Back to Vol. II index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

23. (Vol. II., No. 9.)

Septembro, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41, Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London, W.C.

CONTENTS.

Page
Two Congress Programs129
Impressions of the Congress (H.B.M.)130
Notes on the Orient, Part III. (Col. H. K. Gordon)135
Saved from Death, Serial, continued from pages 98 & 126 (General Cox)136
Reminiscences, Part IX. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)137
Brisquet’s Hound (translated by C. Leroux)139
The Sherborne Pageant (H. W. Southcombe)140
The Snowdrop (Clarence Bicknell)141
Sundry Notes142
Woman, The Incomprehensible (translated by G. C. Law)142
The Little Invalid (translated by Dr. Philippet)144

MARQUE DÉPOSÉE,
No. 13195.

VISKO
ESPERANTO.

Registered Trade Mark, No. 270,042.

BONEGA PROPAGANDILO.

Observu la Verdan Stelon kaj la nomon Esperanto sur la afiŝeto.

Antaŭpagitaj mendoj de Esperantistoj ricevos specialan rabaton.

Bonvolu skribi por detaloj al—

BUCHANAN, SCOTT & CO., Garthland Street, Glasgow, Scotland.

Telegrafa Adreso: "ESPERANTO, GLASGOW."

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas. Tiu bone dormas. Kiu bone dormas. Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadeau en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

NASKIĜO.

Al la Gesinjoroj H. R. Geddes, Horthumberland House, Dover, je Junio 17 Filo (baptonomita Frederick Leonard).

Correspondence Lessons in Esperanto.

ARE GIVEN BY

Mr. A MOTTEAU, Certified Teacher of Esperanto, 157, Earlham Grove, Forest Gate, London, E.

7/6 the Quarter.

KOLEKTANTOJ.

Finlandaj poŝtmarkoj, 20 malsamaj, afrankite, por 1m. 50 pennia (2/-, aŭ 2 fr. 25 c.), 25 malsimilaj por 2m. (2/3, aŭ 2 fr. 75 c.). Pagon volu sendi per poŝtmandato. Rusaj poŝtmarkoj akceptaj laŭ efektiva valoro.

ADOLF REINBERG, Osterlanggatan, 39, Abo, Finland.

AL STUDENTOJ ĈIULANDAJ.

Gestudentoj dezirante studi la Artojn aŭ la Sciencojn ĉe London University estas invitataj aliĝi je 3 aŭ 4 aliaj studentoj, kiuj prenas la sciencan kurson ĉe

University College, London.

Respondu al 24, COLBERG PLACE, Stamford Hill, N.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

PROGRAMOJ.

Sabaton, Aŭguston 5.

  1. L’Espero. Ĥoro de Boulognaninoj.
  2. Oficialaj Paroladoj.
  3. Respondo de Dro Zamenhof.
  4. Orĥestro.
  5. Ĉu vi konas la landon? Kanto. Fino M. Samuel.
  6. Serenado. Kanto Fino Richard, Violono Fino Libersat.
  7. Sub la blanka velo. Ĥoro & solo de Sino Parsons.
  8. La Bano de la Pastro. Monologo de Paul Boulet.
  9. La Edziniĝo de Johanino. Kanto. Sino Duchochois.
  10. Hinda Kanto. Voĉo Sino Bergier, Violono Fino Libersat, Violonĉelo Sro Libersat.
  11. Mensogo pro Amo. Unuakta komedio tradukita de Paul Boulet, Ludata de Finoj Pannevin & Samuel. Sroj Lephay, Boulet, C. Michaux, Martin & Samuel.

Dimanĉon, Aŭguston 6.

  1. L’Espero. Kanto.
    [1]Ho Mia Kor’. Kanto. Srino Guivy (Tours).
  2. Balo de la Enmaskigitoj. Deklamata de Sro Lambert (Londono).
  3. Legendo. Ludata sur Violono de Fino Birch (Folkestone).
  4. Finokanto. Kanto de Dro Hanauer (Frankfurt).
  5. Ĉu esti aŭ ne esti. El Hamleto. Fino Schafer (Londono).
  6. Plu kreskis la Barbo. Humora kanto de Sro Hulme (Shrewsbury).
  7. Edziĝo Kontraŭvola, de Molière, tradukita de Victor Dufeutrel.
    • Dorimeno, filino de Alkantoro. Srino Junck (Italujo).
    • Unua Ciganino. Fino Cederblad (Svedujo).
    • Dua Ciganino. Sino Avilov (Rusujo).
    • Sganarelo, amanto de Dorimeno. Sro Paul Boulet (Francujo).
    • Pankraso, Filozofo. Sro H. Bolingbroke Mudie (Anglo).
    • Mariufuso, Filozofo. Sro Saint Martin (Kanado).
    • Geronimo, amiko de Sganarelo. Sro J. Ansel (Francujo).
    • Alkantoro, patro de Dorimeno. Sro Cogen (Belgujo).
    • Alcidaso, frato de Dorimeno. Sro Kuchler (Germanujo).
    • Likasto, amanto de Dorimeno. Sro Allum (Norvegujo).
  8. La Vojo. Kanto. Srino A. Mudie (Londono).
  9. La Kapelo, deklamata de Sro Otto Simon (Ung Hradisch).
  10. Antaŭen. Kanto. Fino Schafer (Londono).
  11. Solo de Fluto. Humoraĵo de Sro Dore (Troyes).
  12. Ĝis la Revido, deklamata de Srino Junck (Bordighera).
  13. Nova Kanto, deklamata de Fino Warlow (Londono).
  14. La Elf-reĝo. Kanto. Dro Hanauer (Frankfurt).
  15. Freneza Ridado. Fino Banet (Valenciennes).
  16. La Sonĝo de Malliberulo. Kanto. Profesoro Offret.
  17. Printempo Venas. Kanto. Fino Farnes (Londono).

PIEDNOTO:

[1] Aĉetabla po 1 franko por helpi Blindulojn.

130

KONGRES-IMPRESOJ.

H. Bolingbroke Mudie.

La Unua Internacia Esperantista Kongreso finigis sian tre sukcesegan vivadon en Boulogne-sur-Mer, la 11 de Aŭgusto. Sendube estontaj Kongresoj estos ja multenombraj, sed neniam ni povos forgesi la rimarkindajn impresojn, kiujn faris je ni tiu ĉi unua Kongreso.

Ĉar estas, ni kredas, la intenco de ĉiuj niaj kunbatalantaj Esperantistaj Gazetoj pritrakti detale la Kongresajn agadojn, ni nur verkos kelkajn vortojn pri la ĝenerala impreso.

Estas certe ke tiuj multaj amikoj estis pravaj, kiuj antaŭ-diris ke nun Esperanto, por la unua fojo, estos monde reklamata. Ĉar ĉiuj ĵurnaloj, eĉ tiuj kiuj neniam antaŭe volis nomi la "Dua Lingvo por Ĉiuj Nacioj," jes, ĉiuj donis tre favorojn raportojn pri la rimarkinda fervoro, komprenebleco, kaj amikemo, kiuj unuigis la diversnaciajn Kongresanojn.

Kiam ni unue paŝis sur Francan teron, forlasinte la belan turben-ŝipon Onward, ni ekvidis ke Boulogne fariĝas Esperanta urbo. Eĉ la portistoj, kiuj klopodis pri la pakaĵoj, diris: "A l’Hotel Espérantiste, Monsieur?" Sur la stratoj flugetis verda flago kun blanka kojno, sur kiu estis brodita verda stelo.

Kvankam Boulogne estas sufiĉe granda urbo, du miloj da verdsteluloj estis tre videblaj sur la stratoj, kaj ĉiam, dum eĉ mallonga promenadeto, ni certe renkontus kelkajn afablajn samideanojn.

Persone, mi estis pli ol kontenta, ĉar, dank’ al oftaj feliĉaj Esperantaj vojaĝetoj, kiujn kredeble niaj legantoj bone memoros, mi rekonatiĝis kun tiel granda nombro da Esperantistoj kiel ia alia Kongresano.

La tuta Kongreso estis do serio da kontentigaj renkontoj kun entuziasmaj amikoj. Kaj mi ne povis malpermesi al mi la memoron pri la malgrandaj ĉarmaj kunvenoj kiujn mi ĉeestis dum la du antaŭaj jaroj. Vere, vidante la Boulogne Kongreson, neniu povas plu diri ke Esperanto ne faris mirindegan progreson. Eĉ la Angla Times devis konfesi ke la fakto ke tiom da diversnaciaj homoj povis sin tute interkomprenigi nur per Esperanto "ne estis kontraŭdirebla."

131

"En la mondon venis nova sento," prave skribis nia eminenta Prezidanto; sed ni multe dubas se eĉ li iam atendis vidi tian pruvon, kia estas donita inter Aŭgusto 4-11. Kaj kion pensis Dro Zamenhof pri ĉio ĉi? Ĉu li trovis ke la ekcitiĝo, fervoro, kaj entuziasmo, kiujn li vidis inter la ĉeestantaro; ĉu li trovis ke la tondraj aplaŭdoj, kiuj bonvenigis lin ĉiam kaj ĉie; ĉu li kredis ke tiuj ĉi kaj la aliaj nekalkuleblaj signoj de nia progreso valoris la penadon de la longa veturo de Varsovio ĝis Boulogne?

Oni ja ne povas dubi pri lia respondo!

Kaj tiuj amikoj ankaŭ kiuj venis de eĉ pli malproksime, de Kanado, Nov-Zelando, Japonujo, k.t.p., ĉu ili ne estas ankaŭ kontentegaj?

Kaj, pli ol ĉiuj, ĉu ne estis Maître Michaux, la nelacigebla organizinto, la forta "Blovanto de la Kongresa ventego," ĉu li ne estas kontentega kaj fierega pro la rezultato de liaj klopodoj? Ja nenie oni estus povinta trovi homon pli taŭga por laborego tia, kaj kiu samtempe posedis tiom da valoraj gehelpantoj.

"Palmam qui meruit ferat."

Ni en niaj koroj denove danku kaj gratulu Maître Michaux kaj la Grupon de Boulogne-sur-Mer!

Kompreneble ni Esperantistoj grupiĝis, restis multope ĉe diversaj Esperantemaj hoteloj. Certe hotelestroj ne povas plendi je Esperanto!

Alveninte vendredon nokte, ni jam havis tempon por diversaj ekskursetoj sur la kamparo antaŭ sabatvespero, kiam la Kongreso oficiale komenciĝis.

Doktoro Zamenhof mem alvenis vendredon post glorplena restado en Parizo. Li restis ĉe Maître Michaux. Elektita malmulto estis invitata lin renkonti por privata parolado antaŭ la oficiala vesper-kunveno.

Tiam estis decidite elekti kvin Vic-Prezidantojn de la Kongreso, ĉar Dro Zamenhof ne sentis sin sufiĉe forta por preni ĉion sur si. La kvin elektitaj estis:—Dro Zamenhof, Prezidanto. Vic-Prezidantoj:—M. Boirac, Rektoro de la Universitato de Dijon; Maître Michaux, Advokato, Boulogne; Doktoro Mybs, Hamburg; Kolonelo Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., Prezidanto de la Brita Esperanta Asocio; kaj Generalo Sebert, Membro de la Franca Instituto, Parizo.

