The Project Gutenberg eBook of Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Mallonga biografio de Henry Fawcett la blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo

Por ĉiuj infanoj, ĉie

Author: Winifred Holt

Release date: February 27, 2026 [eBook #78054]

Language: Esperanto

Original publication: New York: The New York Association for the Blind, 1911

Credits: Mairi, rkzenki and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This file was produced from images generously made available by The Internet Archive)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK MALLONGA BIOGRAFIO DE HENRY FAWCETT LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO DE ANGLUJO ***
kovrilo

Mallonga biografio de
Henry Fawcett

La blinda ĉefpoŝtestro de Anglujo

Por Ĉiuj Infanoj, Ĉie

de

Winifred Holt

Presrajto, 1911, de
Winifred Holt
Ĉiuj Rajtoj Rezervataj

25 cendoj (Sm. O,50); afrankite, 28 cendoj (Sm. O,56)

Aĉetebla ĉe
The New York Association for the Blind
118 East 59th Street.


Dediĉita
al la
aŭtorino.


Henry Fawcett

01

LA KNABO KAJ LA ORGENO

Kiam ĉiuj knabinoj kaj knaboj altkreskiĝos, ili devus iri al Salisbury (Salisberi) en Anglujo, por vidi la antikvan katedralon, kaj por aŭdi la orgenon kiu havas tiajn dolĉajn tonojn, ke ŝajnas kvazaŭ la najtingaloj kiuj loĝas proksime nepre flugas en la katedralon kiam neniu estas tie, por doni lecionojn je dolĉeco al la granda orgeno, kaj por diri al ĝi kiel kanti. La ventoj de la ebenaĵoj de Salisbury blovas tra la granda pordo de la preĝejo, kaj murmuretas al la orgeno pri la misteroj kiujn ili pasis dum siaj vojaĝoj; pri 02 la aferoj kiuj okazis proksime, multajn jarojn antaŭ ol la katedralo estis konstruita, je la tempo kiam, laŭdire, la Druidoj havis siajn diservojn, kaj kelkfoje mortigis siajn homoferojn ĉe la rokegoj de Stonehenge. La orgeno kies spirado mem estas la vento, honore gardas tiujn ĉi sekretojn, sed kelkfoje oni miras, kiam ĝi sonigas la gajegan edziĝan marŝmuzikon, kial la birdoj ŝajnas partopreni en la edziĝa ĥoro, aŭ, alifoje, kial la vento plorĝemas dum la tuta funebra marŝmuziko. Vi ankaŭ devas gardi tiujn ĉi sekretojn se vi iros al Salisbury. La “Serĉlumo”[1] eltrovis ilin, kaj konfidencie rakontas ilin al siaj geknaboj.

[1] The “Searchlight” (Serĉlumo), revuo kiun oni elsendos el la Light House (Lumturo) de la New York Association for the Blind (Nov-Jorka Asocio por la Blinduloj) al ĉiuj infanoj kiuj deziras ĝin — presita Braille.

Tre malgranda knabo iafoje vagadis tra la katedralo, kaj aŭdis la grandan orgenon, sed li ne sciis tion, kion vi scias pri ĝi; li ne estis lerninta zorge aŭskulti, kiel poste li lernis, kaj krom tio li estis tre okupata knabeto. Lia nomo estis Henry Fawcett (Henriko Foset). Li naskiĝis ĉirkaŭ la tempo de via praavino (en la jaro 03 1833a), kiam la avino de Reĝo Georgo, poste Reĝino Viktorino, estis ankoraŭ dekkvarjara knabineto.

La patro de Henriko tenis drapbutikon. Lia patrino estis tre lerta virino, kies patro, antaŭa juristo, multe instruis ŝin.

La patro de Henriko havis tre fortan voĉon, kaj sciis kiel devigi homojn aŭskulti al ĝi. Kiam la batalo de Waterloo okazis kaj li vidis la novaĵojn en la ĵurnalo li ekkaptis ekzempleron, kaj saltis sur la veturilon kiu staris meze de la vilaĝa strato, kaj legis pri la glora angla venko al siaj avidaj gesamurbanoj, kies patroj kaj filoj estis en Belgujo en la terura milito.

Ĉar la patro de Henriko estis saĝa, gaja kaj afabla, kaj paroladis tiel bone ke homoj ĝoje atentis al tio, kion li diris, oni elektis lin urbestro de Salisbury. Tio okazis antaŭ ol Henriko venis al Salisbury.

