The Project Gutenberg EBook of Tiel do, by Rudyard Kipling This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. ** This is a COPYRIGHTED Project Gutenberg eBook, Details Below ** ** Please follow the copyright guidelines in this file. ** Title: Tiel do Rakontoj por malgrandaj infanoj Author: Rudyard Kipling Translator: Wouter F. Pilger Release Date: May 8, 2015 [EBook #48900] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TIEL DO *** NUR POR SENPAGA ELEKTONIKA DISTRIBUADO - ALIMANIERA DISTRIBUADO MALPERMESITA ALLEEN VOOR GRATIS ELEKTRONISCHE VERSPREIDING - ANDERE VERSPREIDING VERBODEN SEULEMENT POUR DISTRIBUTION ÉLECTRONIQUE GRATUITE - TOUTE AUTRE EST INTERDITE FOR FREE ELECTRONIC DISTRIBUTION ONLY - ALL OTHER DISTRIBUTION IS FORBIDDEN .................................................... Versio por Esperanto-bultenejoj. Kursivaj partoj indikitaj per _antaŭ kaj post_. Disponigis, nome de eldonejo Vulpo-Libroj kaj la tradukinto: Wouter F. Pilger. Ĉi tiu ekzemplero estas ekskluzive celita por via persona privata utiligo. Ĉia alia komerca aŭ nekomerca utiligo de ĉi tiu teksto, tute aŭ parte, ĉu en elektronika aŭ en surpapera aŭ en kia ajn alia formo, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj estas kontraŭa al leĝoj kaj konvencioj! Ĉiuokaze ĉia multobligo aŭ publikigo - krom senpagaj alŝuto al bultenejo aŭ ftp-ejo, transŝuto inter bultenejoj aŭ ftp- ejoj, kaj elŝuto el bultenejo / ftp-ejo por persona utiligo - estas malpermesita. Eksplicite ĉia disponigo de surpapera versio al triaj personoj, eĉ se senpage, kaj ĉia disponigo de ajna versio kontraŭ pago, sen anticipa skriba permeso de la rajtantoj pri aŭtoraj rajtoj, estas malpermesitaj. Se vi ŝatus disponi pri dece presita ekzemplero, kun la bildoj kiujn desegnis la aŭtoro, simple mendu la libron ĉe via kutima libroservo. TIEL DO -------------- RAKONTOJ por malgrandaj infanoj de Rudyard Kipling ilustris la aŭtoro 1992 Vulpo-Libroj -- Lelystad El la Angla tradukis kaj adaptis por Esperanto: Wouter F. Pilger. Kun danko al Douglas S. Williams pro liaj klarigoj. Kipling, [Joseph] Rudyard (1865-1936) Tiel do. Rakontoj por malgrandaj infanoj / Rudyard Kipling; tradukis [el la Angla al Esperanto] Wouter F. Pilger. - Lelystad: Vulpo-Libroj. - Il. Traduko [parta] de: Just so stories for little children. ISBN 90-70074-36-2 (la libroforma eldono!) (C) 1992 Wouter F. Pilger, Lelystad, NL Ĉiuj rajtoj rezervitaj. Nenion el ĉi tiu eldonaĵo oni rajtas multobligi, kopii, enigi en serĉdokumenton aŭ rikordaron por (tele)konsultado, aŭ publikigi, en ajna formo aŭ per ajna rimedo, sen la anticipa skriba permeso de la tradukinto/adaptinto. ENHAVO Kiel la baleno ekhavis sian gorĝon Kiel la kamelo ekhavis sian ĝibon Kiel la rinocero ekhavis sian haŭton Kiel la unua letero estis skribata Kiel la alfabeto estis farata Kiam niaj infanoj estis malgrandaj, mi kutimis "traduk-legi" al ili rakontojn en la lingvo kiun ili tiumomente deziris. Tiel, ĉi tiuj tradukoj ekestis kiel _parolaj_ tradukoj. Laŭ mi, la rakontoj plej bone efikas kiam vi -- post iom da ekzercado, eble -- laŭtlegas ilin al iu. Se vi pensas ke vi trovis eraron, unue rigardu al paĝo 63. La tradukinto. Joseph Rudyard Kipling (1865-1936), Brito, naskiĝis en Bombajo en la tiama Brita Hindujo kaj edukiĝis tie kaj en Britujo. Li laboris kelkajn jarojn kiel ĵurnalisto en Hindujo kaj poste loĝis en Usono kaj Britujo. Li famiĝis per noveloj kaj per patriotismaj, imperiismaj poemoj. Nun li estas ankoraŭ fama pro siaj infanlibroj: "Ĝangalo-libroj", "Kim", "Tiel do-rakontoj". Li ricevis la Nobelpremion por literaturo en 1907. TIEL DO RAKONTOJ _Malnovaj mezuroj:_ mejlo proksimume unu kaj duona kilometro jardo proksimume unu metro futo proksimume tridek centimetroj funto proksimume duona kilogramo unco proksimume tridek gramoj _Al la plenkreskuloj:_ Antono de Sankta Eksopiro atentigis ke "la grandpersonoj ĉiam bezonas klarigojn". Jen do: En la rakontoj foje troviĝas vortoj kaj frazaĵoj uzataj ne-tute-laŭ-PIV-kaj-PAG. Ekzemple: "incitiĝi" por "ekscitiĝi", "tikli" por "juki", "nek" por "ne". Kaj krome iuj rektaj "prononc-eraroj". Tiel estas en la originalo. Eĉ pli. Tiel estas intencite. Tiel faris la Majstro, tiel faris la Nobel-premiito kaj tiel faras Infanoj -- kaj la lingvo estas ankaŭ ilia propraĵo. Do "grandpersonoj" eventuale atentigu pri la "ĝusta, nuntempa, plenkreskula" lingvo-uzo, sed ne tro ... incitiĝu. Krome, iuj vortoj kaj esprimoj estas "magiaj" -- vi povas serĉi ilin en vortaroj kaj enciklopedioj, sed ĉu tio kion vi trovos, klarigos ion, restas la demando. La "magiajn" runo-tekstojn vi povas provi deĉifri (kaj estos s'prizo, kiel dirus Tafinjo) -- aŭ ne. La tradukinto. KIEL LA BALENO EKHAVIS SIAN GORĜON Iam, en la maro, Ho mia Plej Amata, estis Baleno, kaj ĝi manĝis fiŝojn. Ĝi manĝis la barbofiŝon kaj la kardofiŝon, kaj la marstelon kaj la sardelon, kaj la plateson kaj la fleson, kaj la blikon kaj ties amikon, kaj la soleon kaj la klupeon, kaj la verdire veran lirla-kirlan angilon. Ĉiujn fiŝojn kiujn ĝi povis trovi en tuta la maro ĝi manĝis per sia buŝo -- tiel! Ĝis fine restis en tuta la maro nur unu malgranda fiŝo, kaj ĝi estis eta Ruza Fiŝo, kaj ĝi naĝis iom malantaŭ la dekstra orelo de la Baleno, por esti ekster danĝero. Tiam la Baleno ekstaris sur sia vosto kaj diris: "Mi malsatas." Kaj la eta Ruza Fiŝo diris per eta ruza voĉo: "Nobla kaj larĝanima Cetaco, ĉu vi iam gustumis Homon?" "Ne," diris la Baleno. "Kia ĝi estas?" "Plaĉa," diris la eta Ruza Fiŝo. "Plaĉa sed tenaca." "Tiam havigu al mi iom da," diris la Baleno, kaj ĝi ŝaŭmigis la maron per sia vosto. "Po unu sufiĉas," diris la Ruza Fiŝo. "Se vi naĝos al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ŭeste (tio estas Magio), vi trovos, _sur_ floso, _en_ la mezo de la maro, kun nenio vestita krom blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi _ne_ forgesu la ŝelkojn, Plej Amata), kaj poŝ-tranĉilo, unu ŝippereintan Mariston, kiu, ja mi honeste diru al vi, estas viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco." Tiel do la Baleno naĝis kaj naĝis al latitudo Kvindek Norde, longitudo Kvardek Ŭeste, tiel rapide kiel ĝi povis naĝi, kaj _sur_ floso, _en_ la mezo de la maro, _kun_ nenio alia por vesti ol blua drelika kalsono, paro da ŝelkoj (vi precipe memoru la ŝelkojn, Plej Amata), _kaj_ poŝ-tranĉilo, ĝi trovis unu solan, solecan ŝippereintan Mariston, kiu trempis siajn piedfingrojn en la akvo. (Li havis permeson de sia Panjo por eniri la akvon, aliokaze li neniam estus farinta, ĉar li estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco.) Tiam la Baleno malfermis sian buŝon malantaŭen kaj malantaŭen kaj malantaŭen ĝis ĝi preskaŭ tuŝis la voston, kaj ĝi glutis la ŝippereintan Mariston, kaj la floson sur kiu li sidis, kaj lian bluan drelikan kalsonon, kaj la ŝelkojn (kiujn vi _nepre_ ne forgesu), _kaj_ la poŝ-tranĉilon. -- Ĝi glutis ilin en siajn varmajn, mallumajn, internajn ŝrankojn, kaj tiam ĝi lekis siajn lipojn -- tiel, kaj turniĝis trifoje sur sia vosto. Sed tuj kiam la Maristo, kiu estis viro de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, trovis sin vere interne de la varmaj, mallumaj, internaj ŝrankoj de la Baleno, li tretis kaj li ĵetis kaj li impetis kaj li baletis, kaj li dancis kaj li prancis, kaj li paŝis kaj li draŝis kaj li ĉardaŝis, kaj li frapis kaj li skrapis, kaj li tuŝis kaj li puŝis, kaj li taktis kaj li baraktis, kaj li spasmis kaj li entuziasmis, kaj li menuetis kaj li piruetis, kaj li popoldancis kie li ne devus, kaj la Baleno sentis sin _tute_ ne komforte. (_Ĉu_ vi forgesis la ŝelkojn?) Do ĝi diris al la Ruza Fiŝo: "Ĉi tiu homo estas tre tenaca, kaj krome li kaŭzas al mi singulton. Kion mi faru?" "Diru al li ke li eliru," diris la Ruza Fiŝo. Do la Baleno vokis en sian propran gorĝon al la ŝippereinta Maristo: "Eliru kaj kondutu bone. Mi havas singulton." "Ne, ne!" diris la Maristo. "Ne tiel, sed tute alimaniere. Alportu min al mia naskiĝo-bordo kaj la blankaj-klifoj-de-Albiono, kaj tiam mi konsideros." Kaj li komencis danci pli ol iam. "Vi prefere alportu lin hejmen," diris la Ruza Fiŝo al la Baleno. "Mi estus devinta averti vin ke li estas homo de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco." Do la Baleno naĝis kaj naĝis kaj naĝis, per ambaŭ siaj naĝiloj kaj sia vosto, tiel rapide kiel ĝi povis, pro la singulto; kaj finfine ĝi vidis la naskiĝo-bordon de la Maristo kaj la blankajn-klifojn-de-Albiono, kaj ĝi rapide glitis duonvoje