Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Mirinda Sorcxisto de Oz Author: Lyman Frank Baum Translator: Donald Richard Broadribb Release Date: February 22, 2010 [EBook #31348] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ *** Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp La MIRINDA SORCXISTO de OZ La MIRINDA SORCXISTO de OZ De L. Frank Baum Tradukita de DONALD BROADRIBB La Mirinda Sorcxisto de Oz De Baum, L. Frank (Lyman Frank), 1856-1919 Tradukita el la Angla en Esperanton de Broadribb, Donald (Donald Richard), 1933-. LISTO DE CXAPITROJ CXAPITRO I. La ciklono. CXAPITRO II. Konsiligxo kun la Mangxtuloj. CXAPITRO III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon. CXAPITRO IV. La vojo tra la arbaro. CXAPITRO V. Ili savas la Stanan Lignohakiston. CXAPITRO VI. La Malkuragxa Leono. CXAPITRO VII. La vojo al la Granda Oz. CXAPITRO VIII. La mortiga papavokampo. CXAPITRO IX. La Regxino de la kampomusoj. CXAPITRO X. La Pordogardisto. CXAPITRO XI. La Mirinda Smeralda Urbo de Oz. CXAPITRO XII. Sercxante la Fian Sorcxistinon. CXAPITRO XIII. Kiel la kvar rekunigxis. CXAPITRO XIV. La Flugantaj Simioj. CXAPITRO XV. Ili malmaskas Ozon la Teruran. CXAPITRO XVI. La magia arto de la Granda CXarlatano. CXAPITRO XVII. Kiel la balono lancxigxis. CXAPITRO XVIII. For al la sudo. CXAPITRO XIX. Atakataj de la batalantaj arboj. CXAPITRO XX. La delikata Porcelana Lando. CXAPITRO XXI. La Leono farigxas la Regxo de la Bestoj. CXAPITRO XXII. La Lando de la Kveluloj. CXAPITRO XXIII. La Bona Sorcxistino plenumas la deziron de Doroteo. CXAPITRO XXIV. Denove hejme. De La Unua Esperanta Eldono ENKONDUKO. Folkloro, legendoj, mitoj kaj fe-rakontoj estis parto de la infaneco dum la tuta historio, cxar cxiu sana infano havas bonkarakteran kaj instinktan amon al rakontoj fantaziaj, mirindaj kaj evidente malrealaj. La flugilhavaj feoj de Grimm kaj Andersen alportis pli da felicxeco al la koroj de infanoj ol cxiuj aliaj homkreajxoj. Tamen la tradicia fe-rakonto, servinte dum generacioj, nun estas klasifikebla kiel "eksmodaj" en la biblioteko por infanoj; cxar venis la tempo por serio de novaj "mirigaj rakontoj" en kiuj la steriotipaj gxino, koboldo kaj feo estas eliminitaj, kune kun cxiuj teruraj kaj sangavidaj eventoj elpensitaj de siaj auxtoroj por indiki timigan moralon en cxiu rakonto. La moderna eduko inkluzivas moralecon; tial la moderna infano sercxas nur distrigxon en siaj mirigaj rakontoj kaj volonte malhavas cxiujn malagrablajn okazajxojn. Kun tiu penso en la menso, la rakonto pri "La Mirinda Sorcxisto de Oz" estis verkita nur por plezurigi la infanojn de la nuntempo. Gxi celas esti modernigita fe-rakonto, en kiu la mirigo kaj gxojo restas kaj la kordoloroj kaj kosxmaroj mankas. L. FRANK BAUM Chicago, Aprilo 1900 Cxi tiu libro estas dedicxita al mia bona amikino & kamarado. Mia Edzino L.F.B. La MIRINDA SORCXISTO de OZ Cxapitro I. La ciklono Doroteo logxis en la mezo de la granda kamparo de Kansas, kun Onklo Henriko, kiu estis kultivisto, kaj Onklino Em, kiu estis la edzino de la kultivisto. Ilia domo estis malgranda, cxar la ligno per kiu gxi estis konstruita devis esti portita multajn mejlojn per cxaro. La domo havis kvar murojn, plankon, kaj tegmenton, kiuj kune konsistigis la solan cxambron; kaj en tiu cxambro estis rustaspekta kuirforno, sxranko por la teleroj, tablo, tri aux kvar segxoj, kaj la litoj. Onklo Henriko kaj Onklino Em havis grandan liton en unu angulo, kaj Doroteo malgrandan liton en alia angulo. Tute ne estis mansardo, nek kelo-- kvankam ja estis malgranda truo en la tero, kiun oni nomis ciklonkelo, en kiu la familio povis kasxi sin kiam iu el la grandaj kirloventegoj blovadis suficxe forte por detrui cxiun konstruajxon renkontitan. Oni atingis tiun kasxejon per klapohava luko en la mezo de la planko, de gxi sxtupetaro subenkondukis en la malgrandan, senluman truon. Kiam Doroteo staris en la pordejo kaj cxirkauxrigardis, sxi povis vidi nur la grandan grizan kamparon cxiuflanke. Neniu arbo kaj neniu domo interrompis la largxan ebenajxon de la glata tereno kiu atingis la randojn de la cxielo en cxiu direkto. La suno bakis la kultivitan teron por fari el gxi grizajxon tra kiu estis fendetoj. Ecx la herbaro ne verdis, cxar la suno bruligis la pintojn de la longaj folioj gxis ili estis egale grizaj kiel cxio alia videbla. Iam oni farbis la domon, sed la suno vezikigis la farbon kaj la pluvoj forglitigis gxin, kaj nun la domo estis egale senbrila kaj griza kiel cxio alia. Kiam Onklino Em venis logxi tie sxi estis juna, bela edzino. La suno kaj la vento ankaux sxin sxangxis. Ili forrabis de sxi la brilon de la okuloj kaj lasis ilin sobre grizaj. Sxi estis maldika kaj marasma, kaj nun sxi neniam ridetis. Kiam Doroteo, kiu estis orfino, unue venis al ili, Onklino Em estis tiom alarmita de la ridado de la infano ke sxi kriis kaj premis sian manon sur sian koron kiam ajn la gaja vocxo de Doroteo atingis sxiajn orelojn; kaj sxi ankoraux rigardis la knabineton mirante ke Doroteo povas trovi ion pri kio ridi. Onklo Henriko neniam ridis. Li laboregis de la mateno gxis la nokto, kaj ne sciis kio estas gxojo. Li ankaux estis griza, de la longa barbo gxis la krudaj botoj, kaj li aspektis severa kaj sensxercema, kaj malofte li parolis. Toto ridigis Doroteon, kaj protektis sxin kontraux grizigxo simila al tiu de cxio alia. Toto ne estis griza; li estis malgranda nigra hundo, kun longaj silkecaj haroj kaj malgrandaj nigraj okuloj kiuj briletis gajoplene cxiuflanke de lia komika nazeto. Toto ludis dum la tuta tago, kaj Doroteo ludis kun li, kaj elkore amis lin. Tamen hodiaux ili ne ludis. Onklo Henriko sidis sur la sojlo kaj rigardis maltrankvile la cxielon, kiu estis ecx pli griza ol kutime. Doroteo staris en la pordejo kun Toto en la brakoj, kaj ankaux rigardis la cxielon. Onklino Em lavadis la pladojn. El la malproksima nordo ili auxdis malaltatonan mugxadon de la vento, kaj Onklo Henriko kaj Doroteo povis vidi la longan herbaron ondigxi pro la venanta sxtormo. Nun el la sudo venis akra fajfado en la aero, kaj dum ili turnis siajn okulojn tiudirekten ili vidis ondetojn ankaux en la herbaro tiudirekta. Subite Onklo Henriko ekstaris. "Venas ciklono, Em," li vokis al sia edzino. "Mi prizorgos la brutojn." Li kuris al la sxedoj kie logxis la bovinoj kaj la cxevaloj. Onklino Em cxesis labori kaj venis al la pordo. Rigardeto suficxis por informi sxin pri la proksima dangxero. "Ek, Doroteo!" sxi kriegis; "kuru en la kelon!" Toto eksaltis de la brakoj de Doroteo kaj kasxis sin sub la lito, kaj la knabino iris repreni lin. Onklino Em, timoplena, malfermis la lukoklapon en la planko kaj malsuprengrimpis la sxtupetaron en la malgrandan, senluman truon. Doroteo fine kaptis Toton, kaj eksekvis sian onklinon. Kiam sxi transpasxis nur duonon de la cxambro auxdigxis granda kricxo de la vento, kaj la domo skuigxis tiom forte ke sxi ekfalis kaj subite trovis sin sidanta sur la planko. Io stranga okazis. La domo cxirkauxturnigxis du- aux tri-foje kaj malrapide levigxis en la aeron. Al Doroteo la sento similis supreniron en balono. La norda kaj la suda ventoj renkontigxis tie, kie staris la domo, kaj tie estigxis la preciza centro de la ciklono. En la centro de ciklono la aero kutime estas kvieta, sed la granda premo de la vento cxiuflanke de la domo levis gxin pli kaj pli alten, gxis gxi estis cxe la plejsupro de la ciklono; kaj tie gxi restis kaj forportigxis multegajn kilometrojn tiel facile kiel oni portas plumon. Estis tre senlume, kaj la vento hurlis timige cxirkauxe, sed Doroteo trovis sin facile veturanta. Post la unuaj kelkaj cxirkauxturnigxoj, kaj unufoja kruta ekklinigxo de la domo, sxi sentis kvazauxluladon tre mildan, kian sentas bebo en lulilo. Al Toto tio ne placxis. Li cxirkauxkuris en la cxambro, jen tien, jen cxi tien, lauxte bojante; sed Doroteo sidis tute senmove sur la planko kaj atendis por trovi kio okazos. Unufoje Toto tro proksimigxis al la malfermita luko, kaj enfalis; kaj unue la knabineto kredis lin perdita. Sed baldaux sxi vidis unu orelon lian etendigxantan supren tra la truo, cxar la forta aeropremo tenis lin tiel ke li ne povis fali. Sxi rampis al la truo, kaptis orelon de Toto, kaj retiris lin en la cxambron, poste sxi fermis la lukoklapon por ke neniu plia akcidento okazu. Forpasis horoj post horoj, kaj iom post iom Doroteo perdis sian timon; sed sxi estis tre solsenta, kaj la vento kricxis tiom lauxte cxirkaux sxi ke sxi preskaux surdigxis. Unue sxi demandis al si cxu sxi disbatigxos kiam la domo refalos; sed dum la forpasado de la horoj kaj la manko de katastrofoj, sxi perdis sian maltrankviligxon kaj decidis atendi kviete por trovi kio okazos. Fine sxi rampis trans la skuigxantan plankon al sia lito, kaj kusxigxis sur gxin; kaj Toto sekvis kaj kusxigxis apud sxin. Malgraux la skuigxado de la domo kaj la hurlado de la vento, Doroteo baldaux fermis siajn okulojn kaj profunde endormigxis. Cxapitro II. Konsiligxo kun la Mangxtuloj. Subita sxoko vekis sxin, tiom subite kaj severe ke se Doroteo ne kusxus sur la mola lito, sxi eble estus damagxita. Ecx malgraux tio la batego senspirigis sxin kaj instigis sxin demandi al si pri kio okazis; kaj Toto vocxetis morne. Doroteo sidigxis kaj rimarkis ke la domo ne plu movigxas; nek estis mallume, cxar la hela sunbrilo envenis tra la fenestro kaj inundis la malgrandan cxambron. Sxi eksaltis de sia lito kaj kun Toto cxe sxiaj kalkanoj sxi kuris kaj malfermis la pordon. La knabineto ekkriis mirigate kaj rigardis cxirkaux sin, sxiaj okuloj farigxis pli kaj pli grandaj pro la mirindaj vidajxoj kiujn sxi vidas. La ciklono estis malsupren metinta la domon, tre delikate--nu, delikate por ciklono--en la mezon de mirinde bela lando. Videblis belaj herbaroj cxiuflanke, kun elegantaj arboj sur kies brancxoj estis ricxaj kaj allogaj fruktoj. Aroj da belegaj floroj estis cxie videblaj, kaj birdoj kun maloftaj kaj brilantaj plumaroj kantadis kaj flirtadis en la arboj kaj arbustoj. Ne malproksime estis rivereto, rapide fluanta kaj scintilanta inter verdaj bordoj, kaj murmuranta per vocxo tre placxa al knabineto kiu tiom longe logxis sur la seka griza kamparo. Dum sxi staris fervore rigardante la strangajn kaj belajn vidajxojn, sxi rimarkis veni direkte al sxi grupon de la plej kuriozaj personoj kiujn iam sxi vidis. Ili ne estis altaj kiel la plenkreskuloj al kiuj sxi kutimis; sed ankaux ili ne estis malaltaj. Efektive, ili aspektis proksimume tiom altaj kiom Doroteo, kiu estis altekreska por infano de sxia jaragxo, kvankam ili estis, lauxaspekte, multe pli agxaj. Tri estis viroj kaj unu estis virino, kaj cxiuj estis kurioze vestitaj. Ili surportis rondajn cxapelojn kiuj pintigxis dekon da centimetroj super la kapoj, kun sonoriletoj cxirkaux la randoj, kiuj sonetis dolcxe dum ili movigxis. La cxapeloj de la viroj estis bluaj; tiu de la virineto estis blanka, kaj sxi surportis blankan robon kiu pendis en plisoj de sxiaj sxultroj; super gxi estis sxutitaj steletoj kiuj brilis kiel diamantoj en la sunlumo. La viroj estis blue vestitaj, samkolore kiel la cxapeloj, kaj sur la piedoj estis bone poluritaj botoj kun largxa blua faldo cxe la supro. La viroj, pensis Doroteo, estis proksimume samagxaj kiel Onklo Henriko, cxar du el ili havis barbojn. Sed la virineto estis sendube multe pli agxa; sxian vizagxon kovris faltoj; sxiaj kapharoj estis preskaux blankaj, kaj sxi marsxis iom rigide. Kiam tiuj personoj proksimigxis al la domo kie Doroteo staris en la pordejo ili haltis kaj flustris inter si kvazaux timante pliproksimigxi. Sed la maljunulineto marsxis al Doroteo, malalten klinis sin, kaj diris per dolcxa vocxo: "Vi estas bonvena, plej nobla Sorcxistino, al la lando de la Mangxtuloj. Ni dankegas vin cxar vi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento kaj vi tiel liberigis nian popolon." Doroteo auxskultis tiun parolon miregante. Kial la virineto nomis sxin sorcxistino, kaj diris ke sxi mortigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento? Doroteo estis senkulpa, neniun damagxinta knabineto, kiu estis portita de ciklono multajn kilometrojn for de sia hejmo; kaj sxi neniam mortigis ion ajn dum sia tuta vivo. Sed la virineto evidente atendis respondon, do Doroteo diris, heziteme, "Vi estas tre afabla; sed klare okazis ia eraro. Mi nenion mortigis." "Nu, via domo mortigis sxin," respondis la virineto, ridante, "do estas tutegale. Vidu!" sxi pludiris, indikante la angulon de la domo. "Jen sxiaj du piedpintoj, ankoraux etenditaj sub ligna bloko." Doroteo rigardis, kaj time krietis. Jen ja, sub la angulo de la granda trabo sur kiu kusxis la domo, estis du etenditaj piedoj, portantaj argxentajn sxuojn kun pintoj. "Ho ve! Ho ve!" kriis Doroteo, kunmetante la manojn konsternite. "La domo falis sur sxin. Kion ni faru?" "Nenio farindas," diris la virineto trankvile. "Sed kiu sxi estis?" demandis Doroteo. "Sxi estis la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiel mi diris," respondis la virineto. "Sxi sklavigis la Mangxtulojn dum multaj jaroj, ili devis servadi sxin nokte kaj tage. Nun ili liberigxis, kaj ili dankas vin pro tiu komplezo." "Kiuj estas la Mangxtuloj?" demandis Doroteo. "Ili estas la homoj kiuj logxas en cxi tiu lando de la Oriento, kie la Fia Sorcxistino regis." "Cxu vi estas Mangxtulo?" demandis Doroteo. "Ne, sed mi estas ilia amikino, kvankam mi logxas en la lando de la Nordo. Kiam ili trovis ke la Sorcxistino de la Oriento estas morta la Mangxtuloj sendis rapidan mesagxiston al mi, kaj mi tuj venis. Mi estas la Sorcxistino de la Nordo." "Ho, mirige!" kriis Doroteo. "Cxu vi estas vera sorcxistino?" "Jes ja," respondis la virineto. "Sed mi estas bona Sorcxistino, kaj la popolo amas min. Mi ne estas tiom potenca kiom la Fia Sorcxistino kiu regis cxi tie; se mi kapablus, mi mem liberigus la popolon." "Sed mi kredis ke cxiuj sorcxistinoj estas fiaj," diris la knabino, kiun iom timigis renkonti veran sorcxistinon. "Ho, ne, tio estas grava eraro. Ekzistis nur kvar Sorcxistinoj en la Lando Oz, kaj du el ili, kiuj logxas en la Nordo kaj la Sudo, estas bonaj Sorcxistinoj. Mi scias tion, cxar mi mem estas unu el ili, kaj mi ne povas erari. La logxantinoj en la Oriento kaj la Okcidento ja estis fiaj sorcxistinoj; sed nun vi mortigis unu el ili, do restas nur unu Fia Sorcxistino en la tuta Lando Oz--sxi logxas en la Okcidento." "Sed," diris Doroteo, post momento da pensado, "Onklino Em diris al mi ke la sorcxistinoj cxiuj jam mortis--antaux multege da jaroj." "Kiu estas Onklino Em?" demandis la maljunulineto. "Sxi estas mia onklino kiu logxas en Kansas, el kie mi venis." La Sorcxistino de la Nordo sxajnis pensadi, kun la kapo klinita kaj la okuloj rigardantaj la teron. Post tio sxi levis la kapon kaj diris, "Mi ne scias kie estas Kansas, cxar neniam antauxe mi auxdis la nomon de tiu lando. Sed diru al mi, cxu gxi estas civilizita lando?" "Ho, jes," respondis Doroteo. "Do jen la kialo. Mi kredas ke en la civilizitaj landoj ne plu ekzistas sorcxistinoj, nek sorcxistoj, nek magiistinoj nek magiistoj. Sed, necesas kompreni ke la Lando Oz neniam civilizigxis, cxar ni estas apartigitaj for de la resto de la mondo. Tial ni ankoraux havas sorcxistinojn kaj sorcxistojn inter ni." "Kiuj estas la sorcxistoj?" demandis Doroteo. "Oz mem estas la Granda Sorcxisto," respondis la Sorcxistino, flustrigante sian vocxon. "Li estas pli potenca ol cxiuj ni aliaj kune. Li logxas en la Urbo de Smeraldoj." Doroteo intencis pli demandi, sed gxuste tiam la Mangxtuloj, kiuj silente apudstaris, ekkriis lauxte kaj indikis la angulon de la domo kie kusxadis la Fia Sorcxistino. "Kio okazis?" demandis la maljunulineto; kaj sxi rigardis kaj komencis ridi. La piedoj de la morta Sorcxistino estis plene malaperintaj kaj restis nur la argxentaj sxuoj. "Tiom agxa sxi estis," klarigis la Sorcxistino de la Nordo, "ke sxi rapide elsekigxis en la sunlumo. Sxi ne plu ekzistas. Sed la argxentaj sxuoj estas por vi, kaj vi surportos ilin." Sxi klinis sin kaj prenis la sxuojn, kaj elskuinte la polvon sxi transdonis ilin al Doroteo. "La Sorcxistino de la Oriento multe fieris pri tiuj argxentaj sxuoj," diris Mangxtulo, "kaj ili havas ian sorcxokapablon; sed ni neniam sukcesis informigxi pri gxi." Doroteo portis la sxuojn en la domon kaj metis ilin sur la tablon. Poste sxi reelvenis al la Mangxtuloj kaj diris: "Mi multe volas reiri al miaj onklino kaj onklo, cxar mi certas ke ili sentos malesperon pri mi. Cxu vi povas helpi min trovi la vojon?" La Mangxtuloj kaj la Sorcxistino unue rigardis unu la alian, kaj poste Doroteon, kaj skuis la kapon nee. "Cxe la Oriento, ne malproksime de cxi tie," diris unu, "estas grandega dezerto, kaj neniu povus transiri gxin vivante." "Estas same cxe la Sudo," diris alia, "cxar mi mem estis tie kaj vidis gxin. La Sudo estas la lando de la Kveluloj." "Oni diris al mi," diris la tria viro, "ke estas same cxe la Okcidento. Kaj tiu lando, kie la Palpbrumoj logxas, estas regata de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu sklavigus vin se vi irus tien." "La Nordo estas mia hejmo," diris la maljunulino, "kaj cxe gxia rando estas la sama granda dezerto kiu cxirkauxas cxi tiun Landon Oz. Neeviteble, mia karulino, vi devos logxi cxe ni." Doroteo komencis plori pro tio, cxar sxi estis solsenta inter tiuj strangaj homoj. Sxiaj larmoj sxajne malgajigis la bonkorajn Mangxtulojn, cxar ili tuj elprenis siajn posxtukojn kaj ankaux komencis plori. Kaj la maljunulineto, nu sxi deprenis sian cxapon kaj ekvilibrigis la pinton sur la pinto de sia nazo, dum sxi kalkulis "Unu, du, tri," solenavocxe. Tuj la cxapo farigxis ardeza tabuleto, sur kiu estis skribite per grandaj, blankaj kreto-signoj: "DOROTEO IRU AL LA URBO DE SMERALDOJ." La maljunulineto prenis la ardezan tabuleton de sia nazo, kaj leginte la vortojn sur gxi, demandis, "Cxu vi nomigxas Doroteo, karulino?" "Jes," respondis la infano, suprenrigardante kaj sekigante siajn okulojn. "Do vi devos iri al la Urbo de Smeraldoj. Eble Oz helpos vin." "Kie estas tiu Urbo?" demandis Doroteo. "Precize en la centro de la lando, kaj gxin regas Oz, la Granda Sorcxisto pri kiu mi parolis." "Cxu li estas bona homo?" demandis la knabino maltrankvile. "Li estas bona Sorcxisto. Cxu li estas homo, mi ne scias, cxar mi neniam vidis lin." "Kiel mi iru?" demandis Doroteo. "Vi devos marsxi. Estas malproksime, kaj necesos iri tra regiono kelkfoje agrabla kaj kelkfoje malluma kaj timiga. Tamen, mi uzos cxiun magian arton kiun mi konas por protekti vin kontraux dangxeroj." "Cxu vi bonvolos akompani min?" pledis la knabino, kiu jam komencis rigardi la maljunulineton kiel sian solan amikon. "Ne, mi ne povos," sxi respondis, "sed mi donos al vi mian kison, kaj neniu kuragxos damagxi personon kisitan de la Sorcxistino de la Nordo." Sxi proksimigxis al Doroteo kaj kisis sxian frunton delikate. Kie sxiaj lipoj tusxis la knabinon ili lasis rondan, brilan marketon, kiel sciigxis Doroteo nelonge post tiam. "La vojo al la Urbo de Smeraldoj estas pavimita per flavaj brikoj," diris la Sorcxistino, "do vi ne maltrafos gxin. Veninte al Oz, ne timu lin, sed rakontu al li vian historion kaj petu lin helpi vin. Adiaux, karulino." La tri Mangxtuloj profunde riverencis antaux sxi kaj deziris por sxi placxan veturon, kaj post tio ili formarsxis tra la arboj. La Sorcxistino amike skuetis sian kapon al Doroteo, cxirkauxturnis sin trifoje sur sia maldekstra kalkano, kaj tuj malaperis, kio surprizegis malgrandan Toton, kiu bojis je sxi tre lauxte post sxia foriro, cxar li timis ecx brueti dum sxi apude staris. Sed Doroteo, kiu sciis ke sxi estas sorcxistino, anticipis ke sxi malaperos precize tiel, kaj tute ne estis surprizita. Cxapitro III. Kiel Doroteo savis la Birdotimigilon. Kiam Doroteo denove estis sola sxi komencis senti malsaton. Do sxi iris al la sxranko kaj trancxis por si iom da pano, sur kiun sxi sxmiris buteron. Sxi donis iom al Toto, kaj preninte sitelon de la breto, sxi portis gxin al la rivereto kaj plenigis gxin per klara, scintilanta akvo. Toto kuris al la arboj kaj komencis boji je la birdoj kiuj sidadis tie. Doroteo iris revenigi lin, kaj vidis tiom allogajn fruktojn sur la brancxoj ke sxi deprenis kelkajn, cxar ili estis gxuste kion sxi volis por pligrandigi sian matenmangxon. Post tio sxi reiris al la domo, kaj doninte al si kaj al Toto grandan trinkon de la frideta, klara akvo, sxi komencis pretigi sin por la veturo al la Urbo de Smeraldoj. Doroteo posedis nur unu alian robon, sed gxi estis pura kaj pendadis de hoko apud sxia lito. GXi estis el katuno blank- kaj blu-plejda; kaj kvankam la bluo estis iomete fadinta pro multaj lavigxoj, gxi ankoraux estis bela robo. La knabino zorge lavis sin, vestis sin per la pura katuna robo, kaj ligis sian palrugxan sunkufon al sia kapo. Sxi prenis malgrandan korbon kaj plenigis gxin per pano el la sxranko, kaj metis blankan tukon sur la supron. Post tio sxi rigardis siajn piedojn kaj rimarkis kiom malnovaj kaj trivitaj estas sxiaj sxuoj. "Certe ili ne tauxgas por multa marsxado, Toto," sxi diris. Kaj Toto suprenrigardis al sxia vizagxo per siaj nigraj okuletoj kaj skuis sian voston por indiki ke li komprenas kion sxi celas diri. Tiumomente Doroteo vidis kusxantajn sur la tablo la argxentajn sxuojn kiuj antauxe apartenis al la Sorcxistino de la Oriento. "Cxu eble ilia grando tauxgos por miaj piedoj?" sxi diris al Toto. "Ili estus tute gxustaj por longa marsxado, cxar ili ne trivigxus." Sxi deprenis siajn malnovajn ledajn sxuojn kaj provis la argxentajn, kiuj estis tute gxustadimensiaj por sxiaj piedoj, kvazaux farite specife por ili. Laste, sxi prenis sian korbon. "Venu, Toto," sxi diris. "Ni iros al la Smeralda Urbo kaj demandos al la Granda Oz kiel ni povos reiri al Kansas." Sxi fermis la pordon, sxlosis gxin, kaj zorge metis la sxlosilon en la posxon de sia robo. Kaj tiel, dum Toto trotadis sobre malantaux sxi, sxi komencis sian marsxadon. Pluraj vojoj estis proksimaj, sed sxi ne bezonis longan tempon por trovi la vojon pavimitan per flavaj brikoj. Post nelonge sxi marsxadis vigle direkte al la Smeralda Urbo, dum sxiaj argxentaj sxuoj klakadis gaje sur la malmola, flava vojsurfaco. La suno briladis kaj la birdoj dolcxe kantadis, kaj Doroteo tute ne estis tiom malfelicxa kiom oni supozus pri malgranda knabino kiu estis subite forblovita el sia propra lando kaj surterigita en la mezon de fremda lando. Sxin surprizis, dum sxi marsxadis, vidi kiom bela estas la pejzagxo cxirkaux sxi. Bonaspektaj bariloj, pentritaj delikate blukolore, staris lauxlonge de la flankoj de la vojo, kaj preter ili estis abundaj kampoj de greno kaj legomoj. Evidente la Mangxtuloj estis bonaj kultivistoj kaj sukcesis kreskigi abundajn rikoltajxojn. Kelkfoje sxi marsxis preter domon, kaj la logxantoj elvenis por rigardi sxin kaj klinis sin malalten dum sxi preteriris; cxar cxiuj sciis ke sxi estas la detruinto de la Fia Sorcxistino kaj liberigis ilin. La domoj de la Mangxtuloj estis kuriozaspektaj logxejoj, cxar cxiu estis ronda, kun granda kupolforma tegmento. Cxiuj estis blukoloraj, cxar en cxi tiu lando de la Oriento bluo estis la plej amata koloro. Kiam proksimigxis la vespero, kaj Doroteo lacis pro sia longa marsxado, kaj komencis demandi al si kie sxi tradormos la nokton, sxi atingis domon iom pli grandan ol la aliaj. Sur la verda gazono antaux gxi estis multaj dancantaj viroj kaj virinoj. Kvin violonludantetoj ludadis kiel eble plej lauxte kaj la homoj ridadis kaj kantadis; granda apuda tablo estis plene kovrita per bongustegaj fruktoj kaj nuksoj, tortoj kaj kukoj, kaj multaj aliaj bonaj mangxajxoj. Oni afable salutis Doroteon, kaj invitis sxin mangxi kaj tradormi la nokton tie; cxar cxi tiu estis la hejmo de unu el la plej ricxaj Mangxtuloj en la lando, kaj liaj amikoj vizitis lin por festi sian liberigxon el la sklavigo farita de la Fia Sorcxistino. Doroteo gxissate mangxis kaj sxin servis la ricxa Mangxtulo mem, kiu nomigxis Boq. Post tio sxi sidigxis sur kanapon kaj rigardis dum la homoj dancadis. Kiam Boq vidis sxiajn argxentajn sxuojn li diris, "Klare ke vi estas grava sorcxistino." "Kial?" demandis la knabino. "Cxar vi surhavas argxentajn sxuojn kaj mortigis la Fian Sorcxistinon. Krome, via robo estas parte blanka, kaj nur magiistinoj kaj sorcxistinoj vestas sin per blankajxoj." "Mia robo estas blu- kaj blank-plejda," diris Doroteo, glatigante la faltojn en gxi. "Vi tre kompleze surportas gxin," diris Boq. "Bluo estas la koloro de la Mangxtuloj, kaj blanko estas la koloro de sorcxistinoj; tial ni scias ke vi estas amika sorcxistino." Doroteo ne sciis respondi, cxar cxiuj sxajne opiniis sxin sorcxistino, kaj sxi tute bone sciis ke sxi estas nur ordinara knabineto kiu tute hazarde estis portita de ciklono al fremda lando. Kiam sxi lacigxis pro tiom da rigardo al la dancado, Boq kondukis sxin en la domon, kie li donis al sxi cxambron en kiu estis bela lito. La tukoj estis el blua sxtofo, kaj Doroteo profunde dormis inter ili gxis la mateno, dum Toto kusxadis sur la blua tapisxo apud sxi. Sxi gxissate mangxis, kaj rigardis etan Mangxtulan bebon, kiu ludis kun Toto kaj tiris lian voston kaj vocxetis kaj ridis tiel ke multe amuzis Doroteon. Toto estis vera kuriozajxo laux la homoj tie, cxar ili antauxe neniam vidis hundon. "Kiom distanca estas la Smeralda Urbo?" la knabino demandis. "Mi ne scias," respondis Boq, tre serioze, "cxar mi neniam iris tien. Estas pli bone ke oni restu distance de Oz, krom se vere necesas. Sed la vojo al la Smeralda Urbo estas longa, kaj vi bezonos multajn tagojn. La lando cxi tie estas ricxa kaj agrabla, sed vi devos trairi krudajn kaj dangxerajn lokojn antaux ol atingi la finon de via marsxado." Tio iomete timigis Doroteon, sed sxi sciis ke nur la Granda Oz povos helpi sxin reiri al Kansas, do sxi kuragxe decidis ne retroiri. Sxi adiauxis siajn amikojn, kaj rekomencis marsxadi laux la vojo el flavaj brikoj. Post kiam sxi iris plurajn kilometrojn sxi decidis halti por ripozi, do sxi grimpis gxis la supro de la barilo apud la vojo kaj sidigxis. Granda maizkampo estis aliflanke de la barilo, kaj sxi vidis ke ne tre distanca estas Birdotimigilo, metita alte sur stangon por forpeli la birdojn de la matura maizo. Doroteo apogis