The Project Gutenberg EBook of The Esperantist, Vol. 2, No. 11, by Various

This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
whatsoever.  You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
www.gutenberg.org.  If you are not located in the United States, you'll have
to check the laws of the country where you are located before using this ebook.

Title: The Esperantist, Vol. 2, No. 11

Author: Various

Editor: H. Bolingbroke Mudie

Release Date: June 18, 2015 [EBook #49233]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, VOL. 2, NO. 11 ***




Produced by Andrew Sly, Louise Hope and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Print project.)






Transcriber’s Notes

A few minor typographical errors have been corrected without notice. However, many grammatical errors and odd spellings have been left as in the original.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

25. (Vol. II., No. 11.)

Novembro, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS.

Page
The Congress of 1906161
Notes on the Orient, Part V. (by Col. H. K. Gordon)162
A Double Acrostic (by Clarence Bicknell)163
Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law), concluded164
Jacko (by E. W.)165
Boulogne Reminiscences (by Clarence Bicknell)168
The Caucasus, a Poem (translated by A. Nippa)168
Our Land, Live On, Poems (by 4686)169
The Esperanto Subjunctive (by R. J. Lloyd, D. Lit., M.A., F.R.S.E.)170
Buddha, The Sower (by A. Simon)171
Reminiscences, Part XI. (by E. Metcalfe, M.A., Oxon)172
Saved from Death, Serial (by General George Cox), concluded174
The Congress Committee176
The Inferno of Dante (by D. H. Lambert, B.A.)176
Last Rose of Summer (by A. Grabowski)176

MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.

THE ...
ESPERANTO
BLEND.

Registered Trade Mark, No. 270,042.
Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors—

BUCHANAN, SCOTT & CO.,

Garthland Street, Glasgow,
Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."

LA PLEJ NOVA KAJ PLEJ BONA PROPAGANDILO ...

Cigaredo Esperanto

(Speciale Elektita Tabako de Virginio).

Bonvolo skribi por detaloj al:

TABAKA SINDIKATO ESPERANTISTA, GLASGOW, SCOTLAND.

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas,
Tiu bone dormas.
Kiu bone dormas,
Tiu ne pensas malbone.
Kiu ne pensas malbone,
Tiu certe ne pekas.
Nu, ĉar kiu ne pekas.
Paradizon eniros.
De nun, bone trinku.
Kaj vi paradizon iros.

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.

Correspondence Lessons in Esperanto

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

7/6 the Quarter.

POŜTMARKOJ.

Granda pakaĵo da novaĵoj; 50 nove eldonitaj raraj Koloniaj & Alilandaj Markoj, enhavanta multajn "Reĝ-Kapojn" Koloniajn; rimarkinda valoro; kosto 1 f. 50 afrankite (1s. 1d.). Aroj por elekti sendataj je aprobo. Por komencantoj aŭ progresintaj kolektantoj.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER, ENGLAND.

STAMPS.

Grand Novelty Packet; 50 recent issue rare Colonial and Foreign Stamps, including many King’s heads; marvellous value; 1s. 1d. post free; selections on approval; suit beginners or advanced collectors.

WINCH BROTHERS, COLCHESTER.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

LETERO DE Dro ZAMENHOF AL Sro SCHNEEBERGER PRI LA DUA UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO EN SVISUJO, 1906.

Kara Sinjoro,—Kun granda plezuro mi legis en via letero, ke la Svisaj Esperantistoj decidis inviti la 2an kongreson en Svisujon. Tre bone, bonege! Svisujo, kiu, ne havante ian nacian lingvon, estas la plej neŭtrala lando en la tuta Eŭropo, estas la plej bona loko por kongreso neŭtrale-homa, kaj mi esperas, ke tie ĉiuj Esperantistoj sentos sin bonege. Mi eĉ antaŭvidas, ke venos iam la tempo, kiam Svisujo fariĝos la natura konstanta centro de la tuta Esperantistaro.

Mi persone ne povas nun decidi, ĉar la decidado pri la kongreso apartenas nun al la "Komitato de Organizado" elektita en la unua kongreso; sed mi esperas, ke la komitato nenion havos kontraŭ Svisujo kaj akceptos la inviton de la Svisoj kun plej granda plezuro kaj danko.

Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj faros ĉion kion ili povas, por bonege prepari la kongreson kaj fari el ĝi imponantan grandiozan manifestacion de interpopola frateco, grandan feston, en kiu krom la Esperantistoj partoprenos ankaŭ miloj da ne-Esperantistoj, kiuj venos kiel gastoj serĉantaj impreson kaj foriros entuziasmigitaj kaj Esperantigitaj. Mi esperas, ke la Svisaj Esperantistoj nun ofte kunvenados kaj korespondados inter si, por pretigi ĉion kiel eble plej bone, plej majeste kaj plej frue.

Kompreneble, la Svisaj Esperantistoj devas agadi en plena interkonsento kun la "Provizora Komitato de Organizado." Ili devas ankaŭ peti konsilojn de Sro Michaux, kiu havas jam kelkan sperton.

Ĉar la plej grava celo de niaj kongresoj estas la propagando, tial laŭ mia opinio la afero nepre devas esti aranĝita tiamaniere, ke en ĉiuj kunvenoj kaj solenoj krom la Esperantistoj povu partopreni ankaŭ kiel eble plej multe da ne-Esperantistoj (kompreneble ne kiel membroj de nia familio, sed nur kiel gastoj, por difinita pago). Por tio oni devus kiel eble plej frutempe veki la intereson de la tuta mondo por nia kongreso per lerte kaj alloge verkitaj gazetaj artikoloj, pri kiuj kredeble zorgos la "Provizora Komitato de Organizado." La komitato kompreneble ne devas forgesi dissendi kiel eble plej frutempe inviton al ĉiuj plej gravaj gazetoj de la mondo kaj ripeti tiun inviton (eble kun peto pri definitiva respondo) 6–8 semajnojn antaŭ la kongreso.

Via,
  Zamenhof.

Varsovio, 2. 10. 05.

N.B.—"Private ni aŭdis, ke Dro Zamenhof ne sole venos al la kongreso, sed proponos tie tre gravan aferon, pri kiu li revis en la daŭro de tre multaj jaroj kaj kiu, malgraŭ sia granda graveco elvokos tamen nenian disputadon, ĉar ĝi konsistos nur en la kreado de aparta sekcio, al kiu ĉiu Esperantisto povos aliĝi aŭ ne aliĝi laŭ sia propra bontrovo."

162

ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

En Japanujo, oni diras, "Ne parolu la vorton, ‘belega,’ ne vidinte ‘Nikko’n’": kiu ja estas vera!

"Nikko" certe estas paradizo de pejzaĝo Japana: la vilaĝo sidas preskaŭ cent mejlojn de "Tokio," sesdek per vagonaro, kaj dudek per vojo, tra la fama aleo de "Cryptomeria" arboj. La propra vilaĝo ja ne estas granda, sed estas la ĉirkaŭa arego da temploj, antikvaj, multekostaj, kaj speciale sanktaj. Vi rimarkos la ruĝan ponton trans la rivero de "Daiyagawa" trans kiu neniu, escepte Lia Moŝto Imperia, havas la rajton pasi.

La bela Lago de "Chiuzenji," sidante 4375 futoj da alteco super la marnivelo, kaj ĉirkaŭita de altaj montpintoj da ok—kaj naŭmil futoj, estas atingebla por pied-irantoj. La laga supraĵo estas longa po ok mejloj, kaj larĝa po tri. Salmoj kaj trutoj troviĝas en ĝiaj akvoj, kapteblaj per reto pli ol per hoko. Sur la vojiro, vi pasas la 350-futa akvofalo de "Kegon-no-Taki." Apude troviĝas la sanigaj sulfurŝprucoj de "Yumoto."

Tamen, el ĉiuj tiuj lokoj jam vizititaj la plej ŝatita estas "Miyanoshita" monteta saniga vilaĝo, atingebla de "Yokohama": 31 mejlojn per relo, kaj poste marŝante, aŭ portate supren. Hoteloj bonege mastrumataj per Japanoj estas multaj kaj tre favoritaj de vizitantoj: la kuirado estas laŭ la Franca modo: la aero estas ĝojiga kaj saniga: kaj troviĝas multe da banoj de ambaŭ natura varma kaj malvarma akvo, alkondukataj per bambuaj tuboj de "Ojigoku." Ĉirkaŭe troviĝas ekskursoj sufiĉaj por vi dum du semajnoj aŭ eĉ pli. Kiam vi intencas iri iom malproksime, memoru ĉiam kunpreni gvidon: alie, kredeble vi troviĝus danĝere konfuzata, precipe en nevizitaditaj lokoj.

La ĉefa apuda vidaĵo estas tiu de la bolantaj sulfurŝprucoj de "Ojigoku," vojirante al la Lago de "Hakone": oni bezonas paŝi tre singardeme: malmulto estas inter viaj pied-plandoj kaj la bolantaj akvoj malsupre: vaporo ĉie leviĝas ĉirkaŭe: la vidaĵo do estas stranga kaj vere mistera.

Ĉe la vilaĝo de "Atami" malsupre sur marbordo, troviĝas unu "Gejzir," simila al tiuj kiuj oni rimarkas en Islando.

De la alta mont-kolo de "Otome toge" belegaj vidoj estas troveblaj de la ĉiam mirinda konuso de Fuji.

Longe marŝinte, tre plaĉas reveni Hotelon por varma bano, kaj kviete ripozi antaŭ vespermanĝo.

Printempe, ĉerizarbaroj estas gloraj kun neĝa floraĵo: produktante neniun frukton, la Japanoj ilin kreskigas nur por la plezuro de ilin rigardi. Aŭtune, la folioj de "Acer"-arbaroj belege fariĝas flavaj kaj purpuraj kaj karminaj.

Kiel Ĥinoj, la Japanoj uzadas tian sterkon por nutri siajn kampojn kia farigas ilin tre malplaĉaj por pasantoj.

La pli malriĉuloj, kiuj ne povas eĉ sin doni ofte la lukson de bano aperas kontraste malpuraj, precipe la infanoj.

La arbaroj estas rimarkinde malplenaj de birdoj kaj bestoj; ni diras "Adiaŭ" al Miyanoshita tre bedaŭre.

Kioto estas granda loko por artfabrikaĵejoj: ĝis kiam oni vidas la klopodon kaj tempon necesajn por fabriki la "Cloisonné," k.t.p., oni mankos formigi ideon nek pri modelo de ilia boneco, nek de ilia valoro.

De tie ĉi vi povas viziti la Lagego de "Biwa": kaj la trairo de la akvorapidaĵoj de "Katsura" estas spertaĵo rimarkinda; la novaĵo kaj ekscitiĝo vojaĝante tra oftaj serioj de ŝtonegplenaj kaj bolantaj akvegoj estas memorindaj: la boatoj estas tre maldikaj, kaj la malplej granda eraro vin pensigas ke vi iras ĝuste al detruiĝo! tamen malfeliĉoj oni diras estas maloftaj.

La pejzaĝo tra tiuj river-valegoj estas vera kalejdoskopo de natura beleco.

La plej belaj kaj bonevestitaj "Geisha" virinoj troviĝas en Kioto: sed Orientaj dancoj kaj muziko nepre ne estas interesaj por Eŭropanaj okuloj kaj oreloj.

La Japanoj, tiel ni ĉiuj scias, estas grandamantoj de fizika beleco: ĉe vojaj kurbiĝoj kie troviĝas belaj vidoj, vi preskaŭ ĉiam vidos bastonetojn, enmetitajn tere, portantajn paperetojn, sur kiuj estas skribitaj de pasantoj poetaj kaj imagaj versetoj. Ili estas lertaj ĝardenistoj, precipe je miniaturaj ĝardenoj: ili fariĝis adeptoj por malgrandigi arbojn, kaj krei monstraĵojn el la oraj karpfiŝoj: ankaŭ por formigi artan pejzaĝon de ŝtonetaĵoj, akvofaletoj, lagetoj, pontetoj, k.t.p.

