The Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Mia Kontrabandulo
       My Contraband

Author: Louisa May Alcott

Translator: Edwin Grobe

Release Date: February 3, 2006 [EBook #17665]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO ***




Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net






                       KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ




                          LOUISA MAY ALCOTT
                             (1832-1888)




                                 MIA
                            KONTRABANDULO




                            Esperantigis
                             EDWIN GROBE




                                1998
                       Eldonejo-Arizona-Stelo
                       1620 North Sunset Drive
                      Tempe, Arizona 85281-1550
                                Usono




                          LOUISA MAY ALCOTT
                         "MIA KONTRABANDULO"
                     Unua Eldono: Novembro 1998




                     Origina Anglalingva Titolo:
                           "MY CONTRABAND"




                  *       *       *       *       *




                        MIA KONTRABANDULO[1]


D-ro Franko eniris dum mi flikis la sxirajxojn de malnova cxemizo por
ke Tocxjo dece pasu en sian tombon. Novajn cxemizojn ni konservis
por la vivantoj kaj li ne havis edzinon nek patrinon por "belvesti
lin kiam li foriras renkonti la Sinjoron," kiel diris iu virino,
priskribante la bonan funebran ceremonion kiun sxi okazigis por sia
filo kontraux gxenega monkosto.

"Frauxlino Dano, mi havas problemon," komencis la kuracisto kun
mieno diranta tiel klare kiel vortoj: "Mi deziras peti komplezon sed
placxus al mi ke vi gxin anticipu."

"Kion mi faru por helpi vin?"

"Fidavorte, malplacxas al mi gxin devi proponi, sed vi povas jes ja
helpi min, mi petas."

"Tial vi nur bonvolu nomi gxin."

"Vidu, oni jxus alportis Sudulon frenezan pro tifoida febro. Vere
malbona kazo cxiusence. Ebriigxinta kanajla kapitaneto kiun oni
penadis kapti sed kiun neniu volas penadi kuraci. La flegejoj estas
plenaj, la flegistinoj estas gxismorte sursxargxitaj kaj volonte
konsentantaj pri tio kiam temas pri niaj knaboj, sed ili iom hezitas
endangxerigi siajn vivojn por Suduloj. Nu, vi jam malsanigxis de la
febro, placxas al vi strangaj malsanuloj, via kunlaborantino bonvolos
prizorgi vian fakon dum iom da tempo kaj mi provizos vin per bona
helpanto. La ulo ne dauxre vivos longan tempon, mi opinias. Sed ni
ne rajtas lin lasi morti sen iuspeca zorgado, vi scias. Mi metis lin
en la kvara etagxo de la okcidenta alo, apartigitan disde la ceteraj
uloj. Estas aere, trankvile kaj komforte tie. Mi respondecas pri tiu
fako kaj faros mian plejon por vin helpi cxiumaniere. Nu, tial, cxu
vi bonvolas konsenti?"

"Kompreneble, mi konsentas. Pro perversio se ne pro komuna karitato.
Kelkaj el cxi tiuj homoj opinias ke pro tio ke mi estas aboliciistino
mi estas ankaux paganino. Iom placxus al mi komprenigi al ili ke,
kvankam mi ne sukcesas ami miajn malamikojn, ilin tamen mi bonvolas
prizorgi."

"Bonege. Mi antauxopiniis ke vi konsentos. Priparoli abolicion
memorigas al mi vian rajton ekhavi kontrabandulon kiel serviston, se
vi deziras. Temas pri tiu bonega mulato kiu trovigxis entombigante
sian mastron post la batalo kaj kiun niaj knaboj kunalvenigis cxar li
estis severe trancxita sur la kapo. Cxu vi deziras lin utiligi?"

"Nepre, jes. Mi persistos reteni mian kredon pri cxi tiu afero same
kiel pri la alia. Tiuj nigraj knaboj estas pli lojalaj kaj utilaj ol
kelkaj el la blankaj kanajloj kiujn okazas al mi devi helpi anstataux
esti helpata de ili. Sed cxu la viro suficxe bonsanas?"

"Jes, almenaux por tiu speco de laboro kaj mi opinias ke li placxos
al vi. Lauxsxajne li estis tre belaspekta antaux ol oni trancxis
al li la vizagxon. Ne multe pli malhelkolora ol mi. La filo de sia
mastro, mi kuragxas proponi, kaj tiu blanka sango ofte igas lin iom
aroganta kaj fieracxa pri kelkaj temoj. Li tre malbonfartis kiam li
eniris sed jxuris preferi morti en la strato ol logxi cxe la nigruloj
malsupre. Tial mi logxigis lin en la okcidenta alo por ke li restu
eksterdangxere kaj li jam pasigis la tutan matenon prizorgante la
kapitanon. Kiam vi povos supreniri tien?"

"Tuj post kiam Tocxjo estos prizorgita, Skinero translokigita,
Hajvudo lavita, Marblo vestita, Karolo masagxita, Dauxnzo
suprenportita, Uphamo enlitigita kaj cxiuj kvardek nutritaj."

Ni ridis ambaux, kvankam la kuracisto survojis al la kadavrejo kaj
mi tenis surgenue mortotukon. Sed en malsanulejo oni lernas tiun
lecionon ke gajeco estas savo, cxar en etoso de suferado kaj morto,
pezigxo de koro baldaux paralizus utilon de mano se ne estus donacita
al ni la benita kapablo rideti.

Post unu horo mi ekrespondecis pri mia nova kliento, trovante
disipigxintaspektan knabon deknaux- aux dudekjaran delirantan en
la soleca cxambreto kaj nenian kunestanton krom la kontrabandulo
atendanta en la apuda cxambro. Interesigxante nepre pli pri la nigra
viro ol la blanka, tamen memorante la sugeston de la kuracisto ke
li estas "aroganta kaj fieracxa", mi rigardetis lin sekrete dum mi
cxirkauxaspergis la cxambron per kalkoklorido por purigi la aeron kaj
arangxis lauxguste la meblojn. Mi jam vidis multajn kontrabandulojn
sed neniam tiel belaspektan specon. Cxiujn nigrajn virojn oni nomas
"knaboj" ecx se ili estas grizharaj. Cxi tiu "knabo" estis almenaux
dudekkvinjara, fortikmembra kaj vireca kaj aspektis kiel homo neniam
timigita per mistraktado nek eluzita per premanta laboro. Li sidis
sur sia lito farante nenion. Vidigxis nenia libro, nenia pipo, nenia
plumo, nenia papero. Tamen nenion malpli apatian, malpli energian
ol liajn sintenon kaj mienon mi iam vidis. Rektaspine li sidis, kun
mano sur cxiu genuo, dum la okuloj fiksrigardis la nudan kontrauxan
muron, tiel sorcxite per iu absorbiga pensado ke li malkonsciis pri
mia cxeesto, kvankam la pordo staris aperte kaj miaj movoj nepre
ne estis senbruaj. Lia vizagxo duone forturnigxis sed mi aprobis
la guston de la kuracisto cxar la profilo kiun mi vidis disponis
cxiujn trajtojn de beleco apartenantajn al lia miksita raso. Li
estis pli kvarterona ol mulata, havis Saksajn trajtojn, Hispanan
hauxtkoloradon malheligitan pro malsxirmo, rozkolorajn lipojn kaj
vangojn, krispan hararon kaj okulojn plenajn je tiu pasia melankolio
kiu en tiaj homoj sxajnas cxiam starigi mutan proteston kontraux la
malobservita legxo ilin kondamninta ekde ilia naskigxhoro. Kion li
povus pripensadi? La malsana knabo sakris kaj deliris; mi rapidetis
tien kaj tien; pasxsonoj preterpasis la pordon; sonoriloj sonis; kaj
la konstanta mugxado de armeaj cxaregoj suprenvenis ekde la strato;
tamen li ne ekmovigxis. Mi jam vidis nigrajn homojn spertantajn tion
kion oni nomas "la nigra pauxtado" kiam, dum tagoj, ili nek ridetis,
nek parolis, apenaux mangxetis. Sed cxi tio estis pli ol tio cxar
la viro ne meditadis pasive pri iu eta malgxojo. Li sxajnis vidi
cxioabsorbigan fakton aux fantazion registritan sur la muro restinta
blankajxo por mi. Mi scivolis cxu temas pri iu profunda misfaro
aux malgxojo vivtenita per memorado kaj senpova bedauxro? cxu li
lamentas la mortintan mastron al kiu li restas lojala gxis la fino?
cxu forrabas duonon el la dolcxeco de tiu libereco nun lia, la scio
ke iu karulo de li ankoraux kusxas malgxoje en la infero el kiu li
mem eskapis? Mia koro varmigxis pri li kiam mi tiel meditadis. Mi
volis koni kaj konsoli lin kaj, reage al la impulso de la momento, mi
eniris kaj tusxis al li la sxultron.