sur la strandon, kaj ĝi malfermis sian buŝon larĝe kaj larĝe kaj larĝe, kaj ĝi diris: "Ĉi tie ŝanĝi por Vinĉestro, Aŝveloto, Naŝuo, Keno, kaj stacioj je la _Fiĉ_burga Vojo;" kaj precize kiam ĝi diris "Fiĉ", la Maristo promenis el ĝia buŝo eksteren. Sed dum la Baleno estis naĝanta, la Maristo, kiu vere estis persono de senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, estis preninta sian poŝ-tranĉilon kaj tranĉinta el la floso malgrandan kvadratan kradon kun tralioj laŭlarĝe kaj laŭlonge, kaj li estis liginta tiun firme per siaj ŝelkoj (_nun_ vi scias kial vi devis ne forgesi la ŝelkojn!), kaj li trenis tiun kradon bone kaj firme en la gorĝon de la Baleno, kaj tie ĝi fiksiĝis! Tiam li recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi: -- Pere de tiu mia krado Venis halto al via manĝado. Ĉar la maristo estis ankaŭ Hi-ber-ni-ano. Kaj li ekpaŝis sur la kajobreton, kaj iris hejmen al sia Patrino, kiu estis permesinta al li trempi siajn piedfingrojn en la akvo; kaj li edziĝis kaj vivis feliĉe ĉiam plue. Tiel ankaŭ la Baleno. Sed ekde tiu tago, la krado en ĝia gorĝo, kiun ĝi sukcesis nek eltusi nek engluti, preventis ke ĝi manĝu ion krom tre, tre malgrandaj fiŝetoj; kaj pro tio balenoj nuntempe neniam manĝas virojn aŭ knabojn aŭ knabinetojn. La eta Ruza Fiŝo foriris kaj kaŝis sin en la koto sub la Sojlo de la Ekvatoro. Ĝi timis, ke la Baleno koleras al ĝi. La Maristo kunprenis la poŝ-tranĉilon hejmen. Li surhavis la bluan drelikan kalsonon kiam li surpaŝis la kajobreton. La ŝelkojn li estis lasinta ĉar, ĉu ne, li utiligis ilin por ligi la kradon; kaj jen la fino de _tiu_ rakonto. -------------- Jen la bildo de la Baleno kiu glutas la Mariston kun ties senfina-eltrovemo-kaj-sagaceco, kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon _kaj_ liajn ŝelkojn, kiujn vi devas _ne_ forgesi. La butonecaj aferoj estas la ŝelkoj de la Maristo, kaj vi povas vidi la tranĉilon tuj apud ili. Li sidas sur la floso, sed ĝi turniĝis iom flanken, do vi ne vidas multon de ĝi. La blankeca afero ĉe la maldekstra mano de la Maristo estas peco de ligno per kiu li provis remi la floson kiam la Baleno alvenis. La peco de ligno nomiĝas gafo-beko. La Maristo lasis ĝin ekstere kiam li eniris. La Baleno nomiĝis Ridulo, kaj la Maristo nomiĝis S-ro Henriko Adalberto Bivenso, MJ. La eta Ruza Fiŝo kaŝiĝas sub la ventro de la Baleno, aliokaze mi estus desegninta ĝin. La kialo ke la maro aspektas tiel tuŝe-fuŝe estas ĉar la Baleno estas suĉanta ĝin tutan en sian buŝon por ensuĉi S-ron Henriko Adalberto Bivenso kaj la floson kaj la poŝ-tranĉilon kaj la ŝelkojn. Vi neniam forgesu la ŝelkojn. [bildo] Jen la Baleno serĉanta la etan Ruzan Fiŝon, kiu kaŝiĝas sub la Sojlo de la Ekvatoro. La eta Ruza Fiŝo nomiĝis Pinglo. Ĝi kaŝiĝas inter la radikoj de la granda algo kiu kreskas antaŭ la Pordoj de la Ekvatoro. Ili estas fermitaj. Ili estas ĉiam fermitaj, ĉar pordo ĉiam devus esti fermita. La ŝnureca afero transe estas la Ekvatoro mem; kaj la aferoj kiuj aspektas kiel rokoj estas la du gigantoj Moaro kaj Koaro, kiuj tenas la Ekvatoron en ordo. Ili desegnis la siluetojn sur la Pordoj de la Ekvatoro, kaj ili ĉizis ĉiujn tiujn interplektiĝantajn fiŝojn sub la Pordoj. La beko-fiŝoj nomiĝas beko-Delfenoj kaj la aliaj fiŝoj kun la strangaj kapoj nomiĝas Martelo-kapaj Ŝarkoj. La Baleno neniam trovis la etan Ruzan Fiŝon ĝis post kiam ĝi estis retrovinta sian bonhumoron, kaj tiam ili fariĝis denove bonaj amikoj. [bildo] KIEL LA KAMELO EKHAVIS SIAN ĜIBON Nun venas la sekvanta rakonto, kaj ĝi rakontas pri kiel la Kamelo ekhavis sian grandan ĝibon. En la komenco de la jaroj, kiam la mondo estis tiel-nova-kaj-freŝa, kaj la Bestoj ĵus komencis labori por la Homo, estis Kamelo, kaj ĝi vivis en la mezo de la Hurla Dezerto ĉar ĝi ne volis labori; kaj cetere, ĝi estis mem Hurlanto. Do ĝi manĝis branĉojn kaj dornojn kaj tamarikojn kaj lakto-kaj-silko-planton kaj pikilojn, plej 'strordinare nenionfarante; kaj kiam iu parolis al ĝi, ĝi diris "Ĝif!" Nur "Ĝif!" kaj ne pli. Okazis ke la Ĉevalo venis al ĝi, iun lundon matene, kun selo sur sia dorso kaj bridstango en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, elvenu kaj trotu kiel ni ĉiuj aliaj." "Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Ĉevalo foriris kaj rakontis al la Homo. Okazis ke la Hundo venis al ĝi, kun bastono en sia buŝo, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj prenu kaj portu kiel ni ĉiuj aliaj." "Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Hundo foriris kaj rakontis al la Homo. Okazis ke la Bovo venis al ĝi, kun jugo sur sia nuko, kaj diris: "Kamelo, ho Kamelo, venu kaj plugu kiel ni ĉiuj aliaj." "Ĝif!" diris la Kamelo; kaj la Bovo foriris kaj rakontis al la Homo. Je la fino de la tago la Homo kunvokis la Ĉevalon kaj la Hundon kaj la Bovon, kaj diris: "Triopo, ho Triopo, mi tre bedaŭras por vi (en mondo tiel nova-kaj-freŝa); sed tiu Ĝif-afero en la Dezerto ne povas labori, aliokaze ĝi jam estus nun ĉi tie, do mi lasos ĝin tie, kaj vi devos labori duoblan tempon por kompensi." Tio tre kolerigis la Triopon (en mondo tiel nova-kaj-freŝa), kaj ili faris palavron, kaj _indaba_-on kaj _panĉajet_-on, kaj _paŭ-vaŭ_-on je la rando de la Dezerto; kaj la Kamelo venis maĉante lakto-kaj-silko-planton _plej_ 'strordinare nenionfarante, kaj ridis pri ili. Tiam ĝi diris "Ĝif!" kaj foriris denove. Okazis ke preterpasis la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj, ruliĝante en polvo-nubo (Ĝinoj ĉiam vojaĝas tiumaniere ĉar tio estas magio), kaj li haltis por palavri kaj paŭvaŭi kun la Triopo. "Ĝino de Ĉiuj Dezertoj," diris la Ĉevalo, "_ĉu_ estas ĝuste ke iu ajn estu nenionfaranta en mondo tiel nova-kaj-freŝa?" "Certe ne," diris la Ĝino. "Nu," diris la Ĉevalo, "estas afero tie en la mezo de la Hurla Dezerto (kaj ĝi estas mem Hurlanto) kun longa kolo kaj longaj kruroj, kaj ĝi ne faris ian ajn laboron depost lunde matene. Ĝi ne volas troti." "Feŭ!" diris la Ĝino, fajfante, "tio estas mia Kamelo, je ĉiu oro en Arabujo! Kion ĝi diras pri tio?" "Ĝi diras 'Ĝif'!" diris la Hundo; "kaj ĝi ne volas preni kaj porti." "Ĉu ĝi diras ion alian?" "Nur 'Ĝif'!; kaj ĝi ne volas plugi," diris la Bovo. "Tre bone," diris la Ĝino. "Mi ĝifos ĝin se vi bonvolos atendi minuton." La Ĝino volvis sin en sian polvomantelon, kaj prenis biron trans la dezerto, kaj trovis la Kamelon, plej 'strordinare nenionfarantan, rigardantan sian propran bildon en flako da akvo. "Mia longa kaj bobela amiko," diris la Ĝino, "kion do mi aŭdas pri vi faranta neniun laboron, en ĉi tiu mondo tiel nova-kaj-freŝa?" "Ĝif!" diris la Kamelo. La Ĝino eksidis, kun la mentono en sia mano, kaj komencis pensi Grandan Magion, dum la Kamelo rigardis sian propran rebrilon en la akvoflako. "Vi kaŭzis al la Triopo ekstran laboron depost lunde matene, nur pro via 'strordinara nenionfarado," diris la Ĝino; kaj li daŭrigis pensi Magiaĵojn, kun la mentono en sia mano. "Ĝif!" diris la Kamelo. "Mi ne denove dirus tion se mi estus vi," diris la Ĝino; "vi povus diri tion unufoje tro. Bobelo, mi volas ke vi laboru." Kaj la Kamelo diris "Ĝif!" denove; sed apenaŭ ĝi estis dirinta tion kiam ĝi vidis ke la dorso, pri kiu ĝi tiel fieris, pufiĝas kaj pufiĝas kaj fariĝas granda ĝeleca ĝifo. "Ĉu vi vidas tion?" diris la Ĝino. "Tio estas via tute propra ĝifo kiun vi kaŭzis al vi mem per ne-laborado. Hodiaŭ estas ĵaŭdo, kaj vi ne faris ajnan laboron depost lundo, kiam la laboro komenciĝis. Nun vi eklaboros." "Kiel do mi povas?" diris la Kamelo, "kun ĉi tiu ĝifo sur mia dorso?" "Estas tiel celite," diris la Ĝino, "ĝuste ĉar vi maltrafis tiujn tri tagojn. Vi nun kapablos labori tri tagojn sen manĝado, ĉar vi povas vivi de via ĝifo; kaj neniam diru ke mi nenion faris por vi. Venu el la Dezerto kaj iru al la Triopo, kaj kondutu bone. Ĝifu vin!" Kaj la Kamelo ĝifis sin, kune kun sia ĝifo, kaj foriris al la Triopo. Kaj ekde tiu tago ĝis la nuna, la Kamelo ĉiam portas ĝifon (ni nun nomas ĝin "ĝibo", por ne dolorigi ĝiajn sentojn); sed ĝi neniam sukcesis kompensi la tri tagojn kiujn ĝi maltrafis en la komenco de la mondo, kaj ĝi neniam ĝis nun lernis konduti bone. -------------- Jen la bildo de la Ĝino faranta la komencojn de la Magio kiu alportis la Ĝifon al la Kamelo. Unue li desegnis linion en la aero per sia fingro, kaj tiu fariĝis firma; kaj tiam li faris nubon, kaj tiam li faris ovon -- vi povas vidi ilin je la subo de la bildo -- kaj krome estis magia kukurbo kiu ŝanĝiĝis al granda blanka flamo. Tiam