Ni mankis renkonti la rimarkindajn antikvajn gentojn, la "Aïnus."

"Nagasaki" estas nia forira haveno, reirante al Hindujo. La fjordo, ĉe kies supro sidas la urbo, estas bela. Treege bedaŭrinde ni ne plu vidis la "Pappenberg" insulon ĉe la horizonto, sciante ke kun ĝi fine velkis de niaj okuloj la plaĉa lando de Japanujo.

163

Kaj, tiamaniere, kiel diras mallonge Samuel Pepys, hejmen: kaj ree labori ĉe Hindujo.

Ĝenerale, la Japanoj estas bonegaj kuiristoj laŭ Franca modelo: sia propra nutraĵo ne konvenas al Eŭropanaj gustoj: oni ne manĝas kun tranĉiloj kaj forkoj, sed kun "lignetoj" kiel Ĥinoj.

Ili estas tre sobraj: tre puraj ĉe siaj domoj: kaj ĉiam atendas ke vizitantoj forprenu siajn ŝuojn enirante la domon. Ne troviĝas meblaro: nek litoj, nek tualettabloj. Fenestroj kaj pordoj estas nur kadroj papere streĉitaj.

Neniam oni koleras, nek blasfemas: sed ĉiam kulturas ĝentilecon.

Alilandanoj ordinare devas pagi ĉion duoble kaj trioble pli ol patrujanoj.

Anglaj ĉashundoj baldaŭ mortas por internaj vermoj, supozeble trinkinte akvon de rizkampoj.

Nune, Japanoj feliĉe uzadas Romajn literojn por presi kaj skribi, anstataŭ Ĥinajn: ili ne elparolas la literon "l," kaj Ĥinoj ne elparolas "r": tamen en Korea, oni ambaŭ uzadas.

Japanaj vizaĝoj ĝis nun ne plene montras sekvojn de edukado kaj ĝentileco: sed sendube tiu ĉi rezultos post iom da tempo. Mi mem rimarkis kio povas deveni de prudenta penado tiun direkton: Marton, 1871, mi alestis en Parizo, kaj vidis ducentmilojn da Germanaj soldatoj marŝi sub la "Arc de Triomphe": antaŭ ne longe, mi estis, pasinte 33 jaroj, unu plena generacio, ĉe la Ekspozicio de Düsseldorf, ankaŭ Cologne, k.t.p., kaj tiamaniere havis okazon rimarki la grandan plibonigon je fizika sintenado kaj mieno de la popularo Germana:—laŭdindan celon tre pliigata per la nuna lerta Imperiestro.

Vera enigmo estas, kial nacio, nome tiel aferema kiel la nia, ne povas tion samon efektivigi!

DUOBLA AKROSTIKO.

Verkita de Clarence Bicknell.

MI PER L’ UNUA FREMDOLANDOJN VIDAS;
LA DUA MIN EN HOMAJN KOROJN GVIDAS.
1. AL ĝi virinoj iras ĝoje.1. Kaj ŝi aĉetas ĉiufoje.
2. Insulo en la norda maro.2. Arbeto de l’ insulkamparo.
3. Fumiĝas ĝi en homa buŝo.3. Kaj ĝi per montrafingrotuŝo.
4. Tre ofte ili sur la tero.4. Ĝin malbonigas dum somero.
5. Vi vidas ĝin je tago frosta.5. Ĝi estas unu multekosta.
6. Trinkaĵo ĝi ne higiena.6. Trinkaĵo ĝi la plej venena.
7. Ĝi portas lumon al la domo.7. Pro ĝi hom’ ŝajnas nur fantomo.
8. Se ĝin kunporti vi kuraĝus.8. Vi piedire bonvojaĝus.
9. Vi vidas ĝin en la preĝejo.9. Kaj aŭdas ĝin ĉe l’ operejo.

N.B.—La unuaj literoj el la vortoj divenotaj alformas enmetitaj la vortojn de la akrostiko.

La plej bona versigita solvo ricevos premion.

Sendu la solvojn al Sro Clarence Bicknell, Bordighera, Italia.

164

VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto III.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto.

Sed ŝajnas esti kelkaj homoj kiuj pensas ke omnibusisto estas io inter ordinara servistino sensalajra, universala demandejo, kaj senpaga portisto de pakaĵoj. Jes, mi estas pacienca viro, kaj mi estas tiel volema fari komplezon al iu kiel iu al mi, sed estas limo kie homa naturo haltiĝas, tiel oni diras.

La antaŭhieraŭan tagon, mi konatiĝis kun tro multe da tiu gento pri kiu mi aludas; ili venis en amaso. Unue estis maljunulino kiu postulis pinglon kaj demandis ĉu mi povas prunti unu al ŝi. Mi eltiris pinglon el mia veŝto kaj donis ĝin al ŝi kun afabla rideto. Poste sinjoro demandis ĉu mi povas diri la korektan horon. Estis du publikaj horloĝoj kontraŭ li, preskaŭ mordantaj lin, sed mi supozas ke estis pli malkare enuigi min ol rigardi ilin. Mi diris al li la horon. Ne estis afabla rideto, sed mi sciigis lin, kaj ne ricevis dankon. Tiam knabo haltigis la omnibuson por demandi ĉu ĝi estas iranta kien li scias ke ĝi ne iras, kaj ĉu mi havas peceton da fadeno. Mi ĵus estis trankviliĝanta kiam dua maljunulino turmentis min. Tio kion ŝi volis, mi imagas, estis kvieta hora interparolado, kaj ŝi elektis min por la honoro ĉar mi estis la plej oportuna. Ŝi komencis demandante ĉu mi povas diri al ŝi kiom da poŝtmarkoj ŝi devas meti sur ian benitan koverton kiun ŝi tenis en la mano. Tamen, mi estis bonhumora kun ŝi. Sed mi sciis ke la plej posta ricevos esprimon de mia opinio. Tiu ĉi estis junulino. Ŝi estis bela, ŝi estis bone vestita, kaj mi imagis ke ŝi estis pura; sed ŝi estis la speco da malsaĝulino kiu turmentas miajn nervojn. Ŝi diris kun malsaĝa ekrido, "Ho! ĉu vi povas sciigi min, Sro Omnibusisto, se la pelto iam malaperas de viaj ĉevaloj?"

"Mi ne havas ĉevalojn," mi respondis.

"Mi signifas la ĉevalojn de tiu ĉi omnibuso," ŝi diris.

"Ho," diris mi, "ili ne estas miaj; ili apartenas al la Kompanio."

"Kaj ĉu la pelto iam malaperas?"

"Ne," mi diris, "ĉar ili ne havas pelton; ĉevaloj havas haron; de tio la vorto—ĉevalharo."

"Kaj kion vi farus se la haro malaperas?" ŝi demandis.

"Mi farus nenion," mi diris.

"Ne eĉ se ĝi malaperas tre rapide?" diris ŝi.

"Ne," diris mi, "ne eĉ se la ĉevaloj fariĝas tiel senharaj kiel mia mano, ĉar ne estus mia afero."

"Mi bedaŭras sciiĝi tion," ŝi diris, "ĉar mi volis demandi al vi pri mia katido kiu——." "Sufiĉe, fraŭlino," mi ekdiris, "sufiĉe. Oni imagas ke mi estas fadenujo, kaj poŝtoficejo, kaj tualetejo por sinjorinoj, k.t.p., sed mi blindu, se mi estos imagata hospitalo por malsanaj katoj! Ne, estas limo, kaj via piedo estas sur ĝi."

"Ho, vi estas malagrabla!" diris ŝi.

Ĉu ili ne estas mirindaj kreitaĵoj? Kaj kiam okazas oportuno gajni ion, ili povas alteni sin.

Ian tagon, viro donis al mi malgrandan fremdan moneron, havantan la ŝajnon de arĝento, kio ĝi ne estis, kaj ne malsimila je la ordinara sespenco.

Ĝi havis trueton kaj tiu ĉi donis al mi penson. Mi metis najleton tra la trueto, kaj kunigis la moneron al la omnibusa planko. Kaj nun, mi pensis, ni vidos tion kion ni vidos. Unue, maljunulo eniris, ekrigardis la moneron, ĉirkaŭobservis ŝajne virteme, kaj komencis zumi. Tiam li observis min, sed mi ŝajnis ne vidi lin. Malrapide li movigis sian piedon super la moneron, kaj kurbiĝis por kunligi sian botfadenon. Mi vidis lin serĉantan tie, klopodantan levi la moneron; tiam li lasis ĝin kaj residiĝis. Post momento, li eliris.

Antaŭ ol mi finis ridegon, du sinjorinoj eniris. Ambaŭ el ili vidis la moneron kaj tuŝetas unu la alian. Baldaŭ unu el ili kurbiĝis por levi ĝin. Mi haltigis ŝin. "Pardonu min," mi diris, "sed kion vi faras?"

"Eklevonta sespencon kiun mi faligis iom antaŭe," diris ŝi, tute kuraĝe.

"Pardonu min," diris mi; "ĉu vi estas certa ke tio estas ĝi?"

"Kompreneble, jes," diris ŝi.

"Mi mem vidis ŝin faligantan ĝin," diris la alia sinjorino, "kaj mi vidis ĝin rulantan tien. Tial ne penu preteksti ke ĝi estas via, Sro Omnibusisto."

"Certe ne," diris mi. "Se ĝi estas ŝia, ŝi levu ĝin. Mi nur demandas ĉar mi neniam vidis ŝin faligantan ion."

Tiam ŝi penadis levi ĝin, kaj la komedio komencis.

"Ĝi eble gluiĝas al io," ŝi diris.

"Jes," diris mi, "ĝi estas gluata per najleto tra la mezo. Sendube vi faligis la martelon kaj najleton samtempe kiam vi faligis la sespencon—sed165 se vi observos ĝin, vi vidos ke ĝi ne estas sespenco. Ĉu mi haltigos la omnibuson kaj alportos eltirilon por levi ĝin? Estas domaĝe forlasi ĝin, vi scias." La sinjorinoj spiregis, mi povas diri.

"Nu," diris unu el ili, "mi raportos vin pro insultemeco."

"Raportu min," mi diris.

"Kaj estas la lasta tempo ke ni rajdos en tiu ĉi omnibuso," diris la alia.

"Nu, tio estas grava afero por la Kompanio," diris mi. "Sed, tamen, estas kelkaj personoj en Londono krom vi, kaj mi pensas ke ni povos progresi iel sen via favoro."

Nu, pensu pri tio—du ŝajne respektindaj, bele vestitaj sinjorinoj, kaj ambaŭ el ili mensogantaj kiel soldatoj por po tri pencoj!

Por pasigi la enuigon de ĉiutaga laborado, mi ne pensas ke mi iam trovis ion pli bonan ol la monero najlita al la omnibuso planko. Sed post duonhoro, mi eltiris ĝin. Mi pripensis, iom pli da tio kaj mi ne konfidos al mia patrino du pencojn por alporti al mi bieron sur mia mortlito.

Ian tagon, mi memoras ke dum mi atendis en la "Circus," sinjorino kun hundo volis eniri la omnibuson.

"Ĝi estas tute sendanĝerema," ŝi diris.

Je tiu momento, ŝia hundo atakis mian kruron. "Tio estas nur ĝia ludeto," ŝi diris.

