo al beleco; sed gxi kusxis intime en la vivkoncepto, ne
flanke de gxi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la
animstato --

LA CXAMBELANO

Jen, jen; do tial vi farigxis tiel senmezure perfekta?

FJELDBO

Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondicxoj prezentis
sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon.

LA CXAMBELANO

Ke tiel estu; sed cxar Stensg[*a]rd neniun tian respondecon havas, tiam
estas des pli bele, ke li tamen --

FJELDBO

Kion? Kiajxon?

LA CXAMBELANO

Vi prijugxas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri
tio cxi?

FJELDBO

La kambio de via filo?

LA CXAMBELANO

Jes, gxin li sendis min reen.

FJELDBO

Libervole?

LA CXAMBELANO

Libervole kaj sen kondicxoj. Bele; noble; -- kaj tial de hodiaux mia
domo staros malferma por li.

FJELDBO

Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino --

LA CXAMBELANO

Ho preterlasu min! Laux ecoj li multe antauxas vin; almenaux li
malferme aliras; sed vi, vi aliras kasxe.

FJELDBO

Mi?

LA CXAMBELANO

Jes, vi! Farigxis la estranto en cxi tiu domo; Vi eliras kaj envenas;
mi petas vian konsilon en cxio ajn, -- kaj tamen --

FJELDBO

Nu ja, tamen?

LA CXAMBELANO

Tamen estas io kasxe cxe vi; io damnita; io -- io distingita kiun mi
tute ne sxatas!

FJELDBO

Sed pliklarigu do!

LA CXAMBELANO

Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas.

FJELDBO

Sinjoro cxambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas
kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus ecx pli grandan
oferon.

LA CXAMBELANO

Cxu? Per kio?

FJELDBO

Per silento.

LA CXAMBELANO

Per silento. Cxu mi diru al vi kion mi dezirus? Farigxi kruda, sakri,
eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo,
sinjoro farejkuracisto; -- kaj tio ne konvenas en nia libereca
asocio. Jen Stensg[*a]rd; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en cxi
tiun domon; li devos --; li devos --! Ho, mi ne emas, je mia benata
felicxo --! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas.

LUNDESTAD

(de la fono) Felicxo pri la tago, sinjoro cxambelano! Permesu ke mi
deziras al vi honoron kaj cxion bonan --

LA CXAMBELANO

Ho, je diablo, -- mi preskaux diris.  Cxio estas flikajxo, mia kara
Lundestad. Nenio funde toleras provon en cxi tiu mondo.

LUNDESTAD

Jes, tiel ankaux diras la kreditoroj de proprietulo Monsen.

LA CXAMBELANO

Jes, tio cxi pri Monsen! Cxu tio ne frapis vin kiel fulmo?

LUNDESTAD

Ho, vi jam longe antauxdiris tion, vi, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Hm, hm; -- jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de
antauxhieraux ke li venis pete --

FJELDBO

Eble por savigxi.

LUNDESTAD

Neeblus; li sinkis tro profunden; -- kaj tio kio okazas, efektive
estas la plej bona.

LA CXAMBELANO

Bone efiku! Cxu vi ankaux trovas tion la plej bona ke vi venkigxis en
la elekto hieraux?

LUNDESTAD

Mi ja ne venkigxis; cxio iris ja laux mia propra volo. Kun Stensg[*a]rd
oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi
niajn fingrojn.

LA CXAMBELANO

Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas --?

LUNDESTAD

Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj cxar li estas tiel
bonsxanca, ke li nek malhelpigxas de karaktero aux de konvinko aux de
socia stato, estas tre facile por li esti liberala.

LA CXAMBELANO

Mi vere opinius, ke ankaux ni estas liberalaj.

LUNDESTAD

Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro cxambelano; neniu dubo pri tio.
Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni
mem; sed nun Stensg[*a]rd venas kaj estas liberala en la nomo ankaux de
aliuloj. Tio estas la nova en la afero.

LA CXAMBELANO

Kaj tiun renversadon vi volas subteni?

LUNDESTAD

Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj
estis homoj kiuj povis elsorcxi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen
forsorcxi.

LA CXAMBELANO

Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro --?

LUNDESTAD

Mi ja scias ke tio estas papista supersticxo, sinjoro cxambelano; sed
estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorcxi
ilin; kaj tial oni devas arangxi sin kun ili plej eble bone.

