Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 7.

May, 1904.

THE
ESPERANTIST

La Esperanta Gazeto por la
Propagandado de la Internacia Lingvo.

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Published by THE LONDON ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page
An Esperantist’s Holiday (H.B.M.)97-104
Progressive Limerick (by Clarence Bicknell)104
The Tempest, continued (translated by A. Motteau)105
The Monkey, a Fable from Fénélon (translated by M. Mehrmann)106
Instinct or Intelligence (by O.W.)106
Rubaiyat of Omar Khayyam (translated by Ben Elmy)107
Sundry Items of Interest108-9
From India. A Letter and Proverbs110
About Sleeping Sickness (translated by P.H.)111
The Squinter, an Anecdote (E. J. Catt)111
Robbie’s Post (translated by C. S. Bicknell)111
Correspondence Notes112
May Day in England (Miss Lawrence)112

FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

Internacia Scienca Revuo.


The Latest Proof of our Progress.

All should send to the Hon. Secretary, Esperanto Club, for a Specimen Copy of this splendid monthly.

Price 7d. post free.

Adresareto de Personoj kiuj deziras Korespondadi.

La Kosto de la Enskribo Estas, 6d. (70c. per poŝtsignoj).

Marto 12–15, 1904.

Hodiaŭ, denove sidante antaŭ la Remingtono mi skribas malmultajn vortojn pri mia memorinda libertempeto inter la Esperantistoj en Francujo. Tion ĉi mi faras por plenumi la deziron de multaj legantoj de The Esperantist. Estus facile fari unu el du aferoj—aŭ plenigi libron je la temo, aŭ nenion skribi. Por la unua, tempo mankas: la duan mi ne devas fari, ĉar mi bedaŭrinde promesis ion verki.

Mi do volas esperi, ke miaj novaj transmaraj amikoj pardonos skizon tiel mallongan pri tiel interesa temo.

Ĉu estas multaj, krom Esperantistoj, kiuj jam de longe estas havintaj longan amikan korespondadon kun tiuj, kiujn ili ankoraŭ neniam vidis? Estas eble; sed certe mi multe antaŭpensis pri tiu ĉi vojaĝeto kiu ebligus min vidi tiom da Esperantistoj, kun kiuj mi jam havis tre agrablajn interrilatojn.

Trankvila martransiro kaj komforta vagonaro permesis iom da dormo, antaŭ ol mi alvenis, je la sepa matene, en la Gajan Ĉefurbon.

Pri la vidindaĵoj kaj interesaĵoj de tiu ĉi Parizo ne estas necese skribi. Tiuj ĉi estas por ĉiuj, ne sole por la Esperantistaro.

Sed la kora akcepto, kiun donis al mi Sinjoro Gaubert, Sekretario de la Pariza Grupo, estis Esperantista privilegio. Vizitinte la eldonistojn, Sroj. Hachette, mi iris al la oficejo de la Sueza Kanalo Kompanio, kiun Sinjoro Gaubert ŝerceme nomas sia malliberejo! Vere tre luksa malliberejo. Ni en Anglujo ne havas, mi kredas, tiajn oficejojn. Tie ĉi mi ankaŭ renkontis lian kolegon, Sinjoron Massé, kiu ankaŭ estas alia Sekretario de la Grupo Pariza.

98

La unua objekto, kiu frapas la okulojn, estas bela modelego de la mondfama kanalo. Verŝajne estis pli facile elfosigi la sablon de la Dezerto ol tratranĉi la Panamajn montojn, tamen la grandeco de la entrepreno estas tute videbla. Ni kunmatenmanĝis tie ĉi, kaj la kuirado, kiel la konstruaĵo mem, estis bonega.

Poste mi vizitis Sinjoron Fruictier, la tre agema Redaktoro de la Lingvo Internacia, kaj de la Internacia Scienca Revuo. Post agrabla interparolado ni diris "Ĝis la Revido" kaj mi foriris por renkonti Sinjoron Bourlet, Prezidanto de la Grupo Pariza.

Pri li, lia sindonemeco kaj nelacigebleco, mi kompreneble estis multe aŭdinta; kaj do estis por mi tre granda plezuro persone konatiĝi kun tiu ĉi afablega kunbatalantestro. Kun li estis sia kuzo, Sinjoro Mehrmann, Sekretario de la Grupo de Château Thierry. Ŝajnas ke la tuta parencaro de Sinjoro Bourlet Esperantiĝis, krom unu, kiu ankoraŭ okupas sian tempon je la lernado de la Angla lingvo. Tiu ĉi estas tre prava, sed ĉu ne estus pli bone, se oni lernus la Anglan per Esperanta lernolibro? Babilante, ni malrapide promenadis al la Palais Royal. Tie alveninte, ni eniris Restoracion Vefour, kie mi eltrovis, ke oni preparis grandan festenon. Tie ĉeestis pli ol dudek kvin Samideanoj, kies nomojn mi jam konis, sed kies plimulton mi ne ankoraŭ vidis.

Mi ne povas tie ĉi nomi ĉiujn ĉeestantojn: sufiĉe ke mi diru, ke M. le Général Sébert (Membro de la Instituto), M. de Ménil (de Jarlibra famo), M. Rollet de l’Isle (kiu klopodas pri marista vortaro) kaj preskaŭ ĉiu eminenta Pariza Esperantisto ĉeestis, krom M. Cart kaj M. de Bréon, kiuj bedaŭrinde, ne povis partopreni.

Dum la vespermanĝo, niaj Samideanoj sendis koregajn salutojn al ĉiuj Britaj Esperantistoj, kaj fidis, ke ni ĉiam laboradu kune kun niaj Francaj Gefratoj por certigi la tutmondan alprenon de nia kara afero.

Kompreneble mi respondis je tiu ĉi afablega sendaĵo, kaj faris mallongan raporton pri la nuna stato de Esperanto ĉi tie, kaj ankaŭ diris, ke ni en Anglujo esperas baldaŭ atingi tiun altan lokon, kien nun estas alveninta nia energia fratino, Francujo.

Tiu ĉi estis la unua okazo kiam mi estis devigata fari paroladon Esperantan, kaj mi timas, ke mi suferis je iom da timemo. Mi do estis feliĉa, kiam mi estis fininta la paroladeton de dankesprimo pro la granda afableco de niaj Parizaj Samideanoj, esperinte, ke ni en Londono baldaŭ povos montri al ili kelke da niaj vidindaĵoj.

Poste ni aŭskultis Esperantajn kantojn. La Gesinjoroj de Ménil ambaŭ estas Esperantistoj, 99kaj muzikantoj, kaj verkis kelkajn tre melodiajn kantojn. Ni ankaŭ kantis La Vojo, de M. Deshays, kiu venis Londonon dum la pasinta jaro. Poste ĉiuj ĉeestantoj fotografiĝis per magnezia lumo, kaj, se la rezultato estos bona, ĝi eble enmetiĝos en The Esperantist.

Je la noktomezo mi eniris la Hotelon por dormi, kaj sonĝi, ke mi de plu estas nur H.B.M. sed ke mi fariĝis eminentulo ia, kiu faras plezurprogreson.

Je la sekvanta mateno, vekiĝinte, mi plezure vidis ke mia horloĝo montris nur la sepan kaj, sekve, ankoraŭ duonhoro da litkuŝado restis por mi. Estas terure, mi kredas, se oni devas elsalti en la malvarmecon, tuj post vekiĝo! Mi do trankvile kuŝadis, sed, subite, mi ektimiĝis! La horloĝo ankoraŭ montras la sepan! Ĉu la eminentulo estas enirinta belan landon, kie tempo ne estas? Mi aŭskultas: ne, la horloĝo haltis. Certe mi estas mankinta la vagonaron. Rapidege mi min vestas, kaj iras al la stacidomo. Ĝojo! Estas nur la oka, kaj estas sufiĉe da tempo.

Jam brilis la suno en sennuba ĉielo, kiam mi renkontis Sinjoron Bourlet, kaj eniris kune kun li, en trovarmigitan vagonaron. Kial la Francaj vagonaroj ĉiam estas tiel varmegaj? Mi preskaŭ ne povis spiri, kaj miaj piedoj estis preskaŭ rostitaj sur la fera supraĵo de la varmigilo.

Ĉirkaŭ la dekunua, ni alvenis en Château Thierry, kaj denove renkontis Sinjoron Mehrmann, kiu kondukis nin ĉe Sinjoro Borson, la Prezidanto de la nova Grupo tie. Kun li estis rondeto Esperantista, kaj ni babiladis dum kelkaj minutoj. Mi tiam eltrovis, ke la ĉampana vino en ĉampanlando estas multe pli bongusta, laŭ mia opinio, ol tiu, kiun ni havas en Anglujo. Mi rakontis al la ĉeestantoj, ke mi biciklete vizitis, antaŭ unu jaro, la urbeton, kaj ke mi multe admiris la Urbestrejon, kie ni poste devis paroli. Kaj certe, se iu estis dirinta ke post malpli ol unu jaro mi enirus tiun Urbestrejon, per frako kaj fumpotĉapelo vestite, por paroladi iom pri Esperanto, mi ne estus povinta ĝin kredi. La vero estas ofte tre, tre stranga.

Ĉar la suno estis tiel brila, ni kune supreniris al la antikva kastelo, aŭ, pli korekte, la kastelejo, de la Reĝo Theodoriko II., kiu donis sian nomon al la urbeto. La Esperanta Grupo nomas sin Grupo Kastelteodorika.

Je la tagmezo, ni malsupreniris de tiu ĉi aglonesto, kaj eniris la belan hejmon de Madame Mehrmann, kie ni tagmanĝis.

Tiu ĉi memorigas al mi, ke antaŭ enirinte Francujon, mi timis la Francan kuiradon: sed tute senkaŭze. Se nur niaj kamparaj gastejoj estus tiel komfortaj, kiel estas tiuj de niaj najbaroj, ni kredeble vidus pli da alilandaj turistoj.

100

Dum tiu ĉi vojaĝo mi multe eksciis pri la ĉiutaga Franca vivado, kiu certe neniam estus lernita, se mi ne estis estinta Esperantisto, eĉ kun perfekta kono de la Franca lingvo; kaj mi denove devas danki la tre afablajn gesinjorojn, kiuj min tiel kore gastigis.

