The Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: La Botistoj

Author: Aleksis Kivi

Translator: Hilma Hall

Release Date: May 25, 2009 [EBook #28968]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ ***




Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at https://www.pgdp.net






FINNA BIBLIOTEKO ESPERANTA N:o 2


ALEKSIS KIVI

LA BOTISTOJ

(NUMMISUUTARIT)

KOMEDIO EN KVIN AKTOJ

PERMESITE TRADUKIS

HILMA HALL

ELDONA AKCIA SOCIETO OTAVA

HELSINGFORSO, FINNLANDO

PERSONOJ:

Loko de agado: TAVASTLANDO. (Gubernio en Finnlando.)

PRESEJO DE K. F. PUROMIES A. S., HELSINGFORSO 1919.

Akto unua.

(Ĉambro de Tobio: en la fundo pordo kaj fenestro, dekstre tablo, maldekstre flanka pordo kaj pli antaŭe je sama flanko benko kaj sur ĝi la iloj de botisto. JANJO sidas apud la tablo trikante ŝtrumpon, ESKO ĉe la benko kudrante.)

ESKO. Janjo! Ĉu ne ordonis mia patrino, ekirante vilaĝon, ke mi por la vojaĝo, nome mia edziĝvojaĝo, vestiĝu kaj estu en fianĉa kostumo kiam ŝi revenos?

JANJO. Kaj ordonis vin preni el la subtegmenta ĉambro la frakon de via patro, ĉapelon, ruĝan veŝton kaj pantaloneton.

ESKO (flanken metas sian laboraĵon). Diablo! Mi devas rapidi, ĉar paŝon mi faros, al kiu oni ne ridu. (Foriras tra la pordo en la fundo.)

JANJO. Antaŭ ol mi li edziĝos kaj pro tio rajtos heredi la kvincent talerojn, kiel ordonas la testamento, kaj mi ilin perdos. Sed miloj da taleroj nenion valoras kompare je mia Krisĉjo, se ni nur foje apartenos unu al la alia; kaj nun mi kredas ke tiu mia espero baldaŭ plenumiĝos. (Krisĉjo envenas). Krisĉjo! Kiel vi kuraĝas veni tien ĉi!

KRISĈJO. Ĉu ne la virinaĉo forestas?

JANJO. Jes, ŝi ekiris al la preĝejvilaĝo.

KRISĈJO. Kaj Tobio mem ŝajnas sarki sian terpomkampon, 4 sed kie troviĝas iliaj filoj, kie la hirtharega Esko?

JANJO. Silentu! En la subtegmenta ĉambro li estas sin vestanta por fianĉiĝo.

KRISĈJO. Ĉu por fianĉiĝo?

JANJO. Li senprokraste ekiros al sia edziĝofesto kune kun Miĉjo Vilkastus.

KRISĈJO. La afero do efektiviĝos?

JANJO. Certe. Ili rapidas, ĉar vi la botiston asignis al la juĝejo por ricevi edziĝpermeson.

KRISĈJO. Kaj tamen ili edzigas sian filon duonjaron antaŭ ol li fariĝas plenaĝa.

JANJO. Nun lia patrino iris por inviti la kantoron tien ĉi por ke li skribu la permesateston de lia patro.

KRISĈJO. Jen ni perdos kvincent talerojn. La filo de la botisto ilin rabas de ni, malgraŭ tio ke vi estas pliaĝa ol li. Mil diabloj! La mallarĝkapa kaporalo, kial li faris tian strangan testamenton? »Tiu, kiu unue edziĝos aŭ edziniĝos», ĝi difinas. Ĉu tiu estas prudenta kondiĉo je kiu li dependigas la heredrajton? Pro kio ne doni ĉion al unu aŭ partigi la sumon inter ambaŭ, tiam ni nun evitus la korŝirantan ĉagrenon. La perdo min ne malĝojigas, sed la malagrablaĵo!—Alimaniere certe fariĝus, se la severa sorto ne estus elektinta la botiston kiel vian zorganton; sed eble ili jam je morto de via patrino tion celis kaj nun atingis la celon. Pesto prenu la botiston!

JANJO. Marto estas pli riproĉinda ol Tobio. Estas ja edzino, kiu regas kaj konsilas tie ĉi. La botisto, la filoj kaj mi devas ŝin obei. Ŝi ĉiam malafable agis 5 kontraŭ mi, precipe, de kiam ili konvinkiĝis, ke la espero edzinigi min kun ilia malsprita filo, estis vana.

KRISĈJO. Ŝi ja estas la konata Marto de botisto.

JANJO. Ho, se mia patro estus tie ĉi! Kiel li povis lasi sian edzinon kaj infanon kaj forkuri al fremdaj landoj!

KRISĈJO. Mi ion aŭdis pri li.

JANJO. Pri mia patro! Kion vi aŭdis?

KRISĈJO. Ke li ree troviĝas en Finnlando; oni rakontas, ke li estas vidita en Abo.

JANJO. Sed la puno minacas lin.

KRISĈJO. Kelktagan areston la leĝo ordonas al maristo, forkurinta el sia ŝipo. Sed lian aferon malseverigas tio, ke pli ol duono de la ŝipanaro forlasis la saman ŝipon dum la sama vojaĝo, kio pruvas, ke ekzistis malĝustaĵoj ĉe la ĉefoj.—Nun, Marto venas.

JANJO. Forrapidu, Krisĉjo!

KRISĈJO. Ŝi jam atingis la ŝtuparon.

JANJO. Ni estos perditaj.

KRISĈJO. Nenia danĝero. (Marto envenas.)

MARTO. Krisĉjo en mia domo? For de tie ĉi! Jen la pordo antaŭ vi.

KRISĈJO. Malantaŭ mi ĝi estas, sed antaŭ mi estas la fama Marto de botisto, kaj jen staras Krisĉjo, fianĉo de ŝia zorgatino, juna kaj brava forĝisto. Via bofilo vi ja povas nomi lin.

MARTO. For el mia ĉambro, sentaŭgulo!

JANJO. Iru tuj, Krisĉjo, ne disputu kun ŝi.

KRISĈJO. Ni fariĝu de nun geamikoj, Marto mia, ĉar mi ne plu malhelpos vin gajni la kvincent talerojn; ilin vi tiel lerte havigas al via Esko.

6

MARTO. Malbenita viro, ĉu vi ne foriras de tie ĉi?

JANJO. Obeu min, Krisĉjo!

KRISĈJO. Infero vin englutos pro tiuj kvincent taleroj. Baldaŭ nia tuta paroĥo kaj multaj najbaraj paroĥoj resonos de la kanto, kiun mi nomos: »Marto de botisto.» (Foriras. Marto ĵetas boton post li.)

MARTO. Fulgulo!

ESKO (el la subtegmenta ĉambro). Kia bruo tie malsupre?

MARTO (al Janjo). Malspritulino! Ĉu mi ne malpermesis vin komunikiĝi kun li?

JANJO. Kion fari? Mi ne invitis lin.

MARTO. Fermu la buŝon kaj donu la trikaĵon el viaj ungegoj. Ĉu eĉ unu colon ĝi longiĝis hodiaŭ? For! Rapidu al la kampo por sarki kaj resendu Tobion. (Janjo iras.) Kion vi faras tie supre?

ESKO (en la subtegmenta ĉambro). Nu, mi vestiĝas por la edziĝofesto, kiel estis ordono.

MARTO. Rapidu do, testudo! Baldaŭ alvenos la kantoro kaj Miĉjo.

ESKO (supre). Tuj mi estos preta; mi ĵus surprenas la pantalonon de la patro.

MARTO (aparte). Bone mi scias, ke tiu edziĝvojaĝo ree kaŭzos multe da ridfamoj; ĉar li estas stultulo, obstina kiel maljuna bovoviro kaj celtabulo de ĉiu ŝerculo. Certe mi, Dio tion scias, laŭpove klopodis lin eduki, ĉu per konsiloj ĉu per vipo, sed ĉio estis vane: alportita akvo ne restas en la puto.—Ivaro ankoraŭ ne ŝajnas esti hejme kaj jam hieraŭ li ekiris vilaĝon, la idaĉo; sed sciu, mi estas ree moligonta vian dorson, 7 atendu nur! Oni devas fari sian eblon. La krimo postulas punon, ĉu ĝi edifas aŭ male; la puno devas sekvi.—Du filojn mi posedas: unu estas naivegulo, la dua kaptita de malvirto, de loko al loko diboĉeme vagadas. (Tobio venas.)

TOBIO. Vi jam revenis, Marto. Kion diris la kantoro?

MARTO. Kion li diris! Jen mi devas kuri ĉien, dum vi sidas hejme, kiel pik-aso, indiferenta pri ĉio.

TOBIO. Nu, Marto, tio ja okazis laŭ via propra volo.

MARTO. Kion fari, ĉar mi estas la sola agemulo en tiu domo, ĉiuj aliaj estas mizeraj malrapiduloj?

TOBIO. Ĉu venos la kantoro?

MARTO. Pro kio li ne venus, se oni lin venigas.

TOBIO. Kiel vi do meditas pri vojaĝo de Esko?

MARTO. Ke li ĵetu sakon sur la dorson kaj ekiru al domo de la fianĉino kune kun Miĉjo Vilkastus.

TOBIO. Ĉu ni ne donu al ili ĉevalon?

MARTO. Revenante kun la juna edzino, ili prenu poŝtan ĉevalon; sed de tie ĉi ili marŝu piede.

TOBIO. Sed pripensu, Marto, li estas filo de majstro, kaj mem ankaŭ baldaŭ atingos la saman indecon, pro tio la piedmarŝo ŝajnus eble iom nekonvena kaj eble eĉ hontiga por la peka koro de l’ homo.

MARTO. Hontiga! Bone estus, se tiu entrepreno ne alportus al li pli da honto; sed mi supozas ke dekojn da ridindaĵoj li liveros, ĉar li havas malspritan originon, vi scias.

TOBIO. Ĉu mia Esko estus malsprita? Tian mensogon kaj kalumnion la envio elpensis. »Ĉu mi estas freneza, kvankam oni tiel min nomas», oni kantas.—Esko ne 8 estas malsprita, li estas egale sprita kiel lia patro, nome mi; li tute similas al mi kiel anime tiel korpe. Li ne estas malsaĝa, nur iom obstina, kion pruvas eĉ lia hararo, kiu estas blanka kaj rigide hirta, kiel ĉe la maljunulo mem tie ĉi. Unuvorte: li estas inda filo de sia patro, li estas mia vera bildo. (Esko envenas edziĝvestita.)

MARTO. Vera maldelikatulo. Sed nun ne estas okazo sin ĝeni; ĉar la afero koncernas kvincent talerojn. Al Janjo mi ilin ne lasos, ne, kvankam mia jupo kiel sako estus kuntirota super la kapon kaj mi estus ĵetota en profundegaĵon.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

TOBIO. Hej, Esko! Kun mia ĉapelo kaj mia frako! La sama frako en kiu mi antaŭ dudek unu jaroj estis benata por edzeco kun Marto. Ŝajnas al mi kvazaŭ en via formo mi rigardus min mem dudek unu jarojn malantaŭe en la tempo. Tiam vi ne estis pli granda ol pugno kaj mankis ankoraŭ kvin monatoj ĝis via naskiĝo. Sed tiel ŝanĝiĝas la mondo; tiam simila al senfeligita sciuro kaj nun apenaŭ trovante spacon en tiu sama frako; jes, tiel ŝanĝiĝas la mondo, Esko mia.

ESKO. Nu, kiel mi plaĉas al vi, panjo?

MARTO. (Sidas apud la tablo, trikante ŝtrumpon, kiun Janjo lasis.) Jes, kiel plaĉas al mi? Tiu vestaro bone taŭgas, mallertulo.

ESKO. Kiel sidas la dorsflanko de l’ frako dum mi iras al la pordo? Rigardu min atente de malantaŭe. (Iras al la pordo.)

TOBIO. Bonege! Vi paŝas impone kvazaŭ dragonĉevalo.

9

ESKO. Sed nun estas la demando, paĉjo, kiel la frako sidas sur mia dorso.

MARTO. Ĝi sidas kiel plej bone ĝi povas sidi sen selo, vi lignoĉevalo!

TOBIO. Bone, tre bone ĝi sidas.

ESKO (sin turnas kaj rapidas al la patro). Paĉjo, ĉu vi ĝuste scias kaj perceptas al kio mi ekiros?

TOBIO. Ho jes! Feliĉan vojaĝon! Feliĉon! mi diras. Floru kaj vivu longe! Jes, certe vi atingos longan vivon, mi tion scias, ĉar la unua vorto, kiun vi, estante infano, balbutis, estis »panon».

ESKO. Mi esperas ke ĝi ankaŭ estu mia lasta.—Mi ekiros al mia edziĝofesto, paĉjo.

TOBIO. Dio sekvu vin, filo mia, kaj donu al vi prosperon. Ni ĉiuj benu por vi, kiu nun komencas novan vivon. Multaj danĝeroj povas vin renkonti sur tiu vojaĝo, eĉ la morto, kaj memoru, ke ankaŭ vi estas granda pekulo.

ESKO. Ni ĉiuj estas pekuloj, pardonu nin Dio.—Mi prenas gravan paŝon, paĉjo.

TOBIO. Mi komprenas.

ESKO. Mi ne aludas tian trotpaŝon per miaj piedoj, tute ne.

TOBIO. Mi komprenas. Vi aludas al la granda ŝanĝo, kiu nun al vi okazos per via edziĝo; jen la grava paŝo.

ESKO. Ĝuste tion mi aludas.

TOBIO. Ni komprenas unu la alian, kvankam kelkfoje ni esprimas nin iom aligorie kaj distingite; ni ne estas malspritaj.

10

ESKO. Al malspriteco mi koleras kaj furiozas kiel fihundo; sed ĉiuj ne ricevis spritecon.

TOBIO. Vi estas prava, filo mia!—Aŭdu, mi rakontos al vi okazintaĵon el la biblio. Estis foje piulo, nomita Tobio kaj li havis filon, kiu estis ekironta por edziĝi. Atentu, Esko, mia nomo ankaŭ estas Tobio kaj mi ankaŭ havas filon, kiu intencas edziĝi.

ESKO. Mirinda koincido! Ĉu estis ankaŭ ili ambaŭ botistoj?

TOBIO. Tion mi ne bone memoras, sed mi kredas ke tiel estis.—Kiel mi jam diris, ili estis piaj homoj; kaj, ĉar nun la filo ekiris por sin svati al la virino, kiu jam sep fianĉojn havis, sed ili ĉiuj estis mortigitaj de diablo pro ilia profana amo al la junulino...

ESKO. Sed mia amo estas pura, ne pasio de l’ karno, nek dezirego de l’ okuloj.

TOBIO. Mi ja kredas, ke tiel estas; sed la diablo tamen povas elĵeti kaptilojn kaj retojn por vin pereigi dum tiu vojaĝo.

ESKO. Pli ol diablon kun siaj retoj, mi timas la lignoŝuiston en la sama vilaĝo, kie Greto servas. De rusa kolportisto, Timoteo, mi sciiĝis, ke tiu larvo inklinas al la knabino. Sed li ja estas nur lignoŝuisto, mizera mordetanto, kiu neniam povas esperi fariĝi majstro, kiun indecon mi eble atingos jam je la proksima juĝeja kunsido. Jes, li estas mia rivalo, sed laŭŝajne ne tre danĝera.

TOBIO. Ĝuste kaj prave dirite. Ĉiam kaj en ĉio niaj karakteroj samiĝas. Via kuraĝo pli kaj pli grandiĝas!—Sed kie mi interrompis mian rakonton?—Nu, la malĉasteco 11 atakis tiujn sep kaj pro tio ili estis mortigitaj.—Aŭskultu piege, Esko, mi rakontas el la biblio.

ESKO. Mi silentas kiel muro.

TOBIO. Kaj ĉar nun la filo de Tobio ekiris por edziĝi, anĝelo de Dio alvenis. Aŭskultu, Esko!

ESKO. Kiel muro.

TOBIO. Anĝelo el ĉielo alvenis kaj proponis fariĝi svatisto al juna Tobio, kiu volonte lin akceptis; kaj ili paŝis, paŝadis kune laŭlonge la ŝtonan vojon; sed alveninte al rivero, la filo de Tobio laŭte ekkriis; ĉar granda fiŝo ...

ESKO (al Marto). Panjo, ĉu vi ankaŭ metis haringetojn en la porvojaĝan sakon?

MARTO. Ho, ridinduloj, patro kaj filo. La kantoro venas. (Al Esko.) Vi ricevos dekkilogramon da haringetoj en vian sakon, ĉar mi scias, ke malpli ne sufiĉas. (Iras maldekstren.)

TOBIO (rigardante tra la fenestro). Marto estas prava. La kantoro jam estas videbla sur la erikejo; mi iros lin renkonti. (Iras.)

