The Project Gutenberg EBook of La Vendreda Klubo, by Various

This eBook is for the use of anyone anywhere in the United States and most
other parts of the world at no cost and with almost no restrictions
whatsoever.  You may copy it, give it away or re-use it under the terms of
the Project Gutenberg License included with this eBook or online at
www.gutenberg.org.  If you are not located in the United States, you'll have
to check the laws of the country where you are located before using this ebook.



Title: La Vendreda Klubo
       11 diversaj originalaj artikoloj verkitaj de la

Author: Various

Editor: Johannes Dietterle

Release Date: November 1, 2014 [EBook #47259]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENDREDA KLUBO ***




Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Print project.)






LA VENDREDA KLUBO

Devizo: NI FOSU NIAN SULKON

11 DIVERSAJ ORIGINALAJ
ARTIKOLOJ VERKITAJ DE
LA "VENDREDOKLUBANOJ"
EN LEIPZIG

FERDINAND HIRT & SOHN en LEIPZIG


Ĉiuj rajtoj rezervitaj.

Copyright 1921 by Ferdinand Hirt & Sohn, Leipzig.


D-o Albert Steche

Al
Sinjoro Dro Albert Steche
prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio

kiu dum dek jaroj ĉiel progresigis la Esperanto-movadon
kaj efike helpis la disvastigadon de nia ideo en Germanujo

ĉi tiun libreton
dankeme dediĉas
la anoj de la "Vendreda Klubo",
Leipzig.


ENHAVO.

   paĝ.
 Antaŭparolo 7
1.Paul Bennemann: La romantika verkisto E. T. A. Hoffmann kiel muzikisto9
2.Arthur Degen: Instruo per laboro21
3.Dro Johannes Dietterle: Leibniz kiel "antaŭbatalinto por nia ideo" de mondhelplingvo—eraro!31
4.Ernst Franck: Esperanto kaj la Frey-ligo41
5.Walter Lippmann: Pri la Lingvaj Respondoj de Doktoro Zamenhof49
6.Alfred Petzold: La unuaj jaroj de Esperanto en Leipzig64
7.Hermann Rössel: Serioza laboro71
8.Dro Emil Stucke: Scienca teorio de Ostwald pri la koloroj75
9.Paul Wilhelmi: Pri la insulo Korfu kaj la imperiestra kastelo Achilleion87
10.Elisabeth Wunderlich: La ŝtata Saksa Esperanto-biblioteko100
11.Arthur Zealer: Pri la Esperanto-movado en Britujo depost la fino de l' mondmilito103
 Aldono (Dro Dietterle): Biografiaj notoj pri Dro Steche kaj resumo pri liaj poresperantaj artikoloj kaj alparoladoj112

Ĉiu aŭtoro restis tute libera rilate la formon kaj enhavon de sia artikolo, kaj mi, kiel kolektinto de la artikoloj, lasas al ĉiu la respondecon (Dietterle).

ANTAŬPAROLO.

La verkintojn de la sekvantaj 11 artikoloj kunigis la intenco, honori la nuntempan prezidanton de la G. E. A., sinjoron Dron A. Steche, per komuna laboro.

Antaŭ dek jaroj, Dro Steche, kiel deputito de la Saksa parlamento, la unuan fojon oficiale pledis por nia afero en la parlamento. Tion ni volas rememorigi al niaj germanaj samideanoj, samtempe atentigante la alinaciajn samideanojn pri ĉi tiu batalinto kaj batalanto por nia ideo, kiu multe pli ol aliaj, tiel nomitaj "eminentuloj", sukcesigis la Esperanto-movadon en nia lando. [En aldono oni trovos malgrandan biografion de Dro Steche kaj liston de liaj presitaj artikoloj.] Vere modele li laboris depost sia unua parlamenta poresperanta pledo; ĉar tiam estinte nur konvinkita Esperantano, li tre baldaŭ fariĝis senlaca Esperantisto. Li lernis nian lingvon, li faris, kvankam treege okupita kaj jam ne juna homo, la institutan ekzamenon. Ĉiujare li denove atentigis la publikon pri la graveco de la mondhelplingva ideo per alparoladoj kaj bonegaj gazetartikoloj, tiel fariĝinte unu el niaj plej lertaj propagandistoj. Li interesigis—buŝe kaj skribe—la estrojn de la registaro kaj de la industriaj kaj komercaj rondoj; li faris por Esperanto oficialajn vizitojn; li finance subtenis la laboron de la Saksa Esperanto-instituto; li fariĝis eldonisto kaj redaktoro de la "Esperanto-Spegulo"; li recenzis Esperantaĵojn kaj tradukis germanan novelon; li timis nek vojojn nek malfacilaĵojn pro nia afero; li eĉ kunhelpis "ĉemizmanike" dum la antaŭlaboroj por la Germana E. Kongreso en Leipzig—resume li faris ĉion, kion oni povas fari kiel Esperantisto.—Nun li estas la prezidanto de la Germana Esperanto-Asocio, prezidanto de la porinstituta estraro, prezidanto de ĝia patrona unuiĝo, prezidanto de la Loka ligo de l' Esperanto-societoj en Leipzig. Kun ni, la 11 anoj de la "Vendreda Klubo" en Leipzig (en kiu dekduo da samideanoj regule nur "laboras"), li estas kiel klubano ligita depost ĝia ekesto. Ni ĝojas, ke ni povas nomi lin la nia, ne nur pro lia aŭtoritateco, sed precipe ankaŭ pro tio, ke li montris sin ĉiam vera, sincera, helpema amiko.

Kiu konas lin, tiu komprenos, kial ni dediĉas nian libreton al neniu alia, ol al Dro Steche.

Ankaŭ niaj eksterlandaj amikoj certe akceptos bonvole nian libreton, kiu montras, ke komuna laboro por nia afero kunigas kaj kunligas la homojn pli ol io ajn alia. Kvankam tre diversaj laŭ karaktero, emoj, inklinoj (tre ofte plej vigla diskutado aŭdiĝas inter ni), tamen ĉiam, ĉie, ĉiel ni estis kaj restos unuanimaj.

Verŝajne estos interesa por niaj legantoj la esploro, ĉu eble ĉe ni dum regula kunlaborado ankaŭ la stilo de unu influis tiun de alia, ĉu oni povas konstati "vendredanan stilon". Espereble, se oni konstatos tian, ĝi estos nomata bona Esperanto-stilo.

Goethe diras en sia "Faŭst": "Kiu alportas multon, alportos al kelkiu ion." Do, ne estas necese, karaj legantoj, ke vi legu ĉiujn artikolojn de nia libreto. "Transsaltu" tion, kio ŝajnos al vi ne sufiĉe interesa; sed serĉu, kaj certe ĉiu trovos unu artikolon, pro kiu li ne bedaŭros, esti aĉetinta nian verketon.

Kaj la ĉefa afero: Fondu novajn "vendredo-klubojn" (ili ja povas okazi ankaŭ lunde aŭ marde ktp.), en kiuj ne regas inklino aŭ deziro al amuzaĵoj, sed nur al komuna serioza laboro! Tiam nia afero sukcesos!

Dro Dietterle.

LA ROMANTIKA VERKISTO E. T. A. HOFFMANN KIEL MUZIKISTO.

(PAUL BENNEMANN.)

Nemultaj okazaĵoj en la mondhistorio havis same gravajn kaj vastajn sekvojn kiel la franca revolucio en 1789. Sur la ruinoj de putriĝinta civilizacio ĝi komencis krei tute novan mondon. Ĝia batalkrio: Libereco! Egaleco! Frateco! promesis al la homaro paradizan estontecon, en kiu estos nek malriĉuloj, nek subpremitoj, nek malpaco, nek katenoj kaj baroj sur iu ajn kampo. Spirita ebrio kaptis la homojn, aŭdantajn la novan evangelion; kaj oni sanktigis templojn al la diino, kiu estis kreinta ĝin: al la racio. Efektive unu el la plej eminentaj ĉefpensoj de tiu movado estas la kredo kaj volo, nove ordigi ĉion nur laŭ la leĝoj kaj nur helpe de la homa penskapablo; kaj ĉar la materio de l' pensado estas sole la impresoj ricevitaj per niaj sentoj, la tiel nomita "racionalismo" akceptis kiel ekzistantan nur tion, kion oni povas vidi, aŭdi, flari, gustumi, palpi, kio estas mezurebla, kalkulebla, pesebla; kaj oni malakceptis ĉion transcendentan, misteran, nesenteblan, nurimagatan. La verkoj de Hume, Voltaire, Diderot, Lamettrie, Holbach evidente ekkonigas, kiel la tiamuloj trostreĉis principon ĝis certa grado tute ĝustan.

Jes, la principo de la supereco de l' homa racio estis trostreĉata; kaj tial ĉi-tiu neo de ĉio spirita naskis laŭ natura konsekvenco kontraŭmovadon, kiun oni nomas "romantiko". Tiu ĉi sent- kaj pens-maniero tute ne estis—kion multaj opinias—nur literatura; sed ĝi forte influis la tutan vivon de tiu epoko sur ĉiuj kampoj. Ne estas mirige, ke ĝi ekestis ne sur franca, sed sur germana tero. Dum la franco prefere elmontras sian brilantan spritecon, sian pintan sagacon, la germana karaktero emas pli al kvieta meditemo, al enprofundiĝo en misterojn. Ĝi nevolonte respondas al nurintelektaj doktrinoj, al senkarna utilismo, kaj ne povas rezigni pri la bezonoj de l' sentimenta, fantazia vivo. Tial Germanujo fariĝis la patrolando de l' romantiko; kaj de tie ĉi la romantikaj influoj eliris al Francujo (Nodier, Victor Hugo, Musset, Gautier), al Britujo (Scott, Byron), al Italujo (Manzoni).

Kio estas la romantiko? Kio estas romantika? Difino de la ideo ŝajnas neebla; ĉar eĉ ĝiaj adeptoj parolas pri ĝi preskaŭ nur per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio fariĝis la objekto de l' revadoj de la romantikistoj; kaj tial ankaŭ nur la plej senmateria arto povas bone esprimi la romantikan spiriton: la muziko. Tion Jean Paul celas diri skribante, ke la antikva klasika idealo estis plastika, la romantika estas poezia-pentra-muzika; kaj la tuta romantika spirito esprimiĝas en jenaj vortoj de l' sama poeto: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam estis plenumata: ĝi ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera nokto vi rigardas norden aŭ al malproksimaj montaroj, aŭ kiam lunlumo estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas malfeliĉa. Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed kun doloroj: ho ve! kuŝante ni ĵetiĝas alten kiel epilepsiuloj. Sed tiun ĉi deziron, kiu neniel estas eldirebla—niaj kordoj kaj tonoj nomas ĝin al la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion vi eldiras, tio mankas al mi."

Sed la situacio en la epoko de l' romantikistoj tute ne estis konforma al tiaj pensoj. Tial ili retiris sin al estintaj tempoj, serĉis en pasintaj jarcentoj, en la mezepoko, la idealojn, kiuj ŝajnis al ili la plej altaj.

Ĉiu homo iam travivis periodon, en kiu liaj pensoj reveme vagadis sur la vastaj kampoj de l' misteroj. Tiam la ordinara lingvo ne sufiĉis al li, por eldiri la neeldireblan, kaj li sentis sin devigata, paroli per poezio. Tiam li promenis en lunlumo tra silentaj kampoj, en la poŝo—responde al sia nacieco—libron de Uhland, Eichendorff, Novalis; aŭ kantojn laŭ Ossian, de Burns, Moore, Byron, baladojn de Scott; aŭ odojn de Manzoni, scenojn el Francesca de Rimini; aŭ la "Kantojn en la krepusko" de Victor Hugo aŭ elegiojn de Musset. Tiam li sidis kun ardantaj vangoj antaŭ volumo, kiu kondukis lin al la pratempaj legendoj de lia popolo aŭ en labirintajn vojojn de homaj koroj. Tiu estas la periodo, en kiu la kleruloj de ĉiu ajn nacio konatiĝis kaj amikiĝis kun Ernesto Teodoro Amadeo Hoffmann, unu el la protagonistoj de la romantiko. Tradukitaj en multajn lingvojn, la verkoj de tiu ĉi viro apartenas al la germanaj libroj plej multe legataj ekster Germanujo kaj eĉ kaŭzis ofte tre unuflankan juĝon pri la entuta germana literaturo. La "Demono-Hoffmann" li estis nomata, la stranga, malgranda, malbela viro kun la mirige delikataj, malgrandaj manoj; kun la brilaj okuloj, malantaŭ kiuj eterna fajro ĉiam ŝajnis flami; kun la mallarĝaj lipoj, kiujn neniu estas vidinta iam ridetantaj; kun la korpo, ĉe kies konstruo la naturo estis uzinta nur la minimuman kvanton da ostoj kaj karno, nepre necesan, por krei vivantan estaĵon.

En la vivo de Hoffmann estis tute nenio mistera. Naskita 1776 en Königsberg, li studis la jursciencon kaj faris la ekzamenojn kun bonega sukceso. Kiel helpa juristo li trovis oficon 1796 en Großglogau, 1798 en Berlin; 1800 li fariĝis asesoro en Posen. Sed pro kelkaj karikaturoj, en kiuj senĝene li estis preninta eĉ siajn superulojn kiel objektojn de ŝercaĵoj, oni translokigis lin al Plock, tiutempe mizera prusa-pola urbetaĉo, do vera ekzilejo por la spirite vigla poeto. Por ne troenui kaj por havi iun, kiu purigas la vestojn, flikas la ŝtrumpojn kaj preparas la manĝojn, li edziĝis kun polino, bona, fidela virino, kiu kapjesis al ĉiu faro de sia stranga vivkunulo kaj en agrablaj kiel en malagrablaj tagoj modeste kaj zorgante staris ĉe li ĝis lia lasta horo. 1803 Hoffmann iris al Varsovio. Sed kiam 1806 la prusa ŝtato estis frakasita de Napoleono, Hoffmann kiel ĉiuj aliaj prusaj oficistoj en tiu urbo perdis sian oficon—ne la kuraĝon! Jam en 1808 ni trovas lin en Bamberg kiel direktiston de orkestro; la saman okupon li praktikis 1813 en teatra trupo, ludanta en Leipzig kaj Dresden. Kiam la militaj okazaĵoj de tiu sanga jaro mutigis la kantantan muzon, li formetis la muzikon, ekprenis la desegnan krajonon kaj nutris sin per karikaturoj kontraŭ Napoleono, kiuj avide estis aĉetataj! Tiel en ĉiu situacio de sia vivo li eltiris el siaj multaj talentoj tiun, kiu momente konvenis plej bone. La prusa ŝtato fine rememoris pri liaj juristaj kapabloj kaj donis al li 1816 bonan pozicion en Berlin, kie la poeto-pentristo-muzikisto-juristo mortis 46-jara la 25an de junio 1822, pro medola konsumiĝo.

Hoffmann estis vere romantika karaktero. Kiel la romantiko diferencigas inter la banala reala kaj la fantazia vivo en ravaj sonĝoj; kiel ĝi prefere amas ĉion fragmentan, ĉion senforman kaj sencelan, ĉion nebulan, nedifineblan kaj superracian: tiel ankaŭ la persono E. T. A. Hoffmann estis duobla estaĵo, kaj la unu duono de lia ekzistado sin montras nekredebla groteskaĵo. Tage oni vidis lin sur la strato kiel seriozmienan prusan oficiston; liaj superuloj laŭdis lian precizecon kaj saĝecon en la ofico; kaj multaj personoj asertas, ke li estis lerta negocisto, kiu bone sciis kalkuli sian profiton. Ĉu estas kredeble, ke tiu ĉi sama viro nokte sidis en vinejo, trinkegante kaj elŝprucante harstarigajn timigaĵojn, tiel ke li mem kelkfoje furiozis pro timo pri la kreaĵoj de sia propra cerbo, kaj lia edzino devis sidi ĉe lia flanko kaj aserti, ke efektive nek diablo nek fantomo estas en la ĉambro? Hoffmann estis konglomeraĵo de la plej kontraŭaj ecoj, kapabloj, emoj kaj sentoj: Lia sagaca intelekto rapide rigardis ĝisfunden en la homojn kaj aferojn; kaj tamen li sin donis al ĉia ajn superstiĉo kaj demonkredo. Li entuziasmiĝis ekscese, kaj poste ŝajnis esti senfantazia banalulo. Nun li estas diboĉa epikuristo, nun obstina stoikulo. Li mokas satire la ridindajn flankojn de l' homoj, kaj povas disflui en larmoj pro la tragedio de l' homa sorto.

Tial ankaŭ en preskaŭ ĉiuj liaj verkoj mankas kvieto. Lia fantazio antaŭenpelas lin. Misteraj personoj ofte malhelpas kaj malklarigas la evoluon de la rakontata agado. Tra ĉiuj verkoj fluas kvazaŭ kaŝita suba riverego, kies muĝadon oni aŭdas, sed kies akvon oni vidas neniam, kaj kiu supren sendas nur nebulajn figuraĵojn, kiuj en la ordinara vivo ludas sian rolon kaj poste remalaperas, forprenante kun si ofte la homon, por dronigi lin en la nigraj akvoj de l' mistero.—Ne estas mirige, ke tia temperamento senfine elĵetis fajrerojn, kiel ŝtalo puŝiĝanta kontraŭ ŝtono. Sed ĝi povis lumi nur mallongan tempon; konsumante sin mem, ĝi baldaŭ malaperis kiel bela meteorito, kiu lasas longan fajran strion sur la nokta firmamento.

Admirinda estas la multflanka talenteco de Hoffmann. Oni devas returnen iri kelkajn jarcentojn, ĝis la renesanca epoko, ĝis Lionardo da Vinci, por trovi same fenomenan homon, kiu ne nur diletante, sed kun genio laboris sur tiel diversaj kampoj kaj kelkiam ne sciis, kion la bolantaj en li pensoj naskos: "Multkolora mondo, plena de misteraj aperaĵoj, flirtas kaj flagras ĉirkaŭ mi,—estas, kvazaŭ io granda baldaŭ devos okazi—iu ajn artprodukto devos eliri el la ĥaoso!—Ĉu ĝi estos libro—ĉu opero—ĉu pentraĵo—quod diis placebit!"[1] Prave tial liaj amikoj skribis sur la tombŝtonon de la poeto:

E. T. A. Hoffmann
eminenta
en sia ofico,
kiel poeto,
kiel muzikisto,
kiel pentristo.

La juristaj kapabloj de Hoffmann jam estas menciitaj. Sed ili estis nur la nutra tero por lia korpa ekzistado. Lia koro tiris lin en la templon de la arto.

Kion li laboris kiel poeto, tio estas enskribita en la paĝojn de la mondliteraturo kaj ne apartenas al nia temo.

Sed pri la pentristo Hoffmann ni ne tute povas silenti. Komence li desegnis karikaturojn, kaj multaj liaj libroj kaj leteroj—eĉ procesaktoj!—havas ilustraĵojn de lia mano. Sed ankaŭ la uzado de l' peniko ne restis al li fremda. En Varsovio li ornamis per pentraĵoj la klubdomon de la diletanto-orkestro, kiun li direktis. En la kastelo Altenburg apud Bamberg li pentris freskojn. Por la teatro li preparis kulisojn kaj kurtenojn. Kune kun Schinkel li skizis la scenan kaj kostuman aranĝon por sia opero "Undine"; kaj artaĵoj aludantaj tiun saman verkon ornamis lian ĉambron en Berlin.

Ĉion ĉi li praktikis kun plezuro, lerteco kaj genio. Sed lia amo apartenis al la muziko. Tio tute klariĝas el la karaktero de la romantiko. Ĉar ĝuste la muziko—kion ni jam diris—ne prezentas, kiel la aliaj artoj, ion objektivan, difineblan; sed ĝiaj tonoj, akordoj, melodioj estas tute senmateriaj kaj lasas al la fantazio la plej vastan ludejon. Tial "la muziko estas la plej romantika el ĉiuj artoj; ĉar ĝia objekto estas la senfinaĵo. Ĝi estas la misterplena, per tonoj parolanta Sanskrit-lingvo de la naturo, kiu plenigas la bruston de l' homo per senfina sopiro; kaj nur ĝi igas nin kompreni la kantojn de l' arboj, de l' floroj, de l' bestoj, de l' ŝtonoj, de l' akvoj!..... Neniu arto tiel eliras nepre nur el la interna spiriteco de l' homo, neniu arto bezonas nur sole spiritajn, eterajn rimedojn krom la muziko. Sento de l' plej alta kaj plej sankta, de la spirita potenco, kiu ekbruligis la fajreron de l' vivo en la tuta naturo, aŭdeble elparoliĝas en tonoj" (Hoffmann).

La muziko estis la ĉiama akompananto de Hoffmann de l' momento de lia naskiĝo. Kiam lia patrino kuŝis en naskaj doloroj, la patro—por dolĉigi ŝiajn dolorojn kaj por tuj montri al la novnaskito la agrablan flankon de l' vivo—venigis liutiston, kiu devis ludi antaŭ la infaneto. Kiam poste la patro estis forlasinta sian familion, la eduko de la knabo restis ĉefe en la manoj de lia onklino, kiu havis treege belan voĉon, kaj de la onklo, eksterordinare muzikema originalulo. Ambaŭ ili plenigis la knabon je muziko, tiel ke poste li povis ofte nutri sin per fortepiano- kaj kant-lecionoj kaj ke ankaŭ la muzikteorio jam estis por li konata scienco. Ni nun ankaŭ komprenas, kial en liaj literaturaj verkoj la muziko dekomence ludas gravan rolon. Dolĉaj kantoj de belaj virinoj, ĉirpantaj liutoj, mandolinoj kaj gitaroj, la ensorĉa melodio de violono, la milvoĉa muĝado de orgeno, la tondrantaj kordoj de fortepiano, eĉ nedifineblaj, misteraj sonoj de ie ajn kreas ofte la magian atmosferon, en kiu la strangaj, grimacaj personoj, elirintaj el la fantazio de l' poeto, faras siajn diablajn saltojn. Kelkaj liaj noveloj—ekz. Kavaliro Gluck, Don Juan, La aŭtomato, Kreisleriana, La fermato—la muziko estas tiomgrade la bazo de la rakonto, ke prave oni povas nomi ilin "muzikajn novelojn." Ne mirige; ĉar ilia verkisto estis tiel muzika estetikisto, kiel muzikpraktikisto kaj komponisto.

Kontraŭe de la ofte groteska konfuzo kaj fantazia malklareco en la literaturaj verkoj Hoffmann donas en siaj muzikestetikaj traktaĵoj, en recenzoj kaj kritikoj bonegajn pruvojn de sia sagaco, de profunda artkompreno kaj trafa juĝkapablo. Ili faris lin patro de la moderna verkado pri muziko. En siaj analizoj ekz. de verkoj de Beethoven li ne nur poezie priskribas la kompozicion, sed li klopodas, paŝon post paŝo sekvi la komponiston, montrante la konstruplanon de la verko, la evoluon de la muzikaj ideoj, la elekton kaj kombinon de la instrumentoj, kaj citante notekzemplojn li efike subtenas la komprenon. Hoffmann estis inter la unuaj kiuj ekkonis la titanan grandecon de Beethoven. Tial ankaŭ liaj analizoj—ekz. de la Uverturo al Coriolan (op. 62), Kvina sinfonio (op. 67), Sesa sinfonio (op. 68), Du trioj (op. 70), Muziko al "Egmont" (op. 84), Fantaziaĵo por fortepiano, ĥoro kaj orkestro (op. 80), Oratorio "Kristo ĉe la Olivmonto" (op. 85) kaj la Missa en C (op. 86)—fariĝis majstroverkoj, kiujn povis skribi nur homo, en kiu eminenta muzika spirito, profunda scio kaj nobla sentimento ligiĝis kun kora entuziasmo kaj la lerta plumo de literaturisto. Mi ne povas preterlasi la okazon, doni al la leganto almenaŭ kelkajn liniojn el la traktaĵo: "La instrumenta muziko de Beethoven". Tie Hoffmann postulas de la reproduktanta muzikisto jenon: "Kiu volas ĝuste prezenti kompozicion de Beethoven, tiu devas lin kompreni, profunden enpenetri en lian esencon, devas—konscie pri sia propra sanktiĝo—sentime riski, en la rondon eniri de la magiaj vizioj, kiujn elvokas lia forta sorĉo. Kiu ne sentas tiun ĉi sanktiĝon, kiu rigardas la sanktan muzikon nur kiel ludon, kiel amuzaĵon por malplenaj horoj, kiel momentan inciton por nesentpovaj oreloj aŭ kiel rimedon por propra singlorigo: tiu restu for! La vera artisto vivas nur en la verko, kiun li unue komprenis kaj nun prezentas laŭ la intenco de l' majstro; kaj ĉiuj liaj penoj celas nur, en milkolora brilo revoki en la viglan vivon ĉiujn la belegajn ĉarmajn bildojn kaj viziojn, kiujn la majstro kun magia forto enmetis en sian verkon, por ke ili ĉirkaŭu la homon per lumaj, brilegantaj cirkloj kaj lia fantazio, ekflamigante lian plej internan sentimenton, rapidfluge forportu lin en la malproksiman regnon de l' spirito."

Sed Hoffmann ne estis homo, kiu en la kulto de unu heroo forgesas, ke ankaŭ la geniulo estas filo de siaj antaŭuloj. Krom Beethoven li tial ne malpli honoris la malnovajn majstrojn de la diserva muziko en Italujo: Palestrina, Scarlatti, Caldara, Marcello, Leonardo Leo k. a.; kaj inter la germanaj komponistoj estis liaj specialaj amikoj Bach, Gluck, Haydn kaj Mozart[2]. La leganto permesu, ke mi citu ankoraŭ kelkajn vortojn el la supre nomita traktaĵo, en kiu Hoffmann kun admirinda kompreno komparas la tri majstrojn Mozart, Haydn kaj Beethoven: "La instrumentaj kompozicioj de ĉiuj tri majstroj elspiras la saman romantikan spiriton, kiu rezultas el ilia same intima kompreno de l' speciala naturo de la arto. Sed la karaktero de iliaj kompozicioj tamen rimarkeble diferencas.—La esprimiĝo de infana, gaja temperamento regas en la kompozicioj de Haydn. Liaj sinfonioj gvidas nin en senfinajn verdajn arbarojn, en gajan, multkoloran svarmon de feliĉaj homoj. Gejunuloj preterŝvebas dancante; ridantaj infanoj, aŭskultante malantaŭ arboj, malantaŭ rozarbetaĵoj, petole ĵetas florojn unu al la alia. Vivo plena de amo, plena de feliĉego, kiel antaŭ la unua peko, en eterna juneco, nenia sufero, nenia doloro; nur dolĉa, melankolia deziro al la amata persono, kiu ŝvebas malproksime en la brilo de l' vespera ruĝo kaj ne alproksimiĝas, nek malaperas; kaj dum ĝi ĉeestas, la nokto ne venas; ĉar ĝi mem estas la vespera ruĝo, per kiu ardas monto kaj arbaro.—Mozart gvidas nin en la profundaĵojn de mistera regno. Timo nin ĉirkaŭas; sed estante sen turmento, ĝi estas plimulte antaŭsento de l' senfinaĵo. Amo kaj melankolio sonas en ĉarmaj fantomaj voĉoj; la nokto leviĝas en hela purpurbrilo; kaj en neeldirebla sopiro ni paŝas post tiuj aperaĵoj, kiuj, per mansignoj afable invitantaj nin al siaj vicoj, en eterna dancado flugas tra la nuboj (sinfonio en Es, la tiel nomata "cigno-kanto").—Tiel ankaŭ la instrumenta muziko de Beethoven malfermas por ni la regnon de l' grandego kaj nemezureblo. Ardantaj radioj flugas tra la profunda nokto de ĉi-tiu regno; kaj ni ekvidas ombrojn ondantajn supren kaj malsupren, kiuj pli kaj pli malvaste nin ĉirkaŭas kaj pereigas nin, sed ne la doloron de la senfina sopiro, en kiu ĉiu ĝojo, rapide leviĝinte sur ĝojkantantaj tonoj, malleviĝas kaj malaperas. Kaj nur en tiu ĉi doloro, kiu amon, esperon, ĝojon en sin konsumas, sed ne detruas; kiu tiamaniere volas krevigi nian bruston per plenvoĉa kuneksono de ĉiuj pasioj: nur en tiu ĉi doloro ni povas vivi plu kaj estas ravitaj viziuloj!"—

Estas speciale interese, ke Hoffmann ankaŭ ekkonis jam la genion de Johann Sebastian Bach. La verkoj de tiu ĉi majstro jam kelkajn jarojn post lia morto (1750) estis forgesitaj. Nur malmultaj sciis ankoraŭ lian nomon; kaj el la malgranda nombro de liaj presitaj verkoj oni eltrovis nur matematike konstruintan kontrapunktiston. Longe antaŭ Mendelssohn, kiu nur en 1829 kvazaŭ reeltombigis la malnovan majstron, Hoffmann jam estis ekkoninta lin kiel prapatron de la melodio kaj harmonio, en kies laŭŝajne rigidaj, nurformalaj verkoj batas la varma koro nun de lirikisto, nun de dramisto, sed ĉiam de eminenta artisto, kaj al kiu liaj posteuloj—ankaŭ Beethoven! ankaŭ Wagner!—modeste kaj admire suprenrigardis.—Tamen ankaŭ Hoffmann kelkiam, kvankam neofte, eraris en siaj juĝoj. Ekz. li starigis la operkomponiston Spontini, kies verkoj delonge jam ne estas ludataj, ĉe la flankon de Händel, Gluck kaj Mozart, dum kontraŭe la eternan valoron de la "Freischütz" li ne tute ekkonis.

Ankaŭ kiel reproduktanta muzikisto Hoffmann servis al sia plej amata muzo. Li kantis okaze kiel tenoristo en ĥoro en Varsovio; kaj kiel direktisto de tiea muzika societo li prezentis precipe verkojn de Mozart, sed ankaŭ de Gluck, Haydn, Cherubini kaj eĉ jam sinfonion de Beethoven (1806). En Bamberg li laboris—apud sia orkestrestra okupo—kiel kantinstruisto. Sed postkiam en 1814 li estis akirinta certan oficistan pozicion, li ne plu svingis la direktistan bastoneton kaj ne plu devis forĵeti siajn fortojn al la instruo de sentalentaj fraŭlinoj[3], sed povis doni tutan sian liberan tempon al literaturaj kaj kompoziciaj laboroj.

Kiel ni jam diris, la komponisto Hoffmann posedis tre bonajn muzikteoriajn sciojn kaj tiurilate distingiĝas treege inter muzikdiletantaj literaturistoj kiel Jean Paul, Nietzsche k. a. La nombro de liaj kompozicioj estas sufiĉe granda; inter ili troviĝas 12 operoj kaj operetoj, 3 muzikoj al dramoj de diversaj poetoj, 1 melodramo, 1 Missa, 1 Miserere, 1 sinfonio, 1 uverturo, kantaĵoj, sonatoj por fortepiano kaj 1 kvinteto por harpo kun kvar kordinstrumentoj. Multaj el ili ne estas presitaj, multaj jam perditaj. Amikoj de Hoffmann en la lastaj 20 jaroj presigis kelkajn liajn kompoziciojn denove (vidu la indekson ĉe la fino de tiu ĉi artikolo).

Kia do estas la muziko, skribita de tiu ĉi viro, kiu sur la literatura kampo riskis la plej strangajn psikologiajn eksperimentojn kaj verkis fantaziaĵojn, kiujn post li neniu plu atingis? Nu, liaj kompozicioj havas tute alian karakteron, kaj aŭdante ilin neniu supozus, ke la "Fantomo-Hoffmann" estas ilia verkinto. Lia muziko—escepte de unu verko, pri kiu poste ni traktos detale—estas tute ne revolucia; ĝi sonas dolĉe, naive; kaj ne nur mankas en ĝi ĉiuj fantaziaj ekscesoj, kiujn amas la literaturisto Hoffmann, sed ĝi eĉ ne eluzas la muzikajn esprimilojn, kiujn ni jam trovas en la verkoj de samtempuloj kaj antaŭuloj. Kiu eble iam havos okazon, aŭdi la menciitan kvinteton[4], tiu miros, ke en ĝi preskaŭ tute mankas kontrastoj. El tiu ĉi muziko ne parolas viro, kiu kun forto kaj ĝojo kondukas siajn ideojn al venko kontraŭ la mondo, sed revema junulo, kiu ne volas esti malhelpata en la plena sindono al unu sola sento. Tamen la verko, kiel ankaŭ la aliaj de Hoffmann, estas tre melodia kaj bonsona.

Sekve ne estos eble tro granda perdo por la muzika mondo, se la plej multaj kompozicioj de l' poeto restos kuŝantaj sub la polvo de l' jaroj. Sed unu el ili ne meritas tiun ĉi sorton, nome la verko, kiu lin esence reprezentas kiel komponiston, la plej amata infano, kiun donacis al li la muzo: lia opero "Undine". La verkinto de tiu ĉi artikolo povas prijuĝi tion laŭ propra sperto. Ĉar komence de l' nuna jaro li aranĝis en sia hejmo antaŭ aŭdantaro de muzikistoj kaj muzikamantoj prezentadon de la opero, kiu malgraŭ la foresto de sceno, mimiko, gestoj, kostumoj kaj orkestro faris treege profundan impreson al ĉiuj aŭskultantoj. Sub la gvidado de sperta direktisto kaj helpe de eminentaj solistoj, malgranda ĥoro kaj bona fortepianisto la verko reeksonis la unuan fojon post centjara dormo kaj vekis la fortan deziron, ke oni povu aŭdi kaj vidi ĝin ankaŭ en la operejo.

La sorto de tiu ĉi verko estis tre stranga. En la jaro 1811 barono De la Motte-Fouqué skribis la ĉarman romantikan fabelon pri Undine[5], tiu akvofeino, kiu edziniĝante kun homo akiras homan animon, sed pro malfidelo de sia edzo devas reiri en la subakvan regnon de sia patro. Leginte la verkon, Hoffmann tuj sentis sin forte kaptita de tiu ĉi materio kaj decidis, uzi ĝin por opero. Ĉar fine nun li estis trovinta tekston, kiu ŝajnis al li nepre taŭga por opero; nun li vidis vojon, realigi siajn ideojn pri tiu ĉi artspeco, kiujn en la dialogo "La poeto kaj la komponisto" li estis elparolinta jene: "Mi kredas, ke la romantika opero estas la sole vera; ĉar nur la romantiko estas la hejmlando de la muziko. Tamen kompreneble mi malestimas tiujn mizerajn produktaĵojn, en kiuj malsaĝaj, senspritaj spiritoj aperas kaj mirakloj sur miraklojn estas amasigataj, nur por amuzi la okulojn de sensaciema publikaĉo. Vere romantikan operon verkas nur la genia, entuziasmigita poeto; ĉar sole li vivigas la misterajn aperaĵojn de l' regno de la spiritoj. Sur lia flugilo ni svingas nin trans la abismon, kiu alie disigis nin de ĝi; kaj enhejmiĝintaj en la fremda lando, ni kredas la miraklojn, kiuj videble okazas kiel konsekvencaj sekvoj de l' influo de pli superaj estaĵoj al nia ekzistado kaj evoluas ĉiujn la impresajn, forte nin kaptantajn situaciojn, kiuj nin plenigas nun per teruro kaj timego, nun per la plej alta feliĉo. Unuvorte: la poeto, kiu volas prezenti la misteran, devas posedi la sorĉan forton de la poezia vero; ĉar nur ĝi povas entuziasmigi nin. Tiam antaŭ niaj okuloj malfermiĝos romantika mondo, en kiu ankaŭ la lingvo estas pli potenca aŭ—pli bone—prenita el tiu malproksima regno: ĝi estas muziko, kantado. Eĉ la agado kaj la situacioj, sonantaj en impresegaj tonoj kaj harmonioj, tiam nin kaptos kaj ravos pli forte. Tiamaniere laŭ mia opinio la muziko devas senpere kaj devige eliri el la poezio".

Ĉi tiuj vortoj enhavas jam kvazaŭ en nukso la tutan ideon de la muzikdramo: La dramo estas la ĉefaĵo; la muziko, organe kunligita kun ĝi, estas la servanto; kaj ambaŭ kune nin gvidu en la romantikan landon, kie ili vere estas enhejmaj. En la jaro, kiam la supre cititaj vortoj estis skribataj, la plenumonto de tiuj ideoj ĵus naskiĝis: Richard Wagner. Hoffmann nur profete povis montri la vojon, sed ne iri ĝin. Tial lia Undine ne fariĝis jam muzikdramo, sed—sufiĉa honoro por la majstro—la unua romantika opero.

Fouqué mem prilaboris la tekston. Kun arda fervoro la komponisto komencis sian laboron kaj finis ĝin en novembro 1813. Sed nur post tri jaroj la opero estis prezentata en la Reĝa Teatro en Berlin kaj vekis grandegan entuziasmon. Dum 11 monatoj oni ludis ĝin 23 fojojn—tiam la 29an de julio 1817 la teatro forbrulis kaj kun ĝi la kulisoj, kostumoj, eĉ la notoj (escepte de la partituroj) por la verko. Tio estis la entombigo de Undine! Ĉar neniam plu (escepte de unu nesukcesinta prezentado en Prag 1821) ĝi aperis sur la scenejo. Kulpa pri tio estas ĉefe la grandega sukceso, kiun atingis samnoma opero de Lortzing, aperinta en 1845. Per popularaj melodioj, lerte—kvankam neorgane—eltrovitaj komikaj personoj kaj per nova finiĝo—kiu ja detruis la tragedian karakteron de la fabelo, sed kontentigis la sentimentalajn dezirojn de l' publiko—la sperta teatropraktikisto Lortzing sciis akiri kaj ĝis hodiaŭ konservi la favoron de l' granda amaso, tiel ke la verko de Hoffmann restis malaperinta por ĉiam.

Bedaŭrinde! Ĉar rilate la artajn vidpunktojn la pli malnova Undine estas multe pli interesa kaj valora. Unuavide ĝi ŝajnas esti konstruita laŭ la tradicia opermodelo kun recitativoj, scenoj kaj dialogo; sed esplorante pli detale, oni ekkonas, kiom Hoffmann transiris la ĝistiamajn operformojn. Unue: Undine estas dramo! Evoluanta el la karakteroj de la personoj, ĝi kondukas konsekvence kaj senkompate al la tragedia finiĝo, kaj la poeto forlasas ĉiun flankan agadon, kiu nur donu al la komponisto okazon, prezenti efikan kanton, aŭ kiu estas nur enŝovata, por ke la ĉefkantistino povu brili per sia voĉvirtuozeco kaj la publiko sentu agrablan oreltikladon. Tiun ĉi rapidan, vere draman pulson jam C. M. v. Weber sentis en la verko, skribante pri Undine: "Hoffmann rezignas pri la gloro de momenta aplaŭdo, neakcentante tiun aŭ tiun muzikpecon, kio estas ja tre facila, se per multaj detalaĵoj oni turnas al ĝi pli da atento, ol ĝi meritas kiel membro de l' drama korpo. Senhalte li paŝas antaŭen, videble kondukata nur de la intenco, ĉiam resti vera kaj plivigligi la draman vivon, anstataŭ reteni aŭ enkatenigi ĝian rapidan iron".

La personoj estas bone karakterizitaj: la ĉarma Undine, la nobla kavaliro Huldbrand, la fiera Berthalda, la simplaj gefiŝistoj. Sed plej eminenta estas Kühleborn, la reĝo de la akvoj, la nepacema demono de l' elemento. En liaj sarkasmo kaj ironio kontraŭ la homaro Hoffmann trovis precipe konvenan por si materion, kaj videble li pentris tiun ĉi figuron per la plej efikaj koloroj de sia muzika paletro.

Rilate la melodiojn kaj instrumentacion la Undine-partituro estas riĉa je novaĵoj. En ario de Berthalda oni trovas ekz. jam tute laŭnotan motivon el "Tristan"; kaj la grandegaj voĉsaltoj de Kühleborn estas jam vera "Zukunftsmusik" (estonta muziko[6]). Cetere Hoffmann ankaŭ jam uzas sufiĉe multajn leitmotiv-ojn. Sed la plej mirindajn efikojn—bedaŭrinde ni ĝis nun povis ilin nur imagi laŭ la partituro—Hoffmann eltiras el la orkestro. Por krei la atmosferon de l' mistera, demona, super- aŭ sub-natura, li uzas la unua la plej profundajn tonojn de la lignaj blovinstrumentoj (klarnetoj, hobojoj, fagotoj); li igas blovi la ĥoron de la ladaj blovinstrumentoj kun plej mallaŭta forto; li uzas la violonĉelojn trivoĉe ktp. Ĉiujn ĉi rimedojn tuj post li uzis Weber en sia "Freischütz", vekante multan admiron.