La sukceson de la diversaj kunvenoj ni multe ŝuldas al la Urbestro de Boulogne, kiu afablege donis al ni la uzon de la Urba Teatro dum la tuta daŭro de la Kongreso. Vere, sen tiu ĉi helpo, ni ne scias kio estus okazinta,132 ĉar tiu granda teatro mem estis ne tro vasta por la aŭdantaro.

Sabatvespere, ĉirkaŭ 8.20, la amika babilado de la kunvenintoj subite silentiĝis, la teatra kurtenego leviĝis, kaj jen! en longa vico, vidiĝis la eminentaj Francoj, kiuj volis doni al ni la bonvenon sur Franca tero.

Doktoro Zamenhof estis la sola ne-Franco, kaj la aliaj estis la Urbestro, la Sub-Urbestro, la Prezidanto de la Komerca Ĉambro, Generalo Sebert (Membro de la Franca Instituto, Reprezentanto de la Franca Touring Klubo), Profesoro Carlo Bourlet (Prezidanto de la Grupo Pariza), Profesoro Cart, kaj MM. Boulet and Derveaux (la du Sekretarioj de la Boulogne Grupo), kaj laste, sed ne malpleje, Maître Michaux.

Post multaj ĉarmaj paroladoj, Doktoro Zamenhof leviĝis, kaj tute senŝancele aŭdis la plej tondran aplaŭdon imageblan. Multaj malpli fortaj homoj ja estus konfuziĝintaj je tia okazo; sed, kvankam mi sidis en la unua vico de seĝoj, mi ne eĉ vidis tremeti la Doktoran manon. Tute kalme, eble iom aŭtomate, la kreinto de la lingvo Esperanto klarege elparolis belegan paroladon, dum li rigardis antaŭ siaj piedoj la triumfon de lia laboro, la floron de la proesperanta batalantaro.

Kaj, dum la silentego kiu regis dum la longa parolado, ne eĉ unu vorto el liaj lipoj perdiĝis. Estis same ĉiaokaze dum la tuta Kongreso. Ĉiu Esperantisto sen malhelpo komprenis ĉiun Esperantiston!

Detalan priskribon de la parolado de Doktoro Zamenhof ni lasas al tiuj el niaj samtempaj ĵurnaloj, kiuj estas difinitaj por oficiala raportado.

Kiam Dro Zamenhof sidiĝis, kaj la aplaŭdoj reaŭdiĝis, la kurteno falis, kaj la Kongreso oficiale malfermiĝis.

Iom poste la Boulogne Grupo donis tre ŝatindan koncerton. La virina ĥoro, sub la direktado de la sindona Sino Bergier, estis speciale aprobinda.

Nia kunverkinto, Sro Paul Boulet, deklamis "La Bano de la Pastro" kaj ankaŭ havis rolojn en la du komedioj kiuj ludiĝis dum la Kongreso.

Ni ja volus ke ĉiuj Esperantistaj Grupoj estu tiel talentoplenaj, kiel tiu en Boulogne-sur-Mer!

Post la koncerto, ni nature rekunveniĝis en la Grand Café, ĉar ni estis en Francujo, kie la kafejo estas la ĝenerala kunvenejo. En la sama eleganta konstruaĵo ses-aŭ-sepdek Esperantistoj babiladis kun Dro Zamenhof, je neoficiala kunveno la antaŭan nokton, tial ni do bone konis la lokon.

La proksiman tagon estis, kompreneble, Dimanĉo. Certe neniu el la Anglaj partoprenantoj iam ĝuis tian Dimanĉon antaŭe; kaj, por kvietigi maltrankvilajn133 konsciencojn, ni certigis al ili ke, ĉar estis la dua tago (de la Kongreso) ne estis eble ke ĝi estu ankaŭ Dimanĉo, kiu estas la unua tago!

Matenfrue ni kunvenis, laŭ nacioj, por aranĝi la elekton de reprezentantoj pri la Lingvaj Aferoj, k.t.p.

Post la kunveno, la elektituloj rekunvenis sole, kaj la ceteroj frue matenmanĝis por povi aliri la Ĉevalkuradojn, en speciala vagonaro. La tago estis ĉarmega, aero klara kaj freŝa, suno varma, ĉielo blua. Kiam do Sro Gehet, Sekretario en Rouen, proponis al mi ke ni iru ĝis la ĉevalkuradoj per vel-boato, anstataŭ vagonare, la propono estis tiel alloga ke mi forlasis mian patrinon kaj la multajn amikojn, kaj vojaĝis kun nur tri.

La maro estis tiel bela, tamen iom maltrankvila, ke, alveninte ĝis Wimereux (kie estas la ĉevalkurejo) blovita de favora vento, Sro Gehet kaj mi decidis returnen-iri ĝis Boulogne, kaj poste veturi trame. Tiel okazis ke ni nur vidis la lastan kurson—de la Oficiroj—kaj revenis urbon per la Esperantistplena vagonaro.

Post rapida vespermanĝo, ni devis forkuri ĝis la teatro, kie okazis la "Internacia Koncerto." Eĉ pli plenigita ol antaŭe, la teatro ja prezentis kuraĝigantan aperon. Diversaj kantoj, deklamoj, kaj muziko plenege sukcesis, kaj la Edziĝo Kontraŭvola, de Molière, ludiĝis de oknaciaj aktoroj. Neniam antaŭe, certe, okazis tia ludo. Inter la aktoroj kaj la aŭdantoj estis unu sola interkomprenilo—Esperanto; kaj estis ja rimarkinda afero ke, preskaŭ sen antaŭludoj, komedio sukcesis tiamaniere!

Doktoro Zamenhof kaj lia afabla edzino invitis nin, la naŭ aktorojn, en sian kupeon, kaj dankis nin. Dum la longa trairo de la teatro kiun postulis tiun viziton, ni ja estis subpremegataj je gratuloj. La vestoj, scenoj, kaj ĉio estis ja bone aranĝitaj.

La dua parto konsistis el kantoj, deklamoj, ŝercoj, k.t.p., kiuj ja elmontris veran talenton. Ni presigas la programon, kaj ĉiama estu la honto de tiuj Esperantistoj kiuj povis, sed ne klopodis ĉeesti!

Post koncerto, kafejo; post kafejo, lito; post lito, dormo; post dormo, festenoj (bis). Tiel oni povas priskribi la unuajn Kongresajn tagojn malmultvorte.

Lundo, Aŭgusto 7, Banklibertago en Anglujo kaj Skotlando, Esperantalibertago en la Esperantujo! Ĉu oni iam povos tiun tagon forgesi?

Matenmanĝante, ni memoris la konsilon de 134 Ham Mukasa, kaj ne tro manĝis, pro la venontaj bonaj manĝaĵoj; ĉar ĉu hodiaŭ ne estas la tago difinita por la Granda Internacia Festeno, kaj ĉu oni ne estis dirinta al ni ke eble la ĉambrego de la Kazeno ne estos sufiĉe granda por ni?

Jes, estis tiel! Kvankam ĝi povis enhavi 400 manĝantojn, kvindekon da Esperantistoj devis iri en apudan ĉambron. Bonega sukceso!

Kaj ĉie la vorto Esperanto. Esperanta Visko, Esperanta Ĉampanvino, Esperanta ĉi-tio kaj Esperanto tio. Kaj ĉie Esperantistoj. Ne grave ĉu Ruso, Polo, Franco, Germano, Belgo, aŭ Anglo, ĉiuj estis kaj ĉiam estos, Esperantistoj.

Ĉu iam oni aŭdis tiajn paroladojn? Unue Dro Zamenhof, poste eminentaj Francoj kaj reprezentantoj de ĉiuj ĉeestantaj nacioj, esprimis, per belsona Esperanta, siajn pensojn kaj esperojn. La tempo rapide forflugis!

La fotografantoj havis multe da okupado tiun tagon; ĉar, kvankam ili bone laboris dum la festeno mem, eĉ pli bone estis kiam, forpelitaj en la Kazen-ĝardenojn, ni ĉiuj amasiĝis apud muzikludejo, por fotografiĝi, kaj aŭskulti tiujn naciojn, kiuj ne ankoraŭ havis sian okazon en la salonego.

Oni ja povas esti tre elokventa per Esperanto. La efekto de la paroladoj estis tre favorega. Ĉiuj estis tute interesaj, tute bone elparolataj. Mi ne volas aplaŭdi ian specialan paroladon super alia, sed nenia estis pli elokventa ol tiu elparolita de nia plej juna amiko, Edmond Privat, el Ĝenevo. Inter la plej bonaj parolintoj estis Dro Zamenhof (Polujo), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Srino Bergier (Francujo), MM. Grabowski (Polujo), Ostrowski (Rusujo), Balik (Bohemio), Simon (Aŭstrujo), Borel (Germanujo), Srino Junck (Italujo), MM. Codorniu (Hispanujo), Krikorts (Svedujo), St. Martin (Kanado), Seynaeve (Belgujo), Privat (Svisujo), Schneeberger (Protestantismo), Abbé Peltier (Katolikismo).

Kvankam la festeno komenciĝis tagmeze, estis jam la kvina antaŭ ni povis fortiri nin, por pretigi nin por la kruela vaporŝipo, kiu devis korpe disigi nin de la Esperantistoj.

Sed anime, ili restas ankoraŭ kun ni. Kiam, trairante la arĝentan strekon je la horo de la sunkuŝiĝo, ni ekvidis tute rimarkindan oran landon okcidenten, ni figuris al ni ke ni veturas al tiu glora ora lando de la Esperantismo, kie regas frata amo kaj kontentiĝo, la ora lando kiu devas iam veni, la lando de la interkompreniĝo de la tuta homaro.

Amikoj de la Kongreso, Ĝis la revido!

The First International Esperantist Congress terminated its most successful course in Boulogne-on-Sea on the 11th of August. Future Congresses will, undoubtedly, be many, but never shall we be able to forget the remarkable impressions which this first Congress made upon us.

As it is, we believe, the intention of all our Esperanto contemporaries to treat of the Congressional doings in detail, we will merely write a few words as to the general impression.

Certain it is that those many friends were right who predicted that now Esperanto, for the first time, will be advertised all over the world. For all journals, even those which never previously deigned to name the "Second Language for All Nations," yea, all have given most favourable reports of the remarkable fervour, comprehensibility, and friendliness which united the Congressmen of many nations.

When we first stepped upon French soil, after leaving the fine turbine steamer Onward, we saw that Boulogne had become an Esperanto city. Even the porters who looked after the baggage said: "To the Esperantists’ hotel, sir?" Over the streets fluttered a green flag with a white corner, on which was embroidered a green star.

Although Boulogne is a fairly large town, two thousand wearers of the green star were most conspicuous in the streets, and invariably, even during a short walk, we were sure to meet some kind friends-in-Esperanto.

Personally, I was more than content, for, thanks to frequent happy Esperantic excursions, which our readers may well remember, I renewed acquaintance with as large a number of Esperantists as did any other member of the Congress.

The whole Conference was thus a series of gratifying réunions with enthusiastic friends. And I could not help remembering the small and charming gatherings which I had attended during the two preceding years. Truly, on seeing the Boulogne Congress, none can now truthfully assert that Esperanto has not made the most astonishing progress. Even the English Times had to confess that the fact that so many men of divers nationalities could thoroughly understand one another solely by means of Esperanto "was not to be explained away."