ESKO (sola). »Jen la mondo ŝanĝiĝas», diris paĉjo. Gardu min! Grava paŝo! Jes, vere, se oni tion funde en la koro meditas. Nun ne estas tempo de ludo nek de ŝerco. Strangaj sentoj en nuna momento moviĝas en mia korpo de kapo ĝis kalkano. Estas antaŭgusto de edziĝofesta ĝojo. (Iras tien kaj reen.) Ho, kiam Esko de botisto edziĝas, tiam la mondo renversiĝos. Tiam oni mesos kaj kantos kaj post la solena edzoligo mi mem komencos la psalmon: »Tuta mondo nun gajiĝu.» Mi devas plori. (Viŝas siajn okulojn.) Sed ĉu la ploro 12 ankoraŭ povus ŝanĝi la aferon? Tute ne; mi do kuraĝiĝu kaj kantu edziĝan kanton, kiun mi jam lernis en mia infaneco. Oni devas konfesi, ke tiu kanto estas bela kaj ĉarma, tamen mi volus aldoni kelkajn rekantaĵojn, tiel farante la tonon pli forta kaj vigla. Jen ĝi estas: (Kantas.)

Edziĝfesto ĉiujn okupas,
Malĝoja nur ŝajnas knabin’;
Adiaŭo el hejmo ŝin premas,
Ŝi tamen fianĉon atendas.
Sur kampo karulo jam venas,
Lin garboj belege ĉirkaŭas.

Jes, sed nun mi volus aldoni jenon. (Kantas.)

Tiluli’, tiluli’,
tilulilu liluli’!

Nun la dua strofo:

Treega bruad’ komenciĝas,
De ĝojo resonas la dom’.
Ne ploras plu la fianĉin’,
La estonto gajigas ŝin.
Kun kron’ de honor’ sur la kapo
Ŝi dancas kaj buŝo ridetas.
Tiluli’, tiluli’!
Tilulilu liluli’!

13

La tria strofo:

Jam pasis ĉarmega la jaro,
Simila al sonĝo, kaj nun
Ŝi kantas al sia infano
Pri land’ de feliĉo kaj am’,
Kies altaj montoj vidiĝas
En tia la malproksimeco.
Tiluli’, tiluli’,
Tilulilu liluli’!

Kaj nun la kvara strofo ...

MARTO (je la flankpordo). Ĉu vi volas fermi la faŭkon, rano, aŭ ĉu vi deziras, ke mi dancigu la vipon sur via dorso? Gardu vin! Li volas imiti kokkrion, la kokaĉo! (Malaperas.)

ESKO (sola). Mi sentas treegan emocion kaj mia koro estas kvazaŭ brulanta peĉbulo, pro tio, ke mi tiel arde pensas pri Greto kaj la edziĝo.—Greto! mi sentas kapturniĝon memorante, ke mi baldaŭ unuiĝos kun vi, aŭ ke mi fariĝos vi kaj vi fariĝos mi, alivorte, Esko fariĝos Greto kaj Greto fariĝos Esko; oni do nomu nin ĉu Esko-Greto ĉu Greto-Esko. Jes, eternan fidelecon mi ĵuras al vi, Greto mia; kaj se la malica satano, kiu ĝis la fino de la mondaĝo insidas nin, se li, mi diras, min tiel friponigus, ke mi en mia blindeco alian virinon kisus, batu min tiam kontraŭ la buŝegon, tiel faru, Greto, ĝis la dentoj klakos en la faŭko. Ĉar li, kiu libervole faris sanktan ĵuron pri fideleco kaj ĝin rompis, lin tero kaj ĉielo malbenu kaj lia kapo estu dispistata; estu dirite. (Tobio kaj Zebedeo alvenas.)

14

TOBIO (malfermante la pordon al Zebedeo). Bonvolu eniri, kantoro!

ZEBEDEO. Bonan tagon, junulo!

ESKO. Estu bonveninta, kantoro! Gravaj kaj urĝaj aferoj nun postulas vian lertecon por ke ĉio fariĝu laŭleĝe. Mi nun—Dio gardu nin, la junulojn, komencis petolŝerci, mi ankaŭ, kaj intencis havigi al Miĉjo Vilkastus novan ĉemizon.[1]

TOBIO. Jen kiel flankvoje li esprimas sian intencon. Hi hi hi!—Sed la kantoro jam scias la aferon.

ESKO. La afero estas jena, sinjor’ kantoro.

ZEBEDEO. Mi jam scias. Via patro ĝin sciigis al mi; jes mi scias kaj akurate konsideris kaj pripensis kiel la permesatesto de via patro estas skribota.

ESKO. Ĉefe estas, ke ĉio okazu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Kompreneble. Mi skribas la tekston kaj via patro desegnas sube sian parafon, kiu estas atestata.

ESKO. Li desegnas sian parafon kaj mi faras same.

ZEBEDEO. Via parafo estas ne necesa.

ESKO. Laŭ mia prudentaĉo ĝi estas necesa por ke estu laŭleĝe.

ZEBEDEO. Junulo, ĉu vi volas disputi kun maljunaj personoj?

TOBIO. Esko.

ESKO. Mi ne disputas, sed mi ne povas kompreni, kial mia propra parafo estas nenecesa. En tiu afero mi ja estas la ĉefa persono kaj pro tio mia nomo ne manku en la atesto.

15

ZEBEDEO. Certe ĝi devas tie troviĝi, sed en la teksto. Sube estas nomo kaj parafo de via patro, apud ĝi la nomo de atestanto kaj plej sube »Zebedeo, kantoro».

TOBIO. Nu, eble vi komprenas?

ZEBEDEO. Tiel oni devas procedi. Kiu fariĝos atestanto?

TOBIO. Miĉjo Vilkastus estas plej taŭga. Li estas svatisto de Esko kaj lin ankaŭ akompanas al la edziĝofesto. Laŭ interkonsento li jam devus esti tie ĉi. Ekiru, Esko, por informiĝi pri li.

ZEBEDEO. Jes, junulo, iru.

ESKO. Mi rapidas, ĉar jam urĝas. (Iras.)

ZEBEDEO. Ĉu vi vizitis preĝejon hieraŭ?

TOBIO. Ne, Dio pardonu min.

ZEBEDEO. Domaĝe, domaĝe, granda domaĝo. Johano Kurkelo tie predikis tiel, ke resonis la muroj en templo de l’ Sinjoro.

TOBIO. Johano Kurkelo! Jen filo de riĉulo sukcesas, kontraŭe fariĝas kun malriĉulo.—Ĉu vere Johano jam aperis en la predikkatedro? Mi konas lin jam de lia infaneco kaj ŝajnis li al mi iom naivega, tamen li nun estas magistro.

ZEBEDEO. Gimnaziano, ĝis plue gimnaziano; sed en tiu junulo loĝas spirito de l’ Sinjoro. Se vi estus lin vidinta en la predikujo kaj aŭdinta liajn vortojn, mi vetas, ke eĉ viajn renojn li estus tremiginta. Certe li unue estis paleta kaj lia voĉo tremetis. Sed baldaŭ li sin orientis, ruĝiĝis kiel fajra forno kaj skuante la kapon laŭte kriis: »vekiĝu, kiu dormas, vekiĝu, kiu dormas».—En du partojn li dividis sian predikon; la unua temis pri 16 teruraĵoj de infero, la dua pri ĝojoj de ĉielo.—Ho, ho, tia knabo! Anĝelon de l’ Sinjoro li similis, kiam li varme komentariis, ŝvitante kaj spiregante. Kaj fine vidiĝis la efiko de lia patoso: subite dolĉa emocio kaptis la virinaron en la preĝejo kaj poste mallaŭta kaj daŭranta ploreto aŭdiĝis, kiel ĉiam okazas je trafo de la Vorto.

TOBIO. Kaj la viroj?

ZEBEDEO. Ili longe sidis rigidaj kvazaŭ ŝtipoj.

TOBIO. Tion mi kredas. La virino estas feliĉa. Ŝi savos sian animon pro sia impresema koro; kredu min, kantoro, certe inter ni pli multaj pereos ol inter la virinoj.

ZEBEDEO. Bedaŭrinde vi estas prava, tion pruvas la ĉiutagaj ekzemploj. Tio ĉi vidiĝas ankaŭ en la kunvenoj sabatvespere ĉe la pastra helpanto—vere religia viro—la virinoj ĉiam ĉeestas pli multnombre ol la viroj; la virinoj tien rapidas are, sed nur malofte mi tie vidas viron. Iliaj koroj estas hardiĝintaj, jes hardiĝintaj. Sed sub severa postulo eĉ virbesto naskas, diras la proverbo, kaj tiel okazis dum la prediko de Johano. Longe li plorigis la virinojn antaŭ ol la Vorto faris impreson ĉe la viroj; fine doninte al ili kelkajn flamajn rigardojn kaj forte kriante: »eĉ pri tiu prediko vi foje estos responda», vidu, la mentono ĉe kelkaj maljunuloj tremetis kaj la hartufoj ŝanceliĝis. Kaj nun, kiam li alvenis al la dua parto de sia prediko kaj komencis pentre priskribi la ĉielon, tiam peza muĝado aŭdiĝis en la tuta preĝejo, kiel en la arbaro dum hajlas kaj fulmotondras en la alteco; kaj ne eĉ unu okulo restis seka. Tia estis la hieraŭa diservo, kies ĉarmon vi, Tobio, ne ĝuis.

TOBIO. Certe min malhelpis je tio diablo, la malnova 17 intrigulo. La Ĉiopovulo gardu tiun junulon, kiu eble iam konvertos la duonan mondon.—Kiel li sin klarigis kun la proklamoj?

ZEBEDEO. Verdire, la finna traduko lin tre embarasis, nu, li ja estis komencanto. En granda embaraso li estis kaj sen mia helpo eble estus okazinta malsukceso.

TOBIO. Kiel li proklamis pri la edziĝatesto de Esko?

ZEBEDEO. Bone.—Jes, vi edzigas vian filon. Sed mi volas vin demandi: ĉu vi bone informiĝis pri la karaktero de via estonta bofilino? Memoru, plibone estas sub gutanta tegmenta defluilo ol unuigita kun malbona virino.

TOBIO. Oni asertas, ke ŝi estas ĉasta knabino. Vi ja scias, Greto de Karri. Bonmora kaj modesta junulino. Kiu estus kredinta, ke la afero tiel sukcesus? Unue ĝi estis kiel muŝo, sed kreskis kiel bovon, jen ĝia komenco: En lasta printempo, kiam Esko kune kun Miĉjo Vilkastus vizitis sorĉulon, li konatiĝis kun la knabino, dum ili en sama domo atendis la hejmrevenontan sorĉulon. Miĉjo observis kelkajn ekrigardojn inter Esko kaj Greto. Li divenis la situacion, brave uzis la okazon, fariĝis svatisto kaj la afero sukcesis bonege.

ZEBEDEO. Ĉu ĉio sin bazas sur tio?

TOBIO. Ne tute; en somero, du semajnojn post la festo de Sankta Johano, la afero estis sankciata de Karri kaj mi. Tio okazis en la Mezvoja drinkejo, kie ni renkontis unu la alian veturante al la urbo. Ha, la manpremojn kaj postnegocan regalon! Kia plezuro dum la tuta tago kaj eĉ iom dum la sekvinta! Hi hi hi!

18

ZEBEDEO. Ĉu mi en la atesto nomos la junulinon servistino aŭ edukatino de Karri?

TOBIO. Ili ĉiam agis kun ŝi kiel kun edukatino kaj tute malriĉa ŝi ne ŝajnas esti; oni certigas, ke ŝia tenejo enhavas diversajn aĵojn. Du tagojn post la edziĝofesto la pakveturiloj, laŭ interkonsento, alvenos tien ĉi.—Hodiaŭ Esko kaj Miĉjo ekiros, morgaŭ ili alvenos al hejmo de la fianĉino tiel frue, ke ili ankoraŭ havos tempon prizorgi la edziĝproklamon por proksima dimanĉo, kiam la unua proklamo okazos.[2] La intertempon ĝis la sankcio Miĉjo pasigos ĉe tieaj parencoj kaj Esko en hejmo de la fianĉino botlaborante. Mi supozas, ke tiu tempo fariĝos al li plezurega.

ZEBEDEO. Plezurega la tempo fariĝis por Jakobo dum atendo al la junulino Raĥelo. Pardonu min, botisto! Mi kutimas ĉiam rekte eldiri miajn pensojn, eĉ kvankam ili malplaĉus al la aŭskultanto.—Mi scias, ke ia stranga testamento devigas vian filon, Esko, kaj vian zorgatinon, Janjo, edziĝi kiel eble plej baldaŭ, ĉar, kiu tion unue faros, estas heredonta kvincent talerojn. Ŝajnas al mi, ke via filo fariĝos la feliĉulo; sed atentu, Tobio! Esko estas viro, li havas patron kaj patrinon, hejmon kaj metion, lia estonteco do ja estas certa. Janjo, male, estas orfino kaj malriĉa; al ŝi estas »marĉo tie, koto ĉi tie, seka nenie». Kaj atentu plue: ŝi estas pliaĝa ol Esko. Mi ne diras pli. Vi komprenas?

TOBIO. Mi komprenas vin. Sed ĉiuj en la mondo 19 al si mem petas la ĉiutagan panon. Estas devigo; ni loĝas sur la erikejo, sur la seka erikejo kun aleno en la mano. Nuntempe ekzistas botistoj ĉie kiel grizaj katoj, emaj elŝiri la okulojn unu de la alia. La terura malsato certe nin minacus, se mi ne posedus terpomkampeton kaj du malgrandajn herbejaĉojn apud la marĉo, kiuj ebligas nutri bovinon. Sed estas peniga laboro inter arbetoj kaj ŝtipoj. Fine mi do ricevas laktoguton en mian kuveton kaj iafoje eĉ butereron sur mian panpecon. Jes, bona kantoro, la malriĉulo devas klopodi per ungoj kaj dentoj por gajni sian porvivon.

ZEBEDEO. Certe la malriĉeco ne estas honto nek krimo, sed tamen peza ŝarĝo, kaj la riĉulo estu dankema. Pro tio, botisto, mi kuraĝas diri al vi kelkajn vortojn, kuraĝas vin riproĉi pro via maldankemeco al Li, de kiu ĉio bona venas. Vi estas pli bonhava ol kontraŭe; la pano neniam mankis al vi, vi posedas ĉevalon kaj bovinon kaj mi scias, ke ĉiam aŭtune vi bovidon kaj porkidon buĉas; tamen vi nomas vin malriĉa.

TOBIO. Hi hi hi! Vi estas prava; verdire neniam mankis la pano kaj ĉiam kelkaj arĝentmoneroj tintas en fundo de mia sako. Pro tio dank’ al Dio!

ZEBEDEO. Do, estante bonhavulo, vi povas cedi tiun heredaĵon al malriĉulino, tion vi devas fari kaj ne ĝin proprigi al vi mem per maljusto.

TOBIO. Tio koncernas al Marto. En kelkaj aferoj mi permesas ŝin agi laŭ ŝia propra volo kaj jen estas unu el ili. Kaj tial mi ne kontraŭdiras nek malhelpas.

ZEBEDEO. Laŭ leĝo vi, kaj ne via edzino, estas kuratoro de Janjo.

20

TOBIO. Ĉio dependas de Marto kaj mi devas obei ŝin; nenio helpas. Aliparte, kiu povas min kulpigi pri malrajta proprigo de la heredaĵo? Mi rajtigas mian filon edziĝi, ĉar li tion humile petas, kaj se li edziĝas antaŭ ol Janjo, li ricevos la heredaĵon, tiel klare diras la testamento. Mi ankoraŭ vin foje demandas, ĉu tio estas malpraveco?

ZEBEDEO. Nu, ne, se vi nur ne senkaŭze malhelpas vian zorgatinon edziniĝi pli frue ol via filo. Pardonu min! mi estas aŭdinta, ke la forĝisto Krisĉjo amas la junulinon kaj ŝi amas lin, sed vi de ĉiuj fortoj malhelpas ilian unuiĝon.

TOBIO. Estas vere; mi kontraŭstaras la aferon por la bono de Janjo mem. La forĝisto estas nesincera viro, granda ruzulo kaj plena de intrigoj. Certe tre mizera sorto atendas junulinon, kiun li tromplogos edziniĝi kun si. Kredu min, bona kantoro, li estas la plej granda kanajlo en nia paroĥo. Jen kelkaj el liaj petolaĵoj: Vi, kantoro, ekzemple sidas en la forĝejo, li prezentas al vi pipon, vi fumas momenton, subite vi aŭdas pafbruon antaŭ la nazo, kaj vi troviĝas meze de pulvofumo, kaj estu ĝoja, se nur kun doloretanta vizaĝo kaj bruligitaj brovoj vi foriras de tie. Ĉu vi scias kion li faris al Manjo Mahlamäki, kiu iom raportaĉis pri li ĉe la eklezia ekzameno de legoscio? Li ĵetis en brutarejon de kompatinda Manjo saketon entenantan salon, malton, latunan ringon kaj tri ĉevaldentojn. Li mem bone sciis, ke tiaj objektoj nenion efikas, sed li ankaŭ sciis la superstiĉemon de Manjo. Kaj kion faris Manjo? Kvazaŭ sago ŝi flugis 21 al la pastrejo kun la sorĉsaketo en la mano. Ho, kiel la preposto Krisĉjon riproĉis. Tia estas la viro.