Ankaŭ aliloke la influo de Hoffmann estas klare videbla. Marschner en siaj operoj "Vampyr" kaj "Hans Heiling" baziĝas sur li; Schumann kaj Berlioz enprofundiĝis en liajn doktrinojn kaj muzikon, kaj precipe la groteskaj trajtoj en la verkoj de la laste nomita komponisto estas tre verŝajne fruktoj de l' studado de la germana majstro. Plej grandan influon Hoffmann havis ankaŭ al Richard Wagner, kiu jam en siaj junulaj jaroj legis ĉiujn liajn verkojn. La traktaĵoj de Wagner, precipe tiuj en Paris skribitaj, povus esti prenitaj el "Kreisleriana"; kaj en lia muziko la influo de la malnova majstro estas sentebla en lia junula verko "Die Feen" (la feinoj) ĝis "Tannhäuser", "Meistersinger" kaj "Parsifal".

Resume: Hoffmann estis sur la muzika kampo ne diletanta eklektikulo, sed en siaj plej bonaj verkoj kaj en siaj muzikestetikaj traktaĵoj eltrovanto de novaj vojoj. Estas vere, ke nur en la literatura fako li sukcesis, krei verkojn nepereontajn. Sed kiel muzikisto li donis valorajn instigojn, kiuj efikis tra la lasta jarcento. Liaj posteuloj plenumis, kion li nur estis promesinta; sed li plantis la ĝermojn, el kiuj aliaj kulturis belfruktajn arbojn.

En 1922 estos pasintaj 100 jaroj post lia morto. Certe oni gloros tiam la literaturiston Hoffmann. Ĉu iu ankaŭ memorigos pri la muzikisto? Ĉu ne iu teatro havos la kuraĝon, revivigi la Undine-n kaj tiel pli bone honori lin ol per gazetartikoloj aŭ per marmora busto? Tiam ni plej bone sentus nin kunligitaj kun li kiel membroj en la sama senfina ĉeno de l' homa evoluo, pri kiu li skribis iam la belajn vortojn: "Pli kaj pli antaŭen la reganta mondspirito pelas la evoluon; neniam la pasintaj aperaĵoj revenas tiaj, kiaj ili ĝoje moviĝis dum sia korpa vivo. Sed eterna, neperea estas la vero; kaj mistika kunestado de la animoj plektas misteran rubandon ĉirkaŭ la estintan, estantan kaj estontan tempojn".

Por muzikhistoriistoj kaj muzikamantoj, kiuj eble instigitaj per tiu ĉi artikolo intencas pli profunde okupi sin pri la interesa kaj vasta temo, mi notas jen la materialon, kiun plejgrandparte mi uzis, por prepari mian prezentadon de "Undine". Ĉar tiu ĉi materialo estas sufiĉe disloka, tia indekso eble ne estos superflua. Pro praktikaj kaŭzoj mi ne tradukis la titolojn ktp., sed donis ilin en la originala formo.

INSTRUO PER LABORO.

(ARTHUR DEGEN.)

Niaj lernejoj, almenaŭ en Germanujo, estas filinoj—nun maturiĝintaj filinoj—de la eklezio, kiu fondis en la monaĥejoj lernejojn parte por estontaj ekleziuloj, parte por la filoj de la nobelaro. Tie oni traktis religiajn, historiajn, lingvajn kaj matematiko-astronomiajn sciojn, do pure spiritajn, ne apartenantajn al la palpebla mondo. Jen la konvena metodo: La instruisto scias la materialon aŭ de sia instruinto, aŭ el verkoj. Li prelegas—do transliveras—ĝin kun la sama aŭtoritato kiel lia instruinto; kaj la lernantoj aŭdas, notas, memorigas—do receptas—ĝin kun la sama konfido kiel antaŭe li mem. Kiam en la mezepoko la riĉaj komercurboj kaj eĉ la princoj ekfondis lernejojn, ili akceptis kun la instruontoj ankaŭ la planon, almenaŭ la metodon de la monaĥejaj lernejoj. Johann Wolfgang Goethe karakterizas tiun ĉi aŭtoritatan kaj receptigan metodon per sceneto en sia mezepoka kavalirdramo: Götz von Berlichingen. Tute fiere la knabo de la heroo la rezulton de l' ĵus pasinta leciono resumas jene: "Jaxthausen estas kastelo kaj urbo sur la Jaxt kaj apartenas kiel heredaĵo kaj posedaĵo al la kavaliro de Berlichingen". Kaj demandite de sia patro li ne scias, ke li mem vivas en la citita kastelo, eĉ ne, ke la citita kavaliro estas lia patro. Tiu sceneto klare evidentigas, ke tiu ĉi metodo—eble tolerebla ĉe pure spiritaj fakoj—fariĝas farso aplikate en realaj instrufakoj kaj kaŭzas supraĵan babilemon pri nekonitaĵoj. Ju pli la instruo ampleksis realaĵojn, des pli rimarkiĝis tiu netaŭgeco, plej klare en la elementaj lernejoj.

Komence kiel Winkelschule (angula lernejo, tiel nomita, ĉar la metiisto-instruisto instruis en sia metio- kaj loĝ-ĉambro) ĝi nur traktis skribadon, kalkuladon kaj legadon kaj memorigadon el la biblio, sed poste ĝi konscie imitis la superan, "latinan" lernejon rilate al enciklopedieco kaj universaleco de la plano kaj sekve de tio ankaŭ rilate al la jam priskribita metodo, do ĝi reprezentis sin kiel nuran "parkerigejon".

Ekstaris famaj pedagogoj, kiuj rimarkinte tion, klopodis pri ŝanĝo. Laŭ la diroj de Baco de Verulam, † 1639: "Estas gravege, ke ni la okulojn de la spirito neniam deturnas de la objektoj mem" kaj de John Locke, † 1704: "Nenio estas en la spirito, kiu ne antaŭe estis en la sentoj". "La sentoj estas la pordoj de la animo". Comenius, la filantropoj, Rochow kaj fine Pestalozzi enkondukis la ideon de la intuo en la pedagogian mondon kaj tiom ŝatis ĝin, ke ili aplikis ĝin eĉ je netaŭga kaj neinda objektoj. (Dum ekzameno en la "Dessau-a Philanthropinum" 1776 Wolke instruis pri homnaskiĝo antaŭ plej detaliga bildo kaj postulis, ke la infanoj ĉeestu la naskiĝon de siaj gefratoj, por ke ili dankemiĝu eksciinte la dolorojn de la patrino. Pestalozzi ekzercis la intuo-kapablon eĉ je truo en la tapeto). Hodiaŭ certe neniu plu kontraŭstaras la ideon de la instruo per intuo, kiu tamen bezonis du jarcentojn por ĝenerala aprobiĝo.

Tiu ĉiusenta kaj ĉiuflanka perceptado pri iu reala objekto certe bonefikis, sed ĝi tre ofte streĉis la fortojn nur de unu lernanto, lasante al la aliaj la nuran aŭdadon. Pro tio oni daŭrigis la serĉadon al iu metodo ĉiujn lernantojn samtempe kaptanta kaj laboriganta.

Kiom longe ankoraŭ tiu ĉi ideo de la instruo per laboro atentos sian efektiviĝon? Ĝi ja nepre ne estas malpli aĝa, eĉ naskiĝis en la samaj cerboj kiel la supre menciita. Ekzemple Amos Comenius, † 1670, argumentas jene por la manlaboro: "La homa korpo bezonas moviĝon kaj okupiĝon. La manlaboro kontentigas tiujn bezonojn, kaj krom tio ĝi estas necesa, por ĝustamaniere prepari al la vivo. La malgrandaj infanoj estas kutimigotaj al laboro kaj al daŭra okupo—ĉu al serioza laboro, ĉu al ludo—por ke ili ne alkutimiĝu al enuo. La pli grandaj infanoj konatiĝu kun la ĉefaj metioj, por kleriĝi pri la vivo kaj por ebligi, ke montriĝu la inklino al iu ajn profesio." "Al la sciebla oni aldonu la fareblan!" "Ĉio lernota estu lernata per agado!" "Krom sentoj, intelekto kaj koro ankaŭ la mano ĉiel estu iom post iom pli kulturata!"

John Locke postulis de sia nobela edukato, ke li ellernu metion, eĉ du aŭ tri, sed nepre unu fundamente. Li diras: "La infanoj konstruu mem siajn ludilojn, por ke ili kontentigu siajn bezonojn per streĉo de propraj fortoj. Tiamaniere ili lernas dezirmoderemon, atenton, diligentecon, pripensemon, eltrovemon kaj ekonomion—do ecojn kiuj utilos al la plenkreskinto, kaj pro tio povas esti nek lernataj tro frue nek fundamentataj tro profunde."

Jean Jacques Rousseau, † 1778, skribas en sia "Émile": "Nepre mi postulas, ke Emilo ellernu metion". "La aparatojn por la fizika instruo devas konstrui Emilo mem, ĉar estas nerefuteble, ke oni tiamaniere akiras pli klarajn difinaĵojn, ol per receptiga instruo, kaj ne alkutimiĝas, malbrave kaj sklave subigi sian intelekton sub iu aŭtoritato." La laboro do estas rimedo, por veki kaj evoluiigi spiritajn fortojn.

La filantropoj kaj pietistoj enkondukis la laboron en la instruplanon pli akcentante ĝian moraligan valoron. Ekzemple Salzmann, † 1811, en sia "Ameisenbüchlein" refutas la kontraŭdirojn jene: "La plejmulto ja pro tio kontraŭstaras, ĉar nur la malplejmulto de sinjoroj, la pedagogoj, mem lernis manlaboron kaj tial kondamnas kaj absurdigas tiun ĉi metodon."

La vicon finu nia majstro mem, Johann Heinrich Pestalozzi, † 1827, la apostolo de la intua ideo, la pioniro de la instruo per laboro. Li envicigis la laboron en la eduko-instruplanon de Neuhof, Burgdorf, Stanz kaj Münchenbuchsee. Rigardu la lastajn paĝojn de "Lienhard kaj Gertrud", kaj vi legos, kiel la nova instruisto de la vilaĝo, por lerni vizitante Gertrud-on, kun admiro vidas, kiel la infanoj laŭ la modelo kaj sub la okuloj de la patrino movas la manojn ĉe la ŝpinilo kaj en la ĝardeno. "Tagon post tago pli klariĝis, ke la laboremo, la fizika agado estas la vera, sankta kaj eterna rimedo, kunigi ĉiujn homajn fortojn je unu sola komuna forto, la humaneco. Ĉiutage li pli klare vidis, kiel la laboremo evoluigas la intelekton, fortigas la korsentojn, malhelpas la vagadon de la voluptemo mortigan por fortoj kaj moralo de l' vivo, fermas por la imagemo la pordon al ĝia labirinto, malakrigas de la vantaj langoj la pinton de ilia babilemo, gardas nian devosenton kontraŭ pereiĝo kaj rekondukas de la eraro, rigardi priparoladon pri faro kiel la faron mem, nian babiladon pri heroeco kiel heroecon mem kaj nian senvaloran revadon pri kredo kaj amo kiel tiujn diajn kapablojn mem. Tiu pli alta opinio pri la homa eduko kaŭzis, ke torna kaj rabota stabloj, kusenoj por puntfarado kaj kudrado k. t. p. trovis lokon en lia lernejo.

El la verko: "Kiel Gertrud instruas siajn infanojn" ni citu: "Nur per evoluo de la fizikaj lertoj la homo atingas internan kontenton." "Eduko al laboro estas pli grava por la popolo ol konduko al scioj." "Por povi, ĉiukaze vi devas fari; por scii, ofte sufiĉas, ke vi kondutas pasive, kelkfoje vi nur bezonas vidi kaj aŭdi." "La manlaboro estas fundamento por kaj kondukilo al moraleco. Sen manlaboro harmonia eduko—homeduko—ne estas ebla."

En gazeta artikolo li skribas: "La homo serĉu sian ĉefinstruon ĉe sia ĉeflaboro kaj ne anticipu la senekzemplan instruon antaŭ la laboro de siaj manoj. Li mem eltrovu sian instruon precipe el sia laboro kaj ne elmeditu la laboron el la teorio. Pro tio la instruo de infano koncernu ties efektivan laboron kaj estu limigita per cirklo ĉirkaŭ ĝi, por ke nek infano nek instruisto facile povu forvagi. Kara leganto, la amason da malsaĝuloj en la mondo certe ni ŝuldas al la sensencaĵo, laŭ kiu ni la junaĝon de niaj infanoj deturnas de la laboro kaj kondukas al la libroj."

La eminentuloj de la societo, scienco kaj pedagogio el la tuta mondo vizitis Pestalozzi-n, ĉiuj aprobis eĉ admiris, hejme ili rekomendis kaj postulis lian metodon.—Sed ankoraŭ komence de la dudeka jarcento la malgrandaj elementuloj komencis dum la unua lerntago legadon kaj skribadon. La leĝo de la inerteco, la potenco de la kutimo, la tradicio malhelpis la aprobon kaj enkondukon de la nova metodo. La profesiuloj mem estis la plej fervoraj kontraŭuloj. En la supera lernejo regis la materialplano, kaj la popollernejo imitis ĝin nekonsiderante kapablon kaj inklinojn de la infanoj. Jes, estas vere, ke, celante la revivigon de la hejmlaboro, la dana oficiro Klausen-Kaas fondis lernejon pliakcentantan la metian perfektigon. Sed la pedagogaro de Grube ĝis Lauckhard faris ĝin farso kaj batalis kontraŭ tiun ĉi mem konstruitan aĵon, nomante ĝin "ellerno de metioj", "instruo pri panperlaboro", kaj nun oni certe ne ekmiras, ke la tuta metiistaro pro timo je perdo de klientoj laŭte kontraŭkriis. La mizerego de la mondmilito kaj de la Versailles-a paco ja ŝajne—sed nur ŝajne—pravigas ilin, instigante la germanojn, mem fari siajn ŝuojn, ripari ilin kaj surnajli plandojn. Sed tio certe ne daŭros. Tio ja neniam estis celo nek de la social-ekonomiistoj, nek de la klasikaj pedagogoj, nek ankaŭ de nia Friedrich Schiller, malgraŭ li dirigas sian Wilhelm Tell: "La hakilo en la domo evitigas la ĉarpentiston" aŭ al la malgranda filo: "Brava pafisto mem helpas sin."

Tamen la pedagogoj de la pasinta jarcento akuzas ne nur la danan eksperimenton, sed la tutan ideon jene: "Tiu nova instruo prokrastas la labordividon kaj repaŝigas la kulturon". "Ĝi anticipas la lernadon en la majstra metiejo, trosatigas la infanon kaj kaŭzas malintereson dum la leciono." "Ĝi metas la infanon en danĝeron de ekspluato per profitemaj spekulantoj." "Ĝi evoluigas produktemon kaj profitemon en la infanoj mem kaj difektas la moralecon." "Tiu necerta eksperimento pro sia dubinda ŝanco ne meritas, esti akceptata kiel laŭdeva fako. La lernejo ankaŭ ne rajtas devigi la lernantojn al la manlaboro, ĉar tiu destino estas gepatra rajto. Kaj la gepatra eduko mem zorgu—kaj en orda domo ankaŭ jam zorgas—pri okupo de la infanoj". Sufiĉu! Ili tute malkomprenis aŭ volis malkompreni Pestalozzi-n kaj lian grandan ideon, malgraŭ ili cedis la enkondukon de virinaj laboroj, de trikado, flikado kaj brodado. Sed oni ja alkutimiĝis al strangaj decidoj de la tiuepoka pedagogaro, kiu ekzemple, malgraŭ aklamante ĝin por knaboj, tute malaprobis la gimnastikadon por knabinoj.

Nur unu el la disciplaro de Pestalozzi sin plene liberigis de tiuj prokrastaj potencoj. Li ja plugis novan kampon, Friedrich Fröbel, † 1852, la fondinto de la "infanĝardeno" (pedagogia infangardejo por la antaŭlerneja aĝo) kaj unua instruisto de infanguvernistinoj. Li diras en sia "Menschenerziehung" (arto de homaj eduko kaj instruo): "Ekzerco de la sentoj estas ekzerco de la intelekto, tion la pedagogio scias jam de longe, sed ĝi ĉiam ignoris, ke ekzerco de ĉiuj esprimorganoj nepre ne povas esti alia ol spirita klerigo. Por esprimi la en spirito naskiĝintan la homo posedas tri rimedojn: vorton, mienon kaj faron. Per intuado li akiras sciojn, per esprimado li akiras lertecon. Sur la unua ŝtupo, kiel suĉulo, la homo ankaŭ spirite ensuĉas, sur la dua, kiel infano, li propravole esprimas dum ludado." "Lertigo de ĉiuj membroj kaj organoj estas la ĉefa celo de la infanzorgado en la gepatra domo. Gepatroj aŭ edukantoj nepre devas kontentigi kaj konduki la agemon de siaj infanoj, por ke ties interna vivo ekstere sin montru, prezentu kaj formu." "Sur la tria ŝtupo, por la geknaboj komenciĝas la instruo." "Ĉiu prilaboru propran ĝardeneton. Ankaŭ ludejon kun sabloamaso havu ĉiu lernejo." "Vintre la gelernantoj sin okupu per mekanikaj laboroj kun koloraj paperoj, kartono, lignetoj, vaksargilo k. t. p."

Ne malhelpite de iu ajn tradicio la infanĝardeno nun ekfloris pro sia laŭnatura, laŭinfana Fröbel-metodo, precipe en nia urbo Leipzig, kie Henriette Goldschmidt antaŭ kvindek jaroj fondis modelan infanĝardenon kun seminario por guvernistinoj, kie al la sama celo laboris Angelika Hartmann, kie fine la urbo mem en sia virinprofesia lernejo aranĝis fakon por guvernistinoj kaj en ĉiu popollernejo publikan infanĝardenon. Sed ĝis la komenco de la nuna jarcento la lernejo, tiel la supera kiel ankaŭ la popola, ne ŝatis tuŝiĝi kun tiaj infanaĵo kaj ludaĉo. Kaj la nuna rilate al rigideco vere restis la supera, malgraŭ ke eĉ la universitato per praktikado kaj seminariaj laboroj nun pli volonte cedas al la novaj metodaj ideoj.

Jen nova pioniro ekstaris en la (unue neprofesia!) pedagogo, nuna universitata docento Robert Seidel en Zürich. Incitite de la fama germana socialisto Karl Marx, kiu skribis: "En la estonta eduko oni kunigos laboron kun gimnastiko kaj instruo, ĉar tio estas la sola metodo por eduki ĉiurilate evoluintajn homojn kaj ankaŭ rimedo, por pliigi la socian produktadon" li 1885 eldonis libron titolitan "Arbeitsunterricht" (Instruo per laboro). Tie oni legas: "Homo ne nur estas anima, sed ankaŭ korpa estaĵo, li estas ne nur sentanta, perceptanta, pensanta kreaĵo, sed pli altgrade volanta, aganta, kreanta persono. Precipe en la infano evidentiĝas tiu ĉi naturo". "La infano havas naturan instinkton al moviĝado, sed en la lernejo (ĝisnuna!) oni devigas ĝin, dum horoj senmove sidi sur la sama loko. Nia hodiaŭa sciiga kaj lerniga instruo prizorgas precipe la spirite pasivan flankon de la homa naturo kaj malkonsideras la volantan, agantan kaj kreantan—do la aktivan. Tiamaniere ĝi malatentas, eĉ pereigas multajn valorajn praktikajn, teknikajn kaj artajn talentojn kaj kapablojn. Ĝi fremdigas la infanojn rilate al la praktika vivo, anstataŭ prepari ilin por ĝi". "La moderna ŝtato baziĝas sur laboro, do la laboro devas esti la fundamento ankaŭ de la eduko kaj klerigo. Resume: La instruo per laboro estas sociala, politika kaj pedagogia necesaĵo, ĝi estu la ĉefa principo en la lernejo, unue ĉar ĝi estas riĉa fonto de konoj kaj forta rimedo al ili, kaj due, ĉar ĝi estas ankaŭ la plej taŭga eduko-metodo".

Tiu libro ekblovigis ventegon en la pedagogia mondo kaj trans ties limoj. En la nord-eŭropaj ŝtatoj kaj en la sentradicia Usono la ideo de la instruo per laboro rapide progresis. En Francujo, kie la ministro por instruaferoj solene deklaris: "Ni volas nobligi la manlaboron kaj elektas pro tio la plej taŭgan, sole praktikan rimedon, ni enkondukas ĝin en la lernejon", mankis mono kaj prepariĝintaj instruistoj. En Germanujo tie kaj tie ĉi ekstaris amiko de la nova instruo, fondiĝis unuiĝoj de amikoj. En keloj kaj aliaj ne tro multekostaj lokoj oni instalis manlaborejojn por knaboj. Fine kelkaj urboj enkondukis la manlaboron en la publikan lernejon, kiel antaŭ ĉiuj en grandioza maniero Kerschensteiner en München. En Leipzig oni fondis manlaboran seminarion por instruistoj kun tri fakoj: por kartono-, ligno- kaj metal-laboro, kiu dank' al la senlaca klopodo de la kortega konsilanto Hildebrand (iama simpla popolinstruisto) kreskis kaj floris, kaj hodiaŭ ne povas akcepti eĉ la duonon de la aspirantoj. Ni tute ne ignoras la utilon de tiu ĉi movado, almenaŭ ne la manlertigon de granda nombro da instruistoj. Sed ankaŭ tiuj amikaj pioniroj miskomprenis Pestalozzi-n, Seidel-on kaj la tutan ideon, ĉar ili la manlaboron envicigis kiel instrufakon, anstataŭ starigi ĝin kiel instruprincipon.

Fine ni nun iru, danke menciante Wetekamp-Charlottenburg kaj la solecan kantoron de la nuna radiumbanloko Brambach, al la Leipzig-anoj, kiuj ne nur akceptis la Seidel-ajn ideojn pri instruo per manlaboro, sed plue evoluigis ilin al instruo per laboro en plej ĝenerala senco.

Ne estas hazardo, ke la Leipziga instruistaro ankaŭ sur tiu vojo marŝas ĉe la pinto. Ĉiam ĝi estis unu el la plej modernaj en tuta Germanujo. Tion multfoje atestas la eminentuloj de scienco kaj pedagogio, tion ankaŭ pruvas la Leipzig-a pedagogia ĵurnalaro, ĉiu paĝo de la ĉiusemajna fakgazeto kaj amaso da verkoj. Ĝi ĝuis la ne troigeblan preferon, aŭskulti kiel samurbanon la universitatan profesoron Wilhelm Wundt, la plej meritintan fondinton de la eksperimenta psikologio. La Leipzig-a instruista unuiĝo oferante pli ol centmil (antaŭmilitajn) markojn, fondis sub lia egido la unuan instituton por infanpsikologio, kiu, direktata de Dro Brahn, Rudolf Schulze (konata pro sia informvojaĝo tra la nordeŭropaj ŝtatoj) kaj Johannes Schlag, eldonis aron da verkoj, honore akceptitaj de la serioza sciencularo kaj tradukitaj en diversajn lingvojn. La eksperimento trastrekas kelkan tradiciaĵon, do oni facile povas konkludi, ke la potenco de la heredita ne estas tro granda en la Leipzig-a instruistaro.

En la unuaj jaroj de nia jarcento junaj instruistoj kuniĝis, por ŝanĝi la kontraŭnaturajn planon kaj metodon de la instruo por la malgrandaj elementuloj, ili pli kaj pli prokrastis la komencon de legado, skribado kaj kalkulado, kaj plenigis la unuajn semajnojn—poste duonjaron—per ludado en la ĝardeno kaj ĉe la sabloamaso, per kolorkrajona skizado, per tondado de koloraj paperoj, per metado de lignoŝtipetoj, lentoj, kartonrondaĵoj k. t. p. fine eĉ per plastilina (vaksargila) modelado, feliĉe evitante la stereometriajn korpojn de Fröbel kaj preferante la realaĵojn de la nin ĉirkaŭanta vivo.

Vere tiu okupo respondis al la infana naturo kaj klarigis, kiom ofte oni erare prijuĝis la malgrandulojn. Silentemaj infanoj, ne instigeblaj eĉ al unu vorto surprizis per aliaj esprimmanieroj montrante multajn kaj klarajn sciojn. Baldaŭ la infanoj ankaŭ serioze laboris zorgante pri propra aŭ tutklasa ĝardeneto, el blua papero tranĉante, aŭ el plastilino formante sian por propra legado necesan plej simplan "antikvo"-literaron, fine kun- aŭ remetante ĝin kiel veraj kompostistoj. Dum la tuta somero ofte la gepatroj petis, nun komenci la lernadon, "ĉar aliaj (samaĝaj) infanoj jam legas kaj skribas", kelkaj pro la neplenumo de sia peto eĉ ĉagreniĝis—tamen fine, je pasko, ĉiuj estis surprizitaj—agrable surprizitaj—ĉar ĉiuj infanoj nun ankaŭ, kaj pli bone povis legi kaj skribi.

Gvidata de la instruistoj Springer (Wedekampano), Vogel, Erler kaj Rößger 1908 la instruista unuiĝo akceptis jenajn tezojn: La elementa instruo estas libera laŭ materialo, plano kaj metodo. Ĝi estas neapartigata en fakojn. Legado kaj skribado ne estas envicigataj en la planon de la unua jaro, kalkulado nur kiel agado kun moveblaj aĵoj. La elementa instruo labore okupas la infanojn. Parolado kaj modelado estas samvaloraj esprimrimedoj. Dum la unua jaro la instruo ampleksas nur dekdu horojn posemajne. La instruisto kondukas sian klason tri jarojn kaj garantias atingon de la ordinara lerncelo nur post la tria jaro. La instruista unuiĝo eldonis fiblon (unuan legolibreton): "Guck in die Welt!" (Rigardu en la mondon!) en simpla antikvo-alfabeto, kaj la junaj instruistoj estis pretaj, komenci la provon laŭ ĉi tiuj tezoj.

Sed ekstaris ankaŭ kontraŭuloj, precipe inter la direktoroj de la popollernejoj, kies konferencon la magistrato rigardis kiel la solan fakularon. Per eĉ ĉiu rimedo ili malhelpis ĉiun liberiĝon de plano kaj aŭtoritato.—Ĉu ili timis pri siaj nur sur ekstera aŭtoritato bazitaj postenoj? Ili cedigis instruistojn kaj gepatrojn, kiuj jam estis anoncintaj sian partoprenon, tiel ke ofte nur ne tro inteligentaj infanoj restis por la provo. Kaj ofte mankis bonvolo, eĉ objektiveco dum prilaboro de enketoj pri la sukceso de la novaj instruo kaj fiblo. Tial la afero ne kontentige estis prosperinta, kiam la milito forŝiris la junajn progresemajn instruistojn. Sed nun la paco rekondukis multajn, kaj la revolucio forigis ĉiun nur eksteran aŭtoritaton kaj liberigis la vojon ankaŭ por nia ideo, kiu nun trovis sian provizoran solvon en la granda verko de la supre citita instruisto Rößger (nuna distrikta inspektoro en Gotha): "Freier Elementarunterricht". (Libera elementa instruo.)

Sed ne nur la elementan instruon koncernis la nova ideo. Dum (ĉiujara) oficiala konferenco de la tuta Leipzig-a instruistaro (eble 1910) oni prezentis fizikan lecionon. Antaŭ ordinaraj lernejaj tabloj sidis po du knaboj kiuj kune laboris. Ili prenis el kestoj (je ambaŭ flankoj de la tabloj) stableton, levilon, diskon, rulilojn, breton, ŝnuron, plumbobulojn, resume ĉiujn elementajn ilojn, kiujn ili antaŭe mem estis farintaj. Nun ili el tiuj elementoj konstruis levilojn unu- kaj du-, egal- kaj divers-brakajn, pesilon, rulilaron, deklivan ebenaĵon k. t. p. kaj mem eltrovis el ili la fizikajn leĝojn de ekvilibro k. t. p. Tiuokaze montriĝis, ke la Leipzig-a instruistaro nepre ne malpli ŝatis kaj celis tiun ĉi lastan, spiritan laboron, ol la manlaboran preparon de la ilaro.

Tie ĉi ni ne evitu, citi la seminarian profesoron Dro Frey, kiu enkondukis en sian laborinstruon la prilaboron de drato kaj ondkartono kaj kiel direktoro de la lerneja muzeo entute akcelis la movadon. Kun danko ni diru la nomon de lia kolego, profesoro Kühnel, kiu kreis novan kalkulmetodon laŭ la postuloj de nia ideo. Ni ankaŭ ne forgesu Lindemann kaj Stiehler, kiuj la desegnadon kaj modeladon majstre adaptis al la nova lernejo kaj en sia fako kapabligis multajn junajn instruistojn, ĝuste apliki la novan metodon.

Merititan admiron kaj aprobon akiris ankaŭ granda ekspozicio en la urba foirpalaco "Kaufhaus", kiu montris produktaĵojn de la ses- ĝis dek-kvarjara gelernantaro. Apud plastilinaj ĝardenoj kaj metiejoj kun ĉia ilaro, apud modelitaj fabeloj oni trovis landkartojn eĉ reliefajn, modelojn de minejoj, maŝinoj, aŭtomobiloj, ŝipoj, aerostatoj kaj aviadiloj eĉ multajn uzeblajn aparatojn. Bedaŭrinde—pro la neplena konvinkoforto—la pliaĝaj estis laborintaj ne dum la instruo, sed hejme dum liberaj horoj.

Ke la Leipzig-a instruistaro ne kontentiĝis per la nura manlaboro, oni eksciu el la alia temo de la jam dirita konferenco. Estis kantleciono, kiu montris, ke la infanoj per propra klopodo lernis melodion, eĉ trivoĉan kanton. Unue ili montris la necesajn supozojn por tiu povo: ili legis notojn, klarigis signojn, takton k. t. p., fine ili trafis sonojn de ĉiu interspaco. Tiuj kapabloj estis rezulto de multhora laboro, sed vere ebligis al ĉiu infano, senhelpe havigi al si la scipovon de ĉiu ajn kanto. Oni malaprobis la helpon de la violono, ĉar ĝi tro facile fariĝas lulilo de pasiveco kaj mortigilo de la infana aktiveco. Sciu, en tio la Leipzig-anoj entute trovas la esencon de la instruo per laboro: La infano ne pasive receptu, sed aktive akiru per propra laboro; ĉu de la mano, ĉu de la spirito. Pri tio ankaŭ legu la 1909 de la instruista unuiĝo eldonitan libron: Die "Arbeitsschule" (Laborinstruo). Precipe profesoro Dro Hugo Gaŭdig, la direktoro de la ĉi-tiea instruistina seminario zorgis, ke la manlaboro ne tro akcentiĝu kaj ne perfortu la spiritan. Tial la Leipzig-a instruistaro ja ankaŭ diras pri laborinstruo dum etika aŭ germanlingva, eĉ fremdlingva leciono. En tiu rilato legu Paul Georg Münch, en tiu ĉi rigardu la trivoluman kolekton: "Im Strome des Lebens" (En la riverego de l' vivo).

Tie ĉi volonte mi ankaŭ mencias saksan instruiston, kiu laŭ nia principo traktas geografion pri fremdaj landoj, klarigante la multnombrajn interesajn sendaĵojn, kiujn la poŝto el tuta la mondo ekspedis al liaj korespondantaj Esperanto-lernantoj.

Kiu estas la nuna stato? Ni citu nur la ĉefaĵojn. La elementa instruo estas tute libera—bedaŭrinde mankas mono por la plej taŭga instruilo, la plastilino. Ĉiu ofice anoncata provo estas permesata. La eluzo de ĉiu okazo por manlaboroj estas rekomendata. Ĉiuloke la hejmregiona laboro estas akcentata kaj la traktado de fremdaĵoj en historio, geografio kaj zoologio parte forigita, parte transŝovita al pli aĝaj klasoj. La naturscienca instruo en la superaj klasoj (fiziko, kemio kaj antropologio) estas priskribo de la homaj vivo kaj laboro. De la tria ĝis la oka jaro ĉiu klaso havas kvar (ĉiu duonklaso du) horojn por manlaboro. En ĉiu lernejo oni instalis laborejon por kartonlaboroj, en multaj ankaŭ por ligno-, en kelkaj eĉ por metallaboroj. En ĉiu lernejo estas kelkaj—provizore sufiĉaj—instruistoj, kapablaj por manlabora instruo,—feliĉa sekvo de la jam delonge aranĝita t. n. "Knabenhort" (pedagogie direktata, luda aŭ labora—precipe manlabora—okupo de malriĉaj infanoj dum liberaj posttagmezoj en apartaj ejoj aŭ en la ĝardenoj de la popollernejoj)—multaj preparas sin en la komence citita manlabora seminario aŭ en malgrandaj laborsocietoj ĉe ĉiu lernejo. Por virinaj laboroj oni jam delonge estas zorginta. Ekzistas en ĉiu lernejo eĉ du laborejoj por trikado, flikado kaj brodado kaj en ĉiu urba distrikto boninstalitaj kuirejoj. La instruo estas en manoj de zorge prepariĝintaj fakinstruistinoj, kiuj gajnas preskaŭ la saman salajron kiel la ĝenerala instruistaro.

Restas fine raporti ankoraŭ pri la ĉi tiea provolernejo por knaboj, ĵus instalita en plej nova, moderna konstruaĵo, por akiri necesajn spertojn pri praktikado de la nova ideo en ĉiu fako, por ĉiu aĝo. Sub la estreco de la jam ofte citita instruisto Vogel tie laboras ankaŭ sinjoro Erler, kaj mi ne volas fini nesciiginte kelkan pri lia ĝisnuna laborinstruo. Estas klaso de dekdu- ĝis dektrijaraj knaboj. En la ĉambro vi ne trovas la ordinarajn benkojn kaj tablojn adaptatajn por senmovigi la infanojn, sed horizontalajn fortikajn tablegojn, pli ol tri metrojn longajn kaj unu metron larĝajn, kun kestoj por la ĉefa ilaro. Ĉirkaŭ ĉiu tablo sidas sur ordinaraj seĝoj ok, ĉe ĉiu pinto kvar knaboj kiel laborsocieto. Ĉe la muro staras ankaŭ ĉiumetiaj stabloj kun gasforno, gluila poto kaj la necesa ilaro. Tiu ĉi supre citita kvarkapa laborsocieto estas nedividebla unuiĝo, inter si solvanta ĉiun problemon, plenumanta ĉiun taskon, kune faranta ĉiun laboron. La lernantoj demandas, la instruisto respondas aŭ montras. Kara leganto, certe vi interrompos: "Ho, kia malpurigo de la aero, de la planko, kia nervoziga bruo!" Jes, sed unue: en la nova provolernejo oni certe zorgos pri higienaj instalaĵoj, kaj due: laborinstruo ja ne estas ekzerco al silentemo. Ĝenanta kriado ne necesas kaj ankaŭ ĝis nun ne okazis. Kaj vian trian plej severan refuton, ke ĉi tiuj laborsocietoj estas kaŝejoj por maldiligentuloj, Erler mem kontraŭdiras jene: "La instruisto devas nur protekti la malfortulojn kontraŭ la pretendemaj fortuloj. Instigo al diligenteco ĝis nun ne necesis". Apenaŭ estas aldoninde, ke la instruo ofte okazas sur kampo, en ĝardeno kaj arbaro, en metiejo kaj fabrikejo. Per tiu divido en laborsocietojn kaj per la tuta instrumaniero Erler celas kaj atingas ankaŭ edukon, precipe al socia moraleco. Ĉiu eraro, ĉiu manko trafas la societon, ĉiu bona penso, ĉiu klopodo, ĉiu singardo helpas al ĝi. Ĉar ne ekzistas ĉiuj iloj por ĉiu lernanto eĉ por ĉiu societo, kelkfoje okazas, ke unu devas atendi la finlaboron de alia. Do, por ke la atendado ne tro daŭru: "Antaŭen, mi helpos vin!" Fine ni citu la naskiĝintan estimon al la manlaboro kaj per tio ankaŭ al la tuta laboristaro kaj al la malsupraj popolklasoj entute.

Daŭrigante tiun penson ni nepre ne forgesu, ke en tiun lernejon oni ankaŭ instalis instituton por esploro de profesioj kaj konsultejon por konsili geknabojn kaj gepatrojn pri la lernota profesio, kiuj ambaŭ firme interrilatiĝos kun la jam supre citita psikologia instituto de la Leipzig-a instruistaro.

Tia la nuna—certe ne la fina stato. Sed ni esperu, ke per libera provo la mondo akiros lernejon, super kies pordon oni prave skribos la devizon: El la vivo—por la vivo.

LEIBNIZ KIEL "ANTAŬBATALINTO POR NIA IDEO" DE MONDHELPLINGVO—ERARO!

(Dro JOHANNES DIETTERLE.)

Ĉiam en rondoj de tiuj, kiuj ŝatas la mondhelplingvan ideon, oni estis tre kontenta kaj fiera pro la fakto, ke "la granda filozofo Leibniz estis la antaŭbatalinto por nia ideo". Ankaŭ inter la multaj kontraŭuloj, kiuj kontraŭbatalis Esperanton, neniam oni kontraŭdiris tiun "fakton" kiel eraron. Nature! ĉar oni neniam vere klopodis—nek inter ni nek inter niaj kontraŭuloj—iri ĝis la fontoj kaj pruvi la verecon de la ĉiam ripetita frazo, kiu parolas pri Leibniz kiel pri eltrovinto de mondhelplingvo. Mi jam tre ofte en alparoladoj kaj ankaŭ en presita germana artikolo konstatis tion, ke la "fakto" ne ekzistas, ke ĝi nur ekzistas en la fantazio de niaj amikoj. Sed nenion helpis tiu mia agado. Oni estas tiom ravita pri la ebleco kalkuli la filozofon inter niaj samcelanoj, nomi lin la "plej malnova mondhelplingvano" aŭ eĉ la "patro de la mondlingva pensado", ke oni ĉiam ripetadis la ne ĝuste esploritan frazon; ĉar oni ja ne volis esti devigata forlasi ĝin.

Sed la scienco ne demandas, ĉu io estas por ni agrabla aŭ neagrabla; ĝi nur volas konstati tion, kio estas vera, kio estas scienca fakto. Kaj la scienca fakto estas—mi volas klarigi tion en mia artikolo pli detale—la jena: Leibniz estis nek la unua nek iama ajn aŭ iela ajn antaŭbatalinto de la mondlingva ideo en la senco de Schleyer, Zamenhof aŭ aliaj eltrovintoj de similaj projektoj. Certe li parolis pri "lingua universalis"; li faris tion ofte. Sed li celis tute alian aferon ol helplingvon universalan por tutmondaj interrilatoj, tute alion ol internacian interkomprenilon, kion celis la aŭtoro de Esperanto. Ĉiam Leibniz nur parolas pri filozofa lingvo, kiu devas servi al "pli alta celo", nome al la realiĝo de "scientia universalis" (scienco universala).—Sur la vojo al tiu celo, al la kreado de "scientia universalis", la ideo pri "lingua universalis" estas por li nur kvazaŭ paŝo necesa, sed ne tre signifa—kaj certe tute ne montranta nian vojon.

Tiuj, kiuj atente studis la "Histoire de la Langue Universelle" de Couturat et Leau, estus jam povintaj trovi la saman rezultaton, kvankam tiuj ambaŭ scienculoj ne speciale kaj ne klare protestas kontraŭ la entuziasmo de la mondhelplingvanoj por Leibniz. Mi nepre ne volas kulpigi C. et L. pro tio; ĉar ilia resumo volas esti nur pure objektiva resumo, kiu ne devigis ilin rilate al tiusenca deklaro. Kaj pripensu: Couturat en siaj "Extraits" el la supredirita granda—ĉiam tre atentinda—verko tute silentas pri Leibniz, sed parolas des pli pri Descartes. Couturat certe treege ŝatas la germanan filozofon kaj samtempe estas entuziasmigita ano de la mondlingva ideo. Ĉu li hazarde forgesis Leibniz-on?! La bonega libro de la du francaj aŭtoroj tre ofte estas nomata—ĉu ankaŭ sufiĉe studata? Plej ofte oni kontentiĝis leginte la titolan moton: "Si una lingua esset in mundo, accederet in effectu generi humano tertia pars vitae, quippe quae linguis impenditur." (Se unu lingvo ekzistus en la mondo, la homaro gajnus la trionon de sia vivo, kiun ĝi ja nun oferas pro la [multaj] lingvoj.) El tiu frazo oni tuj konkludis, ke Leibniz volis rekomendi mondhelplingvon. Sed la frazo volas nenion ol konstati nuran simplan fakton; ĝi estas simpla tezo ne sekvata de—laŭ nia opinio memkomprenebla!—postulo! Ankaŭ la plej energiaj kontraŭuloj de nia movado tuj povus subskribi tian frazon, hezitinte ne eĉ momenton.—

Estas necese, ke mi klarigu pli detale la pozicion de la granda scienculo Leibniz, kiu majstris tri lingvojn tiel perfekte kiel la gepatran.—Unue mi volas konstati: Leibniz neniam skribis libron aŭ nur iun ajn malgrandan traktaton pri sia "lingua universalis". Tio, kion li parolas pri ĝi, troviĝas kvazaŭ dissemite en liaj presitaj verkoj kaj en kelkaj de liaj artikoloj ĝis nun ne presitaj—kaj tie nur en interrilato kun la diskutoj pri "scientia universalis" aŭ "generalis".

