Back to Vol. II index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

24. (Vol. II., No. 10.)

Oktobro, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.

CONTENTS.

Page
Report of the Congress, Latter Part (A. Blott)145
Saved from Death (Serial by General George Cox)149
Notes on the Orient, Part IV. (Col. H. K. Gordon)150
Sundry Notes151
Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law), continued from page 142152
Reminiscences, Part X. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)154
A Poem from Lermontov (translated by R. Frenkel)155
The Pope is Dead (translated by A. Baissac)156
The Oak and the Reed (translated from La Fontaine by A. Motteau)157
Authoritative Teaching (Martyn Westcott)158
A True Story (P. Chalmers Taylor)158
Notes on the Arts (Walter Dexter, R.B.A.)159
A Snow Peak, Poem (translated by J. Parisot)159
Field Sports (F. A. Meigh)160

MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.

THE ...
ESPERANTO
BLEND.

Registered Trade Mark, No. 270,042.
Registered Label, No. 272,434.

THE ESPERANTO BLEND is a combination of the finest Whiskies from the Highlands of Scotland, and is of special interest to Esperantists, as the label has been designed to serve as a "propagandilo." A liberal CASH DISCOUNT will be allowed to bona-fide Esperantists who comply with the conditions, which can be ascertained on application to the Sole Proprietors—

BUCHANAN, SCOTT & CO.,

Garthland Street, Glasgow,
Scotland.

Telegraphic Address: "ESPERANTO, GLASGOW."

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

ESPERANTIST WEEK-ENDS.

A Fellow of the B.E.A. Highly Recommends ...

"Westbury," Robertson Terrace, HASTINGS, as a week-end resort throughout the winter.

Special Inclusive Week-end Terms to Esperantists, 13/-.

Correspondence Lessons in Esperanto

ARE GIVEN BY

Mr. A. MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

7/6 the Quarter.

KOLEKTANTOJ.

Finlandaj poŝtmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, aŭ 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, aŭ 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per poŝtmandato. Rusaj poŝtmarkoj akceptaj laŭ efektiva valoro.

ADOLF REINBERG. Osterlanggatan, 39, Abo, Finland.

AL STUDENTOJ ĈIULANDAJ.

Gestudentoj dezirante studi la Artojn aŭ la Sciencojn ĉe London University estas invitataj aliĝi je 3 aŭ 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ĉe University College, London.

Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

SCIIGO PRI LA DUA PARTO DE LA KONGRESO.

Verkita de Arthur Blott.

Lundo, Aŭgusto 7.—La Granda Balo en la Kazeno je la vespero de la 7a estis grandega sukceso. La vasta salonego difinita por la ceremonio, kvankam taŭga pro aliaj aferoj, ja estis tro malgranda por la multenombraj gajevestitaj Esperantistoj, kiuj kunveniĝis por dancadi kaj ekzameni la fantaziajn kaj naciajn vestojn per kiuj kelkaj inter ilia nombro vestiĝis. Oni estis petinta ke la ĉeestantoj venu en kostumoj indikantaj iliaj nacieco aŭ loko, kaj kelkaj Esperantistoj kompleze tion faris. Plej notinde inter la fantazi-vestoj estis tiu de Angla fraŭlino kiu reprezentis Britannia, kun kasko kaj ŝildo konvenaj, kaj longa ruĝa-kaj-blanka robo. Skotlando estis reprezentata de sinjoro kaj fraŭlino, ambaŭ vestitaj en tartano. Unu sinjoro aperis en la vesto de Alĝera Arabo, kaj du junaj knabinoj vestitaj laŭ Turkinoj estis tre imponaj. Juna fraŭlino vestita kiel Hispanino el Catalonia, Sveda fraŭlino en plena nacia vesto, kaj Svisa knabo estis speciale ĉarmaj. Ĉi tie kaj tie oni renkontis beletajn knabinojn vestitaj kiel Bulonjaj fiŝist-edzinoj, kaj kamparanoj el Holando aŭ Britanujo.

La kunvenintaj gastoj energie dancadis, sed malfacile, pro la multenombra ĉeestantaro, kaj la programo diversiĝis per malvarmetaj promenadetoj en la ĝardenoj, aŭ vizitoj en la apudajn restoraciojn, aŭ per rigardado de la vet-ludantoj ĉe la hazard-tabloj. Je la eniro de Dro Zamenhof, kondukata de la Gesinjoroj Michaux, la orĥestro ludis "La Marseillaise," kaj la gastoj aranĝis sin en duobla vico meze de la salonego kaj krie aplaŭdis la146 Doktoron kaj lia edzinon promenadantajn ĝis seĝoj sur la altigita estrado ĉe la alia fino. Diversaj amikoj prezentiĝis al li, inter ili kelkaj ĉarmaj knabinetoj, el kiuj unu deklamis al li iujn versaĵetojn Esperantajn.

El la okazoj de la vespero, unu el la plej interesa estis Ĉirkasja nacia danco de du prave vestitaj geesperantistoj el tiu regiono.

Mardo, Aŭgusto 8.—La Mard-matena Kunveno en la teatro estis bone ĉeestata, kaj lerte prezidata de Rektoro Boirac, de la Diĵona Universitato, maldekstre de kiu sidiĝis Dro Zamenhof, kaj eminenta Esperantistaro troviĝis sur la estrado. Akra disputado pri la dezirindeco de la proponita Esperanta Ligo okazis, kaj multaj opinioj esprimiĝis. Sed la kunveno ja estis interesega eĉ por la neesperanta animo, ĉar ĝi ilustris la praktikecon de Esperanto kiel internacia komprenilo; ĉar ĉi tie oni aŭdis gesinjorojn el diversaj landoj nur iomete, aŭ tute ne, komprenante diversajn lingvojn, klare kaj senhalte esprimi siajn ideojn en publika konstruaĵo, kaj nepre esti instante komprenataj de la aŭskultantoj. La disputado estis lerte daŭrigata, kaj ofte oni vidis du aŭ eĉ pli da Esperantistoj stari kaj alteteni manon, kriante al la Prezidanto: "Mi petas paroladon." Oni nenion decidis, ĉar ne estis la intenco de la kunveno-organizintoj plu fari je tiu ĉi okazo, ol nura disputado.

Tiun posttagmezon la Kongres-agado refreŝiĝis per plezurplena ekskurseto al la vilaĝeto Le Portel, ĉirkaŭ du mejloj malproksime, per la marbordo. Esperantistoj kunveniĝis ĉe la teatro, kaj promenadis laŭlonge la havenon kaj krutaĵojn, amike babiladante kara-lingve. Ĉe Le Portel oni vidis gebanantaro kaj siaj tendetoj, kaj la sablaĵo kovriĝis de infanoj, ĝuadante sin laŭ la kutima maniero. Kelkaj Esperantistoj allogiĝis de la akvo, kaj aliĝis je la gebanantaro. Aliaj vizitis la vilaĝon kaj kafejojn, kaj poste Sro Michaux anoncis la reven-tempon. Malmultaj elektis reveni trame, sed ĉiuj ŝajne pasigis tre ŝatatan posttagmezon.

Teatre, ĉe la vesper-kunveno, Sro Boirac prezidis, kaj la paroladoj klopodis pri la elparolada demando, kaj oni donis specimenojn de la ĝusta Esperanta akcento. Oni treege esperis ke Esperanto baldaŭ estos instruata en la lernejoj kaj kolegioj, kie, pro ĝia gramatika simpleco, kaj la logikeco de ĝia strukturo, ĝi fariĝos gravega ilo por edukadi la junan animon.

147

Merkredo, Aŭgusto 9.—La Kunveno daŭriĝis Merkredon, sekvata de vespera koncerto, kiam tre interesa humora ludo, titolata "Edziniĝo per Telefono," ludiĝis de du Parizanoj. Al rigardanto ŝajnis ke ili ambaŭ parolis en sia nacia lingvo, tamen efektive nur en Oktobro de la lasta jaro ili ekstudis Esperanton! Jen denove la praktikeco de Esperanto pruviĝis.

Jaŭdo, Aŭgusto 10.—Granda nombro da Geesperantistoj partoprenis je la amika enkurso en Anglujon, kiun aranĝis la Bulonja Napoleono de Esperanto, Maître Michaux, kaj liaj kolegoj. Surirante la ŝipon Onward, kiu portis la Esperantan flagon ĉe la mast-supro, ili ekvojaĝis Folkestonen. La mar-trans-iro estis sufiĉe trankvila, kaj ŝajne preskaŭ ĉiuj Esperantistoj restis sur la ferdeko. Tamen Dro Zamenhof, kies ĝi estis la unua sur-mara vojaĝo, elektis resti en la kajuto kaj konservi sian forton por la sekvanta parto de la programo de la tago.

Alvenante ĉe Folkestone, la loka grupo kunveniĝis, kaj ĝia prezidanto legis bonvenigan paroladon al Dro Zamenhof, kiu respondis. La Esperantistaro tiam marŝis en la urbon, furaĝis en diversaj restoracioj, poste kunveniĝis ĉe la Urbestrejo je la tria horo, kiel estis aranĝite. Tie okazis oficialan akceptadon de la Urbestro, kiu bonvenigis Dron Zamenhof per taŭga Angla parolado, tradukita en Esperanton de Sro Finez (Dover). Dro Zamenhof respondis, kaj la toasto de "Lia Reĝa Moŝto" kaj aliaj toastoj sekvis. Forlasinte la Urbestrejon, la aro eriĝis sur la Lees, admirante la plej belan parton de Folkestone, kaj fine kunvenante ĉe la stacidomo por amasiĝi en rapidegan vagonaron al Dover. Tie la loka grupo renkontis nin ĉe la stacidomo, kaj ankaŭ tie la Doktoro bonveniĝis de novaj aliĝantoj. Je la naŭa horo, en la Konsilanta-Ĉambro, laŭ la programo, Sir William Crundall, la Urbestro de Dover, akceptis Dron Zamenhof kaj la Esperantistoj. Tiu ĉi ne estas la unua fojo kiam tiu ĉi antikva Ĉambrego pleniĝis de niaj samideanoj, kaj kiam paroladoj, kaj toastoj aŭdiĝis per la Internacia Lingvo. Ĉampanvino kaj refreŝigoj estis ĉirkaŭirigitaj, kaj parolado kaj kantado pasigis por la kunvenintoj tre plezurplenan horon kaj duonon. Tiam kelkaj amikoj forveturis al Calais sur la nokta-ŝipo, kaj aliaj restis en Dovero por vidi iom plu de la urbo en la mateno.

Vendredo, Aŭgusto 11.—La Esperantistoj kolektiĝis sur la Admiralty Pier (Elŝipirejo) por vidi la grandegan ŝipegon Deutschland, kiu estis alligita tie, kaj kiu iom poste forvojaĝis, portante multajn148 elmigrantojn kaj aliajn en Amerikon. La energiuloj tiam vizitis Dover Kastelon, kaj fine suriris la tag-mezan ŝipon al Calais. Tie alveninte, tre kora akcepto doniĝis de la tiea forta grupo. Ni vizitis la Elektran Pov-domon kaj la Komercan Ĉambron, kie okazis bone aranĝita kunveno. Ĝentilaj paroladoj aŭdiĝis, kaj afablecoj interŝanĝiĝis laŭ la maniero en kiu niaj Francaj amikoj superas. La grupo tiam disiĝis por viziti la urbon, kunveniĝi ĉe la Kazeno, kaj fine ĉeesti la Muzik-Salonegon ĉe la Kazeno, kie, krom la ordinara programo de la vespero, oni estis aranĝinta interludon nur por Esperantaj verkoj. Vagonaroj reportis nin malfruege en Bulonjon.

