The Project Gutenberg eBook of La Tronpretendantoj

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: La Tronpretendantoj

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release date: August 29, 2008 [eBook #26480]
Most recently updated: January 4, 2021

Language: Esperanto

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK LA TRONPRETENDANTOJ ***



Henrik Ibsen

LA TRONPRETENDANTOJ

(Kongs-emnerne)

1864

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s

LA TRONPRETENDANTOJ

ROLOJ:

La agado okazas en la unua duono de la 13a jarcento.

å prononciĝas kiel Esperanta o.

Vortklarigo

Nidaros: La antikva nomo de la nuna urbo Trondhejmo.

Skule estas jarlo (= grafo), la sama vorto kiel la angla earl. Frato de reĝo Inge.

hirdo: (norvega vorto) = gvardio de la reĝo kaj de estroj.

Eyrating: parlamenta kunsido sur Eyri, loka, liberaera kunvenejo ĉe Nidaros.

ting (esperantlingve: tingo - nova vorto) = parlamento ankoraŭ en Islando (Allþing) kaj Norvegio (Storting).

La Birkibejnoj estas politika, militista aro, kiu gajnis en la intercivitana milito.

La Slittungoj sekvis la tronpretendanton Erling Steinvegg, filo de Magnus Erlingsson.

La Vårbelgoj (vestitaj per feloj printempe feligitaj) estis la partio, kiun Skule fondis, kiam li rompis kun la birkibejnoj, al kiuj lia tuta parencaro apartenis.

La Bagloj estis politika partio kaj militistaro defendantaj la eklezion.

La Ribbungoj estis sekvantoj de Sigurd Ribbung, tronpretendanto.

Ranagubernio: Nuntempa Båhuslen en Svedlando.

Hålogalando: Meza parto de norda Norvegio.

Viken: Malnova nomo de la Oslo fjordo ĝis Kungälv en Svedlando.

Trondhejmo estas la ok etaj gubernioj ĉirkaŭ la Trondhejmfjordo.

Vermlando: lima lando inter Norvegio kaj Svedlando oriente de la Oslo-fjordo.

Opplando: Gubernio inter la lago Mjøsa kaj la Dovre-montaro.

Borg: Gubernio tute sude en orienta Norvegio ĉe la urbo Sarpsborg.

Ile-kampoj, ĉe Nidaros.

varg: norvega vorto = lupo.

Kapinsulo: Norveglingve “Hovedøya” — insulo en la fjordo ĉe Oslo.

Harald Belhararo: (Harald Hårfagre) — La unua reĝo de tuta Norvegio.

Elgjarnes: = Elnes — terpinto en la komunumo Asker okcidente de Oslo.

Ejkaberg: Monteto apud orienta Oslo.

Låka: Bieno norde de Oslo.

Elgisetro: Monaĥejo sude de Nidaros.

Hladakabo: Kabo en la trondhejma fjordo ĉe Nidaros.

UNUA AKTO

(Bergen. La ĝardeno ĉe la Kristpreĝejo. En la fono la preĝejo, la alta portalo vidiĝas de la spektantoj. Maldekstre antaŭe staras Håkon Håkonsson, Dagfinn Bonde, Vegard el Veradal, Ivar Bodde kaj pluraj vasaloj kaj estroj. Ĝuste kontraŭe de li staras Skule jarlo, Gregorius Jonsson, Pål Flida kaj aliuloj el la viroj de la jarlo. Pli malantaŭe samflanke vidiĝas Sigurd Ribbung kun sia sekvantaro, kaj pli malantaŭe de li Gutorm Ingason kun pluraj estroj. La enirejoj de la preĝejo estas gardataj de gvardistoj; la homamaso plenigas la tutan preĝejan ĝardenon; multuloj sidas supre en la arboj kaj sur la preĝeja muro; aspekte ĉiuj en streĉo atendas iun okazaĵon. El la preĝejaj turoj de la urbo sonoriĝas de fore kaj de proksime.)

SKULE JARLO
(mallaŭte kaj senpacience al Gregorius Jonsson) Pro kio ili lantas tiel longe tie interne?

GREGORIUS JONSSON
Silente; nun komenciĝas la himno.

(De interne de la fermita preĝejo aŭdiĝas sono de trombonoj:)

ĤORO DE MONAĤOJ KAJ MONAĤINOJ
Domine coeli k.t.p.

(Dum la kanto la preĝeja pordo malfermiĝas de interne; en la antaŭa halo vidiĝas episkopo Nikolas ĉirkaŭita de pastroj kaj monaĥoj.)

EPISKOPO NIKOLAS
(tretas antaŭen al la pordo, kaj anoncas kun bastono levita:) Nun Inga el Vartejg portas feran fajropruvon por Håkon reĝpretendanto!

(La preĝejo denove fermiĝas; interne la kanto daŭras.)

GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte al la jarlo) Voku al sankta Olaf por tio, kio estas ĝusta.

SKULE JARLO
(rapide kaj deturnante) Ne nun. Pli bone ne memorigi lin pri mi.

IVAR BODDE
(kaptas la brakon de Håkon) Preĝu al la Sinjoro via Dio, Håkon Håkonsson.

HÅKON
Ne bezoniĝas; mi estas certa pri li.

(La kanto de la preĝejo sonas pli forte; ĉiuj nudigas la kapojn kaj multaj genuas kaj preĝas.)

GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo) Tiu ĉi estas grava horo por vi kaj por multuloj.

SKULE JARLO
(rigardas atente al la preĝejo) Grava horo por Norvegio.

PÅL FLIDA
(proksima al la jarlo) Nun ŝi tenas la ruĝan feron.

DAGFINN BONDE
(proksima al Håkon) Ili alvenas laŭ la preĝeja elirejo.

IVAR BODDE
Kristo ŝirmu viajn purajn manojn, Inga reĝpatrino!

HÅKON
Por tiu ĉi momento ŝi estu honorata mian tutan vivon.

SKULE JARLO
(kiu streĉe aŭskultis, subite ekparolas) Ĉu ŝi kriis? Ĉu ŝi faligis la feron?

PÅL FLIDA
(iras supren) Mi ne scias kio estis.

GREGORIUS JONSSON
La virinoj ploras laŭte en la antaŭhalo.

ĤORO EL LA PREĜEJO
(ekkantas jubile) Gloria in excelsis deo!

(La portalo ekmalfermiĝas; Inga elvenas, akompanata de monaĥinoj, pastroj kaj monaĥoj.)

INGA
(sur la preĝeja ŝtuparo) Dio juĝis! Vidu tiujn ĉi manojn; per ili mi portis la feron.

VOĈOJ INTER LA POPOLAMASO
Ili estas puraj kaj blankaj kiel antaŭe!

ALIAJ VOĈOJ
Eĉ pli belaj!

LA TUTA HOMA ARO
Li certe estas la filo de Håkon Sverrisson!

HÅKON
(ĉirkaŭbrakas ŝin) Dankon, dankon, vi alte benata!

EPISKOPO NIKOLAS
(preterpasas la jarlon) Malsaĝe estis efektivigi la ruĝferan fajropruvon.

SKULE JARLO
Ne, sinjoro episkopo. Dio devis paroli en tiu ĉi afero.

HÅKON
(profunde tuŝita, tenas Inga per la mano) Nun tio do estas farita, tio al kio ĉiu talento en mi laŭte alvokis, — tio sub kio mia koro tordis kaj turnis sin —

DAGFINN BONDE
(eksteren al la homamaso) Jes, rigardu tiun virinon, kaj pripensu nun, vi, kiuj estas ĉi tie! Kiu dubis pri ŝia vorto, antaŭ ol iuj bezonis ke oni dubu?

PÅL FLIDA
La dubo flustris en ĉiuj ĉambretoj ekde la momento kiam Håkon tronpretendanto kiel infano portiĝis en la kortegon de reĝo Inge.

GREGORIUS JONSSON
Kaj lastan vintron ĝi kreskis al krio, kaj sonis super la lando norde kaj sude; tion mi opinias ke ĉiu ajn povas atesti.

HÅKON
Plej bone povas mi mem tion atesti. Tial mi ja cedis al la konsiloj de multaj fidelaj amikoj, kaj klinis min tiel profunde, kiel neniu alia reĝe elektita viro faris de longe. Mi pruvis per fajropruvo mian naskiĝon, pruvis mian rajton, kiel filo de Håkon Sverrisson, preni landon kaj regnon herede. Ne volas mi ĉi tie esplori pli proksime, kiu nutris la dubon kaj faris ĝin laŭtvoĉa, kiel la parenco de la jarlo diras; sed tion mi scias, ke amare mi suferis sub ĝi. Mi estis reĝe elektita ekde la infaneco, sed povran reĝan honoron oni atestis al mi, eĉ tie kie oni opinius, ke mi plej sekure kuraĝus atendi ĝin. Mi nur memorigas lastan pentekostan dimanĉon en Nidaros, kiam mi iris al la altaro por oferi, kaj la ĉefepiskopo turnis sin, kaj pretendis ne vidi min, por eviti saluti, kiel estas la kutimo saluti reĝojn. Tamen tiaĵojn mi facile tolerus; sed vera milito estus eksplodonta en la lando, kaj ĝin mi devus haltigi.

DAGFINN BONDE
Bone povas esti por reĝoj aŭskulti al saĝaj konsiloj; sed se mia konsilo estus aŭskultita en tiu ĉi afero, tiam ne estus per ruĝa fero, sed per malvarma ŝtalo, ke Håkon Håkonsson dividus la rajton inter si kaj siaj malamikoj.

HÅKON
Regu vin, Dagfinn; tio decas al tiu viro, kiu regu la landon.

SKULE JARLO
(kun subtila rideto) Reĝa malamiko estas oportune nomi ĉiun, kiu kontraŭas la reĝan volon. Mi tamen opinias, ke tiu estas al la reĝo plej malutila, kiu malkonsilas al li pruvi sian rajton al la reĝa nomo.

HÅKON
Kiu scias. Se estus mia rajto nur, kiun ni ĉi tie pritraktadus, povus okazi, ke mi ne aĉetus ĝin tiel kare; sed ni devas rigardi pli alten; ĉi tie temas pri vivotasko kaj devo. Mi sentas tion alte kaj varme ene en mi, kaj mi ne hontas pro tion diri, — mi sole estas tiu, kiu povas gvidi la landon al la plej supera stato en ĉi tiuj tempoj; — reĝa naskiĝo generas reĝan devon —

SKULE JARLO
Troviĝas pluruloj ĉi tie, kiuj donas al si mem tian belan ateston.

SIGURD RIBBUNG
Mi faras, kaj kun same bona kialo. Mia avo estis reĝo Magnus Erlingsson —

HÅKON
Jes, se via patro, Erling Steinvegg, estus filo de reĝo Magnus; sed la plimulto neas tion, kaj ĝis nun neniu portis la fajropruvon por tiu pretendo.

SIGURD RIBBUNG
La Ribbungoj elektis min reĝo, kaj faris tion libervole, dum Dagfinn Bonde kaj aliaj Birkibejnoj minacigis por vi reĝan nomon.

HÅKON
Jes, tiel vi mizerigis Norvegion, ke la devenulo de Sverre devis minace progresi.

GUTORM INGASON
Devenulo de Sverre estas mi same certe kiel vi —

DAGFINN BONDE
Sed ne en rekta linio viron post viro.

EPISKOPO NIKOLAS
Estas inaj generaciaj eroj intertie, Gutorm.

GUTORM INGASON
Mi tamen scias, ke Inge Bårdsson, mia patro, estis leĝe elektita reĝo super Norvegio.

HÅKON
Ĉar troviĝis neniu, kiu sciis, ke la nepo de Sverre estis en vivo. De la tago, kiam tio evidentiĝis, Inge estris la regnon, kiel kuratoro por mi, ne alicele.

SKULE JARLO
Tio ne povas esti dirata en vero; sian tutan tempon Inge estis reĝo kun ĉiu leĝa potenco kaj sen rezervo. Ke Gutorm malgrandan rajton havas, povas esti sufiĉe vera; ĉar li naskiĝis nelegitime; sed mi estas la legitime naskita frato de reĝo Inge, kaj la leĝo estas por mi, kiam mi postulas kaj prenos plenan heredon post li.

DAGFINN BONDE
Ho, sinjoro jarlo, plenan heredon Vi certe prenis, kaj tion ne nur la parencaran posedaĵon, sed ĉiujn posedaĵojn kiujn Håkon Sverrisson postlasis.

EPISKOPO NIKOLAS
Ne ĉion, bona Dagfinn. Honoru la veron: — reĝo Håkon retenis broĉon kaj tiun oran ringon, kiun li portas sur sia brako.

HÅKON
Lasu tion kiel estas; per la helpo de Dio mi bone regajnos havaĵojn. Kaj nun, vasaloj kaj leĝistoj, Vi preĝejaj fratoj kaj estroj kaj hirdanoj, nun estas tempo por voki al regna kunsido, kiel decidite estas. Kun ligitaj manoj mi sidis ĝis ĉi tiu tago; mi pensas, ke neniu viro volas mallaŭdi, ke mi sopiras malligi ilin.

SKULE JARLO
Pluruloj statas kiel Vi, Håkon Håkonsson.

HÅKON
(atentiĝas) Sinjoro jarlo, kion Vi aludas?

SKULE JARLO
Mi pensas, ke ĉiuj ni pretendantoj havas la saman kialon por sopiri. Ni ĉiuj estis same streĉe ligitaj; ĉar neniu el ni sciis kiom foren lia rajto valoris.

EPISKOPO NIKOLAS
Malsekure estis pri la aferoj de la eklezio kiel pri tiuj de la lando; sed nun faru verdikton la leĝo de sankta reĝo Olaf.

DAGFINN BONDE
(duonlaŭte) Novaj ruzaĵoj!

(La viroj de Håkon arigas sin.)

HÅKON
(devigas sin al trankvilo, kaj iras kelkajn paŝojn al la jarlo) Mi volas kredi, ke mi ne kaptis Vian opinion. La fajropruvo pruvis mian alodan rajton al la regno, kaj tial mi ne komprenas ion alian ol tio, ke la regna kunsido devu doni leĝan forton al la elekto de mi kiel reĝon, kio jam okazis en Eyrating antaŭ ses jaroj.

PLURAJ INTER LA VIROJ DE LA JARLO KAJ DE SIGURD
Ne, ne, — ni neas!

SKULE JARLO
Tia neniam estis la penso, kiam decidiĝis havi regnan kunsidon ĉi tie. Pere de la fajropruvo Vi ankoraŭ ne gajnis la regnon, sed nur pruvis Vian rajton hodiaŭ, prezenti Vin inter ni aliaj pretendantoj, kaj validigi la pretendon, kiun Vi opinias havi —

HÅKON
(regas sin) Tio do mallonge kaj klare signifas, ke dum ses jaroj mi senrajte portis nomon de reĝo, kaj dum ses jaroj, Vi jarlo, sen rajto regis la landon kiel kuratoro por mi.

SKULE JARLO
Neniel. Iu devis porti la nomon de reĝo, kiam mia frato estis mortinta. La Birkibejnoj, kaj pleje Dagfinn Bonde, agis por Via pretendo, kaj efektivigis la elekton de Vi, antaŭ ol ni aliuloj povis antaŭenigi niajn postulojn.

EPISKOPO NIKOLAS
(al Håkon) La jarlo opinias, ke tiu elekto donis al Vi rajton uzi la reĝan potencon sed ne posedan rajton.

SKULE JARLO
Vi havis ĉiujn rajtojn; sed kaj Sigurd Ribbung kaj Gutorm Ingason kaj mi konsideras nin esti same proksimaj heredantoj, kiel Vi; kaj nun la leĝo dividu inter ni kaj diru, kiu firme prenu la heredon por ĉiuj tempoj.

EPISKOPO NIKOLAS
Vere dirite la jarlo havas bonan kialon por sia opinio.

SKULE JARLO
Fajropruvoj kaj regnaj kunvenoj estis ambaŭ pli ol unu fojon proponitaj dum tiuj ĉi jaroj, sed ĉiam io intervenis. Kaj, sinjoro Håkon, se Vi opiniis, ke Via rajto estis senskue firma je la unua reĝa elekto, kial Vi tamen donis Vian aprobon, ke la fajropruvo nun fariĝu?

DAGFINN BONDE
(incitita) Tiru glavon, reĝanoj, kaj lasu ĝin dividi!

MULTAJ EL LA HIRDO
(sturmas antaŭen) Frapu per glavoj la malamikojn de la reĝo.

SKULE JARLO
(krias al la siaj) Neniun mortigu! Neniun vundigu! Nur tenu ilin for.

HÅKON
(retenas la siajn) Eningu la glavon ĉiu viro, kiu ĝin tiris! Ingu la glavon, mi diras! (trankvile) Vi dekoble malbonigas la staton por mi per tia impeto.

SKULE JARLO
Tiel viroj atakas virojn en la tuta lando. Jen Vi vidas, Håkon Håkonsson; nun mi opinias ke plej bone montriĝis, kion Vi devos fari, se la paco kaj la vivo de homoj gravas por Vi.

HÅKON
(post mallonga pripensado) Jes — mi tion vidas. (prenas Inga per la mano kaj turnas sin al unu el tiuj, kiuj staras ĉe li) Torkell, vi estis fidela viro en la hirdo de mia patro; prenu ĉi tiun virinon hejmen al via loĝejo, kaj estu bona al ŝi; — ŝi estis ege kara al Håkon Sverrisson. — Dio benu vin, mia patrino, — mi devas iri al regna kunveno nun. (Inga premas lian manon kaj foriras kun Torkell. Håkon silentas momenton, poste antaŭen tretas kaj diras klare) La leĝo verdiktu; nur ĝi. Vi Birkibejnoj, kiuj ĉeestis en Eyrating, kaj elektis min reĝo, Vi estas nun liberigitaj de la ĵuro, kiun Vi ĵuris al mi tie. Vi Dagfinn, vi ne plu estas mia marŝalo; mi ne volas kunveni kun marŝalo aŭ hirdo, ne kun reĝanoj aŭ kun alĵuritaj bataluloj; mi estas malriĉa viro; mia tuta heredaĵo estas broĉo kaj tiu ora ringo; — tio estas povra posedaĵo por salajri la servojn de tiom da bonaj viroj. Nu, Vi aliaj pretendantoj, nun ni estas egalaj; mi volas nenion havi por stari antaŭe al Vi, krom la rajto kiun mi ricevis desupre, — tiun mi nek povas, nek volas dividi kun iu. — Sonorigu por regna kunveno, kaj tiam Dio verdiktu kaj la leĝo de sankta reĝo Olaf. (Eliras kun siaj viroj maldekstren; soniĝas korno kaj trumpeto tre fore.)

GREGORIUS JONSSON
(al la jarlo, kiam la amaso estas ekforiranta) Dum la fajropruvo ŝajnis al mi, ke vi estas timema, sed nun vi aspektas ĝoje kaj esperplene.

SKULE JARLO
(kontente) Ĉu vi vidis, ke li havis la okulojn de Sverre kiam li parolis? Bona estos la elekto ĉu vi elektos lin aŭ min kiel reĝon.

GREGORIUS JONSSON
(maltrankvile) Sed ne cedu. Pensu pri ĉiuj tiuj kiuj falos kun Via afero.

SKULE JARLO
Jen mi staras sur la fundamento de leĝo kaj juro; nun mi ne kaŝas min por la sanktulo. (eliras maldekstren kun sia sekvantaro)

EPISKOPO NIKOLAS
(rapidigas sin post Dagfinn Bonde) Certe ordiĝos, bona Dagfinn, ordiĝos; — sed tenu la jarlon tre fore de la reĝo, kiam li estos elektita; — nur tenu lin tre fore!

(Ĉiuj eliras maldekstren malantaŭ la preĝejon.)

HALO EN LA REĜA KORTEGO

(Maldekstre antaŭe estas malalta fenestro; dekstre enireja pordo; fone pli granda pordo, kiu kondukas al la reĝa halo. Apud la fenestro staras tablo; cetere seĝoj kaj benkoj.)

(Sinjorino Ragnhild kaj Margrete venas elde la pli malgranda pordo; Sigrid baldaŭ sekvas.)

SINJORINO RAGNHILD
Enen ĉi tie.

MARGRETE
Jes, ĉi tie estas plej mallume.

SINJORINO RAGNHILD
(iras al la fenestro) Kaj jen ni povas rigardi malsupren al la Tingejo.

MARGRETE
(singarde rigardas eksteren) Jes, tie malantaŭ la preĝejo ili ĉiuj estas kunvenintaj. (turnas sin en ploro) Tie malsupre nun okazos tio, kio tiros tiom multe post si.

SINJORINO RAGNHILD
Kiu morgaŭ regos ĉi tie en la halo?

MARGRETE
Ho, silentu. Tian pezan tagon mi neniam pensus vivi.

SINJORINO RAGNHILD
Ĝi devus veni; stari kiel reĝa kuratoro ne estis sufiĉa tasko por li.

MARGRETE
Jes — ĝi devis veni; la nura reĝa nomo ne estus sufiĉa por li.

SINJORINO RAGNHILD
Pri kiu vi parolas?

MARGRETE
Pri Håkon.

SINJORINO RAGNHILD
Mi parolis pri la jarlo.

MARGRETE
Ne vivas pli elstaraj viroj ol tiuj du.

SINJORINO RAGNHILD
Vidu Sigurd Ribbung! Kiel inside li sidas, — ĝuste kiel lupo en kateno.

MARGRETE
Jes vidu —! Li interplektas la manojn antaŭ si sur la glavsupro, kaj ripozas la mentonon sure.

SINJORINO RAGNHILD
Li mordas siajn lipharojn kaj ridas —.

MARGRETE
Kiel aĉe li ridas.

SINJORINO RAGNHILD
Li scias, ke neniu volas antaŭenigi lian pretendon; — estas tio, kio malicigas lin. — Kiu estas tiu leĝisto, kiu nun parolas?

MARGRETE
Estas Gunnar Grjonbak.

SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?

MARGRETE
Ne, li certe estas por la reĝo —

SINJORINO RAGNHILD
(rigardas ŝin) Por kiu estas li, vi diras?

MARGRETE
Por Håkon Håkonsson.

SINJORINO RAGNHILD
(rigardas eksteren; post mallonga deteno) Kie sidas Gutorm Ingason, — lin mi ne vidas.

MARGRETE
Malantaŭ siaj viroj, tie plej malsupre — en piedlonga mantelo.

SINJORINO RAGNHILD
Jes, tie.

MARGRETE
Aspektas kvazaŭ li hontas —

SINJORINO RAGNHILD
Estas pro sia patrino.

MARGRETE
Tiel ne faris Håkon.

SINJORINO RAGNHILD
Kiu parolas nun?

MARGRETE
(rigardas eksteren) Tord Skolle, leĝisto de Ranagubernio.

SINJORINO RAGNHILD
Ĉu li estas por la jarlo?

MARGRETE
Ne — por Håkon.

SINJORINO RAGNHILD
Kiel neskueble la jarlo sidas aŭskultante.

MARGRETE
Håkon aspektas trankvil-silente — sed tamen forte. (vigle) Se starus ĉi tie viro de fore veninta, li konus la du inter ĉiuj la mil aliuloj.

SINJORINO RAGNHILD
Vidu, Margrete; Dagfinn Bonde lokigas orumitan seĝon por Håkon —

MARGRETE
Pål Flida lokigas similan al ĝi malantaŭ la jarlon —

SINJORINO RAGNHILD
La viroj de Håkon volas tion malhelpi!

MARGRETE
La jarlo firme tenas la seĝon —!

SINJORINO RAGNHILD
Håkon parolas kolere al li — (fuĝas kun krio de la fenestro) Ho, Jesuo Kristo! Ĉu vi vidis la okulojn — kaj la ridon —! Ne, tio ne estis la jarlo!

MARGRETE
(kiu en timego sekvis ŝin) Ankaŭ ne Håkon! Nek la jarlo nek Håkon!

SIGRID
(ĉe la fenestro) Ho aĉe, aĉe!

MARGRETE
Sigrid!

SINJORINO RAGNHILD
Ĉu vi estas ĉi tie?

SIGRID
Tiel profunden ili devas preni la vojon laŭ desube, por gajni al la reĝa seĝo.

MARGRETE
Ho, preĝu kun ni, ke ĉio turniĝu al la plej bona.

SINJORINO RAGNHILD
(pala kaj konsterne al Sigrid) Ĉu vi vidis lin —? Ĉu vi vidis mian edzon —? La okulojn kaj la ridon, — mi ne rekonus lin.

SIGRID
Ĉu li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SINJORINO RAGNHILD
(mallaŭte) Jes, li aspektis kiel Sigurd Ribbung!

SIGRID
Ĉu li ridis kiel Sigurd?

SINJORINO RAGNHILD
Jes, jes!

SIGRID
Do ni ĉiuj devas preĝi!

SINJORINO RAGNHILD
(kun malespera forto) La jarlo devas esti elektata reĝo! Difektiĝas lia animo, se li ne fariĝos la plej elstara viro en la lando!

SIGRID
(pli forte) Sekve ni ĉiuj devas preĝi!

SINJORINO RAGNHILD
Tŝŝ, kio estas tio! (ĉe la fenestro) Kiaj krioj! Ĉiuj viroj ekstaris; ĉiuj standardoj kaj blazonoj svingiĝas en la vento.

SIGRID
(kaptas ŝian brakon) Preĝu, virino! Preĝu por via edzo!

SINJORINO RAGNHILD
Jes, sankta Olaf, donu al li la tutan potencon en tiu ĉi lando!

SIGRID
(sovaĝe) Neniun — neniun! Alie li ne saviĝos?

SINJORINO RAGNHILD
Li devas havi la potencon. Ĉio bona en li ĝermos kaj floros, se li ricevos ĝin. — Elrigardu, Margrete! Aŭskultu! (retiras sin paŝon malantaŭen) Jen leviĝas ĉiuj manoj por ĵuro!

MARGRETE
(aŭskultas ĉe la fenestro)

SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu estas tio?

SIGRID
Preĝu!

MARGRETE
(aŭskultas kaj per suprenlevita mano donas signon por silento)

SINJORINO RAGNHILD
(post iom) Parolu! (De la Tingejo sonoriĝas laŭte en korno kaj trumpeto.)

SINJORINO RAGNHILD
Dio kaj sankta Olaf, por kiu tio estas?

(Mallonga paŭzo.)

MARGRETE
(Turnas la kapon kaj diras:) Nun ili prenis Håkon Håkonsson kiel reĝon.

(La muziko por la reĝa procesio eksonas, unue mallaŭte, poste pli kaj pli proksime. Sinjorino Ragnhild kroĉas sin plorante al Sigrid, kiu silente kondukas ŝin eksteren dekstre; Margrete restas senmova, starante apogata apud la fenestrokrado. La reĝaj ŝildistoj malfermas la grandajn pordojn; oni rigardas en la halon, kiu iom post iom pleniĝas de la procesiantoj venantaj de la Tingejo.)

HÅKON
(turnas sin ĉe la pordo al Ivar Bodde) Portu al mi la plumon kaj vakson kaj silkon, — pergamenon mi havas ĉi ene. (iras vigle al la tablo kaj elmetas kelkajn rulojn da pergameno) Margrete, nun mi estas reĝo!

MARGRETE
Mi salutas mian sinjoron kaj reĝon.

HÅKON
Dankon! — (rigardas ŝin, kaj prenas ŝian manon.) Pardonu! Mi ne pensis pri tio, ke ofendiĝas Vi du.

MARGRETE
(tiras al si la manon) Ne ofendiĝas mi, — Vi certe estas reĝe naskita.

HÅKON
(vigle) Jes, ĉu ne ĉiu homo devas diri tion, kiu memoras, kiel mirinde Dio kaj la sanktuloj savis min el ĉio malbona? Jaraĝa la Birkibejnoj portis min super la montojn en frosto kaj veteraĉo, kaj meze inter tiuj, kiuj insidis kontraŭ mia vivo. En Nidaros mi saviĝis sendomaĝa for de la Bagloj, kiam ili bruligis la urbon kaj mortigis tiomajn el niaj viroj, dum reĝo Inge mem apenaŭ savis sin surŝipen grimpante laŭ la ankroŝnurego.

MARGRETE
Vi spertis maldolĉan junecon.

HÅKON
(rigardas ŝin skrutinie) Imagiĝas al mi, ke Vi estus povinta fari ĝin pli milda.

MARGRETE
Mi?

HÅKON
Vi povus esti al mi bona edukfratino ĉiujn tiujn jarojn, kiam ni kreskis kune.

MARGRETE
Sed ne okazis tiel.

HÅKON
Ne — tiel ne okazis; — ni ja rigardis unu la alian, ambaŭ de sia angulo, sed malofte ni kunparolis — (senpacience) Kien li malaperis? (Ivar Bodde venas kun la skribiloj) Jen vi estas; donu!

(Håkon eksidas ĉe la tablo kaj skribas. Iom poste envenas Skule jarlo; post li Dagfinn Bonde, episkopo Nikolas kaj Vegard Veradal.)

HÅKON
(ekrigardas kaj malsupren metas la plumon) Sinjoro jarlo, ĉu vi scias kion jen mi skribas! (La jarlo proksimiĝas) Estas al mia patrino; mi dankas ŝin por ĉio bona, kaj kisas ŝin mil fojojn — jen en la letero, Vi komprenas. Ŝi sendiĝos orienten al Borgarsyssel, kaj vivu tie kun reĝa honoro.

SKULE JARLO
Vi ne volas reteni ŝin en la reĝa kortego.

HÅKON
Ŝi estas tro kara por mi, jarlo; — reĝo ne devas havi ĉe si iun, kiu estas tro kara por li; reĝo devas agi kun liberaj manoj, stari sola, ne esti kondukata, ne logata. Estas tiom plibonigenda en Norvegio. (daŭrigas skribi)

VEGARD VERADAL
(mallaŭte al episkopo Nikolas) Estis mia konsilo, tio ĉi pri Inga reĝpatrino.

EPISKOPO NIKOLAS
Mi tuj konis Vin laŭ la konsilo.

VEGARD VERADAL
Sed nun pagon por pago.

EPISKOPO NIKOLAS
Atendu. Mi tenos kion mi promesis.

HÅKON
(donas la pergamenojn al Ivar Bodde) Kunplektu, kaj portu mem al ŝi kun multaj koraj salutoj —.

IVAR BODDE
(ĵetinte ekrigardon en la pergamenon) Sinjoro — jam hodiaŭ, Vi skribas —!

HÅKON
Nun la vento estas favora; ĝi blovas suden laŭ la fjordo.

DAGFINN BONDE
(malrapide) Memoru, sinjoro reĝo, ke ŝi kuŝis la tutan nokton sur la altarŝtupo en preĝo kaj fasto.

IVAR BODDE
Kaj certe ŝi estas laca post la fajropruvo.

HÅKON
Vere, vere; — mia bona kara patrino —! (pripensas) Jes, se ŝi estas tro laca, ŝi atendu ĝis morgaŭ.

IVAR BODDE
Via volo plenumiĝos. (antaŭenmetas alian pergamenon) Sed jen la aliaĵo, sinjoro.

HÅKON
La aliaĵo? — Ivar Bodde, mi ne povas.

DAGFINN BONDE
(montras al la letero al Inga) Vi tamen povis tion.

IVAR BODDE
Ĉio peka estu rompota.

EPISKOPO NIKOLAS
(kiu intertempe proksimiĝis) Ligu nun la manojn de la jarlo, reĝo Håkon.

HÅKON
(mallaŭte) Ĉu Vi opinias, ke tio estas necesa.

EPISKOPO NIKOLAS
Vi neniam aĉetos pacon por la lando pli malkare.

HÅKON
Mi do povas. Al mi la plumo! (skribas)

SKULE JARLO
(al la episkopo, kiu iras dekstren) Aspekte la reĝo klinas al Vi la orelon.

EPISKOPO NIKOLAS
Por Via avantaĝo.

SKULE JARLO
Ĉu tion Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ vespero Vi dankos min. (Li malproksimiĝas.)

HÅKON
(etendas la pergamenon) Legu tion, jarlo.

SKULE JARLO
(legas; rigardas la reĝon en surprizo, kaj diras duonlaŭte:) Vi rompas ĉiun rilaton kun Kanga la juna?

HÅKON
Kun Kanga, kiun mi amis super ĉio en la mondo. De hodiaŭ ŝi neniam estu renkontata sur la vojo de la reĝo.

SKULE JARLO
Grava estas tio, kion Vi jen faras, Håkon — mi scias el mi mem, kiom tio kostas —

HÅKON
For kiu ajn, kiu estas tro kara al la reĝo. — Kunligu la leteron. (donas ĝin al Ivar Bodde)

EPISKOPO NIKOLAS
(klinas sin super la seĝon) Sinjoro Reĝo, nun vi gajnis etapon al la amikeco de la jarlo.

HÅKON
(etendas al li la manon) Dankon, episkopo Nikolas; vi konsilis al mi la plej bonan. Petu favoron, kaj ĝi al vi doniĝos.

EPISKOPO NIKOLAS
Vi volas?

HÅKON
Tion mi promesas al Vi je mia reĝa vorto.

EPISKOPO NIKOLAS
Do faru Vegard Veradal administranto en Hålogalando.

HÅKON
Vegard? Li certe estas la plej fidela amiko, kiun mi havas; malvolonte mi sendas lin tiel foren de mi.

EPISKOPO NIKOLAS
La reĝa amiko devas esti reĝe pagata. Ligu la jarlon tiel, kiel mi konsilis, kaj vi estos sekura por ĉiuj tempoj.

HÅKON
(prenas folion de pergameno) Vegard havu la administradon en Hålogalando. (skribante) Jen mi donas al li mian reĝan leteron pri tio. (La episkopo malproksimiĝas.)

SKULE JARLO
(proksimiĝas al la tablo) Kion Vi jen skribas?

HÅKON
(etendas al li la folion) Legu.

SKULE JARLO
(legas kaj rigardas la reĝon pripense) Vegard Veradal? En Hålogalando?

HÅKON
En la norda regiono, kiu estas vakanta.

SKULE JARLO
Ĉu Vi ne memoras, ke ankaŭ Andres Skjaldarband administras tie norde? Tiuj du estas amaraj malamikoj; — Andres Skjaldarband tenas sin al mi —

HÅKON
(ridetas kaj ekstaras) Kaj Vegard al mi. Tial tiuj du paciĝu plej eble frue. De nun ne devas esti iu malakordo inter la viroj de la reĝo kaj tiuj de la jarlo.

EPISKOPO NIKOLAS
Hm, tio ĉi povus baldaŭ iri erarvoje! (proksimiĝas en maltrankvilo)

SKULE JARLO
Vi pensas profunde kaj saĝe, Håkon.

HÅKON
(varme) Skule jarlo, hodiaŭ mi prenis de Vi la regnon, — sed lasu vian filinon dividi ĝin kun mi!

SKULE JARLO
Mian filinon!

MARGRETE
Dio!

HÅKON
Margrete, — ĉu Vi volas esti reĝino?

MARGRETE
(silentas)

HÅKON
(prenas ŝian manon) Respondu al mi.