Inter liaj verkoj, rilate al nia temo, oni devas atenti la jenajn:

Mi rezignas pri detalaj literaturaj rimarkigoj; tamen mi volas direkti la atenton de sciencaj interesuloj al du gravaj artikoloj, pritaktantaj ĉi tiun parton de la Leibniz-a laboro. Ili estas skribitaj de germanaj scienculoj:

kaj

Leibniz interesiĝas pri la "scientia generalis" aŭ "universalis" (scienco ĝenerala aŭ universala). Ĝi estas la scienco de metodo, kiu devas kaj povas evidentigi laŭ kaj ĝis matematika evidenteco ĉion scieblan.

La scienco de ĉi tiu metodo estas la bazo de ĉiuj aliaj sciencoj, ankaŭ de la filozofa kaj matematika sciencoj. La verko de l' juna Leibniz "Ars combinatoria" estas la unua tiurilata provo sur la teritorio de ĉi tiu scienco, kiu intencas la eltrovon de novaj sciencaj veroj, de tute novaj sciencaj rezultatoj. (Mi nur volas rimarkigi, ke Leibniz mem neas, esti la eltrovinto de ĉi tiu scienco.)

En sia letero al Monmort li diras, ke oni povas trovi ĝeneralan "calcul"-on—"une manière de Spécieuse Générale où toutes les vérités de raison seraient réduites à une façon de calcul". El kelkaj, (laŭ sia opinio malmultaj) fundamentaj ideoj li volas dedukti aŭ derivi ĉiun "apriori"-an scion per la kombino de l' ideoj. Lia universala scienco tiamaniere sin prezentas: unue kiel sinteza aŭ kombina juĝarto, kiu per kalkula metodo volas dedukti la tutan scion el fundamentaj ideoj—kaj aliparte kiel analiza eltrovarto, kiu volas solvi problemojn sur la bazo de la laŭmetode eltrovitaj faktoj. Oni do vidas du direktojn en la pensado de l' filozofo: la direkton al la lastaj kaŭzoj (la filozofan) kaj la direkton al eltrovo kaj apliko (la praktikan). Nenie kaj neniel li parolas pri tio, kiamaniere ĉio tio devas okazi, kiel la metodo povas esti efektivigata. Oni pri tia metodo trovas nur okazajn rimarkojn kaj aludetojn. Kompreneble oni devas fiksi la fundamentajn ideojn kaj la el ili kombinitajn ideojn per "signoj".

Sed la speco de ĉi tiuj signoj estas preskaŭ indiferenta, kondiĉe ke ili nur estas "karakterizaj". Inter tiuj signoj oni poste devas krei la sufiĉajn interrilatojn. La interrilatoj tiamaniere kreitaj rilatas al la signoj tiel, kiel la juĝoj al la ideoj; kaj la kalkuloj, kiujn oni devas entrepreni, volante laŭleĝe produkti novajn ideojn, estas korelativaj al la logika konkludo. Do, antaŭ ĉio, estas necese difini la fundamentajn ideojn, ĉiam denove dispartigante ĉiun ideon kaj poste ĉiun ideoparton denove en ĝiaj partoj tiom longtempe, ĝis kiam oni atingas la prapartojn, la vere elementajn ideojn. Kaj nun estas necese, eltrovi por ili "karakterizajn signojn". Nenie Leibniz definitive decidis, kiel ili devas aspekti.—

En siaj "Fundamenta calculi ratiocinatoris" li parolas pri la alfabetaj literoj kiel karakterizaj signoj: "Cum autem nondum constituere licuerit, quomodo signa formari debeant, interdum pro ipsis in futurum formandis exemplo mathematicorum utamur litteris Alphabeti aliisve notis arbitrariis quibuscumque, quas progressus aptissimas suppeditabit". En la "Historia et commendatio" li postulas "karakterizajn nombrojn" kiel signojn por la elementaj ideoj. Ĉi tiu postulo transpasas tiun de la "Ars combinatoria", ĉar tie li rekomendis, ke oni signu la trovitajn kaj ordigitajn elementajn ideojn per nombroj, komencante per la cifero 1. Sekve la ideojn ricevitajn per kombino oni plej bone skribas per frakciaj nombroj. La numeratoro signas la lokon de la ideo en la kombino-klaso, la denominatoro la kombino-klason mem. Leibniz ankaŭ por la praktika uzado pripensis la eblan uzadon de punktoj kaj linioj.

Supre mi citis lokon el la Leibniz-a letero al Montmort. En ĉi tiu li daŭrigas: "La pourroit être en même temps, une manière de Langue ou d'Ecriture universelle, mais infiniment différente de toutes celles qu'on a projétés jusqu'ici; car les caractères et les paroles mêmes y dirigeroient la raison; et les erreurs de calcul". Do, li unue nur intencis "une écriture universelle"; sed li estas konvinkita, ke facile rezultos el ĝi "une langue universelle", ĉar li opinias, ke oni facile formos el la gajnitaj "karakteroj" paroleblajn vortojn. Ja, la lingvo—li diras tion okaze—povas fariĝi tia, ke ĝi taŭgas por la poetoj kaj la komponistoj.

Bone! sed ni tre volonte havus provon de ĉi tiu lingvo! Kia ĝi estos? Kiel aspektos ĝia vortaro? Pri tio—nenio! ne unu vorto! Tamen: unufoje li ŝajnas volanta liveri la necesajn preparlaborojn, sed—ni tuj parolos pli detale pri ĉi tiu afero—tio estas nur tute okaza, sprita ludaĵo. La lingvo laŭ lia opinio facile rezultos tuj, post kiam oni antaŭ ĉio estus kreinta la fundamentojn de la "scientia universalis". Ĝin celas ĉiuj liaj atendoj treege streĉitaj, ĝin—kaj tion, kio devas rezulti el ĝi, la "ars inveniendi et judicandi". (Oni atentu kaj pripensu, ke la "lingua universalis characteristica" samtempe estu ĉi tiu arto!!) Kvankam li havas la konvinkon, ke li faris por tiu ĉefa afero jam la plej ĉefan laboron kaj lasis nur malmulton por fari, tamen ĉio tio estas nur ideo, kiun li praktike nenie kaj neniel efektivigis. Neniam li starigis eĉ nur malgrandan tabeleton de la "karakterizaj signoj", kiujn li postulas,—mi ne volas paroli pri tio, ke li donis kiel provon de la "lingua universalis characteristica" eĉ ne unu frazon! Do, tiu lingvo ĉe li okupas tute malaltan rangon. Ĝi estos la okaza konsekvenco de la entrepreno, sed ne eliros el la celo al ĝi.—Vere tiu lingvo tute ne fariĝos lingvo, sed nur interfilozofa interkomprenilo kaj kalkulilo, konjektilo, meditilo ktp.—filozofa "pasigrafio".

Bedaŭrinde oni devas konstati—ne sen mirego!—ke ĉi tiuj okazaj aludantaj vortoj pri "lingua universalis" devojigis la intereson de la legantoj tiom, ke ili ne plu atentis la ĉefan aferon. "Das untergeordnete Projekt"—mi citas Exner—"einer Universalsprache hat bei den meisten Forschern den Hauptgedanken in den Schatten gestellt". (La malpli grava projekto de universala lingvo ĉe la plej multaj scienculoj malheligis la ĉefan ideon.)

Tamen ni,—ĉar ni intence parolas pri tiu "okaza projekto", kiu interesigas nin speciale!—volas ankoraŭ restadi sur ĉi tiu punkto kaj volas atenti la rimarkigojn de l' filozofo, donitaj por la konstruo de filozofa mondlingvo.

Ankaŭ ĉi tie estas necese, ke nia ekzameno fariĝu iomete pli detala, kvankam tio, kion ĉe Leibniz oni trovas rilate al tiu objekto, estas pensoj ankaŭ por la Leibniz-a tempo nepre nenovaj kaj neoriginalaj. Jam longtempe antaŭ Leibniz oni estis diskutinta la mondlingvan problemon. Rilate al filozofa lingvo jam Descartes donis direktliniojn, kiuj sufiĉis por la sekvanta tempo. Ankaŭ la franca filozofo—kiel la germana—ne montris grandan intereson por la mondlingva demando en nia senco. Lia amiko, P. Mersenne, estis sendinta al li latinan "prospectus"-on, en kiu aŭtoro, ĝis nun nekonata, priparolas la temon "lingua universalis" en 6 "propozicioj", kiuj ŝajnas al ni tute modernaj. Sed Descartes ne ŝatas tian proponon. En tiu senco precipe tio estas rimarkinda, kion li—okupita nur pri la kreado de lingvo "a priori"—skribas en sia letero al Mersenne la 20an de nov. 1629[8] rilate al la 4a "propozicio". (Tie li montras, kian aspekton devas havi lingvo "a posteriori" tia, kian li poste kreis nia Dro Zamenhof.) Li diras: "Mais ce n'est rien, que ne soit très-aisé; car faisant une langue, où il n'y ait qu'une façon de conjuguer, de décliner, et de construire les mots, qu'il n'y en ait point de défectifs n'y d'irréguliers, qui sont toutes choses venues de la corruption de l'usage, et même que l'inflexion des noms ou des verbes et la construction se fassent per affixes, ou devant ou après les mots primitifs, lesquelles affixes soient toutes spécifiées dans le dictionnaire, ce ne sera pas merveille que les esprits vulgaires apprennent en moins de six heures à composer en cette langue avec l'aide du dictionnaire"[9]. Tio, kio laŭ la opinio de Descartes estas afero nur por la "esprits vulgaires" (kaj nature estas plej rimarkinda por ni!), estas afero nefilozofa; do, ĝi ne postulas la intereson de la filozofo. Li, havante la latinan lingvon, la tiaman tutmondan lingvan interkomprenilon, ne bezonas mondhelplingvon, kiu decas al la "esprits vulgaires". Li revas pri filozofa lingvo, per kies helpo la lastaj demandoj kaj enigmoj de la sciencoj estas solvotaj. Nur al tiu lingvo rilatas la citaĵo [kies duan parton Couturat metis sur sian libron antaŭ la citaĵo el Leibniz]: "Si cela était trouvé, je ne doute point que cette langue n'eust bien tost cours parmy le monde, car il y a force gens qui employeroient volontiers cinq ou six jours de temps pour se pouvoir faire entendre par tous les hommes". La citaĵo troviĝas en la sama, ĵus citita, letero al Mersenne, kaj la filizofo tie daŭrigas: "L'invention de cette langue depend de la vraye Philosophie". La aŭtoritataj scienculoj tiam havis la konvinkon, ke ili estas tre proksimaj al ĉi tiu "vera filozofio". Descartes ankaŭ klarigas la programon de lingvo korespondanta al ĝi. Sed tiu programo estas negrava por ni. Sufiĉas aludi la jenon: ankaŭ ĉe li la ĉefa afero estas la eltrovo de fundamentaj, elementaj ideoj, kiujn oni signu per nombroj aŭ literoj; el la kombino de ili aliaj ideoj rezultos laŭ maniero de mekanika kaj senerara, ekzakta kalkulo, kaj Leibniz (tion mi jam supre konstatis) daŭrigas la samajn pensojn. Ĉu li estas influita senpere per Descartes, pri tio mi ne povas konstati ion; estas ne verŝajne por mi. Ĉu Zamenhof konis la rimarkojn, per kiuj Descartes kritike priparolas la lingvon por la "esprits vulgaires" (nur ĝi plaĉas al ni!)? Estas neeble!—Ĉe ambaŭ filozofoj, la franca kaj germana, oni vidas pensmanieron, kiu ŝajnas tute natura kaj memkomprenebla por ĉiu, kiu ekinteresiĝas por la aludita afero.

Leibniz konis ankaŭ aliajn mondlingvajn projektojn, kiuj intencis la jenon: oni volis kolekti la sinonimojn de ĉiuj lingvoj kaj signi ilin per samaj ciferoj; poste krom tio fiksi la gramatikajn interrilatojn komunajn al ĉiuj lingvoj kaj signi ilin per respondantaj literoj; fine krei tiamaniere vortaron, per kies helpo la skribaĵoj el fremda lingvo estu senpere tradukeblaj en la propran lingvon. (Tiajn projektojn ni havas ĉe la jezuito Athanasius Kirchner en lia "Polygraphia nova et universalis, 1663 kaj ĉe Joh. Joachim Becher en lia libreto "Character pro notitia linguarum universali, 1661).

Kiam oni rememoras la suprajn klarigojn, oni tuj komprenos, ke kaj kial Leibniz malaprobas tiajn projektojn. Pli aprobindaj ŝajnas al li la projektoj de du anglaj scienculoj, kiuj, klopodante pri lingvo filozofa, unue celis dispartigi kaj analizi la ideojn; sed—laŭ Leibniz—ili vidis la ĝustan celon "nur kvazaŭ tra nebulo-nubo". (Ili estas: Georg Dalgarn en lia "Ars Signorum, vulgo character universalis et lingua philosophica", London 1661, kaj John Wilkins en lia "Essay toward a real character and a philosophical language, London 1668).—Ili antaŭ ĉio intencis krei eblecon de reciproka interkomprenado por homoj, ne komprenantaj unu la alian. Por Leibniz ne ekzistas tiurilata neceseco; li nur intencas—ĉiam mi devas ripeti tion!—la kreon de lingvo filozofa, per kiu la filozofo mem havas profiton, t. e. la gajnon de novaj veroj. Li celas lingvon, kiu estas ne nur konforma al la pensado, sed samtempe estu instrumento de la racio. La internacia uzado de tia lingvo ne estas lia celo; ĝia uzebleco ja okaze kaj per si mem rezultos el ĝi.—

Mi konstatis, ke ni nenion aŭdas de Leibniz pri la ecoj de lia filozofa lingvo. Sed verŝajne tiu aŭ tiu de miaj legantoj iufoje jam aŭdis aŭ legis, ke (laŭ Couturat) en la filozofa lingvo de Leibniz ekz. la nombro 81374 devas esti legata: "Mubodilefa"! Do, mi—skribinte tion, kion vi legis pli supre—ne estas prava? ĉu ne? Leibniz ja mem faras konkretajn proponojn! Nu, kiom bagatelaj ili estas, tion mi volas deklari per malmultaj vortoj. Ĉiuj kompleksaj ideoj povas—laŭ Leibniz—esti reduktataj al simplaj, kaj povas esti signataj per nombroj. La kombino de la ideoj similas al la aritmetika multipliko, la "diskombino" (dispartigo) de kombinita ideo similas al la dispartigo de nombro en primfaktorojn. Ĉiuj logikaj veroj povas esti reprezentataj per aritmetikaj veroj konformaj al multipliko kaj divido. Ĉiu "raisonnement" povas esti reduktata al matematika kalkulo. La nombron oni povas elparoli t. e. por la logika kalkulo ekzistas lingva esprimo. La propono, kiu en tiu rilato troviĝas ĉe Leibniz ne estas propono elpensita de li, sed prunteprenita de Dalgarn kaj Wilkins. Leibniz proponas por la naŭ ĉefaj nombroj 1-2-3-4-5-6-7-8-9 la konsonantojn b-c-d-f-g-h-l-m-n, por la decimalaj unuoj 1-10-100-1000-10000 la vokalojn a-e-i-o-u. Do, oni ekz. legu la nombron (mi prenas iun ajn) 53497: gudofinela. (Oni ankaŭ povas legi la-do-ne-fi-gu (7 + 3000 + 90 + 50000 + 400)do-na-le-fi-gu, fi-ne-gu-la-do ktp. ktp.). Tio estas ĉio, kion Leibniz donas al ni kiel lingvan materialon—cetere ne eltrovitan de li. Ĉiu konsentos: tio ne estas io pli ol—la supredirita—sprita ludaĵo. Ĉar Leibniz ja volas, ke oni eltrovu por ĉiu ideo "karakterizan" nombron! Li ne diras, per kiuj nombroj oni devas anstataŭigi la elementajn—ĝis nun tute ne trovitajn—ideojn, kaj per nombroj la kombinitajn ideojn. Kiamaniere elparoli la frakciajn nombrojn, kiuj signu la ideojn rezultontajn per kombino? Kaj kiamaniere elparoli la frazojn, kiuj prezentas la interrilatojn de la ideoj? Kaj kiamaniere elparoli tutajn frazajn seriojn? Leibniz ne povas fari konkretajn proponojn, ĉar ja mankis al li la ĉefa antaŭlaboro: la elementaj ideoj ankoraŭ ne estas fiksitaj, la "karakterizaj signoj" ankoraŭ ne estas trovitaj.[10]

Sed eĉ se ni supozas, ke ĉiuj antaŭe nepre necesaj laboroj jam estas bonege faritaj, tamen—la kritiko de Couturat restos prava: "Pour comprendre une telle langue et pour la parler, il faudrait de l'aveu même de Leibniz, avoir constamment à l'esprit la table de Pythagore, c'est à dire effectuer sans cesse des multiplications et divisions mentales. On en peut rien dire de plus décisif pour prouver qu'une telle langue serait impraticable."

Leibniz ankaŭ faras aludojn rilate la vortaron kaj gramatikon de sia "lingua universalis". Tie ni pli bone sukcesos serĉante profitdonajn notojn por internacia lingvo. Sed ili ne estas originalaj! Leibniz opinias, ke oni devas unue pretigi la vortaron. Ĝi rezultos, kiam oni estos katalogizinta la fiksitajn ideojn elementajn. Li emas redukti ĉiujn ideojn al ideo esprimata per "nomen" (nomo substantiva). Tiamaniere malaperos unue la adverbo, kiun oni devas konsideri kiel adjektivon de l' verbo. Poste malaperos la adjektivo; ĉar logike ĝi ne diferencas de la verbo. Do, estus rekomendinde, derivigi el ĉiu adjektivo la korespondan substantivon. Tiamaniere restas nur "nomina" kaj "verba" (porsubstantivaj kaj porverbaj signifoj); la unujn oni povus derivigi el la aliaj. Ne estus logika eraro, derivigi la "nomina" el la "verba"; sed Leibniz preferas la renversan agadon, ĉar la simpla ideo povas esti esprimata plej facile per "nomen". Aginte laŭ tiu propono oni havus liston de radikvortoj, kiu estus kompletigata per listo de "partikuloj", uzotaj en la formo de afiksoj. Nature tiuj laste nomitaj antaŭe devas esti analizataj tre precize. La gramatiko rezultos, kiam oni, post intensa studado de ĉiuj lingvoj naturaj, fiksos la diversajn interrilatojn de la ideoj, reprezentataj per partikuloj kaj fleksioj. Pluralaj formoj estas tute superfluaj kaj en la deklinacio kaj en la konjugacio. Memkompreneble por ambaŭ devas ekzisti nur unu. La nombron oni signas en la subjekto, nome per la artikolo aŭ per la demonstrativa pronomo, ne en la substantivo mem. Ĉiuj fleksioj—kazoj kaj modoj—fariĝas nebezonataj per la partikuloj. Diversaj prepozicioj kun la nominativo anstataŭas la diversajn kasojn, diversaj konjunkcioj kun la indikativo anstataŭas la modojn. La adjektiva fleksio estas nenecesa, ĉar ĝi jam estas anoncata per la substantivo.

Leibniz montras la inklinon, diferencigi la adjektivojn, adverbojn, kaj eĉ la substantivojn per tempformoj.[11] Ĉiuj tiuj proponoj ne estas originalaj pensoj de Leibniz!

Do la diferenco inter la Leibniz-a projekto kaj inter nia sistemo povas esti prezentata per jenaj vortoj:

Esperanto solvis la mondhelplingvan problemon per sistemo a posterioriLeibniz intencis solvon de filozofa lingvo a priori. Ĉu tia lastenomita estas ebla kaj praktike uzebla, pri tio ni ne volas plu diskuti. Certe, laŭ mia opinio, Leibniz—eĉ se li serioze estus pripensinta sian projekton de filozofa lingvo universala—neniam estus atinginta ion alian, ol simplan filozofan "pasigrafion". Observu la signifan fakton: Post jarcento, kiam oni tute lasis fali la Leibniz-an projekton de filozofa scienco universala, Schleiermacher parolas ankaŭ pri la projekto de filozofa lingvo universala kiel pri afero definitive foriginda kaj ne plu atentinda.

El tio vi povas konstati, ke la direkto de la Leibniz-a pensado estis tute, plentute alia, ol tiu de la problemo, kiun kontentige solvis nia Dro L. Zamenhof. Do, estas tute senutila entrepreno, diri "Se Leibniz hodiaŭ estus vivanta ktp., li estus "poresperantulo". Ja, pli vere, tia aserto estas nepre malvera. Sed ni rezignu je ĉiuj diskutoj per "se"oj.

Facile oni komprenos, kiamaniere nia filozofo dum sia pripensado pri "scienco universala" atingis tute alian rezultaton ol tiun de praktika mondhelplingvo. Certe ne mankis al li la praktika direkto de la spirito, kiu evidentiĝas ĉe li aliloke. Sed ĉi tie—dum lia pripensado pri filozofa lingvo—ĉe li ni nur vidas la filozofan direkton, tute ne taŭgan por la praktika solvo de la problemo definitive solvita de Zamenhof. Rilate la praktikajn aferojn li—granda scienculo, majstranta la latinan lingvon, kaj lerta mondulo, bonege scipovanta la tiaman mondlingvon, la francan—tute ne konis la malfacilaĵojn, kiujn oni hodiaŭ volas malaperigi en la internaciaj scienco, komerco, vivo ktp. pere de nia mondhelplingvo.

La samideanojn, kiuj ĝis nun admiris la filozofon Leibniz kiel antaŭbatalinton por la ideo de l' universala mondhelplingvo, mi des malpli volas riproĉi—konstatinte la veran "fakton" kaj ilian eraron—ĉar mi mem antaŭ kelkaj jaroj apartenis al ili. Cetere: mi ĝojas, ke la ĝis nun kredita "fakto" estas korektita ne de niaj sciencaj kontraŭuloj, sed de ni mem. Ĉu ni devas bedaŭri tion, ke la kredita "fakto" estas eraro? Oni ja povas diri: Bedaŭrinde ni, pripensante tion, kion Leibniz diras pri sia "lingua universalis", ne estas rajtigitaj, kunligi la nomon de la filozofo germana (ankaŭ ne tiun de la franca, Descartes) kun nia movado rilate la mondlingvan flankon. Tamen ni povas kaj volas fari tion alimaniere: Leibniz—kvankam sendube estanta kaj ĉiam restanta bona patrioto—ĉiam (kiel neniu alia!) treege kaj tutkore intencis la "universalon", t. e. tion, kio ligas la popolojn. Preskaŭ ĉiuj liaj projektoj kaj proponoj estas inspiritaj de vere kosmopolita homaraneca sentado. Similaj al li, ni Esperantistoj, kvankam neniam forgesantaj nian nacion, volas fari nian devon kaj venkigi niajn lingvon kaj ideon, por ke la interpopola interkompreniĝo kaj paco realiĝu!

ESPERANTO KAJ LA FREY-LIGO.

(ERNST FRANCK.)

Laŭ la deklaro, unuanime akceptita en ia Bulonja Esperanto-kongreso, ĉiu homo havas la rajton, uzi la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj. Jam multaj internaciaj unuiĝoj alprenis la verkon de Dro Zamenhof. Ili volas krei per ĝi praktikan servaron por homoj kaj korporacioj, kies profesiaj aŭ politikaj celadoj, kies penadoj ekonomiaj aŭ kulturaj ne haltas ĉe la limoj de ilia gepatra lando.

Al tiu-ĉi granda unuiĝaro aliĝos ankaŭ nova ligo, por kiu la uzado de la internacia lingvo estos necesaĵo: la Freyligo (prononcu Frajligo!). Kaj la anoj de tiu-ĉi ligo ne estos Esperantistoj, kiuj laŭ la permeso de la Bulonja deklaro per Esperanto nur volas gajni monon aŭ amuziĝadi. La rilatoj de la Freyligo al Esperantismo neniam estos nur praktikaj, kiel ĉe la ŝakludistoj, stenografiistoj, ĉe la vojaĝaj kluboj, varieteaj ligoj aŭ vegetarianoj k. c.; kontraŭe la Freyligo aliĝos intime al la kvankam ne deviga, sed pli grava idea flanko de la Esperantismo.

Certe ankaŭ por la Freyligo la praktikaj servoj de Esperanto estos gravegaj kaj necesaj. La Freyligo ja volas fariĝi universala kultur-organizaĵo, kiu kolektas la plej valorajn fortojn en ĉiuj landoj de la terglobo. Pro tio la prezidantoj kaj ankaŭ la membroj de la diversnaciaj grupoj devos korespondadi kaj en la kongresoj diskuti Esperante. En la estontaj tempoj Esperanto estos la lingvo de la Freyregno, en kiu estos skribataj la statutoj, la dokumentaro, la plej gravaj decidoj de la Freyestraro. La Freyligo devos prizorgi tradukaĵojn Esperantajn de la plej bonaj kaj valoraj verkoj kulturaj kaj prikulturaj, kaj ĝi kreos ankaŭ originalajn artikolojn en Esperanto. Pro tio estas tre ŝatinde, ke jam en kelkaj urboj fondiĝis Esperanto-Freygrupoj, kaj aliaj Freysocietoj aranĝis Esperanto-kursojn, kiel Leipzig'a Freygrupo agis. Rimarkinde estas, ke Heinrich Nienkamp, la fondinto de la Freyligo, jam en sia fundamenta verko "Fürsten ohne Krone" ("Princoj sen kronoj") la estontan Freyĵurnalon Esperante nomas "Kulturgazeto".

Multe pli gravaj kaj interesaj ol tiuj-ĉi eksteraj rilatoj inter Esperanto kaj Freyligo, kiuj kondukas la Freyliganojn al Esperanto, estas la internaj. Ili proksimigas precipe la Esperantistojn al la Freyligo. Certe la majstro Dro Zamenhof ĝojis pri ĉia uzanto de sia lingvo, sed mi estas konvinkita, ke li plej kore salutus la Frey-Esperantistojn. Entuziasme li kaptus iliajn manojn, dirante: "Estu salutataj, vi plej karaj amikoj de mia verko! Mian plej koran bondeziron al via penado!" Per la fondiĝo de la Freyligo estis semo enterigata, kiu estis maturiĝinta sur la granda arbo, kiun plantis kaj prizorgis Dro Zamenhof. Nun el ĝi jam elkreskas arbeto, simila al la Zamenhof-a. Fruktojn ĝi portas iomete aliajn, sed certe de la majstro deziratajn kaj esperatajn.

Ĉiu Esperantisto scias el la "Letero pri la deveno de Esperanto", ke la unuan instigon al la verko Dro Zamenhof ricevis de la "doloro pri la mondo". Liaj idealistaj okuloj nenie vidis homojn kondutantajn kiel fratoj. Konvinkite, ke la lingvodiverseco estas la ĉefa kaŭzo, kiu disigas la homan familion kaj dividas ĝin en malamikajn partojn, Dro Zamenhof kreis pro homamo sian lingvon. Pli detale li parolis pri tiu ĉi "interna ideo" de sia verko en sia famkonata kongresparolado, kiu okazis dum la dua Internacia Esperanto-Kongreso en Ĝenevo. Kiu povas legi tiujn mirindajn kortuŝantajn frazojn, sen esti entuziasmigita? "La plej grava, la plej sankta, la ĉefa celo de Esperanto, la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto estas por ni la interna ideo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano. Kiam antaŭ dudek-ok jaroj rondeto da junaj diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: "Malamikeco de la nacioj falu! falu! jam estas tempo!" Nia himno kantas pri la "nova sento, kiu venis en la mondon".—Se mi la tutan pli bonan parton de mia vivo memvole pasigis en grandaj suferoj kaj oferoj kaj ne rezervis por mi eĉ ian rajton de aŭtoreco—ĉu mi faras tion ĉi pro ia praktika utileco? Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, se ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto—ĉu ili ĉiuj faris tion-ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo—ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris pri la interna ideo entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas reciproke la korpojn de la homoj, eĉ ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn".—Aliloke Dro Z. diris ankaŭ: "Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan".

Preskaŭ ĉiuj aŭskultantoj de tiuj-ĉi vortoj sentis kun la majstro kaj aplaŭdis kore lian paroladon. Nur malmultaj rifuzis la konsenton. Por ili la interna ideo estis utopio. Dro Zamenhof certe ricevis post tiu-ĉi kongreso malaprobajn leterojn. Kelkaj Esperantistoj neniigis la internan ideon ne nur pro la "neebleco" de ĝia efektivigo, sed ankaŭ pro patriotismo. Pro tio jam en la sekvanta kongreso en Cambridge Dro Zamenhof parolis kontraŭ la malprava patriotismo de la ŝovinistoj, kaj refutante ĉiujn kontraŭdirojn, li denove deklaris: "Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn. Vivu Esperanto, sed antaŭ ĉio vivu la celo kaj la interna ideo de la Esperantismo, vivu la frateco de la popoloj, vivu ĉio, kio rompas la murojn inter la gentoj!"

"Glora la celo, sankta l' afero,
La venko—baldaŭ ĝi venos;
Levos la kapon ni kun fiero,
La mondo ĝoje nin benos.
Tiam atendas nin rekompenco,
La plej majesta kaj riĉa:
Nia laboro kaj pacienco
La mondon faros feliĉa".

Ju pli kreskis la anaro de Esperanto, ju pli multe oni ŝatis kaj uzis la lingvon internacian, des pli malmulte oni pripensis la gravan internan ideon. Multaj Esperantistoj admonis: "Silentu pri tia utopia ideo!" Kaj ili eĉ avertis: "Ĝi povas nur malhelpi nian lingvan aferon!" Tamen multaj restis fidelaj ankaŭ al la ideala tasko de Esperanto. Pluajn anojn gajnis la Esperanto per sia interna ideo precipe el la pacifistaj ligoj. Kaj certe ankaŭ la rifuzantoj, kiuj laŭte levas siajn voĉojn kontraŭ la utopiemaj idealistoj, eble nur ne rimarkas, ke ofte iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio la defendantoj de la interna ideo revas. Vere mi kredas, ke en tiu-ĉi ideala penso kuŝas la plej efika forto de la Esperantopropagando. En sukcesplenaj tempoj ja la profitemaj homoj, uzante la lingvon internacian, havas certe la plej bonajn eksterajn rezultatojn en siaj poresperantaj laboroj, sed ke en malfavoraj jaroj kaj cirkonstancoj nia afero ne pereis, tio estas nur la merito de la "frenezuloj", kiuj ankaŭ tiam kredis al la interna ideo kaj ĝia estonta venko.

Nun la teruraj spertoj de la granda milito pruvis al ĉiuj la necesecon de la penadoj al frateco kaj justeco inter ĉiuj popoloj. La postmilitaj jaroj bedaŭrinde alportis multajn seniluziigojn, ekzemple la diskutadojn pri la packondiĉoj, la nunan "Interpopolan Ligon" k. c. Ili evidente montris al ni, kiel malproksima estas la celo de tiaj penadoj, tamen ili ne pruvis la neeblecon de ĝia atingo. Multaj homoj sentas intense en la profundo de l' koro la devon, prepari la vojon al la malproksima, tamen iam venonta epoko. Ĝi trovos pli feliĉan generacion ol estas la nia.

La plej bonaj, plej saĝaj homoj el ĉiuj landoj devas kuniĝi kaj gardi la internaciajn leĝojn kaj regularojn. Per tio ili povos akceli la feliĉon de la samnacianoj. Ankaŭ la ano de la "interna ideo" ĉiam estas vera patrioto, kiu sentas estimon kaj dankemon al sia gepatra lando.

En la paca batalo al tiu-ĉi bonega, sed malfacile atingebla celo la Esperantistoj estos nun efike subtenataj per la agadoj de la nova Freyligo.

Heinrich Nienkamp, la fondinto de tiu-ĉi kulturunuiĝo, prezentis sian sukcespromesan planon en la fantazia rakonta verko "Princoj sen kronoj", kiun li aperigis en la "Vita" (Germana eldonejo, Berlin-Charlottenburg). Laŭ la ĉefa persono en tiu-ĉi libro "Richard Frey", la ligo ricevis sian eble por kelkaj homoj iomete strangan nomon, pri kiu oni jam multe diskutadis. Oni elektis ĝin, ĉar vorto, kiu precize signas la celon de la ligo, ne ekzistas. La Freyligo ja estas kulturligo, sed la specialan manieron de ĝia kulturo ne povas esprimi iu ajn vorto. Ĝi estas "ligo de la plejbona ordigo por plejebla libereco de personeco". Ĝia kulturo ne celas kiel eble plej grandan amasigon de posedaĵoj, la plej ruzan fabrikadon de terurigaj armiloj. Ne nur por la superaj klasoj de l' homoj ĝi promesas feliĉon; ĝi klopodas al feliĉo por ĉiuj: Por ĉiuj liberecon, ĝojon kaj pacon! Oni esperas ke ĉiuj, kiuj konatiĝis kun la spirito de l' Freyligo, baldaŭ sentos la specialan propran sencon de la Freykulturo, kiel nun ĉiu scias, kion signifas la vortoj "ŝtato" aŭ "eklezio".

Por informi sin detale pri la Freyregno, oni legu nepre la nomatan plej gravan libron "Princoj sen kronoj", poste la pli sciencajn "Fundamentojn" al tiu-ĉi libro. Ankaŭ el la malgranda kajero "La vojo al libereco kaj feliĉo", kiun eldonis la Germana Freyligo, oni ricevas klaran bildon de tiu-ĉi kulturorganizaĵo. La gazeto "Freygeist" (Freyspirito), aperanta en Dresden, kaj precipe la oficiala ligoĵurnalo "Freytum, der Geist des neuen Reiches" (Freyeco, la spirito de la nova regno), aperanta en Berlin, raportas pri la laboroj kaj sukcesoj de la Freygrupoj, kiuj jam nun ekzistas en multaj urboj. Ili enhavas gravajn artikolojn pri kulturaj kaj organizaj problemoj.

Kiu nun en tiuj-ĉi libroj kaj gazetoj legas frazojn kiel la jenan: "La Freyregno servas al la pacigo inter la popoloj kaj al la mildigo de la kontraŭoj", tiu ĉi certe memoras pri nia Esperanta interna ideo, kiu havas la saman celon.

Sed la Esperantisto batalas nur ĝenerale por interkonsento de la popoloj. La Freyligo montras al ni la bazon, la spiritan kaj realan enhavon de tiu-ĉi interkonsento, kaj per tio ĝi vidigas nin klare la manieron de la antaŭenirado, la vojon al la alta celo.

Oni ne pensu, ke la Freyligo eble nur estas provo, realigi la Esperantistan internan ideon. Ĝi estas tute memstara fondaĵo, kiu havas krom la priparolita celo ankoraŭ tute aliajn gravegajn taskojn.

La plej atentinda diferenco inter Esperantismo kaj Freyligo estas, ke la laborkampo de la Freyligo unue kaj ĉefe kuŝas en la unuopaj landoj. La Freypenso estu antaŭ ĉio kvazaŭ la interna ideo por samlandanoj. Pro tio estas eble, ke ankaŭ la rifuzantoj de la Esperanta interna ideo povas esti bonaj kaj fervoraj Freyliganoj. Ne nur la diversaj popoloj interkompreniĝu. Antaŭe kunlaboru pace, konsenteme kaj amike la kulturvolemaj homoj en la unuopaj ŝtatoj. En la programa libro de la Freyligo ni legas pro tio ofte la tute ne superfluan admonon: "Memoru ĉiam pri la diverseco de la homoj!" "Pripensu la diversecon rilate al la korpo, la spirito, la intelekto, la animo. Ĝi estu la kuniga, almenaŭ neniam la disiga kaŭzo. Pli bone vi komprenos la pens- kaj agmanieron de la aliuloj". Precipe oni sekvu la ĉefan postulon de la Freyliganeco: "Konvinkite, ke la kerno (la karaktero) de homo estas bona, rigardu ĉion, kio eble ĝenas vin, kiel malgravan eksteraĵon! Ĉiam denove devigu vin, konsideri la plej malatentatajn kaj ofte plej gravajn diversecojn—de la momentaj cirkonstancoj, de la sento, de la penso, de la atento kaj de mil malgrandaj hazardoj!" Se la plejmulto da nacianoj agos laŭ tiu principo, estos eble, ke la diversaj klasoj komprenos sin reciproke kaj pace kunlaboros por la komuna bonfarto, kiel la dua paragrafo de la Freyliga statuto postulas.

Tiu-ĉi celo de la kulturlaboro estas atingota en la Freyligo per la organizo. En tiu fakto ni ekkonu la duan gravan diferencon inter Esperantismo kaj Freyligo. La organizo de la Esperantistaro estas tute nekompleta, en la Freyligo la organiza laboro estas la plej grava tasko. Similecon oni ja ankaŭ povas konstati en tiu-ĉi rilato: Ambaŭ, la Esperantistoj kaj la Freyliganoj evitas nepre en siaj grupaj kunvenoj la politikajn kaj religiajn disputojn. La Freyligo volas esti kroma organizaĵo apud la ŝtata kaj la eklezia. Ĝi volas esti ordo en la vivcirkonstancoj, "en kiu la homo ne estas regnano, religiano aŭ iel markata aŭ envicigata estaĵo, sed nur libera persono." Ĝi tute ne volas anstataŭi la devigan ŝtatan organizon, kiu ĉiam estos necesa, por ŝirmi la bonajn kaj pacemajn homojn kontraŭ la malbonuloj kaj perfortemuloj.

La Freyligo esperas, materiale kaj spirite helpi la indajn personojn per sia libervola organizo de ĉiuj privataj bonfartceladoj. Ĝi ebligos la evoluon de personecaj karakteroj, kiuj distingiĝas per bonkoreco, per intelekteco, libera de antaŭjuĝoj, kaj per honesta malprofitema volo. En la tuta Freyregno kiel en la malgrandaj Freygrupoj nur valoru la libera homeco kaj la estimo de la personeco. Tiumaniere la Freyligo servos al la nun ofte aŭdata postulo: Liberan vojon por la taŭguloj! Kaj interesaj ekzemploj en la libro "Princoj sen kronoj" montras evidente, kiel la Freyorganizo povos malhelpi malhonestajn agojn de iu malŝatinda komercanto, oficisto k. c.

Por elekto de la plej taŭgaj homoj, kiuj estas indaj, fariĝi gvidantoj, prezidantoj, eĉ princoj en la Freyligo, Heinrich Nienkamp eltrovis tute novan sistemon: En la urboj fondiĝas Freysocietoj de proksimume po dudek personoj. Ĉiu grupo elektas la plej indan membron kiel prezidanton. Dek tiaj prezidantoj formas distriktan Freysocieton. Dek estroj de distriktoj kunlaboras en provinciala Freygrupo, kaj dek provincialaj Freyprezidantoj elektas en landkomitato Freyprincon el sia rondo. Ĉiuj Freyprincoj unuiĝas al plej alta "Mond-Freyestraro." Eble en la estonta tempo ni eĉ povas saluti la plej eminentan homon kiel "Freyreĝon". Ĉiu prezidanto en iu ajn grupo, kiu post la daŭro de sia ofico ne estas suprenelektata en la sekvantan pli altan Freygrupon, ree fariĝas simpla membro de sia urba Freygrupo. Per tiu-ĉi leĝo oni zorgas por ĉiama renovigado de la membraro, kaj oni atingas, ke nur la plej eminentaj personoj akiras la plej altajn oficojn. Oni komparu tiun-ĉi elektmanieron kun niaj kutimaj ŝtataj elektoj kaj iliaj malŝatindaj antaŭbataloj. En la Freyligaj elektoj ne sukcesos la parollertuloj kaj la riĉuloj, sed nur la plej bonaj karakteroj.

La unuopaj malgrandaj Freysocietoj povas alpreni ian realan programon laŭ siaj interesoj kaj deziroj—kiel la esperantistaj grupoj sekvas la plej diversajn celojn. La programoj de la unuopaj unuiĝoj nur nepre ne devas kontraŭstari al la Freycelo: Liberecon, ĝojon, pacon por ĉiuj! La Freyligo kunigas nur la unuopajn kulturvolemajn personojn kaj precipe ankaŭ jam ekzistantajn kulturunuiĝojn. Ili ĉiuj subtenu la Freyligajn celadojn. Sed ili ankaŭ havos mem grandan utilon per la kunligo kun la aliaj Freysocietoj: Per tiu-ĉi organizo unu kulturligo helpas la alian, gajnas pli grandan efikon kaj enfluon, precipe al la ŝtataj estraroj kaj konsilantaroj.

