The Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark Twain This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Mark Twain: Tri Noveloj Author: Mark Twain Translator: Edwin Grobe Release Date: March 8, 2006 [EBook #17945] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK TWAIN: TRI NOVELOJ *** Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ MARK TWAIN (1835-1910) TRI NOVELOJ: - KONFESO DE MORTANTO - - LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO - - LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO - Esperantigis EDWIN GROBE 1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono MARK TWAIN: TRI NOVELOJ Unua Eldono: Januaro 1999 Originaj Anglalingvaj Titoloj: "A DYING MAN'S CONFESSION" "THE NOTORIOUS JUMPING FROG OF CALAVERAS COUNTY" "THE STORY OF THE BAD LITTLE BOY" Copyright 1999 Edwin P. Grobe for the herein contained English-to-Esperanto Translations * * * * * ENHAVO "Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19 * * * * * KONFESO DE MORTANTO Ni alproksimigxis vilagxon Napoleonon en sxtato Arkansaso. Tial mi komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la formon de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por la plejmulto da konfuzajxoj. Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero, lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo, ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj _antauxkonsentis_ resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte fari malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi gxin en _du_ malsagxajxojn per la plenumo de la komenca decidigxo. Mi utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun suficxe bona sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj por komprenigi al ili ke ne estis _mi_ kiu postulis la plenumon de la koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaux ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi cxi-poste raportas. Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de Frauxlino Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per gastigado. Sxi kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun matenon kaj kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas ke tiuj finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko, tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marmormienaj beboj, entute kasxite kaj enterigite sub tavoloj da fresxaj floroj krom siaj vizagxoj kaj interfalditaj manoj. Cxirkaux fingro de cxiu el tiuj kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la ringo, drato etendigxis gxis la plafono kaj de tie gxis sonorileto en tiea kontrolcxambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas cxiam en vigla atendado, preta alvenigi eksaltan urgxohelpon al iu ajn ano de tiu palvanga kompanio kiu, vekigxinte el la morto, estigas korpomovon--cxar cxiu movo, ecx la plej minimuma, agitos la draton kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege evoluanta gvatdejxorado de iu mugxventega nokto kaj eksentis sian korpon aliigxi palpebrumtempe en tremetantan jxeleon pro la subita bruacxo de tiu terura alvokilo! Tial mi enketis pri tiu ajxo, demandis kio kutime okazas? Cxu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro alvenis por komfortigi kiel eble plej multe liajn lastajn momentojn? Sed oni riprocxis al mi mian klopodon nutri sencelan kaj senvaloran scivolemon en tiel solena kaj funebra loko. Kaj mi foriris tre humiligite. La sekvintan matenon mi rakontadis mian aventuron al la vidvino kiam sxi ekkriis: "Venu kun mi. Mi havas logxanton kiu rakontos al vi cxion kion vi deziras ekscii. Li estis noktosentinelo tie." Li estis vivanta homo sed ne havis vivantan aspekton. Li kusxis surlite kaj altaj kusenoj subtenis lian kapon. Lia forvelkinta vizagxo estis senkolora. Liaj profunde sinkintaj okuloj estis fermitaj. Lia mano, kusxante sur lia brusto, estis ungegaspekta, tiel osta kaj longfingra gxi estis. La vidvino komencis min prezenti. La okuloj de la viro malfermigxis malrapide kaj briletis malice el la krepusko de siaj kavernoj. Li kuntiris nigre la brovojn. Li levis la maldikan manon kaj entreprenis nin forsendi per ordonema gesto. Sed la vidvino dauxre parolis gxis eksciigi al li la fakton ke mi estas fremdulo kaj Usonano. La mieno de la viro tuj sxangxigxis, pliheligxis, ecx avidigxis--kaj en la sekvinta momento li kaj mi ekgxuis kunan solecon. Mi komencis paroli en roksolida Germana lingvo. Li respondis en ege fleksebla Angla lingvo. Post tio ni nepre flankenlasis la Germanan. Tiu ftizulo kaj mi intime amikigxis. Mi vizitis lin cxiun tagon kaj ni parolis pri cxio. Almenaux pri cxio krom edzinoj kaj infanoj. Se menciigxis la edzino aux la infano de iu ajn, cxiam postokazis tri fenomenoj: la plej afabla kaj amema kaj dolcxa lumo briletis en la okuloj de la viro dum momento; en la sekvinta momento la lumo forpaligxis kaj gxin anstatauxis tiu minaca mieno jam ekflaminta tie kiam mi vidis liajn okulojn malfermigxi la unuan fojon; triavice, li cxesis paroli tie kaj tiam por tiu tago, restis senparole dauxre enlitigxite, perdite en abstrakta kaj absorbita pensado, lauxsxajne auxdante nenion kion mi diris, malatentante miajn adiauxojn, kaj evidente prikonsciis nek vide nek auxde pri mia foriro el la cxambro. Kiam mi jam estis dum du monatoj la cxiutaga kaj sola intimulo de tiu Karolo Ritero, li diris abrupte ion tagon: "Mi rakontos al vi mian historion." Tiam li dauxrigis kiel jenas: * * * * * Mi neniam rezignis antaux nun. Sed nun mi rezignas. Mi estas mortonta. Mi finkonkludis hierauxnokte ke devas okazi tiel kaj, aldone, ege baldaux. Vi diras ke vi celas reviziti vian riveron iun tagon kiam la okazo prezentigxos. Nu, bonege. Tio, kune kun stranga sperto kiun hazarda sorto okazigis al mi hierauxnokte, devigas min rakonti al vi mian historion--cxar vi vidos vilagxon Napoleonon en Arkansaso kaj por mia bono vi haltos tie kaj plenumos taskon por mi--taskon kiun vi entreprenos bonvole post auxskulti mian rakonton. Ni mallongigu la rakonton kie ajn eblas cxar gxi estas longa kaj bezonos mallongigon. Vi jam scias kiel okazis al mi aliri Amerikon kaj kiel mi decidigxis eklogxi en tiu soleca regiono de la Sudo. Sed vi ne scias ke mi havis edzinon. Mia edzino estis juna, belega, amema, kaj, ho! tiel die bona kaj senkulpa kaj milda. Kaj nia filineto estis miniatura kopio de sia patrino. Tio estis la plej felicxa el cxiuj felicxaj hejmoj. Iun nokton--okazis cxirkaux la fino de la milito--mi vekigxis el ebria stuporo kaj min trovis manligita kaj busxsxtopita dum la cxirkauxanta aero estis malpurigita per kloroformo. Mi vidis du virojn en la cxambro kaj unu el ili diris al la alia en rauxka flustrado: "Mi _diris_ al sxi ke mi faros tion se sxi faros bruon, kaj rilate al la infano--" La alia viro interrompis en mallauxta duonplora vocxo: "Vi diris ke ilin ni nur busxsxtopos kaj prirabos, ne difektos, alie mi ne konsentintus alveni." "Cxesu plendacxi. _Necesis_ sxangxi la planon kiam ili vekigxis. Vi faris _vian_ plejon por ilin protekti. Nun tio vin kontentigu. Venu, helpu sercxfosadi." Ambaux viroj surportis maskojn kaj krudajn cxifonajn "nigrul"-specajn vestajxojn. Ili havis celpunktan lanternon helpe de kies lumo mi konsciis ke al la dekstra mano de la pli milda el la du rabistoj mankas dikfingro. Ili sercxfosadis hazardacele en mia malricxa logxejo dum momento. La cxefbandito diris tiam en teatra flustrado: "Tio estas tempomalsxparo. _Li_ malkasxu kie gxi estas kasxita. Forigu lian busxosxtopilon kaj lin revigligu." La alia diris: "Bone. Kondicxe ke ne okazu klabado." "Sen klabado estu, tial. Kondicxe ke li dauxre silentu." Ili min alproksimigxis. En tiu momento auxdigis eksterdomaj sonoj, sonoj de vocxoj kaj hufotretado. La rabistoj retenis la spiradon kaj auxskultis. Malrapide la sonoj pli kaj pli proksimigxis. Tiam eksonis kriego: "_Saluton_, la domo! Vidigu lumon. Ni deziras akvon." "La vocxo de la kapitano, per Dio!" diris la teatre flustrinta brutulo, kaj ambaux banditoj forfugxis pere de la malantauxpordo, malsxaltante sian lanternon dum la kurado. La fremdulo alvokis plurajn pluajn fojojn, tiam preterrajdis--estis lauxsxajne dekduo da cxevaloj--kaj nenion pluan mi auxdis. Mi luktis sed ne sukcesis min liberigi el miaj ligoj. Mi klopodis paroli sed malhelpis tion mia busxsxtopilo. Mi kapablis eligi nenian sonon. Mi sercxauxskultis la vocxojn de miaj edzino kaj infano--auxskultis longe kaj atentege. Tamen nenia sono eliris la alian ekstremajxon de la cxambro kie staris ilia lito. Tiu silento pli kaj pli acxigxis, pli kaj pli minacigxis, en cxiu momento. Cxu vi opinias povinti toleri horodauxron da tiajxo? Kompatu min tial, al kiu necesis toleri trihoran dauxron. Cxu trihoran? Trieternecan, diru! Kiam ajn eksonis la horlogxo sxajnis ke jam forpasis jaroj ekde kiam mi auxdis gxin la antauxan fojon. Dum la tuta tempo mi baraktis en miaj ligoj kaj finfine, cxirkaux la nova tagigxo mi min liberigis kaj ekstrecxis miajn rigidajn membrojn. Mi povis distingi detalojn iom bone. Disrubis la plankon ajxoj tien jxetitaj per la sxtelistoj dum ili sercxis miajn sxparmonojn. La unua objekto kaptinta mian apartan atenton estis dokumento mia kiun mi vidis ekrigardi kaj tiam forjxeti la pli krudan el la du brutuloj. Sango gxin makuligis. Mi atingis stumblapasxe la alian ekstremajxon de la cxambro. Ho, kompatindaj, senofendaj, senhelpaj estuloj, tie ili kusxis. Jam forpasis iliaj cxagrenoj. Nur komencigxis la miaj. Cxu mi apelaciis al la juro? Cxu mi? Cxu satigxas la soifo de la malricxulo se la regxo trinkas por li? Ho, ne, ne, ne! Mi deziris nenian impertinentan sintrudon de la juro. Legxoj kaj la pendumilo ne povus kontrauxpagi la sxuldoprezon kiun mi rajtis ricevi. La juro lasu sentime al mi la tiurilatan respondecon. Mi malkovrus la sxuldanton kaj kolektus la sxuldon. Kiel efektivigi tion, cxu vi diras? Kiel efektivigi tion kaj tiom ekcerti pri gxi se mi neniam vidis la vizagxojn de la sxtelistoj nek auxdis iliajn kutimajn vocxojn nek konceptis ununuran ideon pri kiuj ili povus esti? Malgraux tio tamen mi estis jes ja certa--ege certa, ege memfida. Mi disponis indicon--indicon kiun vi taksintus senvalora--indicon kiu ne multe helpintus ecx detektivon pro tio ke mankus al li la sekreto pri kiel gxin apliki. Mi parolos pri tio baldaux. Vi vidos. Ni dauxrigu nun, konsiderante la aferon en tauxga ordo. Por komenci estis cirkonstanco kiu disponigis al mi precizdirektan vidpunkton. Tiuj du rabistoj estis klarsxajne soldatoj trompvestitaj kiel vagabondoj, kaj ne novvenitaj al milita servado sed spertaj pri gxi--konstantuloj, eble. Ili ne akiris siajn soldatajn sintenon, gestojn, starpozojn en unu tago, nek en unu monato, nek en unu jaro. Tiel mi opiniis, sed nenion diris. Kaj unu el ili diris, "La vocxo de la kapitano, per Dio!"--la viro mem kiun mi deziris senvivigi. Du mejlojn for tendumis pluraj regimentoj kaj du kompanioj de Usona kavalerio. Kiam mi eksciis ke Kapitano Blakelio de Kompanio C preterpasis nin dum la nokto kun eskorto, mi diris nenion sed decidigxis sercxi mian viron en tiu kompanio. Dum diversaj konversacioj studeme kaj obstine mi priskribis la rabistojn kiel vagabondojn, kampadejo-parazitulojn. Kaj inter tiu socia klaso miaj kunkonversaciintoj sercxis vane, cxar nur mi suspektis la soldatojn. Laborante pacience dumnokte en mia afliktita hejmo, mi fabrikis kamuflajxon por mi el diversaj vestajxpecoj kaj -eroj. En la plej proksima vilagxo mi acxetis paron da bluaj sxirmvitroj. Post kelke da tempo, kiam la milita kampadejo disigxis kaj Kompanio-C-on oni forsendis cent mejlojn norden, al Napoleono, mi kasxis mian etan monprovizon en mia pantalonzono kaj efektivigis mian foriron dum la nokto. Kiam Kompanio C atingis Napoleonon mi estis jam tie. Jes, mi estis tie--kun nova metio: sortodivenisto. Dezirante sxajni egalpartia, mi amikigxis kaj divenis sortojn inter cxiuj kompanioj tie garnizonigitaj. Tamen mi atentis plejparte pri Kompanio C. Mi min komplezemigis senlime inter tiuj apartaj viroj. Ili petis de mi nenian komplezon, starigis antaux mi nenian minacon kiujn mi malakceptis. Mi farigxis bonvola viktimo de iliaj sxercoj. Tio pligrandigis mian popularecon. Mi farigxis favorato. Baldaux mi trovis soldaton al kiu mankis dikfingro. Kian gxojon tio havigis al mi! Kaj kiam mi ekcertis ke nur li, el cxiuj kompanianoj siaj, perdis dikfingron, malaperis mia lasta dubo. Mi _certegis_ suresti la gxustan spurvojon. La viro nomigxis Krugero. Li estis Germano. Estis naux Germanoj en la kompanio. Mi kontrolgvatadis por ekscii kiuj estas liaj intimuloj, sed lauxsxajne li havis neniajn apartajn amikojn. Tamen intimulo lia estis mi kaj mi prizorgis kreskigi la rilaton. Kelkfoje mi tiel sopiris al vengxo ke mi apenaux sukcesis malhelpi min surgenuigxi antaux li kaj petegi ke li fingremontru la viron mortigintan miajn edzinon kaj infanon sed mi ekscipovis bridi al mi la langon. Mi atendadis pacience kaj dauxre sortodivenis, lauxokaze. Mia aparataro estis simpla: iom da rugxa farbo kaj peceto da blanka papero. Mi farbis la malsupron de la klienta dikfingro, faris surpaperan premajxon de gxi, gxin studadis dum la nokto kaj sciigis lian sorton al li la sekvintan tagon. Kiun ideon mi nutris, efektivigante tian sensencajxon? Jen gxi estis. Kiam mi estis knabo mi konis maljunan Francon estintan provoso dum tridek jaroj kaj li diris al mi ke cxiu homo havas unu trajton kiu neniam sxangxigxas ekde la lulilo gxis la tombo: la linioj sur la malsupra flanko de la dikfingro. Kaj li diris ke tiuj linioj neniam nepre samaspektas cxe iu ajn homparo. Nuntagare ni fotas la novan krimulon kaj pendas lian bildon en la Kanajlo-Galerio por estonta referenco. Sed tiu Franco, dum sia aktiva laborkariero, kutimis fari premajxon pri la dikfingra malsuprajxo de nova malliberulo kaj gxin staplis por ebla estonta uzado. Li diris cxiam ke bildoj senvaloras cxar eventualaj kamuflovestajxoj povas ilin senutiligi. "La dikfingro estas la ununura certajxo," li diris. "Gxi ne kamuflovesteblas." Kaj li kutimis pravigi sian teorion helpe de miaj amikoj kaj konatoj. Tio sukcesis cxiam. Mi dauxre sortodivenis. Cxiun nokton mi min izoligis, en nepra soleco, kaj pristudis sub lupeo la dikfingrajn premajxojn de la tago. Vi imagu la vorantan avidon per kiu mi okulkontrolegis tiujn labirintajn rugxajn spiralojn, tenante apude tiun dokumenton surportantan la dekstramanajn dik- kaj alifingrajn premajxojn de tiu nekonata murdinto, presitajn per la plej kara sango--por mi--iam defaligita sur cxi tiu tero! Kaj foje kaj refoje necesis al mi ripeti la saman malnovan senkuragxigan rimarkon: "Cxu _neniam_ samaspektos ili?" Sed finfine alvenis mia rekompenco. Gxi estis la dikfingra premajxo de la kvardektria viro de Kompanio C partopreninta en mia eksperimento: Soldato Franzo Adlero. Unu horon antauxe mi sciis nek la nomon nek la vocxon nek la figuron nek la vizagxon nek la