Li havis fratinon, Marion, al kiu li estis sindonema, kaj du fratojn. Lia unua instruistino ne diras al ni ke li estis eĉ iomete bona knabeto por via imitado. Ŝi diris ke li estis plej ĝenanta lernanto, ke lia kapo similis kribrilon ĉar el la 04 pensoj kiujn ŝi penis enmeti en ĝin ĉiuj elfluis. Henriko informis sian patrinon ke lia kompatinda instruistino anoncis ke, “se ni daŭros agi tiel ni mortigos ŝin,” kaj tamen li diris, “Patrino, ni ja daŭras, kaj ankoraŭ ŝi ne mortas!” Kiun vi kompatas, Henrikon aŭ lian instruistinon?


DE KOBAJOJ ĜIS KOLEGIO

Henriko amis ludi en la vendejo. La domo de lia patro, kie Henriko naskiĝis, estis kontraŭ ĝi. Kiam okazis foiroj la vendejo estis tre gaja, kaj kiam la cirko vizitis la urbon kaj oni starigis la tendojn tie, estis ja glore. Kelkfoje eta Henriko kaj lia fratino iris al la cirko kaj vidis ĉiujn el la mirindaj bestoj, akrabatoj, kaj ĵonglistoj. Henriko tre ŝatis kuri sur la ebenaĵoj por paroli al la paŝtistoj kaj rigardi iliajn ŝafojn. Kiam li estis okjara li iris al edukejo. Li skribis tre melankoliajn leterojn al sia familio. En unu li malgaje petas al la patrino ke ŝi bonvolu sendi al li la oston de la ŝinko, post kiam la familio tute finos ĝin. Vi povas imagi kiel malmulte de la 05 ŝinko la familio manĝis, kaj kiom da ĝi restis sur la osto kiun oni sendis al Henriko. Sed malgraŭ la impresio, kiun li donis ke oni malsatigas lin en la edukejo, li fariĝis grasa kaj altkreska, kaj tre gaja tie. Poste li nomas la donacon, — kobajinon kaj kvar kobajidojn, — kiu tute feliĉigis lin. Ŝajne li amis ĉiujn bestojn kaj ĉiajn amuzaĵojn.

Kiam li estis altkreska dekkvarjara knabo, li iris al Queenwood Kolegio, kie li tre progresis en la matematiko, sed ricevis malbonajn gradojn pro lingvoj. Li fariĝis redaktoro de ĵurnalo, La Queenwood Kroniko; li komencis paroladi, kaj penis paroli same kiel lia patro. Li verkis artikolon pri vaporo, kiu tiel plaĉis lian patron, ke li donis al Henriko livron (ĉirkaŭ $2.50 en usona mono) (kvin spesmilojn).

Sub la ĉielo sur la kamparo li paradis per siaj longaj kruroj same kiel gruo, kun liaj nezorgitaj haroj blovataj de la vento, kaj laŭte redirante partojn de Shakespeare aŭ alia poezio. Kelkfoje la terkulturistoj kiuj preterpasis opiniis ke li estas freneza. Kiam la knaboj amasiĝis post la lernotempo ĉiutage, kaj parolis pri tio, kio ili intencas 06 fariĝi kiam ili altkreskiĝos, Henriko, — kiu ne bezonis multe plu kreski ekstere, ĉar li estis la plej alta el ili — ĉiam deklaris ke li volas esti ŝtatisto, kaj helpi fari justajn leĝojn por la laboristaro. Li estis tiel solenega pri sia ambicio ke la aliaj knaboj ridegis.

Fine li tiel progresis en la matematiko, ke oni sendis lin al la granda Universitato de Cambridge (Kembriĝo). Je tiu tempo li estis alta ses futojn kaj tri colojn (1.9 metrojn) kaj tre maldika. Lia vizaĝo estis honesta kaj impona, sed ne bela. Unu el liaj amikoj skribis pri li ke li havis amikan rideton, kiu tiel radiigis lian tutan vizaĝon, ke ĉiuj infektiĝis per lia gajeco.

