Back to Vol. II index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

17. (Vol. II., No. 3.)

Marto, 1905.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagando de la Internacia Lingvo.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Wholesale Agents: 41. Outer Temple, London, W.C.

All Communications should be sent to THE EDITOR, 67, Kensington Gardens Square, London. W.

CONTENTS.

Page
Chapel of Bones (Dr. Gustav Busuttil)33
Month by Month34
Legend of a Faithful Soul (A. Motteau)37
When Blooms the Mignonette, concluded (O. I. Elleder)33
Concerning Children I Know (E. W.)40
Reminiscences, Part III. (Edward Metcalfe, M.A., Oxon)41
Three Cake Recipes (Jem Ross Archibald)43
From Puŝkin and Lermontev (A. Nippa)43
Legend of the First Violin, continued (F. L. G. Maréchal)44
India’s International Language (George J. Henderson)45
From Egypt (Dr. Martyn Westcott)45
Esperanto in Great Britain (Colonel H. K. Gordon)46
The Sculptor’s Sacrifice (C. S. Bickell)47
Dormu! Original Music by F. G. Rowe, words of Edward Metcalfe, M.A. (see p. 205, Vol. I.)48

For Local Information apply to the Hon. Secs. of the following Official Societies:—

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

ĈIUJ, NI POVOS
PARADIZON IRI.

Kiu bone trinkas, Tiu bone dormas. Kiu bone dormas, Tiu ne pensas malbone. Kiu ne pensas malbone, Tiu certe ne pekas. Nu, ĉar kiu ne pekas. Paradizon eniros. De nun, bone trinku. Kaj vi paradizon iros.

Por tio ĉi, oni devas aĉeti bonajn vinojn, kaj sin turni al:—
Sro. Ch. Jadoan en Mercurey (S. & L.) France.

The "Review of Reviews"

Is the Best Magazine for Busy People. And it is read by ‘Esperanto’ Students.

The aim of this Magazine is to make the Best Thoughts of the Best Writers universally accessible at a Trifling Cost.

The busiest and poorest in the community may here follow with intelligent interest the great movements of Contemporary History.

Post Free for Twelve Months, 8/6,
10 fr. 75 c., or 8.50 marks.

Office: MOWBRAY HOUSE, NORFOLK ST., LONDON.

FOR SALE.

160 Guinea ‘Broadwood’ Grand Piano for £63. In fine condition; Rosewood. For all particulars write to The Editor.

LITOGRAFAĴOJ BEZONATAJ.

Sro. Walter H. Meigh deziras aĉeti Francajn aŭ Germanajn litografaĵojn por la ornamigo de porcelano. Skribu al li ĉe Ash Hall, Stoke-on-Trent, England.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo estas 6d. (70c. poŝtmarkoj).

KAPELO EL OSTOJ.[1]

Originale verkita de Dro G. Busuttil.

Unu el la kuriozaĵoj de nia insulo Malto, aŭ pli bone de la tera globo, certe estas malgranda kapelo, kiun niaj fremdaj vizitantoj bone konas sub la nomo de "Kapelo el Ostoj." Ĝi kuŝas sur la okcidenta flanko de nia Granda Haveno apud la fortikaĵo Sankta Elmo. Antikve ĝi estis nur Enterigejo kie ripozis la ostoj de tiuj Maltaj militistoj kaj kavaliroj de la Ordeno de Sankta Johano Baptisto, kiuj kontraŭbatalis kaj venkis la Turkojn dum la famega sieĝo de la jaro 1565a.

Je la jaro 1619a komandatoro G. Nibbia konstruigis sur la enterigejo malgrandan preĝejon, kiun li dediĉis al "Tre Sankta Nomo de Mario," sed kiun vulgare oni nomas "La Virgulino’n de la Enterigejo." Tiu Enterigejo troviĝas en la preĝeja postaĉambro.

Je la jaro 1850a oni elfosigis la ostojn por ilin aliloke enterigi, sed pastro proponis ornami per tiuj homaj restaĵoj la preĝejan postaĉambron. La propono estis akceptata, kaj la pastro pacience la ostojn tiamaniere aranĝis, ke li aliformigis la ĉambron en ion misteran, similan al la morta regno.

La unuan fojon kiam mi eniris en la kapelon mi ne scias kio min plu mirigis, ĉu la mistera vidiĝo, ĉu la preskaŭ mozaika vidaĵo, kaj mi ne povis bone difini ĉu la unua impreso estis terura aŭ mirega; eble ĝi estis miksaĵo de miro kaj teruro—miro pro bela kaj vere mirigiga ordo de la ostoj—teruro pro la nevidebla, sed reala apudesto de la morto.

Antaŭ la kapela postamuro troviĝas altaro montrante el antaŭflanko latinan surskribon kiun malsupre mi tradukos Esperanten. Apud la muro nigre pentrita, blanka statuo de la Virgulino kun Ŝia Infano elstaras meze de granda kadro kunmetita el ostoj (femurostoj kaj kranioj alterne). Ĉiuflanke de la altaro mi vidas niĉon en kiu elstaras la tempa simbolo, nome—Skeleto tenante per ĝia dekstra mano, falĉilon.

La antaŭaĵo de la kapelo konsistas el granda navo kunmetita el ostoj precipe el kranioj.

Jen estas la traduko de la latina surskribo:—

La universala teras fero estas teatro; Homa vivo estas tragedio: Ĉio iluzio; ĉio ŝajno. La morto estas la lasta linio de ĉio. Ĝi malkovras, kaj ĉion solvas. Vi kiu vivas tion ĉi pripensu; Preĝpetu (de Dio) la lumon eternan por tiuj, kiuj ĉi tie ripozas Foriru kun paco kaj senĉese memoru, ke vi mortos.

Ĉu pace foriri eble estis? Mia flanke la kompanio de tiuj kranioj, skeletoj, k.t.p., longatempe min persekutis.

PIEDNOTO:

[1] Tiu ĉi artikolo jam aperis en la manskribita gazeto "Voĉo Internacia." (Rondestro: Sro H. Hodler, Geneva).

34

MONATO POST MONATO.

Niaj legantoj estos kontentaj eklerni ke la Oficiala liberigo, pri kiu ni skribis lastan monaton, ja alvenis, kaj ke nia bona Estro revenis Varsovion por daŭri sian trankvilan Proesperantan laboradon, anstataŭ ol vojaĝi en Mandĉurujon. Kvankam ni bedaŭras la kaŭzojn kiuj efektivigis tiun ĉi liberigon de la milita deĵoro, kaj volus ke Dro Zamenhof estu pli forta kaj en pli bona sano, ni tre ĝojas ke li povos alporti la veran Sigelon de la Lingvo al Boulogne en Aŭgusto, kaj tiel donos al la Kunveno tiun signifon kiun ni ektimis tie mankus.

Sendube oni aranĝos tie ion pri la jam de longe pripensata Internacia Komitato. Ŝajnas al ni ke la fondigo de tia organizaĵo estas tute necesega por aŭtoritate enkonduki novajn vortojn por la kreskantaj bezonoj de viva lingvo. Kompreneble nur tiuj radikoj jam en la Universala Vortaro estas la nunaj fundamentaj radikoj de la lingvo, kaj ĉiuj aliaj necesaj vortoj enkondukiĝis de diversaj Esperantistoj. Eĉ la kreinto mem de la lingvo nur donis sian aprobon al tiuj lastaj vortoj, ne kiel leĝ-donanto, sed nur kiel la Esperantisto plej kompetenta fari la elekton.

Ni do ĉiuj atendas iom senpacience la fondigon de tiu centra Komitato. Kompreneble ĝi devos esti internacia; sed ni kredas ke niaj malproksimaj legantoj en Ameriko, Afriko, Azio kaj Aŭstralio devos skribe sendi siajn proponojn rekte al Dro Zamenhof por lia konsidero, por ke ili submetiĝu je la Bulonja Kongreso, kiu kredeble enhavos anojn el preskaŭ ĉiuj Eŭropaj landoj. Sed eble la anoj de nia plej nova Grupo, tiu de la Hinda urbo Udipi, ne povos tie aŭdigi siajn voĉojn kun siaj preskaŭ samaĝaj Grupanoj de Folkestone.

La fondo de Grupo en tiu ĉi urbo estas tre plezuriga, kaj pensigas nin denove pri la somera vojaĝo al la Kvin Havenoj, pri kiu ni jam ekpensas.

La Kapitano Capé, kiu nepre ĉeestos, ĵus donis al la Esperantistaro belforman kaj bonan tradukon de La Unua Ĉapitro de Miaj Memorskriboj (kosto 75 c.), de François Coppée, la fama Franca verkisto, kiu donas sian varman aprobon al Esperanto. Ankaŭ nia bone-konata verkisto, Sam Meyer, eldonigis sub broŝura formo la humoran unuaktan komedion "La Supujo" (16 paĝoj, 40 c.).

Sed el Peruo alvenas plej notinda teĥnika libro, Rezisteco de la Ferkolonoj, de Dro Federico Villareal. Ĝi estas grand-forma 69 paĝa verko, en la lingvoj 35 Esperanta kaj Hispana, kiu nepre fortigas nian Sciencan Bibliotekon.

Profesoro Th. Cart, kies dika Esperanta Ligilo estas la Braille’a organo por la Blinduloj, ĵus verkis versan tradukon de Trafendita Turo, antikva Franca legendo. Tiu ŝatinda verketo eldoniĝas de la Esperanta Akcia Societo, de kiu multaj el niaj legantoj estas akciuloj.

Pro la ofta apero de Esperantaj verketoj, je kosto malpli ol 1 franko de privataj individuoj eldonataj, ni estos tre kontentaj se la verkistoj bonvolos sendi al ni dekon da ĉiuj tiaj eldonaĵoj kun fakturo. Ni plezure sendos la pagon aŭ per aliaj libroj (laŭ valoro) aŭ per poŝtmarkoj.

Oni altiras la atenton de ĉiuj Esperantistoj al la kvar paĝoj de nia kovrilo. Sur ili oni trovas utilajn informojn, kiuj plifaciligos Internacian Komercadon. Ni ja kredas ke, post kelkaj jaroj, estos tute ordinara afero sendi pencon aŭ du, al, eble, Germanujo, por tiuj beletaj pingloj, kiujn la Germanoj fabrikas pli bone ol ni, kompreneble, la Germanoj, siaflanke, senpene sendos al ni siajn malgrandajn mendojn por bunoj kaj diversaj kukaĵoj, kiujn ni faras tiom pli solidajn ol ili!