naciecon de la murdinto. Sed nun mi sciis cxiujn tiujn detalojn. Mi opiniis rajti certi pri la afero. La ripetitaj demonstradoj de la Franco estis mia rajtigilo. Tamen restis rimedo por cxion _nepre_ certigi. Mi disponis pri premajxo de la maldekstra dikfingro de Krugero. En la mateno mi flankenapartigis lin dum lia maldejxorado. Kiam ni staris ekster la vid- kaj auxdkampo de eblaj atestontoj mi diris en impona maniero: "Parto de via sorto estas tiel serioza ke mi jugxis esti pli bone ne malkovri gxin al vi okaze de publika kunveno. Vi kaj cetera viro, kies sorton mi pristudis hierauxnokte--Soldato Adlero--murdis virinon kaj infanon. Oni vin spuras. Antaux ol forpasos kvin tagoj oni murdos vin ambaux." Li falis surgenuen, timigite gxis frenezio. Kaj dum kvin minutoj li ade elversxis la saman litanion, kiel demenculo, kaj en tiu sama duonplora maniero restinta unu el miaj memorajxoj pri tiu murdonokto en mia cxambreto: "Mi ne faris tion. Laux mia animo, tion mi ne faris. Kaj mi strebis malhelpi ke _li_ faru tion. Tiel mi agis, Dio estu mia atestanto. Li faris tion solapersone." Jen estis cxio kion mi volis. Kaj mi klopodis min senigi je la stultulo. Sed ne, li alkrocxigxis al mi, petegante ke mi lin protektu kontraux la murdinto. Li diris: "Mi havas monon. Dek mil dolarojn. En kasxejo. La fruktajxo de sxtelado kaj rabado. Savu min. Diru al mi kion fari kaj gxi estos al vi, cxiu cendo. Du trionoj el gxi apartenas al mia kuzo, Adlero, sed vi rajtas alpreni gxin entute. Ni kasxis gxin kiam ni alvenis cxi tien komence. Sed mi rekasxis gxin hieraux en nova loko kaj ne diris tion al li. Mi intencis dizerti kaj gxin forpreni entute. Gxi estas oro kaj tro peza por manporti kiam oni kuras kaj evitas. Sed virino kiu jam transiris la riveron antaux du tagoj por pretigi mian vojon postsekvos min kun la mono. Kaj se mi ne havus la sxancon priskribi la kasxejon al sxi, mi intencis ruzdoni mian argxentan posxhorlogxon en sxian manon aux transsendi gxin al sxi kaj sxi komprenus la aferon. Estas paperpeco en la malantauxajxo de la ujo kiu cxion rakontas. Jen, prenu la horlogxon kaj diru al mi kion fari." Li penadis trudi sian horlogxon al mi kaj elmontradis la paperon, klarigante gxin al mi, kiam Adlero eniris la vidkampon fordistance je cxirkaux dek du jardoj. Mi diris al la kompatinda Krugero: "Enposxigu denove vian horlogxon, gxin mi ne deziras. Nenia difektado vin atingos. Foriru nun, mi devas diveni lian sorton por Adlero. Baldaux mi diros al vi kiel eskapi de la murdinto. Intertempe, necesos al mi rekontroli la premajxon de via dikfingro. Nenion diru al Adlero pri cxi tiu afero. Nenion diru al iu ajn." Li foriris plena je timo kaj dankemo, kompatinda diablulo. Mi diris al Adlero longan sortodivenon--lauxintence tiel longan ke mi ne povis gxin findiri. Promesis alveni lian gvardpostenejon tiun nokton kaj diri al li ties vere gravan parton--ties tragedian parton, mi diris. Tial, necesas esti ekster la auxdkampo de subauxskultantoj. Oni cxiam postenigis pikedon ekster la urbo. Nuraj disciplino kaj ceremonio. Nenia bezono tiurilate. Nenia malamiko en la cxirkauxejo. Cxirkaux noktomezo mi survojigxis, provizite per la kontrauxsigno, kaj gvidis miajn pasxojn gxis la soleca regiono kie Adlero estis gvardonta. Estis tiel malhele ke mi stumblis senpere kontraux malklaran figuron preskaux antaux ol povi eligi sxirmvorton. La sentinelo salutis kaj mi respondis, ambaux en la sama momento. Mi aldonis: "Estas nur mi, la sortodivenisto." Tiam mi glitpasxis al la flanko de la kompatinda diablulo kaj sxovegis mian ponardon en lian koron. "_Ja wohl_," mi ridis. Jen _estis_, efektive, la tragedia parto de lia sorto. Dum li falis de sur sia cxevalo, li strebis alkrocxigxi al mi kaj miaj bluaj sxirmokuloj postrestis en lia mano. Kaj foren plongxis la besto, lin trenante kun piedo en la piedingo. Mi forfugxis tra la arbaro kaj efektivigis mian eskapon, postlasinte miajn sxirmokulojn en la mano de la mortinto. Tio okazis antaux dek kvin-dek ses jaroj. Ekde tiam mi vagiradas sencele cxirkaux la mondo, foje laborante, foje senlabore; foje havante monprovizon, foje senmone; sed cxiam lacigite per troa vivado kaj dezirante finvivi, cxar mian surteran mision plenumis la faro de tiu nokto. Kaj la nuraj plezuro, konsolo, kontentigxo kiujn mi spertis en cxiuj tiuj tedaj jaroj estis la cxiutaga penso: "Mi senvivigis lin!" Antaux kvar jaroj mia sano komencis malbonfarti. Mi vagatingintis Munkenon laux mia sencela maniero. Malhavante monon, mi sercxis kaj akiris laborpostenon. Mi plenumis mian taskon fidele dum cxirkaux unu jaro. Tiam oni postenigis min kiel noktosentinelon tie en tiu mortodomo kiun vi vizitis lastatempe. La loko konvenis al mia humoro. Gxi placxis al mi. Placxis al mi esti kun la mortintoj--esti sola kun ili. Mi kutimis vagiradi inter tiuj rigidaj kadavroj kaj enrigardi iliajn auxsterajn vizagxojn dum horoj. Ju pli malfrua estis la horo, des pli impona estis la situacio. Mi preferis la malfruan horon. Foje mi malheligis la lumojn. Tio estigis perspektivon, vi komprenu, kaj liberigis la imagon. Cxiam la malklaraj, malantauxenirantaj mortintovicoj estigis cxe oni strangajn kaj fascinajn fantaziojn. Antaux du jaroj--mi jam estis tie ekde unu jaro--mi sidis tute sole en la gvatcxambro en ventega vintra nokto, malvarmigite, sensentigite, senkonsole, ekdormetante iom post iom en senkonscion. La plorego de la vento kaj la klakado de foraj sxutroj sonadis pli kaj pli mallauxte en miaj senauxdigxontaj oreloj cxiumomente kiam subite kaj akute la mortosonorilo eligis sangofrostigan alarmon super mia kapo! Preskaux paralizis min la sxoko cxar neniam antauxe mi auxdis la signalon. Mi min renormaligis kaj hastegis al la kadavrocxambro. Preskaux mezdistance for laux la ekstera vico sidis rektaspina figuro envolvita en mortotuko, svingante la kapon malrapide de flanko al flanko: makabra spektaklo! Gxia flanko alfrontis min. Mi aliris gxin haste kaj enrigardis fikse gxian vizagxon. Cxielo! Adlero gxi estis! Cxu vi povas diveni kio estis mia unua ekpenso? Envortigite, jen gxi estis: "Sxajnas tial ke vi eskapis de mi unuan fojon. Okazos kontrauxa rezulto cxi-foje!" Versxajne tiu etulo spertis neimageblajn terurojn. Imagu kion li devis eksenti vekigxinte meze de tiu senvocxa silento kaj cxirkauxspektadinte tiun malgajan mortintaron! Kiu dankemo brilegis en lia magrega blanka vizagxo kiam li vidis vivantan formon antaux si! Kaj kiel la fervoro de tiu senparola dankemo plimultigxis kiam lia rigardo atingis la vivigajn kordialojn kiujn mi portis en la manoj! Tiam imagu la hororon kiu eniris lian pincxitan vizagxon kiam mi metis la kordialojn malantaux min kaj diris moke: "Ekparolu, Franzo Adlero! Alvoku tiujn mortintojn! Sendube ili auxskultos kaj kompatos. Sed en cxi tiu loko ausxkultos kaj kompatos neniu alia." Li penadis paroli. Tamen rezistis kaj malpermesis paroladon tiu parto de la mortotuko kunpremanta liajn makzelojn. Li strebis levi petegajn manojn sed ili restis, kunmetite kaj kunligite, sur lia brusto. Mi kriegis: "Kriegu, Franzo Adlero! Veku la dormantojn en la foraj stratoj, petante ilin alvenigi helpon al vi. Kriegu--sen malsxpari tempon, cxar estas malmulte da tempo por malsxpari. Kio, cxu vi ne povas? Kia domagxo! Tamen ne gravas. Kriegado ne cxiam alvenigas helpon. Kiam vi kaj via kuzo murdis senhelpajn virinon kaj infanon en kabano de Arkansaso--mia edzino estis kaj mia infano--ili kripetis helpon, cxu vi