The Project Gutenberg EBook of Lauroj, by Various

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Lauroj
       Kolekto de la originalaj verkoj premiitaj en la unua
              literatura konkurso de La Revuo

Author: Various

Release Date: April 18, 2010 [EBook #32035]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LAUROJ ***




Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks
to Espéranto-France for providing the original book






Esperanto--Kolekto de la Revuo.

LAŬROJ

KOLEKTO DE LA ORIGINALAJ VERKOJ PREMIITAJ

en la

UNUA LITERATURA KONKURSO DE “LA REVUO”

Paris
LIBRAIRIE HACHETTE ET Cie
79, BOULEVARD SAINT-GERMAIN, 79

1908

Tous droits réservés

UNUA PREMIO

LA FILINO DE LA FEINOJ

Esperanta fabelo.

I

Kvankam ĝin montras nenia landkartaro, tamen la lando de la feinoj ekzistas, kiun ofte vizitis ĉiuj revemuloj kaj fantaziuloj; ili ja scias, ke ĝi estas rava kaj sorĉa lando, simila je vastega ĝardeno, kie, la tutan jaron, floradas nekonataj floroj, kreskadas arboj ĉiamverdaj, fluadas arĝentaj riveroj kaj pepadas oraj birdoj, kies melodia kanto neniel pensigas pri la verkoj de niaj nuntempaj muzikistoj. Tie, la suno senripoze disĵetas ĝojan radiaron sur la fruktodonan teron, kiu, pluvon ne bezonante, ĉiam surportas riĉegajn rikoltojn; tie, facila venteto moderigas la varmon de l’ tagastro, konsistigante la sezonojn el printempo ĉiama.

Pri la loĝantaro de ĉi tiu mirinda lando estas senutile insisti, ĉar, se malkleruloj ankoraŭ troviĝas nekonantaj la landon de la feinoj, ĉiu homo, inda je tiu nomo, jam de sia frua infaneco konatiĝis kun la feinoj, ilin amis, ilin admiris kaj kriis al ili por helpo, okaze de disrevigaj projektoj aŭ de forflugemaj iluzioj! kaj, kvankam en la fabeloj ili ofte sin kaŝas sub la formo de maljunulino aŭ de ĝiba almozulino kun kroĉaj nazo kaj mentono, tamen, ĉiufoje, kiam oni imagas al si feinon, ŝi prezentiĝas al la homaj okuloj kiel altkreska kaj eleganta belulino, kun bukla hararo ondanta sur nudaj ŝultroj, kun admirindaj brakoj kaj delikataj manetoj, el kiuj unu sin apogas sur longa ora bastono, kun trenaĵa diverskolora robo el nepriskribebla ŝtofo, tra kies flanka malfermaĵo eliĝas kruroj sendifektaj.

Tiaj ankaŭ ili estas en sia sorĉa lando, kaj tiaj ili estis en la tempo, kiam okazis la mirinda aventuro, kiun al vi, karaj legantoj, mi tuj ekrakontos.

II

Iam, la feinoj estis festintaj la nomtagon de sia reĝino; en ŝia palaco, el lazura marmoro, solena festeno estis ilin kuniginta, kaj la plej strangaj manĝaĵoj estis alportitaj sur la oran manĝotablon: formikaj koroj trapikitaj per abela pikilo kaj kuiritaj sur la flamo de lampiro; ovaĵo el kulaj ovoj; akridaĵo rostita; salato el konvalaj floretoj, k.t.p., k.t.p.. La feinoj laŭvole satiĝis per tiu malpeza nutraĵo, kiu tamen plene sufiĉas por tiel delikataj kreitaĵoj. Eĉ, kiam ili eliris el la palaco por promenadi en la paradizaj ĝardenoj, ili estis iom ebrietaj pro troa trinkado, el floraj kalikoj, de matena roso, likvoro plej ŝatata de la feinaro.

Sed, dum la ebrieco malbonigas la homojn, ĝi kontraŭe dolĉigas la koron de la feinoj kaj ilia bonhumorigas. Ili do promenadis laŭ disaj grupetoj, babiladante pri amaj aferoj, el kio ĉiam konsistas la konversacio de la feinoj, kiel ankaŭ de la mortemulinoj.

Subite, aŭdiĝis ekkrieto kaj ia feino, kiu marŝis antaŭ siaj kunulinoj, ilin alvokis, signodonante, ke ili rapidu:

—Vidu fratinoj,—ŝi diris al la alkurintinoj,—vidu kion mi ĵus ektrovis!

Kaj ŝi, mirante, montris infanineton, apenaŭ unutagan, kuŝantan sub la folioj de dikega brasiko, kiu estas, kiel scias multaj, naskema legomo[1].

Scivole kaj jam ameme sin klinis la feinoj al la senkulpa kreitaĵo, kies vizaĝo lilia, meze de la verda foliaro, ŝajnis la plej bela el ĉiuj floroj de l’ sorĉa ĝardeno.

La reĝino siavice alproksimiĝis, momenton enpensiĝis, kaj fine parolis per voĉo pli dolĉa ol la kanto de enamiĝanta turtino:

—Ĉar ni trovis ĉi tiun etulinon en la tago de mia nomfesto, mi volas, ke ŝi fariĝu la plej bela kaj la plej feliĉa el ĉiuj estintaj, estantaj kaj estontaj estaĵoj! Por tio, ĉiu el ni faru al ŝi po unu donaco, tiamaniere, ke ŝi estu fine provizita je ĉiuj eblaj perfektaĵoj!

Kaj unu post alia, la feinoj komencis donacadi al la infanineto.

—Ŝi havu,—diris la unua,—okulojn nigrajn kaj vaste fajrajn, kiel tiuj de Hispanino!

—Mi donacas al ŝi,—diris la dua,—tian hararon blondan, longan kaj bukloriĉan, kian oni vidas ĉe la Germaninoj!

—Ŝiaj vangoj estu tiel delikataj kiel matura persiko,—aldonis la tria;—ŝia frunto paligu la liliojn; ŝiaj oreloj similu travideblajn markonketojn; kaj ŝian admirindan kapon, kiel gracia kolono, subportu kolo sendifekta!

Sinsekve la feinoj antaŭdonis al la estonta belulino la diafanecon de Anglino, la ĉarmon de Rusino, la brakojn, ŝultrojn kaj bruston de Italino, la elegantecon de Francino, k.t.p., k.t.p..

Laste parolis la reĝino kaj diris:

—Ĉiam restu pura kaj virga nia filino, kaj tamen donu plenan kaj netakseblan feliĉon al ĉiuj, kiuj enamiĝos en ŝin!

Kaj ŝi prenis la etulinon sur siajn brakojn, ŝin kisis kaj portis en la palacon, kie ĉiuj feinoj laŭvice zorgis pri ŝia nutrado, lulado, vartado kaj edukado.

III

La tagon, kiam la knabino fariĝis dek-okjara, la feinoj are kunvenis en salonon de la reĝina palaco kaj, post diversaj paroladoj kaj diskutadoj, decidis, ke ŝi devos, dum kelkaj jaroj, vojaĝadi eksteren, pliperfektigonte tra la mondo sian edukitecon. Ŝi estis tiam la plej ĉarma belulino, kiun oni povas imagi. Ŝia korpo superis la plej neriproĉindajn ĉefverkojn de la antikva kaj nuntempa skulptarto. Ŝiaj movoj, ŝia irado, ŝia sintenado montriĝis nekredeble graciaj, kaj kiam ŝi dancis sur la herbaro de l’ ĝardenoj, eĉ la feinoj vane provis ŝin imiti; ŝi estis altkreska, kun ŝultroj larĝaj kaj mole deklivaj, kun koksoj dolĉe kurbaj kiel artoplena amforo; sub admirinda brusto, ŝia talio tiom mallarĝiĝis, ke ĝin ŝi preskaŭ povus zoni per sia ĉirkaŭkolo! Oni apenaŭ komprenis, kiel povas ŝin porti tiaj malgrandaj piedoj, kaj oni ekmiregis konstatante, ke ŝiaj manetoj havas nekredeblan forton. Priskribi ŝian vizaĝon estus entrepreno malfacila! Antaŭ ĉio oni rimarkis nigrajn okulojn, akre kontrastantajn orajn brovojn kaj riĉegan hararon, en kiu kunmiksiĝis ĉiuj plej diversaj nuancoj de l’ blondeco: grengarba flavo, sunradia oro, kaŝtana helbruno kaj kupra ruĝo. Nenia perlo atingis la blankecon de ŝiaj dentoj, nenia rubeno la ruĝecon de ŝiaj lipoj, nenia kamelio la delikatecon de ŝia haŭto!

Ni ne forgesu aldoni, ke kompreneble ŝi posedis ĉiujn plej ŝatindajn ecojn de l’ koro, de l’ spirito kaj de l’ karaktero.

Resume, ŝi estis la plej admirinda el ĉiuj vivantaj kreitaĵoj. Nur oni povis riproĉi al ŝi iom da strangeco, pro tiom da kontraŭaj belaĵoj kunigitaj sur ŝiaj korpo kaj vizaĝo.

Ĉar estis decidite, ke ŝi bezonas vojaĝadi kaj konatiĝi kun la homoj, iun tagon, akompanata de unu el la feinoj, kiu prenis sur sin la formon de respektinda onklino, la junulino ploregante adiaŭis la tutan feinaron. Ambaŭ migrontinoj suriris la flugilojn de grandega drako, kiu nevidite ilin transportis Rusujon.

IV

La unuan fojon, kiam ŝi aperis en balo, ĉiuj ekmiregis, vidante tiel belan kaj strangan fraŭlinon. Sed baldaŭ la impreso pri strangeco superis la impreson pri beleco. Kelke da virinoj komencis ĵaluze rideti; pro flatemo ilin imitis junuloj, kaj iom post iom eklevetiĝis mallaŭta murmurado:

—Ĉu vi vidas?... Kio estas tio ĉi?... Tiaj larĝaj ŝultroj kun tia maldika talio!... Kaj kia brusto!... Tiel vaste nigraj okuloj kun blonda hararo!... Blonda?... Tute ne, ruĝa! Ne! flava... ne! helbruna!... Ŝi estas tro altkreska!... Ŝiaj moviĝoj estas malkonvene flekseblaj!... El kie ŝi venas?... Kiu ŝin konas?.. k.t.p., k.t.p..

La murmureto plilaŭtiĝadis, ĝis ĝi fariĝis mallaŭda bruego.

Nur kelkaj seriozuloj, impresitaj de tia neniam vidita beleco, provis kontraŭbatali la atakantojn; ilin oni tiel mokis kiel ŝin mem; ilin oni nomis stranguloj, fantaziuloj, apartiĝemuloj, k.t.p.... La mokadon, la riproĉojn, la malŝaton ili elportis kuraĝe, senlace rebatis ĉiujn mallaŭdojn de la enviuloj, kaj, ĉar la fraŭlino estis ilin unufoje rigardinta per siaj sorĉaj okuloj, ili tuj enamiĝis en ŝin kaj de tiam sin sentis plene feliĉaj!

Tagon post tago, aliĝis al tiu malgranda kerno novaj admirantoj logitaj de la nekonata belulino; sed la plimulto daŭrigis malŝati ŝian belecon kaj ridi je ŝiaj senegalaj ecoj.

Same okazis en Svedujo, en Norvegujo, en Danujo sinsekve vizititaj de la junulino. Kelke da fervoraj amantoj; multe da insultantaj malamikoj.

V

Tiam ŝi kaj ŝia akompanantino decidis iri Francujon, kies anoj, oni diras, tre ŝatas la belajn virinojn. Efektive, en tiu lando estis al ŝi pli bone. Kompreneble, multaj ankoraŭ ridis je ŝia strangeco, multaj ŝin mokis kaj eĉ rifuzis ŝin ekrigardi; sed ĉar la plej famaj eminentuloj en Parizo kaj en aliaj gravaj urboj interesiĝis pri ŝi, laŭte proklamis ŝian belegecon kaj al ĝi kantadis laŭdojn, iom post iom la popolamaso, kiel kutime, ekiris sur la vojon montritan de ĝiaj kondukantoj. En ĉiuj partoj de la lando, homoj ĉiurangaj konatiĝis kun la filino de la feinoj, kaj ŝin amis. Plej strange estas, ke nenia ĵaluzeco ekzistis inter la ĉiam pli kaj pli multaj amantoj de la junulino. Kontraŭe, tuj kiam iu viro eksentis amegon al ŝi, li tuj kuris al siaj amikoj dirante:

—Ĉu vi konas la okan mirindaĵon de l’ mondo? Kia belulino! Kaj tiel ĉarme stranga! Rapidu konatiĝi kun ŝi! Vi, kiel mi mem, ŝin amos kaj via feliĉo estos nepriskribebla!

Kaj ja tiel okazis....

La famo pri la filino de la feinoj transflugis la landlimojn de Francujo; ĝi dissemiĝis, disvastiĝis ĉiuflanken, kaj tia scivolemo ĉie vekiĝis, ke tiama poeto ĝin esprimis ekkriante: «En la mondon venis nova sento!»

Tial Anglujo, Germanujo, Italujo, Hispanujo, eĉ la plej malproksimaj landoj, siavice venigis al si la ĉarmulinon kaj ĝojis ŝin akceptinte, ĉar ĉiu popolo malkovris en ŝi la belaĵojn, kiujn ĝi plej multe ŝatas kaj kiujn ĝi kutimas admiri ĉe siaj aninoj.

VI

Pasis kelke da jaroj kaj la venko de la belega fraŭlino ĉiutage plikredebliĝis. Ĉiutage malpliiĝis la nombro de ŝiaj malŝatantoj; ĉiutage multobliĝis la nombro de ŝiaj admirantoj; kaj sciigoj pri ŝia sukceso, per flugiloj de facila vento, alvenis en la landon de la feinoj, kiuj kune ĝojadis kaj sin reciproke gratulis.

Fine venis la tago de l’ triumfo!

Kelkaj el la plej fervoraj amantoj de la belulino iam decidis, ke ili ŝin venigos en iun difinotan lokon, kie ili solene ŝin festos, gloros, amindumos kaj precipe dankos pro la feliĉo, kiun ili de ŝi ricevis!

La afero okazis en malgranda apudmara urbeto kaj estis tia triumfo por la fraŭlino kaj tia ĝojigo por ŝiaj amantoj, ke ili neniam forgesos la neforgeseblan semajnon pasigitan en Bulonjo-ĉe-maro!

Kompreneble el ĉiuj landoj antaŭe vizititaj de la ĉarmulino estis alvenintaj ŝiaj unuaj kaj ĉiam fidelaj admirantoj, kaj la bela amatino senprefere sin montris same afabla, dolĉa kaj dankema al ĉiuj siaj amikoj novaj aŭ malnovaj, junaj aŭ maljunaj, riĉaj aŭ malriĉaj, belaj aŭ malbelaj. Cetere, pro la ricevita ĝojo, ĉiuj estis junaj, kaj riĉaj, kaj belaj!

Sed ju pli granda estas feliĉo, des pli ĝi postlasas en la homaj koroj deziron pri renovigo. Tro bela estas la filino de la feinoj, por ke unusemajna amindumado povu por ĉiam kontentigi ŝiajn amegantojn. Ili do decidis, ke la festo rekomenciĝos, kaj, antaŭ kelkaj monatoj, ĝi rekomenciĝis en Svisujo.

Antaŭ dek-naŭ jarcentoj, tri reĝoj orientaj, portantaj oron, aromon kaj mirhon, marŝadis tra senlimaj dezertoj, celante malgrandan urbon; tien ankaŭ, sur alia vojo, iradis paŝtistoj pelante antaŭen siajn multenombrajn brutarojn; kaj ĉies okuloj avide rigardis radiantan stelon, kiu montris al ili la vojon al nova estonteco!

Tiel same, vidu! El ĉiuj partoj de l’ terglobo, homoj ĉiunaciaj, ĉiurangaj, ĉiuaĝaj, sur cento da diversaj vojoj, rapidas al malgranda Eŭropa lando, kaj ĉies okuloj avide rigardas verdan steleton, kiu montras al ili la vojon al nova estonteco!

Ĝenevo! Ĝenevo! En la koro de la filino de l’ feinoj, en la koro de ĉiuj ŝiaj amantoj, tiu ĉi nomo por ĉiam estas enskribita, flanke de l’ vorto Bulonjo!

Sub suno origanta la supron de l’ majesta montaro kaj rebrilanta en la senmova spegulo de l’ lazura lago, sep tagojn triumfis la belulino, sep tagojn ŝin adoris ŝiaj anoj feliĉegaj, sep tagojn ŝi disverŝis sur ilin la fajron de siaj sorĉaj okuloj, la mielon de sia dolĉa parolo, sep tagojn, kiuj forflugis kiel sep minutoj!

Adiaŭante unu la alian, ĉiuj diris: «Ĝis la revido!» ĉar de nun ili ĉiujare renovigos sian semajnon, kaj Anglujo estas elektita por la venonta kunveno....

Ĉiam pli kaj pli multenombraj estas kaj estos la amantoj de la belulino; kaj, ĉar pro sia amo al ŝi, pro influo de ŝiaj admirindaj ecoj, ili fariĝas pli bonaj, pli frataj, pli pacemaj kaj pli inteligentaj ol la malmultaj skeptikuloj, kiuj kontraŭstaras ankoraŭ, la feinoj, vidante, kian bonon ilia filino alportis en la mondon kaj ĝojante pro sia filinigo, unu lastan fojon are kunvenis en la palacon de la reĝino kaj decidis, ke la juneco, la beleco kaj ĉiuj ecoj de la fraŭlino daŭrados eterne, ke ŝi neniam difektiĝos, neniam maljuniĝos, unuvorte ĉiam restos sama por la ĝojo kaj feliĉo de la enamiĝinta homaro!

René Artigues.

PIEDNOTO:

[1] En Francujo, kiam infano demandas siajn gepatrojn pri sia naskiĝo, ili kutime respondas, ke ĝi estas trovita sub brasiko.

DUA PREMIO

LA KRISTOFIGURO DE LA LUMO

Rakonto.

La preĝejtura horloĝo estis ĵus elbatinta la dek-duan noktan horon. Densa mallumo ĉie regis en la Kastiluja[2] urbeto A..., kuŝanta apud malgranda rivero, kies akvofluado senĉese, kadence kaj iom malakre murmurbruetis en tiu vintra, frosta kaj senluna nokto. De tempo al tempo blovetis malvarma vento, sed tiel dolĉe kaj senbrue, kvazaŭ timante per sia frapetsono elveki la profunde dormantan loĝantaron de la kvieta urbeto. Kaj nur malofte tra la aero aŭdiĝis la timiga helkrio de ia noktevigla birdo, okaze sencele preterfluganta.

La ĉefa strato de la urbeto sin montris silenta kaj senhoma; longa, tre longa ĝi ja estis, sed mallarĝa, malebena kaj tordolinia, kvazaŭ silka rubando, kiu senorde disvolvita kuŝas sur kudrotablo, antaŭ ol ornami per siaj rondetoj, turniĝoj kaj bandetoj la belan festveston de ia ankoraŭ pli bela junfraŭlino.

En la tempo, kiam okazis nia rakontaĵo, tiu strato havis en sia mezo antaŭ fasadangulo de la luksdomo, loĝita de la nobela kavaliro Don Diego de Gevara, ian simplan kapeleton, en kies interno staris senarte skulptita Kristofiguro el ŝtono, kiun dum nokto lumigis pendanta olelampeto. Tiun ŝtonan Kristopecon oni nomis en la urbeto La Kristofiguro de la Lumo, kaj antaŭ ĝi, en vesperoj, fervore genufleksis kaj faris krucosignon ĉiuj strataj preterpasantoj.

Apenaŭ estis trasoninta la lasta bato de meznokta horo, kiam sur la ĉefstrato senbrue aperis preskaŭglite paŝanta viro, tre modeste vestita kaj havanta ĉirkaŭe dudek jarojn. Atinginte la lokon, kie staris la Kristofiguro, li haltis, genufleksis krucsignofarante kaj anstataŭ daŭrigi sian rektiradon, li turnis sin maldekstren kaj per la fingrostetoj de sia mano malforte frapis al alta surterstaranta kradofenestro.

La frapeto ne bezonis ripetiĝon, ĉar la fenestro tuj malfermetiĝis, kaj el interne sin montris juna kaj gracia knabino, kiu afable ridetis al la ĵusalveninto.

—Kiom vi malfruis hodiaŭ,—ŝi riproĉete ekparolis,—jam elsonis la meznokta horo, kaj mi komencis timi, ke vi ne venos.

—Kial ne veni, karega Eloizeto?—respondis li per amdolĉa mallaŭta voĉo.—Ĉu estus eble al mi kviete dormi ne ĵus vidinte mian ĉarman amatinon? Tute ne, neeble. Nur antaŭ kelkaj horoj, mi sidis apud vi, kiel ĉiuvespere; mi iom kun vi parolis kaj multe kun viaj gepatroj, tiuj bonkoraj personoj, kiuj konsentas pri nia amo kaj permesas, ke mi al vi faru ĉiuvesperan viziteton; kaj tamen, mi koravidis tiun ĉi revidon, por paroli kun vi sen alestantoj; ŝajnas al mi, ke nun viaj amvortoj estas pli karesaj kaj delikataj, via voĉo pli dolĉesona, viaj okuloj pli ensorĉrigardaj, via vizaĝo pli bela kaj ĉarma; mi ja figuras al mi, ke vi, kun mi tutsola, estas pli mia, ol antaŭe, ke via amo estas pli varma, kaj ĉial tiuj ĉi intimaj interparoletoj estas por mi la plej feliĉaj momentoj de mia vivo.

—Ankaŭ por mi ili ja estas; sed vi, senkorulo, venis hodiaŭ pli malfrue, ol kutime, kaj mi preskaŭ mortis de senpacienco kaj malĝojo.

—Pardonu, mia plej kara, sed tio ne estas mia kulpo. Mi akurate estis elirinta el mia domo por veni al vi, kaj troviĝis je kelkaj paŝoj de via fenestro, kiam ia kavaliro kun glavo kaj vizaĝon kaŝanta mantelo eniris tiun ĉi straton. Tuj mi haltis kaj min kaŝis en ian pordosojlon atendante, ke li baldaŭ foriros, sed bedaŭrinde la kavaliro komencis promeni kaj repromeni antaŭ la domo de Don Diego de Gevara, kaj, ĉar tiamaniere li pasigis duonhoron, mi devis tial prokrasti mian alvenon, atentante vian ripetitan admonon, ke ni plej zorge evitu esti vidataj de ia preteriranto.

—Kaj vi plej saĝe faris, mia Joĉjo. Vi ne povas imagi, kia terura timego min kaptas, dum mi vin aŭdas ĉe la fenestro. Ho, se miaj gepatroj ekscius, ke mi estas sufiĉe malsaĝa por resti apud vi en horo tiel malfrua! Ili sendube indignus, min akre riproĉegus; kaj, se la najbaroj povus ion suspekti, kiom da murmuroj, malicaj rimarkoj, eĉ kalumnioj pri mia honesta konduto de virino! Kelkajn fojojn mi diris al vi ĉi tion, penante min eltiri el viaj logaj karesvortoj: ĉiam la koro venkis la prudenton, amo superregis singardon: sed jen hodiaŭ estos la lasta nokto....

—Ho, ne estu kruela, mia anĝelo! Ĉu pro infana timo ni devas ja senigi nin je plej rava feliĉo? Eĉ se viaj gepatroj ekscius pri tiuj noktaj interparoloj, ili komence koleretus, sed poste al ni pardonus tian naturan faron, kiun naskas la fervoreco de nia amo: ili estas tre konvinkitaj, ke mi vin amas ĝis frenezo kaj honeste celas fariĝi via edzo. Cetere, restu trankvila, la strato estas malluma kaj neniu nin vidos. Tiu Kristofiguro estas nia sola atestanto, kaj ĝi ne nin denuncos; mi plej fervore preĝas al ĝi ĉiuhore, ke ĝi protektu nian amon, kaj kredu al mi, ĝi ne ĉesos nin gardi kaj defendi, vidante la purecon de nia korinklino kaj la senkulpecon de niaj deziroj.

—Ankaŭ mi havas al ĝi grandan konfidon, sed mia timo ne estas senkaŭza. Vi ja scias, ke en tiu angula domo de la apuda strato, loĝas jam de unu monato Don Diego de Gevara. Lia filino Donja[3] Izabelo estas famkonata pro sia belegeco, kaj multaj kavaliroj ŝin amindumas. Ŝia patro devigas ŝin ĉiam resti hejme, kaj nur ĉiudimanĉe ŝi iras en preĝejon aŭdi meson. Tial ne estas malfacile antaŭvidi, ke fine ŝi akceptos ies amon, kaj, por paroli kun sia amato, ŝi lin atendos nokte, kiel mi mem faras. Tiam niaj interparoloj estos neeblaj.

—Mi konfesas, ke via penso iras tre antaŭen, bela Eloizeto. Lasu min, almenaŭ ĝis tiam, ĝui tiun senkomparan feliĉon, kaj ne parolu plu pri tio. Mi havas por raporti al vi ian gravan sciigon, kiu tre rilatas al nia amo. Ĝi estas plej ĝojiga novaĵo, kiun vi sendube ne divenos.

—Certe mi ne divenos, sed raportu al mi tuj.... Mi brulas pro la deziro tion ekscii kaj estas pendanta de viaj lipoj.

—Plaĉu al Dio, ke tio estu vera! Havi vin pendantan de miaj lipoj!... Mi ja certigas, ke vi de ili ne falus.

—Ho, malspritulo, kiel vi moketas miajn vortojn. Rakontu al mi, mi petas, mi estas senpaciencega, mia koro.

—Mi faros ĝin, sed kun kondiĉo, ke....

—Kondiĉon ankoraŭ! Ĉu eble, ke mi morgaŭ vin atendu ĉi tie?.... Konsentite, sed rapidu.

—Mia kondiĉo estas alio pli facile efektivigebla.

—Bone, mi konsentas do: vi tuj raportu.

—Ĉu vi ne pentos poste?

—Ne, tute ne, mi plenumos mian promeson, se nur vi tuj ekdiros.

—Dankon, Eloinjo! Mi rapidos: unu el miaj parencoj, fraŭlo tre riĉa kaj maljuna, kiu loĝas ekster Hispanujo, decidis ĉi tien veni por pasigi kelkan tempon kun mia familio. Sciigita, ke mi havas fianĉinon kaj varmege ŝin amas, li proponis ĉeesti la edziĝon kaj aranĝi la feston, kondiĉe, ke ĝi okazos baldaŭ—dum li tie ĉi restos—kaj ke li donacos al la gefianĉoj belan doton. Morgaŭ mem mi tion transsciigos al viaj gepatroj, kaj, se ili konsentos, vi estos baldaŭ mia edzino kaj mi ne bezonos trafrostiĝi por resti apud vi ĉiunokte.

—Ho kiel bela surprizo, mia Joĉjo! Ĉu tio estas vera? Mi sentas min la plej feliĉa....

—Jes, tre vera, mia bela: kaj nun plenumu la promeson.

—Volonte! Vi nur diru, kio....

Ŝi ne povis daŭrigi: oni tiam aŭdis paŝadon sur la strato de iu alproksimiĝanta kaj Eloizo kun timego fermis tuj la fenestron, dirante al sia fianĉo per karesa voĉo: «morgaŭ, morgaŭ, mia kara....»

Jozefo malgaje ekmarŝis, transpasis la stratan angulon kaj ien sin kaŝis. Pense li malbenis la ĝenulon, kiu interrompis lian interparolon en la plej interesa momento. Profitante la mallumon de la strato, li atendis kun espero revidi ankoraŭ sian fianĉinon, tuj kiam malproksimiĝos la preteriranto.

Ĝi estis altkreska kavaliro kun bela sinteniĝo, eleganta mantelo kaj granda ĉapelo. Alveninte antaŭ la domon de don Diego de Gevara, li haltis, ekfajfis kaj atendis. La dekstra malalta balkono de la domo malfermiĝis kaj aperis belega virino kun blanka vesto.

—Tre kuraĝa vi estas, Don Juan,—ŝi sensalute ekdiris.—Ne sufiĉis, ke vi min amindumis dum mia loĝado en la ĉefurbo. Vi eĉ venas ĉi tien por daŭrigi vian aman persekuton. Ĉu eble vi ne scias, ke mia patro proponis min, kiel edzinon, al Don Henriko de Mendoza, ke mi devas obei al li kaj sekve, ke nenia espero restas jam al nia amo?

—Jes, mi ĉion scias kaj mi tro amas vin por ĝin akcepti. Granda estas la potenco de patro, sed ĝi nur devas helpi al la feliĉo de gefiloj. Edzinigi vin kun neamata viro, tio ja estas malfeliĉigi vin por ĉiam kaj obeante al via patro senkontraŭstare, vi montras tute klare, ke via amo al mi ne estas tiel varma, kiel vi ĵuris iam.

—Ho, Don Juan, ne aldonu vian riproĉon al mia malfeliĉo. Ĉu vi povas ankoraŭ dubi pri mia amo? Ĉu, atendante vin ĉi tie, mi ne pruvas al vi plej elokvente la blindecon de mia pasio?

—Pardonu, pardonu, mia aminda. Mia ĉagreno estas la kaŭzo, ke mi vin ofendis. Sed kial vi ne konfesas al via patro, ke vi malamas Don Henrikon, kaj ke, edziniĝinte kun li, vi estos malfeliĉa? Per senĉesa petado vi sukcesus nuligi lian decidon.

—Tio bedaŭrinde ne helpos, Don Juan: mi sufiĉe konas la karakteron de mia patro. Li donis sian vorton de honoro, kaj eĉ se tiu edziĝo estus por mi mortiga, li ne ŝanĝus sian decidon.

—Ho tirana krueleco! Sed tio estas neebla, Donja Izabelo. Kiel mi povus perdi vin por ĉiam? Preferinda estus la morto mil fojojn! Aŭskultu kaj min kompatu: nur unu vojo povas konduki nin al feliĉo. Forkuru kun mi, mia anĝelo. Ni tuj edziĝos sekrete kaj venos peti la pardonon de via patro. Li ne rifuzos tiam....

—Sufiĉe, Don Juan, sufiĉe: ne logu min per viaj flamaj vortoj. Mian devon mi tre bone konas kaj neniam konsentos fari malvirtaĵon. Ne, tute ne: mi estos plej malfeliĉa, sed ne riproĉita pro ia malhonoraĵo. Forgesu min, kaj ne....

Ŝi ellasis teruran krion kaj fermis rapide la balkonon. Don Juan kun plej granda surprizo ĉirkaŭrigardis kaj tuj komprenis la kaŭzon de ŝia subita malapero. Ĵus transpasinte senbrue la domangulon, ia kavaliro kun vizaĝo kaŝita per mantelo kaj ĉapelo, jen staris kontraŭ li silenta kaj minaca.

Freneza pro kolero, Don Juan eltiris sian glavon kaj parolis al li malafablege:

—Kiu vi estas, malnobla kavaliro? Kian rajton vi havas por interrompi mian interparolon? Ĉu tiel maldece vi kutimas konduti pri honorindaj sinjorinoj? Eltiru tuj la glavon, friponego, se vi ne volas, ke mi mortigu vin, kiel hundon.

—Kvietiĝu, Don Juan, mi petas, oni devas ja pli afable paroli kun kavaliroj. Ŝajnas, ke en tiu ĉi afero, vi estas la ofendito kaj ĝuste okazas la malo. Tiu virino, kun kiu vi parolis, estos baldaŭ mia edzino kaj mi ja, nur mi, devas postuli klarigojn pri via malhonesteco....

—Vi, do, estas Don Henriko, mia abomenata malamiko? Ho kiel mi dankas la ĉielon, ke ĝi difinis min por vin mortigi! Pretigu vin por tuja batalo kaj ne daŭrigu per paroloj, ĉar en tiu ĉi afero la kavaliroj, kiuj kredas sin bravaj, nur devas argumenti per armilo.

Oni tuj aŭdis la fortan alfrapiĝon de la glavoj. Tute solaj en la mezo de la strato kaj lumigitaj per la lampeto de la Kristofiguro, la du kavaliroj furioze duelis. La batalo daŭris tre mallonge. En la flameco de atakado Don Juan faris ian mallertaĵon kaj Don Henriko rapide ĝin profitis por puŝenigi sian glavon en la bruston de sia kontraŭulo.

Don Juan ŝanceliĝis, metis ambaŭ manojn al sia vundo kaj peze falis teren, ellasante profundan ekĝemon. La alia kavaliro rapide forkuris kaj post kelkaj momentoj malaperis, helpata de la nokta mallumeco.

—Helpon! helpon! mi mortas!—diris ankoraŭ per malforta voĉo la forlasita vundito.

Pasis kelkaj sekundoj kaj Don Juan petis ree helpon, per voĉo preskaŭ neaŭdebla. Iu viro subite aperis kuranta kaj rapide sin klinis al li. Ĝi estis Jozefo, kiu venis por helpi al la vundito. Vidante lin, Don Juan penis ion eldiri, sed forto mankis al li por tio; lian korpon trakuris granda ektremo, kaj li mortis en la brakoj de Jozefo.

—Ho la malfeliĉa kavaliro!—diris la junulo kaptita de terura emocio—Dio helpu min en tiu ĉi okazo!

Kaj li komencis ekmarŝi por iri hejmen, kiam oni aŭdis bruon el proksime. Jozefo haltis timigita, ne sciante kion fari.

La bruo gradige plifortiĝis, ia lumo ŝajnis disvastiĝi tra la strato kaj tuj aperis nokta gardistaro kun lanternoj en manoj.

—Helpon ĉi tien, sinjoroj,—diris Jozefo kun tremanta voĉo.—Jen sur la strato kuŝas mortinta kavaliro.... Oni ĵus lin mortigis.

—Kaj kion vi faris ĉi tie en tia malfrua horo?—severe demandis la gardestro.

—Mi okaze preterpasis,—respondis timeme la junulo.

—Kaj jen viaj manoj kaj vesto estas tre sangmakulitaj!

—Jes, sinjoro, mi klinis min al la mortinto por helpi kaj kredeble la sango de lia vundo....

—Sufiĉe, sentaŭgulo, ni ja tion detale klarigos. Gardistoj, ligu liajn manojn kaj piedojn kaj konduku lin en malliberejon. Dume, ni helpos al la kavaliro, se estas ankoraŭ tempo.

Vane Jozefo plendis kaj plorante protestis, ke li estas senkulpa. Oni senkompate lin arestis kaj enŝlosis en ian senluman kaj malvarman ĉambron.


La sekvantan tagon en la urbeto oni interparolis nur pri la mortigo de don Juan de Molina kaj la aresto de Jozefo. Ĉar neniu povis imagi, kio vere estis okazinta la antaŭan nokton, ĉiu kredis ke efektive Jozefo estas la mortiginto kaj eĉ kelkaj supozis, ke don Juan estis aminduminta Eloizon kaj tial Jozefo, furioza pro ĵaluzo, estis venĝinta sin al la kavaliro.

La proceso tuj komenciĝis por klarigi la aferon kaj puni la krimulon. Malgraŭ la senkulpeco de Jozefo ĉiuj cirkonstancoj estis al li malfavoraj. Nur Don Henriko kaj Donja Izabelo sciis la veron de ĉio, sed ili ambaŭ silentis; la unua—por eviti kondamnon; la dua—por kaŝi sian noktan interparolon.

Ĉar la mortigo okazis sen alestantoj kaj oni trovis Jozefon, trempitan de sango, apud la kadavro de Don Juan en malfrua nokta horo, la juĝisto baldaŭ konvinkiĝis, ke la krimo estis farita de la malfeliĉa junulo.

Ĉiutage la patro de Eloizo iris en la juĝejon por sin informi pri la proceso kaj poste prisciigi sian familion. Malfeliĉe, la afero iradis tre malbone, kaj la kondamno de Jozefo ŝajnis neevitebla.

Eloizo, konvinkita pri la senkulpeco de sia fianĉo, plorante konfesis al siaj gepatroj, ke ŝi estis parolinta kun Jozefo ĉe la fenestro, ĵus antaŭ la mortigo de don Juan, kaj plej kompatinde ŝi permeson petis de ili por tion sciigi al la juĝisto, en la celo pravigi la ĉeeston de Jozefo en la loko de la terura okazintaĵo.

Nun estis al ŝi tute indiferente, ĉu en la urbeto oni ekscios pri ŝiaj noktaj interparoloj kun Jozefo: la ĉefa afero estis savi lin el malglora kondamno.

Sed ho ve! eĉ tiu rimedo ne helpis. La juĝisto ne kredis al tio, kion al li ĵuris Eloizo. Li supozis, ke ĝi estas nur elpensita artifikaĵo por senkulpigi la krimulon.

Jam estis la proceso preskaŭ finita kaj ĉiu antaŭvidis, ke Jozefo estos al morto kondamnita. La malfeliĉa Eloizo ploradis senkonsole sian malfeliĉon kaj Donja Izabelo de tago al tago sin montris pli pala kaj malĝoja. Ŝia patro devis prokrasti la edziĝon kun Don Henriko, ĉar ŝi plej obstine rifuzadis kaj eĉ firme aldonis, ke ŝia neŝanĝebla decido estas formondiĝi kaj por ĉiam eniri monaĥinejon.