Post la tagmanĝo, Sinjorino de Ménil ludis sian tre melodian Esperantan Valson. Ni poste procesiis tra la stratoj al la bela blanka Urbestrejo, kiu altiris tiom da mia atento la antaŭan jaron. Ni eniris belegan ĉambregon, pentritan kaj ornamitan, kie troviĝis granda Kastelteodorikanaro. La vetero estante tiel bela, ni timis, ke nur malmulte da personoj ĉeestus, sed ni eraris, kaj mi ĝojis vidi inter la kunvenintoj, multajn junulojn.

Ĝis nun preskaŭ ne estis okazo por memori, ke mi komprenis la Francan lingvon, ĉar, kompreneble, ni ĉiam interparoladis Esperante. Sed nun mi trovis, ke mi ne perdis mian tempon je la ellerno de tiu malfacila, sed bela, lingvo. Mi perfekte komprenis la rimarkindan paroladon, kiun faris Sinjoro Bourlet. Sed ĉiuj bonaĵoj finiĝas, kaj mi multe bedaŭris, ke mi povis kompreni la Francan, kiam, paroladmeze, mia amiko deziris, ke mi diru iom en la Franca por montri, ke estas preskaŭ neeble, ke alilandulo perfekte lernu lingvon tiel malfacila kaj neregula. Vere miaj aŭdantoj estis tre paciencaj, kaj ne multe ridis je mia penado, sed mi multe ĝojis, kiam oni lasis min denove paroladi Esperante! Ĉu tiu ĉi provo varbigis kelkajn el la ĉeestantoj?

Je la kvina horo la kunveno finiĝis, kaj ni faris unu aŭ du vizitetojn antaŭ ol ni reeniris la hejmon de la gastama Sekretario.

Dum mia antaŭa mallonga ĉeestado en Château Thierry, mi perfekte konatiĝis kun la naturaj belaĵoj de la regiono, sed nun, dank’ al Esperanto, mi konas iom pri la tieaj loĝantoj, kaj iliaj belaj hejmoj.

Rapide, tro, tro rapide, alvenis la forirtempo, kaj la varmega vagonaro nin reportis Parizen.

Kompreneble la kunvojaĝantoj multe interesigis, aŭskultante nian Esperantan interparoladon. Ĉu ili kredis ke ni ne estis samlanduloj?

Je la dekunua (nokte) mi devis diri adiaŭ al mia tre sindonema nova amiko, kaj mi tramis al Gare de Lyon, kie la stacidomo estis gajigita de ĉiaspecaj soldatoj.

La vagonaro forveturis je la unua horo. Mia sola kunvojaĝanto estis oficiro iranta al Tonkino. Ni kunparoladis iom, pri Esperanto inter aliaj 101temoj, kaj li diris, ke eble li lernus la lingvon vaporŝipe, anstataŭ ĉiam kartludadi.

Tiam, ĉar la vagono ne estis tro varma, mi metis sur min kovrilon, kaj bone dormis.

La dekunuan de la 14a Marto mi alvenis Diĵonon, kaj, dank’ al la verda stelo en la butontruo, mi estis rekonita sur la strato de Sinjoro Jullien, la Sekretario de la Grupo. Li kondukis min en Bufedon, kie kelkaj konataj Esperantistoj kunveniĝis, kaj kie ni tagmanĝis. Sinjoroj Boirac (Rektoro de la Universitato), Lambert (Profesoro ĉe la Universitato), Lallemant (Kunverkanto de Diversaĵoj), Sinjorino Bastoul (Vicprezidantino de la Grupo), kaj multaj aliaj ĉeestis.

Dum la manĝado, Sinjoro Boirac klarigis al mi la proponon pri la venonta Libertempa Kurso ĉe la Diĵona Universitato, pri kiu mi aliloke skribos. Kompreneble tiu ĉi devas multe helpi nian aferon, se diverslandanoj povos tie renkontiĝi.

Poste Sinjoro Jullien afable kondukis min en la antikvan palacon de la Burgundaj Dukoj, kaj en la muzeon, kie troviĝas la famegajn Flamandajn skulptaĵojn. Sed tiuj ĉi ankaŭ ekzistas por ĉiuj, kaj mi devas nun konduki miajn legantojn en la domon de Sinjorino Bastoul, kie ili aŭdos min, en fonografon parolante, donante koregan dankesprimon al la tieaj samideanoj pro ilia tre kora akcepto, kaj esprimante la esperon ke ni havu tian kunvenon en Londono.

Mi ankaŭ vizitis la grandegan biskvitfarejon Pernot, kaj multe interesiĝis. Vere la pureco kaj praktikeco tie estas tre rimarkindaj.

Enirinte la Hotelon de la Cloche (Sonorilo), kie la Grupo kaj la Angla Klubo kunvenadas, mi vespermanĝis, kaj havis mallongan minuton por skribi raporteton Londone pri mia vojaĝo, kaj poste rapidis al la Universitato, por ĉeesti ĉe la Grupkunveno. Mia alveno estis anoncita en la lokaj ĵurnaloj, kaj la ĉambrego estis tute plenigita por aŭdi Anglan Esperantiston.

Sinjoro Lambert klarigis kelkajn punktojn pri la Esperanta Gramatiketo laŭkutime, kaj poste mi alparolis la ĉeestantojn en Esperanto, dirante ke ni en Londono kun granda intereso rimarkas la antaŭemecon de Diĵono. Cetere, mi legis sciigeton de nia agema Malta apoganto, Doktoro Busuttil, kiu elmontris, ke Anglujo ne estas la sola lando, kie oni rimarkas tiun ĉi.

La kunveno finiĝinte, ni kune eniris kafejon antaŭ ol reveni al la Hotelo, tie pasigi la nokton, se oni povas nomi nokto la tempon de noktomezo ĝis la kvina kaj duono, je kia horo vagonaro ekforiras Lionon.

La Grupo de Beaune afable invitis min ĉeesti ĝia kunveno je la sekvanta tago, sed mi devis malakcepti, ĉar oni atendis min Lione tagmeze. 102Tamen mi promesis viziti Beaune je mia reveno, Marto 25.

Vere Diĵono enhavas multe da Samideanoj, unu el kiuj rekonis min matene en la stacidomo, kaj vojaĝadis kun mi.

Marto 15 ankaŭ estis belega tago, suno kaj blua ĉielo ĉie. Alveninte la grandegan kaj belegan Lionon, mi sekvis la konsilojn de la sindonema Profesoro Offret, kaj ni renkontiĝis por tagmanĝo kune kun Doktoro Dor, kaj aliaj Komitanoj de la Grupo.

La legantoj memoros, ke estis Sinjoro Offret, kiu ĵus eldonigis la raporton pri la nuna stato de Esperanto en la mondo, kaj mi havis la privilegion vidi la respondojn, kiujn li ricevis. Vere la Liona Grupo estas tre feliĉa, je la posedo de tia Sekretario; kaj, kiam mi rimarkis la bonordigadon de ĉiuj la Grupaj aferoj, mi tuj deziris eksiĝi la Sekretariecon de la Londona Klubo, por ke iu havanta pli da tempo povu pli energie klopodi pri la afero.

Liono estas vasta kaj belega urbo, kaj vere la samideanoj ne permesis, ke mi foriru antaŭ ol mi estis vidinta la ĉefajn vidindaĵojn, pro kiu mi ilin korege dankas. Sed tie ĉi ankaŭ la Silka Muzeo; la Pentraĵaroj; la mirinda vidaĵo de la Neĝaj Alpoj; la bela Parko; la kunfluo de la du riveregoj, la Saône kaj la Rhône; ekzistas por ĉiuj vizitantoj, ne sole por Esperantistoj. Mi do nur priskribos la plezuran kunvenon vespere, post ke ni estis kunvespermanĝintaj. Ĉe tiu ĉi kunveno, mi parolis en Esperanto, de mia tuta libertempo. Kaj, vere, mi tiom da interesaĵoj kaj memorindaĵoj estis vidinta, ke la tagoj ŝajnis esti semajnoj!

Sed nun, bedaŭrinde, tiu ĉi Esperanta vojaĝo preskaŭ finiĝis. Mi estas serĉonta kvieton kaj sanon je la belaj Italaj Malalpoj. Mi do foriris de Liono noktomeze, kaj vekiĝis apud St. Raphael, kie oni unue vidas la belan, bluegan Mediteranean Maron.

Marto 16–27.

Vere estas felando, tiu ĉi mirinda regiono. Palmoj, oranĝoj, belaj vojoj por la bicikleto, ĉiaspecaj kaj ĉiakoloraj floroj, kaj miloj da tiaj belaĵoj. Kaj, super ĉiu, la ĉiam brila suno, la helega aero. Vere, kiam oni trovas tian pejzaĵon en Marto, oni ne povas eviti pripensi Londonon. Tamen mi amas Londonon, eĉ kun ĝia nigreta kaj ofte iom malgaja vidiĝo!

Pri la belaĵoj de felando mi ne tie ĉi devas skribi, sed mi neniam povos sufiĉe danki Esperanton, kaj la Esperantistojn, por ke ili ebligis al mi tian vojaĝon. Sinjoro Bicknell, kiu gastigis min, kaj kies nomo estas tiel bone konata de la legantoj de The Esperantist, estas tiel afabla, kiel liaj 103skribaĵoj estas interesplenaj. Mi multe ĝuis oftajn ekskursojn kun li en la montaron, aŭ promenante, aŭ bicikletante.

Ĉiam, kiam oni estas feliĉega, la tempo ŝajne flugas je ventoflugiloj, kaj estis tre malĝoja, kiam la fino de la libertempo proksimiĝis, kaj estis necese reeniri la varmegajn vagonarojn.

Mi vizitis la palm- kaj oroplenan Monte Carlo, kie oni ne bezonas esti alkemiisto por ŝanĝi arĝenton en oro (aŭ oron en nenio). Tiu ĉi loko ŝajnis esti la plej bela el ĉiuj. Tamen, je mia alveno tie, la hajlo kaj neĝo falegis, kaj ĉiuj la belaj parkfloroj estis per kovriloj ŝirmitaj. Tiu ĉi estis la sola sensuna tago!

Mi ankaŭ vizitetis Nice kaj vidis Sinjoro de Villemain, la Sekretario de la Grupo.

En Nice ankaŭ mi perdis mian poŝlibreton, enhavantan belan poemon kaj multe da sciigoj por la Gazeto!