LA CXAMBELANO

Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj versxajne la tuta
sekvantaro de perturbuloj kun li --

LUNDESTAD

Se Monsen estus falinta du aux tri tagojn pli frue, multo estus alia.

LA CXAMBELANO

Bedauxrinde; vi estis tro rapida --

LUNDESTAD

Mi havis ankaux konsiderojn rilate al vi, sinjoro cxambelano.

LA CXAMBELANO

Rilate al mi?

LUNDESTAD

Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj.
Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se
mi estus perfidinta Stensg[*a]rd, -- vi ja scias ke li havas certan
paperon --

LA CXAMBELANO

Nun ne plu.

LUNDESTAD

Kio?

LA CXAMBELANO

Jen gxi estas.

LUNDESTAD

Cxu li sendis gxin reen al vi?

LA CXAMBELANO

Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li.

LUNDESTAD

(pripensante) Advokato Stensg[*a]rd havas bonajn talentojn.

STENSG[*A]RD

(de la fono; haltas apud la pordo) Cxu vi permesas ke mi
proksimigxu?

LA CXAMBELANO

(al li) Vi sekure povas.

STENSG[*A]RD

Kaj vi volas akcepti gratulon de mi?

LA CXAMBELANO

Mi volas.

STENSG[*A]RD

Do akceptu gxin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku cxiujn skribajn
stultajxojn --

LA CXAMBELANO

Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Ho Dio benu vin!

LA CXAMBELANO

Kaj ekde hodiaux -- cxar vi tiel deziras -- ekde hodiaux vi estos
kiel hejme cxi tie.

STENSG[*A]RD

Cxu permesigxas? Cxu permesigxas? (oni frapas)

LA CXAMBELANO

Envenu!

(Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p.
_La cxambelano_ iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas
kun ili.)

TORA

(kiu dume estas enveninta per la plej malantauxa pordo maldekstre)
Sinjoro Stensg[*a]rd, permesu ke mi dankas vin silente.

STENSG[*A]RD

Vi sinjorino!

TORA

Patro diris al mi kiel bele vi kondutis.

STENSG[*A]RD

Sed --?

TORA

Ahx, kiom ni misjugxis vin!

STENSG[*A]RD

Cxu vi --?

TORA

Vi ja mem kulpis; -- ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi
dezirus rebonigi tion.

STENSG[*A]RD

Vi volis? Vi volis mem? Cxu vere ke vi volis --?

TORA

Cxiuj; se ni vere povus --

LA CXAMBELANO

Refresxigajxoj al la sinjoroj, mia infano!

TORA

Jen ili baldaux.

(Sxi reiras al la pordo, de kie baldaux poste envenas la servistino
kun vino kaj bakajxoj, kiujn sxi ofertas cxirkauxe dum la sekvanta
sceno.)

STENSG[*A]RD

Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio!

LUNDESTAD

Tia vi certe sentis vin ankaux hieraux.

STENSG[*A]RD

Pa; hodiaux estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la
brilo super la vivo!

LUNDESTAD

Oho; pensoj pri amo?

STENSG[*A]RD

Ne pensoj! Felicxo, felicxo; amofelicxo!

LUNDESTAD

Do bofrato Bastian portis al vi la respondon?

STENSG[*A]RD

Bastian --?

LUNDESTAD

Jes, li sugestis pri io hieraux; li estis ja promesinta paroli por vi
al knabineto.

STENSG[*A]RD

Ho, babilajxo --

LUNDESTAD

Ne timu min. Se vi tion ankoraux ne scias, mi povas tion diri al vi;
vi venkis, sinjoro Stensg[*a]rd; Mi tion scias de Ringdal.

STENSG[*A]RD

Kion vi havas de Ringdal?

LUNDESTAD

Frauxlino Monsen donis sian "Jes".

STENSG[*A]RD

Kion vi diras?

LUNDESTAD

Sian "Jes", mi diras.

STENSG[*A]RD

Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta!

LUNDESTAD

Sed ne la filino.

STENSG[*A]RD

Sian "Jes"! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiajxo ja
forpusxus cxiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta
afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu
sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem
respondeci.

DANIEL HEJRE

(de la fono)  He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas
sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaux mi permesigxas --

LA CXAMBELANO

Dankon, dankon, malnova amiko!