Fine la juĝisto mortkondamnis Jozefon. La decido estis baldaŭ de ĉiuj konita en la urbeto, sed oni plej zorge ĝin kaŝis al Eloizo, timante eblan gravan malsaniĝon.

Jozefo eksciis pri ĝi plej emocie, kaj ankoraŭ ripetis, ke li estas senkulpa.

Jam ĉiuj preparaĵoj estis faritaj, kaj la sekvanta tago estis difinita por la ekzekuto.

Petita, kiel kutime, ke li, antaŭ ol morti, eldiru sian lastan deziron, li plorante respondis, ke li nur volas iom preĝi lastfoje antaŭ la Kristofiguro de la Lumo.

Lia peto estis kompreneble akceptita kaj senprokraste plenumita.

Inter kelkaj gardistoj kaj manligita, oni kondukis Jozefon antaŭ la Kristofiguron de la Lumo. La juĝisto iris kun li, kaj multenombra popolanaro el ĉiuj flankoj alkuris kun granda scivolemo por ĉeesti lian strangan solenaĵon.

Kiam Jozefo alvenis al la domo de don Diego de Gevara, tiu ĉi kaj Don Henriko staris sur la balkono amike babilantaj.

La malfeliĉa mortkondamnito pie surgenuiĝis antaŭ la Kristofiguro kaj komencis preĝi kun granda fervoro. Fininte sian preĝon, li daŭrigis sur genuoj, kaj parolis al la Kristofiguro per laŭta kaj tremanta voĉo:

—Dio mia, vi ja scias, ke mi estas senkulpa kaj konsciencpure povas al vi preĝi. Malfavoraj cirkonstancoj kredigis, ke mi estas la mortiginto de don Juan de Molina, sed tio ne estas vera. Ĉu vi, Dio justa kaj kompatema, permesos ja, ke senkulpulo pereu malglore kaj hontinde?

Ĉiuj aŭdantoj restis kortuŝitaj kaj konfuzitaj. Kelkaj virinoj ploretadis. Ĉiuj rigardoj celis Jozefon kaj la Kristofiguron, sed tiu ĉi staris silenta kaj senmova.

—Ho Dio mia,—daŭrigis li,—mi nur petegon al vi prezentas. Savu min el plej terura maljustaĵo: montru publike al ĉiuj la veron de miaj diroj. Se mi estas kulpa—signu min per via mano: se mi estas senkulpa—montru ankaŭ per mano la mortiginton de Don Juan, se li ĉi tie staras!

Granda korpremo kaptis la ĉeestantojn post aŭdo de tiuj vortoj. Ĉies okuloj sin turnis nun al la Kristofiguro, kvazaŭ antaŭsentante ion misteran kaj grandiozan. Tiun ĉi fojon la Kristofiguro ne restis senmova. Ĝi eklevis sian dekstran brakon kaj firme direktis ĝin al la loko, kie staris Don Henriko.

La popolanoj tremis pro miro kaj avide rigardis al la balkono. Don Henriko falis palega sur genuojn, dirante:

—Estu plenumata Via volo!

Kaj sin turnante al la juĝisto, li daŭrigis:

—Mi ja estas la sola kulpulo: sed mi mortigis Don Juan’on en duelo, noble kaj senperfide. Mi fordonas min al vi por la juĝado.

Tre solenaj estis tiuj momentoj. Oni aŭdis surdigan popolkrion: «Miraklo! miraklo! Vivu Jozefo, la senkulpa!» kaj malgraŭ la ĉeesto de gardistoj oni elprenis lin, kaj sur la ŝultroj de popolanoj li estis triumfe portata en sian domon.

Dank’ al la miraklo de la Kristofiguro, Jozefo estis savita kaj post unu monato edziĝis kun sia kara Eloizeto.

Nenion raportas la historio pri la sorto de Don Henriko, nek pri tio, kio fariĝis kun la bela Donja Isabelo.

Sed oni scias plej nedisputeble, ke Jozefo kaj Eloizo vivis feliĉaj multajn jarojn kaj, ho mirinda dankemo! ili eĉ ne unu solan nokton forgesis ekbruligi la lampeton de la Kristofiguro de la Lumo, kiu estis la protektanto de ilia amo, kaj kies dekstra brako nun estas etendita laŭ sama direkto, kvazaŭ ĝi volus ankoraŭ signomontri la mortiginton de la brava kaj nobla kavaliro don Juan de Molina.

Vicente Inglada.

PIEDNOTOJ:

[2] Kastilujo = nomo de hispana regiono.

[3] Donja, hispane doña = samvalora moŝtesprimo, kiel don, kiun oni uzas por paroli kun virinoj. La formo don’in’o, uzita de Sro N. Borovko en «Ŝtona gasto», estas tro longa.

TRIA PREMIO

KRISTNASKA NOKTO

Fabelo.

Supre sur la Alpaj altaĵoj, ĉe la nudaj rigidiĝintaj montaroj, malĝoje fluadas la vintro. Dum longaj monatoj, la tero restas kovrita de neĝo, kaj ĉio malaperas sub ĝia blindige blanka ŝutaĵo, kiu formortigas ĉiujn vivajn estaĵojn. La montaj krutaĵoj fiere enprofundiĝas en senviva, timiga silentado, sekiĝas torentoj kaj kovriĝas per glacioj. En la vilaĝeto, homoj kaj bestoj trankvile kunvivadas en la kajutoj, kie ĉiam brulanta fajro dissendas iom da fumo kaj varmo. Pri vivo ekstera nur sciigas malofte alvenanta leteristo, kaj kontraŭ la mizeroj kaj prizorgoj, kiuj naskiĝas en la mondo malsupra, ŝirmas la izolulojn amasoj de neĝo kaj teruraj profundegaĵoj, kien enĝemas la vento. Plej ofte, superkovras la dezertajn vastaĵojn densa, seka, malvarma nebulego, kiu ĝisvenas la domojn kaj ellekas la fumojn malrapide flugantajn el la tegmentoj. Sed ne ĉiam daŭras tia malĝojeco. Iafoje, sunradio pli brila ol ora somersuno, pli dolĉa ol dia rigardo, forpelas grizaĵon, kaj enportas reĝojon en la dometojn, dum, super la ebenaĵoj, ĉe la malproksimaj, profunde kuŝantaj homejoj, ĉion rigidigas la nevenkebla premado de l’ vintra sezono.

Malĝoje, trankvile, pasadas la vivo sur la Alpaj altaĵoj. La tieularo estas fortika, brava, pacienca; la akra malvarmo, kiu tie-supre reĝadas dum ses monatoj en jaro, fortigis la rason, ĝin kutimigis al tiu ŝajne mizera vivado; kaj la vintro estas por la montanoj la plej bona kaj kara sezono, ĉar, nur dum ĝia daŭrado, ili estas ree liberaj. Somere, ilin konfuzis fremduloj, ilian landon trapasadis bandoj de turistoj, la monton malpie, sentime esploradis homoj nekonataj; sed, nun, dum la vintraj tagoj, la monton ili denove posedas; ĝi refariĝas ilia mem propraĵo; sole ili konas ĝiajn sovaĝajn profundegaĵojn, ĝiajn blankajn, puregajn neĝkampojn, ĝiajn minacajn furiozojn, ĝian ensorĉan ĉarmon, kiu iafoje kaptas mizerajn vagantojn kaj ilin perfideme tiras al morto.

Dum la vesperoj, la familianoj ariĝas en la kuirejo de la kajuto, ĉirkaŭ la tablo, kaj dormeme aŭskultas rakontojn, dum ilin nekontraŭstareble allogas la litoj, kie varme estos al la homoj. Malĝoje, trankvile fluadas la vesperoj sur la nudaj altaĵoj..., kaj pri la bruado en la arboj, pri la movado de la cetera homaro, neniu precize scias, neniu klare pensas, ĉar ĉiam sama, de la fortikaj malnovaj prapatroj ĝis la fortikaj junaj nepoj, forpasis la vivado; kaj ĉiam samaj estis la vesperoj, meze de l’ neĝa naturo, en la malgranda kuirejo, kie ronketas la fajro.

Sed, kiam proksimiĝas la jarfino, iom da movado, iomete da bruado naskiĝas ĉe la kajutoj. Baldaŭ okazos Kristnasko! Baldaŭ ĉirkaŭ tablo, najbaroj kunvenos, ĝoje festenos, kunridos, kunkantos, kaj estos rakontataj belaj historioj pri la pasintaj Kristnaskoj, dum la gefianĉoj kisos sin unu la alian, dum la maljunuloj trankvile disrevos pri la estintaj jaroj. Tage, la geknaboj iras en la arbarojn por dehaki la abion, kaj vespere, la kunvenintaj familioj ĝin ekbruligos, dum, tre malproksime, ĉe la profundaĵoj, kie sin movas la ceteraj homoj, eksonos la ĥoroj, kaj ekbrilos miloj da lumetoj por festi la naskiĝon de Kristo.

Ĝuste tiun tagmezon dekok-jara junulino sola paŝadis tra la arbaro. Antaŭ kelkaj horoj, ĵus diris al ŝi la patro:

—Manjo, iru en la arbaron kaj deportu la abion; ĝi jam estas dehakita.

Ŝi do iris, ĝoja pro tiu festo, ne nur ĉar vespere ĉeestos ŝia fianĉo, sed ankaŭ ĉar okazos ia ŝanĝeto en la unutona, senlime sama vivado de l’ domanoj.

Dormis la tero sub dika neĝa sternaĵo, en kiun tiel malfacile interniĝis la piedo, kiel en ŝtonan muron. Reĝadis profunda, malgajiga silentado; forflugintaj estis ĉiuj vivaj estaĵetoj, ĉiuj mallaŭtaj bruetoj, kiuj somere ĝojigadis la arbaron. Oni nur vidis la longajn skeletojn de la abioj, kiuj ĉi tie kaj tie metis malhelan koloron sur la blankan, puregan, unutonan naturon. Sed pri la koloreco de l’ ĉirkaŭaĵo ne atentis Manjo, ĉar tion ŝi ĉiam vidis; laŭ ŝi, la vintro estas la sole bona sezono, dum kiu izolaj estas la arbaroj kaj senhomaj la sovaĝaj altaĵoj. Ŝi ŝatis solecon; neniu el la ordinaraj timigiloj al la urbanoj ŝin kaptis. La arbaron neniam timas la ĉi supruloj, ĉar, en ĝi, ili laboradis de la frua aĝo, kaj la malvarmo, kaj la frosto, kaj la prujno kvazaŭ rebrilas en ilia animo, tiel ke sen tiaj maldolĉaĵoj ili malfacile elportus la vivon.

Vojirante, Manjo iomete pensis pri la vespera festo, gaje, simple nur tial, ke tiu ĉi festo estas ĝojiga kaj bonporta. Ŝi ja lernis, ke en tiu vespero, ie, tre malproksime, al la homoj naskiĝis Savonto, pri kies vivo ŝi bone sciis; tion ŝi tre kredis, sed tio estis tiel enradikigita en ŝi, ke la penso pri ĝi estis tute senutila. Ŝi do preferis sin okupi per tute nespiritaj aferoj: kiajn novaĵojn pri la valanoj alportos la fianĉo, kion al ŝi donacos la patro, kiu venos ĉe la festenon. Dume, tiel pripensante, ŝi alvenis al la loko, kie kuŝas la jam dehakita abieto. Brave ŝi ŝarĝis per ĝi siajn ŝultrojn kaj tuj foriris, ĉar jam ekvesperiĝis, kaj la vojo al la domo estis malfacila kaj longa.

Terura, akra, senkompata malvarmo reĝadis, sed pri ĝi ŝi estis sufiĉe sperta; tamen, ŝin iom timigis la densa nebulego, kiu, ĉe l’ vesperiĝo, pliakriĝas en la arbaroj.

La pala lumo, kiu tra la nebula vualo, ĝispenetradis la arbajn densejojn, netakseble kliniĝis al la horizonto; timema, senbrila ruĝaĵo aperis ĉe la sunkuŝiĝo, kaj, laŭ la pliblovo de l’ vento, ŝi tre bone sentis, ke venas vespero. Kaj ŝi rapide iradis, ĉiam kaptita de la penso pri la baldaŭa festeto, pri Kristnasko, kiu en la sama horo, kunigadas ĉiujn frato-homojn por festi tutmondan ĝojon.

Ŝi portis la abieton sur la ŝultroj, sed, ĉar densiĝis mallumo kaj ŝian paŝadon malhelpis la trunkoj, ŝi decidis demeti la arbeton kaj ĝin treni. La ĉielon oni jam ne vidis; super la ĉirkaŭa naturo naĝadis noktombroj kaj tute malheliĝis la vojo. Malvarmigaj blovoj alĵetiĝadis laŭ la aleoj; de la branĉoj pendis glacieroj, kaj la trunkojn ĉirkaŭis prujno. Sur la malmola neĝo glitis la piedoj, kaj ŝi estis devigata iri malpli rapide. Maltrankvileco ŝin konfuzetis, tiom pli ke, tra la nebulego, ŝi ne povis scii, ĉu ŝi iras laŭ la ĝusta vojo, aŭ ĉu ŝi eraras. Tamen, ŝi konfidis al la kutimo. Jam de la frua infaneco, ŝi tien venadis kun la patro kaj la fratoj, en tiu sama tago por dehaki la kristnaskan abieton. Sed, tiun jaron, ŝi ja volis iri tute sola. Baldaŭ ŝi estos matura virino, edzino, kaj tial estas necese, ke edzino estu kuraĝa, kaj ŝin timigu nek ventego, nek malvarmo. Tie supre, vivo estas batalado, senĉesa eterna batalado kontraŭ naturo tiel fiera kaj sovaĝa, ke ĝi ne toleras la kunvivadon de aliaj vivemaj estaĵoj, kaj la braveco estas, eĉ por la virinoj, io natura, necesa, pri kiu neniu fanfaronas.

... Envenis nokto, terure malhela nokto, dum kiu pliiĝadis la frosto kaj plifuriozis la neĝaj blovegoj, kiuj, de tempo al tempo, muĝadis de la montaj suproj. El la tero, aŭ el la branĉaro de abio, iafoje leviĝis ventoturniĝoj, pelataj de l’ vento, kaj ĉiuflanke disflugis neĝeroj, tiel multnombraj, ke la vagantino fermis la okulojn pro timo. Bruon oni ja ne aŭdis. Iafoje, branĉo, tro peze ŝarĝita, ellasis neĝan pecon, kiu mallaŭte defaletis teren.

Manjo tre timis, ke ŝi devojiĝis; tia ideo ŝin ekdoloris, ĉar ĵus ŝin kaptis la penso pri nokta restado en tiu izolejo, tra tiu akra malvarmego, meze de l’ venta batado, kaj, plie, dum kristnaska vespero, kiam ĉio brilas de gajeco, kiam la plej malĝojemajn okulojn lumigas radio de espero.... Tio ja ne povis esti. Ŝi ĉirkaŭrigardis, palpis la trunkojn per siaj duonfrostitaj manoj, faris kelkajn paŝojn al ĉiuj direktoj por vidi, ĉu ŝi staras sur la ĝusta vojo. Sed la signojn pri la vojeto surkovris novaj neĝamasoj, kaj pro la nepenetrebleco de l’ nebulego ŝi ne estis kapabla ĝin retrovi. Ŝi tre bone konsciis, ke ŝi devojiĝis, kaj tiam, nevenkebla timo ŝin kaptis. Kion ŝi faros por retrovi la domon, kiel ŝi, tra tiu terura malhelaĵo, povos rekoni la vojon, kunporti la abieton ĝustatempe por festi Kristnaskon? Ĉirkaŭe ŝi palpis la arbojn, sed ŝiaj fingroj nur sentis delikatajn glacieretojn, kiuj rompetiĝis ĉe ŝia tuŝo; plie, ŝin treege doloris la piedoj. La malvarmo, la tiel senkompata malvarmo, ŝin iom post iom penetradis, perfideme, singardeme, kvazaŭ ensorĉisto. Ŝi volis krii, sed ŝia krio ne trafis trans kelkaj arboj; kaj al kio efikas krio de junulineto, en mezo de arbaro ombroplena? Senkuraĝa ŝi ne volis esti, kaj ŝi peneme remarŝis ankoraŭ tirante la abieton, ĉar ŝi esperis, ke tre baldaŭ ŝi eliros el la arbaro kaj retrovos signojn pri la ĝusta vojo. Certe mokus ŝin ĉiuj, kaj ŝin mallaŭdus, se ŝi ne kunportus la abieton kaj pro ŝia neatenteco malsukcesus la festo. Tiu ĉi penso, pli ol la ideo pri ŝia sorto, ŝin doloris. Ŝi antaŭeniris kun granda malfacileco; ĉe ĉiu paŝo, ŝi alĵetiĝis kontraŭ la trunkojn; la piedojn pezigis malvarmego; kiam ŝi haltis, ŝajnis al ŝi, ke ŝi tuj mortos pro la piedoj glaciiĝantaj; tial ŝi marŝis laŭeble, konservante la esperon, ke ŝi baldaŭ eliros, ke tuj ekmontriĝos la ĝusta vojo kaj rapide ŝin kondukos hejmen, kie ŝin atendas multo da homoj por kunfesti Kristnaskon. Siajn fingrojn kvazaŭ feriĝintajn ŝi jam ne sentis, sed ili ankoraŭ energie tenadis la abieton, kaj pri tio ŝi jam ne precize konsciis. Nur unu penso ŝin konstante elokupadis: en tiu nuna horo, kunvenas homoj en la kuirejon, kaj trinkas kunparolante, kaj maltrankvile rigardas la patro tra la pordo, ĉu ŝi tuj alvenos, kial ŝi ankoraŭ ne estas tie....

Ha! ŝi volas nepre eliri. Tuj ŝi per sia propra volo retrovos la vojeton. Kaj ree ŝi plirapidis, ree ŝi faletis sur la glitiga tero, ree ŝian paŝadon baradis la senlimaj rangoj de trunkoj. Ŝi sentis, ke ŝia elspiro frostiĝas ĉe la lipoj, ke io terura detranĉas ŝiajn piedojn kaj perforte volas ilin ligi al la tero. Streĉiĝas ŝiaj nervoj de junulino, de brava, sentima virino montana, difinita por la vivado batala kontraŭ naturo. Iafoje, ŝi disrigardas, sed tiam ŝia timo fariĝas pli granda. Ŝajnas, kvazaŭ nekonataj estaĵoj ŝin atentus, kvazaŭ io malvarma ŝin kaptus kaj senbrue detirus, por ke ŝi ne rapidu antaŭen. Kaj antaŭen ŝi ankoraŭ volis iri; alia vigla forto ŝin puŝadis, kaj tiun potencon ŝi obeis, ĉar ŝi sciis, ke ie, eble tute proksime, eble tute malproksime, estas la celo, ke momenta senmovado por ŝi estos mortiga.

... Noktiĝis, tute noktiĝis en la arbaro, kaj, en tiu horo, la domon sendube forlasis ĉiuj invititoj por esplori, kial ŝi ne venis. Kaj baldaŭ ili ŝin trovos, kaj ŝi honteme reiros al la kajuto, malsukcesiginte la feston, kvazaŭ malsaĝa knabineto. Jes, tre baldaŭ ili venos, kaj tra la densaĵo eksonos voĉoj amataj kaj paroloj konsolaj; ŝi tuj reiros; la festo malsukcesos, kaj pro tio ŝi emas plori. La antaŭan jaron en la sama tempo, ĝojis la festeneto en la kuirejo, ŝercis la viroj, babilis la virinoj, kaj brilis la lumetoj sur la branĉoj. Nun, ŝi mizere eraradas tra la arbaro, sen ia radio de lumo. Ŝin ja lacigis la marŝado; terure ŝin doloris la piedoj, sed malgraŭ ilia malvarmeco, ŝi sentis, ke vivo ankoraŭ fluadas en ili, ke la danĝero ankoraŭ ne minacas ŝin. Kontraŭe, la fingroj estis rigidaj, alfiksitaj al la abieto per frosto, kaj ŝian tutan korpon skuetis frostotremo pro timo kaj malvarmego. Ŝi haltis, aŭskultante, ĉu ne venos iu familiano, ĉu la teruran ĉirkaŭan silentecon tuj ne finos homa voĉo, vorto de espero. Tamen, ŝiajn orelojn ne atingis ia bruo. La senlima, eterna, morta silentado ŝin ĉirkaŭadis; nur vento ĝemegis, kaj neĝo defalis teren. Kaj, jen ŝi rememoras pri versaĵo iam lernita en la lernejo, kiam ŝi estis malgranda knabino. En ĝi oni parolis pri patro kun infano rapidantaj tra arbaro, kaj la infanon, oni diris, allogis reĝo per dolĉaj paroloj, kaj la infano mortis. Kontraŭvole, ŝi rememoras la tutan versaĵon:

Rajdas nokte tra la vento
Unu patro kun infano,
Knabon havas li en brakoj,
Premas ame, varme tenas.

Kaj kvazaŭ en sonĝo, reflugas al ŝia kapo ĉiuj versoj, ĝis la lasta:

Tre rapide rajdas patro,
Mortiĝantan filon tenas,
Li kun peno hejmen venas,
Jam en brakoj mortis knabo.

Tion ŝi ofte deklamis kaj ĝuste, kiam ŝi estis tute juna, dum kristnaska vespero, antaŭ ĉiuj kunvenintaj genajbaroj. Kaj ŝian unutonan deklamadon sekvis multo da laŭdoj kaj brua aplaŭdado. Pri aliaj infanaj mirrakontoj ŝi ankaŭ rememoras. La Reĝo de l’ Malvarmo loĝadas, laŭ la enlanduloj, en la plej densa loko de la arbaro; kaj, ofte, dum la vintraj tagoj, li forlasas sian reĝolandon, kaj, vestita per tute blanka vestaĵo, li restas ĉe ia nekonata angulo, kaj, per dolĉaj, trompemaj vortoj nekontraŭstareble delogadas al sia loĝejo la mizerajn vagantojn, kies korpon li enneĝigas ĝis la veno de l’ somero. Manjo tre bone scias, ke tia Reĝo estas nur timigilo al la neobeemaj infanoj, sed, nuntempe, vero kaj malvero kunmiksiĝadas en ŝia deliranta kapo, kaj, ĉe ĉiu paŝo, ŝi tre timas, ke tuj aperos al ŝi la blanka Reĝo.

Ne! pri tiaj aferoj, ŝi ne devas pensi. Ŝi ja ne estus inda edzino, se ŝin timigus tiaj sensencaj rakontoj. Kaj ŝi rekuraĝas, provas antaŭenpaŝi, ne rapide, singardeme, nur por sin movi, por ke ne frostiĝu ŝiaj piedoj, ĉar iu familiano baldaŭ venos kaj ŝin kunportos al la varma lito.

Aliaj realaj okazintaĵoj ŝin okupas. Iu prapatro iam restis tutan nokton en arbaro kaj senĉese marŝadis, por ke la kapo ne frostiĝu, kaj dum la tuta sekvanta tago, li eraradis, tra la nebulego, ĝis oni lin retrovis, mortantan de malvarmo kaj malsato. Oni ankaŭ ofte rakontis en la vesperaj kunvenoj pri iu maljunulino, vilaĝa sorĉistino, kiu nokte perdiĝis en arbaro kaj estis retrovita nur multajn monatojn poste, enfosita en neĝa kavaĵo. Sed pri ŝi la tieulinoj diris, ke tia morto estis justa revenĝo de Dio, ĉar iam, laŭ la komuna opinio, la nomita sorĉistino ensorĉis junulinon, kiu venis dehaki la kristnaskan abion. Manjo timas, ke ŝi estas sur la sama vojo kiel la malbona maljunulino, kaj, kvankam, laŭ la diro de la vilaĝaj instruituloj, la fantomoj tute ne ekzistas, al ŝi tamen ŝajnas, ke tuj aperos la korpo de la mortinta sorĉistino, aŭ la blanka mantelo de la Reĝo de l’ Malvarmo.

... Kaj nun tute ne doloras ŝin la piedoj, ĉar ŝi jam ne sentas, ke ili estas; la abieton ŝi ne forlasis, ĉar ŝi pri ĝi jam ne pensas. Iafoje ŝi provas ekrezoni, rememori la direktojn, laŭ kiuj ŝi devas iri, sed tia pripenso alkondukas ŝin al pli mizera konkludo rilate al ŝia estanta sorto.

Ŝian bravecon iom post iom ĉesigas lacigo kaj malvarmego. Ĉe ĉiuj kelkaj paŝoj, ŝi haltas, ĵuras, ke ŝi ne iros pli malproksimen, aŭskultas, ĉu ne laŭtiĝas ia brueto, ĉu ne aperas la savontoj. Sed, ja nenio.... Kaj ŝi senesperiĝas, sidiĝas sur trunketon, ellasas malĝojajn larmojn, atendas ĝis venos aŭ morto aŭ savo....

Jen, en ĉiuj lokoj de l’ tero, ĝojas la festo de Kristnasko. Tiun feston ŝi iam vidis en la urbeto sur la ebenaĵo, kaj tie ĝi estis multe pli bela kaj riĉa. Abio briladis en ĉambro, geknabetoj ĝojeme rigardadis al la arbo, ricevis ludilojn de bela sinjorino, kaj kiam finiĝis la festo kaj estingiĝis la arbo, iu maljuna viro parolis per solena, strange frapanta voĉo. Li rakontis pri antikvaj okazintaĵoj:... Tie, en tre malproksima lando, antaŭ multego da jaroj, paŝtistoj maldormis ĉirkaŭ fajro, en plena nokto.... Kaj, jen subite al ili aperis anĝelo de la Sinjoro, kaj diris: «Ne timu; gravan sciigon mi anoncas al vi. Hodiaŭ, al homoj naskiĝis Savonto». Kaj anĝeloj aperis en la ĉielon kaj kundiradis: «Gloro al Dio ĉe la supraj altaĵoj, kaj paco al la homaro».

Ho! tian pentraĵon ŝi tre bone rememoris; homoj, strange vestitaj, sidadis en la senlima dezerto; brilis meze de ili ruĝa fajro, kaj, jen ekradiis senkompara brilo en la ĉiela vasto....

Ĉu al ŝi ne brilos simila aperaĵo, ĉu baldaŭ ŝi ne vidos konatulojn kun flamingoj en la mano. Ŝi denove aŭskultas.... Silentadas.... Ŝi volas krii, sed ŝi timas, ke ŝia voĉo estos tro laŭta, kaj tial vekos fantaziajn estaĵojn.

En ŝia deliranta kapo, ĉio kunturniĝas. Ŝi ĉiam revidas la iam viditan pentraĵon: homoj sidantaj en la dezerto ĉirkaŭ fajro; bela, diafana nokto sub orienta ĉielo, pli blua ol la plej blua cejano, pli vasta ol la plej vasta ĉielo videbla de l’ montosuproj.

Ŝi rememoras.... Neniu venas; kaj kvankam ŝi aŭdis pri vivo, ke ĝi estas ne grava bono, tamen morti ŝi ne volas, ĉar la vivon ŝi amas. Se ŝi ekhaltas, ŝi sentas, ke ŝin kaptos la mortigo per la malvarmo, sed aliparte ŝiaj glaciiĝintaj piedoj jam ne povas ŝin subporti. Kaj malespera, ŝi haltas, pensante, ke ŝi eble trovos kuŝujon sur la tero, tie ŝi dormos ĝis la mateno, aŭ venos la morto. Cetere, la konscio ŝin forlasas; rakontoj ŝin persekutas; ŝi pri si mem pensas, ke ŝin atendas la Reĝo de l’ Malvarmo, ke sekve ŝi neniel povos saviĝi. Kaj ŝi kuŝiĝas sur la teron, envolvante sin per sia robo por ne senti la maldolĉan fundon. Al ŝi proksimiĝas dormemo; ŝajnas; ke ŝi sidas tre bone sur la neĝo, ke la piedoj ŝin jam ne doloras, ke agrabla sento ŝin tiras al pli bona, pli feliĉa vivo.

... Jes, ili tuj revenos, ili ekkaptos ŝin kaj forportos en la hejmon.... Sed en kian hejmon? Ŝi ja ne scias, ĉu pri la patro aŭ ĉu pri la Reĝo de l’ Malvarmo ŝi pensas.... Bone estos al ŝi; iu ŝin tuj kunportos kaj, kisante, ŝin ŝovos en la varman liton, kie ŝi kunligos siajn membrojn por revarmiĝi.... Sendube, ŝi sonĝis; jen, ŝi ja vere kuŝas en lito. Sendube jam pasis Kristnasko; la arbeto staras sur la tablo, la lumetoj estingiĝis, kaj, ĉe la mateniĝo, ŝi ĉion revidos, kun la rememoro pri tiu stranga sonĝo, ke ŝi kuŝis en arbaro, ke al ŝi estis tre malvarme.... Dolĉe estas al ŝi, ĉar ŝi ĵus akceptis la kison de l’ fianĉo, dolĉan, tre varman kison. Li fermis al ŝi la okulojn, surkisante la lipojn, kaj brako ĵus ĉirkaŭligis ŝian kolon.... Li estas tie apude, ŝi estas tute ĝoja; li rediras dolĉajn parolojn: «Baldaŭ, ni kune...» Sed, kia malagrabla sonĝo ŝin ĵus tenis: ŝi estis en arbaro, homo, ne homo, sed blanka demono ŝin karesis, kaj dolĉe, dolĉege ŝin tiradis al ia malvarma profundegaĵo.

Sed, teruro! tio ja ne estas sonĝo! ŝi sidas en arbaro, ŝiaj membroj kuŝas sur la neĝo, kaj jen ŝi volas movi fingron... ĝi jam estas alligita al la tero per frosto; ŝi ekkrias; iom da konscio ŝin rekaptas. Jes, ĉion ŝi rememoras tute bone, tute precize. Se ŝi kuŝas pli longe, tuj ŝi mortos, ĉar la perfida Reĝo de l’ Malvarmo tiel detranĉas la vivon de l’ homoj, kaj morti ŝi ne volas, ĉar la vivon ŝi amas. Jen, ŝi tuj restariĝos; ŝi denove rapidos tra la arbaro, laŭ kia ajn direkto, nur por ke ŝin ne prenu la frosto kaj la dormigo de l’ malvarmo. Jes, tre certe ŝi tuj ekstaros, kaj baldaŭ oni ŝin trovos, ĉar la tuta familio ŝin nepre serĉadas.... Ŝi tuj ekstaros....

En la urboj, sonas la ĝojo, kaj bruas la gajuloj; en multegaj domoj oni festas en la kuirejo, kaj la abio lumigas la ĝojantojn per siaj sennombraj fajretoj. Dio mia! kiel bela estis la festo, kiam ŝi estis en la urbo. Al ŝi donacis ludilojn bela sinjorino, kaj poste solene parolis maljunulo per strange frapanta voĉo:... en dezerto, sidadis paŝtistoj ĉirkaŭ la fajro....

Ĉirkaŭ la fajro! Ho! kiel bone estas sidi ĉirkaŭ fajro! Oni almetas la manojn super la ruĝan flamon, oni apogas la piedojn kontraŭ la fajrujon; ĝoje ronketas la brulaĵo, kaj hela flameto lumigas tra la densa nokto.... Nun, la piedoj estas tute varmaj, ankaŭ la manoj; ĉio estas bona, kaj, jen, al ŝi estas tute same kiel en ŝia fantazio. La piedoj estas tute varmaj, ankaŭ la manoj, ŝia tuta korpo tremas pro varmo. Ŝiaj okuloj fermiĝas, la manoj kunligiĝas, la korpo tordiĝas por esti pli varma.

Jen, subite, ŝajnas, ke, en la malproksimo, el tute malproksima sonorilejo batis ia horo.... Kioma, kie, ŝi nescias. Ĉu eĉ sonadis ie? Ĉu ne okazas ia tratranĉo en ŝia deliro? Tamen, ŝi rememoras iomete.... Ŝi kuŝas sur la tero; tie estas varme; ŝi povas atendi ĝis la veno de l’ matenruĝo, sed estus eble pli bone se ŝi restariĝus, tial ke oni rakontas, ke la kuŝintoj sur la neĝo estas difinitaj por la morto. Tio estas ne vera. Oni rakontas tion, sed ĉion rakontitan oni ne devas kredi; kontraŭe, sur la tero, estas pli dolĉe, pli varme, pli ripoze; oni dormetas tute bone, sentante nenian blovon, nenian ventoturniĝon. Sed, ŝi tuj ekstaros, ĉar ŝi iom timas. Ŝajnas tute kvazaŭ io neatendita, io neprokrastebla tuj okazos. La Reĝo prenos Manjon; tio okazas, ne nur kiam oni estas knabino, sed ankaŭ kiam oni estas fianĉino. Tion difinis la malbona sorĉistino kiel revenĝon pri la puno de Dio, ĉar la sorĉistinoj estas la estrinoj de la arbaro, kaj la potenco de Dio ne trafas trans la malbelaj, mallaŭtaj densejoj.... Tial, ŝi stariĝu!... kvazaŭ ia kiso ŝin tuŝetus.

Eble, la kiso de l’ fianĉo, kiu volas ŝin surprizi, ĉar fianĉino ŝi ja estas. De longatempe ŝi pensadis pri tiu venonta kunvivado kun alia viro, en alia domo, ne ĉar ŝin persekutis la deziro al amo, pri kiu revadas la urbaj junulinoj, sed nur tial, ke tia estis la kutimo de la prapatroj, ke ĝin oni nepre devas obei. Baldaŭ okazos la edziniĝo, kaj jam ŝi sentas kvazaŭ en tiu vespero fariĝus pli akra la kiso de l’ fianĉo—eble, ĉar efektive baldaŭiĝas la tempo de l’ geedziĝo. Post la paso de l’ vintro, ili kunforiros al la valo, kie pli facila estas la vivado kaj pli ĝojaj la vintraj tagoj.

Sed, jen, iom post iom, alproksimiĝadis la Reĝo de l’ Malvarmo, la perfida demono de la nudaj altaĵoj. Tremante, lia maljuna mano malfermis la okulojn de la junulineto, li delikate kunmetis la brakojn kaj la krurojn.... Varmo! varmo! ŝi naĝadis en la varmo! kiel bone ŝi estas en la lito post la ĝojigo de l’ kristnaska festo. Ho! la bona lito, la dolĉa varmeco de l’ ĉambro, flanke de la varma stalo....

Ŝi jam ne movis sin. La Reĝo de l’ Malvarmo klinis ŝian tute palan kapon; ŝian hararon li ŝmiris per prujno, kaj ŝian glaciiĝintan korpon envolvis per sia blanka, purega mantelo, tiel blanka, tiel purega kiel la vualo de la junaj edzinoj. Kaj, tion farinte, li avide, ĝojege, ŝin kisadis, ĉe la frunto, ĉe la brusto, kaj al ŝi ŝajnis, ke tia kiso estas pli dolĉa ol la plej dolĉa kiso de l’ fianĉo, pli varma ol la plej varma kareso de l’ amo.

H. Hodler.

UNUA MENCIO

NOKTAJ FANTOMOJ
EN LA KASTELO DE
RHODE-SAINT-PIERRE

«Tra densa mallumo briletas la celo,
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj.»

(La vojo.)

Tiuvespere, kiam mi transpasis la sojlon de la malnova gastejo, estis pli malfrue ol kutime, ĉar en tiu pentrinda vilaĝeto de la Hagelando[4] la naturo estas tiel alloganta, la eknoktiĝo tiel dolĉa post varmega tago, ke mi preskaŭ kun bedaŭro interrompis mian sencelan vagadon. Sed en la gastejo atendis min, kiel ĉiuvespere, miaj novaj kunuloj: la ĉefaj loĝantoj de la vilaĝo.

Ĉirkaŭ la malglata ligna tablo, sub la dika lampo kun verda lumŝirmilo, sidis ili—la vilaĝa sekretario, la kampogardisto, la kuracisto, la orgenisto—kviete, malrapide fumante en siaj longaj argilaj pipoj la tabakon rikoltitan en ilia ĝardeno.

Kompreneble oni ekriproĉetis—ho, tre amike—la «poeton», kiel ili nomis min, pri lia malfruiĝo, sed tuj la gastejmastro alportis la kutiman kartludon kun la skribardezo, al kies ŝnureto balanciĝis spongo kun peco da kreto, kaj ni ekludis.

La kartoj estis apenaŭ disdonitaj, kiam aperis sur la sojlo maljunuleto vestita per blua kitelo, larĝa bruna pantalono kaj dikaj lignaj ŝuoj. Je l’ mano li portis kupran lanternon, kiun li teren metis ĉe la sojlo, kaj, deprenante sian ĉapon, li alproksimiĝis al nia tablo petante, ke la doktoro bonvolu akompani lin en najbaran vilaĝon Rhode, por flegi lian subite malsaniĝintan filinon.

—Mi akompanas tuj, Mastro Jan,—diris la kuracisto, metante siajn kartojn sur la tablon.—Nu, la devo vokas min,—li aldonis.—Daŭrigu la ludon inter vi, amikoj, dum mi faros devigan noktan promenadon.

Li prenis sian ĉapelon kaj sian bastonon kaj, antaŭ ol foriri, demandis al la kamparano:

—Ni iros tra la arbaro, ĉu ne, Mastro Jan? Tiu vojo estas pli mallonga.