Tujege la viro malaperis kaj aperis la sklavo. La libereco estis
tro nova beno por jam efektivigi siajn felicxajn sxangxojn. Dum li
salte starigxis, kun la mano cxe la tempio kaj dirante obeeme, "Jes,
S'jorino," forfugxis cxia romantikeco kolektigxinta cxirkaux li,
postlasante la plej malgxojan el cxiuj malgxojaj faktoj en vivanta
formo antaux mi. Ne nur la vireco sxajnis formorti el li sed ankaux
la belaspekto min unue alloginta, cxar, kiam li alturnigxis, mi vidis
la makabran vundon malfermintan al li vangon kaj frunton. Duone
resanigite, gxi ne plu estis pansbendita sed kuntenita per strioj de
tiu travidebla plastro kiun mi neniam vidas sen ektremi kaj sperti
en la menso rapidajn memorajxojn pri la scenoj al kiuj gxi rilatas.
Parto de lia nigra hararo estis fortondita kaj unu okulo preskaux
fermigxis. Doloro tiel distordis kaj la kruela sabrotrancxajxo tiel
difektis tiun parton de lia vizagxo ke, kiam mi gxin vidis, mi
spertis la senton ke belega medalo subite renversigxis, vidigante
al mi ege pli imponan ekzemplon pri homaj suferado kaj malbonfarto
ol la bronza malliberulo de Mikel-Angxelo. Subitege, pere de unu el
tiuj neklarigeblaj procedoj ofte lernigantaj al ni kiom malmulte ni
nin komprenas, mia celo sxangxigxis. Tial, kvankam unue mi eniris
dezirante konsoli, kiel amikino, mi nun nur ordonis, kiel mastrino.

"Bonvolu malfermi tiujn fenestrojn. Tiu viro bezonas pli da aero."

Li tuj obeis kaj, dum malrapide li suprensxovis la malbonvolan
klapon, la belaspekta profilo denove turnigxis gxis mi kaj denove
ekposedis min tiel forte mia origina sento ke senvole mi diris:

"Mi dankas vin."

Eble estis fantazio mia, sed sxajnis al mi ke la rigardon de
kunmiksitaj surprizo kaj riprocxo kiun li direktis al mi enestis
ankaux spuro de dankema plezuro. Sed li diris, en tiu tono de
senanima humileco kiun lernas tiel baldaux tiuj kompatinduloj:

"Mi ne 'stas blankulo, S'jorino. Kontrabandulo mi 'stas."

"Jes, tion mi scias. Sed kontrabandulo estas libera homo kaj vin mi
tutkore gratulas."

Tio placxis al li. Lia vizagxo ekbrilis, liaj sxultroj kvadratigxis.
Li levis la kapon kaj alvenigis al mi rektalinian rigardon, dum li
diris vigle:

"Dank' al vi, S'jorino. Cxu 'stas pluajxo por fari por vi?"

"D-ro Franko proponis ke vi helpu min pri tiu viro, cxar estas multaj
pacientoj kaj malmultaj flegistinoj aux helpantoj. Cxu vi jam havis
la febron?"

"Ne, S'jorino."

"Ili devintus antauxpensi pri tio kiam ili alportis lin cxi-tien. Ne
tauxgas ke vundoj kaj febroj kunestu. Mi entreprenos vin translokigi."

Li eligis subitan ridon. Se li estintus blankulo mi nomintus tion
malestima. Pro tio ke li estis plurajn nuancojn pli malhela ol mi,
eble mi devintus jugxi gxin nur impertinenta aux almenaux maldeca.

"Ne gravas, S'jorino. Mi preferas esti cxi-supre kun la febro ol
malsupre kun tiuj nigruloj. Kaj ne 'stas alia loko por mi."

Kompatindulo! Tio pravis. Nenia malsanuleja fako bonvolus lin akcepti
kaj lin enlitigi apud la plej mizeracxa blankhauxta paciento. Same
kiel la vesperto de la Ezopa fablo li apartenis al neniu el la du
rasoj. La fiereco de unu kaj la senhelpeco de la alia lin retenis
en soleca sxvebado en la krepusko alvenigita per granda peko por
superombri la tutan landon.

"Vi restu tial. Mi ege preferas vin ol mian pigran Jocxjon. Sed cxu
vi suficxe bonsanas kaj fortikas?"

"M' opinias povi tauxgi, S'jorino."

Li parolis kun speco de pasiva konsento, kvazaux gravus nur iomete se
li malkapablus kaj se li kapablus tio gxojigus preskaux neniun.

"Jes, ankaux mi samopinias. Kiel mi nomu vin?"

"Bocxjo, S'jorino."

Cxiu virino havas aparte sxatatan kapricon. Unu el miaj kapricoj
estas lernigi memrespekton al la viroj traktante ilin respekteme.
Tocxjo, Ricxjo kaj Hecxjo tauxgus inter viroj kiujn felicxigas tiaj
mallongigoj. Tamen alparoli tiumaniere virojn suficxe agxajn por
esti mia patro ne konvenis al miaj malnovtempaj konceptoj pri deco.
Tiu "Bocxjo" neniam tauxgus. Mi tiel facile nomintus la kapelanon
"Gucxjo" kiel nomi mian tragiaspektan kontrabandulon per vorto tiel
forte kunligita al kajtovosto.[2]

"Kio estas via alia nomo?" mi demandis. "Placxas al mi nomi miajn
helpantojn per iliaj familinomoj anstataux per iliaj baptonomoj."

"Mi havas n'nian ceteran, S'jorino. Ni havas la nomojn de niaj
mastroj. Alie ni sennomigxas. Mia mastro mortis kaj mi volas konservi
sur mi n'nion de li."

"Nu, mi nomu vin Roberto kaj petas ke vi plenigu cxi tiun krucxon por
mi, se vi bonvolas."

Li foriris. Tamen malgraux la tuta malsovagxa obeado kiun antauxe
lernigis al li jaroj da servitudo, mi sukcesis percepti ke ankoraux
ne venkigxis la fiera spirito kiun lia patro transmetis al li cxar la
rigardo kaj la gesto per kiuj li malagnoskis la mastran nomon estis
pli efika deklaro pri sendependeco ol povintus verki iu ajn oratoro
de la kvara de julio.[3]

Ni kunpasigis malkutiman semajnon. Roberto nur malofte eliris sian
cxambron escepte por plenumi miajn irtaskojn. Kaj mi malliberigxis
la tutan tagon, ofte la tutan nokton, apud la lito de la Sudulo. La
febro sin forbruligis rapide cxar enestis la feblan korpoframon de
tiu maljuna junulo versxajne malmulte da vitaleco por gxin nutri.
Laux la malkasxajxoj elirintajn liajn senkonsciajn lipojn, lia vivo
nombrigxis inter la plej malvirtaj. En pli ol unu fojo Roberto lin
silentigis auxtoritate kiam miaj pli mildaj klopodoj ne sukcesis
kaj blasfemaj fantaziajxoj aux fivortaj kantacxoj rugxigis miajn
vangojn kaj alvenigis sur la vizagxon de Roberto mienon de nauxzo.
La kapitano estis gxentlemano laux la gxenerala mondotakso sed
laux mia opinio la gxentlemano estis mia kontrabandulo. Mi estis
fanatikulino kaj tio klarigas tian gustodepravicion, mi esperas.
Mi neniam starigis demandojn al Roberto pri li mem, sentante ke ie
en li trovigxas punkto ankoraux tro dolora por toleri la plej etan
tusxadon. Pro liaj lingvajxo, maniero kaj inteligenteco tamen mi
inferencis ke lia hauxtkoloro akiris al li la kelkajn avantagxojn
atingeblajn por viglamensa, bone traktata sklavo. Silenta, serioza
kaj pensema tamen ege helpema estis mia kontrabandulo; felicxa pro la
libroj kiujn mi alportis al li, fidela pri la plenumo de la taskoj
pri kiuj mi lin respondecigis, dankema pro la amikeco kiun mi ne
povis ne senti kaj elmontri al li. Ofte mi deziregis demandi kiu celo
aliigis tiel videble lian aspekton per tiel cxiutage plipezigxanta
malgxojo. Sed mankis al mi kuragxo kaj neniu alia havis la tempon nek
la deziron spionumi pri la pasinteco de tiu specimeno de brancxo de
la kavalirecaj "U.F.V."-oj.[4]

