The Project Gutenberg eBook of Mondo kaj koro

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Mondo kaj koro

Author: K. Kalocsay

Release date: May 23, 2013 [eBook #42774]
Most recently updated: August 25, 2014

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly, Marc Vanden Bempt, Brenda Lewis
and the Online Distributed Proofreading Team at
http://www.pgdp.net

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK MONDO KAJ KORO ***

MONDO
KAJ KORO

POEMOJ DE
K. de KALOCSAY

BUDAPEST, 1921.

„PER ESPERANTO AL LA TUTMONDO“

Esperanto Presejo de Markovits kaj Garai, Budapest.

ENHAVO:

 Nova sento.Paĝo
1.Sonorilludo3
2.Ni laŭdu lin5
3.Pri nia kor’6
4.Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito7
5.Supren la korojn10
 Mondo kaj koro. 
6.Poploj en aleo12
7.Maldolĉa kanto14
8.Iras abiturient’15
9.Se ekbrulus18
10.Brulpereo19
11.Ŝiritaj strofoj20
12.Silente, nigre21
13.Kiel la infano22
14.En memorlibron de knabino23
15.Knabino en fenestro23
16.Am’ ne estas24
17.Ribeleto25
18.Feina sorto25
19.Aglo kaj kolombo27
20.Printempa sorĉo28
21.Printempo30
22.Somero30
23.Aŭtuno31
24.Aŭtuna fantazio32

NOVA SENTO.

Sonorilludo.

Vespere, en la kora, dolora monotono,
Subite, jen, eksonas la sonorila sono
Kun frapo ĝemanta,
Kun voĉo tremanta.
La batoj ekbruas, fenestron ekskuas
Kaj milde ekfluas muĝado la sorĉa.
Ho, son’ sonorila, vi tondrosimila
Kaj tamen trankvila, ravanta kaj dolĉa!
Doloro en koro sveninte dronanta
Sufokas. Mi vokas al bronzo sonanta:
Ho svingu la langon
Vi tondre batanta!
Ho, plend’ via granda
Traringu la landon!
Ho plendu la fonton
De l’ sango riproĉo!
Ho, tondru la voĉo,
Ke fendu la monton!
Estingu flamlangon
De l’ sent’ malamanta,
De l’ blinde flamanta
Volinta la sangon.
Atingu la kanto
La koran profundon
Por vindi la vundon
Sangintan pro vanto.
Ho sorĉu la senton
Indulge lulante,
Kaj larmojn rulante
Eksolvu la penton!
Ho ringo de kantoj!
Vi fondu la rondon:
Vi fandu la mondon
En rond’ de amantoj!
Kor’ brulas, voĉ’ lulas, min levas, mallevas,
Pri l’ flamo de l’ amo flagranta mi revas:
Ke ruĝaj flamlangoj disflugas tra l’ landoj,
Ekruĝas la vangoj en fratĉirkaŭpreno,
Kaj frate, en rondo solena, tra l’ mondo
Ekmuĝas la ondo de l’ kant’ pri Kompreno...
Sed, ho ve, tremante,
Lastfoje ĝemante,
Kun mortadanta muĝo forsonas bronza sono,
Kaj kaptas min denove dolora monotono...

Ni laŭdu lin...

—je memortago pri morto de nia Majstro.—

Memora fest’ ... dolora fest’!
Funebre ni solenas.
Ho flugis for la flam’ de l’ kor’,
Ni kiun larme benas.
Nek tondra son’ nun de kanon’,
Nek sonoriloj festas,
Nur batsonor’ de nia kor’
Pri la solen’ atestas.
En vasta mond’ malgranda rond’
Ja estas nur la fratoj,
Sed kun potenc’, majesta senc’
Kuniĝas korobatoj.
Ho kunsonor’ de nia kor’
Funebru la benatan,
De kies am’ flagranta flam’
Kunfandis rondon fratan.
Estingis sin la flam’ de l’ sin’
Plu ĝia varm’ ne hardas,
Sed staras jam fandaĵ’ de l’ am’
Kaj spite frostoj—ardas.
Ĝin flegu ni, ardegu ĝi,
Ĝis el malgranda sfero
Post vintra frost’ la Pentekost’
Alvenos al la tero.
Ĝis kun ĝojbril’ flamlangoj mil
Tra l’ tuta mond’ disflugas
Ĝis falas, jen, la peza ĉen’,
Nun kiu langojn jugas.
Ĝis en kompren’, eterna ben’
Fratiĝos mondo tuta...
Ni laŭdu Lin, ke aŭdu nin
Homaro surdemuta.

