The Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Asocio de la Junuloj Dramo en kvin aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: December 8, 2007 [EBook #23774] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** Produced by Andrew Sly HENRIK IBSEN LA ASOCIO DE LA JUNULOJ Dramo en kvin aktoj (De unges Forbund) (1869) Tradukis: Odd Tangerud (1999) Eldonejo: JEC Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 LA ASOCIO DE LA JUNULOJ ROLOJ: ĈAMBELANO BRATSBERG, posedanto de ferfarejo. ERIK BRATSBERG, lia filo, jura kandidato kaj grandkomercisto. TORA, lia filino. SELMA, edzino de la grandkomercisto. DOKTORO FJELDBO, kuracisto ĉe la ferfarejo. ADVOKATO STENSGÅRD. PROPRIETULO MONSEN, sur “Storli” (lia bieno). BASTIAN MONSEN, lia filo. RAGNA, lia filino. TEOLOGIA KANDIDATO HELLE, hejminstruisto en “Storli”. FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL. BIENPOSEDANTO ANDERS LUNDESTAD. DANIEL HEJRE. SINJORINO RUNDHOLMEN, kampara komercistino. LIBROPRESISTO ASLAKSEN. SERVISTINO ĉe la ĉambelano. SERVISTO. KNABINO, dungitino ĉe sinjorino RUNDHOLMEN. VILAĜANOJ, GASTOJ de la ĈAMBELANO, k.t.p. Å / å prononciĝas kiel longa o. (La intrigo okazas ĉe la ferfarejo proksime al urbeto en suda Norvegio.) UNUA AKTO (17-an de Majo.[1] Popola festeno. Bosko apud la ĉefa domo. Muziko kaj danco en la fono; multkoloraj lampoj en la arboj. Meze, iom malantaŭe, pupitro; dekstre enirejo al granda tendo por regalado; antaŭ la sama estas tablo kun benkoj. Transe ĉe la alia flanko antaŭe estas alia tablo, ornamita per floroj kaj kun apogseĝoj ĉirkaŭe.) [1] La nacia tago de Norvegio. (Granda popolamaso. _Bienposedanto Lundestad_, kun komitata banto en la butontruo, staras sur la pupitro. La _ferfareja administranto Ringdal_, ankaŭ kun komitata banto, staras apud la tablo maldekstre.) BIENPOSEDANTO LUNDESTAD -- -- kaj tial, estimataj komunumanoj, toston por nia libereco! Tiel kiel ni prenis ĝin herede de niaj patroj, tiel ni volas konservi ĝin por niaj filoj! Hura por la tago! Hura por la 17-a de Majo! AŬSKULTANTOJ Hura, hura, hura! FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (kiam _Lundestad_ malsupren iras) Kaj nun hurao por maljuna Lundestad! OPAJ VOĈOJ Tŝ! Tŝ! MULTAJ VOĈOJ (superbruante) Hura por Lundestad! Maljuna Lundestad vivu! Hura! (La aŭskultantoj disvastigas sin. _Proprietulo Monsen_, lia filo _Bastian, advokato Stensgård_ kaj _libropresisto Aslaksen_ premas sin antaŭen tra la amaso.) MONSEN Je mia savo li nun fariĝas antikva! ASLAKSEN Estis por niaj lokaj rilatoj, ke li parolis! Ho-ho! MONSEN Tiun paroladon li nun estas farinta ĉiujn tiujn jarojn, kiujn _mi_ memoras. Venu do jen --! STENSGÅRD Ne-ne-ne! Ne tiun vojon, sinjoro Monsen! Nun ni ja tute malaperos por via filino. MONSEN Ho, Ragna certe retrovos nin. BASTIAN Al ŝi mankas nenio; kandidato Helle estas kun ŝi. STENSGÅRD Helle? MONSEN Jes, Helle. (puŝas lin amikece) Sed _mi_ estas kun vi, vidu. Kaj ni ja ĉiuj estas. Venu do! Jen ni sidas ŝirmitaj kontraŭ ĉiu ajn; kaj ni povas paroli pli intime pri tio, kio -- (dume li estas eksidinta ĉe la tablo maldekstre) RINGDAL (alvenas) Pardonu, sinjoro Monsen, -- tiu tablo estas rezervita -- STENSGÅRD Rezervita? Por kiu? RINGDAL Por la ĉambelano kaj la liaj. STENSGÅRD Ho ĉu, la ĉambelano kaj la liaj! Neniu el ili ja ĉeestas. RINGDAL Ne, sed ni povas atendi ilin ĉiun momenton. STENSGÅRD Ke ili eksidu aliloke. (prenas seĝon) LUNDESTAD (metas manon sur la seĝon) Ne, la seĝo staru, kiel dirite. MONSEN (ekstaras) Venu, sinjoro Stensgård! Jen estas same bona loko. (iras transen dekstren) Servisto! Hm, eĉ ne servisto. Tion la festenkomitato estus entempe prizorginta. Ho, Aslaksen, eniru kaj serĉu kvar botelojn da ĉampano. Postulu la plej multekostan. Diru ke Monsen pagos! (_Aslaksen_ iras en la tendon; la tri aliuloj eksidas.) LUNDESTAD (iras silenteme transen al ili, kaj turnas sin al _Stensgård_) Vi do ne prenu tion ĉi ĉagreniĝe -- MONSEN Ne, ĉagreniĝe --! Je Dio! Fore de tio! LUNDESTAD (daŭre al _Stensgård_) Ĉar ja tute ne estas mi persone; estas la festenkomitato, kiu decidis -- MONSEN Kompreneble. Al la festenkomitato decidi, kaj al ni obei -- LUNDESTAD (kiel antaŭe) Ni estas ja ĉi tie sur la tereno de la ĉambelano. Li bonvole lasis al ni kaj la boskon kaj la ĝardenon por ĉi tiu vespero; kaj tial ni opiniis -- STENSGÅRD Ni sidas bonege ĉi tie, sinjoro Lundestad, -- se ni nur povos sidi neĝenate, -- mi aludas la popolamason. LUNDESTAD (amike) Nu ja; do ĉio estas ja bona. (iras al la fono) ASLAKSEN (el la tendo) Nun baldaŭ venos la servisto kun la vino. (eksidas) MONSEN Propra tablo; -- sub precipa superrigardo de la festen-komitato. Kaj tio eĉ en la libertago! Jen provo pri la tuta aranĝo. STENSGÅRD Sed je Dio, vi bonaj decaj homoj, -- kial vi akceptas tiaĵon? MONSEN Malnova heredita kutimaĉo, sciu. ASLAKSEN Vi estas novulo ĉi tie en la distrikto, sinjoro advokato Stensgård. Sed se vi iomete konus niajn lokajn rilatojn, tiam -- SERVISTO (alportas ĉampanon) Ĉi tie mendiĝis, -- ĉu? ASLAKSEN Jes certe. Jen; enverŝu! SERVISTO (verŝas) Nu, estas ja je via konto, sinjoro Monsen? MONSEN Ĉio; estu tute trankvila. (La _servisto_ foriras.) MONSEN (tostas kun _Stensgård_) Nu, bonvenon inter ni, sinjoro advokato! Ĝojigas min precipe konatiĝi kun vi, kaj mi devas diri, ke estas honoro por la distrikto, ke tia viro kiel vi, ekloĝas ĉi tie. Ni multe legis pri vi en la gazetoj, kaj de kant-kunvenoj kaj aliaj kunvenoj. Sinjoro advokato Stensgård, vi havas grandan paroltalenton, kaj vi havas koron por la komuna bono. Ke vi nun vive kaj vigle okupiĝu en, -- hm, -- okupiĝu en -- ASLAKSEN La lokaj rilatoj. MONSEN Ho jes, la lokaj rilatoj. Toston por ili! (ili trinkas.) STENSGÅRD Pri vivo kaj vigleco ne mankos! MONSEN Brave! Aŭdu! Kroman glason por tiu promeso! STENSGÅRD Ne; haltu; mi jam antaŭe -- MONSEN Ho, babilaĵo! Kroman glason, mi diras; -- Estas promespokalo! (Ili tostas kaj denove trinkas; dum la sekvo _Bastian_ fidele plenigas la glasojn.) MONSEN Krome, -- ĉar ni nun hazarde enpensiĝis pri tiaj aferoj --, mi devas diri, ke ne estas precipe la ĉambelano, kiu premas ĉion sub la jugo. Ne, tiu kiu staras malantaŭe kaj stiras la sledon, tiu estas maljuna Lundestad, vi sciu! STENSGÅRD Jes, tion mi aŭdis el diversaj flankoj. Mi ne komprenas, ke tia liberulo -- MONSEN Lundestad? Ĉu vi nomas Anders Lundestad liberulo? Jes, li efektive nomis sin tiel, en siaj junaj tagoj, kiam estis necese suprensvingi sin. Tial li ankaŭ akceptis la parlamentan seĝon herede post sia patro. Je Dio, ĉio ja iras herede ĉi tie. STENSGÅRD Sed devus ja esti eblo kvitigi sin je tiu ruzaĵo. ASLAKSEN Jes, morto kaj sufero, sinjoro advokato, -- faru finon! STENSGÅRD Mi ja ne diras ke mi -- ASLAKSEN Jes, ĝuste vi! Vi estas la viro. Vi havas viglan langon, kiel homoj diras; kaj vi havas tion, kio pli valoras: vi kapablas gazete polemiki. Mia gazeto estas libera por vi, tion vi scias. MONSEN Sed se io okazu, ĝi efektive okazu baldaŭ. La elekto de elektistoj okazos iun el ĉi tiuj tagoj. STENSGÅRD Kaj viaj multaj privataj aferoj ne estus malhelpo, se la elekto falus sur vin? MONSEN Miaj privataj aferoj certe suferus sub tio; sed se oni opinias, ke la komunuma bezono postulas ion tian, mi devus ja akcepti flankenmeti personajn konsiderojn. STENSGÅRD Nu ja, do estas bone. Kaj partion vi jam _havas_, tion mi bone rimarkis. MONSEN Mi flatas min, ke la plimulto de la juna agema kreskantaro -- ASLAKSEN Hm, hm; estas kaŝesploruloj vagantaj. DANIEL HEJRE (el la tendo; miopa; ĉirkaŭrigardas kaj venas pliproksimen) Ho, ĉu mi kuraĝus prunte peti liberan seĝon; mi volus eksidi jen, tie. MONSEN Estas destinitaj benkoj, kiel vi vidas; sed ĉu vi ne povas sidi ĉe ĉi tiu tablo? DANIEL HEJRE Jen? Ĉe tiu tablo? Ho jes, certe! (eksidas) Jen, jen! ĉampana vino, mi kredas. MONSEN Jes. Vi eble kuntrinkos glason? DANIEL HEJRE Ne, dankon! Tiu ĉampano kiun sinjorino Rundholmen liveras, ĝi --; nu ja, etan glason mi ja povus pro la bona rondo -- sed se mi nur _havus_ glason. MONSEN Bastian, eniru serĉi unu. BASTIAN Ho, Aslaksen, eniru, kaj serĉu glason. (_Aslaksen_ iras en la tendon. Silento) DANIEL HEJRE La sinjoroj do ne ĝenas sin pro mi? Ne lasu min do ne --! Dankon, Aslaksen (salutas al _Stensgård_) Fremda vizaĝo. Nove veninta. Verŝajne advokato Stensgård, se mi ne eraras. MONSEN Tute ĝuste. (prezentante) Advokato Stensgård, sinjoro Daniel Hejre -- BASTIAN Kapitalisto. DANIEL HEJRE Antaŭa, pli ĝuste dirite. Nun mi seniĝis je la tuto; kvitiĝis, oni povas ja diri. Ne bankrotis! Tion vi je morto kaj plago ne kredu. MONSEN Trinku, trinku nun, dum ŝaŭmas. DANIEL HEJRE Sed friponaĵoj, komprenu; artifikoj kaj tiaĵoj, -- nu sufiĉe dirite. Nu do, mi esperas, ke tio estos preterpasanta. Kiam mi estos kvitiĝinta je miaj plej malnovaj procesoj kaj iuj aliaj aferoj, tiam la altedevena Mikelo estu tirata en tagon. Toston! Ĉu vi ne trinku por tio? Ĉu? STENSGÅRD Ja, ĉu mi ne unue demandu, kiu tiu altedevena sinjoro Mikelo estas? DANIEL HEJRE He-he; ne aspektu do tiel embarasita. Vi certe ne pensas, ke mi aludas al sinjoro Monsen? Sinjoro Monsen ja ne povas esti nomata altedevena. Ne; tiu estas ĉambelano Bratsberg, -- kara juna amiko! STENSGÅRD Ho ĉu? En komercaj aferoj la ĉambelano certe estas honesta homo. DANIEL HEJRE Ĉu tion vi diras, vi juna homo? Hm; sufiĉe dirite! (proksimigas sin) Antaŭ dudeko da jaroj mi valoris barelon da oro. Ricevis grandan kapitalon post mia patro. Vi certe aŭdis rakonti pri mia patro? Ĉu ne? Maljuna Mads Hejre? Oni nomis lin Or-Mads. Li estis ŝipposedanto; enspezis multege da mono dum la licenc-tempo; orumigis siajn fenestrokadrojn kaj pordajn fostojn; estis sufiĉe riĉa por tio; nu sufiĉe dirite; -- tial oni nomis lin Or-Mads. ASLAKSEN Ĉu li ne ankaŭ orumis la kamentubojn? DANIEL HEJRE Ne, tio estas nur gazetmensogo; -- cetere ĝi aperis longe antaŭ via tempo. Sed monon li elspezis; kaj tion ankaŭ mi faris. Multekosta vojaĝo al Londono --; ĉu vi ne aŭdis paroli pri mia vojaĝo al Londono? Mi kvazaŭ kondukis kun mi kortegon; -- ĉu vi vere ne aŭdis paroli pri tio? Ĉu? -- Kaj kiom mi ja estas forĵetinta sur artojn kaj sciencojn? Kaj kiel mi ja estas antaŭenpuŝinta junajn talentulojn? ASLAKSEN (ekstaras) Dankon pri mi, miaj sinjoroj! MONSEN Nu? Ĉu vi volas forlasi nin? ASLAKSEN Jes, mi volas iom movi min. (foriras) DANIEL HEJRE (mallaŭte) Ankaŭ li estas unu el ili. Repagas sammaniere kiel ĉiuj la aliuloj; he-he! Ĉu vi scias, ke mi tenis lin tutan jaron al studado? STENSGÅRD Vere? Ĉu Aslaksen studis? DANIEL HEJRE Kiel la juna Monsen; -- neniam fariĝis al io; ankaŭ kiel -- sufiĉe dirite: -- kion mi volis diri: devis rezigni la esperon pri li; jam frue rimarkis tiun fatalan inklinon al alkoholaĵoj -- MONSEN Sed vi tute erarvojiĝis de tio, kion vi volis rakonti al Stensgård pri la ĉambelano. DANIEL HEJRE Aj, tio estas multflanka historio. Kiam mia patro staris plej alte, malsupreniĝis por la maljuna ĉambelano, -- patro de la nuna, vi komprenas; ĉar ankaŭ _li_ estis ĉambelano -- BASTIAN Kompreneble; ĉio herediĝas ĉi tie. DANIEL HEJRE Inkluzive ĉiuj ĝentilaj ecoj. Sufiĉe dirite. La malaltigo de la mona valoro, -- malprudentaĵoj, ekstravagancaj aferoj en kiujn li tiriĝis en la jaro 1816 kaj poste, tio devigis lin vendi parton el la bieno -- STENSGÅRD Kaj via patro aĉetis? DANIEL HEJRE Kaj aĉetis kaj pagis. Nu! Kio okazas? Mi transprenas la heredaĵon; mi faras milojn da plibonigaĵoj -- BASTIAN Kompreneble. DANIEL HEJRE Toston! -- Plibonigaĵojn en miloj, kiel dirite; mi aerumas en la arbaroj; vico da jaroj pasas, -- kaj jen venas mia sinjoro Urian,[2] -- mi aludas la nunan, -- kaj igas la negocon refariĝi! [2] Nomo uzata por ne devi uzi la ĝustan. Malestime. STENSGÅRD Jes, sed estimata Hejre, tion vi certe estus povinta malhelpi. DANIEL HEJRE Ne tiel facile! Kelkaj formalaĵoj estis forgesitaj, li pretendis. Cetere mi tiam estis en mona embaraso, kiu laŭe fariĝis daŭra. Kaj kiom longe atingas ni nuntempe sen kapitalo? MONSEN Ne, jen estas je Dio vera vorto! Jes, iel oni ne atingas longe eĉ _kun_ kapitaloj. Tion mi spertis. Jes, eĉ miaj senkulpaj infanoj -- BASTIAN (frapas la tablon) Uŝ, patro, -- se mi havus certajn personojn ĉi tie! STENSGÅRD Viaj infanoj, vi diras? MONSEN Nu jes; vidu nun ekzemple Bastian. Ĉu li ne estas bone edukita --? DANIEL HEJRE Trioble! Unue en direkto de studento; poste en direkto de pentristo; kaj fine en direkto de -- ne, jeno estas vero, -- civilinĝeniero, _tio_ li do estas. BASTIAN Jes, tio mi estas, morto kaj plago! MONSEN Jes, tio li estas; tion mi povas pruvi kaj per kvitancoj kaj ekzamenaj atestiloj. Sed kiu dungiĝis por la komunuma laboro? Kiu dungiĝis por la vojlaboroj ĉi tie -- precipe la du lastajn jarojn? Por ili dungiĝis eksterlandanoj -- aŭ almenaŭ fremduloj, -- personoj, mallonge dirite, pri kiuj oni nenion scias! DANIEL HEJRE Jes, estas tute hontinde. Kiam oni je novjaro dungus estron de la ŝparbanko, oni preterpasis sinjoron Monsen, kaj elektis subjekton kun komprenemo (tusas) kun komprenemo teni la monujon fermita, -- kion nia grandioza gastiganto laŭŝajne ne havas. Se temas pri posto de konfido en la komunumo -- same! Neniam Monsen; ĉiam iu kiu ĝuas la fidon -- de la potenculoj. Nu; _commune suffragium_, kiel vortumas la roma leĝaro; tio signifas, ke oni suferas ŝiprompon en la komunuma profesio, vi sciu! Fi, pro diablo! Tosto! MONSEN Dankon! Sed por pasi al io alia, -- kiel progresas nun viaj multaj procesoj? DANIEL HEJRE Ili daŭre estas en preparado; mi ne povas diri pli al vi je ĉi tiu momento. Ho, kiom da ĉikanoj al kiuj mi estis elmetita en tiu rilato! Venontan semajnon fariĝos necese por mi voki la tutan urban konsilantaron al la juĝa konsilantaro. BASTIAN Ĉu estas vero, tio kion diras homoj, ke vi iam vokis vin mem al la juĝa konsilantaro? DANIEL HEJRE Mi mem? Jes; sed mi ne min prezentis. MONSEN Ha-ha! Ĉu ne, nu? DANIEL HEJRE Mi havis leĝan ekskuzon pri foresto: Mi transpasus la Grönsundon, kaj malfeliĉe estis, ke estis tiun jaron ke Bastian konstruis la ponton; -- pum; vi scias ke iris _ad undas_ -- BASTIAN Nu, do ke la diablo --! DANIEL HEJRE Prudento, juna sinjoro! Estas tiom multaj, kiuj streĉas la arkon ĝis ĝi rompiĝas; la pontan arkon mi aludas; ĉio estas ja hereda --; sufiĉe dirite![3] [3] En la norvega lingvo ĉi tiu esprimo signifas ankaŭ “stultulo”. MONSEN Ho-ho-ho! “Sufiĉedirite”, jes! Trinku nun vi, “Sufiĉedirite”! (al _Stensgård_) Vi aŭdas, ke sinjoro Hejre havas licencon por esprimi sin kiel li ŝatas. DANIEL HEJRE Jes, la parollibereco estas ja la sola ŝtataneca rajto, kiun mi alte taksas. STENSGÅRD Nur domaĝo, ke tiu rajto estas limigita per la leĝoj. DANIEL HEJRE He-he! La dentoj de la sinjoro advokato eble salivas por insultproceso? Ĉu? Nepre ne akceptu toleraĵon, estimatulo! Mi estas maljuna praktikanto, mi! STENSGÅRD Koncerne insultoj? DANIEL HEJRE Vian pardonon, juna sinjoro! La kolero, kiun vi sentas, vere honorigas vian koron. Mi petas vin forgesi, ke maljunulo estas ĉi tie sidinta parolante nekaŝeme pri viaj forestantaj amikoj. STENSGÅRD Forestantaj amikoj? DANIEL HEJRE La filo certe valoras la honoron; sufiĉe dirite! Tiel ankaŭ la filino. Kaj kiam mi preterpase hazardis ĵeti makuleton sur la karakteron de la ĉambelano -- STENSGÅRD Tiuj de la ĉambelano? Ĉu estas tiuj de la ĉambelano, kiujn vi nomas miajn amikojn? DANIEL HEJRE Jes, oni ja ne faras vizitojn al siaj malamikoj, mi scias. BASTIAN Vizitojn? MONSEN Ĉu kio? DANIEL HEJRE Aŭ, aŭ, aŭ! Jen mi eble malkaŝis ion, kio -- MONSEN Ĉu vi faris vizitojn al la ĉambelano! STENSGÅRD Babilaĵo! Falsaĵoj! DANIEL HEJRE Vere, ege fatale! Sed kiel mi do povus scieti, ke estas sekreto? (al _Monsen_) Cetere ne prenu miajn vortojn tro laŭlitere. Kiam mi diras “vizito”, mi nur aludas tian formalan viziteton; -- tamen en frako kaj flavaj gantoj; sed kio --! STENSGÅRD Kaj mi diras al vi, ke mi eĉ ne estas parolinta vivan vorton kun tiu familio! DANIEL HEJRE Ĉu eblas? Ĉu vi eĉ ne la duan fojon estis akceptata? Jes, ĉar la unuan fojon oni neigis sin hejme; tion mi ja scias. STENSGÅRD (al _Monsen_) Mi havis skribaĵon por transdoni de iu tria persono en Kristiania; tio estas la tuto. DANIEL HEJRE (ekstaras) Estas, Dio mortigu min, io indigniga en tiaĵo! Jen venas juna, fidema nespertulo sur la areno de la vivo; vizitante la provitan grandulon en lia domo; rifuĝas al li kiu havas la sian en sekureco, por peti, -- nu sufiĉas! La grandulo ŝlosfrapas la pordon; oni ne estas hejme; -- ne, oni neniam estas hejme, kiam pri io estas, -- sufiĉas! (ekdire) Sed aldone estas ja la plej indigniga krudeco! STENSGÅRD Ho, lasu nun tiun malagrablan aferon kuŝi. DANIEL HEJRE Ne hejme! Li, kiu ĉiam diradas: “Mi estas ĉiam hejme por honestaj homoj!” STENSGÅRD Ĉu li tion diras? DANIEL HEJRE Ia diraĵo. Eĉ sinjoro Monsen neniam akceptiĝas. Sed mi ne komprenas kial li portas malamon al vi. Jes, mi diras malamon; ĉar ĉu vi scias kion mi aŭdis hieraŭ? STENSGÅRD Mi ne volas scii, kion vi aŭdis hieraŭ. DANIEL HEJRE Fina punkto do. Cetere la diraĵo por mi ne estis eksterordinara; -- nome en la buŝo de ĉambelano Bratsberg! Mi ne komprenas, kial li aldonus la vorton “radik-hakisto”. STENSGÅRD Radik-hakisto? DANIEL HEJRE Ĉar vi nepre devigas min, mi devas konfesi, ke la ĉambelano nomis vin radik-hakisto kaj aventuristo. STENSGÅRD (eksaltas) Kion do? DANIEL HEJRE Radik-hakisto kaj aventuristo, -- aŭ aventuristo kaj radik-hakisto, mi ne povas garantii por la vico de la vortoj. STENSGÅRD Kaj tion vi aŭdis? DANIEL HEJRE Mi? Se mi ĉeestus, sinjoro advokato Stensgård, ne mankus al vi la defendon, kiun vi meritas. MONSEN Jen vi vidas kio elvenas el -- STENSGÅRD Kiel povas tiu impertinenta persono arogi al si --? DANIEL HEJRE Nu, nu, nu! Ne tiel impete! Estis metafore pensite; pri tio mi vetas mian kolon. Eble nur ŝercema parolturniĝo. Morgaŭ vi povos postuli klarigon. Jes, ĉar vi ja certe invitiĝis al la festena tagmanĝo? Ĉu? STENSGÅRD Mi ne iros al iu tagmanĝo. DANIEL HEJRE Du vizitojn kaj tamen neniun inviton --! STENSGÅRD Radik-hakisto kaj aventuristo! Al kio tio do aludus? MONSEN Jen vidu tien! Kiam oni parolas pri la malbonulo, li estas plej proksima. Venu, Bastian! (_Monsen_ kaj _Bastian_ foriras.) STENSGÅRD Kion tio signifus, sinjoro Hejre? DANIEL HEJRE Mi vere ne povas servi vin per iu respondo, -- Vi suferas? Vian manon, juna sinjoro! Pardonu se mi per sincerdireco vundis vin. Kredu min, ankoraŭ atendas vin multaj amaraj travivaĵoj sur la areno de la vivo. Vi estas juna; vi estas konfidema kaj kredema. Tio estas bela; eĉ kortuŝa; sed, sed, -- fidemo estas arĝento; monda sperto estas oro; -- jen proverbo el mia propra elpensaĵo, vidu! Dio estu kun vi! (_Daniel Hejre_ foriras.) (_Ĉambelano Bratsberg_, _lia filino_ kaj _doktoro Fjeldbo_ venas de maldekstre.) ANDERS LUNDESTAD (ĉe la tribuno, signas por aŭskultado) Sinjoro administranto de la ferfarejo Ringdal havas la vorton. STENSGÅRD (vokas) Sinjoro Lundestad, mi postulas la vorton! LUNDESTAD Poste! STENSGÅRD Ne! -- Nun! Tuj! LUNDESTAD Vi ne povas paroli nun. Sinjoro Ringdal havas la parolrajton. RINGDAL (sur la tribuno) Estimataj kunvenantoj! En ĉi tiu momento ni havas la honoron vidi en nia mezo la viron kun la varma koro kaj la malfermita mano, -- li, kiu dum longa vico da jaroj kutimigis nin suprenrigardi al li kvazaŭ al patro; li, kiu ĉiam estas preta same al konsilo kiel al faro; li, kies pordo neniam estas fermita por iu ajn honesta membro de nia komunumo; li, li --; nia estimata honora gasto ne ŝatas longajn paroladojn, kaj tial, toston kaj huraon por ĉambelano Bratsberg kaj lia familio! Ili vivu! Hura! LA AMASO Hura! Hura! Hura! (Entuziasma aplaŭdo; oni ĉirkaŭas la ĉambelanon, kiu dankas kaj premas la manojn de la plej proksimaj.) STENSGÅRD Ĉu mi _nun_ rajtas paroli? LUNDESTAD Bonvolu. La tribuno staras je via servo. STENSGÅRD (eksaltas sur la tablon) Mi konstruas mian propran tribunon! LA JUNULOJ (amasiĝas ĉirkaŭ lin) Hura! LA ĈAMBELANO (al la _doktoro_) Kiu estas tiu neregula homo? FJELDBO Advokato Stensgård. LA ĈAMBELANO Nu, li! STENSGÅRD Aŭskultu min, vi festenantaj fratoj kaj fratinoj! Aŭskultu min, vi, kiuj havas la ĝojon kaj la kanton de la tago de libereco en viaj koroj, eĉ se ĝi kuŝas ligita. Mi estas fremdulo inter vi -- ASLAKSEN Ne! STENSGÅRD Dankon por tiu “ne”! Mi prenas ĝin kiel atesto de la sopiro kaj la bezono. Tamen fremda mi estas; sed estas ĵurite, ke ĉi tie mi staras kun granda kaj freŝa koro por via lamento kaj ĝojo, por via sopiro kaj venko; se havus mi pri tio iun potencon, tiam -- tiam --! ASLAKSEN Vi _havas_, sinjoro advokato! LUNDESTAD Neniu interrompo! Vi ne havas la parolrajton. STENSGÅRD Vi eĉ malpli! Mi maldungas la festenkomitaton! Libereco en la liberecotago, knaboj! LA JUNULOJ Hura por la libereco! STENSGÅRD Oni volas malpermesi al vi paroli! Vi aŭdis. Oni volas fari vin senvoĉaj! For tia perforta reĝimo! Mi ne volas stari ĉi tie parolante al amaso de mutuloj. Paroli mi volas. Kaj vi parolu kune. Ni parolu sen ĉirkaŭfrazoj! LA AMASO (en kreskanta ĝojego) Hura! STENSGÅRD Ne plu tiuj sterilaj ĉerke vestitaj festenkunvenoj! Orumita, agpeza rikoltaĵo ĝermos de nun el niaj Deksepan-de-Majo-festenoj. Majo! Ĝi estas ja la tempo de ĝermado; ĝi estas ja la juna ŝvelanta virginmonato de la jaro. Ĝis la unua de Junio estos ĝuste du monatoj de post kiam mi loĝiĝis ĉi tie inter vi. Kaj kiom do mi estas vidinta de grandeco kaj malgrandeco, de malbelaĵoj kaj de belaĵoj ĉi tie! LA ĈAMBELANO Pri kio estas li vere parolanta, doktoro? FJELDBO Presisto Aslaksen diras, ke estas pri la lokaj rilatoj. STENSGÅRD Mi vidis talentojn glimi kaj brili funde en la popolo. Sed mi ankaŭ vidis la degenerigantan animon, kiu kuŝas premegante super la talentoj kaj tenas ilin en la malsupereco. Jes, mi vidis junajn, varmajn, fidoplenajn korojn alkuri renkonte, -- sed ankaŭ tiujn, kiuj fermis la pordon al ili. TORA Ho, Dio! LA ĈAMBELANO Kion li aludas per tio? STENSGÅRD Jes, fratoj kaj fratinoj en brava fido! Troviĝas en la vetero, en la aero, potenco, reaperanto el putraj tagoj, kiu diskuŝigas premegon kaj sombron, kie devus esti lumo kaj suprenflugo. Reentombigu tiun reaperanton! LA AMASO Hura! Hura por la 17-a de Majo! TORA Venu, patro --! LA ĈAMBELANO Je la diablo, pri kiu reaperanto estas li parolanta, doktoro? FJELDBO (rapide) Ho, estas pri -- (flustras kelkajn vortojn) LA ĈAMBELANO Aha! Ĉu vere tiel? TORA (mallaŭte) Dankon! STENSGÅRD Se ne aliulo volas frakasi la drakon, do mi faros! Sed ni devas kunteni, knaboj! MULTAJ VOĈOJ Jes! Jes! STENSGÅRD Ni estas la junuloj. Ni posedas la tempon; sed la tempo ankaŭ posedas nin. Nia rajto estas nia devo! Kubutlokon por ĉia energio, por ĉia volo, kiu estas el inter la fortuloj! Aŭskultu min! Ni starigos asocion. La monsako ĉesis regi en la komunumo! LA ĈAMBELANO Brave! (al la doktoro) La monsakon, li diris; do tamen vere --! STENSGÅRD Jes, knaboj, ni, ni estas la valuto, se vere estas erco en ni. Niaj voloj, jen la kontanta mono, kiu validu inter homo kaj homo. Milito kaj malvenko al ĉiuj tiuj, kiuj volas malhelpi ke ni antaŭen iros laŭ nia volo. LA AMASO Hura! STENSGÅRD Oni ĵetis al mi vizaĝen mokeman “brave” ĉi-vespere -- LA ĈAMBELANO Ne! STENSGÅRD Indiferente! Nek danko nek minaco ion signifas por tiu kiu volas tion, kion li volas. Kaj sekve al Dio