The Project Gutenberg eBook of Al mia fratineto: Letero pri la seksvivo

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Al mia fratineto: Letero pri la seksvivo

Author: Felix Ortt

Translator: A. Muller

Release date: March 8, 2020 [eBook #61579]

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Roland Rotsaert and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK AL MIA FRATINETO: LETERO PRI LA SEKSVIVO ***

AL MIA FRATINETO

LETERO PRI LA SEKSVIVO

DE
FELIX ORTT.

TRADUKITA DE
A. MULLER.

Eldonejo „Chreestarchia”, 1912. Soest (Nederlando).

Mia kara Fratineto.

Vi certe iomete miros, ricevante tiel longan leteron de via fratego, kaj ne komprenos, kio estas la kaŭzo. Eble vi pensas, ke nepre ekzistas tre serioza kaj grava motivo, ĉar vi ja ne estas dorlotata per miaj leteroj; kaj se vi pensas tion ĉi vi estas prava.

Tamen, se mi diras al vi, kio estas la kaŭzo, kiu min decidigis babili dum kelkaj horoj kun vi, kredeble tio ŝajnos al vi ne tiel grava.

Ĉu vi memoras, ke vi antaŭ ne longe traserĉis la libroŝrankon de via patro en la volumoj de Van Lennep. Vi jam estis leginta kelkajn: „De Roos van Dekema”, „Ferdinand Huyck”, kiuj tre plaĉis al vi, kaj nun vi denove prenis volumon nome: „Klaasje Zevenster”. Vi jam estis komencinta kaj precipe vi trovis la komencon sufiĉe amuza; tiuj sep studentoj, kiuj ricevas kiel donacon de Sankta Nikolao tiun infaneton, tiam via onklino venis en la ĉambron kaj demandis, pri via legaĵo. Kaj kiam vi diris ĝin al ŝi, ŝi ordonis ke vi remetu la libron, ĉar ĝi ne estis deca por vi.

Ĉu vi ankoraŭ memoras la tutan interparoladon kiun vi tiam havis? Vi tiam trovis ĝin iomete malagrabla, esti devigata remeti tian ĉarman libron en la ŝrankon kaj demandis, kial tiu libro ne estis bona; kial via patro havas malbonajn librojn en sia libroŝranko, kial la homoj verkas malbonajn librojn?

Via onklino respondis, ke la libro, entute ne estis malbona, sed ke ĝi enhavas detalojn, kiujn fraŭlineto de via aĝo ne ankoraŭ bezonas scii.

Tion vi trovis ankoraŭ pli malagrabla, esti konsiderata kiel infaneto, kaj vi diris, ke vi ne komprenis, kial vi ne povis scii la veron, kaj ke estas ĝuste bona, ke vi scias diversajn aferojn, kiuj okazas en la mondo, sed ĉio ne sukcesis ŝanĝi la opinion de via onklino.

Poste vi ambaŭ priparolis aliajn librojn, vi demandis, kiuj estis bonaj libroj, vi citis kelkajn, kiujn viaj amikinoj estis legintaj kaj trovintaj belegaj! „Hilda v. Suylenburg”, „Het Jongetje”, „Het Zusje”, ktp.

Ĉu estis permesate al vi legi tiujn?

Sed via onklino skuis nee la kapon ĉe la nomo de ĉiu libro, kiun vi citis kaj diris, ke tiuj ĉiuj ne estas decaj libroj por junaj fraŭlinoj. Aliajn librojn, de Marlitt kaj samspecajn, ŝi trovis tro romantikaj, kaj vi denove ne komprenis, kial romantikaj libroj estas maldecaj por vi.

Tiam vi demandis, kion vi do fine povis legi; via onklino ne sciis montri multajn Holandajn librojn kaj la Anglajn de Louise Alcott kaj Miss Yonge vi jam konis.

Ne necesas ke mi precize ripetu la tutan interparoladon, sed vi memoras tamen, ke vi fine iomete koleriĝis, kaj ĉagreniĝis. Vi tute ne povis kompreni, kial onklino ne aprobis ke vi legas diversajn romanojn, kiujn kelkaj amikinoj viaj tamen kun permeso estis legintaj, kaj trovintaj belaj, kaj en kiuj ili malkovris neniun malbonaĵon kaj vi poste murmuretis al mia orelo, ke estis tiel malafable de onklino tiamaniere uzurpi, ĉar vi kiel fraŭlineto de dekses jaroj ne estis plu malgranda infano, kaj ke vi ankaŭ en la estonteco ne intencos ĉiam konsulti la onklinon kaj volos legi tion, kio al vi plaĉas.

En tio vi ne estis tre kompleza, ĉar vi bone scias, ke onklino vin tre amas kaj faras ĉion, kion ŝi povas, por kiel eble plej bone anstataŭi vian panjon, kiun vi ne havas plu.

Kaj vi ankaŭ scias, ke via patro konfidas vian tutan edukadon al onklino, ĉar li konscias ke ŝi volas vere nenion ol la bonon por vi kaj ĉar ŝi estas tia ĉarma kaj saĝa virino.

Mi ankaŭ scias, ke vi diris tion ĉi kolere kaj ne havis la intencon diri ĝin tiel akre, sed tamen mi rimarkis ke ĝi daŭre ĝenas vin, ĉar vi ne komprenis ĝin kaj ĉar kaŭzis disiĝo inter vi kaj la onklino. Post tiu tempo vi estas vere iom malpli afabla je ŝi, kaj mi vidis, ke onklino rimarkis ĝin kaj ĉagreniĝis pro tio, ĉar vere, ĝi ne estis ĉikanemo de ŝi kaj ŝi nur celis vian feliĉon.

Nu, kelkajn tagojn poste mi interparolis pri tio kun onklino. Mi diris al via onklino, ke mi sentas, kiel malagrabla estas tiu malkompreniĝo; mi opiniis, ke ŝi vere pravas, sed, ke mi ankaŭ tre bone povas imagi al mi bildon de viaj pensoj kaj komprenis, ke vi estis malbonhumora, ĉar vi ne povis percepti la intencojn de via onklino; kaj ke mi tial opiniis tre bone ke onklino iam malkaŝe parolos kun vi kaj konigos la motivojn kial ŝi estis tiel antaŭzorga pri la elektado de via legaĵo.

Sed tiam via bona onklino ankoraŭ pli ĉagreniĝis, kaj ŝi diris, senti tre bone, ke ŝi devus interparoli kun vi, sed bedaŭrinde, ne havi la kapablecon; ŝi ne sentis sin kapabla pritrakti ĉiujn tiujn malfacilajn, delikatajn kaj mizerajn aferojn.

Kaj ŝi daŭrigis, se vi realigis vian intencon por legi ĉiujn tiujn romanojn kiuj estas nuntempe eldonataj, precipe la francajn, vi en la estonteco eble malfeliĉiĝus. Vi konatiĝus la malnoblaĵon en la mondo en deloga formo, kaj se ĝi superregus vin, vi perdus tiam vian delikatan kaj ĉastan senton, kaj serĉus vian plezuron, feliĉon kaj ĝuon en malnoblaj anstataŭ noblaj aferoj, kaj per tio morale parte malaltiĝi; kio certe estus vere tre bedaŭrinda, aŭ, ĉu ĝi ne plaĉus al vi, sed elvokis vian abomenon, tiam vi eble konfuziĝus, vi konsiderus tion, kio estas vere bela en la mondo kiel malnobla kaj malbela kaj havi per tio gravan batalon kaj maloportunaĵon, kaj per tio malhavi multe da feliĉo, kiun la mondo proponas.