"Into the world has come a new sentiment," wrote our eminent President; but we much doubt whether even he ever expected to see such proof as was given between August 4th-11th. And what did Dr. Zamenhof think of all this? Did he find that the excitement, zeal, and enthusiasm which he saw in those present; did he find the thundrous applause which greeted him at all times and places; did he believe that these and the other innumerable signs of our progress were worth the effort of the long journey from Warsaw to Boulogne?

One cannot indeed doubt as to his answer!

And those friends also who came even greater distances, from Canada, New Zealand, Japan, etc., were not they also supremely contented?

And, more than all, was not M. Michaux, the indefatigable organiser, the strong "Blower of the driving wind" of the Congress, was not he most content and proud at the result of his efforts? Assuredly nowhere could one have found a man more competent for such a great work, and who, at the same time, possessed so many valuable helpers.

"Let him who has earned it, bear the palm!"

Let us in our hearts renew our thanks and congratulations to M. Michaux and the Group in Boulogne-on-Sea!

Naturally, we Esperantists gathered together, and stayed in batches at the several Esperanto hotels. Certainly the hotel-keepers cannot complain of Esperanto.

Having arrived on Friday evening, we still had time for sundry little trips into the country before Saturday evening, when the Congress was officially opened.

Dr. Zamenhof himself arrived on Friday, after a glorious stay in Paris. He was staying with M. Michaux. A select few were invited to meet him for a private conference before the official meeting in the evening.

It was then decided to elect five Vice-Presidents for the Congress, as Dr. Zamenhof did not feel sufficiently strong to take all the duties upon himself. The five elected were:—Dr. Zamenhof, President. Vice-Presidents:—M. Boirac, Rector of the University of Dijon; M. Michaux, Advocate, Boulogne; Dr. Mybs, Hamburg; Colonel Pollen, LL.D., C.I.E., V.D., President of the B.E.A.; and General Sebert, Member of the Institute of France.

The success of the various meetings we largely owe to the Mayor of Boulogne, who most generously allowed us the use of the Municipal Theatre throughout the Congress. Indeed, without this help, we know not what would have happened, for that fine theatre itself was none too vast for the audience.

On Saturday evening, about 8.20, the friendly babbling of those assembled was suddenly hushed, the drop-curtain was raised, and lo! in one long row were seen the eminent Frenchmen who desired to welcome us to French soil.

Dr. Zamenhof was the only non-Frenchman, and the others were the Mayor, Deputy-Mayor, President of the Chamber of Commerce, General Sebert (Member of the Institute, Representative of the Touring Club de France), Professor Carlo Bourlet (President of the Paris Group), Professor Cart, and MM. Boulet and Derveaux (the two Secretaries of the Boulogne Group), and last, but not least, M. Michaux.

After many charming speeches, Dr. Zamenhof rose, and quite calmly heard the most thundrous applause imaginable. Many weaker men would have been confused under such circumstances; but, although I sat in the front row, I did not even see the Doctor’s hand shake. Most calmly, maybe somewhat automatically, the creator of the language Esperanto very clearly delivered a most beautiful speech, while he saw before his feet the triumph of his labours, the flower of the Esperantist army.

And, during the great silence which reigned during the long speech, not even one word from his lips was lost. It was ever thus throughout the Congress. Every Esperantist without difficulty understood every Esperantist.

A detailed description of Dr. Zamenhof’s speech we leave to those of our contemporaries who have been selected for reporting officially.

When Dr. Zamenhof was seated, and the applause had broken forth again, the curtain fell, and the Congress was officially opened.

Shortly afterwards the Boulogne Group gave a most enjoyable concert. The ladies’ choir, under the direction of the devoted Mme. Bergier, was specially worthy of applause.

Our collaborator, M. Paul Boulet, recited "The Pastor’s Bathe," and also acted in the two comedies performed during the Congress.

Would that all Esperantist Groups were as endowed with talent as that in Boulogne-on-Sea!

After the concert we naturally re-assembled in the Grand Café, for we were in France, where the café is the general meeting place. In the same elegant building sixty or seventy Esperantists had chatted with Dr. Zamenhof, in a non-official gathering the night before, so we knew the place well.

The next day was, of course, Sunday. Assuredly none of the English members had ever enjoyed such a Sunday before; and, to set disturbed consciences at rest, we assured them that, as it was the second day, it could not be Sunday also, which is the first day!

Early in the morning we met, according to nationality, to settle the election of representatives for Linguistic Matters, etc.

After the meeting, those elected met together alone, and the rest lunched early, in order to go to the Races by a special train. The day was most delightful, air clear and fresh, sun warm, sky blue. When therefore M. Gehet, Secretary of the Rouen Group, suggested that we should go to the racecourse by sailing-boat, instead of the train, the proposal was so attractive that I deserted my mother and the many friends, and journeyed with but three.

The sea was so beautiful, yet a little rough, that, having arrived in Wimereux (where the racecourse is situated), M. Gehet and I decided to return to Boulogne, and later go by tram. Thus it happened that we saw only the last race—the Officers’—and returned to town in the Esperantists’ train.

After a hasty dinner, we had to tear off to the theatre, where the "International Concert" was to take place. Even more crowded than the day before, the theatre did indeed present a most encouraging appearance. Various songs, recitations, and music were entirely successful, and the Marriage Forcée, of Molière, was performed by actors of eight nationalities. Never before has such a play taken place. Among the actors and audience there was but one solitary link—Esperanto; and it was indeed most remarkable that, almost without rehearsal, the comedy succeeded in such a manner!

Dr. Zamenhof and his amiable wife invited us, the nine actors, to his box, and thanked us. During the long tour of the theatre which this visit necessitated we were indeed overwhelmed with congratulations. The clothes, scenery, and everything were most excellently arranged.

The second part consisted of songs, recitations, humorous pieces, etc., which exhibited genuine talent. We print the programme, and everlasting be the shame of those Esperantists who could have been, but who did not take the trouble to be, present.

After concert, café; after café, bed; after bed, sleep; after sleep, jollifications (bis). Thus might one describe, in a few words, the first days of the Congress.

Monday, August 7th, Bank Holiday in England and Scotland, Esperanto Holiday in Esperanto-land! Can we ever forget that day?

While breakfasting, we recollected the counsel of Ham Mukasa, and did not eat too much, on account of the good things to come; for was not to-day the day allotted for the great International Banquet, and have we not been informed that possibly even the great hall of the Casino will not be sufficiently large for us?

Yes, so it was! Although it could contain 400 diners, about fifty Esperantists had to dine in a room adjoining. A magnificent success!

And over all the name Esperanto. Esperanto Whiskey, Esperanto Champagne, Esperanto this, and Esperanto that. And everywhere Esperantists. No matter whether Russian, Pole, Frenchman, German, Belgian, or Englishman, all were, and ever must remain, Esperantists.

Have such speeches ever been heard? In the first place, Dr. Zamenhof, then eminent Frenchmen and representatives of all nations present, expressed, in sonorous Esperanto, their thoughts and hopes. Time sped rapidly!

The photographers had plenty to do that day; for, although they worked hard during the banquet itself, it was even better when, expelled into the Casino Gardens, we all gathered hard by a band-stand to be photographed, and to hearken to those nations who had not yet had their opportunity in the hall.

One can, indeed, be most eloquent in Esperanto. The effect of the speeches was most favourable. All were thoroughly interesting, all well-delivered. I do not wish to praise any special speech above another, but none was more eloquent than that of our youngest friend, Edmond Privat, of Geneva. Among the best speakers were Dr. Zamenhof (Poland), MM. Michaux, Boirac, Bourlet, Cart, Javal, Mme. Bergier (France), MM. Grabowski (Poland), Ostrowski (Russia), Balik (Bohemia), Simon (Austria), Borel (Germany), Mme. Junck (Italy), MM. Codorniu (Spain), Krikorts (Sweden), St. Martin (Canada), Seynaeve (Belgium), Privat (Switzerland), Schneeberger (Protestantism), Abbé Peltier (Catholicism).

Although the feast began at mid-day, it was five o’clock before we could tear ourselves away to prepare for the cruel steamer which had to separate us, in body, from the Esperantists.

But in mind they remained with us still. When, crossing the silver streak at the sunset hour, we caught sight of a wonderful golden shore in the west, we pictured to ourselves that we journeyed to that golden land of Esperantism, where reign brotherly love and contentment, the golden land which must come some day, the land of the mutual intercomprehension of the human race.

Friends of the Congress, Ĝis la revido!

N.B.Priskribo de la lastaj tagoj de la Kongreso aperos en No. 24.

135

ORIENTAJ MEMORAĴOJ.

Originale verkita de Kolonelo H. K. Gordon.

Estas bonegaj malsanulejoj, provizataj por ĉiuj, senpage.

La malliberejoj estas tiel komfortaj, ke la malriĉaj estas pli bone servataj kaj nutrataj ol hejme.

Pruntedono de mono per Hindaj bankistoj, nomitaj "Chetties," estas grava profesio, sub protekto de Britaj juĝejoj: jarprocento estas preskaŭ neniam malpli ol dekdu, kaj kontraŭ bona garantiaĵo: la "Chetties" portas malmulte da vestaĵoj, eĉ la plej gravaj estroj.

Estas tre bonaj ĉevaletoj, Angle "ponies," alkondukataj de malproksimaj montaj kamparoj. Ili bone faras kurson, kaj unuj povas salti, portante plenkreskan viron, pli ol sia propra alteco. Ĉe la kursoj, la saltbaroj estas ofte konstruitaj de ananasoj, anstataŭ kotatero, pro ŝparemeco.

Tutmondo scias ke la floroj, nomitaj "orkido" sin produktas en Birmanujo.


Forirante de "Rangoon," oni vojaĝas suden al insulo de "Penang," kaj plie ne malproksime al "Singapore."

"Singapore" estas grandega kaj gravega haveno; ĉiuj ŝipoj irante de okcidento al oriento kaj kontraŭe tie enhaveniras. Enŝipigejoj kaj tenejoj okupas kvar aŭ kvin mejlojn da marbordo. Hoteloj estis indiferentaj: sed la Klubo estas tre komforta.

Kuŝante apud la Ekvatoro, la klimato estas unuforme varmega kaj malseka dum tuta jaro: pluvo falas preskaŭ ĉiutage. Estas multe da Ĥinoj, kaj Hindoj (Koringi). La komuna lingvo, inter multaj, estas "Malay," kiu, kiel Hindustani en Hindujo, reprezentas tie nian Esperanton.

La maro estas punktata de insuloj.

En "Ĵava" kaj "Kambodja" sin trovas misteraj restaĵoj de antaŭa okupo de forgesita Hinda popolo: la vastaj ruinoj de "Borubuda" kaj "Angkor" pruvas gravan antaŭan civilizacion.

Vojirante sur Franca poŝtŝipo (sur kiu oni sin trovas tre komforta, kaj bone servata), oni atingas la proksiman Francan havenon de "Saigon." La urbo kuŝas kvardek mejlojn de la enfluo de la granda rivero, la "Mekong," de kiu la veturado ŝajnas facila, kontraŭ tiu de la "Ganges" al "Calcutta." Multe da mejloj ĉirkaŭe streĉas plataj unuformaj rizkamparoj, famaj pro grandega raso de kuloj.