"Ne grave, sinjorino," mi rimarkis, piedfrapante la hundon en apudan straton, "same tio ĉi estas mia ĝoja koreco. Kaj mi esperas ke via hundo akceptos tion laŭ la intenco."

Ŝi volis daŭrigi la argumenton, kaj la hundo ankaŭ, sed ni formovis.

La policanoj ne ŝatas la senmovadon.

Sed ne imagu ke mi volas ataki la belan sekson. Tute ne; se virinoj ne ekzistas, ni ne estus tie ĉi. Estas bonaj kaj malbonaj—simile viroj, kaj la sola malsimileco estas ke la virinoj estas malpli facile kompreneblaj. Nature, estas la plej malbonaj kiujn oni plej longe memoras.

ĜAKO.

Veraĵo, rakontata de E.W.

La aŭtorino rizervas ĉiajn rajtojn.

Mi estis ĉe bo-onklo kaj onklino kiuj filigis unu el miaj fratoj kaj amis ĉiujn siajn genevojn. Ni ilin amis, precipe la edzinon, kaj ĉiu el ni pasigis jare kelke da semajnoj en ilia granda gastama domo. Tiu ĉi staris sur la deklivo de iom longa montetaro, ĝia antaŭa parto havis nur du etaĝojn, kies fenestroj rigardis la ĉefvojon kaj la supron de la monteto; ĝia posta flanko havis malsupre trian etaĝon, kaj videgon trans longa bela ĝardeno, sur larĝa fertila platlando. La tuta ĝardeno kuŝis sur la monteto kaj preskaŭ tute estis kampara, ĉar inter ĝi kaj la najbaroj staris muroj kune kun altaj arboj kaj arbetoj; somere ĝi estas tute nevidebla krom el ĝiaj propraj fenestroj.

Niaj geonkloj havis multajn dorlotojn, hundon, katon, katidojn, grandan blankan kokatuon, kolombojn kun iliaj idoj, kanariojn flavajn kaj verdajn, dormuson, sciuron kaj erinacon.

Tiujn ĉi estaĵojn mi konis, kaj pli malpli mi ilin ametis, sed ĵus antaŭ la vizito pri kiu mi skribas, alvenas nova gasto pri kiu oni al mi rakontis nenion bonan. Ĝako estis aĉetita de mia onklino de krueloj knaboj, kiuj, rompigintaj ĝian flugilon per ŝtonbatoj, lin kaptis.

Ĉe ŝi, Ĝako unue estis malĝoja sed pacema, poste li ja amis la bonfareman mastron, toleris la mastrinon kaj la kuiristinon, kaj neobservis la geservistojn kaj malamis aŭ malestimis ĉiujn aliajn, homojn kaj bestojn.

Estis ja mirinde ke unu sola birdo povu elpensi tiom da rimedoj diversaj por turmenti siajn kunkreitojn. Ĉiumatene li ĉiam staris, kaŝata per folioj, sur branĉo de arbeto apud la flankpordo al kiu la vilaĝanoj alportis korbojn da viando, fiŝoj, kortbirdaro, legumoj, butero, kremfromaĝoj kaj fruktoj. Tial ke estis en la urbeto nur unu butiketo, oni aĉetis kaj pagis preskaŭ ĉion ĉe tiu ĉi pordo. Malbona afero por la senzorga komercisto, kiu ĉesis rigardi sian korbon! Ĉar en unu minuto ĝia enhavo malgrandiĝis, vundiĝis, dispeciĝis aŭ kovriĝis de koto.

Se veturilo starus antaŭ la pordego, aŭ se rajdanto tie lasus ĉevalon, Ĝako sin trovas bekfrapante la piedojn de la besto, aŭ sur ĝia kapo, akre pikante la internon de ĝiaj molaj oreloj, aŭ eltirante ĝiajn kolharojn. La ĝardenisto ofte plendadis ke la diableto lin sekvis horon post horo, kun la sola celo vidi en kia maniero plej malhelpi lian laboron. Kiam li revenis de sia meztagmanĝo, ofte li trovis elteratajn la bulbojn kiujn li ĵus antaŭe enterigis, kaj la semojn disĵetitajn. Li tamen neniam povis tre koleriĝi kontraŭ tiel lerta friponeto.

Ĝako ne pardonis mem al la geinfanoj kiuj,166 elveninte el la lernejo paroĥa, estis invitataj eniri dekope aŭ dekduope en la ĝardenon kaj tie kolekti kaj manĝi la tre sufiĉajn fruktojn. Iliaj kompatindaj malgrandaj kruroj montris multe da cikatroj antaŭ ol ili plendis pri siaj suferoj.

Poste Ĝako ĉiam malliberiĝis matene dum kelkaj horoj; tiu ĉi disciplino tamen ne plibonigis lian karakteron, sed li havis unu meriton, amon fidelan por la mastro, kies reciproka amo savis lin de ekzilo. Ĝakon mi ne ŝatis; al mi la boneco sen inteligenteco estas almenaŭ respektinda, sed spirito lerta unuiĝinta kun koro malmola min ĉiam repelas; ankaŭ mi tute malamas bekbatojn kaj gratojn tial ke mi neniam min alproksimigis al li. Videble mia evito lin allogis. Kiam ajn mi promenis en la ĝardeno aŭ fruktarbejo li min sekvis. Enfine mia onklino diris: "La birdeto deziras ke vi lin flatu, certe, vi ne ĝin timas." Mi hontis rifuzi, mi do min kurbigis, kaj plezure mi vidis la kapplumojn ekvertikaliĝi kaj la flugilojn ĝoje flirti tiam, kiam mia mano tuŝetas la glatan nigran kapeton.

De tiu momento ni fariĝis amikoj, iom poste li ĝoje saltadis sur mian manon kaj permesis al mi lin altlevi kaj forporti kiam ajn kaj kien ajn mi volis. Mi ĝuis tion ĉar mi malŝatas esti antipatia al ia kreito de Dio, kaj mi pasis kun li multe da belaj horoj. Vere mi ne aprobis liajn morojn, sed mi kredis povi instrui al li la honestecon la bonecon kaj eble eĉ la sindonemon. Unufoje mi diris: "Pensu, kara mia eto pri via vivo estinta, estanta kaj estonta. Vi estis suferanto senhelpa, inter la manoj de knaboj senpensaj, sensentaj. Vi estas iom feliĉa nenion perdinta krom la amo de viaj kunvivantoj kaj la plenuzo de via dekstra flugilo. Vi havas ĉi tie almenaŭ tri amikojn, la geonklojn kaj min. Vi estos ĉiam bone zorgata, en hejmo komforta, gaja, kaj sana. Forlasinte viajn krimetojn, iĝinte bonfarema kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj tiel, kiel vi jam estis kontraŭ mi, vi estos tre feliĉa, amata de ĉiuj, kiuj vin konos. Mi do vin petas, estu tiel bona, estiminda kaj honesta kiel vi estas lerta kaj amuziga, por ke vi fariĝu laŭdilo kaj honaro al la gemastroj kaj al mi."

Ĝako ŝajnis kortuŝita per miaj paroloj, sin premante al mia brako kiu ripozis sur ŝtona tablo li rigardis aminde kaj scivole en miajn okulojn. Mi lin kredis pentigintan, mi trompiĝis. Sed ankaŭ li ne volis min trompigi, ĉar li tute ne estis trompulo, eble pro manko de lingvo universala ni malkomprenis unu la duan.

Apenaŭ mi lin lasis, kiam li suprenrampis sur la tegmenton de la kolombejo kie perfortege frapante li furiozigis la virbirdojn kaj fortimigis iliajn ĝentilajn edzinojn el la nestoj.

Du tagojn post tio, okazis la plej granda malbono el la tuto. Mi sidis en laŭbo, kaj Elfio belega hundo (kies haroj estis longaj kaj frizaj kaj kies oreloj estis longegaj) min vidis kaj ĝoje kuris al mi! Vidante Ĝakon sur arboreto tre proksima al mia kapo, li metis siajn antaŭpiedojn sur miajn genuojn kaj riproĉe min rigardis kvazaŭ aminde kaj humile min demandi: "Kiel ajn vi povas kuraĝigi tiun netaŭgulon? Vi scias ja ke li tute estas malbona." Mi respondis, "Nur troe mi tion scias, Karulo, sed ankaŭ mi scias ke ni devas penadi per bonaĵoj plibonigi la malfeliĉulojn kiuj ne estas ankoraŭ bonaj."

Mi estus plu dirinta sed tiel subite ke mi apenaŭ havis tempon kovri per unu mano la helbrunajn okulojn de Elfio kiam Ĝako jam staris sur lia kapo furioze ĝin batante per beko kaj flugilojn. Mi rapide forpuŝis la birdon kaj eniris kun la hundo en la domon. Mi decidis ke dum tri tagoj mi tute ne parolos al la kulpuleto, sed la duan matenon, sciiĝante ke li nenion manĝis mi dolĉiĝis kaj pardonis lin.

Mi restis ankoraŭ duon-monaton ĉe miaj geonkloj; tuttempe estis Ĝako tiel kvieta kaj ĝentila, ke mi kore min gratulis pri lia plibonigo, kredanta ke ĝi daŭros kaj ke mi vidos miajn esperojn tute plenumigitajn.

II.

Kompreneble mi ricevis en ĉiu letero sciigon pri Ĝako: dum multaj tagoj post mia foriro li estis tre kvieta sed li fariĝis poste pli ol antaŭe petolema; li eniris mem en apudan ĝardenon kie li treege ofendis nejunan oficiron kies lakeo rakontis al servisto de mia bo-onklo tion, kion mi nun skribos.

Multaj el la detaloj ŝajnas al mi nekredeblaj sed nesciante la veron mi skribas la tuton tiel kiel mi ĝin sciiĝis. La kolonelo, kiu estis dando kaj tre fiera pro sia grandeco kaj sia mieno, havis nur koroneton da grizharoj, zorge koloritaj brune; la verton de lia kapo kovris peruko bruna. Dum li sidis en laŭbo kune kun tri fraŭlinoj, Ĝako, nevidita malsupreniris el arbo, ekprenis la perukon kaj ĝin bekotenante flirtis longe la ŝtoneta vojeto ne sin permesante kaptiĝi. La kolonelo tiel furioziĝis pri la ekspozicio de sia duonsenhareco ke li ordonis al sia lakeo mortigi senprokraste la birdon. Tiu deviĝis ŝajne obei al sia Estro, sed antaŭ ol serĉi pafilon li diris al ĝardenisto de miaj geonkloj, "Mi petas, diru al lia respektega Moŝto ke li ne timu pro pafado; mi bone zorgos Ĝakon ne trafi."

Supozeble la lerta friponeto sciis pri la kruela celo de sia milita malamiko kaj faris projekton revenĝan. Okazo baldaŭ alvenis kaj li ĝin utiligis. Unu postmeztagon la sinjoro eliris rajdante kaj ne revenonte ĝis tiam kiam li sin vestos por granda adiaŭa vespermanĝo al kiu li invitis siajn multajn gekonatojn.

167

Lia fidata servisto profitis de lia longa foresto por viziti sian duonpatrinon kaj ŝiajn naskitojn, antaŭe pretiginte ĉion, kion bezonos sia estro.

Sur la lito kuŝis neĝblanka ĉemizo kies brusto diafaniĝis per pasamento, kaj trukudraĵo, paro da travideblaj strumpetoj de blua silko, paro da dancŝuetoj tre delikataj, kaj multekosta vesto brodita de arĝento kaj perloj.