Anoncoj sur Esperantaj gazetoj devas alporti Internaciajn mendojn, kaj tuj kiam ni libere alprenas Esperanton por komercaj aferoj, ĉiuj komercistoj rapidegos ellerni la lingvon. Ni jam ricevis diversajn bonajn metiajn katalogojn kaj broŝurojn. Sed eble la letero de Sro Jadeau[2] havos specialan intereson por la legantoj de The Esperantist, ĉar ĝi estis kiel respondo al Angla demandanto pri anonco sur nia kovrilo. Tiaj leteroj, kiaj estas tiu ĉi pruvas la valoron kaj taŭgecon de Esperanto komerce.

Diversaj korespondantoj skribis de tempo al tempo, proponante ke ni iom pritraktu tiujn gramatikajn punktojn kiuj ŝajne ne ricevis sufiĉan atenton sur niaj lernolibroj. Eble la nova verko de Dr. Lloyd klarigos tiajn. Sed, se ne, ni penados doni la necesan klarigon sur la The Esperantist.

Pri de Dro Lloyd, The Esperanto Language Practically Considered and Described, ni jam ricevis multajn aprobajn kritikojn, kaj unu fervora kunbatalanto eĉ verkis versaĵon pri ĝi, kiun ni presigas sube.[3]

En la fino de Januaro tre interesa parolado pri Esperanto paroliĝis de nia estimata kunverkanto, Sro Paul Mathews, M.A., ĉe la Pionira Klubo, kies Membrinoj interese aŭskultis, kaj varme aplaŭdis la parolinton.

Konkludante, ni rakontos kelkvorte la amuzilojn kiujn ni, Membroj de la Londona Klubo, alprenas ĉe niaj Lundaj Kunvenoj ĉe la Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. Ni faras tion, opiniante ke la bona progreso jam farita inter niaj 36 adeptoj pruvas ke tiaj amuzaĵoj provizas pli agrablan stud-manieron ol simpla (aŭ malsimpla) lerno-libro.

Komence, ni sekvas la Internacian kutimon manĝi iom, dume parolante aŭ Esperanto aŭ Angle. Poste, je la sep kvin, ni transiras la straton en la ĉambrojn sindone pruntedonitaj al ni de la Remington Skrib-maŝina Kompanio. Tie ni sidiĝas en rondetojn, kaj partoprenas je diversaj ludoj. Ekzemple, unu rondero rakontos unu frazon, kiel la komenco de rakonto. Lia (aŭ ŝia) najbaro aldonos alian frazon, kaj tiel plu. La rezultato ja estas miriga, kaj ni ofte minacas doni unu el tiuj ĉi rakontoj al niaj legantoj! Poste, eble, unu ĉeestanto foriras dum ni elektas aferon pri kiu li devos demandadi, ĝis li eltrovos ĝin. Kompreneble, la demandoj kaj ĉiuj paroloj dum tiuj ĉi ludoj devas esti Esperante parolataj.

Alia tre ŝatata ludo estas "Mi enpakis en mian valizegon." En tiu ĉi okazo la unua rondero diras (eble) "Ĉapelon," lia najbaro devas ripeti ĉapelon, kaj (eble) dent-purigilon. Kaj la afero progresas, ĉiu persono devas ripeti ĉiujn la aferojn jam ŝovitajn en tiun misteran valizegon de liaj najbaroj, kaj ankaŭ aldoni pluan aferon, ĝis fine, oni ne plu povas memori la longan katalogon, kaj ĉagrene ekkrias: "Kaj la valizego pleniĝis!"

Sed la plej instruanta ludo estas: Sro A. eldiras Anglan frazon, kaj deziras ke alia membro ĝin traduku Esperante—bonega cerb-akrigilo tiu ĉi!

La Redaktoro.

N.B.—La Redaktoro forveturos (D.V.) alilanden je la fino de Marto & varmege petas, ke oni sendos ĉiujn artikolojn por No. 19 antaŭ Marto 28.

MONTH BY MONTH.

Our readers will be pleased to learn that the Official exemption, of which we wrote last month, has arrived, and our good chief has returned to Warsaw, to continue his pro-Esperanto work instead of journeying to Mandchuria. Although we regret the circumstances which brought about this exemption from military service, and would wish that Dr. Zamenhof were stronger and in better health, we are exceedingly glad that he will be able to bring the true Seal of the Language to Boulogne in August, and will thus give the Congress that significance which we had begun to fear would be wanting.

Doubtless something will there be arranged concerning the long-considered International Committee. It seems to us that the foundation of such an organisation is absolutely necessary for authoritatively incorporating additional words for the growing needs of a living language. Of course, only those roots already in the Universala Vortaro are the present fundamental roots of the language, and all other words found to be necessary have been introduced by various Esperantists. Even the creator of the language himself has given his sanction to these latter words, not as law-giver, but merely as the Esperantist most competent to make the selection.

We all, therefore, await with impatience the foundation of this central Committee. Naturally it must be International; but we fear that our distant readers in America, Africa, Asia and Australia will have to send their suggestions in writing, direct to Dr. Zamenhof for his consideration, in order that they may be submitted to the Boulogne Congress, which will probably include members from almost all European countries. But maybe the members of our latest Group, that in the Indian town of Udipi, will not be able to make their voices heard there with their almost as young Group-members in Folkestone.

The foundation of a Group in the latter town is most gratifying, and makes us think once more of the summer trip to the Five Harbours, which we have now in mind.

Captain Capé, who will, of course, be present, has just given the Esperantists a neatly got-up and good translation of The First Chapter of my Reminicences (price 8d.), by François Coppée, the famous French author, who gives his warm approval to Esperanto. Also our well-known author, Sam Meyer, has just published in brochure form the humorous one-act comedy, "The Tureen" (16pp., 5d.).

But from Peru comes a most noteworthy technical book, The Resistance of Iron Columns, by Dr. Federico Villareal. It is a large 69-page work, in Spanish and Esperanto, which undoubtedly strengthens our Scientific Library.

Professor Cart, whose bulky Esperanta Ligilo is the Braille organ for the Blind, has just composed a versified translation of The Cleft Tower, an ancient French legend. This pleasing work is published by the Esperanto Society, Ltd., of which many of our readers are shareholders.

Owing to the frequent appearance of Esperanto booklets, published at one shilling or less by private individuals, we shall be much obliged if the authors will kindly send ten each of all such publications to us, with an invoice. We will gladly remit either in other books (according to value) or in postage stamps.

The attention of all Esperantists is called to the four pages of our cover. On these is to be found useful information, which will facilitate International Commerce. We indeed believe that in a few years it will be quite a usual thing to send a penny or two, say to Germany, for those pretty pins, which the Germans make better than we; and, of course, Germans, on their part, will conveniently send us their small orders for buns and odd cakes, which we make so much more solid than they!

Announcements in Esperanto magazines must bring International orders, and as soon as we freely adopt Esperanto for commercial purposes, all merchants will hasten to master the language. We have already received several capital business catalogues and brochures. But perhaps M. Jadeau’s letter[2] will have a peculiar interest for readers of The Esperantist, as it was in reply to an English inquirer concerning an advertisement on our cover. Such letters as these prove the value and suitability of Esperanto commercially.

Several correspondents have written from time to time, proposing that we should touch upon grammatical points which had apparently not received adequate attention in our text-books. Probably Dr. Lloyd’s new book will explain such. But, if not, we will endeavour to supply the necessary explanation in The Esperantist.

Regarding Dr. Lloyd’s The Esperanto Language Practically Considered and Described, we have already received many most appreciative criticisms; and one devoted fellow worker has even composed verses, which we print below.[3]

At the close of January last a most interesting lecture on Esperanto was delivered by our esteemed contributor, Mr. Paul Mathews, M.A., at the Pioneer Club, the Members of which listened with interest, and warmly applauded the speaker.

In conclusion, we will relate in a few words the amusements which we Members of the London Club employ at our Monday meetings at the Club Café, 5, Bishopsgate Street Within, E.C. We do so believing that the good progress already made among our experts proves that such amusements provide a more agreeable form of study than a simple (or complicated) text-book.

To begin with, we adopt the International custom of having something to eat, chatting the while either in Esperanto or in English. Then, about 7h. 5m., we cross the road to the rooms kindly lent us by the Remington Typewriter Company. There we sit in circles and join in various games. For example, one member of the circle gives a sentence, as the beginning of a story. His (or her) neighbour adds another, and so on. The result is indeed astounding, and we often threaten to spring one of these stories on our readers! Then, perhaps, one present goes out while we select some object, about which he asks questions until he discovers it. Of course, the questions and all words in these games must be spoken in Esperanto.

Another greatly appreciated game is "I packed in my trunk." In this case the first member of the circle says, maybe, "A hat"; his neighbour has to repeat a hat, and adds (maybe) a toothbrush. And the matter goes on, each person having to repeat all the things already stuffed into this mysterious trunk by his neighbours, and also to add something more, until, finally, one can no longer remember the long catalogue, and dolefully announces: "And the trunk was full!"

But the most instructive game is this: Mr. A. pronounces an English phrase, and asks another member to translate it into Esperanto—a capital wit-sharpener.

The Editor.

PIEDNOTOJ:

[2] Estimata Sinjoro.—Mi bone ricevis vian karton kaj mi rapidas por sendi al vi la demanditajn sciigojn. Plezure mi vendos detale miajn vinojn. Ĉu per kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn, ĉu per bareloj, ĉiu enhavanta de 55 ĝis 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.

La elspezoj pro la sendo kaj la impoŝto kunekun estas je:—

12 frankoj (9s. 8d.) por unu kesteto enhavanta 12 botelojn, aŭ 24 duon-botelojn da ŝaŭmantaj vinoj (ĉampana vino, k.t.p.).

9 frankoj (7s. 3d.) por unu kesteto enhavanta saman kvanton de ne ŝaŭmantaj vinoj, blankaj aŭ ruĝaj.

100 frankoj (£4) por unu barelo enhavanta 225 litrojn da blanka aŭ ruĝa vino.

Pro tiaj elspezoj kaj laŭ la kvalito, mi do povos sendi:—

Unu Kesteton da 12 boteloj po. 45 ĝis 60 frankoj (£1 16s. ĝis £2 8s.). Plie, por duon-boteloj 75 centimoj.

Unu Barelon da 55 litroj po. 110 frankoj (£4 8s.).

Ĉio afrankite de porto kaj de limpago en stacidomo de la adresato. Ĉiu detala sendo estas liverota por la pago.