Sabaton, Aŭgusto 12.—Nenia programo estis difinita por la mateno kaj posttagmezo, pri kio la vizitantoj sekvis siajn proprajn inklinojn ĝis la vespero, kiam ili rekunveniĝis en la teatro por mallonga ĝis-la-revida-koncerto je la honoro de la Doktoro. Ĉe tiu ĉi koncerto, kiu estis tre mallonga, kelkaj infanoj partoprenis, kaj tre ĉarme deklamis Esperantajn poemojn. Tiam kvar el ili donis grandegan floraron al Srino Zamenhof. Invitita de Sro Michaux, la aro tiam iris al la apuda kafejo por trinki adiaŭan ion kun la Doktoro kaj Doktoredzino.

Dimanĉo, Aŭgusto 13.—Tagmeze la Esperantistoj kunvenis ĉe la Centra Stacidomo por forsendi la Gesinjorojn Zamenhof je ilia revena veturado hejmen. Por homoj kiuj kutimiĝas je vivado tre trankvila la ekscitiĝo de la lasta semajno devas esti estinta tre taksanta por ili, kaj ni kredas ke, kvankam kontentegaj pro la nedubebla sukceso de la tuta Kongreso kaj ĉarmataj de la korega akceptado kiun ili ĉie ricevis, ili devas multe kontentiĝi, revenante al la trankvileco de ilia Varsovia hejmo.

Tiun posttagmezon, sub la kondukado de Me Michaux, Esperantistaro vagonare veturis al La Arbaro, kaj marŝis sur verdaj vojetoj kaj foliplenaj ombrejoj al nevizitata loko. Tie la nemetiaj fotografantoj ofte vidiĝis, tiel kiel ja estis okazinta dum la tuta daŭro de la Kongreso, kaj la multegaj grupetoj da Esperantistoj famigitaj de la fotografilo devas esti nekalkuleblaj. Nenia espero por ke ia Esperantisto estonte penados pruvi ke li ne ĉeestis la unuan Kongreson! La atestoj kontraŭ li ja estos subpremigaj. La ŝatinda promenado daŭriĝis ĝis la vilaĝo La Capelle, teo kaj manĝaĵoj riceviĝis ĉe kafejo, kaj la familio revenis domen vagonare.

Tiel finiĝis ago-plena semajno, plena je grava klopodado kaj multe da agrablega ekscitiĝo.

Monday, 7th August.—The Grand Ball in the Casino on the evening of the 7th was a huge success. The large hall appropriated for the purpose, though suitable in other respects, was far too small for the numerous gaily-dressed Esperantists who assembled to dance and inspect the fancy and national costumes in which some of their number were dressed. Those attending had been requested to come in costumes indicative of their nationality or locality, and a fair number of Esperantists had complied. Foremost amongst the fancy dresses was that of an English young lady who appeared as Britannia, with helmet and shield correct, and a flowing robe of red and white. Scotland was represented by a lady and gentleman, both in tartan costume. A gentleman appeared in the costume of an Algerian Arab, and two young girls dressed as Turkish ladies were extremely effective. A young lady dressed as a Spanish girl from Catalonia, a Swedish girl in full national costume, and a Swiss boy were particularly charming. Here and there one ran against pretty girls representing fishwives of Boulogne, and peasants from Holland or Brittany.

The assembled guests danced energetically, but with difficulty owing to the numbers present, and the programme was varied by cool walks in the grounds or visits to the adjoining restaurant, and by watching the players at the gaming tables. On the entrance of Dr. Zamenhof, led by M. and Mme. Michaux, the orchestra played "The Marseillaise," and the guests formed a double line down the middle of the hall and cheered the little Doctor and his lady as they walked to a seat on the raised platform at the other end. Several friends were presented to him, including some little girls, one of whom recited some Esperanto verses to him.

One of the most interesting events of the evening was the execution of a Circassian national dance by a lady and gentleman from that region, appropriately dressed.

Tuesday, 8th August.—The Convention on Tuesday morning, held in the theatre, was well-attended, and ably presided over by M. Boirac, Rector of Dijon University, Dr. Zamenhof sitting on his left, and a number of distinguished Esperantists were on the platform. A keen discussion as to the propriety of the proposed Esperanto League and kindred subjects took place, and many opinions were expressed. But the meeting was extremely interesting even to the non-Esperantic mind, as illustrating the practicability of Esperanto as an international medium of expression; for here one heard ladies and gentlemen from various countries, having little or no knowledge of each others language, clearly and fluently expressing their ideas in a public building, and being evidently promptly understood by those listening. The discussion was well-sustained, and one often saw two or more Esperantists on their feet holding up a hand and crying to the chairman: "Mi petas paroladon." No conclusions were arrived at, it not being the intention of the organizers of the meeting to proceed further than a discussion on that occasion.

That afternoon the business of the Congress was varied by a pleasant trip to the little village of Le Portel, some two miles along the coast. Esperantists assembled at the theatre, and walked by the harbour and along the cliffs, engaging in friendly conversation in the Lingvo. At Le Portel were to be seen a crowd of bathers with their tents, and the sands covered with children enjoying themselves in their usual way. A few Esperantists were attracted by the water, and joined the bathers. Others inspected the little town and cafés, and then M. Michaux announced the homeward journey. A few preferred to return by tram, but all appeared to have spent a very enjoyable afternoon.

At the evening meeting in the theatre that day M. Boirac presided, and the discussion turned upon questions of pronunciation, and examples were given of the precise Esperanto accent. Strong hopes were expressed that Esperanto would soon be taught in the schools and colleges, where, on account of the simplicity of its grammar and the logicalness of its construction, it would be an invaluable element in the training of the youthful mind.

Wednesday, 9th August.—The Convention was continued on Wednesday, followed by a concert in the evening, when a very interesting comic play, entitled "Edziniĝo per Telefono," was performed by two gentlemen from Paris. To the onlooker it would have appeared that they were speaking in their own language, whereas, in point of fact, only in October of last year did they turn their attention to Esperanto! Here again was the efficiency of Esperanto demonstrated.

Thursday, 10th August.—A large number of Esperantists took part in the friendly invasion of England, which had been planned by the Boulogne Napoleon of Esperanto, Maître Michaux, and his colleagues. Going on board the ship Onward, which carried the Esperanto flag at her masthead, they started for Folkestone. The passage was fairly calm, and it appeared that nearly all the Esperantists remained on deck. Dr. Zamenhof, however, whose first sea-trip this was, chose to rest in his cabin and reserve his strength for the latter part of the programme of the day.

On arriving at Folkestone, the local group met us, and its President read an address of welcome to Dr. Zamenhof, who replied. The band of Esperantists then marched up into the town and sought refreshments in various cafés, afterwards assembling at the Town Hall at 3 o’clock, as arranged. There a formal reception was given by the Mayor, who welcomed Dr. Zamenhof with an appropriate speech in English, translated into Esperanto by Mr. Finez (Dover). Dr. Zamenhof replied, and the toast of "The King" and other toasts followed. Leaving the Town Hall, the party scattered over the Lees, admiring the best part of Folkestone, and eventually assembling at the railway station to crowd into the express train to Dover. Here the local group met us at the station, and here again the Doctor was welcomed by new disciples. In the Council Chamber at the Town Hall, at 9 o’clock, according to programme, Sir William Crundall, the Mayor of Dover, welcomed Dr. Zamenhof and the Esperantists. This is not the first time that this venerable Chamber has been filled by our samideanoj, or that speeches have been made there, and toasts proposed in the Internacia Lingvo. Champagne and refreshments were handed round, and speeches and song helped the assembled guests to pass a very pleasant hour and half. Then some of the friends departed for Calais by the night boat, and others remained in Dover to see something more of the town the next morning.

Friday, 11th August.—The Esperantists gathered on the Admiralty Pier to see the huge ship Deutschland, which was moored alongside, and which shortly departed, bearing a large number of emigrants and others to America. The energetic ones then visited Dover Castle, and eventually went on board the mid-day boat for Calais. Arriving there, a very cordial reception was given by the strong group there. The party then visited the Electric Power House and the Chamber of Commerce, and there a nicely arranged reception took place. Polite speeches were made and courtesies exchanged in the manner in which our French friends excel. The party then scattered to inspect the town, to gather at the Casino, and eventually to attend the Music Hall at the Casino, where, in the evening’s programme, an interlude had been arranged for Esperanto pieces only. Late trains conveyed us back to Boulogne.

Saturday, 12th August.—No programme for the morning and afternoon had been arranged, so the visitors followed their own devices until the evening, when they assembled again in the theatre for a short farewell concert in honour of the Doctor. In this concert, which was a short one, several children took part, and recited very prettily some poetry in Esperanto. Then four of them handed a huge spray of flowers to Madam Zamenhof. On the invitation of M. Michaux, the assembly then adjourned to the adjoining café to drink a farewell cup with the Doctor and his wife.

Sunday, 13th August.—At mid-day the Esperantists assembled at the Central Station to give the Doctor and his lady a good send-off on their return journey home. For persons who are used to a very quiet life the excitement of the last week must have proved somewhat trying to them, and we think that although pleased with the undoubted success of the whole Congress and charmed with the cordial reception they had everywhere met, they must feel considerable satisfaction in returning to the quiet restfulness of their home in Warsaw.

That afternoon, under the guidance of M. Michaux, a party of Esperantists took the train to the Forest, and tramped through green pathways and leafy glades to a secluded spot. Here the amateur photographers were very much in evidence, as indeed they have been all through the Congress, and the number of groups of Esperantists immortalised by the camera must be legion. No hope for any Esperantist on any future date to try and prove that he was not at the first Congress! The evidence against him would be overwhelming. The pleasant walk was continued to the village of La Capelle, tea and refreshments obtained at a café, and the party returned home by rail.

So ended an eventful week, fraught with serious business and much pleasurable excitement.

149

SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.

ĈAPITRO VI.

"Mi arestas vin pro la mortigo de Vilhelmo Thompson," diras raŭka voĉo ĉe mia orelo, kaj samtempe mi sentas ke mia ŝultro estas malĝentile skuata.

"Vilhelmo kiu?" mi murmuras sonĝe.

"Vilhelmo Thompson," ripetas la voĉo.

Ploreganta krio aŭdiĝas en la koridoro; la pordo duonmalfermiĝas, kaj mia patrino ekkrias "Mia knabo! mia knabo! mia karega knabo!"

"Mi bedaŭras, sed vi ne povas eniri, sinjorino," diras voĉo ĉe mia kubuto, kaj la pordo estas fermata kaj ŝlosata.