memoras? Sed tio ne sukcesis. Vi memoras ke tio ne sukcesis, cxu ne? Viaj dentoj klaketadas--tial kial vi ne povas ekkrii? Malfiksu la bandagxojn per viaj manoj. Tiam vi povos ekkrii. Ho, mi komprenas. Viaj manoj estas ligitaj kaj ne povas helpi vin. Kiom strange eventoj ripetigxas post longaj jaroj. Cxar ankaux _miaj_ manoj estis ligitaj tiun nokton, cxu vi memoras? Jes, tiel forte ligitaj kiel viaj manoj estas ligitaj nun. Kiom stranga tio estas! Mi ne povis min liberigi. La ideo malligi min ne eniris vian menson. La ideo malligi vin ne eniras mian menson nun. SXsxsx! Jen malfruhora pasxsono! Gxi venas en nia direkto. Auxskultu, kiom proksima gxi estas! Eblas kompti la pasxsonojn: unu, du, tri! Jen, gxi staras jxus aliflanke de la pordo. Jen estas la horo! Kriegu, viro, kriegu! Estas la ununura sxanco inter vi kaj eterneco! Ho, vidu! Vi hezitis tro longan tempon. Gxi preterpasis. Jen. Gxi mallauxtigxas. Gxi estas for! Pripensu tion! Primeditu tion! Vi jxus auxdis homan pasxsonon je la lasta fojo. Kiom strange devas esti auxskulti tiel ordinaran sonon kaj konscii ke neniam denove oni auxdos samajxon." Ho, amiko mia! La dolorego en tiu envolvita vizagxo estis vidinda ekstazo! Mi elpensis novan torturon kaj gxin aplikis, min helpante per iom da mensoga kreivo: "Tiu kompatinda Krugero strebis savi miajn edzinon kaj infanon kaj mi havigis al li reciprokan komplezon en la tauxga momento. Mi konvinkis lin prirabi vin. Kaj mi kaj iu virino helpis lin dizerti el sia militservo kaj lin alvenigis al sekurejo." Rigardo de surprizo kaj triumfo ekbrilis malhele tra la angoro en la vizagxo de mia viktimo. Mi perpleksigxis, maltrankviligxis, diris: "Nu, kio? Cxu li ne eskapis?" Nea kapskuo. "Cxu ne? Kio okazis tial?" La kontento en la envolvita vizagxo ankoraux pliklarigxis. La viro strebis murmuracxi kelkajn vortojn--sensukcese; penadis esprimi ion per la malhelpitaj manoj--malsukcesis; pauxzis momenton, tiam klinis malforte la kapon en signifocela maniero, en la direkto al la kadavro kusxanta la plej proksime al li. "Cxu mortinta?" mi demandis. "Cxu ne sukcesis eskapi? Cxu kaptita fugxante kaj pafita?" Cetera kapskuo nea. "Tial, kiel?" Denove la viro entreprenis fari ion permane. Mi zorge atentis sed ne sukcesis diveni la celon. Mi antauxenklinigxis kaj rigardis ecx pli zorge. Li cxirkauxtordis dikfingron kaj per gxi malforte pikis la bruston. "Ho, cxu vi volas diri: ponardita?" Jesa kapmovo, akompanite de fantoma rideto de tioma diableco ke gxi eksxaltis veklumon en mia malakra cerbo kaj mi kriegis: "Cxu ponardis lin _mi_, lin preninte por vi? Cxar tiu pikbato celis ununure vin!" La jesa kapmovo de la denove mortanta fripono estis tiel gxoja kiel lia mankanta fortiko kapablis elmontri. "Ho, mizera, mizera mi, mortiginte la kompatan personon kiu amikigxis kun miaj karuloj kiam ili estis senhelpaj kaj kiu ilin servintus se li povintus! Mizera, ho, mizera, mizera mi!" Mi imagis auxdi la dampitan glugleton de primoka rido. Mi eligis la vizagxon de inter la manoj kaj vidis mian malamikon malantauxensinki sur sian klintabulon. Necesis al li suficxe longa tempo por morti. Li disponis mirindan vitalecon, surprizan konstitucion. Jes, li pasigis placxe longan tempon pri la afero. Mi alportis segxon kaj jxurnalon, sidigxis apud li kaj legis. De tempo al tempo mi trinketis brandon. Tion mi bezonis pro la malvarmo. Sed mi trinketis ankaux pro tio ke, en la komenco, kiam mi etendis la manon por alpreni la botelon, li supozis ke mi celas havigi iom al li. Mi legis lauxtvocxe: cxefe fantaziajn raportojn pri homoj urgxe forkaptitaj de sur la tombosojlo kaj revenigitaj al vivo kaj viglo pere de kelkaj kulerplenoj da likvoro kaj varma bano. Jes, li pasigis longan malfacilan tempon mortante: tri horojn, ses minutojn, ekde la momento kiam li auxdigis la sonorilon. Laux onia opinio, dum la dek ok jaroj forpasintaj ekde kiam iniciatigxis tiu kadavrogvatado, nenia en tuko envolvita gasto de la Bavariaj mortodomoj iam sonorigis sian sonorilon. Nu, tio estas sengxena opinio. Gxi restu tia. La malvarmo de la mortocxambro jam penetris miajn ostojn. Gxi revigligis kaj retrudis al mi la malsanon antauxe min afliktintan sed kiu, gxis la koncerna nokto, konstante kaj ade malaperis. Tiu viro murdis mian edzinon kaj mian infanon. Kaj post tri tagoj li aldonintos mian nomon al sia murdolisto. Ne gravas! Dio! Kiel bonsapora estas la memorajxo pri tio. Mi kaptoatingis lin eskapantan el sia tombo kaj lin resxovis en gxin! Post tiu nokto mi devis enlitigxi dum tuta semajno. Sed ekde kiam mi povis iom rondiradi, mi konsultis la mortodomajn registrolibrojn kaj eksciis la numeron de la domo en kiu Adlero mortis. Mizera pensionacxo tiu estis. Mi konceptis la ideon ke kompreneble li akirintus la personajn havajxojn de Krugero, estante la kuzo de tiu, kaj mi deziris obteni la horlogxon de Krugero se eblus al mi. Tamen dum mi estis malsana la posedajxojn de Adlero oni forvendis kaj dislokis, krom pluraj malnovaj leteroj kaj ceteraj senvaloraj diversajxoj. Tamen, pere de tiuj leteroj, mi spurtrovis filon de Krugero, la nuran restantan parencon lian. Tridekjara nun, li estas faka sxuisto kaj logxas cxe Numero 14 Regxostrato en Manhejmo. Vidvo, li havas plurajn junajn gefilojn. Sen klarigi al li la kialon de tio, konstante ekde tiam mi provizas lin per du trionoj el lia financa subteno. Nu, rilate al tiu horlogxo--vidu kiom strange evoluas la aferoj! Mi cxirkauxspuris gxin en Germanio dum pli ol jaro je granda mon- kaj cxagrenkosto. Kaj finfine mi ekhavis gxin! Ekhavis gxin kaj nedireble ekgxojigxis. Malfermis gxin kaj nenion trovis interne. Ho, mi devintus antauxscii ke tiu paperpeceto ne restos tie cxiun tiun tempon. Kompreneble, mi rezignis pensi pri la dek mil dolaroj tiam. Rezignis tion kaj forigis gxin el mia menso. Kaj ege malgxoje, gxin dezirinte por la filo de Krugero. Hierauxnokte, kiam finfine mi konsentis pri mia neevitebla morto, mi komencis pretigi miajn havajxojn. Mi entreprenis bruligi cxiujn senutilajn dokumentojn kaj certege, de inter la dokumentoj de Adlero ne antauxe zorge kontrolitaj elfalis tiu longe dezirata peceto. Tuj mi gxin rekonis. Jen gxi. Mi gxin tradukos: _Brika lustablo, mezurbe, angule de Orleano- kaj Merkato-Stratoj. Angulo alfrontanta urbodomon. Tria sxtono, kvara vico. Tien ensxovu mesagxon dirantan kiom alvenos._ Jen. Prenu kaj konservu gxin! Krugero klarigis ke tiu sxtono formoveblas, kaj ke gxi estas en la norda muro de la fundamento, kvaravice ekde la supro, triasxtone ekde la okcidento. La mono kasxigxas malantaux gxi. Li diris ke la lasta frazo estas trompajxo por devojigi okaze ke la papero enfalu malgxustajn manojn. Sendube gxi plenumis tiun funkcion por Adlero. Nun mi deziras petegi ke kiam vi faros vian proponitan vojagxon laux la rivero, vi spurtrovu tiun kasxitan monon kaj sendu gxin al Adamo Krugero, cxe la Manhejma adreso kiun mi menciis. Gxi ricxuligos lin kaj mi dormos des pli trankvile en mia tombo sciante ke mi faris mian plejon por la filo de la viro kiu klopodis savi miajn edzinon kaj infanon--kvankam mia mano senscie lin mortigis, kontrauxe al la impulso de mia koro kiu preferintus lin sxirmi kaj savi. * * * * * "Tia estis la rakonto de Ritero," mi diris al miaj du amikoj. Estigxis profunda kaj impona silento kiu dauxris ne mallongan tempon. Tiam ambaux viroj estigis pafadon da ekscititaj kaj admiraj ekkrioj pri la strangaj eventoj de la rakonto. Kaj tio, kune kun klakadanta fluego