Back to Vol. I index.

SINGLE COPIES PRICE FOURPENCE NET.

No. 3.

January, 1904.

THE
ESPERANTIST

The Esperanto Gazette for the spreading
of the International Language....

Edited by H. BOLINGBROKE MUDIE.

ANNUAL SUBSCRIPTION: 3/- (4 francs; 1½ roubles; 75 cents).

Published by THE ESPERANTO CLUB, 41, Outer Temple, London, W.C.

CONTENTS.

Page
Editor’s Notes33-35
Radium (Sir William Ramsay)36-37
Two Fables (Esperantist 6266)37
Nursery Rhymes (Ben Elmy)37
A Terrible Night (Edward Metcalfe, M. A.)38-39
The Tempest, continued from pages 5 and 21 (translated by A. Motteau)40
Casabianca (translated by Clarence Bicknell)41
Evening (Carlo Bourlet)41
Comrades in Other Lands42
The Antiquity of the Sphinx (Ben Elmy)43
A True Tale (Esperantist 4686)44
Benjamin Franklin’s Whistle ("Kabe")44
The Dream-Doctor (Esperantist 8379)44
Correspondence Notes45
Various Items of Interest46
Synopsis of The Grammar47-48

FOR FREE PARTICULARS write to
the HON. SECRETARIES of
ESPERANTO SOCIETIES at

N.B.—It is earnestly hoped that gentlemen who are willing to form local groups will communicate with the Hon. Sec., Esperanto Club, who will do all in his power to assist them in the work.

The Remington

THE UNIVERSAL TYPEWRITER.

Just think of it!

THE INTERNATIONAL MACHINE.

Unbound by ties of nationality:
The common bond of union of all civilised peoples.

The Remington can be supplied fitted for Esperanto.


THE REMINGTON TYPEWRITER COMPANY,
100, Gracechurch St., London, E.C.

La Remington

LA UNIVERSALA SKRIBMAŜINO.

Pripensu je tio!

LA INTERNACIA MAŜINO.

Tute liberiĝita de naciaj ligiloj:
La Komuna unuigilo por ĉiuj civilizitaj popoloj.

La Remington estos liverita kun Esperantaj presliteroj.


LA REMINGTON TYPEWRITER KOMPANIO,
100, Gracechurch St., Londono, E.C.

To Interest Your Friends,

Send 2/6 to the Librarian, P. HOWARD, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, for 6 copies of No. 52. These can subsequently be returned with 1/3 extra, and exchanged for The Complete Text Book if desired.

LINGVO INTERNACIA,

A Monthly Gazette entirely in Esperanto. Edited by M. Paul Fruictier.

Annual Subscription, 3/6. With Literary Supplement. 5/6.

Send to the Librarian, Esperanto Club.

Single Numbers, 4d.

[The BEST and most Useful Present for all who write, and the Busy Man’s Right Hand.]

Waterman’s IDEAL Fountain Pen

THE RIGHT WRITING PEN.

Does Not
Leak.

Does Not
Blot.

Does Not
Spurt.

The Right Pen and the Wrong Pen

are two different things. Waterman’s Ideal Fountain Pen is the right pen. It is right in every way. It is right in every section. You get a nib just right, to suit your hand. It is always there, and you get so used to it, no other pen is right. The ink supply is right—no leaking or blotting, no spurting or smudging. The writing is right. There are no sudden stops. The pen always keeps right on.

WATERMAN’S IDEAL—
The Pen that is just right every way.

Of Stationers, Jewellers, &c, from 10/6. In Silver and Gold for Presentation. Send for Illustrated Brochure, post free from

L. & C. Hardtmuth.

12 GOLDEN LANE, LONDON. E.C.

KORESPONDANTE, NI LERNADAS.

La Nova Jaro komencas. Saluton! Ĝi estu feliĉa por ĉiuj Gesamideanoj tra la Esperanta Mondo. Kaj ĝi estu feliĉa por la kara lingvo mem!

La jaro 1903a estis bonega, eble la plej bona kiun Esperanto estas ĝis nun vidinta—sed ni fidu ke la venonta jaro estos ankoraŭ pli bona.

The Esperanto Club ankaŭ komencis novan jaron. Ĉion, kio estis farebla per ĝiaj malgrandaj financoj, la Klubo faris por disvastigi la lingvon; kaj estas mirinde kiom malmultaj entuziasmuloj povis fari dum kelkaj monatoj de senfina klopodado. Ĉiuj Esperantistoj kaj iliaj amikoj estas invitataj al ĝia Jarkunveno ĉe Essex Hall, Strand, Jan. 14. 1904, 7–10.

Ĉiulandanoj trovas plezurega la propagando de Esperanto. Nia legantaro ŝatos la belajn vortojn de Doktoro Gustav Busuttil (Maltujo), kaj sendube ĝi donos egalan plezuron legi la sekvantan leteron da Doktoro Ostrovsky (Jalta, Rusujo).

"Tre estimataj Kunfratoj: Mi ĵus ricevis la Numero 1 de via Gazeto, The Esperantist. Koregan Gratulon pri tiu ĉi nova grava propagandilo de nia kara Esperanto! Mi konas la lingvon internacian de 1891 jaro, tamen ĝis nun, mi ne forgesas la mirindan impreson kian faris je mi Esperanto. Al mi ŝajnis, kvazaŭ iu forprenis de 34 miaj okuloj ian pezan kurtenon, kiu malhelpis min vidi la Dian mondon. Esperanto kvazaŭ malfermis antaŭ mi larĝan pordegon, eniron en grandegan, belan palacon, kie mi ĉiam renkontadis multajn, kvankam nekonatajn, tamen tre karajn al mi gefratojn, kiujn mi iam perdis, kaj nun denove trovadas. Korespondante, jen kun tiuj, jen kun aliaj nacianoj, mia horizonto fariĝadis ĉiam pli kaj pli larĝa; kaj mi pli kaj pli ĝuadis la grandegan ĝojon estadi en tiu ĉi ĉarma palaco, kune kun ĝiaj noblaj loĝantoj. Hodiaŭ via bela, tre simpatia The Esperantist denove plenigis mian animon per nova vera ĝojo. Ĝi kvazaŭ enkondukis min en novan, ĝis nun nekonatan de mi, grandegan ĉambron de tiu palaco, en vian estimindan Britujon, en unu el plej belaj, plej luksaj apartaĵoj de tiu ĉi palaco, kie espereble ankoraŭ mi trovos novajn, sincerajn, noblajn gefratojn. La impreso estas sorĉe! Vivu la konstruistoj de tiu ĉi mirinda palaco! Vivu la Esperantistoj!!"

Ni esperas ke la aminda Doktoro Ostrovsky trovos multajn korespondantojn en nia lando. Por tiu ĉi celo ni fidas ke nia legantaro plene utilos la adresareton sur la kovrilo de tiu ĉi Gazeto. Tiel ili ne nur helpos Esperanton, sed ankaŭ sin mem, ĉar, korespondante ni lernadas. [Ĉiuj el la anoncoj en The Esperantist estas indaj je atento.]

Ni povus skribi multajn paĝojn pri la progreso farita de Esperanto dum la lasta jaro, sed nun ni nur donos la notindojn de Decembro, 1903.

Jam longe Esperantistoj deziregis taŭgan stilmodelan skribaĵaron. Por plenumigi tiun bezonon, Doktoro Zamenhof ĵus eldonis interesan kaj utilegan verkon. Jen kelkaj frazoj el ĝia Antaŭparolo:—"Por ke ĉiuj povu uzi la lingvon egale, estas necese, ke ekzistu iaj modeloj, leĝdonaj por ĉiuj. Tio ĉi estas la kaŭzo, pro kiu, cedante al la peto de multaj Esperantistoj, mi eldonis Fundamentan Krestomation kiu povos servi al ĉiuj kiel modelo de Esperanta stilo, kaj gardi la lingvon de pereiga disfalo je diversaj dialektoj. Atentan tralegon de la Fundamenta Krestomatio mi rekomendas al ĉiu, kiu volas skribe aŭ parole uzi la lingvon Esperanto. Ĉiuj artikoloj estas aŭ skribitaj de mi mem, aŭ, se ili estas skribitaj de aliaj personoj, ili estas korektitaj de mi en tia grado, ke la stilo en ili ne deflankiĝu de la stilo, kiun mi mem uzas. L. Zamenhof."

La unuaj paĝoj enhavas simplegajn frazojn. Je la dekoka paĝo komencas fabeloj kaj legendoj. Tiam aperigas multaj anekdotoj, rakontoj, sciencaj artikoloj kaj, laste poezio. Eble estas bedaŭrinde 35 ke la bona Doktoro enpresis 38 paĝojn el sia Hamleto kaj 17 paĝojn el la Iliado de Sinjoro Kofman, ĉar multaj Esperantistoj jam havas tiujn ĉi verkojn. Sed sendube la aliaj 403 paĝoj sufiĉos por montri perfektan stilon. (Kosto 3/- afrankite de la "Librarian," Esperanto Club).

Alia utila eldonaĵo estas "Komercaj Leteroj" redaktite de Sinjoroj Berthelot kaj Lambert, kiu certe faciligos la uzon de Esperanto inter niaj komercaj samideanoj. Ĝi enhavas 34 leterojn pri diversaj aferoj, kaj vortaron en la lingvoj Esperanta, Franca, Germana kaj Angla. (Kosto 7d. afrankite).