sian mentonon per mano kaj penseme rigardis la Birdotimigilon. GXia kapo estis malgranda sako plenigita per pajlo; surpentritaj sur gxi estis okuloj, nazo, kaj busxo, por simili vizagxon. Malnova, pinta blua cxapelo, kiu antauxe apartenis al iu Mangxtulo, estis metita sur lian kapon, kaj la cetero de la figuro estis blua vestokompleto, multe uzita kaj paligxinta, kiu ankaux estis plenigita per pajlo. Sur la piedoj estis paro da malnovaj botoj kun bluaj suprajxoj, kiajn portas cxiu viro en tiu lando, kaj la figuro estis altigita super la maiztigojn per stango kiu estis pusxita en lian kolon. Dum Doroteo rigardis atentoplene la kuriozan, pentritan vizagxon de la Birdotimigilo, sxin surprizis vidi ke unu el la okuloj malrapide palpebrumas al sxi. Unue sxi supozis ke sendube sxi eraris, cxar neniam iu el la Birdotimigiloj en Kansas palpebrumas; sed baldaux la figuro amikeme skuetis sian kapon al sxi. Tiam sxi malsupren grimpis de la barilo kaj marsxis al la Birdotimigilo, dum Toto cxirkauxkuradis la stangon bojante. "Bonan tagon," diris la Birdotimigilo, per iom rauxka vocxo. "Cxu vi parolis?" demandis la knabino, mirante. "Certe," respondis la Birdotimigilo; "kiel vi fartas?" "Suficxe bone, dankon," respondis Doroteo, gxentile. "Kiel vi fartas?" "Mi ne fartas bone," diris la Birdotimigilo ridetante, "cxar estas tre tede stari cxi tie nokte kaj tage por fortimigi korvojn." "Cxu vi ne povas malsupreniri?" demandis Doroteo. "Ne, cxar cxi tiu stango estas pusxita en mian dorson. Se vi bonvolos forpreni la stangon, mi estos multe dankema al vi." Doroteo etendis ambaux brakojn kaj delevis la figuron de la stango; cxar, estante plenigita per pajlo, gxi estis malmultepeza. "Tre grandan dankon," diris la Birdotimigilo, kiam li estis metita sur la teron. "Mi sentas min kvazaux vere novan." Doroteon perpleksigis auxdi tion, cxar sxajnis al sxi strange auxdi viron plenigitan per pajlo paroli, kaj vidi lin riverenci kaj marsxadi apud sxi. "Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo, kiam li estis sin strecxinta kaj oscedinta. "Kaj kien vi iras?" "Mi nomigxas Doroteo," diris la knabino, "kaj mi iras al la Smeralda Urbo, por peti la Grandan Ozon resendi min al Kansas." "Kie estas la Smeralda Urbo?" li demandis; "kaj kiu estas Oz?" "Cxu vi ne scias?" sxi respondis, surprizite. "Tute ne. Mi nenion scias. Komprenu, mi estas plenigita per pajlo, do al mi tute mankas cerbo," li respondis malgxoje. "Ho," diris Doroteo, "min multe bedauxrigas tio." "Cxu vi kredas," li demandis, "Ke se mi iros al la Smeralda Urbo kun vi, la granda Oz donos al mi ioman cerbon? "Mi ne scias," sxi respondis, "sed vi rajtos akompani min, se vi deziras. Se Oz ne donos al vi cerbon, vi ne estos pli malbonfortuna ol vi estas nun." "Estas vere," diris la Birdotimigilo. "Komprenu," li pludiris, iom sekreteme, "ne gxenas min ke miaj kruroj kaj brakoj kaj korpo estas plenigitaj per pajlo, cxar mi ne povas esti vundita. Se iu pasxas sur miajn piedfingrojn aux pusxas pinglon en min, ne gravas, cxar mi ne povas sentas gxin. Sed mi ne volas ke oni nomu min stulta, kaj se mia kapo restos plena de pajlo anstataux de cerbo, kian havas vi, kiel mi iom povos scii ion ajn?" "Mi komprenas vian senton," diris la knabineto, kiu vere kunsentis kun li. "Se vi venos kun mi, mi petos al Oz ke li faru cxion eblan por vi." "Dankon," li respondis dankeme. Ili reiris al la vojo, Doroteo helpis lin transgrimpi la barilon, kaj ili komencis marsxadi laux la vojo el flavaj brikoj cele la Smeraldan Urbon. Al Toto ne placxis la nova akompananto, unue. Li flaradis cxirkaux la pajloplenigito kvazaux suspektante ke eble estas nesto de ratoj en la pajlo, kaj li ofte bojetis malamikeme kontraux la Birdotimigilon. "Ne vin gxenu Toto," diris Doroteo, al sia nova amiko; "li neniam mordas." "Ho, li ne timigas min," respondis la Birdotimigilo. "Li ne povos damagxi la pajlon. Permesu ke mi portu tiun korbon por vi. Ne gxenos min, cxar mi ne povas lacigxi. Mi diros al vi sekreton," li pludiris, dum li kunmarsxadis. "Nur unu aferon en la tuta mondo mi timas." "Kion?" demandis Doroteo; "cxu la Mangxtulan kultiviston kiu faris vin?" "Ne," respondis la Birdotimigilo; "flamantan alumeton." Cxapitro IV. La Vojo tra la Arbaro. Post kelkaj horoj la vojo komencis krudigxi, kaj la marsxado farigxis tiom malfacila ke la Birdotimigilo ofte stumblis pro la flavaj brikoj, kiuj tie estis tre malglataj. Efektive, kelkfoje ili estis rompitaj aux tute mankis, tiel ke restis nur truoj kiujn Toto transsaltis kaj Doroteo cxirkauxmarsxis. Sed la Birdotimigilo, pro manko de cerbo, antauxenmarsxis senpauxze, kaj tial pasxis en la truojn kaj sternigxis sur la malmolajn brikojn. Tamen tio neniam vundis lin, kaj Doroteo relevis lin kaj restarigis lin sur la piedoj, dum li gaje ridis kun sxi pro la akcidento. La kultivitaj kampoj tute ne estis tiel bone prizorgataj cxi tie kiel en la antauxaj lokoj. Trovigxis malpli da domoj kaj malpli da fruktarboj, kaj ju pli ili marsxis, des pli senbela kaj solsentiga farigxis la tereno. Je la tagmezo ili sidigxis apud la vojo, proksime al rivereto, kaj Doroteo malfermis sian korbon kaj elprenis panon. Sxi proponis pecon al la Birdotimigilo, sed li rifuzis. "Mi neniam malsatas," li diris, "kaj estas oportune ke estas tiel, cxar mia busxo estas nur pentrita, kaj se mi tondus truon en gxi por ke mi povu mangxi, la pajlo kiu plenigas min elfalus, kaj tio ruinigus la formon de mia kapo." Doroteo tuj vidis ke tio estas vera, do sxi nur kapjesis kaj plu mangxis sian panon. "Rakontu al mi iom pri vi mem, kaj pri la lando el kiu vi venis," diris la Birdotimigilo, kiam sxi estis fininta sian mangxon. Do sxi parolis al li pri Kansas, kaj kiom griza estas cxio tie, kaj kiel la ciklono portis sxin al cxi tiu kurioza Lando Oz. La Birdotimigilo atente auxskultis, kaj diris, "Mi ne komprenas kial vi volas foriri el cxi tiu bela lando kaj reiri al la seka, griza loko kiun vi nomas Kansas." "Vi ne komprenas cxar vi ne havas cerbon," respondis la knabino. "Ne grave kiom mizeraj kaj grizaj estas niaj hejmoj, ni karno- kaj sango-homoj preferas logxi tie ol en iu alia lando, negrave kiom bela. Nenio egale bonas kiel la hejmo." La Birdotimigilo gxemis. "Kompreneble mi ne povas kompreni," li diris. "Se viaj kapoj estus plenaj de pajlo, kiel la mia, versxajne vi cxiuj logxus en la belaj lokoj, kaj sekve tute mankus homoj en Kansas. Estas bonsorte por Kansas ke vi havas cerbon." "Bonvolu rakonti al mi, dum ni ripozas," petis la infano. La Birdotimigilo rigardis sxin riprocxe, kaj respondis, "Mia vivo gxis nun estis tiom mallonga ke efektive mi scias tute nenion. Mi farigxis nur antauxhieraux. Mi tute ne scias kio okazis en la mondo antaux tiam. Bonfortune, kiam la kultivisto faris mian kapon, li unue pentris miajn orelojn, tiel ke mi auxdis kio okazas. Apudestis alia Mangxtulo, kaj kion mi unue auxdis estis la parolo de la kultivisto, "'Cxu placxas al vi la oreloj?' "'Ili estas nerektaj,' respondis la aliulo. "'Ne gravas,' diris la kultivisto; 'ili tamen estas oreloj,' kio ja estis vera. "'Nun mi faros la okulojn,' diris la kultivisto. Do li pentris mian dekstran okulon, kaj tuj kiam gxi estis finita mi trovis ke mi rigardas lin, kaj cxion cxirkaux mi, tre interesate, cxar tiu estis la unua fojo kiam mi ekvidis la mondon. "'Jen iom bela okulo,' komentis la Mangxtulo kiu estis rigardanta la kultiviston; 'blua farbo bone tauxgas por okuloj.' "'Mi pentros la alian pli granda,' diris la kultivisto. Kaj kiam la dua okulo estis finita mi povis multe pli bone vidi ol antauxe. Post tio li faris miajn nazon kaj busxon. Sed mi ne parolis, cxar tiutempe mi ne sciis por kio busxo utilas. Min amuzis rigardi dum ili pretigis mian korpon kaj miajn brakojn kaj krurojn; kaj kiam ili fine surfiksis mian kapon, mi estis tre fiera, cxar mi opiniis ke mi estas egale bona kiel cxiu alia persono. "'Cxi tiu ulo rapide timigos la korvojn,' diris la kultivisto. 'Li aspektas vera homo.' "'Nu, li ja estas homo,' diris la aliulo, kaj mi plene konsentis kun li. La kultivisto portis min sub sia brako al la maizkampo, kaj metis min sur altan stangon, kie vi trovis min. Li kaj lia amiko baldaux foriris kaj lasis min sola. "Al mi ne placxis esti tiel forlasita; do mi strebis sekvi ilin, sed miaj piedoj ne povis tusxi la teron, kaj mi devis resti sur tiu stango. Mia vivo estis tre solsenta, cxar mi konis nenion pripenseblan, mi ja antaux nur kelkaj momentoj konstruigxis. Multaj korvoj kaj aliaj birdoj flugis en la maizkampon, sed tuj kiam ili ekvidis min ili forflugis, kredante min Mangxtulo; kaj tio placxis al mi kaj kredigis min ke mi estas tre grava persono. Post iom da tempo maljuna korvo flugis apud min, kaj zorge rigardinte min li sidigis sin sur mian sxultron kaj diris, "'Cxu tiu kultivisto kredis povi trompi min tiel mallerte? Cxiu inteligenta korvo vidus ke vi estas nur plenigita per pajlo.' Post tio li saltis sur la teron kaj mangxis maizon lauxvole. La aliaj birdoj, vidinte ke li ne estis damagxita de mi, venis por ankaux mangxi la maizon, do post nelonge ili estis amase cxirkaux mi. "Min malgxojigis tio, cxar gxi pruvis ke mi efektive ne estas efika Birdotimigilo; sed la maljuna korvo konsolis min, dirante: 'Se vi nur havus cerbon en la kapo vi estus egale bona homo kiel cxiu el ili, kaj pli bona homo ol kelkaj el ili. Nur cerbohavo valoras en cxi tiu mondo, negrave cxu oni estas korvo cxu homo.' "Post la foriro de la korvoj mi pripensis tion, kaj decidis ke mi strebos akiri cerbon. Bonsxance, vi alvenis kaj detiris min de la stango, kaj laux vi parolo mi certas ke la Potenca Oz donos al mi cerbon tuj kiam ni atingos la Smeraldan Urbon." "Tion mi esperas," diris Doroteo fervore, "cxar sxajne vi volegas posedi tion." "Jes, mi volegas," respondis la Birdotimigilo. "Estas tre malkomfortige scii ke oni estas stultulo." "Nu," diris la knabino, "ni ekiru." Kaj sxi transdonis la korbon al la Birdotimigilo. Tute ne estis bariloj cxe la vojoflankoj nun, kaj la tero estis kruda kaj nekultivita. Kiam komencis vesperigxi ili venis al granda arbaro, kie la arboj estis kreskintaj tiel altaj kaj proksimaj unu al la alia ke iliaj brancxoj renkontigxis super la vojo el flavaj brikoj. Estis preskaux senlume sub la arboj, cxar la brancxoj fortenis la taglumon; sed la marsxantoj ne haltis, kaj pluiris en la arbaron. "Se cxi tiu vojo eniras, gxi nepre eliros," diris la Birdotimigilo, "kaj cxar la Smeralda Urbo estas cxe la alia finajxo de la vojo, ni devas sekvi kien ajn gxi kondukas." "Cxiu scias tion," diris Doroteo. "Certe; tial mi scias," respondis la Birdotimigilo. "Se necesus havi cerbon por scii gxin, mi ja ne dirus gxin." Post eble horo la lumo malaperis, kaj ili trovis sin stumblantaj en la mallumo. Doroteo tute ne povis vidi, sed Toto vidis, cxar kelkaj hundoj tre bone vidas en la mallumo; kaj la Birdotimigilo deklaris sin egale kapabla vidi kiel dum la tago. Do sxi prenis lian brakon, kaj sukcesis marsxadi suficxe bone. "Se vi vidos domon, aux iun ajn lokon kie ni povos tradormi la nokton," sxi diris, "nepre informu min; cxar estas tre malkomforte marsxadi en la mallumo." Baldaux la Birdotimigilo haltis. "Mi vidas dometon dekstre de ni," li diris, "konstruitan el sxtipoj kaj brancxoj. Cxu ni iru tien?" "Jes, ja." respondis la infano. "Mi plene lacigxis." Do la Birdotimigilo gvidis sxin inter la arboj gxis ili atingis la dometon, kaj Doroteo eniris kaj trovis liton de sekaj folioj en unu angulo. Sxi tuj kusxigxis, kaj kun Toto apud sxi sxi baldaux profunde endormigxis. La Birdotimigilo, kiu neniam lacigxis, staris en alia angulo kaj pacience atendis la matenigxon. Cxapitro V. Ili savas la Stanan Lignohakiston Kiam Doroteo vekigxis, la suno jam briladis tra la arboj kaj Toto estis jam delonge ekster la domo cxasante birdojn kaj sciurojn. Sxi sidigxis kaj cxirkauxrigardis. Jen la Birdotimigilo, ankoraux staranta pacience en sia angulo, atendante sxin. "Ni nepre devas sercxi akvon," sxi diris al li. "Por kio vi volas akvon?" li demandis. "Por purigi mian vizagxon post la polvo de la vojo, kaj por trinki, tiel ke la seka pano ne gluigxos al mia gorgxo." "Certe estas gxene konsisti el karno," diris la Birdotimigilo, penseme, "cxar vi devas dormi, kaj mangxi kaj trinki. Tamen, vi havas cerbon, kaj la kapablo pensadi valoras multajn gxenojn." Ili eliris el la dometo kaj promenis inter la arboj gxis ili trovis malgrandan fonton de klara akvo, kie Doroteo trinkis kaj banis sin kaj matenmangxis. Sxi vidis ke ne restas multe da pano en la korbo, kaj la knabino estis dankema ke la Birdotimigilo ne bezonas mangxi, cxar apenaux estis suficxe por sxi kaj por Toto por tiu tago. Kiam sxi estis fininta sian mangxon, kaj estis preta reiri al la vojo el flavaj brikoj, sxin alarmetis proksima sono de profunda gxemo. "Kio sonis?" sxi demandis, time. "Mi tute ne povas konjekti," respondis la Birdotimigilo; "sed ni povas aliri kaj vidi." GXuste tiam la sono de nova gxemo atingis iliajn orelojn, kaj la sono sxajne venis el malantaux ili. Ili turnis sin kaj marsxis kelkajn pasxojn tra la arbaro, kaj tiam Doroteo ekvidis ion brilantan en sunradio kiu falis inter la arbojn. Sxi kuris al tiu loko, kaj poste sxi ekhaltis, kun krio pro surprizigxo. Unu el la grandaj arboj estis parte trahakita, kaj staranta apud gxi, tenante hakilon levitan en liaj manoj, estis viro konsistanta plene el stano. Liaj kapo kaj brakoj kaj kruroj estis artikigitaj al lia korpo, sed li staris tute senmove, kvazaux tute ne kapabla sin movi. Doroteo rigardis lin mirege, ankaux la Birdotimigilo, dum Toto akre bojadis kaj provis mordi la stanajn krurojn, kio dolorigis liajn dentojn. "Cxu vi gxemegis?" demandis Doroteo. "Jes," respondis la stanulo, "jes. Mi gxemadas jam de pli ol jaro, kaj antaux nun neniu auxdis min nek venis por helpi min." "Kiel mi povos helpi vin?" sxi demandis dolcxe, cxar sxin malgajigis la malfelicxa vocxo de la viro. "Alportu oleujon kaj oleu miajn artikojn," li respondis. "Ili rustigxis tiom ke mi tute ne povas movi min; se mi estos bone oleita, mi estos denove bonfarta. Vi trovos oleujon sur breto en mia dometo." Doroteo tuj rekuris al la dometo kaj trovis la oleujon, kaj poste sxi reiris al la Stana Lignohakisto kaj demandis, maltrankvile, "Kie estas viaj artikoj?" "Unue oleu mian kolon," respondis la Stana lignohakisto, kaj cxar gxi estis tre rusta la Birdotimigilo prenis la stanan kapon kaj movis gxin delikate de flanko al flanko gxis gxi movigxis libere, kaj tiam la viro povis mem turni gxin. "Nun oleu la artikojn de miaj brakoj," li diris. Kaj Doroteo oleis ilin kaj la Birdotimigilo zorge fleksis ilin gxis ili estis tute liberaj de rusto kaj bonaj kiel novaj. La Stana Lignohakisto kontente gxemetis kaj mallevis sian hakilon, kiun li apogis per arbo. "Tio multe komfortigas," li diris. "Mi tenadis tiun hakilon en la aero ekde kiam mi rustigxis, kaj kontentigas min formeti gxin finfine. Nun, se vi bonvolos olei la artikojn de miaj kruroj, mi denove estos normala." Do ili oleis liajn krurojn gxis li povis libere movi ilin; kaj li multfoje dankis ilin pro sia liberigxo, cxar li sxajnis tre gxentila, kaj tre dankema. "Mi eble starus tie por cxiam se vi ne estus alveninta," li diris; "do certe vi savis mian vivon. Kial vi hazarde venis cxi tien?" "Ni estas survoje al la Smeralda Urbo, por renkonti la Grandan Ozon," sxi respondis, "kaj ni haltis cxe via dometo por tie tradormi la nokton." "Kial vi volas renkonti Ozon?" li demandis. "Mi volas ke li resendu min al Kansas, kaj la Birdotimigilo volas ke li metu iom da cerbo en lian kapon," sxi respondis. La Stana Lignohakisto sxajnis profunde pensadi dum momento. Post tio li diris: "Cxu vi supozas ke Oz povus doni al mi koron?" "Nu, mi supozas ke jes," Doroteo respondis. "Estus egale facile kiel doni al la Birdotimigilo cerbon." "Vere," la Stana Lignohakisto respondis, "Do, se vi permesos ke mi akompanu vin, ankaux mi iros al la Smeralda Urbo por peti ke Oz helpu min." "Kunvenu," diris la Birdotimigilo elkore, kaj Doroteo ankaux diris ke sxi volonte akceptos lin kiel akompananton. Do la Stana Lignohakisto sursxultrigis sian hakilon kaj cxiuj marsxis tra la arbaro gxis ili atingis la vojon pavimitan per flavaj brikoj. La Stana Lignohakisto jam petis ke Doroteo metu la oleujon en sian korbon. "Cxar," li diris, "se pluvos sur min kaj mi denove rustigxos, mi bezonegos la oleujon." Estis bonsorte ke la nova kamarado farigxis parto de la grupo, cxar baldaux post la rekomenco de marsxado ili atingis lokon kie la arboj kaj brancxoj tiom densigxis super la vojo ke ili ne povis tramarsxi. Sed la Stana Lignohakisto eklaboris per sia hakilo kaj hakis tiom bone ke baldaux li faris trairejon por la tuta grupo. Doroteo pensadis tiom profunde dum ili marsxis ke sxi ne rimarkis kiam la Birdotimigilo stumblis en truon kaj ruligxis al la flanko de la vojo. Efektive li devis voki sxin por ke sxi helpu lin restarigxi. "Kial vi ne cxirkauxmarsxis la truon?" demandis la Stana Lignohakisto. "Mi ne scias tion fari," respondis la Birdotimigilo gaje. "Mia kapo plenigxis per pajlo, komprenu, kaj tial mi iras al Oz por peti de li cerbon." "Mi komprenas," diris la Stana Lignohakisto. "Sed, malgrauxe, cerbo ne estas la plej bona afero en la mondo." "Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo. "Ne, mia kapo estas tute malplena," respondis la Hakisto. "Sed iam mi havis cerbon, kaj ankaux koron; do, provinte ambaux, mi multe preferus havi koron." "Kial?" demandis la Birdotimigilo. "Mi rakontos al vi mian historion, kaj tiel vi scios." Do, dum ili marsxadis tra la arbaro, la Stana Lignohakisto rakontis tion: "Mi naskigxis filo de hakisto kiu hakadis la arbojn en la arbaro kaj vendis la lignon por gajni sian vivmonon. Kiam mi plenkreskis ankaux mi farigxis lignohakisto, kaj post la morto de mia patro mi prizorgis mian maljunan patrinon dum sxia cetera vivo. Post tio mi decidis ke anstataux logxi sola mi edzigxos, por ke min ne plenigu sento de soleco. "Unu Mangxtula knabino estis tiom bela ke mi baldaux plenkore amis sxin. Sxi, siaflanke, promesis edzinigxi kun mi tuj kiam mi gajnos suficxan monon por konstrui pli bonan domon por sxi; do mi eklaboradis pli fervore ol cxiam. Sed la knabino logxis kun maljunulino kiu ne volis ke sxi edzinigxu kun iu ajn, cxar sxi estis tiom mallaborema ke sxi volis ke la knabino restu kun sxi kaj kuiradu kaj mastrumadu. Do la maljunulino iris al la Fia Sorcxistino de la Oriento, kaj promesis al sxi du sxafojn kaj bovinon se sxi malebligos la geedzigxon. Sekve la Fia Sorcxistino sorcxis mian hakilon, kaj unu tagon dum mi hakadis lauxeble plej forte, cxar mi fervoris akiri la novan domon kaj mian edzinon kiel eble plej baldaux, la hakilo ekglitis kaj detrancxis mian maldekstran kruron. "Unuavide tio sxajnis granda misfortuno, cxar mi sciis ke unukrurulo ne multe sukcesus kiel lignohakisto. Do mi iris al stanisto kaj mendis de li novan kruron el stano. La kruro funkciis tre bone, kiam mi kutimigxis al gxi; sed mia ago kolerigis la Fian Sorcxistinon de la Oriento, cxar sxi promesis al la maljunulino ke mi ne edzigxos kun la bela Mangxtula knabino. Kiam mi rekomencis hakadi, mia hakilo ekglitis kaj detrancxis mian dekstran kruron. Denove mi iris al la stanisto, kaj li denove faris por mi kruron el stano. Post tio la sorcxita hakilo detrancxis miajn brakojn, unu post la alia; sed, ne malkuragxigite, mi anstatauxigis ilin per stanaj. Post tio la Fia Sorcxistino glitigis mian hakilon tiel ke gxi detrancxis mian kapon, kaj unue mi kredis ke tiel mi vere finigxis. Sed hazarde la stanisto venis, kaj li faris por mi novan kapon el stano. "Mi kredis ke mi fine venkis la Fian Sorcxistinon tiam, kaj mi laboris ecx pli fervore; sed mi ne sciis kiom kruela estas mia malamikino. Sxi elpensis novan metodon mortigi mian amon al la Mangxtula knabino, kaj denove sxi glitigis mian hakilon, tiel ke gxi hakis rekte tra mian korpon, duonigante min. Denove la stanisto venis por helpi kaj faris por mi korpon el stano, kaj fiksis al gxi miajn stanajn brakojn kaj krurojn kaj kapon, per artikoj, tiel ke mi povis movigxadi sambone kiel en la komenco. Sed, ve! Mi nun ne havis koron, do mi perdis mian tutan amon al la Mangxtula knabino, kaj ne gravis al mi cxu aux ne mi edzigxos kun sxi. Mi supozas ke sxi plu logxas kun la maljunulino, atendante ke mi venos preni sxin. "Mia korpo tiom brilis en la sunlumo ke mi multe fieris pro gxi, kaj nun ne gravis cxu mia hakilo glitos, cxar gxi ne povas trancxi min. Ekzistis nur unu dangxero--ke miaj artikoj rustigxos; sed mi gardis oleujon en mia dometo kaj zorgis olei min kiam ajn mi bezonis. Tamen, unu tagon mi forgesis fari tion, kaj, estante en pluvego, antaux ol mi konceptis la dangxeron miaj artikoj jam rustigxis, kaj mi restis staranta en la arbaro gxis vi venis por helpi min. La sperto estis terura, sed dum la jaro kiam mi staris tie mi havis suficxan tempon por kompreni ke mia plej granda perdo estis la perdigxo de mia koro. Dum mi amis mi estis la plej felicxa persono sur la tero; sed neniu povas ami sen koro, do mi firme intencas iri al Oz por peti de li koron. Se li donos al mi, mi reiros al la Mangxtula knabino kaj edzigxos kun sxi." Kaj Doroteon kaj la Birdotimigilon multe interesis la rakonto de la Stana Lignohakisto, kaj nun ili komprenis kial li tiom fervoras akiri novan koron. "Tamen," diris la Birdotimigilo, "mi petos cerbon, ne koron; cxar malsagxulo ne scius kion fari per koro se li havus gxin." "Mi prenos koron," respondis la Stana Lignohakisto, "cxar cerbo ne felicxigas, kaj felicxo estas la plej grava afero en la mondo." Doroteo nenion diris, cxar sxi ne povis decidi kiu el sxiaj du amikoj pravas, kaj sxi decidis ke se sxi nur sukcesos reiri al Kansas kaj Onklino Em, ne multe gravos cxu la Stana Lignohakisto havas cerbon kaj la Birdotimigilo koron, aux cxu cxiu el ili akiris sian dezirajxon. Kio plej gxenis sxin estis ke la pano estis preskaux plene mangxita, kaj nova mangxo por sxi kaj Toto malplenigos la korbon. Estis vere ke nek la Stana Lignohakisto nek la Birdotimigilo kapablis mangxi, sed sxi ne konsistis el stano aux pajlo, kaj ne povis vivi sen mangxo. Cxapitro VI. La Malkuragxa Leono. Ankoraux Doroteo kaj sxiaj akompanantoj marsxis tra la densa arbaro. La vojo ankoraux estis pavimita per flavaj brikoj, sed ili estis multe kovritaj de sekaj brancxoj kaj mortaj folioj de la arboj, kaj la marsxado tute ne estis facila. Malmultaj birdoj estis en tiu parto de la arbaro, cxar birdoj amas la nekovritan terenon kie estas multa sunlumo; sed fojfoje auxdigxis malaltatona mugxo de iu sovagxa besto kasxigxinta inter la arboj. Tiuj sonoj rapidbatigis la koron de la knabineto, cxar sxi ne sciis ilian kauxzon; sed Toto sciis, kaj li marsxis proksime al la flanko de Doroteo kaj ecx ne bojis responde. "Kiom longe dauxros," la infano demandis al la Stana Lignohakisto, "gxis ni estos ekster la arbaro?" "Mi ne scias," estis la respondo, "cxar mi neniam estis en la Smeralda Urbo. Sed mia patro iris tien iam, kiam mi estis knabo, kaj li diris ke la vojo estas longa tra dangxera tereno, kvankam proksime al la urbo kie Oz logxas la lando estas bela. Sed mi ne timas dum mi havas mian oleujon, kaj nenio povas damagxi la Birdotimigilon, kaj sur via frunto estas la marko de la kiso de la bona Sorcxistino, kaj tio protektos vin." "Sed Toto!" diris la knabino malkviete; "kio protektos lin?" "Ni mem devos protekti lin, se estos dangxero por li," respondis la Stana Lignohakisto. Tuj kiam li parolis, auxdigxis terura mugxo el la arbaro, kaj la postan momenton granda Leono saltis sur la vojon. Per unu piedbato li jxetis la Birdotimigilon cxirkauxturnigxantan gxis la rando de la vojo, kaj post tio li frapegis la Stanan Lignohakiston per siaj akraj ungoj. Sed, surprize al si, li ne damagxis la stanon, kvankam la Hakisto falis sur la vojon kaj kusxis senmove. Malgranda Toto, cxar nun estis videbla malamiko, kuris bojante al la Leono, kaj la granda besto malfermis sian busxon por mordi la hundon. Doroteo, timante ke Toto mortos, kaj sen atento al dangxero, kuris antauxen kaj frapis la nazon de la Leono kiel eble plej forte, dum sxi kriis: "Vi ne auxdacu mordi Toton! Vi devus honti, granda besto kia vi, mordi povran malgrandan hundon!" "Mi ne mordis lin," diris la Leono, per sia piedo frotante la parton de la nazo kiun frapis Doroteo. "Ne, sed vi provis," sxi respondis kolere. "Vi estas nur granda malkuragxulo!" "Mi scias," diris la Leono, klinante la kapon pro honto. "Mi de cxiam scias. Sed kiel mi povas ne esti malkuragxa." "Nu mi certe ne scias. Kaj vi batis pajloplenan homon, la povran Birdotimigilon!" "Cxu li estas plenigita per pajlo?" demandis la Leono surprizite, dum li rigardis sxin levi la Birdotimigilon kaj restarigi lin sur liaj piedoj kaj regxustigi lian formon. "Kompreneble li estas plena de pajlo," respondis Doroteo, kiu ankoraux koleris. "Tial li renversigxis tiom facile," komentis la Leono. "Min mirigis vidi lin cxirkauxturnigxi tiel. Cxu ankaux la alia estas pajloplena?" "Ne," diris Doroteo, "li konsistas el stano." Kaj sxi helpis la Hakiston restarigxi. "Tial li preskaux malakrigis miajn ungojn," diris la Leono. "Kiam ili komencis grati la stanon mi sentis malvarmon suben kuri laux mia dorso. Kiu estas tiu malgranda besto kiun vi tiom amas?" "Li estas mia hundo, Toto," respondis Doroteo. "Cxu li konsistas el stano aux estas plena de pajlo?" demandis la Leono. "Nek stano nek pajlo. Li estas--estas--viandohundo." "Ho! Li estas kurioza besto, kaj aspektas ege malgranda, kiam mi nun rigardas lin. Neniu alia volus mordi tian etulon, nur malkuragxa mi," pludiris la Leono malgaje. "Kio malkuragxigis vin?" demandis Doroteo, miroplene rigardante la grandan beston, cxar li estis granda kiel malgranda cxevalo. "Estas mistero," respondis la Leono. "Mi supozas ke mi naskigxis tia. Cxiuj aliaj bestoj en la arbaro kompreneble supozas ke mi estas kuragxa, cxar cxie oni kredas ke la Leono estas la Regxo de Bestoj. Mi trovis ke se mi mugxas tre lauxte, cxiu vivanto estas timigata kaj forkuras de mi. Kiam ajn mi renkontis homon mi multe timis; sed mi nur mugxegis je li, kaj li cxiam forkuris kiel eble plej rapide. Se la elefantoj