ZEBEDEO. Seriozeco kaj vereco estas kolonoj de l’ vivo kaj mi malamas malseriozajn intrigojn, tamen pro tio oni ne devas juĝi la homon malinda.

TOBIO. Sed mi bone konas lin kaj ne permesas mian zorgatinon edziniĝi kun li antaŭ ol min leĝo devigas, kaj tiam la junulino kulpigu sin mem, ĉar mi faris mian eblon. Kaj dum la afero de Janjo tiel implikiĝas, okazas, ke mia filo fervore kaj nekontraŭstareble volas edziĝi kaj mi ne povas lin deteni de la honorinda etato.

ZEBEDEO. Certe vi povas lin deteni, se vi volas, ĝis li atingos sian 21:an jaron.

TOBIO. Tio estas afero de Marto kaj mi devas submetiĝi vole-ne-vole. Cetere oni ne povas nin riproĉi pro tio, ke ni per permesata maniero profitas al ni. Nun, Janjo kulpigu sin mem pro tio, ke ŝi rifuzis fariĝi nia bofilino, spite deziro de Esko, Marto kaj mi. Eble ilian edziĝon ankaŭ la kaporalo celis per sia testamento. Li estis stranga viro, melankolia kaj ofte kolerema, skribis versojn kaj ĉiam asertis sin la plej malfeliĉa en la mondo. Sed li tre amis Esko’n kaj Janjo’n, kiuj tiam estis nurĉemizaj infanetoj. Li admiris la rondajn, seriozajn okulojn kaj blankan haregon de Esko, li enamiĝis en la milda kaj saĝa rigardo de Janjo kaj versis pri ĝi. Li iomete vizitis lernejon en sia juneco.—Nu, kio okazis? Kelkajn semajnojn antaŭ sia morto li decidis, ke ambaŭ infanoj estu liaj heredantoj, sed laŭ stranga kondiĉo. »Tiu el ili»—li difinis—»kiu unue edziĝas, heredu kvincent talerojn». Kredeble tiu kondiĉo estis ŝerco, ĉar li 22 ĉiam emis surprizi aliajn. Jes, tiel faris la kaporalo. Kio nun pli konvenus ol edziĝo de tiuj ambaŭ junaj personoj? Esko siaparte faris sian eblon, sed Janjo ne konsentis. Pro tio, post edziĝo de Esko, mi kun bona konscienco iros al la preposto kaj akceptos la talerojn, kiuj laŭleĝe apartenas al ni.

ZEBEDEO. Faru kiel al vi plej bone ŝajnas, mi diris mian opinion malkaŝe, laŭ mia kutimo. Pardonu al mi, botisto Tobio, pardonu, mi petas!

TOBIO. Nu nu, nu nu!

ZEBEDEO. Nun mi silentu kaj plenumu senprokraste mian taskon. (Elprenas el sia poŝo la skribilaron, kiun li metas sur la tablon.)

TOBIO. Unu vorton, sinjoro kantoro.

ZEBEDEO. Nu, mi aŭdas.

TOBIO. Malgranda ektrinko eble malkonfuzigus viajn pensojn. Brito Tienhaara loĝas, kiel vi scias, nur kelkajn centpaŝojn de tie ĉi.

ZEBEDEO. Tobio, la pano estas kreita al ni por manĝi kaj la akvo por trinki, kvankam la homaro, tiu mizera homaro, eble por eterne deflankiĝis el la naturo.

TOBIO. La homo estas perdita ŝafo. Sed unu tosto, bona kantoro, ne domaĝas, nur aldonos novajn fortojn.

ZEBEDEO. Novajn fortojn! Kiel senpripense parolite! Novajn fortojn! Sed kial miri; tiel ja diras ankaŭ aliaj, forgesante, ke ĉiu ekscito en nia korpo kaj sango konsumas nian vivforton kaj tiu eluzo estas nekompensebla. Jam je la naskiĝo estas al ĉiu donita certa kvanto da tiu forto kaj laŭ ĝi dependas ankaŭ nia vivdaŭro kaj kiam ĝi estas eluzita la vivfadeno rompiĝas. Tio estas 23 vero, kiun mi observas en la naturo kaj trovas konfirmata en la libroj. Tion memoradu kaj malpli ofte fleksu la brakon.

TOBIO. Certe estus bone vivi laŭ la Vorto. Sed ĉu tio okazas? La homo estas surdema, obstinema kaj malsaĝa, ĉar li ne komprenas kio utilas al li. Jes, kantoro; la malsaĝeco de la homaro estas granda kaj ĉiekonata en la mondo. Pro tio ni devas atenti al la ekzemploj.—Nun, jen estas Esko kaj Miĉjo. (Esko kaj Miĉjo envenas.)

ZEBEDEO. Ili ne longe devos atendi. (Sidiĝas kaj ekskribas.)

TOBIO. Nu, Miĉjo! Du bravaj junuloj ekiras edziĝi.

MIĈJO. Senprokraste ni devas ekiri.

TOBIO. Tuj, Miĉjo, tuj. Du bravaj junuloj, kiujn eĉ renkontanta malsata rabistaro ne timigus.

ESKO. Mi neniam timas, paĉjo.

TOBIO. Tion mi scias. Sed mi volas vin atentigi pri io. Antaŭ nelonge, kiel vi scias, oni proklamis en la preĝejo pri granda ŝtelisto, kiu ŝtelis de fremdlanda grafo multajn milojn; pripensu, se vi okaze lin renkontus sur la vojo, lin malliberigus kaj ricevus rekompencon. Kioma sumo estas promesata al kaptinto de tiu terurulo?

MIĈJO. Sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent taleroj! Mi diras al vi ambaŭ: akre rigardu ĉiun, kiun vi renkontas. Memoru ankaŭ lian eksteraĵon: mallonga hararo, pintbarbeto kaj nigra makulo proksime de la maldekstra naztruo, laŭ la anonco. Vizitu ankaŭ la saĝulon, loĝantan en la sama vilaĝo kiel la fianĉino de Esko. Kaj se vi renkontus tiun ŝteliston—kio 24 estus bonŝanco—certe vi povus lin ekkapti, vi ambaŭ.

ESKO. Tuj mi ŝnurligus lin kaj facile vindus kvazaŭ infanon. Aŭ ĉu vi kredas min timi unu viron? Miĉjo, palpu tiun brakon, palpu tiun femuron, palpu tiun genuon!

MIĈJO (palpas laŭ admono de Esko). Ja—ah!

ESKO. Ja—ah, Miĉjo! Sur tiu genuo, tute nuda, mi martelfrapas la ledon. Ĉu vi kredas?

MIĈJO. Mi kredas, ke vi estas fortulo.

TOBIO. Fortega, fortega kanajlo li estas, mi tion scias.

ESKO. Rigardu tiujn vangojn; sciu, Miĉjo, tiu gorĝo ankoraŭ ne sentis guton da brando, neniam mi aperis en drinkejo, nek noktovagadis por frapi la pordojn de subtegmentaj dormejoj, kiel multaj aliaj faris; sed tiuj ja apartenas al la brutaro, kiuj fine estos lokataj maldekstre, ili apartenas al la kapraro.

TOBIO. Mi garantias, ke vi estas prava, Esko.

MIĈJO. Se mi ne eraras, Esko, vi antaŭ nelonge ankoraŭ kredis, ke la infanojn oni trovas sub planko de vaporbanejo.

ESKO. Ĝuste tion mi kredis.

MIĈJO. Kaj eĉ ankoraŭ vi ne bone scias kiamaniere la homo envenas mondon.

ESKO. En ĉi tiun pekan mondon. Ĝuste tiel.—Kion vi aŭdis pri miaj laborvizitoj en la paroĥo?

MIĈJO. Nur bonon.

ESKO. Mi ne ŝtelas, ne.

TOBIO. Kompreneble, tute ne.

25

ESKO. Mi ne ŝtelas. Ho ne.

ZEBEDEO. Ŝst!

TOBIO. Silentu! La kantoro skribas.

ESKO. Tion mi ne faras.

ZEBEDEO. Tobio!

TOBIO. Ĉu vi bezonas la parafon?

ZEBEDEO. Tien ĉi vi ĝin desegnu. (Tobio desegnas en la atesto sian parafon.)

MIĈJO (aparte). Kiel finiĝos la edziĝvojaĝo, mi ne scias, sed mi estas certa, ke la tuta afero koncerne la junulinon kaj ŝian mastron estis nura ŝerco, kvankam laŭ opinio de Esko severa vereco.—Nu, fariĝu kiel ajn, mi akompanos kaj administros la vojaĝmonon de la fianĉo.

ZEBEDEO. Tre bone.

TOBIO. Ĝi estas simpla kaprinhufo, sed gardu sin iu alia por desegni ĝin tien.

ZEBEDEO. Perdo de honoro.

TOBIO. Perdo de honoro kaj vizito ĉe malliberejo! Severa leĝo! Sed kiu petis false uzi parafon de iu alia? Estas nur parafo, ekzemple jena kaprinhufo, sed ĝia signifo estas grava.

ZEBEDEO. Miĉjo Vilkastus!

TOBIO. Miĉjo, desegnu vian parafon. Vi atestu, ke mi donas edziĝpermeson al mia filo.

MIĈJO. Mi atestas kaj je bezono ĵuras pri tio. (Desegnas sian parafon.)

ESKO (aparte). Ankaŭ mia parafo estos tie desegnota.

ZEBEDEO. La rajtigo do estas preta. (Al Tobio.) 26 Mi transdonas ĝin al vi kaj vi povas ĝin transdoni al kiu vi volas; tio ne plu koncernas al mi.

TOBIO. Mi transdonas ĝin al Esko. (Donas rajtigon al Esko.)

ESKO. Vi devis skribi, kantoro, ke mi prenas tiun paŝon propravole.

ZEBEDEO. Mi skribis, kion mi skribis.

TOBIO. Ĉio estas preta, mankas nur via porvojaĝa sako, kiun vi tuj ekhavos. Mi ne estas kulpa, pro tio, ke vi devas piediri, sed vi revenos radbrue, tion mi scias. El domo de la fianĉino certe vi ricevos ĉevalon.

MIĈJO. Mi kredas, ke ili nin bone forveturigos de tie.

TOBIO. Sendube, Miĉjo. Kaj ekveturante, tion faru tiel ventege, ke la koltuko de l’ fianĉino flirtu kvazaŭ militflago, tio faros imponan kaj fieran aspekton.

MIĈJO. Ni ekveturos tiel rapidege, ke neniu okulo distingu la gefianĉojn.

TOBIO. Bone dirite, amiko mia. (Esko estas sidiĝinta apud la tablo kaj intencas desegni sian parafon en la permeso-rajtigon.) Esko, kion vi faras?

ESKO. Mia parafo devas esti en la rajtigo.

TOBIO. Esko freneziĝis. (Ektiras la rajtigon el liaj manoj.)

ZEBEDEO. Kia aroganteco, kia senhonteco!

TOBIO. Ha fuŝulo, kanajlo, aĉulo! Kiel vi vin kondutas? Stultulo!

ESKO. Se vi ne estus mia patro, mi batus vin, frapus sur vian buŝon; sed ĉar vi estas mia patro, tio estas nefarata.

ZEBEDEO. Ega malhumileco!

27

TOBIO. Esko, mi diras al vi: gardu vin por ke mi ne donu al vi fianĉfestan regalon, jes, tion mi diras.

ESKO. Festan regalon!—Mia kolero iom post iom boliĝas. (Ekprenas seĝon kaj ĝin ĵetas kontraŭ la plankon.) Ĉi tiu viro estas nehumiligebla. (Eliras el la ĉambro.)

TOBIO. Pro Kristo, tia knabo!

ZEBEDEO. Senhonta kaj obstina knabego.

TOBIO. Kian penon la infanoj kaŭzas! Nekredeble al ĉiu, kiu ilin ne posedas. Danku Dion, kantoro, ĉar vi restis fraŭlo.

ZEBEDEO. Vi estas prava koncerne al mi, nome rilate al tiu vidpunkto, ke mi estus severa patro, tre severa.

TOBIO. Severa patro oni ankaŭ nomas min. Sed ĉu severeco ĉiam helpas? Estas naturo, kiu altiras la pegidon al la arbo. Kaj inter la arboj en la arbaro, kvankam stilo de sama saĝa mano, tamen unuj estas rektaj, aliaj kurbaj.

ZEBEDEO. Multe dependas tamen ankaŭ de tio, ĉu dum la kreskado oni permesas kurbiĝon al la plantido.

TOBIO. Ĝuste kaj saĝe parolite. Jes, kantoro, estas kiel mi diras. Nin gepatrojn seninfanaj homoj devus kore kompati kaj honori. Sed kiu pensas pri tio? (Esko envenas.) Ĉu vi plue vidiĝas, mallertulo?

ESKO (aparte). Mi volus daŭrigi mian koleron; sed la situacio estas grava.

MIĈJO (aparte al Esko). Repaciĝu Esko!

ESKO. Mi ja klopodas bridi mian humoron. (Al Tobio.) Pardonu al mi, patro!

TOBIO. Ĉu vi tutkore petas pardonon?

28

ESKO. Jes, tutkore mi tion petas.

TOBIO. Nu, mi ne estas ema konservi ion »ĉe la denta kavaĵo» kaj min konduti kvazaŭ kolerega bovo. Petu ankaŭ pardonon de la kantoro.

ESKO. Pardonu min, kantoro, ne kaŝu ion en la denta kavaĵo kaj ne vin kondutu kvazaŭ kolerega bovo! Tio ne konvenas en la mondo. Konkordo kaj amikeco estas plej decaj. (Kun ekĝema voĉo.) He, jes!

TOBIO. Aŭdu, kiel li scias paroli. Kion vi, kantoro, nun diras pri li?

ZEBEDEO. Mi ne malamas lin, tute ne, sed mia opinio pri lia karaktero estas neŝanĝebla.

TOBIO. Jes, jes. Sed la ĵusa murmuro nun estu forgesata, ne eĉ unu vorton plu pri pasintaj aferoj, ni ĉiuj estu ree bonaj kamaradoj. Cetere, pro kio patro kaj filo disiĝu malamike unu de l’ alia. Kaj disiĝmomento ja ĉi tiu estas. Esko lasas sian patron kaj patrinon por firmkuniĝi kun sia edzino. Pri unu afero mi volas vin demandi en ĉeesto de atestantoj. Kion vi opiniis pri Janjo antaŭ ol Greto aperis?

ESKO. Mi estus edziĝinta kun ŝi; sed ŝi nur mokis min, nomis min strigo.

TOBIO. Mi scias, ke multaj ŝerculoj emas vin nomi naivega kaj malsaĝa; sed tio estas pro via vivmaniero, kiu incitetas ilin, ĉar ĝi ĉiam estis ĉasta kaj neriproĉinda. Sed vi posedas sanan prudenton, tion mi garantias.—Ekzamenu lin, kantoro, provu konfuzigi lin per implikaj demandoj; faru tion en nia ĉeesto!

ZEBEDEO. Pri kio mi demandu lin?

TOBIO. Ekzemple pri edziĝofesto kaj ĝia celo.

29

ZEBEDEO. Respondu al mi, junulo! Kio estas la celo de edziĝofesto?

ESKO. Ĝi havas plurajn celojn.

ZEBEDEO. Ĝia ĉefcelo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ESKO. Ke edzo iĝu kapo de sia edzino.

ZEBEDEO. Sed ĝia ĉiela, ĝia solena celo?

MIĈJO (aparte al Esko). Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ESKO. Ludo, muziko kaj brulantaj pajlogarboj.

ZEBEDEO. Junulo, pripensu viajn vortojn!

TOBIO. Esko!

ESKO (aparte kaj dubante rigardante Miĉjo’n). Aŭ li mensogetis al mi, aŭ li estas malsaĝulo. (Malproksimiĝas iomete de li.)

TOBIO. Demandu lin pri kreo de l’ mondo, pri Abrahamo kaj Isako.

ZEBEDEO. Mi demandas vin: el kio estas la mondo kreita?

ESKO. Ĝi estas, laŭ diro de almozuloprizorgato de Hannus, kreita el argilpeceto kaj el nenio.

ZEBEDEO. Sed el kio do estas la argilpeceto kreita?

ESKO. Nu, nu, ne tiel enprofundiĝu!—Plue, tion neniu scias, eĉ kvankam li estus tiel instruita kiel episkopoj kaj libropresistoj. Estas supernatura afero kaj la homo estas blinda, Dio helpu nin!