La voĉo de mia patrino revekas min al konscieco, kaj mi ĉirkaŭrigardas la ĉambron. La posttagmeza suno hele enfluetas tra la fenestroj. Apud mia lito staras policano, kaj sekretpolicisto en civila vestaĵo.

La plena terureco de mia situacio min ekkaptas, kaj mi levas min de la lito kun ĝemo de malespero.

"Nun, sinjoro, se plaĉos al vi, leviĝu kaj vestiĝu, kiel eble plej rapide; fiakro atendas ĉe la pordo," diras la policano.

Preskaŭ nekonscie mi leviĝas kaj komencas min vesti.

"Atendu momenton!" diras la sekretpolicisto, "Permesu al mi ekzameni tiun pantalonon kaj veston, antaŭ ol vi surmetos ilin?"

Li ŝovas la manon en la poŝojn, kaj elprenas diversajn aĵetojn unu post la alia.

"He! du monujoj! Ne multe en tiu ĉi!" li daŭrigas, malplenigante la enhavon sur la tualet-tablon.

"Ha! kio estas tio ĉi?" li ekkrias, ekzamenante la alian. "Tricent livra bankbileto! Ĝuste la sumo! Atesto sufiĉa, tie ĉi, kio ajn okazos!"

Mi estas simple terurigita de mirego! Du monujoj! kaj unu enhavanta tricent livran bankbileton! Kiamaniere ĝi povis eniri tien? "Ĉielo!" mi ekkrias, "mi devas esti preninta ĝin de la sidejo, erare por la mia!"

"Mi devas averti vin, sinjoro, ke ion, kion vi diras oni povos uzi kiel atesto kontraŭ vi," diras la sekretpolicisto.

Mi ne faras respondon, sed tute eluzata en spirito kaj korpo, mi finas vesti, kaj tiam diras, ke mi estas preta.

"Mi bedaŭras, sinjoro, sed estas mia devo," diras la policano, elmontrante paron da mankatenoj.

Mi etendas la manojn: la feraĵoj estas lerte alligataj, kaj ni eliras la ĉambron, la policano antaŭiranta kaj la sekretpolicisto sekvanta min.

Dum ni trapasas la koridoron, mia malfeliĉega patrino kaj miaj fratinoj ĉirkaŭprenas min freneze, kaj iliaj ploregoj estas korŝirantaj.

"Unu parolo, antaŭ ol vi foriros, mia karega knabo," diras mia ploreganta patrino; "Diru, ho! diru al mi, ĉu tiu ĉi terura kulpigo estas iel vera?"

"Vere estas, mia kara patrino, ke mi trovis min en la vagono kun la malfeliĉulo, sed nenia faro mia kaŭzis lian morton; li pafis sin hazarde."

"Dankon al Dio," ploregas mia patrino, donante al mi unu lastan, amindan, daŭrantan kison.

Mi pasas tra la dompordo, eniras la fiakron, kaj ni forveturas....

ĈAPITRO VII.

"Kiel vi decidas, ho juĝantaro? Ĉu vi trovas la kulpigito kulpa aŭ senkulpa je la krimo de mortigo?"

"Kulpa," respondas la juĝantestro, en silento tiel profunda en ĝia egeco, ke la plej mallaŭta murmureto de iu el la amaso de homoj kiuj plenigis la juĝejon, estus estinta klare aŭdebla.

Nepriskribebla sono, simile al murmuro de miksita doloro kaj liberspirado post longa necerteco, leviĝas el la homamaso, kiu plenigis la juĝejon; kaj tiam reĝas ega silento.

La juĝisto ekrigardas min momente, kiel mi staradas en la kulpulejo, kaj tiam en voĉo tremanta de kortuŝeco, parolas jene:—

"Francesco Middleton,—Vi estas trovita kulpa je la krimo de mortigo, per juĝantaro de viaj samlandanoj. Estis dum nenia subita frenezkolero, ke vi faris la kruelegan agon, ĉar estas pruvite per la plej klara atestado, ke via celo estis rabado; kaj pro tio, vi ne ŝanceliĝis oferi la vivon de tielulo via. Via advokato en sia lertega parolado, penis alkonduki la juĝantaron doni juĝon, ke vi ne estas responda pri viaj faroj pro frenezeco, sed li ne povis produkti ion por subteni tiun pretendon, kaj la juĝantaro estis tute prava ne influiĝi per lia elokventeco. Nur restas al mi la devo dolora elparoli la solan sentencon, kiun permesas la leĝo. "Ĉu vi havas ion por diri, kial la mortsentenco ne estu elparolata?"

(Daŭrigota).

150

ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

Dum la tri-taga vojiro de "Hongkong" al "Shanghai," la temperaturo ŝanĝis en vera malvarmego.

Tiu ĉi internacia urbo estas kelkaj mejloj de la enfluo de la granda rivero, la "Yangtsekiang," kaj tie oni nin kondukas per vaporŝipeto. Se vi loĝas ĉe la Klubo, vi ĝin trovos la plej komforta ie orientflanke de "London."

Sur la manĝotablo troviĝas ĉiaspeco de ĉasaĵo: fazano, leporo, cervaĵo, sovaĝanaso, skolopo, kaj skolopeto; la tagmezmanĝo daŭras ordinare de tagmezo ĝis la dua kaj multe da negocistoj alestas, kvazaŭ ĉe vera Borso.

Malmulte da mejloj ekster la urbo estas tiu bona orienta institucio, la Kampa-klubo, kie oni veturas vespere por lud-tempo.

Vinberoj estas tre oftaj, kaj pro tia kaŭzo tre malkaraj: la Ĥinoj ilin antaŭgardas en silojn por ilin konservi. Oni trovas strangan puŝ-veturilon de nur unu rado, uzata por homoj, kaj pakaĵoj. La utilaj Ĥinaj ĉevaletoj ja ne estas belaj, sed ili povas porti grandan pezon: kaj, plue, galopi ĉe kursoj pli rapide ol oni kredus. Vintra-sezonaj partioj ekskursas per kanaloj kaj riveroj sur loĝboatoj por ĉasi.

Pasante preter la insulo de "Quelpart," apartenanta al "Korea," ni trairis la markolojn de "Shimonasaki," kiuj estas fortege fortikigitaj. Nune, ni estas en la interlanda maro, la fama "Inland Sea" de Japanujo: la arbare-vestitaj montoj, valoj, kaj insuloj estas treege pentrindaj, sed la ŝipo, pasante meze, estas tro malproksima de ambaŭ bordoj por ilin efektive vidi.

"Kobe" ne estas granda haveno laŭ larĝeco, tamen estas tre negocema: konstruaĵoj, kaj stratoj troviĝas en bonega ordo. Japanaj puŝveturiloj, nome "Jinrickshaw" (ĝinrikŝa, aŭ, ŝerce, kvankam litere, "pull-man-car"), estas komfortaj rimedoj por vojaĝi tra la tiamaj krudaj enlandaj vojoj, kaj la "kuli" trenistoj kuras rapide po ĝis eĉ kvardek mejlojn ĉiutage. Aranĝinte pri prezo ĉe la estro, la trenistoj sin tenas honeste kontraŭ kontrakto: ili malmulte manĝas, kaj trinkas nur buŝumetojn da "Saki," speco de rizbiero, ordinare trinkata varme: mi ĝin trovis tre plaĉan kiam bone fabrikita. Mi ofte miras, kial oni ne ĝin enkondukas en Hindujon; estus multe pli saniga ol la nunaj krudaj alkoholaj likvoroj, kiel, "Toddy," kaj "Arrack."

Oni ĉiam uzas tiujn puŝveturilojn por enlandaj ekskursoj; unu por si mem, kaj alia por porti nutraĵojn, pakaĵojn, k.t.p.

Estas iom strange, sed tiuj ĉi trenistoj povas fari kurson pli rapide kun sia veturilo, ol sen ĝi.

Klimato estas tre agrabla. Kompreneble troviĝas multaj butikoj por vendo de ĉiaspecaj kuriozaĵoj. Manko de sciado de la Japana lingvo estas ja bedaŭrinda, kaj oni sopiras je la divastigado de Esperanto, kiam la graciaj servistinoj ĉe la "Tea-houses" (te-servejoj) rideme oferas nutraĵon.

Multaj vidindaj ekskursoj troviĝas apude: ekzemple, al "Ozaka" la "Birmingham" kaj "Venezia" de Japanujo, kie estas multe da fabrikejoj: ankaŭ la Monerfabrikejo imperia.

Oni devus neniam fari tiajn ekskursojn ne portante sian pasporton, preta por montri kontraŭ postulo de policano, hotelestro, stacidomestro, k.t.p.: alie, oni eble forkondukos vin al ia urbomagistrato por ekzameno.

La Kastelo, kun ĝia milita garnizono kaj armilejo, ne devus esti forgesata. Kelkaj ŝtonoj uzitaj por ĝia konstruaĵo estas mirinde grandaj, malfacile estas figuri kiel oni povis ilin meti en ilian lokon, ĉar ili estas multe pli grandaj ol tiuj en la piramidoj de Egiptujo: tamen, oni parolas pri ankoraŭ pli grandaj en "Korea." La banejoj de "Arima" estas apude, kaj donas okazon por provi vian taŭgecon pri marŝi, kun "kuli" portanta viajn necesaĵojn, pakitajn en Japanaj korboj. Tie la du seksoj kune banas, kaj tre modeste: strange estas, kontraŭ Eŭropa sperto, ke ĉie nudaj popoloj estas pli modestaj ol tiuj vestitaj: tio estas mia propra sperto en Hindujo, ĉe la insuloj de "Andamans": kaj mi vidas ke Sir Charles Eliot simile rimarkas rilate la enlandaj loĝantoj de Orientafriko, en sia ĵus-eldonita verko.

Li ankaŭ skribas pri la lingvo "Swahili," kiu tie estas la Esperanto inter la enlandaj gentoj, kiel "Hindustani" inter tiuj de Hindujo.

La banoj mem estas tre delogantaj pro la ruĝkoteco de la varma akvo: tamen, multe da Japanoj tie kunvenas.

Sendube, kiel multe da aliaj malagrablaj aferoj, ili estas bonaj por la sano.

La vojirado de "Kobe" al la haveno de "Yokohama" daŭras dudekkvar horojn: oni povas ankaŭ tien iri per fervojo. Dum preskaŭ la tuta daŭro laŭ la marbordo, oni rigardas la sanktan monton de "Fuji" (yama signifas monto: Fujiyama).

Tie ĉi ni lasis la vaporŝipon, ĝis reveno tempo.

Hoteloj, Kluboj, konstruaĵoj, stratoj, elektralumo, tramvojoj, butikoj, k.t.p, estas ĉiuj151 laŭdindaj. Kuriozaĵoj el elefantosto, ĉizita ligno, kuprafundaĵoj, lakaĵoj, porcelano de "Satsuma," "Cloisonne," k.t.p., estas montrataj por vendi ĉe multaj superaj magazenoj, kaj oni povas aĉeti ĉiaspecojn da Eŭropaj provizaĵoj kaj vestaĵoj.