kaj la tigroj kaj la ursoj decidus batali kontraux min, mi mem forkurus--tiom malkuragxa mi estas; sed tuj kiam ili auxdas min mugxegi ili cxiuj penas foriri de mi, kaj kompreneble mi akceptas tion." "Sed tio estas malgxusta. La Regxo de Bestoj ne estu malkuragxa," diris la Birdotimigilo. "Mi scias tion," respondis la Leono, visxante larmon de sia okulo per la pinto de sia vosto. "Tio multege malgxojigas min, kaj tre malfelicxigas mian vivon. Sed kiam ajn estas dangxero, mia koro komencas rapide bati." "Eble vi suferas pro kormalsano," diris la Stana Lignohakisto. "Eble," diris la Leono. "Se tiel," pludiris la Stana Lignohakisto, "gxoju, cxar tio pruvas ke vi havas koron. Rilate al mi, mi ne havas koron, do mi ne povas suferi pro kormalsano." "Eble," diris la Leono penseme, "se mi ne havus koron al mi ne mankus kuragxo." "Cxu vi havas cerbon?" demandis la Birdotimigilo. "Mi supozas ke jes. Mi neniam rigardis en mian kapon por informigxi," respondis la Leono. "Mi iras al la Granda Oz por peti lin doni al mi cerbon," komentis la Birdotimigilo, "cxar mia kapo estas plena de pajlo." "Kaj mi iras por peti lin doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Kaj mi iras por peti lin resendi Toton kaj min al Kansas," aldonis Doroteo. "Cxu vi kredas ke Oz povus doni al mi kuragxon?" demandis la Malkuragxa Leono. "Egalfacile kiel doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo. "Aux doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Aux resendi min al Kansas," diris Doroteo. "Do, se vi konsentos, mi akompanos vin," diris la Leono, "cxar mia vivo estas netolerebla sen iom da kuragxo." "Vi estos tre bonvena," respondis Doroteo, "cxar vi helpos forteni la aliajn sovagxajn bestojn. Sxajnas al mi ke ili nepre estas pli malkuragxaj ol vi se ili lasas vin tiom facile timigi ilin." "Efektive tiel estas," diris la Leono; "sed tio ne plikuragxigas min, kaj dum mi scios ke mi estas malkuragxa mi restos malfelicxa." Do denove la malgranda grupo rekomencis sian marsxadon, la Leono marsxis elegante apud Doroteo. Toto ne aprobis la novan kamaradon, unue, cxar li ne povis forgesi ke li estis preskaux mangxita per la grandaj makzeloj de la Leono; sed post iom da tempo li plitrankviligxis, kaj baldaux Toto kaj la Malkuragxa Leono farigxis bonaj amikoj. Dum la cetero de tiu tago okazis neniu alia aventuro kiu gxenis la pacon de la marsxado. Estas vere ke, unufoje, la Stana Lignohakisto pasxis sur skarabon kiu rampadis laux la vojo, kaj mortigis la povran besteton. Tio multe malfelicxigis la Stanan Lignohakiston, cxar li cxiam zorgoplene evitis damagxi iun ajn vivanton; kaj dum li marsxis li ploris plurajn larmojn pro malgxojo kaj bedauxro. Tiuj larmoj fluis malrapide sur lia vizagxo kaj trans la cxarnirojn de lia makzelo, kaj tie ili rustigxis. Kiam Doroteo post nelonge demandis ion al li, la Stana Lignohakisto ne povis malfermi la busxon, cxar liaj makzeloj estis rigidaj pro rusto. Li multe ektimis pro tio kaj gestis al Doroteo ke sxi helpu lin, sed sxi ne povis kompreni. La Leono ankaux estis perpleksa pro nescio pri kio okazis. Sed la Birdotimigilo prenis la oleujon el la korbo de Doroteo kaj oleis la makzelojn de la Stana Lignohakisto, kaj post kelkaj momentoj li parolis same kiel antauxe. "Mi lernu per tio," diris li, "nepre rigardi kien mi pasxas. Cxar se mi mortigus alian insekton aux skarabon mi nepre denove plorus, kaj plorado rustigas miajn makzelojn tiel ke mi ne povas paroli." Post tio li zorge marsxadis rigardante konstante la vojon, kaj kiam li vidis etan formikon laboradi sur la vojo li superpasxis por ne damagxi gxin. La Stana Lignohakisto bone sciis ke li ne havas koron, kaj tial li tre zorgis neniam esti kruela aux malafabla kontraux io ajn. "Vi, kiuj estas homoj kun koroj," li diris, "havas gvidilon, kaj tial ne necesas agi maljuste; sed mi ne havas koron, do mi devas esti tre zorgema. Kiam Oz donos al mi koron, kompreneble mi ne bezonos tiom zorgi." Cxapitro VII. La vojo al la Granda Oz. Ili devis kampadi sub granda arbo en la arbaro, tiunokte, cxar ne estis domoj proksime. La arbo estis bona, dika kovrilo protektanta ilin kontraux la roso. La Stana Lignohakisto hakis grandan aron da lignajxoj per sia hakilo kaj Doroteo pretigis belegan varmigan fajron kiu helpis sxin esti malpli solsenta. Sxi kaj Toto jam mangxis la lastajn panerojn, kaj nun sxi ne sciis kion ili mangxos en la mateno. "Se vi volas," diris la Leono, "mi eniros la arbaron kaj mortigos cervon por vi. Vi povos rosti gxin per la fajro, cxar via gusto estas tiom stranga ke vi preferas kuiritajxojn, kaj tiel vi havos bonan matenmangxon." "Ne! Bonvolu, ne!" pledis la Stana Lignohakisto. "Mi nepre plorus se vi mortigus povran cervon, kaj miaj makzeloj denove rustigxus." Sed la Leono foriris en la arbaron kaj trovis propran mangxon, kaj neniu poste sciis kion li mangxis, cxar li ne menciis tion. Kaj la Birdotimigilo trovis arbon plenan de nuksoj kaj plenigis la korbon de Doroteo per ili, tiel ke sxi dum longa tempo ne malsatos. Sxi opiniis tion tre afabla kaj amema ago de la Birdotimigilo, sed sxi multe ridis pro la mallerta maniero per kiu la povrulo prenis la nuksojn. Liaj vatitaj manoj estis tiom mallertaj, kaj la nuksoj tiom malgrandaj, ke li faligis preskaux tiom kiom li metis en la korbon. Sed ne gravis al la Birdotimigilo kiom da tempo li bezonos por plenigi la korbon, cxar tio tenis lin malproksime de la fajro, cxar li timis ke fajrero trafus lian pajlon kaj konsumus lin. Do li restis tre for de la flamoj, kaj proksimigxis nur por kovri Doroteon per sekaj folioj kiam sxi kusxigxis por dormi. Ili komfortigis kaj varmigis sxin kaj sxi dormis profunde gxis la mateno. Kiam matenigxis, la knabino lavis sian vizagxon en malgranda ondetanta rivereto kaj baldaux post tiam ili cxiuj rekomencis marsxi al la Smeralda Urbo. La tago montrigxis eventoplena por la marsxantoj. Ili apenaux marsxis unu horon antaux ol vidi grandan abismon kiu transiras la vojon kaj dividas la arbaron gxis preter ilia vidpovo, ambauxflanke. GXi estis tre largxa abismo, kaj kiam ili iris al la rando kaj enrigardis ili povis vidi ke gxi ankaux estas tre profunda, kaj ke estas multaj grandaj, pintaj rokoj en la fundo. La flankoj estis tiom krutaj ke neniu el ili povus malsuprengrimpi, kaj dum momento sxajnis ke la marsxado devos cxesi. "Kion ni faru?" demandis Doroteo senespere. "Mi tute ne scias," diris la Stana Lignohakisto; kaj la Leono skuis sian densan hararon kaj rigardis penseme. Sed la Birdotimigilo diris: "Ni ne povas flugi, tio estas certa; kaj ni ne povas malsuprengrimpi en tiun profundan abismon. Sekve, se ni ne povos transsalti, ni devos halti cxi tie." "Mi kredas povi transsalti," diris la Malkuragxa Leono, zorge mezurinte la distancon per sia menso. "Do estas solvite," respondis la Birdotimigilo, "cxar vi povos transporti nin unuope sur via dorso." "Nu, mi provos," diris la Leono. "Kiun la unua?" "Mi," deklaris la Birdotimigilo; "cxar se vi trovus ke vi ne povas transsalti la brecxon, Doroteo mortus, aux la Lignohakisto estus forte kavigita de la rokoj. Sed se mi estos sur via dorso ne multe gravos cxar la falo tute ne damagxos min." "Mi mem timegas falon," diris la Malkuragxa Leono, "sed mi supozas ke necesas provi. Do suriru mian dorson kaj ni provos." La Birdotimigilo sidigxis sur la dorson de la Leono, kaj la granda besto marsxis al la rando de la brecxo kaj kauxrigxis. "Kial vi ne kuras por salti?" demandis la Birdotimigilo. "Cxar ni, la Leonoj, ne saltas tiel," li respondis. Kaj saltegante, li pafigxis tra la aero kaj surterigxis sendangxere sur la alian flankon. Cxiujn multe gxojigis vidi kiel facile li faris tion, kaj kiam la Birdotimigilo estis degrimpinta de lia dorso, la Leono resaltis trans la abismon. Doroteo decidis esti la dua; do sxi tenis Toton en siaj brakoj kaj grimpis sur la dorson de la Leono, forte tenante lian kolhararon per unu mano. La sekvan momenton estis kvazaux sxi flugas tra la aero; kaj post tio, antaux ol sxi havis suficxan tempon por pripensi, sxi estis sekura sur la alia flanko. La Leono reiris trian fojon kaj transportis la Stanan Lignohakiston, kaj post tio ili sidigxis dum kelkaj momentoj por ke la besto povu ripozi, cxar liaj grandaj saltoj malfaciligis lian spiradon, kaj li anhelis kiel granda hundo tro longe kurinta. Ili trovis la arbaron tre densa cxiflanke, kaj gxi aspektis senluma kaj morna. Kiam la Leono estis ripozinta ili rekomencis marsxi laux la vojo el flavaj brikoj, silente demandante al si, cxiu en sia propra menso, cxu iam ili atingos la finon de la arbaro kaj reatingos la brilantan sunlumon. Aldone al ilia malkomforto ili baldaux auxdis strangajn bruojn el la profundo de la arbaro, kaj la Leono flustris al ili ke en cxi tiu parto de la lando la Kolizuloj logxas. "Kio estas la Kolizuloj?" demandis la knabino. "Ili estas monstraj bestoj kun korpoj kiaj de leonoj kaj kapoj kiaj de tigroj," respondis la Leono; "kaj kun ungoj tiom longaj kaj akraj ke ili povus disduigi min tiel facile kiel mi povus mortigi Toton. Mi timegas la Kolizulojn." "Ne mirigas min," respondis Doroteo. "Nepre ili estas timigaj bestoj." La Leono estis tuj respondonta, sed subite ili atingis alian abismon kiu transiras la vojon; sed cxi tiu abismo estis tiom largxa kaj profunda ke la Leono tuj sciis ke li ne povos transsalti gxin. Do ili sidigxis por pripensi kion fari, kaj post serioza pensado la Birdotimigilo diris, "Jen granda arbo, proksima al la abismo. Se la Stana Lignohakisto povos haki gxin tiel ke gxi falos trans la abismon, ni povos transmarsxi facile." "Tiu estas bonega ideo," diris la Leono. "Oni preskaux suspektus ke vi havas cerbon en la kapo, anstataux pajlon." La Stana Lignohakisto tuj komencis labori, kaj tiom akris lia hakilo ke la arbo baldaux estis preskaux trahakita. La Leono metis siajn fortajn antauxajn krurojn kontraux la arbon kaj pusxegis, kaj malrapide la granda arbo klinigxis kaj falis bruegante trans la abismon, kun la plejsupraj brancxoj sur la alia flanko. Ili jxus komencis transiri tiun kuriozan ponton kiam akra mugxo suprenrigardigis ilin, kaj terurate ili vidis kuradi cele ilin du grandajn bestojn kun ursaj korpoj kaj tigraj kapoj. "Jen la Kolizuloj!" diris la Malkuragxa Leono, komencante tremadi. "Rapide!" kriis la Birdotimigilo. "Ni transiru." Do Doroteo transiris la unua, tenante Toton en la brakoj; la Stana Lignohakisto sekvis, kaj la Birdotimigilo sekvis lin. La Leono, kvankam certe timanta, turnis sin por fronti la Kolizulojn, kaj li mugxegis tiom lauxte kaj timige ke Doroteo kriegis kaj la Birdotimigilo surdorsen falis, kaj ecx la ferocaj bestoj ekhaltis kaj rigardis lin surprizite. Sed, trovinte sin pli grandaj ol la Leono, kaj memorante ke estas du da ili kaj nur unu da li, la Kolizuloj rekuris antauxen, kaj la Leono transiris la arbon kaj turnis sin por vidi kion ili nun faros. Tute sen halti, la ferocaj bestoj ankaux komencis transiri la arbon, kaj la Leono diris al Doroteo, "Ni perdigxis, cxar ili certe dissxiros nin per siaj akraj ungoj. Sed staru proksime malantaux mi, kaj mi batalos ilin dum mi restos viva." "Atendu!" kriis la Birdotimigilo. Li intertempe estis pripensinta kion fari, kaj nun li petis la Stanan Lignohakiston haki la finajxon de la arbo kusxantan sur ilia flanko de la abismo. La Stana Lignohakisto tuj komencis uzi sian hakilon, kaj gxuste kiam la du Kolizuloj estis preskaux transirintaj, la arbo ekfalis bruege en la abismon, kunportante la malbelajn, hurlantajn bestojn, kaj ambaux disfrakasigxis pro la akraj rokoj sur la fundo. "Nu," diris la Malkuragxa Leono, libere spirante denove, "ni ankoraux iom vivos, kaj tio placxas al mi, cxar nepre estus tre malkomforte ne vivi. Tiuj bestoj timigis min tiom ke mia koro ankoraux bategas." "Ha," diris la Stana Lignohakisto malgaje, "volonte mi havus koron povantan bati." Tiu aventuro des pli fervorigis la marsxantojn eliri el la arbaro, kaj ili tiom rapide marsxis ke Doroteo lacigxis, kaj devis rajdi sur la dorso de la Leono. GXojigis ilin kiam la arbaro malpli densigxis ju pli ili antauxeniris, kaj en la posttagmezo ili subite trovis largxan riveron, rapide fluantan antaux ili. Ili povis vidi ke aliflanke de la rivero la vojo el flavaj brikoj trairas belan pejzagxon, kun verdaj kampoj kaj helaj floroj kaj apud la tuta vojo estis arboj sur kiuj pendas bongustaj fruktoj. Al ili multe placxis vidi tiun belan pejzagxon antaux si. "Kiel ni transiros la riveron?" demandis Doroteo. "Estas facile," respondis la Birdotimigilo. "La Stana Lignohakisto konstruu por ni floson, tiel ke ni povos flosi al la alia flanko." Do la Lignohakisto prenis sian hakilon kaj komencis haki malgrandajn arbojn por fari floson, kaj dum li okupadis sin per tio, la Birdotimigilo trovis sur la riverbordo arbon plenan de belaj fruktoj. Tio placxis al Doroteo, kiu estis mangxinta nur nuksojn dum tiu tago, kaj sxi gxissate mangxis la maturajn fruktojn. Sed necesas tempo por konstrui floson, ecx se konstruas gxin laborema kaj nelacigxanta Stana Lignohakisto, kaj kiam noktigxis la laboro ankoraux ne estis finita. Do ili trovis komfortan lokon sub la arboj kie ili bone dormis gxis la mateno; kaj Doroteo songxis pri la Smeralda Urbo, kaj pri la bona Sorcxisto de Oz, kiu baldaux resendos sxin al sxia propra hejmo. Cxapitro VIII. La mortiga papavokampo Nia malgranda grupo de marsxantoj vekigxis la sekvan matenon refresxigita kaj plena de espero, kaj Doroteo mangxis kvazaux princino per persikoj kaj prunoj el la arboj apud la rivero. Malantaux ili estis la senluma arbaro tra kiu ili jam trapasxis, kvankam ili suferis multajn senkuragxigojn; sed antaux ili estis bela, sunoplena regiono kiu sxajnis voki ilin antauxen al la Smeralda Urbo. Estis vere ke la largxa rivero nun fortrancxis ilin de tiu bela regiono; sed la floso estis preskaux finita, kaj kiam la Stana Lignohakisto finis trancxi kelkajn pliajn sxtipojn kaj kunligis ilin per lignaj kejloj, ili estis pretaj komenci. Doroteo sidigxis sur la mezo de la floso kaj tenis Toton en siaj brakoj. Kiam la Malkuragxa Leono pasxis sur la floson, gxi grave klinigxis, cxar li estis granda kaj multepeza; sed la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto ekstaris sur la alia fino por ekvilibrigi gxin, kaj ili mane tenis longajn stangojn por pusxi la floson tra la akvo. Ili sukcesis suficxe bone, unue, sed kiam ili atingis la mezon de la rivero la rapida fluo tiris la floson pli kaj pli for de la vojo el flavaj brikoj; kaj la akvo tiom profundigxis ke la longaj stangoj ne plu atingis la fundon. "Estas malbone," diris la Stana Lignohakisto, "cxar se ni ne atingos la bordon ni portigxos en la landon de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kaj sxi sorcxos nin kaj sklavigos nin." "Kaj tiuokaze mi ne ricevus cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi ne ricevus kuragxon," diris la Malkuragxa Leono. "Kaj mi ne ricevus koron," diris la Stana Lignohakisto. "Kaj mi neniam reirus al Kansas," diris Doroteo. "Nepre ni atingu la Smeraldan Urbon, se eble," aldonis la Birdotimigilo, kaj li tiom forte pusxis sian longan stangon ke gxi firme fiksigxis en la koto sur la fundo de la rivero, kaj antaux ol li povis reeltiri gxin, aux malteni gxin, la floso estis forportita kaj la povra Birdotimigilo estis lasita krocxigxanta al la stango meze de la rivero. "Adiaux!" li kriis al ili, kaj ili bedauxregis forlasi lin; efektive, la Stana Lignohakisto komencis plori, sed felicxige li memoris ke li eble rustos, do li sekigis siajn larmojn per la antauxvesto de Doroteo. Kompreneble cxi tio estis malbona sorto por la Birdotimigilo. "Nun mi estas en malpli bona stato ol kiam mi unuafoje renkontis Doroteon," li pensis. "Tiam mi estis fiksita al stango en maizkampo, kie mi povis imagi ke mi fortimigas korvojn; sed certe ne utilas Birdotimigilo fiksita sur stango en la mezo de rivero. Mi timas ke mi vere neniam akiros cerbon!" Lauxlonge de la rivero nagxis la floso, kaj la povra Birdotimigilo farigxis pli kaj pli for. Tiam la Leono diris: "Io estas farenda por savi nin. Mi kredas ke mi povos nagxi al la bordo kaj kuntiri la floson, se vi tenos firme la pinton de mia vosto." Do li saltis en la akvon kaj la Stana Lignohakisto firme tenis lian voston, kiam la Leono komencis kiel eble plej forte nagxi al la bordo. Estis tre malfacile, malgraux lia grandeco; sed iom post iom ili tirigxis el la fluo, kaj Doroteo prenis la longan stangon de la Stana Lignohakisto kaj helpis pusxi la floson al la tero. Ili cxiuj estis tre lacaj kiam ili fine atingis la bordon kaj pasxis sur la belan verdan herbaron, kaj ili ankaux sciis ke la rivero portis ilin tre for de la vojo el flavaj brikoj kiu kondukas al la Smeralda Urbo. "Kion ni faru nun?" demandis la Stana Lignohakisto, dum la Leono kusxis sur la herbaro por ke la suno sekigu lin. "Ni devas iel reiri al la vojo," diris Doroteo. "La plej bona plano estos marsxi laux la riverbordo gxis ni reatingos la vojon," komentis la Leono. Do post ilia ripozo, Doroteo prenis sian korbon kaj ili komencis marsxi laux la herba bordo, reen al la vojo de kiu la rivero portis ilin. GXi estis bela regiono, kun multaj floroj kaj fruktarboj kaj sunbrilo por gajigi ilin, kaj se ili ne sentus tiom da bedauxro pro la povra Birdotimigilo ili povus esti vere felicxaj. Ili marsxis laux sia eblo plej rapide, kaj Doroteo haltis nur unufoje por pluki belan floron; kaj post iom da tempo la Stana Lignohakisto kriis: "Rigardu!" Cxiuj rigardis la riveron kaj vidis la Birdotimigilon fiksitan sur sia stango meze de la akvo, aspektantan tre solsenta kaj malfelicxa. "Kion ni povas fari por savi lin?" demandis Doroteo. La Leono kaj la Stana Lignohakisto ambaux skuis sian kapon cxar ili ne sciis. Do ili sidigxis sur la bordo kaj rigardis senespere la Birdotimigilon gxis Cikonio alflugis, vidinte ilin, kaj haltis por ripozi cxe la rando de la akvo. "Kiuj vi estas kaj kien vi iras?" demandis la Cikonio. "Mi estas Doroteo," respondis la knabino, "kaj jen miaj amikoj, la Stana Lignohakisto kaj la Malkuragxa Leono; kaj ni iras al la Smeralda Urbo." "Ne estas la gxusta vojo," diris la Cikonio, dum sxi tordis sian longan kolon kaj akre rigardis la kuriozan grupon. "Mi scias," respondis Doroteo, "sed ni perdis la Birdotimigilon, kaj ni ne scias kiel rehavigi lin." "Kie li estas?" demandis la Cikonio. "Tie, en la rivero," respondis la knabino. "Se li ne estus tiel granda kaj peza mi alportus lin por vi," komentis la Cikonio. "Li tute ne estas peza," diris Doroteo, fervore, "cxar li estas plenigita per pajlo; kaj se vi reportos lin al ni ni multege dankos vin senfine." "Nu, mi provos," diris la Cikonio, "sed se mi trovos lin tro peza mi devos refaligi lin en la riveron." Do la granda birdo flugis en la aeron kaj trans la akvon gxis sxi atingis la lokon kie la Birdotimigilo estis fiksita sur sia stango. La Cikonio per siaj grandaj ungoj kaptis brakon de la Birdotimigilo kaj alte portis lin al la bordo, kie Doroteo kaj la Leono kaj la Stana Lignohakisto kaj Toto atendis. Kiam la Birdotimigilo retrovis sin inter siaj amikoj li estis gxojega kaj cxirkauxbrakumis cxiujn, ecx la Leonon kaj Toton; kaj dum ili marsxadis li kantis "Tol-de-ri-de-o!" cxiupasxe, tiom gaja li estis. "Mi kredis ke mi devos resti en la rivero eterne," li diris, "sed la afabla Cikonio savis min, kaj se mi ja akiros cerbon mi retrovos la Cikonion kaj rekompence faros ian komplezon por sxi." "Ne necesas," diris la Cikonio, kiu flugadis apud ili. "Mi cxiam plezure helpas kiam estas dangxero. Sed mi devas foriri nun, cxar miaj beboj atendas min en la nesto. Mi esperas ke vi trovos la Smeraldan Urbon kaj ke Oz helpos vin." "Dankon," respondis Doroteo, kaj la afabla Cikonio flugis en la aeron kaj baldaux ne plu videblis. Ili marsxadis auxskultante la kantadon de la brilkoloraj birdoj kaj rigardante la belajn florojn kiuj nun tiom densigxis ke ili tapisxis la teron. Ili estis grandaj flavaj kaj blankaj kaj bluaj kaj purpuraj floroj, kaj ankaux grandaj grupoj de skarlataj papavoj, kiuj estis tiom brilkoloraj ke ili preskaux blindigis la okulojn de Doroteo. "Belegaj!" la knabino krietis, spirante la spican odoron de la floroj. "Versxajne," respondis la Birdotimigilo. "Kiam mi havos cerbon mi supozeble pli sxatos ilin." "Se mi nur havus koron mi sendube amus ilin," aldonis la Stana Lignohakisto. "De cxiam placxas al mi floroj," diris la Leono; "ili aspektas tiel senhelpaj kaj malfortaj. Sed en la arbaro ne estas tiom brilaj floroj kiel cxi tiuj." Ili nun atingis pli kaj pli da grandaj skarlataj papavoj, kaj malpli kaj malpli da aliaj floroj; kaj baldaux ili trovis sin meze de granda kampo da papavoj. Nu, oni bone scias ke kiam grupigxis tiom granda kvanto da tiaj floroj ilia odoro estas suficxe potenca por dormigi cxiun kiu enspiras gxin, kaj se la dormanto ne portigxas for de la odoro de la floroj li dormas sencxese por cxiam. Sed Doroteo ne sciis tion, nek sxi povis foriri de la grandaj rugxaj floroj kiuj cxie cxirkauxis ilin; do baldaux sxiaj okuloj pezigxis kaj sxi sentis bezonon sidigxi por ripozi kaj por dormi. Sed la Stana Lignohakisto ne permesis tion. "Ni devos rapidi kaj reatingi la vojon el flavaj brikoj antaux ol noktigxos," li diris; kaj la Birdotimigilo konsentis kun li. Do ili plu marsxadis gxis Doroteo ne plu povis stari. Sxiaj okuloj fermigxis malgraux sxia volo kaj sxi forgesis kie sxi estas kaj falis surteren apud la papavoj, profunde dormante. "Kion ni faru?" demandis la Stana Lignohakisto. "Se ni lasos sxin cxi tie sxi mortos," diris la Leono. "La odoro de la floroj mortigas nin cxiujn. Mi mem apenaux povas teni la okulojn malfermitaj kaj la hundo jam dormas." Estis vere; Toto jam falis apud sian mastrineton. Sed la Birdotimigilon kaj Stanan Ligno hakiston, cxar ili ne konsistis el karno, ne gxenis la odoro de la floroj. "Rapide kuru," diris la Birdotimigilo al la Leono, "kaj eliru cxi tiun mortigan florkampon kiel eble plej baldaux. Ni kunportos la knabineton, sed se vi endormigxos vi estas tro granda kaj ni ne povos porti vin." Do la Leono vigligis sin kaj antauxensaltadis kiel eble plej rapide. Post momento li ne plu estis videbla. "Ni uzu niajn manojn kiel segxon, por porti sxin," diris la Birdotimigilo. Do ili levis Toton kaj metis la hundon sur la sinon de Doroteo, kaj post tio ili faris segxon uzante siajn manojn kiel sidejon kaj siajn brakojn kiel segxobrakojn kaj portis la dormantan knabinon tra la floroj. Plu kaj plu ili marsxis, kaj sxajnis ke la granda tapisxo da mortigaj floroj cxirkaux ili neniam finigxos. Ili sekvis la kurbigxon de la rivero, kaj fine trovis sian amikon la Leonon, profunde dormantan inter la papavoj. La floroj superfortis la grandan beston kaj, fine, li cedis, kaj falis ne tre for de la fino de la papavokampo, kie la dolcxa herbaro kusxis en belaj verdaj kampoj antaux ili. "Nenion ni povas fari por li," diris la Stana Lignohakisto, malfelicxe; "cxar li estas tro multepeza, ni ne povos levi lin. Ni devos lasi lin cxi tie eterne dormi, kaj eble li songxos ke li fine trovis kuragxon." "Mi bedauxras," diris la Birdotimigilo. "La Leono estis tre agrabla kamarado malgraux sia malkuragxo. Sed ni pluiru." Ili portis la dormantan knabinon al bela loko apud la rivero, suficxe for de la kampo da papavoj por ke sxi ne plu spiru la venenon de la floroj, kaj tie ili kusxigis sxin delikate sur la molan herbaron kaj atendis gxis la fresxa venteto vekos sxin. Cxapitro IX. La Regxino de la Kampomusoj. "Ni ne povas esti tre for de la vojo el flavaj brikoj, nun," komentis la Birdotimigilo, dum li staris apud la knabino, "cxar ni jam marsxis preskaux tiom kiom forportis nin la rivero." La Stana Lignohakisto estis tuj respondonta kiam li ekauxdis malaltan mugxon, kaj turninte sian kapon (kiu bonege turnigxis per cxarniroj) li vidis strangan beston saltadi trans la herbaron al ili. GXi estis, efektive, granda flava Linko, kaj la Stana Lignohakisto opiniis ke gxi nepre cxasas ion, cxar gxiaj oreloj kusxis proksime al la kapo kaj gxia busxo estis largxe malfermita, tiel ke vidigxis du vicoj de malbelaj dentoj, dum gxiaj rugxaj okuloj ardis kiel fajrogloboj. Kiam gxi pliproksimigxis la Stana Lignohakisto vidis kuranta antaux la besto malgrandan grizan kampomuson, kaj kvankam li ne havis koron li sciis ke estas maljuste ke la Linko strebas mortigi tian belan, sendangxeran besteton. Do la Hakisto levis sian hakilon kaj dum la Linko preterkuris li rapide batis tiel ke la kapo de la besto plene apartigxis de sia korpo, kaj gxi ruligxis en du pecoj cxe liaj piedoj. La kampomuso, nun libera de sia malamiko, ekhaltis; kaj malrapide venante al la Hakisto gxi diris, per alta vocxeto: "Ho, dankon! Grandegan dankon, cxar vi savis mian vivon." "Ne menciu gxin, mi petas," respondis la Hakisto, "Sciu ke mi ne havas koron, do mi zorgas helpi cxiun kiu bezonas amikon, ecx kiam gxi estas nur muso." "Nur muso!" kriis la besteto, indigne; "mi ja estas Regxino--la Regxino de cxiuj kampomusoj!" "Cxu vere?" diris la Hakisto, klinante sin riverence. "Sekve vi tre bone agis, kaj ne nur kuragxe, savante mian vivon," diris la Regxino. Tiumomente pluraj musoj vidigxis alkurante tiel rapide kiel permesis iliaj kruretoj, kaj kiam ili vidis la Regxinon ili kriis: "Ho, via Mosxtino, ni kredis ke vi estos mortigita! Kiel vi sukcesis eskapi de la granda Linko?" kaj cxiuj klinis sin tiom malalten antaux la Regxineto ke ili preskaux surkapigxis. "Cxi tiu kurioza stanulo," sxi respondis, "mortigis la Linkon kaj savis mian vivon. Do ekde nun vi cxiuj devas servi lin, kaj obeu ecx lian plej malgrandan deziron." "Jes!" kriis cxiuj musoj, per akra hxoro. Kaj post tio ili diskuris cxiudirekten, cxar Toto estis vekigxinta el sia dormo, kaj vidante tiom da tiuj musoj cxirkaux si li ekbojis gxoje kaj saltis inter la grupon. Toto cxiam amis cxasi musojn kiam li logxis en Kansas, kaj li ne opiniis tion malbona ago. Sed la Stana Lignohakisto kaptis la hundon per siaj brakoj kaj firme tenis lin, dum li kriis al la musoj: "Revenu! revenu! Toto ne damagxos vin." Auxdinte tion la Regxino de la Musoj etendis sian kapon de malanta herbajxaro kaj demandis, per timema vocxo, "Cxu vi certas ke li ne mordos nin?" "Mi ne permesos