The Project Gutenberg eBook of La ventego de Shakespeare This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: La ventego de Shakespeare Author: William Shakespeare Translator: Achille Motteau Release date: October 8, 2023 [eBook #71836] Language: Esperanto Original publication: London: The Esperantist, 1903 Credits: David Starner and the Online Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Books project.) *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENTEGO DE SHAKESPEARE *** [Illustration] [Illustration] LA VENTEGO DE SHAKESPEARE _Tradukita de Ach. Motteau_ _Eldonata de_ THE ESPERANTIST LONDON CHATHAM: PRINTED BY W. & J. MACKAY & CO., LTD. Antaŭparolo. La plej malnova presita ekzemplero de _La Ventego_ troviĝas en la foliega volumo, kiun la aktoroj Heminge kaj Condell—ambaŭ kolegoj de Shakespeare—preparis en la jaro 1623ᵃ; kaj ĝia unua prezentiĝo okazis la 1ᵃⁿ de Novembro, 1611ᵃ, laŭ samtempaj raportoj. Tiuj faktoj klarigas la maturan belecon, la riĉege imagitan fantazion de tiu nobla dramo, videble verkita dum la maturaĝo de ĝia kreinto unu el liaj lastaj ĉefverkoj—eble la lasta. _Al la Majstro, la Elpensinto de Esperanto!_ _Ĉu LA VENTEGON Esperantigante_ _Mi tro atencas? Diru al mi, Majstro._ _Ho! ŝajnas mia Shakespeare tia fonto_ _Ke ĉiutage ĉerpas mi belaĵojn_ _En liaj helaj paĝoj! Do rigardu_ _Ne tro severe tiun ĉi libreton,_ _Malindan eĥon je l’ Avona Cigno._ A.M. La Ventego. Personoj: ALONZO, _Reĝo de Neapolo_. SEBASTIANO, _frato de Alonzo_. PROSPERO, _rajta Duko de Milano_. ANTONIO, _frato de Prospero, duka uzurpulo de Milano_. FERDINANDO, _Reĝido de Neapolo, filo de Alonzo_. GONZALO, _honesta maljuna konsilano_. ADRIANO, FRANCISKO, _kortegaj sinjoroj_. KALIBANO, _Sovaĝa kaj malbela sklavo_. TRINKULO, _kortega amuzulo_. STEFANO, _drinkema kelisto_. ŜIPESTRO, SUBESTRO, MARISTOJ. MIRANDO, _filino de Prospero_. ARIELO, _aera spirito_. IRISO, CERESO, JUNO, NIMFOJ, RIKOLTISTOJ, _spiritoj_. _Aliaj spiritaj servistoj de Prospero_. ⁂ La Agado havas lokon unue en ŝipo apud la landbordo, poste sur insulo. Akto I. Sceno 1.—_En ŝipo.—Ventega fulmotondra bruego aŭdata._ (_Venas ŝipestro kaj subestro_). ŜIPESTRO. Subestro! SUBESTRO. Tie ĉi, mastro; kion vi ordonas? ŜIPESTRO. Bone; admonu la maristojn, vigligu ilin, aŭ la ŝipo disrompiĝos sur la ŝtonegoj. Vigle, vigle! (_Venas maristoj_). SUBESTRO. He! kamaradoj, kuraĝe! kuraĝe! Bravuloj, vigle! vigle! Mallevu la velojn; atentu la fajfilon de l’ mastro! . . . Nun, blovu, ventoj, ĝis vi krevos, se estas sufiĉa spaco! (_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, FERDINANDO, GONZALO, kaj aliaj_). ALONZO. Bona subestro, atentu! kie estas la ŝipestro? Brave agu, ŝipanoj! SUBESTRO. Mi petas ke vi restu malsupre. ANTONIO. Kie estas la ŝipestro, subestro? SUBESTRO. Ĉu vi ne aŭdas lin? Vi malhelpas nian laboron. Restu en viaj ĉambretoj. Vi nur helpas la ventegon tie ĉi. GONZALO. Neniel; estu pacienca! SUBESTRO. Jes, tuj kiam la maro estos. Iru for de tie ĉi! Ĉu tiaj blekegantoj timas reĝan nomon? Ne! Iru en la ĉambron. Silentu! Ne malhelpu nin. GONZALO. Prave; memoru, tamen, tiujn kiujn la ŝipo portas. SUBESTRO. Neniun kiun mi pli amas ol min mem. Nu! vi estas konsilano; se vi povas ordoni ke tiuj ĉi elementoj silentu kaj tiamaniere trankviligu la nunan veteron, bone; ni ne tuŝos plu ian ŝnuregon; uzu vian povon! Sed, se vi tion ne povas, estu danka ke vi jam tiel longe vivadis, kaj en via ĉambreto pretiĝu por ia ebla estonta malfeliĉo, se ĝi okazos. (_Al la maristoj_). Vigle, kamaradoj! (_Al la aliaj_). For de tie ĉi, mi petas! (_Foriras_). GONZALO. Mi ja ĝojas pri tiu ĉi malĝentilulo; ŝajnas al mi ke sur li ne estas signo de drononto; li perfekte prezentas pendigoton! Ho, sorto! zorgu por lia pendiĝo; ke lia sorta ŝnuro nun fariĝu nia sava ŝnurego, ĉar, alie, ni ne povos esperi ian bonaĵon: se li ne naskiĝis pendonta, vere, mizera estas nia stato! (_Ĉiuj foriras_). (_Revenas la subestro_). SUBESTRO. Faligu la grandmaston! vigle! pli malsupren! Penu direkti la ŝipon al la maro! (_Ekkrioj interne_). Malbenon al tiuj kriegoj! Ili bruegas pli laŭte ol la blovado, aŭ eĉ nia propra kriado! . . . (_Revenas SEBASTIANO, ANTONIO, kaj GONZALO_). Ree? Ankoraŭ? Kion vi faros tie ĉi? Ĉu ni devos ĉesigi nian penadon kaj droni? Ĉu vi deziras iri al la marfundo? SEBASTIANO. Ha, peston al via faringo, kriemulo, blasfemanta malbenita hundo! SUBESTRO. Nu, do, laboru vi mem! ANTONIO. Pendu, malbona hundo; pendu, filo de malvirtulino, insultema bruegulo! Ni ne tiel kiel vi timas droni. GONZALO. Ho! lin mi asekuras kontraŭ la dronado, kvankam la ŝipo ne estus pli fortika ol nuksa ŝelo. SUBESTRO. Direktu la ŝipon! Du gradojn plie, al la maro . . . haltu! (_Venas maristoj tute akvokovritaj_). MARISTOJ. Ĉio estas perdita! ni preĝu! ni preĝu! Ĉio perdita! (_Foriras ĉiuj_). SUBESTRO. Ĉu niaj buŝoj malvarmiĝos? Kion? GONZALO. La reĝo kaj la princoj ĉiuj preĝas: Samstate ni kun ili preĝi devas. SEBASTIANO. Mi perdas paciencon. ANTONIO. Ni pereos Per la maldiligento de drinkuloj— (_Al la subestro_) Larĝfaŭka bruegulo, mi tre volus Vin vidi droni en dek maralfluoj! GONZALO. Pendonta, tamen, li post ĉio restos, Ja, kvankam plendos ĉiu guto akva, Kaj larĝe malfermiĝos por lin gluti . . . (_Ekbruoj interne_) Ĉiel’ kompatu! nun fendiĝas ŝipo! Adiaŭ do, edzino kaj infanoj! Ho ve, adiaŭ, frato! ĝi fendiĝas! ANTONIO. Ni ĉiuj nun fundiru kun la reĝo! (_foriras_). SEBASTIANO. Ni iru tuj al li adiaŭ diri! (_foriras_). GONZALO. Nun, volonte, mi ŝanĝus mil mejlojn da marakvo nur por seka terpeco, longa erikejo, bruniĝinta dornstipejo,[1] io ajn! Estu do la superega Volo! sed mi preferus seke morti. (_Foriras_). Sceno 2.—_Sur insulo.—Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._ (_Venas PROSPERO kaj MIRANDO_). MIRANDO. Karega patro, se per via povo La maro tiel brue sovaĝiĝis, Ho, trankviligu ĝin! Nun preskaŭ ŝajnas Ĉiel’ malbonodoran peĉon vomi, Se supraj ondoj ne estingos fajron . . . . . . Suferis mi kun la malfeliĉuloj Videble kiuj dronis en la ŝipo! Kreitoj noblaj ili estis, eble, Kaj, jen! nun estas ĉiuj disrompitaj . . . . . . Ĝemegoj ĝis la mia kor’ atingis! Se ia dio estus mi potenca, En teron volus mi trapuŝi maron, Prefere ol engluti belan ŝipon Ŝarĝitan tute je animoj homaj! . . . PROSPERO. Ne plu miregu nun, kaj kvietiĝu; Al via kompatema koro diru: Ne malbonaĵ’ okazis. MIRANDO. Ho ve, patro! PROSPERO. Nenio, ja, filino, ĵus okazis Krom tio, kion mi efektivigis Por vi, filino mia, karulino! Vi kiu ido estas nescianta, Ĉar, nek vi scias pri l’elveno mia, Nek konas min pli altan ol Prosperon, La mastron de malriĉa tia loko, Kaj simplan patron vian. MIRANDO. Mi neniam Imagis plie. PROSPERO. Estas nun la tempo, Kaj vin mi devas plie tuj informi. —Forprenu la magian veston mian— (_Demetas la mantelon_). Magio, restu. Plu ne ploru, kara; Konsolu vin. Terura la vidaĵo De ŝippereo, kiun vi bedaŭras, Okazis tiel, per magia povo, Ke iu, kiu estis en la ŝipo Nek mortis, nek eĉ haron tie perdis,— —Kriegojn kvankam aŭdis vi kaj vidis Fundiri ŝipon—Sidu, nun, Mirando, Ĉar vi plimulte devas tuj sciiĝi. MIRANDO. Vi ofte jam al mi ekparoladis Pri mia la deven’, sed ĉiam haltis, Lasante min ankoraŭ nekonantan. PROSPERO. Sed nun la ĝusta horo fine venis, La nunminut’ postulas ke vi aŭdu. Obeu, aŭdu. Ĉu vi ne memoras Epokon . . . aliloke ol ĉi tie? . . . Memori vi ne povas, kompreneble, Ĉar tiam vi ne estis eĉ trijara! MIRANDO. Sed iometon povas mi . . . PROSPERO. Memori? Pri kio? pri personoj? domo? Nomu L’imagon kiu en vi konserviĝis. MIRANDO. Kredeble estas sonĝo malproksima. Sed ne memoro, kiun mi posedas . . . . . . Ĉu servis min aŭ kvar aŭ kvin virinoj? PROSPERO. Virinoj multaj servis vin, Mirando! Sed, kiel povis tia fakto loĝi En via nematura la memoro? Nu! vi memoras pri antaŭfariĝo . . . Ĉu eble kiel vi ĉi tien venis? MIRANDO. Sed mi ne povas. PROSPERO. Antaŭ dek-du jaroj, La patro via, dek-du jaroj antaŭ, Regnestro estis, de Milano duko. MIRANDO. Ĉu vi, sinjor’, ne estas mia patro? PROSPERO. Patrino via ĉiam estis virta: Ŝi diris ke vi ido mia estas, Kaj via patro, duko de Milano, Heredontinon unu sole havas: Princino rajte estas ŝi naskita. MIRANDO. Ĉiel’! per kia perfidaĵ’ ni perdis Grandecon tian? Ĉu por nia bona, Ĉu malfeliĉa sorto? PROSPERO. Ambaŭ, kara. Perfido nin forpelis el Milano, Sed ni beniĝe tien ĉi alvenis. MIRANDO. Ho! mia kor’ sangadas ĉe la penso Je la malhelpo kiun mi vin kaŭzis. —Mi kvankam ne rememoriĝas tion— Bonvolu vi daŭrigi. PROSPERO. Via onklo,— Jes, mia frato Antonio—Aŭdu! —Ke frato povis tiel perfidiĝi!— Krom vi mem, homo, kiun mi koramis La plej en mondo—kiu eĉ regadis Duklandon mian, tiam la unuan, Ĉar estis mi el dukoj la plej alta! Precipe fama per indeco mia, Mi artamulo brilis senegala; Lernante tempon mi libere uzis, Regadon forlasinte al la frato . . . Del’ lerno l’ amo tiel min okupis Ke fremda mi fariĝis al la ŝtato. Perfida onklo via . . . Ĉu vi aŭdas? MIRANDO. Sinjoro, tre atente. PROSPERO. Nu, li frue Ricevis prince multon da petantoj, Rifuzis kelkajn, kelkajn kuraĝigis, Kaj malobeon punis. Li renomis, Li anstataŭis eĉ sekvantojn miajn, Aliformigis ilin; ĉar li havis Ŝlosilon oficejan, ja, la homan, Kaj laŭdi lin regnanojn li instruis; Ĉar kiu flatis plej l’ orelon lian Profiton plej ricevis. Nun li estis Hedero princan trunkon vualanta, Suĉanta eĉ verdaĵon mian propran! —Vi ne aŭskultas . . . MIRANDO. Patro, tre avide! PROSPERO. Atentu, kara! . . . Mi, konfidemulo, Pri ŝtataferoj nun ne plu zorgante, Al pliboniĝo de klereco mia Dediĉis tempon: la malica frato Profitis. Malgraŭ mia grandanimo, Solece, mi fariĝis nekonato . . . Malbona sento movis Antonion Vidantan min senlime lernamulon Konfido mia naskis kulpon lian; Senlima same lia ambicio Fariĝis; ankaŭ la kvieto mia. Nu, provizita ne nur je trezoroj Sed je la povo eĉ postuli plie— —Mensoge ĉiam se agadas homo, Memoron sian tiel li pekigas, Ke la malveron li jam plu ne sentas— Jam Antonio pri si mem ekpensis Ke li la duko estas. Ĉar li agis Plenege tiam kiel duklandestro; Privilegion ĉian li posedis, Kaj tial plialtiĝis—Ĉu vi aŭdas? MIRANDO. Ho! tian diron aŭdus surdulino. PROSPERO. De mi plu li ne vidis vualitan La rolon kiun ludis Antonio— Min rigardante kiel malsaĝulon, Kaj reĝon sole de mizeraj libroj— Li absoluta duko sin anoncis! Avida tiel estis li je povo Ke li konsentis al la reĝ’ Alonzo Duklandon fari depagantan jare, Submetis dukan al la reĝa krono, Milanan kapon altan li klinigis Duklando, ĝis li, ĉiam liberama! Ve! kia mallevaĵo! MIRANDO. Diaj povoj! PROSPERO. Konduton lian notu, al mi diru Ĉu frate kun mi agis via onklo— MIRANDO. Mi pekus se ne noble mi ekpensus Pri la avino mia—Sed patrinoj Bonegaj naskis tre malbonajn filojn. PROSPERO. L’ enradikita malamiko mia, Alonzo tuj aprobis la proponon Per kiu, por la submetiĝo landa Kaj jara pago de dukatoj multaj, Forpelus Antonio min kaj miajn El la duklando, kiun de la reĝo, Kun multaj ĝojaj, luksaj gratulegoj, Akceptis nun perfida mia frato. Soldatojn estis li subaĉetinta; Pordegojn li malfermis en la nokto . . . Envenis bando kiu, tra l’ mallumo, Forportis min kaj ankaŭ vin ĝemantan Rapide el Milano! MIRANDO. Ho ve, patro! Tiamajn plorojn mi ne plu memoras, Sed la pripenso min devigas plori. PROSPERO. Aŭskultu tamen, plie, ĝis mi venos Al nuna la afero—ĉar sen tio Ne taŭgus la rakonto. MIRANDO. Kial ili Tuj ne mortigis nin? PROSPERO. Demando prava, —El la rakonto rajte postulata— Pro l’ amo de l’ popolo al Prospero Ne faris ili sangavidan krimon: Perfidon tiel ili belŝajnigis Ke ĝi blindigis ĉiun Milananon. En barko nin elsendis ili maren, Sed, kiam la marmezon ni atingis, Nin ili ĵetis en putrantan ŝipon Senmastan, senŝnuraĵan, forlasitan Eĉ de la ratoj.