Ĉu vi nun vidas bone, ke onklino vere havis tre gravajn motivojn esti tiel zorgema pri via legaĵo, kaj la kaŭzo estis nur, ke ŝi estis tiel antaŭzorga por via estonta feliĉo, ke ŝi nun iomete maloportunigis al vi la vivon. Sed mi diris al onklino, ke ne daŭrus longe, ke ŝi estus ankoraŭ havanta la gvidadon pri via legaĵo; kaj ke vi ĉu baldaŭ, ĉu en la estonteco tamen renkontos tiujn malfacilaĵojn, kiujn onklino tiel deziregis malproksimigi de vi, kaj ke estas tial pli bone ke vi aŭdas pri la malĝojo kaj malnoblo, kio ekzistas en la mondo, kaj kion vi neeviteble baldaŭ devus koni, aŭdis de homoj, kiuj vin amas kaj celas vian feliĉon, ol se vi suĉas ĝin hazarde kaj nepreparite el pli aŭ malpli bonaj romanoj, poste demandante pri tio informojn al amikinoj kaj tiam eble tute konfuziĝus.

Se vi nun aŭdis tiom, kiom necesas pere homoj, kiuj vin amas, tiam ili povis zorgi, ke vi vidadus la belon kiel bela kaj lernas diferenci la malbonon kiel malbona, kaj tiam vi certe estus perdinta iom de via nescio, sed nenion de via animpureco kaj protektita kontraŭ la influo de diversaj libroj, kiujn ni tamen ne ĉiam povus malproksimigi de vi.

Pri tio onklino kaj mi interkonsentis, sed ŝi nekuraĝis priparoli la aferon kun vi, ĉar ŝi malfacile esprimas siajn pensojn kaj demandis ĉu mi bonvolus fari tion.

Kaj tio estas la kaŭzo, kial mi skribas al vi tian longan leteron.


Fratineto, se vi momenton preterpasigas antaŭ viaj okuloj la rakontojn kaj romanojn, kiujn vi ĝis nun legis, tiam vi memoras, ke preskaŭ ĉiuj el ili rilatas la amon inter junulo kaj junulino.

La junulino estas ordinare tre belega kaj posedas diversajn ĉarmojn kaj virtojn, kaj la junulo „amas ŝin pasie”, aŭ pli bone, li amas ŝin ĝis la morto kaj post multaj malfacilaĵoj fine okazas edziĝo.

Eble vi havis, kiel tre multe da fraŭlinoj antaŭe, epokon, kiam vi juĝis ĉiujn tiujn amindaĵojn neeblaj kaj tedaj, sed tiu opinio por tre multaj filinoj poste ŝanĝiĝas, kaj ili trovas tiujn amhistoriojn belegaj.

Mi ne scias kion vi nun opinias pri tio, sed vi tamen ĉiuokaze estos konvinkita, ke amo kaj edziĝo tamen estas la plej interesa kaj feliĉa en la vivo, ĉar ĉiuj tiuj libroj tiel unuanime nomas tion la plej grava.

Eble vi jam estas tiel forte sub la influo, ke vi mem ankaŭ deziregus ke ĉarma, juna viro ankaŭ vin poste tiel kore amus, kaj ke vi konsideras tion, kiel la grandan feliĉon de la vivo.

Eble vi bedaŭras ĝin ankaŭ, ke vi mem ne estas tia rava filino, kiun la homoj ĝis morte amas kiel la libroj rakontas, kaj ĉu vi jam observis vin mem en la spegulo, konkludante, ke via ĉarma vizaĝeto, kiun ni ĉiuj amas kiel ĝi estas, tamen tute ne estas tiel rava kiel tiu de la heroinoj el viaj libroj.

Se ĉi ĉio estus tiele, tiam evidentas ke via onklino tute ne estis tro severa kaj nepre necesas, ke ni interparolas pri tio, ĉar vi jam konsideras ĉion el malbona vidpunkto same kiel vi iam observis vian vizaĝon en konveksa ĝardenspegulo—kelkaj partoj pli grandiĝas kaj aliaj tro malgrandiĝas tiel ke vi vidas la tutaĵon malmodelita pro malĝustaj proporcioj.

Mi konsentas—amo estas tre serioza afero—amo estas la plej alta kaj la plej feliĉiga en la vivo. Sed, kio amo estas, tion vi ne facile komprenos el ĉiuj tiuj romanetoj, kiuj hazarde falas en viajn manojn.

Ĉu vi iam bone pripensadis, kio estas la esenco de amo?

Ĝi ne estas tiu speciala sento de ĉarmo, kion la geherooj el viaj romanetoj sentas reciproke; kiuj estas tiel feliĉegaj per unu ekrigardo el la okuloj kaj profunde malfeliĉegaj, kiam alia persono kaptas tiun dolĉaĵon; kiuj ŝatas promenadeton en la lunradio kun ilia adorito kiel la plej grandan feliĉon en la mondo.

En tiu sento tamen povas kuŝi amo, sed ne ĉiam la vera amo troviĝas en ĝi.

Tiu sento de ravo, tiu alterno de feliĉego kaj malfeliĉego, kiun vi konas el la libroj kaj pri kiu mi ne bezonas paroli pli longe, estas io alia:

Estas amindumo, kion vi certe ne devas konfuzi kun amo. Mi rakontos al vi kio estas amo.

Amo estas la sento de unuanimeco.

Tion vi perceptu bone. Tio ne nur rilatas por gejunuloj, sed tio koncernas ankaŭ por ĉio en la mondo kaj en la tuta universo.

Vi scias ke estas skribata en la Biblio:

Dio estas Amo. Tion vi nun povas imagi al vi kion signifas tio. Vi ja scias ankaŭ ke estas skribita en la Biblio, ke Dio estas la kreinto de la ĉielo kaj la tero.

Tio estas, ke ĉio, kio ekzistas, devenas el Dio, kaj ke Dio ekzistas kaj vivas en ĉio, kio estas.

Estas nenio en la universo ekster Dio.

En Dio ĉio estas unuiĝinta. Do, rezonante „Dio estas unueco, kaj Amo estas unueco”, mi logike rajtas diri: Dio estas Amo.

Ĉar ĉio, kio estas kreita, ĉio, kio estas deveninta el Dio, estas profunda unueco, tial ekzistas inter ĉiu estaĵo ligo de amo.

Almenaŭ, tiu ligo devas ekzisti por ĉiu, kiu konscias tiun unuecon. Multe da personoj ne perceptas klare la unuecon inter ĉiuj homoj kaj inter ĉiuj kreitaĵoj, sed kontraŭe ili pli atendas la diferencojn.

Tio okazas, ĉar la diferencoj troviĝas je la supraĵo sed la unueco en la profundaĵo.

Tiuj diferencoj, kiuj estas je la supraĵo, oni do vidas supraĵe la unue, kaj tiuj donas la senton de disiĝo kaj malamikeco.

Vi ne amas tiun knabinon, ĉar ŝi havas tiajn tedajn ecojn, tute alia vi diros, ol vi trovas agrabla aŭ bona.

Tiu diferenco ekscitas vin kaj naskos senton de antipatio; kaj kiam tiu antipatio iĝas pli forta, tiam fariĝis malamikeco.

Sed vi lernis, ke tio ne estas bona. Vi lernis el la Biblio, ke Jesuo diris al ni, ke ĉiuj homoj estas fratoj, infanoj de unu Patro, kaj ke ni devas ami niajn proksimulojn kiel nin mem.

Kaj la disĉiploj de Jesuo proklamis la saman kiel ilia Majstro, kaj tio estas kiel vi scias la fundamento de la Kristanismo.

Ankaŭ famaj saĝuloj el la idolanaro en pratempoj instruis la saman.

Boeddha instruis ankaŭ, ke ĉiu vivo estas unueco kaj ke ni devas senti amon al ĉiu vivanta.

