The Project Gutenberg eBook of Makbeto This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Makbeto Author: William Shakespeare Translator: D. H. Lambert Release date: January 8, 2015 [eBook #47913] Language: Esperanto Credits: Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Keith Edkins and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK MAKBETO *** Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis, Keith Edkins and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was produced from scanned images of public domain material from the Google Print project.) [Illustration] SHAKESPEARE MAKBETO Tradukita de D. H. LAMBERT, B. A. (Oxford) Fratulo de la Brita Esperantista Asocio Profesoro aprobita de la S. F. p. p. E. [Illustration] PARIS LIBREJO HACHETTE KAJ Kio 79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79 1908 Tous droits réservés. AL LA FRANCA ESPERANTISTARO ANTAŬPAROLO. _El la kvar famekonataj tragedioj, «Hamleto» prezentas al ni la karakteron de homo, kontraŭbatalanta kontraŭ grava devo, por kies plenumo li sin sentas tro malforta, «Otelo» la terurajn rezultatojn de ĝeloza spirito, «Julio Cezaro» la funkciadon internan de nobla animo (tiu de Bruto), kiu sin dediĉas al la supermezura tasko de patrujamulo, alvokita al la restarigo de popolaj rajtoj: «Makbeto» tamen ekscitas nian simpation al bravulo, ankaŭ patrujamulo, sed kiu, antaŭenpuŝata de sia edzino kaj de povoj supernaturaj, atingas la celon de sia ambicio per krimoj, spite la avertado de sia konscienco. La moralaĵo ne bezonas klarigon, kaj rememorigas al ni la Nemesison de la grandaj antikvaj grekaj dramoj, kiu ĉiam sekvas la postsignojn de malbonfarintoj. En neniu parto de nia nacia poeto sin trovas pli belaj frazaroj, pli brila imagado, pli profunda kono de la homa naturo._ _Mi forlasas mian gravan taskon al la indulga tralegado de la Esperantistaro._ D. H. LAMBERT. MAKBETO Dramo en kvin aktoj PERSONOJ DUNKANO, reĝo de Skotlando. MALKOMO } filoj de Dunkano. DONALBENO } MAKBETO } generaloj de la reĝa militistaro. BANKVO } MAKDUFO } LENOKSO } ROSSO } nobeloj de Skotlando. MENTETO } ANGUSO } KATNESO } FLEANCO, filo de Bankvo. SIVARDO, grafo de Nordhumberlando, generalo de la angla militistaro. JUNA SIVARDO, filo de la grafo de Nordhumberlando. SETONO, oficiro el la sekvantaro de Makbeto. FILO DE MAKDUFO. ANGLA KURACISTO. SKOTA KURACISTO. SERĜENTO. PORDISTO. MALJUNULO. ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO. ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKDUFO. SINJORINO el la sekvantaro de Ŝia Grafina Moŝto Makbeto. HEKATEO. TRI SORĈISTINOJ. Nobeloj, sinjoroj, oficiroj, soldatoj, mortigistoj, servistoj kaj sendatoj. La Spirito de Bankvo, kaj aliaj fantomoj. _La agado havas lokon en Skotlando; escepte je la fino de la kvara akto, kiam ĝi havas lokon en Anglujo._ MAKBETO AKTO UNUA SCENO UNUA VASTA ERIKEJO. FULMOTONDRAS. Venas TRI SORĈISTINOJ. UNUA SORĈISTINO. Ĉu ni, dum la fulmo skuas Kverkojn, kaj la tondro bruas, Nin revidos? DUA SORĈISTINO. Post movado Kaj batiĝ' de batalado. TRIA SORĈISTINO. Tiam nia reeliro Estos antaŭ sunsubiro. UNUA SORĈISTINO. Kie? DUA SORĈISTINO. Sur la erikejo. TRIA SORĈISTINO. Kun Makbet' la renkontejo. UNUA SORĈISTINO. Venas mi, ho katspirito! DUA SORĈISTINO. Bufspirito vokas min. Baldaŭ, baldaŭ! ĈIUJ. La malbelo estas bela Al ni, kaj la bel' malbela. Flugu ni tra la aero, L' abomena atmosfero. Sorĉistinoj malaperas. SCENO DUA TENDARO APUD FORESO. Trumpetado post la scenejo. Venas la reĝo DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kun sia sekvantaro. Ili renkontas vunditan serĝenton. DUNKANO. Ho, kiu estas tiu sangkovrito? Li ŝajne povos doni la plej novan Rakonton pri l' ribelo. MALKOMO. Tiu estas Serĝento, kiu kun bravec' batalis, Por ke mi ne kaptiĝu per la manoj De malamikoj. Mi salutas vin, Vi kuraĝulo, mia kamarado. Klarigu al la reĝo, kiel staris L' afero, kiam vi forlasis ĝin. SERĜENTO. La rezultato ŝajnis same duba, Ol kiam forta paro da naĝantoj, Plektitaj kune per la lacaj brakoj, Malhelpas la ekzercon de l' naĝarto. La senkompata Makdonaldo (inda Je l' nom' de ribelanto, ĉar spiriton Li havas la malbonan de l' diablo) Aregon amasigis konfuzitan El sia okcidenta insularo, Kaj per la helpo de ŝanĝema sorto La malbenito jam sukcesis.—Tamen Makbeto,—kiu plene la titolon Meritas de heroo,—glav' en mano, Jam sangkolora pro senĉesaj agoj De batalad', bravulo sen komparo Eltranĉis vojon inter batalantoj, Ĝis Makdonaldon li, vizaĝo kontraŭ Vizaĝo, ekatakis, kaj rapide Li senceremonie lian kapon, Laŭ du duonoj distranĉitan, fiksis Sur la remparojn de kastelo nia. DUNKANO. Ho kuraĝulo, mia brava kuzo! SERĜENTO. Kiel ŝippereigaj fulmotondroj Naskiĝas en kvieta regiono, En kiu la ĝojiga suno brilas, Tiel de l' fonto mem de la feliĉo Aperis malfeliĉo:—reĝo nobla, Apenaŭ la justec' la insulanojn Devigis kuri, kiam jen la reĝo De Norveguj' l' okazon profitante, Kun bataliloj nove poluritaj, Kaj fortaj kaj senlacaj soldataroj Komencis nin ataki. DUNKANO. Ĉu ne tio Timigis Bankvon kaj Makbeton? SERĜENTO. Vere, Sammaniere kiel la paseroj Timigas aglojn, la lepor' leonon! Por al vi doni la rakonton veran: Kun la fortego de l' Vulkan' forĝanta, Je l' malamikoj ili martelumis, Kvazaŭ banontaj sin en ruĝa sango, Kaj konstruontaj domon el kranioj; Sed mi ne scias—mi svenema estas— Alportu kuracilojn por la vundoj. DUNKANO. Paroloj viaj kaj la vundoj vin Honorindigas. Ho! la kuracistojn Venigu! Eniras Rosso. Sed kiu venas? MALKOMO. L' inda Graf' de Rosso. LENOKSO. Mieno lia montras maltrankvilon, Kvazaŭ strangaĵojn li rakontos. ROSSO. Dio La reĝon gardu! DUNKANO. Nobla graf', de kie Vi venas? ROSSO. De Fiflando, alta reĝo. Kie fiere flirtas la standardoj Norvegaj, insultante la landanojn Per la malvarma ventumado sia. La reĝo mem kun granda soldataro, Helpate de senhonta perfidulo, Graf' de Kordor', komencis la batalon, Ĝis, kvazaŭ sub la ŝildo de Belono, Makbeto kontraŭstaris lian forton, Kaj, en armaĵ' de l' kapo ĝis piedoj, Al glav' de l' ribelanto sian glavon Kuraĝe prezentante, fine restis Venkinto. DUNKANO. Senmezure mi gratulas. ROSSO. Nun Sveno, reĝo de la Norvegujo, Proponas la ĉesigon de l' batalo, Por enterigi siajn mortigitojn; Sed ni konsentis nur kondiĉe, ke Li el la reĝa kest' dek mil dolarojn Elspezu, por profito de la ŝtato. DUNKANO. Neniam plu la grafo de Kordoro Malbonon faros kontraŭ nia lando; Proklamu, ke li tuj ekzekutadon Suferos, kaj Makbeto anstataŭos Lin pri titolo kaj pri havo liaj. ROSSO. Ordonoj viaj baldaŭ plenumiĝos. DUNKANO. Makbet' rekompencinda nun posedos De li perditajn juste la honorojn. Ĉiuj foriras. SCENO TRIA ERIKEJO. TONDRO BRUAS. Venas la TRI SORĈISTINOJ. UNUA SORĈISTINO. Kien vi iris, fratino? DUA SORĈISTINO. Por mortigi porkojn. TRIA SORĈISTINO. Fratino, kien vi? UNUA SORĈISTINO. Maristedzino havis sur genuoj Kaŝtanojn, manĝadante, manĝadante. «Ho, al mi donu» diris mi. «Foriru», Senhonte la malbelulino kriis! Foriris ŝia edzo al Alepo, Ŝipestro de la Tigro: Sed ha! sen velo aŭ remilo, Travojaĝante en kribrilo, Mi venĝos min al ŝi. DUA SORĈISTINO. Mi al vi donos fortan venton. UNUA SORĈISTINO. Koran dankon kaj konsenton. TRIA SORĈISTINO. Duan venton donos mi. UNUA SORĈISTINO. Mi da ventoj havas pli, Kaj de ĉiu ĉielparto Mi alportos, per sorĉarto, La blovegon kiel vipon Por batadi lian ŝipon. Ĉiunokte vekiĝema, Li fariĝos malgrasema, Ĉar la iompostioma Velko estos superhoma; Kvankam li la vivon savos, Li la ŝippereon havos. Jen vidu! DUA SORĈISTINO. Montru, montru. UNUA SORĈISTINO. Dikan fingron de piloto, Kiu estis dronigoto! Tamburado post la sceno. TRIA SORĈISTINO. Aŭdu, kia tamburado! De Makbeto la parado. Ili dancas ĉirkaŭ la kaldrono. ĈIUJ. Ĉiuloken kurieroj Tra la maroj kaj la teroj, Man' en mano, tri knabinoj, Ni rondiras sortulinoj. Fojojn tri por vi, knabino, Tri por ĉiu sorĉistino, Ĉar, vi scias, trio tria Estas laŭ regulo nia. Venas Makbeto kaj Bankvo. MAKBETO. Taghorojn tiel belajn, en malbelajn Ŝanĝitajn, jam neniam mi memoras. BANKVO. Kiom da mejloj ĝis Foreso?—Kiuj Ĉi tiuj estas, kun vizaĝoj palaj Kaj strangaj vestoj; kvazaŭ ili estus Ne terloĝantoj, tamen staras sur La tero? Ĉu vi vivas? Ĉu al vi Demandojn fari ni nun povas? Ŝajne Vi donas signojn de prudento homa, Tuŝante ĉiu la malgrasajn lipojn Per la maldika fingro:—Vi virinojn Similas, sed la barboj min kredigas, Ke vi ne estas tiaj. MAKBETO. Se eble diru, kiuj estas vi? UNUA SORĈISTINO. Makbet', salutojn, grafo de Glamiso! DUA SORĈISTINO. Makbet', salutojn, grafo de Kordoro! TRIA SORĈISTINO. Makbet', salutojn, la estonta reĝo! BANKVO. Sinjoro, kial tremas vi pro timo De profetaĵoj tiel feliĉigaj? Ĉu vi fantaziaĵoj de l' imago Nur estas, aŭ en vero tio, kio Vi ŝajnas esti? Vi salutas mian Kunulon, lin ĝentile gratulante Pri nuna la favor', kun antaŭdiroj Pri nobeliĝ' estonta, kaj esperoj Eĉ pri reĝeco de li atingebla, Igantaj lin distrita esti: vi Al mi nenion diras. Se vi havas La antaŭscion pri la estonteco, Do tion, kion sort' mistera naskos, Al mi sciigu, kiu nek petegas Favorojn, nek minacojn viajn timas. UNUA SORĈISTINO. Salutojn! DUA SORĈISTINO. Salutojn! TRIA SORĈISTINO. Salutojn! UNUA SORĈISTINO. Pli malgranda ol Makbeto, Kaj pli granda. DUA SORĈISTINO. Malfeliĉa, Tamen ol li pli feliĉa. TRIA SORĈISTINO. Vi, ne reĝo, reĝojn naskos. Do Makbet' kaj Bankv', salutojn! UNUA SORĈISTINO. Bankvo kaj Makbet', salutojn! MAKBETO. Parolintinoj pri sekretoj, haltu; Klarigu; pro la morto de Sinelo Mi nepre estas grafo de Glamiso, Sed kiel de Kordoro? De Kordoro La grafo vivas en prospero plena, Kaj, ke mi reĝ' fariĝos, nekredinde Estas egale kun la lasta diro. Klarigu do, de kie vi ricevis Novaĵon tiel strangan? kaj por kio Sur tiu ĉi dezerta erikejo Vi nin haltigas por proklamoj tiaj. Parolu, mi ordonas. La sorĉistinoj malaperas. BANKVO. La tero, same kiel l' akvo, havas Vezikojn; ili estas samaspecaj. Sed kien ili neniiĝis? MAKBETO. En L' aeron ĉio tio, kio ŝajnis Korphava, fluidiĝis, same kiel Vaporo en la venton. Se nur ili Ĉi tie restus! BANKVO. Ĉu en vero antaŭ Okuloj niaj ili sin prezentis, Aŭ ĉu ni manĝis tiun frenezigan Radikon, kiu la prudenton homan Dormigas? MAKBETO. Infanoj viaj estos reĝoj. BANKVO. Vi Mem reĝo estos. MAKBETO. Ankaŭ grafo de Kordoro, ĉu ne vere? BANKVO. Jes, precize Laŭ tiu melodio. Kiu venas? Venas Rosso kaj Anguso. ROSSO. La reĝo ĝoje aŭdis la rakonton, Makbet', pri la sukceso via, kaj Sciinte, kiel vi la vivon riskis, Kontraŭstarante la ribelantaron, Ŝanceliĝante inter la deziro Sufiĉe vin laŭdadi, kaj l' admiro Al tiaj heroaĵoj, li silentis: Kaj poste inter la norvegaj vicoj Li trovas vin senlace batalantan, Netimigitan per terura morto, Al kiu vi aliajn sendis. Kaj kiel dum la vintra nordblovego Hajlero post hajlero falas teren, Tiele kurier' post kuriero Konfirmis la novaĵon, laŭdegante Al nia reĝo la konduton vian En la defendo de reĝregno lia. ANGUSO. Ni venas por saluti vin dankeme De lia reĝa moŝto: Heroldoj kvazaŭ, por vin alkonduki Al li ni mem, ne por vin rekompenci. ROSSO. Kaj, kiel garantio de honoro Pli granda, kiu sekvos, li ordonis Ke mi vin nomu grafo de Kordoro: Per kiu do titolo nun tutkore Mi vin salutas, nobla grafo, ĉar Ĝi estas via. BANKVO. Kion! Ĉu paroli Al ni la veron la diablo povas? MAKBETO. La grafo de Kordoro vivas: kial Vi vestas min per roboj ne la miaj? ANGUSO. Jes, tiu, kiu ĝis nun estis grafo, Ankoraŭ vivas, kondamnito tamen Laŭ la verdikto justa de la reĝo. Ĉu kun la Norvegaro li kuniĝis, Aŭ per sekreta help' la ribelantojn Subtenis, aŭ kun ambaŭ kunlaboris, Por ruinigo de patrujo sia, Ne scias mi: sed perfidaĵoj kontraŭ La reĝaland' pruvitaj, kaj de li Eĉ konfesitaj, lin detruis. MAKBETO. (Flanken.) Ha! Glamiso mi, kaj grafo de Kordoro: Venonta tamen estas la plej granda. (Al Rosso kaj Anguso.) Por via ĝentileco korajn dankojn. Ĉu vi ne preĝas, ke infanoj viaj (Al Bankvo.) Regnestroj estu, kiam tiuj, kiuj Min nomis grafo de Kordor', promesis, Ke ili seĝon honorindan havos? BANKVO. Se vi al tiu diro volus fidi, Vi povus kredi eĉ, ke la reĝeco Al vi, Kordoro, estas atingebla. Mirinde tamen estas, ĉar tre ofte Por malbonigi la animojn niajn L' inferaj potenculoj veron diras, Kaj en aferoj bonaj niajn korojn Per malgrandaĵoj gajnas, faligontaj Nin poste en aliaj, kiuj traktas Esperojn niajn pri ĉiela vivo, Por pereigi nin. (Al Rosso kaj Anguso.) Kun vi parolon, kuzoj. MAKBETO. (Flanken.) Du veraĵoj Diritaj estas, kvazaŭ la prologoj Al la majesta akto, kiu faros La prezentadon de la reĝa temo. (Al Rosso kaj Anguso.) Mi dankas vin. (Flanken.) Ĉi tiu instigado Supernatura certe povas esti Nek bona, nek malbona;—la rezonoj Ĝin pruvas.—Se malbona, kial certan Ĝi faris jam promeson pri sukceso?— Mi estas grafo de Kordor';—se bona, Kial al sugestio cedi, kies Fantaziaĵ' terura rigidigas Hararon mian, kaj la koron igas Batadi nenature, malgraŭ ĝia Fikseco, kontraŭ miaj ripoj? Timo Estanta ŝajnas malpli konfuziga, Ol la imago pri estonta faro: L' ideo teruriga pri mortigo Animon mian tiel forte skuas, Ke la agado restas nur pensado, Kaj nur la estonteco sin prezentas Al la spirito mia. BANKVO. Ho kunuloj, Rigardu kiel nia kamarado Distrita estas. MAKBETO. (Flanken.) Se la sorto faros Min reĝo, sorto sen agado mia Min ankaŭ kronu. BANKVO. Vidu, li surmetas Honorojn novajn, kiel novajn vestojn, Al kiuj ni bezonas ĉiam tempon, Por kutimiĝi al ilia uzo. MAKBETO. (Flanken.) Okazu kio ajn, per homa forto Venkebla estas ĉio, krom la morto. BANKVO. Makbeto inda, ni deziron vian Atendas. MAKBETO. Mi pardonon vian petas, Sinjoroj, forgesaĵojn rememori Penante. Via daŭra afableco Sur mia koro, kvazaŭ sur registro, (Al Bankvo.) Skribita restas.