Li faris multajn amikojn en kolegio, kaj estis tiel feliĉa kun nobeloj kaj aliaj altranguloj kiel li estis kun siaj amikoj, la vendistaro aŭ la paŝtistoj. Li ĉiam supozis ke homoj estas tio, kio ili ja estas, kaj esperis ke ili same kondutos al li. Li tiel multe laboradis je sia matematiko, ke en la jaro 1854a — li estis tiam dudekunu-jara — li gajnis tion, kion oni nomis “scholarship”, stipendio. Poste li gajnis “Fellowship,” alispecan stipendion, kiu liveris al li $1,250.00, aŭ en la 07 angla mono £250 (Sm. 2500), ĉiujare. Por tiu mono li devis instrui aliajn virojn pri tio, kion li jam lernis.

Li ankoraŭ firme intencis iri al parlamento, kaj ĉar lia familio ne povis helpi lin, nek per mono nek per influo, li decidis ke la plej bona maniero por atingi lian celon estas fariĝi juristo. Sed ĵus kiam li komencis la studadon, oni ordonis lin tute ripozi pro malsano de la okuloj. Sed li neniam permesis ke malkuraĝaĵoj intermetu sin je lia laborado, kaj spite de la konsilo de lia kuracisto, li akceptis lernanton je matematiko, kaj kune kun lia fratino ili iris al Parizo. Li baldaŭ revenis al Anglujo, kie Mario agis kiel lia sindonema sekretariino. Li pasigis multe da tempo aŭskultante al paroladoj en la parlamentejo, dum en lia koro li tenis sian vivambicion, nome, fari sin potenco en la registaro de Anglujo kaj tiamaniere havi fortan pozicion en kiu li povos batali kaj laboradi por la bonstato de siaj samlandanoj.


08

PAFAKCIDENTO

En Septembro, 1856a, li estis denove ĉe Salisbury pafante perdrikojn kun sia patro. Ili estis atingintaj monteton de kie oni povas rigardi la katedralon. Fawcett estis antaŭen irinta sed lia patro ne sciis tion. Birdo sin levis antaŭ S-ro Fawcett, kiu pafis, trafante la perdrikon. Henriko eksaltis antaŭen por preni la birdon, forgesante ke estas alia ŝarĝo en la pafilo; lia patro, nevidante Henrikon, pafis denove — tuj blindigante tute sian filon.

La lastan objekton kiun Henriko Fawcett vidis estis la pinto de la katedralo, kaj iom da ĝia majesteco kaj nobleco eniris en la novan vivon de la blindulo, kiu neniam ŝanceliĝis, sed daŭris netimigite laŭ sia suprenvojo. Lia patro estis tute subpremigita, sed Fawcett, kvankam li sciis tute bone la gravecon de tio, kio okazis, baldaŭ diris: “Mi tute ne permesos ke tiu ĉi akcidento faru diferencon en mia kariero. Mi daŭrigos miajn agojn laŭ la samaj fakoj kaj kun la sama fortikeco kiel ĉiam.”


09

REGAJNADO

De tiu tago, kun senlima pacienco kaj kuraĝo li batalis sian vojon. Li faris el tio, kion aliaj pensis lia granda malŝanco kaj faletigaĵo, la ŝtupon per kiu li supreniris ĝis kiam li estis unu el la ĉefaj viroj en Anglujo. Post la akcidento li tuj komencis serĉi novajn interesojn kaj amuzaĵojn. Li tute ne intencis esti mizera kaj plena je sinkompateco.

Vi rememoras ke kiam li estis malgranda knabo kaj aŭdis la grandan orgenon, li ne lernis tiam ĝiajn sekretojn, aŭ tre atentis ĝian muzikon, sed nun li komencis aŭskulti, kaj la ĝojegon kiun la muziko povas doni fariĝis unu el liaj novaj ĝojegoj, eĉ kvankam li neniam estis muzikisto.

Tuj post kiam li blindiĝis li plenintence lernis fumi. Li ankaŭ piediris sentime; kaj estis ŝerco inter liaj kunuloj ĉe Kembriĝo, ke malmultaj el la vidantoj povas marŝi laŭ la paŝegoj de la longkrura blindulo, kiu dum siaj ĉiutagaj promenoj tute lacigis ilin. Li amis vagadi sur la nekulturitaj kampoj; kaj plene ĝuis la herbokovraĵon 10 sub siaj piedoj, — la filikojn, florojn kaj arbojn. Li estis tiel bona kamarado ke li ĉiam havis multe da kunuloj kiuj volis partopreni en lia vagado malgraŭ la aldonita laboro de la marŝado laŭ liaj paŝegoj.