Sinjoro Rhodes sendis al ni ekzempleron de sia nova Key to the Ekzercaro. Ĝi estas tre bona verketo, kaj ĉiuj Esperantistoj kiuj havas la Ekzercaron certe estos saĝaj sendante 35 centimojn por ĝia traduko en la Angla lingvo. Sinjoro Rhodes ankaŭ komencis tradukon de Bunyan’s Pilgrim’s Progress, kaj kredeble niaj legantoj baldaŭ vidos specimenon en The Esperantist. Alia specimeno kiun ni esperas presigi estas el la traduko de la Rubaiyat of Omar Khayyam, verkita de nia agema kunverkanto, Sinjoro Ben Elmy. Kvankam estas bedaŭrinde ke Esperantistoj tiel lertaj, kiel estas tiuj ĉi adeptoj, ne ĉiam skribos originalaĵojn, ni tamen deziras la sukceson de la du libroj, kaj ni esperas je originalaĵoj de ili kaj de ĉiuj adeptaj Samideanoj.

Mi deziras danki ĉiujn, kiuj sendis proponojn pri la plibonigo de la Gazeto. Laŭdezire ni nun presigos sciencan kolonon. Niaj legantoj scias iom pri la ĵuseltrovitaj ecoj de Radiumo, la plej nova miraĵo de la ĥemia mondo. Mi kuraĝiĝis skribi al Sir William Ramsay, petante ke li helpu la Esperantan Aferon, aminde skribante por ni artikolon pri Radiumo. Mi plezure anoncas ke li ne nur promesis tion fari, sed ke lia respondo estis Esperante skribita.

Sinjoro Seynaeve proponis Esperantan Kunvenon Londone dum tiu ĉi jaro, kiam ĉiulandaj delegitoj pripensus pri Internacia Esperanta Akademio. Bonega ideo! Se niaj transmaraj amikoj venos ĉi tie, ili povos esti certaj ke ni faros ĉion, kion ni povos, por helpi je la fondo de Akademio, kaj ankaŭ por plezurplenigi ilian libertempon.

La Redaktoro.

P.S.—Ni ĵus ricevis pruvon de alia nova verketo, "A New Hobby that may bring you a Living." Ĝi estas interesa bonepresata ilo por disvastigi la lingvon, kaj estas eldonata de "The Esperanto Literature Agency," Colchester. La Librarian de la Esperanto Club (P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton) sendos ĝin je ricevo de 7d.

IN CORRESPONDING, WE LEARN.

The New Year begins. Greeting! May it be happy for all fellow-thinkers throughout the Esperanto world. And may it be happy for the prized language itself.

The year 1903 was excellent—possibly the best which Esperanto has yet seen—but let us trust that the coming year will be even better.

The Esperanto Club also has commenced a new year. All that was possible with its slender funds the Club has done to spread the language, and it is wonderful how much a few enthusiasts have been able to do during some months of ceaseless activity. All Esperantists and their friends are invited to its Annual Meeting at Essex Hall, Strand, on January 14th, from 7–10 p.m.

People of every nationality find the propaganda of Esperanto most pleasurable. Our readers will appreciate the beautiful words of Dr. Busuttil (Malta), and doubtless it will give equal pleasure to read the following letter of Dr. Ostrovsky (Yalta, Russia):—

"Esteemed Brethren,—I have just received No. 1 of your Gazette, The Esperantist. Most hearty congratulations on this new important means of propagating our dear Esperanto! I know the international language since 1891, yet up to the present I do not forget the wonderful impression which Esperanto produced upon me. It seemed to me as if someone had taken away from before my eyes some heavy curtain, which prevented my seeing God’s world. Esperanto, as it were, opened before me a wide portal, the entry into a palace vast and beautiful, where I have ever met many brethren, albeit unknown, yet very dear to me, whom once I lost and now have found again. Corresponding with persons of one and another nationality, my horizon has continued to become wider and wider, and I more and more have revelled in the great joy of being in this charming palace, together with its noble denizens. To-day your attractive, very congenial The Esperantist has once again filled my soul with a new, true joy. It has, as it were, introduced me into a hitherto unknown, immense new chamber of that palace, into your estimable Britain, into one of the most handsome, most luxurious apartments of this palace, where I hope I still shall find new, sincere, noble brethren. The conception is bewitching! Long live the builders of this wonderful palace! Long live the Esperantists!!"

We hope that the amiable Dr. Ostrovsky will find many correspondents in our land. To this end we trust that our readers will fully utilise the address list on the cover of this Gazette. They will thus not only help Esperanto, but also themselves, for in corresponding we learn. [All the advertisements in The Esperantist are worthy of attention.]

We could write many pages on the progress made by Esperanto during last year, but now we will only give the memorabilia of December, 1903.

For a long time past Esperantists have greatly desired a suitable collection of writings as a model of style. To fulfil this requirement, Dr. Zamenhof has just brought out an interesting and most useful work. Here are some phrases from its foreword:—"In order that all shall be able equally to use the language, it is necessary for some models to exist which shall lay down the law for all. This is the reason why, having given way to the request of many Esperantists, I have brought out the Fundamenta Krestomatio, which can serve as a model of Esperanto style for all, and can guard the language from the fatal falling away into different dialects. I recommend the attentive perusal of the Fundamenta Krestomatio to all who wish to use written or spoken Esperanto. All the articles are either written by myself, or, if they are written by others, they have been by me corrected, so that their style shall not diverge from that which I myself employ."

The first pages contain simple phrases. At the 18th page commence fables and legends. Then appear many anecdotes, tales, science articles, and lastly poetry. It is possibly a matter for regret that the good Doctor has included 38 pages of his "Hamlet" and 17 from the "Iliad" of Mr. Kofman, because many Esperantists already have these works. But undoubtedly the other 403 pages will suffice to manifest perfect style. (Price 3s., post free, from the Librarian, Esperanto Club).

Another most useful publication is "Komercaj Leteroj," edited by Messrs. Berthelot & Lambert, which will certainly facilitate the use of the language among our commercial friends. It contains 34 letters on divers matters, and a vocabulary in Esperanto, French, German, and English. (Price 7d., post free).

Mr. Rhodes has sent us a copy of his new Key to the Ekzercaro. It is a good little work, and all Esperantists who have the Ekzercaro will certainly be wise in sending 2½d. for its translation into English. Mr. Rhodes has also commenced a translation of Bunyan’s Pilgrim’s Progress, and probably our readers will soon see a specimen in The Esperantist. Another specimen we hope to print is from the translation of the Rubaiyat of Omar Khayyam, done by our busy fellow-worker, Mr. Ben Elmy. Although it is to be regretted that Esperantists, so clever as are these experts, do not always write original matter, we nevertheless desire the success of these two books, and hope for original works from them and from all expert friends-in-Esperanto.

I desire to thank all who have sent proposals for improving the Gazette. By request we will now print a science column. Our readers know something about the recently-discovered qualities of Radium, the newest wonder of the chemical world. I had the temerity to write to Sir William Ramsay, asking him to help the Esperanto cause by kindly writing for us an article on Radium. I gladly announce that he not only promised to do so, but that his reply was written in Esperanto.

M. Seynaeve has proposed an Esperanto Congress in London during this year, when representatives from all countries should deliberate concerning an International Esperanto Academy. An excellent idea. If our friends from over the sea will come here, they may be sure we shall do all in our power to help in establishing an Academy, and also to make their holiday pleasurable.

Literal Translation.

P.S.—We have just received a proof of another new little work, "A New Hobby that may bring you a Living." It is an interesting, well-printed means for spreading the language, and is published by "The Esperanto Literature Agency," Colchester. The Librarian of the Esperanto Club (P. H. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton) will send it on receipt of 7d.

36

RADIUMO.

De Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S.

La strangaj ecoj de radiumo, precipe ĝia brilo en la mallumo, kaj ĝia briligo je aliaj korpoj, altiras la atenton de la tuta mondo. Tiu ĉi radiumo estas metalo, ni kredas, kvankam ĝis nun oni ne produktis ĝin en metala stato, ĉar ĝiaj saloj estas similaj al la saloj de bariumo, blanka metalo, kaj bonekonata elemento. La kaŭzo estas ke oni posedas tiel malmulte da tiuj saloj ke neniu deziras malŝpari ĝin eksperimente, por efektivigi la ŝanĝon el salo en metalon, ĉar la perdo estus granda. La plej bone konata salo, la bromido, kostas dek du ŝilingojn po miligramo, kvanto preskaŭ nevidebla.

Ĉiuj metaloj havas siajn proprajn spektrojn; se iliaj saloj estos hejtataj en flamo, rigardante ilin per spektrovidilo, oni vidas koloratajn liniojn proprajn al ĉiu metalo, kiuj estas nomataj ĝia "spektro." Tial metalo estas konebla per ĝia spektro. La radiumo posedas ĝian propran spektron, kiu estas simila al la spektro de bariumo, sed malsimila en la lokigo de la linioj. Ni kredas, sekve, ke la radiumo estas elemento simila al la aliaj metaloj.

El la saloj de radiumo elvenas daŭre gaso, kiu havas la econ ke ĝi brilas en la mallumo, dume restante varma, kaj ĝi elĵetas korpetojn nomatajn "elektronojn." Kiam tiuj ĉi korpetoj tuŝas la aeron, aŭ gason ian, ili aldonas al tiu ĉi la povon eligi elektroskopon. Dum tiu ĉi gaso eldonas hejton, kaj dum ĝi ŝutas elektronojn, ĝi malaperas malrapide, kaj anstataŭ, oni ekvidas alian gason tre malpezan kies spektron Sinjoro Janssen, fama franca astronomiisto, observis en la suna lumo dum la jaro 1868, kaj kiu unue estis eltrovata sur la tero de la skribisto de tiu ĉi artikolo.