Ĉe la publika Vendejo frue matene oni certe devus iri vidi la lokajn specojn da nutraĵoj, ekzemple, fiŝoj, legomoj, k.t.p.: oni tie rimarkas kankrojn de malgrandaj korpoj kaj treege longaj kruroj, fazanojn kun dudekfuta mez-vosta plumo.

Estas multe da vidindaj lokoj apude: la "Daibuts" ĉe "Kamakura," grandega kuprafandaĵo, reprezentanta "Buddha," montranta la saman trankvilan pripensan vizaĝon, kiel tiu Dio ĉe la Birmanaj "Pagodas." Ankoraŭ la temploj de "Hachiman": la insulo de "Enoshima," k.t.p.: kvankam iaj temploj estas treege belaj, kaj multekostaj, eĉ ĝis milionoj da livroj, tamen, ĉiodirite, oni iom laciĝas je tia aro de vidaĵoj.

Sed unu, nur videbla ĉiujare je fino de Oktobro, nin allogas: t.e., la vivantaj floraj "tabloj," kiel teatraĵoj, fabrikitaj el kreskantaj "Chrysanthemums": per kiuj la koloro de vizaĵoj, kaj vestaĵoj, kaj eĉ la formoj de la aktoroj estas fidele imititaj.

Pasante trans la ponto, super la fosaĵo kiu kuras ĉirkaŭ "Tokio" oni admiros la amason en somero, de rozkolore randitaj "Lotus" floroj (akvolilioj), starantaj el malpalaj grandaj folioj kiuj kovras la supraĵon de la akvo.

Oni devus viziti la novan teatron, enhavante 2,500 personojn, el kiuj plimulto sidiĝas sur planko en malgrandaj loĝioj: laŭ Eŭropa vidpunkto, la Japanaj teatraĵoj estas tro daŭrigataj, kaj pro tia kaŭzo tre enuigantaj.

La vidinda Muzeo troviĝas en la Parko de "Ueno," kiu estas vere simila al ia Angla Parko.

DIVERSAJ AVIZOJ.

Sur paĝo 68 de nia nuna Volumo ni presigis "Antaŭ la Rigardo de la Vivo." De tiu ĉi la originalo estis verkita de la fama Rusa verkisto, Maxim Gorky.


"Ĉielo kaj Tero" estas tre belforma traduko de la poemo de Byron, verkita de Dro Noel, la eminenta Esperantisto en Nancy. (54 grandaj paĝoj. Kosto 1 ŝilingo, ricevebla de Sro Frecot, 35, rue Ste. Catherine, Nancy, France).


"Esperanta Fonografio, Alfarado de la Sistemo Pitman," verkita de A. W. Lyndridge, estas 24 paĝa verkito, kosto 1 ŝilingo, de la Aŭtoro, Esperanto House, Southend-on-Sea.


Tiuj Esperantistoj kiuj interesiĝas je la diversaj fonografiaj sistemoj ankaŭ plezure legos la "Lernolibro de Esperanta Stenografio" (Unuiga sistemo Stolze-Schrey), verkita de nia agema amiko, Pastro F. Schneeberger. Kosto 1 franko, de la Aŭtoro (Laufen, Svisujo), aŭ de la firmo Hachette, la eldonistoj.


La "Kurso Tutmonda de la Lingvo Internacia Esperanto," verkita de Emilo Gasse, nia sindona Havra kunbatalanto (elpensinto de la bela internacia signo, k.t.p.), estas valora aldono al nia jam granda lernolibraro. Verkita laŭ la Berlitza sistemo, ĝi estas ne nur por Francaj lernantoj, sed, kiel la titolo montras, por tiuj de la tuta mondo. Kosto 9d., de la firmo Hachette.


"Matematika Terminaro kaj Krestomatio," verkita de Raoul Bricard, estos utila teknika verko por matematikistoj tutmondaj. Kosto 9d., 60 paĝoj, de la firmo Hachette.


Ni deziras kore danki la multajn amikojn, kiuj sendis al ni Kongres-fotografojn kaj lokajn gazetojn kun raportoj pri la Kongreso. Neniam antaŭe la afero estas ricevinta tian bonegan reklamadon, kaj ĉiamaj devas esti ĝiaj fruktoj.


La tria numero de Tra la Mondo enhavos pli ol 40 ilustraĵoj, el kiuj dek estas pri la Kongresvojaĝo al Anglujo. Oni povas ricevi la gazeton ĉe la B.E.A., 13, Arundel Street, Strand. Jara abonpago, 6 frankojn.


Ni plezure anoncas, ke la venonta eldonado de Cassell’s Popular Educator, kiu aperos je Sept. 25, enhavos serion da Esperanto lecionoj, verkitaj de Sroj G. W. Bullen & E. A. Millidge.

Sendube la akcepto de Esperanto en tiu ĉi revuo, kiel egalulo kune kun la aliaj lingvoj, antikvaj & modernaj lernotaj, multe helpos al la disvastigado de Esperanto en Angle-parolantajn landoj.

152

VIRINO LA NEKOMPRENEBLA. (Parto II.).

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto.

Mi kutimas je la virinoj kiuj daŭrigas la faradon de demandoj, sed tiu kiu daŭrigas respondi kiam oni ne demandas pri io—mi opinias ke ŝi estas pli malbona.

"Mi volas paroleti kun vi," diris unu el tiu gento al mi, "kiam vi finigis la disdonon de biletoj."

"Vi komencu," diris mi.

"La maniero laŭ kiu la interno de tiuj ĉi omnibusoj estas meblitaj estas tre malsaĝa," ŝi diris.

"Mia koro, dum multaj jaroj rompiĝas pro tio," mi diris.

"Ĉu vi ne komprenas ke ŝtofo kun tia supraĵo kaptas la polvon kaj koton? Mi hontas sidiĝi sur ĝi."

"Mi mem," mi diris, "mi stariĝas. Mi evitas tion tiamaniere."

"Tio kion oni bezonas en Londona omnibuso," diris ŝi, "estas apartigeblaj kusenoj kun moveblaj kaj laveblaj kovriloj, kaj kun glata kaj polurita supraĵo kiu ne tenas la polvon."

"Se vi rediros tion malrapide mi elskribos ĝin kaj donos ĝin al la estro kiam mi revenos al la omnibusejo, tiun ĉi nokton. Sed ne tre utilas paroli al li. Vi komprenos ke kiam infanoj rompas la kolon en tiu ĉi omnibuso la kompanio devas kompensi; kiel estas nur juste."

"Kiel tio rilatas je la afero?" diris ŝi.

"Tiel maniere," diris mi. "Kiam oni metas infanojn sur glatan supraĵon en saltanta omnibuso, ili malsupren glitas kaj rompas sian kolon sur la planko. Ni provis ĝin kaj ni devis kompensi."

"Vere?" diris ŝi.

"Vi povas veti vian vivon pro ĝi," diris mi. "Poste ni provis nian nuntempan ideon, kiu estanta velura, aŭ iom velurema, tenas la vestaĵojn de infano kiu ne povas gliti. Se oni metas infanon sur unu el tiuj ĉi seĝoj, la sola metodo movi lin estos ke la patrino devos levi lin en suprena direkto. Tiu ĉi metodo estis speciale elpensita por ni."

"Nu, mi ĝis nun ne sciis tion," diris ŝi, kaj mi ankaŭ tiel opiniis.

Nu, eble vi imagos ke tio sufiĉis, sed ne. Tiuj spertaj personinoj scias preskaŭ ĉion, kaj ili ne povas enteni ĝin,—ili devas disdoni kelkon.

"Ĉu vi scias," diris ŝi, "ke mi estas elpensinta planon kiu devas interesi la omnibusistojn? Ĝi senigas la eblecon malhonestiĝi, kaj tiel evitas ĉiujn tentojn."

"Jes," diris mi, "ni terure suferas pro tento, sed ne estas malhonestiĝi."

"Vi intencas diri—ebriiĝi?"

"Ne," diris mi, "estas mortigi, kune kun la uzo de malbona lingvaĵo."

"Ho! vi ŝercas!" diris ŝi.

"Nu," diris mi, "tia interparolado igas viron ŝercema, ĉu ne!"

Ne, mi ne komprenas la virinojn.

Unu el la temoj de ilia kredo estas, ke io kio okazas sur omnibuso estas la kulpo de la omnibusisto. Virino eniras blankan Putney omnibuson kun Putney presita ĉie sur ĝi, kaj la omnibusisto preskaŭ eksplodanta kriegante Putney. Ŝi pagas la monon, ne demandas, sidadas ĝis la vetura fino, kaj tiam ŝi diras:—"Tiu ĉi ne estas Kilburn. Kaj kial vi ne diris ke tiu ĉi ne estas Kilburn omnibuso kiam mi eniris?"

Ho, jes, ni estas kutimataj je tio. Kia ajn okazas, ni estas kulpaj. Nu, okaze, poŝo estas rabata sur mia omnibuso, la seĝoj estantaj aranĝitaj tre oportune por poŝrabado. Ne estas ĉiam eviteble. Kompreneble mi malfermadas miajn okulojn, kaj kiam mi opinias ke ia viro estas suspektinda, li ne ricevas ian oportunon sur mia omnibuso. Tamen, la poŝrabistoj estas tiel ruzaj ke okaze estas neeble observi ilin.

Antaŭ ne longe, dum mi estis staranta sur la omnibuso, mi sentis ombrelon tiklantan post mian kolon. Mi turniĝis, kaj estis ekscitata virino malsupreniranta kaj ekkrianta, "Haltigu la omnibuson! mia monujo estas ŝtelita!" Nu, mi haltigis la omnibuson. Estis tri viroj sur la omnibusa supraĵo, krom tiu ĉi maljunulino, kaj ŝi kulpigis ĉiun ŝtelinte ŝian monujon.

Tiam ŝi turniĝis al mi kaj diris ke estas mia kulpo permesinte poŝrabistojn suriri la omnibuson, kaj ke eble ili pagis min por la permeso, kaj ke eble mi mem estis ŝtelinta ŝian monujon. Policano alproksimiĝis, kaj ŝi demandis lin kial li estis tie se la sinjorinoj perdas monujojn. Li eltiris sian notlibron kaj elskribis ĉion—nombrojn kaj nomojn kaj adresojn, kaj la kolorojn de la ĉevaloj. La Ĉielo scias tion kion li ne elskribis. Post ĉirkaŭ kvin minutoj, ni ree formovis kaj la homamaso malaperis. Ni ne estis veturintaj pli ol 100 jardoj kiam tiu benata ombrelo frapis min153 denove sur la kolo. "Nu, sinjorino," mi diris, pacience, "kaj kion vi perdis nun?"

"Ho," ŝi diris, "mi estas trovinta mian monujon. Almenaŭ, mi ĵus memoras ke mi ne alportis ĝin tien ĉi, nur la pencojn por la vetura kosto. Kia malsaĝulino mi estas! Sed kial vi ne memoris ke mi ne havis mian monujon kiam mi pagis vin?" Mi ne respondis unu vorte. Mi malestime rigardis ŝin, turnis mian dorson, kraĉis sur la straton, kaj komencis fajfi. Se io instruos viron pri ĝentileco sub enuigaj cirkonstancoj, estas estante omnibusisto.