LA BLINDA GLITUMULO

Kara amiko lia skribis pri liaj unuaj penadoj gliti post kiam li blindiĝis; “Post kelkaj penoj la sola malfacilaĵo estis, malhelpi lin ke li ne glitiru pli rapide ol mi. Ĉiu el ni tenis la ekstremaĵon de bastono, kaj ĉar ni estis sur la Serpentine (nomo de lago) kie estis homamaso, ni havis multe da kolizioj. Tamen, ĉar ni estis paro, kaj unu el ni estis peza viro, ni ja superis en tiuj renkontoj.” Post kelkaj jaroj Fawcett glitiris libere kaj bone en sufiĉe da spaco, kaj fidis nur al la voĉo de sia amiko por gvidi lin.

11

Okazis iafoje ke li falis tra la glacio, kaj gaje ekkriis al siaj amikoj, kiuj ne vidas lin kiam li malaperis, “Jen, ĉu neniu el vi intencas eltiri min?” kaj, tre amuzite je la malfeliĉaĵo, li estas tuj eltirita. Li pensis ke estas amuze gliti, eĉ kiam, pro la degelado de la glacio, la akvo en kelkaj lokoj kovris la glacion ĝis liaj maleoloj. Li faris longajn vojaĝojn sur siaj glitiloj, kaj estis iom pli sana pro la ekzercado. Li estis tute sentimema, sed vi ne devas timigi viajn patrinojn imitante lin en lia senzorga sporto.

Li daŭrigis sian fiŝkaptadon kun granda plezuro. Kiam ajn li povas forlasi siajn devojn en la universitato li rapidis denove al sia amata Salisbury, kie li tute rememoris la riveretojn, kaj ordinare venigis fiŝkaptiston por akompani lin. Fawcett kaptis multe da salmoj kaj trutoj, kaj dum la vintro li kaptis ezokojn de la supraĵo de la glacio. Plaĉis al li resti ĉe la hejmo de la fiŝkaptisto, kie estis multe da birdoj, kies kantado ravigis lin.

Unu tagon kiam li fiŝkaptis laŭ la bordo de la rivereto kun amiko, kiu jam antaŭeniris lin, lin kontentigis terura tirado je la hokfadeno. 12 “Jen!” li ekkriis ĝoje, “fine mi havas grandegan fiŝon.” Lia amiko sin turnis por rigardi, kaj ekridegis dum li respondis, “Vi ja havas grandan kaj mirindan fiŝon! Vi estas hokinta mian hundon je liaj buklaj longaj haroj, kaj li faras sian eblon por liberigi sin.”

Tiamaniere Fawcett ellaboris siajn planojn por fari sin forta, feliĉa viro. Nuntempe ni povas trovi nenian pli bonan konsilon por ĉiuj blinduloj, ol lia, “Faru tion, kion vi povas por agi kvazaŭ vi ne estus blindaj; estu kuraĝaj, kaj helpu vin mem.”

Lia nevenkebla kuraĝo devigis lin ne nur daŭrigi sian intencon fariĝi reganto por ke li havu la plej bonan okazon por helpi homojn, sed li kondutis kontraŭ sia malhelpaĵo kvazaŭ ĝi estus rimedo por helpi lin pli multe labori kaj iri pli rekte kaj rapide al lia celo.

Li estis malriĉa, nekonata, tute blinda, sed jaron post la akcidento, li multe progresis laŭ la vojo al sukceso. Lia kuraĝa gajeco devigis personojn forgesi ke li estas blinda, kaj kvankam li neniam ŝatis ion, kio donis doloron al aliaj, li plene ĝuis ĉiujn bonaĵojn de vivo. Li estis tre 13 gaja, kaj ĉiam deziris ke aliaj partoprenu lian gajecon. Iafoje, kiam li estis malsana, kaj oni priskribis ĉampanon por li, li tute rifuzis tuŝi ĝin se la tuta familio ne povis ankaŭ ĝui la regaladon.


KEMBRIĜO DENOVE

Nelonge post sia akcidento li revenis al Kembriĝo, kie li okupis sin je la instruado, kaj verkis libron pri politika ekonomio, kiu estis tiel grava ke li fariĝis stipendiulo, “Fellow” kio signifas ke li partoprenis je la administracio de la kolegio, kaj ricevis pozicion honoran kiu ebligis al li daŭrigi sian studadon kaj laboradon nedevigite labori por gajni sian panon kaj buteron aŭ eĉ sian fruktaĵon. Li konatiĝis kun multaj notindaj personoj, kaj la plej famaj pensistoj kaj diplomatiistoj de lia tempo fariĝis liaj amikoj, inter kiuj estis Darwin, Mill, Cobden, Thackeray, kaj Gladstone, kiuj estis tiel famaj personoj laŭ siaj diversaj fakoj ke estus saĝe ke vi petu vian instruiston ke li rakontu plu al vi pri ili.