MARGRETE
(mallaŭte) Mi volonte estu Via edzino.

SKULE JARLO
(kun manpremo) Paco kaj konsento elkore.

HÅKON
Dankon!

IVAR BODDE
(al Dagfinn) Laŭdo al la ĉielo; nun tagiĝas.

DAGFINN BONDE
Mi preskaŭ kredas. Tiel bone mi neniam antaŭe ŝatis la jarlon.

EPISKOPO NIKOLAS
(malantaŭe) Ĉiam surgarde, bona Dagfinn, — ĉiam surgarde.

IVAR BODDE
(al Vegard) Nun Vi estas administranto en Hålogalando; jen estas la reĝa mano por tio. (donas al li la leteron)

VEGARD VERADAL
Mi poste dankos la reĝon por lia graco. (volas foriri)

EPISKOPO NIKOLAS
(haltigas lin) Andres Skjaldarband estas akra ulo; ne lasu Vin subiĝi.

VEGARD VERADAL
Ĝis nun ĝi ne sukcesis por iu. (eliras)

EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas ) Estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldasband, — kaj cetere kunprenu mian benon.

IVAR BODDE
(kiu atendis malantaŭ la reĝo kun la pergamenoj en la mano) Jen la leteroj, sinjoro —

HÅKON
Bone; donu ilin al la jarlo.

IVAR BODDE
Al la jarlo? Ĉu Vi ne volas surmeti la sigelon?

HÅKON
Tion la jarlo ja kutime faras; — li havas la sigelon.

IVAR BODDE
(mallaŭte) Jes ĝis nun, — tiom longe kiom li estis Via kuratoro; — sed nun!

HÅKON
Nun kiel antaŭe; — la jarlo havas la sigelon. (malproksimiĝas)

SKULE JARLO
Donu al mi la leterojn, Ivar Bodde. (Iras al la tablo kun ili, elprenas la regnan sigelon, kiun li portas kaŝita en la zono, kaj sigelas dum tio kio sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS
(duonlaŭte) Håkon Håkonsson estas reĝo — kaj la jarlo havas la sigelon de la reĝo; — certe aranĝiĝos, aranĝiĝos.

HÅKON
Kion Vi diras, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS
Mi diras, Dio kaj Sankto Olaf gardas sian sanktan eklezion. (iras en la reĝan halon)

HÅKON
(proksimiĝas al Margrete) Saĝa reĝino povas efiki grandajn agojn en la lando; Vin mi kuraĝis sekure elekti, ĉar mi scias ke vi estas saĝa.

MARGRETE
Nur tio!

HÅKON
Kion vi aludas?

MARGRETE
Nenion, nenion, sinjoro.

HÅKON
Kaj Vi ne riproĉas min, kvankam Vi malkaptis belajn dezirojn pro mi?

MARGRETE
Mi ne malkaptis belajn dezirojn pro Vi.

HÅKON
Kaj Vi volas stari proksime al mi, kaj doni al mi bonajn konsilojn?

MARGRETE
Mi volonte volas stari proksime al Vi.

HÅKON
Kaj doni al mi bonajn konsilojn. Dankon pro tio; konsiloj de virinoj utilas al ĉiu viro; kaj de nun mi havas neniun alian ol Vi, — mian patrinon mi devis forsendi —

MARGRETE
Jes, ŝi estis al vi tro kara.

HÅKON
Kaj mi estas reĝo. Adiaŭ, Margrete! Vi ankoraŭ estas tro juna; sed venontan someron nia geedziĝa festo okazos. — kaj de tiu momento mi promesas teni Vin ĉe mi en ĉiu deca fido kaj honoro.

MARGRETE
(ridetas malĝoje) Jes, mi scias ke daŭros longe ĝis Vi sendos min for.

HÅKON
(vigle) Sendi Vin for? Tion mi neniam faros!

MARGRETE
(kun larmoplenaj okuloj) Ne, tion Håkon faros nur pri tiuj, kiuj estas al li tro karaj. (iras al la elireja pordo. Håkon penseme postrigardas ŝin.)

SINJORINO RAGNHILD
(de dekstre) La reĝo kaj la jarlo tiom longe ĉi tie! La timo mortigas min; — Margrete, kion la reĝo diris kaj faris?

MARGRETE
Ho, multe! Laste li nomis administranton kaj reĝinon.

SINJORINO RAGNHILD
Vi, Margrete!

MARGRETE
(ĉirkaŭbrakas la kolon de la patrino) Jes!

SINJORINO RAGNHILD
Vi fariĝos reĝino!

MARGRETE
Nur reĝino; — Sed mi pensas ke mi tamen estas ĝoja pro tio. (Ŝi kaj la patrino kune eliras dekstre.)

SKULE JARLO
(al Ivar Bodde) Jen niaj leteroj; portu ilin al la reĝa patrino kaj al Kanga. (Ivar Bodde klinas sin kaj foriras.)

DAGFINN BONDE
(ĉe la hala pordo) La ĉefepiskopo de Nidaros deziras komuniki al reĝo Håkon Håkonsson sian omaĝon!

HÅKON
(spiras per plena brusto) Fine mi estas reĝo de Norvegio. (iras en la halon)

SKULE JARLO
(kaŝas la reĝan sigelon en la zonon) Sed mi regas landon kaj regnon.

Kurteno

DUA AKTO

(La festena halo en la reĝa kortego en Bergen. Arka fenestro meze sur la fona muro. Laŭ tiu estas estrado kun sidlokoj por la virinoj. Ĉe la maldekstra longa muro staras la reĝa seĝo kelkajn ŝtupojn super la planko; meze sur la kontraŭa muro estas granda enireja pordo. Standardoj, blazonoj, ŝildoj, armiloj kaj multkoloraj tapiŝoj pendas sur la murkolonoj kaj de la eltranĉita ligna plafono. Ĉirkaŭe en la halo staras tabloj por trinkaĵoj kun kruĉoj, trinkkornoj, kaj pokaloj.)

(Reĝo Håkon sidas sur la estrado ĉe Margrete, Sigrid, sinjorino Ragnhild kaj multaj altrangaj virinoj. Ivar Bodde staras malantaŭ la seĝo de la reĝo. Ĉirkaŭ la trinkaĵ-tabloj la viroj de la reĝo kaj la jarlo kun gastoj sidantaj sur benkoj. Ĉe la plej antaŭa tablo dekstre sidas inter aliuloj Dagfinn Bonde, Gregorius Jonsson kaj Pål Flida. Skule jarlo kaj episkopo Nikolas ludas ŝakon ĉe tablo maldekstre. La servistoj de la jarlo alvenas kaj eliras portantaj trinkaĵojn. El apuda ĉambro aŭdiĝas muziko dum la sekvaj scenoj.)

DAGFINN BONDE
Nun pasas jam la kvina tago, kaj ankoraŭ la servistoj same rapide surtabligas plenajn kruĉojn.

PÅL FLIDA
Neniam estis la kutimo de la jarlo malsatigi siajn gastojn.

DAGFINN BONDE
Ja aspektas tiel. Pri tia glora reĝa nupto neniam antaŭe rakontiĝis en Norvegio.

PÅL FLIDA
Skule jarlo ja neniam antaŭe donis filinon edzine.

DAGFINN BONDE
Vere, vere; la jarlo estas potenca viro.

HIRDANO
Disponas la trionon de la regno. Tio estas pli ol iu ajn jarlo havis pasinte.

PÅL FLIDA
La parto de la reĝo tamen estas pli granda.

DAGFINN BONDE
Pri tio ni ne parolu ĉi tie; nun ni estas amikoj kaj bone repacigitaj. (trinkas kun Pål.) Lasu la reĝon esti reĝo kaj la jarlon jarlo.

PÅL FLIDA
(ridas) Facile aŭdiĝas de vi, ke vi estas reĝano.

DAGFINN BONDE
Tio devas ankaŭ la jarlanoj esti.

PÅL FLIDA
Neniam tio. Ni ĵuris ĵuron al la jarlo, sed ne al la reĝo.

DAGFINN BONDE
Tio povos ankoraŭ okazi.

EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al la jarlo dum la ludado) Ĉu vi aŭdas, kion Dagfinn Bonde diras?

SKULE JARLO
(ne suprenrigardante) Mi tamen aŭdas.

GREGORIUS JONSSON
(rigardas signifoplene al Dagfinn) Ĉu la reĝo ion tian pripensas?

DAGFINN BONDE
Nu nu, — lasu tion; — neniu malakordo hodiaŭ.

EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo volas ĵure ligi viajn virojn, jarlo.

GREGORIUS JONSSON
(pli forte) Ĉu la reĝo ion tian pripensas, mi demandas?

DAGFINN BONDE
Mi ne respondas. Ni trinku por paco kaj amikeco inter la reĝo kaj la jarlo. La biero estas bona.

PÅL FLIDA
Ĝi ankaŭ havis bonan tempon por fermenti.

GREGORIUS JONSSON
Tri fojojn la jarlo pretigis la nupton; tri fojojn la reĝo promesis veni, — tri fojojn li trompis.

DAGFINN BONDE
Mallaŭdu la jarlon pro tio; li donis al ni sufiĉon por prizorgi en Viken.

PÅL FLIDA
Sigurd Ribbung donis al vi ankoraŭ pli por prizorgi en Vermlando, laŭ tio kio diriĝas.

DAGFINN BONDE
(flamiĝe) Jes, kiu estis tiu, kiu liberigis Sigurd Ribbung?

GREGORIUS JONSSON
Sigurd Ribbung forkuris de ni en Nidaros, tio estas konata por ĉiuj.

DAGFINN BONDE
Sed ne estas konata por iuj, ke Vi malhelpis lin.

EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo, kiu pripensas iun movon) Ĉu vi aŭdas, jarlo, — estis Vi, kiu ellasis Sigurd Ribbung.

SKULE JARLO
(movas) Tiu kanto estas malnova.

GREGORIUS JONSSON
(al Dagfinn) Mi tamen pensis, ke vi aŭdis pri la islandano, Andres Torsteinsson, amiko de Sigurd Ribbung —

DAGFINN BONDE
Jes; kiam Sigurd estis forkurinta, Vi pendigis la islandanon, tion mi scias.

EPISKOPO NIKOLAS
(movas kaj diras ridante al la jarlo:) Nun mi frapas la peonon, sinjoro jarlo.

SKULE JARLO
(aŭdeblete) Frapu ĝin; peono ne multe valoras. (movas pecon)

DAGFINN BONDE
Jes, tion la islandano spertis, kiam Sigurd Ribbung forkuris al Vermlando.

(Subpremata rido inter la reĝanoj; la interparolo daŭras mallaŭte; tuj poste envenas viro, kiu flustras al Gregorius Jonsson.)

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj nun mi faras jenan movon; kaj vi estas perdinta.

SKULE JARLO
Aspektas tiel.

EPISKOPO NIKOLAS
(kliniĝante malantaŭen en la seĝo) Vi ne bone defendis la reĝon dum la lastaj movoj.

SKULE JARLO
(falfrapas la pecojn kaj ekstaras) Post longe mi laciĝis esti reĝdefendanto.

GREGORIUS JONSSON
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte:) Sinjoro Jarlo, Jostein Tamb informas, ke nun la ŝipo kuŝas preta por forvelo.

SKULE JARLO
(mallaŭte) Bone. (elprenas sigelitan pergamenon) Jen la letero.

GREGORIUS JONSSON
(skuas la kapon) Jarlo, jarlo, — ĉu tio estas konsilinda?

SKULE JARLO
Kio?

GREGORIUS JONSSON
Ĝi portas la reĝan sigelon.

SKULE JARLO
Estas por la bono de la reĝo ke mi agas.

GREGORIUS JONSSON
Do lasu al la reĝo mem rifuzi la oferton.

SKULE JARLO
Tion li ne faros, se li povos decidi. Ĉiuj liaj pensoj kaj atento estas turnataj al subjugo de la Ribbungoj; tial li volas sekurigi sin en ĉiuj flankoj.

GREGORIUS JONSSON
Saĝa povas esti tio, kion Vi nun faras, — sed estas danĝera.

SKULE JARLO
Lasu tion al mi. Sendu la leteron, kaj diru al Jostein, ke li tuj forvelu.

GREGORIUS JONSSON
Fariĝos kiel Vi ordonas.

(eliras dekstre kaj revenas iom poste)

EPISKOPO NIKOLAS
(al la jarlo) Aspekte Vi havas multon prizorgendan.

SKULE JARLO
Sed bagatelan dankon.

EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo ekstaris.

(Håkon proksimiĝas; ĉiuj viroj ekstaras de ĉe la tabloj.)

HÅKON
(al la episkopo) Ege devas ĝojigi nin, kiel sana kaj forta Vi tenis Vin ĉi tiujn gajajn tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS
Ekflagras kelkfoje, sinjoro reĝo; tamen ne longe daŭros. Mi kuŝis malsana la tutan vintron.

HÅKON
Nu ja, — Vi vivis fortan vivon, riĉan je multaj famaj agoj.

EPISKOPO NIKOLAS
(skuas la kapon) Ho, estas limo por tio; mi havas ankoraŭ multon nefaritan. Ke mi scius, ĉu mi havus tempon por ĉio.

HÅKON
La vivantoj devas preni heredon post tiuj, kiuj foriras, estiminda sinjoro; ni ĉiuj ja volas la plej bonan por lando kaj popolo. (turnas sin al la jarlo) Io ege mirigas min; neniu el niaj administrantoj en Hålogalando venis al la edziĝfesto.

SKULE JARLO
Jes, vere; Andres Skjaldarband mi certe atendis.

HÅKON
(ridetante) Kaj ankaŭ Vegard Veradal.

SKULE JARLO
Ankaŭ Vegard, jes.

HÅKON
(ŝerce) Kaj mi esperas, ke Vi estus lin pli bone akceptinta, ol antaŭ sep jaroj sur la kajo en Oslo, kiam Vi pikis lian vangon, tiel ke la glavo mem eltranĉis sin.

SKULE JARLO
(ridas sinĝene) Jes, kiam Gunnulf, via patrinflanka onklo, haktranĉis la rektan manon de Sira Ejliv, mia plej bona amiko kaj konsilanto.

EPISKOPO NIKOLAS
(gaje) Kaj kiam Dagfinn Bonde kaj la hirdanoj starigis noktan gardon sur la reĝa ŝipo, kaj diris, ke la reĝo ne estas sekura sub la defendo de la jarlo!

HÅKON
(serioze) Tiuj tagoj estas forpasintaj kaj forgesitaj.

DAGFINN BONDE
(proksimiĝas) Nun ni povas sonorigi por armilludo malsupre sur la ludejo, se plaĉas al Vi, sinjoro.

HÅKON
Bone. Hodiaŭ ni akceptas ĉiun ĝojon; morgaŭ ni denove komencos pensi pri la Ribbungoj kaj la jarlo en la Orkadoj.

EPISKOPO NIKOLAS
Jes, li ja rifuzas pagi la imposton?

HÅKON
Se mi havus la Ribbungoj for de la nuko, mi mem velus okcidenten.

(Håkon iras al la estrado, etendas la manon al Margrete kaj kondukas ŝin elen dekstre; iom post iom la aliuloj sekvas.)

EPISKOPO NIKOLAS
(al Ivar Bodde) Aŭskultu iomete. Kiu estas tiu viro nomita Jostein Tamb?

IVAR BODDE
Estas ĉi tie maristo el la Orkadoj, kiu tiel nomiĝas.

EPISKOPO NIKOLAS
El la Orkadoj? Nu tiel. Kaj nun li velos hejmen.

IVAR BODDE
Jes, li ja tion faros.

EPISKOPO NIKOLAS
(pli silente) Kun valora kargo, Ivar Bodde!

IVAR BODDE
Greno kaj teksaĵoj, mi opinias.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj letero de Skule jarlo.

IVAR BODDE
(ekmire) Al kiu?

EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne scias; — kun reĝa sigelo —

IVAR BODDE
(kaptas lian brakon) Sinjoro episkopo, — ĉu estas kiel vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS
Tŝŝ, ne miksu min en tiun aferon. (malproksimiĝas)

IVAR BODDE
Do mi tuj devas —! Dagfinn Bonde! Dagfinn! Dagfinn —! (premas sin tra la amaso ĉe la elirpordo)

EPISKOPO NIKOLAS
(simpatiante al Gregorius Jonsson) Neniu tago sen domaĝo al iu pri havaĵo aŭ libereco!

GREGORIUS JONSSON
Pri kiu nun?

EPISKOPO NIKOLAS
Povra maristo, — Jostein Tamb ŝajnas al mi, ke oni nomis lin.

GREGORIUS JONSSON
Jostein —?

EPISKOPO NIKOLAS
Dagfinn Bonde volas malpermesi al li forveli.

GREGORIUS JONSSON
Ĉu Dagfinn volas malpermesi al li, vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS
Ĝuste nun li eliris.

GREGORIUS JONSSON
Pardonu min, sinjoro, mi devas rapidiĝi —

EPISKOPO NIKOLAS
Jes, faru tion, bona vasalo! — Dagfinn Bonde estas tiom ekfurioza.

(Gregorius Jonsson rapidegas elen dekstre inter la restanta ĉeestantaro; nur Skule jarlo kaj episkopo Nikolas restas en la halo.)

SKULE JARLO
(paŝas en pensoj tien kaj reen; subite li kvazaŭ vekiĝas; li rigardas ĉirkaŭe kaj diras:) Kiel silente subite fariĝis.

EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo eliris.

SKULE JARLO
Kaj ĉiuj homoj sekvis lin.

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉiuj krom Vi.

SKULE JARLO
Estas io granda, tio, esti reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS
(singarde) Ĉu Vi ŝatus provi tion, jarlo?

SKULE JARLO
(ridetas serioze) Mi estas provinta tion; ĉiun dormgravedan nokton mi estas reĝo en Norvegio.

EPISKOPO NIKOLAS
Sonĝoj avertas.

SKULE JARLO
Ili ankaŭ tentas.

EPISKOPO NIKOLAS
Apenaŭ Vin. Pasinte, tion mi povas kompreni; — sed nun, kiam Vi havas la trionon de la regno, regas kiel la unua viro en la lando kaj estas la patro de la reĝino —

SKULE JARLO
Pleje nun, — pleje nun.

EPISKOPO NIKOLAS
Nenion kaŝu! Konfesu; ĉar Vi certe portas grandan suferon.

SKULE JARLO
Pleje nun, kiel mi diras. Tio estas la granda kondamno, kiu premkuŝas sur mia vivo; stari tiel proksime al la stato plej alta — nur fenda faŭko disigas — salto transen, — aliflanke estas reĝa nomo kaj purpura mantelo kaj trono kaj potenco kaj ĉio; ĉiun tagon mi havas tion antaŭ la okuloj — sed neniam transvenos.

EPISKOPO NIKOLAS
Vere, vere, jarlo.

SKULE JARLO
Kiam ili elektis Guthorm Sigurdsson kiel reĝon, mi estis en la plena forto de mia juneco; tiam estis kvazaŭ laŭte kriis en mi: For, tiu infano, — mi estas la matura, forta viro! — sed Guthorm estis filo de reĝo; estis faŭko inter mi kaj la trono.

EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne kuraĝis —

SKULE JARLO
Poste Erling Steinvegg salutiĝis kiel reĝo de la Slittungoj. Tiam denove kriis ene en mi: Skule estas pli granda estro ol Erling Steinvegg! Sed mi estus devinta rompi kun la Birkibejnoj; — tio estis la faŭko tiam.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Erling fariĝis reĝo de la Slittungoj, kaj poste por la Ribbungoj, kaj Vi atendis!

SKULE JARLO
Mi atendis la morton de Guthorm.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Guthorm mortis, kaj Inge Bårdsson, Via frato, fariĝis reĝo.

SKULE JARLO
Jen mi atendis la morton de mia frato. Li estis malsana ekde la unua paŝo; ĉiun matenon, kiam ni renkontiĝis por la sankta meso, mi sidis kaŝrigardante, ĉu la malsano ne estus pli grava. Ĉiu ektiro de doloro pasanta sur lia vizaĝo estis por mi kiel bloveto en la velo kaj portis min pli proksimen al la trono. Ĉiu ĝemspiro kiu malakrigis lian suferon kaj angoron, sonis por mi kiel korno kaj klariono fore sub la deklivoj, kiel mesaĝoj venantaj de fore por anonci, ke nun mi devus preni la regadon. Tiel mi elŝiris kun radiko kaj fibroj ĉiun koran fratan penson; kaj Inge mortis, kaj Håkon venis, — kaj la Birkibejnoj prenis lin kiel reĝon.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj Vi atendis.

SKULE JARLO
Ŝajnis al mi, ke devus veni helpo de supre. Mi sentis la reĝan forton en mi, kaj mi maljuniĝis; ĉiu tago kiu pasis, estis tago, kiu preniĝis el mia vivotasko. Ĉiun vesperon mi pensis: Morgaŭ okazos mirakla signo, kiu faligos lin kaj metos min sur la vakan seĝon.

EPISKOPO NIKOLAS
Malgranda estis tiam la potenco de Håkon; li estis nur infano; mankis nur paŝo, nenio pli, sed Vi ne alpaŝis.

SKULE JARLO
Tiu paŝo tamen estis granda; ĝi estus min disigita de mia tuta parencaro kaj ĉiuj miaj amikoj.

EPISKOPO NIKOLAS
Jes jen la afero, Skule jarlo, — jen la malbeno, kiu estas kuŝinta super Via vivo. Vi volas havi ĉiujn vojojn malfermaj en ekstrema bezono, — Vi ne kuraĝas rompi ĉiujn pontojn, kaj nur reteni unu, defendi nur tiun, kaj venki aŭ fali tie. Vi metas kaptilojn por Via malamiko, Vi konstruas kaptilon por lia piedo, kaj pendigas akrajn glavojn super lian kapon, Vi ŝutas venenon en ĉiuj pelvoj, kaj Vi elmetis centojn da retoj; sed se li riskos kaptiĝi en unu el ili, Vi ne kuraĝas tiri la ŝnuron; se li etendas la manon por la veneno, Vi opinias, ke estas pli sekure se li falos sub la glavo; se eblas kapti lin matene, Vi trovas, ke estos pli bone ke okazu vespere.

SKULE JARLO
(rigardas lin serioze) Kaj kion Vi volus fari, sinjoro episkopo?

EPISKOPO NIKOLAS
Ne parolu pri mi; mia tasko estas ĉarpenti la reĝajn seĝojn en ĉi tiu lando, ne sidi tie supre estrante popolon kaj regnon.

SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Respondu al mi pri io, estimata sinjoro, sed respondu en vero. Kial Håkon tiel senskue antaŭeniras sur la rekta vojo? Li ne estas pli klera ol Vi, ne pli kuraĝa ol mi.

EPISKOPO NIKOLAS
Kiu faras la plej grandan agon en la mondo?

SKULE JARLO
Tion faras la plej elstara viro.

EPISKOPO NIKOLAS
Sed kiu estas la plej elstara viro?

SKULE JARLO
La plej kuraĝa.

EPISKOPO NIKOLAS
Tion diras la estro. Pastro dirus la plej kredanta, — saĝulo dirus, ke estas la plej sperta. Sed estas neniu el ili, jarlo. La plej feliĉa viro estas la plej granda. La plej granda estas tiu, kiu faras la plej grandajn agojn; li, al kiu la postuloj de la epoko venas kiel en ardo, naskas pensojn, kiujn li mem ne komprenas, kaj kiuj montras al li la vojon, kies celon li mem ne konas, sed kiun li tamen iras, kaj devas iri, ĝis li aŭdas la popolon krii en ĝojo, kaj li ĉirkaŭrigardas gapante kaj mire, kaj komprenas, ke li faris grandfaron.

SKULE JARLO
Jes, en tio estas la neskuebla certeco de Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS
Estas tio, kion la romanoj nomis ingenium. — Mi ne estas precipe lerta en latino; sed tio nomiĝas ingenium.

SKULE JARLO
(unue pensema; poste en kreskanta eksciteco) Håkon estus kreita el alia materialo ol mi? Estus el la feliĉuloj? — Jes, ĉu ne ĉio prosperas por li? Ĉu ne ĉio adaptiĝas al la plej bona por li? Eĉ la kamparano tion spertas; li diras, ke la arboj du fojojn portas fruktojn, kaj la birdoj kovas ovojn du fojojn ĉiun someron dum Håkon estas reĝo. La vilaĝaro en Vermlando, kiun li brulrabis, ĝi kuŝas brilanta kun novkonstruitaj domoj, kaj la grenspikoj sur ĉiuj kampoj svingiĝas peze en la vento. Estas kvazaŭ la sango kaj la cindro sterkigas tie, kie Håkon tramarŝas militire; estas kvazaŭ la Sinjoro kovras per rikoltaĵo, kion Håkon subtretis; estas kvazaŭ la sanktaj potencoj rapidigas sin forigi ĉiun pekon post li. Kaj kiel facile li ja fariĝis reĝo! Li bezonis, ke Inge mortus frue, kaj Inge mortis; li bezonis protekton kaj defendon, kaj liaj viroj protektis kaj defendis lin; li bezonis feran fajropruvon, kaj lia patrino venis kaj portis ĝin por li.

EPISKOPO NIKOLAS
(en senvola ekkrio) Sed ni — ni du —!

SKULE JARLO
Vi?

EPISKOPO NIKOLAS
Jes Vi — Vi do!

SKULE JARLO
Håkon havas la rajton, episkopo.

EPISKOPO NIKOLAS
Li havas la rajton, ĉar li estas la feliĉulo; — la plej granda feliĉo estas tiu, havi la rajton. Sed per kiu rajto ricevis Håkon la rajton, kaj ne Vi?

SKULE JARLO
(post mallonga paŭzo) Estas aferoj pri kiuj mi volas preĝi al Dio, ke li savu min el pensoj pri ili.

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi neniam vidis bildon en la Kristpreĝejo en Nidaros? Ĝi prezentas la diluvon, kiu kreskas kaj superakvigas ĉiujn montojn, ke restas nur unu pinto. Tie supren grimpas tuta parencaro, patro kaj patrino kaj filo kaj edzino de filo kaj infanoj; — kaj la filo tiras la patron malsupren en la inundan akvon por gajni starejon, kaj li volas malsuprentiri ankaŭ la patrinon, — kaj edzinon kaj ĉiujn infanojn, por atingi supren mem; — ĉar tie supre estas piedlarĝa spaco; tie li povas teni sin horon. — Tiu, jarlo, estas la sagao de la saĝeco, kaj la sagao de ĉiu saĝulo.

SKULE JARLO
Sed la rajto!

EPISKOPO NIKOLAS
La filo havis la rajton. Li havis forton kaj deziron vivi; — sekvu vian deziron kaj uzu vian kapablon, tiun rajton havas ĉiuj.

DUKO SKULE
Al tio, kio bona estas, jes.

EPISKOPO NIKOLAS
Ludado kun vortoj! Ne ekzistas bono kaj malbono, ne supre kaj malsupre, ne alte kaj malalte. Tiajn vortojn Vi devas forgesi; alie Vi neniam faros la lastan paŝon, neniam saltas trans la faŭkon. (mallaŭte kaj insiste) Vi ne devas malami aron aŭ aferon, ĉar la aro aŭ la afero volas tion ĉi kaj ne tion; sed Vi malamu ĉiun viron en la aro, ĉar li kontraŭas Vin; kaj Vi malamu ĉiujn tiujn, kiuj staras subtene al afero, ĉar la afero ne antaŭenigas Vian volon. Ĉio, kion Vi povas uzi, estas bona, — ĉio, kio metas transversajn trunkojn sur Vian vojon, estas malbona.

DUKO SKULE
(rigardas antaŭ si pripensante) Kiom mi ja pagis por tiu reĝa seĝo, al kiu mi tamen ne atingis — kaj kiom li pagis por ĝi, li, kiu nun sidas tie sekura! Mi estis juna kaj forlasis mian belan sekretan amon, por edzigi min en potencan parencaron. Mi preĝis al la sanktuloj, ke doniĝu al mi filon, — mi ekhavis nur filinojn.

EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevas filojn, jarlo, — nur vidu!

DUKO SKULE
(iras al la fenestro dekstre) Jes, — ĉio adaptiĝas por Håkon.

EPISKOPO NIKOLAS
(sekvas lin) Kaj Vi, Vi volas lasi Vin mallibera forpeli de la feliĉo Vian tutan vivon! Ĉu Vi estas blinda? Ĉu Vi ne vidas, ke estas pli forta potenco ol la Birkibejnoj, kiuj staras malantaŭ Håkon kaj favoras lian agon? Li ricevas la helpon de supre, de tiuj, kiuj estas Viaj enviantoj ekde la naskiĝo! Kaj por tiuj enviantoj Vi kurbas Vin! Ekstaru, viro; ĝibigu la dorson! Por kio Vi alie ricevis Vian nebrideblan animon? Memoru, ke la unua farego en la mondo fariĝis de iu, kiu ekstaris kontraŭ potencan regnon!

DUKO SKULE
Kiu?

EPISKOPO NIKOLAS
La anĝelo kiu ekstaris kontraŭ la lumon!

DUKO SKULE
Kaj kiu ĵetiĝis en la faŭkon de la abismo —

EPISKOPO NIKOLAS
(sovaĝe) Kaj kreis regnon tie, kaj fariĝis reĝo, potenca reĝo, — pli potenca ol kiu ajn el la miloj da — jarloj tie supre! (falglitas sur la benkon apud la trinkotablo)

DUKO SKULE
(rigardas lin longe, kaj diras:) Episkopo Nikolas, ĉu Vi estas io pli aŭ io malpli ol homo?

EPISKOPO NIKOLAS
(ridetas) Mi estas en stato de senkulpeco; mi ne konas diferencon inter bono kaj malbono.

DUKO SKULE
(duone al si mem) Kial ili metis min en la mondon, se ili ne volis ordigi la vivon pli bone por mi? Håkon tiel firme kaj neskueble fidas sin mem; — ĉiuj liaj viroj firme kaj neskueble fidas lin —

EPISKOPO NIKOLAS
Mutiĝu pri tio ke Vi ne havas tian fidon en Vi mem! Parolu kvazaŭ Vi ĝin havas; ĵuru laŭte kaj sankte, ke Vi havas ĝin, — kaj ĉiuj fidos Vin.

DUKO SKULE
Se mi havus filon! Se mi havus filon, kiu povus preni la grandan heredon post mi!

EPISKOPO NIKOLAS
(vigle) Jarlo, — se Vi havus filon?

DUKO SKULE
Mi neniun havas.

EPISKOPO NIKOLAS
Håkon ricevos filojn.

DUKO SKULE
(pugnigas la manojn) — kaj estas reĝe naskita!

EPISKOPO NIKOLAS
(ekstaras) Jarlo, — se li ne tia estus?

DUKO SKULE
Li tion ja pruvis; la fera fajropruvo —

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li tia ne estus — spite al la fajropruvo?

DUKO SKULE
Ĉu vi volas diri, ke Dio mensogis, kiam li sukcesigis la fajropruvon?

EPISKOPO NIKOLAS
Por kio Inga el Vartejg kuraĝis provoki Dian verdikton?

DUKO SKULE
Ke tiu infano, kiun ŝi naskis oriente en Borgarsyssel, estas filo de Håkon Sverrisson.

EPISKOPO NIKOLAS
(kapsignas, ĉirkaŭrigardas kaj diras mallaŭte:) Kaj se nun reĝo Håkon ne estus tiu infano?

DUKO SKULE
(ektretas paŝon malantaŭen) Ĉiopova —! (regas sin) Nepenseble.

EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu al mi, jarlo. Mi havas sepdek ses jarojn; komencas malsupren dekliviĝi nun por mi, kaj tiun ĉi aferon mi ne kuraĝas kunporti tien transen —

DUKO SKULE
Parolu, parolu! Ĉu li ne estas filo de Håkon Sverrisson?

EPISKOPO NIKOLAS
Aŭskultu min. Ne estis konatigite, kiam Inga estis graveda. Håkon Sverrisson estis ĵus mortinta, kaj verŝajne ŝi timis Inge Bårdsson, kiu tiam estis reĝo, kaj Vin, — nu ja, ankaŭ la Baglojn, mi opinias. Ŝi naskis sekrete en la domo de Trond pastro, oriente en la komunumo de Heggen, kaj naŭ tagojn poste ŝi veturis hejmen; sed la reĝa infano restis tutan jaron ĉe la pastro, kaj ŝi ne kuraĝis atenti pri ĝi, kaj neniu escepte de Trond kaj liaj du filoj ion sciis.

DUKO SKULE
Nu ja, — kaj sekve?

EPISKOPO NIKOLAS
Kiam la infano estis jaraĝa, ne eblis plu subteni la sekreton. Inga malkaŝis la aferon al Erlend el Husaby, — maljuna Birkibejno de la tempo de Sverre — Vi scias.

DUKO SKULE
Nu?

EPISKOPO NIKOLAS
Li kaj aliaj estroj el la Opplandoj prenis la infanon, iris mezvintre trans la montaron kun ĝi, kaj portis ĝin al la reĝo, kiu tiam sidis en Nidaros.

DUKO SKULE
Kaj Vi tamen povas diri, ke —?

EPISKOPO NIKOLAS
Komprenu! Granda danĝero estus por simpla pastro eduki reĝan infanon. Tuj post kiam la infano naskiĝis, li tial konfesis al unu el siaj superuloj en la eklezio, kaj demandis lian konsilon. Tiu lia superulo ordonis al Trond sekrete interŝanĝi du infanojn, sendi la ĝustan reĝan filon al sekura loko, kaj doni al Inga la malĝustan, se ŝi aŭ la Birkibejnoj poste postulus la reĝan filon.

DUKO SKULE
(ekcitita) Kaj kiu estis tiu hundo, kiu donis tian konsilon?

EPISKOPO NIKOLAS
Estis mi.

DUKO SKULE
Vi? Jes, Vi ĉiam malamis la parencaron de Sverre.

EPISKOPO NIKOLAS
Ŝajnis al mi malsekure por la reĝa filo veni inter Viajn manojn.

DUKO SKULE
Sed la pastro?

EPISKOPO NIKOLAS
Promesis fari, kiel mi ordonis.

DUKO SKULE
(kaptas lian brakon) Kaj Håkon estas la malĝusta?

EPISKOPO NIKOLAS
Se la pastro tenis sian promeson.

DUKO SKULE
Se li tenis ĝin?

EPISKOPO NIKOLAS
Trond pastro forvojaĝis el la lando la saman vintron, kiam la infano venis al reĝo Inge. Li vojaĝis al la tombo de Tomas Beckett, kaj poste restis en Anglio ĝis sia morto..

DUKO SKULE
Li forvojaĝis el la lando, Vi diras! Do li interŝanĝis la infanojn, kaj timis venĝon de la Birkibejnoj.

EPISKOPO NIKOLAS
Aŭ li ne interŝanĝis ilin, kaj timis venĝon de mi.

DUKO SKULE
Pri kiu ebleco kredas Vi?

EPISKOPO NIKOLAS
Ambaŭ eblecoj estas same kredeblaj.

