The Project Gutenberg eBook of Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Literatura Mondo, numero 2, 1922 Novembro

Editor: Tivadar Soros

Release date: May 14, 2016 [eBook #52063]

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly and Roel Haveman. Music prepared
by Linda Cantoni.

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LITERATURA MONDO, NUMERO 2, 1922 NOVEMBRO ***

Kovrilo

UNUA JARO

1922 NOVEMBRO

NUMERO 2

LITERATURA
MONDO

RESPONDA REDAKTORO:
DRO TEODORO SCHWARTZ

REDAKTA KOMITATO:
JULIO BAGHY, PAŬLO BALKÁNYI,
PAŬLO DE LENGYEL, KOLOMANO DE
KALOCSAY, ADALBERTO BAYER

NIA KUNLABORANTARO:
L. BRIGGS, M. SOLOVIEV, E. HAINE, P. GABORY, N. HOHLOV, P. MEDEM, E. OSMOND, J. MANGADA ROSENÖRN, JULIO WERNER, DRO E. PFEFFER, DRO L. ZAMENHOF, J. GRAU CASAS

ADMINISTREJA DIREKTORO: ANDREO BÁN

REDAKTEJO KAJ ADMINISTREJO: BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-UT 81

PRESITA: GLOBUS PRESARTINSTITUTO A. S.

ESTIMATA SAMIDEANO!

Kun sincera ĝojo ni povas konstati, ke nia espero ne estis vana kaj la laboro, destinita por realigo de jam delonge atendita revo pri literatura presorgano, estis renkontanta entuziasman aprobon jam en komenco. Amaso da gratulaj leteroj alvenis en nian redaktejon, kiuj admonas nin por plua persista penado. Ni dankas al vi ĉiuj.

Nia plej ĉefa celo estas plene kontentigi, iom post iom, la dezirojn de nia estimata legantaro kaj pro tio, en la nuna numero de la „Literatura Mondo“ ni komencas aperigi novan rubrikon por orienti la literaturamantojn pri novaĵoj de la mondliteraturo. Ĝia titolo estas: „Mondliteratura Observo“. Ni petas vian kunlaboron por tio. Tiu ĉi rubriko intencas raporti ĉiam pri nacilingvaj literaturaĵoj tute freŝaj, pri teatraĵoj novaj ktp., per konciza rakonto de la temo kaj mallonga karakterizo de la verko. Oni povus facile fari tion per helpo de la nacilingvaj ĵurnal- kaj revurecenzoj. Helpu vigligi ĉi tiun aktualan parton de via revuo.

Por montri nian oferemon kaj samtempe esti dankema por la varmkora akceptado de nia revuo, ni decidis eldoni la decembran (Kristnaskan) numeron minimume sur 32 paĝoj, sed pri la kvanto de la presotaj ekzempleroj ankoraŭ ni ne decidis. Pro tio ni turnas nin al vi, se vi ankoraŭ ne estas abonanto, bonvolu sendi senprokraste la abonprezon, por ke vi povu ricevi laŭregule ĉiujn numerojn de la „Literatura Mondo“, kiu de decembro estos presata nur en tiom da ekzempleroj, kiom da abonantoj ĝi havos. Ne prokrastu, ĉar vi riskas la eblecon por havi ĉiujn numerojn. El la unua numero jam tre malmultan provizon ni havas.

Esperante same favoran akceptadon de la dua numero, kiel estis tiu de la unua, kaj promesante entuziasman persistecon por komuna bono de la tutmonda samideanaro, restas kun respektplena servemo

la redakta komitato de la „LITERATURA MONDO“

Konkurso

ESPERANTO KAJ MONDLITERATURO

Estis la germana, sed samtempe internacia geniulo, Goethe, kiu uzis unue la esprimon: Mondliteraturo, kvankam la ideo mem jam ekzistis antaŭe, precipe ĉe la fama germana verkisto Herder, kiu en sia verko „Voĉoj de la popoloj“ intencis doni florkolekton de diversnaciaj poezioj. Kaj vere, nia epoko de la mondkomerco kaj mondkomunikiĝo ne povas malhavi mondliteraturon, t. e. kolektivan konon de la literaturaj produktoj de ĉiuj nacioj.

Estas belaj la floroj de la kampoj kaj arbaroj, kvankam oni nomas ilin sovaĝaj, sed tamen la ĝardenkulturo povas perfektigi ilian belecon kaj alklimatigas la belegajn florojn de fremdaj terzonoj, transportante ilin en niajn ĝardenojn. Sammaniere la literaturisto alklimatigas kaj transportas la belajn pensojn, ideojn de fremdaj popoloj en la ĝardenon de la nacia kaj ankoraŭ plie de la universala literaturo, riĉigante tiamaniere la floraron de la nacia kulturo.

Per tio la pensmaniero de la popoloj interrilatiĝas kaj tio estas unu el la efikoj de la interna ideo de Esperanto, pri kiu nia majstro parolis entuziasme en sia Ĝeneva kongresparolado, dirante: „Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj (estis dirite en la j. 1906) rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: „Malamikeco de la nacioj falu, falu, jam estas tempo...“ Nia himno kantas pri la nova sento, kiu venis en la mondon; ĉiuj verkoj, vortoj kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon.“

Certe la interkonatiĝo de la popoloj kaj de iliaj pensoj kaj ideoj estas la fundamento de iliaj reciprokaj amo kaj estimo. Oni povas trovi eĉ en la popolaj kantoj kaj fabeloj de tute nekonataj, malgrandaj kaj de la granda maso malŝatataj popoloj, trezoron de poezio kaj saĝeco, kaj la nekono de tiu ĉi spirita trezoro estas perdo ankaŭ por intelektuloj de grandaj kaj kleraj nacioj. Oni eĉ trovas tre ofte ĉe intelektuloj de grandaj nacioj iuspecan unuflankecon, pro tio, ke ili ne bezonas pensi ekster sia propra kulturo. Kaj tio estas certe malperfekteco.

La homa kulturo estas granda orkestro, en kiu ĉiu nacio havas sian propran rolon kaj devas ludi sian propran muzikilon. Neniu estas superflua. Ju pli da instrumentoj estas, des pli perfekta la orkestro, des pli efika la muziko.

Se oni povas kompari la kulturojn kaj literaturojn de unuopaj nacioj al solistoj, oni samtempe devas diri, ke ankaŭ tiuj plej ofte bezonas akompanadon. Esperanta literaturo aliflanke povas nomiĝi kvazaŭ orgeno kuniganta la plej diversajn sonojn de la muzikiloj. Ĝi anstataŭas tutan orkestron.

Esperanto en la servo de la literaturo povas riĉigi la ideojn kaj pensojn de altkulturaj popoloj, ĝi fruktigas la ideojn kaj pensojn de nekonataj nacioj kaj preskaŭ forgesitaj popoloj, kies literaturo pro malkono de ilia lingvo perdiĝus por la tuta homaro.

Esperanto kaj ĝia literaturo, originala aŭ tradukita, ebligas savi la unuecon de la homaro, perfektigi la naciajn kulturojn, kaj efektivigi la harmonion inter popoloj, sen kio vera progreso, ĉu kultura ĉu ekonomia, ne estas imagebla.

La plej granda tasko de nia epoko estas harmoniigi nacian penson kaj internacian senton. La plej perfekta ilo por tio estas Esperanto, pri kiu diras nia himno:

„Sur neŭtrala lingva fundamento
Komprenante unu la alian.
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian“.

La estonteco kuŝas en niaj manoj kaj ĝi dependas de niaj fervoro kaj persisteco. Aŭ efektivigi tiun harmonian konsenton, aŭ refali de la alteco de nia kulturo en la barbarecon de antikvaj epokoj, jen estas la du eblaĵoj de nia estonteco. Ĉiu devas klopodi, ke evitante la duan oni atingu la unuan. Por tiu celo providenca ilo estas nia kara lingvo Esperanto.

D-ro ALEKSANDRO GIESSWEIN

LA ĜARDENISTO KAJ LA REĜINO

RABINDRANATH TAGORE

SERVISTO:

Indulgu min, serviston, ho reĝin’!

REĜINO:

De mia festo venis ĵus la fin’.
Servistoj miaj ĉiuj iris for.
Vi kion volas je malfrua hor’?

SERVISTO:

Se la aliajn ĉiujn vi forsendis,
Jen mia temp’. La vicon mi atendis.
Kaj vin demandas: kian servon doni?
Serviston lastan volu do ordoni.

REĜINO:

Ĉu vi esperas post malfrua veno...

SERVISTO:

Gardisto via esti en ĝardeno.

REĜINO:

Ĉu do perdiĝis tute saĝo via?

SERVISTO:

Jen, mi rezignas pri labor’ alia.
Mi glavon, lancon en la polvon ĵetas.
Ne sendu min, reĝino, mi vin petas,
Al reĝaj kortoj en la malproksimon,
Min kun arme’ ne sendu trans la limon
Por almilita, glora entrepreno,
Sed faru min gardisto de l’ ĝardeno.

REĜINO:

Kaj kio estos tiam viaj devoj?

SERVISTO:

Servisto estos mi de viaj revoj.
Mi flegos la vojeton en ĝardeno
Iratan de vi dum matenpromeno,
Sur kiu laŭde vin laŭ via ir’
Salutos floroj svenaj pro l’ sopir’.
Per balancil’ mi lulos vin laŭvole,
Dum saptaparna branĉ’ vin ombros mole,
Kaj arĝentbrilo luna fruvesperon
Kisados vian puntan vestborderon.
Mi verŝos zorge, je vespero ĉiu,
Oleon freŝan en la lampon, kiu
Ĉe via lito nokte treme flamos,
Piedbenketon per zorgema mano,
Per sukoj de santalo kaj safrano,
Per desegnaĵoj miraj mi ornamos.

REĜINO:

Vi por vi volas rekompencojn kiajn?

SERVISTO:

En mano teni manojn la graciajn
Kaj similantajn al lotusburĝonoj,
Ornami ame manartikojn viajn
Per bonodora ĉeno de festonoj.
Per suk’ aŝoka pentri ruĝkolora
La haŭton de subtila via plando,
Kaj polvon lavi for per kis’ adora,
Restintan sur la piedeta rando.

REĜINO:

Servisto, plenumiĝu via pet’ —
Gardisto estu do de l’ ĝardenet’.

K. de KALOCSAY

ŜERCETO

W. WILLEMSZ JR.

Jan kaj Willem van Delden, fratoj, promenas kun amiko Geert Verdorst por babili iom pri bovinetoj kaj bovidetoj.

Subite Jan, farante signon per la kapo antaŭ sin, diras:

— Rigardu, jen Marinjo de l’ forĝisto!

— Nu, kaj kio do? — demandas Geert mire.

— Ĉu vi ankoraŭ ne rimarkis je ŝi ion strangan?

— Ion strangan?

— Jes. Jen kion: se virpersono rigardas al ŝi fikse en okulojn, ŝi, pro nura embaraso, ruĝiĝas kiel kankro.

— Jes ja, estas vere! Ankaŭ mi jam rimarkis tion! — certigas Willem balancante fervore sian kapon.

SIMONY: MALSATAJ BOVINOJ

Geert eklevas siajn ŝultrojn malkredeme.

— Eh, kion! Mi vere ne komprenas, de kie vi prenas ĉi tion. Mi devas diri... mi neniam babilaĉas... kiel vi...

Jan subite interrompas lian parolon:

— Do, ĉu vi neniam ankoraŭ rimarkis?

— Same neniam, kiel vi — respondas Geert malvarme. — Estas ja ridinde! Marinjo tute ne estas embarasiĝema, ĉu vi aŭdas? Kaj certe ne tiom embarasiĝema, ke ŝi...

— Ĉu do ne? — respondas Jan moke. — Ni ja vidos tuj. Ŝi tuj preterpasos nin. Ĉu vi scias, kion fari? Jen, ni ĉiuj tri alrigardos ŝin fikse, kaj tiam...

— Tre ĝuste, tre ĝuste! — aprobas ĝojkrie Willem. Jen la plej bona metodo por pruvi al Geert, ke ni estas pravaj. Jen ŝi jam venas. Do nun ni ĉiuj tri laŭ la sama penso! Ne malbele rigardi, ĉu vi aŭdas? Nur tute simple, ordinare... alimaniere ŝi pensos, ke tio estas komploto de tri junuloj kontraŭ ŝi.

Post kelkaj momentoj ili jam preteriris la knabinon.

— Nu, ĉu vi bone vidis? — demandas Jan triumfe post kelkaj paŝoj, kiam Marinjo jam ne povis aŭdi lin. — Ĉu vi bone vidis, Geert? Fajro-ruĝa ŝi fariĝis, kaj mallevis siajn okulojn.

Geert ne respondas.

— He! — insistas Jan — diru do vorton! Aŭ vi tute ne volas konfesi, ke...?

— Mi diros ion, Jan — aldonas Willem. — Dum ni rigardis Marinjon, li rigardis ĝuste al la alia flanko.

— Ĉu vere, Geert? He, kiel malguste! Sed... ha... ha... mi jam konjektas ja, kial vi faris tion! Vi ne volis vidi, ke ni estas pravaj, nome, ke Marinjo...