—Tra l’ arbaro, je tia horo!... Ĉu vi tion intencas, Sinjor’ Doktoro? Estas morgaŭ la Mez-Aŭgusto, kaj vi scias bone, ke ne taŭgas tiam vagadi en la arbaro ĉirkaŭ la kastelo de Rhode.

—Vi estas prava,—diris la orgenisto.—Oni rakontas strangaĵojn pri tio, kaj certe la drama morto de la lasta kapelano de l’ kastelo ne alportis benon al la Baronoj de Rhode.

Siavice la sekretario aldonis:

—La maljunuloj de l’ vilaĝo pretendas, ke de la tempo, kiam la sanga dramo okazis en la kastelo, la fantomo de la kastelmastro ĉiujare nokte vagadas ĉirkaŭ la kastelo, kaj eĉ la arkivoj rakontas pri tio. Sed nun la junuloj tion ne kredas plu....

Dezirante koni pli detale tiun misteran historion kaj allogita de la freŝeco de l’ aero, mi proponis al la kuracisto akompani lin.

La gastejmastro donis al ni rondforman kupran lanternon, utiligotan por la reveno, kaj triope ni foriris.

—Hela, bela vetero, ĉu ne, Sinjoroj?—diris la kamparano,—ni ne bezonas la lanternojn, sed la steloj fajre brilegas, eble la vetero ŝanĝos.—Kaj frotante alumeton li ekbruligis sian mallongan pipon kun metala kovrileto.

—Sed, diru, Jan,—demandis la kuracisto—ĉu efektive vi timus en tia hela nokto akompani nin tra la arbaro?

—Mi ne estas timulo, Sinjoroj, sed por la tuta oro de l’ mondo mi ne volus preterpasi la kastelon dum tiu ĉi nokto.

—Sed—demandis mi—kia malbonaĵo povus trafi nin?

—Ho, Sinjoro, mi prave vidas, ke vi estas fremdulo. Se vi estus naskiĝinta en nia vilaĝo, vi ne demandus pri tio. Ĉiuj scias, ke ĉiujare la hundaro de l’ estinta Barono de Rhode, blekegante kaj bojante trakuradas la kampojn, aron da nigraj ĉevaloj trenante katenojn trarajdas la arbaron; la sonorado de l’ ĉaskornoj, la siblado de l’ sagoj kaj de l’ kugloj, la ĝemegoj de l’ vunditaj ĉasaĵoj plenigas la aeron per teruriga bruegado kaj ve al tiu, kiu troviĝas sur la vojo de l’ sovaĝa bando....

Interparolante ni alvenis apud la enirejo de l’ arbaro.

—Nu—diris la kuracisto—eble la malsanulino senpacience atendas nin, ni eniru la plej mallongan vojon.

Mi tuj jesigis; sed la vilaĝano paliĝante protestis, kvankam li ankaŭ deziregis, ke ni alvenu kiel eble plej baldaŭ ĉe lia filino, tamen li petegis, ke ni forlasu nian maltimeman projekton.

Iom da fanfaroneco ne maldecas ĉe junulo kaj, anstataŭ ekdiskuti kun la naivulo, mi ekbruligis mian lampon kaj enpaŝis la vojeton.

La kuracisto adiaŭdiris per la mano al nia gvidisto, kiu nur diris kun sopiro:

—Gardu vin Dio!

Kaj ni malaperis en la arbombro.... Tie la lunradioj apenaŭ traboris la densan foliaron, nur la flava lanterna lumo lumigis la vojeton ĝis kelkaj paŝoj antaŭ ni.

La strangaj superstiĉoj, kiuj persistas ĉe la kamparanoj, fariĝis la temo de nia interparolado. La kuracisto jam rakontis kelkajn ekzemplojn, kiam, alproksimigante sian poŝhorloĝon al mia lanterno:

—Jam la dekunua—li diris—Ni certe eraris pri la vojo; la arbaro ne estas tiel vasta: ni devus jam esti alvenintaj en Rhode.

Ni haltis momenton, sed meze de l’ arbaro estis neeble difini, kie ni troviĝas. Por koni la direkton ni eĉ ne havis plu la lunon ĉar nebuloj estis kaŝintaj ĝian arĝentan globon.

Eksiblis plenda vento tra la foliaro, kraketis sekaj branĉetoj de l’ abioj, kaj iafoje nokta strigo aŭ rabobirdo forflugis kun raŭka ĝemo. La promenado brave komencita, nun ekŝajnis longa kaj iom teda; mi ekbedaŭris, ke ni ne sekvis la vilaĝanon, kiam pli hela lumeto aperis inter la ŝtipoj: ni ektuŝis la randon de l’ arbaro.

Antaŭ niaj okuloj, alkutimiĝintaj al la mallumo sin etendis vasta kamparo, ĉiuflanke limigita de montetoj kovritaj per densaj arbaroj. Meze de la kampoj je interspaco da kvaronmejlo staris majeste kaj mistere, kvazaŭ gardisto de l’ nokto, masiva konstruaĵo: la kastelo de Rhode, kun sia minacanta kvarangula turo. De ĝia levebla ponto ĝis la vilaĝo staris duobla vico de arbegoj, kiun ni devis preterpasi por atingi la izolan dometon de la malsanulino.

Sur la tuta naturo korpremanta silento pezis kvazaŭ funebra vualo. Densaj nebuloj, jen disiĝantaj, jen kuniĝantaj, traflugis la ĉielon: momente ekbrilis la luno kaj sur la nigra fundo la tuta kastelo fantastike lumis, je ĉiu fenestro ekbrilis blueta arĝenta fajro... ĉirkaŭ ni zigzage flugetis aro da noktaj vespertoj.

Ĵus ni atingis la misteran aleon, kiam subite estingiĝis la lumoj de la kastelo. Tuj pleniĝas la aero per stranga bruado: blekado de ĉevaloj, frapado de hufoj, sovaĝa rajdado. La terura bruegado plifortiĝante ŝajnas proksimiĝi. Nun timiga sonorado de ĉenoj miksiĝas kun raŭkaj krioj: Ho! ho! Hu! hu! Nenion ni vidas krom, en fundo de l’ aleo ĉe la kastelo, tremetantan lumon, kiu jen ekbrilas jen malaperas....

Ree fariĝas silento... silento pli terura, pli timiga ol la bruado, kiu antaŭ momento tremigis la aeron...

Mi premis la brakon de l’ kuracisto, mallaŭte dirante:

—Kio okazas?... Kion signifas?....

La doktoro ne tuj respondis; kaj poste pripenseme li parolis:

—Strangajn aferojn oni rakontas pri la kastelo de Rhode... sed la vilaĝanoj rakontos tion al vi pli bone ol mi.

Kelkajn minutojn poste ni frapis ĉe la pordo de la izola dometo. Nia gvidisto mem malfermis kaj rigardante nian palan mienon:—Estu bonvenaj—, li diris.—Ho, ni timis, ke malfeliĉo trafis vin.

—Malkviete ni atendis vin Sinjoroj, kvankam mia filino ŝajnas nun farti pli bone,—aldonis la maljunulino, kiu sidis apud la fajrejo, preparante varman trinkaĵon por la malsanulino.

La patro prenis la lampon de la tablo kaj enirigis la kuraciston en la apudan ĉambron, kie kuŝis lia filino.

La patrino preninte la varman trinkaĵon, akompanis ilin.

Mi restis kelkan tempon sola en la hejma ĉambro, nur lumigita de la ruĝa rebrilo de ligna fajro, kiu dancigis sur la kalkpentritaj muroj fantomajn ombrojn. Mi repripensis pri ĉiuj strangaj okazintaĵoj de ĉi tiu fantastika nokto, kiam la patrino revenis, mallaŭte dirante kun pli ĝoja mieno:

—Ŝi ekripozas nun. Dank’ al Dio, la krizo forpasis kaj ni povas esperi, ke ŝi estos savita; tamen la kuracisto promesis, ke li restos ankoraŭ kelkan tempon, ĝis kiam ŝi dormos.

Kaj dum ŝi boligis akvon por prepari tason da kafo, mi profitis la okazon por demandi ŝin pri la teruraj bruadoj, kiujn ni aŭdis.

—Ho, Sinjoro!—ŝi diris, sidiĝante apud la fajrejo—ni ankaŭ, ni aŭdis la preterpasantan sangoĉaron kun ĝiaj inferaj ĉevaloj, ĝiaj sonoradantaj katenoj. Ni ne kuraĝis rigardi tra la fenestro, tio estus mortiga, sed ni preĝis por vi, kaj la Sankta Virgulino, (danko estu al ŝi) aŭskultis nian preĝon permesante, ke vi atingu nian dometon. Ni timegis, ke vi ricevos la saman sorton ol nia Siska de la muelisto....

—Kio do okazis al ŝi?

—Ĝi estas terura okazintaĵo, Sinjoro, kiun oni rakontis al mi dum mia juneco. Estis festtago en la vilaĝo, dancmuziko ĉie sonoris laŭ gaja takto. Dum tuta tago la gejunuloj senzorge kaj senlace saltadis kaj kantadis pensante nur pri plezuro kaj ĝuo. En ĉiuj gastejoj fluadis la ŝaŭmanta biero, ĉie regadis brua gajeco... Tiunokte Siska de la muelisto, deksep-jara petola knabino, post la danco hejmen reiris kun kelkaj gajaj gekunuloj. Ili kantis kaj saltis ankoraŭ sur la vojo, kiam subite eksonoris la dekdua... kaj oni aŭdis la bruegantan ruliĝadon de kvarĉevala veturilo. Ĝi pasis tute proksime de la ĝoja bando. «Haltu, veturigisto!» ekkriis ia junulo.—«Haltu!» rekriis la aliaj; kaj la petola Siska, pli rapide ol penso, eksaltis sur la postan flankon de la veturilo, kriante: «Jen! mi veturas hejmen!» kaj ŝi malaperis en la aleo de la kastelo. Furioze, sovaĝe kuradis la ĉevaloj tra kampoj kaj herbejoj, irante trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la kastelo de Kratenberg, kiu iam staris sur la monteto. Ĉiufoje propramove malfermiĝis brue la pordegoj de la kastelo por enirigi la veturilon. Brue ili fermiĝis: sed neniu krom la fantomaj rajdantoj povis trapasi la sojlon. Siska vidis dum momento la luksan internon de la ensorĉita kastelo... kaj ŝi falis de la veturilo. Matene vilaĝanoj trovis ŝian sangmakulitan korpon sur la ponto antaŭ la pordego de la kastelo de Rhode....

Dum la maljunulino rakontadis, la kuracisto kaj la patro estis silente enpaŝintaj en la ĉambron kaj nun staris apud la fajrejo. Mi estis tiel pripensema pro ĉiuj aŭditaj mirindaĵoj, ke mi eĉ ne rimarkis ilian apudeston.

La virino silentis, malfermis la antikvan kverklignan ŝrankon kaj prenis siajn kvar plej belajn tasojn, kiujn ŝi plenigis por ni per bonodora kafo.

Ĉiuj eksidis ĉirkaŭ la fajrejo dum la doktoro kvietigis la gepatrojn pri la farto de ilia filino, aldonante kelkajn konsilojn pri la flegiloj uzotaj se ia nerva krizo reokazus.

Nenion mi aŭdis pri tio ĉar, en siblado de l’ vento, en la kraketado de l’ fajro mi aŭdis malproksime, malproksimege la ruliĝadon de la sangoĉaro, la galopadon de l’ ĉevaloj, la krakadon de l’ vipoj, la bojadon de l’ hundaro; en la volviĝanta fumo mi vidis nur suprenflugantajn fantomojn.

La kuracisto rimarkis mian ekscitiĝon, ĉar li interrompis mian revadon dirante iom ŝerceme:

—Nu, amiko, ĉu la mastrino rakontis tiel timige kaj impresige la historion de Rhode, ke vi sidas tie pripenseme, kvazaŭ vi dormus?

—Efektive mi pripensas la strangaĵojn, kiujn mi aŭdis,—respondis mi, kvazaŭ vekiĝante,—kvankam mi ne povas kompreni kia estas la kaŭzo de tiuj sorĉaĵoj.

—Ho, pri tio—diris la virino,—mi povas doni klarigojn al vi, sed mia edzo pli bone tion rakontos ol mi, ĉar li estas pli klera.

Kaj la maljunulo ekrakontis jene ĉi tiun legendon:

—La barono de Rhode estis fiera arogantulo, kiu tiel pasie amis la ĉasadon, ke certe por tiu ĉi plezuro li estus vendinta sian animon al la diablo. Preskaŭ ĉiutage li ĉasadis kun multnombra sekvantaro tra la senlima arbaro, kiu kovris la ĉirkaŭaĵon de lia kastelo. Eĉ dimanĉe, tago al ripozo kaj preĝo dediĉota, li ne povis lasi sian pasion, kaj malgraŭ la avertoj de lia kapelano[5] li rajdadis kaj galopadis kiel dum la semajno.

Ian dimanĉon, kiam li ree foriris frumatene, li estis promesinta al sia kapelano, ke li ĉeestos la meson; sed aliparte li estis postulinta de la abato, ke li ne komencu ĝin antaŭ lia reveno. Tiu reciproka promeso, kvietiginte lian konsciencon, li freneze trakuradis la nudajn kampojn kaj la vastajn arbarojn.

Li ebriiĝis pro movo kaj bruo; kaj horoj post horoj forflugis rapide. Jam aŭdiĝas en la malproksimo la sonorado de dek-unu batoj sur la kastela sonorilego, kiu rememorigas al li lian promeson. Li ekvolas hejmen reiri, ĉar laŭ eklezia regulo la meso estas komencota antaŭ la dek-dua horo; sed je tiu momento jen saltas tra arbetaro unu kaj du kaj tri leporoj. Rapide la barono trafos ilin kaj poste hejmen iros. Sed rapidegaj estas la leporoj; ju pli rapidas la barono, des pli vigle ili saltas, jen malaperante, jen remontriĝante. Nun ili ŝajnas lacaj, senmove sidantaj sed, kiam antaŭenvenas la ĉasisto, ree ili ekkuras... kaj kuras: dume pasas la tempo. Ju pli nekapteblaj ili estas des pli obstina fariĝas la ĉasisto...

Sed subite—ĉu li bone aŭdas?—en la malproksimo, batoj de sonorilego unu la alian malrapide sinsekvas. Dum momento surprizite haltas la barono. Nun laŭvice sidas la leporoj starigantaj la longajn orelojn kaj kvazaŭ aplaŭdantaj per la antaŭpiedoj kaj voĉo mistera aŭdiĝas:

«Saluton, Barona Moŝto, dank’ al via pasio vi forgesis la meson! Altsalutas vin Satano! Nun rapidu kaj kuru... sed vane!...»

Kolerego tremigas la baronon, li incitas per spronoj sian ĉevalon kaj galope alrajdas hejmen, malbenante la diablon, kiu malice pekigis lin. Tamen, li estis ordoninta al la abato ke li atendu, kaj ĉi tiu obea devas, obei malgraŭ ĉiuj leĝoj....

Li trapasas la leveblan ponton kaj la blazonornamitan pordegon. Ĉio silentas, lia koro forte batas pro eksciteco, li tremas, ĉar neniu ŝajnas atendi lin. Li desaltas de sia ĉevalo; armilojn portante li trapaŝas la korton, eniras en la kapelon. Tie genufleksas ĉiuj liaj servistoj, kaj ĉe l’ altaro staras preĝante la abato. Sanga nubo preterflugas liajn okulojn, li streĉas la brakon kaj... pafo bruega skuas la aŭdantojn. Sur la altaron falas la malfeliĉa ofero de la venĝema kaj peka barono....

De tiu tempo dum noktoj ĉirkaŭ la Mez-Aŭgusto fantomaj ĉevaloj trakuras la kampojn sonorigante armilojn, nigraj hundoj ĉirkaŭsaltas, sangmakulita ĉaro, en kiu aŭdiĝas plendaj ĝemoj, brue ruliĝadas sur la ŝtonvojo. La tuta bando rajdadas, galopas trifoje de la kastelo de Rhode ĝis la loko, kie staris iam la kastelo de Kratenberg, kie loĝis la potenca ĉaskunulo de la barono de Rhode.

Oni certigas, ke nur la terura vido de tiu infera rondo sufiĉas por mortigi la plej maltimemajn kaj, ke ĉiu, kiu malfeliĉe troviĝas sur la vojo, estas kuntrenata ĝis la kastela pordego.... La maljunulo silentis kaj siavice la kuracisto ekparolis al mi:

—Se plaĉas al vi, amiko, ni kune vizitos morgaŭ la kastelon, ĝiajn vastajn salonojn kun ornamitaj plafonoj kaj altaj skulptitaj kamenoj, ĝian kvinetaĝan gardoturon, ĝiajn misterajn kelojn kaj malliberejojn; kaj la farmisto montros al ni la gotikan kapeleton, kie kuŝas ankoraŭ sur la altaro la ĉifita mesornamo de la kapelano apud la sangmakulita meslibro, kiu restis tie de la tago, kiam okazis la sanga dramo. La kruela barono de Rhode mortis baldaŭ sen heredontoj kaj de tiam neniu, krom strigoj kaj vespertoj, volis ekloĝi en la fantomvizitata kastelo.

Tiel parolinte la kuracisto leviĝis kaj senbrue direktiĝis al la ĉambro de la malsanulino.

—Ŝi pace dormas,—li diris.—Mi opinias, ke nun ni povas hejmen reiri.

Ni eltrinkis nian tason, premis la manon de la gemaljunuloj, la kuracisto promesis reveni la morgaŭan tagon kaj ni foriris.

La ĉielo estis denove sennuba, la jam subiranta luno ankoraŭ hele brilis: nia lanterno ne utilis plu.

Kvankam noktmezo jam pasis de preskaŭ du horoj, ni tamen ne deziris reiri laŭ la plej mallonga vojo, kaj tiufoje ni enpaŝis la ŝtonvojon.

Trairinte la vilaĝon de Rhode, kamparana veturilo, venanta el flanka vojo, preterpasis nin. La veturigisto salutis la doktoron per amika:—Bonan nokton! Sinjor’ Doktoro.

—Bonan nokton, Petro!

—Ĉu vi iras hejmen? Kunveturu! Restas du lokoj en mia veturilo.

—Dankon, mastro Petro, mi akceptas,—diris la kuracisto,—ĉar ni jam sufiĉe marŝadis tiunokte.

La veturilo haltis, ni supreniris kaj prenis lokon inter la korboj plenaj je fruktoj kaj legomoj.

—Jen,—diris al mi ŝerceme la kuracisto kiam reekruliĝis la veturilo,—nun vi veturas per la sangĉaro, ĉar mastro Petro estas «la farmisto de la kastelo de Rhode».

Je tiuj vortoj mi nevole ektremis, sed la kuracisto ŝajnis ne rimarki tion; kaj sin turnante al la veturigisto li demandis:

—Kien vi iras tiel frumatene jam venanta de la kastelo?

—Mi veturas al la ĉiusemajna foiro de Loveno,—respondis Petro. Mi deziras alveni inter la unuaj kaj, ĉar la vojo estas sufiĉe longa, mi devas forveturi nokte. Eĉ hodiaŭ mi estus volinta forveturi jam pli frue sed malagrabla okazo malhelpis tion: kiam mi estis jungonta la ĉevalparon la tirĉenoj rompiĝis kaj la bestoj sin sentante liberaj forkuris tra la aleo. La hundoj bojante persekutis ilin kaj tiuj de la najbaraĵo brue respondis al ili.... Estis infera bruego!... Ni malfacile haltigis miajn ĉevalojn, kaj mi devis klopodi sufiĉe longe por rebonigi la ĉenojn. Tiel okazis, ke ne estis eble forveturi plie frue.

Interparolante la tempo rapide pasis kaj baldaŭ ni haltis antaŭ la gastejo, kie ni malsupreniris, dankante nian okazan kondukinton.

La kuracisto deziris al mi bonan nokton, aldonante, ke la kvietiga proza rakonto de Mastro Petro kredeble sufiĉus por malensorĉigi min pri noktaj fantomoj.

Preminte mian manon li hejmen iris.

Mi supreniris al mia ĉambro sed malgraŭ lia diro, mi ne sentis emon por ekdormi, ĉar la miraj rakontoj tro influis mian cerbon kaj la okazintaĵoj tro profunde trafis mian imagon....

Mi ekbruligis mian lampon, sidiĝis apud mia tablo kaj ekskribis ĉi tiun rakonton.

Dro Raym. Van Melckebeke.

PIEDNOTOJ:

[4] Hageland.—Nord-orienta parto de provinco Brabant, en Belgujo, inter la urboj Louvain, Diest kaj Tirlemont.

[5] Kapelano.—flandre: kapelaan; germane: kapellan; france: chapelain; angle: chaplain.—Kapelano estas abato, kiu faras meson en privata kapelo.

DUA MENCIO

LA STATUO DE ZAMENHOF

LA TEMPVETURILO

Profesoro Stelverdo ĵus finis sian skribadon.

Morgaŭ li faros paroladon pri Esperanto antaŭ la Literatura Klubo, kies ano li estas. Malfrue li laboras, verkante elokventan tezon, ĉar li intencas elkonvinki sian aŭdantaron, ke antaŭ ĉio la kara lingvo disvastigos la belaĵojn de la literaturo tra la mondo, donos al la reĝoj de beletristiko pli da fideluloj, ol ili iam antaŭe havis, kaj, en tempo pli-malpli longa, naskos rason de geniuloj kompare kun kiuj, la mortintaj verkistoj ŝajnos pigmeaj, malfortaj kaj malspritaj. Gravege estas, ke lia parolado bone sukcesos por gajni la aprobon de la kleruloj en la universitato Kamponto, kie Profesoro Stelverdo sin okupadas.

Tie ĉeestos la estro de l’ universitato, Dro Sekpolvo, dormema konservativulo, kiu malŝatas ĉion novan. Li eĉ edziĝis je maljuna sinjorino. Nu, multe da malnovaj aĵoj estas ŝatindaj,—ekzemple, bona vino, libroj legitaj ĝis parkereco, amataj amikoj,—sed antaŭ ol mi kondukus al la poredzeca altaro grizharan ostulinon, mi... nu, mi humilege petus senkulpigon, aŭ preferus ekzilon en Barbaregujo. Sed malgraŭ siaj fantazietoj kaj amo al antikvaĵoj, Dro Sekpolvo estas kleregulo, kiu havas multe da influo inter la scienculoj. Se nur Profesoro Stelverdo povos lin konvinki, ke Zamenhof nur elsekvis la principojn de Bacon, aŭ preferinde de Pitagoro, ĉio estos bona.

La lampo en la profesora ĉambro lumis malhele; la fajro brulis duberuĝe, ankoraŭ disĵetante, antaŭ ol ĝi estingiĝos, komfortan varmon. En tiu noktmeza horo la senbrueco, kutima en la ĉambraro, kie loĝadis la profesoro, estis pli observebla ol ordinare. Li levis sin de la skribtablo kaj lasis sin fali sur brakseĝon antaŭ la kameno, primeditante sian temon por ĝin fiksi bone en sia memoro. Sur la kamenbreto la horloĝa pendolo batetadis ritme, ritme, ritme. Ĝia sonado, meĥanike konstanta, trankviligis lian lacan cerbon; la remburita seĝo donis dolĉan ripozon al liaj membroj; la malhela lumo disverŝis preĝejan pacon, kaj en la dormiga varmo de la terkarba fajro la muskoloj de la profesoro malstreĉiĝis.

Nenia trairanto tra la kvarangula ĝardenplaco, sur kiun la fenestroj de la kolegiaj konstruaĵoj elrigardis, vekis el ĝia kvieteco la senmovecon de la nokto; nenia bloveto ŝancelis la folion lastrestantan sur la branĉo, kaj eĉ la striaj nubetoj baris la radiojn de la luno serene rajdanta en la nigrablua ĉielo, kvazaŭ por malhelpi ian maltrankviligan influon.

Ŝajnas, kvazaŭ ĉio simpatie volus ekdormi; eĉ la horloĝo daŭrigis sian tiktakadon pli kviete, sed ĉiam ritme, ritme, ritme. La profesoro senkonscie adaptis al ĝia unutona sonado vortojn, vortojn, vortojn; senenergie kaj nelaŭte li elparolis la bonekonatan himnon de l’ Espero:

Forte staras muroj de miljaroj
Inter la popoloj dividitaj;
Sed dissaltos la obstinaj baroj
Per la sankta amo disbatitaj.
Nia diligenta kolegaro
En laboro paca ne laciĝos
Ĝis la bela sonĝo de l’ homaro
Por eterna ben’ efektiviĝos.

—Vi do parolas Esperanton,—ekdiras voĉo devenanta de malantaŭ la balanciĝanta kapo de la profesoro.

Surprizite, la profesoro sin turnas malantaŭen, por vidi, kiu parolas, kaj tuj lia surprizo fariĝas mirego. El kie venas la parolinto? Kiu li estas? Kion li volas? Ĉu ŝtelisto? La profesoro restas muta pro mirego, ĉar neniam antaŭe li vidis tian homon.

—Mi aŭdis esperantajn parolojn, kaj tial mi haltis,—klarigis la novalveninto.—Ne miru, ne timu, ne ataku min,—li rapide aldonis, ĉar la profesoro eksaltis kaj subite ekprenis fajrferon.—Havu paciencon, kaj mi klarigos ĉion.

La profesoro, iom hontanta pro sia momenta kuraĝmanko, kaj pensante, ke estas neeble, ke Esperantisto havus malbonajn intencojn, respondas:

—Tio ĉi estas nepardonebla altrudo. Kiel vi venis en mian privatan ĉambron, kaj kial mi ne devas tuj vin forpeli?

—Sinjoro, mi petas, ke vi ne agu tro rapide. Kompleze bonvolu min aŭskulti. La klarigo, kiun mi volonte al vi faros, estos longa kaj malfacila, sed, mi certigas vin, vi bedaŭros nek la tempon nek la toleremon, kiujn mi petas, ke vi donu al mi.

La profesoro, en la daŭro de tiu ĉi parolo, observis, ke lia vizitanto sidas sur ia maŝino, malsimpla amaso da metalaj radoj,—malgrandaj radoj, verdaj kaj purpuraj kun masivaj periferioj. Kiel ĝi venis tien tra fermita pordo, tiel subite, tiel senbrue, li ne povis diveni. La malhela lamplumo ne ebligis, ke la profesoro ekzamenu la detalojn, sed evidentiĝis je l’ unua ekvido, ke tio ĉi li havas eksterordinaran okazon. La voĉo aŭdata estas ekstreme belsona, kaj la maniero de la parolanto tre ĝentila, kvazaŭ li dezirus krei bonan impreson tamen tute sen troservemo. La kolero de la profesoro, kiu sekvis lian unuan miregon, formortis; lia scivolo ekscitiĝas; jen estas problemo ja solvinda. Sed kiel komenci ĝian solvon ne estas facile diveneble. Jen homrajdata maŝino envenas nokte en fermitan ĉambron! Korpa homo parolanta Esperanton, kune kun metala maŝino videbla, tuŝebla! Tio estas nek sonĝo nek fantomo. Eĉ Flammarion[6] mem ne povus tion klarigi. Ĝi transpasas teosofismon, spiritualismon kaj Flammarion’ismon kunmetitajn! Multaj kontraŭemaj sentoj interbatalas en la cerbo de la profesoro: konfuzo, mirego, timo, admiro, dubo, sciamo; tamen super ĉio ekregas konvinketo, ke tiu, kiu parolas Esperanton, estas amika kaj konfidinda. Jes! li ne dubos plu; li fidos je si; «la domo de anglo estas lia kastelo», li timos nek fantomon nek diablon, des malpli Esperantiston, eĉ se tiu ĉi ekaperus el la tombo mem!

Sin fortikiginte per tiaj pensoj, la profesoro demetas la fajrferon; li sin armos per racia argumentado anstataŭ per fera batilo. Se necese, li rompos la kapon de la trudinto per skolastika rezonado, prefere ol per vulgara kuireja ilo.

—Sinjoro,—li diras malvarme,—pli ol klarigo estus bezona, se tio ĉi estus simple neinvitita entrudo, sed ĉar ĝi ŝajnas nekomprenebla mistero, mi atendos pacience, ĝis vi dispelos la mallumecon de mia kompreno.

—Per tiuj vortoj mi rekonas vian profesoran ĝentilecon kaj lernamon. Vi ekspertas ion, vi nescias kion; vi nomas ĝin mistero de vi ne komprenebla, kaj samtempe vi ne volas ĝin antaŭjuĝi. Mi ne deziras, mi ne petas plion. Sen plua antaŭparolo, nur dankante vin por via komplezo, mi desaltos de la selo kaj tuj enprofundiĝos en mian temon.

Konformigante la movon al la intenco, la novetrovita Esperantisto antaŭenvenas.

—Tiu maŝino,—li diras,—estas provaĵo. Mi elpensadas pliperfektigotan maŝinon, kaj dume mi faris unuan provon por certiĝi, ĉu ĝi taŭgas. Ĝi funkcias sufiĉe bone, sed mi opinias, ke mi povos plibonigi ĝin post mia unua eksperimento. Vi vidas tiun ĉi ciferplaton, (kiel malluma estas la ĉambro!) ĝi sciigas min, ke ni estas en la jaro 1906. Ĉu tio estas konstatebla?

—Jes,—respondas la profesoro, kun demandantaj okuloj.

—Bone! Kiam mi ekveturis mi diris al mi: mi reiros ĝis ĉirkaŭ 1900, ĉar antaŭ tiu jaro, diras niaj historiistoj, ne multe da Esperantistoj ekzistis, kaj, krom angla, mi ne scias alian lingvon.

I, too, am English (mi ankaŭ estas anglo),—interrompis la profesoro,—Pray, let us continue our conversation in our mother-tongue. (Mi petas, ni daŭrigu nian interparoladon en nia patrinlingvo.)

—Ha! Ha! vi uzas la literaturan lingvon de la Viktoria epoko,—ridante respondis la vizitanto,—kiun apenaŭ mi komprenas. Mi estas metalurgiisto kaj meĥanikisto, kaj mi tute ne klopodis pri literaturaj aferoj. Nia ordinara, nuntempa lingvo tre diferenciĝas de la lingvo de Carlisle kaj Spencer[7]. Pro la ĝenerala akceptado de Esperanto, oni trovus la lingvon de vi parolatan nur en la libroj de la studistoj de la literaturo. Pri la vorto, la litero kaj la elparolado, nia lingvo jam de longe tre aliiĝis, ĉar, unue, la Usonanoj[8] reformis la ortografion laŭ la elparolado, kaj, due, la vortoj uzadataj de la tiama burĝaro kun ilia elparolado estas komune alprenitaj. Do, kun via permeso, mi daŭrigos en Esperanto.

—Kiam mi vidis, do,—la obstina Esperantisto daŭrigis,—ke la montrilo de mia maŝino alproksimiĝas al la difinita dato, kaj mi aŭdis parolon en mia kutima lingvo, mi pensis, ke estus saĝe, ke mi haltu ĉe tiu oportuna okazo. Tiel mi faris, kaj jen mi estas, en via ĉambro, neatendite, neinvitite, kaj,—li aldonas ridetante,—laŭ via plaĉo, elpelote.

Apenaŭ duonkomprenante, la profesoro demandas al si: «kia homo estas tiu ĉi? Ĉu lunatikulo? Laŭ lia konduto, ne; laŭ liaj absurdaĵoj pri angla lingvo, kredeble jes. Mi igos lin paroli pri lia maŝino, kaj poste ekscios, kion fari.»

—Sinjoro,—ekdiras la profesoro,—la gastameco malpermesas, ke mi vin elpelu. Mi estas fraŭlo kaj sola; do via ĉeestado plezurigos al mi. Via maŝino interesas min. Diru, mi petas, kia ĝi estas, ĉar al mi ĝi estas tute stranga.

—Ne sole al vi,—respondas la fremdulo,—sed al ĉiu. Ĝi estas nove elpensita. Mi nomas ĝin la tempveturilo. Mi petas, ke vi vin pretigu kontraŭ granda surprizo, ĉar tio, kion mi diros al vi estos miregiga. Vi vivas en la jaro 1906, mi vivas en la jaro 2059....

—Neeble! Tute neeble!—la profesoro ekkrias. Nun li havas la ŝlosilon, kiu malkaŝos la misteron; la sinjoro estas frenezulo.

—Pardonu min,—daŭrigas So Estontulo, (tiel mi lin nomos),—mi petis, ke vi vin preparu kontraŭ granda surprizo. Vi opinias, ke mia maŝino estas strangaĵo, sed antaŭ ol mi finos mian klarigon vi pensos, ke mia historio estas centoble pli stranga. Mi insiste petas, ke laŭ via promeso, vi prokrastu vian juĝon ĝis la fino.

—Sendube vi jam vidis,—So Estontulo aldonas post paŭzo,—tupon turniĝantan, tiel rapide, ke ĝi ŝajnas senmova. Plie, la radioj de rapidege ruliĝanta rado fariĝas nevideblaj. Ĉu, do, vi ne povas figuri al vi solidan korpon turnatan tiel rapidege, ke ĝi ankaŭ fariĝas nevidebla? Eĉ se, pro manko de potenco sufiĉe forta, vi ne jam tion vidis, tamen tion vi povus imagi, ĉar vi, scienculo, scias, ke sub la ĉielo ekzistas multaj aferoj, pri kiuj la filozofoj neniam revis. Kio okazas, do, ĉe tia solida korpo tiel rapidege kaj nevideble turniĝanta? Ĉu ĝi ne trapasas tra la daŭro de la tempo, kvankam ĝi mem ŝajnas senmova kaj nevidebla? Nu, do, atentu tion ĉi (mi esperas, ke mi ne vin ĝenas), kiam oni estas en ekspresa vagonaro, oni ŝajnas esti senmova, kaj la ĉirkaŭaĵoj preterkuradas. Tiel simile estas ĉe la solida korpo jam pridirita; se oni rajdus sur ĝi oni estus nevidebla kaj senmova, kaj la tempdaŭro, tra kiu oni pasus, ŝajnus preterkuri proporcie laŭ la rapideco de la aksturnoj de la korpo. Jen vi havas la ĝermojn de la bazaj principoj, laŭ kiuj mi konstruis mian maŝinon. Sed, se mi ne estus eltrovinta du novajn metalojn kun eksterordinaraj reciprokaj proprecoj por produkti rapidegan movon, (vi vidas ilin, tie en la maŝino: unu estas la verda; la alia, la purpura), la elpensado de mia tempveturilo ne estus ebliĝinta. Tiel okazis, ke mi, homo de la tria jarmilo, povas paroli kun vi, kiu vivadas en la dudeka jarcento.

La profesoro rerigardis la vizitanton por legi en liaj trajtoj lian karakteron. Li ŝajnas afabla kvankam regema, serioza, sed ne sen bonhumoro; prudenteco kaj inteligenteco elradias el lia masiva frunto kaj brilaj okuloj. Li kaj lia tempveturilo estas egale enigmaj. Tamen la profesoro konkludas: «neniu krom frenezulo povas paroli tiajn sensencaĵojn».

—Sinjoro,—daŭrigas Estontulo,—dufoje en viaj pensoj vi nomis min frenezulo. Mi pardonas vin pro via neevitebla nescio,—li aldonas kun dolĉa maniero, supera, sed tute sen aroganteco,—sed permesu, ke mi vin avertu, ke en mia epoko la psikologia scienco jam tiagrade antaŭeniradis, ke mi kapablas iom koni pensojn neelparolatajn, precipe kiam ili estas intensivaj. Gardu, do, viajn pensojn, tiel same, kiel vi atentas pri viaj paroloj.

Profesoro Stelverdo ne povis digesti tiun ĉi sciigon, kaj plicertiĝis, ke lia vizitanto estas forkurinto el ia lunatikejo. Li ekserĉis rimedon por elpeli tiun ĉi, kiu tiel facile parolas pri neeblaj fifantaziaĵoj. La strangulo, eksentante la novan manovron, rekomencas la atakon de alia flanko.

—Sinjoro, mi ekvidas, ke vi ne estas preparita por la konvinkiĝo per la teorio, sed feliĉe mi alportis kun mi konkretaĵon, kiu nepre min pravigos. Mi ne parolos plu pri mia maŝino, ĉar mi ne povas permesi, ke vi ĝin ekzamenu. Ĝi estas nove elpensita, kaj mi ne volas, ke iu antaŭprenu la gloron, kiu propre apartenas al mi. Alie, la maŝino mem, la ido de mia longa laborado, pruvus, ke mi diras la veron. Sed mi montros al vi ion alian.

So Estontulo sin turnas al la maŝino, el kiu li elprenas nigran skatolon, kiun li prezentas al la profesoro. En ĝi estas du vitraĵoj por la okuloj, kaj el la flankoj eliras kaŭĉuka tubo kun tuberformaj finiĝoj.

—Tiu ĉi aparato,—klarigas la neelpelebla vizitanto,—iom similas je la kinematografo konata de vi. Sed ĝi estas multe pli oportuna, pli taŭga; plie, ĝi videbligas ne nur la vidaĵon laŭ ĝia natura koloro, sed ankaŭ aŭdebligas la aŭdaĵon. Per ĝi oni povas vidi kaj aŭdi ĉion, kio okazas en la mondo.

—Eble eĉ flari ankaŭ,—la profesoro interrompas ironie.