—Iru ni al reĝo.— Pripensu la okazintaĵon; juste Ni, elkonsiderinte la aferon, Pri ĝi parolu kune nekaŝeme. BANKVO. Plezure. MAKBETO. (Al Bankvo.) Do sufiĉe. (Al ĉiuj.) Ni foriru. Ĉiuj foriras. SCENO KVARA FORESO. SALONO EN LA PALACO. Trumpetado. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, LENOKSO, kaj ilia sekvantaro. DUNKANO. Ĉu la ekzekutado de Kordoro Jam plenumiĝis? La komisiitoj Revenis? MALKOMO. Ne ankoraŭ, via Moŝto. Sed ĵus parolis mi kun ĉeestinto Ĉe lia morto, kiu al mi diris Ke siajn perfidaĵojn li konfesis Tre malkaŝeme, petis la pardonon De via reĝa moŝto, kaj spiriton Penteman montris: lia adiaŭo Al vivo lian vivon plej ornamis. La morton li renkontis tiel, kiel Volante la trezoron plej valoran Forlasi, kvazaŭ nur senutilaĵon. DUNKANO. Neeble estas el vizaĝo homa Diveni, kion lia kor' pripensas. Al li mi vere estus konfidinta La tutan mondon. Venas Makbeto, Bankvo, Rosso, kaj Anguso. Kuzo plej fidinda. La sento de maldankemeco mia Min malĝojigis; ne egalvaloras Meriton vian mia rekompenco,— Se inter la pezil' kaj la pesilo Egalapezo restus! Sed en vero Ne elpagebla estas mia ŝuldo. MAKBETO. Deziro mia servi mian reĝon Meriton sian portas. Via moŝto Akceptu miajn devojn, kiuj celas Servadi vian tronon kaj infanojn, Nur plenumeblajn per konstanta zorgo Protekti vian vivon kaj honoron. DUNKANO. Alproksimiĝu, brava militisto, Vi estas la plantaĵo mia, ĉiam Klopodos mi, ke vi kreskadu plene. Ho nobla Bankvo, ankaŭ meritinda Vi estas, kaj bonfamo via iru Tra l' mondo: do mi ĉirkaŭprenu vin, Kaj ĉe la koro tenu. BANKVO. Se mi tie Fariĝos fruktodona, la rikolton Akceptu, reĝo mia. DUNKANO. Kortuŝite Pro troo de ĝojeco, mi la larmojn De malĝojeco sentas: filoj, grafoj, Parencoj, kaj plej karaj, sciu ĉiuj Ke ni ordonas, ke reĝrajtojn niajn Malkomo nia fil' plejaĝa havu, Kaj lin ni nomas Princ' de Kumberlando, Kaj li ne nur titole honoriĝu. Sed nobeligosignojn, kvazaŭ astroj, Sur ĉiujn meritintojn mi lumigos. For, for, al Inverneso, kie ni Per plej intimaj sentoj kunaliĝos. MAKBETO. Mi mem fariĝos la antaŭiranto,— Por plezurigi la edzinon mian Pri la alven' de via reĝa Moŝto;— Do forpermeson petas. DUNKANO. Ĝis revido. MAKBETO. (Flanken.) La Princ' de Kumberlando! Tiu estos Nesuperebla malhelpaĵo, aŭ Mi povos supersalti ĝin, ĉar meze De vojo mia kuŝas ĝi. Vi steloj, Lumigu ne al miaj nigraj celoj: L' okulo ekdormeme palpebrumu, La man' dezirojn miajn elplenumu. Foriras. DUNKANO. Jes, nobla Bankvo, li bravulo estas: Kaj liajn farojn laŭdi mi laciĝos Neniam, kvazaŭ ĝuus mi senĉesan Festenon. Ni rapidu por ĉeesti En lia domo, kien li antaŭe Foriris, por gasteme nin akcepti: Senegalulo estas li. Tamburado. Ĉiuj foriras. SCENO KVINA INVERNESO. ĈAMBRO EN LA KASTELO DE MAKBETO. Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, legante leteron. ŜIA GRAFINA MOŜTO. «Ili renkontis min dum la tago de mia sukceso; kaj per la rezultato mi konstatis, ke ili posedas scion supernaturan;—kiam mi deziregis fari pluajn demandojn, ili fariĝis aero, en kiu ili malaperis.—Dum mi staris distrite miregigita, alvenis senditoj de l' reĝo, kiuj min salutis «Grafo de Kordoro», per kiu titolo antaŭe la sortulinoj min salutis, antaŭdirinte la estontecon per, «Al vi salutojn, la estonta reĝo!» Ĉi tion mi kredis bone sciigi al vi, la plej kara partoprenantino en mia nobeliĝo, por ke vi kunĝoju kun mi, sciante bone la nobeligon promesitan. Tion atente pripensu, kaj adiaŭ.» Glamis' vi estas, kaj Kordor', kaj estos... Laŭ la promeso. Mi malfidas tamen Naturon vian, kiu tro posedas Da homa bonkoreco, por sin turni Al tia senkompata entrepreno. Vi celas nobelecon; la gloramo Al vi ne mankas, sed la harditeco Per kiu la gloramo devos agi. La altajn celojn volas vi atingi Honeste, vi deziras la rikolton Maljuste akiritan ĝui, tamen Vi timas entrepreni la rimedojn, Per kiuj havo estas atingebla. Ĉi tien venu, ke mi la kuraĝon Al vi enspiru kaj per la pikilo De mia lang' incitu vin al ĉio, Per kio vi posedos l' aŭreolon De l' pov' supernatura de la sorto, Al vi, por la kronado, promesitan. Venas servisto. Pri kio vi alkuras? SERVISTO. Nia reĝo Hodiaŭ nokte tien ĉi alvenos. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Vi freneziĝas: ĉu ne via mastro Kun li sin trovas? kaj, se estus vere, Li min sciigus pri la pretigado. SERVISTO. Sed, al vi plaĉu, estas vere: venas La grafo; unu el kunuloj miaj Lin antaŭiras tiel rapidege, Ke li apenaŭ inter la spiregoj Novaĵon tiun povis al mi diri. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Prizorgu lin, senditon pri gravaĵoj. Servisto foriras. Raŭkvoĉa estas eĉ la korvo, kiu Proklamas la eniron de Dunkano Sub nian remparitan fortikaĵon. Alproksimiĝu, vi spiritoj, kiuj Direktas homajn pensojn, nun, mi petas, Malvirinigu, kaj plenigu min De l' kapo ĝis piedoj je kruela Senkompatec'! Densigu mian sangon, Vi baru ĉiujn eblajn alirejojn Al pento, tiel ke nenia sento Bedaŭra pri la celo teruriga Ŝancelu min, nek inter ĝi kaj ĝia Efiko estu iu ripoztempo!— Vizitu miajn mamojn, kaj la lakton En galon ŝanĝu, vi servantspiritoj Mortigaj, kie ajn vi, nevideblaj De la okuloj homaj, konspiradas, La belon por difekti en naturo. Nebula nokto, venu, en mantelo De la plej densa fumo de l' infero, Por ke armilo mia ne ekvidu La ŝiron per tranĉrando sia akra Faritan, nek la ĉieluloj, tra Mallumo rigardante, ekkriegu: «Ho, haltu, haltu!» Venas Makbeto. Jen vi honorinda Glamis'! Kordoro nobla! salutota Estonte per eĉ pli majesta nomo: Leteroj viaj igis min transpasi La nesciantan nunon, kaj mi sentas Ke l' estonteco jen ĉeestas. MAKBETO. Kara Edzin', hodiaŭ nia reĝo venas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kaj kiam li foriros? MAKBETO. Li intencas Foriri morgaŭ. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ho, foriron lian Morgaŭa sun' neniam devas vidi! Vizaĝo via, mia Grafa moŝto, Similas libron, kies sur folioj Strangaĵojn oni legas. Por pasigi La tempon enmaskigu la vizaĝon, Kaj faru la ŝajnigon de plezuro. Per via mano, lango kaj okulo La rolon ludu de la gastiganto: Mienon havu de senkulpa floro, Sed estu la vipero subkuŝanta. La gaston, kiu venas, ni regalu; Kaj dum ĉi tiu nokto vi konfidu Al mi l' aferojn, kiuj dum la tagoj Estontaj al ni donos la mastrecon, Jes, la superregecon en la lando. MAKBETO. Ni plue kunparolos. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ne, konstanta La sintenado estu, la koloro Ŝanĝita ĉiam montras malfortecon. Al mi la faron lasu. Ili foriras. SCENO SESA INVERNESO. ANTAŬ LA KASTELO DE MAKBETO. Trumpetado kaj torĉoj. Venas DUNKANO, MALKOMO, DONALBENO, BANKVO, LENOKSO, MAKDUFO, ANGUSO, kaj ilia sekvantaro. DUNKANO. Kastelo tiu ĉi lokiĝis bone. L' aero kun varmeta dolĉa spiro La sentojn niajn ĉarme refreŝigas. BANKVO. Ĉi tiu vizitanto dum somero, Amanto de sanktejoj, la hirundo Konfirmas la impreson, ke ventetoj Ĉielaj amindumas la naturon Ĉi tie per spirado sia dolĉa: Ne estas bret', apogo, nek angulo, Sur kiu ĝi la neston ne konstruis, Lulilon kvazaŭ, kie la idaro Ripozas; mi observis ofte, kie Ĉi tiuj birdoj naskas kaj loĝadas, L' aero havas dolĉan bonodoron. Venas Ŝia grafina Moŝto Makbeto. DUNKANO. Regalantino mia jen alvenas! La amo nia kontraŭ vi kaj viaj Bezonas dankon. Tiamaniere Vi petu Dion, ke li rekompencu Nin pro penadoj viaj, kiujn kaŭzis La amo nia. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Al vi nia servo, Se eĉ pli ol centfoje plenumita, Ne egaligus sin al la honoroj, Per kies pezo via reĝa Moŝto Nin ŝarĝas; pri la nunaj kaj antaŭaj Ni ĉiam restos viaj petantuloj Al la ĉielo. DUNKANO. Kie nun sin trovas La grafo de Kordoro? Ni lin sekvis Post la kalkanoj, por lin anstataŭi, Kiel la pretigonto, sed li rajdis Rapide, kaj intencoj liaj karaj Lin antaŭ ni alportis hejmen. Nobla Gastigantino, ni hodiaŭ nokte La gasto via estas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ni, servantoj De via Moŝto, metas la infanojn, Propraĵon, kaj nin mem en vian konton, Por ke, saldante ĝin dankeme, ni Redonu tion, kio estas via. DUNKANO. La manon donu; kaj min enkonduku Al mia gastiganto; ni lin amas Tre kare kaj al li komplezojn niajn Daŭrigos. Laŭ permes' afabla via. Ili foriras. SCENO SEPA LA KASTELO DE MAKBETO. Trumpetado kaj torĉoj. Venas festenordiganto kaj kelkaj servantoj, portantaj pladojn kaj manĝilaron, kiuj trapasas la scenejon. Poste venas MAKBETO. MAKBETO. Se la faraĵo estas plenumebla, Ju pli farota baldaŭ, des pli bone. Se post la mortigad' nenio restus Timinda, kaj ni nur la rezultaton De l' ago plenumita povus ĝui,— Se, post ĉi tiu sola frapo, ni Rigardi povus kun okul' trankvila La estontecon de la homa vivo, Sen tim' kaj sen teruro ni atendus La vivon, kiu restas trans la tombo. Sed eĉ sur tiu ĉi terglob' ni trovas La punon pro Diaĵo ofendita, Kaj tiuj samaj iloj, kiujn homoj Pretigas kontraŭ siaj kunvivantoj, Deturnas ofte la tranĉrandojn kontraŭ La elpensintoj de malbonaj faroj. La vinon venenitan por aliaj Al ni justec' severa en pokalo Prezentas, por ke ĝin ni mem eltrinku. Al mi Dunkan' duoblamaniere Konfidi rajtas; ĉar unue mi Per sangligilo, kaj per sankta devo Al mia reĝo estas devigata La rolon ludi de amik' fidela; Mi, due, kiel lia gastiganto, La pordojn devus fermi, forte bari Kontraŭ la mortigonto, ne mediti Mi mem la morton lian; jen Dunkano Kun tia majesteco sian tronon Okupis, kaj la ŝarĝon de la reĝa Ofico tiel sen kulpeco portis, Ke liaj virtoj, kvazaŭ dianĝeloj, Sonigus tondrobruan trumpetadon, Mortigon lian kontraŭprotestante; Kaj la kompat' enmaskigite kvazaŭ Infano dolĉa, aŭ la kerubaro Ĉiela, sur ĉevaloj nevideblaj Tra la aer' radjante, la malpian Faraĵon al la tuta mond' proklamus, Kaj mar' da larmoj ĉion subakvigus. Mi havas ne kuraĝon al l' afero, Nur efektive la gloramon, kaj Gloramo estas incitilo, kiu, Spronante ĝis tro alta monta pinto, Faligas homojn en profundegaĵon. Venas Ŝia grafina Moŝto. Ho, kio nova? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ĵus la vespermanĝon Li finis; kial vi de li eliris? MAKBETO. Ĉu li pri mi demandis? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Vi ne scias! MAKBETO. Ni ne antaŭeniru pri l' afero; Li alte min honoris; kaj de ĉiuj Reputacion oran mi akiris, Brilegon kies devus mi konservi, Ne lasi tiel baldaŭ makuliĝi. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ĉu vi tro multe da espero trinkis Hieraŭ, kaj post dormo vi vekiĝis, Resaniĝinta de l' esperdiboĉo, Pentema, palvizaĝa? De nuntempo Mi scios kiel taksi vian amon. Ĉu volas vi postmeti la kuraĝon Post la deziro? Ĉu vi do rezignas De vivo la plej noblan ornamaĵon, Malkuraĝul' laŭ via propra sento, Dirante, «volus mi, se mi kuraĝus», Simile al la kato, kiu timis Pro piedmalsekiĝo kapti fiŝojn? MAKBETO. Mi petas vin, silentu: ĉion, kio De vir' farebla estas, kiel viro Mi farus; kiu fari pli kuraĝus Ne estas viro. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Tial, kia besto Instigis vin al tia entrepreno? Ĉar, kiam vi kuraĝis ĝin elfari, Vi estis viro; kaj ju pli vi ludus La rolon proponitan, des pli viro Vi estus. Nek la tempo nek la loko Konvenis tiam, kaj vi volis ambaŭ Eltrovi: ili nun tre decas, tamen Ilia konveneco vin timigas. Patrino mi la dolĉan senton konis, Donante al suĉanta infaneto Nutraĵon, dum ĝi ridetante kuŝis. Sed la mampinton mi el la sendentaj Dentkarnoj tirus, kaj al ĝi frakasus Sur ŝtonojn kapon, se mi tion estus Ĵurinta, kiel ĵuris vi pri l' faro. MAKBETO. Sed se ni malsukcesus. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Malsukcesus! Firmigu tamen la kuraĝon vian, Kaj ni ne malsukcesos. Dum Dunkano Eldormos,—ĉar vojaĝo la laciga Allogos dormon al okuloj liaj— La du servistojn, kiuj staras garde, Per vino kaj festeno malsobrigos Mi tiel, ke memoro, la gardisto De l' cerbo, estos vere nura fumo, La domo, kie la prudento loĝas, Similos alĥemian miksilujon. Do kiam ili havos la spiritojn En malmodera dormo entrempitajn, Ho kion ni ne povos pri Dunkano Neprotektata fari? kaj la kulpon Aljuĝi al servistoj liaj, kiuj Respondos pri ĉi tiu granda krimo? MAKBETO. Nur virinfanojn nasku, ĉar spirito Sentima via devus sin enigi En virojn sole. Ĉu ne oni kredos, Post kiam ni ĉi tiujn dormemulojn Per sang' ŝmirintaj estos, kaj iliajn Ponardojn proprajn estos manuzintaj, Ke ili estas liaj mortigintoj? ŜIA GRAFINO MOŜTO. Aliamaniere kiu kredi Kuraĝos, kiam ni pri lia morto Nekonsoleblan bruan funebradon Elkrios? MAKBETO. Mi sentas nun animfortecon, ĉiun El miaj membroj al ĉi tiu faro Terure fortigante. For, la tempon Kun ŝajno de senzorga ĝoj' pasigu, Ridetoj kordoloron enmaskigu. Ili foriras. AKTO DUA SCENO UNUA INVERNESO. KORTO DE LA KASTELO DE MAKBETO. Venas BANKVO, kaj FLEANCO, portante antaŭ li torĉon. BANKVO. Kioma horo, knabo? FLEANCO. La luno jam subiris: sed horbaton Mi ne ankoraŭ aŭdis. BANKVO. Lunsubiro Okazas je l' dek-dua. FLEANCO. Pli malfrue, Mi kredas. BANKVO. Bone; prenu mian glavon. En la ĉielo regas mastrumado Ŝparema, ĉiuj lampoj estingiĝis. Ĉi tion ankaŭ prenu. Forta voĉo Alvokas min ripozi, sed mi sentas Min maldormema: bonaj potenculoj, Min gardu de l' abomenindaj pensoj Malbonigantaj min dum la dormado! Eniras Makbeto, kaj Servisto kun torĉo. Al mi la glavon donu. Kiu venas? MAKBETO. Amiko. BANKVO. Ĉu vi ne enlitiĝis? Jam la reĝo Kuŝiĝis, tre plezurigita estis, Kaj al servistoj viaj malavare Disdonis el la reĝa kesto. Ankaŭ, Jen, per ĉi tiu diamanto vian Edzinon li salutas, ŝin nomante Gastigantino plej aminda, poste Li kontentege sin retiris. MAKBETO. Niaj Deziroj fari taŭga la akcepton Al lia reĝa moŝto iom mankis Pro malpreteco, difektanta nian Bonvolon. BANKVO. Ne, sufiĉas. Lastan nokton Al mi en sonĝo la tri sortulinoj Aperis: ili al vi diris veron. MAKBETO. Mi ilin ne pripensas: tamen, kiam Ni havos ian horon disponeblan, Pri tiu temo kun vi konsiliĝi Mi volus, se al vi agrable estas. BANKVO. Plezure. MAKBETO. Se mi povos vin enskribi Kun partianoj miaj, sen honoro Ne estos via helpo. BANKVO. Se honoron La mian mi konservos,—dum mi celas Ĝin plibriligi,—kaj senmakulite Neriproĉinda mian fidelecon Mi gardos ĉiam, mi konsilon vian Tre ĝoje partoprenos. MAKBETO. Bonan nokton. BANKVO. Mi dankas, kun deziro reciproka. Bankvo kaj Fleanco foriras. MAKBETO. Mastrinon vian petu, ke tuj kiam Trinkaĵo mia estos preta, ŝi La sonorilon sonorigu. Iru liton. Servisto foriras. Ĉu mi ponardon vidas antaŭ mi, Kun la tenil' facile manprenebla? Mi vin ekkaptu: ne, mi vin maltrafis. Mi tamen povas vidi vin ankoraŭ. Ĉu vi videbla, netuŝebla, estas, Vidaĵ' fatala, aŭ nur fantazia Ponard', kreita de l' spirit' malsana? Mi vin ankoraŭ povas klare vidi Laŭ formo, same vera kaj palpebla Ol tiu, kiun jen mi elingigas. Vi min direktas laŭ la vojo, kie Mi estis vojaĝonta, tian ilon Uzonte. Okuloj miaj estas aŭ mokindaj De la aliaj sentoj, aŭ valoras Ol ili pli: mi vin ankoraŭ vidas, Havantan la tenilon kaj tranĉrandon Per sangaj gutoj makulitajn, kiuj Antaŭe ne ĉeestis! Ne—nenio— Ĝi estas nur ĉi tiu entrepreno Sangama, kiu kreas teruraĵojn. Nun sur la tuta duonsfer' naturo Malviva ŝajnas, kaj malbonaj sonĝoj Malhelpas la interkurtenan dormon: Nun Hekateo siajn oferaĵojn Sorĉarte festas, kaj mortigo, kvazaŭ Fantom' sensanga, kun gardisto sia, La lupo, kies teruriga bleko Anoncas lin sekrete alpaŝantan, Simile al Tarkvino la sentama, Alproksimiĝas sian celon. Tero Senmova, ne aŭskultu miajn paŝojn, Pro timo, ke la ŝtonoj mem sciigu, Kien mi min kondukis, kaj la senton Sangrigidigan de la hor' forigu, Konvenan al la horo. Mi malsaĝe, Dum li ankoraŭ vivas, nur minacas: Malvarma spiro mia ne prezentas La pensojn, kiujn fajra cerbo sentas. Oni sonorigas. Mi iras laŭ la sonorilinvito: Ne aŭdu ĝin, Dunkano, muzikeron, Vokantan min ĉielon aŭ inferon. Foriras. SCENO DUA LA SAMA LOKO. Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO. ŜIA GRAFINA MOŜTO. La samo, kio ilin ebriigis, Min faris maltimema; tio, kio Ekkvietigis ilin, min flamigis. Aŭskultu! La raŭkkrio de la gufo, Profeto pri venontaj teruraĵoj. Nun li plenumas la fatalan agon. Tra malfermitaj pordoj la ronkado De la lakeoj, kiuj pro ebrio Malzorgas sian mastron, venas. Mi La forgesigan drogon en la glasojn Enverŝis, ĝis la mort' kaj la naturo Interdisputas inter si, pri kiu Venkonta estas. MAKBETO. (De post la scenejo.) Kiu venas? Kio! ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ho ve, mi timas, ke vekiĝis ili, Ke ĉio restos provo, sed ne faro. Aŭskultu! Mi pretigis la ponardojn; Li nepre ilin vidis. Se ne ŝajnus, Ke mi la trajtojn de la patro mia Rigardas, l' agon mi farinta estus. Revenas Makbeto. Ho edzo mia! MAKBETO. Mi la faron faris. Ĉu vi ne aŭdis bruon? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Nur la krion De l' strigo kaj kraketon de la grilo. Ĉu vi parolis? MAKBETO. Kiam? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Nun. MAKBETO. Dum mi Malsupreniris? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Jes. MAKBETO. Aŭskultu! kiu En ĉambro dua kuŝas? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Donalbeno. MAKBETO. Vidaĵo priplorinda! (Rigardante siajn manojn.) ŜIA GRAFINA MOŜTO. Malsaĝe vi ĝin nomas priplorinda. MAKBETO. En dormo unu ridis, la alia «Mortigo» kriis, vekiĝinte; tamen La preĝojn murmurante ili turnis Sin al ripozo. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Tie du kunloĝas. MAKBETO. La unu kriis «Dio benu nin,» «Amen» l' alia, kvazaŭ ili vidas Min, kiu kun sangmakulitaj manoj Iliajn voĉojn tremegantajn aŭdis. Sed mi ne povis «Amen» diri, kiam «Nin Dio benu» ili kriis. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ne Pripensu tiel la aferon. MAKBETO. Tamen, Kial ne povis mi respondi «Amen»? Mi plej bezonis benon, sed «Amen» En gorĝo sufokiĝis. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Vi ne devas Mediti tiamaniere, ĉar Pripenso tia frenezigos vin. MAKBETO. Mi kredis aŭdi voĉon, kiu kriis, «Ne dormu plu! Makbet' mortigis dormon,» Senkulpan dormon, la zorgforgesilo, La mort' de nia ĉiutaga vivo, Freŝiga bano al tro lacaj membroj, Balzam' saniga de l' spirit' vundita, Rimedo ordigita de Naturo Por anstataŭi la agadajn horojn, La ĉefnutrilo, kiu dum vivado Subtenas la homaron. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kion diri Vi volas? MAKBETO. Ĝi kriadis, «Plu ne dormu, Glamis' mortigis dormon, do Kordoro Ne dormos plu; ne dormos plu Makbeto.» ŜIA GRAFINA MOŜTO. Sed kiu tiel kriis? Nobla Grafo, Animfortecon vian vi difektas, Dum vi rigardas preskaŭ frenezume La faron. Iru, kaj per manlavado Forigu l' abomenan kulpigilon. Pro kio vi reportis la ponardojn? Vi devus ilin tie lasi: for, La dormemulojn sange ŝmiru. MAKBETO. Mi Ne iros plu: mi timas eĉ la penson Pri mia faro; ĝin ankoraŭ vidi Mi ne kuraĝas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Al mi la ponardojn, Ŝanceliĝulo, donu: la dormantoj Kaj la mortintoj estas ne timindaj: Nur la okulo de infan' rigardas Pentraĵon de diablo time. Se li Sangadas, mi makulos la lakeojn Por fari ŝajnon de ilia ago. Ŝi foriras. Oni frapas ĉe la pordego. MAKBETO. De kie venas tiu ĉi frapado? Kaj kial ĉiu bruo min timigas? Jen vidu, kiaj manoj! Ĉu la tuta Neptuna Oceano elpurigos El mia man' la sangon? Ne, la mano La senmezuran vaston de l' mararo Sangkolorigus, aliformigante La verdon en la ruĝon. Revenas Ŝia Grafina Moŝto. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Egale sangkolorajn kun la viaj Jen vidu miajn manojn, sed mi hontus, Se mia kor' la saman elrigardon Ol via portus. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Mi frapadon aŭdas Ĉe l' suda enirejo: ni kuŝiĝu; Da akvo kelkaj gutoj nin purigos: Kiel facile do! kuraĝo via Forlasis vin. (Oni frapas ĉe l' pordego.) Aŭskultu! oni frapas; Do vian ĉambroveston tuj surmetu, Pro timo, ke okaze ni aperu Gemaldormuloj. Do rekonsciiĝu. MAKBETO. Ne, per rekonsciiĝo mi konscios La faron. (Oni frapadas.) Veku per la pordfrapado Dunkanon! Se nur tio estus ebla! Ili foriras. SCENO TRIA LA SAMA LOKO. Pordfrapado post la scenejo. Venas PORDISTO. PORDISTO. Jen, kia frapado! Se iu estus pordisto de l' inferaj pordegoj, ne estus fino al lia klopodo por ŝlosi kaj malŝlosi. (Frapado denove. Li parolas kvazaŭ li estus pordisto de l' inferaj pordegoj.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas, je l' nomo de la diablo? Jen farmamastro, kiu estas memmortiginto, antaŭtiminte tro da fruktoj: Venu frue: alportu sufiĉe da viŝiloj: ĉar, tie ĉi, vi elŝvitos. (Oni frapas.) Frapu! frapu! Kiu estas, je l' nomo de la alia diablo? Vere, jen dusencaĵparolinto, kiu laŭvice povis ĵuri por aŭ kontraŭ tiu aŭ alia partio; kiu estis je nomo de Dio senmezura perfidulo, sed ne povis atingi ĉielon per dusencaĵparolado: Ho, eniru dusencaĵparolinto. (Frapado denove.) Frapu, frapu, frapu! Kiu estas? Jen angla tajloro, sendita ĉi tien, tial ĉar li ŝtelis specimenon de franca ŝtrumpo; eniru, tajloro; tie ĉi vi povos hejti vian gladilon. (Frapado denove.) Frapu, frapu; neniam trankvilo! Kia vi estas? Sed tiu ĉi loko estas tro malvarma por la infero. Mi ne volas ludi plu la rolon de diablapordisto: Mi intencis enlasi kelkajn el ĉiuj profesioj, kiuj vojaĝas sur florkovrita vojo al la eterna fajrego. (Frapado denove.) Baldaŭ, baldaŭ! Rekompencu la pordiston, mi petas. (Malfermas la pordegon.) Venas Makdufo kaj Lenokso. MAKDUFO. Ĉu vi hieraŭ tiom malfruiĝis, Ke vi ne levis vin je l' matenruĝo? PORDISTO. Ni ja festiĝis ĝis la kokkantado, Kaj la drinkado estas incitilo Al tri aferoj. MAKDUFO. Al kiuj tri? PORDISTO. Je mia honoro, al nazkolorigado, dormado, kaj urinado. Sentamon ĝi ekscitas kaj malekscitas; ĝi ekscitas la amdeziron, sed forigas la funkciadon; do, pri multa drinkado oni povas diri, ke ĝi estas dusencaĵparolilo al la sentamulo. Ĝi faras lin, kaj malfaras lin; ĝi instigas lin, kaj malinstigas lin; igas lin alproksimiĝi kaj malproksimiĝi; fine trompas lin per dormo, kaj, kulpiginte lin, ke li ne veran vorton diras, lin forlasas. MAKDUFO. Mi ja kredas, ke drinkado trompis vin per dormo kaj faris vin mensogulo hieraŭ nokte. PORDISTO. Tion ĝi faris, sinjoro; sed mi punrekompencis ĝin pro ĝia perfido, kaj estante, mi kredas, pli forta ol ĝi, mi sukcesis ĝin terenĵeti. MAKDUFO. Ĉu via mastro nun leviĝas? Venas Makbeto. Frapado nia vekis lin; rigardu. LENOKSO. Al via Moŝto bonan tagon. MAKBETO. Ankaŭ Al ambaŭ bonan tagon. MAKDUFO. Ĉu la reĝo Leviĝas, nobla grafo? MAKBETO. Ne ankoraŭ. MAKDUFO. Li min ordonis frue lin viziti: Sed mi la horon preskaŭ preterlasis. MAKBETO. Mi vin al li konduku. MAKDUFO. Tio ĉi, Mi scias, al vi estas plezuriga. MAKBETO. Laboro, kiu plaĉas, portas ĝojon. Jen lia ĉambro. MAKDUFO. Mi kuraĝas frapi, Ĉar mia servo ĝin al mi permesas. LENOKSO. Ĉu ne la reĝo iros for hodiaŭ? MAKBETO. Sendube: tia estas lia volo. LENOKSO. Ventegoj reĝis lastan nokton; kie Ni loĝis kamenkapoj forbloviĝis, Kaj tra l' aer' aŭdiĝis plendoj, strangaj Ekkrioj de mortantoj, antaŭdiroj Pri ekrompiĝoj de interrilatoj Intimaj familiaj, ŝtatmalsanoj Konvenaj al la dolorigaj tempoj De la jarcent'; la mallumama birdo La tutan nokton bruis: kelkaj diras, Ke la terglobo, kvazaŭ februmanta, Ektremis. MAKBETO. Estis nokto malkvieta. LENOKSO. Junulo mi antaŭe ne memoras Similan nokton. Revenas Makdufo. MAKDUFO. Abomenaĵ' terura, de la koro Ne imagebla, nek de l' lang' direbla! MAKBETO kaj LENOKSO. Kio okazis? MAKDUFO. Rigardu la ĉefverkon de detruo, Mortigo malpiega jen perforte Enmarŝis la sanktejon de l' Sinjoro, Kaj ŝtelis la trezoron plej altprezan, La vivon mem. MAKBETO. Ĉu vi «la vivon» diris? LENOKSO. Vi volas diri lian reĝan Moŝton! MAKDUFO. Enpaŝu en la ĉambron por blindigi Okulojn viajn per la vid' de nova Gorgono: ne demandu la klarigon; Vidinte vi ĝin scios. (Makbeto kaj Lenokso foriras.) Ho vekiĝu! Alarme sonorigu. Perfideco! Mortigo! Bankvo, Donalben', Malkomo, Vekiĝu, dormon tiun ĉi plummolan, La nuran figuraĵon de la morto, Forĵetu, kaj rigardu morton mem. Jen kio vin terure frapos, kiel La veno de la tag' de l' lasta juĝo! Malkomo, Bankvo, kvazaŭ el la tomboj, Leviĝu, kiel senkorpuloj, por Vin konformigi al la teruraĵo! Ho, sonorigu. (Oni sonorigas.) Venas Ŝia Grafina Moŝto Makbeto. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kia do okazo Pravigas tian bruan trumpetadon, Vekintan gedormantojn tie ĉi? Parolu! MAKDUFO. Ho afabla sinjorino, Ne dece estas, ke orelo via Ricevu tion, kion mi parolus. Novaĵo tia en la ripetado Mortigus aŭdantinon. (Venas Bankvo.) Bankvo, Bankvo! Mortiĝis nia reĝa mastro. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ho! Ho ve! ĉi tie? BANKVO. Kia kruelaĵo! Ho kara Dufo, kontraŭdiru vin, Dirante «mi eraris». Revenas Makbeto kaj Lenokso. MAKBETO. Se mi nur antaŭ unu horo estus Mortinta, mi min kredus tre feliĉa, Ĉar de la nuna tempo ŝajnas, ke Nenio seriozan elrigardon Prezentas en la ordo de naturo: En homa vivo ĉio bagatelojn Posedas: velkis gloro kaj beleco: La veran vinon de la vivo oni Elflui lasis, kaj sub la arkaĵo Ĉiela restas nur sennutra feĉo. Venas Malkomo kaj Donalbeno. DONALBENO. Kio malĝusta estas? MAKBETO. Vi ne scias! La font', la kapo, la fontano mem De via sang' ŝtopiĝis. MAKDUFO. Via patro Mortiĝis. MALKOMO. Ho, de kiu? LENOKSO. Ŝajne liaj Ĉambrogardistoj lin mortigis, kies Vizaĝoj, manoj, estis sangŝmiritaj, Kun la ponardoj, kiujn neviŝitajn Ni trovis sur la kapkusenoj: ili Malfermis la okulojn mirigite; Nenies vivon ili sciis gardi. MAKBETO. Eĉ nun mi pentas malsaĝecon mian, Ponardiginte la servistojn. MAKDUFO. Kial Vi tion faris? MAKBETO. Kiu povas esti Mirplena, saĝa, kolerega, kaj Samfoje sintenema? ne, neniu: La amo, kiu furioze brulis En mia brust', rapide preterpasis Prudenton, haltigilon de l' animo. Jen li—Dunkano—kuŝis, lia haŭto Arĝentkolora per la ora sango Strekita, kaj la tranĉoj elrigardon De buŝoj havis, pretaj je l' eniro De la ruino: jen la mortigistoj, Kolorigitaj laŭ metio sia, Ĉiu ponardo ĝis tenil' kovrita Per sango: kiu povus sin deteni, Havante koron de la am' kapablan, Kaj la kuraĝon, kiu tiun amon Vidigi povas per agado sia? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ho, helpon! helpon! MAKDUFO. Helpu la grafinon. MALKOMO, en la orelon al Donalbeno. Ĉu ni permesos per silento nia, Ke la plimulto kredu, ke ni mem Akceptas la rezonojn de Makbeto? DONALBENO, en la orelon al Malkomo. Sed ĉu ni tie ĉi parolos, kie La sorto, kvazaŭ el kaŝej', elsaltos, Kaj nin ekkaptos? For; ne estas tempo Indulgi niajn larmojn. MALKOMO, en la orelon al Donalbeno. Larmojn, kiuj Eĉ nun apenaŭ povas sin deteni Pro nia kordoloro. BANKVO. La grafinon Tuj helpu. (Oni forportas Ŝian Moŝton.) Kaj, post kiam ni nin estos Vestintaj kontraŭ la malvarmo vintra, Kunvenu, kaj ĉi tiun monstran faron Esploru per persista ekzameno. Ni tremas inter timoj kaj suspektoj: Sub la protekto Dia jen mi staras, Kontraŭstaronte la malicintrigojn De perfiduloj. MAKDUFO. Ankaŭ mi. ĈIUJ. Kaj ĉiuj. MAKBETO. Ni do surmetu viran pretigecon, Kaj poste ĉiuj rekunvenu. ĈIUJ. Bone. Ĉiuj foriras escepte Malkomo kaj Donalbeno. MALKOMO. Kion vi faros? Ne kun ili iru: Ŝajnigi kordoloron ne sentatan Facile estas al la intriganto. Foriros mi Anglujon. DONALBENO. Mi Irlandon. Aparte ni pli sendanĝere agos: Ĉie tie ĉiuj estas perfiduloj. Ju pli intima nia parenceco, Al la mortinta reĝo, des pli ili Al ni sentigos sian kruelecon. MALKOMO. Ĉi tiu sag' mortiga, ĵus pafita, Ankoraŭ ne atingis sian celon, Kaj ni, la trafon por eviti, sekvos La vojon plej senriskan. Al ĉevaloj: Ni senceremonie, forpermeson Ne demandante, iru: ĉiu devas Repagi tion, kion li ricevas. Ili foriras. SCENO KVARA SAMA LOKO. EKSTERE DE LA KASTELO DE MAKBETO. Venas ROSSO kaj MALJUNULO. MALJUNULO. Dum sepdek jaroj, kiujn mi memoras, Teruraj horoj pasis, kaj strangaĵoj Okazis, sed lastnoktaj mirindaĵoj Antaŭajn malgrandigis. ROSSO. Bona patro, Vi vidas, ke la tuta ĉielaro Minacas, ofendite de la homoj, Al la scenejo de la sangverŝado. Laŭ la horloĝ' tagiĝas, sed sufokas Malluma nokt' la revenantan sunon. Ĉu nokto kunaliĝis kun la krimo, Aŭ tago pri ĝi hontas, ke la tero, Kvazaŭ malviva, tute profundiĝis En la mallumo, kiam viva lumo Ĝin volas kisi? MALJUNULO. Estas nenature, Simile al la faritaĵo. Marde, Jen falko, per flugiloj etenditaj Naĝante malhumile en aero, De nura nizo estis atakita, Kaj mortigita. ROSSO. Ankaŭ la ĉevaloj De l' reĝo (ne ekzistas pli perfektaj, Rapidaj, belaj)—tio estas stranga Sed tute certa—pro sovaĝiĝeco Barilojn derompinte forgalopis, Malobeemaj, kvazaŭ batalontaj Al la homaro. MALJUNULO. Jes, kaj oni diras Ke ili manĝis unuj la aliajn. ROSSO. En vero, kun la senmezura miro De mi la rigardinto. Jen alvenas Venas Makdufo. Makdufo. Kiel kuras la aferoj, Amiko bona? MAKDUFO. Ĉu vi ne komprenas? ROSSO. Sed kies estas tiu sanga faro? MAKDUFO. De tiuj, kiujn ĵus Makbet' mortigis. ROSSO. Ho ve! sed kion ili fine celis? MAKDUFO. Allogis ilin ia rekompenco. La filoj de la reĝo, Donalbeno Kaj lia frat' Malkomo sin forŝtelis, Kaj malaperis,—kio suspektigas Al ili. ROSSO. Tio ankaŭ estas kontraŭ La voĉo de natur', Ho malŝparema Gloramo, kiu volis eĉ engluti De via propra viv' la fonton! Do Makbet' fariĝos la regnestro? MAKDUFO. Certe Li estas jam nomita, kaj irinta Al Skono por ricevi la honoron De reĝarajto. ROSSO. Kie de Dunkano La korpo estas? MAKDUFO. Oni portis ĝin Al Kolmakilo, la enterigejo Plej sankta, kie liaj antaŭuloj Ripozas pace. ROSSO. Ĉu vi Skonon iros? MAKDUFO. Ne, kuzo, Fifon. ROSSO. Tien ankaŭ mi. MAKDUFO. Nu, oni faru ĉion bone, Dio Protektu, kiel dum antaŭaj tempoj. ROSSO. Adiaŭ, patro. MALJUNULO. Vin benu Dio kaj la bonfarontojn Al mia lando, de homar' zorgantojn. Ili foriras. AKTO TRIA SCENO UNUA FORRESO. LA PALACO. Venas BANKVO. BANKVO. Vi la zeniton jam atingis: reĝo, Kordor', Glamiso, ĉio, laŭ promeso De l' sortulinoj, atingita tamen, Mi timas, per plej malhonesta ludo: Sed viaj posteuloj, oni diris, Ne estos heredantoj, sed mi mem Fariĝos la radiko kaj naskanto De reĝa dinastio. Se de ili La vero estas parolebla—kiel, Makbeto, via sorto ekzempligas— Do kial, laŭ la rolo plenumita Pri vi, ne povas ili orakoli Pri mia bono nepre esperinda? Sed—ĝis konvena horo—mi silentu! Trumpetado. Venas Makbeto, kiel reĝo; Ŝia grafina Moŝto Makbeto, kiel reĝino, Lenokso, Rosso, Sinjoroj, Sinjorinoj, kaj sekvantaro. MAKBETO. Jen nia ĉefa gasto. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Se li restus Neinvitita, al festeno nia Plej grava manko sin sentigus. MAKBETO. Nokton Ĉi tiun ni festenon reĝan havos, Kaj mi ĉeeston vian petas. BANKVO. Volu Ordoni, via Moŝto, miaj devoj Por tio per ligilo nerompebla Ligitaj estas. MAKBETO. Ĉu vi rajdos baldaŭ? BANKVO. Jes, via bona Moŝto. MAKBETO. Ni alie Dezirus la konsilon vian,—kies Graveco helpis al prospero nia Ĝis nun—je l' konsiliĝo hodiaŭa; Ni do prokrastos ĝin ĝis morgaŭ. Ĉu Vi rajdos malproksimen? BANKVO. Nu, sufiĉe Pasigi la intervenontajn horojn De nun ĝis la festeno: se necese, Mi devos pruntepreni de la nokto Du horojn eble. MAKBETO. Tamen ne forgesu La feston. BANKVO. Ne, neniel, via Moŝto. MAKBETO. Ni aŭdis, ke forkuris niaj kuzoj, Kulpplenaj, sed ne konfesinte sian Patromortigon strangan, pleniginte L' orelojn de amikoj renkontitaj De strangaj malveraĵoj; sed pri tio Ni morgaŭ priparolos, kiam kune Ni traktos pri aferoj reĝaregnaj. Adiaŭ, al ĉevalo: ĝis revido Hodiaŭ nokte. Ĉu vin akompanos Fleanc'? BANKVO. Jes, via Moŝto: do adiaŭ. MAKBETO. Rapidaj kaj nefaletemaj estu Ĉevaloj viaj: kaj mi vin al ili Konfidas. Ĝis revido. Bankvo foriras. Ĉiu homo Dezirojn siajn sekvu ĝis la sepa Hodiaŭ nokte; ni, por plidolĉigi Rerenkontiĝon kun amikoj niaj, Ĝis festenhoro restos solaj: Dio Vin benu! Ĉiuj foriras, escepte Makbeto kaj servisto. Unu vorton: ĉu atendas Ordonojn niajn tiuj viroj? SERVISTO. Ili Ekstere estas de l' palaco. MAKBETO. Ilin Al ni konduku. La servisto foriras. La reĝeco estas Nenio, se ĝi estus ne senriska. Enradikiĝis en spirito mia Pri Bankvo mia timo, kaj pro lia Grandanimeco estas li timinda: Ĉar, kuraĝulo, kun braveco vira Kunigas li prudenton, kiu gardas Lin de danĝero. Sole lin mi timas: Spirito lia ŝajnas superregi Spiriton mian, kiel, oni diras, Cezara superregis Antonian. La sortulinojn li riproĉis (kiam Unue ili min salutis reĝo), Kun la ordon', ke ili al li ankaŭ Parolu: tiam, kiel profetinoj, Lin ili ekproklamis antaŭulo De reĝa dinastio, donis kronon Al mi senfruktodonan, kaj enmetis En mian manon senutilan sceptron, Nur elŝirotan de princido, kiu Ne de mi mem devenis. Tiel, por Pranepoj Bankvaj mi per krim' makulis Spiriton mian; por idaro lia Dunkanon la afablan mi mortigis; Mi konspirantojn kontraŭ mia paco Starigis nur por ili: kaj eternan Juvelon mian al la malamiko Komuna de homaro mi fordonis, Por fari _ilin_, _la Bankvidojn_ reĝoj! Ne, preferinde, sorto mem alvoku Min kiel batalanton al decido! Ho, kiu venas? Revenas servisto, kun du Mortigistoj. Iru enirejon, Kaj tie nin atendu. Servisto foriras. Ĉu hieraŭ Ni interparoladis pri l' afero? UNUA MORTIGISTO. Jes, via princa Moŝto. MAKBETO. Bone, do Ĉu vi pripensis miajn argumentojn? _Li_ estis, kiu dum antaŭaj jaroj Fiere vin subpremis, kiun vi Supozis esti ni, senkulpaj tute: La jenan fakton ĉe kunveno mia Mi al vi pruvis, kiamaniere Li trompis vin per faroj kaj promesoj, Kaj la aŭtorojn de l' rimedoj, kiujn Li uzis, mi elmontris, ja sufiĉe Eĉ homojn plej malspritajn por konvinki, Ke _Bankvo_ estas la farinto. UNUA MORTIGISTO. Vi Klarigis ĝin al ni. MAKBETO. Kaj nun mi venas Al la afero, kiun mi ekcelas Per nuna rekunveno. Ĉu vi trovas, Ke pacienco tiel superregas Naturon vian, ke vi tion ĉi Konsentas toleradi? Ĉu de longe Vi kristaniĝis tiamaniere, Ke vi al la Kreinto faros petojn Por tiu ĉi _bonul'_ kaj liaj idoj, De kiu la subpremo al infero Vin alpaŝigis, viajn posteulojn Farante almozuloj? UNUA MORTIGISTO. Mia reĝo, Ni estas homoj. MAKBETO. Jes, laŭkataloge Vi apartenas al la klaso homa, Kiel ĉashundoj, leporhundoj, hundoj Mikssangaj, mopsoj, dogoj, kaj pudeloj, Postflaraj akvohundoj, kaj luphundoj Sin ĉiuj nomas ordinare hundoj: La takstabelo tamen inter ili Rapidajn, malrapidajn, kaj ruzemajn Distingas, domgardemajn aŭ ĉasemajn: Laŭ la talento, kiun la Naturo Kun malŝparema man' al ĉiu donis, La hunda list' diferencigas ĉiun, Titolon ecan alskribante: tiel La homoj estas diferencigeblaj. Nu, se vi sur la skalo de vireco Ne havas rangon tre malaltan, diru; Kaj mi al vi l' ordonon komisios, Plenumo kies vian malamikon Forigos, kaj al nia ama koro Kunforĝos vin, ĉar ni dum lia vivo Nin sentas nur malbone, nia sano Per lia morto plene restariĝos. DUA MORTIGISTO. Mi estas, mia reĝo, viro tiom Per la kruelaj batoj de la mondo Kolerigita, ke egale estas Al mi, laŭ kia maniero mi Min venĝos al la mondo. UNUA MORTIGISTO. Kaj mi ankaŭ Pri malhelpaĵoj tiel laca estas, Per sorto distirita, ke mi riskus La vivon iel ajn, ĉu mi ĝin perdus Aŭ feliĉigus. MAKBETO. Nu, vi ambaŭ scias, Ke Bankvo estas via malamiko. AMBAŬ MORTIGISTOJ. Ni scias, Via Moŝto. MAKBETO. Malamiko Li estas mia ankaŭ, kaj direktas Penadojn siajn kontraŭ interesoj Plej karaj miaj, kaj, dum li ekzistas, Ne povos mi atingi miajn celojn. Kaj, kvankam mi kun frunta senhonteco Lin povus forbalai de la tero, Respondigante mian reĝan volon, Farante tamen tion, mi ofendus Amikojn de ni ambaŭ, kies amon Mi altestimas, kiuj nepre plorus La morton de la mortigito: tial Mi turnas min al via help', l' aferon Kaŝante de l' publika observado Pro gravaj argumentoj. DUA MORTIGISTO. Kion vi Al ni ordonos, tion ni plenumos. UNUA MORTIGISTO. Eĉ kvankam niaj vivoj, via moŝto— MAKBETO. Okuloj viaj la spiriton viglan Vidigas. Mi al vi klarigos baldaŭ, En kiu loko vi vin devos kaŝi, Kaj la precizan horon de la faro Farota iomete malproksime De la palaco; ĉar notinde estas, Ke mia nomo tie enmiksiĝu Neniel; kaj, por ke efektiviĝu Senmanke la afero, lia filo Fleanco devos ankaŭ partopreni En la malhela sort' de sia patro. Do interkonsiliĝu; mi revenos. AMBAŬ MORTIGISTOJ. Ni jam decidis ĉion, via Moŝto. MAKBETO. Mi baldaŭ vin revokos do: eliru. La mortigistoj foriras. Finite estas; Bankvo, antaŭ morto Preparu vin por la eterna sorto. Foriras. SCENO DUA LA PALACO. Venas ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO kaj SERVISTO. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ĉu Bankvo jam forlasis la kortegon! SERVISTO. Jes, Via Moŝto, sed hodiaŭ nokte Revenos. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Diru al la reĝo, ke Mi, kiam li libera estos, volas Paroli iom. SERVISTO. Certe, Via Moŝto. Foriras. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Nenion havas ni, se la akiron Kontente ni ne povas ĝui: estas Pli bone esti eĉ la mortigitoj, Ol, mortigintoj, vivi malĝojuloj. Venas Makbeto. Ho, kiel via Moŝto ĉiam sola Malgajaj kun fantaziaĵoj restas, Revivigante pensojn, kiuj devis Kun la mortintoj morti. La aferoj Nekuraceblaj estas pripensindaj Neniel; faritaĵo malfarebla Neniam estas. MAKBETO. Ni vundis ne mortigis la viperon: Ĝi resaniĝos, dum nin maliculojn Minacas puno pro maltrafo nia. Sed la terglob' diskrevu, l' universo Ekfalu, antaŭ ol ni tremegante Vivados, kaj dormante suferados La agonion de teruraj sonĝoj: Pli bone kuŝus ni kun la mortintoj, De ni senditaj al eterna paco, Por ke ni pace restu, ol tolerus Turmentojn de kulpiga konscienco En senripoza frenezeco. Kuŝas Dunkano en la tombo: post la febra Agado de la viv' li bone dormas: La perfideco faris sian eblon; Nun nek ponardo, nek veneno, fila Konspiro, nek armeo malamika,— Nenio povas ĝeni lin. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kuraĝon; Lumigu la vizaĝon per ridetoj, Ĉar viajn gastojn devos vi gajigi. MAKBETO. Mi faros ĝin, edzino mia; ankaŭ Vi mem, mi petas; kaj prizorgu Bankvon, Lin honorante lange kaj okule El ĉiuj niaj gastoj speciale. Ĉar ni nin devas fari flatemuloj, Maskante la vizagojn por elkaŝi La sentojn, kiuj en la koro kovas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ne, kial tiel agi? MAKBETO. Ho, edzino Tre kara, akraj, kiel la pikiloj De la kolubroj, zorgoj min turmentas, Dum Bankvo kaj Fleanco vivas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Tamen Naturo ne al ili donis rajton Eternan de vivado sur la tero. MAKBETO. Ni nin konsolu; de atakoj niaj Ne povos ili gardi sin; do ĝoju: Ĉar antaŭ ol de l' tur' hedervestita Elflugos la vesperto, kaj vokite De nigra Hekateo la skarabo, Portate per flugiloj el armaĵo, Zumadon dormallogan sonorigos, La famo pri harstariganta krimo La mondon skuos. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Kion vi intencas? MAKBETO. Ne sciu, karulino, antaŭ kiam Aplaŭdos vi la faron. Venu, nokto Blindiga, kaj elkovru la afablajn Okulojn de la tago kompatema, Kaj per la mano, sanga, nevidebla, Forigu kaj disŝiru la ligilon,— La vivon de la malamata Bankvo,— Pro kiu mi tenata estas ĉiam En timo! La taglumo ekdensiĝas, Kaj la korniko serĉas la nestarbojn, Althejm' de sia raŭka kunularo, La tagvivuloj lace ekdormetas; Kaj noktvagantoj serĉas la ĉasaĵon. Vi miras miajn vortojn: trankviliĝu: Ĉar komencite la malbona ago Per pli malbonaj trafas la sukceson. Do kun mi venu. Ili foriras. SCENO TRIA PARKO PROKSIME DE LA PALACO. Venas TRI MORTIGISTOJ. UNUA MORTIGISTO. Sed kiu sendis vin al mi ĉi tien? TRIA MORTIGISTO. Makbeto. DUA MORTIGISTO. Ni al li konfidi povas, Ĉar li rakontas ĝustajn instrukciojn Pri nia farotaĵo. UNUA MORTIGISTO. Do nin helpu. Ankoraŭ kelkaj strioj de taglumo Briletas en la ruĝa okcidento; Nun la malfrua vojaĝanto spronas Ĉevalon sian, por ke li atingu Gastejon, kaj proksimen nun alvenas Li, kiun ni atendas. TRIA MORTIGISTO. Jen, aŭskultu! Mi aŭdas piedfrapojn de ĉevaloj. BANKVO, Post la scenejo. Alportu al ni torĉojn, ho! DUA MORTIGISTO. Li venas: Kaj la ceteraj kune atendataj Jam estas en la kort'. UNUA MORTIGISTO. Ĉevaloj liaj Laŭiras la parklimon. TRIA MORTIGISTO. Preskaŭ mejlon. Sed li kutimas, kiel ankaŭ ĉiuj, Al la palaco piediri de Ĉi tie. DUA MORTIGISTO. Torĉon, torĉon! Venas Bankvo kaj Fleanco portante torĉon. TRIA MORTIGISTO. Venas li. UNUA MORTIGISTO. Atentu. BANKVO. Hodiaŭ nokte pluvos. UNUA MORTIGISTO. Pluvu do. Ili atakas Bankvon. BANKVO. Ho, perfideco! For, Fleanco, for! Vi eble venĝos min. Ho, sklavo? Li mortas. Fleanco forkuras. TRIA MORTIGISTO. Kiu la torĉon do estingis? UNUA MORTIGISTO. Ĉu Ne estis tiel aranĝite? TRIA MORTIGISTO. Unu Nur estas mortigita; ĉar la filo Forkuris. DUA MORTIGISTO. Ni do nur duonon faris De nia tasko. UNUA MORTIGISTO. Venu, ni sciigu La rezultaton. Ili foriras. SCENO KVARA SALONO EN LA PALACO. Festeno preta. Venas MAKBETO, ŜIA GRAFINA MOŜTO MAKBETO, ROSSO, LENOKSO, NOBELOJ kaj ilia sekvantaro. MAKBETO. Vi scias la rangordon, do eksidu: Al ĉiuj korsalutojn. NOBELOJ. Korajn dankojn Al via reĝa Moŝto. MAKBETO. Partoprenos Ni vian interparoladon, rolon Ludante de humila gastiganto; Gastigantino nia sur la reĝa Seĝego restos, sed laŭ la okazo Ni petos, ke ŝi ankaŭ partoprenu. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Al mia amikaro via moŝto Proklamu miajn varmajn bondezirojn. Unua Mortigisto aperas ĉe la pordo. MAKBETO. Rigardu, ambaŭflanke de la tablo Dum ili sidas, mi je ĝia kapo Min metas: ĝojo ĉie superfluu: Ni baldaŭ trinkos toston ĝeneralan. Alproksimiĝante al la pordo. Mi vidas sangon sur vizaĝo via. MORTIGISTO. La sangon do de Bankvo. MAKBETO. Mi certege Sur vi pliamas ĝin, ol en la vejnoj De Bankvo. Ĉu li estas mortigita? MORTIGISTO. Mi, Via Moŝto, tranĉis lian gorĝon. MAKBETO. Vi estas do plej lerta gorĝtranĉisto: Nek malpli lerta tiu, kiu faris La samon por Fleanco; se vi mem, Senegalulo estas vi. MORTIGISTO. Fleanco Forkuris, Via Moŝto. MAKBETO. (Flanken.) Do revenas Al mia kor' la spasmo: mi alie Perfekta estus kiel la marmoro; Fortika, kvazaŭ sur la fundamento De la ŝtoneg', mi ĉirkaŭprenus ĉion Egale kun la vasta atmosfero: Sed nun mallarĝigita, limigita Mi estas, subpremate per petolaj Fantaziaĵoj kaj senfinaj timoj. Sed Bankvo jam ne vivas? MORTIGISTO. Vere, ne: Li kuŝas nun en foso, via Moŝto, Kun dudek grandaj tranĉoj en la kolo, Mortiga eĉ la malplej granda. MAKBETO. Dankon. (Flanken.) Serpento la plenkreska tie kuŝas; La serpentido forglitinte naskos Post ne tre longa tempo la venenon, Sed nun sendenta.—Vi foriru; morgaŭ Ni nin revidos. Mortigisto foriras. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Via reĝa Moŝto, Al ni saluto via ofta mankas, Sen kiu nia fest' ne diferencas De la manĝad' kutima; la gracia Ceremonio de akcepto via Similas al bongusta saŭc'; alie, Al manĝo sendeserta. MAKBETO. Ho, mi dankas Pro tiu memorigo. (Al la gastoj.) Akompanu La bona digestado apetiton, Kaj bona san' rezultu! LENOKSO. Via Moŝto, Eksidi al vi plaĉu. La spirito de Bankvo aperas, kaj eksidas sur la seĝo rezervita por Makbeto. MAKBETO. Honoro la plej alta kronus nian Plezuron, se ĉeestus nobla Bankvo; Riproĉi kiun pro malzorgo mi Preferus, ol kompati pro malbona Okazintaĵo! ROSSO. Lia neĉeesto Promeson lian montras senvalora. Al via Moŝto plaĉu nin honori, Sidanta kun gastaro via. MAKBETO. Restas Por mi neniu seĝo. LENOKSO. Via Moŝto, Jen estas seĝo rezervita. MAKBETO. Kie? LENOKSO. Ĉi tie, via Moŝto. Kio do Malhelpas vian reĝan Moŝton? MAKBETO. Kiu Ĉi tion faris? NOBELOJ. Kion, via Moŝto? MAKBETO. Ne povas vi certigi, ke la ago De mi farita estas: do ne montru Al mi sangmakulitajn viajn harojn. ROSSO. Leviĝu, gesinjoroj: lia Moŝto Malsana estas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Sidadu, geamikoj, lia Moŝto Sin sentas ofte tiel: de juneco Li havas la malsanon, kaj la spasmo Ne estos longedaŭra: do sidadu; Li resaniĝos post momento: tamen Lin rigardante, vi ofendos lin, Kaj pligrandigos la malsanon, tial Festenu ĝoje. (Al Makbeto.) Ĉu vi estas viro? MAKBETO. Jes, maltimulo, kiu kun kuraĝo Renkontas tion, kion la diablo Sen tremo ne rigardus. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Sensencaĵo! Jen vera pentro de teruro via, Simila je l' ponardo fantazia, Kiu,—vi diris,—vin kondukis al Dunkano. Ho! l' eksaltoj kaj kapricoj De via cerbo, kiuj ne prezentas La veran timon, nur rememorigas Al mi rakontojn, antaŭ vintra fajro Diritajn de maljunulino, kiu Ricevis ilin de avino sia. Ho, hontu! Kial vi grimacas tiel? Kaj tamen nur skabelon vi rigardas! MAKBETO. Rigardu, jen, nun kion diras vi? (Al la spirito.) Nu, mi ne timas. Se vi povas movi La kapon, do parolu: se ostejoj Kaj tomboj sendas reen al vivuloj Enterigitojn, akcipitroj manĝu Mortintojn niajn. La spirito malaperas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ho, malvirigita Pro malsaĝeco! MAKBETO. Se,—mi tion ĵuras,— Mi staras tie ĉi, mi vidis lin. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Fi, hontu! MAKBETO. Sangon en praavaj tempoj Laŭvole oni verŝis, antaŭ kiam Punleĝoj homaj moderigis morojn Sovaĝajn; jes, eĉ poste oni aŭdis Rakontojn pri mortigoj, en l' orelon Apenaŭ paroleblajn; tiutempe Post la senkapigado homoj mortis; Sed malgraŭ dudek mortoj en la kapo La mortigitoj nun sin reprezentas, Kaj el skabeloj niaj nin forŝovas: Ĉu ne ĉi tio estas plistrangaĵo, Ol eĉ mortigo tia! ŜIA GRAFINA MOŜTO. Via Moŝto, Amikoj viaj karaj vin atendas. MAKBETO. Pardonu min, mi petas, mi forgesis. Ne mire min rigardu, ho nobeloj; Amikoj, mi malsanon strangan havas; Al intimuloj miaj tamen tio Ne estas rimarkinda. Jen, salutojn, Kaj bonan sanon al vi ĉiuj! Mi Eksidu. Nun plenigu la pokalojn. Mi ĝoje tostos la ĉeestantaron, Kaj nian karan Bankvon, sopiratan De ĉiuj. Se nur li nun ne forestus! Al via san' kaj lia ni soifas. NOBELOJ. Laŭ devoj niaj toston reciprokan. La Spirito revenas. MAKBETO. For! de okuloj miaj! enteriĝu! Malvarma estas via sango, via Ostaro sen medolo; vi ne havas Vidpovon en okuloj viaj, kiuj Minace ĉirkaŭrulas sin. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Rigardu, Nobeloj bonaj, tion ĉi nur kiel Aferon ordinaran, ne alie; Sed ĝi dum sia daŭro interrompas Plezuron nian. MAKBETO. Mi viro tion, kion vir' kuraĝa Kuraĝos fari, faros. Alpaŝu, kiel rusa urs' dikhara, Armita rinocero, aŭ la tigro Hirkana: prenu formon kian ajn Alian, miaj nervoj ne tremetos: Aŭ reviviĝu, kaj min ekalvoku Al la dezerto vasta, glav' en mano; Se timo min ekkaptos min proklamu Nur infaneto. For, fantom' terura! Falsaĵo vanta, for! La spirito malaperas. Ha! tuj post ĝia Foriro mi resentas min laŭvire. Sidadu, mi vin petas. ŜIA GRAFINA MOŜTO. La festenon Vi malordigis, tute malaranĝis La ĝeneralan ĝojon kun mirego De ĉiuj. MAKBETO. Ĉu aferoj tiaj povas Okazi, kaj, malheliginte niajn Spiritojn, kvazaŭ nubo de somero, Forpasi, sen surprizo nekutima? Vi igas min miregi mian propran Naturon, kiam vi vidaĵojn tiajn Rigardas, ne ŝanĝante la rubenan Koloron de la vangoj, dum la miaj Pro timo estas blankigitaj. ROSSO. Kiajn Vidaĵojn, via Moŝto? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ne parolu, Mi petas; pli kaj pli li malsaniĝas; Demandoj kolerigas lin. Tuj bonan Vesperon: ne pripensu pri rangordo, Sed tuj foriru. LENOKSO. Bonan do vesperon: Kaj lia reĝa Moŝto resaniĝu! ŜIA GRAFINA MOŜTO. Al ĉiuj bonan nokton mi deziras! Ĉiuj foriras escepto Makbeto kaj Grafino Makbeto. MAKBETO. Ĝi serĉas sangon: oni diras, sango Bezonas sangon: ŝtonoj kelkafoje Sin movas, kaj parolas arboj, helpaj Al la venĝanto de verŝita sango, Antaŭdiristoj, lertaj pri la strangaj Interrilatoj inter dubaj signoj, Okazintaĵoj, kaj profetaj birdoj, Ekzemple, pigoj, korvoj, frugilegoj, Eltrovis plej sekretajn postesignojn De l' mortigint'. Kioma horo estas? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Neeble diri, ĉu la nokt' finiĝis, Aŭ la taglumo venas. MAKBETO. Ĉu Makdufo Inviton nian reĝan ne akceptis? ŜIA GRAFINA MOŜTO. Ĉu vi, sinjoro, sendis ĝin al li? MAKBETO. Mi aŭdis onidire, sed mi baldaŭ Ĝin certe scios, ĉar en ĉiu domo De l' tuta nobelaro mi pagitan Serviston havas. Mi vizitos morgaŭ Je frua hor' la sortulinojn: ili Paroli devos pli al mi, avida Ekscii per rimedoj plej malbonaj La sorton plej malbonan. Mi devigos Al mia celo ĉiujn aĵojn cedi: Mi estas jam tra sango trairinta Profunde tiel, ke antaŭeniro Sin trovas pli facila ol reveno: Ideoj strangaj sin al mi prezentas, Praktikigotaj neekzamenite. ŜIA GRAFINA MOŜTO. Bezonas vi la fortigilon, dormon. MAKBETO. Kuŝiĝu ni. La strangaj iluzioj Kaj memmalkonfidemo miaj pruvas La eklernanton en aferoj krimaj. Ekzerco faros nin plipraktikuloj. Ili foriras. SCENO KVINA ERIKEJO. Tondras. Venas la TRI SORĈISTINOJ kaj HEKATEO. UNUA SORĈISTINO. Nu, Hekateo, kiel vi koleran Mienon havas? HEKATEO. Kial ne, malbelulinoj, Malĝentilpetolulinoj? Kiel vi per babileto Vanta traktis kun Makbeto Pri aferoj de la sorto, Dusencaĵoj, kaj eĉ morto? Vi kuraĝis! Dum, mastrino Via mi, l' elpensintino De malbono, mi ne parton Prenis por vidigi l' arton Nian gloran! Kaj vi ĉion Faris por—atentu tion— Iu, kiu ŝanceliĝas Ĉiam, kaj ekkoleriĝas, Por atingi celojn siajn, Ne antaŭenpuŝi viajn. Por forigi la eraron, Mi renkontos la triaron Je la kvina kaj duono Ĉe l' kavern' de Aĥerono. Dum ruĝiĝas la mateno, Mi, atende je l' alveno De Makbeto, tie restos, Ĝis li ankaŭ mem ĉeestos, Ĉar li, tre timante morton, Venos scii sian sorton: Ĉiujn vazojn do magiajn, Kaj sorĉaĵojn fortajn viajn Tuj provizu. Pro fatala Cel' pasigos mi sub pala Lun' la nokton, ĉar la ago Antaŭ mezo de la tago Estas plenumota; eron De vaporo sur la teron Ĵus falontan de la luno Mi rimarkas: ĝin la suno Estos ne fluidiginta, Antaŭ ol mi ĝin kaptinta Estos: mi per distilado Arta, kaj per ensorĉado El ĝi formos koboldetojn, Kiuj, prezentante petojn Al spirito lia, povos Lin influi, ĝis li trovos Sin en stranga dub' pri ĉio, Kaj prizorgos pri nenio; Malestimos li la sorton, Saĝon, timon, kaj la morton. Kaj la hom', plej fortigita Sin kredante, plej trompita Estas. Lia ŝajnfortiko Estas nia bonamiko. Post la scenejo Muziko kun kanto: «Forvenu, forvenu, k.c.» Aŭskultu: vidu, mia spiriteto Atendas min, sidante sur nubeto. Ŝi foriras. UNUA SORĈISTINO. Rapide venu: ŝi revenos baldaŭ. Ili foriras. SCENO SESA FORESO. LA PALACO. Venas LENOKSO kaj alia NOBELO. LENOKSO. Antaŭaj paroladoj miaj eble Esprimis viajn pensojn, kaj klarigis Okazintaĵojn strangajn. Jen Makbeto Dunkanon la afablan tre kompatis, Post lia morto! kaj la brava Bankvo Promenis tro malfrue, kiun—diru, Se al vi plaĉos—lia fil' mortigis, Ĉar li forkuris: homoj ne malfrue Promeni devas; kiu ne kondamnas La monstrajn agojn de Malkomo kaj De Donalbeno, kiuj sian patron Mortigis? fakto malbenita! kiom Da kordoloro al Makbeto ĝi Sentigis! ĉu li ne la du krimulojn Distranĉis pro kolero pia, kiuj La sklavoj de drinkad' neliberuloj De dormo estis? ĉu ne estas tio Farita noble? Jes, kaj saĝe ankaŭ; Ĉar kiu ne ekkoleriĝus, kiam Li aŭdas la farintojn de la faro Ĝin nei? Do laŭ mi li faris ĉion Tre lerte: kaj, mi pensas, se li havus En fortikaĵo malliberigitajn La filojn de Dunkano,—kio ne Okazos dank' al Dio,—ili sentus La honton de l' abomeninda ago: Fleanco ankaŭ; sed, atentu! ĉar Pro klareparolitaj vortoj, ankaŭ Pro sia neĉeesto ĉe l' festeno De l' uzurpinto, ŝajnas ke Makdufo, Laŭ lia ordo, vivas finobelo; Ĉu vi, Sinjoro, povas diri, kie Li trovas sin? NOBELO. La filo de Dunkano, De kiu l' uzurpinto nun fortenas Reĝrajton lian, iris al la angla Kortego de la pia Eduardo, Tutkore akceptate; malfeliĉa Ekzilo lia ne ekmalbriligas Honoron lian: kaj Makdufo tien Vojaĝis por demandi ĉu la sankta Regnestro volas helpi lin influi La Grafon de Nordhumberlando kun Sivardo brava, por ke, kun la helpo De tiuj,—se la ĉiopova Dio Konfirmos ĝin,—ni ree manĝos pace, Kaj dormos, regalante nin liberajn Je sangaj mortigiloj, nian reĝon Per amo subtenante, por ricevi De li honorojn de la liberuloj: Je ĉio ĉi ni nun sopiras; kio La uzurpinton tiom kolerigis, Ke li militajn preparaĵojn faras, Por gardi sian regnon de atako. LENOKSO. Ĉu li samtempe sendis al Makdufo Inviton? NOBELO. Jes, kaj li al la sendito Respondis malĝentile, «Mi neniel» Malbonhumore la sendito turnis Al li la dorson, kantetante, kvazaŭ Li dirus, «Ha, vi pentos pri respondo Dirita tiel». LENOKSO. Tio eble faros, Ke li ankoraŭ restos kiel eble Plej malproksime de la lando de l' Tirano. Dume, preĝu ni, ke sankta Anĝelo flugu al la angla reĝo, Por lin sciigi pri l' respondo, kiun Makdufo sendis, antaŭ ol ĝi venu Al la oreloj de Makbeto; tiel Rezultos al la subpremata lando Bonaĵo dia! NOBELO. Mi kun li kunpreĝos. Ili foriras. AKTO KVARA SCENO I KAVERNO. EN MEZO, KALDRONO PLENA JE AKVO BOLANTA. TONDRAS. Venas la TRI SORĈISTINOJ. UNUA SORĈISTINO. Trifoje miaŭis la kat' dukolora. DUA SORĈISTINO. Kaj la erinaco kvarfoje ekblekis. TRIA SORĈISTINO. Ekkrias harpio, «Nun estas la horo». UNUA SORĈISTINO. Ĉirkaŭ la kaldron' vin metu, L' internaĵojn tuj enĵetu Venenitajn,—rondirante, La miksaĵon kunfarante;— Bufon, kiu noktojn tremis Tridek-unu, dum ĝin premis Peza ŝtono; ĵetu ĝian Ŝvitvenenon en magian Poton; jen l' unua faro Inter la ensorĉilaro. ĈIUJ. Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu, Bolu akvo, fajr' bruladu. DUA SORĈISTINO. De la marĉserpent' tranĉaĵo Helpu al kaldronmiksaĵo, Piedfingro de la rano, Kaj de la vespert' la lano, Poste lango de hundido, Kaj pikilo de aspido, De lacerto la krureto, Kaj flugilo de gufeto, La infera sup' boladu, L' ensorĉil' plifortiĝadu. ĈIUJ. Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu, Bolu akvo, fajr' bruladu. TRIA SORĈISTINO. Skvam' ŝlimhava de drakego, Kaj de lupo la dentego, Mum' de sorĉistin' trompema, Faŭko de la ŝark' glutema, La radik' de malbenita Herbo nokte elfosita, Malboniga, la hepato De hebrea advokato, De taksuso tre maljuna Ŝelo, kiu, dum la luna Mallumiĝ' post lasta fazo, Falis teren, ankaŭ nazo De sovaĝa Turko faros La miksaĵon pli ŝlimplena. Ankaŭ tigran internaĵon Ĵetu en l' infermiksaĵon. ĈIUJ. Fabrikilo de malbono, Elhejtiĝu la kaldrono; Kiel eble plej penadu, Bolu akvo, fajr' bruladu. DUA SORĈISTINO. Per mandrila sang' frostigu, Por ke vi ĝin plibonigu. Venas Hekateo. HEKATEO. Ho brava! Mi laŭdas penadojn la viajn, Kaj vi partoprenos premiojn la miajn: Kaj nun la kaldronon vi kunrondirante, Simile al elfoj kaj feoj kantante, Ensorĉu l' inferan miksaĵon. Muziko kaj kanto, «Nigraj spiritoj», k. c. Hekateo malaperas. DUA SORĈISTINO. Pro pikdoloretoj en dikfingro mia Mi sentas, ke venas nun malbonaĵ' ia. Kiu ajn alproksimiĝu; Vi seruroj, malfermiĝu! Venas Makbeto. MAKBETO. Ho vi sekretaj noktomezulinoj! Kion vi faras? ĈIUJ. Faron ne direblan. MAKBETO. Mi petas vin, pro via profesio, De kie ajn vi tian antaŭscion Akiris, al mi nun respondu: kvankam La uragano levos sin, preĝejojn Per furioza fort' ruinigante; Kaj kvankam la ŝaŭmantaj monstraj ondoj Konfuzos kaj englutos la ŝiparon; Kaj kvankam nematura gren' disfalos, Kaj arboj forbloviĝos; kaj kasteloj, Per tondra sago disfenditaj, rompos La kapojn de gardistoj siaj; kvankam Palacoj kaj la altaj piramidoj Ĝis siaj fundamentoj ekskuiĝos, Kaj kvankam eĉ la semoj de Naturo Fariĝos sendistinge kunmiksitaj, Ĝis memdetruo kontraŭ siaj faroj Ribelos, al mi klare nun respondu. UNUA SORĈISTINO. Parolu. DUA SORĈISTINO. Nin demandu. TRIA SORĈISTINO. Ni respondos. UNUA SORĈISTINO. Sciigu, ĉu vi volas la respondon De ni, aŭ niaj mastroj. MAKBETO. Voku ilin. UNUA SORĈISTINO. Enverŝu sangon de porkino, Kiu estas manĝintino De naŭ idoj; en la flamon, Por pliigi la malamon, Ĵetu grason, kiu fluis— Dum la pendigilo bruis, Tra l' aero svingiĝanta— De la mortigint' pendanta... ĈIUJ. Ho spiritoj nun alvenu; Je l' soleno partoprenu. Tondras. Unua Aperaĵo: kapo en armaĵo leviĝas. MAKBETO. Sciigu al mi, ho vi potenculo Mistera,— UNUA SORĈISTINO. Silentu; ĉar li scias ĉion, Kion ajn vi eĉ pensas; do diru nenion. UNUA APERAĴO. Makbeto, de l' grafo de Fif' gardu vin, Makdufo. Sufiĉas: forpermesu min. Malleviĝas. MAKBETO. Mi dankas, ke vi min antaŭsciigas; Suspektojn miajn vi konfirmas: tamen,— UNUA SORĈISTINO. Li ne obeos al ordonoj: jen, Alia pli potenca ol la lasta. Tondras. Dua Aperaĵo. Infano sangkovrita leviĝas. DUA APERAĴO. Makbeto! Makbeto! Makbeto! MAKBETO. Se tri orelojn havus mi, mi aŭdus. DUA APERAĴO. Sangama bravul', kun mokema rideto La homan potencon rigardu Makbeto, Ĉar lin de virino neniu naskita Difektos. Malleviĝas. MAKBETO. Makdufo, vivu do: mi vin ne timas. Sed mi certigon faros pli certiga, Ligante Sorton al promeso ŝia. Makdufo, vi ne vivos; tiel mi Al miaj timoj diros, «Vi mensogas», Kaj dormos, kiom ajn la tondro bruu. Tondras. Tria Aperaĵo: Infano kronita leviĝas, tenante arbon en la mano. Ho, kio estas tio, leviĝante, Kun la mieno de infano reĝa, Portante sur l' infana frunto rondon, Montrilon de reĝeco? ĈIUJ. Aŭskultu, ne parolu. TRIA APERAĴO. Leonkora, ne zorgu, ĉu ekkoleriĝas Furioze regatoj, aŭ nokte kaŝiĝas La ekkonspirantoj, ĉar militistaro Ne venkos Makbeton, ĝis kiam arbaro Birnama milite sin movos al li. Malleviĝas. MAKBETO. Ha, neeble; kiu L' arbaron povas varbi? elradiki La kverkon el la tero? Antaŭsentaj Bonaĵoj! Ribeleco, ne leviĝu, Ĝis kiam ankaŭ la arbar' Birnama Leviĝos, kaj sidante sur la trono Makbeto fine pagos sian ŝuldon Kutiman al Naturo.—Tamen mi Korbatojn sentas pri la jeno: diru, Se via arto havas la kapablon, Ĉu en ĉi tiu lando iam filoj De Bankvo reĝos? ĈIUJ. Pli ne volu scii. MAKBETO. Vi devas kontentigi min: se tion Vi ne malkaŝos, malbenaĵ' eterna Vin frapu! Diru,—kial malleviĝas Kaldrono via? Kial tiu bruo? Trumpetado post la scenejo. UNUA SORĈISTINO. Vidigu! DUA SORĈISTINO. Vidigu! TRIA SORĈISTINO. Vidigu! ĈIUJ. Ho, vidigu, ho, vidigu: La vualon tuj forŝiru, Lian koron dolorigu, Venu, ombroj, kaj foriru! Aperas parado de ok Reĝoj, la lasta tenas per mano spegulon: sekvas la Fantomo de Bankvo. MAKBETO. Vi tro similas la spiriton Bankvan; For! Rigardante vian kronon miaj Pupiloj turmentiĝas. La hararo De l' dua orkronito je l' unua Similas, jen, la tria je la dua. Abomenindulinoj! Kial tion Vidigas vi al mi? Nun kvara! Mi Blindiĝu! Ho, ĉu la parad' senfina Etendos sin ĝis la renverso tondra De l' mondo? Jen alia! nun, la sepa! Mi pli ne vidu: tamen oka venas, Portante per la man' spegulon, kiu Al mi vidigas pli ankoraŭ, kiuj Duoblajn globojn kaj trioblajn sceptrojn Mantenas: teruraĵ'! Mi nun rekonas La veron: ĉar sangmakulita Bankvo Per montra fingro kun ridet' fiera Almontras ilin kiel siajn. Kio! La Aperaĵoj malaperas. Ĉu tio estas vera? UNUA SORĈISTINO. Jes, vera tiu antaŭdiro: Sed kial de Makbet' la miro! Nun lian koron ni ĝojigu, Kaj mirindaĵojn ekvidigu: Tra la aero melodia Muziko sonu, dum en nia Antikva danco ni rondiros: Kaj nia glora reĝo diros: La ruzaj artoj, kiujn uzis La sortulinoj, min amuzis. Muziko. La Sorĉistinoj dancas, kaj poste malaperas kun Hekateo. MAKBETO. Do kie estas ili? Foririntaj? Ĉi tiu malfeliĉa horo estu Plej malbenota en la kalendaro! Eniru! Venas Lenokso. LENOKSO. Kion via Moŝto volas? MAKBETO. Ĉu vi la sortulinojn vidis? LENOKSO. Ne. MAKBETO. Ĉu ili ne renkontis vin? LENOKSO. Envero, Ne, via Moŝto. MAKBETO. Estu la aero Infektodona, kie ili rajdas; Kaj malbenitaj estu ĉiuj, kiuj Al ili fidas! Mi piedfrapadon Ekaŭdis de ĉevaloj: kiuj estis? LENOKSO. Nur du aŭ tri, por vin sciigi, ke Makdufo rapidiris al Anglujo. MAKBETO. Anglujo! LENOKSO. Jes, Anglujo, via Moŝto. MAKBETO. Ho tempo, vi malhelpas miajn farojn Terurajn: cel' rapide elpensita Postulas rapidiran plenumadon: De tiu ĉi momento miaj pensoj, Apenaŭ naskiĝintaj, sian volon Efektivigos, kaj eĉ nun, por vesti Per faroj miajn pensojn, la kastelon Makdufan mi ekkaptos, la graflandon Okupos; per la glavo mi mortigos Edzinon lian, liajn geinfanojn, Kaj ĉiujn, kiuj nomas sin parencoj. Mi ne intencas vante fanfaroni; Mi tion faros antaŭ malvarmiĝo De mia celo. For, vidaĵoj ĉiaj! Nu, min konduku tien, kie trovas Sin la sinjoroj. Ĉiuj foriras. SCENO DUA FIFO. LA KASTELO DE MAKDUFO. Venas GRAFINO MAKDUFO kun sia FILO kaj ROSSO. GRAFINO MAKDUFO. Sed kion do li faris, por ke li De l' lando rapidiru? ROSSO. Pacience Atendi oni devas. GRAFINO MAKDUFO. Pacienco! Sed kie estis lia? Li foriris Malsaĝe: se ne agoj niaj, timoj Nin ofte faras ŝajne perfiduloj. ROSSO. Vi scias ne, ĉu timo aŭ prudento Influis lin. GRAFINO MAKDUFO. Prudento! La edzinon Forlasi, kaj infanojn, kaj kastelon, Kaj ĉiujn signojn de la nobeleco, En land', de kiu li forkuris! Li Ne amas nin: al li la sento mankas Natura: ĉar la eta troglodito La plej malaltekreska el la birdoj, Patrino de idaro en la nesto, Kuraĝas kontraŭstari al la strigo. En la pezado multe superpezas La timo lian amon; kie estis Prudento, kiam tiel senracie Li forrapidis? ROSSO. Ho kuzino mia, Sindetenema estu: via edzo, Prudenta, saĝa, nobla, bone konas La krizojn de la tempoj. Mi ne pli Kuraĝas diri, sed kruelaj estas Ĉi tiuj tempoj, kiam oni taksas Nin, senkulpulojn, kiel perfidantojn; Kaj ni la onidirojn akordigas Kun niaj timoj, sur sovaĝa maro De malcertec' enŝipiĝinte, tien Kaj reen moviĝante. Forpermeson Mi petas, post ne longe revenonte; Aferoj povas ne plimalboniĝi, Sed nun atingos baldaŭ la antaŭan Nivelon. Ĉiujn miajn bondezirojn, Kuzeto bela. GRAFINO MAKDUFO. Li senpatra estas Kvankam li havas patron. ROSSO. Miaj sentoj, Se mi pli longe restos, malvirigos Min, malhelpante vin, kaj hontigante Min mem. Mi tuj foriras. Li foriras. GRAFINO MAKDUFO. Via patro Jam mortis. Kiel do vi povos vivi? FILO. Mi faros same kiel la birdetoj. GRAFINO MAKDUFO. Manĝante vermojn aŭ muŝetojn? FILO. Sole Per tio, kion mi akiros, kiel La birdoj. GRAFINO MAKDUFO. Kompatinda birdo, vi Neniam timos la kaptilon. FILO. Kial Mi timos ĝin, patrino? Oni faras Kaptilojn ne por la malriĉaj birdoj. Sed mia patro ne en vero mortis. GRAFINO MAKDUFO. Jes, vere; kiel vi alian gajnos? FILO. Ne, kiel vi alian edzon gajnos? GRAFINO MAKDUFO. Mi povus cent aĉeti ĉe l' vendejo. FILO. Do vi aĉetos ilin por revendo. GRAFINO MAKDUFO. Vi havas pli da sprito ol da jaroj. FILO. Ĉu mia patro estis perfidulo? GRAFINO MAKDUFO. Jes, vere. FILO. Kio estas perfidulo? GRAFINO MAKDUFO. Tiu, kiu ĵuras kaj mensogas. FILO. Ĉu estas ĉiuj, kiuj tion faras, perfiduloj? GRAFINO MAKDUFO. Ĉiu, kiu tion faras, estas perfidulo, kaj pendiginda. FILO. Ĉu ĉiuj estas pendigindaj, kiuj ĵuras kaj mensogas? GRAFINO MAKDUFO. Ĉiuj. FILO. Kiu devos pendigi ilin? GRAFINO MAKDUFO. La honestuloj. FILO. Do la mensoguloj kaj ĵuruloj estas malsaĝuloj, ĉar la mensoguloj kaj ĵuruloj sufiĉas por venki la honestulojn kaj pendigi ilin. GRAFINO MAKDUFO. Nu, Dio helpu vin, petoluleto! Sed kion vi faros, por havigi patron? FILO. Se li estus mortinta, vi lin plorus, se ne, tio vidigus al mi, ke mi baldaŭ ricevos novan patron. GRAFINO MAKDUFO. Babiluleto, kiom vi parolas! Venas Sendito. SENDITO. Saluton, via Moŝto! Vi ne konas Min, kvankam mi perfekte scias vian Altrangon, sed mi timas, ke danĝero Alproksimiĝas vin: se vi konsilon De neinstruitulo volas sekvi, Ne restu tie ĉi; for, kun la filoj. Mi ŝajnas sovaĝul' vin timigante: Sed ne antaŭsciigi vin pli estus Kruele. Dio vin protektu! Ne Kuraĝas mi plu resti. Li foriras. GRAFINO MAKDUFO. Sed kien povas mi foriri? Kion Malbonan faris mi? Sed mi memoras, Ke sur ĉi tiu ter' malbono ofte Laŭdata estas, kelkafoje fari Bonaĵojn oni nomas malsaĝeco: Do kiel mi virinan senkulpigon Pretendas, ke malbonon mi ne faris? Venas Mortigistoj. Kiuj estas tiuj ĉi? UNUA MORTIGISTO. Kie estas via edzo? GRAFINO MAKDUFO. Mi kredas, ne en tia malsanktejo, En kiu tia homo, kia vi, Lin povos trovi. UNUA MORTIGISTO. Li perfida estas. FILO. Harega sentaŭgulo, vi mensogas! UNUA MORTIGISTO. Kokido, kion? Frapanto lin por ponardo. Fiŝid' de perfideco! FILO. Mi mortiĝis, Patrino: kuru for, mi petas vin! Li mortas. Grafino Makdufo foriras, kriegante «Mortigo!» La mortigistoj foriras post ŝi. SCENO TRIA ANGLUJO. ANTAŬ LA REĜA PALACO. Venas MALKOMO kaj MAKDUFO. MALKOMO. Ni trovu dezertejon, por ellasi La larmojn, kiuj premas niajn brustojn. MAKDUFO. Plibone ni mantenu niajn glavojn Mortigajn, por defendi la patrujon, Kuŝantan sub kalkano de tirano. Plivastiĝadas ĉiutage krioj De l' buŝoj de vidvinoj kaj de orfoj, Frapante la ĉielon, kiu eĥas Responde, kunplorante kun Skotlando. MALKOMO. Mi ekproklamos ĉie la bezonojn De mia lando, laŭokaze ilin Plenumos. Tio, kion vi ĵus diris, Antaŭenpuŝos eble l' entreprenon De ni celatan. Tiun ĉi tiranon Abomenindan oni kredis justa Antaŭe: vi lin amis, li malbonon Al vi ĝis nun ne faris. Mi nur estas Junulo; kaj vi eble konsideros, Ke saĝe estos min oferi, kiel Ŝafidon, por eviti la koleron De tiu ĉi demono. MAKDUFO. Mi ne estas Perfida. MALKOMO. Sed Makbeto estas. Foje Grandanimulo povus deflankiĝi, Por elplenumi reĝan komision. Sed min pardonu; mi ne povas ŝanĝi Naturon vian; la anĝeloj havas Brilecon, kvankam la plej brila falis: Se eĉ malvirto portus veston helan, Mienon sian propran havus virto. MAKDUFO. Mi malesperas. MALKOMO. Viaj agoj igis Min dubi vian viran fidelecon; Ĉar kial vi la filon kaj edzinon— Ligilojn alteprezajn de la amo— Forlasis, ne dirinte adiaŭon? Nur miaj timoj, ne suspektoj miaj, Vin malhonori ŝajnas—kion ajn Mi pensu, eble vi justulo estas. MAKDUFO. Sangadu, kompatinda patrolando! Starigu, tiraneco, vian bazon, Justeco vin ne povas kontraŭstari; Ĉar la suferoj de patrujo nia Prezentas garantion de titolo Al la tirano; nobelul', adiaŭ: Mi ne la rolon ludus de l' fripono, Al kiu vi aludas, por ricevi La tutan havon de la uzurpinto, Kun la riĉaĵoj de la oriento. MALKOMO. Ne ofendiĝu. Mi ne diris tion Pro timo kontraŭ vi. Patrujo nia, Ho ve! sub peza jugo subpremiĝas; Ĝi ploras, ĝi sangadas, ĉiutage La sum' de ĝiaj vundoj pliiĝadas: Mi kredas, ke por la subten' de miaj Reĝrajtoj amikaro tuj sin levos, Ĉar multaj miloj jam de Anglolando Promesis sindoneme sian helpon. Sed, malgraŭ ĉio, kiam mi la kapon De la tirano havos sub piedoj, Aŭ portos ĝin je l' pinto de la glavo, La kompatinda patroland' enhavos Pli da malvirtoj ol antaŭe, pli Da suferado pro la malbonaĵoj De la reĝonto. MAKDUFO. Kia estas li! MALKOMO. Min mem pridiras mi, mi, kiu havas Enradikitajn tiamaniere La malpuraĵojn de malvirto mem, Ke, kiam ili estos malkaŝitaj, La nigra koro de Makbeto ŝajnos Neĝblankan veston porti, kaj regatoj Lin taksos kiel ŝafon, en komparo Kun la senmezuregaj kruelaĵoj De mi, la lupo. MAKDUFO. Ne el la legioj De la infer' flamanta povas veni Diablo pli praktika je malbono, Ol mem Makbeto. MALKOMO. Mi lin konas kiel Sangaman, avareman, perfidulon, Malican, kulpan