— Prave! Jen la kaŭzo! — aprobas Willem. — Li ne volis vidi.

— Ĉu vi opinias? — demandas Geert kun stranga rideto. — Se tiel estus, mi vere estus ja tute malgusta kaj infanmaniera.

— Ĉu vi do volas malkonfesi, ke vi rigardis ĝuste al la alia flanko?

— Mi tute ne malkonfesas...

— Kaj kial vi agis tiel?

— Ĉar mi havas pli multe da honorsento, ol...

Jan kaj Willem eksplodas ridegantaj.

— Jes, ridu ja, ridu ja!

— Ĉu ni estis maldecaj?

— Jes, maldecaj — asertas Geert serioze. — Mi trovas tre maldeca tiamaniere rigardi al honesta knabino en la okulojn, sole por ŝin hontigi... Ĉi tio estas friponaĵo. Mi neniam estus pensinta, ke vi tiel...

— Nu, jen io pli bela! — ekkrias Jan kunfrapante siajn manojn. Vi havas mienon ĝuste tian, kvazaŭ vi parolus al du malhonestaj krimuloj, al kiuj vi sentas nenion krom naŭzo kaj abomeno. Willem, rigardu ja, kiel strangan mienon li faras.

— Diru do, amiĉjo! — Willem ekkaptas la ŝultrojn de Geert kaj skuas lin iom krudmane tien kaj reen, dum ridante li rigardas lin — ĉu vi koleras? La mieno de la kolera Jupitero ja estas nenio kompare al la via.

— Vi ja povas ridi kaj moki, kiom vi volas, sed mi insistas, ke estas fripone, honorindan knabinon...

— Jen, jen, kiel li saltas por ŝi en la kavon, rigardu Willem! Sed mi kredas nur la duonon el tio.

CANON: LEGANTA KNABINO

— Kaj mi tute nenion kredas el tio — aldonas Willem ŝerce.

— Ĉu mi diru ion al vi Geert?

— Diru, se vi volas — respondas Geert indiferente.

Jan metas manon al sia buŝo kaj flustras al la orelo de Geert:

— Vi estas enamiĝinta al ŝi, homo! Vi estas sekrete enamiĝinta al ŝi.

— Nun vi trafis kape la najlon! — krias Willem, kiu aŭdis la vortojn de Jan, ĉar li intence ne parolis tiel mallaŭte ke lia frato ne povu ĝin aŭdi. — Prave, prave! Geert estas enamiĝinta al ŝi.

Geert faras impetan geston.

— Kion vi parolas! De kie vi prenas tion! Mi... tio estas... ne diru do... estas vere malsaĝe...

— Aŭdu, aŭdu! Li ne povas eĉ fini siajn vortojn! Jen la pruvo, ke li estas grave enamiĝinta! Li ne scias kiel elparoli sin!

Willem incitetas lin.

— Grandioze, grandioze! Ĉu iu estus antaŭpensinta tion?

— Ĉesu, malgusta bubo! — grumblas Geert ĉagrenite kaj malafable.

Jan ektiras la manikon de Geert.

— Aŭdu Geert: mi trovas ne tro bela de via parto, ke vi neniam parolis al ni pri tio. Ni ja neniam havis sekretojn antaŭ vi, kaj vi...

— Ne skuu tiel la kapon, Geerĉjo, ni scias jam sufiĉe!

Estas videble, ke Geert koleriĝas. Li kunpremas la lipojn, kaj nur rigardas antaŭ sin, ne diras eĉ vorton.

— Mi deziras prosperon al vi, Geert! — diras Jan kun petola rido. — La forĝisto estas konata pri sia bonhavo kaj krome ĉi tiu Marinjo estas diable ĉarma knabino, kiun povas envii ĉiuj aliaj knabinoj de la vilaĝo.

Willem ridegas preskaŭ ĝis sufokiĝo pro la parolo de sia frato, sed la vizaĝo de Geert restas serioza, malserena.

— Ne rigardu do tiel malhele! — daŭrigas Jan post kelkaj minutoj. — Vi tute ne bezonas honti pro tio, ĉu vi aŭdas? Se mi estus en via loko, mi...

— Sed je la nomo de Dio, ĉesigu do viajn mizerajn babilaĉojn — eksplodas subite Jan kun kruda tono. — Ĉu ĝi ne ankoraŭ daŭris sufiĉe longe? Ni parolu jam pri io alia! — li daŭrigas kun afabla, joviala voĉo, kvazaŭ li bedaŭrus, ke tiel krude li parolis. — Ekzemple pri...

— Tion vi ja volus! — ridas Jan, kaj Willem aldonas inciteme:

— Ho ne, kara! ni ne ĉesigos... aŭ vi devas konfesi, ke vi estas freneze enamiĝinta.

— Jes, jes, freneze enamiĝinta. Nun vi scias, Geert!

Jan kaj Willem palpebrumas unu al la alia, puŝas kaŝe la kubutojn reciproke, kvazaŭ unu volus instigi la alian por daŭrigo de la petola incitado. Geert rimarkas tion.

— Jen, jen! Kia infana maniero! Kia infana maniero!

— Ĉi tie helpas nenia plendo al panjo kara! Ĉu ĝi estas infana maniero, ĉu ĝi ne estas, vi devas unue konfesi al ni, ke vi...

— Nun aŭdu do, ĉar mi jam hejmenvenis, se vi ne promesas, ke vi parolos pri io alia, mi ne promenos plu kun vi.

Jan kaj Willem eksplodas ridantaj.

— Nu, ĉu vi ne promesas? Ĉu ne... Nu, do adiaŭ, vi malgustaj infanetoj!

Dirinte ĉi tion Geert turnas dorson al ili kaj malaperas en la maljuna domo, kies pordegon li forte fermofrapas malantaŭ si.

— Tian frenezon mi ne ankoraŭ ĝisvivis! — ekkrias Willem, forirante kun sia frato.

Tiu ĉi frotadas enpense sian mentonon.

— Estas peza afero, Willem!

— Ĉu ne pensas ankaŭ vi, ke io pli kaŝiĝas sub ĝi?

— Ho, por diri la veron, mi trovas tion neebla. Geert ja ne povas toleri inciton. Antaŭ nelonge same, apenaŭ malpli multe li koleriĝis kiam mi demandis lin, ĉu la nigra alta ĉapelo, kiun li portis, devenas de la „almozdisdonado“? Ĉu vi ne memoras jam?

— Jes ja! Mi ankoraŭ memoras tute bone. Kaj... ankoraŭ io! Antaŭ eble ok tagoj, kiam la kolorigisto strekis per sia blanka penikego tra liaj ŝuoj!

— Nu jen! Tio ja estis vere neniaĵo... la kolorigisto faris tion nur ŝerce... kaj la farbo estis per unu viŝo for... per iom da herbo... Tamen Geert fariĝis furioza, kiel virbovo. Vidu, tia li ja estas. Kaj tial, verdire, mi ne pensas, ke li vere estas enamiĝinta al Marinjo de l’ forĝisto. Krome, se li vere amus ŝin, li delonge jam estus rakontinta al ni tion. Tre bone mi konas lin. Li ne povas havi sekreton, aŭ li priparolas ĝin kun ni.

— Jes estas tiel. Vi eble estas prava, eble nenio kaŝas sin en la afero.

Kelkajn minutojn ili ambaŭ iris silente sian vojon, ĉiu enprofundiĝinte en siaj pensoj.

Subite Jan haltis.

— Aŭdu Willem!

— Nu?

— Aŭskultu! Venis al mi bonega ideo! Ni devus fari ŝerceton al ili ambaŭ, al Geert kaj al Marinjo.

— Ŝerceton?

— Mi rakontos al vi! Ĝi estos io grandioza, knabo! Per ĝi ni amuzos nin bonege!

Jan kliniĝas flustrante al la orelo de Willem, kiu baldaŭ interfrotas kontente siajn manojn.

— Jen bonega ideo! Nepripagebla! Nepripagebla!

— Ankaŭ mia opinio! — deklaras Jan memkontente. — Venu, ni iru rapide hejmen, tie ni povos tuj komenci ĝin.

Kun viglaj paŝoj ili pasas tra la stratoj kaj la gaja trajto ĉirkaŭ ilia buŝo montras, kiom da plezuro ili imagas per la plano...

Postan matenon la poŝtisto portas leteron en la domon de la forĝisto.

Marinjo iras rapide al la pordo.

— Ĉu letero por ni? — ŝi demandas mirigite. — Apenaŭ mi povas rememori, kiam ni ricevis lastfoje. Mirinde! de kie venas tiu letero kaj... jen, jen, al mi adresita!

Ŝi rigardas la poŝtostampon.

— Kara Dio! De iu el la vilaĝo mem. Kion do ni havos el tio?

La poŝtisto, bonkora homo, havas ne malgrandan ĝojon pro ŝia miro.

— Kiu skribis la leteron, tion mi ne scias precize, sed... konjekton mi tamen havas! — li diras sekreteme kaj palpebrumas al ŝi kun familia afableco, kutima ĉe loĝantoj de malgranda vilaĝo, kie ĉiuj konas unu la alian.

Demande ŝi rigardas lin.

— Ĉu vere? Vi konjektas ion?

— Jes. Ĉu mi diru, kion? Mi opinias, ke ĝi estas amletero.

Marinjo ruĝiĝas ĝis malantaŭ la oreloj.

Neembaraseble li daŭrigas:

— Kiu scias, ĉu ne laŭregula amkonfeso enestas... ĉu ne eble pri vi svatas iu en la letero?

— Ho vi! — balbutas Marinjo timeme kaj volas eniri, kiam ŝi vidas veni sian patron el la forĝejo.

— Kio estas en via mano, Marinjo? Ha, letero! De kiu?

— Mi jam diris al ŝi, Arjaan, ke ĝi estas eble amletero. Kaj nun mi kredas tion firme kaj certe, ĉar kiam mi parolis al ŝi pri tio, ŝi apenaŭ sciis kion diri.

Marinjo ruĝiĝas ankoraŭ pli forte kaj turnas sin silente al la pordo.

— Vi estas ja ŝercemulo, Piet! — ridas Arjaan. — Nu Marinjo, envenu do, kaj laŭtlegu al mi la leteron.

La poŝtisto foriras, dum Arjaan sekvas sian filinon en la loĝoĉambron.

Marinjo sidiĝas sur seĝo, prenas tranĉilon el la tirkesto kaj fendas la koverton kun la antaŭgardo de iu, kiu konscias, ke li aranĝas nun tre gravan aferon. Poste ŝi eltiras singardeme la leteron, disfaldas ĝin, tralegas rapide la enhavon, kaj subite ŝi aŭdigas akran krion kovrante ambaŭmane sian vizaĝon.

— Sed, knabino, kio estas do? — krias la forĝisto, kiu ŝajnas ne tro delikatsenta kaj havas la kutimon kaŝi ĉe kortuŝaj scenoj sian emocion sub krudeco. — Vi tute perdis la saĝon!

— Ho patro, mi... mi...

— Nu, kio do? — He, nenian kapricon, mi petas! Legu do fine tiun leteron!

— Mi... mi... ho patro... patro!

— Sed kio estas do al vi? Mi volus, ke mi sciu legi, tiam mi jam delonge mem... sed aŭdu, lasu la kapricon! Komencu!

— Mi ne kuraĝas! Mi ne kuraĝas!

— Kion? Vi ne kuraĝas? Kio okazu do? Kian kapricon vi havas! He, ne faru komedion! Tion mi ne povas elporti!

Marinjo ekploras subite.

— Jen kio ankoraŭ mankis! — Arjaan frapas per pugno sur la tablon. — Ĉu vi fine volas legi ĝin rapide? Dum unu — du — tri, ĉu vi aŭdas? Male mi tuj... sed unue diru, de kiu venas la letero?

— Mi ne scias — ŝi diras hezitante.

— Kion? Vi ne scias? Estas do nenia subskribo?

— Ne, staras nenia nomo sube.

— Strange! Do ĝi estas sendube io, kio... ne estas en ordo. Sed komencu nun. Legu!

— Patro, vere mi ne kuraĝas. Mi dezirus, ke nenion vi estus vidinta. Tiam... tiam mi povus ĝin konservi por mi. Sed nun...

— Komencu, mi diras al vi!

Arjaan kaptas ŝian brakon. Ŝi volas ĵus ekstari, sed li per kruda movo trudas ŝin sidiĝi ree. Dume li ĵetas al ŝi tiel koleran rigardon, ke ŝi pensas konsilinda tuj obei lian deziron. Dum ŝia frunto brulas kaj ŝiaj okuloj nebulas, ŝi legas per ŝanceliĝanta, malcerta voĉo la leteron, kiu enhavas jenon:

„Adorata Marinjo!