Respublika patramo penas forgesigi al gajaj Francoj ke "Saigon" ne estas Parizo, kaj ke la Teatro de Saigon ne estas la Porte St. Martin.

Ĉe fino de Oktobro, la klimato de "Hongkong" estas efektive malproksime de esti agrabla: estante varmega kaj malseka: tamen, en Decembro, estas vere agrabla. Dum la daŭro de la vojaĝo oni pasas multe da insuloj. Estas ĉie multo da Ĥinoj. Vasta estas la haveno, kaj plena da ŝipoj de ĉiuj nacioj.

La monto, nomita "Peak," kiu sin levas poste de la urbo kaj meze de la insulo estas la sanigejo por Eŭropoj, kaj estas atingebla per ŝnurega relo, tre kruta. De la pinto, ĝuas oni belan vidon malsupren tra la haveno ĝis la Ĥinlando. Domoj, stratoj, k.c., estas bone konstruitaj. La tombejo "Happy Valley" kuŝas bele en arba valo.

Oni oferas kuriozaĵojn de Japanujo kaj Ĥinujo; sed oni devas esti singardema pri aĉetaĵoj sen konsilo.

De "Hongkong" oni vojaĝas al "Canton," la granda ĉefurbo de sud-Ĥinujo: enŝipiĝinte sur rivera vaporŝipo, Amerike konstruita, de la enhavebleco po kvar miloj da vojaĝantoj, kaj da du miloj da "tons" de ŝarĝo, ni atingas "Canton" post dudekkvarhora vojiro.

La riverborda vidiĝo nin frapas per surprizo: ĉiam vasta popolaro loĝas sur boatoj, kunligitaj kaj alligitaj al bordo ŝnure. Por vendi, oni alportas per boatoj vivantajn fiŝojn, precipe grasigitajn karpojn, en traboritaj putoj tra kiuj fluas la riverakvo.

Estas necesege dungi gvidiston: certe, neniu volonte irus sole tra la mallarĝaj stratoj kaj aleoj, kie pasas kaj repasas tiom da malamikaj Ĥinoj kun minacaj vizaĝoj, kiuj foje insultas "alilandajn diablojn" per ofendaj ekkrioj.

La gvidisto provizas seĝojn kaj portantojn, por ĉiu persono: ne estas sendanĝere marŝi. La stratoj estas mallumigitaj per multe da elpendaĵoj de butikoj: homoj baldaŭ amasiĝas, kaj la gvidisto zorge vin forrapidigas. Sin trovas temploj (pagoda) Ĥinaj, ankaŭ la Katolika katedro. De tie al la ekzekuta loko; kie krimuloj estas turmentegataj kaj senkapigataj; tiamaniere ordinare estas tio ke neniu turnas sian kapon por rigardi.

Eble inter tia vasta loĝantaro, treega severeco estas tute necesa. Gepatroj kaj prapatroj estas rigardataj kun treega respekto: sekve, patromortiginto ricevas la morton per mil tranĉoj: escepte se, bonŝance, la cinabra krajono de la Imperiestro ĉe "Peking" elviŝas lian malfeliĉan nomon.

Sen bedaŭro ni turnas dorsojn kontraŭ la malaperanta vidiĝo, kaj post nelonge revenas ĉe Hongkong. Tie ĉi, la Hotelo estas rezone komforta; multe pli ol tiu en Hindujo, sed malpli ol tiuj en Japanujo.

136

SAVITA DE MORTO.

Originale verkita de Generalo George Cox.

ĈAPITRO IV.

Priskribi ĉion, kion mi sentas, estas tute neeble. Mi altlevas la paperon, malfermas la fenestron, kaj permesas al la malvarmeta noktaero malhejti mian brulantan frunton. Mi sentas kvazaŭ mi freneziĝas, kaj, kiam la papero, kiun mi tenas en mano, forflugetas tra la malfermita fenestro en la mallumecon, mi estas tute nekonscia ke mi perdas ion gravan.

Post intertempo, mi plitrankviliĝas, kaj ekkonsideras kiamaniere okazis la malfeliĉaĵo. Mi rememoras, ke la armilfaristo montris al mi, ke oni povus ĉani la pistolon kiel ordinaran pafilon, kaj tiam, se la tirilo estos ŝovita antaŭen, ĝi fariĝos hartirilo, kaj la plej malpeza tirilpremo faligos la ĉanon. Evidente la maljunulo estis ĉaninta la pistolon, kaj nekonscie ŝovinta antaŭen la tirilon. Ho! kia malŝagulo mi estis, ke mi ne klarigis al li la tutan meĥanismon de la pistolo antaŭ permesi al li ĝin tuŝi? Sed, kiel mi povis scii ke li ĝin ŝargus? Ne, certe mi ne estis mallaŭdinda malgraŭ ĉio. Sed, kial mi ĝin ne forprenis de li, kiam li ekparolis pri sia timiga projekto? La penso pri "projektoj" konfuzas al mi la cerbon, kaj mi komencas pripensi la teruregon de mia situacio! "Ho! Dio!" mi ekkrias, "lia tuta projekto estas okazinta!" Kaj, tiam liaj vortaj fatalaj trakuregas tra mia cerbo! ... "Kiel vi povis pruvi ke vi ne estis mortiginta min?" Kiel mi povis? Jes, mi povas! La papero! ... Kaj, tiam, kiel fulmo, jen ekbrilas en mian spiriton, ke la papero, pruvanta mian senkulpecon, estas perdita! perdita! perdita for de ĉia espero iam ĝin revidi! "Ĉu vi ne vidas ke vi estas mortonto, se mi ne atestos ke mi pafis min mem hazardi?" Grandĉieloj! mi ja estas! Nenio por pruvi mian senkulpecon! Mia cerbo brulegas! Mi ekkuregas al fenestro! Ĉio estas malluma kiel peĉo, krom la rapidflugantaj lumradioj elĵetataj de la vagonfenestroj sur la plektbarilojn, kiuj, kontraste, aperigas pli malluma la kamparon transe. Mi penas malfermi la pordon. Ĝi estas ŝlosita! Mi kuregas al la alia! turnas la tenilon, kaj ĝi cedas! Pli kaj pli brulegas mia cerbo! Mi ekkaptas la mortkorpon! tiras ĝin per la ŝultroj, kaj trapuŝegas ĝin tra la pordo, ĝis ĝi malaperas en la mallumecon! Mi ĵetas el la fenestro ĉion ne apartenantan al mi mem, kaj rapide enpuŝas en mian poŝon la aĵetojn, kiujn mi estis metinta sur la sidejon, kiam mi penadas trovi la ŝlosilon de la pistolujo. Mia okulo ekvidas la fatalan turnpafileton! Mi altlevas ĝin! Ĉu mi plenigos la tragedion? Unu malgranda premeto, kaj mi vivos ne plu! Ne! tio min stampus veran mortiginton! Kio ajn okazos, miaj okuloj neniam restos sur tiun mortigantan armilon! Mi enmetas ĝin en la ingon, kaj ĝin ĵetas el la fenestro!

Kaj nun la rapideco ekmalakceliĝas. La lumiloj de stacidomo videbliĝas! Ni haltas! Terura sento de timo, ke iu eniros la vagonon, kaj vidos la sangmakulojn sur la planko kaj kusenoj, min ekkaptas! La agonio de necerteco estas preskaŭ netolerebla, kaj la duonminuta halto ŝajnas al mi horoj! Fine, la fajfo de la konduktoro! kaj ni foriras!

Kaj nun mi komencas pli trankvile pripensi pri mia situacio, kaj konsideri kian fatalan eraron mi estas farinta, ĵetinte la mortulon el la vagono. Kiel mi povis esti kulpigita je mortigo? Kian kaŭzan mi povis havi por mortigi la malfeliĉulon? Certe ne pro rabado, ĉar la trovado de lia mono pruvas tion. Lia "projekto" estis simple ridinda. Ho! kia idioto mi estis, ke mi ne lasis la mortkorpon tie, kie ĝi kuŝis kaj diris la tutan veron ĉe la stacidomo, kie ni ĵus haltis? Tro malfrue! tro malfrue! Nun mi devas konfidi je sorto! Sed, ho! ĉieloj! nomiĝi mortiginto! Tiriĝi en juĝejon! Aŭskulti la malvarman, senkompatan voĉon de ia malbenata advokato alparolanta la juĝantaron, rakontanta fakton post fakto pruvanta mian kulpecon! Ĉio vera! kaj mi ... senkulpulo! "Dio mia, estas frenezige!" mi ekkrias, kovrante mian vizaĝon per la manoj, kaj ekploregante je malespero!

Kio okazis kelktempe, mi ne scias. Mi devas esti enfalinta en letargiecon, ĉar mi subite konsciiĝas, ke mi aŭdas voĉon kriegantan "Preston Park! Preston Park!"

Mi eksaltas de la sidejo, kaj malfermas la fenestron.

"Ĉu vi deziras deiri, sinjoro?" diras voĉo.

"Jes," mi respondis.

"Nu! rapidu, mi petas, ĉar ni ne haltas minuton."

Kunprenante mian vojaĝkovrilon kaj palton, mi eliras el la vagono. La fajfo sonas, kaj la vagonaro foriras.

Mi marŝas al la stacipordo; oni demandas mian bileton; mi ĝin donas al la portisto, kiu rigardinte ĝin, diras:—

"Kompreneble vi scias ke tiu ĉi stacidomo ne estas Brighton?"

"Jes," mi respondas, paŝante sur la vojon.

137

Pluvas forte, kaj mi memoras ke mi lasis mian ombrelon en la vagono.

Senzorge pri la pluvo, mi ŝanceliras laŭ la vojo al Brighton.

Mi memoras nenion plu, ĝis kiam mi atingas la domon de mia patrino, kaj la servistino malfermas la pordon.

"Vi tre malfruas, sinjoro," ŝi diras; "la mastrino kaj la junaj sinjorinoj kuŝiĝis. Sed ho! kiel vi estas malseka kaj pala! Ĉu io okazis, sinjoro?"

"Ne," mi respondas, prenante la kandelingon. Mi rapidas supren al mia ĉambro, kaj ĵetas min sur la liton.

ĈAPITRO V.

"Ĉu vi estas malsana, Franĉjo, mia kara?" diras dolĉa, aminda voĉo.

Estas la voĉo de mia patrino. Mi turnas min en la lito, kaj lace malfermas la okulojn.

"Mi ne sentas min tre bonsane. Mi opinias ke mi malvarmumis hieraŭ nokte, marŝante domen tra la pluvo."

"Kial vi estis tiel malfrue, mia kara? Mario al mi diris, ke vi ne revenis ĝis la dekunua kaj duono, kaj ke vi ŝajnis tre nekvieta kaj malsaneta."

Ĉiuj la teruraj okazaĵoj de la antaŭa nokto kuregas tra mia cerbo. Ĉu mi diros al mia bona, aminda patrino la tutan historion? Ha! ne! tiu timindega tragedio devas eterne ŝlosiĝi en mia brusto.

"Mi eliris ĉe Preston Park, patrino mia, pensante ke mi ĝuos la marŝadon; sed malfeliĉe mi lasis mian ombrelon en la vagonaro, kaj pluvegis senĉese la tutvojon."