Eble vi jam aŭdis ke nuntempe en nia socio vivas personoj, kiuj nomiĝas Teosofoj. Nu, la fundamento de la Teosofio estas ankaŭ la frateco por ĉiu vivanta, kaj ili instruis same kiel Boeddha instruis tion kaj same kiel ni povas legi en la biblio, ke ni devas ami nin reciproke kaj ne nur la homojn, sed ankaŭ la bestojn, ĉar ili ankaŭ estas parto de la frateco de la vivantaĵo kaj same kiel ni estas naskita el Dio.

Ĉu vi nun sentas ke ekzistas forta ligo inter unueco kaj amo kaj tiam ni sentas tiun unuecon kaj animunuecon al aliaj, ankaŭ plifortigas tiun senton, kion vi konas kiel „amo”.

Vi sentas vin parenca al via patro la plej multe, kaj tiam, kiam via panjo ankoraŭ vivis, ankaŭ al ŝi; vi amas ilin la plej multe; kiam ili havas ĉagrenon, ankaŭ vi doloras pri tio, kiam ili ĝojas, vi ankaŭ ĝojas pri tio, kvazaŭ estas via propra afero, kvazaŭ vi ĉiuj estas unuanimaj.

Ĉu vi komprenas nun, ke tiel intence kiel vi sentas tiun unuecon, vi ankaŭ havas tiun senton, kiun vi konas kiel amon.

Kaj plie vi ankaŭ sentas la parencecon kaj ĝis certa grado la unuecon al via onklino kaj al via pliaĝa frato kaj ankaŭ al viaj amikinoj kaj kuzinetoj kaj al kelkaj aliaj personoj, kaj vi partoprenas en ilia ĉagreno kaj feliĉo, vi amas ilin, proporcie ke vi sentas la unuecon kaj la parencecon al ili. Kaj nun rezultas el la aranĝoj de la sorto, ke ofte okazas, ke du junaj homoj, junulo kaj junulino sin renkontas kaj ke inter ili kreskas granda simpatio; naskiĝas sento de amikeco inter ili, kiu senĉese pligrandiĝas, ke fine ambaŭ sin sentas tiel unuanime, kvazaŭ ambaŭ animoj estas kunfanditaj ĝis unu.

Ili ambaŭ ne konas pli agrablan ĝuon ol tiun senton de unueco, ili tial volas partumi ĉion kune, ĉion kune travivi en la vivo, ĝojon same kiel malĝojon, feliĉon same kiel ĉagrenon.

Kiam ili ne estas kune, ili sentas ian mankon, kvazaŭ parto de ili mem estas forprenita, ili nur sin sentas kontentigitaj, kiam ili estas kune, same kiel estas skribita en la biblio: Tiuj ĉi duoj estos unuo. Kaj por tiu forta, ĉiu reganta sento de unueco, kaj por la inklinego, por kvietigi tiun senton, naskiĝas ankaŭ la bezono por vivi tute por kaj kun la alia.

La malpli fortaj ligoj de amo, la malpli forta unuecsento, kiu ekzistas inter tiu viro aŭ tiu fraŭlino kaj siaj gepatroj, siaj gefratoj, siaj aliaj parencoj kaj amikoj, devas cedi por la potenca, forta bezonego al unueco, de tiuj ĉi ambaŭ. Ili do forlasas sian antaŭan rondon, sian gepatran domon kaj ambaŭ formas kune novan unuecon, novan familion.

Tiel ankaŭ ordonas la biblio: tial homo forlasos gepatrojn kaj dediĉu sin al sia edzino, kaj ambaŭ estos unu. Kaj tio ĉi koncernas por la virino, same rilate al la viro.

Tia sento de interna unueco kun, aŭ de amo al alia animo estas la plej feliĉa kion la homo en la vivo povas sperti. Estas kvazaŭ antaŭvidaĵo por la eterna ĉiela feliĉego, kiam ĉiuj kreitaĵoj estas kunigitaj en Dio kaj la amo inter ĉiuj estas perfekta.

Sed ni ne povas figuri al ni tiun senfinan feliĉegon, ni ne povas tion percepti kaj en tiu ĉi tera vivo ŝajnas ke ni nur povas doni tiun tutan amon, tiun perfektan senton de unueco, al unu agordita animo, (kvankam ekzistas kelkaj personoj de kiuj la amo estas pli ampleksa, kaj kvankam ni scias de Jesuo, kiu amis ĉiujn homojn, ĉar li sentis la unuecon inter ĉiuj pli forta, ol ni kapablas ankoraŭ).

Ekzistas ankaŭ personoj, kiuj neniam sentas tiun unuecon, kiuj neniam konatiĝas kun tiu forta amo, ankaŭ ne por unu persono en la vivo. Ili estas certe kompatindaj, ĉar mankas al ili tiu granda feliĉo, kiun donas la sento de unueco.

Eble ilia animo ne estis jam sufiĉe matura.

Eble la tera vivo estas lernejo por lerni tion, kio estas amo, kaj ni komencas kompreni la universalan amon kiel Jesuo ĝin instruis, sentante antaŭe tiun unuecon kun alia animo.

Kiel ĉi ĉio estas, kaj kio estas la intenco de nia tera vivo, ni nun ne bezonas mediti pli longe pri tio, se ni nur konsideras, ke la destino de la homo estas ami aliajn kaj estas la plej feliĉa en la vivo, kiam ni konscias senti tiun unuecon al alia animo.

Mi nomis la ekzemplon de juna viro kaj fraŭlino ĉar tio ĉi okazas plej multe, kvankam tiu perfekta amo, tiu tuta unuecsento, tamen bedaŭrinde ne troviĝas en ĉiuj edziĝoj kaj eble multe malpli, ol vi pensus.

Sed du animoj, kiuj sentas sin unuigita, ne necesas esti precize tiu de viro kaj virino aŭ fraŭlino.

Povas ankaŭ esti du amikoj aŭ amikinoj, kiuj amas unu la alian kun ilia tuta animo; povas ankaŭ esti patro aŭ patrino kaj infano; povas ankaŭ esti gefratoj.

La amo, kiu povas ekzisti inter ĉiuj tiuj estas esence tute ne alia ol tiu inter viro kaj virino—estas ĉe ĉiuj la unuecsento de du animoj aŭ pli ol du. Sed la sento de unueco aŭ de amo ofte sin manifestas diference, ĝi surprenas diversan karakteron, laŭ la flankaj influoj, kiuj ĝin modifas.

Ekzemple, la amo inter gepatroj kaj infano estas akompanata de respekta konfido de la infano al la gepatroj kaj protektanta amo de gepatroj por la infano—kaj tiuj sentoj, kiuj estas sekvo de la cirkonstancoj; ĉar la gepatroj de komenco de la naskiĝo zorgis por la delikata helpbezonanta infaneto, kaj sin mem tiel multe malpermesis kaj oferis, kaj ĉar la infaneto ĉiam serĉis kaj trovis kion ĝi bezonis, kaj tial lernus ilin konfidi; donas difinitan karakteron al tiu-ĉi formo de amo.

Tial ankaŭ la amo inter viro kaj junulino aŭ virino havas specialan karakteron kaŭze la flankaj deziroj, kiuj ĝin akompanas.

La unuan senton mi jam nomis, kiam mi citis tion, kio en la romanoj tiel estas metita antaŭen, tiu speciala ĉarmo, kiu disradias de la dolĉo, delikato kaj ĉarmo de la virino al la viro, kaj de la kuraĝo, forto de la viro al la virino; io karakteriza amvekanta, kiu la tipe virina influas la viron kaj la tipe vira influas la virinon.

