The Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Tronpretendantoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: August 29, 2008 [EBook #26480] Language: Esperanto Character set encoding: ISO-8859-1 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ *** Henrik Ibsen LA TRONPRETENDANTOJ (Kongs-emnerne) 1864 Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s LA TRONPRETENDANTOJ ROLOJ: HÅKON HÅKONSSON, de la Birkibejnoj elektita regxo INGA EL VARTEJG, lia patrino SKULE JARLO SINJORINO RAGNHILD, lia edzino SIGRID, lia fratino MARGRETE, lia filino GUTORM INGASON SIGURD RIBBUNG NIKOLAS ARNASON, episkopo en Oslo DAGFINN BONDE, kortega marsxalo de Håkon IVAR BODDE, kortega pastro VEGARD VERADAL, ano de la hirdo (kortegano) GREGORIUS JONSSON, vasalo PÅL FLIDA, vasalo INGIBJORG, edzino de Andres Skjaldarband PETER, sxia filo, juna pastro SIRA VILJAM, kapelpastro cxe episkopo Nikolas MAJSTRO SIGARD, el Brabant, kuracisto JATGEJR SKALDO, Islandano BÅRD BRATTE, estro el Trondhejmo KAMPARANOJ kaj URBANOJ en Bergen, Oslo kaj Nidaros KANONIKOJ, PASTROJ, MONAHXOJ, MONAHXINOJ GASTOJ, KORTEGANOJ kaj SINJORINOJ MILITISTARO k. t. p. La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento. _å_ prononcigxas kiel Esperanta _o_. Vortklarigo Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo. Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla _earl_. Frato de regxo Inge. hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la regxo kaj de estroj. Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo cxe Nidaros. ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = parlamento ankoraux en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting). La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito. La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson. La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis. La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion. La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto. Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando. Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio. Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo gxis Kungälv en Svedlando. Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj cxirkaux la Trondhejmfjordo. Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo. Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro. Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio cxe la urbo Sarpsborg. Ile-kampoj, cxe Nidaros. varg: norvega vorto = lupo. Kapinsulo: Norveglingve "Hovedøya" -- insulo en la fjordo cxe Oslo. Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) -- La unua regxo de tuta Norvegio. Elgjarnes: = Elnes -- terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo. Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo. Låka: Bieno norde de Oslo. Elgisetro: Monahxejo sude de Nidaros. Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo cxe Nidaros. Magnus Erlingsson 1156-1184, filo de Erling Skakke Regxo Sverre Sigurdsson 1184-1202 Regxo Håkon Sverrisson 1202-1204 Guthorm Sigurdsson 1204 mortis post duona jaro. Filo de Sigurd Lavard Regxo Inge Bårdsson 1204-1217, frato de Skule Bårdsson Regxo Håkon Håkonsson 1217-1263 UNUA AKTO (Bergen. La gxardeno cxe la Kristpregxejo. En la fono la pregxejo, la alta portalo vidigxas de la spektantoj. Maldekstre antauxe staras _Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde_ kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Gxuste kontrauxe de li staras _Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida_ kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantauxe samflanke vidigxas _Sigurd Ribbung_ kun sia sekvantaro, kaj pli malantauxe de li _Gutorm Ingason_ kun pluraj estroj. La enirejoj de la pregxejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan pregxejan gxardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la pregxeja muro; aspekte cxiuj en strecxo atendas iun okazajxon. El la pregxejaj turoj de la urbo sonorigxas de fore kaj de proksime.) SKULE JARLO (mallauxte kaj senpacience al _Gregorius Jonsson_) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne? GREGORIUS JONSSON Silente; nun komencigxas la himno. (De interne de la fermita pregxejo auxdigxas sono de trombonoj:) HXORO DE MONAHXOJ KAJ MONAHXINOJ _Domine coeli_ k.t.p. (Dum la kanto la pregxeja pordo malfermigxas de interne; en la antauxa halo vidigxas _episkopo Nikolas_ cxirkauxita de _pastroj_ kaj _monahxoj_.) EPISKOPO NIKOLAS (tretas antauxen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon regxpretendanto! (La pregxejo denove fermigxas; interne la kanto dauxras.) GREGORIUS JONSSON (mallauxte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas gxusta. SKULE JARLO (rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi. IVAR BODDE (kaptas la brakon de _Håkon_) Pregxu al la Sinjoro via Dio, Håkon Håkonsson. HÅKON Ne bezonigxas; mi estas certa pri li. (La kanto de la pregxejo sonas pli forte; cxiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj pregxas.) GREGORIUS JONSSON (al la jarlo) Tiu cxi estas grava horo por vi kaj por multuloj. SKULE JARLO (rigardas atente al la pregxejo) Grava horo por Norvegio. PÅL FLIDA (proksima al la jarlo) Nun sxi tenas la rugxan feron. DAGFINN BONDE (proksima al Håkon) Ili alvenas laux la pregxeja elirejo. IVAR BODDE Kristo sxirmu viajn purajn manojn, Inga regxpatrino! HÅKON Por tiu cxi momento sxi estu honorata mian tutan vivon. SKULE JARLO (kiu strecxe auxskultis, subite ekparolas) Cxu sxi kriis? Cxu sxi faligis la feron? PÅL FLIDA (iras supren) Mi ne scias kio estis. GREGORIUS JONSSON La virinoj ploras lauxte en la antauxhalo. HXORO EL LA PREGXEJO (ekkantas jubile) _Gloria in excelsis deo!_ (La portalo ekmalfermigxas; _Inga_ elvenas, akompanata de _monahxinoj, pastroj_ kaj _monahxoj_.) INGA (sur la pregxeja sxtuparo) Dio jugxis! Vidu tiujn cxi manojn; per ili mi portis la feron. VOCXOJ INTER LA POPOLAMASO Ili estas puraj kaj blankaj kiel antauxe! ALIAJ VOCXOJ Ecx pli belaj! LA TUTA HOMA ARO Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson! HÅKON (cxirkauxbrakas sxin) Dankon, dankon, vi alte benata! EPISKOPO NIKOLAS (preterpasas la jarlon) Malsagxe estis efektivigi la rugxferan fajropruvon. SKULE JARLO Ne, sinjoro episkopo. Dio _devis_ paroli en tiu cxi afero. HÅKON (profunde tusxita, tenas _Inga_ per la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio cxiu talento en mi lauxte alvokis, -- tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin -- DAGFINN BONDE (eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas cxi tie! Kiu dubis pri sxia vorto, antaux ol iuj bezonis ke oni dubu? PÅL FLIDA La dubo flustris en cxiuj cxambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portigxis en la kortegon de regxo Inge. GREGORIUS JONSSON Kaj lastan vintron gxi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke cxiu ajn povas atesti. HÅKON Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia regxe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskigxon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi cxi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris gxin lauxtvocxa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub gxi. Mi estis regxe elektita ekde la infaneco, sed povran regxan honoron oni atestis al mi, ecx _tie_ kie oni opinius, ke mi plej sekure kuragxus atendi gxin. Mi nur memorigas lastan pentekostan dimancxon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la cxefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, kiel estas la kutimo saluti regxojn. Tamen tiajxojn mi facile tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj gxin mi devus haltigi. DAGFINN BONDE Bone povas esti por regxoj auxskulti al sagxaj konsiloj; sed se _mia_ konsilo estus auxskultita en tiu cxi afero, tiam ne estus per rugxa fero, sed per malvarma sxtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la rajton inter si kaj siaj malamikoj. HÅKON Regu vin, Dagfinn; _tio_ decas al tiu viro, kiu regu la landon. SKULE JARLO (kun subtila rideto) Regxa malamiko estas oportune nomi cxiun, kiu kontrauxas la regxan volon. Mi tamen opinias, ke _tiu_ estas al la regxo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la regxa nomo. HÅKON Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni cxi tie pritraktadus, povus okazi, ke mi ne acxetus gxin tiel kare; sed ni devas rigardi pli alten; cxi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, -- mi sole estas tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en cxi tiuj tempoj; -- regxa naskigxo generas regxan devon -- SKULE JARLO Trovigxas pluruloj cxi tie, kiuj donas al si mem tian belan ateston. SIGURD RIBBUNG Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis regxo Magnus Erlingsson -- HÅKON Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de regxo Magnus; sed la plimulto neas tion, kaj gxis nun neniu portis la fajropruvon por tiu pretendo. SIGURD RIBBUNG La Ribbungoj elektis min regxo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi regxan nomon. HÅKON Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis minace progresi. GUTORM INGASON Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi -- DAGFINN BONDE Sed ne en rekta linio viron post viro. EPISKOPO NIKOLAS Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm. GUTORM INGASON Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis legxe elektita regxo super Norvegio. HÅKON Cxar trovigxis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. De la tago, kiam _tio_ evidentigxis, Inge estris la regnon, kiel kuratoro por mi, ne alicele. SKULE JARLO Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis regxo kun cxiu legxa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton havas, povas esti suficxe vera; cxar li naskigxis nelegitime; sed mi estas la legitime naskita frato de regxo Inge, kaj la legxo estas por mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li. DAGFINN BONDE Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la parencaran posedajxon, sed cxiujn posedajxojn kiujn Håkon Sverrisson postlasis. EPISKOPO NIKOLAS Ne cxion, bona Dagfinn. Honoru la veron: -- regxo Håkon retenis brocxon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako. HÅKON Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havajxojn. Kaj nun, vasaloj kaj legxistoj, Vi pregxejaj fratoj kaj estroj kaj hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite estas. Kun ligitaj manoj mi sidis gxis cxi tiu tago; mi pensas, ke neniu viro volas mallauxdi, ke mi sopiras malligi ilin. SKULE JARLO Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson. HÅKON (atentigxas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas? SKULE JARLO Mi pensas, ke cxiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. Ni cxiuj estis same strecxe ligitaj; cxar neniu el ni sciis kiom foren lia rajto valoris. EPISKOPO NIKOLAS Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la lando; sed nun faru verdikton la legxo de sankta regxo Olaf. DAGFINN BONDE (duonlauxte) Novaj ruzajxoj! (La viroj de _Håkon_ arigas sin.) HÅKON (devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn pasxojn al la _jarlo_) Mi volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, ke la regna kunsido devu doni legxan forton al la elekto de mi kiel regxon, kio jam okazis en Eyrating antaux ses jaroj. PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD Ne, ne, -- ni neas! SKULE JARLO Tia neniam estis la penso, kiam decidigxis havi regnan kunsidon cxi tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraux ne gajnis la regnon, sed nur pruvis Vian rajton hodiaux, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi -- HÅKON (regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi senrajte portis nomon de regxo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen rajto regis la landon kiel kuratoro por mi. SKULE JARLO Neniel. Iu devis porti la nomon de regxo, kiam mia frato estis mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaux ol ni aliuloj povis antauxenigi niajn postulojn. EPISKOPO NIKOLAS (al _Håkon_) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi la regxan potencon sed ne posedan rajton. SKULE JARLO Vi havis cxiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj nun la legxo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por cxiuj tempoj. EPISKOPO NIKOLAS Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio. SKULE JARLO Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaux pli ol unu fojon proponitaj dum tiuj cxi jaroj, sed cxiam io intervenis. Kaj, sinjoro Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua regxa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun farigxu? DAGFINN BONDE (incitita) Tiru glavon, regxanoj, kaj lasu _gxin_ dividi! MULTAJ EL LA HIRDO (sturmas antauxen) Frapu per glavoj la malamikojn de la regxo. SKULE JARLO (krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin for. HÅKON (retenas la siajn) Eningu la glavon cxiu viro, kiu gxin tiris! Ingu la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por mi per tia impeto. SKULE JARLO Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montrigxis, kion Vi devos fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi. HÅKON (post mallonga pripensado) Jes -- mi tion vidas. (prenas _Inga_ per la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras cxe li) Torkell, vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu cxi tiun virinon hejmen al via logxejo, kaj estu bona al sxi; -- sxi estis ege kara al Håkon Sverrisson. -- Dio benu vin, mia patrino, -- mi devas iri al regna kunveno nun. (_Inga_ premas lian manon kaj foriras kun _Torkell. Håkon_ silentas momenton, poste antauxen tretas kaj diras klare) La legxo verdiktu; nur gxi. Vi Birkibejnoj, kiuj cxeestis en Eyrating, kaj elektis min regxo, Vi estas nun liberigitaj de la jxuro, kiun Vi jxuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia marsxalo; mi ne volas kunveni kun marsxalo aux hirdo, ne kun regxanoj aux kun aljxuritaj bataluloj; mi estas malricxa viro; mia tuta heredajxo estas brocxo kaj tiu ora ringo; -- tio estas povra posedajxo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por stari antauxe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, -- _tiun_ mi nek povas, nek volas dividi kun iu. -- Sonorigu por regna kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la legxo de sankta regxo Olaf. (Eliras kun siaj viroj maldekstren; sonigxas korno kaj trumpeto tre fore.) GREGORIUS JONSSON (al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo sxajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas gxoje kaj esperplene. SKULE JARLO (kontente) Cxu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto cxu vi elektos lin aux min kiel regxon. GREGORIUS JONSSON (maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri cxiuj tiuj kiuj falos kun Via afero. SKULE JARLO Jen mi staras sur la fundamento de legxo kaj juro; nun mi ne kasxas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro) EPISKOPO NIKOLAS (rapidigas sin post _Dagfinn Bonde_) Certe ordigxos, bona Dagfinn, ordigxos; -- sed tenu la jarlon tre fore de la regxo, kiam li estos elektita; -- nur tenu lin tre fore! (Cxiuj eliras maldekstren malantaux la pregxejon.) HALO EN LA REGXA KORTEGO (Maldekstre antauxe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la regxa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere segxoj kaj benkoj.) (_Sinjorino Ragnhild_ kaj _Margrete_ venas elde la pli malgranda pordo; _Sigrid_ baldaux sekvas.) SINJORINO RAGNHILD Enen cxi tie. MARGRETE Jes, cxi tie estas plej mallume. SINJORINO RAGNHILD (iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la Tingejo. MARGRETE (singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaux la pregxejo ili cxiuj estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, kio tiros tiom multe post si. SINJORINO RAGNHILD Kiu morgaux regos cxi tie en la halo? MARGRETE Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi. SINJORINO RAGNHILD Gxi devus veni; stari kiel regxa kuratoro ne estis suficxa tasko por _li._ MARGRETE Jes -- gxi devis veni; la nura regxa nomo ne estus suficxa por li. SINJORINO RAGNHILD Pri kiu vi parolas? MARGRETE Pri Håkon. SINJORINO RAGNHILD Mi parolis pri la jarlo. MARGRETE Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du. SINJORINO RAGNHILD Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, -- gxuste kiel lupo en kateno. MARGRETE Jes vidu --! Li interplektas la manojn antaux si sur la glavsupro, kaj ripozas la mentonon sure. SINJORINO RAGNHILD Li mordas siajn lipharojn kaj ridas --. MARGRETE Kiel acxe li ridas. SINJORINO RAGNHILD Li scias, ke neniu volas antauxenigi lian pretendon; -- estas _tio_, kio malicigas lin. -- Kiu estas tiu legxisto, kiu nun parolas? MARGRETE Estas Gunnar Grjonbak. SINJORINO RAGNHILD Cxu li estas por la jarlo? MARGRETE Ne, li certe estas por la regxo -- SINJORINO RAGNHILD (rigardas sxin) Por kiu estas li, vi diras? MARGRETE Por Håkon Håkonsson. SINJORINO RAGNHILD (rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, -- lin mi ne vidas. MARGRETE Malantaux siaj viroj, _tie_ plej malsupre -- en piedlonga mantelo. SINJORINO RAGNHILD Jes, tie. MARGRETE Aspektas kvazaux li hontas -- SINJORINO RAGNHILD Estas pro sia patrino. MARGRETE Tiel ne faris Håkon. SINJORINO RAGNHILD Kiu parolas nun? MARGRETE (rigardas eksteren) Tord Skolle, legxisto de Ranagubernio. SINJORINO RAGNHILD Cxu _li_ estas por la jarlo? MARGRETE Ne -- por Håkon. SINJORINO RAGNHILD Kiel neskueble la jarlo sidas auxskultante. MARGRETE Håkon aspektas trankvil-silente -- sed tamen forte. (vigle) Se starus cxi tie viro de fore veninta, li konus la du inter cxiuj la mil aliuloj. SINJORINO RAGNHILD Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan segxon por Håkon -- MARGRETE Pål Flida lokigas similan al gxi malantaux la jarlon -- SINJORINO RAGNHILD La viroj de Håkon volas tion malhelpi! MARGRETE La jarlo firme tenas la segxon --! SINJORINO RAGNHILD Håkon parolas kolere al li -- (fugxas kun krio de la fenestro) Ho, Jesuo Kristo! Cxu vi vidis la okulojn -- kaj la ridon --! Ne, tio ne estis la jarlo! MARGRETE (kiu en timego sekvis sxin) Ankaux ne Håkon! Nek la jarlo nek Håkon! SIGRID (cxe la fenestro) Ho acxe, acxe! MARGRETE Sigrid! SINJORINO RAGNHILD Cxu vi estas cxi tie? SIGRID Tiel profunden ili devas preni la vojon laux desube, por gajni al la regxa segxo. MARGRETE Ho, pregxu kun ni, ke cxio turnigxu al la plej bona. SINJORINO RAGNHILD (pala kaj konsterne al _Sigrid_) Cxu vi vidis lin --? Cxu vi vidis mian edzon --? La okulojn kaj la ridon, -- mi ne rekonus lin. SIGRID Cxu li aspektis kiel Sigurd Ribbung! SINJORINO RAGNHILD (mallauxte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung! SIGRID Cxu li ridis kiel Sigurd? SINJORINO RAGNHILD Jes, jes! SIGRID Do ni cxiuj devas pregxi! SINJORINO RAGNHILD (kun malespera forto) La jarlo _devas_ esti elektata regxo! Difektigxas lia animo, se li ne farigxos la plej elstara viro en la lando! SIGRID (pli forte) Sekve ni cxiuj devas pregxi! SINJORINO RAGNHILD Tsxsx, kio estas _tio_! (cxe la fenestro) Kiaj krioj! Cxiuj viroj ekstaris; cxiuj standardoj kaj blazonoj svingigxas en la vento. SIGRID (kaptas sxian brakon) Pregxu, virino! Pregxu por via edzo! SINJORINO RAGNHILD Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu cxi lando! SIGRID (sovagxe) Neniun -- neniun! Alie li ne savigxos? SINJORINO RAGNHILD Li _devas_ havi la potencon. Cxio bona en li gxermos kaj floros, se li ricevos gxin. -- Elrigardu, Margrete! Auxskultu! (retiras sin pasxon malantauxen) Jen levigxas cxiuj manoj por jxuro! MARGRETE (auxskultas cxe la fenestro) SINJORINO RAGNHILD Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio? SIGRID Pregxu! MARGRETE (auxskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento) SINJORINO RAGNHILD (post iom) Parolu! (De la Tingejo sonorigxas lauxte en korno kaj trumpeto.) SINJORINO RAGNHILD Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas? (Mallonga pauxzo.) MARGRETE (Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel regxon. (La muziko por la regxa procesio eksonas, unue mallauxte, poste pli kaj pli proksime. _Sinjorino Ragnhild_ krocxas sin plorante al _Sigrid_, kiu silente kondukas sxin eksteren dekstre; _Margrete_ restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La regxaj sxildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom plenigxas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.) HÅKON (turnas sin cxe la pordo al _Ivar Bodde_) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, -- pergamenon mi havas cxi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas regxo! MARGRETE Mi salutas mian sinjoron kaj regxon. HÅKON Dankon! -- (rigardas sxin, kaj prenas sxian manon.) Pardonu! Mi ne pensis pri tio, ke ofendigxas Vi du. MARGRETE (tiras al si la manon) Ne ofendigxas mi, -- Vi certe estas regxe naskita. HÅKON (vigle) Jes, cxu ne cxiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el cxio malbona? Jaragxa la Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteracxo, kaj meze inter tiuj, kiuj insidis kontraux mia vivo. En Nidaros mi savigxis sendomagxa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj mortigis tiomajn el niaj viroj, dum regxo Inge mem apenaux savis sin sursxipen grimpante laux la ankrosxnurego. MARGRETE Vi spertis maldolcxan junecon. HÅKON (rigardas sxin skrutinie) Imagigxas al mi, ke Vi estus povinta fari gxin pli milda. MARGRETE Mi? HÅKON Vi povus esti al mi bona edukfratino cxiujn tiujn jarojn, kiam ni kreskis kune. MARGRETE Sed ne okazis tiel. HÅKON Ne -- tiel ne okazis; -- ni ja rigardis unu la alian, ambaux de sia angulo, sed malofte ni kunparolis -- (senpacience) Kien li malaperis? (_Ivar Bodde_ venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu! (_Håkon_ eksidas cxe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas _Skule jarlo_; post li _Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas_ kaj _Vegard Veradal_.) HÅKON (ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, cxu vi scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimigxas) Estas al mia patrino; mi dankas sxin por cxio bona, kaj kisas sxin mil fojojn -- jen en la letero, Vi komprenas. Sxi sendigxos orienten al Borgarsyssel, kaj vivu tie kun regxa honoro. SKULE JARLO Vi ne volas reteni sxin en la regxa kortego. HÅKON Sxi estas tro kara por mi, jarlo; -- regxo ne devas havi cxe si iun, kiu estas tro kara por li; regxo devas agi kun liberaj manoj, stari sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en Norvegio. (dauxrigas skribi) VEGARD VERADAL (mallauxte al _episkopo Nikolas_) Estis _mia_ konsilo, tio cxi pri Inga regxpatrino. EPISKOPO NIKOLAS Mi tuj konis Vin laux la konsilo. VEGARD VERADAL Sed nun pagon por pago. EPISKOPO NIKOLAS Atendu. Mi tenos kion mi promesis. HÅKON (donas la pergamenojn al _Ivar Bodde_) Kunplektu, kaj portu mem al sxi kun multaj koraj salutoj --. IVAR BODDE (jxetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro -- jam hodiaux, Vi skribas --! HÅKON Nun la vento estas favora; gxi blovas suden laux la fjordo. DAGFINN BONDE (malrapide) Memoru, sinjoro regxo, ke sxi kusxis la tutan nokton sur la altarsxtupo en pregxo kaj fasto. IVAR BODDE Kaj certe sxi estas laca post la fajropruvo. HÅKON Vere, vere; -- mia bona kara patrino --! (pripensas) Jes, se sxi estas tro laca, sxi atendu gxis morgaux. IVAR BODDE Via volo plenumigxos. (antauxenmetas alian pergamenon) Sed jen la aliajxo, sinjoro. HÅKON La aliajxo? -- Ivar Bodde, mi ne povas. DAGFINN BONDE (montras al la letero al _Inga_) Vi tamen povis tion. IVAR BODDE Cxio peka estu rompota. EPISKOPO NIKOLAS (kiu intertempe proksimigxis) Ligu nun la manojn de la jarlo, regxo Håkon. HÅKON (mallauxte) Cxu Vi opinias, ke _tio_ estas necesa. EPISKOPO NIKOLAS Vi neniam acxetos pacon por la lando pli malkare. HÅKON Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas) SKULE JARLO (al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la regxo klinas al Vi la orelon. EPISKOPO NIKOLAS Por Via avantagxo. SKULE JARLO Cxu tion Vi diras? EPISKOPO NIKOLAS Antaux vespero Vi dankos min. (Li malproksimigxas.) HÅKON (etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo. SKULE JARLO (legas; rigardas la regxon en surprizo, kaj diras duonlauxte:) Vi rompas cxiun rilaton kun Kanga la juna? HÅKON Kun Kanga, kiun mi amis super cxio en la mondo. De hodiaux sxi neniam estu renkontata sur la vojo de la regxo. SKULE JARLO Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon -- mi scias el mi mem, kiom tio kostas -- HÅKON For kiu ajn, kiu estas tro kara al la regxo. -- Kunligu la leteron. (donas gxin al _Ivar Bodde_) EPISKOPO NIKOLAS (klinas sin super la segxon) Sinjoro Regxo, nun vi gajnis etapon al la amikeco de la jarlo. HÅKON (etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi la plej bonan. Petu favoron, kaj gxi al vi donigxos. EPISKOPO NIKOLAS Vi volas? HÅKON Tion mi promesas al Vi je mia