Je la 25 Marto, antaŭ la tagmezo, mi alvenis en Beaune (Cote d’Or, ne Alĝerujo, kie la fervojistoj deziris min sendi). Sur la promenejo de la stacidomo troviĝis la verda stelo, kaj mi konatiĝis kun Sinjoro Cyrot, Sekretario de la Grupo. Ni kunforiris, kaj tagmanĝis kun la komitataro, kaj mi denove ĝuis la gastamon de la Esperantistoj.

Poste ni vizitis la rimarkindan Hostel Dieu, kaj ĝian mirindan pentraĵon de la Fina Juĝo; ni rampis en la Sonorilejon (Beffroi) eniris la Parkon kaj eksciis iom pri truloj, kiuj manĝas cignojn!

Je vespermanĝo, tre ŝerca okazo multe ridigis nin. Ni kunparoladis en la Hotelo ĉiam en Esperanto, sed, subite, oni diris frazon, kiun mi tute ne povis kompreni. Eĉ je la dua fojo la afero estis nekomprenebla. Fine mi lernis ke la nekonataj vortoj estis en la Angla lingvo! Jen interesa fakto por tiuj, kiuj kredas, ke la malfacila Angla lingvo devas esti uzata por ŝlosillingvo.

Post vespermanĝo ni kuniris al la Liceo, kie Sinjoro Mathouillet faras Esperantan kurson, kaj mi renkontis alian aron da samideanoj. Beaune estas centro de la vinkomerco de Francujo, kaj M. Deschamps, komitatano de la Grupo, elpensis novan sistemon por figuri per la botelo, la participojn Esperantajn. Sur paperego, oni vidas tri virojn, la unua tenas en mano botelon da Beauna vino. Li estas trinkonta, kaj la vino estas trinkota. La dua viro jam suprenigis la botelon al la buŝo, kaj estas trinkanta, kaj la vino estas trinkata. Sed la tria viro, kun tre gaja mieno, multe dancadas, malplena botelo en mano. Li estas drinkinta, kaj la vino ne plu estas, ĝi estas trinkita!

104

Sed la Grupo ankaŭ posedas indan poeton, kaj espereble legantoj de The Esperantist povos parkere lerni kelkajn Beaunajn poemojn, sendube inspiritajn de la Beauna vino.

Noktomeze mi adiaŭdiris, kaj eniris la vagonaron kaj alvenis en Parizo matenfrue de la 26 de Marto. Ne plu Esperantante, mi pasigis la tagon en la Palaco de la Louvre, kaj en la Jardin des Plantes. Poste, tre laciga, mi aĉetis Anglan Gazeton, por vidi ĉu ĝi estas ankoraŭ en Esperanto presata; kaj, vidante, ke ne eĉ estas kolono Esperanta tie, mi rapidis al Londono por demandi la kaŭzon.

En la vagonaro mi varbis unu aliĝonton, sur la vaporŝipo alian.

Alveninte en Londono, mi trovas, ke la vetero ankoraŭ estas tre malvarma. Oni tremetas, kaj pensas pri la Itala varmeco, kie oni preskaŭ deziras sekvi la ekzemplon de niaj unuaj gepatroj pri la vestaj aferoj.

Kaj poste.

Vere, kiam la Esperanta movado en Anglujo ĝajnis tiom da profesoroj, Doktoroj, kaj eminentuloj, kiom ĝi nun havas en Francujo, la lingvo estos venkinta! Ĝis nun, bedaŭrinde, nur malmulte da instruistoj kaj scienculoj interesiĝis je la afero. Sed sendube tiu ĉi baldaŭ venos, kaj tiam ni, kune kun niaj simpatiaj Francaj amikoj, povos vidi la belegan rezultaton de niaj senĉesaj klopodoj—la alprenon de Esperanto tutmonde.

Ju pli oni esploras la Esperantistaron, des pli oni konvinkiĝas je la granda estonteco de la lingvo. Ĉie Esperantistoj kunpensas pri ĝia praktikeco kaj netuŝebleco. Ĉie ni estas veraj Samideanoj!

Ĝis la Revido! Ĝis la Revido!

H. Bolingbroke Mudie.

March 12–15, 1904.

To-day, sitting at the Remington once more, I write a few words about my memorable little holiday with the Esperantists in France. I do so to fulfil the wish of many readers of The Esperantist. It would be easy to do one of two things—either to fill a book on the subject, or to write nothing. For the former, time is wanting, and I must not do the latter, having unfortunately promised to write something.

I must therefore hope that my new friends across the Channel will forgive such a brief outline of so interesting a theme.

Have many people, other than Esperantists, had long friendly correspondence with those whom they have never yet seen? Perhaps. But certain it is that I gave much forethought to this short journey, which was to enable me to see so many Esperantists, with whom I already had such pleasant intercourse.

A smooth crossing and a comfortable train allowed a little sleep before I arrived, at seven in the morning, in the Gay City.

Of the sights and interesting features of Paris it is needless to write. These exist for all, not for the army of Esperantists alone.

But the hearty welcome of M. Gaubert, Secretary of the Parisian Group, was an Esperantist privilege. Having visited the publishers, Messrs. Hachette, I went to the Suez Canal Company’s office, which M. Gaubert jokingly calls his prison! A truly luxurious prison. We in England have not, I fancy, such offices. Here I also met his colleague, M. Massé, who is another Secretary of the Paris Group.

The first object which catches the eye is a beautiful model of the world-famed canal. It must have been easier to scoop out the desert sand than to cut through the Panama rocks; nevertheless, the magnitude of the enterprise is very evident. We lunched together here, and the cuisine, like the building itself, was excellent.

Subsequently I called on M. Fruictier, the most busy Editor of Lingvo Internacia and of the new Internacia Scienca Revuo. After a pleasant chat, we said au revoir, and I left to meet M. Bourlet, President of the Paris Group.

Of him, his devotion and indefatigability, I had of course heard much, and it was therefore a very great pleasure to become personally acquainted with this most kind comrade in our Cause. With him was his cousin, M. Mehrmann, Secretary of the Group in Château Thierry. It seems that all M. Bourlet’s relatives have become Esperantists, except one, who is still busy studying English. This is very proper; but would it not be better to learn English from an Esperanto textbook?

We walked slowly towards the Palais Royal, chatting the while. Having arrived there, we entered the Restaurant Vefour, where I discovered a great feast had been made ready. There were more than twenty-five friends-in-Esperanto present, whose names I knew, but whom for the most part I had never seen.

I cannot here enumerate all those present: let it suffice to say that General Sébert (Member of the Institute of France), M. de Ménil (of Jarlibro fame), M. Rollet de l’Isle (who is occupied with the preparation of a Marine-Esperanto-Vocabulary), and almost every eminent Parisian Esperantist were present, except M. Cart and M. de Bréon, who were unfortunately prevented from participating.

During dinner, our friends sent most hearty greetings to all British Esperantists, and trusted that we will ever strive, together with our French brethren, to ensure the universal adoption of our dear Cause.

I, of course, replied to this kind message, and gave a short report of the present state of Esperanto here, and also said that we in England hope soon to reach the exalted station now held by our energetic sister, France.

This was the first occasion on which I had to make an Esperanto speech, and I fear I suffered somewhat from nervousness. I was accordingly glad when I had concluded the address with an expression of thanks for the great kindness of our Parisian fellow-thinkers, having hoped that we in London would soon have the opportunity of showing them some of our sights.

We then listened to some Esperanto songs. Both M. and Mme. de Ménil are Esperantists and musicians, and have composed several very melodious songs. We also sang La Vojo, by M. Deshays, who visited London last year.

All present were then photographed by magnesium flash, and if the result be good, it may appear in The Esperantist.

At midnight I went to the Hotel to sleep, and to dream that no longer was I merely H.B.M., but that I had become some eminent person on a pleasure-progress!

Next morning I woke up and gladly saw that my watch only indicated seven o’clock, and that half-an-hour of bed still remained. It is terrible, methinks, to have to jump out into the cold at once on waking up! I was accordingly quietly resting when suddenly I had a fright. The hand still pointed to the seven! Has the eminent man entered a beautiful land where time is not? I listen: no, the watch has stopped! Certainly I must have lost the train. I dress post haste, and go to the station. Joy! It is only eight, and there is still time enough.

The sun was already shining in a cloudless sky when I met M. Bourlet, and went with him into an overheated train. Why are French trains so hot? I could scarcely breathe, and my feet were almost roasted on the iron plate of the warming apparatus.

About eleven o’clock we arrived at Château Thierry, and once more met M. Mehrmann, who took us to M. Borson, the President of the new Group there. With him was an Esperantist circle, and we chatted for some minutes. I then found that champagne in champagne-land is much more agreeable to the taste—in my opinion—than that which we have in England. I told those present that I had visited the town last year on a bicycle, and had much admired the Town Hall, where we had to speak later on. And, certainly, had anyone told me that in less than a year I should enter this Town Hall in a frock coat and silk hat to discuss Esperanto, I could not have believed it. Truth is often very, very strange.

As the sun was so bright, we clambered up to the ancient castle, or, more accurately, the castle site, of King Theodoric II., which gives its name to the little town.

The Esperantist Group is called the Group of Kastelteodoriko.

At midday we descended from this eyrie, and went to the charming home of Mme. Mehrmann, where we dined. This calls to mind that, before ever entering France, I dreaded the French cuisine; but quite without reason. If only our country inns were as comfortable as our neighbours’, we should probably see more Continental tourists.

Throughout this journey I learnt a great deal about French every-day life, which certainly would never have been acquired had I not been an Esperantist, even with a perfect knowledge of French; and I have once again to thank the most kind ladies and gentlemen who so cordially extended me their hospitality.

After dinner, Mme. de Ménil played her very melodious Esperanto Waltz.[1]

We then proceeded through the streets to the beautiful white Town Hall, which had attracted so much of my attention the year before.

We entered a very fine painted and ornamented hall, in which was assembled a number of the townsmen.

As the weather was so lovely, we feared that but few would be present, but we were mistaken, and I was glad to see among the audience many young people.

Until now there had hardly been occasion to remember that I understood French, for, naturally, we always conversed in Esperanto. But I now found that I had not wasted my time in the study of this difficult, but beautiful, tongue. I perfectly understood the remarkable lecture which M. Bourlet gave. But all good things come to an end, and I much regretted my ability to understand French when, in the middle of his discourse, my friend wanted me to say something in French to show that it is almost impossible for a foreigner to learn such a difficult and irregular language perfectly! My audience was truly very patient, and did not laugh very much at my pains, but I was exceedingly glad when I could once more be permitted to speak in Esperanto! Did this test gain over any of those present to our Cause?