De longa tempo vane mi serĉis okazon por malfermi antaŭ vi mian koron, kiu estas plenplena de ardanta amo al vi. Estu bona, venu hodiaŭ posttagmeze je la tria al la vojo kontraŭ la Willem-agro, apud la barilon, kie mi pripetegos vin, ĉu vi volus min indigi por doni al mi iom da espero, kiel ajn malmulta ĝi estus. Mi petas vin arde, venu, ne rifuzu min; ĉar tio farus min malespera, kaj en mia malespero mi povos eĉ mortigi min. Iu voĉo en mia koro diras al mi tamen, ke vi venos. Nome mi scias, ke vi ĉiam havis al mi simpation. Mi konkludas tion el diversaj, ŝajne ĉiutagaj kaj sensignifaj aferoj. Eĉ, mi estas konvinkiĝinta, ke en via koro vi flegas jam delonge kaŝitan inklinon al mi, pro tio mi opinias ne necesa subskribi mian nomon. Vi nepre konas ĝin, tion mi ne dubas eĉ dum momento. Mi petas vin ree, mia adorata, juvelo de mia koro, aŭskultu mian petegon kaj ne puŝu min en pereon.“

Post kiam Marinjo finis, Arjaan rigardas enpense antaŭ sin kaj frotas kelkfoje sian frunton.

Poste li diras:

— Stranga historio!... Ĉu vi ne povas diveni, kiu povas esti la skribinto de la letero?

Marinjo levas siajn ŝultrojn.

— Li asertas, ke li certe scias, ke vi en via koro jam delonge flegas inklinon al li. Ĉu estas iu en la vilaĝo, al kiu vere vi sentas inklinon?

Marinjo forturnas sian vizaĝon. La forĝisto ŝajnas tute ne rimarki, ke li tuŝis ĝenan temon. Insiste li daŭrigas:

— Se estas tiel, diru ja, Marinjo. Eble li estas la skribinto mem, kaj se li estas brava kaj serioza kaj konvena junulo... do bone, mi volonte diros jes kaj amen. Sed kial vi palpebrumas kaj laboras per la ŝultroj? Eble vi preferas ne diri? Kaprico! Ĉiam nur kaprico! He, diru do vorton!

— Ho patro, mi havas... mi estas... ne, ne, estas nenio en la afero. Nenio, absolute nenio! — ripetas ŝi kun vigla defenda gesto.

Ŝia konduto ŝajnas ja al Arjaan, kiu estas bona homkonanto, iom suspektinda, sed la nervoza maltrankvilo, kun kiu ŝi movadas siajn ŝultrojn, sciigas lin, ke estas pli saĝe, se li ne profundiĝas pli internen en la malagrabla temo.

— Nu, nu... Min ja ne interesas, kiel estas. Sed mi demandas, kion vi volas fari nun? Tamen, ĉu ne, vi ja ne intencas iri tien?

— Sed patro, se mi ne iros, li mortigos sin — kaj tio estus tre terura! Tion mi ne povus postvivi? Se mi devas ĉiam porti la scion, ke iu mortigis sin pro mia konduto... ho tiam mi...

— Sed kiu li estas do? — demandas li, ĉar li ne povas reteni sin, vidante ŝian timplenan maltrankvilon.

La rekta demando konfuzas ŝin. Iom da tempo ŝi rigardas al sia patro kun stranga brilo en la okuloj. Poste ŝi diras subite:

— Neniu, neniu, neniu!! Aŭ... pli ĝuste... mi ne scias.

— Ĉu vere vi ne scias?

— Sed patro, ĉesu ja, ĉesu! Ja mi diris jam... mi... mi... mi scias... mi scias nenion, nenion, nenion. Sed tamen, kiu ajn li estas... se mi devas havi lian morton sur mia konscienco... tio estus ja terurega!

— Eh, kion! Vi trovas la aferon tro serioza.

— Nature, kiu scias en tiaj cirkonstancoj?

Malsaĝo! Ĉu vi scias, kion mi pensas? Ke kelkaj amikinoj de vi konspiris por ridindigi vin.

— Neeble, patro! Por tio estas la letero tro serioza, skribita en tro petega tono.

Arjaan kolere balancas sian kapon.

— Uzu ja vian pli saĝan menson, knabino! Kiu en la mondo skribas nun serioze ion similan al knabino. Se tiu sekreta amanto, — ke mi tiel nomu lin — se tiu homo volas paroli kun vi, li havas ja sufiĉajn okazojn! Li povas ja veni al ni!

— Eble li ne kuraĝas.

— Klaĉo! Ne kuraĝi! Virbubo, kiu ne... eh, knabino, estas tro freneze paroli pri tio.

— Aŭ estas eble aliaj kaŭzoj, pro kiuj li ne venas al ni.

— Bone, sed li vidas ja vin sufiĉe sur la strato.

— Mi ne scias, kio estas propre, patro. Sed ŝajnas al mi...

— Lasu jam ĉi tiun aferon! Ĝi ne valoras tiel multe da babilado. Mi reiras en la forĝejon, male mi ne finos mian laboron hodiaŭ. Ĵetu ĝin for el via kapo, Marinjo! Kredu al mi, ke ĝi estas malsaĝaĵo.

— Sed patro, mi estas certa, ke la afero estas serioza kaj okazus aferoj ja teruraj, se mi ne...

— Aŭskultu min! Nu, miaparte, vi povas pensi pri ĉi tiu malsaĝa afero, kiel vi volas. Sed unu mi diras al vi, knabino: vi ne iros posttagmeze al la Willem-agro.

— Patro! — ŝi ekkrias dolore kaj rigardas petegante lin.

— Vi restos hejme, mi diras al vi!

Plorante ĵetas sin Marinjo al lia kolo.

— Patro, patro, tion vi ne diris serioze! Tion vi ne povas diri! Pripensu ja... homa vivo dependas de tio...

— Malsaĝulino! — murmuras Arjaan kun voĉo, kiun vane li klopodas fari kruda kaj malafabla.

— Nu, paĉjo kara! Mi povas iri, he? Ĉu ne, paĉjo? — ripetadas ŝi tiel flate, kiel eble. — Diru do: jes! Nu, paĉjo!

Arjaan faras trifoje geston strangan, kiel iu, kiu streĉas la lastajn fortojn por perforti silenton al si. Milde li formetas ŝiajn manojn de ŝia vizaĝo.

— Malsaĝa afero! — li murmuras.

— Diru do, paĉjo! Diru do!

— Nu, se vi volas tiel insiste... al mi estas egale. Sed je unu kondiĉo. Mi akompanos vin. Mi propre ne scias kion pensi pri la afero. Se ĝi ne estas farso de viaj amikinoj, do ĝi estas certe ia friponaĵo. Kaj tial mi iros kun vi... por ne perdi la aferon el mia vido.

— Tre bone, patro, tre bone!

— Kion oni devas travivi! Dum tuta mia vivo mi ne spertis ion similan! — li murmuras dum kapbalancante li forlasas la ĉambron...

Kiam la granda friza horloĝo, kiu pendas kontraŭ la grandega kverkligna ŝranko, batas la duonon de la tria, Marinjo iras por voki sian patron.

— Ĵus sonis la duono de la tria, patro! Ĉu ni iros?

— Jes, jes, mi venas.

— Ĉu vi ne surmetas jakon?

— Ne necese! Mi iras nur rapideme en kitelo. Post duonhoro devos esti ĉio en ordo. Sed atendu iomete. Mi volas ankoraŭ ion kunporti.

Li prenas el la angulo ferbastonon, kiu estas longa proksimume unu kaj duonon da metroj.

— Nu, venu do!

— Sed, patro, por kio la ferbastono?

Arjaan ridetas mistere.

— Vi ne scias, kio povas okazi, knabino! Estas tre verŝajne, ke mi bezonos ĝin... por disdoni kelkajn molajn batojn, — tiel molajn, ke la fero kurbiĝu pro ili. Vi ankoraŭ vidos ŝercon! — li finas en tono, kiu estas inter petola ŝercemo kaj minaca kolero.

Post paŭzeto li daŭrigas:

— Iru antaŭen, knabino! Mi restas malantaŭe, sed ne tro malproksime, kompreneble. Ni ne perdos nin el vido. Kiam ni jam preteriris tie la arbetaĵojn, ni vidos la barilon. Do, en tiu arbetaĵo mi kaŝos min, dum vi iros plu. Se vi venos al la barilo kaj vi ne scias kion fari, do faru nenion krom levi vian manon. Dum momento mi estos ĉe vi. Kaj nun antaŭen! Rapidu iom, ĉar multan tempon mi ne havas. Ju pli frue ĉio finiĝos, des pli agrable al mi.

Kiel li diris, kaŝas sin Arjaan en la arbetaĵo, kaj Marinjo iras plu sola, kun bateganta pulso kaj kun koro plena de ĉiuspecaj kontraŭdiraj sentoj, kiuj krom ŝi al neniu estas konataj...

Baldaŭ ŝi ekvidas tiun certan barilon, kaj rimarkas personon, kiu staras turninte sian dorson al ŝi tiel ke ŝi ne povas rekoni lin. Ŝi proksimiĝas al li ĝis kelkpaŝa distanco, tie ŝi haltas, prete levi tuj sian manon, se la homo faras malamikan movon. Ŝi ektusas. Tio vekas lin subite el liaj revoj. Li rapide sin turnas... kaj nun rekonas Marinjo lin... neniun alian ol... Geert Verdorst!

Apenaŭ ekvidis ŝin Geert, lia mieno ricevas radiantan, eĉ triumfantan aspekton. Kun etenditaj brakoj li kuras al ŝi. Kaj Marinjo? Sendefende kaj tolereme, sed samtempe kun feliĉa rideto ŝi lasas sin ĉirkaŭbraki je granda ektimo kaj surpriziĝo de ŝia patro, kiu bone vidis ĉion kaj nun, kiel blekanta leono, venas rapidante, svingante sovaĝe la ferbastonon. Kiam li atingas la paron kaj rekonas Geert, lia furoro ŝanĝas sin tamen je surprizo.

— Nu, el ĉi tio mi komprenas vere absolute nenion! Diru ja Geert: vi havas tre strangan metodon por venigi Marinjon al rendevuo. Kaj poste vi subite ĉirkaŭbrakas ŝin sen ia klarigo. Kion signifas ĉio ĉi tio? Aŭ — ĉu vi jam ludis ankaŭ aliajn fojojn ĉi tiun ludeton malantaŭ mia dorso.

— Ne koleru min, Arjaan, sed mi tute ne petis ŝin, ke ŝi venu ĉi tien... Kontraŭe, ŝi petis min!

Arjaan malfermas sian buŝon tiel larĝe, ke Geert apenaŭ povas reteni ridon.

Marinjo estas ne malpli mirigita ol ŝia patro.

— Ĉu mi petis vin? Ej, Geert! Kaj ĉi tiu letero do?

Dirante ŝi prenas el poŝo la leteron kaj montras ĝin al Geert.

Tiu subite ekkrias pro ektimo kaj ekmiro. El la interna poŝo de sia jako prenas leteron ankaŭ li. Ambaŭ leteroj havas la saman enhavon, sola diferenco estas, ke tiu de Geert komenciĝas per: „Adorata Geert!“

Kelkajn minutojn staras ĉiuj tri kun grandaj okuloj, ne povante paroli eĉ vorton.

Subite eksonas senbrida ridego. Turninte la kapon ili vidas inter la arbetaĵoj la aperon de Jan kaj Willem van Delden.

Nun subite ĉio fariĝas klara antaŭ Geert.

— Ha, vi kuiris ĉi tion por mi!

Ili ridegas, sed ne longe.

— Tiel, tiel! Ili faris tion! — krias la forĝisto. — Do mi donas al ili iom da dresado, kion ili longe rememoros.

Dirante li kuras al ili, sed ili ridantaj kaj ridegantaj helpas sin lepormaniere.

*

Post du semajnoj Geert Verdorst renkontas siajn du amikojn, kun kiuj intertempe li ne parolis. Ili certe opiniis, ke Geert estas furioza kontraŭ ili — kaj nun ili atendis, ke li vehemente atakos ilin per riproĉoj. Kiu priskribus ilian miron, kiam li paŝis al ili kun etenditaj brakoj kaj radiantaj okuloj.

— Mi devas vin danki el la profundo de mia koro pro la bonega servo, kiun vi, kontraŭ via volo, faris al mi. Ni tre bone komprenas unu la alian... Marinjo kaj mi, — kaj jam kvar diversajn fojojn mi vizitis ĉe ili. Krome mi povas iri por vortŝanĝado ĉiuvespere. Kion vi diras pri tio ĉi?

Jan kaj Willem kunfrapas siajn manojn. Kiu estus pensinta...

Geert rakontas en sia feliĉo ankoraŭ tion kaj tion, kiel lin amas ne sole Marinjo, sed ankaŭ Arjaan.

— Sed, diru Geert! — interrompas lin Jan. — Ĉu vi volas eĉ nun aserti, ke vi ne estis sekrete enamiĝinta al ŝi? Nu, nun vi ja povas jam ĉion konfesi. Enamiĝinta, ĉu ne?

— Jes, estis tiel. Vi estas pravaj. Sed ŝi, ankaŭ ŝi konjektis tion jam delonge. Tion rakontis ŝia patro mem kaj ankaŭ ŝi certigis!

— Ho, la patro, tiu malĝentila bubo! — ridas Jan kaj Willem ridegas tiel senbride, ke ili preskaŭ sufokiĝas.