tion," diris la Hakisto; "do ne timu." Unu post la alia la musoj revenis, kaj Toto ne bojis denove, kvankam li strebis salti de la brakoj de la Hakisto kaj mordus lin se li ne bone scius ke li konsistas el stano. Fine unu el la plej grandaj musoj parolis. ''"Cxu ion ni povos fari," gxi demandis, "por repagi vin cxar vi savis la vivon de nia Regxino?" "Mi kredas ke ne," respondis la Hakisto; sed la Birdotimigilo, kiu strebis pensi sed ne povis cxar lia kapo estis plena de pajlo, diris rapide, "Jes; vi povas savi nian amikon la Malkuragxan Leonon dormantan inter la papavoj." "Leonon!" kriis la Regxineto. "Sed, li mangxus nin cxiujn!" "Ne," deklaris la Birdotimigilo, "cxi tiu Leono estas malkuragxa." "Cxu vere?" demandis la Muso. "Li mem agnoskas tion," respondis la Birdotimigilo, "kaj neniam li damagxus personon kiu estas nia amiko. Se vi helpos nin savi lin mi promesas ke li tre amike traktos vin." "Bone," diris la Regxino, "ni fidos vin. Sed kion ni faru?" "Cxu multaj musoj nomas vin Regxino kaj pretas obei vin?" "Ho jes; miloj," sxi respondis. "Do ordonu ke cxiuj venu cxi tien kiel eble plej baldaux, kaj cxiu kunportu pecon de sxnuro." La Regxino turnis sin al la musoj kiuj servas sxin kaj ordonis ke ili tuj foriru kaj venigu la tutan popolon. Tuj kiam ili auxdis sxian ordonon ili diskuris cxiudirekten kiel eble plej rapide. "Nun," diris la Birdotimigilo al la Stana Lignohakisto, "iru al tiuj arboj apud la rivero kaj faru cxareton por porti la Leonon." Do la Hakisto tuj iris al la arboj kaj komencis labori; kaj baldaux li faris cxareton el la membroj de la arboj, de kiuj li forhakis la foliojn kaj brancxojn. Li kunfiksis gxin per lignaj kejloj kaj faris la kvar radojn el mallongaj pecoj de granda arbotrunko. Tiom rapide kaj bone li laboris ke kiam la musoj komencis alveni la cxareto jam estis tute preta por ili. Ili venis el cxiuj direktoj, kaj estis miloj da ili: grandaj musoj kaj malgrandaj musoj kaj mezgrandaj musoj; kaj cxiu portis pecon de sxnuro en la busxo. Proksimume tiam Doroteo vekigxis el sia longa dormo kaj malfermis siajn okulojn. Sxin multe mirigis trovi sin kusxanta sur la herbaro kun miloj da musoj cxirkauxstarantaj kaj timete rigardantaj sxin. Sed la Birdotimigilo informis sxin pri cxio, kaj turninte sin al la digna Museto, li diris, "Permesu ke mi konigu al vi sxian Mosxtinon, la Regxino." Doroteo klinetis sian kapon solene kaj la Regxino riverencis, kaj post tio sxi farigxis tre amikema kun la knabineto. La Birdotimigilo kaj la Hakisto nun komencis ligi la musojn al la cxaro, uzante la sxnuretojn kiujn ili estis alportintaj. Unu finajxo de cxiu sxnureto estis ligita cxirkaux la kolon de cxiu muso kaj la alia fino al la cxareto. Kompreneble la cxareto estis miloble pli granda ol iu el la musoj tirontaj gxin; sed kiam cxiuj musoj estis alligitaj ili povis tre facile tiri gxin. Ecx la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto povis sidi sur gxi, kaj ili estis rapide tirataj de siaj strangaj cxevaletoj al la loko kie la Leono kusxis dormante. Post multa tre malfacila laboro, cxar la Leono multe pezis, ili sukcesis tiri lin sur la cxareton. Post tio la Regxino ordonis ke sxia popolo komencu, cxar sxi timis ke se la musoj restos tro longe inter la papavoj ankaux ili ekdormos. Unue la bestetoj, kvankam multaj, apenaux povis moveti la peze sxargxitan cxareton; sed la Hakisto kaj la Birdotimigilo ambaux pusxis de malantauxe, kaj ili pli bone sukcesis. Baldaux ili finrulis la Leonon el inter la papavoj sur la verdajn kampojn, kie li povis denove spiri la dolcxan, fresxan aeron, anstataux la venenan odoron de la floroj. Doroteo venis renkonte al ili kaj elkore dankis la musetojn cxar ili savis de morto sxian akompananton. Sxi jam multe amis la grandan Leonon kaj sxi gxojis pro lia savigxo. Post tio la musoj estis malligitaj de la cxareto kaj forkuris tra la herbaron al siaj hejmoj. La Regxino de la Musoj foriris la plej lasta. "Se iam vi denove bezonos nin," sxi diris, "venu en la kampon kaj voku, kaj ni auxdos vin kaj venos helpi vin. Adiaux!" "Adiaux!" cxiuj respondis, kaj la Regxino forkuris, dum Doroteo firme tenis Toton por ke li ne postkuru kaj timigu sxin. Post tio ili sidigxis apud la Leono atendante lian vekigxon; kaj la Birdotimigilo portis al Doroteo fruktojn el apuda arbo, kaj sxi mangxis ilin. Cxapitro X. La Pordogardisto. Iom longe poste la Malkuragxa Leono vekigxis, cxar li kusxis tre longe inter la papavoj, enspirante ilian mortigan odoron; sed kiam li ja malfermis siajn okulojn kaj ruligxis de la cxareto li gxoje trovis sin viva. "Mi kuris lauxeble rapide," li diris, sidigxinte kaj oscedante; "sed la floroj superfortis min. Kiel vi elirigis min?" Ili rakontis al li pri la kampomusoj, kaj kiel ili malavare savis lin de morto; kaj la Malkuragxa Leono ridis, kaj diris: "Mi cxiam opiniis min tre granda kaj timiga; sed ecx malgrandaj floroj preskaux mortigis min, kaj malgrandaj musoj savis mian vivon. Cxio estas tre stranga! Sed, kamaradoj, kion ni faru nun?" "Ni devas plusercxi por retrovi la vojon el flavaj brikoj," diris Doroteo; "kaj post tio ni povos marsxadi laux gxi al la Smeralda Urbo." Do, cxar la Leono estis tute refresxigita, kaj tute bone fartis denove, ili cxiuj komencis marsxi, kaj multe gxuis la iradon tra la mola, fresxa herbaro; kaj post nelonge ili atingis la vojon el flavaj brikoj kaj returnis sin por marsxi cele la Smeraldan Urbon kie logxas la granda Oz. La vojo estis nun glata kaj bone pavimita, kaj la cxirkauxa pejzagxo estis bela; tial la marsxantoj gxoje lasis la arbaron multe malantauxe kaj kun gxi la multajn dangxerojn renkontitajn en gxiaj mornaj ombroj. Denove ili povis vidi barilojn konstruitajn lauxlonge de la vojo; sed cxi tiuj estis verdkoloraj, kaj kiam ili atingis dometon, en kiu sxajne logxas kultivisto, ankaux tio estis verdkolora. Ili preterpasis plurajn tiajn dometojn dum la posttagmezo, kaj kelkfoje homoj venis al la pordoj kaj rigardis ilin kvazaux dezirante fari demandojn; sed neniu proksimigxis al ili nek parolis al ili pro la granda Leono, kiun ili multe timis. La homoj cxiuj estis vestitaj per tre belaj smeraldaverdaj vestoj kaj surportis pintajn cxapelojn kiel la Mangxtuloj. "Jen certe la Lando Oz," diris Doroteo, "kaj nepre ni proksimigxas al la Smeralda Urbo." "Jes," respondis la Birdotimigilo; "cxio verdas cxi tie, kaj en la Lando de la Mangxtuloj bluo estis la preferata koloro. Sed oni ne sxajnas egale amikemaj kiel la Mangxtuloj kaj mi suspektas ke ni ne sukcesos trovi dormolokon por tranokti." "Mi volas mangxi ion alian ol nur fruktojn," diris la knabino, "kaj mi certas ke Toto estas malsatega. Ni haltu cxe la sekva domo kaj parolu kun la logxantoj." Do, kiam ili atingis relative grandan domon, Doroteo kuragxe marsxis al la pordo kaj frapis. Virino malfermis gxin nur suficxe por trarigardi, kaj diris, "Kion vi volas, infano, kaj kial tiu granda Leono estas kun vi?" "Ni volas tranokti kun vi, se vi permesos," respondis Doroteo; "kaj la Leono estas mia amiko kaj kamarado, kaj nenial damagxus vin." "Cxu li estas malsovagxa?" demandis la virino iomete pli malfermante la pordon. "Ho jes;" diris la knabino, "kaj li estas ankaux ege malkuragxa; do li multe pli timos pro vi ol vi timos pro li." "Nu," diris la virino, pripensinte kaj denove rigardetinte la Leonon, "se estas tiel do vi rajtas enveni, kaj mi donos al vi iom da vespermangxo kaj lokon kie vi povos dormi." Do ili cxiuj eniris la domon, kie estis, krom la virino, du infanoj kaj viro. La kruro de la viro estis vundita, kaj li kusxadis sur sofo en angulo. Ili sxajnis tre surprizitaj de la stranga grupo, kaj dum la virino surtabligis la mangxilojn la viro demandis, "Kien iras vi cxiuj?" "Al la Smeralda Urbo," diris Doroteo, "por renkonti la Grandan Ozon." "Cxu vere?" krietis la viro. "Cxu vi certas ke Oz akceptos renkonti vin?" "Kial ne?" sxi respondis. "Nu, oni diras ke li neniam permesas ke iu ajn eniru al li. Mi multafoje estis en la Smeralda Urbo, kaj gxi estas bela kaj mirinda urbo; sed mi neniam ricevis permeson vidi la Grandan Ozon, nek mi scias pri iu alia vivanto kiu vidis lin." "Cxu li neniam eliras?" demandis la Birdotimigilo. "Neniam. Li sidas tagon post tago en la granda tronocxambro de la palaco, kaj ecx liaj servistoj neniam vidas lin vizagx-al-vizagxe." "Kia li estas?" demandis la knabino. "Estas malfacile diri," diris la viro penseme. "Komprenu, Oz estas granda Sorcxisto, kaj li povas doni al si kian ajn deziratan formon. Do kelkaj diras ke li aspektas kiel birdo; kaj kelkaj ke li aspektas kiel elefanto; kaj kelkaj diras ke li aspektas kiel kato. Al aliaj li aspektas bela feino, aux elfo, aux kia ajn li deziras. Sed kiu estas la vera Oz, kiam li surprenas sian propran formon, neniu vivanto scias." "Tre strange," diris Doroteo; "sed ni devos strebi, iel, renkonti lin, cxar alie nia alveno estos vana." "Kial vi volas renkonti la teruran Ozon?" demandis la viro. "Mi volas ke li donu al mi cerbon," diris la Birdotimigilo, fervore. "Ho, Oz povus fari tion suficxe facile," deklaris la viro. "Li havas pli da cerbo ol li bezonas." "Kaj mi volas ke li donu al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Tio ne gxenos lin," pludiris la viro, "cxar Oz havas grandan kolekton da koroj, cxiudimensiajn kaj--formajn." "Kaj mi volas ke li donu al mi kuragxon," diris la Malkuragxa Leono. "Oz tenas grandan poton da kuragxo en sia tronocxambro," diris la viro, "kiun li kovris per ora plado, por ke gxi ne superfluu el gxi. Li tre volonte donos iom al vi." "Kaj mi volas ke li resendu min al Kansas," diris Doroteo. "Kie estas Kansas?" demandis la viro, surprizite. "Mi ne scias," respondis Doroteo malgxoje, "sed gxi estas mia hejmo, kaj mi certas ke gxi estas ie." "Versxajne. Nu, Oz povas fari cxion; do mi supozas ke li trovos Kansason por vi. Sed unue vi devos renkonti lin, kaj tio estos tre malfacila tasko; cxar al la Granda Sorcxisto ne placxas renkonti iun ajn, kaj kutime tio, kion li deziras, okazas. Sed kion VI volas?" li pludiris, parolante al Toto. Toto nur skuis sian voston, cxar, neklarigeble, li ne kapablis paroli. La virino nun vokis al ili dirante ke la mangxo estas preta, do ili grupigxis cxirkaux la tablon kaj Doroteo mangxis bongustegan kacxon kaj teleron da kirlitaj ovoj kaj teleron da bona blanka pano, kaj gxuis la mangxon. La Leono mangxis iom da kacxo, sed gxi ne placxis al li, kaj li diris ke gxi konsistas el aveno kaj aveno estas mangxajxo por cxevaloj, ne leonoj. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto nenion mangxis. Toto mangxis iom da cxio, kaj gxojis denove bone mangxi. La virino nun donis al Doroteo liton en kiu dormi, kaj Toto kusxigxis apud sxi, kaj la Leono gardis la pordon de sxia cxambro por ke neniu sxin gxenu. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto staris en angulo kviete dum la tuta nokto, kvankam kompreneble ili ne kapablis dormi. La sekvan matenon, tuj kiam la suno levigxis, ili rekomencis marsxi, kaj baldaux ili vidis belan verdan brilon en la cxielo tuj antaux si. "Jen nepre la Smeralda Urbo," diris Doroteo. Dum ili plu marsxis, la verda brilo farigxis pli kaj pli hela, kaj sxajnis ke finfine ili proksimigxas al la celo de la marsxado. Tamen jam estis posttagmeze kiam ili atingis la grandan muron kiu cxirkauxis la Urbon. GXi estis alta, kaj dika, kaj hele verdkolora. Antaux ili, kaj cxe la fino de la vojo el flavaj brikoj, estis grandega pordo, kovrita per smeraldoj kiuj tiom scintilis pro la sunlumo ke ecx la pentritaj okuloj de la Birdotimigilo preskaux blindigxis. Sonorilo estis apud la pordego, kaj Doroteo pusxis la butonon kaj auxdis argxentecan klakon el interne. Post tio la granda pordo malrapide malfermigxis, kaj ili cxiuj trairis kaj trovis sin en alta arkohavanta cxambro, kies muroj scintilis pro sennombraj smeraldoj. Antaux ili staris malgranda viro proksimume samgranda kiel la Mangxtuloj. Li estis verde vestita, de la kapo al la piedoj, kaj ecx lia hauxto estis verdeta. Apud li estis granda verda kesto. Kiam li vidis Doroteon kaj sxiajn akompanantojn la viro demandis, "Kion vi volas en la Smeralda Urbo?" "Ni venis por renkonti la Grandan Ozon," diris Doroteo. Multe surprizis la viron tiu respondo kaj li sidigxis por pripensi gxin. "Jam de multaj jaroj neniu petas renkonti Ozon," li diris, skuante sian kapon perplekse. "Li estas potenca kaj timiga, kaj se vi venis pro senutila aux malsagxa celo por gxeni la sagxan kontempladon de la Granda Sorcxisto, li eble koleros kaj detruos vin cxiujn tuj." "Sed ne temas pri malsagxa celo, nek sencela," respondis la Birdotimigilo; "gxi estas grava. Kaj oni diris al ni ke Oz estas bona Sorcxisto." "Jes," diris la verdulo; "kaj li regas la Smeraldan Urbon sagxe kaj bone. Sed al tiuj kiuj estas nehonestaj, aux kiuj proksimigxas al li nur pro scivolemo, li estas plej terura, kaj malmultaj iam petis vidi lian vizagxon. Mi estas la Pordogardisto, kaj cxar vi postulas renkonti la Grandan Ozon mi devos konduki vin al lia palaco. Sed unue vi devos surmeti la okulvitrojn." "Kial?" demandis Doroteo. "Cxar se vi ne surhavus okulvitrojn la brilego kaj gloro de la Smeralda Urbo blindigus vin. Ecx la logxantoj de la Urbo devas surhavi okulvitrojn nokte kaj tage. Ili estas surfiksitaj per seruro, cxar tiel ordonis Oz kiam la Urbo unue estis konstruita, kaj mi havas la solan sxlosilon kiu povas malsxlosi ilin." Li malfermis la grandan keston, kaj Doroteo vidis ke gxi estas plena de okulvitroj cxiudimensiaj kaj cxiuformaj. Cxiu el ili havis verdajn vitrojn. La Pordogardisto trovis okulvitrojn precize gxustadimensiajn por Doroteo kaj metis ilin sur sxiajn okulojn. Estis du oraj bendoj ligitaj al ili, kiuj cxirkauxis la dorson de sxia kapo. Kie ili estis kunfiksitaj per sxlosileto cxe la fino de cxeno cxirkaux la kolo de la Pordogardisto. Kiam ili estis surfiksitaj, Doroteo ne povus forpreni ilin ecx se sxi volus, sed kompreneble sxi ne volis esti blindigita de la brilego de la Smeralda Urbo, do sxi diris nenion. Post tio la verdulo metis okulvitrojn sur la Birdotimigilon kaj la Stanan Lignohakiston kaj la Leonon, kaj ecx malgrandan Toton; kaj cxiuj estis fiksitaj per la sxlosilo. Post tio la Pordogardisto surmetis siajn proprajn okulvitrojn kaj diris al ili ke li pretas gvidi ilin al la palaco. Preninte grandan oran sxlosilon de hoko sur la muro li malfermis alian pordon, kaj ili cxiuj sekvis lin tra la pordon en la stratojn de la Smeralda Urbo. Cxapitro XI. La Mirinda Smeralda Urbo de Oz Ecx kun okuloj protektataj per la verdaj okulvitroj Doroteo kaj sxiaj amikoj estis unue iomete blindigitaj de la brilego de la mirinda Urbo. Lauxlonge de la stratoj estis belaj domoj konstruitaj el verda marmoro kaj cxie ornamatitaj per brilantaj smeraldoj. Ili marsxis sur pavimo el la sama verda marmoro, kaj kie la blokoj kunigxis estis densaj vicoj de smeraldoj, brilantaj pro la sunlumo. La fenestroj estis el verda vitro; ecx la cxielo super la Urbo estis iomete verda, kaj la sunradioj estis verdaj. Multaj personoj--viroj, virinoj, kaj infanoj--cxirkauxmarsxadis, kaj ili estis verde vestitaj kaj havis verdetajn hauxtojn. Ili rigardis Doroteon kaj sxian strangan grupon mirokule, kaj la infanoj cxiuj kuris kasxi sin malantaux siaj patrinoj kiam ili ekvidis la Leonon; sed neniu parolis al ili. Multaj butikoj estis apud la strato, kaj Doroteo vidis ke cxio en ili estas verda. Verdaj dolcxajxoj kaj verda krevmaizo estis vendataj, ankaux verdaj sxuoj, verdaj cxapeloj, kaj cxiaspecaj verdaj vestajxoj. Unuloke viro vendadis verdan limonadon, kaj kiam la infanoj acxetis gxin Doroteo rimarkis ke ili pagas gxin per verdaj moneroj. Sxajne estis nek cxevaloj nek iuspecaj bestoj; la viroj disportadis objektojn per verdaj cxaretoj, kiujn ili antauxenpusxis. Cxiu sxajnis felicxa kaj kontenta kaj prospera. La Pordogardisto gvidis ilin tra la stratoj gxis ili atingis grandan konstruajxon, precize en la mezo de la Urbo, kiu estis la palaco de Oz, la Granda Sorcxisto. Soldato staris antaux la pordo, vestita per verda uniformo kaj kun longa verda barbo. "Jen fremduloj," diris al li la Pordogardisto, "kaj ili postulas renkonti la Grandan Ozon." "Enpasxu," respondis la soldato, "kaj mi portos vian mesagxon al li." Do ili trairis la pordojn de la Palaco kaj kondukigxis en grandan cxambron kun verda tapisxo kaj belaj verdaj mebloj ornamitaj per smeraldoj. La soldato devigis ilin cxiujn visxi siajn piedojn per verda mato antaux ol eniri la cxambron, kaj kiam ili sidigxis li diris gxentile, "Bonvolu komfortigi vin dum mi iros al la pordo de la tronocxambro kaj diros al Ozo ke vi cxeestas." Ili devis longe atendi gxis la soldato revenis. Kiam, fine, li revenis, Doroteo demandis, "Cxu vi vidis Ozon?" "Ho, ne," respondis la soldato; "mi neniam vidis lin. Sed mi parolis al li dum li sidis malantaux sia ekrano, kaj diris al li vian mesagxon. Li diras ke li akceptos paroli kun vi, se vi deziras; sed cxiu el vi devos eniri sola, kaj li akceptos nur unu el vi cxiutage. Sekve, cxar vi devos resti en la Palaco dum pluraj tagoj, mi kondukigos vin al cxambroj kie vi povos esti komfortaj post via marsxado." "Dankon," respondis la knabino; "Oz estas tre afabla." La soldato nun blovis verdan fajfilon, kaj tuj juna knabino, vestita per bela verda silka robo, eniris la cxambron. Sxi havis belan verdan hararon kaj verdajn okulojn, kaj sxi riverencis profunde antaux Doroteo dirante, "Sekvu min kaj mi gvidos vin al via cxambro." Do Doroteo adiauxis cxiujn siajn amikojn escepte de Toto, kaj preninte la hundon en siajn brakojn sekvis la verdan knabinon tra sep koridoroj kaj supren laux tri sxtuparoj gxis ili atingis cxambron en la antauxa parto de la Palaco. GXi estis kiel eble plej cxarma malgranda cxambro, kun mola komforta lito kiu havis tukojn el verda silko kaj verdan veluran kovrosxtofon. Fonteto estis en la centro de la cxambro, gxi altigis sxprucon de verda parfumo en la aeron, kiu refalis en bele cxizitan verdan marmoran basenon. Belaj verdaj floroj staris en la fenestroj, kaj trovigxis breto kun vico de malgrandaj verdaj libroj. Kiam Doroteo havis suficxan tempon por malfermi la librojn sxi trovis ilin plenaj de kuriozaj verdaj bildoj kiuj ridigis sxin pro sia komikeco. En sxranko estis multaj verdaj roboj, el silko kaj sateno kaj veluro; kaj cxiu el ili estis precize gxustadimensia por Doroteo. "Sentu ke vi estas cxehejme," diris la verda knabino, "kaj se vi deziros ion sonoru. Oz alvokos vin morgaux matene." Sxi lasis Doroteon sola kaj reiris al la aliaj. Ilin sxi ankaux kondukis al cxambroj, kaj cxiu el ili trovis sin logxanta en tre agrabla parto de la Palaco. Kompreneble tiu gxentileco estis senefika rilate al la Birdotimigilo; kiam li trovis sin sola en sia cxambro li staradis stulte sur unu loko, tuj apud la pordo, por atendi la matenon. Lin ne ripozigus kusxado, kaj li ne povis fermi siajn okulojn; do li restis dum la tuta nokto rigardante malgrandan araneon kiu faras sian reton en angulo de la cxambro, kvazaux gxi ne estus unu el la plej belaj cxambroj en la mondo. La Stana Lignohakisto kusxigxis nur pro kutimo, cxar li memoris sian vivon kiel karnulo; sed cxar li ne kapablis dormi li pasigis la nokton movante siajn artikojn por certigi ke ili bone fukciadas. La Leono preferus liton el sekaj folioj en la arbaro, kaj al li ne placxis esti fermita en cxambron; sed lia sagxeco ne permesis ke tio gxenu lin, do li saltis sur la liton kaj ruligxis kiel kato kaj ronrone tuj dormigis sin. La sekvan matenon, post la matenmangxo, la verda knabino venis por konduki Doroteon, kaj vestis sxin per unu el la plej belaj roboj--el verda brokita sateno. Doroteo surmetis verdan silkan antauxtukon kaj ligis verdan rubandon cxirkaux la kolon de Toto, kaj ili ekmarsxis al la Tronocxambro de la Granda Oz. Unue ili atingis grandan kunvenejon en kiu estis multaj virinoj kaj viroj de la kortego, vestitaj per ricxaj kostumoj. Tiuj homoj havis nenian laboron tie kaj nur konversaciadis, sed ili cxiam atendis ekster la Troncxambro cxiumatene, kvankam oni neniam permesis ke ili vidu Ozon. Dum Doroteo eniris ili rigardis sxin scivoleme, kaj unu el ili flustris, "Cxu vi vere rigardos la vizagxon de Oz la Terura?" "Kompreneble," respondis la knabino, "se li akceptos vidi min." "Ho, li akceptos vidi vin," diris la soldato kiu komunikis sxian mesagxon al la Sorcxisto, "kvankam al li ne placxas ke homoj petas vidi lin. Efektive, li unue estis kolera kaj diris ke mi devas resendi vin al la loko el kie vi venis. Post tio li demandis min pri via aspekto, kaj kiam mi menciis viajn argxentajn sxuojn li estis tre interesata. Laste mi parolis al li pri la marko sur via frunto, kaj li decidis permesi ke vi eniru." GXuste tiam sonorilo sonis, kaj la verda knabino diris al Doroteo, "Jen la signalo. Vi devas eniri la Tronocxambron sola." Sxi malfermis malgrandan pordon kaj Doroteo brave tramarsxis kaj trovis sin en mirinda loko. GXi estis granda, ronda cxambro, kun alta arka plafono, kaj la muroj kaj plafono kaj planko estis kovritaj per grandaj smeraldoj dense kunlokigitaj. En la centro de la plafono estis granda lumo, same brila kiel la suno, kiu briligis la smeraldojn mirige. Sed tio kio plej interesis Doroteon estis la granda trono el verda marmoro kiu staris en la mezo de la cxambro. GXi estis havis la formon de segxo kaj brilis pro gemoj, same kiel cxio alia. En la centro de la segxo estis grandega Kapo, tute sen apoganta korpo aux brakoj aux kruroj. Sur tiu kapo ne estis haroj, sed gxi havis okulojn kaj nazon kaj busxon, kaj gxi estis pli granda ol la kapo de la plej granda giganto. Dum Doroteo rigardis tion mirante kaj timante la okuloj malrapide turnigxis kaj rigardis sxin akre kaj sensxanceligxe. La busxo movigxis kaj Doroteo auxdis vocxon diri: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?" La vocxo ne estis tiom timiga kiom sxi anticipis el la granda Kapo; do sxi kuragxe respondis, "Mi estas Doroteo, la Malgranda kaj Humila. Mi venis por peti vian helpon." La okuloj rigardis sxin penseme dum plena minuto. Post tio diris la vocxo: "Kie vi akiris la argxentajn sxuojn?" "Mi akiris ilin de la Fia Sorcxistino de la Oriento, kiam mia domo falis sur sxin kaj mortigis sxin," sxi respondis. "Kie vi akiris la markon sur via frunto?" pludiris la vocxo. "Tie la bona Sorcxistino de la Nordo kisis min kiam sxi adiauxis min kaj sendis min al vi," diris la knabino. Denove la okuloj akre rigardis sxin, kaj vidis ke sxi diras la veron. Post tio Oz diris, "Kion vi volas ke mi faru?" "Resendu min al Kansas, kie estas miaj Onklino Em kaj Onklo Henriko," sxi respondis fervore. "Mi ne amas vian landon, kvankam gxi ja estas tre bela. Kaj mi estas certa ke Onklino Em estas multe malkvieta pro mia tiom longa foresto." La okuloj palpebrumis trifoje, kaj post tio ili turnigxis al la plafono kaj subturnigxis al la planko kaj turnigxadis tiel kurioze ke ili sxajnis rigardi cxiun parton de la cxambro. Kaj fine ili denove rigardis Doroteon. "Kial mi faru tion por vi?" demandis Oz. "Cxar vi estas forta kaj mi estas malforta, cxar vi estas Granda Sorcxisto kaj mi estas nur senhelpa knabineto," sxi respondis. "Sed vi estis suficxe forta por mortigi la fian Sorcxistinon de la Oriento," diris Oz. "Tio estis nur hazardo," respondis Doroteo simple; "mi ne povis malebligi gxin." "Nu," diris la Kapo, "mi diros al vi mian respondon. Vi ne rajtas supozi ke mi resendos vin al Kansas krom se vi estos rekompence farinta ion por mi. En cxi tiu lando cxiu devas pagi pro cxio ricevita. Se vi volas ke mi uzu mian magion por resendi vin al via hejmo vi unue devos fari ion por mi. Helpu min kaj post tio mi helpos vin." "Kion mi devos fari?" demandis la knabino. "Mortigu la fian Sorcxistinon de la Okcidento," respondis Oz. "Sed mi ne povas!" kriis Doroteo, multe surprizita. "Vi mortigis la Sorcxistinon de la Oriento kaj vi surportas la argxentajn sxuojn, kiuj enhavas potencan sorcxopovon. Nun restas nur unu Fia Sorcxistino en la tuta lando, kaj kiam vi povos diri ke sxi estas mortinta mi resendos vin al Kansas--sed ne antaux tiam." La malgranda knabino komencis plori, cxar sxi tiom senesperigxis; kaj la okuloj denove palpebrumis kaj rigardis sxin malkviete, kvazaux la Granda Oz kredas ke sxi povos helpi lin se sxi volos. "Neniam mi mortigis ion ajn, ne intence," sxi ploris; "kaj ecx se mi volus fari tion, kiel mi povus mortigi la Fian Sorcxistinon? Se vi, kiu estas Granda kaj Terura, ne povas mem mortigi sxin, kial vi supozas ke mi povus fari tion?" "Mi ne scias," diris la Kapo; "sed tio estas mia respondo, kaj gxis la Fia Sorcxistino estos mortinta vi ne revidos viajn Onklon kaj Onklinon. Memoru ke la Sorcxistino estas Fia--ege Fia--kaj meritas esti mortigita. Nun iru, kaj ne petu revidi min antaux ol vi estos plenuminta vian taskon." Malgxoje Doroteo foriris el la Tronocxambro kaj reiris al kie la Leono kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto atendas por auxdi kion estis dirinta al sxi Oz. "Por mi estas nenia espero," sxi diris malgaje, "cxar Oz ne resendos min al mia hejmo antaux ol mi mortigos la Fian Sorcxistinon de la Okcidento; kaj tion mi neniam povos." Sxiaj amikoj bedauxris, sed ili ne povis helpi sxin; do sxi iris al sia cxambro kaj kusxigxis sur la liton kaj endormigxis plorante. La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Birdotimigilo kaj diris, "Venu kun mi, cxar Oz alvokis vin." Do la Birdotimigilo sekvis lin kaj estis permesita eniri la grandan Tronocxambron, kie li vidis, sidanta sur la smeralda trono, plej belan damon. Sxi estis vestita per verda silka gazo kaj sur siaj pendantaj verdaj haroj sxi portis juvelkovritan kronon. Sur sxiaj sxultroj kreskis flugiloj kolorbelegaj kaj tiom senpezaj ke ili tremis kiam ajn la plej malforta aermovigxo atingis ilin. Kiam la Birdotimigilo klinis sin, tiom bele kiom permesis lia pajla enhavo, antaux tiu belulino, sxi rigardis lin dolcxe kaj diris: "Mi estas Oz, la Granda, la Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?" Nu, la Birdotimigilo anticipis vidi la grandan Kapon pri kiu parolis Doroteo, kaj li multe surprizigxis; sed li respondis brave. "Mi estas nur Birdotimigilo, plenigita per pajlo. Tial mi ne havas cerbon, kaj