Kio estas la kaŭzo de tiu ĉarmo, mi ne scias. Estas certe nekonscia instinkto de nia animo, io, kion la homo sentas tre klare, kvankam li ne povas klarigi ĝin ĝuste al si mem. Eble la kaŭzo de tio ĉi estas sopirego por kompletigi la animon, per tio, kio mankas al ĝi.

La animo serĉas unuecon kun alia animo; kaj serĉas en tiu penado al unueco, igi sin mem al pli granda perfekteco kaj pli alta disvolveco; tiel estas ke la viro tiel ŝatas en la virino tiujn proprecojn, kiujn la virino posedas en tiom pli alta grado ol li mem.

Sed ni ne ankaŭ bezonas serĉi longe por tiu-ĉi. Tiu speciala ĉarmo ekzistas, tion ni scias el la libroj kaj el nia rondo, se ni ne ankoraŭ mem spertis ĝin.

Tiu ĉarmo ordinare estas akompanata de la deziro por havi tion, kio tiom ensorĉas, tute por si mem. Tiu deziro estas la fonto de la sentoj, kiujn vi ankaŭ foje renkontis en la romanoj, de moviĝemeco kaj malkvieteco, amĉagrenego kaj ĵaluzo, malamo kontraŭ konkurantoj kaj samspecaj; kaj vi perceptas ke tiaj sentoj ne estas tiel belaj kaj noblaj; iafoje eĉ tre malbelaj.

Tiu ĉarmo kaj tiu deziro estas nun inter ni konataj kiel enamiĝo.

Vi nun certe komprenas ke estas ĝuste tio, kion mi skribis jam, ke enamiĝo estas io tute alia ol amo. Kiam ekzistas amo inter viro kaj virino, tiam ĝi povas enhavi enamiĝon kaj ordinare ĝi enhavos ĝin, kaj tio ne estas malbona.

Estas tre normale en la sentoj de homoj kaj tial ĝi estos per si mem bona, kaj sekve havas sian ekzistrajton. Sed tre bone povas ekzisti amo sen enamiĝo. Mi antaŭe jam citis aliajn formojn de amo: ekzemple inter gepatroj kaj infanoj, inter amikoj k.t.p. Tie tute estas miksita kiel vi konscias enamiĝo, almenaŭ ne en tiu formo kiel ni komprenas ĝin inter gejunuloj.

Krom enamiĝo estas ankaŭ alia sento, kiu ordinare akompanas la amon inter juna viro kaj juna virino: sento, kiun oni ne nur trovas ĉe la homo, sed ankaŭ ĝenerale ĉe aliaj vivantaĵoj, kiu estas eco de ĝia korpa naturo, kaj kio de la Kreinto de la vivo estas emplektita, por ke la gento ne foriĝu.

Tiu sento nomiĝas pluplantadpasio.

Nun mi devas averti vin, fratineto, kaj tio estas punkto, rilate al kiu regas granda konfuzo kaj malkompreniĝo inter la homoj. Ĉe unu flanko estas homoj, kiuj konsideras tiun pasion kiel ion malbelan kaj maldecan; kaj kiuj konsideras la organojn, kiuj estas destinitaj por la naskiĝo kiel ion hontan, kiel aferojn pri kiuj konvena fraŭlino silentas kaj ne revas.

Kelkaj iras tiel malproksimen nomi tiun pasion peka.

Tio estas malĝusta opinio. Kiuj pensas tiel, tiuj sin opinias pli saĝaj ol la Naturo aŭ Kreinto de la Vivo, kiu donis al ni korpon kune kun difinitaj, naturaj inklinoj kaj bezonoj, kiuj estas nedisigeblaj.

La sekspasio estas ne pli malbela, vulgara aŭ peka ol ekzemple malsato, aŭ soifo, aŭ dormo, kiuj ankaŭ estas inklinoj de la korpo por alpreni nutraĵon, trinkaĵon aŭ ripozon, al kiu ĝi havas bezonon.

Kaj la organoj, kiuj utilas por la plenumo de la sekspasio, la seksorganoj, estas ne pli malnoblaj partoj de la korpo, por kiuj oni hontus, kiel la organoj por nutrado kaj digestado, kiel stomako, hepato, intestoj k.t.p.

Anstataŭ ke estas malbone scii ion pri la naturaj funkciadoj de ĉiuj tiuj organoj, kiel ili funkcias kaj kiel oni povas konservi ilin, estas ĝuste tre utile, ne nur por la organoj de la nutrado, sed ankaŭ pri tiuj, kiuj estas difinitaj por la konservado de la gento.

Normala uzado de ĉiuj niaj korporganoj, estas neniam malbona aŭ peka.

Fariĝas nur tiam malbona, kiam oni uzas ilin malnormale, laŭ ilia distino malkonforme al ilia distino.

Nur tiam ĝi fariĝas peka, kiam oni ĉerpas plezuron el korpaj ĝojoj, tiel ke ni nur pensas al tio kaj se tiuj pensoj superregas nin, kaj devigas nin fari tion, kion ni devus mallaŭdi, kiam nia animo plene regus nian korpon.

Vi facile komprenas kion mi celas kiam vi pensas al manĝado.

Neniam homo opinios ke manĝi estas per si mem malbona kaj peka, tiel longe kiel ĝi utilas por plenumi la naturan bezonon de la korpo, kaj kontentigi la malsaton; sed, se vi dum la tuta tago nur pensus al manĝado kaj trinkado, se vi apenaŭ fortabliĝis kaj vi jam denove pensus kiel prepari poste bongustan manĝaĵon, tio, vi sentas ĝin, ne estas altanima.

Kaj, se vi estus tia frandemulo, ke vi dum la manĝado manĝus tiel multe, ke vi poste ne kapablis fari ion, ke vi daŭrigante malbonigus vian stomakon kaj kun pikantaj helprimedoj instigus vian apetiton por ekfrandi denove, tiam tio estus vere naŭziga.

Vi perceptas, ke vi trovus tian frandemulon abomena kaj ke tiu altgradiĝo de natura korpbezono kiel fonto de malaltgrada ĝuo, vere estas malbona kaj peka.

Nu, tiel ankaŭ ekzistas rilate la sekspasio. Kaj tio estas: la alia eraro de multaj homoj. Ili donas al tiu korpa pasio tro da supereco kaj konsideras la rilatajn korpfunkciojn, same kiel la frandemuloj la manĝaĵon, kiel fonton de ĝuo. Tio estas malĝusta, kaj kiuj agas tiel, punas sin mem same kiel la englutemulo punas sin mem—la organoj fariĝas ekscitegitaj kaj malsanaj.

Jen mi faris komparon, por klarigi ĝin al vi, inter manĝpasio aŭ malsato kaj seksa pasio. Sed ankaŭ ekzistas granda diferenco inter ambaŭ. Tio estas, ke korpo sen nutraĵo ne povas ekzisti, sed tamen ja eblas la vivo sen seksa kontentiĝo. Kiu ne manĝas, mortas, sed ĉiu scias, laŭ sperto, ke ekzistas multaj homoj kiuj neniam edziĝas aŭ naskas infanojn kaj tamen restas sanaj kaj fortaj.

El tiu evidentas, ke la seksa pasio ne estas urĝa kiel la nutraĵbezono kaj sen malutilo por la korpo povas esti potencigata kaj regata.

Mi nun ankoraŭ denove ripetos, ĉar estas tiel grava ke vi bone konscias kaj por ĉiam komprenas, ke amo inter du personoj estas la sento de unueco kiu naskiĝis inter ili ambaŭ, ke, kiam ĝi rilatas viron kaj virinon, en normalaj okazoj povas esti akompanata de speciala ĉarmo kiun oni nomas enamiĝo kaj ankaŭ de normala korpinklino, kiu estas konata kiel seksa pasio. Inter enamiĝo kaj seksa pasio estas certe rilato, kvankam tiuj ambaŭ ne estas precize la sama, ĉar unu povas ekzisti ekster la alia, kaj unu estas eco de la animo, la alia eco de la korpo.