El hollanda J. SZABÓ

REMEMORO

AL F-INO EMMA H.

Mi amis vin sincere kaj freneze.
En mia koro regis firma kred’,
Ke al ĉiel’ leviĝas ni senpeze,
Ke ĝis mem morto daŭros ninposed’.
Mi amis vin kaj pro pasia flamo,
Kaj pro mildeco de sindona kor’,
Pro haroj longaj — de l’ kapet’ ornamo,
Pro nigra de okuloj brulkolor’...
Foriris vi... Mi perdis bonhumoron,
Mi rigidiĝis por eterne jam,
Kaj nun en vi mi amas nur memoron
Pri mia juna aĝ’ kaj lasta am’.

M. SOLOVJEV

ĈE MIAJ PLUMVESTITAJ AMIKOJ

En la fino de oktobro, ĉie tra la regionoj de Meza Eŭropa Rusujo oni ordinare jam havas la unuan neĝon kaj nefortajn, maldaŭrajn neĝajn blovadojn. Post ilia veno la naturo ŝanĝas sian aspekton dum unu aŭ du tagoj. Deŝiriĝas la lastaj folioj de l’ arboj, flaviĝas la lasta verdeta herbo kaj griziĝas la karavanoj de malhelaj nubetoj. La ĉielo ĉe horizonto fariĝas diafane, hele blua kun verda rebrilo. Multaj birdoj subite aperas tiam en la arbaroj flugante al sudaj landoj, for de la kruela norda vintro.

Estis feliĉo al mi siatempe, dum tiuj postneĝaj tagoj, veni en mateno al la nuda arbaro, kune kun mia konatulo, Ignato: ĝardenisto de nia najbaro — loka komercisto kaj plantisto de floroj, — por avide observi, kiel Ignato kaptas la birdojn per siaj artifike maskitaj retoj. Tiujn retojn li elmetis ĉiam sur videbla, malkaŝita loko; ŝutis sur la danĝera por la birdoj loko iajn semojn; apud tiun ĉi allogaĵon metis kaĝon kun birdo, kaj mem sin li kaŝis post iu arbetaĵo, ankaŭ lerte maskita per pajlo kaj neĝo. Kiam, altirite per la vokoj de la kaĝa birdo, venis birdoj de ĉie el arbaro kaj ope malsuprenflugis sur la disĵetitan nutraĵon, Ignato atendis kelkajn minutojn kaj poste, kiam la birdoj kolektiĝis apud la nutraĵo en sufiĉe granda kvanto, li subite, rapide tiris la ŝnuron de la reto, ĝi rulkovris la kaptitajn, tremetantajn birdetojn kaj Ignato kun ĝoja vizaĝo rapidis al ili. Tiu momento, kvankam tre barbara laŭ la moralaj lernolibroj, tamen enhavis en si grandan ĝojon de la sukcesinta ĉasisto, la finalon de ia streĉeco en la cerbo kaj la sencon de primitiva sporto.

MIHAJLIK: MALHELIĜO

Ignato mem estis tre stranga homo, tute malkonvena por la aliaj konataj de mi homoj. Li havis ecojn, kiujn multaj el ili aŭ tute ne havis, aŭ havis en atrofia stato, kaj kiujn mia fantaziema, pure infana animo perceptis de li senkonscie. Senlima estis lia amo al la naturo, al bestoj kaj birdoj kaj ĝi naskis en li asketecon, virgecon kaj abomenon al la malvero. Li ne estis kaptanta la birdojn por profito aŭ por vendo. Li ofte diris al mi:

— Birdo estas io dia. Ĝi kondutas pli perfekte ol homo. Ĝi sankte kaj fidele plenumas la leĝojn, montritajn al ĝi de la ĉiela Patro. De birdo ni povas multe lerni.

Kaj ŝovinte la manon en la kaĝon, kie batiĝis la novekaptitaj birdetoj, li kun amo prenis iun el ili en la manon, kun granda emocio apenaŭ tuŝadis ĝian malgrandan kapeton per la lipoj, ridanta kaj plena de ĝojo.

— Ha, ci tremas, mia amiketo! Ci timas la homon. Ci pravas tion fari. Pli terura ol la homo estas neniu alia besto en la mondo. Tamen jen por ci la rekompenco, la escepto, pri kiu ci eĉ pensi ne povas en cia griza doloro! Flugu, floreto mia, flugu!

Kaj li subite ĵetis la malfeliĉan kreaĵon al libero kaj ĝojis kune kun ĝi, eĥis al ĝiaj unuaj feliĉaj, altaj pepoj kaj fajfetoj. Pli altan ĝojon ol esti en la „birdejo“ de Ignato mi ne havis tiutempe.

Prezentu al vi malgrandan konstruaĵon, dekon da metroj longan kaj larĝan kaj ses aŭ pli altan. Ĝi estis la rekonstruita ĝardena laŭbo, al kiu Ignato aldonis nur la plej primitivajn fenestrojn, kaj ĉarpentis la maldikajn lignajn murojn. Ĝi tamen estis sufiĉe longa por fari interne de ĝi kelkajn paŝojn.

Dum printempo kaj somero ĝi estis tute malplena kaj uzata por la okazaj mastrumaj bezonoj, sed de frua aŭtuno, iom post iom, ĝi komencis fariĝi la „internejo“ por la mallertaj konfidemaj plumuloj, kiuj havis la okazon trafi en la retojn de Ignato, por tuj post la alveno de unuaj printempaj tagoj esti liberigitaj al ĉiuj kvar direktoj de la mondo.

Li faris tiam la sidlokojn por la birdoj el maldikaj longaj kanoj, kaj en la mezon de la konstruaĵo li metis du aŭ tri larĝajn betulajn branĉojn por iluzio.

Ĉe la komenco de novembro jam estis granda tumulto tie kaj aŭdiĝis la jen gajaj, jen atakemaj, kiel en parlamento, birdaj disputoj. Ĝi estis la vera Babela turo de la birdaro.

Ofte mi, jam tiam esperantigita, venis al tiu birdejo por observi la vivmanieron kaj morojn de ĝia loĝantaro.

Mi renkontis tie antaŭ ĉio miajn malnovajn amikojn: la sturnon kun la rompita flugilo, kiun Ignato jam ne liberigadis, kiel la aliajn, dum printempo, sed pro ĝia kripleco li tenis ĝin por ĉiam „je senpaga loĝado kaj nutrado“, — kaj la petoleman fringelon, kun malgrandaj, apenaŭ videblaj grizaj haretoj sur vangetoj ĝiaj, kiun ni nomis „lamulo“ pro ĝia, jam antaŭ la kapto rompita, piedeto. Ĝi estis ĉiam subtirita supren, kiam la birdo sidis sur la kano.

Tiuj du invalidoj-veteranoj bone konis min kaj kutime eĉ respondadis per fajfetoj al mia voko. Ili mem venadis por ricevi la manĝaĵon el miaj manoj kaj ne estis pli granda ĝojo por la fringelo, ol petoli kun miaj haroj per sia beketo.

Mi prezentis al mi tiam la homojn same kiel tiun birdaran komunumon. Unuj el ili estis la afablaj, bonaj eĉ en la malfeliĉo, la aliaj aŭ scivolaj, aŭ petolemaj, aŭ malicaj kaj eĉ arogantaj kaj sangavidaj.

Mi neniam forgesos paruon, kiu malice pinĉis min per la beketo sur la palpebron kaj sen mia singarda movo flanken, la okulo certe restus por ĉiam difektita. Tiun paruon Ignato devis poste vole-nevole forĵeti el la birdejo, ĉar malgraŭ tio, ke ĝi ricevadis nutraĵon tute sufiĉan kaj bonan — ĝi trapikis la kapojn kaj mortigis du belajn kardeletojn kaj kuraĝis eĉ ataki la gigantan por ĝi pirolon. Tiom sangavida estis ĝia naturo.

Sed la aliaj, krom la diskuta pepado, venis al nenia videbla malpaco kaj vidante multajn al si similajn, malliberigitajn en la konstruaĵo, baldaŭ ili alkutimiĝis al la situacio kaj forgesis pri la ŝlositeco.

Mi multe observis kaj aŭskultis iliajn viglajn diskutojn, iliajn lingvojn. Tre malsimilaj ili estis. Dum tiu de la pirolo estis basa zumado, la kanto de la kardeloj estis plej optimisme-arĝentaj sonoriletoj, el iliaj aklamoj elsaltis metalaj, gajaj sonfajreroj: „Stiglit! Kikelnikstiglit! Stiglit!“

La fringelo turnis sian gracian kapeton iom supren, ĝia verda koleto ondadis pro la sekundaj spiroj kaj tremo de l’ gorĝeto dum la koncerta kanto, kaj tiu verda kolumeto subite larĝiĝis ĉe la fina akordo: „Ĉa-a!“ kantata je kelkaj oktavoj pli malalte ol la ĝenerala kanta tono.

Sed pli multe ol ĉiuj plaĉis al mi la kanto de la sturno. Kiel lerta majstro de sia voĉo, li kolektis la plej karakterajn sonojn el la kantoj de la aliaj birdoj kaj poste prezentis ilin laŭ sia propra prilaboro — veran birdan Esperanton, spegulantan la komunan lingvon, en kiu ĉiu birdeto kunloĝanta trovis iom el la sia kaj ŝajnis kompreni la tutan enhavon de la kanto, ĉar ĝi estis de perfekta beleco kaj amo al la naturo, al kiu ne malutilis eĉ kelkaj spritaj improvizoj de la ŝercema kantisto.

Tre malofte kantis la sturno, — ĉiu scias, ke ne estas ĝia kutimo kanti dum aŭtuno — sed la sperta birdisto Ignato sciis fari miraklojn kun siaj regatoj, kaj la naturo de la invalido videble estis tre kantema kaj muzikema.

Imitante la sturnon, la „lamulo“ ofte ankaŭ penis prepari ion „ĝeneralan“, kaj li sukcesis en kelkaj notetoj, sed kvazaŭ idisto, li tuj enfalis en perfektigojn laŭ sia maniero kaj scio, kaj kripligis eĉ siajn proprajn karakterajn kantojn.

La emberizoj — veraj materialistoj nuntempaj — preskaŭ neniam eligis iajn sonojn, krom la mallaŭta pepado. Ili sidis nur sur la grundo kaj ili ĉiam ion manĝis, kokete svingante siajn graciajn tufetojn.

Ĉiufoje tre baldaŭ alkutimiĝis al mi la novekaptitaj fringoj — post du, tri tagoj ni estis jam kvazaŭ malnovaj amikoj kaj mi ŝatis ilian karakteron ne malpli ol tiujn de la sturno kaj „lamulo“.

Venadis Ignato kun du, tri saketoj da nutraĵo kaj la gaja kompanio sin ĵetis al li, flugis super lia kapo kaj eĉ provis sidiĝi sur la maljunulan, de feliĉo ridantan, bonan vizaĝon...

Muĝas, blovas per torentoj da akva polvo la teda, oblikva, aŭtuna vento. Malaltaj rampas la nuboj, tiom malaltaj, ke la lumoj de la urbo bruligas ilian malsupran parton per flava, despotisma koloro. Kiel ĉifonaĵoj ili lekas la malproksimajn pintojn de montoj kaj ĉe la kontraŭa, malaltnivela horizonto, kie iliaj ŝiritaj, de-sube lumigitaj randoj disiĝas segildente — vidiĝas nigraj, malrektaj trianguloj, premegantaj per sia senespera, abisma koloro...

Aŭtuna morta spiro ŝajnas blovi de tie. Aŭtune estas agordita mia koro, ŝiritaj estas la pensoj, kiel tiuj nuboj, kaj senespere malhelaj estas la abismoj inter la rompiĝantaj, alterne tajdantaj fantazioj kaj rememoroj. Mi estas en la regno de aŭtuno, kie la lasta estas pli potenca ol printempo aŭ vintro.

Kaj tie, hejme, en la lando, kiun la senkompata sorto forprenis de mi, la saman tagon jam eble flugas la gajaj, brilantaj, per steloj kaj puntoj falantaj neĝeretoj. La nuboj, de kiuj falas la neĝeroj, ne estas ankoraŭ longaj. Ili estas grizaj, kiel felaĵo de lupo, kaj iliaj randoj estas kiel longharaj vostoj de sablokolora vulpo...

Kaj mia malnova amiko, Ignato — ĉu li vivas ankoraŭ? — estas ankaŭ tie, malproksime... Ĉu kiel antaŭe li eĥe respondas per lerta ekfajfeto al arĝenta voko de kardeloj, al zumado de piroloj? ... Aŭ li jam tute griziĝis, kliniĝis teren kaj sidas ie en la angulo de kuirejo, de ĉiuj forgesita; aŭ jam kuŝas en la malvarma, de aŭtuna pluvaro saturita tero, en tombo surkreskita de salikoj, super kiu kantas iu el liaj antaŭaj plumvestitaj amikoj, — kiu scias?...