mi venis al vi petante ke vi metu cerbon en mian kapon por anstatauxi la pajlon, por ke mi farigxu tiom homa kia cxiu alia persono en via regno." "Kial mi faru tion por vi?" demandis la damo. "Cxar vi estas sagxa kaj potenca, kaj neniu alia povas helpi min," respondis la Birdotimigilo. "Mi neniam faras komplezon sen ia rekompenco," diris Oz; "sed cxi tion mi promesas. Se vi mortigos por mi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento mi donos al vi abundan cerbon, tiel bonan cerbon ke vi estos la plej sagxa persono en la tuta Lando Oz." "Sed mi kredis ke vi jam petis ke Doroteo mortigu la Sorcxistinon," diris la Birdotimigilo, surprizite. "Tiel estis. Ne gravas al mi kiu mortigos sxin. Sed antaux ol sxi mortos mi ne plenumos vian peton. Nun foriru, kaj ne petu revidi min antaux ol vi meritos la cerbon kiun vi tiom deziras." La Birdotimigilo reiris malgxoje al siaj amikoj kaj diris al ili kion diris Oz; kaj Doroteon surprizis auxdi ke la granda Sorcxisto ne estas Kapo, kia kiam sxi vidis lin, sed bela damo. "Malgraux tio," diris la Birdotimigilo, "sxi bezonas koron tiom kiom la Stana Lignohakisto." La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo venis al la Stana Lignohakisto kaj diris, "Oz alvokis vin. Sekvu min." Do la Stana Lignohakisto sekvis lin kaj atingis la grandan Tronocxambron. Li ne sciis cxu li trovos ke Oz estas bela damo aux Kapo, sed li esperis ke li estos bela damo. "Cxar," li diris al si, "se li estos la Kapo, mi certas ke li ne donos al mi koron, cxar kapo ne havas propran koron kaj tial ne povas senti kun mi. Sed se li estos la bela damo mi petegos koron, cxar oni diras ke cxiuj damoj mem estas bonkoraj." Sed kiam la Stana Lignohakisto eniris la grandan Tronocxambron li vidis nek la Kapon nek la Damon, cxar Oz donis al si la formon de plej timiga Bruto. GXi estis preskaux granda kiel elefanto, kaj la verda trono sxajnis apenaux suficxe fortika por gxia pezo. La Bruto havis kapon kia tiu de rinocero, sed estis kvin okuloj en gxia vizagxo. Kvin longaj brakoj kreskis el gxia korpo kaj gxi ankaux havis kvin longajn, maldikajn krurojn. Dika, laneca hararo kovris cxiun parton, kaj pli timigaspekta monstro ne estus imagebla. Felicxe la Stana Lignohakisto ne havis koron tiutempe, cxar gxi bategus lauxte kaj rapide pro terurigxo. Sed cxar li estis el nur stano, la Hakisto tute ne timis, kvankam li estis multe senesperigxinta. "Mi estas Oz, la Granda, la Terura," parolis la Bruto, per vocxo kiu estis unusola grandega mugxo. "Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?" "Mi estas Hakisto, kaj konsistas el stano. Tial mi ne havas koron, kaj ne povas ami. Mi petas ke vi donu al mi koron por ke mi estu kiaj la aliaj homoj." "Kial mi faru tion?" demandis la Bruto. "Cxar mi petas, kaj nur vi povas plenumi mian peton," respondis la Hakisto. Oz iomete mugxis je tio, sed diris, rauxke, "Se vi efektive deziras koron, vi devos meriti gxin." "Kiel?" demandis la Hakisto. "Helpu Doroteon mortigi la Fian Sorcxistinon de la Okcidento," respondis la Bruto. "Kiam la Sorcxistino estos morta, venu al mi, kaj mi tiam donos al vi la plej grandan kaj plej afablan kaj plej ameman koron en la tuta Lando Oz." Do la Stana Lignohakisto devis reiri malgxoje al siaj amikoj kaj informi ilin pri la terura Bruto kiun li vidis. Ili cxiuj miregis pro la multaj formoj kiujn donis al si la Granda Sorcxisto, kaj la Leono diris, "Se li estos bruto kiam mi vidos lin, mi kiel eble plej lauxte mugxegos kaj tiom timigos lin ke li plenumos cxiun mian peton. Kaj se li estos la bela damo, mi sxajnigos salti sur sxin, kaj tiel devigos sxin plenumi mian peton. Kaj se li estos la granda Kapo, mi povos fari al li kion mi volos; cxar mi rulos la Kapon tra la tuta cxambro gxis li promesos doni al ni kion ni deziras. Do estu bonesperaj, miaj amikoj, cxar ja cxio rezultos bone." La sekvan matenon la soldato kun la verda barbo kondukis la Leonon al la granda Tronocxambro kaj petis lin eniri al Oz. La Leono tuj trairis la pordon, kaj cxirkauxrigardante li vidis, surprizate, ke antaux la trono estas Globo de Fajro, tiom feroca kaj arda ke li apenaux kuragxis rigardi gxin. Lia unua penso estis ke Oz akcidente ekbrulis kaj konsumigxas; sed kiam li provis proksimigxi, la varmego estis tiom intensa ke gxi komencis bruligi liajn lipharojn, kaj li retrorampis tremante al pozicio pli proksima al la pordo. Venis malalta, trankvila vocxo el la Globo de Fajro, kaj cxi tiujn vortojn gxi parolis: "Mi estas Oz, la Granda kaj Terura. Kiu estas vi, kaj kial vi sercxas min?" Kaj la Leono respondis, "Mi estas Malkuragxa Leono, mi timas cxion. Mi venis al vi por peti ke vi donu al mi kuragxon, por ke mi reale farigxu la Regxo de Bestoj, kiel min oni nomas." "Kial mi donu al vi kuragxon?" demandis Oz. "Cxar el cxiuj Sorcxistoj vi estas la plej granda, kaj nur vi havas kapablon plenumi mian peton," respondis la Leono. La Globo de Fajro brulis feroce dum kelka tempo, kaj la vocxo diris, "Portu al mi pruvon ke mortis la Fia Sorcxistino, kaj tuj tiam mi donos al vi kuragxon. Sed dum vivos la Sorcxistino vi devos resti malkuragxa." La Leono koleris pro tiu parolo, sed li povis respondi nenion, kaj dum li staris silente rigardante la Globon de Fajro gxi farigxis tiom feroce varmega ke li turnis sin kaj kiel eble plej rapide kuris el la cxambro. Li gxoje trovis siajn amikojn atendantaj lin, kaj li informis ilin pri la timiga intervjuo kun la Sorcxisto. "Kion ni faru nun?" demandis Doroteo malgxoje. "Nur unu afero estas farebla," respondis la Leono, "ni devos iri al la Lando de la Palpbrumoj, elsercxi la Fian Sorcxistinon, kaj detrui sxin." "Sed eble ni ne povos," diris la knabino. "Tiukaze mi neniam ricevos kuragxon," deklaris la Leono. "Kaj mi neniam ricevos cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi neniam ricevos koron," parolis la Stana Lignohakisto. "Kaj mi neniam revidos Onklinon Emon kaj Onklon Henrikon," diris Doroteo, komencante plori. "Atentu!" kriis la verda knabino. "La larmoj falos sur vian verdan silkan robon kaj makulos gxin." Do Doroteo sekigis siajn okulojn kaj diris, "Mi supozas ke ni devos provi; sed mi nepre ne deziras mortigi, ecx se tio helpus revidi Onklinon Emon." "Mi akompanos vin; sed mi estas tro malkuragxa kaj ne povus mortigi la Sorcxistinon," diris la Leono. "Ankaux mi kuniros," deklaris la Birdotimigilo; "sed mi ne estos granda helpo por vi, cxar mi estas tro stulta." "Mi estas tro senkora por damagxi ecx Sorcxistinon," komentis la Stana Lignohakisto; "sed se vi iros mi certe akompanos vin." Tial ili decidis komenci sian marsxon jam sekvamatene, kaj la Hakisto akrigis sian hakilon per verda sxtono kaj gxuste oleigis siajn artikojn. La Birdotimigilo metigis en sin fresxan pajlon kaj Doroteo metis novan farbon sur liajn okulojn por ke li povu pli bone vidi. La verda knabino, kiu estis tre afabla, plenigis la korbon de Doroteo per placxaj mangxajxoj, kaj ligis sonorileton cxirkaux la kolon de Toto per verda rubando. Ili enlitigxis tre frue kaj profunde dormis gxis la taglumigxo, kiam ilin vekis la kokerikado de verda koko kiu logxis en la malantauxa korto de la palaco, kaj la kriado de kokino kiu demetis verdan ovon. Cxapitro XII. Sercxante la Fian Sorcxistinon. Tra la stratoj de la smeralda urbo la soldato kun la verda barbo kondukis ilin gxis ili atingis la cxambron kie logxas la Pordogardisto. Tiu oficisto malsxlosis iliajn okulvitrojn por remeti ilin en la grandan keston, kaj post tio li afable malfermis la pordegon por niaj amikoj. "Kiu vojo iras al la Fia Sorcxistino de la Okcidento?" demandis Doroteo. "Neniu vojo," respondis la Pordogardisto. "Neniam iu deziras iri tien." "Kiel, do, ni trovos sxin?" demandis la knabino. "Estos facile," respondis la viro, "cxar kiam sxi sciigxos ke vi estas en la Lando de la Palpbrumoj sxi trovos vin, kaj sklavigos vin cxiujn." "Eble ne," diris la Birdotimigilo, "cxar ni intencas detrui sxin." "Nu, jen io tute alia," diris la Pordogardisto. "Neniu detruis sxin, gxis nun, do kompreneble mi supozis ke sxi sklavigos vin, same kiel la aliajn. Sed estu zorgoplenaj; cxar sxi estas fia kaj feroca, kaj eble sxi ne permesos ke vi detruu sxin. Iru Okcidenten, sunsubiren, kaj vi nepre trovos sxin." Ili dankis lin kaj adiauxis lin, kaj turnis sin Okcidenten, marsxante trans kampojn de mola herbaro kun tie kaj tie lekantetoj kaj ranunkoloj. Doroteo plu surportis la belan silkan robon kiun sxi surmetis en la palaco, sed nun mirigis sxin vidi ke gxi ne plu estas verda sed pure blanka. La rubando cxirkaux la kolo de Toto ankaux perdis sian verdan koloron kaj estis blanka kiel la robo de Doroteo. La Smeralda Urbo baldaux estis longe malantaux ili. Dum ili antauxeniris la tero farigxis iom post iom malglata kaj montetoplena, cxar ekzistis nek farmoj nek domoj en tiu lando de la Okcidento, kaj la tero ne estis kultivata. Posttagmeze la suno varmege brilis sur iliajn vizagxojn, cxar ne cxeestis arboj por ombrumi ilin; sekve jam antaux noktigxo Doroteo kaj Toto kaj la Leono lacigxis, kaj kusxigxis sur la herbaro kaj endormigxis, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardadis. Nu, la Fia Sorcxistino de la Okcidento havis nur unu okulon, tamen tiu estis vidkapabla kiel teleskopo, kaj povis vidi cxien. Do, dum sxi sidis cxe la pordo de sia kastelo, sxi cxirkauxrigardis kaj vidis Doroteon dormantan, cxirkauxatan de siaj amikoj. Ili estis tre for, sed la Fia Sorcxistino koleris ke ili estas en sxia regno; do sxi blovis per argxenta fajfilo kiu pendis de cxeno cxirkaux sxia kolo. Tuj kuris al sxi el cxiu direkto aro da grandaj vulpoj. Ili havis longajn krurojn kaj ferocajn okulojn kaj akrajn dentojn. "Iru al tiuj uloj," diris la Sorcxistino, "kaj dissxiru ilin." "Cxu vi ne sklavigos ilin?" demandis la Vulpestro. "Ne," sxi respondis, "unu estas el stano, kaj unu el pajlo; unu estas knabino kaj alia estas Leono. Neniu el ili tauxgas por laborado, do vi rajtas sxire dispecetigi ilin lauxvole." "Bone," diris la vulpo, kaj li forkuris kiel eble plej rapide, sekvate de la aliaj. Bonfortune la Birdotimigilo kaj la Hakisto estis plene vekaj kaj auxdis la vulpojn veni. "Jen mia batalo," diris la Stana Lignohakisto; "do restu malantaux mi kaj mi renkontos ilin dum ili alvenas." Li prenis sian hakilon, kiun li jam akrigis, kaj kiam la Vulpestro venis la Stana Lignohakisto rapide movis sian brakon kaj dehakis la kapon de la vulpo de gxia korpo, tiel ke gxi tuj mortis. Tuj kiam li povis relevi sian hakilon alia vulpo alvenis, kaj ankaux gxi falis per la akra rando de la armilo de la Stana Lignohakisto. Venis kvardek vulpoj, kaj kvardekfoje po unu vulpo mortis, tiel ke fine ili cxiuj kusxis mortaj en amaso antaux la Hakisto. Li remetis sian hakilon sur la teron kaj sidigxis apud la Birdotimigilo, kiu diris, "Bona batalo, amiko." Ili atendis gxis Doroteo vekigxis la sekvan matenon. La malgrandan knabinon multe timigis vidi la grandan amason da vilaj vulpoj, sed la Stana Lignohakisto plene informis sxin pri cxio. Sxi dankis lin pro la savo kaj sidigxis por mangxi, kaj post tio ili rekomencis marsxi. Tiun saman matenon la Fia Sorcxistino iris al la pordo de sia kastelo kaj elrigardis per sia unu okulo kiu povis tre malproksimen vidi. Sxi vidis cxiujn siajn lupojn mortajn, kaj la fremdulojn ankoraux marsxantaj tra sxia lando. Tio des pli kolerigis sxin, kaj sxi dufoje blovis sian argxentan fajfilon. Tuj granda aro da sovagxaj korvoj flugis al sxi, suficxaj por senlumigi la cxielon. Kaj la Fia Sorcxistino diris al la Korvoregxo: "Flugu tuj al la fremduloj; elpiku iliajn okulojn kaj dissxiru ilin." La sovagxaj korvoj flugis kiel unu arego cele Doroteon kaj sxiajn akompanantojn. Kiam la malgranda knabino vidis ilin venantaj sxi timis. Sed la Birdotimigilo diris, "Jen mia batalo, do kusxigxu apud mi kaj vi ne spertos damagxon." Do cxiuj kusxis sur la tero escepte de la Birdotimigilo, kaj li staris kun la brakoj etenditaj. Kaj kiam la korvoj vidis lin ili ektimis, kiel cxiam okazas kiam tiaj birdoj vidas birdotimigilojn, kaj ne kuragxis pliproksimigxi. Sed la Korvoregxo diris, "Estas nur pajla homo. Mi elpikos liajn okulojn." La Korvoregxo flugis kontraux la Birdotimigilon, kiu kaptis gxin per la kapo kaj tordis gxian kolon gxis gxi mortis. Kaj post tio alia korvo flugis kontraux lin, kaj la Birdotimigilo tordis ankaux gxian kolon. Kvardek korvoj venis, kaj kvardekfoje la Birdotimigilo tordis kolon, gxis fine cxiuj kusxis mortaj apud li. Post tio li vokis al siaj akompanantoj ke ili levigxu, kaj ili rekomencis marsxi. Kiam la Fia Sorcxistino denove elrigardis kaj vidis cxiujn siajn korvojn kusxantajn en amaso, sxi furiozegis, kaj trifoje blovis sian argxentan fajfilon. Tuj auxdigxis lauxta zumado en la aero, kaj aro da nigraj abeloj venis flugante cele sxin. "Iru al la fremduloj kaj mortpiku ilin!" ordonis la Sorcxistino, kaj la abeloj turnis sin kaj rapide flugis gxis la loko kie marsxadis Doroteo kaj sxiaj amikoj. Sed la Hakisto vidis ilin venantaj kaj la Birdotimigilo jam decidis kion fari. "Elprenu mian pajlon kaj dissxutu gxin sur la malgrandan knabinon kaj la hundon kaj la leonon," li diris al la Hakisto, "tiel la abeloj ne povos piki ilin." Tion la Hakisto faris, kaj dum Doroteo kusxis apud la Leono tenante Toton en siaj brakoj, la pajlo tute kovris ilin. La abeloj venis kaj trovis pikebla nur la Hakiston, do ili flugis kontraux lin kaj rompis siajn pikilojn pro la stano, tute sen dolorigi la Hakiston. Kaj cxar abeloj ne povas vivi kiam iliaj pikiloj rompigxis, tiel finigxis la nigraj abeloj, kaj ili kusxis dise en densa amaso cxirkaux la Hakisto, kvazaux amasetoj da fajnaj karberoj. Post tio Doroteo kaj la Leono starigxis, kaj la knabino helpis la Stanan Lignohakiston remeti la pajlon en la Birdotimigilon, gxis li estis tiel bona kiel antauxe. Do ili rekomencis sian marsxadon. La Fia Sorcxistino tiom koleris kiam sxi vidis siajn nigrajn abelojn en amasetoj kvazaux fajnaj karberoj ke sxi bategis la teron per piedo kaj distiris sian hararon kaj forte kunbatis siajn dentojn. Post tio sxi alvokis dekduon da siaj sklavoj, kiuj estis Palpbrumoj, kaj donis al ili akrepintajn lancojn, ordonante ke ili iru al la fremduloj kaj detruu ilin. La Palpbrumoj ne estis kuragxa popolo, sed ili devis obei ordonojn; do ili marsxis gxis ili proksimigxis al Doroteo. Tiam la Leono mugxegis kaj saltis kontraux ilin, kaj la kompatindaj Palpbrumoj tiom timigxis ke ili retrokuris kiel eble plej rapide. Kiam ili estis revenintaj al la kastelo la Fia Sorcxistino forte batis ilin per rimeno, kaj resendis ilin al ilia laboro, kaj post tio sxi sidigxis por pripensi kion sekve fari. Sxi ne povis kompreni kiel fiaskis cxiuj sxiaj planoj por detrui la fremdulojn; sed sxi estis potenca Sorcxistino, kiel ankaux fia sorcxistino, do sxi baldaux faris decidon pri kion fari. Estis, en sxia sxranko, Ora Cxapo, kun cirklo da diamantoj kaj rubenoj cxirkauxanta gxin. Tiu Ora Cxapo havis sxorcxokapablon. Kiu ajn posedis gxin povis trifoje alvoki la Flugantajn Simiojn, kiuj obeos cxiun ordonon kiun la posedanto faros al ili. Sed neniu persono rajtis komandi tiujn strangajn ulojn pli ol trifoje. Jam dufoje la Fia Sorcxistino estis uzinta la sorcxon de la Cxapo. La unua fojo estis kiam sxi sklavigis la Palpbrumojn por si, kaj postenigis sin kiel la regantinon de ilia lando. La Flugantaj Simioj helpis sxin efektivigi tion. La dua fojo estis kiam sxi batalis kontraux la Potencan Ozon mem, kaj forpelis lin el la Lando de la Okcidento. La Flugantaj Simioj ankaux helpis sxin efektivigi tion. Nur unu fojon pli sxi povos uzi cxi tiun Oran Cxapon, kaj pro tio sxi ne volis fari tion antaux ol eluzi cxiujn siajn aliajn rimedojn. Sed nun sxiaj ferocaj vulpoj kaj sxiaj sovagxaj korvoj kaj sxiaj pikantaj abeloj mortis, kaj sxiajn sklavojn fortimigis la Malkuragxa Leono, kaj sxi komprenis ke ekzistas nun nur unu rimedo por detrui Doroteon kaj sxiajn amikojn. Do la Fia Sorcxistino prenis la Oran Cxapon el sia sxranko kaj metis gxin sur sian kapon. Post tio, starante per nur la maldekstra piedo sxi diris, malrapide, "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" Post tio sxi staris per nur la dekstra piedo kaj diris, "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" Post tio sxi staris per ambaux piedoj kaj sxi lauxtavocxe kriis, "Ziz-zi, zuz-zi, zik!" Nun la sorcxo komencis funkcii. La cxielo senlumigxis, kaj malaltatona zuma sono estis auxdebla en la aero. Sonis la bategado de multaj flugiloj; multaj babilado kaj ridado; kaj la suno ekaperis el la senluma cxielo montrante la Fian Sorcxistinon cxirkauxatan de amaso da simioj, el kiuj cxiu havis paron da gigantaj kaj potencaj flugiloj sur siaj sxultroj. Unu, multe pli granda ol la aliaj, sxajne estis ilia estro. Li flugis apud la Sorcxistinon kaj diris, "Vi alvokis nin la trian kaj lastan fojon. Kion vi ordonas?" "Iru al la fremduloj kiuj estas en mia regno kaj detruu cxiujn escepte de la Leono," diris la Fia Sorcxistino. "Portu tiun beston al mi, cxar mi planas jungi lin kiel cxevalon, kaj laborigi lin." "Viaj ordonoj estos obeitaj," diris la estro; kaj post tio kun tre multa babilado kaj multa bruo, la Flugantaj Simioj forflugis al la loko kie marsxas Doroteo kaj sxiaj amikoj. Kelkaj el la Simioj kaptis la Stanan Lignohakiston kaj portis lin tra la aero gxis ili estis flugantaj super tereno dense kovrita de akraj rokoj. Tie ili faligis la povran Hakiston, kiu falis longan distancon al la rokoj, kaj tie li kusxis tiom disbatita kaj kavetigita ke li ne povis movi sin nek gxemi. Aliaj el la Simioj kaptis la Birdotimigilon, kaj per siaj longaj fingroj ili eltiris la tutan pajlajxaron el liaj vestoj kaj kapo. Ili kunrulis liajn cxapelon kaj botojn kaj vestajxojn kaj jxetis ilin inter la plej suprajn brancxojn de alta arbo. La ceteraj Simioj jxetis pecojn de dika sxnurego cxirkaux la Leonon kaj multfoje vindis per ili liajn korpon kaj kapon kaj krurojn, gxis li ne kapablis mordi nek grati nek barakti iel ajn. Post tio ili levis lin kaj forflugis portante lin al la kastelo de la Sorcxistino, kie ili metis lin en korteton cxirkaux kiu estis alta fera barilo, tiel ke li ne povos eskapi. Sed Doroteon ili tute ne damagxis. Sxi staris, kun Toto en la brakoj, rigardante la malfelicxan sorton de siaj kamaradoj kaj pensante ke baldaux estos sxia vico. La estro de la Flugantaj Simioj flugis al sxi, etendante siajn longajn, vilajn brakojn kaj grimacegante per sia malbela vizagxo; sed li vidis la markon de la kiso de la Bona Sorcxistino sur sxia frunto kaj ekhaltis, kaj gestis al la aliaj ke ili ne tusxu sxin. "Ni ne auxdacu atenci cxi knabineton," li diris al ili, "cxar sxin protektas la Potenco de Bono, kaj tio estas pli forta ol la Potenco de Malbono. Ni nur povas porti sxin al la kastelo de la Fia Sorcxistino kaj lasi sxin tie." Do, zorgoplene kaj delikate, ili levis Doroteon per siaj brakoj kaj rapide portis sxin tra la aero gxis ili atingis la kastelon, kie ili demetis sxin sur la antauxan sojlon. Post tio la estro diris al la Sorcxistino, "Ni obeis vin lauxeble. La Stana Lignohakisto kaj la Birdotimigilo estas detruitaj; la Leono estas ligita en via korteto. La malgrandan knabinon ni ne auxdacas damagxi, nek la hundon kiun sxi portas per siaj brakoj. Via rajto estri nin nun finigxis kaj vi neniam revidos nin." Kaj cxiuj Flugantaj Simioj, forte ridante kaj babilante kaj bruante, flugis en la aeron kaj baldaux ne plu estis videblaj. La Fian Sorcxistinon surprizis kaj cxagrenis vidi la markon sur la frunto de Doroteo, cxar sxi bone konsciis ke nek la Flugantaj Simioj nek sxi mem auxdacos iel ajn damagxi la knabinon. Sxi rigardis la piedojn de Doroteo, kaj vidante la Argxentajn Sxuojn, sxi komencis tremi pro timo, cxar sxi sciis pri la potenca sorcxo kiu apartenas al ili. Unue la Sorcxistino pensis forkuri de Doroteo; sed hazarde sxi rigardis en la okulojn de la infano kaj rimarkis kiom simpla estas la animo malantaux ili, kaj ke la malgranda knabino ne scias pri la granda potenco kiun provizas la Argxentaj Sxuoj al sxi. Do la Fia Sorcxistino kasxe ridis kaj pensis, "Mi ankoraux povas sklavigi sxin, cxar sxi ne scias uzi sian potencon." Sxi diris al Doroteo, krude kaj severe, "Venu kun mi; kaj atentu obei kion ajn mi ordonos, cxar se ne, mi detruos vin same kiel mi detruis la Stanan Lignohakiston kaj la Birdotimigilon." Doroteo sekvis sxin tra multaj el la belaj cxambroj en la kastelo gxis ili atingis la kuirejon, kie la Sorcxistino ordonis ke sxi purigu la potojn kaj kuirilojn kaj balau la plankon kaj metadu lignon en la fajron. Doroteo obeeme komencis labori, decidinte kiel eble plej diligente labori; cxar sxin felicxigis ke la Fia Sorcxistino decidis ne mortigi sxin. Dum Doroteo diligente laboradis la Sorcxistino planis iri en la korteton kaj jungi la Malkuragxan Leonon kiel cxevalon; amuzos sxin, sxi certis, devigi lin tiri sxian cxaron kien ajn sxi volos iri. Sed dum sxi malfermis la pordon la Leono mugxegis kaj la Sorcxistino ektimis, kaj elkuris kaj refermis la pordon. "Se mi ne povos jungi vin," diris la Sorcxistino al la Leono, parolante inter la baroj de la pordo, "mi povos malsatigi vin. Vi mangxos nenion gxis vi obeos min." Do post tiam sxi ne portis mangxon al la enkarcerigita Leono; sed cxiutage sxi venis al la pordo je la tagmezo kaj demandis, "Cxu vi pretas esti jungita kiel cxevalo?" Kaj la Leono respondis, "Ne. Se vi eniros cxi tiun korteton mi mordos vin." La kialo pro kiu la Leono ne obeis la ordonon de la Sorcxistino estis ke cxiunokte, dum la virino dormis, Doroteo portis al li mangxajxojn el la sxranko. Mangxinte li kusxigxis sur sia pajla lito, kaj Doroteo kusxis apud li kaj apogis sian kapon per lia mola, longa kolhararo, dum ili parolis pri siaj problemoj kaj klopodis plani eskapon. Sed ili ne povis elpensi metodon eliri la kastelon, cxar gxin konstante gardadis la flavaj Palpbrumoj, kiuj estis sklavoj de la Fia Sorcxistino kaj timis sxin tiom ke ili obeis cxiun sxian ordonon. La knabino devis laboregi dum la tagoj, kaj ofte la Sorcxistino minacis bati sxin per la tiu malnova ombrelo kiun sxi cxiam portis en sia mano. Sed, verdire, sxi ne kuragxis bati Doroteon, pro la marko sur sxia frunto. La infano ne sciis tion, kaj timegis por si mem kaj por Toto. Unufoje la Sorcxistino batis Toton per sia ombrelo kaj la kuragxa hundeto kuregis al sxi kaj mordis sxian kruron. La Sorcxistino ne sangis pro la mordo, cxar sxi estis tiom fia ke la sango en sxi jam antaux multaj jaroj sekigxis. La vivo de Doroteo farigxis tre malfelicxa dum sxi konsciigxis ke estos ecx malpli facile reiri al Kansas kaj Onklino Em. Kelkfoje sxi ploradis amare dum horoj, dum Toto sidis cxe sxiaj piedoj kaj rigardadis sxian vizagxon, ploretante malgaje por indiki kiom li kompatas sian mastrineton. Al Toto efektive ne gravis cxu li estas en Kansas aux la Lando Oz se Doroteo estas kun li; sed li sciis ke la malgranda knabino estas malfelicxa, kaj tio malfelicxigis ankaux lin. Nu, la Fia Sorcxistino sopiregis posedi la Argxentajn Sxuojn kiujn la knabino cxiam surportis. Sxiaj abeloj kaj sxiaj korvoj kaj sxiaj vulpoj kusxis amase sekigxante, kaj sxi jam eluzis la potencon de la Ora Cxapo; sed se sxi povos akiri la Argxentajn Sxuojn ili donos al sxi pli da potenco ol cxiuj perditajxoj. Sxi zorge observis Doroteon, por trovi cxu sxi iam demetas siajn sxuojn, planante sxteli ilin. Sed la infano tiom fieris pri siaj belaj sxuoj ke sxi neniam deprenis ilin escepte de nokte kaj banante sin. La Sorcxistino multe timis la mallumon kaj ne kuragxis eniri la cxambron de Doroteo nokte por preni la sxuojn, kaj sxia timego pri akvo estis pli granda ol sxia timo pri la mallumo, do sxi neniam proksimigxis dum Doroteo banis sin. Efektive, la maljuna Sorcxistino neniam tusxis akvon, nek permesis ke akvo iel tusxu sxin. Sed la fiulino estis tre ruza, kaj sxi finfine elpensis rimedon akiri kion sxi volas. Sxi metis feran stangeton en la mezon de la planko de la kuirejo, kaj per sia magio nevidebligis la feron por homaj okuloj. Sekve kiam Doroteo marsxis trans la plankon sxi stumblis pro la stangeto, cxar sxi ne povis vidi gxin, kaj sxi sternigxis sur la plankon. Sxi ne grave vundigxis, sed dum la falo unu el la Argxentaj Sxuoj defalis, kaj antaux ol sxi povis atingi gxin la Sorcxistino forkaptis gxin kaj metis gxin sur sian propran maldikan piedon. Al la fia virino multe placxis la sukceso de sxia trompo, cxar dum sxi havos unu el la sxuoj sxi posedos duonon de la potenco de ilia sorcxo, kaj Doroteo ne povos uzi gxin kontraux sxin, ecx se sxi scius uzi gxin. La malgranda knabino, vidante ke sxi perdis unu el siaj belaj sxuoj, kolerigxis, kaj diris al la Sorcxistino, "Redonu al mi mian sxuon!" "Ne!" respondis la Sorcxistino. "Nun gxi estas mia sxuo, ne via." "Vi estas fiulino!" kriis Doroteo. "Vi ne rajtas forpreni de mi mian sxuon." "Tamen mi retenos gxin," diris la Sorcxistino, ridante pro sxi, "kaj iun tagon mi sukcesos forpreni de vi ankaux la alian sxuon." Tio kolerigis Doroteon tiom ke sxi prenis la sitelon da akvo kiu staris proksime kaj versxis gxin sur la Sorcxistinon, malsekigante sxin de la kapo gxis la piedoj. Tuj la fiulino ekkriegis pro timo, kaj, dum Doroteo mirante rigardis, la Sorcxistino komencis forsxrumpi kaj plene malestigxi. "Vidu kion vi faris!" sxi kriis. "Post minuto mi estos tute degelinta!" "Vere mi bedauxras," diris Doroteo, kiu ja timis vidante la Sorcxistinon fandigxi kvazaux bruna sukero antaux sxi. "Cxu vi ne sciis ke akvo detruos min?" demandis la Sorcxistino, per ploranta, senespera vocxo. "Kompreneble ke ne," respondis Doroteo. "Kiel mi scius?" "Nu, post kelkaj minutoj mi estos plene degelinta, kaj la kastelo estos via. Mi agis fie dum mia vivo, sed mi neniam supozis ke malgranda knabino kia vi povus degeligi min kaj cxesigi mian fian agadon. Jen--mi finigxas." Dirante tion la Sorcxistino farigxis bruna, fandita, senforma amasajxo kaj komencis disversxigxi sur la puraj traboj de la planko de la kuirejo. Vidante ke efektive sxi ja plene neniigxis, Doroteo replenigis la sitelon per akvo kaj jxetis gxin sur la makulegon. Kaj sxi balais gxin tra la pordon. Preninte la Argxentan Sxuon, la sola restajxo de la maljunulino, sxi purigis