Sur tablo staris ujoj enhavantaj vasojn da pomadoj, pudroj, sapoj kaj kaloroj, por beligi vizaĝharojn kaj haŭton. La servisto estis formovinta la orajn kovrilojn de ĉiuj tiuj ĉi ujoj, de multe da odorboteloj kaj mem de juvelujeto, por ke sia iom malpacienca estro povu preni rapide ĉion, kion li volos. En la vestejo li pretigis la banilon kaj ĉirkaŭ trionon pleniĝis per akvo el kiu li aldonos akvon varmegan tiam kiam ĝi diziriĝos. Alfine li eliris, ŝlosis zorge la eksterajn pordojn de la du ĉambrojn, enpoŝis la ŝlosilojn kaj gaje formarŝis al sia patradometo.

Mizerulo! li sin gardis kontraŭ homa trudo sed tute ne pensis pri birdoj. La dormo ĉambro havis tri fenestrojn, el kiuj unu estas malferma; ekster ĝi kreskis branĉetoj de arbo kies aliaj branĉetoj tuŝis al la vestibla fenestro de la dua etaĝo. Ĝako eble supreniris la ŝtuparon, eliris tra unu fenestro kaj enirinte tra la dua sin trovis en la litĉambro de la kolonelo. Certe estas ke oni lin vidis malsupreniri per la ŝtuparo kiam li forlasis la domon.

Reveninte post du horoj kaj tri kvaronoj la servisto alportis akvon bolantan por la bano. Gaje fajfante li malŝlosis pordon, subite aŭdiĝis ekkrio kaj ĝemego. Unue li vidis sur skribtablo renversitan inkujon, kies enhavo estis nigriginta plumujon de elefantosto kaj veluran tablo-kovrilon. Ora ringosigelilo kaj du ebonaj plumingoj mankiĝis, sed pli malfrue troviĝis en la banilo, kune kun dancŝuo, vazkovriloj, multe da iloj da ŝtalo utilaj por la sciensa kulturo de okulharoj, brovoj, vangharoj, dentoj kaj ungoj: plie, ĉeno de virinaj haroj kun pendaĵo de diamantoj en blua ŝtrumpeto multe ŝirita.

Poste sin turninte al lito li vidis la ĉemizbruston tute ĉifitan kaj per inko makulitan. Sur la tualettablo estis la difektaĵo ankoraŭ pli granda; multaj el la odorboteloj renversiĝis kies fluidaĵoj intermiksitaj kun pudroj multekoloraj, malpurigis la muslinon kaj paron da gantoj arĝentegrizaj.

Multe da juveloj, nome, butonoj ringoj, medalionoj riĉege ĉizitaj aŭ emajlitaj, kaj antikvaj moneroj el oro mankis. Tiuj ĉi en la daŭro de kelkaj tagoj troviĝis sub mebloj en diversaj ĉambroj aŭ subŝtuparaj tapiŝoj.

La servisto ne ankoraŭ reordigis la duonon da la objektoj kiam tondris ĉe la pordego la frapo de lia estro. Bonŝance tiu ĉi revenis tiel malfrue ke li ne havis (kiel rakontis la lakeo) eĉ sufiĉe da tempo por blasfemi. Iu diris ke la lakeo ĝuis la malpravaĵon de tiu tago almenaŭ tiom kiom la faranto mem.

Kompreneble Ĝako malliberiĝis ĝis la postmorgaŭa foriro de la kolonelo.

Li tiam estinte liberigita paradadis fiera kiel ia venkinta heroo kaj oni lin rigardis kun admiro preskaŭ egala, ĉar lia kontraŭulo tute ne estis idolo popola. Tempe li vivadis kviete, sed granda ŝanĝo lin estis atendanta.

Laŭ konsilo medicina miaj geonkloj decidis sin transloki en pli varman klimaton, kaj dum jaro vojaĝi. Tial ke ili devis disiĝi de siaj bestoj kaj birdoj. Ĝako donaciĝis al ĝardenistedzino, kies Joĉjo, Manjo, Viĉjo Sonjo kaj iliaj kvar pli junaj gefratoj lin treege deziris, ilia patro ĉiam estis bonfarema kontraŭ li, kaj ilia dometo staris malproksime de la ĉefvojo kaj de malbonaj knaboj: tial ke ni povus kredi ke nia Ĝako tie estos feliĉa.

III.

Post proksimume tri jaroj mi trapasis la graflandon, kaj mi haltis tri tagojn ĉe antikvaj amikoj en la urbeto. La duan tagon mi marŝis malsupren en la platlandon por vidi Ĝakon kaj liajn gemastrojn, sed ili ĉiuj forestis. La dometo staris apud arbeto en kiu la birdo ĉiutage restis multajn horojn; kelkafoje en la somero li ne revenis eĉ nokte hejmen. Tie li nun estis.

La infanoj min brue kaj gaje bonvenigis kaj multe al mi rakontis pri la superhoma lerteco kaj amuzigeco de mia amiko, ilia birda kunludanto. Ili diris ke li sendube havas edzinon kaj idojn en la arbetaĵo, kaj ili atendas ke tiuj ĉi baldaŭ venos al la dometo, por prezentiĝi al la familio.

Dum nia parolado pri Ĝako alvenis la patrino, kiu tute certigis tion kion ŝiaj gefiloj al mi rakontis pri lia plibonigo. "Vere estas ke li kelkfoje disŝiras butonojn el kolumoj aŭ manumoj, pendigitaj sur branĉoj por sekiĝi, foje li enmetas sablerojn aŭ polverojn en la buteron aŭ fruktaĵon, ankaŭ li tro amas tiri harojn kaj tordigi ĉapon aŭ buklojn. Malgraŭ tiuj ĉi esceptetoj," diris la aminda virino, "li estas tiel virta kiel ia Kristano, ĉar ni ĉiuj havas niajn proprajn kulpojn." Tiam Manjo memorigis sian patrinon ke So D., maljuna fraŭlo, volis aĉeti Ĝakon po dek-kvin ŝilingoj, granda prezo por monedo, kaj poste proponis livron, tamen ŝia patro rifuzis, dirante ke neniam, neniel li vendos la friponeton, eĉ ne po dekoble, ne po centoble la kosto nomita. Ankaŭ ŝia praavo diris ke neniu devas tion vendi kion donace iu ricevis; plie li diris ke la ĉeestado de tia birdo alportas bonŝancon al la hejmo, samtempe asekuranta ĝojan vivadon al ĉiuj la tieaj loĝantoj. Kaj tiel plu, denove, denove, en simpla boneco la honesta familio penadis trankviligi mian koron rilate al la feliĉecon de Ĝako kaj al la alta168 estimado por liaj mirindaj virtoj sentita de liaj najbaroj, laboristoj, kaj farma mastroj, la forĝisto la kuracisto, pastro, poŝtisto, policanestro. Egale lin amegis la lavistinedzo kaj ĉiuj virinoj en la ĉirkaŭaĵo, sen escepto eĉ de la malgaja, severa lernejestredzino, la teruro de la tuta paroĥo.

Kompreneble mi ne kredis ĉiun vorton el iliaj laŭdegoj, mi aŭskultis tamen plezure, kaj plezurege mi enŝutis en la manetojn de la infanoj la enhavon de mia monujo, donacon de po ok pencoj, kiun ili ĝoje ricevis kaj mi diris "adiaŭ."

Apenaŭ alveninte al fino de la ĝardena plektobarilo mi subite aŭdis ekkrion, "Ho! fraŭlino! jen estas Ĝako! revenu! revenu!" Mi rigardis, mi vidis mian amikon fiere saltantan de la arbeto al dometo. Mi vidis sed mi ne iris returnen. Mi estis jam malfrua, mi devis rapide marŝi. Se li min vidus, se li min rekonus, vere la redisigo estus por ambaŭ tre doloriga. Se, kontraŭe, li min forgesis....

Neniam mi revidis Ĝakon, nek la ĝardenistan familion.

MEMORAĴOJ PRI LA BULONJA KONGRESO.

Clarence Bicknell.

Tiun agrablan Dimanĉan posttagmezon, kiam ni ĉiuj iris al la Wimereux ĉevalkuradoj, mi renkontis, apenaŭ alveninte, malnovan amikon, kiun mi ne estis vidinta de multaj jaroj.

Li estis ĉiam viro gaja kaj ŝercema, kaj tuj mi ekvidis ke li estas neniel ŝanĝiĝinta. "Ho!" mi diris, "kia plezuro rerenkonti vin. Kiam vi alvenis? kial? kun kiu? Eble vi partoprenas je la ĉiusabata Angla ekskurso." "Jes," li respondis, "jes vere, ekskurso, ĉar Vendredon mi finis mian kurson de Esperantaj lecionoj; tial nun mi mem estas eks—kurso."

"Do vi estas Esperantisto," mi ekkriis.

"Kompreneble," li diris, "kiel ĉiuj saĝuloj. Ĉu vi ne vidas mian steleton?"

Sed, la ĉevalkurejo estis kovrata de steletoj, kiel la nokta ĉielo, kaj unu pli malpli ne diferenciĝis, ĝis tiu momento mi ne rimarkis ĝin.

"Mi kore gratulas vin," mi diris. "Ĉu la ĉevalkuradoj vin interesas?"

"Jes, sufiĉe," li diris, "sed estas tre strange ke la hipodromo kuŝas sur la montetoj."

"Kial?" mi demandis.

"Ĉar mi ĉiam pensis," li respondis, "ke oni neniam konstruis ilin sur la montetoj; vi sciis ke la bestoj kiuj kuras estas ĉiam ĉe-valoj."

"Bone, bone," mi respondis, ridante; "mi memoras ke foje ni kune iris al Angla kurado, ne vere?"

"Certe," li respondis, "kaj ĉevalo falis kaj sia kruro rompiĝis, aŭ, kiel niaj Francaj amikoj diras, iom idiome, li rompis al si la kruron."

"Jes," mi diris, "mizera besto; almenaŭ li mem ne rompis sian kruron kiel diras, iomete idiomege niaj Anglaj amikoj, la malfeliĉo okazis pro nezorgo de la rajdanto. Sed li ne povis partopreni poste ĉe la ĉevalkuradoj."

"Necese," mia amiko respondis, "ĉar li ne estis plu ĉevalo."

"Mi ne komprenas," mi diris, "ne plu ĉevalo, kial? Li estis ĉevalo, kvankam lama."

"Precize," li diris, "la ĉevalo kun rompiĝinta kruro fariĝas la-mulo, kaj mulo ne estas ĉevalo."

"Sufiĉe, sufiĉe," mi ekkriis, "vi mem estas ĉiam serĉe-mulo! sed nun adiaŭ. Ni nin revidos vespere, aŭ kredeble morgaŭ ĉe la balo."

"Jes, ĉe la balo," li diris, "sed vi ne serĉu min sur la planko de la salono! Mi estos supre en la balkono. Ni ne iros por danci sed por trovi konatojn, aŭ konatiĝi kun nekonataj Esperantistoj; pro tio ni elektos la balkonon! Adiaŭ ĝis morgaŭ."

Kaj ni disiĝis.

KAŬKAZO.

El Puŝkin.—Tradukita de A. Nippa (Ivanino).

Sub mi la Kaŭkazo. Mi sola staradas
Sur neĝoj ĉe rando de la profundaĵo:
La aglo, fluganta de ŝtona altaĵo,
Proksime de mi en aero naĝadas.
De tie mi vidas de fluoj naskiĝon,
Unuan de neĝaj lavangoj moviĝon.
Malsupre la nuboj, humile irantaj;
Tra ili faladas la fontoj bruegaj,
Sub ili la nudaj ŝtonegoj grandegaj;
Pli sube la musko, arbaĵoj rampantaj,
Kaj poste la verdaj ombrplenaj arbaroj
Kun cervoj saltantaj, pepanta birdaro.
Kaj poste jam homoj en montoj nestiĝas,
Kaj ŝafoj sur montaj deklivoj rampadas,
Kaj valon paŝtistoj malsupreniradas,
Rapida rivero Aragvo vidiĝas;
Rajdanton malriĉan per ŝtonoj kaŝanta
Kaj teren ludadas bruege ĝojanta.
Ĝi ludas kaj bruas, la besto kaptata,
La manĝon el kaĝo el fero vidanta,
En vana malamo la bordon batanta,
Lekanta ŝtonegojn per ondo malsata....
Sed vane! nek manĝon, nek ĝojon havadas
Senvorte ĝin mutaj granduloj premadas.