—Ho ve! malfeliĉaj! Ni ekkriadis al la marondegoj, Ekĝemis ni al la ĝemantaj ventoj . . . Koncerto stranga, sed ne simpatia! MIRANDO. Ĉielo! kia mi malhelpo estis! PROSPERO. Ho ne! Fariĝis vi kerubo vera, Traplenigita de l’ ĉiela beno; Rideto via min revivigadis! Mi maron kiam faris pli salitan Per el la koro tiel akraj ploroj, Vi kuraĝigis min kaj fortigadis Por kontraŭstari eblan mizeregon! MIRANDO. Sed kiel ni el ŝipo landon trafis? PROSPERO. Per Dia helpo, kara!—Jes; nutraĵon Ni havis—kiun reĝa konsilano Gonzalo—elektita de Alonzo Por tiel nin elpeli—al ni donis. Ĉiele inspirita bonfarinto! Li plie riĉajn vestojn, ŝtofojn, silkojn Aldonis—pli eĉ ol mi diri povas! Objektojn, kiujn ĝis nun ni uzadis, Utilajn kaj bonegajn. Ĉar li sciis Ke estas mi precipe libramulo, Eltiris li el la biblioteko— De mi ŝatita pli ol la duklando— Amatajn librojn, kaj al mi alportis. MIRANDO. Ĉielo volu tiun homon beni! Mi tre dezirus vidi lin! PROSPERO. (_Remetas la mantelon_). Mirando, Aŭskultu de l’ rakonto la finiĝon. Ĉi tien, sur insulon ni alvenis, Ĉi tie mi mem, edukisto via, Instruis vin pli zorge ol princinon Ĝuantan vane multajn liberhorojn, Aŭ guvernistojn ne zorgamajn tiel. MIRANDO. Ĉielo rekompencu vin!—Nu, patro, Mi petas, diru kial vi ĵus kaŭzis Tielan marventegon. PROSPERO. Nu! sciiĝu Ke tien ĉi hodiaŭ, per okazo Feliĉa, kvankam stranga, ĵus alvenis La malamikoj miaj. Nun dependas Zenito mia de favora stelo, Influon kies devas mi fidele Akcepti—aŭ neniam releviĝi— Demandoj ĉesu!—Vi nun dormi volas— Kontraŭbatali tion vi ne povos— Filino, ĝin obeu! (_MIRANDO ekdormas_) (_Vokante_). Servisto, venu! venu, Arielo! Mi estas tute preta: venu! venu! (_Aperas ARIELO_). ARIELO. Saluton al vi, granda mia mastro! Laŭ via bondeziro tuj mi venas. Ĉu flugi, naĝi, trafajriĝi, rajdi Sur nubaj volvoj min vi nun devigos? Tuj Arielo agos. PROSPERO. Ĉu, spirito, Vi kaŭzis la ventegon laŭ l’ ordono? ARIELO. Precize, mastro. Mi la reĝan ŝipon Enflugis: ĉu postparte, ĉu antaŭe, Ĉu sur ferdeko, ĉu en la ĉambretoj, Mirigon mi dissemis, ekbruligis Multegajn lokojn mi, per unu fojo; Ĉe l’ masta pinto velojn kaj ŝnuraĵojn Videble mi flamigis, tiam, kune Interligiĝis flamoj. Pli momentaj, Eĉ pli rapidaj ol la fulmotondroj, La flamoj, krakoj de l’ sulfura muĝo! . . . Neptunon mem sieĝi eĉ mi ŝajnis, Kaj kun la ondoj la tridento tremis! PROSPERO. Spirito brava! En tumulto tia, Sufiĉa por ŝipanojn frenezigi, El ili kiu povis agi saĝe? ARIELO. Neniu; ĉiuj malsaĝuloj ŝajnis En malespera stato. Krom maristoj, Tuj subakviĝis ili el la ŝipo De mi ekbruligita. La reĝido, Kun haroj stariĝantaj kiel kanoj, Unue maren ĵetis sin, kriante: “Infero certe estas nun malplena! Ĉi tie nun la diablaro loĝas!” PROSPERO. Bonege, Arielo! Ĉu proksime De l’ lando ne fariĝis ŝippereo? ARIELO. Proksime, mastro. PROSPERO. Ĉu nun ĉiuj vivas? ARIELO. Ne haro mankas, kaj iliaj vestoj Pli freŝaj vere ŝajnas ol antaŭe; Laŭ via volo ilin mi disigis Per bandoj travagantaj nun l’ insulon, Kaj Ferdinando, la reĝido, sola De mi lasita, estas en angulo; Sopire, li l’ aeron malvarmigas Kaj, tiel, brakokruciĝinte, sidas. PROSPERO. La reĝan ŝipon, ankaŭ la maristojn De la ŝiparo, kiel vi disponis? ARIELO. Savita estas nun la ŝipo reĝa Ankrita en la profundega golfo— De kia loko min, je l’ noktomezo, Vi vokis iam por alporti roson El ventetiĝa Bermudinsularo— La ŝipo tie kuŝas. La ŝipanoj Miregigitaj, lacaj de penado, Sub la ferdeko nun sorĉarte dormas. Ceteraj ŝipoj kiujn mi disigis Interrenkontis sin, kaj Neapolon Malĝoje iras.—Ŝiparestro pensas Ke l’ reĝan ŝipon li fundiri vidis, Kaj ke en mar’ pereis la regnestro. PROSPERO. Mision vian, Arielo, bone Plenumis vi; alia tamen ago Farota restas. Kia estas l’ horo? ARIELO. La posttagmeza. PROSPERO. Du sabloŝutiloj Sin malplenigos ĝis la sesa horo: Ni dume devas bone tempon uzi. ARIELO. Ĉu plie mi labori devas, mastro? Bonvolu vi memori la promeson Al mi faritan sed ne plenumitan. PROSPERO. Ĉagrena? Kial do? ARIELO. Min liberigu! . . . PROSPERO. Ne antaŭ ol la tempo venos! ARIELO. Mastro! Kompatu min, ĉar mi ja tre fidele Vin servis—ne mensogis—ne eraris . . . Vin servis senŝpareme, senmurmure, Kaj, mastro, vi promesis de plenjaro Rabaton. PROSPERO. Ĉu, spirito, vi forgesas El kiaj turmentegoj mi vin tiris? ARIELO. Neniam. PROSPERO. Jes! vi ĉion nun forgesas. Ja ŝanceligos vin trapremi ŝlimon, Por mi sur akra norda vento rajdi, Aŭ vin trapuŝi en la frostan teron, Se tiel mi ordonos! Vi forgesas . . . ARIELO. Neniam. PROSPERO. Malbonulo! vi mensogas! Eĉ vi forgesas kiel Sikorakso— Malpura sorĉistino kurbigita Per multaj jaroj kaj malbondeziroj— Agadis. ARIELO. Mastro, ne! PROSPERO. Ja vi forgesas. Nu, diru al mi kie ŝi naskiĝis. ARIELO. En Alĝerlando. PROSPERO. Ho! vi tion scias. Monate al vi devos mi rediri La staton tiam vian; vi forgesas. Pro multaj krimoj kaj teruraj sorĉoj Ne kompreneblaj por l’ animo homa, L’ inferan sorĉistinon Sikorakson Devigis tuj foriri l’ Alĝeranoj— Nur ĉar ne volis ili ŝin mortigi. ARIELO. Jes, mastro. PROSPERO. Nubokula sorĉistino! Gravedan la maristoj ŝin forlasis Ĉi tie! kie vi—laŭ via diro Nun mia sklavo—tiam ŝin obeis! Sed tro aera vi, spirito, estas Por ŝiajn abomenojn nepre fari: Senlime furioza Sikorakso, Per helpo de rimedoj potencegaj, En tago, vin, al ŝi malobeintan, Enfermis en fendaĵon de pinarbo. Nu! tie vi suferis dek-du jarojn; Dum tiu tempo Sikorakso mortis, Lasinte vin por ĝemi, akre krii, Rapide, muelile, tra la ventoj! Ankoraŭ estis la insul’ senhoma, Krom bestoforma la sorĉistinido. ARIELO. Ĝi estas Kalibano. PROSPERO. —Bestegulo! Lin dresis mi por la domoservado— Senĉesaj, dume, krioj viaj kaŭzis Kriegi lupojn, eĉ kortuŝis ursojn . . . Infera turmentego! Sikorakso Ĝin povis ne forigi—Sed mi venis,— Aŭdinte vin, la pinon oscedigis . . . Magie mi vin savis. ARIELO. Dankon, mastro! PROSPERO. Se nun vi remurmuros mi tuj fendos Trunkegon kverkan kies tuberaĵoj Englutos vin por krii dekdu vintrojn! ARIELO. Pardonu, mastro; mi estos obea, Kaj spiritaĵon mian de nun faros Ĝentile. PROSPERO. Agu tiel; post du tagoj Vi liberiĝos. ARIELO. Nobla mastro mia! Mi kion faros? kion? diru, kion? PROSPERO. Foriru; mara nimfo vi fariĝu, Sed, krom por mi, por ĉiuj nevidebla. Rapidu ĝis vi estos tiaforma, Kaj tien ĉi revenu! (_Malaperas ARIELO_). (_Laŭte al MIRANDO_). Kara koro! Mirando, vi vekiĝu! ho! vekiĝu! Bonege jam vi dormis; nun, vekiĝu! MIRANDO. Rakonto stranga via al mi kaŭzis Profundan dormon. PROSPERO. Tion de vi skuu. Ni iru nun viziti Kalibanon; Neniam li respondon bonan donas. MIRANDO. Li estas terurega malbonulo: Ne amas mi lin vidi. PROSPERO. Sed, filino, Lin ni bezonas. Fajron ekbruligi, Alporti lignon, kaj balai ĉambron, Utila certe estas—Kalibano! Ho, sklavo, ŝlimo, kie vi kaŝiĝis? KALIBANO. (_El interne_) Lignaro jam interne estas. PROSPERO. Venu! Alian faron tuj mi al vi donos: Testudo, venu! (_Reaperas ARIELO akvanimfoforma_). Bele, Arielo; (_Mallaŭte_) Aŭskultu bone. ARIELO. Faros mi, Sinjoro! (_Malaperas_). PROSPERO. Venena sklavo, sorĉa diablido, Tuj venu tien ĉi! (_Venas KALIBANO_). KALIBANO. Malsano roso, De Sikorakso ŝlime balaita, Per korva plumo sur vin nun ŝpruciĝu! Sud-okcidenta vento vin aknigu! PROSPERO. Pro tio, certe, vi, hodiaŭ nokte, Suferos streĉojn, flankpikaĵon sentos— (Elspiron haltiganta vizitisto!)— Eĉ erinacoj sur vi ekzerciĝos; Mieltavole estos vi pinĉita: Pli pika ĉiu pinĉo ol abelo! KALIBANO. Mi nun bezonas la tagmanĝon mian: Al mi l’insulo rajte apartenas; Ĝin mi heredis de patrino mia, Ĝis de mi vi forŝtelis la posedon. Unue vi karesis min, eĉ ofte Vi akvon berogustan al mi donis; La grandan kaj malgrandan lumojn montris Brulantajn tage, nokte, al mi diris Iliajn nomojn. Tiam mi vin amis, Kaj montris al vi la insulajn ecojn, La freŝajn fontojn, fruktodonan landon, Malbeno! salajn lokojn kaj herbejojn . . . Mi ĉion montris! . . . Ke la sorĉartiloj De Sikorakso, buf’, skarab’ vesperto . . . Sur vin tuj falu!—Estas mi subulo! Mi tiam sola mia propra reĝo! Min porke nun vi tenas en ŝtonego, Dum la ceterajn partojn vi posedas! PROSPERO. Mensoga sklavo, kiun bonaj agoj Neniam povis tuŝi, sed nur skurĝo! Ŝlimido, mi unue kun vi agis Zorgeme, home, eĉ mi vin lokadis En groto mia . . . ĝis vi idon mian . . . Atencis malvirgigi. . . . KALIBANO. Vi malhelpis. Se rajte estus ĝi de mi farita, L’ insulo estus Kalibanigita! PROSPERO. Ho, sklavo abomena, ne ameco Kortuŝos vian malbonecon bestan; Nur povas vi plenumi bestan rolon. Kompate, mi paroli vin instruis, Novaĵon taŭgan montris tage, hore; Bestulon, kiu tiam sole blekis Simile al la bruto, mi instruis Paroli home, kaj objektojn nomi. Sed, parolante, via bruta raso Enhavas tion, kio ne permesas Honeste agi: tial en ŝtonego, Malliberulo vi de tiam restas, Anstataŭ pli malbona sorto. KALIBANO. Vere Paroli vi min faris: la profito Jen estas: mi nun povas vin malbeni. Erisipelo ambaŭ vin mortigu! Mi lernis tion el la lingvo via. PROSPERO. Sorĉido! for de tie ĉi! rapidu! Hejtaĵon tuj alportu, mi konsilas; Plimulte poste, sed nun tion faru! Ĉu ŝanceliĝas vi, ĉu malobeos, Mi tiam streĉos la muskolojn viajn, Kaj ostojn dolorigos: vi blekegos . . . La bestojn timigante. KALIBANO. Ne, mi petas. (_Flanken_). Obei li magie min devigas. Potenco tia ke l’ patrina dio Setebos estus ĝia sklavo! PROSPERO. Iru! (_Foriras KALIBANO_). (_Revenas ARIELO nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas FERDINANDO_). KANTO DE ARIELO. _Sur la flavan sablon venu,_ _Manojn interprenu;_ _Salutintaj, eĉ kisintaj,—_ _(Paca mar’ sin tenu!)—_ _Tie ĉi kaj tie saltu,_ _Koboldeme: nun, ni haltu._ _Aŭskultu!_ Rekantaĵo (malproksime): _Boju, hundoj, boju!_ _Hundoj, boju, boju!_ Rekantaĵo: _Boju, hundoj, boju!_ _Aŭdu nun la kokan krion;_ _Ĉantikliro[2] kantas tion:_ _“Kokaraŭko!”_ _Krias koko._ FERDINANDO. El kie venis tia stranga kanto? El aer’ aŭ el tero? . . . Plu ne sonas . . . Ĉu estas io de insula dio?— Mi sidis ploreganta pri la sorto De mia patro kiu ĵus pereis . . . Dolĉegaj sonoj venis super l’ ondo, Ĝin kvietigis,—eĉ doloron mian,— Altiris min ĉi tien l’ harmonio; Sed ĵus forĉesis . . . Ne! ĝi rekomencas . . . ARIELO _kantas_: _Sub tridek futoj da marakvo_ _Profunde patro restas;_ _Fariĝas ostoj nun koralo;_ _Okuloj perloj estas:_ _Aliformiĝas li marame,_ _Tre riĉe kaj orname._ _Hore mortsonoro tintas,_ _Maraj nimfoj kantas_: (Sonorila eĥo: _Bum! bom! bam! bum!_) _Ilin aŭdas mi, . . . Aŭskultu!_ (Ĥora eĥo: _Bum! bam! bom! bum!