regxa vorto. EPISKOPO NIKOLAS Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando. HÅKON Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi. EPISKOPO NIKOLAS La regxa amiko devas esti regxe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi konsilis, kaj vi estos sekura por cxiuj tempoj. HÅKON (prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian regxan leteron pri tio. (La episkopo malproksimigxas.) SKULE JARLO (proksimigxas al la tablo) Kion Vi jen skribas? HÅKON (etendas al li la folion) Legu. SKULE JARLO (legas kaj rigardas la regxon pripense) Vegard Veradal? En Hålogalando? HÅKON En la norda regiono, kiu estas vakanta. SKULE JARLO Cxu Vi ne memoras, ke ankaux Andres Skjaldarband administras tie norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; -- Andres Skjaldarband tenas sin al mi -- HÅKON (ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du pacigxu plej eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la regxo kaj tiuj de la jarlo. EPISKOPO NIKOLAS Hm, tio cxi povus baldaux iri erarvoje! (proksimigxas en maltrankvilo) SKULE JARLO Vi pensas profunde kaj sagxe, Håkon. HÅKON (varme) Skule jarlo, hodiaux mi prenis de Vi la regnon, -- sed lasu vian filinon dividi gxin kun mi! SKULE JARLO Mian filinon! MARGRETE Dio! HÅKON Margrete, -- cxu Vi volas esti regxino? MARGRETE (silentas) HÅKON (prenas sxian manon) Respondu al mi. MARGRETE (mallauxte) Mi volonte estu Via edzino. SKULE JARLO (kun manpremo) Paco kaj konsento elkore. HÅKON Dankon! IVAR BODDE (al _Dagfinn_) Lauxdo al la cxielo; nun tagigxas. DAGFINN BONDE Mi preskaux kredas. Tiel bone mi neniam antauxe sxatis la jarlon. EPISKOPO NIKOLAS (malantauxe) Cxiam surgarde, bona Dagfinn, -- cxiam surgarde. IVAR BODDE (al _Vegard_) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la regxa mano por tio. (donas al li la leteron) VEGARD VERADAL Mi poste dankos la regxon por lia graco. (volas foriri) EPISKOPO NIKOLAS (haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin subigxi. VEGARD VERADAL Gxis nun gxi ne sukcesis por iu. (eliras) EPISKOPO NIKOLAS (sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldasband, -- kaj cetere kunprenu mian benon. IVAR BODDE (kiu atendis malantaux la regxo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro -- HÅKON Bone; donu ilin al la jarlo. IVAR BODDE Al la jarlo? Cxu _Vi_ ne volas surmeti la sigelon? HÅKON Tion la jarlo ja kutime faras; -- li havas la sigelon. IVAR BODDE (mallauxte) Jes gxis nun, -- tiom longe kiom li estis Via kuratoro; -- sed _nun_! HÅKON _Nun_ kiel antauxe; -- la jarlo havas la sigelon. (malproksimigxas) SKULE JARLO Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kasxita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas) EPISKOPO NIKOLAS (duonlauxte) Håkon Håkonsson estas regxo -- kaj la jarlo havas la sigelon de la regxo; -- certe arangxigxos, arangxigxos. HÅKON Kion Vi diras, sinjoro episkopo? EPISKOPO NIKOLAS Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la regxan halon) HÅKON (proksimigxas al _Margrete_) Sagxa regxino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuragxis sekure elekti, cxar mi scias ke vi estas sagxa. MARGRETE Nur _tio_! HÅKON Kion vi aludas? MARGRETE Nenion, nenion, sinjoro. HÅKON Kaj Vi ne riprocxas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi? MARGRETE Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi. HÅKON Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn? MARGRETE Mi volonte volas stari proksime al Vi. HÅKON Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al cxiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, -- mian patrinon mi devis forsendi -- MARGRETE Jes, sxi estis al vi tro kara. HÅKON Kaj mi estas regxo. Adiaux, Margrete! Vi ankoraux estas tro juna; sed venontan someron nia geedzigxa festo okazos. -- kaj de tiu momento mi promesas teni Vin cxe mi en cxiu deca fido kaj honoro. MARGRETE (ridetas malgxoje) Jes, mi scias ke dauxros longe gxis Vi sendos min for. HÅKON (vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros! MARGRETE (kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. _Håkon_ penseme postrigardas sxin.) SINJORINO RAGNHILD (de dekstre) La regxo kaj la jarlo tiom longe cxi tie! La timo mortigas min; -- Margrete, kion la regxo diris kaj faris? MARGRETE Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj regxinon. SINJORINO RAGNHILD Vi, Margrete! MARGRETE (cxirkauxbrakas la kolon de la patrino) Jes! SINJORINO RAGNHILD Vi farigxos regxino! MARGRETE Nur regxino; -- Sed mi pensas ke mi tamen estas gxoja pro tio. (Sxi kaj la patrino kune eliras dekstre.) SKULE JARLO (al _Ivar Bodde_) Jen niaj leteroj; portu ilin al la regxa patrino kaj al Kanga. (_Ivar Bodde_ klinas sin kaj foriras.) DAGFINN BONDE (cxe la hala pordo) La cxefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al regxo Håkon Håkonsson sian omagxon! HÅKON (spiras per plena brusto) Fine mi estas regxo de Norvegio. (iras en la halon) SKULE JARLO (kasxas la regxan sigelon en la zonon) Sed _mi_ regas landon kaj regnon. Kurteno DUA AKTO (La festena halo en la regxa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laux tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Cxe la maldekstra longa muro staras la regxa segxo kelkajn sxtupojn super la planko; meze sur la kontrauxa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, sxildoj, armiloj kaj multkoloraj tapisxoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltrancxita ligna plafono. Cxirkauxe en la halo staras tabloj por trinkajxoj kun krucxoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.) (_Regxo Håkon_ sidas sur la estrado cxe _Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild_ kaj multaj altrangaj virinoj. _Ivar Bodde_ staras malantaux la segxo de la regxo. Cxirkaux la trinkajx-tabloj la viroj de la regxo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Cxe la plej antauxa tablo dekstre sidas inter aliuloj _Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson_ kaj _Pål Flida_. _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ ludas sxakon cxe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkajxojn. El apuda cxambro auxdigxas muziko dum la sekvaj scenoj.) DAGFINN BONDE Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraux la servistoj same rapide surtabligas plenajn krucxojn. PÅL FLIDA Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn. DAGFINN BONDE Ja aspektas tiel. Pri tia glora regxa nupto neniam antauxe rakontigxis en Norvegio. PÅL FLIDA Skule jarlo ja neniam antauxe donis filinon edzine. DAGFINN BONDE Vere, vere; la jarlo estas potenca viro. HIRDANO Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte. PÅL FLIDA La parto de la regxo tamen estas pli granda. DAGFINN BONDE Pri tio ni ne parolu cxi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun _Pål_.) Lasu la regxon esti regxo kaj la jarlon jarlo. PÅL FLIDA (ridas) Facile auxdigxas de vi, ke vi estas regxano. DAGFINN BONDE Tio devas ankaux la jarlanoj esti. PÅL FLIDA Neniam tio. Ni jxuris jxuron al la _jarlo_, sed ne al la regxo. DAGFINN BONDE Tio povos ankoraux okazi. EPISKOPO NIKOLAS (mallauxte al la jarlo dum la ludado) Cxu vi auxdas, kion Dagfinn Bonde diras? SKULE JARLO (ne suprenrigardante) Mi tamen auxdas. GREGORIUS JONSSON (rigardas signifoplene al _Dagfinn_) Cxu la regxo ion tian pripensas? DAGFINN BONDE Nu nu, -- lasu tion; -- neniu malakordo hodiaux. EPISKOPO NIKOLAS La regxo volas jxure ligi viajn virojn, jarlo. GREGORIUS JONSSON (pli forte) Cxu la regxo ion tian pripensas, mi demandas? DAGFINN BONDE Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la regxo kaj la jarlo. La biero estas bona. PÅL FLIDA Gxi ankaux havis bonan tempon por fermenti. GREGORIUS JONSSON Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la regxo promesis veni, -- tri fojojn li trompis. DAGFINN BONDE Mallauxdu la jarlon pro _tio_; li donis al ni suficxon por prizorgi en Viken. PÅL FLIDA Sigurd Ribbung donis al vi ankoraux pli por prizorgi en Vermlando, laux tio kio dirigxas. DAGFINN BONDE (flamigxe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung? GREGORIUS JONSSON Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por cxiuj. DAGFINN BONDE Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin. EPISKOPO NIKOLAS (al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Cxu vi auxdas, jarlo, -- estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung. SKULE JARLO (movas) Tiu kanto estas malnova. GREGORIUS JONSSON (al _Dagfinn_) Mi tamen pensis, ke vi auxdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung -- DAGFINN BONDE Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias. EPISKOPO NIKOLAS (movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo. SKULE JARLO (auxdeblete) Frapu gxin; peono ne multe valoras. (movas pecon) DAGFINN BONDE Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando. (Subpremata rido inter la regxanoj; la interparolo dauxras mallauxte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al _Gregorius Jonsson_.) EPISKOPO NIKOLAS Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta. SKULE JARLO Aspektas tiel. EPISKOPO NIKOLAS (klinigxante malantauxen en la segxo) Vi ne bone defendis la regxon dum la lastaj movoj. SKULE JARLO (falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi lacigxis esti regxdefendanto. GREGORIUS JONSSON (proksimigxas kaj diras mallauxte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la sxipo kusxas preta por forvelo. SKULE JARLO (mallauxte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero. GREGORIUS JONSSON (skuas la kapon) Jarlo, jarlo, -- cxu _tio_ estas konsilinda? SKULE JARLO Kio? GREGORIUS JONSSON Gxi portas la regxan sigelon. SKULE JARLO Estas por la bono de la regxo ke mi agas. GREGORIUS JONSSON Do lasu al la regxo mem rifuzi la oferton. SKULE JARLO Tion li ne faros, se li povos decidi. Cxiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en cxiuj flankoj. GREGORIUS JONSSON Sagxa povas esti tio, kion Vi nun faras, -- sed estas dangxera. SKULE JARLO Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu. GREGORIUS JONSSON Farigxos kiel Vi ordonas. (eliras dekstre kaj revenas iom poste) EPISKOPO NIKOLAS (al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan. SKULE JARLO Sed bagatelan dankon. EPISKOPO NIKOLAS La regxo ekstaris. (_Håkon_ proksimigxas; cxiuj viroj ekstaras de cxe la tabloj.) HÅKON (al la episkopo) Ege devas gxojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin cxi tiujn gajajn tagojn. EPISKOPO NIKOLAS Ekflagras kelkfoje, sinjoro regxo; tamen ne longe dauxros. Mi kusxis malsana la tutan vintron. HÅKON Nu ja, -- Vi vivis fortan vivon, ricxan je multaj famaj agoj. EPISKOPO NIKOLAS (skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraux multon nefaritan. Ke mi scius, cxu mi havus tempon por cxio. HÅKON La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni cxiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edzigxfesto. SKULE JARLO Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis. HÅKON (ridetante) Kaj ankaux Vegard Veradal. SKULE JARLO Ankaux Vegard, jes. HÅKON (sxerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaux sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltrancxis sin. SKULE JARLO (ridas singxene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktrancxis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto. EPISKOPO NIKOLAS (gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la regxa sxipo, kaj diris, ke la regxo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo! HÅKON (serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj. DAGFINN BONDE (proksimigxas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se placxas al Vi, sinjoro. HÅKON Bone. Hodiaux ni akceptas cxiun gxojon; morgaux ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj. EPISKOPO NIKOLAS Jes, li ja rifuzas pagi la imposton? HÅKON Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten. (_Håkon_ iras al la estrado, etendas la manon al _Margrete_ kaj kondukas sxin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.) EPISKOPO NIKOLAS (al _Ivar Bodde_) Auxskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb? IVAR BODDE Estas cxi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomigxas. EPISKOPO NIKOLAS El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen. IVAR BODDE Jes, li ja tion faros. EPISKOPO NIKOLAS (pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde! IVAR BODDE Greno kaj teksajxoj, mi opinias. EPISKOPO NIKOLAS Kaj letero de Skule jarlo. IVAR BODDE (ekmire) Al kiu? EPISKOPO NIKOLAS Mi ne scias; -- kun regxa sigelo -- IVAR BODDE (kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, -- cxu estas kiel vi diras? EPISKOPO NIKOLAS Tsxsx, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimigxas) IVAR BODDE Do mi tuj devas --! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn --! (premas sin tra la amaso cxe la elirpordo) EPISKOPO NIKOLAS (simpatiante al _Gregorius Jonsson_) Neniu tago sen domagxo al iu pri havajxo aux libereco! GREGORIUS JONSSON Pri kiu nun? EPISKOPO NIKOLAS Povra maristo, -- Jostein Tamb sxajnas al mi, ke oni nomis lin. GREGORIUS JONSSON Jostein --? EPISKOPO NIKOLAS Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli. GREGORIUS JONSSON Cxu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras? EPISKOPO NIKOLAS Gxuste nun li eliris. GREGORIUS JONSSON Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidigxi -- EPISKOPO NIKOLAS Jes, faru tion, bona vasalo! -- Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza. (_Gregorius Jonsson_ rapidegas elen dekstre inter la restanta cxeestantaro; nur _Skule jarlo_ kaj _episkopo Nikolas_ restas en la halo.) SKULE JARLO (pasxas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaux vekigxas; li rigardas cxirkauxe kaj diras:) Kiel silente subite farigxis. EPISKOPO NIKOLAS La regxo eliris. SKULE JARLO Kaj cxiuj homoj sekvis lin. EPISKOPO NIKOLAS Cxiuj krom Vi. SKULE JARLO Estas io granda, tio, esti regxo. EPISKOPO NIKOLAS (singarde) Cxu Vi sxatus provi tion, jarlo? SKULE JARLO (ridetas serioze) Mi _estas_ provinta tion; cxiun dormgravedan nokton mi estas regxo en Norvegio. EPISKOPO NIKOLAS Songxoj avertas. SKULE JARLO Ili ankaux tentas. EPISKOPO NIKOLAS Apenaux Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; -- sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la regxino -- SKULE JARLO Pleje nun, -- pleje nun. EPISKOPO NIKOLAS Nenion kasxu! Konfesu; cxar Vi certe portas grandan suferon. SKULE JARLO Pleje nun, kiel mi diras. _Tio_ estas la granda kondamno, kiu premkusxas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta -- nur fenda fauxko disigas -- salto transen, -- aliflanke estas regxa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj cxio; cxiun tagon mi havas tion antaux la okuloj -- sed neniam transvenos. EPISKOPO NIKOLAS Vere, vere, jarlo. SKULE JARLO Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel regxon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaux lauxte kriis en mi: For, tiu infano, -- _mi_ estas la matura, forta viro! -- sed Guthorm estis filo de regxo; estis fauxko inter mi kaj la trono. EPISKOPO NIKOLAS Vi ne kuragxis -- SKULE JARLO Poste Erling Steinvegg salutigxis kiel regxo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; -- _tio_ estis la fauxko tiam. EPISKOPO NIKOLAS Kaj Erling farigxis regxo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis! SKULE JARLO Mi atendis la morton de Guthorm. EPISKOPO NIKOLAS Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, farigxis regxo. SKULE JARLO Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua pasxo; cxiun matenon, kiam ni renkontigxis por la sankta meso, mi sidis kasxrigardante, cxu la malsano ne estus pli grava. Cxiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizagxo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Cxiu gxemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesagxoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elsxiris kun radiko kaj fibroj cxiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, -- kaj la Birkibejnoj prenis _lin_ kiel regxon. EPISKOPO NIKOLAS Kaj Vi atendis. SKULE JARLO Sxajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la regxan forton en mi, kaj mi maljunigxis; cxiu tago kiu pasis, estis tago, kiu prenigxis el mia vivotasko. Cxiun vesperon mi pensis: Morgaux okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan segxon. EPISKOPO NIKOLAS Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur pasxo, nenio pli, sed Vi ne alpasxis. SKULE JARLO Tiu pasxo tamen estis granda; gxi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj cxiuj miaj amikoj. EPISKOPO NIKOLAS Jes _jen_ la afero, Skule jarlo, -- _jen_ la malbeno, kiu estas kusxinta super Via vivo. Vi volas havi cxiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, -- Vi ne kuragxas rompi cxiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aux fali _tie_. Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi sxutas venenon en cxiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptigxi en unu el ili, Vi ne kuragxas tiri la sxnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere. SKULE JARLO (rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo? EPISKOPO NIKOLAS Ne parolu pri mi; mia tasko estas cxarpenti la regxajn segxojn en cxi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon. SKULE JARLO (post mallonga pauxzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antauxeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuragxa ol mi. EPISKOPO NIKOLAS Kiu faras la plej grandan agon en la mondo? SKULE JARLO Tion faras la plej elstara viro. EPISKOPO NIKOLAS Sed kiu estas la plej elstara viro? SKULE JARLO La plej kuragxa. EPISKOPO NIKOLAS Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, -- sagxulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej _felicxa_ viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; _li_, al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj _devas_ iri, gxis li auxdas la popolon krii en gxojo, kaj li cxirkauxrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron. SKULE JARLO Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon. EPISKOPO NIKOLAS Estas _tio_, kion la romanoj nomis _ingenium_. -- Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomigxas _ingenium_. SKULE JARLO (unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la felicxuloj? -- Jes, cxu ne cxio prosperas por li? Cxu ne cxio adaptigxas al la plej bona por li? Ecx la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn cxiun someron dum Håkon estas regxo. La vilagxaro en Vermlando, kiun li brulrabis, gxi kusxas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur cxiuj kampoj svingigxas peze en la vento. Estas kvazaux la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarsxas militire; estas kvazaux la Sinjoro kovras per rikoltajxo, kion Håkon subtretis; estas kvazaux la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi cxiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja farigxis regxo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis gxin por li. EPISKOPO NIKOLAS (en senvola ekkrio) Sed ni -- ni du --! SKULE JARLO Vi? EPISKOPO NIKOLAS Jes Vi -- Vi do! SKULE JARLO Håkon havas la rajton, episkopo. EPISKOPO NIKOLAS Li havas la rajton, cxar li estas la felicxulo; -- la plej granda felicxo estas _tiu_, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi? SKULE JARLO (post mallonga pauxzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas pregxi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili. EPISKOPO NIKOLAS Cxu Vi neniam vidis bildon en la Kristpregxejo en Nidaros? Gxi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas cxiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; -- kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaux la patrinon, -- kaj edzinon kaj cxiujn infanojn, por atingi supren mem; -- cxar tie supre estas piedlargxa spaco; _tie_ li povas teni sin horon. -- Tiu, jarlo, estas la sagao de la sagxeco, kaj la sagao de cxiu sagxulo. SKULE JARLO Sed la rajto! EPISKOPO NIKOLAS La filo _havis_ la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; -- sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas cxiuj. DUKO SKULE Al tio, kio bona estas, jes. EPISKOPO NIKOLAS Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan pasxon, neniam saltas trans la fauxkon. (mallauxte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aux aferon, cxar la aro aux la afero volas _tion cxi_ kaj ne _tion_; sed Vi malamu cxiun viron en la aro, cxar li kontrauxas Vin; kaj Vi malamu cxiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, cxar la afero ne antauxenigas Vian volon. Cxio, kion Vi povas uzi, estas bona, -- cxio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona. DUKO SKULE (rigardas antaux si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu regxa segxo, al kiu mi tamen ne atingis -- kaj kiom li pagis por gxi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi pregxis al la sanktuloj, ke donigxu al mi filon, -- mi ekhavis nur filinojn. EPISKOPO NIKOLAS _Håkon_ ricevas filojn, jarlo, -- nur vidu! DUKO SKULE (iras al la fenestro dekstre) Jes, -- cxio adaptigxas por Håkon. EPISKOPO NIKOLAS (sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la felicxo Vian tutan vivon! Cxu Vi estas blinda? Cxu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaux Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskigxo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; gxibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo farigxis de iu, kiu ekstaris kontraux potencan regnon! DUKO SKULE Kiu? EPISKOPO NIKOLAS La angxelo kiu ekstaris kontraux la lumon! DUKO SKULE Kaj kiu jxetigxis en la fauxkon de la abismo -- EPISKOPO NIKOLAS (sovagxe) Kaj kreis regnon tie, kaj farigxis regxo, potenca regxo, -- pli potenca ol kiu ajn el la miloj da -- jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo) DUKO SKULE (rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, cxu Vi estas io pli aux io malpli ol homo? EPISKOPO NIKOLAS (ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono. DUKO SKULE (duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; -- cxiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin -- EPISKOPO NIKOLAS Mutigxu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaux Vi gxin havas; jxuru lauxte kaj sankte, ke Vi havas gxin, -- kaj cxiuj fidos Vin. DUKO SKULE Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi! EPISKOPO NIKOLAS (vigle) Jarlo, -- se Vi havus filon? DUKO SKULE Mi neniun havas. EPISKOPO NIKOLAS Håkon ricevos filojn. DUKO SKULE (pugnigas la manojn) -- kaj estas regxe naskita! EPISKOPO NIKOLAS (ekstaras) Jarlo, -- se li ne tia estus? DUKO SKULE Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo -- EPISKOPO NIKOLAS Kaj se li tia ne estus -- spite al la fajropruvo? DUKO SKULE Cxu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon? EPISKOPO NIKOLAS Por kio Inga el Vartejg kuragxis provoki Dian verdikton? DUKO SKULE Ke tiu infano, kiun sxi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson. EPISKOPO NIKOLAS (kapsignas, cxirkauxrigardas kaj diras mallauxte:) Kaj se nun regxo Håkon ne estus tiu infano? DUKO SKULE (ektretas pasxon malantauxen) Cxiopova --! (regas sin) Nepenseble. EPISKOPO NIKOLAS Auxskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren deklivigxi nun por mi, kaj tiun cxi aferon mi ne kuragxas kunporti tien transen -- DUKO SKULE Parolu, parolu! Cxu li ne estas filo de Håkon Sverrisson? EPISKOPO NIKOLAS Auxskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis jxus mortinta, kaj versxajne sxi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis regxo, kaj Vin, -- nu ja, ankaux la Baglojn, mi opinias. Sxi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naux tagojn poste sxi veturis hejmen; sed la regxa infano restis tutan jaron cxe la pastro, kaj sxi ne kuragxis atenti pri gxi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis. DUKO SKULE Nu ja, -- kaj sekve? EPISKOPO NIKOLAS Kiam la infano estis jaragxa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkasxis la aferon al Erlend el Husaby, -- maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre -- Vi scias. DUKO SKULE _Nu_? EPISKOPO NIKOLAS Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun gxi, kaj portis gxin al la regxo, kiu tiam sidis en Nidaros. DUKO SKULE Kaj Vi tamen povas diri, ke --? EPISKOPO NIKOLAS Komprenu! Granda dangxero estus por simpla pastro eduki regxan infanon. Tuj post kiam la infano naskigxis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete intersxangxi du infanojn, sendi la gxustan regxan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malgxustan, se sxi aux la Birkibejnoj poste postulus la regxan filon. DUKO SKULE (ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon? EPISKOPO NIKOLAS Estis mi. DUKO SKULE Vi? Jes, Vi cxiam malamis la parencaron de Sverre. EPISKOPO NIKOLAS Sxajnis al mi malsekure por la regxa filo veni inter Viajn manojn. DUKO SKULE Sed la pastro? EPISKOPO NIKOLAS Promesis fari, kiel mi ordonis. DUKO SKULE (kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malgxusta? EPISKOPO NIKOLAS Se la pastro tenis sian promeson. DUKO SKULE _Se_ li tenis gxin? EPISKOPO NIKOLAS Trond pastro forvojagxis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al regxo Inge. Li vojagxis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio gxis sia morto.. DUKO SKULE Li forvojagxis el la lando, Vi diras! Do li intersxangxis la infanojn, kaj timis vengxon de la Birkibejnoj. EPISKOPO NIKOLAS Aux li _ne_ intersxangxis ilin, kaj timis vengxon de _mi._ DUKO SKULE Pri kiu ebleco kredas Vi? EPISKOPO NIKOLAS Ambaux eblecoj estas same kredeblaj. DUKO SKULE Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis? EPISKOPO NIKOLAS Ili vojagxis kun la krucmilitantoj al la sankta lando. DUKO SKULE Kaj neniu auxdis ion pri ili poste? EPISKOPO NIKOLAS Jes. DUKO SKULE Kie ili estas? EPISKOPO NIKOLAS Ili dronis en la Greka Maro forvojagxante. DUKO SKULE Kaj Inga --? EPISKOPO NIKOLAS Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo. DUKO SKULE Sxia infano havis nur naux tagojn, kiam sxi forlasis gxin, Vi diris? EPISKOPO NIKOLAS Jes; kaj la infano, kiun sxi revidis, estis pli ol unujara -- SKULE JARLO Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio cxi! (pasxadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Cxiopova Dio, cxu tio povas esti vero? Håkon -- la regxo -- li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! -- Kaj kial tio ne estas suficxe kredebla? Cxu ne cxiu sukceso mirinde sekvis lin, -- -- kial ne ankaux tio, prenigxi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metigxi en lulilon de la regxa infano -- EPISKOPO NIKOLAS Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la regxo -- SKULE JARLO Sed _li mem_ kredas tion, episkopo, -- _tio_ estas lia vera felicxo, _tio_ estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel bele li sidas sur la cxevalo, Neniu sidas kiel li. Ridigxas kaj brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaux li scius sin kreita por iri antauxen, cxiam antauxen. (turnas sin al la episkopo) Mi estas regxa brako, eble ankaux regxa kapo; sed li estas la tuta regxo. EPISKOPO NIKOLAS Kaj eble tamen ne estas. SKULE JARLO Ne, -- eble tamen ne. EPISKOPO NIKOLAS (metas la manon sur lian sxultron) Jarlo, auxskultu min -- SKULE JARLO (dauxrigas elrigardi) Tie sidas la regxino. Håkon parolas dolcxe al sxi; sxi farigxas rugxa kaj pala lauxvice el gxojo. Li prenis sxin edzine, cxar estis sagxe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por sxi en lia koro; -- sed tio venos; al Håkon sekvas la felicxo. Sxi lumos super lia vivo -- (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas _tio?