Pri nia kor’...

Ni estu fieraj, fratoj
Pri nia kor’,
Pri ĝiaj doloraj batoj!
Ĉar estas la bat’ dolora
En nia kor’
Pro tuta la mond’ senkora.
Nin mok’ kaj malam’ rigardas;
Sed nia kor’
Nur amon rebrilas, ardas.
En vintro de l’ tempo nuna
Jen nia kor’!
Ĝi estas la brilo suna.
Frostiĝas nun sent’ kaj larmo...
Sun’: nia kor’
Vanluktas kun la malvarmo.
Sed venos, ho venos tempo
Por nia kor’!
Ni fidu je la printempo!

Je la naskiĝtago de Zamenhof post la mondmilito.

—1919.—

Nun pri armil’ kaj viro, pri paca batalanto
El fund’ de l’ kor’ eksonu laŭdanta nia kanto!
Ĉar kreis li miraklon, la tutan homan genton
Per am’ unuigontan miraklan fundamenton.
El mondo de l’ barakto, malam’, batalo, pelo
Li volis montri vojon al alt-brilanta celo,
Kaj montris li la vojon de l’ savo kaj de l’ bono!
Sed, ho, orelojn surdajn atingis la admono.
„Ho, mia kor’!“ li kantis, ĉar kaptis lin doloro:
Pro tuta mond’ doloris la granda nobla koro,
Por sangverŝanta mondo ĝi sangverŝante batis.
Kaj kun doloro fajra ĝi amis kaj kompatis.
Vir’ milda kaj modesta, sed forta kaj decida,
Nek batoj de la sorto, nek homa mok’ perfida
Starigi povis baron al lia fajrintenco,
Li luktis per espero, obstino, pacienco.
Kaj en batal’ li mortis, se ankaŭ ne per sabro
Ĉevalo de l’ milito galopis tra l’ kadavro,
Lin la Teruro venkis, sur lia freŝa tombo
Baraktis kun pafita flugil’ la packolombo....
Ĉu longe furiozos la pereiga flamo,
Ke ankaŭ ami povas la hom’ nur per malamo,
Ke amon al patrujo per tio li ekmontras,
Ke al nacio fremda malbenon fulmotondras?
Ĉu nin do turmentados eterne la malbeno,
Ke genton de la gento forbaras malkompreno,
Ke al aligentanoj la lango estas muta
Kaj, se parolas, sonas nur blasfemad’ balbuta?
Ĉu do ankoraŭ longe la hont’ terura restas,
Ke hom’ al homo lupo, kruela lupo estas,
Ke patro testamentas malamon al la ido,
Ke venkas kaj triumfas rikane la perfido?
Ke ruz’ diabla estas la diplomata moro,
Ke la mortigon lertan ornamas brila gloro?
Ke oni masbuĉadon en nom’ de Di’ aranĝas
Kaj ke la pli potencaj la pli malfortajn manĝas?
Jen estas mi Hungaro per ĉiu bat’ de koro,
Per ĉiu gut’ de sango, per ĉiu gut’ de ploro...
Mi forte radikiĝas en kara ter’ nacia,
El ĝi suĉita estas ja tuta forto mia.
Kaj volas mi, ke ĝia art’, manier’, kulturo
Kunbrilu en la pompo de l’ paca mondkonkuro;
Ĉar per pereo ĝia pereus io bela,
Perdiĝus kvazaŭ unu kolor’ de l’ ark’ ĉiela.
Etendas mi la brakojn por frata ĉirkaŭpreno
Malsate je konsento, soife je kompreno...
...Kaj streĉas sin rigide al manoj miaj pacaj
Indulge ne manplatoj, sed pugnoj nur, minacaj.
Forsonas en dezerto la plorobtuza voko...
Ho mian sekan gorĝon kunpremas jam sufoko,
Detruas en animo terura kataklismo:
Amata mia lando baraktas en abismo!
Ho, super ĝia kapo glav’ Damoklesa pendas,
Al la pli promesinto landpartojn oni vendas.
Kaj ploras, ĝemas, plendas la forŝiritaj korpoj,
Samkiel ĉe la tombo de la patrin’ la orfoj.
Mi tamen ne blasfemas, malbenojn mi ne sendas,
Laciĝis jam la brakoj, de longe sin etendas.
Nun ilin, kun la lasta eksving’ de l’ malespero
Eklevas mi, kriante el maro de l’ sufero:
Ho, vi spirit’ benata de l’ paca batalanto
Estingu la inferon de la nacia vanto!
Ekfulmu via lumo en malespera nigro,
Ke ektiminte kuru la diskarnanta tigro.
La tigro verdokula de l’ malkonkord’, ĵaluzo,
De l’ rabinstinkt’ nacia, de la perfida ruzo,
Ke estu fine sekaj la fontoj de la ploro
Kaj unu la ŝafaro, kaj unu la pastoro.
Ke ŝultro ĉe la ŝultro laboru ĉiu lando,
Kunplektu ilin forte de l’ amo florrubando.
Sur via kun adoro florornamita tombo
Ekflugu kun sonanta flugil’ la packolombo.
Kaj kiel Dioniza festen’ per unu fojo
Ekmuĝu tra la tero la ditiramb’ de ĝojo,
Ke fine, sub la signo de l’ verdaluma stelo,
Alvenu, ho alvenu sur teron la ĉielo.