En la sepa nokto D-ro Franko proponis ke estus bone ke iu cetera krom
la gxenerala gardisto de la fako restu kun la kapitano cxar povus
esti lia lasta. Kvankam mi jam pasigis tie la plej grandan parton de
la du antauxaj noktoj, kompreneble mi bonvole konsentis resti, cxar
tiuj scenoj enhavas strangan fascinadon kiu forgesigas lacigxon kaj
malkonstatigas timon gxis la forpaso de la krizo.

"Havigu al li akvon dum li kapablos trinki kaj se li falos en naturan
dormadon, tio povus lin savi. Mi revenos lin ekkontroli je noktomezo
kiam okazos versxajne kelkaj sxangxoj. Nenio krom dormado aux miraklo
lin travivigos nun. Bonan nokton!"

Foriris la kuracisto kaj, mangxante tutan manplenon da vinberoj,
mi malpliheligis la lampon, malsekigis la kapon de la kapitano
kaj sidigxis sur malmolan tabureton por komenci mian vacxon. La
kapitano kusxis kun lia varma marasma vizagxo turnita gxis mi,
plenigante la aeron je sia venena spirado, murmurante feble, kun
lipoj kaj lango tiel sekegaj ke la plej racian paroladon oni nur
malfacile povintus kompreni. Roberto kusxis etendigxinte sur sia
lito en la interna cxambro kies porto staris duonaperte por ke
fresxa trablovo venanta ekde lia malfermita fenestro forportu tra
la mia la febrohaladzojn. Mi nur malfacile vidis longan malhelan
figuron kaj pli helan vizagxoprofilon kaj, havante nenion por fari
en tiu momento, ekmeditadis pri tiu stranga kontrabandulo kiu,
versxajne, ege alttaksis sian liberecon, tamen sentis nenian urgxon
gxin gustumi. D-ro Franko jam proponis lin antauxensendi al pli
sekuraj logxejoj, tamen li respondis, "Ne, dankon, S'joro," tiam
foriris por enfali unu el tiuj nigraj humoroj siaj kiuj komencis
min perturbi cxar mi disponis nenian povon ilin malplipezigi.
Dum mi sidis auxskultante la horlogxojn de la nin cxirkauxantaj
pregxejospajroj, mi distrigxis planante la estontecon de Roberto
same kiel mi ofte planis la mian kaj jam disdonis al li malavaran
manplenon da atutoj per kiuj entrepreni cxi tiun vivoludon gxis
nun tiel kruele malbonfartintan por li kiam rauxka sufokita vocxo
alvokis:

"Lucino!"

Estis la kapitano kaj iu nova teruro sxajnis lin esti provizore
plifortiginta.

"Jes, jen estas Lucino," mi respondis, esperante lin trankviligi
postsekvante lian fantazion, cxar lian vizagxon malsekigis la
humidacxa akveco tiea kaj lian korpoframon skuadis la nervoza tremado
ofte antauxiranta la morton. Liaj malhelaj okuloj fikse celis min,
dilatigxante kun mistifikita rigardo de nekredemo kaj kolero, gxis li
ekparolis feroce:

"Tio estas mensogo! Sxi mortis. Kaj ankaux Bocxjo, damnu lin!"

Ekkonsciinte ke malsukcesas parolado, mi komencis kanti la trankvilan
melodion ofte antauxe mildigintan tian deliron, sed apenaux trapasis
miajn lipojn la linio,

"Vidu afablan paciencon rideti pri doloro," kiam li mankaptis mian
pojnon, flustrante kiel homo spertanta mortalan timon:

"Silentu! Antauxe sxi kantis tiumaniere al Bocxjo sed malkonsentis
kanti al mi. Mi jxuris vippeli la diablon el sxi kaj mi plenumis
la jxuron. Sed, eksciu, ke antaux ol trancxi al si la gorgxon sxi
promesis min hanti kaj tiun promeson sxi nun plenumas!"

Li fingreindikis ion malantaux mi kun aspekto de tiel pala malgxojo
ke senvole mi ekrigardis transsxultron kaj eksaltetis kvazaux vidinte
veran fantomon; cxar, elgvatantan la malhelon de tiu interna cxambro,
mi vidis ombran vizagxon cxirkauxtan de nigra hararo kaj perceptis
sube, cxe-gorgxe, iun skarlatajxon. Post minuto mi ekkonsciis ke
temis nur pri Roberto kiu antauxenklinigxis ekde la piedo de sia
lito, envolvite en griza armekovrilo kaj elmontrante super gxi parton
de sia rugxa cxemizo, dum lia longa hararo elstaris dormtauxgite.
Sed kia stranga mieno sursidis lian vizagxon! La sendifekta flanko
alfrontis min, fiksite kaj senmove same kiel kiam mi unuan fojon
gxin observis--malpli absorbite nun, tamen pli intensa. Liaj okuloj
briletis, liaj lipoj disapartigxis kiel tiuj de homo auxskultanta per
cxiu senso. Lia tuta aspekto pensigis min pri cxashundo al kiu la
vento alportis la odoron de ne antauxe atendita predo.

"Cxu vi konas lin, Roberto? Cxu li parolas pri vi?"

"Mia Cx'elo, ne, S'jorino. Cxiuj ili posedas duondekduon da Bocxjoj.
Mi nur vekigxis cxar mi auxdis mian nomon. Temas nur pri tio."

Li parolis tre nature kaj rekusxigxis dum mi revenis al mia zorgato,
supozante tiun paroksismon lia lasta. Sed post cetera horo mi
rimarkis esperigan sxangxon. La tremo moderigxis, la malvarma
sxvito malaperis, lia spirado estis pli konstanta, kaj Dormado,
la sanigisto, malsuprenvenis por savi lin aux lin forkonduki
delikatmove. D-ro Franko alvenis kontroli lian kondicxon je
noktomezo, petis ke mi tenu la cxambron malvarma kaj trankvila
kaj ne forgesu devigi la kapitanon trinki specialan medikamenton
tuj post lia vekigxo. Ege senzorgigite, mi kusxigis la kapon
sur la brakojn, malkomforte interfalditajn sur la tableto, kaj
jugxis min preta plenumi unu el tiuj heroajxoj kiujn scipovigas
longa ekzercado--"unuokulan dormadon"--kiel ni kutimas diri:
duondormetadon dum kiu dormas cxiuj sensoj krom la auxdo. La plej
minimuma murmuro aux movo gxin interrompos kaj revigligos onian
intelekton, multe pliakrigitan pro la mallonga permeso "ekstari
en ripozo". En la koncerna nokto la eksperimento malsukcesis cxar
antauxaj gvatdevoj, izoligxo kaj multaj maltrankviligajxoj faris
siestojn dangxeraj entreprenoj. Ekvekigxinte duondekduon da fojoj en
unu horo kaj trovinte cxion en trankvila stato, mi faligis surbraken
mian pezan kapon kaj, promesante somnole al mi revekigxi post dek
kvin minutoj, profunde ekdormis.