Okaze, mi utiligas sarkasmon. Mi memoras ke mi tiel agis kun unu el tiuj dimanĉaj fraŭlinoj. La maniero en kiu fraŭlinoj vestiĝas nuntempe estas nekomprenebla je mi. Ekzemple, ordinara fraŭlino kiu perlaboras po 10 livroj kun manĝadoj ĉiujare. Rigardu ŝin dum ŝia libera dimanĉo kiam ŝi estas eniranta omnibuson ĉe la Marble Arch. Ho, estas mirindege! Pri vestaĵoj kaj stilo ŝi kaŭzus la Imperiestrinon de Ĥinujo malesperi kaj forlasi la veŝtiĝarton. Nu, mi ne intermetas min en aliaj viraj aferoj. Kiam ’Ankin venas al mi kaj demandas ĉu la arbitra konduto de la Regnestraro ne boligas mian sangon, mi diras al li—ne—, ĉar mi opinias ke mia sango nek estas afero de la Regnestraro, nek la Regnestraro afero de mia sango. Kiel mi diris, mi ne intermetas min, kaj se ordinara fraŭlino preferas vesti sin per la tuta mono kiun ŝi povas prunte preni, ne estas mia afero, kaj mi esperas ke tio estas plezuro al ŝi. Sed la fierecon de tia gento mi ne povas ŝati, kaj mi vidas ke fraŭlinoj kiuj kondutas sin ordinare, tuj kiam ili orname vestiĝas, fariĝas fieraj. Kia estas la kaŭzo? Mi scias tion kio mi estas kaj mi scias tion kio ili estas. Ili povas vestiĝi ĝis ilia vizaĝo nigriĝas, kaj ili ne trompas min. Tial ĉu estas eble ke mi permesos tian genton marŝi super mi? Certe ne.

Ian dimanĉan nokton unu el tiu ĉi gento altiris la omnibuson. Ni pli malrapidiĝis, kaj eble estis movantaj po unu colo hore. Sed tio ne kontentigis ŝin, kvankam ŝi povis eniri tiel facile kiel kisi vian manon, kaj tie mi estis staranta kun mia brako etendata preta entiri ŝin por ke ŝi ne difektiĝu. Ho, ne! Ne estis sufiĉe bone por ŝia fraŭlina moŝto.

"Kiam vi haltigos la omnibuson," ŝi diris, "mi eniros, kaj ne antaŭe."

Humile kaj pacience mi haltigis la omnibuson, kaj ŝi eniris. Ŝi sidiĝis kaj elmontris sian pencon. "Jen, prenu ĝin," ŝi diris.

"Dankon, fraŭlino, mi prenos ĝin kiam mi kolektas la monpagojn, kaj ne antaŭe,"—tiel maniere eĥoanta ŝiajn vortojn en ruza maniero.

Tiel, por pli enuigi min, ŝi diris, "Tiu ĉi omnibuso iras malrapide. Ĉu vi ne bonvolas supreniri kaj peti la veturigiston plirapidigi la ĉevalojn?"

"Ne," mi diris, "mi ne bonvolas. Sed se vi deziras rapidi por remeti la vestaĵojn en komodon, antaŭ ol via mastrino revenos kaj eltrovos ke vi prunte prenis ilin, mi havos plezuron alvokante fiakron."

Ho, ŝi tute ne ŝatis tion, mi sciigas vin. Ŝi povis diri nenion, almenaŭ nenion gravan. Kompreneble, ŝi komencis kalumnii min, sed mi baldaŭ haltigis ŝin. Mi diris al ŝi ke mi neniam permesis tian lingvaĵon en mia omnibuso, kaj mi ne komencus pro ŝi. Ŝi devos aŭ fermi la buŝon aŭ eliri.

Ne, mi ne volis esti malĝentila, kaj mi malamas esti malĝentila. Ne estas trovebla pli trankvila viro ol mi kiam mi estas servata juste. Sed kiam homoj kiuj ne estas pli bonaj ol mi komencas ordoni min, ne estas ia kialo doni plezuro je mia elspezo. Se okaziĝas ke estas viro mi respondas rekte por lia klara nacia lingvo.

Se estas virino tiam mi provas sarkasmon.

Jen estas alia okazo.

Mi estis promenanta en la strato, preteriranta fruktistejon, kiam subite granda amaso da grajnoj kaj ŝimo (kiu estis oranĝo en siaj pli bonaj kaj feliĉaj tagoj) venis fluganta tra la aero kaj eksplodiĝis sur mia vizaĝo. Feliĉe mi ne estas kion oni nomas pasia viro. Mi ĵus rigardis en la butikon kaj vidis la virinon kiu ĵetis ĝin. Tiel mi diris sarkasmeme: "Ĉu estas vi, sinjorino, disdonanta viajn senpagajn fruktojn?"

"Ho, la Ĉielo!" ŝi diris, "ĉu vi intencas diri ke ĝi frapis vin?"

"Jes," mi diris, "tia estas la fakto de la okazo."

"Ho, nu," ŝi diris, "mi estis sidanta tie ĉi eltiranta la putrajn, kaj mi vidis neniun preterirantan. Mi intencis ĵeti ĝin en la defluilon. Mi ne celis ĝin al vi; mi estas certa ke ne."

"Ne," diris mi, "mi ne estis via celo. Tio estas la kialo de mia plendo. La plej proksiman tempon, kiam vi estas forĵetanta unu el tiuj ĉi pecegoj da malsana oranĝaĵo, mi estimos ĝin kiel personan favoron se vi celos ĝin al mi. Tiam vi ne frapos min!" Nu, tio kolerigis ŝin. Ŝi levis unu el la putraj kaj demandis ĉu mi donos aminde al ŝi oportunon por instrui min pli bone. Pro kuraĝo, mi diris, "Tute bone, ĵetu!" Mi estis staranta en la enirejo, kaj ŝi elĵetis. Ĝi maltrafis min kaj frapis junan policanon starantan ekstere tute en la okulo. Tio donis al mi bonan ridegon. Kaj jen estas alia ekzemplo simila, kie mi sufiĉe suferis por sarkasmigi bovinon.

Mi estas omnibusisto, tio kio mi estas. Ŝajnas simple, ĉu ne? Iel, mi mem ne malfacile komprenas miajn devojn. Mi scias por kio mi estas pagata, kaj mi faras tion.—(Daŭrigota).

154

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

"Ĉe la tablo vi trovos ke via plej proksima najbaro estas treege silentema. Ĉiuj ni estos al vi tre dankaj se pri io ajn vi povos lin interesigi. Sed vi devas komenci la aferon. Se vi ne unue parolos al li, li certe ne parolos al vi."

"Ĉu estas tiel?" mi respondis. "Nu, mi mem estas silentema."

Mi vizitis akvosanigejon en unu el la Nordaj partoj de Anglujo. La karakteron de mia tiea tablokunsidanto tiu ĉi fragmento de konversacio sufiĉe montros. Tutan semajnon ni sidis flanko ĉe flanko kaj interŝanĝis ne eĉ unu vorton. Lin mi estis decidinta ataki per lia propra armilo. Mi uzis ununombron ĉar li posedis nur tiun solan armilon de silento. Unu sentencon li fine elŝutis al mi: "Umph! ŝajnas ke ni estas ambaŭ silentemaj."

"Jes," kaj kontraŭ li mi refalis en unu silenton kiu daŭris ankoraŭ tri tagojn. Eble mi devas diri ke mi "falegis" en silenton, se nur por montri la profundegecon de tiu silento.

Li kapitulacis. Unu tagon kiam ni ĵus estis finontaj la tagmanĝon subite li demandis: "Ĉu vi ludas la ŝakludon, sinjoro?"

"Jes, sinjoro, mi ĝin ludas."

"Bone! Mi pensis tion; vi tre scias silenti. Se vi konsentos ni ĝin ludos kune."

Kaj ni faris tion, ludante ne unu solan ludon sed multajn ludojn. Mian iam silentan kunsidanton mi trovis tre lerta, tre informplena kaj tre aminda.

El plenega karafo oni malfacile elverŝas la akvon.

Inter tiu aminda silentemulo kaj la Amerika babilulo, kia kontrasto!

Okcidenten rapidas la vagonaro. La Amerikano dum kelka tempo rigardadas al mi. Subite li diras:

"Diru, fremdulo; vi estas Britisher, ĉu ne?"

"Pro kio vi pensas tion?"

"Ho, kredeble vi estas la sola viro en tiu ĉi vagonaro, kiu portas flanelan ĉemizon."

[Memorante la varmegecon de la vetero mi mem miras pri tiu vestaĵo].

"De kie vi venas?"

"Vi diras ke mi estas Anglo; tial kredeble mi venas de Anglujo."

Anglon tia respondo estus tuj kaj tute silentigita. Ŝajne ĝi nur vekis la sciamon de Amerikano.

"Ho, jes, ĝuste; sed de kie vi nun venas?"

Tia direkta demando ŝajnis al mi neĝentila. Mi memoris la infanan ludon "Direkta demandaro kaj malrektaj respondoj." Kaj ekkaptis min spirito de kontraŭeco.

"Ĉar la vagonaro iras okcidenten," mi respondis per voĉo malvarma kiel glacio, "mi supozas ke mi venas de la oriento."

Mi admiris lian persistecon. Neniel hontigita li senŝancele daŭrigis la demandaron.

"Kien vi iris?"

"Okcidenten."

"Sed, sed—vi Britishers neniam ŝajnas kompreni simplan demandon. Mi intencis demandi, "Al kiu urbo vi nun iras?"

"Jes; mi supozis tion. Ĉu estas multaj interesindaj urboj sur tiu ĉi fervojo?"

"Ho, jes." Kaj li komencis longan, kaj (mi devas ĝin konfesi) tre interesan priskribon pri sia lando kaj tute forgesis demandi kion mi manĝis je la matenmanĝo.

Poste mi bedaŭris mian rezervemon. Mi rakontis al Amerikano pri la scivolulo. "Ne," ŝi diris, "li ne estis scivolema. Li estis nur bonkora, kaj vidante ke vi estas fremdulo li deziris helpi al vi. Se vi estus dirinta al li viajn intencojn vi de li estus ricevinta tre utilajn konsilojn. En la ŝtatoj ni havas multajn tiajn personojn."

Tiam mi hontiĝis pri mia malboneco kontraŭ li. Tamen ne estas ago de saĝulo malŝtopi botelon per tranĉilego. La korktirilo agas iom malpli direkte sed multe pli efike.

Tra la vagono konstante trapasas kolportistoj kiuj vendas la plej diversajn objektojn. Mi jam antaŭe aĉetis libron. Kaj nun, kiam sur tiun malmolan benkon mi vane serĉas lokon sur kiun mi povos restigi la kapon, mi vidas vendiston de kapsubportiloj. Al li mi signalas, kaj sur la postan parton de la benko li surfiksas ilon kiu laŭ formo similas al treege malgrandigita dormĉambra spegulo. Al si per aksoj alfiksita kvazaŭ duonkadro entenas la iom kurbitan subportilon sur kiun, restiginte la kapon, mi sentas tiel kiel se mi ĝin metis sur la kusenon de luksa seĝego.