Se vi povus sciigi al mi pri tio, mi tre deziras seriozajn makleristojn ĉe via lando por vendi detale miajn produktojn.

Estante preta por zorge plenumi viajn mendojn, mi prezentas al vi miajn plej korajn salutojn.—Jadeau.

[3]
Vagonare vojaĝante (mi konfesos Esperante) Lernolibron mi maltegis Kaj ĝin tute mi tralegis.
Dum la longa vojaĝiro Jen per ravo, jen per miro Min profunde interesis Tiu libro kaj impresis.
"Kia estas la libreto De plezuro la fonteto?" Diru al la demandanto— "Pri la lingvo Esperanto.
"De Doktoro Lloyd verkita Kaj je pencoj dek vendita. Kaj enhavas ĝi resumon Kiu disvastigas lumon.
"Sur sintakson, gramatikon, Kvankam ĝi ne havas dikon. Sed por Esperantistaro Estas multuminparvaro!"

D.H.L. (9660).

37

LA LEGENDO DE ANIMO FIDELA.

De Adelaide Procter, tradukita de A. Motteau.

Katene ĝemas la spiritoj En purgatoriflamo: Foriĝas grade malmeritoj De pentoplena l’ amo, Kredeble, kiu penis tere Por sin purigi vere.
Eĉ tie, ĉiu Marifesto Senpena tag’ fariĝas, Kaj, dum benita tia resto, Espero kuraĝiĝas— Ĉar ĉiuj ĝuas l’ interpacon, Dipatrinodonacon.
Sed, foje, en purgatorio, Eĉ sankta la reveno De la Nomfesto de Mario Ne ĉie iĝis beno— Ĉar spiritvoĉo tiel ĝemis Ke mil koreĥoj tremis!
Spiritoj kune al Ĉielo Te Deum himnon sendis, Sed, Ĉefheroldo Miĥaelo Ĝin aŭdis kiu plendis: "Vi, kial kantas ne dankeme?" Li diris kompateme.
Respondis la spirit’ ĝemanta: "Sendanka mi ne estas; "Sed kvankam paco viviganta "Ĉi tie kun ni restas, "Ĝi nek forpelas mian penon, "Nek donas al mi benon.
"Ĉar tere min aminta koro "Bedaŭras nun kaj ploras, "Kaj lian ŝarĝon de doloro "Konstante mi memoras: "Devenas mia la sufero "El lia malespero.
"Se estus eble por mi iri... "Se vidi lin mi povus! "Kor-amon mian eĉ rediri... "Li pli espere vivus! "Pli pacience submetita, "Li estus fortigita."
Tuj diris nun la Ĉefanĝelo: "Punlim’ mallonga via "Finiĝos baldaŭ: en Ĉielo "Dolor’ ne estas ia! "Ĉu devus tera stato lia "Pli pezi ol la via?
"Permeso iri via estu: "Nur unu terminuton "Konsolu lin: ne kune restu "Pli ol la templimiton... "Sed al vi kostos kora l’ amo "Miljaron da punflamo."
Tilia ombro ŝirme falas Sur par’ de gefianĉoj; Karese ili kunparolas Sub la tremantaj branĉoj: Trankvila, dolĉa la vespero Invitas al l’espero...
Sed, jen! nordvento akre blovas Tra la tiliarbejo... Ĝemego sin terure levas Ĝis la supernubejo, Lasante juna edzo vidva, Kun la edzin’ senviva!
Ĉe l’ pordo de l’ purgatorio, Ĝis Miĥael’ staranta, Atingis la terura krio De la spirit’ iranta Por pagi koston de koramo: Miljaron da punflamo.
"Anim’ fidela, preteriru "Kun la heroldo dia; "En paradizon tuj eniru, "Pro l’ amo granda via: "Dum minut-agonia faro "Pasiĝis la miljaro."
Al floro papilio flugis, la folietojn ŝiris, Suĉante tie unufoje, kaj tiam supreniris. Lacerto el murtruo venis; pri io ĝi sopiris, Sed nur rigardis unufoje, kaj tiam reeniris. Sinjor’ fraŭlinon belan vidis; li multe ŝin admiris, Sed nur parolis unufoje, kaj tiam tuj foriris. Ne estis en la flor’ mielo; Nek suno en ĉielo; Sen mono estis la anĝelo; Ho! kia ver-fabelo!

(Clarence Bicknell).

38

KIAM EKFLORADAS REZEDOJ.

Pentraĵeto el Rusa Litvujo.

Originale en Esperanto, verkita de Osip Ivanoviĉ Elleder.

Pli kaj pli pala, senkolora ekmontris la ĉirkaŭaĵo. La lastaj birdoj estis nin forlasintaj, akraj nordorientaj ventoj peladis nun senhalte super la vastaj Litovaj ebenaĵoj kiel tranĉiloj penetrigante la felvestojn de homoj. En rigida mallaŭteco staris nun la nuda arbetaro sur Ŝeŝupodeklivaĵoj, nur kiam la vento enturniĝis, freneze sekigitajn foliojn rondigante, eksonis de tie kiel siblado de ekkolerintaj serpentoj.

Mallumajn, grizajn nubojn respeguliĝantaj akvoj de Ŝeŝupo fariĝis nun malhelaj, netravideblaj; ilia murmurado ŝajnis esti esprimo de ĉagreno kaj plendo kaj ili fluis pli rapide kvazaŭ dezirante forkuri de proksimiĝanta severa vintro. Ĉio aperis malplena, forlasita, malgaja.

De granda ŝtono forblovis la ventego ĉiujn somerajn memoraĵojn. Ĝi forblovis florojn tie disĵetitajn, forblovis rezedbukedojn velkiĝantajn; forblovis ankaŭ la noktan kantistinon.

Ŝi nun sidis alligita al multepeza ligna benko en malĝoja ĉambreto, tra kies etaj fenestretoj estis partoj de ĉirkaŭaĵo videblaj. Sopire eraris ŝiaj rigardoj tien, kie la konturoj de altaj riverbordoj desegniĝis de griza firmamento.

... Ho, tie plaŭdetis la ondoj de Ŝeŝupa rivero, tie leviĝadis ĝiaj bordoj ... ho, tien tien!!

La benko kraketis, la ŝnuroj tranĉis sangruĝajn striojn en nudaj brakoj, sed la katenoj tenis fortike; sovaĝe rigardis la knabino apud si....

Jen subite, tra grizaj aŭtunaj nuboj, kiel por adiaŭiĝo trarigardis la subiranta suno, origante la tutan ĉirkaŭaĵon. Ĝia radio eniris eĉ en la malhelan ĉambreton eklumigante tie la lignan krucifikseton starantan apud nigra preĝlibro sur la fenestra tabuleto, ĝi ekheligis malmultan, malriĉan meblaron kaj kisis kareseme la palan vizaĝon de en vana penado turmentiĝanta knabino. La pensoj de la kompatindulino denove vagis eksteren: tie en la pura aero ekbrilis ŝia sidejo, muskkovrita, alta ŝtono, tie la sama suno kiu nun sendis sian lastan saluton al ŝi, kisadis ŝian vizaĝon kiam frumatene la dolĉaj kantoj de birdaroj vekigadis la junan tagon kaj sur la herbejo ekbrilis miliardoj da diamantoj. Tie la sama suno kisadis ŝin adiaŭiĝante vespere kiam la ondoj dormeme murmuradis, kaj la najtingaloj kantis, kaj nun alligita en surda putra ĉambro ŝi ne povas kunkanti!

La benko kraketis, la ŝnuroj entranĉis en la blanka korpo, ruĝa sango gutis sur la tero.... Vana penado!

Malrapidante estingiĝis la ora radio kaj iom post iom ekpaliĝis la lasta rebrilo de jam malaperiginta suno. Malhele, funebre fariĝis ree en la malgranda ĉambreto.

Kaj ekstere murmuris ĉagrene la Ŝeŝupo-ondoj pli rapide portante siajn akvojn al la maro.

La frenezulino serioze ekmalsaniĝis. Ŝi, kiu tage kaj nokte sen malutiliĝo elportadis ĉiujn veterŝanĝojn ekmalsaniĝis en varma ĉambro. Ŝia farto jam ekmontris senespera kiam Leonid Leonidoviĉ eksciis pri ĝi.

En nia lando loĝadas kuracistoj nur en malproksimaj urboj, tamen mia amiko veturis tuj urbon kaj revenis kun kuracisto kiu difinis seriozan pulmobrulemon.

Daŭris multajn semajnojn, kaj kelkfoje devis ankoraŭ veni la kuracisto ĝis la knabino resaniĝis, ĉar al la brulemo aligiĝis infektema, longedaŭra malsano. Sen helpo de Leonid Leonidoviĉ, kiu tre ofte mem venadis por vidi la malsanulinon, kaj observi ŝian flegadon, kiu ankaŭ pagis ĉiujn elspezojn, ŝi certe estus mortinta. Ŝiaj parencoj estis tre malriĉaj kaj ili havis ankaŭ nur malmulte da intereso pri la vivo de la kompatinda orfino.

Kvankam ĉiam ŝia spirita stato en la vintro pliboniĝadis, estis do tre rimarkinde ke ŝi post ŝia malsaneco, kiam ŝi reakiris fortojn, fariĝis preskaŭ tute prudenta. Ŝi ekkonis mian amikon kiel ŝia bonfaranto kaj kisis unu tagon el propra volo liajn manojn. Ŝiaj parencoj kaj najbaraj vilaĝanoj opiniis ke la grava malsano liberigis ŝin de frenezeco, kaj kredis ke ŝi restos nun por ĉiam prudenta. Tio komence ankaŭ ŝajnis efektiviĝi. Sed ju pli proksimiĝis la printempo, des pli timetema, malparolema ŝi fariĝis, des pli ofte eraris ŝiaj rigardoj en la bluan malproksimecon kaj ankoraŭ kuŝis multaj blankaj neĝstrioj sur nigriĝantaj kamparoj, kiam ŝi unu belan tagon estis malaperinta.

Saman tagon revenis alaŭdoj Litvalandon.


Pasante iam vespere apud granda ŝtono mi ekaŭdis subite la voĉon de Leonid Leonidoviĉ. Ĝi sonis tute proksime kvankam mi la parolanton pro densaj arbetoj ne povis vidi. Tute klare mi aŭdis lian parolon:

39

"... foriris la tago por dormi, la horo de revido proksimiĝas. Rozkolore flamas la okcidento, kaj baldaŭ ampleksos ĉion intima krepusko, ŝirmantulino de geamantoj kaj tiam aperos ankaŭ ci, amatulino. Ci venos, ci ja ne povas forlasi min ĉar ci konas mian senliman amon, mian sopiron. Ci venos! El blua alteco ci malsupreniros pura kaj bela kiel ĉielaj anĝeloj, por atesti ke ci min amas, ke ci restadas la mia, la mia por la eterneco.