14

Kvankam, pro tio ke li ne estis tre juna kiam li blindiĝis, li neniam estis lerta je la farado de multaj malgravaĵoj, li sukcese daŭrigis siajn atletajn sportojn. Unu el liaj favoraj amuzaĵoj estis remado, kaj ĉe Kembriĝo li estis “stroke” (estro) de sia ŝipanaro, kiun oni nomis la “antikvaj maristoj” (laŭ iu angla poemo).

En la jaro 1867a li edziĝis kun tre lerta kaj aminda virino, kiu tre helpis lin je lia verkado, kaj kiu mem estis verkistino kaj pensistino. Ili havis filinon, kiu je la aĝo de nur ok jaroj gvidis sian patron dum lia glitado. Ŝi multe antaŭen iris, fajfante dum ŝi glitis, kaj li kuraĝe sekvis. Lia amo al tiu ĉi sporto estis tiel granda ke li insistis ke ĉiuj en la domo, esceptinte la kuiristinon, kiu estis multe tro maljuna, iru je liaj longaj ekspedicioj. Li ŝategis rajdi, kaj galopadis sur la “downs” (kampoj) tiel rapide kaj tiel energie ke oni diris ke liaj ĉevaloj estas ĉiam pli lacigitaj ol la rajdanto, kaj ke oni ĉiam devigis al Profesoro Fawcett pagi pli multe ol aliaj por la dungado de ĉevalo. Li tre forte sentis ke la blinduloj ne devus esti enmurigitaj. “Hejma kunuleco,” li diris, “estas tiel altvalora 15 por la blinduloj, kiel por vi,” signifante vidantojn.


EN PARLAMENTO

La tutan tempon Fawcett parolis kaj paroladis je multaj societoj kaj kunvenoj. Lia plej granda deziro estis helpi ke ĉiuj ricevu justan ŝancon. Li ne trovis sufiĉe da libereco en la universitato, ĉar oni ne permesis ke homoj kun iuj religiaj kredoj ricevu honoraĵojn. Li pensis ke la hebreoj, kristanoj, mahometanoj kaj aliaj devus havi egalajn rajtojn kaj privilegiojn se ili povus fari la saman laboron. Li ankaŭ pensis ke ne estas juste ke la riĉuloj kaj la reĝino posedas ĉiom de la bela tero, kaj ne lasu iom da arboj, aŭ kampoj en kiuj la malriĉuloj povus ludi. Li tre penis esti elektita al la Parlamento, por ke li helpu senpere en la regado kiu faris la leĝojn por la malriĉuloj same kiel por la riĉuloj; sed la publiko opiniis ke blindulo ne sukcese povas esti estro. Li tre ŝatis citi famajn verkistojn, kaj ofte citis el teatraĵo de Shakespeare, “Estas iom 16 da animboneco en malbonaĵoj se oni observe distilus ĝin.” Via instruisto klarigos al vi tion, kaj kiel vera ĝi estas, kaj mi esperas ke vi ĝin rememoros ĝis kiam vi estos grizharaj viroj kaj virinoj. Li verkis pamfletojn pri la tiamaj demandoj kaj vane penis atingi kelkajn liberajn lokojn en Parlamento. Liaj kontraŭstarantoj demandis kiel blindulo povas trovi la vojon al la parlamentejo aŭ kiel li povas kompreni la planojn por urbaj plibonigado kaj la aranĝado de la stratoj. Fawcett diris al ili ke li povas venki tiajn malfacilaĵojn metante pinglojn en karton. Li povis studi tiajn problemojn pri la aranĝado de urboj aŭ fervojoj same kiel niaj blindaj infanoj studas la geografion nuntempe per siaj dek okuloj.

Kiam Fawcett estis tridekdu-jara li atingis sian celon, kaj fariĝis parlamentano, kie li estis sendita kiel ano de Brighton (Brajt’n).