Ŝajnas do ke unu elemento, radiumo, povas produkti alian, heliumon. Ĉu, kiel eble estas, aliaj elementoj formiĝas samtempe, ni ne scias. Tia demando restas por estonta serĉado.

Ni vidu ĉu radiumo posedas iajn ecojn, en speco aŭ grado malsimilajn al tiuj de aliaj elementoj, en kiuj oni ne observis ĝis nun tiajn eksterordinarajn ŝanĝojn.

Unue do, estas almenaŭ du aliaj elementoj kiuj elŝutas elektronojn. Tiuj ĉi estas toriumo kaj uraniumo. Ĉiuj el ili, tiel kiel radiumo, sendube konsistas el multepezaj atomoj. Se ni prenos la pezon de hidrogena atomo kiel unuon, tiu de radiumo pezas ĉirkaŭ 225 (aŭ eĉ eble plie) tiu de toriumo 232, kaj tiu de uraniumo 240.

37

Ĉar tiuj estas la tri plej pezaj specoj el konataj atomoj, ni povas diveni ke, kiam atomo estas multepeza, ĝi celas al disrompiĝo; ke sammaniere ke oni ankoraŭ vidis nenian stelon kiu posedas grandegecon pli vastan ol, ekzemple, miloble tiun de nia suno (alie ĝi estus malpersista kaj forĵetus sekvanterojn); tiel neniaj elementoj posedantaj pli grandan atompezon ol difinan maksimumon, povas ekzisti, kaj ke tiuj, kiuj, laŭ nia sciiĝo, posedas tre altan atompezon, estas mem en sia forĵetaĵo de sekvanteroj.

Eble estas permeseble konjekti ke elektronoj estas malgrandaj, kaj atomoj de heliumo pli grandaj sekvanteroj. Sed preterdaŭrigi la temon, sen difina koniĝo, kiu nur povas riceviĝi per eksperimentoj, estus malutile.

Kompreneble multe da laborantoj, kiel eble plej ili povas, en la nuna tempo penadas por eniĝi pli profunde en tiujn interesegajn regionojn de esplorado.

RADIUM.

By Sir William Ramsay, K.C.B., F.R.S.

The strange qualities of radium, especially its brilliance in the dark and its power of illuminating some other bodies, attracts the attention of the entire world. This radium is, we believe, a metal, although till now it has not been produced in metallic form, for its salts are similar to the salts of barium, a white metal and a well-known element. The reason is that so little of these salts is available that it cannot be wasted in experimenting to effect the change from a salt into a metal, for the loss would be great. The best-known salt, the bromide, costs twelve shillings per milligram, an almost invisible quantity.

All metals have their peculiar spectra. If their salts be heated in a flame, on examining them by means of the spectroscope, coloured lines peculiar to each metal may be seen, which are named its "spectrum." Thus a metal is recognisable from its spectrum. Radium has its particular spectrum, which is like the spectrum of barium, but different in the location of the lines. We therefore believe that radium is an element similar to the other metals.

From the salts of radium a gas continually escapes, which has the quality of shining in the dark, remaining warm the while, and it throws out bodies known as electrons. When these bodies touch the air or any gas they impart to that gas the power to discharge an electroscope. While this gas is giving forth heat and discharging electrons it gradually vanishes, and instead another gas appears, of low density, the spectrum of which M. Janssen, a famous French astronomer, noticed in the light of the sun during 1868, and which was first discovered on the earth by the writer of this article.

It seems, therefore, that one element, radium, can produce another—namely, helium. Whether, as is possible, other elements are formed at the same time we do not know. That question remains for further investigation.

Let us see whether radium possesses any properties, differing in kind or in degree, from those of other elements which have not yet been observed to undergo any such extraordinary change.

First, then, there are, at least, other two elements which discharge electrons. These are thorium and uranium. They all, as well as radium, undoubtedly consist of atoms of great weight. If we take the weight of an atom of hydrogen as unity, that of radium weighs about 225 (or perhaps even more); that of thorium 232, and that of uranium 240.

As these are the three heaviest kinds of atoms known, we may guess that when an atom possesses a great mass it tends towards disruption; that just as no star has been seen possessing a magnitude greater, let us say, than one thousand times that of our sun (else it would be unstable, and would throw off satellites), so no elements of a greater atomic weight than a certain maximum can exist, and that those which we know to possess very high atomic weights are themselves in the process of throwing off satellites.

It is perhaps permissible to speculate that electrons are small satellites, and that atoms of helium are larger ones. But to pursue the subject further, without more definite knowledge, which can be gained only by experiment, would be unprofitable.

Needless to say, many workers are doing their utmost to penetrate more deeply into this most interesting field of exploration.

La Leono kaj la Bovoj.—Tri bovoj sin paŝtis sur herbejo, tre pace kaj amike. Leono jam de longe estis rigardinta ilin kun la espero je kapti ilin, sed sentis ke ne estos ŝanco por tion fari, dum ili kune restados.

Tial li sekrete ekdissemis malbonajn kaj falsajn dirojn pri unu kontraŭ la aliaj, ĝis tio naskis ĵaluzon kaj malfidon inter ili. Tuj kiam la leono vidis ke ili evitis unu la aliajn kaj sin paŝtis malkune, li sin ĵetis sur ĉiun aparte, kaj tiel sukcesis ke ĉiu el ili fariĝis facila kaptaĵo de la leono.

Kiam amikoj malpacas, malamikoj profitas.

(6266).

La Rano kaj la Bovo.—Bovo sin paŝtis en marĉejo kaj okazis premi sian piedegon inter kelke da ranidoj, kaj morte premegis unu el la kovitaro[1]. Postvivanta ranido forkuris al la patrino por sciigi al ŝi la teruran novaĵon.—"Kaj, ho patrino, estas tre granda besto, granda kvarkrura[2] besto kiu tion faris!"—"Tre granda?" diris la maljuna ranino. "Kiel granda? Ĉu ĝi estas tiel dika" (kaj ŝi ŝveligis sin multe) "tiel dika kiel tio?"—"Ho!" diris la ranideto, "multe pli dika ol tio."—"Nu, ĉu ĝi estas tiel granda?" (kaj ŝi ŝveligis sin ankoraŭ plie)—"Certe, patrino, ĝi estas; kaj, eĉ se vi krevigos[3] vin, vi neniam atingos la duonon de ĝia dikeco."

La maljuna ranino, kolerante ke ŝia povo tiel estas dubata, alian penadon faris kaj vere krevis.

"Sin tro ŝveligi estas danĝere."

(6266).

FOOTNOTES:

[1] Brood.

[2] Fourlegged.

[3] Burst.

KANTETOJ INFANAJ.

"TWINKLE, TWINKLE, LITTLE STAR!"

Ekbrilu, ekbrilu, malgranda steleto! Kio estas vi, multe mi miras; Tiel alta, altega, el nia tereto, Diamant’ en ĉiel’ vi aperas.

"THE NORTH WIND DOTH BLOW."

Blovas norda vento, Neĝa estas sento, Kion faros tiam ruĝgorĝeto? En grenejo restos, Varme tie nestos, Sub flugil’ kaŝite la kapeto.

"HEY, DIDDLE DIDDLE!"

Babilo, babileto! Kato kaj violoneto, Bovino super lunon eksaltante; Hundeto multe ridis, Ludeton kiam vidis, La plado kun kulero forkurante!

"LITTLE JACK HORNER."

Ĵak Horner malgranda, En kojno sidanta, Kun pasto de prunoj sin festas; Enmetis fingregon, Eltiris prunegon, Kaj diris, "Knab’ bona mi estas!"

Tradukis Ben Elmy.

38

NOKTO TERURA.

Originale verkita de Edward Metcalfe, M.A. (Oxon).

Estas tre granda ĉambro, mi eĉ povas diri grandega, sed la lito, antikva kaj per densaj kurtenoj ĉirkaŭata, estas tute en angulo.

Sur tiu-ĉi lito kuŝante mi vidas palan lumon enirantan tra la du fenestroj. Per fantoma lumo ĝi lumigas la flankkurtenojn, tiel, pro ilia blankeco kaj diafaneco, igante strangan kontraston kun la densaj kaj malhelaj kurtenoj de la lito. Per malforta radio ĝi transiras la ĉambron, kaj per tremeta lumo montras la masivan pordon ĉe la kontraŭa flanko de la ĉambro.

Ĝuste tiamaniere timema infaneto tuŝus la kapon de kuŝanta hundo.

Kontraŭ tiu ĉi pala lumo silente sed forte bataladas la mallumo.

Maltrankvileco stranga kaptas min; ne povante plu dormi, mi leviĝas kaj aliras al la pli malproksima el la du fenestroj.

Estas kvazaŭ ia nekonata forto altirigis min.

Grandaj multepezaj fenestroj, ĉiu el ili havante tri kadrojn, el kiuj la plej malaltaj estas malfermitaj, kaj, tra la du malfermaĵoj, malvarma aero enfluas en la ĉambron.

Mi sentas min tremetantan de—malvarmo, aŭ ĉu estas—de ia antaŭaverto[4] pri danĝero?