—Ne, ĉar pro neuzado, la flarsento de la homo preskaŭ ne ekzistas. Tamen ni havas ilon, kiu plifortigas odorojn, tiel same, kiel la mikroskopo pligrandigas objektojn.

—Sed ĉu vi ne trodiras pri via aparato? Kiel, ekzemple, vi povas vidi tion, kio okazas ĉe la antipodo? Tio ne estas ebla.

—Sinjoro, tio estas efektive tiel ebla, kiel per la telefono vi povas aŭdi la homan voĉon transoceane. Sed ni ne diskutu pri la afero, la horo tre malfruiĝas, ni provu ĝin. Tenu la skatolon antaŭ la okuloj; rigardu tra la vitraĵo; kion vi vidas?

—Mi vidas urbon nekonatan de mi; la placo estas ornamita per multaj flagoj kun verda stelo en la angulo. Supre de la domoj naĝas centoj da aerveturiloj; en ili estas homoj. La aerveturiloj estas sen balono kaj ŝajnas perfekte direkteblaj; ili sin aranĝas laŭ rondo. Sur la placo estas io tegita. Kio estas? Pardonu, ke mi ne kredis vin.

La humileco de la profesoro estis kompatinda. Lia skeptikeco foriĝis. Lia sintenado elmontris, kiom li bedaŭras sian nekredemon. Li ekkonis, ke antaŭ li staras superulo, pli klera, pli sperta ol li; iu, kies ŝuagrafon li estas neinda malhokumi.

So Estontulo premis butonon de l’ aparato; li ne ŝajnis rimarki la aliiĝintan konduton de sia gastiganto.

—Tio ĉi estas nur enkonduko,—li diris.—Mi haltigis la aparaton, kaj antaŭ ol mi ĝin remetos, mi klarigu. Kiam mi ekveturis, mi sciis, ke neniu min kredos. Do, ĉar mi intencis halti ĉirkaŭ la 1900a jaro, mi kunprenis kun mi vidaĵon de hodiaŭa okazintaĵo, t. e. je la 15 de Decembro 2059, okazintaĵo, kiu tre interesos la fruajn Esperantistojn. Hodiaŭ oni maltegis la statuon de Zamenhof en Bjelostoko. Vidaĵo de l’ okazo nepre konvinkos la nekredemulojn, ke efektive mi estas sur la tero hodiaŭ je la 15 de Decembro 2059. Vi vidos tion, kio okazis, kaj ankaŭ vi aŭskultos la paroladon de Aleksandro Romanofo, kiu prezidis ĉe la maltega ceremonio. Oni elektis lin, ĉar li estas praprafilo de la imperiestro, kiu regnis en Rusujo, kiam Zamenhof naskiĝis. Sed estas necese, ke mi reiru tuj al mia propra epoko; la horo estas tre malfrua, kaj eĉ ni en la tria jarmilo bezonas dormi. Mi lasos kun vi la aparaton, kiun oni nomas la malproksim-vidilo. Mi instruos vin, kiel oni ĝin uzas, kaj revenos morgaŭ je la sama horo por aŭdi, kion vi pensos pri la viditaĵo.

—Mi dankas vin,—respondas Profesoro Stelverdo,—la rendevuo tre konvenas por mi. Mi estos tute libera.

Per rapidaj moviĝoj So Estontulo tuŝis la diversajn pecojn de l’ aparato, klarigante kiel ĝi funkcias, kiel oni ĝin alĝustigas. Poste li saltis sur la selon de sia tempveturilo; kelkaj krakadoj aŭdiĝas; la radoj ekturniĝas. La vizitinto, kune kun la maŝino, komencas vibri kaj fariĝi malfacile videbla; ili ŝajnas kvazaŭ ombro, kaj tuj poste malaperas. El la aero venas la voĉo de la foriranto; ĝi havas sonon plimalfortiĝantan, kiel la fajfo de lokomotivo eniranta en tunelon:

—Ĝis revido,... ĝis mor...g....aŭ!—ĝi diras, kaj la profesoro restas sola.

LA MALPROKSIM-VIDILO

Sola? jes, sola, se oni povas alskribi solecon al tiu, en kies cerbo tumultego da interplektiĝantaj pensoj traturniĝadas.

Kara leganto, verŝajne vi vidis iam la maron, la vastan, senliman maron, la bluan maron ridetantan en ĝia somera beleco. Ĝi (preskaŭ mi skribis: ŝi) ridetas al vi, elĵetante al vi el sia lazura supraĵo riĉon da oraj lumeretoj, tiel same kiel amrigardetoj el la okuloj de via ĉarmulino; ĝiaj ondetoj plaŭdantaj, tiel same kiel ŝmacetaj kisoj, diradas pri plezuro kaj plena ĝuo sen penso pri la estonteco; la freŝeco ozonplena de ĝiaj saletaj ventetoj similas je la parfumita spiro de l’ amatino via, al vi donante novan vivon kaj forton. Ha! la koketulino! ĝi ne estas ĉiam tiel aminda; kiel la logema virino, ĝi havas siajn kapricojn kaj modojn. Sed ĉu vi iam vidis la vintran maron en ĝia sovaĝeco? Krom tiuj, kiuj malsupreniras al la maro en ŝipoj kaj vidas la mirindaĵojn de l’ profundo, la plejmulto ne konas la maron, kiam decembra uragano levas la akvojn ĉielen. Tiam la ondegoj senĉese sin ĵetadas sur la rokan bordon, ĉasante unu la alian, batante kaj rebatante, sin sursaltante, formanĝante, englutante kun reciproka furiozeco, rulante la ŝtonojn kun terura bruo, disrompante la krutaĵojn, ĝis la akvo dissolviĝas kaj vaporiĝas en ŝprucaĵon kaj ŝaŭmon, nur por tuj rekomenci sian ĉiaman bataladon.

Simila uragano movis la pensojn kaj emociojn de Profesoro Stelverdo ĝis la fundo. Supernaturaj estis egale la eniro kaj eliro de la vizitinto, spite de liaj kvazaŭsciencaj klarigoj. La akademia sereneco ne kutimas renversiĝi per tiaj eksterordinaraĵoj; facile estas kompreni do, ke Profesoro Stelverdo estis superkonfuzita.

Kiel ofte, kiam oni estas en la mezo de gravega kaj urĝa afero, ia bagatelo, ia triviala penso trudas, kaj postulas la atenton. Sir Thomas More, bona kaj justa, mortkondamnita, starante sur la eŝafodo, metante la kapon sur la ŝtipon, demovis sian barbon de sub la kolo, dirante al la ekzekutisto apudstaranta kun la hakilo preta por la mortdononta frapo: «ne dishaku mian barbon; domaĝe estus, ke ĝi difektiĝu, ĉar vere ĝi ne ofendis». Simile, dum la morala renversiĝo de nia profesoro, subita penso trairis tra lian kapon. «Mizerulo!» li ekkriis, «ve al mia angla malfruema saĝo! Jen mirakla vizitanto el ia nekonata lando, kaj mi tute forgesis lin regali. Eĉ mi minacis kaj insultis lin! Kion li pensos pri mi? Ke mi estas sovaĝulo? Ke ni en la dudeka jarcento estis barbaroj sensciaj? Sed ho ve! la bedaŭro estas senutila. Mi nur esperas, ke li konos, ke la ekstrema strangeco de la renkontiĝo konfuzis ĉiujn miajn pensojn kaj senigis min je la plej ordinara ĝentileco. Vere mi nescias, ĉu mi staras surpiede aŭ surkape! Kiam li revenos, mi penos pruvi al li, ke...».

Lia rigardo refalis sur la malproksim-vidilon, kiun ankoraŭ li portis en la mano, kaj la scivolo supervenkis la bedaŭron. «Tio ĉi almenaŭ restarigos mian kredon», li diris, «aŭ male. Mi ĝin ekprovos».

Li almetis la kaŭĉukajn tubojn al la oreloj, trarigardis la vitraĵojn kaj ekfunkciigis la aparaton tiamaniere, ke ĝi iru iom malrapide. Jen, kion li observis.

Antaŭ la okuloj vidiĝas la tuta urbo. Estas kvazaŭ la observanto starus sur altaĵo aŭ eble sur turo. Ha! nun ni povas konjekti, kie ni lokiĝis; certe, sur aerveturilo, rigardantaj la urbon de supre kaj je oportuna proksimeco. Sed kia urbo! Tian Zamenhof mem neniam vidis; li ne rekonus sian naskiĝurbon, la lokon, kie li pasigis siajn knabjarojn; kie li staris silente, senmove, aparte de siaj kunlernantoj, ne partoprenante en iliaj ludoj, tamen sopirante al kunuleco kun ili, doloroj kaj esperoj kontraŭbatalantaj en la koro, turmentate de granda ideo formiĝanta en sia cerbo. Ne, li ne rekonus tiun ĉi urbon, ĉar rusan karakteron ĝi tute ne havas. Oni nescius, ĉu oni estas en Parizo aŭ Bagdado aŭ Valparajzo; la domoj estas konstruitaj laŭ nenia nunekzistanta tipo. Belegaj ili estas, eĉ grandiozaj; gracio kaj daŭreco, arto kaj fortikeco kuniĝas laŭ kunakordaj proporcioj. Koloro, formo kaj materialo, ĉiuj egale perfektaj, kunmiksiĝas por fari ĉarmegan eksteraĵon; kompreneble la arĥitekturistoj zorgis, ke liaj bonegaj konstruaĵoj estu tiel ornamaj kaj taŭgaj interne, kiel estetikaj ekstere. Feliĉuloj, kiuj tie enloĝadas!

Sub la radioj de la norda suno, en la klara frosta aero, ĉio ekbriletas hele. La neĝkovritaj stratoj preskaŭ blindigas nin, tiel blankaj ili estas! La sunlumo rebrilas de miriadoj da glacikristaloj, kiel multego da fajreroj. La malvarma freŝeco de l’ atmosfero saltigas la sangon en la vejnoj, komunikante al ĉiu sentojn plezurajn kaj feliĉajn. En la larĝaj stratoj, lokitaj regule sed por bela efekto, oni vidas amason da homoj, kies gajemaj vizaĝoj elmontras la ĝojon en la koro. Ĉien rapidas glitveturiloj. Ha! ili estas sen ĉevaloj; tra la stratoj ili rapidegas, multe el ili laŭ unu direkto. La veturantoj rigardas per viglaj okuloj la stratnomojn, skribitajn pole kaj Esperante sur la domoj. Jen «Strato Zamenhof»! Ĉu estas eble, ke la Majstro iam loĝis en tiu strato? Ha! jes, sendube! vidu tiun tabuleton:

Tie ĉi naskiĝis, la 15 de Decembro 1859,
Lazaro Ludoviko Zamenhof,
aŭtoro de la lingvo esperanto.

«Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo».

La vera alpilgrimejo! Estas preskaŭ neeble ĝin preterpasi, ĝin forlasi, tiel ĝi altiras al si adoreton. Sed ni ne povas haltadi tie; almovo tra la stratoj al ia centra punkto tiras nin kun si. Ni sekvu ĝin! Piedirantoj, glitveturiloj, aerveturiloj, eĉ kelkaj ĉevalrajdantoj kaj ĉevalveturiloj (tiuj ĉi ŝajnas kuriozaj postvivantoj el la antikveco) kuncentriĝas al la placo. Signalo aŭdiĝas! Rapidu, rapidu, ni estos tro malfruaj! Ĉio estas agemeco, akcelo, eksciteco, konfuzo! Aŭskultu! Forta voĉo sonas, kiel trumpeto; iu kriegas mallongajn ordonojn, klare kaj difine. Tuj la ĥaoso fariĝas ordo. La placo mem pleniĝas per la amaso; sur ĉiu balkono staras multaj atendantoj; ĉia niĉo, kie unu povus trovi lokon, estas okupata. En la aero grandegaj veturiloj larĝigas siajn flugilojn; centope ili sin ordigas tiamaniere, ke ĉiu povas vidi la spektaklon.

Tuj poste, unu el ili malsupreniras. La heraldo ekkriegas; vidu, li uzas specon de megafono. Ĉiu el tiu multego aŭdas perfekte lian voĉon. Li anoncas, ke Aleksandro Romanofo, kies praavoj regnis en tiu ĉi parto da la terglobo, kiam Zamenhof memvole oferis la plej bonajn jarojn el sia vivo por Esperanto, estas speciale delegita por paroli la panegiron.

Nenio, nek uniformo, nek oficsigno, distingigas la oratoron de la cetero de l’ alestantoj; tie li staras, simpla homo, kies meritoj aŭ malmeritoj dependas sole de li mem, de lia kapableco aŭ manko de kapableco. Oni juĝos lin laŭ liaj faroj. En la antaŭparton de la aerŝipo li venas, kaj ekprenante megafonon, li komencas paroli.

LA PAROLADO DE ALEKSANDRO ROMANOFO

Hodiaŭ ni festas la naskiĝon de unu el la elektinduloj de la homaro. Antaŭ ducent jaroj, je la 15 de Decembro, 1859, naskiĝis en tiu ĉi urbo Lazaro Ludoviko Zamenhof, kies statuon mi baldaŭ maltegos.

Al li ni ŝuldas nekalkuleblan ŝuldon; de li ni ricevis senprezan donacon; per li la kapabloj de la homaro netakseble multobliĝis.

La mondo tre bezonis lin; tamen, kiam li sin ekprezentis, tiu sama mondo lin blinde ignoris.

Jes, la mondo tre bezonis lin. Dum la jarcento, antaŭ ol li naskiĝis, la interrilatoj spiritaj, moralaj, materiaj, de homo kun homo, jam multoble kreskis. La relvojoj ŝpinis araneaĵon sur la karto geografia; sur la libervojo de l’ oceano glitis multego da vaporŝipoj; la telegrafo metis zonon ĉirkaŭ la globo, plirapide ol sinjorino surmetas la sian sur la talion. Scienculoj enprofundiĝis en la misterojn de la Naturo, kaj vekis novan inteligentecon. Ĉie kaj ĉien demanda spirito spiris sur la homan animon. La klereco fariĝis komuna akiraĵo. La ordinara homo ne restis plu muta besto, kontenta, se nur oni lin nutris; li postulis nutraĵon por sia intelekto, kaj, sen tio, li rifuzis satiĝi.

Tamen ekzistis barego.

En Eŭropo sola pli ol 250 lingvoj estis parolataj. Unu lingvano ne komprenis la vortojn de alia lingvano. Kiel nun estas ĉe la kanajlaro, en la mezafrika arbarego, en la ĉirkaŭaĵoj de la tibetaj montegoj, tiel same estis tra la mondo, kiam Zamenhof naskiĝis. Lingvo, ĉu parolata, ĉu skribata, estis tiatempe la sola ilo por transdoni la penson, sed tiam ĝi ne havis la kapablon sin transporti trans la malvastajn landlimojn escepte malfacile kaj per la helpo de tradukistoj. Tiel ĉiu nacio loĝadis en izoleco, kaj la pensado restis mallarĝa, malriĉa, mallibera kaj malsana.

Imagu tian aferstaton, kaj komparu ĝin kun la nuna.

Tiam ekaperis fajrero. En la jaro 1887, Zamenhof publikigis sian unuan broŝuron, «Dro Esperanto: Internacia Lingvo». Li kvazaŭĵetis sian idon sur la sensimpatian mondon, dirante: «se mia lingvo estas taŭga, ĝi estu akceptata; se ne, ĝi pereu». Kuraĝo Sparta! Sed la novenaskito nek trompis lian konfidon nek perfidis sian gloran celon. Kiam Volta ekkreis sian elektran fajreron, sendaŭra lumero simila je la fiekbrileto de malseketa alumeto, li ne antaŭvidis la gravegajn rezultatojn defluontajn de sia eltrovo; sed al Zamenhof apartenas la ĉiamlaŭdinda merito, ke li ja sciis, eĉ antaŭ ol li eldonis sian libreton, ke li ekbruligas fajreron, kiu enflamigos, unue la klerulan mondon, kaj poste la tutan homaron. Ne nur elpensinto estis li; li estis profeto, kiu neniam dubas, ke lia antaŭdiro nepre efektiviĝos. «Venos iam la tempo», li diris tute sen fanfarono, «kiam Esperanto fariĝos posedaĵo de la tuta homaro».

Sed Esperanto ne venkis la mondon ĉe la unua bato. Longa batalado sekvis kontraŭ ignoreco, inercio kaj apatio. Per sia merito sole, Esperanto altiris al si aliĝanton post aliĝanto; ĝi supersaltis la landlimojn de sia patrujo; ĝi transpasis trans la marojn. Paŝo post paŝo, ĝi atingis la popolamason; en surprizo, la simpla regnano ektrovis, ke li estas ne nur naciano, sed homarano. La okuloj de la kompreno malfermiĝis. Baldaŭ, la popolamaso en unu lando kuniĝis kun siaj kunuloj en la aliaj, kaj, ĉar Esperanto jam ilin edukadis, jam levis ilian moralon, ili ne kuniĝis por malbonaj celoj. Tion ĉi la naciestroj notis; la influo de la vekitaj popoloj sin sentigis antaŭ la trono, ĉe la katedro, en la parlamentejo. Esperanto jam eniris en la lernejojn, kaj baldaŭ la edukado unuformiĝis; oni fondis centran, internacian edukadan estraron, kiu speciale zorgis pri la plej inteligentaj studentoj de ĉiuj landoj. Per tio, la scienco antaŭeniris paŝege, salte. La efikeco de la jam de longe elpensita senfadena telefono kreskis multe per la malproksim-vidilo; oni plibonigis la aerveturilon, kaj ĝi fariĝis praktika kaj rapidega transportilo. Pro la komuna alproksimiĝo de la nacioj, rezultis, ke la leĝaroj de la diversaj landoj kunsimiliĝis; por tio, oni bezonis centran internacian regadon. La bezono naskis la rimedon. Konsekvence, la armeo kaj militŝiparo fariĝis senutilaj. Dume tiuj, kiujn la Eŭropanoj malestime nomadis nigruloj, flavuloj, imitis la bonan ekzemplon; multe da ili, ĉiam pacemaj, se oni ne ilin incitas, superis la blankulojn, kaj volonte demetante armilojn ili elsekvadis pacajn okupadojn.

Tiu ĉi akceliĝo de homa pensado kaŭzis naturan sed flankan efekton. La opinioj kreskadis, ke akiradi posedaĵojn ne estas la ĉefa homa celo, ke la plej ŝatinda rekompenco al la laboro ne estas ĝia materia rezultato, sed la konscieco pri devo deve plenumita. La registaroj prenis sur sin la zorgadon pri la reala komforteco de la regatoj; al neniu mankis nutraĵo, vesto aŭ loĝejo: ĉiu ricevis konvenan edukadon proporcie laŭ sia natura kapablo. Altranga aŭ riĉa malsaĝulo ne suĉis plu la fruktojn de la laboro de la malriĉaj kaj la malfeliĉaj. La ŝtato taksis la valoron de ĉies servoj kaj laboroj; ĝi komencis konton en la nomo de ĉiu regato, debitante la koston de la subtenado al tiu konto, kaj kreditante la taksitajn servojn. Tiel la mono, oftege radiko de malbono, perdis multe da sia potenco, kaj avareco kaj avideco sin kaŝis sub malestimon.

Grado post grado, la centra regado ensorbis la naciajn registarojn; krom kelkaj izolaj kaj nefruktoportaj partoj, la tuta terglobo fariĝis unuiĝo de nacioj jam ne plu interbatalantaj. En unu vorto, la tuta plataĵo de la homa intelekteco leviĝis. En la fruaj tagoj de la civilizacio, unue la familio sin organizis; poste la gento; fine, per Esperanto, la homaro alprenis por sia devizo la vortojn «unu por ĉiuj, ĉiuj por unu», kaj anstataŭ la fierdiro «civis romanus sum», oni diris kun egala fiereco «mi estas homo».

Religia pensado fariĝis tute libera, kaj ĉiaj sektoj baldaŭ trovis komunan fundamenton, nome la eternaj principoj de l’ Amo kaj Devo.

Kompato kaj vero ja sin renkontis; justeco kaj paco ja kisis unu la alian.

Ĉio tio ĉi estas historiaj faktoj, kiujn vi ja konas; sed rigardu la konkludon. Ĉion tion ĉi Esperanto igis ebla, ĉar ĝi, kaj nenio alia, detruis la baregon. Tio estas la ŝuldo, kiun ni ŝuldas al Esperanto; tio estas la neesprimebla merito de ĝia genia elpensinto. Li sukcesis, kie ĉiu alia maltrafis. Li trovis pasejon inter montaro ĝis tiam nesuperebla; li trovis la vojon, per kiu ni, liaj posteuloj, iras trankvile al la fina celo.

Sed mi konas la karakteron de tiu ĉi modesta glorindulo, se Zamenhof mem povus ĉeesti kun ni hodiaŭ, jen tio, kion li dirus:—«Ne trograndigu mian parton en la progresado de la mondo. Mi estas nur ero en la ĉeno de la disvolviĝo de la homaro; ĉeno, kiu komenciĝis antaŭ la historio; ĉeno, kies etendo estas senfina kaj nedifinebla. Periodo povos alveni, kiam mia elpensaĵo eluziĝos. Eĉ nun eksignoj pri tio ne mankas. Eĉ nun kelkaj el vi povas transdoni kaj ricevi pensojn senlingve, senparole. Ĉio pereas kaj forpasas. La komuna sorto falos sur Esperanton. Kial do trograndigi mian rolon?»

Trograndigi? Ne estas eble trograndigi lian rolon; por tio vortoj mankas. Sed ni gloregigas lian nomon, kaj niaj posteuloj en tio ĉi nian agon por ĉiam aprobos pro tio, ke—oni povas preskaŭ citi la vortojn de li mem skribitajn—ni gloregigas lian nomon, pro tio, ke en la mondon li venigis novan senton; malamikecon de la nacioj li faligis; li fortikigis la amon al frateco kaj la justeco inter ĉiuj popoloj, kaj la popoloj fariĝis unu granda rondo familia; li faris la mondon feliĉa.

Li faris la mondon feliĉa! La bela sonĝo de l’ homaro por eterna ben’ efektiviĝis!

Li faris la mondon feliĉa! Tiujn vortojn vi tuj vidos neelstrekeble enĉizitajn en la nepereigebla bronzo de la piedestalo de tiu ĉi statuo. En la dek-naŭa jarcento Doktoro Esperanto skribis «ni faros la mondon feliĉa»; hodiaŭ, por ke la homaro ne forgesu sian ŝuldon, lia monumento, por lia ĉiama gloro, proklamas:

«Li faris la mondon feliĉa».

LA PLENUMO

La parolado finiĝis kaj tuj mistera muziko aŭdiĝis; kvazaŭĉiela ĥoro ekkantis; ensorĉa melodio flosis tra la aero. Malrapide, dolĉe defalis la tegaĵoj kaj ekaperis kvazaŭvivanta statuo de la Majstro. Ne el malvarma blanka marmoro, ne el malmola kruela bronzo; tie staris ŝajne la homo mem, kiun ĉiu bona Esperantisto amas, kies trajtojn li fidele konservas en sia memoro, kies vortojn li trezorumas en sia koro. La majstro, profeto, pastro kaj amiko!

Tiam la tono de la muziko ŝanĝiĝis; komence, nelaŭta kaj funebra, kiel la ekĝemeto de perdita animo; poste, penanta kaj baraktanta, ĝi reprezentas akran militadon kontraŭ supernombra malamiko; jen noteto de venko eksonas, sin ripetas, ripetadas, kreskas, kreskadas, ĝis ĝi fariĝas ario de plenumita triumfo, kaj fine eksplodas en sonorega, ĝojega tumulto de harmoniaj sonoj.

Nenia aplaŭdo, nenia kriego, nenia ekstera signo de emocio; silento, pli elokventa ol ia ajn esprimo, sekvis. Profunde en la koro, interne en la kaŝejo de l’ animo, tremeta emocio agitis la ĉeestantojn.

Kvankam malheligita de la meĥanika aparato, kiun Profesoro Stelverdo uzis, la sensacio de tiu sceno lin trafis, lin frapis muta. Neniam li revidos similan apoteozon. Ĝis la tago de lia morto tiu memoro senvelke vivados.

El manoj li ellasis la malproksim-vidilon; sur la plankon ĝi falis. Tion li ne rimarkis; liaj tutaj pensoj kuncentriĝis al la ĵus vidita sceno. Kvazaŭ revante, li refalis sur la brakseĝon, dirante preskaŭ neaŭdeble: «Nun mi povas pace morti; mi ja vidis la plenumon».

John Ellis.

TRIA MENCIO

MIA LASTA KLASO
EN
LA VILAĜA LERNEJO

Tiam, en la jaro 1868, mi estis juna, dekdujara knabeto. Miaj gepatroj, terkulturistoj, loĝadis en malgranda vilaĝo, proksime de la rivero Doubs, en la samnoma departemento. En ĉi tiu parto de Francujo, la plej multaj vilaĝanoj estas ne nur plugistoj, sed ankaŭ vinberistoj, kaj tie ĉi eble, ankoraŭ pli ol en alia ajn provinco, oni estas prava diri pri la franca kampisto, ke li estas ekstreme laborema kaj ŝparema.

Al mi, infano, la kampara vivado tre plaĉis, kaj nun mi volonte redirus laŭ la latina poeto: O fortunatos nimium, sua si bona norint, agricolas! Sed mi devas konfesi, ke la tuta laboro mia konsistis en tio, ke mi iom helpis mian patrinon en sia modesta mastrumado, kaj ke mi plej ofte kuris kaj libere vagis ĉirkaŭe sur la kampoj kaj herbejoj. Kun aliaj bubetoj de la vilaĝo, jen ni nin banis aŭ fiŝkaptis en la rivero, jen ni elnestigis birdidojn,—knaboj estas senkompataj,—jen ni iris en arbaron, kolekti frambojn, fragojn aŭ avelojn. Vere feliĉa tempo!

Mi tamen rapidas aldiri, ke tian sovaĝan vivadon mi nur ĝuis dum la interklasa tempo. Mia patro, kvankam malmulte klera, tre ŝatis la sciencon kaj ne permesis, ke mi perdu mian tempon; tial mi neniam forestis sennecese de la klaso.

En tiu tempo, sub la regado de la imperiestro Napoleono III, la publika instruado ne estis tiel progresinta, kiel nun, dank’ al la Respubliko: la gepatroj ne ĉiam volonte sendis siajn infanojn en la lernejon, precipe pro tio, ke ili devis pagi la sumon da 12 frankoj jare, kaj tiu malalta prezo tamen estis ofte eĉ tro granda por malriĉaj plugistoj. Mi enfine ankoraŭ aldonos, ke la nun rakontota historio okazas en la monato Aŭgusto, la lastan tagon de la instrujaro.

Tiun tagon posttagmeze mi do iris, kiel kutime, en la lernejon; sed, ĉar estis la sezono de la grenrikolto, la pli granda parto de la lernantoj troviĝis sur la kamparo, kaj ni ne estis multaj je la unua horo antaŭ la komunuma domo, kie ni ludis, antaŭ ol eniri. La lernejestro kutime ne alvokis nin, kaj ni iris mem, sen tamburo nek sonorilo, en la klasoĉambron, por relegi niajn lecionojn. Sed, ĉi tiun fojon, ni ja ne pensis pri la lecionoj, kaj ni ludis plu kaj plu; ni ankaŭ ne atentis la horon: neniu el ni kompreneble posedis poŝhorloĝeton kaj la antikva turo de la vilaĝa preĝejo ankaŭ ne surhavis horloĝon; sed, kvankam ni iom konsciis, ke la unua, t. e. la horo de la eniro, jam estas preterpasinta, ni tamen daŭre amuziĝis, sen riproĉo de konscienco, ĉar nia instruisto ankoraŭ ne estis en la klaso. Li troviĝis efektive en sia loĝejo sur la supra etaĝo, kie li tagmanĝis kun kolegoj. Kompreneble ni ne plendis pro tiu prokrasto, ni male konstatis kun plezuro, ke nia paŭzo longtempe daŭras.

Jam estis la dua proksimume, kaj neniu el ni intencis eniri en la lernejon, nek reiri domen; ni ĉiam ĝoje distriĝis kaj ludadis sur la korto, kiam subite aperis bele vestita sinjoro antaŭ nia modesta instruejo. Lian Moŝton ni admiris kun lia luksa, cilindra silkĉapelo kaj lia nigra somersurtuto: tian grandsinjoron ni malofte vidis en nia dezerta vilaĝo. Sed ni lin ankoraŭ pli admiris, kiam ni eksciis, ke li estas la akademia inspektoro de Besançon, la ĉefurbo de nia departemento.

—Ĉu estas nun la horo de la paŭzo?—li diris;—kial vi ne estas en la lernejo?

—La instruisto nin ne alvokis ĝis nun,—ni respondis,—kaj ni amuziĝas tie ĉi en la korto.

—Kie do li estas, via lernejestro?

—Li ankoraŭ tagmanĝas sur la supra etaĝo kun amikoj.

Nia lernoĉambro troviĝis sur la teretaĝo kaj la inspektoro, kiu jam staris en la pordo, subite ekvidis, ke li povos fari ian malican surprizon al sia subulo, kiu tiel malfruas por alveni en la lernejon, kaj ridetante li igis nin senbrue eniri en la klasoĉambron.

Ni tuj okupis niajn kutimajn sidlokojn sur la benkoj, kaj ni profunde silentiĝis, tiel, ke super niaj kapoj, oni povis iom aŭdi la babiladon kaj ridadon de la ĝojaj drinkantoj. La tuta lernantaro konsistis el 12 knaboj kaj 14 knabinoj, ĉar tiam en malgrandaj vilaĝoj oni instruis la infanojn de l’ ambaŭ seksoj en unu sama ĉambro: unuj sidis dekstre, la aliaj maldekstre kaj en la mezo staris la katedro de la lernejestro.

Ĉi tie sidiĝis la inspektoro, dirante:

—Infanoj miaj, ĉar via instruisto ne ankoraŭ alvenis, mi tuj volas komenci sen li la inspektadon kaj demandi vin pri tio, kion vi lernis.

Mi antaŭe devas diri, ke en tiu epoko la lernado de la kateĥismo kaj de la Sankta Historio estis tre grava afero; en ĉiu vilaĝo la instruisto estis kvazaŭ la helpanto de la pastro kaj tiu ĉi ofte ripetis al ni: «Kion signifas la homa scienco kompare kun la Dia? kion servos al vi ĉiuj trezoroj surteraj, se vi ne savos vian animon.» Oni do ne miros, ke la inspektoro komencis sian ekzamenon per la Sankta Skribo.

—Ci nigruleto!—li diris alparolante iun knabon,—rakontu al mi la historion de Jozefo.

Nia nigrulo konis la tutan, longan historion kaj, kvankam iom balbutante, li brave rakontis, kiel kaj kial Jakobo pli amis Jozefon, ol siajn ceterajn filojn; kiel la fratoj fariĝis ĵaluzaj kaj enviemaj; kiel ili vendis la malfeliĉan Jozefon kiel sklavon al Ismaelidaj pretermigrantoj; kiel li fariĝis la ĉefministro de Egiptujo, kaj kiel li fine venigis la maljunan patron kaj sian tutan familion al la reĝa kortego.

—Bone, bone!—diris la inspektoro,—mi cin komplimentas, knabeto; ci meritas bonan noton.

—Nun ci, la dikkapulo!—li diris; (la dikkapulo, ĝi estis mi),—ĉu ci bone scias la kateĥismon? Nu! diru: Kiuj estas la anĝeloj?

—La anĝeloj,—mi respondis unutone,—estas la servistoj de Dio, kiu ilin sendas de la ĉielo sur la teron, por komuniki Liajn ordonojn al la homoj.

—Kio estas la infero?

—La infero estas la loko, kie troviĝas la demonoj, kaj kien iras la pekuloj post sia morto, por tie suferi dum la tuta eterneco.

—Bone! perfekte!

Li ankaŭ demandis min kaj aliajn pri la sep sakramentoj, pri la sep ĉefaj pekoj, pri la diaj kaj ekleziaj ordonoj, k.t.p., kaj la respondoj estis kontentigaj. Nian kateĥismon efektive ni bone konis: ĉiun tagon ni lernis unu ĉapitron en la lernejo kaj la sekvantan dimanĉon dum la meso, la pastro, el sia predika katedro, pridemandis nin publike. Tial la inspektoro devis interne konfesi, ke nia estro, kvankam li nun iom diboĉas super ni, nin tamen bone instruas.

—Kaj ci, la blonda knabineto tie!—demandis plue la inspektoro iun beletan, bluokulan knabinon;—kiel ci nomiĝas?

—Paŭlino G...,—ŝi respondis.

—Nu! diru al mi, kian finiĝon ricevas la substantivoj en la multenombro?

—Oni formas,—ŝi respondis,—la multenombron ĉe la substantivoj, aldonante la literon s al la ununombro. La nomoj, kiuj finiĝas per s, xz, ne ŝanĝiĝas en la multenombro; tiuj nomoj, kiuj finiĝas per alail ŝanĝas sian finiĝon en aux; la nomoj per ou, au, eu... —; tion scias la bedaŭrindaj infanoj, kiuj lernas la francan gramatikon. Ho Dio! ĝi ne similas la esperantan! Tial la inspektoro aŭdis kun miro nian knabinon eldiri parkere kaj senerare ne nur la ĝeneralan regulon, sed ankaŭ la esceptojn kun multe da ekzemploj.

Li demandis nin ankaŭ pri la geografio, la historio de Francujo, la aritmetiko kaj.... nia instruisto ankoraŭ ne venis en la klason. Tamen la inspektoro tute ne perdis la paciencon; li ĉiam atendis malice la alvenon de sia subulo kaj ĝojis interne, pensante pri la baldaŭa surprizo.

Li sekve daŭrigis sian inspektadon: li trarigardis la kajerojn, librojn, skribaĵojn kaj fine, por iom distriĝi, li alparolis la plej junajn gelernantojn kaj demandis iun ŝerceme:

—Ĉu ci povas diri al mi, kiu estas la patro de la Jakobidoj?

—Abrahamo;—estis la respondo.

—Kiom faras 20 minus 20?—Li demandis iun alian; kaj, ĉar tiu ĉi silentis:

—Nu, se ci havus en cia poŝo 20 frankojn, kaj se ci ilin perdus, kion ci havus tiam en cia poŝo?

—Mi havus truon,—respondis la infano.

—Jen bonega, trafa respondo. Diru nun: 7 paseroj sidas sur arbo; alvenas ĉasisto, kiu morte pafas tri el ili, kiom da birdoj nun sidas ankoraŭ sur la arbo?

La juna lernanto kompreneble tuj respondis 4; sed mi levis la manon, dirante:

—Ne, ne; Sinjor’ Inspektoro; nenia birdo plu restas sur la arbo, ĉar la netrafitaj tuj forflugas.

—Jes, bone; estas ĝuste. Nun,—pludiris la inspektoro,—ĉar ci estas tiel sagaca kalkulisto, ci ankoraŭ devas solvi la jenan problemon. Iru al la tabulo kaj skribu: Ia ŝipo estas longa je 60 metroj, larĝa je 15 metroj kaj profunda je 10 metroj; ĝia plej granda masto estas alta je 20 metroj. Kioman aĝon havas la ŝipkapitano?

La inspektoro ridetis, sed mi serioze tuj respondis:

—Sinjor’ Inspektoro; inter la amplekso de la ŝipo kaj la aĝo de ĝia kapitano ekzistas nenia rilato; la problemo estas nesolvebla.

—Jes, evidente. Kian metion havas cia patro?

—Li estas terkulturisto kaj ankaŭ ŝtonĉizisto.

—Kiomjara ci estas?

—12-jara.

—Kian profesion ci volas elekti?

—Mi ne scias, sed miaj gepatroj intencas min sendi la proksiman jaron en duagradan lernejon.

—Bone, ci certe fariĝos lerta matematikisto, kaj kiam ci estonte lernos la regulon de la algebra multipliko, ci rememoros pri mi pro la sekvanta komparo, kiun mi mem eltrovis:

plus × plus = plus: la amikoj de niaj amikoj estas niaj amikoj;

plus × minus = minus: la amikoj de niaj malamikoj estas niaj malamikoj;

minus × plus = minus: la malamikoj de niaj amikoj estas niaj malamikoj;

minus × minus = plus: la malamikoj de niaj malamikoj estas niaj amikoj.

Dirinte tiun aferon memorindan, Lia Inspektora Moŝto tiris el la veŝtpoŝo sian belan oran horloĝeton:

—Ho Dio!—li ekkriis surprize—estas jam la tria pretere kaj mia homo ankoraŭ ne venas de supre; mi volas tuj fini ĉi tiun aferon. Nun, karaj infanoj, estas sufiĉe por hodiaŭ, la klaso estas finita. Mi faras vin liberaj de nun, kaj eliru tuj rekte al via familio. Ĝis revido kaj feliĉan libertempon!

Ni silente eliris; tamen la lignaj ŝuoj, kiujn ni portis tiutempe, faris sufiĉe da bruo, por ke oni nin aŭdu el la unua etaĝo, kaj efektive nia instruisto el sia fenestro vidis nin forirantaj. Li tute ne realvokis nin, li male diris al siaj kolegoj:

—Ha! vidu tiujn karajn infanojn! ili estas pravaj; ili nun foriras de si mem antaŭ la kvara horo; en tiu ĉi lasta tago de la instrujaro mi ne mallaŭdos, nek tenos ilin. Ni ankaŭ, karaj amikoj, povas sekve iom eliri sur la kamparon kaj promeni fumante nian cigaron.