Li skribis al sia patro post kiam li revenis je la fino de la unua tago kiel parlamentano, “Mi ĵus revenis post mia unua sperto en la parlamentejo.... Mi baldaŭ eksciis ke mi facile povos trovi mian vojon ĉien.... Ĉiuj estis plej 17 servemaj. Mi estis tute premigita je gratuloj.... Mi povas piediri ĝis la parlamentejo en precize kvarono da horo.” Vi vidas, ke li estis daŭriganta sian bonan kutimon doni al sia korpo ĝian porcion de ekzerco. Tiu ĉi estis kredeble unu el la kialoj de lia bonsano, kiu helpis tiel multe al lia sukceso.

Li estis tre fiera pri sia ĝardeno, kaj pri la legomoj kaj floroj kiujn li kreskigis en Londono, je dekkvin minutoj malproksime de la parlamentejo. Li senhezite konis palpe ĉiun floron kaj legomon, kaj ĝoje montris ilin al siaj vizitantoj.

Kiam li faris sian unuan gravan paroladon en la parlamentejo li parolis pri la manko de instruado inter la malriĉuloj. Li diris ke oni haltas la radojn de la administracio por fari leĝojn por reguligi la brutinfektaĵon sed ke la malriĉuloj estis tute malzorgitaj kaj neinstruitaj; ke en multaj lokoj ne estas eĉ unu junulo kiu povas legi la tagĵurnalon. Li faris multe por plibonigi la instruadon de la homoj kaj por atingi pli bonan justecon por la hindoj, la granda popolo en Azio kiun regas la angloj. Li zorgis pri la financaj 18 interesoj de tiuj hindoj tiel bone ke ili estis tre dankemaj al li, kaj opiniis tiun ĉi blindulon, kiu neniam vizitis ilian landon (kiun li konis nur per siaj kartoj kun pingloj, sia legado kaj studado) unu el siaj plej komprenantaj kaj simpatiaj amikoj. Dankeme pro liaj servoj ili sendis belajn donacojn al lia edzino kaj al li mem, kaj volis havi lin kiel sian reprezentanton en la registraro, sed li rifuzis fari tion, preferante ankoraŭ fari sian eblon por ili senrekompence, kiel ilia amiko.

Kiel parlamentano li povis potence helpi la malriĉulojn. Per lia influo, ludkampoj kaj parkoj estis rezervataj por ili; kaj per senĉesaj industrio kaj intereso li malhelpis ke oni dehaku kaj forprenu la Novan Arbaron, unu el la plej belaj arbaroj en Anglujo, de la homoj por kiuj ĝi estas nun laŭleĝe protektata kiel konstanta benado kaj monumento al ilia blinda amiko.


19

LA BLINDA ĈEFPOŜTESTRO

La plej granda honoro en lia vivo venis al li kiam Sinjoro Gladstone, la Ĉefministro de Anglujo, nomis lin kiel Ĉefpoŝtestron de Anglujo, tio signifas la Poŝtestron kiu kontrolas ĉiujn aliajn poŝtestrojn, tre gravan oficon. Tio faris lin tre eminenta persono.

Je tiu tempo li estis kvardekses-jara. La diversaj manieroj laŭ kiuj li batalis por la malprosperintoj kaj la subpremigatoj estas tro multaj por permesi ke mi rakontu ilin al vi nun.

Li laboregis precipe por ke ili estu instruitaj kaj havu decajn loĝejojn, kaj penis plibonigi aferojn por la malfeliĉaj irlandanoj. Parolante pri iliaj malfeliĉaĵoj li diris: “Malgraŭ ĉiuj malfacilaĵoj ni devas antaŭenpuŝi nin al la lumo.”

Kiel Ĉefpoŝtestro, li havis povon super militaro je pli multe ol naŭdek mil homoj. Li faris tre multajn plibonigaĵojn en la poŝtoficejo. Li perfektigis la paketpoŝton kiu ebligas ke en Anglujo oni povas sendi preskaŭ ĉion, eĉ katojn, hundidojn kaj kobajojn, per la poŝto, kaj ankaŭ fondis 20 ŝparkasojn kaj aranĝaĵon per kiu la poŝtoficejo povas zorgi pri asekuraj aferoj, kaj kontroli la telegrafon. Li komencis la penadojn nur nuntempe plenigatajn en Anglujo por tia registara regulado de telefonoj ke ili nun estas je ĉies servo je la plej malkara kosto. Li ankaŭ interesiĝis je permesado ke la virinoj laboru en la poŝtoficejo, kaj estis la unua kiu donis al ili okupon tie.