Tre rimarkinda novaĵo estas, ke la Freyligo kiel gravan kulturilon ankaŭ uzas la monon. Ĝi ne estu nur la malbona mamono, de kiu devenas la malfeliĉo de l' homaro. La mono mem estas ne malbona, sed neŭtrala aĵo. La Freyligo servigas ĝin al kulturceloj. En la libro "Princoj sen kronoj" la monproblemo estas solvita facile per grandega donaco de la miliardulo "Frey", sed en la reala mondo la financa problemo estas ankaŭ por la Freyligo la plej malfacila. Oni provas kolekti la necesan monhavaĵon—por subteni indajn personojn kaj por akceli kulturpenojn—per libervolaj donacoj, precipe per komercaj entreprenoj de la jam ekzistanta "Ligilo", estontatempe ankaŭ per kulturimposto, kiun jam Nienkamp proponas en sia libro.

Ankaŭ koncerne la financajn malhelpaĵojn montriĝas ĉe la Freymovado cirkonstancoj similaj kiel ĉe la Esperantismo, precipe en la komencaj jaroj, kiam en ambaŭ nur malmultaj homoj devas batali por la ideala tasko. Sed persistemo, idealista kredo, forto kaj oferemo helpos al ambaŭ de venko al venko.

Kiam en la unuopaj landoj plejeble multaj grupoj intense kaj mallaciĝante laboros, la Freyligaj klopodoj celos ankaŭ trans la limojn de l' ŝtatoj. Esperanto kaj Freyligo helpos tiam unu la alian fervore. Kiel Freylingvo Esperanto disvastiĝos inter la plej gravaj homoj. Ĉie la Freygrupoj subtenos la Esperantan movadon, kaj per tio la verko de nia majstro Dro Zamenhof rapide sukcesos. Kaj reciproke la plej bonaj Esperantistoj estos la fervoraj subtenantoj por la akiro de Freyligaj celoj.—Ĉu tiu samideano ne estas prava, kiu en sia memorparolado Dron Zamenhof nomis "Princo sen krono?" Ĉu Zamenhof ne estus la plej inda membro de la Freyligo? Ĉu en la estontaj tempoj la Freyregno ne povas fariĝi la vera Esperantujo, pri kiu ni volonte revas kaj parolas?

Amikaj koroj plenigas la mondon.
Lando floranta jam estas trovata,
Esperantujo ĝi estas nomata.

Certe ne estas hazardo, ke sur la Freyliga gazeto apud la piramido—la simbolo de la organiza penso—ankaŭ brilas la kvinradia stelo, ke la Freykajeroj montras la verdan koloron, la koloron de la espero. "Dro Esperanto", pseŭdonima nomo de Zamenhof, kaj "Frey", la fantazia nomo en la Nienkampa libro, ili ambaŭ estos por multaj homoj same estimataj.

Kune akcelos la internaciaj Frey- kaj Esperantogrupoj la interkonsenton de la popoloj, kiun nun ankaŭ la Germana konstitucio starigas kiel celon de ĉiu lerneja laboro. En la Freyregno oni sufiĉe konsideros la diversecon de la popoloj, ŝatos kaj subtenos la speciale naciajn kapablojn kaj fortojn. La Freyprincoj, elektataj per la plej bona elektmaniero, la plej liberaj, nedependaj, la plej noblaj homoj de ĉiuj popoloj, povos esti la vera estraro de la estonta "Interpopola Ligo."

Ankaŭ en la Freyregno oni kantos entuziasmigite kun Zamenhof:

En la mondon venis nova sento,
Tra la monda iras forta voko;
Per flugiloj de facila vento
Nun de loko flugu ĝi al loko!—
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos,
Ĝis la bela sonĝo de l' homaro
Por eterna ben' efektiviĝos!

Certe ni scias: la celo estas malproksima, malfacila la vojo, grandaj la necesaj oferoj! Tamen ni esperos! Ni ne laciĝos en la paca batalo! Eĉ se la celo nur parte estos atingebla, la penadoj ne estos vanaj, sed kondukos nin antaŭen kaj supren. Pro tio: Legu la belegan libron "Princoj sen kronoj!" Fondu Freygrupojn! Aranĝu en ili Esperantokursojn! La Esperantosocietoj aliĝu al la Freyligo! Ambaŭ per tio vivos, floros, kreskos: Esperanto kaj Freyligo!

PRI LA LINGVAJ RESPONDOJ DE DOKTORO ZAMENHOF.

(WALTER LIPPMANN.)

Esperanto estas simpla kaj facile lernebla. Neniu prudenta homo dubas tiun fakton. Tamen "lingvo" estas formaĵo tiom komplika, ke tiu simpleco de Esperanto povas esti nur relativa: Esperanto estas pli simpla, eĉ multe pli simpla, ol la naciaj lingvoj de la kulturpopoloj. Absolute rigardate Esperanto estas lingvo, kaj kiel ĉiu alia lingvo ĝi havas la taskon esprimi ĉion, kion la spirito de ĝiaj uzantoj ampleksas. Sed la uzantoj de Esperanto estas anoj de preskaŭ ĉiuj nacioj de l' mondo. Jam el tio rezultas, ke Esperanto kiel lingvo universala ne povas esti simpla en tiu senco, ke en ĝi—simile, kiel en iu sovaĝula lingvo—mankas la rimedoj por esprimi malpli simplajn ideojn. Kontraŭe la vera—relativa—simpleco de Esperanto konsistas (precipe) en tio, ke ĝi evitas la nenecesajn fonetikajn, vortformajn kaj sintaksajn lingvorimedojn, kiajn oni trovas abunde en naturaj idiomoj[12]. Ne konsiderante ĉi tiun kvazaŭ limigitan simplecon, ni povas diri, ke Esperanto estas esence subigita al la samaj leĝoj, kiel la naturaj lingvoj. Do oni ne rajtas miri pri tio, ke ankaŭ en Esperanto ekzistas "malfacilaĵoj". Esperanto havas eĉ malfacilaĵojn, kiaj estas ne troveblaj en la naturaj lingvoj[13].

La vortradikoj kaj la leĝoj de Esperanto estas ja rapide lerneblaj. La Fundamento prezentas ilian minimumon. Tamen neniu serioze asertos, ke tiu minimumo sola sufiĉas por igi nian lingvon kapabla plenumi sian vastampleksan taskon. Restas ankoraŭ multaj duboj, multaj demandoj postulantaj respondon. Pli malpli helpas la vortaroj (precipe Kabe), la nacilingvaj gramatikoj (Aymonnier, Velten k. a.), libroj prilingvaj (Fruictier, Saussure) kaj artikoletoj kaj respondoj en gazetoj. Sed la valoro de tiuj helpiloj estas limigita, ĉar ili estas verkoj de iaj privataj personoj, kiuj—kiom ajn grandaj estas iliaj meritoj pri nia afero—tamen ne havas aŭtoritaton superan. Kontraŭe ne ekzistas persono havanta pli grandan aŭtoritaton ol la kreinto de nia lingvo. Li decidis pri la fundamentaj leĝoj, do neniu alia estis pli ol li destinita kaj taŭga decidi ankaŭ pri ĉiuj necesiĝantaj kromaj reguloj. Li estis la unua, la plej sperta, la plej aŭtoritata Esperantisto: la "Majstro" de la lingvo. Do estis per si mem kompreneble, ke ĉiutempe Esperantistoj informon serĉantaj sin turnis al Dro Zamenhof. Supozeble li respondis kelkajn tiajn lingvajn demandojn en privataj leteroj, kiuj estas nun malfacile troveblaj. Unu tia letero, eble la plej interesa kaj plej bela: la letero pri la deveno de Esperanto, sendita al sro N. Borovko, publikiĝis[14], sed ĉiuj (?) aliaj estas nekonataj de la Esperantistaro.

Mi mem ricevis scion nur pri du prilingvaj korespondoj de Dro Zamenhof, nome 1. pri unu karto, sendita la 8. X. 1910 al sro Max Butin (Godesberg), en kiu li deklaris, ke "vipuro" en la Fundamenta Vortaro estas preseraro anstataŭ "vipero", kaj 2. pri diversaj respondoj donitaj al sro Richard Sharpe (Torquay). Tiu samideano sendis en la jaro 1913 al Dro Zamenhof aron da demandoj en tia formo, ke li bezonis respondi per nur malmultaj vortoj. Jen ekzemploj el tiu korespondo:

(DEMANDOJ DE SRO SHARPE) (RESPONDOJ DE DRO ZAMENHOF)
Ne diru "du kaj duono horojn poste", sed "du kaj duonon horojn poste". Mi preferus: "du kaj duonon da horoj poste".
Ne diru "kelke da ni, multe da ili", sed diru "kelkaj el ni, multaj el ili". Dependas de la senco.
Ne diru "mi prosperis fari", sed "prosperis al mi fari" aŭ "mi sukcesis fari". Bone.
Kion vi preferas: "Lisbono" aŭ "Lisabono"? "Lisbono" ŝajnas al mi preferinda.

En egala maniero Dro Zamenhof donis klarigojn pri la signifo de la vortoj "konsideri", "propre" k. a., pri la uzo de la refleksiva pronomo en specialaj kazoj, esprimis sian preferon por la formoj "asociito" anstataŭ "asociinto", "transloĝiĝi" anstataŭ "transloĝi", "en estonta tempo" aŭ "en la estonteco" anstataŭ "estonte", "en la direkto" anstataŭ "en la direkton" k. t. p.

Krom tio Dro Zamenhof esprimis sian aprobon al la (dekunu) diversaj prilingvaj konsiloj, kiujn sro Sharpe estis doninta en sia libro: Travivaĵoj de Ro. Ŝo. London 1913, pĝ. 90-93. Do oni rajtas rigardi ankaŭ tiujn konsilojn kiel Zamenhofajn almenaŭ laŭ ilia enhavo, tiom pli, ĉar kelkaj el ili estas bazitaj sur la Zamenhofa lingvo-uzo, kaj kelkaj eĉ nur reatentigas pri tio, kion Dro Zamenhof mem estis jam aliloke dirinta. El tiuj Sharpe-aj konsiloj mi citas kiel precipe rimarkindajn (mallonge): Oni preferu "renkonte" kaj "returne" al "renkonten" kaj "returnen"; evitu "ajn" post "iu, ia, ..." kaj la akuzativon post "ĉe"; diru "same kiel" (ne "ol") kaj "nenio krom" (ne "ol"); ne uzu "sugestii" en la senco de "proponi, rekomendi, konsili".—

Kompreneble Dro Zamenhof donis lingvajn konsilojn ankaŭ parole. Ekzemple sino Marie Hankel (Dresden), kiu ŝipveturis en la societo de Dro Zamenhof post la Washington-a kongreso hejmen al Eŭropo, rakontas[15]: Tre ofte, kiam oni lin iel demandis, li respondis: "Vi povas uzi ambaŭ esprimojn, ambaŭ estas ĝustaj". "Viaj frazoj kaj diraĵoj estu ĉiam tre facile kompreneblaj, elektu ĉiam la plej simplan, la plej klaran esprimon". "La lingvo estu facila", ĉi tion li ofte ripetis. Unu fojon mi diris, ke oni povas eviti la tro oftan uzadon de "aj" kaj "oj". "Kial do", li diris, "aj" kaj "oj" estas ja belaj". Alian fojon li diris, ke oni ne ĝenu uzi la saman vorton dufoje en la sama frazo. "Vi estas tute libera, vi povas vin esprimi tiel aŭ tiel. Mi kutime uzas ĉi tiun formon". Tamen li tre rekomendis legadon de la verkoj "de la aŭtoro de Esperanto", kiel modeste li diris.—Foje li ankaŭ diris, ke li ĉiam metas la pli pezan vorton al la fino: "Mi al li donas la libron" kaj ne "Mi donas la libron al li". Belsoneco ĉiam devas esti atentata. Al nekutima vorto oni facile alkutimiĝas. Kiam oni la unuan fojon aŭdas: "familio", "internacia", oni sentas kvazaŭ vangofrapon, baldaŭ oni alkutimiĝas, nun oni sentus vangofrapon aŭdante la malon". "Oni ne traduku senvalorajn libretojn".—Demandite pri taŭga nomo por la "Mono-sistemo" (Sistemo de normoj por egalaj formatoj de presaĵoj), li proponis "monoa sistemo". Pri la eblo proponi ŝanĝojn en nia lingvo, li diris: "Mi ne povas antaŭvidi la estontecon, mi ne volas min kateni. Certe mi nenion ŝanĝos sen la Akademio, la Lingva komitato kaj la Esperantistaro". Li ĉiam citis la Esperantistaron kiel samrajtan juĝanton de lingvaj aferoj.—Dro Zamenhof tre deziras, ke oni pli uzu, aĉetu kaj konu la Fundamenton; ĉiu Esperantisto posedu ĉi tiun gravan libron.—Laŭ la deziro kaj la opinio de la Majstro ĉiu lernolibro havu sur la unuaj paĝoj la 16 regulojn de la Fundamento, la cetero estu nur komentario de tiuj ĉi reguloj. Nur la 16 reguloj estu la oficiala parto, la komentario estu privata laboro.—Nia lingvo ĉiam devas esti simpla kaj facila.—La Majstro bone sciis, ke la vorttrezoro devas ĉiam kreski. Li aprobas la enkondukon de novaj vortoj, se ili estas necesaj. Nur se jam taŭga vorto ekzistas, oni ne enkonduku novan esprimon por la sama aŭ simila ideo. Iun danĝeron la Majstro ne vidas en la enkonduko de novaj vortoj. Li opinias, ke malbonaj kaj ne taŭgaj vortoj baldaŭ malaperos, nur la bonaj restos.—Ankaŭ neologismon oni povas enkonduki. Tiu "oni" kompreneble estas la Akademio kaj la Lingva Komitato".—

Oni vidas, ke tiuj diroj de Dro Zamenhof estas interesaj kaj parte ankaŭ gravaj de Esperantolingva vidpunkto. Estas tre dezirinde, ke ĉiuj tiaj lingvaj konsiloj—parolaj kaj skribaj—estu kolektataj kaj konigataj al la Esperantistaro. Volante helpi la efektivigon de tia projekto, mi uzas ĉi tiun okazon por peti ĉiujn samideanojn, kiuj posedas leterojn de Dro Zamenhof aŭ interparolis kun li pri lingvaj aferoj, ke ili sendu ekzaktajn kopiojn de liaj manuskriptoj aŭ detalajn raportojn pri liaj diroj al la Saksa Esperanto-Instituto (Leipzig, Johannisplatz 3) aŭ al mi (Leipzig, Tauchaer Str. 10).—

Kiom ajn gravaj estas tiuj lingvaj konsiloj donitaj al unuopaj personoj, ili estas ege superataj per la naŭdek lingvaj respondoj, kiujn Dro Zamenhof aperigis en diversaj Esperantogazetoj. Ĝuste ekkonante, ke liaj konsiloj devas maltrafi sian plej gravan celon: forigi la dubojn de ĉiuj—se ili ne estas komunikataj al ĉiuj—, li jam en la jaro 1889 komencis publikigi siajn lingvajn informojn en la tiam sola Esperanto-gazeto "La Esperantisto" (Nürnberg). Por la Lingvaj Respondoj el tiu komenca epoko de Esperanto estas karakterize, ke ili grandparte traktas aferojn, pri kiuj hodiaŭ jam neniu iom progresinta Esperantisto dubus. Tiutempe, kiam mankis al la lingvo ĉiu tradicio, kreota nur per multjara uzado, oni povis ankoraŭ diskuti demandojn, kiaj ekzemple: la anstataŭigon de la supersigno (^) per h aŭ returnita apostrofo (‘), la elparolmanieron de , aj, oj ktp., la aplikokazojn de l' akuzativo, la diferencon inter kiu kaj kia. Strangaj teoriuloj povis ankoraŭ elvoki longajn artikolojn por la defendo de la akcentregulo kaj de la vorto "kaj".—Nun oni, t. e. la plimultego de la Esperantistoj, havas pli multe da respekto al la vivanta lingvo, kiu tia, kia ĝi estas, pruvis sian taŭgecon. Multe pli ol tiam ridindigus sin hodiaŭ iu, kiu dirus, ke li volas ellerni nian lingvon nur kun la kondiĉo, ke oni faru en ĝi ian ŝanĝon laŭ lia persona bontrovo aŭ nacia ambicio. La Esperantomovado estas jam delonge sufiĉe forta por povi senbedaŭre rezigni je tiaj kuriozuloj.—Tamen ankaŭ hodiaŭ ni aŭdas ankoraŭ en kaj apud niaj vicoj la logantajn vokojn de la reformemuloj. Al ili Dro Zamenhof parolis precipe en tiuj unuaj Lingvaj Respondoj bonegajn vortojn instruajn. Tute aktualaj estas tiuj defendoj de nia lingvo kontraŭ la ambiciaj aspiroj de tiuj personoj, kiuj "rigardas nian aferon de punkto de vidado pure persona". En tiuj polemikaj Respondoj, per kiuj li batalas por la fundamentaj principoj de lingvo internacia, ekfulmas la kaŝita energio de la alie tiel kvieta, sinretenema scienculo. Akre, klare kaj konvinke li pruvas la absurdecon de la pseŭdosciencaj kritikoj kaj montras la ĝustan vojon de sana evoluo.—Dudeknaŭ Lingvajn Respondojn li publikigis en "La Esperantisto"[16] dum la jaroj 1889 ĝis 1893. [En la jaro 1895 "La Esperantisto" ĉesis aperi.]

La publikigon de pluaj respondoj al lingvaj demandoj Dro Zamenhof komencis en decembro 1906a per "La Revuo" (Paris. Hachette & Cie.), la sola gazeto, kiun li honoris per konstanta kunlaborado. Tie aperis laŭnumere kvardekkvin, sed—ĉar du n-roj havas subdividojn—efektive kvardekok Lingvaj Respondoj. Pri la maniero, laŭ kiu la demandado kaj respondado okazis, Dro Zamenhof mem informas nin en n-ro 10. Li diras: "Multaj personoj turnas sin al mi kun diversaj demandoj. Respondi al ĉiu aparte estas por mi fizike ne eble. Tial mi petas, ke ĉiu, kiu opinias, ke respondo pri lia demando povus havi kelkan intereson ankaŭ por aliaj personoj, volu sendi sian demandon ne al mi, sed al la redakcio de la "Revuo". La redakcio elektos tiujn demandojn, kiujn ĝi opinios pli interesaj kaj sendos ilin al mi, kaj tiam mi en iu el la venontaj numeroj respondos ilin en la 'Revuo'." Sed jam en la jaro 1908 Dro Zamenhof interrompis la publikigon de Lingvaj Respondoj, "kiam li vidis, ke multaj personoj vidas en liaj Respondoj kvazaŭ ian "oficialan decidon" pri tiu aŭ alia demando, kaj liaj Respondoj sekve povus malhelpi la tute liberan evoluadon de nia lingvo aŭ malhelpe entrudiĝi en la kampon, kiu devas aparteni plene al nia Akademio." [Antaŭparolo al la libro "Lingvaj Respondoj. Aperintaj en 'La Revuo'."]

Tamen li aperigis ankoraŭ dektri Lingvajn Respondojn en la "Oficiala Gazeto" (Paris) dum la jaroj 1911 kaj 1912—inter ili kelkajn tre gravajn: ekz. pri la landnomoj, la pseŭdosufiksoj kaj la "plena vortarego".—

Sed ankaŭ la Lingvaj Respondoj aperintaj en la nomitaj gazetoj estus maltrafintaj sian celon: servi al ĉiuj—ĉar malgraŭ la boneco kaj graveco de "La Revuo" kaj la "Oficiala Gazeto" ilia legantaro reprezentis nur malgrandan parton de la Esperantistaro—se tiuj Respondoj ne estus kolektitaj kaj eldonitaj en la oportuna formo de libroj. Du tiaj libroj aperis:

I. Dro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. Aperintaj en "La Revuo" Paris. Librairie Hachette et Cie. 30 paĝoj.[17]

II. Doktoro L. L. Zamenhof. Lingvaj Respondoj. (Nova Serio). Paris. Esperantista Centra Oficejo. 1913. 36 paĝoj.[17]

La IIa enhavas la Lingvajn Respondojn aperintajn en "La Esperantisto" kaj en la "Oficiala Gazeto".

Tiuj du libroj treege plifaciligis la studadon de la Lingvaj Respondoj. Tamen oni devas konstati, ke ili estas multe malpli disvastigitaj ol ili meritas. Kulpaj pri tio estas eble nesufiĉa diskonigo de ilia ekzisto, la grandaj malhelpoj al la librokomerco pro la milito kaj iugrade ankaŭ certaj mankoj de la libroj mem, per kiuj ilia praktika uzebleco estas malpligrandigata. La unua kulpaĵo estas facile forigebla, la dua preskaŭ forigita[18], la tria ankoraŭ forigota:

La Lingvaj Respondoj de Dro Zamenhof estas la klasika aldonaĵo al la Fundamento. Verkite de la sama aŭtoro, ili helpas fidinde en multaj kazoj, kie la Fundamento ne donas informojn. Tial la tuta Esperantistaro havas egan intereson pri tio, ke tiu grava verko aperu en tia formo, kian postulas ĝia enhavo. Kia estu ĉi tiu formo? Tio dependas de la speciala celo plenumenda[19]. Ĉiukaze ni devas konstati, ke la formo de la ĝis nun solaj ekzistintaj eldonaĵoj ne sufiĉe kontentigas la pretendojn de scienco kaj praktiko. Tion konfesante ni ne estas gvidataj de ia kritikemo—kontraŭe ĉiu devas danki al la eldonintoj, sen kies laboro ni devus kunserĉi nian materialon el dekoj da gazetnumeroj—sed ni volas nur montri la rimedojn por igi la verkon de nia Majstro utila al laŭeble plej vastaj rondoj.

La unua kaj ĉefa postulo estas, ke ĉiuj lingvaj respondoj de Dro Zamenhof estu kunigataj en unu volumo, kaj ne nur ĉiuj aperintaj en gazetoj, sed ankaŭ tiuj lingvaj konsiloj, kiujn li donis en privataj leteroj aŭ eĉ nur parole. Tiam oni rajtos diri: Jen ĉio, kion Dro Zamenhof diris pri specialaj lingvaj demandoj ekster la Fundamento.

Due estas necese, ke la unuopaj Respondoj estu praktike ordigataj. Se ĉiu el ili traktus nur unu vorton, la plej praktika ordo estus la alfabeta. Sed ĉar ili temas pri tre heterogenaj aferoj, la sole kontentiga aranĝo estas klasifiko gramatika. Jen skema ekzemplo de tia klasifiko taŭga por la Lingvaj Respondoj:

Interne de la rubrikoj decidu pri la aranĝo la enhavo de la unuopaj Respondoj. Parencaj aferoj devas esti metataj unu apud la alian; ekz. la dusignifa aro [I, 33] devas esti sekvata de la egale dusignifa ero [I, 24]; la faktoj, ke post verbaj radikoj -aĵo povas esti -antaĵo kaj -ataĵo [I, 11] kaj -igi povas signifi -antigi kaj -atigi [I, 13] estas fenomenoj kvazaŭ paralelaj, kies sinsekva traktado estas dezirinda.

Se ni nun de ĉi tiu vidpunkto rigardas la Paris-ajn eldonaĵojn, ni trovas, ke ilia aranĝo ne respondas al la praktikaj bezonoj: En la libro I la Respondoj sinsekvas kronologie, t. e. laŭ ilia apertempo en "La Revuo". Kiel ajn interesa estas por psikologia aŭ historia esploranto la fakto, ke iu unu Respondo aperis post kaj ne antaŭ iu alia, tamen la lernvola Esperantisto ne tiras el tio ian utilon. Nur en la ekstreme maloftaj kazoj, kie oni trovas ne tute interkonformajn traktojn de unu sama demando en diversaj Respondoj, oni povus konkludi, ke la pli frua Respondo estas korektita aŭ kompletigita per la posta.[20] Sed precipe en tia kazo estas multe pli oportune vidi; la du pro sia enhavo kunmetendajn Respondojn unun tuj post la alia ol devi serĉi la unun en unu, la alian en alia libro.—Koncerne la libron II, oni ĝojas unuavide trovi en ĝi—metodan klasifikon. Ĉi tiu estas farita laŭ la principoj de "Decimala klasifiko" kaj montras similajn superskribojn, kiel la skemo ĉi antaŭe montrita. Sed la sinsekvo de la rubrikoj estas alia. Mi ja, ekzemple, nepre preferus kunmeti la adjektivojn kaj la adverbojn, ne nur pro ilia gramatika parenceco, sed precipe ĉar unu Respondo [II, 22/23] temas pri ambaŭ—sed tio ne estas tre grava.

Kontraŭe oni trovas tre gravajn kaj apenaŭ kompreneblajn erarojn en la ordigo de la unuopaj Respondoj sub la rubrikojn. Jen kelkaj ekzemploj: Sub "Adjektivo" ni trovas "Pri akuzativo post 'anstataŭ'," "Ablativo absoluta", "Akuzativo post 'tra'", "Akuzativo post verbo de movo"; sub "Nedifinitaj pronomoj": "Tia, tiela", "Pri la vortoj kun 'ĉi'" (kiuj estas, se pronomoj, ĉiam demonstrativaj!!); sub "Adverboj. Adverbaj formoj": "Pri la uzado de 'ambaŭ'" ("ambaŭ" povas esti pronomo, numeralo, adjektivo aŭ substantivo, sed certe neniam adverbo!!) kaj "Ĉu" (konjunkcio, ne adverbo!!). Tiu konfuzo erarigas nespertulojn kaj igas iluzia la tutan klasifikon.

La graveco de la Lingvaj Respondoj rezultigas la neceson ofte citi ilin. Por tiu celo servas la numerado. En la libro I ni vidas ĝuste sinsekvantajn numerojn, do la citado estas facila; ekz. I, 3; I, 37 c); I, 41 b). Oni povus eĉ ellasi la I-on.—Kontraŭe en la libro II regas stranga kaoso nur "historie" klarigebla: La Respondoj el "La Revuo" (de kiuj nur la superskriboj estas cititaj) kaj tiuj el la "Oficiala Gazeto" konservis siajn numerojn (escepte de kelkaj erare transprenitaj), sed pro la metoda klasifiko ili estas distribuitaj inter la diversajn rubrikojn. Do la numeroj tute intermiksitaj ne taŭgas por la citado. La Respondoj el "La Esperantisto" estas eĉ sennumeraj. Restas do nur la eblo, citi laŭ paĝoj, sed ankaŭ tio estas malfaciligata per tio, ke sur multaj paĝoj estas po pluraj Respondoj (ekz. paĝ. 7, 8, 17, 21, 23 k. a.).—El tio rezultas, ke tute nova numerado de ĉiuj Lingvaj Respondoj, konvena al nova klasifiko, estas necesa, por ebligi facilan kaj klaran citadon.

Ni esperu, ke kiel eble plej baldaŭ la Lingvaj Respondoj aperos en tia nova ordo, konforma al la supre prezentitaj principoj.

Sed, por atingi la gravan celon "popularigi" la Lingvajn Respondojn, niaj deziroj iras ankoraŭ kelkajn paŝojn trans la originalajn Respondojn nur nove ordigitajn: Certe estas granda ĝuo por la sperta Esperantisto legi la saĝajn vortojn de nia Majstro same tiaj, kiaj li mem skribis ilin. Per la profunda admiro kaj amo, kiun ĉiu lin konanta devas senti al lia eminenta persono, liaj vortoj iĝis kvazaŭ sanktigitaj. Kion li diris, tion ne parolis iu eminentulo, sed "nia Majstro". Ĉi tiuj du vortoj sufiĉu, por esprimi la komplekson de la sentoj, kiuj kunigas precipe la malnovajn Esperantistojn kun la kara mortinto. Sed—ne konsiderante tiujn personajn rilatojn al la aŭtoro—ni devas konstati, ke la plejgravaĵo en la Lingvaj Respondoj ne estas ilia vorta teksto, sed ties materio, la esencaĵo de ĉiu Respondo: la decido, la regulo. Jen tio, kion la granda amaso de la Esperantistoj bezonas. Ili ne havas tempon kaj ofte ankaŭ ne sufiĉe da lingvokono, por studi pli-malpli longajn artikolojn. Ili volas scii: Tio estas ĝusta! aŭ: Tiu ĉi formo estas preferinda! aŭ: En ĉi tiu kazo oni uzu la unun, en tiu kazo la alian esprimon! ktp. Pri la kialo eble kelkaj demandas poste, sed la pli multaj tute ne. Nek la Fundamento, nek aliaj gramatikoj motivas siajn regulojn. Neniu postulas ion alian, ĉar precipe la lernanto estas nur malhelpata kaj dubigata per lingvoteoria argumentado. Pri la originalaj Lingvaj Respondoj la afero estis tute alia. Dro Zamenhof respondis al unuopaj personoj, kiuj estis pli-malpli spertaj Esperantistoj kaj ne nur volis ricevi ian pretan decidon, sed volis esti samtempe konvinkataj pri la ĝusteco de tiu decido. Plue la demandantoj mem grandparte montris sian opinion kaj apogis ĝin per argumentoj, kiujn la respondo devis konsideri—aprobante aŭ rifutante. Pro tio la plimulto de la respondoj havas leterosimilan, personan karakteron. Ili ne estas abstraktaj traktaĵoj pri iuj problemoj, sed informoj donitaj al iuj certaj privataj personoj. Sendube al tiu cirkonstanco ni ŝuldas dankon pro specialaj stilaj ĉarmoj de multaj Lingvaj Respondoj. Kelkaj el ili havas krom sia Esperantoscienca graveco eĉ rimarkindan valoron kiel literaturaĵoj [II, 10/15; 29/30; 31/33; I, 25 k. a.].—Sed—mi ripetu—ne tion bezonas kaj serĉas la granda amaso de la Esperantistoj, precipe la lernantoj. Ilia scivolo devas esti rapide kaj simplavoje kontentigata.

Do oni prezentu al ili kolekton da koncizaj reguloj laŭeble egalformaj kiel ekstrakton el la detalaj kaj diversformaj Respondoj originalaj.

Unua provo en tiu direkto estas farita per la libro "Dr. Zamenhofs Sprachliche Gutachten in deutscher Bearbeitung. Mit Ergänzungen und Erläuterungen"[21] (Germanlingva ellaboraĵo de la Lingvaj Respondoj de Dro Zamenhof. Kun komentario.) En ĝi la originalaj Lingvaj Respondoj estas "preparitaj" jenamaniere:

1. De ĉiu Respondo estas elprenita ĝia kvintesenco, t. e. la ĉefa konsilo, la decido de la dubaĵo aŭ la regulo en la Respondo entenita. Ĉi tiu regulo prezentiĝas en formo laŭeble konciza kaj, kiam la postuloj de klareco kaj bonstileco tion permesas, en esprimoj egalaj aŭ similaj al la originalaj. Nur la ekzemploj, kiuj klarigas lingvajn regulojn pli rapide kaj ofte pli bone ol longaj diskutoj, restis same tiaj, kiaj ilin donis Dro Zamenhof. Do malgraŭ ĉiuj ŝanĝoj ne nur la Zamenhofa enhavo, sed ĝis certa grado ankaŭ la Zamenhofa formo estas fidele konservitaj.

2. Ne malofte Dro Zamenhof traktas en pluraj Respondoj unu aferon. Jen li ripetas okaze de nova demando, kion li pli frue—eble en alia gazeto—jam estis dirinta per aliaj vortoj, jen li rigardas la saman aferon de novaj vidpunktoj kaj kompletigas sian pli fruan informon. Ekzemple pri la skribado kaj presado de 'h' anstataŭ la supersigno li parolas en kvar Respondoj, pri la uzado de la artikolo, pri la diferenco inter 'kiu, tiu...' kaj 'kia, tia...' en po du Lingvaj Respondoj.

En tiaj kazoj el la diversaj originalaj Respondoj kunprenitaj estas ekstraktita unu regulo ĉiujn iliajn esencaĵojn ampleksanta.

3. Koncerne la "tonon" estas kompreneble, ke la formo de konciza regulo necesigas certan decidecon, kiun ni plej ofte ne trovas en la originalaj Respondoj. Estante homo modesta kaj maltrudema kaj volante ĉiel eviti tuŝon al la kompetenteco de la Lingva Komitato, Dro Zamenhof multloke elektis esprimojn, kiaj ekz. "mi opinias, konsilas, preferas, ŝajnas al mi, ni povas diri, mi persone evitas, estus pli bone" k. s. Tiajn singardemaĵojn la "reguloj" ne povis konservi. Ili diras—kun malmultaj esceptoj: Tio estas tia! Ankaŭ per tio la respondoj estas eligataj el la persona sfero kaj efikas al la lernantoj simile kiel la kutimaj gramatikaj reguloj, ne allasante dubon pri sia objektiva ĝusteco.

Estu ankoraŭ menciate, ke la libro III ampleksas ĉiujn ĉi supre nomitajn Respondarojn, kaj ke ĝi estas aranĝita laŭ la supre prezentitaj ideoj de nova klasifiko kaj numerado. Ke ĝi unue aperis en nacia lingvo, okazis pro speciala konsidero al la bezonoj de la multeguloj, kiuj ankoraŭ ne sufiĉe posedas Esperanton, por povi legi kun utilo tekstojn gramatikajn en nia lingvo.[22] Kiel plej ampleksan parton la libro III enhavas komentarion, kiu estas destinita servi parte al komencintaj, parte al progresintaj Esperantistoj. Por tiu celo ĝi prezentas kompletigojn, klarigojn kaj mallongajn traktaĵojn pri lingvoproblemoj tuŝitaj per la Respondoj. Multaj aplikekzemploj plifaciligas la komprenon de ĉiu tezo.—

Post priparolado de la genezo, bibliografio kaj aliaj kvazaŭ eksteraj flankoj restas traktendaj ankoraŭ diversaj ecoj internaj de la Lingvaj Respondoj.

Jen la demando pri la aŭtoritateco de la Zamenhofaj Respondoj. Ĉu ili estas oficialaj decidoj de leĝdonanto? aŭ nur opiniesprimoj de privata persono? Dro Zamenhof mem respondis tiun demandon, forte neante la unuan alternativon. Li diras en sia 'Antaŭparolo' al la libro I: "(Miaj) Respondoj havis karakteron pure privatan, tiel same kiel la respondoj, kiujn en diversaj gazetoj donas aliaj kompetentaj esperantistoj." kaj: "... mi denove atentigas ..., ke miaj Respondoj devas esti rigardataj kiel opinioj kaj konsiloj absolute privataj; fari oficialan decidon pri tiu aŭ alia duba lingva demando havas la rajton nur nia Akademio, post voĉdona interkonsiliĝo kun la tuta Lingva Komitato." Tamen—jam en la komenco mi diris tion—Dro Zamenhof kiel kreinto de nia lingvo havas pozicion tiom eminentan en la Esperantistaro, ke ni rajtas rifuzi lian tro modestulan komparon de siaj Respondoj kun tiuj de "aliaj kompetentaj esperantistoj". Do ili kvazaŭ staras en la mezo inter oficialaj decidoj kaj konsiloj de privata persono neniun ligantaj: Mi preferus nomi ilin informoj donitaj de (aŭtoritata) eksperto, t. e. en la plej alta senco de l' vorto, kion oni nomas en la germano lingvo per la jurista termino "Gutachten". Eĉ ankaŭ filologie kaj historie la vorto "respondoj" permesas tian interpreton. Mi memorigas nur pri la "Responsa prudentium", la jur-instruoj de la plej famaj romiaj[23] juristoj, kiujn ili donis konsultite en specialaj proces-kazoj. Unuatempe tiuj "responsa" ne havis devigan karakteron, la grado de ilia aŭtoritato dependis de la reputacio de la respondinto. Sed pli malfrue ili estis aplikataj egale kiel leĝoj kaj iom post iom ricevis plenan leĝecan aŭtoritaton. Similan evoluon havis kaj havos ankaŭ multaj Zamenhofaj Respondoj: Origine donite al iuj difinitaj demandintoj kiel privataj konsiloj, ili estas publikigataj, disvastiĝas, penetras en la gramatikojn kaj iĝas iom post iom firma posedaĵo de ĉiuj. Tiam mankas nur, ke ankoraŭ la Akademio kun la Lingva Komitato deklaras ilin "oficialaj", por doni al ili la formalan sankcion, kiel al lingvoleĝoj. Ĝis tiam ĉiu estas libera en ilia prijuĝado. Al la lernantoj de Esperanto oni kompreneble ne povas koncesii la rajton de kritiko. Inter la spertaj Esperantistoj la opinioj estas supozeble diversaj. Ili dependas de tre subjektiva premiso, nome de tio: kian rolon la unuopulo atribuas al Dro Zamenhof en Esperantaj aferoj ĝenerale. Tiurilate ni havas "dekstran" kaj "maldekstran halon" en nia Esperantista parlamento. Al la unuj Dro Zamenhof estas—almenaŭ en Esperantaj aferoj—io simila, kio fondinto de religio estas al siaj disciploj. Ili ne toleras apartigon de "persono" kaj "afero", kaj laŭ ili estas tute neeble, ke la Majstro iel eraras. Proksimaj al ĉi tiuj estas la tiel nomataj "ĝisostuloj". Ilia fundamenta principo estas tre klare prezentita en la "Travivaĵoj de Ro. Ŝo." (London 1913, pĝ. 89). Tie ni legas: "Al tiuj, kiuj havas okulojn kaj volas vidi, kiuj havas orelojn kaj volas aŭdi, mi donos amikan ... konsilon: Penadu, kiom eble, atingi unuecon kaj egalecon, kiel pri la elparolado, tiel ankaŭ pri la vortaro kaj esprimmaniero. Estu, kiel mi, Zamenhofaj ĝisoste kaj ne lasu vin forlogi el via "ĝisosteco" de nezorgaj verkistoj, kiuj spite de siaj bonaj intencoj, tamen dissemas erarojn. Legu la verkojn de Zamenhof, la plej sperta esperantisto el ĉiuj, zorge notu, kion li diras kaj kion li evitas, el du malsamaj vortoj aŭ esprimoj eltrovu la Zamenhofan kaj flankelasu la duan; ĉion, kion faras Zamenhof, li faras post zorga meditado, kaj tiel ŝparigas al vi la penadon vin okupi pri la kialoj. Blinde sekvu, karaj "geĝisostuloj!"

La malaj ekstremuloj inter la Esperantistoj[24] rigardas la decidigan rolon de Dro Zamenhof finita, kiam la lingvo de li kreita iĝis kvazaŭ memflugpova. Laŭ ili jam en la momento de ĝia enmondigo aŭ iom poste—eble ĉe la oficialigo de la "Fundamento" (1905)—ĝia aŭtoro demetis ĉiun personan rajton pri sia kreaĵo kaj rezignis pri ĉia influo al ĝia evoluigo. Kion ajn li verkis, konsilis, korektis, aprobis ktp. krom la "Fundamento", estas nur verkoj privataj, kiujn oni povas rigardi kiel modelajn, sed ne kiel devigajn. Al ĉi tiu partio "maldekstra" apartenis—Dro Zamenhof mem; la lasta frazo estas citaĵo laŭ lia 'Antaŭparolo' al la Fundamento.[25]

Laŭ mia opinio la plej bona vojo estas en la mezo. Ni nek alpensu al Dro Zamenhof superhomajn kapablojn, nek rigardu lin kiel seninfluan personon privatan. Li estis homo, do li povis erari, sed li estis homo tiom eminenta, ke ni povas fidi liajn vortojn pli ol tiujn de aliuloj. Do unu el la plej fortaj argumentoj por la ĝusteco de io en nia lingvo estu kaj restu: "Tion diris, konsilis aŭ ĉiam uzis la Majstro!" Aliflanke ni per tio ne fordonu la rajton pensi ankaŭ nedepende, ni ne ligu nin, sekvi blinde al ĉio, kion Dro Zamenhof opiniis bona. Ni konservu al ni la liberecon, kie ajn ni post zorga pripensado venis al alia rezulto ol li, povi esprimi tion kaj tiel doni stimulon al nova funda esplorado de la duba demando, ĝis kiam ĝin definitive solvas unu de niaj plej altaj aŭtoritatoj, la oficiala aŭ la neoficiala: la Akademio aŭ la Esperantistaro. Certe tiaj kazoj estas treege maloftaj kaj koncernas nur relative negravajn aferojn[26]. Se efektive en tia kazo unu de niaj plej altaj instancoj iam decidus alie ol Dro Zamenhof kaj nekonforme al la lingvokutimo per li iniciatita, tio certe ne estus kontraŭa al la intencoj, kiujn li havis donante sian neniel devigan Respondon.