Supren la korojn...

Ho, kavaliroj de la nova sent’,
Ekbruligantoj estu ni de l’ koroj!
Flugu de kor’ al kor’ en homa gent’
Hele flamantaj festaj fajrofloroj!
Ĝemas mizere, en mallum’ dronante
Tuta homaro sub malbona sorĉ’,
Brilu al ili ĉie, lumdonante,
Koro flamanta, kiel gvida torĉ’.
Supren la korojn samideana rond’!
Montru ni ilin al disonanca mond’!
Ĉar en niaj koroj estas fundament’
De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.
Ho kavaliroj de la Pentekost’!
Lukti ni devos en bataloj multaj:
Jen malamikoj: la anima frost’,
Blinda malam’ kaj malkomprenoj stultaj.
Veoj alarmas por batal’ benata,
Grandaj mizeroj vokas nin por arm’.
Jen la armiloj: la laboro frata,
Brak’ brakumanta kaj la kora varm’.
Supren la korojn, samideana rond’!
Montru ni ilin al disonanca mond’!
Ĉar en niaj koroj estas fundament’
De la pac’, de l’ ben’, de l’ sankta, nova sent’.

MONDO KAJ KORO.

Poploj en aleo.

... Poploj staras en aleo...
Ekiras vent’ kun laŭta veo.
Ŝirita, trema ĝemospiro.
Jen: venta kanto pri l’ sopiro.
Kaj dum la vento vee blovas,
La poploj treme sin ekmovas.
L’ unua klini sin komencas,
Ĝi al la dua riverencas,
Sed ĝi al tiu vane zumas,
La trian tiu amindumas.
La tria flustras al la kvara
Kun ama tremo foliara,
Kaj tiel plu ... jen lud’ sencela
Kaj malfeliĉa kaj kruela
Kaj en la tuta vic’ la sama:
Rifuz’ de am’, petego ama...
Sovaĝe hurlas jam la vento:
Sopir’, sopir’, sopir’, turmento...
Sovaĝe ĝemas arb’ vipata
De la sopiro senkompata...
Reklini sin ... kaj miksus drone
Sin branĉ’ kun branĉ’ kaj estus bone,
Sed la proksim’, la certa havo
Senloga estas kaj sen ravo,
Sopiro je l’ neatingebla:
Jen flam’ de l’ kor’ neestingebla...
Ho, steloj en la frosta alto!
Facila nub’ en flug’ sen halto!
Flor’ sur la pint’ de l’ roko kruta!
Sur frosta lip’ rifuzo muta!
Ho, flor’ ravanta de l’ deziro,
Ho, flor’—velkonta post deŝiro!
Ĉu veas, plendas nun la vento
Sub vip’ sovaĝa de l’ turmento,
Aŭ, dum ni en doloro dronas,
Ĉu rid’ infera ĝia sonas?