Nuntempe, se via patrino forestas de vi kaj vi deziras sendi al ŝi dudekkvin cendojn kiel kristnaskan donacon, vi povas sendi ĝin per la poŝto kaj ŝi certe ricevos ĝin. Kiam ajn vi faros tion por ŝi aŭ por amiko, aŭ metos monon en la poŝtŝparkason, rememoru ke tiu ĉi konvenaĵo estas aranĝita por vi per la intereso de blindulo; kaj kiam ajn vi iros al la parkoj aŭ ludejo por pasigi libertempon, rememoru ke estis pli facile por la urba administracio teni tiun ludspacon por vi ĉar Fawcett batalis tre forte por la rajto rezervi la anglajn parkojn, florojn kaj arbojn por la popolamaso.


21

TRIUMFA FINIĜO

Pro lia honesteco kaj justeco, Fawcett estis tre amata de tiuj kun kiuj li laboris; kaj estis tre granda malĝojo al ĉiuj, kiuj konis lin, kaj al multaj kiuj neniam konis lin sed kiujn li estis helpinta, kiam post mallonga malsano, li mortis je la aĝo de kvindek unu jaroj. Dum lia malsano la reĝino telegrafis dufoje ĉiutage por sciiĝi pri lia sano, kaj la malriĉuloj sentis grandan korpremecon pri sia amiko. Post lia morto liaj edzino kaj filino ricevis leterojn kondolencajn de altranguloj kaj malaltranguloj, de la reĝino kaj de humilaj brikmetistoj, forĝistoj, kaj aliaj kiujn li antaŭe amike helpis.

Inter la monumentoj al reĝoj, reĝinoj, bravaj batalantoj, verkistoj, pensistoj kaj aliaj kuraĝaj homoj kiuj jam regadis aŭ servadis sian landon, Anglujo estas metinta tabuleton ĉe Westminster Abatejo je la memoro de sia blinda filantropo kaj ĉefpoŝtestro. Sur tiu tabuleto estas portreto de Fawcett kaj sub ĝi statuoj de Justeco, Amo, kaj aliaj noblaj karakterizaĵoj. La plej granda 22 kaj forta el ĉiuj estas figuro de Kuraĝeco, kiu ĉefe karakterizis tiun kuraĝan viron, kaj ĉiuflanke de la monumento staras statuoj de frateco, ĉar tiu ĉi blindulo vivis tiel kuraĝe kaj fratece. Ni ĉiuj devus sekvi lian ekzemplon, kaj esti pli bravaj kaj ami unu la alian pli multe, kaj, ĉu ni estas blindaj aŭ povas vidi, trovi por aliaj same kiel por ni mem, lumon per laboro.

Ĉe Salisbury, kie li naskiĝis, sur la vendeja placo kie li ludis kiel infano, oni starigis statuon de li. Estas nur mallonga interspaco de la katedralo kaj la sono de la orgeno kies sekretojn instruis al li lia blindeco, — tial la birdoj kiuj enflugas tra la pordo de la katedralo, kaj instruas la orgenon kiel kanti, ripozas survoje ĉe la piedoj de la statuo de la blindulo — kiu amis ilin, kaj al kiu ili alportis tiom da gaja komforto. La plej granda, la ĉiama memoraĵo al Fawcett estas en la koroj de tiuj, kiujn li helpis per sia senĉesa, malegotista laborado, aŭ kiuj gajnis forton el lia nehezitanta kuraĝeco.

Per sia vivo li pruvis por ĉiam kaj por ĉiuj homoj, vidantoj aŭ blinduloj, ke spite de la plej pezaj korpremaĵoj ni povas gajigi niajn vivojn 23 per perfekta kaj sukcesa servado, se, laŭ la vortoj de tiu ĉi malproksimen vidanta blindulo, malgraŭ ĉia mallumo, “Ni antaŭeniros al la lumo.”

El la angla tradukis
E. W. Weems.
Kun permeso de la Aŭtorino.

Notoj de Transskribintoj

La jenaj ŝanĝoj fariĝis en la teksto por korekti pres- aŭ gramatikajn erarojn.

En la teksto la uzo de elipsoj (...) estis normigita.

La sekvaj ŝanĝoj estis aplikitaj al la teksto:

Nova originala kovrila arto inkluzivita kun ĉi tiu eLibro estas donita al la publika havaĵo.