_) FERDINANDO. Ĝi diris pri droninta patro mia! Ne estas terdevena homa kanto Aŭdita de mi supre! PROSPERO. Ho! Mirando, Palpebroj viaj malfermiĝu: Kion Ekvidas vi antaŭen? MIRANDO. Kio estas? Spirit’? Ĉielo! kiel ĝi rigardas! Sinjoro, certe ŝajnas ĝi belforma; Spirito tamen estas. PROSPERO. Ne, knabino; Ĝi manĝas, dormas, sentojn ankaŭ havas Simile je ni. Tiu ĉi junulo En ŝippereo estis: pro ĉagreno Li markojn portas kiuj malbeligas Vizaĝon lian—vi, alie, povus Nobelon en li vidi. Li, perdinte Parencojn siajn, vage ilin serĉas. MIRANDO. Estaĵo dia povus mi lin nomi, Ĉar mi nenion vidis tiel nobla! PROSPERO. (_Flanken_). L’ afero venas laŭ deziro mia: Ĉi tio Arielon liberigos Nur post du tagoj— FERDINANDO. (_Ekvidante Mirandon_). La diino Muzike ĵus laŭdita! . . . Mi petegas, Bonvolu diri al mi ĉu vi loĝas En tiu ĉi insulo; ĉu vi povus Konsilojn bonajn al mi doni; Sed, mirindaĵo! scii mi deziras Ĉu estas vi fraŭlino. MIRANDO. Mi, sinjoro, Ne mirindaĵo estas, sed fraŭlino. FERDINANDO. Ĉielo! mian lingvon! Mi ja estus El ĝiaj parolantoj la plej alta Se hejme nun ni starus. PROSPERO. La plej alta? Se l’ Neapola reĝo tion aŭdus, Vi kiu estus? FERDINANDO. Simple la aŭdanto De homo parolanta pri la reĝo. Ke li min aŭdas tion mi bedaŭras, Ĉar estas mi la reĝo: mian patron Perei mi ĵus vidis. MIRANDO. Ho, teruro! FERDINANDO. Li dronis, kun sinjoroj, kun Milanaj La duko, ankaŭ lia brava filo! PROSPERO. La duko de Milano, kaj bravega Filino lia, povus vin komandi Se dece estus. (_Flanken_) La du gejunuloj Intervidante tremis kaj ruĝiĝis . . . Nun Arielo baldaŭ liberiĝos. (_Al FERDINANDO_) Al vi, sinjor’, mi vorton volus diri: Mi timas ke vi multe ĵus eraris. MIRANDO. Ĝentile kial patro ne parolis? De mi vidita estas homo tria Ĉi tiu, sed kortuŝa la unua. Kompato same movu mian patron! FERDINANDO. Fraŭlino, se vi estas korlibera, Reĝino Neapola vin mi faros. PROSPERO. Sinjoro, al vi tuj mi diros, haltu! (_Flanken_) Nu! ili estas intersimpatiaj: L’ aferon mi ne volas rapidigi; Nenion tro facilan oni ŝatas. (_Al FERDINANDO_) Atentu, aŭdu, ĉar mi vin kulpigas Uzurpi ies nomon ne la vian: Spiono eble vi ĉi tie staras Por poste ŝteli de mi la insulon. FERDINANDO. Ne! per honoro mia! MIRANDO. Malhonoro Neniam loĝis en sanktejo tia: Ĉar se malbonon tia dom’ entenus, Eĉ bono volus loĝi kun ĝi. PROSPERO. (_Al FERDINANDO_) Venu! (_Al MIRANDO_) Por la spiono ne parolu. (_Al FERDINANDO_) Venu! Piede, kole, mi vin kunkatenos, Marakvon trinkos vi, via nutraĵo Konsistos el mituloj riveretaj, Radikoj sekiĝitaj, kaj glanŝeloj— Nu, venu! FERDINANDO. Ne! mi tuj kontraŭbatalos Tielan agon, ĝis la malamiko Pli pova montros sin. (_Eltiras sian glavon, sed tuj magie, ne povas movi_). MIRANDO. Ho, kara patro! Tro ne ofendu lin, ĉar, dolĉanima, Li maltimulo estas. PROSPERO. (_Al MIRANDO_) Knabineto, Ĉu vi al mi konsilus? (_Al FERDINANDO_) Glavingigu, Ho, perfidulo, kiu ŝajni volus Sed ne maltimas frapi, tiel kulpo Tremigas vin! Plu ne kontraŭbatalu: Bastono mia tuj vin senarmigos. MIRANDO. Mi vin petegas, patro— PROSPERO. (_Al MIRANDO_) Vi foriru! Ne tuŝu mian veston. MIRANDO. Ho! kompatu: Mi garantiulino por li estos. PROSPERO. Silentu! se vi diros unu vorton Mi vin kulpigos, eble vin malamos! Ĉu vi trompanton tian ŝirmi volus? Vi pensas, ke ne pli belformo estas, Ĉar vi nur vidis lin, krom Kalibanon. Anĝeloj vere la ceteraj homoj, Ĉi tiu nur alia Kalibano! MIRANDO. Amemo mia do, humila vere, Pli belan homon ne deziras vidi! PROSPERO. (_Al FERDINANDO_) Obeu; venu; la nervaro via Sen fortikeco, nun reinfaniĝas. FERDINANDO. Tro vere estas: nun min mem mi sentas Malliberulo. La kruela perdo De patro kaj amikoj, la minacoj De homo, kiu tiel min ofendis, Nu, ĉio al mi ŝajnus suferebla, Se, foje, tage, mi ekvidi povus Ĉi tiun junulinon. Libereco Aliajn terajn lokojn povas ĝui: Sufiĉa spaco por mi estus tiu En kiu ŝi aperos. PROSPERO. (_Flanken_) Tio taŭgos: Vi bone ellaboris, Arielo. (_Al FERDINANDO_) Nun, venu! (_Al ARIELO_) Aŭdu plie por la sekvo. (_Al FERDINANDO_) Tuj venu kun mi! MIRANDO. Kuraĝiĝu, tamen, Ĉar bonnatura estas mia patro Pli ol paroloj liaj; li malofte Kolere agas. PROSPERO. (_Al ARIELO_) Ho, vi liberiĝos Simile al montventoj—sed, memoru Fidele la ordonojn. ARIELO. Akurate! PROSPERO. (_Al FERDINANDO_) Min sekvu! (_Al MIRANDO_) Kaj vi, por li ne petegu. (_Foriras ĉiuj_). Akto II. Sceno 1.—_En alia parto de l’ insulo._ (_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, GONZALO, ADRIANO, FRANCISKO, kaj aliaj_). GONZALO. Ho, Reĝo, mi petegas, estu gaja: Okazo estas: ĉiu el ni ĝoju; Ĉar liberiĝon iu ne esperis, Kaj perdoj niaj estas mare oftaj: Maristedzinoj, komercistoj ofte Bedaŭras kiel ni kruelajn perdojn; Sed la miraklon de tiela savo El miliono malmultuloj sentis. Do saĝe, Reĝo, nian malfeliĉon Komparu kun ĉi tio. ALONZO. Ho, silentu. SEBASTIANO. Konsol’ al li malvarma kaĉo estas. ANTONIO. La konsolanto tamen lin ne lasos. SEBASTIANO. Rigardu, li ŝerchorloĝeton streĉas: Malfrue ĝi sonoros . . . Nun! GONZALO. Sinjoro! SEBASTIANO. Unua:—diru. GONZALO. Kiam malfeliĉo Vizitas homon, kion ĝi alportas? SEBASTIANO. Dolaron. GONZALO. Jes, doloron ĝi prezentas: Pli prave ol intence vi parolis. SEBASTIANO. Pli saĝe aŭdis vi ol mi esprimis. GONZALO. Sinjoro, tial— ANTONIO. Fi! malŝparemulo De via lango! ALONZO. Ŝparu la ceteron. GONZALO. Plu mi ne diros, kvankam— SEBASTIANO. Li parolos. ANTONIO. El ambaŭ li kaj Adriano, kiu Unue kokekrios? SEBASTIANO. La maljuna! ANTONIO. La juna! SEBASTIANO. Bone! La garantiaĵo? ANTONIO. Ridego! SEBASTIANO. Bone! ADRIANO. Kvankam la insulo Dezerta ŝajnas,— SEBASTIANO. (_Ridante_) Ha! ha! mi jam pagis,[3] ADRIANO. Neloĝigebla, preskaŭ netrafebla,— SEBASTIANO. Ĝin tamen— ADRIANO. Tamen— ANTONIO. Li ĝin tamen trafis. ADRIANO. Ĝi devas havi maldensan, delikatan, karesan temperaturon. ANTONIO. Temperaturo estis delikata knabino. SEBASTIANO. Jes, kaj maldensa, kiel li klerulege klarigis. ADRIANO. L’ aero tie ĉi elspiras sur nin dolĉege. SEBASTIANO. Kiel se ĝi havus pulmojn kiuj estus putrintaj. ANTONIO. Aŭ kiel se ĝi estus marĉejodorata. GONZALO. Tie ĉi estas ĉio profita por la vivo. ANTONIO. Certe, krom rimedoj por vivi. SEBASTIANO. Neniaj estas tie ĉi, aŭ almenaŭ tre malmultaj. GONZALO. Kiel sufiĉega kaj fortika ŝajnas la herbo! kiel verda! ANTONIO. La tero, certe, estas ŝafledkolora. SEBASTIANO. Kun iometo da verdo ĉi tie kaj tie. ANTONIO. Li nemulte malatingas. SEBASTIANO. Ne; li nur tute maltrafis la veron. GONZALO. Sed la malofteco de tio, kvazaŭ nekredebla, estas— SEBASTIANO. Simila je multaj certigitaj maloftecoj— GONZALO. Estas fakto ke niaj vestoj antaŭe ĵus trempitaj en la maro, nun konservas ŝian freŝecon kaj brilecon; ili ŝajnas pli rekolorigitaj ol makulitaj per akvo sala. ANTONIO. Se nur unu el liaj poŝoj povus paroli, ĉu ĝi ne dirus: li mensogas? SEBASTIANO. Jes, aŭ ke li falsege enpoŝigas sian raporton. GONZALO. Ŝajnas al mi ke niaj vestoj estas nun tiel freŝaj kiel ili estis kiam ni unue ilin portis en Afriko, ĉe l’ edziĝo de l’ belega Neapola reĝidino Klaribelo, je la Reĝo de Tuniso. SEBASTIANO. Ho, estis favorega edziĝo, certe, kaj ni multe profitas per ĝi en nia reveno. ADRIANO. Tuniso neniam estis riĉigita de tiel modela reĝino! GONZALO. Ne, de l’ tempo de la vidvino Dido. ANTONIO. Vidvino! peston je tio! Kiel tiu vidvino envenas? vidvino Dido! . . . SEBASTIANO. Nu! se li ankaŭ dirus “vidvo Aeneo”? Miriga estas via aŭdaĵo! ADRIANO. Ĉu “vidvino Dido” vi diris? Vi min rememorigas ke ŝi loĝis en Kartago, ne en Tuniso. GONZALO. Tiu ĉi Tuniso, sinjoro, estis Kartago. ADRIANO. Kartago? GONZALO. Mi tion certigas, Kartago. ANTONIO. Lia vorto estas pli kredinda ol la Amfiona harpo. SEBASTIANO. Li elkonstruis la muron kaj ankaŭ la domojn. ANTONIO. Kian neeblaĵon li tuj faros ebla? SEBASTIANO. Mi kredas ke li domen enportos tiun ĉi insulon en sia poŝo, kaj ĝin donos al sia filo, kiel pomon. ANTONIO. Tiam, dissemante la kernojn en la maro, li naskos multajn aliajn insulojn. GONZALO. (_Al ADRIANO_) Jes[4]. ANTONIO. Nu! ĉio en ĝia propra tempo. GONZALO. (_Al ALONZO_) Via Reĝa Moŝto, ni ĵus paroladis pri niaj vestoj, kiuj ŝajnas nun tiel novaj kiel ili estis ĉe la edziĝo de via filino, nun reĝino de Tuniso. ANTONIO. Kaj la plej maloftulino kiu iam tien iris. SEBASTIANO. Ho, esceptu, mi petegas, vidvinon Dido! ANTONIO. Ho, vidvino Dido! jes, vidvino Dido! GONZALO. Ĉu, sinjoro, mia vesto ne estas tiel freŝa kiel ĝi estis kiam mi unue ĝin portis—mi volis diri preskaŭ . . . ANTONIO. Nu, tiu ĉi “preskaŭ” taŭge alvenis. GONZALO. Kiam mi ĝin portis dum la edziĝo de via filino— ALONZO. Vi tedas mian aŭdon per ripeto De vortoj kiuj min senprudentigas! Ŝin kial mi edzigis en Afriko El kiu revenante filon perdis? Kaj ankaŭ ŝin,—nun tiel malproksiman De Italujo,—mi ne plu revidos! Ho, Ferdinando mia, heredonto De Neapolo ankaŭ de Milano, Nutraĵon el vi kia stranga fiŝo Ĵus faris? FRANCISKO. Eble, reĝo, li postvivas: Mi vidis, li batalis kun la ondoj Kaj ilin rajdis, akvavojon faris, Flankpuŝis, bruste kontraŭstaris maron. Levante kapon super l’ alfluaĵo, Li remis brave, per potencaj brakoj, Al bordo, kiu por li sin klinigis, Helpante l’ princon; kaj, sendube, reĝo, Li, viva, teron trafis. ALONZO. Ne, li mortis. SEBASTIANO. Sinjoro Reĝo, vin por ĉio danku! Vin, solan kaŭzon de la malfeliĉo. Eŭropon nian tiel vi malŝatis Ke la filinon donis al Afriko: Okuloj ŝiaj povas nun surverŝi L’ okazon kiun tiel vi preparis. ALONZO. Silentu, mi petegas. SEBASTIANO. Genufleksoj, Petegoj de ni ĉiuj estis vane. La belanimulino ŝanceliĝis: (Ĉu la malamo, ĉu l’ obeo venkos?) La princan filon vian ni ĵus perdis . . . Vidvinoj Neapolaj kaj Milanaj Nun estas pli ol viroj revenantaj. La kulpo via— ALONZO. Kaj plej granda perdo! GONZALO. Sinjor’ Sebastiano, la vereco El viaj lipoj sonas nek afable Nek ĝustatempe; gratas vi la vundon Saniĝi bezonantan. SEBASTIANO. Prava diro. ANTONIO. Kaj bona ĥirurgaĵo. GONZALO. (_Al ALONZO_) Ni vintriĝas, Ho, Reĝo, kiam tiel vi nubiĝas. SEBASTIANO. Ni vintriĝas? ANTONIO. Jes, ni vintregiĝas! GONZALO. Se mi plantisto de l’ insulo estus— ANTONIO. Ĝin tute kovrus li per sem’ urtika. SEBASTIANO. Aŭ malvoj, aŭ rumeksoj. GONZALO. Se mi reĝo Ĉi tie estus, kia mi fariĝus? SEBASTIANO. Sobrega, certe, ne havante vinon. GONZALO. Mi volus en la regno ĉion fari Laŭ kontraŭregularo; malpermesus Aĉetojn, vendojn, juĝistaron, juĝojn, Literaturon, mankon aŭ riĉecon; Mi ne permesus servon aŭ heredon, Kontrakton, limon, bienposedaĵon, Oleon, grenon, metaluzon, oron, Vinberkulturon, ian okupadon Mi malpermesus. Viroj kaj virinoj Nelaboremaj ĉiuj ĉiam estus, Sed puraj kaj senkulpaj.—Ne regeco! SEBASTIANO. Li de la regno, tamen, estus reĝo! ANTONIO. L’ unuan diron li forgesas fine. GONZALO. Komune kreskus nutro el naturo: Nek ŝvito, penoj, perfidaĵ’, rabado, Nek glavo, ponardego nek tranĉilo, Pafilo, nek maŝino nin malhelpus. Naturo sola naskus ĉion bonan Sufiĉe por nekulpa la popolo. SEBASTIANO. Edzeco, tie, ĉu okazus iam? ANTONIO. Ne, nur petola, buba vagistado. GONZALO. Mi tiel regus kiel en oraĝo. SEBASTIANO. Prosperon al la reĝa Moŝto via! ANTONIO. Gonzalo longe vivu! GONZALO. (_Al ALONZO_) Reĝo mia . . . ALONZO. Ne diru plu, nenion vi parolas. GONZALO. Kore mi tiel pensas, Via Reĝa Moŝto; mi tion faris nur por kuraĝigi tiujn ĉi sinjorojn, kies pulmoj, sentemaj kaj viglaj, ĉiam ridas je nenio. ANTONIO. Sed, ni ridis je vi mem. GONZALO. Kaj, kiel mi estas por vi nenio, vi povas daŭrigi kaj ridi je nenio. ANTONIO. Ho, kian frapon li ĵus donis! SEBASTIANO. Jes, sed ĝi falis platege. GONZALO. Vi ja estas kuraĝagaj sinjoroj; sendube vi povus forlevi la lunon el ĝia sfervojo, se nur ĝi bonvolus daŭri kvin semajnojn senŝanĝe. (_Venas ARIELO (nevidebla) ludanta solenan arion_). SEBASTIANO. Tion ni farus, poste ni irus por birdokapti torĉlume tra l’ arbetaĵo. ANTONIO. Ne koleru, bona sinjoro. GONZALO. Ne, kredu al mi, mi ne riskos tiel malsaĝe mian diskretecon: ĉu vi volus ridigi min por ekdormi? Mi sentas min tre dormema. ANTONIO. Ekdormu, kaj aŭskultu nin. (_Ĉiuj dormas, krom ALONZO, SEBASTIANO kaj ANTONIO_). ALONZO. Ho, kiel frue ĉiuj ili dormas! Di’ volu fermi pensojn kun okuloj: Mi volas dormi. SEBASTIANO. Ho, sinjoro bona, Atentu zorge al l’ ofero bena; Malofte ĝi vizitas malfeliĉon, Sed kvietigas kiam ĝi alvenas. ANTONIO. Ni du, sinjoro, zorgos dum vi dormos, Gardante vin. ALONZO. Dankegon! mi ekdormas . . . (_Dormas ALONZO. ARIELO foriras_). SEBASTIANO. Rigido stranga ilin tute kaptis. ANTONIO. La eco de l’ klimato. SEBASTIANO. Sed mi miras Ke ĝi ne kaptis nin. Mi min ne sentas Dormema. ANTONIO. Ankaŭ mi min sentas vigla. El ili ĉiu falis konsenteme, Rigide, kvazaŭ fulme kunfrapita . . . Okazus kio? . . . Nun, Sebastiano, Okazus kio? Ne, mi plu ne diros . . . Mi tamen vidas en via vizaĝo Ke vi fariĝus tio—La okazo Alvokas vin, kaj mia fantazio Ekvidas kronon sur la kapo via! SEBASTIANO. Ĉu vi ne sonĝas? ANTONIO. Diri vi min aŭdis. SEBASTIANO. Mi aŭdis vin, kaj certe, dorma diro Parolo via en l’ orelo sonis. Nu, kion diris vi?