la Ĝino prenis sian magian ventumilon kaj ventumis tiun flamon ĝis la flamo ŝanĝiĝis al iu Magio tute per si mem. Estis bona Magio kaj fakte tre amikeca Magio, kvankam ĝi devis doni Ĝifon al la Kamelo ĉar la Kamelo estis mallaborema. La Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj estis la plej amika de ĉiuj Ĝinoj, do li vere neniam farus ion malamikecan. [bildo] Jen la bildo de la Ĝino respondeca pri Ĉiuj Dezertoj kondukanta la Magion per sia magia ventumilo. La Kamelo manĝas branĉon de akacio, kaj ĝi ĵus finis diri "ĝif" unu fojon tro (la Ĝino estis dirinta ke ĝi faros), kaj tial la Ĝifo estas alvenanta. La longa sekigtukeca afero kreskanta el la cepo-simila afero estas la Magio, kaj vi povas vidi la Ĝifon sur ĝia ŝultro. La Ĝifo akordiĝas al la plata parto de la dorso de la Kamelo. La Kamelo estas tro okupita per rigardado al sia propra memo en la flako da akvo por rimarki tion kio estas okazonta al ĝi. Sub la vera bildo estas bildo de la Mondo-tiel-nova-kaj-freŝa. Estas du fumantaj vulkanoj en ĝi, iuj aliaj montoj kaj iuj ŝtonoj kaj lago kaj nigra insulo kaj serpentumanta rivero kaj multe da aliaj aferoj, kaj ankaŭ la Arkeo de Noa. Mi ne povis desegni ĉiujn dezertojn pri kiuj la Ĝino respondecis, do mi desegnis nur unu, sed ĝi estas tre dezerta dezerto. [bildo] KIEL LA RINOCERO EKHAVIS SIAN HAŬTON Origine, iam antaŭ longe, sur neloĝata insulo ĉe la bordo de la Ruĝa Maro, vivis Parsio de kies ĉapelo la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Parsio vivis ĉe la Ruĝa Maro kun nenio krom sia ĉapelo kaj sia tranĉilo kaj kuir-forno de la tipo kiun vi precipe neniam tuŝu. Kaj en iu tago li prenis farunon kaj akvon kaj rosinojn kaj prunojn kaj sukeron kaj aferojn, kaj faris por si unu kukon kiu mezuris du futojn transe kaj tri futojn dika. Ĝi ververe estis Supera Komestiblo (_tio_ estas Magio), kaj li metis ĝin sur la fornon ĉar al _li_ estis permesate kuiri sur tiu forno, kaj li bakis ĝin kaj bakis ĝin ĝis ĝi estis tute brune bakita kaj odoris plej sentimentale. Sed ĝuste kiam li estis manĝonta ĝin, venis sur la strandon el la Komplete Neloĝata Interno unu Rinocero kun korno sur sia nazo, du porko-okuloj, kaj malbona konduto. En tiuj tagoj la haŭto de la Rinocero sufiĉe glate akordiĝis al ĝia korpo. Ĝi ekzakte aspektis kiel Rinocero el la Arkeo de Noa, sed kompreneble multe pli granda. Tamen, ĝi ne bone kondutis tiam, kaj ĝi ne bone kondutas nun, kaj ĝi neniam bone kondutos. Ĝi diris: "Haŭ!" kaj la Parsio lasis tiun kukon kaj grimpis al la supro de palmo-arbo kun nenio vestita krom sia ĉapelo, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo. Kaj la Rinocero renversis la oleo-fornon per sia nazo, kaj la kuko ruliĝis en la sablon, kaj ĝi pikis tiun kukon sur la kornon de sia nazo, kaj ĝi manĝis ĝin, kaj ĝi foriris, svingante sian voston, al la forlasita kaj Ekskluzive Neloĝata Interno kiu oftas sur la insuloj Mazanderano, Sokotro, kaj la Promontoroj de la Plilarĝa Ekvinokso. Tiam la Parsio deiris de sia palmo-arbo kaj metis la fornon sur ĝiajn piedojn kaj recitis la sekvantan _Slokaon_, kiun mi, ĉar vi ankoraŭ ne aŭdis ĝin, nun deklamos al vi: -- Kiu la kukojn atakas Kiujn la Parsio-viro bakas Tiu la malfeliĉon elpakas. Kaj estis multe pli da signifo en tio ol vi pensus. _Ĉar_, kvin semajnojn poste, okazis varmo-ondo ĉe la Ruĝa Maro, kaj ĉiuj malvestis ĉiujn vestaĵojn kiujn ili surhavis. La Parsio formetis sian ĉapelon; sed la Rinocero demetis sian haŭton kaj portis ĝin sur la ŝultro kiam ĝi venis al la strando por baniĝi. En tiu tempo la haŭto butoniĝis malsupre per tri butonoj kaj aspektis kiel pluvmantelo. La Rinocero diris tute nenion pri la kuko de la Parsio, ĉar ĝi estis manĝinta ĝin tute; kaj ĝi neniam bone kondutis, nek tiam, nek poste, nek estonte. Ĝi vadis rekte en la akvon kaj blovis bobelojn tra sia nazo, lasinte sian haŭton sur la strando. Okazis ke la Parsio preteriris kaj trovis la haŭton, kaj li ridis unu ridon kiu dufoje ĉirkaŭis lian vizaĝon. Tiam li dancis trifoje ĉirkaŭ la haŭto kaj frotis siajn manojn. Tiam li iris al sia kampadejo kaj plenigis sian ĉapelon per kukeroj, ĉar la Parsio manĝis neniam ion krom kukojn, kaj neniam balais sian kampadejon. Li prenis tiun haŭton, kaj li trenis tiun haŭton, kaj li trotis tiun haŭton, kaj li frotis tiun haŭton kaj plenigis ĝin per malnovaj, malfreŝaj, sekaj, tiklaj kukeroj kaj kelkaj bruligitaj rosinoj, tiom kiom ĝi _entute_ povis enhavi. Tiam li grimpis al la supro de sia palmo-arbo kaj atendis ĝis la Rinocero venos el la akvo kaj surmetos ĝin. Kaj la Rinocero surmetis sian haŭton. Ĝi butonis ĝin per la tri butonoj, kaj ĉio tiklis kiel kukeroj en lito. Tiam ĝi volis grati sin, sed tio nur malbonigis la aferon; kaj tiam ĝi ekkuŝis sur la sablojn kaj ruliĝis kaj ruliĝis kaj ruliĝis, kaj ĉiufoje kiam ĝi ruliĝis la kukeroj tiklis ĝin pli kaj pli kaj pli. Tiam ĝi kuris al la palmo-arbo kaj frotis kaj frotis kaj frotis sin kontraŭ tiu. Ĝi frotis sin tiel multe kaj tiel forte ke pro la frotado ekestis granda faldo en la haŭto super la ŝultroj, kaj alia faldo malsupre, kie la butonoj antaŭe estis (sed la butonoj estis forfrotitaj), kaj pro la frotado ekestis pliaj faldoj sur ĝiaj kruroj. Kaj tio fuŝis ĝian humoron, sed ne faris ajnan diferencon al la kukeroj. Ili estis interne de ĝia haŭto kaj ili tiklis. Do ĝi iris hejmen, vere tre kolera kaj terure gratema; kaj ekde tiu tago ĝis la nuna ĉiu rinocero havas grandajn faldojn en sia haŭto kaj tre malbonan humoron, ĉio pro la kukeroj interne. Sed la Parsio deiris de sia palmo-arbo, surhavante sian ĉapelon, de kiu la sunradioj rebrilis en pli-ol-orienta pompo, prenis sian kuir-fornon, kaj foriris en la direkto de Orotavo, Amigdalo, la Supraj Paŝtejoj de Anantarivo, kaj la Sonaputaj Marĉoj. -------------- Jen la bildo de la Parsio kiu komencas manĝi sian kukon sur la Neloĝata Insulo en la Ruĝa Maro en vere varmega tago; kaj de la Rinocero kiu venas el la Komplete Neloĝata Interno, kiu, kiel vi laŭvere povas vidi, estas tute roka. La haŭto de la Rinocero estas tute glata, kaj la tri butonoj per kiu oni butonas ĝin estas malsupre, do vi ne povas vidi ilin. La kirlaĵoj sur la ĉapelo de la Parsio estas la sunradioj rebrilantaj en pli-ol-orienta pompo, ĉar se mi estus desegninta verajn radiojn ili estus plenigintaj la tutan bildon. En la kuko estas rosinoj; kaj la rado-afero kiu kuŝas sur la sablo en la antaŭo apartenis al unu el la batalĉaroj de la Faraono kiam tiu provis transiri la Ruĝan Maron. La Parsio trovis ĝin, kaj konservis ĝin por ludi. La nomo de la Parsio estis Pestalĝi' Pugalĝi', kaj la Rinocero nomiĝis Strorkso, ĉar ĝi spiris tra sia buŝo anstataŭ tra sia nazo. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se _mi_ estus vi. [bildo] Jen la Parsio Pestalĝi' Pugalĝi' sidanta en sia palmo-arbo kaj rigardanta la Rinoceron Strorkso kiu baniĝas apud la strando de la Komplete Neloĝata Insulo post kiam Strorkso estis forpreninta sian haŭton. La Parsio jam frotis la kukerojn en la haŭton, kaj li ridas pensante pri kiel ili tiklos Strorkson kiam Strorkso denove surmetos ĝin. La haŭto estas tuj sub la rokoj sub la palmo-arbo en malplivarma loko; tial vi ne povas vidi ĝin. La Parsio surhavas novan pli-ol-oriente-pompan ĉapelon de la speco kiun Parsioj surhavas; kaj li havas tranĉilon en sia mano por tranĉi sian nomon en palmo-arbojn. La nigraj aferoj sur la insuloj en la maro estas pecoj de ŝipoj kiuj pereis ŝipante laŭ la Ruĝa Maro; sed ĉiuj pasaĝeroj estis savitaj kaj iris hejmen. La nigra afero en la akvo proksime de la bordo tute ne estas pereinta ŝipo. Tio estas Strorkso la Rinocero baniĝanta sen sia haŭto. Strorkso estis sub sia haŭto same nigra kiel ekstere. Mi ne demandus ion pri la kuir-forno, se _mi_ estus vi. [bildo] KIEL LA UNUA LETERO ESTIS SKRIBATA Oni ne scias antaŭ kiom longe -- en tre frua tempo estis Neolitika viro. Li ne estis Juto aŭ Anglo, aŭ eĉ Dravido, kio li bone estus povinta esti, Plej Amata, sed ne zorgu kial. Li estis Primitivulo, kaj li loĝis kavece en Kavo, kaj li surhavis tre malmulte da vestaĵoj, kaj li ne povis legi kaj li ne povis skribi kaj li eĉ ne volis ion tian, kaj escepte kiam li estis malsata li estis sufiĉe feliĉa. Lia nomo estis Tegumaj Bopsulaj, kaj tio signifas: "Viro-kiu-ne-metas-sian-piedon-antaŭen-tro-rapide"; sed ni, ho Plej Amata, nomos lin Tegumo, mallonge do. Kaj la nomo de lia edzino estis Teŝumaj Tevindraŭ, kaj tio signifas: "Sinjorino-kiu-demandas-tre-multajn-demandojn"; sed ni, ho Plej