N. HOHLOV

MARINJO

Printempa sonĝo estis ŝi por mi,
knabin’ modesta en perkala vesto.
Al mi donante ŝin la bona Di’
sunbrilon sendis al la hejma nesto.
Amoro regis korojn per potenc’,
orumis vivon brila maja suno,
mokridon sekvis ĉiam kis-atenc’,
dum noktpromen’ nin miris eĉ la luno.
Subite, ho terura sento,
profete flustris spir’ de l’ vento:
„Vintro, se poste venos,
glacia estos ĝia kis’.
Vintre la vivo svenos,
formortos rozo kaj narcis’.
La vent’ deŝiros florpetalojn,
kaj neĝo kovros boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn’
fabelos pri sensonĝa longa dorm’...“
Aŭtune jam aperis ruĝa roz’
sur vangoj palaj pro turmenta febro.
La brusto spiron serĉis sen ripoz’,
pupilon kaŝe fermis la palpebro.
La ftiza tuso skue ĝis sufok’
el lipoj ĵetis varman ruĝan sangon,
kaj sonis al mi lace lasta vok’:
„Lastfoje, kara, kisu mian vangan!“
Ekstere, ho terura sento,
profete flustris spir’ de l’ vento:
„Vintro, se jaro alvenas,
glacia estas ĝia kis’.
Vintre la vivo svenas,
formortas rozo kaj narcis’.
La vent’ deŝiras florpetalojn,
kaj neĝo kovras boskojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn’
fabelas pri sensonĝa longa dorm’...“
Forpasis jam somero post somer’,
kaj oni diras: „estis suna brilo.“
Mi kun profunda vundo sen esper’
atendas vane je la kortrankvilo.
Por mi ne estas ĝojo en la viv’,
nek flor’ printempa, nek sunbrila flamo.
Ĉe orfa tombo sur la montdekliv’
mi preĝas plore pri l’ entomba amo.
Riproĉe sonas tra l’ silento
la flustra spir’ de l’ vaga vento:
„Vintro, vi kial venis?
Glacia estas via kis’.
Vintro, vi vivon prenis
de ĉiu rozo kaj narcis’!
La vent’ deŝiris florpetalojn,
kaj neĝo kovris tombojn, valojn,
sub cindro sole fajro en la forn’
fabelas pri sensonĝa longa dorm’...“

JULIO BAGHY

ĈE L’ RANDO ARBARA

TOMASO KÓBOR

Tra la kampo iris junulo kantante al la rando de l’ arbaro. La suno superverŝis lin per lafo de radioj, kaj kantante li ĵetis sian ĉapeton en la aeron. Kiam li atingis la randon de la arbaro, la duonon de lia vizaĝo kovris ombro, la alian duonon bruligis la suno. Nun li jam ne kantis, li fajfis. Lia fajfo, kvazaŭ turdotrilo, trasaltadis la arbaron kaj atingis la orelojn de maljuna homo, kiu, apogante sin per noda bastono, penadis eksteren el la arbaro. Ĵus li atingis la randon, kiam la junulo, kun laŭtaj ĝojkrioj, maŝis ŝnuron ĉirkaŭ sia kolo por pendigi sin.

LA MALJUNULO: Je la amo de Dio, kion vi faras?

LA JUNULO: Hej-haj! Mi pendigas min.

LA MALJUNULO: Timu Dion, junulo, ne forĵetu vian vivon, kiu eble havas ankoraŭ multe da bono kaj belo por vi. Kial vi volas morti?

LA JUNULO: Mia koro estas plena de plezuro, kaj mi sentas min tiel feliĉa! Kaj ĉi tiu branĉo tiel alloge rigardis min, ke mi pensis: estus bone, se mi surpendigus min.

LA MALJUNULO: Vi estas senpripensa bubo, kiu ludas kun mi, ne kun la morto.

LA JUNULO: Neniam spertu pli da malrespekto kontraŭ vi, ho maljunulo, ol mi sentas al vi. Viaj haroj estas blankaj, via vizaĝo malĝoja. Kien vi penadas, bona maljunulo?

LA MALJUNULO: Mi ripozos iom ĉi tie ĉe la arbara rando. Miaj piedoj estas kadukaj kaj mia animo peza pro la ŝarĝo de la vivo. Mi iras al okcidento.

LA JUNULO: Via animo estas peza pro la ŝarĝo de la vivo kaj vi iras al okcidento. Kiel malgajaj vortoj kaj kiel malgaja migrovojo! Kiom da jaroj vi havas, maljunulo?

LA MALJUNULO: Se Dio permesos al mi ĝisvivi, en decembro mi estos okdekjara.

LA JUNULO: Kaj vi iras ĉiam ankoraŭ sola la vojon de l’ vivo? Ĉu vi ne havas kabanon, kie vi povus ĝisatendi la morton? Ĉu vi ne havas nepon, kiu kisus vian manon?

LA MALJUNULO: Mi havas kabanon, sed en ĝi sidas aliaj. Junaj kaj senkoraj. Mi havas nepon, sed tiu ne kisas al mi la manon. Dum okdek jaroj mi ne renkontis la ĝojon. Kaj mi ne volas morti antaŭ ol mi vidos ĝin.

LA JUNULO: Fruprintempe mi pasigis mian dudekkvaran jaron. Kiel infano, mi ŝatis la kaprideton kaj la hundojn. Kiel knabo, la librojn, kaj nun la floron, la belan knabinon, la maturan frukton kaj la tremantan arbofolion. Kaj ridetis al mi ĉio: la frukto, la bela knabino, kaj mia koro estas plena de plezuro. Kompatinda maljunulo, kiel mi povus doni al vi iom el ĝi.

LA MALJUNULO: Kaj tamen vi volas morti?

LA JUNULO: Kaj tamen vi volas vivi?

LA MALJUNULO: La espero retenas min.

LA JUNULO: La plenumiĝo forsendas min. Maljunulo, estas ja tute egale, kion ni faras, la ĉefa afero estas, ke ni povu fari tion, kion ni volas. Jen, kiam la suno brilis al miaj okuloj kaj la arbarranda venteto balancis al mi ĉi tiun belegan branĉon, kvazaŭ estus aperinta vizaĝo de feino antaŭ mi, kaj la arbaro ridegis kaj la feino ridetis, kaj de ĉie amo kaj feliĉo flustris al mi: pendigu vin, pendigu vin!

LA MALJUNULO: Kaj se mi ne estus veninta, nun vi jam estus inerta kadavro. Ĉu vi aŭdas la kornikon? Ĝi jam estus eltranĉinta vian okulon. Via bela, brila mondo jam estus nigra Nenio.

LA JUNULO: Tio estas vido de l’ vivanto, sed ne domaĝo de l’ mortinto. Mi kompatas vin, bona maljunulo, ŝajnas, ke vi neniam estis feliĉa. Se nur dum momento vi estus sentinta, kiel dolĉe estas vivi, vi ne bedaŭrus tiun, kiu mortas antaŭ ol la dolĉo fariĝas maldolĉa.

LA MALJUNULO: Miaj maljunaj okuloj vidis multajn feliĉajn homojn, ĉiuj abomenis la morton.

LA JUNULO: Ili ja ne estis feliĉaj, nur avaraj. Avare ili kolektis la minutojn, kvazaŭ oni povus kolekti la tempon. Unu minuto plus unu minuto ne estas du minutoj, nur unu. La amo estas sola longa kiso, la feliĉo estas sola spiro profunda. Ŝanĝu do rapide la kisojn, ĉar male neniun el ili vi konservos, vi nur ekenuos ĝin. Ĉu da capo? Jen, maljunulo, pro tio mi pritimas mian feliĉon. Kiam ĉion ni havas, kiam ĉio gustas bone al ni, tiam morti, kiel la amema urogalo, jen la pleneco de la vivo, kaj ne la malrapida laciĝo, la certa enmizeriĝo, la senĝoja orfiĝo.

LA MALJUNULO: Ne decas moki la blindulon, parolante al li pri koloroj, kiujn li ne konas, je kiuj li eĉ kredi ne povas.

LA JUNULO: Rigardu en la spegulon, kaj diru: ĉu estas dezirinde por feliĉa junulo fariĝi tia, kia estas vi?

LA MALJUNULO: Feliĉa junulo neniam fariĝos tia, kia mi estas. Li fariĝos feliĉa maljunulo, kaj liaj ĝojoj same ekĝermos, kiel la plezuro de l’ animo post blindiga somerbrilo.

LA JUNULO: Se mi estus centjara, tamen mi pensus nur pri mia juneco. Ĉi tiun feliĉon mi neniam povos plu akiri, kaj kiu bezonas ĉi tiun feliĉon, por tiu alia feliĉo ne estas feliĉo. Adiaŭ, kompatinda maljunulo, ne embarasu min plu en la plezuro de l’ feliĉa morto.

LA MALJUNULO: Estas eble, ke ie ekkreskos ĉi nokte floro por vi, por morgaŭ. Vi povus morti ne sciante, ĉu la morgaŭo ne estos pli bela ol la hodiaŭo?

LA JUNULO: La morgaŭo estas ĉiam pli bela, pli ĉiela ol la hodiaŭo. Ĝis tiam, kiam la vivo atingis sian tagmezon. Nun mi estas plena de la konscio pri vivo, kaj venos morgaŭo, kiu donos al mi malpli multe. La vivo plenŝutas mian arbon per floroj, por ke ĝi povu poste deŝiri florojn de la arbo de mia vivo. Mi trompos vin, ruza vivo, mi akceptas viajn florojn, kaj poste, plenŝarĝinte min, mi forkuras. Evoe! Vivu la morto!

LA MALJUNULO: La vivon vi ne povas trompi. Vi saltos en tombon, kaj viaj floroj restos tie ĉi.

LA JUNULO: Sed mi ne vidos, kiel forŝtelos ilin de mi la tempo. Mi ne scios pri tio, mi ne ploros pri tio, plene de danko kaj amo al Dio, mi ekdormos en mia pompa florado.

LA MALJUNULO: Vi ja rifuĝus de la morgaŭo, kiu estas la celo de l’ vivo. Depost mia infanaĝo mi atendas je la morgaŭo, mi iras, kun kadukiĝantaj tendenoj, antaŭ la morgaŭon. Se ĉi tiun morgaŭon mi atingos, volonte mortos ankaŭ mi, sed kun ŝvito sur mia frunto kaj kun maldolĉa ĉagreno en mia koro mi iras antaŭ ĝin, kaj se venena serpento siblus al mi, eĉ flugi mi povus per miaj maljunaj piedoj por savi min de ĝia mordo.

LA JUNULO: Mia morgaŭo estas malantaŭ mi. Mia amatino neniam estos plu tiel bela, kiel hieraŭ. Miaj brakoj neniam premos ŝin tiel forte al mia brusto, kiel hieraŭ. Post mia kiso ŝi neniam ruĝiĝos tiel ĉaste, kiel hieraŭ. Sed komprenu, maljunulo, mi ne volas morti, mi nur mortas.

LA MALJUNULO: Mi ne mortos, mi nur volas. Kulpo estas foriri de la tero, antaŭ ol oni estis feliĉa, kaj kulpo estas forlasi la teron, kiam oni estas feliĉa.

LA JUNULO: Ne trompu vin mem, kompatinda maljunulo, vi iras al la vivo, kaj vi venas al la tombo. La feliĉon vane vi jam atendas, ĝi estas malantaŭ vi. Por feliĉo oni bezonas junecon; kiam vi estos juna?

LA MALJUNULO: Mi estis.

LA JUNULO: Eĉ se vi estis, tamen vi ne estis. La feliĉon vi renkontis jam antaŭ longe, sed tiam, atendante je la morgaŭo, vi forĵetis ĝin de vi. Kompatinda maljunulo, kiu atendas ion de la vivo, al tiu ĝi donas nenion. Adiaŭ.

LA MALJUNULO: Do, ĉu vi ne mortigos vin?

LA JUNULO: Ankaŭ tio estus estinta bona, ankaŭ ĉi tiel estas bone. Al nenio mi volas ligi min. Adiaŭ.

Post ĉi tio la junulo ĝoje ekkriis kaj malaperis en la densaĵo de l’ arbaro. La maljunulo priaŭskultis ĝis la lasta kraketo de branĉo. Poste neesprimebla ĝojo ekbrilis en liaj maljunaj okuloj. Nome la junulo forgesis pri la ŝnuro, ĝi restis sur la branĉo.

LA MALJUNULO: Kia feliĉo!

Kaj li pendigis sin.

El la hungara: E. T. BARADLAY

LA JUNA PRINCO

RABINDRANATH TAGORE

Ho patrin’, la juna princo iros preter dom’ solene —
Kiel povu mi atenti pri laboro ĉi matene.
Montru, ke mi harojn miajn kiel ligu, kiel plektu,
Ho patrino, diru al mi, kiun veston mi elektu?
Panjo, kial miras vi min? Scias mi, ke li ne sendos
Eĉ rigardon al fenestro, kie je li mi atendos.
Post moment’ el mia vido li forpasos senrevene
Nur la flut’ el malproksimo sendos al mi ĝemon svene.
Sed la juna princo iros preter nia dom’ solene...
Kaj mi veston plej ornaman tial prenos ĉi matene...
Ho! patrin’, la juna princo iris preter dom’ kun brilo,
Leviĝanta suno brilis de sur lia veturilo.
Kaj vualon mi forŝovis, ŝire mi de kol’ malligis
Rubenĉenon mian kaj sur lian vojon ĝin faligis.
Panjo, kial miras vi min? Scias mi: li ĝin ne levis,
Restis sanga gut’ sur vojo, kie ĝi sub rad’ diskrevis.
Kaj neniu ja konjektas, kaj neniu ja eksciu,
Kio estis la donaco, kaj de kiu kaj por kiu.
Sed la juna princo iris preter nia dom’ ĉi fojon
Kaj juvelon de la brusto ĵetis mi sur lian vojon.