169

HO! LANDO NIA.

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Nur unu sola lando estas
De paco, de frateco
En kiu la frataro ĝojas
Pro lingva unueco;
En kiun ĉiuj povas veni
Sen ia ajn demando
Pri raso, kredo, opinioj—
La Esperanto-lando.
Ĥoro. Ho lando via, mia, nia,
Ho tutamonda lando.
Ni kore, ĝoje vin salutas,
Ho Esperanto-lando!
Ne por si mem, por famo sia
La anoj klopodadas.
Por cel’ pli glora, nobla, ili
Senĉese laboradas.
Por paco, ĝojo en la mondo
Por amo al homaro
Pripensas, penas kaj suferas
La Esperantistaro.
Ĥoro. Ho lando via, mia, nia,
Ho lando de l’ frataro.
Ni vin salutas, kore, ĝoje
Ni, l’ Esperantistaro.
Do al ni venu ĉiuj homoj
El ĉiu eksterlando
Kuniĝi vi kuraĝe, saĝe,
Kun nia frata bando.
Jen nun foliojn, florojn portas
La branĉoj de l’ fruktujo,
La frukt-rikolto vin atendas
En Esperantistujo.
Ĥoro. Ho! lando via, mia, nia,
De l’ paca olivujo.
Ni vin salutas kore, ĝoje,
Ho, Esperantistujo!

HO, VIVADU!

Originale verkita de Esperantisto 4686.

Vivu, vivu, Esperanto!
Kara lingvo nia,
Kunligilo por homaro
Lingv’ internacia.
Kaj vivadu l’ Elspensinto
Zamenhof Doktoro,
Al li donu ĉiuj homoj
Dankojn kaj honoro.
Ĥoro. Do vivadu l’ Elpensinto
Zamenhof Doktoro,
Kies nomon li laŭdadu
Per korega ĥoro.
Oceanoj kaj montaroj
Ne plu nin disigos
Unu lingvo, Esperanto,
Forte nin kunligos.
Kien ajn ni vojaĝados
Trovos ni frataron
Unulingvan familion
L’ Esperantistaron.
Ĥoro.
Do vivadu, k.t.p.
Ne okazos plu malpacoj
Pro malkompreniĝoj
Ne plu interklarigistoj
Estos por sciiĝoj,
Ĉiu povos al alia
Esti bonhelpanto,
Ĉiuj interparolados
Meze Esperanto.
Ĥoro. Do vivadu, k.t.p.
Do gefratoj, laboradu
Por la celo glora,
Per senlaca pacienco
Kaj kuraĵ’ fervora.
Vi la tagon de la venko
Tiel rapidigos
Kaj la tutan mondon baldaŭ
Esperantistigos.
Ĥoro. Do vivadu, k.t.p.

LIMERICK.

Estis iatempe fraŭlino
Troe bongustamulino;
Per spicaj manĝaĵoj
Kaj multaj frandaĵoj,
Ŝi iĝis internpeklitino.

G. D. Lewis.

170

LA ESPERANTA SUBJUNKTIVO.

Verkita de R. J. Lloyd, D.Lit., M.A., F.R.S.E.

La plej timeginda malamiko de nia kara lingvo estas la lingva herezo, t.e., la propagando de falsaj kredoj pri la gramatiko. La plej danĝera el tiuj ĉi falsaj kredoj estas hodiaŭ la neo de la ekzistado de Subjunktiva modo en Esperanto. La granda miraĵo tamen estas, ke en Esperanto, ĝuste tiom kiom en aliaj subjektoj, la herezo elvenas ĝuste el tiuj samaj personoj, kiuj sin rigardas kiel la plej fidelaj sekvantoj de la sankta kaŭzo.

Mi unue vidis tiun ĉi herezon en la paragrafo 218 de la Sintakso de tiu energiega Esperantisto, Doktoro Fruictier: kaj mi reĵetis ĝin tuj. Sed mi silentis: ĉar mi sciis bone ke Sinjoro de Beaufront diris ĝuste la kontraŭon, kaj diris ĝin tiel klare kaj konvinkante, ke neniu, kiu scias vere kio Subjunktivo estas, povas ĝin disputi. Tial mi ne sentis iun timon pro la kara lingvo, kaj silentis.

Sed nun ankoraŭ oni predikas fervore la manko de Subjunktivo, kaj predikas ĝin kiel senca artikolo de la vera Esperanta kredo. Unue mi volis lasi la tutan aferon al la Centra Lingva Komitato, kaj intertempe ankoraŭ silenti. Sed la herezuloj ne silentas, kaj la komitato ne komencas ankoraŭ verki. Mi skribas tial kun duobla celo, respondi al la herezuloj, kaj elvoki baldaŭan decidon de la Centra Komitato.

La argumentoj per kiuj oni penas pravigi tiun ĉi opinion estas tiel infanaj, ke mi preskaŭ hontas ilin rakonti. Mi tial nur signalas la unu el ili, kiun mi trovas la plej bona. Se tiu ĉi falos, la aliaj nepre falos ankaŭ. Oni diras simple ke nia glora Majstro neniam uzas la vorton Subjunktivo, kaj tial Subjunktivo ne ekzistas! La bela, la belega argumento!

Kion taŭgas la neuzadon de la nomon, se li uzas ofte la modon mem? Kaj la fakto, ke li uzas subjunktivan modon, estas simple neneigebla. Mi donas malsupre dek frazojn, tiritajn el la du fundamentaj verkoj de la Majstro, el kiuj ĉiu unu enhavas nedubeblan Subjunktivon. Jen!

Krestomatio.

P. 33. Kaj li malkovris la manon, ke la serpento tie mordu.

P. 221. La poŝto sendas specigistojn, por ke ili la leterojn specigu.

P. 88. Ŝi bezonis eniri du fojojn la ĉambron, por ke oni povu ŝin rimarki.

P. 89. La majstro zorgu ke neniu el la tri personoj malaperu el la domo.

P. 50. Metu viajn manojn en la liajn, tiel ke vi fariĝu edzo kaj edzino.

P. 53. Li lasis fari al ŝi viran vestaĵon, por ke ŝi povu akompanadi lin.

P. 291. Uzi jaron por tio, ke ili povu regule skribi en sia patra lingvo.

P. 309. Penante pli zorge, ke ĝi ne kontraŭagadu.

Fundamento.

P. 15. Subtenanta la kruĉon, por ke la virino povu trinki.

P. 19. Estus tre bele, ke mi iru al la fonto.

Neniu, kiu scias kio Subjunktivo estas, povos nei ke tiuj ĉi dek frazoj enhavas dek diversajn Subjunktivojn.

Skribante, mi aŭdas ke tiu ĉi sama batalado okazas nun samtempe en Franclando, kaj mirege, en la paĝoj mem de la bela gazeto de Sinjoro Fruictier, la "Lingvo Internacia." Sed, tiel kiel la Naturo ofte provizas, inter la herboj de la kamparo, la kontraŭvenenan herbon ĉe la flanko de la venena, sammaniere Sinjoro Fruictier provizas por ni, en la paragrafo 163, ekzemplojn, kiuj estas tre bonaj kontraŭvenenoj al paragrafo 218. Jen la ekzemploj:—

En Esperantaj gramatiklibroj la ekzemploj ofte parolas multe pli bonan gramatikon ol la paragrafo. Mi lasos tial la paragrafon kaj demandos kion tiuj ĉi kvar ekzemploj instruas?

La aŭtoro priskribas la kvar dependajn verbojn, kiel imperativoj! Tute ne: ne estas sola imperativo en la kvar sentencoj. Li donas al ili la ŝajnon de imperativeco, uzante kiel ĉefajn verbojn "deziri" kaj "peti." Sed tio estas pura sintrompado: la formoj, kiujn ni diskutas ne estas la ĉefaj verboj, sed la formoj kun u-fino; kaj nenio estas pli evidenta ol la fakto, ke ili estas dependaj tempoj, formantaj dependajn frazojn, priskribantajn la objektojn ne nur de "deziri" kaj "peti" sed ankaŭ de "timi," en kiu ne ekzistas la plej malgranda nuanco de ordono aŭ de peto.

Kaj tio estas ankoraŭ pli vera pri la ekzemploj, kiujn mi donis antaŭe, skribitaj de la Majstro. Kolektante ilin, mi evitis zorge verbojn ĉefajn, kiuj enhavis iun signifon de deziro aŭ peto aŭ171 ordono. La uzado de tiaj verboj en tia afero estas tute nezorga kaj erariga.

Rigardu la ĉefajn verbojn de la Doktoro,— malkovri, sendi, bezoni, zorgi, meti, uzi, peni: ne estas unu sola el ili, kiu enhavas imperativan ideon: kaj tial la tuta sentenco, kvankam ĝi enhavas la modon nomitan "ordona," ne esprimas ordonon, nek eĉ peton aŭ deziron.

La Zamenhofaj ekzemploj, kiuj pleje turnas supremalsupren tiun ĉi fantazian teorion, estas la dua, la tria, la sesa, la sepa kaj ia naŭa. Ili enhavas ĉiuj la "por-ke" idiomon; kaj la kvina enhavas la "tiel-ke" idiomon. Estus perdo de tempo argumenti pri tio. La bone instruita leganto vidos tuj, ke la lasta enhavas subjunktivon de rezultato, kaj la aliaj, subjunktivojn de celo.

Por konfirmi sin en la vera fido, la plej efektiva ceremonio estas la atenta kaj zorga legado de la argumentoj de paragrafo 218, kiuj penas pruvi ke la "por-ke" konstruo ne estas subjunktiva. Al homo kiu scias bone, kio subjunktivo kaj imperativo estas, tiu paragrafo pruvos la direktan kontraŭon.

Mia temo restas tial tute pruvita. Ĝi estas nun ĝuste tiel certa kiel 1 + 1 = 2, aŭ kiel teoremo de Eŭklido estas. Mi skribas tial Q.E.D.

Sed legantoj demandos de mi, "Kial la Doktoro nomas ĉiam tiun ĉi modon ordona?" Mi respondas, "Ĉar tio estas la plej bona nomo por unu el la du ĉefaj oficoj de la modo." Sed kial li ne donis (diras oni) al ĝi alian nomon, signifantan "dependa" modo. Eble li ne volis doni du nomojn al la sama afero. Eble la duobla nomo, ordona-dependa, simila al la imperativa-subjunktiva vorto de Sinjoro de Beaufront—malplaĉis al li.

Ĝi malplaĉas al mi ankaŭ, ĉar la modo estas neniam, samtempe, ordona kaj dependa. Mi penis fari bonan Esperantan nomon por ĝi en mia artikolo pri "Esperantaj Terminoj por la Esperanta Gramatiko," en tiu ĉi gazeto por lasta Aŭgusto. Mia nomo, "postokaza," estis tute korekta, kaj ampleksis la tutan signifon, sed nur bona gramatikisto povas kompreni tion tuj. Kaj la celo de miaj Esperantaj terminoj estas fari gramatikajn vortojn, kiujn la komencanto tuj komprenos.