Ili diris ke ci ĉesis ami min, ne sciantuloj! ili ne scias, ke tio estas ne eble. Ili parolas tiel, ĉar ili ne konas cin. Erariĝintoj! kiun cia koro ekamis, tiun ĝi amos ĝis sia lasta bato. Neŝanĝebla estas cia amo, ĉar ci estas sanktulino.

Ili diris ke ci estas mortinta. Ne eble! tiam ja ankaŭ mi ne vivus plu—aŭ mia amo estus el la tombo vekinta cin. Nin ja nenio povas disigi, ĉar niaj animoj estas kunigitaj kaj apartenas unu por la alia—por la eterneco!

Ho! Ci aŭdis mian alvokon, ci aperas ... dankojn, dankojn, ora, ora stelo mia!"

En tiu ĉi momento mi ekrigardis mian amikon, kiel li, starante sube ĉe la rivero, eketendis siajn brakojn alten je la klara nokta ĉielo, kie ĵus ekbriletis radiantaj steloj....

En la arbetaĵo kantis dolĉe la najtingalo, kareseme ventumis la printempa mola aero, kaj de alta ŝtono eksonis nun la plendo de la freneza knabino:

"kass man’ iĵ vardalo ir iĵ pravardelo."

Mediteme mi revenis hejmen. Kiela stranga afero estas do la homa koro, pensis mi, dume la dormo longe evitis miajn okulojn.


La rezedoj en mia ĝardeno estis ree ekflorantaj. Ilia raviganta aromo estis la dolĉa saluto de veninta somero. Varmega estis la vetero. Jam de kelkaj semajnoj radiis arda suno de sennuba ĉielo sur la elsekiĝinta, soifanta tero. Per videblaj ondetoj tremetis la aero, velkiĝante pendigis la kampfloretoj siajn kapetojn malsupren, kaj sub ombro de branĉoj kun vaste malfermigitaj bekoj, malvigle sidis la korvoj.

Unu tielan ardan tagon, en malfrua postmezataghoro mi foriris por ĉasi anasidojn en densajn kanarojn de Ŝeŝupo. Mi ne scias kio tiun tagon estis kaŭzinta mian fortan, internan maltrankvilecon; estis miaj nervoj per longedaŭra turmentiganta varmegeco tro ekscitiĝintaj aŭ estis io alia, sufiĉe, mi sentis strangan, neklarigeblan timon kaj maltrankvilon, kvazaŭ mi antaŭsentus, ke io okazos.

Enfervoriĝinta en sukcesa ĉaso mi tute ne rimarkis, ke jam vespero alproksimiĝis, kaj ke mallumaj nuboj, el sudo leviĝintaj, komencis kovrigi ĉielon. Malproksima rulado de tondro nur rememorigis min ke estas tempo pensi pri la reveno. Mi alfajfis mian hundon kaj rapidis direkti miajn paŝojn hejmen.

Dume, ĉiam pli dense kovris nigraj nuboj la firmamenton, ĉiam pli akraj fulmoj eklumigadis ĉielon, kaj la tondro eksonis pli laŭte, pli forte. Mi rapidegis atingi proksiman altan bordon, apud granda ŝtono, kie mi povis almenaŭ iom ŝirmi min de malbona vetero.

Jam en interrompoj ekbruis la unuaj ventpuŝoj, kaj grandaj gutoj falis multepeze sur la teron, kiam mi alvenis tien. Firme apoginte min al la krutaĵo, mi decidis atendi la preteriron de la fulmatondro.

Subite la vento eksilentiĝis, pluvo ĉesis, kaj plenega senmoveco aperis: nek la plej malgranda trunketo moviĝis, nek ia folieto tremetis, ĉio staris rigide, senmove kiel ekŝtonigite, kvazaŭ la tuta naturo pro ekteruriĝo kaj timo ne kuraĝis eĉ spiradi. Nur sur la firmamento ŝoviĝis nigraj, masaj nubegoj, kiel minacaj gigantuloj, fantomsimile antaŭen. Tiu ĉi momenta senmoveco estis pli timiganta ol la antaŭa bruado kaj moviĝo. Instinkte oni sentis, ke la eksplodo nun estas proksimega, neevitebla.

Jen kelkaj blankaj, zigzagaj fulmoj kaj akraj tondro-batoj donis signalon, kaj la fulmatondro kun tuta potenco kaj forto nun eksplodegis.

Estis terure grandioza naturmontraĵo. Surda bruado eksonis en la aero, la mallumeco fariĝis plenega, nur por sekundoj per blanka aŭ verda lumo ekheligadis, fulmoj la ĉirkaŭaĵon, igante postan mallumon ankoraŭ pli nigran. La ventego furioze kriegis, arboj bruis, kaj nuboj, malfermigante siajn kluzojn, verŝis muĝante siajn akvojn sur la teron. Bato post bato sekvis, la ĉielo ŝajnis unu fajra maro.

Sur la dekstra flanko, proksime de mia kaŝejo, troviĝis la granda ŝtono. En la flagranta lumo de fulmoj mi por momentoj vidis ĝin, kiel magia, nigra, alta turo preskaŭ vertikale super la rivero sin leviganta. Siblado, fajfado, bruego, igis inferan muzikadon. En ŝaŭmantaj kaskadoj ĵetiĝis de la krutaĵo muĝantaj riveroj malsupren. La tero kun nuboj miksiĝis, ŝajnis ke la naturo ellasis ĉiujn terurojn en ĉi tiu batalo de elementoj.

Mia kaŝejo, kiu nur mizere min ŝirmis, komencis fariĝi tre maloportuna tamen mi ne povis forlasi ĝin.

Jen la akrega, blindiganta fulmo, super mia kapo la terurega, krakadanta tondro, laŭtega, kordisŝiranta ekkrio, kaj en rebrilo de tuj sekvinta fulmo mi ekvidis nigran virinan figuron kun vaste svingitaj brakoj falegantan, la kapon malsupren, de la pinto de alta ŝtono en la riveron.

Nek falegon en la ondojn, nek ceterajn kriojn, nenion plu mi aŭdis, la bruo de la vetero supersurdigis 40 ĉion. Mi eksaltis el mia kaŝejo ekkurante al la riverbordon. Sed tio ne estis facile. Mallumeco, ekscitiĝo, densa arbetaro, branĉoj kaj radikoj, akvaroj fluantaj, malhelpis ĉiun paŝon. Mi glitis, mi falis, mi rampis, kaj alveninte fine al la rivero mi nek aŭdis, nek vidis ion, tial post mallonga tempo, ekkoninte mian plenan senpovon por ia helpo, mi rapidegis atingi la plej proksiman kolonion.

Tie alvokinte homojn, ni kun stangoj kaj fajrhokoj reiris al la rivero. La vetero estis dume kvietiĝinta sed pro la densega salik-arbetaro sur la bordo elkreskita, fariĝis nia laboro tre malfacila. La mallonga somera nokto pasis en sensukcesa serĉado, nur sub la granda ŝtono ĉe la riverbordo ni trovis ĉapelon kaj surtuton de Leonid Leonidoviĉ.

Tagiĝis, kiam, tenatan de salikradikoj ni eltiris el la rivero la korpon de malfeliĉa knabino kaj kune, firme ĉirkaŭprenita de ŝiaj brakoj—la korpon de mia amiko.

Ambaŭ mortintaj, droniĝintaj.


Estis klare: la kompatindulino ekteruriĝinta aŭ konfuziĝinta pro proksimega enbatiĝo de fulmo, abismiĝis suben de sia alta sidejo.—Leonid Leonidoviĉ surpriziĝinta dum sia vesperpromenado de la fulmatondro kaŝiĝis ankaŭ ĉe la granda ŝtono, sed aliflanke kaj apud la riverbordo, kie mi ne povis vidi lin.—Kiam li rimarkis falintan en la Ŝeŝupon knabinon, li, estinte bona naĝanto, forĵetis sian ĉapelon kaj surtuton kaj ensaltis en la riveron por savi ŝin. Sed estis alie difinita. Okulvideble la knabino kun timiĝo de ekdroniĝanto firme ĉirkaŭprenis lin, kaj sin alkroĉinte je li estis la kaŭzo, ke li ne povis naĝi. Tiamaniere ili ambaŭ trovis en la terura nokto sian pereon....


Klare radiante leviĝis sur sennuba lazura firmamento la suno promesante belegan someran tagon.

Sur verda herbaro paceme kuŝis mia amiko kaj apud li, inter malsekigitaj floroj, la nokta, nun muta kantistino de la granda ŝtono.

En la branĉaro de kviete moviĝantaj bordsalikoj ludis junaj sunradioj.—Sur la nudigita brusto de Leonid Leonidoviĉ mi rimarkis oran medalioneton. Demetigante ĝin mi trovis en ĝi bukleton de molaj, brunaj haroj.... En la matensuno ekbriletis ili en oraj nuancoj....

Mi remetis la medalionon, alfortiginte ĉirkaŭ la kolo de la mortinto la ligilon. Super la vizaĝo de mia amiko flugetis ĵus la sunradio—kiel lasta feliĉa rideto....

Ĉiujare, kiam la bonodoro de rezedoj dolĉigadas la aeron en mia ĝardeno, mi devas pensi pri mia mortinta amiko Leonid Leonidoviĉ.

PRI INFANOJ, KIUJN MI KONAS.

Originale verkita de E. W.

(i.). Knabineto de tri jaroj kaj unu monato parolis tre rapide kaj tiel malklare, ke amikino diris al ŝi: "Volu paroli pli bone, estas neeble kompreni tion, kion vi volas diri."

Kun kompatinda rideto la infanino respondis: "Mi ja bone parolis; vi tute ne komprenis, ĉar mi parolas France," kaj ŝi gaje ridis pro sia ŝerceto.

(ii.). Antaŭ du aŭ tri jaroj, avino legis al kvinjara knabo. Tiu ĉi havis apude lud-pafilon kaj kelkafoje li ekkriis: "Haltu, avinjo, mi vidas Boeron, mi devas pafi lin," kaj li pafis.

Poste li diris: "Mi mortigis lin, legadu do nun."

Enfine la avino demandis lin: "Ĉu vi ne bedaŭras pro knabinetoj Boeraj, kiam vi mortigis iliajn patrojn?"