K. DE KALOCSAY

EL MIAJ REMEMOROJ

(Daŭrigo)

Jes, mi fariĝis redaktoro-eldonanto-presanto-administranto de „Lingvo Internacia“. Al tiu kvarobla ofico mi povas aldoni kvinan: kompostisto, ĉar mi propramane kompostis la gazeton. Tia multflanka tasko certe estas tro por unu sola persono, precipe por iu, kiu estas izolita esperantisto. Tamen mi klopodis plenumi mian rolon; mi ja klopodis, sed bedaŭrinde ne sukcesis. La gazeto, kompreneble, ne estis sur tia nivelo, sur kia ĝi estus devinta.

Mi malĝojis. Kiamaniere eliri el tiu embarasa stato, por savi la gazeton? Pri tio mi serĉis rimedon. Mi revis pri transmigro Budapeŝton; mi opiniis, ke tie, kun la helpo de la tieaj fervoraj samideanoj (ho, tre malmultaj ankoraŭ) mi povus rezultigi pli da prospero. Baldaŭ mi forlasis tiun ideon kiel nerealigeblan, precipe pro teknikaj kaj financaj kaŭzoj.

Tamen ion mi trovis en la hungara ĉefurbo; mi trovis tie fervoran teknikan kunlaboranton: S-ro Kajetano Seper, kompostisto, klera, juna esperantisto entuziasme konsentis fariĝi mia teknika kunlaboranto kaj li venis en Szekszárd. Tiamaniere ni donis fortan antaŭenpuŝon al la gazeto, sed nur en teknika rilato: ĝi aperadis regule.

MUNKÁCSY: MILTON DIKTAS LA „PERDITA PARADIZO“-N

Unu belan tagon (mi vere povas diri „belan“) la poŝto alportis al mi leteron el Parizo. Ne estis malofte, ke mi ricevis leteron el Parizo; ĝi estis subskribita „Paul Fruictier“. Tiu nomo ne estis jam nekonata por mi. S-ro Fruictier proponis al mi, ke li volus fariĝi redaktoro de „Lingvo Internacia“.

Vi povas imagi, kara leganto, la korsentojn, kiujn kaŭzis al mi tiu letero. Jen la helpo, jen la savo! Kaj mi... ŝanceliĝis; mi ne sufiĉe konis ankoraŭ S-ron Fruictier. Mi tuj skribis al la tiama Societo por la Propagando de Esperanto en Epernay (Francujo) al S-ro de Beaufront, por havigi al mi sciigojn pri tiu sinjoro. La sciigoj estis pli kontentigaj ol mi deziris, do... S-ro Fruictier fariĝis redaktoro de „Lingvo Internacia“.

Tiamaniere okazis, ke la redaktado falis en la manojn de la tria Paŭlo!...

La redaktorŝanĝo tre utile efikis al la gazeto: ĝi fariĝis serioza, plaĉa, bone informita; ĝiaj abonantoj subite plimultiĝis, tiamaniere, ke ĝi certigis al mi eĉ iom da profito. S-ro Fruictier zorge sendadis al mi la manuskriptojn kaj la gazeto fariĝis universala informilo, la vera centra organo de la esperantistoj.

La venontan jaron (1903) mi, kompreneble kun la konsento de la redaktoro, ŝanĝis la formaton de la gazeto: ĝi fariĝis libroformata, kiun ĝi konservis por ĉiam.

„Lingvo Internacia“ havis tiam ne nur sufiĉe multajn abonantojn, sed ankaŭ tre bonajn kunlaborantojn. Are venis la literaturaj manuskriptoj al la redakcio, kaj ili tiom amasiĝis, ke estis al ni absolute neeble enpresi en la gazeto eĉ la plej bonajn literaturaĵojn originalajn aŭ tradukitajn — konsiderante la modestan amplekson de la gazeto. Por forigi tiun embarason, venis al mi la ideo: estigi literaturan folion, kaj mi fondis, en julio 1903, la 12-paĝan folion titolitan „Literatura Biblioteko de Lingvo Internacia“.

Tiu aldono enhavis nur literaturaĵojn kaj estis abonebla aparte de la gazeto.

Mi devas rimarkigi, ke preskaŭ ĉiuj abonantoj de „L. I.“ abonis ankaŭ la literaturan aldonon. Tial, post unu jaro kaj duono, ni ĉesigis la elirigon de ĝi kaj, pligrandigante L. I.-n mem, ni kunigis ĝin kun la literatura aldono.

En tiu tempo aperis, en mia presejo, la unua eldono de la fama Esperanta Sintakso de S-ro Paul Fruictier. Ankaŭ aliajn esperantajn presaĵojn mi pretigis, laŭ mendo de diverslandaj samideanoj.

Krom tio mi verkis artikolojn propagandajn pri Esperanto por kelkaj hungaraj gazetoj kaj ĵurnaloj, kiujn iliaj redakcioj enpresis bonvole. Tiuj artikoloj bone efikis kaj havis, kvankam ne gigantan, tamen ŝatindan rezultaton por nia afero.

* * *

La homo neniam estas kontenta; li ĉiam deziras por si plibonigon, eĉ se lia sorto estas superfavora. Ankaŭ mi ne estis kontenta, kvankam la afero de „Lingvo Internacia“ pli bone aranĝiĝis ol mi estis dezirinta. Tiam mi pripensis: kiel agrable, kiel komforte estus, se la redakcio kaj administracio troviĝus en la sama urbo! Se mi transmigrus Parizon... Ha! Utopio!... Kial utopio? Certe, la monto neniam irus ĉe Mohamedon; sed Mohamed ja povas iri ĉe la monton. Kaj tiu ideo ne volis forlasi min; ĝi tiel fiksiĝis en mia animo, ke mi ne povis liberigi min de ĝi.

(Daŭrigota.)

PAŬLO DE LENGYEL.

LA SKULPTISTO KAJ LA KALIFO

AUSTIN DOBSON

Lokigu ni en oriento
rakonton nian. Ĉu pro tio,
ke orienta estas ĝi?
Ne, tute ne. Ni tion faras,
ĉar timas ni tro proksimigi
alegorion, aŭ laŭŝajne
malpie tuŝi nian karan
kaj konfideman patrolandon.
Harun Alraŝid, en la tempo,
kiam li vagis sekreteme,
serĉante bonon aŭ malbonon
vespere sur Bagdadaj stratoj,
ektrovis foje en la limo
de la bazaro, loko kie
laboras plej malriĉaj viroj,
skulptiston.
Bela la skulptaĵo
kaj delikata, kun misteraj
desegnoj, lerte kunplektitaj
kaj formoj kun signif’ kaŝita,
al ĉiu krom Dielektito, —
la sonĝoj kaj vizioj, kiuj
klariĝas en profunda cerbo.
Kaj ĉiutage li laboris
de sunleviĝo ĝis vespero;
sed tamen ne aĉetis iu,
krom kiam strabokula Judo,
aŭ ruza Greko el Levanto,
ekhaltis — malestime taksis —
poste laboron tutmonatan
aĉetis laŭ la pez’ kaj portis
rapide al transmaraj landoj,
en trezorejojn de riĉuloj.
Kaj jam de longe li ne vendis,
sed en la bud’ mizere kuŝis.
Izolan tiel lin ektrovis
Kalifo, kaj la teron frapis
per la bastono, laŭtkriante:
„Ho jen! Ĉu havas vi vendaĵojn,
aŭ ĉu vi dormas, tro manĝinte?“
„Manĝinte!“ diris li mizere,
„kiel mi manĝus, ne vendinte?“
Mallaŭte diris la Kalifo:
„Nur ŝercis mi. Ĉu tiel estas?
Do prenu tiun ĉi moneron;
sed ankaŭ prenu la konsilon,
kiun, amiko, vi ne provis.
Ĉi tiu via manfaraĵo
tro delikata kaj detala
por taŭgi al vendejo estas.
Ĉi tiuj etaj desegnaĵoj
ne povas ne maltrafi celon.
Je granda skalo vi laboru,
kaj tiajn temojn vi elektu
pli terajn, kaj malpli aerajn.
La fiŝkaptistoj kun la reto,
la komercistoj en vendejo,
la kurieroj sur la strato,
najbaroj interbabilantaj, —
ĉi tiuj estas por homaro
konataj, tial komprenataj.
Plie (atentu la konsilon!)
postulu vi trioblan prezon.“
Malĝoje la skulptist’ kapskuis;
li sciis ke l’ Kalifo diris
la veron. Jam de tiu tago
li tiel faris la laboron,
ke ĝin komprenu la mondanoj.
Li skulptis ĝin pli kruda, klara;
li skulptis ĝin trioble granda;
li vendis laŭ triobla prezo, —
sed ve! l’ Artisto jam perdita!

Tradukis LOUISE BRIGGS

Innocent: CANTILENA

[Aŭskultu] [Vidu PDF-on] [MusicXML]

BARKAROLO

Poemo de J. Baghy — Muziko de M. Sárosi

Dolĉe dormu, kara,
En boato, vi amata,
Sur la akvo mara
Dolĉe dormu vi...
Brilas eta stelo
Ĝi rigardas kaj nin gardas
Supre sur ĉielo
Dum vin vartas mi...
Dormu vi, dormu vi dolĉe,
Lulas vin nokt-silent’.
Revaĵojn flustras nun al vi
Varme la mara vent’.
Dormu vi, dormu vi dolĉe
Kaj se vekiĝos vi,
Kun mil da kisoj salutos
Sangruĝa buŝ’ de mi.
Francisko Helbing: ORFEUSO

MONDLITERATURA OBSERVO

NIAJ EMINENTULOJ

Edmond Privat

D-RO EDMOND PRIVAT

Oskaro Spengler: LA SUBIRO DE L’ OKCIDENTO (germane).

Jen libro, pri kiu multe ankoraŭ parolos kaj diskutos la legintoj kaj ankaŭ la nelegintoj. La aŭtoro forlasas la vojon de la ĝisnuna pensmaniero, kaj diras, ke anstataŭ la indukta kaj dedukta pensado oni devas apliki en la sciencoj la intuicion, la internan, mistikan ekvidon.

Laŭ li, la kulturo estas organismo, kiu naskiĝas, vivas kaj mortas. La kulturo do vivas sian vivon kvazaŭ spontane, la homoj ne kreas kaj ne povas krei ĝin. Male, la kulturo kreas, formas la homojn laŭ sia figuro.

Laŭ ĉi tiu vidpunkto analizinte la ĝisnunajn kulturojn, li konkludas, ke nia okcidenta kulturo maljuniĝis kaj estas antaŭ morto. Kun la kulturo de la hodiaŭo pereos ankaŭ la homo de la hodiaŭo, venos nova kulturo, kiu kreos homojn novajn. Laŭ li, la homoj de la nova kulturo estas jam videblaj, ili estas la homoj de Orient-Eŭropo, de Ruslando. Eble ni povos okupiĝi pli detale pri la verko en iu sekvonta numero.

T. M.

LA SUBMETlĜO DE LA MEGERO.

Estas ofte dirate, ke Shakespeare ne estas ŝatata de siaj samlandanoj, sed la homamaso, kiu ĉeestas la prezentadon de liaj dramoj ĉe la „Old Vic“ teatro, kontraŭas tiun ideon. Tie oni povas vidi la dramojn de la angla geniulo, ludatajn kiel eble plej laŭ la intenco de la aŭtoro. Nuntempe, atentema ĉeestantaro aplaŭdis la prezentadon de la „Submetiĝo de la Megero“. Kutime la plej elstarantaj trajtoj estas la bruego de Petrukio kaj la kriegoj de la freneziĝinta Katrino, sed en la nuna prezentado, la scenoj inter Petrukio kaj Katrino estas inspiritaj per nova kompreno de la intenco de Shakespeare. Tute tra la dramo estas evidente, ke Petrukio alprenas la rolon de fanfaronema tirano, sed vere admiras la belan Katrinon, kiu rifuzas akcepti la malsuperan pozicion donitan al virinoj de ŝia monavida patro kaj la marĉandaj amindumantoj. Kvankam arde sopirante je amo, ŝi tamen maldignas ekzerci la kutimajn, malsincerajn artifikojn, per kiuj la fratino havigas sian volon.