—Kiela dormo! Okuloj malfermitaj, parolanta Staranta, moviĝanta, sed dormanta! ANTONIO. Sebastiano, vian ŝancon kaptu! Ne palpebrumu, sed vekiĝu tute! SEBASTIANO. Vi ronkas klare, kaj signifo estas En via ronko. ANTONIO. Mi, pli serioza Ol ofte, nun deziras, vi imitu La faron mian. Se vi tiel agos, Vi estos tuj triobla. SEBASTIANO. Senmovakve, Mi nun atendas. ANTONIO. Sed mi vin instruos Por ke vi flui povu. SEBASTIANO. Tion faru; Alfluon donu al hereda nulo. ANTONIO. Ho, se vi povus, kiel vi la planon Aprobus, kvankam ĝin vi tiel mokas: Ĝin flankigante, vi ĝin pligrandigas. Alfluantuloj ofte marfundiras Per timo, eble per mallaboreco! SEBASTIANO. Daŭrigu, ĉar mieno via montras Gravaĵon el vi pretan por naskiĝi, Penantan por klareco. ANTONIO. Nu, sinjoro, Francisko l’ reĝon preskaŭ ĵus konvinkis Ke lia filo Ferdinando vivas— (Li konvinkiga homo ĉiam ŝajnis) Memoro lia pli ne estas taŭga Ol tiu de mortinto.—Ferdinando? Kredeble ke li estus ne droninta, Kaj tiu dormantulo naĝas. SEBASTIANO. Certe, Ke li ne dronis, mi ne pensas. ANTONIO. Bone! Nepenso tia esperegon donos. Nepenson sekvos tia altespero Ke ambicio preter ne forpasos. Konsentas vi ke la reĝido mortis . . . SEBASTIANO. Certege. ANTONIO. Kiu do la kronon havos Post nuna l’ reĝo? SEBASTIANO. Estos Klaribelo. ANTONIO. Ŝi estas nun reĝino de Tuniso; Ŝi loĝas mejlojn for de homa vivo; Novaĵon Neapolan ŝi ricevi Ne povus, krom se l’ suno poŝtfariĝus! (La lunloĝanto estus tro malfrua) . . . Ĝis novnaskitoj estos jam razeblaj . . . Ni, revenante de ŝi, marglutitaj, Krom la malmultaj kiujn sorto savis Nur por l’ agado, sekvo d’estinteco, Ni baldaŭ ambaŭ faros . . . SEBASTIANO. Sensencaĵon Vi diras; certe la princino reĝa Reĝin’ Tunisa estas: Neapolo Forestas de Tuniso . . . ANTONIO. L’ interspaco Enhavas mejlojn, kiuj ŝajnas diri: “Neniam Klaribelo nin repaŝos; “Ŝi restu en Tuniso: Neapolo “Proklamu tuj Sebastianon reĝon.” Supoze ke l’ dormantoj tute mortis, Ĉu ili ne similaj tiam estus? Neapolanojn iu povas regi Eĉ tiel bone kiel dormemulo. Sinjoroj vivas kiuj babiladus Amplekse, tiel kiel eĉ Gonzalo; Mi eĉ imiti povus lin per ŝercoj Sensencaj ĉiam kaj profunde tedaj. Ho! kial vi ne kiel mi posedas Kuraĝon? Kia dormo estus tio Por via altiĝeco! Ĉu vi sentas? SEBASTIANO. Mi iom sentas. ANTONIO. Ĉu kontento via Ne la sukceson helpos? SEBASTIANO. Mi memoras, Ke propran fraton vian vi forigis. ANTONIO. Nu, do, rigardu, kiel al mi bone La duka vesto taŭgas! ja, pli bone Ol la antaŭa—De Prospero estis La sekvantaro egaluloj miaj— Nun, ili servas min. SEBASTIANO. Sed konscienco . . . ANTONIO. Nu! kie kuŝas tio? Se ĝi estus Piedabsceso, portus mi pantoflon; Sed mi ne sentas, ke diaĵo tia En mia brusto loĝas: se dudeko Da konsciencoj pro Milano starus Al mi kontraŭaj, mi kandigus ilin Aŭ fandus, antaŭ ol min mordus ili, Jen estas via frato—li ne ŝajnas, Pli ol la ter’ portante lin, agema— Se tio, kio ŝajnas, li nun estus— Mortinta—kaj, per glavaj nur tri coloj, Eterne dormi povas mi lin igi— Dum vi, simile, tiun grizbarbulon Al la senfina dormo povus sendi, Por ke, de nun, li ne plu al ni tedu . . . Pri la ceteraj . . . de ni ili prenos Konduton sian kiel kato lakton, Kaj tion diros, kion ni demandos: Aprobos ĉion ili. SEBASTIANO. Vin, karulo, Imitos mi, kaj kiel vi Milanon, Mi Neapolon gajnos. Glavon tiru! Vin frapo liberigos de depago, Kaj, reĝo via, mi vin amos. ANTONIO. Kune Ni frapu, kiam mi la manon levos . . . Vi al Gonzalo. SEBASTIANO. Ha! nur unu vorton. (_Ili paroladas mallaŭte_). (_Muziko aŭdata. Revenas ARIELO, nevidebla_). ARIELO. Magie mia mastro antaŭvidas Danĝeron minacantan vin, Gonzalo: L’ aferon mi kunhelpos, vin savante. (_Kantas ĉe l’ orelo de GONZALO_). _Tie ĉi, dum vi ronkadas,_ _Konspirantoj kuninsidas:_ _Leviĝu, leviĝu!_ _Se vi amas vian vivon,_ _Mi vin veki faros devon:_ _Vekiĝu! vekiĝu!_ ANTONIO. Nun, ni rapidu! GONZALO. (_Vekiĝas_) Ho! anĝeloj bonaj, La Reĝon savu! (_Ĉiuj vekiĝas_). ALONZO. Kion? ho! vekiĝu! Vi kial estas glavtirintaj? Diru! Mieno via kial terurita? GONZALO. Okazis kio? SEBASTIANO. Dum ni ambaŭ zorgis Ripozon vian’, ni ĵus aŭdis bruon Mallaŭtan, al la bovoblek’ similan, Aŭ leonbleko. Ĉu vin ĝi ne vekis? Terure sonis ĝi. ALONZO. Mi ĝin ne aŭdis. ANTONIO. Bruado taŭga por timigi monstron Aŭ tertremigi; al mi eĉ verŝajnis Muĝado de la tuta leonaro. ALONZO. Gonzalo, ĉu vi tion aŭdis? GONZALO. Vere Mi zumon aŭdis, kiu sonis strange, Eĉ vekis min, kaj, Reĝo, mi vin tuŝis, Ekkriis, kiam vidis mi la glavojn . . . Bruado estis certe, ni bezonos Nin gardi, aŭ ĉi tiun lokon lasi. Ni glavojn niajn tiru. ALONZO. Ni foriru, Por ree serĉi malfeliĉan filon. GONZALO. De bestoj tiaj gardu lin Ĉielo, Ĉar sur l’ insulo loĝas li. ALONZO. Antaŭen! (_Ili foriras_). ARIELO. Prospero, mia mastro, tuj sciiĝos Elfaron mian: Reĝo, filon serĉu. (_Foriras_). Sceno 2.—_En alia parto de l’ insulo._ (_Venas KALIBANO portante lignan ŝarĝon. Tondra bruado aŭdata_). KALIBANO. Infektoj elsorbitaj de la suno, El lokoj marĉaj, ŝlimaj, kotaj, falu Nun sur Prosperon, kaj lin malsanigu! Devigu li min ĉie lin malbeni . . . Spiritoj liaj—kvankam ili aŭdas— Nek pinĉos, nek kobolde min timigos, Nek erarlume tiros min en ŝlimon, Nur se ordonos li—Sed, pro nenio Li sur min ĵetas ilin: ĉu simie Grimacas ili, blekas, foje mordas; Ĉu erinace falas en la vojon, Pikante la piedojn; ĉu kolubre Min vundas, aŭ freneze al mi siblas! . . . Ha! . . . nun, al mi spirito de li venas! Ĉu malrapide mi alportas lignon? Se plate falos mi, ĉu ĝi min vidos? (_Sin kuŝigas_). (_Venas TRINKULO_). TRINKULO. Tie ĉi estas nek arbetaĵo, nek eĉ arbeto por elporti malbonan veteron, kaj alia fulmotondro pretiĝas; mi tion aŭdas kantegi tra la vento; tie ĉi la sama nigra nubo, tie unu grandega, kiu ŝajnas kiel terura bombardilo, bezonanta elverŝi sian fluidaĵon. Se tondros kiel antaŭe, mi ne scias, kie mi povos ŝirmi la kapon: certe, tiu nubo nur povas pluvi sitelege! (_Ekvidante Kalibanon_) Hoj! kio kuŝas tie ĉi? Homo aŭ fiŝo? Viva aŭ malviva? Fiŝo! Ĝi fiŝe flaras; tre malnova kaj fiŝa flaro; ia gado, ne tre freŝa. Stranga fiŝo! Se, kiel antaŭe, mi nun loĝus en Anglujo, kaj povus pentrigi tian fiŝon, ne ekzistas naivegulo tie, kiu, en libertempo, bonvole ne donus arĝentan moneron por ĝin vidi; tie, stranga besto famigas homon. Tie, kiam eĉ doiton[5] oni ne volus doni por helpi laman almozulon, oni tuj donas dek doitojn por vidi malvivan Indianon . . . Ĝi estas krurigita kiel homo, kaj ĝiaj naĝiloj ŝajnas kiel brakoj . . . Per mia vereco! mi ellasas kaj ne konservas plu mian unuan opinion pri ĝi; ĝi ne estas fiŝo, sed unu el la insulanoj, kiu, kredeble, antaŭ ne longe, suferis de fulmofajro. (_Tondra bruo_). Ho ve! la fulmotondro revenas: mia plej saĝa rimedo estos rampi sub lian kitelegon; nenie estas alia rifuĝejo: mizero konatigas homon kun strangaj kunkuŝantoj. Mi tie envolvos min, ĝis la feĉo de l’ pluvego estos pasinta. (_Venas STEFANO kantante; li havas botelon en mano_). STEFANO. _Mi ne plu iros al la maro:_ _Mi mortos ĉe la landanaro._ Nu, tio ĉi estas mizera kanto, taŭga por enterigo. Sed, jen estas mia konsolilo. (_Trinkas_). (_Kantas_). _La estro, frotisto, subestro, eĉ mi,_ _La pafilegist’, la helpisto,_ _Marinjon, Margenjon, amindumis ni,_ _Sed ne por Katenjo amisto!_ _Ĉar havis ŝi langon frapiston,_ _Ne ŝatis ŝi homon mariston,_ _Nek peĉo, nek gudro por ŝi—_ _(Kie jukiĝis_ _Ŝi mem gratiĝis)_ _Al maro! bravuloj, sen ŝi iru ni!_ Tio ĉi ankaŭ estas mizera kanto, sed . . . jen estas mia konsolilo. (_Trinkas_). KALIBANO. Ne turmentu min: haj! STEFANO. Kio estas tio? Ĉu diablojn ni havas tie ĉi? Ĉu volas ili kapti nin per sovaĝuloj kaj Indianoj? Ha! mi ne ĵus foriris de dronado por ke viaj kvar kruroj min timigu! Ĉar, kiel dirite, Viro kiu kvarkrure marŝas, ne povas lin forstarigi’. Nu! dum Stefano spiros tra siaj naztruoj, tion oni ree diros. KALIBANO. La spirito min turmentas: ho! . . . STEFANO. Tio ĉi estas kvarkrura insula monstro: ĝi ankaŭ havas febron, mi pensas. Sed, per la diablo, kie ĝi lernis nian lingvon? Mi kuracon donos al ĝi, eĉ nur pro tio. Se mi povos ĝin resanigi, malsovaĝigi, kaj kune kun ĝi trafi Neapolon, ĝi estos donaco taŭga por ĉia imperiestro, kiu iam starus en ledaj ŝuoj. KALIBANO. Ne turmentu min, mi petegas; mi pli rapide hejmen alportos la lignon. STEFANO. Ĝi nun malsaniĝas, kaj ne tre saĝe parolas. Ĝi tuj gustumos el mia botelo. Se ĝi neniam antaŭe trinkis vinon, tio, kredeble, forigos ĝian malsanon. Se mi povos tute resanigi ĝin kaj konservi ĝin malsovaĝe, mi troan monon ne postulos por ĝi, sed kiu ĝin aĉetos, tiu pagos por ĝi taŭge. KALIBANO. Vi ankoraŭ ne tre dolorigas min, sed, post ne longe, tion vi faros; mi tion ekvidas per via tremo: nun, Prospero tuj agos ĉe vi. STEFANO. Jen estas la maniero! Malfermu la buŝon: jen estas tio, kio vin paroligos, kato. Malfermu vian buŝon; tio ĉi ŝanceligos vian ŝanceliĝon, kaj bonege, mi certigas. Vi ne konas tiun, kiu estas via bonfaristo. Ree malfermu vian faŭkon! TRINKULO. Ŝajnas al mi, kvazaŭ mi konus tiun voĉon! Ĝi eble . . . sed ne! li ĵus dronis . . . Tiuj ĉi ĉiuj estas diabloj . . . Di’ gardu min! . . . STEFANO. Kvar kruroj kaj du voĉoj! Mirinda monstro! Ĝia antaŭa voĉo servas por bonparoli pri ĝia amiko; ĝia malantaŭa voĉo por elparoli malpurajn vortojn kaj kalumnion. Se la vina enhavo de mia botelo povos resanigi ĝin, mi ĝian febron kuracos. Nun, amen![6] Mi tuj verŝos iom en vian alian buŝon. TRINKULO. Stefano! . . . STEFANO. Ĉu via alia buŝo vokis al mi? . . . Di’ kompatu! kompatu! . . . Tio ĉi estas ne monstro sed diablo! Mi tuj forlasos ĝin; mi ne posedas longan kuleron![7] TRINKULO. Stefano! (se vi vere estas Stefano!) Tuŝu min kaj parolu al mi, ĉar mi estas Trinkulo—(ne timu!)—via bona amiko Trinkulo! STEFANO. Se vi estas Trinkulo, elvenu! . . . Mi detiros vin per la malpli longaj kruroj; se iaj el ili apartenas al Trinkulo, tiuj ĉi estas ili. Vi ja estas Trinkulo mem. Kiel okazis tio, ke vi fariĝis dorso al tiu ĉi monstro? TRINKULO. Mi pensis ke ĝi estis mortigita per fulmofajro. Sed, ĉu vi mem ne ĵus dronis, Stefano? Mi nun esperas, ke vi ne dronis. Ĉu la fulmotondro estas pasinta?—Mi min kaŝis sub la kitelego de l’ monstro pro timo de la fulmotondro. Ho; ĉu vi tamen estas viva, Stefano? Ho, Stefano! du Neapolanoj savitaj! STEFANO. Ne tro puŝu min, mi petas; mia stomako ne tre firme agas. KALIBANO. Belaĵoj, tiuj ĉi! Ĉu ne spiritoj? . . . Mi genufleksu al vi, dio brava, Pro la likvoro inda je ĉielo! STEFANO. Kiel vi foriris? Kiel vi venis tien ĉi? Ĵuru, per tiu ĉi botelo, kiel vi tien ĉi venis! Per tiu ĉi botelo (kiun mi faris el arboŝelo, per miaj propraj manoj, post kiam mi estis trafinta la bordon) mi mem fornaĝis sur barelo da kanarivino, kiun la maristoj elĵetis al la maro. KALIBANO. Mi tuj ĵuros, per tiu botelo, ke mi fariĝos via fidela subulo, ĉar ne terdevena estas la likvoro. STEFANO. (_Al TRINKULO_) Tien ĉi! ĵuru do kiel vi foriĝis. TRINKULO. Karulo, mi naĝis al la bordo, kiel anaso. Mi povas naĝi kiel anaso; tion mi ĵuras! STEFANO. Nu! kisu la libron![8] Kvankam vi povas kiel anaso naĝi, vi tamen havas la mienon de ansero. TRINKULO. (_Trinkinte_) Ho, Stefano! Ĉu pli da tio ĉi estas? STEFANO. Tutan barelon mi havas, maljunulo. Mia kelo sidas en ŝtonego ĉe l’ marbordo, kie mia vino estas kaŝita. Nun, monstro, kiel kuraciĝas la febro? KALIBANO. Ĉu ne falis vi de la Ĉielo? STEFANO. De la luno, mi certigas. Mi iam estis lunloĝanto, dum kelka tempo. KALIBANO. Mastrino montris vin, la hundon, l’ arbetaĵon; Mi vidis vin en ĝi, kaj vin mi nun adoras! STEFANO. Bonege! tion ĵuru! kisu la libron.