DANIEL HEJRE

Je Dio, vi altestimata; ne tro sobigxu. (novaj gastoj venas) Jen ni
havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu
suficxe! (al _Stensg[*a]rd_) Aha, mia kara, felicxa juna sinjoro; cxu
jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de nesxajnigita gxojo de
maljunulo.

STENSG[*A]RD

Pri kio?

DANIEL HEJRE

Hieraux vi petis min paroli iom dubesence pri vi al sxi, kiun vi ja
scias --

STENSG[*A]RD

Nu jes, jes; kio sekve?

DANIEL HEJRE

Estis por mi korega gxojo plenumi vian deziron --

STENSG[*A]RD

Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel sxi reagis?

DANIEL HEJRE

Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapsxlosis la pordon;
volis nek respondi nek montri sin --

STENSG[*A]RD

Ho, dankon al Dio!

DANIEL HEJRE

Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti
tiel en gxuo de la suferoj de la jxaluzo --! Sed la amo havas
okulojn kiel kato; suficxe dirite; cxar hodiaux kiam mi preteriris,
staris sinjorino Rundholmen fresxa kaj floranta en la malferma
fenestro kombante siajn harojn; lauxsxajne iu marvirino, se
permesigxas tion diri; -- ho, jen tauxga virino!

STENSG[*A]RD

Nu? Kaj kio plue?

DANIEL HEJRE

Nu, sxi ridis kvazaux obsedita; kaj strecxe sxi suprenlevis leteron
kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fiancxinigxis
hieraux!

STENSG[*A]RD

Kio? Fiancxinigxis?

DANIEL HEJRE

Koran gratulon, juna sinjoro; gxojigas min nepriskribeble, ke mi
estas la unua, kiu povus anonci al vi --

STENSG[*A]RD

Stultajxo! Estas nur babilajxo!

DANIEL HEJRE

Kio estas nur babilajxo?

STENSG[*A]RD

Vi ne komprenis sxin; aux sxi ne komprenis --! Cxu vi estas freneza?
Nun kiam Monsen falis, versxajne ankaux sxi --

DANIEL HEJRE

Ne, je mia savo sxi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur
solidaj piedoj.

STENSG[*A]RD

Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis
nur sxerco, veto, tion vi ja auxdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi
la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio.

DANIEL HEJRE

Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas
romantiko. Ahx ja; la junuloj volas cxiam esti poeziemaj!

STENSG[*A]RD

Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, -- procesi por vi
--; Tsxsx; mi fidas vin. (foriras)

LA CXAMBELANO

(kiu dume parolis kun _Lundestad_) Ne, Lundestad, -- _tion_ mi vere
ne povas kredi.

LUNDESTAD

Nun mi sakris, sinjoro cxambelano! Mi havas tion de la busxo de
Daniel Hejre mem.

DANIEL HEJRE

Kion vi havas de mia busxo, se mi rajtas demandi?

LA CXAMBELANO

Diru al mi, -- cxu advokato Stensg[*a]rd montris al vi kambion hieraux?

DANIEL HEJRE

Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero?

LA CXAMBELANO

Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li --

LUNDESTAD

Vi kredigis lin ke gxi estas falsa?

DANIEL HEJRE

Pa; nekulpa sxerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko --

LUNDESTAD

Sed vi ja diris, ke ambaux subskriboj estas falsaj?

DANIEL HEJRE

Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaux kiel nur unu?

LA CXAMBELANO

Do tiel!

LUNDESTAD

(al _la cxambelano_) Kaj kiam li _tion_ auxdis --

LA CXAMBELANO

-- kaj jen li donis la kambion al Ringdal!

LUNDESTAD

La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco.

LA CXAMBELANO

Aktoras grandanima; trompas min denove; -- malfermigas aliron en mian
domon; devigas min esti dankema, -- tiu, tiu --! Kaj tiu persono --!

DANIEL HEJRE

Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata?

LA CXAMBELANO

Poste; poste, kara amiko! (tiras _Lundestad_ flanken) Kaj tiun
personon vi protektas, pusxas antauxen, helpas supren!

LUNDESTAD

Kaj cxu vi mem do?

LA CXAMBELANO

Ho, mi sxatus --!