TOBIO. Blinda, blinda! (Marto envenas el maldekstre, en la mano ŝi portas dupartigitan sakon, kies ambaŭ 30 partoj estas plenigitaj.) Jen via porvojaĝa nutraĵo, junuloj; kaj nun ekiru!

ESKO. Mi portas la sakon. (Ekprenas sakon de Marto kaj ĝin metas sur la ŝultron.)

MARTO. Jen al vi dekdu taleroj por vojaĝaj kaj edziĝfestaj elspezoj. (Al Esko.) Sed vi malspritulo, ĉu vi kapablus kalkuli monon?

TOBIO. Mankas al li sperto. Miĉjo zorgu pri la mono.

ESKO. Miĉjo prenu la monon, mi portas la sakon.

MARTO. Jen Miĉjo! Atentu, ke vi estu ŝparemaj. (Donas monon al Miĉjo.)

MIĈJO. Nur al necesegaj bezonoj ĝi estu uzota. (Ivaro envenas.)

ESKO (aparte). Tie Ivaro revenas de noktovagado.

MARTO (ekprenas vipon, kiu pendas sur la muro). Sentaŭgulo, kie vi ree vagadis kaj laŭ permeso de kiu? Kie vi estis?

IVARO. Ne sur malbona vojo, panjo. Mi iris por rigardi la hundidojn de Junttihuhta kaj, ĉar la vaporbanejo estis varmigita, mi restis por bani kaj pasigis la nokton ĉe la familio.

MARTO. Mi pagos vin por hundidoj kaj banoj! (Intencas lin bati.)

TOBIO (malhelpante). Marto, ni pardonu ankoraŭ al li ĉi tiun fojon. Li promesas pliboniĝi. Ĉu jes?

IVARO. Jes.

MARTO. Liaj promesoj! Li estas nia turmentisto; de vilaĝo al vilaĝo li kuras, nin hontigas kaj malprofitas.

ESKO. Eble li vizitis Junttihuhta’n por rigardi la hundidojn.

31

IVARO. Certe, jes. (Aparte.) Fi! la brando dolorigas mian kapon. La petolaĵoj estis tre malmoderaj en la supera tenejo de Anttila.

ESKO. Eble li ankaŭ banis tie, tio ja estis oportune.

IVARO. Vi estas prava, kaj bona estis la vaporvarmego, kvankam iom da karbohaladzo suferigas mian kapon.

MARTO. Brandhaladzo ĝi estas, fripono. Kial vi mensogas? Sed mi varmigos vian dorson.

TOBIO. Marto! Atentu ĉeeston de kantoro.

ZEBEDEO. Mia ĉeesto ne detenu vin de meritita puno, kiu, okazanta ĝustatempe, eble portos belajn fruktojn.

IVARO. Plaĉus al la kantoro vidi belajn diverskolorajn florojn sur mia dorso; tamen ŝparu miajn ŝultrojn, panjo, ankoraŭ ĉitiun fojon; mi promesas pliboniĝi laŭ mia povo.

ESKO. Nu.—Kion vi diras, Miĉjo?

MIĈJO. Mi petas pardonon al Ivaro.

ESKO. Mi ankaŭ petegas. Nenio doloriga okazu en la momento de mia adiaŭo.

MARTO. Ekiru do. Pro kio vi plu restaĉas?

MIĈJO. Nun ni ekiru.

TOBIO. Tri semajnojn depost la proksima mardo, ni atendos vian revenon. Ni aranĝos pro tio malgrandan bonvenigan salutfeston. Ni tiam eĉ dancu laŭ klarnettonoj de tajloro Andreo, kaj, se la spaco ne sufiĉos en la ĉambro, ni uzu la plataĵon ekstere. Ni esperas, ke ankaŭ vi, kantoro, nin honoru per via ĉeesto.

ZEBEDEO. Mi dankas vin.

32

TOBIO. Kaj Ivaro venigu el la urbo diversajn regalaĵojn. Kaj tiam montru, ke vi estas fidinda viro!

IVARO. Mi kondutos kiel eble plej bone.

TOBIO. Ĉio do estas bone! Kaj nun, junuloj, ekiru.

ESKO. Permesu, ke mi kiel adiaŭon, deklamu kelkajn versojn, verkitajn de la mortinta kaporalo.

MARTO. Adiaŭdeklamo estas nenecesa, nur ekiru.

TOBIO. Ho, Marto, ni aŭskultu! Ili estas verkitaj de la kaporalo kaj ni devas montri dankemon al lia memoro.—Nu, Esko, iu amkanto!

ESKO. Ĝi estas militkanto:

Milittrompeto sonas,
Mi ĝian voĉon konas;
La devo min admonas,
Ĉar kapitan’ ordonas.
Fariĝas la ribelo,
Ektondras ferbarelo ...

Ferbarelo, ĝi estas kanono ... Ĉu vi vidis, kantoro, la metalkanonojn, kiujn ia rusoj veturigis preter la preĝejon dum pasinta semajno? Kia bruo, bruego, klakado kaj krakado fariĝis!

MARTO. Fermu jam la buŝon kaj ekmarŝu, ĉu vi komprenas?

MIĈJO. Nun ni foriru, Esko.

TOBIO. Iru kun beno!

ESKO. Nun ni iru kvazaŭ pelataj de diablo.—Ĉu mi kunprenis ĉion, kion mi bezonas? Ĉu mi ion forgesas?

33

MARTO. Vi forgesas nenion kaj nun for pli baldaŭ ol kutime, kaj ordonu la maldiligentan Janjo’n eniri el la terpomkampo.

ESKO. Mi ordonos.—Janjo nomis min strigo.—Ĉu mi havas ĉiujn necesajn objektojn kun mi?

TOBIO. Jes jes, ĉion vi havas, Esko. Nun adiaŭ, filo mia!

ESKO. Adiaŭ! Saluton! (Miĉjo kaj Esko ekiras.)

34

Akto dua.

(Vasta ĉambrego en la domo de Karri, en la ĉambrego edziĝfestantoj, viroj kaj virinoj. Okazas edziĝofesto de Jakobo kaj Greto. Je leviĝo de kurtenego oni dancas polkon. TIMOTEO ludas. La pordo de l’ ĉambrego estas malfermita kaj dum la danco oni vidas en la vestiblo ESKO’N kun sako sur la dorso, kaj MIĈJO’N.)

KARRI (je ĉeso de l’ danco). La gejunuloj ĝoju kaj la gemaljunuloj gaje rigardu ilian amuzon, aŭ, se plaĉas ankaŭ ili movu siajn piedojn dancante. Nun estas honortago de Jakobo kaj Greto, tiu hela aŭgustotago. (Du pafoj aŭdiĝas de ekstere.) Pafu, junuloj, sed pafu mallaŭte. Ne, pafu tiel, ke la ĉambrego tremas kaj la koro saltas en la brusto! Kaj vi, junulinoj, atentu, ke la biero ne mankas al la junuloj tie ekstere. (Unu el la virinoj iras dekstren.) Nu, Jakobo, kiel aspektas al vi tiu tago?

JAKOBO. Ho, mastro, ĝi ŝajnas al mi edziĝofesta; mi ĝojas.

KARRI. Kaj tamen vi estas la ĉiama seriozulo. Sed mi ja konas vian karakteron. Sub la malglata krusto troviĝas multe pli, ol oni supozas. Mi diras al vi: vi havas kaŭzon ĝojegi, ĉar vi ricevas bonegan edzinon.

JAKOBO. Mi tion esperas.—

35

KARRI. Bonegan edzinon!—Venu tien ĉi, Greto. Nu, filinjo mia, kiel plaĉas al vi esti edzino?

GRETO. Bone ĝis nun.

KARRI. Tre bone ankaŭ daŭre; ĉar nun la afero estas decidita kaj fiksiĝis kiel peĉo ĉe gudro, kiel kato ĉe freŝa lakto.—Memoru: tiu ligilo estas nerompebla, kaj tio estas bonega, kvankam eble iomete timiga. Sed tio donas indecon al la ligo, ĉar nun la amiko tute apartenas al mi, kaj nur la morto nin povas disigi kaj eĉ la morto tion ne faras. Mia Liso mortis, mortis frue; sed ŝin memori estas mia kaŝita ĝojo, kaj alian mia okulo ne plu serĉas.—Sed nun estas ĝojfesto kaj la malgajajn pensojn ni forigu. Sed ĝuste tiu festo fremdigas Greto’n de mia domo kaj longan tempon mi sentos vian foreston.

GRETO. Kun malgajo ankaŭ mi disiĝas kaj kun emocio lasas viajn etajn bonkondutajn infanojn.

KARRI. Kvazaŭ ilia propra patrino vi ilin flegis kaj prizorgis.

GRETO. Kvazaŭ mia propra hejmo tiu domo estis al mi.

KARRI. Kaj fidela kvazaŭ propra filino vi min servis. Mi klopodos vin rekompenci.—Jakobo, mi scias, ke via manlaboro, tiu larvmordetado, ne tre plaĉas al vi, plivole vi marĉojn fosus kaj ŝtipojn tordus.

JAKOBO. Estas vero, malmulte plaĉas al mi la laboro, al kiu oni min difinis en mia infaneco, vi ankaŭ scias, ke ĝi estas malmulte profitdona.

KARRI. Pro tio, forĵetu lignoblokojn al diablo kaj ekprenu pioĉon kaj hakilon! La tutan parton malantaŭ Kontinmäki mi donacas al vi. Tie konstruu al vi hejmon 36 kaj senimposte ĝin uzu dum via tuta vivo. La »Belulinon» el mia bovinejo vi ricevos kaj duvintran ĉevalidon el mia ĉevalejo, kaj al via novkonstruado mi plu helpos vin per ĉevala kaj vira forto, kiam la tempo permesas.

JAKOBO. Nobla promeso!

KARRI. En tago de via edziĝofesto mi tion promesas.

JAKOBO. Duoblan kaŭzon ni havas hodiaŭ por ĝoji.

GRETO. Mastro, ni ne povas vin sufiĉe danki.

KARRI. Mi nur repagas mian ŝuldon. Unu aferon mi tamen postulas de vi, Jakobo. Amu Greto’n; bonega junulino ŝi estas, kiel mi jam diris, eble ŝi ankaŭ estas iom petolema; tion mi observis, kiam ŝi kapturnigis la filon de l’ botisto kaj la viro eble ne komprenis la ŝercon. Mi tamen kredas, ke li fine ĝin perceptis. (Dume la dutenila bierujo ĉirkaŭiris inter la gastoj.) Jen biero, Jakobo! Kaj vi, Timoteo, eksonigu la violonon!

TIMOTEO. Vi bone scias, ke Timoteo ne ŝparas sian arĉon. Sed mi devas atentigi la gefianĉojn, la mastron kaj la gastojn pri io. Aŭskultu al mi ĉiuj! Jen estas: Mia patro—li loĝas en dometo en la alia fino de l’ vilaĝo, tie loĝas ankaŭ mi—mia patro nome malamas ĉiaspecan monduman muzikon kaj min severe malpermesis ludi violonon je kia ajn okazo. Li eĉ ne scias, ke mi violonon posedas; mi ĝin kaŝas en tirkesto de Karlo, mia najbaro. Ni reiru denove al la ĉefafero. Se li nun sciiĝus, ke mi ludis je tiu festo, diablo min prenus. Senindulge li tuj almezurus diverskoloran jakon al la knabo kaj min tanus sufiĉe tiel, ke, se vi min post tiu bastonado vidus, certe min kredus esti de cigano aĉetita ĉevalo. Tia maljunulo li estas. Pro tio mi avertas vin 37 ne sciigi al li, ke mi estis ludanta ĉi tie. Se li renkontus iun el vi kaj demandus: »Kiu estis ludisto?» Vi respondu, ke vi ne konis lin, aŭ ke estis Mateo Viluksela, aŭ Eriko Viuvala. Sed atentu por ne kontraŭdiri vin mem.—Tia estis la afero, kiun mi volis sciigi al vi.

KARRI. Trankviliĝu, Timoteo, kaj ellasu ree el via violono gajan polkon!

TIMOTEO. Mi ne ŝparos mian arĉon. (Ludas.)

UNU EL LA VIRINOJ. Mastro, la kuiristino deziras pretigi tablon por la vespermanĝo.

KARRI. Okazu laŭ ŝia deziro. Ni do vespermanĝu unue kaj poste dancu. (Timoteo ĉesas ludi.) Pretigu la manĝotablon. (Oni pretigas la tablon.) Sed kiujn gastojn mi vidis en la vestiblo? Invitu ilin enveni! (Unu el la virinoj eliras.) Neniu preteriru la domon de edziĝofesto ne malsekiginte sian gorĝon; tia estas malnova kutimo. (Miĉjo kaj Esko envenas.) Ha, niaj printempaj loĝejkamaradoj! Envenu, envenu bonvole!

ESKO. Ĝojiĝu, la festodomo!

KARRI. Estu bonvenantaj!

MIĈJO. Pardonu al ni!

ESKO. Ni ne volas interrompi vian feston, ni nesciis, ke vi edziĝfestis.

KARRI. Neniu kaŭzo por pardonpeto de vi, nek por malpaco al ni. Estu bonvenantaj, bonvolu sidiĝi kaj partopreni en nia ĝojo!—Knabinoj, alportu bieron al la gastoj!—Ni festas edziĝon de Greto, mia edukatino, kaj de lignoŝuisto Jakobo.

ESKO. Ĝoju, la festodomo!—Ne kredu, mastro, ke 38 ni venis por kromgasti, tute ne, ni venis pro aliaj pli gravaj aferoj.

KARRI. Tion mi bone scias. Sed mi invitas vin al la festo kaj nun vi estas egale indaj gastoj, kiel la aliaj.

MIĈJO. Ni dankas vin.

ESKO. Ni estas tre dankemaj por la honoro. (Oni alportas bieron.)

KARRI. Forlasu la dankojn kaj malpezigu la trinkujon.

ESKO (kaŝe rigardante Greto’n. Aparte). Ŝi estas bela, kiel rozo kaj floro. Kaj kapvestita per orkrono! Mi sentas ĉagreneton en la koro. Oni min trompetis. Tamen mi ne montru malbonhumoron nek diru eĉ vorton pri la afero, se ili ne kolerigos min iamaniere. (Prenante trinkujon de Miĉjo.) Sed ilia konduto ne antaŭdiras malbonon. Ili ja eĉ invitis nin al la festo. Mi silentu kiel perko sur la ŝtono. (Trinkas.)

KARRI. Ĉu vi permesas min demandi, kiuj aferoj kaŭzis vian vojaĝon?

ESKO. Ni havas aferojn diversspecajn.

KARRI. Eble vi celas denove nian faman aŭguriston?

ESKO. Ĝuste vi divenis.

KARRI. Oni ŝtelis de vi?

ESKO. Ne de ni, sed de unu fremdlanda grafo oni ŝtelis en la urbo Tampere multajn dekmilojn. Ĉu la anonco ankoraŭ ne atingis vian paroĥon?

KARRI. Nun mi memoras; la afero estas ankaŭ jam ĉe ni proklamita.

ESKO. Pro tio ni ekiris por sciiĝi de l’ aŭguristo, kiu estas la ŝtelisto kaj kie oni lin trovus.

39

MIĈJO. Mi havas krom tio ankaŭ aferojn kun miaj ĉi-tieaj parencoj.

ESKO. Rekompencon de sepcent taleroj ricevos tiu, kiu kaptos la kanajlon kaj lin transdonos al la tribunalo.

KARRI. Tiel ja estas promesite.

ESKO. Oni certigas, ke la grafo estas treege riĉa.

KARRI. Pro tio li volonte elspezos plue kelkajn centojn, se nur la ŝtelisto estos punita. Mi deziras al vi bonŝancon.—Sed la tablo atendas nin. Ĉiuj bonvole alpaŝu. (Ĉiuj sidiĝas ĉirkaŭ la tablo.) Gastoj miaj, ne ŝparu la regalaĵojn, sed satigu vin ĝis via stomako fariĝas ronda kaj ŝvelanta kiel sako de pastro!

MIĈJO. Tia sako estas bonega apogilo por laca kapo.

KARRI. Ĝuste jes, Miĉjo Vilkastus.

ESKO. Kuŝiĝu kaj la stomakon ĉirkaŭprenu, diras la proverbo. Nur ne okazu al ni, kiel al Paŭlo Korppila ĉe la edziĝofesto de Peltola. Du tagojn antaŭ la festo li fastis, eĉ ereton ne manĝis. Venis la festvespero kaj li malsobriĝis tiel, ke fine stariĝante, li pene treniĝis al la herbejo, fosis kavon, tien lokis sian stomakon kaj peze dormis la sekvantan nokton kaj tagon. Tiel faris Paŭlo.