Ili do sin pretigis por foriri; dume nia Inspektoro restis tute sola en la klaso, ekzamenante nun la registrojn de la lernejestro. Enfine ĉi tiu kaj liaj ambaŭ kunuloj ekbruis sur la ŝtuparo. Per Dio! ili ne suspektas la proksiman ĉeeston de la superulo, kiu nun klare aŭdas iliajn voĉojn kaj paŝojn. Lia koro iom batas kaj li ridetas ĉe la penso, ke nun....

Sed ho ve! nun la instruisto forlasis la koridoron kaj tute forgesis reeniri en la apudan klason por vidi, ĉu ĉio estas en ordo, aŭ ĉu almenaŭ neniu infano enrestas: nenion aŭdante, nenion suspektante, li trankvile ŝlosis la pordon de la domo kaj foriris kun siaj kolegoj.

Vi eble nun pensas, kara leganto, pri la itala sentenco: Se non è vero, è ben trovato (se tio ne estas vera, ĝi estas bone elpensita), sed mi vin certigas, ke ĉi tiu historieto estas entute vera, kaj ke nia Inspektora Moŝto nun estas reale enfermita kaj ensloŝita en la klasoĉambro.

Surprizite, li komence ne sciis, kion fari; kelkaj minutoj pasis, kaj li sin demandis, ĉu li ne alvokos la forirantojn; sed tio estus vana, ili estis jam malproksime, aŭ ĉu li ne krios por helpo; sed tio estus ja tro ridinda. Fine li malfermis unu fenestron kaj vidis, ke ĝi ne estas tre alta, du metrojn proksimume; sed sube troviĝis bedaŭrinde profunda kelŝtuparo; tial li ne povis sin lasi sendanĝere elgliti malsupren ĝis tiu ŝtuparo. Ŝajnis al li pli oportune salti trans la kavernan ŝtuparon, larĝan je du metroj. Kaj, ĉar neceso fariĝas leĝo, li elektis ĉi tiun lastan manieron por sin savi.

Preninte la seĝon de la instruisto el la katedro, li sin levis sur la malsupran randon de la fenestro, kaj, kaptinte sian belan silkĉapelon en la dekstran manon, li vive eksaltis el la fenestro kaj refalis feliĉe trans la ŝtuparo en la ĝardenon. Jen li estas ekster la domo. Dum kelkaj momentoj li pensis pri tio, kion li devas fari? Ĉu li reiros en la ĉefurbon, nenion dirinte pri la afero? Ne, certe ne; li volas havi atestantojn en la komunumo mem kaj rakonti la aventuron, por ke oni povu iom ridi kaj hontigi la instruiston.

Li do forlasis la ĝardenon, kaj sur la strato li demandis iun plugiston, kiu revenis el la kampoj, pri la loĝejo de la vilaĝestro. Ĉi tiu estis mia propra onklo kaj loĝis apud nia domo. La inspektoro rakontis al li sian tutan aventuron kun la lernejestro: la unuan parton de la historio mi jam bone konis, sed mi neniel estus suspektinta la duan, nome, la enŝlosiĝon de la inspektoro.

—Ha jes!—ekkriis mia onklo, ridante el plena gorĝo,—mi ĵus vidis la tri sinjorojn preteriri sur la strato; nia instruisto estis kun siaj du kolegoj, la lernejestroj de B... kaj de M... (najbaraj vilaĝoj):

—Kio!—rediris la inspektoro,—la instruistoj de B... kaj de M... troviĝis kun li; estis ili, kiuj, kun li, festenis sur la supra etaĝo! La afero estas kurioza: mi ja kaptis tri birdojn kune en la sama nesto.

Mia onklo tuj komprenis, ke li iom senpripense parolis; pro tio, akompanante la inspektoron al la stacidomo, li volis plej eble rebonigi la aferon, kaj almenaŭ iom senkulpigi nian instruiston. Konsekvence li petis la inspektoron, ke li bonvolu esti indulgema.

—Vi scias,—li diris,—ke nia instruisto estas tre juna; nur antaŭ du jaroj li eliris el la Normala Lernejo kaj li estas apenaŭ dudek-trijara. Kutime li ja estas fervora kaj laborema, lia hodiaŭa kulpo estas escepto, kaj al junuloj oni devas multon pardoni. Mi tial insiste petas, ke vi lin ne eksigu aŭ forsendu en alian postenon, tiom pli, ke, de mia parto, mi estos kontenta eviti skandalon en mia komunumo.

La inspektoro tion promesis al mia onklo.

—Sed kondiĉe,—li aldiris,—ke la tri kulpuloj venos morgaŭ Besançon’on ĉe min, por ricevi mallaŭdon certe merititan.

Vespere, kiam mi raportis la aventuron al miaj gepatroj, ili ankaŭ kompreneble ekridis; sed mia patro baldaŭ aldiris plej serioze:

—La bubo estas nun 12-jara, li ne plu reiros en nian lernejon; post la somerlibertempo ni lin sendos en la urban liceon.

Kaj tia estis mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo, kiun mi, la kvindekjarulo, neniam forgesis.

Herman Boucon.

PIEDNOTOJ:

[6] Tre konata astronomiisto, kiu kolektis informojn pri «la nekonata mondo».

[7] Gloraj verkistoj anglaj, kiuj floradis dum la reĝinado de Victoria.

[8] La anoj de Unuigitaj Ŝtatoj en Norda-Ameriko.

KVARA MENCIO

KOBOLDOJ

En la sonorilejo de antikva provinca ĉefpreĝejo, loĝis tri koboldoj. Multfoje, obeante estrajn ordonojn, oni penadis ilin forpeli: laboristoj provizitaj je ŝtupetaroj kaj je bastonoj supreniris en la sonorilejon: sed la koboldoj, rifuĝinte en la turpinton, poste grimpinte sur la flagokokon, mokis persekutantojn, kriante:

—Cig! cag! cog! Ni venkas, triumfas, vin mokas.

Ĉiudimanĉe la koboldoj malsupreniris en la preĝejon dum la ĉefa meso, kaj formetis la malgrandajn ĉapetojn de maljunaj pastroj. Dum la prediko, ili ĵetis sablon en okulojn de aŭskultantoj; kaj tuj ĉiuj ĉeestantoj balanciĝis sur siaj seĝoj, kiel maturaj spikoj sub karesoj de l’ vento. Kiam lia episkopa moŝto grandceremonie diservis mem, vidante, ke la ĥorejaj knaboj estas malatentaj kaj malagorde kantas, li diris:

—Nu, tiuj ĉi knaboj pensas al koboldoj.

—Hum!—murmuretis lia moŝto.

—Hum!—mallaŭte diris la kanonikoj.

—Hum!—diris laŭte la paroĥestro.

—Hum!—kriis la vikarioj.

Tiam knaboj avertitaj foliturnetis siajn dikajn librojn kun ŝajno atenta kaj respektoplena.

Kiam petolaĵo okazis en la ĉefpreĝejo, tuj oni pri tio kulpigis koboldojn.

—Kiu faris tiujn oleajn makulojn?—demandis la paroĥestro.

—Koboldoj,—oni respondis.

—Kiu metis pipron en niajn flartabakujojn?—demandis la kanonikoj.

—Koboldoj,—estis respondite.

Ĉiuj homoj plendis pri la koboldoj. Sed estis homino, kiun pli ol la aliajn ili suferigis: ni parolas pri la patrino Turnjupino, la ekbruligantino de kandelegoj.

Tiu bonulino estis karakteriza ino, kredante sin necesega por la bonordo de la ĉefpreĝejo, sciante ĉion, parolante pri ĉio. Kiam lia Moŝto diservis, ŝi preskaŭ estus dirinta:

—Ni staras antaŭ altaro, ni hodiaŭ konfirmas, lia moŝto kaj mi.

La koboldoj estingis la kandelegojn, kiujn Turnjupino ekbruligis kun tiom da religieco; aŭ ili konfuzis la Religiajn Semajnojn, kiujn la bona virino vendis por sia profito. Ofte ili ŝovis buletojn el polvo en la tubetojn de la rigida kaj blanka kufo, kiun kapvestis la ekbruligantino de kandelegoj. Pro tio, la patrino Turnjupino ĵuris, ke ŝi sin venĝos.

La bonega kreitaĵo havis korpasion. Ho, jes! Tiu vidvino estis doninta sian koron al la sviso, la granda, larĝa, bela Pupardo, kun dikaj tibikarnoj. La tagojn de luksaj edziĝfestoj, kiam ŝia amato kun dukorna ĉapelo sur kapo, kun glavŝelko sur ŝultro, kun halebardo en mano, antaŭiris la junajn geedzojn, Turnjupino radiis. Post la ceremonio, ŝi iris al la sviso, dirante:

—Kiam do ni kune geedziĝos, mia kara Pupardo?

Kaj li ridis, respondante:

—Kiam ni estos malliberigintaj la koboldojn.


Iun tagon, sciante, ke ŝi estas preskaŭ sola en la preĝejo, la bonulino metis mezen de la navo supujon, kies kovrilo ne estis tute fermita: kaj flanke de ĝi la ekbruligantino de kandelegoj eksidis kaj ŝajnigis ekdormeton.

La koboldoj ekkriis:

—Nu! supujon en mezo de ĉefpreĝejo! kion tio signifas? Cig! cag! cog! Ni iru por vidi, dum Turnjupino ripozas.

Sed kiam la scivoluloj estis enirintaj en la supujon, la ruza virino tuj fermis la kovrilon: kaj la koboldoj restis kaptitaj.

Tute fiera, Turnjupino alpaŝis al sia loĝejo, kaj diris al sia filo Johano, malfeliĉa kriplulo, kiu neniam ellitiĝis:

—Mi alportas niajn malamikojn: vi diros al via kuzino Estelo, ke ŝi faru al ni por la proksima vespermanĝo supon el koboldoj.

Kaj la ekbruligantino de kandelegoj foriris malhumilega; ĉar necese estis, ke ŝi rakontu sian venkon al ĉiuj homoj.

—Kiel Pupardo estos mirigita kaj feliĉa, maltime certigis la bona virino.

Restinte sola, Johano aŭdis, ke en la supujo iu ploregas.

—Malfermu, kriis la koboldoj. Kiu ajn vi estas, kompatu plendindajn kaptitojn.

—Vi estas malbonuloj,—diris la junulo.—Vi faris petolaĵojn al ĉiuj homoj: juste vi viavice suferos.

—Se vi malfermos al ni, cig! cag! cog! ni fariĝos viaj amikoj,—rediris la voĉetoj.

—Vi min turmentos, ĉar mi estas malforta.

—Ne, ne; ni donos al vi reĝan donacon.

—Lasu min dormi.

La koboldoj ekblekegis. Tiam Johano tedita malfermis la kovrilon. La koboldoj saltegis en la ĉambron, suprenrampis sur la meblojn, grimpis laŭlonge de l’ kurtenoj. La malsanulo diris:

—Vi min lacigas. Foriru tuj.

—Jes, ili ekkriis. Sed antaŭe ni rompos la supujon.

—Nu, mi tre bone sciis, ke vi faros ian malbonaĵon.

—Por ke vi ne estu riproĉita de via patrino. Vi ne konfesos, ke vi nin liberigis; vi diros: «La koboldoj rompis la supujon.» Cig! cag! cog! Ni al vi ekprezentos reĝan donacon; ĉar koboldoj ĉiam respektas sian parolon.

Tra la fenestro larĝe malfermita eniris radio de suno. La malgrandaj estaĵoj sin lokis sur luma sageto, farante strangajn signojn, supren-kaj malsupren-irante, ŝajnante kredi ion.

—Rigardu,—ili diris al Johano.

—Sed mi vidas nenion.

La koboldoj daŭrigis, modelante ion en la spaco, kaj kriante:

—Cig! cag! cog! ĉu vi vidas nun?

—Nun mi komencas ekvidi, kvazaŭ en sonĝo, malgrandan sinjorinon.

—Bone.

La koboldoj daŭrigis sian agadon. Johano, preskaŭ ellitiĝinte, rigardis per plilarĝigitaj okuloj, kaj diris:

—Ŝi viviĝas; ŝi ridetas. Ho, kiom estas bela tiu junulino!

—Tiu beleta infanino estas Sunetino, formita el suna radio. Ni ĵus ŝin kreis por vi. Kiam vi suferos, ĉar vi estas malsana, ŝi venos al vi kaj vin konsolos; kiam vi estos malgaja, ŝi vin amuzos. Sed ni malpermesas, ke vi parolu al iu ajn pri Sunetino, eĉ al via kuzino la bona Estelo, kiu vin flegas. Se iam vi konigos la ekziston de Sunetino, de tiu tago ŝi malaperos por ĉiam.

—Danke, danke, mi konservos la sekreton.

La koboldoj forflugis kaj forlasis la sonorilejon de la ĉefpreĝejo; ĉar ili preferis la Sankta-Martinan turon pli malnovan kaj pli altan. Sinjoro Pupardo imitis la koboldojn. Li forlasis sian paroĥon, por forkuri de Turnjupino, kun kiu decide li ne volis edziĝi.

Ĉiutage kiam suniĝis, Sunetino aperis sur ora radio en la ĉambro de l’ junulo. Ŝin vestis riĉaj orientaj teksaĵoj. Ŝia kolo kaj ŝiaj ambrokoloraj brakoj estis ŝarĝitaj de safiroj, de rubenoj, de smeraldoj; dum ŝiajn harojn ornamis oraj sunetoj. La junulino ridetis al la malsanulo per enigma mieno, sed neniam parolis kun li. Por lin amuzi, ŝi kantis baladojn laŭ stranga ritmo, dum akompanis ŝiajn melodiojn la kraketado de ŝiaj brakringoj. Kelkafoje ŝi dancis antaŭ la junulo, kvazaŭ ŝi estus pastrino de sanktaj orientaj misteraĵoj. Jen ŝi antaŭeniris malrapide, ludante kun siaj silkaj skarpoj; jen ŝi sin balancis kun serpentaj ondolinioj; jen ŝi imitis per siaj brakoj la flugadon de l’ kolombo. Johano ne laciĝis admirante Sunetinon kaj ŝian malrapidan sed senpaŭzan dancadon. Li diris:

—Daŭrigu; ankoraŭ; ĉiam.

Sed kiam la suno subiris al horizonto, necese estis, ke Sunetino eliru kun ĝi en la okcidenta gloraĵo: tiam la malsanulo malgajiĝis.

Estelo, dekkvinjara junulino, kuzino de Johano, kelkafoje helpis al li kiel flegistino, kiam forestis Turnjupino. Tiam ŝi diris al la junulo:

—Kial vi fariĝas malgaja, kiam alvenas la krepusko?

Sed la junulo ridetis, kaj ne respondis.

Kvankam oni estis en somero, tamen okazis serio da pluvaj kaj malbonveteraj tagoj. Johanon, kiu de du semajnoj ne vidis la sunon, ekokupis maltrankviliga melankolio. Vane Estelo lin ĉirkaŭis per plej amplenaj zorgadoj, dirante:

—Mi estas via infaneca amikino: konfidu al mi viajn ĉagrenojn.

—Mi havas nenion,—li respondis ploregante.

Fine, lacigita de senĉesaj demandoj, li iam diris al sia kuzino:

—Mi ne vidas plu Sunetinon.

—Kio estas Sunetino?

—Ĉu mi scias? Ŝi estas estaĵo luma, fantazia, feina, mistera, kiun mi adoras. Rigardu tiun palan sunradion; jen estas mia amatino. Ĉu vi ekvidas Sunetinon? Sed ŝajnas al mi, ke ŝi faras adiaŭajn signojn: kial do? Ho! mi mizera! mi parolis!

La malsanulo svenis: tiam Estelo pensis:

—Kredeble la malfeliĉa knabo estas mortfrapita, ĉar li deliras.

La morgaŭan tagon, Johano ripozis sur siaj kapkusenoj, palega. Lumega suno eble ironie pafis orajn sagetojn al ĉiuj anguloj de la ĉambro: sed Sunetino ne montriĝis plu. Estelo, por plezurigi la malsanulon, diris:

—Ĉu vi deziras, ke mi iru al la monteto de pavoj; ĉar eble sur ĝi loĝas via Sunetino. Mi klopodos por ŝin alkonduki al vi.

—Ho, jes, respondis Johano; tio igus min feliĉega.

La junulino ekvojaĝis. Kiam ŝi troviĝis en la kamparo, ŝin ĉirkaŭis nebulo el fringoj, silvioj kaj kardeloj: la birdoj kantis:

—Bona Estelo, venu kun ni por aŭskulti la lastan romancon de nia majstro, la itala najtingalo.

—Ne, ne; mi ne havas tempon.

—Ni malhelpos, ke vi antaŭeniru, flugetante ĉirkaŭ vi, se vi ne efektivigas nian deziron.

—Miaŭ! miaŭ!—blekis la junulino.

—Kato!—ekkriis la birdoj timigitaj.

Kaj subite ili forflugis ĉiuj al apudaj arbaretoj.

La vojaĝantino sin gratulis pro sia artifiko, kiam, meze de timiano kaj de aliaj parfumaj herboj, ŝi ekvidis, al ŝi alkurantajn sur siaj malantaŭaj kruroj, centojn da kunikloj.

—Ni vin salutas, junulino,—ili diris.—Ni al vi prezentas Johaneton Kuniklon, nian reĝon.

La vojaĝantino ekvidis malgrandan blankan beston, sidantan sur blua skatoleto tirita de kvardek kuniklidoj: per bastonetoj Johaneto frapis sur du sonoriletojn. Li prezentis al la fremdulino siajn komplimentojn, kaj aldonis:

—Vi estos la plej bela ornamaĵo de nia kortego; kaj ni konservos vin ĝis la fino de via vivo.

Tedita Estelo ekkriis:

—Mi vidas ĉasiston kaj liajn hundojn.

Tuj ĉiuj kunikloj forkuris, dum ilin antaŭiris la reĝo, kiel decas.

La junulino daŭrigis sian iradon. Ŝi laŭiris mallarĝan riveron, kiam ŝi rimarkis sur la bordo fiŝojn, kiuj staradis sur siaj vostoj, kaj dancis ronde sin tenante per naĝiloj. Ili ĉirkaŭis la vojaĝantinon, dirante:

—Ni al vi ekmontros ondinon.

—Danke; vi faros tion aliafoje.

—Tiam, ĉar vi estas malĝentila, ni malhelpos, ke vi antaŭenpaŝu.

Estelo ridetis:

—Mi ekvidas fiŝkaptiston kaj lian hokfadenon,—ŝi diris.

Flak! flok! En momenteto la bestoj sin subakvigis.

Fine la junulino trafis la monteton defendatan de grandegaj pavoj, kiuj por ornami siajn vostojn ŝtelis senkompate la okulojn de maltimuloj al ili alproksimiĝantaj.

Ili agis tiamaniere pro revenĝo, por puni la homaron. Ĉar iam unu el homoj, nomita Leon, al ili promesis, ke li ilin instruos pri la kantarto. Poste li foriris; sed ve! li neniam revenis. La pavoj ĉiam atendas lin kaj ĉiam lin vokas, kriante laŭtege:

—Leon! Leon!

Tion sciis Estelo: sed ŝi amis Johanon, kaj ĉion riskis por lin plezurigi. Pasante meze de pavoj, la vojaĝantino ŝajnigis blindecon; kaj kun fermitaj okuloj, palpante per la mano, ŝi suprenrampis la monteton. Ŝi malfermis la palpebrojn, nur kiam ŝi alvenis sur la supraĵon.

Sur ĝi grimacantaj simioj rapidis al la junulino. Feliĉe ŝi estis alportinta por sia vespermanĝeto korbon plenan de pomoj. Ŝi ĵetis la fruktojn, kiuj ruliĝis sur la deklivo de la monteto. Tuj la frandemaj simioj ŝin forlasis por rapidi al la ruliĝantaj pomoj.

Ĝis la vespero, Estelo serĉis sur la monteto la loĝejon de Sunetino, ĉeestis ĉe la subirado de l’ suno, kaptis kelkajn sunajn radiojn, kaj, ilin kaŝinte en sian antaŭtukon, ilin realportis al sia kuzo. Bedaŭrinde inter ĉi tiuj radioj ne troviĝis Sunetino.

Johano havis gravegan krizon de malespero.

La junulino malsupreniris la ŝtuparon kaj eniris en la loĝejon de fraŭlino Pimpernelo, petonte de ŝi konsilon.

Fraŭlino Pimpernelo estis maljuna fraŭlino, afabla, malgranda, ĉarmanta: ŝi portis ĉiam beletajn kufojn blankajn kaj rozajn, kaj ŝin vestis kutime negliĝaj blŭĉielkoloraj vestoj. Ĉe ŝi oni flaris malprecizan sed penetrantan parfumon de bergamoto. Fraŭlino Pimpernelo multe amis Estelon. Vidinte la ĉagrenon de sia amikineto, ŝi diris:

—Tiuvespere mi donos al vi boteleton da likvoro el nigraj riboj, ĉar ĝi estas likvoro por maljunaj fraŭlinoj. Vi ĝin portos ĉe l’ piedo de la Sankta-Martina sonorilejo; kaj apud la preĝejo vi kantos tiun malnovan arion!

En tagoj de mia junaĝo...

Ĉar la koboldoj tre ŝatas tiun romancon, ili alvenos; kaj vi parolos al ili pri Johano.

Nokton venintan, Estelo akurate obeis la konsilojn de fraŭlino Pimpernelo. La morgaŭan tagon, la maljunulino demandis:

—Kion diris la koboldoj?

—Nenion.

—Ĉu do vi ne parolis al ili?

—Apenaŭ mi ekvidis ilin: ili tuj forkuris, forportinte la botelon.

—Ho! kiaj frandemuloj! Tiun vesperon, vi portos al ili tri maizajn kuketojn; sed ne forgesu ilin demandi.

La postan tagon, je la mateno la maljuna fraŭlino, tuj kiam ŝi ekvidis sian amikineton, demandis:

—Nu?

—La koboldoj certigis, ke la likvoro estis bonega, kaj la kukoj tre arte bakitaj.

—Kaj poste?

—Nenion pli. Ili rapide suprengrimpis al sia sonorilejo.

—Je Dio! mi kredas, ke ili mokas nin. Tiun nokton, vi diros al ili: «Jen estas saketo da oranĝfloraj bombonoj, faritaj de fraŭlino Pimpernelo. Tio signifas, ke ili estas tute bongustaj. Nu, vi gustumos ilin, nur kiam vi estos dirinta tion, kion oni devas fari por redoni feliĉon al mia kuzo.»

La artifiko sukcesis. Apud Sankta-Martino, Estelo ekvidis florfolietaron pluvantan sur ŝi tiel amase, ke baldaŭ ŝi estis tute kovrita de floreroj, kvazaŭ ili estus neĝeroj, dum la koboldoj per klaraj voĉoj ekkriis:

—Cig! cag! cog! kolektu la rozajn foliojn; zorgu, ke unu el ili ne manku: kaj poste iu ilin ĵetos en la ĉambron de Johano. Li resaniĝos, forgesos Sunetinon kaj vin amos ĝis sia morto.

Ĉiuj antaŭdiroj de koboldoj efektiviĝis.


En la tago en kiu Johano edziĝis kun sia kuzino, tri grandaj kestoj estis alportitaj en la ĉambron de Estelo. La unua estis blanka; la dua, flava; la tria, roza kaj blua.

Sur la unua estis skribite: «Malfermota tuj.»

Sur la dua: «Malfermota post unu jaro.»

Sur la tria: «Malfermota post du jaroj.»

La juna edzino tre mirigita rompis unu el siaj ungoj, volante tro rapide malfermi la blankan keston, por rigardi ĝian enhavon. En ĝi troviĝis oraj moneroj, arĝenta teleraro, amasoj da juveloj.

—Nu! nun ni estas riĉegaj.

—Kiu donas tion al ni?—demandis la junulo.

Funde de la kesto, Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton, sur kiu legiĝis: «La koboldoj.» Je la vespero, la juna virino iris al la preĝejo por ilin danki; kaj ŝi ne forgesis alporti al ili frandaĵojn.


La junaj geedzoj vivis meze de princa lukso. Oni citis la belecon de iliaj palacoj, la multon de iliaj veturilaroj, la belan sintenadon de ilia aro da lakeoj. Johano kaj Estelo partoprenis en ĉiuj bonsocietaj kunvenoj: kermesoj, ĉevalkuradoj, baloj, laŭntenisoj, k.t.p. Sed kvankam la mondaj plezuroj ŝin forportis en siaj turniĝoj, la juna edzino ne forgesis la flavan keston, kaj ŝi atendis senpacience la finon de la jaro.

Unu vesperon, ŝi diris:

—Ĉar alvenis la momento, en kiu ni devas malfermi la misteran skatolegon, mi deziras, ke oni solenigu la surprizon.

Ŝi portigis la keston en la grandan salonon, kaj ĝin metigis sur estradon drapiritan de rubenkolora veluraĵo. Ĝin floroj ĉirkaŭis, kaj ĉiuj kandeloj estis ekbruligitaj, kiel oni faras por la tagoj de grandceremoniaj vizitakceptoj.

La junaj geedzoj sentis gravan kortuŝon, sublevante la kovrilon de la granda kesto. Sed tuj Estelo malantaŭen paŝis:

—Mumo!—ŝi ekkriis.

La persono dormanta vekiĝis, sin levis, ridetis, kraketigis siajn brakringojn, aranĝis kokete siajn riĉajn vestaĵojn, kaj komencis sanktan dancadon.

—Sunetino!—ekkriis Johano miranta.

Estelo blankiĝis kiel neĝo.

La aperaĵo kantis fremdan baladon kaj ofte interrompis siajn strangajn dancpaŝojn por fari signojn al la junulo. Tiuj signoj signifis:

—Sekvu min.

Estelo ploregis.

—Foriru, Sunetino, kaj vaporiĝu por ĉiam,—ordonis Johano.

Tuj la aperaĵo kaj la flava kesto malaperis subite.

Ĉar Estelo tro suferis, vidinte Sunetinon, kiu al ŝi rememorigis longan dolorplenan estintecon, ŝi malsaniĝis; kaj je la vespero fraŭlino Pimpernelo venis ŝin viziti.

—Kiu estis tiel kruela, ke li sendis al mi tiun aperaĵon?—ĝemadis Estelo sufokiĝante.

—Eble la koboldoj,—respondis la maljuna fraŭlino.

—Ho, se tio estas vera, ili agis vere senkompate.

—Ne ilin kulpigu, mia kara infanino. Ili volis pruvi al vi, ke nun vin solan amas Johano.

—Eble vi estas prava. Tamen mi timegas la lastan keston.

Dank’ al la flegoj kaj ammontroj, kiuj ŝin dorlotis, la juna virino rapide resaniĝis. Unu jaro fluis ankoraŭ sen tro da tedaĵoj. Iun vesperon, fraŭlino Pimpernelo diris al sia amikineto:

—Jen estas la momento malfermi la rozan kaj bluan keston.

—Vere? Sed nun tiuj misteraj pakaĵoj min tremigas. Plie ŝajnas al mi, ke, elirante el la skatolego, aŭdiĝas strangaj kriadoj.

—Nu, ĉu vi opinias, ke ĝi estas bestejo?

—Kiu scias?

—Estu prudenta. Lundon proksiman, ni kunvenos ĉi tien: via edzo, vi kaj mi mem; kaj ni klarigos tiun misteron.

Estelo malgrasiĝis, paliĝis, pripensante al la tago difinita de fraŭlino Pimpernelo. Fine alvenis tiu tiel timita posttagmezo.

La tri geamikoj trinkis ĉampanon por sin kuraĝigi; kaj procesie ili eniris en la senmeblan ĉambron, en kiu estis apartigita la kesto.

Johano demetis la unuajn tabulojn, kaj vidis tiun surskribaĵon: «Skatoleto por juveloj.»

—Tio estas vere kuraĝiga, diris fraŭlino Pimpernelo.

La junulo rapide elpakis por rigardadi la juvelojn, sed li trovis dek-du infanetojn, ses knabinetojn, kaj ses knabetojn, kiuj portis ĉirkaŭ kolo plataĵon el arĝento: sur ĉiu plataĵo estis skribita la nomo de ĉiu aparta infano.

Kelkaj etuloj ridetis; aliaj sendis kisetojn; sed la plimulto ĥore ploradis.

—Jen estas klarigita la kaŭzo de tiuj strangaj bruoj elirantaj el la skatolo,—diris Johano.

Estelo radianta kovris je ŝmacadoj la ĉarmajn infanetojn.

—Kiel mi estas feliĉa,—ŝi ekkriis!

Fraŭlino Pimpernelo certigis:

—Mi vetas, ke tiuj buboj estas donaco de koboldoj. Mi volas ilin demandi.

—Ĉu vi opinias, ke ili povos respondi?

—Aferoj tiel strangaj okazas ĉi tie, ke tio ne estus mirinda, se tiuj etuloj parolus.

Kaj ŝi aldonis:

—Kiu sendis vin ĉi tien, miaj graciuloj?

Tiam la plej roza, la plej vangoronda el la infanetoj bonvolis forlasi la plezuron, kiun ĝi sentis suĉante sian polekson, kaj respondis per infana balbutado:

—Ko.... bo.... do.

—Nu!—ekkriis fraŭlino Pimpernelo triumfante, mi divenis.

Oni devis multe klopodi por trovi tuj dek-du vestarojn, dek-du lulilojn, dek-du nutristinojn. Estelo sentis neniun laciĝon pro tiuj multaj zorgadoj, tiele ŝi sentis sin feliĉa, en mezo de siaj infanetoj. Ŝi ilin kisadis ĉiuminute, ilin nomante: «Miaj juveloj»; kaj mallaŭte ŝi murmuretis:

—Vivu koboldoj. Estus dezirinde, ke ĉiu urbo havu sonorilejon loĝitan de koboldoj.

Sino Vallienne.

KVINA MENCIO

LA SALTO DE LA DIABLO

Sur kruta ŝtonego, ĉe la supro de alta monteto fiere staras la kastelo de Grafo Altmejer’ kun siaj dikegaj muroj kaj grandaj turoj, kiuj ŝajnas kunmiksiĝi kun la nuboj. Ĝi majeste superas la ĉirkaŭajn montetojn, kaj tra ĝiaj fenestroj oni ĝuas vere mirindan vidaĵon. La montetoj estas ĉiuj kovritaj de centjaraj arboj, fagoj, abioj nigre verdaj, betuloj, kies trunkoj kvazaŭ per kalko blankigitaj kontrastas kun la aliaj malhelaj trunkoj. Profunda valo kuŝas ĉe la piedo de la orienta flanko de la monto, sur kiu staras la kastelo, kaj funde de ĝi, fluas bela rivero ombrita de salikoj kun arĝentaj folioj, kaj alnoj. Tiu ĉi rivero, kiu serpente fluas tra la ĉirkaŭaj valoj subite malaperas en la teron, ne malproksime de la kastelo. Tie estas kavaĵo, en kiun falas la akvoj je kaskado kun bruo tiom pli forta, ke ĝi estas pligrandigita de la formo de la kaverno, kiu, laŭ la diro de la enlandanoj estas senfunda. Ja, nenie ĉe la ĉirkaŭaĵo, oni vidas tiun riveron reaperi.

Tiu ĉi kaskado havas malbonan reputacion, kaj oni rakontas pri ĝi strangajn historiojn. Unu el ili diras, ke iam la diablo persekutata de ĉefanĝelo Sankta Mikaelo, kaj atingota de li, sin ĵetis en la riveron, kiu tuj enabismiĝis en la teron, kune kun li. La maljunulinoj rakontas, ke dum kelkaj mallumaj noktoj, oni aŭdas la diablon, kiu krias kaj dancas, solenante la sabatfeston kun maljunaj sorĉistinoj. Ili certigas, ke ili vidis kaproviron kun okuloj flamantaj, apud la faŭko de la kaskado, ke li atendas la sorĉistinojn, kiuj alvenas unu post la alia, rajdante sur balailoj; kiam la lasta eniris en la kavaĵon, siavice la kaproviro malaperis.

Estas fakto, ke oni aŭdas ofte en la kaverno de la kaskado strangajn bruojn, kiuj neniel similas tiujn de akvofalo. Kelkaj kamparanoj certigas kaj ĵuras, ke, de malproksime, ili ekvidis lumon, kiu lumigas la akvojn ĉe ĝia faŭko. Sed tre kredeble, la imago de la loĝantaj aliformigis la ombron de ia lupo, en kaproviron, kaj la strangajn bruojn, en kriojn de demonoj lumigitaj de la infera fajro.

Alia legendo diras, ke unu el la antaŭaj posedantoj de la kastelo vendis sian animon al la diablo, kaj ke kiam okazis por la kastelmastro la momento elpagi sian ŝuldon, li forkuris por eviti la diablon, kiu persekutis lin ĝis la supro de la nord-okcidenta turo, de kie li sin ĵetis en la riveron. Tiam la diablo por atingi sian ŝuldanton, saltis siavice post li kaj ekkaptis lin ĝuste en la momento, kiam li falis en la riveron, kiu subite malfermiĝis kaj samtempe malaperis en la teron, farante profundegan kavaĵon kaj formante bruegan kaskadon.

Tiu ĉi akvofalo estis ĉiuflanke ombrita de arboj kaj arbetaĵoj, kiuj formis zonon al la kavaĵo, escepte ĉe la parto, kie la rivero malaperas. Tie grafo Altmejer starigis palisaron el arbotrunkoj enigitaj en la teron ĉe la fundo de la akvo, por malebligi, ke la boatoj aŭ la bestoj, okaze falintaj en la riveron, estu englutitaj en la profundegaĵon.

Tiuj arbetaĵoj estis la komenco de la arbaro, kiu disvastiĝis sur la najbaraj montetoj, en ĝi estas kelkaj vojetoj faritaj de homa mano, sed preskaŭ ĉiuj estas faritaj de la sovaĝaj bestoj, kiuj venas trinki al la rivero, kaj multenombraj estis tiuj bestoj en la bieno de la grafo. La ĉasoŝtelistoj estis severe punitaj, ĉar, kiam ili estis surprizitaj por la dua fojo, ili estis tuj pendigitaj sen ia juĝo. Tial sinjoro Altmejer havis multajn ĉasgardistojn, kies ĉefo estis Hans Delmer. Tiu ĉi ĉefgardisto estis bona, afabla kaj servema; ofte li pardonis ĉasoŝtelistojn, certigante ilin, ke li pendigos ilin la unuan fojon, kiam li ekvidos ilin, sed neniam li plenumis sian promeson.

Jam de longe Hans Delmer estis vidva, li vivis kun sia filino Edith en beleta kaj komforta dometo, kuŝanta meze de maldensejo ĉirkaŭita de alta kaj fortika palisaro, por ke la sovaĝaj bestoj ne povu eniri la ĝardenon, kiu ĉirkaŭas la domon. En tiu ĉi ĝardeno, dum siaj libertempoj, Hans Delmer kulturigis legomojn, fruktarbojn; lia filino Edith zorgis pri la floroj.

Edith estis bela junulino dudekjara, blonda kiel spikoj; ŝiaj grandaj okuloj estis lume bluaj kaj dolĉaj, kiel tiuj de gazelo. Ŝi estis altkreska kaj gracia. Ŝi zorgis pri la mastrumado, kaj ĉio estis pura kaj brilega en la domo. Jam multaj junuloj estis petintaj ŝian manon, sed ĉiam ŝi estis rifuzinta, dirante, ke ŝi ne volas edziniĝi, ke cetere ŝi volas resti libera kaj neniam forlasi sian amatan patron.

Kiam ŝi tion diras, la vizaĝo de Hans montras strangan emocion rapide kaŝitan.

II

Grafo Altmejer, kiel lia ĉefgardisto, estis ankaŭ vidva. Jam antaŭ dek jaroj li estis perdinta sian amatan edzinon. Li loĝis en la kastelo kun siaj du filoj Henriko kaj Frederiko; estis granda kontrasto inter la du fratoj.

Henriko, kiel lia patrino, estis blondhara, li estis altkreska, gracia, kun ĉarma vizaĝo, li pasie amis sian patron kaj ofte ploris sian bedaŭregatan patrinon. Li ŝatis la studadon, la promenadojn en la arbaro, li estis afabla kaj ĝentila kontraŭ ĉiuj, li volonte parolis kun siaj servistoj, kun la kamparanoj kaj la laboristoj; kaj li estis ĉiam preta por fari servon al iu ajn, kiu bezonis ĝin. Tial ĉiuj amis lin kaj ĵetus sin en la fajron por li.

Frederiko kontraŭe estis nigrhara, malbela, malaltkreska, fiera, malhumilega, malĝentila kontraŭ ĉiuj; li kruele batis la servistojn pro la plej malgrava kulpo, neniam li parolis kun iu kamparano aŭ laboristo. En la tuta regiono li estis malamegata de ĉiuj, sed oni tre timis lin, ĉar li estis kruela kaj venĝema. Apenaŭ li sciis legi kaj skribi, ĉar neniam li volis studi, dirante, ke tio taŭgas nur por la malnobeloj. Li vivis plej ofte en la diboĉo kun sentaŭguloj similaj al li kaj kun malĉastulinoj.