At five o’clock the meeting ended, and we paid one or two calls before returning to the hospitable Secretary’s home.

On my previous visit to Château Thierry I had become well acquainted with the natural beauties of the locality, but now, thanks to Esperanto, I know something of the inhabitants and their beautiful homes.

Swiftly, too, too swiftly, came the hour of departure, and the hot train took us back to Paris. Naturally the fellow-travellers were much interested in listening to our Esperanto conversation. Did they imagine that we were not of the same nationality?

At eleven p.m. I had to say good-bye to my most kind friend, and took the tram to the Gare de Lyon, where the station was made gay by soldiers of all kinds.

The train left at one in the morning. My sole companion was an officer going to Tonquin. We talked a little about Esperanto among other subjects, and he said he would probably learn the language in the steamer, instead of always playing cards.

Then, as the compartment was not too hot, I covered myself with a rug, and slept soundly.

At eleven o’clock, on March 14, I arrived at Dijon, and, thanks to the green star in my button-hole, was recognised in the street by M. Jullien, the Secretary of the Group. He took me into the Buffet, where several well-known Esperantists had assembled, and where we had lunch. Mm. Boirac (Rector of the University), Lambert (Professor at the University), Lallemant (Collaborator of Diversaĵoj), Mme. Bastoul (Vice-President of the Group), and many others were present.

During the meal M. Boirac explained the proposal re the coming Dijon University Holiday Course, of which I will treat elsewhere. Obviously this must greatly help our Cause, if Esperantists from various countries can meet there.

Then M. Jullien kindly took me over the ancient palace of the Dukes of Burgundy, and into the museum, where are the renowned Flemish sculptures. But these also exist for all, and I must at once take my readers to Mme. Bastoul’s home, where they will hear me speaking in a phonograph, recording my hearty thanks for their kind welcome, and expressing the hope for a similar meeting in London.

I also was taken over the great biscuit factory Pernot, and was much interested. Truly the cleanliness and practicality there are most remarkable.

Having gone to the Hotel de la Cloche, where the Group and the English Club hold meetings, I dined, and had a little minute in which to write a short report home, and then I hastened off to the University, to be present at the Meeting of the Group. My arrival had been announced in the local papers, and the Hall was quite full to hear an English Esperantist.

M. Lambert gave the customary explanation of some Grammatical points, and I then addressed the audience in Esperanto, saying that we in London remark with great interest the go-ahead characteristics of Dijon, and I also read a note from our busy Maltese supporter, Dr. Busuttil, which proved that England was not the only land to observe their progress.

The meeting over, we went together to a café before returning to the Hotel, to pass the night—if one can call night the time from midnight to 5.30, when the train leaves for Lyons.

The Group in Beaune had kindly asked me to be present at its gathering on the following day, but I had to refuse, being expected in Lyons at mid-day. I however promised to visit Beaune on the return journey, March 25.

Assuredly Dijon boasts of many Esperantists, one of whom recognised me at the station in the morning, and travelled with me.

March 15 was also a lovely day, sunshine and blue sky everywhere. Having reached the vast and beautiful Lyons, I followed the directions of the kind M. Offret, and we met for lunch with Dr. Dor and some other Committee Members of the Group.

Readers will recollect that it is M. Offret who has just published the report on the Present State of Esperanto in the World, and I had the privilege of seeing the replies which he received. Truly the Lyons Group is fortunate in possessing such a Secretary; and when I saw the very neat ordering of all the Group’s affairs, I at once wished to resign the Secretaryship of the London Club, so that someone with more time and ability could pay more energetic attention to the matter.

Lyons is a very vast and beautiful city, and friends would not let me depart before seeing its principal sights, for which I owe them hearty thanks. But here also the Silk Museum, Collections of Paintings, the wonderful view of the Snowy Alps, the fine Park, the confluence of the two mighty rivers, Saône and Rhône, are for all visitors, not for Esperantists alone; so I will only mention the agreeable evening meeting, after we had dined together. Here I spoke in Esperanto of the whole trip. And, really, I had seen so many interesting and memorable things that days seemed weeks!

But now, unfortunately, this Esperanto-holiday had almost come to an end. I was about to seek quiet and health in the lovely Maritime Alps of Italy. I therefore left Lyons at midnight, and woke up near St. Raphael, where one first catches sight of the beautiful, intensely blue, Mediterranean.

March 16–27, 1904.

It really is a fairyland, this wonderful region. Palm trees, oranges, good cycling roads, flowers of all kinds and colours, and thousands of similar lovelinesses. And over all the ever-burning sun, the air most clear. Finding such a landscape in March, one cannot help thinking of London. Nevertheless, I love London, even with its blackish, and frequently somewhat dreary, aspect!

I cannot write of the wonders of this fairyland, but I can never adequately thank Esperanto and the Esperantists for making such a journey possible. Mr. Bicknell, whose guest I was, and whose name is so well known to the readers of The Esperantist, is as kind as his writings are interesting. I greatly enjoyed frequent excursions, either on foot or bicycle, with him into the mountains.

Always, when one is very happy, time seemingly flies on the wings of the wind, and it was very doleful when the end of the visit approached, and I had once more to go into the stuffy trains.

I visited the palmy and golden Monte Carlo, where one need not be an alchemist to convert silver into gold (or gold into nothing). This spot seemed the most lovely of all. Yet on my arrival there the hail and snow fell heavily, and all the lovely flowers in the parks were protected by coverings. This was the only day that was overcast.

I also paid a short visit to Nice, and saw M. de Villemain, the Secretary of the Group.

In Nice, also, I lost my pocket-book, containing a beautiful poem and many notes for this Gazette!

On March 25, before mid-day, I reached Beaune (Côte d’Or, not Algeria, whither the porters tried to send me). On the station platform the green star was in evidence, and I made the acquaintance of M. Cyrot, the Secretary of the Group. We went out together, and lunched with the Committee; once again I enjoyed the hospitality of Esperantists.

Later we visited the remarkable Hostel Dieu and its wonderful painting of the Last Judgment, we scrambled up into the Belfry, and went into the Park, and learned something of trout which eat swans!

At dinner a very amusing occurrence caused much laughter. In the Hotel we always spoke Esperanto, but suddenly someone said a phrase I could not understand. Even the second time it was incomprehensible. Finally, I learned that the unrecognised words had been said in English! Here is an interesting fact for those who think that the difficult English language must be used for a key language.

After dinner we went off together to the Lycée, where M. Mathouillet holds an Esperanto course, and I met yet a further group of Esperantists. Beaune is a centre of the wine trade in France, and M. Deschamps, a committee member of the Group, has thought out a new way of illustrating the Esperanto participles with the help of the bottle. On a large sheet of paper are depicted three men, the first holding in his hand a bottle of Beaune wine. He is about to drink, and the wine is about to be drunk. The second individual has raised the bottle to his mouth. He is drinking, and the liquor is being drunk. But the third man, with very gay physiognomy, is dancing with an empty bottle in his hand. He has drunk, and the wine has been drunk!

But the Group also possesses a worthy poet, and it is to be hoped that readers of The Esperantist will be able to learn by heart some bonaj poems, doubtless inspired by the bona wine.

At midnight I said good-bye, went into the train, and arrived in Paris early in the morning of the 26th. No longer Esperanting, I spent the day at the Louvre and the Jardin des Plantes. Then, very very tired, I got an English paper to see if it were yet printed in Esperanto; and, seeing not even an Esperanto column there, I hastened to London to ask the reason.

In the train I made one convert; in the steamer another.

Arrived in London, I find the weather is still cold. One shivers, and thinks of the warmth of Italy, where one is almost desirous of following the example of our first parents as regards the clothing problem.

And Afterwards.

Assuredly, when the Esperanto movement in England has gained as many professors, doctors and eminent men as it now has in France, the language will have won the day. Up to the present, unfortunately, but few teachers and scientific men here have become interested. But, without doubt, this will soon come, and we, with our cordial French friends, shall be able to see the grand result of our ceaseless labours—the adoption of Esperanto universally.

The more one sees of the Esperantists, the more one is convinced of the language’s great future. Everywhere Esperantists are agreed as to its practicality and unalterableness. Everywhere we are true fellow-thinkers!

Au Revoir! Au Revoir!

Literal Translation.

FOOTNOTE:

[1] This can now be obtained from the Librarian, price 6d., post free.

A PROGRESSIVE LIMERICK.

Clarence Bicknell.

Fraŭlin’ ridetanta de Nigro, Sursaltis por rajdi sur tigro. La rajdo finiĝis, sed ŝi interniĝis, Pro kiu ridetis la tigro.
Deziris ridanta fraŭlino Rajdadon sur dors’ de tigrino; Sed ŝi revenante interne rajdante Ne plu ridis, sed la tigrino.
Per salto sidiĝis sur tigro Ridanta fraŭlino de Nigro. Internen li metis ŝin, kiun ne petis ŝi— Tiam ridetis la tigro.
Fraŭlin’, kiu loĝis en Nigro, Ridante ekrajdis sur tigro La rajd’ ne plu estis, interne ŝi restis Kiam ridegis la tigro.
Fraŭlino eliris de Nigro Ridete rajdante sur tigro. Ho, kia vidaĵo! Ŝi tuj internaĵo Ridetis ne plu, nur la tigro.
Fraŭlin’ iafoje de Nigro, Ridetis saltante sur tigro; La rajdo finiĝis ĉar ŝi interniĝis Sed gaje ridetis la tigro.

Etc., Etc., Etc.

105

[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(Vidu la ses antaŭajn Nrojn.)

AKTO I.

Sceno 2 (daŭrigo).

Revenas Arielo nevidebla, ludante kaj kantante; sekvas Ferdinando.

Kanto de Arielo.

Sur la flavan sablon venu, Manojn interprenu; Salutintaj, eĉ kisintaj,— (Paca mar’ sin tenu!)— Tie ĉi kaj tie saltu, Koboldeme: nun, ni haltu. Aŭskultu!
Rekantaĵo (malproksime): Boju, hundoj, boju! Hundoj, boju, boju! Rekantaĵo: Boju, hundoj, boju!
Aŭdu nun la kokan krion; Ĉantikliro[2] kantas tion: "Kokoraŭko!" krias koko.

Arielo Kantas:

Sub tridek futoj da marakvo Profunde patro restas; Fariĝas ostoj nun koralo; Okuloj perloj estas: Aliformiĝas li marame, Tre riĉe kaj orname. Hore mortsonoro tintas, Maraj nimfoj kantas:
Sonorila eĥo: Bum! bom! bam! bum!
Ilin aŭdas mi, ... Aŭskultu!
Ĥora eĥo: Bum! bam! bom! bum!