rekomendita! Jes al li; ĉar estas ja lia misio, kiun ni plenumas en nia juna, fidoplena agado. Do internen en la restoracion; -- en tiu ĉi horo ni volas starigi nian asocion! LA AMASO Hura! Portu lin! Portu lin! (Li suprenleviĝas sur kunplektitaj brakoj.) VOĈOJ Parolu! Pli! Pli! STENSGÅRD Solidareco, mi diras! Alianco estas inter la asocio de la junuloj kaj la providenco. Dependas de ni, se ni volas estri la mondon -- ĉi tie en la distrikto! (Li portiĝas en la tendon dum entuziasma aplaŭdo.) SINJORINO RUNDHOLMEN (sekigas la okulojn) Ho, kia buŝo sidas sur tiu homo! Ĉu oni ne ŝatus kisi lin, sinjoro Hejre? DANIEL HEJRE Ne, kisi lin, tion mi do ne volonte farus. SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, vi! Tion mi ja kredas. DANIEL HEJRE Ĉu eble vi volus kisi lin, sinjorino Rundholmen? SINJORINO RUNDHOLMEN Uf, kiel aĉa vi estas! (Ŝi iras en la tendon; ankaŭ _Daniel Hejre_.) LA ĈAMBELANO Reaperanto, -- kaj drako, -- kaj monsako! Estis terure krude. Sed certe konvene! LUNDESTAD (proksimiĝas) Mi tre bedaŭras, sinjoro ĉambelano -- LA ĈAMBELANO Jes, kie vi havis vian scion pri la homoj? Nu, nu; povas okazi al kiu ajn. Bonan nokton, sinjoro Lundestad, kaj multajn dankojn por hodiaŭ. (turnas sin al _Tora_ kaj al _la doktoro_) Sed je diablo; kontraŭ tiu brava, juna homo mi estas estinta kruda. FJELDBO Ĉu? TORA Al la vizito vi aludas --? LA ĈAMBELANO Du vizitoj. Efektive estas la kulpo de Lundestad; li estis lin priskribinta kiel ambiciulo kaj kiel -- io alia, kion mi ne memoras. Nu, feliĉe ke mi povos tion ripari. TORA Kiel --? LA ĈAMBELANO Venu, Tora; ni volas jam ĉi-vespere -- FJELDBO Ho ne, sinjoro ĉambelano, ĉu tio do estas prudenta --? TORA (mallaŭte) Tŝ! LA ĈAMBELANO Se oni estis senatenta, oni devas ripari la aferon; tio estas simpla devo. Bonan nokton, doktoro! Mi tamen ekhavis ĝojigan tempeton. Tio estas pli ol vi pretigis por mi hodiaŭ. FJELDBO Mi, sinjoro ĉambelano? LA ĈAMBELANO Ho jes, jes jes; -- kaj vi kaj aliuloj -- FJELDBO Ĉu mi povus demandi, kion mi --? LA ĈAMBELANO Sinjoro farejkuracisto, -- neniun altrudiĝemon. Mi neniam estas altrudiĝema. Nu, tamen, en la nomo de Dio, -- bonan nokton. (_La ĉambelano_ kaj _Tora_ eliras maldekstre; _Fjeldbo_ postrigardas ilin penseme.) PRESISTO ASLAKSEN (el la tendo) Hola, servisto! Inkon kaj plumon! Ho, nun okaziĝas, sinjoro doktoro! FJELDBO Kio okaziĝas? ASLAKSEN Li starigas la asocion. Ĝi estas preskaŭ starigita. LUNDESTAD (malrapide proksimiĝas) Ĉu multaj enskribiĝas? ASLAKSEN Ni havas nun ĉirkaŭ 37 krom vidvinoj kaj tiaĵoj. Inkon kaj plumon, mi diras! Neniu servisto ĉeestas; kulpas la lokaj rilatoj. (eliras malantaŭ la tendon) LUNDESTAD Puh; tio ĉi estis varma tago. FJELDBO Mi timas ke ni havos pli varmajn tagojn post ĉi tiu. LUNDESTAD Ĉu vi opinias ke la ĉambelano fariĝis tre kolera? FJELDBO Ho, tute ne; tion vi ja vidis. Sed kion vi diras pri la nova asocio? LUNDESTAD Hm; mi diras nenion. Kion do diri? FJELDBO Sed estas ja la komenco de batalo por la potenco ĉi tie en la distrikto. LUNDESTAD Nu ja! Batalo estas bona. Li estas viro kun grandaj talentoj, tiu Stensgård. FJELDBO Kaj viro kiu volas antaŭen. LUNDESTAD La junuloj ĉiam volas antaŭen. Ankaŭ mi volis antaŭen, kiam mi estis juna; nenio estas direnda kontraŭ tio. Sed ni povus eble iri internen -- DANIEL HEJRE (el la tendo) Nu, sinjoro Lundestad, ĉu vi eniros por interpelacii? Ĉu? Fari oponon? He-he! Ĉar tiaokaze vi devas rapidiĝi. LUNDESTAD Ho, mi tamen certe venos sufiĉe frue. DANIEL HEJRE Tro malfrue, amiko! Se vi ne volas stari baptopatro. (huraoj el la tendo) Jen la diakonoj kantas Amenon; nun la bapta ceremonio estas plenumita. LUNDESTAD Certe permesiĝas ke oni aŭskultu; mi tenas min silenta. (eniras) DANIEL HEJRE Jen ankaŭ unu el la falontaj arboj! Multo kaj multuloj estas nun falontaj! Ĉi tie aspektos kiel arbaro post ventego. Ho, estas delikate, jeno! FJELDBO Sed diru al mi, sinjoro Hejre; kial ĝi vere interesas vin? DANIEL HEJRE Interesas min? Mi ne estas iu interesprenanta viro, sinjoro doktoro! Kiam mi ĝojas, tio estas en la nomo de miaj kuncivitanoj. Ĉi tie kreiĝos vivo, enhavo, materio! Por mi persone -- je Dio, por mi tio povas esti sensignifa; mi diras, kiel la Granda Turko pri la imperiestro de Aŭstrujo kaj la reĝo de Francio: Por mi estas sensignife ĉu la porko manĝas la hundon aŭ ĉu la hundo manĝas la porkon. (eliras en la fono dekstre) LA AMASO (en la tendo) Advokato Stensgård vivu! Li vivu! Hura! Hura por la Asocio de la junuloj! Vinon! Punĉon! Hoj; hoj! Bieron! Hura! BASTIAN MONSEN (el la tendo) Dio benu vin kaj ĉiujn homojn! (kun plorsufokata voĉo) Ho, doktoro, mi sentas min fortega ĉi-vespere. Mi devas ion fari! FJELDBO Ne faru ceremoniojn. Sed _kion_ volas vi fari? BASTIAN MONSEN Mi pensas, ke mi iru en la danc-salonon por draŝi kelkajn el miaj amikoj. (elen malantaŭ la tendon) (Stensgård venas el la tendo, sen ĉapelo kaj en forta ekscito.) STENSGÅRD Kara Fjeldbo, ĉu estas vi? FJELDBO Je via servo, sinjoro popolestro! Nu, vi certe estas elektita --? STENSGÅRD Kompreneble; sed -- FJELDBO Kaj kio sekvu poste el tio ĉi? Kiuj postenoj de konfido en la komunumo? Estro en la banko? Aŭ eble --? STENSGÅRD Ho, ne parolu al mi pri tiaĵoj! Vi ankaŭ ne pensas tiel. Vi ne estas tiel plata kaj malplena en la brusto, kiel vi deziras aspekti. FJELDBO Jen io por aŭdi! STENSGÅRD Fjeldbo! Estu mia amiko kiel antaŭe! Fariĝis dezerte inter ni. Estis tiom da malĝojigaĵoj ĉe vi, ŝercemo, moko, kiuj forpuŝis min. Ho, estis do maljuste de mi! (ĉirkaŭbrakas lin) Ho, vi eterna Dio, kiom feliĉa mi estas! FJELDBO Ankaŭ vi! Eĉ mi; eĉ mi! STENSGÅRD Jes, ĉu mi ne estus la plej fia fripono sur la tero, se tiu apogo de beno ne faris min bona kaj brava? Per kio mi estas tion meritinta, amiko? Kion mi, sentaŭgulo, estas farinta, ke mi fariĝis tiel riĉigata? FJELDBO Jen mia mano! Ĉi-vespere mi, je mia savo, ŝatas vin! STENSGÅRD Dankon! Estu fidela kaj sincera. Mi estu. -- Ĉu ne estas nedirebla feliĉo tiel povante entuziasmigi ĉiujn, ĉiujn el la amaso? Ĉu oni ne fariĝu bona el dankemo? Kaj ĉu oni ne devas ami ĉiujn homojn? Ŝajnas al mi, ke mi povus premegi ĉiujn al mi, plori kaj pardonpeti por pardono, ĉar Dio estis tiel partia por doni al mi pli ol al ili. FJELDBO (silente) Jes; tiom nedireble multe povas la opulo ricevi. Eĉ ne rampulo, eĉ ne verda folio laŭ la vojo povus mi subtreti ĉi-vespere. STENSGÅRD Vi? FJELDBO Fina punkto! Pri tio ne estas la parolo. Mi nur volis diri, ke mi komprenas vin. STENSGÅRD Ho, kia delikata nokto! La muziko kaj la ĝojo sonas foren super la herbejoj. Tie malsupre estas silente. -- Jes, tiu homo, kies vivo ne akceptas bapton el tia horo, li ne meritas vivi sur la tero de Dio. FJELDBO Jes, sed diru nun, -- kio konstruiĝos poste -- morgaŭ kaj ĉiujn labortagojn? STENSGÅRD Konstruiĝos? Unue temas pri malkonstruo. -- Vi, Fjeldbo, mi iam sonĝis, -- aŭ eble mi tion vidis; tamen ne, mi sonĝis; sed tiel vive; ŝajnis al mi, ke estis veninta la tago de la lasta juĝo super la tero. Mi povis vidi ĝian tutan rondon. Neniu suno estis; nur flava ventega lumo. Ventegis; bloviĝis de okcidente kaj ĝi kunbalais ĉion; unue ĝi forventis velkiĝintan foliaron, poste homojn; -- sed ili tamen tenis sin surpiede. La manteloj batiĝis dense ĉirkaŭ ili, tiel ke aspekte ili ŝvebis kvazaŭ sidantaj dum la flugo. Unue ili aspektis kiel urbanoj, kiuj postkuras siajn ĉapelojn en vento; sed kiam ili proksimiĝis, ili estis imperiestroj kaj reĝoj; kaj tio, kion ili postkuris kaj provis atingi, kaj kion ili ĉiam estis proksimaj por kapti, sed neniam atingis, estis kronoj kaj regnaj globoj. Ho, preterbloviĝis centoj kaj centoj el ĉiaj specoj, kaj neniu sciis pri kio temis; sed multaj ĝemis kaj demandis: De kie tamen venis tiu terura ventego? Jen respondiĝis: Voĉo parolis, kaj tiu sola voĉo tiel resonis, ke la ventego vekiĝis! FJELDBO Kiam vi sonĝis tion ĉi? STENSGÅRD Ho, iam, -- mi ne memoras; antaŭ pluraj jaroj. FJELDBO Okazis ribelo ie en Eŭropo, kaj vi manĝis ion pezan por vespermanĝo kaj legis gazetojn poste. STENSGÅRD La sama glacia fluo, la sama kurento laŭ la dorso mi sentis ĉi-vespere. Jes, mi _laboru_ kontentige. Mi estu la voĉo -- FJELDBO Aŭskultu, kara Stensgård, vi haltu kaj iomete pripensu. Vi volas esti la voĉo, vi diras. Bone! Sed kie volas vi esti tiu voĉo? Ĉi tie en la voktejo? Aŭ, se okazos pli alte, en la gubernio! Kaj kiuj estu la resono, kiu frapos, tiel ke la ventego _vekiĝas_? Nu ja, homoj kiel proprietulo Monsen kaj libropresisto Aslaksen kaj la grasdorsa geniulo, sinjoro Bastian. Kaj anstataŭ la fuĝantaj imperiestroj kaj reĝoj ni ekvidos bienulon Lundestad, kiu postkuras sian parlamentan mandaton. Kio fariĝos do ĉio? Fariĝos kiel unue montriĝis en la sonĝo, -- filistroj en vento. STENSGÅRD En la plej proksima najbareco, jes! Sed neniu scias kiom foren ventego frapas. FJELDBO Babilaĵo pri vi kaj via ventego! Kaj kiam venos al tio, ke vi, blinda kaj konvinkigita kaj forlogita, kiel vi estas, direktas viajn armilojn ĝuste kontraŭ la honesteco kaj taŭgeco inter ni -- STENSGÅRD Ne estas vero! FJELDBO Estas vero! Monsen en Storli kaptis vin tuj kiam vi venis ĉi tien en la komunumon; kaj se vi ne liberigos vin de li, tio fariĝos via malsukceso. Ĉambelano Bratsberg estas honestulo; pri tio vi devas fidi. Ĉu vi scias kial tiu bienposedanto portas malamon al li? Jes, ĉar -- STENSGÅRD Mi toleras eĉ ne vorton pli! Eĉ ne solan vorton, kiu insultas miajn amikojn! FJELDBO Rigardu ĝisfunde en vi mem, Stensgård! Ĉu sinjoro Mons Monsen vere estas via amiko? STENSGÅRD Proprietulo Monsen plej bonvole malfermis sian domon por mi -- FJELDBO Li vane malfermas sian domon por la honestuloj ĉi tie. STENSGÅRD Ho, kiujn nomas vi la honestuloj? Kelkaj arogantaj publikaj oficistoj! Mi ja scias. Sed rilate al mi, oni akceptis min en Storli per komplezemo kaj rekono, kiu -- FJELDBO Rekono; jes bedaŭrinde, -- jen la kerna punkto. STENSGÅRD Tute ne! Mi estas homo por vidi senpartie. Proprietulo Monsen havas talentojn; li estas erudita; li havas komprenon por la publikaj aferoj. FJELDBO Talentojn? Nu jes, siamaniere. Li ankaŭ legas; li abonas la gazetojn kaj el ili notis kiujn paroladojn vi faris, kaj kiujn artikolojn vi skribis. Kaj ke li komprenas la publikajn aferojn, li kompreneble montris samopiniante pri viaj paroladoj kaj viaj artikoloj en la gazetoj. STENSGÅRD Aŭskultu, Fjeldbo, nun denove elmergiĝas la feĉo en vi. Ĉu vi neniam povas liberigi vin de tiu koto en la pensoj? Kial ĉiam supozi fiajn aŭ ridindajn motivojn? Ho, vi vere ne opinias tion! Nun vi denove havas fidindan aspekton. Mi nun diru al vi la plej bonan, la kernan punkton. Ĉu vi konas Ragna? FJELDBO Ragna Monsen? Jes; tiel de mencio. STENSGÅRD Jes, ŝi foje venas al la familio de la ĉambelano. FJELDBO En tuta silento. Ŝi kaj fraŭlino Bratsberg estas amikinoj ekde la tempo de konfirmacio. STENSGÅRD Kaj kion vi diras pri ŝi? FJELDBO Jes, post ĉio kion mi aŭdis, ŝi certe estas ege ŝatinda knabino. STENSGÅRD Ho, vi devus esti vidanta ŝin en la hejmo. Ŝi ne havas penson krom pri la du etaj gefratoj. Kaj kiel estas ŝi ja fleginta sian patrinon! Vi scias ke la patrino estis mense malsana la lastajn jarojn de sia vivo. FJELDBO Jes, efektive; mi mem estis kuracisto tie dum tempo. Sed diru al mi, kara amiko, ĉu mi kredus, ke --? STENSGÅRD Jes, Fjeldbo, mi vere amas ŝin; al vi mi povas tion diri. Jes, mi bone komprenas, kio mirigas vin. Vi trovas strange, ke mi tiel rapide post --. Jes, vi ja scias, ke mi estis fianĉiĝinta en Kristianio? FJELDBO Jes, oni rakontis tion. STENSGÅRD La tuta rilato estis seniluzio. Mi _devis_ rompi; estis la plej bona por ambaŭ partoj. Kredu, mi sufiĉe suferis sub tiu afero; mi sentis min turmentata kaj premegata --. Nu, bona Dio, nun mi estas ekster tio; tio estis ja mia kialo por forloĝiĝi. FJELDBO Kaj rilate al Ragna Monsen vi estas certa pri vi mem? STENSGÅRD Jes, mi estas, vi kredu! En tio ne eblas erari. FJELDBO Sed do je Dio, fine decidu vin! Estas granda feliĉo! Ho, mi povus tiom diri -- STENSGÅRD Ĉu vi povus? Ĉu ŝi ion diris? Eble al fraŭlino Bratsberg? FJELDBO Vi ne komprenas min. Sed kiel eblas, ke vi meze dum tio ĉi, povas iradi ĉi tie diboĉante en politikaj orgioj? Imagu ke la vilaĝara babilado povas penetri en animon, kiu -- STENSGÅRD Kaj kial ne? La homo tamen ne estas tute simpla maŝino. Almenaŭ mi ne. Krome, ĝuste tra tiuj luktoj kaj konfliktoj la vojo kondukas al ŝi. FJELDBO Damnite banala vojo. STENSGÅRD Fjeldbo, mi estas ambicia; tion vi bone scias. Mi volas antaŭen en la mondo. Pripensante ke mi havas tridek jarojn, kaj ankoraŭ staras ĉe la komenco, mi sentas la dentojn de la konscienco mordi. FJELDBO Jes, sed ne estas ĝiaj saĝodentoj. STENSGÅRD Ne utilas paroli kun vi. Vi neniam sentis tiun pelantan, instigantan deziron. Vi vagadis pigre ĉiujn viajn tagojn, -- jen kiel studento, jen antaŭ la ekzameno, jen eksterlande kaj nun ĉi tie -- FJELDBO Nu jes, eble; sed tamen estis ĝuinde. Kaj ne sekvas iu laciĝo poste, kiel tiu, kiun oni sentas, kiam oni estas malsuprentretinta de la tablo post kiam -- STENSGÅRD Kiun ajn aludon; sed tiun ĉi mi damninde ne toleras! Vi malbonfaras per tiaĵo. Vi forprenas de mi la spiritan leviĝon -- FJELDBO Jes, sed sciu do; kiam la leviĝo estas tiel malfiksa -- STENSGÅRD Ne faru, mi diras! Ĉu vi rajtas enrompi en mian feliĉon? Ĉu vi eble kredas, ke mi ne estas honesta? FJELDBO Ho jes, je la ĉielo, mi kredas! STENSGÅRD Nu, kial do fari min senenhava kaj abomena kaj malfidema al mi mem? (bruo kaj kriado en la tendo) Aŭskultu, aŭskultu! Ili trinkas je mia sano! Tio, kio povas kapti tiom multajn, -- je la eterna Dio, en ĝi _estas_ vero! (_Fraŭlino Bratsberg, fraŭlino Monsen_ kaj _kandidato Helle_ de maldekstre transpaŝas la ejon mezfone.) KANDIDATO HELLE (al _fraŭlino Bratsberg_) Jen vidu, fraŭlino; jen staras ja ĝuste advokato Stensgård. TORA Jes, do mi ne pluen akompanos vin. Bonan nokton, Ragna! Bonan nokton; bonan nokton! HELLE kaj FRAŬLINO MONSEN Bonan nokton; bonan nokton! (Ili eliras dekstren.) TORA (pli proksima) Mi estas la filino de la posedanto de la ferfarejo, sinjoro Bratsberg. Mi havas leteron por vi de patro. STENSGÅRD Por mi --? TORA Bonvolu; jen ĝi estas. (volas foriri) FJELDBO Ĉu vi permesas ke mi akompanu? TORA Ne, dankon; ne akompanu. Bonan nokton. (eliras maldekstre) STENSGÅRD (legas pere de paperlanterno) Jen kio? FJELDBO Sed kara, -- kion skribas la ĉambelano? STENSGÅRD (ekridas) Tion mi do ne atendis! FJELDBO Sed diru do --? STENSGÅRD Ĉambelano Bratsberg estas kompatinda ulo. FJELDBO Kaj tion vi kuraĝas -- STENSGÅRD Kompatinda; kompatinda! Diru al kiu ajn. Nu, tamen ne faru. (kaŝas la leteron) Lasu tion inter ni! (La kunvenantoj elvenas de la tendo.) PROPRIETULO MONSEN Sinjoro kunvenestro! Kie estas sinjoro Stensgård? LA AMASO Jen li staras! Hura! LUNDESTAD La sinjoro advokato forgesis sian ĉapelon. (donas ĝin al li) PRESISTO ASLAKSEN Bonvolu; jen punĉo! Tuta bovlo! STENSGÅRD Dankon; ne pli. MONSEN Kaj la membroj eble memoras, ke morgaŭ ni kunvenos en Storli ĉe mi por -- STENSGÅRD Morgaŭ? Ne, ja ne estus morgaŭ --? MONSEN Ja certe; por decidi pri la cirkulero, kiu -- STENSGÅRD Ne, morgaŭ mi vere ne povas -- Mi vidos postmorgaŭ aŭ la tagon sekvantan. Nun, bonan nokton, sinjoroj; koran dankon pro hodiaŭ, kaj hura por la estonteco! LA AMASO Hura! Ni akompanu lin hejmen! STENSGÅRD Dankon; dankon! Vi do ne devas -- ASLAKSEN Ni ĉiuj akompanos vin. STENSGÅRD Do faru. Bonan nokton Fjeldbo; ĉar vi ja ne akompanos? FJELDBO Ne. Sed tion mi volas diri al vi, ke tio kion vi diris pri ĉambelano Bratsberg -- STENSGÅRD Tŝ, tŝ; estis troigita en la esprimo. Forstreku tion! -- Nu ja, miaj estimataj amikoj, se vi volas akompani, do venu; mi antaŭas. MONSEN Vian brakon, Stensgård. BASTIAN Kantistoj! Ekkantu! Ion vere nacian! LA AMASO Kanton! Kanton! Muzikon! (Popoleca kanto estas ludata kaj kantata. La procesio elmarŝas dekstren en la fono.) FJELDBO (al _Lundestad_ kiu postrestas) Grandioza sekvantaro. LUNDESTAD Nu jes. Tamen ankaŭ elstara estro. FJELDBO Kaj kien vi nun do iros, sinjoro Lundestad? LUNDESTAD Mi? Mi iros hejmen por kuŝigi min. (Li salutas kaj foriras. _Doktoro Fjeldbo_ postrestas sola.) Kurteno DUA AKTO (Ĝardeno-ĉambro ĉe la ĉambelano. Elegantaj mebloj, piano, floroj kaj raraj plantoj. Enirpordo en la fono. Maldekstre estas pordo al la manĝoĉambro; dekstre pluraj vitraj pordoj al la ĝardeno.) (_Presisto Aslaksen_ staras ĉe la enirpordo. _Servistino_ estas enportanta kelkajn fruktobovlojn maldekstre.) SERVISTINO Jes, sed vi ja aŭdas, ke la gastoj ankoraŭ sidas ĉetable. Vi devas reveni poste. ASLAKSEN Ne. Ĉu mi do ne povas atendi? SERVISTINO Jes, se vi tion preferas; vi povas sidi _jen_ dume. (_Ŝi_ iras en la manĝoĉambron. _Aslaksen_ eksidas ĉe la pordo. Paŭzo. _Doktoro Fjeldbo_ envenas de la fono.) FJELDBO Nu, bonan tagon, Aslaksen; ĉu vi _tie ĉi_? SERVISTINO (revenas) Ho, kiel malfrue la doktoro venas! FJELDBO Mi vokiĝis al malsanulo. SERVISTINO Kaj la ĉambelano kaj la fraŭlino postdemandis vin. FJELDBO Ĉu ili faris? SERVISTINO Jes, la doktoro absolute envenu. Aŭ ĉu mi eble sciigu ke -- FJELDBO Ne, ne; ne faru. Mi certe ekhavos pecon da manĝaĵo poste; nun mi dume atendas ĉi tie. SERVISTINO Jes, ili certe baldaŭ estos finintaj. (Ŝi eliras en la fono.) ASLAKSEN (iom poste) Kaj vi povas preterlasi tian gastig-regalon, -- kun kukoj kaj bona vino kaj ĉiaj bonaĵoj? FJELDBO Jes, je diablo, oni pleje ricevas tro ol malmulte el bonaĵoj ĉi tie en la regiono. ASLAKSEN Pri tio mi ne povas samopinii. FJELDBO Hm. Sed diru, -- ĉu vi iun atendas? ASLAKSEN Mi iun atendas, jes! FJELDBO Kaj hejme estas tolereble bone? Via edzino --? ASLAKSEN Kuŝas lite kiel ordinare; tusas kaj marasmiĝas. FJELDBO Kaj la dua plej aĝa? ASLAKSEN Ho, li estas kaj restas invalida; tion vi ja scias. Tiel ja estu por ni; -- kion diable utilas paroli pri tiaĵo! FJELDBO Ke mi rigardu vin, Aslaksen! ASLAKSEN Nu; kion vi volas vidi? FJELDBO Hodiaŭ vi trinkis. ASLAKSEN Mi ankaŭ faris hieraŭ. FJELDBO Hieraŭ; jes, nu lasu tion; sed hodiaŭ kaj -- ASLAKSEN Sed tiuj tie interne? Ŝajnas al mi, ke ankaŭ ili trinkas. FJELDBO Jes, kara Aslaksen, vi iamaniere pravas; sed la kondiĉoj tamen estas malsamaj en nia mondo. ASLAKSEN Mi ne elektis miajn kondiĉojn. FJELDBO Ne, Dio elektis por vi. ASLAKSEN Ne, li ne faris. Estas homoj kiuj elektis. Daniel Hejre elektis, kiam li prenis min el la presejo kaj igis min studi. Kaj ĉambelano Bratsberg elektis, kiam li ruinigis Daniel Hejre, tiel ke mi devis reiri al la presejo. FJELDBO Nun vi parolas kontraŭ propra scio. Ĉambelano Bratsberg neniam ruinigis Daniel Hejre; Daniel Hejre ruinigis sin mem. ASLAKSEN Nu do! Sed kiel kuraĝis Daniel Hejre ruinigi sin mem, kiam li tiel respondecis por mi? Dio ankaŭ kulpas, kompreneble. Kial li donus al mi talentojn kaj kapablon? Nu, tiujn mi ja estus povinta uzi kiel honesta metiisto; sed jen venis la maljuna babilaĉulo -- FJELDBO Jeno estas fia, kion vi diras. Daniel Hejre efektive atentis pri vi en la plej bona intenco. ASLAKSEN Nu, lia bona intenco, je Dio, malmulte helpas al mi. -- Tie ene, kie ili nun sidas tostante kaj je-la-via-saniĝante, tie ankaŭ mi sidis; estis kiel unu el ili; estis bele vestita --! Tio do estus io por mi; por mi, kiu tiom legis, kaj kiu tiom longe soifis por partopreni en ĉio tio, kio estas glora en la mondo. Ho jes! Kiom longe estis Jeppe en paradizo? Knalo kaj falo, elen denove; -- la tuta gloro litermiksiĝis, kiel ni diras en la presejo. FJELDBO Nu ja; pri vi tamen ne tiel malbone statis; vi ja havis por vivteno vian metion. ASLAKSEN Jeno estas bona babilado. Post tiaĵo la rango ne plu estas ies rango. Ili forprenis de mi mian starejon kaj metis min sur glaci-glitaĵon, -- kaj aldone mi devas aŭdi mokvortojn ĉar mi stumblas. FJELDBO Nu; mi efektive ne volas severe riproĉi vin -- ASLAKSEN Ja, tiel vi ja faras ĝuste. -- Estas stranga konfuzo! Daniel Hejre kaj la providenco kaj la ĉambelano kaj la sorto kaj la cirkonstancoj -- kaj ankaŭ mi mem! Mi foje intencis klarigi ĉion tion, kaj verki libron pri ĝi; sed ĉio estas tiel damnite kompleksa ke -- (ekrigardas al la pordo maldekstre) Jen jen; nun ili ekstaras de la tablo. (La festenantoj, _sinjorinoj kaj sinjoroj_, dum gaja interparolo iras el la manĝosalono elen en la ĝardenon. Inter la gastoj estas _advokato Stensgård_ kun _Tora_ ĉe la maldekstra kaj _Selma_ ĉe la dekstra brako. _Doktoro Fjeldbo_ kaj _presisto Aslaksen_ staras supre apud la pordo en la fono.) STENSGÅRD Jes, mi ja estas fremdulo ĉi tie; la sinjorinoj do diru, kien mi ilin konduku. SELMA Elen en la libero; vi devas vidi la ĝardenon. STENSGÅRD Ho jes, estus ĝuinde! (eliras tra la antaŭa vitra pordo dekstre) FJELDBO Sed je Dio, tie estas ja Stensgård! ASLAKSEN Jes, estas li, kiun mi serĉas. Mi sufiĉe longe postkuris lin; feliĉe mi do renkontis Daniel Hejre -- (_Daniel Hejre_ kaj _Erik Bratsberg_ venas de la manĝosalono.) DANIEL HEJRE He-he; je mia savo la ŝereo estis bonega! Mi ne gustumis similaĵon post kiam mi estis en Londono. ERIK BRATSBERG Jes, ĉu ne? Ĝi povas tute vivigi homon! DANIEL HEJRE Aĥ, aĥ; estas vera ĝojego vidi sian monon tiel bone elspezita. ERIK BRATSBERG Kiel? (ridetante) Nu; jes, jes do! (Ili eliras en la ĝardenon.) FJELDBO Vi parolos kun Stensgård, vi diras? ASLAKSEN Mi faros. FJELDBO Pri komercaĵoj? ASLAKSEN Kompreneble; la festoraporto en la gazeto -- FJELDBO Jes, sciu, -- tial vi devas dume atendi tie ekstere -- ASLAKSEN En la koridoro? FJELDBO En la antaŭĉambro, jes! Ĉi tie estas nek tempo nek loko --; mi atentos kiam Stensgård momenton estas sola; aŭdu --! ASLAKSEN Ho jes; mi atendas ĝis mia tempo venos. (eliras en la fono) (_Ĉambelano Bratsberg, bienposedanto Lundestad, ferfareja administranto Ringdal_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj elvenas de la manĝosalono.) ĈAMBELANO (en konversacio; al _Lundestad_) Senrespekte, vi diras? Nu, pri la formo mi ne multe atentas; sed estis oraj eroj en tiu parolado; pri tio mi povas certigi al vi. LUNDESTAD Nu jes; ĉar la ĉambelano estas kontenta; tial ankaŭ mi povas tia esti. ĈAMBELANO Tion ankaŭ mi opinias. Nu, jen la doktoro! Kaj verŝajne kun malplena stomako? FJELDBO Ne gravas, sinjoro ĉambelano; ĉi tie ne estas longa distanco al la manĝaĵejo; -- mi rigardas min duone kvazaŭ hejmano en la domo. ĈAMBELANO Jen, jen; ĉu tiel? Tion vi do ne devus fari antaŭtempe. FJELDBO Kiel? Vi do ne ofendiĝas? Vi ja mem permesis al mi -- ĈAMBELANO Kion mi permesis al vi, estas permesita. -- Nu, nu; konsideru vin hejmano, kaj vidu ĉu vi trovos la vojon al la manĝaĵejo. (frapetas lin sur la ŝultron kaj turnas sin al _Lundestad_) Jen _jen_ estas iu; lin vi povas nomi aventuristo kaj -- kaj tio alia, kion mi ne memoras. FJELDBO Sed sinjoro ĉambelano! LUNDESTAD Ne, mi asertas -- ĈAMBELANO Neniuj disputoj post la manĝo; ne estas komforte. Nun baldaŭ ni ricevos kafon tie ekstere. (eliras kun la gastoj en la ĝardenon.) LUNDESTAD (al _Fjeldbo_) Ĉu aŭdiĝus kiel strange ke la ĉambelano kondutas hodiaŭ? FJELDBO Tion mi rimarkis jam hieraŭ vespere. LUNDESTAD Imagu; li absolute insistas pri tio ke mi estus nominta sinjoron Stensgård aventuristo aŭ io tia! FJELDBO Ho, pa, sinjoro Lundestad; se nun tiel estus? Sed pardonu; mi devas malsupreniri por saluti la sinjorinojn de la domo. (eliras dekstre) LUNDESTAD (al _Ringdal_, kiu pretigas