La kulpoj de Katrino naskiĝis el ŝia forta karaktero, kaj Petrukio, mem honesta kaj sincera, vidas la samajn ecojn en la mallaŭdata megero. Samtempe li scias, ke Katrino bezonas lecionon; ŝi devas konstati la konfuzon kaj maltrankvilecon kaŭzatajn de persono kiu sin liveras al neregata humoro. La mirigita Katrino vidante, ke Petrukio pretekstas agi tiele el plena amo al ŝi, lernas ke amo per si mem ne certigas feliĉon, ke ambaŭ devas oferi sian volon kaj submeti siajn dezirojn reciproke. Tuj kiam Katrino elkomprenas tion, la venko estas al la edzo. Li forportas, ne kriegantan, baraktantan megeron, sed amantinon, kies forta volo estas venkata per la konvinko de ŝia rezonpovo, do ŝi ne submetiĝas pro la perforto de Petrukio, sed ĉar ŝi subite konstatas lian veran amon al ŝi. Estante virino de fortaj emocioj, ŝi amas tiel pasie, kiel ŝi antaŭe malamis. Neniel alie povas esti komprenata la kompleta cedo en la lasta akto.

La sukceso de la prezentadoj ĉe la „Old Vic“ teatro, ankaŭ estas ŝuldata al la roluloj, kiuj ludas la tiel nomitajn „malpli gravajn“ rolojn. Shakespeare ne priskribis elstarantan heroon aŭ heroinon, ĉirkaŭ kiu la tuta intereso de la dramo koncentriĝas. Kontraŭe, ĉiu rolulo havas gravan parton en la disvolviĝo de la temo, do la zorga kaj bona interpretado de ĉiu, eĉ la plej humila, estas necesa al la sukceso de la tuta dramo. Pro tio, la apero de famkonata aktoro aŭ aktorino kiel ĉefa ludanto ofte difektas la harmonian prezentadon de la dramo. Ĉe la „Old Vic“, ĉiu rolulo ludas zorge kaj inteligente por certigi la sukceson.

(„Old Vic“ estas karesema nomo por la „Victoria Hall“, teatro apud Waterloo Bridge, Londono.)

EMMA L. OSMOND

CLAUDE FARRÈRE estas vere denaska romanverkisto, kiel Balzac kaj A. Daudet, la sola ebleco kaj maniero, kiu konformas al la esprimiĝo de lia spirito, estas la romano. Sed tie li estas hejme, li havas tiun facilecon en la stilo kaj fantazion en la tem-plektado, kiuj distingas la grandajn fablistojn. Lia prezentmaniero, senpera, natura kaj intima, kvazaŭ flate allogas nian atenton. Ĉio plaĉas, kion li skribas.

Maroko estas nuntempe en modo. Tien kondukas nin la nova romano de Farrère: la Novaj Homoj: en la urbon Casablanka, kies elkresko estas ne malpli mirinda, ol tiu de la moderna Ameriko. Temas pri geedziĝo inter indiĝena regimentestro kaj juna, malriĉa, sed aristokrata francino. La viro estas interesa, agema kaj energia, sed kruda kaj vulgara. La virino estas gracia, ĝeniĝema, havas la delikatecon de la blua sango. Kiel la fremdeco de iliaj animoj kreas ĉiam pli kaj pli pezan atmosferon, en kiu devas droni la amo, tion rakontas ĝis la drama fino la romano kun majstra kaj kolora pripentro de la kolonia vivo.

(-tois)

Depost jaroj estas la plej grandaj okazintaĵoj de la budapeŝta teatra vivo: la premieroj de FRANCISKO MOLNÁR, sed dum liaj antaŭaj teatraĵoj estis nur kvazaŭ spiritaj frandaĵoj, ĉiu estis bazita sur ia sprita artifiko, — la nuna dramo: la „Ĉiela kaj Tera Amo“ estas io por la koro. La metia perfekteco estas ankaŭ en ĉi tiu dramo preskaŭ diabla, sed oni trasentas la pulson de la koro. Eble la tuta dramo estas nur simbolo de tio, ke la poeto naŭziĝis pri la nuntempa tera vivo malpura, kovrita per ŝlimo de la terura superakvego de l’ milito kaj volas rifuĝi tien, kien ne povis atingi la malpuraj ondoj. Kaj laŭ ĉi tiu simbolismo la dramo estas la tragedio de tiuj, kiuj ne trovas sian lokon en la nuna malpura, konfuza mondo, kie nur la malhonestuloj kaj perfortuloj povas vivi kaj prosperi.

El ĉi tiu frumatura, orfa, por morto destinita generacio li prenas sian heroinon. Lonti estas bela revema 17-jara knabino, filino de grandmonda sinjorino. Ŝi abomenas sian ĉirkaŭaĵon, la histeriajn, afektajn amikinojn, la amaton kaj fianĉon de sia eksedziniĝinta patrino: militmilionulon, kavaliron de l’ konjunkturo. Kaj ŝi amas, kun la ĉasta adoro de sia pura animo, junulon, kiu estas — enamiĝinta al sia patrino. Kaj kiam ŝi ekscias ĉi tion, ŝi perdas la ekvilibron de sia animo. Kun la obstina peno de l’ frenezo ŝi elŝiras sin el la marĉa tera vivo, surmetas la flugilojn, kiujn ŝi ricevis por maskobalo kaj portas ilin, fermiĝinte en sia ĉambro; ŝi kreas por si ĉielon, ĉar ŝi jam povas vivi nur en ĉi tiu artefarita ĉielo. Kaj kiam la anĝelĥoro de la kristnaskfestantaj knaboj eksonas sub la fenestro, tra la fenestro ŝi elflugas, ŝi flugus — kaj ŝi falas el la alto kaj frakasas sin, kompatinda anĝelo kun flugiloj el metalfadeno kaj ĉifonoj.

(-las)

BIBLIOGRAFIO

POEZIO de Stanislav Schulhof.

Plenmano da versoj, granda promeso portita en la fruan tombon... kara malfeliĉa poeto, kara malsana doktoro, kortuŝite mi ekkaresas vian memoron. Mi freŝe memoras pri la granda emocio, kiam mi unue legis ĉi tiujn poemojn, en kiuj post multaj bombastaj kaj perfortaj versoj, post multaj, sed malmulte dirantaj vortoj, eluzitaj frazoj kaj bildoj, prezentis sin homo, kiu simple kaj sincere rakontas al ni siajn sentojn, kaj kies sentoj estas indaj por rakonti ilin.

Tri volumetoj, en ili tridek poemoj. Konstanta evoluo kaj pliperfektiĝo — rompita de la morto.

En la unua volumo li ankoraŭ luktas kun la ritmo, kelkfoje eĉ kun la lingvo. Troviĝas kelkloke vortoj nekonvenaj, banalaj, aŭ nenecesaj. Sed jam montriĝas la bonaj kvalitoj: natura, agrabla kaj simpla stilo, kiu trudas por legi, kiu rakontas kaj ne deklamas — jen homo, kies arto estas sincera, kiu parolas nur se li havas ion por diri. Kia stranga, kara voĉo! Kia simpla, kara voĉo!

„Per espero al despero“... peza ŝtono de pesimismo sur vundita koro. Idealoj — revoj infanaj. Esperanto ligas nin, siajn adeptojn per amo, „ĉar ni ĝis nun — tre malmultaj estas“. Ĉu la verda stelo ne estas meteoro, kiu post brila flugfalo dronos en la oceano? Kaj la kanto Desperanto estas skribita per plumo trempita en la venenon de malespero. „La senĉesa homa harmonio, Unu amo, unu familio — Sukeraĵo por la infaneco.“ Ho Esperanto, eble venos la tempo „kiam ree homon batos homo, sed li batas lin en via nomo. Ankaŭ kun la stelo sur standardo.“

Sed „kia stranga, forta voko“ rompas la malesperajn akordojn en la samtitolita kanto! Printempo! — Disfalas la putraj muroj, ridas tago, brilas suno sur lazuro.

Blovas juna freŝa vento!
En la mondon venis nova sento!

Facilanima ĝojo vibras en ĉiu linio. La malsana homo plenspiras sian pulmon per viviga freŝa aero, la malesperulo plensorbas sin per viviga freŝa espero. Kion vi parolas pri zorgoj, ĉagrenoj, malfeliĉo, griza vivo, enuo —

Por mi sola argumento:
Blovas freŝa juna vento!

Kiu atentus pri la makuletoj, kiujn la verso havas en la dua kaj kvara strofoj? Oni spiras pli profunde kaj sinforgese lasas sin porti per la pulsanta ritmo.

Sed en la dua volumo: — „Kion la vivo alportis“, — denove la malnova pesimismo. „Foje en konfuza horo“ li malespere serĉas la akvon de l’ forgeso. Amo plej terura lian koron premas, amo al fantomo nereala: al la homaro. Malbenita am’ al vorto sen enhavo, ve al la homo kiu portas ĝin en la koro!

Kortuŝaj estas liaj antaŭsentoj pri morto. Tiuj veas en lia Printempa Kanto, kiam: „vivi, vivi, krias ĉiu vermo. Ankaŭ la subtera muta vermo.“ Tiuj plenŝutas per melankolio la ĉarman Lastan Rozon kaj tiuj profetas en la rezignoplena Finalo! „Devas soni kanto najtingala, Gaja kant’ de pli feliĉa bardo. — „Fino, fino... La kurteno falas...“

Sed antaŭ la falo de la kurteno li donacis al ni ankoraŭ unu volumon, la Aŭtunajn Florojn, en ĝi la bonegan Recepton por fari bonajn versaĵojn, kaj du verajn perlojn de nia literaturo, la Sovaĝan Kanton kaj la Kanton de l’ Sklavo. Mi ne povas reteni min, mi citas laŭvorte la lastan:

Nun mi klare vidas, ke jam sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!
Multefoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,
en la kor’ la fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,
kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.
Al vi apartenas do nun vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro
vin mi sekvas nune, kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo,
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr’ kaj gloro.
Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang’ sur glavo
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.
Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron:
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.

Kia evoluo en ĉi tiu volumo! La poeto jam majstras la instrumenton kaj komencas sian virtuozan ludon. Kaj... vi ja scias... ni perdis lin!

Kara Schulhof, mi ne povas nun skribi pri viaj poeziaj peketoj, ja vi jam ne legos por danki mian kritikon, kiel vi promesis en iu via antaŭparolo. Vi kaŝis vin de ni, kiel de vi via sovaĝa kanto, kaj via animo —

eble ĝi fariĝis bonodora floro,
kaj ĵus hejmenportas ĝin sur juna koro
iu sopiranta bela knabinet’.

(KOPAR)

KRIOJ DE L’ KORO. Poemoj de Salo Grenkamp-Kornfeld.

Nia esperanta literaturo ne estas ankoraŭ tiom evoluinta, ke ni povu apliki al ĉiuj aperintaj verkoj la plej severan mezuron de kritiko. Verŝajne tiu principo gvidis ankaŭ la E. L. A.-n kiam ĝi rekomendis ĉi tiun libreton. Simpatia koro klopodas en ĝi esprimi siajn naivajn sentojn, kio tamen pro la poezia malcerteco ne ĉiam sukcesas tiagrade, ke la leganto povu havi senembarasan artan ĝuon. Sed sentoj povas maturiĝi, formo povas perfektiĝi kaj tial ni povas esperi pri la poeto.

(KOPAR)

NI RICEVIS: „Leakey’s Introduction to Esperanto.“ Beleksteraĵa, koncize kaj lerte farita enkonduko en la lingvon por angloj. — „La lejpziga foiro.“ Arte belaspekta propagandkajero pri la printempa foiro. — „Belga Esperantisto“ (aŭg.–sept.). — „Corriere Balcanico.“ (Esperantista). „Hungara Esperantisto“ (oktobro).

DISPUTO

LA KOMPATINDA POETO Namillab Major, kiu frakasis sin saltinte de la kvara etaĝo, skribis al mi en sia lasta letero:

„Do, mi mortas. Mi ne povas plu elteni la vivon, kies ritmo por mi tute konfuziĝis. Aŭdu mian tragedion:

Mi verkis poemojn Esperantajn. Ili ja ne estis mondliteraturaj ĉefperloj, sed mi opiniis, ke ili estas valoraj eksperimentoj en nia malriĉa originala literaturo. Mi esperis sukceson — ĉiu poeto ja esperas ĝin, precipe Esperanta poeto. Kaj mi atendis senpacience recenzojn ĉar vi ja scias, ke ni poetoj malamas kaj abomenas la recenzantojn, sed la poemojn ni skribas propre nur por ili. Febre mi traserĉis la gazetojn — fine mi trovis la recenzojn unu post la alia. Ili laŭdis pli aŭ malpli, sed plendis pro manko de loko. Kompatinduloj, mi pensis, kiel ili volus elkrii sian admiron, kaj la malbenita manko de loko ŝtopas la buŝojn al ili. Nun — rigardu — longa kritiko! Legu, legu, — mi kriis al mi — fine vi ekscios, kiom vi valoras. Tro frua ĝojo! La recenzanto skribis tri liniojn pri mia volumo kaj tridek liniojn pri la kvin asonancoj, kiuj troviĝas en ĝi. Mi glutis unu, mi glutis du, la recenzo malsuprenglitis, mi digestis ĝin. Poeto devas havi gorĝon bone ŝmiritan.

