The Project Gutenberg eBook of Vivo de Zamenhof This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. Title: Vivo de Zamenhof Author: Edmond Privat Release date: August 19, 2008 [eBook #26359] Language: Esperanto Credits: Produced by David G. Simpson *** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF *** Produced by David G. Simpson VIVO DE ZAMENHOF EDMOND PRIVAT 1920 TABELO DE ENHAVO ANTAUXPAROLO AVERTO CXAPITRO I. -- La Gentoj en Litva lando. Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. -- Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. -- Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. -- Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870. CXAPITRO II. -- Infano en Bjalistok. La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. -- Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj antauxjugxoj. CXAPITRO III. -- Gimnaziano en Varsovio. Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri mondlingvo. -- Trakrompreno de Historio. -- Fervoro je latina lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. -- Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878. -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso. CXAPITRO IV. -- Studentaj jaroj. Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo. -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso". CXAPITRO V. -- Doktoro Esperanto. Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapuk. -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo -- Edzigxo. -- Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj aligxoj. -- La Dua Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. -- Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro. CXAPITRO VI. -- Idealista profeto. Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". -- Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900 kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. -- Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto mistera. -- Horo neforgesebla. CXAPITRO VII. -- Homarano. Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". -- Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj moroj.-- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. -- Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. -- Pri neuxtrala Templo. CXAPITRO VIII. -- Kongresaj Paroladoj. La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. -- Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso. -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri patriotismo. -- Parolado en Guildhall. CXAPITRO IX. -- Lingvisto. Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. -- "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. -- Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. -- William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. -- Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910. CXAPITRO X. -- Verkisto. Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. -- Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj. -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. -- Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto. CXAPITRO XI. -- Etika Pensulo. En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911. -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. -- Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. -- Ekmilito. CXAPITRO XII. -- Homo cxe Morto. Milito. -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo. Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo. -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro. -- Grandeco de Zamenhof. LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE ANTAUXPAROLO Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreajxo de Ludoviko Lazaro Zamenhof. Esperante cxiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon dejxorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia agxo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj -- originalajxoj kaj tradukoj -- kiuj, laux tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom farigxu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko. Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatigxi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiligxado, lian fluan kaj trafan elokventecon cxe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Cxio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni. Ni esperas, ke per cxi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaux ricevos kauxzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros cxiam antaux ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn pasxojn al la dezirata celo. Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la "Ho-Bo-Mo" serio; cxar ni deziras, ke la Libraro estu tauxga memorajxo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto. Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni sxuldas sinceran dankon pro cxi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro. John Mabon Warden, John Pollen, Bertram Chatterton, John Merchant, Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie. AVERTO DE L' AUXTORO Tie cxi ne kusxas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista. La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis tia, cxu gxi placxos al unu aux alia; nur tia, cxu suficxe fidele kaj ame gxi sekvos la gxustan veron. Animo la plej granda, genio la plej pura sxuldas formon al cxirkauxa mondo. Tial, per deveno kaj naskigxa lando necesis ja komenci. Kion sxuldas ni al memoro de l' mortinto, cxiam viva per inspiro, tion kare ni konservas cxiuj en la koro, kiel lumo. E. P. Gxenevo, julio 1920. VIVO DE ZAMENHOF CXAPITRO I. La Gentoj en Litva lando. Litva lando. -- El Mickievicx. -- Historio. -- Litovoj. -- Germanoj. -- Hebreoj. -- El Biblio. -- Poloj. -- Blankrutenoj. -- Rusa regado. -- Mesianismo pola. -- Profetajxo Mickievicxa. -- Mesianismo hebrea. -- Profetajxo Jesaja. -- Militoj en Euxropo inter 1850 kaj 1870. Meze inter Oriento kaj Okcidento kusxas Litva lando, kantita de Mickievicx en _Sinjoro Tadeo_: Litvo! Patrujo mia! simila al sano, Vian grandan valoron ekkonas litvano, Vin perdinte. Belecon vian mi admiras, Vidas gxin kaj priskribas, cxar mi hejmosopiras . . . Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj, Largxe apud lazura Njemen tirigxantaj . . . [1] Sur tiu dolcxa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l' aria mondo. En norda parto paroligxas ankoraux antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa. Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netusxita gxis dek-tria centjaro. De l' cetera mondo forkasxita per marcxoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras gxis nun sovagxaj urbovoj, la popolo dauxris adori la fortojn de l' naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj. Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En Mezagxo teuxtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj gxin ligis al sia sxtato, moskova caro gxin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laux invito regxa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aux plenigis ilin. Kun si gxi enportis industrion kaj negocon, sed ankaux sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, ecx apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj: Auxskultu min, vi, kiuj konas la veron, Popolo, havanta mian instruon en koro: Ne timu ofendon de homoj, Ne tremu antaux insultoj. Levigxu, levigxu, vin vestu per forto, Ho brako de l' Eternulo; Levigxu, kiel en tempoj antikvaj, Cxu ne vi dishakis Fierulon? Cxu ne vi sekigis la maron? [2] Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l' fino de l' centjaro dek-oka, preskaux tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj farigxis pola kore kaj parole. Litovan lingvon dauxris uzi vilagxanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en pregxejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, ecx Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l' komerco, juda lingvo sonis cxefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-nauxa. En cxiuj urboj amasigxis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj cxiugradaj. En palaco logxis rusa guberniestro. Sur cxefa placo brilis oraj turoj de rusa pregxejo. Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l' heroaj ribelantoj. Ambauxfoje sur la landon refalis despli peze la vengxa krueleco de l' venkinto. Ecx lingvo rusa jam trudigxis devige en lernejoj. Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, jxus finigxis dua revolucio kaj postlasis cxie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l' popolo, klopodis rusa registaro perfide jxeti gentojn kontraux unu la aliaj. "_Divide ut imperes_" farigxis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke cxiu gento jam vivadis tre aparte de l' ceteraj. Ankaux per kondicxoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta legxo liberigis vilagxanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli jxaluze kun la ricxaj posedantoj. Cxar la mastroj estis polaj, dum litovaj aux blankrusaj restis cxiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo. Pli malfrue renaskigxis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaux persekutis Rusoj kaj malsxatis Poloj, pro suspekto kaj jxaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per cxiaj legxoj kaj reguloj, kun la celo supersxuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel sxafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfelicxaj enlogxadis en Polujon cxiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis cxiel abomenataj de la pola societo kvazaux grava malhelpajxo al defendo kontraux Rusoj. Cxe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaux inspiro cxiela. Litva pola poeto Mickievicx, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Euxropo genian alvokon al sanktigxo de sia popolo por savi cxiujn gentojn de l' mondo. Ecx antaux lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo dissxirita punpagis la pekojn de l' sxtatoj. Sed estis ankaux por gxi sononta la horo de korpa renaskigxo, kaj tiam ekregos paco sur tero: Kiel Kristo ja venkis la tombon, tiel ankaux Polujo revivos, por savi popolojn kaj Ligon ilian sigeli por dauxra justeco. [3] Cxe polaj rondoj en litvaj urboj revarmigxis la koroj per espero tia. Dume cxe Hebreoj, aparte logxantaj, ankaux sentigxis revado mesiana. Kiu de l' ekstera mondo ricevas nur malsxaton, rebaton kaj doloron, tiu sercxas en si mem ian gxojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan. Tiel disvastigxis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupigxo de l' Mosea familio sur la tero promesita. Ankaux regis inter ili fido sensxancela je rolo sankta de l' Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam profetoj de l' antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi: Gxoju kun Jerusalem, Kaj estu gajaj pri gxi . . . Jen Mi fluigos sur gxin Pacon kiel riveron, Kaj la ricxajxon de l' popoloj . . . Venis la tempo Kolekti cxiujn gentojn kaj popolojn, Ke ili venu kaj vidu Mian gloron. [4] En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semigxis en spiritojn. Sur tia tero de l' akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdigxas la semoj en sablo, cxar amaso ne komprenas plej altan sencon de l' inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare. Al simpla regxa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. Nur pri pola sxtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis Mickievicx al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaux blindaj. En Euxropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kauxkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa regxo. Lastan ribelon de l' Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Cxie progresadis tekniko milita kaj akrigxis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite. Sur litva tero kvar gentoj malsamaj logxadis en urboj, kun celoj kontrauxaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo cxiutaga, vengxemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfelicxa naskigxis Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo? [1] _Sinjoro Tadeo_, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie cxi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du cxefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne cxiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento. [2] Jesaja LI, 7, 9, 10. [3] El _Libro de l' Polaj Pilgrimantoj_, de Adamo Mickievicx, nacia poeto, mortinta en 1855. [4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18. CXAPITRO II. Infano en Bjalistok. La patro. -- La patrino. -- La hejmo. -- La gefratoj. -- Karaktero. -- Amo al patrino. -- Revo kaj realo. -- Scenoj sur la stratoj. -- Intergenta fremdeco. -- Popolaj antauxjugxoj. De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri cxefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio. Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, cxe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edzigxis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj nericxa la paro. La 15. de decembro 1859 naskigxis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Gxojo granda, sed zorgo peza. Baldaux oficialan postenon akceptis la patro: cxe mezaj sxtatlernejoj li farigxis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li translogxis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon cxe Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio. Grandigxis la infanaro kaj estis nesuficxa la salajro. La hejmo devis malfermigxi al dek kvin gxis dudek pensionanoj. Ecx tio ne tro helpis. Baldaux vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribajxoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li cxiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante rugxan krajonon en la mano, tralegadis jxurnalon post jxurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli tauxgis laux lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn. Per cxiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri farigxis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto. Sagxa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo cxiutaga. Dolcxan angxelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj cxiel modesta, sxi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la sagxo kaj justeco de l' edzo, sxi tamen klopodis por moligi liajn jugxojn en okazo de puno. Kiam eliris el patra skribocxambro malfelicxa kulpuleto, li preskaux cxiam renkontis survoje, kvazaux hazarde, la patrinon pretan por lin ankaux "severe" admoni, dum sxi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. "Plej certe sxia kispuno pli efikis, ol la mano de l' patro", skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. "Kiam unu el ili restis sen tagmangxo laux ordono patra, nevidebla angxelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l' familiestro, kaj cxiam kompreneble nur hodiaux por la lasta fojo". [1] Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, cxar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazaux plenagxulon. Sagxa, modesta, pensema, studema, neniam lauxta, kvankam obstineta, li cxiam evitis suferigi iun ajn. Cxe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin "barono", pro lia trankvila sintenado kaj gxentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj gxojema knabo li farigxis, bonega arangxisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel cxefon kaj animon de l' amuzoj, lin cxirkauxis gefratetoj aux kolegoj. Li plej sxatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaux tre helpema konsilanto. De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj sxin li adoris, kvazaux dian angxelinon. Ofte malsanan, li sxin flegis kun zorgemo kortusxanta, kaj cxiujn deziretojn sxiajn li antauxplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron la plej karan. Sxi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis laux sxi neniu ajn pli bona. Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj sensxancela, komprenema kaj fidela, gxi sin donas, kaj donas gxis morto . . . kaj poste gxi helpas ankoraux. Similaj amoj inter filo kaj patrino cxe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al sxi tre multon sxuldis. Same Zamenhof. Sxi faris lin idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie sxi gardis tiun flamon, kvazaux lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino sxi estis, kaj tial lin edukis, ke cxiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaux Dio. Sagxa patro lin revokis al realo for de l' revoj. La knabo ja vidis la faktojn cxirkaux si en stratoj Bjalistokaj: Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj . . . Al vizagxoj jen celtrafas negxaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo . . . "Ne bleku, judacxoj! hundoj!" krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: "Hra, hre, hri, hro, hru." Tion ridas kaj aplauxdas rusa leuxtenanto: "Formarsxu de l' trotuaro, vi, raso de sxtelistoj! . . ." kaj kracxas oficiro pro malsxato. Sur vendoplaco movigxas la popolamaso. Bruadas pasxoj kaj paroloj en zumado lauxta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj sxaloj de virinoj el kamparo litva, sxafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, rugxaj kolumoj, oraj agloj, argxentaj ornamajxoj . . . Disputas vendistinoj kun germana marcxandulo. Alkuras homoj. Arigxas videmuloj. Gxendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. "Ruse parolu!" minacas la oficiro, "nur ruse, ne lingvacxe! cxi tie estas rusa lando! . . ." Protestas Polo el amaso . . . Kie? . . . Jen la viro. Jam lin kaptas la gxendarmoj. Tremas cxeestantoj, ecx nevole. Inter trancxaj bajonetoj li formarsxas, arestite. Silentas vilagxanoj. Per saluto cxiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian cxapon. "Jam li cxesos nin insulti", murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj. Kion scias tiuj homoj unuj pri l' aliaj? Ke ankaux ili havas koron, konas gxojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Ecx penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj . . . ne homoj, sole gentoj. En sia domo cxiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l' gepatroj forpeligxas el la hejmo pola junulino, se al Ruso sxi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: "Estas ja nur vilagxanoj!" Ilia poezio kaj nacia revekigxo? Laux Poloj "intrigo rusa", laux Rusoj "germana pagitajxo". Ecx ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontigxas strangaj misterajxoj cxe vespera babilado inter slavaj flikistinoj. "Malaperis bubo du tagojn antaux juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidigxas makuleto rugxa sub skribajxo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literacxon? Terure gxi aspektas . . . Ankaux strange sxajnis la rigardoj de l' amaso juda sur sxtuparo de la sinagogo. Cxu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laux kasxita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn . . ." Tiel kuras murmurado. Poste bubo retrovigxas, sed vastigxis jam la famo kaj efikis en spiritoj. Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj. [1] El privata letero de Feliks Zamenhof. CXAPITRO III. Gimnaziano en Varsovio. Pogromo Bjalistoka. -- Muroj inter popoloj. -- Ideo pri mondlingvo. -- Trakompreno de Historio. -- Fervoro je latina lingvo. -- Nekrasof. -- Simpatio al laboristoj. -- Lingva sercxado. -- Vortaro kaj logiko. -- El letero al Borovko. -- Sufiksoj. -- Pri angla gramatiko. -- Lingva projekto en 1878. -- Kolegaro. -- Fino de Gimnazio. -- Patra malpermeso. Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura: "En la stratoj de mia malfelicxa urbo de naskigxo, sovagxaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin jxetis kiel plej krudaj bestoj kontraux trankvilaj logxantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj cxi sovagxuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj . . . "Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed cxu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikigxadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! . . ." Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Gxenevo. Preskaux la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok. Doloris li pro la fremdeco inter logxantoj de la sama lando. Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formigxis jam plano kaj volo ke "pli malfrue", kiam li estos "grandagxulo", li nepre forigos tiun cxi malbonon. Diversajn revojn utopiajn li forjxetis unu post la alia, sed unu cxefa restis por li cxiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. "Se nur la homoj povus komprenigxi!" li sopiris, kaj infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. Poloj malsxatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur neuxtrala lingvo povus cxiujn kontentigi, sen ofendo nek jxaluzo. Se tian lingvon internacian cxiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Cxesus la blinda fido je gazetoj politikaj aux incitoj diplomataj, por decidi kredon gxeneralan pri najbaraj gentoj. Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al cxefurbo pola kun gepatroj, Ludoviko Zamenhof enigxis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris gxis la funda vero. Pri militoj kaj lertajxoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando malfelicxa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Cxe potencaj sxtatoj registaroj zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraux unu aux alia gento, laux la celoj politikaj de l' momento. Dum pafilegoj fabrikigxis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, ecx poetoj sxovinistaj, por formi senton gxeneralan. Agentoj oficialaj disvastigis cxie rakontajxojn, suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presajxoj ili tusxis korojn de l' virinoj, vekis la indignon de l' popolo, kreis ecx koleron -- cxion nur por preni peceton de lando aux afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris logxantaro de vilagxoj detruitaj. Paco farigxis. La sxtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso. La venkita sxtato petas aliancon. Jam finigxis incitado. De nun vidu la bonajxojn, kaj forgesu cxiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekjxaluzas, postulas "kompensajxon". Kontraux tiu nun ekmarsxu la impresmasxino, kaj cxio same rekomencu! . . . k.t.p. En genia cerbo de junulo disvolvigxis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Cxesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj gxin profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Cxesu monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili malaperos. Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l' antikva tempo kaj gxin uzu por komunaj celoj. Cxu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Cxu ne diskutis per latinaj vortoj cxiuj scienculoj kaj kleruloj en Euxropo dum centjaroj de la brila Renaskigxo? Cxu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj? Tamen ecx latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli tauxga por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Gxi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj. Pri laboristoj, pri malricxaj homoj penantaj tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li sxatis legi lauxte el versajxoj de poeto rusa Nekrasof, antauxmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej sxatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis logxi en kvartaloj gxiaj for el mondana societo. Tiuj homoj estas fine la oferoj cxefaj de l' incitoj intergentaj. En okazoj de bucxado, ili cxiam unuarange devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malricxuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso sercxas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj sxtatlimoj. "Laboristoj cxiulandaj unuigxu!" baldaux poste jam farigxis devizo de l' amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, cxefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo helpa de l' homaro devas esti por cxiuj facila. Rapido, logiko devas regi gxian fundamenton. De tiam li komencis sercxadi ion novan per provajxoj artaj. Cxu lingvo povas arte konstruigxi, bazite sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj sercxis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel _ba_, _ca_, _da_, _be_, _ce_, _de_, _ab_, _ac_, _ad_, _eb_, _ec_, _ed_, kaj arbitre fiksi cxies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn ecx li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton. Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se gxi celas vivi mem. Cxerpi el komuna fonto de euxropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj ecx Slavoj konus gxiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj kiel _horo_, _karto_, _vino_, _bruna_, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri gxis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaux vocxdonado de l' plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Ricxegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri gxis plenfino? Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. "Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aux sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo _sxvejcarskaja_ (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendajxo _konditorskaja_ (sukerajxejo). Cxi tiu _-skaja_ ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Cxi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandigxadi antaux miaj okuloj." [1] De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia ricxa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multigxo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, ricxa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur _-ino_, _-ajxo_, _-isto_, _-ema_, _-igi_, _-igxi_ centobligus gxin. Dek mil vortoj memformigxus sen aparta lerno. Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj germanan. Cxe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvajxoj malregulaj. Ricxa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, konjugaron, aux sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj cxiam samaj suficxas por la verbaj tempoj. Finigxoj pliaj kiel _o_, _a_, _e_, utilu kvazaux nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj. Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Cxio sxajnis al li vana kaj nauxza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolcxa, montras la malgxojon de l' gimnaziano. Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj felicxon de l' animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado. [2] Posta portreto montras la sxangxon en okuloj. Dolcxeco regas. En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraux ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesigxis je lia longa laborado. Al ili gxoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antauxkredis. Fervore ses aux sep ellernis la sistemon. En la gepatra logxejo cxe strato Novolipie, Ludoviko havis propran cxambron izolitan sur la teretagxo. Tie kunvenis amikaro lia cxe l' amata grupestro. Kune cxiuj fervoradis pri la homa refratigxo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Cxirkaux kuko, de l' patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon sonis lia "lingwe universala". Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l' frateco: Malamikete de las nacjes Kado, kado, jam temp' esta! La tot' homoze in familje Konunigare so deba. (Malamikeco de la nacioj Falu, falu, jam temp' estas! La tuta homaro en familio Kununuigi sin devas.) En junio 1879 finigxis gimnazia kurso, kaj cxiuj kolegoj disiris. La persono de ilia cxefamiko lasis cxe ili tiel fortan impreson, ke ili ecx komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, "renkontinte la mokojn de l' homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola". Tiel okazas preskaux senescepte cxe la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaux hejme li devis suferi baton pli kruelan. Gxis tiu tempo la patro lauxsxajne ne malaprobis lian laboradon, cxar la knabo tamen brile sukcesis cxiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento. Jam ofte konatuloj aux kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. "Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domagxe estus lasi tian talentulon perdigxi en hximeroj. Baldaux li malsanigxos, se li dauxras plu!" Tiel babilis konsilantoj bonintencaj. Pri la estonteco de la knabo cxefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se cxiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur "revulon"? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revajxoj, tiam urgxis antaux cxio. Tial Ludoviko devis ecx promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaux provizore. Peza kaj dolora estis la ofero. Tie staris la altaro. Sur tablo kusxis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versajxoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj sercxado. Cxu fordoni tuton? La patro gxin postulis. En lian sxrankon malaperis cxio. Dika sxnuro ligis la pakajxon. Fermigxis pordo. [1] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (_Lingvo Internacia_ 1896, n-ro 6-7; _Esperantaj Prozajxoj_, p. 239). [2] Vidu antauxmortan konfeson pri tiu krizo en cxapitro XII. CXAPITRO IV. Studentaj jaroj. Moskvo. -- Medicina studento. -- Vivado malfacila. -- Cionismo. -- Poemo al Hebreoj. -- Malsxato je sxovinismo. -- Reveno hejmen. -- Bruligitaj kajeroj. -- Reverko lingva. -- "En songxo". -- Perfektigado. -- Longa pacienco. -- Spirito de la lingvo. -- Turmenta silento. -- Soleco. -- "Mia penso". Post longa kiso de l' patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj negxo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas cxevaloj longharaj. Cxie vivo gaja, vigla. Malricxe logxis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas ecx okazojn por instrui. Ankaux li verketis iom por gazeto, la _Moskovskie Viedomosxti_. Hejme la gepatroj time zorgis. "Nur dek naux rublojn mi elspezas en monato", li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris! Konscience li studadis medicinon. Ankaux li klinigxis siavice super korpoj de mortintoj en cxambrego dissekca. Simpatie li malkovris la internan mehxanismon de la homa formo. Ecx tie lin sekvadis lia revo. Cxu ne similaj estas cxiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Cxu lingvaj aux koloraj diferencoj sxangxas tion? Malkono inter gentoj devus cxesi. Li plenumis tamen la promeson. "Por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!" sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema sercxis materialon. Gxi sin turnis tiam al suferoj de l' Hebreoj. Legajxo en jxurnalo atentigis lin. La cionista revekigxo lin allogis. Ankaux lia gento, kiel cxiuj, rajtas esti rekonata kaj sxatata. Kial nur Hebreoj devus kasxi aux prihonti sian naciecon? Ankaux ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras cxie dissemitaj. Malfelicxo premas multajn. Trans maro blua de l' Helenoj kusxas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l' profetoj nova hejmo de l' Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj eklogxos en cxirkauxo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l' esperon. Ecx pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en la _Ruski Jevrej_: Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu! Por konstrui propran hejmon cxiu portu brikon. Ecx se multajn jam forsxovos vento, akvo, kaj malsagxo, Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro. Vekigxu, popolo kutima je batoj! En tia tempo dormo estus honta. Per ondo forta de l' amaso Ni svingu flagon al la vivo! Se ricxuloj pro la oro Kisas sklave manojn potenculajn, Ni, malricxaj, per moneroj de l' laboro Disbatos la katenojn. Al altar' de libereco, fratoj nun rapidu . . . Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne farigxis iam ecx gvidanto inter la cionistoj. Cxia trograndigo pri l' merito de l' Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri "nacio sankta super cxiuj" vundis lian senton, kvazaux ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallauxdo kontraux Poloj, Rusoj, aux Rumanoj malplacxis al li. Plendoj pri premantaj registaroj sxajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Ecx inter liaj samgentanoj la plej malgranda vorto sxovinista lin repelis. Ankaux la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. Ankaux por ili urgxis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke ili sciu historion de l' aliaj: ankaux la ceteraj ja suferis, ankaux ilin premis potenculoj, ankaux ilin ekspluatas malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Legxon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super cxio amu la homaron kaj gxin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo. Ecx la "dek naux rubloj" ne trovigxis tro facile cxe l' komenco de l' monato, kaj ili ne suficxis. Zamenhof ne sxatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen. En Varsovio li dauxrigos studadon medicinan cxe l' Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l' promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratigxi. Kie kusxas la paperoj kaj provajxoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara. Kun larmoj pala sidis la patrino. Sxi silentis. Sxia blanka mano dolcxe glatis la kapon de l' granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel auxdos li la veron? Unu tagon sxia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Sagxa kaj severa, nur pro amo patra li gxin faris. Li kredis, ke li tiel "savos" sian filon. Ofte sxi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Sxi silentis. Ludoviko sxin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la patron li nur petis redoni la promesparolon. Urgxas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, gxis li finos universitaton. Fakte ne tro grava estis la perdigxo de l' skribajxoj. Efektive li memoris cxion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon. Sur kajeroj de auxgusto 1881 reaperas preskaux sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine "En songxo" estis jene tradukita el germana: Mo bella princino il sonto vida Ko zuoj malsesxaj e palaj, Sul dillo, sul verda no koe sida Il armoj amizaj e kalaj. "La kron' de ta padro fio pu mo este, La ora, la redza ra sello! La skepro diantiza, rol mo ne vole, Tol mem koj vole mo, ma bella." "To et ne estebla", sxo palla a mo, "Kor et si la tombo kusxe mo E koj i la nokto vione mo a to, Kor tol fe prekale ame mo!" Dum ses jaroj Zamenhof laboris cxiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el auxtoroj diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li lauxte legis al si la skribitajn pagxojn. Multaj formoj sxajnis bonaj teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj cxi tio malbelsona. "Multon mi devis cxirkauxhaki, anstatauxi, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj pusxis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, cxio aparte kaj en mallongaj provoj, ili sxajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio _je_, la elasta verbo _meti_, la neuxtrala, sed difinita finigxo _aux_, k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj sxajnis al mi ricxajxo, montrigxis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forjxeti kelkajn nebezonajn sufiksojn." [1] Dum tiu puriga laborado ankaux forigxis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple _anno_ kaj _diurno_, kaj anstatauxigxis per _jaro_ kaj _tago_. Efektive _-ano_ jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. _Diurno_ tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel _cxiudiurne_ aux _diurnmeze_, kaj ankaux estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas latinan lingvon aux tiajn vortojn francajn kiel _diurne_, neniam uzatajn de l' popolo. Dume _tago_ estas almenaux tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado cxiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona _kaj_ el greka lingvo anstatauxis _e_ latinan, ne suficxe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo. Kiam poste eksteruloj volis "perfektigi" la vortaron, ili ofte nur revenis al unua formo, kaj nur marsxis malantauxen sur la vojo jam pasxita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, "tiu formo estus certe pli scienca ol cxi tiu". Ankaux Zamenhof jam trovis samon antaux ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltauxgecon de l' unua kaj neceson gxin forigi per plibona. Ke "genio estas longa pacienco", kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de sencxesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li sxatis kanti. Tial harmonio cxiam regis lian guston. Ne li kredis, ke suficxas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Cxiu malgracio aux pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne suficxe "fluas". Tial li komencis nun eviti lauxvortan tradukadon el tiu aux alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova. Iom post iom gxi ekiris mem. Gxi malpezigxis. Gxi pli rapidis. Gxi jam cxesis esti ombro de l' ceteraj. Gxi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Gxi nun dolcxe pusxis for la influojn de l' ekstero. Gxi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj "tute libere, kiel la viva gepatra lingvo". Tiam estis la vera naskigxo de la lingvo internacia. Cxar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom gxi valorus, ecx kun aprobo de nauxdek scienculoj? Cxiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontrauxe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam gxi aperis. En si gxi jam portis certan forton, cxar granda homo gxin uzadis. Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aux preferoj de finigxoj aux vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En gxin Zamenhof metis multon el si mem. Per gxi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon. Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Gxi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial gxi influis poste l' unuan rondon de l' verkantoj en la nova lingvo. Nacia literaturo komencigxas gxenerale per milita poemaro. Gxian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj gxi eliris al publiko. Pri homa refratigxo ankaux skribis la sekvantoj de la Majstro. Ankaux propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Gxi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kasxeco lin turmentis. Tial li malsxatis eliradi. Nenie li cxeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versajxo: MIA PENSO Sur la kampo, for de l' mondo, antaux nokto de somero Amikino en la rondo kantas kanton pri l' espero. Kaj pri vivo detruita sxi rakontas kompatante -- Mia vundo refrapita min doloras resangante. "Cxu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco? Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?" Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado Kun frauxlino ripozanta post somera promenado! Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj! Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj! Kion havis mi plej karan -- la junecon -- mi ploranta Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta! Fajron sentas mi interne, vivi ankaux mi deziras; Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras . . . Se ne placxas al la sorto mia peno kaj laboro, Venu tuj al mi la morto, en espero -- sen doloro! [1] Letero al Borovko. CXAPITRO V. Doktoro Esperanto. Klara Zilbernik. -- Vaganta kuracisto. -- Ekscio pri Volapuk. -- Nova turmento. -- Fiancxigxo. -- Helpema bopatro. -- Eldono de l' Unua Libro. -- Ekscito antaux Rubikono. -- "Ho, mia kor'!". -- Apero de la lingvo. -- Edzigxo. -- Dissendado de brosxuroj. -- Respondoj kaj aligxoj. -- La Dua Libro. -- Akrajxoj de l' sorto. -- "La Esperantisto". -- Premanta situacio. -- Trompeter. -- Morto de l' patrino. -- Translogxo al Grodno. -- Tolstoj. -- Rusa cenzuro. Tamen iam "l' amikino en la rondo" divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof cxe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, sxi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda. Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al sxi siajn du sekretojn. Sxi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono. Sxi povis antauxvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuragxe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaux tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane sercxis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malgxoje li provadis trovi la suficxan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaux lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre sxatata de malricxaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu vesperon oni lin venigis en domon de ricxuloj. Kusxis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj sxi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento? En Vejsieje, la urbeto litva, li cxeestis morton de bubino. Febro sxin bruligis for. Pro doloro la patrino malfelicxa preskaux frenezigxis. Dum monatoj poste li auxdadis sxiajn plorojn kaj gxemadon. Li decidis lasi gxeneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan. Tial li vojagxis al Vieno por studadi oftalmologion cxe speciala kurso. En auxtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis sian fiancxinon kaj ricevis kuragxigon por eldoni sian verkon al publiko. Jam de jaroj li ja sercxis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu volis riski monon. Ankaux tiel li ekspertis la maldolcxon de l' financa flanko en la mondo. Nova turmento komencigxis. Tamen urgxis aperigi lian lingvon. Dum silente li gxin perfektigis, ekfloris okcidente "Volapuk" de l' abato Sxlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provajxo. Kiam gxia famo lin atingis, unue li tre gxojis, sed konstatis poste, ke la solvo mem ne tauxgas. Baldaux la movado jam malkreskis. Multaj homoj malkuragxis, kaj forlasis la aferon. Urgxis montri al la mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita. Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fiancxigxis en printempo [1] kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre placxis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj sxpareti? Cxu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro? Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: "Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!" Tiel ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: "Geniulo estas via Ludoviko", li diris; "filineto mia, vi havos sanktan taskon. Jxaluze ankaux mi dezirus helpi lin." Tial proponis la bopatro, ke la edzigxo jam farigxu en somero, kaj antauxe jam presigxu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj presprovajxoj atendadis cxe la cenzuristo. Felicxe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14. de julio [2] li allasis la permeson al presisto. La verko kredeble sxajnis al li sendangxera naivajxo. La auxtoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis. "Mi estis tre ekscitita antaux tio cxi; mi sentis, ke mi staras antaux Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia brosxuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se cxi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je 'flankaj aferoj'; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj . . . mi transiris Rubikonon." En tiaj tagoj Zamenhof verkis versajxon tre mallongan: _Ho, mia kor'!_ Gxi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etagxojn de sxtuparo kaj staranta antaux pordo halte: Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'! Suficxe! trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'! La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaux poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Cxiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista pregxo _Patro nia_, El Biblio, Letero, Versajxoj, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el nauxcent radikoj. Ankaux estis aligxiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua pagxo la auxtoro jam forlasis cxiajn rajtojn siajn, cxar "lingvo internacia, kiel cxiu nacia, estas komuna proprajxo". La tuta verko estis subskribita per belsenca pseuxdonimo: "Doktoro Esperanto". La 9. de auxgusto [3] Zamenhof edzigxis, kaj enlogxis tre modestan cxambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun edzino li komencis dissendadon de l' brosxuro al gazetoj kaj personoj cxiulandaj. Sxi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en jxurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l' komenca kunvivado. Felicxaj, kiuj scias eternigi sian amon per tuja semo de komuna idealo. Kiel estos akceptita la libreto? Cxu gxi simple falos en silenton kaj forgeson? Cxu homoj blinde ecx ne legos frukton de dekjara laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kusxas en la manoj de virino, cxu blovi kuragxigxon sur flameton fidan aux gxin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda sxi estas, se sxi gardas la flamon. Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aux fervoraj leteroj. Ecx kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo. Gxi farigxis do vivanta, cxar uzata. Baldaux multaj anoncigxis aligxantoj. Formigxis rondo familia. Duoble cxesis la soleco Zamenhofa. Estis por li granda gxojo, senti sin de tiam cxirkauxata de fervoraj samideanoj. Ecx ankoraux pli kontente li pensis, ke la lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaux kreski per si mem. Laux lia espero "la auxtoro tiam tute foriros de la sceno, kaj estos forgesita. Cxu mi post tiam ankoraux vivos, cxu mi mortos, cxu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, cxu mi gxin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de cxi tiu aux alia persono". Tiel li skribis en la _Dua Libro_, kiun li eldonis nur en la lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aligxintoj li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu brosxuro gxenerala. [4] "Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis", li skribis en antauxparolo, "la bona genio de l' homaro vekigxis: de cxiuj flankoj al laboro cxiuhoma venas junaj kaj maljunaj . . . viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn sxtonojn por la granda, grava kaj utilega konstruo." Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaux inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj Pusxkin. En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj diverslandaj. Laux uzado gxenerala, la "lingvo de Esperanto" baldaux nomigxis "Esperanto" tute simple. Al gxi konvertigxis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan _La Esperantisto_. Gxi anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreigxis internacia movado. Samtempe la maldolcxo de l' eksteraj cirkonstancoj returmentis la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l' bopatro li ricevis monon por presigi la brosxurojn. Sed por hejmo li ne volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. Jam naskigxis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis Kovnon en logxejon de l' gepatroj. Dume la juna okulisto denove sercxis praktikadon en alia loko. En Hxerson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaux retrovigxis en cxefurbo pola. Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de _La Esperantisto_, laux deziro de l' samideanoj. Preskaux cxiuj estis malricxuloj, kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis cxiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li trovigxis en premanta malfacilo. Gxuste tiam tre malsanis la patrino, kiun amis li el tuta koro. Cxagreno lin sufokis. Cxio sxajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino adorata kaj ankaux je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la presadon de l' organo centra, baldaux disvelkos la tuta progreso. "Se la trunko cxesos vivi", li skribis en alvoko lasta, "cxiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi. . . . Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco." Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto. Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l' unua horo, li komprenis la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel grava por homaro, nagxis kiel nukseto sur la vasta maro. Malgranda, malforta, nekonata, se gxin dronigus ondeto, la mondo ecx ne scius. Sed se gxi vivos, kia mirinda kreskajxo disflorados iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj fratigitaj! Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li elcxerpos. Kvankam nericxa, li proponis anonime certan sumon por dauxrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dedicxis centmarkan monatpagon. Gxis 1894 la vivo estis certigita. "Sen Trompeter nia afero tute ne ekzistus", parolis Zamenhof en Bulonjo. "Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon", li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi ecx parton de sia necesajxo por helpi geniulon. Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj malfelicxoj lin ekfrapis. En auxgusto 1892 jam mortis la patrino tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu cxi nun estis for. La bato lasis cxe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando materia refarigxis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis translogxi al Grodno. Kvar jarojn li restadis tie. Granda gxojo kaj cxagreno lin atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de Tolstoj. Nun la famo de l' granda Ruso disvastigxis tra la mondo. Kontraux jxaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla vocxo sonis, vokante cxiujn homojn al amo kaj fratigxo. Post brila novelista kariero, la ricxa grafo konvertigxis al simila idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilagxanoj farigxis liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riprocxis malamon inter si. Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro sia timemo delikata, li ne kuragxis trudi sin al Tolstoj. Nur inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne venis. La semo tamen estis jxetita. Post ses jaroj gxi levigxis antaux la publiko. La popola rusa eldonejo "Posrednik" interesigxis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. "Ricevinte antaux ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en cxi tiu lingvo", respondis Tolstoj, "mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, almenaux libere legadi en la lingvo. . . . Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank' al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj gxia disvastigo estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, kio estas la cxefa kaj sola celo de la homa vivo." (_Jasnaja Poljana_, 27. aprilo 1894.) Tia parolo estis granda kuragxigo. La letero enpresigxis en _La Esperantisto_, kaj varmigis entuziasmon. Ankaux aperis pli malfrue, en la dua numero de 1895, tradukajxo el Tolstoja _Kredo kaj Prudento_. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio. Terura bato: cxar tie gxi havis la plej multajn abonantojn. La elirado devis cxesi. Oficiala elefanto pasxpremis nur musxeton. Sed tiel mortis la ligilo de l' Esperantistoj. Malgxojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove baraktadis kun akrajxoj de l' vivado. Sur alia tero, felicxe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro saman jaron eliris _Lingvo Internacia_. Upsala Klubo Esperanta eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis iam plu. [1] La 30. de marto 1887. [2] 1887. [3] 1887. [4] D-ro Esperanto: _Dua Libro de l' Lingvo Internacia_. Kajero n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro). CXAPITRO VI. Idealista profeto. Patro kaj gefratoj. -- Reveno al Varsovio en 1898. -- Okulisto de malricxuloj. -- Vespera verkado. -- "Al la fratoj". -- Hilelismo. -- Pri hebreaj partioj. -- Esperanto inter 1900 kaj 1905. -- Vizito al Parizo. -- Bulonja Kongreso. -- Internacia fratigxo. -- Profeta parolado. -- Pregxo al Forto mistera. -- Horo neforgesebla. Post la morto de l' patrino, la gefratoj Zamenhof proksimigxis al la patro, kies koro plimoligxis. Granda estis lia vivcxagreno, kaj li farigxis tre sentema. Komuna funebro ligis al li cxiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l' amata mortintino kunigis ilin cxirkaux amo kaj spirito sxia. Por dolcxigi la vivon de l' patro malfelicxa, ili cxiuj zorgis. Li farigxis amiko la plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldaux kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia. Tial ankaux Ludoviko revenis en 1898. Li enlogxis kun la siaj en malricxa strato de l' hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Gxis la mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn -- kelkaj ecx nenion. Sed, kvankam tre sxparemaj, la Hebreoj ja malsxatas sxuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En ricxaj salonoj ili logxis lukse. Tial multaj homoj ecx preferis iri gxis blindeco kun malsano de l' okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li ecx savis vidon. Baldaux lia atendejo enplenigxis de mateno al vespero. Li farigxis vera bonfaranto. Amike li klinigxis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaux rimarkinda specialisto. Tiel li vivadis gxis la morto, tre modeste, tre malricxe, for el cxia lukso. [1] Per penado cxiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankaux maloftigxis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l' ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidigxis kaj reprenis plumon. Verkado, tradukado, korespondado formangxis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastigxis tra la mondo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la novaj batalantoj: . . . Vi en la urbo, vi en urbeto, En la malgranda vilagxo . . . Tre malproksime cxiuj ni staras La unuj de la aliaj. Kie vi estas, kion vi faras, Ho, karaj fratoj vi miaj? Per tiu poemo _Al la fratoj_, kvazaux tra kristalo travidebla, ni povas rigardi gxis fundo de lia koro, kiel gxi batis en vespera silento pensante al la alia "rondo familia". Ankaux pri sia malricxa klientaro de hebreaj laboristoj li pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de l' malfelicxa gento priokupis lin. Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da sxovinismo. Kontrauxa partio de la "asimilistoj" ankaux ne placxis al li. Per alia sxovinismo ili anstatauxis la unuan. Laux ili la Hebreoj devus kasxe forgesigi sian genton, farigxante ecx pli polaj ol la Poloj aux pli rusaj ol la Rusoj. Tio sxajnis al li malverajxo. Al lumo kaj sincero li celis. Laux lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kasxi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksigxis el la fakoj oficialaj. De nun ankaux apartigxu sxtato kaj patrujo. Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aux alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaux ne kvazaux gentsxangxuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neuxtrala fundamento de l' utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas farigxi Polo aux Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankaux Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neuxtrala lingvo internacia unuigus cxiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun cxiuj ceteraj gentoj. Laux tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li gxin subskribis "Homo sum" kaj elektis la titolon _Hilelismo_ laux la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de l' antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaux Kristo. Plej auxtoritata scienculo pri la Legxo, li cxiam klarigis gxin _laux spirito_, dum Sxammaj kaj lia skolo pasie defendis gxin _laux litero_. Dolcxa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. "Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj", tiel li resumis la tutan instruadon. Laux Hillel, homo ne devus apartigxi de l' ceteraj per ekstera sintenado. Cxiu devus sin konsideri nur parto de l' tuto. Facile estas ja kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof. Tamen lia _Hilelismo_ ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en Ruslando. Al partioj ambauxflanke gxi malplacxis. Gxi estis tro idea. Ankaux gxi ja kontrauxstaris interesojn politikajn. Por tion realigi, oni devus antaux cxio rekoni egalecon inter gentoj. Gxis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al rabenoj la auxtoro sxajnis tro liberkredema. El cxiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aux suspektoj. Nur malgranda nombro da spiritoj versercxemaj lin komprenis kaj aprobis. La sxovinistoj lin malsxatis. Denove li suferis pro la potenco de l' antauxjugxoj. Denove lin doloris soleco de l' animo. Sed la fido restis sensxancela. Super gentaj diferencoj homoj devas unuigxi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li dedicxis al Esperantistaj samideanoj "Ni kion povos, ni faros": Cent semoj perdigxas, mil semoj perdigxas . . . Ni semas kaj semas konstante. [2] De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du landoj ekfondigxis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj societoj gxin subtenis. Aligxis jam konataj scienculoj. La movado igxis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua kongreso de l' Esperantistoj. Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, cxu li ecx veturos tien. Vojagxo kaj elspezo estus grandaj. Ankaux neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li timis la rigardojn de tiom da vizagxoj novaj, nekonataj. Li sin gxenis. Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetigxis al deziro de l' Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li klarigos la plej altan celon de l' afero komuna. Kun edzino li vojagxis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. Tie komencigxis semajno por li tre timiga. En cxefurbo la plej brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li tagmangxis kun plej famaj scienculoj de Francujo. Tra cxiuj solenajxoj li sin tenis tre modeste, iom gxene, cxiam delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke gxi helpas diskonigi Esperanton antaux la publiko. Tial li elportis cxion pacience. Ecx malfrue en vespero, tre laca, li akceptis tamen jxurnalistojn scivolemajn. Al cxiuj pacience li respondis, ne pri si, nur pri mondlingvo. Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare li travidis cxiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja divenis, ke tuta la programo estis zorge arangxita dank' al multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, Sebert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Cxi tio estis ebla, cxar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. Morgaux vento politika povus blovi el kontrauxa flanko kaj subakvigi cxion "internacian" sub ondego sxovinista. Tial estis prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton. Sed la vera gxojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos fratojn cxiulandajn. Tie li trovigxos en "la rondo familia". Trans cxiuj stratoj de l' urbeto marborda balancigxis verdaj flagoj kun la stelo de l' espero. Cxirkaux la teatro kunveneja jam auxdigxis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela cxapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojagxa vesto, cxarmaj Hispaninoj kun koloraj sxaloj renkontigxis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj. Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En kongresejon cxiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj en la mano. La teatro de l' urbeto jam plenigxis. Tro malgranda la cxambrego. Milo da samideanoj premigxis tie. De partero al balkono zumadis Esperanto. Preskaux neniu vidis jam Zamenhof. La plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga letereto, ame konservata en arhxivoj de la grupo, aux per portreto pendigita cxe muro de l' sidejo. Cxiu sciis ja parkere liajn versojn kuragxigajn: Tra densa mallumo briletas la celo Al kiu kuragxe ni iras. Simile al stelo en nokta cxielo, Al ni la direkton gxi diras. En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de _La Vojo_? Pri tiaj spertoj kunparolis auxdantaro en plena salonego. Varmo vastigxis sub lamparo. Ekscita tremo ruligxis tra l' amaso dum atendo. . . . Subite eksonis la muziko de l' himno _La Espero_: En la mondon venis nova sento, Tra la mondo iras forta voko . . . Samtempe cxiuj ni starigxis . . . Jen sur scenejo, kun estraro de l' kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortusxita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Cxio jam flugis aux svingigxis en aero, manoj, cxapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li levigxis post salutoj de l' urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Cxesis la bruado. Cxiuj residigxis. Tra silento sonis liaj vortoj: "Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu cxiujn nin ligas. . . . "Sankta estas por ni la hodiauxa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri gxi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al cxiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj por sxangxi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj cxirkaux la modesta domo, en kiu ni trovigxas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallauxtaj, ne auxdeblaj por la orelo, sed senteblaj por cxiu animo sentema: gxi estas la sonoj de io granda, kio nun naskigxas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas: ili estas imagoj de l' tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpigxos kaj potencigxos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj gxuos . . . "Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka komprenigxado kaj la nia! . . . Tie la membro de unu nacio humiligxas antaux la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj rugxigxas, kaj sentas sin gxenata antaux sia kunparolanto, dum tiu cxi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiligxas, neniu sin gxenas; ni cxiuj staras sur fundamento neuxtrala, ni cxiuj estas plene egalrajtaj; ni cxiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiauxa tago, cxar hodiaux, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj . . . "Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komencigxas en pli granda mezuro la reciproka komprenigxado kaj fratigxado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komencigxinte, gxi jam ne haltos, sed irados antauxen cxiam pli kaj pli potence, gxis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por cxiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu gxiaj sekvoj!" Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li sentis fortegan emocion. Cxu li povos legi plu? Io tamen pusxis lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia vocxo kreskis kaj farigxis lauxta. Trans la pagxoj, iom febre turnataj, li ekvidis auxdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizagxoj atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili cxiuj kvazaux tiris vortojn el lia busxo. Li dauxris kun amo. Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Sxlejer, pli frua pioniro de l' ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de li kaj de volapukanoj. Li diris nur pri la granda laborado de sia antauxulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris pri suferoj kaj espero de l' homaro, pri la sankta devo, pri l' estonteco de fratigxo. Li diris pri l' unuaj batalantoj por la celo. Li diris pri l' oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, Wasxniewski, Trompeter. La tuta auxdantaro levigxis pro saluto memora. Profunda sento regis en la cxambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble cxe la manoj. Cxu li povos eldiri finon? Lia vocxo penis lastan forton: "Baldaux komencigxos la laboroj de nia kongreso, dedicxita al vera fratigxo de la homaro. En tiu cxi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia pregxo, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki gxian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaux sentas, ke en tiu cxi momento mi ne apartenas al ia nacia aux partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaux miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro cxiu homo, kaj al tiu cxi nekonata Forto mi turnas min kun mia pregxo: "Al Vi, ho potenca senkorpa mistero, Fontego de l' amo kaj vero . . . Al Vi, kiun cxiuj malsame prezentas, Sed cxiuj egale en koro Vin sentas . . . Hodiaux ni pregxas. "Al Vi ni ne venas kun kredo nacia, Kun dogmoj de blinda fervoro; Silentas nun cxiu disput' religia Kaj regas nur kredo de koro . . . "Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera, Auxskultu la vocxon de l' pregxo sincera, Redonu la pacon al la infanaro De l' granda homaro! "Ni jxuris labori, ni jxuris batali, Por reunuigi l' homaron. Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali, Sed lasu nin venki la baron . . . "La verdan standardon tre alte ni tenos; Gxi signas la bonon kaj belon. La Forto mistera de l' mondo nin benos, Kaj nian atingos ni celon. "Ni inter popoloj la murojn detruos, Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos Kaj falos por cxiam, kaj amo kaj vero Ekregos sur tero." Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Cxiufoje, kiam cxeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskigxis tiam. Ecx ne mondmilito povis gxin detrui. Ho, kara naiveco de l' Bulonja tempo! Naskigxo nova de l' homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Komprenigxo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l' genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l' animo pura. Kortremo de l' homigxo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min gxis tombo! . . . Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj vilagxoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaux? Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj! [1] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: "Cxu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?" [2] El poemo "La Vojo". CXAPITRO VII. Homarano. Sperto Bulonja. -- Rusa revolucio 1905. -- Pogromoj. -- Bucxado en Kauxkazo. -- Kontrastaj impresoj. -- "Homaranismo". -- Lingvo kaj Religio. -- Neuxtrala Fundamento. -- Kredo kaj moroj. -- Oriento kaj Okcidento. -- Naciaj deklaroj. -- Homarana deklaro. -- Dek du punktoj. -- Nomoj de landoj. -- Pri neuxtrala Templo. Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaux cxio festo propaganda. Tamen pri vastigxo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neuxtrala fundamento cxiu sentis sin egala kaj libera. Kiel cxiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis felicxegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan: "Kiu auxdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan sengxenecon kaj kortusxantan fratecon inter cxiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke cxiuj tiuj homoj ankoraux hieraux estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neuxtrala lingvo . . ., ke gxia facila lernado faris miraklon, kaj desxirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aux religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco." [1] La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montrigxis unua pasxo plej efika. Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovagxan kontraston, elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraux carisma regado. Amaso da malricxaj laboristoj antaux la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur cxevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruligxis sur negxo sangante. En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo farigxis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kauxkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por repremi la dangxeron, la registoj uzis la metodon tradician: "_Divide ut imperes_". Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita "Nigra mano" estis fako tiucela cxe polico. Al diversaj urboj gxi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta cxiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie logxas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de l' butikoj, rabado kaj bucxado sonis baldaux. En Kauxkazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj. Abomena vidajxo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpasxon. La gentoj lernu sin defendi kontraux tiaj ruzoj. Ili lernu liberigxi de malamo, evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub titolo _Hilelismo_, li decidis igi tauxga gxenerale. Al cxiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, ili devus senti sin homaranoj. Tial _Homaranismo_ estis la titolo de la brosxureto, presita sen auxtora nomo en Peterburgo 1906. [2] Gxi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron. Antauxparolo mallonga gxin klarigis: "La homaranismo estas instruo, kiu, ne desxirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti cxian malverecon kaj kontrauxparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikigxadi kun homoj de cxiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neuxtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco." La antauxparolo aludis la sperton de l' bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Gxi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo: "Ambaux ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontrauxulo de la homaranismo." Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, cxar li volis eviti konfuzon. Tiu sxajna malkuragxo lin tre suferigis. En 1912 li publike formetis de si cxiun oficialan rolon en la aferoj de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis sian nomon sur la novaj eldonoj de l' brosxuro. En Orienta Euxropo ekzistas inter gentoj du cxefaj elementoj de malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo kaj eklezio kuncentrigxas la naciaj sentoj. Tial en punktaro Zamenhofa staras du cxefaj partoj: unu lingva-politika, alia religia. En sia hejma vivado cxiu parolu sian gepatran lingvon lauxplacxe, sed li ne trudu gxin al homoj aligentaj, por ne gxeni aux ofendi ilin. En okazo de kunveno li uzu neuxtralan esprimilon, kiel Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, kiujn li deziras tradicie aux elekte, sed kun homoj alikredaj li kondutu nur laux tiu cxi principo: "Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi". Same kiel, cxe parola fako, internacia lingvo prezentas neuxtralan fundamenton por sengxena renkontigxo kaj fratigxo, tiel ankaux io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la nomo "Dio" aux sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kauxzo de kauxzoj en la mondo materia kaj morala, aux de kelkaj nur en la morala. Neniam ili malamu, moku aux persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda barbareco riprocxi iun ajn pri lia lingvo aux deveno. Ili konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kusxas en la koro de cxiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la cxefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel aldonojn, laux unu, devigajn por li diroj de Dio, laux alia, komentariojn donitajn de l' grandaj instruintoj de la homaro, laux tria, miksajxon de instruoj kaj legendoj aux moroj starigitaj de homoj. Cxefe tiuj moroj akrigas diferencojn. Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj _trudu_ la gentan koloron de sia vidajxo al ceteraj. Filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava. Tial Zamenhof insistis pri neuxtrala fundamento _mora_, ne nur idea. Cxiutaga vivado en Euxropo orienta montras la neceson de vidpunkto praktika. La faktoj gxin postulas. Saluto aux ne saluto je sxtonkrucoj cxe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aux Dimancxo kiel deviga festotago. Havo aux nehavo de longa barbo. Jxuro sur Biblio aux per levo de la mano. Atesto kun cxapo aux sen cxapo sur la kapo. Cxio simila povas sxajni tre ridinda okcidente. Gxi tamen kauxzis oriente batalojn dum centjaro. Gxi tuj jxetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaux insulton. Ecx deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, juda lingvo estis legxe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj. Hebreoj devis enskribigxi anoncante cxu polan, cxu germanan, aux ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj = Germanoj. Ecx se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon, cxiuj sin enskribis laux la genta religio, pro la nombro. Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika! Tial Zamenhof preparis neuxtralan fundamenton ankaux per zorgo rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimigxu je sincero. Sur lasta pagxo de l' brosxuro staris preta respondaro por lauxvolaj aligxantoj. Jenaj fakoj apartigxas: hejmo, patrujo, gento devena, lingvo gepatra, lingvo persona, religio lauxkreda. Nur tia demandaro ebligus cxiun diri plenan veron, ne perfidante suferantajn samgentanojn. Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia. Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aux kun Poloj kontraux la Hebreoj. Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaux cxiuj dek du punktoj de l' brosxuro povas celi du efikojn. Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro por legxaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Sxirajxoj de l' papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj cxiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon. Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste legxfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Jugxu ian homon ne laux gento, sed laux agoj. Lando apartenas, ne al unu gento, sed al cxiuj la logxantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon "homo" super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neuxtralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu laux etiko neuxtrale-homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn. En la unua brosxuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu cxiujn landojn per neuxtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aux per aldono de sufikso _-io_ al cxefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan. Ankaux li fortrancxis multon el la lasta punkto. En la komenco li proponis ecx starigon de templo homarana en cxiu urbo. Aligxintoj devus: ". . . frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neuxtrale-homajn, kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaborigxo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio komune-homa. . . . En la templo homarana oni auxskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia 'mi' al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Cxi tiu templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj cxiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por cxiuj malnoblaj malvirtoj; tiu cxi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon sensxargxigi sian konsciencon, k.t.p." Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondigxo de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en pregxejoj ekzistantaj. Laux lia celo kaj espero la homaranoj cxiam plimultigxos en la mondo. Konstanta komunikigxado ilin edukos sur la bazo de neuxtrala lingvo, neuxtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj fluos. Influo disvastigxos. Iom post iom, sen rompado, sen ofendo, tute nature, cxiuj homoj kunfandigxos en unu granda homa popolo de popoloj. Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon. [1] El la brosxureto _Homaranismo_ de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906. [2] Cxe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14. CXAPITRO VIII. Kongresaj Paroladoj. La "interna ideo". -- De Beaufront: "nur lingvo". -- Bulonja deklaro. -- Gxeneva parolado 1906. -- Indigno de Zamenhof. -- Celo de l' Kongresoj. -- Kembrigxo 1907. -- Gxojiga impreso. -- Modesta kaj libera. -- Kontraux vorto "Majstro". -- Pri taskoj esperantismaj. -- Akcepto en Londono. -- Pri patriotismo. -- Parolado en Guildhall. En Euxropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco homarana. Tie sxovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita logxantaro. Gxi estas tiu loko "kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la esperantisman movadon". [1] Estis do plej nature, ke tie preskaux cxiuj "samideanoj" komprenis la signifon de la penso Zamenhofa, ecx kiam ili ne subskribis la homaranisman aligxilon. Fakte nur malmultaj tion faris. Al Okcidentanoj, antaux mondmilito, ne tiel klare gxi aperis. La krudaj spertoj sxajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj farigxis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l' _Espero_ kaj de l' poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la "interna ideo" de l' movado. Tamen iom gxenerale, senprecize. Sed kelkajn interesis vere nur la lingva flanko laux gusto gramatika. Inter ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en Francujo. Li ne venis Bulonjon. Li ne sxatis la "internan ideon". Kontraux tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto _L' Esperantiste_. Profitante la sennoman aperigon de l' brosxuro pri homaranismo, li gxin ridindigis unue. Poste li montris gxin kiel gravan dangxeron por la sukceso de Esperanto. Cxi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li cxiam agis tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Gxi difinis esperantismon oficiale kiel: "Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neuxtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpusxi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikigxadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por cxiuj popoloj. "Cxiu alia ideo aux espero, kiun tiu aux alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas." Tiu cxi frazo devus suficxi. Sed la vorton "privata" kelkaj personoj volus anstatauxi per "malpermesata". Sub influo de De Beaufront aux alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas _nur_ lingvo, ili diris; evitu ligi ecx tute private la esperantismon kun ia _ideo_, cxar alie oni pensos, ke ni cxiuj havas tiun ideon, kaj ni malplacxos al diversaj personoj, kiuj ne amas gxin! "Ho, kiaj vortoj!" ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado cxe la Dua Kongreso Esperantista en Gxenevo je 1906: ". . . El la timo, ke ni eble ne placxos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni devas cxiuj elsxiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la cxefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu cxiam gvidadis cxiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forjxetas tiun cxi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado cxion idean, ni indigne dissxiros kaj bruligos cxion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forjxetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!" Pale staris Zamenhof en Gxeneva Viktoria-Hall eldirante tiun frazon per lauxta kaj decida vocxo. Tremiga aplauxdego montris al li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave li povis diri, ke gxis nun Esperantistoj estis ne profitantoj, sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aux praktika utileco. Ilia celo kaj agiga cxefideo estis ja frateco kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis dauxri kun certeco, ke li esprimos la internan senton de cxiuj koroj: "Tiu cxi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de gxia naskigxo gxis la nuna tempo. Gxi instigis la auxtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraux malgranda infano; kiam antaux dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post cxiu strofo estis ripetataj la vortoj: 'Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo'. Nia himno kantas pri la 'nova sento, kiu venis en la mondon'; cxiuj verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj cxiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kasxis nian ideon; neniam povis esti ecx la plej malgranda dubo pri gxi, cxar cxio parolis pri gxi. "Kial do aligxis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto 'nur lingvon'? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro helpi al iom-post-ioma unuigxo de la homaro? Cxu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontrauxaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam, pro negxusta timo antaux sensencaj atakantoj, ili penas tion cxi nei? . . . "Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed ecx al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malricxa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke sxi povu sxpari iom da mono por la propagando de Esperanto -- cxu ili cxiuj faris tion cxi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforgxitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finigxanta vivo -- cxu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! cxiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; cxiuj sxatis Esperanton ne tial, ke gxi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke gxi alproksimigas iliajn korojn." Laux la sento de l' kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel agi plej sagxe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn lernintojn de la lingvo al la "interna ideo". Gxi gajnis la korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo homarana. Nun pro necesa precizo de programo gxi timigus multajn. Gxi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume pli urgxis kulturi la komunan senton, celante taskojn gxeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu pli. Ili i dauxru kiel festoj de l' "interna ideo". "Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn cxiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni cxiujare kunvenas en la cxefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio cxi estas la cxefa esenco kaj la cxefa celo de niaj kongresoj." Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado cxe la sekvanta granda kunveno cxiujara. Gxi okazis en Kembrigxo je 1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis gxojiga venko vidi, ke aligxas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaux el popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio cxi montris, ke ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco. . . . "La Kembrigxanoj akceptas nin hodiaux ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj sxatas". Efektive pri tiu punkto cxefe aludis la urbestro kaj aliaj eminentuloj cxe l' antikva universitato. "Ni vidas novan Pentekoston", ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte la lingvon en unu semajno. Cxie sonis Esperanto festante sian dudekjaron: cxe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj herbokortoj, sur sxipetoj de l' rivero serpentuma, inter pontoj skulptoricxaj. La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l' movado, la multeco de l' venintoj cxiulandaj. Li tremis kortusxite, kiam la granda auxdantaro levigxis por ekkanti unukore la himnon _La Espero_. Tondre sonis kun orgeno de mil vocxoj tiu fina profetajxo: Sur neuxtrala lingva fundamento, Komprenante unu la alian, La popoloj faros en konsento Unu grandan rondon familian. Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro farigxis jam vera popolo. Gxia vocxo ekauxdigxos tra la mondo. El tiu kerno internacia la ideoj disvastigxos. Al gxi li povos nun sin turni kaj paroli kvazaux al kreskanta publiko de l' estonta homaro. La kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter homoj cxiugentaj frate kunvivantaj sur neuxtrala bazo. Bildo jam profeta. Kuragxigo al animo. En Varsovio, cxe l' okulista laborcxambro, la vidajxo lin vizitis ofte vespere post laciga tago, kiam li pensadis, dum negxo falis trans la vitroj. De tiu tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el Kembrigxo espera gxojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur lipoj de la Majstro. Tiel cxiuj nomis lin. Sed li ne sxatis la titolon. Morale, ecx preskaux fizike, la vorto gxenis lin. Ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaux pro libereco. En "majstreco" li sentis la pezon de l' honoro kaj la cxenon de l' sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaux cxio placxis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris al senbaraj esprimo kaj diskuto de l' ideoj karaj. Oficiala posteno lin gxenis cxiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton de la _Lingva Komitato_. Gxiaj membroj kundecidu pri aferoj de vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj auxtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia ricxa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia gusto. Lia vivcelo estis la "interna ideo". Cxar la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaux klare la devizon de l' ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembrigxa li plenumis tion: "Ni deziras krei neuxtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikigxadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartajxojn. . . . Por formuli precize cxiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraux la tempo; ili formuligxos per si mem, iom post iom, per nia cxiujara kunvenado kaj kunvivado. . . . Cxiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al cxiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj -- kaj cxion cxi tion ni povos prijugxi, akcepti aux ne akcepti, sed ni neniam devos gxin blinde forjxeti antauxe. Cxar cxio, kio servas al la fratigxado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj -- se gxi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj -- apartenas al la verda standardo. . . . "En la profundeco de viaj koroj vi cxiuj sentas la verdan standardon; vi cxiuj sentas, ke gxi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj cxiujaraj kongresoj, des pli ni interfratigxos, kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj aligxas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aux eble ecx pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraux sia propra volo cxiam pli kaj pli entirigxas kaj submetigxas al la legxoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo farigxos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio cxi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj." Post la Kembrigxa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan kongreson en la fama urbodomo "Guildhall". En la vasta kvazaux katedrala cxambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto multe pli glora: fremda regxo, venkinta generalo, prezidanto de respubliko. Sub altaj arkajxoj de l' antikva festejo nun sonis unuafoje la vocxo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto, granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis, neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj malamo li kuragxis paroli delikate, sed klare, ecx energie. "Malbonaj patriotoj": tiel bojis la kulpigo sxovinista en cxiuj landoj kontraux sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la atako estis prava. Se male gxi signifas amon, tiam li protestis el tutkoro. Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne "sole inter la landoj, sed ankaux en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraux homo"? De tiaj predikantoj li sin deturnis indigne: "Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al cxio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton 'amo', cxar en via busxo la sankta vorto malpurigxas!" Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al dolcxa kamparo cxirkaux la urbeto, al pejzagxo de l' knabaj promenadoj, kiam suno je l' vespero rugxigas la montetojn kaj nigrigas la linion de l' arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l' insektoj. Rugx-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilagxo. Ili amis, ili sentis cxion sia. . . . En urboj, kvar gentoj sin malamis: "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj songxoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstatauxi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore, kaj pli sincere amas: cxu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter cxiuj viaj logxantoj, aux cxu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj cxiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aux sklavoj!" [1] Parolado de Zamenhof cxe l' Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912. CXAPITRO IX. Lingvisto. Reforma agitado en 1894. -- "Delegitaro" kaj Ido en 1907. -- "Iniciatinto, ne kreinto". -- Zamenhof kaj de Beaufront. -- Vivo kaj arbitreco. -- El "Aldono al la Dua Libro". -- Natura legxo. -- Teorio kaj praktiko. -- Amerikaj filozofoj. -- William James. -- Henry Philipps. -- Senrompa disvolvigxo. -- Parolado en Dresdeno 1908. -- Washington 1910. Revojagxinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson tre gxojigan. Sed nur du monatojn li gxuadis trankvilecon. Kasxita glavo krevigis nubon en auxtuno. Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antauxaj dek du jaroj, la kauxzo cxefa kusxis tie, ke jam cxesis diskutado teoria pri la lingvo mem. En la komenco, multaj aligxintoj proponis iun aux alian reformeton. Demokrate Zamenhof auxskultis cxiujn, kaj raportis en gazeto _La Esperantisto_ kun fidela zorgo. Sed la sxangxoj proponitaj kontrauxis unu la alian. La unua rondo de l' adeptoj spertis samon, kiel la auxtoro jam pli frue: nome, kio sxajnas bela sur papero, tio montrigxas ofte nepraktika en la vivo. Plie kio placxas al la unu, tio gxuste plej malplacxas al alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per dangxeraj rompoj? En 1894 okazis du vocxdonoj de la centra Ligo. Ambauxfoje la plejmulto rifuzis cxiujn sxangxojn. De tiam la movado kreskis pli rapide. Kontraux reformado staris cxefe kaj ecx fanatike markizo de Beaufront. En Gxenevo li cxeestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontraux la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn. [1] Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur estrado de l' cxambrego. Tiu sceno videble gxenis Zamenhof. En angulo de l' salono murmuris vocxo de Bourlet: "Judasa kiso". Honesta kaj lojala, la Doktoro ne sxatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri sindona laborado de l' propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne placxaj, sed lia merito restis granda. En auxtuno post Kembrigxo kunvenis en Parizo estraro de la "Delegitaro por elekto de lingvo internacia". Fondita de Pariza logikisto Couturat kun helpo de l' Esperantistoj, gxi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Gxi celis peti l' Asocion de l' Akademioj, ke gxi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea. Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri aux kvar cxeestis mem. [2] La ceteraj sendis cxu amikon, cxu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon. Tiu fido estis trompata. Anstataux defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo "Ido". Gxi enhavis gravajn sxangxojn de finigxoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat gxin subtenis, cxar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum cxiaj sistemoj, _Spokil_, _Parla_, _Bolak_, ricevis advokaton, ofte auxtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis elekti Esperanton kun sxangxoj laux la senco de l' "Ido" anonima, celante interkonsenton kun la _Lingva Komitato_. Kiam la afero diskonigxis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet cxie ripetigxis: "Trompo kaj perfido". Dum ses monatoj de Beaufront neis cxion. Subite li konfesis, ke li mem estas la "Ido". Protestinte, la _Lingva Komitato_ rifuzis cxiujn sxangxojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazaux novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kauxzante la enmikson de sentoj ambauxflanke. [3] Zamenhof pli alte staris. Kvankam nauxzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la sxangxoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele dauxri sian vojon laux devizo de pariza Profesoro Cart: "Ni fosu nian sulkon". Kiel cxiam la Doktoro submetigxis demokrate. Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis: "Cxio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro_." [4] Laux lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per _Unua Libro_. Sed "Cxio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en cxiu el la vivantaj lingvoj. . . . Kompetenta devas esti de nun, ne la auxtoro aux ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la legxoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj. . . . La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laux la samaj legxoj, laux kiaj estis ellaborataj cxiuj vivaj lingvoj." [5] Senfine oni povus multigi tiajn citajxojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montrigxis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Cxar vera scienco respektas la faktojn. Gxi studas la vivon. Ankaux scienco ne konas papojn. Dum cxiam modeste la "iniciatinto" de Esperanto parolis nur pri "ceteraj lingvoj" aux "natura vivo", kaj fidis la popolon de l' uzantoj, kontrauxe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante cxefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li ecx eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj. [6] Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis cxion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: "Antaux fakto gxis nun neniam okazinta, estas malsagxe peti instruon de historio!" Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro "tradukita". Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laux propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaux marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj cxiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron. Pri propagando, de Beaufront ankaux sxatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia. [7] Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke gxi ne povis presigi libron, ecx de Zamenhof, sen lia cenzuro. [8] Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj: "Mi ne volas eldoni auxtore plenan vortaron kaj krei laux mia persona placxo la tutan lingvon de l' kapo gxis la piedoj. . . . Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por cxiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo. . . . Kiam la lingvo suficxe fortigxos kaj gxia literaturo suficxe vastigxos, tiam ankaux tio, kio estas en mia brosxuro devos perdi cxian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la legxoj de la plejmulto." [9] La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montrigxis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay. [10] Plie li studis medicinon. Li komprenis naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis cxe Zamenhof la metodon lauxsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malsxatis _a priori_. Jam antaux li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Gxi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l' Akademioj por decidi pri l' afero, gxi ne faris kiel Couturat. La raporto de l' sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis gxin disvastigi. Li ecx batalis kontraux reformistoj. Laux li, nur tauxgis natura disvolvigxo. Pri tiu temo Zamenhof parolis en _Aldono al la Dua Libro_, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, cxe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Brancxoj aldonigxas. Floroj kaj fruktoj plimultigxas. La trunko mem grandigxas. Sed la arbo restas unu sama. "Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj. . . . Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortigxas, aliaj cxesas esti uzataj. Cxio farigxas kviete, senskue, kaj ecx nerimarkeble. Nenie montrigxas ia diferencigxado de nia lingvo laux la diversaj landoj. . . . Nenie rompigxas aux difektigxas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgraux la fakto ke nia lingvo forte disvolvigxas, cxiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaux dudek jaroj kun tia sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa." [11] En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere auxtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom sxangxi Esperanton, antaux ol gxin oficialigi, kiel gxi agus? Por akcepti kelkajn utilajn vortojn, por limigi l' akuzativon aux cxesigi l' akordigxon de l' adjektivoj en multnombro, cxu tauxgus subfosi la tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci cxiun sperton per alia vojo? Cxu necesus sxangxi kiom eble plej vaste la tutan vortaron, kaj igi gxin multe pli malfacila por la popolamasoj? Cxu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, cxe kiu ecx Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence latina sxajno? Ne! tio estus nek sagxa, nek necesa. Suficxus, ke la Lingva Komitato rekomendu la forlasojn aux aldonojn en uzado cxiutaga. Post kelka tempo, kutimo ja farigxus sen ia rompo, se gxi montrigxus tre praktika. Se ne, ecx decido la plej alta falus morte. Efektive la sperto baldaux montrus cxu tio, kio sendube estas pli facila en _uzado_, ne igas tiom pli malfacila la _komprenadon_. Zamenhof ne tusxis tiam la temon pri gajno kaj perdo, sed li konkludis modeste: "Cxio, kion mi diris, ne estas ia auxtora memfido, cxar mi plene konsentas kaj konfesas malkasxe, ke por sxangxi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel cxiu alia persono. . . . La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam cxiu deziranto sxangxi la radikojn aux sxovi la arbon laux sia bontrovo. . . . Cxiu, kiu volos kontrauxbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn." [1] Kontrauxe Zamenhof cxiam konsilis elprovi novajxojn per uzado. [2] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 oktobro 1907. [3] Ecx idistoj bedauxras tion. En sia _Historio di nia Linguo_ Lusslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: "Hike (= tie cxi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto. . . . Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato." [4] _Dua Libro_, Varsovio 1888. [5] _Aldono al la Dua Libro_, Varsovio 1888. [6] _Commentaire sur la grammaire Esperanto_, Paris, Hachette, 1903. [7] Vidu _L' Esperantiste_, n-ro 15, marto 1899: "Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu cxi komitato, oni nepre _devas_ sin turni pri cxio, kio koncernas propagandon. Al gxi, kaj _nur al gxi sole_, apartenas la devo kaj la _rajto_ gvidi nian propagandon." (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto). [8] Tiun kontrakton mi legis mem en arhxivoj de familio Zamenhof. [9] _Aldono al la Dua Libro_, 1888. Pri tiu cxi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en _Historio de la lingvo Esperanto_ (Edm. P.), Unua parto, Gxenevo 1912. [10] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido. [11] Tiun saman sxaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj "Lingvaj Respondoj", eldonitaj de _La Revuo_. CXAPITRO X. Verkisto. Verkema inspiro. -- Pri Dante. -- Goethe pri mondliteraturo. -- Tradukado. -- El Malnova Testamento. -- El "Hamlet" de Shakespeare. -- Komenca fundamento. -- Originalaj prozajxoj. -- Pri muziko. -- La stilo. -- Pruva batalemo. -- La koro. -- Versajxoj. -- El "La Vojo". -- Popola poeto. Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retrovigxas ankaux en la stilo Zamenhofa. Li ne estis hxemiisto, astronomo, matematikisto, aux ecx nur lingvisto, teorie diskutanta cxe komitato. Li estis verkisto. De l' frua infaneco li montrigxis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento gxenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto gxis tiam, kiam gxi fluis tute dolcxe. Li gxin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam gxi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tirigxis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis gxian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia: "Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon". [1] Iam Dante formis kvazaux propran lingvon el diversaj dialektoj de l' italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan elementon el dialektoj hindo-euxropo-amerikaj por esprimi grandan penson pri frateco homa. La laboro kaj altigxo estis ja pli grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l' genio elspezigxis en la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aux impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, senpretenda. Tamen gxi esprimas forte la sopiron de l' homaro. Tamen gxi inspiris milojn. Kelkaj prozajxoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l' estonteco. Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj jam pli ricxaj. Por ili cxio estos preta. Tiel li esperis. Ankaux pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon tradukante cxefmajstrojn el diversaj landoj. Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke homara lingvo valorigu tiun trezoron por cxiuj popoloj. Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto _Hamlet_ de Shakespeare, _Ifigenio_ de Goethe, _Dandin_ de Moliere, _La Rabistoj_ de Schiller, _La Revizoro_ de Gogol. Lia bonega scio de l' hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj. Per lia plumo gxi refarigxis mirinda poemaro, kun ritmo de paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia: "Vantajxo de vantajxoj, diris la Predikanto, vantajxo de vantajxoj, cxio estas vantajxo. Kian profiton havas la homo de cxiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Levigxas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko gxi rapidas, kaj tie gxi levigxas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turnigxas, turnigxas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. . . . Estas tempo por naski, kaj tempo por morti. . . . Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por gxemi, kaj tempo por salti. . . . Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?" [2] Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de l' momento, la vigleco, la forta bato de l' esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa. Ho kial ne fandigxas homa korpo, Ne disflugigxas kiel polv' en vento! Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l' patrino. Sed jen aperas la fantomo patra: Spirito sankta aux demon' terura, Cxu el cxielo aux el la infero . . . Respondu. . . . Diru al mi, kial Sin levis el la tombo viaj ostoj. Kaj la cxerkujo, kien mi trankvile Vin metis, kial gxi malfermis nun La pezan sian busxon de marmoro, Por vin eljxeti? Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli ricxa per uzado de l' interna forto disvolvigxa. Post multjaroj tiuj tradukajxoj restos ankoraux modeloj de lingvo cxarma, juna, vivipova. Preskaux cxiuj literaturoj en Euxropo centra komencigxis per traduko de l' Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la germana. Sur Slovaka flanko de l' Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi tiun tekston kaj diversajn verkojn de cxefmajstroj, kiel parton ja necesan de komenca fundamento. De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra gxi brulis tiu fajro kasxita interne en lia modesta persono. Tie montrigxis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis: "Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, sxajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon -- oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la dauxro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion -- sxajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, cxiuj kun ridego diskuras, kaj ecx li mem, auxdante la ricevatajn de li sovagxajn sonojn, baldaux komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidigxis antaux la fortepiano, fanfaronante ke li ludos pli bone ol cxiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaux la publiko." [3] La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto sentigxas. Cxe li, la ripetoj sxajnas ne sistemaj. Ili pezas, kiel fruktoj de l' fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li sxirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontrauxdirojn jam antauxe. Sed cxiam ideo kontraux ideo, klarigo kontraux antauxjugxo, neniam homo kontraux homo. Tamen, ecx tia nepersona batalemo en skribado lin timigis. Gxi ofendis lian noblan amemon kaj sxajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de _Homaranismo_, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun cxi noton memorigan al si mem: "_Eviti cxion agresivan!_" De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo sentema, delikata: "Vi staras nun antaux miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfelicxa patrujo . . ." [4] Doloro, sed fido, kaj espero super cxio. Denove la profeta vocxo: "Longe dauxros ankoraux malluma nokto sur la tero, sed ne eterne gxi dauxros. Venos iam la tempo, kiam la homoj cxesos esti lupoj unuj kontraux aliaj. . . . Kune kaj interkonsente ili celados cxiuj al unu vero, al unu felicxo." [4] En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuragxo, al obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la ritmo iom unutona, sed impresa: Ecx guto malgranda, konstante frapante, Traboras la monton granitan. [5] Antaux l' apero de l' _Unua Libro_, li verkis pri doloro kaj sopiro siaj: _Mia Penso_, _Ho mia Kor'!_ Poste, lia penso jam fandigxis en la rondo kunigita per lia lingvo "sub la sankta signo de l' espero". Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de la "diligenta kolegaro". Ne nur li mem, sed miloj da homoj auxdigxas per _La Espero_, nun fama tra la tuta mondo: Ne al glavo sangon soifanta Gxi la homan tiras familion: Al la mond' eterne militanta Gxi promesas sanktan harmonion. Tiel Zamenhof farigxis la popola poeto de fervora homareto. Ankaux tie li sxatis forgesi tute sian personon kaj nur elvocxi la internan penson de cxiuj. Kuna sufero, kuna gxojo; cxia sento gxenerala de l' frata rondo inter homoj esperemaj, cxio plej alta aux profunda en komunaj spertoj, tio trovis cxe li esprimon plej sinceran: Se longa sekeco aux ventoj subitaj Velkantajn foliojn desxiras, Ni dankas la venton, kaj repurigitaj Ni forton pli fresxan akiras. Tiun cxi kanton, _La Vojo_, li verkis jam antaux la Bulonja kongreso. Same _Al la Fratoj_ ecx pli frue. Melankolie sonas ankoraux multaj versoj, sed kiel en Sxopena marsxo, post malgxoja malrapido, jen subite blovas vigla muzikajxo kuragxe antauxen: Ne mortos jam nia bravega anaro, Gxin jam ne timigas la vento, nek staro. Obstine gxi pasxas, provita, hardita, Al cel' unu fojon signita. [6] Cxe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, sxvelis koro sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en cxiu verkajxo revenas la vortoj "celo" kaj "obstino". Laux arta vidpunkto pli sxatinda estas miaguste la _Pregxo sub la verda standardo_, [7] kaj ecx multe pli la prozajxoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro sxajnas kredeble tro simpla, ecx naiva. Same ankaux aperas cxiuj restajxoj el komenca literaturo en komuna lingvo de nacio naskigxanta. Sed kiu komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora trezorajxo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikigxas por ilin lauxdi. Naiveco farigxis cxarmo, simpleco, arto la plej granda. Tiel estos eble pri versajxoj Zamenhofaj, cxar ili esprimis unuafoje, ne nur la fervoron de l' Esperantistoj, sed la senton de l' homaro vekigxanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, auxdis en profunda koro de l' homaro la sopiron al hela lumo de frateco! [1] _Esenco kaj estonteco de l' ideo de lingvo internacia_, 1899. [2] El _La Predikanto_, cxapitroj 1-2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en _La Revuo_ (eldonita de Hachette en Parizo) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel. [3] _Esenco kaj estonteco_, 1899 (Fundamenta Krestomatio). [4] Parolado en Londona Guildhall, 1907. [5] El _La Vojo_. [6] _La Vojo_. Fundamenta Krestomatio, 1903. [7] Citita en cxapitro VI. CXAPITRO XI. Etika Pensulo. En Barcelono 1909. -- Pri U.E.A. -- Al Kongreso de Rasoj 1911. -- Ondo sxovinista. -- Eksigxo Krakova 1912. -- Pri Homaranismo. -- Religio kaj Etiko. -- Liberkredanoj. -- Neuxtrale-homa religio. -- El nepresita manuskripto. -- Eduko al infanoj. -- Bezono je kadro. -- Al Kongreso Pariza. -- Ekmilito. Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis cxiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis gxin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos gxia temo. Kvazaux profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton. Pri la lingvaj temoj li ne sxatis insistadi. Li preferis cxiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis proprajxo lia. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaux deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antauxe, ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraux rajdis en la stratoj. Largxaj fendajxoj trastrekis la murojn de l' pregxejoj. Du tagojn post la fermo de l' kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam cxiuj estis for. Sed la Regxo ankaux sxatis Esperanton. La hispana ministraro ecx invitis oficiale per la vojo diplomata cxiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je danko la malferman paroladon. Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l' nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li farigxis. [1] Tie li revenis al sia temo plej kara: "Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne cxiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la _internan ideon_. . . . Oni cxie komprenas, ke U.E.A. liveras tauxgan neuxtralan fundamenton por cxiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu cxi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj forigxos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikigxon." [2] En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo. Cxu malamo inter gentoj havas kauxzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraux la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Auxstrio kaj ekstere. Cxu gxin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malricxuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaux gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Cxu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, cxar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Ecx nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura sxangxus tion post kelkaj generacioj. Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antauxjugxon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiom miksite jam kunigxis cxiuj rasoj en Euxropo. [3] Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio. "La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion. . . . Dauxros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de cxiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el cxiuj, la malamo intergenta, tute malaperos." Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj auxdos per oreloj, kiel neuxtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj. Tra la tuta mondo, pli forta blovo sxovinista jam sentigxis cxie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastigxon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Cxie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, aux ecx persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Ecx en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj sxtatoj. Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektigxis. Ankaux fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Lacigxo peza. Antaux ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neuxtrala fundamento morala devas starigxi krom la lingva. Gxuste kontraux fluo sxovinista levigxu pli alten la standardo homarana. Urgxas voko. Urgxas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la cxenoj! Kion li ne povis en Kembrigxo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon: "La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min _antaux_ vi; poste, se mi povos veni, vi cxiam vidos min nur _inter_ vi." Tiel li parolos cxe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo. En auxgusto 1912, l' antikva pola cxefurbo auxdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezagxaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkajxoj de Vavel la mortintaj regxoj de nacio krucumita. Kiel sxtonaj figurajxoj, ili silentas kun pregxantaj manoj. Ili kusxas en cxerkejo sub kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickievicx. Tie sur la placo, post la jxuro cxe Sankta-Mario, la popolo aklamis Koscxiusxkon. Tie, en Universitato, Kopernik instruadis. En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kusxis tiu lando, kie naskigxis esperantismo. Zamenhof adiauxis la honorojn: "Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, cxar mia koro estas plena . . . sed hodiaux mi staras ankoraux en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de cxiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas. "Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco gxi alkondukos iam la homaron? Tion ni cxiuj sentas tre bone, kvankam ne cxiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaux plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu gxin per teoriaj klarigoj." En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, ecx ne sidis sur estrado. Ame cxirkauxata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono de l' brosxuro pri "Homaranismo". Hispana samideano represigis gxin. [4] En antauxparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La "interna ideo esperantisma" prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratigxo inter homoj sur neuxtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, "kiu prezentas mian kredon pure privatan". Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de cxia "suspektebla solidareco" kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi gxin kiel batalilon por ataki Esperanton. Kiom nauxza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazaux honte peti senkulpigon de malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo l' unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraux cxiu malpermeso de l' ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la jxetitan semon. En multaj koroj gxi jam kreskis. Prave sxovinismoj dauxros batali kontraux Esperanto. Gxi minacas ilin je mortigo. Prave ili kasxe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen cxio estos vana. La lingvo kaj la celo de l' profeta homo venkos unu per l' alia. Cxar tie kusxas la vojo kaj la sorto de l' homaro. En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel cxi praktikan rimedon por pacigi la vivadon gxeneralan: Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aux religia grupo, la homoj por cxiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neuxtrale-homan, kaj vivu, laux etiko, moroj kaj vivarangxoj neuxtrale-homaj. Pri l' unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu cxi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo. Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l' popoloj komencigxis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, sxtato kaj eklezio jam apartigxis. Tiel grandigxis homa libereco. Kiam cxie malaperos oficiala privilegio por tiu aux alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaux sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neuxtrala renkontigxo. Tiu cxi paragrafo staris plej sxangxita en la dua eldono de l' _Deklaracio pri Homaranismo_. Estis delikate. Lauxsxajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj aux grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l' episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaux. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de cxiuj homaranoj: "sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca". Fondo de kaj aligxo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al liberkredanoj, "por fiksi fortike sian religian neuxtralecon kaj savi sian posteularon kontraux refalo en gente-religian sxovinismon". Tie kusxis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraux sia kredo, algluigxi al tiu aux alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aux por ne perfidi siajn samgentanojn. Homaranismo helpos forigi tiun cxi devigon al malsincereco. Sed ankaux tial la vorto "liberkreda" ne devas signifi speciale ateista. "Liberpensuloj" ofte farigxis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu cxiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus arangxi neuxtrale-homajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urgxa estis tiu flanko praktika. [5] Oni devas ja memori, ke gxis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Euxropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je l' Okcidenta. Sed cxu iam estos gxenerale akceptataj arangxoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Ecx se ne cxiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neuxtralan religion, evitante cxion ofendan al iu konscienco. Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuigxo venos, ecx malrapide, kaj influos la cxirkauxan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forsxiri iun homon de lia kredo, se gxi donas al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankaux en tio li konsentis kun pragmatika filozofo James. Sed ekzistas cxie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas gxian kadron eksteran. Ili baptigxas, edzigxas, enterigxas laux gxiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Ecx pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedauxrinda. Baldaux ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame. Se homo nekredanta forlasas pro sincereco cxiun eklezion, kaj forjxetas kune cxiun eksteran moron, feston, aux solenon religian, tiam ankaux la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo: "Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; gxi bezonas impresojn kaj senteblan eksterajxon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun felicxon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la pregxejo, la tradiciaj moroj, la posedado de 'Dio' en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam gxi vidas alian infanon, eble tre malricxan, sed kun felicxa koro, irantan en sian pregxejon, dum gxi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! . . . " [6] Tria infano de Zamenhof naskigxis en 1904. Sxi estis filineto, kiu montrigxis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis sxian karakteron. La knabineto ja rimarkis cxion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun trancxajxoj de sxinko. Laux kredo izraela, tio estis peko kontraux Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same cxe katolikoj mangxi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial? En pregxejoj polaj sonoris muzikado de l' orgenoj sub pentrajxoj flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro de l' martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaux krucumitaj. Kial ne farigxi pola kaj kristana? Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj sxovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente jxetis brakojn cxirkaux lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon. El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili sxatis nur la kadron eklezian. Cxu do preferi ateismon? "Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por cxiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, cxar ligi la homojn povas nur sameco _pozitiva_, sed ne _negativa_. Alproksimigxas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaux akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo _konkreta_; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas cxiam fremdaj al si reciproke, kiel antauxe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, dauxras ordinare ne longe, kaj la filoj aux nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaux al gxia eksterajxo. Cxiu konkreta religio, kia ajn gxi estas, heredigxas senfine en maniero auxtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata." [7] Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis kredon, devas starigxi vere neuxtrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aux sercxantoj al Dio cxiugentaj, cxiulandaj, kaj cxiutempaj devas trovi tie komunan kuragxigon al auxskultado de l' konscienco, komunan proksimigxon al granda Forto kaj Fonto de l' inspiro fratema. Kontraux neniu religio gxi estu konstruita kaj cxiuj kredantoj povu ankaux renkontigxi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton "etiko" anstataux "religio", cxar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon aux teologion. "Lasante al cxiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu sxajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neuxtralan _eksteran kadron_, kiu povus etike, more, kaj komunume unuigi inter si cxiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aux hipotezoj de cxiu el ili. "Ni proponas starigi _neuxtrale-homan etikan regularon_, kiu povus fari el la _homoj_ homojn kaj forigus la abomenindan gentan sxovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj gxisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al gxi la formon de tute konkreta, por cxiam fiksita, infanagxe ensucxebla, kaj auxtomate heredebla religio." [8] Tiun cxi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l' Esperantistoj, okazonta en Parizo en auxgusto 1914. Sed la cxirkauxa sxovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, ecx privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaux ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l' auxtoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo sxovinista farigxis tiel forta, ke cxio simila dangxerigus ecx la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj. Denove korvundita, sed cxiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed je kio do utilis la Krakova eksigxo? Cxu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri arangxo de speciala Kongreso en neuxtrala lando. Vojagxe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al bucxado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Euxropo pretigxis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron. . . . Tro malfrue. Tro malfrue. . . . Io rompigxis en koro Zamenhofa. [1] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau. [2] Plena teksto en gazeto _Esperanto_, n-ro 62, Gxenevo, 20 septembro 1909. [3] Prof. Eugene Pittard: _Les races chez les belligerants_, Geneve 1916. [4] _Deklaracio pri Homaranismo_, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913. Havebla cxe redakcio de _Homaro_, S-ro A. Thonney, Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando). [5] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en cxapitro VII. [6] El projektata Alvoko al Kongreso por neuxtrale-homa religio. [7] El manuskripto pli supre jam citita. [8] El sama. CXAPITRO XII. Homo cxe Morto. Milito -- En Varsovio. -- Pri hebrea nacianismo. -- Letero al Diplomatio. -- Batalo kaj mizero. -- Cxagreno de la Majstro. -- La vivcelo. -- Letero pri homaranismo. -- Projektita Kongreso. -- Rusa Revolucio. -- Lasta korbato. -- Enterigo. Lia kredo. -- Pri senmorteco de l' animo. -- Pri junula krizo -- Pri Krista instruo. -- Abdul-Baha. -- Kuracisto de l' Homaro. -- Grandeco de Zamenhof. Homaron Vi kreis perfekte kaj bele, Sed gxi sin dividis batale; Popolo popolon atakas kruele, Frat' fraton atakas sxakale. Tiuj versoj ehxadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, sensegxa, senmangxa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, cxiam vigla, senlaca, flegema. Malsano kaj malgxojo lin premis cxe koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marsxi, nek spiri facile. Cxirkauxe la batalo teruris. Pafilegoj ektondris cxiam pli proksime. Flugsxipoj jxetis bombojn sur la urbon. Ecx unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimigxis. Kio estas ja dangxero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj sxovinistaj pasioj cxie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kagxo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis cxion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege. En Varsovio la vivado farigxis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Cxerkesoj tramarsxis, kantante lauxritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontraux ili turnigxis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: "Spionoj!" Ili ne montris entuziasmon: "Perfiduloj!" Al rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraux judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis ecx Zamenhof, "dangxeran internaciulon". Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo dissxirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana. Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskolerigxis en kontrauxaj sxovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj: "Mi mem bedauxrinde devas stari flanke de la afero, cxar laux miaj konvinkoj, mi estas 'homarano', kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aux religio. Mi estas profunde konvinkita, ke cxiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfelicxon, kaj ke la celado de cxiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj -- kiel natura sindefenda reago -- estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaux naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfelicxoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se cxiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos starigxi sur grundo tute neuxtrala. "Tio estas la kauxzo, pro kiu mi, malgraux la korsxirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco _absoluta_. Mi estas profunde konvinkita, ke per _tio_ mi alportos al mia malfelicxa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma." Ecx la persekuto kaj teruraj batoj kontraux la Hebreoj dum la milito ne sxangxis tiun cxi vidpunkton. Sed kiu auxdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korsxiran doloron pro ili, tiu povas kompreni _kiom_ li oferis sur la altaro de l' fideleco al supergenta idealo. Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian "Leteron al diplomatio". Eble gxi estas lia skribajxo la plej forta. Bedauxrinde gxi aperis tri aux kvar jarojn tro frue antaux la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon gxin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Euxropo li sin turnis per profeta voko: "Cxu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Euxropo? Cxu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?" Laux Zamenhof nur unu decido povus savi Euxropon de kruda sovagxeco. Gxi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu cxi principo: "_cxiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al cxiuj siaj filoj_". Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neuxtralaj nomoj geografiaj, anstataux per nomo de gento. En regno titolita "Rusujo", la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aux Poloj estis premataj. En lando nomata "Polujo" la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antauxa "Serenisima Respubliko" la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur pro la nomo. Same la vortoj "Svisa Konfederacio", "Usono", "Brazilio" rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon kvazaux sian kaj la ceterajn logxantojn kiel fremdulojn toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, kaj revenis al sia ideo pri neuxtralaj nomoj kun sufikso _-io_. Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn legxojn sub internacia garantio: "1) Cxiu regno apartenas morale kaj materiale al cxiuj siaj naturaj kaj naturigitaj logxantoj, kian ajn lingvon, religion, aux supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aux pli malgrandajn rajtojn aux devojn ol la aliaj gentoj. "2) Cxiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aux dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataux la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por gxi sian konsenton. Sed la lingvo regna aux urba devas esti rigardata, ne kiel humiliga tributo, kiun sxuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto. "3) Pro cxiuj maljustajxoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaux konstanta Tut-Euxropa Tribunalo starigita per interkonsento de cxiuj Euxropaj regnoj. "4) Cxiu regno kaj cxiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neuxtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de cxiuj regnoj." Iam venos tempo, post longa nauxzo pri militoj, kiam tiuj cxi principoj estos avide sercxataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 proponitaj de Ludoviko Zamenhof. Vespere, la 1-an de julio 1915, la cxielo rugxe fajris cxirkaux Varsovio. Forirante, la Rusoj cxie brulis la rikolton. Oraj kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, germana regimento enmarsxis regulpasxe. Post pli ol unu jaro, pola ekregistaro starigxis apud prusa generalo. Ankaux tiam la militistoj ne sxatis la Hebreojn. Maldikaj, malricxaj, seninfluaj je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaux supa disdonejo. Mankis pano. Al Zamenhof aero mankis ecx pli. Por lin savi, la edzino lin devigis transloki la logxejon apud Gxardeno Saksa. Cxe Krolevska 41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallauxte. Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstatauxis lin kiel okulisto cxe la strato Dzika. Sed li bedauxris, ke li forlasis la tieajn malricxulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato Aleksandro jxus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en Hxarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito. Cxagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj Esperantistoj. "Kial ili, kaj ne mi?" -- li demandis. Pri juna kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere cxe l' kameno. Sur la muroj estis cxie memorajxoj de l' kongresoj, Bulonjo, Kembrigxo, gxojaj tagoj. Ankaux tie staris portreto de l' amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles. Ankoraux li laboris pri homarana ideo. "Gxi estas ja la celo de mia tuta vivo", li diris kun fervora brilo en okuloj. "Por gxi mi fordonus cxion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova cxi tie, fortrancxita el mondo!" Li antauxvidis morton, kaj li sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaux starigi l' aferon. Poste trovigxos helpantoj por gxin vastigi tra la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuigxo. Jam en auxtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: "La terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la homoj, instigas min, ke mi, malgraux la gxisnuna malbona sukceso, nepre penu arangxi kongreson de homaranoj". Sed la milito longigxis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis vastan kongreson universalan por neuxtrale-homa religio. Sed antauxe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. Al gxi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster Esperantistaro. Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno "okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916" en urbo svisa. Sed la milito dauxris. Sur la manuskripto tiu dato kusxas trastrekita. Li skribis sxangxe: "en la unuaj tagoj de auxgusto 1917". En marto, la milito dauxris cxiam. Cxu senfine? Cxu li vidos iam pacon? Denova korektajxo montras krajone, kaj ecx tragedie, cxi tiujn vortojn per tremanta mano: "post la fino de la milito". La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Cxiu spiro farigxis turmento. Li devis ne kusxigxi, nur sidi aux stari. La Rusa Revolucio, levigxinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de l' vasta imperio. Cxu ili scios dauxre liberigxi interfrate kaj sensange, kiel komencite? Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urgxe. Nova homaro devas organizigxi. . . . Sed kiom laciga nedormado! Kiom turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l' koro! Ho, mia kor', ne batu maltrankvile, El mia brusto nun ne saltu for! Jam teni min ne povas mi facile, Ho, mia kor'! Ripozi, dormi ecx kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendigxis sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! . . . Sed jam li eksufokigxis. Li volis voki. La vocxo haltis en lia gorgxo. Jen alkuris la edzino. Sxi helpis lin residi. Ve! jam cxesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga. Ho, mia kor'! Post longa laborado Cxu mi ne venkos en decida hor'? Suficxe! Trankviligxu de l' batado, Ho, mia kor'! En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj akompanis la cxerkon al tombejo. Malgxoje kantis poeto Belmont: Ne venis Polujo kadavron honori De filo pollanda, de monda sagxul' . . . Ho kiel sangigxis en mi pola kor' . . . Malricxaj Hebreoj nur venis post cxerko Cxar mortis bonkora helpant' okulisto. Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj cxiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, germana sxipestro Neubart, povis diri adiauxon en la nomo de tiu cxiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de l' hebrea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortusxitaj. Kiel enterigo de Tolstoj inter cxirkauxaj vilagxanoj, gxi estis la plej alta, la plej tauxga simbolo. Efektive nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malricxa okulisto. Sed la granda verko restis. Ankaux la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos cxie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repacigxo. Sur lia skribotablo kusxis lasta manskribajxo krajona, nefinita. Gxi estis plano de artikolo pri senmorteco de l' animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de l' homaro, kiu donis tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis cxiam silentema. Liaj proksimuloj ecx ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun cxiuj, neniam ofende per ago aux parolo kontraux iu ajn, cxiam simpatie auxskulteme al ceteraj homoj, ecx al tedaj. Al cxiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj cxiu venis al li por konsilo. "Li neniam pekis", diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub sxia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en okuloj de l' servantoj? Sur papero kvarpagxa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri pagxoj kusxas antauxklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antauxproteste li notis: "Cxio, kion mi nun skribas, naskigxis en mia kapo ne nun, sed antaux kvardek jaroj, kiam mi havis la agxon de 16-18 jaroj; malgraux ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaux tute ne sxangxigxis." Tamen li antauxvidis, ke tiu cxi artikolo al multaj tre malplacxos: "Dum en la mondo scienca mi perdos cxian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, versxajne nur atakon, cxar _mia_ kredo estas tute alispeca ol _ilia_ kredo. . . . Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas." La kvara pagxo nur estis komencita. La skribado estas preskaux nelegebla: "Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l' animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskigxa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis cxirkaux la agxo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaux la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj cxian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreigxis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaux forputros por cxiam, kaj dum cxiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj gxi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Cxar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda . . ." Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la pagxo nur kusxis noto pri la sekvo projektita. Post la nauxzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan: "Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero . . .; ke ekzistas iaj legxoj en la naturo . . .; ke io min gardas al alta celo . . ." Tiuj estas lastaj vortoj de l' skribajxo. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris sensxancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis "Dion en la koro", ke li komprenis la dauxrecon de l' spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaux malsamajn vestojn de unu sama vero. Jam antaux Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin: "Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed . . . kio pli bela en la mondo ol _plena_ sekvado al instruo de Jezuo?" Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, sxovinista, mongajnema? Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis gxojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi. [1] En tio li montrigxis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li klinigxis ame super gxia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kauxzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaux serumon. Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis sagxa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis cxiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis cxian frazistecon. Kiu, ecx plej humila Esperantisto, ne parolis kun li cxe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Ecx per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilagxoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de Euxropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve. Nun, tiu skribocxambro lia, cxe domo varsovia, estas malplena. Pie gxin konservas netusxitan la nobla vidvino. Kiom vastega la manko. Kiom doloriga. . . . Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la pagxo nefinita. Silentas la horlogxo. Iel regas en la cxambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco. . . . Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandajxoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuragxoj? Li tamen amis cxiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi _tutan_ lian proponon al homaro. Tie sur la blanka pagxo kusxas lia plumo. Gxi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu gxin dauxrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam gxi donis flugilojn al lia penso. "Nun de loko flugu gxi al loko. . . ." Nova mondo devas konstruigxi. Morto kaj naskigxo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Gxi bezonas absoluton. Li alvokas. Gxi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el mizero gxenerala krias la sama voko, urgxa, korpremanta . . . Auxdu, auxdu, kiel sxire gxi sonas! [1] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmasxino en 1891-1892. *** END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF *** Updated editions will replace the previous one—the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for an eBook, except by following the terms of the trademark license, including paying royalties for use of the Project Gutenberg trademark. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the trademark license is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. Project Gutenberg eBooks may be modified and printed and given away—you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase “Project Gutenberg”), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg™ electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. “Project Gutenberg” is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (“the Foundation” or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country other than the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase “Project Gutenberg” appears, or with which the phrase “Project Gutenberg” is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase “Project Gutenberg” associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than “Plain Vanilla ASCII” or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ website (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original “Plain Vanilla ASCII” or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that: • You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, “Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.” • You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works. • You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. • You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the manager of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain “Defects,” such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the “Right of Replacement or Refund” described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you ‘AS-IS’, WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg™ Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg™’s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non-profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation’s EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state’s laws. The Foundation’s business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation’s website and official page at www.gutenberg.org/contact Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without widespread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine-readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate. While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate. Section 5. General Information About Project Gutenberg™ electronic works Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our website which has the main PG search facility: www.gutenberg.org. This website includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.