ludtablon) Kiel klariĝas tio, ke advokato Stensgård venas ĉi tien? RINGDAL Nu, diru al mi, vi. Unue li ne estis en la listo. LUNDESTAD Do poste? Post la superŝutado, kiun la ĉambelano ricevis hieraŭ --? RINGDAL Jes, ĉu vi komprenas tiaĵon? LUNDESTAD Kompreni tion? Ho jes, ho jes. RINGDAL (pli mallaŭte) Ĉu vi opinias, ke la ĉambelano timas lin? LUNDESTAD Mi opinias, ke li estas singardema, -- mi opinias. (Interparolante ili iras al la fono kaj poste elen en la ĝardenon; samtempe _Selma_ kaj _Stensgård_ aperas en la antaŭa ĝardena pordo.) SELMA Jes, nun rigardu; tie super la arbopintoj vidiĝas kaj la preĝeja turo kaj tuta la supra parto de la urbo. STENSGÅRD Jes, vere; tion mi ne estus kredanta. SELMA Ĉu ne ŝajnas al vi ke la vidaĵo de ĉi tie estas rava? STENSGÅRD Ĉio estas rava ĉi tie; la ĝardeno, elvidaĵo kaj la sunlumo kaj la homoj! Ho bona Dio, kiel ĉio estas rava! Kaj ĉi tie vi loĝas la tutan someron? SELMA Ne, ne mi kaj mia edzo; ni venas kaj foriras. Ni havas belegan domon ene en la urbo, multe pli bela ol ĉi tie; jes, vi certe vidos ĝin. STENSGÅRD Kaj via familio eble ankaŭ loĝas en la urbo? SELMA Familio? Kiu tiu familio estus? STENSGÅRD Nu, mi ne sciis -- SELMA Ni fabelprincinoj ne havas familiojn. STENSGÅRD Fabelprincinoj? SELMA El tio ni maksimume havas tian malican bopatrinon -- STENSGÅRD Sorĉistinon, nu! Kaj vi do estas princino? SELMA De ĉiuj la sinkintaj kasteloj, kie oni ludas ĵaŭd-nokte. Doktoro Fjeldbo opinias, ke tio devus esti agrabla vivofico; sed -- do nun vi aŭskultu -- ERIK BRATSBERG (de la ĝardeno) Do, fine oni trovas la sinjorineton! SELMA Jes, la sinjorino rakontas al sinjoro Stensgård pri la paso de sia vivo. ERIK BRATSBERG Jen, jen; kaj kiun rolon aktoras la edzo en la vivdaŭro de la sinjorino? SELMA Princo, kompreneble. (al _Stensgård_) Vi scias, ke ĉiam venas princo, kiu liberigas la princinon de la sorĉaĵo, kaj jen ĉio estas ege bona, kaj estas ĝojo kaj gratulado en la mondo, kaj -- finite pri la fabelo. STENSGÅRD Ho; jeno estis tro mallonga. SELMA Jes, eble, -- iamaniere. ERIK BRATSBERG (ĉirkaŭbrakas ŝin) Sed el tiu fabelo ŝpiniĝis iu nova, kaj en ĝi la princino fariĝis reĝino! SELMA Samkondiĉe kiel la veraj princinoj, ĉu? ERIK BRATSBERG Kiaj kondiĉoj? SELMA Ili iru eksterlanden; foren al fremda regno. ERIK BRATSBERG Cigaron, sinjoro Stensgård? STENSGÅRD Dankon; ne nun. (_Doktoro Fjeldbo_ kaj _Tora_ venas el la ĝardeno.) SELMA (al ili) Kara Tora, jen vi estas! Vi do ne estas malsana? TORA Mi? Ne. SELMA Ho jes; vi certe estas; ŝajnas al mi, ke vi tiel fervore konsultas la doktoron la lastajn tagojn. TORA Ne, mi certigas vin -- SELMA Babilaĵo; ke mi palpu! Vi brulas. Kara doktoro, ĉu vi ne opinias, ke tiu varmo mildiĝos? FJELDBO Ĉio havu sian tempon. TORA Frosto ja ne estas pli bona -- SELMA Ne, sed la neŝanĝiĝanta meza varmo, -- tiel diras ankaŭ mia edzo. LA ĈAMBELANO (venas de la ĝardeno) La tuta familio kunveninta en intima aro? Tio ne estas tre bonkonduta al la gastoj. TORA Kara patro, nun mi tuj -- LA ĈAMBELANO Aha, ĉu estas vi al kiu la sinjorinoj amindumas, sinjoro Stensgård. Pri tio mi zorgu. TORA (mallaŭte al Fjeldbo) Restu! (Ŝi iras en la ĝardenon.) ERIK BRATSBERG (proponas al _Selma_ la brakon) Ĉu la sinjorino akceptas --? SELMA Venu! (ambaŭ elen dekstre) LA ĈAMBELANO (postrigardas ilin) Kapabli disigi tiujn du, ne estas pripensinde. FJELDBO Estus ankaŭ pekinda penso. LA ĈAMBELANO Jes, kiel tamen Dio estas la kuratoro de la malsaĝuloj! (ekkrias) Tora, Tora, do zorgu iom pri Selma! Serĉu ŝalon por ŝi; kaj ne lasu ŝin tiel ĉirkaŭkuri; ŝi malvarmumiĝas! Ja, ni homoj estas malsaĝaj, doktoro! Ĉu vi havas kuracilon kontraŭ tiaĵo? FJELDBO Jes; la spertopagoj. Tiujn oni prefere metu malantaŭ la orelo, kaj tiam oni kondutos pli saĝe alian fojon. LA ĈAMBELANO Ej-ej! Dankon pro tiu konsilo. Sed vi, kiu konsideras vin kiel hejme ĉi tie, vi efektive zorgu iom pri viaj fremduloj. FJELDBO Nu bone; Stensgård, eble ni du --? LA ĈAMBELANO Ho ne, kara, -- jen iras mia malnova amiko, Hejre -- FJELDBO Jes, ankaŭ li konsideras sin kiel hejme ĉi tie. LA ĈAMBELANO Ha, ha, ha! Li tiel faras, jes! FJELDBO Nu, ni du kuniĝu kaj provu nian plej bonan. (iras en la ĝardenon) STENSGÅRD Sinjoro ĉambelano menciis Daniel Hejre. Mi devas diri, ke mi surpriziĝis vidi lin ĉi tie. LA ĈAMBELANO Ĉu vere? Sinjoro Hejre kaj mi estas lernejaj kamaradoj kaj amikoj de la juneco. Ni krome kuntuŝiĝis en multaj niaj vivrilatoj -- STENSGÅRD Jes, pri tiuj kuntuŝiĝoj sinjoro Hejre nin distris hieraŭ vespere. LA ĈAMBELANO Hm! STENSGÅRD Se ne estus pro li, mi do certe ne en mia animstato superboliĝus, kiel mi faris. Sed li havas manieron priparoli homojn kaj okazaĵojn, kiuj --; entute, sidas malica buŝo sur li. LA ĈAMBELANO Mia kara juna amiko, -- sinjoro Hejre estas mia gasto; tion vi ne rajtas forgesi. Plena libereco en mia domo; sed sub tiu kondiĉo ke nenio nekavalireca diriĝas pri personoj en mia socio. STENSGÅRD Mi petas pardonon --! LA ĈAMBELANO Nu, nu, nu; vi apartenas al la juna generacio, kiu ne estas tiom skrupula. Rilate al sinjoro Hejre, mi dubas ĉu vi lin ĝisfunde konas. Sinjoro Hejre tamen estas viro al kiu mi multe ŝuldas. STENSGÅRD Jes, tion li efektive pretendis; sed mi ne kredis, ke -- LA ĈAMBELANO Mi ŝuldas al li la plej bonan en nia familia feliĉo, sinjoro Stensgård! Mi ŝuldas al li mian bofilinon. Jes, tiel vere estas. Daniel Hejre zorgis pri ŝi en ŝia infaneco: ŝi estis eta mirindaĵo; donis koncertojn jam je la aĝo de dek; jes, vi certe aŭdis ŝin menciata? Selma Sjøblom --? STENSGÅRD Sjøblom? Jes, ĝuste; ŝia patro estis svedo. LA ĈAMBELANO Muzikinstruisto, jes. Li venis ĉi tien antaŭ multaj jaroj. La ekonomia stato de muzikisto estas, kiel vi scias, ordinare ne el la plej bonaj; kaj liaj vivmanieroj do ankaŭ ne favoras --; nu, sinjoro Hejre ĉiam estis talent-ĉasisto; li zorgis pri la infano, sendis ŝin al Berlino; kaj post la morto de ŝia patro, kaj la ŝanĝo en la ekonomia stato de Hejre, ŝi revenis al Kristiania, kie ŝi kompreneble akceptiĝis en la plej bonajn rondojn. Tiel, vidu, fariĝis ebleco ke ŝi kaj mia filo renkontiĝus. STENSGÅRD Jes, tiel maljuna Hejre efektive estis ilo -- LA ĈAMBELANO Tiel unu afero miksiĝas enen en aliaĵoj en la vivo. Iloj, tiaj ni ĉiuj estas; ankaŭ vi; tio signifas, malkonstruenda -- STENSGÅRD Ho, sinjoro ĉambelano, mi petas vin; mi estas tute hontema -- LA ĈAMBELANO Hontema? STENSGÅRD Jes, estis ja ekstreme nekonvene -- LA ĈAMBELANO Kontraŭ la formo estus eble io aŭ alia direnda, sed la intenco estis bona. Kaj pri tio mi vin petas: Parolu malkaŝe kun mi, honeste kaj senceremonie. Vidu, ni ĉiuj deziras ja la plej bonan; estas ja mia devo -- STENSGÅRD Kaj vi permesas, ke mi parolu malkaŝe kun vi? LA ĈAMBELANO Jes, Dio scias, ke mi faras. Ĉu vi ne kredas, ke mi longe vidis, ke la vivo ĉi tie iel prenis direkton, kiu estas iu alia ol dezirinde? Sed kion mi farus? En la tempo de karmemora reĝo Karlo Johano mi plejparte vivis en Stockholmo. Nun mi estas maljuna; cetere estas kontraŭ mia naturo antaŭentrudi reformojn, aŭ persone miksiĝi en tiun ĉi publikan tumulton. Vi kontraŭe, sinjoro Stensgård, vi havas ĉiujn eblecojn; tial ni kuntenu. STENSGÅRD Dankon, sinjoro ĉambelano! Dankon, dankon! (_Ferfareja administranto Ringdal_ kaj _Daniel Hejre_ venas de la ĝardeno.) RINGDAL Kaj mi diras al vi, ke devas esti miskompreno. DANIEL HEJRE Ĉu do? Estus strange! Ĉu mi miskomprenus miajn proprajn orelojn? LA ĈAMBELANO Io nova, Hejre? DANIEL HEJRE Nenio alia ol ke Anders Lundestad estas survoje transiri al la Storli-partio. LA ĈAMBELANO Ho, vi ŝercas! DANIEL HEJRE Mi petas pardonon, altestimata; sed mi havas tion el lia propra buŝo. Bienposedanto Lundestad intencas kaŭze de malbonigita sanstato retiri sin al la privata vivo; kaj jen oni povas konkludi pri la sekvo. STENSGÅRD Kaj tion vi havas el lia propra buŝo? DANIEL HEJRE Jes, efektive; li publikigis la gravan okazaĵon meze en aŭskultanta aro tie malsupre; he-he! LA ĈAMBELANO Sed, mia bona Ringdal, kiel tio ĉi klariĝas? DANIEL HEJRE Ho, tio ne estas malfacile diveninda. LA ĈAMBELANO Jes, efektive. Sed tio estas ja granda afero por la distrikto. Kunvenu, Ringdal; ni devas vere paroli kun la viro. (Li kaj _Ringdal_ iras en la ĝardenon.) DOKTORO FJELDBO (de la malantaŭa ĝardenpordo) Ĉu la ĉambelano eliris? DANIEL HEJRE Tŝ; la saĝuloj havos konsilion! Granda novaĵo, doktoro! Lundestad rezignos pri la seĝo en la parlamento. FJELDBO Ho, ne estas probable? STENSGÅRD Jes, ĉu vi komprenas? DANIEL HEJRE Ja, nun fariĝos tumulto kaj bruo. Estas la asocio de la junuloj, kiu komencis aktiviĝi, sinjoro Stensgård! Ĉu vi scias, kion vi devus nomi tiun asocion? Nu, mi diros al vi poste. STENSGÅRD Ĉu vi vere kredas, ke estas nia asocio --? DANIEL HEJRE Pri tio estas, je mia savo, neniu dubo. Nu, do ni havos la ĝojon sendi la proprietulon kiel parlamentanon. Ho, ke li jam estis for! -- mi volonte veturigus lin --; sufiĉe; he-he! (eliras en la ĝardenon) STENSGÅRD Sed diru al mi, Fjeldbo, -- kiel vi komprenas tion ĉi? FJELDBO Estas aliaj aferoj, kiuj estas pli malfacile kompreneblaj. Kiel vi venas ĉi tien? STENSGÅRD Mi? Kiel la ceteraj, kompreneble; mi estas invitita. FJELDBO Jes, vi fariĝis hieraŭ vespere, mi aŭdas; -- post via parolado -- STENSGÅRD Nu jes? FJELDBO Sed ke vi akceptis tiun inviton --! STENSGÅRD Jes, kion mi diable farus? Mi ne povis do ofendi tiujn bonajn homojn. FJELDBO Ĉu! Vi ne povis? En via parolado vi tamen povis. STENSGÅRD Babilaĵo! En mia parolado mi atakis principojn, ne personojn. FJELDBO Kaj kiel vi nun klarigas la inviton de la ĉambelano? STENSGÅRD Nu, kara amiko, estas ja nur unu klarigo pri tio. FJELDBO Nome, ke la ĉambelano timas vin? STENSGÅRD Je Dio, li ne havu kaŭzon por tio! Li estas honestulo. FJELDBO Li estas. STENSGÅRD Kaj ĉu ne estas io kortuŝa en tio, ke la maljunulo rilatiĝas al la afero tiamaniere? Kaj kiel rava estis fraŭlino Bratsberg, kiam ŝi alportis la leteron! FJELDBO Sed diru, -- la sceno de hieraŭ do ne fariĝis priparolata ĉi tie? STENSGÅRD Ho fore de tio; ili estas tro bonkondutaj homoj por tuŝi tiaĵon. Sed mordiĝas mia konscienco; poste mi petos pardonon -- FJELDBO Ho ne, tion mi devas firme malkonsili! Vi ne konas la ĉambelanon -- STENSGÅRD Nu ja; do miaj agoj parolu por mi. FJELDBO Vi do ne volas rompi kun la Storli-grupo? STENSGÅRD Mi okazigos repaciĝon; mi havas ja mian asocion; ĝi jam estas potenca, kiel vi vidas. FJELDBO Jes, sed unu afero dum mi memoras; -- via amo al fraŭlino Monsen --; hieraŭ mi konsilis al vi fari ĝin serioza -- STENSGÅRD Nu ja, ni ĉiam povas -- FJELDBO Nun, aŭskultu; mi pli bone pripensis tion. Vi forĵetu tiun planon el la pensoj. STENSGÅRD Jes, pri tio mi pensas ke vi pravas. Se oni edzigas sin en nekulturita familio, oni kvazaŭ edzigas sin al la tuta familio. FJELDBO Nu jes; kaj el tiu kaj el aliaj kialoj -- STENSGÅRD Monsen _estas_ nekulturita persono, tion mi nun vidas. FJELDBO Jes, li ja ne ĝuste estas bontona viro. STENSGÅRD Ne, tio efektive estas certa! Li paroladas malice pri homoj kiujn li akceptas en sian domon; tio ne estas kavalireca. En Storli odoras de malbona tabako en ĉiuj ĉambroj -- FJELDBO Sed, kara, -- ke vi ne sentis tiun tabakodoron antaŭ nun --? STENSGÅRD Estas la komparo, kiu tion kaŭzas. Mi venis en falsajn rilatojn ĉi tie en la distrikto ek de la unua renkonto. Mi falis inter la ungegoj de parti-trotadantoj, kiuj plenhurligis miajn orelojn. Finite pri tio! Mi ne volas penegadi kiel ilo por egoismo aŭ por krudeco kaj stulteco. FJELDBO Sed por kio vi do uzu vian asocion? STENSGÅRD La asocio restos neŝanĝita; ĝi estas fondita sur sufiĉe vasta bazo; -- nu, tio signifas, ke ĝi estas fondita por kontraŭbatali malbonan influon; -- nur nun mi vidas de kiu flanko tiu influo venos. FJELDBO Sed ĉu vi opinias, ke la “junuloj” vidos la samon? STENSGÅRD Ili _vidu_. Mi do kuraĝas postuli, ke tiaj uloj akomodu sin al mia pli bona sperto. FJELDBO Sed se ili tamen ne volas? STENSGÅRD Ili do iru sian propran vojon. Mi ne plu bezonas ilin. Kaj cetere, ĉu vi opinias, ke mi en obstina blindeco, kaj pro mizera konsekvencado, lasus mian estontecon gliti en eraran spuron kaj neniam atingi la celon? FJELDBO Kion vi pensas per celo? STENSGÅRD Vivo kiu korespondas al miaj talentoj, kaj kiu plenumigas ĉiujn miajn interesojn. FJELDBO For la ŝvebantaj parolturniĝoj! Kion vi pensas per celo? STENSGÅRD Nu, al vi mi eble povas tion diri. Per la celo mi pensas: Iam en la tempo fariĝi parlamentano aŭ ministro, kaj feliĉe edziĝita en riĉan kaj respektatan familion. FJELDBO Jen, jen; kaj do vi eble pensas pere de la rilatoj de la ĉambelano --? STENSGÅRD Pere de mi mem mi intencas tion atingi! Tio venos kaj tio venu; sed tute de si mem. Nu, tio tamen estas fora perspektivo; -- ke tio restu! Ĝis tiam mi volas vivi kaj ĝui ĉi tie la belecon kaj la sunlumon -- FJELDBO Ĉi tie? STENSGÅRD Jes, ĉi tie! Estas ĉi tie belaj moroj; ĉi tie estas gracio en la ekzisto; ĉi tie la planko estas metita kvazaŭ nur por esti tretata de lakŝuoj; ĉi tie la apogseĝoj estas profunde molaj, kaj la sinjorinoj sidas bele en ili; ĉi tie la konversacio fluas facile kaj elegante, kiel ĵetludo; ĉi tie neniu krudeco enrompiĝas farante la kunvenon silenta. Ho, Fjeldbo, -- nur ĉi tie mi sentas kio estas nobleco. Jes, ni tamen havas nian nobelecon; etan rondon; nobelecon en kulturo; kaj al tiu mi volas aparteni. Ĉu vi ne mem sentas, ke oni puriĝas ĉi tie? Ke la riĉeco ĉi tie estas el alia speco? Kiam mi pensas pri la riĉeco de Monsen, mi imagas ĝin kiel grandajn stakojn de grasigitaj monbiletoj, de bierbanitaj obligacioj; -- sed ĉi tie, jen ĝi estas metalo, brilanta arĝento! Kaj pri la homoj estas sammaniere. La ĉambelano, -- kia bonega, estiminda maljuna multjarulo! FJELDBO Li estas. STENSGÅRD Kaj la filo, -- kuraĝa, senceremonia, kapabla! FJELDBO Jes, certe. STENSGÅRD Kaj la bofilino, vi sciu! Ŝi estas perlo! -- bona Dio, kia riĉa kaj karakterfrapanta naturo -- FJELDBO Tion havas Tora -- tion havas ankaŭ fraŭlino Bratsberg. STENSGÅRD Nu ja; sed vidu, ŝi tamen estas malpli eminenta. FJELDBO Ho, vi ne konas ŝin. Vi ne scias kiom profunda kaj silenta kaj fidela ŝi estas. STENSGÅRD Sed la bofilino do! Tiel senceremonia, preskaŭ senkonsidera; kaj tiel aprobanta, tiel konkeranta --! FJELDBO Mi vere kredas, ke vi enamiĝis en ŝi. STENSGÅRD En edziniĝinta virino? Ĉu vi estas freneza, homo! Al kio tio kondukus! Ne, sed mi fariĝos enamiĝinta; tion mi bone sentas. Jes, ŝi efektive estas profunda, silenta kaj fidela! FJELDBO Kiu? STENSGÅRD Fraŭlino Bratsberg kompreneble. FJELDBO Ĉu kio? Vi do neniam pensas --? STENSGÅRD Jes, je Dio, mi pensas! FJELDBO Ne, sed mi tion asertas al vi, ke tio tute ne eblas! STENSGÅRD Ho-ho! La volo estas universa potenco, ĝi! Ni vidos, tio eblos! FJELDBO Sed tio ĉi estas ja la pura, purega facilanimeco! Hieraŭ estis pri fraŭlino Monsen -- STENSGÅRD Jes, sed _tio_ estis tro rapida; sed tion vi ja mem malkonsilis al mi -- FJELDBO Mi precize malkonsilas al vi pensi pri kiu ajn el la du. STENSGÅRD Nu? Vi eble mem intencas deklari vin por unu el ili? FJELDBO Mi? Ne, mi asertas al vi -- STENSGÅRD Nu, tio tamen ne retenus min, se tiel estus. Se oni volas kontraŭstari al mi sur mia vojo, bari al mi la estontecon, tiam mi konas neniun indulgon. FJELDBO Gardu vin, ke mi ne diru la samon! STENSGÅRD Vi! Kiun rajton havas vi por fari vin kuratoro de la familio de ĉambelano Bratsberg? FJELDBO Mi almenaŭ havas la rajton de amiko. STENSGÅRD Pa; per tia babilaĵo vi ne kaptas min. La rajton de egoismo, ĝin vi havas! Tio kontentigas vian etaniman vantecon esti ĉi tie la ĉioordiganto en la domo; tial mi teniĝus for. FJELDBO Jes, estus la plej bona, kio okazus al vi. Vi staras ĉi tie sur subkava grundo. STENSGÅRD Ĉu vere ke mi faras? Mil dankojn! Sub tiu grundo mi scios konstrui kolonojn. FJELDBO Provu; sed mi aŭguras, ke ili falos dum stariĝo. STENSGÅRD Ho-ho! Vi pripensas intrigadon? Bone ke tio eklumiĝis. Mi nun konas vin; vi estas mia malamiko; la sola, kiun mi havas ĉi tie. FJELDBO Mi ne estas! STENSGÅRD Vi estas! Vi ĉiam estis; jam ekde la lernejaj jaroj. Ĉirkaŭrigardu ĉi tie, kaj vidu kiel ĉiuj rekonas min, kvankam mi estas fremdulo por ili. Vi, kontraŭe, vi kiu konas min, vi neniam rekonis min. Tio estas ĉefe la malindaĵo ĉe vi, ke vi neniam povas rekoni iun; vi vagadis tie en Kristiania kaj vizitadis teakvajn kunvenojn kaj plenigis la ekziston dirante etajn spritaĵojn. Tiaĵo venĝas sin! La sento por tio, kio estas pli valora en la vivo, -- tio en kio estas leviĝo kaj flugo, -- fariĝas apatia, kaj jen oni staras taŭganta al nenio. FJELDBO Ĉu mi taŭgas al nenio! STENSGÅRD Ĉu vi iam taŭgis por rekoni min? FJELDBO _Kion_ mi do rekonu? STENSGÅRD Mian volon, se nenion alian. Ĝi rekoniĝas de ĉiuj la aliaj; -- de la ordinaraj homoj ĉe la festo hieraŭ, de ĉambelano Bratsberg kaj lia familio -- FJELDBO De proprietulo Monsen kaj lia aro, de --; jen, morto kaj plago, atentu, -- ekstere staras iu vin atendante -- STENSGÅRD Kiu tiu estas? FJELDBO (iras al la fono) Iu kiu rekonas vin. (malfermas la pordon kaj vokas) Aslaksen, envenu! STENSGÅRD Aslaksen? ASLAKSEN (venas) Nun do fine! FJELDBO Ĝis revido; mi ne ĝenu la amikojn. (eliras en la ĝardenon) STENSGÅRD Sed pro diablo, kion vi volas ĉi tie? ASLAKSEN Mi absolute devas paroli kun vi. Vi promesis al mi hieraŭ doni raporton pri la fondigo de la asocio kaj -- STENSGÅRD Ne eblas --; pri ĝi ni devas atendi ĝis alia fojo. ASLAKSEN Neeble, sinjoro Stensgård; la gazeto estos eldonata morgaŭ frue -- STENSGÅRD Babilaĵo! Ĉio estu ŝanĝota. La afero estas nun en nova stadio; aliaj motivoj aperis. Kion mi diris pri ĉambelano Bratsberg, estu tute refarata, antaŭ ol ĝi estos uzebla. ASLAKSEN Ne, tio pri la ĉambelano estas jam presita. STENSGÅRD Nu, do eligu tion ree! ASLAKSEN Eligu tion? STENSGÅRD Jes, mi ne volas havi tion tiamaniere. Vi rigardas min? Ĉu vi eble kredas, ke mi ne kapablas estri la aferojn de la asocio? ASLAKSEN Jes, kompreneble; sed mi nur devas diri al vi -- STENSGÅRD Neniuj kontraŭdiraĵoj, Aslaksen; tiaĵojn mi efektive ne toleras! ASLAKSEN Sinjoro advokato Stensgård, ĉu vi scias, ke la eron de seka pano kiun mi havas, vi metas en la ludon? Ĉu vi tion scias? STENSGÅRD Ne, tion mi tute ne scias. ASLAKSEN Nu, tiel estas. Ĉi tiun vintron, antaŭ ol vi venis ĉi tien, mia gazeto estis en progreso. Mi mem redaktis ĝin, mi diru; kaj mi redaktis ĝin laŭ principo. STENSGÅRD Vi? ASLAKSEN Jes, mi! Mi diris al mi mem: estas la granda publiko, kiu portu gazeton; sed la granda publiko estas la fia publiko, -- tio sekvas de la lokaj kondiĉoj; kaj la fia publiko volas havi fian gazeton. Jen, tiel mi redaktis la gazeton -- STENSGÅRD Fia! Jes, ne kontraŭdireble. ASLAKSEN Jes, kaj per tio mi sukcesis. Sed jen vi venis kun ideoj en la distrikton; kaj jen la gazeto ricevis koloron, kaj tial ĉiuj amikoj de Anders Lundestad retiris sin; tiuj, kiuj restas, ili ne bone pagas -- STENSGÅRD Sed la gazeto fariĝis bona. ASLAKSEN Mi ne povas vivi de bona gazeto. Nun vekiĝus tumulto; fariĝus fino, kiel vi promesis hieraŭ; la granduloj metiĝus al la pilorio; enpreniĝus tiaĵoj, kiujn ĉiuj devus legi, -- kaj jen vi perfidas -- STENSGÅRD Ho-ho! Vi opinias, ke mi servus vin kaj la skandalon? Ne, multan dankon, mia brava ulo! ASLAKSEN Sinjoro advokato Stensgård, vi ne pelu min al la ekstremo, ĉar tiam plifiiĝos la gazeto. STENSGÅRD Pri kio vi pensas? ASLAKSEN Mi pensas, ke mi devas fari la gazeton profitodona en alia maniero. Dio sciu, ke tion mi ne faros laŭdezire. Antaŭ ol vi venis, mi vivtenis min honeste per malfeliĉaj okazaĵoj kaj memmortigoj kaj tiaj senkulpecaj aferoj, kiuj ofte eĉ ne estis okazintaj. Sed nun vi turnis ĉion supren malsupren; nun estos bezonata alia regalo -- STENSGÅRD Nu, tion mi nur diru al vi: se vi mem sendepende iros paŝon ekster mia ordono, kaj faras la movadon al ilo por via fia egoismo, jen mi iros al presisto Alm kaj fondos novan gazeton. Ni havas monon, ni, vidu! Kaj jen via gazetflikaĵo estos detruita post du semajnoj. ASLAKSEN (pala) Tion vi ne faros! STENSGÅRD Jes, mi faros; kaj mi estos viro por redakti la gazeton, tiel ke ĝi ekhavos la grandan publikon por si. ASLAKSEN Do mi tujmomente iros al la ĉambelano Bratsberg -- STENSGÅRD Vi? Kion vi volas tie? ASLAKSEN Kion vi volas ĉi tie? Ĉu vi kredas, ke mi ne komprenas, kial la ĉambelano estas vin invitinta? Estas pro tio, ke li timas vin kaj tion kion vi volas fari; kaj el tio vi tiras avantaĝon. Sed se li timas, kion vi volas fari, li certe ankaŭ timas, kion mi volas presi; kaj el tio _mi_ volas tiri avantaĝon! STENSGÅRD Tion vi kuraĝus? Vi! tia fuŝulo --! ASLAKSEN Jes, tion mi montru al vi. Se via tostparolado estu forprenata el la gazeto, do la ĉambelano pagu min por elpreni ĝin. STENSGÅRD Kuraĝu; kuraĝu nur! Vi estas ebria, homo --! ASLAKSEN Ne pli ol modere. Sed mi fariĝos leono, se oni volas forpreni de mi la povran pankruston. Vi ne povas imagi kiel estas por mi hejme; kuŝanta edzino, kaj kripla infano -- STENSGÅRD Foriru! Ĉu vi volas kotŝmiri min per via vulgaro? Kiel viaj reŭmatismaj edzinoj kaj kriplaj infanoj rilatas al mi? Se vi kuraĝas bari al mi la vojon, se vi nur permesas al vi mem bari unu solan ŝancon por mi, vi kuŝu en la malriĉulejo antaŭ ol estos finiĝinta tiu ĉi jaro! ASLAKSEN Mi atendos tagon -- STENSGÅRD Nu; vi komencas regajni vian prudenton. ASLAKSEN Mi informos al la abonantoj en kromnumero, ke la redaktoro, pro iu nekonvena konduto okazinta dum la festo -- STENSGÅRD Jes, jes; faru; poste eblos, ke ni akordiĝos. ASLAKSEN Je Dio ke tiel estus. -- Sinjoro advokato Stensgård, -- memoru: tiu gazeto estas mia sola ŝafido. (elen en la fono) BIENPOSEDANTO LUNDESTAD (ĉe la antaŭa ĝardena pordo) Nu, sinjoro advokato Stensgård? STENSGÅRD Nu, sinjoro bienposedanto Lundestad? LUNDESTAD Vi ĉirkaŭiras tiel solece? Se estus konvene por vi, mi ŝatus iomete interparoli kun vi. STENSGÅRD Plezure. LUNDESTAD Unue mi devas diri al vi, ke se vi estus aŭdinta, ke mi estus dirinta ion nefavoran pri vi, tion vi ne devas fidi. STENSGÅRD Pri mi? Kion vi estus dirinta? LUNDESTAD Nenion; pri tio mi certigas vin. Sed troviĝas multaj sencelaj uloj, kiuj nur ĉirkaŭiras kunkudrante homojn. STENSGÅRD Jes, entute, -- ni du estas bedaŭrinde venintaj en iom malekvilibran pozicion unu al la alia. LUNDESTAD Tio estas tute natura pozicio, sinjoro Stensgård. Estas la rilato de la malnova al la nova; ĉiam okazas tiel. STENSGÅRD Oho, sinjoro Lundestad. Vi do ne estas tiel maljuna. LUNDESTAD Ho jes, ho jes, nun mi fariĝis maljuna. Mi sidis en la Parlamento de post 1839. Nun ŝajnas al mi ke estas tempo por anstataŭiĝo. STENSGÅRD Anstataŭiĝo? LUNDESTAD La tempoj ŝanĝiĝas, vidu. Novaj taskoj elkreskas; kaj por porti ilin antaŭen novaj fortoj estas bezonataj. STENSGÅRD Honeste kaj sincere, sinjoro Lundestad, -- ĉu vi do volas cedi por Monsen? LUNDESTAD Por Monsen? Ne, por Monsen mi ne volas cedi. STENSGÅRD Sed tiuokaze mi ne komprenas --? LUNDESTAD Imagu se mi cedus por Monsen; ĉu vi pensas ke li havus ŝancon por esti elektata? STENSGÅRD Nu, estas malfacile tion diri. La elekto de la elektuloj ja okazos jam postmorgaŭ, kaj la publika opinio laŭscie ankoraŭ ne estas sufiĉe prilaborata; sed -- LUNDESTAD Mi ne kredas ke oni sukcesus. La partio mia kaj de la ĉambelano ne volas voĉdoni por li. Jes, “mia partio”, tio