La batsono de malaltvocxa horlogxo vekis min eksalte. "Estas la unua
horo," pensis mi. Tamen mi ege konsternigxis auxdinte du pluajn
batsonojn, kaj kun rimorsa hasto ekstarigxis por ekscii cxu mia
longa forgesado okazigis iun difektajxon. Forta mano kontrauxpremis
min sur mian segxon kaj retenis min tie. Estis Roberto. En la
instanto kiam mia rigardo renkontis la lian mia koro komencis bategi
kaj tute lauxlonge de miaj nervoj piketadis tiu elektra flagrado
antaux-anoncanta nevideblan dangxeron. Li estis ege pala; lia busxo,
kruela; ambaux okuloj plenis je sombra fajro, cxar ecx la vundita
okulo estis malfermita nun, des pli sinistra pro la profunda cikatro
sin atentiganta supre kaj sube de gxi. Sed lia tusxo estis stabila,
lia vocxo mallauxta, dum li diris:

"Sidu trankvile, S'jorino. Mi n' celas difekti nek timigi vin, s'
eblas al mi, sed vi vekigxis tro frue."

"Delasu min, Roberto. La kapitano movigxetas. Mi devas dozi
medikamenton al li."

"Ne, S'jorino. Vi n' movigxu 'nunuran colon. Rigardu!"

Retenante min per unu mano, per la alia li levis la glason en kiu mi
antauxe lasis la medikamenton. Gxi estis malplena.

"Cxu li jam trinkis gxin?" mi demandis, pli kaj pli mistifikite.

"Mi gxin forjxetis tra l' fenestro, S'jorino. Li devos sin s'nigi je
gxi."

"Sed kial, Roberto? Kial vi faris tion?"

"Cxar ke mi malamegas lin."

Ne eblis pridubi la veron de tio. Lia tuta vizagxo elmontris tion
dum li parolis tra fiksitaj dentoj kaj lancxis fajran rigardon en la
direkto al la senkonscia kapitano. Mi sukcesis nur reteni la spiradon
kaj senmiene lin fiksrigardi, priscivolante kiun frenezan faron li
plenumos venontmomente. Mi supozas ke mi ektremis kaj paligxis, kiel
virinoj stulte kutimas fari kiam subita dangxero ilin alfrontas, cxar
Roberto liberigis mian brakon, sidigxis sur la randon de la lito min
antauxstaranta kaj diris kun misauxgura kvieteco kiu malvarmigis min
dum mi vidis kaj auxdis gxin:

"Vi n' ektimu, S'jorino. Ne klopodu forkuri cxar ke l' pordo 'stas
sxlosita kaj la sxlosilo 'stas en mia posxo. N' ekkriu, cxar ke
necesus al vi kriadi longan tempon, kun mia mano sur via busxo,
antaux ol k' oni auxdus vin. Restu senmove kaj mi diru al vi kion mi
'stas faronta."

"Sinjoro Jesuo helpu nin! Febro lin atingis en subita perforta
maniero, kaj lia kapo sencerbumigxas. Mi devas indulgi lin gxis kiam
alvenos iu." Celante plenumi tiun rapidan decidon mi penadis diri,
tute trankvile:

"Mi restos senmove kaj auxskultos vin. Sed bonvolu malfermi la
fenestron. Kial vi gxin fermis?"

"Mi b'dauxras ne povi fari tion, S'jorino. Se m' farus tion, vi
trasaltus gxin aux ekkriegus kaj m' ankoraux ne pretas. Mi fermis
gxin por vin dormigi. Varmo vin dormigus pli rapide ol iu ajn cetera
rimedo mia."

La kapitano movigxetis kaj murmuris malforte, "Akvon!" Instinkte mi
starigxis por havigi iom al li sed la peza mano redescendis sur mian
sxultron kaj en la sama rezoluta tono Roberto diris:

"L' akvo foriris kun la medikamento. Lasu lin alvokadi."

"Bonvolu permesi ke mi iru al li. Li mortos se oni malkonsentas
prizorgi lin."

"Li mortu! Kaj vi n' enmiksigxu en l' aferon, S'jorino, mi petas!"

Malgraux lia mallauxta tono kaj respektema maniero, mi vidis murdon
en lia rigardo kaj malfortigxis pro timo. Tamen la timo instigis
min kaj, apenaux konsciante pri mia gesto, mi kaptis la manojn min
malliberigintajn kaj ekkriis:

"Ne, ne! Vi lin ne mortigu! Malnoble estas difekti senhelpulon. Kial
vi malamas lin? Li ne estas via mastro."

"Li estas mia frato."

Mi sentis tiun respondon de kapo al piedo, jam ekkompreninte kun
svaga sed senerara antauxscio la baldaux anoncotan informajxon.
Restis al mi ununura petego kaj gxin mi faris.

"Roberto, diru al mi la signifon de cxio tio. Ne estigu krimon kaj
duonrespondecigu min pri gxi. Estas pli bona rimedo por gxustigi
malgxuston ol perforto. Mi helpu vin malkovri gxin."

Mia vocxo tremetis dum mi parolis kaj mi auxdis la timigitan
batetadon de mia koro. Ankaux li auxdis gxin kaj se iam fareto mia
gajnis karecon aux respekton de li, lia memorado pri gxi helpis min
tiam. Li malsuprenrigardis, sxajnis starigi demandon al si. Mi ne
scias kio gxi estis, sed la respondo min favoris cxar kiam la rigardo
denove levigxis liaj okuloj estis mornaj sed ne senesperaj.

"Mi jes ja rakontos l' aferon al vi, S'jorino. Sed komprenu, tio ne
sxangxos la situacion. La 'nabo 'partenas al mi. Mi lasos al Nia
S'joro la sxancon forpreni lin unue. Se Li malkonsentos, konsentos
mi."

"Ho, ne! Memoru ke li estas via frato."

Malsagxa eldirajxo. Tion mi konsciis jam dum gxi trairis miajn lipojn
cxar nigra malrideto kunamasigxis sur la vizagxo de Roberto kaj
liaj fortaj manoj fermigxis en fiaspekta speco de retengesto. Sed
li ne tusxis la kompatindan animulon anhelantan tie malantaux li,
kontentigxante, sxajne, lasi cxesigi la vivon al tiu la malrapidan
sufokadon de la senaera cxambro.

"Ne povas okazi k' mi forgesu tion, S'jorino, kiam mi pensas nur pri
tio dum la tuta s'majno. Mi rekonis lin kiam ili lin enportis kaj jam
multe antaux nun 'stus farinta tion krom ke mi deziris demandi kie
'stas Lucino. Li scias. Li jam diris tion hodiauxvespere. Kaj nun
necesas k' li finvivu."

"Kiu estas Lucino?" mi demandis rapide, celante teni lian menson sur
iu ajn malmurda pensadvojo.

Kun unu el la rapidaj sxangxoj komune ekzistantaj en miksita
temperamento kiel lia, responde al mia demando la profundaj okuloj
de Roberto plenigxis, la fikstenitaj manoj sternigxis antaux lia
vizagxo, kaj mi auxdis nur la hezitantajn vortojn:

"Mia edzino. Li forprenis sxin."

En tiu momento cxiu timemo glutigxis en brulanta indigno pri la
misfaro kaj nepra kompatotajdo por la senesperulo tiel tentata
ekvengxi ofendon por kiu nur tio cxi sxajnis la sola kompenso. Ne plu
estis sklavo aux kontrabandulo, nenia guto da nigra sango difektis
lin alfronte al mia taksado. Anstatauxe senlima kompato en mi sopiris
lin savi, helpi, konsoli. Vortoj sxajnis tiel senpovaj ke neniajn mi
proponis. Mi nur metis la manon sur lian suferantan kapon, vunditan,
senhejman, subenklinigxintan pro malgxojo kiun mi ne scipovis kuraci
kaj delikattusxe glatigis la dum longe neglektitan hararon, samtempe
scivolante kompate kie estas la edzino devinta ami tiel bone tiun
bonkoran viron.

La kapitano gxemis denove kaj flustre diris "Aeron!" sed mi ne
ekmovigxis. Dio min pardonu! En tiu momento mi malamis lin kiel
povas malami nur virino pripensanta misfaron okazigitan kontraux
fratinvirino. Roberto suprenrigardis. Liaj okuloj denove sekis. Lia
busxo aspektis sengxoje. Mi vidis tion, diris: "Rakontu al mi pli
longe." Kaj li rakontis, cxar kompato estas donaco kiun povas havigi
la plej malricxaj, kiun povas antauxenklinigxi por ricevi la plej
fieraj.