Kiam viro kaj virino sentas tiun unuecinklinon en tia grado, ke ili trovas plej agrable renkonti unu la alian, tiam ili deziras edziĝi, se ne ekzistas specialaj malhelpoj, kaj fariĝas la fianĉiĝo. Tre ofte kaj eble ordinare tiu fianĉiĝo naskiĝas el tiu sento de reciproka ĉarmo, tio estas: el enamiĝo.

El tre multaj romanoj, se vi bone atentas, vi rimarkos, ke la heroo aŭ heroino, amas unu la alian ĝis la morto, ĉar ilia eksteraĵo estas tiel ĉarma, kaj pri diversaj aliaj negravaj kaŭzoj, iafoje sen nenomata kaŭzo, sed ne ekzistas vera animunueco. Kaj tio estas laŭ mia opinio la plej malbona de romantikaj libroj.

Tiuj libroj ŝajnigas, kvazaŭ sufiĉas, se personoj trovas unu la alian beleta kaj ĉarma.

Sed tio tute ne sufiĉas por feliĉa edziĝo. Vi do komprenas, fratineto, ke, se du personoj edziĝas por sampartopreni en la vivo same ĝojon kiel ĉagrenon, precipe ankaŭ ĉagrenon kaj doloron, kiuj venas en ĉiun vivon, kaj povas esti tiel grava, ke ili nur povas resti por ambaŭ ĝuo kaj feliĉego, se ambaŭ sentas perfekte la unuecon.

Ĉar, se la viro kaj virino ĉiam estas kune, se ili havas la certecon ke ili amas sin reciproke kaj kutimigita al ilia interrilato, tiam malaperas, de si mem, se ili fariĝas iom maljunaj, tiu speciala ĉarmo el la tempo de ilia enamiĝo.

Se estas kreskinta inter ambaŭ granda unueco, tiam tiu ne ĝenas, ĉar tiu sento de unueco faras ilin nedisigeblaj kaj kaŭzas ke ili tamen trovas ĝin la plej agrabla esti kune, ankaŭ se ili fariĝas malsanaj kaj maljunaj kaj malfortaj kaj malbonhumoraj—ili elportas ĉiujn malfacilaĵojn kaj zorgojn kune kaj tiu kontraŭstaro faras tiujn ĉagrenojn malpli gravaj.

Ekzemple, se la virino estas per la zorgo por ŝiaj infanoj iom malforta kaj laca kaj tial iomete malbonhumora kaj incitema, tiam la viro, se li sentas tiun unuecon, sentos kaj komprenas tion subite; li malpezigos ŝian laboron kaj zorgon kaj toleros bonhumore ke lia hejmo estas iom malpli societa, ĉar li povas percepti la situacion de sia laca edzino.

Sed, se ne estas unueco inter ambaŭ, se la edziĝo ne estas fondita sur vera amo kaj konformeco de sentoj kaj ideoj, tiam li ne komprenos tion, li estos malbonhumora, trovante la hejmon ne societa kaj preferas foriri kaj serĉi aliloke sian plezuron.

Ne estas necese ke li estu malnobla viro, sed tio okazas, ĉar ne ekzistas unueco.

Ambaŭ sin sentas tiam solaj kaj malfeliĉaj kaj tamen interligitaj, kaj tiel trenas dum jaroj sian vivon, eble ĝis la morto, sen io, kio donas al ĝi varmon aŭ feliĉon.

Mi tial volus tiel volonte diri al ĉiuj virinoj:

Perceptu tamen antaŭ ĉio, ke nur vera amo, perfekta sento de unueco kun via edzo, povas fari la edziĝon feliĉa, eĉ elportebla, kaj mi malaprobas ĝin en la romantikaj libroj, kiuj faras bildon de ĉiuj ĉarmoj de enamiĝo kaj finigas la rakonton kiam la enamiĝantoj „akiris unu la alian”—kvankam tiam precize devas evidentiĝi ĉu la solida kerno, la amo, kiu devas esti la fundamento de la edziĝo alestas, aŭ ne.

Tiuj libroj pentras la enamiĝĉarmon tiel emocie feliĉa ke, vole ne vole, fraŭlineto devas deziri ankaŭ sperti tion, kaj kiam ŝi sentas tion, ŝi tiel facile senpripense sin fordonas, ne demandante, ĉu ŝi kun la viro, kiun ŝi trovas ĉarma kaj beleta, kora kaj amema, vere sentas profundan animunuecon.

Ĉu vi nun komprenas, fratineto, kial onklino tiel timis ke vi konsumus tro multe da tiuj romanetoj, kaj ke ŝi estis tute prava?

Ĉu vi komprenas nun ankaŭ kiel danĝera ĝi estas, se vi poste gefianĉiĝus, kaj spertus, ke vi havas tute aliajn principojn kaj ideojn kiel via estonta edzo, por ne atenti pri tio, kaj, pensi: „tio poste ordiĝas post kiam ni geedziĝis; li tiel multe amas min, kaj tiam sin akordigos laŭ mi!”

Tion jam diris tiel multe da virinoj, kaj tiel multe estas trompitaj! La unueco, kiu ne alestis en la tago de edziĝo, ankaŭ ne venis poste.

Mi tial volus diri tre intence al ĉiuj virinoj, ke ili konsideru la fianĉtempon kiel la tempon en kiu la animunueco devas kreski, kaj ke ili neniam edziniĝu, antaŭ ol ili perfekte konscias, ke la animunueco ekzistas.

Ke en la momento, kiam la viro demandas kiel edzinon fraŭlinon kaj ŝi diras al li, ke ŝi amas lin, la animunueco ne perfekte ekzistas, evidentiĝas preskaŭ per si mem.

Ordinare ambaŭ konas unu la alian ankoraŭ tiel supraĵe kaj ne estas alkutimiĝintaj en ilia animvivo.

Sed por tio estas la fianĉtempo, por ke tio estu, kaj kiam ĝi ne fariĝu, tiam la rilato devas esti rompata.

Estas ja disreviĝanta kaj ĉagreniga; ambaŭ amas unu la alian tiel ardante, ambaŭ jam kutimiĝas al pruvoj de amo kaj dolĉeco; ambaŭ malkuraĝos ĉagrenigi unu la alian; eble ankaŭ ili timas la babilaĉon de la homoj, ke tiu fianĉiĝo tiel subite forflugis—sed mi dezirus, fratineto, ke vi tamen akceptu tion de via pliaĝa frato, kiu jam tiel pli multe vidis de la mondo, kaj tiel multe spertis, kaj tiel intence gardus vin por malfeliĉa vivo: neniam edziniĝu, tiel longe ke vi ne plene sentas la unuecon kun via estonta edzo, kaj se vi rimarkos en via fianĉtempo, ke ekzistas gravaj bariloj por tiu unueco, finu ĝin, kiel ajn ĉagreniga ĝi estu por vi.

Pli bone estas duone returninta ol tute erarinta.

Ĉar precipe por la fraŭlino, la edziĝo postulas tiom da malfacilaĵoj, ke ĝi nur estas elportebla kaj nur povas esti feliĉa, se ekzistas perfekta animunueco inter ŝi kaj ŝia edzo. Tiel esti dorlotate per la dolĉeco de la viro, kiun oni amas intence, tiel esti portata sur la manoj kaj dorlotata kaj karesata estas vere tre agrable kaj flateme. Sed se ekzistas enamiĝo sen solida kerno de amo, ĝi ankaŭ estas tre danĝera.