Nova recenzo! Mi pretigas la gorĝon. Ĝi skribas unu linion pri la volumo kaj tridek pri la teorio de la sole ĝusta ritmo. Ho, mia ritmo, mia sola fiero, ĉu vi ne estas bona, mi pensis, kia doloro! Mi provis gluti, ne sukcesis. Mi provis forgesi, ne sukcesis. Mi provis tralabori miajn versojn. Kaj nun, imagu mian malfeliĉon, miaj versoj komencis ne plaĉi al mi, ilia piedoj kontuziĝis, puŝis unu la alian, interpremiĝis, faletis, lamis. Mi febre laboris, mi transskribis ilin laŭ hispana ritmo, laŭ franca ritmo, laŭ la hinda, laŭ japana, laŭ la balkana, laŭ la senegala, laŭ la botokuda! Ho, mia Esperanta ritmo, kial mi forlasis vin, nun mi ne trovas la revojon al vi! Miaj versoj tute freneziĝis; ĉu nur la versoj? Mi sonĝas pri tripiedaj fraŭlinoj, pri kavaliroj, kiuj havas du longajn kaj tri mallongajn piedojn — kaj ili saltas-dancas sur mia brusto, jam tute ili frakasis la koron, kaj kion faru la poeto, se li devas sonĝi sen koro? Li mortu. Do, mi nun kuros al la kvara etaĝo, kiel mi kuru do? Unu ŝtupo: mallonga; du ŝtupoj: longa, mallonga... longa... longa... mallonga... ho! Sed fine longa falo: seninterrompa kaj senritma, dank’ al Dio, senritma!

Adiaŭ, eldonu mian artikolon pri ritmo verkitan ankoraŭ kun sana menso.

Via malfeliĉa N. M.“

Por la fideleco. KOPAR.

RITMO. Ĝis la plej novaj tempoj regis pri ritmo la plej granda ordo en Esperantujo. Ne tial, ĉar oni ne faris versojn kun malbona ritmo, sed ĉar oni ne faris teorion pri ĝi. Kaj estas terure, mi devas nun ankaŭ fari teorion pri ritmo, kvankam diris jam Hafiz, ke „praktiku la kison kaj ne klarigu ĝin“, kaj same mi volus krii: „sentu la ritmon kaj ne faru pri ĝi teorion“.

Unu el la plej ĉefaj karakterizaĵoj de nia lingvo estas la forta akcento. Estas do evidente, ke ĝi ne povas esti ignorata en la poezio, eĉ la ritmo devas esti bazita sur ĝi, do nek sur la mezuro, kiel en la lingvoj greka kaj latina, nek sur la silabnombro, kiel en la franca lingvo. Estas tute erare, se oni volas aŭdi el Esperantaj versoj francan aŭ anglan ritmon. El ili devas soni Esperanta ritmo.

Ĉiu verso konsistas el piedoj. Ĉiu piedo devas havi unu akcentitan silabon, sur kiu ĝi apogas sin (I). Sed nur unu! Du forte akcentitaj vokaloj ne povas stari unu apud la alia, ĉar tio malagrable tuŝas la orelon (II). Ekz.:

„En okul’ larm’ sidis...“

Oni sentas kvazaŭ estus karambolo de vortoj.

Ĉiu piedo aŭ leviĝas:

„Homar’, homar’, mi vokas vin kun kri’...“

aŭ malleviĝas:

„Venu dolĉaj rememoroj!“

Same la trisilabaj piedoj:

„Knabinet’, ĉu vi amas fidele?“
„Ŝiru de vang’ la vualon.“

El piedoj kombiniĝas la verso. Ĉefa principo: leviĝantaj kaj malleviĝantaj piedoj ne povas stari unu apud la alia (III), ĉar tiamaniere du akcentitaj silaboj renkontiĝas, kaj oni ree havas la senton de karambolo. Ekz.:

Mi | sidas | apud | forn’ kun | pens’ a|mara |
Pri | krue|la mort’ | via | knabin’ | kara. |

Legante oni sentas preskaŭ marmalsanon.

La versoj povas havi antaŭan kaj malantaŭan duontakton.

Severaj formoj klasikaj havas difinitajn piedojn. Sed ĉiu poeto povas krei novan formon, konvenan al la enhavo de sia verso. Nur la diritajn tri principojn li devas nepre sekvi, male la verso „piedon tiros kiel lama hund’“.

Konsilinde estas, ke en la sama verso ĉiuj linioj havu la saman movmanieron (leviĝan aŭ malleviĝan).

Por konsolo, mi citas kelkajn poeziajn permesojn:

Unusilabaj vortoj povas esti akcentaj aŭ neakcentaj.

Pli ol trisilabaj vortoj povas havi plurajn akcentojn sur kiu ajn de la antaŭaj silaboj.

La pronomoj posedaj, la vortoj de la „Tabelo“ (escepte la serion „neni-“), la vortoj „ili“ kaj „unu“, prepozicioj kiuj ne havas duoblajn konsonantojn („apud“, „super“ antaŭ postsekvanta vokalo) povas perdi sian akcenton, se ili senpere sekvas akcentitan vokalon. Ekz.:

Kaj kor’ mia sangis...
Sed hom’ tiu ridis...
Ĉe l’ font’ apud arbo...

„I“ antaŭ akcentita vokalo povas perdiĝi kiel silabo (Bennemann). Ekz.:

Kiel mielon la abelo...
Mi kolektas la memorojn.

Mi finas. Mia artikolo ne estas ia frapanta nova teorio, propre ĝia principo estas la sama, kiel en la „Esperanta Versfarado“ de Parisot kaj Cart. Kaj laŭ la samaj principoj verkis Zamenhof kaj la plej bonaj Esperantaj poetoj. Sed oni aŭdas nuntempe kontraŭvoĉojn kaj — kio estas pli ĉagrena — oni legas kontraŭversojn. Kaj, kio pikas al mi rekte en la koron, oni skribas kontraŭrecenzojn. Kion fari, kion fari? mi devis skribi la artikolon, eble tio kvietigos min iomete.

Fakte, mi estas jam pli trankvila.

NAMILLAB MAJOR

La kovrilo de nia dua numero estas desegnaĵo de Emeriko Pérely, pentro-artisto.

Reklamaj Tekstoj

KONKURSO DE LA „LITERATURA MONDO“ POR LA JUNULARO

Por vigligi la literaturan agadon de nia esperantista junularo kaj samtempe doni okazon por la unuaj flugilprovoj, la „LlTERATURA MONDO“ malfermas konkurson laŭ jenaj kondiĉoj:

TEMO: Kio impresis min plej profunde en mia vivo?

(La temo estas larĝa kaj ĝi donas plenan liberecon al la konkurantoj. Ni preferus havi artan priskribon de tiu momento aŭ okazintaĵo, kiu influis la pluan evoluon de la anima vivo.)

AMPLEKSO: laŭplaĉe.

La premioj estos dividitaj inter la kvin plej trafaj verketoj.

LA PREMIO ESTAS EN VALORO DE 50 SVISAJ FRANKOJ

La manuskriptojn sendu kun aparta moton havanta koverto, kiu entenu la nomon de la verkinto, al la redaktejo de

„LITERATURA MONDO“ BUDAPEST, VI, ANDRÁSSY-UT 81.


NIA GAZETO ne volas propagandi per propagandartikoloj, nek skribi sciigojn pri novaj sukcesoj!

ĈIU NUMERO MEM ESTAS PROPAGANDO!

ĈIU NUMERO MEM ESTAS SUKCESO!


ABONPREZO por unu numero unu sv. franko, aŭ egalvaloro.

JARABONO 10 sv. frankoj aŭ egalvaloro.

ANONCOJ:

GRANDAJ LAŬ INTERKONSENTO!

MALGRANDAJ:

PO DU EMPRESOJ LA PREZO DE UNU NUMERO!

PAGO NEPRE ANTAŬE!

Nia sola semajna gazeto estas la

ESPERANTO TRIUMFONTA

Internacia! Semajna! Neŭtrala!

Nepre abonu ĝin!

Abonejoj en ĉiuj landoj

Administracio:
Horrem bei Köln, Germ.

La evoluon de la grafikaj industrioj servas la interesa

MAGYAR GRAFIKA

(HUNGARA GRAFIKO)

BUDAPEST VI, ARADI-UTCA 8

Ĉiuj, kiujn interesas la grafiko de l’ arto, mendu ĝin! Unu numero kostas hungara K 250.—

MODERNAJ ROBINZONOJ!

? ? ? ? ? ? ? ? ? ? ?

INTERNACIA FOIRO EN PRAHA

(Ĉeĥoslovakio)

Informojn donas: PRAŽSKÉ VZORKOVÉ VELETRHY Staroměststká radnice PRAHA

Esperanto korespondata!

Nenia resaniĝo — nenia pago!

ASTMULOJ!

PLI OL 20000 suferintoj pro astmo kronika, bronka, nerva, estas tute aŭ parte resanigitaj pere de

VIVAMOL

(antaŭe Vixol.)

Tiu elpensaĵo de nia samideano E. Ĉefeĉ estas kuracilo plej taŭga por ĉiuj astmuloj.

Ĝi enhavas nenian drogon danĝeran.

Senpaga trisemajna provado!

ONI BEZONAS AGENTOJN.

Petu broŝuron de VIVAMOL, Ltd. III. Gt. PORTLAND St., LONDON W. I.

Könyves Kálmán

r.-t.

Fama eldonejo de reproduktaĵoj por artaj bildoj!

Desegnaĵoj, pentraĵoj de mondfamaj artistoj! Rekomendas siajn eldonaĵojn

Petu ilustritan prezaron!

Budapest VI, Nagymezö-utca 37-39

ESPERANTO SERVICE CORPORATION „ESKO“

500 FIFTH AVENUE NEW-YORK CITY

Telegrafa adreso: ESPERANTO NEW-YORK

Aĉeto, eksporto, importo kaj maklerado de ĉiuspecaj komercaĵoj

Katalogoj, prezaroj kaj specimenoj estos danke ricevataj

ORIENTO!

Havigu al vi tuj la interesplenajn literatur-historiajn verkojn, kun tri-koloraj etnografiaj kartoj, en plej konciza Esperanto, laŭditaj de ĉiuj:

LA BULGARA LANDO KAJ POPOLO
LA NAJBAROJ DE RUSLANDO

Kontraŭ 1 dol., 5 sv. fr., 10 fr. fr., 25 ĉ. kr., 500 g. mk. (laŭ la monvaluto de l’ mendinto) sendas rekomendite la aŭtoro:

IVAN H. KRESTANOFF

Dresden-A., Wintergartenstrasse 9. Germanujo.

Ĉiu konscia esperantisto devas esti membro de la oficiala mondorganizacio

U. E. A.

Aliĝu tuj ĉe la delegito de via loko aŭ ĉe la Centra Oficejo de

UNIVERSALA ESPERANTO ASOCIO:
12 BOULEVAND DU TÉÂTRE,
GENÈVE, SVISLANDO!

CELULOIDO KAJ OJOGALITO

ARTIKOLOJ DE OYONNAX, KOMBILOJ, HARBROĈOJ, BRAKRINGOJ, ORNAMPENDAĴOJ, FERMILOJ POR SAKETOJ KAJ ALIAJ

LÉON JANVIER
OYONNAX (AIN, FRANCUJO)

Seriozaj, humoraj rakontoj, teatraĵeto, poemoj, noveloj.

POR LA PREZO DE TIU ĈI NUMBERO

aŭ por du 60 centimaj respondkuponoj:

KVIN LEGINDAJ LIBRETOJ

Mendu tuj ĉe PAŬLO BALKÁNYI
Budapest, VI., Hajós-utca 15. Hungarujo.

Bulgara ROZOLEO

La fama bonodoraĵo por parfumaĵoj, sapoj, k.t.p. unuakvalita, pogrande kaj pomalgrande

Specimena botelo kontraŭ 10 sv. fr. aŭ 25 fr. fr.

IVAN KRESTANOFF, Eksportoficejo
Wintergartenstrasse 9, Dresden-A., Germanujo.

FAKULOJ ABONU LA OFICIALAN GAZETON

LA POLICISTO
KUN LA KONSTANTA ALDONO
LA POŜTISTO

REDAKCIO:
BUDAPEST, IX, ÜLLŐI-UT 59.

ARTPLENAJN FOTOGRAFAĴOJN
FARAS
DISKAY

BUDAPEST
VII., RÁKÓCZY-UT 72

SENZACIO DE NIA LITERATURO!

La poemaro de
JULIO BAGHY
aperos.

ABONPREZOJ:

Simpla bela eldono Sv. franko 1. Luksa eldono kun portreto kaj subskribo de la poeto Sv. franko 2.

Abonu kaj abonigu tuj!

Sendu la abonprezon laŭeble en naciaj bankbiletoj aŭ iel ajn al la LITERATURA MONDO, BUDAPEST VI, ANDRÁSSY-ÚT 81

HUNGARA
NUTRAĴLIVERANTA
KAJ KOMERCA A. S.

IMPORTO EKSPORTO

ADMINISTREJO:
BUDAPEST, V., FÜRDŐ-UTCA 2.