Maldolĉa kanto.

Ekiri, kiel la migruloj...
Sen cel’, sen hejmo vagi sola...
Ne turnu sin plu la okuloj
Al la ĉielo senkonsola!
Nur ridi belon la naivan
De la printempa floroĉarmo,
Kaj lipon havi, sensoifan,
Avare ŝpari je la larmo
Rezigni pri ja vana lukto,
(feliĉon ankaŭ venk’ ne portos),
Rezigni pri la amvolupto
Sciante, ke en naŭz’ ĝi mortos.
Ne lasi plu, ke min ektentu
Am’ de virino, de amiko.
(Brilegaj aĵoj, sed, atentu!,
Dissaltos, kiel sapveziko.)
Kaj se espero ŝajnus, rava,
Ne kapti ĝin per mano trema,
Ĉar ĝi ne estas ŝnuro sava,
Araneaĵ’ nur, ŝiriĝema.
Kaj iri nur, sen cel’, sed fido,
Sen idealoj, sen deziro,
Sur vangoj, sen la ŝmink’ de rido,
Kaj pri la mort’: kun ŝultrektiro...
Kun frostaj vangoj, frosta sento
Ekfali sur la bulon teran,
Kaj kun la vekrianta vento,
Ekkanti kanton malesperan...

Iras abiturient’...

En splena sent’, ĉagrena sent’
Jen koron ekkaresis
Arĝentsonor’ de l’ rememor’
Pri l’ tempoj, kiuj ĉesis.
Ĝojriĉa temp’, feliĉa temp’
De l’ knab’ facilanima,
Ho vivabund’ en kora fund’:
Viv’ estas ja senlima...!
Senpena sort’ kaj plena fort’,
Amika rondo varma,
Kortuŝa fid’, plenbuŝa rid’
Pri ia farso ĉarma.
Ho ora viv’, ĝojflora viv’,
Flugiloj ĝoj-frapantaj,
Malĝoj’ kaj dub’: facila nub’...
Projektoj dolĉe vantaj,
Studenta temp’, ho venta temp’:
Aĝ’ de l’ printempa vento!
Ag’ de April’: en blanka bril’
Burĝonas knabo sento.
Naiva am’: soifa jam
Je kis’ la lipo estas
Kaj la admir’ per fabla mir’
La amatinon vestas.
Naiva poz’: do, sen ripoz’,
Nur supren sur deklivo!
Infana sonĝ’, ho, vana sonĝ’,
Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo...
Reportu brilon al la malĝojanto
Malnova, kara kant’, adiaŭkanto:
Iras abiturient’
Jam for...
Adiaŭ, ĉiu kunstudent’...!
Jam for...
La voj’ al hejm’ jen antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... jam for...
Ni kisu nin je lasta foj’.
Infana sonĝ’, ho vana sonĝ’,
Ĉar vekas zorg’ de l’ vivo.
Kaj svenas ĝoj’ kaj venas voj’
Malsupren sur deklivo.
En truda dev’ la fluga rev’,
La sonĝa mond’ ekpalas,
Flugila sving’ sen cel-ating’
Lamiĝas—kaj ni falas.
Nenie sav’... Nek ama rav’
Nin helpas por leviĝo.
Ĉar ĝenas nin, ke venas fin’:
Aŭ tromp’ aŭ senreviĝo.
Amika rond’... Ĝin portas ond’
Malpura: lukt’ por vivo.
Malam’, malpac’, barakt’ kaj lac’
Envio, monsoifo.
Kaj post esper’ la malprosper’
Eterna kaj rigida
Splenigas nin, plenigas nin
Per saĝo tre acida:
Por kio lukt’: acida frukt’
Ja estas la espero
Kaj ĝi de sur branĉ’ sen matur’,
Defalas al la tero.
Do lasu nur: viv’ pasu nur,
Ĉar estas ver’ ordona,
Ke estas mond’ kaj restas mond’
Malĝoja kaj malbona.
Ho ploru, ploru kun la ekploranto
Malnova, kara kant’, adiaŭkanto:
Iras abiturient’
Jam for...
Adiaŭ ĉiu kunstudent’...
Jam for...
La voj’ al hejm’ jen antaŭ mi,
Filistro estos ankaŭ mi.
Jam for... jam for...
Ni kisu nin je lasta foj’...