Unu el liaj ĉefprincipoj ja estis: Ni ne katenu nin senbezone aŭ tro frue! Kelkfoje li esprimis tiun penson en la Lingvaj Respondoj. Same kiel dum lia vojaĝo, laŭ la raporto de sino Hankel, li ofte diris al la demandintoj: "Ambaŭ esprimoj estas ĝustaj", tiel li ankaŭ en la Lingvaj Respondoj inklinas eviti decidon inter du ebloj. Eĉ kiam li mem nepre preferas la unun alternativon, li tamen tial ne ĉiam kondamnas la alian.[27] Li demandas: "En tiaj okazoj, kie kelka libereco alportos al ni nenian malutilon, kial ni devus senbezone nin malliberigi?" [I, 38; III, IV]. Laŭ tio li permesas la uzadon de diversaj samsignifaj formoj, "se ili nur ne estas kontraŭ la leĝoj de nia lingvo aŭ kontraŭ la logiko aŭ komprenebleco" [I, 11; III, II]. Ankaŭ ĉi tiu "kadro" estas ankoraŭ sufiĉe vasta. Por ke en ĝi ne povu ekzistiĝi malutila stato de senreguleco, li atentigas (en speciala kazo) al la lasta kontrolilo: "Se iam la libereco ... fariĝos por ni tro ĝenanta, kaj la vivo mem ne decidos iom post iom ..., tiam ni proponos al la Lingva Komitato, ke ĝi donu al ni ... ekskluzivigan decidon" [I, 41 a); III, V]. Tamen li timas pli la malutilajn sekvojn de "ne sufiĉe maturaj dekretoj" ol la "embarason de riĉeco", kiun povas kaŭzi la toleremo [II, 17; III, III].

Ĵus ni citis frazon el Lingva Respondo, en kiu Dro Zamenhof nomas kiel gravajn abstraktajn aŭtoritatojn por la decidado, ĉu io estas ĝusta aŭ ne, la leĝojn[28] de nia lingvo, la logikon kaj la kompreneblecon. Se ni ankoraŭ aldonas la tiel nomatan "lingvosenton", la Esperantan lingvokutimon kaj la ĝeneralajn lingvoleĝojn[29] tiam ni nomis la ĉefajn mezurilojn uzendajn ĉe la esploro de lingva problemo. Iliaj roloj ĉe tio ne estas tute egalaj kaj kelkfoje okazas, ke, sekvante la unun, oni ricevas rezulton, kiu pli-malpli ofendas la alian. Kiam la argumentoj 'por' kaj 'kontraŭ' estas same fortaj, oni devas aŭ rezigni pri ĉiu solvo, deklarante permesitaj ambaŭ eblojn, aŭ decidiĝi, al kiu oni donu la preferon. Tiaj konfliktoj okazas precipe inter la leĝoj de la logiko kaj la ĝisnuna lingvokutimo aŭ—kio signifas ofte la samon—inter la postuloj de teorio kaj praktiko. Por tiaj kazoj de dubo Dro Zamenhof donas al ni valorajn konsilojn en la Lingvaj Respondoj. Jen kelkaj citaĵoj iom mallongigitaj: "Kiam la logiko ne donas al ni respondon tute klaran kaj senduban, kiu ne ofendus nian lingvan senton, ni devas peni konformigi nin al la ekzistantaj kutimoj" (t. e. de la naciaj lingvoj) [II, 26/27; III, VII]. Sed aliloke li diras, ke Esperanto ne povas sekvi la "naturan leĝon" de la "malregulaĵoj kaj malfacilaĵoj" de la naciaj lingvoj [II, 13; III, X].—Pri lingvokutimo kaj logiko: "En Esperanto ĉio, kio estas uzata de la plimulto de bonaj verkistoj, devas esti rigardata kiel bona, se ĝi eĉ ne estas absolute logika" [I, 3; III, XII]. Tiam li parolas pri "la utileco de longa ekzerciĝado", kaj la danĝeroj de troaj postuloj rilate al "absoluta logiko" [I, 3; III, XII]. "Komuna ĝisnuna uzado devas ludi pli gravan rolon ol seke teoria logikeco" [II, 20; III, XIII]. Aliflanke "en Esperanto la "nekutimeco" ne prezentas gravan kaŭzon por neuzado" [I, 22; III, XIV]. Dum li nomas en unu Respondo "senfrukta kaj danĝera" la sekvadon de nur teoriaj principoj sen demandado pri la praktika signifo [II, 10; III, XV], li diras en alia, ke "la teoria vidpunkto en Esperanto ofte ne povas esti severe observata, sed neniam povas esti rigardata kiel "erara"." [II, 9; III, XVII]. Oni do vidas, ke li, malinklina al ĉia dogmemo aŭ pedanteco, difinas juste kaj racie la regolimojn de la principoj malamikaj.—

Ni jam diris, kiel energie Dro Zamenhof procedis en la malnovaj Lingvaj Respondoj kontraŭ la ŝanĝ- kaj reform-emuloj. Precipe kontraŭ tiuj ambiciuloj kaj pseŭdopatriotoj, kiuj volas subigi Esperanton al sia personanacia gusto, direktiĝas lia defend-atako [II, 29/30, 31/33; III, XVIII-XXI]. "Amo kaj zorgo por nia afero", jen la motivoj, kiuj igas lin tiel forte batali "kontraŭ ĉia sennecesa reformo" [II, 30; III, XIX].

Tamen li tute ne estas kontraŭprogresema. Klare li montras la vojon de prudenta evoluo por nia lingvo, la vojon al ĝia plibonigo kaj plivastigo. Ĝi estas la ĝenerale konata vojo de la "arĥaismoj kaj neologismoj", kia li priskribis ĝin en la 'Antaŭparolo' al la Fundamento kaj en siaj IVa kaj VIa kongresparoladoj.

Ankaŭ pri la iniciatrajto de la unuopa Esperantisto li donas klarajn informojn. [I, 37 post c), 45; III, XXIII.]

Ĉi tiuokaze li esprimas ankaŭ sian opinion pri la tasko de niaj plej altaj lingvaj institucioj. Pro ilia aktualeco mi citas jenajn partojn el tiu Respondo: "Pro la bono de nia afero la Lingva Komitato devas esti tre singarda kaj akcepti nur tion, kion ĝi trovas tute sendanĝera, efektive grava kaj sendube utila". "La Lingvo komitato havas la rajton permesi en la lingvo ĉion, kion ĝi trovos necesa .... Sed mi opinias, ke la vera celo de la Lingva komitato tute ne konsistas en ia facilanima eksperimentado sen grava neceseco; ju malpli ni okupos niajn kapojn per diversaj "plibonigoj", kaj ju pli ni simple propagandos kaj riĉigos la lingvon, des pli bone estos".—

Ne estis eble en la limoj de ĉi tiu artikolo eltiri kaj priparoli ĉiujn bonegajn konsilojn de ĝenerala signifo disŝutitajn inter la multajn Lingvajn Respondojn. Mi elektis la pli gravajn laŭ mia opinio.

Pri la specialaj decidojreguloj entenitaj en la Respondoj sufiĉu malmultaj vortoj. La pli granda parto de ili estas konforma al la nuna ĝenerala lingvokutimo de bonaj aŭtoroj. Tamen restas ankoraŭ sufiĉo por surprizi la Esperantiston ne jam konantan la Lingvajn Respondojn. Eble estas nove al kelkiu, ke Dro Zamenhof instruas: "Anstataŭ sidiĝu estas pli bone diri sidigu vineksidu" [I, 13; III, 37]; per ge- oni povas nomi eĉ ankaŭ iun plus lian tutan familion (ekz. getajloroj[30]) [I, 6; III, 38]; en specialaj kazoj ankaŭ la vorto io povas ricevi la pluralan j-on (ioj) [I, 18; III, 58] kaj post tra kaj kontraŭ oni povas uzi ankaŭ la akuzativon [I, 27; III, 93]; onin kaj onia estas formoj tute regulaj; certa signifas krom sia ĉefa senco ankaŭ iu (difinita) [II, 26; III, 20]; la esprimoj: mi konas tiom homojn kaj ... tiom da homoj estas teorie egale bonaj [II, 29; III, 66.].—

Mi ne bezonas atentigi, ke la plej riĉa fonto, el kiu ni povas ĉerpi konon pri tio, kion nia Majstro opiniis ĝusta en nia lingvo, estas liaj literaturaj verkoj (originaloj, tradukoj, paroladoj), sed krom la Fundamento liaj Lingvaj Respondoj estas tiu fonto, el kiu la ĉerpado estas plej facila kaj plej fidinda. Ni povas ĝoji, ke ni havas ĉi tiun trezoron, kaj danki al ĝia donacinto per tio, ke ni ne nur mem zorge studas ĝin, sed ankaŭ konigas kaj laŭeble utiligas ĝin al la ceteraj, precipe al la novaj, samideanoj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita kaj volas efiki en tiu senco.

LA UNUAJ JAROJ DE ESPERANTO EN LEIPZIG.

(ALFRED PETZOLD.)

Pritrakti kaj rememorigi la unuajn jarojn de la Esperanto-movado ne estas malgrava afero, kiel multaj eble unuavide opinias. Ĉar tio koncernas la evoluon de l' ideo de mondhelplingvo ĝenerale. Krome, la gravaj faktoj de pasintaj tempoj montru, kiel oni en estonteco plej-sukcese uzu la energion por plifortikigi la movadon. Ĉiu movado, tute egale, ĉu grava aŭ ne, bezonas agemulojn entuziasmajn kaj persistemajn kun nelacigebla volo antaŭenpuŝi la aferon ĝis plena sukceso. Tial mi ne povas prezenti la sekvantajn liniojn ne citante nomojn de fervoraj antaŭbatalantoj, ĉar sufiĉe ofte la personoj estas identaj eĉ kun la organizaĵoj mem. Inter la unuaj pioniroj de Esperanto en Leipzig estas Sro Oberstudienrat prof. Schauerhammer, kiu kun sia kolego Hartmann vizitis—1902—pro franclingvaj studoj Grenoble. Tiea rektoro de l' Dijon-a universitato, Sro Boirac, propagandis Esperanton. Li favorigis ambaŭ sinjorojn por nia afero. Reveninte hejmen, Hartmann restis favora al Esperanto, tamen li ne propagandis ĝin publike; li estis okupita per kontraŭalkoholaj celadoj. Petojn je subteno li respondis per la vortoj: Se mi donus la malgrandan fingron, vi prenus eble mian tutan manon. Dume Schauerhammer fariĝis nia adepto kaj publikigis en la unuaj germanaj poresperantaj broŝuroj sian nomon kiel informanto. Li ankaŭ iniciatis poresperantan ilustritan artikolon de Dro Dittrich en la multkonata Leipzig-a "Illustrirte Zeitung" je la januaro 1903. Tiu ĉi publikigaĵo estis kvazaŭ semo; dank' al ĝi multaj regajnis konfidon al internacia lingvo perditan pro pereo de Volapük; aliaj studis Esperanton, ekzemple Sro Stadtamtmann Büschel.

Artikolo de l' konata pacifisto Fried, aperinta 1902 en la semajna ĵurnalo "Die Woche", instigis Sron veterinaron Trummlitz—tiam studantan en Stuttgart—lerni Esperanton per meminstruado laŭ libro de Fried. En Stuttgart li ankaŭ hazarde konatiĝis kun Sro libristo Maier-Crossen, kiu jam estis Esperantisto. Ambaŭ reveninte al Leipzig partoprenis en kafejo Bauer rondon, en kies centro staris Sroj Dro Blachstein kaj Mielck.

Verŝajne en la jaroj 1900 aŭ 1901 Sro Dro med. Blachstein en la librejo Lucius, Otto Schill-strato, ekvidis en montra fenestro libreton de Trompeter pri Esperanto. Li aĉetis ĝin kaj trovis la enhavon tre praktika. Pro tio li portis ĝin ĉiam en la poŝo kaj lernis tiamaniere Esperanton. Li rekomendis la aferon—kiel oni rekomendas bonan teatraĵon—al siaj konatoj, precipe al Dro Zumpe, sindiko ĉe Deutsche Bank en Dresden kaj Dro Planitz en Kamenz tiam studantaj kun li leĝan sciencon. Ili, kiel ankaŭ multaj aliaj, ne fariĝis veraj Esperantistoj. Poste Dro Blachstein en sama librejo aĉetis la Esperantan broŝuron de Einstein kaj ĝi lin tute konvinkis pri la valoro de internacia lingvo. Tial, kiam li ludis skaton en kafejo Bauer, li ankaŭ ĉe tieaj konatoj propagandis Esperanton. Tiuokaze li konatiĝis kun privatscienculo W. B. Mielck. Ekestis nun okazo paroli en kaj pri Esperanto; ĉar la nova konato okupis sin jam depost 1887 pri Esperanto. La fundamento por la movado nun estis starigita; ĉar ambaŭ samideanoj aranĝis rondeton de Esperantemaj personoj kaj aprobantoj de l' internacia lingvo, inter ili Maier-Crossen, Trummlitz, Dro Harrach, Hauptvogel, Büschel, Helebrandt. Jam estis progreso, ke la semajna rondo kunvenis je rezervita tablo en kafeja salono. Je tiu tempo Dro Blachstein faris la unuan publikan paroladon pri Esperanto antaŭ stenografoj en Rosentalkasino. Prof. Schauerhammer ĉeestis kaj komunikis siajn Esperantajn spertojn.

Pli poste—1905—Dro Blachstein en Rosentalkasino por stenografoj aranĝis seslecionan Esperantan kurson laŭ lernolibreto de Mielck. La kurso estis vizitata de eble 20 personoj, el kiuj nur mi restis kiel Esperantisto kaj—aranĝinte en decembro 1905 kurson kun 8 kolegoj miaj—aliĝis en 1906 al rondo en kafejo Bauer. Tie iom post iom pliiĝis la deziro laŭplane kaj sisteme ekzerci la uzadon de Esperanto. Por tiu ĉi celo kunvenis la 1an de junio 1906 en restoracio Stieglitzens Hof la rondanoj kaj aliaj Esperantistoj nome: Büschel, Petzold, Mielck, Schulz, Aurig, Dro Blachstein, Süss, Reichardt, fratoj Bruno kaj Hugo Hesse, Günther, Ramm. La kunvenintoj fondis Esperantan grupon nomante ĝin laŭ propono de Dro Blachstein "Esperanto-Societo Leibniz" por honori la filozofon Leibniz kiu—laŭ tiama konvinko—mem okupis sin pri internacia lingvo. Prezidanto de tiu ĉi societo nun estis Sro Büschel. Flanke de tiu ĉi agado iris la klopodoj de l' prezidanto de "Nova Grupo", Sro Stephan, kiu laŭ sia propra sciigo estis Esperantisto depost 1902. Jam en la unuaj jaroj ĉiuj seriozaj Esperantistoj ne daŭre interrilatis kun li. Stephan fanfarone reklamis Esperanton, plejparte sin nutris de tia laboro kaj per malbonaj agadoj senkreditigis la Esperantan aferon. La jenaj linioj el protokollibro de Stephan-a organizaĵo karakterizu la tiaman situacion: La Saksa Esperantista Ligo—je iniciato de l' prezidanto Sro Stephan—estas ŝanĝita en nuna Saksa Turinga Esperantista Ligo. La tuta gvidado de l' instruado—ankaŭ ĉio kio ajn okazis en la ligo—estis en la manoj de Stephan. Kiel kasisto kaj sekretario funkciis Sroj Heimann kaj Hartmann, kiuj tamen nur estis la senvolaj statistoj de Stephan; ili nenie havis enrigardon, ĉar ĉion faris Stephan por havigi profitojn en sian propran poŝon.

Eligite (1907) el la Saksa Turinga Ligo, Stephan fondis en sama jaro la Ligon de Germanaj Esperantistoj (V. D. E.). Pluaj fondaĵoj sub la nomo "Nova Grupo" ripetiĝis kaj aliaj entreprenoj sekvis. Sed sufiĉe pri tio.

Tiaj okazintaĵoj malfaciligis al la Esperantistaro la laboron; tion, kion Stephan disigis, aliaj kiel Trummlitz, Dro Liesche, Kötz ktp. provis denove kunigi por ree kreditigi kaj fortikigi nian movadon. Trummlitz, Dro Liesche kaj aliaj venis el Stephan-aj organizaĵoj al societo "Leibniz".

Sro Kötz estis lerninta Esperanton en Brüssel ĉe la Université libre en 1900-1902. Tie ĉi instruis prof. Blanjean Esperanton sen lernolibro nur laŭ Berlitz-metodo. La fanfarona reklamo de Stephan atentigis Kötz post lia reveno al Leipzig en novembro 1906 pri Esperanto; li vizitis tial entreprenojn de Stephan, tamen ne aliĝis al ili. Kaj kiam komence de 1907 prof. Ostwald en Rosentalkasino estis farinta publikan paroladon pri Esperanto, Sro Kötz ree venis al Stephan, ĉar aliaj ŝajne ne laboris por disvastigo de Esperanto. Tamen la spertoj ankaŭ al li montris, ke daŭra laborado kun Stephan ne estis ebla; kaj tial Sro Kötz ĉesis (1907) la rilatojn al Stephan kaj laboris nur ankoraŭ por iamaj Stephan-aj organizaĵoj, nome Esperanto-grupo "Zamenhof" (fondita 1906) kaj Saksa Turinga Ligo (fondita la 8an de nov. 1906 de 4 personoj) kiujn ambaŭ li prezidis.

Kvankam nun publike propagandis nian lingvon precipe la Esperanto-grupoj, restis sufiĉa kampo por la individua laboro.

Ekzemple Dro Liesche varbis en sciencaj rondoj, kaj por rapidigi la progresadon Esperantan, li en troa idealeco kaj oferemo forlasis sian kemiistan oficon, por akcepti la redaktadon de Germana Esperantisto en Berlin!

Sro Dro Steche, pri kies agado la antaŭparolo kaj la aldono enhavas la detalojn, helpis en neforgesebla maniero jam 1907 al Leipzig-aj Esperantistoj. Okaze de sia afrika vojaĝo li ankaŭ interesis por Esperanto la germanan ministron de koloniaj aferoj.

En saksa parlamento la advokato Sro Dro Zöphel atentigis la deputatojn kaj la registaron pri la kreskanta valoro de l' movado de internacia lingvo, antaŭ ol Dro Steche daŭrigis tion dum la sekvantaj jaroj.

Por montri bildon pri la laboro de la organizaĵoj Esperantistaj mi donas kelkajn detalojn el la aktoj de Esperanto-societo "Leibniz".

Enspezoj (en M)
 19061907
kotizaĵoj49289
kursoj Esp.54214
donacoj3466
lernolibroj649
steloj716
ŝuldoj1032
 160666
Elspezoj (en M)
 19061907
Esp. gazetoj 35 55
anoncoj por kursoj ktp. 18 111
lernolibroj, propagandiloj 19 107
propagando, afiŝoj 18 126
oficejo en Verkehrsverein 20
steloj197
inventaro39
afranko544
kotizaĵo al G. E. S.126
diversaĵoj770
 160666

La unuopaj sumoj montras—1906 nur por duonjaro pro fondiĝo je 1. 6. 1906—ke eĉ per malgrandaj monrimedoj (jarkotizaĵo 6 M inkluzive senpaga liverado de Esp. gazeto) oni provis per propagando forigi la indiferentecon kaj la antaŭjuĝojn kontraŭ Esperanto. Oni riskis por tio en la unuaj jaroj deficiton, opiniante ke la oferemo ĉiam restos kaj la enspezoj plikreskos.

Per kursoj kaj per publikaj propagandparoladoj oni atakis la Leipzig-an loĝantaron.

Esperanto-kursoj komenciĝis

1906:1(5. X.)kun19lernantoj
1907:7 "60"
1908:16 "186"

Kelkaj el la kursoj estis senpagaj kaj bone vizitataj; cetere la honorario pagita de la lernantoj estis tre malalta, maksimume 3 M. La samideanoj gvidis la kursojn senpage; iliaj nomoj: Dro Blachstein, Schauerhammer, Büschel, Fallot (fino), Becker, Havelka, Kässner, Wolf, Dro Dietterle, Petzold.

Rimarkinde estas, ke prof. Dro Dietterle, la nuna direktoro de l' Saksa Esp.-Instituto, varbita por Esp. dum la 4a internacia kongreso en Dresden, vizitis en septembro 1908 la kunvenojn de l' societo "Leibniz", lernis per tio la lingvon kaj poste en sama jaro gvidis 2 kursojn.

Ne estas kalkulitaj la kursoj, kiujn la samideanoj faris private.

El tiu ĉi epoko estas citindaj jenaj publikaj paroladoj: la 2an de oktobro 1906 en Stieglitzens Hof: prof. Schauerhammer pri la helplingvo Esperanto. La parolado instigis multajn personojn partopreni Esp. kurson. La 14an de februaro 1907 en Rosentalkasino: universitata prof. Dro Ostwald pri internacia helplingvo kaj Esperanto. La parolado estis aranĝita de societo "Leibniz" kune kun akademia scienca unuiĝo "Gabelsberger". Eble 400 personoj ĉeestis kaj la ĉiutagaj gazetoj, kiuj tiam kiel ankaŭ hodiaŭ ne el si mem propagandis nian lingvon, favore raportis pri la impresa parolado. La fama scienculo jam tiam aludis kelkajn tielnomitajn "korektindaĵojn"; tamen la praktiko pruvis ilin tute ne necesaj. En la diskuto ankaŭ la reprezentanto de l' industrio, Sro komerckonsilanto Habenicht, aprobis Esperanton. Nur la oficiala universitatsciencularo ne ĉeestis aŭ silentis. Ĝi aperigis la 20an de aprilo 1907 kontraŭesperantan broŝuron: "Zur Kritik der künstlichen Weltsprachen". (Straßburg, Trübners Verlag.) La verkintoj de l' broŝuro estis la universitataj profesoroj Brugmann kaj Leskien. Aliflanke Dro Blachstein 1911 faris en la universitato la unuan prelegon pri artefaritaj lingvoj konsiderante precipe Esperanton.

La dua internacia Esp. kongreso, 1906 en Genf, estis vizitata de Petzold kaj la tria, 1907, en Cambridge, de prof. Schauerhammer kaj Petzold. Ili raportis publike pri tiuj ĉi manifestoj kaj tiel akcelis la movadon.

La aliaj organizaĵoj, reprezentitaj de Kötz kaj de Stephan, agis sammaniere. Stephan laŭ sia diro (vidu "Sub la verda standardo", januaro 1907, no. 1) faris dum la lasta kvaronjaro de 1906 30 paroladojn pri Esperanto plejparte en unuiĝoj, kaj aranĝis 11 kursojn.

Jam baldaŭ aperis en Leipzig Esperantaj presaĵoj: Lernolibreto de Mielck en "Miniaturbibliothek"; en eldonejo de Uhlig (1907) la lernolibro de Büschel. De Stephan estu citataj liaj unuaj gazetetoj, ekz. "Sub la verda standardo" kaj "La Saksa Esperantisto"; ambaŭ aperintaj 1907.

Jenaj gazetoj jam 1906 publikigis artikolojn en kaj pri Esperanto: "Weltwarte", "Mondo". Ilin sekvis en 1907 la "Handels-Akademie" kaj "Kontorfreund".

Nur ununumeran gazeton "Monato" aperigis la bankoficisto Becker; aĉetinte manpresilon li estis verkanto, kompostisto, presisto, bindisto, eldonisto kaj libristo en unu persono. Sed malgraŭ la negrandaj elspezoj la entrepreno ne sukcesis. Ja, estas ofte faŭko inter iluzio kaj realiĝo! Tamen la propagandanto ne malesperu; sed celkonscie daŭrigu sian laboron!

Jen alia spertaĵo: La Esp.-societo "Leibniz" 1906 aliĝis al Verkehrsverein kaj aranĝis en ties oficejo Esp.-informejon. Dum la tempo kiam la direktoro kaj la sekretariino estis favoraj al Esperanto kaj zorgis por propagando, la interrilatoj estis helpo por nia afero. Tamen la personoj ŝanĝiĝis kaj tial la rilatoj je fino de 1914 ĉesis. Ne kaŭzo por malĝojo; ĉar i. a. per parolado de prof. Schauerhammer je 23an de febr. 1908 kelkaj porfremdulaj rondoj estis varbitaj por Esperanto.

La kroniko ne povas ignori la iaman entreprenon "Centra Komercejo por Esperantujo" de Johannes Heyn, Thomasring 6 kaj ties specialan fakon: "Esperanto-instituto Heyno". La grandiozaj planoj ne fariĝis realaĵo. En Barcelona, dum la internacia Esp. kongreso 1909, Sro Heyn estis riprezentata multegkoste, tamen la enspezoj por komercaĵoj ne daŭris. En Leipzig lia Instituto aranĝis ne ŝparante monon impresplenajn propagandkunvenojn kaj bone vizititajn kursojn en la unua tempo. Per tiaj kursoj estis varbita Sro Bennemann (1909), kiu poste aranĝis Esp. kurson en Leipzig-a instruistaro. Tiun partoprenis i. a. Sro Rössel (1910). Kvankam Heyn en Dro Linse havis bonan propagandiston kaj organizanton, krome en Karl Steier lertan redaktoron por "La Duonmonata" Esp.-gazeto, lia entrepreno ne povis esti daŭra. Li devis likvidi, kvankam la tiamaj grupoj (instruistaro, liberstudentaro Zamenhof, Leibniz kaj Heyno) la Heyn-Instituton de 3. 1. 1911 ĝis 5. 1. 1912 rilate al instruadaferoj subtenis.

Heyn perdis sian tutan kapitalon, multajn milojn da Markoj, kiujn li havigis al si per laboro en bona ofico ĉe la ĉokoladfirmo Rüger. Nun tiu ĉi homo kun siaj altaj celoj ripozas en la tero. Lia agado antaŭenpuŝis la Esp. movadon ankaŭ en Leipzig. Eble en estontaj tempoj komercistoj rikoltos kion Heyn tro frue ekpenis realigi, kvankam la fundamentoj tiam ne estis sufiĉe fortikaj por tio.

Opiniante ke kunigitaj fortoj povas krei pli multe ol unuopaj, jenaj grupoj: Zamenhof, Leibniz, Verda Stelo, Nova Grupo kaj Esp.-sekcio de l' liberstudentaro kunvenis en Goldenes Einhorn kaj fondis la 9an de januaro 1909 Lokan Ligon sub gvidado de prof. Dro Dietterle. Interalie oni aranĝis Gastotablon en la nomita restoracio, fiksis komunan prezon (3 M) por la kursoj kaj decidis anoncadon de 17 kursoj por la unua kvaronjaro 1909. La Ligo ne montriĝis kiel vivpova organizaĵo. Kiujn premisojn postulas tia Loka Ligo aŭ iu grupo por atingi almenaŭ kelkjaran vivon?

Montriĝas la natura leĝo pri ekvivo kaj morto ankaŭ rilate al organizaĵoj. La Esp.-sekcio de l' liberstudentaro (fondita en novembro 1909) kiu pli poste ŝanĝis sian nomon en: Akademia Esperanto-Unuiĝo, disiĝis kaj mortis, kiam la mondmilito komenciĝis. Eble agemaj studentoj revivigos la grupon, kies fondintoj estas inter aliaj Sroj Dro Zimmermann-Dresden, Dro Döhler-Riesa, Lippmann-Zwenkau.

El semoj kreskas fruktoj, tio estas aplikebla rilate al movado de Esp. inter la laboristaro. Antaŭ kelkaj jaroj Sro R. Voigt, Leipzig-Gohlis, Johann Georg-strato 24, II, aŭskultis poresperantan paroladon en Frankfurt; poste li lernis Esperanton, instruis kolegojn kaj energie refutis dum 1908 asertojn de la tiam iom multnombraj adeptoj de l' "deligitara linguo". Li kune kun Sroj Baumann (lerninta Esp. depost 18. 9. 1907) kaj Buhlemann la 1an de majo 1909 fondis la Laboristan Esperantistan Societon "Frateco", nun nomitan "Laborista Esperanto Grupo".

Kiel organizaĵo de unua epoko estu citata ankaŭ la Esperanta Instruistaro Leipzig. Ĝin fondis la 6an de septembro 1910 sep sinjoroj, inter ili Soj. Degen kaj Wilhelmi, kiuj en nur 6-taga kurso (18a ĝis 23a julio 1910) lernis Esperanton.

Nia movado kreskas: La 2an de marto 1913 estas fondita ankaŭ unuiĝo de magistrataj oficistoj. Eble la rondoj de komercistoj kaj de sciencistoj nun ankaŭ plifavoriĝos en Leipzig al Esperanto. Ĉar 1914 la universitata prof. Brugmann moderigis letere sian nean juĝon de 1907 pri Esperanto.

La bariloj kontraŭ Esperanto iom post iom malaperas. Por ke ili tute falu, ĉiu laboru kaj ne laciĝu.

SERIOZA LABORO.

(HERMANN RÖSSEL.)

En la Antaŭparolo Sro Dro Dietterle diras, ke serioza laboro kunigis kaj ankoraŭ nun kunligas la anojn de la Vendreda Klubo, kiuj post la 9a Germana Esperanto-Kongreso 1914 kolektiĝis ĉirkaŭ la verdstela standardo. Plie li koncize parolas pri niaj celadoj kaj ĝisnuna agado, pri niaj rilatoj al la Saksa Esperanto-Instituto, al G. E. A. ktp. Sed ĉar nia libreto pretendeme sin nomas "Vendreda Klubo", eble estas dezirinde, aldoni kelkajn pluajn detalaĵojn, por ke vi, kara leganto, ekhavu iom klaran "portreton" de nia rondo, kiu sekve de profunda "unuanimeco" kaj fidela amikeco de siaj anoj prezentas kvazaŭ individuon aŭ, kiel eble dirus juristo, "Esperantistan personon".[31] Tio ja ne malhelpas, ke tiam kaj tiam oni incitetas sin reciproke, aŭ eĉ, se necese, unu al la alia tre klare "diras sian opinion". Sed neniam tiaj disputetoj kondukas al personaj ofendoj aŭ insultoj, nek al daŭra malpaciĝo. Kontraŭe: Post furioza fulmotondro la suno ree brilas des pli ĉarme! Ŝajnas do, ke la "interna ideo" de Esperantismo sufiĉe profunde enradikiĝis en nia rondeto, kaj tute prave ni povus preni kiel devizon de niaj kunvenoj la konatajn versojn de la kanto de l' ligo:

Fratoj, manon donu kore
kaj senzorge, sendolore
belan horon festu ni!
Ĉion teran forĵetante
daŭru forte kaj konstante
nia bela harmoni'!

Sed, kiel mi jam diris, ni "festas la belajn horojn" ne per dancado kaj distraj amuzoj, sed per laboro. "Severa afero, vera ĝojo", diras latina proverbo, kaj tian ĝojon ni ofte spertis dum la pasintaj sep jaroj de komuna agado en la Vendreda Klubo.

Ĝenerale la tagordo de niaj kunvenoj montras tri partojn:

La unuan punkton mi, malgraŭ ĝia graveco, povas ignori tie ĉi, ĉar pri ĝi kelkon diras la Antaŭparolo. Nur tion mi akcentu, ke en niaj kunsidoj laŭeble ĉiuj aferoj estas priktraktataj Esperantlingve.

Sekvas la dua parto: Referato kaj diskutado. Ĉiu klubano, laŭvice kaj laŭ antaŭe fiksita plano faras proksimume duonhoran "senmanuskriptan" paroladon pri iu ajn temo. Poste ĉiu ĉeestanto estas devigata, partopreni la diskutadon, dirante almenaŭ kelkajn mallongajn frazojn. Jen tre efika kaj imitinda maniero, perfektiĝi en la libera uzado de nia kara lingvo. (Nenecese por diri, ke dum ĉiu kunveno okazas nur po unu parolado.) La temoj rilatas ne nur al Esperantaj, sed ankaŭ al plej diversaj aliaj aferoj, ekz. scienco, arto, literaturo, turismo, pedagogiaj kaj socialaj problemoj ktp., sed precipe taŭgas por nia celo tiuj, pri kiuj la homoj ĝenerale havas tre malsamajn opiniojn, kiel ekzemple la jena: "Ĉu riĉeco estas necesa al homa feliĉo?" La parolanto argumentadis jenmaniere: Niaj prauloj, Adam kaj Eva, certe ne bezonis kapitalon, por senzorge pasigi agrablajn tagojn sub la fruktoŝarĝitaj branĉaroj de la paradiza parkego. Ankaŭ la tropiklandaj indiĝenoj ne kutimas, ŝvitante kaj spiregante labori, por akiri kelkmilojn da "oraj disketoj", ĉar ankaŭ al ili la arbaro "senpage" liveras nutraĵon kaj konstrumaterialon por "loĝejo". Sed la ano de "civilizita ŝtato" sin trovas en tute alia situacio. Li devas, precipe en la nuna "multekosta epoko", ĉiutage elspezi monon, eĉ por la plej trivialaj bezonaĵoj, kaj ju malpli da mono oni posedas aŭ perlaboras, despli mizeraj estas la vivkondiĉoj. Krome: "Moderna homo" ne povas kontentiĝi, kvietiginte nur la malsatan stomakon, li deziras partopreni la kulturon, volas plikleriĝi kaj laŭeble ĝui la idealan, la "spiritan" vivon de la nuntempo. Sed, viziti koncertojn, teatraĵojn, sciencajn prelegojn aŭ kursojn, entrepreni vojaĝojn, por plivastigi la "spiritan horizonton": ĉio ĉi estas ebla nur al tiu, kiu posedas sufiĉe da mono. Kaj plue: riĉa homo povas komforte aranĝi sian hejmon, povas havigi al si valorajn literaturajn kaj sciencajn verkojn, povas kolekti artaĵojn, povas — — — nu, unuvorte: povas vivi multe pli feliĉe, ol tiu, kiu sekve de mankanta kapitalo devas rezigni je tiuj ĉi agrablaĵoj.

Resume: Mono estas necesa al homa feliĉo.

La celon de ĉiu referato, estigi viglan diskutadon, la parolinto tiun ĉi fojon tre bone atingis.

"Feliĉo" ja ĉiam estis, estas kaj estos unu el la plej gravaj problemoj de la homa vivo, kaj pri ĝi certe ĉiu havas sian apartan opinion. Do ankaŭ en nia rondo la tiurilataj ideoj komence estis tre malkonformaj. Kelkaj samideanoj pli malpli konsentis kun la parolinto. Aliaj havis malan opinion, pruvante, ke la grado de feliĉo nepre ne estas proporcia al "materiala beno"; riĉeco per si mem tute ne garantias feliĉon.—La fervora pastro diris: "Feliĉo estas batalo! Batalo kontraŭ malveremo kaj malvirteco, kontraŭ mizero kaj malespero, batalo por la idealoj de l' homaro!"—Alia klubano rediris: "Mia feliĉo estas mia familio! Plejeble bone eduki miajn infanojn, zorgi kaj labori por tiuj, kiujn mi amas korege: jen la celo de mia vivo!"—Skeptikulo asertas: "Feliĉo estas iluzio, utopio de revemuloj!"—Post kiam ankoraŭ pluraj diversaj "feliĉoj" estis diskutitaj, oni fine kompromise interkonsentis, ke vera feliĉo estas interna harmonio kaj paco. Riĉeco sendube povas fari la vivon pli agrabla, sed de ĝi neniam dependas vera feliĉeco.—Kaj nun, kara leganto, kion vi opinias pri la problemo?— —

Intence mi iom detale priparolis tiun "feliĉan" aferon, por montri per tiu ĉi "specimeno", kiamaniere ni "diskutante ekzercas la lingvon". Ankoraŭ pri multaj aliaj temoj mi volonte raportus detale, ĉar estas inter ili traktaĵoj, kiuj distingiĝas tiel per interesa enhavo kiel per karakteriza modela stilo. Sed mi devas rezigni, ĉar unuparte la materio traktita estas jam sufiĉe konata, aliparte la referatoj estas publikigitaj en la Esp. gazetaro. Tamen mi menciu almenaŭ kelkajn. Ekzemple Sro Dro Steche parolis pri novaj vojoj al reformo de muzeoj, pri siaj vojaĝoj ĉirkaŭ la terglobo ktp.; Sro Dro Dietterle kutime nin informas pri progresoj de nia movado en ĉiuj landoj. Sro Bennemann, la pasia artamanto, parolis pri la vivo kaj la verkoj de J. S. Bach, pri moderna pentrarto, sed ankaŭ pri la naturesploristo Einstein kaj lia teorio. Sro Degen preferas socialajn problemojn, ekz. "Pormalriĉula zorgado en Leipzig" ktp. Sro Franck direktas nian intereson al historie gravaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Leipzig. Sro Dro Lippmann tre ŝatas lingvajn demandojn (gvidi—konduki; prepozicioj kaj adverboj; vortfarado per afiksoj ktp.). Sro Petzold ĉiam denove postulas persisteman propagandon. Sro Dro Stucke pritraktas natursciencajn temojn, ekz. Ostwald kaj lia kolorteorio. Sro Wilhelmi kiel specialisto de geografia fako prezentis al ni tre interesajn notojn pri la Suez-kanalo k. a. Fino Wunderlich esploris la demandon pri "Esperanto kaj la virinoj". Dum la pasintaj monatoj ni aranĝis serion da paroladoj pri la historio de Esperanto, pri lingvaj kaj nelingvaj organizaĵoj (C. O., L. K., K. K. K., U. E. A.) pri Esp. kongresoj kaj pri la Esp. gazetaro.

La tria parto de nia kutima tagordo, la "komuna tradukado"[32] kelkfoje estas tre amuza afero. Povas okazi, ke pri unu frazo oni pasie diskutas duonan horon aŭ eĉ pli, se iuj "harfendemuloj" ne povas interkonsenti pri tiu aŭ tiu vortkunmetaĵo aŭ parafrazo. Fine la prezidanto "perdas la paciencon" kaj ordonas, ke la ĉeestantoj decidu per voĉdono. Efektive tradukado estas "porintelekta akrigilo", kaj tronaiva tradukanto povas facile rikolti multkoloran bukedon da mokincitetoj. Jen la "Histrikeco Esperantista".

"La — — —??"

Ah, pardonu, respektinda leganto, vi ne jam scias—. Nu, mi tuj klarigos al vi la aferon. Iam ni tradukis fablon de Schopenhauer, kiun mi ĵus memoras. Anstataŭigu en ĝi la "vintran malvarmon" per "entuziasmo al Esperanto", kaj vi tuj komprenos, kion mi volas diri. Jen la fablo:

"Areto da histrikoj dum malvarma vintrotago sin premis unu al la alia plejeble proksimen, por ŝirmi sin per reciproka varmigo kontraŭ mortfrostiĝo. Sed baldaŭ sentis unu la pikilojn de la alia kaj tio ree disigis ilin. Bezonante varmon ili denove alproksimiĝis kaj pro tio ripetiĝis la alia malbono, tiel, ke ili balancis inter ambaŭ suferoj, ĝis ili trovis konvenan distancon, kiun oni povis sufiĉe bone toleri.

Kaj tiun distancon ili nomis ĝentileco (legu: samideaneco) kaj nobla moro."

Ĉu en via rondo ankaŭ estas histrikecemuloj?

Fine mi malsilentu pri malgranda epizodo, ĉe kiu la histrikaj pikiloj tute ne funkciis. Estis nia lasta kunveno antaŭ kristnasko 1915. Kiel kutime, ni sidis en intima angulo de "Auerbachs Keller", nia tiama kunvenejo, (pri kiu la germana poeto Goethe verkis tre artifikan reklambroŝuron, titolitan "Faust, Ia kaj IIa partoj"). Ferminte la oficialan parton de la kunsido (kaj kaŝe ordoninte al la kelnero, alporti kelkajn botelojn da ĉampano) Sro Dro Steche neatendite elprenis el sia aktujo abian branĉon, provizitan per kandeletoj, starigis ĝin sur la tablo, ekbruligis la kandeletojn, kaj jen—ni sidis ĉirkaŭ pigmea kristnaska arbeto. Dro Steche, ekprenante sian glason, esprimis sian ĝojon pri la pasintjara komuna laboro same kiel pri la bonkora kamaradeco inter la klubanoj kaj tostis je senhalta progresado de Esperanto ĝis fina venko. Sro Degen elokvente dankis al Sro Dro Steche, kiu ne nur per sia malavara mondonaco donis al la Esperanto-movado en Leipzig solidan fundamenton, sed kiu ankaŭ energie kaj konsekvence batalas por nia afero.—Ĉu estas necese, diri, ke vere "belan horon" ni festis ĉi tiun vesperon?—Rerigardante al la pasintaj tagoj de konstanta semado, ni revis pri sukcesoj estontaj, akirotaj per

Serioza laboro.

SCIENCA TEORIO DE OSTWALD PRI LA KOLOROJ.

(Dro EMIL STUCKE.)

1.