Ekstere mi vidas grandan, antikvan korton, tute per ŝtonegoj pavimatan. Je tri flankoj malaltaj konstruaĵoj—ĉeval—aŭ bovinejoj—ĝin ĉirkaŭas, sed, dekstre de mia ĉambro kaj apude, staras altega nerompita muro.

Kune kun mia ĉambro ĝi formas la kvaran flankon de la korto.

Klinante la korpon duone el la fenestro, nur la alia dekstra fenestro de la ĉambro min apartigas de tiu nerompita muro.

En la korto mi vidas du virojn, eble ĉevalistojn. Sed kion ili estas farontaj noktmeze en tiu antikva korto? Kial ili tiel senbrue kiel fantomoj moviĝas?

Kaj pri kio ŝajnas ili ion timi? Maldikaj kiel ombroj ili ensorĉas min.

Unu el ili en kortmezon alportas benketon, sur kiun la alia metas lignan duontubon—tian, kian antaŭe oni fiksis laŭlonge la randoj de tegmentoj, por ke ĝi ricevu pluvakvon—klinigante ĝin tiamaniere ke la maldekstra finiĝo estas je la alteco de genuoj, kaj la dekstra de la brusto de homo.

Ili firmigas ĝin per fortaj subtenaĵoj, kaj enpakis en la pli alta finiĝo kvazaŭ mureton el drapo.

Tiel silente ili laboras ke oni povas aŭdi nur la plej mallaŭtan soneton.

Tiam, enirante en unu el la malaltaj konstruaĵoj, ili tie restas kelkajn minutojn kaj tiam revenas strangege vestataj. La kruroj[5], korpo, brakoj kaj, escepte la okuloj, la tuta vizaĵo, estas envolvataj per densaj kovriloj, kaj mi rimarkas densegajn gantojn sur la manoj. Vere la maldikuloj estas fariĝintaj dikeguloj!

Ili ambaŭ portas ŝarĝojn[6]; la unua pezan ŝovilon feran tre profundan; la dua ledan sakon.

Kion ĝi enhavas? mi demandas min. Io, videble, de grandega malkvieteco. Ŝajnas esti viva, la sako mem. Dekstren, maldekstren, antaŭen, malantaŭen ĝi saltas, aŭ pli korekte diri, ĝi estas saltigita.

De-nove mi sentas tremfroston. Mi komprenas nun la altiradon. El tiu ĉi io eliras la forto altira, kaj vere ĝi estas altiraĵo terura!

Alveninte al la duontubo, je la pli alta finiĝo, la unua, ĉiam forte tenante per la du manoj la tenilon, metis sian ŝovilon sur la lignan superaĵon, kie troviĝas la drapa mureto: La dua malrapide komencas malfermi la sakon. Ili ambaŭ estas videble tremantaj!

"Ĉu vi estas preta, Joĉjo?" demandis li, metante, singarde, la ankoraŭ fermitan buŝon de la sako ĝuste en mezon de la ligna kavvojo; "fortege frapu kaj svenigu[7] ĝin, aŭ mi ne kuraĝos ĝin tuŝi." "Preta," respondas la ŝoviltenanto; "jes, tiel preta kiel mi povas esti; tiel preta kiel kiam la morto mem atendas ian mallertaĵon; preta, Viĉjo, vi diras!"

"Ne riproĉu, Joĉjo; vole, nevole, estas necese ĝin fari."

"Kaj kial ĝi estas necesa? Ĉiunokte ni batas kaj rebatas kaj ankoraŭ rebatas la sovaĝan fiŝbeston. Kial ne restus ĝi en sako? Kiel mi ŝatus[8] ĝin mortigi. Ĉu ĝi estas senmortema, vi pensas?

"Se ĝi ne estus tiel batata kaj svenigita, ne eble estus ke la Doktoroj ĝin tuŝu; sed post tia frapado ĝi restos morgaŭ preskaŭ kvazaŭ senviva. Kaj estus danĝerege ke ĝi restu en sako. Se ni ne ĉiunokte svenigis ĝin, baldaŭ ĝi rompigus la sakon, kaj tiam, Ho ve la mondo!!! Venas sur nin la vivado de ĉiuj vilaĝanoj, eble eĉ de la tuta homaro. Frapu fortege; jen——"

Singarde kaj malrapide la buŝo de la sako estis malfermita. Io rapida kiel la fulmo antaŭen saltegas, tute rekta al la vizaĵo de lertega Joĉjo. 39 Unu momenton la drapa mureto haltigas ĝin, kaj en tiu momento Joĉjo antaŭpuŝas la ŝovilon, kaj per rapidega movo forte forĵetas la sovaĝan beston. Kun bruega sono ĝi frapas, dekstre de mia ĉambro, la nerompitan muron, je la alteco de ĉirkaŭ dudek piedoj de la tero. Joĉjo estas aginta kontraŭ ĝi same kiel oni agas kontraŭ la balon kiam oni ludas "Cricket."

Tute svenigita ĝi tombas sur la teron, blanka objekto, plata, kaj laŭ la formo de soleo[9].

En la momento dum ĝi restas kvazaŭ senviva, Vilĉjo rapidas ĝin levigi kaj remetas ĝin en la sakon, kie, en tre malmulto da sekundoj ĝi rekomencas la antaŭan saltadegon.

De-nove la malfermo de la sako; de-nove la antaŭena saltego; de-nove kaj ankoraŭ de-nove....

Kiam Vilĉjo la kvaran fojon malfermas la sakon li subite ekkrias; "Gardu treege, Joĉjo, ke vi ne sendas ĝin tra la fenestroj, ĉar ĝi mortigos kiun ajn ĝi tuŝos."

Tiel forta estas por mi la altireco ke mi tute estas forgesinta la du fenestrojn malfermitajn. Mi rapide kuras al la alia fenestro, ĉar ĝi estas tre proksima je la muro, kaj mi fermas ne sole la fenestron, mi ankaŭ antaŭmetis antaŭ ĝi la lignajn kovrilojn, fortajn kaj, mi kredis, nerompeblajn.

Tion farinte, mi estas fermonta la alian fenestron kiam mi aŭdas ekkriegon de la korto, kaj vidas la beston mem saltantan, aŭ flugantan, en la malfermaĵon. Du aŭ tri fojojn ĝi ĉirkaŭflugas la tutan ĉambron. Eble ĝi min ne vidas; certe ĝi min ne tuŝas, sed mi sentas la venton de ĝia flugo, kaj kuras kiel eble plej rapide al la pordo.

Kiel eble plej rapide; sed la fiŝbirdo kiu vere flugas, sed flugas per naĝiloj, tiel rapide antaŭen saltis, tien kaj tien ĉi, ke ĝia blanka korpo ŝajnas esti nur strio[10] de lumo.

Mi aŭdas koleran bruon, mi sentas la venton de aero traŝirita, kaj la terura fiŝbesto ĉirkaŭflugadas mian kapon, preskaŭ frotante mian vizaĝon. Mano sur la tenilo de la pordo, mi restas senmove kaj ekpensas. "Estas en la domo virinoj kaj infanoj. Se mi malfermas la pordon, mi permesos al tiu ĉi terura besto eniri en la domon. Mi ne kuraĝas tion fari. Pli bone estus ke mi mortus mem, kaj eble la besto ne vundos min. Mi restos en la ĉambro."

Tial mi foriras de la pordo; kaj, kvazaŭ per ĝia malbona spirito ĝi povas legi miajn pensojn, la fiŝbesto forflugas al la malfermita fenestro, kaj pendigas sin sur la ekstera flanko de la kurtenoj, kiel grandega nokta papilio.

Dume la du viroj kriegadas.

"Forkuru, Sinjoro, se estas eble, sed ne lasu ĝin eniri en la domon, la plej malgranda piko kaŭzos la morton. Gardu la ponardegon[11]! Mi kaj Vilĉjo supreniros."

Sed timante pri la virinoj kaj infanoj mi ne deziras ke oni malfermu la pordon.

Sur tableto kuŝas larĝa, maldika libro, kaj la fiŝbesto pendas, kiel mi diris, sur la eksteraĵo de la kurteno. Ĝi restas tute senmova, eble ĝi dormas. Mi denove rapidege ekpensas.

"Se mi ĝin frapos forte kaj subite, kredeble ĝi forfalos eksteren en la korton. Tiam, antaŭ ol ĝi povos reveni, mi fermos la fenestron."

Per la du manoj tenante la libron, mi proksimiĝas la kurtenon. Tiam, per rapidega movo, mi frapas la korpon blankan, kiu, laŭ mia espero, estas forpelata tra la malfermaĵo.