"Vi komprenu, S'jorino, lia patro--mi rajtus diri nia patro se mi
n' hontus pr' ili ambaux--lia patro mortis antaux du jaroj kaj
postlasis nin cxiujn al S'joro Nedo--tie li nun kusxas, tiam li
'stis dekokjara. Cxiam li m'lamis min, mi tiom 'spektas kiel Olda
Mast'o. Li ne. Li havas nur la helajn hauxton kaj hararon de li.
Olda Mast'o 'stis bonvola por ni cxiuj, precipe por mi, kaj acxetis
Lucinon de cxe l' najbara grandbieno tie for en Sud-Karolino kiam
l' eksciis ke sxi placxas al mi. M' edzigxis kun sxi kiel eble plej
bone. Ne 'stis multe sed ni fidelis unu pri l' alia gxis kiam S'joro
Nedo hejmenrevenis post unu jaro kaj 'nferigis la vivon de ni ambaux.
Li forsendis mian maljunan patrinon al G'orgio por k' sxi eluzigxu
tie en lia rizmarcxo. Li trovis min kun mia bela Lucino kaj kvankam
ke S'jorino la Juna ploris kaj k' mi petegis lin surgenue kaj k'
Lucino forkuris, li malbo'volis kompati nin. Li rev'nigis sxin
kaj--sxin prenis."

"Ho, kion vi faris?" mi kriegis, varma pro senhelpaj doloro kaj
pasio.

Kiel la ofendegita koro de la viro suprenvenigis fajran sangon en
lian vizagxon kaj profundigis la tonojn de lia impeta vocxo dum li
etendis brakon trans la liton, dirante kun ege signifoplena gesto:

"Mi duonmortigis lin tiam kaj cxi-nokte mi finplenumos la taskon."

"Jes, jes, sed dauxrigu nun. Kio okazis poste?"

Li direktis al mi rigardon komprenigantan ke nenia blankhauxtulo
povintus senti pli profundan malhonoron memorante kaj konfesante
tiujn lastajn farojn de frata opresado.

"Ili vipbatis min gxis kiam ke mi n' plu povis min ekstarigi. Tiam
ili forvendis min pli foren en la Sudo. Je nia komenca renkontigxo vi
s'pozis min blankulo. Rigardu cxi-tien!"

Kun subita tordigxo li apartigis sian cxemizon sxirgeste de kolo al
talio kaj vidigis al mi sur siaj fortaj brunaj sxultroj profunde
plugitajn sulkojn, vundojn kiuj, kvankam resanigitajn, estis por mi
la plej teruraj de tiu domo. Mi ne kapablis paroli al li kaj, kun la
kompatinda digno kiun granda malgxojo disponigas al la plej humila
suferanto li finrakontis sian mallongan tragedion, dirante nur:

"Tio 'stas cxio, S'jorino. Ekde tiam mi n'niam revidis sxin nek
n'niam revidos sxin en la nuna mondo. Eble ecx n' en la venonta."

"Sed, Roberto, kial vi supozas ke sxi estas morta? La kapitano
deliradis kiam li parolis tiel. Eble li kontrauxdiros sian
malfelicxan dirajxon kiam lia menso resanigxos. Ne senesperigxu.
Ankoraux ne rezignu."

"Ne, S'jorino, mi s'pozas ke li pravas. Sxi 'stis tro fiera por
toleri tion dum multe da tempo. Sin mortigi 'stas ago konformanta
al sxia k'raktero. Mi diris al sxi k' sxi tiel agu se ne 'stus alia
rimedo kaj cxiam Lucino obeis al mi, jes ja. Mia kompatinda knabino!
Ho, ne 'stis gxusta! Ne, nome de Dio, gxusta ne 'stis!"

Dum la memorajxo pri tiu malgxoja maljusto, tiu duobla funebrigo
brulis en lia vundita koro, starigxis eksalte la diablo kauxranta en
la sango de cxiu forta homo. Li metis la manon sur la fratan gorgxon
kaj, rigardante la blankan vizagxon antaux si, murmuris mallauxte
interdente:

"Mi lasas lin forpasi tro facile. Li spertas n'nian suf'radon en cxio
tio. Ni ne 'stas ankoraux egalaj. Mi volas k' li rekonu min. Mast'o
Nedo, jen estas Bocxjo. Kie 'stas Lucino?"

Tra la lipoj de la kapitano eliris longa mallauxta suspiro. Nur eta
palpebrumado indikis ke li ankoraux vivas. Stranga silento plenigis
la cxambron dum la pli agxa frato tenis la vivon de la pli juna frato
pendanta en la mano, hezitante inter malhela espero kaj mortiga
abomeno. En la sxtormo da pensadoj kiuj trairis mian cerbon nur unu
el ili estis suficxe klara por instigi agadon. Mi devas malebligi
murdon se mi povas. Sed kiel? Kion mi povas fari sole, enfermite kun
mortanto kaj frenezulo? Cxar cxiu menso konsentinta neprege al iu ajn
maljusta impulso estas freneza dum la impulso gxin regas. Fortikon mi
ne havis, nek multan kuragxon, nek tempon nek ruzon kiel taktikon,
kaj nur la hazardo povus havigi helpon al mi antaux ol la horo tro
malfruus. Sed almenaux unu armilon mi disponis--langon--ofte la
plej bonan defendilon por virino. Kaj kompato, pli forta ol timo,
naskigis en mi la potencon gxin uzi. Kion mi diris nur la Cxielo
scias--sed certe la Cxielo min helpis. Vortoj brulis sur miaj lipoj,
larmoj elfluis miajn okulojn, kaj iu bonfara angxelo instigis min uzi
la ununuran nomon kapablan haltigi la manon de mia auxskultanto kaj
mildigi lian koron. Cxar en tiu momento mi kredis plenanime ke Lucino
dauxre vivas kaj tiu honesta fido estigis en li samspecan kredon.

Li auxskultis kun la minaca mieno de homo cxe kiu provizore regas
bruta instinkto--mieno kiu malnobligas la vizagxon de ecx la
plej grava altrangulo. Li estis simpla viro--malricxa, seneduka,
elpelita, ofendita viro. La vivo disponigis al li malmultajn gxojojn.
La mondo proponis al li neniajn honorojn, nenian sukceson, nenian
hejmon, nenian amon. Kiun estontecon tiu krimo povus difekti? Kaj
kial li sinsenigu je tiu dolcxa, kvankam akra, mordajxo nomigxanta
vengxo? Kiom da blankuloj, gxuante la liberecon, kulturon kaj
Kristanismon de la tuta Nov-Anglio, ne spertintus la samajn sentojn
kiujn li spertis tiam? Cxu mi devintus lin riprocxi pri homa angoro,
pri homa sauxdado al kompenso, ununurajxoj nun restantaj al li el la
ruinajxoj de liaj malmultaj malmultvaloraj esperoj? Kiu lernigis al
li ke memregado, sinofero estas kvalitoj farontaj homojn mondomastroj
kaj ilin pliproksimigontaj al Cxielo? Cxu mi devintus prediki la
belecon de pardonemo, la devon de pia submetigxo? Li havis nenian
religion, estis nenia sanktuleca "Onklo Tocxjo" kaj la nigra ombro
de sklaveco sxajnis malheligi al li la tutan mondon kaj elbari Dion.
Cxu mi devintus lin averti pri punoj kaj jugxoj kaj juraj potencoj?
Kion li sciis pri justeco aux la kompato devanta mildigi tiun
severan virton kiam cxiun legxon, homan kaj dian, oni rompis sur
lia fajrejosxtono? Cxu mi devintus lin emocii per alvokoj al fila
devo aux frata amo? Kiajn respondojn liaj alvokoj estigis? Kiujn
memorajxojn povantajn ilin nun favori patro aux frato antauxe staplis
en lia koro? Ne. Cxiuj tiuj influoj, tiuj kunrilatoj montrigxintus
ege pli ol senutilaj se mi estintus suficxe trankvila por klopodi
ilin apliki. Trankvila mi ne estis. Tamen instinkto, pli subtila ol
rezonado, sciigis al mi la solan sekuran rimedon per kiu konduki tiun
cxagrenitan animon el la labirinto en kiu gxi palpiradis kaj preskaux
terenfalis. Kiam mi pauxzis, senspire, Roberto turnigxis al mi,
demandante, kvazaux homaj certigoj povus plifortigi lian fidon je Dia
Cxiopovo:

"Cxu vi 'pinias ke, se mi lasas Mast'on Nedon dauxre vivi, S'joro
Jesuo rev'nigos al mi mian Lucinon?"