En tiaj kondiĉoj oni povas pensi, ke Frederiko estis malmulte ŝatata de sia patro kaj de sia frato. Grafo Altmejer ofte riproĉis lin pro lia vivmaniero, sed tiu malbona filo ne volis ion aŭdi, kaj li turnis la dorson al sia patro blasfemante. Siaflanke Frederiko des pli malamis sian fraton, ke tiu ĉi estis bela, kaj ke, kiel unua naskito, li estis la sola heredonto do la bienoj de Grafo Altmejer. Tio furiozigis lin, kaj li ofte rigardis sovaĝe Henrikon. Ĉe tiuj momentoj mortigaj ideoj trairis lian cerbon.

Grafo Altmejer iam tre ŝatis la ĉasadon, sed nun li malofte ĝuis tiun plezuron, kaj nur kiam la podagro ne devigis lin resti sur la lito aŭ en la ĉambro. Li tre ŝatis interparoladi kun sia ĉefgardisto, kiu lin estimis treege pro lia konata honesteco; ofte li vizitis lin en lia domo, ili interparolis pri antaŭaj gloraj ĉasadoj. Dume Edith etendis sur la tablon tukon blankan kiel neĝo, kaj servis kelkajn manĝaĵojn kaj bieron ŝaŭmantan. Li volonte akceptis, sed kondiĉe ke Hans kaj lia filino manĝu kune kun li. Hans amegis sian mastron, kaj oferus sian vivon por li.

—Nu!—li ofte diris ridetante,—nu! Edith, kiam do vi edziniĝos? Vi ne volas resti fraŭlino, mi supozas? Mi estos la baptopatro de via unua filo.

Tiam Edith ruĝiĝis, sed ne respondis.

Henriko ofte venis al la ĉefgardisto; li havis grandan amikecon por Edith, kiun li trovis bela kaj dolĉa kiel anĝelino. Ili ofte renkontis unu la alian en la arbaro apud la salto de la Diablo, kiu estis proksima de la loĝejo de Hans Delmer. Ili ambaŭ longe interparoladis, kaj nedifinebla sento de malgajeco ekkaptis iliajn korojn, kiam ili estis devigitaj disiri.

Jam de kelka tempo Henriko fariĝis pensema, malparolema; li ŝajnis ĉiam enprofundigita en ia revado, kelkafoje lia patro demandis lin pri tio:

—Mia kara Henriko, kion vi do havas? Via karaktero tute ŝanĝiĝis, ĉu vi estas malsana? Vi ordinare tiel komunikema, nun silentas tutajn tagojn, kaj ofte okazas, ke oni estas devigita demandi vin kelkajn fojojn, por ricevi respondon de vi.

—Ho! kara patro mia, mi ne ŝanĝiĝis, mi estas kiel kutime, kaj mi ne estas malsana.

Sed la grafo ne estis blinda, kaj li pensis, ke kaŝata amo turmentas la koron de Henriko.

—Vi bone farus edziĝante, mia filo, la vivo ne estas gaja por junulo en tiu granda kastelo kun via maljuna patro. Mi pensas, ke via kuzino Ludovikino Arnheim tre konvenas por vi.

—Ne parolu pri edziĝo, mia patro, mi petegas vin, mi ne volas edziĝi, cetere mi ne amas mian kuzinon.

—Sed, mia filo,—diris la grafo,—eble vi amas alian fraŭlinon, tion konfesu al mi, kaj, se ŝi plaĉas al mi, mi tuj konsentos pri via edziĝo.

—Mi amas nenian fraŭlinon,—respondis Henriko,—mi tion ĵuras al vi.

Kaj, tion dirante, li kredis esti sincera; sed li eraris.

Jam de kelkaj tagoj li sentis en si ion neesprimeblan, li sentis, ke en lia koro io ŝanĝiĝis; li ordinare tiel gaja fariĝis malgaja.

Lasinte sian patron, li eliris el la kastelo kaj iris promeni en la arbaron; li alvenis al la kaskado, apud kies rando li sidiĝis pripensante. Post kelkaj minutoj brueto de senpezaj paŝoj sur la folioj mortintaj aŭdiĝis. Henriko rekonis la paŝojn de Edith. Subite en lia brusto, pli rapide batas lia koro, la paroloj de lia patro revenas en lian memoron. Li komprenas la kaŭzon de sia ŝanĝiĝo, li amas Edith’on! Li ne pensas, ke ŝi ne estas nobela, ke ŝi estas la filino de ĉefgardisto; lia koro ne rezonas, li amas Edith’on! Kaj ĝis nun li ne pensis pri tio. Jen do la kaŭzo de la ĝojo, kiun li sentis vidante ŝin! Li tuj leviĝis kaj aliris renkonten al ŝi, li premis ŝiajn manojn dirante:

—Edith! kara mia kiom mi estas feliĉa vidi vin!

Tion dirante liaj okuloj brilis, kaj lia vizaĝo montris ĝojegan esprimon.

—Kiel mi ankaŭ, sinjoro Henriko,—diris Edith ruĝiĝante, ĉar ŝi estis ekvidinta la pasian rigardon de la junulo.

—Mi amas vin, Edith!

—Ho, ne tion diru, sinjoro Henriko! Kion dirus via patro. Vi scias, ke vi ne povas edziĝi je mi, kaj vi ne volas malhonorigi min kaj mian bonan patron. Ni restu amikoj kiel antaŭe, kaj eble vi renkontos iun nobelan fraŭlinon, je kiu vi povos edziĝi kaj esti feliĉa.

—Ho! Silentiĝu Edith! silentiĝu, mi petegas vin, vi disŝiras mian koron, mi tion ĵuras al vi tie ĉi, je la nomo de mia kara patrino mortinta, mi edziĝos nur je vi, aŭ mi mortos pro ĉagreno.

—Ne tion ĵuru! amiko mia, ne tion ĵuru! Vi tre scias, ke neniam via patro konsentos pri tia edziĝo; certe vi ne forgesis, ke lia familio, kiel ankaŭ li mem, forpelis vian onklon Rupert’on, tial ke li edziĝis je fraŭlino nenobela, kaj ke ili neniam volis senkulpigi kaj pardoni tion, kion ili nomas misaliancon.

Henriko ploris, ĉar li estis certa, ke lia patro neniam konsentos pri tiu edziĝo.

Subite brua ekridego aŭdiĝis, kaj Frederiko montriĝis al liaj miregitaj okuloj:

—Nu! miaj geamikoj, ne ĝenu vin! la arbaro estas oportuna por kaŝataj karesoj!... ne ĝenu vin!... Sed vi ne havas malbonan guston, Henriko! ŝi estas bela la fraŭlino!

Kaj tion dirante, li foriris ridegante.

Neesprimebla sento de timo trairis la cerbon de Henriko. Li havis ankoraŭ en la oreloj tiun demonan ridegon. Li timis ne por si mem, sed por sia amegata Edith, ĉar li ne dubis, ke lia frato, kies rigardon avidan al Edith li rimarkis, estis kapabla plenumi krimon.

—Sinjoro Henriko,—diris la junulino,—pli bone estus, se vi forgesus min. Pensu pri via patro, kiu malbenus vin.

Ŝi leviĝis kaj forkuris. Ŝia koro ankaŭ suferis, sed ŝi ne volis tion konfesi, ĉar la amo eniris ŝian animon.

—Ho! mi petegas vin Edith, ne lasu min! ne lasu min!

Sed jam ŝi estis malaperinta.

Ŝajnis al Henriko, ke lia koro ŝiriĝas, granda pezo premis lian bruston, sur kiun konvulsie kuntiriĝis liaj manoj.

—Kiom mi estas malfeliĉa!—li ekkriis,—prefere estus morti, ol tiel kruele suferi!

Maldolĉaj larmoj fluis sur liajn vangojn.

—Nu! la kolombino do forflugis? Ĉu mi timigis ŝin?

Ĝi estis ankoraŭ la voĉo de Frederiko. Tiuj mokemaj paroloj rekonsciigis lin; li leviĝis, kaj, nenion respondinte al sia frato, li aliris la kastelon.

Li faris la eblon por kaŝi al sia patro la mortigan ĉagrenon, kiu konsumis lin, sed li ne povis trompi sian patron, kiu des pli malgajiĝis, ke li tute nesciis la kaŭzon de tia stato.

Ĉiutage Henriko aliris al la kaskado, esperante, ke li trovos Edith’on, sed ŝi ne venis; tamen li venis sidiĝi en la loko, kie lia plej amata estis sidiĝinta, por enspiri la aeron, kiun ŝi estis enspirinta, por revivi pense la feliĉajn tagojn pasigitajn... Tie li restis tutajn horojn.

Ĉiutage ankaŭ Frederiko spionis lin de malproksime, pli kaj pli li pensis, ke estas tre facile malaperigi sian fraton sen la scio de iu. Tiam li fariĝus la sola heredonto de sia patro, kiu post nelonge mortus pro la perdo de sia plej amata filo. Tiel li fariĝus la sola mastro.

Do, iun tagon, kiam lia frato estis kiel kutime sidanta apud la faŭko de la kavaĵo, Frederiko pasis malantaŭ li, tiel senbrue, ke Henriko enprofundigita en sia revado ne aŭdis lin. Tiam subite, obeante siajn krimajn intencojn, li enpuŝis sian fraton en la kavaĵon, kaj tio okazis tiel rapide, ke Henriko ne havis la tempon ekkrii, kaj tuj malaperis en la abismon.

Sed Frederiko ektremis, ĉar li aŭdis akran ekkrion.... Kiu do faris ĝin?... Sed post kelkaj momentoj li trankviliĝis pensante: «Kion do mi timus? Nenia homa estaĵo vidis min, kaj sendube tiu akrasona ekkrio estis tiu de ia garolo forfluganta. Cetere neniam la profundaĵo redonas sian kaptaĵon!»

Kviete li realiris la kastelon; lia vizaĝo ne montris ian signon de konsciencriproĉo. Lia bruta animo ne estis kapabla havi tiaspecajn sentojn.

Jam de longe la horo de l’ vespermanĝo estis pasinta, kaj Henriko ne estis reveninta al la kastelo. Grafo Altmejer estis tre maltrankvila kaj ne volis manĝi. «Kial do Henriko ne estas tie ĉi, li pensis, li, kiu estas ĉiam tre akurata, kiu ĉiam sciigas, kiam li forestos. Kio do povis okazi?» Dolora antaŭsento sufokis lin. Sed Frederiko ne ŝajnis tion ekvidi, li manĝis kiel kutime kaj trinkis ĝis ebriiĝo.

—Ĉu vi vidis vian fraton hodiaŭ Frederiko?

—Ne mi ne vidis lin, sed li ne estas perdita, li retrovos la vojon al la kastelo. Eble li amindumas iun paŝtistinon, kaj li forgesis la horon. Cetere mi ne estas komisiita gardi lin!

Tamen la voĉo de Frederiko ne estis sincera, kaj la grafo sentis, ke pli kaj pli grandiĝas la antaŭsento pri krimo. Li fikse rigardis sian filon, sed nenion diris.

III

Grafo Altmejer supreniris en sian ĉambron, kaj rifuzinte la servojn de sia servisto, li ŝlosis la pordon. Tiam li falis sur apogseĝon kaj profunde pripensis. Li estis konvinkita, ke Frederiko mortigis sian fraton, sed li ne havis ian pruvon. Mil konfuzaj ideoj kunmiksiĝis en lia cerbo. Subite ŝajnis al li, ke oni frapetas al pordo; tiu brueto devenis de malantaŭ granda portreto de unu el la prapatroj de familio Altmejer, kiu estas fiksita sur la muro. Li pensis, ke muso gratas inter la muro kaj la kadro, sed preskaŭ tuj li aŭdis bruon de risorto, kiu malstreĉiĝas, kaj samtempe mallaŭtan voĉon, kiu diras:

—Ne maltrankviliĝu, mia patro. Ĝi estas via filo Henriko viva.

Tiam, kiel pordo, la kadro turniĝis, kaj Henriko aperis al sia mirigita patro; li havis la montran fingron antaŭ la buŝo por peti, ke lia patro ne ekkriu, kaj referminte la sekretan pordon, li ĵetiĝis en la brakojn de sia patro, kiu ploris pro ĝojo.

—Nu! mia kara filo,—diris la grafo,—kio do okazis al vi? Kial vi ne revenis por vespermanĝi? Kaj kial vi venas, kaŝante vin, per sekreta koridoro, kiun mi ne konas?

—Mia patro,—respondis Henriko,—simpla akcidento okazis al mi: mi estis ekdorminta apud la salto de la Diablo, kaj moviĝante, mi falis en ĝin.

—Sed, kiamaniere vi povis reveni tien ĉi, kara infano? tiu mortiga kaskado neniam redonas tion, kion ĝi englutas, kaj kial vi ne revenis al la kastelo per la ordinara vojo, anstataŭ uzi vojon kaŝitan?

—Nu! mia patro, aŭskultu min, vi scias, ke mi legis niajn arĥivojn de la komenco ĝis la fino. Mi faris en ili strangajn eltrovojn precipe pri la kaskado, tial mi eksciis, ke tiu kaskado, aŭ prefere ĝia kaverno, komunikiĝas kun via kastelo per subtera galerio, kiu finiĝas en kelo, sub la nord-orienta turo. En tiu kelo komenciĝas ŝtuparo, kiu alkondukas al ĉiu etaĝo, kaj ĉe ĉiu etaĝo estas koridoro, kiu trairas la dikegajn murojn, kaj en tiuj muroj estas malfermaĵetoj, tra kiuj oni povas vidi kaj aŭdi tion, kio okazas en ĉiu ĉambro. Estis tute neeble, ke mi revenus per alia vojo, ĉar mi ne havis ŝtupareton por eliri el la kaverno tra ĝia faŭko. Jen do kiel tio okazis: kiel mi jam diris al vi, mi estis ekdorminta apud la faŭko de la kaskado; kiam mi falis en ĝin, mi nenion timis. Ĉar mi sciis, ke mi ne pereos en ĝi. Reveninte al la supro de la akvo, mi direktis min al la rando de la kaverno, kie estas speco de natura trotuaro, kiu kondukas sub la kaskado, inter ĝi kaj la flanko de la kaverno. Tie troviĝas malfermaĵo, faŭko de subtera galerio, kiu kondukas al vasta ĉambro ronda, kiun niaj prapatroj uzis por kunvenigi konspirantojn; tiuj ĉi alvenis en ĝin per moveblaj ŝtuparetoj tra la malfermaĵo de la kaverno kaj same eliris. En tiu ĉambro estas la sekreta pordo de la koridoro, kiu alkondukas al la kelo sub la turo. Mi antaŭe ĉion tion esploris sufiĉe, por koni ĉiujn detalojn, cetere mi metis ĉe kelkaj lokoj lanternojn por uzi ilin ĉiufoje, kiam mi bezonis ilin, kaj se kamparanoj certigas, ke ili vidis lumon ĉe la kaskado, ili ne eraras, ĉar mi ofte esploris la kavaĵon lumigante ĝin per lanterno. Tiel mi konis ĝian danĝeran flankon, la faŭkon en kiun bruege malaperas la akvoj. Mi ne pensis, ke iam mi bezonos koni ĉiujn tiujn detalojn, por savi mian vivon, ĉar tiu, kiu falus en la profundaĵon, ne konante ilin, estus nepre englutita en la teruran abismon, ĉar estas neeble eliri el ĝi per la supera parto, krom per movebla ŝtupareto, tial ke ĝi havas la formon de funelo renversita.

Dum tiu rakonto, profunde pripensis grafo Altmejer. Subite li diris:—Ĉu vi vidis vian fraton dum la tago?

—Jes mia patro, mi ekvidis lin.

—Estas strange! Li diris al mi, ke li ne vidis vin.... Vi trompas min Henriko, vi ne falis en la kaskadon okaze, oni faligis vin, kaj mi timas, ke mi konas la krimulon. Ĝi estas via frato!....

—Ne! mia patro, mi ĵu...

—Ne mensogu, mia filo, sed konduku min tra la sekreta koridoro al la ĉambro de Frederiko.

Henriko turnis la kadron, kaj preninte lampon, li kondukis sian patron al la malfermaĵeto, tra kiu oni povas aŭdi kaj vidi en la ĉambron.

La vizaĝo de grafo Altmejer terure ŝanĝiĝis, li avide rigardis, kaj li aŭdis la voĉon de Frederiko, kiu ebria dancis en sia ĉambro ripetante:

—Mi puŝis cin en la kavaĵon, ci estas mortinta Henriko! Ci ne revenos plu! Ah! Ah! Ah!—kaj li ridegis.—Nun mi estas la sola heredonto de la maljunulo, kiu ne longe vivos! Ah! Ah! Ah! Kaj Edith, cia blondulino estos mia amantino! Ah! Ah! Ah!

Henriko ankaŭ ĉion aŭdis kaj li ekfrosttremis.

—Ni forkuru! Henriko, ni forkuru!—diris la grafo.

Faletante ili reiris al la ĉambro.

—Ho! la abomena krimulo! kaj tiu sovaĝa besto estas el mia sango! Ho! mi punos vin Frederiko! Kiu mortigis, tiu estos mortigita, mi tion ĵuras je la nomo de Dio!... Sed, mia filo, kion aludis via malbenita frato parolante pri Edith, via blondulino.

—Mia patro kompatu min, mi havas ion por konfesi al vi, sed mi ne kuraĝas tion fari.

—Parolu, mia filo, mi aŭskultas vin.

—Nu! mia patro, mi amas Edith’on, kaj mi volus edziĝi je ŝi...

—Silentiĝu, kruela infano, vi do ankaŭ volas mian morton, neniam mi konsentos pri misalianco, neniam! Ĉu vi forgesis vian onklon Rupert’on?...

Tiam per la koridoro Henriko aliris sian ĉambron, sed li tiel suferis, ke li ne povis ekdormi. La grafo ankaŭ ne povis fermi la okulojn, tro da dolorigaj ideoj trairis lian cerbon!...

IV

—Nu! mia patro, ĉu mia frato revenis? demandis Frederiko al sia patro kun malbona rigardo.

—Ne, eble vi scias ke li ne revenos,—respondis la grafo.

—Mi ne komprenas, kion vi volas diri,—respondis Frederiko balbutante.

Sed ĝuste en tiu momento alvenis servisto, kiu diris al la grafo, ke lia ĉefgardisto havas ion por diri al li konfidencie, kaj ke tre urĝas.

La grafo aliris sian ĉambron, kien post nelonge alvenis la ĉefgardisto. Li kunportis en la mano kesteton el ŝtalo, kiun li demetis sur la tablon kaj leteron sigelitan per vakso, kiun li prezentis al la grafo; sur ĝia koverto estis skribite: «Por doni al Grafo Altmejer, kiam Edith estos dudek-unujara».

La grafo sidigis Hans’on Delmer’on, kaj malfermis la koverton. Dum li legis tiun leteron, lia vizaĝo grade montris grandan emocion kaj samtempe grandan ĝojon; kaj li mallaŭte diris:

—Mia kara Henriko estos do feliĉa!

Jen tio, kion li legis:

«Mia kara kuzo,

«Oni kutimas pardoni la mortintojn, kiam vi ricevos tiun ĉi leteron mi estos mortinta, mi do pensas, ke vi pardonos min. Mi komisiis ĝin al Hans Delmer, kies honestecon kaj fidelecon mi konas, li donos ĝin al vi, kiam la momento difinita estos alveninta. Mi ne rememorigos al vi mian edziĝon, mian misaliancon, kiel vi diris, kaj la kruelan manieron, laŭ kiu vi agis kontraŭ mia edzino kaj mi. La malfeliĉo persekutis min, mia amegata edzino mortis naskante filinon mian karan Edith’on. Ne povante zorgi pri ŝi, mi komisiis ŝin al la edzino de Hans Delmer, kiu, kiel ankaŭ ŝia edzo, ĵuris al mi ke ili konservos tiun sekreton, kaj diros, ke Edith estas ilia filino. Estis tiom pli facile tion kredigi al vi, ke vi forestis dum kelkaj monatoj.

Mi donis al Hans la tutan monon, kiun mi posedis por la elspezoj okazigotaj de mia filino. Li ne volis akcepti, sed mi devigis lin. Post lasta kiso al Edith kaj kora manpremo al la geedzoj, mi foriris. Mi enŝipiĝis kaj aliris Amerikon. Tie, mi esperis riĉiĝi, sed la ĉagreno estis profunde atakinta mian farton, kaj iom post iom mi sentis, ke miaj fortoj lasas min. Mi estus volinta doni lastan kison al mia kara filino, antaŭ ol morti. Sed ho ve! tio estas neebla, mi sentas, ke la morto proksimiĝas. Mi adresas de Ameriko tiun leteron en koverto por Hans Delmer. Kompatu Edith’on! pardonu min! Adiaŭ!

Via Kuzo.

Grafo Rupert’.»

—Ĉio estas forgesita! Ĉio estas pardonita!—ekkriis grafo Altmejer. Ni rapidu por iri serĉi nian filinon Hans! ĉar ŝi estas nia filino al ni ambaŭ!

Kaj ili ne kuris sed flugis al la loĝejo de la ĉefgardisto. Kiam ili estis proksime de ĝi, ili aŭdis akrasonajn ekkriojn, kaj ili rekonis la voĉon de Edith!

—Vi do volas mortigi min, kiel vi mortigis vian fraton! mi vidis vin, mortiganto!

Ili samtempe puŝis la pordon, kaj tiam ekvidis Frederikon, kiu premante la brakojn de Edith provis renversi ŝin, kiu kuraĝe defendis sin. Lia vizaĝo montris brutan kaj kruelan esprimon.

Aŭdinte la bruon de la pordo Frederiko turnis sin, ekvidante la grafon kaj Hans’on kaj la teruran esprimon de liaj vizaĝoj, li sentis, ke liaj lastaj momentoj alvenis. Sed antaŭ ol morti li volis mortigi iun. Li elprenis pistolon el sia zono kaj direktis ĝin al la brusto de Hans; sed la grafo deklinigis la armilon; la kuglo atingis la plafonon. Li diris al Frederiko:

—Vi ne estas plu mia filo, mi malbenas vin, se mi ne timus malhonori mian familion, mi liverus vin al la ekzekutisto. Vi mortigis vian fraton, vi provis mortigi Hans’on. Mi kondamnas vin al morto. Mi donas al vi kvin minutojn por rekomendi vian malbelan animon al Dio.

Ĝuste en tiu ĉi momento Henriko eniris la ĉambron pala kiel mortinto, li estis aŭdinta tra la muro la interparoladon de sia patro kun Hans. Li povos edziĝi je Edith! Li do aliris la loĝejon de la ĉefgardisto. Ĉe la pordo li aŭdis la juĝon de sia patro; malgraŭ ĉio, li volis peti, ke lia patro pardonu...

Sed Frederiko, ekvidante sian fraton, kiun li kredis mortinta, pensis, ke li vidas lian fantomon kiu venas riproĉi lin pri lia krimo, li subite freneziĝis, kaj altirinte ponardon el ĝia ingo li enigis ĝin en sian koron kaj falis mortinta.

Edith ĵetis sin en la brakojn de Hans. Ĉiuj restis silentaj dum kelkaj minutoj, fine la voĉo de la grafo aŭdiĝis:

—Dank’ al Dio, li diris, mi ne estis devigita mortigi mian infanon. Vi Hans ĵetos la korpon de tiu krimulo en la salton de la Diablo. Nur tiu loko konvenas por ĝi. Vi tion faros, kiam noktiĝos. Nun ni ĉiuj iru al la kastelo; Edith prenu mian brakon, mi subtenos vin; Hans venu kun ni, vi loĝos en mia kastelo, ĉar mi detruos tiun malbenitan loĝejon.

V

Mi ne pensas, ke estas necese rakonti detale la finiĝon de tiu dramo: la feliĉo anstataŭis la doloron. Hans neniam volis konservi la ormonerojn, kiuj estis donitaj al li, kaj ili estis disdonitaj al la malriĉuloj.

Hans loĝis en la kastelo kaj ne lasis sian filinon, kiel li nomis Edith’on; li ne estas plu ĉefgardisto, li estas nun la amiko de grafo Altmejer, kaj ĉiam la amegata patro de Edith.

Post tri monatoj okazis la edzofestoj de Henriko kun Edith. Ĉiuj estis feliĉaj en la kastelo; kaj kiam la juna grafino naskis sian unuan filon, la grafo diris al ŝi ridetante:

—Nu! mia karega filino, ĉu mi ne estis dirinta al vi, ke mi estos la baptopatro de via unua filo?

Do P. Gambier.

SESA MENCIO

NEKREDEBLAJ AVENTUROJ
DE
SINJORO RADAMANTO

Tute juna, mi jam ŝategis ĉion, kio estis, eĉ proksimume, ronda; ringego barela min ravis, kaj mi staris ekstaze antaŭ rado.

Per tio vi komprenas, ke, eĉ ne vidinte bicikledon, mi devis ŝategi tiun mirindan ilon, kiun mi estus elpensinta, se iu ne estus tion jam farinta, ve!

Kiam, infaneto, mi povis marŝi, alvenis al mi tute stranga aventuro, kiu pli malfrue estas al mi rakontita de miaj gepatroj.

Mia patro, kiu havis vivan imagon, eble ĝin iom trograndigis. (Mi diras tion, por ke vi ne kredu min mensogulo.)

Iam do, vaganta komercisto trairis mian vilaĝon, kaj kun nia patrino mi iris lin vidi. Tre kontenta vidi la veturilon, mi ĝin alproksimiĝis, plena je respektema timo, por atente observi la radojn. Ĉarmita de la vido de l’ komercaĵoj kaj de l’ parolado kun najbarinoj, mia patrino tute forgesis mian ĉeestadon. Uzante mian liberecon, mi karesis la objekton de mia adorado kaj ĉirkaŭprenis radion, ĝin kisante. Fininte siajn akirojn, mia patrino ekiris hejmen, kaj tiam nur rimarkis mian foreston. Vane ŝi alvokis min, kaj kredante, ke mi estas hejme, ŝi revenis ĝis nia domo. Ne trovante min, ŝi fariĝis malkvieta, iris ĝis la rivero, plorante kaj kriante; ŝiaj najbarinoj alvenis ŝin konsoli, kaj unu el ili rakontis, ke ŝi vidis min apud la veturilo, kiun mi ŝajnis admiri.

—Eble,—ŝi aldonis,—li sekvis la komerciston.

—Eble,—aldonis alia, tiu malbenita homo estas ŝtelisto de infanoj kaj forportis vian fileton.

Mia patro, kiu ĵus tiam revenis de sia laboro, eksciante mian malaperon, decidis, ke li tuj serĉos min kaj retrovos la homon.

Jen kio estis okazinta al mi.

Dum mi religie kisis la radion, la veturilo ekantaŭeniris; tuj mi forte ĉirkaŭprenis la radion kaj turniĝis samtempe kun ĝi.

La homo, kiu marŝis ĉe la alia flanko de la veturilo, ne vidis min, kaj mi tiel ĝojis pri mia feliĉo, ke mi ne diris eĉ unu vorton.

Post longa irado, la veturilo haltis antaŭ la pordo de izolita gastejo, loĝata de sola virino.

Mia kondukisto eniris por trinki, sin apogis sur la bordon de malfermita fenestro kaj ĉirkaŭrigardis ĉiuflanken en la strato. Vidinte nenion, li senbrue alproksimiĝis la virinon, kiu rekomencis labori, klinante la kapon al sia kudraĵo. La homo saltis sur ŝin, prenis en siaj manoj la kolon de la malfeliĉulino kaj provis ŝin mortigi. La virino baraktis, sed estis tuj subfalonta, kiam mi elĵetis teruran krion. La mortigisto lasis la virinon kaj forkuris. En la sama momento mia patro alvenis; esplorinte la veturilon, li min trovis; mi estis sveninta, sed tamen ne forlasis la radion.

Li min portis en la domon, kie li trovis la virinon ŝajne mortintan. Li nin ambaŭ flegis, kaj baldaŭ rimarkis plezure, ke ni estas vivaj.

La juna virino estis baldaŭ tute sana, sed min kaptis grava febro, kiu min devigis resti en mia ĉambro tutan monaton.

La mortigisto estis baldaŭ retrovita kaj ĵetita en malliberejon.

Tiamaniere, dank’ al mia amo por la radoj, mi povis, tute juna, savi virinon.

Tiu amo pli kaj pli kreskadis, kaj, sepjarulo, mi elpensis triradan veturileton, kiun mi movis per miaj manoj, sidiĝinte en ĝi. Pli poste mi rimarkis, ke mia eltrovo estas jam uzata de la senkruruloj.

Iam, mi puŝis mian veturilon en strato treege dekliva kaj malrekta; en vojturniĝo mia ilo subite haltis kontraŭ mureto; sed mi daŭrigis mian iron super la muro kaj falis en kuvegon plenan je malpuraĵoj, kiuj dolĉigis mian falon; tamen mi ne povas certigi, ke tiu bano ŝajnis al mi agrabla. Tiuj malfeliĉoj kaj aliaj malpli gravaj ne povis min korekti, kaj kun granda senpacienco mi atendis taŭgan aĝon por aĉeti unu el tiuj mirindaj duradaj iloj, tiam nove eltrovitaj, kiujn mi kelkfoje vidis flugantajn rapide laŭlonge de la stratoj.

Tiu tiel dezirita tempo alvenis, mi aĉetis belegan bicikledon kaj decidis, ke mi vojaĝos en nekonatajn landojn.

Mi elektis Afrikon, kaj iris ŝipe Alĝeron; la ŝipirado estis por mi terura, sed, tuj kiam mi metis piedon sur la Afrikan teron, mi forgesis ĉiujn malagrablaĵojn, saltis sur mian bicikledon kaj min direktis al dezerto. La dezerto! Kiel min interesus la tiel konataj urboj de Alĝerio, eĉ la oazoj en kiuj ĉiam troviĝas Eŭropanoj? Mi volis vidi Saharon, kaj, tute sola antaŭ la sabla vastaĵo, senti la ĝuadojn de vera esploristo.

Miaj pneŭmatikoj kondutis mirinde. Mia bicikledo estis tiel malpeza, ke la irado apenaŭ lasis postsignon sur la sablo, kaj mi flugis, mi flugis kiel vera demono, malŝatante la Simun’on.

Mi marŝis de kelkaj tagoj kaj la provizoj kunprenitaj malmultiĝis; antaŭ ol pli profunden iri en la dezerto, mi decidis akiri novajn manĝaĵojn. Proksime mi ekvidis, blankajn sub la suno, tendojn de araba vilaĝo. «Bone, mi pensis, nenia vivulo videbla!» Efektive, pro la varmegeco, ĉiuj loĝantoj sin kaŝis en siaj tendoj kaj dormis.

Per mia sonora korneto, mi faris teruran bruon; mi mem kriegis kiel frenezulo, sed nenia movo respondis mian alvokon.

Vidante riĉan tendon, mi eniris senbrue, kaj aŭdis brueton post kurteno, kiun mi iom levetis.

Kelkaj virinoj, kuŝantaj sur luksaj tapetoj ripozis; min ekvidante, ili ekkriis per voĉo akra; mi provis klarigi la motivon de mia maltimema eniro, sed ne havis la tempon fini mian klarigon; mi ricevis fortan baton sur la kranion kaj falis senspira.

Kiam mia sveno finiĝis, mi estis en ĉambro tute malluma, mi provis tuŝi per la mano mian dolorantan kapon sed ne povis, estante fortike ligita.

Mi sentadis ion silkecan, kiu glitis inter miaj manoj kaj promenis sur mia korpo, mia vizaĝo; ĝi estis musoj, kiuj trotis sur mi, serĉante manĝaĵojn. Tio donis subite al mi fruktodonan ideon.

Mi malfacile sukcesis eltiri el mia poŝo peceton da lardo, kiu restis al mi, kaj per ĝi mi frotis la ŝnurojn, kiuj min ligis, kaj poste mi restis senmova. Baldaŭ la musoj, unue forpelitaj per mia movado, revenis kaj, sentinte allogantan odoron, komencis mordeti kaj disŝiri la ŝmiritajn ŝnurojn tiamaniere ke, post kelke da tempo, mi sukcesis min liberigi.

Estis nokte, mi eliris singardeme kaj sukcesis retrovi mian bicikledon; nevidite de iu, mi forlasis tiun malbenitan lokon per rapida forkuro. La suno baldaŭ leviĝis kaj la varmeco fariĝis malagrablega, sed tio min malpli ĉagrenis ol la manko de manĝaĵoj, la malpleneco de mia stomako. Kiamaniere mi povos revivigi miajn fortojn por daŭrigi mian vojaĝon?

Mi pripensis malgaje, kiam terura blekado aŭdiĝis, mi rigardis malantaŭen kaj vidis grandegan leonon, kiu, saltegante, min sekvis. Vane mi akcelis mian kuradon, la leono pli kaj pli proksimiĝis; granda ŝvito malsekigis mian tutan korpon; miaj kruroj rigidiĝis pro teruro, mi estis tuj falonta, kiam nova penso redonis al mi iom da espero. Mi havis revolveron, eble mi povos vundi mian persekutanton aŭ nur lin timigi. Mi min returnis, kaj eĉ ne celante, mi pafis sur la leonon, kaj tuj daŭrigis mian forkuradon, sed aŭdis raŭkan blekadon kaj strangan bruon, kvazaŭ haŭto estus ŝirata.

Post kelkaj minutoj, nenion plu aŭdante, mi haltis kaj rigardis malantaŭen: malproksime mia leono, klinita sur la sablo, ne moviĝis, tamen mi aŭdis strangan plendon, ne tre laŭtan pro la malproksimeco.

Mi revenis malrapide, kaj baldaŭ nekredebla vidaĵo min mirigis. Mia kuglo estis trafinta la frunton de l’ leono, kaj glitinte longe la vertebraro, estis disiginta la haŭton, kaj tiu ĉi, falante sur ambaŭ flankojn de la korpo kaj kvazaŭ volvite ĉirkaŭ la kruroj de la besto, malhelpis ĉian movadon. Malfeliĉa leono! ne povante moviĝi, li malrapide rostiĝis per la suna varmeco kaj elĵetis terurajn blekadojn.

Mi kompatis lian sorton, kaj per dua kuglo, mi finis lian suferon, kaj sub la ombro de ŝtonego mi atendis la plenan kuiriĝon de mia ĉasaĵo. Poste mi povis ripari miajn fortojn per larĝa tranĉaĵo de rostita leono, kaj kunportis grandan pecon de viando kuirita por miaj estontaj bezonoj, lasante la restaĵojn por la ŝakaloj.

Mi ne povus rakonti ĉiujn miajn aventurojn en la dezerto, sed unu el ili estas tiel grava pri bicikledirado, ke mi ne povas ĝin ne diri.

Mia rapida forflugo malplenigis miajn pneŭmatikojn, kaj mi volis ilin plenblovi per mia pumpilo, sed ho ve! mi estis ĝin perdinta! Kiu grava malfeliĉo! Kiamaniere mi povos de nun daŭrigi mian vojaĝon?

Mi falis sur la sablon, plorante, sed mi sentis sur mia vizaĝo agrablan freŝan aerfluon, mi rigardis apud mi, ho mirindaĵo! el malgranda truo flugetis sableroj elpuŝitaj verŝajne de senkolora gaso; tuj genia ideo eniris mian spiriton; vidinte kreskaĵon ŝajnantan junko, mi tranĉis peceton kaj faris tubon, kies unu ekstremaĵon mi enirigis en mian pneŭmatikon, alian en la truon.

Ĝojego! ĝojego! rapide mia volvaĵo pleniĝis sed samtempe mia bicikledo fariĝis malpeza kaj ŝajnis forflugonta en aeron; mi devis ĝin ligi ĉe mia zono, por ke mi povu daŭrigi la enblovadon.

Fininte, mi saltis sur mian selon, sed mia salto nin ambaŭ portis je dek-kvinmetra alteco kaj tre malrapide ni malaltiĝis; eĉ, renkontinte folion de granda palmarbo, mia bicikledo haltis sur ĝi, kiel farus muŝo, kaj la folio eĉ ne moviĝis. Mi devis multe peni por reveni teren.

Kiel vi povas imagi, mia rapideco fariĝis grandega kaj senpene mi trakuris multajn kilometrojn. Sed mia stomako ree malpleniĝis kaj devigis min fine halti por serĉi nutraĵon; sed vane mi esploris la ĉirkaŭaĵon, mi nenion trovis. «Kiu dormas, tiu manĝas», oni diras en mia lando. Mi do estis tuj dormonta, kiam mi ekvidis birdojn flugantajn super mia kapo. Nova ideo eniris mian cerbon. En mia poŝo mi trovis longan ŝnureton, je kies ekstremaĵo mi fiksis kurbigitan pinglon. Mi sukcesis kapti kelkajn insektojn, kiuj estis bonaj allogaĵoj. Mi ĵetis malproksime tiun hoketon, konservante en mia mano la alian ekstremaĵon de la ŝnureto, al kiu mi fiksis peceton da ligno por ĝin teni.

Mi kuŝiĝis kaj ekdormis, atendante ĉasaĵon. Mi sonĝis kvazaŭ mi ĝuus bonegan manĝadon, sidiĝante ĉe la tablo de riĉa Arabo, kaj mi lin gratulis pro la delikata peco de ŝafaĵo de mi manĝata, kiam forta tirado min vekis. Mi tuj pensis, ke mia sonĝo fariĝas realaĵo.