KARRI. Ni sekvu lian ekzemplon, sed anstataŭ dormo, danco malaltigu la stomakon. Violono de Timoteo vin vigligu.

ESKO. Alproksimiĝante la domon, jam je la draŝejmonteto ni aŭdis tonojn de violono kaj demandis unu la alian: Ĉu estas festo ĉe Karri, ĉar tie muziko tonas kaj ĝojo sonas? Estis edziĝofesto kaj gaja ludo.

KARRI. Timoteo estas unu el la plej lertaj violonistoj.

ESKO. Tia estas ankaŭ Josefo en nia vilaĝo. Lia 40 ludo aŭdiĝas je interspaco de tuta kilometro, ĝi penetras oston kaj medolon kaj la homo sin kredas en ĝojo de ĉielo.

TIMOTEO. En ĝojo de ĉielo! Li do estas vera ludisto. Bedaŭrinde, ke vi ne venigis lin tien ĉi, ĉar li estas tiel mirinda muzikisto.

ESKO. Mi nesciis pri ĉi-tiea edziĝofesto, plue ne estis mia devo havigi ludiston.

TIMOTEO. Pri kio vi do parolas?

ESKO. Personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Ne murmuru, ĉar via kapo egalas formikejon.

1:A GASTO. Ĉu vi estas disputema, Timoteo?

2:A GASTO. Ĉiam li estas kolerema, estante ebria.

TIMOTEO. Nur kvin ektrinkojn mi glutis.

KARRI. Pli vi ricevos, se vi volas.

TIMOTEO. Jam sufiĉas.—Sed mi ne toleras tiun viron.

KARRI. Vi estas devigata lin toleri; li estas invitita gasto egale kiel vi.

TIMOTEO. Li babilas malsaĝaĵojn.

KARRI. Vi mem vin kondutas malsaĝe; mi tion devas diri.

TIMOTEO. »Josefo Oinasmäki ... en ĝojo de ĉielo.» Paroli pri muziko, kvankam oni ne komprenas arton pli ol porko arĝentan kuleron.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vi estas ruzulo, turko, grandturko kaj kalmuko.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro.

41

KARRI (aparte). Ambaŭ egale naivegaj!

JAKOBO. Mi ankaŭ volus diri vorton. Tiu tablo estas mia edziĝfesta kaj la manĝo la plej plezura en mia vivo, same ĝi estas, mi kredas, ankaŭ por Greto, kaj al ĉiuj mi dezirus ĝin gaja. Ĉu nun ĝia agrableco finiĝu pro senvalora kaj bagatela kaŭzo, pro nura babilaĉo? Certe ne! Ne estu incitemaj, junuloj, sed ĉesigu tiun disputaĉon, manĝu kaj trinku amike.

ESKO. Vi estas prava, lignoŝuisto! Vi estas lignoŝuisto kaj mi ledobotisto, ni do estas preskaŭ kolegoj.—Unu aferon mi komplezeme volas diri al vi. Viaj gepatroj agis iom malprudente, vin farinte lignoŝuiston, anstataŭ ledobotiston. Kredu min, la metio de lignoŝuisto estas malprofita nuntempe, sed ledajn botojn kaj ŝuojn oni bezonos ĝis fino de l’ mondo. Ledobotisto vi devis fariĝi.

TIMOTEO. Ledobotisto! Kio estas ledobotisto? Mizera peĉulo.

KARRI. Timoteo!

ESKO. Diru kion ajn, Timoteo, sed ledobotistoj ne kreskas sur ĉiu branĉo.

TIMOTEO. Almenaŭ tiaj, kia vi. Vi estas la sama botisto pri kies kapableco mi aŭdis mallaŭdon.

ESKO. Diru malkaŝe kion vi aŭdis.

TIMOTEO. Unu viro,—lia nomo estu nedirata—rakontis dum ni kunvojaĝis al la urbo, ke, kiam li unuan fojon uzis de vi faritajn botojn kaj iris nur el la domo al la ĉevalejo, li tuj observis foreston de unu el la botplandoj, ĝi estis elfalinta, nome, dum iro inter la domo kaj la ĉevalejo.

42

ESKO. Estas mensogo kaj falsa kalumnio. Anĝelo el la ĉielo ne faras pli bonajn botojn ol mi.—Miĉjo, vi scias mian kapablecon kaj faraĵojn, atestu kion vi scias.

MIĈJO. Bonan reputacion vi ja posedas, tion certigas tuta nia paroĥo; tamen mi ne garantias, ĉu vi povus elteni konkuron, se la ĉefbotisto mem inter la anĝeloj malsuprenpaŝus por vetbatali kun vi.

ESKO. Sed firme vi restas je tio, kion vi atestis viaparte kaj en la nomo de niaj paroĥanoj?

MIĈJO. Jes, mi restas.

ESKO. Nu, mi ne volas plu daŭrigi. Mi nevolonte laŭdas min mem; la memlaŭdo, nome malodoras. La indeco tamen postulas, ke oni sin defendas je subpremo de l’ mondo.—Kia maliceco ĉe tiu viro. Kvazaŭ lapo li alkroĉiĝis en mian parolon, kiam mi tute komplezeme atentigis la fianĉon pri la eble plia profito de ledobotista metio.

KARRI. Metion ĉu je ledo ĉu je ligno li lasas kaj komencas kvazaŭ talpo fosi la teron. Tion li hodiaŭ decidis.

ESKO. Tio estas alia afero.

KARRI (kun trinkujo en la mano). Jakobo, mi trinkas vian toston kaj deziras, ke post unu jaro via domo estu konstruita, kaj vi kiel mastro estru en Kontinkorpi. La ĉirkaŭanta picearo faliĝu kaj la urso grumblante malproksimiĝu; sufiĉas loko al vi ambaŭ. Krakegante brulu via brulkampo kaj alten leviĝu densa fumo, sciigante al la homoj pri ekkulturejo de Jakobo en Kontinkorpi. Post dek jaroj jam dense ondu sur la tieaj kampoj la 43 greno kaj tie, kie nun estas griza marĉo kaj la gruo konstruas sian neston, tiam la fojnostakoj staru. Via mastrino ĉe flanko de l’ monteto melku kornokapajn kaj striodorsajn bovinojn, sur la ŝtona plataĵo ludu via gaja infanaro kaj apud la pordego boju la hundo, dum vi mem akrigas vian falĉilon kaj la suno en okcidento subiras. La suno ree supreniru kaj subiru, la jaroj kaj tempo pasu en prospero, ĝis fine via kapo malleviĝos en la trankvilan tombon; kaj tiam larmo de amo kaj estimo falu sur vian tombaltaĵeton.—Mi trinkas por via feliĉo. (Trinkas.)

ESKO (aparte). Jesuo! Mi sentas kapturniĝon pensante, ke sen trompo, tiu feliĉo estus la mia.—Sed mi silentas.

KARRI. Mia parolo pliseverigis Jakobon. Forlasu la mediteman mienon kaj kuraĝe antaŭenrigardu en la estontecon.

JAKOBO. Vi estas prava, mastro. Foje ekkomencinte, malantaŭen mi ne intencas rigardi, kaj fine pro ŝvito de mia frunto rekompencon mi esperas. Tamen mi ne povas malatenti la malfacilaĵojn, kiuj min povos renkonti, kaj la plej terura inter ili estas la somera frostonokto, kiu subite povas neniigi penon de la tuta jaro, fruktoportan grenon ŝanĝi al velkinta pajlo.

KARRI. Estas vere; sed vidu, la espero ĉiam uzas belajn vortojn. Malsukceso nin ĉiam povas atingi, kompreneble; la frosto povas vian grenon pereigi, sed tiam enmiksu pinŝelon en vian panon kaj displugu pliajn marĉojn kaj kampojn. Laboru, ŝparu kaj kondutu vin honeste, kaj ĉio finiĝos bone.

ESKO. Nekontraŭdireble kaj saĝe parolite, mi certigas. 44 Se ni ĉiam nin kondutas honeste, konkordon kaj komplezon estigas, kaj neniam aliĝas al lupo nek al ŝafo, certe iam proksime de nia tombo, sur muskherbetaro de ŝtonbarilo, la kukolo de l’ honoro kantos por ni.

TIMOTEO. Kukolkantu vi tie kaj ĉie.

ESKO. Mi ne alparolis vin.

TIMOTEO. Sed mi alparolis vin.

ESKO. Vi ne devas alparoli min, vi devas ne paroli al mi, mi malpermesas tion.

TIMOTEO. Ĉu vi povas fermi mian buŝon. Ĉu mi ne havas rajton paroli?

ESKO. Egalan rajton kiel mi.

TIMOTEO. Vi ne devas paroli sen permeso de pli aĝaj personoj.

ESKO. Pro kio ne? Jam mi ja diris, ke personan imposton ankaŭ mi elpagas.

TIMOTEO. Vi? Unu el la plej malgrandaj subuloj de l’ ŝtato, kiun mi povus mortigi kiam ajn, lasante nur kvinkopekon sur via brusto.

ESKO. Al tio mi povas respondi laŭ leĝo de Moseo: se vi mortigas unu el ĉi tiuj malgranduloj, muelŝtono estas pendigota ĉirkaŭ via kolo kaj vi estas subakvigota en la profundon de la maro.

KARRI. Vi plaĉas al mi, Esko; vi estas solida kaj tolerema.

ESKO. Ni lasu lin pace, mastro. Li konas nek leĝon nek sakramentojn. Mi parolis pri muelŝtono; kaj vidu, lia koro estas malmola, kiel la malsupra muelŝtono, li estas terure je pekoj senskrupuliĝinta homo.

TIMOTEO. Kanajlo!

45

ESKO. Ĉu mi estas kanajlo?

TIMOTEO. Vi botaĉo!

ESKO. Ĉu mi estas botaĉo?

TIMOTEO. Tion mi diras.

ESKO. Aŭdu, bonaj homoj!

KARRI. Ĉu ĉiuj satiĝis? (Momenta silento).

1:A GASTO. Certe, jes.

2:A GASTO. Kompreneble ni jam satiĝis.

KARRI. Ni do danku Dion. (Ili dankas sidantaj Dion, poste stariĝas kaj lasas la tablon.)

ESKO. Dankon, mastro!—Plezurega edziĝofesto; eĉ pli plezurege ĝi estus ĝuata, se via ludisto ne estus tiel ekkolerema.

KARRI. Ni pardonu lin.

ESKO. Jes, ni pardonu lin. Sed tre li min insultis, impertinente klopodis min ofendi kaj makuli mian honoron. Se mi estus procesema, (manfrapetas kapon de Timoteo, kiu sidas sur benko) ĉi tiu manĝotempo povus fariĝi al vi treege multekosta.

TIMOTEO. Atentu, li har-pincas min.

ESKO. Ne har-pincas, nur karese manfrapas vin.

TIMOTEO (stariĝas). Karese. Ĉu mi ŝajnas al vi bubeto, infanaĉo, ĉar vi karesas mian kapon? Gardu vin por ke vi ne baldaŭ kuŝu sub la tablo kun zumantaj oreloj.

ESKO. Mi ne timas vin, mi estas nek leporo nek sciuro. Mi estas filo de majstro-botisto Tobio kaj povas porti unu barelon[3] kaj dudek buŝelojn[4] da sekalo.

46

TIMOTEO. Mi povas porti tutajn du barelojn.

ESKO. Mi portas egale multe, se mi tre klopodas.

MIĈJO. Brava viro ne fanfaronas, sed montras je bezono sian fortecon.

ESKO. Alportu tien ĉi du barelojn.

MIĈJO. Ekzistas ja ankaŭ aliaj rimedoj por pruvi sian fortecon. Luktu!

ESKO. Ni luktu!

TIMOTEO. Ĉu mi timus?

1:A GASTO. Alkroĉiĝu unu al la alia kvazaŭ ursoj sur la muskkovrata monto. Sed fariĝu senartifika via lukto.

2:A GASTO. Kaj ĝi finu vian interinsultadon. La venkato silentu kvazaŭ muso.

KARRI (aparte al Miĉjo). Ŝajnas al mi, ke tiu lukto finiĝos malbone; brakojn kaj krurojn ili certe kripligos. Via kamarado verŝajne nescias, ke Timoteo estas unu el la plej fortaj en la regiono.

MIĈJO. Ne timu. Ili provu siajn fortojn, estos ja plezure ilin rigardi. (Al Esko kaj Timoteo.) Nu, kial la bovoj hezitas?

ESKO. Mi estas preta.

TIMOTEO. Mi ankaŭ.

KARRI. Ne plaĉas al mi tiu lukto, sed, se estas neeble vin deteni de tiu, do luktu, kaj kulpigu vin mem, se vi rompos al vi dorsojn kaj krurojn frakasos. Sed tiu lukto ne devas, kiel ofte okazas, finiĝi per batiĝo kaj sango. Pro tio mi sciigas al vi: tiu, kiu uzos artifikon, estu eksteren ĵetota.

1:A GASTO. Tio okazu.

47

TIMOTEO. Bone.—Nun venu. (Ili ekprenas unu l’ alian je la kolumo kaj luktas.)

MIĈJO. Ne cedu, Esko!

1:A GASTO. Montru al Timoteo, ke neniu estas sen egalulo!

MIĈJO. Junulo de nia vilaĝo venkos.

2:A GASTO. Tute ne, sed nia vilaĝulo, mi diras.

ESKO. Ne premsufoku min! (Ili ĉesas lukti.)

MIĈJO. Al diablo jena kolumlukto. Luktu ĉirkaŭprene.

ESKO. Tion volus mi ankaŭ.

TIMOTEO. Okazu laŭ via deziro. (Ili luktas ĉirkaŭprenintaj unu la alian.)

MIĈJO. Bone, Esko!

2:A GASTO. Timoteo, ne hontigu nian vilaĝon!

MIĈJO. Esko, memoru, ke vi estas filo de majstro-botisto Tobio!

1:A GASTO. Egalfortuloj, egalfortuloj!

KARRI. Junuloj, junuloj! Miaj planktraboj disiĝas. Nu, ili disiĝu! Kiu venkas? (Timoteo kuŝigas Esko’n sub si.)

MIĈJO. Esko, kion mi devas vidi! (La luktantoj stariĝas.)

TIMOTEO. Mi estas Timoteo.

2:A GASTO. Brava junulo!

TIMOTEO. Ĉu vi vidis? Mi ĵetis lin al la planko kvazaŭ ĉifonon.

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Sciu, ankaŭ en nia paroĥo oni sin nutras ne nur per brasiko.

48

ESKO. Jes, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Du Esko’jn mi ĉiam facile venkos.

ESKO. Tute certe, sinjoro direktoro!

TIMOTEO. Vere, jes!—Bonaj amikoj kaj gastoj, ĉu vi atentis mian ĵeton? Fariĝis kvazaŭ ludo. Tiel mi instruas bubojn.

ESKO. Kara amiko, ne fanfaronu, kvankam vi venkis!

TIMOTEO. Estu kontenta, ĉar vi ankoraŭ staras sur du piedoj!—Vi ja komprenas.—Kvazaŭ ganto vi tie kuŝis.—Kaj ne ludante oni faligas viron, ho ne.

ESKO. Ni komencu denove!

MIĈJO. Bone, Esko, ne retiriĝu!

ESKO. Ni komencu denove!

TIMOTEO. Ne valoras.

ESKO. Li ne plu kuraĝas!

TIMOTEO. Ne kuraĝas! (Ili ekluktas furioze.)

MIĈJO. Nun, Esko, regajnu vian reputacion! (Patro de Timoteo envenas, ekprenas sian filon je la kolumo kaj lin fortiregas.)

KARRI. Kompatinda Timoteo!

MIĈJO. Esko, nun vi perdis vian reputacion.

ESKO. Domaĝe, ke li tiel liberiĝis el miaj ungegoj! Ĉu estis lia patro?

KARRI. Jes, mi supozas, ke li nun punegas sian filon.

ESKO. Tion li meritas!—Sed estas ja malkonvene tiel petolaĉi je edziĝofesto de alia. Kion opinias la fianĉino? Mi petas pardonon!

GRETO. Mi havas nenion por pardoni.

ESKO. Mi tre ĉagreniĝas. Mi ne komprenas, kiel li prosperis min ĵeti planken.

49

KARRI. Li estas forta.

ESKO. Mi estas pli forta. Kiamaniere li igis min sub si?

MIĈJO (aparte al Esko). Kredu min, tio ne okazis honeste. Li piedbare faligis vin.

ESKO. Mi suspektas la samon. Ĉu vi povas tion atesti?

MIĈJO. Li piedbare faligis vin.

ESKO. Jes, li piedbare faligis min. Sed mi lin pentigos. Kie li loĝas?

2:A GASTO (montrante tra la fenestro). La dometo tie sur la deklivo, apud kies pordo bonkreskan betulon vi vidas, estas lia hejmo.

ESKO. Nun mi ekiras tien, por instrui lin lukti senartifike. La malhonestulo! En batalo mi lin certe venkos.