je la tuta aro De pekoj: sed al mia volupteco Ne estas lim': edzinoj kaj filinoj, Patrinoj kaj fraŭlinoj viaj povus Ne kontentigi miajn amdezirojn; Kaj ĉiujn malhelpaĵojn, eĉ plej fortajn Por kontraŭstari ilin, mi disbatus Laŭ mia volo: ja plibone estus Ke eĉ Makbet', ol tia, reĝu. MAKDUFO. Vere Senlima malĉasteco la naturon De tiraneco havas: jam ĝi kaŭzis La fruan nenecesan renversiĝon De l' tron' de multaj reĝoj. Sed ne timu La vian supreniri: ĉar vi povos Indulgi en sekreto viajn pekojn, Dum vi ŝajnigas rolon de ermito. Sufiĉe da virinoj plej cedemaj Ni havas; kiuj ĝoje sin dediĉos Por plaĉi vian malĉastecon,—kiu Similas al vultur' glutama,—kiam L' amindamanto estas la reganto. MALKOMO. Kun tio en mi kreskas avareco Supera, tia ke, se mi fariĝus Regnestro, mi forigus la nobelojn, Por ke proprigu mi al mi iliajn Bienojn; mi de tiu la juvelojn Dezirus, de alia la domegon. Ju pli mi havus des pli mi sopirus: Falsanto, mi per novaj dokumentoj Pretendus punojn kontraŭ la justuloj, Per konfiskado de la posedaĵoj Pliriĉigante min. MAKDUFO. La avareco Ol malĉastec' radikon pli profundan Prezentas, kiu pasas kun juneco, Kaj jam regnestrojn multajn ĝi detruis: Ne timu tamen, ĉar Skotlando havas Sufiĉe por vin kontentigi: ĉio Eltolerebla estas kunigate Kun kelkaj bonaj ecoj. MALKOMO. Mi neniajn Posedas: tiujn, kiuj plinobligas Animon reĝan, kiel la justeco, Vereco, modereco, sindoneco, Persisto, kompateco, humileco, Kuraĝo, pacienc', animforteco, Ne ŝatas mi, kontraŭe, al mi plaĉas De ĉiu krim' la formojn diversigi Multmaniere. Se mi povus, mi Preferus la ĉielon kun infero Kunmiksi, ĉiujn homojn malpacigi, Internacian pacon elforigi. MAKDUFO. Skotlando, ho Skotland'! MALKOMO. Ĉu tia viro Regnestri devus, diru, ĉar mi havas Naturon vere tian. MAKDUFO. Tia viro Ne devus vivi. Ho naci' mizera, Kun uzurpinto sangtrempita, kiam Feliĉajn tagojn vi revidos, kiam La vera heredant' de via trono, Kalumniante sian rason, staras Memkulpiginto? Via patro estis Sanktulo: la reĝin', patrino via, Pli ofte sur genuoj ol piedoj, Senvivan vivon vivis, diservante. Adiaŭ! La rakonto pri vi mem Kaj viaj ecoj min ekzilas de Skotlando. Mia kor', esperoj viaj Ĉi tie mortas! MALKOMO. Ho Makdufo, via Pasio nobla, de bonec' naskito, Elviŝas el animo mia nigrajn Suspektojn, min certigas pri honoro Kaj fidindeco via. Jam Makbeto Penadis per ĉi tiuj allogaĵoj Min fari sia, kaj prudento vera Malhelpas min tro rapidege agi: Sed Dio ĉiopova traktu inter Ni ambaŭ! Ĉar ŝip' mia velveturos Laŭ via direktilo: mi maldiras Kalumniaĵojn miajn ĵus diritajn, Kaj neas ilin kiel malveraĵojn: Virinon mi neniam malĉastigis; Neniam mi ĵurrompis, mi apenaŭ Avaris miajn proprajn heredaĵojn; Neniam trompis per parolo mia, Nek la diablon mem perfidi volus Al lia egalulo; al mi plaĉas Ne malpli vero, ol la vivo mem. Kaj ĉio estis nur kalumniaĵoj Kontraŭ mi mem: nun tio, kio vere Mi estas, de vi restas disponebla, Kaj de patrujo mia kara, kien Sivardo, kun dek mil armitoj, iris, Ĵus antaŭ ol vi tien ĉi alvenis. Nun ni ekiru kune, kaj sukceso Respondu al apero nia justa! Sed kial vi silentas do? MAKDUFO. Diraĵoj, Jen plezurigaj al mi kaj jen male Samfoje, ŝajnas preskaŭ mirrakontoj. Venas Kuracisto. MALKOMO. Nu, ĝis revido. Ĉu la reĝ' eliros? KURACISTO. Sinjoro, jes: nun kompatindularo Atendas, por ke li mantuŝu ilin: Plej fortaj provoj de la kuracarto Iliajn malsanegojn malsukcesis Formovi; sed je la mantuŝo reĝa— Ĉar Di' sanigan povon al li donis— Ekresaniĝos ili. MALKOMO. Mi vin dankas. La kuracisto foriras. MAKDUFO. Kiel sin nomas tiu malsanego? MALKOMO. Ĝin oni nomas la «malsano reĝa»; Mi vidis tie ĉi la bonan reĝon Miraklojn fari. Kiamaniere De Dio li ĉi tiun povon havas, Nur scias li: sed multajn malsanulojn, Ŝvelintajn per ulceroj, kompatindajn, Pri kiuj malesperis kuracistoj, Li resanigas, pendigante ĉirkaŭ Iliaj koloj specon da monero, Samtempe al la sankta Di' preĝante, Kaj oni diras, ke l' heredontaro Sinsekve tiun benon kuracartan Ricevos. Kun ĉi tio li posedas La dian profetarton, kaj per dotoj Similaj rimarkindaj de persono Kaj de spirito estas li benita. Venas Rosso. MAKDUFO. Rigardu, kiu venas tien ĉi. MALKOMO. Sampatrujano mia; sed mi ne Lin konas. MAKDUFO. Mia kuzo tre afabla, Ĝojege mi revidas vin. MALKOMO. Mi nun Lin konas. Bona Dio laŭokaze Finigu nian longan apartiĝon! ROSSO. Amen, sinjoro. MAKDUFO. Ĉu Skotlando statas Kiel antaŭe? ROSSO. Kompatinda lando, Ho ve! ĝi, sin apenaŭ rekonante, Ne povas nomi sin patrujo nia, Sed nia tombo; kie nur ridetas Pri ĝia malfeliĉo nesciantoj, Kaj kie oni ne rimarkas ĝemojn Kaj korŝirantajn kriojn, sed singultoj De kordoloro ŝajnas ordinara Eksento, ordinara de mortintoj Funebro, kaj bonuloj, kiuj sentas En si la ĝojon de la viv', ne scias Ĉu morto per perforto aŭ perfido Neatendite frapos ilin, antaŭ Ol velkos la floretoj, kiujn ili Sur siaj ĉapoj portas. MAKDUFO. Ho, rakonto Preciza, sed tro vera! MALKOMO. Ĉiu horo Malfeliĉaĵojn novajn gravediĝas. MAKDUFO. Kiel edzino mia statas? ROSSO. Bone. MAKDUFO. Kaj la infanoj? ROSSO. Bone ankaŭ. MAKDUFO. Do ne Maltrankviligis ilin la tirano? ROSSO. Trankvilajn tute mi forlasis ilin. MAKDUFO. Ne estu vortŝparema, sed parolu. ROSSO. Je l' tempo, kiam mi ĉi tien venis, Por diri la rakonton kortuŝantan, Mi aŭdis, ke arego da bravuloj Jam interligis sin ribele—kion Al mi konfirmis forte la vidaĵo De granda soldataro de l' tirano: Nun helpon ni bezonas; via sola Ĉeesto en Skotlando amasigus Soldatojn, bataligus eĉ virinojn, Malfeliĉaĵojn nunajn por eligi. MALKOMO. Konsolu ilin per sciigo, ke Ni tien iras: ĉar la bona reĝo De Anglolando al ni komisiis Sivardon bravan kun dek mil armitoj, Kaj nek pliaĝa ol li, nek pli sperta, Soldato estas inter kristanaro. ROSSO. Mi volas, ke respondan konsoladon Mi povus doni! Sed paroloj miaj En la aero de l' dezerto volus Kriiĝi, kie ne ekaŭdus ilin Orelo homa. MAKDUFO. Ĉu rilatas ili Al la afero ĝenerala, aŭ Privata? ROSSO. Ĉiujn honestulojn ili Koncernas, sed vin ĉefe. MAKDUFO. Se min mem, Eldiru al mi tuj novaĵon vian. ROSSO. Oreloj viaj ne al lango mia Malamon sentu, kiu nun aŭdigas Al ili la plej malĝojigan sonon Elparoleblan. MAKDUFO. Hm! mi ĝin divenas. ROSSO. Kastelon vian oni ekokupis Subite, kaj edzinon vian kaj Infanojn oni buĉis kruelege. Se mi aldirus la detalojn, tio Aldonus ŝajne vian morton ankaŭ Al la buĉad' de la gemortigitoj. MALKOMO. Ho bona Dio! Sed ne kovru tiel Per la ĉapelo, kamarad', la frunton; Esprimu buŝe kordoloron, kiu Ne parolate pruvas, ke la koro Elkrevas. MAKDUFO. Ĉu vi diris ankaŭ miajn Infanojn? ROSSO. Jes, edzinon, kaj infanojn, Servistojn, ĉiujn, kiujn oni trovis. MAKDUFO. Kaj mi forestis! La edzinon ankaŭ? ROSSO. Mi diris. MALKOMO. Konsoliĝu: kuracilojn Ni faru el ĉi tio, por kuraci Per venĝo nia kordoloron nian Mortigan. MAKDUFO. Li infanojn ne posedas. Ho, ĉiujn miajn gekarulojn? Ĉu Vi diris, ĉiujn? Akcipitr' infera! Ho, tutan mian belan kokidaron Kun la patrino, senkompate? MALKOMO. Devas Vi kiel viro ĝin batali. MAKDUFO. Certe Mi tion faros, sed mi kiel viro Ĝin devas senti. Mi ne povas ne Memori, ke ĉi tiuj geamatoj Ekzistis, al mi pli ol viv' karegaj. Ĉu Dio rigardante ne protektis La senkulparon? Oni frapis ilin Pro vi, Makdufo kulpa, kiu estas Nenio; ĉar ne pro iliaj krimoj Okazis la buĉado, sed pro miaj. Ripozu ili nun en paco! MALKOMO. Tio Ĉi estu do al vi la akrigilo De via glavo: kordoloro vin Ekkolerigu, al vi ne dormigu La sentojn, ilin veku. MAKDUFO. Ho, mi povus Virinan rolon ludi je l' okuloj, Kaj venĝon fanfaroni per la lango! Sed, kompatema Dio, mallongigu La intertempon, kaj vizaĝo kontraŭ Vizaĝo tiun ĉi demonon skotan Al mi konduku; en la tuja trafo De mia glavekbato lin starigu: Se li el pun' severa elturniĝos, Lin ankaŭ Dio senkulpigu! MALKOMO. Bravan Arion vi nun kantas. Ni rapidu Al reĝ'; soldatoj niaj estas pretaj: Ni nur bezonas forpermeson. La Rikolto maturiĝas al la manoj De ni, de l' ĉiopova Di' la iloj. Kuraĝon: ĉar laboron kronas pago: Post longa nokto venas fine tago. Ili foriras. AKTO KVINA SCENO UNUA DUNSINANO. VESTIBLO EN LA KASTELO. Venas DOKTORO DE MEDICINO kaj serva SINJORINO. DOKTORO. Mi maldormis kun vi du noktojn, sed mi ne trovis vera vian raporton. Kiam la lastan fojon ŝi somnambulis? SINJORINO. De la tempo, kiam lia reĝa Moŝto foriris al la milito, mi vidis ŝin ellitiĝi, surĵeti sur sin la ĉambroveston, malfermi la tirkeston de sia skribtablo, eltiri paperon, faldi ĝin, skribi sur ĝi, legi la skribaĵon, poste ĝin sigeli, kaj reenlitiĝi; sed la tutan tempon profunde dormantan. DOKTORO. Vere, jen nenatura tumulto en la homa nervaro, ricevi samfoje la utilon de dormo, kaj efektivigi la farojn de maldormo! Dum tiu dormema ekscitiĝo, krom la somnambulo kaj aliaj aferoj, kion iafoje vi aŭdis ŝin dirantan? SINJORINO. Tion, sinjoro, kion mi ne volas raporti. DOKTORO. Al mi vi povas, kaj decas, ke vi faru tion. SINJORINO. Nek al vi nek al alia, ĉar mi ne havas atestanton, por konfirmi tion, kion mi certigas. Venas Grafino Makbeto portante kandelon. Jen, ŝi venas! Ŝi havas la kutiman mienon; kaj, pro mia honoro, somnambulino. Observu ŝin proksime. DOKTORO. Kiamaniere ŝi ricevis tiun kandelon? SINJORINO. Nu, ĝi staris apude: ŝi ĉiam havas lumaĵon apude, laŭ sia ordono. DOKTORO. Vi vidas, ke ŝiaj okuloj estas ne fermitaj. SINJORINO. Jes, sed sen vidpovo. DOKTORO. Kion ŝi nun faras? Rigardu, kiel ŝi frotas la manojn. SINJORINO. Ĝi estas ŝia kutima ago, tiamaniere ŝajnlavi la manojn: mi vidis ŝin tion faradi dum plena kvaronhoro. GRAFINO MAKBETO. Jen ankoraŭ makulo. DOKTORO. Aŭskultu! Ŝi parolas; mi skribos tion, kion ŝi eldiros, por helpi pli bone mian memoron. GRAFINO MAKBETO. For, malbenita makulo! for, mi diras! Unu; du; bone, estas la horo por fari ĝin.—La infero estas malhela! Fi, via Moŝto, fi! Vi, soldato, timplena? Kial ni devus timi, ke tion sciu la tuta mondo, ĉar povas kulpigi nin neniu? Sed, kiu kredus, ke la maljunulo havas tiom da sango en la korpo? DOKTORO. Ĉu vi rimarkas tion? GRAFINO MAKBETO. La Grafo de Fifo havis edzinon; kie nun ŝi estas? Kio do, ĉu tiuj ĉi manoj neniam estos puraj? Ĉesigu tion, via Moŝto, ĉesigu tion: pro viaj eksaltoj vi difektas ĉion. DOKTORO. For, for; vi eksciis tion, kion vi ne devis scii. SINJORINO. Estas certe, ke ŝi priparolis tion, kion ŝi ne devis priparoli; nur Dio scias tion, kion ŝi spertis. GRAFINO MAKBETO. Jen, ankoraŭ restas la odoro de l' sango: la tuta parfumaro de Arabujo ne povus bonodorigi tiun ĉi maneton. Ho, ho, ho! DOKTORO. Kia sopirego! Ŝi havas la koron zorgpremitan. SINJORINO. Mi ne volus havi en la brusto tian koron pro kia ajn korpa nobeliĝo. DOKTORO. Bone, bone, bone. SINJORINO. Dio volu, ke tiel estu, sinjoro. DOKTORO. Tiu ĉi malsano estas de mi tute nekuracebla: tamen mi konis kelkajn somnambulintojn, kiuj dece mortis en lito. GRAFINO MAKBETO. Lavu la manojn, surmetu la ĉambroveston. Ne paliĝu.—Mi ankoraŭ diras, ke Bankvo enteriĝis: li ne povas eliri el la tombo. DOKTORO. Ĉu vere? GRAFINO MAKBETO. Al lito, al lito! Oni frapas ĉe la pordego: venu, venu, venu, donu al mi la manon. Faro farita ne estas malfarebla. Al lito, al lito! Ŝi foriras. DOKTORO. Ĉu ŝi nun enlitiĝos? SINJORINO. Jes, tuj. DOKTORO. Strangaĵojn oni diras: nenaturajn Suferojn naskas nenaturaj faroj. Spiritoj kulpaj diras la sekretojn Al siaj kapkusenoj: ŝi bezonas La pastron, pli ol kuraciston. Dio Pardonu ĉiujn nin! Pri ŝi atentu; De ŝi formovu ĉiujn difektilojn, Kaj ŝin prizorgu. Tiel, bonan nokton: Ŝi min mirigis, kaj vidadon mian Konfuzis. Miajn pensojn mi retenas. SINJORINO. Doktoro, bonan nokton. Ili foriras. SCENO DUA KAMPARO APUD DUNSINANO. Trumpetado antaŭ standardoj. Venas MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, kaj SOLDATOJ. MENTETO. L' armeo angla nun alproksimiĝas, Je la komando de l' reĝid' Malkomo, Sivardo lia onklo, kaj Makdufo: Flamigas ilin venĝa sangavido, Ĉar la insultoj, kaj suferoj gravaj De ili subtenitaj eĉ monaĥon Al la alarmo sanga, senkompata, De la milito pikus. ANGUSO. Jes, ni ilin Renkontos apud la arbar' Birnama, De kie ili venas. KATNESO. Kiu scias, Ĉu Donalben' kun sia frato venos? LENOKSO. Sinjoro, certe ne: mi havas liston De l' eminentularo: de Sivardo La filo, kaj aliaj senbarbuloj De lia fruvireco, kiuj venas La provon fari. MENTETO. Kion la tirano Ekfaras? KATNESO. Li fortigas Dunsinanan Kastelon. Kelkaj diras, ke li estas Freneza; kaj aliaj, kiuj malpli Malamas lin, ĝin nomas furioza Kuraĝo; sed li siajn partianojn Ne povas fari obeemaj. ANGUSO. Liaj Mortigoj nigraj ligas liajn manojn, Ĉar novaj ribelantoj riproĉadas Perfidon lian; tiuj, kiuj servas Lin, tion faras nur pro la servado, Kaj ne pro amo: li la reĝan kronon Tro peza tro glitema trovas, kiel Ŝtelisto malgrandega la mantelon De grandegulo. MENTETO. Kiu tial povas Riproĉi tiun, kiu, disŝirate Pro devo al regnestro, kaj teruro Al la kruelaj faroj de l' tirano, Ekdeflankiĝas por ribeli? KATNESO. Ni Antaŭen marŝu, por prezenti nin Al nia rajta reĝo obeemaj: ĝoje La kuraconton de patrujo nia[1] Malsana ni renkontu, pretaj verŝi Sangeron nian lastan, por forigi El nia lando la tiranon. LENOKSO. Verŝi Almenaŭ ĉiom, kiom ĝi bezonos, Ke l' floro vivu, kaj la herboj dronu Malbonaj. Ĝis Birnamo do ni marŝu. SCENO TRIA DUNSINANO. SALONO EN LA KASTELO. Venas MAKBETO, DOKTORO, kaj SEKVANTARO. MAKBETO. Ne pli da «onidiroj»: ĉiuj for! Ĝis la arbar' Birnama formoviĝos Al Dunsinan', mi ne al timo cedos. Malkomo, kia estas li! Ĉu ne Naskita de virino? La spiritoj, Spertuloj pri okazontaĵoj homaj, Al mi proklamis: «Timu ne, Makbeto, Neniu de virin' naskita povos Fariĝi via superanto». Iru, Perfidaj grafoj, kaj aligu vin Al anglaj manĝeguloj, se vi volas, Ĉar mia kor' kaj forto de animo Skuiĝos nek per dubo nek per timo. Venas Servisto. Vizaĝon vian blankan la diablo En nigran ŝanĝu, vi malbravegulo! Kial vi tian elrigardon havas Anseran? SERVISTO. Estas dek mil— MAKBETO. Ĉu anseroj, Fripono? SERVISTO. Militistoj, via Moŝto. MAKBETO. Pikigu la vizaĝon, por ruĝigi Teruron vian, vi blankhepatulo. Sed kiaj militistoj, malsaĝulo? Animo via mortu! viaj vangoj, Pro timo, senkoloraj konsilantoj Al timo ŝajnas. Kiaj militistoj, Blankulo? SERVISTO. La militistaro angla. MAKBETO. Vizaĝon vian for de tie ĉi. Servisto foriras. Seton'! Pli ol malĝoja mi min sentas, Ĉar rigardante—ho, Setono!