"Tiel certe kiel Nia Sinjoro ekzistas, vi rerenkontos sxin tie-cxi
aux en tiu bela post-tie-cxi kie estas nek Negro nek Blankulo, nek
mastro nek sklavo."

Li forigis la manon de sur la gorgxo de sia frato, levis la rigardon
ekde mia vizagxo gxis la pretera vintra cxielo, kvazaux sercxante
tiun benitan landon, pli felicxan ecx ol la felicxa Nordo. Ho
ve! estis la plej malhela horo antaux la tagigxo! Supre estis
nenia stelo, malsupre nenia lumo krom la pala brileto de la lampo
elmontranta la fraton lin sengxojigintan. Kiel blindulo kredanta
ke suno ekzistas sed ne povanta gxin vidi, li sxancelis la kapon,
faligis la brakojn nervoze sur la genuojn kaj sidis tie sensone,
starigante la demandon jam starigitan en horoj malpli malhelaj ol
la nuna far multaj animhavuloj kies fido estas pli solide fiksita
ol lia. "Kie estas Dio?" Mi konsciis ke la tajdo inversigxis kaj
vigle penadis malhelpi tiun senrudran savboaton engliti denove la
kirloakvon en kiu gxi preskaux perdigxis.

"Mi auxskultis vin, Roberto. Auxskultu min nun kaj auxdu tion kion
mi diras, cxar mia koro plenas je kompato al vi, plenas je espero
por via estonteco kaj je deziro helpi vin nun. Mi deziras ke vi
foriru disde cxi tie, disde la tento de cxi tiu loko kaj la malgxojaj
pensadoj kiuj gxin hantas. Vi jam venkis vin unuan fojon kaj pro tio
mi vin estimegas cxar ju pli malfacila la batalo, des pli glora la
venko. Sed pli sekure estos estigi distancon inter vi kaj cxi tiu
viro. Mi skribos leterojn al vi, havigos monon al vi, alvenigos vin
al bona kara Masacxuseco por komenci novan vivon tie kiel libera
homo--jes, kaj felicxa homo. Cxar kiam la kapitano resanigxos, mi
ekscios de li kie estas Lucino kaj movos cxielon kaj teron por sxin
trovi kaj sxin revenegi al vi. Cxu vi bonvolas konsenti pri tio,
Roberto?"

Malrapide, ege malrapide estigxis la respondo, cxar la celo de unu
semajno, eble de unu tuta jaro, ne facile flankenlasigxis en unu
horo.

"Jes, S'jorino, mi bo'volas."

"Bonege! Nun vi estas la viro kiu mi supozis vin esti kaj mi
laboros nome de vi kun mia tuta koro. Vi bezonas dormadon, mia kara
kompatindulo. Foriru, kaj penadu forgesi. La kapitano vivas kaj vi
ankoraux evitas pekegi. Ne, ne rigardu tien. Lin prizorgos mi. Venu,
Roberto, nome de Lucino."

Ni danku Cxielon pro la senmorteco de la amo! cxar kiam cxiuj aliaj
rimedoj de savo malsukcesis, ero de cxi tiu vivesenca fajro moligis
la feran volon de la viro gxis kie virina mano povus gxin fleksi.
Li permesis ke mi forprenu de li la sxlosilon, ke mi lin forkonduku
mildageste gxis la soleco kiu estis nun la plej saniga balsamo kiun
mi povus donaci al li. Kiam li atingis sian cxambreton, li falis sur
sian liton kaj restis tie kvazaux lacigite per la plej malfacila
konflikto de sia vivo. Mi riglis lian pordon, malsxlosis la mian,
suprensxovis la fenestron, ekvilibrigis min per enspiro da aero,
tiam hastis al D-ro Franko. Li revenis kun mi kaj gxis nova tagigxo
ni kunlaboris savante la vivon de unu frato kaj pensante serioze pri
kiel plej bone certigi la liberecon de la alia. Kiam la suno levigxis
tiel gxoje kvazaux gxi brilus nur por felicxaj hejmoj, la kuracisto
iris cxe Roberto. Dum unu horo mi auxdis la murmuradon de iliaj
vocxoj. Unu fojon mi subauxdis la sonon de pezaj ploregoj, tiam,
dum intervalo, pian silenton, kvazaux en la sensoneco tiu bonfara
viro prizorgis ne nur korpon sed ankaux animon. Kiam li foriris, li
forkondukis Roberto kun si, pauxzante por sciigi al mi sian intencon
lin survojigi kiel eble plej baldaux sed ne antaux ol ni denove
renkontigxos.

Ili ne plu vidigxis dum la tuta tago. Alia kirurgo alvenis prizorgi
la kapitanon, alia helpanto alvenis plenigi la malplenan dejxorejon.
Mi klopodis ripozi sed ne sukcesis cxar pensadoj pri la kompatinda
Lucino sxancelis mian koron kaj baldaux mi staris denove cxepostene,
esperante kun anksieco ke mian kontrabandulon oni ne jam tro haste
forsxtelis. Jxus kiam la nokto sin anoncis auxdigxis frapetsono kaj,
malferminte la pordon, mi ekvidis Roberton, lauxvorte "vestitan kaj
en gxusta mensostato". La kuracisto jam anstatauxis la cxifonan
kompleton per netaj vestajxoj kaj postrestis de tiu sxtorma nokto
nenia indico krom pli profundaj faltoj sur la frunto kaj la obeema
mieno de rimorsosenta infano. Li ne transpasxis la sojlon, ne
prezentis al mi la manon, nur formetis la kaskedon, dirante, kun
perfida hezito en la vocxo:

"Dio benu vin, S'jorino. Mi 'stas forironta."

Mi etendis la manojn, retenis sekure liajn manojn.

"Gxis la revido, Roberto! Restu kuragxkora kaj kiam mi hejmenrevenos
al Masacxuseco, ni renkontigxos en pli gxoja loko ol cxi tiu. Cxu vi
tute pretas, cxu vi bone komfortas por via vojagxo?"

"Jes, S'jorino, jes. S'joro Doktoro cxion arangxis. Mi 'stas
forironta kun amiko lia. Miaj dokumentoj 'stas en bonordo kaj mi
'stas kiel eble plej f'licxa gxis kiam mi trovos..."

Li pauxzis, tiam dauxre parolis, enrigardetante la cxambron:

"Mi f'licxas pro ke mi n' faris tion kaj mi dankas vin, S'jorino, pro
ke vi malhelpis min. Mi dankas plenkore. Mi b'dauxras devi konfesi
tamen ke mi n' cxesas lin malamegi."

Kompreneble li malamegis lin. Malamegis lin ankaux mi. Cxar tiuj
eraremaj koroj niaj ne kapablas perfektigxi en ununokta tempodauxro.
Ili bezonas prujnon kaj fajron, venton kaj pluvon, por maturigxi
kaj sin pretigi por la granda rikoltohejmo. Dezirante deturni lian
pensadon, mi metis etan monsumon en lian manon kaj, rememorante la
magion de iu speciala libreto, mi transdonis al li mian ekzempleron
de gxi, sur kies malhela kovrajxo brilis blanklume la Virga Patrino
kaj la Infano, de kies vivo la libreto enhavis la grandan historion.
Roberto enigis la monon en sian posxon kun dankema murmurado, la
libreton en sian bruston, kun longa rigardo kaj tremanta eldirado:

"_Mian_ bebon mi n'niam vidis, S'jorino."