Se ekbrulus...

El mia, pro l’ sopir’ brulanta kor’
Ardante fluas mia amsufero.
Metal’ rigida el fluanta fero
Obtuza vers’ fandiĝas el dolor’.
Jen kanto, kvazaŭ sonorilsonor’
Funebron soniganta tra l’ aero,
Jen kant’ sovaĝa, kant’ de l’ malespero:
Nenie bril’, nenie helkolor’.
Ho, se ekbrulus en vi ama flamo
Kaj koron de l’ eterne vin amant’
Karesus vi per via vera amo.
Ho kara, tiam estus mia kant’
El ĝoja or’ farita brilornamo
Por via kap’, kun pompa diamant’.

Brulpereo.

Am’, artfajraĵo milkolora!
El kor’ ekflagras vi subite.
Mi ekbruligis vin. Ravite
Mi ĝojis pri fajrejoj viaj.
Espersteletoj verdradiaj
Brilante tra l’ animo lumis
Kaj karesante milde zumis
Pri l’ feliĉego alvenonta.
Kaj el la koro fajrofonta
Flagradis flamo bluehela:
Revado pri plezur’ ĉiela:
Pri lip-sur-lip’, kaj kor-ĉe-koro.
Ho, pluv’ arĝenta, pluv’ el oro,
Ho, dolĉaj flamoj rozkoloraj,
Ho, dolĉaj sentoj fajrofloraj
De laŭstudenta am’ naiva...
Sed ruĝo de l’ sopir’ soifa
Raketis, falis sur la koron.
Mi sentis akran bruldoloron,
Mi tamen ludis plu kuraĝe.
Kaj nun malhele kaj sovaĝe
Leviĝis en violkoloro
La pezaj flamoj de l’ doloro...
Ektremis mi ĉe l’ ekrigardo.
Kaj venis kun bruliga ardo!
Purpur’ terura de l’ pasio
Galopas fajro jam tra ĉio...
Mi time miras ĝian svingon.
Mi krius jam, ho ve, estingon!
Brulvundoj veas sur animo.
Kaj kreskas jen la brul’ sen limo,
Jam kri’ por helpo vane sonas.
Stertore mi en flamoj dronas,
Sangnuboj antaŭ la okuloj...
Ve, mi pereas en la bruloj
De l’ artfajraĵo milkolora.

Ŝiritaj strofoj.

Memoro, mola lito muska!
Min kial la sopir’ embuska
Forpelas de vi ĉiam...
Ĝemspiron ĵetas la sopiro
Kaj refalinta ĝemospiro
Ekbatas koron ŝtone.
Se brakojn mi al nokt’ etendas,
Se savan voĉon mi atendas,
Neniam venas voko.
La lum’ de l’ sonĝoj iĝas blinda,
La blu’ de l’ sonĝoj—paliĝinta
Malplen’ kaj nigro ĉie.
Kaj mi sveninte, pale kuŝas
Kaj mian lacan koron tuŝas
Per brulostampo la dolor’...

Silente, nigre...

Silente, nigre kuŝas mia sento
Simile al la ond’ de l’ nokta mar’,
Se kaŝis sin la lun’ kaj la stelar’,
Se kuŝas en laŭsvena dorm’ la vento.
Dolora sent’, ho kuŝu en silento...
Brilanta penso kaj brilanta far’
Jam vane lumus tra la nuba bar’,
Ventege vane vipus vin turmento.
Ĉar ŝi, la ŝip’, por kiu vin sopir’
Perfortis, pelis al freneza peno,
Neatingebla estas por dezir’;
Kuŝante jam feliĉe en haveno,
Ve, en la brakoj de alia vir’
Kun senkonscia arda ĉirkaŭpreno.