Mi vidas nun ke ni devos havi du terminojn por tiu ĉi modo—"ordona" kaj "dependa." Efektive ĝi estas du distingitaj modoj, kaj ni bezonas du nomojn por ĝi. Mi estas vidinta proponon por ŝanĝi la formon de la unu aŭ de la alia. Sed tio estas tute nenecesa. Mi malaprobas tion decidite.

Ĉar kvankam la du formoj estas samaj, la eksteraj formoj estas ĉiam malsamaj; la subjunktiva formo posedas ĉiam antaŭ si la konjunkcion "ke," kaj ĉefan verbon antaŭ tio dum la ordona formo posedas nenion antaŭ si. Ni devos tial, de nun, se la Centra Komitato konsentos, priskribi la "u" modo kiel du modoj, la unu sekvanta "ke," kaj la alia sekvanta nenion. La propono nomi la du la u-modo estas pura meĥanikismo, kaj tute malscienca.

BUDHO, LA SEMISTO.

Tradukita de A. Simon (Frankfurt a/Main).

Foje, kiam riĉa Bramano estis festanta sian dankofeston por la rikolto, la Budho vojiris kun sia almoz-pelveto por ricevi sian nutraĵon.

Kelkaj el la homoj estis respektemegaj, sed la Bramano ekkoleriĝis, kaj diris:

"Decus pli bone al vi laboradi ol petadi almozojn. Mi plugas kaj semas, kaj pluginte kaj seminte mi manĝas. Se vi farus same, vi ankaŭ havus ion por manĝi!"

Kaj la Lumigitulo respondis al li: "O, Bramano, ankaŭ mi plugas kaj semas kaj pluginte kaj seminte mi manĝas."

"Ĉu vi nomas vin terkulturisto," rediris la Bramano. "Kie do estas viaj bovoj, kie estas la semo kaj la plugilo?"

La Laŭdatulo parolis; "Kredo estas la semo, kiun mi semadas, bonaj faroj estas la pluvo ĝin malsekigante, saĝo kaj modesto estas la plugilo, mia animo estas la kondukilo, mi metas la manon je la tenilo de la leĝo, serioza volado estas la vipo, kiun mi uzadas, kaj streĉado estas mia plug-bovo. Mi plugas por detrui la malbonan herbon de la trompo. La rikolto elirante el la semo estas la nemortema vivo de la Nirvano, kaj per tio finiĝas ĉia suferado."

Tiam la Bramano enverŝis riz-lakton en oran vazon, kaj ĝin prezentis al la Laŭdatulo, parolante: "La instruisto de la homaro manĝu tiun ĉi riz-lakton, ĉar la honorindega Gotamo plugas sulkon portanta la frukton de la nemortemeco."

172

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

"Mi esperas ion diri pri la Pulman’a vagono." Tiun sentencon mi skribis en la lasta fragmento; sed, tiun Pulman’an vagonon priskribante, devige mi sekvas la konsilon de Latina frazo in medias res; ĉar la sola vidaĵo, kiun prezentas al mi la memoro, estas tiu de du personoj (la onklino kaj mi mem) sidantaj en kvazaŭ alkovo, kiu povas tre komode enteni almenaŭ kvar, eble eĉ ses personojn. Inter du vicoj de tiaj alkovoj mallarĝa trapasejo kondukas de la pordo ĉe la antaŭa al tiu ĉe la malantaŭa flanko de la vagono.

Du seĝoj, iom similaj al kanopoj sen finiĝoj, estas alfiksitaj al la alkovflankaĵoj. Nenion pri ili mi bezonas diri.

Supren rigardante, mi vidas ke, kiel super iu en tegmentĉambro superpendus la tegmento, tiel super ni superpendas kvazaŭ ega kornico, kiu, ĉe la malsupra flanko, estas, per grandaj ĉarniroj, alfiksita al la vagonflankaĵo. Pri tiu "kornico" mi poste parolos; ĝi ja estas la planko de mia estonta dormĉambro.

Se oni havas la vizaĝon laŭ la direkto de vojaĝo, la fenestro estas ĉe la dekstra flanko. Iom sub la fenestro oni vidas la butonon de elektra sonorilo, kaj iom sub tiu ĉi butono du metalajn ingojn. Puŝinte per fingro tiun ĉi butonon mi venigas nigran kelneron.

"Alportu al ni ion por manĝi, kelnero." Foririnte li revenas alportante ne "ion por manĝi" sed, ŝajne, tablosupron, ĉe kies unu finiĝo estas subportiloj, kiuj surfaldas sur la supron; sed ĉe la alia finiĝo oni anstataŭigas tiujn ilojn per du hokoj; kiujn hokojn la kelnero enŝovas en la suprenomitajn ingojn. Tiamaniere alfiksita la tablo povas eĉ kontraŭstari kontraŭ la ekskuegoj de Amerika vagonaro.

Ĉar la onklino trovas iom varma la alkovon, la kelnero mallevas la fenestron kaj el la fenestringo levas kadron, kiu enhavas metalfadenan reton tian, kian mi antaŭe priskribis. Sed tra tiu reto tro eniras la vento, pro kio, ankoraŭ mallevinte la kadron li, per hokoj en ingojn, alfiksas ekstere, sur la antaŭan parton de la fenestrkadro lignan ŝirmilon, kiu tre similas al ega demandpunkto, supro malsupren renversita. Tiu aranĝo permesas ke oni ĝuu aeron sen vento, kaj ne malhelpas ke oni vidu la kamparon.

"La tago venas," diras la antikva skribaĵo, "kaj ankaŭ la nokto." Nokto! Mi ne povas eĉ skribi la vorton, sen vidante fantazie tiujn miriadojn da lumpunktoj, kiuj ĉie en la silento de Amerika nokto; inter la branĉoj de arboj; inter la floroj ĉe niaj piedoj, flugas, kruciĝas kaj interplektiĝas, viva pasamento sur la robo de Naturo; ŝanĝante ĉe ĉiu momento en formon eĉ pli admirindan ol antaŭe.

Lampoj de feinoj, en kiuj ĉio estas poeta krom la nomo! Cimoj de fulmo! (Lightning Bugs)!! Vere Amerikanoj estas treege malpoetaj.

Nokto! Ho, ve la poeta sento! Tiun ĉi nokton ni pasigos en vagonaro; for la poezio! Nur prozaĵo estas nia deziro—kuŝiĝi.

Mi venigas atendiston, kaj laŭ la sekvanta maniero li pretigas por ni—dormĉambrojn? Nu, jes. En domo de pupoj ili estus sufiĉe grandaj dormĉambroj.

Unue li mallevas la kornicegon, kiun mi antaŭe priskribis, kaj ĝi, turniĝante sur ĝiaj ĉarniroj, antaŭenfalas kaj fariĝas la plafono de malsupra kaj la planko de supra ĉambreto. Ĉar la du ĉambretoj enhavas en ili nur la spacon de unu alkovo, oni povas supozi ke eĉ la malsupra ne estas tre alta, dum la supra—sed mi poste parolos pri tio.

El la tiel malfermita spaco elfalas dikaj ledaj kurtenegoj, kiuj, dum la tago, estis kaŝataj post la kornicego; kaj kiuj nun tute apartigas de la cetero de la vagono tiujn du ĉambretojn—nian antaŭan alkovon. Ĉar sammaniere oni pretigas ĉiujn la alkovojn, al iu noktmeze enirante la vagonon, estus videbla nur mallarĝa trapasejo inter flankaĵoj de dikaj kaj pezegaj ledaj kurtenegoj. Mi pensas (sed pri tio mi ne estas certa) ke la kurtenegoj havis ĉe la malsupra finiĝo pezigilojn de plombo.

De tiu supra ĉambreto la atendisto ankaŭ elprenas la litaĵon por la malsupra, sed antaŭe li eltiras inter la du seĝoj de la alkovo kunigaĵon kiu faras el du seĝoj unu kuŝejon. Sur ĝin li aranĝas matracon kaj litkovrilojn, kaj jen malalta sed ne tro malkonvena dormĉambro.

Tion mi ne povas diri pri tiu larĝigita ŝranko la supra ĉambreto (mi uzas la vorton ĉambreto anstataŭ kuŝejo por montri ke ĝi estas ankaŭ vestejo). Ĝi tute ne posedas apartan kuŝejon. La tuta spaco sur la planko estas plenigita je matraco, kaj tiel proksima de la plafono estas tiu ĉi planko ke mi ne povas eĉ sidi sur ĝi sen frapante kontraŭ la plafonon mian kapon. Pro tio mi trovas iom malfacila la agon de senvestiĝo.173 Tamen kiel vestejo la ĉambreto estas tre konvene aranĝita. Ĉion oni metas sur la plankon (aŭ ĉar la lito restas sur la planko eble mi devas diri "sur la liton") kaj pro tio oni ne povas forgesi kien li metis ion ajn.

Kiel pupo sur breto, tiel mi kuŝas. Sed ne! Tiu similaĵo ne sufiĉas. Ni diru kiel pupo malzorge enpakita en keston kiun portas petolema knabo tra la stratoj de popola urbo kaj frapigas kontraŭ la korpon de ĉiu preteriranto.

Ho! tiuj ekskuoj! Kantas la radoj kvazaŭ rekantaĵon triomfan al kiu estas aldonata el diversaj kuŝejoj muziko de multaj nazaj trompetoj kunkonsentantaj nek pri takto, tempo nek klavo.

"E-r-r, bang, bang, klank," kantas la radoj. "E-r-r, bang, bang, klank—e-r-r, bang, bang, e-r-r." (Trompetado!). Ĉu mi iam dormos? e-r-r-r....

Mi malfermas la okulojn kaj—jen Mateno.


Dependigitaj de la antaŭa flankaĵo interne mi rimarkis en multaj vagonoj hakilegojn. Ilia uzo, oni al mi diras, estas por trahaki la vagonflankaĵojn, se, pro fajro aŭ ia alia kaŭzo estos necese ke la vojaĝantoj tuj ekfugu la vagonon; kaj mi tre bone komprenas ke foje estus neeble ekfugi per la du pordoj ĉe la antaŭa kaj malantaŭa flanko de la vagono. Ekzemple, se okazus interfrapego de du vagonaroj.

Feliĉe mi neniam ĉeestis aŭ ĉe interfrapego aŭ ĉe fajro, tamen mi foje vidis la utilon de kunportado de riparigiloj.

Ni surkuras egan teran remparaĵon kies deklivoj estas plenegaj je la plej belaj floroj, kiam subite haltas la vagonaro, kaj de la lokomotivo aŭdiĝis la laŭta frapado de marteloj sur feron. "Kio okazis? Kio okazis?"

"Nenio grava," diras la kondukisto. "Io rompiĝis ĉe la lokomotivo. La riparigo daŭros eble duonon da horo."

Tio sufiĉas: ĉiuj, viroj, virinoj, geinfanoj eliras sur la remparaĵon.

Kia vasta kaj bela vidaĵo! Dum kelkaj minutoj mi forgesas la vagonaron. Krom la frapado de marteloj ĉio silentas. Estas ja treege trankvile. Eĉ la vagonaro de komercaĵoj kiu post la nia, estante sur la samaj rejloj, atendas la riparigon de nia lokomotivo, ŝajnas ion aldoni al la trankvileco de la sceno. Neniu plendas pri prokrasto. Ni trovas nin momente en Natura Edeno, kaj laŭ la infanaj kutimoj de ĉiuj Edenanoj (kompreneble mi ne celas la Edenon de Martin Chuzzlewit kaj Mark Tapley) ni okupas nin per la kolektado de floroj. Tiajn dikajn bukedojn ni kolektas, ke kiam fine la riparigo efektiviĝas, kaj la vagonaro forrapidas, ĝi estas, por tiel diri, tute florornamita.

"Kio okazis?" mi demandis ĉe alia okazo kiam subite la vagonaro haltis en plena kamparo.