"Mi esperas, kara," respondas mia patrino, "ke estas nur malvarmumo, kiun vi ekkaptis. Pli bone estas resti en lito. Mi suprensendas al vi tason da teo, kaj tiam eble bona refreŝiga dormado resanigos vin, ĉar vi ŝajnas febra kaj via pulso batas iom rapide."

Mia bona patrino min kisas, kaj forlasas la ĉambron. Baldaŭ aperas la manĝaĵo, kiun, malpeza kiel ĝi estas, mi malfacile englutas. Tamen ĝi refreŝigas min, kaj baldaŭ mi ekdormegas.

(Daŭrigota).

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

Mi forgesas ĉu estis en Svisujo aŭ Aŭstrujo ke, en publika lavejo, mi vidis muelilon por sapo. Oni metis sub ĝi la maldekstran manon, turnis du aŭ tri fojojn per la dekstra mano la turnilon kaj ricevis en la elŝtreĉitan manon maldekstran, sufiĉon da saprabotaĵoj por lavi per ili la manojn. Tiuj kiuj kutimas vidi en Anglaj lavejoj stacidomaj la saptableton jam de multaj manoj uzitan, certe tre ŝatus tian muelilon. Mi mem kutime kunportas sapfolietojn, sed foje mi forgesas ilin kunpreni, kaj tiam—nu, mi sopiras je la muelilo kiu muelas sapon.

Pro kio mi komencas Amerikan memoraĵon per priskribo de ilo kiun mi vidis en Eŭropo? Pro tio, ke por vojaĝanto negrandaj aferoj estas ofte la plej gravaj; ankaŭ ke mia cerbo insistas kunmeti tiun ĉi memoraĵon—eble pro la turnilo—kune kun tiu de la salskuilo Amerika (American salt shaker) tiamaniere ke se mi pensas pri la unu mi ĉiam pensas ankaŭ pri la alia.

"Sed kio," oni demandas, "estas la salskuilo." Ĝi estas, por tiel diri, larĝigita piprujo en kies kovrilo la truoj estas tamen pli grandaj ol tiuj kiujn kutime havas piprujo. Plie oni fabrikas ĝin ne el vitro sed el porcelano kaj presigas sur ĝin belan floran aŭ alian desegnon.

Trapasantan la kovrilon (almenaŭ en la plej bonaj specoj) oni trovas ilon por grati kaj disigi la salerojn. Kiel bone scias ĉiu mastrumistino saleroj dum malseka vetero kune algluiĝas. Por spici ovojn poĉumitajn, k.t.p., la salskuilo estas ilo tre konvena. Kelkajn mi aĉetis kaj kunportis hejmen.

Ofte kuniĝoj de pensoj estas tre kuriozaj. Ekzemple, mi pense kunigas veturon kiun junule mi faris per kajiko de Constantinople kun sperto kiu al mi okazis en malgranda Amerika vilaĝo. Jen ili:—De Constantinople kun kelkaj kunuloj mi per kajiko supreniris la Kornon Oran (The Golden Horn) ĝis la Dolĉaj Akvoj de Eŭropo (The Sweet Waters of Europe). Kiam ni tien alvenis ni estis ĉiuj malsataj, sed ni trovis por manĝi nur nigran panon kun kelkaj malgrandaj fiŝoj (mi pensas sardeloj), kaj por tranĉi tiujn apetitdonajn manĝaĝojn ni posedis la ne tro puran poŝtranĉilon de nia gvidisto, kiu ilo eble ĵus antaŭe tranĉis tabakon. Unu buŝplenon mi englutis kaj tuj sentis en mi grandan bezonon serĉi tiun ĉambron kiun provizis por tielaj okazoj la antikvaj Romanoj.

La Amerika sperto estas la jena:—Mi alvenis malgrandan vilaĝon, kie, ĉar tie mi ne intencis resti longtempe, mi eniris loĝantejon.

Mi tuj trovis ke mi estas malantaŭenirinta al la kutimoj de niaj mezepokaj antaŭuloj, ĉar, ĉe la138 manĝoj oni ĉirkaŭportis sur plado la viandon, el kiu la gastoj fortranĉis siajn porciojn ĉiu per sia propra tranĉilo.

Mi diris al Amerikano ke tiu ŝajnas al mi tre malagrabla kutimo. "Ho, ne," li respondis, "ĉiu tuŝas nur tion kion li mem manĝos. Pro tio la kutimo ne estas malagrabla. Sed vi Angloj estas ĉiuj tre malŝatemaj!"

Tamen mi estis danka ke oni permesis al mi fortranĉi la unuan porcion; sed kredeble se mi estus restinta en tiu vilaĝo mi baldaŭ kutimiĝis al la manĝmaniero kaj ĝin ne plu estus rimarkinta.

En verko, mi pensas de Max O’Rell, oni legas ridigan rakonton pri Amerika riĉegulo kiu per siaj propraj manoj purigis la botojn de sia Angla amiko; kaj vere la malfacilaĵo kiun prezentas al Amerikano la purigado de siaj botoj estas por ni preskaŭ malkomprenebla.

Mi apenaŭ estis enirinta Amerikan hotelon kiam mi legis la anoncon: "La Hotelestro ne respondas pri botoj lasitaj ekster la pordoj de la dormoĉambroj."

Kredeble la onklino ĝin ne legis, ĉar, je tre frua horo matene, mi aŭdis longedaŭran frapegadon sur la pordon de mia dormoĉambro, kaj malferminte ĝin mi vidis homon kiu tenas en la mano paron de botoj de Sinjorino, kaj demandas tujan pagon por la purigo de ili.

"Ĉu oni ne devas enskribi la purigprezon sur la kalkulon?"

"Ne, la afero estas tute persona; li jam malŝparis sufiĉon da tempo; ĉu oni atendas ke li serĉu la tutan hotelon por ricevi la purigpagon de paro de botoj? Mi devas tuj pagi aŭ li forportos la botojn, k.t.p., k.t.p."

Certe li estis en tre malbona humoro, sed li ĵus estis vekinta min, kaj kiam oni tion faras per frapado sur pordon, sendube li suferos je doloro de la artikoloj. Plie la onklino diras al mi ke nur kiel grandega favoro li konsentis serĉi mian ĉambron. Li subite estis prezentinta sin al ŝi per la sama demando; tujan pagon aŭ li detenos la botojn; kaj, ho, ve, la onklino ne havis en sia monujo Amerikajn monerojn. Ŝi petis pri la tuja aĉeto de kesteto de purigiloj. Amerikano kutime kunportas tian kesteton kaj purigas mem siajn botojn.

Ĉe la subetaĝo de hotelo oni trovos botpurigiston, kaj oni pagos al li sufiĉan prezon por liaj servadoj. En la stratoj knaboj faros la purigon je malkara prezo, sed ili havas ŝajnon timi la policanojn. Eble estas malpermesite al ili eniri la stratojn kie ili faras la plej grandan gajnon.

Foje mi legis pri homo kiu faris vojaĝon en kesto. Se mi legus ke tuta familio faris vojaĝon en kesto Amerika mi neniel estus surprizata, tiel ĝi estas grandega. Fanfaronante pri la frukto-porteco de la sojlo de kelka regiono, Amerikano diris ke iu metis sur ĝin komodon, kaj jen, ĉe la mateno la komodo estis enradikinta kaj kreskinta, kaj li trovis ne komodon sed dometon de kvar ĉambroj. Nu, se oni metus sur tian sojlon keston Amerikan kredeble li trovos ĉe la mateno veran ŝipegon de Noah. Amerikanoj ja uzas ne kestojn sed kestegojn, kaj jen estas, laŭ mia opinio, la kaŭzo de tiu "eg"eco.

Paginte oni lernas! Kiam ni alvenis Amerikon ni havis tutan aron de malgrandaj pakaĵoj, kaj kiam ni forlasis New York mi kalkulis ke mi jam pagis dudek dolarojn (=kvar livrojn=cent frankojn) por la movigo de ili. La kosto estas tute sama por malgranda aŭ grandega kesto, kaj por la alportado, kaj ĉe la pakaĵtenejo.

Mi, tial, tuj konvertiĝis al la Amerika metodo; aĉetis la plej grandan keston kiun mi trovis, kaj en ĝin enmetis, mi pensas, dekkvar el miaj pakaĵetoj.

Vojaĝante kun sinjorino mi ne povis imiti la Amerikanon kiu al mia demando kiajn preparaĵojn li farus por ĉirkaŭvojaĝi la mondon respondis, "Nu, fremdulo, mi divenas ke mi nur metus en mian poŝon kombilon kaj dentpurigilon."

Oni povas bone supozi ke kestegojn tiajn kiajn mi priskribas, Amerikaj servistoj neniel deziras suprenporti en la dormoĉambrojn.

Tre ofte la vojaĝanto lasas ilin ĉe la stacidoma pakaĵtenejo, kie foje mi vidis aron de Amerikanoj, ĉiu kun sia gripsack (malgranda valizo kiun oni portas per la mano), elprenantaj el la kestego tion kion ili bezonas por la venonta tago, kaj enmetantaj tion kion ili alportis en la gripsacks. En hotel-vestibuloj (t.e., en la vestibuloj de kelkaj hoteloj) oni vidas la saman ŝanĝadon de tolaĵo.

Inter miaj pakaĵoj estis fortega leda kesto kiu tre incitis la malamon de la Amerika portistaro. Jen kion diras al mi la onklino:—"Ĉe unu stacidomo ŝi vidis portiston kiu trenis laŭlonge la trotuaro tiun keston supro malsupren renversitan."

Amerikano kiu trapasas diris al li:—"Ĉu vi ne vidas ke vi trenas tiun keston supro malsupren. Tiamaniere trenante vi certe ĝin difektegos."

"Nu, se mi ĝin difektos—ĝi estas nur la posedaĵo de unu Britisher," respondis la aminda portisto kaj trankvile daŭrigis la difektigon. Por klarigi lian rimarkon mi diros ke Amerikanoj kutime ne uzas ledajn kestojn.

Ie mi legis recepton por frakasi ŝtonegojn. Enfalditajn en pajlo zorgege ilin enpaki en keston. Surmetu la surskribaĵon: "Facile rompebla; volu ekzerci la plej grandan zorgon," kaj forsendi la keston per vagonaro al la plej proksima urbo. Malferminte ĝin vi trovos ne ŝtonegojn sed polverojn.

La zorgego de tiu portisto kaŭzas ke preskaŭ mi tion kredas!

139

LA HUNDO DE "BRISQUET."

(Eltiraĵo de Charles Nodier).—Tradukita de C. Leroux (Rouen).

En nia arbaro de "Lyons," ĉirkaŭe la vilaĝeto de "La Goupillière," tute apud granda putfonto kiu apartenas al la preĝejeto de "Sankta-Martino," loĝis maljuna arbohakisto kiu estis nomita "Brisquet," aŭ, aliel, la fendiston je la bona hakilo, kaj kiu malriĉe vivis per la produktaĵo de siaj branĉfaskoj, kune kun sia edzino kiu estis nomita "Brisquette." Dio estis donita al ili du beletajn infanetojn: sepjaran knabeton kiu estis bruna kaj nomita "Biscotin," kaj sesjaran blondulineton nomitan "Biscotine." Krom tio, ili havis frizitharan hundon, tute nigran, escepte je la buŝego kiu estis fajrkolora; kaj ĝi estis certe la plej bona hundo el la lando pro sia alligiteco al siaj gemastroj. Oni nomis ĝin "La Bichonne," ĉar ĝi estis hundino.