Kiel la infano...

Ho vivo, min lacigis via vojo.
Suferon veran
Ne povas doni al mi la malĝojo.
Se la dolor’ sur mia brust’ genuas,
Mi laŭte ne ekkrias:
Mi kutimiĝis al ĝi, mi enuas.
Ho viv’, sen peno, sen ribel’, ĉagreno
Mi vin trenadas:
Kaptito trenas ŝarĝon de l’ kateno.
Se brilas ĝoj’, mi ĝin kun spleno spita
Rigardas, kvazaŭ
Ornamojn de l’ katen’ la hom’ kaptita.
Jes, vivo, min lacigis via vojo
Korpuŝon veran
Jam donas al mi nek malĝoj’, nek ĝojo.
Mi estas pri vi, kiel la infano
Pri la ludilo.
Li ĝin enuas, ĵetus for el mano,
Li ĵetus for, kaj tamen, se ĝin oni
Forpreni volas,
Li ploras, veas kaj ne volas doni.

En memorlibron de knabino.

Kvieta, dolĉa estu via viv’
Kaj gaja, kiel ludo de infanoj
Dancantaj vigle, manoj en la manoj
Je maj-maten’ sur suna montdekliv’.
Se venas ankaŭ iom da dolor’
Ĝi estu, kiel siluet’ de mano,
Se ombroludon ludas la infano:
Facila, farsa, flirtu baldaŭ for.
Deziroj, kiel ŝafidetoj, ĉie
Vagadu vigle, pro l’ odor’ ebrie
Sur verdaj kampoj inter florornamo,
Ĝis fine ilin kun vipanta pelo
Direktos al la ununura celo
Paŝtist’ sovaĝa: la unua amo.

Knabino en fenestro.

Florante vi en la fenestro sidas,
La strattumulton vi mirante vidas,
Kompato dolĉa tuŝas min ĉe koro:
Sort’ via estas, kiel sort’ de floro.
Etendas sin jam manoj florŝirantaj,
Viajn petalojn havi dezirantaj,
Sed ho ne ties, kiun vi salutus
Per klin’, kaj lipojn per miel’ vi ŝutus.
Okul’ ekbrilos, koro ekfrapetos,
Se venos, kaj la ŝnurŝtuparon ĵetos
De la esper’ naskita sonĝo-vir’
El sonĝoj alvenanta kavalir’—
Aŭ koron, vangojn, dum atendo vana
Enmaskos tempo, la kruelemana
Per frosta krusto kaj per velkosign’.
Kaj vi fenestron fermos kun rezign’.

Am’ ne estas...

Ho, am’ ne estas ludo,
Sed forta sorta trudo.
Ĝi svingas sian vipon
Al lip’ pelante lipon.
Ni timas ĝian baton,
Kapricon, senkompaton,
Sub ĝia jug’ ni svenas...
Kaj tamen ĝin ni benas.

Ribeleto.

Ho, kiom da bataloj en la mondo!
Egale estas, kio ajn min gvidus,
Nur foje jam min mi batali vidus.
Ĉu do ne estas, kiel ĉiu homo,
Knedita mi el karno kaj sopiro,
Ke sidas mi inerte, kun ĝemspiro?
Ĉu do utilas, ĉu al iu plaĉas,
Ke jen, mi estas bona, kiel pano,
Kaj mi sekiĝas, aŭ min mus’ formaĉas...

Feina sorto.