"Mi nescias," respondis la demandito, "eble—sed li ne daŭrigis la sentencon, ĉar eniras la kondukisto, kriegante:—‘Belega vidaĵo! La vagonaro haltos kvin minutojn por ke ĉiu povu ĝin vidi.’"

Belega? jes! Per ligna ponto, kiu super la profundego etendas sin tiel kiel teksaĵo de araneo, ni ĵus estas trapasintaj grandegan fendaĵon kies fundo ni ne povas eĉ vidi. Kiel la stangegoj de pordego de grandegulo altstaras ĉe la buŝo de la fendegaĵo stonegoj, kiuj enkadrigas ridetantan vidaĵon de vastega ebenaĵo. Vilaĝoj, riveroj, kampegoj, arbaroj kuŝas antaŭ niaj okuloj tute same kiel se ni vidus scenon de teatro.

Kaj jen eniras unu el la aktoroj—la lokomotivo de longa vagonaro. Jen ĝi kaŝiĝas inter la domoj de vilaĝo; jen la blanka vaporo vidiĝas super la verdaj foliamasoj de arbaro; jen ĝi superkuras sur ponto la riveron. Fine trakurinte la tutan scenon ĝi malaperas dekstren.

Kia pacema vidaĵo! Vere estas tiel kiel se ni vidus paradizon el la buŝo de drakono.

Belega vidaĵo? jes! Sed vidi ĝin en kvin minutoj? Ĉu vere ni povus ĝin vidi eĉ en kvin tagoj.

Sed ĉion Amerikanoj faras rapide. Sopirante mi forveturas!

STARU, HOMARO STARU!

Originale verkita de Srino Reddet (Sens).

La okuloj ĉe la tero
Ne plu serĉu la monerojn,
Ne disputu, ne militu
Pri malmulto, inter fratoj.
Kiel Danto per la mano
Kaj la voĉo de l’ gvidisto
Subtenita supreniris,
Tiel marŝu al la supro.
Iru tra la fajro, fumo,
La glacio, la ŝtonegoj.
Ĉiu rondo transirita
Via kapo plialtiĝos.
Ĝis vi estos alveninta
Al la hela radilumo
Kie ĉiuj unuiĝos
En la paco, scio, amo.

174

SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.

ĈAPITRO VIII.

Mi estis estinta en dorma speco de malespera letargio tute tra la proceso, sed tuj kiam la juĝo estis anoncita, kaj mi konis la plej malbonan, subita ŝanĝo de sentoj min ekkaptis, kaj mi staris fiere rekta dum paroladis la juĝisto, kvankam mi aŭskultis respektege liajn rimarkojn. Mi estis konstatinta la verajn faktojn pri la okazo al mia frato kaj la advokato kiu min defendis, sed kvankam tiu min kredis, tiu ĉi estis evidente nekredema; kaj, multe kontraŭ mia propra volo, mi estis lastmomente alkondukita de mia frato konsenti ke la pretendo de frenezeco estus levata. Oni argumentis, ke se mia vivo estu savita, io eble leviĝus por pruvi mian senkulpecon; ke la papero povus troviĝi, kvankam ĝis nun ĉiuj penoj por ĝin trovi malprosperis, malgraŭ la grandaj rekompencoj proponitaj en la ĵurnaloj al la trovintoj. Mi nun sentis kiel malsaĝa mi estis permesi al mia advokato alpreni la defendon de frenezeco; tial mi tuj decidis, en respondo al la demando de la juĝisto, rakonti sentime kaj kuraĝe la tutan veron, kaj mi mirigis la ĉeestantaron per mia kvieteco, kiam mi sentime ekparolis jene:—

"Via juĝista Moŝto kaj sinjoroj la juĝantaro. Mi treege bedaŭras, ke mi permesis al tiuj, kiuj kondukis mian defendon, peni savi mian vivon per malindaj iloj. Estas vere, ke dum tiu terura nokto, kiam la malfeliĉulo perdis la vivon, mi ja estis de mallonge freneza, alie mi certe neniam estus farinta tion, kion mi faris, sed pri mia racieco nuntempe, aŭ dum ia alia porcio de mia vivo, ne estis la plej malgranda dubo. Kvankam mi estas certa, ke mia rakonto ne estos kredata, tamen, kiel mi nune staras en apudesto de mia Kreinto, mi ĵuras, ke ĉiu vorto, kiun mi estas elparolonta, estas vera."

Mi tiam rakontis ĉiun okazaĵon kunigitan kun mia renkonto kun la maljuna sinjoro; nian interparoladon en la vagonaro, kaj kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Tiam mi daŭrigis klarigi la teruran impreson, kiu la plenumigo de la "fundamento" kreis en mia spirito, kaj kiel la paroloj de la mortantulo: "Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne skribe atestos, ke mi pafis min mem hazarde?", tute turnis al mi la cerbon, kiam mi poste subite ekpensis, ke la papero sur kiu estas skribita mia senkulpeco, estas perdita: kiel mi tiam freneze puŝegis la korpon el la vagono, kaj kiel, dum mia ekscitego, mi nekonscie enmetis en poŝon la monujon de la maljunulo. Tiam mi estis klarigonta, ke mi ne intencis eliri el la vagonaro ĉe Preston Park, ĝis kiam la konduktoro parolis al mi, kiam la juĝisto interrompis min.

"Vi estas certiginta," diris la juĝisto, "ke la mortinto atestis skribe, ke li pafis sin okaze. Ĉu vi povas memori la ĝustajn vortojn kiujn li skribis sur la papero, kiu, vi diras, forbloviĝis el la fenestro?"

"Mi povas, via Moŝto, la vortoj estas enradikataj en mian memoron: ‘Sciante ke mi havas nur malmultajn minutojn por vivi, mi solene konstatas, ke mi okaze pafmortigis min, dum mi ekzamenadis turnpafileton apartenantan al sinjoro....’

"La vortoj mem! Li estas tiel senkulpa kiel la infano nenaskita!" ekkrias voĉo ĉe la posto de la juĝejo.

"Kiu estas tiu? Ordonu ke li silentu!" diras la juĝisto.

"Via juĝista Moŝto!" ekkrias la sama voĉo. "Li estas senkulpulo; mi havas en mano la paperon por ĝin pruvi."

"Tiu persono venu antaŭen, kiu ajn li estu!" diras la juĝisto.

Post iom da prokrasto, pro la amaso en la juĝejo, alta homo milit-miena, puŝas sian vojon antaŭen, kaj eniras la atestantejon.

Ĉiu okulo turniĝis al li. La eksciteco egiĝis. La popolo en la galerioj stariĝis; tiuj malsupre eĉ supreniris sur la ŝultrojn de unu la aliaj por ekvidi lin.

"Silentu," ekkrias oficisto de la juĝejo.

"Nu," diras la juĝisto, turninte sin al la fremdulo. "Kion vi volas diri, rilate al tiu ĉi okazaĵo?"

"Simple, via Moŝto, ke mi tenas en la mano la paperon mem, kiun la malliberulo certigas esti skribita de la mortinto."

"Ĵurigu tiun ĉi sinjoron?" diras la juĝisto.

"Nun, montru al mi la paperon!" li daŭrigas.

"Ĉu vi konas la manskribaĵon de la mortinto, Vilhelmo Thompson?" demandas la juĝisto, ekzameninte la paperon.

"Ne, mi ne konas ĝin, via Moŝto."

"Mi konas ĝin, via Moŝto," rimarkas advokato levante. "Mi estis lia konsilisto, kaj bone konas lian manskribaĵon."

"Prenu tiun ĉi paperon, kaj diru ĉu ĝi estas skribita de la mortinto?"

175

"Ĝi estas, via Moŝto," respondas la advokato.

"Nun," diras la juĝisto, turnante sin al la atestanto, "volu diri vian nomon, kaj atesti kiamaniere vi posediĝis je tiu ĉi papero?"

"Volonte, via Moŝto, kaj mi esperas ke mi estos la ilo por savi la vivon de senkulpulo. Mia nomo estas Kolonelo George Elliot, kaj mi loĝas ĉe Newton Priory, malmulte da mejloj de Haywards Heath. Hieraŭ mi kaj du amikoj miaj estis ĉe perdrikpafado sur kelkaj kampoj proksime de la London & Brighton Fervojo. Ni sidiĝis, por tagmanĝo, sur trunko de arbo kuŝanta apud la fervoja plektobarilo. Mia tranĉilo okaze faletis el mia mano inter la arbobranĉoj, kaj klinante min por retrovi ĝin, mi vidis, sub la trunko, la paperon, kiun mi donis al via Moŝto. Mi senzorge ĝin altlevis, kiam mia okulo ekvidis la skribaĵon, kiun mi legis al miaj amikoj, kies unu rimarkis, ke li vidis ĵurnalan anoncon proponantan rekompencon al la trovinto de tia dokumento, kaj li kredas, ke oni ĝin postulas por atesto pri mortiga proceso. Mi serĉis numeraron de "The Times," kaj trovis la anoncon, kiu petis ke la trovinto sin turnos al Sinjoroj Smith kaj Dawson, Essex strato. Mi iris en ilian oficejon hodiaŭ matene. Komizo klarigis al mi la grandan gravecon de la dokumento, kaj ni veturis ĉi tien, kiel eble plej rapide, sed la juĝejo tiel amasiĝis, ke ni nur malfacile povis eniri ĉe la posta pordo. Mi alvenis nur ĝustatempe por aŭdi la lastan parton de la malliberula parolado, kiun mi mirege aŭskultis; sed kiam li citis laŭvorte ĉion, kio estis skribita sur la papero, kiun mi tenis en mano, tiam mi jam ne povis deteni min, sed interrompis lin per la rimarko, kiun aŭdis via Moŝto."

"Ĉu vi konas la kulpigiton?" demandas la juĝisto.

"Mi lin ne vidis dum mia vivo, laŭ mia scio, ĝis kiam mi eniris la juĝejon. Mi memoras legi en la ĵurnaloj rakonton pri la supozita mortigo, sed krom tio, mi nenion scias pri li."

"Dankon," respondas la juĝisto. "Vi povas malsupreniri."

"Ĉu vi deziras daŭrigi vian paroladon?" demandas la juĝisto, turnante sin al mi.

"Ne, via Moŝto. Kompata Antaŭzorgo estas pli farinta por fondi mian senkulpecon, ol ia plua parolado miaparte."

"Malliberulo ĉe la kulpigitejo," diras la juĝisto. "Kompata Antaŭzorgo, kiel vi diras, estas intermetinta por ŝanĝi la vidiĝon de la krimo pri kiu vi estas kondamnita. La leĝoj de nia Lando ne permesas ke plua atestado prezentiĝu, post la juĝo de la juĝantaro; nek estas permesite al malliberulo alporti al supera juĝistaro kriminalan kulpigon. Tamen, en tiu instanco, mi prenis sur min, en malferma juĝego, aŭskulti la ateston, pro tio, ke ĝi ŝajnis tiel strange pravigi la certigon kiun vi faris, rilate al via senkulpeco; sed la juĝantaro ne povas nun ĝin konsideri; sia devo finiĝis kiam ĝi elparolis la juĝon de mortigo. Mi ne povas ne diri, kiel malsaĝa estis via konduto. Mi povas bone imagi vian spirit-staton, kiam la "fundamento de la romano" fariĝis reala fakto, kaj kiel, kiam vi ekkomprenis ke la papero, certiganta vian senkulpecon, estis perdita, ke vi, pli malpli, ne estis responda pri viaj agoj; sed kaŝi la verajn faktojn, kiam la racio al vi revenis, estis ne sole malsaĝe, sed riproĉinde kaj malprave. Raporto pri la okazaĵoj de via proceso, estos sendata al la Ŝtatsekretario, kaj dume vi estos resendata ĝis kiam la plezuro de Ŝia Reĝina Moŝto estos sciigita."