LUNDESTAD

(montras al _Stensg[*a]rd_, kiu parolas kun _Tora_) Vidu jen. Kiun
penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras --?

LA CXAMBELANO

El tiuj pensoj mi ilin elpelos.

LUNDESTAD

Tro malfrue, sinjoro cxambelano; li helpas sin antauxen per
perspektivoj kaj sxajnoj kaj versxajneco --

LA CXAMBELANO

Ankaux mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad!

LUNDESTAD

Kion vi volas fari?

LA CXAMBELANO

Atentu (iras al _Fjeldbo_) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, --
bonvolu fari al mi servon.

FJELDBO

Kun gxojo!

LA CXAMBELANO

Do forpelu la ulon tie.

FJELDBO

Stensg[*a]rd?

LA CXAMBELANO

Jes, la cxarlatanon; mi ne toleras auxdi lian nomon; forpelu lin!

FJELDBO

Sed kiel povas mi --?

LA CXAMBELANO

Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn --

FJELDBO

Liberajn manojn! Vi tion faras? En cxio ajn?

LA CXAMBELANO

Jes, pro diablo; jes!

FJELDBO

Vian manon por tio, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Jen gxi.

FJELDBO

Je Dio do; nun aux neniam! (lauxte) Permesu ke mi cximomente
okupas la atenton de la cxeestantoj?

LA CXAMBELANO

Doktoro Fjeldbo parolas!

FJELDBO

Mi havas la gxojon kun la kunsento de cxambelano Bratsberg informi al
vi pri mia fiancxigxo kun lia filino.

(Ekkrioj de surprizo. _Tora_ eligas etan krion; _la cxambelano_ estas
ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.)

STENSG[*A]RD

Fiancxigxo! _Via_ fiancxigxo --!

DANIEL HEJRE

Kun de la cxambelano perm-- --? Kun via --? Kun -- kun --?

LUNDESTAD

Cxu la doktoro perdis la prudenton?

STENSG[*A]RD

Sed, sinjoro cxambelano --?

LA CXAMBELANO

Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aligxas al la asocio de
la junuloj!

FJELDBO

Dankon, dankon, -- kaj pardonon!

LA CXAMBELANO

Ni trovigxas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera
konkuro vivu!

TORA

Ho, mia benata patro!

LUNDESTAD

Jes, ni ankaux trovigxas en la tempo de gefiancxigxoj; mi povas
anonci kroman gefiancxigxon --

STENSG[*A]RD

Estas elpensajxo!

LUNDESTAD

Certe ne; la fiancxinigxo de frauxlino Monsen --

STENSG[*A]RD

Mensogo; mensogo mi diras!

TORA

Ne, patro; estas vero; ambaux cxeestas.

LA CXAMBELANO

Kiuj? Kie?

TORA

Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne -- (al la plej supera pordo
dekstre)

LUNDESTAD

Kandidato Helle? Li do --!

LA CXAMBELANO

Kaj cxi tie; cxe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj!

RAGNA

(timema retiras sin) Ho, ne, ne; cxeestas tiom da homoj!

LA CXAMBELANO

Neniun timemon; vi ne havas sxuldon por la okazintajxoj?

KANDIDATO HELLE

Sinjoro cxambelano, sxi estas nun senhejma.

RAGNA

Ho, zorgu pri ni!

LA CXAMBELANO

Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifugxis al mi!

DANIEL HEJRE

Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefiancxigxoj; mi povas
ecx kompletigi la liston --

LA CXAMBELANO

Kio? Vi? Je via agxo; -- kia nepripensemo!

DANIEL HEJRE

Ho --! Suficxe dirite.

LUNDESTAD

La ludo estas perdita, sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Cxu? (lauxte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel
Hejre! Informon, sinjoroj; ankaux mi atingis al havenon.

LA CXAMBELANO

Kiel?

STENSG[*A]RD

Oni ludas duoblan ludon; oni kasxas siajn verajn intencojn, kiam tio
bezonigxas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio farigxas en la
servo de la komuna bono. Mia vivtasko kusxas destinita antaux mi, kaj
por mi tiu antauxas kion ajn. Mia agado estas dedicxita al tiu cxi
distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed
tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aligxi
cxirkaux unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam
mallige al la interesoj cxi tie, -- ligis min per la ligiloj de la
koro. Se mi kauxzis miskomprenon cxe kelkiuj, vi devas pardoni min.
Ankaux mi estas fiancxigita.