Unu minuton li silentis, tiam li decide respondis: "Ne, avinjo, ĉar estas tute neniaj geknaboj. La Boeraj estas saĝuloj; ili sciis, ke estos militado, tial ili preĝis: "Kompleze Dio, ni tute ne volas naskigi infanojn. Ili estas tre piaj homoj, kaj do Dio aŭdas iliajn preĝojn, kaj certe ne estas infanoj Boeraj."

La avino tiam lin demandis: "Ĉu vi ne kompatas la avinojn Boerajn? Pensu nur kiel mi ploregus, se mi perdus vian patron. Sendube ili amas siajn filojn, tiom, kiom mi amas mian. Ĉu vi ne ilin kompatas?"

La knabo deturnis la kapon dirante: "Mi pensas, avinjo, ke estos pli bone, ke vi legadu."

(iii.). Vidvo, kiu kore penadis fari ĝuste tion, kio plaĉus al lia estinta edzino, aŭdis la vesperan preĝon de ŝia sesjara nevino. Tiu ĉi, subite leviĝante, diris: "Mi nur volas ke miaj preĝoj vivus."

"Ke ili vivus? karega infano," ripetis la pia maljunulo, kiu atendis aŭdi en respondo kelkajn parolojn de fido aŭ de ama deziro, "ke ili vivus: kion vi volas diri?"

"Mi volas diri, ke mi estus feliĉa se miaj preĝoj estus vivantaj, kiel hundoj kaj katoj, por 41 ke mi povu ilin bati, pinĉi, kaj piedfrapi—tiom mi ilin malamegas. Ĉiam estas preĝoj matene kaj vespere, tamen ne estas unu malpura ĉifonata bubetino sur la stratoj tiel malbona kiel mi!"

Ŝi parolis kun flamruĝaj vangoj, okuloj ekbrilantaj, kaj piedoj, kiuj perforte frapadis la teron.

Larmoj fluis supre la grizaj lipharoj de la maljuna militisto.

(iv.). Du fratoj, el kiuj Tomo estas pli juna de du jaroj ol Fredo, tre ŝatis ludi ĉe la fajro, kaj ofte faris malbonaĵojn. La pliaĝa sole puniĝis. Al mi tio malplaĉis, ĉar mi volis puni ankaŭ Tomon, hontigante lin.

Mi diris do: "Vi estas tiel malbona kiel Fredo; vi devas ĉiam lin devigi ne tuŝi la fajron."

"Kiamaniere mi povos lin devigi?"

"Diru al li: ‘Mi vokos Anjon (la vartistinon),’ kaj, se li persistos, alvoku ŝin."

Li promesis tiel agi.

Post kelkaj tagoj, la odoro de brulanta ligno nin rapidigis al unu ĉambro. La du knaboj ĝojis, ili lumigis fajron sur la planko, sub lito. Fredo puniĝis, sed ne Tomo.

Tiu ĉi rigardis min dube, kaj diris "Estas tute la kulpo de Fredo, li volis ĝin fari!"

"Ĉu vi alvokis Anjon?"

"Ne, estas la kulpo de Fredo, li min ne memorigis alvoki Anjon!"

(v.). Nove naskito kuŝis sur la brakoj de sia patrino kaj faris bruetojn, kiel faras la infanetoj, kiam ili estas feliĉaj.

Ĝia kvarjara frato venis, dirante: "Panjo mia, tiu ĉi estas malbona infaneto, ĉar ĝi parolas Telegue. Mi parolas Angle, mi ne komprenas la lingvon, kiun parolas la infaneto, ĉar ĝi estas tre malpura Teleguo."

(En la parto Hindujo, kie oni parolas Telegue, la servistoj estis tre maldelikataj, tial ke la Angloj ne volis, ke siaj infanoj lernus ilian lingvon.)

FRAGMENTAJ MEMOROJ.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

La aŭtoro rizervas ĉiajn rajtojn.

Eble la transiro de la farmamastro al la vojoj de la regiono estas natura, sed se ne, memoru, mi petas, ke mi ne promesis ordigi miajn pensojn. Kontraŭe mi diris ke mi ĉiam prenos la penson, kiu plej altiras min ĉe la momento. Mi nun pensas pri la vojoj. Tial mi parolos pri la vojoj.

Ofte mi akompanadis dum liaj veturoj la kuraciston, kiu havas tre bonan ĉevalon kaj estas tre lerta veturiganto.

Lia veturilo, el speco kiun en la Ŝtatoj oni nomas Buggy estas tre malpeza sed treege forta. Ĝi havis du altegajn radojn, kaj povadis enhavi nur du personojn. Alian veturilon mi ofte vidis, kiu povadis enhavi nur unu personon. Tiajn veturilojn oni nomas Sulky (kolereta), ĉar, oni diras, ili tre konvenas por koloretulo.

Forveturante mi ĉiam tre miris ĉu ni revenos sen kelka malfeliĉa okazintaĵo. Foje kiam ni estis nokte veturintaj kune tra la mallumo, mi iris piede la morgaŭan tagon por rigardi la vojon. Kiam mi ĝin vidis mi apenaŭ povis kredi, ke mi ankoraŭ vivas. Tamen ni estis trotantaj tre rapide kaj la ĉevalo eĉ ne faletis.

Ie mi legis pri maristo de kiu oni demandis priskribon pri la manieroj kaj kutimoj de sovaĝa gento, kiun, dum siaj marvojaĝoj, li vizitis. Li skribis nur kvar vortojn:—Manieroj, neniom; kutimoj, malagrablaj.

Oni ankaŭ rakontas ke la fama Irlanda parolisto Sir Boyle Roche foje diris pri kelkaj parlamentanoj, ke ili estas "Videgeblaj pro sia forestado."

Kiam mi pensas pri la vojoj de tiu regiono, mi ankaŭ pensas pri la du supreskribitaj rakontetoj.

Certe la urbanoj ofte parolis pri siaj "vojoj." Ili eĉ estis fieraj pri ili. Tamen ili ne ĉie estas formovintaj la radikojn de la arboj, kiujn ili antaŭe dehakis, kaj foje la tuta malsupraĵo de la arbtrunko ankoraŭ restas sur la vojo mem. Ĉiujn tiajn kontraŭaĵojn la Buggy supereksaltis, kaj se en tiaj okazoj mi ne falis sur la kuraciston, tio okazis pro tio, ke li estas falinta sur min.

Sed oni devas memori ke, por fari longajn vojaĝojn, la Amerikanoj ĉiam veturas per vagonaro. Tial ili ne tre bezonas en la kamparo bonajn vojojn. Se en Eŭropo ni estus ricevintaj la fervojojn antaŭ ricevi la vojojn por veturiloj, eble ni ne havus tiujn lastajn tiel bonajn kiel ni nun posedas ilin. Multon ni ŝuldas al niaj praavoj kiuj veturadis per publikaj veturiloj (stage coaches).

Oni ankaŭ devas memori, ke kuracistoj vizitas tre senhomajn lokojn. Unu el tiaj vizitoj revenas en mian memoron; vizito kiun ni faris al Franca familio, kies kelkaj el la infanoj estas malsanaj. Ili loĝadis tute en la kamparo, kaj, estantaj novaj enmigrantoj, ne ankoraŭ parolas la lingvon 42 Amerikan. (Mi diras Amerikan, ĉar ĝi tre diferencas de la Angla lingvo, de kiu ĝi estas filo).

Mia kunulo petis, ke mi eniru kun li por traduki.

"Sed la ĉevalo," mi diris, "ĉu ĝi restos senmove!"

"Ho, jes. Mi montros al vi la Amerikan manieron dresi ĉevalojn. Li tre bone restos."

Kaj preninte la kondukilon li ĝin alligas al la antaŭa parto de unu el la grandegaj radoj, tiamaniere ke ĝi estu iom prema.

"Nun," li diris, "se la ĉevalo antaŭeniros, la rado per sia turniĝo tiros la kondukilon, kaj se li tamen persistus (kion li ne faros) ĝi certe rompus al li la makzelon. Se li ŝanĝos la movon kaj iros malantaŭen, ankoraŭ la rado turniĝante tiros la kondukilon. Pro tio li ne forkuros? Ĉu vi ne tiel dresas en Anglujo la ĉevalojn?"

"Ho, ne," mi respondis ridetante. "Niaj Anglaj vojoj ne estas sufiĉe larĝaj por tiamaniere haltigi ĉevalojn. Tie ĉi mi certe ne plendas pri la mallarĝeco de la vojo. Ne, mia malfacilaĵo estas ke mi tute ne povas ie eltrovi vojon."

"Ho," li respondis, "la tuta plataĵo estas nia vojo. Ĉu vi deziras unu pli bonan aŭ pli belan?"

Mi ĉirkaŭrigardis sur la verdan plataĵon kaj respondis, "Ne"; tiam kiel posta prepenso mi aldonis, "Almenaŭ ne dum daŭros la bela vetero." ...


Dum unu el niaj multaj veturadoj, ni estis alvenintaj al la ligna ponto per kiu la vojo trapasas la Creek’on.

Mi vidis multajn tiajn pontojn! Jen la maniero konstruigi ilin:—

Trans la Creek’o oni metas du aŭ tri dikajn trabojn kiujn oni enfiksas en la du bordojn.

Al la traboj oni alfiksas transe tabulojn. Sur la tabulojn, kiuj ofte suprensaltas sub la radoj de surpasanta veturilo, oni metas maldikan tertavolon, kaj jen la ponto.

Barilojn ĝi tute ne havas, tial kompreneble oni povas tre facile enveturi de ĝi en la rivereton.

Sed malgraŭ la proksimeco de tia belega (!) ponto la kuracisto insistis traveturi la akvon.

"Tio," li diris, "ne sole malvarmigos la hufojn de la ĉevalo; ĝi ankaŭ iom purigos la radojn de la Buggy. Jen du dezirindaĵoj."

Tiajn saĝajn parolojn mi ne povis kontraŭdiri. Ni enveturis la Krikon.

Mi skribis supre, ke la radoj de la Buggy estas altegaj. Mi skribos tie ĉi, ke la kuŝejo de la Kriko estis profunda. Pli kaj pli la akvo supreniris ĝis fine ĝi eniris eĉ en la veturilon mem. Sentante subitan malsekiĝon ĉe la piedoj mi malsuprenrigardis. Ili estis en la akvo.

"Kion mi devas nun fari?" mi demandis.