da demandoj kiu dauxre persistis gxis cxiuj partneroj preskaux senspirigxis. Tiam miaj amikoj komencis renormaligxi kaj retirigxi, subsxirme de kelkfojaj vortpafoj, en silenton kaj abisman revadon. Dum dek minutoj nun auxdigxis nur silento. Tiam Rogxero diris reveme: "Dek mil dolaroj!" Aldonante, post pauxzego: "Dek mil. Tio estas vera monamaso." Baldaux la poeto demandis: "Cxu vi celas sendi gxin al li tujege?" "Jes," mi diris. "Tio estas stranga demando." Nenia respondo. Post iom da tempo, Rogxero demandis heziteme: "Cxu la tutan sumon? Tio estas--mi volas diri--" "Certege, la tutan sumon." Mi estis dironta pli, sed haltis--haltis pro pensadsinsekvo naskigxinta en mi. Tompsono parolis sed mia menso estis for kaj mi ne auxdkaptis lian dirajxon. Sed mi auxdis Rogxeron respondi: "Jes. Tia gxi sxajnas al mi. Tio devus ege suficxi. Mi opinias ke _li_ nenion faris." Baldaux la poeto diris: "Kiam vi pripensas la aferon, tio _pli_ ol suficxas. Vi nur konsideru! Kvin mil dolaroj! Nu, li ne kapablus elspezi tion en la dauxrotempo de sia vivo. Kaj tio lin difektus, aldone. Eble ecx lin ruinigus. Vi konsideru tion. Post malmulte da tempo li forjxetus la restintan monon, fermus sian butikon, eble komencus drinkadi, mistraktus siajn senpatrinajn infanojn, sinkus en ceterajn malboncelajn irvojojn, progresus lauxvice de malbono al plimalbono--" "Jes, vi pravas," interrompis Rogxero fervore. "Mi jam vidis tion cent fojojn. Jes, pli ol cent fojojn. Vi metu monon en la manojn de tia viro nur se vi deziras lin detrui, tio estas fakto. Vi nur metu monon en liajn manojn, necesas fari nenion ceteran. Kaj se tio ne malaltigas lin kaj lin senutiligas kaj lin senigas je cxiu memestimo kaj cxio, tiam mi ne konas la homan naturon--cxu ne, Tompsono? Kaj ecx se ni transdonus al li _trionon_ el gxi; nu, en malpli ol ses monatoj--" "Malpli ol ses _semajnoj_, vi diru," respondis mi, ekscitigxante kaj interrompante. "Escepte se li metus tiun tri-mil-dolaran sumon en sekurajn manojn kie li ne povus gxin ektusxi, ne pli ol ses semajnoj forpasus antaux ol--" "_Certege_, ne pli ol ses semajnoj!" diris Tompsono. "Mi redaktis librojn por tiuspecaj homoj kaj en la momento mem kiam ili enmanigas sian tantiemon--eble temas pri tri mil, eble du mil--" "Kial tiu sxuisto rajtas disponi du mil dolarojn, placxus al mi ekscii?" Rogxero interrompis serioze. "Viro eble nepre kontenta nun, tie en Manhejmo, cxirkauxate de samranguloj, mangxante sian panon kun tiu apetito kiun povas estigi nur laborema entreprenado, gxuante sian modestan vivon, honesta, justa, purkora, kaj _benita_! Jes, mi diru 'benita' super la miriadoj cxirkauxirantaj en silkaj vestajxoj, lauxpromenantaj la malplenan artefaritan rondvojon de socia malsagxeco. Sed vi nur metu _la koncernan_ tenton antaux li nuran fojon! Vi nur metu dek kvin cent dolarojn antaux tia viro kaj diru--" "Dek kvin cent diablojn!" mi protestis. "_Kvin_ cent putrigus liajn principojn, paralizus lian entreprenadon, trenus lin al la rumvendejo, de tie gxis la defluilo, de tie gxis la almozdomo, de tie gxis--" "_Kial_ trudi al ni mem tiun krimon, sinjoroj?" interrompis la poeto serioze kaj alloge. "Li estas felicxa tie kie li estas ke tia kia li estas. Cxiu sento pri honoro, cxiu sento pri karitato, cxiu sento pri alta kaj sankta bonvolo nin avertas, nin petegas, nin ordonas lin lasi en sengxeno. Jen vera amikeco, jen auxtenta amikeco. Ni povus funkciigi aliajn rimedojn pli pompajn. Sed nenian tiel vere komplezan kaj sagxan, kredu min." Post iom da dauxra diskutado, evidentigxis ke cxiu el ni, en la profundo de sia koro, sentis kelkajn dubojn pri tiu arangxo pri la afero. Klarege estis ke cxiuj sentis la devon sendi al la kompatinda sxuisto _ion_. Estigxis longa kaj pripensa diskuto pri tiu punkto kaj finfine ni elektis sendi al li kolorlitografon. Nu, post kiam cxio lauxsxajne bonordigxis por cxiuj partoprenantoj, elstarigxis nova gxeno. Okazis ke tiuj du viroj celis dividi la monon egalparte kun mi. Mi ne samopiniis. Mi diris ke ili povos sin taksi bonsxancaj se ili kunricevos duonon el la mono. Rogxero diris: "Kiu estintus _iel ajn_ bonsxanca se ne partoprenintus en la afero mi? Estis mi kiu faris la unuan sugeston. Sen mi cxio irintus al la sxuisto." Tompsono diris ke li mem pripensis la aferon jam en la sama momento kiam Rogxero unue parolis. Mi replikis ke la sugesto naskigxintus cxe mi suficxe baldaux kaj sen la helpo de iu ajn. Mi estas malrapida pensanto eble, sed fidinda. La debato varmigxis en kverelon, tiam en batalon. Cxiu viro ekvundigxis iom forte. Post min iom kuraci, laux mia maniero, mi supreniris en malbonacxa humoro al la uraganferdeko. Mi renkontis Kapitanon Makordon tie kaj diris, tiel placxe kiel permesis mia humoro: "Mi alvenas por adiauxi, Kapitano. Mi deziras alterigxi cxe Napoleono." "Vi deziris alterigxi kie?" "Cxe Napoleono." La kapitano ekridis sed, ekkonsciinte ke mi ne estas en gaja humoro, li cxesis ridi kaj diris: "Sed cxu vi seriozas?" "Mi jes ja tre seriozas." La kapitano rigardis la supranivelan navigejon kaj diris: "Li deziras elboatigxi cxe Napoleono!" "Cxu cxe Napoleono?" "Tiel li diras." "Laux la fantomego de Cezaro!" Onklo Mumfordo alproksimigxis laux la ferdeko. La kapitano diris: "Onklo, jen amiko via kiu deziras elboatigxi cxe Napoleono!" "Nu, laux--!" Mi diris: "Bonvolu, pri kio temas cxio tio? Cxu viro ne rajtas alterigxi cxe Napoleono se tion li deziras?" "Nu, damnu, cxu vi ne scias? Ne plu ekzistas Napoleono. Jam de jaroj kaj jaroj gxi ne plu ekzistas. Arkansaso-Rivero gxin krevis, gxin cxifonigis, gxin forsxovis en Misisipo-Riveron!" "Cxu forbalais la _tutan_ urbon? Cxu bankojn, pregxejojn, malliberejojn, jxurnalajn redaktejojn, urbodomon, teatron, fajrobrigadejon, lustablon--cxu _cxion?_" "Cxion. Nur dekkvinminuta tasko, aux similajxo. Postlasis de la urbo nek hauxton nek haron, nek sxirajxon nek sxindon krom la malantauxa ekstremajxo de iu domacxeto kaj unu brika fumtubo. En la nuna momento nia boato padelnavigas en la mezo mem de la antauxa starloko de la urbo. Jen fore estas la brika fumtubo--la ununura restajxo de la urbo. Tiu densa arbaro cxe la dekstra flanko situis antauxe mejlon for de la urbo. Rigardu malantaux vi, kontrauxflue. Nun vi komencas rekoni la pejzagxon, cxu ne?" "Jes, mi jes ja gxin rekonas nun. Tio estas la plej mirinda afero kiun mi iam priauxdis. De multege la plej mirinda kaj la plej neatendita." S-ro Tompsono kaj S-ro Rogxero jam alvenis, intertempe, kun valizoj kaj ombreloj kaj auxskultis silente la novajxon de la kapitano. Tompsono metis duondolaron en mian manon kaj diris mallauxte: "Por mia porcio de la kolorlitografo." Rogxero agis same. Jes, mirindege estis vidi Misisipo-Riveron ruligxi inter senhomaj bordoj rekte super la loko kie antaux dudek jaroj mi kutimis vidi bonan grandan memkontentan urbeton. Urbeton kiu estis sidejo de granda kaj grava konteo. Urbeton kun granda Usona marsoldatara malsanulejo. Urbeton kiu havis sennombrajn batalojn kun cxiutaga enketo. Urbeton kie antauxe mi konis la plej belan kaj la plej talentan knabinon de la tuta Misisipo-valo. Urbeton kie ni ricevis la unuan presitan novajxon pri la lamentinda katastrofo de batalsxipo Pensilvanio antaux kvaronjarcento. Urbeton ne plu ekzistantan, englutitan, forsinkintan nutradi la fisxojn. Urbeton de kiu restas nenio krom ero de domacxeto kaj dispecigxanta brika fumtubo! LA FIFAMA SALTANTA RANO DE KALAVERO-KONTEO Konforme al peto de amiko