DUKO SKULE
Sed la filoj de la pastro kiujn Vi menciis?

EPISKOPO NIKOLAS
Ili vojaĝis kun la krucmilitantoj al la sankta lando.

DUKO SKULE
Kaj neniu aŭdis ion pri ili poste?

EPISKOPO NIKOLAS
Jes.

DUKO SKULE
Kie ili estas?

EPISKOPO NIKOLAS
Ili dronis en la Greka Maro forvojaĝante.

DUKO SKULE
Kaj Inga —?

EPISKOPO NIKOLAS
Nenion scias, nek pri la konfeso de la pastro, nek pri mia konsilo.

DUKO SKULE
Ŝia infano havis nur naŭ tagojn, kiam ŝi forlasis ĝin, Vi diris?

EPISKOPO NIKOLAS
Jes; kaj la infano, kiun ŝi revidis, estis pli ol unujara —

SKULE JARLO
Do estas neniu en la mondo, kiu povas lumigi en tio ĉi! (paŝadas forte kelkajn fojojn tien kaj reen) Ĉiopova Dio, ĉu tio povas esti vero? Håkon — la reĝo — li, kiu regas la tutan landon kaj regnon, li ne estus la alodnaskito! — Kaj kial tio ne estas sufiĉe kredebla? Ĉu ne ĉiu sukceso mirinde sekvis lin, — — kial ne ankaŭ tio, preniĝi kiel infano el dometo de povra kamparano kaj metiĝi en lulilon de la reĝa infano —

EPISKOPO NIKOLAS
Dum la tuta popolo kredas, ke li estas la filo de la reĝo —

SKULE JARLO
Sed li mem kredas tion, episkopo, — tio estas lia vera feliĉo, tio estas lia zono de forto! (iras al la fenestro) Jen vidu, kiel bele li sidas sur la ĉevalo, Neniu sidas kiel li. Ridiĝas kaj brilas en liaj okuloj; li rigardas elen en la tagon, kvazaŭ li scius sin kreita por iri antaŭen, ĉiam antaŭen. (turnas sin al la episkopo) Mi estas reĝa brako, eble ankaŭ reĝa kapo; sed li estas la tuta reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj eble tamen ne estas.

SKULE JARLO
Ne, — eble tamen ne.

EPISKOPO NIKOLAS
(metas la manon sur lian ŝultron) Jarlo, aŭskultu min —

SKULE JARLO
(daŭrigas elrigardi) Tie sidas la reĝino. Håkon parolas dolĉe al ŝi; ŝi fariĝas ruĝa kaj pala laŭvice el ĝojo. Li prenis ŝin edzine, ĉar estis saĝe elekti la filinon de la plej potenca viro en la lando. Ne ekzistis tiam varma penso por ŝi en lia koro; — sed tio venos; al Håkon sekvas la feliĉo. Ŝi lumos super lia vivo — (haltas kaj ekkrias en surprizo) Kio estas tio?

EPISKOPO NIKOLAS
Kio?

SKULE JARLO
Dagfinn Bonde fortege rompis tra la amaso, kiu staras ĉirkaŭe. Nun li donas iun mesaĝon al la reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS
(rigardas elen malantaŭ la jarlo) Aspekte Håkon fariĝas kolera; — ĉu ne? Li pugnigas la manon —

SKULE JARLO
Li rigardas ĉi tien, — kio tio povas esti? (volas eliri)

EPISKOPO NIKOLAS
(retenas lin) Jarlo, aŭskultu, — troviĝus maniero certiĝi pri la rajto de Håkon.

SKULE JARLO
Maniero, Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS
Antaŭ sia morto Trond pastro redaktis leteron pri sia agado, kaj prenis sakramenton sur tio, ke estas vero, kion li tie skribis.

SKULE JARLO
Kaj tiu letero, — kompatema Dio, — kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas do scii, ke — (rigardas al la pordo) Tŝŝ, la reĝo venas.

SKULE JARLO
La letero, episkopo, — la letero!

EPISKOPO NIKOLAS
Jen la reĝo.

(Håkon envenas, sekvata de sia hirdo kaj multaj gastoj. Tuj poste Margrete aperas; ŝi estas en tima emocio, kaj volas rapidiĝi al la reĝo, sed malhelpiĝas de sinjorino Ragnhild, kiu kune kun aliaj virinoj akompanis ŝin. Sigrid tenas sin iom aparte en la fono. La viroj de la jarlo aspektas maltrankvile, kaj ariĝas dekstraflanke, kie Skule staras, tamen iom malantaŭe.)

HÅKON
(en forta interna ekscito) Skule jarlo, kiu estas reĝo en ĉi tiu lando?

SKULE JARLO
Ĉu kiu estas reĝo?

HÅKON
Tiel mi demandis. Mi havas la nomon de reĝo, sed kiu havas la reĝan potencon?

SKULE JARLO
La reĝa potenco devas esti tie, kie estas la reĝa rajto.

HÅKON
Tiel devus esti; sed ĉu estas tiel?

SKULE JARLO
Ĉu Vi asignas min antaŭ tribunalo?

HÅKON
Mi faras; ĉar tiun rajton mi havas antaŭ ĉiu homo en la regno.

SKULE JARLO
Mi fidas, ke mi povas respondeci por miaj faroj.

HÅKON
Bone por ĉiuj, se tiel estas. (suprenpaŝas ŝtupon kie staras la reĝa seĝo, kaj subtenas sin al la seĝobrako) Jen mi staras kiel Via reĝo kaj demandas: Ĉu Vi scias, ke Jon jarlo en la Orkadoj faris insurekcion kontraŭ min?

SKULE JARLO
Jes.

HÅKON
Ke li rifuzas pagi al mi la imposton?

SKULE JARLO
Jes.

HÅKON
Kaj ĉu estas vero, ke Vi sinjoro jarlo, hodiaŭ sendis leteron al li?

SKULE JARLO
Kiu diras tion?

IVAR BODDE
Mi diras.

DAGFINN BONDE
Jostein Tamb ne kuraĝis rifuzi kunpreni ĝin, ĉar la reĝa sigelo surestis.

HÅKON
Vi skribas al la malamikoj de la reĝo, kaj surmetas la reĝan sigelon, kvankam la reĝo ne scias, kio tie estas skribita!

SKULE JARLO
Tiel mi faris dum multaj jaroj kun Via aprobo.

HÅKON
Jes, kiam mi estis sub Via kuratoreco.

SKULE JARLO
Neniam Vi havis damaĝon pro tio. Jon jarlo skribis al mi, kaj petis mian intervenon; li proponis interkonsenton, sed sur malhonestaj kondiĉoj por la reĝo. La militiro al Vermlando ĝene premis Vian animon; se Vi mem agus nun, Jon jarlo forsavus sin tro facile, — mi povas pli bone ordigi la aferon.

HÅKON
Vi deziris ordigi la aferon mem. — Kaj kion Vi respondis?

SKULE JARLO
Legu mian leteron.

HÅKON
Donu ĝin!

SKULE JARLO
Mi pensis, ke Vi havas ĝin?

DAGFINN BONDE
Vi certe scias pli ĝuste ol tiel. Gregorius Jonsson estis pli rapidpieda. Kiam ni venis sur la ŝipon, la letero estis malaperinta.

SKULE JARLO
(turnas sin al Gregorius Jonsson) Sinjoro vasalo, donu la leteron al la reĝo.

GREGORIUS JONSSON
(alproksimiĝas maltrankvila) Aŭskultu min —!

SKULE JARLO
Kio nun?

GREGORIUS JONSSON
(mallaŭte) Vi memoras, ke tie estis akraj vortoj pri la reĝo.

SKULE JARLO
Pri ili mi scias respondi. La leteron!

GREGORIUS JONSSON
Mi ne havas ĝin.

SKULE JARLO
Vi ne havas ĝin!

GREGORIUS JONSSON
Dagfinn Bonde estis tuj ĉe niaj kalkanoj. Mi kaptis la leteron de Jostein Tamb, ligis ŝtonon al ĝi —

SKULE JARLO
Nu?

GREGORIUS JONSSON
Ĝi nun kuŝas sur la fundo de la fjordo.

SKULE JARLO
Malbone — malbone Vi jen agis.

HÅKON
Mi atendas la leteron, sinjoro jarlo!

SKULE JARLO
Mi ne povas elmeti ĝin.

HÅKON
Vi ne povas?

SKULE JARLO
(faras paŝon pli proksimen al la reĝo) Mi estas tro fiera por ekskuzi min per tio, kion Viaj viroj nomus preteksto —

HÅKON
(regas sian ekflamiĝan koleron) Kaj jen kio? —

SKULE JARLO
Mallonge kaj bone; — mi ne elmetas ĝin; — mi ne volas elmeti ĝin.

HÅKON
Vi do spitas min!

SKULE JARLO
Se ne povas alie esti, — nu ja, mi spitas Vin.

IVAR BODDE
(forte) Nun, sinjoro reĝo, nun mi pensas, ke neniu bezonas pli da atestoj!

DAGFINN BONDE
Ne, nun mi pensas, ke Vi konas la temperamenton de la jarlo.

HÅKON
(malvarme al la jarlo) Bonvolu doni la reĝan sigelon al Ivar Bodde.

MARGRETE
(rapidas kun plektitaj manoj al la podio, kie staras la reĝo) Håkon, estu mia milda kaj indulgema edzo!

HÅKON
(faras ordonan brakmovon al ŝi; ŝi kaŝas sian vizaĝon en sian vualon, kaj reen returnas al sia patrino.)

SKULE JARLO
(al Ivar Bodde) Jen la reĝa sigelo.

IVAR BODDE
Tio ĉi estus la lasta vespero de la festeno. Ĝi finiĝis per prema doloro por la reĝo; sed devus iam tiel fini; kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas ĝoji, ke okazis.

SKULE JARLO
Kaj mi opinias, ke ĉiu fidela viro devas profunde koleriĝi, ke pastro tiel ekstaras inter ni Birkibejnoj; — jes, Birkibejnoj, ĉar mi estas Birkibejno samebone kiel la reĝo kaj liaj viroj. Mi estas el la sama parencaro, la parencaro de Sverre, la reĝa parencaro, — sed Vi, pastro, Vi starigis muron el malfido ĉirkaŭ la reĝo, kaj baris min ekstere de li; tia estis Via ago dum multaj jaroj.

PÅL FLIDA
(incite al la ĉirkaŭstarantoj) Viroj de la jarlo! Ĉu ni toleru tiaĵon pli longe?

GREGORIUS JONSSON
(antaŭen) Ne, ni ne povas kaj ne volas tion toleri. Nun tio devas esti klare dirata, — neniu el la viroj de la jarlo povas servi la reĝon kun plena fido kaj amo, tiom longe ke Ivar Bodde paŝadas en la reĝa korto incitante galon inter ni.

PÅL FLIDA
Pastro! Mi minacas vin pri vivo kaj membroj, kie ajn kie mi renkontos vin, sur libera kampo, surŝipe, aŭ en nesankta domo!

MULTAJ JARLANOJ
Ankaŭ mi! Ankaŭ mi! Vi estu senpaca por ni!

IVAR BODDE
Dio malpermesu, ke mi staru inter la reĝo kaj tiom multaj potencaj estroj. — Håkon, mia alta sinjoro, mi scias en mi mem, ke mi servis Vin en plena fido. Pri la jarlo mi avertis Vin, tio estas vero; sed se mi iam faris al li maljustecon, Dio devas pardoni min pri tio. Nun ne estas io pli farenda por mi en la kortego; jen Via sigelo; prenu ĝin en Viajn proprajn manojn; antaŭ longe ĝi estus devinta kuŝi tie.

HÅKON
(kiu malsuprenpaŝis de la podio) Vi restos!

IVAR BODDE
Mi ne povas. La konscienco mordus kaj riproĉus min tagon kaj nokton, se mi tion farus. Pli grandan malfeliĉon neniu homo povus kaŭzi en ĉi tiuj tempoj, ol starigi sin inter la reĝo kaj la jarlo.

HÅKON
Ivar Bodde, mi ordonas vin resti!

IVAR BODDE
Eĉ se la sankta reĝo Olaf ekstarus el la arĝenta ĉerko, kaj ordonis min resti, mi tamen devus foriri nun. (metas la sigelon en la manon de la reĝo) Adiaŭ, mia nobla sinjoro! Dio progresigu kaj benu viajn agojn! (eliras dekstren tra la aro da homoj)

HÅKON
(sombra; al la jarlo kaj liaj viroj) Jen mi perdis fidelan amikon pro Vi; grandan rekompencon Vi devas oferti, se Vi volas ripari la perdon.

SKULE JARLO
Mi ofertas min mem kaj ĉiujn miajn.

HÅKON
Mi preskaŭ timas, ke pli bezoniĝas. Mi nun bezonas arigi ĉirkaŭ mi ĉiujn tiujn, kiujn mi povas plene fidi. Dagfinn Bonde, tuj sendu mesaĝon norden al Hålogalando; Vegard Veradal estu reen vokata ĉi tien.

DAGFINN BONDE
(kiu staris iom malantaŭe en interparolo kun vojaĝvestita viro, kiu envenis, proksimiĝas, kaj diras skuita:) Vegard ne povas veni, sinjoro.

HÅKON
El kio vi tion scias?

DAGFINN BONDE
Ĵus estis mesaĝo pri li.

HÅKON
Kion ĝi informas?

DAGFINN BONDE
Ke Vegard Veradal estas mortigita.

MULTAJ VOĈOJ
Mortigita!

HÅKON
Kiu mortigis lin?

DAGFINN BONDE
Andres Skjaldarband, la amiko de la jarlo.

(Mallonga paŭzo; la viroj flustras maltrankvile inter si.)

HÅKON
Kie estas la sendito?

DAGFINN BONDE
(kondukas la viron antaŭen) Jen, sinjoro reĝo.

HÅKON
Kia kaŭzo estis por la mortigo?

SENDITO
Tion neniu certe scias. Ili interparolis pri la laponia imposto, kaj subite Andres eksaltis, kaj donis al li mortigan vundon.

HÅKON
Ĉu antaŭe estis kverelo inter ili?

SENDITO
Kelkfoje. Andres ofte diris, ke saĝa konsilanto elsude, skribis al li, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Vegard Veradal.

DAGFINN BONDE
Ege strange; — antaŭ ol Vegard forvelis, li rakontis al mi, ke saĝa konsilanto estis dirinta, ke li estu kiel roko kaj siliko kontraŭ Andres Skjaldarband.

EPISKOPO NIKOLAS
(kraĉante) Fi al tiaj konsilantoj!

HÅKON
Ni ne volas plu esplori, el kiu radiko tio ĉi devenas. Du fidelaj animoj mi perdis hodiaŭ. Mi povus plori por Vegard; sed ĉi tie bezoniĝas pli ol ploro; nun estas pri vivo kontraŭ vivo. Sinjoro jarlo, Andres Skjaldarband estas Via ĵurinta fidelulo; Vi ofertis al mi helpon kiel rekompencon por Ivar Bodde. Mi persistas je Via vorto, kaj atendas ke Vi volas efektivigi la punon por tiu ĉi krimo.

SKULE JARLO
Malbonaj anĝeloj certe ekstaras inter ni du hodiaŭ. Al kiu ajn el miaj viroj mi permesus, ke Vi venĝus pro la mortigo —

HÅKON
(streĉita) Nu?

SKULE JARLO
Sed ne al Andres Skjaldarband.

HÅKON
(ekscite) Ĉu vi volas defendi la mortiginton?

SKULE JARLO
Tiun mortiginton mi devas defendi.

HÅKON
Kaj la kialo —?

SKULE JARLO
Tiun neniu scios krom Dio en la ĉielo.

EPISKOPO NIKOLAS
(mallaŭte al Dagfinn) Mi scias ĝin.

DAGFINN BONDE
Kaj mi suspektas ĝin.

EPISKOPO NIKOLAS
Diru nenion, bona Dagfinn!

HÅKON
Jarlo, mi volas plej eble longe kredi, ke ne estas seriozo, kion Vi jen diras al mi —

SKULE JARLO
Se estus mia propra patro, kiun Andres Skjaldarband mortigus, li tamen irus libere. Vi ne devas demandi pli.

HÅKON
Bone. Do ni devas mem agi laŭ propra iniciativo!

SKULE JARLO
(kun esprimo de timo) Reĝo! tio fariĝos sangoverŝo ambaŭflanke!

HÅKON
Do okazu; la puno estu plenumata.

SKULE JARLO
Ĝi ne estu plenumata! — Ĝi ne povas esti plenumata!

EPISKOPO NIKOLAS
Ne, en tio la jarlo pravas.

HÅKON
Kaj tion Vi diras, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS
Andres Skjaldarband prenis la krucon.

HÅKON kaj SKULE JARLO
Prenis la krucon!

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj estas jam forvelinta el la lando.

SKULE JARLO
Bone estas tio por ni ĉiuj.

HÅKON
La tago kliniĝas, la geedziĝa festeno nun finiĝu. Mi dankas Vin, sinjoro jarlo, por ĉiu honoro, kiu estas al mi montrita en ĉi tiu tempo. — Vi veturos al Nidaros, mi opinias?

SKULE JARLO
Estas mia intenco.

HÅKON
Kaj mi al Viken. — Se vi, Margrete, pli deziras resti ĉi tie en Bergen, tion faru.

MARGRETE
Kien vi velos, mi akompanos, ĝis vi tion malpermesos.

HÅKON
Bone, do akompanu.

SIGRID
Disiĝas nun la parencaro. (genuas antaŭ Håkon) Montru al mi favoron, sinjoro reĝo!

HÅKON
Ekstaru, sinjorino Sigrid; kion Vi petas estu plenumata.

SIGRID
Mi ne povas akompani la jarlon al Nidaros. La monaĥinejo en Rejn estos konsekrata; skribu al la ĉefepiskopo, — influu por ke mi fariĝu abatino tie.

SKULE JARLO
Vi, mia fratino?

HÅKON
Vi volas preni la vualon!

SIGRID
(ekstaras) Depost la sanga nokto en Nidaros, kiam okazis mia nupto, kaj la Bagloj venis kaj morthakis mian fianĉon, kaj multajn centojn kun li, dum la urbo brulis en ĉiuj anguloj, — tiam estis kvazaŭ la sango kaj la fajro faris mian vidon malakra kaj estingita por la ekstera mondo. Sed mi ekhavis forton por vidi tion, kion neniu alia ekvidas, — kaj ion mi nun vidas — grandan tempon de teruro por la lando!

SKULE JARLO
(ekscite) Ŝi estas malsana! Ne atentu ŝin.

SIGRID
Riĉa rikolto maturiĝos por li, kiu rikoltas en mallumo. Ĉiuj virinoj en Norvegio havus nun nur unu solan taskon, — genui en monaĥinejoj kaj en preĝejoj, kaj preĝi — preĝi tage kaj nokte!

HÅKON
(skuita) Ĉu estas aŭgurdoto aŭ anima malsano, kiu tiel parolas?

SIGRID
Adiaŭ, mia frato, — ni renkontiĝos ankoraŭ unu fojon.

SKULE JARLO
(senvole) Kiam?

SIGRID
(mallaŭte kaj malrapide) Kiam vi prenos la kronon; kiam estos granda danĝero, — kiam vi bezonos min en via plej intensa mizero! (eliras dekstre kun Margrete, sinjorino Ragnhild kaj la virinoj)

HÅKON
(post mallonga paŭzo, tiras la glavon, kaj diras kun firma kaj trankvila decido:) Ĉiuj viroj de la jarlo faru ĵuron.

SKULE JARLO
(ekscitite) Ĉu tio estas via firma decido! (preskaŭ petante) Reĝo Håkon, tion ne faru!

HÅKON
Neniu jarlano forvelu de Bergen, antaŭ ol li estos ĵurinta fidon al la reĝo. (foriras kun sia hirdo. Ĉiuj escepte de la episkopo kaj la jarlo sekvas)

EPISKOPO NIKOLAS
Li tuŝis Vin per maldolĉaj manoj hodiaŭ.

SKULE JARLO
(silentas kaj rigardas konsternita post la reĝon)

EPISKOPO NIKOLAS
(pli forte) Kaj eble li tamen ne estas reĝe naskita.

SKULE JARLO
(turnas sin subite en forta eksciteco, kaj kaptas la brakon de la episkopo) La konfeso de Trond pastro — kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS
Li sendis ĝin al mi de Anglio, antaŭ ol li mortis; mi ne scias kun kiu, — kaj mi ne ricevis ĝin.

SKULE JARLO
Sed ĝi estu trovata!

EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi firme kaj plene opinias.

SKULE JARLO
Kaj se Vi ĝin trovos, tiam Vi donos ĝin en miajn manojn?

EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi promesas.

SKULE JARLO
Tion Vi ĵuru je Via anima savo?

EPISKOPO NIKOLAS
Tion mi ĵuras je mia anima savo.

SKULE JARLO
Bone; ĝis tiam mi volas kontraŭi al Håkon, kie tio povos okazi silente kaj sekrete. Devas esti malhelpata, ke li fariĝu pli potenca ol mi, kiam la lukto komencos.

EPISKOPO NIKOLAS
Sed se montriĝos, ke li estas la ĝusta reĝido, — kio jen?

SKULE JARLO
Tiam mi devos provi preĝi — preĝi por humila animo por servi lin, kiel honesta estro kaj laŭ mia povo.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj se li estas la malĝusta?

SKULE JARLO
Tiam li cedu por mi! Reĝan nomon kaj reĝan seĝon, hirdon kaj armeon, imposton kaj ŝiparon, urbojn kaj kastelojn, ĉion mi volas havi.

EPISKOPO NIKOLAS
Li rifuĝos al Viken —

SKULE JARLO
Mi pelos lin el Viken!

EPISKOPO NIKOLAS
Li firmstariĝos en Nidaros.

SKULE JARLO
Mi sturmos Nidaros!

EPISKOPO NIKOLAS
Li enfermigas sin en la sankta preĝejo de Olaf —

SKULE JARLO
Mi rompos la preĝejan pacon —

EPISKOPO NIKOLAS
Li fuĝos supren sur la ĉefaltaron, kaj kroĉos sin firme al la ĉerko de Olaf —

SKULE JARLO
Mi tiros lin de la altaro, eĉ se mi devos kuntiri la sanktan ĉerkon —

EPISKOPO NIKOLAS
Sed ankoraŭ li havos la kronon sur la kapo, jarlo!

SKULE JARLO
Mi defrapos la kronon per mia glavo!

EPISKOPO NIKOLAS
Sed se ĝi fiksiĝis tro firme —?

SKULE JARLO
Nu do, en la nomo de Dio aŭ Satano — tiam mi frapos ankaŭ la kapon! (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS
(postrigardas lin, kapklinas malrapide kaj diras:) Nu ja — ja — tiel mi ŝatas la jarlon!

Kurteno

TRIA AKTO

(Ĉambro en la Oslo-episkopa korto. Dekstre estas la enirpordo. En la fono malgranda, malferma pordo kondukas al la kapelo, kiu estas lumigata. Pordo, kun murtapiŝo antaŭe sur la maldekstra muro, kondukas al la dormoĉambro de la episkopo. Antaŭe sur la sama flanko staras remburita ripozbenko. Dekstre estas skribotablo kun leteroj, dokumentoj kaj lumanta lampo.)

(Komence la ĉambro estas malplena; interne, malantaŭ la tapiŝkurteno estas aŭdata kanto de monaĥoj. Iom poste envenas de dekstre Pål Flida vojaĝvestita; li haltas ĉe la pordo, atendas, ĉirkaŭrigardas, kaj tri fojojn frapas la plankon per sia bastono.)

SIRA VILJAM
(elvenas de maldekstre kaj ekdiras kun mallaŭta voĉo:) Pål Flida! Dio estu laŭdata; — do la jarlo ne estas tre fore.

PÅL FLIDA
La ŝipoj jam alvelas ĉe la Kapinsulo; mi velis antaŭe. Kaj kiel fartas la episkopo?

SIRA VILJAM
Nun li ricevas la lastan sanktoleadon.

PÅL FLIDA
Sekve estas ekstrema danĝero.

SIRA VILJAM
Majstro Sigard el Brabant diris, ke li ne povas vivi trans la nokton.

PÅL FLIDA
Do mi pensas, ke li vokis nin al si tro malfrue.

SIRA VILJAM
Ne, ne, — li estas plene konscia kaj ankaŭ havas ioman forton, — ĉiun momenton li demandas, ĉu la jarlo ne baldaŭ venos.

PÅL FLIDA
Vi daŭre nomas lin jarlo; ĉu vi ne scias, ke la reĝo nomis lin duko?

SIRA VILJAM
Jes, jes, certe; — estas nur tia malnova kutimo. Tŝŝ —

(Li kaj Pål Flida faras krucsignon kaj klinas sin. El la ĉambro de la episkopo venas du ĥorservantoj kun kandeloj, poste du aliaj kun skatoloj kun incenso; post ili pastroj portantaj kalikon, diskon, krucifikson kaj preĝejan standardon; poste sekvas vico da pastroj kaj monaĥoj; ĥorservistoj kun kandeloj kaj incensskatoloj finas la procesion, kiu malrapide moviĝas en la kapelon, kies pordo fermiĝas post ili.)

PÅL FLIDA
Nun do la maljuna sinjoro finfaris kun tiu ĉi mondo.

SIRA VILJAM
Mi do povas diri al li, ke duko Skule venos plej eble baldaŭ?

PÅL FLIDA
Li iros rekte de la kajo ĉi tien al la episkopa korto. Adiaŭ! (foriras)

(Pluraj pastroj, inter kiuj estas Peter, kaj servistoj de la episkopo, elvenas de maldekstre kun kovrotukoj, kusenetoj kaj granda fajroskatolo.)

SIRA VILJAM
Por kio tio ĉi?

PASTRO
(pretigante sur la benko) La episkopo volas kuŝi ĉi tie ekstere.

SIRA VILJAM
Sed ĉu tio estas konsilinda?

PASTRO
Majstro Sigard opinias, ke ni povas cedi al li. Jen li jam estas.

(Episkopo Nikolas elvenas, subtenata de majstro Sigard kaj pastro. Li estas vestita en episkopa vestaĵo, sed sen bastono kaj mitro.)

EPISKOPO NIKOLAS
Ekbruligu pli da kandeloj! (Li sidiĝas sur la benkon ĉe la fajroskatolo, kaj kovriĝas per la kovrotukoj.) Viljam! Nun mi ricevis pardonon por ĉiuj miaj pekoj! Ili kunprenis ĉiujn; ŝajnas al mi nun, ke mi estas sufiĉe malpeza.

SIRA VILJAM
La duko sendis por voki Vin, sinjoro; li jam estas ĉi-flanke de la Kapinsulo.

EPISKOPO NIKOLAS
Estas bone, tre bone. Ankaŭ la reĝo certe baldaŭ estos ĉi tie. Mi estis peka hundo dum miaj tagoj, Viljam; mi ege faris deliktojn kontraŭ la reĝo. La pastroj tie ene diris, ke ĉiuj miaj pekoj estu al mi pardonitaj, — jes, sufiĉe bone; sed estas facile por ili promesi; ne estas kontraŭ ili, ke mi deliktis. Ne, ne — certe estas pli sekure aŭdi tion el la buŝo de la reĝo mem. (ekdiras ekscite:) Lumon, mi diras! Estas ja ombre ĉi tie.

SIRA VILJAM
Estas ekbruligite —

MAJSTRO SIGARD
(haltigas lin per signo, kaj proksimiĝas al la episkopo) Kiel statas, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS
Nu ja, — nu ja; malvarmaj estas la manoj kaj la piedoj.

MAJSTRO SIGARD
(duonlaŭte, dum li lokigas la fajroskatolon pli proksimen) Hm, — estas la komenco de la fino.

EPISKOPO NIKOLAS
(time al Viljam) Mi diris, ke ok monaĥoj kantu kaj preĝu por mi en la kapelo ĉi-nokte. Atentu ilin; estas pigruloj inter ili.

SIRA VILJAM
(silente montras al la kapelo de kie aŭdiĝas kanto, kiu daŭras dum la sekvanta sceno.)

EPISKOPO NIKOLAS
Tiom ankoraŭ nefarita, kaj forlasi ĉion! Tiom nefarita, Viljam!

SIRA VILJAM
Sinjoro, pensu pri la ĉielo!

EPISKOPO NIKOLAS
Mi ankoraŭ havas tempon; — ĝis la morgaŭo, opinias majstro Sigard —

SIRA VILJAM
Sinjoro, sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS
Donu al mi mitron kaj bastonon! — Facile por vi diri ke mi pensu — (pastro alportas tion petitan) Nu, metu la mitron tien, ĝi estas tro peza por mi; donu al mi la bastonon en la manon; nun mi estas armita. Episkopo! — La malbonulo ne kuraĝos tro proksimiĝi al mi nun!

SIRA VILJAM
Ĉu vi ion kroman deziras?

EPISKOPO NIKOLAS
Ne. Jes, diru al mi; — Peter, filo de Andres Skjaldarband, — ĉiuj parolas bone pri li —

SIRA VILJAM
Li certe estas senpeka animo.

EPISKOPO NIKOLAS
Peter, vi noktodeĵoru ĉe mi ĝis la reĝo aŭ la duko venos. Eliru tiom longe, vi aliuloj, sed estu proksimaj.

(Ĉiuj escepte Peter eliras dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS
(post mallonga paŭzo) Peter!

PETER
(proksimiĝas) Sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu vi neniam vidis maljunajn homojn morti?

PETER
Ne.

EPISKOPO NIKOLAS
Timemaj estas ili ĉiuj; pri tio mi kuraĝas ĵuri! Tie sur la tablo kuŝas granda letero kun sigelo; donu ĝin al mi. (Peter alportas la leteron.) Estas por via patrino.

PETER
Por mia patrino?

EPISKOPO NIKOLAS
Vi devas vojaĝi norden al Hålogalando kun ĝi. Mi skribis al ŝi pri granda kaj grava afero; venis novaĵoj de via patro.

PETER
Li luktas kiel batalanto de la Sinjoro en la sankta lando. Se li tie falos, li falos sur sanktan grundon; ĉar tie ĉiu piedlarĝo de tero estas sankta. Mi memorigas lin al Dio en ĉiuj miaj preĝoj.

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Andres Skjaldarband estas kara al vi?

PETER
Li estas honorinda viro; sed vivas alia viro, per kies grandeco mia patrino kvazaŭ edukis kaj nutris min.

EPISKOPO NIKOLAS
(rapide kaj streĉe) Ĉu tiu estas duko Skule?

PETER
Jes, la duko, — Skule Bårdsson. Mia patrino konis lin en la juneco. La duko certe devas esti la plej eminenta viro en la lando!

EPISKOPO NIKOLAS
Jen la letero; tuj iru norden kun ĝi! — Ĉu ili kantas tie ene?

PETER
Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS
Ok grandaj uloj kun gorĝoj kiel trompetoj, tio ja devas iom helpi, mi scias?

PETER
Sinjoro, sinjoro, mi volas mem preĝi!

EPISKOPO NIKOLAS
Mi havas tro multe da nefaritaĵoj, Peter. La vivo estas tro mallonga; — krome la reĝo certe pardonos min, kiam li venos — (skuiĝas en doloro)

PETER
Vi suferas, ĉu?

EPISKOPO NIKOLAS
Mi ne suferas; sed sonoras ĉe miaj oreloj; glimas kaj fulmas antaŭ miaj okuloj.

PETER
Estas la ĉielaj sonoriloj, kiuj sonorigas Vin hejmen; — tio, kio brilas, estas la altarkandeloj, kiujn la anĝeloj de Dio ekbruligis por Vi.

EPISKOPO NIKOLAS
Jes certe estas tiel; — ne estas danĝero, kiam ili nur bone eltenas en preĝo tie ene, — Adiaŭ, vojaĝu tuj kun la letero.

PETER
Ĉu ne unue —?

EPISKOPO NIKOLAS
Ne, iru; mi ne timas esti sola.

PETER
Bonvenon ree do, kiam la ĉielaj sonoriloj iam sonoros ankaŭ por mi. (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS
La ĉielaj sonoriloj, — ja, tiaĵon oni diras facile, kiam oni marŝas sur du sanaj piedoj. — Tiom nefarita! Tamen post mi vivos multo. Mi promesis al la duko je la savo de mia animo doni al li la konfeson de Trond pastro, se ĝi venus al mi enmane; — bone ke mi ne ricevis ĝin. Se li scius, li volus venki aŭ fali; tiam unu el ili fariĝus la plej potenca viro, kiu iam vivis en Norvegio. Ne, ne, — kion mi ne povis atingi, neniu aliulo atingu. Estas pli bone kun la necerteco; tiom longe kiom la duko peziĝas per ĝi, la du estos detruantaj unu la alian, ĉie kie ili atingos; urboj bruliĝos, vilaĝaroj rabiĝos, — neniu gajnos pere de la perdo de la aliulo — — (en teruro) Graco, indulgo! Estas ja mi, kiu portas la kulpon — mi, kiu de la unua paŝo ekirigis la tuton! (sin trankviligante) Ja, ja, ja! sed nun venos la reĝo — estas ja sur lin ke la plejmulto verŝiĝas, — li certe pardonos — estos legataj preĝoj kaj mesoj; ne estas danĝero; — mi ja estas episkopo, kaj mi neniam mortigis iun per propra mano. — Bone estas, ke la konfeso de Trond Pastro ne venis; la sanktuloj estas kun mi, ili ne volas tenti min rompi mian promeson. — Kiu frapas la pordon? Certe estas la duko! (kontente frotas siajn manojn) Li volas petegi pruvojn pri la reĝa rajto, — kaj mi havas neniun pruvon por doni al li!

(Inga el Vartejg envenas; ŝi estas nigre vestita, kun mantelo kaj kufo.)

EPISKOPO NIKOLAS
(skuiĝas) Kiu estas?

INGA
Virino el Vartejg en Borgarsyssel, estimata sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS
Patrino de la reĝo!

INGA
Tiel mi iam nomiĝis.

EPISKOPO NIKOLAS
Foriru, foriru! Mi ne konsilis al Håkon disiĝi de Vi!

INGA
Kion la reĝo faras, estas bone farata! Ne estas tial, ke mi venas.

EPISKOPO NIKOLAS
Kaj kial do?

INGA
Gunnulf, mia frato, revenis hejmen el sia vojaĝo al Anglio —

EPISKOPO NIKOLAS
El vojaĝo al Anglio —!

INGA
Li forestis dum multaj jaroj, kiel Vi scias, kaj vaste ĉirkaŭvagis; nun li kunprenis leteron hejmen —

EPISKOPO NIKOLAS
(senspire) Leteron —?

INGA
De Trond pastro. Estas por Vi, sinjoro. (transdonas ĝin al li)

EPISKOPO NIKOLAS
Nu tiel; — kaj Vi alportas ĝin?

INGA
Laŭ la deziro de Trond. Grandan dankon mi ŝuldas al li de tiu tempo, kiam li nutris Håkon. Mi sciiĝis ke Vi estas malsana; tial mi tuj entreprenis la veturon; mi iris ĉi tien surpiede —

EPISKOPO NIKOLAS
Ne urĝis tiel, Inga!