Ĉu vi memoras pri la tempo kiam alvenis tiom da lupoj en la arbaron de "Lyons?" Estis dum la jaro de la densaj neĝoj, kiam la malriĉuloj devis vivi tiel malfacile.

"Brisquet," kiu foriris ĉiam al sia laboro kaj kiu ne timis la lupojn, dank’ al sia bona hakilo, iamatene diris al "Brisquette":

"Edzino, mi petas vin ke vi ne lasu forkuri, nek ‘Biscotin,’ nek ‘Biscotine,’ ĝis kiam Sinjoro la estro de la lupkaptistoj estos veninta. Estus danĝere por ili. Ili havas sufiĉe por marŝi inter la malalta monteto kaj la lageto, de kiam mi plantis palisoj sur la bordo de la lageto, por antaŭgardi ilin de malfeliĉo. Ankaŭ, mi petas vin, ‘Brisquette,’ ke vi ne lasu forkuri ‘La Bichonne,’ kiu nur tion demandas."

Ĉiu matene, la saman aferon, "Brisquet" diris al "Brisquette." Iavespere, li ne revenis je la kutima horo. "Brisquette" alvenis al la sojlo de la pordo, eniris, reeliris, kaj, krucigante siajn manojn, diris: "Mia Dio! kiom li malfruiĝas!" Kaj poste, ankoraŭ ŝi eliris, kriante: "Eh! Brisquet!"

Kaj "La Bichonne" saltis ĝis ŝiaj ŝultroj, kvazaŭ ŝi volis diri: "Ĉu mi iros?"

"Paco!" diris al ŝi "Brisquette." "Aŭskultu, ‘Biscotine,’ iru ĝis la monteto por scii ĉu via patro revenas. Kaj vi ‘Biscotin,’ sekvu la strateton sur la bordo de la lageto, zorgante bone ĉu mankas palisoj, kaj fortlaŭte kriu: ‘Brisquet! Brisquet! ... Paco! la Bichonne!’"

La infanoj foriris, foriris rapide, kaj kiam ili estis renkontintaj sin je la placo kie kruciĝas la stratoj de la lageto kaj de la monteto, Biscotin diris: "Mi retrovos nian malfeliĉan patron aŭ la lupoj manĝos min tie." "Ili manĝos min ankaŭ," respondis Biscotine.

Dum tio ĉi, Brisquet estis reveninta per la strato de "Puchay" pasinte je la "kruco de la azenoj," apud la preĝejo de "Mortemer," ĉar li devis liveri dorskorbon da fasketoj ĉe Johano "Paquier." "Ĉu vi vidis niajn infanojn?" diris Brisquette. "Niaj infanoj?" respondis Brisquet; "niaj infanoj? Dio mia! ĉu ili foriris?" "Mi sendis ilin al via renkonto, ĝis la monteto kaj al la lageto, sed vi prenis alian vojon."

Kaptinte sian bonan hakilon, tuj, Brisquet forkuris al la monteto.

"Se vi prenus la Bichonne," kriis Brisquette.

La Bichonne estis jam malproksime; ŝi estis tiel malproksime ke baldaŭ Brisquet ne vidis plu ŝin. Kaj ĉiam li kriis: "Biscotin! Biscotine!" kaj neniu respondis. Tiam li ekploris ĉar li ektimis ke liaj infanoj estis perditaj.

Kurinta longe, tre longe, li ŝajnis ekaŭdi la voĉon de la Bichonne. Rekte en la densejon, li marŝis al la placo kie li estis aŭdinta ĝin, kaj levante sian bonan hakilon, li eniris. La Bichonne estis alveninta tien je la momento kiam Biscotin kaj Biscotine estis ĵus manĝegotaj de granda lupo; ŝi estis ĵetinta sin antaŭen, bojante por averti Brisquet per siaj bojoj. Per bato de sia hakilo, Brisquet mortigis la lupon, sed estis tro malfrue por la Bichonne; ŝi jam ne vivis plu.

Brisquet, Biscotin kaj Biscotine renkontiris al Brisquette. Estis granda ĝojo, sed tamen ĉiuj ploris; ĉiuj rigardoj serĉis la Bichonne. Brisquet enterigis la Bichonne en angulo de sia korto, sub multepeza ŝtono sur kiu la lernejestro skribis Latine:

"Tie ĉi estas la Bichonne, malfeliĉa hundo de Brisquet."

Kaj de tiu ĉi tempo, oni diras la sekvantan proverbon:

"Tiel malfeliĉa kiel la hundo de Brisquet kiu nur unu fojo foriris al la arbaro kaj kiun la lupo manĝis."

140

LA PARADO ĈE SHERBORNE.

Originale verkita de H. W. Southcombe.

Multe da samlanduloj, kaj eble da alilanduloj, veturante la okcidentan marbordon, preterpasis tiun ĉi modestan urbon.

Eble ili ankaŭ ekrigardis la abatan-preĝejon kaj la pentrindan ruinan kastelon, kiuj estas la ĉefaj posedaĵoj de la urbo, kaj pri kiuj la loĝantoj havas grandan fierecon.

Kvankam la urbo havas nek tre multe da loĝantoj nek tro da riĉeco ĝi havas grandan kaj memorindan historion.

Estis en jaro 705 A.D. sankta Ealdhelm fondigis la urbon, la episkopan sidejon, kaj la lernejon, kiu lasta nuntempe atingis kaj subtenas tre altan rangon inter niaj grandaj publikaj lernejoj.

Ĉar ĝi estas la 1,200 dat-reveno de ilia urbo la urbanoj havis tre indan ideon.

Ili diris: "Ni uzu la ruinan kastelon kiel scenejo, ni elektu kelkajn el niaj urbaj historiaj rakontoj, kaj faru kvazaŭ ekster-doman teatraĵon aŭ priskriban paradon."

Ili havis unufoje kiel samurbano Sro Louis N. Parker, kiu nuntempe estas unu el niaj plej bone konataj teatraĵo-verkistoj.

Li kore akceptis la ideon, verkis la necesan libreton, kaj entuziasme, senrekompence prenis sur si mem la gravan rolon de, "Estro de la ceremonioj."

Venante el Londono li laboris kune kun siaj gekunhelpantoj tage kaj nokte por sukcesigi la aferon.

Sro James Rhoades verkis la poeziojn kaj Sro Walter Raymond, okcidenta kampara viro, verkis la 9an scenon, pri la urba kaj monaĥa malamikeco. Tiu ĉi sceno estis ludita tute en la okcidenta dialekto kaj estis granda plezuro kaj amuzaĵo al multe da okcidentuloj revenante el malproksimaj lokoj, reaŭdadi la bone konatan dialekton de ilia nask-lando.

La verkistoj elektis la jenajn scenojn por prezenti al ilia aŭdontaro:—

  1. A.D. 705. La alveno de St. Ealdhelm.
  2. A.D. 845. La malvenko de la Danoj.
  3. A.D. 860. Morto de Ethelbald kaj alveno de la knabo Reĝo Alfred.
  4. A.D. 998. Enkonduko de la Benedictine vivo-maniero de Episkopo Wulfsy III.
  5. A.D. 1075. Reĝ. William I. (La venkanto) translokigas la episkopan sidejon al Salisbury.
  6. A.D. 1107. Roger of Caen, Episkopo de Salisbury kaj abato de Sherborne, fondigas la kastelon.
  7. A.D. 1437. La malamikeco inter la urbanoj kaj la monaĥaro kaj ekbruligado de la preĝejo. La Morris danco.
  8. A.D. 1437. La fondigo de la maljunulejo, kiu ankoraŭ ŝirmas kelkajn maljunulojn kiuj partoprenis en la parado.
  9. A.D. 1539. La elĵeto de la monaĥaro.
  10. A.D. La lernejo ricevas la oficialan regan aŭtoritaton.
  11. Alveno de Sir Walter Raleigh.

Danco cirkaŭ la Maj-stango.

La fina vidaĵo estis de du belaj blank-vestitaj junulinoj, sur estrado, unu estis la urbo Sherborn en Mass., Ameriko, la alia la urbo Sherborne, Anglujo. Heraldo legis amikan leteron de la Amerika Sherborn kaj kun muziko la ĉeestantoj pluvis rozojn sur ambaŭ figuroj.

Granda procesia marŝado de ĉiuj geaktoroj.

La soleno devis tute esti montraĵo de loka patriotismo sekve ĉiu aktoro devis mem aĉeti sian propran robon, devis esti loĝanto en aŭ apud Sherborne kaj devis doni senpage multe da tempo al senĉesaj ripetadoj.

La rezultato plene montris ke ili ĉiuj malavare donis sian monon, tempon, kaj laboron.

Eĉ la vest-desegnoj, la kudrado, kaj parte la silka plektaĵo estis farita en la urbo de la urbanoj.

La plej grandaj roloj en la teatraĵo estis entreprenitaj de najbaraj grandsignoroj kaj la rolo de St. Ealdhelm de la ĉef-lernestro mem.

La aliaj 250 geaktoroj, unue difinitaj, frue plimultiĝis ĝis 850 kaj ili ĉiuj restis anonimaj.

La parado estis ripetita dum kvin tagoj, bonŝance sub brila sunlumo, kaj preskaŭ sen pluvo, kio estas, en nia klimato, la plej granda malhelpo kontraŭ ĉiuj ekster-domaj kunvenoj.

Dum la semajno la malrekta strateto estis plena je sunvarmitaj geturistoj, fervore demandante, "kie estas la kastelo, kie hotelo. Kie la bilet-oficejo," k.t.p. 10,000 vizitantoj trairis la preĝejon kaj 30,000 homoj kunvenis por vidi la teatraĵon. Subite la urbo vekigante trovis ke ĝi estis laŭte laŭdata, nek nur de la grandnombraj vizitantoj, al kiuj ĝi bone sukcesis doni tutan novan kaj neatenditan senton kaj ĝuaĵon, sed ankaŭ de la tuta 141 Brita gazetaro kiu donis al la afero longajn artikolojn kaj priskribojn. La supre-nomitaj historiaj okazoj prezentitaj tute senhalte okupis pli ol du horojn.

La komenco de la 1a sceno, kun eniro de heroldoj kaj trumpetistoj sekvataj de la kantistoj, estis tre impresa. Antaŭ ĉiu sceno aro de muzikistoj kaj kantistoj anoncis ĝian enhavon per priskriba kanto de dek aŭ dek-du linioj.

Estis tre bela vidi la aron de hele vestitaj geaktoroj kvazaŭ fluidiĝi kaj malaperi aŭ tra aŭ post la kastelo aŭ aliloke. Samtempe oni ekaŭdis la piedbaton de aliaj venontaj rajdantoj kaj la tintadeton de malproksima armaĵo kaj armiloj kaj ekvidis la orajn, skarlatajn kaj multkolorajn robojn de la venontoj aperante kaj malaperante inter la arbegoj kaj amasoj de kreska verdaĵo.

Per feliĉa penso la aŭdintaro devis eniri al la sidejo tra la pordegoj de la parko, kiu ĉirkaŭas la modernan domegon, marŝi mallonge trans la mola torfo kaj poste tra longa serpenta vojo, sub ombro de multaj arbaraj grandeguloj laŭflanke de la lago.