LA CXAMBELANO

Vi?

FJELDBO

Fiancxigita!

DANIEL HEJRE

Atestigxas.

LA CXAMBELANO

Sed kiel --?

FJELDBO

Fiancxigita? Kun kiu?

LUNDESTAD

Cxu do ne estas?

STENSG[*A]RD

Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi
estas fiancxigita al vidvino sinjorino Rundholmen.

FJELDBO

Kun sinjorino Rundholmen!

LA CXAMBELANO

La vidvino de la kampara komercisto?

LUNDESTAD

Hm. Nu tiel!

LA CXAMBELANO

Sed mi konfuzigxas en cxio tio. Kiel povis vi do --?

STENSG[*A]RD

Manovro, sinjoro ferfareja posedanto!

LUNDESTAD

Li havas bonajn talentojn.

LIBROPRESISTO ASLAKSEN

(enrigardas cxe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon --

LA CXAMBELANO

Nu, envenu, Aslaksen! Cxu ankaux vi volas gratuli?

ASLAKSEN

Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun
sinjoro Stensg[*a]rd.

STENSG[*A]RD

Poste; vi povas atendi ekstere.

ASLAKSEN

Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi --

STENSG[*A]RD

Fermu vian busxon! Kia altrudemo estas tio cxi? -- Jes, sinjoroj,
tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis
firman kaj dauxran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu
povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forjxetinta la veston de
aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo
el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aux fali sur kiu ajn
posteno, kie via fido postenigus min.

LUNDESTAD

Li venkis.

LA CXAMBELANO

Vere, mi devas diri -- (al la servistino, kiu proksimigxis al li de
la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas?

LA SERVISTINO

Sinjorino Rundholmen --

LA CXIRKAUXSTARANTOJ

Sinjorino Rundholmen?

LA CXAMBELANO

Cxu sxi?

LA SERVISTINO

Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fiancxo --

LA PLIMULTO

(parolante samtempe) Fiancxo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel --?

STENSG[*A]RD

Kia babilajxo!

ASLAKSEN

Jes, mi ja diris al vi --

LA CXAMBELANO

(al la pordo) Envenu; envenu!

(_Bastian Monsen_ kun _sinjorino Rundholmen_ cxe la brako venas de la
fono; gxenerala konfuzo.)

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, sinjoro cxambelano, vi do ne farigxu kolera --

LA CXAMBELANO

Kompreneble ne!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la frauxlino
mian fiancxon.

LA CXAMBELANO

Jes, jes, -- vi ja estas fiancxinigita; sed --

TORA

Sed ni ne sciis --

STENSG[*A]RD

(al _Aslaksen_) Sed kiel tio cxi do estas --?

ASLAKSEN

Mi havis tiom en la kapo hieraux; tiom pri kio pensi, mi diras --

STENSG[*A]RD

Sed sxi tamen ricevis mian leteron, kaj --

ASLAKSEN

Ne, sxi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via.

STENSG[*A]RD

Tiun de Bastian? Kaj jen --? (jxetas okulon sur la leteron,
kuncxifas la leteron kaj metas gxin en la posxon) Ho, vi damnita
fatalulo!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaux la falsaj viroj; sed kiam
oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam --. Ho
vidu, jen ankaux advokato Stensg[*a]rd! Nu, vi, sinjoro Stensg[*a]rd, vi do
certe volas gratuli min?

DANIEL HEJRE

(al _Lundestad_) Kiel mordeme sxi rigardas lin, cxu ne?

LA CXAMBELANO

Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed cxu vi ne volas gratuli
vian ontan bofratinon!

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kiu?

TORA

Ragna; ankaux sxi estas fiancxinigita.

BASTIAN

Vi, Ragna?

SINJORINO RUNDHOLMEN

Nu tiel? Jes, mia fiancxo ja diris, ke certa viro iris svate. Felicxo
al vi ambaux; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensg[*a]rd!

FJELDBO

Ne, ne; ne li!

LA CXAMBELANO

Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaux
devas gratuli.

SINJORINO RUNDHOLMEN

La frauxlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, frauxlino;
gratulon sinjoro advokato!

FJELDBO

Doktoro, vi devas diri.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Kion?