Forĵetante la libron, mi ĵetas min sur la malfermitan kadron, kaj komencas fortege ĝin tiri malsupren. Sed ĝi estas pezega kaj moviĝas nur malrapide; antaŭ ol mi povas ĝin fermi, mi vidas revenante la fiŝbeston, ne nun saltigantan kiel strio de lumo, sed nerapide kaj kviete per movo kvazaŭ ĝi naĝas en aero. Jam trikvaronoj de la vitro estas pasinta la baron de la pli alta kadro. Nun unu kvarono restas de la malfermaĵo, kiam, tutproksime de mia vizaĝo, alvenas la blanka solea korpo; ĝi glitas supren inter la vitro kaj la baro de la pli alta kadro. Mi tiras pli kaj pli forte kaj la kadro pli rapide malsupreniras, sed mi vidas la blankan platan korpon glitantan ĉirkaŭ la malsupreniranta baro, kaj en tiu sama momento la fenestro fermiĝas, kaj la terura fiŝbesto falas sur mian korpon kaj pendigas sin sur la brusto de mia nokta vesto. Mi estas tute enfermita kun la objekto de mia teruro! Senmove ĝi pendiĝas sed mi sentas tra la maldensa vesto la palpetaĵojn kaj mi vidas la minacajn okulojn, ruĝajn kiel brulantaj karboj. Kiel ŝtono mi staras! Miaj okuloj grandiĝas; mia sango malfluidiĝas; mia koro estas tute haltigita; kaj kiel kanteton, mi aŭdas la frazon, denove kaj denove, "La plej malgranda piko kaŭzas morton." "Vi malfidu la ponardegon." Mi ne kuraĝas eĉ spiri. Pezege la blanka korpo premas mian bruston; brulege la okuloj ruĝaj brulas mian cerbon.

Ekster la pordo mi aŭdas brueton. Joĉjo kaj Vilĉjo do alvenas!

La besto ankaŭ aŭdas la soneton; en la brulaj okuloj mi vidas brileton de kompreneco kaj kruelegeco. La naĝiloj moviĝas, la vosto leviĝas. Mi antaŭsentas la pikon de la terura ponardego. Mi ne povas plu suferi; mi ne povas plu atendi; per la du manoj mi subite disŝiras la tutan bruston de la vesto, kaj fortege forĵetanta ĝin saltas al la pordo kaj ekkriegante grandegan kriegon de teruro ... mi vekiĝis.

FOOTNOTES:

[4] Premonition.

[5] Legs.

[6] Burdens.

[7] Swoon.

[8] To enjoy.

[9] A sole.

[10] Streak.

[11] Sting.

40

[Copyright reserved.]

[Tradukis Esp. 6266.]

LA VENTEGO (Daŭrigo).

(Vidu la Novembran kaj Decembran Nrojn.)

AKTO I.

Sceno 2 (daŭrigo).

(Daŭrigota).

41

KAZABIANKO (Casabianca).—Mrs. Hemans.

Tradukis Clarence Bicknell.

La juna Kazabianko, knabo dektriaĝa, filo de la Admiralo de la ŝipo "Orient," restis ĉe sia posteno[12] (en la batalo de la Nilo) post la ekflamiĝo de la ŝipo, kaj kiam ĉiuj pafilegoj estis forlasitaj. Kiam la flamoj atingis la pulvon, li pereis pro la eksplodo.

La knabo sur la ŝip’ brulanta, De ĉiuj forlasite, staris; La flamoj de l’batalruinoj[13] Sur la mortintoj lumon faris.
Sed, naskiĝite por komandi, Li restis, brava kaj belega, Estaĵo de heroa sango, Infano, sed de form’ noblega.
La flamoj proksimiĝis; tamen, Al patra mendo[14] li obeis; Kaj sia voĉo al la patro Ne venis, ĉar li jam pereis.
Li laŭte kriis, "Patro mia Ĉu mi ne finis devon mian?" Ne sciis li ke l’Admiralo Ne povas aŭdi filon sian.
"Parolu, patro," li rediris "Ĉu min foriri nun vi lasas?" Sed nur respondas la pafado; La flamoj pli proksime pasas.
Nun sur la fronto lia batas Kaj sur la haroj, la varmeco; Sed de l’posteno de la morto, Regardis li en trankvileco.
Ankoraŭ laŭte li demandis, "Ĉu estos devo, mia halto?" Dum tra la veloj pli kuradas La fajroj per rapida salto.
La ŝipon, kun brilec’ sovaĝa, La flagon[15] ili envolvadis, Kaj super la kuraĝa knabo, En la ĉielon radiadis.
Subite tondra sku’ bruegis Sed li—la knabo—kie estis? Demandu de la ventoj kiuj La maron per la eroj vestis.
La mastoj, flag’, timono[16]—ĉiuj Servadon faris je honoro. Sed nobla pli ol ili estis La juna kaj fidela koro.

FOOTNOTES:

[12] Post.

[13] Ruins of the battle.

[14] Order.

[15] Flag.

[16] Helm.

VESPERO.

I.

Ĉielruĝo, Eknoktiĝo, Mallumiĝo, Malvarmiĝo.
Peza nubo Super arbo; Nigra urbo Kiel tombo.
Ĉio restas Kaj silentas; Ĉio haltas Kaj ekmortas.

II.

Senamiĝo, Mizeriĝo, Forlasiĝo, Eksoliĝo.
Malespero En la koro; Amvespero Sen fervoro.
Koro restas Kaj silentas; Amo haltas Kaj ekmortas.

Carlo Bourlet.

KRISTNASKAJ PROBLEMOJ.

Ĉiuj el miaj Jarabonantoj kiuj sendos korektajn solvojn de tiuj ĉi problemoj al la Redaktoro ricevos dekduon da Poŝtkartoj Esperantaj.

(Ni presos la solvojn en The Esperantist, No. 4, kune kun la nomoj de la divenintoj).

(6266).

42

ALILANDAJ KUNBATALANTOJ.

Ni ĵus ricevis leteron de Sinjoro Kühnl, la Sekretario de la Esperanta Societo en Bohemujo, kiu revenis de sia longega vojaĝo tra Eŭropo pasiginte kelkajn tagojn en Londono kvankam li tute ne parolis la Anglan lingvon! Li diras. "Hodiaŭ, kiam mi denove sidas ĉe mia skribtablo mi rememoriĝas tempojn ĵus pasintajn inter miaj novaj sed, mi devas diri, plej amataj amikoj, inter esperantistoj. Tagoj pasintaj en Londono estas al mi des pli agrablaj se mi ekmemoras cirkonstancon sub kiu mi troviĝis en Anglujo, nekonante Vian lingvon. Kaj, kvankam nekonataj homoj, tamen Viaj samlandanoj estis tiel agrablaj je mi, fremdulo. Al Esperanto mi ŝuldas multe, ĉar ĝi ebligis al mi trovi amikojn en fremdlando. Tiun ĉi ŝuldon mi povas vere nur per plej agema kaj viva propagando egaligi. Inter novaj adeptoj mi multe aludos[17] mian veturon en Londonon sen angla lingvo, kaj, por ekflamigi la malmulte vivajn samideanojn, mi decidis publikigi en Bohema Esperantisto la tutan vojaĝon.—Kühnl Edward."


Kune kun Sinjoro Kühnl en Londono troviĝis ankaŭ Sinjoro René Deshays. Tiu ĉi afabla kaj lerta Esperantisto ankaŭ ne konis nian lingvon. Li skribas. "Kara Sinjoro, Mi tre dankas vin pro la sendo de la nova gazeto esperantista, kiun nia Chaumonta grupo tuj abonis. Via unua numero tute interesis nin kaj estas vere inda je la granda sukceso kiun al vi mi bondeziras. Ĉe mia rekomencita kurso (mi faras ĉi tie la superan kurson) mi prenis por ekzercoj legadaj kaj interparolaj, la ĉarman artikolon pri L’Itala Somero. Mi estos ankaŭ feliĉa daŭrigi la legon de la Ventego Sume, mi vin kore gratulas pri la ideoj kaj pri la formo. Mia amiko, Sinjoro Mossmann, Sekretario de nia grupo, ankaŭ tre ŝatas vian gazeton, kaj skribis raporton pri ĝi por la ĉitieaj ĵurnaloj.——René Deshays."

Plezurege ni povas anonci ke la plimulto da Francaj Grupoj abonis je The Esperantist, kaj ni deziras korege danki ilin por la honoro, kaj ankaŭ por la multaj gratulantaj artikoloj kiuj estas presitaj pri ĝi en Francaj Gazetoj.


Trinidado estas malproksima angulo de la mondo, kaj Mayaro estas malproksima angulo de Trinidado; tamen ĝi havas bonan Esperantiston, tiel, kiel la sekvanta interesa letero montros.—"Kara Sinjoro—Estas veturo de kvindek tri mejloj al Port of Spain, tridek per vagonaro, dudek tri per vojo, dek kvin de tiuj ĉi estas nur la malmola sablo de la marobordo, kiu tie ĉi estas forlasita krom de pelikanoj. La marobordo estas dika je la eternaj kokosujoj[18] kaj la arbetoj de la vinbero de la maro. En Mayaro estas nur kvin blankaj homoj preter mi. Certe estas malĝoje se oni ne estas venkinta la arton sin amuzadi. Sed ni havas belan tropikan marobordon kaj maron similan al la pentraĵoj de la Sudaj Maraj Insuloj de R.L. Stevenson. Pentru Londonon, kun ĝia varmego, polvo kaj helo, dum varmega tago de Julio aŭ Aŭgusto, kaj vi havas Port of Spain, tiel, kiel ĝi ĉiam estas. Via. A.M."