(Daŭrigota).

FOOTNOTE:

[2] Angle, chanticleer.

106

LA SIMIO.

Fablo 18 el Fénélon, Tradukita de Maurice Mehrmann.

De maljuna ruza simio, la ombro malsupreniris post morto, en la malhelan loĝejon de Plutono, kie ĝi petis por reveni inter la vivantoj.

Plutono volis resendi ĝin en la korpon de multepeza kaj malsprita azeno, por senigi ĝin de ĝia fleksebleco, viveco kaj ruzeco; sed ĝi faris tiom da ŝercoj kaj petolaĵoj, ke la nepardonema Reĝo de la Inferoj ne povis sin deteni de ridado, kaj permesis al ĝi elekti novan iston.

La simio petis por eniri korpon de papago. "Tiel, almenaŭ," ĝi diris, "mi konservos ian similecon al la homoj, kiujn mi longatempe imitadis. Estinta simio, mi faris gestojn kiel ili, kaj estonta papago, mi alparolos ilin dum la plej agrablaj interparoladoj."

La animo de la simio eniĝis apenaŭ en tiu nova stato, kiam maljuna babilema virino ĝin aĉetis. Ĝi ĝojigis ŝin; kaj ŝi metis ĝin el belan kaĝon. Ĝi bone manĝadis kaj kunbabiladis, la tutan tagon, kun la maljuna babilemulino, kiu senĉese paroladis kiel ĝi. El sia antaŭa stato ĝi aldonis ion nekonatan al siaj novaj talentoj: ĝi ridinde movis sian kapon, krakigis sian bekon, agitis centmaniere siajn flugilojn kaj per siaj piedetoj faris multajn sensencaĵojn, kiuj rememorigis pri la grimacoj de Fagotino.

Ĉiumomente la maljunulino surmetis siajn okulvitrojn por ĝin admiri. Ŝi enuis tial ke ŝi estis iom surda, kaj ne aŭdis kelkafoje parolojn de sia papago, kiun ŝi trovis pli sprita ol iu ajn. La papago trezorgita fariĝis babilegema, trudema, frenezega.

Ĝi tiom ekscitiĝis kaj trinkis tiom da vino kun la maljunulino, ke ĝi mortis.

Denove ĝi revenis antaŭ Plutono, kiu, tiun fojon, volis ĝin transigi en fiŝan korpon por ĝin mutigi; sed refoje ĝi petoladis antaŭ la Reĝo de Ombroj, kaj la princoj malofte rifuzas la petojn de la ŝercemuloj, kiuj ilin flatas. Plutono do permesis al tiu ĉi eniri homan korpon. Sed, ĉar Dio hontis sendi ĝin en korpon de saĝa kaj virta homo, li ĝin aligis al korpo de enuiga kaj trudema paroladisto, kiu mensogis, kiu senĉese fanfaronadis, kiu faris ridindajn gestojn, kiu mokis ĉiujn ajn, kiu interrompis la plej klerajn kaj seriozajn paroladojn per neniaĵoj aŭ malĝentilaj malsaĝaĵoj. Merkuro, kiu ĝin rekonis en tiu nova stato, ridante diris: "Ho! Ho! mi vin rekonas, vi estas kunmetitaĵo el simio kaj papago, kiujn mi iam vidis. Kiu deprenus de vi la gestojn kaj parolojn, senpripense ellernitajn, tiu al vi nenion lasus. Per beleta simio kaj bonega papago, oni nur faris malsaĝan homon."

Kiom da homoj en la mondo, per kunvenaj gestoj, babileto kaj ŝajna kapableco, estas nur sensprituloj kaj senkleruloj!

INSTINKTO AŬ INTELIGENTECO?

Originale verkita de O.W., Esperantisto 7074 (el Francujo).

Oni ofte parolas pri la instinkto de iaj bestoj, precipe de la hundoj. Oni rakontas pri ili historiojn, kiuj kredigus pli al ilia inteligenteco ol al ilia instinkto. Mi volas rakonti al vi nur anekdoton, kiun mi certigas al vi tute vera.

Kiam mi komencis ekzerci la medicinon, mi loĝis en urbeto proksima de bela rivero. Unu el miaj parencoj tie posedis akvomuelejon, kaj mi tre ŝatis la banojn en rivero. Ofte, kun miaj amikoj, ni trairis la riveron per barko por bani je la alia flanko de la digo, kie estas profunda kaj tre agrabla loko, ombrigita de multaj kaj altaj arboj. La bruado de la akvo, kiu faladis de la kluzo, ĉarmis nin, kaj donis al ni akvon ĉiam movan.

En tiu tempo mi havis belan ĉashundinon grifonrasan, kun la haraj rigidaj. Ĝi estis bona, amema besto, tute sindona por sia mastro. Ĝi neniam lasis min. Nokte kaj tage ĝi estus difendinta min kontraŭ kiu ajn, kaj malgraŭ tio, ĝi estis karesema.

Ian tagon, kiam mi banis min kune kun amikoj, mi diris al unu el ili, kiu estis apud mi: "Mi ŝajnigos droni por vidi kion faros la hundino."

En tiu momento ĝi estis dekkvinjara, kaj ne tre ŝatis la akvon. Mi puŝis ekkrion, alvokante: "Dian! Dian!" ŝaŭmigante la akvon ĉirkaŭ mi.

Tuj ekĵetiĝis la hundino en la akvon, kaj rapide alnaĝis al mi. Ĝi per siaj dentoj ekkaptis sendolore mian ŝultron por alkonduki min teren; sed mi prenis la voston de Dian’ dirante al ĝi: "Iru, Dian’! Iru!" kaj la hundino rapidis por atingi la bordon.

Mi suprenrampis la deklivon, kaj mi alvenis sur la herbejon. Tie Dian’ elmontris ĝojegon blekante pro plezuro, saltante por leki miajn manojn, kaj mian vizaĵon. Tio certe ne estis miriga; multe da hundoj estus same agintaj, propramove, instinkte, se vi volos. Sed la historio ne estas finita.

Post kelkaj tagoj, ni decidis ankoraŭ, ke ni banus nin. Mi do aliris ĉe mian parencon por preni la barkon. Mi pretiĝis por senkatenigi la barkon, kaj por ĝin eniri, kiam mi sentis, ke io malebligis min; ĝi estis mia hundino kiu, per siaj dentoj, tenis mian pantolonon: Dian’ ne volis ke mi eniru la barkon. Tre malfacile mi sukcesis por enirigi ĝin kaj ni deiris. Ni albordiĝis al la elektita kaj kutimita loko. Miaj amikoj senvestiĝis, kaj mi lasis mian jakon, sed, kiam mi volis daŭrigi, mi ne povis.

Dian’ blekis furioze kontraŭ mi, montrante al mi siajn dentojn. Mi provis kvietigi ĝin, sed vane; mi estis devigita revestigi min. Dian’ ne volis, ke mi banu min. Ĉu tio estas instinktainteligenta?

Mi lasos vin respondi tiun demandon, sed de longe mia opinio estas difinita.

107

RUBAJATO DE OMARO KAJAMO.

Tradukita de Ben Elmy.

1 Vekiĝu! Jen, la suno jam forpelas Stelojn kaj nokton; el ĉiel’ akcelas Radi’ unua, kaj per sia brilo, La turo de l’Sultano alte helas.
2 Dum el mallum’ kreskadis taga pleno, Aŭdiĝis voĉ’, plendante pri deteno,— "Dormulo, kial vi ekstere restas? En templo jam atendas la festeno!"
3 La kok’ ekkrias; ĉiuj en akordo, Ekpetas, "Malfermata estu pordo! Ni povas resti iom nur da tempo, Nek plu vidiĝos ĉe la tera bordo!"
4 Printempo, la naskiĝo de novjaro! Revivas nun la juna deziraro; Sed homo pensa pace nun foriĝas, Ĉe freŝaj blankaj floroj de l’kamparo.
5 Iram’ pereis, vere, kun jasmeno, Sed restas lag’ alia, kaj ĝardeno; Se vazon de Jamŝid’ ne plu ni vidas, En vino brilas ĉiam la rubeno.
6 David’ silentis; sed, per voĉo klara, Al rozo pepas najtingalo kara,— "Vin’ vin’ vin’ vino, ruĝa ruĝa vino!" Kaj roz’ ruĝiĝas, en respond’ neŝpara.
7 Plenigu vazon; ĉe printempa festo, Bruliĝu ĝoje vintra pentovesto; Mallongan vojon havas tempobirdo Por flugi, kaj rapidas al la nesto.
8 Ĉe urbaj aŭ ĉe kampaj societoj, La vin’ de vivo falas per gutetoj; Simile, kvazaŭ floro kadukanta, De vivo falas vice folietoj.
9 Mil rozoj, oni diras, venos morgaŭ; Sed kien iris rozoj de hieraŭ? Monato sama, rozojn alportante, Jamŝidon prenos, Kajkobadon ankaŭ.
10 Nu; prenu ĝi, do, ilin! Kial ni Pri Kajkobado zorgos? Tie ĉi, Rustum’ kaj Zalo ne pli grave estas Ol la vespermanĝad’ al vi kaj mi.
11 Ripozu ni ĉe tiu ĉi herbejo, Ĵus inter la dezerto kaj plantejo; Neniel je Sultan’ aŭ sklavo pensu, Kaj lasu la Mahmudon al reĝejo.
12 Versolibret’ sub arbo tie ĉi, Kruĉo da vino, pano nur, kaj vi, Kantante dolĉe en dezerto, jen! Dezerto estus Paradiz’ por mi!

RUBAIYAT OF OMAR KHAYYAM.

(Translated from the Persian by Fitzgerald).