kaj sekigis gxin per tuko, kaj remetis gxin sur sian piedon. Kaj nun, finfine libera agi lauxvole, sxi elkuris al la korteto por informi la Leonon ke la Fia Sorcxistino de la Okcidento finigxis, kaj ke ili ne plu estas kaptitoj en fremda lando. Cxapitro XIII. La savo Tre multe placxis al la Malkuragxa Leono auxdi ke la Fia Sorcxistino degelis pro sitelo da akvo, kaj Doroteo tuj malsxlosis la pordon de lia karcero kaj liberigis lin. Kune ili eniris la kastelon, kie la unua ago de Doroteo estis kunvoki cxiujn Palpbrumojn kaj informi ilin ke ili ne plu estas sklavoj. Estis tre multa gxojo inter la flavaj Palpbrumoj, cxar ili devis laboregadi dum multaj jaroj por la Fia Sorcxistino, kiu cxiam tre kruele traktis ilin. Ili feriigis tiun tagon, tiam kaj cxiam poste, kaj pasigis la tempon festenante kaj dancante. "Se niaj amikoj, la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto estus kun ni," diris la Leono, "mi estus plene felicxa." "Cxu eble ni povus savi ilin?" demandis la knabino, esperoplene. "Ni povos provi," respondis la Leono. Do ili alvokis la flavajn Palpbrumojn kaj demandis al ili cxu ili helpos savi iliajn amikojn, kaj la Palpebrumoj diris ke ili volonte plej eble strebos komplezi Doroteon, kiu ja liberigis ilin. Do sxi elektis aron da Palpbrumoj kiuj aspektis plej scioplenaj, kaj ili cxiuj komencis sercxi. Ili marsxis dum tiu tago kaj parto de la sekva gxis ili atingis la rokan ebenajxon kie kusxis la Stana Lignohakisto, disbatita kaj kavetigita. Lia hakilo kusxis apud li, sed la klingo estis rusta kaj la tenilo rompita. La Palpbrumoj levis lin ameme per siaj brakoj, kaj reportis lin al la Flava Kastelo, dum Doroteo larmis pro la mizero de sia malnova amiko, kaj la Leono aspektis sobra kaj bedauxroplena. Kiam ili atingis la kastelon Doroteo diris al la Palpbrumoj, "Cxu estas stanistoj inter via popolo?" "Ho, jes; kelkaj el ni estas tre bonaj stanistoj," ili diris al sxi. "Do venigu ilin al mi," sxi diris. Kaj kiam la stanistoj venis, kunportante cxiujn siajn ilojn en korbo, sxi demandis, "Cxu vi povos rektigi tiujn misbatajxojn en la Stana Lignohakisto, kaj regxustigi la formon, kaj reluti lin kie li rompigxis?" La stanistoj ekzamenis la Hakiston tre zorge kaj poste respondis ke ili kredas ke ili povos ripari lin tiel ke li estos egale bonstata kiel dekomence. Do ili komencis labori en unu el la grandaj flavaj cxambroj de la kastelo kaj laboris dum tri tagoj kaj kvar noktoj, martelante kaj tordante kaj fleksante kaj lutante kaj polurante kaj batante la krurojn kaj korpon kaj kapon de la Stana Lignohakisto, gxis fine li regajnis sian malnovan formon, kaj liaj artikoj funkciis egale bone kiel antauxe. Estas vere ke ili devis surmeti plurajn flikojn, sed la stanistoj bone laboris, kaj cxar la Hakisto ne estis vanta, tute ne gxenis lin la flikoj. Kiam, fine, li marsxis en la cxambron de Doroteo kaj dankis sxin cxar sxi savis lin, li tiom gxojis ke li ploris pro gxojo, kaj necesis ke Doroteo zorgoplene visxu cxiun larmon de lia vizagxo per sia antauxvesto, por ke liaj artikoj ne rustu. Samtempe sxiaj propraj larmoj fluis dense kaj rapide pro la gxojo rerenkonti sian malnovan amikon, kaj ne necesis forvisxi tiujn larmojn. Rilate al la Leono, li visxis siajn larmojn tiom ofte per la pinto de sia vosto ke gxi tute malsekigxis, kaj li devis eliri en la korton kaj teni gxin en la sunlumo gxis gxi sekigxis. "Se nur ni denove havus la Birdotimigilon kun ni," diris la Stana Lignohakisto, kiam Doroteo finis sian rakonton pri cxio okazinta, "mi estus vere felicxa." "Ni devas provi trovi lin," diris la knabino. Do sxi vokis la Palpbrumojn por ke ili helpu sxin, kaj ili marsxis dum tiu tuta tago kaj parto de la sekva gxis ili atingis la altan arbon en kies brancxojn la Flugantaj Simioj estis jxetintaj la vestojn de la Birdotimigilo. GXi estis tre alta arbo, kaj la trunko estis tiom glata ke neniu povis grimpi gxin; sed la Hakisto diris tuj, "Mi hakos por faligi gxin, kaj tiel ni povos atingi la vestojn de la Birdotimigilo." Nu, dum la stanistoj laboradis por ripari la Hakiston mem, alia Palpbrumo, kiu estis oristo, faris tenilon el solida oro por la hakilo kaj fiksis gxin al la hakilo de la Hakisto, por anstatauxi la malnovan rompitan tenilon. Aliaj poluris la klingon gxis la rusto estis tute forigita kaj gxi brilis kiel frotita argxento. Tuj post tiu diro, la Stana Lignohakisto komencis haki, kaj post nelonge la arbo falis bruege, kaj la vestoj de la Birdotimigilo falis el la brancxoj kaj ruligxis sur la teron. Doroteo prenis ilin kaj petis la Palpbrumojn reporti ilin al la kastelo, kie ili plenigis ilin per bona, pura pajlo; kaj jen! refarigxis la Birdotimigilo, tute renovigita, ripete dankanta ilin cxar ili savis lin. Nun rekunigite, Doroteo kaj sxiaj amikoj pasigis plurajn felicxajn tagojn en la Flava Kastelo, kie ili trovis cxion bezonatan por esti komfortaj. Sed unu tagon la knabino pensis pri Onklino Em, kaj diris, "Ni devas reiri al Oz, kaj plenumigi lian promeson." "Jes," diris la Hakisto, "kaj fine mi ricevos mian koron." "Kaj mi ricevos mian cerbon," diris la Birdotimigilo gxoje. "Kaj mi ricevos mian kuragxon," diris la Leono penseme. "Kaj mi reiros al Kansas," kriis Doroteo, kunfrapante la manojn. "Ho, ni ekiru al la Smeralda Urbo morgaux!" Ili decidis fari tion. La sekvan tagon ili kunvokis la Palpbrumojn kaj adiauxis ilin. La Palpbrumoj tre bedauxris ke ili foriros, kaj ili jam tiom ekamis la Stanan Lignohakiston ke ili petegis lin resti kaj regi ilin kaj la Flavan Landon de la Okcidento. Trovinte ke ili nepre insistas foriri, la Palpbrumoj donis kaj al Toto kaj al la Leono po oran kolumon; kaj al Doroteo ili prezentis belan braceleton, enkrustitan per diamantoj; kaj al la Birdotimigilo ili donis orkapan marsxbastonon, por helpi lin marsxadi sen stumbli; kaj al la Stana Lignohakisto ili proponis argxentan oleujon, inkrustitan per oro kaj ornamitan per valoraj gemoj. Cxiu el la marsxontoj bele parolis responde al la kunvenintaj Palpbrumoj, kaj cxiuj premis la manon de cxiu el ili gxis iliaj brakoj doloris. Doroteo iris al la sxranko de la Sorcxistino por plenigi sian korbon per mangxajxoj por la longa marsxado, kaj tie sxi vidis la Oran Cxapon. Sxi metis gxin sur sian propran kapon kaj trovis ke gxi estas precize gxustegranda por sxi. Sxi nenion sciis pri la sorcxo de la Ora Cxapo, sed sxi vidis ke gxi estas bela, do sxi decidis surporti gxin kaj porti sian sunkufon en la korbo. Tiam, preparite por la marsxado, ili ekmarsxis cele la Smeraldan Urbon; kaj la Palpbrumoj trifoje hurais kaj donis al ili multajn bonajn dezirojn kiujn ili kunportu kun si. Cxapitro XIV. La Flugantaj Simioj Memoru ke ne ekzistis vojo--ecx ne vojeto--inter la kastelo de la Fia Sorcxistino kaj la Smeralda Urbo. Kiam la kvar marsxantoj iris sercxi la Sorcxistinon sxi vidis ilin veni, do sxi sendis la Flugantajn Simiojn por alporti ilin al sxi. Estis multe malpli facile trovi sian vojon tra la grandaj kampoj da lekantetoj kaj flavaj ranunkoloj ol esti portata. Ili sciis, kompreneble, ke ili devas iri rekte Orienten, direkte al la levigxanta suno, kaj ili komencis gxuste. Sed je la tagmezo, kiam la suno estis rekte super la kapoj, ili ne sciis kie estas la oriento kaj kie la okcidento kaj tial ili perdigxis en la grandaj kampoj. Ili plu marsxadis, tamen, kaj nokte la luno aperis kaj brilis hele. Do ili kusxigxis inter la dolcxodoraj flavaj floroj kaj profunde dormis gxis la mateno--escepte de la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto. La sekvan matenon la suno estis malantaux nubo, sed ili komencis marsxadi, kvazaux certaj laux kiu direkto ili iras. "Se ni suficxe marsxos," diris Doroteo, "ni atingos iun lokon, mi certas." Sed tago post tago pasis, kaj ili ankoraux vidis antaux si nur la flavajn kampojn. La Birdotimigilo komencis iom plendi. "Certe ni perdis la vojon," li diris, "kaj se ni ne retrovos gxin suficxatempe por atingi la Smeraldan Urbon mi neniam ricevos mian cerbon." "Nek mi mian koron," deklaris la Stana Lignohakisto. "Sxajnas al mi ke mi apenaux povas atendi atingi Ozon, kaj nepre vi konfesus ke ni marsxas tre longe." "Komprenu," diris la Malkuragxa Leono, kun ploreta sono, "mi ne kuragxas eterne marsxadi kaj neniam atingi iun ajn lokon." Kaj Doroteo perdis esperon. Sxi sidigxis sur la herbaro kaj rigardis sxiajn akompanantojn, kaj ili sidigxis kaj rigardis sxin, kaj Toto trovis unuafoje en sia vivo ke li tro lacas por cxasi papilion kiu preterflugis lian kapon; do li elpusxis sian langon kaj anhelegis kaj rigardis Doroteon kvazaux demandante kion ili nun faru. "Eble ni alvoku la Kampomusojn," sxi proponis. "Versxajne ili povos diri al ni la vojon al la Smeralda Urbo." "Certe ili povos," kriis la Birdotimigilo; "kial ni ne elpensis tion jam antaux nun?" Doroteo blovis la malgrandan fajfilon kiun sxi cxiam portis cxirkaux la kolo ekde kiam la Regxino de la Musoj donis gxin al sxi. Post kelkaj minutoj ili auxdis la klakadon de piedetoj, kaj multaj el la malgrandaj grizaj musoj venis kurante al sxi. Inter ili estis la Regxino mem, kiu demandis, per sia alta vocxeto, "Kion mi povas fari por miaj amikoj?" "Ni perdis la vojon," diris Doroteo. "Cxu vi povas diri al ni kie estas la Smeralda Urbo?" "Certe," respondis la Regxino; "sed gxi estas multedistanca, cxar vi gxis nun cxiam tenis gxin malantaux vi." Sxi ekrimarkis la Oran Cxapon de Doroteo, kaj diris, "Kial ne uzi la sorcxon de la Cxapo kaj alvoki la Flugantajn Simiojn al vi? Ili portos vin al la Urbo de Oz en malpli ol horo." "Mi ne sciis ke estas sorcxo," respondis Doroteo surprizite. "Kio gxi estas?" "GXi estas skribita interne de la Ora Cxapo," respondis la Regxino de la Musoj; "sed se vi alvokos la Flugantajn Simiojn ni nepre forkuru, cxar ili estas tre petolemaj kaj ilin multe amuzas cxasi nin." "Cxu ili do damagxos min?" demandis la knabino timoplene. "Ho, ne; ili devas obei la portanton de la Cxapo. Adiaux!" Kaj sxi forkuris, kaj cxiuj musoj hastis sekvi sxin. Doroteo rigardis la internon de la Ora Cxapo kaj vidis kelkajn vortojn skribitajn sur la tegajxo. Ili sendube, sxi pensis, estas la sorcxo, do sxi legis la instrukciojn zorge kaj metis la Cxapon sur sian kapon. "Ep-pe, pep-pe, kak-ke!" sxi diris, starante per nur la maldekstra piedo. "Kion vi diris?" demandis la Birdotimigilo, kiu ne sciis kion sxi faras. "Hil-lo, hol-lo, hal-lo!" sxi pludiris starante, per nur la dekstra piedo. "Ha lo!" respondis la Stana Lignohakisto, trankvile. "Ziz-zi, zuz-zi, zik!" diris Doroteo, kiu nun staris per ambaux piedoj. Per tio la sorcxo estis plene dirita, kaj ili auxdis lauxtan babiladon kaj batadon de flugiloj, dum la bando de Flugantaj Simioj flugis al ili. La Regxo klinis sin malalten antaux Doroteo, kaj demandis, "Kion vi ordonas?" "Ni volas iri al la Smeralda Urbo," diris la infano, "kaj ni perdis la vojon." "Ni portos vin," respondis la Regxo, kaj tuj kiam li parolis du el la Simioj prenis Doroteon per siaj brakoj kaj forflugis kun sxi. Aliaj prenis la Birdotimigilon kaj la Hakiston kaj la Leonon, kaj unu malgranda Simio kaptis Toton kaj fluge sekvis ilin, kvankam la hundo strebis mordi lin. La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto unue multe timis, cxar ili memoris kiom mistraktis ilin antauxe la Flugantaj Simioj; sed ili vidis ke neniu damagxo estas intencata, do ili rajdis tra la aero tute felicxe, kaj multe gxuis rigardi la belajn gxardenojn kaj arbarojn tre distance sube. Doroteo trovis sin rajdanta facile inter du el la plej grandaj Simioj, unu el ili estis la Regxo mem. Ili estis formintaj segxon per siaj manoj kaj ili tre zorgis ne damagxi sxin. "Kial vi devas obei la sorcxon de la Ora Cxapo?" sxi demandis. "La rakonto estas longa," respondis la Regxo, kun rido; "sed cxar ni devos longe flugi estos distre rakonti al vi pri gxi, se vi deziras." "Mi volonte auxskultos," sxi respondis. "Iam," komencis la estro, "ni estis libera popolo, logxanta felicxe en la granda arbaro, flugante de arbo al arbo, mangxante nuksojn kaj fruktojn, kaj agante lauxvole sen nomi iun ajn mastro. Eble kelkaj el ni estis iom tro petolemaj kelkfoje, flugante malalten por tiri la vostojn de senflugilaj bestoj, cxasante birdojn, kaj jxetante nuksojn je la homoj marsxantaj en la arbaro. Sed ni estis sen zorgoj kaj felicxaj kaj amuzoplenaj, kaj gxuis cxiun minuton de la tago. Tio okazis antaux multaj jaroj, longe antaux ol Oz venis el la nuboj por regi cxi tiun landon. "Cxi tie vivis tiam, en la malproksima Nordo, bela princino, kiu estis ankaux potenca sorcxistino. Sxi uzis sian magion nur por helpi la popolon, kaj lauxraporte sxi neniam damagxis iun ajn bonan personon. Sxi nomigxis Gajelet, kaj sxi logxis en bela palaco konstruita el grandaj rubenaj blokoj. Cxiu amis sxin, sed sxin plej malgxojigis ke sxi ne povis trovi amaton, cxar la viroj estis cxiuj tro stultaj kaj malbelaj kaj ne tauxgis por esti edzo de tiom bela kaj sagxa persono. Fine, tamen, sxi trovis knabon kaj belan kaj kuragxan kaj nekutime sagxan. Gajelet decidis ke kiam li farigxos viro sxi edzigos lin, do sxi prenis lin al sia rubena palaco kaj uzis sian magion por fortigi kaj bonigi kaj beligi lin kiom povus virino deziri. Kiam li maturigxis, Kelala, tiel li nomigxis, lauxdire estis la plej bona kaj plej sagxa viro en la tuta lando, kaj lia vira beleco estis tiom granda ke Gajelet amegis lin, kaj sxi rapidis pretigi cxion por la geedzigxo. "Mia avo estis tiutempe la Regxo de la Flugantaj Simioj kiuj logxis en la arbaro proksime al la palaco de Gajelet, kaj la maljunulo amis sxercojn pli ol bonan mangxon. Unu tagon, tuj antaux la geedzigxo, mia avo flugadis kun sia bando kaj vidis Kelalan marsxantan apud la rivero. Li estis vestita per ricxa kostumo el palrugxa silko kaj purpura veluro, kaj mia avo decidis petoladi. Je lia ordono la bando malsupren flugis kaj kaptis Kelalan, portis lin per siaj brakoj gxis ili estis super la mezo de la rivero, kaj faligis lin en la akvon. "Elnagxu, bela knabo," kriis mia avo, "konstatu cxu la akvo makulis viajn vestojn!" Kelala estis tro sagxa por ne nagxi, kaj li ne estis tro dolortita de sia fortuno. Li ridis, kiam li revenis al la supro de la akvo, kaj nagxis al la bordo. Sed kiam Gajelet kuris al li, sxi trovis ke liaj silkajxoj kaj velurajxoj estis tute ruinigitaj de la rivero. "La princino tre koleris, kaj sxi sciis, kompreneble, kiuj kulpis. Sxi venigis cxiujn Flugantajn Simiojn antaux sin, kaj sxi diris unue ke iliaj flugiloj estu kunligitaj kaj ke ili estus traktitaj kiel ili traktis Kelalan, ili estus faligitaj en la riveron. Sed mia avo forte pledis, cxar li sciis ke la Simioj dronos en la rivero se la flugiloj estos ligitaj; kaj Kelala ankaux afable parolis favore pri ili; do Gajelet fine nuligis la punon, kondicxe ke la Flugantaj Simioj por cxiam plenumu trifoje la ordonojn de la posedanto de la Ora Cxapo. Tiu Cxapo estis farita kiel edzigxa donaco al Kelala, kaj lauxdire gxi kostis al la princino duonon de sxia regno. Kompreneble mia avo kaj cxiuj aliaj Simioj tuj akceptis la postulon, kaj tial ni estas trifoje sklavoj de la posedantoj de la Ora Cxapo, negrave kiu estas tiu posedanto." "Kaj kio okazis al ili?" demandis Doroteo, kiun tre interesis la rakonto. "Cxar Kelala estis la unua posedanto de la Ora Cxapo," respondis la Simio, "li la unua faris al ni siajn ordonojn. Cxar lia novedzino ne toleris vidi nin, li vokis nin cxiujn al si en la arbaro post la geedzigxo kaj ordonis ke ni cxiam restu kie sxi neniam revidos Flugantan Simion, kaj ni volonte obeis lin, cxar ni cxiuj timis sxin." "Neniun alian taskon ni devis fari gxis la Oran Cxapon akiris la manoj de la Fia Sorcxistino de la Okcidento, kiu devigis nin sklavigi la Palpbrumojn, kaj poste peli Ozon mem el la Lando de la Okcidento. Nun la Ora Cxapo apartenas al vi, kaj trifoje vi rajtas ordoni nin." Dum la Simiregxo finis sian rakonton Doroteo malsuprenrigardis kaj vidis la verdajn, brilantajn murojn de la Smeralda Urbo antaux ili. Sxi miris pro la rapida flugo de la Simioj, sed al sxi placxis ke la flugo finigxis. La strangaj bestoj zorge metis la veturintojn antaux la pordegon de la Urbo, la Regxo klinis sin malalten antaux Doroteo, kaj post tio li forflugis rapide, sekvate de sia tuta bando. "Ni tre bone veturis," diris la malgranda knabino. "Jes, kaj ni trovis tre rapidan vojon el niaj problemoj," respondis la Leono. "Kiom bonfortune estis ke vi kunportis tiun mirindan Cxapon!" Cxapitro XV. Ili malmaskas Ozon, la Teruran Tiam la kvar veturintoj marsxis al la granda pordego de la Smeralda Urbo kaj sonigis la sonorilon. Post plurobla sonigado gxin malfermis la sama Pordogardisto kiun ili antauxe renkontis. "Kion! Cxu vi revenis?" li demandis, surprizite. "Cxu vi ne vidas nin?" demandis la Birdotimigilo. "Sed mi supozis ke vi intencis viziti la Fian Sorcxistinon de la Okcidento." "Ni ja vizitis sxin," diris la Birdotimigilo. "Kaj sxi lasis vin foriri?" demandis la viro, miroplene. "Sxi ne povis malpermesi, cxar sxi estas degeligita," klarigis la Birdotimigilo. "Degeligita! Nu, jen tre placxa informo," diris la viro. "Kiu degeligis sxin?" "Doroteo," diris la Leono solene. "Mirige!" krietis la viro, kaj li klinis sin vere tre malalten antaux sxi. Post tio li kondukis ilin en sian malgrandan cxambron kaj prenis la okulvitrojn el la granda kesto, metis ilin sur iliajn okulojn, kaj sxlosis ilin, same kiel antauxe. Poste ili trairis la pordon en la Smeraldan Urbon, kaj kiam la popolo sciigxis per la Pordogardisto ke ili fandis la Fian Sorcxistinon de la Okcidento ili cxiuj grupigxis cxirkaux la veturintojn kaj sekvis ilin en granda amaso al la Palaco de Oz. La Soldato kun la Verdaj Lipharoj ankoraux gardis la pordon, sed li tuj enlasis ilin, kaj ilin denove renkontis la bela verda knabino, kiu tuj kondukis cxiun el ili al ties antauxa cxambro, por ke ili ripozu gxis la Potenca Oz pretos akcepti ilin. La Soldato komunikigis la informon rekte al Oz ke Doroteo kaj la aliaj veturintoj revenis, detruinte la Fian Sorcxistinon; sed Oz ne respondis. Ili supozis ke la Potenca Sorcxisto tuj akceptos ilin, sed tio ne okazis. Ili ricevis neniun komunikon de li la sekvan tagon, nek la postsekvan, nek la postpostsekvan. La atendado estis enuiga kaj teda, kaj fine ilin cxagrenis ke Oz tiel mistraktas ilin, post sia postulo kiu suferigis kaj sklavigis ilin. Do la Birdotimigilo fine petis ke la verda knabino portu novan komunikon al Oz, dirante ke se li ne tuj permesos ke ili eniru li alvokos la Flugantajn Simiojn por helpi ilin, kaj trovi cxu aux ne li plenumos sian promeson. Kiam la Sorcxisto auxdis tiun komunikajxon li timegis kaj sendis ordonon ke ili venu al la Troncxambro je kvar minutoj post la nauxa horo la sekvan matenon. Li unufoje renkontis la Flugantajn Simiojn en la Lando de la Okcidento, kaj li ne volis rerenkonti ilin. La kvar veturintoj maldormis tiunokte, cxar cxiu pripensis la donacon kiun Oz laux sia promeso donos. Doroteo endormigxis nur unufoje, kaj songxis ke sxi estas en Kansas, kie Onklino Em diras al sxi sian gxojon ke la knabineto denove estas hejme. Akurate je la nauxa horo la sekvan matenon la verdliphara soldato renkontis ilin, kaj post kvar minutoj ili cxiuj eniris la Troncxambron de la Potenca Oz. Kompreneble cxiu el ili anticipis vidi la Sorcxiston en la formo kiun li antauxe havis, kaj cxiun multe surprizis kiam ili cxirkauxrigardis kaj vidis tute neniun en la cxambro. Ili restis proksime al la pordo kaj ecx pli proksime unu al la alia, cxar la silento en la malplena cxambro timigis pli ol cxiu formo de Oz kiun ili antauxe vidis. Baldaux ili auxdis Vocxon, kiu sxajnis veni el loko ie proksima al la supro de la granda kupolo, kaj gxi diris, solene. "Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura. Kial vi sercxas min?" Ili rerigardis al cxiu parto de la cxambro, kaj, vidinte neniun, Doroteo diris, "Kie vi estas?" "Mi estas cxie," respondis la Vocxo, "sed por la okuloj de ordinaraj mortemuloj mi estas nevidebla. Mi nun sidigxos sur mian tronon, por ke vi konversaciu kun mi." Vere, la Vocxo sxajnis gxuste tiam soni rekte el la trono mem; do ili marsxis tien kaj staris en vico dum Doroteo diris: "Oz, ni venis por peti la plenumigxon de la promeso." "De kiu promeso?" demandis Oz. "Vi promesis resendi min al Kansas kiam la Fia Sorcxistino estos detruita," diris la knabino. "Kaj vi promesis doni al mi cerbon," diris la Birdotimigilo. "Kaj vi promesis doni al mi koron," diris la Stana Lignohakisto. "Kaj vi promesis doni al mi kuragxon," diris la Malkuragxa Leono. "Cxu la Fia Sorcxistino vere estas detruita?" demandis la Vocxo, kaj Doroteo kredis ke gxi iomete tremas. "Jes," sxi respondis, "mi degeligis sxin per sitelo da akvo." "Nu!" diris la Vocxo, "tio okazis subite! Nu, revenu al mi morgaux, cxar mi bezonas tempon por pripensi la aferon." "Vi jam havis multan tempon," diris la Stana Lignohakisto, kolere. "Ni rifuzas atendi ecx unu tagon pli," diris la Birdotimigilo. "Plenumu viajn promesojn!" krietis Doroteo. La Leono opiniis ke tauxgos timigi la Sorcxiston, do li lauxte mugxis plenvocxe, kaj tiu feroca sono tiom teruris Toton ke li forsaltis alarmite kaj frapegis la ekranon kiu staris en angulo. Dum gxi brue falis ili rigardis tien, kaj la sekvan momenton cxiu el ili vere miris. Cxar ili vidis, staranta en precize tiu loko kiun la ekrano antauxe kasxis, malgrandan maljunulon, kun kalva kapo kaj sulketoplena vizagxo, kiu sxajne estis egale surprizita kiel ili. La Stana Lignohakisto, levinte sian hakilon, kuris al la vireto kaj kriis, "Kiu vi estas?" "Mi estas Oz, la Potenca kaj la Terura," diris la malgranda viro, per tremanta vocxo, "sed ne batu min-mi petas, ne batu-mi faros kion ajn vi volos." Niaj amikoj rigardis lin surprizite kaj senesperigite. "Mi kredis ke Oz estas granda Kapo," diris Doroteo. "Kaj mi kredis ke Oz estas bela Damo," diris la Birdotimigilo. "Kaj mi kredis ke Oz estas terura Besto," diris la Stana Lignohakisto. "Kaj mi kredis ke Oz estas Globo de Fajro," kriis la Leono. "Ne; vi cxiuj eraris," diris la malgranda viro humile. "Mi nur sxajnigis tion." "Sxajnigis!" kriis Doroteo. "Cxu vi ne estas Potenca Sorcxisto?" "Cxit, karulino," li diris; "ne tiom lauxte parolu, cxar oni auxdos vin--kaj mi perdus cxion. Oni kredas min Potenca Sorcxisto." "Sed vi ja estas, cxu ne?" "Tute ne, karulino; mi estas nur ordinara homo." "Ecx pli," diris la Birdotimigilo, per doloroplena vocxo, "vi estas cxarlatano." "GXuste tiel!" deklaris la malgranda viro, kunfrotante siajn manojn kvazaux la akuzo placxis al li; "Mi estas cxarlatano." "Sed ve!" diris la Stana Lignohakisto, "do kiel mi akiros mian koron?" "Kaj mi mian kuragxon?" demandis la Leono. "Kaj mi mian cerbon?" ploris la Birdotimigilo, visxante la larmojn el siaj okuloj per la maniko de sia jako. "Miaj karaj amikoj," diris Oz, "bonvolu ne paroli pri tiaj malgravajxoj. Konsideru min, kaj mian malfelicxan situacion pro mia senmaskigxo." "Cxu neniu alia scias pri via frauxdo?" demandis Doroteo. "Neniu, nur vi kvar--kaj mi mem," respondis Oz. "Mi trompis cxiun dum tiom da tempo ke mi supozis ke oni neniam sciigxos. Mi eraregis kiam mi decidis permesi ke vi eniru la Tronocxambron. Kutime mi rifuzas vidi ecx miajn regatojn, kaj tial ili kredas min terura." "Sed, mi ne komprenas," diris Doroteo, konfuzite. "Kiel vi povis aspekti granda Kapo al mi?" "Tio estis nur trompo," respondis Oz. "Bonvolu sekvi min, kaj mi klarigos cxion al vi." Li kondukis ilin en malgrandan cxambron malantaux la Tronocxambro, kaj ili cxiuj sekvis lin. Li gestis al unu angulo, en kiu kusxis la Granda Kapo, el multaj tavoloj de papero, kaj kun zorge pentrita vizagxo. "Mi pendigis tion de la plafono per drato," diris Oz; "mi staris malantaux la ekrano kaj tiris fadenon, por ke la okuloj movigxu kaj la busxo malfermigxu." "Sed kiel vi faris la vocxon?" sxi demandis. "Nu, mi estas ventroparolisto," diris la malgranda viro, "kaj mi povas jxeti la sonon de mia vocxo al kie ajn mi deziras; tiel ke vi supozis ke gxi sonis el la Kapo. Jen la aliaj trompiloj." Li montris al la Birdotimigilo la robon kaj la maskon per kiu li vestis sin kiam li aspektis bela Damo, kaj la Stana Lignohakisto vidis ke la terura Besto estis nur aro da hauxtoj kunkudritaj, kun lignajxoj kiuj elpremis la flankojn. Kaj la Globo de Fajro, nu la Pseuxdosorcxisto ankaux pendigis tion de la plafono. Efektive gxi estis globo de kotono, sed kiam oleo estis surversxita la globo brulis feroce. "Vere," diris la Birdotimigilo, "vi hontu ke vi estas tia cxarlatano." "Mi hontas--certe mi hontas," respondis la malgranda viro malgaje; "sed mi povis fari nenion alian. Bonvolu sidigxi, trovigxas multaj segxoj; kaj mi rakontos al vi mian historion." Do ili sidigxis kaj auxskultis dum li rakontis cxi tiel: "Mi naskigxis en Omaha--" "Sed, tio estas ne malproksime de Kansas!" kriis Doroteo, ekscitite. "Vi pravas; sed pli malproksime de cxi tie," li diris, malgaje skuante sian kapon je sxi. "Kiam mi plenkreskis mi farigxis ventroparolisto, kaj trejnis min tre lerta majstro. Mi povas imiti cxian birdon kaj beston." Li miauxis tiel precize kiel katido ke Toto ekatentis kaj ekrigardis cxiudirekten por trovi kie sxi estas. "Post iom da tempo," pludiris Oz, "tio tedis min, do mi farigxis balonisto." "Kio estas tio?" demandis Doroteo. "Persono kiu supreniras en balono cxe cirko, por instigi homojn alveni kaj pagi por vidi la cirkon," li klarigis. "Nu, unu tagon mi supreniris en balono kaj la sxnuro interimplikigxis, tiel ke mi ne povis denove malsupreniri. GXi iris tre alten super la nubojn, tiom alten ke aerfluo trafe gxin portis multajn, multajn kilometrojn for. Dum tago kaj nokto mi veturis tra la aero, kaj en la mateno de la dua tago mi vekigxis kaj trovis ke la balono flosas super nekonata kaj bela lando. "GXi malsupreniris nerapide, kaj mi tute ne estis damagxita. Sed mi trovis min inter nekonata popolo, kiu, vidante min veni el la nuboj, kredis ke mi estas granda Sorcxisto. Kompreneble mi lasis ilin kredi tion, cxar ili timis min, kaj promesis fari kion mi volas. "Simple por distri min, kaj okupi la bonan popolon, mi ordonis ke ili konstruu cxi tiun Urbon, kaj mian palacon; kaj ili faris tion volonte kaj bone. Post