Feino vivis en la lag’
Kun viv’ soleca kaj kvieta
Kaj al la bord’ je unu tag’
Alvenis juna vir’ poeta.
Kaj bela estis la junul’
Kaj bukla lia brunhararo,
Ardante brilis sorĉa brul’
En lia nigra okulparo.
Ekvidis ŝin la juna vir’,
Ekflamis lia kor’ amema,
Li kantis kanton pri l’ sopir’
Kaj vokis ŝin per voĉo trema.
Solecon frostan de l’ fein’
Neniam tuŝis voĉo tia,
Ensorĉis por eterne ŝin
La okulparo flamradia.
Kaj plenumiĝis ŝia sort’,
Tra l’ koro boris amo-sago
Tirate de ravanta fort’
Sen vol’ ŝi venis el la lago.
Iliajn lipojn ama brul’
Kunfandis. Vane vokis ondo.
Ŝi, man’ en mano kun junul’,
Ekiris al mortema mondo.
Kaj estis por eterne for’
Fedigno virgulina, sorĉa,
Ŝi donis ĝin plezure por
La ravo de la amo dolĉa.
Kaj ne ekfloris plu narcis’
Se lipojn ŝi por rid’ malfermis,
Ne milda flor’, sed fajra kis’
Sur ŝiaj ruĝaj lipoj ĝermis.
Kaj se ekkaptis ŝin dolor’,
L’ okuloj plu ne perlojn rulis.
Sed vera, homa, sala plor’,
Varmega larm’ en ili brulis.
Kaj ĉiam pli kaj pli da larm’
Elgutis al ŝi el okulo,
Ĉar, ve, ekvelkis ŝia ĉarm’,
Kaj ŝin forlasis la junulo.

*

Feinoj, estas la destin’
Por vi kruela kaj malbrila.
La sort’ elekti trudas vin,
Elekto estas malfacila:
Fevivon frostan vivi sur
La koro kun glacia krusto,
Aŭ en pasema amplezur’
Ekvelki sur la vira brusto.

Aglo kaj kolombo.

Rideto, jen, sur mia vang’ ekfloris
Hodiaŭ, pale strange kaj kun tim’.
Dum nova movo pro la malkutim’
Vizaĝo mia kvazaŭ ekdoloris.
Pro l’ mond’ malica ĝemis mi kaj ploris,
Ĉar ho, plorinda estas ĝi sen lim’;
Dolor’ kruela sidis sur anim’
Kaj kiel aglo, ungojn ĝi enboris.
Sed kun esper’ ravanta nun mi ridas,
Ĉar jen, kolombon dolĉan nun mi vidas,
Mi vidas nun, virino kara, vin.
Kaj certe mi atendas la miraklon,
Ke venos, venos de l’ doloro fin’:
Ke la kolombo venkos nun la aglon.

Printempa sorĉo.

Flirtanta eta papili’
Flugadas super kampa vojo.
Ho, en lazur’ flugpendu nur!
Mi nun forgesas pri l’ malĝojo
Kaj tuta la flugila polv’
Pentrinta mian infanmanon
Surpluvas min, kaj al la sin’
Ĝi portas post doloro sanon.
Kun kis’ tumultas al la kor’
De l’ infanaĝo mil memoroj,
Nenie pent’, malĝoja sent’,
Kruela aro de l’ doloroj.
Mi serĉas: kien estas for
Amdorn’: malnova dolorilo...?
Jen, en la kor’ arĝentsonor’:
Ĝojŝafidet’ kun sonorilo.
Ho ora sun’, ho silkĉiel’!
Facila nub’ el purarĝento!
Printemp’ sen lim’! El la anim’
Rifuĝas ĉia splena sento.
La kamp’, sonanta ondfein’,
Ornamis buklojn nun per floroj
Ŝi kantas jen, sin banas en
Rivero dolĉa de l’ odoroj.
Ho, kia tril’ de l’ birda ar’!
Sur arboj dolĉa floro-ĉarmo!
Kun laŭta ĝem’ ĉu do mi mem
Min lavis per maldolĉa larmo?
Ho, vi mensogis al mi, kor’,
Ke estas tuta viv’ sufera,
Ĝojkriu nun, eksciu nun
Ke estis via vort’ malvera.
Plezuro kia estas nun
Doloron per kalkano jugi!
Ho, kia ĝu’: sub brila blu’
Sur kamp’ ekkuri... suprenflugi...

Printempo.