DAGFINN BONDE
(envenas de dekstre) Paco de Dio, honorinda sinjoro!

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu venos la reĝo?

DAGFINN BONDE
Nun li rajdas malsupren la Ryenmontojn kun la reĝino kaj la reĝa infano kaj granda sekvantaro.

INGA
(rapide alpaŝas al Dagfinn) La reĝo, — la reĝo! ĉu li tien ĉi venos?

DAGFINN BONDE
Inga! Ĉu Vi estas ĉi tie, Vi severe provita virino?

INGA
Tiu ne estas severe provita, kiu havas tian grandan filon.

DAGFINN BONDE
Nun lia malmola koro degelu.

INGA
Neniun vorton al la reĝo pri mi. Ho, sed vidi lin mi tamen devas; — aŭdu, — ĉu ĉi tien li venos?

DAGFINN BONDE
Jes, baldaŭ.

INGA
Kaj estas malluma vespero. La reĝon lumgvidos certe torĉoj.

DAGFINN BONDE
Jes.

INGA
Do mi starigos min en pordŝirmejon, kie li preterpasos; — kaj poste hejmen al Vartejg. Sed unue enen en la preĝejon de sankto Hallvard; tie brilos lumoj ĉi-nokte; tie mi preĝos pri bono por la reĝo, por mia bela filo. (eliras dekstre)

DAGFINN BONDE
Mi prizorgis mian mision; mi iros renkonte al la reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS
Salutu lin plej kare, bona Dagfinn!

DAGFINN BONDE
(forirante dekstre) Ne dezirus mi esti episkopo Nikolas morgaŭ.

EPISKOPO NIKOLAS
La konfeso de Trond pastro —! Do ĝi tamen venis; — jen mi tenas ĝin en mia mano. (cerbumas kaj rigardas rekte antaŭen) — Oni neniam devus promesi ion sur la savo de sia animo, kiam oni estas tiel maljuna kiel mi. Se restus al mi jaroj, mi ĉiukaze turnus min el tia promeso; sed ĉi-vespere, la lastan vesperon, — ne, tio ne estas konsilinda. — Ĉu mi tamen devas teni ĝin? Ĉu tio ne estas riski ĉion, por kio mi verkis tra mia tuta vivo? — (Flustre) Ho, se mi povus trompi la malbonulon, nur tiun ĉi kroman fojon! (aŭskultas) Kio estas tio? (vokas) Viljam, Viljam!

SIRA VILJAM
(envenas de dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS
Kio estas tio, kio zumas kaj hurlas tiel malbele?

SIRA VILJAM
Estas la ventego, kiu plifortiĝas.

EPISKOPO NIKOLAS
La vetero plifortiĝas! — Certe mi tenos mian promeson! La ventego, vi diras — Ĉu ili kantas tie ene?

SIRA VILJAM
Jes, sinjoro.

EPISKOPO NIKOLAS
Diru, ke ili ege klopodu — precipe frato Aslak; li ĉiam prononcas mallongajn preĝojn; li forpinĉas, kiam li eblas; li transsaltas, tiu hundo! (frapas la plankon per la episkopa bastono) Eniru, kaj diru al li, ke estas la lasta nokto por mi; li estu diligenta, aŭ mi revenos al li fantome!

SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi ne serĉu majstron Sigard?

EPISKOPO NIKOLAS
Eniru, mi diras! (Viljam iras en la kapelon) Aspekte estas la ĉiela volo, ke mi interkonsentigu la reĝon kaj la dukon, ĉar ĝi nun sendas al mi la leteron de Trond pastro. Tio ĉi estas severe akceptebla, Nikolas; tirrompi per unu sola ektiro, kion vi uzis vian tutan vivon por konstrui. Sed ne estas io alia farebla; mi devas plenumi la volon de la ĉielo ĉi tiun fojon. — Se mi almenaŭ povus legi tion, kio estas skribita en la letero; sed mi eĉ ne povas vidi solan vorton! Nebuloj drivas antaŭ miaj okuloj; fajras kaj sparkas —; kaj neniun alian mi kuraĝas peti legi ĝin por mi! Promesi tiaĵon —! Ĉu la homa sagaco estas tiel povra, ke ĝi ne kapablas estri la duan kaj trian etapon de sia propra ago? Mi parolis tiel longe kaj incite al Vegard Veradal por igi la reĝon forsendi Inga de si, ke tio fine okazis. Tiu ago estis saĝa en la unua etapo; sed se mi ne estus tiel konsilinta, Inga ne loĝus en Vartejg nun, la letero ne estus entempe veninta en miajn manojn, kaj mi ne havus iun promeson por teni, — do malsaĝe en la dua etapo. Se mi tamen havus la tempon por mi; sed ne nur tiun ĉi solan nokton, kaj apenaŭ tiun. Mi devas, mi volas pli longe vivi!. (frapas per la bastono; pastro envenas de dekstre) Majstro Sigard venu! (La pastro eliras; la episkopo premas la leteron en la manoj.) Ĉi tie, malantaŭ tiu maldika sigelo kuŝas la sagao de Norvegio por centoj da jaroj! Ĝi kuŝas sonĝante, kiel la birdido en la ovo! Ho, tiu, kiu nun havus pli ol unu animon — aŭ eĉ neniun! (premas la leteron sovaĝe al sia brusto) Ho, se la fino ne estus tiel tuja sur min, — kaj la juĝo kaj puno, — mi kovus vin al akcipitro, kiu ĵetus ombran teruron super la tutan landon, kaj hakus siajn akrajn ungegojn en ĉiun homan koron! (ekskuiĝas) Sed la lasta horo estas proksima! (kriante) Ne, ne, — vi fariĝu al cigno, blanka cigno! (ĵetas la leteron foren sur la plankon, kaj vokas) Majstro Sigard, majstro Sigard!

MAJSTRO SIGARD
(de dekstre) Kiel statas, honorinda sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard, — vendu al mi tri tagojn da vivo!

MAJSTRO SIGARD
Mi diris al Vi —

EPISKOPO NIKOLAS
Jes, jes; sed ne estis serioze; estis nur eta puno. Mi estis nesaĝa ulo kontraŭ Vi; tial Vi volis timigi min. Fi, tio estis malbela, — ne, ne — estis merite por mi! Sed estu nun bona kaj saĝa! Mi pagos bone; — tri tagojn da vivo, majstro Sigard, nur tri tagojn da vivo!

MAJSTRO SIGARD
Eĉ se mi mem forirus en la sama momento, kiel Vi, mi ne povus aldoni tri tagojn.

EPISKOPO NIKOLAS
Unu tagon do; nur unu tagon! Estu lumo, brilu la suno, kiam mi foriros! Aŭskultu, Sigard, (mansignas lin al si, kaj tiras lin malsupren sur la benkon) Mi donis preskaŭ ĉiun mian oron al la eklezio, por havi grandajn mesojn legotajn poste. Mi retiros tion; Vi havu la ĉion! Ĉu, Sigard, ĉu ni du trompu tiujn tie interne? He, he, he! Vi fariĝos riĉa, Sigard, kaj forvojaĝos el la lando; mi ricevos prokraston, kaj povos iom pripensi, kaj kontentigi min per malpli da preĝoj. Ĉu, Sigard, ĉu ni —? (Sigard palpas lian pulson; la episkopo ekdiras time:) Nu, kial Vi ne respondas?

MAJSTRO SIGARD
(ekstaras) Mi ne havas tempon, sinjoro. Mi faros trinkaĵon por Vi, kiu povos iomete faciligi la lastajn momentojn.

EPISKOPO NIKOLAS
Ne, Vi atendu pri tio! Atendu — kaj respondu al mi!

MAJSTRO SIGARD
Mi ne havas tempon; la trinkaĵo devas esti preta ĝis horo. (eliras dekstre)

EPISKOPO NIKOLAS
Ĝis horo! (frapas impete) Viljam! Viljam!

SIRA VILJAM
(venas el la kapelo)

EPISKOPO NIKOLAS
Prenu pliajn por helpi tie! La ok ne sufiĉas!

SIRA VILJAM
Sinjoro —?

EPISKOPO NIKOLAS
Plurajn por helpi, mi diras! Kolbein kanoniko kuŝis malsana kvin semajnojn, — li ne povis multe peki dum tiu tempo —

SIRA VILJAM
Li iris al konfeso hieraŭ.

EPISKOPO NIKOLAS
(fervore) Jes, li devas esti bona; prenu lin! (Viljam reen iras en la kapelon) Ĝis horo! (sekigas la ŝviton de la frunto) Puh, kiel varme estas! — La fia hundo, — por kio lia tuta erudicio, kiam li tamen ne povas aldoni unu horon. Tie en sia studejo li sidas ĉiun tagon, kunmetante artefaritajn radojn kaj lodojn kaj levilojn; li volas krei verkon, kiu iru kaj iru, kaj neniam haltu, — perpetuum mobile li nomas ĝin. Kial li ne praktikas sian arton kaj saĝecon, por fari la homon al tia perpetuum mobile —? (haltas pensante; ekbrilas liaj okuloj) Perpetuum mobile, — mi ne estas precipe lerta pri la latino, — sed tio signifas ion, kio kapablas funkcii eterne, daŭre tra ĉiuj tempoj. Se mi nun mem povus —? Tio estus vere fina ago! Estus fari sian plej grandan agon en la lasta momento! Funkciigi radojn kaj lodojn kaj levilojn en la animoj de la reĝo kaj la duko; ekmovi ilin tiel, ke neniu potenco sur la tero povos ilin haltigi. Se tion mi povus, tiam mi daŭre vivus, vivus en mia verko, — kaj en la grava momento eble estas tio, kio nomiĝas senmorteco. — Konsolaj, freŝigaj pensoj, ho kiel vi mildigas por maljuna viro! (elspiras kaj streĉas sin agrable sur la benko) Diabolus estis severa pri mi ĉi-vespere. Estas la sekvo de kuŝo senlabora; otium est pulvis — pulveris — nu, sensignifa la latino, — Diabolus ne plu ekhavu potencon super mi; mi volas esti aktiva ĝis laste; mi volas —; kiel ili gorĝegas tie — (frapas; Viljam elvenas) Diru al ili, ke ili silentu tie, ili ĝenas min. La reĝo kaj la duko baldaŭ venos; mi havas grandajn aferojn por pripensi.

SIRA VILJAM
Sinjoro, ĉu mi do —?

EPISKOPO NIKOLAS
Ordonu al ili silenti momenton, ke mi povu pensi trankvile. Jen vidu, ekprenu tiun leteron, tie sur la planko. — Bone. Donu al mi la paperojn —

SIRA VILJAM
(iras al la skribotablo) Kiujn, sinjoro?

EPISKOPO NIKOLAS
Same bone —; tiujn kun sigelo; tiujn kiuj kuŝas plej supre. — Nu; do eniru kaj diru ke ili silentu. (Viljam eliras) — Morti, kaj tamen regi en Norvegio! Morti, kaj aranĝi tiel, ke neniu viro levu sian kapon pli alten super ĉiuj aliaj. Mil vojoj povus konduki al tiu celo; sed povas nur esti unu, kiu taŭgas! — gravas tiun trovi, — gravas ĝin laŭiri. — Ha! La vojo estas ja tiel proksima, tiel proksima! Jes, tiel estu. Mi tenos la promeson; la duko ekhavu la leteron en siajn manojn; — sed la reĝo — hm, li ekhavu en sian koron la dornon de dubo. Håkon estas honesta, kia oni nomas tion; kun la fido pri si mem, kaj pri sia rajto, multo falos en li. Ambaŭ dubu kaj fidu, balancu supren kaj malsupren, neniam trovu firman grundon sub la piedo, — perpetuum mobile! — Sed ĉu Håkon volas fidi mian diraĵon? Li volas; mi estas ja mortanta viro; mi nutros lin per vero antaŭe. — La fortoj forlasas min, sed la animo freŝiĝas; — mi ne kuŝas pli sur mortolito, mi sidas en mia laborejo, mi volas labori la lastan nokton, labori — ĝis la lumo estingiĝas —

DUKO SKULE
(envenas de dekstre, kaj iras al la episkopo) Pacon kaj saluton, honorinda sinjoro! Mi aŭdas, ke malbone statas pri Vi.

EPISKOPO NIKOLAS
Mi estas kadavro en burĝono, bona duko; ĉi-nokte mi ekfloros; morgaŭ sentiĝos, kiel mi odoras.

DUKO SKULE
Jam ĉi-nokte. Vi diras?

EPISKOPO NIKOLAS
Majstro Sigard diras: ĝis unu horo.

DUKO SKULE
Kaj la letero de Trond pastro —?

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi daŭre pensas pri ĝi?

DUKO SKULE
Ĝi neniam foriras el miaj pensoj.

EPISKOPO NIKOLAS
La reĝo faris Vin duko; neniu viro portis nomon de duko en Norvegio, antaŭ Vi.

DUKO SKULE
Ne sufiĉas. Se Håkon estas la malĝusta, mi devas havi ĉion!

EPISKOPO NIKOLAS
Hu, estas malvarme ĉi tie; frostas al mi tra ĉiuj membroj.

DUKO SKULE
La letero de Trond pastro, sinjoro! Pro Dio la ĉiopotenca, — ĉu Vi havas ĝin?

EPISKOPO NIKOLAS
Mi almenaŭ scias, kie ĝi troviĝas.

DUKO SKULE
Do diru! Diru!

EPISKOPO NIKOLAS
Atendu —

DUKO SKULE
Ne, ne, — profitu de la tempo; mi vidas ke alproksimiĝas la fino, — kaj la reĝo ja venos ĉi tien, oni diris.

EPISKOPO NIKOLAS
Jes, la reĝo venos; el tio Vi vidos bone, ke mi atentas pri Via afero, eĉ nun.

DUKO SKULE
Kion Vi intencas?

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉu Vi memoras ĉe la nupto de Håkon, — tiam Vi diris, ke tio, kio faras Håkon forta, estas lia neskuebla fido al si mem?

DUKO SKULE
Nu?

EPISKOPO NIKOLAS
Se mi konfesos kaj inokulos en lin la dubon, tiam falos la fido, kaj la forto kun ĝi.

DUKO SKULE
Sinjoro, tio estas peka, peka, se li estas la ĝusta!

EPISKOPO NIKOLAS
Estos en Via kapablo ree fari lin fidanta. Antaŭ ol mi forpasos de tie ĉi, mi diros al Vi, kie la letero de Trond pastro troviĝas.

SIRA VILJAM
(de dekstre) Nun venas la reĝo kun torĉoj kaj sekvantaro laŭ la strato.

EPISKOPO NIKOLAS
Bonvena li estu. (Viljam eliras) Duko, la lastan servon mi petas de vi. Estu mia postmorta zorganto kontraŭ ĉiuj miaj malamikoj. (elprenas leteron) Jen mi listigis ilin. Tiuj, kiuj staras plej supre, mi dezirus pendigi, se tiel eblus.

DUKO SKULE
Ne pensu pri venĝo nun; ne restas al Vi longa —

EPISKOPO NIKOLAS
Ne pri venĝo, sed pri puno. Promesu al mi svingi la glavon de puno super ĉiujn miajn malamikojn, kiam mi estos for. Ili estas viaj malamikoj same kiel la miaj; kiam Vi fariĝos reĝo, punu ilin; Vi tion promesas?

DUKO SKULE
Mi promesas kaj ĵuras; — sed la letero de Trond pastro —!

EPISKOPO NIKOLAS
Vi scios, kie ĝi estas; — sed, jen vidu —; la reĝo venas; — kaŝu la liston pri niaj malamikoj!

(La duko kaŝas la dokumenton; samtempe envenas Håkon de dekstre.)

EPISKOPO NIKOLAS
Bonvenon ĉe la funebra festeno, sinjoro reĝo!

HÅKON
Akre Vi kontraŭstaris min je ĉiuj okazoj; sed nun tio estu forgesita kaj pardonita; la morto forviŝas eĉ la plej grandan kalkulon.

EPISKOPO NIKOLAS
Tio malpezigis! Ho, kiel granda estas la mildo de la reĝo! Sinjoro, kion Vi ĉi-vespere faris kontraŭ maljuna pekulo, dekoble —

HÅKON
Lasu tion; sed mi devas diri al Vi, ke mi alte miras. Vi alvokas min ĉi tien por ricevi mian pardonon, kaj Vi aranĝas por mi tian renkonton.

EPISKOPO NIKOLAS
Renkonton, sinjoro?

DUKO SKULE
Estas al mi, ke la reĝo aludas. Ĉu Vi, sinjoro episkopo, volas certigi al reĝo Håkon, je mia fido kaj honoro, ke mi nenion sciis pri lia veno, antaŭ ol mi metis la piedon sur la kajon en Oslo.

EPISKOPO NIKOLAS
Aĥ, aĥ; ĉiu kulpo kuŝas sur mi! Mi estis malsana, litotenanta viro la tutan lastan jaron; malmulte aŭ nenion mi aŭdis pri la aferoj de la lando; mi pensis, ke nun estas bone kaj amikece inter la altaj parencoj!

HÅKON
Mi notis, ke la amikeco inter la duko kaj mi prosperas pli bone, kiam ni tenas nin fore unu de la alia; tial adiaŭ, episkopo Nikolas, kaj Dio estu kun Vi, tie kien Vi iros. (volas foriri)

DUKO SKULE
(mallaŭte kaj maltrankvila) Episkopo, episkopo; li foriras!

EPISKOPO NIKOLAS
(subite kaj kun sovaĝa forto) Atendu, reĝo Håkon!

HÅKON
(haltas) Kio nun?

EPISKOPO NIKOLAS
Vi ne rajtas iri el tiu ĉi ĉambro, antaŭ ol maljuna episkopo Nikolas parolis sian lastan vorton!

HÅKON
(senvole metas la manon sur la glavon) Ĉu vi eble venis al Viken kun forta aro, duko?

DUKO SKULE
Mi ne respondecas en tio ĉi.

EPISKOPO NIKOLAS
Estas per la potenco de la vorto, ke mi sciu reteni Vin. Kie estas funebra ceremonio en la domo, tie la mortanto estas la unua homo en la kunveno; li rajtas fari kaj farigi, kion li volas — tiel foren kien lia kapablo atingas. Tial mi nun volas prezenti mian propran funebran paroladon; en antaŭa tempo mi ĉiam timis, ke reĝo Sverre estus ĝin faronta —

HÅKON
Ne parolu tiel sovaĝe, sinjoro!

DUKO SKULE
Vi fortranĉas el la kara momento, kiu restas al vi!

HÅKON
Via okulo jam estas inerta!

EPISKOPO NIKOLAS
Jes, mia okulo estas inerta; mi apenaŭ vidas Vin, kie Vi staras; sed ene en mi vice preterpasas mia vivo brile klara. Mi vidas viziojn tie —; aŭskultu kaj lernu, reĝo! — Mia parencaro estis la plej potenca en la lando; multaj grandaj estroj devenis el ĝi; Mi volis esti la plej granda el ili ĉiuj. Mi ne estis pli ol knabo, kiam mi komencis avidi faregojn; Ŝajnis al mi, ke ne eblis atendi ĝis mi maturiĝus; — ekstaris reĝoj kun malpli da rajto ol mi, — Magnus Erlingsson, Sverre pastro —; ankaŭ Mi volis esti reĝo; sed unue estro, — estis necese. Jen la batalo okazus sur la Ile-kampoj; tie la unuan fojon mi partoprenis. La suno leviĝis, kaj fulmis miloj da brilaj armiloj. Magnus kaj lia tuta aro aliris kvazaŭ al ludo; sole mi sentis min prema en la koro. Sovaĝe atakis nia aro; sed mi ne povis aliri — mi timis! Ĉiuj aliaj estroj de Magnus batalis maltime, kaj multaj falis, kie ili luktis; sed mi fuĝis supren la Rokmonto, kuris kaj kuris, kaj ne haltis antaŭ ol mi reatingis la fjordon, longe fore. Multaj viroj devis lavi siajn sangajn vestaĵojn en la Trondhejm-fjordo tiun vesperon; — ankaŭ mi devis lavi la miajn, sed ne pro sango. Jes, reĝo, mi estis timema; kreita por estri — kaj timema! Tio fraplumis en mi kvazaŭ fulmo; post tiu horo mi malamis ĉiun viron; mi preĝis sekrete en la preĝejoj, mi ploris kaj genuis ĉe la altaroj, mi donis multekostajn donacojn, faris sanktajn promesojn; streĉe mi provis en batalo post batalo, ĉe Salteysund, sur la Jonskampoj kiam la Bagloj tenis sin en Bergen, — ĉiam vane. Sverre estis tiu, kiu unue komprenis; li eldiris tion laŭte kaj moke, kaj de tiu tago ĉiu viro en la aro ridis, kiam Nikolas Arnason antaŭeniris milite vestita. — Timema, timema —, kaj tamen mi volis esti estro, volis esti reĝo, sentis min ja kreita reĝo, povus antaŭenigi la regnon de Dio sur la tero; sed estis la sanktuloj mem, kiuj ŝlosis por mi la barilon...

HÅKON
Ne plendu pri la ĉielo, episkopo! Vi multe malamis!

EPISKOPO NIKOLAS
Jes, mi multe malamis; malamis en ĉi tiu lando ĉiun kapon, kiu altiĝis super la amason. Sed mi malamis, ĉar mi ne povis ami. Belajn virinojn, — ho, mi povus ankoraŭ gluti ilin per sparkantaj okuloj! Mi havas okdek jarojn, kaj ankoraŭ mia avido estas faligi virojn kaj sine ĉirkaŭbraki virinojn; — sed mi spertis en tio kiel en la batalo; nur volo kaj avido; potenco forŝtelita ekde la naskiĝo; — la bolanta donaco de la deziro — kaj tamen kriplulo! Jen mi do fariĝis pastro; reĝo aŭ pastro tiu viro devas esti, kiu volas majstri la tutan potencon. (ridas) Mi pastro! Mi eklezia viro! Jes, al unu eklezia ago la ĉielo precipe kreis min, — tiu atingi la altajn tonojn, — kanti per virina voĉo en la grandaj ekleziaj festenoj. Kaj tamen tiuj en la alteco postulas de mi — la duonulo — kion ili rajtas postuli de kiu ajn, kiu plene ricevis la kapablon por sia vivotasko! Estis tempoj, kiam ŝajnis al mi, ke tia postulo povus esti merita; jen mi kuŝis sur la malsanlito, frapita de timo por puno kaj juĝo! Nun tio pasis; restas en mi medolo en la animaj artikoj! Nenio estas mia krimo; estas kontraŭ mi, ke oni faris maljustaĵon; mi estas la plendanto!

DUKO SKULE
(mallaŭte) Sinjoro — la letero! Ne restas por Vi longa tempo!

HÅKON
Pensu pri Via animo, kaj humiligu Vin!

EPISKOPO NIKOLAS
La faro de viro estas lia animo, kaj mia faro daŭre vivu sur la tero. Sed Vi, reĝo Håkon, Vi devus gardi Vin; ĉar kiel la ĉielo kontraŭstaris min kaj kaptis damaĝon por pago, tiel Vi kontraŭstaras tiun viron, kiu tenas en sia mano la feliĉon de la lando —

HÅKON
Ha — duko, duko! Nun mi komprenas la renkonton ĉi tie!

DUKO SKULE
(impete al la episkopo) Neniun plian vorton pri tiaĵo!

EPISKOPO NIKOLAS
(al Håkon) Li kontraŭstaros Vin tiom longe kiom lia kapo sidas fiksita sur la ŝultroj. Dividu kun li! Mi ne havos pacon en la ĉerko, mi revenos, se Vi du ne dividos! Neniu el Vi metu la altecon de la aliulo al sia propra kresko; estus nur unu grandegulo en la lando, se tio okazus; kaj ĉi tie ne estu grandegulo; ĉar mi neniam estis grandegulo! (laca li malantaŭen kliniĝas sur la benko.)

DUKO SKULE
(ĵetas sin genuen apud la benko, kaj krias al Håkon:) Voku helpon! Pro la kompatemo de Dio, la episkopo ne devas ankoraŭ morti!

EPISKOPO NIKOLAS
Kiel sombriĝas antaŭ miaj okuloj! — Reĝo, lastan fojon, — ĉu Vi volas dividi kun la duko?

HÅKON
Eĉ ne obolon mi fordonacos el tio, kion Dio donis al mi!

EPISKOPO NIKOLAS
Bone kaj bele. (mallaŭte) La fidon Vi almenaŭ perdu. (vokas) Viljam!

DUKO SKULE
(mallaŭte) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS
(ne lin aŭskultante) Viljam! (Viljam envenas; la episkopo tiras lin proksimen al si kaj flustras:) Kiam mi ricevis la lastan sanktan oleadon, ĉiuj miaj pekoj ja fariĝis pardonataj?

SIRA VILJAM
Ĉiuj pekoj, de Via naskiĝo kaj al la momento, kiam Vi ricevis la oleadon.

EPISKOPO NIKOLAS
Ne pli longe? Ne ĝis mi foriros?

SIRA VILJAM
Sinjoro, Vi ne pekos ĉi-nokte.

EPISKOPO NIKOLAS
Hm, neniu povas scii —; prenu la oran pokalon, kiun mi ricevis de episkopo Absalon, — donu ĝin al la eklezio, — kaj legu aldone sep grandajn komunajn preĝojn.

SIRA VILJAM
Sinjoro, Dio estos al Vi graca!

EPISKOPO NIKOLAS
Sep aldonajn preĝojn, mi diras — por tio per kio mi pekos ĉi-nokte! Iru, iru! (Viljam foriras; la episkopo turnas sin al Skule.) Duko, se Vi iam legos la leteron de Trond pastro, kaj ke eble montriĝus, ke Håkon estas la ĝusta, — kion vi tiam farus?

DUKO SKULE
Je la nomo de Dio, — tiam li ja estu reĝo.

EPISKOPO NIKOLAS
Pripensu; multo estas en la ludo. Esploru ĉiun faldaĵon en via koro; respondu kvazaŭ vi starus antaŭ la tribunalo! Kion Vi faros, se li estas la ĝusta?

DUKO SKULE
Klini min kaj lin servi.

EPISKOPO NIKOLAS
(murmuretas) Nu ja, akceptu tion, kio sekvos. (al Skule) Duko, mi estas malforta kaj laca; fariĝas mi milda kaj ema al paciĝo —

DUKO SKULE
Estas la morto! La letero de Trond pastro! Kie ĝi estas?

EPISKOPO NIKOLAS
Unue iu alia afero; — mi donis al Vi la liston de miaj malamikoj —

DUKO SKULE
(senpacience) Jes, jes; mi venĝos ĉion kontraŭ ili —

EPISKOPO NIKOLAS
Ne, mi nun estas milda; mi volas pardoni, kiel estas skribite. Kiel Vi rezignas pri la potenco, mi volas rezigni pri la venĝo. Bruligu la liston.

DUKO SKULE
Bone, bone; kiel Vi volas.

EPISKOPO NIKOLAS
Ĉi tie en la fajroskatolo, ke mi rigardu —

DUKO SKULE
(ĵetas la dokumenton en la fajron) Jen, vidu, nun brulas ĝi! Kaj nun, parolu, parolu! Miloj da vivoj estas en risko, se Vi nun ne parolas.

EPISKOPO NIKOLAS
(kun brilantaj okuloj) Vivo de miloj! (krias:) Lumon! Aeron!

HÅKON
(rapidas al la pordo kaj vokas:) Helpon; la episkopo mortas!

(Sira Viljam kaj pluraj el la aro de la episkopo envenas.)

DUKO SKULE
(skuas la brakon de la episkopo) La feliĉo de Norvegio tra centoj da jaroj, eble ties grandeco por eternaj tempoj!

EPISKOPO NIKOLAS
Eternaj tempoj! (triumfe:) Perpetuum mobile!

DUKO SKULE
Je la beateco de niaj animoj, — kie estas la letero de Trond pastro!

EPISKOPO NIKOLAS
(voke:) Ankoraŭ sep preĝojn, Viljam!

DUKO SKULE
(ekster si mem) La letero! La letero!

EPISKOPO NIKOLAS
Estas tiu, kiun vi bruligis, bona duko. (falas malantaŭen sur la benko kaj mortas)

DUKO SKULE
(ekpaŝas malantaŭen kun senvola krio, kaj kovras sian vizaĝon per la manoj) Dio vi ĉiopova!

MONAĤOJ
(venas fuĝe el la kapelo) Savu sin kiu povas!

KELKAJ VOĈOJ
Ĉio malbona liberiĝis ĉi-nokte!

ALIULOJ
Ridiĝis laŭte el la angulo! — Kriiĝis: “Ni havas lin!” — Ĉiuj lumoj estingiĝis!

HÅKON
Nun mortis episkopo Nikolas.

MONAĤOJ
(fuĝas elen dekstre) Pater noster, — pater noster!

HÅKON
(proksimiĝas al Skule kaj diras mallaŭte:) Duko, mi ne volas esplori, kiujn sekretajn insidojn Vi elpensis kun la episkopo, antaŭ ol li mortis; — sed de morgaŭ Vi ree devos meti vian potencon kaj dignon en miajn manojn; tion mi nun klare vidas, — ni du ne povos kune antaŭeniri.

DUKO SKULE
(rigardas lin kvazaŭ senkonscie) Kune antaŭeniri —?

HÅKON
Morgaŭ mi kunvokos tingon en la reĝa korto; tie ĉio devos esti ordigata inter ni. (eliras dekstre)

DUKO SKULE
La episkopo morta, kaj la letero brulita! Vivo plena de dubo kaj lukto kaj teruro! Ho, se mi povus preĝi! — Ne, — agi mi devas; — ĉi-vespere mi devas fari la decidan paŝon (al Viljam:) Kien iris la reĝo?

SIRA VILJAM
(timigata) Kristo liberigu min, — kion Vi volas al li?

DUKO SKULE
Ĉu vi eble kredas, ke mi intencas mortigi lin ĉi-nokte? (eliras dekstre)

SIRA VILJAM
(postrigardas lin skuante la kapon, dum la servistoj elportas la kadavron maldekstre.) La episkopo diris: Ankoraŭ sep preĝojn; — mi opinias, ke plej sekure estas legi dek kvar. (postsekvas la aliajn)

ĈAMBRO EN LA REĜA KORTEGO

(En la fono estas la enireja pordo; sur ambaŭ flankaj muroj estas pli malgrandaj pordoj; pli antaŭe dekstre estas fenestro. Lampo lumas sub la plafono. Tuj apud la pordo maldekstre staras benko, kaj pli fone lulilo, en kiu la reĝa infano dormas; Margrete sidas genue ĉe la infano.)

MARGRETE
(lulas kaj kantas:)

Altiĝas la plafono
al la ĉiel’ por vi;
nun flugas eta Håkon
en sia sonĝ’ al Di’.
Metiĝis jen ŝtuparo
de l’ ter’ al la ĉiel’;
ascendas eta Håkon
al supro kun anĝel’.
La anĝelet’ de Dio,
infan’, li gardas vin;
Di’ benu etan Håkon,
kungardas mi, patrin’.

(Mallonga paŭzo. Duko Skule envenas de la fono.)

MARGRETE
(ekstaras kun krio de ĝojo, kaj rapidas al li renkonte.) Mia patro! — Ho, kiom mi suspiris kaj sopiris pri tiu ĉi renkonto!

DUKO SKULE
Dia paco kun vi, Margrete! Kie estas la reĝo?

MARGRETE
Ĉe episkopo Nikolas.

DUKO SKULE
Hm, — nu ja, do li devas baldaŭ esti ĉi tie.

MARGRETE
Kaj ĉu vi volas interparoli kaj interkonsenti, fariĝi amikoj denove, kiel en pasintaj tagoj?

DUKO SKULE
Mi bonvolus.

MARGRETE
Ankaŭ Håkon bonvolus; kaj ĉiun tagon mi preĝas al Dio, ke tio okazu. Ho, sed venu por rigardi — (kaptas lian manon, kaj kondukas lin al la lulilo)

DUKO SKULE
Via infano!

MARGRETE
Jes, tiu ĉarma infano estas mia; — ĉu ne estas mirinde? Li nomiĝas Håkon, kiel la reĝo! Jen vidu liajn okulojn — ne, vi ja ne povas vidi ilin nun, kiam li dormas, — sed li havas grandajn bluajn okulojn; kaj li povas ridi kaj streĉi la manojn kaj ekkapti min, — kaj li jam konas min! (zorgeme ŝi ordigas la lulilvestaĵojn)

DUKO SKULE
Håkon ricevas filojn, la episkopo aŭguris.

MARGRETE
Tiu ĉi eta infano estas mil fojojn pli kara por mi ol lando kaj regno, — kaj tiel estas ankaŭ por Håkon. — Ho, estas kvazaŭ mi ne vere povas kredi pri la feliĉo; mi havas la lulilon staranta antaŭ mia lito; ĉiun nokton, kiam mi vekiĝas mi rigardas, ĉu ĝi estas tie, — aspekte mi timus, ke estas nur sonĝo —

DUKO SKULE
(aŭskultante iras al la fenestro) Ĉu ne estas la reĝo —?

MARGRETE
Jes; li supreniras la alian ŝtuparon; mi volas serĉi lin! (kaptas la manon de la patro, kaj rekondukas lin al la lulilo) Duko Skule! Staru garde ĉe la reĝa infano dume, — jes ĉar krome li estas reĝa infano — tion mi neniam ekmemoras! Kaj se li vekiĝos, klinu vin profunden, kaj salutu lin, kiel reĝoj estu salutataj! Nun mi serĉos Håkon; ho Dio, Dio! nun fine venos lumon kaj pacon super la parencaron! (eliras dekstre)

DUKO SKULE
(post mallonga kaj sombra silento) Håkon havas filon. Lia parencaro vivos post li. Se li mortos, estos tronpretendanto, kiu staras pli proksime al la trono ol ĉiuj aliaj. Ĉio prosperas por Håkon. Eble li estas la malĝusta; sed lia fido je si mem staras firme kiel antaŭe; la episkopo volis skui ĝin, sed ne havis tempon pro la morto, ne permeson de Dio. Dio ŝirmas Håkon, li retenis la fortozonon. Nun tion diri al li? Nun ĵuri sur la eldiro de la episkopo? Kion tio utilus? Neniu kredus min, nek Håkon, nek aliuloj. Li estus kredinta la episkopon en la mortohoro; la dubo venenigus lin; sed tio do ne okazis. Kaj tiel neskueble kiel la fido sidas ĉe Håkon, tiel neskueble sidas la dubo en mi; kiu homo sur la tero povas elsarki ĝin? Neniu, neniu. Fera fajropruvo estas portita, Dio parolis, kaj tamen Håkon povas esti la malĝusta, dum mi forĵetas mian vivon. (eksidas cerbumante ĉe tablo dekstre.) Kaj se mi nun gajnus landon kaj regnon, ĉu ne la dubo sidus tie same profunde min ronĝante kaj konsumante kaj kavigante per siaj eternaj glacigutoj? — Jes, jes; sed estas pli bone sidi tie supre sur la reĝa seĝo dubante pri si mem, ol stari malsupre en la aro dubante pri tiu, kiu sidas tie supre. — La stato inter mi kaj Håkon devas havi finon! Finon? Sed kiel? (ekstaras) Vi ĉiopova, vi, kiu por mi statigis ĉion, vi devas esti kulpa por tio, kio sekvos! (paŝas tien kaj reen; haltas kaj pripensas) Urĝas rompi ĉiujn pontojn krom unu, kaj venki aŭ fali tie, — diris la episkopo je la reĝa nupto en Bergen; estas nun la tria jaro post tiam, kaj en tiu longa tempo mi forludis kaj splitis miajn fortojn defendante ĉiujn pontojn. — (rapide) Nun mi devas sekvi la konsilon de la episkopo; nun aŭ neniam! Ambaŭ estas ni ĉi tie en Oslo; mi havas pli grandan viraron ol Håkon ĉi tiun fojon; kial ne profiti de la supereco, — ĝi rare estas ĉe mia flanko. (ŝancelante) Sed nun ĉi-nokte — tuj —? Ne, ne! Ne ĉi-nokte! — Ha, ha, ha, — jen ĝi denove estas, la pripenso, — la ŝanceliĝo! Håkon ne sentas tiaĵon; li iras rekte antaŭen, li, kaj li venkas! (Li faras kelkajn paŝojn sur la planko, kaj subite haltas ĉe la lulilo.) La reĝa infano! — Kia bela frunto. Ĝi sonĝas. (li sternas la tukon pli bone super la infanon, kaj rigardas ĝin longe.) Unu tia kiel vi povas savi multe en vira animo. Mi ne havas filon. (klinas sin super la lulilon) Li similas al Håkon. — (Li tuj retiras sin.) La reĝan infanon, diris la reĝino! Klinu vin profunde, kaj salutu lin, kiel oni devas saluti reĝojn! Se Håkon mortos antaŭ mi, ĉi tiu infano leviĝos sur la tronon; kaj mi — mi staru malsupre, kaj mi klinu min profunde kaj salutu lin kiel reĝon! (en kreskanta ribelo) Ĉi tiu infano, la filo de Håkon, sidu tie supre sur la seĝo, al kiu mi eble estas pli proksima, — kaj mi staru antaŭ lia piedbenketo, kun blankaj haroj, kurba pro maljuneco, vidu mian vivotaskon kuŝi nefarita, — mortu sen esti estinta reĝo! — Mi havas pli fortan viraron ol Håkon, — ventegas ĉi-vespere, ventas elen el la fjordo —! Se mi kunprenus la reĝan infanon? La Trondhejmanojn mi povas fidi. — Kion Håkon kuraĝus riski, kiam lia infano estus en mia potenco! Miaj viroj sekvos min, batalos por mi kaj venkos. Mi pagos ilin reĝe, kaj ili faros. — Okazu! Alpaŝu; trans la faŭkon nun la unuan fojon! — Se mi povus vidi, ĉu vi havas la okulojn de Sverre — aŭ de Håkon Sverrisson —! Li dormas. Mi ne povas vidi ilin. (paŭzo) Dormo estas protekto. Dormu en paco, vi eta reĝa pretendanto! (iras al la tablo) Håkon juĝu; ankoraŭ unu fojon mi volas paroli kun li.

MARGRETE
(venas kune kun la reĝo de la ĉambro dekstre) La episkopo morta! Ho, kredu min, ĉiu malpaco mortos kun li.

HÅKON
Enlitigu vin, Margrete; vi certe estas laca post la vojaĝo.

MARGRETE
Jes, jes! (al la duko:) Patro, estu milda kaj cedema, — Håkon promesis por si! Milfoje bonan nokton ambaŭ! (mansignas ĉe la pordo maldekstre kaj foriras; paro da knabinoj forprenas la lulilon.)

DUKO SKULE
Reĝo Håkon, ni ne disiĝu kiel malamikoj ĉi tiun fojon. Ĉio malbona sekvus; venus terura tempo super la landon.

HÅKON
Al tio la lando kutimiĝis dum generacioj; sed Vi vidas, Dio estas kun mi; ĉiu malamiko falas, kiu kontraŭstaras min. Ne plu estas Bagloj, ne Slittungoj, ne Ribbungoj; Jon jarlo mortiĝis, Gutorm Ingason mortis, ankaŭ Sigurd Ribbung, — ĉiuj postuloj, kiuj prezentiĝis en la regna kunveno en Bergen, pruviĝis senpotencaj, — de kiu do venus la terura tempo nun?

DUKO SKULE
Håkon, mi timas ke ĝi venus de mi!

HÅKON
Kiam mi fariĝis reĝo, mi donis al Vi la trionon de la regno —

DUKO SKULE
Vi retenis mem du trionojn!

HÅKON
Ĉiam Vi soifis pri pli; mi grandigis Vian parton; nun Vi okupas la duonan regnon.

DUKO SKULE
Mankas dek ŝipdistriktoj.

HÅKON
Mi faris Vin duko; tio neniu viro en Norvegio antaŭe estis!

DUKO SKULE
Sed Vi estas reĝo! Neniu devas esti reĝo super mi! Mi ne estas kreita por servi Vin! mi devas estri kaj regi mem!

HÅKON
(rigardas lin momenton, kaj diras malvarme:) La ĉielo ŝirmu Vian prudenton, sinjoro. Bonan nokton! (volas eliri)

DUKO SKULE
(tretas sur lian vojon) Vi ne eskapu de mi tiamaniere! Gardu Vin, aŭ mi deklaras min libera de Vi; Vi ne povas daŭre esti mia estro; Ni du devas dividi!

HÅKON
Tion Vi kuraĝas diri al mi!

DUKO SKULE
Mi venis kun pli granda sekvantaro al Oslo ol Vi, Håkon Håkonsson.

HÅKON
Eble estas Via intenco —

DUKO SKULE
Aŭskultu al mi! Memoru la vortojn de la episkopo! Ni dividu; donu al mi la dek ŝipdistriktojn; lasu min preni mian parton kiel liberan reĝolandon, sen impostoj kaj kontribuaĵoj al Vi. Norvegio estis antaŭe dividita en du regnojn; — ni volas neperfide kune stari —

HÅKON
Duko, Vi certe estas anime malsana, postulante tiaĵon!

DUKO SKULE
Jes, mi estas anime malsana, kaj ekzistas neniu kuraco alimaniera. Ni du devas esti egaluloj; neniu staru super mi!

HÅKON
Ĉiu senarba insuleto estas ŝtono en la konstruaĵo, kiun starigis Harald Belhararo kaj sankta Olaf; kaj Vi postulas, ke mi disrompu, kion ili kunligis? Neniam!

DUKO SKULE
Nu, do ni dividu la regadon; ni regu tri jarojn laŭvice! Vi regis longe; nun mia tempo venis. Velu el la lando tri jarojn; — mi volas esti reĝo dume; mi volas ebenigi al Vi la vojon ĝis Vi revenos hejmen, estri kaj gvidi ĉion al la plej bona; — estas streĉige kaj fortoŝtele ĉiam sidi garde. Håkon, ĉu Vi aŭdas, — tri jarojn laŭvice; ni interŝanĝu la kronon!

HÅKON
Ĉu Vi opinias, ke mia krono konvenas al Viaj tempioj?

DUKO SKULE
Neniu krono estas tro vasta por mi!

HÅKON
Rajto de Dio kaj voko de Dio bezoniĝas por porti la kronon.

DUKO SKULE
Kaj Vi fidas certe, ke Vi havas rajton de Dio?

HÅKON
Por tio mi havas la verdikton de Dio.

DUKO SKULE
Ne fidu tion tro certe. Se la episkopo estus permesita paroli, — tamen, nun tio estus vana; Vi ne volus kredi min. Ja certe Vi havas potencajn alianculojn tie supre; sed mi tamen spitas! — Vi ne volas dividi la reĝan potencon? Nu ja — do ni elektu la lastan rimedon; — Håkon, ni du luktu unu kontraŭ la alia, viro kontraŭ viro, per pezaj armiloj, pri vivo kaj morto!

HÅKON
Ĉu Vi parolas serioze, sinjoro?

DUKO SKULE
Mi parolas por mia vivotasko kaj por la savo de mia animo!

HÅKON
Do estas malgranda espero por savo de Via animo.

DUKO SKULE
Vi ne volas lukti kun mi? Vi luktu, vi luktu!

HÅKON
Blindigita viro! Mi povas nenion alian ol kompati Vin. Vi kredas, ke estas la voko de la Sinjoro, kiu pelas Vin supren sur la reĝan tronon; Vi ne vidas, ke estas nur Via orgojlo. Kio logas Vin? La reĝa ringo, la mantelo kun purpura rando, la rajto sidi tri ŝtupojn alte super la planko: — abomene, abomene, — se tio estus esti reĝo, mi ĵetus la tutan reĝecon en Vian ĉapelon, kiel oni ĵetas obolon al almozpetanto.

DUKO SKULE
Vi konis min de kiam Vi estis infano, kaj juĝas min tiel!

HÅKON
Vi havas ĉiujn donacojn de la animo, saĝeco kaj kuraĝo; Vi estas kreita por stari plej proksime al la reĝo, sed ne esti reĝo mem.

DUKO SKULE
Tion ni volas nun provi!

HÅKON
Nomu unu solan reĝan verkon, kiun Vi faris en ĉiuj tiuj jaroj kiam Vi regis por mi! Ĉu la Bagloj aŭ la Ribbungoj iam estis pli potencaj ol tiam? Vi estis la matura viro, sed la lando rabiĝis de ribelantaj aroj; — ĉu vi subigis unu solan? Mi estis juna kaj sensperta, kiam mi prenis la regadon; — vidu min — ĉio falis subiĝe, kiam mi fariĝis reĝo; ne plu estas Bagloj, neniuj Ribbungoj!

DUKO SKULE
Pri tio Vi plej malmulte fanfaronu; ĉar en tio la danĝero estas plej granda. Aro devas stari kontraŭ aro, postulo kontraŭ postulo, landparto kontraŭ landparto, se la reĝo estu la plej potenca. Ĉiu vilaĝaro, ĉiu parencaro devas aŭ lin bezoni aŭ timi lin. Se Vi forigos ĉiun malpacon, Vi samtempe forprenos la potencon de Vi mem.

HÅKON
Kaj Vi volas esti reĝo, — Vi, kiu juĝas tiel? Vi povus fariĝi taŭga estro je la tempo de Erling Skakke; sed la tempo preterkreskis Vin, kaj ĝin Vi ne komprenas. Ĉu Vi ne vidas, ke la norvega regno, kiel Harald kaj Olaf starigis ĝin, nur estas komparebla kun preĝejo, kiu ankoraŭ ne estas konsekrita? La muroj altiĝas kun fortaj kolonoj, la tegmenta volbo streĉas sin vaste supre, la turpinto montras supren kiel piceo en la arbaro; sed la vivo, la palpanta koro, la vigla sangofluo ne pasas tra la verko; la vivanta animo de Dio ne estas enspirita enen en ĝin; ĝi ankoraŭ ne ricevis konsekron. — Mi volas alporti la konsekron! Norvegio estis regno, ĝi fariĝu popolo. Trondhejmano staris kontraŭ Vikenano, Egdo kontraŭ Hordo, Håleygo kontraŭ Sygno; ĉiuj fariĝu de nun nur unu, kaj ĉiuj sciu en si mem kaj komprenu, ke ili estas unu! Tio estas la tasko, kiun Dio metis sur miajn ŝultrojn; tio estas la faro, kiun faru nun la reĝo de Norvegio. Tiun faron, duko, ĝin mi pensas, ke Vi lasas kuŝi, ĉar certe, Vi ne kapablas.

DUKO SKULE
(frapita) Kunigi —? Kunigi al unu opo Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, — tutan Norvegion —? (dubema) Neeblas! Tiaĵon neniam rakontis la Norvega sagao!

HÅKON
Por Vi tio estas nefarebla; ĉar Vi kapablas nur fari la malnovan sagaon denove; sed por mi tio estas same facila kiel por la falko fendi la nubojn.

DUKO SKULE
(en maltrankvila movo) Kunigi la tutan popolon, — veki ĝin tiel ke ĝi sentas sin unu opo! De kie Vi ricevis tian strangan penson? Ĝi frostigas kaj fajrigas min. (ekdire:) Vi havas ĝin de la diablo, Håkon; ĝi neniam realiĝu, kiam mi havas fortojn meti la ŝtalĉapon sur mian kapon!

HÅKON
Mi havas la penson de Dio, kaj neniam malkaptas ĝin tiom longe kiom mi portas la reĝan ringon de Sankta Olaf ĉirkaŭ mia frunto!

DUKO SKULE
Do falu la reĝa ringo de Sankta Olaf!

HÅKON
Kiu verku tion?

DUKO SKULE
Mi, se neniu alia.

HÅKON
Vi, Skule, Vi fariĝos sendanĝera sur la tingo morgaŭ.

DUKO SKULE
Håkon! Ne tentu Dion! Ne pelu min sur la ekstreman randon de la abismo!

HÅKON
(montras al la pordo) Iru, sinjoro, — kaj lasu tion en forgeso, ke ni parolis, per akraj langoj ĉi-vespere.

DUKO SKULE
(rigardas lin momenton kaj diras:) Ni estos parolantaj per pli akraj langoj venontan fojon. (eliras en la fono)

HÅKON
(post mallonga paŭzo:) Li minacas! Ne, ne; tiel ekstreme ne evoluas. Li devas, li cedu kaj subiĝu; mi bezonas ĉi tiun fortan brakon, tiun sagacan kapon. — Se troviĝas kuraĝo kaj sagaco en tiu ĉi lando, tio estas kapabloj donitaj de Dio al la homoj por mia uzo; estas por servi min, ke duko Skule ricevis bonajn talentojn; spiti min estas spiti ĉielon; estas mia devo puni kiun ajn, kiu ekstaras kontraŭ la volon de la ĉielo, — ĉar la ĉielo ja multe faris por mi.

DAGFINN BONDE
(venas de la fono) Sinjoro, estu gardema ĉi-nokte; la duko certe elpensas malbonon.

HÅKON
Kion vi diras?

DAGFINN BONDE
Pri kio li pensas, mi ne scias; sed ke io estas en preparo, estas sufiĉe certe.

HÅKON
Ĉu li pensus nin ataki? Neeble, neeble!

DAGFINN BONDE
Ne, sed estas io alia. Liaj ŝipoj kuŝas pretaj por forvelo; okazos tingo surŝipe.

DAGFINN BONDE
Vi eraras —! Iru, Dagfinn, kaj havigu al mi certan informon.

DAGFINN BONDE
Jes, ja; Vi povas fidi min. (eliras)

HÅKON
Ne, — estus ja neimageble! La duko ne kuraĝas ekstari kontraŭ min. Dio tion ne al li permesos, — Dio, kiu faris ĉion tiel mirinde bele por mi ĝis nun. Nun mi devas havi pacon, nun mi ja estas komencanta! — Ankoraŭ mi malmulte faris; sed mi aŭdas la sentrompan voĉon de Dio voki en mi: Vi antaŭenigu grandan reĝan verkon en Norvegio.

GREGORIUS JONSSON
(venas de la fono) Mia sinjoro kaj reĝo!

HÅKON
Gregorius Jonsson! Ĉu Vi venas ĉi tien?

GREGORIUS JONSSON
Mi ofertas min kiel Vian fidelulon; ĝis nun mi sekvis la dukon; nun mi ne plu kuraĝas sekvi lin.

HÅKON
Kio okazis?

GREGORIUS JONSSON
Tio, kion neniu volas kredi, kiam la famo disvastiĝos tra la lando.

HÅKON
Parolu, parolu!

GREGORIUS JONSSON
Mi timas aŭdi la sonon de miaj propraj vortoj; — do sciu — (kaptas lian brakon kaj flustras)

HÅKON
(kun krio ekretiras sin) Ha, Vi perdis vian konscion!

GREGORIUS JONSSON
Dio donu ke mi farus.

HÅKON
Neaŭdite! Ne povas tiel esti!

GREGORIUS JONSSON
Je la kara sango de Kristo, tiel estas!

HÅKON
Iru, iru; sonorigu al hirdkunveno; ĉiuj miaj viroj ariĝu.

(Gregorius Jonsson eliras.)

HÅKON
(paŝadas tien kaj reen kelkajn fojojn; poste li proksimigas sin al la pordo de la ĉambro de Margrete, frapas, kaj daŭre paŝadas tien kaj reen; denove iras al la pordo, frapas kaj vokas:) Margrete! (daŭre paŝadas tien kaj reen)

MARGRETE
(ĉe la pordo, nokte vestita, kun displektitaj haroj; sur la ŝultroj ŝi havas ruĝan ŝnurmantelon, kiun ŝi tenas strikte kovre sur la brusto) Håkon! Ĉu estas vi?

HÅKON
Jes, ja; vi devas elveni.

MARGRETE
Ho, sed vi ne devas rigardi min; mi jam estis enlitiĝinta.

HÅKON
Aliaĵon mi nun havas por pripensi.

MARGRETE
Kio okazis?

HÅKON
Donu al mi bonan konsilon! Ĵus mi ricevis la plej malbonan el ĉiuj novaĵoj.

MARGRETE
(time) Kiun novaĵon, Håkon?

HÅKON
Ke nun estas du reĝoj en Norvegio.

MARGRETE
Du reĝoj en Norvegio! — Håkon, kie estas mia patro?

HÅKON
Li prenis reĝan nomon sur la ŝipo; nun li velos al Nidaros por sin kroni.

MARGRETE
Ho, Dio, vi ĉiopova —! (falglitas sur la benkon, kovras la vizaĝon per siaj manoj kaj ploras)

HÅKON
Du reĝoj en la lando!

MARGRETE
Mia edzo unu, — kaj mia patro la alia!

HÅKON
(paŝadas maltrankvile tien kaj reen) Donu al mi bonan konsilon, Margrete! Ĉu mi iru tra la Opplandoj, venu la unua al Trondhejmo kaj malhelpu la kronadon? Ne, ne eblas; mi havas tro malgrandan militistan aron kolektita; tie norde li estas pli potenca ol mi. — Donu al mi konsilon; kiel mi sukcesu mortigi la dukon, antaŭ ol li atingos al Nidaros!

MARGRETE
(petege kun plektitaj manoj) Håkon, Håkon!

HÅKON
Ĉu vi ne povas elpensi sagacan konsilon por mortigi la dukon, mi diras!

MARGRETE
(falglitas el doloro malsupren de la benko kaj kuŝas genue) Ho, ĉu vi do tute forgesas, ke li estas mia patro!

HÅKON
Via patro —; jes, ja, jen vero; mi forgesis. (suprenlevas ŝin) Eksidu, Margrete; estu esperplena; ne ploru; vi ja ne kulpas pro tio ĉi. (iras al la fenestro) Duko Skule fariĝos al mi pli akra ol ĉiuj aliaj malamikoj; — Dio, Dio, — kial vi frapas min tiel malmole, mi, kiu pri nenio kulpis! (iu frapas en la fono; li ekskuiĝas, aŭskultas kaj vokas:) Kiu frapas tie ekstere tiel malfrue en la vespero?

VOĈO DE INGA
(ekstere) Iu kiu frostas, Håkon!

HÅKON
(kun krio) Mia patrino!

MARGRETE
(eksaltas) Inga!

HÅKON
(rapidas al la pordo kaj malfermas; Inga sidas sur la sojlo) Mia patrino! Sidanta kiel hundo ekstere de la pordo de sia filo! Kaj mi demandas, kial Dio min frapas!

INGA
(etendas la brakojn al li) Håkon, mia infano! Beno super vi!

HÅKON
(suprenlevas ŝin) Venu — envenu; ĉi tie estas hele kaj varme!

INGA
Ĉu mi rajtas enveni al vi!

HÅKON
Ni neniam plu disiĝos.

INGA
Mia filo — mia reĝo, — Oh, kiel vi estas bona kaj kora! Mi staris en angulo, kaj vidis vin, kiam vi iris de la episkopa domego; vi aspektis zorgoplene; mi ne povis tiel disiĝi de vi!

HÅKON
Dankon al Dio pro tio. Vi certe estas la plej bona, kiu povus veni nun! Margrete, — mia patrino, — mi grave pekis; mi fermis mian koron por vi du, kiuj estas tiom riĉaj je amo.

MARGRETE
(ĵetas sin al lia kolo) Oh, Håkon, mia amata edzo; ĉu mi nun staras proksime al vi?

HÅKON
Jes, ja; vi faras; ne por doni al mi saĝajn konsilojn, sed por lumi kaj brili sur mia vojo. Venu kio ajn, mi sentas la forton de Dio en mi!

DAGFINN BONDE
(envenas rapidege de la fono) Sinjoro, sinjoro! Nun la plej malbona okazis!

HÅKON
(ridetas fidoplene, dum li premas Margrete kaj Inga firme al si) Mi scias; sed ne estas danĝero, maljuna Dagfinn! Se estas du reĝoj en Norvegio, tamen estas nur unu en la ĉielo, — kaj li certe kapablas!

Kurteno

KVARA AKTO

(Granda halo en la reĝa korto en Oslo. Reĝo Skule festenas kun sia hirdo kaj siaj estroj. Antaŭe maldekstre staras la honora seĝo, kie Skule sidas, riĉe vestita en purpurmantelo kaj reĝa ringo ĉirkaŭ la kapo. La tablo de la noktomanĝo, ĉirkaŭ kiu la gastoj trovis sidlokojn, streĉas sin de la honora sidloko al la fono. Rekte kontraŭe al Skule sidas Pål Flida kaj Bård Bratte. Kelkaj pli malaltstataj gastoj regaliĝas starantaj ĉe la dekstra flanko. Estas malfrua vespero; la halo estas brile lumigata. La festeno proksimiĝas al la fino; la viroj estas tre gajaj kaj ankaŭ parte ebriaj; ili trinksalutas unu la alian, ridas kaj parolas ĉiuj samtempe.)

PÅL FLIDA
(ekstaras kaj vokas por atento) Silento en la Halo; Jatgejr skaldo volas prezenti sian kanton honore al reĝo Skule.

JATGEJR

(ekstaras antaŭe meze sur la planko)

Skule kunvokis al Eyrating’
dum meso en Nidaros’;
fariĝis li reĝo sub sonorilad’;
brila la apoteoz’.
Suden al Gudbrandvalo la reĝ’
trans Dovre en neĝo kaj vent’
iris kun hird’, kaj valanoj en plor’
liberiĝis per kara arĝent’.
Sakris la Opplandan’ en koler’
al Skule sur Mjors, la lag’;
marŝis li tra la Raŭma-regn’
al Låka, al venka tag’.
Estis la sankta fasta-semajn’;
atakis la Birkibejn-ar’;
Knut jarlo ĝin estris, — parolis la glav’.
Ni vadis en sanga mar’.
Depost la tagoj de Sverre reĝ’,
fariĝis ne tia batal’;
ruĝiĝis de sang’ la vintra ej’
pro labor’ de la akra ŝtal’.
Fuĝe forkuris la Birkibejnoj, —
kaj glav’ kaj ŝild’ forĵetiĝis.
Centoj tamen forkuris ne;
sternitaj nur glaciiĝis.
Neniu konas de Håkon la voj’; —
por Skule urboj kaj kasteloj.
Longe sidu Skule reĝ’!
Saluton de viaj norvegoj!

LA VIROJ DE SKULE
(eksaltas kun sturma ĝojego, levas la kruĉojn kaj kalikojn aeren, interfrapas la armilojn kaj ripetas:) Longe sidu Skule reĝ’! Saluton de viaj norvegoj!

REĜO SKULE
Dankon pro la kanto, Jatgejr skaldo! Ĝi estas tia, kia mi plej bone ŝatas ĝin; ĉar ĝi laŭdas miajn virojn same varme kiel min mem.

JATGEJR
Estas honoro por la reĝo, ke liaj viroj laŭdiĝas.

REĜO SKULE
Prenu ĉi tiun brakringon kiel skaldo-pagon, restu kun mi kaj servu min; mi volas havi multajn skaldojn ĉe mi.

JATGEJR
Bezoniĝos, sinjoro, se estu farendaj kantoj pri ĉiuj Viaj faroj.

REĜO SKULE
Mi volas esti trioble pli donacema ol Håkon; poemarton oni devas honori kaj gratifiki kiel aliajn grandajn farojn, tiom longe kiom mi estas reĝo. Eksidu; vi nun apartenas al la hirdo; ĉio kion vi bezonos doniĝos al vi senpage.

JATGEJR
(eksidas) Tio, kion mi bezonos, baldaŭ ege mankos al Vi, sinjoro.

REĜO SKULE
Kaj kio?

JATGEJR
Reĝaj malamikoj, pri kies fuĝo kaj falo mi povus fari kantojn.

MULTAJ INTER LA VIROJ
(sub ridado kaj aplaŭdo) Bone dirite, Islandano!

PÅL FLIDA
(al Jatgejr) La kanto estas bona; tamen iom da mensogo devas esti en ĉiu skalda verko, tiel ankaŭ en la via.

JATGEJR
Mensogo, sinjoro kortestro?

PÅL FLIDA
Jes; vi diras, ke neniu scias kie reĝo Håkon vagas; ne estas tiel; certa mesaĝo diras, ke Håkon estas en Nidaros.

REĜO SKULE
(ridetante) Jes, li honorigis la reĝan infanon kaj donis al ĝi reĝan nomon.

JATGEJR
Tion mi aŭdis; sed mi ne sciis, ke iu povus donaci, kion li mem ne posedas.

REĜO SKULE
Plej facile estas donaci, kion oni mem ne posedas.

BÅRD BRATTE
Sed streĉe devas esti iri mezvintre de Bergen al Nidaros, kiam oni devas almozpeti transporton.

JATGEJR
Estas rondiro por la Birkibejnoj; ili komencis en malsato kaj frosto; nun ili finas sammaniere.

PÅL FLIDA
En Bergen ĉirkaŭiras la famo, ke Håkon abnegacias la eklezion kaj ĉion kio estas sankta; li ne aŭskultis meson la novjartagon.

BÅRD BRATTE
Li havis sufiĉan ekskuzon por foresto, Pål; la tutan tagon li staris hakante siajn arĝentajn pladojn kaj pelvojn en pecojn; — ion alian li ne havis por pagi la hirdon. (ridado kaj laŭtvoĉa parolo inter la gastoj)

REĜO SKULE
(suprenlevas sian kruĉon) Nun mi trinkas al vi, Bård Bratte, kaj dankas Vin kaj ĉiujn miajn novajn virojn. Ĉe Låka Vi luktis kuraĝe por mi, kaj al Vi grandparte ni ŝuldas la venkon.

BÅRD BRATTE
Estis la unua fojo, kiam mi luktis sub Vi, sinjoro; sed mi baldaŭ komprenis, ke estas facile venki, kiam tia estro kiel Vi rajdas antaŭe en la aro. Sed domaĝe ke ni frapis tiel multajn, kaj pelis ilin tiel foren; nun pasos longa tempo, antaŭ ol ili kuraĝos ataki nin denove, mi timas.

REĜO SKULE
Atendu ĝis la printempo, kaj ni certe renkontos ilin. Nun Knut jarlo sidas kun tiuj kiuj savis sin sur la monto ĉe Tunsberg; kaj Arnbjørn Jonsson arigas virojn oriente en Viken; kiam ili opinias sin sufiĉe fortaj, ili certe aŭdigos de si.

BÅRD BRATTE
Tion ili ne kuraĝas post la granda perdo de viroj ĉe Låka.

REĜO SKULE
Ni ellogos ilin per ruzaĵo.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, — faru tion, sinjoro!

BÅRD BRATTE
Ruzaĵoj abundas ĉe Vi, reĝo Skule, Viaj malamikoj neniam ion scias, antaŭ ol Vi estas super ilin, kaj ĉiam estas Vi tie, kie ili malplej atendus.

PÅL FLIDA
Tial la Birkibejnoj nomas nin Vårbelgoj.

REĜO SKULE
Aliuloj diras Vargbelgoj; sed pri tio mi ĵuras, ke kiam ni venontan fojon renkontiĝos, la Birkibejnoj spertu, kiel malfacile estas senfeligi tiajn vargojn.

BÅRD BRATTE
Kun ilia bona volo ni ne renkontiĝos; fariĝos ĉaso tra la tuta lando.

REĜO SKULE
Tion ni ankaŭ faros. Unue ni purigos Viken, kaj subigos al ni la landon ĉi tie oriente; poste ni kolektos ŝipojn, velos ĉirkaŭ la promontoro kaj la tutan vojon norden al Nidaros.

BÅRD BRATTE
Kaj kiam Vi tiel venos al Nidaros, mi opinias, ke la kanonikoj ne malpermesos al Vi elporti la ĉerkon de Sankta Olaf al la tingejo, kiel ili faris ĉi-aŭtune, kiam Vi honoriĝis kiel reĝo.

REĜO SKULE
La ĉerko estu elportata; mi volas porti mian reĝan nomon tute leĝe.

JATGEJR
Kaj mi promesas verki grandan epopeon, kiam Vi estos mortiginta la dormantan viron!

(eksplodo de rido inter la viroj)

REĜO SKULE
La dormantan viron?

JATGEJR
Ĉu vi ne scias, sinjoro, ke reĝo Håkon nomiĝas “Håkon-dorm’”; ĉar li sidas kvazaŭ paralizita, depost kiam Vi prenis la regan potencon.

BÅRD BRATTE
Li kuŝas kun fermitaj okuloj, oni diras. Li eble sonĝas, ke li ankoraŭ estas reĝo.

REĜO SKULE
Ke li sonĝu; li neniam sonĝos sin al la reĝeco.

JATGEJR
Ke lia dormo fariĝu longa kaj sen sonĝoj, kaj mi ekhavos materialon por poemo.

LA VIROJ
Jes, jes! Faru kiel diras la skaldo!

REĜO SKULE
Kiam tiom da bonaj viroj konsilas la samon, la konsilo devas esti bona; tamen pri tio ni nun ne parolu. Sed unu promeson mi volas fari; — ĉiu el miaj viroj prenu armilojn kaj vestaĵojn, oron kaj arĝenton, kiel heredon kaj posedaĵon post tiu malamiko, kiun li faligos; kaj ĉiu viro havu tian dignecon, kian li faligos. Tiu, kiu mortigos vasalon, mem fariĝu vasalo; tiu, kiu mortigos administranton de distrikto, havu distrikton post la mortigita; kaj ĉiuj tiuj, kiuj antaŭe havas tiajn dignecojn kaj oficojn, ili rekompenciĝu reĝe alimaniere.

LA VIROJ
(eksaltas en sovaĝa ĝojo) Vivu, vivu reĝo Skule! Konduku nin kontraŭ la Birkibejnojn!

BÅRD BRATTE
Nun Vi estas certa pri la venko en ĉiuj bataloj!

PÅL FLIDA
Mi volas havi Dagfinn Bonde por mi; li havas bonan glavon, kiun mi longe deziris ekhavi.

BÅRD BRATTE
Mi volas havi la maŝkirason de Bård Torsteinsson; ĝi savis lian vivon ĉe Låka, ĉar ĝi rezistas kontraŭ hakoj kaj pikoj.

JATGEJR
Ne! Vi lasu ĝin al mi; ĝi konvenas pli bone por mi; vi ricevos kvin markojn de oro interŝanĝe.

BÅRD BRATTE
De kie vi prenos kvin markojn de oro, skaldo?

JATGEJR
Mi prenos ilin de Gregorius Jonsson, kiam ni venos norden.

LA VIROJ
(ĉiuj samtempe) Kaj mi volas havi — mi volas havi —

(La cetero fariĝas neklara en la bruo.)

PÅL FLIDA
For, ĉiu al sia loĝejo; memoru, ke vi estas en la halo de la reĝo.

LA VIROJ
Jes, jes! — vivu la reĝo, vivu reĝo Skule!

REĜO SKULE
Enlitigu vin nun, vi bonaj viroj! Ni sidis longe ĉe la trinkotablo ĉi-nokte.

HIRDANO
(kiam la aro estas ironta) Morgaŭ ni lotos pri la havaĵoj de la Birkibejnoj.

IU ALIA
Lasu la hazardon decidi!

IUJ
Ne, ne!

ALIULOJ
Jes, jes!

BÅRD BRATTE
Nun la Vargbelgoj batalas por la ursa pelto.

PÅL FLIDA
Kaj poste ili faligos la urson.

(Ĉiuj eliras en la fono.)

REĜO SKULE
(atendas ĝis la viroj foriris; la streĉo en liaj trajtoj malstreĉiĝas; li falglitas sur unu el la benkoj.) Kiom laca mi estas, morte laca. Tagon post tago stari meze en tiu svarmo, ŝajnigi rideton al la estonteco, kvazaŭ mi estus senskue certa pri la rajto kaj la venko kaj la feliĉo. Havi neniun homon kun kiu paroli pri tio, kio ronĝas min tiel dolore. (ekstaras kun esprimo de timo) Kaj la batalo ĉe Låka! Ke mi venkis tie! Håkon sendis sian armeon kontraŭ min; Dio devus dispartigi kaj dividi inter la du reĝoj, — kaj mi venkis, venkis, kiel neniu antaŭe venkis super la Birkibejnoj! La ŝildoj staris fikse en la neĝo, sed estis neniu malantaŭ ili; — la Birkibejnoj forkuris arbaren, trans vastejojn kaj stepetojn kaj deklivojn, tiel foren kiel la gamboj volis porti ilin. La nekredebleco okazis; Håkon perdis, kaj mi venkis. Estas kaŝita teruro en tiu venko.Vi granda Dio de la ĉielo, do ne estas iu certa leĝo tie supre, kiun ĉio sekvas? Ne estas iu venkanta potenco en tio, havi la rajton. (sovaĝe interrompante) Mi estas malsana, mi estas malsana! — Kial la rajto ne estus ĉe mia flanko? Ĉu ne estas kvazaŭ Dio mem volus certigi min pri tio, kiam li donis al mi la venkon? (cerbumante) La ebleco estas ambaŭflanke egala; — ne plumo pli peza sur unu taso de la pesilo ol ĉe la alia; kaj tamen — (skuas la kapon) tamen la pesilo pesas por Håkon. Mi havas malamon kaj ardajn dezirojn por ĵeti en la pesiltason; tamen la pezo estas por Håkon. Se la penso pri reĝa rajto senintence venas sur min, tiam estas ĉiam li, neniam mi, kiu estas la vera reĝo. Se mi vidu min kiel la ĝustan, tiam tio fariĝu per artaĵo; mi devas starigi troveman konstruaĵon, sagacan verkon; mi devas forpeli de mi memoraĵojn, kaj preni la fidon perforte. Tiel neniam estis antaŭe. Kio okazis, kio poste faris min tiel dubema? Ke la episkopo brulis la leteron? Ne, — per tio la necerteco fariĝis eterna; sed ĝi ne fariĝis pli granda. Ĉu Håkon do lastatempe faris iun grandan reĝan agon? Ne, siaj plej grandajn agojn li faris, kiam mi plej malmulte kredis je li. (eksidas dekstraflanke) Kio estas? Ha, estas strange; venas kaj malaperas kiel blua sortolumo; dancadas sur mia langopinto, kiel kiam oni perdis vorton ne povante retrovi ĝin. (eksaltas) Ha! Nun mi havas ĝin! Ne —! Jes, jes! nun mi havas ĝin! — “Norvegio estis regno, ĝi fariĝu popolo; ĉiuj fariĝu unu, kaj ĉiuj sciu en si mem, ke ili estas unu!” Post kiam Håkon diris ĉi tiujn frenezulajn vortojn, li ĉiam staras antaŭ mi kiel la ĝusta reĝo; — (timeme rigardas antaŭen kaj flustras:) Ĉu brilus Dia voko en ĉi tiuj strangaj vortoj? Ĉu Dio konservis la ideon ĝis nun, kaj volas ĝin elŝuti — kaj elektis Håkon kiel semanton?

PÅL FLIDA
(venas de la fono) Sinjoro reĝo, mi alportas novaĵon.

REĜO SKULE
Novaĵon?

PÅL FLIDA
Viro veninta de la fjordo, rakontas, ke la Birkibejnoj en Tunsberg metis siajn ŝipojn surmaren, kaj ke multaj viroj alvokiĝis en la urbon la lastajn tagojn.

REĜO SKULE
Bone, ni renkontos ilin — morgaŭ, aŭ iam.

PÅL FLIDA
Sinjoro, povus okazi, ke la Birkibejnoj intencus renkonti nin unue.

REĜO SKULE
Por tio ili ne havas sufiĉe da ŝipoj, kaj ankaŭ ne viraron.

PÅL FLIDA
Sed Arnbjørn Jonsson kunigas kaj viraron kaj ŝipojn el ĉie en Viken.

REĜO SKULE
Pli bone; ni batos ilin ĉiujn kiel ĉe Låka.

PÅL FLIDA
Sinjoro, ne estas facile bati la Birkibejnojn du fojojn laŭvice.

REĜO SKULE
Kaj kial ne?

PÅL FLIDA
Ĉar la Norvega sagao neniam rakontas, ke tiaĵo okazis en la antaŭa tempo. — Ĉu mi ne sendu spionojn suden al la Kapinsulo?

REĜO SKULE
Ne bezoniĝas; estas nigra nokto, kaj ankaŭ nebulo.

PÅL FLIDA
Nu ja, la reĝo plej bone scias; sed memoru, sinjoro, ke ĉiuj en Viken kontraŭas vin. La urbanoj en Oslo malamas vin, kaj se la Birkibejnoj venos, ili aliĝos al ili.

REĜO SKULE
(vigle) Pål Flida, ĉu ne estus imageble, ke mi tirus la Vikenanojn al mia flanko?

PÅL FLIDA
(rigardas lin en surprizo kaj skuas la kapon) Ne, sinjoro, tio ne estas imagebla.

REĜO SKULE
Kaj kial ne?

PÅL FLIDA
Ne, ĉar Vi ja havas la Trondhejmanojn ĉe Via flanko.

REĜO SKULE
Trondhejmanojn kaj Vikenanojn, ambaŭ mi volas havi!

PÅL FLIDA
Ne, sinjoro, ne fareblas.

REĜO SKULE
Ne imagebla; ne farebla! Kaj kial — kial ne?

PÅL FLIDA
Ĉar la Vikenano estas Vikenano kaj la Trondhejmano estas Trondhejmano, kaj ĉar la sagao ne rakontas pri io alia, kaj ĉar ĉiam estis tiel.

REĜO SKULE
Jes, jes, vi pravas. Foriru.

PÅL FLIDA
Kaj mi neniun spionon sendu?

REĜO SKULE
Atendu ĝis mateniĝo. (Pål Flida eliras) La Norvega sagao ne rakontas pri tiaĵo; neniam antaŭe estis tiel. Pål Flida respondas al mi, kiel mi respondis al Håkon. Ĉu estas ŝtupoj supre kaj sube? Ĉu Håkon same altiĝas super mi, kiel mi altiĝas super Pål Flida? Ĉu Håkon ekhavus vizion de la nenaskitaj ideoj, kaj ne mi? Kiu estis egale alta al Harald Belhararo, kiam sidis reĝo sur ĉiu promontoro, kaj li diris: Nun ili falu; de nun estu nur unu? Li falĵetis la malnovan sagaon, kreis novan sagaon. (Paŭzo; li paŝas tien kaj reen; poste li haltas.) Ĉu viro povas preni la vokon de Dio de iu alia, tiel kiel li povas preni armilojn kaj oron de sia faligita malamiko? Ĉu reĝa pretendanto povas preni la reĝan taskon sur sin, tiel kiel li surprenas la reĝan mantelon? La kverko, kiu faliĝas por dika ŝiptabulo, ĉu ĝi povas diri: Mi volas esti la masto de la ŝipo, mi volas preni la taskon de la pino, montri rekte kaj brile supren, porti oran ventomontrilon supre, frapi per blankaj, ŝvelantaj veloj en la sunlumo, kaj esti vidata de homoj fore, fore? — Ne, ne, vi peza, tubera kverkotrunko, via loko estas la kilo; Tie vi kuŝu kaj estu utila; silenta kaj nevidata de ĉiu okulo supre en la tago; — vi estas tiu, kiu stabiligas la ŝipon en ventego; la masto kun ora ventmontrilo kaj kun ŝvelantaj veloj konduku ĝin antaŭen al la nova, al la nekonata, al fremdaj bordoj kaj al la estonta sagao! (ekscite) Post kiam Håkon ekdiris sian grandan reĝan penson, mi ne vidas iun alian penson en la mondo, krom tiu sola. Se mi ne povas preni ĝin kaj fari ĝin vero, mi vidas neniun penson por kiu lukti. (pensante) Kaj ĉu mi ne povas tion fari? Se mi ne povus, kial mi do amus la penson de Håkon?

JATGEJR
(envenas de la fono) Pardonu, sinjoro reĝo, ke mi venas.

REĜO SKULE
Bone ke vi venas, skaldo!

JATGEJR
Mi aŭdis la urbanojn paroli enigme en la loĝejo pri tio, ke —

REĜO SKULE
Atendu pri tio. Diru al mi, skaldo; vi, kiu multe vojaĝis en fremdaj landoj, ĉu vi iam vidis virinon ami fremdan infanon? Ne nur ŝati ĝin, — ne tion mi aludas; sed ami ĝin, ami ĝin el la plej ardanta amo de la animo.

JATGEJR
Tion faras nur tiuj virinoj, kiuj ne havas proprajn infanojn por ami.

REĜO SKULE
Nur tiuj virinoj —?

JATGEJR
Kaj pleje tiuj virinoj, kiuj estas malfekundaj.

REĜO SKULE
La malfekundaj —? Ili amas la infanojn de aliuloj el sia plej ardanta amo?

JATGEJR
Tio ofte okazas.

REĜO SKULE
Kaj ĉu tio ne ofte okazas, ke tia malfekunda virino mortigas la infanon de iu alia, ĉar ŝi mem neniun havas?

JATGEJR
Ho jes; sed tiel ŝi ne agas saĝe.

REĜO SKULE
Saĝe?

JATGEJR
Ne, ĉar ŝi donas la donacon de aflikto al tiu kies infanon ŝi mortigas.

REĜO SKULE
Ĉu vi trovas la donacon de aflikto tiel valora?

JATGEJR
Jes, sinjoro.

REĜO SKULE
(rigardas lin ekzamene) Estas kvazaŭ du homoj en vi, islandano. Se vi sidas inter la korta gvardio en ĝoja societo, vi kovras ĉiujn viajn pensojn per jako kaj mantelo; sed sola kun vi, aspekte vi estas el tiaj, kiajn oni dezirus elekti kiel amikojn. Kiel tio klariĝas?

JATGEJR
Kiam Vi iras por naĝi en la rivero, sinjoro, Vi ne malvestas Vin, kie la preĝejvizitantoj preterpasas; sed Vi serĉas por Vi kaŝejon.

REĜO SKULE
Kompreneble.

JATGEJR
Mi havas la pudoron de la animo; tial mi ne malvestas min, kiam multaj homoj estas en la halo.

REĜO SKULE
Hm. (mallonga paŭzo) Diru al mi, Jatgejr, kiel okazis, ke vi fariĝis skaldo? Kiu instruis al vi poezion?

JATGEJR
Poezion oni ne lernas, sinjoro.

REĜO SKULE
Oni ne lernas, ĉu? Kiel do okazis?

JATGEJR
Mi ricevis la donacon de aflikto, kaj jen mi fariĝis skaldo.

REĜO SKULE
Nu, do estas la donaco de aflikto, kiun la skaldo bezonas?

JATGEJR
Mi bezonis la aflikton; estas aliaj, kiuj bezonas la ĝojon — aŭ la dubon —

REĜO SKULE
Ankaŭ la dubon?

JATGEJR
Jes; sed la dubanto devas esti forta kaj sana.

REĜO SKULE
Kaj kiun vi nomas nesana dubanto?

JATGEJR
Tiun, kiu dubas pri sia propra dubo.

REĜO SKULE
(malrapide) Tio aspektas la morto.

JATGEJR
Estas pli malbone; estas la krepusko.

REĜO SKULE
(rapide, kvazaŭ skuante la pensojn el si) Kie estas miaj armiloj! Mi volas lukti kaj agi, — ne pensi. Kion vi volis informi al mi, kiam vi envenis?

JATGEJR
Mi volis informi kion mi observis en la loĝejo. La urbanoj kaŝe parolas inter si; ili ridas spite kaj demandas ĉu ni scias certe, ke reĝo Håkon estas okcidente; estas io pri kio ili ĝojas.

REĜO SKULE
Ili estas Vikenanoj, kaj la Vikenanoj kontraŭas min.

JATGEJR
Ili mokas, ke la sankta ĉerko de reĝo Olaf ne povis esti portata al la tingejo, kiam Vi elektiĝis reĝo; ili diras ke estas malbona aŭguro.

REĜO SKULE
Venontan fojon kiam mi venos al Nidaros, la ĉerko estu elportata; ĝi staru sub libera ĉielo, eĉ se mi tiru la Olaf-preĝejon en ruinon, kaj vastigu la tingejon sur la grundon, kie ĝi staris!

JATGEJR
Forta faro estas tio; sed mi verkos kanton prie, same fortan kiel la ago.

REĜO SKULE
Ĉu vi havas multajn neverkitajn poemojn, Jatgejr?

JATGEJR
Ne, sed multajn nenaskitajn; ili semiĝas unu post la alia, ricevas vivon, kaj tiam ili naskiĝas.

REĜO SKULE
Kaj se mi, kiu estas reĝo kaj havas la potencon, se mi mortigus vin, ĉu tiam ĉiu nenaskita poezia ideo en vi, mortus kune kun vi?

JATGEJR
Sinjoro, estas granda peko mortigi belan ideon.

REĜO SKULE
Mi ne demandas ĉu estas peko; sed mi demandas ĉu estas fareble!

JATGEJR
Mi ne scias.

REĜO SKULE
Ĉu vi neniam havis alian skaldon kiel amikon, kaj ke li priskribis al vi grandan, belegan poemon, kiun li volis verki?

JATGEJR
Jes, sinjoro.

REĜO SKULE
Ĉu vi ne deziris mortigi lin por preni lian ideon kaj mem verki la poemon?

JATGEJR
Sinjoro, mi ne estas malfekunda; mi havas proprajn infanojn; mi ne bezonas ami tiujn de aliuloj. (eliras)

REĜO SKULE
(post paŭzo) La Islandano certe estas skaldo. Li parolas la profundan veron de Dio mem ne sciante, — Mi estas kiel malfekunda virino. Tial mi amas la reĝan ide-infanon de Håkon, amas ĝin el la plej ardanta amo de mia animo. Ho, se povus mi adopti ĝin! Ĝi mortus inter miaj manoj. Kio estas pli bona, aŭ ke ĝi mortu inter miaj manoj, aŭ ke ĝi kresku granda inter la liaj? Ĉu mi havos pacon en la animo, se tio okazos? Ĉu povas mi rezigni? Ĉu povas mi stari vidante, ke Håkon starigas al si tian postmortan reputacion! — Kiel morte kaj malplene estas ene en mi, — kaj ĉirkaŭe. Neniu amiko —; la Islandano! (iras al la pordo kaj vokas:) Ĉu la skaldo foriris el la korto?

HIRDANO
(ekstere) Ne, sinjoro, li staras en la antaŭhalo parolante kun la gardanto.

REĜO SKULE
Diru ke li envenu! (iras malsupren al la tablo; post iom envenas Jatgejr) Mi ne kapablas dormi, Jatgejr; estas ĉiuj tiuj reĝaj pensoj, kiuj tenas min maldorma, sciu.

JATGEJR
Mi komprenas, ke estas pri la reĝaj pensoj kiel pri tiuj de la skaldo. Ili plej alte flugas kaj plej bone kreskas, kiam estas silento kaj nokto ĉirkaŭe.

REĜO SKULE
Ĉu tiel estas ankaŭ pri tiuj de la skaldo?

JATGEJR
Jes, sinjoro; neniu kanto naskiĝas sub taga lumo; ĝi povas esti skribata en sunlumo; sed ĝi kreas sin en silenta nokta horo.

REĜO SKULE
Kiu donis al vi la donacon de aflikto, Jatgejr?

JATGEJR
Tiu, kiun mi amis.

REĜO SKULE
Ŝi do mortis?

JATGEJR
Ne, ŝi perfidis min.

REĜO SKULE
Kaj sekve vi fariĝis skaldo?

JATGEJR
Jes, sekve mi fariĝis skaldo.

REĜO SKULE
(kaptas lian brakon) Kiun donacon bezonas mi por fariĝi reĝo?

JATGEJR
Ne tiun de la dubo; ĉar tiam Vi ne tiel demandus?

REĜO SKULE
Kiun donacon bezonas mi?

JATGEJR
Sinjoro, Vi ja estas reĝo.

REĜO SKULE
Ĉu vi ĉiun momenton estas certa, ke vi estas skaldo?

JATGEJR
(momenton rigardas lin silente, kaj demandas:) Ĉu Vi neniam amis?

REĜO SKULE
Jes, iam, — fajre, belege kaj peke.

JATGEJR
Vi havas edzinon.

REĜO SKULE
Ŝin mi prenis por naski al mi filojn.

JATGEJR
Sed Vi havas filinon, sinjoro, — milda kaj belega filino.

REĜO SKULE
Se mia filino estus filo, mi ne demandus al vi, kiun donacon mi bezonus. (ekkrie) Mi devas havi iun ĉe mi, kiu obeas min sen mema volo, — kiu absolute fidas min, kiu tenas sin tute al mi en bono kaj malbono, kiu nur vivas por lumi kaj varmigi mian vivon, kiu devas morti se mi falos. Donu al mi konsilon, Jatgejr skaldo!

JATGEJR
Aĉetu al Vi hundon, sinjoro.

REĜO SKULE
Ĉu ne homo servus?

JATGEJR
Por tia homo Vi devus longe serĉi.

REĜO SKULE
(subite) Ĉu vi volas esti tiu por mi, Jatgejr? Ĉu vi volas esti mia filo? Vi ricevu la Norvegan kronon herede, — Vi ricevu landon kaj regnon, se vi volas esti mia filo, vivi por mia vivotasko kaj fidi min!

JATGEJR
Kaj kiun garantion metus mi, por ne hipokriti —?

REĜO SKULE
Forĵetu vian taskon en la vivo; neniam plu verku; tiam mi kredos vin!

JATGEJR
Ne, sinjoro, — estus aĉeti la kronon tro multekoste.

REĜO SKULE
Pripensu! Esti reĝo estas pli ol esti skaldo!

JATGEJR
Ne ĉiam.

REĜO SKULE
Estas nur viaj neverkitaj kantoj, kiujn vi oferu!

JATGEJR
La neverkitaj kantoj ĉiam estas la plej belaj.

REĜO SKULE
Sed mi devas — mi devas havi homon, kiu fidas min! Unu solan! Mi tion sentas, — se mi tion havas, mi estos savita!

PÅL FLIDA
(rapide envenas) Reĝo Skule, nun defendu Vin! Håkon Håkonsson atingis kun sia tuta ŝiparo al Elgjarnes!

REĜO SKULE
Al Elgjarnes —! Do li ne estas tre fore.

JATGEJR
Nun surmetu ŝtalkirason! Se okazos vira falo ĉi nokte, mi ĝoje estu la unua, kiu falos por Vi!

REĜO SKULE
Vi kiu ne volis vivi por mi.

JATGEJR
Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li volas daŭre vivi, li devas vivi por sia propra! (eliras)

PÅL FLIDA
(senpacience) Kion vi ordonas, ke ni faru, sinjoro? La Birkibejnoj povas esti en Oslo ĝis horo!

REĜO SKULE
Plej bone estus, se ni povus iri al la tombo de sankta Tomas Beckett; li helpis multan, malĝojan kaj pentantan animon.

PÅL FLIDA
(pli forte) Sinjoro, ne parolu freneze nun! La Birkibejnoj estos super nin, mi diras!

REĜO SKULE
Malfermu ĉiujn preĝejojn, ke ni povos rifuĝi tien kaj ricevi gracon.

PÅL FLIDA
Vi povas frapi ĉiujn viajn malamikojn per unu bato, sed tamen Vi volas rifuĝi en la preĝejojn!

REĜO SKULE
Jes, jes, tenu la preĝejojn malfermaj.

PÅL FLIDA
Estu certa, ke Håkon rompos la preĝejan pacon, kiam estas pri la Vårbelgoj.

REĜO SKULE
Li ne faros; Dio ŝirmos lin kontraŭ tia peko; — Dio ĉiam ŝirmas Håkon.

PÅL FLIDA
(en profunda kaj dolora kolero) Tiu kiu aŭdus Vin paroli nun, li devus demandi: Kiu estas reĝo en tiu ĉi lando?

REĜO SKULE
(ridetas malĝoje) Jes, Pål Flida, tiu estas la granda demando: Kiu estas reĝo en ĉi tiu lando?

PÅL FLIDA
(petante) Vi estas anime malsana ĉi-nokte, sinjoro; ke mi agu por Vi.

REĜO SKULE
Jes, jes, tiel faru.

PÅL FLIDA
(elironte) Unue mi volas rompi ĉiujn pontojn.

REĜO SKULE
Frenezulo! Restu! — Rompi ĉiujn pontojn! Ĉu vi scias, kion tio signifas? Mi provis; — gardu vin por tio!

PÅL FLIDA
Kion Vi do volas, sinjoro?

REĜO SKULE
Mi volas paroli kun Håkon.

PÅL FLIDA
Li respondos Vin per la lango de la glavo!

REĜO SKULE
Iru, iru, — vi scios mian volon poste.

PÅL FLIDA
Ĉiu momento estas nun multekosta! (kaptas lian manon) Reĝo Skule, ni rompu ĉiujn pontojn, batalu kiel lupoj kaj fidu la ĉielon!

REĜO SKULE
(mallaŭte) La ĉielo ne fidas min; ankaŭ mi ne kuraĝas fidi la ĉielon.

PÅL FLIDA
Mallonga fariĝis la sagao de la Vårbelgoj. (eliras fone)

REĜO SKULE
Cent sagacajn kapojn, mil armitajn brakojn mi estras; sed eĉ ne unu karan, fidantan koron. Jen reĝa mizero; nek pli, nek malpli.

BÅRD BRATTE
(de la fono) Ekstere staras longe vojaĝintaj homoj, kiuj petas paroli kun vi, sinjoro.

REĜO SKULE
Kiuj estas?

BÅRD BRATTE
Virino kaj pastro.

REĜO SKULE
Enirigu la virinon kaj la pastron.

(Bård eliras; reĝo Skule eksidas pensema dekstre; iom poste envenas nigre vestita virino; ŝi portas longan virinan mantelon, kapuĉon kaj densan vualon, kiu kaŝas la vizaĝon; pastro akompanas ŝin kaj restas staranta apud la pordo.)

REĜO SKULE
Kiu estas vi?

LA VIRINO
Iu, kiun vi amis.

REĜO SKULE
(skuas la kapon) Troviĝas neniu, kiu tiaĵon memoras. Kiu estas vi, mi demandas?

LA VIRINO
Iu, kiu amas vin.

REĜO SKULE
Do vi certe estas unu el la mortintoj.

LA VIRINO
(proksimiĝas kaj diras mallaŭte kaj korege:) Skule Bårdsson!

REĜO SKULE
(ekstaras kun ekkrio) Ingibjorg!

INGIBJORG
Ĉu vi nun rekonas min, Skule?

REĜO SKULE
Ingibjorg, — Ingibjorg!

INGIBJORG
Ho, ke mi rigardu vin, — rigardu vin longe, longe! (kaptas liajn manojn; paŭzo) Vi bela, amata, perfida viro!

REĜO SKULE
Forprenu la vualon; rigardu min per tiuj okuloj, kiuj iam estis klaraj kaj bluaj kiel la ĉielo.

INGIBJORG
Tiuj okuloj estis pluvpeza ĉielo dum dudek jaroj; vi ne rekonos ilin, kaj vi neniam plu ilin vidos.

REĜO SKULE
Sed via voĉo estas freŝa kaj mola kaj juna kiel tiam.

INGIBJORG
Mi nur uzis ĝin por flustri vian nomon, kaj por premsigni vian grandecon en junan koron, kaj por preĝi al la Dio de pekuloj pri savo por ni du, kiuj amis en peko.

REĜO SKULE
Vi faris?

INGIBJORG
Mi estis silenta, kiam mi ne parolis vortojn el amo pri vi; — tial mia voĉo tenis sin freŝa kaj mola kaj juna.

REĜO SKULE
Estas tuta vivo ekde tiam. Ĉiun belan memoron el tiu tempo mi perdis kaj forgesis —

INGIBJORG
Vi ja rajtis.

REĜO SKULE
Kaj dume vi, Ingibjorg, vi varma, fidela virino, sidis tie norde en frosta soleco kaj kolektis kaj konservis!

INGIBJORG
Estis mia feliĉo.

REĜO SKULE
Vin mi povis forlasi, por gajni potencon kaj riĉecon! Se vi starus kiel edzino ĉe mia flanko, fariĝus pli facile por mi fariĝi reĝo.

INGIBJORG
Dio estis al mi bona, ke tio ne okazis. Animo kiel la mia, bezonis grandan pekon, por vekiĝi al pento kaj amendo.

REĜO SKULE
Kaj nun vi venas —?

INGIBJORG
Kiel la vidvino de Andres Skjaldarband.

REĜO SKULE
Via edzo estas morta?

INGIBJORG
Survoje al Jerusalemo.

REĜO SKULE
Kaj li do pentofaris por la mortigo de Vegard.

INGIBJORG
Ne estis tial, ke mia nobla edzo prenis la krucon.

REĜO SKULE
Ne tial?

INGIBJORG
Ne. Estis mia peko, kiun li prenis sur siajn fortajn, karajn ŝultrojn; por tiu li iris por lavi ĝin pura en la rivero Jordano; por ĝi li sangis.

REĜO SKULE
(mallaŭte) Li ĉion sciis?

INGIBJORG
De la unua momento. Kaj episkopo Nikolas tion sciis; ĉar por li mi konfesis; kaj estis ankoraŭ unu, kiu estis eksciiĝinta, sed kiel estas enigmo por mi.

REĜO SKULE
Kiu?

INGIBJORG
Vegard Veradal.

REĜO SKULE
Vegard!

INGIBJORG
Li flustris mokvorton pri mi en la orelon de mia edzo; Andres Skjaldarband tiris sian glavon kaj mortigis lin surloke.

REĜO SKULE
Li defendis tiun, kiun mi perfidis kaj forgesis. — Kaj kial vi serĉas min nun?

INGIBJORG
Por oferi al vi la lastan.

REĜO SKULE
Kion vi aludas?

INGIBJORG
(montras al la pastro, kiu staras apud la pordo) Rigardu lin! — Peter, mia filo, venu!

REĜO SKULE
Via filo —!

INGIBJORG
Kaj la via, reĝo Skule!

REĜO SKULE
(duone eturdita) Ingibjorg!

PETER
(proksimiĝas en silenta movo kaj ĵetas sin surgenuen antaŭ Skule)

INGIBJORG
Prenu lin! Li estis mia lumo kaj konsolo dum dudek jaroj; — nun vi estas reĝo de Norvegio; la reĝa filo devas veni al sia heredaĵo; mi ne plu rajtas havi lin.

REĜO SKULE
(suprenlevas lin en sturma ĝojo) Supren al mia koro, vi, kiun mi tiel arde postsopiris! (premas lin inter siaj brakoj, malkaptas lin, rigardas lin kaj denove ĉirkaŭbrakas lin) Mia filo! Mia filo! Mi havas filon! Ha, ha, ha; kiu povas nun kontraŭstari min! (iras al Ingibjorg kaj kaptas ŝian manon) Kaj vi, vi donas lin al mi, Ingibjorg! Vi ne reprenos vian vorton? Vi ja donas lin al mi?

INGIBJORG
Peza estas la ofero, kaj apenaŭ estus mi ĝin alportinta, se episkopo Nikolas ne estus sendinta al mi leteron kaj informon pri la morto de Andres Skjaldarband. Estis la episkopo, kiu metis tiun pezan oferon sur min, kiel pentofaro por mia peko.

REĜO SKULE
Do la peko estas forviŝita; kaj de nun li estas sole mia; ĉu ne, sole mia?

INGIBJORG
Jes; sed unu postulon mi faras al vi.

REĜO SKULE
Ĉielon kaj teron, postulu kion ajn!

INGIBJORG
Li estas pura kiel ŝafido de Dio, nun kiam mi donas lin en viajn manojn. Estas danĝera vojo, tiu kiu kondukas al la reĝa seĝo; ke li ne damaĝu sian animon. Ĉu vi aŭdas, reĝo Skule, ne igu mian infanon damaĝi sian animon!

REĜO SKULE
Mi promesas kaj ĵuras al vi!

INGIBJORG
(kaptas lian brakon) De la unua faro, kiam vi komprenas, ke li suferas damaĝon en sia animo, prefere lasu lin morti!

REĜO SKULE
Prefere morti! Mi promesas kaj ĵuras!

INGIBJORG
Do en fido mi reveturos al Hålogalando.

REĜO SKULE
Jes, fidoplena vi povas forveturi.

INGIBJORG
Tie mi volas penti kaj preĝi, ĝis la Sinjoro vokos min. Kaj kiam ni renkontiĝos ĉe Dio, li venos pura kaj senkulpa al sia patrino!

REĜO SKULE
Pura kaj senkulpa! (turnas sin al Peter) Ke mi rigardu vin! Jes, estas la trajtoj de via patrino kaj de mi; vi estas tiu, kiun mi dolore postsopiris.

PETER
Mia patro, mia granda, admirinda patro; ke mi vivu kaj luktu por vi! Ke via tasko estu la mia, kaj ke via tasko estu kiu ajn, — mi tamen scias, ke mi luktas por la ĝusta!

REĜO SKULE
(kun krio el ĝojo) Vi fidas min! Vi fidas min!

PETER
Neskueble!

REĜO SKULE
Kaj ĉio estas bona; do certe mi estas savita! Aŭdu, deĵetu la pastran mantelon! La ĉefepiskopo liberigu vin de la eklezia promeso; la reĝa filo portu glavon, iru senhalte antaŭen al potenco kaj honoro.

PETER
Kune kun vi, mia alta patro! Kune ni iru!

REĜO SKULE
(premas lin al si) Jes, kune, ni du solaj!

INGIBJORG
(al si mem) Ami, — ĉion oferi, — kaj forgesiĝi, — jen mia sagao. (eliras silente en la fono)

REĜO SKULE
Granda reĝa faro estas nun farenda en Norvegio! Peter, mia filo, aŭskultu! La tutan popolon ni veku kaj kunigu al unu; Vikenano kaj Trondhejmano, Håleyg kaj Egdo, Opplandano kaj Sygno, ĉiuj fariĝu kvazaŭ unu granda parencaro, — jen kredu, ke la lando kreskos!

PETER
Kia granda kaj kapturniga penso tio estas —!

REĜO SKULE
Ĉu tiun vi kaptas?

PETER
Jes — jes! — Klare —!

REĜO SKULE
Kaj vi fidas ĝin?

PETER
Jes, jes; ĉar mi fidas vin!

REĜO SKULE
(sovaĝe) Håkon Håkonsson devas fali!

PETER
Ĉar vi tion volas, estas ĝuste ke li falu.

REĜO SKULE
Kostos sangon; sed ne estas eviteble.

PETER
Ne estas forĵetita la sango, kiu fluas por via tasko.

REĜO SKULE
Via estu la tuta potenco, kiam mi estos firmiginta la regnon. Vi sidu sur la reĝa seĝo, kun ringo ĉirkaŭ la frunto, kun la purpura mantelo ŝvele vasta sur viaj ŝultroj; ĉiuj viroj en la lando klinu sin por vi — (sono de korno aŭdiĝas tre fore) Ha! kio estas tio! (kun krio) La militaro de la Birkibejnoj! Kion diris Pål Flida —? (rapidas al la fono)

PÅL FLIDA
(envenas kaj krias:) Nun la horo estas super ni, reĝo Skule!

REĜO SKULE
(konfuzita) La Birkibejnoj! La armeo de reĝo Håkon! Kie ili estas!

PÅL FLIDA
Ili miriadas en miloj malsupren de Ejkaberg.

REĜO SKULE
Sonorigu al armigo! Sonorigu, sonorigu! Konsilu; kie ni renkontu ilin?

PÅL FLIDA
Ĉiuj preĝejoj staras malfermaj por ni.

REĜO SKULE
La Birkibejnojn, mi demandas —!

PÅL FLIDA
Por ili ĉiuj pontoj kuŝas malfermaj.

REĜO SKULE
Fatala viro, kion vi faris!

PÅL FLIDA
Obeis mian reĝon.

REĜO SKULE
Mia filo! Mia filo! Ve al mi! Mi perdigis vian reĝecon!

PETER
Ne, vi venkos! Tia granda reĝa penso ne mortos!

REĜO SKULE
Silentu! (sonoj de kornoj kaj krioj aŭdiĝas pli proksime) Al ĉevaloj; armigu vin! Estas nun pri pli ol vivo kaj morto de viroj!

(rapidas elen en la fono; la aliuloj postsekvas.)

STRATO en OSLO

(Malaltaj lignaj domoj kun pordŝirmejoj ambaŭflanke. En la fono la ĝardeno de la preĝejo St. Hallvard, enfermita per alta ŝtona muro kun pordego. Maldekstraflanke ĉe la fino de la muro vidiĝas la preĝejo, kies ĉefa enirejo staras malferma. Ankoraŭ estas nokto; iom poste komencas la mateniĝo. La sturmsonorilo frapiĝas; tre fore dekstre aŭdiĝas militkrioj kaj konfuza bruo.)

LA KORNLUDISTO DE REĜO SKULE
(venas de dekstre, sonorigas la kornon kaj krias:) Prenu armilojn! Prenu armilojn! ĉiuj viroj de reĝo Skule!

(sonorigas denove kaj iras pluen; iom poste oni aŭdas lin sonorigi kaj krii en la proksima strato.)

VIRINO
(venas ĉe dompordo dekstre) Vi granda kompatema Dio, kio okazas?

URBANO
(kiu venis duone vestita el domo aliflanke de la strato) La Birkibejnoj estas en la urbo! Nun Skule ricevos pagon por siaj kruelaĵoj.

UNU EL LA VIROJ DE SKULE
(venas kun kelkaj aliuloj portantaj mantelojn kaj armilojn surbrake, el flanka strato de maldekstre) Kie estas la Birkibejnoj!

IU ALIA EL LA VIROJ DE SKULE
(el domo dekstre) Mi ne scias.

LA UNUA
Tŝŝ! Aŭskultu! — Certe ili estas malsupre ĉe la Kaproponto.

LA DUA
Do malsupren al la Kaproponto!

(Ĉiuj rapidas elen dekstre; urbano venas kurante de la sama flanko.)

UNUA URBANO
Hej, najbaro, de kie vi venas?

DUA URBANO
De ĉe la Lo-rivero; tie estas terure.

VIRINO
Sankto Olaf kaj Sankto Hallvard! Ĉu estas la Birkibejnoj, aŭ kiuj estas?

DUA URBANO
Jes certe estas la Birkibejnoj; reĝo Håkon kunestas; la tuta ŝiparo kuŝigas sin ĉe la kajoj; sed mem li iris borden en la Ejkaberg-haveneto kun siaj plej fortaj viroj.

UNUA URBANO
Do li venĝos sin pro la perdo de viroj ĉe Låka!

DUA URBANO
Jes, fidu tion!

UNUA URBANO
Jen vidu, — tie jam fuĝas la Vårbelgoj!

(Aro de la viroj de Skule envenas fuĝante de dekstre.)

UNU EL LA VIROJ
Enen en la preĝejon! Neniu povas kontraŭstari la Birkibejnojn, tiel kiel ili sturmas antaŭen ĉi-nokte!

(La aro ĵetas sin en la preĝejon kaj ŝlosas la pordon interne.)

DUA URBANO
(rigardas eksteren dekstre) Mi videtas standardon tre fore malsupre en la strato; devas esti tiu de reĝo Håkon.

UNUA URBANO
Vidu, vidu kiel la Vårbelgoj fuĝas!

(Alia aro venas de dekstre.)

UNU EL LA ARO
Ni savu nin en la preĝejon, kaj petu gracon!

(Ili sturmas al la pordego.)

PLURAJ VÅRBELGOJ
Estas ŝlosita; estas ŝlosita!

LA UNUA
Do supren al Martestokke!

LA DUA
Kie estas reĝo Skule?

LA UNUA
Mi ne scias. Kuru! Jen mi vidas la standardon de la Birkibejnoj! (Ili fuĝas preter la preĝejon elen maldekstre.)

HÅKON
(venas de dekstre kun sia standardportanto, Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde kaj pluraj aliaj viroj.)

DAGFINN BONDE
Aŭskultu la militkrion! Skule arigas siajn virojn malantaŭ la preĝeja ĝardeno.

MALJUNA URBANO
(vokas de sia pordo al Håkon:) Gardu Vin, kara sinjoro; La Vårbelgoj estas koleraj nun, ĉar ili batalas por la vivo!

HÅKON
Ĉu estas vi, maljuna Gutorm Erlingsson? Vi luktis kaj por mia patro kaj por mia avo, vi.

LA URBANO
Dio donu, ke mi povus lukti ankaŭ por Vi.

HÅKON
Vi estas tro maljuna por tio, kaj ne bezoniĝas; venas homoj de ĉiuj flankoj.

DAGFINN BONDE
(montras super la muron dekstren) Jen venas la standardo de la duko!

GREGORIUS JONSSON
La duko mem! Li rajdas sian blankan batalĉevalon.

DAGFINN BONDE
Ni devas bari por li elirejon tra la pordo ĉi tie.

HÅKON
Sonorigu, sonorigu! (La kornludisto sonorigas) Pli bone ludis vi, hundido, kiam vi ludis por mono sur la kajo en Bergen!

(La ludisto sonorigas denove, sed pli forte ol la unuan fojon; alvenas multaj homoj.)

IU VÅRBELGO
(de dekstre, fuĝante al la preĝejo, persekutata de Birkibejno) Ŝparu la vivon! Ŝparu la vivon!

LA BIRKIBEJNO
Eĉ ne se vi sidus sur la altaro! (morthakas lin) Multekostan mantelon aspekte vi havas; ĝin mi povos uzi. (volas preni la mantelon, sed eligas krion kaj forĵetas sian glavon.) Sinjoro reĝo! Neniun baton plu mi batos por vi!

DAGFINN BONDE
Kaj tion vi diras en tia momento!

LA BIRKIBEJNO
Ne pluan batalon!

DAGFINN BONDE
(morthakas lin) Ne, nun vi ja povas ŝpari vin!

LA BIRKIBEJNO
(montranta al la morta Vårbelgo) Mi opiniis, ke mi faris sufiĉe, kiam mi mortigis mian propran fraton. (mortas)

HÅKON
Lia frato!

DAGFINN BONDE
Ĉu? (iras al la korpo de la Vårbelgo)

HÅKON
Ĉu vero?

DAGFINN BONDE
Estas ja tiel.

HÅKON
(skuita) Jen vidiĝas plej klare, kia milito tiu estas, kiun ni nun faras. Frato kontraŭ frato, patro kontraŭ filo; — je Dio, la ĉiopova, tio devas havi finon!

GREGORIUS JONSSON
Jen la duko en akra lukto kontraŭ la aro de Knut jarlo!

DAGFINN BONDE
Baru la pordegon por li ĉi tie, reĝanoj!

(Interne de la muro vidiĝas la luktantoj. La Vårbelgoj trabatas al si vojon maldekstren, pelante la Birkibejnojn futon post futo malantaŭen. Reĝo Skule rajdas sian blankan batalĉevalon, kun tirita glavo. Peter iras flanke de li kaj tenas la bridrimenon; en la maldekstra mano alte levita krucifikso. Pål Flida portas la standardon de Skule, kiu estas blua kun staranta ora leono sen hakilo.)

REĜO SKULE
Morthaku senindulge! Ŝparu neniun! Venis nova tronpretendanto en Norvegio!

LA BIRKIBEJNOJ
Nova tronpretendanto li diras!

HÅKON
Skule Bårdsson, ni dividu la regnon!

REĜO SKULE
Ĉio aŭ nenio!

HÅKON
Pensu pri la reĝino, via filino!

REĜO SKULE
Mi havas filon, mi havas filon! Mi pensas pri neniu alia ol li!

HÅKON
Ankaŭ mi havas filon; — se mi falos, li havos la regnon!

REĜO SKULE
Mortigu la reĝidon kie vi trovos ĝin! Mortigu ĝin sur la trono; mortigu ĝin ĉe la altaro; mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino!

HÅKON
Jen vi eldiris vian juĝon!

REĜO SKULE
(hakas ĉirkaŭe) Mortigu, mortigu senindulge! Reĝo Skule havas filon! Mortigu, mortigu! (La lukto moviĝas eksteren maldekstre.)

GREGORIUS JONSSON
La Vårbelgoj trahakas sin!

DAGFINN BONDE
Jes, sed nur por fuĝi.

GREGORIUS JONSSON
Jes, je la ĉielo, — la alia pordego staras malferma; jen ili jam fuĝas!

DAGFINN BONDE
Supren al Martestokke. (ekkrias:) Post ilin, post ilin, Knut jarlo! Prenu venĝon por la vira falo ĉe Låka!

HÅKON
Vi aŭdis; li kondamnis mian infanon senpaca, — mian senkulpan infanon, la elektitan reĝon post mi!

LA REĜANOJ
Jes, jes, ni aŭdis!

HÅKON
Kaj kia puno estas decidita por tia peko?

LA VIROJ
La morto!

HÅKON
Do li devas morti! (levas la manon por ĵuro) Ĉi tie mi ĵuras: Skule Bårdsson mortu, kie ajn kie li renkontiĝos sur nesankta grundo!

DAGFINN BONDE
Estas la devo de kiu ajn fidelulo faligi lin.

BIRKIBEJNO
(de maldekstre) Nun fuĝas duko Skule!

LA URBANOJ
La Birkibejnoj venkis!

HÅKON
Kiun vojon?

LA BIRKIBEJNO
Preter Martestokke, supren al Ejdsvoll; la plimulto havis siajn ĉevalojn starantaj supre en la stratoj; alie eĉ ne unu forsavus sin en vivo.

HÅKON
Dankon al Dio pro la helpo ankaŭ ĉi tiun fojon! Nun la reĝino povos libere veni surteren de la ŝiparo.

GREGORIUS JONSSON
(montras dekstren) Ŝi jam estas sur la tero, sinjoro; jen ŝi venas.

HÅKON
(al tiuj, kiuj staras plej proksime al li) La plej peza restas; ŝi estas kara filino; — aŭskultu, — eĉ ne vorto al ŝi pri la danĝero, kiu minacas la infanon. Promesu al mi, ĉiuj kiel unu, defendi la filon de via reĝo; sed ne lasu ŝin ion scii.

LA VIROJ
(mallaŭte) Ni promesas!

MARGRETE
(venas kun sinjorinoj kaj sekvantaro de dekstre) Håkon, mia edzo! La ĉielo ŝirmis vin; vi venkis kaj estas nevundita.

HÅKON
Jes, mi venkis. Kie estas la infano?

MARGRETE
Sur la reĝa ŝipo, inter la manoj de fidindaj viroj.

HÅKON
Pluraj iru tien. (kelkaj el la viroj iras.)

MARGRETE
Håkon, kie estas — duko Skule?

HÅKON
Li prenis la vojon supren al la Opplandoj.

MARGRETE
Do li vivas! — Mia edzo, ĉu mi rajtas danki Dion ĉar li vivas?

HÅKON
(en doloriga lukto kun si mem) Aŭskultu min, Margrete; vi estis por mi fidela edzino, sekvis min en bono kaj malbono, vi estis nedireble riĉa pri amo; — nun mi devas kaŭzi al vi pezan doloron; mi nevolonte farus; sed mi estas reĝo, tial mi devas —

MARGRETE
(streĉe) Ĉu rilatas al — la duko?

HÅKON
Jes. Ne povas fali sur min pli doloriga sorto, ol vivi mian vivon tre fore de vi; sed se vi trovas ke tiel devas esti post tio, kion mi nun diros al vi, — se ŝajnas al vi, ke vi ne plu eltenas sidi ĉe mia flanko, ne plu povas vidi min sen fariĝi pala, — nu, do ni devas disiĝi — vivi aparte ni ambaŭ, — kaj mi ne mallaŭdos vin pro tio.

MARGRETE
Disiĝi de vi! Kiel vi povas pensi tian penson! Donu al mi vian manon —!

HÅKON
Ne tuŝu ĝin! — Ĝi ĵus leviĝis por ĵuro —

MARGRETE
Por ĵuro?

HÅKON
Por ĵuro, kiu nerompeble sigelis juĝon al morto.

MARGRETE
(kun krio) Mia patro! Ho, mia patro! (Ŝancelas; kelkaj virinoj alrapidas kaj subtenas ŝin.)

HÅKON
Jes, Margrete, — kiel reĝo mi kondamnis vian patron al morto.

MARGRETE
Do li certe faris pli gravan krimon, ol kiam li prenis reĝan nomon.

HÅKON
Li faris; — kaj se vi nun trovas, ke ni devas disiĝi, do tio okazu.

MARGRETE
(pli proksime kaj kun forto) Neniam ni povas disiĝi! Mi estas via edzino, nenio alia en la mondo ol via edzino!

HÅKON
Ĉu vi estas sufiĉe forta? Ĉu vi komprenis ĉion? Mi kondamnis vian patron.

MARGRETE
Mi aŭdis kaj komprenis ĉion. Vi kondamnis mian patron.

HÅKON
Kaj vi ne postulas scii, kia estas lia peko?

MARGRETE
Sufiĉas ja ke vi konas ĝin.

HÅKON
Sed estas al la morto, ke mi kondamnis lin!

MARGRETE
(genuas antaŭ la reĝo kaj kisas lian manon) Mia edzo kaj alta sinjoro, vi juĝas juste!

Kurteno

KVINA AKTO

(Ĉambro en la reĝa korto en Nidaros. La enirpordo estas dekstre; antaŭe sur la sama flanko estas fenestro. Maldekstre pli malgranda pordo. Estas sombriĝo; Pål Flida, Bård Bratte kaj pluraj aliaj el la plej altstaraj viroj staras ĉe la fenestro rigardante supren.)

HIRDANO
Kiel ruĝe ĝi lumas!

IU ALIA
Ĝi streĉas sin trans la duonan ĉielon, kiel ardantan glavon.

BÅRD BRATTE
Sankta reĝo Olaf, kion aŭguras tia terura signo?

MALJUNA VÅRBELGO
Certe ĝi antaŭdiras la morton de granda estro.

PÅL FLIDA
La morton de Håkon, Vi bonaj Vårbelgoj. Li kuŝas ekstere en la fjordo kun la ŝiparo; ni povas atendi lin en la urbo ĉi-vespere; — ĉi tiun fojon ni estas en la vico por venki!

BÅRD BRATTE
Ne fidu tion; ne estas granda kuraĝo en la armeo nun.

LA MALJUNA VÅRBELGO
Estas ja kompreneble; ekde la fuĝo de Oslo reĝo Skule enfermis sin, kaj volas nek vidi nek paroli kun siaj viroj.

UNUA HIRDANO
En la urbo estas homoj, kiuj ne scias ĉu li vivas aŭ estas morta.

PÅL FLIDA
La reĝo devas elveni, kiel ajn kiel malsana li estas. Parolu al li, Bård Bratte, — estas pri la savo de ĉiuj.

BÅRD BRATTE
Ne utilas; mi parolis al li antaŭe.

PÅL FLIDA
Do mi mem provu. (iras al la pordo maldekstre kaj frapas) Sinjoro reĝo, Vi devas preni la estradon en propraj manoj; ne taŭgas kiel nun estas.

REĜO SKULE
(interne) Mi estas malsana, Pål Flida!

PÅL FLIDA
Ĉu Vi povas aliaĵon atendi? Vi ja ne manĝis dum du tagoj; Vi devas fortigi kaj flegi Vin —

REĜO SKULE
Mi estas malsana.

PÅL FLIDA
Je la ĉiopova, ne troviĝas ekskuzo. Reĝo Håkon alvelas ekstere sur la fjordo, kaj estas atendinda ĉi tie en Nidaros kiam ajn.

REĜO SKULE
Frapu lin por mi! Mortigu lin kaj la reĝan infanon.

PÅL FLIDA
Vi devas mem kunesti, sinjoro!

REĜO SKULE
Ne, ne, ne, — Vi estas pli certaj pri la venko, kiam mi ne kunestas.

PETER
(venas de dekstre; li estas armile vestita) Estas maltrankvilo inter la urbanoj; ili ariĝas grandnombre antaŭ la reĝa korto.

BÅRD BRATTE
Se la reĝo ne parolos al ili, ili perfidos lin, kiam pleje gravas.

PETER
Do li devas paroli al ili. (ĉe la pordo maldekstre) Patro! La Trondhejmanoj, viaj plej fidelaj viroj, retiras sin de vi, se vi ne donas al ili kuraĝon!

REĜO SKULE
Kion diris la skaldo?

PETER
La skaldo?

REĜO SKULE
La skaldo, kiu mortis por mia tasko en Oslo. Oni ne povas doni, kion oni ne mem posedas, li diris.

PETER
Do vi eĉ ne povas fordoni la regnon; ĉar ĝi estas la mia post vi!

REĜO SKULE
Nun mi venos!

PÅL FLIDA
Dio estu laŭdata!

REĜO SKULE
(elvenas ĉe la pordo; li estas pala kaj kaviĝinta, liaj haroj forte griziĝis) Ne rigardu min! Mi ne ŝatas, ke vi rigardu min, nun kiam mi estas malsana! (iras antaŭen al Peter) Forpreni de vi la regnon, vi diras? Granda Dio de la ĉielo, kion mi estis faronta!

PETER
Ho, pardonu al mi; — mi ja scias, ke tio, kion vi faras, estas la plej ĝusta.

REĜO SKULE
Ne, ne, ne ĝis nun; — sed mi volas esti forta kaj sana nun, — mi volas agi.

LAŬTAJ KRIOJ
(ekstere dekstre) Reĝo Skule! Reĝo Skule!

REĜO SKULE
Kio estas?

BÅRD BRATTE
(ĉe la fenestro) La urbanoj ariĝas; la tuta reĝa korto estas plena de homoj; — Vi devas paroli al ili.

REĜO SKULE
Ĉu mi aspektas kiel reĝo; ĉu mi povas nun paroli!

PETER
Vi devas, mia alta patro!

REĜO SKULE
Bone, tiel okazu. (iras al la fenestro kaj flankentiras la kurtenon, sed malkaptas ĝin rapide, kaj ekretiras sin pro timo) Jen denove streĉas sin la ardanta glavo super mi!

PETER
Ĝi antaŭdiras, ke la glavo de venko estas tirita por vi.

REĜO SKULE
Jes, se tiel nur estus. (iras al la fenestro, kaj ekparolas:) Trondhejmanoj, kion vi volas; — staras ĉi tie via reĝo.

URBANO
(ekstere) Foriru el la urbo! La Birkibejnoj volas mortigi kaj bruligi, se ili trovos Vin ĉi tie.

REĜO SKULE
Ni ĉiuj devas kunteni. Mi estis por vi milda reĝo; mi ne multe postulis militan imposton —

VIRA VOĈO
(malsupre inter la amaso) Kion vi do nomas tiun sangon, kiu fluis ĉe Låka kaj en Oslo?

VIRINO
Redonu al mi mian fianĉon!

KNABO
Redonu al mi mian patron kaj mian fraton!

ALIA VIRINO
Redonu al mi miajn tri filojn, reĝo Skule!

VIRO
Li ne estas reĝo; ĉar li ne honoriĝis kiel reĝo sur la ĉerko de Sankta Olaf!

MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne. — li ne honoriĝis sur la ĉerko de Sankta Olaf!

REĜO SKULE
(retiras sin malantaŭen de la kurteno) Ne honoriĝis —! Ne reĝo!

PÅL FLIDA
Malfeliĉe estis, ke la sankta ĉerko ne fariĝis elportata, kiam Vi elektiĝis.

BÅRD BRATTE
Se la urbanoj perfidas, ni ne povos teni nin en Nidaros, se la Birkibejnoj venos.

REĜO SKULE
Kaj ili perfidos, tiom longe kiam mi ne estas honorigita sur la sankta ĉerko.

PETER
Do elportu la ĉerkon, kaj farigu vin honorigata nun!

PÅL FLIDA
(kapskue) Kiel tio fariĝus?

PETER
Ĉu ekzistas io ne farigebla kiam estas pri li? Sonorigu al tingo, kaj elportu la ĉerkon!

PLURAJ EL LA VIROJ
(retiras sin) Preĝeja rabo!

PETER
Ne preĝeja rabo; — venu, venu! La kanonikoj estas bonvolemaj al reĝo Skule; ili konsentos —

PÅL FLIDA
Ili ne faros; ili ne kuraĝas pro la ĉefepiskopo.

PETER
Ĉu vi estas reĝanoj, kaj ne volas helpi, kiam estas pri tia granda afero! Bone. Estas aliuloj tie malsupre, kiuj estos pli volemaj. Mia patro kaj reĝo, la kanonikoj cedu; mi volas peti, mi volas petegi; sonorigu al tingo; vi rajte portu vian reĝan nomon. (rapidas elen dekstre)

REĜO SKULE
(ĝojege) Ĉu Vi vidis lin! Ĉu Vi vidis mian gloran filon! Kiel lumis liaj okuloj! Jes, ni volas ĉiuj lukti kaj venki. Kiel fortaj estas la Birkibejnoj?

PÅL FLIDA
Ne pli fortaj ol ke ni superos ilin, se la urbanoj tenos sin al ni.

REĜO SKULE
Ili tenu sin al ni. Ni devas ĉiuj samopinii, kaj fini ĉi tiun teruran luktadon. Ĉu vi do ne vidas la ĉielan signon, ke ni finu ĝin? La ĉielo koleriĝas al la tuta Norvegio, pro la krimoj, kiuj longe fariĝis. Ardantaj glavoj alte supre lumas ĉiun nokton; virinoj falas kaj naskas en la preĝejoj; anima pesto ŝteliras al pastroj kaj al gemonaĥoj, tiel ke ili kuras laŭ la stratoj kriante, ke la lasta tago venis. Jes, je la ĉiopova, tio finiĝu per unu bato!

PÅL FLIDA
Kion Vi ordonas, ke ni faru?

REĜO SKULE
Ĉiujn pontojn vi rompu.

PÅL FLIDA
Iru, kaj rompu ĉiujn pontojn!

(Hirdano eliras dekstre.)

REĜO SKULE
Ĉiuj viroj kunvenu en la Eyratingejo; eĉ ne unu Birkibejno metu sian piedon en Nidaros.

PÅL FLIDA
Bone dirite, reĝo.

REĜO SKULE
Kiam la sankta ĉerko estos elportita, sonorigu al tingo. Kunvoku la armeon kaj la urbanojn.

PÅL FLIDA
(al unu el la viroj) Iru kaj igu la trumpetiston blovi en la stratoj. (la viro eliras.)

REĜO SKULE
(parolas al la amaso elde la fenestro) Tenu firme al mi, Vi funebrantaj kaj plendantaj tie malsupre. Denove venu paco kaj lumo super la landon, kiel en la unuaj belaj tagoj de Håkon, kiam la greno donis rikolton du fojojn ĉiun someron. Tenu vin al mi; fidu min kaj kredu al mi; tion mi ege bezonas. Mi atentos pri vi, kaj por vi mi luktos; mi sangos kaj falos por Vi, se Vi postulas; sed ne perfidu min, kaj ne dubu —! (laŭta krio, kiel el timo, aŭdiĝas en la amaso) Kio estas tio?

SOVAĜA VOĈO
Pentefaru, pentefaru!

BÅRD BRATTE
(elrigardas) Estas pastro, kiun la diablo obsedis!

PÅL FLIDA
Li ŝiras sian kapuĉon en ĉifonojn kaj vipas sin per skurĝo.

LA VOĈO
Pentofaru, pentofaru; la lasta tago venis!

MULTAJ VOĈOJ
Fuĝu; fuĝu! Veo super Nidaros! Tiel peka faro!

REĜO SKULE
Kio okazis?

BÅRD BRATTE
Ĉiuj fuĝas, ĉiuj forkuras, kvazaŭ sovaĝa besto venus inter ilin.

REĜO SKULE
Jes, ĉiuj fuĝas — (kun ekkrio el ĝojo) Ha! ne gravas; — ni estas savitaj; vidu, vidu, — la ĉerko de reĝo Olaf staras meze en la reĝa korto!

PÅL FLIDA
La ĉerko de reĝo Olaf!

BÅRD BRATTE
Jes, je la ĉielo, — jen ĝi staras!

REĜO SKULE
La kanonikoj al mi estas fidelaj; tian bonan agon ili neniam antaŭe faris!

BÅRD BRATTE
Aŭdu; sonoriĝas al tingo.

REĜO SKULE
Nun mi do leĝe honoriĝos.

PETER
(venas de dekstre) Surprenu la reĝan mantelon; nun la sankta ĉerko staras ekstere.

REĜO SKULE
Do vi savis la regnon por mi kaj vi; kaj dekoble ni danku la piajn kanonikojn, ke ili cedis.

PETER
La kanonikojn, mia patro; — al ili vi neniun dankon ŝuldas.

REĜO SKULE
Ĉu ne ili vin helpis?

PETER
Ili anatemis ĉiun, kiu kuraĝis tuŝi la sanktaĵon.

REĜO SKULE
Do la ĉefepiskopo! Fine li do cedis.

PETER
La ĉefepiskopo anatemis pli forte ol la kanonikoj.

REĜO SKULE
Ho, mi vidas, ke mi daŭre havas fidelajn virojn. Vi staris ĉi tie timemaj kaj cedis, Vi, kiuj devus esti al mi plej proksimaj, — kaj tie malsupre en la amaso mi havas tiujn, kiuj kuraĝis preni sur sin tian grandan pekon pro mi.

PETER
Eĉ ne unu fidelan viron vi havas, kiu kuraĝis preni la pekon sur sin.

REĜO SKULE
Ĉiopova Dio, ĉu okazis miraklo; — kiu elprenis la sanktaĵon?

PETER
Mi, mia patro!

REĜO SKULE
(kun ekkrio) Vi!

LA HOMOJ
(retiras sin eviteme) Preĝeja rabisto!

(Pål Flida, Bård Bratte kaj kelkaj aliaj eliras.)

PETER
La ago estis farenda. La fideleco de neniu homo estas fidinda antaŭ ol vi estos leĝe honorita. Mi petis, mi petegis al la kanonikoj, nenio helpis. Tiam mi rompis la preĝejan pordon; neniu kuraĝis sekvi min. Mi saltis sur la ĉefaltaron, kaptis la tenilon kaj kontraŭmetis la genuojn; estis kvazaŭ mistera potenco donis al mi pli ol homajn fortojn. La ĉerko malfiksiĝis, mi tiris ĝin post mi malsupren laŭ la preĝeja planko, dum la anatemo kraketadis kiel ŝtormo alte supre sub la volboj; mi tiris ĝin el la preĝejo, ĉiuj fuĝis kaj retiris sin for de mi; je veno meze en la reĝa korto, la tenilo rompiĝis; jen ĝi estas. (Tenas ĝin supre)

REĜO SKULE
(silenta, terurfrapita) Preĝejrabisto!

PETER
Por vi; por via granda reĝa penso! Sed vi volas forviŝi la pekon.; ĉio malbona vi volas forviŝi. Venos lumo kaj paco kun vi; brila tago leviĝos sur la landon; — kio do gravas, se ventega nokto antaŭiris?

REĜO SKULE
Lumis kvazaŭ sanktula suno ĉirkaŭ via kapo, kiam via patrino venis kun vi; — kaj nun ŝajnas al mi, ke mi vidas la anatemon fulmi.

PETER
Patro, patro, ne pensu pri mi; ne timu por mia veo kaj bono. Estas ja via volo, kiun mi plenumis; — kiel kalkuli tion al mi kiel kulpon!

REĜO SKULE
Mi volis posedi vian fidon al mi, kaj via fido fariĝis peko.

PETER
(sovaĝe) Pro vi, pro vi! Tial Dio ne kuraĝas ion alian fari, ol forlavi ĝin!

REĜO SKULE
Pura kaj senpeka, mi promesis al Ingibjorg, — kaj li mokas la ĉielon!

PÅL FLIDA
(envenas) Ĉio en ribelo! La terura ago frapis viajn virojn kun timo; ili fuĝas en la preĝejojn.

REĜO SKULE
Ili eliru, ili devas eliri!

BÅRD BRATTE
(envenas) La urbanoj ekstaris kontraŭ Vin; ili mortigas la Vårbelgojn sur la stratoj kaj en la domoj, kie ajn kie ili povas trovi ilin!

HIRDANO
(envenas) Nun la Birkibejnoj velas supren en la riveron!

REĜO SKULE
Kuntrompetu miajn virojn. Neniu devas perfidi min nun!

PÅL FLIDA
Neeblas; la timo paralizis ilin.

REĜO SKULE
(malespera) Sed mi ne povas fali nun! Mia filo ne devas morti kun morta kulpo sur sia animo!

PETER
Ne pensu pri mi; vi estas la sola pri kiu gravas. Ni direktu nin supren al Innherad; tie ĉiuj viroj estas fidelaj!

REĜO SKULE
Jes, fuĝo! Sekvu min, kiu ajn, kiu volas savi la vivon!

BÅRD BRATTE
Kiun vojon?

REĜO SKULE
Trans la ponton!

PÅL FLIDA
Vi estus devinta rompi ilin en Oslo, kaj nun vi devus lasi ilin stari en Nidaros.

REĜO SKULE
Tamen trans la riveron; — estas vivo kaj beateco savinda! Fuĝo! Fuĝo! (Li kaj Peter rapidas elen dekstre.)

BÅRD BRATTE
Jes, pli bone tio, ol faliĝi de la urbanoj kaj la Birkibejnoj.

PÅL FLIDA
En la nomo de Dio do, ni fuĝu. (Ĉiuj sekvas Skule.)

(Mallonga tempo la ĉambro estas malplena; aŭdiĝas fora kaj obtuza bruo de la stratoj; poste sturmas aro de armitaj urbanoj enen tra la pordo dekstre.)

URBANO
Envenu! Ĉi tie li devas esti.

IU ALIA
Mortigu lin!

PLURAJ
Mortigu ankaŭ la preĝejrabiston!

OPULO
Aliru singardeme; ili kontraŭmordas.

UNUA URBANO
Ne estas danĝero; la Birkibejnoj jam estas supre en la strato.

URBANO
(venas) Tro malfrue; — reĝo Skule fuĝis.

PLURAJ
Kien? Kien?

LA VENINTO
Enen en iu el la preĝejoj, mi opinias; ili estas plenaj de Vårbelgoj.

UNUA URBANO
Ni serĉu lin; grandan dankon kaj pagon reĝo Håkon donos al tiu viro, kiu mortigas Skule.

IU ALIA
Jen la Birkibejnoj.

IU TRIA
Reĝo Håkon mem.

MULTAJ EN LA ARO
(krias) Saluton al reĝo Håkon Håkonsson!

HÅKON
(envenas de dekstre sekvata de Gregorius Jonsson, Dagfinn Bonde kaj multaj aliaj) Jes, nun vi estas humilaj, vi Tronhejmanoj! Vi sufiĉe longe kontraŭstaris min.

UNUA URBANO
(surgenue) Gracon, sinjoro; Skule Bårdsson premis nin severe!

IU ALIA
(ankaŭ genuante) Li devigis nin, alie ni neniam estus lin sekvintaj.

LA UNUA
Li prenis nian havaĵon, kaj devigis nin batali por sia maljusta afero.

LA DUA
Aĥ, alta sinjoro, li estis skurĝo por siaj amikoj kiel por siaj malamikoj.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, — Skule Bårdsson estis skurĝo por la tuta lando.

DAGFINN BONDE
Estus vera vorto, tiu.

HÅKON
Bone; kun vi urbanoj mi poste parolos; mi intencas puni severe, kion vi krimis; sed unue estas io alia por pripensi. Ĉu iu scias kie Skule Bårdsson estas?

PLURAJ
Ene en iu el la preĝejoj, sinjoro!

HÅKON
Ĉu vi tion certe scias?

LA URBANOJ
Jes, tie estas ĉiuj Vårbelgoj.

HÅKON
(mallaŭte al Dagfinn Bonde) Ni devas trovi lin; postenigu gardojn antaŭ ĉiujn preĝejojn en la urbo.

DAGFINN BONDE
Kaj kiam li troviĝos, li estu senprokraste mortigata.

HÅKON
(mallaŭte) Mortigata? Dagfinn, Dagfinn, kiel peza tio estas por mi.

DAGFINN BONDE
Sinjoro, Vi tion ĵuris solene en Oslo.

HÅKON
Kaj ĉiu homo en la lando postulos lian morton. (turnas sin al Gregorius Jonsson; neaŭdeble por la aliuloj) Iru; vi iam estis lia amiko; serĉu lin, kaj igu lin fuĝi el la lando.

GREGORIUS JONSSON
(ĝoja) Vi tion volas, sinjoro?

HÅKON
Pro mia pia, aminda edzino.

GREGORIUS JONSSON
Sed se li ne fuĝos; se li ne volos aŭ ne povos?

HÅKON
Je la nomo de Dio, tiam mi ne povos ŝpari lin; tiam mia reĝa vorto staru valida. Iru!

GREGORIUS JONSSON
Mi iros kaj faros mian plej bonan. La ĉielo faru ke sukcesos. (eliras dekstre)

HÅKON
Vi, Dagfinn Bonde, iru kun fidelaj viroj al la reĝa ŝipo; vi konduku la reĝinon kaj la infanon supren al la monaĥejo Elgisetro.

DAGFINN BONDE
Sinjoro, ĉu vi opinias, ke tie ŝi estos sekura?

HÅKON
Nenie ajn ŝi estos pli sekura. La Vårbelgoj enfermis sin en la preĝejojn, kaj ŝi petegis; ŝia patrino estas en Elgisetro.

DAGFINN BONDE
Jes, jes, mi scias.

HÅKON
Salutu la reĝinon kore de mi; kaj ankaŭ salutu sinjorinon Ragnhild. Diru, ke tuj kiam la Vårbelgoj subigis sin kaj ricevis gracon, ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonoru, kiel signo, ke denove estas paco en la lando. — Vi urbanoj morgaŭ staru respondece kaj ricevu vian punon, ĉiu ope laŭ siaj faroj. (eliras kun siaj viroj)

UNUA URBANO
Veo al ni morgaŭ!

DUA URBANO
Ni ekhavos grandan kalkulon.

UNUA URBANO
Ni, kiuj tiom longe kontraŭstaris al Håkon, — kiuj kune salutis Skule, kiam li prenis reĝan nomon.

DUA URBANO
Kiuj donis al Skule kaj ŝipojn kaj armilaron, — kiuj aĉetis ĉiujn havaĵojn, kiujn li rabis de la distriktestroj de Håkon.

UNUA URBANO
Jes, veo al ni morgaŭ!

IU URBANO
(rapide eniras de maldekstre) Kie estas Håkon? Kie estas la reĝo?

UNUA URBANO
Kion vi volas pri li?

LA ALVENINTO
Doni al li grandan kaj gravan mesaĝon.

PLURAJ
Kiun?

LA ALVENINTO
Tion mi nur diras al la reĝo mem.

PLURAJ
Jes, diru, diru!

LA ALVENINTO
Skule Bårdsson fuĝas supren al Elgisetro.

UNUA URBANO
Neeblas! Li estas en unu el la preĝejoj.

LA ALVENINTO
Ne, ne, li kaj la filo transiris la riveron en remilboato.

UNUA URBANO
Ha, kaj ni povos savi nin el la kolero de Håkon.

DUA URBANO
Jes, ni informu lin, kie estas Skule.

UNUA URBANO
Ne! Pli bone ol tio; ni nenion diros, sed mem iru supren al Elgisetro kaj faligu Skule.

DUA URBANO
Jes, jes, — ni faru!

TRIA URBANO
Sed ĉu ne multaj Vårbelgoj sekvis trans la riveron?

LA ALVENINTO
Ne, estis nur malmultaj viroj en la boato.

UNUA URBANO
Ni armos nin plej eble bone. Ho, nun la urbanoj estas savitaj! Ne diru al iu, kion ni intencas; ni estas sufiĉe multnombraj, — kaj jen supren al Elgisetro!

ĈIUJ
(mallaŭte) Jes, supren al Elgisetro! (Ili eliras maldekstre rapide sed singardeme.)

PICEA ARBARO EN LA DEKLIVOJ SUPRE DE NIDAROS

(Estas lunlumo; sed la nokto estas tiel nebula, ke la fono nur malklare videtiĝas, kaj foje preskaŭ ne. Arbostumpoj kaj grandaj ŝtonoj kuŝas ĉirkaŭe. Reĝo Skule, Peter, Pål Flida, Bård Bratte kaj pluraj Vårbelgoj venas tra la arbaro de maldekstre.)

PETER
Venu jen, kaj ripozu vin, mia patro!

REĜO SKULE
Jes, lasu min ripozi, ripozi. (falglitas malsupren ĉe ŝtono)

PETER
Kiel estas al vi?

REĜO SKULE
Mi estas malsata! Malsana, malsana! Mi vidas la ombrojn de mortintaj viroj.

PETER
(eksaltas) Havigu helpon, — panon al la reĝo.

BÅRD BRATTE
Nun kiu ajn estas reĝo; ĉar estas pri la vivo. Ekstaru, Skule Bårdsson; se vi estas reĝo, do ne kuŝu tie regante la landon.

PETER
Se vi mokas mian patron, mi mortigos vin!

BÅRD BRATTE
Mi mortiĝos same kiel; min Håkon neniam donos gracon; ĉar mi estis lia distriktestro, kaj perfidis lin pro Skule. Ekpensu ion, kio povos savi nin! Ne ekzistas tia senesperiga faro, kiun mi nun ne kuraĝus fari.

IU VÅRBELGO
Se ni nur povus ŝtelveni al la monaĥejo ĉe Holm.

PÅL FLIDA
Pli bone al Elgisetro.

BÅRD BRATTE
(ekdiras subite) Plej bone iri al la ŝipo de Håkon, kaj rabi la reĝan infanon.

PÅL FLIDA
Ĉu vi furiozas?

BÅRD BRATTE
Ne, ne, tio estas nia sola savo, kaj ankaŭ facile farebla. La Birkibejnoj traserĉas ĉiun domon, kaj staras garde antaŭ la preĝejoj; ili ne kredas, ke iuj el ni povis fuĝi, ĉar ĉiuj pontoj estis rompitaj. Ne eblas ke multnombra ŝipanaro estas sur la ŝipoj; se ni havas la tronpretendanton en nia potenco, Håkon devos doni al ni pacon, aŭ lia ido mortu kun ni. Kiu volas kunveni por savi la vivon?

PÅL FLIDA
Ne mi, se ĝi saviĝus tiamaniere.

PLURAJ
Ne mi! Ne mi!

PETER
Ha, sed se estus por savo de mia patro!

BÅRD BRATTE
Se vi volas kuniri, do venu. Nun mi iras al la Hladakabo; tie estas la aro, kiun ni renkontis ĉi tie sub la deklivo; estas la plej sovaĝaj kuraĝuloj el ĉiuj Vårbelgoj; ili naĝis trans la riveron, ĉar ili sciis, ke ili ne ricevus gracon en la preĝejoj. Tiuj uloj certe kuraĝos viziti la reĝan ŝipon, jes ili! Kiu el vi do kuniros?

KELKIUJ
Mi, Mi!

PETER
Eble ankaŭ mi; sed unue mi devas scii mian patron sub sekura tegmento.

BÅRD BRATTE
Antaŭ ol tagiĝos ni iros supren laŭ la rivero. Venu, jen estas transa vojeto malsupren al Hlade. (Li kaj kelkaj aliaj eliras dekstre.)

PETER
(al Pål Flida) Ne parolu al mia patro pri io el tio ĉi; li estas anime malsana ĉi-nokte; ni devas agi por li. Estas savo en la faro de Bård Bratte; antaŭ tagiĝo la reĝa infano estu inter niaj manoj.

PÅL FLIDA
Por esti mortigata, mi pensas. Ĉu Vi ne vidas, ke tio estas peko —

PETER
Ne povas esti peko; ĉar mia patro kondamnis ĝin en Oslo. Ĝi ja tamen devas esti forigata; ĝi malhelpas mian patron; — mia patro havas grandan reĝan penson por realigi; devas esti sensignife kiu aŭ kiom da homoj falos por ĝi.