tio mi pensis, cxar la lando estis tiel verda kaj bela, ke mi nomos gxin la Smeralda Urbo, kaj por ke la nomo pli konvenu mi metis verdajn okulvitrojn sur cxiujn popolanojn, tiel ke cxio kion ili vidis estis verda. "Sed cxu cxio cxi tie ne estas verda?" demandis Doroteo. "Ne pli ol en cxiu alia urbo," respondis Oz; sed kiam vi surhavas verdajn okulvitrojn, nu, kompreneble cxio kion vi vidas aspektas verda. La Smeralda Urbo estis konstruita antaux tre multaj jaroj, cxar mi estis junulo kiam la balono portis min cxi tien, kaj mi estas tre maljuna viro nun. Sed mia popolo surportas verdajn okulvitrojn sur la okuloj de tiom longe ke la plej multaj el ili kredas ke gxi vere estas Smeralda Urbo, kaj certe gxi ja estas bela loko, abundas juveloj kaj valoraj metaloj, kaj cxio bona por felicxigi onin. Mi ame regas la popolon, kaj ili amas min; sed ekde kiam cxi tiu Palaco estis konstruita mi enfermas min kaj rifuzis vidi iun el ili. "Unu el miaj plej grandaj timoj estis pro la Sorcxistinoj, cxar kvankam mi mem havas tute nenian magian potencon mi baldaux trovis ke la Sorcxistinoj vere kapablas fari mirindajxojn. Kvar Sorcxistinoj ekzistis en cxi tiu lando, kaj ili regis la popolojn kiuj logxas en la Nordo kaj Sudo kaj Oriento kaj Okcidento. Felicxe, la Sorcxistinoj de la Nordo kaj Sudo estis bonaj, kaj mi sciis ke ili ne damagxos min; sed la Sorcxistinoj de la Oriento kaj Okcidento estis terure fiaj, kaj se ili ne kredus ke mi estas pli potenca ol ili, ili certe detruus min. Do mi vivis konstante timante ilin dum multaj jaroj; do vi povas kompreni kiom mi gxojis kiam mi informigxis ke via domo falis sur la Fian Sorcxistinon de la Oriento. Kiam vi venis al mi mi volonte promesus cxion ajn por ke vi neniigu la alian Sorcxistinon; sed mi devas honte diri ke nun, post sxia degelo, mi ne povas plenumi miajn promesojn." "Laux mia opinio vi estas tre malbona persono," diris Doroteo. "Ho ne, karulino; mi estas tre bona persono; sed mi konfesas ke mi estas tre malkompetenta Sorcxisto." "Cxu vi ne povas doni al mi cerbon?" demandis la Birdotimigilo. "Vi ne bezonas gxin. Vi lernas ion novan cxiutage. Bebo havas cerbon, sed gxi malmulton scias. Nur sperto donas scion, kaj ju pli longe vi vivos, des pli multe vi nepre spertos." "Eble," diris la Birdotimigilo, "sed mi restos tre malfelicxa se vi ne donos al mi cerbon." La falsa sorcxisto atente rigardis lin. "Nu," li diris gxemante, "mi ne estas lerta magiisto, mi jam diris tion al vi; sed se vi venos al mi morgaux matene, mi plenigos vian kapon per cerbo. Tamen mi ne povas instrui vin gxin uzi; vi mem devos eltrovi tion." "Ho, dankon--dankon!" kriis la Birdotimigilo. "Mi eltrovos kiel uzi gxin, tute certe!" "Sed kion pri mia kuragxo?" demandis la Leono maltrankvile. "Vi havas multan kuragxon, mi certas," respondis Oz. "Vi nur bezonas memfidon. "Ne ekzistas vivanto kiu ne timas kiam okazas dangxero. Vera kuragxo signifas fronti la dangxeron kiam vi timas, kaj tian kuragxon vi jam abunde posedas." "Eble, tamen malgrauxe mi timas," diris la Leono. "Mi estos tre malfelicxa krom se vi donos al mi tian kuragxon kiu forgesigas pri timo." "Nu, bone; mi donos al vi tian kuragxon morgaux," respondis Oz. "Kion pri mia koro?" demandis la Stana Lignohakisto. "Nu, rilate al tio," respondis Oz, "laux mi vi malpravas pro via deziro havi koron. Koro plejofte malfelicxigas. Plej bone estus ke vi komprenu ke al vi tre bonsorte mankas koro." "Pri tio vi kaj mi malsimile opinias," diris la Stana Lignohakisto. "Laux mia prefero, mi akceptos cxian malfelicxon senproteste, se vi donos al mi koron." "Bone," respondis Oz humile. "Venu al mi morgaux kaj vi ricevos koron. Mi ludis esti Sorcxisto dum tiom da jaroj ke mi povos iomete pli ludi." "Kaj nun," diris Doroteo, "kiel mi reiros al Kansas?" "Ni devos pripensi tion," respondis la malgranda viro. "Lasu min konsideri la problemon dum du aux tri tagoj kaj mi klopodos elpensi manieron transporti vin super la dezerton." "Intertempe vi estos miaj bonvenaj gastoj, kaj dum vi logxos en la Palaco miaj servistoj servos vin kaj obeos cxiun vian deziron ecx la plej malgrandan. Mi petas nur unu rekompencon pro mia helpo--kiom ajn malgranda. Kasxu mian sekreton kaj diru al neniu ke mi estas cxarlatano." Ili akceptis informi neniun pri tio kion ili trovis, kaj reiris al siaj cxambroj kun esperoj. Ecx Doroteo esperis ke "La Cxarlatano, la Potenca, la Terura", laux sxia sxercnomo por li, trovos metodon resendi sxin al Kansas, kaj se li sukcesos sxi pretis pardoni al li cxion. Cxapitro XVI. La magia arto de la Granda Cxarlatano. Nu la sekvan matenon la Birdotimigilo diris al siaj amikoj: "Gratulu min. Mi finfine ricevos mian cerbon de Oz. Kiam mi revenos mi estos kiaj estas aliaj homoj." "Mi cxiam sxatis vin kia vi estas," diris Doroteo simple. "Vi afablas sxatante Birdotimigilon," li respondis. "Sed certe vi pli alte estimos min kiam vi auxdos la belegajn pensojn kiujn produktos mia nova cerbo." La Birdotimigilo diris adiaux al ili per felicxa vocxo kaj iris al la Tronocxambro, kie li frapis sur la pordon. "Envenu," diris Oz. La Birdotimigilo eniris kaj trovis la malgrandan viron sidanta apud la fenestro, profunde pensanta. "Mi venis por mia cerbo," komentis la Birdotimigilo, iom malkviete. "Ho, jes, sidigxu en tiu segxo, mi petas," respondis Oz. "Mi bezonas forpreni vian kapon, bonvolu pardoni, sed tio estas necesa por povi meti vian cerbon en la gxustan lokon." "Nepardonpetinde," diris la Birdotimigilo. "Volonte vi deprenu mian kapon, se gxi estos pli bona kiam vi resurmetos gxin." Do la Sorcxisto malfiksis lian kapon kaj elprenis la pajlon. Post tio li eniris la malantauxan cxambron kaj prenis malgrandan ceramikan poteton da brano, en kiun li metis ankaux pinglojn kaj kudrilojn. Forte skuinte gxin, li metis gxin en la supron de la kapo de la Birdotimigilo kaj plenigis la vakan spacon per pajlo, por firme teni gxin. Kiam li finis refiksi la kapon de la Birdotimigilo li diris al li, "Ekde nun vi estos vere pensamanta homo, cxar mi donis al vi cerbamikan menson." La Birdotimigilo estis kaj placxita kaj fiera pro la plenumigxo de lia plej granda deziro, kaj varme dankinte Ozon li reiris al siaj amikoj. Doroteo rigardis lin scivole. Lia kapo sxvelis pro la cerbo. "Kiel vi vin sentas?" sxi demandis. "Tre sagxa, efektive," li respondis fervore. "Kiam mi kutimigxos al mia cerbo mi scios cxion." "Kial tiuj kudriloj kaj pingloj elpusxas sin tra la flankon de via kapo?" demandis la Stana Lignohakisto. "Tio pruvas ke lia menso estas akra," komentis la Leono. "Nu, mi devas iri al Oz por ricevi mian koron," diris la Stana Lignohakisto. Do li marsxis al la Tronocxambro kaj frapis sur la pordon. "Envenu," vokis Oz, kaj la Hakisto envenis kaj diris, "Mi venis por mia koro." "Bone," respondis la malgranda viro. "Sed mi devos tondi truon en via brusto, por meti vian koron en la gxustan lokon. Mi esperas ke tio ne dolorigos vin." "Ho, ne," respondis la Hakisto. "Mi tute ne sentos gxin." Do Oz elprenis tondilon de stanisto kaj tondis malgrandan, kvadratan truon en la maldekstra flanko de la brusto de la Stana Lignohakisto. Post tio, li iris al sxranko de tirkestoj kaj elprenis belan koron, tute el silko kaj plenigitan per segajxo. "Vere bela, cxu ne?" li demandis. "Jes, ja!" respondis la Hakisto, al kiu gxi multe placxis. "Sed gxi estas cxu amema koro?" "Nepre jes!" respondis Oz. Li metis la koron en la bruston de la Hakisto kaj post tio li remetis la kvadraton el stano, lutante gxin nete kie gxi estis eltondita. "Finite," diris li; "nun vi havas koron kiu fierigus cxiun ajn homon. Mi bedauxras ke mi devis fliki vian bruston, sed vere tio estis necesa." "Ne gxenas min la fliko," fervore diris la felicxa Hakisto. "Mi dankegas vin, kaj mi neniam forgesos vian komplezon." "Ne menciinde," respondis Oz. Post tio la Stana Lignohakisto reiris al siaj amikoj, kiuj deziris al li cxian gxojon pro lia bona fortuno. Nun la Leono marsxis al la Tronocxambro kaj frapis sur la pordon. "Envenu," diris Oz. "Mi venis por mia kuragxo," anoncis la Leono, enirante la cxambron. "Bone," respondis la malgranda viro. "Mi portos gxin al vi." Li iris al sxranko kaj etendinte sian brakon gxis alta breto li deprenis kvadratan verdan botelon, kies enhavon li versxis en verd-oran teleron, bele cxizitan. Metinte tion antaux la Malkuragxan Leonon, kiu flaris gxin kvazaux malsxate, la Sorcxisto diris: "Trinku." "Kio gxi estas?" demandis la Leono. "Nu," respondis Oz, "se gxi estus en vi, gxi estus kuragxo. Vi scias, kompreneble, ke kuragxo cxiam estas interna; do oni ne povas nomi cxi tion kuragxo antaux ol vi glutis gxin. Tial mi konsilas al vi trinki gxin kiel eble plej baldaux." La Leono ne plu hezitis, sed trinkis gxis la telero estis malplena. "Kiel vi sentas vin nun?" demandis Oz. "Plena de kuragxo," respondis la Leono, kiu reiris gxoje al siaj amikoj por informi ilin pri sia bona fortuno. Oz, nun sola, ridetis al si pro sia sukceso doni al la Birdotimigilo kaj al la Stana Lignohakisto kaj al la Leono precize tion kion ili kredis deziri. "Kiel mi ne povas esti cxarlatano?" li diris, "kiam tiom da personoj devigas min fari tion, kio tute ne estas farebla, kiel scias cxiu homo? Estis facile felicxigi la Birdotimigilon kaj la Leonon kaj la Hakiston cxar ili imagis ke mi povas fari cxion ajn. Sed bezonata estos pli ol imago por reporti Doroteon al Kansas, kaj mi certas ke mi ne scias kiel fari tion." Cxapitro XVII. Kiel la balono estis lancxita. Forpasis tri tagoj dum kiuj Doroteo tute ne ricevis komunikon de Oz. Tiuj estis malfelicxaj tagoj por la malgranda knabino, kvankam sxiaj amikoj estis tute felicxaj kaj kontentaj. La Birdotimigilo diris al ili ke estas bonegaj pensoj en lia kapo; sed li rifuzis diri ilin cxar li sciis ke nur li mem povas kompreni ilin. Kiam la Stana Lignohakisto marsxadis li sentis sian koron skuigxi en lia brusto; kaj li diris al Doroteo ke li trovas gxin pli afabla kaj pli amema ol tiu kiun li havis kiam li konsistis el karno. La Leono deklaris ke li timas nenion sur la tero, kaj li volonte frontus armeon aux dekduon da ferocaj Kolizuloj. Tiel cxiu en la grupeto estis kontenta escepte de Doroteo, kiu sopiris ecx pli ol iam antauxe reiri al Kansas. La kvaran tagon, gxojigante sxin, Oz ordonis ke sxi reeniru la Troncxambron, kaj kiam sxi eniris li diris afable al sxi: "Sidigxu, karulino; mi kredas ke mi trovis metodon forveturigi vin el cxi tiu lando." "Al Kansas?" sxi demandis fervore. "Nu, mi ne certas pri Kansas," diris Oz, "cxar mi ne povas ecx konjekti pri gxia direkto. Sed la unua tasko estas transiri la dezerton, kaj post tio versxajne estos facile trovi vian vojon hejmen." "Kiel mi povos transiri la dezerton?" sxi demandis. "Nu, jen mia penso," diris la malgranda viro. "Komprenu, kiam mi venis al cxi tiu lando mi flugis en balono. Ankaux vi venis peraere, vin portis ciklono. Do mi kredas ke la plej bona metodo retransiri la dezerton estos peraera. Nu, mi tute ne kapablas krei ciklonon; sed mi pripensadis la eblecojn, kaj mi kredas ke mi povos fari balonon." "Kiel?" demandis Doroteo. "Balono," diris Oz, "estas el silko, sur kiu estas tavolo de gluo por enteni la gason. Mi havas multe da silko en cxi tiu palaco, do tute ne estos malfacile fari la balonon. Sed en la tuta lando ne estas gaso por plenigi la balonon, por ke gxi flugu." "Se gxi ne flugos," komentis Doroteo, "gxi estos senutila." "Vere," respondis Oz. "Sed ekzistas alia rimedo por flugigi gxin, nome plenigi gxin per varmega aero. Varmega aero ne estas egale bona kiel gaso, cxar se la aero malvarmigxus la balono falus en la dezerton, kaj ni perdigxus." "Ni!" kriis la knabino. "Cxu vi akompanos min?" "Jes, certe," respondis Oz. "Min enuigas esti cxarlatano. Se mi elirus cxi tiun Palacon mia popolo tuj trovus ke mi ne estas Sorcxisto, kaj ili kolerigxus kontraux min cxar mi trompis ilin. Do mi devas resti fermita en cxi tiujn cxambrojn tuttage, kaj estas tre tede. Mi multe preferus reiri al Kansas kun vi kaj reesti en cirko." "Mi gxuos vian kuneston," diris Doroteo. "Dankon," li respondis. "Nun, se vi helpos min kunkudri la silkon, ni komencu labori pri la balono." Do Doroteo prenis kudrilon, kaj tuj kiam Oz tondis striojn de silko gxustaforme la knabino zorge kunkudris ilin. Unue estis strio el pala verda silko, sekvis strio el malpala verda kaj post tio strio el smeralda verda; cxar Oz decidis fari la balonon laux diversaj nuancoj de la koloro cxirkaux ili. Tri tagoj necesis por kunkudri cxiujn striojn, sed kiam gxi estis finita ili havis grandan sakon el verda silko pli ol ses metrojn longa. Post tio, Oz sxmiris gxian internon per tavolo de maldensa gluo, por ke gxi rezistu aerlikadon, kaj post tio li anoncis ke la balono estas preta. "Sed ni devos havi korbon en kiu ni veturos," li diris. Do li ordonis ke la Soldato kun la Verdaj Lipharoj alportu grandan korbon por lavotaj vestajxoj, kiun li fiksis al la malsupro de la balono per sxnuregoj. Kiam gxi estis tute preta, Oz disanoncigis inter sia popolo ke li vizitos grandan fratan Sorcxiston kiu logxas en la nuboj. La informo disvastigxis rapide tra la urbo kaj cxiu venis por rigardi la mirindajxon. Oz ordonis ke la balono estu portita antaux la Palacon, kaj la popolo rigardadis gxin tre scivoleme. La Stana Lignohakisto estis hakinta grandan amason da ligno, kaj nun li bruligis gxin, kaj Oz tenis la malsupron de la balono super la fajro tiel ke la varmega aero kiu levigxis de la fajro plenigos la silkan sakon. Iom post iom la balono sxvelis kaj enaerigxis, gxis fine la korbo preskaux ne plu tusxis la teron. Post tio, Oz eniris la korbon kaj diris al la tuta popolo per lauxta vocxo: "Mi nun foriros por viziti. Dum mi forestos la Birdotimigilo regos vin. Mi ordonas ke vi obeu lin kiel vi obeus min." La balono jam tiris forte por eskapi de la sxnurego kiu ligis gxin al la tero, cxar la aero en gxi estis varmega, kaj tio faris gxin tiom malpli peza ol la aero ekster la balono ke gxi tiregis klopodante alteniri en la cxielon. "Venu, Doroteo!" kriis la Sorcxisto. "Rapidu por ke la balono ne forflugu sen vi!" "Mi tute ne trovas Toton ie ajn," respondis Doroteo, kiu ne volis forlasi sian hundon. Toto estis kurinta inter la homamason por boji kontraux katideton, kaj fine Doroteo trovis lin. Sxi prenis lin kaj kuris cele la balonon. Sxi estis nur kelkajn pasxojn for de gxi, kaj Oz etendis siajn manojn por helpi sxin eniri la korbon, kiam krak! la sxnuregoj rompigxis kaj la balono levigxis en la aeron sen sxi. "Revenu!" sxi kriegis. "Mi volas kuniri!" "Mi ne povas reveni, karulino," vokis Oz el la korbo. "Adiaux!" "Adiaux!" kriis cxiu, kaj cxies okuloj turnigxis supren al kie la Sorcxisto veturas en la korbo, altigxanta cxiumomente ecx pli en la cxielon. Kaj de tiam neniu revidis Ozon, la Mirindan Sorcxiston, kvankam eble li ja atingis Omahan sekure kaj tie estas nun, sed tion ni ne scias. Sed la popolo ame memoris lin, kaj oni diris unu al la alia, "Oz estis cxiam nia amiko. Kiam li estis cxi tie li konstruis por ni cxi tiun belan Smeraldan Urbon, kaj nun dum lia foresto li lasis por ni la Sagxan Birdotimigilon por regi nin." Tamen, dum multaj tagoj ili lamentis la perdigxon de la Mirinda Sorcxisto, kaj ne estis konsoleblaj. Cxapitro XVIII. For al la Sudo Doroteo ploris amare pro la perdigxo de sxia espero reiri al sia hejmo en Kansas; sed kiam sxi konsideradis la aferon zorge, sxi gxojis ne esti suprenirinta en balono. Tamen sxi lamentis la perdon de Oz, kaj ankaux lamentis sxiaj akompanantoj. La Stana Lignohakisto venis al sxi kaj diris, "Vere mi estus nedankema se mi ne lamentus la viron kiu donis al mi mian belan koron. Mi volas iom plori pro la foriro de Oz, se vi bonvolos forvisxi miajn larmojn, por ke mi ne rustu." "Volonte," sxi respondis, kaj sxi tuj alportis tukon. La Stana Lignohakisto ploris dum pluraj minutoj, kaj sxi zorge atentis la larmojn kaj forvisxis ilin per la tuko. Kiam li ne plu ploris li forte dankis sxin kaj oleumis sin zorge per sia juvelkovrita oleujo, por malebligi ruston. La Birdotimigilo nun estis la reganto de la Smeralda Urbo, kaj kvankam li ne estis Sorcxisto la popolo fieris pri li. "Cxar," ili diris, "en la tuta mondo ne ekzistas alia urbo regata de pajloplenigita viro." Kaj se ili ne eraris, ili pravis. La matenon post la levigxo de la balono kun Oz la kvar marsxintoj kunigxis en la Tronocxambro kaj diskutis. La Birdotimigilo sidis sur la granda trono kaj la aliaj staris respektoplene antaux li. "Nia sorto efektive estis felicxiga," diris la nova reganto; "cxar cxi tiu Palaco kaj la Smeralda Urbo nun apartenas al ni, kaj ni povas fari kion ajn ni volas. Kiam mi memoras ke antaux nelonge mi estis sur stango en maizkampo de kultivisto, kaj ke nun mi estas la reganto de cxi tiu bela Urbo, mi vere kontentas pri mia sorto." "Ankaux mi," diris la Stana Lignohakisto, "multe kontentas pri mia nova koro; kaj, efektive, nur tion mi volis en la tuta mondo." "Rilate al mi, mi kontentas sciante ke mi estas egale kuragxa kiel cxiu alia besto dum la tuta historio, kaj eble pli kuragxa," diris la Leono modeste. "Se Doroteo nur kontentus logxante en la Smeralda Urbo," pludiris la Birdotimigilo, "eble ni cxiuj kontentus kune." "Sed mi ne volas logxi cxi tie," kriis Doroteo. "Mi volas iri al Kansas, kaj logxi kun Onklino Em kaj Onklo Henriko." "Nu, do, kio estas farebla?" demandis la Hakisto. La Birdotimigilo decidis pensi, kaj li tiom forte pensis ke la pingloj kaj kudriloj komencis pusxi sin el lia kapo. Fine li diris: "Kial ne alvoki la Flugantajn Simiojn, kaj peti ilin porti vin trans la dezerton?" "Min tute ne trafis tiu ideo!" diris Doroteo gxoje. "Jen la solvo! Mi tuj alportos la Oran Cxapon." Kiam sxi estis alportinta gxin en la Tronocxambron sxi parolis la magiajn vortojn, kaj baldaux la bando de Flugantaj Simioj flugis tra la malferman fenestron kaj starigxis antaux sxi. "Nun jam la duan fojon vi alvokis nin," diris la Simiregxo, klinante sin antaux la knabino. "Kion vi deziras?" "Mi deziras ke vi flugportu min al Kansas," diris Doroteo. Sed la Simiregxo kapneis. "Tio ne estas farebla," li diris. "Ni apartenas al nur cxi tiu lando, kaj ne povas eliri gxin. Neniam estis Flugantaj Simioj en Kansas, kaj mi kredas ke neniam estos, cxar ne tauxgas ke ili estu tie. Ni volonte servos vin laux nia povo se iel eble, sed ni ne povas transiri la dezerton. Adiaux." Kaj denove klininte sin la Simiregxo etendis siajn flugilojn kaj forflugis tra la fenestron, sekvate de sia tuta bando. Doroteo estis preskaux ploronta pro sia senesperigxo. "Mi malsxparis la sorcxon de la Ora Cxapo senefike," sxi diris, "cxar la Flugantaj Simioj ne povas helpi min." "Estas tute vere tre domagxe!" diris la bonkora Hakisto. La Birdotimigilo denove pensadis, kaj lia kapo tiom terure sxvelis ke Doroteo timis ke gxi krevos. "Ni alvoku la Soldaton kun la Verdaj Lipharoj," li diris, "kaj petu ke li konsilu nin." Do la Soldato estis alvokita kaj eniris la Tronocxambron timeme, cxar dum Oz vivis li neniam ricevis permeson trairi la pordon. "Cxi tiu knabineto," diris la Birdotimigilo al la Soldato, "volas transiri la dezerton. Kiel sxi povos fari tion?" "Mi ne scias," respondis la Soldato; "cxar neniu iam transiris la dezerton, krom se eble Oz mem faris tion." "Cxu ekzistas neniu kiu povas helpi min?" demandis Doroteo fervore. "Eble Glinda," li sugestis. "Kiu estas Glinda?" demandis la Birdotimigilo. "La Sorcxistino de la Sudo. Sxi estas la plej potenca Sorcxistino, kaj regas la Kvelulojn. Krome, sxia kastelo staras apud la dezerto, do eble sxi scias metodon transiri gxin." "Glinda estas bona Sorcxistino, cxu ne?" demandis la infano. "La Kveluloj opinias ke sxi estas bona," diris la Soldato, "kaj sxi estas afabla al cxiu. Mi auxdis ke Glinda estas bela virino, kiu scias resti juna ecx kvankam sxi jam vivis multegajn jarojn." "Kiel mi povos atingi sxian kastelon?" demandis Doroteo. "La vojo al la Sudo estas rekta," li respondis, "sed oni diras ke gxi estas plena de dangxeroj por marsxantoj. Sovagxaj bestoj logxas en la arbaro, kaj raso de strangaj homoj kiuj ne volas ke fremduloj trairu ilian landon. Pro tio neniu Kvelulo gxis nun iam venis al la Smeralda Urbo." La Soldato tiam foriris kaj la Birdotimigilo diris, "Sxajnas ke malgraux la dangxeroj, plejbone estos ke Doroteo marsxu al la Lando de la Sudo kaj petu ke Glinda helpu sxin. Cxar, kompreneble, se Doroteo restos cxi tie sxi neniam reiros al Kansas." "Evidente vi denove pensis," komentis la Stana Lignohakisto. "Jes ja," diris la Birdotimigilo. "Mi akompanos Doroteon," deklaris la Leono, "cxar mi enuas pro via urbo kaj sopiras la arbaron kaj la kamparon. Mi efektive estas sovagxa besto, sciu. Ankauxe, Doroteo bezonos protektanton." "Vi pravas," akordis la Hakisto. "Mia hakilo eble povos helpi sxin; do ankaux mi akompanos sxin al la Lando de la Sudo. "Kiam do ni ekiros?" demandis la Birdotimigilo. "Cxu vi kuniros?" ili demandis, surprizite. "Certe. Sen Doroteo mi ne havus cerbon. sxi levis min de la stango en la maizkampo kaj venigis min al la Smeralda Urbo. Do mia bona sorto sxuldigxas al sxi, kaj mi neniam apartigxos de sxi antaux ol sxi finfine reiros al Kansas." "Dankon," diris Doroteo, kortusxite. "Vi cxiuj estas vere afablegaj al mi. Sed mi deziras komenci kiel eble plej baldaux." "Ni ekiros morgaux matene," respondis la Birdotimigilo. "Do nun ni cxiuj pretigu nin, cxar la marsxado estos longa." Cxapitro XIX. Ilin atakas la Batalantaj Arboj. Tuj la sekvan matenon Doroteo adiauxe kisis la belan verdan knabinon, kaj cxiuj premis la manon de la Soldato kun la Verdaj Lipharoj, kiu marsxis kun ili gxis la pordego. Kiam la Pordogardisto revidis ilin li miregis ke ili volas foriri el la bela Urbo por renkonti novajn problemojn. Sed li tuj malsxlosis iliajn okulvitrojn, kiujn li remetis en la verdan keston, kaj donis al ili multajn bondezirojn por kunporti kun si. "Vi nun estas nia reganto," li diris al la Birdotimigilo, "do nepre vi devos reveni al ni kiel eble plej baldaux." "Mi certe revenos se mi povos," la Birdotimigilo respondis; "sed unue mi devas helpi Doroteon reiri al sia hejmo." Dum Doroteo lastafoje adiauxis la bonhumoran Gardiston sxi diris: "Oni tre afablis al mi en via bela Urbo, kaj cxiu estis tre gxentila al mi. Mi ne povas esprimi kiom dankema mi estas." "Ne provu, karulino," li respondis. "Ni volonte havus vin kun ni, sed se via deziro estas reiri al Kansas mi esperas ke vi trovos rimedon." Li malfermis la pordon de la ekstera muro kaj ili eliris kaj komencis sian marsxadon. La suno brilegis dum niaj amikoj turnis siajn vizagxojn cele la Landon de la Sudo. Ili estis cxiuj plejaltspiritaj, kaj ridis kaj interbabiladis. Doroteo denove estis plengita de la espero iri al sia hejmo, kaj la Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto gxojis cxar ili povis utili al sxi. Kaj la Leono, nu li flaris la fresxan aeron tre plezure kaj balancis sian voston de flanko al flanko pro pura gxojo cxar li denove estas en la kamparo, dum Toto kuris cxirkaux ilin kaj cxasis la tineojn kaj papiliojn, tutdume gaje bojante. "Urbologxado tute ne konvenas por mi," komentis la Leono, dum ili rapidpasxe marsxadis. "Mi perdis multe da mia karno ekde kiam mi cxesis logxi tie, kaj nun mi fervoras trovi oportunon montri al la aliaj bestoj kiom kuragxa mi farigxis." Ili nun turnis sin kaj lastafoje rigardis la Smeraldan Urbon. Ili vidis nur amason da turoj malantaux la verdaj muroj, kaj alte super cxio estis la pintoj kaj kupolo de la Palaco de Oz. "Oz ja ne estis malbona Sorcxisto," diris la Stana Lignohakisto, dum li sentis sian koron frapadi la flankojn de lia brusto. "Li sciis doni al mi cerbon, vere tre bonan cerbon," diris la Birdotimigilo. "Se Oz trinkus dozon de la sama kuragxo kiun li donis al mi," aldonis la Leono, "li estus kuragxa persono." Doroteo diris nenion. Oz ne plenumis sian promeson al sxi, sed li ja klopodis, do sxi pardonis lin. Cxar, kiel li diris, li estas bona persono, kvankam li estas malkompetenta Sorcxisto. La marsxado dum la unua tago trairis la verdajn kampojn kaj brilajn florojn kiuj etendigxis cxirkaux la Smeralda Urbo cxiuflanke. Ili dormis tiun nokton sur la herbaro, kun nur la steloj super si; kaj ili tre bone ripozis. En la mateno ili plue marsxadis gxis ili atingis densan arbaron. Tute ne estis eble cxirkauxiri gxin, cxar lauxaspekte gxi etendigxis dekstren kaj maldekstren gxis preter ilia vidpovo; kaj, krome, ili ne volis riski sxangxi sian direkton cxar ili timis ke ili perdigxus. Do ili sercxis tiun lokon kie estos plej facile eniri la arbaron. La Birdotimigilo, kiu estis la unua en la vico, fine trovis grandan arbon kiu havis suficxe largxetendajn brancxojn ke estis suficxa spaco por ke ili povu marsxi sube. Do li antauxenmarsxis al la arbo, sed tuj kiam li subiris la unuajn brancxojn ili klinis sin kaj cxirkauxvolvis lin, kaj la sekvan minuton li trovis sin levita super la tero kaj jxetita kapantauxen inter siajn kunmarsxantojn. Tio ne damagxis la Birdotimigilon, sed gxi surprizis lin, kaj li aspektis iom konfuzita kiam Doroteo levis lin. "Jen alia spaco inter la arboj," vokis la Leono. "Mi la unua provu gxin," diris la Birdotimigilo, "cxar ne dolorigas min esti disdirekten jxetita." Li marsxis al alia arbo, dum li parolis, sed gxiaj brancxoj tuj kaptis lin kaj rejxetis lin. "Estas tre strange," kriis Doroteo; "kion ni faru?" "Sxajnas ke la arboj decidis batali kontraux nin kaj haltigi nian marsxadon," komentis la Leono. "Mi intencas mem provi," diris la Hakisto, kaj sursxultriginte sian hakilon li marsxis al la unua arbo kiu tiom mistraktis la Birdotimigilon. Kiam granda brancxo klinigxis por kapti lin, la Hakisto hakis gxin tiom feroce ke li duonigis gxin. Tuj la arbo komencis skuadi siajn brancxojn kvazaux pro doloro, kaj la Stana Lignohakisto submarsxis sendangxere. "Venu!" li kriis al la aliaj. "Rapide!" Cxiuj antauxen kuris kaj subiris la arbon sen damagxo, escepte de Toto, kiun kaptis malgranda brancxo kaj skuis gxis li hurlis. Sed la Hakisto tuj dehakis la brancxon kaj liberigis la hundeton. La aliaj arboj de la arbaro tute nenion faris por bari ilin, do ili decidis ke nur la unua vico de arboj kapablas fleksi siajn brancxojn, kaj