ja estas ia parolmaniero; mi pensas pri la bienuloj, la malnovaj parencaroj, kiuj sidas firme sur siaj kampoj kaj havas hejmon ĉi tie. Ili ne volas rekoni Monsen. Monsen estas novloĝanto; estas neniu, kiu ion vere scias pri Monsen kaj liaj aferoj. Kaj li ja devis forhaki multe ĉirkaŭ si por gajni lokon; forhaki kaj arbarojn kaj familiojn, oni povas diri. STENSGÅRD Jes, sed se vi do opinias, ke ne estas ŝanco -- LUNDESTAD Hm! Estas aprecindaj talentoj, kiujn vi entute havas, sinjoro Stensgård. La Sinjoro ekipis vin abunde. Sed estas eta afero, kiun li estus doninta al vi samtempe. STENSGÅRD Kio tio estus? LUNDESTAD Diru al mi, -- kial vi neniam pensas pri vi mem? Kial vi tute ne estas ambicia? STENSGÅRD Ambicia? Mi? LUNDESTAD Kial vi ĉi tie foruzas viajn fortojn sur aliuloj? Do mallonge, -- kial vi ne mem volas elektiĝi al la parlamento? STENSGÅRD Mi? Vi ne estas serioza! LUNDESTAD Vi ja akiris al vi voĉdonrajton, mi aŭdas. Sed se vi ne utiligas la ŝancon nun, aliulo envenos, kaj li eble sidiĝos firme en la selo, kaj tiam ne estos facile forpeli lin. STENSGÅRD Sed pro Dio, ĉu vi opinias, kion vi diras, sinjoro Lundestad? LUNDESTAD Tio ja kondukas al nenio; ĉar vi ja ne volas, do -- STENSGÅRD Volas? Volas? Mi devas sincere konfesi al vi, ke mi ne estas tute sen ambicio, kiel vi kredas. Sed ĉu vi vere opinias, ke tiel povas okazi? LUNDESTAD Okazi ja eblus. Mi estus faronta mian plej bonan. La ĉambelano laŭscie volus ankaŭ fari la sian; li konas ja viajn parolkapablojn. Vi havas la junulojn por vi, kaj -- STENSGÅRD Sinjoro Lundestad, vi estas, je Dio, mia vera amiko! LUNDESTAD Ho, tion vi ne vere pensas. Se mi estus via amiko, vi prenus la ŝarĝon de mi; vi havas junajn ŝultrojn; vi povus facile porti ĝin. STENSGÅRD Mastru super mi en tiu rilato; mi ne perfidos. LUNDESTAD Do vi ne estas senvola --? STENSGÅRD Jen mia mano! LUNDESTAD Dankon! Fidu min, sinjoro Stensgård, vi tion ne pentos. Sed nun ni devas progresi singardeme. Elektuloj ni devas ambaŭ fariĝi, -- mi por proponi vin kiel mian sekvanton, kaj ekzameni vin iomete en la kunveno, kaj vi por klarigi viajn opiniojn -- STENSGÅRD Ho, se ni unue tien estus atingintaj, ni superus. En la kunveno de elektuloj vi ja estas ĉiopova. LUNDESTAD Estas limo por tiu ĉiopoveco; vi devos ja kompreneble uzi viajn parolkapablojn; vi devas forklarigi tion, kio estas tro malglata kaj ofende -- STENSGÅRD Vi do ne opinias, ke mi rompu kun mia partio? LUNDESTAD Rigardu nun la aferon pripensanime. Kion tio signifas, ke estas du partioj ĉi tie? Tio signifas, ke unuflanke troviĝas homoj aŭ parencaroj, kiuj posedas la ĝeneralajn civitanajn avantaĝojn, -- mi pensas pri bienoj, sendependeco kaj partopreno en la estrado. Al tiu partio mi apartenas. Kaj aliflanke troviĝas multaj pli junaj kuncivitanoj, kiuj volonte akirus tiujn komunumajn avantaĝojn. Jen via partio. Sed el tiu partio vi ja tute nature kaj senceremonie eltretos, kiam vi nun _akiros_ parton en la potenco, kaj aldone akiros pozicion ĉi tie kiel vera establita proprietulo; -- jes, ĉar _tio_ estas necesa, sinjoro Stensgård! STENSGÅRD Jes, tion kredas ankaŭ mi. Sed la tempo estas mallonga; tian pozicion oni ne akiras nur per mansvingo. LUNDESTAD Ho ne, ĝi ja ne faras; sed vi povus eble kontentigi vin per la nura espero -- STENSGÅRD La espero? LUNDESTAD Ĉu estus multe kontraŭ via emo pensi pri bona edziĝo, sinjoro Stensgård? Estas riĉaj heredulinoj en la vilaĝaro. Viro kiel vi, kun la estonteco por si, -- viro kiu povas kalkuli je eniro en la plej altajn poziciojn, -- kredu min, vin neniu volas rifuzi, se vi ludas viajn kartojn bone. STENSGÅRD Do helpu min pri la ludo! Pro Dio --! Vi malfermas al mi vastejojn; grandajn viziojn! Ĉio kion mi esperis kaj aspiris; iri kiel liberiganto plej antaŭe en la popolo; ĉio fora, kion mi prirevis, proksimiĝas nun al mi tiel vive proksima! LUNDESTAD Jes, ni estu vekitaj, sinjoro Stensgård! Via ambicio jam estas surpieda, mi vidas. Bone. La resto iros de si mem. -- Nu, dankon por tio ĝis nun! Mi neniam forgesos vin, ĉar vi volis preni de miaj maljunaj ŝultroj la ŝarĝon de la potenco! (Gastoj kaj la apartenantoj al la domo venas laŭe enen de la ĝardeno. Du servistinoj alportas lumon kaj ofertas freŝigaĵojn dum la sekvanta sceno.) SELMA (iras al la piano maldekstre en la fono) Sinjoro Stensgård, vi devas partopreni; ni ludos “_Doni garantiaĵe_”. STENSGÅRD Kun plezuro; mi estas en humoro por tio! (Ankaŭ li iras al la fono, interkonsentas kun ŝi, lokigas seĝojn k.t.p.) ERIK BRATSBERG (mallaŭte) Kio diable estas tio, kion patro rakontas, sinjoro Hejre? Kia parolado estus, kian advokato Stensgård prezentis ĉi-supre hieraŭ? DANIEL HEJRE He-he; oni ne scias, ĉu? ERIK BRATSBERG Ne, ni urbanoj ĉeestis ja tagmanĝon kaj balon ene en la klubo. Sed patro diras, ke sinjoro Stensgård tute rompis kun la homoj de Storli, kaj ke li estis terure kruda kontraŭ Monsen -- DANIEL HEJRE Kontraŭ Monsen? Ne, en tio vi certe misaŭdis, estimata -- ERIK BRATSBERG Jes, vere staris tiom da homoj ĉirkaŭe, tiel ke mi ne ĝuste komprenis; sed efektive mi aŭdis ke -- DANIEL HEJRE Sufiĉas; atendu ĝis morgaŭ, tiam vi ricevos la historion por matenmanĝo en la gazeto de Aslaksen. (foriras de li) LA ĈAMBELANO Nun, mia kara Lundestad, ĉu vi daŭre tenas vin al tiuj strangaĵoj --? LUNDESTAD Ne estas strangaĵoj, sinjoro ĉambelano; kiam viro riskas esti forpuŝata, li devas cedi libervole. LA ĈAMBELANO Parolturniĝoj! Kiu do intencas forpuŝi vin? LUNDESTAD Hm; mi estas maljuna veterprofeto. Estas ŝanĝo en la aero. Nu, mi jam havas la anstataŭanton. Advokato Stensgård estas volema -- LA ĈAMBELANO Advokato Stensgård? LUNDESTAD Jes, ĉu tio ne estis la intenco? Mi prenis tion por indiko, kiam la ĉambelano diris, ke tiun viron oni devus subteni, kaj ke oni aliĝu al li. LA ĈAMBELANO Jes, mi pensis laŭ lia eliro kontraŭ tiu fatala ĉarlatanaĵo praktikata en Storli. LUNDESTAD Sed kiel povis la ĉambelano esti tiel certa, ke Stensgård volus rompi kun tiuj homoj? LA ĈAMBELANO Kara, tio ja montriĝis hieraŭ vespere. LUNDESTAD Hieraŭ vespere? LA ĈAMBELANO Jes, kiam li parolis pri la ruiniga influo de Monsen en la paroĥo. LUNDESTAD (kun buŝo faŭka) Pri Monsen --? LA ĈAMBELANO Jes, certe; sur la tablo -- LUNDESTAD Sur la tablo; Jes? LA ĈAMBELANO Li estis terure kruda; nomis lin monosakon, kaj baziliskon, aŭ drakon, aŭ ion similan. Ha, ha, estis vere amuze aŭskulti. LUNDESTAD Ĉu tio estis amuze aŭskulti? LA ĈAMBELANO Jes, mi ne neas, Lundestad, ke mi deziras al tiuj homoj, kion ili ricevas el tiaĵo. Sed nun ni devas subteni lin; ĉar post tia sangavida atako -- LUNDESTAD Kiel tiu hieraŭ, jes? LA ĈAMBELANO Nu ja. LUNDESTAD Tiu sur la tablo? LA ĈAMBELANO Jes, tiu sur la tablo. LUNDESTAD Pri Monsen? LA ĈAMBELANO Jes, pri Monsen kaj lia kanajlaro. Nun ili certe provos venĝi sin; kaj pri tio oni do ne povas dubi -- LUNDESTAD (decide) Advokato Stensgård estu subtenenda, -- jeno estas klara! TORA Kara patro, vi partoprenu en la ludo. LA ĈAMBELANO Babilaĵo, infano -- TORA Jes, jes; venu; Selma instige volas. LA ĈAMBELANO Jes, jes, do mi devas cedi. (mallaŭte; elirante) Estas domaĝo pri Lundestad; li vere komencas fariĝi senila; imagu, li tute ne komprenis kion Stensgård -- TORA Ho, venu, venu; nun ni ludu! (Ŝi tiras lin kun si en la rondon, kie la ludo estas jam vigla inter la junuloj.) ERIK BRATSBERG (vokas de sia loko) Sinjoro Hejre, vi estas nomita garantiaĵ-juĝanto! DANIEL HEJRE He-he; jen efektive mia unua nomiĝo en la mondo. STENSGÅRD (ankaŭ en la rondo) Kaŭze de via konateco kun la justico, sinjoro Hejre! DANIEL HEJRE Ho miaj ŝatindaj junaj amikoj, estus por mi ĝojego kondamni vin ĉiujn --; nu sufiĉe! STENSGÅRD (glitiras al Lundestad, kiu staras antaŭe maldekstre) Vi parolis kun la ĉambelano. Pri kio temis? Ĉu estis io pri mi? LUNDESTAD Bedaŭrinde; estis pri tio de hieraŭ vespere -- STENSGÅRD (tordas sin) Morto kaj plago! LUNDESTAD Li opiniis ke vi estis estinta terure kruda, li diris. STENSGÅRD Jes, ĉu vi ne komprenas, ke tio turmentas min --. LUNDESTAD Vi povus tamen bonigi tion. ERIK BRATSBERG (vokas malsupren) Sinjoro Stensgård, la vico estas al vi! STENSGÅRD Mi venos! (rapide al _Lundestad_) Kiel tion bonigi? LUNDESTAD Se vi trovos okazon, petu ekskuzon. STENSGÅRD Je Dio, jenon mi faros! SELMA Rapidu; rapidu! STENSGÅRD Mi venas, sinjorino! Jen mi estas! (La ludo daŭras kun rido kaj gajeco. Kelkaj maljunaj sinjoroj ludas kartojn dekstre. _Lundestad_ eksidas maldekstre; _Daniel Hejre_ proksime.) DANIEL HEJRE Tiu idulo diras ke mi havis konatecon kun la justico! LUNDESTAD Li estas iom senrespekta buŝe; tion ni ne povas nei. DANIEL HEJRE Tial la tuta familio svingadas la voston por li. He-he; estas hontinde vidi kiel ili timas. LUNDESTAD Ne, en tio vi eraras, sinjoro Hejre. La ĉambelano ne timas. DANIEL HEJRE Ĉu ne? Ĉu vi opinias, ke mi estas blinda, estimato? LUNDESTAD Ne, sed --; jes, vi certe povas silenti? Bone; mi diru al vi la konekson. La ĉambelano kredas, ke estas Monsen pri kiu temis hieraŭ. DANIEL HEJRE Monsen? Ho, babilaĉo! LUNDESTAD Efektive, sinjoro Hejre! Ringdal aŭ la fraŭlino tion eble kredigis al li -- DANIEL HEJRE Kaj jen li elpensas inviti lin al granda tagmanĝfesteno! Ho, tio estas je Dio sublima! Ho sciu, pri _tio_ mi ne povas silenti. LUNDESTAD Tŝŝ, tŝŝ! Memoru kion vi promesis al mi. La ĉambelano estas ja via malnova lerneja amiko; kaj eĉ se li iom krude traktis vin -- DANIEL HEJRE He-he; mi pagos al li kun rentoj -- LUNDESTAD Atentu bone; la ĉambelano estas potenca. Ne ludu kun leonoj. DANIEL HEJRE Bratsberg leono? Pa; li estas stulta, sciu; tia mi ne estas. Ho, kiajn brilajn ĉikanaĵojn, kiajn sarkasmaĵojn, kian pikparolon mi bakos el tio ĉi, kiam mi iun fojon lanĉos nian grandan proceson! SELMA (vokas el la rondo) Sinjoro juĝanto, kion tiu faru, kiu posedas ĉi tiun garantiaĵon? ERIK BRATSBERG (nerimarkate, al _Daniel Hejre_) Estas tiu de Stensgård! Elpensu ion amuzan. DANIEL HEJRE Estas garantiaĵo, ĉu? He-he, mi pripensu; li povus ja ekzemple, -- sufiĉas. Li faru paroladon! SELMA Estas la garantiaĵo de sinjoro Stensgård. ERIK BRATSBERG Sinjoro Stensgård faru paroladon! STENSGÅRD Ho ne; ke mi rezignu; mi sufiĉe malbone sukcesis hieraŭ. LA ĈAMBELANO Bonege, sinjoro Stensgård; ankaŭ mi komprenas ion pri oratoreco. LUNDESTAD (al _Daniel Hejre_) Je Dio; ke li nun ne konfuziĝas. DANIEL HEJRE Konfuziĝas? He-he. Vi estas trafa! Benita elpensaĵo! (duonlaŭte al _Stensgård_) Se vi hieraŭ konfuziĝis, vi povas ja hodiaŭ frapi vin mem buŝe. STENSGÅRD (ekhavas ideon) Lundestad, jen la ŝanco! LUNDESTAD (eviteme) Ludu viajn kartojn saĝe. (serĉas sian ĉapelon kaj ŝteliras laŭe al la pordo) STENSGÅRD Jes, mi faros paroladon! LA JUNAJ SINJORINOJ Bravo! Bravo! STENSGÅRD Prenu viajn glasojn, miaj gesinjoroj! Mi nun faros paroladon, kiu komencas per fabelo; ĉar mi sentas la fabela fluo de vervo vigliĝi tra mi en ĉi tiu rondo. ERIK BRATSBERG (al la sinjorinoj) Aŭdu! Aŭdu! (_La ĉambelano_ prenas sian glason de la ludotablo dekstre, kaj restas tie staranta. _Ringdal, doktoro Fjeldbo_ kaj kelkaj aliaj sinjoroj envenas de la ĝardeno.) STENSGÅRD Okazis dum la printempaj tagoj. Juna kukolo flugis en la deklivon. La kukolo estas feliĉobirdo; kaj estis granda birdofesteno malsupre de li sur la plata tereno, kaj sovaĝaj kaj malsovaĝaj kreaĵoj ariĝis tie. El la kokinejoj ili paŝetis; el la anserlagetoj ili venis balancire; malsupren de Storlien peza urogalo ŝvebis malalte frapegante la flugilojn, kaj sin farante kvazaŭ pli larĝa ol ĝi estis; kaj foje kaj foje ĝi krakadis: Krak, krak, krak, kio signifas tiom ke: mi estas la bienegulo de “Storli”, mi! LA ĈAMBELANO Bonege! Aŭskultu! STENSGÅRD Kaj jen estis maljuna pego. Laŭ la trunkoj ĝi vagadis supren kaj malsupren, boris per sia pinta beko, glutis vermojn, kaj ĉion kio eligas galon, kaj dekstre kaj maldekstre oni aŭdis: prik, prik, prik; -- estis la pego -- ERIK BRATSBERG Ne, pardonon, ĉu ne estis cikonio aŭ iu --? DANIEL HEJRE Sufiĉas! STENSGÅRD Estis la maljuna pego. Sed tiam vigliĝis en la rondo; ĉar ili trovis iun pri kiu kluki malicon; kaj jen ili ariĝis kaj klukis ĥore, tiom longe, ĝis la juna kukolo komencis kluki ankaŭ ĝi -- FJELDBO (nerimarkite) Pro Dio, homo, silentu! STENSGÅRD Sed tiu al kiu rilatis, estis aglo, kiu sidis en soleca trankvilo sur abrupta monto. Pri li ili ĉiuj samopiniis. “Li estas timigilo por la vilaĝaro,” diris raŭka korvo. Sed la aglo ĵetflugis transverse, kaptis la kukolon kaj portis ĝin supren. -- Estis kororabo! Kaj de tie supre la feliĉobirdo vidis vaste kaj ĝuige super la malalteco; supre estis silento kaj sunlumo; de tie ĝi lernis prijuĝi la aron de la kokinejo kaj de la nekulturitaj deklivoj -- FJELDBO (laŭte) Haltu; haltu! Muziko! LA ĈAMBELANO Tŝŝ; ne interrompu lin. STENSGÅRD Sinjoro ĉambelano Bratsberg, -- jen la fino de mia fabelo, kaj mi paŝas antaŭ vi en la ĉeesto de multaj homoj, kaj petas vian pardonon pro hieraŭ. LA ĈAMBELANO (duonan paŝon malantaŭen) Mi --? STENSGÅRD Dankon pro la maniero per kiu vi venĝis vin pro miaj senpripensaj diraĵoj. En mi vi havas de nun armitan batalanton. Kaj laŭ tio, gesinjoroj, toston por la aglo sur la montopinto; toston por sinjoro ĉambelano Bratsberg! LA ĈAMBELANO (palpe apogas sin al la tablo) Dankon, sinjoro advokato! LA GASTOJ (la plimultaj en ĝenita embaraso) Sinjoro ĉambelano! Sinjoro ĉambelano Bratsberg! LA ĈAMBELANO Miaj sinjorinoj! Miaj sinjoroj! (mallaŭte) Tora! TORA Patro! LA ĈAMBELANO Aĥ, doktoro, doktoro, kion vi estas farinta! STENSGÅRD (kun la glaso en la mano, brile kontenta) Kaj nun retrovu viajn lokojn! Hoj, Fjeldbo, kunvenu, -- en la asocion de la junuloj! Jen la ludo en evoluo! DANIEL HEJRE (antaŭe maldekstre) Jes efektive la ludo estas en evoluo! (_Lundestad_ malaperas en la fono.) Kurteno TRIA AKTO (Eleganta antaŭĉambro kun enirejo en la fono. Maldekstre estas pordo al la oficejo de la ĉambelano; pli malantaŭe estas pordo al la sidĉambro. Dekstre estas pordo al la oficejoj de la ferfareja administranto; antaŭe de tiu estas fenestro.) (_Tora_ sidas ploranta sur la sofo maldekstre. _La ĉambelano_ iras impete tien kaj reen.) LA ĈAMBELANO Kaj nun ni havas la postludon. Ploron kaj ĝemon -- TORA Ho, Dio donu ke ni neniam estus vidintaj tiun homon! LA ĈAMBELANO Kiun homon? TORA Tiun abomenindan advokaton Stensgård, kompreneble. LA ĈAMBELANO Vi devus prefere diri: ke ni neniam estus vidintaj tiun abomenan doktoron! TORA Fjeldbo? LA ĈAMBELANO Jes, Fjeldbo; Fjeldbo, jes! Ĉu ne estis li, kiu tutplene mensogis al mi --? TORA Ne, kara benata patro, estis mi. LA ĈAMBELANO Vi? Do ambaŭ! Kunaj en komploto; malantaŭ mia dorso! Jen delikate! TORA Ho, patro, se vi scius -- LA ĈAMBELANO Ho, mi certe scias; pli ol sufiĉas; multe pli! (_Doktoro Fjeldbo_ venas de la fono.) FJELDBO Bonan tagon, sinjoro ĉambelano! Bonan tagon, fraŭlino. LA ĈAMBELANO (daŭre paŝadas tien kaj reen) Nu, ĉu tie vi estas, -- vi fatalulo -- FJELDBO Jes, estis ege malagrabla okazaĵo. LA ĈAMBELANO (rigardas tra la fenestro) Ĉu vi tamen tiel pensas? FJELDBO Mi kredas, ke vi estas rimarkinta, kiel mi la tutan tempon tenis la okulon sur Stensgård. Malfeliĉe, kiam mi aŭdis ke oni ludus garantiaĵojn, mi pensis ke ne estis iu danĝero -- LA ĈAMBELANO (stampfas la plankon) Ridindiĝi de tia afektulo! Kaj kion do miaj gastoj estas imagintaj pri mi? Ke mi estus sufiĉe fia por voli aĉeti tiun personon, tiun -- tiun --, kiel Lundestad nomas lin! FJELDBO Jes, sed -- TORA (nerimarkite de la patro) Ne parolu! LA ĈAMBELANO (post mallonga paŭzo li turnas sin al _Fjeldbo_) Diru al mi sincere, doktoro, -- ĉu mi estas pli stulta ol la plimulto de aliaj homoj? FJELDBO Kiel vi povas demandi tiel, sinjoro ĉambelano? LA ĈAMBELANO Sed kiel povis do okazi, ke mi verŝajne estis la sola, kiu ne komprenis, ke la damnita parolado estis adresata al mi? FJELDBO Ĉu mi diru al vi? LA ĈAMBELANO Jes, kompreneble vi faru. FJELDBO Estas pro tio, ke vi mem vidas vian pozicion ĉi tie en la vilaĝaro per aliaj okuloj, ol la cetera popolo faras. LA ĈAMBELANO Mi konsideras mian pozicion, kiel mia beata patro konsideris sian pozicion ĉi tie. Al mia beata patro oni neniam estus kuraĝinta regali tiaĵon. FJELDBO Via beata patro ja mortis proksimume je la jaro 1830. LA ĈAMBELANO Nu ja; Multo dissolviĝis post tiu tempo. Tamen mi mem kulpas. Mi miksis min tro multe kun tiuj ordinaruloj. Tial mi devas rezigne akcepti esti metata flanke de bienulo Lundestad! FJELDBO Nu, honeste dirite, mi ne vidas iun malaltiĝon en tio. LA ĈAMBELANO Ho, vi bone komprenas min. Kompreneble mi ne insistas pri ia nobleco, aŭ pri titoloj aŭ tiaĵoj. Sed tio kion mi honoras, kaj tio kion mi postulas ke aliuloj honoru, tio estas tiu en nia familio heredita honesteco tra la tuta parencaro. Estas _tio_ pri kio mi pensas, ke kiam oni, kiel Lundestad, intervenas en la publikan vivon, tiam oni ne povas konservi sian karakteron kaj sian konduton tute senmakula. Tial Lundestad ja devas akcepti, ke oni makuligas lin. Sed oni lasu min en paco; mi staras ekstere de la partioj. FJELDBO Ne tute, sinjoro ĉambelano. Vi tamen ĝojiĝis tiom longe, kiam vi kredis, ke la atako direktiĝis al Monsen. LA ĈAMBELANO Ne menciu tiun homon! Estas li, kiu frivoligis la moralan senton ĉi tie en la vilaĝaro. Bedaŭrinde li ankaŭ kapturnigis mian sinjoron filon. TORA Erik? FJELDBO Vian filon? LA ĈAMBELANO Jes; kial li enirus en tiujn marĉandaĵojn? Tio ja kondukas al nenio. FJELDBO Sed kara sinjoro ĉambelano, li tamen devas vivi, kaj -- LA ĈAMBELANO Ho, per ŝparemo li efektive povus vivi bone per la patrina heredaĵo. FJELDBO Jes, eble li povus vivi pere de ĝi; sed _por_ kio li vivus? LA ĈAMBELANO Por kio? Nu, se li absolute bezonus ion _por_ kio vivi, li ja estas jura kandidato; li povus vivi por sia scienco. FJELDBO Ne, tion li ne povus; ĉar tio estas kontraŭ lia naturo. Li ankaŭ ne povis esperi baldaŭ ekhavi oficon; la estradon de viaj bienoj vi ja rezervis por vi mem; via filo ne havas infanojn por eduki. Kaj kiam li sub tiaj cirkonstancoj vidas tentajn ekzemplojn antaŭ si, -- vidas homojn, kiuj el nenio estas kreadantaj duonan milionon -- LA ĈAMBELANO Duonan milionon? Ho, haltu jen, ke ni restu je cent mil. Sed nek la duona miliono nek la cent mil kunrastiĝas per tute puraj manoj; -- mi aludas ne rilate al la mondo; je Dio; laŭ la leĝoj oni ja povas teni sin observema; sed laŭ sia propra konscienco. Al tiaĵo mia filo kompreneble ne povas persvadiĝi. Vi do povas esti tute trankvila: la komerco de grandkomercisto Bratsberg certe ne alportos profiton de duona miliono. (_Selma_, en promena vesto, venas de la fono.) SELMA Bonan matenon! Ĉu mia edzo ne ĉeestas? LA ĈAMBELANO Bonan matenon, infano. Ĉu vi serĉas vian edzon? SELMA Jes, li diris, ke li intencus ĉi tien. La proprietulo Monsen vizitis lin frumatene, kaj jen -- LA ĈAMBELANO Monsen? Ĉu Monsen vizitas vin? SELMA Foje li faras; pleje en komercaj aferoj. Sed kara Tora, kio estas? Ĉu vi ploris? TORA Ho, estas nenio. SELMA Jes, estas! Hejme Erik estis malbonhumora, kaj ĉi tie --; aspektiĝas el vi ĉiuj; io okazis. Kio estas? LA ĈAMBELANO Nu, nu; almenaŭ ne estas io por vi. Vi estas tro delikata por porti ŝarĝojn, mia eta Selma. Eniru la sidĉambron, vi du, dume. Se Erik diris, ke li venos, li certe venos. SELMA Ni eniru; -- kaj precipe gardu min kontraŭ la trablovo! (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho, mi povus premegi vin, dolĉa Tora! (Ambaŭ virinoj eliras maldekstre.) LA ĈAMBELANO Ili do kune engaĝiĝis, la du spekulantoj. Ili devus kunligiĝi en kompanion. Monsen kaj Bratsberg, -- sonus bele! (frapiĝas al la pordo) Envenu! (_Advokato Stensgård_ entretas tra la pordo.) LA ĈAMBELANO (retiras sin paŝon) Ĉu kio! STENSGÅRD Jes, jen mi estas denove, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Jenon mi vidas. FJELDBO Sed ĉu vi freneziĝis, homo? STENSGÅRD Vi retiriĝis frue hieraŭ vespere. Kiam Fjeldbo estis klariginta al mi la koheron, vi jam estis -- LA ĈAMBELANO Mi petas vin, -- ĉiu klarigo estos superflua -- STENSGÅRD Jes, certe; tamen ne kredu, ke estas pro tio, ke mi estas veninta. LA ĈAMBELANO Ĉu ne, do? STENSGÅRD Mi scias, ke mi malhonorigis vin. LA ĈAMBELANO Tion ankaŭ mi scias; kaj antaŭ ol mi forpelos vin el la pordo, vi eble bonvolu diri, kial vi venas ĉi tien. STENSGÅRD Ĉar mi amas vian filinon, sinjoro ĉambelano! FJELDBO Kio --? LA ĈAMBELANO Kion li diras, doktoro? STENSGÅRD Jes, vi ne povas kapti la sencon de tio, sinjoro ĉambelano. Vi estas maljuna homo; vi havas nenion por kio lukti -- LA ĈAMBELANO Kaj vi arogas al vi --! STENSGÅRD Mi venas por peti la manon de via filino, sinjoro ĉambelano. LA ĈAMBELANO Vi --, Vi --! Ĉu vi ne eksidu? STENSGÅRD Dankon; mi staras. LA ĈAMBELANO Kion vi diras al tio ĉi, doktoro? STENSGÅRD Ho, Fjeldbo diras ĉion bonan; li estas mia amiko; la sola, vera amiko, kiun mi havas. FJELDBO Ne, ne, homo; eterne neniam se vi -- LA ĈAMBELANO Ĉu estas tial, ke la ferfareja doktoro enkondukigis lin en nian domon? STENSGÅRD Vi nur konas min de la konduto antaŭhieraŭ kaj hieraŭ. Kaj tio ne sufiĉas. Mi ankaŭ ne estas la sama hodiaŭ ol kiel antaŭe. La kunestado kun vi kaj kun la viaj falis kiel printempa pluvo sur min. Dum unu sola nokto ĝermoj kreskis! Vi ne devas forpuŝi min reen en la abomenindaĵon. Mi neniam posedis la belaĵojn en la vivo antaŭ nun; estis kvazaŭ birdoj sur la tegmento por mi -- LA ĈAMBELANO Sed mia filino --? STENSGÅRD Ho, ŝin mi gajnos. LA ĈAMBELANO Nu? Hm! STENSGÅRD Jes, ĉar mi tion volas. Memoru kion vi rakontis al mi hieraŭ. Vi ankaŭ estis malkontenta pri la edziĝo de via filo; -- jen vidu, tio ŝanĝiĝis al bono. Vi skribu la spertopagon malantaŭ la orelon, kiel Fjeldbo diris -- LA ĈAMBELANO Nu, do tia estis la penso? FJELDBO Tute ne! Kara sinjoro ĉambelano, ke mi parolu sola kun li -- STENSGÅRD Babilaĵo; mi ne havas ion priparolindan kun vi. Aŭskultu nun, sinjoro ĉambelano! Estu nun ĝentila kaj saĝa. Familio, kia la via, bezonas novajn kunligojn; se ne, la parencaro stultiĝas -- LA ĈAMBELANO Ne, nun troiĝe! STENSGÅRD Tŝ, tŝ; ne ekkoleriĝu! Forigu ĉiujn tiujn tedajn noblecajn ideaĉojn; -- je diablo, estas ja funde nenio alia ol stultaĵoj. Vi vidos kiel vi ŝatos min, kiam vi nur konatiĝos kun mi. Jes, jes; vi _devas_ ŝati min, -- kaj vi kaj via filino! Ŝin mi devigos -- LA ĈAMBELANO Kion vi opinias, doktoro? FJELDBO Mi opinias, ke estas frenezaĵo! STENSGÅRD Jes, por vi estus frenezaĵo; sed mi, vidu, mi havas taskon farendan ĉi tie sur la ĝuinda tero de Dio; -- mi ne lasos min timiĝi de babilaĵo kaj antaŭjuĝoj! LA ĈAMBELANO Sinjoro advokato; jen la pordo. STENSGÅRD Vi montras al mi --? LA ĈAMBELANO La pordon. STENSGÅRD Ne faru! LA ĈAMBELANO Eliru! Vi estas ambiciulo, iu -- iu; ĉu ne estas damnite! Vi estas -- STENSGÅRD Kio mi estas? LA ĈAMBELANO Tio alia; tio, kion mi havas sur la lango, vi estas! STENSGÅRD Se vi baros al mi mian vivovojon, vi gardu vin! LA ĈAMBELANO Kial? STENSGÅRD Jes, ĉar tiam mi persekutos vin, skribos kontraŭ vi en la gazetoj, kalumnios vin, subfosos vian honoron, se mi atingos al tio. Vi kriu sub la skurĝobatoj, vi kredu, ke vi videtas fantomojn en la nubo, kiuj ĵetas sin sur vin. Vi kurbu vin en timo, tenu viajn brakojn kurbe super la kapo por vin ŝirmi, -- rampu, serĉu ŝirmejon kontraŭ mi -- LA ĈAMBELANO Vi mem rampu en ŝirmejon -- en la frenezulejon; tie vi apartenas! STENSGÅRD Haha; jen