Maltaj Samideanoj nun fondis Oficialan Grupon. Doktoro Gustav Busuttil aminde sendis al ni sian paroladon—en Esperanto parolitan—ĉe la kunveno por fondigi la Grupon. Belega paroladeto, kaj ni tre bedaŭras ke ni ne havas sufiĉe da spaco por presigi ĝin en The Esperantist. Parolante pri la kara lingvo mem, Doktoro Busuttil poezie diris—"Esperanto estas kiel nemortema grandega arbo kun multaj fortaj branĉoj, plenaj je ĉiam verdaj Folioj, multekoloraj Floroj, kaj bonegaj Fruktoj. La Internacia Lingvo estas la Arbo: Branĉoj estas la Societoj: Folioj kaj Floroj la Esperantistoj; kaj la Fruktoj estas la Verkoj, la Frata Amo. Nun fariĝi branĉo aŭ resti simpla folio kiun la plej malgranda blovanteta venteto povas faligi—ni devas elekti aŭ unu, aŭ la alian. Kaj kial malakcepti tian privilegion? Antaŭ kvar aŭ kvin monatoj nur estis tri Maltanaj Esperantistoj. Je tiu tempo Sinjoro Agius skribis leteron pri la lingvo al la Daily Malta Chronicle. La afero eble silente estus mortinta se la Hon. Sek. de la Esperanta Klubo ne estus sendinta respondon kiu estis varmega propagandilo de Esperanto kaj ekvekigis la dormantetan simpation kiu vivis en multaj Maltaj Koroj. Mi respondis al tiu ĉi letero kaj decidis fari veran propagandon pri, per, pro, por, Esperanto. Mi esperas ke la helpo de ĉiuj ĉeestantaj gesinjoroj, fortiĝos la Maltan branĉon de la grandega arbo kaj ke ni nutros la saman Esperon." Sendube la sindonema Doktoro Busuttil tro akcentis nian letereton, sed kompreneble Anglujo ĉiam faros tion, kion ŝi povos, por helpi sian fratininsulon fondigi fortan Societon. En Maltujo estas gazetoj Anglaj kaj Italaj. Ambaŭ el ili presigis multajn bonajn artikolojn pri Esperanto, kaj oni devas gratuli Sinjorojn Agius, Busuttil kaj Ciantar, kaj esperi ke la potencaj gazetoj presados artikolojn kiel eble plej ofte.

FOOTNOTES:

[17] Allude to.

[18] Cocoanut Palms.

43

KIAN AĜON LA SFINKSO HAVAS?

Sendube la plej antikva konstruaĵo hommana, kiu ankoraŭ restas ĝis nunaj tagoj, estas la granda statuo kiun oni nomas la Sfinkso. Tiu fama statuego staras aŭ—pli bone diri—kuŝas sur la sabloj de la egipta dezerto, apud la Piramidoj de Gizeo, kaj ne malproksime de Kajro, ĉefurbo de Egiptujo. La statuego havas la formon de kuŝanta leono, laŭ korpo kaj membroj; sed kun kapo, ŝultroj kaj brusto de virino. Ĉe nia tempo nur vidiĝas iom plu ol la kapo de la giganta statuo; ĉar la cetero de la figuro estas kovrita, kaj kvazaŭ enterigita, de la sablo.

Kian aĝon la Sfinkso havas? Ĉu iu povas tion nun eltrovi? Ĉe la militiro de Napoleono en Egiptujon, oni rakontas ke li admonis siajn soldatojn—"Bravuloj miaj, de la altaĵo de tiuj ĉi Piramidoj, milcentjaroj vin rigardas!" Tio ne estis tute frazo aŭ fanfaronado[19]; modernaj observantoj kaj esploristoj anoncas eĉ pli malproksiman daton. Kaj ĉiuj scienculoj konsentas ke la Sfinkso ekzistis longe antaŭ la fondigo de ia Piramido.

Plinio skribis, ĉe sia tempo, ke la leonvirina formo de la Sfinkso memorigas la maksimumon de la jaran Nilan superakvon, kiu okazas ĉirkaŭ la 6a ĝis 16a de Aŭgusto, dum estas la Suno en la signoj zodiakaj Leono kaj Virgulino. Tamen, per sekvo de la fenomena "procesio de la tagnoktegaloj," la signo; de la homa sistemo Zodiaka ne akordiĝas tute en loko kun la realaj stelaroj de sama nomo. La fiktiva[20] (tamen konvena) sistemo homa malproksimiĝas de la reala loko de la stelaroj dum la daŭro de ĉirkaŭ 12,900 jaroj,—kaj tiam vice alproksimiĝas dum egala tempo; kune 25,800 jaroj, en kiu tempdaŭro la Suno transkuras la tutan zodiakon, loĝante en ĉiu zodiaka stelaro laŭ la vico. Tiel, kvankam la superakvo de la Nilo (ĉe tempo de Plinio) okazis dum la suno estis en la signoj Leono kaj Virgulino, la suno estis, efektive, en la stelaroj Kankro kaj Leono. Kaj en tiu ĉi nuna jaro, la Nila superakvo ankoraŭ okazis kiam la suno estis en signoj Leono kaj Virgulino; kvankam, efektive, la suno estis en la stelaroj Dunaskitoj (the Twins) kaj Kankro.

Tre kredinda supozo, do, estas, ke la Sfinkso estis konstruata en epoko kiam vere akordiĝis la fiktivaj signoj kun la realaj stelaroj de sama nomo. Tia monumento dece[21] memorigus tioman notindan kaj raran okazon. Estis ankoraŭ tia okazo preskaŭ 2,000 jaroj A.K., sed la Sfinkso tiam jam estis pli antikva ol ĉiu historio. Eble, do, la Sfinkso memorigas pli fruan okazon, ĉirkaŭ 23,000 jaroj A.K.? Tia konkludo ne devas ŝajni nekredebla; ĉar Herodoto rakontas ke la Egiptoj jam studiis la sciencon de Astronomio dum 40,000 jaroj, kaj la plej novaj serĉadoj en Egiptujo atestas historion kiu povus atingi tian malproksiman daton.

Originale verkita Ben Elmy.

FOOTNOTES:

[19] Boast.

[20] Hypothetical.

[21] Fittingly.

GERMANAJ PROVERBOJ.

1. La infanoj de niaj najbaroj estas ĉiam la plej malbonaj.

2. "Preskaŭ" neniam mortigis muŝon.

3. Pli malgrasa la hundo, pli grasa la pulo[22].

4. La plej bona spegulo estas malnova amiko.

5. Dio donas la vinon, sed ne la botelon.

6. La kuirejo mortigis pli multe da homoj ol la glavo.

7. Silko kaj veluro estingas la fajron de la kuirejo.

8. Unu patro subtenas dek filojn pli bone ol dek filoj unu patron.

9. Kiu unufoje invitis la diablon en sian domon neniam liberiĝos de li.

10. La leĝoscienco havas vaksan nazon: oni povas tordi ĝin laŭvole[23].

(En la kvara Esperantist troviĝos dek Italaj Proverboj.)

(4686).

FOOTNOTES:

[22] Flea.

[23] At will.

LERTA RESPONDO.

"Se la demando ne estus malĝentila, kiom vin kostas via loĝejo kaj manĝado?"

"Se la demando ne estus malĝentila, mi tuj respondus!"

B.E.

Maljunulo: "Vi diris al mi ke vi mortigis leonon en Afriko?"

Junulo (Sveligante je fiero): "Jes, kaj senhelpe mi faris ĝin!"

Maljunulo (Kritike): "Do neniu vidis vian kuraĝan agon."

Junulo: "Jes, la leono."

C.W.T.R.

44

VERA RAKONTETO.

En Anglujo la Sinjoroj estas ofte ne sufiĉe bonmanieraj; en Italujo ili estas ofte tro komplimentuloj, kiel la sekvanta vera rakonteto atestos.

Du sinjoroj, Milananoj, kiuj renkontis la unuan fojon ĉe vespermanĝo, malfrue kunforiris.

"Ĉu vi iras dekstren?" diris Sinjoro A. "Jes," respondis Sinjoro B. "Ĉu vi."

Kaj ili ambaŭ kunpromenis. Ĉe la unua flankstrato ili haltis. Ĉiu kredis ke sia kunvojiranto loĝis en tiu kvartolo[24], kaj volis akompani lin domon. Tial ili kuniris antaŭen.

Post multe da similaj haltetoj kiam unu aŭ la alia diris "Mi esperas ke vi ne venis ekster via vojo pro mi," fine ili alvenis al la enirejo de granda palaco, en kiu loĝas du aŭ tri familioj je ĉiu etaĝo. Sro. A. akceliĝis ion, kaj Sro. B. haltis, konvinkite ke Sro. A. alvenis hejmen. Ambaŭ diris mil komplimentojn kaj "bonan nokton" multefoje kaj "Je nia revido" sed ili kuneniras kaj supreniras al la unua etaĝo, kie ili rehaltis; sed certe neniu estis ĉe si: Tial ili supreniris per la dua ŝtuparo k.t.p. ĝis la finiĝo.

Tiam ili trovas ke ili ambaŭ loĝas en alia tre malproksima kvartolo de la urbo!

Esperantisto, 4686.

FOOTNOTE:

[24] Quarter.

LA SONĜOJ VERIĜIGAJ.

La nigruloj, liberataj servoj en Sudaj Ŝtatoj de Ameriko, estas tre kredemaj, precipe pri ĉarmoj. Ili nomas tiujn ĉi "Vudu."

Foje nigrulo malriĉa kaj mallaborema, iris al maljuna Vudua Doktoro, kaj deziris ke li donu ĉarmon por veriĝigi liajn sonĝojn.

La Doktoro konsentis tion fari kaj donis al li kuniklan osteton kiun li trovis al la tempo de la novluno en la mortintejo. La nigrulo gajege foriris.