Nun la kondukisto eniras por ekzameni la biletojn, kaj tie ĉi mi diros parenteze ke Amerikano ofte aĉetas duone uzitan bileton. Ni supozu ke vojaĝanto aĉetas de la fervoja kompanio bileton rajtigantan veturi de A ĝis C, sed, pro ia kaŭzo li ĉesigas sian vojaĝon ĉe B. Ĉu li, pro tio, devas155 perdi sian rajton daŭrigi la vojaĝon de B ĝis C? Neniel!

Li vendas la bileton (kompreneble ĉe tre malkara prezo) al (ni diru), la plej proksima tabakvendisto, kiu siavice faras sian profiton vendante ĝin al iu vojaĝonta ĝis C. Tiamaniere aĉetante bileton Amerikano ofte vojaĝas tre malkare. Mi citas tabakvendiston kiel ebla aĉetinto, ĉar ofte mi vidis anoncojn pri duoneuzitaj biletoj en la fenestroj de tabakvendejoj, sed kredeble ili ne estas la solaj personoj kiuj aĉetas kaj vendas tiajn biletojn.

Eble la sekvanta rakonteto lumigos sur tiun kutimon. Ĉar la onklino kaj mi mem ofte interrompis la vojaĝadon por vidi la diversajn urbojn kiuj troviĝas sur la vojo, mi komencis timi ke ni atingus la templimon de niaj biletoj antaŭ ol atingi la finon de nia vojaĝo.

Mi, tial, iris al la stacidomo kaj trovinte biletiston montris al li la biletojn kaj demandis: "Ĉu vi bonvolos diri al mi ĝis kiam mi povos uzi ĉi tiujn biletojn?"

Jen lia respondo: "Nu, fremdulo, mi kalkulas ke vi povos ilin uzi ĉe iu ajn tago dum la venontaj centjaroj."

Mi pensas ke tio plene klarigas la aferon. Biletoj estas (aŭ tiam estis) transporteblaj kaj ne havas templimon.

Laŭ formo la biletoj estas longaj. Tiujn kiujn mi aĉetis estis strioj de papero kiuj tre utilus por montri la pagon en libro. La ekzameno de ili estas afero tre facila, ĉar ĉiu vojaĝanto portas la sian en la bando de sia ĉapelo. La kondukisto ne bezonas demandi la biletojn, sed foje li rektigas unu kiu estas kurbiĝinta aŭ kies surskribon li ne povas facile legi. Se la vojaĝanto estas metinta sian ĉapelon sur la retbreton li nur montras sur ĝin per la fingro, sed plej ofte la kondukisto ne bezonas tiun montron. Ŝajnas al mi ke li scias al kiu apartenas ĉiu ĉapelo.

Dum kelka tempo la fumo de la lokomotivo eniras la vagonon, sed la tago estas tiel varmega ke oni ne kuraĝas fermi la fenestrojn. Sur la paĝojn de mia libro fummakuloj kolektiĝas pli rapide ol mi povas ilin forbrosi. Ili ankaŭ kolektiĝas sur la palajn vestojn de nigrulo, kiu estas tre bele, eĉ elegante vestita. Subite li sin levas, el iu loko eltiras broseton kaj zorgege sin brosas.

Tiun zorgan brosadon li refaras ĉiu kvarono da horo, ankaŭ donante al si kelkajn intertempajn brosetojn, tiel ke, kiam finas la vojaĝo, oni vidas multajn fumenigritajn blankulojn kaj unu belege kaj pure vestitan nigrulon. Sur lia vizaĝo fummakuloj ne vidiĝas.

Mi dubas ĉu en la Sudaj Statoj estus permesite eĉ al tiel eligante vestita nigrulo veturi en tiu sama vagono kun blankuloj. Ĉe unu suda stacidomo mi vidis la avizon: "Salono de atendo por koloritaj virinoj."

Klang! Sur la bolilego de ĉiu Amerika lokomotivo troviĝas granda flavkupra sonorilo de kiu ŝnuro eniras en la lokomotivestrejon. Mi ofte aŭdas tiun sonorilon ĉar se eĉ bovino eraras sur la rejlojn oni tiras la ŝnuron.

Klang, klang, klang! Ni trapasas negrandan urbon. Ĉevalojn, veturilojn, virojn, virinojn, geinfanojn mi vidas, kiujn neniu barilo apartigas de la ega kaj rapida vagonaro.

Kiel en Anglujo tramveturilo trakuras stratojn tiel tie ĉi la vagonaro trakuras ilin. Nur la sonorilo, per laŭtega voĉo, kriegas: Klang! Jen la vagonaro! Klang! Flanken ĉiuj! Klang! Mi rapidas! Mi ne povas halti! Flanken! Flanken! Klang, klang, klang!

Mi ne diros ke mia koro estis en la buŝo sed certe mi pli trankvile spiradis kiam ni estis ankoraŭ en kamparo.

Eĉ tiuj ĉi ordinaraj vagonoj enhavas lavejon kaj ujon de glaciigita akvo, k.t.p. En la proksima fragmento mi esperas ion diri pri la Pulman’a-vagono.

EL LERMONTOV.

Tradukite de R. Frenkel (Siberia).

Ĉe sanktoloĝeja la pordeg’ Almozon petis la staranto, Senforta kaj de malsateg’, De la soifo suferanto.
Peceton nur ja da la pan’ Tremanta kun rigard’ li petis, Kaj ŝtonon iu en la man’ De la petanto tiu metis!
Petegis tiel ankaŭ mi Kun larmoj kaj kun la turmento La amon vian—kaj de vi Trompita estis mia sento.

156

LA PAPO MORTIS.

Alphonse Daudet.—Esperantigis A. Baissac (Constantine).

Mi vivis dum mia infaneco en granda Franca urbo dividita en du partojn de tre obstrukcata, tre movema rivero kiu junfrue naskis en mi emon por la vojaĝoj kaj pasion por la marveturo. Precipe estis surbordangulo apud ponteto St. Vincent kiu neniam mi memoras eĉ hodiaŭ senekscite. Mi revidas la surskribon najlitan pinte de stango: "Cornet: Ŝipoj por lui" kaj la ŝtupareton kiu atingis la akvon, tute glitigan kaj nigrigitan de akvumaĵo, la aron da ŝipetoj freŝe pentritaj de helaj koloroj, ordigitaj malsupre de la ŝtupareto, kviete balanciĝantaj bordo kontraŭ bordo, kvazaŭ malpezigitaj de la beletaj nomoj blanke desegnitaj sur lia posto "La Muŝbirdo," "La Hirundo." ...

Poste, inter la longaj remiloj ankaŭ tutblanke pentritaj kiuj sekiĝis kontraŭ la deklivo, la nomitan patron Cornet kun lia pentrujo, liaj grandaj penikoj, lia vizaĝo tanita, fendetita, sulkigita de mil sulketoj kiel la rivero dum blovas malvarmeta vespera vento. Ho, tiu patro Cornet! Li estis la Satano de mia infaneco, mia dolora pasio, mia peko, mia riproĉo de konscienco. Kiom da krimoj liaj ŝipetoj incitis min por fari! Mi forlasis la lernejon, mi vendis miajn librojn. Kion mi ne estus vendinta por surakvoveturi posttagmezon.

Ĉiuj miaj lernokajeroj funde de la ŝipo, mia jako demetita, mia ĉapelo kapmalantaŭe kaj tra la haroj la bona ventumilbato de la akva venteto, firme mi tiris miajn remilojn sulkigante la brovojn por tute ŝajni maljunan marlupon.

Dum la tuta tempo kiam mi estis en urbo mi restis meze de la rivero, samspace de la du bordoj kie la maljuna marlupo povis esti rekonata.

Kia triumfo partopreni al tiu granda movado de barkoj, flosaĵoj, vaporŝipmuŝoj kiuj ĉiuflanken moviĝis kaj ne tuŝiĝis unuj la aliajn, nur malkunigitaj de mallarĝa ŝaumobanderolo. Tie estis pezaj boatoj kiuj turniĝis por eniri la fluon, kaj tio delokigis multajn aliajn. Subite vaporŝipaj radoj batis la akvon apud mi; aŭ dika ombro alvenis min, tio estis la antaŭo de boato ŝarĝita de pomoj. "Atentu do, muŝido!" ekkriis al mi raŭka voĉo; kaj mi ŝvitis, mi baraktis, implikita en la iro—deiro de tiu rivera vivo kiun la strata vivo trasuperis senĉese, per ĉiuj tiuj pontoj aŭ pontetoj kiuj aperigis omnibusojn en la spegulan akvon sub miaj remiloj. Kaj la fluo tiel forta ĉe la pinto de la pontarkaĵoj, kaj la akvoturniĝoj, la fama truo de la "Morto-kiu-trompas!"

Pensu ke tio ne estis malgranda afero por gvidi sin meze de ĉio tio per dekdujaraj brakoj kaj neniu por teni la direktilon.

Kelkafoje, feliĉe, mi renkontis la ĉenon. Rapide mi alkroĉiĝis post tiuj longaj ŝiparoj kiujn ĝi posttiris kaj, la remiloj senmovaj, sternitaj kiel flugiloj alte flugante, mi lasis min veturi je tiu silenta rapideco kiu ŝajnis tranĉi la riveron per longaj ŝaŭmorubandoj kaj malaperigis ĉiuflanke la surbordajn domojn. Antaŭ mi, malproksime, tre malproksime mi aŭdis la unutonajn batojn de la ŝipŝraŭbego; hundo kiu bojas sur unu el la ŝipoj kie forflugas el malalta kamentubo, iom da fumo, kaj ĉio kredigis al mi kvazaŭ grandan vojaĝon kun la mara ŝipvivado.

Bedaŭrinde tiuj renkontoj maloftaj estis. Plej ofte estis necese ke mi remu kaj remu dum la sunaj horoj. Ho tiuj tagmezoj kun la suno alfalante rekte sur la riveron; ŝajnas al mi ankoraŭ ke ili min bruligas. Ĉio flamis, ĉio rebrilis. En tiu atmosfero blindiganta kaj suna kiu flosas super la ondoj kaj vibras je ĉiuj iliaj movoj, la mallongaj subakvigoj de miaj remiloj, la ŝnuraĵo de la ŝiptiristoj eltiritaj el akvo tute disfluantaj, pasigis helajn polurarĝentajn lumojn. Kaj mi remis fermante la okulojn. Iafoje pro miaj energiaj penadoj, pro la antaŭensalto de la akvo sub mia barko, mi imagis ke rapidege antaŭen mi iris; sed levante la kapon, ĉiam mi vidis la saman arbon, la saman muron kontraŭ mi.

Fine post multaj fortuzoj, tute ŝvita kaj ruĝa pro varmeco mi sukcesis foriri el la urbo.