MIĈJO. Sendube.

ESKO. Ĉu li ne meritas bastonadon?

MIĈJO. Treegan bastonadon.

ESKO. Luktante elmeti piedbaron! Ho, kiel li estas puninda, puninda. Mi revenos baldaŭ.

KARRI. Esko, aŭskultu al mia averto: lasu lin pace! Alie al vi mem okazos malbone.

ESKO. Mi ne timas lin. Kvazaŭ linko mi kuras tien kaj la ruzan vulpon elpelos el lia kaverno. Mi montros al li sekvojn de liaj kaŝkurbaĵoj.—Mi baldaŭ revenos. (Iras.)

KARRI. Mi ne observis kaŝkurbaĵon dum la lukto. Estas malbone instigi simplan kamaradon al furioza ago.

50

MIĈJO. Nenia domaĝo, mastro. Li estas netolereble obstina kaj fidas al sia forteco. Ne malutilas al li malgranda memoraĵo.

KARRI. Mi kredas, ke ili nun sufiĉe lin senplumigos. Sed kiajn fiŝojn ni celas, tiajn ni kaptas.

MIĈJO. Ĉu vi permesas al mi fari unu demandon?

KARRI. Volonte.

MIĈJO. Ĉu vi renkontis patron de Esko, la botiston Tobio, en la Mezvoja-drinkejo?

KARRI. Jes, mi lin renkontis revenante el la urbo.

MIĈJO. Ĉu vi tiam interparolis pri edzeco inter Esko kaj via edukatino? Eble ŝerce?

KARRI. Pri io simila ni diskutis, kaj certe mi diris pli ol mi estus dirinta sen iom da haladzo en ĉi tiu supra ĉambro. Verdire, mi amuzis min ŝercante kun la maljunulo; se li min efektive kredis kaj laŭ tio agis, mi treege mallaŭdas mian petolaĵon en la drinkejo.

MIĈJO. Ne ĉagreniĝu. Ili ambaŭ, patro kaj filo, estas naivegaj kamaradoj, kaj, kiel vi scias, la naivulo ofte ne povas distingi ŝercon kaj veron.

KARRI. Kaj pro tio vi eble nun troviĝas tie ĉi?

MIĈJO. La afero tute ne estas grava. Vi vidas mem, ke ĝi ne tuŝas lian koron. Li manĝas, trinkas kaj luktas kaj laste vin dankos je sia foriro. Mi konas lian karakteron kaj certigas al vi, ke li ne diros eĉ unu vorton pri la eraro, se vi nur ne ofendos lin. La afero estu finita, almenaŭ ĝi ne malhelpu vian festĝojon.

KARRI. Nian ĝojon jam malgajigis la malapero de muzikisto.—Jakobo, de kie havigi alian?

51

JAKOBO. Laŭ mia opinio ni jam dancis sufiĉe. Mi farus novan proponon.

KARRI. Nu, diru!

JAKOBO. Jen via herbejo atendas falĉilon, tie ĉi dekoj da viroj; permesu nin falĉi la herbon antaŭ ol malaperas la matenroso kaj en daŭro de kelkaj minutoj tio estos farita.

1:A GASTO. Tion ni faru, Karri.

KARRI. Ĉu mi laborigu miajn gastojn?

JAKOBO. Ne estus laboro, nur gaja ludo por la gastoj; ĉiuj estas pretaj ekkomenci, la viroj iros unuavice kun la falĉiloj, la virinoj sekvos kun rastiloj. La herbejo jam pagis al ni po unu manĝo.

2:A GASTO. Estos plezurega laborfesto.[5]

1:A GASTO. Nun havigu falĉilojn de la najbaroj. (Kelkaj gastoj eliras el la malantaŭo.)

KARRI. Estu do laŭ via deziro kaj ni iru por nin provizi per laboriloj. (Karri, Jakobo, Greto kaj ceteraj eliras dekstre.)

MIĈJO (sola). Esko ankoraŭ restas sur sia ekskurso. Estus amuze vidi lian mienon de tie revenante.—Mi volus lasi lin, se la vojaĝmono nin ne unuigus. Sed tagon post tago ĝi malpliiĝas, ĉar tre ŝparema mi ne estas, kaj kiam la monujo estos malplena, tiam malaperos Miĉjo Vilkastus. (Esko envenas furioza kun 52 ĉapelo en la mano, la hararo estas malorda kaj ŝajnas ŝirita, sub la okulo vidiĝas ruĝa grataĵo.)

ESKO. Miĉjo, rigardu min kiel mi estas ŝirita. Tio kaŭzos teruran proceson.

MIĈJO. Dio gardu vin, Esko. Malprospero hodiaŭ ŝajnas sekvi vin.

ESKO. Estis du kontraŭ unu, estis maljusta interbatiĝo. Miaparte certe mi faris mian eblon, tiel, ke la tero ektremis, sed mi batalis kontraŭ superforto.

MIĈJO. Kiel okazis ĉio?

ESKO. Al la dometo mi sage flugis kaj tuj rimarkis, ke mia kontraŭulo estis de sia patro bone bastonita; sed ho, kiam mi lin ekatakis ili ambaŭ tuj amikiĝis, kaj kune sin ĵetis sur min.

MIĈJO. Jes, jes, komuna malamiko ja ankaŭ Herodo’n kaj Kajfo’n amikigis.

ESKO. Nomu ilin diabloj kaj ne Herodo kaj Kajfo. Ili estus min englutintaj, sed mi prosperis forkuri.

MIĈJO. Malagrabla afero!

ESKO. Se mia bonamiko, Aapo Jusola, ĉeestus, certe ne estus tiel okazinta. Fulmotondro, Miĉjo, mia malamo estas neestingebla. Homo, la satano, estas en sia furiozeco kvazaŭ sako per martelo plenŝtopita, en kies interno amara galo bolas, bolegas, zumas kaj bruas kiel kolera vespnesto sub la torfo. Kaj duoblan kaŭzon mi havas por furiozo. Bastonadon mi ricevis en tiea dometo kaj en ĉi tiea domo oni min senhonte trompis. Mia preskaŭfianĉino estas donita al alia. Malbeno kaj teruro! Mizere ili min trompis, ili respondu pri tio, mi venĝos.

53

MIĈJO. Se vi estas saĝa, silentu pri la tuta afero kaj ni lasu la domon.

ESKO. Mi ne silentas. Pensu, Miĉjo! (Jakobo senjaka envenas tra la dekstra pordo.) Aha, lignoŝuisto! (Paŝas kolere antaŭ Jakobon.) »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.»

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. »Mil okcentan jaron la lignoŝuisto duflanke bruligis la haŭton.» Ĉu vi komprenas la aludon?

JAKOBO. Tiun frazon mi konas, sed li estas nomata nur botisto, kiu bruligis sian haŭton.

ESKO. Li bruligis sian haŭton ĉe ventro kaj dorso.

JAKOBO. La ledobotisto.

ESKO. La lignoŝuisto. Ne fanfaronu! Ĉu vi scias, kiu tie ĉi estas la leĝa fianĉo?

JAKOBO. Kompreneble mi tion plej bone scias.

ESKO. Ĉu vi scias pro kio mi estas tie ĉi?

JAKOBO. Tion vi kompreneble plej bone scias.

ESKO. Vi plifrenezigas min. Ne ĝoju antaŭ ol vi transiris la fluejon; antaŭ vi etendiĝas profunda vastaĵo kaj atentu por ke ĝi ne embarasu vin, antaŭ ol vi estas transe.

MIĈJO. Esko, aŭskultu al mi!

ESKO. Ne nun nek estonte mi aŭskultos al vi. Mi iom post iom ekkonas viajn intrigojn.—Mi dubas, ĉu Timoteo piedbare faligis min; mi estus ja tion sentinta. Sed vi estas vulpo, tre ruza vulpo kaj vi tenas mian vojaĝmonon; nu, nu, venos la tago de kalkulraporto, jes, Miĉjo, ĝi venos. Sed tie ĉi mi devas klarigi unue 54 alian aferon. (Sin turnante al Jakobo.) Jes, divenu pro kio mi troviĝas tie ĉi?

JAKOBO. Diveni estas nebezone, ĉar vi ja mem jam rakontis pri tio. Vi ja alvenis por sciiĝi ĉe la aŭguristo pri la ŝtelisto de l’ grafo, por gajni sepcent talerojn.

ESKO. Estas indiferente pri la grafo kaj ŝtelisto. Pro tio mi ne venis, la afero estis alia kaj pli grava.

JAKOBO. Vi do estas mensogisto.

ESKO. Ne fieriĝu! Mi ne estas mensogisto, sed vi estas rabisto. Fianĉinon, preskaŭ ligitan fianĉinon, vi rabis de mi, Greton vi rabis de mi.

JAKOBO. Ŝi mem atestu, ĉu mi ŝin rabis.

ESKO. Ŝi eble mensogas egale kiel vi.

JAKOBO. Se ŝi mensogas, certe tiu rabo plaĉis al ŝi.

ESKO. Bone, vi kontraŭdiras vin mem. Aŭdu, Miĉjo Vilkastus, ĉar mi alkroĉiĝos al ĉiu hoko kaj nodo, kiu sin prezentas en tiu afero.—Diru al mi kie loĝas la vilaĝa helpa juĝanto?

JAKOBO. Ni ne bezonas helpan juĝanton.

ESKO. Mi bezonas lin.—Diru bonvole, kie li loĝas! Ĉar sciu, proceso fariĝos. La fermanon de l’ registaro mi vokas pri helpo, kaj certe vi ne ridos, kiam surgenue vi rampos sur la planko en la juĝa sidejo, petante de mi pardonon. Tion mi instruos al vi, dancomajstro!—Ĉu vi ne hontas forlogi honestan fianĉinon de alia, vi, bovido, lignoĉevalo, gudrita piceradiko! Eble igus vi min sekigi mian mentonon, bovido!

JAKOBO. Ĉu mi bovido?

ESKO. Bovido, bovido, bovego, senkorna rondkapa 55 Blankmakulo, preta por marŝi al foiro de Anianpelto.—Kion vi respondas al tio?

JAKOBO. Vi serĉas konflikton kaj mi emas ĉiam ĝin eviti, kaj infana mi estus, se min incitus la vortoj de viulo.

ESKO. De kiulo? Diru!

JAKOBO. De tia tetraido.

ESKO. Atentu, Miĉjo! Li nomas min tetraido.

MIĈJO. Viavice, nomu lin ree bovido.

ESKO. (Hezite rigardante Miĉjo’n. Al Jakobo). Estas indiferente kiel ajn vi min nomas. Mi estas viro, kiu restas je metio jam lernita. Mi ne bezonas pro manko de laboro ekruliĝi en marĉoj kaj kampoj, kiel unu alia, kiun mi bone konas. Ni memoru la proverbon: Kvino da oficoj, sesobla la malsato.—Tion oni diras. Afero estas jena: Ĉiu paroĥo zorgu pri siaj almozuloj, ne farinte ilin ŝarĝo por alia paroĥo. Tio estas jura kaj ĝusta; ĉar almozulo estas sekalvermo, kiu ne ekzistus, se ĉiu, kiu havigas al si edzinon kaj infanojn prizorgus sian metion kaj ne kuru tien kaj reen, kiel juna leporo rondokula antaŭ la vulpo. Ĝi deflankiĝas dekstren, ĝi deflankiĝas maldekstren, sed la vulpo, malpeza kvazaŭ linofasko kaj plena je ruzo, kuras rekte al sia viktimo; malaperas ambaŭ baldaŭ por viaj okuloj, sed subite aŭdiĝas vekrieto: la leporido estas kaptita. Jen okazas. La vulpo estas por leporo samo kiel malsato al ni, kiu tiom da homoj atingis kaj fine pereigis. Egale fariĝos al tiu, kiu tien kaj reen dancas en ĉi tiu valo de zorgado.—Kaj tial ĉi tiu viro ne forlasos sian metion, sed kun aleno kaj peĉfadeno en la mano fine mortos apud sia botmodelilo.

56

JAKOBO. Tio okazu, kaj sekvu lin post lia morto la botmodelilo en la ĉerkon.

ESKO. En la ĉerkon ĝi ne bezonas lin sekvi.—Kia koleremo bolas en vi! Vi frenezigas min per nura furiozeco, kiu brulas kaj siblas en mia brusto; vi elpikas miajn okulojn per viaj sarkasmoj, vi, krimulo, fripono. Kion mi dirus pri vi? Vi... Faru al mi paron da lignoŝuoj!

JAKOBO. Kial ne, post mia edziĝa festo.

ESKO. Jes, faru al mi paron da lignoŝuoj, lignoŝuisto. Mi pagos eĉ pli ol vi postulos.

JAKOBO. Nur ordinaran pagon, ne plu.

ESKO. Pli ol vi eĉ volas, duoblan pagon vi ricevos, lukano.—Ĉielo gardu min! Tiu tago frenezigas homon. (Pugnigas la manon antaŭ Jakobo.) Jakobo!

JAKOBO. Kion vi volas?

ESKO. Jakobo!

JAKOBO. Vi vane furiozas!

ESKO. Jakobo! Dio gardu nin!

JAKOBO. Ne pugnigu manon antaŭ mia nazo. Viro, mia vidado malheliĝas, kondutu vin konvene!

ESKO. Plilarĝigu nur viajn naztruojn; mi ne timas vin; fariĝu treega batiĝo, mi tute ne timas vin, bandito, milfoje bandito. (Karri, ankaŭ ĉemizmanika, envenas el la dekstra flanko.)

KARRI. Ŝajnas, ke vi iom troekscitiĝis.—Jakobo, kiel vi fartas? Vi ja estas pala, kiel fantomo.

ESKO. Karri bona, oni min frotas hodiaŭ kvazaŭ inter ardaj tindroj. Malbenata estu tiu tago! Bastonadon treegan mi ricevis. Timoteo kaj lia patro, fortega maljunulo, min batis kiel vermon.

57

KARRI. Kulpigu vin mem, junulo. Kial vi ne aŭskultis al mi?

ESKO. Oni estas saĝaj sur la kontinento, dum okazas malfeliĉo sur la maro. Ĉion tion ĉi mi eble tamen povus toleri sen unu alia afero, pro kiu mi antaŭ neniu retiriĝos kaj kiu min kuraĝigas per kolerego de verto ĝis koksizo.

KARRI. Kia estas tiu afero.

ESKO. Unuvorte. Oni trompis min, kaj mian fianĉinon forlogis. Greto estis mia fianĉino, sed tiu ĉi ŝin turnis de mi.

KARRI. Vi erariĝis. Greto nur ŝercis.

ESKO. Kaj vi ankaŭ kun mia patro, en Mezvoja drinkejo, kie vi tostis kaj manojn premis por sankcii la decidon, ĉio tio ĉi do estis nur ŝerco?

KARRI. Nura ŝerco ĉe la brandoglaso kaj mi supozis, ke via patro tion komprenis.

ESKO. Li estas serioza viro egale kiel lia filo kaj ne sensencan ŝercadon toleras same kiel mi, kaj, ke ni ne estas viaj ludiloj, tion oni montros al vi!—Mi vin leĝe persekutos, Jakobo, kaj ankaŭ vian edzinon Greto. En la sama ĝojo ankaŭ partoprenu Timoteo kaj lia patro, la fortega maljunulo, kiu tiel senhonte pugnofrapis min. Ĉiuj kune, kaj pereiga proceso fariĝos, de kiu vi ne liberiĝos kvankam vian domon ĝis la planktraboj vi perdus. Jes, nun vi troviĝas en kaptilo kaj la puno atendas vin; ĉar la afero estas grava, gravega. Vi troviĝos en dilemo, amikoj miaj!

KARRI. Via parolo sciigas, ke vi ankoraŭ konas nek leĝon, nek reglementojn.

58

ESKO. Sufiĉe mi ilin konas. Mi instruos vin, vi... Kia estas nomo de tiu vilaĝo?

KARRI. Ĝia nomo estas Hätylä.

ESKO. Bone, mi instruas vin, la hundidojn de Hätylä!

KARRI. Se leĝon vi konas, vi ankaŭ scias, kia puno atendas tiun, kiu ĉe sia najbaro ian feston, kiel edziĝan, baptan aŭ funebran, klopodas konfuzi. Mi estas pacema viro kaj ĝuste pro tio mi respektas leĝon, kaj scias apelacii al ĝi, se iu al miaj rajtoj sin altrudas.—Mi ne diras pli, mi nur avertas vin estigi malordon.—Venu, Jakobo! (Karri kaj Jakobo eliras.)