Tia eniro povis bone agordi kaj trankviligi la animo. Kelkaj ĉeestantoj prave diris ke la atmosfero de la loko kaj de la tuta afero tute similis, nek tiun de la grandegaj paradaj vidaĵoj donitaj ĉe kelkaj Londonaj amuzejoj, nek tiun de la historia procesioj kiuj okazas ĉe kelkaj fremdaj urbegoj, sed ke ĝi pli similis la Oberammergaŭ festojn pro la naiveco kaj seriozeco kaj loka popola sindonemeco kaj koreco.

Sed kvankam serioza celo, kelk-foje preskaŭ religia, aperis tra la ceremonioj tre ofte okazis ridindaj amuzaĵoj. Precipe en la 9a dialekta sceno la aktoroj plene ludis ŝerc-maniere kun granda entuziasmo kaj gajeco.

En tiu ĉi monaĥa kontraŭ urba sceno la estro de la monaĥa partio estis granda buĉisto "kiu povis mortigi bovon per unu man-bato."

Tiu ĉi rolo estis entreprenita de grandega Sherborne buĉisto kiu plene plenumis la rolon.

Li humore senkulpigis sin, batalante por la abato kontraŭ sia samurbanoj, ĉar la abato aĉetadis grandan amason de viando "kaj neniam povis ĝi esti tro grasa."

La sceno finiĝis per apero de Robin Hood kaj siaj anoj kiu venkis la buĉiston kaj la monaĥaron kaj kiel fino la batalantoj cedis lokon al aro de belaj kaj gracilaj gedancistoj.

Estis la antikva Morris dance. Unue eniris kurioze vestita muzikisto kaj stariĝis sur barelon. Per unu mano li ludis tubeton kaj per la alia frapetadis malgrandan tambureton kune kun li, kiel amiketo, kuris per ŝanceliĝa irado, diableto, kaj dum la danco li sidiĝis kiel kontenta hundeto apud la barelo.

Tiu ĉi danco enhavas kelkaj dancantoj kiuj portas art-faritajn ĉevaletojn, kiujn ili igis fari gajajn petolaĵojn.

Post la ceremonioj la geaktoroj plenigis la scenejon kaj multe el ili iris hejmen en kostumo tra la malnovaj stratoj. Tie estis kavalirojn, militistoj, Saxon inoj kun altaj pintaj kap-ornamaĵoj, Danoj, monaĥoj, servistoj, episkopoj, gedancistoj, trumpetistoj kaj ĉia-speca mez-epoka sanktulo aŭ pekulo kiun oni povis imagi.

Kiam mi vespere en duon-lumeco pense hejmen reiris, kavaliro en ĉen-armaĵo ankaŭ peze kaj malrapide tra-rajdas la vojon.

Kiam en venonta tempo mi silente rigardos la malnovan kastelon aŭ preskaŭ sole vizitos la kvietan preĝejon, aŭ la stratojn de la urbo, mi aŭdos la tintadon de armaĵo kaj armilojn kaj spirite ree popolos la lokon je tiu unue vidinta bela, gaja, neforgesebla aro. La genio de la verkistoj kaj la lerta fervoro de la geaktoroj kelktempe vokis ilin el ilia muta reĝlando. Kiel ĉarma sonĝo ili aperis antaŭ niaj okuloj, kaj kiel sonĝo kiu tro mallonge daŭradis tiel rapide ili ree neniiĝis.

LA GALANTO.

Originale verkita de Clarence Bicknell.

Je l’ vintromezo, kiam frost’ kaj ventoj batas Senĉese per sieĝo, Kaj la senviva ter’ por sunolum’ malsatas, Aperas unu flor’, Galanto! ĝi kompatas, L’ amiko de la neĝo.
Ĝis nun homsango pro batal’, pro maljusteco, Kontraŭ al amoleĝo, La teron ruĝigadas; tial, per blankeco Ĝin benas la Galanto, floro da pureco, Spegulo de la neĝo.
El la kovrilo sur la ter’, ĝi, senmakula, La sola floro reĝo, Leviĝas; kaj ekbrilas en l’ aer’ nebula Sen flora laŭdo, sen honoro kortegula, Venkinto de la neĝo.
Kaj ĝi, starante super tiu reĝkanapo, Kvazaŭ per kora preĝo, Rigardas; kaj humile al la naska drapo Sin klinas, per la blanka riverenca kapo, La ido de la neĝo.

142

DIVERSAJ AVIZOJ.

Esperantistoj ĝoje ekscios ke Dro Zamenhof elektiĝis je la Legion d’Honneur. Ni esperas ke tiu ĉi estos nur la unua nacia honora kiu atendas nian eminentan majstron.


Tra La Mondo estas la titolo de bela ilustrata Esperanta monata gazeto. La 2a & 3a numeroj enhavos longajn ilustritajn raportojn pri la Kongreso, laŭvortaj paroladoj, k.t.p.

Oni povas ricevi la tri unuajn numerojn sendante 2 fr. 25 al Administranto, Tra la Mondo, 15 Bvd. des deux Gares, Meudon, S. et O., France. Nia agema amiko, Kapitano Cape-Montrosier, estas la ĉef-redaktoro. Forlasinte Alĝerion, li petas, ke oni petu ĉiajn informojn pri la tieaj aferoj ne de li, sed de Sro Roux, Alĝero.


La Sveda Ligo de junaj socialistoj decidas fondi internacian korespondadon, per Esperanto, kun la gejunulaj societoj de diversaj landoj. Interesatoj sin turnu al Sro Einar Hakansson, en Sodertelge, Svedujo.


Tiuj kiuj deziras havi memoraĵon de la Kongreso devas sendi al la Sekretario de la Groupe de Boulogne 2 fr. por ricevi la Kongresa Liber, Libro pri la Projektoj, Adresaro de multaj gekongresanoj, detala programo de la festoj, specimeno de la Karto de Kongresano & Kongresa Ilustrita Poŝtkarto, kun diversaj ĉirkuleroj. Adreso, Sro Paul Boulet, 49 rue Louis Duflos, Boulogne-sur-Mer.


Oni proponas ke tiuj Fideluloj kiuj venis al la Unua Kongresu sekvu la ekzemplon de diversaj aliaj famaj fideluloj, kaj ĉiam portu verdan turbanon; se la ideo ne plaĉigas, eble speciale luksa verda stelo estos aprobinda!


Fundamento de Esperanto estas tre belforma libro eldonita de la firmo Hachette, enhavanta 178 paĝojn (kosto 3 fr.) konsistas el Gramatiko, Ekzercaro kaj Universala Vortaro. Ĉiuj, kiuj ne jam havas tiujn verkojn aparte, devas posedi la novan verkon.


La Kristnaska Sonorado, traduko de Dickens’ Christmas Carol, nun aperis, kaj estas ŝatinda verko de 83 paĝoj, kosto 1 fr. 30. Alilandaj Esperantistoj ja kontentiĝos, legante por la unua fojo tiun ĉi ĉarmegan verkeston. Ni envias al ili la privilegion.

VIRINO LA NEKOMPRENEBLA.

El "De Omnibus," humora verko de Barry Pain.

Tradukis Geo. C. Law, kun afabla permeso de la verkisto, kaj T. Fisher Unwin, la eldonisto.

Mi ne komprenas la virinojn.

Antaŭ ne longe, mi okazis gajni duonan livron pro veto je mia elekto en la "Grand National," Nu, la ideo prenanta min, mi eniris lokon iom superan je tiu kiun mi kutime favoras. Kiel mi diras, mi estis ĝuigonta min, tiel mi mendis mian bifstekon dikan, parte rostitan, kun iometo da grasaĵo, kaj mian glasegon da Burtona biero, kiel se mi estis la Ĉefurbestro mem. Tiam mi ĉirkaŭenrigardis.

Estis du virinoj kiuj ĵus estis finintaj. Ili estis sidantaj farante nenion. Estis kelnero kontraŭe je ili, sufiĉe proksima por povi mordi ilin, kaj li ankaŭ estis faranta nenion. Baldaŭ sinjoro alvokis lin, kaj li foriris. Tuj kiam li komencis servi iun alian, ambaŭ ili ekkriis "Kelnero!" kiel se ili ne havis liberan momenton. Baldaŭ li alvenis. Unu el ili diris, "Donu al mi la kalkulon, kelnero." Li altlevis siajn ŝultrojn ĝis kie Angloj portus ĉapelon kaj komencis pretigi la kalkulon.

"Du da pano kaj du da butero," li diris.

"Tute ne!" diris la ulino. "Estas du da butero kaj unu da pano."

Li korektis kaj donis al ŝi la kalkulon.

"Ho, vi malsaĝulo!" ŝi diris. "Mi volas du kalkulojn. Mia sinjorina amikino pagos por ŝia." Tial li denove altigis siajn ŝultrojn ĝis ili preskaŭ formovis la tegmenton de la restoracio, kaj elskribis du kalkulojn. "Rigardu tie ĉi," diris unu el la virinoj; "vi kalkulas al mi viandon, kaj mi ne havis viandon."

"Jes," diris la alia, "kaj vi kalkulas al mi ‘entrée,’ kaj mi ne havis ‘entrée.’"

"Estas tute same," diris la kelnero, "iu havis viandaĵon kaj iu havis ‘entrée,’ kaj ambaŭ kostas egale, kaj mi ne memoras kiu havis kian."

"Nu," diris unu el la ulinoj, "ni do devas interŝanĝi kalkulojn."

Kaj eĉ tiam ili ne estis kontentaj.

"Rigardu tie ĉi," diris unu el ili, "vi kalkulas al mi buteron kiun mi ne havis, kaj vi ne kalkulas al mi panon."

"La mia estas malkorekta ankaŭ," diris la alia virino, "ĉar li kalkulas al mi panon kiun mi ne havis, kaj forgesas pri la butero kiun mi havis."

143

La malfeliĉa fremda kelnero kvazaŭ kunligis siajn brovojn bante, penadante kompreni tion. "Vi diris al mi—unu da pano, kaj du da butero," li diris.

"Jes," diris ŝi, "sed mi intencis diri—du da pano kaj unu da butero—kaj iel vi devas kompreni sen sciiĝo."

"Ha!" diris la kelnero, "mi komprenas. Vi havis du da pano kaj unu da butero, almenaŭ via amikino havis." Tiam li aliigis la du kalkulojn, kaj konfuzis ilin pli ol antaŭe. Li disŝiris ambaŭ kalkulojn kaj denove komencis. Post ĉirkaŭ la tria atenco li aparte bilancis la kalkulojn por plaĉi ilin, kaj tiel baldaŭ kiel li faris tion, unu el la virinoj malfermis sian monujon kaj diris ke enfine ŝi pagos por ambaŭ, ĉar ŝi ŝuldas al la alia tridek pencojn, kaj la dua kalkulo estanta tridek tri pencoj, se la alia pagos al ŝi ses pencojn, egaliĝos, ĉar ses kaj tri faras naŭ.