Kaj trankvila voĉo respondis:—"Ho, metu viajn piedojn sur la spruĉ-ŝirmilon." Kaj alligante al la precepto la ekzemplon, la kuracisto levigis siajn krurojn al la nomita loko. Tion saman mi ankaŭ faris kaj kun niaj kvar piedoj elstreĉitaj rekte antaŭ ni, ni daŭrigis la traveturon. La akvo ankaŭ daŭrigis sian supreniron, sed antaŭ ĝi atingis la seĝon de la Buggy ni trapasis la plej profundan parton de la rivereto.

Fine ni alvenis al la alia bordo kiu, laŭ sia kruteco, tre similis al domtegmento.

Mi certe estus preferinta suprenrampi per miaj propraj kruroj sed mia kunulo deziris, ke mi vidos kiamaniere Amerika ĉevalo povas suprenrampi riverbordon.

Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis ĝuste malsupre sub (aŭ ĉu mi diros post; estas malfacile diri en kia pozicio):—Ĉu iu el miaj legantoj iam sidis malsupre sub forte suprenrampanta ĉevalo, kaj rimarkis kiamaniere ĝi streĉas kaj ŝveligas ĉiun el siaj grandaj muskoloj?

Ĉu li rigardis supren kaj vidis nur la bluan ĉielon, la supron de la bordo, suprependentan arbon, kaj la fortikan korpon de la besto?

Ĉu li entenis la spiradon kiam ĝi faletis, glitis, kaj li sentis malantaŭen rulon de la radoj (kiu tamen ŝajnas al li veran ruladon, tiel longe la sekundoj daŭras); kaj fine elspiras elspiraĵon de kontentiĝo kiam li trovas sin ankoraŭ en la akvo de la Kriko?

Ĉu li vidis la ĉevalon kun mieno honta komenci denove la saman supreniradon? Ĉu li kurbis sin antaŭen por ĝin helpi? Ĉu li vidis kiam per granda peno ĝi atingis per la antaŭaj hufoj la supraĵon, dum ankoraŭ la malantaŭaj faletas kaj glitas sur la kruta kaj mola deklivo?

Ĉu li sentis la ekskuon kun kiu la veturilo fine supreneksaltis; entiris en siajn pulmojn longan spiradon kaj ĉirkaŭrigardis la ebenan plataĵon tiel, kiel se li estus revidanta longe perditan amikon.

Se jes, li komprenos mian priskribon, kaj li ankaŭ atestos, ke en tia okazo, la suprenrampado de ĉevalo ne estas malsimila al tiu de grandega hundo.

Tion mi iom longe priskribis pro kaŭzo ke ĝi tre bone montras la fortecon kaj malpezecon de la veturilo kiun la Amerikanoj nomas Buggy.

En alia veturado kun alia veturiganto kaj en alia regiono la Buggy en kiu mi veturis enfosiĝis ĝis la akso en sablon.

Mia kunulo neniel maltrankviliĝis kaj la malpezega kaj fortega Buggy facile trapasis la sablan kontraŭaĵon.

Sed mi estas jam skribinta sufiĉon por montri, ke miaj veturadoj ne estis tute sen intereso.

43

KUKAĴETOJ ANGLA, SKOTA AND IRLANDA.

Originale verkitaj por la Kvina Hora Manĝo, de Jem Ross Archibald.

Angla. Materialo:—

Metodo.—Frotu, per la fingroj trae, la sukeron, buteron kaj la kribritan farunon kaj kuir-pudron. En aparta pelvo batu la ovojn ĝis malpezaj, poste aldonu la lakton. Nun, per ligna kulero agitu rapide la tutan miksaĵon. Duone plenigu kelkajn buteritajn kukaĵet-stanaĵojn. Baku en varmega forno ĉirkaŭ 15 minutojn.

Kiam malvarmaj, ili estas pretaj.

Skota. Materialo:—

Metodo.—Metu la buteron en pelvegon kaj, per la mano, farigu ĝin krema. Nun aldonu la sukeron kaj kunmiksu trae. Poste (sed nur iom post iom) aldonu la du specojn da faruno, miksu ĝis ĝi fariĝas ebena elasta knedaĵo. Elrulu la knedaĵon per ligna rulilo ĝis ĝi fariĝas nur ĉirkaŭ duon-colo dike (1.5 cm). Formu ĝin en rondetoj, levigu ĉiun tre zorge, kaj metu ĉiun sur aparta buterita papero. Poste, por ornami la kukaĵetojn, piku la supraĵon meze per forko, kaj per la montra fingro kaj dika fingro pinĉu en punktoj la randon. La forno ne devas esti tre rapida, baku ĉirkaŭ 20 aŭ 25 minutojn. Dum varmaj, tiuj ĉi kukaĵoj estas tre facile rompeblaj. Lasu ilin ĝis malvarmaj sur la paperoj. Poste enmetu en biskvitujon, ĉar, en la aero, ili baldaŭ moliĝas.

Irlanda. Materialo:—

Metodo.—Batu la buteron per ligna kulero ĝis krema. Iom post iom aldonu la sukeron kaj la rozo-akvon, batu ĝis tre miksitaj. Aldonu la ŝaŭmigitajn ovojn, agitu rapide per ligna kulero, kaj aldonu iom post iom la riz-farunon jam kribritan. Nun aldonu la migdalojn, la semojn, kaj la sukon. Verŝu la miksaĵon en kukaĵ-ingon (stanan) jam pretigita per buterita papera subŝtofo.

Baku en rapida forno dum ĉirkaŭ 90 minutoj.

EL PUŜKIN.

EL LERMONTEV.

Tradukitaj de A. Nippa (Ivanino).

En la kampo vasta, pura Brilas neĝo ondigita, Lumas luno trojko[4] kuras Sur la neĝo trabatita.
Kantu vi! kaj mi silenta Aŭdos nun avide kanton— Bruas la malgaja vento, Kaj malvarma lun’ lumanta.
Kantu vi: en nokt’ malgaja, Sur la vojo, al la koro, Estas dolĉaj sonoj gajaj De la kanto belsonora.

PIEDNOTO:

[4] Tri-ĉevala glit-veturilo.

Nokte staris la nubet’ dormanta Ĉe la brusto de ŝtoneg’ grandega, Kaj matene vojon venis ĝi fruege, Sur bluaĵo gaje ludiĝante.
Sed malseka signo postrestadis En la sulkoj de ŝtoneg’ staranta. Sola staras li, profunde pripensanta, Kaj mallaŭte en dezert’ ploradis.

44

LA LEGENDO PRI LA UNUA VIOLONO.

El la Franca de Jean & Jerôme Tharaud, tradukita de F. L. G. Maréchal.

Macha rapide ekkaptis la spegulon kaj forkuris. Ŝi kuris ĝis la kajuto, kiu estis senhoma. Ŝi eltiris la spegulon el sia pelto kaj rave rigardis ĝin. Ĝi estis simpla ornamaĵo, nur ovforma spegulo ornamita per opaloj. Ŝi ne laciĝis rigardi sin sur la spegulo, kiu redonis ŝian vizaĝon kaj grandajn bluajn okulojn kiel la limpida akvo el la fontoj.

La proksiman tagon ŝi atendis apud la ponto de la kastelo, kaj vespere, kiam la kavaliro revenis hejmen sole, ĉar, pro la rapideco de lia ĉevalo, li postlasis siajn servistojn, li vidis Machan eliri el la arbaro. Ŝi prenis la ĉevalon per la brido kaj prezentis al li la spegulon. Tuj kiam li vidis sian vizaĝon sur la spegulo, li ekkriis: "Malfeliĉo je mi! Estas la Diablo! Estas la diablo kiu konstruis tion, kion vi tenas!"

Li spronis la ĉevalon, la brido estis elprenita el la manoj de Macha, kaj la kavaliro forkuris.

Ŝi revenis al la kastelo kelkajn tagojn sentrafe. La pordo restis fermata.

Macha ploris nokte kaj tage. Ŝi kulpigis la Diablon, pri tio, ke li trompis ŝin, kaj ŝi alvokis lin denove.

La Diablo falis el branĉo de arbo, sur la vojon, tiel, kiel akvero falas de folio post la pluvo.

Macha, plorante, rakontis al li sian malfeliĉon. Nun, ŝi diris, mi estas, per vi, eĉ pli malfeliĉa ol antaŭe. Ĉar mi ne plu havas la konsolon vidi lin. Li ne ĉasas plu en la arbaro, kvazaŭ li timas iajn sorĉojn.

La Diablo ridegis.

Li povas forkuri, mi ja lin prenos. Li apartenas al mi, kune kun vi; ĉar tiu, kiu vidis sin sur la spegulo, estas al mi.

Macha respondis je fiera voĉo: "Esti, aŭ ne esti, al vi estas ne grave. Tiu, kiun mi deziras estas la kavaliro, vi promesis lin al mi, kaj vi ne donis lin al mi. Vi estas perfidulo!"

La ruzulo respondis: "Mi neniam donas ion por nenio."

Macha estis aŭdinta pri kontraktoj kun la Malamiko, kaj ŝi tremegis.

"Kion vi volas por via laboro?" demandis ŝi, per tremante voĉo.

"Preskaŭ nenion!" respondis la Diablo. "Vian Patron!"

"Mian patron!" ekkriis la terurigita fraŭlino.

"Vian patron," respondis la Diablon malrapide.

Macha respondis: "Neniam!"

"Kiel vi volas," diris la ruzulo, kiu tuj malaperis, kvazaŭ englutita de la tero.

Macha revenis hejmen malfeliĉa, decidinte morti prefere ol doni sian patron al la Diablo. Ŝi renkontis la lignotranĉistojn sur la vojo. Ili marŝis unu post la alia, kaj portis la hakilojn sur la ŝultro. Ili akceptis Machon per gajaj krioj....

La kastelo restis silenta ankoraŭ kelkaj tagoj, sed, unu matenon, la servistoj kaj la hundoj trairis la ponton, kaj Macha revidis la belan kavaliron. Li galopis antaŭ ŝi, sen vidi ŝin, kiel ĉiame.

Macha freneziĝis pro kolero, kaj ekkriis: "Al mi, Ho Malamiko! Al mi!"

La longa kaj maldika formo de la Diablo eliris el musotruo. Li metis sian manon kontraŭ la orelo por ricevi la malproksiman galopon de ĉevalo sur la folioj.

"Aŭdu, aŭdu! Tiu estis la bela kavaliro. Li estas via, se vi volas!"

Macha sopiris. La Diablo daŭrigis: "Post kelkaj horoj la bela kavaliro povos aparteni al vi. Sed mi bezonas vian patron!"