skribinta al mi el Oriento, mi vizitis afablan paroleman maljunan Simonon Hveleron kaj enketis pri amiko de mia amiko, Leonido V. Smilejo, responde al la peto, kaj mi cxi tie alfiksas la rezultajxon. Mi sentas kasxitan suspekton ke Leonido V. Smilejo estas mito; ke mia amiko neniam konis tian personon; kaj ke li nur hipotezis ke se mi demandus al Hvelero pri li, tio memorigus al la multagxulo sian fifaman _Jacxjon_ Smilejon, kaj li ekoficus, enuigante min per kelkaj agacantaj tiurilataj rememorajxoj tiel longaj kaj tedaj kiel senutilaj por mi. Se tio estis la celo, okazis sukceso. Mi trovis Simonon Hveleron en komforta dormetado apud la servocxambra stovo de la kadukinta drinkejo de mortanta mineja kampadejo nomigxanta Cxe-Angxelo kaj konstatis ke li estas dika kaj kalva kaj portas sur sia trankvila vizagxo mienon de cxarmaj mildeco kaj simpleco. Li vekigxis kaj salutis, dezirante al mi bonan tagon. Mi diris al li ke amiko mia petis ke mi enketu pri kara kamarado de lia knabeco nomigxanta Leonido V. Smilejo--Pastoro Leonido V. Smilejo, juna predikisto pri la Biblia mesagxo lauxraporte logxinta antauxe en Cxe-Angxelo. Mi aldonis ke, se S-ro Hvelero scipovos informi min pri tiu Pastoro Leonido V. Smilejo, mi sxuldos al li multajn reciprokajn komplezojn. Simono Hvelero malantauxenirigis min en angulon kaj blokadis min tie per sia segxo, tiam sidigxis kaj evoluadigis la tedan rakonton sekvontan cxi tiun alineon. Li neniam ridetis, neniam kuntiris la brovojn, neniam senigis la vocxon je la mildaritma tonalo al kiu li agordis sian komencan frazon, neniam elmontris la plej etan indicon pri entuziasmo. Tamen laux la tuta longo de la senfina rakonto kuris vejno da imponaj seriozo kaj sincero komprenigantaj klarscie al mi ke, anstataux imagi ke lia rakonto ampleksas ridindan aux absurdan temaron, li taksas gxin vere grava afero kaj admiras ties du heroojn kiel virojn disponantajn transcendan genion pri altnivela _lerteco_. Mi lasis lin dauxrigi siamaniere la rakontadon, neniam lin interrompante ununuran fojon. "Pastoro Leonido V.--Ho, nu, Pastoro Leo--Nu, foje cxeestis cxi tie ulo nomigxanta _Jacxjo_ Smilejo, en la vintro de '49, aux eble estis la printempo de '50--mi ne memoras precize, iel, kvankam la kialo pro kiu mi opinias ke estis unu aux la alia estas tio ke mi memoras ke la klintrogego ankoraux ne estis finkonstruita kiam li alvenis la kampadejon. Tamen li estis la plej stranga ulo kiun oni iam vidis kiam temis pri cxiam veti pri kio ajn surscenejigxas kondicxe ke li sukcesu instigi iun veti pri la kontrauxa flanko, kaj se ne, li mem sxangxis vetflankon. Placxis al li iu ajn arangxo placxanta al la kontrauxvetanto. Se li nur sukcesus starigi veton, _li_ kontentigxis. Tamen li estis bonsxanca, malkutime bonsxanca. Preskaux cxiam li venkis. Li estis cxiam preta kaj atendanta oportunon. Kion ajn oni menciis, li proponis priveti gxin kaj priveti iun ajn flankon, laux via deziro, kiel mi jxus menciis. Se okazis vetkuro por cxevaloj, je ties finigxo vi trovis lin multricxigita aux nepre senmonigita. Se okazis hundobatalo, li vetis pri gxi. Se okazis katbatalo, gxin li privetis. Se okazis kokbatalo, li gxin privetis. Nu, se du birdoj sidis sur barilo, li vetis pri kiu el ili forflugos antaux la alia. Kaj se okazis evangeliza kunveno, li cxeestis gxin senmanke por veti pri Pastoro Valkero kiu estis, laux lia takso, la plej bona oratoro de la regiono, kaj tia li estis certe, kaj bona viro. Kaj se li vidis krampkrur-insekton eksurvojigxi en iu ajn direkto, li vetis pri kiom da tempo la besteto bezonos por atingi sian cellokon--kiu ajn estu la loko. Kaj se vi konsentis priveti kontraux li, li konsentis postsekvi tiun krampkrur-insekton gxis Meksikio por ekscii kien gxi celas iri kaj dum kiom da tempo gxi estos survoje. Multaj el la knaboj de cxi tie vidis tiun Smilejon kaj kapablas raporti al vi pri li. Nu, entute egalis al _li_--li bonvolis veti pri io _ajn_--la lauxdamne plej stranga ulo. La edzino de Pastoro Valkero malsanis foje, dum multe da tempo, kaj sxajnis ke oni ne sukcesos sxin savi. Tamen iun matenon li eniris kaj Smilejo ekdemandis al li kiel sxi fartas kaj li diris ke sxi fartas iom pli bone nun--danke al Nia Sinjoro pro Lia senfina kompato--kaj progresas tiel favore ke, kun la beno de Providenco, sxi finfine resanigxos kaj Smilejo, antaux ol pripensi la aferon, diris: 'Nu, mi vetas je du dolaroj kaj duono ke ne.' "Cxi tiu cxi Smilejo havis cxevalinon--la knaboj kromnomis sxin la 'dekkvinminutajxo' sed ili faris tion nur por sxerci, vi scias, cxar kompreneble sxi estis pli rapida ol tio--kaj li ofte vetgajnis monon pri tiu cxevalinacxo, malgraux tio ke sxi estis tiel malrapida kaj cxiam suferis pro astmo aux tempro aux ftizo aux io simila. Kutime ili cxiam cedis al sxi du-tricent-jardan frustarton kaj tiam preterpasis sxin survoje. Tamen cxe la finfinigxo de la konkurso sxi ekscitigxis kaj farigxis kvazaux urgxpelata kaj komencis antauxenkaprioli kaj largxe disapartigi la gambojn, etendante la krurojn facilartike, foje en la aeron, foje vojoflanken en la direkto al la bariloj kaj suprenlevante piedbate tr-o-o-n da polvo kaj estigante tr-o-o-n da bruacxego pro tusado kaj ternado kaj mungado--kaj cxiam atingi la venkobudon kun cxirkaux kololonga antauxeco, laux la plej bona takso. "Kaj li havis etan malgrandan buldogidon kiu, kiam vi gxin rigardis, sxajnis tute senvalora, kapabla nur sidadi kun feroca aspekto, atendante bonan sxancon por sxtelpreni ion. Tamen tuj post kiam oni privetis gxin, gxi farigxis tute alia hundo. Gxia submentono komencis elstari kiel vaporboata teuxgo kaj gxiaj dentoj malkovrigxis kaj ekbrilis kiel altfornoj. Kaj se cetera hundo gxin atakis kaj gxin skuis cxifonacxe kaj mordis gxin kaj lancxis gxin du-trifoje trans la sxultron, Andreo Gxaksono--tio estis la nomo de la hundido--Andreo Gxaksono cxiam sxajnigis propran kontentigxon, kvazaux atendinte nenion alian--rezulte de kio la vetoj dauxre kaj redauxre duobligxis kaj reduobligxis en la kontrauxa flanko, gxis kiam cxiuj finvetis. Tiam subitege li alkrocxis tiun alian hundon perbusxe jxus cxe la artiko de ties malantauxa kruro kaj tenis gxin en seninterrompa frostigxo. Li ne macxacxis, vi komprenu, nur busxtenis kaj persistegis gxis kiam ili koncedis la venkon, ecx se temis pri tutjara dauxrotempo. Smilejo cxiam gajnis la vetpremion helpe de tiu hundido gxis kiam la besto devis konkursi kontraux hundo perdinta siajn malantauxajn krurojn forsegitajn per disksegilo, kaj kiam la vetado atingis finan punkton kaj la mono jam kusxis surgrunde kaj Andreo Gxaksono ekpretis efektivigi sian plej sxatatan alkrocxmanovron, tujege li konsciis kiel oni lin supertrompis kaj kiel la alia hundo lin kontrauxmurenigis, por tiel diri, kaj li aspektis surprizite kaj tiam li aspektis iom malkuragxigite kaj cxesis penadi gajni la venkon kaj finigxis tute fintrompite. Li direktis rigardon al Smilejo, kvazaux por diri ke lia koro estas rompita kaj ke la kulpinto estis la mastro pro konsenti priveti kontraux hundo kiu ne havas malantauxajn krurojn al kiuj oni povas alkrocxi, kio en batalo estis lia cxefa atakmanovro, kaj tiam li iom foriris lampasxe, sin kusxigis kaj mortis. Bonega hundido estis tiu Andreo Gxaksono kiu sin famigintus se gxi sukcesintus travivi, cxar gxin enestis bona konsistigajxo kaj genio. Tion mi scias, cxar antauxe gxi disponis neniajn apartajn priparolindajn oportunojn kaj estas mallogike ke hundo povas