The Project Gutenberg eBook of Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: Elektitaj fabloj de J. de La Fontaine

Author: Jean de La Fontaine

Translator: G. Vaillant

Release date: April 7, 2016 [eBook #51690]

Language: Esperanto

Credits: Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This book was
produced from scanned images of public domain material
from the Google Books project.)

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK ELEKTITAJ FABLOJ DE J. DE LA FONTAINE ***

ELEKTITAJ FABLOJ
DE
J. DE LA FONTAINE

ESPERANTIGITAJ
DE
G. VAILLANT

Profesoro en la liceo de Angulemo.

DUA ELDONO

PARIS
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1906

Tous droits réservés.

AL
SINJORO L. DE BEAUFRONT

UNUA FRANCA PROTAGONISTO DE ESPERANTO

KAJ
AL SIA SINDONEMA KAJ SIMPATIA KOLEGO
CARLO BOURLET

TIUN ĈI VERKETON DANKE DEDIĈIS
G. Vaillant.

TABELO DE LA ENHAVO
 Antaŭparolov
 Vivo de Ezopo11
 Al lia moŝto la princa23
 LIBRO UNUA 
I.La cikado kaj la formiko24
II.La korvo kaj la vulpo25
III.La rano kaj la bovo25
IV.La du muloj26
V.La lupo kaj la hundo27
VI.La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono28
VII.La bissako29
VIII.La hirundo kaj la birdetoj30
IX.La urbrato kaj la kamprato32
X.La lupo kaj la ŝafido33
XI.La ŝtelistoj kaj l’ azeno34
XII.La Morto kaj la malfeliĉulo35
XIII.La Morto kaj la arbohakisto35
XIV.La vulpo kaj la cikonio36
XV.La knabo kaj la instruisto37
XVI.La koko kaj la perlo38
XVII.La burdoj kaj la mielmuŝoj39
XVIII.La kverko kaj la kano40
 LIBRO DUA 
I.Kunsido de ratoj42
II.La vulpo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio43
III.La du bovoviroj kaj la rano44
IV.La hundino kaj ŝia kunulino44
V.La leono kaj la muŝeto45
VI.L’ azeno ŝarĝita de spongoj kaj l’ azeno ŝarĝita de salo47
VII.La leono kaj la rato48
VIII.La kolombo kaj la formiko48
IX.La leporo kaj la ranoj49
X.La koko kaj la vulpo50
XI.La korvo volanta imiti la aglon51
XII.La pavo plendanta al Junono52
XIII.La leono kaj la azeno ĉasantaj53
 LIBRO TRIA 
I.La muelisto, lia filo kaj l’ azeno55
II.La membroj kaj la stomako57
III.La lupo fariĝinta paŝtisto59
IV.La ranoj petantaj reĝon60

ANTAŬPAROLO

Jam multaj tradukoj de la ĉefaj verkoj literaturaj, precipe Hamleto de Shakespeare, Kaino de Byron, Iliado de Homero, La Gefratoj de Göthe, La Neĝa Blovado de Puŝkin, Unua Brandfaristo de Tolstoï, k. t. p., elpruvis en maniero nediskutebla, ke Esperanto tre taŭgas por la literaturo. Tia rezultato estas gravega. Ĝi efektive plivastigos la kampon kaj la rolon de la nova lingvo internacia, kaj altiros pli grandan nombron da adeptoj el tiuj personoj, kiuj, ne estante komercistoj nek vojaĝantoj, povas kredi, ke malofte ili havos okazon uzadi Esperanton.

Ni do pensis, ke provante esperantigi La Fablojn de La Fontaine (La Fonten), ni helpos al la plivastigo de la Zamenhofa lingvo kaj povos allogi al nia afero kelke da niaj samlandanoj.

Sed nun kiamaniere traduki tiujn ĉi fablojn? Per prozo aŭ per versoj rimitaj?

Certe la prozo permesas al la tradukanto sekvi la tekston pli laŭvorte kaj forlasi nenian detalon; sed ĝi estas peza, iafoje malgracia kaj la plej ofte malresponda al la fabla stilo rapida, kvazaŭ flugila, kaj kies indo konsistas ne sole en la vortoj sed ankaŭ en la ritmeco.

Per versoj rimitaj? Sed ĉe tia okazo mil malfacilaĵoj, preskaŭ nevenkeblaj, kontraŭstaras antaŭ la tradukanto. Oni sciu efektive, ke Esperanto kalkulas apenaŭ kvardek aŭ kvindek vortfiniĝojn diferencajn, dum la franca lingvo posedas almenaŭ cent kvindek da tiuj. Plie en Esperanto la substantivoj preskaŭ solaj havas la finiĝojn o, on, oj, ojn; la verboj—la finiĝojn as, is, os, us, k. t. p. Sekve preskaŭ ĉiam ia substantivo devas rimiĝi kun alia substantivo; verbo—kun verbo; nominativo, akuzativo—kun nominativo, akuzativo; tempo de estanteco—kun tempo de estanteco, k. t. p. sed ĉe la lingvo franca, la finiĝoj estas tiel multaj, ke ia vorto, kia ajn ĝi estas, povas rimiĝi kun vorto el speco la plej diferenca. Fine en Esperanto la rimo ne estas bona ĉe la vortoj multsilabaj, se ĝi ne konsistas el du silaboj samsonaj. Voli do esperantigi versaĵon francan per versoj rimitaj, ĝi estas penadi ludi sur instrumento dukorda pecon muzikan aranĝitan por violono kvarkorda.

Sed feliĉe, se Esperanto ne povas batali kun la franca poezio pri la rimo, ĝi revenĝe triumfas facile pri unu alia punkto. Ĝi efektive, dank’ al sia maniero de akcentado de silaboj, povas verki versojn ritmigitajn el ritmoj la plej diversaj. Oni povas diri, ke en tiu ĉi rilato, ĝia liro posedas tiom da kordoj kiom la liroj greka kaj latina. Ĝi ja povas ankaŭ soni harmonie per versoj iambaj, troĥeaj, daktilaj, amfibraĥaj, hekzametraj, pentametraj, k. t. p.

Tia diverseco de metroj poeziaj al ni permesis traduki verse la fablojn Lafontenajn, ne deviĝante elturmenti la tekston kaj dekliniĝi malproksimen de la originalo. Dank’ al la fleksebleco de tiuj ĉi metroj, ni penadis reprodukti, kiel eble plej multe, la mezuritan longecon, tio estas la saman nombron silaban de la versoj francaj.

Ni aldonas tie ĉi kelkajn mallongigitajn klarigojn pri la versofarado esperanta, por la legontoj de kiuj ĝi ne estas sufiĉe konata.

Versaĵo estas ĉiu verko skribita laŭ certa ritmo. Ritmo en la versoj estas harmonia kaj laŭtakta alternado de silaboj akcentitaj kaj neakcentitaj[1] en tia maniero, ke de unu akcentita silabo ĝis la alia en la elparolado pasas ĉiam egala mezuro da tempo.

Krom ritmo, versaĵo ordinare (kvankam ne ĉiam) havas ankoraŭ rimojn, t. e. egalsonan finiĝadon de la versoj[2].

Versaĵo povas havi rimojn (versoj rimitaj) aŭ esti sen rimoj (versoj blankaj); sed ritmon ĝi nepre devas havi, ĉar rimita parolo sen ritmo estas nur rimaĵo, sed ne versaĵo.

La kuniĝo de unu silabo akcentita kun unu aŭ kelkaj silaboj neakcentitaj estas nomata piedo.

La plej uzataj piedoj estas troĥeo[3] ˉ ˘, iambo ˘ ˉ, daktilo ˉ ˘ ˘, amfibraĥo ˘ ˉ ˘, anapesto ˘ ˘ ˉ.

Versaĵo povas esti skribita aŭ per piedoj unuspecaj (ekzemple versaĵo iamba, kiu konsistas sole el iamboj, daktila, kiu konsistas el daktiloj, k. t. p.), aŭ per piedoj miksitaj. (En la lasta okazo, en la piedoj malplisilabaj la silaboj estas elparolataj iom pli longe, por ke ilia mezurtempo estu egala al la mezurtempo de la piedoj plisilabaj).

Ekzemploj de versoj.

1. Troĥeo:

Su̅r lă | ka̅mpŏ, | fo̅r dĕ l’ |mo̅ndŏ,
A̅ntaŭ̆ | no̅ktŏ | de̅ sŏ|me̅rŏ,
A̅mĭ|ki̅nŏ | e̅n lă | ro̅ndŏ
Ka̅ntăs | ka̅ntŏn | pri̅ l’ ĕs|pe̅rŏ

(Liro de Esperantistoj, paĝo 10.)

2. Iambo:

Ĕn ni̅g|ră no̅k|tŏ tu̅|tĕ so̅|lĕ
Mĭ sta̅|răs ga̅r|dŏn se̅n|păro|lĕ;
Ĕra̅răs fo̅r | lă pe̅n|sŏ mi̅|ă
Ăl mi̅|ă do̅|mŏ fa̅|mĭli̅|ă

(Liro p. 20.)

3. Daktilo:

Sa̅rkăs knă|bi̅nŏ kă|na̅bŏn
A̅pŭd ĝăr|de̅nŏ sĭn|jo̅ră;
Ŝi̅n ălaŭ̆|de̅tŏ dĕ|ma̅ndăs:
«Ki̅ăl vĭ | ti̅ŏm dŏ|lo̅ră?»

(Liro p. 112.)

4. Amfibraĥo:

Ĕn me̅zŏ | dĕ no̅ktŏ, | ĕn blu̅ă | ĉĭe̅lŏ,
Trăflu̅gĭs | kăj ka̅ntĭs | plĕj be̅lă | ănĝe̅lŏ.
Kăj nu̅bŏj | kăj ste̅lŏj | kăj lu̅n’ ĕn | ĭra̅dŏ
Ăte̅ntĭs | kŭn ĝo̅jŏ | jĕ l’ sa̅nktă | kănta̅dŏ.

(Liro p. 32.)

5. Anapesto:

Mĭ răko̅n|tĭs ăl ma̅|rŏ sĕnbo̅r|dă
Prĭ lă gra̅n|dăj tŭrme̅n|tŏj ĕn ko̅|rŏ,
Kăj pĕr bru̅|ŏ măllaŭ̅|tă dĕ l’ o̅n|dŏj
Ĝĭ rĕspo̅n|dĭs ăl mi̅ | kŭn făvo̅|rŏ.

(Liro p. 106.)

6. Versoj mikspiedaj:

Ĉar la reciprokaj kombinoj de diversaj piedoj povas esti tre multaj, tial ankaŭ la specoj de versoj mikspiedaj estas multaj. Ni donos tie ĉi nur kelkajn ekzemplojn:

a) Mikspiedaj versoj tipaj, en kiuj en la tuta versaĵo la kombinoj estas faritaj laŭ severe difinita ordo, ekzemple:

Fo̅rtĕ nĭ | sta̅rŭ|, fra̅tŏj ă|ma̅tăj,
Pŏr ni̅ă | sa̅nktă | ăfe̅rŏ!
Ni̅ bătă|la̅dŭ | ku̅nĕ tĕ|na̅tăj
Pĕr u̅nŭ | be̅lă | ĕspe̅rŏ!

(Liro p. 7.)

Ĕn vĕspe̅r|ŏ sŏme̅r|ă || vŏjĕvo̅|dŏ kŏle̅|ră
Ăl lă he̅j|mă kăste̅|lŏ răpi̅|da̅s;
Ăl lă li̅|tŏ ĕdzi̅|nă || kŭn tĕru̅|rŏ sĕnfi̅|nă
Lĭ ălve̅|năs,—nĕni̅|ŭn lĭ vi̅|dăs.

(Liro p. 12.)

b) Mikspiedaj versoj sentipaj. Ekzemple:

Gu̅tŏ dĕ | plu̅vŏ | ĕnfa̅lĭs | fo̅jĕ
Ĕn gra̅ndăn | prŏfu̅ndăn | ma̅rŏn.
Ho̅! ĝĭ | fo̅rtĕ | ĕkkri̅ĭs | mălgo̅jĕ,
Vĭda̅ntĕ | lă va̅stăn | ăkva̅rŏn.

(Liro p. 70.)

La longeco de versoj povas esti:

a) Ĉiam egala. Ekzemple:

Supre staras sur la mondo
La silenta kapeleto,
En la valo, ĉe la fonto,
Ĝoje kantas paŝtisteto.

(Liro p. 22.)

Tie ĉi la tuta versaĵo konsistas el versoj 8-silabaj;

b) Tipe malegala, se versoj de unu longeco laŭ severe difinita tipo alternas kun versoj de alia longeco. Ekzemple:

Trĕ ĉa̅rmĕ | ĝĭ lu̅mĭs, | lă su̅nŏ | răva̅ntă,
Ĕn mi̅ă | dĕ vi̅vŏ | măte̅nŏ;
En brusto kuraĝo kaj forto bolanta,
Espero kaj kredo en pleno.

(Liro p. 23.)

En tiu ĉi versaĵo post ĉiu verso 12-silaba iras verso 9-silaba.

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

(Liro p. 11.)