ESKO. Sed mi diras kiel Mateo Koiranoja, farinte murdon: ni ne aŭskultas al la minaca voĉo de leĝo dum nia galo ŝveliĝas kaj la mielroso de l’ venĝo en nia koro bolas. Tiel estas, ĝi estas la persista pekradiko, kiu regas nin, mi tion konfesas; sed mi ne povas ĝin regi kaj eĉ tion ne tre klopodas; ĉar mi ne estas kulpa pri la ekpeko de Adamo.—Venĝi mi volas tiun trompon, mi volas fari tie ĉi ion senteblan, ĝustan dispremon, kiu iomete malpezigos mian koron.—Kun la fianĉino mi volas ankoraŭ paroleti. (Proksimiĝas al la dekstra pordo.)

MIĈJO. Unu vorton. Esko!

ESKO. Ne eĉ unu vorton, Miĉjo! La skorpioj hodiaŭ regu.—Pripensu, kia tago, kia historio tiu ĉi!—Mi ja festas mian propran edziĝon, sed ne estas fianĉo; mia fianĉino estas bela, similas floron sur la herbejo, tamen ŝi ne estas mia fianĉino; ŝi apartenas al la lignoŝuisto. Ho, Miĉjo, tiu penso min brulas.—Mi volas paroli kun ŝi kelkajn vortojn. (Iras al la flankpordo.) Ĉu la fianĉino 59 estas trovebla? Venu bonvole tien ĉi; mi havus ion por diri al vi. (Greto envenas.) Ĉu vi konas min?

GRETO. Vi ja estas Esko?

ESKO. Jes, Esko, filo de majstro-botisto Tobio, honesta viro, nemokinda, kvankam kelkaj emas ŝerci kun li, bedaŭrinde.

GRETO. Kion vi celas per tiu parolo?

ESKO. Virino, vi trompis min kaj plenigis mian bruston per viperoj, lacertoj kaj ranoj, per ĉiuspecaj bestoj, kiuj rampas aŭ plaŭdas sur la tero. Mian florantan kampon vi ŝanĝis al kardujo, mian tritikan supon al mizera kaĉo, kaj pro vi mi nun devas honti antaŭ la tuta mondo.—Sed krimon sekvas la puno, kaj via propra konscienco vin punos! Ĝia fermaleo ne donu al vi noktan trankvilon. Kaj mi ja fariĝos la inkubo, la nigra satano, kiu vin nokte premos kaj frapegos, ne, frapetadas, frapetadas tiel senbrue, nesciate de iu. Jes, knabino mia, tiu trompo vin ankoraŭ, kiam vi estos sendenta kaj kurbmentona maljunulino mordetu. Memoru miajn vortojn!

GRETO. Mi havas nenion por fari kun vi, senhontulo! (Iras dekstren.)

ESKO. Senhontulo! Ŝi, kiu laŭleĝe devus esti mia fianĉino, min insultegas. (Renversas la manĝotablon.)

MIĈJO. Esko! Ĉu vi freneziĝis? (Greto kaj unu el la virinoj venas el dekstre.)

LA VIRINO. Ho, Dio! Jen ĉio kuŝas; jen la pizosupo kaj la viandaĵoj.

GRETO. Rapidu al la herbejo kaj alvoku la virojn! (La virino iras.) Li estu punota!

60

ESKO. La violono de Timoteo! (Ekprenas la violonon kaj ĝin frakasas kontraŭ la muro.)

MIĈJO. Trankviliĝu, Esko! Vi ja serĉas vian malfeliĉon.

ESKO. La fenestroj ankaŭ splitiĝu! (Ekprenas benkon per kiu li frakasas la fenestron.) Tiele!

GRETO. Rapidu al helpo! Li pereigas nian tutan domon!

ESKO. La dua fenestro ankaŭ. (Frakasas ankaŭ la duan fenestron.)

MIĈJO. Nun diablo nin prenas. Vidu! La tuta viraro alvenas! Tien ĉi ĉiuj kuras, kuregas.—Vi estas perdita! (Esko rapide metas ĉapelon sur sian kapon kaj la dupartan sakon sur sian ŝultron.)

ESKO. Sekvu min, Miĉjo! Nun mi ekiras! (Forkuras, kaj tuj poste vidiĝas viroj ĉemizmanikaj preterkuri la pordon de l’ domo post li, kriante kaj bruante.)

61

Akto tria.

UNUA PARTO.

(Strato en Hämeenlinna. Ivaro postebria sidas sur pordŝtono.)

IVARO. Kiu tago estas hodiaŭ? Mi kredas lundo, kaj morgaŭ Esko revenas kun sia edzino kaj kun mi oni atendas ebriaĵojn por la bonveniga festeno, sed vane. Ĉio estas konsumita kaj la prezo de rapŝarĝaĵo kaj la mono por komisioj de hejmo kaj najbaroj, ne restas eĉ unu obolo. Malplena estas la monujo, sed la kapo plena, plena de veneno kaj malbeno!—Nun libera estas la diablo kaj en la vestiblo de infero mi staras kaj tintadon de forkegoj aŭdas en la varmega ĉambro. Ho! Estas malagrable! Tial, for meditado kaj pensado, mi volas imiti tiun insekton, kiu apenaŭ naskiĝinta, idojn naskas kaj mortas, indiferenta pri la ekzisto. Teren mia rigardo sin direktu, mi rigardu la sableron tie apud la alia sablero!—Kiu venas? Mia kara onklo, Zakario, drinkkunulo dum tiu malfeliĉa vojaĝo. Li estas tre kulpa por ke tio okazis. (Zakario alvenas.)

ZAKARIO. Nu, junulo, kiel vi fartas kaj pri kio vi konsideras?

IVARO. Mi supozas la vivon de sobrulo plej bonan en la mondo. Nun tagiĝas por mi tempo de abstineco, 62 sed kun teruro mi rigardas mian tutan mizeron je plena lumo de tiu tago. Diablo! se tie ĉi estus sobreca societo, tuj mi farus la sanktan promeson kaj novan kuraĝon ricevus min vesti per homa indeco!

ZAKARIO. Mi ankaŭ foje estis membro de sobreca societo, sed eksiĝis.

IVARO. Vi estis foje ankaŭ policano sed eksiĝis.

ZAKARIO. Mi malgrandan, tute bagatelan artifikaĵon faris, preskaŭ intence, ĉar ne plaĉis al mi esti policano.

IVARO. Mi scias la aferon.

ZAKARIO. Diru, kion vi scias.

IVARO. Vi nur drinketis senpermese proprigitan brandon kune kun la viro, kiu ĝin senrajte proprigis al si kaj kiun ĝuste vi devis malliberigi.

ZAKARIO. Tio okazis kaŭze de mia bonkoremeco. Ĉu estis eble malliberigi homon, kiu amike min regalis per ektrinko?

IVARO. Certe ne estis eble por tia drinkemulo.

ZAKARIO. Mi tion ne faris pro la ektrinko, sed pro la amikeco, pro la bonvolo, pri kio lia regalo atestis.

IVARO. Ĉu nur unu ektrinkon vi ricevis?

ZAKARIO. Mi ricevis tiom, ke mi tre ebriiĝis kaj plue plenan »Mation»[6] en la poŝon.

IVARO. Kio estas senpermesa forpreno?

ZAKARIO. Ŝtelo.

IVARO. Kio estas tiu, kiu senpermese ion forprenas?

ZAKARIO. Ŝtelisto.

IVARO. Kio estas tiu, kiu kunagas kun ŝtelisto?

63

ZAKARIO. Ŝtelisto. Sed tiu estas tute alia afero.

IVARO. La ĝenerala opinio estas jena: kiu kunlaboras kun ŝtelisto estas ŝtelisto. Sed koncerne al vi, vi diras, estas tute kontraŭe: vi kunagis kun ŝtelisto, pro tio vi ne estas ŝtelisto.

ZAKARIO. Inpertinenta bubo, sciu, ke mi estas via onklo, ke sur mia verto kuŝas pli ol kvindek vintroj, kaj malgraŭ tio vi min ekzamenas kaj nomas ŝtelisto. Kia senhonteco!

IVARO. Onklo! Ĝis nun ni ja estis tre bonaj amikoj, kune fordrinkis ĉiun mian monon kaj kune kvazaŭ porkoj ruliĝis sur pajlaĵo en anguloj de drinkejo. Ĉu ni nun malamikiĝus pro kelkaj nekonvenaj vortoj, trorapidece diritaj?

ZAKARIO. Vi estas treega kanajlo; sed mi ne estas malkonsentema.—Amikoj ni do restu daŭre!—Diru al mi verece: ĉu via patro min invitis al la bonveniga festeno de Esko?

IVARO. Jes, li invitis vin, sed panjo neis.

ZAKARIO. Bone! Mi akompanos vin kaj gaje ni festu en via kampara dometo sur la plataĵo.

IVARO. Sed se panjo vin forpelos?

ZAKARIO. Estu trankvila! Ni estas gefratoj, kaj kvankam ni interdisputas, eĉ interbatiĝas kiel hundo kaj kato, ni tamen restas gefratoj.—Mi akompanos vin. Nun ni ekveturu. Kie estas via ĉevalo?

IVARO. Sur la korto de burĝo Nylund staras la skeleto, kovrata de bruna felo.

ZAKARIO. Ĝi staras tamen ankoraŭ!

IVARO. Jes, ĝi staras, eĉ iafoje moviĝas, kio sciigas, 64 ke la mizerulo ankoraŭ vivas. Diablo! Oni suferas, vidante la beston kun pendantaj oreloj, kiun la vulpo ne longe devas atendi.

ZAKARIO. Mi revigligos ĝin; fojnon kaj avenon ĝi ricevos.

IVARO. Ĉu vi posedas monon?

ZAKARIO. Iom mi sukcesis havigi al mi per miloj da mensogoj kaj artifikaĵoj.

IVARO. Tiam ni faru la plej gravajn aĉetaĵojn!

ZAKARIO. Nenio sufiĉas por aĉetaĵoj, tute nenio. Por la mono ni nur ricevos nutraĵon por la ĉevalo kaj litron da brando en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Bone, sed mi ne povas reveni hejmen.

ZAKARIO. Sensencaĵoj! Lertulo sin malkonfuzas eĉ el pli malfacila embaraso.

IVARO. Neeble estas liberiĝi el tiu dilemo. La prezo de l’ ŝarĝo estas drinkita, drinkita estas la mono por la komisioj, kaj en ĉio tio ĉi vi estis al mi tre helpema.

ZAKARIO. Kaj plue vin tre emas helpi el la dilemo.

IVARO. Ĉu vi povas havigi al mi dek talerojn?

ZAKARIO. Ne eĉ moneron, koncerne tio mi estas tute nekapabla.

IVARO. Kaj nur tiu rimedo min povas savi.

ZAKARIO. Unu alia rimedo ankoraŭ restas.—Aŭskultu al mi! Dum la reveturado rabistoj ĉion forrabis de ni, kaj nin batis tiel, ke ni devis resti kelkajn tagojn en ia arbardometo por flegi niajn vundojn, kiujn ni ambaŭ, dank’ al Dio, sufiĉe havas en kapo kaj vizaĝo.

IVARO. Diru: dank’ al brando!

ZAKARIO. Sed kia ŝajnas al vi mia projekto?

65

IVARO. Mi dubas, ĉu ili kredos ĝin.

ZAKARIO. Ili devos kredi, se plue la kondukilojn ni detranĉos kaj en la femuron de Brunulo faros vundaĵon, kiun ĝi ricevis en la tumulto dum la batalo kontraŭ la rabistoj. Ĉio tio ĉi ŝajnas tre kredinda kaj niaj propraj sangkrustaj cikatroj faras la ceteron, estu certa pri tio!—Kredu min, ĉio prosperos. Trankvile ni nun ekveturu al via hejmo.

IVARO. Estu tiel! Mi konsentas al la ruzo, ĝi prosperu aŭ ne. Al diablo ĉio!—Onklo, kiel ni ricevos duonlitron da brando?

ZAKARIO. Ne eĉ guteton antaŭ ol en la Mezvoja drinkejo.

IVARO. Ni do tuj rapidiru, onklo! Pro kio malĝoji!

ZAKARIO. Ni ekveturu, sed memoru vin konduti dece kontraŭ vojaĝantoj dumvoje. Vi posedas kuraĝon kaj karakteron de via patrino, bonan kuraĝon, sed ne ŝiajn larĝajn ŝultrojn, nek fortecon vi havas pli ol ermeno, kaj la entreprenoj de tiaj personoj povas malbone finiĝi. Neniu, kiun li ne incitus, neniu, kiu lin evitus ataki, neniu, kiu restus je distanco de li; jes, Ivaro, via kunesto estas danĝera.

IVARO. Mi ja promesas dece min konduti dum la tuta vojaĝo.

ZAKARIO. Tion vi faru ĉiam; kredu min, tio estas plej saĝe por vi!—Malfortulo iras kurban vojon, englutas multajn maldolĉajn fruktojn, multajn fivortojn, ĉiam komparante la insultaĵojn kun sia neforteco, tiamaniere li ŝteliras tra la mondon pli sendifekta ol giganto, kiu fidas al sia forteco.

66

IVARO. Sed vidu, la galo sentiĝas amara!

ZAKARIO. Malfortulo havas aŭ ne havas galon. Nur tiam la amareco sin sentigas, kiam li, kompreneble, scias estri sian humoron, kaj tiam li estas diablo; ne mire: li revenĝos.—Kredu miajn vortojn: malforteco estas feliĉo, se ni ĝin uzas nur prudente.

IVARO. Pleja feliĉo tamen estus, se forteco kaj atenteco kuniĝus. Se mi estus forta kiel urso, neofendema kiel ŝafo, saĝa kaj singardema kiel vulpo, la fajrokula vostsvinganto de l’ arbustoj, tiam mi trairus milojn da mondoj kvazaŭ sago de sorĉisto.

ZAKARIO. Tiom da bonaj ecoj al neniu estas donitaj, jen leĝo de l’ vivo. Sed nun ni ekiru kun beno! Iom min timigas, kiel finiĝos nia vojaĝo.

IVARO. Se ni nur ricevus knabinon belan en nian veturilon!

ZAKARIO. Kion plu, vi mallertulo! Ni ambaŭ estos jam sufiĉa ŝarĝo por via ĉevalaĉo. Neniun inon en nian veturilon, ho ne, knabo mia. Nun ni ekiru! (Ili foriras. Niko envenas el maldekstre, Eriko el dekstre.)

NIKO. Bonan tagon, malnova kamarado mia! Kiajn novaĵojn el via vilaĝo?

ERIKO. Mi ne konas vin.

NIKO. Kvankam kune argilkukolojn ni faris, ŝtelis kokinnestojn de dometmastrinoj, kvazaŭ kokoj ŝiris hararon unu de l’ alia kaj bravege interbatalis. Mi ja rekonas vin, maljuna fripono.

ERIKO. Kiu mi estas?

NIKO. La granda kanajlo, Eriko Keihäskoski.

ERIKO. Kaj kiu vi do estas?

67

NIKO. La pli granda kanajlo, Niko Järvelä, se vi memoras lin.

ERIKO. Ho, bonsaluton!

NIKO. Jen manon, la protektato de l’ kontinento!

ERIKO. Ne tiom premu mian manon!

NIKO. La piedeto de tertalpo nun troviĝas en tenilungego de l’ markranko. Jes, jes, mi instruos vin rekoni antaŭajn amikojn.

ERIKO. Neeble ja estis rekoni vizaĝon de Niko malantaŭ tiu barbego.

NIKO. Tiu estas nenio, kompare kun ĝi, kiun mi posedis antaŭ du jaroj, kiu atingis la genuojn. Ĝi preskaŭ frenezigis virinojn. Promenante sur la stratoj de l’ urbo nelkalkulebla amaso da ili ĉiam min sekvis, kiel aro da fiŝetoj en disondo de baleno, kiam la giganto de l’ maro, simila al renversita ŝipo, fendas la ondojn. Ĝi estis barbo, kaj treege mi pentas, ke frivole mi ĝin forigis. Sed kion oni ne faras pro mono?

ERIKO. Kion vi faris pro mono?

NIKO. Vendis mian belan barbon kiel ĉapelan tufon al la turka sultano, kaj por cent piastroj, mi malsaĝulo, ĝin donis.

ERIKO. Espereble ĝi rekreskos kaj atingos la saman longecon.

NIKO. Ĝi ne atingas plian longecon ol la nunan, la komerco ĝin difektis; ĉar donacon oni ne devas vendi kaj barbo estas sankta donaco, kies komenco kaj radiko estas tie Supre; ĝia kresko dependas de la Alteco, kontraŭe ekzemple al la nuboj sub la ĉielo, kies pliiĝo dependas de tio, kiom da nebulo, el kiu la nubo naskiĝas leviĝas 68 supren de malsupre. Ne, mian antaŭan barbon mi ne plu ricevos; min tamen konsolas la honora loko, kie ĝi nun troviĝas. Vi ja scias mian ambicion, kaj pripensu: miloj da kapoj nun kliniĝas antaŭ mia barbo, kiu svingiĝas sur la verto de l’ turka imperiestro.