_ EPISKOPO NIKOLAS Kio? SKULE JARLO Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras cxirkauxe. Nun li donas iun mesagxon al la regxo. EPISKOPO NIKOLAS (rigardas elen malantaux la jarlo) Aspekte Håkon farigxas kolera; -- cxu ne? Li pugnigas la manon -- SKULE JARLO Li rigardas cxi tien, -- kio tio povas esti? (volas eliri) EPISKOPO NIKOLAS (retenas lin) Jarlo, auxskultu, -- trovigxus maniero certigxi pri la rajto de Håkon. SKULE JARLO Maniero, Vi diras? EPISKOPO NIKOLAS Antaux sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis. SKULE JARLO Kaj tiu letero, -- kompatema Dio, -- kie gxi estas? EPISKOPO NIKOLAS Vi devas do scii, ke -- (rigardas al la pordo) Tsxsx, la regxo venas. SKULE JARLO La letero, episkopo, -- la letero! EPISKOPO NIKOLAS Jen la regxo. (_Håkon_ envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste _Margrete_ aperas; sxi estas en tima emocio, kaj volas rapidigxi al la regxo, sed malhelpigxas de _sinjorino Ragnhild_, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis sxin. _Sigrid_ tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj arigxas dekstraflanke, kie _Skule_ staras, tamen iom malantauxe.) HÅKON (en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas regxo en cxi tiu lando? SKULE JARLO Cxu kiu estas regxo? HÅKON Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de regxo, sed kiu havas la regxan potencon? SKULE JARLO La regxa potenco devas esti tie, kie estas la regxa rajto. HÅKON Tiel devus esti; sed cxu estas tiel? SKULE JARLO Cxu Vi asignas min antaux tribunalo? HÅKON Mi faras; cxar tiun rajton mi havas antaux cxiu homo en la regno. SKULE JARLO Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj. HÅKON Bone por cxiuj, se tiel estas. (suprenpasxas sxtupon kie staras la regxa segxo, kaj subtenas sin al la segxobrako) Jen mi staras kiel Via regxo kaj demandas: Cxu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj faris insurekcion kontraux min? SKULE JARLO Jes. HÅKON Ke li rifuzas pagi al mi la imposton? SKULE JARLO Jes. HÅKON Kaj cxu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaux sendis leteron al li? SKULE JARLO Kiu diras tion? IVAR BODDE Mi diras. DAGFINN BONDE Jostein Tamb ne kuragxis rifuzi kunpreni gxin, cxar la regxa sigelo surestis. HÅKON Vi skribas al la malamikoj de la regxo, kaj surmetas la regxan sigelon, kvankam la regxo ne scias, kio tie estas skribita! SKULE JARLO Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo. HÅKON Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco. SKULE JARLO Neniam Vi havis damagxon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj kondicxoj por la regxo. La militiro al Vermlando gxene premis Vian animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, -- mi povas pli bone ordigi la aferon. HÅKON Vi deziris ordigi la aferon mem. -- Kaj kion Vi respondis? SKULE JARLO Legu mian leteron. HÅKON Donu gxin! SKULE JARLO Mi pensis, ke Vi havas gxin? DAGFINN BONDE Vi certe scias pli gxuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli rapidpieda. Kiam ni venis sur la sxipon, la letero estis malaperinta. SKULE JARLO (turnas sin al _Gregorius Jonsson_) Sinjoro vasalo, donu la leteron al la regxo. GREGORIUS JONSSON (alproksimigxas maltrankvila) Auxskultu min --! SKULE JARLO Kio nun? GREGORIUS JONSSON (mallauxte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la regxo. SKULE JARLO Pri ili mi scias respondi. La leteron! GREGORIUS JONSSON Mi ne havas gxin. SKULE JARLO Vi ne havas gxin! GREGORIUS JONSSON Dagfinn Bonde estis tuj cxe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de Jostein Tamb, ligis sxtonon al gxi -- SKULE JARLO Nu? GREGORIUS JONSSON Gxi nun kusxas sur la fundo de la fjordo. SKULE JARLO Malbone -- malbone Vi jen agis. HÅKON Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo! SKULE JARLO Mi ne povas elmeti gxin. HÅKON Vi _ne povas?_ SKULE JARLO (faras pasxon pli proksimen al la regxo) Mi estas tro fiera por ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto -- HÅKON (regas sian ekflamigxan koleron) Kaj jen kio? -- SKULE JARLO Mallonge kaj bone; -- mi ne elmetas gxin; -- mi _ne volas_ elmeti gxin. HÅKON Vi do spitas min! SKULE JARLO Se ne povas alie esti, -- nu ja, mi spitas Vin. IVAR BODDE (forte) Nun, sinjoro regxo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da atestoj! DAGFINN BONDE Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo. HÅKON (malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la regxan sigelon al Ivar Bodde. MARGRETE (rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la regxo) Håkon, estu mia milda kaj indulgema edzo! HÅKON (faras ordonan brakmovon al sxi; sxi kasxas sian vizagxon en sian vualon, kaj reen returnas al sia patrino.) SKULE JARLO (al _Ivar Bodde_) Jen la regxa sigelo. IVAR BODDE Tio cxi estus la lasta vespero de la festeno. Gxi finigxis per prema doloro por la regxo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke cxiu fidela viro devas gxoji, ke okazis. SKULE JARLO Kaj mi opinias, ke cxiu fidela viro devas profunde kolerigxi, ke pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; -- jes, Birkibejnoj, cxar mi estas Birkibejno samebone kiel la regxo kaj liaj viroj. Mi estas el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la regxa parencaro, -- sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido cxirkaux la regxo, kaj baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj. PÅL FLIDA (incite al la cxirkauxstarantoj) Viroj de la jarlo! Cxu ni toleru tiajxon pli longe? GREGORIUS JONSSON (antauxen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas esti klare dirata, -- neniu el la viroj de la jarlo povas servi la regxon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde pasxadas en la regxa korto incitante galon inter ni. PÅL FLIDA Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos vin, sur libera kampo, sursxipe, aux en nesankta domo! MULTAJ JARLANOJ Ankaux mi! Ankaux mi! Vi estu senpaca por ni! IVAR BODDE Dio malpermesu, ke mi staru inter la regxo kaj tiom multaj potencaj estroj. -- Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu gxin en Viajn proprajn manojn; antaux longe gxi estus devinta kusxi tie. HÅKON (kiu malsuprenpasxis de la podio) Vi restos! IVAR BODDE Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riprocxus min tagon kaj nokton, se mi tion farus. Pli grandan malfelicxon neniu homo povus kauxzi en cxi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la regxo kaj la jarlo. HÅKON Ivar Bodde, mi ordonas vin resti! IVAR BODDE Ecx se la sankta regxo Olaf ekstarus el la argxenta cxerko, kaj ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la manon de la regxo) Adiaux, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj) HÅKON (sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la perdon. SKULE JARLO Mi ofertas min mem kaj cxiujn miajn. HÅKON Mi preskaux timas, ke pli bezonigxas. Mi nun bezonas arigi cxirkaux mi cxiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu mesagxon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata cxi tien. DAGFINN BONDE (kiu staris iom malantauxe en interparolo kun vojagxvestita viro, kiu envenis, proksimigxas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni, sinjoro. HÅKON El kio vi tion scias? DAGFINN BONDE Jxus estis mesagxo pri li. HÅKON Kion gxi informas? DAGFINN BONDE Ke Vegard Veradal estas mortigita. MULTAJ VOCXOJ Mortigita! HÅKON Kiu mortigis lin? DAGFINN BONDE Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo. (Mallonga pauxzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.) HÅKON Kie estas la sendito? DAGFINN BONDE (kondukas la viron antauxen) Jen, sinjoro regxo. HÅKON Kia kauxzo estis por la mortigo? SENDITO Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon. HÅKON Cxu antauxe estis kverelo inter ili? SENDITO Kelkfoje. Andres ofte diris, ke sagxa konsilanto elsude, skribis al li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraux Vegard Veradal. DAGFINN BONDE Ege strange; -- antaux ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke sagxa konsilanto estis dirinta, ke _li_ estu kiel roko kaj siliko kontraux Andres Skjaldarband. EPISKOPO NIKOLAS (kracxante) Fi al tiaj konsilantoj! HÅKON Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio cxi devenas. Du fidelaj animoj mi perdis hodiaux. Mi povus plori por Vegard; sed cxi tie bezonigxas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraux vivo. Sinjoro jarlo, Andres Skjaldarband estas Via jxurinta fidelulo; Vi ofertis al mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto, kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu cxi krimo. SKULE JARLO Malbonaj angxeloj certe ekstaras inter ni du hodiaux. Al kiu ajn el miaj viroj mi permesus, ke Vi vengxus pro la mortigo -- HÅKON (strecxita) Nu? SKULE JARLO Sed ne al Andres Skjaldarband. HÅKON (ekscite) Cxu vi volas defendi la mortiginton? SKULE JARLO _Tiun_ mortiginton mi devas defendi. HÅKON Kaj la kialo --? SKULE JARLO Tiun neniu scios krom Dio en la cxielo. EPISKOPO NIKOLAS (mallauxte al _Dagfinn_) Mi scias gxin. DAGFINN BONDE Kaj mi suspektas gxin. EPISKOPO NIKOLAS Diru nenion, bona Dagfinn! HÅKON Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi jen diras al mi -- SKULE JARLO Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli. HÅKON Bone. Do ni devas mem agi laux propra iniciativo! SKULE JARLO (kun esprimo de timo) Regxo! tio farigxos sangoversxo ambauxflanke! HÅKON Do okazu; la puno estu plenumata. SKULE JARLO Gxi _ne_ estu plenumata! -- Gxi ne _povas_ esti plenumata! EPISKOPO NIKOLAS Ne, en tio la jarlo pravas. HÅKON Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro? EPISKOPO NIKOLAS Andres Skjaldarband prenis la krucon. HÅKON kaj SKULE JARLO Prenis la krucon! EPISKOPO NIKOLAS Kaj estas jam forvelinta el la lando. SKULE JARLO Bone estas tio por ni cxiuj. HÅKON La tago klinigxas, la geedzigxa festeno nun finigxu. Mi dankas Vin, sinjoro jarlo, por cxiu honoro, kiu estas al mi montrita en cxi tiu tempo. -- Vi veturos al Nidaros, mi opinias? SKULE JARLO Estas mia intenco. HÅKON Kaj mi al Viken. -- Se vi, Margrete, pli deziras resti cxi tie en Bergen, tion faru. MARGRETE Kien vi velos, mi akompanos, gxis vi tion malpermesos. HÅKON Bone, do akompanu. SIGRID Disigxas nun la parencaro. (genuas antaux _Håkon_) Montru al mi favoron, sinjoro regxo! HÅKON Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata. SIGRID Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monahxinejo en Rejn estos konsekrata; skribu al la cxefepiskopo, -- influu por ke mi farigxu abatino tie. SKULE JARLO Vi, mia fratino? HÅKON Vi volas preni la vualon! SIGRID (ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto, kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fiancxon, kaj multajn centojn kun li, dum la urbo brulis en cxiuj anguloj, -- tiam estis kvazaux la sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia ekvidas, -- kaj ion mi nun vidas -- grandan tempon de teruro por la lando! SKULE JARLO (ekscite) Sxi estas malsana! Ne atentu sxin. SIGRID Ricxa rikolto maturigxos por li, kiu rikoltas en mallumo. Cxiuj virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, -- genui en monahxinejoj kaj en pregxejoj, kaj pregxi -- pregxi tage kaj nokte! HÅKON (skuita) Cxu estas auxgurdoto aux anima malsano, kiu tiel parolas? SIGRID Adiaux, mia frato, -- ni renkontigxos ankoraux unu fojon. SKULE JARLO (senvole) Kiam? SIGRID (mallauxte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda dangxero, -- kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras dekstre kun _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj la virinoj) HÅKON (post mallonga pauxzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj trankvila decido:) Cxiuj viroj de la jarlo faru jxuron. SKULE JARLO (ekscitite) Cxu _tio_ estas via firma decido! (preskaux petante) Regxo _Håkon_, tion ne faru! HÅKON Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaux ol li estos jxurinta fidon al la regxo. (foriras kun sia hirdo. Cxiuj escepte de la episkopo kaj la jarlo sekvas) EPISKOPO NIKOLAS Li tusxis Vin per maldolcxaj manoj hodiaux. SKULE JARLO (silentas kaj rigardas konsternita post la regxon) EPISKOPO NIKOLAS (pli forte) Kaj eble li tamen ne estas regxe naskita. SKULE JARLO (turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la episkopo) La konfeso de Trond pastro -- kie gxi estas? EPISKOPO NIKOLAS Li sendis gxin al mi de Anglio, antaux ol li mortis; mi ne scias kun kiu, -- kaj mi ne ricevis gxin. SKULE JARLO Sed gxi estu trovata! EPISKOPO NIKOLAS Tion mi firme kaj plene opinias. SKULE JARLO Kaj se Vi gxin trovos, tiam Vi donos gxin en miajn manojn? EPISKOPO NIKOLAS Tion mi promesas. SKULE JARLO Tion Vi jxuru je Via anima savo? EPISKOPO NIKOLAS Tion mi jxuras je mia anima savo. SKULE JARLO Bone; gxis tiam mi volas kontrauxi al Håkon, kie tio povos okazi silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li farigxu pli potenca ol mi, kiam la lukto komencos. EPISKOPO NIKOLAS Sed se montrigxos, ke li estas la gxusta regxido, -- kio jen? SKULE JARLO Tiam mi devos provi pregxi -- pregxi por humila animo por servi lin, kiel honesta estro kaj laux mia povo. EPISKOPO NIKOLAS Kaj se li estas la malgxusta? SKULE JARLO Tiam li cedu por mi! Regxan nomon kaj regxan segxon, hirdon kaj armeon, imposton kaj sxiparon, urbojn kaj kastelojn, cxion mi volas havi. EPISKOPO NIKOLAS Li rifugxos al Viken -- SKULE JARLO Mi pelos lin el Viken! EPISKOPO NIKOLAS Li firmstarigxos en Nidaros. SKULE JARLO Mi sturmos Nidaros! EPISKOPO NIKOLAS Li enfermigas sin en la sankta pregxejo de Olaf -- SKULE JARLO Mi rompos la pregxejan pacon -- EPISKOPO NIKOLAS Li fugxos supren sur la cxefaltaron, kaj krocxos sin firme al la cxerko de Olaf -- SKULE JARLO Mi tiros lin de la altaro, ecx se mi devos kuntiri la sanktan cxerkon -- EPISKOPO NIKOLAS Sed ankoraux li havos la kronon sur la kapo, jarlo! SKULE JARLO Mi defrapos la kronon per mia glavo! EPISKOPO NIKOLAS Sed se gxi fiksigxis tro firme --? SKULE JARLO Nu do, en la nomo de Dio aux Satano -- tiam mi frapos ankaux la kapon! (eliras dekstre) EPISKOPO NIKOLAS (postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja -- ja -- tiel mi sxatas la jarlon! Kurteno TRIA AKTO (Cxambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas lumigata. Pordo, kun murtapisxo antauxe sur la maldekstra muro, kondukas al la dormocxambro de la episkopo. Antauxe sur la sama flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.) (Komence la cxambro estas malplena; interne, malantaux la tapisxkurteno estas auxdata kanto de monahxoj. Iom poste envenas de dekstre _Pål Flida_ vojagxvestita; li haltas cxe la pordo, atendas, cxirkauxrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia bastono.) SIRA VILJAM (elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallauxta vocxo:) Pål Flida! Dio estu lauxdata; -- do la jarlo ne estas tre fore. PÅL FLIDA La sxipoj jam alvelas cxe la Kapinsulo; mi velis antauxe. Kaj kiel fartas la episkopo? SIRA VILJAM Nun li ricevas la lastan sanktoleadon. PÅL FLIDA Sekve estas ekstrema dangxero. SIRA VILJAM Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la nokton. PÅL FLIDA Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue. SIRA VILJAM Ne, ne, -- li estas plene konscia kaj ankaux havas ioman forton, -- cxiun momenton li demandas, cxu la jarlo ne baldaux venos. PÅL FLIDA Vi dauxre nomas lin _jarlo_; cxu vi ne scias, ke la regxo nomis lin duko? SIRA VILJAM Jes, jes, certe; -- estas nur tia malnova kutimo. Tsxsx -- (Li kaj _Pål Flida_ faras krucsignon kaj klinas sin. El la cxambro de la episkopo venas du hxorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, krucifikson kaj pregxejan standardon; poste sekvas vico da pastroj kaj monahxoj; hxorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la procesion, kiu malrapide movigxas en la kapelon, kies pordo fermigxas post ili.) PÅL FLIDA Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu cxi mondo. SIRA VILJAM Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaux? PÅL FLIDA Li iros rekte de la kajo cxi tien al la episkopa korto. Adiaux! (foriras) (Pluraj pastroj, inter kiuj estas _Peter_, kaj servistoj de la episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda fajroskatolo.) SIRA VILJAM Por kio tio cxi? PASTRO (pretigante sur la benko) La episkopo volas kusxi cxi tie ekstere. SIRA VILJAM Sed cxu tio estas konsilinda? PASTRO Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas. (Episkopo _Nikolas_ elvenas, subtenata de _majstro Sigard_ kaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestajxo, sed sen bastono kaj mitro.) EPISKOPO NIKOLAS Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidigxas sur la benkon cxe la fajroskatolo, kaj kovrigxas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por cxiuj miaj pekoj! Ili kunprenis cxiujn; sxajnas al mi nun, ke mi estas suficxe malpeza. SIRA VILJAM La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas cxi-flanke de la Kapinsulo. EPISKOPO NIKOLAS Estas bone, tre bone. Ankaux la regxo certe baldaux estos cxi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraux la regxo. La pastroj tie ene diris, ke cxiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, -- jes, suficxe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraux _ili_, ke mi deliktis. Ne, ne -- certe estas pli sekure auxdi tion el la busxo de la regxo mem. (ekdiras ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre cxi tie. SIRA VILJAM _Estas_ ekbruligite -- MAJSTRO SIGARD (haltigas lin per signo, kaj proksimigxas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro? EPISKOPO NIKOLAS Nu ja, -- nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj. MAJSTRO SIGARD (duonlauxte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, -- estas la komenco de la fino. EPISKOPO NIKOLAS (time al _Viljam_) Mi diris, ke ok monahxoj kantu kaj pregxu por mi en la kapelo cxi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili. SIRA VILJAM (silente montras al la kapelo de kie auxdigxas kanto, kiu dauxras dum la sekvanta sceno.) EPISKOPO NIKOLAS Tiom ankoraux nefarita, kaj forlasi cxion! Tiom nefarita, Viljam! SIRA VILJAM Sinjoro, pensu pri la cxielo! EPISKOPO NIKOLAS Mi ankoraux havas tempon; -- gxis la morgauxo, opinias majstro Sigard -- SIRA VILJAM Sinjoro, sinjoro! EPISKOPO NIKOLAS Donu al mi mitron kaj bastonon! -- Facile por vi diri ke mi pensu -- (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, gxi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! -- La malbonulo ne kuragxos tro proksimigxi al mi nun! SIRA VILJAM Cxu vi ion kroman deziras? EPISKOPO NIKOLAS Ne. Jes, diru al mi; -- Peter, filo de Andres Skjaldarband, -- cxiuj parolas bone pri li -- SIRA VILJAM Li certe estas senpeka animo. EPISKOPO NIKOLAS Peter, vi noktodejxoru cxe mi gxis la regxo aux la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj. (Cxiuj escepte _Peter_ eliras dekstre.) EPISKOPO NIKOLAS (post mallonga pauxzo) Peter! PETER (proksimigxas) Sinjoro? EPISKOPO NIKOLAS Cxu vi neniam vidis maljunajn homojn morti? PETER Ne. EPISKOPO NIKOLAS Timemaj estas ili cxiuj; pri tio mi kuragxas jxuri! Tie sur la tablo kusxas granda letero kun sigelo; donu gxin al mi. (_Peter_ alportas la leteron.) Estas por via patrino. PETER Por mia patrino? EPISKOPO NIKOLAS Vi devas vojagxi norden al Hålogalando kun gxi. Mi skribis al sxi pri granda kaj grava afero; venis novajxoj de via patro. PETER Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; cxar _tie_ cxiu piedlargxo de tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en cxiuj miaj pregxoj. EPISKOPO NIKOLAS Cxu Andres Skjaldarband estas kara al vi? PETER Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaux edukis kaj nutris min. EPISKOPO NIKOLAS (rapide kaj strecxe) Cxu tiu estas duko Skule? PETER Jes, la duko, -- Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando! EPISKOPO NIKOLAS Jen la letero; tuj iru norden kun gxi! -- Cxu ili kantas tie ene? PETER Jes, sinjoro. EPISKOPO NIKOLAS Ok grandaj uloj kun gorgxoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias? PETER Sinjoro, sinjoro, mi volas mem pregxi! EPISKOPO NIKOLAS Mi havas tro multe da nefaritajxoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; -- krome la regxo certe pardonos min, kiam li venos -- (skuigxas en doloro) PETER Vi suferas, cxu? EPISKOPO NIKOLAS Mi ne suferas; sed sonoras cxe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaux miaj okuloj. PETER Estas la cxielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; -- tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la angxeloj de Dio ekbruligis por Vi. EPISKOPO NIKOLAS Jes certe estas tiel; -- ne estas dangxero, kiam ili nur bone eltenas en pregxo tie ene, -- Adiaux, vojagxu tuj kun la letero. PETER Cxu ne unue --? EPISKOPO NIKOLAS Ne, iru; mi ne timas esti sola. PETER Bonvenon ree do, kiam la cxielaj sonoriloj iam sonoros ankaux por mi. (eliras dekstre) EPISKOPO NIKOLAS La cxielaj sonoriloj, -- ja, tiajxon oni diras facile, kiam oni marsxas sur du sanaj piedoj. -- Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se gxi venus al mi enmane; -- bone ke mi ne ricevis gxin. Se li scius, li volus venki aux fali; tiam unu el ili farigxus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, -- kion _mi_ ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la necerteco; tiom longe kiom la duko pezigxas per _gxi_, la du estos detruantaj unu la alian, cxie kie ili atingos; urboj bruligxos, vilagxaroj rabigxos, -- neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo -- -- (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon -- mi, kiu de la unua pasxo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, ja, ja! sed nun venos la regxo -- estas ja sur lin ke la plejmulto versxigxas, -- li certe pardonos -- estos legataj pregxoj kaj mesoj; ne estas dangxero; -- mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis iun per propra mano. -- Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian promeson. -- Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la regxa rajto, -- kaj mi havas neniun pruvon por doni al li! (_Inga el Vartejg_ envenas; sxi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.) EPISKOPO NIKOLAS (skuigxas) Kiu estas? INGA Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro. EPISKOPO NIKOLAS Patrino de la regxo! INGA Tiel mi iam nomigxis. EPISKOPO NIKOLAS Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disigxi de Vi! INGA Kion la regxo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas. EPISKOPO NIKOLAS Kaj kial do? INGA Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojagxo al Anglio -- EPISKOPO NIKOLAS El vojagxo al Anglio --! INGA Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste cxirkauxvagis; nun li kunprenis leteron hejmen -- EPISKOPO NIKOLAS (senspire) Leteron --? INGA De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas gxin al li) EPISKOPO NIKOLAS Nu tiel; -- kaj Vi alportas gxin? INGA Laux la deziro de Trond. Grandan dankon mi sxuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciigxis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris cxi tien surpiede -- EPISKOPO NIKOLAS Ne urgxis tiel, Inga! DAGFINN BONDE (envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro! EPISKOPO NIKOLAS Cxu venos la regxo? DAGFINN BONDE Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la regxino kaj la regxa infano kaj granda sekvantaro. INGA (rapide alpasxas al _Dagfinn_) La regxo, -- la regxo! cxu _li_ tien cxi venos? DAGFINN BONDE Inga! Cxu Vi estas cxi tie, Vi severe provita virino? INGA Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon. DAGFINN BONDE _Nun_ lia malmola koro degelu. INGA Neniun vorton al la regxo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; -- auxdu, -- cxu cxi tien li venos? DAGFINN BONDE Jes, baldaux. INGA Kaj estas malluma vespero. La regxon lumgvidos certe torcxoj. DAGFINN BONDE Jes. INGA Do mi starigos min en pordsxirmejon, kie li preterpasos; -- kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la pregxejon de sankto Hallvard; _tie_ brilos lumoj cxi-nokte; tie mi pregxos pri bono por la regxo, por mia bela filo. (eliras dekstre) DAGFINN BONDE Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la regxo. EPISKOPO NIKOLAS Salutu lin plej kare, bona Dagfinn! DAGFINN BONDE (forirante dekstre) Ne dezirus _mi_ esti episkopo Nikolas morgaux. EPISKOPO NIKOLAS La konfeso de Trond pastro --! Do gxi tamen venis; -- jen mi tenas gxin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antauxen) -- Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi cxiukaze turnus min el tia promeso; sed cxi-vespere, la lastan vesperon, -- ne, tio ne estas konsilinda. -- Cxu mi tamen devas teni gxin? Cxu tio ne estas riski cxion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? -- (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun cxi kroman fojon! (auxskultas) Kio estas _tio_? (vokas) Viljam, Viljam! SIRA VILJAM (envenas de dekstre) EPISKOPO NIKOLAS Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele? SIRA VILJAM Estas la ventego, kiu plifortigxas. EPISKOPO NIKOLAS La vetero plifortigxas! -- Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras -- Cxu ili kantas tie ene? SIRA VILJAM Jes, sinjoro. EPISKOPO NIKOLAS Diru, ke ili ege klopodu -- precipe frato Aslak; li cxiam prononcas mallongajn pregxojn; li forpincxas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aux mi revenos al li fantome! SIRA VILJAM Sinjoro, cxu mi ne sercxu majstron Sigard? EPISKOPO NIKOLAS Eniru, mi diras! (_Viljam_ iras en la kapelon) Aspekte estas la cxiela volo, ke mi interkonsentigu la regxon kaj la dukon, cxar gxi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio cxi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la cxielo cxi tiun fojon. -- Se mi almenaux povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi ecx ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaux miaj okuloj; fajras kaj sparkas --; kaj neniun alian mi kuragxas peti legi gxin por mi! Promesi tiajxon --! Cxu la homa sagaco estas tiel povra, ke gxi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la regxon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis sagxa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne logxus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, -- do malsagxe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun cxi solan nokton, kaj apenaux _tiun_. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la episkopo premas la leteron en la manoj.) Cxi tie, malantaux tiu maldika sigelo kusxas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Gxi kusxas songxante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus pli ol unu animon -- aux ecx _neniun_! (premas la leteron sovagxe al sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, -- kaj la jugxo kaj puno, -- mi kovus vin al akcipitro, kiu jxetus ombran teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en cxiun homan koron! (ekskuigxas) Sed la lasta horo estas proksima! (kriante) Ne, ne, -- vi farigxu al cigno, blanka cigno! (jxetas la leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro Sigard! MAJSTRO SIGARD (de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro? EPISKOPO NIKOLAS Majstro Sigard, -- vendu al mi tri tagojn da vivo! MAJSTRO SIGARD Mi diris al Vi -- EPISKOPO NIKOLAS Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesagxa ulo kontraux Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, -- ne, ne -- estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj sagxa! Mi pagos bone; -- tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo! MAJSTRO SIGARD Ecx se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn. EPISKOPO NIKOLAS Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Auxskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaux cxiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la cxion! Cxu, Sigard, cxu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi farigxos ricxa, Sigard, kaj forvojagxos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da pregxoj. Cxu, Sigard, cxu ni --? (_Sigard_ palpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas? MAJSTRO SIGARD (ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkajxon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn. EPISKOPO NIKOLAS Ne, Vi atendu pri tio! Atendu -- kaj respondu al mi! MAJSTRO SIGARD Mi ne havas tempon; la trinkajxo devas esti preta gxis horo. (eliras dekstre) EPISKOPO NIKOLAS Gxis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam! SIRA VILJAM (venas el la kapelo) EPISKOPO NIKOLAS Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne suficxas! SIRA VILJAM Sinjoro --? EPISKOPO NIKOLAS Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kusxis malsana kvin semajnojn, -- li ne povis multe peki dum tiu tempo -- SIRA VILJAM Li iris al konfeso hieraux. EPISKOPO NIKOLAS (fervore) Jes, _li_ devas esti bona; prenu lin! (_Viljam_ reen iras en la kapelon) Gxis horo! (sekigas la sxviton de la frunto) Puh, kiel varme estas! -- La fia hundo, -- por kio lia tuta erudicio, kiam li tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas cxiun tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, -- _perpetuum mobile_ li nomas gxin. Kial li ne praktikas sian arton kaj sagxecon, por fari la homon al tia _perpetuum mobile_ --? (haltas pensante; ekbrilas liaj okuloj) _Perpetuum mobile_, -- mi ne estas precipe lerta pri la latino, -- sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii eterne, dauxre tra cxiuj tempoj. Se mi nun mem povus --? _Tio_ estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la regxo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi dauxre vivus, vivus en mia verko, -- kaj en la grava momento eble estas _tio_, kio nomigxas senmorteco. -- Konsolaj, fresxigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por maljuna viro! (elspiras kaj strecxas sin agrable sur la benko) Diabolus estis severa pri mi cxi-vespere. Estas la sekvo de kusxo senlabora; _otium est pulvis -- pulveris_ -- nu, sensignifa la latino, -- Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti aktiva gxis laste; mi volas --; kiel ili gorgxegas tie -- (frapas; _Viljam_ elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili gxenas min. La regxo kaj la duko baldaux venos; mi havas grandajn aferojn por pripensi. SIRA VILJAM Sinjoro, cxu mi do --? EPISKOPO NIKOLAS Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. -- Bone. Donu al mi la paperojn -- SIRA VILJAM (iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro? EPISKOPO NIKOLAS Same bone --; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kusxas plej supre. -- Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. (_Viljam_ eliras) -- Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj arangxi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super cxiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu tauxgas! -- gravas tiun trovi, -- gravas gxin lauxiri. -- Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; -- sed la regxo -- hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaux dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, -- _perpetuum mobile!_ -- Sed cxu Håkon volas fidi mian dirajxon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero antauxe. -- La fortoj forlasas min, sed la animo fresxigxas; -- mi ne kusxas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori la lastan nokton, labori -- gxis la lumo estingigxas -- DUKO SKULE (envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi auxdas, ke malbone statas pri Vi. EPISKOPO NIKOLAS Mi estas kadavro en burgxono, bona duko; cxi-nokte mi ekfloros; morgaux sentigxos, kiel mi odoras. DUKO SKULE Jam cxi-nokte. Vi diras? EPISKOPO NIKOLAS Majstro Sigard diras: gxis unu horo. DUKO SKULE Kaj la letero de Trond pastro --? EPISKOPO NIKOLAS Cxu Vi dauxre pensas pri gxi? DUKO SKULE Gxi neniam foriras el miaj pensoj. EPISKOPO NIKOLAS La regxo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaux Vi. DUKO SKULE Ne suficxas. Se Håkon estas la malgxusta, mi devas havi cxion! EPISKOPO NIKOLAS Hu, estas malvarme cxi tie; frostas al mi tra cxiuj membroj. DUKO SKULE La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la cxiopotenca, -- cxu Vi havas gxin? EPISKOPO NIKOLAS Mi almenaux scias, kie gxi trovigxas. DUKO SKULE Do diru! Diru! EPISKOPO NIKOLAS Atendu -- DUKO SKULE Ne, ne, -- profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimigxas la fino, -- kaj la regxo ja venos cxi tien, oni diris. EPISKOPO NIKOLAS Jes, la regxo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, ecx _nun_. DUKO SKULE Kion Vi intencas? EPISKOPO NIKOLAS Cxu Vi memoras cxe la nupto de Håkon, -- tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem? DUKO SKULE Nu? EPISKOPO NIKOLAS Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun gxi. DUKO SKULE Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la gxusta! EPISKOPO NIKOLAS Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaux ol mi forpasos de tie cxi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro trovigxas. SIRA VILJAM (de dekstre) Nun venas la regxo kun torcxoj kaj sekvantaro laux la strato. EPISKOPO NIKOLAS Bonvena li estu. (_Viljam_ eliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraux cxiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus. DUKO SKULE Ne pensu pri vengxo nun; ne restas al Vi longa -- EPISKOPO NIKOLAS Ne pri vengxo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno super cxiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi farigxos regxo, punu ilin; Vi tion promesas? DUKO SKULE Mi promesas kaj jxuras; -- sed la letero de Trond pastro --! EPISKOPO NIKOLAS Vi scios, kie gxi estas; -- sed, jen vidu --; la regxo venas; -- kasxu la liston pri niaj malamikoj! (La duko kasxas la dokumenton; samtempe envenas _Håkon_ de dekstre.) EPISKOPO NIKOLAS Bonvenon cxe la funebra festeno, sinjoro regxo! HÅKON Akre Vi kontrauxstaris min je cxiuj okazoj; sed nun tio estu forgesita kaj pardonita; la morto forvisxas ecx la plej grandan kalkulon. EPISKOPO NIKOLAS Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la regxo! Sinjoro, kion Vi cxi-vespere faris kontraux maljuna pekulo, dekoble -- HÅKON Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min cxi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi arangxas por mi tian renkonton. EPISKOPO NIKOLAS Renkonton, sinjoro? DUKO SKULE Estas al mi, ke la regxo aludas. Cxu Vi, sinjoro episkopo, volas certigi al regxo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis pri lia veno, antaux ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo. EPISKOPO NIKOLAS Ahx, ahx; cxiu kulpo kusxas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta viro la tutan lastan jaron; malmulte aux nenion mi auxdis pri la aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la altaj parencoj! HÅKON Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaux, episkopo Nikolas, kaj Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri) DUKO SKULE (mallauxte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras! EPISKOPO NIKOLAS (subite kaj kun sovagxa forto) Atendu, regxo Håkon! HÅKON (haltas) Kio nun? EPISKOPO NIKOLAS Vi ne rajtas iri el tiu cxi cxambro, antaux ol maljuna episkopo Nikolas parolis sian lastan vorton! HÅKON (senvole metas la manon sur la glavon) Cxu vi eble venis al Viken kun forta aro, duko? DUKO SKULE Mi ne respondecas en tio cxi. EPISKOPO NIKOLAS Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas funebra ceremonio en la domo, _tie_ la mortanto estas la unua homo en la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas -- tiel foren kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran funebran paroladon; en antauxa tempo mi cxiam timis, ke regxo Sverre estus gxin faronta -- HÅKON Ne parolu tiel sovagxe, sinjoro! DUKO SKULE Vi fortrancxas el la kara momento, kiu restas al vi! HÅKON Via okulo jam estas inerta! EPISKOPO NIKOLAS Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaux vidas Vin, kie Vi staras; sed ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn _tie_ --; auxskultu kaj lernu, regxo! -- Mia parencaro estis la plej potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el gxi; _Mi_ volis esti la plej granda el ili cxiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi komencis avidi faregojn; Sxajnis al mi, ke ne eblis atendi gxis mi maturigxus; -- ekstaris regxoj kun malpli da rajto ol mi, -- Magnus Erlingsson, Sverre pastro --; ankaux _Mi_ volis esti regxo; sed unue estro, -- estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie la unuan fojon mi partoprenis. La suno levigxis, kaj fulmis miloj da brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaux al ludo; sole mi sentis min prema en la koro. Sovagxe atakis nia aro; sed _mi_ ne povis aliri -- mi timis! Cxiuj aliaj estroj de Magnus batalis maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fugxis supren la Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaux ol mi reatingis la fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestajxojn en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; -- ankaux mi devis lavi la miajn, sed ne pro sango. Jes, regxo, mi estis timema; kreita por estri -- kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaux fulmo; post tiu horo mi malamis cxiun viron; mi pregxis sekrete en la pregxejoj, mi ploris kaj genuis cxe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris sanktajn promesojn; strecxe mi provis en batalo post batalo, cxe Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, -- cxiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion lauxte kaj moke, kaj de tiu tago cxiu viro en la aro ridis, kiam Nikolas Arnason antauxeniris milite vestita. -- Timema, timema --, kaj tamen mi volis esti estro, volis esti regxo, sentis min ja kreita regxo, povus antauxenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la sanktuloj mem, kiuj sxlosis por mi la barilon... HÅKON Ne plendu pri la cxielo, episkopo! Vi multe malamis! EPISKOPO NIKOLAS Jes, mi multe malamis; malamis en cxi tiu lando cxiun kapon, kiu altigxis super la amason. Sed mi malamis, cxar mi ne povis ami. Belajn virinojn, -- ho, mi povus ankoraux gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraux mia avido estas faligi virojn kaj sine cxirkauxbraki virinojn; -- sed mi spertis en _tio_ kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forsxtelita ekde la naskigxo; -- la bolanta donaco de la deziro -- kaj tamen kriplulo! Jen mi do farigxis pastro; regxo aux pastro tiu viro devas esti, kiu volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! Jes, al unu eklezia ago la cxielo precipe kreis min, -- tiu atingi la altajn tonojn, -- kanti per virina vocxo en la grandaj ekleziaj festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi -- la duonulo -- kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por sia vivotasko! Estis tempoj, kiam sxajnis al mi, ke tia postulo povus esti merita; jen mi kusxis sur la malsanlito, frapita de timo por puno kaj jugxo! _Nun_ tio pasis; restas en mi medolo en la animaj artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraux _mi_, ke oni faris maljustajxon; _mi_ estas la plendanto! DUKO SKULE (mallauxte) Sinjoro -- la letero! Ne restas por Vi longa tempo! HÅKON Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin! EPISKOPO NIKOLAS La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro dauxre vivu sur la tero. Sed Vi, regxo Håkon, Vi devus gardi Vin; cxar kiel la cxielo kontrauxstaris _min_ kaj kaptis damagxon por pago, tiel Vi kontrauxstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la felicxon de la lando -- HÅKON Ha -- duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton cxi tie! DUKO SKULE (impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiajxo! EPISKOPO NIKOLAS (al _Håkon_) Li kontrauxstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la sxultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la cxerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj cxi tie ne estu grandegulo; cxar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantauxen klinigxas sur la benko.) DUKO SKULE (jxetas sin genuen apud la benko, kaj krias al _Håkon_:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraux morti! EPISKOPO NIKOLAS Kiel sombrigxas antaux miaj okuloj! -- Regxo, lastan fojon, -- cxu Vi volas dividi kun la duko? HÅKON Ecx ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi! EPISKOPO NIKOLAS Bone kaj bele. (mallauxte) La fidon Vi almenaux perdu. (vokas) Viljam! DUKO SKULE (mallauxte) La letero! La letero! EPISKOPO NIKOLAS (ne lin auxskultante) Viljam! (_Viljam_ envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, cxiuj miaj pekoj ja farigxis pardonataj? SIRA VILJAM Cxiuj pekoj, de Via naskigxo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon. EPISKOPO NIKOLAS Ne pli longe? Ne gxis mi foriros? SIRA VILJAM Sinjoro, Vi ne pekos cxi-nokte. EPISKOPO NIKOLAS Hm, neniu povas scii --; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, -- donu gxin al la eklezio, -- kaj legu aldone sep grandajn komunajn pregxojn. SIRA VILJAM Sinjoro, Dio estos al Vi graca! EPISKOPO NIKOLAS Sep aldonajn pregxojn, mi diras -- por tio per kio mi pekos cxi-nokte! Iru, iru! (_Viljam_ foriras; la episkopo turnas sin al _Skule_.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montrigxus, ke Håkon estas la gxusta, -- kion vi tiam farus? DUKO SKULE Je la nomo de Dio, -- tiam li ja estu regxo. EPISKOPO NIKOLAS Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru cxiun faldajxon en via koro; respondu kvazaux vi starus antaux la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la gxusta? DUKO SKULE Klini min kaj lin servi. EPISKOPO NIKOLAS (murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al _Skule_) Duko, mi estas malforta kaj laca; farigxas mi milda kaj ema al pacigxo -- DUKO SKULE Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie gxi estas? EPISKOPO NIKOLAS Unue iu alia afero; -- mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj -- DUKO SKULE (senpacience) Jes, jes; mi vengxos cxion kontraux ili -- EPISKOPO NIKOLAS Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la vengxo. Bruligu la liston. DUKO SKULE Bone, bone; kiel Vi volas. EPISKOPO NIKOLAS Cxi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu -- DUKO SKULE (jxetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas gxi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas. EPISKOPO NIKOLAS (kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron! HÅKON (rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas! (_Sira Viljam_ kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.) DUKO SKULE (skuas la brakon de la episkopo) La felicxo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj! EPISKOPO NIKOLAS Eternaj tempoj! (triumfe:) _Perpetuum mobile!_ DUKO SKULE Je la beateco de niaj animoj, -- kie estas la letero de Trond pastro! EPISKOPO NIKOLAS (voke:) Ankoraux sep pregxojn, Viljam! DUKO SKULE (ekster si mem) La letero! La letero! EPISKOPO NIKOLAS Estas _tiu_, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantauxen sur la benko kaj mortas) DUKO SKULE (ekpasxas malantauxen kun senvola krio, kaj kovras sian vizagxon per la manoj) Dio vi cxiopova! MONAHXOJ (venas fugxe el la kapelo) Savu sin kiu povas! KELKAJ VOCXOJ Cxio malbona liberigxis cxi-nokte! ALIULOJ Ridigxis lauxte el la angulo! -- Kriigxis: "Ni havas lin!" -- Cxiuj lumoj estingigxis! HÅKON Nun mortis episkopo Nikolas. MONAHXOJ (fugxas elen dekstre) _Pater noster, -- pater noster!_ HÅKON (proksimigxas al _Skule_ kaj diras mallauxte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaux ol li mortis; -- sed de morgaux Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, -- ni du ne povos kune antauxeniri. DUKO SKULE (rigardas lin kvazaux senkonscie) Kune antauxeniri --? HÅKON Morgaux mi kunvokos tingon en la regxa korto; tie cxio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre) DUKO SKULE La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus pregxi! -- Ne, -- agi mi devas; -- cxi-vespere mi devas fari la decidan pasxon (al _Viljam_:) Kien iris la regxo? SIRA VILJAM (timigata) Kristo liberigu min, -- kion Vi volas al li? DUKO SKULE Cxu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin cxi-nokte? (eliras dekstre) SIRA VILJAM (postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraux sep pregxojn; -- mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn) CXAMBRO EN LA REGXA KORTEGO (En la fono estas la enireja pordo; sur ambaux flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antauxe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la regxa infano dormas; _Margrete_ sidas genue cxe la infano.) MARGRETE (lulas kaj kantas:) Altigxas la plafono al la cxiel' por vi; nun flugas eta Håkon en sia songx' al Di'. Metigxis jen sxtuparo de l' ter' al la cxiel'; ascendas eta Håkon al supro kun angxel'. La angxelet' de Dio, infan', li gardas vin; Di' benu etan Håkon, kungardas mi, patrin'. (Mallonga pauxzo. _Duko Skule_ envenas de la fono.) MARGRETE (ekstaras kun krio de gxojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! -- Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu cxi renkonto! DUKO SKULE Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la regxo? MARGRETE Cxe episkopo Nikolas. DUKO SKULE Hm, -- nu ja, do li devas baldaux esti cxi tie. MARGRETE Kaj cxu vi volas interparoli kaj interkonsenti, farigxi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj? DUKO SKULE Mi bonvolus. MARGRETE Ankaux Håkon bonvolus; kaj cxiun tagon mi pregxas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi -- (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo) DUKO SKULE Via infano! MARGRETE Jes, tiu cxarma infano estas mia; -- cxu ne estas mirinde? Li nomigxas Håkon, kiel la regxo! Jen vidu liajn okulojn -- ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, -- sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj strecxi la manojn kaj ekkapti min, -- kaj li jam konas min! (zorgeme sxi ordigas la lulilvestajxojn) DUKO SKULE Håkon ricevas filojn, la episkopo auxguris. MARGRETE Tiu cxi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, -- kaj tiel estas ankaux por Håkon. -- Ho, estas kvazaux mi ne vere povas kredi pri la felicxo; mi havas la lulilon staranta antaux mia lito; cxiun nokton, kiam mi vekigxas mi rigardas, cxu gxi estas tie, -- aspekte mi timus, ke estas nur songxo -- DUKO SKULE (auxskultante iras al la fenestro) Cxu ne estas la regxo --? MARGRETE Jes; li supreniras la alian sxtuparon; mi volas sercxi lin! (kaptas la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! Staru garde cxe la regxa infano dume, -- jes cxar krome li estas regxa infano -- tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekigxos, klinu vin profunden, kaj salutu lin, kiel regxoj estu salutataj! Nun mi sercxos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la parencaron! (eliras dekstre) DUKO SKULE (post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli proksime al la trono ol cxiuj aliaj. Cxio prosperas por Håkon. Eble li estas la malgxusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel antauxe; la episkopo volis skui gxin, sed ne havis tempon pro la morto, ne permeson de Dio. Dio sxirmas Håkon, li retenis la fortozonon. _Nun_ tion diri al li? _Nun_ jxuri sur la eldiro de la episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas cxe Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas elsarki gxin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malgxusta, dum mi forjxetas mian vivon. (eksidas cerbumante cxe tablo dekstre.) Kaj se mi nun gajnus landon kaj regnon, cxu ne la dubo sidus tie same profunde min rongxante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? -- Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la regxa segxo dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu sidas tie supre. -- La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi cxiopova, vi, kiu por mi statigis cxion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (pasxas tien kaj reen; haltas kaj pripensas) Urgxas rompi cxiujn pontojn krom unu, kaj venki aux fali _tie_, -- diris la episkopo je la regxa nupto en Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi forludis kaj splitis miajn fortojn defendante cxiujn pontojn. -- (rapide) _Nun_ mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; _nun_ aux neniam! Ambaux estas ni cxi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron ol Håkon cxi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, -- gxi rare estas cxe mia flanko. (sxancelante) Sed nun cxi-nokte -- tuj --? Ne, ne! Ne cxi-nokte! -- Ha, ha, ha, -- jen gxi denove estas, la pripenso, -- la sxanceligxo! Håkon ne sentas tiajxon; li iras rekte antauxen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn pasxojn sur la planko, kaj subite haltas cxe la lulilo.) La regxa infano! -- Kia bela frunto. Gxi songxas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, kaj rigardas gxin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al Håkon. -- (Li tuj retiras sin.) La regxan infanon, diris la regxino! Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti regxojn! Se Håkon mortos antaux mi, cxi tiu infano levigxos sur la tronon; kaj mi -- mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel regxon! (en kreskanta ribelo) Cxi tiu infano, la filo de Håkon, sidu tie supre sur la segxo, al kiu mi eble estas pli proksima, -- kaj mi staru antaux lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, vidu mian vivotaskon kusxi nefarita, -- mortu sen esti estinta regxo! -- Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, -- ventegas cxi-vespere, ventas elen el la fjordo --! Se mi kunprenus la regxan infanon? La Trondhejmanojn mi povas fidi. -- Kion Håkon kuragxus riski, kiam lia infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi kaj venkos. Mi pagos ilin regxe, kaj ili faros. -- Okazu! Alpasxu; trans la fauxkon nun la unuan fojon! -- Se mi povus vidi, cxu vi havas la okulojn de Sverre -- aux de Håkon Sverrisson --! Li dormas. Mi ne povas vidi ilin. (pauxzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, vi eta regxa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon jugxu; ankoraux unu fojon mi volas paroli kun li. MARGRETE (venas kune kun la regxo de la cxambro dekstre) La episkopo morta! Ho, kredu min, cxiu malpaco mortos kun li. HÅKON Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojagxo. MARGRETE Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, -- Håkon promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaux! (mansignas cxe la pordo maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.) DUKO SKULE Regxo Håkon, ni ne disigxu kiel malamikoj cxi tiun fojon. Cxio malbona sekvus; venus terura tempo super la landon. HÅKON Al tio la lando kutimigxis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas kun mi; cxiu malamiko falas, kiu kontrauxstaras min. Ne plu estas Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortigxis, Gutorm Ingason mortis, ankaux Sigurd Ribbung, -- cxiuj postuloj, kiuj prezentigxis en la regna kunveno en Bergen, pruvigxis senpotencaj, -- de kiu do venus la terura tempo nun? DUKO SKULE Håkon, mi timas ke gxi venus de mi! HÅKON Kiam mi farigxis regxo, mi donis al Vi la trionon de la regno -- DUKO SKULE Vi retenis mem du trionojn! HÅKON Cxiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la duonan regnon. DUKO SKULE Mankas dek sxipdistriktoj. HÅKON Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antauxe estis! DUKO SKULE Sed Vi estas regxo! Neniu devas esti regxo super mi! Mi ne estas kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem! HÅKON (rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La cxielo sxirmu Vian prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri) DUKO SKULE (tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aux mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas dauxre esti mia estro; Ni du devas dividi! HÅKON Tion Vi kuragxas diri al mi! DUKO SKULE Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon Håkonsson. HÅKON Eble estas Via intenco -- DUKO SKULE Auxskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al mi la dek sxipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan regxolandon, sen impostoj kaj kontribuajxoj al Vi. Norvegio estis antauxe dividita en du regnojn; -- ni volas neperfide kune stari -- HÅKON Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiajxon! DUKO SKULE Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni du devas esti egaluloj; neniu staru super mi! HÅKON Cxiu senarba insuleto estas sxtono en la konstruajxo, kiun starigis Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu, kion ili kunligis? Neniam! DUKO SKULE Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn lauxvice! Vi regis longe; nun _mia_ tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; -- mi volas esti regxo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon gxis Vi revenos hejmen, estri kaj gvidi cxion al la plej bona; -- estas strecxige kaj fortosxtele cxiam sidi garde. Håkon, cxu Vi auxdas, -- tri jarojn lauxvice; ni intersxangxu la kronon! HÅKON Cxu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj? DUKO SKULE Neniu krono estas tro vasta por mi! HÅKON Rajto de Dio kaj voko de Dio bezonigxas por porti la kronon. DUKO SKULE Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio? HÅKON Por tio mi havas la verdikton de Dio. DUKO SKULE Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, -- tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! -- Vi ne volas dividi la regxan potencon? Nu ja -- do ni elektu la lastan rimedon; -- Håkon, ni du luktu unu kontraux la alia, viro kontraux viro, per pezaj armiloj, pri vivo kaj morto! HÅKON Cxu Vi parolas serioze, sinjoro? DUKO SKULE Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo! HÅKON Do estas malgranda espero por savo de Via animo. DUKO SKULE Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu! HÅKON Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la regxan tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La regxa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri sxtupojn alte super la planko: -- abomene, abomene, -- se _tio_ estus esti regxo, mi jxetus la tutan regxecon en Vian cxapelon, kiel oni jxetas obolon al almozpetanto. DUKO SKULE Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj jugxas min tiel! HÅKON Vi havas cxiujn donacojn de la animo, sagxeco kaj kuragxo; Vi estas kreita por stari plej proksime al la regxo, sed ne esti regxo mem. DUKO SKULE Tion ni volas nun provi! HÅKON Nomu unu solan regxan verkon, kiun Vi faris en cxiuj tiuj jaroj kiam Vi regis por mi! Cxu la Bagloj aux la Ribbungoj iam estis pli potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabigxis de ribelantaj aroj; -- cxu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj sensperta, kiam mi prenis la regadon; -- vidu min -- cxio falis subigxe, kiam mi farigxis regxo; ne plu estas Bagloj, neniuj Ribbungoj! DUKO SKULE Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; cxar en _tio_ la dangxero estas plej granda. Aro devas stari kontraux aro, postulo kontraux postulo, landparto kontraux landparto, se la regxo estu la plej potenca. Cxiu vilagxaro, cxiu parencaro devas aux lin bezoni aux timi lin. Se Vi forigos cxiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi mem. HÅKON Kaj Vi volas esti regxo, -- Vi, kiu jugxas tiel? Vi povus farigxi tauxga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis Vin, kaj gxin Vi ne komprenas. Cxu Vi ne vidas, ke la norvega regno, kiel Harald kaj Olaf starigis gxin, nur estas komparebla kun pregxejo, kiu ankoraux ne estas konsekrita? La muroj altigxas kun fortaj kolonoj, la tegmenta volbo strecxas sin vaste supre, la turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta animo de Dio ne estas enspirita enen en gxin; gxi ankoraux ne ricevis konsekron. -- _Mi_ volas alporti la konsekron! Norvegio estis _regno_, gxi farigxu _popolo_. Trondhejmano staris kontraux Vikenano, Egdo kontraux Hordo, Håleygo kontraux Sygno; cxiuj farigxu de nun nur unu, kaj cxiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! _Tio_ estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn sxultrojn; _tio_ estas la faro, kiun faru nun la regxo de Norvegio. Tiun faron, duko, gxin mi pensas, ke Vi lasas kusxi, cxar certe, Vi ne kapablas. DUKO SKULE (frapita) Kunigi --? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, -- tutan Norvegion --? (dubema) Neeblas! Tiajxon neniam rakontis la Norvega sagao! HÅKON Por _Vi_ tio estas nefarebla; cxar Vi kapablas nur fari la malnovan sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko fendi la nubojn. DUKO SKULE (en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, -- veki gxin tiel ke gxi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Gxi frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas gxin de la diablo, Håkon; gxi neniam realigxu, kiam mi havas fortojn meti la sxtalcxapon sur mian kapon! HÅKON Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas gxin tiom longe kiom mi portas la regxan ringon de Sankta Olaf cxirkaux mia frunto! DUKO SKULE Do falu la regxa ringo de Sankta Olaf! HÅKON Kiu verku tion? DUKO SKULE Mi, se neniu alia. HÅKON Vi, Skule, Vi farigxos sendangxera sur la tingo morgaux. DUKO SKULE Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo! HÅKON (montras al la pordo) Iru, sinjoro, -- kaj lasu tion en forgeso, ke ni parolis, per akraj langoj cxi-vespere. DUKO SKULE (rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj langoj venontan fojon. (eliras en la fono) HÅKON (post mallonga pauxzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. Li devas, li cedu kaj subigxu; mi bezonas cxi tiun fortan brakon, tiun sagacan kapon. -- Se trovigxas kuragxo kaj sagaco en tiu cxi lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti min estas spiti cxielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras kontraux la volon de la cxielo, -- cxar la cxielo ja multe faris por mi. DAGFINN BONDE (venas de la fono) Sinjoro, estu gardema cxi-nokte; la duko certe elpensas malbonon. HÅKON Kion vi diras? DAGFINN BONDE Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas suficxe certe. HÅKON Cxu li pensus nin ataki? Neeble, neeble! DAGFINN BONDE Ne, sed estas io alia. Liaj sxipoj kusxas pretaj por forvelo; okazos tingo sursxipe. DAGFINN BONDE Vi eraras --! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon. DAGFINN BONDE Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras) HÅKON Ne, -- estus ja neimageble! La duko ne kuragxas ekstari kontraux min. Dio tion ne al li permesos, -- Dio, kiu faris cxion tiel mirinde bele por mi gxis nun. _Nun_ mi devas havi pacon, _nun_ mi ja estas komencanta! -- Ankoraux mi malmulte faris; sed mi auxdas la sentrompan vocxon de Dio voki en mi: Vi antauxenigu grandan regxan verkon en Norvegio. GREGORIUS JONSSON (venas de la fono) Mia sinjoro kaj regxo! HÅKON Gregorius Jonsson! Cxu Vi venas cxi tien? GREGORIUS JONSSON Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; _gxis nun_ mi sekvis la dukon; _nun_ mi ne plu kuragxas sekvi lin. HÅKON Kio okazis? GREGORIUS JONSSON Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastigxos tra la lando. HÅKON Parolu, parolu! GREGORIUS JONSSON Mi timas auxdi la sonon de miaj propraj vortoj; -- do sciu -- (kaptas lian brakon kaj flustras) HÅKON (kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion! GREGORIUS JONSSON Dio donu ke mi farus. HÅKON Neauxdite! Ne povas tiel esti! GREGORIUS JONSSON Je la kara sango de Kristo, tiel estas! HÅKON Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; cxiuj miaj viroj arigxu. (_Gregorius Jonsson_ eliras.) HÅKON (pasxadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la cxambro de _Margrete_, frapas, kaj dauxre pasxadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (dauxre pasxadas tien kaj reen) MARGRETE (cxe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la sxultroj sxi havas rugxan sxnurmantelon, kiun sxi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Cxu estas vi? HÅKON Jes, ja; vi devas elveni. MARGRETE Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitigxinta. HÅKON Aliajxon mi nun havas por pripensi. MARGRETE Kio okazis? HÅKON Donu al mi bonan konsilon! Jxus mi ricevis la plej malbonan el cxiuj novajxoj. MARGRETE (time) Kiun novajxon, Håkon? HÅKON Ke nun estas du regxoj en Norvegio. MARGRETE Du regxoj en Norvegio! -- Håkon, kie estas mia patro? HÅKON Li prenis regxan nomon sur la sxipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni. MARGRETE Ho, Dio, vi cxiopova --! (falglitas sur la benkon, kovras la vizagxon per siaj manoj kaj ploras) HÅKON Du regxoj en la lando! MARGRETE Mia edzo unu, -- kaj mia patro la alia! HÅKON (pasxadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Cxu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. -- Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaux ol li atingos al Nidaros! MARGRETE (petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon! HÅKON Cxu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras! MARGRETE (falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kusxas genue) Ho, cxu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro! HÅKON Via patro --; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas sxin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio cxi. (iras al la fenestro) Duko Skule farigxos al mi pli akra ol cxiuj aliaj malamikoj; -- Dio, Dio, -- kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuigxas, auxskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero? VOCXO DE INGA (ekstere) Iu kiu frostas, Håkon! HÅKON (kun krio) Mia patrino! MARGRETE (eksaltas) Inga! HÅKON (rapidas al la pordo kaj malfermas; _Inga_ sidas sur la sojlo) Mia patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi demandas, kial Dio min frapas! INGA (etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi! HÅKON (suprenlevas sxin) Venu -- envenu; cxi tie estas hele kaj varme! INGA Cxu mi rajtas enveni al vi! HÅKON Ni neniam plu disigxos. INGA Mia filo -- mia regxo, -- Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi aspektis zorgoplene; mi _ne povis_ tiel disigxi de vi! HÅKON Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni nun! Margrete, -- mia patrino, -- mi grave pekis; mi fermis mian koron por vi du, kiuj estas tiom ricxaj je amo. MARGRETE (jxetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; cxu mi nun staras proksime al vi? HÅKON Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi sagxajn konsilojn, sed por lumi kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en mi! DAGFINN BONDE (envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona okazis! HÅKON (ridetas fidoplene, dum li premas _Margrete_ kaj _Inga_ firme al si) Mi scias; sed ne estas dangxero, maljuna Dagfinn! Se estas du regxoj en Norvegio, tamen estas nur unu en la cxielo, -- kaj _li_ certe kapablas! Kurteno KVARA AKTO (Granda halo en la regxa korto en Oslo. _Regxo Skule_ festenas kun sia hirdo kaj siaj estroj. Antauxe maldekstre staras la honora segxo, kie _Skule_ sidas, ricxe vestita en purpurmantelo kaj regxa ringo cxirkaux la kapo. La tablo de la noktomangxo, cxirkaux kiu la gastoj trovis sidlokojn, strecxas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte kontrauxe al _Skule_ sidas _Pål Flida_ kaj _Bård Bratte_. Kelkaj pli malaltstataj gastoj regaligxas starantaj cxe la dekstra flanko. Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno proksimigxas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaux parte ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas cxiuj samtempe.) PÅL FLIDA (ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo volas prezenti sian kanton honore al regxo Skule. JATGEJR (ekstaras antauxe meze sur la planko) Skule kunvokis al Eyrating' dum meso en Nidaros'; farigxis li regxo sub sonorilad'; brila la apoteoz'. Suden al Gudbrandvalo la regx' trans Dovre en negxo kaj vent' iris kun hird', kaj valanoj en plor' liberigxis per kara argxent'. Sakris la Opplandan' en koler' al Skule sur Mjors, la lag'; marsxis li tra la Rauxma-regn' al Låka, al venka tag'. Estis la sankta fasta-semajn'; atakis la Birkibejn-ar'; Knut jarlo gxin estris, -- parolis la glav'. Ni vadis en sanga mar'. Depost la tagoj de Sverre regx', farigxis ne tia batal'; rugxigxis de sang' la vintra ej' pro labor' de la akra sxtal'. Fugxe forkuris la Birkibejnoj, -- kaj glav' kaj sxild' forjxetigxis. Centoj tamen forkuris ne; sternitaj nur glaciigxis. Neniu konas de Håkon la voj'; -- por Skule urboj kaj kasteloj. Longe sidu Skule regx'! Saluton de viaj norvegoj! LA VIROJ DE SKULE (eksaltas kun sturma gxojego, levas la krucxojn kaj kalikojn aeren, interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule regx'! Saluton de viaj norvegoj! REGXO SKULE Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Gxi estas tia, kia mi plej bone sxatas gxin; cxar gxi lauxdas miajn virojn same varme kiel min mem. JATGEJR Estas honoro por la regxo, ke liaj viroj lauxdigxas. REGXO SKULE Prenu cxi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu min; mi volas havi multajn skaldojn cxe mi. JATGEJR Bezonigxos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri cxiuj Viaj faroj. REGXO SKULE Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi estas regxo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; cxio kion vi bezonos donigxos al vi senpage. JATGEJR (eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaux ege mankos al Vi, sinjoro. REGXO SKULE Kaj kio? JATGEJR Regxaj malamikoj, pri kies fugxo kaj falo mi povus fari kantojn. MULTAJ INTER LA VIROJ (sub ridado kaj aplauxdo) Bone dirite, Islandano! PÅL FLIDA (al _Jatgejr_) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti en cxiu skalda verko, tiel ankaux en la via. JATGEJR Mensogo, sinjoro kortestro? PÅL FLIDA Jes; vi diras, ke neniu scias kie regxo Håkon vagas; ne estas tiel; certa mesagxo diras, ke Håkon estas en Nidaros. REGXO SKULE (ridetante) Jes, li honorigis la regxan infanon kaj donis al gxi regxan nomon. JATGEJR Tion mi auxdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne posedas. REGXO SKULE Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas. BÅRD BRATTE Sed strecxe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni devas almozpeti transporton. JATGEJR Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; nun ili finas sammaniere. PÅL FLIDA En Bergen cxirkauxiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj cxion kio estas sankta; li ne auxskultis meson la novjartagon. BÅRD BRATTE Li havis suficxan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li staris hakante siajn argxentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; -- ion alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj lauxtvocxa parolo inter la gastoj) REGXO SKULE (suprenlevas sian krucxon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj dankas Vin kaj cxiujn miajn novajn virojn. Cxe Låka Vi luktis kuragxe por mi, kaj al Vi grandparte ni sxuldas la venkon. BÅRD BRATTE Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaux komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas antauxe en la aro. Sed domagxe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaux ol ili kuragxos ataki nin denove, mi timas. REGXO SKULE Atendu gxis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto cxe Tunsberg; kaj Arnbjørn Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin suficxe fortaj, ili certe auxdigos de si. BÅRD BRATTE Tion ili ne kuragxas post la granda perdo de viroj cxe Låka. REGXO SKULE Ni ellogos ilin per ruzajxo. MULTAJ VOCXOJ Jes, jes, -- faru tion, sinjoro! BÅRD BRATTE Ruzajxoj abundas cxe Vi, regxo Skule, Viaj malamikoj neniam ion scias, antaux ol Vi estas super ilin, kaj cxiam estas Vi _tie_, kie ili malplej atendus. PÅL FLIDA Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj. REGXO SKULE Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi jxuras, ke kiam ni venontan fojon renkontigxos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas senfeligi tiajn vargojn. BÅRD BRATTE Kun ilia bona volo ni ne renkontigxos; farigxos cxaso tra la tuta lando. REGXO SKULE Tion ni ankaux faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la landon cxi tie oriente; poste ni kolektos sxipojn, velos cxirkaux la promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros. BÅRD BRATTE Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne malpermesos al Vi elporti la cxerkon de Sankta Olaf al la tingejo, kiel ili faris cxi-auxtune, kiam Vi honorigxis kiel regxo. REGXO SKULE La cxerko estu elportata; mi volas porti mian regxan nomon tute legxe. JATGEJR Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la dormantan viron! (eksplodo de rido inter la viroj) REGXO SKULE La dormantan viron? JATGEJR Cxu vi ne scias, sinjoro, ke regxo Håkon nomigxas "Håkon-dorm'"; cxar li sidas kvazaux paralizita, depost kiam Vi prenis la regan potencon. BÅRD BRATTE Li kusxas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble songxas, ke li ankoraux estas regxo. REGXO SKULE Ke li songxu; li neniam songxos sin al la regxeco. JATGEJR Ke lia dormo farigxu longa kaj sen songxoj, kaj mi ekhavos materialon por poemo. LA VIROJ Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo! REGXO SKULE Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; -- cxiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestajxojn, oron kaj argxenton, kiel heredon kaj posedajxon post tiu malamiko, kiun li faligos; kaj cxiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu mortigos vasalon, mem farigxu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj cxiuj tiuj, kiuj antauxe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompencigxu regxe alimaniere. LA VIROJ (eksaltas en sovagxa gxojo) Vivu, vivu regxo Skule! Konduku nin kontraux la Birkibejnojn! BÅRD BRATTE _Nun_ Vi estas certa pri la venko en cxiuj bataloj! PÅL FLIDA Mi volas havi Dagfinn Bonde por _mi_; li havas bonan glavon, kiun mi longe deziris ekhavi. BÅRD BRATTE Mi volas havi la masxkirason de Bård Torsteinsson; gxi savis lian vivon cxe Låka, cxar gxi rezistas kontraux hakoj kaj pikoj. JATGEJR Ne! Vi lasu gxin al mi; gxi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin markojn de oro intersxangxe. BÅRD BRATTE De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo? JATGEJR Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden. LA VIROJ (cxiuj samtempe) Kaj mi volas havi -- mi volas havi -- (La cetero farigxas neklara en la bruo.) PÅL FLIDA For, cxiu al sia logxejo; memoru, ke vi estas en la halo de la regxo. LA VIROJ Jes, jes! -- vivu la regxo, vivu regxo Skule! REGXO SKULE Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe cxe la trinkotablo cxi-nokte. HIRDANO (kiam la aro estas ironta) Morgaux ni lotos pri la havajxoj de la Birkibejnoj. IU ALIA Lasu la hazardon decidi! IUJ Ne, ne! ALIULOJ Jes, jes! BÅRD BRATTE Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto. PÅL FLIDA Kaj poste ili faligos la urson. (Cxiuj eliras en la fono.) REGXO SKULE (atendas gxis la viroj foriris; la strecxo en liaj trajtoj malstrecxigxas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, sxajnigi rideton al la estonteco, kvazaux mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la felicxo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio rongxas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo cxe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraux min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du regxoj, -- kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antauxe venkis super la Birkibejnoj! La sxildoj staris fikse en la negxo, sed estis neniu malantaux ili; -- la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kasxita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la cxielo, do ne estas iu certa legxo tie supre, kiun cxio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en _tio_, havi la rajton. (sovagxe interrompante) Mi estas malsana, mi estas malsana! -- Kial la rajto ne estus cxe mia flanko? Cxu ne estas kvazaux Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? (cerbumante) La ebleco estas ambauxflanke egala; -- ne plumo pli peza sur unu taso de la pesilo ol cxe la alia; kaj tamen -- (skuas la kapon) tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por jxeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso pri regxa rajto senintence venas sur min, tiam estas cxiam li, neniam mi, kiu estas la vera regxo. Se mi vidu min kiel la gxustan, tiam tio farigxu per artajxo; mi devas starigi troveman konstruajxon, sagacan verkon; mi devas forpeli de mi memorajxojn, kaj preni la fidon perforte. Tiel neniam estis antauxe. Kio okazis, kio poste faris min tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, -- per tio la necerteco farigxis eterna; sed gxi ne farigxis pli granda. Cxu Håkon do lastatempe faris iun grandan regxan agon? Ne, siaj plej grandajn agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas dekstraflanke) Kio _estas?