"Prenu lin!" ĝemegis Macha.

La ruzulo tiam puŝis ŝin antaŭ si ĝis la Cervo-kruco, en tiu loko laboras la patro de Macha.

Noktiĝis, kiam ili alvenis al la loko. La lignotranĉisto dormis, sur la nuda tero, antaŭ malgranda amaso da ligno kiu brulis, kaj de kiu malrapide supreniris fumo. La koro de Macha fluidiĝis, vidante sian patron, sola, sen defendo, fordonita al la Malamiko per ŝi mem, per lia propra filino. Ŝi deziris ekkrii por veki lin. La hakilo brilis sur la herbo; ĝi defendus lin. Sed nenia sono eliras el ŝia gorĝo.

La Diablo metis sian hok-forman manon sur la ŝultro de la dormanta viro kaj, prenante lin per la piedoj, turnigis lin rapidege ĉirkaŭ sia kapo. Kiam li haltis, la homa formo de la ligno-tranĉisto malaperis, kaj nur restis en la mano de la ruzulo, speco da plata kaj sonora kesto.

"Nun," diris la Diablon, "donu al mi viajn fratojn. La ilo, kiu devos ĉarmi vian kruelan kavaliron ne estas finita...."

"Miajn fratojn," kriis Macha, levigante la brakojn al la kapo pro timego, "neniam!"

Ŝi foriris, malfeliĉa, kaj serĉis Traĵanon, Romon, Konstantenon kaj Liveon, kiuj segis en klaraĵo meze de faligitaj arboj. Ili lasis sian laboron, sed Macha ricevis iliajn salutojn sensente kaj timeme.

Dum la posttagmezo la kvar fraŭloj kuŝiĝis flanko ĉe flanko sur la lignosegejo, por dormi.

Finota.

45

LA INTERNACIA LINGVO DE HINDUJO.

Originale verkita de George J. Henderson.

Multaj personoj forpelas la ideon de arte-farita lingvo, kiel ne praktikebla propono, kaj anoncas, ke la formado kaj la fondado de tia lingvo estas absurda kaj senespera.

Sed estas ne bone konite, ke la ideo de unu komuna lingvo arte simpligita por uzo inter homoj parolantaj diversajn lingvojn estis jam efektivigita antaŭ tri jarcentoj en la "senmova kaj neprogresema" Oriento!

Lt.-Kolonelo Gordon, sur la Esperanta Gazeto, paĝo 8, montris tiun ĉi fakton al la Esperantistoj, sed la sekvantaj rimarkoj eble interesos iujn.

Unu el la plej grandaj gajnoj iam donacitaj al la Hinda regiono el la Oriento estas la fondo de tiu komuna lingvo, Urdu, aŭ Hindustani.

La celo de Esperanto estas ripeti tiun ĉi historion, kaj donaci al la Eŭropa kaj Amerika civilizacio tion, kio estas longatempe efektivigita por cent milionoj da homoj en la Oriento.

Urdu, aŭ Hindustani, estis, en la komenco, nur miksa dialekto, aŭ ĵargono, kiu devenis en la bazaroj de Delhi post la Mughala venko, kiel komunikilo inter la venkintaj Tartaroj kaj la Hindaj enlandanoj. Sed la unua granda puŝo ĉe ĝia progreso estis donata de la klerega kaj tre potenca imperiestro Akbar, kiu vivis en la deksesa jarcento.

Li tiam pensis, ke estus utile alfari ĝin, kaj fondi ĝin, kiel la oficiala lingvo de lia regno.

Post la forpelo de la Mughala Imperio, kaj dum la Brita okupado, la uzo de Hindustani fariĝis pli kaj pli universala, ĝis hodiaŭ, kiam ĝi estas la komuna komunikilo aŭ internacia lingvo de la Hindujo, meze da Babelo de lingvoj kaj dialektoj, inter tiom da homoj, kiom loĝas en la tuta Eŭropo.

Ĝia nomo Urdu estas Tartara vorto, signifanta "soldataro," el kiu ankaŭ devenas la Angla vorto horde.

En la komenco ĝi estis iom simila al la Lingua Castrensis de la Romaj soldatoj, kaj ĝi ekekzistis pro la natura neceseco por ia komuna dialekto por reciproka kompreno, kiam du popoloj estas kunvenintaj pro komercaj aŭ militaj kaŭzoj, kiuj ne povas sin interkompreni.

Pidgeon-English, Chinook kaj Pennsylvania Deutsch estas nun-ekzistantaj ekzempleroj de tiaj naturaj ĵargonoj, sed Hindustani aŭ Urdu en sia nuna stato, malsimilas tiujn. Ĝi estas en granda parto arte-farita lingvo, ĉar ĝi estis aliformigata kaj alprenata laŭ difinita plano de la Imperiestro Akbar, kiam ĝi estis fondata kiel politika institucio.

EL EGIPTUJO.

Kara Sinjoro,

Vi diris al mi, ke vi kredis, ke viaj legantoj ŝatus lerni ion pri mia vivado tie ĉi. Nu, mi intencas skribi libreton pri miaj spertoj, kaj mi estas tre okupa pretigante sciigojn por ĝi. Sed mi diros al vi ion, kion mi eklernis hieraŭ; eble ĝi estos surprizo ĉe vi, kiel ja ĝi estas ĉe mi.

Ofte ni demandas cigaredojn Egiptajn, kredante ke ni estas fumontaj tabakon, kiu kreskis en Egiptujo. Sed, de 1890, nenia tabako estas kreskigita en tiu ĉi lando; tial ke la Kedivo estas ĝin malpermesinta. Efektive ĉia tabako venas tien ĉi el Turkujo, precipe el Latakia.

Ankaŭ la cigaredaj paperoj venas el Italujo, kaj oni ne faras paperojn tie ĉi.

La enlanduloj ne eĉ laboras aŭ zorgas pri la cigareda komerco, kaj la cigaredoj estas volvigataj de Grekoj, preskaŭ tute.

En Eŭropo la fumantoj insistas, ke ili ricevos "cigaredojn Egiptajn faritajn de kompanioj Grekaj," tial, en Kajro, estas multe da firmoj Anglaj, Francaj kaj Italaj, kiuj komercas sub titoloj Grekaj.

Mi mem kredas, ke oni enmetas en la cigaredojn iom da salpetro, sed tie ĉi ili min certigas, ke nenia falsiĝo estas permesata, kaj ke ili ricevas la bonan guston per prudentaj elektoj. Nu, estas eble!

El ĉiuj Egiptaj cigaredoj, tiuj en Kajro faritaj estas ja la plej bonaj; kaj ili estas preskaŭ ĉiuj sendataj alilanden. La enlandanoj fumas ĉiame cigaredojn, sed nur de la malsuperajn kvalitojn.

Da Kajraj cigaredoj ĉiuj estas volvigitaj mane.

Sufiĉe pri cigaredoj.

Mi baldaŭ iros al Assouan por vidi la novan grandegan akvo-ŝtopilon tie. Malfeliĉe ĝi subakvigis la insulon Philæ, kaj tial rabis de la vojaĝanto unu el la plej belaj vidaĵoj en la tuta mondo. Senpreza monumento de antikveco estas perdita, ĉar nur porcioj da tiuj belaj temploj povas esti vidataj supre la akvo de la Nilo, similaj al juveloj disŝiritaj el siaj tenejoj.

Sed, kompreneble, oni devas kalkuli kiel gajno la pligrandan prosperecon de la enlanduloj, kiu jam okazis, dank’ al la plibona akvigado de la tero....

Via sincere,    
Martyn Westcott.

46

LA STATO KAJ ESTONTECO DE ESPERANTO EN BRITUJO.

Originale verkita de Colonel H. K. Gordon.

Unue, mi volus diri, ke mi longatempe prenis intereson ĉe diversaj lingvoj, kaj, vojaĝinte multejare eksterlande, mi penadis lerni multe da ili, ekzemple, Franca, Germana, Itala, Norvega, Japana, Birmana, kaj Hindua, tiamaniere ke, aŭdinte pri Esperanto, mi tuj interesiĝis: post mallonga studo mi sentis min konvikita, ke fine jen estas arta lingvo, saĝa kaj praktika, kiu ne nur iras pli malproksime ol iaj antaŭaj provoj tiun direkton, sed nepre ŝajnas apogi siajn pretendojn por pripensado sur fundamentoj tiel fortaj kaj veraj, ke mi mem ne povas kredi, ke alia ĝin superos.

Kvankam sendube ĝi mem devos pliboniĝi aŭ aliformiĝi laŭ la ŝanĝaj bezonoj, komunaj al ĉiuj mondaj aferoj, al tiuj ŝanĝoj ĝia memstara fleksebleco volonte sin pruntas. En ia okazo, ĝiaj fundamentoj estas certe kaj vere fonditaj.

La unua afero kiu frapis min estis tiu ĉi: ke Esperanto ne estas triviala infana ludilo de lingvo, pri kiu oni povas uzadi frazojn banalajn aŭ utopiajn: sed ke estas lingvo por homoj sanspiritaj kaj praktikaj, kiuj en ĝi vidas ilon longatempe bezonitan, kaj kiu en si mem havas la ecojn necesajn por povi tuj fariĝi tiu, kiun ĝi pretendas vere esti, nome, helplingvo internacia.

Ni ĉiuj scias kiel ni estas emaj (eble ni Britoj precipe, mi timas), iom koleriĝi, kiam ni mankas kompreni parolante aliajn lingvojn, kaj kiel ni kulpas aliajn, kiam ni mem kulpiĝus, almenaŭ iaparte. En tiaj cirkonstancoj kiel estas eble, ke ni simpatius kun veraj sentoj de aliaj nacianoj? Tiel, tuta ebleco ĉe "interkompreniĝo" estas komence mortita, kaj la golfo, malfeliĉe por ĉiuj, pli larĝiĝas ol kontraŭe.

Kaj tiu ĉi pripenso rilatas al ĉiuj aferoj de la vivo ĉe nacioj kaj individuoj.

De la plilarĝa internacia vidpunkto, la malutilaĵoj estas gravaj, kaj estas allasitaj tre longatempe.

Tiu ĉi aperas precipe ĉe aferoj komercaj kaj literaturaj, tiel ankaŭ ĉe socialaj rilatoj.

Interkonatiĝo pligrande reciproka devigos multe da tre profitaj internaciaj rezultatoj, pri kiuj tamen ni ne bezonas nuntempe koncerniĝi.

Ni progresu metode.