[9] Mi tuj replenigos ĝin per nova enhavo! ĵuru! TRINKULO. Per la sunlumo! tio ĉi estas naivega monstro! Ĉu mi ĵus timiĝis pro ĝi? Malsprita monstro! La lunloĝanto! ha! ha! Kia kredema monstro! Bone vi suĉis, monstro, vere. KALIBANO. Mi ĉiun fruktan colon sur l’ insulo montros: Piedon vian kisu mi! Di’ estu mia. TRINKULO. Per la taglumo! Perfidega kaj drinkema monstro! Kiam ĝia dio dormos, ĝi de li ŝtelos la botelon. KALIBANO. Mi tuj kisos vian piedon; tuj via subulo mi mem ĵuros. STEFANO. Venu do; genufleksu kaj ĵuru! TRINKULO. Mi mortiĝos per rido je tia azenidkapa monstro. Kia malestimebla monstro! Mi preskaŭ volus ĝin bati . . . STEFANO. (_Al KALIBANO_) Venu! kisu.[10] TRINKULO. . . . nur ke la mizera monstro estas ebria. Abomena monstro! KALIBANO. Mi fontojn montros, mi eltrovis berojn, Por vi fiŝkaptos, kaj alportos lignon. Ho! peston al tirana mastro mia! Mi ne lin servos plu, sed vin mi sekvos, Ho, mirigulo! TRINKULO. Monstro ridindega! ĝi faras mirindaĵon el malnobla drinkulo! KALIBANO. Vin mi kondukos kie la pomarboj Fruktege kreskas—Per ungegoj miaj Elfosos trufojn, garolneston montros, Kaj vin instruos por sciuron trafi, Mi vin trovigos la avelarbaron, Kaj foje sur ŝtonego mevojn kaptos . . . Ĉu vi nun volas veni? STEFANO. Ho, mi petas, Antaŭen tuj, kaj plu ne vorton diru. Trinkulo, ĉar la reĝo kune kun niaj aliaj kunmarveturantoj ĉiuj dronis, ni tie ĉi heredos. (_Al KALIBANO_) Portu mian botelon. Post ne longe, kunfrato Trinkulo, ni ĝin replenigos. KALIBANO. (_Kantas ebriule_) Adiaŭ, mastro, mastro, adiaŭ. TRINKULO. Monstro blekeganta! Drinkema monstro! KALIBANO. (_Laŭte kantas_). _Mi por fiŝo ne plu faros digon,_ _Nek alportos lignon,_ _Nek ĝin eĉ ekfajros,_ _Nek pletegon gratos,_ _Nek teleron lavos!_ _Ban! ban! ban! Ka-Kalibano, kantu:_ _Novan mastron amu,_ _Ne tiranon timu!_ (_Ekkriante_) Libereco! he! ho! Libereco! libereco! he! ho! libereco! STEFANO. Ho, brava monstro, nun, antaŭen marŝu! (_Ili foriras_). Akto III. Sceno 1.—_Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._ (_Venas FERDINANDO portanta ŝtipon_). FERDINANDO. Labora ludo havas ĉarmon agan; Humila tasko rekompencon celas. Mizera estus mia nuna stato, Se la mastrino, kiun mi obeas, Al koro mia ne redonus vivon; Ŝi, dolĉulino, penon plezurigas. Dekoble por mi estas ŝi pli bona Ol ŝia patro maldolĉema ŝajnas: Li min devigas, per kruela povo, Alporti milojn da ŝtipegoj tie Kaj altan mason per ĉi tiuj fari. La karulino—kiam ŝi min vidas Sub peza ŝarĝo pene laciĝantan Plorege diras: Humilega tasko “Faranton havis noblan pli, neniam.” Forgesas mi: sed tiuj dolĉaj pensoj Laboron ĉarmas kaj l’ animon mian Pli okupadas, ol fortuzo korpon. (_Venas MIRANDO, kun PROSPERO malproksime_). MIRANDO. Ho ve! mi petas, tiel ne penadu! Ke Dio volu per la fulmofajro Bruligi ŝtipojn ĉiujn kolektotajn! Demetu tion; tie ĉi ripozu. La ŝtipoj ploros kiam ili brulos, Ĉar ili vin lacigis. Mia patro Atente legas nun; mi petas, sidu: Ne trudos li vin dum de nun tri horoj. FERDINANDO. Mastrino kara! eĉ la sun’ subiros Hodiaŭ, antaŭ ol mi povos fari La taskon devigitan. MIRANDO. Se vi volas Sidiĝi tie, mi la ŝtipojn portos. Demetu tion kaj al mi tuj donu: En mason ĝin mi lokos. FERDINANDO. Ne, karega! Preferus mi muskolojn miajn kraki, Aŭ spinon rompi ol vin vidi tiel Humile penadantan, dum mi sidus Mallaboreme. MIRANDO. Al mi bone decus; Ja, kiel al vi tiel:—pli facile . . . Ĉar estus en l’ afero mia volo, Sed ne la via. PROSPERO (_flanken_). Ina kreitaĵo! Vin ankaŭ trafis nun, l’ aminfektado! MIRANDO. Vi ŝajnas laca. FERDINANDO. Ne! mastrino nobla, Por mi la nokto ŝajnas la mateno Se staras vi proksime. Mi petegas— Precipe ke preĝante mi ĝin povu Esprimi—diru al mi vian nomon! MIRANDO. Mirando. (_Flanken_) Patro mia, mi forgesis: Kaŝitan tion ĉi vi volus gardi. FERDINANDO. Mirando! plej el ĉiuj admirinda! Plej kara el plej karaj tra la mondo! Multegajn sinjorinojn mi ekvidis: Tre ofte eĉ belsona ina voĉo Sklavigis tro atentan mian aŭdon; Pro multaj ecoj mi virinojn ŝatis; Neniam tamen trovis mi animon Perfektan tiel, ke malbono ia Ĉarmegan virton en ŝi ne malhelpis, Aŭ ĝin surstrekis. Sed vi, ho! vi sole Perfekta staras; senegalulino, Vi el plej bona kreitaĵ’ devenas. MIRANDO. Neniun el la mia seks’ vidante, Vizaĝon inan nun mi ne memoras Krom mia, kiam vidas en spegulo. El viroj, kiujn mi jam povus nomi, Nur vi, amiko, kaj la patro kara De mi konataj estas: eksterulojn Neniam mi ekvidis por kompari Al iu la alian—Modesteco La plej ŝatita, for de mi, juvelo!— Mi kunvivanton, krom vi, ne dezirus, Nenian formon mi imagi povas Ol via pli amindan. Iom vage Mi babiladas, kaj la patran leĝon Per tio mi forgesas. FERDINANDO. Karulino! Reĝido mi naskiĝis; Dio gardu, Sed, mi nun eble eĉ jam Reĝo estas! Mi do sklavecon tian ne elportus Pli dolĉe ol la lipo tabanpikon . . . Mirando! la animon mian aŭdu! Tuj kiam vin mi vidis, mia koro Eksaltis por vin servi, ĉe vi loĝas . . . Kaj mi, la sklavo ĝia, pro vi, sole, Ŝtipegojn portas nun. MIRANDO. Ĉu vi min amas? FERDINANDO. Ĉielo! tero! estu atestantoj Al mia diro, se ĝi estas vera: Se ne sincera, en mi mem nuliĝu Plej karaj la esperoj! Jes, Mirando, Mi, super ĉiuj limoj de parolo Vin amas, ŝatas, kaj honoras. MIRANDO (_plorante_). Tamen, Je tio tiel bona mi ekploras. PROSPERO (_flanken_). Renkonto taŭga de du noblaj koroj! Sur tion, kio inter ili venos, Ĉielo, pluvu benon! FERDINANDO. Kial plori? MIRANDO. Ĉar mi ne estas inda, . . . ne maltimas Donaci kion mi oferi volus . . . Eĉ malpli preni mian koran vivon! Sensence tamen veron kaŝi estus: Ju pli kaŝita, des pli ĝi montriĝas. For de mi do, kaŝema honto, iru; Instruu min, vi, sankta senkulpeco! Edzino via estos mi bonvole, Kun mi edziĝi kiam vi deziros, Aŭ mortos mi nur via servistino. Min kunegalan povus vi rifuzi, Sed vin mi servos, laŭ aŭ kontraŭ volo. FERDINANDO. Mastrino mia estus: mi vin servu! MIRANDO. Ĉu kiel edzo mia? FERDINANDO. Jes! pli kore Ol sklavo iam liberecon volis! Jen mian manon! MIRANDO. Kaj vi, mian prenu Kun koro en ĝi . . . Ĝis ne longa tempo, Adiaŭ, nun! FERDINANDO. Miloble mil adiaŭ! (_FERDINANDO kaj MIRANDO foriras_). PROSPERO. Min tio ne ĝojigas kiel ilin Per amo ĵus kaptitajn—Sed pli ĝoja Ĝi igas min ol ĉio ajn en vivo— Nun mia libro devas min konsili: Ankoraŭ mi por fari multon havas Eĉ antaŭ vespermanĝo. (_Foriras_). Sceno 2.—_En alia parto de l’ insulo._ (_Venas KALIBANO portante botelon, STEFANO kaj TRINKULO_). STEFANO. Ne parolu tiel: kiam la barelo estos senenhava, ni trinkos akvon, sed nenian guton antaŭe; tial, staru kaj maltime marŝu. Servantmonstro, drinku al mi! TRINKULO. “Servantmonstro!” kia insula petoleco! Oni diras, ke nur kvin loĝantoj estas sur l’ insulo; ni estas tri el ili: se la du aliaj estas tiel cerbigitaj kiel ni, la ŝtato ŝanceliĝos. STEFANO. Drinku, servantmonstro, kiam mi ordenas: viaj okuloj preskaŭ ŝajnas kiel se ili sidus en via kapo! TRINKULO. Nu, kie ili do estus, alie? Brava monstro estus ĝi, vere, se ĝi havus okulojn en ĝia vosto. STEFANO. Mia monstro dronigis sian langon en kanarivino. Miavice, la maro ne povas min dronigi. Per tiu ĉi lumo! mi naĝis, antaŭ ol mi atingis la bordon, tridek-kvin mejlojn, kun intertempoj . . . Vi estos mia leŭtenanto, monstro, aŭ mia gardstaranto. TRINKULO. Via leŭtenanto, se vi volas; sed, certe, ĝi ne estas staranto. STEFANO. Ni ne kuros, Monsieur Monstro. TRINKULO. Certe, kaj ankaŭ vi ne iros, sed enŝlimiĝos aŭ, kiel hundoj, ternestiĝos en kelka angulo. STEFANO. Unuafoje en via vivo, parolu, malspritulo, se vi estas bona monstro. KALIBANO. La ŝuon leku mi de Via Moŝto: Lin[11] mi ne servos; li ne estas brava. TRINKULO. Vi mensogas, malklerega monstro; mi nun estas taŭga por policano. Kiel! vi, diboĉama fiŝo! Ĉu estis iam ia timemulo, kiu drinkis tiom da vino, kiom mi hodiaŭ? Ĉu monstran mensogon diras vi, kiu nur estas duonfiŝo kaj duonmonstro? KALIBANO. Jen! kiel li mokas min! Ĉu vi permesas tion, landsinjoro? TRINKULO. “Landsinjoro!” ĝi diras; ke monstro povas esti tiel malsprita! KALIBANO. Jen! jen! ankoraŭ! mordu lin morte, mi petas! STEFANO. Trinkulo, detenu vian langon. Se vi fariĝos ribelanto, la proksima arbo . . . La honesta monstro estas mia subulo, kaj ĝin neniu insultu! KALIBANO. Dankon al nobla mia mastro! Ĉu vi bonvolus min aŭdi denove, pri la peto kiun mi jam faris? STEFANO. Certe, mi volas. Genufleksu, kaj ĝin rediru. Mi staros kune kun Trinkulo. (_Venas ARIELO, nevidebla_). KALIBANO. Kiel mi antaŭe diris al vi, mi estas la subulo de tirano, sorĉisto, kiu magie ŝtelis de mi la insulon. ARIELO. Vi mensogas. KALIBANO (_al TRINKULO_). Simia mokemulo, _vi_ mensogas! Ke mia mastro volu _vin_ mortigi! Mi ne mensogas. STEFANO. Trinkulo, se vi ankoraŭ tedos al ĝi, dum ĝia rakonto per tiu ĉi mia pugno! mi elrompos kelke da viaj dentoj! TRINKULO. Kion do? mi nenion diris. STEFANO. Sufiĉe! silentu. (_Al KALIBANO_) Daŭrigu! KALIBANO. Mi diras, ke magie tiun ĉi insulon Li de mi ŝtelis: se la Via Moŝto Min volas venĝi, vi la povon havas . . . Sed ne ĉi tiu timegulo.[12] STEFANO. Certe. KALIBANO. Vi estos insulestro: mi vin servos. STEFANO. Nu! kiel tio fariĝos? Ĉu vi al la individuo povas min konduki? KALIBANO. Jes, jes, sinjoro mia, lin dormantan Liveros mi al vi, kiam vi povos En lian kapon najlon martelumi. ARIELO. Vi mensogas; vi ne povas. KALIBANO (_al TRINKULO_). Skorbute makulkolorita besto! Lin, mastro, multe batu, mi petegas! Kaj de li prenu dian la botelon, Por ke li poste nur marakvon trinku; Ĉar la fontetojn al li mi ne montros. STEFANO. Trinkulo, ne ludu kun danĝero plie: se unu vorto via ankoraŭ interrompos la monstron, per tiu ĉi mia mano! mi tuj forpelos malseverecon kaj gadon faros el vi. TRINKULO. Kial? Kion mi faris? Mi faris nenion. Mi pli malproksime tuj staros. STEFANO. Ĉu vi ne ĵus diris, ke ĝi mensogas? ARIELO. Vi mensogas! STEFANO (_batas TRINKULO_). Ĉu mi ankaŭ mensogas? Prenu tion! Se vi tion amas, diru ree, ke mi mensogas. TRINKULO. Mi tion neniam diris. Vi estas frenezulo kaj ankaŭ surdulo.—Peston al via botelo! Tion vindrinkado povas kaŭzi!—Epidemion al via monstro, kaj la diablo forprenu viajn fingrojn! KALIBANO. Ha! ha! ha! STEFANO. Nun, daŭrigu vian rakonton. (_Al TRINKULO_) Mi petas, staru for de ni. KALIBANO. Sufiĉe vi lin batu; post ne longe, Mi, ankaŭ, tuj lin batos. STEFANO (_al TRINKULO_). Nu, for staru. (_Al KALIBANO_) Daŭrigu. KALIBANO. Kiel mi antaŭe diris, Kutime li[13] en posttagmezo dormas: De li preninte librojn, tuj vi povos Lin sencerbigi; aŭ, per dika ŝtipo, Premegi la kranion; aŭ elŝuti Intestojn liajn, per borega vundo; Aŭ, per tranĉilo, gorĝon lian tranĉi. Memoru, tamen, ŝteli liajn librojn; Sen tiuj kiel mi li malspritiĝos, Kaj ne spiritojn povos li komandi: Prosper’ de ĉiuj estas malamata Simile de mi. Brulu do la librojn. Li ankaŭ belajn havas bonajn ilojn, Per kiuj domon povas li ornami: Filinon tiel belan li posedas Ke ŝin li nomas “senegalulino.” Nur du virinojn jam ĝis nun mi vidis, Ŝin, kaj patrinon mian Sikorakso. Sed Sikorakson ŝi superas kiel Bonego malbonegon. STEFANO. Belulino! KALIBANO. Jes, landsinjoro, taŭga kunulino Por Via Moŝto, kaj idaron noblan Ŝi naskos, kiam vi kun ŝi edziĝos. STEFANO. Monstro, tiun ĉi viron mi mortigos. Lia filino, kune kun mi, estos Reĝo kaj Reĝino (Di’ savu nin!) Kaj Trinkulo kaj vi mem estos vicreĝoj.