_ Ha, estas strange; venas kaj malaperas kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni perdis vorton ne povante retrovi gxin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas gxin! Ne --! Jes, jes! nun mi havas gxin! -- "Norvegio estis _regno_, gxi farigxu _popolo_; cxiuj farigxu unu, kaj cxiuj sciu en si mem, ke ili _estas unu!_" Post kiam Håkon diris cxi tiujn frenezulajn vortojn, li cxiam staras antaux mi kiel la gxusta regxo; -- (timeme rigardas antauxen kaj flustras:) Cxu brilus Dia voko en cxi tiuj strangaj vortoj? Cxu Dio konservis la ideon gxis nun, kaj volas gxin elsxuti -- kaj elektis Håkon kiel semanton? PÅL FLIDA (venas de la fono) Sinjoro regxo, mi alportas novajxon. REGXO SKULE Novajxon? PÅL FLIDA Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn sxipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokigxis en la urbon la lastajn tagojn. REGXO SKULE Bone, ni renkontos ilin -- morgaux, aux iam. PÅL FLIDA Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue. REGXO SKULE Por tio ili ne havas suficxe da sxipoj, kaj ankaux ne viraron. PÅL FLIDA Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj sxipojn el cxie en Viken. REGXO SKULE Pli bone; ni batos ilin cxiujn kiel cxe Låka. PÅL FLIDA Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn lauxvice. REGXO SKULE Kaj kial ne? PÅL FLIDA Cxar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiajxo okazis en la antauxa tempo. -- Cxu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo? REGXO SKULE Ne bezonigxas; estas nigra nokto, kaj ankaux nebulo. PÅL FLIDA Nu ja, la regxo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke cxiuj en Viken kontrauxas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aligxos al ili. REGXO SKULE (vigle) Pål Flida, cxu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko? PÅL FLIDA (rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla. REGXO SKULE Kaj kial ne? PÅL FLIDA Ne, cxar Vi ja havas la Trondhejmanojn cxe Via flanko. REGXO SKULE Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaux mi volas havi! PÅL FLIDA Ne, sinjoro, ne fareblas. REGXO SKULE Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial -- kial ne? PÅL FLIDA Cxar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj cxar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj cxar cxiam estis tiel. REGXO SKULE Jes, jes, vi pravas. Foriru. PÅL FLIDA Kaj mi neniun spionon sendu? REGXO SKULE Atendu gxis matenigxo. (_Pål Flida_ eliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiajxo; neniam antauxe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Cxu estas sxtupoj supre kaj sube? Cxu Håkon same altigxas super mi, kiel mi altigxas super Pål Flida? Cxu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis regxo sur cxiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li faljxetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Pauxzo; li pasxas tien kaj reen; poste li haltas.) Cxu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Cxu regxa pretendanto povas preni la regxan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la regxan mantelon? La kverko, kiu faligxas por dika sxiptabulo, cxu _gxi_ povas diri: Mi volas esti la masto de la sxipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, sxvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? -- Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; _Tie_ vi kusxu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de cxiu okulo supre en la tago; -- vi estas tiu, kiu stabiligas la sxipon en ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun sxvelantaj veloj konduku gxin antauxen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian grandan regxan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom tiu sola. Se mi ne povas preni gxin kaj fari gxin vero, mi vidas neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj cxu mi ne povas tion fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon? JATGEJR (envenas de la fono) Pardonu, sinjoro regxo, ke mi venas. REGXO SKULE Bone ke vi venas, skaldo! JATGEJR Mi auxdis la urbanojn paroli enigme en la logxejo pri tio, ke -- REGXO SKULE Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojagxis en fremdaj landoj, cxu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur sxati gxin, -- ne _tion_ mi aludas; sed _ami_ gxin, ami gxin el la plej ardanta amo de la animo. JATGEJR Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami. REGXO SKULE Nur _tiuj_ virinoj --? JATGEJR Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj. REGXO SKULE La malfekundaj --? _Ili_ amas la infanojn de aliuloj el sia plej ardanta amo? JATGEJR Tio ofte okazas. REGXO SKULE Kaj cxu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, cxar sxi mem neniun havas? JATGEJR Ho jes; sed tiel sxi ne agas sagxe. REGXO SKULE Sagxe? JATGEJR Ne, cxar sxi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon sxi mortigas. REGXO SKULE Cxu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora? JATGEJR Jes, sinjoro. REGXO SKULE (rigardas lin ekzamene) Estas kvazaux du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en gxoja societo, vi kovras cxiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klarigxas? JATGEJR Kiam Vi iras por nagxi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la pregxejvizitantoj preterpasas; sed Vi sercxas por Vi kasxejon. REGXO SKULE Kompreneble. JATGEJR Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo. REGXO SKULE Hm. (mallonga pauxzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi farigxis skaldo? Kiu instruis al vi poezion? JATGEJR Poezion oni ne lernas, sinjoro. REGXO SKULE Oni ne lernas, cxu? Kiel do okazis? JATGEJR Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi farigxis skaldo. REGXO SKULE Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas? JATGEJR _Mi_ bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la gxojon -- aux la dubon -- REGXO SKULE Ankaux la dubon? JATGEJR Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana. REGXO SKULE Kaj kiun vi nomas nesana dubanto? JATGEJR Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo. REGXO SKULE (malrapide) Tio aspektas la morto. JATGEJR Estas pli malbone; estas la krepusko. REGXO SKULE (rapide, kvazaux skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, -- ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis? JATGEJR Mi volis informi kion mi observis en la logxejo. La urbanoj kasxe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas cxu ni scias certe, ke regxo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili gxojas. REGXO SKULE Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontrauxas min. JATGEJR Ili mokas, ke la sankta cxerko de regxo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektigxis regxo; ili diras ke estas malbona auxguro. REGXO SKULE Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la cxerko _estu_ elportata; gxi staru sub libera cxielo, ecx se mi tiru la Olaf-pregxejon en ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie gxi staris! JATGEJR Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago. REGXO SKULE Cxu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr? JATGEJR Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semigxas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskigxas. REGXO SKULE Kaj se mi, kiu estas regxo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, cxu tiam cxiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi? JATGEJR Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon. REGXO SKULE Mi ne demandas cxu estas _peko_; sed mi demandas cxu estas _fareble_! JATGEJR Mi ne scias. REGXO SKULE Cxu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki? JATGEJR Jes, sinjoro. REGXO SKULE Cxu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la poemon? JATGEJR Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras) REGXO SKULE (post pauxzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la profundan veron de Dio mem ne sciante, -- _Mi_ estas kiel malfekunda virino. Tial mi amas la regxan ide-infanon de Håkon, amas gxin el la plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti gxin! Gxi mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aux ke gxi mortu inter miaj manoj, aux ke gxi kresku granda inter la liaj? Cxu mi havos pacon en la animo, se tio okazos? Cxu povas mi rezigni? Cxu povas mi stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! -- Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, -- kaj cxirkauxe. Neniu amiko --; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Cxu la skaldo foriris el la korto? HIRDANO (ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antauxhalo parolante kun la gardanto. REGXO SKULE Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas _Jatgejr_) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas cxiuj tiuj regxaj pensoj, kiuj tenas min maldorma, sciu. JATGEJR Mi komprenas, ke estas pri la regxaj pensoj kiel pri tiuj de la skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas silento kaj nokto cxirkauxe. REGXO SKULE Cxu _tiel_ estas ankaux pri tiuj de la skaldo? JATGEJR Jes, sinjoro; neniu kanto naskigxas sub taga lumo; gxi povas esti skribata en sunlumo; sed gxi kreas sin en silenta nokta horo. REGXO SKULE Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr? JATGEJR Tiu, kiun mi amis. REGXO SKULE Sxi do mortis? JATGEJR Ne, sxi perfidis min. REGXO SKULE Kaj sekve vi farigxis skaldo? JATGEJR Jes, sekve mi farigxis skaldo. REGXO SKULE (kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas _mi_ por farigxi regxo? JATGEJR Ne tiun de la dubo; cxar tiam Vi ne tiel demandus? REGXO SKULE Kiun donacon bezonas mi? JATGEJR Sinjoro, Vi ja _estas_ regxo. REGXO SKULE Cxu vi cxiun momenton estas certa, ke vi estas _skaldo_? JATGEJR (momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Cxu Vi neniam amis? REGXO SKULE Jes, iam, -- fajre, belege kaj peke. JATGEJR Vi havas edzinon. REGXO SKULE Sxin mi prenis por naski al mi filojn. JATGEJR Sed Vi havas filinon, sinjoro, -- milda kaj belega filino. REGXO SKULE Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun cxe mi, kiu obeas min sen mema volo, -- kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo! JATGEJR Acxetu al Vi hundon, sinjoro. REGXO SKULE Cxu ne homo servus? JATGEJR Por tia homo Vi devus longe sercxi. REGXO SKULE (subite) Cxu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Cxu vi volas esti mia filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, -- Vi ricevu landon kaj regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi min! JATGEJR Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti --? REGXO SKULE Forjxetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos vin! JATGEJR Ne, sinjoro, -- estus acxeti la kronon tro multekoste. REGXO SKULE Pripensu! Esti regxo estas pli ol esti skaldo! JATGEJR Ne cxiam. REGXO SKULE Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu! JATGEJR La neverkitaj kantoj cxiam estas la plej belaj. REGXO SKULE Sed mi _devas_ -- mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi tion sentas, -- se mi tion havas, mi estos savita! PÅL FLIDA (rapide envenas) Regxo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson atingis kun sia tuta sxiparo al Elgjarnes! REGXO SKULE Al Elgjarnes --! Do li ne estas tre fore. JATGEJR Nun surmetu sxtalkirason! Se okazos vira falo cxi nokte, mi gxoje estu la unua, kiu falos por Vi! REGXO SKULE _Vi_ kiu ne volis vivi por mi. JATGEJR Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas dauxre vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras) PÅL FLIDA (senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj povas esti en Oslo gxis horo! REGXO SKULE Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; li helpis multan, malgxojan kaj pentantan animon. PÅL FLIDA (pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos super nin, mi diras! REGXO SKULE Malfermu cxiujn pregxejojn, ke ni povos rifugxi tien kaj ricevi gracon. PÅL FLIDA Vi povas frapi cxiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi volas rifugxi en la pregxejojn! REGXO SKULE Jes, jes, tenu la pregxejojn malfermaj. PÅL FLIDA Estu certa, ke Håkon rompos la pregxejan pacon, kiam estas pri la Vårbelgoj. REGXO SKULE Li ne faros; Dio sxirmos lin kontraux tia peko; -- Dio cxiam sxirmas Håkon. PÅL FLIDA (en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu auxdus Vin paroli nun, li devus demandi: Kiu estas regxo en tiu cxi lando? REGXO SKULE (ridetas malgxoje) Jes, Pål Flida, _tiu_ estas la granda demando: _Kiu_ estas regxo en cxi tiu lando? PÅL FLIDA (petante) Vi estas anime malsana cxi-nokte, sinjoro; ke mi agu por Vi. REGXO SKULE Jes, jes, tiel faru. PÅL FLIDA (elironte) Unue mi volas rompi cxiujn pontojn. REGXO SKULE Frenezulo! Restu! -- Rompi cxiujn pontojn! Cxu _vi_ scias, kion _tio_ signifas? _Mi_ provis; -- gardu vin por tio! PÅL FLIDA Kion Vi do volas, sinjoro? REGXO SKULE Mi volas paroli kun Håkon. PÅL FLIDA Li respondos Vin per la lango de la glavo! REGXO SKULE Iru, iru, -- vi scios mian volon poste. PÅL FLIDA Cxiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Regxo Skule, ni rompu cxiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la cxielon! REGXO SKULE (mallauxte) La cxielo ne fidas min; ankaux mi ne kuragxas fidi la cxielon. PÅL FLIDA Mallonga farigxis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone) REGXO SKULE Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed ecx ne _unu_ karan, fidantan koron. Jen regxa mizero; nek pli, nek malpli. BÅRD BRATTE (de la fono) Ekstere staras longe vojagxintaj homoj, kiuj petas paroli kun vi, sinjoro. REGXO SKULE Kiuj estas? BÅRD BRATTE Virino kaj pastro. REGXO SKULE Enirigu la virinon kaj la pastron. (_Bård_ eliras; _regxo Skule_ eksidas pensema dekstre; iom poste envenas nigre vestita virino; sxi portas longan virinan mantelon, kapucxon kaj densan vualon, kiu kasxas la vizagxon; _pastro_ akompanas sxin kaj restas staranta apud la pordo.) REGXO SKULE Kiu estas vi? LA VIRINO Iu, kiun vi amis. REGXO SKULE (skuas la kapon) Trovigxas neniu, kiu tiajxon memoras. Kiu estas vi, mi demandas? LA VIRINO Iu, kiu amas vin. REGXO SKULE Do vi certe estas unu el la mortintoj. LA VIRINO (proksimigxas kaj diras mallauxte kaj korege:) Skule Bårdsson! REGXO SKULE (ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg! INGIBJORG Cxu vi nun rekonas min, Skule? REGXO SKULE Ingibjorg, -- Ingibjorg! INGIBJORG Ho, ke mi rigardu vin, -- rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn manojn; pauxzo) Vi bela, amata, perfida viro! REGXO SKULE Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis klaraj kaj bluaj kiel la cxielo. INGIBJORG Tiuj okuloj estis pluvpeza cxielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos. REGXO SKULE Sed via vocxo estas fresxa kaj mola kaj juna kiel tiam. INGIBJORG Mi nur uzis gxin por flustri _vian_ nomon, kaj por premsigni vian grandecon en junan koron, kaj por pregxi al la Dio de pekuloj pri savo por ni du, kiuj amis en peko. REGXO SKULE Vi faris? INGIBJORG Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; -- tial mia vocxo tenis sin fresxa kaj mola kaj juna. REGXO SKULE Estas tuta vivo ekde tiam. Cxiun belan memoron el tiu tempo mi perdis kaj forgesis -- INGIBJORG Vi ja rajtis. REGXO SKULE Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en frosta soleco kaj kolektis kaj konservis! INGIBJORG Estis mia felicxo. REGXO SKULE Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj ricxecon! Se vi starus kiel edzino cxe mia flanko, farigxus pli facile por mi farigxi regxo. INGIBJORG Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis grandan pekon, por vekigxi al pento kaj amendo. REGXO SKULE Kaj nun vi venas --? INGIBJORG Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband. REGXO SKULE Via edzo estas morta? INGIBJORG Survoje al Jerusalemo. REGXO SKULE Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard. INGIBJORG Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon. REGXO SKULE Ne tial? INGIBJORG Ne. Estis _mia_ peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn sxultrojn; por _tiu_ li iris por lavi gxin pura en la rivero Jordano; por gxi li sangis. REGXO SKULE (mallauxte) Li cxion sciis? INGIBJORG De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; cxar por li mi konfesis; kaj estis ankoraux unu, kiu estis eksciigxinta, sed kiel estas enigmo por mi. REGXO SKULE Kiu? INGIBJORG Vegard Veradal. REGXO SKULE Vegard! INGIBJORG Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke. REGXO SKULE _Li_ defendis tiun, kiun _mi_ perfidis kaj forgesis. -- Kaj kial vi sercxas min nun? INGIBJORG Por oferi al vi la lastan. REGXO SKULE Kion vi aludas? INGIBJORG (montras al la _pastro_, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! -- Peter, mia filo, venu! REGXO SKULE Via filo --! INGIBJORG Kaj la _via_, regxo Skule! REGXO SKULE (duone eturdita) Ingibjorg! PETER (proksimigxas en silenta movo kaj jxetas sin surgenuen antaux _Skule_) INGIBJORG Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; -- nun vi estas regxo de Norvegio; la regxa filo devas veni al sia heredajxo; mi ne plu rajtas havi lin. REGXO SKULE (suprenlevas lin en sturma gxojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin, rigardas lin kaj denove cxirkauxbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontrauxstari min! (iras al _Ingibjorg_ kaj kaptas sxian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi, Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi? INGIBJORG Peza estas la ofero, kaj apenaux estus mi gxin alportinta, se episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko. REGXO SKULE Do la peko estas forvisxita; kaj de nun li estas sole mia; cxu ne, sole mia? INGIBJORG Jes; sed unu postulon mi faras al vi. REGXO SKULE Cxielon kaj teron, postulu kion ajn! INGIBJORG Li estas pura kiel sxafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn manojn. Estas dangxera vojo, tiu kiu kondukas al la regxa segxo; ke li ne damagxu sian animon. Cxu vi auxdas, regxo Skule, ne igu mian infanon damagxi sian animon! REGXO SKULE Mi promesas kaj jxuras al vi! INGIBJORG (kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li suferas damagxon en sia animo, prefere lasu lin morti! REGXO SKULE Prefere morti! Mi promesas kaj jxuras! INGIBJORG Do en fido mi reveturos al Hålogalando. REGXO SKULE Jes, fidoplena vi povas forveturi. INGIBJORG Tie mi volas penti kaj pregxi, gxis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni renkontigxos cxe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino! REGXO SKULE Pura kaj senkulpa! (turnas sin al _Peter_) Ke mi rigardu vin! Jes, estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi dolore postsopiris. PETER Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi! Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, -- mi tamen scias, ke mi luktas por la gxusta! REGXO SKULE (kun krio el gxojo) Vi fidas min! Vi fidas min! PETER Neskueble! REGXO SKULE Kaj cxio estas bona; do certe mi estas savita! Auxdu, dejxetu la pastran mantelon! La cxefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso; la regxa filo portu glavon, iru senhalte antauxen al potenco kaj honoro. PETER Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru! REGXO SKULE (premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj! INGIBJORG (al si mem) Ami, -- cxion oferi, -- kaj forgesigxi, -- jen mia sagao. (eliras silente en la fono) REGXO SKULE Granda regxa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo, auxskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, cxiuj farigxu kvazaux _unu_ granda parencaro, -- jen kredu, ke la lando kreskos! PETER Kia granda kaj kapturniga penso _tio_ estas --! REGXO SKULE Cxu tiun vi kaptas? PETER Jes -- jes! -- Klare --! REGXO SKULE Kaj vi fidas gxin? PETER Jes, jes; cxar mi fidas vin! REGXO SKULE (sovagxe) Håkon Håkonsson devas fali! PETER Cxar vi tion volas, estas gxuste ke li falu. REGXO SKULE Kostos sangon; sed ne estas eviteble. PETER Ne estas forjxetita la sango, kiu fluas por via tasko. REGXO SKULE Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu sur la regxa segxo, kun ringo cxirkaux la frunto, kun la purpura mantelo sxvele vasta sur viaj sxultroj; cxiuj viroj en la lando klinu sin por vi -- (sono de korno auxdigxas tre fore) Ha! kio estas tio! (kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida --? (rapidas al la fono) PÅL FLIDA (envenas kaj krias:) _Nun_ la horo estas super ni, regxo Skule! REGXO SKULE (konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de regxo Håkon! Kie ili estas! PÅL FLIDA Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg. REGXO SKULE Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu ilin? PÅL FLIDA Cxiuj pregxejoj staras malfermaj por ni. REGXO SKULE La Birkibejnojn, mi demandas --! PÅL FLIDA Por ili cxiuj pontoj kusxas malfermaj. REGXO SKULE Fatala viro, kion vi faris! PÅL FLIDA Obeis mian regxon. REGXO SKULE Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian regxecon! PETER Ne, vi venkos! Tia granda regxa penso ne mortos! REGXO SKULE Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj auxdigxas pli proksime) Al cxevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de viroj! (rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.) STRATO en OSLO (Malaltaj lignaj domoj kun pordsxirmejoj ambauxflanke. En la fono la gxardeno de la pregxejo St. Hallvard, enfermita per alta sxtona muro kun pordego. Maldekstraflanke cxe la fino de la muro vidigxas la pregxejo, kies cxefa enirejo staras malferma. Ankoraux estas nokto; iom poste komencas la matenigxo. La sturmsonorilo frapigxas; tre fore dekstre auxdigxas militkrioj kaj konfuza bruo.) LA KORNLUDISTO DE REGXO SKULE (venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn! Prenu armilojn! cxiuj viroj de regxo Skule! (sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni auxdas lin sonorigi kaj krii en la proksima strato.) VIRINO (venas cxe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas? URBANO (kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj kruelajxoj. UNU EL LA VIROJ DE SKULE (venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake, el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj! IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE (el domo dekstre) Mi ne scias. LA UNUA Tsxsx! Auxskultu! -- Certe ili estas malsupre cxe la Kaproponto. LA DUA Do malsupren al la Kaproponto! (Cxiuj rapidas elen dekstre; _urbano_ venas kurante de la sama flanko.) UNUA URBANO Hej, najbaro, de kie vi venas? DUA URBANO De cxe la Lo-rivero; tie estas terure. VIRINO Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Cxu estas la Birkibejnoj, aux kiuj estas? DUA URBANO Jes certe estas la Birkibejnoj; regxo Håkon kunestas; la tuta sxiparo kusxigas sin cxe la kajoj; sed mem li iris borden en la Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj. UNUA URBANO Do li vengxos sin pro la perdo de viroj cxe Låka! DUA URBANO Jes, fidu tion! UNUA URBANO Jen vidu, -- tie jam fugxas la Vårbelgoj! (Aro de la viroj de Skule envenas fugxante de dekstre.) UNU EL LA VIROJ Enen en la pregxejon! Neniu povas kontrauxstari la Birkibejnojn, tiel kiel ili sturmas antauxen cxi-nokte! (La aro jxetas sin en la pregxejon kaj sxlosas la pordon interne.) DUA URBANO (rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre en la strato; devas esti tiu de regxo Håkon. UNUA URBANO Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fugxas! (Alia aro venas de dekstre.) UNU EL LA ARO Ni savu nin en la pregxejon, kaj petu gracon! (Ili sturmas al la pordego.) PLURAJ VÅRBELGOJ Estas sxlosita; estas sxlosita! LA UNUA Do supren al Martestokke! LA DUA Kie estas regxo Skule? LA UNUA Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili fugxas preter la pregxejon elen