Kaj tial estas ankaŭ tre malnoble kaj nealtstarante ekveki enamiĝon se ne ekzistas tiu kerno de amo, konscie ekveki ĉarmon ĉe viro, tiel ke li enamiĝas je vi.

Ekzistas fraŭlinoj kiuj sin vestas intence tiel por voki la atenton; kiuj uzas por interrilato kun viroj artifikaĵojn por atingi tiun celon.

Tiu preteksto de sento, kiun oni vere ne sentas, tiu flirtado, koketado estas malnobla. Fraŭlino, kiu agas tiel, trompas la viron, kaj fine ankaŭ trompas sin mem. Ŝi forĵetas siajn plej altajn virinajn ecojn kaj tiam agas malnoble kaj maldece.

La plej altan, kion virino povas doni—sian amon kaj ĉarmon al tiu, kun kiu ŝi sentas la animunuecon; ŝi trouzas ilin en frivola maniero, kaj kiam tia fraŭlino fine iam vere renkontas la viron, kiun ŝi serioze ekamis, kaj kun li sentas la unuecon, tiam ŝi ne estis konservinta la plej belan kion ŝi povas doni pure kaj sankte por li—tiam ŝi estis fuŝinta ĝin, kaj vi povas kompreneble senti, kiel multe da feliĉo ŝi al si mem kaj ankaŭ al li, kiun ŝi amas, forprenas.


Fratineto, mi dezirus, ke mi nun povus silenti.

Mi dezirus, ke vi povus konsideri la sferon de amo kaj edziĝo, la sindonado al amata viro, nur kiel perfekta harmonio. Sed tiu ne estas permesata. La vivo mem, kaj precipe la libroj montras bedaŭrinde al vi multan malnoblaĵon. Se ne ekzistis libroj, kiuj baldaŭ aŭ poste tamen venos en viajn manojn kaj tiel konatigos al vi tiun malnoblaĵon, ne ankaŭ necesos ke mi rakontu ĝin al vi. Sed, ĉar vi tamen aŭdos ĝin estas pli bone, ke vi aŭdas ĝin de mi, por ke vi ne estu tro ĉagrenita aŭ konfuzita.

Por komprenigi al vi, kion mi celas parolante pri la malnoblo en la interrilato de viro kaj virino, mi unue rakontos al vi ion pri la naskiĝigado kaj la funkcio de la seksorganoj.

Ĝenerale naskiĝas ĉe ĉiuj vivantaĵoj, ĉe la vegetaĵoj same kiel ĉe la bestoj kaj ĉe la homo, juna estaĵo per kuniĝo de duo de ĉeletoj—vira kaj virina ĉeleto.

Se tiuj ĉeletoj ne kuniĝas, tiam ili restas en sia stato; sed, se ili kuniĝas, tiam komencas tiu duobla kunigita ĉeleto sin dividi en du partoj, kiuj unue kreskas kaj tiam sin denove dividas en du partoj, k.t.p., ĝis elvenas centoj, miloj, milionoj da ĉeletoj per tiu dividado kaj kreskado.

Tiuj aranĝas sin konforme al la genro de la naturo, kaj tiel naskiĝas el la pariĝo de du originalaj ĉeletoj, nomitaj la vira kaj la virina, la juna estaĵo, kiu prezentas pli aŭ malpli la proprecon de la karaktero de la gepatroj.

Ambaŭ ĉeletoj havas diversan destinon aŭ taskon; unu el ili, kaj tiun ĉi ni nomas la vira, celas por kreskigi la virinan, aŭ kiel oni diras, por ĝin fruktigi.

Tiu lasta disvolviĝas kiel frukto (pri vegetaĵoj); parolante pri bestoj kaj homoj oni prefere nomas ilin ido aŭ infano.

Por okazigi tiun fruktiĝon, necesas ke la vira ĉeleto kontaktu la virinan.

Ĉe la plej multaj konataj vegetaĵoj tio okazas en la floroj, kiuj estas la seksorganoj de la vegetaĵoj.

La viraj seksorganoj estas la stamenoj, la viraj ĉeletoj estas la poleneroj; la virina seksorgano estas la pistilo, kiu en diversaj floroj troviĝas en la rondo de stamenoj kaj kiu konsistas el fruktkomenco, kiu troviĝas sube, pli supre kava tubo, trunketo, kaj la plej supre, sponga korpo, la stampilo. Tiu ĉi lasta kuntenas la polenerojn, kiuj per la vento aŭ per insektoj aŭ en alia maniero venas sur la stampilon kaj tiuj ĉi penetras tra la trunketo al la oveto, kie sekve fariĝas la kuniĝo kaj embriiĝo.

La floro velkas, la oveto kreskas ĝis frukto kun semoj, kiuj aperigas novajn vegetaĵojn.

Rilate al la bestoj en principo fariĝas la sama, esceptinte ke tie ĉi ne la vento aŭ la insektoj kunigas la virajn ĉeletojn (aŭ semetojn kiel oni ilin nomas) kun la virinaj, sed ke la viro faras tion konscie. Tiu tuŝado povas okazi interne aŭ ekstere de la virina korpo.

Rilate al la fiŝoj okazas tiu lasta. La virinaj fiŝetoj eligas fluidaĵon, nomata la frajno, en kiu troviĝas la ovetoj; la viraj fiŝetoj faras ion similan en tiu loko, kie la frajno ŝvebas en l’ akvo, kaj ĉe la miksado de tiuj ambaŭ substancoj, kuniĝas ankaŭ ovetoj kaj semetoj kaj disvolviĝas la junaj fiŝetoj ekster la korpo de la patrinbesto.

Rilate al la mambestoj, ekzemple hundoj aŭ katoj, okazas tio iom alie. Tie la seksorganoj de la virbesto estas tiel aranĝitaj, ke la semetoj per tio estas transportataj en la korpo de la virinabesto, kies seksorgarnoj estas tiel aranĝitaj, ke la vira organo povas enmeti en ĝin tiujn semetojn.

La kuniĝo de semetoj kaj ovetoj havas lokon en la korpo de la virino, en organo, nomata utero.

Tie kreskas la juna ido (ofte ankaŭ pli ol unu) kaj estas nutrata en tiu utero per la sango de la patrino, kaj certe konservata tiel longe, ĝis kiam ĝi fariĝas matura por ekzisti memstare.

Tiam la flanko de la utero sin kuntiras kaj eligas la junan estaĵon laŭ la sama vojo eksteren tra kiu la vira semeto estis enmetita, kaj tiel la juna ido estas naskita.

Kaj kion mi rakontis pri la mambestoj, kion vi eble jam scias, okazas sammaniere ĉe la homo.

En la besta korpo (kaj ankaŭ ĉe la homo) kaŭzas tiu fruktigo, kiun oni ankaŭ nomas pariĝo aŭ seksfaro, ĉe la viro nervinciton, kiu kaŭzas specialan korpsenton, kiun oni nomas „voluptsento”.

Rilate al la virino tio ankaŭ ekzistas ĝis certa grado, kvankam ordinare en pli malalta grado. Rilate al la homo kaj precipe por la virino en la komenco tiu faro estas doloriga, kaj plie la nasko de infaneto estas terura suferado.

Virino do devas tre ami sian edzon, perfekte senti kun li la animunuecon kaj ĉion elporti, por tiel fordoni sin kaj suferi tiel multe. Viro ankaŭ devas ami tre multe virinon kaj tute senti la animunuecon, por elekti ŝin kiel la patrinon de la infano kiun li esperas venigi en la mondon.