Amata, nomos ŝin Teŝuma, mallonge do. Kaj la nomo de lia malgranda knabino-filino estis Tafimaj Metalumaj, kaj tio signifas: "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata"; sed mi nomos ŝin Tafinjo. Kaj ŝi estis la Plej Amata de Tegumaj Bopsulaj kaj la Plej Amata de sia propra Panjo, kaj ŝi ne estis frapata eĉ duonon da fojoj kiom estus bone por ŝi; kaj ili ĉiuj tri estis tre feliĉaj. Kiam nur Tafinjo povis kuri ĉirkaŭe, ŝi iris ĉien kun sia Paĉjo Tegumo, kaj foje ili ne venis hejmen al la Kavo ĝis ili estis tre malsataj, kaj tiam Teŝumaj Tevindraŭ kutime diris: "Kie en la mondo vi du estis, ke vi fariĝis tiel ŝoke malpuraj? Vere, Tegumo mia, vi ne estas pli bona ol mia Tafinjo." Nun atentu kaj aŭskultu! En iu tago Tegumaj Bopsulaj foriris tra la kastoro-marĉo al la rivero Vagajo por sage kapti karpo-fiŝojn por vespermanĝo, kaj ankaŭ Tafinjo iris kun li. La sago de Tegumo estis farita el ligno kun ŝarko-dento je la fino, kaj antaŭ ol li kaptis iujn ajn fiŝojn, li rompis ĝin tute, frapante ĝin tro forte al la fundo de la rivero. Ili estis multajn mejlojn for de la hejmo (kompreneble ili kunhavis lunĉon en malgranda sako), kaj Tegumo estis forgesinta kunpreni rezervajn sagojn. "Jen tre fiŝodora afero!" diris Tegumo. "Mi bezonos duonon de la tago por ripari ĝin." "Estas hejme via granda nigra sago," diris Tafinjo. "Mi rekuru al la Kavo kaj petu Panjon por doni ĝin al mi." "Estas tro malproksime por viaj malgrandaj grasaj kruretoj," diris Tegumo. "Cetere, vi povus fali en la kastoro-marĉon kaj droni. Ni devos fari plej bonan el malbono." Li eksidis kaj elprenis malgrandan ledan riparo-saketon, plenan de rangifero-tendenoj kaj strioj da ledo, kaj buletoj da abelo-vakso kaj rezino, kaj komencis ripari la sagon. Tafinjo eksidis ankaŭ, kun siaj piedfingroj en la akvo kaj sia mentono en la mano, kaj pensadis tre forte. Tiam ŝi diris: -- "Mi diru, Paĉjo, estas terura ĝeno, ke vi kaj mi ne scias skribi, ĉu ne? Se ni kapablus ni povus sendi mesaĝon por ekhavi la novan sagon." "Tafinjo," diris Tegumo, "kiom ofte mi diris al vi ne uzi slangon? 'Terure' ne estas plaĉa vorto, -- sed ja _estus_ tre utile, nun kiam vi diras, se ni povus skribi hejmen." Ĝuste tiam iu Fremdulo-viro venis laŭlonge de la rivero, sed li apartenis al malproksima tribo, la Tevaroj, kaj li ne komprenis eĉ vorton de la lingvo de Tegumo. Li staris sur la bordo kaj ridetis al Tafinjo, ĉar li havis sian propran knabino-filinon hejme. Tegumo eltiris fasketon da rangifero-tendenoj el sia riparo-saketo kaj komencis ripari sian sagon. "Venu ĉi tien," diris Tafinjo. "Ĉu vi scias kie mia Panjo loĝas?" Kaj la Fremdulo-viro diris "Um!" -- estante, kiel vi scias, Tevaro. "Stulte!" diris Tafinjo, kaj ŝi stamfis per sia piedo, ĉar ŝi vidis aron da tre grandaj karpoj suprennaĝantaj la riveron ĝuste nun kiam ŝia Paĉjo ne povis uzi sian sagon. "Ne ĝenu al plenkreskuloj," diris Tegumo, tiel okupata de sia sago-riparado ke li eĉ ne turnis sin. "Mi nek ĝenas," diris Tafinjo. "Mi nur volas ke li faru kion mi volas ke li faru, kaj li ne komprenas." "Do ne ĝenu _min_," diris Tegumo, kaj li daŭrigis tiradon kaj streĉadon de rangifero-tendenoj kun sia buŝo plena de pecetoj. La Fremdulo-viro -- vera Tevaro li estis -- eksidis sur la herbo, kaj Tafinjo montris al li kion faras ŝia Paĉjo. La Fremdulo-viro pensis: "Ĉi tio estas mirakla infano. Ŝi stamfas per sia piedo antaŭ mi kaj ŝi faras grimacojn. Ŝi devas esti la filino de tiu nobla Tribestro kiu estas tiel eminenta, ke li ne volas rimarki min." Do li ridetis ankoraŭ pli ĝentile. "Nu," diris Tafinjo, "mi volas ke vi iru al mia Panjo, ĉar viaj kruroj estas pli longaj ol miaj, kaj vi ne falos en la kastoro-marĉon, kaj demandu pri la alia sago de Paĉjo -- tiu kun la nigra tenilo kiu pendas super nia fajrejo." La Fremdulo-viro (_kaj_ li estis ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas tre, tre mirakla infano. Ŝi svingas siajn brakojn kaj ŝi krias al mi, sed mi komprenas neniun vorton de tio kion ŝi diras. Sed se mi ne faros kion ŝi volas, mi forte timas ke tiu memfiera Tribestro, Viro-kiu-turnas-sian-dorson-al-vizitantoj, estos kolera." Li ekstaris kaj deŝiris grandan platan pecon da ŝelo de betulo-arbo kaj donis ĝin al Tafinjo. Li faris tion, Plej Amata, por montri ke lia koro estas tiel blanka kiel betula ŝelo kaj ke li intencas nenion malbonan; sed Tafinjo ne tute komprenis. "Ho!" ŝi diris. "Mi komprenas! Vi volas la loĝ-adreson de mia Panjo? Kompreneble mi ne povas skribi, sed mi povos desegni bildojn se mi havos ion akran por grati. Bonvolu prunti al mi la ŝarkodenton de via kolĉeno." La Fremdulo-viro (kaj _li_ estis ja Tevaro) ne diris ion ajn, do Tafinjo levis sian maneton kaj tiris je la belega bido-kaj-semo-kaj-ŝarkodenta kolĉeno ĉirkaŭ lia kolo. La Fremdulo-viro (kaj li _estis_ ja Tevaro) pensis: "Ĉi tio estas tre, tre, tre mirakla infano. La ŝarkodento sur mia kolĉeno estas magia ŝarkodento, kaj oni ĉiam diris, ke se iu tuŝas ĝin sen mia permeso tiu senprokraste ŝvelos kaj eksplodos. Sed ĉi tiu infano ne ŝvelas kaj eksplodas, kaj tiu eminenta Tribestro, Viro-kiu-atentas-ekskluzive-siajn-proprajn-aferojn, kiu tute ne atentis min ĝis nun, ŝajne ne timas ke ŝi ŝvelos aŭ eksplodos. Mi prefere estu pli ĝentila." Do li donis al Tafinjo la ŝarkodenton, kaj ŝi ekkuŝis plate sur la ventro kun la kruroj en la aero, kiel iuj homoj kuŝas sur la planko en la loĝoĉambro kiam ili volas desegni bildojn, kaj ŝi diris: "Nun mi desegnos kelkajn belegajn bildojn por vi! Vi povas rigardi trans mia ŝultro, sed ne puŝu kontraŭ mi. Unue mi desegnos mian Paĉjon fiŝanta. Ne tre similas al li; sed Panjo scios, ĉar mi desegnis lian sagon rompita. Nu, nun mi desegnos la alian sagon kiun li volas havi, la sagon kun nigra tenilo. Aspektas kvazaŭ ĝi pikas en la dorson de Paĉjo, sed tio estas ĉar la ŝarkodento glitis kaj ĉi tiu peco da ŝelo ne estas sufiĉe granda. Tio estas la sago kiun mi volas ke vi alportu; do mi desegnos bildon de mi mem 'splikanta tion al vi. Miaj haroj ne tiel elstaras kiel mi desegnis ilin, sed estas pli facile desegni tiel. Nun mi desegnos vin. _Mi_ pensas ke vi estas tre plaĉa, vere, sed mi ne povas desegni vin plaĉa en la bildo, do ne estu 'fendita. Ĉu vi estas 'fendita?" La Fremdulo-viro (kaj li estis _ja_ Tevaro) ridetis. Li pensis: "Ŝajnas ke granda batalo estas okazonta iuloke, kaj ĉi tiu eksterordinara infano, kiu prenas mian magian ŝarkodenton sed ne ŝvelas aŭ eksplodas, diras al mi ke mi alportu la tutan tribon de la eminenta Tribestro. Li _estas_ eminenta Tribestro, aliokaze li estus rimarkinta min." "Vidu," diris Tafinjo, desegnante tre forte kaj sufiĉe skrape, "nun mi desegnis vin, kaj mi metis la sagon kiun Paĉjo volas havi en vian manon, nur por memorigi ke vi alportu ĝin. Nun mi montros al vi kiel atingi la loĝ-adreson de Panjo. Vi iru ĝis vi alvenos ĉe du arboj (jen la arboj), kaj tiam vi transiros monteton (jen monteto), kaj tiam vi venos al kastoro-marĉo plena de kastoroj. Mi ne enmetis la tutajn kastorojn, ĉar mi ne povas desegni kastorojn, sed mi desegnis iliajn kapojn, kaj pli de ili vi ne vidos kiam vi trairos la marĉon. Atentu ke vi ne enfalos! Kaj tiam nia Kavo estas tuj malantaŭ la kastoro-marĉo. Ĝi ne estas tiel alta kiel la montetoj, fakte, sed mi ne povas desegni aferojn tre malgrande. Tio estas mia Panjo ekster la Kavo. Ŝi estas belega. Ŝi estas la plej plejbelega Panjo kiu iam ajn estis, sed ŝi ne estos 'fendita kiam ŝi vidos ke mi desegnis ŝin tiel krude. Ŝi estos kontenta de mi ĉar mi scias desegni. Nu, por la kazo ke vi forgesus, mi desegnis la sagon kiun Paĉjo volas _ekster_ nia Kavo. Ĝi fakte estas _interne_, sed vi montru la bildon al mia Panjo kaj ŝi donos ĝin al vi. Mi desegnis ŝin kun levitaj brakoj, ĉar mi scias ke ŝi estos tre kontenta vidi vin. Ĉu ne belega bildo? Kaj ĉu vi bone komprenas, aŭ ĉu mi 'spliku denove?" La Fremdulo-viro (kaj li estis ja _Tevaro_) rigardis al la bildo kaj tre forte kapjesis. Li diris al si mem: "Se mi ne alportos la tribon de ĉi tiu eminenta Tribestro por helpi lin, li estos mortigita de siaj malamikoj kiuj venas de ĉiuj flankoj kun sagoj. Nun mi komprenas kial la eminenta Tribestro ŝajnigis ne rimarki min! Li timis ke liaj malamikoj kaŝiĝas en la arbustoj kaj vidus ke li donas mesaĝon al mi. Tial li turnis sian dorson al mi, kaj lasis la saĝan kaj miraklan infanon desegni la teruran bildon montrantan liajn malfacilaĵojn. Mi iros kaj alportos helpon de lia tribo." Li eĉ ne demandis Tafinjon