En tiu ĉi tuta versaĵo la versoj ripetiĝas ĝis la fino egale en la sekvanta ordo: verso 11-silaba, v. 10-silaba, v. 11-silaba, v. 4-silaba.

c) Sentipe malegala. Ekzemple:

I̅ăm lă | kve̅rkŏ | di̅rĭs ăl | ka̅nŏ: (10 silaboj)
«Vĭ ha̅văs | lă ra̅jtŏn | kŭlpi̅gĭ | nătu̅rŏn:(12 silaboj)
Bĭrde̅tŏ | po̅r vĭ | ŝa̅rĝ’ ĕstăs | pe̅ză;(10 silaboj)
Vĕnte̅tŏ, | se̅ ĕkblŏ|va̅ntĕ(8 silaboj)
Ĝĭ nu̅r ĕk|sŭlki̅găs | lă su̅prŏn | dĕ l’ a̅kvŏ,(12 silaboj)
Lă vi̅ăn | ka̅pŏn | flĕksi̅găs.(8 silaboj)

(Fabloj de La Fontaine, p. 40)

Angulemo, la 26an de Aŭgusto 1903.

[1] En aliaj lingvoj oni distingas silabojn longajn kaj mallongajn.

[2] La egalsoneco devas nepre komenciĝi de la lasta akcentita vokalo. Tiel ekzemple la vorto kor’ povas rimiĝi kun for, komenco povas rimiĝi kun potenco, sed oni ne povas rimi ekzemple veturi kun fari, kvankam ambaŭ finiĝas per i kaj eĉ per ri.

[3] Per ˉ ni signifas silabon akcentitan kaj per ˘ silabon neakcentitan. En aliaj lingvoj tiuj ĉi signoj montras silabojn longajn kaj mallongajn.

VIVO DE EZOPO FRIGILANDANO[4]

... Ezopo estis Frigilandano, el urbeto nomata Armorium. Li naskiĝis ĉirkaŭ la kvindeksepa olimpiado, ducent jarojn proksimume post la fondo de Romo. Oni ne povas diri ĉu li estis prava danki al la naturo, aŭ ĝin kulpigi; ĉar, donante al li tre belan spriton, ĝi lin naskis malbelforma kun vizaĝo malplaĉa, apenaŭ havanta homan figuron, kaj ĝi eĉ al li rifuzis la uzadon de la parolo. Kun tiaj malbonaĵoj, eĉ se li ne estis pro sia naskiĝo difinita por esti sklavo, li ne povis ne fariĝi tia. Cetere lia animo ĉiam sin montris libera kaj sendependa de la sorto.

Lia unua mastro lin sendis al la kampoj por plugi la teron, ĉu tial ke li juĝis lin malkapabla je ia alia laboro, ĉu por formovi for si objekton tiel malĉarman. Tiam okazis, ke al ĉi tiu mastro, kiam li iris viziti sian kampodomon, kampanaro donis figojn. Li ilin trovis belaj kaj ilin tre zorge apartigis, ordonante al sia servanto, nomata Agatopus, alporti ilin al li ĉe la foriro de la bano. La hazardo volis, ke Ezopo havis aferon en la loĝejo. Tuj kiam li estis enirinta, Agatopus uzis la okazon kaj manĝis la figojn kune kun kelke da siaj kamaradoj, kaj je tiu ĉi friponaĵo li kulpigis Ezopon, ne kredante, ke ĉi tiu povos sin senkulpigi, tiel li balbutadis kaj ŝajnis idiota. La punoj kiujn uzadis la antikvuloj kontraŭ siaj sklavoj estis kruelegaj, kaj tia kulpo tre puninda. La malfeliĉa Ezopo sin ĵetis al la piedoj de sia mastro, kaj, parolante per gestoj kiel eble plej klare li povis, li komprenigis, ke li kiel favoron petas nur, ke la puno por momento prokrastiĝu. Ĉi tiun favoron ricevinte, li iris serĉi akvon varmetan, ĝin trinkis antaŭ sia sinjoro, metis siajn fingrojn en la buŝon kaj, sin vomiginte, nur ĉi tiun akvon elĵetis. Kiam li estis senkulpiginta sin tiamaniere, li konsilis, ke oni devigu la aliajn fari tiel. Ĉiuj miris, ĉar ne estis kredeble, ke Ezopo povas elpensi tian rimedon. Agatopus kaj liaj kamaradoj ne ŝajnis surprizitaj. Ili, kiel la Frigilandano, trinkis akvon kaj metis la fingrojn en la buŝon, sed evitis singardeme enigi ilin tro profunden. La akvo tamen efikis kaj videbligis la figojn ankoraŭ tute krudajn kaj tute ruĝajn. Per tia rimedo Ezopo sin savis, kaj liaj kulpigintoj estis duoble punitaj pro sia manĝegemo kaj pro sia malboneco. La tagon morgaŭan, kiam la mastro estis foririnta, kelkaj vojaĝantoj erariĝintaj—iuj diras, ke ili estis pastroj de Diano—petegis, en nomo de Zeŭso gastama, Ezopon, kiu faris sian kutiman laboron, montri al ili la vojon por iri al la urbo. Ezopo unue devigis ilin ripozi sub la ombro; poste prezentinte al ili manĝeton, li volis esti ilia gvidanto kaj lasis ilin nur kiam li estis metinta ilin sur la bonan vojon. Apenaŭ Ezopo estis forlasinta ilin, kiam pro la varmo kaj la laciĝo li ekdormis. Dum sia dormo, li sonĝis, ke la Fortuno, starante antaŭ li, lian langon malligas kaj per tia rimedo al li donacas ĉi tiun arton, kies rajte li estas nomata elpensinto. Pro tia aventuro ĝojigite, li subite vekiĝis: «Kio ĝi estas? li diris vekiĝante; mia voĉo liberiĝis; mi elparolas facile rastilon, plugilon kaj kion ajn mi volas.» El tiu ĉi mirindaĵo okazis, ke li estis aĉetita de alia mastro. Efektive, ĉar ia servisto, nomata Zenas, kiu havis la oficon de registristo kaj de observisto de la sklavoj, estis batinta unu el ili troege pro kulpo kiu ne estis puninda tiel, Ezopo ne povis ne riproĉi lin, kaj al li minacis, ke liaj malbonaj agoj fariĝos sciataj. Zenas, por deturni la danĝeron kaj venĝi al Ezopo, iris diri al la mastro, ke ia miregindaĵo okazis en la domo: la Frigilandano retrovis, la parolon, sed la malbonulo ĝin uzadas nur por blasfemi kaj por malbone paroli pri sia sinjoro. La mastro ĝin kredis kaj eĉ plie faris, ĉar li al Zenas donis Ezopon, kun libereco agi kun li laŭ sia volo. Ia komercisto iris viziti Zenason revenintan al la kampoj kaj demandis ĉu por mono li volas provizi lin je porta besto. «Ne, diris Zenas, mi ne havas rajton fari tion; sed se vi volas, al vi mi vendos unu el niaj sklavoj.» Ĉe tiuj ĉi vortoj, li venigis Ezopon: «Ĉu, diris la aĉetanto, vi volas min moki, proponante al mi aĉeti tiun ĉi personon? Li ŝajnas felsako.» Tuj kiam la aĉetanto estis tiel parolinta, li foriris duone murmurante, duone ridante pri tiu ĉi bela objekto. Ezopo lin revokis kaj diris: «Min aĉetu sentime; mi ne estos senutila al vi. Se vi havas infanojn kriemajn kaj malbonemajn, mia vido ilin silentigos: oni minacos min al ili kiel beston.» Tiu ĉi mokaĵo plaĉis al la aĉetanto. Li do aĉetis nian Frigilandanon por tri oboloj, kaj ridante li diris: «Dioj estu laŭdataj! En vero mi ne faris grandan akiron, sed ne elpezis grandan monon.»

Inter aliaj komercaĵoj, ĉi tiu komercisto vendadis sklavojn, kaj pro tio okazis, ke irante Efezon por ilin ekvendi, li disdonis al ili, laŭ ilia ofico kaj iliaj fortoj, kion ili devis portadi por la bezonoj de la vojaĝo. Ezopo petis, ke oni atentu lian malgrandkreskon; cetere li estas novaveninto kaj oni devas agi dolĉe kun li. «Vi nenion portos, se vi volas», al li diris liaj kamaradoj. Ezopo, por montri sian kuraĝon, volis porti ŝarĝon kiel la aliaj. Oni do lasis lin elekti; li prenis la pankorbon; ĝi estis la ŝarĝo la plej peza. Ĉiuj pensis, ke li ĝin prenis pro malspriteco; sed tuj ĉe la tagmanĝo la pankorbo estis malplenigita kaj tiom malpliiĝis la ŝarĝo de l’ Frigilandano. La samo okazis la vesperon kaj la morgaŭan tagon, tiel bone ke post du tagoj li marŝis senŝarĝe. Oni admiris la saĝon kaj la kalkulon de tia persono.

Siaflanke la komercisto elvendis ĉiujn siajn sklavojn, esceptinte gramatikiston, kantiston kaj Ezopon, kiujn li alkondukis Samoson por vendi. Antaŭ ol ilin konduki sur la vendoplacon, li vestigis la du unuajn kiel eble plej dece, por doni al la komercaĵo, laŭ la kutimo de ĉiu vendisto, la plej belan ŝajnon. Kontraŭe Ezopo vestiĝis je sako kaj metiĝis inter siaj du kunuloj por doni al ili pli multe da brilo. Multaj aĉetantoj sin prezentis, inter aliaj filozofo nomata Ksantus. Li demandis la gramatikiston kaj la kantiston kion ili scias fari. «Ĉion», ili respondis. Ĝi ridigis la Frigilandanon, oni povas imagi en kia maniero. Planudo[5] rakontas, ke la vidantoj preskaŭ forkuris, tiel malbele li grimacis. La vendisto postulis por sia kantisto mil obolojn, por sia gramatikisto tri mil, kaj promesis, se oni aĉetis unu el ili, aldoni Ezopon senpage. La tro granda prezo de la gramatikisto kaj de la kantisto maldecidigis Ksantuson, sed por ke li ne revenu al hejmo nenion aĉetinte, liaj lernantoj al li konsilis aĉeti ĉi tiun duonhometon, kiu estis ridinta en maniero tiel ĉarma: lin oni faros timigilo; li amuzos la vidantojn per sia mieno. Ksantus lasis sin konvinki kaj aĉetis Ezopon por sesdek oboloj. Antaŭ ol lin aĉeti, li demandis lin por kio li taŭgos, kiel li estis demandinta liajn kamaradojn. «Por nenio, respondis Ezopo, ĉar la du aliaj detenis ĉion por si mem.» La komizoj de la limdepagejo liberigis Ksantuson de la limimpostoj kaj donis kvitancon senpage.

... Ian tagon de provizvendo, Ksantus, kiu intencis regali siajn amikojn, ordonis al Ezopo aĉeti tion, kio estos la plej bona, kaj nenion alian. «Mi vin instruos, diris en si mem la Frigilandano, precizigi kion vi deziras, ne konfidante al la decido de sklavo.» Li do aĉetis nur langojn, kiujn li preparigis kun saŭcoj ĉiuspecaj: la unua manĝaĵo, la dua, la tria, ĉiuj konsistis el langoj. La invititoj laŭdis unue la elekton de tia manĝaĵo; sed fine ĝi tedis al ili. «Ĉu mi ne ordonis al vi, diris Ksantus, aĉeti tion, kio estos la plej bona?—Nu! kio estas pli bona ol la lango? rediris Ezopo. Ĝi estas la ligilo de la vivo societa, la ŝlosilo de la sciencoj, la organo de la vero kaj de la prudento: dank’ al ĝi oni konstruas kaj malsovaĝigas la urbojn; oni instruas, oni konvinkas, oni regas ĉe la kolektiĝoj, oni plenumas la ĉefan el la devoj, kiu estas laŭdi la diojn.—Nu! diris Ksantus, kiu intencis lin konfuzi, aĉetu morgaŭ tion, kio estas plej malbona: tiuj samaj invititoj venos al mi, kaj mi volas alie regali ilin.»

La morgaŭan tagon, Ezopo ankoraŭ aranĝigis nur langojn, dirante, ke la lango estas la plej malbona objekto, kiu ekzistas en la mondo. Ĝi estas la patrino de ĉiuj disputoj, la nutristino de la procesoj, la kaŭzo de la malpacoj kaj de la militoj. Ĝi ja estas la organo de la vero, sed same ĝi estas la organo de la eraro, kaj, kio estas pli malbona, de la kalumnio. Dank’ al ĝi oni detruas la urbojn, oni instigas la homojn al malbonaj aferoj. Ĝi vere laŭdas la diojn, sed ankaŭ ĝi blasfemas ilian potencon. Iu el la ĉeestantoj diris al Ksantus, ke vere tiu ĉi servisto estas tre utila al li; ĉar li scias kiel eble plej bone ekzercadi la paciencon de filozofo.

... Cetere, ne sole kun sia mastro, sed ankaŭ kun aliaj, Ezopo trovis okazon ridi kaj diri spritaĵojn. Ksantus estis sendita lin en ian lokon; sur vojo li renkontis magistratanon, kiu lin demandis, kien li iras. Ĉu pro distreco, ĉu pro alia kaŭzo, li respondis, ke li ne scias. La magistratano, taksante tian respondon malestimema kaj nerespekta, kondukigis lin al la malliberejo. «Ĉu vi ne vidas, li diris al la kondukantoj, ke mi bone respondis? Ĉu mi sciis, ke oni alkondukos min tien, kien mi iras?» La magistratano lin lasis foriri, kaj pensis, ke Ksantus estas feliĉa havante sklavon tiel plenspritan.