—Ĉu vi amas la konspiron, Trinkulo? TRINKULO. Bonege! STEFANO. Donu al mi vian manon; mi bedaŭras, ke mi vin batis, sed, dum vi vivos, ĉiam posedu sobran langon en via buŝo. KALIBANO. Post duonhoro dormos la tirano: Ĉu vi detruos lin? STEFANO. Jes, per honoro! ARIELO. Mi tion diros tuj al mastro mia. KALIBANO. Vi min gajigas, min plezur’ plenigas: Ni ronde kantu, kaj petole dancu! STEFANO. Kiel vi volos, monstro. Mi akceptas vian proponon. Venu, Trinkulo, ni kantu! (_Kantas_) Moku, kaj pelu, remoku, repelu; Liberaj ni! KALIBANO. Tio ne estas la ario. (_ARIELO ludas la arion per tambureto kaj ŝalmo_). STEFANO. Kio estas tio? TRINKULO. Tio estas la ario de mia rondkanteto, ludata per la pentraĵo de Neniu. STEFANO. Se vi estas viro, aperu en via simileco; se vi diablo estas, faru kion vi volos. TRINKULO. Pardonu Di’ pekojn miajn! STEFANO. Mortante, viro ĉiujn ŝuldojn pagas: Mi vin maltimas . . . (Min pardonu Dio!) KALIBANO. Ĉu timas vi? STEFANO. Ne, monstro, mi ne timas. KALIBANO. Ne timu: plena je bruadoj strangaj L’ insulo estas; sonoj dolĉariaj, Ĉarmegaj, kiuj ne malbonon faras. Ho, foje, ventaj, kordaj muzikiloj Milope ludas; dolĉaj voĉoj kantas, . . . Dormantan min tuj vekas, . . . redormigas, . . . Grandegaj sonĝoj malfermante nubojn, Belecon montras pretiĝante fali Sur min, . . . sed elreviĝo tuj revenas . . . Kaj mi bedaŭre krias por resonĝi. STEFANO. Tio fariĝos noblega reĝlando por mi, en kiu mi havos muzikon senpage. KALIBANO. Kiam Prospero estos nuligita. STEFANO. Tio estos post ne longe; mi memoras vian diron. TRINKULO. Nun la sono foriĝas: ni sekvu ĝin, kaj poste la aferon ni faru. STEFANO. Konduku nin, monstro; ni sekvos.—Tiun ĉi tamburetiston mi tre dezirus vidi—Li laŭte ludas, ĉu ne? TRINKULO. Ĉu vi venas, Stefano? Mi tuj sekvos. (_Ili foriras_). Sceno 3.—_En alia parto de l’ insulo._ (_Venas ALONZO, SEBASTIANO, ANTONIO, GONZALO, ADRIANO, FRANCISKO, kaj aliaj_). GONZALO. Per Dipatrin’, ne povas mi plu marŝi, Doloras tro maljunaj miaj ostoj: Ne labirinto iam pli lacigis, Ol niaj iroj kaj deiroj. Reĝo, Per via pacienco, mi tuj restos. ALONZO. Sinjor’ maljuna, mi ne vin kulpigas, Ĉar ankaŭ min atakas nun laciĝo, Kaj senspritige super mi pezegas . . . Sidiĝu, restu. Tie ĉi mi devas Forlasi la esperon tiel flatan Revidi filon mian. Ne, li dronis . . . Kaj vane ni vagadis por lin trovi, Dum maro mokas nian teriradon. Ho ve! li mortis. ANTONIO (_flanken, al SEBASTIANO_). Mi tre ĝojas Ke li plu ne esperas. Ne forlasu, Pro malprospero, tiun entreprenon, Pri kiu ni interligiĝis. SEBASTIANO (_flanken, al ANTONIO_). Bone: Okazon proksimegan ni ekprenos. ANTONIO (_flanken, al SEBASTIANO_). Hodiaŭ ni, vespere, tion faros; Ĉar ili tiam estos lacigitaj Per siaj marŝoj tie ĉi kaj tie, Kaj ili ne singardaj povos esti, Dormante tiel . . . SEBASTIANO (_flanken, al ANTONIO_). Bone, . . . jes, . . . vespere. (_Solena kaj stranga muziko aŭdata_). ALONZO. Ho, kia belsoneco! kareguloj, aŭdu! (_Venas PROSPERO, nevidebla, supre—Venas multaj strangegaj formoj kiuj alportas nutraĵon kaj festenilaron: ili dancas ĉirkaŭe kun ĝentilaj salutoj, invitas la Reĝon k.t.p. por manĝi, kaj tiam ili foriras_). GONZALO. Mirinde dolĉa sonas la muziko! ALONZO. Ĉielo gardanĝelojn al ni donu! Strangegaj tiaj formoj kiaj estas? SEBASTIANO. Ridinda estas viva petolaĵo: Nun kredos mi pri la unukornuloj, Ke Arabujo naskas tronan arbon, Sidejon de l’ Fenikso; ke la birdo Nun reĝas tie. ANTONIO. Certe, mi mem kredos Eĉ ion ajn,—se vi ne kredos ĉion— Al mi do diru kion vi bonvolos, Mi ĵuros ĝin kredinda—Ĉar neniam Vojaĝemul’ mensogis—kvankam, dome, Idiotuloj ridas. GONZALO. Se mi dirus En Neapolo ke ĉi tie loĝas Kreitoj tiel formaj kiel tiuj,— (Ĉar certe ili estas insulanoj)— Kaj, kvankam monstroformaj, ilin notu: Ilia ĝentileco eĉ superas La nian, kaj aliajn. PROSPERO (_flanken_). Honestulo, La veron diris vi: pli ol diabloj Malbonaj kelkaj inter vi nun estas. ALONZO. Je tio mi ne povas tro miregi: Esprimas formoj, gestoj, sonoj ĉion (Parolon kvankam ili ne posedas) Bonege, kion ili volas. PROSPERO (_flanken_). Laŭdo, La malaperon sekvas. (_La strangaj formoj malaperas_). FRANCISKO. Stranga sveno! SEBASTIANO. Ne grave estas: ili nutron lasis, Kaj ni malsatas. Kiu volas manĝi? ALONZO. Neniam mi. GONZALO. Ne timu, nobla Reĝo. Ĉu en knabtempo kredis ni, ke homoj Ekzistas bovlaringon posedantaj Kun viandpoŝ’ pendanta, aŭ aliaj Kun kapo en la brusto? Nun, ni vidas, Ke ĉiu revenanta rakontisto Al ni la pruvon donos. Do, ne timu. ALONZO. Nu! staros mi por manĝi, spite ĉio: Se por la lasta fojo, ne signifas . . . Ĉar mi jam la plej bonan tempon perdis . . . Vi, frato, kaj vi, Duko, nin imitu. (_Fulmotondro. Venas ARIELO harpiforma, malfaldas flugilojn kaj per ili kovras la tablon: la festeno malaperas_). ARIELO. Vi, tri pekuloj estas, kiujn sorto (La granda reĝo de l’ subluna mondo) Igis la maron, ĉiam malsategan, Vin vomi sur ĉi tiun landinsulon; Vin, inter homoj, plej malindajn vivi! Vi freneziĝas kaj blindiĝas kiel Mempendigontoj aŭ memdronigontoj. (_ALONZO, SEBASTIANO, kaj ANTONIO eltiras siajn glavojn_). Ho, malsprituloj, mi kaj kunsekvantoj Ministroj sortaj estas: elementoj, El kiuj glavojn viajn homo faris, Pli taŭge laŭtan venton povus vundi, Mortigi la marakvon per ponardo, Ol eĉ flugilplumeron—mian blovi! Kaj estas el ni ĉiu nevundebla. Eĉ se vi vundi povus, tiuj glavoj Tro pezaj estas nun por brakoj viaj, Kaj ne leviĝi volas. Sed memoru— (Ĉar tio estas mia nunafero)— Ke vi PROSPERON el Milan’ forpelis, En maro lin lasante, kun filino. Nun, al vi tri, la maro venĝis ilin. Se vian hontindaĵon la Povegoj Prokrastis puni, ne forgesis ili: Marondojn, teron ili kolerigis, Ke ĉiu kreitaĵ’ vin kontraŭstaru. Alonzo, vi, pro tio filon perdis, . . . Kaj mi malbonon al vi tri anoncas Ol morta kondamnego pli teruran; Ĉar paŝo ĝi post paŝo vin renkontos Sur tiu ĉi dezerta terinsulo: De l’ venĝo vin nenio povas ŝirmi, Krom via korĉagreno pro la krimo, Kaj, de nun, vivo pura. (_Malaperas en fulmotondron; tiam kun dolĉa muziko aŭdata, denove venas spiritaj formoj, kiuj, moke grimacantaj, dancas ĉirkaŭe kaj forportas la tablon_). PROSPERO (_flanken_). Ho, mia Arielo, vi bravege Plenumis vian rolon de harpio, El l’ instrukci’ forgesis vi nenion; Eĉ vivaj ŝajnis gnomoj kaj koboldoj, Fantomoj, kiuj servas min fidele! Nun, kunligitaj, tiuj malamikoj Senspritaj staras en la povo mia. Mi iros tuj—lasante ilin tiel— La bravan princon Ferdinandon vidi Kaj ankaŭ de ni du la karulinon. (_Foriras supren_). GONZALO. En nom’ de io sankta, Reĝo mia, Vi kial staras tiel mirigita? ALONZO. Ho, monstra! monstra estas la apero! Parolis al mi la teruraj ondoj! Pri tio la blovado eĉ kantadis . . . Al mi la tondro, de l’ ĉiel’ orgeno, La nomon de PROSPERO elparolis, Min surdigante per profunda baso, Kaj kantotem’ nur mia krimo estis! En mara ŝlimo, tial, filo kuŝas, Kaj pli profunde ol sondilo iam Fundiros mi kun li. (_Foriras_). SEBASTIANO. De malamikoj Malkune mi legiojn batalados! ANTONIO. Vin helpi mi tuj iros! (_Foriras SEBASTIANO kaj ANTONIO_). GONZALO. Frenezuloj! Ilia kulp’, veneno malrapida, Post longe mordas kaj turmentas ilin. Vi, kiuj povas kuri, mi petegas, Junuloj, sekvu ilin kaj malhelpu Malbonon ian kiun eble farus, Triope, koleruloj. ADRIANO. Kun mi venu! (_Ĉiuj foriras_). [Illustration] Akto IV. Sceno 1.—_Antaŭ la ĉambreto de PROSPERO._ (_Venas PROSPERO, FERDINANDO, kaj MIRANDO_). PROSPERO. Se tro severe mi kun vi agadis, Kompenso tuja vin ĝojigos plene, Ĉar de memvivo mi al vi fadenon Oferas: ŝi, por kiu mi nur vivas, Fariĝu via! . . . Sole de patramo Devenis la punŝajna humilego Per kiu vi suferis; l’ amon vian Traprovi mi deziris, kaj, Reĝido, Vi noble, eĉ fortege submetiĝis Al laborego. Antaŭ la Ĉielo, Tre riĉan donon al vi mi certigas, Ho, Ferdinando! Tial, ne ridetu Se mi, fiera je filin’ karega, Prilaŭdas ŝin, ĉar donas mi trezoron, Donante idon indan je feliĉo Pli ol mi povus diri. FERDINANDO. Vin mi dankas Kaj fidas pli ol ian orakolon! PROSPERO. Donacon mian, vian feliĉecon Gajnitan brave, de mi nun ricevu: Mirando’n prenu; sed virgecon ŝian Ol vian vivon pli respektu, Princo, Ĝis de l’ edziĝo l’ unueco sankta El vi du faros unu; ĉar, alie, Malbono anstataŭus dolĉan pacon Kaj superegan benon: via lito Ne konus amon, sed malpacon akran, Sovaĝan frukton de malpura vivo. Atendu ĉaste ĝis himenaj lampoj Vin al l’ altar’ kondukos. FERDINANDO. Ĉar mi preĝas Por edza feliĉec’, idaro nobla, Kaj paca, longa vivo, puran amon Mi tiel en mi sentas, ke nenio, Eĉ penso nemalkulpa loĝi povus En brusto plena je edzin’ anĝela Karega tiel! La mallum’ ereba Ne povon por min malvirtigi havus Kun ŝi apuda. Forte do mi staras: Nek tento, nek okazo min submetos Ĝis venos kroni la feliĉon nian Himena festo. PROSPERO. Bone vi ĵus diris. Sidiĝu kune, ŝi nun estas via. (_Vokas_) Ho! Arielo, agemulo, venu! (_Venas ARIELO_). ARIELO. Povestro mia, kion vi deziras? PROSPERO. Vi kaj sekvantoj agis ĵus bonege, Kaj mi bezonas, por alia servo, La helpon vian. Iru, alkonduku Ĉi tien viajn ĉiujn subspiritojn, (Mi super ili al vi donis povon), Vigligu ilin, per rapida movo, Ĉar al ĉi tiuj junaj gefianĉoj Mi volas fantazion nun prezenti; Kaj ili ĝin atendas. ARIELO. Baldaŭ, mastro? PROSPERO. Tuj, nun, en palpebruma daŭro. ARIELO. Bone! Antaŭ ol vi _venu_! diros, Aŭ dufoje _iru_! spiros, Obeante vin, ni iros, Piedfingre eĉ deiros, Supreniros, aŭ subiros, Laŭ ke vi mem ekdeziros. . . . Ĉu vian amon, mastro, mi akiros? PROSPERO. Spirito kara, certe, aerido! Ne venu nun, ĝis mi alvokos. . . . ARIELO. Bone! (_Foriras_). PROSPERO (_al FERDINANDO_). Ho, Princo, zorgu ĉiam esti vera: Ne ludu kun la ĉarma via ravo, Aŭ sanktaj ĵuroj pajlo nur fariĝus Por bruli en la brusto. Vin detenu, Aŭ al promesoj diru tuj adiaŭ. FERDINANDO. Sinjor’, ne timu, ĉar la virga neĝo Jam koron mian tuŝis, kaj malhejtas La flamon ĉe l’ hepato.[14] PROSPERO. Prave, bone! (_Alvokas_) Nun, venu, Arielo, spiritaron Ĉi tien alkonduku! Estu viglaj! Nenian vorton! Nur okulojn! Vidu! (_Dolĉa muziko aŭdata; venas IRISO_). IRISO. Cereso, venu, ho, belegulino! Foriru el kamparo kiun kovras Tritik’, sekal’, horde’, aveno, pizoj,— El montoj, kie paŝtas sin la ŝafoj, El la herbejo, kiu donas fojnon, Brutaran nutron,—Bordoj ornamataj Per peonioj, verda kunplektaĵo, Sur kiuj ŝprucis la Aprila spongo, Por fari ĉastajn kronojn al la nimfoj;— El stiparbaro kies ombron serĉas De amantino fraŭlo forpelita;— El riĉa vinberejo, el marbordo Malfrukta, ŝtona, kie vi vagadas. . . . Ĉar, per Iriso, reĝa senditino, Ĉiela Juno vin alvokas: venu! . . . Kortegaj pavoj flugas tra l’ aero. . . . Ĉi tien venu premi la herbejon; Gracie, baldaŭ la estrin’ mem venos. . . . Alproksimiĝu! festu la Reĝinon! (_Venas CERESO_). CERESO. Iris’, saluton, multe-kolorita De Juno fidelega heroldino! Flugilo flava via sur la floroj Dissemas mielgute dolĉan pluvon; Per ambaŭ finoj de l’ arkaĵo blua Ĉirkaŭprenante arbajn ebenaĵojn, Kaj ankaŭ krutan senarbetan randon. De tero mia skarpo brila, diru, Tuj diru kial la Reĝino via Venigis min sur tiun ĉi herbejon? IRISO. De amo vera por kontrakton festi, Kaj ankaŭ por donacojn fari kelkajn Al karaj geamantoj. CERESO. Ĉielarko, Ĉu sekvas nun Venero kaj Kupido Reĝinon nian? Diru. De la tempo En kiu ili kune konspiradis Por min senigi je filin’ amata, Veneron kaj Kupidon mi evitas. IRISO. Ne timu ŝin renkonti: mi ĵus vidis Trenatan per kolomboj, tra la nuboj, La veturilon kie ŝi, kun knabo, Rapidas nun al Pafos. Vane ili Ekpensis tie ĉi malbonon fari Al niaj geedzontoj, kiuj volas Atendi ĉaste la himenan torĉon: Marsamistinon venkis gevirtuloj; Eĉ ŝia vespa filo sagojn rompis, Kaj ĵuris ke de nun li plu ne pafos, Sed, simpla knabo, ludos kun paseroj. CERESO. Reĝin’ altega, pova Juno venas: Ŝin konas mi per l’ iro majestega! (_Venas JUNO_). JUNO. Fratino malavara, kun mi iru Por beni tiujn ĉi du noblajn korojn; Ke ili ambaŭ estu prosperegaj, Feliĉaj per edzeco kaj idaro! JUNO. (_Kanto_). _Honor’, riĉec’, edziĝbeno,_ _Longa daŭro, idarpleno,_ _Horoj ĝojaj per alveno_ _Benu vin, de Juno l’ beno!_ CERESO. _Terplenego, sufiĉego_ _En garbejo kaj grenejo,_ _Fruktoplena vinberejo,_ _Arba, planta rikoltego,_ _Kun printempa ĝoja daŭro,_ _Benu vin ĝis lasta horo!_ _De Ceres’ la beno estu:_ _Ĉe vi ke ne manko restu!