pri la vojo, sed forrapidis en la arbustojn kiel la vento, kun la betulo-ŝelo en sia mano, kaj Tafinjo eksidis plej kontenta. Kaj jen la bildo kiun Tafinjo desegnis por li! "Kion vi estis faranta, Tafinjo?" diris Tegumo. Li estis riparinta sian sagon kaj singarde svingis ĝin tien kaj reen. "Estas iu priaranĝo de mia flanko, kara Paĉjo," diris Tafinjo. "Se vi ne faros demandojn al mi, vi ekscios pri ĝi post mallonga tempo, kaj vi surpriziĝos. Vi ne scias kiel multe vi surpriziĝos, Paĉjo! Promesu ke vi surpriziĝos." "Tre bone," diris Tegumo, kaj daŭrigis fiŝkaptadon. La Fremdulo-viro -- ĉu vi sciis ke li estis Tevaro? -- forrapidis kun la bildo kaj kuris kelkajn mejlojn, ĝis tute hazarde li trovis Teŝumaj Tevindraŭ sidantan ĉe la pordo de sia Kavo, parolantan al kelkaj aliaj Neolitikaj sinjorinoj kiuj estis alvenintaj por Primitiva lunĉo. Tafinjo tre similis al Teŝuma, precipe pri la supra parto de la vizaĝo kaj la okuloj, do la Fremdulo-viro -- daŭre pura Tevaro -- ridetis ĝentile kaj transdonis al Teŝuma la betulo-ŝelon. Li estis kurinta rapide, kaj tial li anhelis, kaj liaj kruroj estis gratitaj pro rubusoj, sed li tamen provis esti ĝentila. Tuj kiam Teŝuma vidis la bildon ŝi ekkriĉis kiel io kaj saltis kontraŭ la Fremdulo-viron. La aliaj Neolitikaj sinjorinoj subite frapis lin sur teron kaj eksidis sur lin en longa vico sesope, dum Teŝuma tiris liajn harojn. "La konkludo elstaras kiel la nazo sur la vizaĝo de ĉi tiu Fremdulo-viro," ŝi diris. "Li plenpikis mian Tegumon per sagoj, kaj timigis povran Tafinjon tiel ke ŝiaj haroj ekstaris; kaj ne kontenta pri nur tio, li alportas al mi korŝiran bildon pri tio kiel estis farite. Vidu!" Ŝi montris la bildon al ĉiuj tiuj Neolitikaj sinjorinoj kiuj trankvile sidis sur la Fremdulo-viro. "Jen mia Tegumo kun rompita brako; jen sago pikas lian dorson; jen viro kun sago preta por ĵeti; jen alia viro ĵetanta sagon el Kavo, kaj jen tuta aro da homoj" (tio estis la kastoroj kiujn desegnis Tafinjo, fakte, sed ili pli similis al homoj) "venantaj malantaŭ Tegumo. Ĉu ne ŝoke!" "Treege ŝoke!" diris la Neolitikaj sinjorinoj, kaj ili plenigis la harojn de la Fremdulo-viro per koto (kio surprizis lin), kaj ili batis la Reeĥajn Tribajn Tamburojn, kaj kunvokis ĉiujn Estrojn de la Tribo de Tegumo, kun iliaj Hetmanoj kaj Dolmanoj, ĉiujn Negusojn, Vunojn kaj Aĥundojn de la organizaĵo, aldone al la Varlokoj, Angekokoj, Juju-viroj, Bonzoj, kaj la resto, kiuj decidis ke antaŭ ol ili forhakos la kapon de la Fremdulo-viro, li senprokraste konduku ilin al la rivero kaj montru kie li kaŝis la povran Tafinjon. Iom post iom la Fremdulo-viro (kvankam li estis Tevaro) fariĝis vere ĝenita. Ili estis plenigintaj liajn harojn sufiĉe dense per koto; ili estis rulintaj lin supren kaj malsupren sur akraj ŝtonetoj; ili estis sidintaj sur li en longa vico sesope; ili estis frape tuŝintaj kaj bate puŝintaj lin ĝis li apenaŭ povis spiri; kaj kvankam li ne komprenis ilian lingvon, li estis preskaŭ certa ke la nomoj kiujn la Neolitikaj sinjorinoj donis al li ne estis tre sinjorinecaj. Tamen, li nenion diris ĝis la tuta Tribo de Tegumo estis kolektiĝinta, kaj tiam li kondukis ilin al la bordo de rivero Vagajo, kaj tie ili trovis Tafinjon kiu faris lekanteto-ĉenojn, kaj Tegumon kiu zorge sagis malgrandajn karpojn per sia riparita sago. "Nu, vi _ja_ estis rapida!" diris Tafinjo. "Sed kial vi kunportis tiom multe da homoj? Kara Paĉjo, jen mia surprizo. _Ĉu_ vi surpriziĝis, Paĉjo?" "Tre," diris Tegumo; "sed tio fuŝis mian fiŝadon por la tuta tago. Kial la tuta kara, afabla, plaĉa, pura, trankvila Tribo estas ĉi tie, Tafinjo?" Kaj ili ja estis. Unuaj promenis Teŝumaj Tevindraŭ kaj la Neolitikaj sinjorinoj, firme tenantaj la Fremdulo-viron, kies haroj estis plenaj de koto (kvankam li estis Tevaro). Post ili venis la Ĉefa Estro, la Vica Estro, la Deputitaj kaj Asistaj Estroj (ĉiuj armitaj ĝis la supraj dentoj), la Hetmanoj kaj Centestroj, Rotestroj kun siaj Rotoj, kaj Dolmanoj kun siaj Taĉmentoj; Vunoj, Negusoj, kaj Aĥundoj iom pli malantaŭe (ankaŭ ili armitaj ĝis la dentoj). Post ili la Tribo en hierarĥia ordo, ekde posedantoj de kvar kavoj (po unu por ĉiu sezono), privata rangifero-stalo, kaj du salmo-saltejoj, ĝis feŭdaj kaj prognataj Komunuloj, semi-rajtantaj je duona ursofelo por vintraj noktoj, sep jardojn for de la fajro, kaj asignitaj servutuloj, rajtantaj je transproprietigo de skrapita medol-osto subherede (Ĉu ĉio tio ne estas belegaj vortoj, Plej Amata?). Ili ĉiuj estis tie, saltantaj kaj vokantaj, kaj ili timigis ĉiujn fiŝojn je dudekmejla distanco, kaj Tegumo dankis ilin per flua Neolitika oratoraĵo. Tiam Teŝumaj Tevindraŭ alkuris kaj kisis kaj ĉirkaŭbrakis Tafinjon vere tre multe; sed la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo ekkaptis Tegumon ĉe la verto-volvaĵaj plumoj kaj skuis lin severe. "Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" kriis la tuta Tribo de Tegumo. "Je la bona ĉielo!" diris Tegumo. "Lasu mian verto-volvaĵon! Ĉu iu ne povas rompi sian karpo-sagon sen ke la tuta kamparanaro ĵetas sin al li? Vi estas tre enmiksiĝema popolo." "Mi ne kredas ke vi fakte alportis la nigratenilan sagon de mia Paĉjo," diris Tafinjo. "Kaj _kion_ vi faras al mia kara Fremdulo-viro?" Ili estis batpuŝantaj lin duope kaj triope kaj dekope ĝis liaj okuloj turniĝis kaj turniĝis. Li povis nur spasme spiri kaj montri al Tafinjo. "Kie estas la malbonaj homoj kiuj pikis vin per sagoj, mia kara?" diris Teŝumaj Tevindraŭ. "Ne estis ajn," diris Tegumo. "Mia sola vizitanto ĉi-matene estis la povra homo kiun vi klopodas sufokigi. Ĉu vi ĉiuj malbone sentas, aŭ ĉu vi estas malsanaj, ho Tribo de Tegumo?" "Li alvenis kun terura bildo," diris la Ĉefa Estro, -- "bildo kiu montris ke vi estas plena de sagoj." "E... um... -- Eble mi p'fere 'spliku ke _mi_ donis al li tiun bildon," diris Tafinjo, sed ŝi ne sentis sin tre komforte. "Vi!" diris la Tribo de Tegumo ĉiuj kune. "Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata! Ĉu vi?" "Tafinjo kara, mi timas ke ekestos iom da problemoj," diris ŝia Paĉjo, kaj li metis sian brakon ĉirkaŭ ŝin, por ke ŝi ne zorgu. "Ekspliku! Ekspliku! Ekspliku!" diris la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo, kaj li saltetis sur unu piedo. "Mi volis ke la Fremdulo-viro alportu la sagon de Paĉjo, do mi dezegnis ĝin," diris Tafinjo. "Ne estis aro da sagoj. Estis nur unu sago. Mi dezegnis ĝin trifoje por esti certa. Mi ne povas helpi ke aspektis kvazaŭ ĝi trafis la kapon de Paĉjo -- ne estis sufiĉe da loko sur la betulo-ŝelo; kaj tiuj aferoj kiujn Panjo nomas malbonaj homoj mi celis kastoroj. Mi dezegnis ilin por montri al li la vojon tra la marĉo; kaj mi dezegnis Panjon ĉe la buŝo de la Kavo kun ĝoja aspekto ĉar li estas kara Fremdulo-viro, kaj _mi_ pensas ke vi ĉiuj estas la plej plejstulta popolo en la mondo," diris Tafinjo. "Li estas tre plaĉa viro. Kial vi plenigis liajn harojn per koto? Lavu lin!" Neniu diris ion ajn dum longa tempo, ĝis la Ĉefa Estro ekridis; tiam la Fremdulo-viro (kiu almenaŭ estis Tevaro) ekridis; tiam Tegumo ekridis ĝis li falis dorse sternite sur la bordon; tiam la tuta Tribo ekridis pli multe kaj pli fuŝe kaj pli laŭte. La solaj homoj kiuj ne ridis estis Teŝumaj Tevindraŭ kaj ĉiuj Neolitikaj sinjorinoj. Ili estis tre ĝentilaj al ĉiuj siaj edzoj, kaj diris "idioto!" sufiĉe ofte. Tiam la Ĉefa Estro de la Tribo de Tegumo kriis kaj diris kaj kantis: "Ho, Malgranda-persono-sen-bonaj-manieroj-kiu-devus-esti-frapata, vi trafis grandiozan inventon!" "Mi ne planis; mi nur volis la sagon kun nigra tenilo de Paĉjo," diris Tafinjo. "Sed tamen. Ĝi _estas_ grandioza invento, kaj iam estonte la homoj nomos ĝin skribado. Nun temas ankoraŭ nur pri bildoj, kaj, kiel ni vidis hodiaŭ, bildoj ne estas ĉiam ĝuste komprenataj. Sed venos tempo, ho Bebo de Tegumo, kiam ni faros literojn -- ĉiujn dudek ses aŭ dudek ok aŭ kiom do -- kaj tiam ni kapablos kaj legi kaj skribi, kaj tiam ni ĉiam diros precize kion ni celas sen ajnaj eraroj. Nun la Neolitikaj sinjorinoj ellavu la koton el la haroj de la fremdulo!" "Mi ĝojos pri tio," diris Tafinjo, "ĉar, finfine, kvankam vi alportis ĉiun unuopan alian sagon de la Tribo de Tegumo, vi forgesis la nigratenilan de mia Paĉjo." Tiam la Ĉefa Estro kriis kaj diris kaj kantis: "Tafinjo kara, sekvontfoje kiam vi skribos bildo-leteron, vi prefere sendu kun ĝi homon kiu povas paroli nian lingvon, por klarigi pri kio temas. Al mi mem ne gravas, ĉar mi estas Ĉefa Estro, sed estas tre