Teorio de l' harmonio ne ankoraŭ estas muziko. Oni povas tre bone scii la teorion kaj samtempe havi neniom da talento por la arto. Tamen kiu volus nei la valoron de l' teorio por la progreso de l' arto?

Eĉ la muzikisto, kiu plej eble evitas la teorion dum sia kreado, tamen ĝin uzas ĉiam kaj ĉiam senkonscie; ĉar apartenas al ĝi la plej simpla ideo, sur kiu bazas lia kreado: la skalo de l' sonoj forpaŝantaj laŭ egalaj intervaloj. La teorio elektis el la senfina nombro de l' sonoj tiujn, kiuj estas uzataj en la muziko, ĝi kreis tiun simplan sistemon, kiu unuaparte ebligas reprezenti la sonojn per la skribo, aliaparte trovi plej facile iliajn interrilatojn kaj leĝojn.

Transirante de la muzika al la pentra arto ni konstatas, ke ĝis nun ne ekzistis tia teorio. Jam de longe oni rimarkis la similan naturon de sonoj kaj koloroj; la lingvoj tion esprimis uzante tre ofte la samajn vortojn por ambaŭ objektoj. Sed nur malmultaj homoj sentis la neceson, havi por la koloroj similan sistemon, por ne diri similan harmonian teorion, kiel por la sonoj. Unu el ili estis Goethe, sed liaj fervoraj kaj longedaŭraj klopodoj ne prosperis.

Stranga fakto—sed tamen komprenebla! ekzistis ja la mirinda teorio kreita de Newton. Ĝi klarigis ĉiujn fizikajn ecojn de la koloroj plej simple kaj plej precize, ĉiujn eldirojn ĝi povis pruvi per frapantaj eksperimentoj. Kiu riskus ŝanceligi tian bonfunditan konstruaĵon? Eĉ la genio de Goethe devis fine rezigni.

Tamen ni hodiaŭ scias, ke li estis prava, almenaŭ koncerne la celon. La Newton-a teorio ne respondas, eĉ ne volas respondi la demandon, kiu nin interesas. Ĝi ne pritraktas la psiĥologian fenomenon "koloro", sed la fizikan fenomenon "lumo". Ĝi ne donas sistemon de la koloroj laŭ ilia parenceco, sed laŭ ilia fizika naskiĝo. Ĉe Newton nigro kaj blanko ne estas koloroj; nigro estas la foresto, blanko la kunesto de ĉiuj koloroj. La kolorserio de l' spektro ne enhavas la purpurajn kolorojn; kelkaj koloroj, kiel flavo, sin kaŝas preskaŭ absolute inter la aliaj. Oni devas nur atente rigardi tiun serion por tuj kompreni, ke ĝi ne estas egalpaŝa kiel la serio de l' sonoj kaj ke ĝi sekve ne taŭgas por montri la parencajn kaj harmoniajn rilatojn inter la koloroj.

La unua, kiu klare trarigardis la problemon, estis W. Ostwald. Konata kiel eminenta ĥemiisto—li ricevis la internacian nobelpremion en unu lasta jaro—li donis sin kiel maljunulo al tute novaj esploroj kaj kronis la laboron de sia vivo per la belega kolorteorio, publicita dum la mondmilito. La nova fundamenta penso, unuafoje klare perceptita de Ostwald, estas jena: Teorio de la koloroj devas esti bazigata sur preciza kaj adekvata ordo de la koloroj.

2.

Sed kiel atingi tiun celon? La nombro de l' koloroj, kiujn la okulo povas diferencigi, estas ĉirkaŭ unu miliono; la tasko ordigi ilin ŝajnas ne plenumebla. Tamen en ĉiu homa spirito kuŝas pli malpli konscie kelkaj principoj, kiuj reprezentas la unuajn radikojn de tia provizora ordigo. Pripensu! ĉiuj ni sentas, ke ekzistas diferenco inter la koloroj: ruĝo, bluo, verdo, flavo unuflanke, blanko, grizo, nigro aliaflanke. Ostwald nomas la unuan grupon "buntaj"[33] koloroj, la duan "nebuntaj". La nebuntaj koloroj—tion ni ankaŭ sentas—formas serion komenciĝantan ĉe blanko kaj etendiĝantan super grizoj pli kaj pli malhelaj ĝis nigro. Koncerne la buntajn kolorojn ni ĉiuj diferencigas inter puraj kaj nepuraj; ni nomas la flavon de l' citrono aŭ la flavruĝon de l' oranĝo puraj, la bluon de l' ardezo nepura. Pureco povas esti pli aŭ malpli intenca; la nepre puraj koloroj formas la ekstremon de la tuta aro. Inter ili ne ekzistas ĝenerale konata ordo; sed nur pro tio oni ne konas ĝin, ke oni neniam pripensis ĝin.

Rigardu la kolorojn de jenaj objektoj: sulfuro, ovoflavo, oranĝo, briko, sango, violo, cejano, ĉielo, abio, papago (verda), freŝa herbo. Provante ordigi ilin tiel, ke la koloroj de najbaraj objektoj estas plejeble similaj, vi tre verŝajne ricevos la supre donitan serion, kaj neniun alian. Se restas iu dubo, ĝi rezultas nur de tio, ke nia kolekto de puraj koloroj estas sufiĉe maldensa; ekzemple inter la koloroj de l' sango kaj de l' violo mankas la granda aro de l' purpuraj koloroj. Se ni plenigas la materialon, ĉiu dubo malaperas: la serio de l' puraj koloroj montriĝas nepre fiksita; ĉiu prudenta homo ordigas ilin sammaniere. Kaj plue: ni konstatas, ke la fino de l' serio ree aliĝas al la komenco. La verdo de l' freŝa herbo estas pli simila al la flavo de l' sulfuro ol ekzemple al la ruĝo de l' sango. Tiel la puraj koloroj plenigas cirklon. Oni povas komenci ilian serion ĉe iu ajn el ili; ĉiam oni ricevas la saman rezultaĵon.

Ni ripetu la faktojn ĝis nun priparolitajn—faktoj, kiuj sin trovas "a priori" en ni spirito:

Ĉu tiuj faktoj jam reprezentas plenan kaj precizan sistemon? Kie estas en tiu sistemo la loko de l' nepuraj koloroj? Kio estas ideala blanko, nigro, ideala pura koloro? Kiel la cirklo de l' puraj koloroj estas ordigota? Ĉu ekzemple la interspaco inter sulfuro kaj oranĝo estas pli aŭ malpli granda ol la interspaco inter violo kaj cejano? Se ni volas havi same bonan sistemon kiel en la muziko, tiaj demandoj devas nepre esti respondataj.

3.

La helpilo per kiu Ostwald ilin respondas, estas la miksado de l' koloroj. Ne la miksado de l' farboj. Tiu dependas de multaj fizikaj kaj ĥemiaj cirkonstancoj kaj tial ne povas montri simplajn leĝojn. Kiam ni tie-ĉi parolas pri miksado, ni koncernas la optikan miksadon, kiu sola estas simpla kaj konvena por nia celo. Oni ĝin efiktivigas laŭ tre diversaj manieroj. Sed sufiĉas ke ni montru al niaj legantoj nur unu manieron facile imageblan, por ke ili havu fiksan ideon. Ni priparolu la miksadon per la kolorturbo.

Figuro 1.

La kolorturbo estas ronda tavolo, kiu povas rotaci ĉirkaŭ sia mezopunkto. Oni partigas ĝin en segmentoj kaj pentras ilin per diversaj koloroj, kiujn ni nomu la "komponentojn". Ekzemple la kolorturbo de l' apuda figuro enhavas la tri komponentojn: Ruĝo, bluo, nigro. Per la rotacio la koloroj konfuziĝas kaj donas la miksaĵon de la tri komponentoj. La segmentoj ne necesas esti egalaj; ŝanĝante ilian larĝecon oni ricevas diversajn miksaĵojn el la samaj komponentoj; oni povas ilin miksi laŭ ĉiu ajn proporcio.

La uzado de tiu instrumento nun donu al ni unuan fundamentan fakton koncernantan la purajn kolorojn. Miksante du el ili ni ricevas miksaĵon kiu sur la cirklo de l' puraj koloroj havas sian lokon inter la du komponentoj. Sed la miksaĵo nur estas pura, se la du komponentoj estas sufiĉe proksimaj. Ju pli granda estas ilia interspaco, des malpli pura fariĝas la miksaĵo. Ekzemple miksante flavon kun ruĝo, ni ricevas sufiĉe puran flavruĝon; sed miksante flavon kun ruĝbluo, ni ricevas ruĝon nepuran. Ni ne volas tuj esplori la leĝojn de tiu nepureco. Ni nur pripensu la kazon, en kiu la nepureco atingas sian plejan gradon. Tiam malaperas el la miksaĵo ĉiu bunteco kaj restas simpla grizo sen iu bunta nuanco. Flavo kun certa bluo, flavruĝo kun certa bluverdo, ruĝo kun certa verdo donas ĉiam la saman grizon. Ostwald nomas tiajn parojn "kontraŭaj koloroj". Al ĉiu pura koloro apartenas unu certa kontraŭa koloro, kiun oni povas tre precize fiksi per la kolorturbo.

Nun ni posedas ĉiujn necesajn antaŭsciojn por penetri en la Ostwald'an teorion. Ni jam diris, ke lia, celo estas la ordigo de l' koloroj, kaj ke tiu ordigo devas havi du esencajn ecojn: Ĝi devas esti preciza kaj adekvata. Kiel Ostwald atingas la precizecon de sia ordigo?

4.

Por bone kompreni tion, memoru ni la ekzemplon de l' muziko. La sonoj uzataj en la muziko estas elektitaj el senfina, kontinua aro, kaj la elekto unufoje decidita devas esti ĉiam konservata. Por tio estas nepre necese, ke unu el la sonoj estu precize fiksita. Oni scias, ke tiu estas la fundamenta sono a, kiun donas la ĝenerale uzataj agordiloj. La defino de tiu sono estas pure fizika; sed mi ne volas ĝin detale klarigi, por ne fortimigi mian leganton.

Al la ideo de l' fundamenta sono korespondas la ideo de l' fundamenta koloro, kies difino ankaŭ devas esti pure fizika. Sed pro la plia varieblo de l' koloraro ne nur ekzistas unu fundamenta koloro; fundamentaj estas la koloroj blanko, nigro kaj ĉiu pura koloro. Do la scienco devas respondi jenajn tri demandojn:

Por kompreni la tri respondojn mi petas la leganton sekvi min en la laborejon de l' fizikisto. Sed mia peto ne estas deviga; kiu ne ŝatas tian ekskurson, lasu tiun-ĉi paragrafon kaj kontentigu sin per la rezultaĵo, kiu estas sole grava por ni: nome la fakto, ke ekzistas preciza metodo por konstati, ĉu iu koloro estas ideale blanka, ideale nigra, ideale pura.

La fizikisto scias ke la objektoj estas videblaj nur pro tio, ke ili reflektas la lumon. Nokte, kiam neniu lumo falas sur la objektojn, ili ankaŭ ne estas vidataj. Plue li scias, ke la sunlumo ne estas simpla, sed konsistas el granda aro da elementaj lumspecoj, diferencantaj laŭ sia koloro; oni vidatigas ilin per la prismo. Por esplori la naturon de iu kolora supraĵo, la fizikisto devas kompari la lumon falantan sur ĝin kun la lumo reflektata per ĝi. Li do samtempe direktas prismojn kontraŭ la sunradiojn kaj kontraŭ la esplorotan supraĵon. La rezultaĵo de l' komparo estas ĝenerale jena: La reflektata lumo ne jam enhavas ĉiujn elementajn lumspecojn, kiujn oni trovas en la sunlumo. La mankantaj specoj estas tiaj aŭ tiaj koresponde al la koloro de l' supraĵo. Du kazoj tuj sin trudas kiel ekstremaj:

Tiuj du kazoj reprezentas la respondojn al niaj du unuaj demandoj: En la unua kazo ni nomas la supraĵon ideale blanka, en la dua ideale nigra.

La respondo al la tria demando—nepre Ostwald-a eltrovo—estas neatendita kaj tamen genie simpla: La supraĵo montras ideale puran koloron, se ĝi reflektas precize la duonon de la lumspecoj. Sed kio estas tiu duono? La prismo liveras la lumojn en la formo de l' spektro, kontinua strio de koloroj, kiu havas nek komencon nek finon; ĝi aperas iom post iom ĉe la unu flanko kaj malaperas iom post iom ĉe la alia; mezuri ĝian longecon kaj dividi ĝin en du egalajn partojn estas tute neeble. Kiel do oni konstatas ĝian duonon?

Ankaŭ pri tio Ostwald ne restas ŝuldanta la klarigon. Inter la lumoj de l' spektro ekzistas ja paroj de kontraŭaj lumoj same kiel en la cirklo de l' puraj koloroj. Du tiaj lumoj donas miksite nebuntan lumon kaj povas esti precize fiksataj per tiu eco. Kio povas esti pli konvena, ol doni jenan difinon: Ĉiu peco de l' spektro, kiu estas limigita per du kontraŭaj lumoj, reprezentas duonon; ĉiu supraĵo, kiu reflektas tian duonon, montras ideale puran koloron. Videble oni povas formi la duonon laŭ tre diversaj manieroj; oni ricevas la diversajn purajn kolorojn.

5.

Sufiĉu tiuj fizikaj klarigoj! Ni nun precize scias, kio estas blanka, nigra, pura koloro, kaj tio estas la sola materialo kiun ni plue bezonas. Nun ni denove prenu nian kolorturbon kaj provizu ĝin per du segmentoj: blanka kaj nigra. La miksaĵo estas nebunta koloro, despli hela, ju pli granda estas la blanka segmento. Tuj ni posedas la principon, laŭ kiu ni devas ordigi la nebuntajn kolorojn: laŭ la procentoj, kiujn ili enhavas de l' blanka komponento. En la mezon inter blanko (b) kaj nigro (n) ni metu la grizon g50, kiu enhavas 50% da blanko, t. e. kies blanka komponento estas reprezentata de segmento egala al la nigra. En la mezon inter n kaj g50 ni metu la grizon g25, en la mezon inter b kaj g50 la grizon g75. Tiamaniere ĉiuj nebuntaj koloroj estas ordigataj laŭlonge de streko, en kiu ĉiu koloro havas sian precizan lokon. Dirante tiun ĉi lokon aŭ la korespondan procenton, ni nomas la grizon kun nepra precizeco. Kia progreso kontraŭ pasintaj tempoj, kiuj devis kontentiĝi per la neklaraj esprimoj "helgriza" kaj "malhelgriza"!

Al la miksaĵoj ĝis nun ricevitaj ni plue aldonu la purajn buntajn kolorojn; t. e. ni miksu grizan koloron kun iu ajn pura. La miksaĵo estas nepura bunta koloro. Kompreneble la aro de l' koloroj tiel ricevataj estas ne malgranda. Sed gravega estas la ekkono, ke oni ricevas ne nur multajn, sed akurate ĉiujn eblajn kolorojn. Fakto preskaŭ ne kredebla, sed tamen pruvita per sennombraj eksperimentoj! La bruno de l' majskarabo produktiĝas el flavruĝo kaj malhela grizo, la bluo de l' miozoto el bluo kaj tre hela grizo, la helruĝo de l' rozo el ruĝo kaj blanko k. t. p. Neniu koloro en la naturo, kiu ne egalas al unu el niaj miksaĵoj!

Kaj plue: La Ostwald-aj esploroj garantias ne nur, ke ĉiu koloro estas produktebla el la du komponentoj grizo kaj puro, sed ankaŭ tiu produktado estas ebla nur laŭ unuopa maniero. Por ricevi la brunon de l' majskarabo, ni devas preni nepre certan flavruĝon, kaj nepre certan grizon. Ĉiu alia elekto neniam kondukos al la ĝusta rezultaĵo. Kaj la du komponentojn ni devas miksi laŭ nepre certa proporcio. Ĉiu deklino estas eraro. Memorante nun ke la griza komponento siaflanke estas miksita el blanko kaj nigro, ni povas eldiri la fundamentan tezon: Ĉiu koloro estas unumaniere kunmetita el tri komponentoj: blanko, nigro, kaj pura koloro.

6.

Figuro 2.

Unua konsekvenco de tiu tezo estas, ke ĝi ebligas la ordigon, kiun ni postulis en la unua paragrafo. Ni jam vidis kiamaniere oni ordigas la nebuntajn kolorojn laŭlonge de streko: Ilia aro estas unudimensia. La buntaj koloroj certe ne povas havi sian lokon sur la sama streko. Do se ni aldonas al la nebuntaj koloroj eĉ nur unu puran (p) kaj rigardas ĉiujn buntajn kolorojn produktatajn per ilia miksado, ni tuj scias, ke ĝia aro estas dudimensia. Por reprezenti ĝin, ni desegnu triangulon, sur kies tri angulojn ni metu la kolorojn b, n, p. La linio bn montras la nebuntajn kolorojn laŭ konata ordo. Elĉerpu ni unu el ili, ekzemple g! La linio gp enhavas ĉiujn kolorojn, kiu naskiĝas el la miksado de g kaj p; ilia ordigo fariĝos laŭ la sama principo, kiu valoras por la linio bn: ĉiu koloro havas sian lokon laŭ la procento de sia griza komponento. Ŝanĝante la komponenton g ni ricevos aliajn liniojn gp, kaj sur ĉiu certajn kolorojn en certa ordo. Fine la tuta triangulo estos kovrita per koloroj, el kiuj apartenas ĉiu al unu precize konata punkto. Kaj evidente la triangulo ampleksas ĉiujn kolorojn, kiuj elvenas el la pura komponento p.

Speciale la linio bp enhavas la miksaĵojn el b kaj p. Ostwald nomas ilin helklaraj koloroj. La linio np enhavas la malhelklarajn kolorojn. Ĉiu linio paralela al pb enhavas kolorojn de sama nigra komponento, ĉiu linio paralela al np kolorojn de sama blanka komponento. La linioj paralelaj al bn reprezentas kolorojn de sama pureco.

Facile oni divenas la grandan nombron de l' rilatoj kiuj kaŝiĝas en tiu aranĝo: koloroj regule elektataj el la triangulo ĉiam montros harmonion. Kiu volas sin konvinki pri tio rigardu nur la 12 tabulojn publicitajn de Ostwald; ĉiu el ili enhavas du triangulojn karakterizitajn per du kontraŭaj puraj koloroj. Ilia aspekto estas nepre ravanta, plena de reguleco kaj harmonio; la okulo neniam satiĝas ĝuanta ĝin. Oni komprenas la fieran parolon de l' verkinto, kiam li unue ilin montris publike: Vi rigardantoj ĉeestas hodiaŭ la naskon de tute nova scienco!

7.

Figuro 3.

La atenta leganto certe rimarkis, ke niaj konsideroj montras ankoraŭ mankon. Ni raportis pri la ordo de l' nebuntaj koloroj sur streko; ni diskutis la pozicion de l' buntaj koloroj inter nebuntaj kaj puraj; ni eĉ parolis pri la vico de l' puraj koloroj sur ilia cirklo; sed ni ne montris la ordon sur tiu cirklo. Vico ne ankoraŭ estas ordo. La du apudaj figuroj pruvas ke oni povas ordigi tre diversmaniere, sen ŝanĝi la vicon. Eĉ la principo ke kontraŭaj koloroj apartenu al diametraj punktoj, ne sufiĉas por fiksi la ordon. Ĉar en ambaŭ figuroj tiu principo estas konservita por la elementoj 1—5, 2—6, 3—7, 4—8, kaj tamen la diverseco de l' aspekto!

Trudiĝas la penso, ordigi la purajn kolorojn laŭ simila principo kiel la nebuntajn.: Miksante du purajn kolorojn a kaj b laŭ egalaj partoj, oni ricevas certan miksaĵon c; metu ni c en la mezon unter a kaj b! Tre bona penso, sed bedaŭrinde ne efektivigebla! Ĉar c ja ne estas pura koloro kaj sekve ne apartenas al nia cirklo.

La tezo de l' 5a paragrafo solvas ankaŭ tiun malfacilaĵon. Certe c estas nepura, sed ĝi posedas puran komponenton! Tiu komponento havu sian lokon en la mezo inter a kaj b. Oni tuj komprenas, ke nun la ordo nepre fiksiĝas. Dispensu min de la devo klarigi, kiel Ostwald praktike efektivigis ĝin. Por ni nur tio estas grava, ke nia principo allasas nur unu certan ordon, laŭ kiu ĉiu pura koloro posedas nepre certan punkton de l' cirklo. Dividante la cirklon en 100 partojn, ni povas loki sur ĝi 100 purajn kolorojn; praktike tiuj reprezentas la tutan aron, ĉar pli multajn la okulo apenaŭ diferencigas. Ĉiu pura koloro do estas reprezentata per numero inter 0 kaj 100. Flavo kiel plej hela koloro havas la numeron 0; 25 estas certa ruĝo, 50 certa bluo, 75 certa verdo. Malaperu el la scienco kaj industrio esprimoj kiel sulfurflavo, sangoruĝa, violblua k. t. p.; la nombro diras la samon multe pli simple kaj multe pli precize.

Tiu preciza signado ne estas limigita kun puraj koloroj. Por signi iun ajn koloron, oni bezonas tri nombrojn:

Ĉiu el tiuj tri nombroj estas ducifera; la tuta signo do konsistas el 6 ciferoj. Supozu, ke la kolorteorio estus ĉie konata. Vi volas mendi sofotukon kiu devas konveni al via cetera meblaro. En la pasinta tempo vi devis havi katalogon kun centoj da specimenoj; hodiaŭ vi nur skribas 6 ciferojn, kaj via deziro estos plenumata sen plej malgranda eraro.

8.

Tre interesan solvon nun trovas la demando, kies respondon ni ĝis nun ĉiam devis prokrasti: Kiun lokon havas en nia sistemo tia nepura koloro, kia naskiĝas el du puraj komponentoj? En la kazo, ke la du komponentoj estas kontraŭaj koloroj, ni jam vidis, ke la miksaĵo estas grizo de 50% blanko kaj 50% nigro. Metu ĝin en la centron de l' cirklo! Tuj la tuta interno de l' cirklo estas plenigota per certaj nepuraj koloroj. Ĉar sur ĉiu radio devos troviĝi tiuj koloroj, kies unu komponento estas la centra grizo, kies alia la pura koloro apartenanta al la finpunkto de l' radio; la ordo sur la radio estos laŭprocenta. Sekve koloroj de sama pureco havas sian lokon sur cirklo, kiu havas komunan centron kun la cirklo de l' puraj koloraj. Ju pli proksimaj ili estas ĉe la centro, des malpli puraj ili estas.

Figuro 4.

Nun ni subite komprenas, kial la miksaĵo el du puraj koloroj a kaj b ne povas esti pura. La mezopunkto inter a kaj b ja ne kuŝas sur la cirklo, sed sur la rekta linio ab, do en la interno de l' cirklo, kaj en la interno nur troviĝas nepuraj koloroj! Anstataŭigante la komponenton b per la komponento c pli malproksima de a, ni trovas miksaĵon c', kiu estas pli proksima ĉe la centro ol b' kaj sekve ankoraŭ malpli pura ol b' La ekstremon reprezentas la kontraŭa komponento d, kiu liveras la grizon d' en la mezo de l' cirklo.

Ne estas necese akcenti, ke ankaŭ tiu ĉi cirklo estas riĉa fonto de ĉiuspecaj belegaj harmonioj. Ĝia valoro supera de l' estetika vidpunkto montriĝas precipe, se oni ĝin komparas kun la serio de l' spektraj koloroj; la cirklo multe pli kontentigas pro la reguleco de siaj paŝoj. Ĉiu koncentra cirklo prezentas same regulan bildon. Plue elprenante el tia cirklo du, tri, kvar .... kolorojn, kiuj dividas ĝin laŭ egalaj partoj, ni ricevas perfektan harmonion. Ekzemple flavo 00, ruĝo 25, bluo 50, verdo 75; aŭ flavo 00, ruĝbluo 33, verdo 66, formas tiajn harmoniojn. Vidi ilin estas konvinkiĝi.

9.

Multon valoras la rezultaĵoj, kiujn ni gajnis ĝis nun. La trianguloj unuflanke, la cirklo aliaflanke estas objektoj plenaj de gravaj interrilatoj. Sed ili estas izolitaj, sen reciproka kombino, kaj pro tio ili ne ankoraŭ reprezentas teorion kontentigantan la sciencon. Ili nur estas kvazaŭ la brikoj necesaj por la konstruaĵo de l' teorio. Kiel ni kunmetos tiujn brikojn?

Figuro 5.

Memoru jenan econ de niaj trianguloj: La koloroj troviĝantaj sur unu el ili estas ĝenerale diversaj de la koloroj sur ĉiu alia; sed unu grava escepto ekzistas: La unu linio bn enhavanta la nebuntajn kolorojn estas la sama por ĉiuj trianguloj. Do ni ligu ilin laŭlonge de tiu linio bn! Imagante bn nemovebla, oni povas turni ĉiun triangulon ĉirkaŭ bn kiel pordon ĉirkaŭ la ĉarniroj aŭ librofolion ĉirkaŭ la bindostrio. Sekve de tio ne estos malfacile, fiksi la triangulojn en tia pozicio, ke rezultas regula aranĝo ĉirkaŭ la linio bn. La liberaj pintoj de l' trianguloj formas cirklon; ĉiu pinto reprezentas puran koloron; do aranĝante laŭ konvena maniero, ni retrovas tie ĉi nian cirklon de l' puraj koloroj. La granda tasko estas plenumita, la singulaj rezultaĵoj kombinitaj, la konstruaĵo perfekta. La apuda figuro donas bildon de l' formaĵo ricevita. Vere la interspacoj inter najbaraj trianguloj devas esti plenigataj per kontinua serio; ekzemple la interspaco inter r kaj rb per la serio de ĉiuj purpuraj koloroj. Farante tion oni ricevas tridimensian formitaĵon, kiun Ostwald nomas "la kolorkorpon". Ĝia geometria formo estas duobla kojno; se oni kunmetas du egalajn konojn laŭ iliaj bazoj, oni rizevas la saman figuron. La du pintoj de l' korpo enhavas la kolorojn blanko kaj nigro, la akso nebuntajn kolorojn, la rando purajn kolorojn, la unu supraĵo helklarajn, la alia malhelklarajn kolorojn.

Tra la tuta kolorkorpo valoras jena regulo, kies specialajn kazojn ni jam ofte renkontis: Se miksante du kolorojn a kaj b laŭ egalaj partoj oni ricevas miksaĵon c, la loko de c en la kolorkorpo estas la mezopunkto inter a kaj b. La nombro de unuopaj kazoj ampleksataj de tiu regulo estas frapante granda.

Ne malpli granda estas la nombro de l' estetikaj eldiroj, kiuj kaŝiĝas en la kolorkorpo. Ni citu ankoraŭ nur unu. Se la tuta korpo turniĝas ĉirkaŭ la akso, ĉiu punkto trakuras cirklon. La punktoj trakurantaj la saman cirklon apartenas mem al iu cirklo simetria ĉirkaŭ la akso de l' korpo. Ni eĉ jam konas kelkajn el tiuj cirkloj: unu estas la cirklo de l' puraj koloroj, aliaj estas la cirkloj koncentraj kun ĝi. Sed evidente ekzistas ankoraŭ multaj aliaj. La koloroj de tia cirklo havas du esencajn ecojn: 1. ili estas de sama pureco, 2. ili reprezentas ĉiujn nuancojn same kiel la cirklo de l' puraj koloroj. Pro tio ili taŭgas por solvi gravan problemon de l' gusto. Ofte okazas ke oni deziras koloraron neregulan sed unuecan: Ekzemple meblante ĉambrojn, kunmetante vestojn, aranĝante festojn. Oni postulas ke la koloroj uzataj estu harmoniaj laŭ tiu senco, ke neniu sin trudu, neniu sin kaŝu inter la aliaj, sed tamen ebligu ĉiun nuancon. Tiokaze oni uzu la kolorojn de unu el niaj cirkloj. Meblante ĉambron de junulino oni elektu cirklon proksiman ĉe la blanka pinto; meblante sinjoran ĉambron oni elektu ĝin proksima ĉe la nigra pinto k. t. p.; la persona gusto devas trovi la ĝustan cirklon, poste la unuopaj koloroj sin prezentas de mem.

10.

La sistemo de l' kolorkorpo estas tute derivita el la principo de l' miksado. Tiu unueca derivo garantias ĝian simplecon kaj precizecon. Sed simpleco kaj precizeco ne sufiĉas por ni; en la unua paragrafo ni krom tio postulis, ke la sistemo estu konvena por nia estetika celo. Ĉu tiu postulo estas plenumita?

Ŝajne jes! Tion ja pruvas la multaj estetikaj konsekvencoj, kiujn ni elĉerpis el ĝi. Tamen ekzistas punkto, ĉe kiu la sistemo bezonas ankoraŭ korekton, eĉ sufiĉe profundan. La kaŭzo, pro kiu ĝis nun mi ne menciis ĝin estas tiu, ke mi ne volis konfuzi la konsiderojn pri miksado kun aliaj faktoj de tute alia deveno; sed nun ili estu priparolataj!

Ni elprenas el la kontinua serio de l' nebuntaj koloroj la grizojn g100, g90, g80 ..., t. e. la grizojn, kiuj enhavas 100%, 90%, 80% ... da blanko. Ni esperas havi skalon da koloroj, kies najbaraj elementoj ĉiam montras egalajn diferencojn. Sed kiel ni trompiĝis! La unuaj elementoj estas preskaŭ sendiferencaj, la lastaj montras grandegajn diferencojn! La grizo g50 kuŝanta en la mezo de l' skalo jam estas tre hela, la grizo g80 preskaŭ blanka.

Tiu stranga kaj neatendita fakto trovas simplan klarigon, se oni konsideras fundamentan leĝon de l' psikologio dirantan: La intenso de l' sento ne estas proporcia al la intenso de l' fizika incito, sed la sentoj kreskas laŭ egalaj diferencoj, kiam la incitoj kreskas laŭ egalaj kvocientoj. Ni ne volas implikiĝi tie ĉi en matematikaj kalkuloj. Sufiĉas la rezultato: La uzo de la leĝo montras, ke jenaj procentoj donas la skalon egaldiferancan: 100%, 79%, 63%, 50%, 40% k. t. p.

Figuro 6.

Prispensante, ke nur la psikologio estas kompetenta por niaj esploroj, ni devas anstataŭigi en nia sistemo la originan serion per la nova. Ĉiuj grizoj do pli proksimiĝas al la blanka flanko. Kompreneble tiu ŝanĝo havas gravajn konsekvencojn por la aranĝo de l' tuta kolorkorpo. Ni rigardu la triangulon bnp! La punkto g estas ŝovota pli proksimen al b. Kiel ŝanĝiĝas la linio ĝ, enhavanta kolorojn de sama blanka komponento? Por ke ĝi restu paralela al np, la punkto x evidente devas ankaŭ esti ŝovata pli proksimen al b. Sed feliĉe tio ne estas malprofito, sed male profito. Ĉar en la origina kolorkorpo la linio bp montras similajn strangaĵojn kiel la linio bn; ili nun korektiĝas de mem. Ankaŭ sur la linio np necesas similaj ŝanĝoj; la koloroj devas esti ŝovataj tiel, ke la paraleloj al bp restu paralelaj. Entute la kolorkorpo suferas ŝanĝojn certe profundajn, sed tamen facile efektivigeblajn; ĉiuj koloroj pliproksimiĝas al la blanka pinto kaj pli malproksimiĝas de l' nigra pinto laŭ tute preciza preskribo.

Kompreneble la praktikulo ne bezonas scii tiun priskribon, ĉar lin nur interesas la perfekta sistemo. Por forviŝi ĉiun memoron pri la stranga serio 100%, 79%, 63%, 50%, 40%... Ostwald ĝin anstataŭigas per la literoj a, b, c, d, ... li do parolas pri la blanko a, la grizoj b, c, d ... k. t. p. Oni komparu tiun esprimmanieron kun la muzika; la skalo de l' grizoj a, b, c ... korespondas al la skalo de l' sonoj a, h, c, d ...

Ni ne volas montri tro detale, kiel Ostwald ĝeneraligas tiun signadon por la buntaj koloroj. La signo de iu koloro konsistas el ducifera nombro kaj du literoj. La nombro donas la puran komponenton; ekzemple 25pn signifas certan ruĝon. La unua litero p donas jenan grizon, kiu enhavas la saman blankan komponenton kiel la signota koloro; la dua litero n donas jenan grizon, kiu enhavas la saman nigran komponenton kiel la signota koloro. Tiu signado estas same preciza kiel la antaŭa; sed ĝi estas pli simpla kaj pli praktika.

11.

Mi finas mian raporton kun la certa sento, ke miaj paroloj tute ne atingas la ĉarmon de l' objekto. Oni devus vidi, por ĝuste juĝi. Oni devus havi la belegajn kolorpaperojn kiujn Ostwald eldonis laŭ sia teorio, kaj oni devus provi per ili ĉion, kion eldiras la teorio. Kaj tio estas multe pli, ol mia malgranda artikolo povis doni.

Tre interese estus ankaŭ priskribi la instrumentojn, kiujn Ostwald uzas ĉe siaj laboroj. Ili estas parte destinitaj por la scienculo, parte por la praktikulo. Ĉefe la lastaj interesus la leganton pro la facileco, kun kiu ili ebligas konstati la signon de iu donita koloro.

Resumante la valoron de l' Ostwald-a verko mi diras jenon:

1. Ĝi malfermas tute novan sciencan fakon, kiu pro sia praktika graveco meritas fervoran esploron. La difino de l' puraj koloroj estas tute originala. La tezo de l' paragrafo 9 pri miksado reprezentas gravan fizikan leĝon.

2. Ĝi faras lernebla la koloran harmonion. Fakte oni jam enkondukis la teorion en kelkajn lernejojn kun plej bona sukceso. La infanoj kolorigante figurojn laŭ la teorio liveris rezultaĵojn kiuj honorus perfektan fakulon.

3. Ĝi apogas la fantazion. Ĉar ĝi ebligas kalkuli harmoniojn, kies nombro estas senfina; kontraŭe la homa fantazio estas limigita. La leganto imagu, kiom tio koncernas la fabrikantojn de koloraj produktaĵoj.

4. Ĝi donas precizan sistemon de signado. Kaj tiu sistemo neniam povas perdiĝi, ĉar ĝi bazas sur precizaj sciencaj fundamentoj, kiuj valoras eterne.

PRI LA INSULO KORFU KAJ LA IMPERIESTRA KASTELO ACHILLEION.

(PAŬL WILHELMI.)

Antaŭ kelkaj jaroj ofte ni aŭdis la nomon de Korfu kun ĝia unika imperiestra kastelo "Achilleion".

Jen iutage oni legis en gazetoj la sciigon, ke "sur la Homer-a Kerkyra, nuna insulo Korfu, estis trovataj gravaj skulptaĵdokumentoj el la granda antikvagreka-Ionia kulturepoko, kiuj estis starigotaj en aparta muzeo en Berlin". En Aprilo de 1911 ĉe la vilaĝo Garitza sur Korfu oni estis farinta elterigojn, kaj jam post du tagoj oni trovis frontonskulptaĵojn de Greka templo—laŭ opinio de la fama arkeologo profesoro Dro Dörpfeld—el la sepa centjaro antaŭ Kristo: reliefon kun la kolosfiguro de granda "gorgo", prezentanta virinan monstron de la Greka mitologio. Tiu ĉi vere fenomena eltrovo, io unika en la historio de la arkeologio, tiu ĝis nun neniam atingita sukceso kaŭzis entuziasman ĝojon inter scienculoj kaj artistoj kaj instigis min, detale konatiĝi kun la insulo, tiu vera perlo de la Mediteranea Maro, kaj mi provos jen doni unue mallongan resumon pri la historio de Korfu, poste mi gvidos la legontojn en la havenon kaj en la ĉefurbon, konatigos ilin kun la naturbelaĵo kaj la popola vivo de l' insulo kaj laste rigardigos ilin en la imperiestran kastelon "Achilleion".

Laŭ opinio de kelkaj geografoj Korfu ŝajnas esti la mita insulo Σχερία, kie la bela Naŭsikaa, la filino de l' reĝo Alkinoos, trovis ĉe la bordo la ŝiprompiĝulon "Odysseŭs" dum liaj vagadoj kaj lin gvidis en la domon de sia patro.

Kerkyra aŭ Korkyra estas la Greka, Corcyra la Latina nomo de la plej norda kaj plej granda de l' Ioniaj insuloj. Granda 700 km2, ĝi kuŝas apud la bordo de Albanujo, disigata de ĝi per la mallarĝa kanalo Korfu-a, kaj havas la formon de bastonego, longa 62 kilometrojn, Kiel kruta roko ĝi superstaras la bluan maron. La plej norda parto, larĝa 28 kilometrojn, konsistas el kreto kaj ĵurasaj ŝtonaĵoj. La plej alta monto estas nomata "Pantokrator", alta 914 metrojn. La longa suda parto, meznombre larĝa nur 7 kilometrojn, estas plata monteta regiono, konsistanta el gipsoj, sablo- kaj kalkŝtonoj, kaj deklivanta okcidenten al la maro.

La insulo Korfu, nomita ĉe la Byzanz-anoj kaj la Turkoj "Koryphus"[34], nomiĝis en la plej antikva epoko "Drepane"[35] sekve de sia duonluna formo. Poste ĝi havis la nomon Korkyra aŭ Kerkyra.

En la plej antikvaj tempoj sur la insulo loĝis Iliriaj Liburnoj; poste, ĉirkaŭ 700 jarojn antaŭ Kristo, ĝi estis koloniigata de Korinth-anoj. Sekve de la treege oportuna pozicio de l' insulo, la loĝantoj vigle komercis kun tia sukceso, ke ilia supereco sur la Ionia kaj Adriatika Maroj, kaŭzita pere de iliaj multnombraj kolonioj, ekscitis la ĵaluzon de l' metropolo Korinth. Inter ambaŭ popoloj baldaŭ ekestis laŭregula batalo, la unua marmilito en la Greka historio, en kiu la Korkyra-anoj venkis la Korinth-anojn kaj faris sin liberaj. Tamen, 40 jarojn poste, Korkyra sub la tirano Periandros denove estis subigata al la metropolo Korinth. Nova konflikto kun Korinth pro la komuna kolonio Epidamnos kaŭzis la militon Peloponesan, dum kiu Korkyra estis konfederito de la Athen-anoj. Sed sekve de sangaj internaj militoj iom post iom ĝi ruiniĝis, tiel ke ĝia komerco sur la Ionia kaj Adriatika Maroj tute ĉesis kaj transiris al Syrakus. Agathokles, tirano de Syrakus, konkiris la insulon kaj fordonis ĝin al Pyrrhus de Epirus. Poste Iliriaj marrabistoj okupis ĝin; sed la Romanoj ree forprenis ĝin de ili. Okaze de la divido de l' Roma imperio ĝi venis al la Orientroma imperio.

Depost la 11a centjaro ĝis nia epoko ses kulturnacioj regis la Grekan insulon. Unue la Byzanz-anaj imperiestroj dufoje perdis ĝin al la Normanoj, kaj post ruiniĝo de la Byzanz-ana imperio Kerkyra en 1386 fariĝis posedaĵo de la Venecianoj. Ĉi tiuj tre fortikigis ĝin kiel bastiono kontraŭ la Turkoj. Ĉi tiuj albordiĝis en 1537 sur Korfu, trapasante kaj samtempe dezertigante la insulon kaj konkirante la fortikaĵon; sed senrezulte ili devis ree foriri. Duan albordiĝon ili provis en 1716; sed ankaŭ ĉifoje ili ne povis efektivigi sian planon. Ĉar la generalo grafo de Schulenburg kuraĝe defendis la fortikaĵon. Tiama popolkanto ŝerce mokis la bedaŭrindan "Turko-viron":

"Ha, mizera Turko-viro!
Vi nun scias,
Kion povas:
Jen, Germana oficiro!"

Post divido de la respubliko Venecio (1797) Francujo ekokupis la insulon; sed jam 1799 la konfederitaj Turkoj kaj Rusoj uzurpis ĝin. Post la paco Tilsit-a (1807) denove ĝi venis al Francujo, kaj en 1815 la Britoj prenis sur sin la protektoraton. Thomas Maitland fariĝis la unua lordo-ĉefkomisaro. Sub dek vicreĝoj la Britoj per forta kaj bonfarema manoj regis Korfu-on kun la ceteraj Ioniaj insuloj, ĝis kiam la ree fortiĝinta konscio de l' aparteneco al Grekujo devigis la Britan registaron, transdoni la insulojn al la reĝolando Hellas. Je la 21a de Majo 1864 la lordo-ĉefkomisaro kun ĉiuj Britaj soldatoj kaj militŝipoj forlasis Korfu-on, kie je la 6a de Junio reĝo Georg de Grekujo faris sian solenan eniron. De tiu ĉi tempo la insulo ree fariĝis Greka, formanta nuntempe kun la insuloj Paxo kaj Leŭkas unu el la "nomos"-oj[36] de Grekujo.