_ FERDINANDO. Ĉi tio estas vido majestega Kaj ĉarme rava! Ĉu mi nun eraras Pensante ke spiritoj estas ĉiuj? PROSPERO. Spiritoj, vere, kiujn povo mia El propraj regnolimoj ĵus alvokis Por fantazion al vi doni. FERDINANDO. Ĉiam Kun vi, miriga patro, kaj Mirando, Mi vivu en ĉi tiu Paradizo! (_JUNO kaj CERESO mallaŭte kunparoladas kaj sendas IRISON for_). PROSPERO. Karulo, nun, silentu: la diinoj Kunparoladas grave, do, atentu, Muteme vidu, aŭ la ĉarmo svenos. (_IRISO revenas_). IRISO. Najadoj, nimfoj de river’ vagista, Kun junkaj kronoj kaj mieno ĉasta, Forlasu akvan la kuŝujon vian; Alkuru sur ĉi tiun verdan lokon. Obeu Junon, kiu vin alvokas; Rapidu, dolĉaj nimfoj, kaj nin helpu L’ unuon de du koroj por ĝojigi. (_Venas akvonimfoj_). Vi, rikoltistoj lacaj per somero, Ĉi tien venu, el la garba kampo, Kun pajlĉapelo ĉiu kapvestita, Por gaje danci nimfan manon prenu, Kaj kune saltu en vilaĝa rondo. (_Venas Rikoltistoj konforme vestitaj; ili alligiĝas kun la nimfoj en ĉarma danco, ĉe l’ fino de kiu PROSPERO ektremas subite kaj severe parolas, kiam ĉiuj, meze de stranga, mallaŭta kaj malorda bruo, peze malaperas_). PROSPERO (_flanken_). Ha! mi forgesis pri l’ konspir’ infera De besta Kaliban’ kaj kunkrimuloj Por min mortigi: preskaŭ la minuto Tuj venos. (_Laŭte al la spiritoj_) Bone! Ĉiuj nun disiĝu! FERDINANDO. Pasie kiel via patro agas! MIRANDO. Neniam antaŭ tiel li koleris. PROSPERO. Vi, filo, ŝajnas al mi konsternita: Nu, estu gaja. Nia magiludo Nun ĉesas. La spiritoj ĝin farintaj Aer’ maldensa tute refariĝis . . . Kaj, kiel tia malfortika revo, Eĉ turoj nubkronataj, eĉ palacoj, Solenaj la sanktejoj, ja, terglobo Kaj ĝia tutenhavo malaperos . . . Simile al ludsceno nesubstanca, Ne lasos ili strekon.—Nur sonĝaĵoj Ni estas, kaj mallongan vivon nian Ĉirkaŭas dormo.—Princo, nun, mi sentas Interne ĉagreniĝon: min pardonu; Kompaton pro la mia maljuneco Mi petas, ĝis klariĝos mia cerbo.— Pri la okazo ne maltrankviliĝu: Se plaĉos al vi, iru en ĉambreton. Ripozu tie. Paŝoj kelkaj donos Al mi sentecon. FERDINANDO _kaj_ MIRANDO. Paco kun vi estu! (_Ili foriras_). PROSPERO. Kun penso venu, Arielo, dankon! (_Venas ARIELO_). ARIELO. De penskunul’ vi mastro, kion volas? PROSPERO. Spirit’, kontraŭbatali Kalibanon Ni devas tuj. Preparu! ARIELO. Mastro mia, Cereson kiam ĵus mi personigis, Tre volis mi al vi pri tio diri, Sed tim’ je vin ofendi min haltigis. PROSPERO. Rediru kie vi kanajlojn lasis. ARIELO. Jam, kiel mi ekdiris, la drinkuloj Kuraĝe bataladis kun l’ aero, Ĉar ĝi sur ilin kompreneble blovas, Kaj, ĉar la tero kisas la piedojn, Severe ili frapis ĝin—Neniam Forgesis ili tamen la konspiron— Mi tiam tambureton ludis, kiam Ŝajnante ĉevalidoj neselitaj, Orelojn ili streĉis, palpebrumis, Flarantajn al muziko levis nazojn. Mi ĉarmis ilin tiel, ke, bovide, Forsekvis ili blekimiton mian Tra dornstiparoj, kaj kreskaĵoj pikaj, Tibiojn kiuj ŝire difektegis: Kaj, mastro, fine, ilin mi forlasis En marĉa, ŝlimpleniĝa starakvejo— Ĝis la menton’ trempiĝas la drinkuloj Malpuraj— PROSPERO. Brave, bone, mia birdo! En groton mian iru nevidebla, Alportu brilajn senvalorajn vestojn Kaj falsan juvelaron por, ĉi tie, Ŝtelistojn ruze kapti. ARIELO. Tuj mi iras. (_Foriras_). PROSPERO (_Sola_). Diablo li naskiĝis, laŭ deveno, Instruo monstron ne refari povas. Humane volis mi lin ekbonigi, Sed vane, ĉar kreskigas lin la jaroj, En korpo kaj animo, pli malbelan.— Mi tiel punos tiujn tri kanajlojn Ke ili blekos! (_Ekvidante ARIELON, kiu revenas portante brilŝajnan vestaĵon, k.t.p._). Ĉio ŝnure pendu! (_PROSPERO kaj ARIELO restas nevideblaj_). (_Venas KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO, tute malsekaj_). KALIBANO. Mi petas, dolĉe paŝu, ke ne aŭdu Eĉ blinda talpo, ĉar ni proksimiĝas Al lia grotĉambreto. STEFANO. Monstro, via feino, laŭ via diro, kiu estas tiel senkulpa, verŝajne agis fripone kun ni. TRINKULO. Monstro, mi tute flaras malpuraĵon, kaj mia nazo tre indignas je tio. STEFANO. Mia simile sentas sin. Ĉu vi aŭdas, monstro? Se okazos ke vi min malkontentigos, gardu vin, ĉar. . . . TRINKULO. Vi tiam estos pereinta monstro. KALIBANO. Sinjor’, daŭrigu vidi min favore; Trankvila restu, ĉar premio via La malfeliĉon mokos. Do, mallaŭte Parolu. Ĉio, tie ĉi, silentas Al noktomez’ simile. TRINKULO. En ŝlimejo Botelojn niajn perdis ni hontege. STEFANO. Tio estas ne nur malhonora kaj malbonfama, sed ankaŭ senlima perdo. TRINKULO. Estas por mi pli grave ol la malsekaĵo. Pro ĝi, tamen, monstro, ni devas danki vian naivan feinon! STEFANO. Tuj mi iros serĉi mian botelon, eĉ se tio kostos al mi superorelan subŝmiriĝon. KALIBANO. Mi petas, Reĝo mia, kvietiĝu. Ĉu vi ne vidas tie l’ enirejon Al la grotĉambro! Nun, silente iru Por tiun bonan malbonaĵon fari, Per kiu via estos la insulo, Kaj Kaliban’ al vi piedlekanto. STEFANO. Donu al mi la manon. Mi eksentas en mi sangavidajn pensojn. TRINKULO. Ho, Reĝo Stefano! Nobelo, inda Stefano! Rigardu, kia vestejo tie estas por vi! KALIBANO. Ne tuŝu la ĉifonojn, malsaĝulo! TRINKULO. Ho, ho! monstro, ni bone konas tion, el kiu konsistas ĉifonejo. Ho, Reĝo Stefano! STEFANO. Trinkulo, tiun robon tuj demetu: Per mia mano, nur mi ĝin posedos. TRINKULO. Ĝin havos l’ insulestra Via Moŝto. KALIBANO. Azen’, ke akvoŝvelo vin dronigu Mirantan je l’ falsaĵo! Kun mi venu. Tuj ni mortigu lin. Se li vekiĝos, De piedfingro ĝis krani’ je pinĉoj Li turmentege kovros niajn haŭtojn, Kaj igos nin hundbleki. STEFANO. Ho, silentu, Silentu, monstro. Ĉu la ŝnurlinio Ĉi tiun jakon por mi ne intencas? Ĝin tuj mi prenos, ĉar ĝi certe taŭgas. TRINKULO. Pravege, ŝnurlinie, nivelile! STEFANO. Dankon al vi pro tia ŝerco: jen estas vesto pro ĝi: spriteco ne estos senpremia dum mi staros reĝo de tiu ĉi lando. Ŝnurlinie, nivelile ŝteli, estas bonega spritludo; jen estas alia vesto pro ĝi. TRINKULO. Venu, monstro, metu iom da gluo sur viajn fingrojn kaj forportu la ceterajn. KALIBANO. Ne tuŝos ilin mi; ni tempon perdos; Li bernikligos aŭ nin simiigos Kun fruntoj bestaj, tre malsupreniĝaj. STEFANO. Monstro, uzu viajn fingrojn: helpu nin por ke ni tion forportu tien, kie kuŝas mia barelo da vino, aŭ alie mi tuj forpelos vin el mia reĝlando. Vigle! portu tion ĉi. TRINKULO. Kaj ĉi tion. STEFANO. Jes, kaj tion ĉi. (_Ĉasa bruego aŭdata. Alvenas diversaj hundformaj Spiritoj kiuj dispelas ilin ĉirkaŭe, incitataj de PROSPERO kaj ARIELO_). PROSPERO (_laŭte_). He! Monto, he! ARIELO (_laŭte_). Arĝento! tien ĝi kuras, Arĝento! PROSPERO. Furio, Furio! tien! Tirano, tien! aŭdu, aŭdu! (_KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO estas forpelitaj_). Al miaj koboldetoj tuj ordonu Ke de l’ ŝtelistoj pinĉu ili haŭton, L’ artikoj kaj la muskolaron premu Per teruregaj streĉoj; ke makuloj Tramarku ilin kiel leopardojn, Aŭ eĉ sovaĝajn katojn. ARIELO. Aŭdu blekojn! PROSPERO. Malŝpare ilin for de ĉie pelu. En la nunhoro malamikoj miaj Sin sentas tute sub la mia povo: Finiĝos por mi laboregoj baldaŭ; Spirito, vi tuj havos liberecon— Dum nur mallonge sekvu kaj min servu. (_Foriras_). Akto V. Sceno 1.—_Antaŭ la grotĉambro de PROSPERO._ (_Venas PROSPERO magie vestita, kaj ARIELO_). PROSPERO. Nun mia plano venas al finiĝo. Spiritoj magipove min obeis Oportunege. Horo nun kioma? ARIELO. La sesa proksimiĝas. Vi promesis Ke tiam ĉesos nia laborado. PROSPERO. Promeson mian certe mi plenumos, Ĉar bone vi min servis. Diru kien La Reĝon kaj sekvantojn vi kondukis. ARIELO. Sub l’ ombrodona via tiliaro, Malliberuloj, kune ili staras Terure timigitaj; en la stato Por ilin puni de vi preparita, Ne povas ili ŝanĝi ĝis vi volos. La Reĝo, lia frato, kaj la via Triope staras strange konsternitaj, Dum la ceteraj ploras apud ili,— Precipe l’ bona maljunul’ Gonzalo, Sur kies blankan barbon larmoj falas Simile al malvarmaj vintraj gutoj De kana tegmentrando. Via povo Ĉagrenas ilin nun interne tiel Ke ilin vidi tuŝus vian koron. PROSPERO. Ĉu vi, spirito, tion vere pensas? ARIELO. Min tuŝus tio se mi estus homa. PROSPERO. Min tuŝu ĝi do, ĉar mi homo estas. Ĉu vi, aero nur, kompatas homojn, Dum, similul’ ilia, mi ne sentos Pli ol vi kompatema?—Kiel ili Ĉu ĝojon, ĉu ĉagrenon mi ne havas? Malbone kvankam ili kun mi agis, Kaj vundis min profunde, mi forpelos Koleron mian propran: grandanimo Ol venĝo estas virto pli laŭdinda. Pentantajn ilin povas mi pardoni, Eĉ sen sulkiĝo. Iru, Arielo, Kaj ilin liberigu. Magiaĵon Tuj rompos mi, al ĉiu por redoni Sentemon ĝustan. ARIELO. Tuj mi iros, Mastro. (_Foriras_). PROSPERO. Koboldoj riveretaj kaj montetaj, Lagamistetoj, arbarvizitistoj; Vi, sur la sablo kiuj l’ ondon sekvas, Kaj ride antaŭkuras for l’ alfluon; Duonestaĵoj, kiuj sub la luno, Elfaras la maldolĉajn herbrondaĵojn Maĉeblajn tute ne de la ŝafino; Vi, fungfaristoj, kiuj nokte ludas, Kaj ĝoje aŭdas vespersonoradon— Per vi, malfortaj kvankam estaĵetoj, Tagmezan povis mi nubigi sunon, Eĉ leviĝigi ventojn ribelantajn, Eĉ verdan maron kun ĉielo blua Interbatigi muĝe; mi fulmigis Tra laŭtkrakanta tondro; fajre fendis La Jupiteran kverkon per difulmo. Mi skuis promontoran fundamenton, Elradikigis cedron kaj pinarbon; Eĉ tomboj vekis siajn endormantojn Kaj malfermiĝis ilin por forsendi, Per mira povo mia.—Sed nun ĉesu La magiarto, de mi forĵurita; Ĉar, poste iom da muziko dolĉa, (Tuj de mi dezirata por ke baldaŭ Pentuloj sentojn siajn ree havu) Korege rompos mi bastonon mian Kaj teren ĝin enfosos multajn futojn, Kaj, pli profunde eĉ ol ajn sondilon, La libron mi dronigos! (_Solena Muziko_). (_Revenas ARIELO; lin sekvas ALONZO kun freneza mieno, kune kun GONZALO; SEBASTIANO kaj ANTONIO, sammaniere, kune kun ADRIANO kaj FRANCISKO.—Ili ĉiuj enpaŝis la rondon, kiun PROSPERO estis antaŭpretiginta: tie ili staras magie senmovaj; tion vidante, PROSPERO parolas_:) Ari’ solena, taŭga kuracado, Nun senutilan vian tutan cerbon Rekonsciigu, en kranio via: Cetere vi en magipovo staras.— Gonzalo! virta, honorinda viro, Okuloj miaj simpatie ploras Kun viaj; falas de mi frataj larmoj . . . —Magio nun rapide malaperos, Kaj, kiel la maten’ svenigas nokton, Iliaj sentoj la nebulan staton Forigos tuj, kaj ree sin ekvekos.— Gonzalo! bona vir’, savinto mia, Subul’ al via Reĝo tre fidela, Noblanimulo, estos viaj servoj Pagitaj hejme, voĉe, kaj per agoj! Alonzo, tre kruele vi agadis Kun mi kaj kara infanino mia, Kaj tiu via frato krime helpis,— —Sebastian’ interne tion sentas— Eĉ vi, ho frato! karno, sango mia, Mortigis, ambicie, natursentojn, Sebastianon puŝis al perfido . . . —Duoble li pro tio nun suferas!— La Reĝon ambaŭ vi mortigi volus . . . Sed al vi mi pardonas, Antonio. —Ilia komprenado ekrevenas: Idealfluo sane replenigos Pensrandon magiŝlime nun kovritan. El ili tamen min neniu konus, Eĉ se min ili vidus.—Arielo, Alportu mian glavon kaj ĉapelon. (_Foriras ARIELO_). Nun tute magiveston mi deprenu, Kaj kiel dukon de Milan’ min montru. (_Al ARIELO kiu revenas kaj helpas vesti lin_). Spirit’, rapidu! Vi tuj liberiĝos! ARIELO _kantas_: _Ĉe l’ abel’ kunsuĉos mi,_ _En primolo kuŝos ni,_ _Tie ni ripozos, dum_ _La strigo vokos en mallum’._ _Sur vesperto rajdos mi_ _Post la somer’, gaje, ho!_ _Gaje tre! gaje, ho! vivos mi nun,_ _Sub arba flor’ varmigata de l’ sun’._ _Gaje, ho! vivos mi, gaje tre, nun,_ _Varmigos min la brila sun’,_ _Sub arba floro mi vivos nun!_ PROSPERO. Ĉarmege! Al mi, Ariel’, vi mankos; Sed vi libera estos aerido. Ĉi tien de la Reĝa ŝip’ venigu Ŝipestron kaj subestron ĉiam viglajn, Maristojn ankaŭ sub ferdek’ dormantajn. Tuj iru. ARIELO. Mastro, mi l’ aeron glutos: Eĉ antaŭ du pulsbatoj mi revenos. (_Foriras ARIELO_). GONZALO. Turmento, peno, miro kaj mirego Ĉi tie loĝas: ke ĉiela povo Konduku nin el la insul’ terura! PROSPERO. La suferintan dukon de Milano, Prosperon, nun rigardu, moŝta Reĝo! Por pli ĉertigi ke vivanto princa Al vi parolas, mi vin ĉirkaŭprenas: Ĉar al vi kaj sekvantoj mi deziras Bonvenon, kore! ALONZO. Ĉu Prosper’ vi estas, Aŭ sorĉapero por min malinformi, Ne povus nun mi diri: via pulso Tre home batas certe: mi ekpensas Ke, de l’ intervidiĝo nia lasta Ĝis nun, posedas min frenezo ia. . . . Ĉu ne postulas ĉio ĉi klarigon, Rakonton strangan?