Mi ekrigardis mian kaptaĵon, kiam, ho strangaĵo! mi vidis, ke mi kaptis ion tute ne atenditan, tio estis grandega struto! Ho! Ho! mi ekkriis, sed mia voĉo timigis la birdon, kiu rapide forkuris, ĉar pro la surprizo, mi estis forlasinta mian ŝnureton.

Perdi samtempe mian kaptaĵon kaj mian ŝnuron! Ho, neeble! Mi tuj saltis sur mian bicikledon kaj persekutis la struton, kiu, forkurante, glutadis mian ŝnuron, ŝajne kun granda plezuro. Sed okazis stranga fenomeno. La digestado de tiuj bestoj estas tiel rapida, ke jam ĉe la alia ekstremaĵo de la struto, peco de ŝnuro ekvidiĝis kaj iom post iom plilongiĝis. Subite la struto haltis, malhelpite de la tenilo, kiun ĝi ne povis engluti.

Mia sagaceco, kiun vi jam tre certe rimarkis, igis min tuj uzi tian okazon. Mi ekprenis la ekstremaĵon de la ŝnuro, ĝin fiksis ĉe la gvidilo de mia maŝino, kaj per krioj tiel diversaj kiel multaj, mi ekscitis mian kondukiston.

Vi devas konfesi, ke, eĉ konsiderante la strangecon de miaj aventuroj, ne estas ordinare esti biciklede trenita de struto. Tiu nova movmaniero, tiel nova kiel stranga, mirinde sukcesis: la birdo, ekscitita de miaj krioj, forkuris rapidege, kaj mi senĝene ripozis, eĉ ne farante movon.

Sed sento de profesia fiereco ŝanĝis mian vidmanieron. Estas malinde, mi pensis, ke mi, Sro Radamanto, akceptu helpon fremdan, kaj tiel insultu miajn krurojn. Mi do movis la pedalojn kaj alproksimiĝinte, mi detranĉis la ŝnuron ĉe la postaĵo de la birdo, lasante nur la pecon entenatan en la korpo, kaj donante la liberecon al la struto, kiu rapide malaperis.

Mi revojiris, sed mi pli kaj pli malsatis, kiam mi vidis proksime la struton; tre certe mi estis ronde kurinta kaj reveninta en la lokon de mi forlasitan antaŭ kelkaj momentoj. La struto ripozis sur la sablo, sed min vidinte, ĝi forkuris, lasante blankan objekton, kiun oni ne povis rekoni pro la malproksimeco; sed alveninte apud ĝi mi vidis ovon, kiun la struto estis ellasinta, antaŭ ol foriri.

Rapide mi faris truon por trinki la internaĵon, sed tio estis tiel sengusta, ke mi unue ŝanceliĝis, sed, pripensinte, mi verŝis internen iom da pulvo, kiu restis al mi, miksis ĉion kaj kuirigis per la suna varmo. Tio faris bonegan ovaĵon, kiu redonis al mi novajn fortojn.

Mi do daŭrigis mian vojaĝon, sed subite ambaŭ pneŭmatikoj eksplodis, boritaj de la pecoj de la ovo, kiujn mi senprudente estis lasinta sur la sablo; mi do fortiris la volvaĵojn por riparo, kiam, ho terurego! mi vidis du serpentojn rapide alvenantajn al mi; mi saltis sur mian bicikledon, sed la teruraj bestoj atingis miajn radojn kaj ĉirkaŭvolviĝis kiel veraj pneŭmatikoj tre flekseblaj kaj dolĉaj.

Post longa irado, mi laciĝis kaj serĉis lokon por ripozi, mi baldaŭ ekvidis ĉe la horizonto arbareton, al kiu mi min direktis. Sed subite granda leono saltegis el kaŝita kaverno kaj min persekutis. La timego donis al mi novajn fortojn kaj kun miriga rapideco mi provis alveni ĝis la arbareto. Miaj pneŭ-serpentoj, ekscititaj de la rapideco (ĉu mi diris, ke ili estis sonorilserpentoj) ekmovis siajn sonorilojn (kiuj estas fiksitaj, kiel ĉiuj scias, ĉirkaŭ ilia kolo) kaj siblis tiel terure, ke la leono haltis subite kaj forkuris rapide.

Sed tia ekscitado malbonege impresis miajn rampulojn; ili videble malmoliĝis; feliĉe mi ĵus atingis la arbaron, mi haltis kaj ekvidis, ke la serpentoj mortis. Malfeliĉaj bestoj! mi verŝis larmon pro ilia malgaja sorto kaj tuj ekpensis, ke morgaŭ estos malfacile pli antaŭeniri.

Sed mi ne ofte malkuraĝiĝas kaj estas sufiĉe sagaca (tion vi tre certe jam scias); mi baldaŭ pensis, ke, eĉ post sia morto, miaj serpentoj povos esti al mi utilaj kelkmaniere. Mi ilin senhaŭtigis, ne difektante la haŭton; dank’ al seka ligno, kiun mi trovis, mi ekbruligis grandan fajron por forpeli nokte la bestojn, kaj kuirigis la rampulojn, kiuj donis al mi bonegan rostaĵon. Mi kungluis la ekstremaĵojn, kiuj tuj ŝajnis al mi tiel flekseblaj kaj fortikaj kiel la pneŭmatikoj de la firmo[9]....

Plie mi estis forpreninta la du ĉirkaŭkolojn de sonoriloj, kiuj fariĝis du avertiloj tiel strangaj kiel sonoraj.

Poste mi supreniris altan arbon kaj tuj ekdormis. Mi sonĝis, ke mi daŭrigas mian vojon sur belega maŝino, kies radoj estas testudoskvamoj, la gvidilo estas fortika bovkapo kun larĝaj kornoj; la selo estas kameldorso, la saketo, sarigpoŝo kaj la lanterno, pokalo plena de lumvermetoj.

Morgaŭan tagon, tute ripozinte, mi daŭrigis mian iradon, esperante tamen, ke mi baldaŭ alvenos en regionon ne tiel unuforman. Mia deziro baldaŭ plenumiĝis, ĉar mi atingis arbaron, kiu ŝajnis al mi grandega. Tuj enirinte mi trovis kelkajn bananfruktojn kaj kokosnuksojn, kiujn mi plezure manĝis. Mi pensis, ke ne estos al mi facile trairi virgan arbon «en kiu la mano de homo neniam metis la piedon», kiel diras unu el miaj amikoj. Mi trovis valeton, kiu donis al mi facilan vojon, kaj mi ĝin sekvis dum multaj tagoj, manĝante fruktojn, kelkfoje birdojn de mi pafitajn, kaj ankaŭ leporojn, kiujn mi povis kure atingi. Nenio rakontinda okazis; mi renkontis kelkajn bestojn, kiujn mi povis eviti kaj precipe simiojn, kiuj ŝajnis al mi tre afablaj sed iom senĝenaj.

En la valeto fluis malgranda rivero, kiu iom post iom pligrandiĝis, kaj mi baldaŭ alvenis apud granda riverego, kiu devigis min ŝanĝi mian direkton. Mi do esploris la ĉirkaŭaĵon kaj kun granda teruro ekvidis, ke mi estas meze de gento de sovaĝuloj, kiuj feliĉe ne vidis min, ĉar mi alvenis dum la nokto.

Kun granda singardemo mi daŭrigis mian serĉadon, kaj vi pripensu mian teruron, kiam mi trovis sur la bordo de la riverego multe da homaj ostoj! Mi estis meze de hommanĝantoj! Kiamaniere mi povos forkuri nevidite? Mi serĉis, sed vane, ŝipeton, en kiu nokte mi povus senbrue forlasi tiun danĝeran lokon, sed nenion mi trovis.

Mia bicikledo estis bone kaŝita kaj mi trovis grandan arbon, kiu estis por mi bona rifuĝejo. Mi manĝis nur kokosnuksojn, en kiuj mi faris truon por elpreni la internaĵon. Mi komencis malesperi, kiam, unufoje, nukso malplenigita falis en la akvon kaj kompreneble flosis.

«Eŭreka!» mi kriis greklingve (ĝi estas cetere la sola greka vorto, kiun mi konas).

Dum la sekvantaj tagoj mi kolektis multajn malplenajn nuksojn, kies truon mi ŝtopis; per lianoj mi ilin kunligis kaj faris flosaĵon tre taŭgan. Sed kiamaniere ĝin gvidi? Tio min ne multe embarasis. Mi kolektis kelkajn homajn skapolojn, per kiuj mi faris helicon; mia bicikledo forte starigita meze de mia flosaĵo donis al mi bonegan motoron, kaj kolektinte multe da nuksoj por mia nutrado, mi nokte foriris.

Dum kelkaj tagoj mi tiel iris, min demandante, kiu estas ĉi tiu riverego. Pro la diverseco de la vojoj de mi sekvitaj, mi tute nesciis la ĝeneralan direkton de mia longa vojaĝo. Ĉu mi estis irinta orienten kaj ĉu tiu rivero estas Nilo? Aŭ ĉu, suden vojaĝinte, mi atingis Nigeron aŭ Senegalon? Neklarigebla enigmo!

Post kelkaj tagoj, ho mirindaĵo! mi ekvidis vaporŝipeton, kiu venis laŭ kontraŭa direkto, kaj al kiu mi faris signojn. La ŝipo sin direktis al mi kaj iu sinjoro, kiu ŝajnis esti la ŝipestro, parolis al mi angle. Mi konas nur malmulte tiun lingvon kaj ne komprenis; tion vidante li uzis intersekve aliajn lingvojn, danan, germanan, rusan; sed mi nur konas kelkajn vortojn de tiuj lingvoj kaj parolas nur france; sed bedaŭrinde la homo ne konis la francan lingvon. Li ankaŭ uzis lingvon de mi tute ne konatan, sed kiu ŝajnis al mi tre bela, tre dolĉa, tre bonsonora, kiel estas la hispana kaj la itala, sed ĉiam vane.

Oni min enirigis en la ŝipon, kaj malfacile, per vortoj ĉerpitaj en multaj lingvoj, ni komencis nin interkompreni: la estro estis Dano, sed ĉiuj liaj kunvojaĝantoj estis angloj, ili vojaĝis tra la mondo de kelke da monatoj.

—Ni estas nun,—ili diris,—sur la riverego Kongo kaj en la lando nomita Belga Kongo.

Mi miris, ke mi faris vojaĝon tiel longan tra Afriko.

Mi demandis, kiamaniere ili povis vojaĝi en tiom da diversaj landoj, ne konante tre certe la lingvojn de ĉiuj nacioj vizitataj. Ili respondis, ke ili parolas novan lingvon elpensitan de rusa kuracisto, kaj nomitan Esperanto. Tiu lingvo mirinde facila rapide propagandiĝis kaj estas nun konata ĉiulande; tio multe faciligas la vojaĝojn.

Tute mirigita kaj iom nekredema, mi tamen petis francan lernolibron kaj post kelkaj tagoj mi povis detale rakonti al ili ĉiujn miajn aventurojn. Ŝajnas al mi, ke oni ne multe kredis min kaj ke ili pensis, ke la varmega suno iom malordigis mian cerbon.

Dank’ al la nekredebla facileco de Esperanto, mi tre rapide fariĝis sufiĉe lerta por skribe rakonti miajn aventurojn kaj decidis, ke mi faros novajn vojaĝojn en ĉiuj landoj de l’ mondo; unue mi iros Ruslandon, kie mi volas vidi kaj respekte saluti la gloran elpensiton de Esperanto, doktoron Zamenhof.

E. Deligny.

PIEDNOTO:

[9] Loko luebla dek frankojn; malaltega kosto!

SEPA MENCIO

LA ONKLINO EL AMERIKO

Ŝerco en unu akto.

PERSONOJ:

Sino Plenvolo, onklino de
Sro Polimo, doktoro.
Sino Polimo.
Sro Smitso, kapitano. Amikoj de la gesinjoroj Polimo.
Sino Smitso.
Sro Hejno, advokato.
Sino Hejno.
Sro Dalmo, negocisto.
Sino Dalmo.
Sro Laŭdo, ekskapitano.
Mario, servistino de Polimo.
Bil (negro), servisto de Sino Plenvolo.

Salono de Polimo. Longa tablo, dekstre kaj maldekstre seĝo, poste sep seĝoj. La pordo ĉe la fundo estas malfermita. Letero kuŝas ĉe la pordo dekstre.—Funde tableto en angulo.

SCENO UNUA

MARIO sola; poste GESoj SMITSO.

Mario, aranĝante festan tablon.—Kara ĉielo, kian malagrablan vivon havas simpla servistino! Labori, labori, kaj refoje labori de la frua mateno ĝis noktiĝo; kaj se ŝi kuraĝas ripozi momenton, ŝi povas altiri sur sin la plej grandajn riproĉojn de la mastrino. Se la gemastroj estus nur riĉaj, ili povus dungi pluan servistinon, mi havus tiam kelkfoje ripozon kaj liberan tempon por eliri kun mia korporalo. Ho, estas tiel agrable promeni kun li. Se li nur baldaŭ fariĝus serĝento por edziĝi kun mi kaj por liberigi min de tiu ĉi domo. (Ŝi volas eliri dekstre kaj ekvidas la leteron.) Kio estas tio? (Prenante ĝin.) Ho, letero; verŝajne la doktoro perdis ĝin... de kiu ĝi estas? (Malfaldante ĝin.) Ĉu do ne estas krimo legi ĝin!?... tiom pli ĉar mi ne babilados pri la enhavo. (Legante). Ĉikago, la duan de decembro 1900. Kara Nevo! Vi estos surprizita kiam vi ricevos leteron de sinjorino, al vi tute nekonata. Mi tial komencas konigi min al vi. Sendube vi rememoras vian karan patrinon, kiu mortis, kiam vi estis nur okjara knabeto, kaj sendube vi ankaŭ memoras, ke ŝi parolis al vi pri sia sola fratino, kiu iris al Ameriko kun la fama kuracisto Plenvolo, kies edzino ŝi estis.—Nu kara nevo, mi estas tiu onklino, kiu foriris de Eŭropo, kaj kiu preskaŭ neniam skribis, nek al via patrino, nek al iu alia el la parencaro pro kaŭzo, kiun mi ne klarigas nun al vi. Sufiĉu, ke vi scias, ke mi vivas ankoraŭ, kaj ke mia edzo mortis ĉirkaŭe antaŭ unu jaro, lasante min tute sola en la vasta Ameriko. Mi neniam amis tiun ĉi mondparton, kara nevo, sed mia Fritso (tiel sin nomis mia edzo), ne volis reiri Eŭropon, ĉar li povis pli facile riĉiĝi en la nova mondo ol en la malnova. Ni vivis ĉiam feliĉe, kaj tre ordinare, tio estas, tre ŝpareme, kaj mi intencas daŭrigi tiun viv-manieron. Tamen mi kore deziras returni al Eŭropo por pasigi miajn lastajn jarojn ĉe mia nevo, kiu portas la nomon de mia edzo. Ĉu vi povus konsenti al tio? Mi tre ĝin dezirus, tiom pli, ĉar mi scias (pli malfrue mi klarigas al vi kiamaniere) ke vi estas edziĝinta, kaj ke vi havas tre amindan edzinon. (La gesinjoroj Smitso estas enirontaj sed vidante Marion, ili sin donas signojn silenti kaj aŭskulti. Ili restas en la malfermita pordo.) Ŝi do konsentos ankaŭ ricevi min kiel kunloĝantinon, ne vere? Mi posedas ĉirkaŭe 100 000 dolarojn, kiujn Fritso postlasis al mi, kaj kiuj post mia morto alfalos preskaŭ ĉiuj al vi ambaŭ, se vi estos bonaj por mi. Mi estos tre nepostulema, kaj kontentiĝos kun ordinara ĉambro por mi kaj ĉambreto por mia servisto, kiun mi kunprenos. Tiu servisto estas nigrulo. Mi amas lin, ĉar li servis min jam de jaroj fidele, tiel, ke mi decidis ne eksigi lin de mia servado. Krom la nigrulo, mi havas verdan papagon, kiu parolas, li povas diri: La doktoro estas fripono, kaj Fritso trinkas bieron. Fine mi posedas belan katinon, kiun kontentiĝos malgranda loko en via domo. Se via domo estas tro malgranda por vi kaj mi kun mia nigrulo, papago kaj katino, bonvolu tiam lui alian pli grandan domon, mi plene redonos al vi ĉiujn viajn elspezojn neordinarajn. Ne kredu, kara...

SCENO DUA

MARIO, So kaj Sino SMITSO; Sino POLIMO en la postscenejo.

Sino Polimo, ekstersalone, dekstre.—Mario!

Mario.—Ĉielo! Sinjorino vokas min. (Ŝi rapide remetas la leteron apud la pordo. La gesinjoroj Smitso foriras, fermante senbrue la pordon post si.)

Sino Polimo, vokante pli laŭte ol antaŭe.—Mario! Mario!

Mario.—Mi jam alvenas sinjorino! (Ŝi volas eliri dekstre. Oni laŭte frapas al la pordo je la fundo.) Ho, oni frapas! (Ŝi malfermas la pordon je la fundo kaj la gesinjoroj Smitso eniras.)

Sino Smitso.—Bonan vesperon Mario! ĉu la doktoro estas hejme?

Mario.—Ne sinjoro, li eliris antaŭ unu horo.

Sino Smitso.—Ĉu sinjorino ankaŭ eliris?

Mario.—Ne sinjorino, ŝi estas hejme, mi...

Sino Polimo, vokante ankoraŭ pli laŭte.—Mario! Mario! Venu do!

Mario.—Jes, sinjorino, mi jam venas!

Sino Smitso.—Iru nur, ni atendos momenton; diru, ke ni deziras fari tre malgrandan viziton.

Mario.—Jes, gesinjoroj, mi tuj ĝin diros. (Ŝi eliras dekstre.)

So Smitso.—Nu, kion vi diras pri tiu letero?

Sino Smitso.—Ho, sinjorino Polimo jam de longe montris ĝin al mi, sed poste alvenis ankoraŭ tri aliaj leteroj en kiuj la maljuna onklino tre plendis pri ĉiuj specoj da malfeliĉaĵoj. Unue mortis la katino, due la nigrulo malsaniĝis, tiel ke la vojaĝo devis esti prokrastata, trie...

So Smitso.—Eble ŝi perdis sian monon...

Sino Smitso.—Ne, ŝi ne plu skribis pri la mono, sed la gesinjoroj Polimo tre timis, ke grava malagrablaĵo okazis pri ĝi, tamen ili ne diris pli multe pri la afero, nur ke ili tre bedaŭras, ke ili luis tiun ĉi grandan domon, ĉar la doktoro timas, ke la vojaĝo de la onklino refoje estos prokrastata.

So Smitso.—Ĉiuj niaj amikoj ekaŭdis pri la leteroj, kaj cetere?

Sino Smitso.—Ho jes! kaj ni interkonsentis fari hodiaŭ plezurigan ŝercon, en kiu vi kaj mi ludos la ĉefrolojn.

So Smitso.—Kaj nia vojaĝo al Amsterdam?

Sino Smitso.—Estis nur preteksto por ne ĉeesti en tiu ĉi domo hodiaŭ vespere. La telegramo, pri kiu mi parolis al vi, tute ne alvenis. Ni tamen nun venas por senkulpigi nin.

So Smitso.—Sed mia kara, kiel do vi ne pli frue parolis al mi pri via ŝerco, vi do malkonfidas min?—mi do ne plu estas infano!

Sino Smitso.—Mi havis mian tialon por tio! Vi ja scias, ke vi tute ne povas teni sekreton... Nur ne koleretu! Ni tuj rehejmiĝos kaj revestos nin por la ludotaj roloj; ni revenos ĉi tien post kelkaj minutoj por surprizi la geedzojn Polimon; mi kiel la onklino kaj vi kiel la nigrulo.

So Smitso.—Vi do ne postulas de mi, ke mi pentros min tute nigre?

Sino Smitso.—Nur la vizaĝon; mi ĝin faros mem, kaj vi portos nigrajn gantojn.

So Smitso.—Sed, mia karulino, tio estas neebla, kie vi prenos la parolantan papagon?

Sino Smitso.—Ne maltrankviliĝu, mi diras, ĉio estas en ordo, vi vidas mem, sed silentu, iu venas!

SCENO TRIA

So kaj Sino SMITSO, Sino POLIMO.

Sino Polimo, enirante.—Pardonu, ke mi igis vin atendi tiel longe.

Sino Smitso.—Ne estas kaŭzo por tio, kara amikino, ni nur venas por gratuli vin, kaj por senkulpigi nin pro nia malesto hodiaŭ vespere. Ni nepre devas iri Amsterdamon pro gravaj aferoj, ni tre bedaŭras, sed ni ne estas kulpaj en tio.

So Smitso.—Jes, la afero estas grava, kaj ne...

Sino Smitso.—Sed ni ne povas forbabili nian tempon, ĉar la vagonaro foriras post duono da horo; ni do devas rapidi. Nu, kara amiko, gratulu vian edzon por ni kaj amuziĝu bone!

Sino Polimo.—Dankon. Fritso ankaŭ bedaŭros vian maleston, ĉar sen la kapitano, la festoj preskaŭ ĉiam nebone sukcesas.

Sino Smitso.—Ho! vi tamen amuziĝos! Nu, kara amikino, ni devas foriri, adiaŭ! (So kaj Sino Smitso foriras.)

SCENO KVARA

Sino POLIMO, poste So POLIMO.

Sino Polimo.—Jam la oka horo; post kelkaj minutoj mi povas atendi la vizitantojn. Sed kie do estas Fritso? (Ŝi rigardas tra la fenestro) jen, li alvenas! Nun unue mi ekzamenu ĉu Mario bone aranĝis la tablon: Jen sidos la gesinjoroj Hejno; jen sinjoro Laŭdo; jen la gesinjoroj Dalmo, kaj jen ĉi Fritso kaj mi.... La tablo vidiĝas tre bone, la gastoj povos esti kontentaj! Se ili nur ne alvenus tiel malfrue! (So Polimo eniras.) Mi ĝojas Fritso, ĉar vi alvenis; la gastoj estos tie ĉi baldaŭ... La gesinjoroj Smitso ĵus alvenis por diri, ke ili ne povas partopreni en nia malgranda festo; ili nepre devis tuj foriri al Amsterdamo, pro gravaj aferoj. Mi devas gratuli vin por ili.

So Polimo.—Mi bedaŭras ilian maleston.... Jen refoje leteron de onklino, la leteristo donis ĝin al mi, kiam mi eniris la pordon.

Sino Polimo.—Rapide! Malfermu! Mi estas scivola ĉu ia malfeliĉaĵo okazis, ĉar la lastaj leteroj tute ne plaĉis min... Nu? kion ŝi skribis?

So Polimo, legante.—Kara, genevoj! Mi sciigas vin, ke vi povas atendi min jam morgaŭ. Mi ĵus alvenis en Rotterdamo. Mi havis terurajn malsanojn de maro, sed nun sentas min sufiĉe bonete por vojaĝi. Bil kaj Koko sanas kiel eble plej bone. Mankas al mi la tempo skribi pli multe, ĉar mi havas ankoraŭ multon por fari. Ĝis morgaŭ! Kun mil kisoj, via onklino Lotjo.

Sino Polimo.—Kiam ŝi forsendis la leteron?

So Polimo, serĉante.—Ho! ŝi tute ne skribis la daton... atendu, mi trovas ĝin sur la kovrilo..... (serĉante.) Sed tio estas terura! la ŝtampaĵo estas tiel malklara, ke mi ne povas legi ĝin.

Sino Polimo.—Eble ŝi venos hodiaŭ!... Ĉu ŝi skribis nenion pri sia mono?

So Polimo.—Nenion.

Sino Polimo.—Se ŝi nur ne estus nun venonta. Kara ĉielo, imagu al vi, ke ŝi alvenas, kiam niaj gastoj estas...

So Polimo.—Ho tio ne malhelpos. Ŝi tiam povos tuj konatiĝi kun ili.

Sino Polimo.—Jes, sed mi preferus, se ŝi venus, kiam ni solaj estos hejme.

So Polimo.—Mia kara, ne maltrankviliĝu. (Post momento.) Ĉu vi ekaŭdis, ke la najbaroj scias pri nia onklino? Mi jam ekaŭdis kelkajn aludojn pri ŝi.

Sino Polimo.—Kelkajn aludojn?

So Polimo.—Jes,... la najbaroj moke parolas pri: ora onklino, pri diamanta onklino kaj cetere; oni jam diris, ke ŝi tute ne alvenos. Ankaŭ oni disrakontas, ke ŝi perdis sian monon, kaj ke ni estas devigataj transloĝiĝi pro la alta luprezo de nia domo. Eĉ la buboj sur la strato moke rigardis min, demandante unu al la alia: ĉu la ora onklino jam alvenis.

Sino Polimo.—Sed tio estas terurega, Fritso. Imagu do al vi, ke ŝi ne estas riĉa, tiam ni vere devos transloĝiĝi, ĉar...

So Polimo, kolerete.—Kion do vi pensas pri ŝi...; mi rediras, ne maltrankviliĝu.... Se mi nur scius, kiam ni povus atendi ŝin. (Oni sonorigas laŭte.)

Sino Polimo, ektimigite.—Kara Dio! Kiu estas tie!?

So Polimo.—Eble jam kelkaj gastoj.

Sino Polimo.—Ho jes, mi tute ne pensis pri ili. Nu, Mario do malfermas por vidi kiu sonorigis; ni estas pretaj akcepti la vizitantojn... Se onklino nur ne alvenos hodiaŭ! (Eniras la gesinjoroj Hejno, kaj la gesinjoroj Dalmo.)

SCENO KVINA

GESoj POLIMO, GESoj HEJNO, GESoj DALMO.

So Hejno.—Bonan vesperon karaj amikoj, koran gratulon!

Sino Hejno.—Korajn gratulojn pri la datreveno de la doktoro! (Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo.)

So Dalmo.—Bonan vesperon! Mi deziras al vi la sanon!

Sino Dalmo.—Karaj amikoj! mil gratulojn! (Ili donas la manojn al gesinjoroj Polimo.)

So Polimo.—Mi dankas, amikoj!

Sino Polimo.—Koran dankon al vi ĉiuj! Sidiĝu, sidiĝu! (Ĉiuj sidiĝas.)

Sino Polimo.—La gesinjoroj Smitso ne povas veni, ili estis tie ĉi antaŭ momento dirante, ke ili tuj devas vojaĝi Amsterdamon.

Sino Hejno.—Ho kia bedaŭro!

So Hejno.—Mi tre bedaŭras, ni sentos lian foreston, ĉar la kapitano estas ĉiam tiel bona amuzanto.

Sino Dalmo.—Tia li estas!

So Dalmo.—Mi jam antaŭe ĝojis pro lia ĉeesto... sed: «unue la aferoj kaj poste la amuzaĵoj», kiel diras la proverbo; ne vere?

So Hejno.—Ĉu la ekskapitano ankoraŭ ne venis? Ordinare li estas la unua ĉe la festoj.

So Dalmo.—Vi estas prava, sinjoro, ordinare li estas la unua, sed li..... (oni sonorigas)..... ho, jen li, sendube!

Sino Polimo, rigardante timete la malfermotan pordon, mallaŭte al Polimo.—Se ĝi nur ne estas la onklino!

So Polimo, mallaŭte.—Ne timu! Nia onklino nun ne venos, cetere ŝi kompreneble venos veturile, kaj ni ekaŭdos la bruadon de la radoj. (Eniras Sinjoro Laŭdo.)

SCENO SESA

LA SAMAJ, So LAŬDO.

So Laŭdo.—Ha! miaj karaj! (Donante la manon al la ĉeestantoj)... Kiel vi ĉiuj fartas?... Doktoro, mi gratulas vin kaj vian edzinon, kaj deziras al vi ankoraŭ multajn feliĉajn jarojn, grandegan klientaron kaj... baldaŭ malgrandan amindan doktoreton! ha! ha! ha! kiu ankoraŭ ĉiam mankas en via hejmo.

So Polimo, ridante.—Mi dankas vin, maljuna amiko, mi dankas kore.

Sino Polimo.—Mi dankas, kapitano, sed koncernante la doktoreton, ni havas ankoraŭ sufiĉe da tempo.... Sidiĝu, mi petas!

So Laŭdo.—Ho jes, dankon, mi jam vidas mian seĝon sur ĝia ordinara loko... (Sidiĝante.) Sed kie do estas nia amiko Smitso kun lia edzino? Vi do ankaŭ atendas ilin, ĉu ne?

Sino Polimo.—Jes, ni atendis ilin, kapitano, sed ili ne povas veni ili devas vojaĝi al Amsterdamo pro neatendita kaj tre grava afero, ni tial devas nun bedaŭri ilian foreston.

So Laŭdo.—Jes, tio estas bedaŭrinda! (al Sino Hejno) Ĉu via patrino ne povis veni kun vi, sinjorino Hejno?

Sino Hejno.—Ŝi preferis resti hejme! Ŝi pretendis, ke ŝi havas tiom por fari—ho! ŝi laboras ĉiam, almenaŭ tion ŝi kredas kaj opinias, ke la mastrumo iras nebone, se ŝi ne zorgas pri ĉio.... Tiaj estas la maljunulinoj!...

So Laŭdo.—Tute same kiel mia maljuna panjo!

Sino Dalmo.—Ŝi ankoraŭ ĉiam estas sana, ĉu ne vere, kapitano?

So Laŭdo.—Sana! Dank’ al Dio, jes! Mi kelkfoje vere devas pensi, ke ŝi estas pli forta ol mi mem. Ŝi legas tute sen okulvitro... metas ankoraŭ fadenon tra la kudrilo, kvazaŭ ŝi estis nur dudek-jara, kaj tamen ŝi jam estas okdek-kvin!

Sino Dalmo.—Jam okdek-kvin!... Mirinde! (Malgranda silentado).

(Sino Polimo servas la gastojn.)

Sino Dalmo, al Dalmo, mallaŭte.—Ili baldaŭ venos, ĉu ne?

So Dalmo, mallaŭte.—Jes.... silentu do!

Sino Dalmo, mallaŭte.—Oni ne aŭdos min; mi vere miras, kiel la kapitano ludos sian rolon, kaj kiel li vidiĝos kiel nigrulo.

So Dalmo, mallaŭte.—Silentu do!

So Laŭdo.—Ĉu vi aŭdis, gesinjoroj, pri tiu terura mortigo?

Ĉiuj.—Mortigo?

Laŭdo.—Jes! Mi aŭdis antaŭ horo ĉirkaŭe, ke maljuna sinjorino, vojaĝante per vagonaro de Rotterdamo al nia urbo, estis mortigita mezvoje de mizerulo, kiu ŝtelis de ŝi multege da mono, kiun ŝi portis kun si. (Mire.) Ĉu vi tute ne ekaŭdis pri ĝi?

Ĉiuj.—Ne. Kara ĉielo. Kia krimo. Kia abomenaĵo!

Sino Polimo.—Ĉu ŝi vojaĝis sola?

So Laŭdo.—Mi ne scias pli, ol mi rakontis...

Sino Polimo.—Se la mortigito nur ne estas...

So Polimo.—Sensencaĵo! Eble la tuta rakonto ne estas vera, oni ĉiam rakontas tiom! Kiel do ĝi povus okazi!

So Laŭdo.—Oni tamen diregas, ke vere ĝi okazis!

So Polimo.—Ho, kara kapitano, ne kredu ĝin!

Sino Hejno, al So Hejno, mallaŭte.—Kiel ili venas malfrue! Mi jam de longe atendis ilin!

So Hejno, mallaŭte.—Silentu do! Vi perfidos la tutan ŝercaĵon.

So Laŭdo, al So Polimo.—Ĉu vi antaŭ mallonge ekaŭdis ion pri via onklino, doktoro?

So Polimo.—Ho jes! ni atendas ŝin eble jam morgaŭ. Mi ĵus ricevis ŝian lastan leteron.

So Hejno.—Kiel neatendite!

Sino Hejno.—Jam morgaŭ? He!

Gesoj Dalmo, kune.—He!

Laŭdo.—Domaĝe, ke via datreveno ankaŭ ne estas morgaŭ, doktoro, ni tiam povus festi ĝin en ĉeestado de via onklino. (Oni sonorigas laŭtege.)

Sino Polimo, ekterurite.—Kara Dio!

So Laŭdo.—Eble kliento por vi, doktoro.

So Polimo.—Mi ne ĝin esperas, kapitano, ni sidas tiel agrable kune, ke kliento, en tiu ĉi horo... (Oni aŭdas laŭtan bruadon en la koridoro, post momento eniras Mario.)

SCENO SEPA

LA SAMAJ, MARIO.

Mario.—Doktoro, ĵus alvenis maljuna sinjorino, ŝi staras kun granda nigrulo en la koridoro, kaj demandas ĉu vi estas hejme.

Sino Polimo.—(Rigardas timete la gastojn, kvazaŭ ŝi volus diri: foriru do ĉiuj. Jen nia onklino, kiu alvenas; malgranda silento.)

Mario.—Nu, doktoro, kion mi diros al ŝi?

Sino Polimo.—Sed kara Fritso, iru do por akcepti ŝin... Vi do komprenas, ke ĝi estas nia onklino kun la nigrulo. Ili do ne povas resti en la koridoro!

So Polimo.—Ĉu mi enirigos ilin tien-ĉi? (Li ĉirkaŭrigardas konfuze kelkan tempon, sed vidante, ke la gastoj restas trankvile, li fine eliras, sekvata de Mario.)

Sino Polimo.—Kiel neatendite! Ni atendis ŝin nur morgaŭ! (Eniras maljuna sinjorino, en la mano ŝi portas grandan kaĝon en kiu sidas papago. Ŝi estas sekvata de nigrulo vestita per livreo; li portas du grandajn valizojn.)

SCENO OKA

GESoj POLINO, GESoj HEJNO, GESoj DALMO, So LAŬDO, Sino PLENVOLO, la onklino; BIL, negro.

Onklino.—Mi nur timas kara nevo, ke mi ĝenos viajn gastojn.

So Polimo.—Ho, kontraŭe, kara onklino, ili estos tre feliĉaj konatiĝi kun vi. (Montrante sian edzinon.) Jen mia edzino, kiu jam tiel longe atendis vin kun malpacienco.

Onklino.—Aminda edzineto, mi kredas! Nu kara nevino, mi tre ĝojas fine vidi vin (kisas ŝin), kaj kore esperas, ke ni baldaŭ fariĝos bonaj amikinoj—sed ŝajnas, ke vi estas iom nervema, estu do kvieta, kaj ne lasu vin ĝeni de mi! (La gastoj stariĝas ĉiuj.)

Sino Polimo.—Kara onklino, estu la bone venintino en nia hejmo, mi esperas, ke ĝi plaĉas vin.

Onklino.—Ho, ĉio ŝajnas al mi bone tie-ĉi!

So Polimo.—Onklino, permesu, ke mi konigu al vi niajn amikojn: Gesinjoroj Hejno! Sinjoro Hejno estas advokato, kaj jam de longe nia amiko... Gesinjoroj Dalmo! Sinjoro Dalmo konatiĝis kun ni antaŭ nelonge, li estas negocisto... Sinjoro Laŭdo, ekskapitano, kiu vizitas nin preskaŭ ĉiutage. (La onklino faras malgrandan riverencon, la gastoj same ĝin faras.)

So Polimo.—Ĉu vi volas sidiĝi tie, onklino, apud mia edzino? Pardonu, onklino, ke mi ankoraŭ ne senigis vin de via kaĝo, ĉu vi permesas, ke mi starigu ĝin en la angulon de la ĉambro sur la tableton? Morgaŭ ni zorgos pri pli bona loko. (Li metas la kaĝon sur tableton en la fundo de la sceno.) Kia bela birdo! Kaj ĝi parolas, kiel vi skribis al ni!

Onklino.—Ĝi diras nur kelkajn vortojn, kiam ĝi tion deziras; mia edzo instruis ilin al ĝi; li tre amis la beston.

So Polimo.—Kompreneble! (La nigrulo metas la valizojn en alia angulon kaj poste sin starigas post la seĝo de sia mastrino.)

Sino Polimo.—Sed onklino, via negro,... via servisto, mi volas diri...

Onklino.—Li sin nomas Bil, kuzino.

Sino Polimo.—Ho jes, mi nun memoras, ke vi nomis lin tiel en viaj leteroj. Ĉu mi montros al Bil lian ĉambron? Li eble estas laca pro la vojaĝo, kaj Mario povus...

Onklino.—Ho ne, kara nevino, tute ne, unue li estas tre forta, kaj due mi preferas (se almenaŭ vi konsentas), ke li restu hodiaŭ vespere post mia seĝo, li tiel kutimas servi min, kaj... mi pensas, ke viaj amikoj, kiuj sendube ankaŭ fariĝos la miaj, bonvolos iom konatiĝi kun Bil.

Sino Polimo.—Ĉu vi mem ne estas laca, onklino? Ĉu vi ankaŭ trinkos teon, aŭ ĉu vi deziras, ke nia servistino aranĝu por vi...

Onklino, ridetante.—Mi do jam diris, kara nevino, ne maltrankviliĝu pro mi; mi estas tre kontenta, ke mi min trovas en tia bona kaj amika societo. Faru kvazaŭ mi loĝus jam de longe ĉe vi.