Ksantus siaflanke per tio vidis, kiel profite estas por li ne liberigi Ezopon kaj kiom da honoro donas al li la posedo de tia sklavo. Ian tagon, kiam li drinkadis kune kun siaj lernantoj, Ezopo, kiu servis ilin, vidis, ke la vinvaporoj jam plivarmigas la cerbojn de la instruatoj kaj ankaŭ de la profesoro. «La drinkado, li diris, havas tri gradojn: unue la volupton, due la ebriecon, trie la furiozon.» Oni mokis lian diron, kaj oni daŭrigis malplenigi la vinpotojn. Ksantus tiom eltrinkis, ke li perdis la prudenton kaj fanfaronis, ke li eltrinkos la maron. Ĝi ridigis la ĉeestantojn. Ksantus ree certigis tion, kion li estis dirinta, kaj vetis je sia domo, ke li eltrinkos la tutan maron, kaj kiel garantion pro la veto li donis la ringon, kiun li havis sur la fingro.

La tagon sekvantan, kiam la vaporoj vinaj estis forigitaj, Ksantus treege miris ne plu trovante sian ringon, kiun li multe ŝatis. Ezopo al li diris, ke ĝi estas perdita kaj ankaŭ la domo, dank’ al la veto, kiun li estis farinta. La filozofo tre maltrankviliĝis; li petegis Ezopon trovi rimedon, por eltiri lin el embaraso. Ezopo elpensis la jenan:

Kiam alvenis la tago difinita por la plenumo de la veto, la tuta popolo de Samos alkuris al la bordo de la maro por apudesti al la honto de la filozofo. Tiu el liaj lernantoj, kiu estis kontraŭvetinta, jam triumfis. Ksantus diris al la kolektiĝo: «Sinjoroj, mi vetis vere, ke mi eltrinkos la tutan maron, sed ne la riveregojn kiuj eniras en ĝin; sekve tiu, kiu kontraŭvetis, deturnu ilian kuradon kaj mi faros tion, kion mi fanfaronis fari.» Ĉiuj miris la rimedon kiun Ksantus trovis por foriri honore el tiel malbona afero. La lernanto konfesis, ke li estas venkita, kaj petis sian instruiston al li pardoni. Ksantuson oni rekondukis al lia domo kun aplaŭdoj.

Kiel rekompencon Ezopo de li petis la liberecon. Ksantus rifuzis ĝin al li kaj diris, ke la tempo por lin liberigi ne venis ankoraŭ; se tamen la dioj ordonos, li konsentos je tio; sed li, Ezopo, devas atenti la unuan antaŭsignon, kiun li rimarkos ĉe la foriro de la loĝejo; se li estos feliĉa, se ekzemple du kornikoj antaŭ liaj okuloj sin prezentos, li havos liberecon; se li vidos nur unu, li restos sklavo. Ezopo tuj foriris. Lia mastro loĝis izole kaj kredeble ĉe loko kovrita de grandaj arboj. Apenaŭ foririnte, nia Frigilandano ekvidis du kornikojn, kiuj flugis sur la plej altan arbon. Li iris raporti pri tio ĉi al sia mastro, kiu volis vidi mem, ĉu li diras la veron. Antaŭ ol Ksantus alvenis, unu el la kornikoj forflugis. «Ĉu ĉiam vi trompos min? diris la mastro al Ezopo; oni lin vergu». Dum la frapado, oni venis inviti Ksantuson al ia festeno; li promesis alesti. «Ho ve! ekkriis Ezopo, la antaŭsignoj estas tre mensogemaj! Mi, kiu vidis du kornikojn, estas vergata; mia mastro, kiu vidis nur unu, estas invitata al edziĝa festeno». Tiu ĉi spritaĵo tiel plaĉis al Ksantus, ke li ordonis ĉesi vergi Ezopon; sed la liberecon li ne povis decidiĝi al li doni, kvankam li promesadis ĉe diversaj okazoj.

... Post kelke da tempo, Krezus, reĝo de Lidilando, anoncigis al la Samoslandanoj, ke ili devas fariĝi liaj depagantoj; alie li submetos ilin per la armiloj. La plimulto opiniis, ke oni devas obei lin. Ezopo al ili diris, ke la Fortuno prezentas du vojojn al la homoj: unu de libereco, malglata kaj dorna en la komenco, sed poste tre agrabla; la alia de sklaveco, kies komencoj estas pli facilaj sed daŭrigo netolerebla. Per tio li sufiĉe klare konsilis al la Samoslandanoj defendi sian sendependecon. Ili resendis la ambasadoron de Krezus, ne kontentiginte lian peton.

Krezus sin preparis ataki ilin. La ambasadoro al li diris, ke dum ĉi tiuj havos kun si Ezopon, li ne facile submetos ilin, pro la konfido, kiun ili havas je la saĝo de tiu persono. Krezus al ili alsendis postuli lin, kun promeso lasi al ili la liberecon, se ili liveros lin al li. La ĉefuloj de la urbo taksis ĉi tiujn kondiĉojn tre akcepteblaj kaj ne kredis, ke ilia trankvileco kostos tro kare, se ili aĉetos ĝin liverante Ezopon. La Frigilandano ŝanĝigis ilian intencon, rakontante, ke la ŝafinoj, farinte pactraktaĵon kun la lupoj, donis al ili siajn hundojn kiel garantiulojn. Kiam ili ne havis plu defendantojn, la lupoj ilin sufokis kun pli malgranda peno ol antaŭe. Ĉi tiu apologo efikis kaj la Samoslandanoj prenis decidon tute kontraŭan je tiu, kiun ili estis prenintaj. Ezopo tamen volis iri al Krezus, kaj diris, ke li estos pli utila al ili, se li ĉeestos ĉe la reĝo, ol se li restos en Samos.

Kiam Krezus vidis lin, li miris, ke persono tiel malforta estis tiel malhelpinta al li. «Kio do! jen estas tiu, dank’ al kiu oni kontraŭstaras miajn volaĵojn!» ekkriis li. Ezopo sin ĵetis al liaj piedoj: «Homo ia, li diris, kaptadis akridojn; cikado troviĝis sub lia mano. Li estis jam mortigonta ĝin kune kun la akridoj: «Kion mi faris al vi? ĝi diris al ĉi tiu homo: mi ne mordetas viajn grenojn; mi ne kaŭzas ian domaĝon al vi; ĉe mi vi trovos nur la voĉon, kiun mi uzas tre senkulpe.» Granda reĝo, mi estas simila al ĉi tiu cikado: nur la voĉon mi havas kaj ĝin mi ne uzis por ofendi vin.» Krezus, tuŝite de admiro kaj de kompato, ne sole lin pardonis, sed, pro sia ŝato al Ezopo, li ne maltrankviligis la Samoslandanojn.

En la tiama tempo, la Frigilandano verkis siajn fablojn, kiujn li lasis al la reĝo de Lidilando, kaj li estis sendita de li al la Samoslandanoj, kiuj al li donis grandajn honorojn. Al li venis ankaŭ la deziro vojaĝi kaj iri tra la mondo, interparolante pri diversaj aferoj kun tiuj, kiujn oni nomis filozofoj. En fino li akiris grandan influon ĉe Licerus, reĝo de Babilono. La tiamaj reĝoj alsendadis unuj al la aliaj problemojn por solvi pri ĉiuspecaj objektoj, kun kondiĉo doni tributon aŭ depagon, laŭ tio se oni respondis bone aŭ malbone al la demandoj proponitaj. Ĉe tiuj okazoj, Licerus, dank’ al la helpo de Ezopo, ĉiam venkadis, kaj fariĝis glora inter la aliaj, tiel per solvado, tiel per proponado de problemoj.

En tiu tempo, nia Frigilandano edziĝis, kaj, ĉar li ne havis ian naskiton, li filigis junulon el nobla naskiĝo, nomatan Enus, kiu lin pagis per maldankeco. Ĝin sciiĝinte, Ezopo lin forpelis.

Ĉi tiu, por sin venĝi, falsis leterojn per kiuj ŝajnis, ke Ezopo interkomuniĝis kun la reĝoj konkurantoj de Licerus. Tiu ĉi, konvinkita per la sigelo kaj la subskribo de ĉi tiuj leteroj, ordonis al unu el siaj oficiroj, nomata Hermipus, mortigi la perfidan Ezopon, sen serĉado de pli grandaj pruvoj. Tiu ĉi Hermipus, estante amiko de la Frigilandano, al li savis la vivon, kaj, nesciate de ĉiuj, lin nutris longe en tombo, ĝis Nektenabo, reĝo de Egiptlando, konvinkite, ke Ezopo mortis, kredis, ke li povos fari Licerus’on sia depaganto. Li kuraĝis lin elvoki al vetbatalo, dirante, ke tiu ĉi ne povos alsendi arĥitekturistojn kapablajn konstrui turon en la aero, kaj samtempe homon ian pretan respondi al demandoj ĉiuspecaj. Licerus leginte la leterojn, ilin konigis al la plej lertaj de sia regno, sed ĉiuj staris senrespondaj; tial la reĝo bedaŭris Ezopon. Tiam Hermipus al li diris, ke tiu ĉi ne estas mortinta, kaj lin venigis. La Frigilandano estis tre bone akceptita, sin senkulpigis kaj pardonis al Enus. Pri la letero de la reĝo de Egiptujo li nur ridis kaj sciigis, ke li alsendos en printempo la arĥitekturistojn kaj la respondonton al ĉiuspecaj demandoj. Licerus redonis al Ezopo ĉiujn liajn bienojn kaj al li liverigis Enus’on por fari kun li kion li volos. Ezopo lin akceptis kiel sian naskiton, kaj, anstataŭ lin puni, al li rekomendis honori la diojn kaj la princon; fariĝi terura por la malamikoj; bone agi kun sia edzino, tamen ne malkovrante al ŝi siajn sekretojn; paroli malmulte kaj forpeli la babilemajn; ne senkuraĝiĝi pro malfeliĉo; pripensi pri la estonteco, ĉar pli bone estas riĉigi la malamikojn per sia morto, ol ĝeni la amikojn dum sia vivo; precipe ne envii la feliĉon nek la virtojn de aliaj, ĉar per tio oni malutilas al si mem. Enus, tuŝite de tiaj admonoj kaj de la boneco de Ezopo, kvazaŭ ia sago estus eniĝinta en lian koron, mortis post malmulte da tempo.

Rilate al la vetbatalo de Nektenabo, Ezopo elektis aglidojn kiujn—ĝi estas malmulte kredebla—li instruis porti aparte en la aeron korbon, en kiu kuŝis juna infano. En la printempo sekvanta, li foriris Egiptujon kun tiuj ĉi preparaĵoj, alportante grandan admiron kaj sciemon pro sia intenco al la popoloj, ĉe kiuj li trapasis. Nektenabo, kiu estis alsendita la enigmon, nur tial ke li kredis al la morto de Ezopo, treege surpriziĝis de lia alveno. Ĝin li ne atendis, kaj ja li neniam estus elvokinta Licerus’on al tia vetbatalo, se li estus kredinta, ke vivas Ezopo. Li demandis, ĉu la Frigilandano alkondukis la arĥitekturistojn kaj la respondonton. Ezopo diris, ke la respondonto estas li mem kaj ke li vidigos la arĥitekturistojn, kiam li estos sur la loko. Oni eliris en la kamparon, kie la agloj levis aeren la korbojn kun la junaj infanoj ekkriantaj, ke oni donu al ili morteron, ŝtonojn kaj lignon. «Vi vidas, diris Ezopo al Nektenabo, mi trovis la laboristojn, vi al ili liveru materialojn.» Nektenabo konfesis, ke Licerus estas la venkinto. Li tamen proponis al Ezopo la jenon: «Mi havas ĉevalinojn en Egiptujo, kiuj aŭdas la blekon de la ĉevaloj estantaj apud Babilono. Kion vi povas respondi al tio?» La Frigilandano prokrastis sian respondon ĝis la morgaŭa tago, kaj kiam li estis reveninta al la domo, li ordonis al infanoj kapti katon kaj konduki ĝin tra la stratoj, ĝin batante. La Egiptoj, kiuj adoras tiun ĉi beston, estis treege skandalitaj de tia maniero agi kun ĝi. Ili ĝin fortiris el la manoj de la infanoj, kaj iris plendi al la reĝo. Oni venigis la Frigilandanon antaŭ li. «Ĉu vi ne scias, ke tiu ĉi besto estas unu el niaj dioj? Kial do vi agas tiel kun ĝi?»—Tial ke ĝi ofendis Licerus’on, ĉar, la lastan nokton, ĝi sufokis unu treege kuraĝan el liaj kokoj, kiu kantadis je ĉiuj horoj.—Vi mensogas, rediris la reĝo; ĉu povas esti, ke tiu ĉi kato faris en tiel malmulte da tempo tiel longan vojaĝon?—Kaj ĉu povas esti, respondis Ezopo, ke viaj ĉevalinoj aŭdas de tiel malproksime niajn ĉevalojn blekantajn?»

Post tio la reĝo venigis el Heliopolis kelkajn personojn lertspritajn kaj klerajn pri la enigmaj demandoj. Li al ili donis grandan festenon, al kiu li invitis la Frigilandanon. Dum la manĝo, ili demandis Ezopon pri diversaj aferoj, kaj inter aliaj pri la jena: Estas granda templo apogita sur kolono ĉirkaŭita de dekdu urboj; ĉiu el ili havas tridek arkokolonojn, kaj ĉirkaŭ tiuj ĉi arkokolonoj promenas unu post la alia du virinoj, la unu blanka kaj la alia nigra. «Al tia demando, diris Ezopo, eĉ la malgrandaj infanoj povus respondi. La templo estas la mondo; la kolono—la jaro; la urboj—la monatoj; kaj la arkokolonoj—la tagoj, ĉirkaŭ kiuj promenadas alterne la tago kaj la nokto.»