ERIKO. Respondu al mi: ĉu vere vi vizitis Turklandon?

NIKO. En ĝia ĉefurbo mi diboĉis tri monatojn, kaj gajege tiu tempo pasis. Ĉiutage fariĝis oferfestoj kun trosufiĉa regalo; porkviandon, terure grasan, oni manĝis kaj multekostajn vinojn trinkis laŭplaĉe. Nokte kun virinoj oni dancis kaj amuzadis, kaj belegaj estas la turkaj knabinoj. Kapon kaj bruston ili ĉiam kovras, sed de brusto ĝis genuoj ili estas tute nudaj.

ERIKO. Ĉu nudaj?

NIKO. Jes, nudaj; sed de genuoj malsupren ili uzas nigrajn ŝtrumpojn kaj sur la piedoj ruĝajn ŝuojn. Ĝuste tiel oni vivas en Turklando, vivas kiel kaproj en la paŝtejo, kaj kun malĝojo mi disiĝis de tie. Al Romo ni nun direktis nian velveturadon kun manao kaj mielo kiel ŝarĝo. Alveninte al tiu mondurbo nin renkontis terura bruego kaj krakego. Oni ĵus festis edziĝon de papo kaj ĝuste por tiu festo nia manao kaj mielo estis menditaj el oriento. Pro tio ni estis tre bonvenintaj gastoj. La papo mem kaj la fianĉino nin kore dankis kaj admonis nepre ĉeesti la feston. Ni akceptis la inviton kaj diboĉis treege ĝis fine ni ree devis eknavigi. Ni do lasis Romon kaj tre nian ŝipon ili ŝarĝis per pekpardon-kvitancoj kaj ligŝlosiloj. La kvitancojn ni devis lasi en Hispanujo, sed la ŝlosilojn alporti al Anglujo. Tion 69 ni faris, kaj de Anglujo ni velveturis al nordo, por verŝi minkarban gudron en la poluson, ĉar estas tasko de Anglujo provizi la terakson per gudro. La ŝipo, sur kiu ni navigis estis unu el la plej kolosaj en la mondo; ĝia ŝipkelo, plena de gudro, kvazaŭ ligna kastelego sur la maro naĝis kaj ĝiaj mastoj tuŝis la nubojn. Malfeliĉaĵo tamen okazis al ni. Inter la glacimontoj sur la malhelaj arktaj maroj unu baleno, la plej terura en la mondo, alvenis nin viziti, kaj per sia vosto disbatis flankon de nia ŝipo. Ni komencis fundiri, kaj ĝuste tion la rabbesto celis per sia vostobato; ĉar dum ni malleviĝis ĝi englutis unu post la alian el la maristoj, nur mi estis savata. Al supro de l’ masto mi grimpis kiel sciuro—la ŝipo ĉesis malleviĝi, eble pro la gudro—fine la supron mi atingis kaj je la limo de l’ nuboj sidis atendante mian fatalon. Post nelonge alproksimiĝis nigra fulmotondra nubo, mi eksaltis sur ĝin, kaj tondrante kaj fulmante ĝi min revenigis al la kretmontoj de Anglujo. De tie mi revenis hejmen, kaj nun mi estas tie ĉi.

ERIKO. Sed severa puno atendas mariston, kiu forkuras el sia ŝipo.

NIKO. Ĝin mi jam suferis, dektagan akvon-kaj-panon mi manĝis en Abo.

ERIKO. Nesufiĉe; pli severa estas la leĝo rilate al tio.

NIKO. Kio? Ŝajnas, ke vi fariĝis vera juristo.

ERIKO. Kompreneble mi scias tion, kion helpa juĝanto ĝenerale devas scii.

NIKO. Ĉu vi estas helpa juĝanto? La plej granda malseriozulo en nia juneco, kaj egale malriĉa kiel mi.

ERIKO. Amiko mia, depost nia disiĝo miaj travivaĵoj 70 estas mallonge jenaj: Knabino, heredinto de bieno, bela kaj juna, amis min, petolulon. Tio okazis. Mi edziĝis kun ŝi, forgesis la glason, laboris kaj agadis kaj ĉio sukcesis bone. La ŝatado de la paroĥanoj al mi pliiĝis tagon post tago, ĝis fine ili min elektis kiel helpjuĝanton, pro kio mi pufiĝis kompreneble kvazaŭ meleagro.

NIKO. Vi havas tro da prudento por esti komparata kun meleagro.—Vi do fariĝis taŭgulo. Mi gratulas vin! Mi ankaŭ diversaĵojn spertis, estis moligata en multaj pistujoj, kies rezultato devus esti antaŭzorgemo, sed Dio scias kie mia haŭto fine estas alnajlota.—Tamen ĉiuj rimedoj ankoraŭ ne estas provitaj; ankoraŭ la neŝanĝebla, serioza tempo mezuros al mi el sia eterna fadeno, ankoraŭ tago sekvas tagon kaj la koro freŝe batas en la brusto, certe ĉio bone finiĝos. Ree mi ja staras sur la tero de mia patrolando kaj Dion dankas por ke tiel baldaŭ mi atingis ĝin.

ERIKO. Mi miregas, ke vi tiel facile el via embaraso klariĝis.

NIKO. Jen la afero. En la juĝejo mi devis rakonti pri miaj aventuroj kaj faraĵoj dum la forkuro. Mi rakontis al la juĝisto la saman kiel ĵus al vi pri mia marveturo. Tio amuzis treege la tutan juĝistaron kaj mi estas certa, ke ĝuste tiu historieto savis min. La juĝisto eltrovis diversajn malgravigajn cirkonstancojn, kaj kiel mi jam diris, nur al dektaga akvo-pana puno aljuĝis la forkurinton.

ERIKO. Vi do nun povas diri, ke eĉ tiun panon vi manĝis kaj mi kredas, ke tiuj tagoj iom aldonis al viaj suferoj.

71

NIKO. Tute ne, Eriko!

ERIKO. Vi ja estas fervora fumanto!

NIKO. Tio min ne embarasis. Brulintan pankruston mi pulvorigis kaj duone miksis kun cindro, kaj jen flartabako, bonega fabrika flartabako. Vintre manko de tabakmaĉaĵo ree kaŭzas nenian malplezuron al ĝia uzanto: kiam aperas tremola brulŝtipo, tuj la viroj kvazaŭ leporoj sin ĵetas sur ĝin, kaj baldaŭ troviĝas en ĉies buŝo ega maĉaĵo, kiu anstataŭas tabakon. Unuvorte, la estado en la akvobudeto estas bone tolerebla, nur la disciplino estas severeta. Mi estis preta suferi pli, multe pli por atingi mian kompatindan filinon, kiu laŭdire estas sen ŝirmo, sen patro kaj patrino.

ERIKO. Vi do scias pri la morto de via edzino?

NIKO. Sur bordo de Albiono mi tion sciiĝis, memoris mian faron kaj renavigis al mia patrolando.—Eriko, certe vi scias, kiel kaj kie mia filino troviĝas?

ERIKO. Post la morto de la patrino, ŝia heredaĵo, la dometo kaj movebla propraĵo estis aŭkcie vendata. La botisto Tobio, ŝia plej proksima najbaro, fariĝis ŝia kuratoro kaj akceptis ĉe si vian filinon kaj ŝian monon. Kiamaniere li agis kun la mono, mi ne scias, sed sklave la knabino devas perlabori sian panon ĉe la botisto.

NIKO. Baldaŭ mi venos por vin savi kaj prirespondigi la botiston.—Ĉu vi memoras ian strangan testamenton de maljuna kaporalo, laŭ kiu aŭ mia filino aŭ la filo de l’ botisto, tiu, kiu el ili unue edziĝos, havos profiton?

ERIKO. Jes, mi scias la aferon. La feliĉo ŝajnas favori la filon de l’ botisto. Li estas ĝuste nun sur edziĝovojaĝo, al kiu liaj gepatroj insiste lin rapidigis, malhelpante 72 vian filinon edziniĝi kun Krisĉjo—juna estiminda viro. Ili sciis kiel agi.

NIKO. Jes, ili sciis, sed oro estas tero. Vi ricevos vian Krisĉjon, jen estas via edziniganto. Mi sopiras je vi, Janjo mia.

ERIKO. Sekvu min, ni veturu kune. Mi tamen devas resti du tri tagojn survoje pro aferoj.

NIKO. Ne, senprokraste kaj rekte al mia hejmovilaĝo!—Nun, adiaŭ, kamarado!

ERIKO. Ĝis baldaŭa revido!

NIKO. Inter la konataj montetoj, ŝtonoj kaj ŝtipoj.—Adiaŭ. (Ambaŭ iras al malsama direkto.)

Kurteno.

DUA PARTO.

(La Mezvoja drinkejo. Ambaŭflanke tableto. Je la dekstra tableto sidas ZAKARIO kaj IVARO, antaŭ si ili havas brandobotelon kaj glasojn. Je la maldekstra tableto sidas NIKO apud bierkruĉo.)

NIKO (aparte, trinkinta el la kruĉo). Treege mi estas laca. Maristo ne kutimas marŝi laŭlonge malebenajn kaj polvajn vojojn. Diablo! La poplitoj rigidiĝas, kiel ĉe ĉasata leporo, kaj mi ne scias kiam atingi hejmon, se iu terkankro min ne akceptas en sia veturilo. Sed tiu trinkujo forprenas mian lastan moneron, poste malplena 73 estas la monujo. Tamen ne maltrankviliĝu, venos tempo, venos konsilo. (Trinkas.) Kiaj malsaĝuloj estas tiuj ambaŭ apud la alia tablo?

IVARO. Pripensu, onklo Zakario, hodiaŭ vespere, ĝuste ĉi-vespere Esko revenas kun sia juna edzino de la edziĝvojaĝo, kaj mi, kiu laŭ via scio, devas venigi spicon por la postfesto, troviĝas tie ĉi kun du malplenaj manoj. Tondro kaj fulmo, onklo Zakario!

ZAKARIO. Ĉio finiĝos bone, se nur ni agas laŭ mia propono. Fidu al mi, Ivaĉjo! Ne malĝoju! (Ivaro trinkas.)

NIKO (aparte). Malpliaĝa filo de la botisto Tobio kaj frato de Marto, nun mi konas ilin!—Ŝajnas, ke ĉio ne estas, kiel devus. (La drinkeja mastro envenas.)

IVARO. Kion vi diras, mastro, la komplezema homo, tiel helpema al ĉiuj? Rekompencon vi ankaŭ ricevos en la lasta tago, plenan rekompencon, ĉar vian malgrandan soifantan najbaron vi ĉi tie sensoifigis.

LA DRINKEJA MASTRO. Hi hi hi! petolulo!—Mi povas sciigi al vi ion.

IVARO. Ĉu ni ne pagis al vi?

LA MASTRO. Ĉio estas pagita.

IVARO. Nu, pri kio vi do murmuras?

LA MASTRO. Mi murmuras pro tio, ke, se ni havus bonŝancon, ĝi povus al ni doni treegan ekpuŝon!

IVARO. Se ĝi ekpuŝus nin en inferon, estus feliĉe por ni ĉiuj.

ZAKARIO. Ivaro, nun vi ebriiĝis!

IVARO. Dank’ al la drinkeja mastro, limimpostisto de Beelzebubo.

74

ZAKARIO. Fermu vian faŭkon, knabo!

LA MASTRO. Ne, mia gasto; ĉiuj havas parol- kaj ŝercrajton tie ĉi. Ne ĝenu vin, gastoj miaj!

ZAKARIO. Vi ion parolis pri ekpuŝo de bonŝanco, kion vi opiniis?

LA MASTRO. Jen la afero: oni rakontas, ke en ĉi tiu regiono antaŭ nelonge vidiĝis la lerta ŝtelisto, kiu de fremdlanda grafo ŝtelis grandegan sumon, kaj al kies kaptanto estas promesitaj sepcent taleroj.

ZAKARIO. Kia estas lia eksteraĵo?

LA MASTRO. Tondita tonsurhararo, malgranda pintbarbo kaj nigra makulo proksime al la maldekstra naztruo.

IVARO. Precize!

ZAKARIO. Sama viro!

LA MASTRO. Ni estu atentaj: eble li baldaŭ eniros tien ĉi. Kaj se ni sukcesus lin kapti, ĉu ne estus ekpuŝo de bonŝanco?

ZAKARIO. Granda ekpuŝo!

IVARO. Se mi ekvidus lin, tuj mi lin ŝnurligus, igus en mian veturilon kaj ĝoje rapidus hejmen kun mia monŝarĝo, kaj poste al polica komisaro.

NIKO (aparte). Bone, bonege! Petolaĵo tre gaja ekprezentiĝas al mi kaj eble havigos al mi senpagan hejmrevenon.—Provi taŭgas! Antaŭen, Niko, kaj estu egale ruza kiel ĉiam. La drinkeja mastro min helpu. (Al la mastro.) Mastro, aŭskultu al mi!

LA MASTRO. Volonte!

NIKO (flankeniras kune kun la mastro). Kredeble vi ne konas min?

75

LA MASTRO. Unuan fojon mi vidas vin.

NIKO. Vi eraras, mastro mia. Multajn kruĉojn ni kune malplenigis.

LA MASTRO. Tion mi ne memoras. Diru vian nomon!

NIKO. Se mi forigus tiun barbon, certe vi trovus malantaŭ ĝi vizaĝon de antaŭa Niko Järvelä.

LA MASTRO. Ho, vere! (Ili premas manojn unu al la alia.)

NIKO. Sed silentu, mastro!—Mi volus ŝerce aranĝi artifikaĵeton, por kio mi petas vian helpon. Ni eniru vian vestibloĉambron kaj dum mi forrazos tiun barbon, vi tondos mian hararon kaj donos al mi alian jakon kaj ĉapelon. Sur pinto de l’ mentono mi lasos pintbarbon kaj metos nigran makuleton apud la nazo, kaj jen la granda ŝtelisto estas preta. Mi denove envenos, la tieuloj ekkaptos min; kaj ili eĉ ligu min per ŝnuro; tio nenion faros, sed hejmen ili min senpage veturigos. Imagu al la rido kaj ĝojbruego, kiun ĉio ĉi kaŭzos.

LA MASTRO. Tio ŝajnas treege sagaca, sed atentu, ke ĝi ne alportu al vi malplezurojn. Ĉu vi tuj kaj klare povas identigi vin?

NIKO. Estu kiel ajn, mi ne cedos de tiu ŝerco pro iu ebla malplezuro. Plue, kiam la ŝtelo okazis mi min nutris per akvo kaj pano en la malliberejo de Abo kaj al Abo mi alvenis rekte el la angla ŝipo.

LA MASTRO. Bone! Ni ekkomencu!

NIKO. Atendu! (Kun pli laŭta voĉo.) Kion mi ŝuldas al vi?

76

LA MASTRO. Ses kopekojn, bona gasto.

NIKO (pagas). Adiaŭ!

LA MASTRO. Bonan vojaĝon! (Niko foriras.)

IVARO. Mi volus scii, kiu estis tiu barbulo.

LA MASTRO. Li estas maristo, se mi ne eraras. (Rigardas tra la fenestro.) Eĉ lia irado tion pruvas.

IVARO. Li ŝajnas al mi ne malŝatanta la ĉevalaĉon de alia.

LA MASTRO. Mi kredas ke li estas honesta viro. (Iras.)

ZAKARIO. Nun ni ekveturu, knabo mia.

IVARO. Kien?

ZAKARIO. Hejmen, kompreneble.

IVARO. Neniam!

ZAKARIO. Kion vi opinias?

IVARO. Neniam, onklo Zakario, neniam hejmen!

ZAKARIO. Kien do?

IVARO. En la pendingon!

ZAKARIO. Knabo, ĉesu parolaĉi!—Hej! Ĉu vi ankoraŭ estas murmurema, kvankam plurajn glasetojn vi malplenigis!

IVARO. Ĉio ŝanĝiĝis, ĉio estas returnite kaj renversite, kiel la piedvestaĉo de maljunulino Jaakkola. Nenio plu kiel dum la antaŭaj tagoj. Tiam glutinte du tri ektrinkojn mi fariĝis gaja kaj babilema kvazaŭ hirundo; nun, kvankam per kulerego mi verŝus en la faŭkon, miaj okuloj nur griziĝas, kaj anstataŭ la antaŭa agrablega sento, mi nun sentas nur konfuzaĵon en la kapo, kaj la menso estas ĉiam nigra kiel la flanko de brandkaldrono.

77

ZAKARIO. Al diablo la nigreco de l’ menso. Ni malkonfuzas nin el tiu afero kvazaŭ anĝeloj. Ĉio prosperos bone, eĉ bonege, kaj la kapon ni ne bezonas klini.

IVARO. Ĉio prosperos, se vi havigos al mi dek talerojn.

ZAKARIO. Pli facile mi povas ĉesigi iradon de la suno, ol havigi al vi dek talerojn.

IVARO. Sed ