The Project Gutenberg eBook of El la Biblio

This ebook is for the use of anyone anywhere in the United States and most other parts of the world at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this ebook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the United States, you will have to check the laws of the country where you are located before using this eBook.

Title: El la Biblio

Author: L. L. Zamenhof

Release date: February 1, 2004 [eBook #11307]
Most recently updated: December 25, 2020

Language: Esperanto

*** START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK EL LA BIBLIO ***

Produced by Distributed Proofreaders Europe, http://dp.rastko.net

Project by David Starner, Carlo Traverso and Tapio Riikonen

El la Biblio

Elektitaj ĉapitroj de la Psalmaro, Sentencoj de Salomono kaj Predikanto el la originalo tradukitaj de

Dro L.L. Zamenhof

3a eldono (7a-12a miloj)

1924

La Psalmaro

PSALMO I.

1. Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, nek staras sur vojo de pekuloj, nek sidas en kunsido de blasfemantoj,

2. sed li nur havas deziron por la leĝo de Dio, kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.

3. Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, donanta sian frukton en sia tempo, kaj kies folio ne velkas; kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.

4. Ne tiel estas la malpiuloj, sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.

5. Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo kaj la pekuloj en societo de piuloj:

6. ĉar Dio konas la vojon de piuloj, kaj la vojo de malpiuloj pereos.

PSALMO III.

1. Psalmo de Davido, kiam li forkuris de sia filo Absalono.

2. Dio, kiel multaj estas miaj premantoj, multaj leviĝis kontraŭ mi!

3. Multaj diras pri mia animo: ne ekzistas por ĝi savo de Dio.—Sela [Hebrea muzika termino].

4. Sed Vi, Dio, estas ŝildo por mi, mia honoro kaj levanto de mia kapo.

5. Per mia voĉo mi vokas al Dio, kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.—Sela.

6. Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, kaj mi vekiĝas, ĉar Dio min subtenas.

7. Mi ne timas multajn milojn da homoj, kiuj estas ĉirkaŭ mi.

8. Leviĝu, Dio, helpu min, mia Sinjoro, ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, la dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

9. Ĉe Dio estas la helpo; super Via popolo estas Via beno.—Sela.

PSALMO XIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido.

2. La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.

3. Tago al tago transdonas diron, kaj nokto al nokto faras sciigon.

4. Sen parolo kaj sen vortoj; oni ne aŭdas ilian voĉon.

5. Tra la tuta mondo iras ilia ordono, kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; por la suno Li aranĝis tendon inter ili.

6. Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.

7. Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj, kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.

8. La instruo de Dio estas perfekta, ĝojigas la animon; la atesto de Dio estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.

9. La ordonoj de Dio estas justaj, ĝojigas la koron; la ordondiro de Dio estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.

10. La instruo de Dio estas pura, restas eterne; la juĝoj de Dio estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.

11. Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.

12. Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; kiu ilin observas, havas grandan rekompencon.

13. Kiu scias siajn erarojn? Purigi min de eraroj kaŝitaj.

14. Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta kaj pura de granda peko.

15. Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, ho Dio, mia protektanto kaj mia savanto.

PSALMO XXIII

1. Psalmo de Davido. Dio estas mia paŝtisto, mi mankon ne havos.

2. Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.

3. Li kvietigas mian animon, Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.

4. Eĉ kiam mi iros tra valo de mallumo, mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.

5. Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi grasigis per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.

6. Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tŭta vivo, kaj mi restos en la domo de Dio multajn jarojn.

PSALMO XXIV.

1. Psalmo de Davido. Al Dio apartenas la tero kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

2. Ĉar Li apud la maroj ĝin fondis kaj apud la riveroj ĝin fortikigis.

3. Kiu leviĝos sur la monton de Dio, kaj kiu staros sur Lia sankta loko?

4. Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, kiu ne fordonis sian animon al malvero kaj ne ĵuras trompe.

5. Li ricevos benon de Dio kaj bonfarojn de la Plejalta, lia savanto.

6. Tio estas la gento de Liaj adorantoj, de la serĉantoj de Via vizaĝo, Dio de Jakobo.—Sela.

7. Levu, pordegoj*, viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj de la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro.

8. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio la forta kaj potenca, Dio la potenculo de milito.

9. Levu, pordegoj viajn kapojn, kaj leviĝu, pordoj de la mondo, por ke eniru la reĝo de gloro.

10. Kiu estas tiu reĝo de gloro? Dio Cebaot, Li estas la reĝo de gloro.—Sela.

PSALMO XXVII.

1. De Davido. Dio estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? Dio estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?

2. Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, miaj kontraŭuloj kaj malamikoj,—ili surpuŝiĝos kaj falos.

3. Se elpaŝos kontraŭ min armeo, mia koro ne ektimos; se leviĝos kontraŭ min milito, ankaŭ tiam mi havos fidon.

4. Nur unu aferon mi petas de Dio, nur tion mi deziras, ke mi restu en la domo de Dio en la daŭro de mia tuta vivo, por rigardi la ĉarmon de Dio, admiri Lian templon.

5. Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono, Li kaŝos min en kaŝita loko de Sia tendo, sur rokon Li levos min.

6. Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas, kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko, mi kantos kaj gloros Dion.

7. Aŭskultu, ho Dio, mian voĉon, kiam mi vokas, korfavoru min kaj respondu al mi.

8. De Vi diras al mi mia koro: serĉu mian vizaĝon; Vian vizaĝon, ho Dio, mi serĉas.

9. Ne kaŝu Vian vizaĝon antaŭ mi, ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, ne forpuŝu kaj ne forlasu min, Dio, mia savo.

10. Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, sed Dio min akceptis.

11. Instruu al mi, Dio, Vian vojon kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn malamikojn.

12. Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj, ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco,

13. ke mi ne esperu vidi la bonecon de Dio en la lando de vivantoj.

14. Esperu al Dio, tenu vin forte, forta estu via koro, kaj esperu al Dio.

PSALMO XXXII.

1. Instruo de Davido. Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.

2. Feliĉa estas la homo, al kiu Dio ne kalkulas lian kulpon kaj en kies spirito estas nenia malvero.

3. Kiam mi silentis, senfortiĝis miaj ostoj de mia ĉiutaga ploregado.

4. Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; la freŝecon de miaj sukoj anstataŭis sekeco de somero.—Sela.

5. Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; mi diris: mi konfesos miajn krimojn al Dio; kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko.—Sela.

6. Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en la ĝusta tempo, por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.

7. Vi estas mia ŝirmo; kontraŭ sufero Vi min gardos, per ĝojoj de savo Vi min ĉirkaŭos.—Sela.

8. Mi prudentigos vin kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; kun konsiloj mi direktos sur vin mian okulon.

9. Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, al kiuj oni devas kateni la bufon per brido kaj buŝpeco, kiam ili ne iras al vi.

10. Multajn frapojn havas la malpiulo, sed kiu fidas Dion, tiun ĉirkaŭas favoro.

11. Ĝoju pro Dio, kaj gaju, justuloj, kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!

PSALMO XXXIV.

1. De Davido, kiam li ŝajnigis sin freneza antaŭ Abimeleĥ, kaj tiu lin forpelis kaj li foriris.

2. Mi gloros Dion en ĉiu tempo, ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.

3. Per Dio gloriĝas mia animo; la humiluloj aŭdu kaj ĝoju.

4. Gloru Dion kun mi, kaj ni altigu kune Lian nomon.

5. Mi serĉis Dion, kaj Li respondis al mi, kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.

6. Kiuj rigardas al Li ricevas lumon, kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.

7. Jen tiu ĉi mizerulo vokis, kaj Dio aŭdis, kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.

8. Anĝelo de Dio postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, kaj li ilin savas.

9. Provu kaj vidu, kiel bona estas Dio; feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.

10. Timu Dion, Liaj sanktuloj, ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.

11. Leonoj estas senhavaj kaj malsataj, sed kiuj serĉas Dion, havas mankon en nenia bono.

12. Venu, infanoj, aŭskultu min, pri timo antaŭ Dio mi vin instruos.

13. Kiu ajn vi estas, homo, kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn,

14. gardu vian langon kontraŭ malbono kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;

15. dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

16. La okuloj de Dio estas turnitaj al la piuloj, kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.

17. La vizaĝo de Dio estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, por ekstermi de la tero la memoron pri ili.

18. Tiuj krias, kaj Dio aŭdas kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.

19. Proksima estas Dio al tiuj, kies koro estas rompita, kaj la spirite suferantajn Li helpas.

20. Multaj estas la suferoj de piulo, sed de ĉiuj Dio lin savas.

21. Li gardas ĉiujn liajn ostojn, eĉ unu el ili ne rompiĝos.

22. La malbonulon mortigos la malbono, kaj la malamantoj de piulo pereos.

23. Dio liberigas la animon de Siaj sklavoj, kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.

PSALMO XXXVII.

1. De Davido. Ne incitiĝu pro la malvirtuloj, ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.

2. Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.

3. Fidu Dion kaj faru bonon; loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.

4. Serĉu plezuron ĉe Dio, kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.

5. Transdonu al Dio vian vojon kaj fidu Lin, kaj Li faros.

6. Kaj Li aperigos vian pravec*on kiel lumon kaj vian justecon kiel tagmezon.

7. Silentu antaŭ Dio kaj esperu al Li; ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, kiu plenumas malbonajn intencojn.

8. Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon, ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.

9. Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, kaj la esperantaj al Dio heredos la teron.

10. Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo plu ne ekzistos,—vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.

11. Kaj la humiluloj heredos la teron kaj ĝuos grandan pacon.

12. Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.

13. Sed Dio ridas pri li, ĉar Li vidas, ke venas lia tago.

14. Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, por faligi mizerulon kaj malriĉulon, kaj buĉi virtulon.

15. Ilia glavo trafos en ilian koron, kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.

16. Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, ol la granda havo de multaj malpiuloj.

17. Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas, sed la virtulojn Dio subtenas.

18. Dio scias la tagojn de la virtuloj, kaj ilia havo restos eterne.

19. Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.

20. Sed la malvirtuloj pereos, kaj la malamikoj de Dio malaperos kiel roso de la herbejoj, malaperos kiel fumo.

21. Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas, sed piulo korfavoras kaj donas.

22. Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.

23. De Dio fortikiĝas la paŝoj de virta homo, kaj lia vojo plaĉas al Li.

24. Falante, li ne estos forĵetita, ĉar Dio subtenos lian manon.

25. Mi estis juna, kaj mi maljuniĝis, kaj mi ne vidis virtulon forlasita kaj liajn infanojn petantaj panon.

26. Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, kaj liaj infanoj estos benitaj.

27. Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, kaj vi vivos eterne.

28. Ĉar Dio amas justecon kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; ĉiam ili estos gardataj; sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.

29. La virtuloj heredos la teron kaj loĝos sur ĝi eterne.

30. La buŝo de virtulo parolas saĝon, kaj lia lango diras justecon.

31. La ordonoj de lia Dio estas en lia koro, liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.

32. Subrigardas malvirtulo virtulon kaj celas mortigi lin.

33. Sed Dio ne lasos lin en liaj manoj kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.

34. Esperu al Dio kaj tenu vin je Lia vojo, kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.

35. Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;

36. sed apenaŭ oni pasis, li jam ne ekzistis; kaj mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.

37. Konservu senkulpecon kaj celu veron, ĉar estontecon havas homo pacema;

38. sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj, la estonteco de la malpiuloj pereos.

39. La virtuloj havas helpon de Dio; Li estas ilia forto en tempo de mizero.

40. Kaj Li ilin helpos kaj savos, Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, ĉar ili fidas Lin.

PSALMO XL.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido.

2. Mi esperis, mi esperis al Dio, kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.

3. Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.

4. Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, kaj ili esperos al Dio.

5. Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur Dion kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.

6. Multon Vi faris, Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, sed ili estas super ĉiu kalkulo.

7. Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; la orelojn Vi malfermis al mi; bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.

8. Tiam mi diris: jen mi venas; en la libro estas skribite pri mi.

9. Plenumi Vian volon, mia Dio mi deziras, kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.

10. Mi predikas justecon en granda kunveno; jen mi ne fermas mian buŝon, Dio, Vi tion scias.

11. Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis, mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.

12. Vi, Dio, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.

13. Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.

14. Volu, ho Dio, savi min; Dio, rapidu helpi min.

15. Estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj volas pereigi mian animon; retiriĝu returne kaj kovriĝu per honto miaj malbondezirantoj.

16. Teruritaj estu de sia honto tiuj, kiuj diras al mi: jen vi havas!

17. Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; la amantoj de Via helpo dlru ĉiam: granda estas Dio.

18. Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Dio pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; mia Dio, ne malrapidu.

PSALMO XLII.

1. Al la ĥorestro. Instruo de la Koraĥidoj.

2. Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, tlel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.

3. Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?

4. Miaj larmoj lariĝis mia pano tage kaj nokte, ĉar oni diras al mi ĉiutage: kie estas via Dio?

5. Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, kiel mi iradis inter granda amaso, eniradis kun ĝi en la dornon de Dio ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.

6. Kial vi malĝojas, mia animo, kaj konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar ankoraŭ mi dankos Lin por helpo, veninta de Lia vizaĝo.

7. Mia Dio, malĝojas en mi mia animo, tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordano kaj Hermono, sur la monto Micaro.

8. Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.

9. En la tago Dio aperigas al mi Sian bonecon, kaj en la nokto mi havas kanton al Li, preĝon al la Dio de mia vivo.

10. Mi diras al Dio, mia roko: kial Vi min forgesis? kial mi iradas malgaja pro la premado de mia malamiko?

11. Kvazaŭ tranĉante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, dirante al mi ĉiutage: kie estas via Dio?

12. Kial vi malĝojas, mia animo, kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio, ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, la savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.

PSALMO LI.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido,

2. kiam venis al li la profeto Natan post lia aliĝo al Bat-Seba.

3. Korfavoru min, Dio, laŭ Via boneco; laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.

4. Lavu min tute pure de mia krimo, kaj purigu min de mia peko.

5. Ĉar miajn kulpojn mi konscias, kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.

6. Antaŭ Vi sola mi pekis, kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj, tial Vi estas justa en Via vorto kaj pura en Via juŝo.

7. Mi estas ja naskita en krimo, kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.

8. Vi amas ja veron en la koro, kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.

9. Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; lavu min, kaj ml estos pli blanka ol neĝo.

10. Aŭdigu al mi ĝojon, kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.

11. Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

12. Koron puran kreu al mi, Dio, kaj spiriton ĝustan novigu en mi.

13. Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.

14. Redonu al mi la ĝojon de Via helpo, kaj spirito bonfara fortikigu min.

15. Mi instruos al la krimuloj Vian vojon, kaj pekuloj revenos al Vi.

16. Liberigu min de sango, Dio, Dio de mia savo, mia lango kantos Vian justecon.

17. Dio, malfermu miajn lipojn, kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.

18. Ĉar Vi ne deziras oferdonon,—mi ĝin donus; brulofero ne plaĉas al Vi.

19. Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; koron suferantan kaj humilan Vi, Dio, ne malŝatas.

20. Bonfaru al Ciono laŭ Via favoro, konstruu la murojn de Jeruzalemo;

21. tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.

PSALMO LXI.

1. Al la ĥorestro. Por korda instrumento. De Davido.

2. Aŭskultu, ho Dio, mian krion, atentu mian preĝon.

3. De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.

4. Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, fortika turo kontraŭ malamiko.

5. Lasu min loĝi eterne en Via tendo, havi rifuĝon sub la kovro de Viai flugiloj.—Sela.

6. Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn. Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

7. Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.

8. Li restu eterne antaŭ Dio, boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.

9. Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, plenumante miajn promesojn ĉiutage.

PSALMO XC.

1. Preĝo de Moseo, homo de Dio. Mia Sinjoro, Vi estis por ni rifuĝejo de generacio al generacio.

2. Antaŭ ol la montoj naskiĝis kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.

3. Vi venigis homon al morto, kaj Vi diras: "revenu, homidoj."

4. Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, kaj kiel nokta gardoparto.

5. Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; matene ili renoviĝas kiel herbo:

6. matene ĝi floras kaj estas freŝa, vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.

7. Jes, ni pereas de Via kolero, kaj de Via kolerego ni neniiĝas.

8. Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.

9. Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, malaperis niaj jaroj, kiel sono.

10. La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj kaj ĉe forteco okdek jaroj; kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.

11. Kiu scias la forton de Via kolero, Vian terurecon kaj Vian indignon?

12. Instruu nin kalkuli niajn tagojn, por ke ni akiru saĝan koron.

13. Returnu Vin, ho Dio! Kiel longe? kaj kompatu Viajn Sklavojn.

14. Satigu nin matene per Via boneco, kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.

15. Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.

16. Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, kaj Via beleco—al iliaj infanoj.

17. Kaj la favoro de la Sinjoro, nia Dio, estu super ni, kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni kaj fortikigu la faron de niaj manoj.

PSALMO XCI.

1. Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejalta, tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenca.

2. Mi diras al Dio: "mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo estas Dio, kiun mi fidas."

3. Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, de la pereiga pesto.

4. Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.

5. Ne timu la teruron de nokto, nek sagon, kiu flugas tage,

6. nek peston, kiu iras en mallumo, nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.

7. Ĉe via flanko falos milo, kaj dekmiloj ĉe via dekstra flanko, sed vin ĝi ne tuŝos.

8. Vi nur rigardos per viaj okuloj, kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.

9. Ĉar Vi, ho Dio, estas mia defendo. La Plejaltan vi elektis kiel vian rifuĝejon.

10. Ne trafos vin malbono, kaj frapo ne atingos vian tendon.

11. Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.

12. Sur la manoj ili vin portos, por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.

13. Sur leopardon kaj vipuron vi paŝos, vi piedpremos leonon kaj drakon.

14. Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.

15. Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; kun li Mi estos en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.

16. Mi satigos lin per longa vivo kaj aperigos al li Mian helpon.

PSALMO XCVI.

1. Kantu al Dio novan kanton, kantu al Dio la tuta tero.

2. Kantu al Dio, gloru Lian nomon, proklamu de tago al tago Lian savon.

3. Rakontu inter la popoloj Lian gloron inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.

4. Ĉar Dio estas granda kaj tre glorinda, Li estas terura por ĉiuj dioj.

5. Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas idoloj, sed Dio kreis la ĉielon.

6. Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.

7. Tributu al Dio, familioj de la popoloj; tributu al Dio gloron kaj potencon.

8. Tributu al Dio honoron de Lia nomo, alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.

9. Kliniĝu al Dio en sankta respekto; tremu antaŭ Li la tuta tero.

10. Diru inter la popoloi: Dio reĝas, kaj Li fortikigis la mondon, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.

11. Ĝoju la ĉielo kaj estu gaja la tero, bruu la maro kaj ĉio, kio ĝin plenigas.

12. Ĝoju la kampo ka] ĉio, kio estas sur ĝi; tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro.

13. antaŭ Dio, ĉar Li venas, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun Sia fideleco.

PSALMO XCIX.

1. Dio reĝas: tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.

2. Dio estas granda en Ciono, kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.

3. Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.

4. Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; juĝon kaj justecon en Jakobo Vi aranŝis.

5. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj; Li estas sankta.

6. Moseo kaj Aarono estas inter Liaj pastroj, kaj Samuelo estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; ili vokis al Dio, kaj Li ilin aŭskultis.

7. El nuba kolono Li parolis al ili; ili observis Liajn regulojn kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.

8. Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta kaj venĝanto por iliaj faroj.

9. Altigu la Eternulon, nian Dion, kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.

PSALMO CIII.

1. De Davido. Benu, mia animo, Dion kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.

2. Benu, mia animo, Dion kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.

3. Li pardonas ĉiujn viajn pekojn,—Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;

4. Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;

5. Li satigas per bonaĵoj la tempon de via vivo, ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.

6. Dio faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.

7. Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.

8. Favorkofa kaj kompatema estas Dio, longetolerema kaj tre bona.

9. Ne eterne Li indignas, kaj ne por ĉiam Li koleras.

10. Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, kaj ne laŭ niaj krimoi Li redonis al ni.

11. Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.

12. Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.

13. Kiel patro korfavoras filojn, tiel Dio korfavoris tiujn, kiuj Lin timas.

14. Ĉar Li scias nian esencon, Li memoras, ke ni estas polvo.

15. La tagoj de homo estas kiel herbo; kiel floro de kampo, tiel li floras.

16. Pasos super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas, kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.

17. Sed la boneco de Dio daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,

18. kiuj observas Lian interligon kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.

19. Dio en la ĉielo starigis Sian tronon, kaj Lia reĝeco regas ĉion.

20. Benu Dion Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, kiuj plenumas Lian vorton, por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.

21. Benu Dion ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.

22. Benu Dion ĉiuj Liaj kreitaĵoj en ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, mia animo, Dion.

PSALMO CXVI.

1. Mi ĝojas, ke Dio aŭdas mian voĉon, mian petegon,

2. ke Li klinis Sian orelon al mi, kaj en miaj tagoj mi vokos.

3. Cirkaŭis min mortaj malsanoj, kaj inferaj turmentoj min trafis; suferon kaj ĉagrenon mi trovis.

4. Sed la nomon de Dio mi vokis: ho, Dio, savu mian animon.

5. Favorkora estas Dio kaj justa, kaj nia Dio estas kompatema.

6. Dio gardas la simplanimulojn; mi estas en mizero, kaj Li min savas.

7. Revenu, mia animo, al via trankvileco, ĉar Dio faras al vi bonon.

8. Ĉar Vi savis mian animon de la morto, mian piedon de falpuŝiĝo.

9. Mi irados antaŭ Dio en la lando de la vivo.

10. Kun kredo mi diris: mi estas tre mizera.

11. Mi diris en mia konfuziĝo: ĉiu homo mensogas.

12. Kion mi redonos al Dio por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?

13. Mi levos la pokalon de savo, kaj mi vokos la nomon de Dio.

14. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta popolo.

15. Grandvalora en la okuloj de Dio estas la morto de Liaj fideluloj.

16. Ho Dio, mi estas Via sklavo, mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.

17. Al Vi mi oferdonos dankan oferon, kaj la nomon de Dio mi vokos.

18. Miajn promesojn al Dio mi plenumos antaŭ Lia tuta popolo,

19. en la kortoj de la domo de Dio, interne de vi, Jeruzalemo. Haleluja.

PSALMO CXXI.

1. Kanto de suprenirado. Mi levas miajn okulojn al la montoj, de kie venas al mi helpo.

2. Mia helpo venas de Dio, kiu kreis la ĉielon kaj la teron.

3. Li ne lasos vian piedon falpuŝigi; via gardanto ne dormetas.

4. Jen ne dormetas kaj ne dormas la gardanto de Izraelo.

5. Dio estas via gardanto, Dio estas via ombro ĉe via dekstra mano.

6. En la tago la suno vin ne frapos, nek la luno en la nokto.

7. Dio vin gardos de ĉia malbono, gardos vian animon.

8. Dio gardos vian eliron kaj eniron de nun kaj eterne.

PSALMO CXXXVII.

1. Apud la riveroj de Babilono ni sidis kaj ploris, rememorante Cionon.

2. Sur la salikoj tie ni pendigis niajn harpojn.

3. Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, kaj niaj mokantoj ĝojon: "kantu al ni el la kantoj de Ciono".

4. Kiel ni kantos la kanton de Dio sur fremda tero?

5. Se mi forgesos vin, Jeruzalemo, tiam forgesiĝu mia dekstra mano;

6. algluiĝu mia lango al mia palato, se mi vin ne memoros, se mi ne levos Jeruzalemon en la supron de miaj ĝojoj.

7. Rememorigu, ho Dio, al la filoj de Edomo la tagon de Jeruzalemo, kiam ili diris: "detruu, detruu ĝis ĝia fundamento."

8. Ho raboplena filino de Babilono! bone estos al tiu, kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.

9. Bone estos al tiu, kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.

PSALMO CXXXIX.

1. Al la ĥorestro. Psalmo de Davido. Dio, Vi min esploras kaj min konas.

2. Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.

3. Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.

4. Ĉar ne troviĝas ankoraŭ vorto sur mia lango, kaj Vi, ho Dio, ĉion jam scias.

5. De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaubaris min kaj metis sur min Vian manon.

6. Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta, mi ĝin ne povas kompreni.

7. Kien mi iros for de Via spirito, kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?

8. Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; se mi kuŝiĝos en abismo, jen Vi tie estas.

9. Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro,

10. ankaŭ tie Via mano min kondukos kaj Via dekstra mano min tenos.

11. Se mi diros: mallumo min kaŝos,—la nokto fariĝos lumo ĉirkaŭ mi.

12. Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, kaj la nokto lumas kiel tago; mallumo fariĝas kiel lumo.

13. Ĉar Vi kreis mian internaĵon, formis min en la ventro de mia patrino.

14. Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; mirinda estas Viaj kreitaĵoj, kaj mia animo tion bone konscias.

15. Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaĵ ostoj, kiam mi estis kreata en kaŝiteco, kiam mi estis formata en la profundo de la tero.

16. Mian embrion vidis Viaj okuloj, kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj kreotaj, kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.

17. Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio, kiel granda estas ilia nombro!

18. Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.

19. Mortigu, ho Dio, la malvirtulon, kaj sangaviduloj foriĝu de mi!

20. Ili parolas pri Vi malice kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.

21. Viajn malamantojn, ho Dio, mi ja malamas, kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.

22. Por ekstrema malamo mi ilin malamas; ili fariĝis por mi malamikoj.

23. Esploru min, Dio, kaj konu mian koron; provu min kaj sciu miajn pensojn.

24. Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.

PSALMO CXLVI.

1. Haleluja. Gloru, mia animo, Dion.

2. Mi gloros Dion en la daŭro de mia tuta vivo, mi kantos al Li tiel longe, kiel mi estos.

3. Ne fidu eminentulojn, homidon, kiu ne povas helpi.

4. Eliras lia spirito, li reiras en sian teron, kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.

5. Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakobo, kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,

6. kiu kreis la ĉielon kaj la teron, la maron kaj ĉion, kio estas en ili, kiu gardas la veron eterne;

7. kiu faras justecon al la maljuste suferantaj, donas panon al la malsataj. Dio liberigas la malliberulojn;

8. Dio malfermas la okulojn al la blinduloj; Dio restarigas la kurbigitojn; Dlo amas la virtulojn;

9. Dio gardas la emmigrintojn, subtenas orfon kaj vidvinon, sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.

10. Dio reĝas eterne, via Dio, Ciono, por ĉiuj generacioj. Haleluja.

PSALMO CL.

1. Haleluja. Gloru Dion en Lia sanktejo, gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.

2. Gloru Lin laŭ Liaj potencaj faroj, gloru Lin laŭ Lia granda majesto.

3. Gloru Lin per sonoj de trumpeto, gloru Lin per psalterio kaj harpo.

4. Gloru Lin per timpano kaj danco, gloru Lin per kordoj kaj fluto.

5. Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, gloru Lin per bonsonaj cimbaloj.

6. Ĉio spiranta gloru Dion. Haleluja.

La Sentencoj de Salomono

ĈAPITRO II

1. Mia filo! se vi akceptos miajn parolojn kaj konservos ĉe vi miajn ordonojn,

2. ke via orelo atente aŭskultos saĝon kaj vian koron vi inklinigos al komprenado;

3. se vi vokos la prudenton kaj direktos vian voĉon al la saĝo.

4. se vi serĉos ĝin kiel arĝenton, serĉegos kiel trezoron:

5. tiam vi komprenos la timon antaŭ Dio kaj vi akiros konadon de Dio.

6. Ĉar Dio donas ŝagon; el Lia buŝo venas scio kaj kompreno.

7. Li havas helpon por la vefemuloj, Li estas ŝildo por tiuj, kiuj vivas pie.

8. Li gardas la iradon de la juŝto kaj zorgas pri la vojo de Siaj piuloj.

9. Tiam vi komprenos veremon kaj juston kaj pion kaj ĉiun bonan vojon.

10. Ĉar saĝo venos en vian koron kaj scio estos agrabla por via animo.

11. Bona konscio vin gvidos, prudento vin gardos,

12. por savi vin de la vojo de malbono, de homo, parolanta kontraŭveraĵon,

13. de tiuj, kiuj forlasas la ĝustan vojon, por iri la vojojn de mallumo,

14. kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, trovas plezuron en la malordo de la malboneco,

15. kies vojoj estas malrektaj kaj la irado deflankiĝis;

16. por savi vin de fremda edzino,—de edzino ne via, kies paroloj estas glataj,

17. kiu forlasas la amikon de sia juneco kaj forlasas la ligon de sia Dio;

18. ĉar ŝia domo kondukas al morto kaj ŝiaj paŝoj al la inferuloj;

19. ĉiuj kiuj eniras al ŝi, ne revenas, kaj ne reatingas plu la vojon de la vivo.

20. Ke vi iru la vojon de bonuloj kaj sekvu la paŝosignojn de piuloj;

21. ĉar la piuloj loĝoŝ sur la tero kaj la senpekuloj restos sur ĝi;

22. sed la malpiuloj estos ekstermitaj de sur la tero kaj la maliculoj estos malaperigitaj de tie.

ĈAPITRO III.

1. Mia filo! ne forgesu mian instruon, kaj via koro konservu miajn ordonojn.

2. Ĉar ili akirigos al vi longan vivon, jarojn de vivo kaj paco.

3. Favoro kaj vero vin ne forlasos; alligu ilin al via kolo, skribu ilin sur la tabuletoj de via koro.

4. Kaj vi trovos favoron kaj bonan opinion ĉe Dio kaj homoj.

5. Fidu Dion per via tuta koro kaj ne fidu vian prudenton.

6. Konsciu Lin en ĉiuj viaj vojoj, kaj Li ĝustigos vian iradon.

7. Ne opiniu vin saĝa, timu Dion kaj deturnu vin de malbono.

8. Tio ĉi estos saniga por via korpo kaj bona nutro por viaj ostoj.

9. Faru honoron al Dio el via havo kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj:

10. tiam viaj grenejoj tute pleniĝos kaĵ viaj vinpremejoj superbordigos junan vinon.

11. La instruon de Dio, ho mia filo, ne malŝatu, kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon;

12. ĉar kiun Dio amas, tiun Li punas, kaj Li favoras lin, kiel patro filon.

13. Feliĉa estas la homo, kiu trovis saĝon, kaj la homo, kiu akiris prudenton;

14. ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro.

15. Ĝi estas pli kara, ol juveloj, kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi.

16. Longa vivo estas en tia dekstra mano, riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano.

17. Ĝiaj vojoj estas vojoj agrablaj, kaj ĉiuj ĝiaj vojetoj estas paco.

18. Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis, kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas.

19. Dio per saĝo fondis la teron, per prudento Li aranĝis la ĉielon.

20. Per Lia ĉionsciado disiĝis abismoj kaj la nuboj elverŝas roson.

21. Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj, konservu klarecon de la kapo kaj prudenton:

22. ili estos vivo por via animo kaj ornamo por via kolo.

23. Tiam vi iros sendanĝere vian vojon kaj via piedo ne puŝiĝos.

24. Kiam vi kuŝiĝos dormi, vi ne timos, kaj kiam vi kuŝos, via dormo estos agrabla.

25. Vi ne timos subitan teruron, nek pereigon, kiu povus veni de malbonuloj.

26. Ĉar Dio estos via helpo kaj gardos vian piedon kontraŭ reto.

27. Ne rifuzu bonon al la bezonantoj, se via mano havas la forton por fari.

28. Ne diru al via proksimulo: "iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos", se vi havas ĉe vi.

29. Ne pripensu malbonon kontraŭ via proksimulo, kiam li kun konfido loĝas ĉe vi.

30. Ne malpacu kun iu senkaŭze, se li ne faris al vi malbonon.

31. Ne penu imiti fabemulon kaj elektu neniun el liaj vojoj;

32. ĉar la devojiĝantojn Dio abomenas kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj.

33. Malbeno de Dio estas en la domo de malbonulo, kaj la loĝejon de piuloj Li benas.

34. La mokantojn Li mokas, kaj al la humiluloj Li donas favoron.

35. Honoron heredas saĝuloj, sed malsaĝulojn forportos malhonoro.

ĈAPITRO XXIV.

1. Ne sekvu malbonajn homojn kaj ne deziru esti kun ili.

2. Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.

3. Per saĝo koristruiĝas domo, kaj per prudento ĝi fortikiĝas.

4. Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas per ĉia hava grandvalora kaj agrabla.

5. Homo saĝa havas forton, kaj homo prudenta estas potenca.

6. Kun pripenso faru militon, kaj venko venas per multe da konsiliĝo.

7. Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.

8. Kiu intencas fari malbonon, tiun oni nomas maliculo.

9. Malico de malsageco estas peko, kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.

10. Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, via forto estas malgranda.

11. Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.

12. Se vi diras, "ni tion ne sciis",—la esploranto de koroj ja komprenas kaj la gardanto de via animo ja scias, kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.

13. Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona, kaj freŝa mielo eŝtas dolĉa por via gorĝo;

14. tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, kaj ekzistas eŝtonteco, kaj via espero ne pereos.

15. Ne insidu, malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo, ne ataku lian ripozejon;

16. ĉar sep fojojn virtulo falos kaj tamen leviĝos, sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.

17. Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;

18. ĉar eble Dio vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, kaj Li returnos de li Sian koleron.

19. Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj kaj ne enviu la malvirtulojn.

20. Ĉar la malbonulo ne havos estontecon, la lumilo de malvirtuloj estingiĝos.

21. Timu, mia filo, Dion kaj la reĝon, kun ribeluloj ne komunikiĝu.

22. Ĉar subite venos ilia pereo, kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?

23. Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.

24. Kiu diras al malvirtulo "vi estas virtulo", tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.

25. Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, kaj sur ilin venos bona beno.

26. Kiu respondas ĝustajn vortojn, tiu kisas per la lipoj.

27. Plenumu vian laboron ekstere, pretigu ĉion sur via kampo, kaj poste aranĝu vian domon.

28. Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo, ĉar vi trompus per vla buŝo.

29. Ne diru: "Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li: mi redonos al la homo laŭ lia faro."

30. Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;

31. kaj jen ĉie elkreskis urtiko, ĉio estas kovrita de dornoj, kaj la ŝtona muro estas detruita.

32. Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, mi rigardis kaj ricevis instruon;

33. Ne longe vi dormos, ne longe vi dormetos, ne longe viaj manoj restos kunmetitaj por kuŝado;

34. kaj venos via malriĉeco kiel migranto, kaj via senhaveco kiel viro armita.

La Predikanto

ĈAPITRO I

Vortoj de la Predikanto, filo de Davido, reĝo en Jeruzalemo. Vantaĵo de vantaĵoj, diris, la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento. Ĉiuj riveroj iras al la maro, sed la maro ne pleniĝas; al la loko, al kiu la riveroj alfluas, ili alfluas ĉiam denove. Ĉiuj vortoj estas malfortaj, ne povas homo ĉion eldiri; ne satiĝas la okulo de vidado kaj ne pleniĝas la orelo de aŭdado. Kio estis, tio estos, kaj kio estis farata, tio estos farata, kaj ekzistas nenio nova sub la suno. Ekzistas io, pri kio oni diras: "Vidu, tio ĉi estas nova"; sed ĝi estis jam en la eterna tempo, kiu estis antaŭ ni. Ne restis memoro pri la antaŭuloj; kaj ankaŭ pri la posteuloj, kiuj estos, ne restos memoro ĉe tiuj, kiuj estos poste. Mi, Predlkanto, estis reĝo super Izraelo en Jeruzalemo. Kaj mi decidis en mia koro esplori kaj ekzameni per la saĝo ĉion, kio fariĝas sub la ĉielo: tiun ĉi malfacilan okupon Dio donis al la homidoj, por ke ili sin turmentu per ĝi. Mi vidis ĉiujn aferojn, kiuj fariĝas sub la suno, kaj jen, ĉio estas vantaĵo kaj aranĝoj ventaj. Kurbigitan oni ne povas rerektigi, kaj mankantan oni ne povas kalkuli. Mi parolis kun mia koro tiele: jen mi kreskigis kaj multigis en mi sciencon pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ mi en Jeruzalemo, kaj mia koro penetris multon da saĝo kaj scio. Sed kiam mi dediĉis mian koron, por ekkoni la saĝecon kaj ekkoni la malsaĝecon kaj sensencecon, mi eksciis, ke ankaŭ tio ĉi estas entrepreno venta. Ĉar ĉe multe da saĝeco estas multe da koleremeco, kaj, kiu plimultigas siajn sciojn, plimultigas siajn dolorojn.

ĈAPITRO IV.

Kaj mi returniĝis kaj mi vidis ĉiujn premojn, kiuj estas farataj sub la suno: kaj jen estas larmoj de prematoj, kaj ne ekzistas por ili konsolanto; kaj perforteco de la mano de iliaj premantoj, kaj ne ekzistas por li konsolanto. Kaj mi trovis, ke la mortintoj, kiuj jam antaŭ longe mortis, estas pli feliĉaj ol la vivantoj, kiuj vivas ĝis nun. Kaj pli feliĉa ol ili ambaŭ estas tiu, kiu ĝis nun ne ekzistis, kiu ne vidis la malbonajn farojn, kiuj estas farataj sub la suno. Mi vidis ankaŭ, ke ĉiu laboro kaj ĉiu akurateco en la faroj estas nur konkurado de unu kontraŭ alia, kaj ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Malsaĝulo kunmetas siajn manojn kaj formanĝas sian korpon. Pli bone estas plenmano da trankvilanimeco, ol ambaŭmano da penado kaj ventaĵo. Kaj denove mi vidis vantaĵon sub la suno: jen estas solulo kaj neniun alian li havas, nek filon nek fraton li havas; kaj tamen ne havas finon lia laborado, kaj lia okulo ne povas satiĝi de riĉeco; por kiu do mi laboras kaj senigas mian animon de ĝuado? Tio ĉi ankaŭ estas vantaĵo kaj malbona afero. Pli bone estas al du ol al unu, ĉar ili havas bonan rekompencon por sia laborado. Ĉar se ili falos, unu levos la alian; sed ve al unu, se li falos, kaj se ne estas alia, kiu lin levus. Ankaŭ se du kuŝiĝas, estas al ili varme, sed unu kiel li varmiĝos? Kaj se iu montros sin pli forta kontraŭ unu, tiam ambaŭ staros kontraŭ li; eĉ fadeno triopigita ne baldaŭ disŝiriĝos. Pli bona estas knabo malriĉa sed saĝa, ol reĝo maljuna sed malsaĝa, kiu jam ne povas akiri scion. Iu el malliberejo eliris kaj fariĝis reĝo, alia por reĝeco naskiĝis kajtamen estas malriĉa. Mi vidis, ke ĉiu vivanto iras sub la suno kun infano: ĝi estas la alia, kiu okupos lian lokon. Senfina estas la popolo, kiu estis antaŭ ili, kaj ankaŭ la posteuloj ne ĝojos pri li; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo kaj ventaĵo. Gardu vian piedon, kiam vi iros en domon de Dio, kaj estu preta pli por aŭskultado, ol por oferdonado de malsaĝuloj; ĉar ili ne scias, ke ili agas malbone.