FJELDBO

Doktoro; estas mi.

SINJORINO RUNDHOLMEN

Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen!

LA CXAMBELANO

Sed nun mi scias kaj elen kaj enen!

STENSG[*A]RD

Pardonu; necesa afero --

LA CXAMBELANO

(mallauxte) Lundestad, kio estis la alia --

LUNDESTAD

Kio alia?

LA CXAMBELANO

Ne ambiciulacxo; sed la alia --

LUNDESTAD

Radikhakisto.

STENSG[*A]RD

Mi rekomendas min!

LA CXAMBELANO

Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensg[*a]rd! Vorto, --
vorto kiu longe kusxis sur mia koro --

STENSG[*A]RD

(al la elirejo) Pardonu; urgxas afero.

LA CXAMBELANO

(post li) Radikhakisto!

STENSG[*A]RD

Adiaux; adiaux! (elen en la fono)

LA CXAMBELANO

(revenas antauxen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj!

BASTIAN

Kaj la cxambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme?

LA CXAMBELANO

Cxiu ajn devas balai antaux sia propra pordo.

BASTIAN

Cetere mi ne prenis parton en tio.

SELMA

(kiu dum la pasinta estis auxskultinta cxe la plej supra pordo
dekstre) Patro! Nun vi estas gxoja; -- cxu li povas veni nun?

LA CXAMBELANO

Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antauxhieraux --

SELMA

Pa, estas longa tempo de post antauxhieraux. Cxio estas bona. Nun mi
scias ke li povas fari stultajxojn --

LA CXAMBELANO

Kaj pri tio vi gxojas?

SELMA

Jes, pri tio ke li _povas_; sed li ne permesigxos al tio.

LA CXAMBELANO

Li envenu. (_Selma_ eliras dekstre)

FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL

(de la antauxa pordo dekstre) Jen la peto pri eksigxo.

LA CXAMBELANO

Dankon; sed sxiru gxin.

RINGDAL

Sxiri?

LA CXAMBELANO

Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj
ago --

ERIK BRATSBERG

(kun _Selma_ de dekstre) Cxu vi havas pardonon por mi?

LA CXAMBELANO

(donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto.

ERIK BRATSBERG

Patro! Jam hodiaux mi finos tiun mian komercon, kontraux kiu vi tiom
reagas.

LA CXAMBELANO

Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuragxo! Neniu fugxo de
la tentado! Sed _mi_ staras apude. (lauxte) Nu, cxu vi scias
novajxon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo.

PLURAJ EL LA GASTOJ

Kio? Vi, sinjoro cxambelano?

DANIEL HEJRE

Vi, altestimata?

LA CXAMBELANO

Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aux gxi _povas_ tia
esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kauxzon por teni min ekstere.

LUNDESTAD

Jes, sciu do, sinjoro cxambelano Bratsberg, -- se vi volas entrepreni
por la avantagxo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna
laborsklavo, perfidus mian devigan "militservon".

ERIK BRATSBERG

Vi! Vere?

LUNDESTAD

Mi ja devas. Post la amcxagreno kiu frapis advokaton Stensg[*a]rd
hodiaux --; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en sxtataferojn
nun. Li devas refresxigi sin; fari vojagxon li devas, kaj mi atentu
por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min.

LA ELEKTANTOJ

(kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas cxiam la
sama! Vi ne perfidas!

LA CXAMBELANO

Jen jen, estas kiel devas esti; nun cxio iras en kutima maniero. Sed
kiu do estas la kialo de cxio cxi?

FJELDBO

Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi --!

ASLAKSEN

(timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la
sino de patrino!

FJELDBO

Sed tiu letero, kiu --?

ASLAKSEN

Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian
Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la puncxo de sinjorino
Rundholmen; -- ne estis citrono en gxi, kaj jen mi staras kun la
"presitajxo" en la mano --

LA CXAMBELANO

(pli proksimen) Kio? Cxu; cxu?

ASLAKSEN

La gazetaro, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

La gazetaro! Jen ni tion havas! Cxu ne estas tio, kion mi cxiam
diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj?

ASLAKSEN

Tamen, sinjoro cxambelano --

LA CXAMBELANO

Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Gxis
nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos gxin. Bonvole, mi
petas dek ekzemplerojn.

ASLAKSEN

Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro cxambelano!