Mapo de Korfu.

Multe da sango estas fluinta pro la posedo de Korfu, kaj ĉiuj kvadrataj ŝtonoj en la fortikaĵoj rakontas pri batalo kaj gloro. La marmorstatuo de la Veneciana ĉefgeneralo grafo de Schulenburg estis metata al li en la ĉefurbo de la insulo dum la antaŭlasta centjaro (1717) kiel danko de Venecio. Sed antaŭ ĉio oni povas rekoni ĉie la Britan influon sekve de la bonega administracio ankoraŭ hodiaŭ en urboj kaj vilaĝoj. La stratoj de Korfu iam troviĝis en malbonega stato, kaj nenio povis instigi la urban estraron, aliigi la kutiman malzorgemon. Okaze de la inaŭguracio de l' nove konstruita gubernia domo oni invitis la lordon Maitland, partopreni la solenan ceremonion kaj la festenon. La nobla lordo, en ŝuoj kaj silkaj ŝtrumpoj, intence ofte trapaŝis la marĉetojn de la stratmalpuraĵo, kaj kiam la soleno estis komenciĝonta, li senkulpigis sin ĉe la urba ĉefo ke estas neeble al li, partopreni la solenon en tia malpurigita stato. Depost tiu ĉi tempo la stratoj, kovritaj per marmoraj platoj, estas bonstataj. — — —

Post tiu ĉi mallonga resumo pri la historio ni rigardu la havenon kaj la urbon Korfu.

En la haveno homoj senĉese alvenas kaj foriras. Kien ajn oni rigardas: homoj nelaboremaj, scivolemaj kaj ree forrapidantaj. Iu ajn vojaĝanto diras, ke Korfu ĉiam ŝajnis esti al li stacidomo por kuŝemuloj. Kaj eble li ne estas malprava. Antaŭ la domoj staras la loĝantoj, por ke ili ne preterlasu iajn interesajn novaĵojn. La alvenanta fremdulo tuj estas ĉirkaŭata de Albanoj, Italoj, Armenoj k. de a. Ĉiu el ili montras malpuran paperfolieton, certigante, ke nur li estas la fidinda gvidonto.

Jen granda, forta Montenegrano en blanka surtuto, trairante la homamason! Malestime li rigardas al la laŭta popolaĉo kaj volas oferi sian kapon anstataŭ la vivo de l' fremdulo. Jen malgranda hebreo! Subite li murmuretas al la orelo de l' vojaĝanto: "Dio atestu! Vi ja ne iru kun ĉiuj ĉi tiuj ŝtelistoj! Vi tute certe ne plu vivos ĝis la hodiaŭa vespero!" Kiu antaŭ ehavis silkan naztukon, fajroŝtalon, cigarujon ktp., tiu nun ne plu posedas ĝin, sed nur tion, kion li tenis per la manoj en siaj poŝoj. Post kelka tempo li havigis al si vojon tra la popolamaso, eniras en fiakron, esperante, ke li nun povos sin savi. Sed kontraŭe! La veturigisto malsupreniras, la homamaso ĉirkaŭas la veturilon. "Ĉi tiu fiakro fakte jam estas luita; sed se vi donos du drakmojn pli ol tiu alia, mi veturigos tiom rapide, kiom neniu en tuta Grekujo." Tuj oni akceptas la proponon, por ke oni ne perdu tempon. Kvar ĝis ses buboj pendas je la veturilo: pli ol dudek referencaj kartoj de antikvaĵistoj, de gvidistoj, de tajloroj k. a. falas sur la fremdulon, kaj post tio: antaŭen al la loĝejo!

La urbo, kuŝanta sur promontoro de la orienta bordo inter du montetoj, leviĝanta de el la haveno kun multaj stratetoj kaj haloj, broderanta la bordojn ambaŭflanke per krono de antaŭurboj: ĉi tiu urbo mem ja estas sufiĉe respektinda; sed la verdaj olivarbaroj, la ombroplenaj montoj, la blua maro kaj la brilaj golfoj, kiuj ĉirkaŭas la urbon, ŝajnigas ĝin nur kiel impone efika membro en tiu ĉi natura teatraĵo. La "esplanado" kun siaj pinioj kaj verdaj herbobedoj, ornamita per la honora monumento de Thomas Maitland—malgranda Ionia rondtemplo—ŝajnas esti la plej bela publika placo, kiun povas havi iu ajn urbo. Ambaŭflanke ĉirkaŭas ĝin konstruaĵoj, parte kun portikoj, kaj la registara palaco el flavetaj Malta-aj ŝtonoj. Kontraŭ la maro baras ĝin ŝtonaj balustradoj malantaŭ florĝardenoj. Ĉe ĝia angulo majeste leviĝas la "kastelo" kun nigraj rokmuroj, bele envolvataj de florantaj grimpkreskaĵoj. Ĉie lumradias la maro el golfoj kaj el entranĉitaj ruĝetaj rokoj. Ĝi broderas trankvilajn bordojn, kiuj ĉi tie krute kliniĝas kaj tie sur iom post iom kliniĝantaj deklivoj mallevas olivarbaretojn ĝis la kristalaj ondoj.

Transe de la markolo elstaras en majestaj montvicoj la bordoj de la proksima kontinento. Norden belformaj montoj supreniĝas el la insulo mem, kvazaŭ daŭrigo de tiuj en Epirus. Ili formas la montmuron de l' jam citita plej alta monto de la insulo: de la Pantokrator.

Vidinda estas la fortikaĵo de Korfu, artaĵo estetika. En ĝiaj kortoj pendas sur la rokmuroj rozoj, geranioj kaj oraj genisttufoj. Dornhavaj kaktoj kreskegas en ĝiaj fendoj; laŭroj kaj pinioj formas ĝardenetojn. En la antaŭkorto staras dorika templo el flavaj ŝtonoj, la iama militistara preĝejo de la Britoj. Templo en fortikaĵo! Oni opinias esti translokigita en la antikvan Corcyra. Nenio ĉi tie karakterizas la militon kun ĝiaj multmortigaj agoj. La malmultaj Grekaj soldatoj nur gardas historian monumenton. Bela palaco, la loĝejo de la komandanto, staras en la antaŭkorto de la kastelo. Tra kelkaj pordegoj kaj kovritaj trairejoj oni supreniras sur ŝtonaj ŝtupoj al la plej alta dupinta roko, kiu terasforme portas la bastionojn, Ĉio ĉi tie estas farita tiom subtile, kvazaŭ artistoj estus konstruintaj anstataŭ kastelo—kolosan rokaltaron por honori Mars-on, la Dion de l' milito. Cipresaj aleoj ornamas la ŝtonozajn vojetojn. Sur la estrado staras lumturo. Apude troviĝas dometo de gardisto en ombro de grandega figujo. De tie ĉi oni rigardas malsupren sur la duan roksupron kun la pulvoprovizejoj kaj la hospitaloj. La gardisto alportas grandan lornon.

Kia panoramo de maro kaj marrandaj pejzaĝoj! Oni ekvidas la belegan insulon kun montoj, montetoj kaj valoj, kun multaj vilaĝoj en verdaĵo de riĉegaj olivarbaroj, kun la havenurbo kaj la dormaj golfetoj. Transe, el la maro krute supreniĝas la kontinento de Epirus. Ĝiaj majestaj montmasivoj efike kontrastas la brilan someron de la dolĉa insula lando. Kiam la suno vespere subiras malantaŭ Korfu-on, purpuraj lumradioj brilas super la markolo, kiu disigas de Epirus la insulon. La rokaj montoj ankoraŭ lumetas en la lasta sunradio, ĝis kiam ili tute paliĝas. Dum horoj oni povas sidi ĉi tie, enpensa en la rigardo de l' fluanta markolakvo kaj de la bordformitaĵoj.

Por konatiĝi pli bone kun la belaĵoj de l' insulo, iumatene ni faras ekskurson sur ĝi. La belegaj stratoj, grandioza faritaĵo de la Britoj, ebligas oportunan antaŭeniron piede kaj veturile, eĉ en la plej malproksimajn regionojn, escepte de la Pantokrator-masivo kun ĝiaj orientaj kaj nordaj flankaj montoj. Ni paŝas nordokcidenten al la "Potamo", la sola iom granda rivero de la insulo, kiu malproksime ¾ da horoj de la urbo Korfu enfluas en la maron, postkiam ĝi estas trafluinta vinberkaj fruktkampojn. Alta arkponto transpontigas ĝin. Post unu horo ni atingas neĝblankan Grekan preĝejeton, tute proksiman de la golfeto de Govino. Antaŭ ĝi kuŝas bela ĝardeno zorge kulturita, enhavanta plej belajn florojn, florantajn en ombro de oleandraj arbustoj, oranĝujoj kaj kelke da palmoj: ĉio komparinda kun malgranda paradizo, ĉirkaŭata de maro kaj arbaraj montoj. Ni nun iras laŭlonge de la marbordo. Baldaŭ la bordo leviĝas super la maron. En tiun ĉi etendiĝas malgranda terlango, malantaŭ kiu la maro enpentras pli profunden en la bordon kaj la montaro iom post iom krute kaj alte supreniĝas ĝis la Pantokrator-supro. La terlango nur malsufiĉe estas kulturita per vinberujoj kaj olivujoj; sed admirindan aspekton oni havis de ĉi tie. Unuflanken la belega marspegulo, ronde ĉirkaŭata de la Albana kaj Korfuota montaro kvazaŭ granda landlago, aliflanken la profunda helblua golfeto, super ĝi subite supreniĝanta la majesta arbarplena montaro. Maro kaj ĉielo konkuras ĉi tie pri la premio de l' beleco.

Ni turnas nin reen al la urbo. Je la venonta tago ni iras al la kampodomo, kiun la Britoj konstruis al sia lordo-ĉefkomisaro kiel somerrestadejon sur la plej bela vidpunkto de l' promontoro de la iama kastelo kaj heredigis al la reĝo. Ankaŭ la imperiestrino de Aŭstrujo iam loĝis sur tiu ĉi promontoro. Ĉiuj kampoj apud la strato estas ĝardenoj. Florbrasikon, artiŝokojn, kukurbojn, kukumojn, rapojn, bulbojn, salaton, rafanojn, melonojn, grandajn fragojn, likopersikojn kaj multon alian oni trovas dum la tuta jaro ĉiam verdantaj, florantaj kaj fruktodonaj, sed plej abunde dum niaj vintraj monatoj. Sur la samaj kampoj kreskas oranĝujoj kaj citronujoj, kiuj meze de la Novembro jam portas orkolorajn fruktojn. Aliaj kampoj sekvas, plenaj de persik-, migdal- kaj figarboj, ĉi tiuj diktrunkaj kiel niaj kverkoj. Sur la teramasoj apud la ŝosefosoj kreskas akantoj, la plektbariloj estas troplenaj de florantaj rozoj.

Baldaŭ ni alvenas al la reĝaj ĝardenoj, kaj tie la paradiza abundo de tiu ĉi ĉiam verda naturo montras sin ankoraŭ pli riĉe. Oni vidas laŭrojn kaj "Judas"-arbojn (Cercis Siliquastrum), artokarpojn kaj japonajn mespilujojn, tiom grandaj kiom niaj nuksujoj. Meksikaj dalioj floras kun beletaj kampanulsimilaj ruĝetaj floroj. Proksime de la kampodomo sur izola teraso kun belega perspektivo reen al Korfu, staras potenca fremdlanda arbo (Pircunia dioica aŭ Phytolacea dioica), kiu levis siajn radikojn el la tero kaj volvis ilin kiel drakoventro ĉirkaŭ la trunkon.

"Terure kiel nenio,
Kion nutras la trunko,
Estas formita la monstro."

diras iu poeto pri ĝi.

La plej ĉarmajn rigardojn sur la maron kaj la montaron ni ĝuas en la reĝa ĝardeno de el la ŝtuparo, kiu de teraso antaŭ la vilao en krutaj zigzagvojoj malsupreniras al la maro. Ĉi tie banis sin la imperiestrino de Aŭstrujo. Geraniaj kaj rozujaj plektbariloj ĉirkaŭbaras maldekstre la abismojn; dekstre kaj maldekstre de l' mallarĝa vojeto estas netrairebla densejo de balanciĝanta kano, de ĉiam verdaj kverkoj kaj ramnoj, de sovaĝaj artokarpoj, de florantaj flavruĝaj lilioj, de kaktoj, de agavoj k. de a. Antaŭ si oni vidas tra obeliskpordo de nigraj cipresoj la bluan maron kaj altan promontoron, kronitan de olivujoj. La cipresoj estas kunplektitaj unu al la alia per hedero kaj vitoj. Girlandoj volviĝas de arbo al arbo, farante la malhelaĵon terurega kiel la ombron de praarbaro. Sen iu kunhelpo de homoj la naturo ĉi tie senĉese produktas. Jen, agavo en la nigra densejo de la cipresoj kreskigis sian tigon alten, kvazaŭ ĝi volis superi ĉi tiujn arbojn; kaj de el la ekstrema rando de l' roko ĝi kliniĝas super la abismo, por rigardi en la akvoj sian belan spegulbildon.

"Ja, tiom riĉe la Dioj ornamis la restejon de Alkinoos!"

Kaj kiel la poeto Homer-o per tiu ĉi vortoj karakterizis la landon, tiel fruktodona ĝi estas ankoraŭ nun, ĝiseterne fruktodona; tial tiom prospera, tiom benplena de laboro. Kaj neniu ruiniĝinta barilo, neniu malhelpa ŝtona aŭ brika muro disigas tiun ĉi benon Dian en apartajn partojn, disigas unu bienon de tiu de l' najbaro aŭ baras ilin ĉiujn kontraŭ la enrigardo de preteriranto. Ŝajnas, kvazaŭ apartenas ĉio al unu, aŭ al ĉiuj ĉio. Estas permesate, iri sur ĉiu vojo. La sola kontraŭaĵo estas kelkfoje plektbarilo el rozujoj, remparo el kaktarbustoj, altaj kiel homo, aŭ vico de dornhavaj agavoj. Sed tio nepre ne ĝenas la okulojn, ĉar la naturo kreis ĝin.

Do la tuta insulo estas kvazaŭ idilio. Kaj la vivo sur ĝi vere havas ion idilian. La ĝardenoj estas kvazaŭ arbaroj kaj la arbaroj kvazaŭ ĝardenoj. Tiun ĉi renkonton kaŭzas parte la donacemo de la sudo naturo, parte la senzorgemo de la tie loĝantaj homoj, kiuj ĉie nur kunhelpas, nenie penas. Ŝajnas, kvazaŭ la malbeno de la hereda peko ne estus trafinta tiun ĉi teron Korfu-an, por ke ni almenaŭ per unu angulo de l' mondo ankoraŭ sciiĝu, kian aspekton havis la perdita paradizo, kaj kiel oni vivis en ĝi.

La plej bela tempo de restado en tiu ĉi Ionia paradizo estas la Aprilo kaj la Majo; ĉar tiutempe la naturo montras sin en plena luksego de verda printempa vesto, montoj kaj valoj estas florkovritaj, tropika varmego pli malmulte ĝenas la vojaĝantojn, kaj tamen la refreŝiganta bela sukplena frua fruktaro abunde jam ekzistas.

Krom tio ĝuste je la Paska tempo, la popola vivo sur la insulo montriĝas en plena brilo. La zenito estas la granda procesio, kiu okazas ĉiupaske je honoro de la Sankta Spiridion, de l' patrono de Korfu. La urbo estas sidejo de Greka-ortodoksa kaj de Romana-katolika ĉefepiskopoj. La honora tago de l' Sankta Spiridion estas solenata de ĉiuj Korfu-anoj. De ĉie ili alkuras al la soleno.

Ĉiu strateto de la foirejkvartalo ŝajnas esti orienta bazaro. Ladaj oleolampoj vespere lumigas la butikojn en la strathaloj, kie estas vendeblaj diversspecaj objektoj, ekz.: Turkaj sukeraĵoj, fenkomielo, oleobakitaĵoj, kaviaro en bareloj, nigraj olivoj, ruĝaj paskovoj enigitaj en kokfiguraĵojn el pasto, multego da multkoloraj vakskandeloj sur tabloj, amasoj da maizpano kuŝantaj sur la stratoj, amasoj da oranĝoj ktp. Krom tio ni ekvidas vintrinkejojn kun flagetoj, kiuj nomas la specon de l' vino, kaftrinkejojn, razejojn, ĉambretojn, en kiuj laboras metiistoj: ĉio kun kontrasta kaj multkolora ornamaĵaĉo. Tra la homamasoj, viroj pene havigas vojon al si kun azenoj, kiuj portas multkolorajn akvobareletojn sur la dorso. Oni amase direktas sin al la preĝejoj: al la katedralo "Spiliotissa" aŭ al "San Spiridion". Je la vespero de la antaŭpaska ĵaŭdo oni aŭdas respondkantojn, arde oni kisas la relikvujon. Je la vespero de l' Granda Vendredo la procesio de l' tombo de Kristo trapasas kun torĉoj la urbon. Ĝi ripetiĝas je la antaŭtagmezo de l' antaŭpaska sabato.

La ostaro de l' Sankta Spiridion, la plej granda gloro de la riĉa Greka katedralo de l' urbo Korfu, solene estas portata en orumita arĝentĉerko intersekve de pastroj de l' Greka eklezio, de oficiroj kaj de urbanoj tra la urbo sub gvidado de la Greka ĉefepiskopo. La kovrilo de la vertikale starigita ĉerko estas malfermita kaj la supra parto de la skeleto videbla. Fantome la nigra mumio ekbalancas la kapon tien kaj reen. Soldatoj antaŭmarŝas. Lumantaj preĝejlanternoj kaj flagranta lumo sur altaj, multkoloraj kandeloj donas al la spektaklo la ĝustan mistikan sanktigon. Muzikistoj kaj standardportantoj antaŭiras la disajn grupojn: la pastraron, la urban magistraton kaj la oficistojn de l' urbo, la oficirojn, la garnizonon de l' Grekaj militŝipoj en la haveno. Sub baldakeno paŝas la Greka ĉefepiskopo en multekoste brodita pompa vestaĵo. Lastvice venas la gevilaĝanoj kaj iliaj infanoj en paradaj vestaĵoj. La infanoj portas florkronojn en la hararo, parte ankaŭ lumantajn kandelojn en siaj manoj. Kiam la procesio preterpasas la registaran palacon tra la solene ornamita popolo—maro kaj montoj en la fundo—ĝi prezentas vere belan bildon. La funebraj sonoj estas intermiksataj kun la blekado de l' paskŝafidoj, kiuj, alligitaj al dompordoj kaj arboj, atendas sian sorton. Ĉar apud ili jam staras junuloj, tenantaj tranĉilon en la mano.

Ni iras al la "Spiliotissa", por aŭdi la "Gloria". Iu ajn pastro faras signon kontraŭ la enira pordo; bombardiloj tondras, sonoriloj sonoras, la popolo ree amase eliras: Kristo reviviĝis! Momente la mallaŭta fasto aliformiĝas je freneza bruo. El ĉiu domo pafoj krakas. El la fenestroj krakante subenfalas argilaj potoj je malhonoro de "Judas Ischariot" kaj kiel simbolo de l' iama ŝtonmortigado de la hebreoj. Antaŭ la pordoj oni senkompate mortpikas ŝafidojn kaj pentras per ilia sango krucojn sur la pordfostojn. La tuta insulo fariĝas buĉejo. Dum la tuta tago oni buĉas kaj rostas ŝafidojn kaj ŝafojn. Sangaj marĉetoj kuniĝas sur la tero. Tiamaniere la idilio de Korfu subite estas estingita, kaj tio .... pro la religio.

Volonte oni forkuras en la eterne puran naturon de la insulo, for en la sanktan ombron de la olivarbaroj. Tamen ni ne forlasos la insulon, ne rigardintaj antaŭe la imperiestran kastelon "Achilleion". Por admiri ĝin, jam miloj da amuzvojaĝantoj en la pasintaj jaroj ĉiujare albordiĝis al Korfu. Ankaŭ ni supreniras al la fabela kastelo, kiun konstruigis al si la mortinta imperiestrino Elisabeth de Aŭstrujo sur kruta deklivo, alta super la ondegoj de l' maro proksime de l' idilia vilaĝo Gasturi. Ĉi tie ŝi pasigis kelkfoje la tempon—sed entute apenaŭ pli longtempe ol kvin semajnojn—en silenta soleco, precipe postkiam tragedia sorto estis forpreninta de ŝi por ĉiam la amitan filon, la kronprincon Rudolf (la 30an de Januaro 1889). Al neniu fremdulo estis permesate, pririgardi ĉi tiun kastelon kun ĝiaj 128 ĉambroj, ĉar alta blanka muro kaj la foliaro de olivujoj kaŝis ĝin kontraŭ la okuloj de scivoluloj. "La Britoj tute malesperas", diris la imperiestrino; "dum horoj ili staras sur la kontraŭe kuŝanta altaĵo kaj tamen ne povas vidi ion ajn." "Tie, kien homoj venas, ĉio estas detruata; nur kie la naturo estas sola, tie ĝi konservas sian eternan belecon. Al neniu fremdulo mi montros mian kastelon. Se mi farus tion, post kelke da monatoj neniu ŝtono havus pacon. La homoj ĉien enskribas siajn nomojn, por alpresi al la ŝtonoj la stampilon de sia propra malgrandegeco". Depost mortigo de la malfeliĉa regnestrino en Ĝenevo, la 10an de Septembro 1898, neniu membro de la Aŭstruja imperiestra kortego ree eniris en la kastelon. Ĝi nur estis vidindaĵo por vojaĝantoj. Oni diris, ke Franca societo akiros la tutan posedaĵon kaj aliformigos ĝin en kuracan instituton. Sed en la jaro 1907 imperiestro Wilhelm IIa aĉetis la kastelon. De tiu tempo ĉiujare li restadis en ĝi ĝis 1914 kun la imperiestrino kaj kun sia filino dum kelke da semajnoj, por ĝoji pri la dia helena printempo de Korfu kaj por fari ekskursojn aŭ promenojn.

Oni povas alveni al la kastelo aŭ sur maro aŭ sur tero. Kiam la maro estas senmova, tiam veturado per remilboato estas granda plezuro. En la mallarĝa kanalo, kiu disigas la citadelsimilian "Fortezza Vecchia" kontraŭ la "esplanado", la ĉefplaco de Korfu, ni trovas boatojn en longaj vicoj, kaj baldaŭ ni naĝas sur la blueta maro. Per fortaj remilbatoj ni krucigas la golfon, kiun ĉirkaŭas la "Bulvardo de la imperiestrino Elisabeth", kaj ni ĉirkaŭveturas longan pormontoron, kovritan de olivujoj, nomita "Analipsis", t. e. ĉielira monto. Sur ties deklivoj kuŝas la belega vilao "Monrepos", plezura kastelo de l' reĝo Georg de Grekujo, meze de admirinda parko, plena de tropikaj kreskaĵoj.

Post kelkaj minutoj el la trankvilaj ondoj antaŭ ni ekleviĝas juvelo: insulo, kiu ŝajnas esti gajhumora ludilo de la naturo. Du vicoj de pintaj cipresoj suprenetendiĝas, ombrumantaj malgrandan kapelon kaj la loĝdomon de l' pastro. Granda silento kaj iom da malgajeco kuŝas sur la insuleto. Estas "La insulo de l' mortintoj" de Böcklin, la mita ŝtoniĝinta ŝipo de la "Feakoj"[37], kiu estis alportinta Odysseŭs-on al Ithaka kaj dum la reveturo estis trafata per la tridento de Poseidon.

Ĉiu jam estos vidinta la famekonatan portreton Böcklin-an: "La insulo de l' mortintoj". La kortuŝa bildo prezentas rokinsulon, al kies katakomboj glitas en silenta barko vualita figuraĵo kun ĉerko: bildo, efikanta kiel serioza himno pri la majesta trankvilo kaj pri la mistero de l' morto. La barko baldaŭ estos malaperinta en la mallumo, kaj la malhelaj kameroj gastigos novan gaston. La insulo "Pontikonisi", nuntempe estas nomata "musinsulo" pro sia malgrandeco. Ĝi regas la eniron al la golfo de Kalichiopulo, antikva milithaveno. Malantaŭ ni sur la ekstrema elstaraĵo de l' Analipsis-monto kuŝas la fama vidpunkto "Canone". Ĉe la kontraŭa bordo, rivereto enfluas en la maron: la loko, kie laŭmite Odysseŭs estis ĵetata al la bordo. Ni nun jam staras apud la deklivoj de la arbarkovrita monteto, sur kiu estas konstruita la "Achilleion". Baldaŭ ni ekvidas la blankajn frontonojn de l' kastelo kaj pli malsupre, meze de belega ĝis la maro etendiĝanta parko, marmoran templon sur kolonoj kun la Heine-monumento, faritaĵo de la Dana skulptisto Hasselries. Imperiestrino Elisabeth konstruigis la monumenton al sia de ŝi adorita poeto Heinrich Heine. Lace la poeto de l' melankolio sidas en sia apogseĝo, direktante la rigardon al la maro. La mano malleviĝinta ripozas sur la femuro, tenante tabulon, en kiun la skulptisto engravuris laŭ deziro de la imperiestrino la versaĵon:

"Kial la larmo soleca,
Jen, malklariganta la vidon?— —
Ĝi restis el tempo iama
Por ĉiam en miaj okuloj."

Supre sur la kupolo staras orumita triumfa Diino flugilhava, levante laŭrokronon.

Ĉe la tombejo Benizze-a ni albordiĝas, kaj post mallonga tempo ni estas atingintaj nian celon.

Same bela estas la surtera vojaĝo. De el la esplanado ni iras laŭlonge de l' belega bulvardo. Niaj rigardoj transvagas ĝis la suproj de Albanujo kaj Epirus. Poste, antaŭ ol la antikva Feaka strato—nomita je honoro de l' iama Germana imperiestro "Kaiser-Wilhelm-Straße"—surenetendiĝas al Canone, ni turnas nin dekstren ĉirkaŭ la golfon de "Kalichiopulo" kaj atingas la straton, kiu kondukas al la Achilleion. Agavoj kaj opuntioj mursimile borderas la straton; riĉkoloraj floroj brilas el verda herbokovro, olivujoj kaj cipresoj staras tie kaj tie. Antaŭ ni leviĝas aro da montoj, inter kiuj la dupinta "Monte San Deca" kaj la pli malalta pinta "Kyriake" precipe distingiĝas. En kurbiĝoj la strato montsupreniras. Ni preterpasas la vilaĝon Gasturi, kaj baldaŭ ni staras antaŭ la ferfandita ĝardenpordego kun la simpla surskribaĵo: "Achilleion".

Jen salutas jam la alta, blanka marmorvilao, konstruita en antikvahelena palacstilo: bildo de reviviĝinta Greka belegeco, ĉirkaŭata de ĉiamverdaj floroj kaj dum la tuta jaro florantaj rozoj. Ĉiuj trezoroj de l' klasika antikveco, de Troja, de Mykenae kaj de Pompeji ĝiatempe servis kiel modeloj al la Neapolitana arĥitekto Rafael Carito. Treegaj elspezoj, 12 ĝis 14 milionoj da drakmoj, estis necesaj por fari la fabelan konstruaĵon.

Starigita sur forta fundamento, la domo tiamaniere estas enigita en la monton, ke la trietaĝa fronto rigardas al la strato, kiu kondukas de Gasturi al Benizze. Tra la larĝa ĝardenpordego ni baldaŭ venas al la antaŭplaco de la kastelo. La vestiblo konsistas el fortaj kolonoj, portantaj verandon el brileta marmoro; bele modelita balustrado kun du centaŭroj ĉirkaŭas la tuton. Kontraŭ la parka flanko almetiĝas al la kastelo la fama "peristilo", portiko, inter kies vicoj staras marmorfiguraĵoj el la Greka mitologio; pentraĵoj ornamas la internon. Multnombraj bustoj kaj aliaj skulptaĵoj plenigas la halon. Sur la teraso, kuŝanta antaŭ ĝi, troviĝas belaj ĝardenaĵoj kun kelke da altkreskintaj cipresoj. Du bronzaj figuraĵoj, prezentantaj luktistojn, flankumas la suprenirejon al la teraso. Iom flanke de l' kastelo ni ekvidas en la parko la statuon de l' mortanta Achilleŭs[38], de l' plej ŝatita heroo de la imperiestrino Elisabeth el la Greka mitologio. La duone terenfalinta heroo eltiras la mortigan sagpinton el la kalkano. Emocia estas la dolora esprimo de l' vizaĝo, nedirebla la rigardo al maro kaj arbaroj. Marmorbenkoj invitas al rigardado kaj ripozado. Montsuben ni venas tra la parko al la Heine-templo, de kiu larĝa marmora ŝtuparo duoncirkle ĉirkaŭ fontano kondukas malsupren al la maro.

Sed ni reiru al la kastelo, por enrigardi ankaŭ en ties internon. De el la malfermita portiko ni enpaŝas en la "Atrium". Pezaj velurkurtenoj baras ĝin eksteren kaj pendas malsupren je ambaŭ flankoj de l' brilaj muroj. Freskopentraĵo kun dancantaj nimfoj ornamas la plafonon. Kolosaj vazoj el porcelano kaj bronzo staras ambaŭflanke de la ŝtuparejo. Dekstraflanke kuŝas la kastela kapelo, maldekstraflanke ni iras tra kunvenĉambro en la luksan manĝoĉambron. La multkolora freskopentraĵo sur la plafono prezentas la "procesion de Galatea". Suprenirinte la larĝajn ŝtupojn de la ŝtuparejo ni staras antaŭ la grandega freskopentraĵo: la "triumfa procesio de Achilleŭs". En la unua etaĝo kuŝas la ĉambroj de l' iama imperiestro: antaŭĉambro, laborĉambro kaj dormĉambro. La laborĉambro estis la iama dormĉambro de l' imperiestro Franz Josef; sed neniam ĝi estas uzita de li. Pli malantaŭe sekvas ĉambroj por la imperiestra sekvantaro. La sama etaĝo enhavis ankaŭ la ĉambrojn de l' princo Aŭgust Wilhelm, la dua etaĝo tiujn de l' imperiestrino kaj de l' princino Viktoria Luise.

Admirinda estas la elektra instalaĵo en kastelo kaj parko. La loĝĉambroj ricevis lustrojn, la granda manĝsalono nepre modernajn lumigilojn. La elektraj ardlampoj estas almetitaj nevideblaj en la muroj tiamaniere, ke la blanka plafono servas kiel reflektoro kaj plenigas la spacon per milda lumo. La granda ŝtupareja pentraĵo ankaŭ originale estas lumigata de kvar arklampoj, kiujn oni fiksis super la vitra tegmento, kaj plie de flanke almetitaj lumigiloj. Ankaŭ la Achilleŭs-statuo estas lumigata de du arklampoj. La ĝardenaĵoj havas duspecan lumon: unue grandajn arklampojn, kiuj en malgrandaj distancoj lumigas la vojojn kaj promenejojn same kiel taglumo. Sed krom tiu ĉi normala lumadmaniero ankoraŭ ekzistas alia, vere fabela, por specialaj solenoj. La 25000 rozujojn en la parko oni provizis je po unu ardlampo, kiuj povas esti ekbruligataj samtempe per centra kunigo. Tiamaniere oni modernigis la Achilleion, ne foriginte tamen la originan proprecon. Ankaŭ la plej multajn pentraĵojn kaj monumentojn el la tempo de Elisabeth oni konservis. Novaj konstruaĵoj estas kavalirdomo kaj aŭtomobilrestejo. Plie oni fosis artezan puton, kiu donis fontakvon en profundaĵo de 80 metroj, kaj la Greka registaro kunligis la kastelon kun Korfu per tri metalfadenoj.

Sulfiĉas. — — — Aŭ ĉu eble estas dezirinde rakonti ion pri la monaĥejo sur altaĵo proksime de l' kastelo, kie la imperiestrino Elisabeth tiel ofte kaj volonte interparolis kun la viroj, kiuj libervole estis rezignintaj vivi inter aliaj homoj? Aŭ pri la rave lokita vilaĝo Gasturi, kie ŝi restadis inter la gevilaĝanoj, kiuj nomis ŝin "reĝino de Gasturi", adoris ŝin kaj genufleksis antaŭ ŝi? Aŭ pri tio, kiel malica legendo Korfu-on faris naskoloko de Judas Ischariot, kiel iam la hebreoj estis ŝtonmortigataj de la Grekoj, iliaj tombejoj estis senhonorigataj? Aŭ ĉu estas dezirinde ankoraŭ supreniri la altan Pantokrator, aŭ viziti la tombejojn de l' monaĥejo "Platiterra", aŭ la famekonatan kampodomon "Braila" ĉe Gasturi?

Vere, kelkio alia ankoraŭ estas raportinda; sed mi opinias esti doninta pli malpli imageblan bildon pri la idilia insulo Korfu, pri ĝia historio, ĝia haveno, ĝia ĉefurbo, ĝia fortikaĵo, ĝiaj naturbelaĵoj, ĝia popola vivo kaj pri ĝia mirinda kastelo Achilleion.

Nu, karaj samideanoj, mem vojaĝu tien, vidu, miregu kaj ĝoju! Je Dio! Se ni ĉiuj havus sufiĉe da mono, mi proponus, ke oni aranĝu la sekvontan Esperanto-kongreson en la urbo Korfu.

LA ŜTATA SAKSA ESPERANTO-BIBLIOTEKO.

(ELISABETH WUNDERLICH.)

Kiam en la jaro 1911 aperis la katalogo de la biblioteko Georg Davidov, Saratov, la Esperantista mondo kaj ankaŭ multaj Neesperantistoj forte miris. Oni ja sciis, ke la Esperanta literaturo jam estis granda; sed nenie ĝis nun oni vidis ĝin kunigita. Jen la unuan fojon oni konatiĝis kun tia biblioteko, kolektita de privata malavara persono, kiu diligente kaj persiste kunigis pli ol 3245 Esperantajn verkojn. Kompreneble tiu ĉi kolekto tute ne estis kompleta sed nur enhavis parton de la tuta Esperanta literaturo. Des pli efike estis la nombro de tiuj jam nun kolektitaj verkoj, pri kiuj la sekvanta tabelo donas imagon.

Biblioteko Davidov:

Lernolibroj387
vortaroj kaj frazaroj139
tradukaĵoj283
originala literaturo66
anekdotaroj, antologioj kaj legolibroj32
gazetoj419
propagandaj verkoj453
Esperanto por sciencaj kaj praktikaj aferoj289
muzikaĵoj196
kantaroj25
nigre presitaj verkoj por blinduloj10
en Relief-punktoj Braille44
ĝeneralaj verkoj pri la historio de lingvo internacia12
historio de Esperanto22
pri kongresoj49
Esperantista dokumentaro62
katalogoj de Esperantaj librejoj51
 2539
 2539
katalogoj de Esperantaj bibliotekoj4
Esperanto lernejoj kaj institutoj9
gvidlibroj117
gvidfolioj63
turismaj aferoj7
hoteloj8
prospektoj pri ekspozicioj9
lernolibroj por komercistoj6
komercaj prezaroj, katalogoj111
adresaroj35
jarlibroj32
kalendaroj18
ekzamenaj regularoj13
grupaj regularoj107
Presa Esperantista Societo12
programoj56
murafiŝoj56
diversaj aferoj43
 3245

krome 2620 gazetartikoloj en kaj pri Esperanto.

Sed tiu ĉi biblioteko estis privata kaj tial uzebla ĉefe nur por la posedanto kaj liaj konatuloj. Sro Davidov ja grandanime intencis uzebligi ĝin por la tuta Esperantistaro. Sed tiam biblioteko postulas regulan administranton, kiu zorgas pri akcepto de la mendiloj, enpako kaj ekspedo de la deziritaj libroj, ĉiama kontrolo de neredonitaj verkoj, admonoj ktp., entute multan laboron, kion privatulo apud sia profesia laboro preskaŭ ne povus plenumi, por kio li verŝajne devus dungi specialan laboranton. Krome tia privata entrepreno havas alian malavantaĝon: ĝi estas multe dependa de malfavoraj cirkonstancoj, malhelpaj okazaĵoj precipe nun en niaj malkvietaj tempoj. Ĝuste ĉe la biblioteko Davidov tiu bedaŭrinde evidentiĝas. Dum la milito kaj la sekvanta revolucio oni neniam plu aŭdis pri ĝi; eble ĝi disiĝis aŭ eĉ perdiĝis.

Tial estas dezirinde, ke la Esperantistaro fondu bibliotekojn sub ŝtata protekto, ĉar por siaj posedaĵoj ĉiu ŝtato garantias, zorgas pro ilia konservado, administrado, asekuro, pligrandigo ktp.

La sola ĝis nun ekzistanta ŝtata Esperanto-biblioteko estas—laŭ mia scio—la Saksa Esperanto-Biblioteko en Leipzig, pri kiu la sekvantaj linioj donas kelkajn, espereble ne tute seninteresajn informojn.

Okaze de la kvara internacia kongreso 1908 en Dresden granda literatura ekspozicio estis aranĝita. Ĉiuj eldonistoj de Esperantaj verkoj estis sendintaj siajn eldonaĵojn kaj donacis parton de ili al la tiam fondita Saksa Esperanto-Instituto por ke ĝi havu propran bibliotekon. Sed al la Instituto mankis konvena ejo kaj tial ĝi proponis la verkojn al la saksa ŝtato kun la kondiĉo, ke ĝi starigu ilin kiel apartan bibliotekon. La kompetentaj ministerioj akceptis la donacon kaj komisiis kiel administranton la tiaman reĝan asesoron Dro Schramm en Dresden, kiu nuntempe estas profesoro kaj muzeodirektoro en Leipzig. Li estis unu el la organizintoj de la brila Dresdena kongreso kaj multe klopodis por la pliriĉigo de la biblioteko, donacante al ĝi ekzemple librojn, kiujn li, kiel redaktisto de la gazeto "Ĉirkaŭ la mondo" ricevis por recenzo. Kiam en 1912 Dro Schramm transloĝiĝis al Leipzig por ekokupi sian oficon kiel direktoro de la Germana Skribo-Muzeo kaj kiel unu el la direktoroj de la mondekspozicio por libro-industrio kaj grafikaj artoj (Leipzig 1914), la ministerio ordonis, ke de nun Leipzig estu ankaŭ la sidejo de la Saksa Esperanto-Instituto kaj de la Reĝa Saksa Esperanto-Biblioteko, kiu estis starigata en la lega salono de la Germana Librometia Domo kaj tie estis publike uzebla. La Instituto dume estis luinta ĉambron en la centro de l' urbo; kaj kiam en 1918 Dro Schramm, pro troŝarĝo de profesiaj laboroj, fordonis la administradon de la biblioteko al Prof. Dietterle, la direktoro de la Saksa Esperanto-Instituto, la libroj estis starigataj en la ĉambro de tiu ĉi instituto. Tie ili troviĝas ankoraŭ nun. La biblioteko enhavas hodiaŭ 986 volumojn kiuj estas ordigitaj laŭ jenaj fakoj:

lernolibroj150
vortaroj44
tradukaĵoj202
originala literaturo43
libraro pacifista13
scienca literaturo51
libroj por blinduloj6
lingvaj demandoj26
kongresoj27
jarlibroj25
dokumentaroj25
historio de Esperanto19
raportoj11
statutoj5
 647
 647
pri organizacio2
kantaroj15
humoraĵoj3
signifo kaj graveco de Esperanto93
kontraŭesperantaj skribaĵoj 3
Esperanto gazetoj61
gvidfolioj, gvidlibroj ktp40
reklamiloj6
literaturo pri Volapük44
literaturo pri Ido26
aliaj mondlingvoj31
Esperanto en la mondmilito15
 986

La katalogo estas presita kaj aĉetebla ĉe la Saksa Esperanto-Biblioteko por la prezo de M. 1.—.

La biblioteko estas uzebla en la ĉambro de la Instituto mem aŭ la libroj estas ludonataj. Lupermeson havas:

1e ĉiuj germanoj, kiuj estas ŝtataj oficistoj, aliaj personoj bezonas garantiateston de tia oficisto.

2e eksterlanduloj, se ili sendas specialan peton kaj garantisumon fiksotan ĉiukaze de la administranto. La sendkostoj estas pagotaj de la luanto. Mendiloj estas aĉeteblaj ĉe la biblioteko (10 ekzempleroj M. —.50).