vendista oferto; sed vi ne pli bone komprenas, sinjoro Bratsberg! Mi diru al vi: La kolero de Dio estas en mi. Estas lia volo, kontraŭ kiu vi staras. Li celis la plej helan pri mi. Ne ombrigu! -- Nu, mi ja vidas, ke mi nenien atingos kun vi hodiaŭ; sed tio ne gravas. Mi postulas nenion alian ol ke vi parolu al via filino. Pretigu ŝin; tamen donu al ŝi la ŝancon elekti! Pripensu, kaj ĉirkaŭrigardu. Kie povas vi atendi trovi bofilon inter tiuj ĉi malsaĝuloj kaj stratvaguloj? Fjeldbo diras, ke ŝi estas profunda, silenta kaj fidela. Jes, nun vi scias ĉion. Adiaŭ, sinjoro ĉambelano; -- vi povas havi min kiel vi deziras, kiel amiko aŭ kiel malamiko. Adiaŭ! (Li eliras en la fono.) LA ĈAMBELANO Tien do estas veninta! Tiaĵon oni kuraĝas servi al mi en mia propra domo! FJELDBO Stensgård tion kuraĝas; neniu alia. LA ĈAMBELANO Li hodiaŭ; aliuloj morgaŭ. FJELDBO Ke ili venu; mi ŝirmos kontraŭ la frapo; mi iros tra fajro kaj akvo por vi -- LA ĈAMBELANO Jes, vi, kiu kulpas pri la tuto! -- Hm; tiu Stensgård, li estas efektive la plej impertinenta fripono, kiun mi konis! Kaj tamen, -- kio damninde estas? Li havas ion en si, kion mi ŝatas. FJELDBO Estas eblecoj en li -- LA ĈAMBELANO Estas sincereco en li, sinjoro ferfareja doktoro! Li ne ĉirkaŭiras ludante malantaŭ ies dorso, kiel tiom da aliuloj; li -- li! FJELDBO Pri tio ne estas luktenda. Nur firme, sinjoro ĉambelano; ne kaj denove ne al Stensgård -- LA ĈAMBELANO Ho, tenu viajn konsilojn por vi mem! Vi povas fidi ke nek li, nek iu alia -- FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de la pordo dekstre) Kun via permeso, sinjoro ĉambelano; unu vorto -- (flustras) LA ĈAMBELANO Kio? Ene ĉe _vi_? RINGDAL Li envenis per la malantaŭa pordo, kaj petegas paroli kun vi. LA ĈAMBELANO Hm. -- Ho, doktoro, eniru momenton al la sinjorinoj; estas iu, kiu -- sed diru nenion al Selma pri sinjoro Stensgård kaj lia vizito. Ŝin ni tenu ekstere de ĉi tiu afero. Rilate al mia filino, estus ankaŭ laŭ mia deziro, se vi povus teni puran buŝon; sed -- --. Ho, mi ne emas --! Nu, bonvolu eniri. (_Fjeldbo_ iras en la sidĉambron. Dume _Ringdal_ estas reirinta en sian oficejon. Post mallonga paŭzo envenas de tie proprietulo _Monsen._) MONSEN (ĉe la pordo) Mi petas sinjoron ĉambelano pri pardono -- LA ĈAMBELANO Nu, envenu; envenu! MONSEN Mi do esperas, ke bone statas pri la familio? LA ĈAMBELANO Dankon. Ĉu vi ion deziras? MONSEN Ne povas _tion_ diri. Mi estas, dank’ al Dio, homo kiu _havas_ preskaŭ ĉion, kion li deziras. LA ĈAMBELANO Jen, jen; tio estas multe dirite. MONSEN Sed mi ja ankaŭ laboris, sinjoro ĉambelano. Jes, mi scias, ke vi ne rigardas mian aktivecon per afabla okulo. LA ĈAMBELANO Aspekte ne havas iun influon sur via aktiveco per kia okulo mi rigardas ĝin. MONSEN Nu, kiu scias? Mi almenaŭ nun pensas tiri min el la aferoj. LA ĈAMBELANO Ĉu vere? MONSEN La sukceso sekvis min, mi diru al vi. Mi nun estas tiel longe antaŭen atinginta, kiel mi ŝatas atingi, kaj tial mi pensas, ke estus tempo iom post iom likvidi, kaj -- LA ĈAMBELANO Nu, pri tio mi gratulas kaj vin kaj multajn aliajn. MONSEN Kaj se mi samtempe povus fari al la ĉambelano servon -- LA ĈAMBELANO Al mi? MONSEN Kiam la arbaroj de Langerud antaŭ kvin jaroj metiĝis al aŭkcio, vi ofertis -- LA ĈAMBELANO Jes, sed post la aŭkcio vi superproponis kaj falis al vi la aljuĝo. MONSEN Vi povus nun ricevi ilin kun segejo kaj ĉiuj apartenaĵoj -- LA ĈAMBELANO Post tiu senkonsidera forhakado tie farita --? MONSEN Ho, ili ankoraŭ multe valoras; kaj per via ekspluatmaniero post kelkaj jaroj ili -- LA ĈAMBELANO Dankon; bedaŭrinde mi ne povas partopreni en tiu afero. MONSEN Sed estas multe enspezebla, sinjoro ĉambelano. Kaj rilate al mi --; mi diru al vi, ke mi havas intence grandan spekulon; multo estas metita en la ludon; mi pensas ke estas multo gajnebla; eble cent mil aŭ tiom. LA ĈAMBELANO Cent mil? Tio efektive ne estas nekonsiderinda sumo. MONSEN Ha-ha-ha! Ĝuste bela por kunpreni kaj meti ĉeflanke de la ceteraj. Sed se oni faru tiajn grandajn batalojn, oni bezonas helpan taĉmenton, kiel dirite. Enkasa mono ne multas; la taŭgaj nomoj estas jam uzitaj -- LA ĈAMBELANO Jes, por tio certaj homoj jam estas aranĝintaj. MONSEN Unu mano lavas la alian. Nu, sinjoro ĉambelano, ĉu ni do faru negocon? Vi ricevos la arbarojn por absurde malalta prezo -- LA ĈAMBELANO Mi ne volas havi ilin por iu ajn prezo, sinjoro Monsen. MONSEN Sed bona oferto tamen valoras alian. Sinjoro ĉambelano, ĉu vi volas helpi min? LA ĈAMBELANO Al kio vi celas? MONSEN Kompreneble ke mi deponas garantiaĵon. Mi havas ja sufiĉe da bienposedaĵoj. Jen vidu. Ĉi tiuj paperoj --; ĉu vi permesas ke mi orientigu vin pri mia stato? LA ĈAMBELANO (forpuŝas la dokumentojn) Ĉu estas mona subteno, ke vi bezonas --? MONSEN Ne kontanta mono; tute ne. Sed la subteno de la ĉambelano --. Kontraŭ kompenso kompreneble; -- kaj kontraŭ garantiaĵo, kaj -- LA ĈAMBELANO Kaj kun tia demando vi venas al mi? MONSEN Jes, ĝuste al vi. Mi scias, ke vi multfoje forgesis vian antipation, kiam iu vere venis en malfacilaĵon. LA ĈAMBELANO Nu, iamaniere mi devas danki vin pro via bona opinio, -- precipe en tempo kia ĉi tia; sed tamen -- MONSEN Sinjoro ĉambelano, ĉu vi ne volas diri al mi, kion vi malestimas pri mi? LA ĈAMBELANO Ho, por kio tio utilus? MONSEN Povus utili por ĝustigi la rilaton. Mi ne scias, ke mi iam ion baris por vi. LA ĈAMBELANO Ĉu ne? Do mi tamen menciu al vi okazaĵon, kiam vi kontraŭstaris min. Mi starigis la ferfarejan pruntejon por la avantaĝo de miaj subuloj kaj por aliuloj. Sed jen vi komencis fari bankkomercon; la homoj iras al vi kun sia ŝparmono -- MONSEN Kompreneble, sinjoro ĉambelano; ĉar mi donas pli altan interezon je deponaĵo. LA ĈAMBELANO Jes, sed vi ankaŭ prenas pli altan pruntedonan interezon. MONSEN Sed mi ne faras tiom da malfacilaĵoj pri kaŭcio kaj tiaĵoj. LA ĈAMBELANO Bedaŭrinde; tial oni ankaŭ vidas, ke fariĝas komercoj je dek-dekdu mil spesoj, sen ke nek aĉetanto nek vendanto posedas du danajn ŝilingojn. Jen, tion, sinjoro Monsen, mi malestimas en vi. Kaj krome io, kio estas pli proksima ankoraŭ. Ĉu vi kredas, ke estis laŭ mia bona volo, ke mia filo kapĵetis sin en tiujn senbridajn entreprenojn? MONSEN Sed por tio mi do ne kulpas! LA ĈAMBELANO Estis via ekzemplo, kiu infektis lin, kiel la aliajn. Kial vi ne restis en via komenca okupo? MONSEN Trunkflosisto, kiel mia patro? LA ĈAMBELANO Estis eble honto stari en mia servo? Via patro nutris sin honeste kaj estis estimata en sia profesio. MONSEN Jes, ĝis li estis sin laborinta sensana kaj fine tiriĝis en la akvofalon kun la trunkfloso. Ĉu vi konas ion pri la vivo en tiu profesio, sinjoro ĉambelano? Ĉu vi unu solan fojon provis, kion tiuj homoj devas elteni, kiuj penegas por vi ene en la arbaroj kaj malsupren laŭ la riverejoj, dum vi sidas en via agrabla ĉambro kaj rikoltas la fruktojn? Ĉu vi povas mallaŭdi tian homon, ke li volas laborigi sin supren? Mi ja estis ricevinta iom pli bonan instruon, ol mia patro; eble ankaŭ havis pli bonajn talentojn -- LA ĈAMBELANO Jen bone. Sed per kiaj metodoj estas vi suprenveninta? Vi komencis per vendado de brando. Poste vi aĉetis nesekurajn ŝuldatestojn; enkasigis ilin senindulge; tiel vi iris pluen kaj pluen. Kiom multajn estas vi ruinigintaj por antaŭeniĝi! MONSEN Tia estas la komerca vivo; supren por iu kaj malsupren por aliulo. LA ĈAMBELANO Sed la maniero kaj la iloj? Estas estimindaj familioj, kiuj elĉerpas la almozulkeston kulpe de vi. MONSEN Ankaŭ Daniel Hejre ne estas tre fora de la almozulkesto. LA ĈAMBELANO Mi komprenas vin. Sed mian konduton mi povas defendi antaŭ Dio kaj homoj! Kiam la lando, post la disiĝo de Danlando, estis en mizero, mia benata patro helpis trans eblecoj. Tial kelkaj el niaj bienoj transvenis al la familio Hejre. Al kio tio kondukis? Sidis vivaj estaĵoj sur tiuj bienoj; kaj ili suferis sub la malsaĝa traktado de Daniel Hejre. Li forhakis la arbarojn je damaĝo, jes mi povas eĉ diri, je malfeliĉo al la distrikto. Ĉu ne estis mia simpla devo malhelpi tiaĵon, kiam mi povis? Kaj mi povis; mi havis la leĝon por mi; mi estis en mia bona rajto, kiam mi reprenis miajn bienojn alode. MONSEN Ankaŭ mi ne miskondutis kontraŭ la leĝo. LA ĈAMBELANO Sed kontraŭ via propra konscio, kontraŭ via konscienco, el kiu vi espereble havas ion. Kaj kiel vi estas detruinta la bonan ordon ĉi tie? Kiel vi malfortigis la respekton, kiun devus doni la riĉeco? Oni ne plu demandas kiel kapitalo estas akirita, aŭ kiom longe ĝi estas estinta en la posedo de iu familio; oni nur demandas: kiom valoras tiu aŭ tiu alia? Kaj laŭ tio li prijuĝiĝas. Sub ĉio tio ankaŭ mi suferas; ni du fariĝis kvazaŭ iuj kamaradoj; oni mencias nin kune, ĉar ni estas la plej grandaj bienposedantoj ĉi tie. Tion mi ne toleras! Mi diras al vi unu fojon por ĉiuj: pro tio mi malestimas vin. MONSEN Tio havu finon, sinjoro ĉambelano; mi ĉesos mian agadon, cedas por vi en ĉiuj flankoj; sed mi petas vin, mi petegas vin, nur helpu min! LA ĈAMBELANO Mi ne faros. MONSEN Mi volonte pagos kion ajn -- LA ĈAMBELANO Pagi! Kaj tion vi kuraĝas -- MONSEN Se ne pro mi, do pro via filo! LA ĈAMBELANO Mia filo? MONSEN Jes, li partoprenas; mi pensas, ke povos veni 20 000 taleroj kiel lia porcio. LA ĈAMBELANO Kiujn li gajnos? MONSEN Jes! LA ĈAMBELANO Sed, bona Dio, kiu do perdos tiun monon? MONSEN Kiel --? LA ĈAMBELANO Kiam mia filo gajnos ĝin, do devas esti iu kiu perdos ĝin? MONSEN Avantaĝa komerco; mi ne rajtas ion pli diri. Sed mi bezonas respektoplenan nomon; nur subskribo per via nomo -- LA ĈAMBELANO Subskribo! Sur dokumentoj -- MONSEN Nur por 10 -- 15 000 taleroj. LA ĈAMBELANO Kaj vi unu solan momenton povis kredi, ke --? _Mia_ nomo! En tia afero! Mia nomo? Kiel kaŭcianto do? MONSEN Nur pro la formo -- LA ĈAMBELANO Trompo! Mia nomo! Ne por kiu ajn prezo. Mi neniam subskribis per mia nomo sur fremdaj paperoj. MONSEN Neniam? Tio do estas troigo, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Efektive; kiel mi diras al vi. MONSEN Ne; efektive. Tion mi mem vidis. LA ĈAMBELANO Kion vi vidis? MONSEN La nomon de la ĉambelano, almenaŭ sur kambio. LA ĈAMBELANO Malvero, mi diras al vi! Tion vi neniam vidis. MONSEN Mi vidis! Sub kambio de 2000 taleroj. Pripensu! LA ĈAMBELANO Nek de du mil nek de dek mil! Je mia honoro kaj mia plej alta vorto, neniam! MONSEN Do ĝi estas falsa. LA ĈAMBELANO Falsa? MONSEN Jes, falsa; kopiita; -- ĉar mi _estas_ ĝin vidinta. LA ĈAMBELANO Falsa? Falsa! Kie vi tion vidis? Ĉe kiu? MONSEN Tion mi ne diras. LA ĈAMBELANO Ha-ha; tion ni tamen malkaŝigos! MONSEN Aŭskultu min --! LA ĈAMBELANO Silentu! Tien oni do kondukis la aferojn! Falsa! Miksigis min en la fiaĵojn! Jes, do ne estas strange, ke mi metiĝas range inter la aliuloj. Sed nun mi ludu kun ili! MONSEN Sinjoro ĉambelano, -- pro vi mem kaj pro multaj aliaj -- LA ĈAMBELANO Tenu vin for de mi! Foriru! Estas vi, kiu estas la instiganto --! Jes, estas! Veo al tiu de kiu venas la falilo.[4] Estas peka vivado, kondutita en via domo. Kaj kia estas la frekventaĵo kiun vi serĉas? Personoj de Kristiania kaj de aliaj lokoj, kiuj nur aspiras manĝadon kaj trinkegadon, kaj kiuj ne bone valorigas la socion en kiu tio okazas. Silentu! Mi mem vidis viajn noblajn julgastojn ĉasi laŭ la vojo, kiel aro de hurlantaj lupoj! Kaj estas io, kio pli malbona estas. Vi havis skandalojn kun viaj propraj servistinoj. Via edzino freneziĝis pro viaj diboĉoj kaj via kruda traktado. [4] ve al tiu homo, per kiu la falilo venas (mateo 18:7). MONSEN Ne; nun estas tro! Vi estos pentanta tiujn vortojn! LA ĈAMBELANO Ho, je diablo pri viaj minacoj. Kion vi povos fari kontraŭ mi? Mi? Vi demandis kial mi malestimas vin. Nun vi ricevis informon. Nun vi scias, kial mi tenis vin ekstere de la bona socio. MONSEN Jes, sed nun mi tiros la bonan socion malsupren -- LA ĈAMBELANO Tiun vojon! MONSEN Mi konas la vojon, sinjoro ĉambelano! (elen en la fono) LA ĈAMBELANO (aliras, malfermas la pordon dekstre kaj vokas) Ringdal; -- envenu! RINGDAL Sinjoro ĉambelano? LA ĈAMBELANO (vokas enen en la sidĉambron) Sinjoro doktoro; bonvenu --! Nun, Ringdal, miaj antaŭdiroj plenumiĝas. FJELDBO Pri kio mi servu, sinjoro ĉambelano? RINGDAL Ĉu la ĉambelano faris antaŭdirojn? LA ĈAMBELANO Kion vi nun diros, doktoro? Vi ĉiam pensis, ke mi troigis, kiam mi diris, ke Monsen koruptis la homojn ĉi tie. FJELDBO Nu jes; kaj sekve kio? LA ĈAMBELANO Oni faras belan progreson, mi povas rakonti al vi. Kiel ŝajnas al vi? Jen estas falsaj paperoj en cirkulo. RINGDAL Falsaj paperoj? LA ĈAMBELANO Falsaj paperoj, jes! Kaj kun kies nomo vi opinias? Kun la mia! FJELDBO Sed pro dio, kiu faris tion? LA ĈAMBELANO Kiel povas mi scii? Ĉu mi konas ĉiujn friponojn? Sed tio estu malkaŝigata. -- Doktoro, faru al mi servon. La paperoj devas esti lokigitaj aŭ en la ŝparbanko aŭ en la ferfareja pruntejo. Veturu supren al Lundestad; li estas tiu el la bankestroj, kiu plej bone scias pri ĉio. Eksciiĝu ĉu ekzistas tia papero -- FJELDBO Tuj; tuj! RINGDAL Lundestad estas hodiaŭ ĉi tie en la ferfarejo; li partoprenas renkontiĝon de la lerneja komisiono. LA ĈAMBELANO Tiom pli bone. Trovu lin; sendu lin ĉi tien. FJELDBO Senprokraste; estos baldaŭ prizorgata. (elen en la fono) LA ĈAMBELANO Kaj vi, Ringdal, devas informiĝi en la pruntejo. Tuj post kiam ni estos sciiĝintaj pri la afero, ni sendos denuncon al la vokto. Neniu bonkoreco pri tiuj fraŭduloj! RINGDAL Bone, sinjoro ĉambelano. Je Dio; tiaĵon mi neniam kredus. (eliras dekstre) (_La ĉambelano_ kelkajn fojojn iras supren kaj malsupren sur la planko, poste li volas eniri sian oficejon. Samtempe venas _Erik Bratsberg_ de la fono.) ERIK BRATSBERG Kara patro --! LA ĈAMBELANO Nu, ĉu estas vi? ERIK BRATSBERG Mi devas absolute paroli kun vi. LA ĈAMBELANO Hm; mi vere ne estas en humoro por paroli al iu. Kion vi volas? ERIK BRATSBERG Vi scias, patro, ke mi neniam antaŭe miksis vin en miajn komercaferojn. LA ĈAMBELANO Ne, tion mi ankaŭ severe rifuzus. ERIK BRATSBERG Sed hodiaŭ mi devas -- LA ĈAMBELANO Kion vi devas? ERIK BRATSBERG Patro, vi devas helpi min! LA ĈAMBELANO Mono! Jes vi povos fidi, ke --! ERIK BRATSBERG Nur unu solan fojon! Mi ĵuras, ke mi neniam plu --; mi diru al vi, ke mi havas ioman kontakton kun Monsen en Storli -- LA ĈAMBELANO Mi scias. Vi ja planas belan spekuladon. ERIK BRATSBERG Spekuladon? Ni? Ne. Kiu diris tion? LA ĈAMBELANO Monsen mem. ERIK BRATSBERG Ĉu Monsen ĉeestis? LA ĈAMBELANO Jes, ĝuste nun; kaj mi montris al li la pordon. ERIK BRATSBERG Patro, se vi ne helpas min, mi estos ruinigita. LA ĈAMBELANO Vi? ERIK BRATSBERG Jes; Monsen apogis min per mono. Ili montriĝis ege multekostaj; kaj nun cetere estas la pagdato -- LA ĈAMBELANO Jen ni vidas! Kion mi estas dirinta --? ERIK BRATSBERG Jes, jes; estas tro malfrue paroli pri -- LA ĈAMBELANO Ruinigita? Post paso de du jaroj! Jes, kiel povus vi ion alian atendi? Kion vi volis inter tiuj friponoj, kiuj blindigas la vidon de homoj per kapitaloj, kiuj neniam ekzistis? Tio ja ne estis socio por vi; -- inter tiuj uloj oni devas esti ruza, alie oni malsukcesas; tion vi nun vidas. ERIK BRATSBERG Ĉu vi volas savi min aŭ ne? LA ĈAMBELANO Ne; lastan fojon: ne; mi ne volas. ERIK BRATSBERG Mia honoro estas en risko -- LA ĈAMBELANO Ho, neniujn altflugajn parolmanierojn! Tute ne estas afero pri honoro esti sukcesa komercisto ĉi tie; kontraŭe, mi dirus. Iru hejmen kaj ordigu por vi; donu al ĉiu la sian, kaj finu pri tio plej eble plej frue. ERIK BRATSBERG Ho, vi ne scias --! (_Selma_ kaj _Tora_ venas de la sidĉambro.) SELMA Ĉu estas Erik, kiu parolas? -- Dio, kio okazis? LA ĈAMBELANO Nenio. Eniru reen. SELMA Ne, mi ne iros. Mi volas scii. Erik, kio estas? ERIK BRATSBERG Estas tio, ke mi estas ruinigita. TORA Ruinigita! LA ĈAMBELANO Jen, jen! SELMA Kio estas ruinigita? ERIK BRATSBERG Ĉio. SELMA Ĉu vi pensas pri via mono? ERIK BRATSBERG Mono, domo, heredo, -- ĉio! SELMA Jes, tio estas ĉio por vi. ERIK BRATSBERG Selma, venu, ni ekiros. Nun vi estas la sola, kion mi havas. Ni portu la malfeliĉon kune. SELMA La malfeliĉon? Porti ĝin kune? (kun krio) Ĉu nun mi estas sufiĉe bona! LA ĈAMBELANO Je nomo de Dio --! ERIK BRATSBERG Pri kio vi pensas? TORA Ho, sed regu vin! SELMA Ne! Mi ne volas! Mi ne povas plu silenti kaj hipokriti kaj mensogi! Nun vi sciu. Nenion volas mi porti! ERIK BRATSBERG Selma! LA ĈAMBELANO Infano, kion vi diras? SELMA Kaj, kiel vi mistraktis min! Senhonte de ĉiuj! Ĉiam mi akceptus; neniam mi rajtus doni. Mi estis la malriĉulino inter vi. Neniam vi venis postulante iun oferon de mi; por nenio mi estis sufiĉe bona porti. Mi malamas vin! Mi abomenas vin! ERIK BRATSBERG Kio do estas tio ĉi? LA ĈAMBELANO Ŝi estas malsana; ŝi estas freneza! SELMA Kiel mi ne soifis por guto de viaj ĉagrenoj! Sed se mi petis, vi havis nenion alian ol belan ŝercon por forpuŝi min. Vi vestis min kiel pupon; vi ludis kun mi, kiel oni ludas kun infano. Ho mi havis en mi ĝojegon por porti pezaĵon; mi havis seriozecon kaj sopiron al ĉio, kio sturmas kaj suprenlevas kaj altigas. Nun mi estas sufiĉe bona; nun kiam Erik nenion alian havas. Sed mi ne volas esti tiu, al kiu oni fine sin turnu. Nun mi nenion volas havi el viaj ĉagrenoj. Mi volas for de vi! Prefere mi ludu kaj kantu sur la strato --! Lasu min; lasu min! (Ŝi rapidas elen en la fono.) LA ĈAMBELANO Tora; ĉu estas senco en ĉio tio, aŭ --? TORA Ho, jes; nun unue mi vidas; estas senco en tio. (elen en la fono) ERIK BRATSBERG Ne! Ĉion alian; sed ne ŝin! Selma! (elen tra la fona pordo) RINGDAL (venas de dekstre) Sinjoro ĉambelano -- LA ĈAMBELANO Kion vi volas? RINGDAL Mi venas de la pruntejo -- LA ĈAMBELANO De la pruntejo? Nu jes, la kambio -- RINGDAL Ĉio estas en ordo; neniam estis kambio kun via nomo. (_Doktoro Fjeldbo_ kaj _bienulo Lundestad_ venas de la fono.) FJELDBO Blinda alarmo, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Nu do? eĉ ne en la ŝparbanko? LUNDESTAD Tute ne. En ĉiuj jaroj, kiam mi estris la bankon, mi ne vidis vian nomon; -- nu, tio do kompreneble: krom la kambio de via filo. LA ĈAMBELANO Kambio de mia filo? LUNDESTAD Jes, sur tiu kambio frue en la printempo, kiun vi akceptis por li. LA ĈAMBELANO Mia filo? Mia filo! Kion vi permesas al vi -- LUNDESTAD Sed, je Dio, pripensu do; la kambio de via filo por 2000 taleroj -- LA ĈAMBELANO (palpas por seĝo) Ho vi kompatanta --! FJELDBO Je nomo de Jesuo! RINGDAL Do ne estas eble --! LA ĈAMBELANO (falglitis sur la seĝon) Trankvile; trankvile! Kambio de mia filo? Akceptita de mi? De 2000 taleroj? FJELDBO (al Lundestad) Kaj tiu kambio, ĝi estas en la ŝparbanko? LUNDESTAD Ne plu nun; pasintan semajnon ĝi estis pagata de Monsen -- LA ĈAMBELANO De Monsen! RINGDAL Eble Monsen ankoraŭ estas en la farejo; mi volas tuj -- LA ĈAMBELANO Restu ĉi tie! DANIEL HEJRE (venas de la fono) Bonan matenon, miaj sinjoroj! Bonan matenon, altestimataj; estiman dankon pro la agrabla vespero hieraŭ. Nun vi aŭdu historiojn -- RINGDAL Pardonu; ni estas okupataj -- DANIEL HEJRE Estas aliuloj, kiuj ankaŭ estas okupataj; la proprietulo en Storli, ekzemple -- LA ĈAMBELANO Monsen? DANIEL HEJRE He-he; estas sublima historio! La balotkabaloj estas en plena evoluo. Ĉu vi scias kion oni intencas? Oni volas subaĉeti vin, altestimata! LUNDESTAD Subaĉeti, vi diras? LA ĈAMBELANO Oni juĝas de la pomo al la trunko. DANIEL HEJRE Jes estas, je Dio, la plej kruda, kion mi aŭdis. Mi venas enen ĉe sinjorino Rundholmen por ekhavi gluton. Tie sidas proprietulo Monsen kaj advokato Stensgård trinkante portvinon; iu aĉaĵo; tvi[5] je diablo, mi ne volus preni tiaĵon en mian buŝon; nu ja, efektive ili ja nenion ofertis al mi, ne, ne. Sed jen diras Monsen: Kiom vi vetas, li diras, ke ĉambelano Bratsberg aliĝos al nia partio je la elekto morgaŭ por elektuloj? Jen mi diras, kiel tio okazus? Ho, li diras, helpe de tiu kambio -- [5] Norvega interjekcio, kiu signifas “spitmoko”. FJELDBO kaj RINGDAL Kambio? LUNDESTAD Je la elekto por elektuloj? LA ĈAMBELANO Nu! Kaj sekve? DANIEL HEJRE Nu, mi ne scias ion pli. Estis kambio, mi aŭdis, -- de 2000 taleroj. Tiel alte oni taksas altrangulojn. Ho, estas hontinda jeno! LA ĈAMBELANO Kambio de 2000 taleroj? RINGDAL Kaj ĝin havas Monsen? DANIEL HEJRE Ne, li transdonis ĝin al advokato Stensgård. LUNDESTAD Nu tiel. LA ĈAMBELANO Ĉu vi estas certa pri tio? DANIEL HEJRE Je Dio ke mi estas certa pri tio. Vi povas uzi ĝin, kiel vi plej bone scias kaj volas, li diris. Sed mi ne komprenas -- LUNDESTAD Aŭskultu nun, sinjoro Hejre; -- kaj ankaŭ vi, Ringdal -- (Ĉiuj tri parolas mallaŭte kune en la fono.) FJELDBO Sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Jes. FJELDBO La kambio de via filo kompreneble estas aŭtentika -- LA ĈAMBELANO Oni kredus tion. FJELDBO Kompreneble. Sed se la falsa kambio aperos --? LA ĈAMBELANO Mi ne faros iun denuncon al la vokto. FJELDBO Kompreneble; -- sed vi devas fari ion pli. LA ĈAMBELANO (ekstaras) Mi ne povas fari ion pli. FJELDBO Jes, jes, pro Dio; vi povas kaj vi devas. Vi devas savi la malfeliĉulon -- LA ĈAMBELANO Kiamaniere? FJELDBO Simple; rekonu vian subskribon. LA ĈAMBELANO Vi opinias, sinjoro ferfareja doktoro, ke en nia familio oni povas fari kion ajn? FJELDBO Mi opinias la plej bonan, sinjoro ĉambelano. LA ĈAMBELANO Kaj vi solan momenton povis kredi min kapabla por mensogo? Por ludi sub mantelo kun fraŭduloj? FJELDBO Kaj ĉu vi scias kion tio ĉi tiras post si? LA ĈAMBELANO Tio fariĝos afero inter la krimulo kaj la punleĝo. (Li eliras maldekstre.) Kurteno KVARA AKTO (Gastigĉambro ĉe _sinjorino Rundholmen_. Enirpordo en la fono; pli malgrandaj pordoj ambaŭflanke. Dekstre estas fenestro; antaŭ tiu estas tablo kun skribiloj; alia tablo, iom retirita, meze en la ĉambro.) SINJORINO RUNDHOLMEN (laŭtvoĉe interne maldekstre) Jes, tion mi tute ne atentas! Vi povas diri, ke ili estas venintaj ĉi tien por voĉdoni, ne por trinki. Se ili ne volas atendi, ili faru laŭ propra volo. STENSGÅRD (venas de la fono) Bonan matenon! Hm; hm! Sinjorino Rundholmen! (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Bonan matenon, sinjorino Rundholmen! SINJORINO RUNDHOLMEN (de interne) Uŝ, kiu estas? STENSGÅRD Estas mi, -- Stensgård! Ĉu mi povas enveni? SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, je Dio; Vi ne devas! Mi ne estas metinta la vestaĵojn. STENSGÅRD Ho kio? Ĉu vi ellitiĝis tiel malfrue hodiaŭ? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, mi efektive estis piede antaŭ ol la diablo surŝuigis sin; sed tamen oni devas aspekti kiel homo, mi scias. (Kun tuko ĵetita sur la kapon; ŝi elrigardas.) Nu, kio do estas? Ne, vere vi ne devas rigardi min, sinjoro Stensgård. -- Uŝ, -- jen iu denove! (ĵetfermas la pordon) PRESISTO ASLAKSEN (kun pako da gazetoj; de la fono) Bonan matenon, sinjoro Stensgård! STENSGÅRD Nu, tie enprenita? ASLAKSEN Jes, tie ĝi estas. Jen vidu: “La Solenado de la Eidsvolltago”, -- “de nia speciala korespondanto”. Jen, sur la dua paĝo, staras pri la fondigo de la asocio; jen supre via parolado; mi kompostis ĉion krudan interspacigite. STENSGÅRD Ŝajnas al mi, ke ĉio estas interspacigita. ASLAKSEN Nu jes, fariĝis preskaŭ ĉio. STENSGÅRD Kaj la kroma numero kompreneble distribuiĝis hieraŭ. ASLAKSEN Kompreneble; al la tuta paroĥo, kaj al abonantoj kaj al la aliuloj. Ĉu vi volas vidi? (donas al li ekzempleron) STENSGÅRD (trakuras la gazeton) -- -- “La honestulo Anders Lundestad intencas rezigni pri la parlamenta elekto” -- “longa kaj fidela servo” -- “kiel la verkisto diras: nun ripozu, civitano; estas merite!” Hm; -- “tiu dum la nacia tago starigita asocio: La asocio de la junuloj” -- “advokato Stensgård, la gvidanta ideo de la asocio” -- “laŭtempaj reformoj, pli facila akiro de prunto” -- Nu ja, estas efektive bone verkita. Ĉu la elektado komenciĝis? ASLAKSEN Ĝi estas diligente funkcianta. Nia tuta asocio kunvenis; kaj tiuj kun rajto voĉdoni kaj la aliuloj. STENSGÅRD Ho, je diablo pri la aliuloj, -- jes, inter ni dirite do. Nu, eliru nun kaj parolu kun tiuj, kiujn vi tenas por dubindaj -- ASLAKSEN Nu jes; jes bone! STENSGÅRD Vi povas diri al ili, ke mi kaj Lundestad estas preskaŭ samopiniaj -- ASLAKSEN Fidu min; mi konas la lokajn rilatojn. STENSGÅRD Kaj jen io kroma. Bonvolu, Aslaksen; ne trinku hodiaŭ -- ASLAKSEN Ho, kiel tio --! STENSGÅRD Poste ni havu gajan vesperon; sed memoru kiom estas ankaŭ por vi mem; via gazeto --; jes, kara, ke mi nun vidu, ke vi tenos vin -- ASLAKSEN Ho, je diĉjo mi ne volas pli aŭdi; mi opinias, ke ĉiu ajn gardu sin mem. (eliras dekstre) SINJORINO RUNDHOLMEN (bele vestita; venas de maldekstre) Nun vidu, sinjoro Stensgård; jen vi havas min. Ĉu estus io grava --? STENSGÅRD Ne, nenio alia ol tio ke vi atentigu min, kiam proprietulo Monsen venas. SINJORINO RUNDHOLMEN Efektive li ne venos ĉi tien hodiaŭ. STENSGÅRD Ĉu li ne venos? SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, li forveturis hodiaŭ matene je la kvara; li ja ĉiam estas survoje. Kaj li envenis kaj prenis min sur la lito, kiel oni diras. Li volis pruntepreni monon, vi sciu. STENSGÅRD Ĉu Monsen? SINJORINO RUNDHOLMEN Jes. li estas vera ulo por elspezi monon. Ke li nur sukcesu. Kaj tion mi ankaŭ esperas por vi; jes, ĉar estas iuj, kiuj diras, ke vi estos elektata por la parlamento. STENSGÅRD Mi? Babilaĵo. Kiu diras tion? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, estis iuj el la aro de Anders Lundestad. DANIEL HEJRE (de la fono) Jen, jen! Bonan matenon! Mi do ne interrompas? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, tamen ne. DANIEL HEJRE Je Dio, kiel glora! Do ĉu ne estas por mi, ke vi beligis vin? SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, certe. Estas ja por la fraŭloj, ke oni beligas sin, mi scias. DANIEL HEJRE Por la svatantoj, sinjorino Rundholmen; por la svatantoj! Bedaŭrinde ke miaj multaj procesoj okupas mian tempon -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, diable; por sin geedzigi oni havas sufiĉe da tempo. DANIEL HEJRE Ne; je Dio ne! Sin edzigi estas ĝuste io, kio postulas sian viron. Nu, kion oni diru? Se vi ne povas havi min, vi do povas havi aliulon. Jes, ĉar edziniĝi vi devus. SINJORINO RUNDHOLMEN Nu, sciu; mi foje pensas pri tio. DANIEL HEJRE Kompreneble; kiam oni unu fojon provis la feliĉon de geedzeco -- karmemora Rundholmen estis ja bonega ekzemplero -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, tion mi ne dirus; kruda li estis, kaj trinki li ankaŭ faris; sed viro tamen estas viro. DANIEL HEJRE Jen vera vorto, sinjorino Rundholmen; viro estas viro, kaj vidvino estas vidvino -- SINJORINO RUNDHOLMEN Kaj komerco estas komerco. Ho, preskaŭ konfuziĝas en mi pro ĉio, kion mi devas pripensi. Aĉeti volas ili ĉiuj; sed kiam venas la tago por pago, mi devas apliki kaj alvokon kaj ekzekucion kaj havi malfacilaĵojn. Mi pensas ke mi baldaŭ devas dungi firman advokaton. DANIEL HEJRE Jes, sed aŭdu, sinjorino Rundholmen, -- tiaokaze vi devus efektive celi advokaton Stensgård; li estas libera kaj ne ligita -- SINJORINO RUNDHOLMEN Uŝ, via buŝaĉo; mi ne volas aŭskulti vin plu. (elen dekstre) DANIEL HEJRE Solida virino, tiu! Taŭga kaj vigla; ĝis nun neniujn infanojn; monon rentodonan. Klera ŝi ankaŭ estas; vastan legadon, sciu! STENSGÅRD Vastan legadon; ĉu? DANIEL HEJRE He-he; jenon mi pensus; ŝi servis dum du jaroj en la pruntobiblioteko de presisto Alm. Nu, tamen hodiaŭ vi havas aliajn aferojn por pripensi, mi opinias. STENSGÅRD Tute ne; mi eble eĉ ne donos mian voĉon. Sed por kiu vi voĉdonos, sinjoro Hejre? DANIEL HEJRE Mi ne havas voĉdonrajton, altestimata! Restis ja nur unu matrikulita hundujo por vendo, kaj tiun vi ricevis. STENSGÅRD Se vi fariĝus sendoma, mi translasu ĝin. DANIEL HEJRE He-he; vi estas ŝercema; -- aĥ jes, tiu kara juneco, ĝi havas benitan humoron. Sed nun mi almenaŭ eliru por vidi la menaĝerion. Via tuta asocio alvenis, mi aŭdas. (vidas doktoron Fjeldbo, kiu venas de la fono.) Jen ankaŭ la doktoro! Jes, certe estas nome de la scienco ke vi prezentas vin? FJELDBO Nome de la scienco? DANIEL HEJRE Jes, pro la epidemio; erupciis ja ĉi tie _maligna rabies agitatoria_. Nia Sinjoro estu kun vi, miaj karaj junaj amikoj! (elen dekstre) STENSGÅRD Aŭskultu; diru rapide, ĉu vi vidis la ĉambelanon hodiaŭ? FJELDBO Jes. STENSGÅRD Kaj kion li diris? FJELDBO Kion li diris? STENSGÅRD Nu jes; mi ĵus skribis al li. FJELDBO Ĉu vi tion faris? Kion vi skribis? STENSGÅRD Ke mi tenas min al la espero pri lia filino; ke mi volas paroli kun li pri tiu afero, kaj ke mi tial venos al li morgaŭ. FJELDBO Vi devus almenaŭ prokrasti la viziton. Estas la datreveno de la sinjoro ĉambelano morgaŭ; venos tien multaj homoj -- STENSGÅRD Ĝuste tial; ju pli, des pli bone. Mi havas bonajn kartojn en la mano, vi sciu. FJELDBO Kaj al tiuj kartoj vi eble aludis? STENSGÅRD Kiel? FJELDBO Mi pensas, ke vi eble beligis vian amdeklaron per tiaj etaj minacoj aŭ tiaĵoj? STENSGÅRD Fjeldbo, vi vidis la leteron! FJELDBO Ne, mi certigas al vi -- STENSGÅRD Nu ja, efektive, -- mi minacis lin. FJELDBO Jes, kaj tial mi kvazaŭ havas respondon al vi. STENSGÅRD Respondon? Eldiru, homo! FJELDBO (montras al li sigelitan paperon) Jen vidu. La voĉdonslipo de la sinjoro ĉambelano. STENSGÅRD Kaj por kiu li voĉdonos? FJELDBO Li almenaŭ ne voĉdonos por vi. STENSGÅRD Por kiu do? Por kiu, mi demandas? FJELDBO Por la guberniestro kaj la pastoro. STENSGÅRD Kio do? Eĉ ne por Lundestad? FJELDBO Ne. Kaj ĉu vi scias kial? Ĉar Lundestad volas nomi vin kiel sian posteulon. STENSGÅRD Ĝis tiom li kuraĝas daŭrigi! FJELDBO Jes, li kuraĝas. Kaj li aldonis: Se vi renkontas Stensgård, diru al li, kiel mi voĉdonos; li sciu sur kiu piedo li havas min. STENSGÅRD Bone; li ricevu, kion li deziras. FJELDBO Pripensu; estas danĝere malkonstrui malnovan turon, -- oni riskas mem kuntiriĝi. STENSGÅRD Ho, mi fariĝis lerta post kelkaj tagoj. FJELDBO Ĉu? Vi almenaŭ ne fariĝis pli saĝa, ol daŭre lasi maljuna Lundestad kuntiri vin. STENSGÅRD Vi ne kredas, ke mi travidis Lundestad? Vi ne kredas, ke mi komprenas, ke li turnis sin al mi, ĉar li opiniis ke mi persvadis la ĉambelanon, kaj ĉar li volis spliti nian asocion kaj teni Monsen ekstere. FJELDBO Sed nun, kiam li scias, ke vi ne persvadis la ĉambelanon, -- STENSGÅRD Li tro foren iris por retiri sin; mi utiligis la tempon, distribuis pamfletojn; la plimulto de liaj sekvantoj ne alvenos; ĉiuj la miaj ĉeestas -- FJELDBO Estas granda salto de elektulo al parlamentano. STENSGÅRD Lundestad bone scias, ke se li perfidas min en la elektulkunveno, mi estos kapablulo por agiti lin el la komunuma reprezentantaro. FJELDBO Ne malbone kalkulite. Sed por ke ĉio tio fariĝu sukceso, ĉu vi mem sentas ke vi estu pli forte enradikiĝinta ĉi tie ol nun? STENSGÅRD Jes, tiuj ĉi homoj postulas ja ĉiam materialan sekurecon, egalecon en interesoj -- FJELDBO Ĝuste; kaj tial fraŭlino Bratsberg estu oferata. STENSGÅRD Oferata? Tiel mi estus fripono, tute simple. Sed mi sentas profunde, ke fariĝos ŝia feliĉo. Kio nun? Fjeldbo, kio do estas? Ankaŭ vi kovas ruzaĵon -- FJELDBO Mi? STENSGÅRD Jes, vi faras! Silente vi kontraŭlaboras min. Kial vi faras tion? Estu sincera --! Ĉu vi volas? FJELDBO Sincere dirite, ne. Vi estas tro danĝera, tro senskrupula, -- nu-nu-nu, almenaŭ tro senkonsidera, por ke oni kuraĝu esti sincera rilate al vi. Tion kion vi ekscias, vi uzas senkonsidere. Je mia amikeco mi konsilas al vi: forigu fraŭlinon Bratsberg el viaj pensoj. STENSGÅRD Mi ne povas. Mi devas savi min el tiu aĉa malnobleco en kiu mi staras ĉi tie. Mi ne povas plu vivi en tiu ĉi konfuza miksaĵo. Jen mi devas akcepti esti brake subtenata de Ole Persen kaj Per Olsen, devas flustri kun ili en la anguloj, trinki kune kun ili, ekridi pri iliaj bavarbieraj spritaĵoj, cidiri al seminarianoj kaj tiaj duone studintaj rabistoj. Kiel povas mi konservi freŝa mian amon al la popolo meze en tio ĉi? Estas kvazaŭ la fulma vorto perfidas min. Mi ne havas eblecon por kubutadi, ne puran aeron por spiri. Ho, foje kreskas en mi sopiro al noblaj virinoj. Mi volas ion en kio estas beleco! Mi kuŝas ĉi tie kiel en feĉa golfo, kaj tie fore ondas la klara, blua fluo preterpase; -- ho, kiel do vi povas kompreni tiaĵon! LUNDESTAD (el la fono) Jen oni renkontas bonulojn. Bonan matenon! STENSGÅRD Nun vi aŭdu novaĵon, sinjoro Lundestad! Ĉu vi scias por kiu voĉdonos la ĉambelano? FJELDBO Silentu; ne estas honeste de vi! STENSGÅRD Pri tio mi ne atentas. Li voĉdonos por la guberniestro kaj la pastoro. LUNDESTAD Nu jes, tion ni devis atendi. Vi ja tute detruis la aferon rilate al li; -- mi ja petis vin saĝe ekludi viajn kartojn. STENSGÅRD Mi ludos saĝe -- de nun. FJELDBO Gardu vin, ĉu aliuloj ne faru la samon. (eksteren dekstre) STENSGÅRD Estas io insida en tiu homo. Ĉu vi komprenas kio tio estas? LUNDESTAD Ne, mi ne povas. Sed jen aŭdu, -- mi vidas ke vi aperigis ion en la gazeto. STENSGÅRD Mi? LUNDESTAD Jes, kun tia belega nekrologo pri mi. STENSGÅRD Kompreneble estas Aslaksen, tiu besto -- LUNDESTAD Ankaŭ via atako kontraŭ la ĉambelano staras tie. STENSGÅRD Tio estas nekonata por mi. Se mi volas ataki la ĉambelanon, mi havas pli akrajn armilojn. LUNDESTAD Ĉu? STENSGÅRD Ĉu vi scias pri tiu kambio? Rigardu ĝin. Ĉu ĝi estas valida? LUNDESTAD Ĉu ĝi validas? Jena kambio? STENSGÅRD Jes, certe; rigardu ĝin proksime. DANIEL HEJRE (de dekstre) Sed pro diablo kio do estas --? Aha, jen vidu! Ho ne, mi petas vin, sinjoroj, restu starantaj! Ĉu vi scias pri kio vi vive memorigis min? Vi memorigis min pri somernokto en alta Nordio. LUNDESTAD Stranga parabolo. DANIEL HEJRE Tre simpla parabolo. La kuŝanta kaj kreskanta suno en kortuŝa kunligo. Ho, vere bonege! Sed jen, pro diablo, kio okazas tie ekstere? La ŝtatanoj ĉirkaŭkuras kiel konfuzitaj kokinoj klukantaj kaj kokerikantaj kaj ne scias sur kiun stangon eksidi. STENSGÅRD Jes, ĉar estas ja ankaŭ grava tago. DANIEL HEJRE Ho, vi kun via graveco. Ne, estas io tute alia, miaj karaj amikoj! Oni flustras pri granda ruino; bankroto, -- ja, ne politika, sinjoro Lundestad; je Dio! STENSGÅRD Bankroto? DANIEL HEJRE He-he, nun viviĝis la advokato. Jes, bankroto; estas iuj kiuj staras antaŭ falo; la hakilo kuŝas ĉe la radiko de la arbo; -- sufiĉe; laŭdire du fremdaj sinjoroj preterveturis; sed kien? Kiujn tio koncernas? Ĉu vi ion scias, sinjoro Lundestad? LUNDESTAD Mi scias pri la arto silenti, sinjoro Hejre. DANIEL HEJRE Kompreneble; vi estas ja politika estaĵo, politikisto, he-he! Sed je mia sano, mi deviĝas foren por trovi lumon en la afero. Estas ege amuze pri tiuj kruckambiuloj; ili estas kiel perloj sur ŝnuro: se unue unu elrulas, ĉiuj elrulas. (elen en la fono) STENSGÅRD Ĉu estas iu vero en tiu babilado? LUNDESTAD Vi montris al mi kambion. Ŝajnis al mi ke mi vidis la nomon de grandkomercisto Bratsberg sur ĝi. STENSGÅRD Ankaŭ tiun de la ĉambelano. LUNDESTAD Kaj vi tamen demandis al mi ĉu ĝi validas. STENSGÅRD Jes, certe; nur rigardu ĝin. LUNDESTAD Je Dio, ĝi ne estas sufiĉe bona. STENSGÅRD Vi do vidas? LUNDESTAD Kion? STENSGÅRD Ke ĝi estas falsa. LUNDESTAD Falsa? Falsaj kambioj ordinare estas la plej sekuraj; ilin oni pagas unue. STENSGÅRD Sed kion vi pensas? Ĉu ĝi ne estas falsa? LUNDESTAD Tiel bone ne estas. STENSGÅRD Kiel do? LUNDESTAD Mi timas ke estas tro multaj el tiaĵoj, sinjoro Stensgård. STENSGÅRD Ĉu? Tamen do ne eblas ke --? LUNDESTAD Se grandkomercisto Bratsberg elrulas de la ŝnuro, do eble sekvos tiuj, kiuj estas plej proksimaj. STENSGÅRD (kaptas lian brakon) Kiujn vi aludas per plej proksimaj? LUNDESTAD Ĉu estas iuj pli proksimaj ol patro kaj filo? STENSGÅRD Sed bona Dio --! LUNDESTAD Ne venas de mi! Memoru ke estas Daniel Hejre, kiu parolis pri bankroto kaj ruino kaj -- STENSGÅRD Tio ĉi estas kvazaŭ fulmofrapo sur min. LUNDESTAD Ho, multaj bonstatuloj falos de la stango. Iu estas tro bonvolema, li garantias; enkasa mono ne estas havebla; kaj se bienoj metiĝas al aŭkcio, ili vendiĝos por nen-- -- -- STENSGÅRD Kaj ĉio jeno kompreneble trafos, -- trafos ankaŭ la infanojn! LUNDESTAD Jes; por la fraŭlino mi vere bedaŭras. El patrina heredaĵo ne multe restas; kaj Dio scias ĉu estas sekura la malmulton kiun ŝi havas. STENSGÅRD Ho, nun mi komprenas la konsilon de Fjeldbo; li tamen estas la ĉiam fidela! LUNDESTAD Kion doktoro Fjeldbo diris? STENSGÅRD Li estas tro fidela por ion diri; sed mi tamen komprenas lin. Kaj mi eĉ komprenas vin nun, sinjoro Lundestad. LUNDESTAD Ĉu vi ĝis nun ne komprenis min? STENSGÅRD Ne funde; mi forgesis la rakonton pri la ratoj kaj la brulanta domo. LUNDESTAD Ne estis precipe bele dirite. Sed kio estas al vi? Vi aspektas konfuzite. Je Dio, mi do ne estas farinta iun malbonon? STENSGÅRD Kian malbonon? LUNDESTAD Jes ja; mi vidas. Ho mi maljuna bruto! Kara sinjoro Stensgård, se vi vere amas la knabinon, kiom gravas ĉu ŝi estas riĉa aŭ senhava? STENSGÅRD Kiom tio gravas? Ne, vere certe -- LUNDESTAD Je Dio, feliĉa geedzeco tamen ne baziĝas sur mono, mi scias. STENSGÅRD Kompreneble. LUNDESTAD Kaj per laboremo kaj diligenteco vi fine prosperos. Ne timigu vin mizera ekonomia stato. Mi scias kio estas amo; mi multe legis pri tiu ĉapitro en mia juneco. Feliĉo en la domo; fidela virino --; kara, kara, aliru tiel ke vi ne vivos en pento poste. STENSGÅRD Sed kiel vi sekve statos? LUNDESTAD Statos kiel eblos. Ĉu vi opinias ke mi postulus tian koroferon de vi? STENSGÅRD Sed mi faros la oferon. Jes, mi montros al vi, ke mi havas forton por tio. Tie ekstere staras popolo en sopiro; ili postulas min kvazaŭ en senvorta plendo. Ho, kiel mi povus kuraĝi rifuzi! LUNDESTAD Jes, sed la bienposedanto --? STENSGÅRD Mi scios plenumi la postulojn de miaj kuncivitanoj tiurilate, sinjoro Lundestad! Mi vidas la vojon, novan vojon; kaj ĝin mi prenos. Mi malakceptas la feliĉon labori en rezigno por ŝi kiun mi amas. Mi diras al mia popolo: Jen mi, -- prenu min! LUNDESTAD (rigardas lin en silenta admiro kaj premas lian manon.) Vere, vi dotiĝis per grandaj kapabloj, sinjoro Stensgård! (elen dekstre) (_Stensgård_ faras kelkajn paŝojn tien kaj reen sur la planko; foje li haltas apud la fenestro, foje li tiras siajn harojn. Iom poste envenas _Bastian Monsen_ de la fono.) BASTIAN Jen vi vidas _min_! STENSGÅRD De kie vi venas? BASTIAN De la nacio. STENSGÅRD Nacio? Kion tio signifas? BASTIAN Ĉu vi ne scias kion signifas la nacio? Tio signifas la popolon; la simplan popolon; tiujn kiuj nenion havas kaj nenio estas; tiuj kiuj kuŝas ligitaj -- STENSGÅRD Pro diablo, kiaj simio-petolaĵoj estas tio? BASTIAN Kio? STENSGÅRD Mi lastatempe rimarkis, ke vi imitadas min; eĉ mian vestaĵon kaj mian manskribon vi kopias. Vi ĉesu pri tio. BASTIAN Kio nun? Ĉu ni du ne apartenas al la sama partio? STENSGÅRD Jes, sed mi ne toleras tiaĵon; -- vi ridindigas vin mem -- BASTIAN Ĉu mi ridindigas min mem similante vin? STENSGÅRD Jes, simiante min. Estu nun ĝentila, Monsen, kaj ĉesu pri tiaĵo; estas malagrable rigardi tiaĵon. Sed aŭskultu, diru -- kiam revenos via patro? BASTIAN Pri tio mi nenion scias. Li vojaĝis al Kristiania, mi opinias; eble li ne revenos antaŭ ok tagoj. STENSGÅRD Ĉu ne? Estus maloportune. Sed li ja estas faranta grandan negocon, oni diras? BASTIAN Ankaŭ mi estas faronta negocon. Aŭskultu nun, Stensgård, vi devas fari al mi servon. STENSGÅRD Volonte; kio tio do estus? BASTIAN Mi sentas min tiel forta. Por tio mi povas danki vin; vi vekis min. Mi devas ion fari, -- mi volas edziĝi. STENSGÅRD Edziĝi? kun kiu? BASTIAN Tŝŝ! En ĉi tiu domo. STENSGÅRD Sinjorino Rundholmen? BASTIAN Tŝŝ! Jes, estas ŝi. Vi parolu favore por mi! Mi devas engaĝi en ion tian. Ŝi apartenas al granda movado; estas en bona rilato kun la familio de la ĉambelano de post la tempo kiam ŝia fratino tie servis kiel mastrumistino. Se mi ricevos ŝin, mi eble ankaŭ ricevos kun mi la laboristoj de la komunumo. Nu jes, entute, -- mi amas ŝin, morto kaj plago! STENSGÅRD Ho, ami, ami! Forigu tiun abomenindan hipokritecon. BASTIAN Hipokritecon! STENSGÅRD Jes; vi almenaŭ mensogas por vi mem. Jen vi parolas en la sama spiro pri vojlaboroj kaj amo. Nomu do ĉiun aferon per sia ĝusta nomo. Estas io malpura en tio ĉi; mi ne volas engaĝi en tio -- BASTIAN Sed aŭskultu do --! STENSGÅRD Lasu min stari ekstere, mi diras! (al _doktoro Fjeldbo_, kiu envenas de dekstre) Nu, kiel progresas la baloto? FJELDBO Por vi certe bonege. Mi ĵus parolis kun Lundestad; li diris, ke vi ricevos preskaŭ ĉiujn voĉojn. STENSGÅRD Nu, ĉu tiel! FJELDBO Sed diable, kiel tio utilas? Ĉar vi ja ne estas bienulo, vi -- STENSGÅRD (stampfante) Ĉu ne estas diable! FJELDBO Nu, oni ja ne povas prizorgi du aferojn samtempe. Se oni volas venki je unu flanko, oni devas akcepti perdon je la alia. Adiaŭ! (elen en la fono) BASTIAN Kion li pensis pri venki kaj perdi? STENSGÅRD Tion mi diros al vi poste. Sed aŭskultu, kara Monsen, -- por reveni al tio kion ni priparolis; mi promesis paroli favore pri vi -- BASTIAN Ĉu vi promesis? Ŝajnis al mi ke vi diris tute kontraŭe --? STENSGÅRD Babilaĵo; vi ja ne permesis al mi paroli. Mi volus diri, ke estas io malpura en tio ĉi, miksi sian amon kune kun vojlaboroj kaj tiaĵoj; estas peko kontraŭ la plej nobla kion oni havas en sia brusto; -- kaj tial, kara amiko, se vi do vere amas la knabinon -- BASTIAN Vidvinon. STENSGÅRD Ho, jes-jes; tio estas ja la samo. Mi pensas, ke kiam oni vere amas virinon, tio do estas io kio en si mem devas esti decida -- BASTIAN Jes, tiel pensas ankaŭ mi. Kaj tial vi do volas paroli por mi? STENSGÅRD Jes, tion mi faros kun granda ĝojo. Sed estas unu kondiĉo. BASTIAN Nu? STENSGÅRD Pago por pago, kara Bastian; -- vi parolu por mi rekompence. BASTIAN Mi? Al kiu? STENSGÅRD Ĉu vi vere nenion rimarkis? Estas ja tamen tiel proksime. BASTIAN Ĉu do ne estas --? STENSGÅRD Ragna, via fratino, ja! Jes, estas ŝi. Ho, vi ne scias, kiel tio kaptis min vidi ŝin iri tie en silenta, senpretenda mastrumado -- BASTIAN Ho, ĉu tio eblus? STENSGÅRD Tamen ke vi, kun via akra observemo tion ne rimarkis? BASTIAN Jes, iom pli frue eble ŝajnis al mi ke --; sed nun oni multe parolas pri via vizitado ĉe la familio de la ĉambelano -- STENSGÅRD Ho, ĉu? Ĉe la ĉambelano? Jes, Monsen, mi sincere diru al vi, ke estis momento kiam mi kvazaŭ staris necerta; sed je Dio, tio preterpasis; nun mi klare vidas min mem kaj la vojon, kiun mi devas iri. BASTIAN Jen mia mano. Mi parolos, fidu tion. Kaj rilate al Ragna, ŝi nur kuraĝas fari kion mi kaj patro deziras. STENSGÅRD Sed via patro, -- ĝuste tion mi dirus -- BASTIAN Tŝŝ; morto kaj plago, jen mi aŭdas sinjorinon Rundholmen; parolu nun por mi, -- se ŝi ne estas tro implikita en aferoj; ĉar en tiaj okazoj ŝi estas tre severa. Jes, kara, faru nun la plej bonan; la reston mi prenos sur min. Ĉu vi ne vidis presiston Aslaksen ĉi tie? STENSGÅRD Li certe estas ĉe la administrado de la elekto. (_Bastian_ eliras en la fono; samtempe _sinjorino Rundholmen_ envenas de dekstre.) SINJORINO RUNDHOLMEN Nun iras glate, sinjoro Stensgård; ĉiuj voĉdonas por vi. STENSGÅRD Tio estas do stranga. MADAM RUNDHOLMEN Jes; Dio scias kion Monsen sur Storli diros. STENSGÅRD Aŭskultu vorton, sinjorino Rundholmen! SINJORINO RUNDHOLMEN Nu, kio estas? STENSGÅRD Ĉu vi volas aŭskulti min? SINJORINO RUNDHOLMEN Ho jes ja, volonte. STENSGÅRD Nu bone. Vi ĵus parolis pri via soleca stato -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho, estis ja tiu terura, maljuna Hejre -- STENSGÅRD Vi plendis pri tio kiel probleme estas sidi kiel vidvino -- SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, je Dio, vi provus tion, sinjoro Stensgård! STENSGÅRD Sed se nun venus lerta, juna viro -- SINJORINO RUNDHOLMEN Lerta, juna viro? STENSGÅRD Iu kiu longe silente amis vin -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, sciu do, nun mi ne volas plu aŭskulti vin. STENSGÅRD Vi devas! Juna viro kiu ankaŭ trovas probleme stari sola -- SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, kaj kio do? Mi tute ne komprenas vin. STENSGÅRD Ĉar vi nun povus krei feliĉon por du homoj, sinjorino Rundholmen, -- por vi mem kaj -- SINJORINO RUNDHOLMEN -- kaj por lerta, juna viro? STENSGÅRD Nu bone; respondu al mi pri tio -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho ne, Stensgård, ĉu vi parolas serioze? STENSGÅRD Kiel vi kredus ke mi volus trompi vin! Ĉu vi do ne volus --? SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, Dio scias ke mi volus! Kara dolĉa -- STENSGÅRD (paŝon malantaŭen) Kion? SINJORINO RUNDHOLMEN Uŝ, jen iuj! (_Fraŭlino Monsen_ rapide kaj maltrankvila venas de la fono.) RAGNA Permesu, -- ĉu mia patro estas ĉi tie? SINJORINO RUNDHOLMEN Via patro? Jes; ne; -- mi ne scias; -- pardonu -- RAGNA Kie li estas? SINJORINO RUNDHOLMEN Via patro? Nu; ne li preterveturis -- STENSGÅRD Orienten al Kristiania. RAGNA Ne, tio ne eblas -- SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, pretere li veturis, tion mi scias. Ho, tamen, fraŭlino Monsen, vi ne povas kredi kiel ĝoja mi estas! Atendu iomete, dum mi kuras malsupren en la kelon por serĉi botelon de la pura. (elen maldekstre) STENSGÅRD Diru, fraŭlino, -- ĉu vere estas via patro kiun vi serĉas? RAGNA Jes, vi ja aŭdas. STENSGÅRD Kaj vi ne sciis ke li estas forveturinta dehejme? RAGNA Ho, kion mi scias? Oni diras nenion al mi. Tamen al Kristiania? Ne eblas; ili estus lin renkontanta. Adiaŭ. STENSGÅRD (baras al ŝi la vojon) Ragna! Aŭskultu! Kial vi tiel ŝanĝiĝis rilate al mi? RAGNA Mi? Permesu al mi preteriri! Lasu min iri! STENSGÅRD Ne, vi ne iru! Mi tenas tion ĉi kiel providencon, ke vi venis en tiu ĉi momento. Ho, ne tiun evitemon; antaŭe vi kondutis alimaniere. RAGNA Jes, tio estas, je Dio, pasinta! STENSGÅRD Sed kial --! RAGNA Mi pli bone lernis koni vin; -- bone ke mi tion lernis ĝustatempe. STENSGÅRD Nu tiel? Oni mensogis pri mi? Jes, mi eble mem kulpas, mi estis kvazaŭ teksita en erariĝo. Tio estas pasinta! Ho, kiam mi vidas vin, mi fariĝas pli bona homo. Estas vi, kiun mi vere kaj intime ŝatas; estas vi, kiun mi amas, Ragna, -- vin kaj neniun alian! RAGNA Lasu min preterpasi! Mi timas vin -- STENSGÅRD Ho, sed morgaŭ, Ragna, -- ĉu mi tiam povas veni kaj paroli kun vi? RAGNA Jes, jes, je Dio; nur ne hodiaŭ. STENSGÅRD Nur ne hodiaŭ? Hura! Mi estas supre; mi estas feliĉa! SINJORINO RUNDHOLMEN (kun vino kaj kukoj de maldekstre) Jen, nun ni je ĉio trinku glason por sukceso kaj bonfarto. STENSGÅRD Por feliĉo en amo! Je la amo kaj la feliĉo! Hura por la tago morgaŭ! (li trinkas) KANDIDATO HELLE (de dekstre al _Ragna_) Ĉu vi trovis lin? RAGNA Ne, li ne ĉeestas. Venu. Venu! SINJORINO RUNDHOLMEN Sed, je Dio, kio estas? KANDIDATO HELLE Nenio; estas nur ke venis fremduloj al Storli, kaj -- RAGNA Dankon pro via bonvoleco, sinjorino Rundholmen -- SINJORINO RUNDHOLMEN Ho; ĉu vi jam denove ricevis fremdulojn sur la nukon? RAGNA Jes, jes; pardonu; mi devas iri hejmen. Adiaŭ! STENSGÅRD Adiaŭ, -- ĝis