ke versxajne tiuj arboj estas la policistoj de la arbaro, kaj havas tiun mirigan kapablon por forteni fremdulojn. La kvar marsxantoj facile marsxis inter la arboj gxis atingi la plej foran randon de la arbaro. Tie, surprizate, ili trovis antaux si altan muron el, sxajne, blanka porcelano. GXi estis glata, kiel la surfaco de telero, kaj pli alta ol iliaj kapoj. "Kion ni faru nun?" demandis Doroteo. "Mi faros eskalon," diris la Stana Lignohakisto, "cxar evidente ni devos transgrimpi la muron." Cxapitro XX. La delikata Porcelana Lando. Dum la Hakisto faris eskalon el ligno kiun li trovis en la arbaro, Doroteo kusxigxis kaj dormis, cxar sxi estis laca pro la longa marsxado. La Leono ankaux kunrulis sin por dormi kaj Toto kusxigxis apud li. La Birdotimigilo rigardis la Hakiston labori, kaj diris al li: "Mi ne povas kompreni kial tiu muro estas cxi tie, nek el kio gxi konsistas." "Ripozigu vian cerbon kaj ne gxenu gxin pri la muro," respondis la Hakisto; "grimpinte gxin ni scios kio estas aliflanke." Post iom da tempo la eskalo estis finita. GXi aspektis mallerte farita, sed la Stana Lignohakisto estis certa ke gxi estas fortika kaj bone tauxgos. La Birdotimigilo vekis Doroteon kaj la Leonon kaj Toton, kaj diris al ili ke la eskalo estas preta. La Birdotimigilo la unua grimpis la eskalon, sed li estis tiom mallerta ke Doroteo devis tuj sekvi lin por neebligi ke li falos. Kiam li metis sian kapon trans la supron de la muro la Birdotimigilo diris, "Nekredeble!" "Plu grimpu," kriis Doroteo. Do la Birdotimigilo grimpis pli kaj sidigxis sur la supron de la muro, kaj Doroteo pusxis sian kapon trans la muron kaj kriis, "Nekredeble!" tute same kiel la Birdotimigilo. Toto sekvis, kaj tuj komencis boji, sed Doroteo silentigis lin. Post li la Leono grimpis la eskalon, kaj la Stana Lignohakisto estis la lasta; sed ambaux kriis, "Nekredeble!" tuj kiam ili rigardis trans la muron. Kiam ili cxiuj sidis en vico sur la supro de la muro ili malsuprenrigardis kaj vidis ion tre strangan. Antaux ili estis grande etendigxanta lando kies planko estis glata kaj brilanta kaj blanka kiel la malsupro de granda telero. Dise staris multaj domoj tute el porcelano kaj brilkoloraj. Tiuj domoj estis tre malgrandaj, la plej granda atingis nur la altecon de la talio de Doroteo. Ankaux vidigxis belaj malgrandaj brutodomoj, kiujn cxirkauxis porcelanaj bariloj; kaj multaj bovinoj kaj sxafoj kaj cxevaloj kaj porkoj kaj gekokoj, cxiuj konsistantaj el porcelano, staris en grupoj. Sed plej strangaj estis la homoj logxantaj en tiu kurioza lando. Trovigxis melkistinoj kaj sxafistinoj, kun brilkoloraj korsajxoj kaj oraj cirkletoj tute kovrantaj la robojn; kaj princinoj kun plej belaj roboj el argxento kaj oro kaj purpuro; kaj sxafistoj vestitaj per gxisgenuaj kulotoj kiujn ornamis vertikalaj rugxetaj kaj flavaj kaj bluaj strioj, kaj oraj bukoj sur la sxuoj; kaj princoj kun juvelkovritaj kronoj sur la kapoj, kaj ili surportis ermenajn robojn kaj satenajn manteletojn; kaj komikaj klauxnoj kun krisphavaj roboj, kaj rondaj rugxaj makuloj sur la vangoj kaj altaj, pintaj cxapoj. Kaj plej strange, la homoj cxiuj konsistis el porcelano, ecx iliaj vestoj, kaj ili estis tiel malgrandaj ke la plej alta el ili ne estis pli alta ol genuo de Doroteo. Unue neniu ecx rigardis la alvenintojn, escepte de unu malgranda purpura porcelana hundo kun tre granda kapo, kiu iris al la muro kaj bojis je ili per vocxeto, kaj tuj poste forkuris. "Kiel ni malsupreniros?" demandis Doroteo. Ili trovis la eskalon tro peza tiel ke ili ne povis suprentiri gxin, do la Birdotimigilo faligis sin de la muro kaj la aliaj saltis sur lin por ke la malmola planko ne damagxu iliajn piedojn. Kompreneble ili zorgis ne fali sur lian kapon por ke la pingloj ne penetru iliajn piedojn. Kiam cxiu jam malsuprenigxis sekure ili levis la Birdotimigilon, kies korpo nun estis tre plata, kaj per frapetoj regxustigis lian pajlon. "Ni devos transiri cxi tiun strangan lokon por atingi la alian flankon," diris Doroteo; "cxar estus malsagxe iri alidirekte ol rekte Suden." Ili komencis marsxi tra la lando de la porcelana popolo, kaj jam tuj ili proksimigxis al porcelana melkistino melkanta porcelanan bovinon. Dum ili proksimigxis, la bovino subite piedfrapis kaj renversis la tabureton, la sitelon, kaj ecx la melkistinon mem, kiuj cxiuj falis sur la porcelanan teron tre brue. Doroteon sxokis vidi ke kruro de la bovino estis derompita, kaj ke la sitelo kusxis multe dispecigita, kaj la maldekstra kubuto de la kompatinda melkistino estis nocxita. "Jen!" kriis la melkistino kolere. "Vidu kion vi faris! La kruro de mia bovino estas rompita, kaj mi devos konduki sxin al la riparisto por surgluigi gxin. Pro kio vi venis cxi tien kaj timigis mian bovinon?" "Mi multe bedauxras," respondis Doroteo, "bonvolu pardoni nin." Sed la bela melkistineto estis multe tro cxagrenita por respondi. sxi prenis la kruron pauxte kaj forkondukis sian bovinon, la kompatinda besto lamis sur siaj tri kruroj. Forirante la melkistino riprocxege transrigardis sian sxultron al la mallertaj fremduloj, premante sian nocxitan kubuton al sia flanko. Doroteo multe malgxojis pro tiu akcidento. "Ni devos esti zorgoplenaj," diris la bonkora Hakisto, "por ke ni ne damagxu tiom cxi tiujn belajn hometojn ke ili neniam regxustigxos." Iom poste Doroteo renkontis vere belege vestitan junan princinon, kiu ekhaltis tuj kiam sxi vidis la fremdulojn kaj komencis forkuri. Doroteo volis pli detale vidi la princinon, do sxi kure sekvis sxin; sed la porcelana knabino kriis, "Ne cxasu min! Ne cxasu min!" Sxia vocxeto estis tiom timoplena ke Doroteo ekhaltis kaj diris, "Sed kial?" "Cxar," respondis la princino, ankaux haltinte, el sendangxera malproksimo, "se mi kuros mi eble falos kaj rompigxos." "Sed cxu ne eblus ripari vin?" diris la knabino. "Ho, jes; sed oni neniam estas egale bela post riparigxo, komprenu," respondis la princino. "Versxajne ne," diris Doroteo. "Pripensu S-ron Sxerciston, unu el niaj klauxnoj," pludiris la porcelanulino. "Li cxiam klopodas stari surkape. Li tiom ofte rompis sin ke cent partoj de li estas riparitaj, kaj li tute ne plu estas bela. Jen, li venas jam nun, vidu mem." Efektive, gaja malgranda klauxno nun venis marsxante direkte al ili, kaj Doroteo povis vidi ke malgraux liaj belaj vestoj el rugxo kaj flavo kaj verdo lin tute kovris fendetoj cxiudirekten irantaj kiuj klare montris ke li estis multparte riparita. La Klauxno metis siajn manojn en siajn posxojn, kaj sxveliginte siajn vangojn kaj kapoklinetinte al ili senrespekte li diris: "Mia kara dam', Pro kio jam Okulo tre rigida? Kvazaux estas vi Nenio pli Ol fajrsxovil' ridiga!" "Silentu, sinjoro!" diris la Princino; "jen fremduloj respektendaj!" "Mi venis ek', do jen respekt'" deklaris la Klauxno, kaj tuj li surkapen starigxis. "Ne gxenu vin S-ro Sxercisto," diris la Princino al Doroteo; "lia kapo estas multe fendita, kaj tio malsagxigas lin." "Li tute ne gxenas min," diris Doroteo. "Sed vi estas belega," sxi pludiris, "certe mi amegus vin. Cxu vi permesos ke mi reportu vin al Kansas, kaj metu vin sur la kamenbreton de Onklino Em? Mi povus porti vin en mia korbo." "Tio tre malfelicxigus min," respondis la porcelana Princino. "Sciu ke cxi tie en nia lando ni logxas kontente, kaj ni povas paroli kaj cxirkauxmovigxi lauxplacxe. Sed kiam iu el ni estas forprenita niaj artikoj tuj rigidigxas, kaj ni nur staras rekte kaj belaspektas. Kompreneble oni ne volas ion alian kiam ni estas sur kamenbretoj kaj sxrankoj kaj salontabloj, sed niaj vivoj estas multe pli agrablaj cxi tie en nia propra lando." "Mi neniel volus malfelicxigi vin!" krietis Doroteo. "Do mi nur diros adiaux." "Adiaux" respondis la princino. Ili zorgoplene marsxis tra la porcelana lando. La bestetoj kaj homoj forkuris por eviti ilin, timante ke la fremduloj rompos ilin, kaj post proksimume horo la marsxantoj atingis la alian flankon de la lando kaj la porcelanan muron. GXi estis malpli alta ol la unua, tamen, kaj starante sur la dorso de la Leono ili cxiuj sukcesis grimpadi al la supro. Post tio la Leono kuntiris siajn krurojn kaj saltis sur la muron; sed gxuste kiam li saltis li renversis porcelanan pregxejon per sia vosto kaj plene disfrakasis gxin. "Domagxe," diris Doroteo, "sed mi vere kredas ke nur tre bonsxance ni ne pli damagxis tiujn hometojn ol per rompo de kruro de bovino kaj de pregxejo. Ili estas tiom rompeblaj!" "Tiel ja estas," diris la Birdotimigilo, "kaj mi dankemas cxar mi konsistas el pajlo kaj ne estas facile rompata. Oni povas sperti multon pli malbonan en la mondo ol esti Birdotimigilo." Cxapitro XXI. La Leono farigxas la Regxo de la Bestoj. Atinginte la malsupron de la porcelana muro, la marsxantoj trovis sin en malagrabla lando, plena de marcxoj kaj kovrita de alta fiherbaro. Estis malfacile marsxi longe sen fali en kotoplenajn truojn, cxar la herbaro estis densega kaj kasxis ilin. Tamen, zorgante pri sia marsxado ili sukcesis sekure atingi solidan teron. Sed cxi tie la lando sxajnis ecx pli sovagxa, kaj post longa enuiga marsxado tra la herbajxaro ili eniris alian arbaron, kie la arboj estis pli grandaj kaj pli malnovaj ol cxiuj kiujn ili gxis tiam vidis. "Jen arbaro vere belega," deklaris la Leono, cxirkauxrigardante gxojoplene; "neniam mi vidis pli belan lokon." "Iom deprima," diris la Birdotimigilo. "Tute ne," respondis la Leono; "Mi volonte logxus cxi tie dum la tuta vivo. Rimarku la molecon de la sekaj folioj sub la piedoj kaj la ricxecon kaj verdecon de la musko krocxigxinta al la malnovaj arboj. Certe neniu sovagxa besto povus deziri pli placxan hejmon." "Eble nun estas sovagxaj bestoj en la arbaro," diris Doroteo. "Versxajne jes," respondis la Leono; "kvankam mi neniun vidas cxirkauxmarsxanta." Ili marsxis tra la arbaro gxis farigxis tro mallume por plia marsxado. Doroteo kaj Toto kaj la Leono kusxigxis por dormi, dum la Hakisto kaj la Birdotimigilo gardis ilin, kiel kutime. Post la matenigxo ili rekomencis marsxi. Antaux ol ili marsxis grandan distancon ili auxdis mallauxtan sonon, kiel de la mugxetado de multaj sovagxaj bestoj. Toto ploretis iom sed neniu el la aliaj timis kaj ili plu lauxiris la multe uzitan vojeton gxis ili atingis malferman lokon en la arbaro, en kiu estis kunen venintaj centoj da cxiuspecaj bestoj. Estis tigroj kaj elefantoj kaj ursoj kaj vulpoj kaj lupoj kaj cxiu alia ebla besto, kaj dummomente Doroteo timis. Sed la Leono klarigis ke la bestoj diskutas, kaj laux ilia kriado kaj mugxado li supozas ke ili sentas gravan minacon. Dum li parolis pluraj bestoj ekrimarkis lin, kaj tuj la tuta bestaro eksilentis kvazaux pro magio. La plej granda tigro venis al la Leono kaj klinis sin, dirante, "Bonvenon, Regxo de Bestoj! Vi venis bontempe por batali kontraux nian malamikon kaj revenigi pacon al cxiuj bestoj de la arbaro." "Kio gxenas vin?" demandis la Leono trankvile. "Nin cxiujn minacas," respondis la tigro, "feroca malamiko kiu lastatempe venis en cxi tiun arbaron. GXi estas giganta monstro, kvazaux granda araneo, kun korpo tiel granda kiel de elefanto kaj kruroj longaj kiel de arbotrunko. GXi havas ok tiajn longajn krurojn, kaj dum la monstro rampas tra la arbaro li kaptas beston per kruro kaj tiras gxin al sia busxo, kie li mangxas gxin samkiel araneo mangxas musxon. Neniu el ni estas sekura dum tiu feroca besto vivas, kaj ni okazigis kunvenon por decidi kiel prizorgi nin kiam vi venis inter nin." La Leono pensis dummomente. "Cxu logxas aliaj leonoj en cxi tiu arbaro?" li demandis. "Ne; ja ekzistis kelkaj, sed la monstro mangxis ilin cxiujn. Kaj, krome, estis neniu inter ili ecx iomete tiom granda kaj brava kiel vi." "Se mi senvivigos vian malamikon cxu vi klinos vin antaux mi kaj obeos min kiel la Regxon de la Arbaro?" demandis la Leono. "Volonte ni faros tion," respondis la tigro, kaj cxiuj aliaj bestoj tie mugxegis per forta vocxo: "Nepre jes!" "Kie estas tiu granda araneo via nun?" demandis la Leono. "Tie for, inter la kverkarboj," diris la tigro, indikante per sia antauxpiedo. "Bone prizorgu cxi tiujn amikojn miajn," diris la Leono, "kaj mi tuj iros kontrauxbatali la monstron." Li diris "GXis revido" al siaj kamaradoj kaj formarsxis fiere por kontrauxbatali la malamikon. La granda araneo dormis kiam la Leono trovis gxin, kaj gxi aspektis tiom malbela ke gxia malamiko suprenturnis sian nazon nauxzite. GXiaj kruroj ja estis longegaj kiel diris la tigro, kaj gxia korpo kovrita de densa nigra hararo. GXi havis grandan busxon, kun aro da akraj dentoj duonan metron longaj; sed gxian kapon ligis al la dika korpo kolo maldika kiel la talio de vespo. Tio indikis al la Leono la plej bonan manieron ataki la beston, kaj cxar li sciis ke estas pli facile ataki gxin kiam gxi dormas ol dum gxi estas veka, li saltegis kaj rekte trafis la dorson de la monstro. Per unu batego de sia peza piedo, armita per akraj ungoj, li batis la aranekapon de gxia korpo. Desaltinte, li rigardis gxis la longaj kruroj cxesis movigxadi, kaj li sciis ke nun gxi estas tute morta. La Leono reiris al la malfermajxo kie la bestoj de la arbaro atendas lin kaj diris fiere, "Vi ne plu bezonas timi vian malamikon." Cxiuj bestoj klinis sin antaux la Leono, nomante lin Regxo, kaj li promesis reveni kaj regi ilin tuj kiam Doroteo estos definitive veturanta al Kansas. Cxapitro XXII. La Lando de la Kveluloj Tra la ceteron de la arbaro pasis la marsxantoj sekure, kaj kiam ili venis el gxia mallumo ili vidis antaux si krutan monteton, kovritan, de la supro gxis la malsupro, de grandaj pecoj de rokoj. "Estos malfacile grimpi," diris la Birdotimigilo, "tamen necesas transiri la monteton." Do li kondukis kaj la aliaj sekvis. Ili estis preskaux atingintaj la unuan rokon kiam ili auxdis rauxkan vocxon krii, "Fortenu vin!" "Kiu vi estas?" demandis la Birdotimigilo. Kapo montris sin super la roko kaj la sama vocxo diris, "Cxi tiu monteto apartenas al ni, kaj ni ne permesas ke oni transiru gxin." "Sed ni devas transiri," diris la Birdotimigilo. "Ni iras al la Lando de la Kveluloj." "Tamen ne!" respondis la vocxo, kaj venis el malantaux la roko la plej stranga homo kiun iam vidis la marsxantoj. Li estis tre malalta kaj dika kaj havis grandan kapon, kiu estis supre plata kaj gxin subtenis dika kolo plena de faldomarkoj. Sed li tute ne havis brakojn, kaj, vidante tion, la Birdotimigilo ne kredis ke tia senhelpa ulo povus malebligi ke ili grimpu la monteton. Do li diris, "Mi bedauxras ne plenumi vian volon, sed ni devas transiri vian monteton negrave cxu aux ne tio placxas al vi," kaj li auxdace antauxenmarsxis. Rapide kiel fulmo la kapo de la viro pafigxis antauxen kaj lia kolo etendigxis gxis la supro de la kapo, kie gxi estis plata, batis la mezon de la Birdotimigilo kaj rulfaligis lin kap-super-kapen laux la deklivo. Preskaux same rapide kiel gxi venis, la kapo reiris al la korpo, kaj la viro rauxke ridis dirante, "Malpli facile ol vi supozas!" Hxoro de lauxta ridado sonis de la aliaj rokoj, kaj Doroteo vidis centojn da senbrakaj Martelkapuloj sur la monteto, cxiu malantaux roko. La Leono forte kolerigxis pro la ridado kauxzita de la misfortuno de la Birdotimigilo, kaj lauxte mugxante li tondre suprenkuris la monteton. Denove kapo rapide elpafigxis, kaj la granda Leono ruligxis malsupren laux la deklivo kvazaux trafita de kanonobuso. Doroteo malsupren kuris por helpi la Birdotimigilon surpiedigxi, kaj la Leono iris al sxi, iom kontuzita kaj dolorigita, kaj diris, "Estas senutile batali kontraux homojn kun pafigxantaj kapoj; neniu povas venki ilin." "Kion do ni povas fari?" "Alvoku la Flugantajn Simiojn," proponis la Stana Lignohakisto; "vi ankoraux rajtas ordoni al ili unu fojon pli." "Bone," sxi respondis, kaj surmetinte la Oran Cxapon sxi parolis la magiajn vortojn. La Simioj, kiel kutime, tujis, kaj post malmultaj momentoj la tuta bando staris antaux sxi. "Kion vi ordonas?" demandis la Regxo de la Simioj, malalten klinante sin. "Portu nin trans la monteton al la Lando de la Kveluloj," respondis la knabino. "Tiel estos," diris la Regxo, kaj tuj la Flugantaj Simioj prenis la kvar marsxintojn kaj Toton per siaj brakoj kaj fluge forportis ilin. Dum ili transflugis la monteton la Martelkapuloj kriegis cxagrenite, kaj pafis siajn kapojn alten aeren, sed ili ne povis trafi la Flugantajn Simiojn, kiuj portis Doroteon kaj sxiajn kamaradojn sekure trans la monteton kaj surterigis ilin en la bela Lando de la Kveluloj. "Nun la lastan fojon vi povis alvoki nin," diris la estro al Doroteo; "do adiaux kaj bonfortunon al vi." "Adiaux, kaj tre grandan dankon," respondis la knabino; kaj la Simioj alteniris en la aero kaj post malpli ol momento ili estis jam for de vidpovo. La Lando de la Kveluloj aspektis ricxa kaj felicxa. Estis nenombreblaj kampoj de maturigxanta greno, kaj inter ili estis bone pavimitaj vojoj, kaj belaj ondetantaj riveretoj kiujn transiris fortikaj pontoj. La bariloj kaj domoj kaj pontoj estis cxiuj brile rugxaj, same kiel en la Lando de la Palpbrumoj ili estis flavaj, kaj bluaj en la Lando de la Mangxtuloj. La Kveluloj mem, malaltaj kaj dikaj, kompaktaj kaj afablaj estis plene vestitaj per rugxo, kiu brilis kontraux la fono de verda herbaro kaj flavigxanta greno. La Simioj surterigis ilin proksime al kampodomo, kaj la kvar marsxantoj iris al gxi kaj frapis sur la pordon. GXin malfermis la edzino de la kultivisto, kaj kiam Doroteo petis mangxajxon la virino bone mangxigis ilin cxiujn, donante tri specojn de kukoj kaj kvar specojn de dolcxaj biskvitoj, kaj teleron da lakto al Toto. "Kiom distanca estas la Kastelo de Glinda?" demandis la infano. "Ne tre distanca," respondis la edzino de la kultivisto. "Lauxiru la vojon Suden kaj vi baldaux atingos gxin." Dankinte la afablan virinon, ili rekomencis marsxi laux la kampoj kaj trans la belajn pontojn gxis ili vidis antaux si tre belan Kastelon. Antaux la pordegoj estis tri junaj knabinoj, vestitaj per belaj rugxaj uniformoj ornamitaj per ora pasamento; kaj kiam Doroteo proksimigxis unu el ili diris al sxi, "Kial vi venis al la Suda Lando?" "Por konsulti la Bonan Sorcxistinon logxantan cxi tie," sxi respondis. "Cxu vi bonvolos konduki min al sxi?" "Diru al mi vian nomon kaj mi demandos al Glinda cxu sxi akceptos vin." Ili diris siajn nomojn, kaj la soldatino eniris la Kastelon. Post kelkaj momentoj sxi revenis por diri ke Doroteo kaj la aliaj tuj eniru. Cxapitro XXIII. La Bona Sorcxistino plenumas la deziron de Doroteo Antaux ol vidi Glindan, tamen, ili estis kondukitaj al cxambro en la Kastelo, kie Doroteo lavis sian vizagxon kaj kombis sian hararon, kaj la Leono elskuis la polvon el sia kolhararo, kaj la Birdotimigilo perfrape plej belarangxis sin, kaj la Hakisto poluris sian stanon kaj oleumis siajn artikojn. Kiam ili cxiuj estis bonaspektaj ili sekvis la soldatinon al granda cxambro kie la Sorcxistino Glinda sidis sur rubena trono. Sxi aspektis al ili kaj bela kaj juna. Sxia hararo estis ricxe rugxkolora kaj pendis bukle sur sxiajn sxultrojn. Sxia robo estis purablanka sed sxiaj okuloj estis bluaj, kaj ili afable rigardis la malgrandan knabinon. "Kion mi povas fari por vi, mia infano?" Sxi demandis. Doroteo rakontis al la Sorcxistino pri si: pri kiel la ciklono portis sxin al la Lando Oz, kiel sxi trovis siajn akompanantojn, kaj pri la mirindaj aventuroj kiujn ili spertis. "Mi plej deziras nun," sxi pludiris, "reiri al Kansas, cxar Onklino Em nepre kredas ke katastrofo detruis min, kaj tial sxi surmetos funebrajn vestojn; kaj krom se la rikolto estos pli bona cxijare ol pasintajare, mi certas ke Onklo Henriko ne havas suficxan monon por tio." Glinda antauxenklinis sin kaj kisis la dolcxan, suprenlevitan vizagxon de la amema malgranda knabino. "Benita estu via kara koro," sxi diris, "certe mi povos diri al vi kiel reiri al Kansas." Post tio sxi diris, "Sed se mi faros tion, vi devos doni al mi la Oran Cxapon." "Volonte!" krietis Doroteo; "gxi ja ne plu utilas al mi, kaj havante gxin vi rajtos trifoje ordoni al la Flugantaj Simioj." "Kaj mi kredas ke mi bezonos ilian servon precize trifoje," respondis Glinda ridetante. Doroteo tiam donis al sxi la Oran Cxapon, kaj la Sorcxistino diris al la Birdotimigilo, "Kion vi faros post la foriro de Doroteo?" "Mi reiros al la Smeralda Urbo," li respondis, "cxar Oz regxigis min kaj la popolo amas min. Nur mi dubas cxu mi sukcesos transiri la monteton de la Martelkapuloj." "Per la Ora Cxapo mi ordonos ke la Flugantaj Simioj portu vin al la pordo de la Smeralda Urbo," diris Glinda, "cxar estus domagxe forpreni de la popolo tiom mirindan reganton." "Cxu mi vere estas mirinda?" demandis la Birdotimigilo. "Vi estas nekutima," respondis Glinda. Turninte sin al la Stana Lignohakisto sxi demandis: "Kio okazos al vi post la foriro de Doroteo?" Li apogis sin per sia hakilo kaj pensis dum momento. Post tio li diris, "La Palpbrumoj estis tre afablaj kaj petis ke mi regu ilin post la morto de la Fia Sorcxistino. Mi amas la Palpbrumojn, kaj se mi povus reiri al ilia lando, mi plej volonte regus ilin por cxiam." "Mia dua ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin sekure al la Lando de la Palpbrumoj. Eble via cerbo ne aspektas tiel granda kiel tiu de la Birdotimigilo, sed certe vi brilas pli ol li--kiam oni bone poluris vin--kaj mi certas ke vi regos la Palpbrumojn sagxe kaj bone." Post tio la Sorcxistino rigardis la grandan, vilan Leonon kaj demandis, "Post la reiro de Doroteo al sia propra hejmo kion vi faros?" "Aliflanke de la monteto de la Martelkapuloj," li respondis, "estas granda arbaro, kaj cxiuj bestoj logxantaj en gxi regxigis min. Se mi nur povus reiri al tiu arbaro mi tre felicxe vivus mian vivon tie." "Mia tria ordono al la Flugantaj Simioj," diris Glinda, "estos ke ili portu vin al via arbaro. Poste, cxar mi eluzis cxiujn povojn de la Ora Cxapo, mi donos gxin al la Regxo de la Simioj, por ke li kaj lia bando eterne estu liberaj." La Birdotimigilo kaj la Stana Lignohakisto kaj la Leono nun dankis la Bonan Sorcxistinon pro sxia komplezo, kaj Doroteo krietis, "Certe vi estas egale bona kiel bela! Sed vi ankoraux ne informis min kiel reiri al Kansas." "Viaj Argxentaj sxuoj portos vin trans la dezerton," respondis Glinda. "Konante ilian potencon vi povus jam la unuan tagon kiam vi venis al cxi tiu lando reiri al via Onklino Em." "Sed tiuokaze mi ne havus mian mirindan cerbon!" kriis la Birdotimigilo. "Kaj eble mia tuta vivo forpasus en la maizkampo de la kultivisto." "Kaj mi ne havus mian belan koron," diris la Stana Lignohakisto. "Mi eble starus rustigxante en la arbaro gxis la fino de la mondo." "Kaj mi por cxiam estus malkuragxa," deklaris la Leono, "kaj neniu besto en la tuta arbaro bonkore parolus al mi." "Cxio cxi estas vera," diris Doroteo, "kaj plezurigas min ke mi povis utili al cxi tiuj bonaj amikoj. Sed nun kiam cxiu el ili havas kion li plej deziris, kaj cxiu el ili estas felicxa havante regnon en kiu li povos regi, mi kredas ke mi deziras reiri al Kansas." "La Argxentaj sxuoj," diris la Bona Sorcxistino, "havas mirindajn kapablojn. Kaj unu el iliaj plej kuriozaj aspektoj estas ke ili povas porti vin al iu ajn loko en la mondo per tri pasxoj, kaj cxiu pasxo estos farita dum palpebrumeto. Vi nur devas kunfrapi la kalkanumojn trifoje kaj ordoni ke la sxuoj portu vin kien vi deziras iri." "Se estas tiel," diris la infano gxojoplene, "mi tuj petos ke ili portu min al Kansas!" Sxi cxirkauxbrakumis la kolon de la Leono kaj kisis lin, ame frapetante lian kapon. Post tio sxi kisis la Stanan Lignohakiston, kiu ploradis kaj per tio multe endangxerigis siajn artikojn. Sed sxi cxirkauxpremis al si la molan, pajlopenan korpon de la Birdotimigilo anstataux kisi lian pentritan vizagxon, kaj trovis sin mem ploranta pro cxi tiu bedauxroplena foriro for de siaj amantaj kamaradoj. Glinda la Bona malsuprenpasxis de sia rubena trono por adiauxkisi la malgrandan knabinon, kaj Doroteo dankis sxin pro la komplezoj faritaj al sxiaj amikoj kaj sxi mem. Nun Doroteo prenis Toton sobre en siajn brakojn, kaj lastafoje dirinte adiaux, sxi kunfrapis trifoje la kalkanumojn de siaj sxuoj, dirante, "Portu min hejmen al Onklino Em!" Tuj sxi flugadis tra la aero, tiom rapide ke sxi povis vidi kaj senti nur la venton pasantan sxiajn orelojn. La Argxentaj sxuoj nur trifoje pasxis, kaj post tio sxi haltis tiom subite ke sxi ruligxis plurfoje sur la herbaro antaux ol scii kie sxi estas. Fine sxi sidigxis kaj cxirkauxrigardis. "Nekredeble!" sxi kriis. Cxar sxi sidas sur la largxa ebenajxo de Kansas, kaj tuj antaux sxi estis la nova kampara domo kiun konstruis Onklo Henriko post la forportigxo de la malnova de la ciklono. Onklo Henriko melkadis la bovinojn en la bonvinkampo, kaj Toto saltis de sxiaj brakoj kaj kuris al la brutejo gxoje bojante. Doroteo starigxis kaj trovis sin staranta en nur siaj sxtrumpoj. Cxar la Argxentaj sxuoj forfalis de sxi dum la flugo tra la aero, kaj perdigxis por cxiam en la dezerto. Cxapitro XXIV. Denove hejme. Akvumonte la brasikojn, Onklino Em estis jxus veninta el la domo. Sxi suprenrigardis kaj vidis Doroteon kuranta al sxi. "Mia amata infano!" sxi kriis, prenegante la malgrandan knabinon en siajn brakojn kaj kovrante sxian vizagxon per kisoj. "El kie vi venis?" "El la Lando Oz," diris Doroteo, sobre. "Kaj ankaux revenis Toto. Kaj ho, Onklino Em, mi gxojegas reesti hejme!" De La Unua Esperanta Eldono Unue eldonita en la Angla kiel The Wonderful Wizard of Oz de George M. Hill Co, 1900. Unua Esperanta eldono: La Mirinda Sorcxisto de Oz, eld. BOOKLEAF PUBLISHING, Beverley WA 6302, Auxstralio, 1996. End of Project Gutenberg's La Mirinda Sorcxisto de Oz, by Lyman Frank Baum *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MIRINDA SORCXISTO DE OZ *** ***** This file should be named 31348.txt or 31348.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: https://www.gutenberg.org/3/1/3/4/31348/ Produced by Robert L. Read, James Gilmore, and Bruce Crisp Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at https://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at https://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit https://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: https://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.