La tagon morgaŭan, Nektenabo kunvenigis ĉiujn siajn amikojn: «Ĉu vi, li diris, toleros, ke duonhomo, ke malbelformulo faros, ke Licerus gajnos la premion kaj mi havos la konfuziĝon kiel lotaĵon.» Unu el ili havis la ideon peti Ezopon, ke li faru al ili demandojn pri aferoj, pri kiuj ili neniam aŭdis.

Ezopo skribis kontrakton, per kiu Nektenabo konfesis ŝuldi du mil talentojn al Licerus. La kontrakto estis metita en la manojn de Nektenabo tute sigelita. Antaŭ ol oni ĝin malfermis, la amikoj de la princo certigis, ke la afero enhavita en ĉi tiu skribaĵo estas konita de ili. Kiam oni estis malferminta ĝin, Nektenabo ekkriis: «Ĝi estas la plej granda malveraĵo en la mondo; mi prenas kiel atestantojn vin ĉiujn tiom, kiom vi estas.—Vere estas, diris ili, ke neniam ni aŭdis pri tio.—Mi do, rediris Ezopo, respondis al via demando.» Nektenabo lin resendis kun multe da donacoj por li kaj por lia mastro.

... El la ĉefaj urboj kie li haltis, Delfo estis unu. La Delfanoj lin aŭskultis volonte, sed ne donis honorojn al li. Ezopo, ofendita de tia malŝato, ilin komparis al bastono naĝanta sur la ondo; oni imagas de malproksime, ke ĝi estas io grandega; de proksime oni vidas, ke ĝi estas nenio. La komparon li pagis multekoste. Efektive la Delfanoj pro tio sentis tian malamon kaj tian deziron de venĝo—aliparte ili timis esti mallaŭditaj de li—ke ili decidis forrabi al li la vivon. Por bone sukcesi, ili kaŝis en liajn vestojn unu el siaj sanktaj vazoj, konvinkite, ke per tia rimedo ili pruvos, ke li estas kulpa je ŝtelo kaj malpiegaĵo, kaj tiamaniere oni lin kondamnos al la morto.

Kiam li estis foririnta de Delfo kaj preninta la vojon al Focidlando, la Delfanoj alkuris kiel homoj en granda embaraso. Ili kulpigis lin, ke li rabis ilian vazon. Ezopo ĝin neis kun ĵuroj; oni serĉis en liaj pakaĵoj kaj la vazo estis trovita. Malgraŭ ĉio, kion povis diri Ezopo, oni kun li agis kiel kun krimulo malnoblega. Li estis rekondukita Delfon, ŝarĝita de katenoj, metita en malliberejon, kaj poste kondamnita esti deĵetita de altaĵo. Neniel al li utilis sin defendi per siaj kutimaj armiloj kaj rakonti siajn apologojn: la Delfanoj ilin mokis.

«La rano, li diris al ili, invitis la raton viziti ĝin. Por ke tiu ĉi povu trairi la ondon, la rano aligis ĝin al sia piedo. Tuj kiam la rato estis sur la ondo, ĝi volis ĝin altiri funden, kun intenco ĝin dronigi kaj el ĝi fari manĝon. Dum la rato baraktis sur la ondo, rabobirdo ĝin ekvidis, rapidis sur ĝin kaj forportinte ĝin kun la rano, kiu ne povis sin disigi, ĝi manĝis unu kaj la alian. Tiamaniere, Delfanoj abomenaj, iu pli potenca ol vi min venĝos: mi pereos, sed vi pereos ankaŭ.

Kiam oni kondukis lin al la ekzekuto, li trovis rimedon por forkuri, kaj eniris en malgrandan templeton dediĉitan al Apolo. La Delfanoj lin eltiris el ĝi: «Vi malrespektas tiun ci rifuĝejon, li diris, tial ke ĝi estas malgranda templeto; sed tago venos kiam via malboneco ne trovos rifuĝejon sendanĝeran, ne eĉ en la temploj. Tiel al vi okazos kiel al la aglo, kiu, spite la petoj de la skarabo, forportis leporon kiu estis rifuĝinta ĉe ĝi: la posteularo de la aglo pro tio estis punita ĝis ĉe la brusto de Zeŭso.» La Delfanoj, malmulte tuŝite de ĉiuj tiuj ekzemploj, lin deĵetis de altaĵo.

Malmulton da tempo post lia morto, pesto fortega multanombre pereigis la Delfanojn. Ili demandis la orakolon, ĉu per ia rimedo ili povos kvietigi la koleron de la dioj. La orakolo respondis, ke ili ĝin kvietigos nur sole se ili elpagos sian krimegon kaj kontentigos la ombranimon de Ezopo. Tuj piramido estis konstruita. Ne sole la dioj montris kiom tia krimo al ili malplaĉas; sed la homoj ankaŭ venĝis la mortigon de sia saĝulo. Efektive la Grekoj alsendis komisarojn per serĉadi la mortigintojn kaj ilin punis severege.

[4] Oni scias ke tiu ĉi verketo estas teksaĵo da legendoj kaj fabeloj pli aŭ malpli verŝajnaj, sed preskaŭ tiel konitaj kiel la fabloj mem.

[5] Monaĥo greka kiu verkis la biografion de Ezopo.

FABLOJ
DE
J. DE LA FONTAINE

Al lia moŝto la princa.

Mi kantas keroulojn kreitajn de Ezopo,
De kiuj l’ historio, se eĉ nur imagita,
Veraĵojn kun utilaj instruoj konigadas.
En mia libro ĉio parolas, eĉ la fiŝoj,
Kaj tia parolado konvenas al la homoj,
Ĉar mi la bestojn uzas por homojn instruadi.

LIBRO I

I.—La cikado kaj la formiko.

Cikado kantadinte
Someron tutan,
Troviĝis senproviza
Ĉe l’ veno de l’ malvarmo:
Nenia plu peceto
Da muŝo aŭ vermeto.
Ĝi iris tre malsata
Proksimen al formiko,
Petante, ke ĝi pruntu
Grenerojn por vivadi
Ĝis nova la somero.
«Per mia best-honoro,
Ĝi diris, al vi tutan
La sumon kun procento
Mi pagos post la vintro.»
Sed estas ne pruntema
Formiko: tio estas
Malbono lia sola.
«Vi, kion do faradis,
Ĝi diris, dum varm’ estis?
—Tra l’ nokto kaj tra l’ tago,
Kantadis mi senĉese.
—Vi kantis! mi tre ĝojas;
Nun iru do dancadi.»

II.—La korvo kaj la vulpo.

Sinjoro korv’, sur arbo sidante,
En sia beko tenis fromaĝon.
Per la odoro vulp’ allogite,
Tiele al li parolis:
«Bonegan tagon, moŝto la korva!
Ho! kiel gracia kaj bela vi ŝajnas!
Mi ne mensogas: se voĉon
Al la plumaro similan
Vi havas, vere el la loĝantoj
De la arbaretoj vi estas Fenikso».
Aŭdinte, la korvo tremetas pro ĝojo,
Kaj sian belan voĉon por montri,
Ĝi larĝe sian bekon malfermas,
Kaj lasas fali sian kaptaĵon.
La vulpo ĝin prenis kaj diris: «Sinjoro,
Eksciu vi, ke vivas flatisto
Per helpo de kiu lin volas aŭskulti;
Sendube fromaĝon ĉi tio meritas.»
Konfuza kaj tre hontanta,
Ĵuris la korvo, sed tro malfrue,
Ke de nun neniu ĝin trompos tiele.

III.—La rano kaj la bovo.

Raneto bovon ekvidis
Ŝajnantan al ĝi belkreska.
Ĝi, kiel oveto apenaŭ diketa,
Ĵaluze penadas, kaj sin plilarĝigas,
Kaj sin plilongigas, por ke la bestegon
Dike ĝi povu egali;
Kaj poste ĝi diris: «Rigardu, fratino,
Ĉu tio sufiĉas? Ĉu mi jam sukcesis?
—Ne—Sed nun?—Neniel—Mi fine egalas?
—Ne, tute ne.» La besto maldika
Ŝvelis tiele, ke ĝi elkrevis.
Multege da homoj ne estas pli saĝaj:
Malriĉa penadas imiti riĉulon;
Princo senpova havas kortegon;
Volas markizo havi palacon.

IV.—La du muloj.

Du muloj vojiris, la unu avenon,
L’ alia la monon de l’ fisko portante.
Ĉi tiu, fiera de ŝarĝ’ tiel bela,
Marŝis levante la kapon
Kaj tintigante sian tintilon.
Sed jen rabistoj alvenas,
Kiuj, la monon ŝteli volante,
Sin tuj sur la mulon de l’ fisko surĵetas,
Kaj ĝin per la brido haltigas perforte.
La mulo sin defendante
Bategojn ricevis: ĝi plendas, ĝi ĝemas:
«Ĉu tian, ĝi diras, meritis mi sorton?
Tiu ĉi mulo, kiu min sekvas,
El la danĝero sin mem eltiris,
Sed en ĝin mi falas, kaj jam ekpereas,
—Amiko, diris ĝia kunulo,
Ne ĉiam utilas altrangon okupi;
Se, kiel mi, vi mem estus
Servinta nur mueliston,
Vi nun ne estus tiel malsana.

V.—La lupo kaj la hundo.

Lupo nur ostojn havis kaj felon,
Ĉar akurate gardis la hundoj.
Jen tiu ĉi lupo renkontas korthundon
Tre belan, brilharan kaj ankaŭ tre fortan,
Kiu tra kampoj vagadis.
Ataki ĝin kaj pece disŝiri
Sinjoro lupo tute deziris;
Sed bataladi estis necese,
Kaj tiel forta kaj granda
Estis la besto, ke ĝi tre povis
Sentime sin mem defendi.
Tial humile sin proksimiĝas
La lupo, komencas interparoladon,
Kaj laŭdas ĝin pro la ĝia
Bonstato kiun ĝi tute miras.
«Bela sinjoro, diris la hundo,
Vi, kiel mi, grasa fariĝi nun povas.
Lasu l’ arbarojn, al mi vi kredu;
Ĉar tie estas viaj la fratoj
Malĝojaj, mizeraj, senhavaj vagistoj,
Kiujn atendas mort’ pro malsato.
Ĉar kio estas certa por lupoj?
Neniam facila, sentima festeno;
Nenio sen batalado.
Min sekvu: vivadon pli bonan vi havos.
—Sed, lup’ diris, kion faradi mi devos?
—Ho! preskaŭ nenion, respondis la hundo;
Forpeli la homojn portantajn bastonon
Kaj petadantajn almozon,
Flatadi domanojn, la mastron karesi,
Kaj estos via salajro
Multege da bonaj kaj sukaj manĝaĵoj:
Restaĵoj de kokoj, restaĵoj de ŝafoj,
Kaj ankaŭ multaj dolĉaj karesoj.»
Jam feliĉaĵon la lup’ imagas
Kiu ĝin dolĉe plorigas.
Irante, la kolon de l’ hundo ĝi vidis
Senharan—«Sed kio ĝi estas, ĝi diris?
—Nenio—Tamen?—Ho! bagatelo!
—Pli klare diru—La ĉirkaŭkolo,
Per kiu estas mi alligata,
Kion vi vidas eble ekkaŭzis.
—Ligata! rediris la lupo, libere
Ĉu vi ne kuradas?—Ne, sed ĝi negrava.
—Mi tiel grava ĝin taksas,
Ke viajn festenojn mi tute ne volas,
Kaj pro tiela prezo trezoron
Mi certe ne volus.» Ĉe tiuj ĉi vortoj,
La lupo forkuris kaj kuras ankoraŭ.

VI.—La bovino, la kaprino kaj la ŝafino kuniĝitaj kun la leono.

Bovino, kaprin’ kaj fratino ilia
Ŝafin’ kuniĝis iam kun forta
Leon’, grandsinjoro de la ĉirkaŭaĵo,
Kaj faris komunaj profitojn kaj perdojn.
Jen cervo kaptiĝis en ret’ de l’ kaprino.
Ĝi alvenigis siajn kunulojn.
Ĉe l’ veno ilia, per l’ ungoj kalkulis
Tuj la leon’ kaj diris: «Ni estas
Kvar por partopreni en tiu ĉasaĵo.»
Ĝi tiam kvarpece distranĉis la cervon
Kaj prenis por sia la moŝto la parton
Unuan, dirante: «Ĝi estas por mi mem,
Ĉar mi nomata estas leono;
Al mi apartenas la dua per rajto
De ĉiuj konita, la rajt’ de l’ plej forta;
Estante pli pova mi volas la trian;
Se unu el vi tuŝos la kvaran;
Mi tuje ĝin mortsufokos.»