Sed post tri aŭ kvar tagoj li revenis tre malplezurata ĉar la ĉarmo ne estis sukcesa.

"Ho! Tiu ĉi ne estas bona," li diris.

"Ne bona?" ekkriis la Doktoro.

Ne respondis la alia. "Tri foje mi sonĝis ke mi trovus multan monon, kaj hodiaŭ mi perdis, mian solan moneron! Vi ne estas Vudua Doktoro; tute ne!

"Ha," respondis la maljunulo. "Ĉu vi ne ofte rimarkis ke vi ne povas memori viajn plej belajn sonĝojn kiam la mateno venis?"

Jes, tiaj kelkafoje estas okazintaj.

"Nu! Oni nur povas veriĝigi tiajn sonĝojn!"

Esperantist, 8379.

LA FAJFILO DE BENJAMIN FRANKLIN.

Kiam mi estis sepjara infano, en festo oni plenigis miajn poŝojn je kupraj moneroj. Mi tuj iris en butikon,[25] kie oni vendis ludilojn por la infanoj. Sur la vojo mi renkontis knabon, kiu havis fajfilon. Mi estis ĉarmita per ĝia sono, kaj donis por ĝi mian tutan monon. Tiam mi returnis hejmen kaj fajfis ĉie en la domo. Mi estis tre kontenta pri mia fajfilo, sed mi maltrankviligis la tutan familion. Miaj fratoj kaj gekuzoj, sciiĝinte pri mia komerco, diris ke mi pagis kvaroblan prezon. Mi ekpensis kiom da bonaj objektoj mi povus aĉeti per la resta mono, kaj ili tiel ridis je mia malsaĝeco, ke mi pro malĝojo ploris.

Sed tio ĉi estis poste utila por mi. Ofte, kiam mi estis tentata aĉeti nebezonan objekton, mi diris al mi mem "Ne donu tro multe por fajfilo" kaj tiamaniere mi konservis mian monon. Kiam mi fariĝis grandegulo kaj eniris en la Societon, mi renkontis multajn, tre multajn, personojn kiuj donis tro multe por siaj fajfiloj. Kiam mi vidis viron tro deziregantan la reĝajn favorojn: Kiam mi vidis iun celantan la popularecon kaj nezorgantan pri la propraj aferoj—tiam mi diris "Vere, li tro multe pagas por sia fajfilo."

Kaj kiam mi vidis avarulon, kiu rifuziĝis je ĉia komforta vivo, tiam mi diris ke ankaŭ li tro pagis sian fajfilon. Kiam mi renkontis plezuramanton, kiu ne zorgis pri ia ajn laŭdinda plibonigo de sia animo aŭ propraĵo, kaj kiu nur klopodis pri korpa ĝuo "Eraranta homo," mi diris, "vi kaŭzas al vi maltrankvilon anstataŭ plezuron; vi ankaŭ donas tro multe por via fajfilo." Mallongige, mi komprenis, ke granda parto da homaj malfeliĉoj estas kaŭzata per la falsa taksado pri la prezo de objektoj, ke oni donas tro multe por siaj fajfiloj!

Tradukis Kabe.

FOOTNOTE:

[25] Shop.

45

CORRESPONDENCE NOTES.

Dear Sir,—A matter which requires the careful attention of those who desire to make themselves perfectly intelligible to all, irrespective of nationality, is the correct use of prepositions. In English the same preposition is often employed to express many diverse ideas, and it therefore becomes desirable to consider this when translating prepositions into Esperanto.

Of course it is often possible to evade the difficulty by using the accusative without a preposition, and one is often tempted to employ the invaluable "je." As, however, this latter practice should not be indulged in too frequently, it may be of interest to many of your readers to consider some phases of our preposition "of."

  1. The first word of the line.
    La unua vorto de la linio.
  2. One of us will be chosen.
    Unu el ni estos elektata.
  3. Do not think of it.
    Ne pensu pri ĝi.
  4. The best means of obtaining it.
    La plej bonaj metodoj por ricevi ĝin.
  5. The Professor of the school.
    La Profesoro ĉe la lernejo.
  6. A great number of ideas.
    Granda nombro da ideoj.
  7. The largest room of the house.
    La plej granda ĉambro en la domo.
  8. The largest of all the trees in the garden.
    La plej granda inter ĉiuj la arboj en la ĝardeno.

When in doubt as to which preposition should be used, try the sentence with all the possible forms, and the correct, logical, preposition will almost always be obvious.

Esperantisto, 8105.


Several friends have called attention to the apparent misprint in the word Trinki, thinking it should be Drinki. There is, however, an important difference between the two. Trink’ (as "made in Germany") is used for the ordinary drinking of man and beast; but with shame we admit that our own vocabulary provided Dr. Zamenhof with the drink’ which represents the excessive tipplings of men and beasts. Let us beware of calling our friends "Drinkuloj" during the dog-days. Trinkulo is the more usual and agreeable word.


Having had occasion to write to the Remington firm on a matter of business, a reply was received in Esperanto, concluding with a question of general interest regarding the sound of "Scii." This word, represented phonetically, does present some difficulty. S-ts-ee-ee is not easy to pronounce. In practice one should elide the first "s" on to the vowel immediately preceding. Thus mi scias is pronounced mis cias.


The pronunciation of the vowels in Esperanto still seems to give some difficulty, for a correspondent queries the sounds of vowels when followed by "r."

Esperanto is a phonetic language. "One letter, one sound," is one of its invariable rules. Therefore, no matter what the letters adjacent to those vowels may be, their value is invariable. Take the word "per" for example. This is sounded as the English "pay," followed by "r," which is slightly trilled, and not silent, as it often is in English. The writer was once talking in Esperanto with a French expert, and at the termination of the conversation asked if there were any noticeable differences between the English and French methods of pronunciation. "None whatever" was the reply, except perhaps in the value of the letter "r."

Beginners must therefore be careful to sound this letter; and, with regard to the vowels, students cannot dwell too much on them at first. Dr. Lloyd, in his most able article on Esperanto, in the current Westminster Review, says that the vowels are neither long nor short, but have a middle value. This is a very happy description of Esperanto vowels as they are spoken, and if beginners are careful to keep them long at first the middle value will assert itself as fluency is attained.


Some of the suffixes are very difficult to define. Many learners have believed that only concrete substances could be represented by the use of the suffix "aĵ." Such words as bonaĵoj, amikaĵoj, etc., they would do away with, and replace by boneco, amikeco, etc. On giving the matter a little thought, however, it is quite clear that there is a distinct difference between amikaĵoj and amikeco. Whereas the latter means friendship pure and simple, amikaĵoj represent the friendly actions which are the outcome of the state of friendship. The nearest English equivalent to define amikaĵoj is friendlinesses. Similarly bonaĵoj are goodnesses, or good actions, which necessarily arise from the state of goodness, as represented by the abstract suffix "ec."

46

DIVERSAJ SCIIGOJ.

Je Decembro 15 fondiĝis la Tyneside Esperanta Societo, najbaro de la forta grupo de Newcastle. La novenaskita societo jam komencis sian vivon per la laŭdinda energio de Sinjoroj Davidson, Clephan kaj Pearson. La klopodo estis komencita per tre humoraj leteroj pri Esperanto en la lokaj ĵurnaloj, kaj sendube tiuj ĉi varbigis kelkajn el la multenombraj membroj kiuj jam aliĝis je la Grupo. La Hon. Sek. estas Sinjoro Alan Davidson, 26, Park Crescent, North Shields. Ni petas ke ĉiuj Tyneside amikoj skribu kaj aliĝu je li.


Sendube multaj el niaj legantoj jam vidis la bonegan artikolon en la Decembra Westminster Review. Doktoro Lloyd, kiu faras Esperantan kurson ĉe la Liverpoola Universitato, bonege scias kiel priskribi la karan lingvon, kaj ni konsilas ke ĉiuj Geesperantistoj legu la artikolon.


La jaro 1903 vere finiĝis per fanfarado[26]. La eldono de tri novaj verkoj, la enpreso en gravan Revuon de Esperanta artikolo, kaj la fondo de almenaŭ du novaj grupoj estus estintaj sufiĉaj por notindigi la pasintan monaton. Sed la Esperantistaro ankaŭ trovis novan kaj taŭgan helpanton. Leŭt. Kolonelo Pollen, C.I.E., LL.D., dufoje paroladis pri Esperanto ĉe The Imperial Institute, Londone. La unua fojo estis kunveno de la Angla-Rusa la dua de la Angla-Inda Societo. Ambaŭ el tiuj ĉi paroladoj estis tute sukcesplenaj, kaj sendube varbis multajn novajn rekrutojn. Doktoro Pollen estas tre gajhumora, kaj li amuzis sian aŭdantaron, eĉ kiam li instruis ĝin. Por klarigi la bezonon por internacia lingvo, li rakontis la sekvantan anekdoton. Brita Mara Oficiro manĝis kun Ĥino, kaj deziris duan kvanton de ia bongusta spicaĵo, kies nomon li nesciis. Kredante ke ĝi enhavis anason, li ekkriis al la mastro de la domo, "Kvak, kvak! Kvak Kvak!!" sed la mastro, post iom de tempo, ridetante respondis "Ne, Baŭ-aŭ! Baŭ-aŭ!" kaj Doktoro Pollen asekuris la aŭdantaron ke, se tiu ĉi oficiro kaj sia Ĥina amiko komprenis Esperanton, simila teruraĵo ne povus okazi! Post la parolado, kelkaj el la Indaj ĉeestantoj opiniis ke estis bedaŭrinde ke oni ne uzis la Sanskritan alfabeton kiu, ili diris, estas la plej simpla kaj kompleta en la mondo. Sir G. Birdwood, la Prezidanto de la societo, kontraŭbatalis kontraŭ Esperanto, ĉar li tute neaprobis facilajn lingvojn! Ju pli malfacila, des pli taŭga por la edukado de la homaro. Sed li konfesis ke la Persa lingvo estis tro malfacila por li!