malbone por la resto de la Tribo de Tegumo, kaj, kiel vi vidas, estas surprizo por la fremdulo." Tiam ili adoptis la Fremdulo-viron (vera Tevaro el Tevarujo) kiel membron de la Tribo de Tegumo, ĉar li estis ĝentilhomo kaj ne faris problemojn pri la koto kiun la Neolitikaj sinjorinoj estis metintaj en liajn harojn. Sed de tiu tago ĝis la nuna (kaj mi supozas ke pri tio kulpas Tafinjo), tre malmulte da malgrandaj knabinoj iam ŝatis lerni legadon kaj skribadon. Plej multaj preferas desegni bildojn kaj ludi kun siaj Paĉjoj -- precize kiel Tafinjo. -------------- Tio ĉi estas la historio de Tafimaj Metalumaj ĉizita sur malnova dentego antaŭ tre longa tempo fare de la Antikvaj Popoloj. Se vi legas mian rakonton, aŭ laŭtlegigas ĝin, vi povas vidi kiel ĉio estas rakontata sur la dentego. La dentego estis parto de malnova triba trumpeto kiu apartenis al la Tribo de Tegumo. La bildojn oni gratis en ĝi per najlo aŭ io alia, kaj tiam la gratojn oni plenigis per nigra vakso, sed ĉiujn dividajn liniojn kaj la kvin malgrandajn rondetojn malsupre oni plenigis per ruĝa vakso. Kiam ĝi estis nova, estis iuspeca retaĵo de bidoj kaj konkoj kaj valoraj ŝtonoj je la fino; sed tio rompiĝis kaj perdiĝis -- ĉio krom la malgranda iometo kiun vi vidas. La literoj ĉirkaŭ la dentego estas magio -- Runa magio, -- kaj se vi povas legi ilin vi eltrovos ion iom novan. La dentego estas ebura -- tre flava kaj defrotiĝinta. Ĝi mezuras du futojn laŭlonge kaj du futojn ĉirkaŭe, kaj pezas dek unu funtojn kaj naŭ uncojn. [bildo] KIEL LA ALFABETO ESTIS FARATA Tiam, unu semajnon post kiam Tafimaj Metalumaj (ni daŭre nomos ŝin Tafinjo, Plej Amata) faris tiun malgrandan eraron pri la sago de sia Paĉjo kaj la Fremdulo-viro kaj la bildo-letero kaj ĉio tio, ŝi denove iris fiŝi karpojn kun sia Paĉjo. Ŝia Panjo volis ke ŝi restu hejme kaj helpu pendigi pelto-felojn sur la grandajn sekigo-fostojn ekster ilia Neolitika Kavo, sed Tafinjo kaŝe foriris al sia Paĉjo tre frue, kaj ili fiŝkaptis. Subite ŝi komencis fari ridajn sonetojn, kaj ŝia Paĉjo diris: "Ne faru stulte, infano." "Sed ĉu ne estis incite!" diris Tafinjo. "Ĉu vi ne memoras kiel la Ĉefa Estro blovigis siajn vangojn, kaj kiel ridiga aspektis la Fremdulo-viro kun la koto en siaj haroj?" "Mi memoras," diris Tegumo. "Mi devis pagi du cervo-felojn -- molajn kun franĝoj -- al la Fremdulo-viro pro ĉio kion ni faris al li." "_Ni_ nenion faris al li," diris Tafinjo. "Estis Panjo kaj la aliaj Neolitikaj sinjorinoj -- kaj la koto." "Pri tio ni ne parolu," diris ŝia Paĉjo. "Ni lunĉu." Tafinjo prenis medol-oston kaj sidis muse silenta dum dek tutaj minutoj, dum ŝia Paĉjo gratis sur pecoj da betulo-ŝelo per ŝarkodento. Tiam ŝi diris: "Paĉjo, mi penzis pri sekreta surprizo. Vi faru sonon -- iun ajn sonon." "Aa!" diris Tegumo. "Ĉu tio sufiĉas kiel komenco?" "Jes," diris Tafinjo. "Vi aspektas precize kiel karpo-fiŝo kun buŝo malferma. Diru ĝin denove, mi petas." "Aa! aa! aa!" diris ŝia Paĉjo. "Ne estu malĝentila al mi, filino mia." "Mi ne celas esti malĝentila, vere kaj senmensoge," diris Tafinjo. "Estas parto de mia sekreta-surprizo-pensaĵo. _Ja_ diru _aa_, Paĉjo, kaj tenu vian buŝon malferma en la fino, kaj pruntu al mi tiun denton. Mi desegnos buŝon de karpo-fiŝo plene-malferman." "Kial?" diris ŝia Paĉjo. "Ĉu vi ne komprenas?" diris Tafinjo, gratante plu sur la betulo-ŝelo. "Tio estos nia malgranda sekreta s'prizo. Kiam mi desegnos karpo-fiŝon kun malferma beko en la fulgo je la fundo de nia Kavo -- se Panjo ne protestos -- ĝi memorigos vin pri tiu _aa_-sono. Tiam ni povos ludi kvazaŭ estas mi, saltinta el la mallumo kaj s'prizinta vin per tiu sono -- same kiel mi faris en la kastoro-marĉo pasintvintre." "Ĉu vere?" diris ŝia Paĉjo, per la tono kiun plenkreskuloj uzas kiam ili vere atentas. "Daŭrigu, Tafinjo." "Aĥ fuŝe!" ŝi diris. "Mi ne povas desegni tutan karpo-fiŝon, sed mi povas desegni ion kio indikas buŝon de karpo-fiŝo. Ĉu vi ne scias kiel ili staras kun la kapo malsupre serĉantaj en la koto? Nu, jen estas kvazaŭa karpo-fiŝo (ni povas ludi ke la resto de ĝi ankaŭ estas desegnita). Jen nur ĝia buŝo, kaj tio signifas _aa_." Kaj ŝi desegnis jenon. (1) "Ne malbone," diris Tegumo, kaj gratis ankaŭ mem sur sia propra peco da betulo-ŝelo; "sed vi forgesis la sento-fadenon kiu pendas trans ĝia buŝo." "Sed mi ne kapablas desegni, Paĉjo." "Vi bezonas desegni nenion krom la malfermaĵo de ĝia buŝo kun la sento-fadeno transe. Tiam ni scios ke estas karpo-fiŝo, ĉar perkoj kaj trutoj ne havas sento-fadenojn. Rigardu nur, Tafinjo." Kaj li desegnis jenon. (2) "Nun mi kopios ĝin," diris Tafinjo. "Ĉu vi komprenos tion _ĉi_ kiam vi vidos ĝin?" Kaj ŝi desegnis jenon. (3) "Perfekte," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi estos same s'prizita kiam mi vidos ĝin ie ajn, kvazaŭ vi estus elsaltinta de malantaŭ arbo kaj dirinta 'Aa!'" "Nun vi faru alian sonon," diris Tafinjo, tre fiera. "Jaa!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte. "H'm," diris Tafinjo. "Tio estas miksa sono. La fina parto estas la _aa_-karpo-fiŝo-buŝo; sed kion ni povas fari pri la komenca parto? _Je-je-je_ kaj _aa! Jaa!_" "Ĝi ja similas al la karpo-fiŝo-buŝo-sono. Ni desegnu plian parton de la karpo-fiŝo kaj ligu ilin," diris ŝia Paĉjo. Ankaŭ _li_ estis sufiĉe incitita. "Ne. Se ili estas ligitaj, mi forgesos. Prefere desegnu ĝin aparte. Kaj prefere ne parton de karpo-fiŝo, sed la hokon per kiu ni foje kaptas ĝin," diris Tafinjo. "Bona ideo," diris Tegumo. "Jen fiŝ-hoko por la _je_-sono." Kaj li desegnis jenon. (4) "Nun mi provos," diris Tafinjo. "'Moru ke mi ne povas desegni kiel vi, Paĉjo. Ĉu sufiĉos se mi desegnos nur la hokon, sen la truo por meti la fadenon?" Kaj ŝi desegnis jenon. (5) Ŝia Paĉjo kapjesis, kaj liaj okuloj estis lume brilaj pro 'citiĝo. "Belege," ŝi diris. "Nun vi faru alian sonon, Paĉjo." "Oo!" diris ŝia Paĉjo, tre laŭte. "Tio estas tre facila," diris Tafinjo. "Vi faras vian buŝon ronda kiel ovo aŭ ŝtono. Do ovo aŭ ŝtono taŭgos por tio." "Oni ne ĉiam povas trovi ovon aŭ ŝtonon. Ni devos grati ion rondan-similan." Kaj li desegnis jenon. (6) "Kara ĉielo!" diris Tafinjo, "kiom multe da sono-bildoj ni jam faris, -- karpo-buŝo, fiŝ-hoko, kaj ovo! Nun vi faru alian sonon, Paĉjo." "Ssŝ!" diris ŝia Paĉjo, kaj kuntiris siajn brovojn, sed Tafinjo estis tro incitita por rimarki tion. "Tio estas tre facila," ŝi diris, gratante sur la arboŝelo. "E... kio?" diris ŝia Paĉjo. "Mi celis ke mi estas pensanta, kaj ne volas esti ĝenata." "Tamen estas sono. Estas la sono kiun serpento faras, Paĉjo, kiam ĝi pensas kaj ne volas esti ĝenata. Ni faru por la ssŝ-sono serpenton. Ĉu tio taŭgos?" Kaj ŝi desegnis jenon. (7) "Jen," ŝi diris. "Jen plia s'prizo-sekreto. Kiam vi desegnos siblan serpenton ĉe la pordo de via malgranda krom-kavo kie vi riparas la sagojn, mi scios ke vi forte pensas; kaj mi eniros tute muse-kviete. Kaj se vi desegnos ĝin sur arbo ĉe la rivero kiam vi estos fiŝanta, mi scios ke vi volas ke mi paŝu _plej_ muse-kviete, por ne skui la bordon." "Tute tiel," diris Tegumo. "Kaj estas pli en ĉi tiu ludo ol vi pensas. Tafinjo kara, mi havas impreson ke la filino de via Paĉjo trafis je la plej bela afero kiu iam estis post kiam la Tribo de Tegumo ekuzis ŝarkodentojn anstataŭ iuj akraj ŝtonfrapaĵoj kiel pintojn por la sagoj. Mi kredas ke ni trovis _la_ grandan sekreton de la mondo." "Kial?" diris Tafinjo, kaj ankaŭ ŝiaj okuloj brilis pro incitiĝo. "Mi montros," diris ŝia Paĉjo. "Kio estas akvo en la Tegumo-lingvo?" "Kompreneble _ja_, kaj tio signifas ankaŭ 'rivero' -- kiel Vagaj-_ja_ -- rivero Vagajo." "Kio estas malbona akvo kiu donas al vi febron kiam vi trinkas ĝin -- nigra akvo -- marĉo-akvo?" "Kompreneble _jo_." "Nun vidu," diris ŝia Paĉjo. "S'pozu ke vi vidus ĉi tion gratitan flanke de akvo-truo en la kastoro-marĉo?" Kaj li desegnis jenon. (8) "Fiŝ-hoko kaj ronda ovo. Du sonoj miksitaj! _Jo_, malbona akvo," diris Tafinjo. "'Preneble mi ne trinkus tiun akvon ĉar mi scius ke vi diras ke ĝi estas malbona." "Sed mi ne bezonus esti ĉe la akvo, tute ne. Mi povus esti mejlojn for, ĉasante, kaj tamen --" "Kaj _tamen_ estus precize same kvazaŭ vi starus tie kaj dirus: 'For, Tafinjo, aŭ vi havos febron.' Ĉio tio en fiŝ-hoko kaj ronda ovo! Ho Paĉjo, ni devas rakonti tion al Panjo, rapide!" Kaj Tafinjo dancadis ĉirkaŭ li en tuta rondo. "Ne jam," diris Tegumo; "ne ĝis ni havos pli. Ni vidu. _Jo_ estas malbona akvo, sed _so_ estas manĝo kuirita sur fajro, ĉu ne?" Kaj li desegnis jenon. (9) "Jes. Serpento kaj ovo," diris Tafinjo. "Do tio signifas ke manĝo estas preta. Se vi vidus tion gratitan sur arbo, vi scius ke estas tempo por veni al la Kavo. Ankaŭ mi." "Ververe!" diris Tegumo. "Ankaŭ prave. Sed atendu momenton. Mi vidas problemon. _So_ signifas 'venu kaj manĝu', sed _ŝo_ signifas la sekigo-fostojn kie ni pendigas niajn pelto-felojn." "Aĉaj aĝaj sekigo-fostoj!" diris Tafinjo. "Mi tre malŝatas kiam Panjo petas min por pendigi pezajn pluŝajn peltojn sur ilin. Se vi desegnus serpenton kaj ovon, kaj mi pensus ke temas pri manĝo, kaj mi venus el la arbaro kaj rimarkus ke ĝi signifis ke mi helpu al Panjo pendigi la pelto-felojn sur la sekigo-fostojn, kion _tiam_ mi farus?" "Vi estus kolera. Panjo ankaŭ. Ni devas fari novan bildon por _ŝo_. Ni devas desegni makulitan serpenton kiu faras _ŝ-ŝ_, kaj ni ludos ke la senmakula faras nur _ssss_." "Mi ne certus kiel meti la makulojn," diris Tafinjo. "Kaj eble kiam _vi_ rapidus vi forgesus meti ilin, kaj mi pensus ke estas _so_ dum estas _ŝo_, kaj tiam Panjo kaptus min tamen. _Ne!