—Krizo La nuna min por ĉiam aŭ starigos Aŭ malstarigos. Jam sufiĉe longe Mi vivis: mia vivsezon' atingas L' aŭtunon kun la flava foliaro Velkinta, kaj benaĵojn, kiuj devus La maljunecon akompani, kiel Honoro, amo, obeemo, aroj Da geamikoj, mi ne povas havi, Sed anstataŭe fortajn malbenaĵojn Mallaŭte elspiratajn, buŝlaŭdadon, Flatadon, kiujn la mizera koro Rifuzi volus, tamen ne kuraĝas. Setono! Venas Setono. SETONO. Kion deziras via Moŝto? MAKBETO. Kio Da nova? SETONO. Ĉio estas konfirmita. MAKBETO. Mi batalados, ĝis de miaj ostoj La karno falos dehakita. Donu Al mi armaĵon mian. SETONO. Ne ankoraŭ Vi ĝin bezonas. MAKBETO. Sed mi ĝin surmetu. Pli da rajdistoj sendu for, la tutan Kamparon por esplori; la timulojn Pendigu. Donu al mi la armaĵon. Doktoro, kiel la malsanulino Nun statas? DOKTORO. Ŝi ne havas, via Moŝto, Malsanon tiom, kiom korpremantajn Fantaziaĵojn, kiuj la ripozon Al ŝi malhelpas. MAKBETO. Tion do kuracu. Ĉu vi ne povas al spirit' malsana Almeti kuracilon, elradiki El la memoro korŝirantan zorgon, Forigi el la cerbo malĝojaĵojn, Kaj per dormiga dolĉa forgesilo Eligi el la brusto tiun ŝtofon Premigan al la koro? DOKTORO. Pri ĉi tio La malsanulo devas sin kuraci. MAKBETO. Forĵetu drogojn al la hundoj, mi Malŝatas ilin. Vestu min per mia Armaĵo, donu al mi la bastonon. Setono, sendu for; Doktor', la grafoj Forlasas min.—Rapidu.—Se vi povus, Doktoro, analizi la urinon De mia lando, kaj diagnozante Eltrovi la malsanon, kiun ĝi Suferas, per laksiloj purigante, Ĝis kiam ĝi perfekte resaniĝos, Mi vin aplaŭdus, ĝis ĉiel' eĥante Rebatus miajn vortojn. Senvestigu Min je l' armaĵo, kia do seneo[2], Rabarbo, aŭ laksiga drogo povus La anglojn fortimigi el la lando? Ĉu vi jam aŭdis pri ilia veno? DOKTORO. Jes, via Moŝto; viaj preparigoj Sentigas sin. MAKBETO. Alportu ĝin post mi[3]. Ne timos mi pri morto aŭ veneno, Ĝis de l' arbar' Birnama la alveno. DOKTORO. (Flanken). Se nur de Dunsinano mi forirus, Nenia pago reen min altirus. Ili foriras. SCENO KVARA KAMPARO PROKSIME DE LA BIRNAMA ARBARO. Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, maljuna SIVARDO, kaj lia FILO, MAKDUFO, MENTETO, KATNESO, ANGUSO, LENOKSO, ROSSO, kaj soldatoj, kiuj marŝas. MALKOMO. Ho kuzoj, mi esperas, ke la tagoj Alproksimiĝas, kiam ĉiu homo Kastelon sian trovos sendanĝera. MENTETO. Ni ne ĝin dubas. SIVARDO. Kiel oni nomas Arbaron tiun? MENTETO. La arbar' Birnama. MALKOMO. Soldatoj, vi dehaku ĉiu branĉon, Kaj antaŭ vi ĝin portu: tiel ni Elkaŝos de militistaro nia La vicojn, kaj la malamikoj faros Malĝustan takson pri ilia nombro. SOLDATOJ. Ni tion faros. SIVARDO. Oni diris, ke la Tirano tromemfida sin fortigas En Dunsinano, preta por toleri Sieĝon. MALKOMO. Jen la ĉefa defendilo Por li: ĉar ĉiam, kiam la okazo De ribelado sin prezentas, ĉiuj, Ĉu altranguloj aŭ aliaj, ĝoje Profitas ĝin, neniu la servadon Daŭrigas, krom nur tiuj, kies koroj En vero abomenas la aferon. MAKDUFO. Ni niajn juĝojn registrigu nur Post la okazintaĵo, penadante, Laŭ maniero de soldatoj viglaj, Ke ni atingu nian celon. SIVARDO. Baldaŭ La hor' al ni sciigos ĉion, kion Ni havas, kion ne—atentu tion. Laŭvole pensoj vagu en la kapoj, La rezultaton nur decidos frapoj: Al kiu la milito paŝu. Ĉiuj formarŝas. SCENO KVINA DUNSINANO. LA INTERNAĴO DE LA KASTELO. Venas MAKBETO, SETONO, kaj SOLDATOJ. Tamburado antaŭ standardoj. MAKBETO. Pendigu la standardojn de l' eksteraj Muregoj, la ekkrioj timaj bruas Senĉese, «Ili venas»: la antikvaj Fortikaj bastionoj de ĉi tiu Kastel' de sieĝantoj la penadojn Mokridos: tie ĉi kuŝadu ili, Ĝis malsatego kaj tremfrosta febro Konsumos ilin: se ne jam kun ili Multegaj el aliĝintaro nia Kunigis sin, ni barbo kontraŭ barbo Renkontus maltimuloj la friponojn Kaj reen batus ilin. Ekkrioj de virinoj aŭdiĝas post la scenejo. Kian bruon Mi aŭdas? SETONO. La ekkriojn, via Moŝto, De la virinoj. Li foriras. MAKBETO. Preskaŭ mi forgesas La timan senton: estis tempo, kiam Nervaro mia nepre glaciiĝus Je l' son' de noktomeza ekkriego, Kaj, kvazaŭ vivoplenaj, miaj haroj Ekrigidiĝus je rakont' timiga: Sed vespermanĝis mi kun teruraĵoj, Kun kiuj kutimiĝis miaj pensoj Mortigaj loĝi, kaj nenio nun Min eksaltigas. Setono revenas. Kial tiu krio? SETONO. Ĵus mortis la reĝino, via Moŝto. MAKBETO. Ŝi devus morti pli malfrue, kiam Ni havus tempon por novaĵo tia. La temp' senhalte glitas, glitas, glitas, Apenaŭ rimarkebla de la homoj, Ĝis kiam eĉ la lasta hor' finiĝos, Kaj la pasintaj tagoj nur kondukas Blindulojn al la tombo. Mallongviva Kandelo, estingiĝu! Ĉar la homo Promenas kvazaŭ moviĝanta ombro, La rolon ludas de aktor' mallerta, Sur la scenej' ne longe grimacanta, Kaj poste malaperas. Homa vivo Nur estas la rakont' de malsaĝulo, Freneze sensencaĵojn krieganta Sen ritmo kaj sen celo. Venas Sendito. Vi venas por paroli; tuj eldiru. SENDITO. Apenaŭ povas mi rakonti tion, Kion mi vere vidis. MAKBETO. Tamen diru. SENDITO. Dum mi sur la monteto staris garde, Birnamon rigardante, al mi ŝajnis, Ke la arbaro sin ekmovas. MAKBETO. Sklavo, Kaj mensogulo! SENDITO. Mi koleron vian Toleru, se ne estas vere: de Malproksimeco de tri mejloj ĝi Videbla estas,—ŝajne, arbareto Senhalte moviĝanta. MAKBETO. Se vi diras Malvere, de la arbo plej proksima Pendiĝos vi vivante, ĝis malsato Velkigos vin: se vere, mi ne plendus, Se vi la samon al mi farus. Al mi Ekmankas memfideco, mi ekdubas La dusencaĵojn de l' diablo, kiu Mensogas, kvazaŭ li la veron diras: «Ne timu, ĝis al Dunsinano venos L' arbar' Birnama»: kaj al Dunsinano Alproksimiĝas nun arbaro. Armu Vin, armu vin, antaŭen! Se ĉi tio Veraĵo estas, nin egalvaloros Aŭ resto aŭ foriro. Mi komencas Enui eĉ pri l' brilo de la suno, Deziri la renverson de la mondo. Alarmon sonorigu! Vento, blovu! Ruino, venu! kiom ajn ni povu, Ni faru tiom, en armaĵ' mortante, Kaj brave ĝis la fino batalante. Ĉiuj foriras. SCENO SESA DUNSINANO. ANTAŬ LA KASTELO. Tamburado antaŭ standardoj. Venas MALKOMO, MALJUNA SIVARDO, MAKDUFO kun sia militistaro portanta arbbranĉojn. MALKOMO. Sufiĉas: nun deĵetu la foliajn Ŝirmilojn, kaj malkaŝu viajn nombrojn. Vi, inda onklo, kun la helpo de Tre nobla filo via, la atakon Kondukos: dum ni kune kun Makdufo Laŭ la komand' plenumos niajn devojn. Ĉe vi l' afero restas. SIVARDO. Bonan ŝancon. Se ni hodiaŭ la tiranon trovos, Ni velku, se batali ni ne povos. MAKDUFO. Elspiru nian bruan trumpetadon, De sanga batalmorto minacadon. Ili foriras. SCENO SEPA ALIA PARTO DE LA KAMPO. Trumpetado. Venas MAKBETO. MAKBETO. Ligite al la fosto, kiel urso, Ne povas mi forkuri, sed deviĝas Batali. Kiu estas nenaskito De la virino? Tian, aŭ neniun, Mi timas. Venas juna Sivardo. JUNA SIVARDO. Kiel vi nomas vin? MAKBETO. Junul', vi tremos, Aŭdinte ĝin. JUNA SIVARDO. Ne, kvankam vi vin nomus Per nomo pli terura, ol infero Enhavas. MAKBETO. Mi Makbeto nomas min. JUNA SIVARDO. La mem diablo povas ne eldiri Titolon de mi pli abomenatan. MAKBETO. Nek pli timigan. JUNA SIVARDO. Vi mensogas, nigra Tirano; mi per mia glavo pruvos, Ke mensogulo estas vi. Ili batalas, kaj juna Sivardo falas mortigite. MAKBETO. Vi estis Naskita de virino, do vi falis. Mi ridas je la glavoj manuzitaj De homoj naskiĝintaj de virino. Li foriras. Trumpetado. Venas Makdufo. MAKDUFO. Ĉi tie mi la bruon aŭdis. Monstro, Malkaŝu vin: se ne per mia mano Vi falus, la spiritoj de edzino Kaj de infanoj miaj min riproĉus Ankoraŭ. Mi ne volas insulanojn Batali, kiuj estas nur dungitaj Por la milito, sed vin mem, Makbeto; Se ne, mi mian glavon eningigos, Senmakulitan: laŭ la bruo, kiun Mi aŭdas, kredas mi, ke altrangulo Proksime marŝas. Sorto, mi lin trovu! Kaj mi ne petos pli. Li foriru. Trumpetado post la scenejo. Venas Malkomo kaj maljuna Sivardo. SIVARDO. Ĉi tien, via Moŝto; la kastelon Trankvile ekokupis ni; la aroj De la tirano, vidu, ambaŭflanke Batalas; brava estas la mieno De l' grafoj en la batalado: ŝajnas, Ke nun ni povas nin gratuli kiel Venkintojn, ĉar la fin' alproksimiĝas. MALKOMO. Pli de la malamikoj ĉiuhore Fariĝas niaj partianoj. SIVARDO. Plaĉu Al vi eniri la kastelon. Ili foriras. Trumpetado post la scenejo. SCENO OKA ALIA PARTO DE LA KAMPO. Venas MAKBETO. MAKBETO. Sed kial ludi rolon de Romano, La malsaĝulo, kiu memmortigis, Falante sur la pinton de la glavo? Dum malamikoj restas, tranĉoj havas Sur ili pli agrablan elrigardon. Venas Makdufo. MAKDUFO. Infera hundo, cedu vin! MAKBETO. El ĉiuj Mi vin evitis; sed retiru vin; Animo mia pezan la riproĉon Jam sentis pri mortigo de la viaj. MAKDUFO. Parolojn mi ne havas: mia glavo Enhavas la respondon: for, fripono! Sangsoifecon vian por esprimi, Paroloj mankus. Ili batalas. MAKBETO. Vane vi klopodas: Egale vi l' aeron netranĉeblan Impresus per tranĉrando via, kiel Vi al mi sangellasus: vian glavon Faligu sur vundeblajn kapojn; vivon Mi havas ensorĉitan, sin cedontan Neniam al naskita de virino. MAKDUFO. Forĵetu la esperojn pri l' sorĉaĵo: Sciigu la demonon, kiun ĉiam Vi servas, ke el la patrina ventro Makdufo tromature elŝiriĝis. MAKBETO. La lango estu malbenita, kiu Al mi proklamis tion, ĉar la parton Pli viran de spirito mia ĝi Difektis! kaj ĉi tiujn diablinojn De nun neniu kredu, kiuj trompas Per dusencaĵoj de sorĉart' la homojn, Laŭvorte plenumante la promeson, Sed kontraŭ tio, kion ni esperas. Je vi mi ne batalu. MAKDUFO. Do vin cedu, Timulo, kaj vivadu, por fariĝi Spektaklo plej ridinda de homaro: Ni vin pentrigos sur tolaĵo, kiel La plej maloftajn monstrojn, subskribita, «Jen vidu la tiranon». MAKBETO. Ne, neniel Mi cedos min, por kisi la teraĵon Je la piedoj de Malkomo, aŭdi Ekkriojn malbenantajn de l' tumulta Popolamaso. Kvankam la Birnama Arbaro venis Dunsinanon, malgraŭ Ke vi min kontraŭstaras,—vi naskita Ne de virino—tamen mian eblon Mi provos, protektante mian bruston Per mia ŝild'. Makdufo, faru samon, Kaj havu la venkit' eternmalamon! Ili foriras, batalante. Trumpetado. Retirado. Trumpetado. Venas, inter tamburado kaj standardoj, MALKOMO, MALJUNA SIVARDO, ROSSO, la ceteraj GRAFOJ, kaj SOLDATOJ. MALKOMO. Al niaj forestantoj mi deziras Feliĉan venon. SIVARDO. Kelkaj devis fali: Sed tiuj, kiuj restas, pruvas nian Triumfon aĉetita tre malkare. MALKOMO. Makduf' kaj via nobla filo mankas. ROSSO. La ŝuldon de soldato via filo Jam pagis, via Moŝto: li nur vivis Ĝis la printempo de la vira stato; Apenaŭ tiun staton li atingis, Senŝanceliĝe batalante, kiam Li kiel viro mortis. SIVARDO. Ĉu li estas Mortinta? ROSSO. Jes, kaj for de l' kamp' portita. Funebro via ne egalvaloru Indecon lian: tiamaniere Ĝi ne posedus limon. SIVARDO. Vundojn antaŭe? ROSSO. Vere, sur la brusto. SIVARDO. Do li de Dio estu la soldato! Se miaj filoj kun la haroj miaj Egalenombraj estus, mi dezirus Al ĉiu finon tiel noblan: jen Pri lia mort' sonorigado mia. MALKOMO. Sed pli da funebrado li meritas, Kaj mia devo estu ĝin plenumi. SIVARDO. Li ne meritas pli: laŭ la rakonto, Li ludis inde sian rolon, kiam Ĉi tiun terscenejon li forlasis. Lin Dio benu! Ne senkonsoleblaj Ni restu, ĉar jen venas pli da niaj. Revenas Makdufo, portante sur fosto la kapon de Makbeto. MAKDUFO. Salutojn, reĝo! ĉar vi estas tia. Jen, kie staras de la uzurpinto La malbenita kapo: ĉiuj estas Nun liberuloj: mi vin ĉirkaŭitan De l' juvelar' de via regno trovas: Mi do iliajn pensojn nur esprimas Kaj bondezirojn, laŭte proklamotajn, Kriante: «Reĝo de Skotland', salutojn!» Trumpetado. ĈIUJ. Salutojn, Reĝo de Skotlando! MALKOMO. Ni ne intencas preterlasi multe Da tempo, antaŭ ol ni nian konton De amo saldos, kun vi kvitiĝante. Vi grafoj kaj parencoj miaj, mi Plinobeligas vin per la titolo De lordoj, la unuaj, kiujn tiel Skotland' honoris. Ĉion, kio restas Farinda, ni ekfaru kiel eble Plej frue, nome, la rehejmigadon De ekzilitoj niaj, forkurintaj De ruza tiraneco la intrigojn, La kulpigadon de la ministraro De tiu ĉi buĉist' mortinta kaj Reĝino lia diabliniĝinta, Memmortiginta, laŭ popola voĉo; Kun helpo de la kompatema Dio Atentu ni pri tio ĉi, kaj ĉio Elplenumota, laŭ la tempo, loko, Kaj la okazo de la devalvoko; Al ĉiuj dankon, al ĉiu persono Inviton al la reĝkronad' en Skono. Trumpetado. Ĉiuj foriras. [Illustration] PIEDNOTOJ. [1] T. e. Malkomo. [2] Seneo = senna, _séné fr._ [3] Kompreneble tiu ĉi parolado direktiĝas jen al la doktoro jen al Setono. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK MAKBETO *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.