VII.—La bissako.[6]

Zeŭs’ iam diris: «Antaŭ la mia
Moŝto ekstaru ĉiuj vivantoj.
Se iu ne estas kontenta je sia
Korpformo, li povas ĝin diri sentime;
Mi lian korpon aliformigos.
Vi venu, simio, ĉar rajt’ estas al vi
Paroli unue. Ĉi tiujn do bestojn
Rigardu; iliajn belformojn kun viaj
Komparu; ĉu vi nun estas kontenta?
—Mi, kial ne? diris ĝi; ĉu do ne havas
Mi kvar piedojn kiel l’ aliaj?
Neniam kritikis mi mian portreton.
Sed frat’ mia, l’ urso, ja estas fuŝita:
Konsilas mi ĝin sin neniam pentrigi.»
La urso alpaŝis—sendube ĝi plendis—
Kontraŭe: ĝi sian korpformon tre laŭdis,
Kaj la elefanton kritikis, dirante,
Ke estus bone fari pli longa
La ĝian voston, iom eltranĉi
El ĝiaj oreloj kaj aliformigi
Ĉi tiun masegon malbelan kaj pezan.
La elefanto, kvankam prudenta
Bestego, ne pli saĝe parolis,
Ĝi trovis ke, laŭ opinio la ĝia,
Moŝto balena estas tro dika.
Formik’ mallongecon al pulo riproĉis,
Kredante, ke estas ĝi granda koloso.
Zeŭs’ ilin forsendis je si mem kontentajn
Kaj unujn l’ aliajn interkritikintajn.
Sed pli malsaĝa estis ankoraŭ
La gento la homa. Ĉar ĉiuj ni, linkoj
Por la aliaj, talpoj por ni mem,
Ni ĉion al ni, al aliaj nenion
Pardonas. Ne per sama okulo
Nin kaj l’ aliajn ni vidas.
La Mondkreinto kreis nin ĉiujn
Bissakportantoj: postan la poŝon
Li faris por niaj difektoj, l’ antaŭan
Por la difektoj de l’ homoj aliaj.

[6] Bissako (bis-sako) = sako kun du poŝoj.

VIII.—La hirundo kaj la birdetoj.

En siaj vojaĝoj hirund’ estis multon
Lerninta: kiu multon vidadis,
Povas pri multo memori.
Ĉi tiu sciis antaŭsentadi
La fulmotondron eĉ plej malgrandan,
Kaj antaŭ ol ĝi estis krevonta,
Ĝin ĝi anoncis al la maristoj.
Okazis, ke kiam kanabo semiĝas,
Ĝi vidis plugiston kovrantan per semo
Multege da sulkoj. «Ĝi al mi ne plaĉas,
Ekdiris ĝi al la birdetoj; mi povos
Forflugi aŭ vivi en lok’ malproksima;
Sed kion vi faros? Ĉu vidas vi manon
Tra la aero travojirantan?
Nu! tio, kion ĝi nun disŝutas,
Al vi mem tre baldaŭ pereon alportos;
Ĉar ĉe l’ somera tempo naskiĝos
Kaptiloj por vin envolvi,
Aŭ retoj por vin ekkapti;
Per unu vorto, multaj maŝinoj
Por vin ĉu mortigi, ĉu malliberigi.
Atentu! minacas la pat’ aŭ la kaĝo;
Tial do, al mi vi kredu,
Ekmanĝu tiun ĉi semon.»
La birdoj ĝin mokis, ĉar ili tra l’ kampoj
Trovis tro bonan paŝtaĵon.
Kiam verdiĝis la kanabejo,
Hirund’ diris: «Herbon post herbo elŝiru
Kion produktis tiu ĉi semo
La malbenita, alie
Certega estas via pereo.»
—Malbonaĵ-profeto kaj babilemega!
Ĉiuj ekkriis, belan oficon
Al ni vi trudas! Pli ol mil birdoj
Estus necesaj por senherbigi
Tiun ĉi tutan kantonon.»
Kiam kanabo plenmaturiĝis,
Hirundo aldonis: «Ĝi estas ne bona;
Sem’ malutila frue grandiĝas.
Sed, ĉar ĝis nun oni min kredis neniel,
Tuj kiam vi vidos, ke tero de semo
Kovriĝos, kaj ke la vilaĝanoj
Ne sin okupante je siaj la grenoj,
Faros militon al la birdetoj;
Tuj kiam kaptiloj kaj retoj ekkaptos
La birdojn, de loko al loko ne flugu,
Restadu en hejmo, aŭ flugu fremdlanden;
Imitu l’ anasojn, koturnojn aŭ gruojn;
Sed, kiel ni, vi ne povas
Transpasi l’ ondojn kaj la dezertojn,
Nek al aliaj mondoj alflugi.
Por vi do rimed’ sola estas senriska:
En kavon de muro vin mem tuj enfermu.»
Jen la birdetoj, lacaj ĝin aŭdi,
Ĉiuj ekpepis tiel konfuze
Kiel Trojanoj, kiam Kasandro
La buŝon nur ekmalfermis.
La sama sorto ilin atingis,
Ĉar sklavoj fariĝis sennombraj birdetoj.
Ni sekvas nur niajn la proprajn instinktojn,
Kaj la malbonon ni nur atentas
Kiam ĝi estas veninta.

IX.—La urbrato kaj la kamprato.

Gastama urborato,
En manier’ afabla,
Invitis kamporaton
Al bonaj manĝrestaĵoj.
Sur Turkan tapiŝeton
Metiĝis la manĝaro.
Nur Dio scias kiom
Elĝojis la du fratoj!
La manĝo estis bona
Kaj granda l’ apetito;
Sed iu ilin ĝenis,
Dum ili ĝoje manĝis.
Ĉe l’ pordo de la ĉambro
Ekaŭdis ili bruon.
Urbrato tuj forkuras;
Amiko ĝia sekvas.
Sed jen la bruo ĉesas;
Revenas tuj la ratoj,
Kaj diras la urbano:
«Ni finu la rostaĵon.
—Ne, diris la alia;
Vi morgaŭ al mi venu;
Vi tie ja ne trovos
Festenon tute reĝan;
Sed ĝenas min nenio;
Sentime mi manĝadas.
Adiaŭ: for plezuron,
Se timo ĝin malhelpas!»

X.—La lupo kaj la ŝafido.

Tro ofte triumfas la vol’ de pli forta.
Tion per fablo ni pruvos.
En akvo kuranta ektrinkis ŝafido;
Alvenis la lupo, serĉante ĉasaĵon
Kaj pro malsato tien allogite.
«Kial la akvon ci malpurigas?
Kolere diris la besto:
Al mi ci pagos cian sentimon.
—Sinjoro, diris la ŝafideto,
Ne koleriĝu la via moŝto;
Sed volu vi konsideri,
Ke en la fluo je dudek paŝoj
Pli sube ol vi mi min sensoifigas,
Kaj sekve vian trinkaĵon
Mi malpurigi tute ne povas.
—Ĝin ci malpurigas, respondis la lupo,
Kaj ci min kritikis la jaron pasintan.
—Sed kiel, rediris la ŝafo, ĝin fari
Mi povis? Mi tiam ne estis naskita:
Mi suĉas ankoraŭ la mian patrinon.
—Se ci ne povis, frat’ cia faris.
—Mi fraton ne havas—El ciaj parencoj
Unu do faris, ĉar min ne multe
Indulgas vi mem, kaj paŝtitoj kaj hundoj.
Nun, kiel oni diris, min venĝi
Mi devas.» Tuj ĝi la ŝafidon forportis
Kaj manĝis sen ia riproĉ’ konscienca.

XI.—La ŝtelistoj kaj la azeno.

Azenon ŝtelinte sin interbatadis
Du sentaŭguloj: unu ĝin gardi
Volis, l’ alia volis ĝin vendi.
Dum la pugnobatoj flugetis, kaj penis
La du ŝtelistoj sin mem defendi,
Alvenas tria rabisto,
Kiu la beston forkaptas.
L’ azeno estas ofte provinco,
Kiun envias iaj regnestroj,
Ĉu Turka, Hungara, ĉu eĉ Transsilvana,
Kaj multajn aliajn mi povus elnombri,
Tiom da tiaj princoj troviĝas!
Sed ofte l’ akiro ne estas por ili,
Ĉar ilin kvara princo pacigas,
Prenante por si mem l’ azenon ŝtelitan.

XII.—La Morto kaj la malfeliĉulo.

Senĉese ia malfeliĉulo
Al help’ alvokis la Morton.
«Ho Mort’! kiel bela, li diris, vi ŝajnas!
Tuj venu fini mian mizeron.»
Venante la Mort’ kredis lin kontentigi.
Ĝi puŝas la pordon, eniras, sin montras:
«Ho! kion mi vidas? for tian objekton!
Li diris, ho! kiel ĝi estas malbela,
Kaj kiom al mi da terur’ ĝi alportas!
Ho Mort’! ne alpaŝu! Ho Mort’! tuj foriru!»
Meceno estis spritega;
Li diris: «Faru min unubraka,
Senkrura, podagra kaj kripla, se nur mi
Vivados, mi estos sufiĉe kontenta.»
Ĝin, Morto, aŭskultu kaj venu neniam.

XIII.—La Morto kaj la arbohakisto.

De multaj branĉaĵoj kovrite, sub pezo
De ŝarĝ’ sia kaj de la jaroj ĝemante
Kaj kurbigite, arbohakisto
Multpeze marŝadis kaj sian dometon
De fum’ nigrigitan, penadis atingi.
En fino lacega pro pen’ kaj doloro,
Demetas li sian branĉfaskon kaj plendas
Je sia sorto malfeliĉega.
«Ĉu unu plezuron mi ĝuis tra l’ vivo?
Ĉu hom’ pli malriĉa sur tero vivadas?
Neniam ripozon, ne ĉiam eĉ panon
Mi havas! L’ edzino, l’ infanoj, l’ impostoj,
La kreditoro kun la servuto
Plenigas je zorgoj la mian vivadon.»
Li vokas la Morton. Ĉi tiu tuj venas,
Kaj ekdemandas, kion li volas:
«Al mi, li diris, helpu reŝarĝi
Ĉi tiun branĉaron: ĝi estos ne longa.»
La Mort’ ĉesigas ĉian doloron,
Sed ĝin neniam alvoku:
Toleri suferon prefere ol morton,
Estas la homa devizo.

XIV.—La vulpo kaj la cikonio.

Iam la vulpo manĝon preparis
Kaj cikonion invitis.
La manĝ’ estis simpla kaj tute senriĉa:
Ĝi havis nur pecon viandan en saŭco
Fluida, ĉar ĝi vivis avare.
La saŭc’ en teleron estis verŝita;
Eĉ unu guteton ne povis ekkapti
La cikonio; sed la ruzulo
Rapide englutis la tutan manĝaĵon.
Post kelkaj tagoj, la cikonio,
Volante sin venĝi, invitis la vulpon.
«Volonte, ĝi diris, ĉar kun la amikoj
Mi ĉiam agadas senceremonie.»
En horo dirita, ĝi kuris al domo
De l’ cikonio sia la gasto;
La afablecon ĝian tre laŭdis,
Kaj trovis la vespermanĝon
Tre ĝustatempe elkuirita.
Ĝi ĝojis pro la bonodor’ de l’ viando
Pecete hakita kaj ŝajne bongusta;
Ĉar—tio estas tute kredebla—
Kun grandapetito ĝi estis veninta.
La cikonio la hakitaĵon
En vazon mallarĝan kaj longan enmetis.
La beko de l’ bird’ en ĝin povis eniri,
Sed estis pli dika la buŝo de l’ vulpo.
Ĝi hejmen malsate revenis, hontante
Simile al vulp’ de kokino kaptita,
Kaj mallevante siajn orelojn
Kun sia vosto inter la kruroj.
Trompantoj, por vi tion mi skribas:
Trompinte, vi estos tutsame trompitaj.

XV.—La Knabo kaj la instruisto.

En jena fablo volas mi konigi
De malsaĝulo la riproĉojn vanajn.
Sur bordo de rivero petolante,
En l’ akvon iam falis juna knabo.
Salik’, feliĉe por li, tie estis,
Kies branĉaĵo, dank’ al la ĉielo,
Lin savis; ĉar al branĉo de l’ arbeto
Li sin alkroĉis. Pasas instruisto;
La knab’ ekkrias: «Helpu, mi pereas!»
La lernejestro tiam sin turnante,
Malĝustatempe, kun gravega voĉo,
Lin ekriproĉas: «Ho! la sentaŭgulo!
Li diris, vidu kien lin deĵetis
Malsaĝo lia: iru do nun zorgi
Friponojn tiajn! Kiel malfeliĉaj
Ja estas la gepatroj, kiuj devas
Observi ĉiam tiajn petolulojn!
Kiom da peno ili havas!» Ĉion
Dirinte, li al bord’ la knabon portis.
Ĉi tie multajn homojn mi kritikas,
Ĉar en la fablo povas rekoniĝi
La babilema, kaj la kritikema,
Kaj ankaŭ la pedanta scienculo.
Popolon grandan ĉiuj certe faras,
Ĉar tiujn rasojn benis la Kreinto.
En ĉiuj la aferoj ili serĉas
Okazon por ekzerci sian langon.
—«Amiko mia! el danĝer’ min tiru;
Ci poste faros cian paroladon!»

XVI.—La koko kaj la perlo.

Perleton koko trovis
Kaj ĝin al juvelisto
Najbara ĝi tuj portis.
«Mi trovas ĝin belega,
Ĝi diris, sed grenero
Pli bona estus por mi.»
Manskribon nesciulo
Heredis; ĝin li portis
Proksimen al libristo.
«Mi trovas ĝin plenscia,
Li diris, sed monero
Pli bona estus por mi.»

XVII.—La burdoj kaj la mielmuŝoj.