La ĉi supra tabelo montras, ke la biblioteko ankoraŭ ne estas tre riĉa. Precipe mankas en ĝi la gravaj verkoj el la unuaj jardekoj de nia movado kaj la libroj aperintaj depost 1915 ekster Germanujo. Tio klariĝas el tio, ke la monrimedoj de la biblioteko estas tre malgrandaj tiel, ke sekve de la nuna malbona germana valuto, eksterlandaj verkoj kaj gazetoj tute ne povas esti aĉetataj. La libraro nur kreskis kaj kreskas preskaŭ senescepte per donacoj de la eldonistoj, verkistoj kaj aliaj malavaraj personoj. Sed estas forte dezirinde, ke tiaj donacoj estu farotaj pli multnombre ol ĝis nun, precipe ankaŭ de negermanaj samideanoj kaj eldonistoj. Ili subtenos ja tiamaniere ne privatan entreprenon, sed publikan bibliotekon, kiu servas al la tuta Esperantistaro. Nur per tiu ĉi vojo ni venos al la celo, kaj la ŝtata Saksa Esperanto-Biblioteko fariĝos kompleta libraro de la Esperanta literaturo subtenata de ĉiuj, servanta al ĉiuj.

PRI LA ESPERANTO-MOVADO EN BRITUJO DEPOST LA FINO DE L' MONDMILITO.

ARTHUR ZEALER, angla gasto de la Klubo depost 1920.

"Die Engländer sind überhaupt, trotzdem man eher das Gegenteil erwarten dürfte, da sie das Interesse daran haben sollten, ihre Sprache als Weltsprache einzuführen, sehr für Esperanto."

"La Angloj entute—malgraŭ oni estus rajtigita supozi la malon, konsiderante ke ili povus havi interesegon por enkonduki sian lingvon kiel mondlingvon—tamen tre favoras Esperanton."

Dro Steche,
en sia parolado antaŭ la Dua Ĉambro de l' Saksa Deputitejo.

Ne nur en Germanujo, sed ankaŭ en Britujo la progreso de la Esperanta movado depost la fino de l' mondmilito montriĝas kontentige vigla.

Jam dum la daŭro de l' milito al la publika intereso pri Esperantaj aferoj en Britujo ne estis permesate ripozi. Gravaj rondoj starigis movadon por la enkonduko de "Komuna Komerca Lingvo". Ili formis tre influan komitaton kies membroj sukcesis plifortigi la intereson ne nur de la urbestraro de la City de London, sed ankaŭ ĉe la Komerca Ĉambro de London tiom ke tiu ĉi korporacio estis enkondukinta Esperanton kiel unu el la fakoj de ekzamenoj aranĝitaj sub siaj aŭspicioj; la instruadon mem prizorgis la City of London College.

Ankaŭ jam antaŭe estis starigata ministeria komitato "The Modern Languages Committee" por studi la demandon pri modernaj lingvoj rilate la lernejan instruadon. La rezulto de la laboroj de tiu ĉi komitato estis publikigata kaj enhavis preskaŭ surprizantan konsenton jenan: Ke estas pli konsilinda akceli la instruadon de Esperanto tuj ol atendi ĉu ankoraŭ eble pli taŭga mondhelplingvo estos elpensata aŭ ne, konsiderante ke Esperanto jam nun estas konata tra la tuta mondo kaj funkcias kiel universala interkomprenilo.

En London ekzistas krom la Brita Esperanto Asocio (troviĝante en la proksimeco de la famega Brita Muzeo) ankaŭ tre vigla rondo "La Brita Literatura kaj Debata Societo" kaj kiel ĉefa Esperanta klubo de la unua mondurbo la "London Esperanto Club" en kies halo "St. Bride's Institute" (ĉe Ludgate Circus) en la centro de la urbego eksterlandan-samideanoj ĉiam estas korege bonvenantaj; krom la ĵus-nomitaj, ekzistas en London mem ne malpli ol dekkvar antaŭurbaj kluboj; plue la Laborista Klubo de la "Working Men's College", la "British League of Postal Esperantists", la "Skolta Esperantista Ligo", la "Societo de Kvakeraj Esperantistoj" kaj la "Eklezia Esperanto Ligo". Diservo okazadas ĉiun duan dimanĉon posttagmeze en Harecourt Church, Canonbury, London, N., unu fojon po monato en Partick apud Glasgow, kaj ankaŭ, sed neregule, en York. La tuta Britujo estas partigata je ses federacioj; unu plua por sud-orienta Anglujo estas celata. Ekstere de la ĉefurbo troviĝas proksimume 90 kluboj kuniĝintaj al la Brita Esperanto Asocio, krom grandnombre plimalpli konataj sendependaj grupoj kaj societoj troveblaj tra la tuta lando, ĉefe alligataj al laboristaj rondoj.

Kun la oficejo de la Brita Esperanto Asocio estas ligata librovendejo; multspeca estas la Esperanta verkaro tie kolektata per kiu estas eble paŝtiĝi.

Ne preterpasis ankaŭ la Esperantan movadon en Britujo la senĉesa plialtiĝo de prezoj de preskaŭ ĉiuj artikloj de l' ĉiutaga bezono kiu feliĉigis la civilizatan mondon kiel unu el la apudrezultoj de la malcivilizacio de la antaŭaj jaroj. Precipe la multege obliĝintaj preselspezoj prezentis gravan minacon al la ekzistado de la tiea Esperanta gazetaro. Kiel solvo de l' dilemo gazetoj estis kunmetataj, prezoj duobligataj, kaj nun oni povas esperi trapasi la nunan malbonan tempon ĝis kiam estos eble pliriĉigi la enhavon de niaj gazetoj denove kaj ankaŭ formi ĝin pli interesa.—Tiurilate la fakto estas eble kronikinda ke en London ekzistas ne malpli ol dekdu presliterfandejoj pretaj kaj dezirantaj liveri Esperantan tipografian materialon al presistoj.

Bedaŭrindege, la morto ŝiris en niaj vicoj breĉojn tro senteblajn por ke facile ili povas esti denove plenigataj. Grandan perdon reprezentas la nepluesto de la verkisto de la famaj ĉefeĉ-ŝlosiloj, Sinjoro Hoeveler, kiu pere de tiuj bonegaj propagandiloj faris eble nur iom pli malmulte ol la Majstro mem por la plivastigo de nia granda afero. La 28an de februaro 1920 la fatalo forprenis de ni Sinjoron Jozefo Rhodes el Keighley, unu el la pioniroj de la movado en Britujo. Li estis eble en pli vastaj rondoj plej bone konata kiel verkisto de grava vortaro Anglo-Esperanto. Ankaŭ Sir Thomas Vezey Strong mortis dum la somero de 1920. Li apartenis al la viceprezidantaro de la Brita Esperanto Asocio, kaj kiel tiama anstataŭanta, kaj en la jaro 1911 estanta, Lordurbestro de la City de London la 21an de aŭgusto 1907, post la kongreso en Cambridge, li oficiale akceptis Dron Zamenhof kune kun la kongresanaro en la famkonata historia Gildhalo de London, kie nia Majstro faris sian memorindan paroladon pri "Patriotismo Pseŭda kaj Vera".

Ni honoru ilian memoron!

La kongresa aktiveco en Britujo depost 1915 ĝis la fino de l' milito nature suferis interrompon. Tamen, dum la pentekosta semajno de 1919 okazis la 10a Brita Esperanta Kongreso en Liverpool (500 enskribintoj) kaj dum la koresponda semajno de 1920 la 11a en Birmingham (pli ol 300 partoprenantoj). La venonta tiujara Brita Esperanta Kongreso estas aranĝata en Harrogate. Dum la du lastaj someroj havis lokon la 14a Skota Esperanta Kongreso en Glasgow kaj la 15a en Edinburgh, la lastnomita kun 225 personoj enskribitaj, nombro ĝis tiam ne superita en Skota Esperanta Kongreso.

Okaze de ĉiuj tiuj kongresoj unu el la ĉefaj tagordo-punktoj priparolitaj estis la enkonduko de Esperanto en la taglernejojn: ĉar al la gejunularo apartenas la estonteco. Malgraŭ la certe ne tro facila batalado kontraŭ la inercio, rezultoj jam montriĝis kiuj rajtigas la supozon ke la vojo unufoje enirata estas la ĝusta kaj ke oni nur sekvu ĝin por ke la celo estos atingata. Ekzemple, pruvo de la granda intereso kiun montradas la brita komercistaro rilate Esperanton estas inter aliaj, ke jam antaŭ kelkaj jaroj la Londona Ĉambro de Komerco disdonis, post ekzameno, diplomojn al Esperantaj instruontoj.

En pli ol 30 vesperlernejoj en London, Glasgow, Edinburgh, Birmingham, Liverpool, Manchester, Worcester, York, Sheffield, Gateshead, Aberdeen, Leith, Fife, Lanarkshire, Barry k. c. la lokaj eduk-aŭtoritatularoj permesis la starigon de Esperantaj kursoj, kaj, kiel elekta fako, nia lingvo estis dum la jaroj 1917 ĝis 1920 enkondukita entute en 46 britajn lernejojn, inter kiuj la jenaj:

Inter la raportoj rilate la spertojn jam faritajn pri la lerneja instruado de Esperanto en Britujo estu citataj nur la jenaj tipoj: En la aŭtuno 1920 raportis fraŭlino Watson ke ŝi havas en Blairhill School, Coatbridge apud Glasgow, du klasojn po 25 knaboj en ĉiu. La knaboj havas la aĝon de 9 ĝis 11 jaroj kaj ili ricevas instruadon de 1½ horoj ĉiusemajne. La knabetoj bone progresas kaj multe ŝatas la lernadon. Samtempe sinjorino E. M. de Montoro raportis pri la High School, Glasgow: "Kiam mi eniris tiun ĉi lernejon dum la pasinta jaro en la mezo de la sezono, mi trovis 7 lernantojn en la malsupra, kaj 7 en la supra klaso. Tiun ĉi jaron ni havas 62 en la malsupra kaj 33 en la supra klaso, entute 95 lernantojn. La malsupra klaso devis esti duonigata kaj la eduk-aŭtoritatularo estis devigata instali helpan instruiston". Laŭ raporto de la januaro 1921 pri la Romilly Road Elementary School, Barry, la sukcesoj spertitaj en tiu ĉi lernejo rilate la Esperantan instruon instigis la tiean eduk-aŭtoritatularon sankcii la enkondukon de Esperanto ankaŭ en High Street School, Barry. Antaŭ unu jaro la Edukiga Komitato de Liverpool permesis la starigon de Esperantaj kursoj en Granton Road Council School kiel sesmonatan eksperimenton. 30 knaboj en la aĝo de 12 ĝis 14 jaroj ricevis 3 duonhorajn lecionojn posemajne, kaj post 2 monatoj ili komencis korespondadi kun alilandanoj. La kurso do pruviĝis tute sukcesa kaj la Edukiga Komitato sekve de tiu sukceso konsentis ne nur la daŭrigon de la Esperantaj kursoj en tiu ĉi lernejo, sed ankaŭ la aranĝon de du Esperantaj klasoj en la Dulton Senior Commercial School, Clarence Street, Liverpool. La instruestro de Tiptree Hall Orfejo, Essex, sinjoro Norman Mac Munn, (Bachelor of Arts Univ. Oksforda) finas sian raporton jene:—"Alilandaj infanoj povas ĉe ni lerni la lingvojn anglan, francan kaj Esperantan; la lastenomita servas nature kiel interkomprenilo inter ĉiuj".

Antaŭ nelonge la Brita Esperanto Asocio filiigis sin al la "Conference of Educational Associations" kies ĉiujaraj kunsidoj okazis en la monatoj decembro-januaro. Tiurilate la Brita Esperanto Asocio aranĝis kunvenon kiu havis lokon la 1an de januaro 1921 en la Fizika Halo de la Londona Universitato, por priparoli la temon: "Esperanto kiel faktoro en la edukado". Estas tre bedaŭrinde ke plena raporto pri tiu ĉi grava diskuto ne povas esti donata tie ĉi (ĝi aperis angle en la februara numero de la gazeto "The British Esperantist"). Sed tiom estu tie ĉi raportata ke laŭtiĝis unuvoĉe la fakula opinio pri la granda utilo de Esperanto kiel kvazaŭ luda instruilo por la enkonduko de la junaj lernantoj en la gramatikan sciencon. Ripete estis konstatata la fakto ke post la lerno de Esperanto la infanoj scipovas sen antaŭa speciala peno jam ankaŭ la gramatikon de la gepatra lingvo kiu estas grava antaŭkondiĉo por la komenco de la studado de aliaj naciaj lingvoj. Plue, ke la vortprovizo akirita pere de Esperanto estas bonega plifaciligilo por la lernado de aliaj fremdaj lingvoj. Tiurilate sinjorino Dro A. Fisher, lernejestrino de la Girl's County School, Bishop Auckland, raportis pri statistike faritaj metodaj eksperimentoj. Estis amuze ke la infanoj entuziasmigitaj per la facila lerno de Esperanto ne nur aĉetis vortaretojn per sia privata poŝmono—fakto kiu ne tre ofte okazas rilate la lernon de aliaj fremdlingvoj—sed ke ili ne malofte komencas interesigi kaj enkonduki la gepatrojn en la nove lernitan lingvon.

Ankaŭ en Britujo la problemo de Teknika Vortaro trovis praktikan pripensadon. Komence de la pasinta jaro stariĝis sub la sekretario de sinjoro E. E. Yelland komitato de la Brita Literatura kaj Debata Societo por ataki la taskon. Unue estis komencata la kompilado de terminaro rilate la industriojn de botoj kaj ŝuoj, kaj ankaŭ rilate la fabrikadon de ombreloj. Fine de 1920 aperis kun fakula kunlaboro la unua frukto de la komitataj klopodoj en la formo de 4 paĝa folieto enhavanta terminaron pri "La Fabrikado de Ombreloj". Ni esperu ke pluaj kontribuaĵoj baldaŭ sekvos. Dum la pasinta jaro aperis ankaŭ nova stenografia sistemo verkita de sinjoro Montagu C. Butler, la agemega sekretario de la Brita Esperanto Asocio. Laŭŝajne tiu ĉi nova Esperanta stenografisistemo estas la unua en Britujo publikigata kiu celas ebligi la lernadon de Esperanta raporta stenografio sen antaŭa scipovo de io jam konata sistemo de la "flugila arto".

Fine de la estinta jaro la "Memoriga Bibliotek-Komitato Harold Bolingbroke Mudie" eldonis sian unuan libron sub la titolo "Vivo de Zamenhof" kiun verkis Dro Edmond Privat. Ne estas ĉi tie la loko por librorecenzo, sed ŝajnas ke la aŭtoro ne nur priskribis la vivon de unu el la plej grandanimaj geniuloj de l' mondo, sed ke per tiu ĉi verko li ankaŭ ekprenis la fadenon kiu forglitis el la mortaj manoj de l' Majstro, sciu la fadenon por teksi la komunan rubandon de homaranismo. Certe la verkisto estus la ĝusta homo meriti tian sukceson por la savo de l' krucumata homaro.

La brita Esperantistaro ankaŭ ageme suportis per mon- kaj nutraĵ-sendoj la helpan movadon iniciitan de la Kvakeroj por la "Nutrado de l' Infanoj en Mez-Eŭropo".

La formigo de la Interpopola Ligo donis nature kialon por vigla aktiveco de la brita Esperantistaro. Jam komence de januaro 1919 okazis en la Londona Universitato grava amaskunveno kiu konstatis ke la sola solvo de la lingvaj malfacilaĵoj estas la akcepto flanke de la ŝtataj registaroj de Esperanto kiel oficiala interkompreniga ilo. La 8an de julio 1920 deputacio de la Brita Esperanto Asocio alproksimigis sin al la ĉefa sekretario de la "League of Nations", Sir Eric Drummond, kaj la membroj de la deputacio estis akceptataj de Dro Nitobé kiu esprimis sian tutkoran simpation kun ilia propono. Sed estas ja freŝe en la memoro de ĉiuj kiamaniere dum la decembraj kunvenoj de la Ligo de Nacioj en Ĝenevo la atingo de tiu ĉi celo estis por la momento malhelpata per tia malinda ruzo de la francaj kontraŭ-Esperantanoj kiuj posedas la vere admirindan antaŭdiluvian naivecon provi enpuŝi nuntage nacian lingvon kiel interpopolan komprenilon. Tamen, tro malfrua estas jam la horo de l' mondhistorio por malantaŭenturni la rulantajn radojn de progreso. Kaj prokrasto tute ne estas nuligo!

Okaze de la unua datreveno de la milithalto la Brita Esperanto Asocio aranĝis du publikajn kunvenojn en London la 11an kaj la 22an de novembro 1919. Dank' al vigla propagando flanke de l' estraro ambaŭ kunvenoj estis multnombre vizitataj de la ĝenerala publiko. Sir Ernest E. Wild, reĝa leĝkonsilisto kaj membro de l' parlamento, i. a. parolis. Kaj, kvankam li mem konfesis ke li ne scipovas Esperanton, li tamen konfesis esti "Esperantano" en la senco ke li tre favoras la starigon de Esperanto kiel oficiala interkomprenilo por la celoj de la Ligo de Nacioj.—Ĉe la pordoj de la supremenciitaj kunvenoj laboristoj disdonis al la enirantoj flugfolietojn kies enhavo estas, laŭ mia scio, ne ankoraŭ tre konata en Germanujo. Eble ĝi posedas sufiĉan intereson—ĉu oni konsentas ĉion kio estas dirita aŭ ne—por esti, nur iom korektite, represata tie ĉi:—

AL LA GERMANA POPOLO.

Kunlaborantoj kaj kunviktimoj:—

Ni uzas la okazon donitan de la longe-esperita Deklaro de Paco inter niaj du nacioj por saluti vin, kiel kunsuferintojn en la granda aflikto kiun la regantoj de la mondo venigis al ĝiaj loĝantoj, kaj—ni kuraĝas fidi—kiel "kamaradoj de pli feliĉa estonteco". Ni ĝojas kun vi ke la buĉado de la "konskriptaj" soldatoj de Eŭropo grandparte ĉesis; ni ĝojas egale ke jam nun finiĝos la blokado permalsata, kies malrapida torturado indulgis nek junecon nek plenaĝon, nek la, novpatrinon nek la infaneton ĉe la mamo; kvankam ni timas ke mankado ankoraŭ restados en via lando. Ni sopiras pacon kun ĝia nova mondo, komenci novan kaj pli bonan vojon de vivado. Ni do bedaŭregas la pacon perfortan kiu baras la vojon antaŭ ni ambaŭ, kaj antaŭ la tuta Eŭropa, pacon kiun la konscienco de la mondo kondamnas, kiun Laboro ĉiulande malkonfesis, kaj pri kiu eĉ la nuna Primo de Anglujo diris ke ĉiu aranĝo ĝia povas esti nur provizora. Ni promesas labori anstataŭigi ĝin per interkonsento kiu fidele efektivigos la principojn de memdeterminado, sinrespekto, egala justeco kaj egala eblaĵo por la vivo. Kiam tio plenumiĝos, ni povos esperi ke el la doloregoj de la homaro naskiĝos epoko nova kaj pli feliĉa.

Ni scias ke la tuta homaro fariĝis el la sama teksaĵo, kaj ni ne supozas ke la tuta kulpo pri la milito restas nur sur unu flanko sole. Ni ne forgesas, kiel forgesis multaj el niaj samnacianoj, ke dum monatoj kiuj fariĝis jaroj, vi celis al la paco, kaj devigis viajn regantojn fari ripetitajn klopodojn ĝin atingi. Ni salutas kiel amikon ĉiun en ĉiu lando kiu laboris por la paco, ĉiun kiu hodiaŭ laboras por repaciĝo. Ni scias ke kelkaj el vi suferis pro rifuzo partopreni en la milito, same kiel suferis kelkaj el ni. En unueco inter samcelanoj kuŝas la forto; ni aspiras, kiel Ligo, esti ĉenero en mondkunularo de viroj kaj virinoj bonvolaj—nova framasonaro, kunigita spirite, ne ceremonie. Se ĉiuj fortoj de la bonvolo en la mondo unuiĝus, ili estus nerezisteblaj.

Dum la nuboj de milita propagando, kaj la sangaj nebuloj de la pasio kelkaj el ni ne forgesis kiom la mondo ŝuldis en la pasinto al via klereco kaj pacienca esplorado, al via genio por organizado, via inventa kaj krea povo. Kaj ni ne dubas ke en la nova epoko komenciĝanta—la epoko ne tiom de nacieco, kiom de homeco—ili trovos celon ankoraŭ pli vastan kaj altan. Aŭskultante la vortojn de unu el viaj plej noblaj vivantaj virinoj: "Ni apenaŭ memoras la tempon antaŭmilitan kiam la vivo nin amikigis kaj kiam ni estis membroj de la homa familio," ni pensas pri la diro de unu el la plej grandaj el niaj propraj poetoj: "Ni lernas per sufero kion ni instruas per la kanto." Ni ja povas kredi ke inter la plej altvaloraj donoj kiujn via raso portos al la komuna trezoro, kelkajn vi akvumis en la pasintaj jaroj de suferado tia, kian spertis eble neniu alia popolo. Certe la lando de la feinrakonto kaj de la Kristnaska abio, de ame prizorgata infaneco kaj feliĉa familia vivo, la hejmo de muziko kaj filozofio, de alta inspiro kaj humila pieco, faros kontribuaĵojn kiujn la mondo ne malatentus sen grandega perdo.

Mil jarojn antaŭ 1914 la paco inter niaj du nacioj restis sen rompo: mil jarojn plu ĝi restu nerompita. La veraj interesoj de tutaj laborantoj de l' mondo estas identaj, kaj nur per la unueco kaj kunlaboro ili povas akiri la riĉan kaj plenan vivon kiu estas ilia rajto. Ni esperas labori kun vi por ke nia Tero estu hejmo de gefratoj anstataŭ la kampo de armitaj tendaroj kiujn ni hodiaŭ vidas.

Kredu nin

Viaj por Mondamikeco.

Estu permesate al mi mencii tiurilate ankaŭ okazintaĵeton kiu ne estis tute sen ero de humoro. En oktobro 1919 aperis en Londona ilustrata ĉiutaga gazeto, ĉefe legata de la "supraj dekmiloj", artikolo kies verkisto videble en la ŝvito de sia vizaĝo malkonsilis la lernon de Esperanto ĉar—la bolŝevistoj en sovjeta Rusujo fervorege disvastigas la konon de tiu "filingvo" por siaj propraj celoj plivastigante tiamaniere la propagandon de siaj abomenaj doktrinoj. Ĉu ne envenis en la cerbon de tiu ĉi lertega skribemulo ankaŭ la ideo ke, laŭ lia propra principo, oni estus devigata senigi sin je la enspiro de aero ĉar tiu lastenomita objekto ankaŭ estas uzata de la bolŝevistoj por iliaj "propraj celoj?" Sed eble la gazeto timis nur ke, se ĝia legantaro komprenus Esperanton, la danĝero ekzistus ke la legantoj povus esti konvinkigataj pri la vero de l' bolŝevistaj doktrinoj, kaj, sekve de tio, la distinga ĵurnalo povus perdi sian "High Life" abonantaron al bolŝevistaj gazetoj. Sed kia peko kontraŭ la sankta spirito de l' homa progreso ne estas farata nuntage—ĉio por konservi la legantaron! En kazo de bezono, ne gravas, gaje oni skribas—sensencaĵon.

Ankoraŭ kelkaj vortoj estu permesataj al mi rilate aferon de sufiĉa graveco, sciu pri certaj lingvaj demandoj. En Britujo regas en la samideanaro ĉie la firme fondita opinio ke sub iuj kondiĉoj ni devas nepre subteni la laŭregulan gramatikan konstruaĵon tiel kiel Dro Zamenhof starigis ĝin. Ne pro sentimentaj kaŭzoj, sed tute simple pro gravaj konsideroj de plej triviala utilo! La reformuloj havas certe sufiĉan grandan sferon por praktiki sian lertecon per la elpensado de necesaj novaj vortoj, teknikaj terminoj, k. t. p. kiuj povas esti bezonataj por la pluenevoluo de nia lingvo. Sed ni energie kaj celkonscie kontraŭstaras ian kaj ĉian tuŝon de la gramatika skeleto—eĉ kiam ĝi reprezentus veran plibonigon per si mem. Ĉar, eĉ tiam, la profito, kreskonta el tio, apenaŭ egalvalorus la malutilon kreotan per la ekzistado de pli ol unu gramatiko de la "universala" mondhelplingvo. Ni, tiam, eble havus svisan parolmanieron, britan dialekton, germanajn esprimojn k. t. p. Kien tio kondukus nin? Ĉu ni jam vere estas sufiĉe potencaj por indulgi la lukson ke ni mem liveras la armilojn al niaj kontraŭuloj? Ĉu ili ne avidege falus unu super la alian por pruvi al la kuntempuloj ke Esperanto evidente ne povas taŭgi por universala interkomprenilo ĉar inter ĝiaj adeptoj mem ne ankoraŭ ekzistas harmonio pri gravaj gramatikregulaj detaloj?

La starigo de l' demando—jen jam la respondo! Kaj la unueco—jen nia ĉefa afero!

Mi finu citante la parolojn de l' sama eminentulo kies eldiro staras jam komence de tiu ĉi raporto, sciu:—

"Es ist ein friedlicher Kampf und
ein großes Ziel, welches uns
alle zusammenhält!"

"Paca estas la batalado, kaj
grandega la celo per kiu ni
estas unuigataj ĉiuj!"

Jen la signo, sub kiu ni nepre venkos!—

ALDONO.

BIOGRAFIAJ NOTOJ PRI Dro STECHE KAJ RESUMO PRI LIAJ PORESPERANTAJ ARTIKOLOJ KAJ ALPAROLADOJ.

(Dro DIETTERLE)

Kiam la tempo de pli grandaj sukcesoj de nia ideo estos alveninta, oni verŝajne—kaj tiam eble ankaŭ tre ofte vane!—klopodos, kolekti ĉiujn notojn pri la vivo kaj laboro de niaj plej lertaj antaŭbatalintoj. Tial en ĉiuj landoj oni komencu jam nun kolektante ilin! Mi faras tion nun rilate al nia nuntempa Germana prezidanto.

Dro Karl Albert Steche naskiĝis la 9an de septembro 1862 en Leipzig-Plagwitz, kiel unua filo de la fabrikposedanto Otto Steche kaj lia edzino, Johanna nask. Habenicht. La patro estis la posedanto de la mondkonata firmo Heine & Co., fabriko de eteraj oleoj. Preparita en privata kurso, Albert Steche, dum la jaroj 1869–1883, vizitis unue la instituton Tischer, poste la "modernan gimnazion" kaj post ĝia disiĝo la humanistan Thomas-gimnazion. Li forlasis ĝin ricevinte la diplomon de poruniversitata matureco. Li studis dum la jaroj 1883–84 en la teĥnika universitato Dresden, 1884–85 en la sama universitato en Hannover, 1885–87 en la universitato Würzburg. Tie li promociis la 9an de majo 1887 kiel doktoro de la filozofio pri la temo: "Metilizo de la sudoloj".

La 1an de septembro 1887 li eniris kiel kunlaboranta ĥemiisto la firmon Heine & Co. kaj—fariĝinte ĉefo de la fabriko—restis tie ĝis la 1a de marto 1911. Tiam la firmo ŝanĝiĝis en akcian societon. En ĝia kontrola konsilantaro li ankoraŭ nun estas kiel prezidanto. Kiel ĉefo de la firmo li instalis i. a. la grandajn fabrikaranĝojn en Gröba apud Riesa kaj distilaranĝon por floraj oleoj en Grasse (Suda Francujo).

Depost la jaro 1905-1920 li apartenis al la unuiĝo de Saksaj industriistoj kiel vicprezidanto, kaj dum la jaroj 1908-20 li estis la unua prezidanto de la loka ligo de la nomita unuiĝo. Krome li ankaŭ estis vicprezidanto de la "Hansa" ligo por komerco, metio kaj industrio.

Kiel deputito de unu el la Leipzig-aj elektdistriktoj li apartenis al la dua ĉambro de la Saksa parlamento dum la jaroj 1909-1918.

La 7an de septembro 1891 li edziĝis kun Else nask. Zinkeisen.[39]


Li tre ofte vojaĝis. Krom multaj liaj vojaĝoj al Svisujo kaj Tirol ktp. kaj aliaj, kiujn li faris partoprenante la kongresojn de la "Unuiĝo por la protekto de la ĥemi-industriaj interesoj Germanaj" okazintajn en la plej diversaj urboj germanaj, mi citas la jenajn:

Nu! ni povas diri, ke nia samideano Dro Steche, "vidis la mondon". Do li povas paroli pri mondaj aferoj kiel spertulo! Dum siaj vojaĝoj li konvinkiĝis pri la nepra neceseco de Esperanto kaj nun li agis kaj laboris laŭ tiu konvinko. Tion mi volas pruvi ankoraŭ pli detale, resumante pri liaj

PROPAGANDAJ ARTIKOLOJ:

GRAVAJ ALPAROLADOJ:


Presejo:

Günther, Kirstein & Wendler
en Leipzig.

PIEDNOTOJ:

[1] Kio plaĉos al la dioj!

[2] Pro entuziasmo por Mozart li eĉ ŝanĝis sian antaŭnomon Vilhelmo al Amadeo!

[3] Komparu: La muzikaj suferoj de la orkestrestro Johannes Kreisler.

[4] Nepresita; la manuskripto en la Ŝtata Biblioteko en Berlin.

[5] Sub la nomo "Ondino" en Esperanton tradukita de K. Myslik.

[6] Per tiu ĉi moknomo la malamikoj de Wagner provis ridindigi lian de ili ne jam komprenatan muzikon.

[7]

F. Exner. "Pri la scienco universala de Leibniz (traktatoj de la Bohema scienca societo. 5a serio IIIa volumo). Prag 1845, paĝ. 163-200.

F. A. Trendelenburg. "Pri la Leibniz-a projekto de ĝenerala karakterizo (traktatoj de la reĝa scienca akademio en Berlin) kaj "Aldonoj kaj suplementoj" (Monata raporto de la Berlin-a scienca akademio 1860 paĝ. 374-386 kaj 1861, paĝ. 170-219).

[8] Se inter la samideanoj troviĝos interesuloj por tiaj klarigoj, mi pritraktos la supre cititan leteron en alia artikolo. Tio estas des pli rekomendinda, ĉar Mersenne kaj aliaj samtempuloj de ĉi tiu scienculo, pri kiuj oni ĝis nun—certe en Germanujo—sciis preskaŭ nenion, pritraktis la mondlingvan problemon jam pli detale. Mi esperas, ke, antaŭ ĉiuj, unu el niaj francaj samideanoj (kiuj "sidas ĉe la sciencaj fontoj", ĉar ili trovos la necesajn librojn en siaj ŝtataj bibliotekoj!) daŭrigos mian laboron rilate al Mersenne, kiu eble—mi devas supozi tion pro kelkaj kialoj—mem skribis la "prospectus"-on anonime.

[9] Do, la aŭtoro de la 4a propozicio, kiun aludas (kaj malŝatas) Descartes, celis la veran mondhelplingvon kaj estis nia unua antaŭbatalinto!

[10] Estas interese, ke ni ankoraŭ havas la ekzempleron de la Dalgarn-a libro el la biblioteko de Leibniz, en kiun li faris siajn notojn. Ĝi ekzistas en la Reĝa biblioteko en Hannover. La "rerum series praedicamentalis", t. e. laŭtabela ordigo de la ideoj, tie estas kompletigita per J. Fr. Hodann, kunlaborinto de Leibniz; la difinoj en ĉi tiu libro estas kompletigitaj per deklaroj laŭ latinaj, samtempaj vortaroj. Trendelenburg prizorgis la presigon de tiuj tabeloj en la supre cititaj "Aldonoj kaj suplementoj".

[11] Legu en la libro de Couturat la jenajn ekzemplojn: "ridiculurus" (ridindestonta)—une chose, qui sera ou diviendra ridicule, "amavitio" (aminteco) kaj "amaturitio" (amonteco)—le fait d'avoir aimé ou de devoir aimé, l'amour passé ou futur.

[12] Ekzemple oni ne trovas en Esperanto plurajn literojn egale elparolatajn, vokalmodifojn ("Umlaute"), la dualon, la duan ("saksan") genitivon de ĝermanaj lingvoj, la semidlingvajn intensivajn verbfomojn, la participon absolutan (ablativo kaj genitivo absolutaj), gramatikan sekson de la substantivoj, la latinan "akuzativon kun infinitivo" k. t. p.

[13] Ekzemple la fikso aŭ limigo al la signifoj de plursignifaj vortradikoj, kiuj ekzistas ankaŭ en diversaj naciaj lingvoj, sed esprimas en ĉi tiuj lingvoj nekongruajn idearojn. (Biliono, aŭtoritato, frizi, profesoro, sugestii k. a.)

[14] Esperante en la gazeto "Lingvo Internacia" 1897, n-roj 6 kaj 7; en Goldschmidt, Bildotabuloj... (Leipzig, Ferdinand Hirt & Sohn); en Möbusz, Vollständiges Lehrbuch... (Leipzig, Otto Nemnich.)

[15] en letero al mi sendita (11. II. 1921) kaj en artikolo "La hejmveturado" publikigita en la gazeto "Universo" 1910, n-ro 6. Ĉar la unua ne estas publikiĝita kaj la dua malfacile havebla, mi citas iom detale.

[16] Ĉar la (relative malmultaj) ekzempleroj de tiu unua gazeto Esperantista, kiu iĝis avidata kolektobjekto, baldaŭ preskaŭ tute malaperis, la "Oficiala Gazeto", eldonata de la Esperantista Centra Oficejo en Paris represis en la jaroj 1911 kaj 1912 la Lingvajn Respondojn el "La Esperantisto".

[17] La du libroj estos citataj per "libro I" kaj "libro II". La unuopaj Respondoj estos citataj el libro I per sia numero, el libro II per sia paĝo, do I, 30 = n-ro 30 en la libro I—kaj II, 22/23 = paĝoj 22 kaj 23 en la libro II.—Post la transiro de la Esperanto-eldonejo de Hachette et Cie al la Esperantista Centra Librejo (Paris, 51, rue de Clichy), ambaŭ libroj estas ĉi tie aĉeteblaj.

[18] Oni presu novajn eldonojn en malbonvalutaj landoj!!

[19] "~enda": sufikso signifanta: "kiu devas esti ~ata, kiu estu ~ata."

[20] Jen unu ekzemplo: En du Lingvaj Respondoj Dro Zamenhof traktas la diferencon inter tia kaj tiela [II, 26 kaj I, 8]. En la unua li konstatas, diferencon de la signifo: tia brulo estas brulo tiel granda, tiela brulo estas brulo tiamaniera (tiel stranga). En la dua Respondo, donita dekkvin jarojn post la unua, li ne plu parolas pri diferenco de la signifo, sed diras nur, ke tiela estas formo pli akcentita ol tia.

[21] Leipzig. 1921 (Ludwig Fries. Deutsche Esperantobuchhandlung, Johannisplatz 3).—Citata per "libro III"; III, 29 = Respondo n-ro 29 en la libro III.

[22] Alilingvaj eldonoj de la libro estas intencitaj; eble aperos ankaŭ Esperanta prilaboraĵo, se bezono por ĝi montriĝos.

[23] Romo: la urbo, Romio: la lando de la antikva respubliko aŭ imperio. Komparu Lingvaj Respondoj II, 19/20; III, 29!

[24] La anarkianoj, kiuj malrespektas ĉiun leĝon kaj volas renversi la Fundamenton, estas "ekster la Esperantistoj".

[25] Oni komparu ankaŭ la paragrafon 4an de la Bulonja Deklaracio pri Esperantismo.

[26] Mi donas tri ekzemplojn, ĉe kiuj Dro Zamenhof laŭ mia persona konvinko (al neniu trudota) preferis la malplibonon al la plibono: 1e li donas al la adverbo (ne prepozicio!!) po la forton nominativigi la akuzativobjekton (rektan komplementon), anstataŭ trakti ĝin kiel ĉiujn aliajn adverbojn. [II, 21; III, 73].—2e li malpermesas uzi sen kiel konjunkcion kun la infinitivo, permesante tamen la infinitivon post por, anstataŭ, krom kaj antaŭ (ol). [I, 20, 30, 37 a); III, 82/84].—3e li uzas—kvankam ne sen esceptoj [Psalmo XXVII, 11]—la adverbon spite kiel veran prepozicion kun simpla nominativo. [I, 37 c; III, 67].—

[27] Ekzemple li mem ĉiam uzas post po la nominativon kaj tion deklaras esprime preferinda. Tamen li diras: "... ambaŭ esprimoj ('doni po 2 pecojn' kaj 'doni po 2 pecoj') estas uzeblaj kaj bonaj" [II, 21; III, 73].

[28] Aliloke li mencias ankaŭ la regulojn kaj la komunan spiriton de nia lingvo.

[29] t. e. la esencaj leĝoj komunaj al ĉiuj—almenaŭ indoĝermanaj—lingvoj.

[30] germane: "Schneider(meister)s".

[31] La per "" signitaj vortoj estas plejparte ĉu germanismoj ĉu alispecaj plimalplimalkorektaĵoj.

[32] Sufiĉa provizo da prespretaj tradukaĵoj kuŝas en nia tirkesto, sopirante je entreprenema eldonisto.

[33] Rim. La germ. vorto "bunt" havas krom la Ostwald-a signifo ankaŭ la signifon "multkolora". La lasta ne estas uzebla por ni.

[34] κορυφή κορυφά, t. e. supro.

[35] δρεπάνηδρέπανον, t. e. falĉileto.

[36] νομός kv. ĉiun el la 16 administraciaj distriktoj de Grekujo.

[37] Φαίακες, lat. Phaeaces, t. e. la mitaj loĝantoj de l' insulo Σχερία.

[38] de Ernst Herter.

[39] Dankeme mi mencias, ke la ŝategata edzino de nia Dro Steche afable donis al mi la necesajn biografiajn notojn.

Lingva instruado [laŭ Thora Goldschmidt] sur la fundamento de bildotabuloj

THORA GOLDSCHMIDT

Bildotabuloj por la instruado de
ESPERANTO

36 bildoj kun klariganta teksto, ekzercoj, ekzemploj kaj gravaj aldonoj (fundamenta gramatiko kaj ekzercaro de Dro Zamenhof, monsistemaj tabeloj kaj esperantaj dokumentoj)

prilaboritaj de
PROF. Dro JOH. DIETTERLE
direktoro de la ŝtata Saksa Esperanto-Instituto en Leipzig

2a, korektita eldono

Prezo: 6.50 Germ. Mark + 100% nuntempa (Majo 1921)
alpago pro la plialtigitaj eldonej-elspezoj

La libro instruas Esperanton laŭ la tiel nomita rekta metodo. Tiu ĉi Goldschmidt-a metodo volas servigi la okulojn al la pensado tiamaniere, ke oni lernu novan lingvon nur per ĉi tiu lingvo mem, ne uzante la gepatran lingvon. La plej eminentaj lingvistoj kaj pedagogoj, volante plibonigi la fremdlingvan instruadon, aprobas la rektan metodon.

Ĝi taŭgas precipe por la Esperanto-instruado. Pro tio, la libro, aperinte antaŭ nelonge, trovis la aplaŭdon de niaj samideanoj en ĉiuj landoj. Ĝia unua eldono tre baldaŭ estis tute elĉerpita.

Sufiĉu tie, rememorigi kelkajn vortojn el la recenzo, kiun havis la libro en la "ESPERANTO", la oficiala organo de nia Universala Esperanto-Asocio:

......"la libro estas vera trezoro, el kiu eĉ lertaj samideanoj povas elĉerpi sciaĵojn; lernanto kiu zorge kaj pacience estos trastudinta la tuton fariĝos sperta Esperantisto."

......"unuanime oni admiros la lertecon de l' aŭtoro en la malfacila tasko traduki multajn fakajn vortojn".....—..."Nia majstro, kies portreto ornamas la unuan paĝon, estus alte taksinte la verkon de sia eminenta disciplo."

Eldonejo: Ferdinand Hirt & Sohn en Leipzig.

Noto de transskribinto:

Mi silente ĝustigis etajn interpunkciajn erarojn, kaj registris aliajn ŝanĝojn per html-aj komentoj. Ankaŭ originalajn paĝkomencojn mi simile registris.






End of the Project Gutenberg EBook of La Vendreda Klubo, by Various

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA VENDREDA KLUBO ***

***** This file should be named 47259-h.htm or 47259-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/4/7/2/5/47259/

Produced by Andrew Sly, Brenda Lewis and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net (This
book was produced from scanned images of public domain
material from the Google Print project.)


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License available with this file or online at
  www.gutenberg.org/license.


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH 1.F.3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS', WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTABILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation information page at www.gutenberg.org


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at 809
North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887.  Email
contact links and up to date contact information can be found at the
Foundation's web site and official page at www.gutenberg.org/contact

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org

Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit www.gutenberg.org/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit:  www.gutenberg.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For forty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.

Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.

Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.