Nur, se ambaŭ tiel amas sin reciproke, kaj tiel perfekte sentas la unuecon, la ago, kiu laŭ la aranĝo de la naturo estas destinata por naskigi infaneton, estas bela kaj sankta. Estas granda respondeco, naski infanon, kiu eble en la mondo devos kontraŭstari tian malfacilan vivon, kaj nur granda animunueco de la gepatroj kaj granda amo al tiu infaneto, kiu naskiĝis el ilia unueco, povas ĉirkaŭi la junan, delikatan estaĵon kun la amo, kiun ĝi bezonas por ĝia feliĉo.

Se vere la gepatroj perceptas la seriozecon kaj la respondecon de ilia faro, kaj el ilia amo kaj unueco la natura inklino de la korpo venas per si mem, tiu estas kompreneble bona kaj bela.

Tiel fariĝas la dia-sankta-misterio de la naskiĝo kaj la kreskado de la infaneto en plena pureco.

Tiel okazas la faro, kiel volo de Dio en normala, natura maniero, kaj estas malsaĝa voli esti pli saĝa ol la Naturo, trovi en tiu faro ion maldecan aŭ pekan.

Sed mi ĵus diris al vi, ke tiu ago precipe rilate la viron enhavas specialan nervinciton. Tiu certe devas esti tiel por antaŭzorgi, ke la homo fine ne malaperu.

Sed nun venas la danĝero, ke la homo, kaj precipe la viro, iras serĉi tiujn korpsentojn kiel ĝuon, kiel la frandemulo komencas rigardi la manĝadon por si mem kiel ĝojrimedon. Tiu danĝero estas granda kaj estas la fonto de tre multa malnobla kaj peka rilate la seksvivon per kio la bela kaj natura estas trouzata kaj malnobligata. Kaj nun, ĉiuj tiuj malnoblaĵoj, ĉiu fuŝado de tio, kio, laŭ natura, devus esti bela, formas la neelĉerpeblan temon de la plej multaj romanoj. Tial ni tiel bedaŭras, ke vi konatiĝas kun tiuj; ĉar vi tiam ne nur vidus la naturan konsekvencon de intenca amo inter viro kaj virino kiel bela, sed ankaŭ en malnobla formo.

Kiam vi vidas belan artaĵon, ekzemple pentraĵon, kaj iu malbonigas tion, ĵetas makulon sur ĝin aŭ entranĉas ĝin, tiam tio ĉagrenas vin.

Kaj tial ankaŭ ĉagrenos vin, se la plej intenca sentado, kiun vi poste kiel virino povos senti por amata viro, kaj la plej delikataj kaj intimaj esprimoj, kiuj estos la sekvo de tiu, estos en via imago malsanktigataj kaj makulataj per malnoblaj agoj de aliaj.

Mi ne diros al vi pri tiu malnoblaĵo pli ol necesas.

Ĉar tiu nervincito ĉe la viro povas esti forta, precipe se kunestas mallaborema kaj luksa vivado en abundeco de incitaj manĝaĵoj kaj trinkaĵoj, kaj plie la imago estas incitata ankaŭ ree per malnoblaj libroj aŭ interparoladoj aŭ per malbona plaĉemeco de koketaj virinoj, multaj junaj viroj imagas al si ke ili devas kontentigi tiun inciton, kaj ke ili alie ne restas sanaj. Ili tial serĉas ia interrilaton kun virinoj, kiuj oferis sian senton de virina indeco kaj kiuj volonte akceptas monon aŭ donacojn de tiaj viroj.

Tiaj virinoj nomiĝas „demi monde”.

Kelkaj vivas en granda riĉeco kaj lukso, aliaj kontraŭe estas malriĉaj fraŭlinoj, kiuj uzas tion kiel vivrimedon. Tiu okazas en specialaj domoj, nomitaj malĉastulinejoj (publikaj domoj), kie loĝas tiuj fraŭlinoj. Ĉiuj tiuj ĉi virinoj kaj fraŭlinoj fordonas sin laŭ maniero, kiu nur estas bona kaj deca se vera amo ekzistas.

Ili ŝajnigas amon celante la monon.

Tiu vendado de virina ĉasteco por mono nomiĝas: „prostituo”.

Kvankam tiu ago estas malnobla de tiuj fraŭlinoj, tamen oni rajtas juĝi tro severe ilin, ĉar kelkaj vere fine vivas tiel, ĉar ili alie estis mortintaj pro malsato, kaj aliaj per la kulpo de viro, kiu antaŭe, kiam ŝi ankoraŭ estis ĉasta virino, ŝajnigis, ke li vere amis ŝin, kaj ŝi donis sian korpon en amo al tiu viro, kiu poste, eble kiam ŝi havis infanon, forlasis ŝin por ĉiam. Sed pli kulpe kaj malnoble estas, kiam viroj, per inklino al tiu sento, humiligas tiajn fraŭlinojn kaj faras ilin malfeliĉaj.

Ekzistas ankaŭ fraŭlinoj kaj virinoj, kiuj sin vendas ŝajne en pli konvena maniero por materiala profito aŭ mono.

Tio okazas, kiam fraŭlino edziĝas viron, kiun ŝi ne amas, sed nur, ĉar li estas riĉa aŭ de alta rango. Rilate la mondon tiu edziĝo estas same kiel ĉiu alia, sed fakte ŝi faras la saman kiel la malĉastulino; ŝi hipokritas amon kaj fordonas la plej grandvaloran, kiun ŝi havas kaj nur povas esti fordonata en vera amo, por mono.

La viroj, kiuj akceptas tiun de la virinoj, ofte estas punataj en natura maniero, nome, ĉar ili per la trouzado de ilia korpo kaj la interrilato kun tiuj fraŭlinoj, kiuj ankaŭ ilia korpo trouzadis por mono, povas ricevi malsanon, iafoje infektajn malsanojn, kiuj ne ĉiam perfekte resaniĝas.

Kaj kiam tia viro poste edziĝas kun ĉasta fraŭlino, li povas transdoni tian malsanon al ŝi kaj ankaŭ al iliaj infanoj, kaj tiel lia antaŭa maldeca kaj diboĉa vivo povas iĝi la fonto de diversaj hejmaj mizeroj; tio estas malsano de lia edzino kaj infanoj.

Mi ne diras, ke la viro, kiu en la pasinteco eble en nekonscio kaj delogita per la malbona ekzemplo de aliaj, agis malbone, neniam povas edziĝi.

Sed, se vere poste inter li kaj la fraŭlino, kiun li deziras havi kiel edzinon ekzistas animunueco, tiam li ne havas la rajton kaŝi por ŝi liajn antaŭajn kulpojn kaj devas konfesi; kaj ŝi devos decidi, ĉu ŝi vere tiel perfekte sentas la unuecon, ke ŝi povas pardoni lian pekon kaj malpurecon kaj volas kunvivi kun li kiel li estas, kun la memoro al liaj pasintaj eraregoj, kaj kun la ebleco por malsano kaj mizero.

Nun evidentiĝas ankaŭ denove tio, kion mi antaŭe skribis—malfeliĉa estas la fraŭlino, kiu edziniĝas ne estante konvinkita de la perfekta animunueco kun la viro, kiun ŝi amas.

Sed mi kontraŭe opinias, ke fraŭlino ne povas esti indiferenta pri la pasinta konduto de la viro, kiu deziras ŝin kiel edzinon, kaj, ne devas senkulpigi lin, se li vivis malbone rilate la seksvivon, dirante, ke estas tiel ordinare kaj apartenas al la vivo de junulo. Ekzistas tiaj, kiuj parolas kaj pensas tiel, sed fraŭlinoj, kiuj rezonas tiel aŭ se aliaj kredigas ilin ke oni devas konsideri tiel, ne sentas, kiel altaj kaj sanktaj estas la plej intencaj faroj de perfekta amo kaj ke la viro, kiu malsanktigis kaj trouzis tiujn sentojn, neeble povas plu konsideri ilin kun tiu respekto, kiun ĉasta fraŭlino rajtas deziri.