Laŭ sia labor’ laboristo taksiĝas.
Mielaj tavoloj forlase troviĝis.
Jen ilin burdoj ekpetis;
Sed tuj protestis abeloj,
Kaj vespon elektis por juĝi l’ aferon.
Ne estis facile dekreton eldoni,
Ĉar la atestantoj certigis,
Ke ĉirkaŭ l’ tavoloj bestetoj flugemaj,
Zumemaj, longetaj, brunflavaj kaj tiaj
Kiel l’ abeloj longe vidiĝis.
Sed kio? estis signoj similaj
Ĉe la burdaro. Embarasite,
La vesp’ informiĝon denove farigis.
Kaj, por sciiĝi pli bone,
Ĝi formikaron aŭskultis;
Sed la afero ne povis klariĝi.
«Por kio, mi petas, ekdiris abelo
Tre saĝa, taŭgas ĉi tio?
Ekkomencite de ses monatoj,
En sama stato staras l’ afero,
Kaj dume perdiĝas la mieltavoloj.
Jam temp’ estas ke la juĝisto rapidu;
Ĉu l’ urson li ne lekis sufiĉe?[7]
Sen tiom da vortoj, da kontraŭparoloj,
Skribaĵoj kaj transskribaĵoj,
Laboru ni kaj la burdoj;
Vidiĝos, kiu kun dolĉmielo
Povas konstrui ĉelojn artplenajn.»
Rifuzis la burdoj, montrante per tio,
Ke art’ tia scion ilian superas,
Kaj la mielajn tavolojn
La vesp’ aljuĝis al l’ abelaro.
Se nur tiele ĉiuj procesoj
Juĝiĝus, laŭ la Turka metodo!
La simpla saĝo estus leĝaro,
Kaj la elspezoj plimalgrandiĝus.
Sed nun daŭrigante procesojn longege,
Nin oni ŝteladas, rabadas, senigas;
En fin’ la juĝisto englutas la ostron,
Kaj restas nur ŝeloj por la procesintoj.

[7] Esprimo proverba signifanta «daŭrigi tre longe ian proceson».

XVIII.—La kverko kaj la kano.

Iam la kverko diris al kano:
«Vi havas la rajton kulpigi naturon:
Birdeto por vi ŝarĝ’ estas peza;
Venteto, se ekblovante
Ĝi nur eksulkigas la supron de l’ akvo,
La vian kapon fleksigas;
Dum mia fruntego, al Alpoj simila,
Ne sole haltigas la sunajn radiojn,
Sed de l’ ventego batojn elmokas.
Bloveto por vi estas ventego;
Blovego ŝajnas al mi zefiro.
Se vi nur naskiĝus sub la foliaro
Per kiu mi kovras la proksimaĵon,
Suferus vi pli malmulte:
Mi gardus vin de l’ ventego.
Sed vi plej ofte naskiĝas
Ĉe l’ bordoj malsekaj de l’ regnoj de l’ vento.
Por vi tre maljusta do ŝajnas naturo.
—La via kompato, respondis l’ arbeto,
El kor’ bona venas; sed estu sentima:
La ventoj pli multe vin ol min turmentas;
Fleksiĝas mi, ne rompiĝas.
Ĝis nun vi venkis batojn iliajn,
Sed ni la finon atendu.»
Ĉe tiuj ĉi vortoj, alkuras el maro
Naskit’ la plej forta de l’ norda ventego:
La arb’ kontraŭstaras, flegsiĝas l’ arbeto;
Kun forto pli granda reblovas la vento,
Kaj plifortiĝas tiele,
Ke elradikas tute l’ arbegon,
Kies kapego ĉielon atingis
Kaj ĝis la Tartaro aliris piedoj.

LIBRO II

I.—Kunsido de ratoj.

Kato, nomata Lardomanĝulo,
Ekstermis tiel la ratojn,
Ke preskaŭ neniu el ili vidiĝis,
Tiom ĝi estis entombiginta.
La supervivantoj, kaŝataj en truoj,
Apenaŭ kvarone satigis malsaton,
Kaj, ĉe l’ malfeliĉa ratar’, Lardmanĝulo
Taksiĝis ne kato, sed vera diablo.
Jen iam la besto ruzega foriris
En la ĉirkaŭaĵon por serĉi edzinon.
Dum la bruego kiun ĝi faris
Kun sia katino, la ratoj kunsidis
En unu angulo por konsiliĝi
Pri la malbono ilin premanta.
La prezidanto, saĝa persono,
Tuj ekopiniis, ke estas necese
Alligi tintilon al kolo de l’ kato,
«Ĉar tiel, kiam ĝi ekmilitos,
Ni, sonon aŭdante, sub teron forrampos;
Ĝi estas sola bona rimedo.»
Ĉiuj laŭdegis la prezidanton,
Ĉar ŝajnis al ĉiuj nenio pli bona.
Sed kiu do volos alligi tintilon?
«Ne iros mi, diris la unu, mi tiel
Malsaĝa ne estus.—Ne povas mi, diris
Alia»; kaj tiel okazis, ke oni
Foriris, nenion farinte.—Mi vidis
Multegajn kunsidojn tiele senfruktajn,
Kunsidojn ne ratajn, sed ja de monaĥoj,
Kaj ankaŭ de kanonikoj.
Se estas necese nur ion decidi,
La konsilantoj estas sennombraj;
Sed se necesiĝas decidon plenumi,
Neniu plu sin proponas.

II.—La lupo havanta proceson kontraŭ la vulpo antaŭ la simio.

Lup’ diris, ke ŝtel’ ĉe ĝi estis farita,
Kaj vulpon najbaran, sufiĉe friponan,
Kiel ŝtelinton kulpigis.
Antaŭ simion ambaŭ kunvenis,
Kaj sen advokato diskutis l’ aferon.
Neniam Temis’, laŭ simia memoro,
Juĝis proceson tiel konfuzan.
Ŝvitis sur sia seĝ’ la juĝanto.
La du procesantoj protestis, kriegis,
Kontraŭparoladis, sin interinsultis.
En fin’ la juĝanto ekdiris: «Amikoj,
De longe mi konas la vian malicon:
Ambaŭ vi pagos monan la punon,
Ĉar, lupo, ci plendas nenion perdinte,
Kaj, vulpo, ci prenis l’ objekton petitan.
Laŭ nia juĝanto, ne povas erari,
Kiu kondamnas la malvirtulon.

III.—La du bovoviroj kaj la rano.

Du bovoviroj kontraŭbatalis
Por havi bovinon kun la reĝpotenco.
Pro tio rano ĝemadis.
«Kial vi plendas? demandis iu
El la popolo koakblekanta.
—Ĉu vi ne vidas, ĝi diris,
Ke ĉe la fino de la batalo,
L’ unu ekzilos l’ alian,
Kaj ĝin el la verdaj kamparoj forpelos?
Ĝi ne plu reĝos en la herbejoj,
Kaj venos reĝadi en marĉajn la kanojn,
Kaj sub piedoj siaj nin premos;
Unu post unu ni do suferos
Pro la batalo pri la bovino.
Timo tiela estis bonsenca,
Ĉar en la marĉojn venis la bovo
Sin kaŝi, kie ranojn, po dudek
En ĉiu horo ĝi dispremegis.
Ho ve! ĝi montras, ke ĉiutempe
La malgranduloj elpagas
La malsaĝaĵojn de l’ potenculoj.

IV.—La hundino kaj ŝia kunulino.

Hundino, baldaŭ idojn naskonte
Kaj ne sciante kien demeti
Ŝarĝon tiele gravan, fervore
Petegis hundinon alian al ŝi tuj
Prunti ŝian dometon,
Kaj tien l’ estonta patrin’ sin enfermas.
Post kelke da temp’ la mastrino revenas;
Sed petas l’ alia semajnon ankoraŭ:
La idoj, ŝi diris, apenaŭ ekmarŝas.
La kunulino je ĝi konsentas,
Kaj ĉe la limtempo denove ŝi petas
La siajn dometon, kameron kaj liton.
Jen la hundino montras la dentojn,
Kaj diras: «Tuj mi kun la miaj foriros,
Se vi nin povos forpeli.»
La idoj estis jam tute grandaj.
Vi ĉiam bedaŭros bonfaron al homo
Malbona: por ion pruntitan repreni,
Vi devos uzi la batojn,
Vi devos procesi, vi devos batali.
Lasu lin meti ĉe vi piedon
Tre baldaŭ kvar li estos metinta.

V.—La leono kaj la muŝeto.

«Forflugu, insekto senforta, besteto
De l’ ter’ elkraĉita.» Tiele leono
Parolis iam al la muŝeto.
Ĉi tiu tuj ĝin al batalo elvokis:
«Ĉu pensas vi, ĝi diris, ke via
La reĝa nomo min tre timigas?
Multe pli ol vi bov’ estas forta;
Mi ĝin laŭ mia volo kondukas.»
Tuj ĝi, trumpetisto kaj same heroo,
Ekzumas por la atako,
Kaj, malantaŭen ekforfluginte,
Jen ĝi subite sur la leonon
Sin ĵetas kaj ĝin ekfrenezigas;
Jam la bestego ŝaŭmon el buŝo,
Fajretojn el siaj okuloj elĵetas,
Kaj forte blekegas. Jam ĉiuj ĉirkaŭe
Forkuras, ĉiuj sin kaŝas,
Jam ĉie regas granda teruro,
Kaj tian timegon elfaras muŝeto.
La muŝ’ la leonon centloke atakas,
Jen pikas la dorson, jen pikas la buŝon,
Jen en la nazon eniras.
De l’ best’ la kolero fariĝas grandega,
Dum la malamik’ nevidebla triumfas
Kaj ridas; ĉar per ungoj kaj dentoj
Sin mem la bestego sangade disŝiras,
Sur siajn flankojn brue frapadas
La voston, kaj vane batadas l’ aeron.
Sed baldaŭ pro sia koler’ kaj laceco
Ĝi falas: jen ĝi preskaŭ pereis.
Venkinte, l’ insekto glorege forfluĝas,
Kaj kiel zumis ĝi por l’ atako,
Tiel ekzumas ĝi pro la venko.
Dum ĝin ĝi kuras ĉien anonci,
Jen ĝi aranean renkontas kaptilon,
Kie ĝi ankaŭ morton renkontas.
Sed kion instruas la fablo? Unue,
La malamikoj la plej malgrandaj
Estas tre ofte la plej teruraj,
Kaj due, la sin el grava danĝero
Tirinta, en ia sengrava pereas.

VI.—La azeno ŝarĝita de spongoj kaj la azeno ŝarĝita de salo.

Azenkondukisto, kun vip’ en la mano,
Kondukis, kiel princo romana,
Du bestojn longegorelajn.
La unu, ŝarĝite de spongoj, marŝadis
Rapide; l’ alia penade vojiris,
Kvazaŭ ĝi portus botelojn.
Ĝi estis ŝarĝita de salo. Tra montoj,
Tra valoj kaj vojoj, ĉi tiuj migrantoj
En fin’ transirejon riveran alvenis,
Kaj en embaraso tre granda sin trovis.
La mastr’, kiu tien jam estis veninta,
Sur la spongportantan azenon sursaltis,
Antaŭen pelante la beston alian,
Kiu, volante agi laŭvole,
En kavon baldaŭ enfalis,
Sur l’ akvon revenis, kaj fine sin savis;
Ĉar ĝi al bordo penis alnaĝi,
Kaj tiel bone sin fluidigis
La sal’, ke tute liberigite,
La best’ plu nenion eksentis sur ŝultroj.
La spongportanta, kiel ŝafido
La plej imitema, ĝin volis imiti.
Jen ĝis la kolo ĝi en la akvon
Eniras, kaj kun si fortiras la mastron
Kaj la spongŝarĝon. Ili triope
Trinkis multege, ĉar hom’ kaj besto
Glutis la ondon kiel la spongoj.
Tiuj ĉi tiel pezaj fariĝis,
Ke l’ bordon l’ azeno ne povis atingi.
Ĝin ĉirkaŭprenis la mastro
Kun tim’ de morto neevitebla.
Al helpo venis iu—ne estas
Tre grave diri kiu—sufiĉas,
Ke per ĉi tio oni komprenas,
Ke sama agad’ ne konvenas al ĉiuj.
Tiun ĉi punkton volis mi pruvi.

VII.—La leono kaj la rato.

VIII.—La kolombo kaj la formiko.

Laŭ via povo helpu al ĉiuj:
Vi ofte bezonos pli ol vi malgrandan.
Tion elpruvos du fabloj,
Ĉar de ĝi multaj estas la pruvoj.
Sub la piedojn de la leono
El tero malsaĝe eliris la rato.
La reĝo de l’ bestoj, ĉe tiu okazo,
Kompata sin montris kaj lasis ĝin vivi.
Ĉi tiu bonfaro ne estis perdita,
Kvankam ne ŝajnas kredeble,
Ke al leono rat’ povas helpi.
Sed elirinte el la arbaroj,
Ĉi tiu leono kaptiĝis en retoj,
Kiujn blekegoj ĝiaj ne povis
Disrompi. La rato alkuras, la maŝojn
Mordetas kaj tiel penadas, ke fine
La beston ĝi liberigas.
La pacienco kune kun tempo
Pli multe prosperas ol fort’ kun kolero.
El pli malgrandaj bestetoj
Elvenas pruvo l’ alia.
Dum trinkis kolombo en ond’ de rivero,
Okaze formiko enfalis en l’ akvon.
Kaj en ĉi tiu maro grandega
Penadas, sed vane, reveni al bordo.
Tuj al ĝi la birdo kompate alflugas,
Kaj ĵetas en l’ ondon trunketon de herbo,
Sur kiun rampante, l’ insekto dronanta
Sin savas per helpo de tiu ŝipeto.
Ĉe tiu momento, plugisto alvenas,
Marŝante per la nudaj piedoj.
Tiu ĉi havis pafarkon.
Tuj kiam li vidas la birdon Venusan,
Li volas ĝin havi en sia bolpoto.
Dum ĝin mortigi li sin preparas,
Jen pikas formiko lian kalkanon.
La vilaĝano turnas la kapon;
Ekaŭdas la birdo kaj tuje forflugas,
Kaj kun ĝi forflugas la manĝo de l’ homo;
Li sen kolomb’ vespermanĝis.