Nu, la kelnero foriris, treege ŝvitanta, kaj parolanta lingvon Italan, kun duonpenco kiel rekompenco. Tiam la du inoj komencis diskuti pri kiom ŝuldis unu la alian. Kia? Ne, mi ne restis por vidi la finon. Kiam mi eliris, unu el ili estis enpoŝiganta 127 pencojn kaj kulpiganta la alian pro ŝtelado, kaj tiu ĉi estis diranta, "Se mi reprenas la ŝilingon kaj la pencan poŝtmarkon kiujn mi donis al vi, kaj vi donas al mi la diferencon inter tio kion vi pagis kaj tio kion mi pagis hieraŭ, tiam vi ŝuldos al mi du pencojn, kaj mi bedaŭras ke vi iam estis mia amikino."

Nu, kiel mi diris, mi ne komprenas la virinojn.

Se mi devas fari malplaĉecon, mi pliamas malpaciĝi kun viro ol kun virino. Rilate virino, oni ne volas diri tion kion oni opinias—almenaŭ, esprimi ĝin laŭ la maniero oni alie dezirus. Mi havis bonan specimenon sur mia omnibuso antaŭ ne longe. Oni scias, ke en kelkaj veturejoj, pakaĵetoj da kakao estis donacitaj sur la omnibusoj. Tial, kompreneble, ĉiu virino alvenis je la konkludo ke tiuj ĉi pakaĵetoj estis disdonitaj ĉiutage kaj sur ĉia omnibuso. Tio estis la afero kun mia bonulino. Ŝi haltigis la omnibuson kaj supreniris.

Post iom da tempo mi sekvis ŝin por ricevi ŝian monon kaj doni bileton.

"Ho, vi agas malhonesteme!" ŝi diris.

"Kio estas via malsano?" diris mi.

"Kia," ŝi diris, "vi bone scias, kaj estas vane peni trompi min. Kie estas mia kakao?"

"Mi ne scias," mi diris. "Sed kiel ajn vi faris tion, vi ne faris tion per kakao."

Estas apenaŭ necese diri ke tiu ĉi sarkasma rimarko neatingis la celon.

"Mi scias ĉion pri tio," ŝi diris. "Vi devas doni al mi specimenon da kakao, kaj se mi konsentos trinki ĝin, mi povos veturi per tiu ĉi omnibuso senpage."

"Vi estas preskaŭ prava," mi diris, "sed ne tute prava. Tio kion oni donacas estas funto da teo, ekzemplero de la Daily Telegraph, kaj unua klasa bileto por Nov-Jorko. Sed ne sur tiu ĉi omnibuso,—alia omnibuso."

"Ho, nu," diris ŝi, "mi do estas sur la malprava omnibuso, kaj mi eliros."

"Vi povos fari tion," diris mi, "tuj kiam vi pagas vian monon."

"Kial," ŝi respondis, "oni ne devas pagi kiam oni eniras la malpravan omnibuson!"

"La omnibuso ne estas malprava," mi diris. "Estas vi kiu estas malprava. Se vi estas veturinta nur duoncolon per tiu ĉi omnibuso, mi devigus vin pagi."

Kaj ŝi pagis. Kiam mi eltrovas tiujn virinojn agantajn avare aŭ iom tro avare, estas ĝojo kaj plezuro se eble kapti ilin. Sed, kiel mi antaŭe diris, oni estas malhelpata; oni ne povas, se oni havas tiajn delikatajn sentojn kiel miaj, utiligi la saman riĉecon de lingvaĵo parolante al virino kiel parolante al viro.

Jes, ia viro ne volas esti iel malagrabla al virino. Eĉ malnova Ike havas tian senton, kaj li tute ne estas sentemulo. Mi memoras ke fojon Ike iris al la vaksstatuejo de Sinjorino Tussaud, dum libertempa tago. Nu, li ne ŝatas trompiĝon. Tial li antaŭfaris kelkajn demandojn. Oni diris al li ke ĉe la enirejo de la salonego estis virino sidanta je ĉiu flanko kun tablo antaŭ ŝi, vendanta programojn kaj katologojn, k.t.p. Unu el la virinoj estas reala, kaj la alia estas vaksa, metita tie kiel ŝerco, kaj li devos zorgi por ke li ne fariĝu malsaĝulo. Mi ne scias kiamaniere okazis, sed lia spirito konfuziĝis pri kiu tablo havis la realan virinon. Li alproksimiĝis la virinon kiun li imagis esti vaksa, levis manplenon da katalogoj kaj ekfrapis ŝian kapon per ĝi, dirante, "Se vi ne zorgas, iu forkuros kun tiuj ĉi." Kiam ŝi residiĝis kaj diris al li ke li devas hontiĝi, kaj se li ne zorgos ŝi forpelos lin,—neniam estis viro pli surprizata. Eble vi estos surprizata ankaŭ kiam mi diras ĝin, sed estas fakto, kiel li poste sciigis min,—li volis ke li ne estis farinta tiun eraron. Li diris, kaj estis eksterordinara konfeso por tia viro fari, ke se ŝi estus demandinta apologion li estus farinta tion!

Estas mirinde kiel kelkaj virinoj ne ŝajnas scii tion kio estas sia afero, kaj tion kio ne estas. Antaŭ ne longe, estis maljunulino sur mia omnibuso de tia speco—deziris sciiĝi ĉion pri ĉio.

"Kaj kiom oni pagas al vi, ĉiusemajne, mia viro?" ŝi demandis al mi.

"Tri ŝilingojn kaj ses pencojn," diris mi.

"Kia?" diris ŝi. "Ĉu tio estas ĉio kion vi ricevas?"

"Ho, ne!" diris mi. "Kompreneble, ni havas tion kion ni ŝtelas."

144

"Nu, nu!" diris ŝi, "mi ĉiam aŭdis ke la omnibusistoj rabis la kompaniojn. Kaj kiom estas la tuta sumo?"

"Sumas po 10 livroj ĉiusemajne," diris mi, "sed ne estas por longa tempo. Post malmultaj monatoj, ni fariĝas eluzitaj."

"Eluzitaj?" diris ŝi. "Kiel?"

"Respondante al demandoj de personoj pri aferoj kiuj ne estas iliaj aferoj, sinjorino."

Nu, tio silentigis ŝin iom da tempo, sed, estu benata, si baldaŭ rekomencis! Ŝi estis unu el la naskitaj intervenantinoj, kiuj ne estas facile haltigeblaj. Tamen ŝi forlasis min. Estis sinjoro sidanta kontraŭ si, kiun ŝi poste ekzamenis, kaj mi simpatis je li. Ŝi demandis el kie li elvenis, kien li iras kaj kial li faras tion. Ŝi sciigis lin ke lia kravato ne estas rekta, kaj ke li estas malsaĝa veturante sen ombrelo. Ŝi devigis lin konfesi ke li havas onklinon en lunatikejo, kaj ke li mem portis artefaritajn dentojn. Ŝi devigis lin rakonti al ŝi ĉion kion li precipe ne volis diri al ŝi. Kelkfojojn li klopodis forigi ŝin kaj legi la ĵurnalon, sed ŝi ne ĉesiĝis. Mi vidis ke li pli kaj pli maltrankviliĝis pro ŝi, kaj samtempe estis tro ĝentila doni al ŝi tion kion ŝi meritas. Fine li malespere ekspiris kaj saltis el la omnibuso, kun tri penca bileto, kaj ne eĉ dupenca veturado plenumita. Ĉar ŝi ne havis iun alian por enuigi, ŝi haltigis la omnibuson kaj eliris. Kiam mi laste vidis ŝin, ŝi estis parolanta al la policano ĉe la stratangulo. Kompreneble, ŝi eble estis petanta pri la vojiro, sed pli eble ŝi estis demandanta kion li havis por tagmanĝado, lastan Dimanĉon, kaj deviganta lin sciigi ŝin. Ŝi estis tia speco da virino.

(Daŭrigota).

LA MALSANULETO.

De Georges Courteline, tradukita de Dro Philippet (Francujo).

La kuracisto, la ĉapelon en mano.—"Sinjorino, ĉu tie ĉi ne estas malsanuleto?"

La patrino de l’ malsanuleto.—"Jes, tie ĉi, doktoro; eniru do. Ĝi estas mia knabeto. Imagu, ke tiu kompatinduleto, mi ne scias kial, de hodiaŭ matene, ĉiumomente falas."

"Li falas?"

"Ĉiumomente, jes, doktoro."

"Teren?"

"Teren."

"Strange estas.... Kian aĝon li havas?"

"Kvar jarojn kaj duonon."

"Eĉ se la diablo enmiksiĝus en tion, je tia aĝo oni staras sur la piedoj! Kaj kiamaniere komencis la afero?"

"Mi nenion komprenas pri tio," mi diras. "Hieraŭ vespere li tre bone fartis kaj trotadis kunikle tra la apartamento. Hodiaŭ matene mi iras por levigi lin, kiel mi kutimas. Mi vestas al li la ŝtrumpojn, mi vestas al li la pantaloneton kaj mi ekstarigas lin sur liaj piedetoj. Puf! li falas!"

"Eble pro falsa paŝo."

"Atendu! Mi eksaltas; mi relevas lin.... Puf! duan fojon li falas. Unuvorte, doktoro (mi ripetas, mi ne scias kial), de hodiaŭ matene, ĉiuminute li falas."

"Tio estas iom mirinda. Ĉu mi povas vidi la malsanuleton?"

"Sendube."

La patrino eliras, poste reaperas portante la knabeton sur brako. Li vidigas sur la vangoj kolorojn atestantajn pri eksterordinara bonfarto. Li estas vestita per pantaloneto kaj kitelo tro larĝa, kiu estas kvazaŭ amelumita per sekiĝinta konfitaĵo.

La kuracisto.—"Kia belega knabo! Metu lin teren, mi petas." (La patrino obeas. La knabo falas).

La kuracisto.—"Ankoraŭ unufoje, mi vin petas." (Sama scenludo kiel antaŭe. La knabo falas).

La kuracisto.—"Ankoraŭ." (Trian fojon la knabeto estas starigata sur la piedoj kaj ree tuj falas).

La kuracisto revema.—"Estas neaŭdite...." (Al la malsanuleto, kiun la patrino subtenas sub la brakoj).

"Diru al mi, amiĉjo mia, ĉu io vin doloretas ie?"

"Ne, sinjoro."

"La kapo ne doloras vin?"

"Ne, sinjoro."

"La pasintan nokton, vi bone dormis?"

"Jes, sinjoro."

"Kaj vi havas apetiton hodiaŭ matene? Ĉu vi volonte manĝus su-supeton?"

"Jes, sinjoro."

"Tre bone (kun kompetenta tono). Ĝi estas paralizo."

La patrino.—"Para.... Ho! Dio mia!" (Li levas la brakojn al la ĉielo. La knabo falas).

La kuracisto.—"Ho ve! jes, sinjorino. Plena paralizo de la malsupraj membroj. Cetere vi tuj vidos mem, ke la muskoloj de la malsanuleto estas nun absolute sensentaj." (Dum li tiel paroladas, alpaŝinte al la knabo, li pretiĝas por fari la diritan eksperimenton, kiam subite): "Ho! ... Ho! ... Ho! ..."

Poste eksplodante: "Per la sankta Dio! Sinjorino, kion vi rakontas al mi pri via paralizo?"

La patrino (miregigita).—"Sed, doktoro ..."

La kuracisto.—"Mi ja nun komprenas, kial li ne povas resti stare sur la piedoj. Vi metis al li la ambaŭ krurojn en la saman kruringon de la pantaloneto!"