maldekstre.) HÅKON (venas de dekstre kun sia standardportanto, _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj pluraj aliaj viroj.) DAGFINN BONDE Auxskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaux la pregxeja gxardeno. MALJUNA URBANO (vokas de sia pordo al _Håkon_:) Gardu Vin, kara sinjoro; La Vårbelgoj estas koleraj nun, cxar ili batalas por la vivo! HÅKON Cxu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro kaj por mia avo, vi. LA URBANO Dio donu, ke mi povus lukti ankaux por Vi. HÅKON Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezonigxas; venas homoj de cxiuj flankoj. DAGFINN BONDE (montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko! GREGORIUS JONSSON La duko mem! Li rajdas sian blankan batalcxevalon. DAGFINN BONDE Ni devas bari por li elirejon tra la pordo cxi tie. HÅKON Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi, hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen! (La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon; alvenas multaj homoj.) IU VÅRBELGO (de dekstre, fugxante al la pregxejo, persekutata de Birkibejno) Sxparu la vivon! Sxparu la vivon! LA BIRKIBEJNO Ecx ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan mantelon aspekte vi havas; gxin mi povos uzi. (volas preni la mantelon, sed eligas krion kaj forjxetas sian glavon.) Sinjoro regxo! Neniun baton plu mi batos por vi! DAGFINN BONDE Kaj tion vi diras en tia momento! LA BIRKIBEJNO Ne pluan batalon! DAGFINN BONDE (morthakas lin) Ne, nun vi ja povas sxpari vin! LA BIRKIBEJNO (montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris suficxe, kiam mi mortigis mian propran fraton. (mortas) HÅKON Lia frato! DAGFINN BONDE Cxu? (iras al la korpo de la Vårbelgo) HÅKON Cxu vero? DAGFINN BONDE Estas ja tiel. HÅKON (skuita) Jen vidigxas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun faras. Frato kontraux frato, patro kontraux filo; -- je Dio, la cxiopova, tio devas havi finon! GREGORIUS JONSSON Jen la duko en akra lukto kontraux la aro de Knut jarlo! DAGFINN BONDE Baru la pordegon por li cxi tie, regxanoj! (Interne de la muro vidigxas la luktantoj. La _Vårbelgoj_ trabatas al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo malantauxen. _Regxo Skule_ rajdas sian blankan batalcxevalon, kun tirita glavo. _Peter_ iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en la maldekstra mano alte levita krucifikso. _Pål Flida_ portas la standardon de _Skule_, kiu estas blua kun staranta ora leono sen hakilo.) REGXO SKULE Morthaku senindulge! Sxparu neniun! Venis nova tronpretendanto en Norvegio! LA BIRKIBEJNOJ Nova tronpretendanto li diras! HÅKON Skule Bårdsson, ni dividu la regnon! REGXO SKULE Cxio aux nenio! HÅKON Pensu pri la regxino, via filino! REGXO SKULE Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li! HÅKON Ankaux mi havas filon; -- se mi falos, li havos la regnon! REGXO SKULE Mortigu la regxidon kie vi trovos gxin! Mortigu gxin sur la trono; mortigu gxin cxe la altaro; mortigu gxin, mortigu gxin inter la brakoj de la regxino! HÅKON Jen vi eldiris vian jugxon! REGXO SKULE (hakas cxirkauxe) Mortigu, mortigu senindulge! Regxo Skule havas filon! Mortigu, mortigu! (La lukto movigxas eksteren maldekstre.) GREGORIUS JONSSON La Vårbelgoj trahakas sin! DAGFINN BONDE Jes, sed nur por fugxi. GREGORIUS JONSSON Jes, je la cxielo, -- la alia pordego staras malferma; jen ili jam fugxas! DAGFINN BONDE Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo! Prenu vengxon por la vira falo cxe Låka! HÅKON Vi auxdis; li kondamnis mian infanon senpaca, -- mian senkulpan infanon, la elektitan regxon post mi! LA REGXANOJ Jes, jes, ni auxdis! HÅKON Kaj kia puno estas decidita por tia peko? LA VIROJ La morto! HÅKON Do li devas morti! (levas la manon por jxuro) Cxi tie mi jxuras: Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontigxos sur nesankta grundo! DAGFINN BONDE Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin. BIRKIBEJNO (de maldekstre) Nun fugxas duko Skule! LA URBANOJ La Birkibejnoj venkis! HÅKON Kiun vojon? LA BIRKIBEJNO Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn cxevalojn starantaj supre en la stratoj; alie ecx ne unu forsavus sin en vivo. HÅKON Dankon al Dio pro la helpo ankaux cxi tiun fojon! _Nun_ la regxino povos libere veni surteren de la sxiparo. GREGORIUS JONSSON (montras dekstren) Sxi jam estas sur la tero, sinjoro; jen sxi venas. HÅKON (al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; sxi estas kara filino; -- auxskultu, -- ecx ne vorto al sxi pri la dangxero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, cxiuj kiel unu, defendi la filon de via regxo; sed ne lasu sxin ion scii. LA VIROJ (mallauxte) Ni promesas! MARGRETE (venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La cxielo sxirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita. HÅKON Jes, mi venkis. Kie estas la infano? MARGRETE Sur la regxa sxipo, inter la manoj de fidindaj viroj. HÅKON Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.) MARGRETE Håkon, kie estas -- duko Skule? HÅKON Li prenis la vojon supren al la Opplandoj. MARGRETE Do li vivas! -- Mia edzo, cxu mi rajtas danki Dion cxar li vivas? HÅKON (en doloriga lukto kun si mem) Auxskultu min, Margrete; vi estis por mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble ricxa pri amo; -- nun mi devas kauxzi al vi pezan doloron; mi nevolonte farus; sed mi estas regxo, tial mi devas -- MARGRETE (strecxe) Cxu rilatas al -- la duko? HÅKON Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun diros al vi, -- se sxajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi cxe mia flanko, ne plu povas vidi min sen farigxi pala, -- nu, do ni devas disigxi -- vivi aparte ni ambaux, -- kaj mi ne mallauxdos vin pro tio. MARGRETE Disigxi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon --! HÅKON Ne tusxu gxin! -- Gxi jxus levigxis por jxuro -- MARGRETE Por jxuro? HÅKON Por jxuro, kiu nerompeble sigelis jugxon al morto. MARGRETE (kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Sxancelas; kelkaj virinoj alrapidas kaj subtenas sxin.) HÅKON Jes, Margrete, -- kiel regxo mi kondamnis vian patron al morto. MARGRETE Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis regxan nomon. HÅKON Li faris; -- kaj se vi nun trovas, ke ni devas disigxi, do tio okazu. MARGRETE (pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disigxi! Mi estas via edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino! HÅKON Cxu vi estas suficxe forta? Cxu vi komprenis cxion? Mi kondamnis vian patron. MARGRETE Mi auxdis kaj komprenis cxion. Vi kondamnis mian patron. HÅKON Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko? MARGRETE Suficxas ja ke vi konas gxin. HÅKON Sed estas al la _morto_, ke mi kondamnis lin! MARGRETE (genuas antaux la regxo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta sinjoro, vi jugxas juste! Kurteno KVINA AKTO (Cxambro en la regxa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antauxe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombrigxo; _Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras cxe la fenestro rigardante supren.) HIRDANO Kiel rugxe gxi lumas! IU ALIA Gxi strecxas sin trans la duonan cxielon, kiel ardantan glavon. BÅRD BRATTE Sankta regxo Olaf, kion auxguras tia terura signo? MALJUNA VÅRBELGO Certe gxi antauxdiras la morton de granda estro. PÅL FLIDA La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kusxas ekstere en la fjordo kun la sxiparo; ni povas atendi lin en la urbo cxi-vespere; -- cxi tiun fojon ni estas en la vico por venki! BÅRD BRATTE Ne fidu tion; ne estas granda kuragxo en la armeo nun. LA MALJUNA VÅRBELGO Estas ja kompreneble; ekde la fugxo de Oslo regxo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj. UNUA HIRDANO En la urbo estas homoj, kiuj ne scias cxu li vivas aux estas morta. PÅL FLIDA La regxo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, -- estas pri la savo de cxiuj. BÅRD BRATTE Ne utilas; mi parolis al li antauxe. PÅL FLIDA Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro regxo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne tauxgas kiel nun estas. REGXO SKULE (interne) Mi estas malsana, Pål Flida! PÅL FLIDA Cxu Vi povas aliajxon atendi? Vi ja ne mangxis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin -- REGXO SKULE Mi estas malsana. PÅL FLIDA Je la cxiopova, ne trovigxas ekskuzo. Regxo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda cxi tie en Nidaros kiam ajn. REGXO SKULE Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la regxan infanon. PÅL FLIDA Vi devas mem kunesti, sinjoro! REGXO SKULE Ne, ne, ne, -- Vi estas pli certaj pri la venko, kiam _mi_ ne kunestas. PETER (venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili arigxas grandnombre antaux la regxa korto. BÅRD BRATTE Se la regxo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas. PETER Do li devas paroli al ili. (cxe la pordo maldekstre) Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuragxon! REGXO SKULE Kion diris la skaldo? PETER La skaldo? REGXO SKULE La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris. PETER Do vi ecx ne povas fordoni la regnon; cxar gxi estas la mia post vi! REGXO SKULE Nun mi venos! PÅL FLIDA Dio estu lauxdata! REGXO SKULE (elvenas cxe la pordo; li estas pala kaj kavigxinta, liaj haroj forte grizigxis) Ne rigardu min! Mi ne sxatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana! (iras antauxen al _Peter_) Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la cxielo, kion mi estis faronta! PETER Ho, pardonu al mi; -- mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej gxusta. REGXO SKULE Ne, ne, ne gxis nun; -- sed mi volas esti forta kaj sana nun, -- mi volas agi. LAUXTAJ KRIOJ (ekstere dekstre) Regxo Skule! Regxo Skule! REGXO SKULE Kio estas? BÅRD BRATTE (cxe la fenestro) La urbanoj arigxas; la tuta regxa korto estas plena de homoj; -- Vi devas paroli al ili. REGXO SKULE Cxu mi aspektas kiel regxo; cxu mi povas nun paroli! PETER Vi devas, mia alta patro! REGXO SKULE Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas gxin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove strecxas sin la ardanta glavo super mi! PETER Gxi antauxdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi. REGXO SKULE Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) Trondhejmanoj, kion vi volas; -- staras cxi tie via regxo. URBANO (ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin cxi tie. REGXO SKULE Ni cxiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda regxo; mi ne multe postulis militan imposton -- VIRA VOCXO (malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis cxe Låka kaj en Oslo? VIRINO Redonu al mi mian fiancxon! KNABO Redonu al mi mian patron kaj mian fraton! ALIA VIRINO Redonu al mi miajn tri filojn, regxo Skule! VIRO Li ne estas regxo; cxar li ne honorigxis kiel regxo sur la cxerko de Sankta Olaf! MULTAJ VOCXOJ Ne, ne. -- li ne honorigxis sur la cxerko de Sankta Olaf! REGXO SKULE (retiras sin malantauxen de la kurteno) Ne honorigxis --! Ne regxo! PÅL FLIDA Malfelicxe estis, ke la sankta cxerko ne farigxis elportata, kiam Vi elektigxis. BÅRD BRATTE Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos. REGXO SKULE Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta cxerko. PETER Do elportu la cxerkon, kaj farigu vin honorigata nun! PÅL FLIDA (kapskue) Kiel tio farigxus? PETER Cxu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri _li_? Sonorigu al tingo, kaj elportu la cxerkon! PLURAJ EL LA VIROJ (retiras sin) Pregxeja rabo! PETER Ne pregxeja rabo; -- venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al regxo Skule; ili konsentos -- PÅL FLIDA Ili ne faros; ili ne kuragxas pro la cxefepiskopo. PETER Cxu vi estas regxanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj regxo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian regxan nomon. (rapidas elen dekstre) REGXO SKULE (gxojege) Cxu Vi vidis lin! Cxu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas cxiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj? PÅL FLIDA Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni. REGXO SKULE Ili _tenu_ sin al ni. Ni devas cxiuj samopinii, kaj fini cxi tiun teruran luktadon. Cxu vi do ne vidas la cxielan signon, ke ni finu gxin? La cxielo kolerigxas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe farigxis. Ardantaj glavoj alte supre lumas cxiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la pregxejoj; anima pesto sxteliras al pastroj kaj al gemonahxoj, tiel ke ili kuras laux la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la cxiopova, tio finigxu per unu bato! PÅL FLIDA Kion Vi ordonas, ke ni faru? REGXO SKULE Cxiujn pontojn vi rompu. PÅL FLIDA Iru, kaj rompu cxiujn pontojn! (Hirdano eliras dekstre.) REGXO SKULE Cxiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; ecx ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros. PÅL FLIDA Bone dirite, regxo. REGXO SKULE Kiam la sankta cxerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn. PÅL FLIDA (al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. (la viro eliras.) REGXO SKULE (parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn cxiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu --! (lauxta krio, kiel el timo, auxdigxas en la amaso) Kio estas _tio_? SOVAGXA VOCXO Pentefaru, pentefaru! BÅRD BRATTE (elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis! PÅL FLIDA Li sxiras sian kapucxon en cxifonojn kaj vipas sin per skurgxo. LA VOCXO Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis! MULTAJ VOCXOJ Fugxu; fugxu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro! REGXO SKULE Kio okazis? BÅRD BRATTE Cxiuj fugxas, cxiuj forkuras, kvazaux sovagxa besto venus inter ilin. REGXO SKULE Jes, cxiuj fugxas -- (kun ekkrio el gxojo) Ha! ne gravas; -- ni estas savitaj; vidu, vidu, -- la cxerko de regxo Olaf staras meze en la regxa korto! PÅL FLIDA La cxerko de regxo Olaf! BÅRD BRATTE Jes, je la cxielo, -- jen gxi staras! REGXO SKULE La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antauxe faris! BÅRD BRATTE Auxdu; sonorigxas al tingo. REGXO SKULE Nun mi do legxe honorigxos. PETER (venas de dekstre) Surprenu la regxan mantelon; nun la sankta cxerko staras ekstere. REGXO SKULE Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis. PETER La kanonikojn, mia patro; -- al ili vi neniun dankon sxuldas. REGXO SKULE Cxu ne _ili_ vin helpis? PETER Ili anatemis cxiun, kiu kuragxis tusxi la sanktajxon. REGXO SKULE Do la cxefepiskopo! Fine li do cedis. PETER La cxefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj. REGXO SKULE Ho, mi vidas, ke mi dauxre havas fidelajn virojn. Vi staris cxi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, -- kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuragxis preni sur sin tian grandan pekon pro mi. PETER Ecx ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuragxis preni la pekon sur sin. REGXO SKULE Cxiopova Dio, cxu okazis miraklo; -- kiu elprenis la sanktajxon? PETER Mi, mia patro! REGXO SKULE (kun ekkrio) Vi! LA HOMOJ (retiras sin eviteme) Pregxeja rabisto! (_Pål Flida, Bård Bratte_ kaj kelkaj aliaj eliras.) PETER La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaux ol vi estos legxe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la pregxejan pordon; neniu kuragxis sekvi min. Mi saltis sur la cxefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontrauxmetis la genuojn; estis kvazaux mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La cxerko malfiksigxis, mi tiris gxin post mi malsupren laux la pregxeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel sxtormo alte supre sub la volboj; mi tiris gxin el la pregxejo, cxiuj fugxis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la regxa korto, la tenilo rompigxis; jen gxi estas. (Tenas gxin supre) REGXO SKULE (silenta, terurfrapita) Pregxejrabisto! PETER Por vi; por via granda regxa penso! Sed vi volas forvisxi la pekon.; cxio malbona vi volas forvisxi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago levigxos sur la landon; -- kio do gravas, se ventega nokto antauxiris? REGXO SKULE Lumis kvazaux sanktula suno cxirkaux via kapo, kiam via patrino venis kun vi; -- kaj nun sxajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi. PETER Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; -- kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon! REGXO SKULE Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido farigxis peko. PETER (sovagxe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuragxas ion alian fari, ol forlavi gxin! REGXO SKULE Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, -- kaj li mokas la cxielon! PÅL FLIDA (envenas) Cxio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fugxas en la pregxejojn. REGXO SKULE Ili _eliru_, ili _devas_ eliri! BÅRD BRATTE (envenas) La urbanoj ekstaris kontraux Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin! HIRDANO (envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron! REGXO SKULE Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun! PÅL FLIDA Neeblas; la timo paralizis ilin. REGXO SKULE (malespera) Sed mi ne _povas_ fali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo! PETER Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie cxiuj viroj estas fidelaj! REGXO SKULE Jes, fugxo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon! BÅRD BRATTE Kiun vojon? REGXO SKULE Trans la ponton! PÅL FLIDA Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros. REGXO SKULE Tamen trans la riveron; -- estas vivo kaj beateco savinda! Fugxo! Fugxo! (Li kaj _Peter_ rapidas elen dekstre.) BÅRD BRATTE Jes, pli bone tio, ol faligxi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj. PÅL FLIDA En la nomo de Dio do, ni fugxu. (Cxiuj sekvas _Skule_.) (Mallonga tempo la cxambro estas malplena; auxdigxas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.) URBANO Envenu! Cxi tie li devas esti. IU ALIA Mortigu lin! PLURAJ Mortigu ankaux la pregxejrabiston! OPULO Aliru singardeme; ili kontrauxmordas. UNUA URBANO Ne estas dangxero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato. URBANO (venas) Tro malfrue; -- regxo Skule fugxis. PLURAJ Kien? Kien? LA VENINTO Enen en iu el la pregxejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj. UNUA URBANO Ni sercxu lin; grandan dankon kaj pagon regxo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule. IU ALIA Jen la Birkibejnoj. IU TRIA Regxo Håkon mem. MULTAJ EN LA ARO (krias) Saluton al regxo Håkon Håkonsson! HÅKON (envenas de dekstre sekvata de _Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde_ kaj multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi suficxe longe kontrauxstaris min. UNUA URBANO (surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe! IU ALIA (ankaux genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj. LA UNUA Li prenis nian havajxon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero. LA DUA Ahx, alta sinjoro, li estis skurgxo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj. MULTAJ VOCXOJ Jes, jes, -- Skule Bårdsson estis skurgxo por la tuta lando. DAGFINN BONDE Estus vera vorto, tiu. HÅKON Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Cxu iu scias kie Skule Bårdsson estas? PLURAJ Ene en iu el la pregxejoj, sinjoro! HÅKON Cxu vi tion certe scias? LA URBANOJ Jes, tie estas cxiuj Vårbelgoj. HÅKON (mallauxte al _Dagfinn Bonde_) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaux cxiujn pregxejojn en la urbo. DAGFINN BONDE Kaj kiam li trovigxos, li estu senprokraste mortigata. HÅKON (mallauxte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi. DAGFINN BONDE Sinjoro, Vi tion jxuris solene en Oslo. HÅKON Kaj cxiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al _Gregorius Jonsson_; neauxdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia amiko; sercxu lin, kaj igu lin fugxi el la lando. GREGORIUS JONSSON (gxoja) Vi tion volas, sinjoro? HÅKON Pro mia pia, aminda edzino. GREGORIUS JONSSON Sed se li _ne_ fugxos; se li ne volos aux ne povos? HÅKON Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos sxpari lin; tiam mia regxa vorto staru valida. Iru! GREGORIUS JONSSON Mi iros kaj faros mian plej bonan. La cxielo faru ke sukcesos. (eliras dekstre) HÅKON Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la regxa sxipo; vi konduku la regxinon kaj la infanon supren al la monahxejo Elgisetro. DAGFINN BONDE Sinjoro, cxu vi opinias, ke tie sxi estos sekura? HÅKON Nenie ajn sxi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la pregxejojn, kaj sxi petegis; sxia patrino estas en Elgisetro. DAGFINN BONDE Jes, jes, mi scias. HÅKON Salutu la regxinon kore de mi; kaj ankaux salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, cxiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. -- Vi urbanoj morgaux staru respondece kaj ricevu vian punon, cxiu ope laux siaj faroj. (eliras kun siaj viroj) UNUA URBANO Veo al ni morgaux! DUA URBANO Ni ekhavos grandan kalkulon. UNUA URBANO Ni, kiuj tiom longe kontrauxstaris al Håkon, -- kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis regxan nomon. DUA URBANO Kiuj donis al Skule kaj sxipojn kaj armilaron, -- kiuj acxetis cxiujn havajxojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon. UNUA URBANO Jes, veo al ni morgaux! IU URBANO (rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la regxo? UNUA URBANO Kion vi volas pri li? LA ALVENINTO Doni al li grandan kaj gravan mesagxon. PLURAJ Kiun? LA ALVENINTO Tion mi nur diras al la regxo mem. PLURAJ Jes, diru, diru! LA ALVENINTO Skule Bårdsson fugxas supren al Elgisetro. UNUA URBANO Neeblas! Li estas en unu el la pregxejoj. LA ALVENINTO Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato. UNUA URBANO Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon. DUA URBANO Jes, ni informu lin, kie estas Skule. UNUA URBANO Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule. DUA URBANO Jes, jes, -- ni faru! TRIA URBANO Sed cxu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron? LA ALVENINTO Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato. UNUA URBANO Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas suficxe multnombraj, -- kaj jen supren al Elgisetro! CXIUJ (mallauxte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.) PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS (Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtigxas, kaj foje preskaux ne. Arbostumpoj kaj grandaj sxtonoj kusxas cxirkauxe. _Regxo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Bratte_ kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.) PETER Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro! REGXO SKULE Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren cxe sxtono) PETER Kiel estas al vi? REGXO SKULE Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj. PETER (eksaltas) Havigu helpon, -- panon al la regxo. BÅRD BRATTE Nun kiu ajn estas regxo; cxar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas regxo, do ne kusxu tie regante la landon. PETER Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin! BÅRD BRATTE Mi mortigxos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; cxar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuragxus fari. IU VÅRBELGO Se ni nur povus sxtelveni al la monahxejo cxe Holm. PÅL FLIDA Pli bone al Elgisetro. BÅRD BRATTE (ekdiras subite) Plej bone iri al la sxipo de Håkon, kaj rabi la regxan infanon. PÅL FLIDA Cxu vi furiozas? BÅRD BRATTE Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaux facile farebla. La Birkibejnoj trasercxas cxiun domon, kaj staras garde antaux la pregxejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fugxi, cxar cxiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra sxipanaro estas sur la sxipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aux lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon? PÅL FLIDA Ne mi, se gxi savigxus tiamaniere. PLURAJ Ne mi! Ne mi! PETER Ha, sed se estus por savo de mia patro! BÅRD BRATTE Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis cxi tie sub la deklivo; estas la plej sovagxaj kuragxuloj el cxiuj Vårbelgoj; ili nagxis trans la riveron, cxar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la pregxejoj. Tiuj uloj certe kuragxos viziti la regxan sxipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros? KELKIUJ Mi, Mi! PETER Eble ankaux mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento. BÅRD BRATTE Antaux ol tagigxos ni iros supren laux la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.) PETER (al _Pål Flida_) Ne parolu al mia patro pri io el tio cxi; li estas anime malsana cxi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaux tagigxo la regxa infano estu inter niaj manoj. PÅL FLIDA Por esti mortigata, mi pensas. Cxu Vi ne vidas, ke tio estas peko -- PETER Ne povas esti peko; cxar mia patro kondamnis gxin en Oslo. Gxi ja tamen devas esti forigata; gxi malhelpas mian