Aplaŭdego, kiu estas baldaŭ subpremata, supreniras de la amaso. Mi salutas la juĝiston, kaj forlasas la juĝejon sub gardo de la malliberejaj gardistoj.

ĈAPITRO IX.

Restas malmulto por diri por plenigi tiun ĉi ekstraordinaran okazaĵon el mia vivo. Mi estis tenata en malliberejo dum la afero estis esplorata de la Enlanda Sekretario, sed matene de la kvara tago post la proceso, la pordo de mia kelo malfermiĝis, kaj la mallibereja estro, sekvata de mia frato, eniris.

"Mi havas grandan plezuron por sciigi al vi, Sinjoro Middleton, ke vi estas ricevinta la pardonon de Ŝia Reĝina Moŝto, kaj ke vi nun estas liberulo," diras la estro, donante al mi varman manprenon.

"Mi devas efektive dankegi al Dio, kiu min savis de malnoblega morto," mi respondas, kore reciprokante lian amikan manpremon.

La Fino.

LA SAGO KAJ LA KANTO.

Verkita de Longfellow.—Esperantigita de Esperantisto 9639.

Mi pafis sagon en l’ aeron
Ĝi falis ie sur la teron.
Rapida estis la flugado
Kaj sekvi povis ne vidado.
Mi spiris kanton en l’ aeron
Ĝi falis ie sur la teron;
Sed kie sin vidanto trovas,
La kanto-flugon sekvi povas?
Post longa tempo, unu tagon,
En kverko trovis mi la sagon;
Kaj, ŝategatan kiel oro,
La kanton en amika koro.

176

ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.

25an de Septembro, 1905.

Por prepari kiel eble plej rapide la efektivigon de la decidoj de la unua internacia kongreso okazinta en "Boulogne-sur-Mer" de la 5a ĝis la 13a de Aŭgusto, 1905, aparte pri la starigo de la provizora lingva komitato kaj de la provizora komitato de organizado, la membroj de tiu ĉi lasta komitato ankoraŭ ĉeestantaj en "Boulogne" antaŭ ol forvojaĝi el tiu urbo kaj laŭ la insista peto al ili farita de Doktoro Zamenhof, prenis la jenajn decidojn, al kiuj poste aliĝis skribe la ceteraj membroj de la dirita komitato.

Por efektivigi unuecon kaj ordon en la laboroj kaj agoj de ambaŭ komitatoj, sub la konstantaj direktado, kontrolado kaj inspirado de Doktoro Zamenhof, estas elektita oficeja sidejo sendependa de ĉiu jam ekzistanta Esperantista grupo aŭ societo, kaj provizore fiksita en Parizo, "51, Rue de Clichy."

La ofico de la korespondoj koncernantaj, ĉu la lingvan, ĉu la organizan komitaton estos alcentrigata per la zorgoj de la sekretario-agento de la oficejo, kiu havas la taskon sendi tiujn korespondojn al la koncernata komitato kaj plenumi la donotajn sekvojn.

Provizore ankaŭ Sro Rektoro Boirac kaj Sro Generalo Sebert, laŭ la deziro de Dro Zamenhof, akceptis efektivigi, ĉiu siaflanke, la apartajn direktadojn de ambaŭ komitatoj.

Laŭ la peto esprimita ankaŭ de Dro Zamenhof mem, kiu tre deziras la malpliigon de la laboro kiu lin premas, ĉiujn korespondojn pri demandoj rilataj al Esperanto oni devos sendi principe al la Prezidanto de la komitato kiun la afero koncernas, per adreso de la centra oficejo, kaj evitante kunmiksi sur sama folio demandojn samtempe rilatajn al ambaŭ komitatoj aŭ eĉ al diversaj aferoj.

LA ESPERANTISTA ORGANIZA KOMITATO.

Modeloj de Adresoj uzotaj:
Al Prezidanto de la Esperantista Organiza Komitato

Al Prezidanto de la Esperantista Lingva Komitato,
Esperantista Centra Oficejo,
51, rue de Clichy, Paris
.

L’ INFERO DE DANTO.

Unua Kanto.—Tradukita de D. H. Lambert, B.A.

Okaze, en mezvoj’ de vivo nia
Mi trovis min arbar’ en malbrilanta,
Vaginte el vojeto rekta mia.
Ho, kiel estas korglaciiganta
La penso pri sovaĝa tiu forta
Terura loko: pli eltimiganta
Ne povus esti la ĉeesto Morta;
Sed nur por pruvi kiom da bonaĵoj
Mi tie trovis faros mi rakonton.
Mi ne sciiĝis pri la serpentaĵoj
De la vojetoj, ĉar—vi mian honton
Pardonu—dormemeco de sentaĵoj
Delogis min, kaj perdis mi la fonton
Inteligentan kune kun la celo.
Sed kiam mi al mont’ alproksimiĝis—
La fino de la val’ malluma—helo
Plenigis min, ĉar antaŭ mi leviĝis
La monto lumigite de la Stelo,
Per kiu ĉiuj ĉiam kondukiĝis.

LA LASTA ROZO DE SOMERO.

(El T. Moore).

Jen floras sola, forlasita
La lasta rozo de somero;
Dum ĝia ĉarma gefrataro
Velkinte, kuŝas jam sur tero.
Ne estas ia flor’ parenca,
Nek roz-burĝono en proksimo,
Por elŝanĝadi la ruĝiĝojn,
Aŭ la ĝemetojn laŭ kutimo.
Ili vin ne lasos, tro soleca!
Ĉagrene sur trunketo brili;
Ĉar la karuloj viaj dormas,
Do iru, dormu vi kun ili.
Foliojn viajn mi afable
Dissemas sur bedeto jena;
Vi kuŝu ĉe la senaroma,
Malviva kunular’ ĝardena.
Mi tiel sekvu, kiam pasos
Del’ amikeco flor’ fidela,
Kaj el brilanta Ama ringo
Elfalos lasta ŝton’ juvela.
Ĉar kiam velkis veraj koroj,
Sentemaj iris for el rondo,
Ho! kiu volus tiam loĝi
Solece en malvarma mondo?

A. Grabowski.






End of Project Gutenberg's The Esperantist, Vol. 2, No. 11, by Various

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK THE ESPERANTIST, VOL. 2, NO. 11 ***

***** This file should be named 49233-h.htm or 49233-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/4/9/2/3/49233/

Produced by Andrew Sly, Louise Hope and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Print project.)

Updated editions will replace the previous one--the old editions will
be renamed.

Creating the works from print editions not protected by U.S. copyright
law means that no one owns a United States copyright in these works,
so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United
States without permission and without paying copyright
royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part
of this license, apply to copying and distributing Project
Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm
concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark,
and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive
specific permission. If you do not charge anything for copies of this
eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook
for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports,
performances and research. They may be modified and printed and given
away--you may do practically ANYTHING in the United States with eBooks
not protected by U.S. copyright law. Redistribution is subject to the
trademark license, especially commercial redistribution.

START: FULL LICENSE

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full
Project Gutenberg-tm License available with this file or online at
www.gutenberg.org/license.

Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project
Gutenberg-tm electronic works

1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or
destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your
possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a
Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound
by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the
person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph
1.E.8.

1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement. See
paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this
agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm
electronic works. See paragraph 1.E below.

1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the
Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection
of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual
works in the collection are in the public domain in the United
States. If an individual work is unprotected by copyright law in the
United States and you are located in the United States, we do not
claim a right to prevent you from copying, distributing, performing,
displaying or creating derivative works based on the work as long as
all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope
that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting
free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm
works in compliance with the terms of this agreement for keeping the
Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily
comply with the terms of this agreement by keeping this work in the
same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when
you share it without charge with others.

1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work. Copyright laws in most countries are
in a constant state of change. If you are outside the United States,
check the laws of your country in addition to the terms of this
agreement before downloading, copying, displaying, performing,
distributing or creating derivative works based on this work or any
other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no
representations concerning the copyright status of any work in any
country outside the United States.

1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1. The following sentence, with active links to, or other
immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear
prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work
on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the
phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed,
performed, viewed, copied or distributed:

  This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and
  most other parts of the world at no cost and with almost no
  restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
  under the terms of the Project Gutenberg License included with this
  eBook or online at www.gutenberg.org. If you are not located in the
  United States, you'll have to check the laws of the country where you
  are located before using this ebook.

1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is
derived from texts not protected by U.S. copyright law (does not
contain a notice indicating that it is posted with permission of the
copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in
the United States without paying any fees or charges. If you are
redistributing or providing access to a work with the phrase "Project
Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply
either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or
obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm
trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any
additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms
will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works
posted with the permission of the copyright holder found at the
beginning of this work.

1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including
any word processing or hypertext form. However, if you provide access
to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format
other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official
version posted on the official Project Gutenberg-tm web site
(www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense
to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means
of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain
Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the
full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works
provided that

* You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
  the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
  you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed
  to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has
  agreed to donate royalties under this paragraph to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid
  within 60 days following each date on which you prepare (or are
  legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty
  payments should be clearly marked as such and sent to the Project
  Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in
  Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg
  Literary Archive Foundation."

* You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
  you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
  does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
  License. You must require such a user to return or destroy all
  copies of the works possessed in a physical medium and discontinue
  all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm
  works.

* You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of
  any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
  electronic work is discovered and reported to you within 90 days of
  receipt of the work.

* You comply with all other terms of this agreement for free
  distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project
Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than
are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing
from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and The
Project Gutenberg Trademark LLC, the owner of the Project Gutenberg-tm
trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
works not protected by U.S. copyright law in creating the Project
Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm
electronic works, and the medium on which they may be stored, may
contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate
or corrupt data, transcription errors, a copyright or other
intellectual property infringement, a defective or damaged disk or
other medium, a computer virus, or computer codes that damage or
cannot be read by your equipment.

1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from. If you
received the work on a physical medium, you must return the medium
with your written explanation. The person or entity that provided you
with the defective work may elect to provide a replacement copy in
lieu of a refund. If you received the work electronically, the person
or entity providing it to you may choose to give you a second
opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If
the second copy is also defective, you may demand a refund in writing
without further opportunities to fix the problem.

1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO
OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT
LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of
damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement
violates the law of the state applicable to this agreement, the
agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or
limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or
unenforceability of any provision of this agreement shall not void the
remaining provisions.

1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in
accordance with this agreement, and any volunteers associated with the
production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm
electronic works, harmless from all liability, costs and expenses,
including legal fees, that arise directly or indirectly from any of
the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this
or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or
additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any
Defect you cause.

Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of
computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It
exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations
from people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come. In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future
generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see
Sections 3 and 4 and the Foundation information page at
www.gutenberg.org



Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541. Contributions to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by
U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is in Fairbanks, Alaska, with the
mailing address: PO Box 750175, Fairbanks, AK 99775, but its
volunteers and employees are scattered throughout numerous
locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt
Lake City, UT 84116, (801) 596-1887. Email contact links and up to
date contact information can be found at the Foundation's web site and
official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:

    Dr. Gregory B. Newby
    Chief Executive and Director
    gbnewby@pglaf.org

Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment. Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States. Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements. We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance. To SEND
DONATIONS or determine the status of compliance for any particular
state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses. Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations. To
donate, please visit: www.gutenberg.org/donate

Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project
Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be
freely shared with anyone. For forty years, he produced and
distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of
volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as not protected by copyright in
the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not
necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper
edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search
facility: www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.