Mia spirito kolapsis tiam. Kaj kvankam miaj okuloj estis tro malsekaj
por vidi, mi sentis liptusxadon kontraux miajn manojn, auxdis la
sonadon de forirantaj piedoj, konsciis ke mia kontrabandulo jam
foriris.

Kiam oni sentas fortegan malamon, ju malpli oni priparolas la temon,
des pli bone estas. Tial mi registru nur tion ke la kapitano travivis
kaj post iom da tempo intersxangxigxis kaj ke kiu ajn estis la
koncerna intersxangxito, mi certas ke la Registaro akiris la plej
bonan marcxandajxon. Sed longe antaux ol tio okazis mi jam plenumis
mian promeson al Roberto, cxar tujege kiam mia malsanulo reakiris
suficxan memorpovon por ke mi fidu lian respondon, mi demandis sen
cxirkauxparolado:

"Kapitano Fajrfakso, kie estas Lucino?"

Kaj tro malforta por esti kolera, surprizita aux malsincera, li tuj
respondis:

"Mortinta, Frauxlino Dano."

"Kaj sxi sin mortigis kiam vi vendis Bocxjon, cxu?"

"Kiel diablonome vi eksciis tion?" li demandis kun mieno duonrimorsa,
duonmira. Sed mi kontentigxis kaj diris nenion pluan.

Kompreneble, mi sendis la novajxon al Roberto, atendanta tie for en
soleca hejmo--atendanta, laboranta, sopiranta al sia Lucino. La
alsendo preskaux rompis mian koron. Sed malforte estus prokrasti,
malice estus trompi. Tial mi sendis la pezan novajxon kaj baldaux
revenis la respondo: nur tri linioj. Sed mi jugxis ke la viro jam
perdis la subtenpovon de sia vivo.

"M'opiniis ke mi n' plu vidos sxin. Mi gxojas ekscii ke sxi n' plu
spertas gxenon. Mi dankas vin, S'jorino. Kaj se ili permesos tion, mi
batalos por vi gxis ke mi mortos, kio baldaux okazu, m' esperu."

Ses monatojn poste lia espero realigxis kaj li plenumis sian
promeson.

Cxiuj konas la historion de la atako sur Fuorto-Vagneron. Sed ni ne
ankoraux lacigxu rememorante kiel nia Kvindek-Kvara, forkonsumite
pro tri sendormaj noktoj, senmangxa tago kaj marsxado sub julia
suno, sturmis la fuorton kiam la cxielo jam noktigxis, alfrontante
multforman morton, sekvante siajn kuragxajn cxefojn tra fajra pluvumo
da kugloj kaj obusoj, luktante heroe por "Dio kaj Provincestro
Andreo"--kiel la regimento enirinta la batalon sepcenthome gxin
eliris perdinte preskaux duonon da tiuj, kaptitaj, mortigitaj aux
vunditaj, postlasinte sian junan komandanton enterigotan, same kiel
en antauxaj epokoj, cxirkauxatan de sia korpogardistaro, lojala gxis
la morto. Certe, la insulto farigxas honoro kaj la largxa tombo
bezonas nenian monumenton krom la heroeco gxin konsekranta antaux
nia rigardo. Certe, la koroj lin amintaj la plej forte vidas tra
siaj larmoj la sxajne malfelicxan perdon aliigxintan en respektindan
venkon. Kaj certege, aljugxigxis la beno de Dio kiam lia lojala animo
respondis al la Morto-alvoko: "Sinjoro, jen mi estas, kune kun la
fratoj kiujn vi havigis al mi."

La estonteco devos komprenigi kiom bone tiu batalo efektivigxis;
cxar kvankam Fuorto-Vagnero tiam nin defiis, publika antauxjugxo nun
moderigxas. Tial tra la kanonfumo de tiu nigra nokto la vireco de
la kolora raso brilas antaux multaj okuloj malvolintaj vidi, sonas
en multaj oreloj malvolintaj auxdi, venkas multajn korojn antauxe
malvolintaj kredi.

Kiam alvenis la novajxo ke ni estas bezonataj, neniu estis pli
felicxa ol mi pro la devo cxesi instrui kontrabandulojn, la nova
laboro kiun mi entreprenintis, kaj foriri flegadi "niajn knabojn",
kiel mia malhelhauxta grego tiel fiere nomumis la vunditojn de
la Kvindek-Kvara. Sentante pli da kontentigxo, dum mi surmetis
mian grandan antauxtukon kaj suprenfaldis miajn manumojn, ol se mi
vestigxus por la matena ellitigxo de la Prezidento, mi komencis
dejxori cxe Malsanulejo Numero Dek cxe Boforto. La sceno estis ege
konata, tamen stranga, cxar nur malhelaj vizagxoj suprenrigardis min
ekde siaj litacxoj sternitaj tiel dense laux la planko kaj mankis
al mi la akra akcxento de miaj Norduloj en la pli senhastaj, pli
dolcxatonaj vocxoj gxoje intervokantaj unu la alian aux respondantaj
al miaj demandoj per solida: "Ni rezignos n'niam, S'jorino, gxis kiam
mortos la lasta Sudulo," aux "Se nia gento 'stas libera, ni povas
toleri l' devon morti."

Pasante de lito al lito, strebante plenumi per unu manparo la laboron
de almenaux tri, iompostiome, lavante, mangxigante, vindante laux la
longa vico da zibelkoloraj herooj, kiam mi atingis la lastan soldaton
mi rekonis en li mian kontrabandulon. Li aspektis tiel maljune, tiel
eluzite, tiel morte debile kaj pale, mi neniam lin rekonintus sen
ekvidi la profundan cikatron sur lia vango. Tiu flanko kusxis supre
kaj tuj altiris mian rigardon. Tamen ecx tiam mi dubis, tiel acxe li
sxangxigxintis, gxis kiam mia rigardo atingis la identigilon super
lia kapo kaj legis la nomon: "Roberto Dano". Tio kaj trankviligis kaj
afekciis min cxar, memorante ke antauxe li havis nenian nomon, mi
konsciis ke li prenis la mian. Mi deziregis ke li parolu al mi, ke li
rakontu al mi kiel li fartis ekde eliri mian vidkampon kaj permesu
ke mi alportu al li kelkajn etajn servojn intersxangxe de la multaj
servoj kiujn li jam alportis al mi. Sed lauxsxajne li dormis. Dum
mi staris respertante denove tiun strangan nokton, viglamensa knabo
kusxanta sur apuda lito kaj mildageste svinganta malnovan ventumilon
super la du litoj min rigardis kaj diris:

"Sxajnas ke vi konas lin, cxu ne, S'jorino?"

"Vi pravas. Cxu konas lin vi?"

"Tiel bone kiel eblis al iu, S'jorino."

"Kial vi diras 'eblis', kvazaux li jam mortis kaj forpasis?"

"Mi s'pozas cxar mi scias ke necesos al li forpasi. Li havas seriozan
vundon en la brusto kaj sangas i'terne, laux l' kuracisto. Li n'
suferas n'niel, nur pli kaj pli malplifortigxas cxiun momenton. Mi
jam vent'lumas lin de longa tempo kaj l' iomete parolis. Sed nun
li n' plu rekonas min. Tial mi s'pozas ke li 'stas jam preskaux
finforirinta."

Vidigxis en la vizagxo de la knabo tiom da malgxojo kaj kareco ke mi
memoris ion kaj demandis kun duobligita interesigxo:

"Cxu estas vi kiu lin forigis de sur la batalkampo? Oni raportis
al mi pri knabo kiu preskaux perdigis la vivon savante tiun de sia
kamarado."

Mi kuragxas supozi ke la junulo rugxigxis, same kiel farintus iu
ajn modestulo. Mi ne povis vidi tion sed mi auxdis lian kontentan
ridklukon dum li svingis sian rigardon for de sia frakasita brako
gxis la pala kontrauxflanka figuro.

"Laux Cx'elo, S'jorino, tio 'stas n'nio. Ni 'naboj cxiam nin apogas
unu l' alian. Kaj mi n' konsentis postlasi lin por ke dauxre torturu
lin tiuj damnotaj Suduloj. Li jam 'stis sklavo kvankam li havas
duoble malpli la aspekton ol mi, kaj mi naskigxis en Bostono."