Ne estas necese almeti veturilon antaŭ ĉevalo. Tiaj rezultatoj fariĝos aŭtomate en sia propra tempo.

Dume, ni devas pripensadi kiamaniere ni povos alkonduki nian legantaron kaj aliajn personojn ŝati nian eltrovon, kiun ni ŝuldas al la kreinta genio de Sinjoro Doktoro Zamenhof.

Tiel kiel ĉe multe da aliaj similaj veraj eltrovoj metitaj antaŭ publiko memkontenta kaj skeptika, ne estas facila afero altiri ilian atenton: estas ja malfacile iun eltrovi, kiu eĉ volas aŭskulti sufiĉe longatempe por vidi ĝiajn punktojn, kvankam tio ĉi ne postulas pli ol kelkaj minutoj da klarigado.

Oni devas ekkompreni ke:—

(i.). Esperanto estas lingvo jam plene kaj vere science konstruita, tute preta por tuja efektiva praktika uzado, parole kaj skribe, kaj ne nur frenezaĵo, tia kia eble multe da aliaj estintaĵoj estis.

(ii.). Estas vera postulo por tia internacia helplingvo.

(iii.). La lernado de Esperanto estas multege pli facila ol la lernado de ia sola alilingvo, kun gramatiko kiu estas modelo de scienca simpleco, kaj ke estas plezura surprizo ĝin ellerni.

(iv.). Homoj, kies nomoj portas sendube aŭtoritaton en aferoj filologiaj, ĝin publike aprobas.

(v.). Nuntempe la amaso da temoj instruitaj ĉe niaj lernejoj permesas nenian tempon por bone lerni eĉ la patrujan lingvon, kaj ĉe multe da okazoj la penadoj por instrui alilandlingvojn sekve montras indiferentajn rezultatojn: kaj tiu ĉi okazas precipe ĉe junaj studentoj, kiuj devas frue forlasi lernejojn por eniri profesiojn kaj komercajn situaciojn, tie gajni vivilon senprokraste.

(vi.). Kiam libertempo okazas por la studado de fremdaj lingvoj (prefere en la landoj mem) akiro de Esperanto estas neniel malhelpo, sed estas vere helpo por lernantoj.

Se ni povas (kaj ni nur povas penadi), konvinkigi la publikon pri tiuj ĉi punktoj, la memstaraj bonecoj de Esperanto certe trafigos ĝin.

Multe da diskutado nuntempe aperas en ĵurnaloj pri la Greka kaj Latina lingvoj, kiel cerbaj gimnastikaj uzadoj; kiom valoraj tiuj ĉi estu por libertempuloj, kiuj deziras ilin lerni legante, parolante, kaj skribante, la frua studo precipe de la gramatiko sendube naŭzas la plej multe da lernantoj, kvankam ili ĝuus tradukojn. Nenio povas esti plifacila ol la gramatiko Esperanta. Se oni deziras lerni la bilardaludon, oni uzas rektan ilon, anstataŭ la pinton de ombrelo—kvankam eble oni povus penade ludi tiamaniere!

Se cerbaj gimnastikaj uzadoj estas valoraj, ĉu ni ne havas matematikojn, kaj el ludoj, ŝak- kaj vist-ludojn?

En la ĉiutagaj ĵurnaloj nuntempe multa diskutado okazas kontraŭ la Stato de Edukado en tiu ĉi lando, pri kiu vastega sumo da mono elspeziĝadas.

Pro la severa kunkurso, precipe el Germanujo kaj Ameriko, oni plendegas, ĉiaflanke, je nesufiĉaj 47 rezultatoj. Oni diras ke niaj knaboj, el ĉiuj klasoj de Societo, foriras de lernejo kun malmulte, eĉ neniom, da inteligenta taŭgeco kontraŭ la vivbatalado. Ke kamparanetoj lasas lernejon atinginte nenian kapablecon je ia metio, kaj kun nenia deziro pliigi sian sciadon, tia kia ĝi estas, kaj tiel nekapablaj legi inteligente, ke ili ne havas la eblon fari progreson, eĉ tion dezirante. Kaj ke ili ricevas nenian sciencan instruadon nek kuraĝadon tiun direkton. Ke junuloj difinitaj por la Militistaro aŭ la Reĝa Ŝiparo povas nek skribi nek silabi ĝuste sian propran lingvon, kaj konas preskaŭ neniom da alilandaj lingvoj, da geografio aŭ da ĉirkaŭekzistantaj natursciencoj.

Ankoraŭ, aliaj, starante pli alte, eliras el Kolegio kun malmulte pli ol supraĵa kono de Latina kaj Greka, sen povi senĝene paroli ian modernan lingvon.

La celo de Edukado estas instruadi lernantojn pri sciencaj pensad-metodoj, instruadi ilin kiel ellernadi kaj deprenadi por si mem, laŭ la maniero la plej efektiva kaj sen malŝpari valoran tempon: tiel ke, kiam ili lasos la lernejon, ili sin sentos kuraĝigitaj je plia studado: anstataŭ ol, kiel kutime, naŭzitaj je verko, pleje libraverko ĉambre, kun ĝia akompananta nescio pri ĉirkaŭaferoj.

Unue, ŝajnus necese koni, se estus eble, por kiu metio aŭ profesio la knabo estas edukota: ni konas, ke tio ĉi ne ĉiam estas ebla. Tiaokaze ĝenerala praktika instruado, alfarita al lia stato, estas ĉio, kio estas cirkonstance ebla. Sed, kiam tio estas konata, la afero estus multe pli facila. Videble, ne estas rezone instruadi por Inĝeniero knabon iĝonta farmisto, aŭ por la Ŝiparo Reĝa se iĝonta Soldato aŭ por Advokato se iĝonta Kuracisto, k.t.p. Tiamaniere, devas esti punkto kie instruado devas komenci specialiĝi, prefere ĉe lernejoj specialigitaj.

Rilate knabinoj, ne okazas la sama malfacileco: kvankam ĝi iom ekzistas.

Kompreneble, por la alta edukado, precipe kontraŭ la libertempuloj, niaj Universitatoj provizas okazon: kvankam sendube ili estus plibonigeblaj.

Ne estas kaŭzo por timi, ke iu, bezonante studi Latinan aŭ Grekan aŭ ian alian lingvon, vivan aŭ nevivan, ne trovos plenan okazon en la estanteco, kiel en la estinteco.

Kontraŭ Latina kaj Greka, oni pretendas ke, ĉar ili estas lingvoj tre malfacilaj, ilia akiro farigas neegalan instruadon por la spirito: kaj forigante ilin, ni ne povus ĝuste kompreni nian propran lingvon.

Kvankam tio ĉi eble estas iom vera, kaj kono pri ili, tiel ĉia scieco, estus profite akirinda, estas ja multe da verkistoj de pravegaj Anglaj libroj, kiu scias nenion pri ili.

Tial ili ne estas necesaj, kaj vortodeveno estas lernebla el lernolibroj, aŭ eĉ el bona vortaro. Scieco pri historio de la homa progreso estas atingebla per tradukoj el lingvoj nevivaj kaj vivaj. Sinjoro Profesoro Huxley diras: "La vera celo de vivo ne estas scieco, sed agado."

Nun, por la ordinara lernanto, eble estos utile instruadi "Esperanto," ĝis kiam li povas trovi tempon por lerni estontajn utilajn alilandajn lingvojn. El Esperanto li povas lerni la gramatikon en la formo la plej severe simpla, kaj scienca, fondita sur la sperto el multe da gramatikoj de nunaj kaj antikvaj lingvoj. Plie li nepre trovos ĝin vortodevena helpon pri la lernado de modernaj lingvoj.

Ankaŭ, oni demandas, ke niaj junuloj devas ricevi instruadon pri patriotismo, siaj rajtoj kaj devoj kiel Angloj: la graveco de nia Imperio, la Administracio de nia patrujo, k.t.p.

LA OFERO DE LA SKULPTISTO.

Tradukita de C. S. Bickell.

Skulptisto, kiu treege penadis sed trovis sin preskaŭ sen nutraĵo, ĵus estis fininta laboron, je kiu li estis metinta ĉiujn siajn esperojn.

Ĝi estis plastra modelo de bela virino, kaj la artisto enamiĝis en la senvivan figuron sur kiu li elspezis tiom da tempo kaj laboro. Li ja esperis, ke ĝi metus lin sur la vojon, kiu kondukas al la Famo kaj al la Riĉeco.

Estis malvarmega nokto, kaj la malfeliĉa viro, tremetante pro malvarmo en sia mizera subtegmento, maltrankviliĝis pri la sendanĝereco de la modelo, ĉar la frosto estas pereiga malamiko al la plastro.

Kun sopiro de laceco kaj kun ĝemo kiu trapasis lian maldikan korpon, li demetis la eluzitan veston de siaj nevestitaj ŝultroj. Ameme li drapiris la figuron per la malnova vesto, kaj, ĵetinte sin teren apud ĝi, li dormadis.

Kiam la mateno venis, la frosta suno malfacile ĵetis siajn radiojn tra la fenestro de la subtegmento kaj brilis sur du figuroj, malvarmaj kaj senvivaj.

La skulptisto kuŝis morte glaciiĝinta apud sia bela kreitaĵo: li donis sian vivon pro la arto, kiun li tiel amis.

Multaj artistoj, kortuŝataj pro la malfeliĉa sorto de nekonata frato, monoferis sufiĉan sumon por fari bronzan modelon de la virina figuro, kaj oni metis surskribon sur la pedestalon de la statuo, rakontantan la malĝojan historion de la ofero de la skulptisto al la Arto.

48

[Listen] [PDF] [MusicXML]

[Music: Dormu! Words by Edward Metcalfe, Music by F. G. Rowe.]
Dormu, Dormu en lulilo, Paĉja, Panja korligilo; Panjo ja apude sidas Ci al panja am’ konfidas. Ci en sendanĝero estos Panjo ja apude restos; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm’, dormu, dormu, dorm’!
Kovras ja flugilaj vestoj Sur birdetoj en la nestoj Sed flugiloj cin anĝelaj Kovras en mallumo helaj: Ci en sendanĝero restos Ĉar anĝeloj apudestos; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm’, dormu, dormu, dorm’!
Dolĉa en lulil’ trezoro, Ŝlosilet’ de panja koro, Cin al brakoj mi konfidas Kies ci vizaĝon vidas; Ci en sendanĝero restas Nia Patro apudestas; Laŭ infana elkonfido Dormu kara mia ido, Dormu, dormu, dorm’, dormu, dormu, dorm’!