IX.—La leporo kaj la ranoj.

Lepor’ en hejmo sia revadis,
—Ĉar kion hejme fari, se oni
Ne revas?—Ĝi sin per ĉagreno konsumis:
Tiu ĉi besto estas malĝoja,
Kaj la timego ĝin elmordetas.
«La timemuloj, ĝi diris,
Ja estas tre malfeliĉaj,
Ĉar ili nenion manĝadas profite;
Neniam plezuro, senĉese teruroj:
Jen estas la mia vivado. Pro timo
La malbenita, nur la okulojn
Duonfermante povus mi dormi.
—Vin mem korektu, diros saĝulo.
—Ĉu povas tim’ korektiĝi?
En ver’ mi kredas, ke mem la homoj,
Kiel mi, timas.» Tiel rezonis
Nia leporo, kaj ĝi samtempe
Ĉion spione ĉirkaŭrigardis;
Maltrankvilega kaj sendecida
Ĝi estis: bloveto, brueto, ombreto,
Ĉio ajn ĝin ekfebrigis.
Tion ĉi nun pripensante,
La besto malĝoja ekaŭdis brueton;
Tuj ĝi forkuris al rifuĝejo,
Kaj baldaŭ alvenis al bord’ de lageto.
Jen ranoj ensaltas en l’ ondojn, jen ranoj
En grotojn siajn profundajn reiras.
«Ho! ho! ĝi ekkriis, mi faras ja tion,
Kion al mi mem faras aliaj!
Mi ekaperante timigas aliajn;
Mi al la ranaro alportas teruron!
De kie tiela kuraĝ’ al mi venas?
Ĉu povas esti? bestoj min timas!
Ĉu do mi estas militfulmulo?
Mi vidas—sur tero timul’ ĉiam trovas
Timulon ankoraŭ pli ol li timeman.»

X.—La koko kaj la vulpo.

Sur arba branĉo, kiel gardanto,
Sidis maljuna koko tre ruza.
«Amik’, diris vulpo kun dolĉa voĉeto,
Inter ni tute ĉesis milito;
Ĉie nun regas paco facila;
Mi venas al vi tion anonci.
Al mi do alflugu, por ke mi vin kisu;
Mi petas, vi ne prokrastu,
Ĉar longan vojaĝon mi devas hodiaŭ
Fari senmanke; vi kun la viaj
Povos sentime viajn aferojn
Zorgadi: al vi frate ni helpos,
Kaj, pro la ĝojo de tia paco,
Hodiaŭ vespere fajregojn bruligos.
Dume alflugu ricevi
La kison amikan de amo la frata.
—Amiko, respondis la koko, nenion
Mi povis sciiĝi pli bonan ol tiun
Anoncon agrablan de paco komuna,
Kaj mia ĝojo estas duobla,
Ke ĝuste de vi mi pri tio ekscias.
Mi vidas du hundojn, sendube senditajn
Por ekanonci tiun sciigon;
Ili rapidas kaj tuj ĉi tien
Alvenos; mi teren deflugas; ni frate
Ĉiuj ekpovos nin interkisi.
—Adiaŭ, diris la vulpo,
Mi devas multajn bestojn viziti,
Ni fojon alian elfestos la pacon.»
Tuj rapidege ĝi tra la kampoj
Forkuras, tre malkontenta
Je sia ruzo senfrukta,
Kaj en si mem la koko maljuna
Ridas pro ĝia timego;
Ĉar estas plezuro trompi trompinton.

XI.—La korvo volanta imiti la aglon.

La birdo Zeŭsa iam ŝafidon
Aeren forportis. Ĉi tion vidinte,
La korv’ pli malforta, sed tiom manĝema,
Tuje ĝin volis imiti.
Ĝi flugas ĉirkaŭ la ŝafidaro
Kaj ŝafon elektas plej grasan, plej belan
El ĉiuj, ŝafon por diofero,
Kaj elnutritan por buŝoj diaj.
Ĝin rigardante la korv’ ekdiris:
«Ne scias mi, kia bonmamo vin nutris,
Sed korp’ via ŝajnas en stato mirinda;
Por mi vi estos bona regalo.»
Sur la ŝafidon tuj ĝi deflugas;
Sed ŝafa la kreitaĵo
Pli pezis ol unu fromaĝo, kaj plie
Ĝia ŝaflano estis densega
Kaj preskaŭ tiel miksita
Kiel la barbo de Polifemo.
Ĝi tiel detenis la ungojn de l’ korvo,
Ke tute ne povis la birdo forflugi.
Ĝin prenas paŝtisto, ĝin metas en kaĝon
Kaj donas al knaboj, por sin amuzadi.
Ni devas mezuri la nian fortecon:
Pereas ŝtelist’ se rabisto fariĝas.
La imitado estas trompado:
Estas danĝere por tiraneto
Se agas li kiel la grandpotenculoj,
Kaj kie la vesp’ pasas, restas la kulo.

XII.—La pavo plendanta al Junono

Pav’ al Junono iris por plendi.
«Diin’, ĝi diris, ja ne senprave
Mi plendas kaj murmuradas.
La voĉo, kiun vi al mi donis,
Malplaĉas al la tuta naturo,
Dum la najtingalo, birdeto senforta,
Sonore kaj ĉarme kantadas eĉ nokte,
Kaj de l’ printempo estas ornamo.»
Junon’ kolere respondis:
«Birdo ĵaluza, kiu silenti
Devus, ĉu havas vi rajton
Envii voĉon la najtingalan,
Vi, kiu portas ĉirkaŭ la kolo
La ĉielarkon plej belkoloran,
Vi, kiu fiere marŝadas, vi, kiu
Malvolvas la voston plej riĉan kaj ŝajnas
Butiko de juvelisto?
Ĉu estas ia birdo sur tero
Pli bone ol vi mem farita por plaĉi.
Best’ ĉiu ĉiajn indojn ne havas,
Al vi ni donis ecojn diversajn.
La unuj grandecon kaj forton ricevas;
Falk’ estas malpeza kaj agl’ plenkuraĝa;
Korvo utilas por l’ antaŭsignoj;
Korniko konigas malbonojn venontajn;
Ĉiuj je sia voĉ’ kontentiĝas.
Vi ĉesu do plendi, alie je via
Plumaro mi vin pune senigos.»

XIII.—La leono kaj la azeno ĉasantaj.

La reĝ’ de l’ bestoj iam intencis
Ĉasadi: ĝi festis sian nomtagon.
Sed ĉasas leon’ ne paserojn, sed aprojn
Fortegajn, gazelojn kaj cervojn belkreskajn.
Por ĝin helpadi ĝi alvenigis
L’ azenon voĉo-Stentoran.
Ĉi tiun ĝi uzis en lok’ de ĉaskorno.
Ĝin do de branĉaĵoj kovritan postene
Ĝi lokis kaj al ĝi ordonis blekegi,
Pensante, ke ĉe tia blekego
La plej kuraĝegaj forkuros pro timo;
Ĉar ili certege ne povos suferi
La tondron de ĝia voĉo.
L’ aero resonis de bruo terura;
Timego ekkaptis l’ arbarajn logantojn,
Kaj ĉiuj forkuris kaj nepre subfalis
Ĉiuj sub l’ ungojn de la leono.
«Ĉu mi ne faris bonan servadon?
Ekkriis l’ azeno, por si mem prenante
Tutan la gloron.—Jes, la leono
Respondis; ci ja tre kuraĝe blekegis;
Se mi ne konus cin mem kaj cian
La rason, mi mem tute timiĝus.»
L’ azeno, kvankam rajte mokita,
Ekvolis koleri, sed ĝi ne kuraĝis;
Ĉar kiu do povus suferi azenon
Fieran: naturo ne faris ĝin tia.

LIBRO III

I.—La muelisto, lia filo kaj la azeno.

Mi legis, ke naiva muelisto
Kaj lia filo, unu jam maljuna,
Infan’ la dua, ne el plej malgrandaj,
Sed kvindekjara knabo, se memoro
Min mem ne trompas, iam al foiro
Kuniris vendi la azenon sian.
Por ke belŝajna kaj pli aĉetinda
La besto estu, la piedojn ĝiajn
Kunligis ili kaj ĝin alpendigis,
Kaj poste ili portis kiel lustron;
Malkleraj ambaŭ kaj tutnaivegaj!
Per rido eksplodegis la unua
Kiu ĝin vidis. «Kian, li ekkriis,
Ŝercaĵon tiuj ĉi intencas ludi?
El tiuj tri la plej azeno certe
Ne estas tiu, kiun oni pensas»
Aŭdinte, sian malklerecon vidas
La muelisto; sur piedojn ĝiajn
Tuj la azenon sian li ekmetas,
Kaj ĝin antaŭe marŝi li devigas.
La besto, kiu tute ĝojis iri
Alie, plendas siamaniere.
La muelist’ ĉi tion ne atentas,
Kaj, la naskiton sian rajdiginte,
Li malantaŭe sekvas. Tri vendistoj
Alvenas, kiuj ĝin malplaĉa trovas,
Kaj tuj la plej maljuna laŭte diras:
«Ho ho! desaltu, vi junulo, kiu
Vojiras kun lakeo barbogriza:
Vi devas sekvi kaj l’ alia rajdi.
—Sinjoroj, volas mi vin kontentigi,»
La patro diris. Lia fil’ desaltas,
Kaj la maljuna rampas sur la beston.
Sed pasas tri fraŭlinoj; unu diras:
«Hontinde estas, ke la filo lamas,
Dum patro lia, kvazaŭ episkopo
Sidante, rajdas tre senzorge kiel
Bovido, kaj prudenta esti pensas.
—En aĝo mia, diris la rajdanto,
Ne estas plu bovidoj. Vian iron
Daŭrigu, vi fraŭlino, al mi kredu.»
Post multe da mokaĵoj kun pasantoj
Interŝanĝitaj, kredis la maljuna,
Ke li malprava estas. Sur l’ azenon
Malantaŭ si la knabon li sidigis.
Post tridek paŝoj tion ekkritikas
Anaro tria: «Tiuj ĉi rajdantoj,
Ekkrias unu, tre malsaĝaj estas:
La besto ne plu povas marŝi, baldaŭ
Ĝi mortos per iliaj batoj! Fi!
Tiele ŝarĝi malfeliĉan beston!
Ĉu ili ne kompatas je maljuna
Servisto? Nun sendube ili iras
Foiron por ekvendi ĝian felon!
—Pro Dio, diris la maljuna, kapon
Malsaĝan havas kiu ĉiujn homojn
Kaj sian patron volas kontentigi!
Ni tamen per rimedo ia provu
Prosperi.» Tuj desaltas ambaŭ teren,
Kaj la azen’ trankvile antaŭmarŝas.
Renkontas ilin iu kaj li diras:
«Ĉu modo estas, ke azeno iru
Senĝene, dum la mastro sin mem ĝenas?
Sed kiu el du devas sin lacigi,
Ĉu l’ besto, ĉu la mastro? Mi konsilas,
Ke tiuj ĉi en keston multekostan
Nun ĝin enmetu. Ambaŭ siajn ŝuojn
Eluzas, por pli longe sian beston
Konservi. Bela trio da azenoj!
—Azen’ mi estas, tion mi konfesas,
La muelisto diris; sed de nun
Ĉu oni min kritikos, ĉu min laŭdos,
Ĉu ion, ĉu nenion oni diros,
Laŭ mia kapo mi agadi volas.»
Li faris tiel, kaj li faris bone.

II.—La membroj kaj la stomako.

Pri kelkaj punktoj reĝa potenco
Similas al homa stomako. Se fartas
Malbone ĝi, tuta la korpo malsanas.
Lacaj penadi por ĝi, la membroj
Decidis vivi nobelsinjore,
Senfare, kiel moŝt’ la stomaka.
«Ĝi, diris ili, de la aero,
Kiel ni, vivu. Ni ĉiuj ŝvitas,
Penas simile al portaj bestoj;
Por kiu? Por ĝi, sed por ni sen profito.
Per nia zorgado ni nutris ĝin solan;
Ni ĉesu labori, laŭ ĝia ekzemplo.»
Tuj senprokraste ĉesas la manoj
Preni, la brakoj agi, la kruroj
Marŝadi; ĉiuj al la stomako
Ekdiris, ke sian nutraĵon ĝi serĉu.
Tian eraron ili tre baldaŭ
Bedaŭris, senfortaj tuj ekfariĝante;
La sango ne plu renoviĝis en koro;
La membroj suferis; fortec’ detruiĝis.
Per tio vidis la ribelantoj,
Ke la senokupa ŝajnanto laboras
Pli ol ili por la komuna profito.
Ĝi povas figuri la reĝan potencon,
Ĉar ĝi egalparte ricevas kaj donas.
Por ĝi laboras ĉiu kaj el ĝi
Ĉiu nutraĵon sian eltiras.
Ĝi al laboristoj donigas salajron,
Ĝi pagas juĝistojn, riĉigas vendistojn,
Defendas plugistojn, elnutras soldatojn,
Disdonas milloke donacojn sennombrajn,
Provizas sola tutan la regnon.
Ĝin Menenio komprenigis.
De la senato volis disiĝi
La popolamaso, dirante, ke sola
Ĉi tiu posedas potencon, trezorojn,
Honorojn, dum al ĝi nur restas malbonoj,
Tributoj, impostoj, militaj klopodoj.
Ekster la muroj staris l’ amaso
Kaj landon alian intencis serĉadi.
Sed Menenio al ĝi elmontris,
Ke ĝi similas al homaj membroj,
Kaj per apologo de ĉiuj konita,
Al ĝia devo ĝin rekondukis.