1 Wake! For the sun who scatter’d into flight The stars before him from the field of night, Drives night along with them from heav’n, and strikes The Sultan’s turret with a shaft of light.
2 Before the phantom of false morning died, Methought a voice within the tavern cried, "When all the temple is prepared within, Why nods the drowsy worshipper outside?"
3 And as the cock crew, those who stood before The tavern shouted—"Open then the door! You know how little while we have to stay, And, once departed, may return no more."
4 Now the New Year reviving old desires, The thoughtful soul to solitude retires, Where the white hand of Moses on the bough Puts out, and Jesus from the ground suspires.
5 Iram indeed is gone with all his rose, And Jamshyd’s seven-ring’d cup where no one knows; But still a ruby kindles in the vine, And many a garden by the water blows.
6 And David’s lips are lockt; but in divine High-piping Pehlevi, with "Wine! Wine! Wine! Red Wine!"—the nightingale cries to the rose That sallow cheek of hers to incarnadine.
7 Come, fill the cup, and in the fire of spring Your winter-garment of repentance fling; The bird of time has but a little way To flutter—and the bird is on the wing.
8 Whether at Naishapur or Babylon, Whether the cup with sweet or bitter run, The wine of life keeps oozing drop by drop, The leaves of life keep falling one by one.
9 Each morn a thousand roses bring, you say; Yes, but where leaves the rose of yesterday? And this first summer month that brings the rose Shall take Jamshyd and Kaikobad away.
10 Well, let it take them! What have we to do With Kaikobad the Great, or Kaikhosru? Let Zal and Rustum thunder as they will, Or Hatim call to supper—heed not you.
11 With me along the strip of herbage strown That just divides the desert from the sown, Where name of slave and Sultan is forgot— And peace to Mahmud on his golden throne!
12 A book of verses underneath the bough, A jug of wine, a loaf of bread, and Thou Beside me singing in the wilderness— Oh, wilderness were Paradise enow!

(V. 4—The Persian new-year begins with the vernal equinox. The "white hand of Moses" is a figure for Spring blossoms).

(V. 10—Rustum is the Hercules of Persia; Zal, his father).

108

DIVERSAJ AVIZOJ.

Dankojn! Koregajn dankojn! La rezultato de la korespondado pri la uzo de supersignoj estas bonega, kaj plene pruvas, ke ĉiulandanoj kunpensas pri la afero. Mi nur estas ricevinta ĉirkaŭ dudek kvin de la petitaj poŝtkartoj, kaj, kvankam mi ne ilin demandis, mi ricevis centojn da varmegaj protestoj. Tiu ĉi pruvas ke la Esperantistoj multe interesiĝadas je la lingva afero, kaj ke ili ne estas nezorgemuloj. Tamen, kelkaj amikoj diris al mi: "Oni ne zorgos pri la afero." Tial mi nur demandis, ke la plenduloj skribu al mi, ĉar mi bone sciis ke tiuj ĉi ne estis la plimulto da la Esperantistoj, nek en Anglujo, nek aliloke.

Nu, trankviliĝu, karaj Legantoj. Mi neniam sendos al vi sensupersignan Gazeton, ĉar nek mi, nek vi, deziras ĝin legi. (Kaj mi certe estas la plej interesita el la legantoj de The Esperantist!) Dank’ al viaj penadoj, mi nun, pli ol iam antaŭe, fidas je la bela estonteco de nia kara afero. Al tiuj fervoraj amikoj, kiuj kontraŭdiras la supersignojn ĉar ili deziras skribi al la Gazetaro Esperante mi diros: "Faru tion, kion mi estas farinta. Skribu vian Esperantan leteron, sen la bezono de supersignita litero." Estas facilege tiun ĉi fari. Antaŭ kelkaj tagoj, nia fervora kunbatalantestro, Sinjoro Bourlet, skribis tutan kolonon sen supersigno.

Tiam, se la Redaktoro ne presigas vian leteron, ne plendu kontraŭ la supersignoj, sed kontraŭ la antaŭjuĝo de la Redaktoro. Sed, kompreneble, nun tiel, kiel antaŭe, vi ĉiam povas laŭbezone uzi la literon H anstataŭ la supersigno, por telegrafi, presigi, k.t.p.

Sed alie vi ne devas fari. Vi ne devas elpensi vian propran Fonetikan Alfabeton. Vi devas skribi Esperanton, por ke vi estu Esperantisto.


Kara Sinjoro,—Signoj ne mankas, ke la temo de lingvo internacia interesas ĉiun tagon pli kaj pli la homojn pensantajn de la mondo. Estas societo internacia da lingvistoj, kiu sin nomas Societo Internacia Fonetika (Association Phonétique Nationale). Ĝi havas ĝian centran oficejon en Parizo, sed la membroj apartenas al dek sep diversaj nacioj, kaj enhavas la plej progresajn profesorojn kaj instruistojn de modernaj lingvoj el ĉiu civilizita nacio. Ĝi estas ekzercinta fortan influon sur la edukadaj oficejoj de Francujo kaj Germanujo, kaj estas tiamaniere tute aliforminta la instruon de modernaj lingvoj en la lernejoj de tiuj ĉi du grandaj nacioj. La Societo havas monatan gazeton, Le Maître Phonétique, kaj oni komencas diskuti en tiu ĉi gazeto la temon de lingvo internacia. Malfeliĉe estas iuj da la plej influemaj membroj, kiuj havas fortan antaŭjuĝon kontraŭ lingvo artefarita, kaj tiun ĉi monaton ili estas antaŭmetintaj proponojn pri la ekzameno de tiu ĉi temo, kiuj estas tute malamikaj eĉ al la konsiderado de la meritoj de nia kara lingvo. Sed tiu ĉi povas nur helpi nian kaŭzon.

Ĉar estas bonaj Esperantistoj en tiu ĉi klerega Societo, kiuj scios bone kiel batali pro la vero kaj pro la kara lingvo, kontraŭ ĉiuj; kaj la rezultato povas nur esti, ke la meritoj de Esperanto fariĝos konataj al multe da la plej kapablaj lingvistoj de Eŭropo; kaj la kulpo estos la nia, se ni ne gajnos iujn da ili por nia kaŭzo.—Via,

R. J. Lloyd, D.Litt., M.A.


Sinjoro,—Antaŭ tri semajnoj mi sciiĝis je la unua fojo pri la naskiĝo kaj la kreskado de Esperanto, leginte bonegan artikolon kiun pri ĝi eldonis Sir William Ramsay, per la Daily Mail. Tuj kiam mi estis aĉetinta la libreton nomatan The Student’s Complete Textbook mi eklernis entusiazme la lingvon dum miaj ĉiutagaj vojaĝoj per vagonaro inter Londono kaj Brajtono (Brighton), kie mi vivas, demirinte ĝian simplecon kaj la facilecon per kiu oni povas ĝin ellerni. Permesu, tial mi petas, Sinjoro Redaktoro, ke unu el la Geesperantistaro konigu al vi la plezuron kiun li estas eltirinta je tiu ĉi afero. La celo tamen de tiu ĉi letero estas demandi al vi, ke vi bonvolu al mi sciigi, ĉu troviĝas en Brighton grupo aŭ sekcio Esperantista? Se ne, mi volus doni miajn malgrandajn servojn por ĝin efektigi, agante, kompreneble, sub via afabla direkto, aŭ tio de kelkaj aliaj personoj, kiuj estos havintaj spertadon pri tiaj aferoj. Efektive mi zorgus treege disvastigi la lingvon kiel eble plej mi povos.

Al mi ŝajnas ke Brajtono devas fariĝi utila centro Esperanta por ĝia alpreno, kaj mi estas certa ke mi ricevos la korajn kunlaboradojn kaj bondezirojn de ĉiuj, kiuj volegas antaŭenirigi la interesojn de nia kara lingvo. Kun saluto.—Via,

D. H. Lambert (B.A., Oxon),
59, St. Aubyns, Hove, Sussex.

Jen la laŭvorta letero de nova Esperantisto, kiu lernis la lingvon en vagonaro!

Kompreneble, mi esperas ke ĉiuj najbaraj amikoj je nia Afero helpos nian novan apoganton, je la fondigo de forta grupo en Brighton. Ĉiam antaŭen! Ni kreskadu!


109

La Universitato Londona kaj la Teachers’ Guild faras libertempan kurson de Julio 18 ĝis Aŭgusto 12, kaj la Sekretario deziras ke mi anoncu jene.

Tiuj studentoj, kiuj ne povos ĉeesti antaŭ la fino de Julio, povos partopreni je la dua periodo da du semajnoj, kaj por tiuj ĉi oni donos pluajn klasojn. La Kurso traktos pri la Elparolado kaj Kunmetado de la Angla lingvo; La Fonetikoj de Moderna Angla; Moderna Angla literaturo; Sistemoj por la instruado de modernaj lingvoj; kaj paroladoj pri Angla edukado kaj institucioj. Abonpago dum la tuta monato, £2 (50 frankoj). Dum la lasta du semajnoj, £1. Oni esperas ke multe da alilanduloj ĉeestos. Por pluaj sciigoj, skribu al Director of the Holiday Course for Foreigners, University of London, South Kensington, S.W.

Bedaŭrinde ne estos Esperanta kurso tiun ĉi jaron kaj la sciigo de la Diĵona Universitato devas esti multe pli interesa por la Esperantistaro. Tie ĉi, Profesoro Lambert donos Esperantan kurson de Julio 1 ĝis 31 Oktobro. Abonpago, je la kvar monatoj (ĉiuj temoj), £2 (50 fr.) 30 fr. po ses semajnoj. Esperantistaj studentoj povas esti certaj, ke ili trovos en Diĵono plej koran Esperantistan akcepton. Oni konsilas, ke ili kunportu kun ili siajn bicikletojn, ĉar la ĉirkaŭaĵoj estas tre belaj, kaj la vojoj tre taŭgaj. Por ilustrita broŝuro priskribanta la tutan kurson, skribu al Sro. Lambert, Profesoro ĉe la Universitato, Dijon, France.

La Redaktoro esperas, ke kelkaj Anglaj kunbatalantoj partoprenos je tiu ĉi kurso, kiu estas la unua libertempa kurso enhavanta instruadon de Esperanto.


La dua numero de la Internacia Scienca Revuo siatempe aperis, kaj enhavas longan artikolon pri la N Radioj, kaj valorajn raportojn pri la lastaj medicinaj progresoj kaj fizikaj Sciencoj. Tiu ĉi Gazeto vere estas tre grava ilo, kaj ni esperas, ke ĝi ricevos la apogon, kiun ĝi meritas. La kosto de specimeno de la unua aŭ dua numero, kune kun propaganda folieto en Angla kaj Esperanto estas sep pencoj afranke.


La Ilustrita Poŝtkarto povas esti amiko je nia afero, sed ankaŭ, se oni ne zorgos, ĝi fariĝos malamiko. Eble estos utile tie ĉi doni kelkajn sciigojn pri la sendo de tiuj ĉi.