La parolinto pravis cxar li estis tiel nigra kiel la pika aso. Pro
tio ke li estis tiel fortika specimeno, eble pli gxuste estus lin
kompari al la pika fanto. Sed la malhelhauxta civitano rigardis la
blankhauxtan sklavon kun la kompatinda sed mistifikita mieno kiun jam
tiel ofte mi vidis sur la vizagxoj de niaj plej sagxaj homoj kiam
ajn anoncigxis tiu implikita sklavecotemo, postulante ke oni gxin
tratrancxu aux pacience gxin malimpliku.

"Diru al mi kion vi scias pri tiu viro. Cxar ecx se li maldormus, li
estas tro debila por paroli."

"Mi n'niam vidis lin gxis m' aligxis al l' regimento kaj lauxsxajne
n'niu iam sukcesis eligi de li multe d' informajxoj. Li 'stis speco
de busxfermulo kaj sxajnis interesigxi pri n'nio krom ataki la
Sudulojn. Iuj diras k' li sin rekrutigis antaux ni cxiuj. Mi scias k'
li cxagrenigxis gxis nia survojigxo kaj kiam ni atakis malnovacxan
Vagneron li batalis diablovigle."

"Cxu vi estis kun li kiam li vundigxis? Kiel la afero okazis?"

"Jes, S'jorino. L' afero havas ion strangan. Cxar sxajnis k' li konas
la ulon kiu lin mortigis kaj k' l' ulo konas lin. Mi n' kuragxas
pridemandi, sed mi su'pektas k' iaman pasintan tempon unu mastris l'
alian. Cxar kiam ili alkrocxigxis kune, l' ulo ekkriis: "Bocxjo!" Kaj
Dano respondis ekkrie: "Mast'o Nedo!" Tiam ili kune ekluktis."

Mi sidigxis subite cxar la malnovaj kolero kaj kompato interbatalis
en mia koro kaj samtempe mi deziregis kaj timegis auxdi la sekvontan
raporton.

"Vi vidu, kiam la Kolonelo--nia Cx'ela S'joro konservu lin kaj
lin rev'nigu al ni!--ankoraux ne certas, vi scias, S'jorino,
kvankam 'stas jam antaux du tagoj k' ni lin perdis--nu, kiam la
Kolonelo kriegis 'Antauxenhastu, 'naboj, hastu antauxen!', Dano
forrapidegas kvazaux li celas kapti la fuorton solapersone. Mi apudas
lin kaj restas proksime al li dume k' ni trairas la ringfosajxon kaj
surgrimpas la muron. Ho! cxu cxi tio ne 'stis hastegajxo?" Kaj la
knabo suprensvingis la sanan brakon kun sovagxa kriego, kvazaux la
nura memorajxo pri tiu vigliga momento lin denove superversxus en eka
ventego de nebridebla ekscitigxo.

"Cxu vi sentis timon?" mi diris, starigante la demandon kiun virinoj
ofte starigas, kaj ricevante la respondon kiun preskaux cxiam ili
ricevas.

"Ne, S'jorino!"--emfazo sur la vorto 'S'jorino'--"mi pripensis
n'nion krom la damnotaj Suduloj kiuj senkapigas nin, strektrancxas
nin, forigas al ni l' orelojn kiam ili nin kaptas. Mi celegis enirigi
taglumon en almenaux unu el ili kaj tion mi faris. 'Speras ke placxis
al li."

"Evidentas ke tion vi faris. Nu dauxre parolu pri Roberto cxar mi
devus esti en dejxorado."

"Li atingis la supron inter l' unuaj. Mi venis tuj post li kaj,
kvankam la tut' afero finfarigxis en ununura momento, mi m'moras kiel
gxi okazis, malgraux mia kriegado kaj fr'neza cxirkauxbatado. Jxus
tie kie ni 'stis, iuspeca oficiro cxirkauxsvingadis sian glavon kaj
kuragxigadis kriege siajn virojn. Dano lin ekvidis en granda pafbrilo
kiu preterpasis. Li forjxetis sian pafilon, efektivigis saltegon kaj
'takis l' ulon kvazaux tiu 'stus Gxefo, Borigardo kaj Lio unuigxintaj
en solan personon. Mi grimpacxis post li kiel eble plej rapide sed
atingis la supron nur s'ficxe frue por vidi lin ricevi trakorpan
glavosxovegon kaj forfali malsupren en la fosajxon. Ne n'cesas
demandi kion mi faris en la sekvinta momento, S'jorino, cxar 'penaux
scias tion mi mem. Mi m'moras nur esti iel sukcesinta forjxeti tiun
Sudulacxon, tiel mortintan kiel Moseo, en la fuorton, kaj manpreni
Danon kaj lin forporti el l' fosajxo. Kompatinda maljunigxinta ulo!
Ni ceteraj diris k' ni eniras la fuorton por vivi aux morti. Li diris
k' li eniras gxin por morti kaj li 'tingis la celon."

Mi ege atentis la ekscititan parolanton, sed kiam li bedauxratone
eldiris tiujn lastajn vortojn mi returnigxis kaj la rigardo de
Roberto renkontis la mian. Tiuj melankoliaj okuloj, tiom plenaj je
inteligenteco pruvanta ke li jxus auxdis, rememoris kaj meditis
kun tiu preternatura potenco ofte postvivanta cxiujn ceterajn
sentopovojn. Li rekonis min, tamen eldiris nenian salutvorton. Li
kontentigxis vidante virinan vizagxon, tamen salutis gxin kun nenia
rideto. Li sentis sin esti mortonta, tamen auxdigis nenian adiauxon.
Li jam tro foren transiris la riveron por reveni aux lanti nun.
Vivofinaj pensado, fizika forto kaj spirado elcxerpigxis en unu
dankema rigardo, unu murmuro de konsento pri la lasta doloro kiun li
povus iam senti. Liaj lipoj movigxis kaj, kiam mi antauxenklinigxis
por auxskulti ilian mesagxon, flustro malvarmigis mian vangon,
konsistigante la interrompatajn vortojn:

"Mi 'stus farinta tion--sed pli bone 'stas tiel--mi 'stas
kontenta."

Ho! Tia li plenrajtis esti. Cxar dum li forturnis la vizagxon el la
ombro de la finestinta vivo, sur gxin la sunlumo de la estonta vivo
sternis belegan kontentigxon, kaj entirante sian lastan spiradon mia
kontrabandulo atingis edzinon, hejmon, eternan liberecon kaj Dion.


       *       *       *       *       *


[En la libro mem, la piednotoj trovigxas plejparte cxe la piedoj de
la koncernaj pagxoj. Por ne interrompi la fluon de la rakonto en
tiu cxi unupagxa versio preparita de Distributed Proofreaders, la
piednotoj estas kolektitaj cxi tie, cxe la fino de la unu (longa!)
pagxo.]

PIEDNOTOJ

[1] En la Usonangla lingvo de la deknauxa jarcento la vorto
    "contraband" havis, krom sia tradicia signifo ("varoj
    transportitaj kontrauxlegxe kaj sekrete trans politikajn
    limojn"), aldonan milittempan signifon: "Nigrahauxta sklavo
    transportita aux fugxinta kontrauxlegxe kaj sekrete el la Sudaj
    sxtatoj, kie sklaveco estis permesita, en la Nordajn sxtatojn,
    kie sklaveco estis malpermesita kaj kie cxiuj homoj estis
    lauxlegxe liberaj."

[2] La anglalingva kromnomo por Roberto estas "Bob", vorto havanta
    aliajn samtempajn signifojn, el kiuj unu estas: "pezajxo fiksita
    al la ekstremajxo de pendanta fadeno aux sxnuro".

[3] En Usono la kvara de julio estas la tutlanda festotago pri
    sendependeco.

[4] Unuaj Familioj de Virginio; en la angla, "F.F.V.": "First
    Families of Virginia".






End of the Project Gutenberg EBook of Mia Kontrabandulo, by Louisa May Alcott

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MIA KONTRABANDULO ***

***** This file should be named 17665.txt or 17665.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/1/7/6/6/17665/

Produced by Robert L. Read, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.