morgaŭ! (_Kandidato Helle_ kaj _fraŭlino Monsen_ eliras en la fono.) DANIEL HEJRE (de dekstre) Ha, ha; nun ruliĝas kiel bastonoj en rado! Stensgård, Stensgård, Stensgård, ili kokerikas; ĉiuj voĉdonas por li. Nun ankaŭ vi devus elekti lin sinjorino Rundholmen! SINJORINO RUNDHOLMEN Hi; vi ion diras. Sed ĉu ili ĉiuj voĉdonas por li? DANIEL HEJRE Jes, fakte ili faras; Stensgård ĝuas la fidon de la popolo, kiel estas la diro. Maljuna Lundestad ĉirkaŭiras kun vizaĝo kiel konfitita kukumo. Ho, estas vera ĝojo vidi tiaĵon. SINJORINO RUNDHOLMEN Vi ne estu lin elektinta por nenio. Se mi ne povas voĉdoni, mi tamen povas regali. (eliras maldekstre) DANIEL HEJRE Aspekte vi estas vidvina favorito, vi sinjoro Stensgård! Jes, sciu do, -- ŝin vi devus kapti, kaj vi estus bonhava, sinjoro! STENSGÅRD Sinjorino Rundholmen? DANIEL HEJRE Jes ĝuste; ŝi estas virino solida en ĉiuj direktoj; ŝi fariĝos la unua en la kokinejo kiam la splitaĵoj en Storli estos renversiĝintaj. STENSGÅRD Ĉu do ne estas io en malordo en Storli? DANIEL HEJRE Ĉu ne? Vi havas malfortan memorkapablon, altestimata. Ĉu oni ne parolas pri ruino kaj bankroto kaj --? STENSGÅRD Jes, jes, kaj kio plu? DANIEL HEJRE Kio plu? Jes, tion vi diru al mi. Jen oni serĉis Monsen; du sinjoroj estas venintaj al Storli -- STENSGÅRD Paro da gastoj; jes, tion mi scias -- DANIEL HEJRE Neinvititaj gastoj, mia kara juna amiko; oni flustras pri polico kaj pri avidaj kreditoroj; -- estas malordo en la paperoj, vi sciu! Sed jen, -- kia papero estis tiu, kiun vi ricevis de Monsen hieraŭ? STENSGÅRD Ho, estis iu papero. Malordo en la paperoj, vi diras? Aŭskultu; vi ja konas la subskribon de ĉambelano Bratsberg? DANIEL HEJRE He-he; certe mi konas. STENSGÅRD (elprenas la kambion) Nu, do rigardu tiun ĉi. DANIEL HEJRE Donu; mi vere estas iom miopa, sed -- (post esti rigardinta) Jeno, estimata? Tio neniam estis de la mano de la ĉambelano. STENSGÅRD Neniam? Do efektive --! DANIEL HEJRE Kaj ĝi estas skribita de proprietulo Monsen? STENSGÅRD Ne, de grandkomercisto Bratsberg. DANIEL HEJRE Babilaĵo! Montru. (rigardas kaj redonas ĝin) Tiun vi povas uzi por ekbruligi vian cigaron. STENSGÅRD Kio do? Ankaŭ la nomo de la skribinto --? DANIEL HEJRE Falsa, juna sinjoro; falsigita, tiel certe kiel mi nomiĝas Daniel. Oni bezonas ja nur rigardi ĝin per la akra rigardo de malfido -- STENSGÅRD Sed kiel do eblis --? Monsen devus ja ne esti sciinta -- DANIEL HEJRE Monsen? Ne, tiu ulo havas scion nek pri siaj propraj paperoj nek pri tiuj de aliuloj. Sed bone estas, ke tio ĉi havu finon, sinjoro Stensgård! Estas kontentigo al la morala sento. Ho, mi ofte sentis min ekfajrigita de honesta kolero, se mi mem kuraĝas tion diri, irante ĉi tie kiel atestanto al --; nu sufiĉas. Sed la ridindaĵo pri ĉio estas _tio_, ke kiam nun Monsen falas, li unue kuntiras grandkomerciston Bratsberg; la grandkomercisto kuntiras la ĉambelanon -- STENSGÅRD Jes, tion diris ankaŭ Lundestad. DANIEL HEJRE Sed kompreneble estas metodo en la bankroto. Atentu; mi estas maljuna aŭguristo: Monsen metiĝos en la punejon, la grandkomercisto ricevos pagkompromison kaj la ĉambelano metiĝos sub administrado; tio signifas ke liaj kreditoroj donacas al li kelkajn mil talerojn jare kiel vivdaŭran pension. Tiel tiaĵo fariĝas, sinjoro Stensgård! Mi scikonas tion; mi scikonas tion. Kion do diras la klasikulo? _Fiat justitia, pereat mundus_; tio signifas: Fi, kia justico estas en ĉi tiu putra mondo, sinjoro! STENSGÅRD (paŝante sur la planko) La unua kaj la alia! Ambaŭ vojoj baritaj! DANIEL HEJRE Kio diable --? STENSGÅRD Kaj tio ĝuste nun! Nun, -- nun! LIBROPRESISTO ASLAKSEN (venas de dekstre) Gratulon; gratulon, sinjoro elektulo! STENSGÅRD Elektita? ASLAKSEN Per 117 voĉoj, -- kaj Lundestad 53. La aliuloj disventiĝis. DANIEL HEJRE Do, via unua paŝo sur la kariero de la honoro, sinjoro Stensgård! ASLAKSEN Tio aldone kostos bovlon da punĉo -- DANIEL HEJRE Jes, estas ja la unua paŝo kiu kostas, oni diras. ASLAKSEN (dekstren, vokante) Punĉo sur la tablon, sinjorino Rundholmen! La nova elektulo regalas! (_Bienulo Lundestad_ kaj _pluraj voĉdonintoj_ laŭe venas de dekstre.) DANIEL HEJRE (kompate al _Lundestad_) 53! Jen la rekompenco al la griza civitano! LUNDESTAD (flustre al _Stensgård_) Ĉu vi nun staras fikse en tio kion --? STENSGÅRD Kiel utilas stari fikse, kie ĉio falas? LUNDESTAD Ĉu vi pensas, ke la ludo estus perdita? ASLAKSEN (returnen de maldekstre) Sinjorino Rundholmen mem elspezos por la punĉo; -- ŝi estas la plej proksima al tio, ŝi diras. STENSGÅRD (frapita de penso) Sinjorino Rundholmen! La plej proksima al --! LUNDESTAD Kio? STENSGÅRD La ludo ne estas perdita, sinjoro Lundestad! (eksidas ĉe la tablo dekstre kaj skribas) LUNDESTAD (mallaŭte) Aŭdu, Aslaksen; ĉu vi akceptos ion en la gazeton por postmorgaŭ? ASLAKSEN Jes, je Dio, certe. Ĉu ĝi estas kruda? LUNDESTAD Certe ne kruda. ASLAKSEN Nu, sensignife; mi tamen akceptos ĝin. LUNDESTAD Estas mia politika testamento; mi skribos ĝin ĉi-vespere (transiras la plankon) SERVISTINO (de maldekstre) Jen punĉo de la sinjorino. ASLAKSEN Hura; nun viviĝas la lokaj rilatoj! (Li metas la bovlon sur la mezan tablon, verŝas por ĉiuj, kaj dum la sekvo li ripetade trinkas. _Bastian Monsen_ intertempe envenis de dekstre.) BASTIAN (mallaŭte) Nu, vi certe memoras mian leteron? ASLAKSEN Fidu; (frapas sian brustpoŝon) Jen mi havas ĝin. BASTIAN Kaj do vi prizorgos ĝin plej eble tuje; -- kiam vi vidas ke ŝi estas libera, vi komprenas. ASLAKSEN Komprenas; komprenas! (krias) Venu! Jen la glasoj estas plenigitaj! BASTIAN Je la diablo, vi ne faros tion por nenio. ASLAKSEN Bone; bone. (al la servistino) Citronon, Karen; -- ventrapide! (Bastian malproksimiĝas.) STENSGÅRD Aŭdu vorton, Aslaksen; ĉu vi preterpasos ĉi tie morgaŭ vespere? ASLAKSEN Morgaŭ vespere? Jes, volonte. STENSGÅRD Bone; eniru kaj donu ĉi tiun leteron al sinjorino Rundholmen. ASLAKSEN De vi? STENSGÅRD Jes. Metu ĝin en la poŝon. Jen, jen. Do morgaŭ vespere. ASLAKSEN Ĝuste; estu trankvila. (_La servistino_ alportas la menditaĵojn. _Stensgård_ iras al la fenestro.) BASTIAN Nun, vi, -- ĉu vi parolis al sinjorino Rundholmen? STENSGÅRD Parolis? Nu jes, mi iomete parolis -- BASTIAN Kaj kion vi opinias? STENSGÅRD Jes, -- ja, ni interrompiĝis; mi ne povas diri al vi ion certan. BASTIAN Mi tamen provos; ŝi multe bedaŭras la vidvinan staton. Post horo mi deziras decidigi tion. STENSGÅRD Post horo? BASTIAN (vidas _sinjorinon Rundholmen_, kiu envenas de maldekstre) Tŝŝ; nenion atentigu! (iras trans la planko) STENSGÅRD (al _Aslaksen_, mallaŭte) Redonu al mi la leteron. ASLAKSEN Vi volas rehavi ĝin? STENSGÅRD Jes, tuj; mi prizorgos ĝin mem. ASLAKSEN Bonvolu; jen ĝi estas. (_Stensgård_ metas la leteron en la poŝon kaj eniras inter la aliulojn.) SINJORINO RUNDHOLMEN (al _Bastian_) Kion do vi diras pri la baloto, Monsen? BASTIAN Ĉion bonan; mi kaj Stensgård estas bonaj amikoj, vi sciu. Mi ne mirus ĉu li trovus lokon en la parlamento. SINJORINO RUNDHOLMEN Sed tion via patro certe ne ŝatus. BASTIAN Ho patro, li havas tiom da feroj en la fajro. Cetere, se ili sendas Stensgård, la honoro tamen restos en la familio, mi pensas. SINJORINO RUNDHOLMEN Kiel tio? BASTIAN Li iras svatante -- SINJORINO RUNDHOLMEN Dio do; ĉu li ion diris? BASTIAN Jes; kaj mi promesis paroli por li; tio iros; mi certe opinias ke Ragna ŝatas lin. SINJORINO RUNDHOLMEN Ragna? LUNDESTAD (proksimiĝas) Nu; pri kio vi parolas tiel vigle, sinjorino Rundholmen? SINJORINO RUNDHOLMEN Imagu, li diras ke Stensgård iras svatante -- LUNDESTAD Nu jes; sed la ĉambelano ne estas facile fleksebla -- BASTIAN La ĉambelano? LUNDESTAD Li eble konsideras ŝin iom tro supera por ordinara advokato -- SINJORINO RUNDHOLMEN Kiu; kiu? LUNDESTAD La fraŭlino; la filino, kompreneble. BASTIAN Li do ne svatas fraŭlinon Bratsberg, mi scias? LUNDESTAD Je mia savo, li faras. SINJORINO RUNDHOLMEN Kaj pri tio vi sakras? BASTIAN Kaj al mi li diris --! Audu; mi parolu kun vi! (_Lundestad_ kaj _Bastian_ al la fono) SINJORINO RUNDHOLMEN (proksimiĝas al Stensgård) Vi devas stari garde, Stensgård! STENSGÅRD Kontraŭ kiu? SINJORINO RUNDHOLMEN Kontraŭ malbonaj homoj; troviĝas personoj kiuj incidas kontraŭ vi. STENSGÅRD Ke ili faru, -- se ili nur ne incidas je iu certa. SINJORINO RUNDHOLMEN Kiu estas tiu? STENSGÅRD (sekrete donas la leteron al ŝi) Jen; legu tion kiam vi estas sola. SINJORINO RUNDHOLMEN Aĥ, tion mi ja sciis! (eniras dekstre) FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de dekstre) Nu, mi aŭdas ke vi venkis, sinjoro advokato. STENSGÅRD Jes, mi faris, sinjoro administranto; kaj tion malgraŭ la klopodadoj de via altestimata ĉefo. RINGDAL Pri kio li klopodadis? STENSGÅRD Por min forvoĉdoni. RINGDAL Li uzas sian voĉdonrajton kiel ĉiu ajn. STENSGÅRD Domaĝe ke li verŝajne ne pli ofte uzos ĝin. RINGDAL Kion tio signifas? STENSGÅRD Mi pensas, ĉar estas diverse pri la paperoj -- RINGDAL Pri la paperoj! Kiaj paperoj? Kion vi entreprenis? STENSGÅRD Ho, vi ne bezonas konduti kvazaŭ vi nenion komprenis. Ĉu ne estas ventego atendinda? Bankroto en granda skalo? RINGDAL Nu, tion mi aŭdas de ĉiuj flankoj. STENSGÅRD Kaj ĉu ne kaj la ĉambelano kaj la grandkomercisto estas enmiksitaj? RINGDAL Permeso, ĉu vi estas freneza? STENSGÅRD Nu, estas ja nature, ke vi provas kaŝi tion. RINGDAL Kion tio utilus? Ĉu tiaĵo povas esti kaŝata? STENSGÅRD Ĉu tio do ne estas vero? RINGDAL Eĉ ne silabo rilate al la ĉambelano. Sed kial vi povus kredi tiaĵon? Kiu kredigis tion al vi? STENSGÅRD Je la momento mi ne diras. RINGDAL Indiferente. Sed en kiu ajn kiu tion faris, sube kuŝas iu intenco. STENSGÅRD Intenco --! RINGDAL Jes, pripensu; ĉu ne estas iu, kiu konsiderus avantaĝon teni vin for de la ĉambelano --? STENSGÅRD Je mia savo; jes, jes; estas! RINGDAL La ĉambelano funde alte taksas vin -- STENSGÅRD Ĉu li faras? RINGDAL Jes, kaj tion oni volas interrompi; -- oni bazigas sin sur tio, ke vi ne konas la rilatojn ĉi tie, kaj ke vi estas ekflamiĝema kaj kredema; ke -- STENSGÅRD Ho, tiuj saŭroj! Kaj sinjorino Rundholmen kiu havas mian leteron! RINGDAL Kiun leteron? STENSGÅRD Ho, nenion. Sed ankoraŭ ne estas tro malfrue! Kara sinjoro Ringdal, ĉu vi renkontos la ĉambelanon ĉi-vespere? RINGDAL Certe. STENSGÅRD Diru al li, ke estas nur frazaĵo, tiuj minacoj pri kiuj li certe scias; diru al li, ke morgaŭ mi venos mem por ĉion klarigi. RINGDAL Ĉu vi venos? STENSGÅRD Jes, por pruvi al li; -- aĥ, pruvi! Jen, sinjoro Ringdal; donu al la ĉambelano ĉi tiun kambion de mi. RINGDAL La kambion --! STENSGÅRD Jes, jes; estas io kion vi ne komprenas; sed nur donu ĝin al li -- RINGDAL Vere, sinjoro Stensgård -- STENSGÅRD Kaj vi nur aldonu ĉi tiujn simplajn vortojn de mi: estas tiel ke mi agas kontraŭ tiuj homoj, kiuj volas forvoĉdoni min el la elektul-baloto. RINGDAL Vi povas fidi tion. (eliras fone) STENSGÅRD Jen aŭdu, sinjoro Hejre, -- kiel vi povis imagigi al mi tiun historion pri la ĉambelano? DANIEL HEJRE Kiel mi povis imagigi al vi --? STENSGÅRD Jes, efektive; tio estas ja la plej nigra mensogo -- DANIEL HEJRE Ej; jen vidu; ĝojigas min kore! Imagu, sinjoro Lundestad, ke estas mensogo, tio pri la ĉambelano. LUNDESTAD Tŝŝ; malĝusta spuro; efektive ĝi estas pli proksima. STENSGÅRD Kiel pli proksima? LUNDESTAD Mi nenion scias! sed oni parolas pri sinjorino Rundholmen -- STENSGÅRD Ĉu! DANIEL HEJRE Nu, ĉu mi ne antaŭdiris tion! Tiuj rilatoj kun la proprietulo en Storli -- LUNDESTAD Li forveturis ĉimatene, antaŭ ol tagiĝis -- DANIEL HEJRE Kaj la familio eliris por serĉi lin -- LUNDESTAD kaj la filo aferadas por prizorgi sian fratinon -- STENSGÅRD Prizorgi! “Morgaŭ”, ŝi diris; kaj ŝia maltrankvilo por la patro --! DANIEL HEJRE He-he; vidu ke li eble iris por pendigi sin! ASLAKSEN Ĉu iu pendigis sin? LUNDESTAD Sinjoro Hejre diras ke Monsen en Storli -- PROPRIETULO MONSEN (de la fono) Ĉampanon sur la tablon! ASLAKSEN kaj PLURAJ Monsen! MONSEN Jes, Monsen, jes! Ĉampanomonsen! Monomonsen! Vino, pro diabla haŭto kaj osto! DANIEL HEJRE Sed, altestimata --! STENSGÅRD Vi! De kie vi venas? MONSEN De komercado! Enspezis cent mil! Hej; morgaŭ mi faros resonan tagmanĝon en Storli. Ĉiuj estas invitataj. Ĉampanon, mi diras! Gratulon al vi, Stensgård, Vi ja fariĝis elektulo. STENSGÅRD Jes, mi klarigos al vi -- MONSEN Pa; ĉu tio koncernas min? Vino? Kie estas sinjorino Rundholmen? (volas eniri maldekstre) LA SERVISTINO (kiu ĵus elvenis) Neniu envenu; la sinjorino sidas legante leteron -- BASTIAN Ho, morto kaj plago! (al la fono) STENSGÅRD Ĉu ŝi legas leteron? LA SERVISTINO Jes, kaj krome ŝi estas tute konfuzita. STENSGÅRD Adiaŭ, sinjoro Monsen; morgaŭ tagmanĝon en Storli -- MONSEN Adiaŭ; morgaŭ! STENSGÅRD (mallaŭte) Sinjoro Hejre, bonvolu fari al mi servon. DANIEL HEJRE Certe, certe. STENSGÅRD Kolorigu min iom nigra por sinjorino Rundholmen; parolu iom dubesence pri mi; -- vi faras tion tiel elegante. DANIEL HEJRE Kio diable estas tio? STENSGÅRD Mi havas miajn kialojn; estas ŝerco, mi diru, -- veto kun -- kun iu al kiu vi havas neamikajn sentojn. DANIEL HEJRE Aha, mi komprenas --; sufiĉe dirite! STENSGÅRD Do, nenion koruptigu; nur igu ŝin iom dubema en sia estimo pri mi; iomete necerta ĝis plue, vi komprenas. DANIEL HEJRE Fidu min; estos por mi kora plezuro -- STENSGÅRD Dankon, dankon, ĝis plue! (transen al la tablo) Sinjoro Lundestad, ni du interparolos morgaŭ antaŭtagmeze ĉe la ĉambelano. LUNDESTAD Ĉu vi havas esperon? STENSGÅRD Trioblan! LUNDESTAD Trioblan? Sed mi ne komprenas -- STENSGÅRD Ne bezoniĝas; de nun mi helpos min mem. (elen en la fono) MONSEN (apud la punĉujo) Ankoraŭ glasplenon, Aslaksen! Kie estas Bastian? ASLAKSEN Li elkuris. Sed mi havas leteron prizorgendan por li. MONSEN Ĉu vi havas? ASLAKSEN Al sinjorino Rundholmen. MONSEN Nu, fine! ASLAKSEN Sed ne antaŭ morgaŭ vespere, li diris; nek pli frue nek pli malfrue; ĝustatempe! Je via sano! DANIEL HEJRE (al _Lundestad_) Kia diabla sekretado estas tio inter tiu sinjoro Stensgård kaj sinjorino Rundholmen. LUNDESTAD (pli mallaŭte) Li svatas ŝin. DANIEL HEJRE Ĉu mi ne imagis? Sed li petis min nigrigi sin, suspektigi sin --; sufiĉe dirite -- LUNDESTAD Kaj tion vi promesis? DANIEL HEJRE Jes, kompreneble. LUNDESTAD Laŭdire li estas dirinta pri vi, ke kion vi promesas oriente, vi plenumas okcidente. DANIEL HEJRE He-he; la kara animo, -- efektive ĉi tiun fojon li estos miskalkulinta. SINJORINO RUNDHOLMEN (kun malfermita letero; ĉe la pordo maldekstre) Kie estas advokato Stensgård? DANIEL HEJRE Li kisis vian servistinon kaj foriris, sinjorino Rundholmen! Kurteno KVINA AKTO (Granda akceptejo ĉe la ĉambelano. Enirejo en la fono; pordoj dekstre kaj maldekstre.) (_Ferfareja administranto Ringdal_ staras apud tablo foliumante paperojn. Iu frapas.) RINGDAL Envenu! DOKTORO FJELDBO (de la fono) Bonan matenon! RINGDAL Bonan matenon, sinjoro doktoro! FJELDBO Nu, ĉio bone statas? RINGDAL Jes, dankon; sufiĉe bone; sed -- FJELDBO Sed? RINGDAL Jes, vi ja certe aŭdis la grandan novaĵon? FJELDBO Ne! Kio estas tio? RINGDAL Ĉu? Vi ne aŭdis pri tio, kio okazis en Storli? FJELDBO Ne! RINGDAL Monsen forkuris ĉinokte. FJELDBO Forkuris? Monsen? RINGDAL Forkuris. FJELDBO Sed bona Dio --? RINGDAL Strangaj onidiroj cirkulis jam hieraŭ; sed jen Monsen revenis; li estas sciinta simuli -- FJELDBO Sed la kialo? La kaŭzo? RINGDAL Nemezurebla perdo en ĉarpentaĵa komerco, diriĝas; paro da firmaoj en Kristianio ĉesis kaj jen -- FJELDBO Kaj li forkuris! RINGDAL Foren al Svedlando, verŝajne. Ĉimatene venis la aŭtoritatoj al Storli; oni registras kaj sigelas -- FJELDBO Kaj la malfeliĉa familio --? RINGDAL La filo vere ĉiam tenis sin ekstere; almenaŭ nun li ŝajnigas kvazaŭ nenio okazis mi aŭdas. FJELDBO Jes, sed la filino? RINGDAL Tŝŝ; la filino estas ĉi tie. FJELDBO Ĉi tie? RINGDAL La familia instruisto kondukis ŝin kaj la etulojn ĉi tien ĉimatene; la fraŭlino zorgis pri ili en silento. FJELDBO Kaj kiel ŝi eltenas tion ĉi? RINGDAL Ho, mi pensas, sufiĉe tolere. Vi povas kompreni, ke post la traktado kiun ŝi spertis hejme --; kaj krome mi povas rakonti al vi, ke ŝi -- Tŝŝ; jen la ĉambelano. LA ĈAMBELANO (de maldekstre) Jen vi estas, kara doktoro! FJELDBO Jes, mi venis sufiĉe frue. Ĉu mi rajtas feliĉigi vin pri la datreveno de via naskiĝo, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Ho, Dio zorgu pri la feliĉo kiun tiu portos; sed dankon al vi; mi scias ke vi deziras al mi ĉion bonan. FJELDBO Kaj ĉu mi kuraĝas demandi al vi, sinjoro ĉambelano -- LA ĈAMBELANO Unue vorton; de nun vi delasu tiun titolon. FJELDBO Kion tio signifas? LA ĈAMBELANO Mi estas ferfareja posedanto, ĝuste kaj rekte. FJELDBO Ho, sed kia absurdaĵo do estas tio ĉi? LA ĈAMBELANO Mi rezignis titolon kaj oficon. Mia humila letero sendiĝos jam hodiaŭ. FJELDBO Pri tio vi tamen devus iomete dormi. LA ĈAMBELANO Kiam mia reĝo montris al mi la gracon akcepti min en sian plej proksiman medion, tio okazis pro la reputacio, kiun mia familio dum longa parencaro estis sciinta konservi. FJELDBO Jes, kaj kio krome? LA ĈAMBELANO Mia familio estas malhonorigita, same multe kiel proprietulo Monsen. Jes, vi do aŭdis pri Monsen? FJELDBO Jes, mi aŭdis. LA ĈAMBELANO (al _Ringdal_) Ĉu oni nenion pli scias? RINGDAL Nenion alian ol ke li tiras kun si vicon da junaj bienuloj. LA ĈAMBELANO Kaj mia filo? RINGDAL Via filo sendis al mi kvitigon. Li povas pagi al ĉiu ajn la ŝuldon; sed nenio restos. LA ĈAMBELANO Hm. Do bonvolu pretskribi mian petskribon. RINGDAL Estos farata. (elen tra la antaŭa pordo dekstre) FJELDBO Sed ĉu vi pripensis? Ĉio povas ja esti aranĝata en silento. LA ĈAMBELANO Ĉu? Ĉu mi povas fari min mem nescia pri kio okazis? FJELDBO Ho, kio estas do okazinta? Li ja skribis al vi, kaj konfesis sian malkonsiderecon, petegis pri pardono; tio ĉi estas ja la sola fojo kiam li faris sin kulpa pri tiaĵo; kio do estas, mi demandas? LA ĈAMBELANO Ĉu vi volis agi kiel mia filo agis? FJELDBO Li ne volas tion refari; tio estas la ĉefa afero. LA ĈAMBELANO Kaj el kio scias vi ke li ne volas refari tion? FJELDBO Se ne el io alia, mi scias tion el la sceno, kiun vi mem rakontis al mi; tiun pri via bofilino. Kio ajn kio rezultos el tio, li tamen skuiĝas al sincereco. LA ĈAMBELANO (paŝadante) Mia bedaŭrinda Selma! Nia trankvila paco kaj feliĉo forĵetita! FJELDBO Estas io kio rangas pli alte. Tiu feliĉo estis ŝajno. Jes, mi diru al vi: Sur tio, kiel sur multo alia vi konstruis sur kava fundo; vi estis blindigita kaj fiera, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO (haltas) Mi? FJELDBO Jes, vi! Vi insistis pri la honesteco de via familio; sed kiam estis tiu honesteco metita sur provo? Ĉu vi scias, ke ĝi tolerus la tenton? LA ĈAMBELANO Vi povas ŝpari al vi ĉian predikon, sinjoro doktoro; la eventoj de la lastaj tagoj ne pasis sur mi senspure. FJELDBO Tion ankaŭ mi kredas; sed permesu ke tio montru sin en iom pli milda juĝo kaj en pli klara konscio. Vi riproĉas vian filon; sed kion vi faris por tiu filo? Vi zorgis por eduki liajn talentojn, sed ne por fondi en li karakteron. Vi faris prelegojn pri kio li ŝuldas al sia honesta familio; sed vi ne kondukis, fleksigis kaj formis lin tiel, ke fariĝis subkonscia neceso konduti honeste. LA ĈAMBELANO Ĉu tion vi opinias? FJELDBO Mi kaj kredas kaj tion scias. Sed estas ja tiel ordinare ĉi tie; oni akceptas la taskon _lerni_ anstataŭ _esti_. Ni vidas al kio tio kondukas; ni vidas tion en la centoj da talentaj homoj, kiuj nur duone evoluis, kaj estas io en sentoj kaj animstatoj kaj io tute alia en ago kaj kondutmaniero. Jen vidu Stensgård -- LA ĈAMBELANO Stensgård, jes! Kion vi diras pri Stensgård? FJELDBO Flikaĵo. Mi konas lin ekde la infaneco. Lia patro estis velka sentaŭgulo, mizerulo, iu neniu; li komercis etan detalejon kaj flanke pruntedonadis; aŭ pli ĝuste, estis la edzino kiu komercis. Ŝi estis krudeca virino, la plej nevirina kiun mi iam konis. La edzon ŝi sukcesis meti sub kuratorecon; neniu kora penso ekzistis en ŝi. En tiu hejmo Stensgård elkreskis. Krome li vizitis la gimnazion. “Li studu,” diris la patrino; “li fariĝu lerta enkasisto.” Malbeleco en la hejmo; altiĝo en la lernejo; la animo, la karaktero, la volo, la talentoj, -- ĉio disen tirita. Al kio alia povis tio konduki, krom al disiĝo en la personeco? LA ĈAMBELANO Mi ne scias al kio tio povus konduki. Sed mi ŝatus scii kio estas sufiĉe bona por vi. El Stensgård oni povas nenion atendi; eĉ ne el mia filo; sed el vi kompreneble; el vi --! FJELDBO Jes, el mi; ĝuste el mi. Ho, vi ne devas rideti; mi ne fanfaronas; sed mi ricevis tion kio fondas la ekvilibron, kaj faras onin certa. Mi elkreskis en simpla mezklasa familio. Mia patrino estas virino tute kaj fide; hejme ĉe ni neniam estis deziroj transen de la talentoj; neniu postulo pereis sur la ŝero de la rilatoj, neniu morto perturbis postlasante malplenecon kaj senecon en la rondo. Tie estis amo al beleco; sed ĝi kuŝis intime en la vivkoncepto, ne flanke de ĝi; tie estis nek la ekscesoj de la intelekto nek de la animstato -- LA ĈAMBELANO Jen, jen; do tial vi fariĝis tiel senmezure perfekta? FJELDBO Fore de tio mi min imagas. Mi nur diras, ke la vivkondiĉoj prezentis sin tiel senfine favoraj por mi; kaj tion mi sentas kiel respondecon. LA ĈAMBELANO Ke tiel estu; sed ĉar Stensgård neniun tian respondecon havas, tiam estas des pli bele, ke li tamen -- FJELDBO Kion? Kiaĵon? LA ĈAMBELANO Vi prijuĝas lin false, mia bona doktoro! Jen vidu. Kion vi diras pri tio ĉi? FJELDBO La kambio de via filo? LA ĈAMBELANO Jes, ĝin li sendis min reen. FJELDBO Libervole? LA ĈAMBELANO Libervole kaj sen kondiĉoj. Bele; noble; -- kaj tial de hodiaŭ mia domo staros malferma por li. FJELDBO Pripensu! Pro vi mem kaj pro via filino -- LA ĈAMBELANO Ho preterlasu min! Laŭ ecoj li multe antaŭas vin; almenaŭ li malferme aliras; sed vi, vi aliras kaŝe. FJELDBO Mi? LA ĈAMBELANO Jes, vi! Fariĝis la estranto en ĉi tiu domo; Vi eliras kaj envenas; mi petas vian konsilon en ĉio ajn, -- kaj tamen -- FJELDBO Nu ja, tamen? LA ĈAMBELANO Tamen estas io kaŝe ĉe vi; io damnita; io -- io distingita kiun mi tute ne ŝatas! FJELDBO Sed pliklarigu do! LA ĈAMBELANO Mi? Estas vi kiu priklarigus, nepre! Sed nun estu por vi kiel estas. FJELDBO Sinjoro ĉambelano, ni du ne komprenas unu la alian. Mi ne havas kambion por resendi; sed povus okazi, ke mi alportus eĉ pli grandan oferon. LA ĈAMBELANO Ĉu? Per kio? FJELDBO Per silento. LA ĈAMBELANO Per silento. Ĉu mi diru al vi kion mi dezirus? Fariĝi kruda, sakri, eniri la asocion de la junuloj! Vi estas distingita rigidnukulo, sinjoro farejkuracisto; -- kaj tio ne konvenas en nia libereca asocio. Jen Stensgård; li ne estas tia; kaj tial li povos veni en ĉi tiun domon; li devos --; li devos --! Ho, mi ne emas, je mia benata feliĉo --! Nun estu por vi kiel estas; kiel oni sternas, oni dormas. LUNDESTAD (de la fono) Feliĉo pri la tago, sinjoro ĉambelano! Permesu ke mi deziras al vi honoron kaj ĉion bonan -- LA ĈAMBELANO Ho, je diablo, -- mi preskaŭ diris. Ĉio estas flikaĵo, mia kara Lundestad. Nenio funde toleras provon en ĉi tiu mondo. LUNDESTAD Jes, tiel ankaŭ diras la kreditoroj de proprietulo Monsen. LA ĈAMBELANO Jes, tio ĉi pri Monsen! Ĉu tio ne frapis vin kiel fulmo? LUNDESTAD Ho, vi jam longe antaŭdiris tion, vi, sinjoro ĉambelano. LA ĈAMBELANO Hm, hm; -- jes, certe mi faris; ne estas pli longe ol de antaŭhieraŭ ke li venis pete -- FJELDBO Eble por saviĝi. LUNDESTAD Neeblus; li