III.—La lupo fariĝinta paŝtisto.

Kaptante jam nur parton malgrandan
Da ŝafoj de l’ najbaraĵo,
Lup’ volis uzi la ruzon vulpan,
Kaj novan rolon ludadi.
Ĝi, kiel gardist’, sur sin metas mantelon,
Kaj longan bastonon paŝtistan ekprenas
Kune kun fluto duobla.
Por sian ruzon tute plenumi,
Volonte ĝi skribus sur sian ĉapelon:
«Gilo’ mi estas, la paŝtisteto
De tiu ĉi ŝafidaro»
Tiele sin maskinte
Kaj siajn piedojn antaŭajn metante
Sur la bastonon, Gilo’ la falsa
Senbrue sin proksimigas.
Gilo’ la vera sur herb’ kuŝante
Dormis tiam profunde,
Kaj dormis la hundo, kaj ankaŭ la fluto;
Tutsame dormis multe da ŝafoj.
Ne vekis ilin la hipokritulo
Kaj por facile povi la ŝafojn
Al sia hejm’ alkonduki,
Ĝi volis, jam kiel paŝtisto vestite,
Ankaŭ paŝtiste paroli.
Sed tio ĝin pereigis.
Ĉar ĝi ne povis bone imiti
La voĉon paŝtistan, sed tutan l’ arbaron
Plenigis per bruo de sia la voĉo,
Kaj tiel konigis la artifikaĵon.
Tia bruego ĉiujn ekvekas,
La hundon, la ŝafojn kaj la ŝafgardiston.
Ĉe tia tumulto la lup’ malfeliĉa,
Pro la mantelo tute ĝenite,
Ne povis forkuri nek sin mem defendi.
La friponuloj ĉie enfalas
En iajn kaptilojn de si preparitajn.
Kiu ajn estas lup’ agu lupe;
Estas ĉi tio pli sendanĝera.

IV.—La ranoj petantaj reĝon.

De l’ demokrata stat’ lacigite,
La ranoj kriis tiele,
Ke sub monarkpovon Zeŭs’ ilin submetis,
Kaj el ĉielo reĝon paceman
Alsendis, kiu tiel bruegis
Falante, ke la tuta anaro
Iris sin kaŝi sub l’ ondojn,
Ĉu en la junkojn, ĉu en la kanojn,
Ĉu en la kavaĵojn de sin la marĉo,
Ne kuraĝante dum longa tempo
Vizaĝe rigardi ĉi tiun ŝajnantan
Al ĝi terura giganto.
Ĉi tiu estis trabeto,
Kies graveco per tim’ plenigis
L’ unuan, kiu, por ĝin ekvidi,
Kuraĝis forlasi sian kavaĵon.
Ĝi do analĝis, sed tremegante;
Dua, kaj poste tria ĝin sekvis,
Kaj baldaŭ alvenis anaro sennombra,
Kiu fariĝis tiel senĝena,
Ke ĝi sur la ŝultrojn de l’ reĝo sursaltis.
La bona moŝt’ reĝa ĉi tion suferas,
Kaj ĉiam kuŝadas senmove. La ranoj
Disrompas per plendoj la kapon de Zeŭso;
«Al ni alsendu reĝon plenmovan.»
La reĝ’ de l’ dioj gruon alsendis,
Kiu tuj ilin buĉadas,
Manĝadas kaj glutas laŭ sia plezuro.
Jen la ranaro plendas denove.
«Sed, diras la dio, ĉu via deziro
Nin volas submeti sub siajn la leĝojn?
La saĝ’ ordonis al vi konservi
Vian unuan vivmanieron;
Sed ĝin ne farinte, vi devis akcepti
Senplende reĝon bonan, kvietan.
Estu do je ĉi tiu kontentaj,
Timante, ke venos tiran’ pli kruela.»

KOLEKTO ESPERANTA APROBITA DE Do ZAMENHOF

FRANCUJO.—HACHETTE kaj Ko, 79, Boul. St-Germain, Paris

LIVRES D’ÉTUDE
Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront.150
Corrigé de Grammaire et Exercices de la langue Esperanto, par L. de Beaufront.»75
Commentaire sur la grammaire Esperanto, par L. de Beaufront.2»
Texte synthétique des règles, préfixes, suffixes, expressions de l’Esperanto, traduction française en regard, par L. de Beaufront.»50
Thèmes d’application, Lexicologie, Syntaxe, Formation des mots de l’Esperanto, vocabulaire des mots employés, par L. de Beaufront.2»
Cours commercial d’Esperanto, par Marissiaux.150
Corrigé des exercices du Cours commercial d’Esperanto, par M. Marissiaux.1»
L’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et Pagnier.»75
Corrigé des Exercices de l’Esperanto en dix leçons, par Th. Cart et M. Procureur.»50
Premières leçons d’Esperanto, par Th. Cart.»30
Dictionnaire Esperanto-Français, par L. de Beaufront.150
Structure du dictionnaire Esperanto. Réponse à beaucoup d’objections. (Teksto esperanta kaj franca), par L. de Beaufront.»30
Vocabulaire Français-Esperanto et Vocabulaire abrégé Esperanto-Français, par Th. Cart, M. Merckens et P. Berthelot.250
Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie, par R. Lemaître.»40
TEKSTOJ EN ESPERANTO
Brueys et Palaprat. Advokato Patelin, tradukita de J. Evrot.»75
Diversaĵoj, rakontetoj tradukitaj de Soj Lallemant kaj Beau.125
Ekzercoj de Aplikado, Leksikologio, Sintakso, Vortfarado Esperantaj, de L. de Beaufront.1»
Esperantaj prozaĵoj, de diversaj aŭtoroj.250
Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, de Dro Zamenhof.350
Fundamento de Esperanto, de Dro Zamenhof.3»
Godineau. La Kolorigisto-aerveturanto.»30
Hamleto, dramo de Shakespeare tradukita de Dro Zamenhof, nova eldono.2»
Komercaj leteroj, de P. Berthelot kaj Ch. Lambert.»50
Kondukanto de l’ interparolado kaj korespondado kun aldonita Antologio Internacia, de Grabowski.2»
Kurso tutmonda, de E. Gasse.»75
Labiche et Legouvé. Cikado ĉe Formikoj, unuakta komedio.»60
La Fontaine. Elektitaj Fabloj, esperantigitaj de G. Vaillant.»75
La Komerca sekretario, de Ros Sudria.»50
Leibniz. Monadologio, tradukita de E. Boirac.»60
Maistre (X. de). Vojaĝo interne de mia Ĉambro, tradukita de S. Meyer.»75
Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. Bricard.»75
Molière. L’ Avarulo, tradukita de S. Meyer.»75
Orzesko. La interrompita kanto, tradukita de Kabe.»»
Norman. Poŝlibro Internacia, por Aferistoj, Turistoj, K. C.2»
Perrault (Ch.) Rakontoj pri Feinoj, tradukitaj de Sinjorino Sarpy.1»
Rakontoj kaj Fabeloj (el Esperantaj Prozaĵoj).»25
Sieroŝevski (Vaclav). La Fundo de l’ mizero, tradukita de Kabe.»75
Virgilio. Eneido, kantoj I et II, tradukita de Dro Vallienne.»60

A LA MÊME LIBRAIRIE

Tutmonda Jarlibro Esperantista

ENHAVANTA LA
Adresarojn de Dro ZAMENHOF

1905

Cet annuaire paraît tous les ans dans le courant de mars. Il contient: plus de 20 000 adresses d’Espérantistes dans le monde entier, les renseignements les plus complets sur les Sociétés de propagation, les livres, les journaux, les publications de toute nature en Esperanto.

Un volume grand in-16, broché ...... 2 fr. 50


Internacia Scienca Revuo

Revue mensuelle scientifique rédigée
EN ESPERANTO

Paraissant depuis le 1er Janvier 1904

COMITÉ DE PATRONAGE:

Société française de physique, Société internationale des Électriciens, MM. Adelsköld, Appell, d’Arsonval, Baudoin de Courtenay, Becquerel, Berthelot, Bouchard, Brouardel, Deslandres, Gal Sébert, membres de diverses académies.

RÉDACTION:
P. FRUICTIER
27, boulevard Arago,
PARIS

ADMINISTRATION:
HACHETTE & Ko
79, boulevard Saint-Germain,
PARIS

ABONNEMENT ANNUEL

France ..... 6 fr. 50 | Etranger ..... 7 fr.

UN NUMÉRO: 60 centimes.


Dr Helte.—Pri la Teorio de l’ Jonoj ...... » 30

Mendelejev.Provo de Kemia Kompreno de l’ Monda Etero ...... » 30

ANGLUJO.—REVIEW of REVIEWS, Norfolk street, LONDON, W. C.
First lessons in Esperanto. by Th. Cart and J. Rhodes6 pence.
Esperanto: The Student’s complete Text-Book, with two vocabularies by J. C. O’Connor Ph. Dr. M. A. 1s6d
Esperanto-English dictionary, by A. Motteau. 2s6d
English-Esperanto dictionary, by J. C. O’Connor Ph. Dr. M. A. 2s6d
English-Esperanto dictionary, by J. Rhodes and J. Ellis (in preparation).   
Grammar and exercises of the International Language Esperanto, by Richard H. Geoghegan. 1s6d
Dickens, Kristnaska sonorado (A Christmas Carol), tradukita de M. Vestcott. 1s»
BELGUJO—HOLANDUJO.—A.-J. WITTERYCK-DELPLACE, 4, Nouvelle Promenade, BRUGES
Het Esperanto in tien lessen, door A.-J. Witteryck naar Cart et Pagnier. »50
Paĝoj el la Flandra Literaturo, tradukitaj de Dro Seynaeve et Dro Van Melckebeke. 150
BULGARUJO.—KLUBO «STELO», PLOVDIV
Esperanto en 10 lecionoj, de Cart et Pagnier. 1»
Unuaj lecionoj, de Cart et Atanasov. »40
Propaganda folio. »10
DANUJO.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN
Esperanto-Dansk-Norsk Ordbog, af F. Skeel-GiörlingKr.350
Grammatik. »»
Dansk-Esperanto Ordbog. »»
GERMANUJO.—MÖLLER & BOREL, Prinzenstrasse, 95, BERLIN
Anfangsgründe der Esperanto-Sprache, von Th. Cart und Hermann Jürgensen.M030
Vollständiges Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.M120
Wörterbuch Deutsch-Esperanto, von Dr Zamenhof.M2»
Wörterbuch Esperanto-Deutsch, von H. Jürgensen.M180
Schlüssel zum Lehrbuch der Esperanto-Sprache, von J. Borel.M050
Pri unu speco de Kurbaj linioj, von Profesor A. Dombrovski.M050
Lernolibro de Esperanta Stenografio, (laŭ sistemo Stolze-Schrey) de F. Schneeberger.M080
HISPANUJO.—J. ESPASA, 579, Calle de las Cortes. BARCELONA
Primeras lecciones de Esperanto de Th. Cart y L. Villanueva.P040
Manual y Ejercicios de la lengua internacional Esperanto, por V. Inglada Ors y A. L. Villanueva.P3»
Vocabulario Esperanto-Español y Español-Esperanto, por Inglada Ors y Villanueva.P6»
ITALUJO.—RAFFAELLO GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO
Prime lezioni d’Esperanto de Th. Cart e Alb. Gallois. 040
Grammatica della lingua internazionale Esperanto di L. de Beaufront, tradotta da G. Puccinelli. 150
L’Esperanto in dieci lezioni, di Cart e Gallois. »75
Dizionario Esperanto-Italiano, de J. Puccinelli (in preparazione).   
Dizionario Italiano-Esperanto, de J. Meozzini (in preparazione).   
POLUJO.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA
Esperanto: Czecs I. Gramatyka i ćwiczenia, Dr L. Zamenhof.R.025
—— Czecs II. SlownikR.015
PORTUGALUJO.—BRAZILUJO
Primeiras liçôes de Esperanto, do professor Th. Cart, trad. portugueza de A.-C. Coutinho, Paris, Hachette. »40
SVEDUJO.Esperantoförening, STOCKHOLM
Esperanto-Svensk ordbok, de P. Ahlberg.Kr:175
OUVRAGES DIVERS
Tutmonda jarlibro esperantista por 1905 250
Couturat (L.) et Leau (L.).—Histoire de la langue universelle. 10»
Extraits de l’Histoire de la langue universelle. 1»
Lafarge (G.).—Nécessité de l’adoption d’une langue internationale auxiliaire. 1»
Sacré (E.).—L’Esperanto. 1»
Thiaucourt (C.).—Dernière conférence sur la Langue Internationale Esperanto 1»
Premier manuel de la langue auxiliaire Esperanto »10

1709-05.—Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.—1-06.

Notoj de transskribinto:

Diversajn preserarojn de la originalo mi senrimarke ĝustigis. Mi translokigis la tabelon de enhavo al la komenco de la teksto, kaj movis ĉiujn la reklamojn al la fino.