_ Mi pensas ke ni aldonu tiujn aĉajn altajn sekigo-fostojn _mem_, por esti _tute_ certaj. Mi metos ilin malantaŭ la siblan serpenton. Rigardu!" Kaj ŝi desegnis jenon. (10) "Mi pensis ke vi celas malantaŭ kiel _post_," diris ŝia Paĉjo. Kaj li desegnis jenon. (11) "Ankaŭ eblus," diris Tafinjo. "Sed tiam ni eble pensus ke temas pri _du_ sonoj, dum temas pri _unu_." "Eble vi pravas. Ĉiuokaze tre similas al niaj sekigo-fostoj," diris ŝia Paĉjo, ridanta. "Nun mi faros novan sonon kun la serpento-kaj-sekigo-fosto-sono en ĝi. Mi diras _ŝi_. Tio estas Teguma por sago, Tafinjo." Kaj li ridis. "Ne ridu pri mi," diris Tafinjo, pensante pri sia bildo-letero kaj la koto en la haroj de la Fremdulo-viro. "_Vi_ desegnu ĝin, Paĉjo." "Ni ne aldonos kastorojn aŭ montetojn ĉi-foje, ĉu?" diris ŝia Paĉjo. "Mi desegnos nur rektan linion por mia sago." Kaj li desegnis jenon. (12) "Eĉ Panjo ne povus erare pensi ke oni mortigas min," li diris. "Mi _petas_, ne faru, Paĉjo. Mi eksentas malkomforte pro tio. Faru iom pli da sonoj. Ni tiel bele progresas." "E... h'm!" diris Tegumo, supren rigardante. "Ni diru _ŝu_. Tio signifas 'ĉielo'." Tafinjo desegnis la serpenton kaj la sekigo-foston. Tiam ŝi haltis. "Ni devas fari novan bildon por tiu fina sono, ĉu ne?" "_Ŝu-ŝu-u-u-u!_" diris ŝia Paĉjo. "Kial? Ĝi tre similas al tiu ronda-ovo-sono iom maldikigita." "Do s'pozu ke ni desegnos maldikan rondan ovon, kaj kvazaŭos ke ĝi estas rano kiu dum jaroj nenion manĝis." "Ne-ne," diris ŝia Paĉjo. "Se ni desegnus tion haste ni povus miskompreni kaj pensi ke temas pri la ronda ovo mem. _Ŝu-ŝu-ŝu!_ _Mi_ diros al vi kion ni faros. Ni faros malgrandan truon je la fino de la ronda ovo por montri ke la o-sono prononciĝas maldike kun malgranda truo de buŝo, _oo-uu-uu_. Tiel." Kaj li desegnis jenon. (13) "Tre bone kaj bele! Multe pli bone ol maldika rano. Daŭrigu," diris Tafinjo, utiligante sian ŝarko-denton. Ŝia Paĉjo daŭrigis desegnadon, kaj lia mano skuiĝis pro incitiĝo. Li daŭrigis ĝis li estis desegninta jenon. (14) "Ne rigardu supren, Tafinjo," li diris. "Provu eltrovi kion tio signifas en Teguma lingvo. Se vi povas, ni ja trovis la Sekreton." "Serpento -- fosto -- rompita-ovo -- fiŝ-hoko kaj karpo-buŝo," diris Tafinjo. "_Ŝu-ja_. Ĉiel-akvo (pluvo)." Ĝuste tiam guto falis sur ŝian manon, ĉar la ĉielo plennubiĝis. "Nu, Paĉjo, pluvas. Ĉu _tion_ vi volis diri al mi?" "Kompreneble," diris ŝia Paĉjo. "Kaj mi diris tion al vi ne dirante eĉ unu vorton, ĉu ne?" "Nu, mi _pensas_ ke mi estus eksciinta post minuto, sed tiu pluvoguto certigis. Mi nun por ĉiam memoros. _Ŝu-ja_ signifas 'pluvo', aŭ 'pluvos'. Nu do, Paĉjo!" Ŝi ekstaris kaj dancis ĉirkaŭ li. "S'pozu ke vi elirus antaŭ ol mi vekiĝis, kaj dezegnis _ŝu-ja_ en la fulgo sur la vando, tiam mi scius ke pluvos kaj mi prenus mian kastoro-felan pluvo-ĉapon. Ĉu Panjo ne estus surprizita!" Tegumo ekstaris kaj dancis. (Paĉjoj ne hontis fari tiajn aferojn en tiuj tempoj.) "Pli ol! Pli ol!" li diris. "S'pozu ke mi volus diri al vi ke ne multe pluvos kaj ke vi venu al la rivero, kion ni desegnus? Diru la vortojn en Tegumo-lingvo unue." "_Ŝu-ja-las, ja maru_. (Ĉiel-akvo finiĝas. Rivero venu.) _Kiom_ da novaj sonoj! _Mi_ ne scias kiel ni povos desegni ilin." "Sed mi ja -- sed mi ja!" diris Tegumo. "Nur atendu momenton, Tafinjo, kaj ni ĉesos por hodiaŭ. Ni jam havas _ŝu-ja_, ĉu ne? sed tiu _las_ estas enigma. _La-la-la!_" kaj li svingis sian ŝarkodenton. "Estas la sibla serpento je la fino kaj la karpo-buŝo antaŭ la serpento -- _as-as-as_. Ni nur bezonas _la-la_," diris Tafinjo. "Mi scias, sed ni devas fari tiun _la-la_. Kaj ni estas la unuaj homoj en la mondo kiuj iam ajn provis fari tion, Tafimaj!" "Nu," diris Tafinjo, oscedanta, ĉar ŝi estis sufiĉe laca. "_Las_ indikas krom finon aŭ finiĝon ankaŭ rompon, ĉu ne?" "Tiel estas," diris Tegumo. "_Ja-las_ signifas ke ne estas akvo en la rezervujo por ke Panjo kuiru kun ĝi -- ankaŭ kiam mi estas ĉasonta." "Kaj _ŝi-las_ signifas ke via sago estas rompita. Se mi nur estus pripensinta _tion_ anstataŭ desegni stultajn kastoro-bildojn por la Fremdulo-viro!" "_La! La! La!_" diris Tegumo, svingante sian bastonon kaj kuntirante siajn brovojn. "Ho ĝeno!" "Mi estus povinta desegni _ŝi_ tute facile," daŭrigis Tafinjo. "Kaj tiam mi estus desegninta vian sagon tute rompita -- tiel!" Kaj ŝi desegnis jenon. (15) "Tiel do," diris Tegumo. "Tio precize estas _la_. Ĝi krome ne similas al iu el la aliaj signoj." Kaj li desegnis jenon. (16) "Nun sekvas _ja_. Ho ne, tiun ni jam antaŭe faris. Do sekvas _maru_. _Mum-mum-mum._ Por _mum_ oni devas fermi la buŝon, ĉu ne? Ni desegnos fermitan buŝon kiel ĉi tiu." Kaj li desegnis. (17) "Tiam la karpo-buŝo malferma. Tiel ekestas _Ma-ma-ma!_ Sed kio pri tiu _rrrrr_-afero, Tafinjo?" "Ĝi sonas tute krude kaj angule, kiel via ŝarkodenta segilo kiam vi segas breton por la kanuo," diris Tafinjo. "Vi celas ke tute akre ĉe la randoj, kiel ĉi tio?" diris Tegumo. Kaj li desegnis. (18) "'Zakte," diris Tafinjo. "Sed ni ne bezonas ĉiujn tiujn dentojn: metu nur du." "Mi metos unu," diris Tegumo. "Se ĉi tiu nia ludo fariĝos tio kion mi pensas ke ĝi fariĝos, tiam ju pli facilaj estos la son-bildoj, des pli bone por ĉiuj." Kaj li desegnis. (19) "_Jen_ ni sukcesis," diris Tegumo, starante sur unu kruro. "Mi desegnos ilin ĉiujn kune kiel ĉeno da fiŝoj." "Ĉu ni ne prefere metu peceton da bastono aŭ ion similan inter ĉiu vorto, tiel ke ili ne interfrotiĝu kaj interpuŝiĝu kvazaŭ estus karpoj?" "Ho, mi lasos spacon por tio," diris ŝia Paĉjo. Kaj tre incitite li desegnis ilin ĉiujn senhalte, sur granda nova peco da betulo-ŝelo. (20) "_Ŝu-ja-las ja maru_," diris Tafinjo, legante ĝin sonon post sono. "Tio sufiĉas por hodiaŭ," diris Tegumo. "Cetere, vi laciĝas, Tafinjo. Ne gravas, kara. Ni finos la tuton morgaŭ, kaj tiam ni estos rememorataj dum jaroj kaj jaroj ĝis post kiam la plej grandaj arboj kiujn vi povas vidi estos ĉiuj dehakitaj por brulligno." Do ili iris hejmen, kaj dum tuta tiu vespero Tegumo sidis je unu flanko de la fajro kaj Tafinjo je la alia flanko, desegnante _ja_-ojn kaj _jo_-ojn kaj _ŝu_-ojn kaj _ŝi_-ojn en la fulgo sur la vando kaj faris ridajn sonetojn kune ĝis ŝia Panjo diris: "Vere, Tegumo, vi estas eĉ pli malbona ol mia Tafinjo." "Bonvolu ne ĝeniĝi," diris Tafinjo. "Estas nur nia sekreta s'prizo, Panjo kara, kaj ni rakontos al vi pri ĝi en la momento kiam ĝi estos preta; sed mi _petas_, ne demandu nun kio ĝi estas, ĉar aliokaze mi devus diri." Do ŝia Panjo tute zorge ne demandis; kaj tute frue la sekvantan matenon Tegumo iris al la rivero por pensi pri novaj son-bildoj, kaj kiam Tafinjo ellitiĝis ŝi vidis _Ja-las_ (akvo finiĝas aŭ elĉerpiĝas) kalkita sur la flanko de la granda ŝtona akvo-rezervujo, ekster la Kavo. "Um," diris Tafinjo. "Ĉi tiuj son-bildoj estas fakte ĝenaj! Paĉjo tute bone estus povinta veni ĉi tien mem por rakonti ke mi prenu pli da akvo por ke Panjo povu kuiri kun ĝi." Ŝi iris al la fonto malantaŭ la domo kaj plenigis la rezervujon per arboŝela sitelo, kaj tiam ŝi kuris al la rivero kaj tiris la maldekstran orelon de sia Paĉjo -- la orelo kiun ŝi rajtis tiri kiam ŝi estis obeema. "Nun sidu apud mi kaj ni desegnos la restantajn son-bildojn," diris ŝia Paĉjo, kaj ili havis tre incitan tagon da tio, kaj belegan lunĉon en la mezo, kaj ili dufoje petololuktis. Kiam ili alvenis al T, Tafinjo diris ke ĉar ŝia nomo, kaj tiu de ŝia Paĉjo, kaj de ŝia Panjo ĉiuj komenciĝas per