Oni neniam devas meti la poŝtsignon sur la ilustrita flanko, sed ĝi devas esti samflanke kun la adreso. Se oni alie faras, la ricevanto devos pagi pluan 30 centimojn.

Kaj, se oni deziras sendi la poŝtkarton duonpreze, oni devas elstreki la vortojn Carte Postale, kaj anstataŭi "presaĵo, aŭ Imprimé." Kaj oni ne devas skribi plu ol la adreso, kaj la nomo de la sendanto, kaj, eble, la dato. Tiam la kosto nur estas 5 centimoj (one halfpenny).


Karaj Samideanoj,—Kun la intenco fari de ili donacon al nia estimata Majstro, Doktoro Zamenhof, mi petegas, ke vi aminde sendu al mi neilustritan poŝtkarton enhavante la sekvantan Kredon:—

"Mi sincere kredas ke Esperanto estas la sola solvo de tre grava problemo de la Homaro: helpanta ŝlosillingvo; kaj mi ĉiam rigardos ĝian absolutan netuŝeblecon, kiel la simbolo de nia forteco kontraŭ atakoj kaj malamikoj de nia verko."

Kaj aldonu vian nomon kaj adreson.

Tiam, kiam mi ricevis almenaŭ kvincent da tiuj p.k. mi, antaŭ sendi ilin al la Estro, presigos libreton enhavantan la superan kredon kaj la nomojn kaj adresojn de aliĝantoj.

La kosto de la libreto estos sciigata pli malfrue al personoj kiuj deziras ĝin aĉeti.

Mi ankaŭ esperas ke tiuj, kiuj deziras korespondadi pri iaj temoj kun niaj kungrupanoj Trinidade bonvolos skribi al mi.—Fidele via,

G. O. Messerly,
Port of Spain, Trinidad, B.W.I.


Turistoj, kiuj deziras veni Riolunaton, devos sin turni al Grafo Albert Gallois, Sekretario de la Grupo, Riolunato, Prov. de Modena. Italujo. Grafo Gallois ankaŭ estas la Redaktoro de la monata Itala Organo L’Esperantista (jarabono 4 frankoj).


La Rondiranto de Aprilo enhavas tre interesan skizon de vojaĝo en Montenegro. Oni devas gratuli Sinjoron Kolovrat Ĉervinski pri sia vojaĝo en tiu ĉi preskaŭ nekonata lando.


Alice in Wonderland estas mirinda libro, kaj la ideo falis en la kapon de fervora apoganto ke estus tre bona ideo ĝin traduki en Esperanto. Kompreneble, oni devos ŝanĝi multe da la ŝercoj, kaj tiel plu, sed mi esperas ke ĉiuj, kiuj povas sendi kelkajn pecetojn, Esperantajn ŝercojn, kaj aliajn taŭgaĵojn, tiel faros kiel eble plej baldaŭ.

La Rev. R. A. Davis, Broxwood, Pembridge, Herefordshire, afable klopodas pri tiu ĉi malfacila afero, kaj espereble, se Esperantistoj kunlaborados, nia literaturo gajnos novan, kaj tre indan verkon.

La Redaktoro.

110

EL HINDUJO.

Singribari Hât, P.O., Assam,
Feb. 27, 1904.

Kara Sinjoro,—

Ĝis nun mi ne havis libertempon sufiĉan por skribi al vi longan leteron. Sed sendube vi tion facile komprenos, ĉar tia ĉi vivo estas tuta ŝanĝo, kaj mi sentas, ke mi loĝas en alia mondo.

Ni lasis Londonon en malvarmega blovado kaj pluvo. La vetero estis vere vintro. Dum la sekvantaj tagoj, vojaĝantoj restis en siaj kajutoj, dume la flava vizaĝa reĝo super ĉiuj reĝis. Tamen, post kvar tagoj, la minacaj nuboj estis anstataŭata de la varma sunbrilo kaj la frenezaj ventoj de ĝentilaj blovetoj. La cetervojaĝo estis kvieta kaj ĝojinda, krom en la Ruĝa Maro, kie la suno estis senplezure varmega. Ni pasigis du tagojn en la Kanalo Sueza, pri kiu mi fariĝis tre interesata. Ĝiaj sepdek mejloj estas tranĉitaj tra la nudema sabla Arabdezerto. Ni vidis kelkajn kamelarojn kaj unu aŭ du vilaĝojn de sunsekita koto, ĉirkaŭita de daktilujoj. Kaj, starante sur la promenejo de la granda mariranta ŝipo, dum la vidaĵo estis limata ĉiuflanke de la eternaj sabloj, mi vere sentis ke ni estis senrajtuloj en tia ejo.

Je la 4 Februaro ni alvenis ĉe Kalkuto, kie mi loĝis du tagoj, tre okupita de la aĉetado de taŭgaj vestoj kaj litkovriloj: tie ankaŭ mi unue ekdormis en moskito kurtenoj.

Tie ĉi mi vizitis Sinjoron P., kies adreson vi donis al mi, kaj vi estos interesata scii ke li estas Hindo, kaj ankaŭ instruisto. Li esperas akiri la lingvon mem, kaj fine instrui siajn Hindajn lernantojn. Mi penos lin teni je lia parolo per korespondado.

Post maltrankvila veturo, nokte, en vagonaro al Goalundo, mi suriris sur riveran vaporŝipon, kiu faris zorgindan vojaĝon de kvar tagoj per la Brahmaputra Riverego; ĝi multefoje surkuris sur subakvajn sablaĵojn, kaj unufoje estis tiamaniere tenata dum dudek horoj, kiam du aliaj ŝipoj alvenis kaj, tirante, liberigis ĝin. Mi ŝiplasis ĉe Rangamatti Ghat meznokte: la ejo estis plena je Hindoj kaj Asamanoj, sed neniu estis tie por renkonti aŭ helpi min, kaj tre malkonvene estis zorgi mian pakaĵon. Mi pasigis la nokton en proksima neokupata Bungalo, kie mi fariĝis manĝaĵo de la moskitoj. Matene mi eltrovis, ke elefanto min atendis. Li ĵus estis leviĝinta el la longa herbo, kaj lia atentisto estis senpolviganta lian dorson.

Tiam sekvis tre skuega, tre polvega, kaj tre varmega rajdo kvindek kvar mejlojn longe, kiuj okupis tri tagojn. Ĉiunokte mi loĝis ĉe iu plantisto, ĉar la kutimo en Asamo inter Eŭropanoj estas—Via domo pro ĉiu, kaj ĉies domo pro vi!

Estas kvar aliaj Eŭropanoj sur la Ĝardeno, kaj ĉiu loĝas en aparta bungalo. Estas pli ol kvarmiloj da Kulioj (Coolies). En unu tago mi vizitas kelkcentojn da preskaŭ nudaj ĉokoladkolorajn virojn. Multaj ligas sian longan haron poste, simila al virino, kaj siaj koloj estas ĉirkaŭataj de koljuveloj. Mi trovas grandan malfacilecon lerni ilian lingvon, ĉar estas tia malkomprenebla miksaĵo de Asama, Bengala kaj Kaĉara, treege distranĉita; kaj malfeliĉe, neniu el miaj kolegoj povas ŝpari la tempon por instrui min. Sed estas mirinde kiel neceseco agemigas onies pensilon, kaj mi jam akiris sufiĉe pro mia nuna postulo.

Nia ĝardeno estas du mejloj longe kaj unu mejlo larĝe. Ĝi estas limata de la dika arbarego (Ĵunglo) kiu senrompe atingas al la proksimaj Himalajaj Montegoj, kaj kiu estas enloĝata de multaj sovaĝaj bestoj, precipe ursoj, elefantoj, tigroj kaj leopardoj, kiuj ofte eraras en la ĝardenon por ataki la laboristojn.


Nune la vetero estas perfekta, sed, kompreneble, dum la pluvado, kiu komenciĝas en Majo, estos tute malsama. Mi sendas al vi kelkajn foliojn de mirinda ruĝa arbo, kiu kreskas en la ĝardeno.

Adiaŭ, mia estiminda amiko.

Via sincere,
A. T. Simper.

HINDAJ PROVERBOJ.

"Maljuna Sinjoro Howell" priskribas la elementaĵojn de rava proverbo esti: Senco, Mallongeco, Salo. Je tiuj ĉi, kaj precipe je la Salo, la Hindoj superas sin mem. Kompreneble, inter la miloj da proverboj Hindaj, devas esti multaj, kiuj ne alvokas la okcidentan spiriton, sed, por montri kiel lerte ili esprimigas siajn ideojn, mi citas tiujn ĉi malmultajn specimenojn.

(1). Ĉu la tranĉilo falas sur la melonon, aŭ ĉu la melono falas sur la tranĉilon, estas same. La melono estas tranĉata.

(2). Oni ne povas vidi Paradizon sen morti.

(3). Kiu forgesas matene, sed memoras vespere, ne nomiĝas forgesulo.

(4). Se homo ridas, li ridas je alioj; se homo ploras, li ploras je si mem.

(5). Dorno eniras riĉulon, kaj miloj kuras lin helpi: Malriĉulo falas de alta monto, kaj neniu proksimiĝas je li.

(8276).

111

PRI LA DORMA-MALSANECO.

Tradukita de P.H.

Dorma-malsaneco, kies kaŭzo longe restis nesolvebla problemo, fine cedis sian sekreton, dank’ al la laboradoj de Lt.-Kolonelo Bruce, Doktoro Nabarro kaj Kapitano Greig.

Ili uzis la eltrovon de Doktoro Castellani, ke malgrandega sangparazito, nomita "trupanosom’o" ĉeestis en la cerebrospina fluaĵo de iaj malsanuloj, suferantoj de tiu ĉi malsaneco, kaj kiu eltrovis, ke tiu ĉi parazito kaŭzas la dorman malsanecon, same kiel kulo kaŭzas malarion.

Mallonga priskribo pri la simptomoj de dorma-malsaneco eble estus interesa.

Apatio kaj senvigleco multege aperas. La suferantoj havas grandegan manĝbezonon, kaj ofte petegas manĝaĵojn, kiam ili estas tiel malfortaj kaj dormemaj, ke ili ne povas manĝi. Aliaj vere fariĝas marŝantaj skeletoj, kaj aliaj akvoŝveliĝas.