Sino Polimo.—Kaj Bil? Onklino?

Onklino.—Ho, li neniam prenas ion en mia ĉeesto, li jam en Rotterdamo trinkis kaj manĝis....

Sino Hejno, mallaŭte al Hejno.—Mi vere admiras la kapitanon, li vidiĝas kiel vera negro. Kie do li prenis tiun livreon?

So Hejno, mallaŭte.—Kaj rigardu lian edzinon; ŝi estas vera Amerikanino. Mi ne rekonas ŝin!

Sino Hejno, al Onklino.—Estas esperinde, sinjorino, ke tiu ĉi urbo plaĉos al vi.

Onklino.—Mi tute ne dubas pri tio, sinjorino.

Sino Hejno.—Ĉu jam estas longe, de kiam vi forlasis Eŭropon?

Onklino.—Jes, jam tre longe, mi estis nur dudek-jara, kiam mi iris Amerikon kun mia edzo.

So Hejno.—Via edzo estis kuracisto, ĉu ne vere?

Onklino.—Jes sinjoro, kiel mia nevo....

So Polimo.—Tamen li estis multe pli instruita ol mi....

Voĉo el la angulo de la scenejo.—La doktoro estas fripono. (La gastoj laŭte ridegas.)

Sino Polimo.—Jen la papago, he! ĝi parolas klare...

So Laŭdo.—Ĉu via birdo ĉiam tiel bone parolas sinjorino? Mi estas surprizita; ion tian mi neniam ekaŭdis.

Sino Hejno.—Sed kiun doktoron ĝi celis?

So Hejno.—Eble ĝi celis nian amikon! ha! ha! ha!... (La gastoj ridegas laŭte.)

So Polimo, ŝerce.—Via papago jam volas malamikiĝi kun mi, kara onklino.

Onklino.—Lasu ĝin nur paroli! Ĝi ne scias, kion ĝi diras.

La voĉo el la angulo.—Fritso trinkas bieron! (Ĉiuj ridegas.)

Sino Dalmo.—Ĉu li scias paroli ankoraŭ pli multe, sinjorino?

Onklino.—Ankoraŭ kelkajn frazojn; ju pli oni parolas en ĉambro, des pli ĝi ankaŭ parolas; kelkfoje tamen ĝi ne malfermas la buŝon dum tuta tago.

Sino Dalmo.—Mirinde!

So Polimo.—Mi tre ĝojas, ke vi alportis ĝin, onklino, ĝi vere povas amuzi la societon.

Voĉo el la angulo.—La doktoro estas fripono. (La gastoj ridegas.)

Onklino, al Bil.—Bil, metu tukon super la kaĝo.

Bil.—Jes ma’m![10] (Bil malfermas valizon, elprenas tukon kaj metas ĝin sur la kaĝon kaj refoje stariĝas post la onklino.)

Sino Hejno, mallaŭte.—Sed tio estas mirinda! Mi ne komprenas, kie ili prenis tiun parolantan papagon.

So Hejno, mallaŭte.—La papagon ili eble prunteprenis ie, sed kompreneble ĝi ne parolas...

Sino Hejno, mallaŭte.—Ni ĉiuj ĝin aŭdis!

So Hejno, mallaŭte.—La voĉo estos de iu, kiu sin kaŝis post la pordo.

So Laŭdo, al Onklino.—Ĉu vi volas vendi vian papagon, sinjorino? Mi deziras posedi tian parolantan birdon.

Onklino.—Mi jam havas ĝin dudek jarojn sinjoro, kaj intencas ĝin havi ĝis mia morto, almenaŭ se miaj genevoj ne estos ĝenataj de ĝi.

So Polimo.—Kontraŭe.

Sino Polimo.—Kara onklino, pri kio vi pensas; ni vere jam amas la birdon.

Onklino.—Koko estas tre dolĉa papago, ĝi mordas neniam.

So Polimo.—Ho, ni baldaŭ fariĝos bonaj amikoj, la birdo kaj mi.

Voĉo el la angulo.—La doktoro estas fripono. (La gastoj ridegas.)

So Polimo, flanken.—Malbenita besto!

Onklino.—Ĉu vi bone metis la tukon Bil?

Bil.—Jes ma’m!

Sino Hejno, mallaŭte al Hejno.—La kapitano estas vere aktoro, rigardu, kiel grave li rigardas nin.

So Hejno, mallaŭte.—Jes, sed lia edzino superas lin! Mi neniam povis kredi, ke ŝi tiel bone taŭgis por la teatro.

Sino Dalmo, al Onklino.—Ĉu via servisto nur parolas angle, sinjorino?

Onklino.—Jes, nur angle.

So Laŭdo.—Se vi konsentas, sinjorino, mi instruos al li nian lingvon.

Onklino, ridetante.—Mi dankas vin, sinjoro. Bil lernos ja nian lingvon baldaŭ sen instruisto; li jam bone ĝin komprenas, ĉar en Ĉikago, mi parolis kun mia edzo nur nian gepatran lingvon. Ĉu ne vere Bil?

Bil.—Jes, ma’m!

Sino Hejno, mallaŭte al So Hejno.—Strange, ke ŝi ne parolas pri sia mono.

So Hejno, mallaŭte.—Atendu nur.

So Dalmo.—Ĉu vi havis belan marvojaĝon, sinjorino?

Onklino.—Tre malbelan.

Sino Polimo.—Onklino skribis al ni pri tiu vojaĝo; la vetero estis sufiĉe beleta, sed ŝi terure suferis pri la marmalsanoj.

So Laŭdo.—Kaj oni diras, ke tio estas tre malagrabla malsano.

So Polimo.—Malagrabla, jes; sed feliĉe ne danĝera.

La voĉo el la angulo.—La doktoro estas fripono. (La gastoj ridegas.)

So Polimo, mallaŭte.—Malbenita birdo! atendu nur, mi baldaŭ igos vin senti, ke mi estas tia.

Onklino, al Bil.—Bil, portu kokon ekster la ĉambro.

Bil.—Jes ma’m. (Li ĝin faras kaj revenas, reprenante sian lokon.)

Sino Polimo.—Ho kara onklino, ĝi tute ne ĝenas nin!

Onklino.—Sed ĝi ĝenas min; ĝi fariĝas tro brua, kaj tion mi ne amas.

So Hejno, al Onklino.—Diru fojon, sinjorino, ĉu oni ankaŭ ludas komedietojn en Ameriko?

Onklino.—Ho jes, sinjoro!

Sino Hejno, al Onklino.—Ĉu la negroj ankaŭ kunludas?

Onklino, kun surprizo.—Ho jes!

So Hejno.—Ĉiuj negroj en Ameriko estas nigraj ĉu ne? En nia lando troviĝas nigruloj, kiuj tamen ne estas negroj.

Onklino, ne respondas.

Sino Hejno.—En nia lando eĉ troviĝas nigruloj, kiuj estas kapitanoj, ĉu ne vere sinjoro Laŭdo?

So Laŭdo.—Ho sendube! (al Onklino.) Ĉu estas jam longe, de kiam vi perdis vian edzon, sinjorino?

Onklino.—Ne sinjoro, mia edzo mortis antaŭ kelkaj monatoj.

So Hejno.—Mi iam ekaŭdis, ke la vidvinoj en Ameriko tre baldaŭ reedziniĝas. (Onklino ne respondas, So Polimo rigardas Son Hejno kolerete.)

Sino Hejno.—Eble tio dependas de la riĉeco de la vidvinoj, kiel ankaŭ en nia lando.

So Laŭdo.—Nu, mi estas fraŭlo maljuna, sed fraŭlo kun juna koro, kaj, se mi ekkonus bonan vidvinon, kiu akceptus mian manon, mi vere....

So Hejno.—Vi tiam ekprenus ŝin!

Laŭdo.—Volontege! Sed nur kondiĉe, ke ŝi posedus 100 000 dolarojn!

Sino Hejno, montrante la onklinon.—Mi supozas, ke onklino posedas ilin. Vi estus bela paro! (Oni eksonorigas du fojojn tre laŭte.)

Onklino, rigardas ekterurite la gastojn, sed ne respondas. Poste al Bil.—Diru Bil, tiu ĉi domo ŝajnas al mi frenezulejo!

Bil.—Jes ma’m!

Mario, ekstere, ĉe la pordo.—Doktoro! alvenis refoje maljuna sinjorino kun negro, ili estas en la koridoro, kaj la sinjorino diris, ke ŝi estas via onklino el Ameriko!

Sino Hejno.—Kara Dio! Jen la vera onklino!

Ĉiuj, konsterne rigardas al la pordo, la unue veninta onklino ellasas krion kaj eksvenas. Bil ĉirkaŭrigardas kolere. Subite eniras dua sinjorino strange kaj ridinde vestita, kaj portante malplenan kaĝon. Ŝin sekvas negro, same vestita strange, sed per livreo multkolora, li portas du grandajn antikvajn pluvombrelojn kaj grandan kofron, li terure rulas siajn okulojn.

SCENO NAŬA

LA SAMAJ, GESoj SMITSO.

Dua Onklino, enirante kun multe da bruado.—Kie do estas mia kara nevo? Kial li ne iras al mi renkonten por ĉirkaŭbraki min? Ho mi estas konvinkita, ke li alprenos min en sian hejmon, kvankam oni forŝtelis mian tutan monon... (Subite ŝi ekvidas la unue venintan negron kaj lian mastrinon, ŝi ellasas laŭtan krion, ankaŭ eksvenas kaj ekfalas en la brakojn de la due veninta nigrulo. Brua movado inter la gastoj, kiuj ĉiuj stariĝas.)

Sino Polimo.—Kio do okazas? Ĉu mi sonĝas? Ĉu ĉiuj homoj fariĝis frenezaj?.. Fritso! helpu do nian onklinon, ŝi perdis la konscion.

So Polimo, iras al la unue veninta onklino kiu iom post iom rekonsciiĝas, la alia onklino same rekonsciiĝas kaj ĉirkaŭrigardas terurite. La gastoj silente forŝteliĝas el la ĉambro, unu post la alia.

SCENO DEKA

GESoj POLIMO, Sino PLENVOLO, BIL, GESoj SMITSO

Sino Polimo, al la dua onklino.—Kion signifas tio, sinjorino? Kiu vi estas? Kion vi deziras?

Dua Onklino, Sino Smitso, preskaŭ plorante.—Pardonu min, kara amikino. Estas mi, via fidela Karolino.

Sino Polimo.—Kaj tiu negro?

So Smitso, la due veninta negro.—Mil pardonojn, sinjorino Polimo, mi estas Smitso.

So Polimo.—Sed kion do vi volas?

Sino Smitso.—Ni volis nur ŝerci, ho ve!... Ni volis nur ludi malgrandan komedieton, sed tute ne pensis, ke via onklino jam alvenis. Ni nur volis surprizi vin, kiel via onklino el Ameriko. (Al la vera onklino.) Estimata sinjorino! Ni ne intencis ofendi vin.... Ho! mi mortos pro honto... kompatu nin!... pardonu nin! ho pardonu nin! (Ŝi ploras.)

So Smitso, al onklino.—Mi volas fari ĉion, kion vi postulos de mi, estimata sinjorino, mi eĉ volas mortpafi min, se tio povas kontentigi vin... mi... mi... ho ve!..

Onklino, bonkore.—Mi nun komprenas ĉion, miaj amikoj, kaj mi pardonas vin ĉiujn fundkore; bonvolu diri la samon al la aliaj, mi petas; ĉar mi tre bedaŭrus, se miaj genevoj malamikiĝus kun bonaj homoj pro mi, kaj nun iru kviete hejmen. (La geedzoj Smitso honte foriras.)

SCENO LASTA

GESoj POLIMO, Sino PLENVOLO, BIL

Sino Polimo—Ho kara onklino, kion vi do devas pensi pri ni! Mi nun...

So Polimo.—Aŭskultu, kara onklino! Al ĉiuj, kiuj hodiaŭ vespere tiel ofendis vin, mi malpermesos por ĉiam la eniron en mian domon. Mi ne rigardos ilin plu kiel miajn amikojn, ĉar mi neeble povus forgesi kaj pardoni la abomenan ŝercon, kiun ili faris. Mi tuj skribos al ĉiuj.

Onklino, ridete interrompante lin.—Vi skribos, ke mi pardonas ilin, kaj ke mi ne deziras, ke la reciproka amikeco, kiu jam tiel longe ekzistas inter vi, estus rompita pro mi....

Sino Polimo.—Kaj vi restos ĉe ni, ĉu ne vere, kara onklino?

Onklino.—Nu, mi pensas, ke mi faros plej bone restante, ĉar via domo plaĉas al mi! Ĉu vi ne same opinias tion Bil?

Bil.—Jes ma’m!

Sino Polimo, kisante onklinon.—Kara onklino, mi dankas vin, vi estas vere tro bona por ni!

So Polimo.—Kara onklino, vi estas anĝelo!

Voĉo el la koridoro.—La doktoro estas fripono!

H. J. Bulthuis.

PIEDNOTO:

[10] Jes sinjorino.

OKA MENCIO

LA SINOFERO

I

Karlo estis dekjara kiam lia patro, la fama esperanta poeto Kantamant, adoptis kiel filinon malgrandan knabineton, Johaninon, sesjaran filinon de sia plej kara amiko, kiu estis ĵus mortinta, lasinte ŝin en plej kruela malriĉeco.

La knabineto estis ĉarma, kun dolĉa vizaĝo, grandaj bluaj okuloj, blondaj haroj, kaj afabla iom malgaja mieno, kiun malofte lumigis rapida rideto. Neniam havinte gefratojn, ĉiam vivinte apud patro premata de malriĉeco kaj malsano, ŝi neniam konis la ĝojojn de sia aĝo, kaj ŝia farto estis ŝanceliĝanta; ŝi estis malgranda, timema, kortuŝanta en siaj funebraj vestoj. De l’ unua tago, Karlo, granda kaj forta, sin faris ŝia protektanto.

La du infanoj ludadis kiel gefratoj. Je l’ unua fojo, Johanino konis la plezurojn de l’ aliaj infanoj; ŝi ne estis plu sola, en la mizera patra domo; ŝi havis afablan kunludanton, kiu konigis de ŝi la plej belajn kaj riĉajn ludilojn, kiujn li estis ricevinta de sia patro. Kaj baldaŭ ŝia malgajeco vaporiĝis, ŝia vizaĝo roze koloriĝis, kaj ŝia rido ekbruis sonora en la vasta domo.

Sed, siaflanke, Johanino estis por Karlo la amikino, kiu igis la ludojn pli interesaj, la domon pli ŝatinda. Kaj por Kantamant, ŝi estis la filineto, kies mankon apud sia filo li tiel ofte bedaŭris. Tiel afabla, dolĉa por ĉiuj, tiom amata de l’ servistoj, kiom de l’ majstro kaj de Karlo, ŝi fariĝis la hejma feino, per kiu ĉiu estis pli feliĉa, ĉio pli brila, kvazaŭ se la aera estaĵo, sendita de l’ dioj, estis alportinta, en la vastan domon, la premion de l’ boneco de Kantamant por la kara orfino.

Kaj li, la granda poeto, dediĉis al ŝi siajn plej belajn poemojn, tiujn, kie li kantis la infanecon, kaj kiujn ĉiu parkere scias en Esperantujo.

Post du jaroj, kiam Johanino, okjara, forlasis siajn funebrajn vestojn, neniu estus rekoninta la malfortan filineton, kiun ĉiu plendis, vidante ŝin sekvantan, maldikan kaj plorantan, la enterigiron de ŝia patro.

Tiun tagon, Kantamant, kisante ŝian frunton, diris al ŝi:

—Ĉu vi estas feliĉa kun ni, filino mia?

—Ho! jes, Sinjoro,—ŝi diris.

—Kial vi ĉiam min nomas Sinjoro, karulino? Ĉu mi ne vin amas kiel patro?

—Ho! vi min amas, kaj mi vin amas... paĉjo!

—Johanjo kara!

Karlo, kiu ĝis tiam diris nenion, iris al ŝi:

—Kaj min, fratineto, ĉu vi min amas?

Johanino lin prenis inter siaj brakoj, kaj, lin kisante:

—Vi ĝin vere scias, Karĉjo mia.

—Kara Jonjo!

Kaj, de tiu tago, ili ĉiam uzis nur tiujn karesajn nomojn, «paĉjo, Karĉjo, Jonjo», kiuj estis por ĉiu el ili kiel la esprimo mem de iliaj amsentoj, la elĵeto de iliaj nedisigeblaj animoj.

II

Karlo havis amikon je sia aĝo, Frederikon, la solan el ĉiuj siaj kunlernantoj, kiun li estis feliĉa akcepti hejme. Ili ambaŭ simpatiis pro simileco de karaktero, sama emo al boneco, poezio kaj revado. Ilia plej granda plezuro estis, sidante en la laborĉambro de Kantamant, aŭskulti lin kiam li legis siajn novajn poemojn; kaj iliaj infanaj animoj kune malfermiĝis al la flugado de la lulantaj ritmoj.

Baldaŭ, Johanino kutimis ĉeesti je tiuj legadoj, kaj ŝi ankaŭ sentis poetan animon, kiu vekiĝis en ŝi. La tri infanoj komprenis tiel bone, tiel profunde, la plenan belecon de l’ versoj de Kantamant; kaj ili pro ĝojo ploris, kiam li dediĉis al ili sian faman poemon:

Nur vin rigardante, mi estas feliĉa...

Karlo kaj Frederiko staris apud la apogseĝo de Kantamant, dekstre kaj maldekstre, unu manon apogitan sur la ŝultro de l’ poeto, legante kun li la novajn versojn. Kaj Johanino, iom post iom, alproksimiĝis, fine sidiĝis sur la genuoj de sia adoptinta patro, kaj, tuj kiam li finis sian legadon, ŝi ĉirkaŭis lian kolon per siaj malgrandaj brakoj, kaj lin kisis, dirante:

—Ho! paĉjo, paĉjo mia, kiom mi vin amas pro la bela poemo, kiun vi tuj legis al ni. Ĝi estas tiel bela, kiel vi estas bona! Ĉu vere, fraĉjoj?

Kaj la du «fraĉjoj», siavice kisis Kantamant’on, kiu ilin tenante inter siaj brakoj, ripetis:

—Vi estas la feliĉo de mia vivado. Kio estas la poemo de l’ versoj kompare kun la poemo de viaj grandaj okuloj! Kio estas la kareso de l’ ritmoj kompare kun la kareso de viaj rozaj lipoj? Kio estas la simileco de l’ rimoj kompare kun la simileco de l’ viaj dolĉaj vizaĝoj? Infanoj, infanoj miaj, estu ĉiam tri gefratoj, vin interamantaj ĝis la sin ofero, kaj al vi donos al mi belan kaj feliĉan maljunecon, kaj mi estos pli glora pro via amo, ol pro ĉiuj laŭdoj de l’ popoloj.

La infanoj, grandanimaj, komprenis tiujn parolojn. Iliaj koroj malfermiĝis al la poezio, kaj, timeme, ili komencis verki kelkajn versojn. La unua, Karlo maltimis montri la siajn al sia patro. La malkorektaĵoj, kompreneble, estis multaj, sed la poezia sento kortuŝanta; Kantamant aprobis, kuraĝigis la infanon. Tion vidante, Frederiko ankaŭ prezentis al li siajn versojn.

—Vi estos miaj du literaturaj filoj! li ekkriis ĝoje. Sed, li aldonis, ĉu ci, feineto, ne provis ankaŭ verki poemeton?

Johanino ruĝiĝis, sed, senŝanceliĝante, ŝi donis al Kantamant malgrandan kajeron. Li miris.

—Preskaŭ nenia malkorektaĵo,—li diris.—Ha! feino, feino, vi estos iam, por ni ĉiuj, la Muzo, kaj viaj inspiroj, lulante miajn lastajn versojn, malfermos la grandan vojon de l’ estonto al la unuaj poemoj de viaj du fratoj. Pro tiu momento, infanoj, mi vin benas.

III

Jaroj kaj jaroj pasis. Karlo estis dudek-dujara, jam komencante sekvi la gloran vojon de sia patro, verkinte kelkajn unuajn poemojn laŭdatajn de la tuta Esperantistaro. Sed li forgesis la verkadon de novaj ritmoj, li ŝajnis ne aŭdi la entuziasmajn aprobojn de l’ plej severaj kritikistoj. Li revadis nur al la dolĉa feino de sia infanaĝo, al sia nuna inspiranta Muzo, Johanino.

La maldika knabineto estis fariĝinta gracia fraŭlino, tiam dek-okjara, kies inteligento tiom pasiigis la koron de Karlo, kiom ŝia perfekta korpa beleco. Lia infana amikeco estis anstataŭigita de fervora amo, kiu prenis lin tutan, ne permesante al li alian penson, tiel ke ĉiuj liaj poemoj estis versoj de amego al ŝi dediĉitaj.

Ia timemeco, kiam tiu nova sento naskiĝis en lia koro, kaŭzis ŝanĝon en ilia interparolado. Ĉiam sin interrigardante kiel gefratoj, ili ne sin donis unu al alia la malvarmajn nomojn «gefraŭloj», sed ili forlasis la karesajn nomojn, kiujn ili tiel longe ŝatis, kaj sin nomis simple: «Karlo, Johanino». Nur Kantamant restis ĉiam por ambaŭ ilia «paĉjo».

Ian matenon ĉe l’ krepusko, dum Karlo verkadis en sia ĉambro, frapo al la pordo haltigis lian plumon. Li levis sian kapon, kaj diris:

—Eniru!

La pordo malfermiĝis, kaj, banata de l’ brilaj radioj de l’ suno leviĝinta, dia aperaĵo elmontriĝis al li, glora kiel matena feino alportanta al li la plej karajn revojn de lia Muzo.

—Vi, Johanino!—li ekkriis, leviĝante kaj prezentante al ŝi siajn manojn.—Kion vi bezonas? Kion vi deziras?

Ŝi ruĝiĝis.

—Karlo,—ŝi murmuris,—pardonu min. Ho! mi scias, ke, kion mi tuj diros al vi, tion mi devus unue diri al nia paĉjo. Sed, ne moku Karlo, mi ne maltimis. Apud vi frato kara, mi estos pli kuraĝa.

—Pri kio estas la afero?—demandis Karlo, maltrankvila.

Ŝi plie ruĝiĝis, kaj, kaŝante sian frunton sur la ŝultro de sia frato, ŝi mallaŭtege diris:

—Mi amas.

Li tremegis. Ŝi amis! Kaj al li, ŝi ĝin diris tiel, ne divenante la doloron, kiun li suferos, se ŝi aliulon amas! Kaj li timis, atendante la nomon, kiun ŝi estis tuj elparolonta.

Li povis nur ripeti:

—Vi amas?

Kaj, pli mallaŭte, li aldonis:

—Kiun?

La vizaĝo de la bela fraŭlino lumiĝis, ŝiaj okuloj ekbrilis, kaj, fortavoĉe, ŝi respondis:

—Kiun? La plej belan el ĉiuj la junuloj, plej noblan animon, plej altan koron. Kiun? Ĉu vi dubas pri mi, ke vi ne komprenas, ke mi povas ami nur tiun senegalan poeton, mia Karĉjo?

Je tiu karesa nomo, ne aŭdita de kelkaj jaroj, je tiu fervora alvoko al la amata poeto—al tiu, kiu, kiel li, estis poeto,—la koro de Karlo eksaltis: li estis amata, kaj la amantino volis doni al li mem la unuan konfeson de sia amo. Ho! feliĉa tago! neesperita momento!

Li klinis sian kapon, kaj, kisante la harojn de la amatino, li nur murmuris:

—Johanjo! Jonjo mia!

Ŝi lin rigardis:

—Vi hodiaŭ ĉion diros al la paĉjo?—ŝi demandis.

—Hodiaŭ matene, karulino!—li respondis.

Ŝi eliris. Kaj li, sidinte apud la tablo, verkis la jenajn versojn:

Mi amas cin, ci amas min,
Fraŭlino dolĉa,
Fratino mia, fianĉino
De mia amo.
En tiuj la venontaj jaroj,
Interkisante,
Travivos ni la nian vivon
Kor’ apud koro.
Kaj, ĉar la kara nia amo
Neniam finos,
La mondo nomos nin «ĉiamaj
La geamantoj».

IV

La lago brilas sub la tagmeza suno; la folioj de l’ arbareto, bruetante sub dolĉa venteto, kliniĝas al la dormanta akvo. El la vojeto kondukanta de l’ domo de Kantamant al la lago, eliras paro da junaj geamantoj, ebriigita de l’ espero pri sia proksima feliĉo. Ĉar al ŝi, ŝia frato Karlo promesis, ke li parolos hodiaŭ al la paĉjo, kaj ŝi estas milfoje rediranta la karan promeson al la amiko de Karlo, sia poeto Frederiko.

Ambaŭ haltas sur la bordo de l’ lago. Ili rigardadas la verdan akvon, sur kiu naĝas cignoj kaj anasoj, super kiu flugas la kantanta loĝantaro de l’ arbareto. Sama kortuŝo premas iliajn korojn, alproksimigas iliajn manojn, iliajn buŝojn. La brako de Frederiko ĉirkaŭas la talion de l’ amikino. Ili restas senmovaj, preskaŭ senpensaj, en la senlima flugado de ilia revo, de ilia amo.

La tutan matenon pasigis Karlo en sama revado. Li kredis sin amata, kaj en sia ĝojo, li ne maltimis rigardi la feliĉan estonton. Pro deziro konservi, kiel eble plej longe, por li sola, la benitan sekreton, li ankoraŭ ne parolis al sia patro: nur vespere, kiam noktiĝos, kiam la ombroj falantaj de l’ monto kovros la ebenaĵon, nur tiam li konfesos al la granda poeto la dolĉan kanton de tia amo, de l’ amo de sia Jonjo.

Lia sango bolas, dum la suno supreniras en la ĉielo. La varmo lin premas. La ĝojo lin sufokas. Li ne povas tagmanĝi. Je l’ tagmezo, li eliras, li forlasas la hejmon de sia feliĉa infanaĝo, la patran hejmon, kie li ŝin konis, li ŝin amis, kie ŝi konfesis hodiaŭ mem sian reciprokan amon. Li marŝadas al la arbareto, al la lago, la lago apud kiu tiel ofte li revadis pri ŝi, nesciante, neesperante tiam la hodiaŭan feliĉegon. Ho! la dolĉa kara amikino, kiu baldaŭ estos lia!

Brueto de kisoj lin haltigas. Geamantoj estas apude, kiel li ĝojaj pro sia amo. Ha! nekonitaj geamikoj! kies feliĉo estas kvazaŭ promeso kaj certigo de lia propra feliĉo! Li deziras ilin koni, partopreni ilian revadon antaŭ la lago. Li diros al ili ĉion, kion li sentas, kion li pensas; se ili estas malriĉaj, li dotos ilin, por ke iliaj dankoj benu liajn amojn! Li antaŭiras ... kaj li vidas!

Ŝi! ŝi! Johanino, Johanjo, Lia Jonjo! ... Li! li, la plej kara amiko, Frederiko! ... Ili estas ĉi tie, tiel dronigitaj en sia revo, ke ili ne vidis lin, ne aŭdis liajn paŝojn. Ili rigardas la verdan lagon, la bluan ĉielon, kaj, ridetante, sin interkisas.

Ho! la perfida mensogulino, kiu, hodiaŭ matene mem, parolis al li pri sia amo! Kial tion? Neniam li esperis: li akceptus senplende sian doloron. Sed nun, post tia espero, post tia kredo al la estonto, la falo estas tro kruela, la mensogo tro kulpa. Nenia kompato al la virino senhonora! Li senmaskigu ŝin, kaj ŝin mortigu!

Per kelkaj paŝoj, li estas antaŭ la enamigita paro. Li tuj parolos, li tuj riproĉos la perfidon. Sed Johanino levas al li siajn belajn bluajn okulojn: ŝia vizaĝo koloriĝas pro ĝojo, kaj dolĉvoĉe ŝi murmuras:

—Kiom mi estas feliĉa, frato kara Karĉjo, ĉar vi sola vidis la unuajn kisojn, kiujn mi interŝanĝis kun tiu, kiu, dank’ al vi, frato, estas de nun mia fianĉo.

—Jes,—Frederiko aldonis,—jes, amiko. Jonjo ĉion diris al mi. Mi scias, ke de vi mi havos feliĉon.

Karlo komprenas: Jonjo ne estas mensoga. Li, li sola eraris. Li forgesis, ke, kiel li, Frederiko estas poeto, ke al Frederiko, tiel bone kiel al li, povas iri la ama entuziasmo de la junulino.

Per forta penado de sia volo li trankviligas siajn trajtojn. Afable li respondas:

—Ne danku min, fratino, amiko, mi ne vidis paĉjon matene. Sed vespere mi parolos al li.

Kaj li reiras hejmen, plorante, dum la geamantoj, kiuj ne divenis liajn dolorojn, daŭrigis sian promenadon tra l’ arbareto.

V

Sur la tablo kuŝas blanka folio. Sur la supra parto de l’ paĝo, kelkaj versoj, tiuj—ironio!—kiujn Karlo matene skribis, kantante sian esperon.

Li ilin legas kaj relegas. Ne! ne! tio ne estas ebla! Li ne donos Jonjon al Frederiko! Eble malgraŭ ĉio, ili edziĝos, sed li ne estos la efektiviginto de tiu malfeliĉaĵo! Li ne parolas al sia patro: la aliaj parolu mem!

Sed, de longe, Kantamant ŝajnas ne plu ami Frederikon. Iom post iom, dum la poeta gloro de l’ du junuloj samtempe kreskis, la ĵaluza amo de l’ patro timis la konkurencon de l’ amiko al sia filo. Ho! antaŭvidinta ĵaluzo, kiel prava hodiaŭ! Certe Johanino ĝin divenis, kaj pro tio ŝi timis paroli mem al la poeto.

Se li, Karlo, ne petos la patran jeson, eble ĉiam Kantamant ĝin rifuzos. Neniam la amikino estos la edzino de l’ rabisto de amo! Kaj tiu penso estas konsolo por lia vundita koro.

Sed ŝi! Ne sole Frederiko, de nun malamato, suferos! ŝi ankaŭ, la dolĉa fraŭlino, la filineto de l’ estintaj jaroj, la fratino de l’ infanaj tempoj, la karulino, malgraŭ ĉio ĉiam kara, ŝi ankaŭ suferos!

Karlo prenas la paperfolion, kisas la versojn tiel ĝoje verkitajn matene. Kaj, pli malsupre, li skribas novajn versojn, versojn de larmoj, de doloro kaj sinofero.

Kaj li eliras el la ĉambro. Li aliras al sia patro, li petas, ke li permesu la geedziĝon de Johanino kaj Frederiko. Kantamant kontraŭbatalas la proponon, fine ĝin akceptas. Karlo lin dankas, tutkore, sincere, ĉar li amas pli la amatinon ol sin mem.

Li reiras al la malgranda ĉambro. La du versaĵoj estas ankaŭ tie, sur la sama paĝo. Li deŝiras la paĝon. Sur sia brusto li metas la esperajn matenajn versojn. La aliajn li lasos sur la tablo.

Kaj li eliras al la arbareto, al la lago. Jam krepuskiĝas. La alvenanta nokto kovras la esperojn, la dolorojn, la feliĉojn, la tutan dramon silentan, kiu estis tiutage travivita en tiu loko, kutime ripoziga. La paca naturo ne konas la malkvietecon de l’ animoj; kiel dum feliĉaj vesperoj, najtingaloj kantas.

Prenante sur sia koro la versojn al la perdita feliĉo, Karlo iras laŭ la vojeto kondukanta de l’ domo de sia patro Kantamant al la lago. La akvo estas proksima, li ne haltas. Liaj piedoj subakviĝas, li ne haltas. Liaj genuoj, liaj koksoj, lia brusto subakviĝas, li ne haltas. Kaj, kiam, lastafoje, li amege ekkriis: «Jonjo!» lia kapo malaperas sub la trankvila surfaco de l’ dormanta lago.

VI

Tuj kiam Kantamant akceptis la edziĝon de la Johanino kaj Frederiko, li ilin ankaŭ venigis, kaj, ilin beninte, sendis ilin al la senlima vojo de ilia feliĉo.

Tiam, li iris al la ĉambro de sia filo, por ke Karlo senprokraste konu la edziĝon de l’ geamantoj.

Sed la ĉambro estis malplena, kaj nur la deŝiritan paĝon vidis Kantamant sur la tablo, kaj li legis la lastajn versojn de sia inda filo.

Adiaŭoj al la amatino.

Tuj kiam mi vidis la cian belecon,
Ĝoje mia kor’ eksaltas;
Ci estas virino pli ĉarma ol ĉiuj:
Mi cin amas.
Tuj kiam mi vidis la cian amaton,
Pri doloro mi ekploris;
Mi perdos cin, kaj mi senfine suferos:
Ci lin amas.
Adiaŭ, ci la belulino amata;
Estu ci feliĉa per li.
Mi mortos; vi ambaŭ memoru, ke min mem
Mi oferis
Por ke ci, la kara, neniam suferu...

Dum Kantamant finis la legadon de tiuj versoj la servistoj alportis hejmen la dronigitan korpon de lia filo.

Kaj la geedzoj, foririntaj al aliaj landoj, neniam konis la sinoferon de tiu, kiu mortis, por ke ili neniam suferu.

Trinité.

TABELO DE LA ENHAVO

La filino de la feinoj 1
La kristofiguro de la lumo 9
Kristnaska nokto 21
Noktaj fantomoj 33
La statuo de Zamenhof 43
Mia lasta klaso en la vilaĝa lernejo 61
Koboldoj 71
La salto de la diablo 83
Nekredeblaj aventuroj de Sinjoro Radamanto 97
La onklino el Ameriko 109
La sinofero 129

955-08.—Coulommiers. Imp. Paul BRODARD.—8.08

Notoj de la tekstpreparinto:

Provizon de mankaj punktoj kaj aliajn interpunkciajn ŝanĝetojn mi faris sen rimarkoj. En la originala libro la multpunktoj malsamis. Ili diverse uzis tri, kvar, aŭ kvin punktojn. Tiel ili prezentiĝis en ĉi tiu teksto. Ankaŭ mi lasis kiel originaltekste la nombrojn, kiuj prezentiĝis kun streketoj.

Sube estas listo de preseraroj, kiun mi ŝanĝis:

Originale Korekte
ligu iajn manojn ligu liajn manojn
ĉion ŝi remomoras tute bone ĉion ŝi rememoras tute bone
despli vigle ili saltas des pli vigle ili saltas
tuj lia suprizo fariĝas mirego. tuj lia surprizo fariĝas mirego.
ĝis cirkaŭ 1900 ĝis ĉirkaŭ 1900
la placo estas ormamita la placo estas ornamita
gravegajn rezulatojn defluontajn gravegajn rezultatojn defluontajn
ĉies servoj kaj aboroj ĉies servoj kaj laboroj
amuziĝas tie ĉi en la korto? amuziĝas tie ĉi en la korto.
è bone trovato è ben trovato
Kiu faris tiujn oleajn makulojn,—demandis la paroĥestro? Kiu faris tiujn oleajn makulojn?—demandis la paroĥestro.
niajn flartabakujojn,—demandis la kanonikoj? niajn flartabakujojn?—demandis la kanonikoj.
Tiu beleta infanino Estas Sunetino Tiu beleta infanino estas Sunetino
sonorilejon de la cefpreĝejo; sonorilejon de la ĉefpreĝejo;
—Kiu donas tion al ni,—demandis la junulo? —Kiu donas tion al ni?—demandis la junulo.
Estello ekvidis malgrandan vizitkarton Estelo ekvidis malgrandan vizitkarton
tiun aperaĵon,—ĝemadis Estello sufokiĝante? tiun aperaĵon?—ĝemadis Estelo sufokiĝante.
Estello malgrasiĝis Estelo malgrasiĝis
Henriko fariĝi pensema Henriko fariĝis pensema
bruon de risorto, kiu malŝtreciĝas, bruon de risorto, kiu malstreĉiĝas,
respondis Henriko balbutante. respondis Frederiko balbutante.
malĝraŭ ĉio, li volis peti malgraŭ ĉio, li volis peti
pagago kaj katino papago kaj katino
ĉiuj specoj da malfelicaĵoj. ĉiuj specoj da malfeliĉaĵoj.
ĉu ia malfeliĉajo okazis ĉu ia malfeliĉaĵo okazis
sur ĝia ordinaro loko sur ĝia ordinara loko
la ohklino; BIL, negro. la onklino; BIL, negro.
Oklino.—Mi nur timas kara nevo Onklino.—Mi nur timas kara nevo
iom konataĝi kun Bil iom konatiĝi kun Bil
mi memiam ekaŭdis mi neniam ekaŭdis
saivice kisis Kantamant’on siavice kisis Kantamant’on
entuziamo de la junulino entuziasmo de la junulino





End of the Project Gutenberg EBook of Lauroj, by Various

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LAUROJ ***

***** This file should be named 32035-h.htm or 32035-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        https://www.gutenberg.org/3/2/0/3/32035/

Produced by Andrew Sly, Axel Rousseau and the Online
Distributed Proofreading Team at https://www.pgdp.net Thanks
to Espéranto-France for providing the original book


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
https://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
https://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at https://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit https://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: https://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     https://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.