Ĉio ĉi rilatas la grandan pekon de prostituo. La dua granda peko estas tiu de la adulto.

Tio okazas, se viro, kiel estas skribita en la biblio: „rigardas virinon por avidi ŝin”, aŭ kontraŭe, la virino, rilate al la viro.

Tiu dezirego de sentoj estas kaŭzo de multaj malfeliĉaj edziĝoj.

Se ne ekzistas vera amo, kaj la enamiĝo aŭ ĉarmo estas for, ofte okazas ke la edziĝinta viro eksentas tiun ĉarmon por alia virino aŭ male.

Tiam venas la trompo, kaj la maljustaj, malbonaj situacioj, kiuj estas la favora temo de la francaj romanoj, en kiuj preskaŭ ĉiam estas rakontata pri trompitaj edzoj, geamantoj, edziĝrompo, el kiuj rezultas, dueloj, k.t.p.

Tiuj estas mizeraj situacioj, kiuj ĉiuj estas kaŭzo ĉar la edziĝo ne estas fondita sur la fundamento de vera amo, kaj kiuj estis malbonigitaj, ĉar la leĝoj faris malfacile aŭ iafoje neeble ke personoj, kiuj geedziĝis laŭ la leĝo, kaj kiuj klare konsciiĝas ne plu ami unu la alian, disiĝas.

Ankoraŭ pri unu situacio mi volas diri ion, nome: pri tio, kion oni nomas „libera amo”.

Ekzistas, precipe en pli sudaj landoj, ekzemple Francujo, multaj junaj viroj, studentoj, kaj samspecaj, kiuj, ĉar sola vivo enuigas ilin, iras kunvivi kun fraŭlino, kiun ili amas, tiel, kvazaŭ ili geedziĝis, kvankam ne laŭ la leĝo.

Ili tiel kunvivadas dum kelkaj jaroj. Iafoje ili restas fidelaj unu la alian kaj poste geedziĝas laŭ la leĝo. Sed tre ofte li same kiel ŝi scias senvorte ke ĝi nur estas por kelka tempo. Se la fraŭlino estas, kiel rilate al la studentoj ordinare, de malalta rango, tiam ŝi scias ke li post lia studenttempo forlasos ŝin kaj poste edziĝos kun fraŭlino el lia sama rango.

Sed tiel longe kiel li estas studento, ambaŭ en sia frivoleco ne pensas pri tio.

Ne necesas ke mi pli klarigas al vi ke junulo, kiu kunvivas kun „lia kunvivantino” kiel edziĝinta viro kaj virino, kaj poste povas forlasi ŝin, ne serioze amas ŝin.

Ne ekzistas tiam animunueco.

Kaj se li poste edziĝas kun fraŭlino el lia klaso, kaj silentas pri lia pasinta vivo, verŝajne ankaŭ ne ekzistos granda animunueco.

Tiaj situacioj estas tre bedaŭrindaj, ankaŭ pri la malsanktigo de la plej intenca rilato inter viro kaj virino kaj pri la forlaso de lia antaŭa amikino kaj en la trompado de lia leĝa edzino.

Tamen tiuj situacioj estas konsiderataj en Francujo kaj Belgujo kiel tolereblaj, malgraŭ ilia maldececo.

Sed vi ne konfuzu tiun „liberan amon”, kiu signifas ke oni sin konsideras kiel edziĝinta kun iu, en kiu oni enamiĝis, tiel longe kiel ĝi daŭras, por eble poste denove kun alia persono fari tiun ligon, kun „libera edziĝo”.

Tiu lasta estas io tute diferenca. Ekzistas personoj, kiuj amas unu la alian tre intence, kiuj deziras travivi kune la vivon kiel edziĝintaj personoj, kaj kiuj nur havas motivon jesigi ilian edziĝon laŭ la leĝo, en aliaj vortoj: edziĝi en la urbdomo.

La kaŭzo de tiu ĉi povas ekzemple esti ke la nunaj edziĝleĝoj estas tiel maljustaj por la virino ke ambaŭ havas motivon ne cedi por tiuj leĝoj.

En kia grado estas dezirinde sin submeti jes aŭ ne, alivorte, leĝe aŭ libere edziĝi, ĉiu por si mem konsiligu sian konscion kaj prudenton, sed tio ne rilatas la intencan valoron de la edziĝo.

Se la edziĝo kiel fundamenton vere havas fidelan amon, la libera edziĝo estas same morala kaj same respektinda kiel tiu, kiu estas kontraktita en la urbdomo.

Ĉu mi devas ankoraŭ diri al vi pli da naŭzigaĵoj kaj malbonaĵoj?

Ĉu mi devus ankoraŭ diri al vi ke la seksorganoj estas tiel gravegaj, ne nur por la homoj mem, sed ankaŭ por la infanetoj, kiujn ili naskos, ke estas do de la plej granda intereso, ke ili estas sanaj?

Tio estas memkomprenebla, kaj la sama rilatas tion, ke konservi kaj purigi la eksterajn partojn de la korpo estas saniga kaj fortiga, sed ke ĉiu alia tuŝado, precipe se ĝi okazigas incitan senton, estas malbona.

Tamen ekzistas multaj fraŭlinoj, kiuj ne scias tion kaj ne komprenas la malutilon, kaj per tuŝado, frotado aŭ incitado farigas sin mem malsanaj, korpe kaj morale.

Sed estas tiel memkompreneble ke por ĉiuj organoj de la korpo nur estas permesate uzi ilin konforme la destino de la naturo, ke, por fraŭlino kiu havas iometan sanan konscion kaj senton, ne necesas diri plu pri tio.


Nu, fratineto mia, mi kredas ke, kiam vi legos libron kaj renkontos en tiu malnoblajn situaciojn, pri kiuj mi tie skribis, vi ne dubos.

Kompreneble la intenco, kial tiuj situacioj estas priskribitaj, diferencas. Povas esti skribita kun ĉasta, nobla intenco, por sentigi al nesciantoj kaj supraĵuloj la malnoblon de malboneco kaj malĉasteco kaj averti ilin por tio—kaj tiam vi povas havi utilon de tio, kvankam ĝi doloros vin.

Sed bedaŭrinde ankaŭ multaj el tiuj libroj estas plenaj de malĉastaĵoj por inciti la malaltajn inklinojn de la homo en la espero esti multlegataj.

Vi kun via delikata sento sufiĉe baldaŭ rimarkos, kiam tio estas la kaŭzo, kaj tial mi ankaŭ scias, ke vi subite forĵetos tian libron, kaj tio ankaŭ estas vere bona, ĉar, kiu marŝas en la koto, tiu estas makulata de tio, kaj kiu sin movas en morala koto, tiu spertos, eble tro malfrue, kaj en granda mizero, ke algluas malpuraĵo al lia animo.

Ekzistas feliĉe ankaŭ bonaj kaj belaj libroj sen malĉastaĵo, kaj mi demandos al kelkaj geamikoj, kiujn mi tute konfidas, helpi min kolekti liston de ili, kiun mi tiam enfermos en mia letero.

Adiaŭ, fratineto mia, Dio benu vin!

Noto de transskribinto:

Mi registris diversajn ŝanĝetojn kontraŭ la originalo per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris. Supre de la originala kovrilo la jena informo aperis: "Prezo fl. 0.50 = 0.400 Sm." Tio indikis la prezon laŭ du historiaj monunuoj, la nederlanda guldeno, kaj la spesmilo.