Grafo Albert Gallois skribas "Estimata Sinjoro, La Redakcio de L’Esperantista, monata organo de la Itala Esperantista Societo, tute estas reorganizita kaj reformita. De nun ĝi estos tute redaktata per itala kaj esperanta lingvoj kaj precize aperos en la fino de ĉiu monato. Fervore ni petas la Esperantistojn de ĉiuj landoj sendi artikolojn, tradukojn kaj sciigojn por kunlabori al la redaktado de la ĵurnalo, Grafo Albert Gallois, en Riolunato, Modena, Italujo. La jarabono kostas kvar frankojn."


La eldono de la lernolibro en la Brailla skribo vekigis la blindulojn en nia lando. Dankon al la helpo de Sinjoro Cart, kiu vere estas tre sindonema en tiu ĉi afero, estas espereble ke post mallonga tempo Esperanto vere estos internacia lingvo inter la kompatindaj blinduloj. La Hon. Sek. de la Esperanto Club bedaŭras ke li ne komprenis la Braillean skribon antaŭ ol li komencis klopodi pri Esperanto. Poste li ne havis tempon por ĝin lerni. Ĉar, tago post tago, leteroj en tiu ĉi nekonata lingvo alvenadis, li petis ke Sinjoro W. P. Merrick aminde prenu sur sin la devojn de Hon. Sek. por la Blindaj Esperantistoj. Ni do esperas ke, en la estonteco, oni bonvolu skribi rekte al tiu ĉi afabla helpanto de la Blinduloj, kies adreso estas The Manor Farm, Shepperton, Middlesex.


En alilandaj societoj, ofte troviĝas multaj sekretarioj, por la diversaj partoj de la administracio de la Grupo. Ĝis nun la Esperanto Club nur havis unu. Sed, kvankam la koro deziras ĉion fari, la tempon mankas. Ni do antaŭmetas peton ke oni ĉiam sendu estontajn mendojn[27] je libroj ne al la Hon. Sek. sed al Sinjoro P. H. Howard, The Librarian, Esperanto Club, The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey. Kvankam Sinjoro Howard havas sian propran grupon Surbitone li ankaŭ aminde prenis sur sin la devojn de "Librarian," tiel malpezigante la laboron de la Hon. Sek. Tiu ĉi estas necesa por ke Esperanto kaj la Gazeto kreskadu, kaj ni esperas ke ĉiuj amikoj memoros la ŝanĝon kaj tiel ŝparos laboron kaj tempon.

FOOTNOTES:

[26] Flourish of trumpets.

[27] Orders.

47

In order that this Gazette may be useful as a propaganda agent, it has been considered advisable to include in each number a synopsis of the Grammar of Esperanto, so that those hitherto ignorant of its system may be the better able to appreciate the magazine.

SYNOPSIS OF THE GRAMMAR.

The ALPHABET is composed of 28 letters. They are the following:—

A B C Ĉ D E F G Ĝ H Ĥ I J Ĵ K L M N O P R S Ŝ T U V Z and Ŭ.

The VOWELS are always given a long sound; as in the well-known phrase, "Pa, may we go too?" Shorthand students will at once recognise them as the long vowels of "Pitman." Their sound can also be illustrated by—"Bart, Bait, Beat, Boat and Boot."

The following CONSONANTS need special attention. It must be remembered that the sounds given are invariable, because Esperanto spelling is phonetic and each letter has only one sound:—

The letterCis sounded asinCzar, or as the "ts" in Bits.
" "Ĉ" "Church.
" "G" "Gag; i.e., the hard sound.
" "Ĝ" "George; i.e.,the soft sound.
" "H" "His; i.e., it is aspirated and never mute as in French.
" "Ĥ" "Loch; i.e., the Scotch or German "CH" or Spanish "J."
" "J" "theEnglish letter Y. Thus Paroloj is sounded Paroloy.
" "Ĵ" "theFrench J in Bijou or the S in the English word Pleasure.
" "S" "inSun; never as in Rose (Rozo in Esperanto).
" "Ŝ" "inShe.

The English letters Q, W, X and Y do not exist in Esperanto.

The letter Ŭ is only found in diphthongs—Baldaŭ is sounded Bahldow.

The one remaining point to be mentioned is that "AJ" is the same as in By. "OJ" as in Boy.

ALL NOUNS end in O in the nominative singular. Birdo, a bird.

When the direct object to a verb, an N is added to this O. Mi havas birdon, I have a bird.

All nouns form the PLURAL by adding J to the singular. Birdoj, birds. If objective, birdojn.

All ADJECTIVES end in A and agree with the noun in number and case. Mi havas belajn birdojn, I have beautiful birds.


The INFINITIVES of VERBS always end in I. Lerni, to learn. Pensi, to think.

PRESENT INDICATIVES end in AS in all persons singular and plural. Mi iras, I go. Ili iras, they go.

PAST INDICATIVES end in IS in all persons singular and plural. Mi iris, I went. Ni iris, we went.

FUTURE INDICATIVES end in OS in all persons singular and plural. Ŝi iros, she will go.

CONDITIONAL MOOD ends in US in all persons singular and plural. Li irus, he would go.

IMPERATIVE MOOD ends in U. Parolu! speak! Iru! go!

SUBJUNCTIVES are formed by using "KE" and the Imperative. Ke mi iru, that I might go.

The PRESENT PARTICIPLE ACTIVE ends in ANTA—Iranta, going. In the Passive voice in ATA—Farata, being done.

PAST PARTICIPLE ACTIVE ends in INTA—Irinta, having gone. In the Passive voice in ITA—Farita, having been done.

FUTURE PARTICIPLE ACTIVE ends in ONTA—Ironta, about to go. In the Passive voice in OTA—Farota, about to be done.

ADVERBS end in E—Bone, well. Bele, beautifully.


1. The DEFINITE ARTICLE is invariably LA in all cases singular and plural. La Patroj, the Fathers.

2. There is no indefinite article in Esperanto. Patro, a Father; or merely Father, as the case may be.

3. "NOT" is expressed by "NE." Mi ne havas amikon, I have not a friend.

4. Questions are introduced by "Ĉu." Ĉu mi ne havas amikon? Have I not a friend?

5. ESTI, to be, is the auxiliary verb in Esperanto. Havi, to have, is never an auxiliary.

N.B.—There are no exceptions or irregularities in Esperanto.

48

The VOCABULARY has been simplified by about 30 affixes, which are used to modify the meanings of root words. The commonest are the following PREFIXES:—

The principal SUFFIXES are the following:—

By means of these affixes, the Vocabulary is enormously simplified.


All should have "The Student’s Complete Text Book," 1s. 8d., post free, and "Thirty-five Exercises," 1s. 3d., in order to thoroughly learn the system; but the above is serviceable as a rough basis.

For the convenience of Esperantists, all works dealing with the language can now be obtained by writing to the Librarian, P. Howard, Esq., The Bungalow, Cranes Park, Surbiton, Surrey.

The books most read are:—

"Student’s Complete Textbook," by J. C. O’Connor, B.A., 1s. 8d., post free (revised edition).

"Thirty five Exercises with Keys," by A. Motteau, 1s. 3d., post free (6 copies for 6s. 6d.).

"No. 52," a short Grammar, by the Hon. R. H. Geoghegan. Price 7d., post free. This is a capital preliminary work for giving to friends to arouse their interest. For this purpose we will supply subscribers with 6 copies for 2s. 6d., post free.

Three Tales by Tolstoy and Pushkin, 1s. 1d.

Fundamenta Krestomatio; Dr. Zamenhof, 3s.

"Hamlet," translated by Dr. Zamenhof, 2s.

Grammar in French or German, 1s. 6d.

Commentaire in French, 2s.

Prose Selections, 2s. 6d. and 1s. 6d.

Stories from back "L’Espérantistes," 2d. each.

"Tourist’s Phrase-Book," in 6 languages, 6d.

Esperanta Sintakso de P. Fruictier, 1s. 6d.

The following monthly magazines can be obtained. The annual subscriptions are:—

"La Lingvo Internacia," printed wholly in Esperanto, 3s. 6d.

"L’Espérantiste," in French and Esperanto, 4s.

"La Lumo," in French, English, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Belga Sonorilo," in French, Flemish, and Esperanto, 2s. 6d.

"La Bohema Esperantisto," in Czech and Esperanto, 3s.

"La Rondiranto," in Bulgarian and Esperanto, 3s.

The new "Internacia Medicina Revuo" will appear every two months. Subscription 6s. 6d. per annum.

The English-Esperanto and Esperanto-English Dictionaries, 2s. 6d. each.

"French-Esperanto Vocabulaire," 2s. 6d.; "Esperanto-French Dictionnaire," 1s. 6d.

"Braille Instruction-Book for the Blind," 4s.

Translation of the above into English, 6d.

Neat star-shaped Badges, for use when travelling, are kept in stock. Price 9d. each.