La bruego de la malvarmaj banejoj, lavŝipejoj, enŝipigejoj malpligrandiĝis. La pontoj maloftiĝis sur la bordoj plilarĝigitaj. Kelkajn posturbajn ĝardenojn, fabrikejajn kamentubegojn nur oni vidis de tempo al tempo. Sur la horizonto verdaj insuloj ŝajnis tremi. Tiam konsumita de laciĝo, mi rifuĝis apud la bordo, meze de la kankreskaĵoj tute zumaj, kaj tie, duonesveniĝinta de la suno, la laceco, tiu multepeza varmeco kiu supreniris el akvo stelumita de larĝaj flavaj floroj, la maljuna marlupo eksangadis el la nazo kaj longe tio daŭris. Neniam miaj vojaĝoj havis alian finiĝon. Sed kion vi volas! mi trovis ilin ĉarmegaj.

Io terura estis la realveno, la reeniro. Kvankam mi revenis per rapidegaj remilbatoj mi alvenis ĉiam tro malfrue, post la eliro el lernejoj. La impreso de la tago krepuskiĝanta, la unuaj flamingoj en la nebulo, la militaj trumpetaj sonoj por reeniri en soldatejojn, ĉio pligrandigis miajn timojn, miajn bedaŭrojn. Mi enviis la homojn kiuj pasis, trankvile reenirante en sian hejmon; kaj mi kuris havante mian kapon pezan kvazaŭ ĝi estas plena je suno kaj akvo kun konkaj ronkoj157 en la oreloj, kaj jam sur mia vizaĝo la ruĝigo pro mensogo kiun mi tuj diros.

Ĉar tio estis necesa por ĉiufoje respondi al tiu terura "El kie vi venas?" kiu atendis min ĉe la pordo. Estis tiu demando, tuj je mia apero, kiu plej min timigis. Mi devis respondi tie, sur la sojlo, ne atendante, ĉiam havi ian historion pretan, ion por diri, kaj tiel mirigan, tiel mirigegan ke, pro surprizo oni forgesu demandi aliaĵojn.

Tio al mi donis tempon por eniri, retrovi spiradon, kaj por tiun celon atingi, ĉion mi estus farinta. Mi elpensis malfeliĉegojn, revoluciojn, terurajn fariĝojn; tuta urba kvartalo kiu brulas, la fervoja ponto elfalinte en la riveron ... Sed jen tio kion plej forte mi trovis.

Tiun ĉi vesperon mi alvenis tre malfrue. Mia patrino kiu min atendis de unu longa horo, staris supre de la ŝtuparo. "El kie vi venas," ŝi ekkriis.

Diru al mi kiaj diablaĵoj povas naskiĝi en infana kapo. Nenion mi trovis, nenion mi preparis; tro rapide mi estis alveninta. Subite min alvenis ideo freneza. Mi sciis ke la kara virino estis tre pia, katolikino enradikita kiel Romanino kaj mi respondis al ŝi, spiregante kvazaŭ pro granda eksciteco: "Ho patrineto ... se vi scius!..." "Kion do?... Kio okazas ankoraŭ?..." "La Papo mortis." "La Papo mortis!..." rediris la kompatinda patrino, kaj tre pala ŝi apogis sin kontraŭ la muro. Rapide mi alpaŝis en mian ĉambron, iom timigita de mia sukceso kaj la grandegeco de mia mensogo, tamen mi maltimis subteni ĝin ĝis fino.

Mi memoras vesperon funebran kaj kvietan, la patro kun malĝoja seriozeco, la patrino premegita.... Mallaŭte oni parolis ĉirkaŭ la tablo. Mi mallevis la okulojn, sed mia aventuro estis tiel forgesita pro la ĝenerala ĉagrenego ke iu ne pensis plu pri ĝi.

Ĉiu, vice, citis ian virtagon de tiu kompatinda Pio IXa; kaj iom post iom la interparolado perdiĝis en la historio de la Papoj. Mia onklino Rozo parolis pri Pio VIIa kiun ŝi tre memoris esti vidinta, trairante la Sudfrancujo en tiama veturilo inter ĝendarmaro. Oni memorigis la faman scenon kun la Franca Imperiestro: "Komediante!... traĝediante!..."

Eble estis la centa fojo kiam oni rakontis tiun teruran scenon; ĉiam per la samaj tonaĵoj, la samaj gestoj, kaj tiu neŝanĝebleco de familiaj tradicioj kiuj, alprenitaj de la posteularo tiaj kiajn ĝi aŭdis ilin, restas tie, infanaj kaj lokaj kiel monaĥaj historioj.

Malgraŭ ĉio, iam ĝi ne ŝajnis al mi tiel interesa.

Mi ĝin aŭskultis kun hipokritaj ekĝemoj, demandoj, ŝajno de malvera intereso, kaj konstante mi diris al mi: "Morgaŭ matene, sciiĝante ke la Papo ne mortis, ili estos tiel kontentaj ke iu ne kuraĝos min riproĉi."

Tion pensante, malgraŭ mi, miaj okuloj fermiĝis kaj mi vidis, duondorme, blukolorajn ŝipetojn kun angulo de Saonorivero varmegigita de la suno, kaj grandajn akvaraneajn piedegojn ĉien kurantajn kaj sulkigantajn la vitran akvon kiel diamantaj pintoj.

LA KVERKO KAJ LA KANO.

Fablo de La Fontaine.—Esperantigita de A. Motteau.

En tago, kverko diris al kaneto: "Vi estus prava pri naturo plendi; Eĉ peza estas por vi regoleto. Simpla blovo de ventet’ Aŭ sur lag’ aŭ sur laget’ Malsupren vian kapon povas sendi; Dum mia supro, simil’ al Kaŭkazo, Ne nur haltigas la sunradiegojn Sed (se por mi prezentas sin l’ okazo) Kontraŭbatalas grandajn la ventegojn. Nordblovado tio ŝajnas al vi, Kion mi apenaŭ sentas blovi. Almenaŭ se vi kreskus sub l’ ombraĵo Streĉata de mi sur la najbaraĵo, Ne tiel certe tiam vi suferus: Vento ŝirmilon al vi mi oferus. Sed vi naskiĝas sur malseka bordo Aŭ de river’, aŭ de torentmalordo, Al vi maljusta ŝajnas la naturo."
L’ arbeto diris:—"Estas ne teruro En mia sorto; nobla kamarado, Bonvolu pri mi de nun zorgi ne tro. Malpli ol por vi estas la ventado Por mi timinda. Vento, mia mastro, Min certe fleksas, sed neniam rompas: Vi baldaŭ vidos ke mi vin ne trompas. Jam ventoj ne kurbigis vian spinon: Atendu ni la finon." Ĵus kiam kano tiel paroladis, Plej terura venta blovo, Kiun naskis norda kavo, El horizontekstremo alflugadis. La kverko staras, la kanet’ kurbiĝas: Ventblovego duobliĝas, Atakas kverkon longe por faligi, Kaj fine povas ĝin elradikigi! Ĝin, kies kapo preskaŭ trafis nubojn, Dum ĝi piedojn sendis en la tombojn!

158

AUTHORITATIVE TEACHING IN ESPERANTO.

Those who teach Esperanto to English-speaking students often find themselves called upon to explain certain generally-accepted modes of expression in the international language. There is no doubt that a student is perfectly justified in expecting, and should be encouraged to ask for, a logical explanation and a justification of anything which his teacher tells him is "good Esperanto." The principles and rules which Dr. Zamenhof has given us in the Fundamento de Esperanto form the whole of the essentials of the language. No one is entitled to call himself an Esperantist until he has carefully studied those few grammatical rules and exercises, and has resolved never wilfully to disobey them. The excellent Sintakso of Dr. Paul Fruictier and the widely read Commentaire of the Marquis de Beaufront are aprobitaj by Dr. Zamenhof, and are now generally accepted as standard works in the Esperanto Language. There are others, of course; but he who knows the three books named knows Esperanto well.

But the Commentaire is in French, and useful only to those who can read French easily; the Sintakso is in Esperanto, and does not treat of Esperanto from an English point of view; and the Fundamento is merely "law-giving" and not explanatory. We need a good Commentary very badly in England, for a very large number of our students know too little of French to derive full advantage from the Commentaire.

To write and speak Esperanto really well one should have a knowledge of French, or, failing that, should be ever on the alert for the occasional contributions to the magazines of English commentators. Doubtless a time will come when the English student will be as well off as the French one for really reliable and well-written commentaries and dictionaries; at present he must do the best he can.

No student need suppose, then, that if he comes across some Esperanto construction, even in a book which is aprobita, that he is compelled to accept it, if it appear to him to be either illogical, insufficient, or idiomatic. He must study the books mentioned above, and then use his critical judgment. This doctrine is not the writer’s own; it emanates from Dr. Zamenhof himself.

The English student may find, for example, the clumsy expression li rompis al si la kruron, which means to most foreigners "he broke his leg," but which to the young English student means "he broke to him the leg," and which is, after all, idiomatic. No foreign Esperantist could misunderstand li rompis sian kruron, and there is no reason whatever why that form of expression should not be good, nay excellent, Esperanto. It is clear, and it is logical, and the best Esperanto style is that which best fulfils these requirements. The phrase kiel eble plej baldaŭ (or plej baldaŭ kiel eble) at first sight looks idiomatic, but is in reality not so. It does require explanation, however.

We are accustomed, in English, to say "as soon as possible" when we mean "the soonest possible." Careful thought will enable anyone to arrive at the slight difference in meaning between the two expressions. In "as soon as possible" we use the same form of words as in an ordinary comparison—e.g., "she is as good as she is beautiful"—but we are speaking of something in the superlative, and not in the comparative, degree all the time. Thus "tiel baldaŭ kiel eble" is not bad Esperanto; it means literally "as soon as possible"; but whenever we really mean "the soonest possible" we ought to write "plej baldaŭ kiel eble."

Martyn Westcott, F.B.E.A.

VERA RAKONTETO.

De P. Chalmers Taylor (9929).

Knabeto, kiu havis nur kvin jarojn, estis staranta apud sia patrino, kiu faras pasteĉon. La patrino diris al li: "Zorgu, Perĉjo, ke vi ne petu por iom da tiu ĉi pasteĉo, ĉe la noktomanĝo, ĝi estas sole por la gevizitantoj." "Jes, patrineto mia," respondis la fileto, "mi zorgos."

Je la vespero, la patro revenis de sia oficejo, la gastoj alvenis, kaj ĉiuj sidiĝis por partopreni el la manĝaĵoj kiuj estis pretigitaj por ili. Post la viandaĵoj, la pasteĉo aperis, kaj la fileto per avidaj okuloj rigardadis ĝin, sed memorante la matenajn vortojn de sia patrino, li ne kuraĝiĝis peti por iom. La patro iom post iom disdonis la pasteĉon; fine, turnante sin al sia fileto li diris, "Perĉjo, ĉu mi donos al vi porcion da tiu ĉi pasteĉo?"

La kompatinda filo rigardis, unue la patron, poste la patrinon, nesciante tion, kion li devas diri. La patro ree demandis, "Perĉjo, kial vi ne respondas? Ĉu vi deziras porcion da tiu ĉi pasteĉo?"

Tiam la fileto ekplorante diris, "Se vi plaĉos,—patreto,—patrineto diris,—ke ĝi estas,—sole por la—gevizitantoj!!"

159

DIVERSAĴOJ PRI LA ARTOJ.

De Walter Dexter, R.B.A.