batali tiel sukcese en tiaj cirkonstancoj se gxi ne havas talenton. Cxiam mi ekbedauxras pensante pri tiu lasta batalo gxia kaj ties finigxo. "Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis rathundojn kaj virkokojn kaj virkatojn kaj cxiujn tiajn specajxojn gxis senripozigi vin kaj vi ne povus alporti al li privetajxon kontraux kiu li ne kapablus kontrauxstarigi samajxon. Iun tagon li kaptis ranon kaj hejmenportis gxin kaj diris intenci gxin klerigi. Tial dum tri monatoj li faris nenion ceteran krom sidi en sia malantauxdoma gxardeno kaj lernigi saltadon al tiu rano. Kaj estu certa ke li jes ja lernigis gxin. Li kutimis iom sxoveti la ranon de malantauxe kaj en la sekvinta minuto vi vidis la ranon kirligxadi en la aero kiel pastoringo, vin vidis efektivigi transkapigxon, aux eble paron da ili, se li sukcesigis bonan starton, kaj reterenigxi platpiede kaj bonsane, kiel kato. Li alkutimigis la ranon al tiaspeca saltado lernante al gxi kiel kapti musxojn kaj trejnis gxin tiurilate tiel konstante ke la besteto sukcesis trafi musxon cxiun fojon kiam la insekto eniris gxian vidkampon. Smilejo diris ke mankas al la rano nur tauxga edukado por ke gxi povu fari ion ajn--kaj mi kredas lin. Nu, mi vidis lin meti Danielon Vebsteron cxi tien sur cxi tiun plankon--Danielo Vebstero estis la nomo de la rano--kaj ekkriegi, 'Musxoj, Dacxjo, musxoj!'--kaj pli rapide ol vi povas palpebrumi gxi suprensaltis vertikallinie kaj forlekegis la musxon de sur la tablo kaj refalacxis surplanken tiel solide kiel kotbulo kaj komencis grati la kapoflankon kun malantauxa piedo tute apatie kvazaux ne konsciante esti farinta pli ol kutimas fari iu ajn rano. Vi neniam vidis ranon tiel modestan kaj honestan malgraux ties grandaj talentoj. Kaj kiam temis pri honesta kaj senruza saltado sur ebena platajxo, gxi kapablis atingi pli grandan distancon en ununura salto ol iu ajn besto de sia speco iam vidita de vi. Saltado sur ebena platajxo estis gxia specialajxo, vi komprenu, kaj kiam temis pri tio Smilejo bonvole vetis monon pri gxi gxis restis al li nenia plua cendo. Smilejo fieregis pri sia rano kaj li tute rajtis fieregi cxar uloj vojagxintaj cxien kaj estintaj cxie diris cxiuj senescepte ke la besto superas cxiun ajn ranon iam viditan de _ili_. "Nu, Smilejo tenis la beston en latajxa skatoleto kaj foje li kunportis gxin en la kampadejocentron kaj proponis gxin kiel monvetobjekton. Iun tagon ulo--nekonato en la kampadejo--renkontis lin kun lia skatoleto kaj diris: "'Kio povus esti tio kion vi tenas en la skatoleto?' "Kaj Smilejo respondas, iom indiferente, 'Povus esti papago, aux povus esti kanario, eble, tamen ne estas tiajxo. Nur rano gxi estas.' "Kaj la ulo prenis gxin kaj okulkontrolis gxin zorge kaj turnis gxin en diversaj direktoj kaj diris: 'Nu, vi pravas. Do, por kiu _gxi_ utilas?' "'Nu,' diris Smilejo, trankvile kaj senzorge, 'gxi utilas por _unu_ afero, mi opinias. Gxi kapablas pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.' "La ulo reprenis la skatolon, direktis novan longan apartan rigardon al gxi, retransdonis gxin al Smilejo kaj diras meditege: 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj ranoj.' "'Eble vi ne vidas ilin,' diras Smilejo. 'Eble vi konas ranojn kaj eble vi malkonas ilin. Eble vi estas spertulo pri tio kaj eble vi ne estas nura amatoro tiurilate, por tiel diri. Tamen, opinion _mian_ mi havas kaj kuragxas veti kvardek dolarojn pri gxia kapablo pretersalti iun ajn ranon de Kalavero-Konteo.' "Kaj la ulo primeditis momenton, tiam diras, en iom malfelicxa maniero, 'Nu, mi estas nur fremdulo cxi tie kaj ne havas ranon, sed se ranon mi havus, mi bonvolus priveti kontraux vi.' "Kaj tiam Smilejo diras, 'Ne gravas--ne gravas--se vi bonvolos teni mian skatoleton momenton, mi iros akiri ranon por vi.' Tial la ulo prenis la skatolon kaj metis siajn kvardek dolarojn apud tiujn de Smilejo kaj sidigxis por atendi. "Tial li sidis tie dum iom longa tempo pensante kaj repensante pri la afero kaj tiam li eligis la ranon, levstangumis ties busxon kaj prenis kafkuleron kaj plenigis la besteton je koturnkugletajxoj--gxin plenigis gxis preskaux la mentono--kaj surplankenigis gxin. Smilejo, siaflanke, aliris la marcxon kaj vagsercxis dum longa tempo en la kotacxo kaj finfine mankaptis ranon kaj gxin revenportis kaj transdonis al la ulo, kaj diras: "'Nu, se vi pretas, metu gxin apud Danielon, kun gxiaj antauxpiedoj en paralela pozo kun tiuj de Danielo, kaj mi diros la signalvorton.' Tiam li diras, 'Unu--du--tri--_eku_! kaj li kaj la ulo ektusxis la ranojn de malantauxe kaj la nova rano forsaltis vigle sed Dacxjo faris klopodegon kaj kuntiris la sxultrojn--tiel--kiel Franca viro--sed sensukcese--li ne povis ekmovigxi. Li restis fiksite tiel solide kiel pregxejo kaj ne pli kapablis ekiri ol ankrita sxipo. Smilejo estis iom surprizita kaj ecx nauxzigita sed kompreneble li havis nenian ideon pri kio temas. "La ulo prenis la vetmonon kaj komencis foriri. Kaj kiam li estis sur la pordosojlo li iom skumovis la dikfingron transsxultren--tiel--en la direkto al Dacxjo, kaj rediris, tre egalritme, 'Nu,' li diras, 'mi vidas neniajn ecojn cxe tiu rano kapablajn plibonigi gxin rilate al aliaj ranoj.' "Smilejo, li staris gratante la kapon kaj malsuprenrigardante Dacxjon dum longa tempo, kaj finfine li diras, 'Mi jes ja priscivolas kio ajn en la lando estus povinta malebligi tiun ranon--mi scivolas cxu eble gxi spertas iuspecan gxenon--sxajnas al mi ke gxi estas iom pufigita.' Kaj li alkrocxis Dacxjon per la kolnuko kaj levis gxin kaj diras, 'Nu, kulpigu miajn katojn se gxi ne pezas kvin funtojn!' kaj gxin renversis kaj la besteto elruktegis duoblan manplenon da kugletajxoj. Kaj tiam li komprenis kio okazis kaj ege kolerigxis--li formetis la ranon kaj komencis postkuri la ulon sed neniam lin atingis. Kaj--" En tiu momento Simono Hvelero auxdis iun alvoki lian nomon en la antauxdoma gxardeno kaj starigxis por foriri ekscii pri kio temas. Kaj turnigxante al mi, dum li foriris, li diris: "Restu tie kie vi estas, fremdulo, kaj mallacigu vin, mi estos for nur ununuran sekundeton." Sed, kun via permeso, mi jugxis ke dauxrigo de la historio pri la entreprenema vagabondo _Jacxjo_ Smilejo ne povos disponigi al mi multajn informajxojn pri Pastoro Leonido V. Smilejo, kaj tial mi survojigxis. Cxe la pordo mi renkontis la afablan Hveleron en revenado kaj li alkrocxis min kaj rekomencis: "Nu, cxi tiu cxi Smilejo havis flavan unuokulan bovinon kiu havis nenian voston, nur mallongan bananaspektan stumpon, kaj--" Tamen, disponante nek tempon nek deziron, mi ne restis por auxskulti pri la afliktita bovino sed adiauxis kaj foriris. LA RAKONTO PRI LA MALBONKONDUTA KNABETO Foje estis malbonkonduta knabeto nomigxanta Jacxjo--tamen, se vi bonvolas tion konstati, okazas ke malbonkondutaj knabetoj preskaux cxiam nomigxas Jacxjo en viaj dimancxlernejaj instrulibroj. Strange estis, tamen vere, ke cxi tiu knabeto nomigxis Jacxjo. Ankaux li ne havis malsanan patrinon--malsanan patrinon kiu estis pia kaj suferis pro ftizo kaj gxojus kusxigxi en la tombo kaj ripozadi se sxi ne sentis fortan amon al sia knabo kaj anksiecon ke la mondo farigxu kruela kaj malamikema pri li post sxia forpaso. Plejparte la malbonkondutaj knaboj de la dimancxlernejaj instrulibroj nomigxas Jakobo kaj havas malsanajn patrinojn kiuj lernigas al ili kiel diri, "Nun mi min kusxigas," ktp., kaj dormigas ilin kantante kun dolcxaj plendaj vocxoj kaj tiam kise