sinkis tro profunden; -- kaj tio kio okazas, efektive estas la plej bona. LA ĈAMBELANO Bone efiku! Ĉu vi ankaŭ trovas tion la plej bona ke vi venkiĝis en la elekto hieraŭ? LUNDESTAD Mi ja ne venkiĝis; ĉio iris ja laŭ mia propra volo. Kun Stensgård oni ne kornobatu; li havas tion, por kio ni aliuloj devas mordi niajn fingrojn. LA ĈAMBELANO Nu, tiun esprimon mi ne tute komprenas --? LUNDESTAD Li havas la kapablon kuntiri la homamason. Kaj ĉar li estas tiel bonŝanca, ke li nek malhelpiĝas de karaktero aŭ de konvinko aŭ de socia stato, estas tre facile por li esti liberala. LA ĈAMBELANO Mi vere opinius, ke ankaŭ ni estas liberalaj. LUNDESTAD Je Dio, ni estas liberalaj, sinjoro ĉambelano; neniu dubo pri tio. Sed pri tio estas direnda, ke ni estas nur liberalaj en la nomo de ni mem; sed nun Stensgård venas kaj estas liberala en la nomo ankaŭ de aliuloj. Tio estas la nova en la afero. LA ĈAMBELANO Kaj tiun renversadon vi volas subteni? LUNDESTAD Mi legis en malnovaj libroj pri historio, ke en pli fruaj tempoj estis homoj kiuj povis elsorĉi fantomojn; sed ili ne povis ilin reen forsorĉi. LA ĈAMBELANO Sed kara Lundestad, kiel povas vi, kiel erudita viro --? LUNDESTAD Mi ja scias ke tio estas papista superstiĉo, sinjoro ĉambelano; sed estas pri novaj ideoj kiel pri fantomoj; oni ne povas reen forsorĉi ilin; kaj tial oni devas aranĝi sin kun ili plej eble bone. LA ĈAMBELANO Jes, tamen nun kiam Monsen estas falinta, kaj verŝajne la tuta sekvantaro de perturbuloj kun li -- LUNDESTAD Se Monsen estus falinta du aŭ tri tagojn pli frue, multo estus alia. LA ĈAMBELANO Bedaŭrinde; vi estis tro rapida -- LUNDESTAD Mi havis ankaŭ konsiderojn rilate al vi, sinjoro ĉambelano. LA ĈAMBELANO Rilate al mi? LUNDESTAD Nia partio devas konservi sian honestecon en la okuloj de la homoj. Ni reprezentas la malnovan, fundamente fiksan norvegan honestecon. Se mi estus perfidinta Stensgård, -- vi ja scias ke li havas certan paperon -- LA ĈAMBELANO Nun ne plu. LUNDESTAD Kio? LA ĈAMBELANO Jen ĝi estas. LUNDESTAD Ĉu li sendis ĝin reen al vi? LA ĈAMBELANO Jes. Persone li estas honestulo; tiun ateston mi devas doni al li. LUNDESTAD (pripensante) Advokato Stensgård havas bonajn talentojn. STENSGÅRD (de la fono; haltas apud la pordo) Ĉu vi permesas ke mi proksimiĝu? LA ĈAMBELANO (al li) Vi sekure povas. STENSGÅRD Kaj vi volas akcepti gratulon de mi? LA ĈAMBELANO Mi volas. STENSGÅRD Do akceptu ĝin varme kaj korege! Kaj kruce forstreku ĉiujn skribajn stultaĵojn -- LA ĈAMBELANO Mi tenas min al agoj, sinjoro Stensgård. STENSGÅRD Ho Dio benu vin! LA ĈAMBELANO Kaj ekde hodiaŭ -- ĉar vi tiel deziras -- ekde hodiaŭ vi estos kiel hejme ĉi tie. STENSGÅRD Ĉu permesiĝas? Ĉu permesiĝas? (oni frapas) LA ĈAMBELANO Envenu! (Pluraj viroj el la komunumo, membroj de la urba konsilantaro k.t.p. _La ĉambelano_ iras al ili renkonte, akceptas gratulojn kaj parolas kun ili.) TORA (kiu dume estas enveninta per la plej malantaŭa pordo maldekstre) Sinjoro Stensgård, permesu ke mi dankas vin silente. STENSGÅRD Vi sinjorino! TORA Patro diris al mi kiel bele vi kondutis. STENSGÅRD Sed --? TORA Aĥ, kiom ni misjuĝis vin! STENSGÅRD Ĉu vi --? TORA Vi ja mem kulpis; -- ne, ne; la kulpo estis nia. Ho, kiel kore mi dezirus rebonigi tion. STENSGÅRD Vi volis? Vi volis mem? Ĉu vere ke vi volis --? TORA Ĉiuj; se ni vere povus -- LA ĈAMBELANO Refreŝigaĵoj al la sinjoroj, mia infano! TORA Jen ili baldaŭ. (Ŝi reiras al la pordo, de kie baldaŭ poste envenas la servistino kun vino kaj bakaĵoj, kiujn ŝi ofertas ĉirkaŭe dum la sekvanta sceno.) STENSGÅRD Kara, lerta Lundestad; mi sentas min kiel venkinta dio! LUNDESTAD Tia vi certe sentis vin ankaŭ hieraŭ. STENSGÅRD Pa; hodiaŭ estas io alia; la plej bona, la kulmino! La gloro, la brilo super la vivo! LUNDESTAD Oho; pensoj pri amo? STENSGÅRD Ne pensoj! Feliĉo, feliĉo; amofeliĉo! LUNDESTAD Do bofrato Bastian portis al vi la respondon? STENSGÅRD Bastian --? LUNDESTAD Jes, li sugestis pri io hieraŭ; li estis ja promesinta paroli por vi al knabineto. STENSGÅRD Ho, babilaĵo -- LUNDESTAD Ne timu min. Se vi tion ankoraŭ ne scias, mi povas tion diri al vi; vi venkis, sinjoro Stensgård; Mi tion scias de Ringdal. STENSGÅRD Kion vi havas de Ringdal? LUNDESTAD Fraŭlino Monsen donis sian “Jes”. STENSGÅRD Kion vi diras? LUNDESTAD Sian “Jes”, mi diras. STENSGÅRD Jes? Jes? Kaj la patro forkurinta! LUNDESTAD Sed ne la filino. STENSGÅRD Sian “Jes”! Meze en tia familia skandalo! Kiel nevirinece! Tiaĵo ja forpuŝus ĉiun ajn senteman viron. Sed estas miskompreno la tuta afero. Mi neniam petis al Bastian --; kiel do povis tiu bruto --? Nu sensignife, ne rilatas al mi; por kio li faris li devas mem respondeci. DANIEL HEJRE (de la fono) He-he; granda kunveno; jes, kompreneble; oni prezentas sin, oni flatas, kiel oni diras. Eble ankaŭ mi permesiĝas -- LA ĈAMBELANO Dankon, dankon, malnova amiko! DANIEL HEJRE Je Dio, vi altestimata; ne tro sobiĝu. (novaj gastoj venas) Jen ni havas la asistantojn de la justeco; -- la ekzekucia potenco --; nu sufiĉe! (al _Stensgård_) Aha, mia kara, feliĉa juna sinjoro; ĉu jen vi estas? Vian manon! Akceptu la aserton de neŝajnigita ĝojo de maljunulo. STENSGÅRD Pri kio? DANIEL HEJRE Hieraŭ vi petis min paroli iom dubesence pri vi al ŝi, kiun vi ja scias -- STENSGÅRD Nu jes, jes; kio sekve? DANIEL HEJRE Estis por mi korega ĝojo plenumi vian deziron -- STENSGÅRD Kio sekve; kio sekve, mi demandas? Kiel ŝi reagis? DANIEL HEJRE Kiel amanta virino, kompreneble! ekploris; frapŝlosis la pordon; volis nek respondi nek montri sin -- STENSGÅRD Ho, dankon al Dio! DANIEL HEJRE Vi estas barbara! Meti vidvinan koron al tia kruela provo; konduti tiel en ĝuo de la suferoj de la ĵaluzo --! Sed la amo havas okulojn kiel kato; sufiĉe dirite; ĉar hodiaŭ kiam mi preteriris, staris sinjorino Rundholmen freŝa kaj floranta en la malferma fenestro kombante siajn harojn; laŭŝajne iu marvirino, se permesiĝas tion diri; -- ho, jen taŭga virino! STENSGÅRD Nu? Kaj kio plue? DANIEL HEJRE Nu, ŝi ridis kvazaŭ obsedita; kaj streĉe ŝi suprenlevis leteron kaj kriis: Svatpropona letero, sinjoro Hejre; mi fianĉiniĝis hieraŭ! STENSGÅRD Kio? Fianĉiniĝis? DANIEL HEJRE Koran gratulon, juna sinjoro; ĝojigas min nepriskribeble, ke mi estas la unua, kiu povus anonci al vi -- STENSGÅRD Stultaĵo! Estas nur babilaĵo! DANIEL HEJRE Kio estas nur babilaĵo? STENSGÅRD Vi ne komprenis ŝin; aŭ ŝi ne komprenis --! Ĉu vi estas freneza? Nun kiam Monsen falis, verŝajne ankaŭ ŝi -- DANIEL HEJRE Ne, je mia savo ŝi ne, sinjoro! Sinjorino Rundholmen staras sur solidaj piedoj. STENSGÅRD Egale. Miaj pensoj iras en tute alia direkto. Tio pri la letero estis nur ŝerco, veto, tion vi ja aŭdis. Kara sinjoro Hejre, faru al mi la servon ne paroli al iu ajn pri tiu stulta historio. DANIEL HEJRE Komprenas; komprenas! Estu tenata sekrete; jen kion oni nomas romantiko. Aĥ ja; la junuloj volas ĉiam esti poeziemaj! STENSGÅRD Jes, jes; silentu nur; mi rekompencos vin por tio, -- procesi por vi --; Tŝŝ; mi fidas vin. (foriras) LA ĈAMBELANO (kiu dume parolis kun _Lundestad_) Ne, Lundestad, -- _tion_ mi vere ne povas kredi. LUNDESTAD Nun mi sakris, sinjoro ĉambelano! Mi havas tion de la buŝo de Daniel Hejre mem. DANIEL HEJRE Kion vi havas de mia buŝo, se mi rajtas demandi? LA ĈAMBELANO Diru al mi, -- ĉu advokato Stensgård montris al vi kambion hieraŭ? DANIEL HEJRE Jes, morto kaj plago, tio estas vero! Kiel tio rilatas al la afero? LA ĈAMBELANO Mi diros al vi poste. Sed vi ja diris al li -- LUNDESTAD Vi kredigis lin ke ĝi estas falsa? DANIEL HEJRE Pa; nekulpa ŝerco, por igi lin iom konfuza en la ebrio de sia venko -- LUNDESTAD Sed vi ja diris, ke ambaŭ subskriboj estas falsaj? DANIEL HEJRE Jes, pro diablo, kial ne same bone ambaŭ kiel nur unu? LA ĈAMBELANO Do tiel! LUNDESTAD (al _la ĉambelano_) Kaj kiam li _tion_ aŭdis -- LA ĈAMBELANO -- kaj jen li donis la kambion al Ringdal! LUNDESTAD La kambion kiun li ne plu povis uzi por minaco. LA ĈAMBELANO Aktoras grandanima; trompas min denove; -- malfermigas aliron en mian domon; devigas min esti dankema, -- tiu, tiu --! Kaj tiu persono --! DANIEL HEJRE Sed kion do signifas tiu ridindiga gestado, altestimata? LA ĈAMBELANO Poste; poste, kara amiko! (tiras _Lundestad_ flanken) Kaj tiun personon vi protektas, puŝas antaŭen, helpas supren! LUNDESTAD Kaj ĉu vi mem do? LA ĈAMBELANO Ho, mi ŝatus --! LUNDESTAD (montras al _Stensgård_, kiu parolas kun _Tora_) Vidu jen. Kiun penson kredas vi, ke homoj nun sekrete faras --? LA ĈAMBELANO El tiuj pensoj mi ilin elpelos. LUNDESTAD Tro malfrue, sinjoro ĉambelano; li helpas sin antaŭen per perspektivoj kaj ŝajnoj kaj verŝajneco -- LA ĈAMBELANO Ankaŭ mi povas manovri, sinjoro bienulo Lundestad! LUNDESTAD Kion vi volas fari? LA ĈAMBELANO Atentu (iras al _Fjeldbo_) Sinjoro fareja kuracisto Fjeldbo, -- bonvolu fari al mi servon. FJELDBO Kun ĝojo! LA ĈAMBELANO Do forpelu la ulon tie. FJELDBO Stensgård? LA ĈAMBELANO Jes, la ĉarlatanon; mi ne toleras aŭdi lian nomon; forpelu lin! FJELDBO Sed kiel povas mi --? LA ĈAMBELANO Tio estas via propra afero; mi permesas al vi liberajn manojn -- FJELDBO Liberajn manojn! Vi tion faras? En ĉio ajn? LA ĈAMBELANO Jes, pro diablo; jes! FJELDBO Vian manon por tio, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Jen ĝi. FJELDBO Je Dio do; nun aŭ neniam! (laŭte) Permesu ke mi ĉimomente okupas la atenton de la ĉeestantoj? LA ĈAMBELANO Doktoro Fjeldbo parolas! FJELDBO Mi havas la ĝojon kun la kunsento de ĉambelano Bratsberg informi al vi pri mia fianĉiĝo kun lia filino. (Ekkrioj de surprizo. _Tora_ eligas etan krion; _la ĉambelano_ estas ion ekdironta, sed ekhaltas. Bruo kaj gratuloj.) STENSGÅRD Fianĉiĝo! _Via_ fianĉiĝo --! DANIEL HEJRE Kun de la ĉambelano perm-- --? Kun via --? Kun -- kun --? LUNDESTAD Ĉu la doktoro perdis la prudenton? STENSGÅRD Sed, sinjoro ĉambelano --? LA ĈAMBELANO Kion povas mi fari? Mi estas liberalulo. Mi aliĝas al la asocio de la junuloj! FJELDBO Dankon, dankon, -- kaj pardonon! LA ĈAMBELANO Ni troviĝas nun en la tempo de asocioj, sinjoro advokato; la libera konkuro vivu! TORA Ho, mia benata patro! LUNDESTAD Jes, ni ankaŭ troviĝas en la tempo de gefianĉiĝoj; mi povas anonci kroman gefianĉiĝon -- STENSGÅRD Estas elpensaĵo! LUNDESTAD Certe ne; la fianĉiniĝo de fraŭlino Monsen -- STENSGÅRD Mensogo; mensogo mi diras! TORA Ne, patro; estas vero; ambaŭ ĉeestas. LA ĈAMBELANO Kiuj? Kie? TORA Ragna kaj kandidato Helle. Jen interne -- (al la plej supera pordo dekstre) LUNDESTAD Kandidato Helle? Li do --! LA ĈAMBELANO Kaj ĉi tie; ĉe mi! (al la pordo) Elvenu, karaj infanoj! RAGNA (timema retiras sin) Ho, ne, ne; ĉeestas tiom da homoj! LA ĈAMBELANO Neniun timemon; vi ne havas ŝuldon por la okazintaĵoj? KANDIDATO HELLE Sinjoro ĉambelano, ŝi estas nun senhejma. RAGNA Ho, zorgu pri ni! LA ĈAMBELANO Mi faros. Koregan dankon, ke vi rifuĝis al mi! DANIEL HEJRE Jes, je mia savo, ni vivas en la tempo de la gefianĉiĝoj; mi povas eĉ kompletigi la liston -- LA ĈAMBELANO Kio? Vi? Je via aĝo; -- kia nepripensemo! DANIEL HEJRE Ho --! Sufiĉe dirite. LUNDESTAD La ludo estas perdita, sinjoro Stensgård. STENSGÅRD Ĉu? (laŭte) Ne, nun _mi_ kompletigu la liston, sinjoro Daniel Hejre! Informon, sinjoroj; ankaŭ mi atingis al havenon. LA ĈAMBELANO Kiel? STENSGÅRD Oni ludas duoblan ludon; oni kaŝas siajn verajn intencojn, kiam tio bezoniĝas. Mi konsideras tion permesebla, kiam tio fariĝas en la servo de la komuna bono. Mia vivtasko kuŝas destinita antaŭ mi, kaj por mi tiu antaŭas kion ajn. Mia agado estas dediĉita al tiu ĉi distrikto; klareco estu portata en la fermentadon de la ideoj. Sed tiun faron ne kapablas aventuristo. La civitanoj devas aliĝi ĉirkaŭ unu el siaj propraj. Tial mi ligis min fikse kaj neniam mallige al la interesoj ĉi tie, -- ligis min per la ligiloj de la koro. Se mi kaŭzis miskomprenon ĉe kelkiuj, vi devas pardoni min. Ankaŭ mi estas fianĉigita. LA ĈAMBELANO Vi? FJELDBO Fianĉigita! DANIEL HEJRE Atestiĝas. LA ĈAMBELANO Sed kiel --? FJELDBO Fianĉigita? Kun kiu? LUNDESTAD Ĉu do ne estas? STENSGÅRD Frukto de konsideroj de koro kaj prudento. Jes, miaj elektuloj, mi estas fianĉigita al vidvino sinjorino Rundholmen. FJELDBO Kun sinjorino Rundholmen! LA ĈAMBELANO La vidvino de la kampara komercisto? LUNDESTAD Hm. Nu tiel! LA ĈAMBELANO Sed mi konfuziĝas en ĉio tio. Kiel povis vi do --? STENSGÅRD Manovro, sinjoro ferfareja posedanto! LUNDESTAD Li havas bonajn talentojn. LIBROPRESISTO ASLAKSEN (enrigardas ĉe la pordo en la fono) Mi petas multfojan pardonon -- LA ĈAMBELANO Nu, envenu, Aslaksen! Ĉu ankaŭ vi volas gratuli? ASLAKSEN Ne, je Dio, tiel kruda mi ne estas. Sed mi devas nepre paroli kun sinjoro Stensgård. STENSGÅRD Poste; vi povas atendi ekstere. ASLAKSEN Ne, morto kaj plago, mi devas diri al vi -- STENSGÅRD Fermu vian buŝon! Kia altrudemo estas tio ĉi? -- Jes, sinjoroj, tiel strangaj estas la vojoj de la sorto. La distrikto kaj mi bezonis firman kaj daŭran ligon inter ni; mi renkontis maturan virinon, kiu povus krei hejmon por mi. Nun mi estas forĵetinta la veston de aventuristo, kaj jen vi havas min meze inter vi, kiel la simpla homo el la popolo. Prenu min. Mi estas preta stari aŭ fali sur kiu ajn posteno, kie via fido postenigus min. LUNDESTAD Li venkis. LA ĈAMBELANO Vere, mi devas diri -- (al la servistino, kiu proksimiĝis al li de la pordo en la fono) Nu, nu; kio estas? Kial vi subridas? LA SERVISTINO Sinjorino Rundholmen -- LA ĈIRKAŬSTARANTOJ Sinjorino Rundholmen? LA ĈAMBELANO Ĉu ŝi? LA SERVISTINO Sinjorino Rundholmen staras ekstere kun sia fianĉo -- LA PLIMULTO (parolante samtempe) Fianĉo? Sinjorino Rundholmen? Sed kiel --? STENSGÅRD Kia babilaĵo! ASLAKSEN Jes, mi ja diris al vi -- LA ĈAMBELANO (al la pordo) Envenu; envenu! (_Bastian Monsen_ kun _sinjorino Rundholmen_ ĉe la brako venas de la fono; ĝenerala konfuzo.) SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, sinjoro ĉambelano, vi do ne fariĝu kolera -- LA ĈAMBELANO Kompreneble ne! SINJORINO RUNDHOLMEN Sed mi vere devis suprenveni por prezenti al vi kaj al la fraŭlino mian fianĉon. LA ĈAMBELANO Jes, jes, -- vi ja estas fianĉinigita; sed -- TORA Sed ni ne sciis -- STENSGÅRD (al _Aslaksen_) Sed kiel tio ĉi do estas --? ASLAKSEN Mi havis tiom en la kapo hieraŭ; tiom pri kio pensi, mi diras -- STENSGÅRD Sed ŝi tamen ricevis mian leteron, kaj -- ASLAKSEN Ne, ŝi ricevis tiun de Bastian Monsen; jen la via. STENSGÅRD Tiun de Bastian? Kaj jen --? (ĵetas okulon sur la leteron, kunĉifas la leteron kaj metas ĝin en la poŝon) Ho, vi damnita fatalulo! SINJORINO RUNDHOLMEN Jes, vere mi akceptis! Oni gardu sin antaŭ la falsaj viroj; sed kiam oni havas nigre sur blanke ke certa viro estas sincera, tiam --. Ho vidu, jen ankaŭ advokato Stensgård! Nu, vi, sinjoro Stensgård, vi do certe volas gratuli min? DANIEL HEJRE (al _Lundestad_) Kiel mordeme ŝi rigardas lin, ĉu ne? LA ĈAMBELANO Li certe volas, sinjorino Rundholmen; sed ĉu vi ne volas gratuli vian ontan bofratinon! SINJORINO RUNDHOLMEN Kiu? TORA Ragna; ankaŭ ŝi estas fianĉinigita. BASTIAN Vi, Ragna? SINJORINO RUNDHOLMEN Nu tiel? Jes, mia fianĉo ja diris, ke certa viro iris svate. Feliĉo al vi ambaŭ; kaj bonvenon en la familio, sinjoro Stensgård! FJELDBO Ne, ne; ne li! LA ĈAMBELANO Ne, kandidato Helle; bonega elekto. Kaj mian filinon vi ja ankaŭ devas gratuli. SINJORINO RUNDHOLMEN La fraŭlinon! Nu, do Lundestad tamen pravis! Gratulon, fraŭlino; gratulon sinjoro advokato! FJELDBO Doktoro, vi devas diri. SINJORINO RUNDHOLMEN Kion? FJELDBO Doktoro; estas mi. SINJORINO RUNDHOLMEN Ne, nun mi ne scias nek elen kaj enen! LA ĈAMBELANO Sed nun mi scias kaj elen kaj enen! STENSGÅRD Pardonu; necesa afero -- LA ĈAMBELANO (mallaŭte) Lundestad, kio estis la alia -- LUNDESTAD Kio alia? LA ĈAMBELANO Ne ambiciulaĉo; sed la alia -- LUNDESTAD Radikhakisto. STENSGÅRD Mi rekomendas min! LA ĈAMBELANO Jen vorto same bona kiel dek, sinjoro advokato Stensgård! Vorto, -- vorto kiu longe kuŝis sur mia koro -- STENSGÅRD (al la elirejo) Pardonu; urĝas afero. LA ĈAMBELANO (post li) Radikhakisto! STENSGÅRD Adiaŭ; adiaŭ! (elen en la fono) LA ĈAMBELANO (revenas antaŭen) Nun la aero estas pura, miaj amikoj! BASTIAN Kaj la ĉambelano ne imputas al mi tion, kio okazis hejme? LA ĈAMBELANO Ĉiu ajn devas balai antaŭ sia propra pordo. BASTIAN Cetere mi ne prenis parton en tio. SELMA (kiu dum la pasinta estis aŭskultinta ĉe la plej supra pordo dekstre) Patro! Nun vi estas ĝoja; -- ĉu li povas veni nun? LA ĈAMBELANO Selma! Vi! Vi petas por li? Vi, kiu antaŭhieraŭ -- SELMA Pa, estas longa tempo de post antaŭhieraŭ. Ĉio estas bona. Nun mi scias ke li povas fari stultaĵojn -- LA ĈAMBELANO Kaj pri tio vi ĝojas? SELMA Jes, pri tio ke li _povas_; sed li ne permesiĝos al tio. LA ĈAMBELANO Li envenu. (_Selma_ eliras dekstre) FERFAREJA ADMINISTRANTO RINGDAL (de la antaŭa pordo dekstre) Jen la peto pri eksiĝo. LA ĈAMBELANO Dankon; sed ŝiru ĝin. RINGDAL Ŝiri? LA ĈAMBELANO Jes, Ringdal; ne okazu tiel. Mi tamen povas pentofari; seriozeco kaj ago -- ERIK BRATSBERG (kun _Selma_ de dekstre) Ĉu vi havas pardonon por mi? LA ĈAMBELANO (donas al li la kambion) Mi ne rajtas esti pli severa ol la sorto. ERIK BRATSBERG Patro! Jam hodiaŭ mi finos tiun mian komercon, kontraŭ kiu vi tiom reagas. LA ĈAMBELANO Ne, dankon; nun vi restos staranta. Neniu malkuraĝo! Neniu fuĝo de la tentado! Sed _mi_ staras apude. (laŭte) Nu, ĉu vi scias novaĵon, sinjoroj? Mi eniris en la firmaon de mia filo. PLURAJ EL LA GASTOJ Kio? Vi, sinjoro ĉambelano? DANIEL HEJRE Vi, altestimata? LA ĈAMBELANO Jes; estas honesta kaj benoplena entrepreno. Aŭ ĝi _povas_ tia esti. Kaj nun mi ne plu havas iun kaŭzon por teni min ekstere. LUNDESTAD Jes, sciu do, sinjoro ĉambelano Bratsberg, -- se vi volas entrepreni por la avantaĝo de la distrikto, estus moko kaj honto se mi, maljuna laborsklavo, perfidus mian devigan “militservon”. ERIK BRATSBERG Vi! Vere? LUNDESTAD Mi ja devas. Post la amĉagreno kiu frapis advokaton Stensgård hodiaŭ --; Dio gardu min, ke mi ne devigu tiun homon en ŝtataferojn nun. Li devas refreŝigi sin; fari vojaĝon li devas, kaj mi atentu por helpi. Kaj tial, miaj elektantoj, se vi bezonos min, prenu min. LA ELEKTANTOJ (kun manpremoj kaj emocio) Dankon, Lundestad! Vi estas ĉiam la sama! Vi ne perfidas! LA ĈAMBELANO Jen jen, estas kiel devas esti; nun ĉio iras en kutima maniero. Sed kiu do estas la kialo de ĉio ĉi? FJELDBO Nu, vi, Aslaksen, vi estus povinta klarigi --! ASLAKSEN (timigita) Mi, sinjoro doktoro! Mi estas senkulpa kiel infano en la sino de patrino! FJELDBO Sed tiu letero, kiu --? ASLAKSEN Ne estis mi, mi diras! Estis la elekto de elektuloj kaj Bastian Monsen kaj la sorto kaj hazardo kaj la punĉo de sinjorino Rundholmen; -- ne estis citrono en ĝi, kaj jen mi staras kun la “presitaĵo” en la mano -- LA ĈAMBELANO (pli proksimen) Kio? Ĉu; ĉu? ASLAKSEN La gazetaro, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO La gazetaro! Jen ni tion havas! Ĉu ne estas tio, kion mi ĉiam diris, ke la gazetaro havas eksterordinaran potencon en niaj tagoj? ASLAKSEN Tamen, sinjoro ĉambelano -- LA ĈAMBELANO Neniun nekonvenan modestecon, sinjoro libropresisto Aslaksen. Ĝis nun mi neniam legis vian gazeton; de nun mi legos ĝin. Bonvole, mi petas dek ekzemplerojn. ASLAKSEN Vi bonvole ricevu dudek, sinjoro ĉambelano! LA ĈAMBELANO Nu jes, dankon; ke mi ricevu dudek. Kaj se vi cetere bezonas monon, venu al mi; mi volas subteni la gazetaron; sed tion mi diras al vi antaŭe, -- mi ne volas skribi ion en ĝi. RINGDAL Ho, sed kion mi aŭdas! Via filino fianĉiniĝinta! LA ĈAMBELANO Jes, kion vi diras pri tio? RINGDAL Benate, mi diras! Sed kiam tio okazis? FJELDBO (rapide) Ho, tion mi poste -- LA ĈAMBELANO Vere okazis pasintan 17-an de Majo. FJELDBO Kiel --? LA ĈAMBELANO La saman tagon kiam eta fraŭlino Ragna -- TORA Patro, patro; ĉu vi sciis --? LA ĈAMBELANO Jes, miaj karaj; mi estas sciinta la tutan tempon. FJELDBO Ho, sinjoro ĉambelano --! TORA Sed kiu dir --? LA ĈAMBELANO Alian fojon vi knabinetoj parolu iom malpli laŭte, kiam mi sidas dormetante en la fenestra balkono. TORA Ho, Dio; ĉu vi sidis malantaŭ la kurtenoj? FJELDBO Nun mi komprenas vian konduton -- LA ĈAMBELANO Jes, vi kiu povis iri ĉi tie kaj silenti. FJELDBO Ĉu utilus se mi parolus antaŭ hodiaŭ? LA ĈAMBELANO Vi pravas, Fjeldbo; la intertempaj okazaĵoj necesiĝis. TORA (mallaŭte al _Fjeldbo_) Jes, silenti, tion vi povas. Ĉio tio pri Stensgård; -- kial mi ne ricevis informojn? FJELDBO Kiam akcipitro ronde flugas super la kolombejo, oni gardas kaj defendas sian kolombeton, -- sed oni ne timigas. (Ili interrompiĝas de _sinjorino Rundholmen_.) DANIEL HEJRE (al _la ĉambelano_) Aŭdu; vi vere devas pardoni; sed ni prokrastu niajn procedaferojn ĝis nedefinita tempo. LA ĈAMBELANO Ĉu ni faru? Nu, jes, jes! DANIEL HEJRE Mi diras al vi ke mi prenis sur min oficon kiel referanto de novaĵoj en la gazeto de Aslaksen. LA ĈAMBELANO Ĝojige. DANIEL HEJRE Kaj vi mem komprenas, -- la multaj kurantaj aferoj -- LA ĈAMBELANO Bone, bone, malnova amiko; mi povas atendi. SINJORINO RUNDHOLMEN (al _Tora_) Jes, mi fakte ploris miajn sincerajn larmojn por tiu malbona homo. Sed nun mi dankas Dion por Bastian. La aliulo, li estas falsa, kiel ŝaumo sur akvo; kaj li ankaŭ estas malzorgema pri tabako, fraŭlino; kaj li volas havi ĉion tiel delikata ĉiutage; li estas vera manĝaĵĉevalo. LA SERVISTINO (de maldekstre) La tablo estas pretigita. LA ĈAMBELANO Nu, do certe vi ĉiuj danke akceptas. Sinjoro bienulo Lundestad, vi sidu apud mi; kaj ankaŭ vi, sinjoro tipografo Aslaksen. RINGDAL Jes, ĉi tie estos sufiĉa okazo por tostoj! DANIEL HEJRE Jes; kaj eble ne estas senmodeste, se oldulo rezervas al si la toston por la karaj neĉeestantoj. LUNDESTAD Unu neĉeestanto revenos, sinjoro Hejre. DANIEL HEJRE La advokato? LUNDESTAD Jes; atentu, miaj sinjoroj! Post dek-dek kvin jaroj Stensgård sidos en la konsilantaro de la popolo aŭ de la reĝo, eble en ambaŭ samtempe. FJELDBO Post dek-dek kvin jaroj? Jes, sed tiam li ne povos iri fronte por la asocio de la junuloj. DANIEL HEJRE Kial ne? FJELDBO Ne, ĉar tiam li havos sufiĉe dubindan aĝon. DANIEL HEJRE Sed tiam li povos marŝi fronte de la asocio de la dubinduloj! Jeno estas ja ĝuste kion Lundestad opinias. Li diras kiel Napoleono: la dubinduloj, li diras, estas la materialo el kiu oni faras politikistojn; he-he! FJELDBO Jes, sed kiel pri ĉio estas, -- _nia_ asocio staru kaj tra novaj kaj dubindaj tagoj. Kaj daŭre ĝi estu la asocio de la _junuloj_. Kiam Stensgård fondis sian asocion kaj leviĝis sur la ŝultrojn de la popolo dum la ĝojego kaj ebrio de la tago de libereco, tiam li diris: kun la asocio de la junuloj providenco estas en pakto! Rilate nin mi pensas ke eĉ la teologo tie staranta kuraĝas valorigi tiun vorton. LA ĈAMBELANO Ankaŭ mi tiel pensas, miaj amikoj, ĉar efektive, -- ni stumblis kaj palpis en malsaĝeco; sed bonaj anĝeloj staris malantaŭe. LUNDESTAD Ho, je Dio; la anĝeloj, ili tamen estis nur mezvaloraj. ASLAKSEN Jes, tio ŝuldiĝas de la lokaj rilatoj, sinjoro Lundestad! Kurteno End of the Project Gutenberg EBook of La Asocio de la Junuloj, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA ASOCIO DE LA JUNULOJ *** ***** This file should be named 23774-0.txt or 23774-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/3/7/7/23774/ Produced by Andrew Sly Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.