tiu sono, ili desegnu ian familian grupon, ilin mem, man-en-mane. Tio estis taŭga por desegni unufoje aŭ dufoje; sed kiam ili devis desegni ĝin sesfoje aŭ sepfoje, Tafinjo kaj Tegumo desegnis ĝin pli kaj pli skize, ĝis finfine la T-sono estis nur iu maldika longa Tegumo kun etenditaj manoj por teni Tafinjon kaj Teŝuman. De ĉi tiuj tri bildoj vi vidos parte, kiel tio okazis. (21, 22, 23) Multaj el la aliaj bildoj estis multe tro belaj en la komenco, precipe antaŭ la lunĉo; sed kiam ili estis desegnataj denove kaj denove sur betulo-ŝelo, ili fariĝis pli krudaj kaj pli facilaj, ĝis fine eĉ Tegumo diris ke li ne trovas eraron en ili. Ili turnis la siblan serpenton por la Z-sono, por montri ke ĝi siblas malantaŭen en malforta kaj milda maniero (24); kaj ili faris nur iun kirlon por E, ĉar ĝi tiom ofte aperis en la bildoj (25); kaj ili desegnis bildojn de _Biba_, la sankta Kastoro de la Tegumoj por la B-sono (26, 27, 28, 29); kaj ĉar temis pri naza sono, ili nur desegnis nazojn por la N-sono, ĝis ili laciĝis (30); kaj ili desegnis bildon de la buŝo de la granda laga ezoko por la graka G-sono (31); kaj ili desegnis la ezokan buŝon denove kun sago ĉe ĝi por la kraka K-sono (32); kaj ili desegnis pecon de Vagajo-rivero por la V-sono (33, 34); kaj tiel plu kaj tiel pli kaj tiel ankoraŭ ĝis ili faris kaj desegnis ĉiujn son-bildojn kiujn ili volis, kaj jen la Alfabeto, kompleta kaj preta. Kaj post miloj kaj miloj da jaroj, post la Hieroglifaj, kaj Demotaj, kaj Nilotaj, kaj Kriptaj, kaj Kufaj, kaj Runaj, kaj Doriaj, kaj Ioniaj, kaj Ĉiaj Aliaj skribaĵoj kaj signoj (ĉar la Vunoj, kaj la Negusoj, kaj la Aĥundoj, kaj la Gardantoj de la Tradicio neniam lasis ion bonan senŝanĝa kiam ili rimarkis ĝin), la bona malnova simpla, komprenebla Alfabeto -- A, B, C, kaj ĉiuj aliaj literoj -- ekhavis denove siajn ĝustajn formojn por ke ĉiuj Plej Amataj lernu ilin kiam ili estas sufiĉe aĝaj. Sed _mi_ memoras pri Tegumaj Bopsulaj, kaj Tafimaj Metalumaj kaj Teŝumaj Tevindraŭ, ŝia kara Panjo, kaj ĉiuj forpasintaj tagoj. Kaj tiel estis -- tiel do -- antaŭ longa tempo -- sur la bordo de la granda Vagajo! -------------- Unu el la unuaj aferoj kiujn Tegumaj Bopsulaj faris post kiam Tafinjo kaj li estis produktintaj la Alfabeton, estis farado de magia Alfabeto-kolĉeno de ĉiuj literoj, tiel ke ĝi povis esti metita en la Templon de Tegumo por esti konservata por ĉiam kaj eterne. La tuta Tribo de Tegumo alportis siajn plej valorajn bidojn kaj belaĵojn, kaj Tafinjo kaj Tegumo dediĉis kvin tutajn jarojn por pretigi la kolĉenon. Jen bildo de la magia Alfabeto-kolĉeno. La ŝnuro estas farita el la plej bonkvalita kaj fortika rangifero-tendeno, ĉirkaŭvindita per maldika kuprofadeno. Komence ĉe la supro, la unua bido estas iu malnova kaj arĝenta kiu apartenis al la Ĉefa Pastro de la Tribo de Tegumo; tiam venas tri mitulo-perloj; poste argila bido (blua kaj griza); poste bula ora bido sendita de tribo kiu ĝin ricevis el Afriko (sed ĝi devis esti veninta el Hindujo origine); la sekvanta estas longa, platflanka vitra bido el Afriko (la Tribo de Tegumo akiris ĝin per batalo); tiam venas du argilaj bidoj (blanka kaj verda), kun punktoj sur unu, kaj punktoj kaj strekoj sur la alia; poste tri sufiĉe defrapitaj sukcenaj bidoj; tiam tri argilaj bidoj (ruĝa kaj blanka), du kun punktoj, kaj la granda en la mezo kun dento-motivo. Tiam la literoj komenciĝas, kaj inter la literoj estas ĉiufoje malgranda blankeca argila bido kun la litero ripetita malgrande. Jen la literoj: -- A estas gratita en denton -- eono-dento, mi kredas. B estas la Sankta Kastoro de Tegumo sur peco de malnova eburo. C estas perleca ostro-konko -- interno antaŭe. D devas esti iuspeca mitulo-konko -- ekstero antaŭe. E estas kirlaĵo el arĝento-fadeno. F estas rompita, sed kio restas estas peco de cervo-korno. G estas pentrita nigre sur peco da ligno. (La bido post G estas malgranda konketo, kaj ne argila bido. Mi ne scias kial.) H estas iuspeca bruna kaŭrio-konko, ankaŭ nomata monkonko. I estas la interno de longa konko permane ŝlifita. (Tegumo bezonis tri monatojn por ŝlifi ĝin.) J estas fiŝ-hoko el perlamoto. L estas la rompita sago, el arĝento. (K devus sekvi al J, kompreneble; sed la kolĉeno iam rompiĝis kaj oni neĝuste riparis ĝin.) K estas maldika tranĉaĵo de osto, gratita kaj per nigra vakso enfrotita. M estas sur pale-griza konko. N estas peco de io kion oni nomas porfiro kun nazo gratita sur ĝi.(Tegumo bezonis kvin monatojn por poluri ĉi tiun ŝtonon.) O estas peco de ostro-konko kun truo en la mezo. P mankas. Ĝi perdiĝis antaŭ longa tempo en granda milito, kaj la Tribo riparis la kolĉenon per sekigitaj knariloj de knaroserpento; pri la perdo kaj serĉado de la P ili faradis kantojn kaj versaĵojn, kiujn ili nomis _po-emoj_. R estas, kompreneble, simple ŝarko-dento. S estas malgranda arĝenta serpento. T estas la fino de malgranda osto, bruna kaj brile polurita. U estas denove peco de ostro-konko. Ŭ estas du pecoj de perlamoto kiujn ili trovis en granda perlamoto-konko, kaj elsegis per fadeno trempita en sablo-kun-akvo. Tafinjo bezonis unu kaj duonan monaton por poluri ilin kaj bori la truojn. ^ estas du kunligitaj arĝentaj fadenoj kiuj rememorigu la super-signajn sekigo-fostojn, kiuj jam ne plu similis al H. Kial ĝi troviĝas en tiu loko, mi ne scias. V estas desegnita sur peco de eburo. Z estas sonoril-forma peco de agato kiu surhavas Z-formajn striojn. Ili faris la Z-serpenton el unu el la strekoj forpikante la pli molan ŝtonon kaj enfrotante ruĝan sablon kaj abelvakson. En la buŝo de la sonorilo vi vidas la argilan bidon kun ripeto de la litero Z. Jen ĉiuj literoj. La sekvanta bido estas malgranda verdeca bulo da kupro-erco; poste bulo da kruda turkiso; poste kruda peco da oro (kion oni nomas akvo-oro); poste melonforma argila bido (blanka kun verdaj punktoj). Tiam venas kvar plataj eburaj pecoj, kun punktoj sur ili kvazaŭ domeno-brikoj; tiam venas tri ŝtonaj bidoj, tre foruziĝintaj; tiam du bidoj el mola fero kun rusto-truetoj ĉe la anguloj (ili devis esti magiaj, ĉar ili aspektas tre nespecialaj); kaj fine estas tre tre malnova Afrika bido, kvazaŭ vitra -- blua, ruĝa, blanka, nigra, kaj flava. Tiam venas maŝo por ligi tiun finon al la granda arĝenta butono je la alia flanko, kaj jen ĉio. Mi kopiis la kolĉenon tre zorgeme. Ĝi pezas unu funton kaj sep uncojn kaj duonon. La nigra makulaĵo malantaŭ ĝi estas metita nur por ke la bidoj kaj aliaj aĵoj pli bone aspektu. [bildo] End of the Project Gutenberg EBook of Tiel do, by Rudyard Kipling *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TIEL DO *** ***** This file should be named 48900-0.txt or 48900-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/4/8/9/0/48900/ Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright law means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. START: FULL LICENSE THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License available with this file or online at www.gutenberg.org/license. Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is unprotected by copyright law in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. This particular work is one of the few individual works protected by copyright law in the United States and most of the remainder of the world, included in the Project Gutenberg collection with the permission of the copyright holder. Information on the copyright owner for this particular work and the terms of use imposed by the copyright holder on this work are set forth at the beginning of this work. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you'll have to check the laws of the country where you are located before using this ebook. 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that * You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." * You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. * You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. * You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread works not protected by U.S. copyright law in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation information page at www.gutenberg.org Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at www.gutenberg.org/contact For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit www.gutenberg.org/donate While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: www.gutenberg.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For forty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.