LA CXAMBELANO

Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon,
venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi
antauxe, -- mi ne volas skribi ion en gxi.

RINGDAL

Ho, sed kion mi auxdas! Via filino fiancxinigxinta!

LA CXAMBELANO

Jes, kion vi diras pri tio?

RINGDAL

Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis?

FJELDBO

(rapide) Ho, tion mi poste --

LA CXAMBELANO

Vere okazis pasintan 17-an de Majo.

FJELDBO

Kiel --?

LA CXAMBELANO

La saman tagon kiam eta frauxlino Ragna --

TORA

Patro, patro; cxu vi sciis --?

LA CXAMBELANO

Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon.

FJELDBO

Ho, sinjoro cxambelano --!

TORA

Sed kiu dir --?

LA CXAMBELANO

Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli lauxte, kiam mi sidas
dormetante en la fenestra balkono.

TORA

Ho, Dio; cxu vi sidis malantaux la kurtenoj?

FJELDBO

Nun mi komprenas vian konduton --

LA CXAMBELANO

Jes, vi kiu povis iri cxi tie kaj silenti.

FJELDBO

Cxu utilus se mi parolus antaux hodiaux?

LA CXAMBELANO

Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazajxoj necesigxis.

TORA

(mallauxte al _Fjeldbo_) Jes, silenti, tion vi povas. Cxio tio pri
Stensg[*a]rd; -- kial mi ne ricevis informojn?

FJELDBO

Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj
defendas sian kolombeton, -- sed oni ne timigas.

(Ili interrompigxas de _sinjorino Rundholmen_.)

DANIEL HEJRE

(al _la cxambelano_) Auxdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu
niajn procedaferojn gxis nedefinita tempo.

LA CXAMBELANO

Cxu ni faru? Nu, jes, jes!

DANIEL HEJRE

Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novajxoj
en la gazeto de Aslaksen.

LA CXAMBELANO

Gxojige.

DANIEL HEJRE

Kaj vi mem komprenas, -- la multaj kurantaj aferoj --

LA CXAMBELANO

Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi.

SINJORINO RUNDHOLMEN

(al _Tora_) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu
malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas
falsa, kiel sxaumo sur akvo; kaj li ankaux estas malzorgema pri
tabako, frauxlino; kaj li volas havi cxion tiel delikata cxiutage; li
estas vera mangxajxcxevalo.

LA SERVISTINO

(de maldekstre) La tablo estas pretigita.

LA CXAMBELANO

Nu, do certe vi cxiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi
sidu apud mi; kaj ankaux vi, sinjoro tipografo Aslaksen.

RINGDAL

Jes, cxi tie estos suficxa okazo por tostoj!

DANIEL HEJRE

Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston
por la karaj necxeestantoj.

LUNDESTAD

Unu necxeestanto revenos, sinjoro Hejre.

DANIEL HEJRE

La advokato?

LUNDESTAD

Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensg[*a]rd sidos
en la konsilantaro de la popolo aux de la regxo, eble en ambaux
samtempe.

FJELDBO

Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la
asocio de la junuloj.

DANIEL HEJRE

Kial ne?

FJELDBO

Ne, cxar tiam li havos suficxe dubindan agxon.

DANIEL HEJRE

Sed tiam li povos marsxi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno
estas ja gxuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono:
la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras
politikistojn; he-he!

FJELDBO

Jes, sed kiel pri cxio estas, -- _nia_ asocio staru kaj tra novaj kaj
dubindaj tagoj. Kaj dauxre gxi estu la asocio de la _junuloj_. Kiam
Stensg[*a]rd fondis sian asocion kaj levigxis sur la sxultrojn de la
popolo dum la gxojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li
diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate
nin mi pensas ke ecx la teologo tie staranta kuragxas valorigi tiun
vorton.

LA CXAMBELANO

Ankaux mi tiel pensas, miaj amikoj, cxar efektive, -- ni stumblis kaj
palpis en malsagxeco; sed bonaj angxeloj staris malantauxe.

LUNDESTAD

Ho, je Dio; la angxeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj.

ASLAKSEN

Jes, tio sxuldigxas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad!

Kurteno







End of the Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ***

***** This file should be named 23774.txt or 23774.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/3/7/7/23774/

Produced by Andrew Sly

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