ĈAPITRO V.

Ne rapidu kun via buŝorkaj via koro ne rapidu elparoli vorton antaŭ Dlo, ĉar Dio estas en la ĉielo, kaj vi estas sur la tero; tial malmultaj estu viaj vortoj. Ĉar la sonĝo prezentiĝas per multe da agado, kaj parolo de malsaĝulo konsistas el multe da vortoj. Kiam vi faros promeson al Dio, ne prokrastu ĝin plenumi, ĉar malagrablaj estas malsatuloj; kion vi promesis, tion plenumu. Pli bone estas, ke vl ne faru promeson, ol fari promeson kaj ne plenumi. Ne permesu al via buŝo pekigi vian korpon, kaj ne diru al la sendito de Dio, ke ĝi estas eraro; kial fari, ke Dio kolerŭ pro via parolo, kaj ke Li detruu la faron de viaj manoj? Ĉe multo da sonĝoj kaj vantaĵoj estas ankaŭ multe da vortoj; sed vi timu Dion. Se premadon de malriĉulo kaj rompadon de justeco kaj honesteco vi vidas en lando, ne miru, ĉar pli alta kontrolas pli altan kaj plej altai ilin kontrolas. Kaj superecon en ĉio havas tiu lando, en kiu la reĝo servas al la tero. Kiu amas arĝenton, tiu ne satiĝos per arĝento, kaj kiu amas riĉecon, al tiu ĝi ne donos utilon; ankaŭ tio ĉi estas vantaĵo. Ju pli estas da havo, des pli multaj estas ĝiaj konsumantoj; kaj kian profiton havas ĝia mastro krom vidi ĝin per siaj okuloj? Dolĉa estas la dormo de laboranto, ĉu li manĝas malmulte aŭ multe; sed trosateco ne lasas la riĉulon dormi. Turmentan malbonon mi vidis sub la suno: riĉecon konservatan por la malutilo de ĝia propra mastro. Kaj pereas tiu ĉi riĉeco en malfavoraj cirkonstancoj; naskiĝas filo, kaj li nenion havas en la mano. Kiel li eliris el la ventro de sia patrino, tiel nuda li foriras, kiel li venis, kaj nenion li elportas el sia laboro, kion li povus porti en la mano. Kaj tio ĉi estas turmenta doloro, ke kiel li venis, tiel li foriras; kian do profiton li havas de tio, ke li laboras por la vento? Kaj ĉiujn siajn tagojn li konsumis en mallumo, en multe da ekscitiĝo, en malsano kaj malagrablaĵoj! Jen, kion mi vidis bonan, ke estas bele manĝi kaj trinki kaj ĝui plezurojn de Ĉiuj siaj laboroj, kiujn homo laboras sub la suno en la malmultaj tagoj de sia vivo, kiujn donis al li Dio; ĉar tio estas lia apartenaĵo. Kaj se al iu homo Dio donis riĉecon kaj havon kaj donis al li la povon konsumi ilin kaj preni sian parton kaj ĝui plezuron de siaj laboroj,—tio ĉi estas dono de Dio. Ĉar ne longe li memoros la tagojn de sia vivo, Dio donas al li ĝojon de lia koro.

ĈAPITRO XII.

Kaj memoru vian Kreinton en la tagoj de via juneco, dum ne venis ankoraŭ la tagoj de malbono kaj ne venis la jaroj, pri kiuj vi diros: "mi ne havas plezuron de ili"; dum ne mallumiĝis la suno, la lumo, la luno kaj la steloj, kaj ne revenis nuboj post la pluvo. Kiam ektremos la gardantoj de la domo kaj malfortiĝos la militantoj, kaj ĉesos mueli la muelantoj, ĉar estos malmulte da ili, kaj senvidiĝos la rigardantoj tra la fenestroj; kaj fermitaj estos la pordoj al la strato, kiam eksilentos la sonado de la muelŝtono; kaj homo leviĝados laŭ la krio de birdo, kaj mallaŭtiĝos la sonoj de kantoj: kaj altaĵojn ili ektimos, kaj sur la vojo aperos teruroj, kaj ekfloros la migdalarbo kaj peziĝos la grilo, kaj malaperos deziro: tiam homo foriros en sian eternan domon, kaj sur la strato marŝos plorantoj; ĝis disŝiriĝos la arĝenta ĉeneto, rompiĝos la ora lampeto, rompiĝos la kruĉo ĉe la fonto kaj falos la rado en la puton. Kaj la polvo refariĝos tero, kiel ĝi estis, kaj la spirito reiros al Dio, kiu ĝin donis. Vanto de vantaĵoĵ diris la Predikanto, ĉio estas vantaĵo. Krom tio, ke la Predikanto estis saĝulo, li ankoraŭ instruis scion al la popolo; li ĉion pesis, esploris kaj verkis multe da sentencoj. Penis la Predikanto trovi agrablajn parolojn, kaj li skribis. ĝuste vortojn de vero. La paroloj de saĝuloj estas kiel akraj pintoj, kaj kiel enbatitaj najloj estas la vortoj de publikaj parolistoj; ili estas donitaj de unu paŝtisto. Kaj krom tio, mia filo, akceptu mian instruon, ke se oni volus verki multajn librojn, ne estus fino, kaj multe legi lacigas la korpon. Ni aŭskultu la finon de ĉio: timu Dion kaj plenumu Liajn ordonojn, ĉar tio ĉi estas ĉio por la homo. Ĉar ĉiun faron Dio venigos al juĝo, eĉ ĉion kaŝitan, ĉu ĝi estas bona aŭ malbona.