—La dukecon vian Forlasas mi, de vi nun peteganto! Pardonu mian kulpon!—Sed, Prospero! Ĉi tie kiel staras li—kaj vivas? PROSPERO. Unue, nobla maljunul’ Gonzalo, Ke mi vin respektege ĉirkaŭprenu: Honoro via estas netaksebla, Eĉ senegala. GONZALO. Ĉu ĉi tio estas? Ĉu ne? Mi ne komprenas. . . . PROSPERO. Strangaĵecon Insulnaskitan, vi ankoraŭ sentas; Ĝi ne permesas al vi veron vidi. Bonvenon koran al amikoj miaj!— (_Flanken al SEBASTIANO kaj ANTONIO_). Se tamen volus mi, kortega paro, Malkaŝi perfidaĵon vian, vere Sur vin sulkiĝus tuj la Reĝa brovo; Sed mi silentos. SEBASTIANO (_flanken_). Li diable prava! PROSPERO (_al ANTONIO_). Vi, malbonulo, kiun frato’ nomi Eĉ buŝon malpurigus, mi pardonas Kulpegojn viajn tute, postulante Ke al mi tuj duklandon vi redonu— Sed tion nepre vi devige faros— ALONZO. Se estas vi Prosper’, al ni rakontu Detale vian ĝis nun konserviĝon; Klarigu tiun ĉi interrenkonton— Ĉar de tri horoj nur, ni marirante Suferis ŝippereon sur ŝtonbordo, Kaj tie mi (kruela penso!) perdis Karegan filon! PROSPERO. Tre mi vin kompatas! ALONZO. Neriparebla perdo! Pacienco Kuraci ĝin ne povas. PROSPERO. Sed mi pensas Ke vi ne tute petas ĝian helpon: Al mi, por sama perdo, pacienco Fariĝas kontenteco konsolanta. ALONZO. Ĉu vi ĵus dirus, “sama perdo”? PROSPERO. Sama, Kaj ankaŭ tute nova. Elportebla Por fari ĝin mi havas nur rimedojn Ol viaj pli malfortajn, ĉar filinon Ne antaŭ longe perdis mi. ALONZO. Filinon? Ĉielo! kial, Reĝo kaj Reĝino, En Neapolo nun ne estas ili? Por okazigi tion, tre volonte, Anstataŭ filo mia, sur marfundo Mi kore enŝlimiĝus. Nu, filinon, Ŝin kiam perdis vi? PROSPERO. En la Ventego, Samtempe kiam vi la filon perdis. Mi vidas ke tre miras vi, sinjoroj, Pri tiu ĉi okaz’; vi preskaŭ dubas L’ ateston de okuloj kaj oreloj; Sed, kiel ajn vi provizore perdis De l’ sentoj uzon, sciu nun ke certe Prosper’ mi estas, mi la rajta duko, Mi, kiu, forpelita el Milano Atingis poste la insulon kies Ĉefviro estas mi, sur kies bordo Okazis via propra ŝippereo. Sed tian ĉiutagan historion Nek povus mi rakonti en kunsido, Nek dum tagmanĝo. Nu! bonvenon, Reĝo, Al la grotĉambro nur kortego mia. Interne sekvantar’ nenia staras, Ekstere ne subuloj: nun, rigardu! Tuj, pro duklando kiun vi redonas, Mi pagos vin per multa plibonaĵo: Almenaŭ kontentigos vin la vido Eĉ pli ol min duklando. (_La grotĉambro malfermiĝas kaj montras FERDINANDON kaj MIRANDON ŝakludantajn_). MIRANDO. Vi friponas, Karulo— FERDINANDO. Ne, amata koro mia, Por tuta mond’ ne volus mi falsludi. MIRANDO. Falsludi povus vi, por dudek regnoj, Eĉ tiam dirus mi ke vi bonludas. ALONZO. Se estas tio nur insulapero Karegan filon mi dufoje perdos. SEBASTIANO. Mirakl’ altega! FERDINANDO. Kvankam muĝas l’ ondoj, Kompaton havis ili: mi neprave Malbenis ilin. (_Genufleksas al ALONZO_). ALONZO. Ke plenkoraj benoj De ĝoja patro vin ĉirkaŭu tute: Leviĝu. Kiel vi ĉi tien venis? MIRANDO. Ho! miro! kiom da kreitoj belaj Nun staras tie ĉi! homaro nobla! Belega, nova! PROSPERO. Nova por vi, kara. ALONZO (_al FERDINANDO_). Ŝin, kiu kun vi ĵus interŝakludis, Al mi konigu—kvankam reciproke Nur estas vi trihoraj gekonatoj— Ĉu estas ŝi diin’ nin disiginta Por nin reunuigi? FERDINANDO. Ne, sinjoro; Mortema ŝi; sed, per nemorta Povo, Ŝi mia estas, de mi elektita En tempo, kiam nek de vi permeson Mi peti povis, nek vin pensis viva; Filino de Milana fama duko— —Tre ofte jam lin aŭdis mi laŭdatan, De mi, ĝis nun, lin tamen nekonatan— De kiu novan vivon mi ricevis: Per kara fianĉino li fariĝas Nun dua patro mia. ALONZO. Patro ŝia Fariĝas mi.—Sed kiel strange ŝajnas Pardonon peti de l’ infano mia! PROSPERO. Sinjoro, haltu tie: ni ne ŝarĝu Memoron nian per la malbonaĵo Feliĉe nun pasinta. GONZALO. Mi interne Ĵus tiel ĝoje ploris, ke pli frue Ne povis mi paroli . . . Dioj povaj! Rigardu, benu per duobla krono Geprincojn niajn! Ĉar vi markis vojon Por la interrenkonto! ALONZO. Amen! Estu! GONZALO. Ĉu el Milan’ Prospero forpeliĝis Por ke l’ idaro lia reĝe sidu Sur Neapola trono? Estu ĝojaj! Plej ĝojaj kiel eble! Tion skribu En orleteroj sur kolonoj daŭraj. Vojaĝo mira! edzon en Tuniso Akiris Klaribel’; per ŝippereo Edzinon ŝia frato Ferdinando Feliĉe trovis; eĉ Prosper’ duklandon, Kaj ĉiu el ni sin mem—jam perditan— En insulet’ retrovas. ALONZO (_al FERDINANDO kaj MIRANDO_). Viajn manojn Al mi nun donu: doloriĝu koro Ne deziranta al vi ĝojon. GONZALO. Amen! (_Revenas ARIELO kun ŝipestro kaj subestro tute miregante sekvantaj lin_). Sinjoro! nun rigardu, el ni vivas Pli multaj ol eĉ povus ni esperi! Ĉu en la ŝipo mi ne antaŭdiris Ke tia maltaŭgulo ne droniĝos Se estas pendigilo apud bordo? Marblasfemulo, tute vi silentas: Ĉu landnovaĵon vi ne povas ĵuri? SUBESTRO. Ke ni revidas Reĝon kaj sekvantojn, Novaĵo la plej bona certe estas: Nur tri sabloŝutiloj malpleniĝis De l’ ŝipfendiĝo ĝis la nunminuto, Sed, tute ŝnurarmita, nia ŝipo Nun estas bele taŭga por mariri, Kaj tia kia ĝi antaŭe estis. ARIELO (_flanken al PROSPERO_). Sinjoro, mi plenumis tiun servon Dum forestado mia. PROSPERO (_flanken al ARIELO_). Mirestaĵo! ALONZO. Okazoj tiaj ne naturaj estas: Eĉ ili pli kaj pli strangiĝas. Diru, Ĉi tien kiel ambaŭ el vi venis? SUBESTRO. Sinjoro, se mi nun ne malspritiĝos Volonte al Vi mi sciigos tion . . . Ni ĉiuj morte sentis nin dormemaj, Kaj sub ferdek’ kuŝantaj . . . Bruegaĵo Katena, bleka, muĝa, kaj kriega El tiu loko nin terure vekis . . . Liberaj tiam, ni mirege vidis La reĝan, bonan, bravan ŝipon nian, Ŝnuraĵigita kaj de nove taŭga. Ŝipestro nia vigle, gaje kuris Por ĝin rigardi—Sed, dum palpebrumo, Nubiĝaj, sonĝe, ĉiujn ni forlasis . . . Kaj tien ĉi veniĝis . . . ARIELO (_flanken al PROSPERO_). Ĉu mi bone Elfaris vian volon? PROSPERO (_flanken al ARIELO_). Diligente! Tuj estos vi libera! ALONZO. Labirinton Similan viro ajn neniam paŝis; Gvidil’ mirega, ol natur’ pli alta, La tuton antaŭplanis. Orakolo Nur povus ĝin klarigi. PROSPERO. Reĝa Moŝto, Plu ne turmentu nun spiriton vian Pri tiuj ĉi strangaĵoj . . . Libertempe. Ne longe de nun, poste mi klarigos Okazojn, kiujn eble vi aprobos: Ĝis tiam, estu ĝoja, mi petegas. (_Flanken al ARIELO_) Spirito, venu: tuj nun liberigu Eĉ Kalibanon kaj kunulojn liajn. (_Foriras ARIELO_). Mi petas vin, ho Reĝo, kontentiĝu. Ankoraŭ mankas kelke da sekvantoj, Sed ilin vi kredeble ne memoras. (_Revenas ARIELO enpuŝanta KALIBANON, STEFANON, kaj TRINKULON, kiuj portas la ŝtelitan vestaĵon_). STEFANO. Ĉiu homo elturniĝu por la ceteraj, kaj neniu estu singardema, ĉar ĉio estas nur ŝanco. Kuraĝe! monstregulo! kuraĝe! TRINKULO. Se kredindaj estas la spioniloj kiujn mi portas vizaĝe, jen estas bela vidaĵo! KALIBANO. Setebos! estas jen spiritoj gloraj! Kaj kiel bela estas mia mastro! Mi timas ke li min severe punos. SEBASTIANO. Ha, ha! sinjoro mia, Antonio, Objektoj tiaj, diru, kiaj estas? Ĉu aĉeteblaj? ANTONIO. Ili? Kompreneble, Ĉar unu estas fiŝo, kaj vendebla. PROSPERO. La montron de la trio bone notu, Sinjoroj. Ĉu honestaj ili ŝajnas? De tiu malbelulo la patrino Potenca sorĉistino tiel estis, Ke ŝi la lunon povis eĉ kontroli, Alfluon kaj forfluon vole fari, Eĉ kontraŭ la lunpovo—Nun, triope, Vestaĵon tiun ili de mi ŝtelis— La duondiablido min mortigi, Per helpo de kunuloj, jam intencis; Du el maltaŭganaro vi mem konas: Ĉi tiu mallumaĵo estas mia. KALIBANO. Min morte pinĉos li! ALONZO. Kelisto mia, Ĉu li drinkema estas ne Stefano? SEBASTIANO. Ebria nun, li kie ŝtelis vinon? ALONZO. Trinkulo mem de vino ŝanceliĝas: El kie prenis ili la likvoron Maturiĝantan en la maltaŭguloj? Peklaĵon tian kio kaŭzis? Diru! TRINKULO. De l’ tempo de mia lasta renkonto kun Vi, mi troviĝis en tia peklaĵo, ke kredeble ĝi neniam foriros el miaj ostoj: mi ne timos muŝovĝermiĝon! SEBASTIANO. Nu! kion vi diras, Stefano? STEFANO. Ne tuŝu min! Mi jam ne estas Stefano, sed nur streĉego! PROSPERO. Vi volus esti Reĝo de l’ insulo? STEFANO. Doloran Reĝon havus do l’ insulo. ALONZO (_montrante KALIBANON_). Strangaĵon tian mi ĝis nun ne vidis! PROSPERO. Malbonkonduta estas li, Sinjoro, Eĉ tiel kiel estas li malbela— Vi tri, tuj iru en grotĉambron mian Kaj bele ĝin balau kaj ornamu, Pardonon mian se vi gajni volas. KALIBANO. Mi certe volas. En la estonteco Pli saĝa tute estos mi, kaj penos Pardonon de la mastro por ricevi. Ho triobleduobla mi azeno! Por dio mi trinkulon tian prenis Kaj malspritulon mi adoris! PROSPERO. Iru! ALONZO. For de ĉi tie kaj pakaĵon portu Al ĝia loko— SEBASTIANO. Kie ĝin vi ŝtelis. (_Foriras KALIBANO, STEFANO, kaj TRINKULO_). PROSPERO. Nun, Via Reĝa Moŝto, kaj sekvantoj, Bonvolu tuj akcepti la gastamon De simpla groto, kie vi ripozos Ĉi tiun noktodaŭron. Tre rapide La tempon ni pasigos: mi rakontos Al vi la mian vivon, de l’ momento En kiu la insulon mi atingis. Matene morgaŭ vin mi kunkondukos En vian ŝipon, poste Neapolon, Ĉefurbon kie mi esperas vidi De niaj gekaruloj la edziĝon, Kaj fine, en Milano mia, vivos Min pretiĝante por la tombo. ALONZO. Vere, Mi tre deziras aŭdi la rakonton De viaj aventuroj en l’ insulo: Tre stranga devus esti. PROSPERO. Vi ĝin aŭdos: Mi ĉion diros; mi al vi promesas Kvietajn ondojn, tre facilajn ventojn, Eĉ tian marveturon ke vi trafos Ŝiparon vian kvankam malproksiman— (_Al ARIELO_) Vi, Arielo, tion tuj elfaros, Birdeto kara, tiam, liberiĝu! Adiaŭ, Ariel’!—(_Al ALONZO kaj aliaj_) Kun mi nun venu! (_Ĉiuj foriras_). [Illustration: EPILOGO parolata de Prospero Nun magio plu ne estas: Sola mi malforta restas. Dum tri horoj, estas vere Ke vi agis ne severe Kun mi, duko de Milano Kiun timis Kalibano. Kiam ĉiujn mi pardonis, Al mi vi aprobon donis: Spite je la uzurpulo Me ne restos en l’ insulo. Neapolon tuj nin sendu; Ne prokrastu, ne atendu. Kun remmanoj de aplaŭdo, Ankaŭ kun voĉventa laŭdo, Brave helpu nin elfari Nian celon sen erari. Se petanta mi eĉ pekos, Mi pardonon en vi vekos. Preĝu por ni, ho popolo! Ke ĉi tie eĉ ne colo De malamo sin vidigu, Nin, gefratoj, liberigu. 1623-1903] [Music: Nubkronaj Turoj Sesparta Kanto de R.J. Stevens El “La Ventego” Adagio ne troa. Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lacoj solen-aj sankte-joj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda ter-globo kaj ĝi-a tuten-havo Nub-kronaj turoj, kaj luksaj pa-lac-oj solen-aj sanktejoj Eĉ la granda terglobo kaj ĝi-a tuten-havo mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, Ne lasos ili strekon, ian strekon lasos ne! mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne! mala-peros, si-mile al lud-sceno ne substanca, ian strekon lasos ne!] PIEDNOTOJ [1] _Angle_: prickly broom _or_ furze-covered land. [2] _Angle_: “chanticleer.” [3] SEBASTIANO rimarkas ke li pagis la garantiaĵon, ĉar li ĵus ridis. [4] Tiun ĉi vorton GONZALO diras por recertigi al ADRIANO ke Kartago estis Tuniso. [5] Malnova monero, la okono da penco. [6] _Amen_, por _sufiĉe_, en la STEFANA pentrinda ĵargono. [7] Aludo al la proverbo: _Kiu manĝas kun la diablo, tiu bezonas longan kuleron_. [8] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO. [9] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO. [10] _Kisu la libron_ = _trinku el la botelo_, laŭ STEFANO. [11] _t.e._, Trinkulon. [12] _t.e._, Trinkulo. [13] _t.e._, Prospero. [14] Antikvuloj kredis ke pasioj loĝas en hepato. Esperantists and others wishing to secure a copy of LA VENTEGO (Illustrated Art Edition) should remit, without delay, 2s. 7d. (3 fr. 30 c.; 2 mark 70 pf.; 1¼ roubles; 65 cents) to THE ESPERANTIST, 40, Outer Temple, London, W.C., England. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENTEGO DE SHAKESPEARE *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.