PÅL FLIDA
Malbeata estis por Vi la tago, kiam Vi sciiĝis, ke Vi estas la filo de reĝo Skule. (aŭskultante) Tŝŝ; — ĵetu vin plate sur la teron; venos homoj.

(Ĉiuj ĵetas sin suben malantaŭ ŝtonojn kaj stumpegojn; trajno parte de rajdantoj, parte de marŝantoj videtiĝas malklare tra la nebulo inter la arboj; ili venas de la maldekstra flanko kaj eliras dekstre.)

PETER
Estas la reĝino.

PÅL FLIDA
Jes, jes; ŝi parolas kun Dagfinn Bonde. Tŝŝ!

PETER
Ili iros al Elgisetro. La reĝido kunestas!

PÅL FLIDA
Kaj la sinjorinoj de la reĝino.

PETER
Kun nur kvar viroj! Ekstaru, ekstaru, reĝo Skule, — nun via regno estas savita!

REĜO SKULE
Mia regno? Ĝi estas malluma, ĝi, — kiel tiu, kiun la anĝelo starigis kontraŭ Dio.

(Aro de kanonikoj venas de dekstre.)

KANONIKO
Kiuj parolas tie? Ĉu estas la viroj de reĝo Skule?

PÅL FLIDA
Reĝo Skule mem.

KANONIKO
(al Skule) Dio estu laŭdata, ke ni renkontas Vin, kara sinjoro! Ni informiĝis de iuj urbanoj, ke Vi iris la vojon supren, kaj ni estas same malsekuraj en Nidaros, kiel Vi mem —

PETER
Vi meritus la morton, Vi, kiuj ne permesis elporti la ĉerkon de Olaf.

KANONIKO
La ĉefepiskopo malpermesis tion; sed tamen ni volas servi al reĝo Skule; ni ja ĉiam tenis nin al li. Jen ni kunprenis kanonikmantelojn por Vi kaj la viroj! Surmetu ilin, kaj Vi facile enlasiĝos en unu el la monaĥejoj, kaj povos peti gracon de Håkon.

REĜO SKULE
Jes, surmetu al mi kanonikmantelon; mi kaj mia filo devas stari sur sanktigita grundo. Mi volas al Elgisetro.

PETER
(mallaŭte al Pål Flida) Zorgu ke mia patro sekure atingos —

PÅL FLIDA
Ĉu vi ne memoras, ke estas Birkibejnoj en Elgisetro?

PETER
Nur kvar viroj; tiujn vi facile majstros, kaj interne de la monaĥejaj muroj ili ne kuraĝas tuŝi vin. Mi serĉos Bård Bratte.

PÅL FLIDA
Pripensu!

PETER
Ne estas sur la reĝa ŝipo, sed en Elgisetro, ke la senpaculoj savu la regnon por mia patro! (eliras rapide dekstre)

IU VÅRBELGO
(flustrante al iu alia) Ĉu vi iros al Elgisetro kun Skule?

IU ALIA
Tŝŝ; ne; la Birkibejnoj ja estas tie.

LA UNUA
Ankaŭ mi ne iros; sed nenion diru al la aliuloj.

LA KANONIKO
Kaj nun antaŭen, du kaj du, — unu militisto kaj unu kanoniko —

ALIA KANONIKO
(sidanta sur arbostumpo malantaŭ la ceteraj) Mi prenas reĝon Skule.

REĜO SKULE
Ĉu vi scias la vojon?

LA KANONIKO
La vastan vojon.

LA UNUA KANONIKO
Rapidu; ni disiĝu laŭ diversaj vojetoj, kaj kolektiĝu antaŭ la monaĥeja pordego.

(Ili foriras inter la arboj dekstre; la nebulo maldensiĝas, kaj la kometo montras sin ruĝe brila en la nebuleta aero.)

REĜO SKULE
Peter, mia filo —! (ekpaŝas malantaŭen) Ha, jen la ardanta glavo sur la ĉielo!

LA KANONIKO
(sidanta malantaŭ li sur la arbostumpo) Kaj jen mi!

REĜO SKULE
Kiu estas vi?

LA KANONIKO
Malnova konatulo.

REĜO SKULE
Pli pala viro mi neniam vidis.

LA KANONIKO
Sed vi ne konas min.

REĜO SKULE
Estas vi, kiu volas akompani min al Elgisetro.

LA KANONIKO
Estas mi, kiu volas akompani vin al la reĝa seĝo.

REĜO SKULE
Ĉu tion vi povas?

LA KANONIKO
Mi povas, se vi mem volas.

REĜO SKULE
Kaj per kiu rimedo?

LA KANONIKO
Per la rimedo, kiun mi antaŭe uzis; — mi volas konduki vin sur altan monton, kaj montri al vi ĉiujn glorojn de la tero.

REĜO SKULE
Ĉiujn glorojn de la tero mi antaŭe vidis en tentantaj revoj.

LA KANONIKO
Estis mi, kiu donis al vi tiujn revojn.

REĜO SKULE
Kiu estas vi?

LA KANONIKO
Sendito de la plej maljuna tronpretendanto en la mondo.

REĜO SKULE
De la plej maljuna tronpretendanto en la mondo?

LA KANONIKO
De la unua jarlo, kiu ekstaris kontraŭ la plej grandan regnon, kaj kiu fondis regnon mem, kiu staros ĝis la tago de la lasta juĝo!

REĜO SKULE
(kriante) Episkopo Nikolas!

LA KANONIKO
(ekstaras)

Vi min rekonas? Ĝusta memoro,
pro vi mi ĉi tien revenis.
Samŝipe, samvente sub mia deĵoro
dum jaroj kaj tagoj ni velis.
Mi ŝtorman nokton en timo foriris;
ungeg’ akcipitra animen metiĝis;
petegis mi mesojn kaj sonorigadon,
aĉetis mi preĝojn kaj monaĥan kantadon;
mi pagis por sep, kaj dek kvar legiĝis;
sed tamen mi ne tra la pord’ enlasiĝis.

REĜO SKULE
Kaj nun vi venas de tie malsupre —?

LA KANONIKO

De malsupre mi venas, sed ne el hazardo;
de la regno, kiu ĉiam malbele pentriĝas.
Ho, kredu, oni tie tute ne malboniĝas;
Ne gravas tiu fama brulanta ardo.

REĜO SKULE
Kaj mi aŭdas ke vi lernis poetikon, vi maljuna Bagla estro!

LA KANONIKO

Poetikon? Jes, kaj multegan latinon!
Antaŭe ne estis mi latina spertulo;
mi dubas ĉu troviĝas nun pli granda lertulo.
Por tie supreniri al ŝtupo akceptinda,
jes, eĉ por esti tie enen enlasinda,
neceso nepra estas lerni latinon.
Kiam sidas ĉe la tablo nur eruditaj uloj,
progreso ja certas inter la spertuloj, —
duona cento sin papoj nomigis,
kardinaloj kvin cent, sep mil skaldoj registriĝis.

REĜO SKULE
Salutu vian majstron, kaj danku lin por bona amikeco. Diru al li, ke li estas la sola reĝo, kiu sendas helpon al Skule la unua el Norvegio!

LA KANONIKO

Aŭdu, reĝo Skule, kial estis mi sendata.
Malsupre tie estas certa servistara rondo,
kaj ĉiu havas sian distrikton en la mondo;
ricevis Norvegion mi, ĉar al mi ja konata.
Håkon Håkonsson ne estas viro por ni,
ne ŝatas ni lin, ĉar ĉiam spitas nin li;
vidu, vi devas regi, kaj li devas fali,
vin ni devas reĝo kun krono instali.

REĜO SKULE
Jes, donu al mi la kronon! Se ĝin mi havas, mi regos tiel, ke mi povos min ree elaĉeti.

LA KANONIKO

Jes, poste ni povos kunparoli pri tio.
Ĉi-nokte urĝas pri alia io.
En Elgisetro dormas la reĝa infano; —
se kaptos vi ĝin, vi havos venkon en la mano,
kirliĝos kontraŭstaro kiel flokoj en vetero,
jen vi estos reĝo, kaj gajniĝis la afero!

REĜO SKULE
Ĉu certe vi kredas, ke mi estos venkinto?

LA KANONIKO

Sopiras la norvegoj pacon por la lando;
kun reĝo devas esti tronpretendanto,
ido, la regnon de la patro heredanta;
laciĝis la popol’ cent jarojn militanta.
Ekstaru, reĝo Skule, ĉi-nokte okaziĝos;
nun aŭ neniam la malamik’ faliĝos!
Vidu ke lumiĝas, tie fore en la nordo,
leviĝas la nebulo, vastiĝas hela klar’, —
viciĝas nun ŝipo al ŝipa ar’, —
kaj aŭdu nun bruon de militista hordo!
Ĉion vi ricevos per liga konkordo,
en sturmatak’ sur tero miloj batalantaj,
veloj sur la fjordo, miloj brilantaj!

REĜO SKULE
Kaj kia la konkordo?

LA KANONIKO

Por meti vin plej alten sur la mondan ŝtuparegon,
nur volas mi, ke sekvu vi la propran aspiregon;
kun urboj kaj kasteloj la land’ al vi doniĝos,
se via fil’ post vi norvega reĝ’ fariĝos!

REĜO SKULE
(suprenlevas la manon, kvazaŭ al ĵuro) Mia filo estu — (subite haltas kaj ekkrias en teruro:) La preĝejrabisto! Ĉiu potenco al li! Ha! nun mi komprenas vin; — vi volas lian animan perdon! Foriru de mi! Foriru de mi! (streĉas la brakojn al la ĉielo) Ho kompatu min, vi, al kiu mi nun vokas por helpo en mia plej akra mizero! (falas surteren)

LA KANONIKO

Damnite! Nun ja ĉio lerte glatiĝis;
mi pensis ke certe li fine kaptiĝis,
sed la lumo faris elkoran ŝakmovon,
al mi ne konatan, — mi perdis la povon.
Akceptite; ne urĝas. Nova ambicio!
Perpetuum mobile en daŭra funkcio;
potencon mi havas sur generacioj,
potencon sur uloj lum-negaciaj;
Norvegion mi estru laŭ mia paradigmo,
kvankam trovas ili mian potencon enigmo!
(pli antaŭe)
Sen mema vol’ al laboro vagantaj
iras la norvegoj, sed kien ne sciantaj, —
sulkiĝas la koroj, ŝtelglitas la sentoj,
kiel flirtadas saliketoj en la ventoj, —
samopinii nur pri tio ili povas,
ke ĉiun grandecon renversi ili volas, —
blazonoj el ĉifonoj en ĉiu valo
leviĝas honore por fuĝo kaj falo, —
laŭvoke mi kondukas al la fina frakaso, —
mi, la Baglo, episkopo Nikolaso

(Li malaperas en la nebulo inter la arboj.)

REĜO SKULE
(duone ekstaras post mallonga paŭzo, kaj ĉirkaŭrigardas) Kie li estas, tiu nigrulo? (eksaltas) Vojgvidanto, vojgvidanto, kie vi estas? For! — Same bone; nun mi mem scikonas la vojon, kaj al Elgisetro kaj plu antaŭen. (eliras dekstre)

LA MONAĤEJA KORTO EN ELGISETRO

(Maldekstraflanke situas la kapelo kun enirejo de la korto; el la fenestroj lumas. Laŭ la kontraŭa flanko de la korto streĉas sin kelkaj malaltaj konstruaĵoj; en la fono estas la muro de la monaĥejo kun forta pordego, kiu estas ŝlosita. Estas klara nokto kun lunlumo. Tri estroj de la Birkibejnoj staras apud la pordo; Margrete, sinjorino Ragnhild kaj Dagfinn Bonde venas el la kapelo.)

SINJORINO RAGNHILD
(duone al si mem) Reĝo Skule devis fuĝi en la preĝejon, vi diras! Li, li, fuĝanta, petanta por paco ĉe la altaro, — petanta por la vivo eble — ho ne, tion li ne faris; sed Dio punos vin, kiuj kuraĝis lasi ĉion tiel evolui!

MARGRETE
Mia bona kara patrino, regu vin; vi ne scias, kion vi diras; estas la aflikto, kiu parolas.

SINJORINO RAGNHILD
Aŭskultu, vi Birkibejnoj! Estus Håkon Håkonsson, kiu kuŝus ĉe la altaro petegante al reĝo Skule por vivo kaj paco!

BIRKIBEJNO
Maldece estas por fidelaj viroj aŭdi tiajn vortojn.

MARGRETE
Klinu kapojn antaŭ la aflikto de edzino!

SINJORINO RAGNHILD
Reĝo Skule kondamnita! Gardu vin, gardu vin ĉiuj, kiam li revenos al la potenco!

DAGFINN BONDE
Ĝin li neniam plu atingos, sinjorino Ragnhild.

MARGRETE
Silentu, silentu!

SINJORINO RAGNHILD
Ĉu vi opinias, ke Håkon Håkonsson kuraĝos plenumi la juĝon, se li kaptos la reĝon?

DAGFINN BONDE
Reĝo Håkon scias mem se reĝa ĵuro estas rompebla.

SINJORINO RAGNHILD
(al Margrete) Kaj tian sangverŝanton vi sekvis en fido kaj amo! Ĉu vi estas la infano de via patro! Ke la puno frapu —! Foriru de mi, foriru de mi!

MARGRETE
Beata estu via buŝo, kvankam vi nun malbenas min.

SINJORINO RAGNHILD
Mi devas iri al Nidaros, en la preĝejon por trovi reĝon Skule. Li forsendis min, kiam li sidis en la feliĉo; tiam li ja ne bezonis min; — nun li ne koleriĝos, ĉar mi venos. Malfermu la pordon por mi, lasu min iri al Nidaros!

MARGRETE
Mia patrino, pro la kompato de Dio —

(Frapiĝas forte sur la monaĥeja pordo.)

DAGFINN BONDE
Kiu frapas?

REĜO SKULE
(ekstere) Reĝo.

DAGFINN BONDE
Skule Bårdsson!

SINJORINO RAGNHILD
Reĝo Skule!

MARGRETE
Mia patro!

REĜO SKULE
Malfermu, malfermu!

DAGFINN BONDE
Ne malfermiĝos por senpaculoj.

REĜO SKULE
Estas reĝo, kiu frapas, mi diras; reĝo, kiu ne havas tegmenton super la kapo; reĝo, kiu bezonas sanktan grundon, por esti sekura pri sia vivo.

MARGRETE
Dagfinn, Dagfinn, estas mia patro!

DAGFINN BONDE
(iras al la pordo kaj malfermas luketon) Ĉu vi venas kun multaj viroj al la monaĥejo?

REĜO SKULE
Kun ĉiuj, kiuj estis fidelaj en la mizero.

DAGFINN BONDE
Kiom estas ili?

REĜO SKULE
Malpli ol unu.

MARGRETE
Li estas sola, Dagfinn!

SINJORINO RAGNHILD
La kolero de la ĉielo frapu vin, se vi neas al li sanktan grundon!

DAGFINN BONDE
En la nomo de Dio do!

(Malfermas; La Birkibejnoj altestime malkovras siajn kapojn; reĝo Skule venas en la monaĥejan korton.)

MARGRETE
(lin ĉirkaŭbrakante) Mia patro! Mia benita malfeliĉa patro!

SINJORINO RAGNHILD
(starigas sin sovaĝe inter li kaj la Birkibejnoj.) Vi hipokritas respekton por li, vi volas perfidi lin, kiel Judas. Ne kuraĝu proksimi al li! Vi ne tuŝu lin, tiom longe kiom mi estas en vivo!

DAGFINN BONDE
Ĉi tie li estas sekura, ĉar li estas sur sankta grundo.

MARGRETE
Kaj eĉ ne unu el ĉiuj viaj viroj kuraĝis akompani vin ĉi-nokte!

REĜO SKULE
Kaj kanonikoj kaj hirdanoj akompanis min survoje; sed ili ŝteliris for de mi unu post unu, ĉar ili sciis, ke estas birkibejnoj en Elgisetro. Pål Flida estas tiu, kiu forlasis min kiel la lasta; li akompanis min al la monaĥeja pordo; tie li donis al mi la lastan manpremon, kaj dankis pro la tempo, kiam troviĝis Vårbelgoj en Norvegio.

DAGFINN BONDE
(al la Birkibejnoj) Eniru vi estroj, kaj staru garde ĉe la reĝido; mi devas iri al Nidaros, kaj raporti al la reĝo, ke Skule Bårdsson estas en Elgisetro; en tia granda afero li devas mem agi.

MARGRETE
Ho, Dagfinn, Dagfinn, ĉu tion vi volas!

DAGFINN BONDE
Malbone mi alie servus reĝon kaj landon. (al la viroj) Ŝlosu la pordon post mi, atentu pri la infano, kaj ne malfermu por iu ajn antaŭ ol la reĝo venos. (mallaŭte al Skule) Adiaŭ, Skule Bårdsson, — kaj Dio donu al vi beatan finon.

(Eliras tra la pordo; la Birkibejnoj fermas post li, kaj iras en la kapelon)

SINJORINO RAGNHILD
Jes, lasu Håkon veni; mi ne malkaptas vin; mi tenas vin tiel preme kaj kare inter miaj brakoj, kiel mi neniam antaŭe tenis vin.

MARGRETE
Ho, kiel pala vi estas — kaj maljuniĝinta; vi frostas.

REĜO SKULE
Mi ne frostas, — sed mi estas laca, laca.

MARGRETE
Do envenu, kaj ripozu —

REĜO SKULE
Jes, jes; certe do baldaŭ estos la tempo ripozi.

SIGRID
(el la kapelo) Fine vi venis, frato!

REĜO SKULE
Sigrid! Ĉu vi ĉi tie?

SIGRID
Mi ja promesis, ke ni renkontiĝus, kiam vi bezonus min en via plej alta mizero.

REĜO SKULE
Kie estas via infano, Margrete?

MARGRETE
Ĝi dormas en la sakristio.

REĜO SKULE
Do la parencaro estas kolektita en Elgisetro ĉi-nokte.

SIGRID
Jes, kolektita post longaj erarvojaj tempoj.

REĜO SKULE
Nun nur mankas al ni Håkon Håkonsson.

MARGRETE kaj SINJORINO RAGNHILD
(kroĉas sin firme al li kun dolora ekkrio) Mia patro! — Mia edzo!

REĜO SKULE
(rigardas ilin en emocio) Ĉu vi amis min tiel alte, vi du? Mi serĉis la feliĉon fore en la fremdejo, kaj ne atentis, ke mi havas hejmon, kie mi povus trovi ĝin. Mi ĉasis amon tra peko kaj kulpo, kaj neniam sciis, ke mi posedis ĝin laŭ la leĝo de Dio kaj la homoj. — Kaj vi, Ragnhild, mia edzino, vi, kontraŭ kiu mi tiom multe pekis, vi metas vin varme kaj mole al mi en la momento de mizero, vi kapablas tremi kaj timi por la vivo de tiu viro, kiu neniam ĵetis sunbrilon sur vian vojon.

SINJORINO RAGNHILD
Vi pekus! Ho, Skule, ne parolu tiel; ne kredu, ke mi iam kuraĝus riproĉi vin! Mi ĉiam estis tro simpla por vi, mia alta edzo; ne povas kuŝi kulpo sur iu faro de vi.

REĜO SKULE
Ĉu vi tiel certe fidis min, Ragnhild?

SINJORINO RAGNHILD
De la unua tago, kiam mi vidis vin.

REĜO SKULE
(vigle) Kiam Håkon venos, mi volas peti gracon! Vi mildaj, karaj virinoj, — ho, tamen estas bele vivi!

SIGRID
(kun esprimo de timego) Skule, mia frato! Veo al vi se vi erarvojiĝos ĉi-nokte! (Bruo ekstere; tuj poste iuj frapas la pordon.)

MARGRETE
Aŭdu, aŭdu! Kiuj estas tiuj, kiuj alsturmas!

SINJORINO RAGNHILD
Kiu frapas la pordon?

VOĈOJ
(ekstere) La urbanoj el Nidaros! Malfermu! Ni scias, ke Skule Bårdsson estas tie interne!

REĜO SKULE
Jes, li estas ĉi tie interne; — kion vi volas al li?

BRUANTAJ VOĈOJ
(ekstere) Elvenu, elvenu! Vi mortu, vi diabla viro!

MARGRETE
Kaj per tio vi urbanoj kuraĝas minaci?

UNU SOLA
Reĝo Håkon kondamnis lin en Oslo.

IU ALIA
Mortigi lin estas la devo de kiu ajn!

MARGRETE
Mi estas la reĝino; mi ordonas al vi foriri de ĉi tie!

VOĈO
Estas la filino de Skule Bårdsson kaj ne la reĝino, kiu tiel parolas.

IU ALIA
Vi ne havas potencon super vivo kaj morto; la reĝo kondamnis lin!

SINJORINO RAGNHILD
Eniru en la preĝejon, Skule. Pro la kompatema Dio, ne lasu la sangverŝulojn proksimi al vi!

REĜO SKULE
Jes, en la preĝejon; por tiuj ekstere mi ne volas fali. Mia edzino, mia filino; estas kvazaŭ mi trovis pacon kaj lumon; ho, mi ne devas perdi tion tiel rapide! (volas rapidi en la kapelon)

PETER
(ekstere dekstre) Mia patro, mia reĝo! Nun vi baldaŭ havos la venkon!

REĜO SKULE
(kun krio) Li! Li! (falglitas sur la preĝejan ŝtuparon)

URBANO
(ekstere) Vidu, vidu! la preĝejrabisto grimpas trans la monaĥejan tegmenton!

ALIULOJ
Ĵetu al li ŝtonojn! Ĵetu al li ŝtonojn!

PETER
(aperas sur tegmento dekstre, kaj saltas malsupren en la korton) Bonvenon, mia patro!

REĜO SKULE
(rigardas lin en teruro) Vin — vin mi forgesis —! De kie vi venas?

PETER
(sovaĝe) Kie estas la reĝido?

MARGRETE
La reĝido?

REĜO SKULE
(eksaltas) De kie vi venas, mi demandas?

PETER
De la Hladakabo; mi avertis al Bård Bratte kaj la Vårbelgoj, ke la reĝido estas en Elgisetro ĉi-nokte.

MARGRETE
Dio!

REĜO SKULE
Tion vi faris! kaj nun?

PETER
Li kolektas la aron denove, kaj ili iros supren al la monaĥejo. — Kie estas la reĝido, virino?

MARGRETE
(kiu ekstaris antaŭ la preĝeja pordo) Ĝi kuŝas en la sakristio!

PETER
Same bone se ĝi kuŝus sur la altaro! Mi elportis la sanktejon de Olaf, — mi ankaŭ ne timas serĉi la reĝidon!

SINJORINO RAGNHILD
(krias al Skule) Li estas tiu, kiun vi amis tiel alte!

MARGRETE
Patro, patro! Kiel povis vi forgesi nin ĉiujn pro li!

REĜO SKULE
Li estis pura, kiel ŝafido de Dio, kiam la pentanta virino donis lin al mi; — estas la fido en mi, kiu faris lin tiu, kiu li nun estas.

PETER
(sen lin aŭskultante) La infano devas esti elportata! Mortigu ĝin, mortigu ĝin inter la brakoj de la reĝino, — tiuj estis la vortoj de reĝo Skule en Oslo!

MARGRETE
Peko, peko!

PETER
Sanktulo povus sekure tion fari, kiam mia patro tion diris! Mia patro estas la reĝo! ĉar li posedas la grandan reĝan penson!

LA URBANOJ
(frapas al la pordo) Malfermu! Elvenu, vi kaj la preĝejrabisto; alie ni ekbruligos la monaĥejon!

REĜO SKULE
(kvazaŭ kaptita de forta decido) La granda, reĝa penso! Jes ĝi estas, kiu venenigis vian junan karan animon! Pura kaj senkulpa mi devus redoni vin. Estas la fido al mi, kiu pelas vin tiel sovaĝe de peko al peko, de morta kulpo al morta kulpo! Ho, sed ankoraŭ mi povas savi vin; mi povas savi nin ĉiujn (krias al la fono) Atendu, atendu, vi urbanoj tie ekstere; mi venos!

MARGRETE
(en teruro kaptas lian manon) Mia patro, kion vi volas?

SINJORINO RAGNHILD
(kroĉas sin al li kun krio) Skule!

SIGRID
(fortiras ilin de li, kaj krias en sovaĝa, brila ĝojo:) Lasu lin, lasu lin, vi virinoj; — kreskas flugiloj ĉe lia penso nun!

REĜO SKULE
(firme kaj forte al Peter) Vi vidis en mi la ĉiele elektitan, — tiun kiu realigus la grandan reĝan faron en la lando. Rigardu min pli proksime, vi erarvojiĝinto! La reĝaj ĉifonoj, per kiuj mi beligis min, ili estis pruntitaj kaj ŝtelitaj, — nun mi demetas ilin unu post unu.

PETER
(en timo) Mia alta, glora patro, ne parolu tiel!

REĜO SKULE
La reĝa penso estas tiu de Håkon, ne la mia; sole li ricevis la potencon de la Sinjoro, kiu povos fari ĝin vero. Vi fidis mensogon; turnu vin for de mi, kaj savu vian animon.

PETER
(kun rompita voĉo) La reĝa penso estas tiu de Håkon!

REĜO SKULE
Mi volis esti la plej alta en la lando. Dio, Dio; vidu, mi humiligas min antaŭ vi, kaj staras kiel la plej simpla el ĉiuj.

PETER
Forprenu min de la tero, Sinjoro! Punu min pro mia tuta kulpo; sed prenu min for de la tero; ĉar ĉi tie mi nun estas senpaca! (glitfalas sur la preĝejan ŝtuparon)

REĜO SKULE
Mi havis amikon, kiu sangis por mi en Oslo. Li diris: Viro povas fali por la vivotasko de aliulo; sed se li daŭrigu vivi, li devas vivi por sia propra. — Mi ne havas vivotaskon por kiu vivi; mi ankaŭ ne povas vivi por tiu de Håkon, — sed mi povas fali por ĝi.

MARGRETE
Ne, ne, vi neniam faru!

REĜO SKULE
(prenas ŝian manon, kaj rigardas ŝin milde) Ĉu vi amas vian edzon, Margrete?

MARGRETE
Pli alte ol ĉio en la mondo.

REĜO SKULE
Vi povis elteni, ke li eldiris super mi la kondamnon al morto; sed ĉu vi ankaŭ povus elteni tion, ke li plenumu ĝin?

MARGRETE
Sinjoro de la ĉielo, donu al mi forton!

REĜO SKULE
Ĉu vi povus, Margrete?

MARGRETE
(mallaŭte en teruro) Ne, ne, — ni devus disiĝi, — mi ne plu kuraĝus vidi lin!

REĜO SKULE
Vi estingus la plej belan lumon el lia vivo kaj el la via; — estu trankvila, Margrete, — vi ne bezonos tion.

SINJORINO RAGNHILD
Forvelu el la lando, Skule; mi akompanos vin kien ajn kaj kiom foren vi volas.

REĜO SKULE
(kapskuante) Kun mokanta ombro inter ni? — Ĉi-nokte mi la unuan fojon trovis vin; ne devas esti ombro inter mi kaj vi, mia silenta, fidela edzino; — tial ankaŭ ne devas esti kuna vivo inter ni du sur la tero.

SIGRID
Mia reĝa frato! Mi vidas, ke vi ne bezonas min; mi vidas, ke vi scias, kiun vojon vi iru.

REĜO SKULE
Estas viroj, kiuj kreiĝis por vivi, kaj viroj, kiuj kreiĝis por morti. Mia volo ĉiam volis tien, kien la fingro de Dio ne montris; tial mi neniam vidis la vojon klare antaŭ nun. Mian silentan hejman vivon mi perfidis, ĝin mi ne povas regajni; kion mi pekis kontraŭ Håkon, mi povos pagi liberigante lin de reĝa devo, kiu disigus lin de la plej kara, kion li posedas. La urbanoj staras ekstere; mi ne volas atendi reĝon Håkon! La Vårbelgoj estas proksimaj; tiom longe kiom mi estos en vivo, ili ne formetos sian intencon; se ili trovos min ĉi tie, mi ne povos savi vian infanon, Margrete. — Vidu, vidu, supren! Vidu kiel ĝi paliĝas kaj malaperas, la ardanta glavo, kiu estis tirita super mi! Jes, jes, — Dio parolis, kaj mi komprenis lin, kaj lia kolero silentiĝis. Ne estas en la sanktejo de Elgisetro, kie mi ĵetos min teren por peti gracon de tera reĝo; — mi devas eniri en la altan preĝejon kun la stela volbo supere, kaj estas al la reĝo de la reĝoj, ke mi petu gracon kaj savon por mia vivotasko.

SIGRID
Ne kontraŭstaru lin! Ne kontraŭstaru al la voko de Dio! Tagiĝas; tagiĝas en Norvegio, kaj tagiĝas en lia maltrankvila animo! Ĉu ni terurigitaj virinoj ne staris sufiĉe longe en kaŝĉambroj, terurfrapitaj kaj nin kaŝantaj en la plej mallumaj anguloj, aŭskultante al la teruro, kiu fariĝis ekstere, aŭskultante al la sangotrajno, kiu trairis la landon de unu fino al la alia? Ĉu ni ne kuŝis palaj kaj ŝtoniĝintaj en la preĝejoj, kaj ne kuraĝis elrigardi, kiel la disĉiploj de Kristo en Jerusalemo la grandan Sanktan Vendredon, kiam la procesio iris al Golgato! Uzu viajn flugilojn, kaj veo al tiuj, kiuj volas ligi vin nun!

SINJORINO RAGNHILD
Iru en paco, mia edzo! Iru tien, kie neniu mokanta ombro staros inter ni, kiam ni denove renkontiĝos. (rapidas en la kapelon)

MARGRETE
Mia patro, adiaŭ, adiaŭ, — milfoje adiaŭ! (sekvas sinjorinon Ragnhild)

SIGRID
(malfermas la preĝejan pordegon, kaj vokas enen:) Ekstaru, ekstaru ĉiuj virinoj! Kunvenu en preĝo; sendu mesaĝon supren kun kanto al la Sinjoro, kaj informu lin, ke nun venas Skule Bårdsson pentante hejmen de sia neobeema vago sur la tero!

REĜO SKULE
Sigrid, mia fidela fratino, salutu reĝon Håkon de mi; diru al li, ke eĉ en mia lasta momento mi ne scias, ĉu li estas la reĝe naskita, sed ke mi neskueble scias: Li estas tiu, kiun Dio elektis.

SIGRID
Mi donos al li vian saluton.

REĜO SKULE
Kaj ankoraŭ unu saluton vi devas sendi. Sidas pentanta virino norde en Hålogalando; diru al ŝi, ke ŝia filo iris antaŭe; li sekvis min, kiam estis la plej granda danĝero por lia animo.

SIGRID
Mi faros.

REĜO SKULE
Diru al ŝi, ke ne estis per la koro, ke li pekis; ŝi certe renkontos lin denove pura kaj senkulpa.

SIGRID
Mi faros, — (montrante al la fono) Aŭdu, ili rompas la ŝlosilon!

REĜO SKULE
(montras al la kapelo) Aŭdu, tie ili kantas laŭte al Dio por savo kaj paco!

SIGRID
Aŭdu, aŭdu! Ĉiuj sonoriloj en Nidaros sonorigas —!

REĜO SKULE
(ridetas malĝoje) Ili sonorigas reĝon al la tombo.

SIGRID
Ne, ili nun sonorigas vian ĝustan kronadon! Adiaŭ, mia frato; lasu la purpuran mantelon de la sango flui vaste sur viaj ŝultroj; ĉiu peko kovriĝu sub ĝi! Eniru, eniru en la grandan preĝejon, kaj prenu la kronon de la vivo! (rapidas en la kapelon)

(Kantado kaj sonorigado daŭras dum la sekvo.)

VOĈOJ
(ekstere de la pordo) Nun la ŝlosilo estas for! Ne devigu nin rompi la preĝejan pacon!

REĜO SKULE
Mi venos.

LA URBANOJ
Kaj ankaŭ la preĝejrabisto elvenu!

REĜO SKULE
Ankaŭ la preĝejrabisto venos, jes! (iras al Peter) Mia filo, ĉu vi estas preta?

PETER
Jes, mia patro, mi estas preta.

REĜO SKULE
(rigardas supren) Dio, mi estas malriĉa viro, mi havas nur mian vivon por doni; sed prenu ĝin, kaj savu la grandan reĝan penson de Håkon. Jen nun, donu al mi vian manon.

PETER
Jen mia mano, patro.

REĜO SKULE
Kaj ne timu por tio, kio nun venos.

PETER
Ne, patro, mi ne timas, kiam mi iras kune kun vi.

REĜO SKULE
Pli sekuran vojon ni du neniam iris kune. (Li malfermas la pordon; la urbanoj staras amase ekstere kun levitaj armiloj.) Jen ni estas; ni venas libervole; sed ne haku lian vizaĝon.

(Ili iras eksteren, manon en mano; la pordego alglitas.)

VOĈO
Ne celumu, ne ŝparu; — haku ilin kie ajn!

VOĈO de REĜO SKULE
Malhonore estas agi tiel al estroj!

(Mallonga armilbruo; poste pezaj faloj; momenton ĉio fariĝas silenta.)

VOĈO
Ili estas mortaj, ambaŭ! (La reĝa korno aŭdiĝas.)

ALIA VOĈO
Jen venas reĝo Håkon kun sia hirdo!

LA AMASO
Saluton, Håkon Håkonsson; nun vi ne plu havas malamikojn!

GREGORIUS JONSSON
(haltas ĉe la mortintoj) Mi tamen venis tro malfrue! (iras en la monaĥejan korton)

DAGFINN BONDE
Malfeliĉe por Norvegio, se Vi estus pli frue veninta! (elkrias) Enen ĉi tie, reĝo Håkon!

HÅKON
(hezitante) La korpo ĝene baras la vojon!

DAGFINN BONDE
Se Håkon Håkonsson volas antaŭen, li devas iri trans la korpon de Skule Bårdsson!

HÅKON
En la nomo de Dio do! (tretas trans la korpon, kaj envenas)

DAGFINN BONDE
Fine Vi povos iri al la reĝa tasko kun liberaj manoj. Tie interne Vi havas tiujn, kiujn vi amas; en Nidaros la paco estas sonorigata en la landon, kaj tie li kuŝas, kiu estis al Vi la plej kontraŭa el ĉiuj.

HÅKON
Ĉiuj juĝis lin malĝuste; estis enigmo pri li.

DAGFINN BONDE
Enigmo?

HÅKON
(kaptas lian brakon, kaj diras malrapide:) Skule Bårdsson estis de Dio elpelito sur la tero; tio estis la enigmo pri li.

(La kantado de la virinoj sonas pli laŭte el la kapelo; ĉiuj sonoriloj daŭre sonoras en Nidaros.)

Kurteno