patron; -- mia patro havas grandan regxan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aux kiom da homoj falos por _gxi_. PÅL FLIDA Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciigxis, ke Vi estas la filo de regxo Skule. (auxskultante) Tsxsx; -- jxetu vin plate sur la teron; venos homoj. (Cxiuj jxetas sin suben malantaux sxtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marsxantoj videtigxas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.) PETER Estas la regxino. PÅL FLIDA Jes, jes; sxi parolas kun Dagfinn Bonde. Tsxsx! PETER Ili iros al Elgisetro. La regxido kunestas! PÅL FLIDA Kaj la sinjorinoj de la regxino. PETER Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, regxo Skule, -- nun via regno estas savita! REGXO SKULE Mia regno? Gxi estas malluma, gxi, -- kiel tiu, kiun la angxelo starigis kontraux Dio. (_Aro de kanonikoj_ venas de dekstre.) KANONIKO Kiuj parolas tie? Cxu estas la viroj de regxo Skule? PÅL FLIDA Regxo Skule mem. KANONIKO (al Skule) Dio estu lauxdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informigxis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem -- PETER Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la cxerkon de Olaf. KANONIKO La cxefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al regxo Skule; ni ja cxiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasigxos en unu el la monahxejoj, kaj povos peti gracon de Håkon. REGXO SKULE Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro. PETER (mallauxte al _Pål Flida_) Zorgu ke mia patro sekure atingos -- PÅL FLIDA Cxu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro? PETER Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monahxejaj muroj ili ne kuragxas tusxi vin. Mi sercxos Bård Bratte. PÅL FLIDA Pripensu! PETER Ne estas sur la regxa sxipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre) IU VÅRBELGO (flustrante al iu alia) Cxu vi iros al Elgisetro kun Skule? IU ALIA Tsxsx; ne; la Birkibejnoj ja estas tie. LA UNUA Ankaux mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj. LA KANONIKO Kaj nun antauxen, du kaj du, -- unu militisto kaj unu kanoniko -- ALIA KANONIKO (sidanta sur arbostumpo malantaux la ceteraj) Mi prenas regxon Skule. REGXO SKULE Cxu vi scias la vojon? LA KANONIKO La vastan vojon. LA UNUA KANONIKO Rapidu; ni disigxu laux diversaj vojetoj, kaj kolektigxu antaux la monahxeja pordego. (Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensigxas, kaj la kometo montras sin rugxe brila en la nebuleta aero.) REGXO SKULE Peter, mia filo --! (ekpasxas malantauxen) Ha, jen la ardanta glavo sur la cxielo! LA KANONIKO (sidanta malantaux li sur la arbostumpo) Kaj jen _mi_! REGXO SKULE Kiu estas vi? LA KANONIKO Malnova konatulo. REGXO SKULE Pli pala viro mi neniam vidis. LA KANONIKO Sed vi ne konas min. REGXO SKULE Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro. LA KANONIKO Estas mi, kiu volas akompani vin al la regxa segxo. REGXO SKULE Cxu tion vi povas? LA KANONIKO Mi povas, se vi mem volas. REGXO SKULE Kaj per kiu rimedo? LA KANONIKO Per la rimedo, kiun mi _antauxe_ uzis; -- mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi cxiujn glorojn de la tero. REGXO SKULE Cxiujn glorojn de la tero mi antauxe vidis en tentantaj revoj. LA KANONIKO Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn. REGXO SKULE Kiu _estas_ vi? LA KANONIKO Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo. REGXO SKULE De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo? LA KANONIKO De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraux la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros gxis la tago de la lasta jugxo! REGXO SKULE (kriante) Episkopo Nikolas! LA KANONIKO (ekstaras) Vi min rekonas? Gxusta memoro, pro _vi_ mi cxi tien revenis. Samsxipe, samvente sub mia dejxoro dum jaroj kaj tagoj ni velis. Mi sxtorman nokton en timo foriris; ungeg' akcipitra animen metigxis; petegis mi mesojn kaj sonorigadon, acxetis mi pregxojn kaj monahxan kantadon; mi pagis por sep, kaj dek kvar legigxis; sed tamen mi ne tra la pord' enlasigxis. REGXO SKULE Kaj nun vi venas de tie malsupre --? LA KANONIKO De malsupre mi venas, sed ne el hazardo; de la regno, kiu cxiam malbele pentrigxas. Ho, kredu, oni tie tute ne malbonigxas; Ne gravas tiu fama brulanta ardo. REGXO SKULE Kaj mi auxdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro! LA KANONIKO Poetikon? Jes, kaj multegan latinon! Antauxe ne estis mi latina spertulo; mi dubas cxu trovigxas nun pli granda lertulo. Por tie supreniri al sxtupo akceptinda, jes, ecx por esti tie enen enlasinda, neceso nepra estas lerni latinon. Kiam sidas cxe la tablo nur eruditaj uloj, progreso ja certas inter la spertuloj, -- duona cento sin papoj nomigis, kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registrigxis. REGXO SKULE Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola regxo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio! LA KANONIKO Auxdu, regxo Skule, kial estis mi sendata. Malsupre tie estas certa servistara rondo, kaj cxiu havas sian distrikton en la mondo; ricevis Norvegion _mi_, cxar al mi ja konata. Håkon Håkonsson ne estas viro por ni, ne sxatas ni lin, cxar cxiam spitas nin li; vidu, _vi_ devas regi, kaj _li_ devas fali, _vin_ ni devas regxo kun krono instali. REGXO SKULE Jes, donu al mi la kronon! Se _gxin_ mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elacxeti. LA KANONIKO Jes, poste ni povos kunparoli pri tio. Cxi-nokte urgxas pri alia io. En Elgisetro dormas la regxa infano; -- se kaptos vi gxin, vi havos venkon en la mano, kirligxos kontrauxstaro kiel flokoj en vetero, jen vi estos regxo, kaj gajnigxis la afero! REGXO SKULE Cxu certe vi kredas, ke mi estos venkinto? LA KANONIKO Sopiras la norvegoj pacon por la lando; kun regxo devas esti tronpretendanto, ido, la regnon de la patro heredanta; lacigxis la popol' cent jarojn militanta. Ekstaru, regxo Skule, cxi-nokte okazigxos; nun aux neniam la malamik' faligxos! Vidu ke lumigxas, tie fore en la nordo, levigxas la nebulo, vastigxas hela klar', -- vicigxas nun sxipo al sxipa ar', -- kaj auxdu nun bruon de militista hordo! Cxion vi ricevos per liga konkordo, en sturmatak' sur tero miloj batalantaj, veloj sur la fjordo, miloj brilantaj! REGXO SKULE Kaj kia la konkordo? LA KANONIKO Por meti vin plej alten sur la mondan sxtuparegon, nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon; kun urboj kaj kasteloj la land' al vi donigxos, se via fil' post vi norvega regx' farigxos! REGXO SKULE (suprenlevas la manon, kvazaux al jxuro) Mia filo estu -- (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La pregxejrabisto! Cxiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; -- vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (strecxas la brakojn al la cxielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren) LA KANONIKO Damnite! Nun ja cxio lerte glatigxis; mi pensis ke certe li fine kaptigxis, sed la lumo faris elkoran sxakmovon, al _mi_ ne konatan, -- mi perdis la povon. Akceptite; ne urgxas. Nova ambicio! _Perpetuum mobile_ en dauxra funkcio; potencon mi havas sur generacioj, potencon sur uloj lum-negaciaj; Norvegion mi estru laux mia paradigmo, kvankam trovas ili mian potencon enigmo! (pli antauxe) Sen mema vol' al laboro vagantaj iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, -- sulkigxas la koroj, sxtelglitas la sentoj, kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, -- samopinii nur pri _tio_ ili povas, ke cxiun grandecon renversi ili volas, -- blazonoj el cxifonoj en cxiu valo levigxas honore por fugxo kaj falo, -- lauxvoke mi kondukas al la fina frakaso, -- mi, la Baglo, episkopo Nikolaso (Li malaperas en la nebulo inter la arboj.) REGXO SKULE (duone ekstaras post mallonga pauxzo, kaj cxirkauxrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! -- Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antauxen. (eliras dekstre) LA MONAHXEJA KORTO EN ELGISETRO (Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laux la kontrauxa flanko de la korto strecxas sin kelkaj malaltaj konstruajxoj; en la fono estas la muro de la monahxejo kun forta pordego, kiu estas sxlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; _Margrete, sinjorino Ragnhild_ kaj _Dagfinn Bonde_ venas el la kapelo.) SINJORINO RAGNHILD (duone al si mem) Regxo Skule devis fugxi en la pregxejon, vi diras! Li, li, fugxanta, petanta por paco cxe la altaro, -- petanta por la vivo eble -- ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuragxis lasi cxion tiel evolui! MARGRETE Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas. SINJORINO RAGNHILD Auxskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kusxus cxe la altaro petegante al regxo Skule por vivo kaj paco! BIRKIBEJNO Maldece estas por fidelaj viroj auxdi tiajn vortojn. MARGRETE Klinu kapojn antaux la aflikto de edzino! SINJORINO RAGNHILD Regxo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin cxiuj, kiam li revenos al la potenco! DAGFINN BONDE Gxin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild. MARGRETE Silentu, silentu! SINJORINO RAGNHILD Cxu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuragxos plenumi la jugxon, se li kaptos la regxon? DAGFINN BONDE Regxo Håkon scias mem se regxa jxuro estas rompebla. SINJORINO RAGNHILD (al _Margrete_) Kaj tian sangversxanton vi sekvis en fido kaj amo! Cxu _vi_ estas la infano de via patro! Ke la puno frapu --! Foriru de mi, foriru de mi! MARGRETE Beata estu via busxo, kvankam vi nun malbenas min. SINJORINO RAGNHILD Mi devas iri al Nidaros, en la pregxejon por trovi regxon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la felicxo; tiam li ja ne bezonis min; -- nun li ne kolerigxos, cxar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros! MARGRETE Mia patrino, pro la kompato de Dio -- (Frapigxas forte sur la monahxeja pordo.) DAGFINN BONDE Kiu frapas? REGXO SKULE (ekstere) Regxo. DAGFINN BONDE Skule Bårdsson! SINJORINO RAGNHILD Regxo Skule! MARGRETE Mia patro! REGXO SKULE Malfermu, malfermu! DAGFINN BONDE Ne malfermigxos por senpaculoj. REGXO SKULE Estas regxo, kiu frapas, mi diras; regxo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; regxo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo. MARGRETE Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro! DAGFINN BONDE (iras al la pordo kaj malfermas luketon) Cxu vi venas kun multaj viroj al la monahxejo? REGXO SKULE Kun cxiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero. DAGFINN BONDE Kiom estas _ili_? REGXO SKULE Malpli ol unu. MARGRETE Li estas sola, Dagfinn! SINJORINO RAGNHILD La kolero de la cxielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon! DAGFINN BONDE En la nomo de Dio do! (Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; _regxo Skule_ venas en la monahxejan korton.) MARGRETE (lin cxirkauxbrakante) Mia patro! Mia benita malfelicxa patro! SINJORINO RAGNHILD (starigas sin sovagxe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuragxu proksimi al li! Vi ne tusxu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo! DAGFINN BONDE Cxi tie li estas sekura, cxar li estas sur sankta grundo. MARGRETE Kaj ecx ne unu el cxiuj viaj viroj kuragxis akompani vin cxi-nokte! REGXO SKULE Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili sxteliris for de mi unu post unu, cxar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monahxeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam trovigxis Vårbelgoj en Norvegio. DAGFINN BONDE (al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde cxe la regxido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la regxo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi. MARGRETE Ho, Dagfinn, Dagfinn, cxu tion vi volas! DAGFINN BONDE Malbone mi alie servus regxon kaj landon. (al la viroj) Sxlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaux ol la regxo venos. (mallauxte al _Skule_) Adiaux, Skule Bårdsson, -- kaj Dio donu al vi beatan finon. (Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon) SINJORINO RAGNHILD Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antauxe tenis vin. MARGRETE Ho, kiel pala vi estas -- kaj maljunigxinta; vi frostas. REGXO SKULE Mi ne frostas, -- sed mi estas laca, laca. MARGRETE Do envenu, kaj ripozu -- REGXO SKULE Jes, jes; certe do baldaux estos la tempo ripozi. SIGRID (el la kapelo) Fine vi venis, frato! REGXO SKULE Sigrid! Cxu vi cxi tie? SIGRID Mi ja promesis, ke ni renkontigxus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero. REGXO SKULE Kie estas via infano, Margrete? MARGRETE Gxi dormas en la sakristio. REGXO SKULE Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro cxi-nokte. SIGRID Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj. REGXO SKULE _Nun_ nur mankas al ni Håkon Håkonsson. MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD (krocxas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! -- Mia edzo! REGXO SKULE (rigardas ilin en emocio) Cxu vi amis min tiel alte, vi du? Mi sercxis la felicxon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi gxin. Mi cxasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis gxin laux la legxo de Dio kaj la homoj. -- Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraux kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam jxetis sunbrilon sur vian vojon. SINJORINO RAGNHILD Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuragxus riprocxi vin! Mi cxiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kusxi kulpo sur iu faro de vi. REGXO SKULE Cxu vi tiel certe fidis min, Ragnhild? SINJORINO RAGNHILD De la unua tago, kiam mi vidis vin. REGXO SKULE (vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, -- ho, tamen estas bele vivi! SIGRID (kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojigxos cxi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.) MARGRETE Auxdu, auxdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas! SINJORINO RAGNHILD Kiu frapas la pordon? VOCXOJ (ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne! REGXO SKULE Jes, li estas cxi tie interne; -- kion vi volas al li? BRUANTAJ VOCXOJ (ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro! MARGRETE Kaj per tio vi urbanoj kuragxas minaci? UNU SOLA Regxo Håkon kondamnis lin en Oslo. IU ALIA Mortigi lin estas la devo de kiu ajn! MARGRETE Mi estas la regxino; mi ordonas al vi foriri de cxi tie! VOCXO Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la regxino, kiu tiel parolas. IU ALIA Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la regxo kondamnis lin! SINJORINO RAGNHILD Eniru en la pregxejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangversxulojn proksimi al vi! REGXO SKULE Jes, en la pregxejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaux mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon) PETER (ekstere dekstre) Mia patro, mia regxo! _Nun_ vi baldaux havos la venkon! REGXO SKULE (kun krio) _Li!_ Li! (falglitas sur la pregxejan sxtuparon) URBANO (ekstere) Vidu, vidu! la pregxejrabisto grimpas trans la monahxejan tegmenton! ALIULOJ Jxetu al li sxtonojn! Jxetu al li sxtonojn! PETER (aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton) Bonvenon, mia patro! REGXO SKULE (rigardas lin en teruro) Vin -- vin mi forgesis --! De kie vi venas? PETER (sovagxe) Kie estas la regxido? MARGRETE La regxido? REGXO SKULE (eksaltas) De kie vi venas, mi demandas? PETER De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la regxido estas en Elgisetro cxi-nokte. MARGRETE Dio! REGXO SKULE Tion vi faris! kaj nun? PETER Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monahxejo. -- Kie estas la regxido, virino? MARGRETE (kiu ekstaris antaux la pregxeja pordo) Gxi kusxas en la sakristio! PETER Same bone se gxi kusxus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, -- mi ankaux ne timas sercxi la regxidon! SINJORINO RAGNHILD (krias al _Skule_) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte! MARGRETE Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin cxiujn pro li! REGXO SKULE Li estis pura, kiel sxafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; -- estas la fido en mi, kiu faris lin _tiu_, kiu li nun estas. PETER (sen lin auxskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu gxin, mortigu gxin inter la brakoj de la regxino, -- tiuj estis la vortoj de regxo Skule en Oslo! MARGRETE Peko, peko! PETER Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la regxo! cxar li posedas la grandan regxan penson! LA URBANOJ (frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la pregxejrabisto; alie ni ekbruligos la monahxejon! REGXO SKULE (kvazaux kaptita de forta decido) La granda, regxa penso! Jes _gxi_ estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovagxe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraux mi povas savi vin; mi povas savi nin cxiujn (krias al la fono) Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos! MARGRETE (en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas? SINJORINO RAGNHILD (krocxas sin al li kun krio) Skule! SIGRID (fortiras ilin de li, kaj krias en sovagxa, brila gxojo:) Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; -- kreskas flugiloj cxe lia penso nun! REGXO SKULE (firme kaj forte al _Peter_) Vi vidis en mi la cxiele elektitan, -- _tiun_ kiu realigus la grandan regxan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojigxinto! La regxaj cxifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj sxtelitaj, -- nun mi demetas ilin unu post unu. PETER (en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel! REGXO SKULE La regxa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari gxin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon. PETER (kun rompita vocxo) La regxa penso estas tiu de Håkon! REGXO SKULE Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaux vi, kaj staras kiel la plej simpla el cxiuj. PETER Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; cxar cxi tie mi nun estas senpaca! (glitfalas sur la pregxejan sxtuparon) REGXO SKULE Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li dauxrigu vivi, li devas vivi por sia propra. -- Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaux ne povas vivi por tiu de Håkon, -- sed mi povas fali por gxi. MARGRETE Ne, ne, vi neniam faru! REGXO SKULE (prenas sxian manon, kaj rigardas sxin milde) Cxu vi amas vian edzon, Margrete? MARGRETE Pli alte ol cxio en la mondo. REGXO SKULE Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed cxu vi ankaux povus elteni tion, ke li plenumu gxin? MARGRETE Sinjoro de la cxielo, donu al mi forton! REGXO SKULE Cxu vi povus, Margrete? MARGRETE (mallauxte en teruro) Ne, ne, -- ni devus disigxi, -- mi ne plu kuragxus vidi lin! REGXO SKULE Vi estingus la plej belan lumon el _lia_ vivo kaj el la via; -- estu trankvila, Margrete, -- vi ne bezonos tion. SINJORINO RAGNHILD Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas. REGXO SKULE (kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? -- Cxi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; -- tial ankaux ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero. SIGRID Mia regxa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru. REGXO SKULE Estas viroj, kiuj kreigxis por vivi, kaj viroj, kiuj kreigxis por morti. Mia volo cxiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaux nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, gxin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraux Håkon, mi povos pagi liberigante lin de regxa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi regxon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min cxi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. -- Vidu, vidu, supren! Vidu kiel gxi paligxas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, -- Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentigxis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi jxetos min teren por peti gracon de tera regxo; -- mi devas eniri en la altan pregxejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la regxo de la regxoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko. SIGRID Ne kontrauxstaru lin! Ne kontrauxstaru al la voko de Dio! Tagigxas; tagigxas en Norvegio, kaj tagigxas en lia maltrankvila animo! Cxu ni terurigitaj virinoj ne staris suficxe longe en kasxcxambroj, terurfrapitaj kaj nin kasxantaj en la plej mallumaj anguloj, auxskultante al la teruro, kiu farigxis ekstere, auxskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Cxu ni ne kusxis palaj kaj sxtonigxintaj en la pregxejoj, kaj ne kuragxis elrigardi, kiel la discxiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun! SINJORINO RAGNHILD Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontigxos. (rapidas en la kapelon) MARGRETE Mia patro, adiaux, adiaux, -- milfoje adiaux! (sekvas _sinjorinon Ragnhild_) SIGRID (malfermas la pregxejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru cxiuj virinoj! Kunvenu en pregxo; sendu mesagxon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero! REGXO SKULE Sigrid, mia fidela fratino, salutu regxon Håkon de mi; diru al li, ke ecx en mia lasta momento mi ne scias, cxu li estas la regxe naskita, sed ke mi neskueble scias: _Li_ estas tiu, kiun Dio elektis. SIGRID Mi donos al li vian saluton. REGXO SKULE Kaj ankoraux unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al sxi, ke sxia filo iris antauxe; li sekvis min, kiam estis la plej granda dangxero por lia animo. SIGRID Mi faros. REGXO SKULE Diru al sxi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; sxi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa. SIGRID Mi faros, -- (montrante al la fono) Auxdu, ili rompas la sxlosilon! REGXO SKULE (montras al la kapelo) Auxdu, tie ili kantas lauxte al Dio por savo kaj paco! SIGRID Auxdu, auxdu! Cxiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas --! REGXO SKULE (ridetas malgxoje) Ili sonorigas regxon al la tombo. SIGRID Ne, ili nun sonorigas vian gxustan kronadon! Adiaux, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj sxultroj; cxiu peko kovrigxu sub _gxi_! Eniru, eniru en la grandan pregxejon, kaj prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon) (Kantado kaj sonorigado dauxras dum la sekvo.) VOCXOJ (ekstere de la pordo) _Nun_ la sxlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la pregxejan pacon! REGXO SKULE Mi venos. LA URBANOJ Kaj ankaux la pregxejrabisto elvenu! REGXO SKULE Ankaux la pregxejrabisto venos, jes! (iras al _Peter_) Mia filo, cxu vi estas preta? PETER Jes, mia patro, mi estas preta. REGXO SKULE (rigardas supren) Dio, mi estas malricxa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu gxin, kaj savu la grandan regxan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon. PETER Jen mia mano, patro. REGXO SKULE Kaj ne timu por tio, kio nun venos. PETER Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi. REGXO SKULE Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizagxon. (Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.) VOCXO Ne celumu, ne sxparu; -- haku ilin kie ajn! VOCXO de REGXO SKULE Malhonore estas agi tiel al estroj! (Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton cxio farigxas silenta.) VOCXO Ili estas mortaj, ambaux! (La regxa korno auxdigxas.) ALIA VOCXO Jen venas regxo Håkon kun sia hirdo! LA AMASO Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn! GREGORIUS JONSSON (haltas cxe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la monahxejan korton) DAGFINN BONDE Malfelicxe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen cxi tie, regxo Håkon! HÅKON (hezitante) La korpo gxene baras la vojon! DAGFINN BONDE Se Håkon Håkonsson volas antauxen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson! HÅKON En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas) DAGFINN BONDE Fine Vi povos iri al la regxa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tie _li_ kusxas, kiu estis al Vi la plej kontrauxa el cxiuj. HÅKON Cxiuj jugxis lin malgxuste; estis enigmo pri li. DAGFINN BONDE Enigmo? HÅKON (kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li. (La kantado de la virinoj sonas pli lauxte el la kapelo; cxiuj sonoriloj dauxre sonoras en Nidaros.) Kurteno End of the Project Gutenberg EBook of La Tronpretendantoj, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ *** ***** This file should be named 26480-8.txt or 26480-8.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: https://www.gutenberg.org/2/6/4/8/26480/ Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at https://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at https://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at https://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at https://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit https://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: https://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: https://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.