Ke la plej granda nombro de niaj nuntempaj konstruaĵoj estas ordinaraj, kaj eĉ vulgaraj, ne estas neigeble. Pasos multaj jaroj, eble, antaŭ la stratoj en niaj urboj fariĝos tiel pentrindaj kiel la Chester Vicoj, aŭ la domoj de la negocistoj, kiuj staras laŭborde de la Amsterdam kanaloj. Ĝis tia tempo alvenos, ni devas fari ĉion kion ni povas, por montri al aliaj homoj la belecojn de la konstruaĵoj mezepokaj, kaj de la Renaskiĝo, kaj tiel ni helpos fari amason de opinio publika, kiu ne volos permesi ke oni detruu tiujn memorigojn de tempo pli pentrinda ol la nia.

Estus bone, en multe da ekzemploj por la urbkonsilantaroj (konsilata de komitatoj de lokaj historiskribantoj, artistoj, arĥeologiantoj kaj aliaj kapabluloj) aĉeti la malnovajn konstruaĵojn kiuj staras interne de la urbaj limoj. Jam tiaj konstruaĵoj estas la solaj vizitindaĵoj por la tuta mondo, kiujn havas multe da malgrandaj urboj. Kaj, en la venontaj tagoj, "la viro sur la strato" lernos ami la artajn arĥitekturaĵojn kiuj estis produktataj de liaj praavoj, kaj ne restos kontenta ĝis lia propra domo ankaŭ estas interesa kaj bela.


Sro Harry Quilter diras, en sia ensorĉa verko Sententiæ Artis:—"Granda lernejo de pentrarto estas neebla en la nuntempo, esceptinte ke ni povos aliigi, unue, la spiritajn kutimojn de la artistoj, due, la spiritajn kutimojn de la societo, trie, esceptinte ke ni povos provizi la popolon kun instinkto kiun ili ne posedas, kvare, esceptinte ke ni povos ŝanĝi la kondiĉojn de la moderna vivo."


Skizanta en la "lando de Nelson" mi estas surprizita je la beleco kaj diverseco de la pejzaĝo apud la marbordo, inter Hunstanton kaj Cromer. Al multaj homoj Norfolk estas sinonima kun plateco, sed ĝia norda bordo estas tute neplata. Inter la imposa perpendikulara markrutaĵo de Hunstanton kun siaj multkolora tavoloj, kaj la verdvestitaj montetoj de Cromer estas vastaj regionoj de sablo, kaj ŝlimaj platoj kuŝantaj je la piedoj de malgrandaj montetoj. Tie ĉi kaj tie estas ĉarmaj malnovaj urbetoj kaj vilaĝoj—memorigoj de la marhavenoj kiuj franĝis la bordon en la estinta tempo.

Burnham-Thorpe, la naskiĝloko de nia plej granda admiralo, estas lokata en valo ĉirkaŭ ses mejloj for de la marbordo. La tradicio diras ke ĝi foje estis haveno, kaj loko estas montrata al vizitantoj kie, oni diras, ŝipoj ricevis kaj senŝarĝis siajn ŝarĝojn je la urba bordmarŝejo. Sed, nuntempe, Burnham-Thorpe estas vilaĝo kvieta kaj stranga, kie la kredo en sorĉo tamen daŭriĝis, kaj kies loĝantoj nomas la loĝantojn de vilaĝoj apudaj—"alilanduloj!"

NEĜA SUPRO.

El Leconte de Lisle, Derniers Poemes (Le Piton des Neiges).

Verso kvinakcenta, dekunusilaba.

De l’ oriento mondon lumo vekas; Je disiĝantaj fajraj garboj strekas L’ aeron klaran. Supre, altaĵaro Per neĝ’ kovrita hele lumas; maro, Malsupre, kuŝas, kvazaŭ kurbiĝinte, Kun la senfina spaco kuniĝinte. Simile ambaŭ ora je rivero, Senlime fluas blua en aero. Ĉe l’ okcidento nebuleg’ foriĝas; Arĝenta stelo kiel larm’ ruliĝas El la okuloj noktaj elirante, Tremetas super akvoj pendiĝante. L’ antikva Supro, reĝo de l’ montaro, Ĉiela gasto, mastro de l’ akvaro, Krutegajn flankojn alte malkaŝante Senmove staras, tempon malŝatante. Ĝi silentegas, kiam ektagiĝas: Pepantaj birdoj tie ne aŭdiĝas, Neniam blovas sur ĝi la ventetoj Parfumaj, kiuj flirtas en valetoj, Nek murmuradas maro, karesante Koralajn rifojn, kvazaŭ revadante. Ĝi, nesciante teran la bruadon, Nenion nian, homan nek vivadon, L’ eternan vekon sole rigardadas, Je neĝ’ vestita Sunon atendadas.

J. Parisot.

160

KAMPARAJ AMUZAĴOJ.

Originale verkita de F. A. Meigh.

Ofte estas enigme je multaj homoj kiel obteni monon por bonfaradaj celoj, sed la vikaro de malgranda Angla vilaĝo elpensis sukcesan metodon antaŭ ne longe. La preĝejo bezonis renovigon, kaj la malgrandaj monaj kolektadoj kiujn oni semajne kolektis ne sufiĉis pagi por la necesaj riparaĵoj. Post multa pensado li decidis organizi teo-manĝon kaj sportojn en kampo pruntedonita je la okazo de farma mastro, kaj demandi po unu ŝilingo por ĉiu persono kiu eniris.

Anoncoj laŭe estis alsenditaj al la proksimaj vilaĝoj kaj urbetoj, kaj la premioj kiujn oni oferis al la gajnistoj de la sportoj altiris grandan amason da homoj.

Frue je la nomita tago kelkaj virinoj sin okupis tranĉi kukojn kaj buteritan panon, ĝis ŝajnis ke ili havis sufiĉan nutraĵon kontraŭstari dekdumonatan sieĝon. Sed kelkaj el la gastoj ŝajnis posedi nesatigeblan apetiton kaj peceto post peceto da kuko malaperiĝis kvazaŭ magie; dum la tasoj da teo estis trinkataj ne malpli rapide.

Iu rimarkis ke eble kelkaj el la viroj ne estis matenmanĝintaj, sed alia voĉo ridinde respondis "Ne! kaj mi pensas ke ili ankaŭ ne bezonos matenmanĝon morgaŭ."

Ĉiu estis tre bonhumora kaj multa gajeco okazis kiam kelkaj malbonemaj junuloj subite duonlevigis la finon de benko sur kiu (ĉe la alia fino) sidis dika farma mastro kaj lia edzino. Tiu ĉi malfeliĉa paro ekrulis teren, kaj ne trovante la epizodon tiel ridinda kiel la ĉirkaŭstarantoj tuj komencis riproĉi unu la alian por la okazo. Suprenrigardante la farma mastro subite ekvidis la verajn kulpulojn kaj penis ilin kapti, sed lia dikeco malfeliĉe malhelpis lian progreson kaj li baldaŭ revenis ruĝavizaĝa kaj senspira, sed samtempe promesante estontan venĝon al la ofendintoj.

Post mallonga tempo la sportoj komencis kaj la manĝantoj baldaŭ forlasis la te-tablojn. El la konkuroj por geknaboj inter la aĝoj de dekdu kaj dekkvar jaroj estis la jena.

Oni alligis ŝnuregon al du arboj kaj pendante de ĝi estis fadenoj kun bunoj je la finoj. Tiam geinfanoj kun la manoj kunligitaj malantaŭe staris apude kaj je signalo ili devis komenci manĝi la bunojn. Sed tiu ĉi ŝajnis esti malfacila tasko ĉar la malplej movado de la ŝnurego balancigis kaj saltigis la bunojn kaj la infanoj ilin sekvantaj malfermbuŝe ne povis ilin mordi. Anstataŭ, la bunoj frotadis la vizaĝojn kaj surmetis multe da sukero kaj glueco sur la vangoj. Subite unu buno falis teren kaj la konkuranto genufleksante, faris multan progreson mordante kaj englutante pecegojn kiel malsata hundo. Sed la ridado de la rigardantoj infektiĝis, ĝis eĉ la geknaboj mem apenaŭ povis manĝi.

Tamen la knabo kiu manĝis genuflekse finiĝis unue sed juĝante per la vizaĝo li ne estis gajninta la premion sen iom da nekonveneco al si mem. Post du-tri kuroj por la malgrandaj geknaboj unu sekvis por la edzinoj (junaj aŭ maljunaj) kiu estis vere amuziga.

Oni desegnis grandan rondon sur la tero sur kiu staris la edzinoj (blindigitaj bandaĝe per naztukoj). Meze de rondo estis viro, kaj kiu ajn marŝis tien kaj lin tuŝis unue estis la gajnistino.

Antaŭ ol ekiri ĉiu virino devis sin turniĝi unufoje kaj tiu ĉi tiel konfuzigis kelkajn ke ili vagis ĉie.

Post mallonga tempo la viro estis tuŝita de unu el la edzinoj, tiam alia kaj alia ĝis baldaŭ li ŝajnis kompatindan objekton. Kvin virinoj lin tenis kvazaŭ iliaj vivoj dependis sur la ago. Li estis preskaŭ senvestigita de sia vesto kaj ne povis movi. Ĉiu virino kredante ke ŝi estis la unua alvokis ĝojege al ŝiaj amikoj.

Sinjoro kiu malatente tro proksime marŝis al tiu ĉi interesa vidaĵo subite ĉirkaŭpreniĝis ĉirkaŭ la kolo de virino kaj malgraŭ la ripetadaj certigoj ke li ne estis la prava viro ŝi daŭris lin teni ĝis per rapida movo li forkuris.

El aliaj eroj sur la programo estis "Barela Kuro."

La bareloj estis tre malgrandaj kaj oni devis ilin ruli 300 futojn per la manoj. Ĉiuj la viroj komencis vice sed la bareloj nemanregiĝis kaj malrekte ruliĝis. Jen ili kune ruliĝis pinĉante multajn fingrojn kaj jen ili ruliĝis kontraŭ la kruroj de viro faligante lin teren. Sed kiam tere, viro ne havis baldaŭ la okazon sin releviĝi ĉar tiuj kiuj estis malantaŭ ankaŭ falis sur lin kaj viroj kaj bareloj tre konfuziĝis.

Post la daŭrigo de tiuj ĉi viglaj okazoj dum kelkaj horoj la dancarto komencis.

Oni ne ofte kreditas homojn je timemo sed mi rimarkis ke kelkaj kamparaj junuloj kune dancis ĉar ili estis tro timemaj por inviti la fraŭlinojn. Ĉiu persono dancis malsimile. Iuj sin turniĝis rapide kiel "teetotum" aliaj sin movis kun la gracio de la minueto. Iuj dancis sur la tero sed multaj ŝajnis paŝi pleje sur la piedfingroj de iliaj kunuloj!!

Ĉiu zorgo forgesiĝis kaj eĉ la maljunuloj penis remontri la facilmovojn de juneco. Sed ĉio finiĝas kaj antaŭ ol la amaso disiris ili donis tri korajn aplaŭdegojn por la vikaro kiu estis tiom farinta.