deziras al ili bonan nokton kaj surgenuigxas apud la lito kaj ekploras. Sed pri tiu ulo estis malsame. Li nomigxis Jacxjo kaj lia patrino estis tute bonsana--suferis pro nenia ftizo nek alia ajn malsano. Sxi estis pli dika ol maldika, ne estis pia. Krome, sxi sentis nenian anksiecon pri Jacxjo. Sxi diris ke se li rompigus al si la kolon, la perdo ne estus granda. Sxi cxiam deziris bonan nokton al Jacxjo pugfrape, neniam kise. Tute male, kiam sxi estis preta lin postlasi, sxi tordis al li la orelojn. Foje tiu malbonkonduta knabeto sxtelprenis la sxlosilon de la mangxosxranko kaj eniris tien sxtelpasxe kaj provizis sin per marmelado kaj plenigis la ujon je gudro por ke la patrino neniam prikonsciu la diferencon. Sed subite horora sento ne invadis lin kaj nenio sxajnis flustri al li, "Cxu estas juste malobei mian patrinon? Cxu fari tion ne estas peko? Kien foriras malbonkondutaj knabetoj kiuj elmangxas la marmeladon de sia bona afabla patrino?" kaj tiam li ne surgenuigxis tute sole, promesante neniam plu malbonkonduti kaj starigxis kun malpeza felicxa koro kaj iris konfesi cxion al sia patrino kaj petis ke sxi lin pardonu kaj ricevis sxian benon dum plenigis sxiajn okulojn larmoj de fiereco kaj dankemo. Ne. Tiel la afero evoluas cxe cxiuj ceteraj malbonkondutaj knaboj en libroj. Sed tute alimaniere gxi evoluis cxe tiu Jacxjo, malgraux ties strango. Li mangxis la marmeladon kaj taksis gxin cxefranga en sia peka kruda maniero; kaj li enigis la gudron kaj taksis ankaux tion cxefranga kaj ridis kaj rimarkis "ke la oldulino ekhenos" kiam sxi ekscios tion kaj kiam sxi eksciis efektive tion, li malkonfesis havi informajxojn pri gxi kaj sxi pugfrapis lin severe kaj estis li mem kiu ekploris. Cxiel tiu knabo estis stranga. Cxio rezultis malsame cxe li ol cxe la malbonkondutaj Jakoboj de la libroj. Foje li suprengrimpis en la pomarbojn de Kultivisto Akorno por sxtelpreni pomojn kaj la brancxego ne rompigxis kaj li ne falis kaj rompigis al si la brakon, ne sin mordigis per la hundego de la kultivisto, ne malviglis dum semajnoj sur malsanula lito, ne pentis, ne entreprenis ekbonkondutigxi. Ho, ne! Li sxtelprenis tiom da pomoj kiom li deziris kaj malsuprengrimpis en bona stato. Kaj li estis nepre preta por la hundo ankaux kaj renversis gxin per lancxita briko kiam tiu atakis lin. Estis ege strange. Similajxo neniam okazis en tiuj mildaj libretoj havantaj jaspitajn kovrilojn kaj bildojn pri viroj surportantaj hirundovostajxajn jakojn kaj sonorilkronitajn cxapelojn kaj pantalonojn havantajn malsuficxe longajn krurumojn kaj virinoj kies robtalioj estas subbraknivelaj kaj ne havas subjupajn ringegojn. Nenio simila en iu ajn el la dimancxlernejaj libroj. Foje li sxtelprenis la posxtrancxilon de la instruisto kaj kiam li timis ke la misfaro malkovrigxu kaj ke la instruisto vipu lin, li sxtelmetis gxin en la kaskedon de Georgo Vilsono--la filo de la kompatinda Vidvino Vilsono, la morala knabo, la bonkonduta knabeto de la vilagxo kiu cxiam obeis al sia patrino, neniam diris mensogojn, sxatis siajn lecionojn, sxategis Dimancx-Lernejon. Kaj kiam la trancxilo terenfalis el la kaskedo kaj la kompatinda Georgo klinis la kapon kaj rugxigxis kvazaux agnoskante sian kulpon, kaj la cxagrenita instruisto taksis lin kulpa pri la sxtelpreno kaj kiam la viro staris apud la knabo, malsuprenigonte la vipon sur la tremantajn sxultrojn de tiu, subite aperis meze de ili nenia blankhara malprobabla jugxisto de la paco, prenante belan starpozon kaj dirante: "Liberigu tiun noblan knabon! Jen staras la kauxranta kulpinto! Mi preterpasis la lernejpordon dum la interleciona ludpauxzo kaj, malvidate mi mem, mi vidis fari la sxtelprenon!" Kaj tiam Jacxjo ne ricevis pugbatadon kaj la respektinda jugxisto ne deklamis homilion al la plorema lernejanaro kaj ne prenis la manon de Georgo kaj diris ke tia knabo meritas lauxdadon kaj tiam ne invitis tiun veni logxi cxe li kaj balai la oficejon kaj estigi fajrojn kaj fari irtaskojn kaj haki lignon kaj studi la juron kaj helpi lian edzinon plenumi domtaskojn kaj disponi pri la tuta postrestanta tempo por ludi kaj ricevi cxiumonatan kvardekcendosalajron kaj esti felicxa. Ne. En la libroj okazintus tiel sed ne okazis tiel al Jacxjo. Nenia enmiksigxema maljuna pektenaspekta jugxisto ekaperis por estigi gxenojn kaj tial la modelknabo Georgo ricevis pugbatadon kaj Jacxjo felicxis pro tio cxar, vi scias, Jacxjo malamegis moralajn knabojn. Jacxjo diris ke li "malestimas tiajn molacxulojn." Tia estis la lingvajxacxo de tiu malbonkonduta malbonzorgata knabo. Sed la plej stranga evento iam okazinta al Jacxjo estis la fojo kiam li iris boatadi en dimancxo kaj ne sin dronigis kaj tiu cetera fojo kiam sxtormo kuratingis lin dum li fisxkaptadis en dimancxo kaj ne trafis lin fulmo. Ho, vi povus tralegi cxiujn dimancxlernejajn instrulibrojn inter nun kaj Kristnasko sen iam malkovri similajxon. Ho, ne! Vi ekscius ke cxiuj malbonkondutaj knaboj irantaj boatadi en dimancxo senmanke dronas. Kaj cxiujn malbonkondutajn knabojn kuratingatajn de sxtormoj dum ili fisxkaptadas en dimancxo senmanke fulmo trafas. Boatoj veturigantaj malbonkondutajn knabojn cxiam renversigxas en dimancxo kaj cxiam okazas sxtormoj kiam malbonkondutaj knaboj fisxkaptadas en dimancxo. Kiel tiu Jacxjo iam eskapis tian sorton mi taksas nepra mistero. Tiu Jacxjo gxuis sorcxitan vivon--devas esti tiel. Nenio sukcesis lin difekti. Li ecx transdonis al bestogxardena elefanto tabakbulon kaj la elefanto ne forfaligis al li la kapon per rostrobato. Li kontrolis la enhavon de la mangxosxranko sercxante pipromentan esencon kaj ne eraris trinkante brandon. Li sxtelprenis la pafilon de sia patro kaj iris cxasadi en dimancxo kaj ne forpafis tri-kvar fingrojn. Li pugnebatis sian fratineton sur la tempion kiam li kolerigxis kaj sxi ne restis en dolorego dum longaj somertagoj kaj ne mortis kun dolcxaj surlipaj pardonvortoj kiuj duobligis la angoron de lia rompigxanta koro. Ne, sxi baldaux resanigxis. Li forfugxis kaj finfine surmarigxis kaj kiam li revenis li ne estis malfelicxa kaj sola en la mondo kaj liaj gekaruloj ne dormis en la trankvila pregxeja tombejo kaj la de grimpoplantoj kovrata logxdomo de lia knabeco ne falis en kadukecon kaj ruinajxojn. Ho, ne! Li hejmenrevenis tiel ebria kiel saksxalmisto kaj tuj sukcesis aligxi al la fajrobrigado. Kaj li plenkreskuligxis kaj edzigxis kaj naskigis grandan familion kaj sencerbigis ilin cxiujn iun nokton per hakilo kaj sin ricxigis uzante diversajn trompajxojn kaj ruzojn kaj nun li estas la plej infera, plej malica kanajlo de sia naskigxvilagxo kaj estas universale respektata parlamentano. Tial vi konsciu ke neniam estis malbonkonduta Jacxjo en la dimancxlernejaj libroj gxuinta tian sinsekvon da bonsxancoj kiel tiu pekema Jacxjo kun la sorcxita vivo. * * * * * ENHAVO "Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p. 19 * * * * * Transcriber's note: Obvious spelling and punctuation errors have been corrected in this etext. Unusual forms have been retained, however, if used consistently, or suspected to be intentional or simply archaic. See comments inside the HTML file for details. End of the Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark Twain *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK TWAIN: TRI NOVELOJ *** ***** This file should be named 17945.txt or 17945.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/7/9/4/17945/ Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.