Nun tiklas la herbojn petole la vento,
Nun tiklas la koron sopiro flugila...
La kampon silkharan per ombro facila
Dorlote karesas nubet’ el arĝento.
En vesto odora kaj blanka la branĉo
Ridetas kun ros’ sur burĝon’ sia ĉarma.
Vi pensus, kun ĝojo hontema kaj larma
Fraŭlino atendas je ven’ de l’ fianĉo.
Kaj birdoj ekkantas printempan ĝojĥoron,
En brila aer’ papilioj promenas,
Delogas, kisinte forlasas la floron.
La rav’ de l’ ĝermado kaptite min tenas,
Plenbruste enspiras mi ter-bonodoron...
Ho, dolĉa ... volupta ebrio ... mi svenas...

Somero.

Ĝis limoj de l’ vido ondadas tritikoj.
Jen flava mareg’ sub ardanta sunbrilo...
Sub propra la ŝarĝo jam antaŭ falĉilo
La kapojn ekklinas humile la spikoj.
Virino benata, la Tero Patrino
Infanojn alvokas: do venu, ho homoj,
Kaj suĉu el sukoj kaj el la aromoj,
Infanoj avidaj, do venu al sino.
Kaj ili alvenas, kaj venas ne vane,
Kaj falas la beno abunde, sen fino
Patrino amanta ĝin ŝutas plenmane.
Sopir’ min ekkaptas: per pia kapklino
L’ adoron ekmontri kaj fali infane
Sur bruston benatan de l’ Tero-Patrino.

Aŭtuno.

En flava arbaro aŭtuna mi kuŝas...
Faladas zigzage kaj zumas folioj,
Susuras la vento ĉe miaj tempioj,
La frunton freŝige, karese ĝi tuŝas.
Tra l’ arboj filtriĝas nur kvazaŭ murmuro
De psalmoj: kantado de vinrikoltantoj...
Mi pensas: mortanton pripreĝas la kantoj
Lasthorojn nun vivas la granda Naturo.
Odoron elspiras mortante la floroj,
Sur min folipluvon la arboj subsendas,
Ho pompo funebra, aŭtunaj koloroj!
Mi kuŝas, mi kuŝas kaj brakojn etendas
Ebrie pro venta susur’ pro l’ odoroj...
Mi ian miraklon aŭtunan atendas...

Aŭtuna fantazio.

Jen, kiel virino en plena maturo,
En plena beleco, sed sur la vizaĝo
Jam kun la signetoj de l’ velko, de l’ aĝo,
Baraktas volupte l’ aŭtuna Naturo.
En varma ventspiro sopiro sufokas,
Ĝemadas la arboj amsenton ebrian
Kaj ŝiras de l’ korp’ ŝi la veston folian:
Por am’ ŝi amanton: la sunon alvokas.
Sed iĝis malvarma radio la suna:
Ĝi kisi ne plu, jam karesi nur povas:
Amanto fidela jam iĝis maljuna.
Karesas li, fine kvieton ŝi trovas.
Kaj ĉion ekregas silento aŭtuna...
Nur foje folion la vento ekmovas.

EL LA HUNGARA LITERATURO
ĝis nun aperis en Esperanto:

Noto: La libretoj per * signataj elĉerpiĝis!

En sama formo aperis:
SES NOVELOJ
de JÓKAI, MIKSZÁTH, HERCZEG kaj MOLNÁR.

BONHUMORAJ RAKONTOJ
de nuntempaj verkistoj.

Pri Hungarlando en Esperanto ĝis nun aperis:

Se Vin interesas Hungarlando, abonu la „Hungaran Esperantisto-n“ (Szeged, Szentháromság-utca 30.)

Esperantajn librojn, glumarkojn,
afiŝojn gazetojn kolektas, vendas,
peras, sciigojn havigas:

Hungara Esperanto Servo

Adreso: Paŭlo Balkányi, Budapest, VI., Hajós-u. 15.

VIA DEVO estas:

1) IDEALA = helpi la interkomprenon de la popoloj per disvastigo de la ideo kaj literaturo de Esperanto!

2) PRAKTIKA = aliĝi al la Universala Esperanto Asocio, uzi kaj uzigi ĝiajn servojn!