Muskola tremado kaŭzas haltantan iradon. Poste, ili kuŝas en profunda letargio. Ŝvelo de la limfaj glandoj estas ofta simptomo, kaj kelkaj kuracistoj opinias ke tiu igas la malsanecon. Ili tial eltranĉas la ŝvelitan glandon. La dormemo ŝajne ne estas vera dormo, sed letargio, kiu rigidigas la kapablon. Efektive oni dubas, ĉu la suferanto dormas tiom, kiom li dormus dum saneco. Multoj mortas dum varmega febro, sed egala numero mortas kiam la temperaturo estas subnormala.

Morto estas la neevitebla fino de tiu ĉi terura malsaneco, kaj okazas jen post malmultaj monatoj, jen post du aŭ tri jaroj. Ĉiu suferanto de dorma-malsaneco ekzamenita de la supre nomitaj sinjoroj evidentigis la ĉeestadon de la trupanosam’o en la cerebrospina fluaĵo. Oni ne povas ĝin trovi en tiu de landanoj, kiuj ne suferas de tiu ĉi malsaneco.

Tamen oni trovis trupanosom’ojn en la sango de dudek ok procent da landanoj loĝantaj en la dorma-malsaneca kvartalo; sed neniam aliloke.

Oni kredas ke tiaj personoj kredinde ekmalsaniĝis.

Gravaj simptomoj ne aperas ĝis la parazito eniras la cerebrospinan fluaĵon.

Tiu ĉi malsaneco ne similas je malario, ĉar ĝi ne kuraciĝas per kinino. Oni nun ne dubas ke la cici muŝo (tsetse, glossina palpalis), sangsuĉanta muŝo, transportas la malsanon de persono al persono, same kiel la mikrobo malaria (plasmodium malariae) faras. La sekvanta eksperimento pruvas la rolon, kiun la cici ludas en tiu ĉi afero.

Multe da tiuj ĉi muŝoj sin regalis sur dorma malsana suferanto. Tiu ĉi ŝajne ne sentis iliajn pikojn. Ili tiam estis portataj al sana simio, kiu baldaŭ malsaniĝis, kaj fine mortis, montrante la kutimajn simptomojn. Oni ankaŭ trovis en lia sango kaj cerebrospina fluaĵo la trupasonon’ojn. Oni trovis la saman rezultaton post kiam oni estis enŝpruciginta aŭ la sangon, aŭ la fluaĵon de la malsanulo en la simion.

LA POSTENO DE ROBBIE.

La korteto havis tre militan vidiĝon. Tie estis soldatoj kun bataliloj, oficiro kun ligna glavo, fiera knabo kun standardo tro granda por li, kaj bando da muzikistoj kiu furioze batadis gaje pentritan tamburon.

Nur malgranda Robbie malĝoje sidis sur la ŝtupoj, kaj rigardis. Perfida peceto da glaso kripligis lian piedon, kaj li ne povis marŝi tiel rapide, kiel la militistaro. "Mi ne povas ion fari," li diris ĉagrenege. "Jes, vi povas," respondis Kapitano Fred, "vi povas ekkrii Hura! Kiam ni preteriras." La knabeto do gardis sian postenon, observante tutan la marŝadon kaj remarŝadon. Ofte la roto iris aliloken, sed li neniam mankis svingi sian ĉapeton, kaj levi sian fajfan aplaŭdon, kiam ili trapasis.

Robbie estas la vera heroo. Ne estas facile ekkrii "Hura" pro tiuj, kiuj povas antaŭeniri kiam ni estas devigitaj halti; ne estas facile forgesi nian propran malkontentigon, kaj aplaŭdegi tiujn, kiuj faras tion, kion ni deziras, sed ne povas, fari; ne estas facile ĝoji je la sukceso de tiuj, kiuj posedas la lokon, kiun ni deziras okupi.

Nur granda koro povas stari aparte, kaj ekkrii "Hura" kiam la aliaj preteriras.

Tradukita de C. S. Bicknell.

LA STRABULINO.

Ĉu vi ne opinias, ke oni povas ĝuste nomi la sekvantan anekdoton Antikva Historio, ĉar maljuna Franca Sinjorino rakontis ĝin al mi antaŭ sesdek jaroj!

Ĝi okazis en Francujo, dum periodo de politika tumultego kaj maltrankvileco. Neniu sciis kion atendi.

Sinjorino altranga, iom sciema, sed kiu estis ankaŭ malfeliĉe strabulino, renkontis, je vesperkunveno, politikiston. Ŝi komencis lin demandi pri tiu ĉi kaj pri tiu afero, esperante tiamaniere eltrovi kelkajn ŝtatajn sekretojn.

La diplomato ĝentile, sed artifike, respondis, kaj la sinjorino gajnis nenion.

Fine, ŝi koleriĝis, kaj ekkriis: Nu, diru al mi, mi petas, kiel iras la politikoj?

La ministro tuj respondis: Tiel, kiel vi vidas, Sinjorino, tre malrekte.

E. J. Catt.


En malgranda Irlanda urbeto antaŭ nelonge troviĝis pastro, kiam ĉiam predikis, ke ni devas ami niajn malamikojn. Unufojon, dum li estis iranta preĝejon, li renkontis ebriulon, kaj diris: "Ĉu vi ne scias ke la vino estas via malamiko?" "Jes," li respondis, "sed ĉu vi ne predikas ke ni devas ami niajn malamikojn?" Tiu ĉi estas vera, sed mi ne diris ke vi devas ilin gluti.—P. de B.

112

CORRESPONDENCE NOTES.

In reply to numerous inquirers, I regret to state that the Edition of the First Number is exhausted. Intending subscribers can commence with No. 2, or any succeeding issue.

If they will let me know what price they are prepared to pay for the first number, I will try and buy some in.


How to tell the time in Esperantoland. This is a troublesome matter, for two systems are in vogue, the German and the English. I was surprised to find that French Esperantists generally use the former, and, instead of saying la kvar kaj duono, for half past four, they say la duono de la kvina, the half of the fifth hour. We English must take care to remember this peculiarity, or we shall get into trouble.


The difference between Ĉia and Ĉiu is as follows: Ĉia means all sorts of, whereas Ĉiu simply means all, without regard to kind. The same rule applies to Tiu, Tia; Kiu, Kia.


C.G.S.M. proposes that a column should be printed each month, in which the roots and affixes are divided by hyphens. If other readers will send the same request a trial shall be made.

But readers of The Esperantist have generally got beyond the hyphen stage, surely.


I have to thank H.W.R., of Ipswich, for the following ingenious method of remembering those difficult correlative words Ia, Tia, Ĉia, Nenia, and the like, on pages 42 and 43 of the Textbook. As there can be no Royal Road to learning, such devices as these are most useful as aids to the memory.

This is R.’s epitome, Pages forty-two and three.
I-, Ĉi-, Ki-, Neni-, and Ti-, Then add -a for Quality.
-al for Motive, -am for Time; -e for Place, excuse the rhyme.
Manner-el; Possession-es; Which must always sound like face.
Thing add-o; -om Quantity, Person-u, should always be.

Mr. C. W. T. Reeve, 63, Effingham Road, Lee, Kent, is arranging an Esperantist party for Boulogne this Whitsuntide. Will those desirous of joining kindly write at once? Mr. Reeve also wishes to join with fellow Esperantists in walking excursions on Sundays.

MAJTAGO.

Originale verkita de E. A. Lawrence.

Tiu, kiu volas vidi la unuan tagon de Majo tiel, kiel festita antaŭe ĉie en Anglujo, devas iri al Knutsford, beleta, stranga urbeto en Cheshire, kie, malfeliĉe, ĝia grandega najbaro, Manchester, baldaŭ ensorbigos ĝin. Tie loĝis la du "Cranford" fratinoj, tie oni ankoraŭ montras la lokon, kie herbmanĝis la bovino, vestita en tuko de sia mastrino, post ke ĝi estis falinta en kalkfoson!

Knutsford prenas sian nomon de Knuto, Reĝo de Danujo, kiu ankaŭ fariĝis Reĝo de Anglujo.

Foje li ĝin trapasis, kaj renkontis novedzinon, kiu transiris la rivereton. La piedoj de lia ĉevalo disĵetis iom da sablo sur sia vesto: de tiu ĉi tempo, Knutsfordanoj havas strangan kutimon, ili disĵetas sablon antaŭ la pordo de novedzinoj.

En la bela komunejo de la vilaĝo oni aranĝas la Majtagaj Ludoj.

La unua afero estas elekti Reĝinon; kaj mi pensas, ke ne ŝia boneco, sed ŝia beleco estas la ĉefa penso. Alta stango estas tie ĉi starigata kaj, kun multe da ceremonioj, estas ornamata de floroj kaj rubandoj.

Tiam, en granda procesio, venas la reĝino, blanke vestita, sia sekvantaro estante Maid Marian, Robin Hood, Little John, Friar Tuck, kaj aliaj personoj el la antikva Angla fablaro.

Estas ankaŭ la Drako, kaj la "Morris" danculoj. La Reĝino sidiĝas sur sia ornamita trono kaj kroniĝas. Nun sur la herbo, oni gaje dancas ludas, trinkadas, kaj manĝadas.

La lokaj eminentuloj venas por vidi, kaj donacas la premiojn. Se la vetero estas bela, la vidaĵo multe plaĉas, sed, alie, estas mizera afero!

Londono mem havas sian Majan Reĝinon. En Walworth, frue matene, je la unua tago de la Maja monato, knabino estas elektita Reĝino. Ŝia aĝo devas esti ĉirkaŭ dek tri, kaj ŝi devas esti la plej bona el ŝia lernejo. Ŝia trono estas en ĉambro, ne sur la herbo. Sed ankaŭ ŝi havas grandan procesion, kaj ŝia veturilo tiriĝas de la plej bela azeno de la ĉirkaŭaĵoj. La soldatetoj, nomataj The Boys’ Brigade fariĝas ŝia gardistaro.

Vere la tago estas tago ĝojega.

Mi ankaŭ memoras, ke kiam mi estis infanino, mi vidis en la ĉirkaŭaĵo de Londono, "Jack-in-the-Green," viro veturante en speco da kaĝo, de herboj kaj floroj kovrata. Jack dancis antaŭ mi, kaj miaj gepatroj opinias, ke li ŝtelis mian pupon, ĉar oni trovis min ekkriantan: "Mian pupon! Malbona verda viro, mian pupon!"

Sed nunatempe ni ĉiam vidas la vilaĝajn infanojn marŝantajn sur la vojo, portantajn bastonojn florornamitajn, kiuj ofte estas tre beletaj. Ili ankaŭ tiam kantas malnovajn infanajn kantojn.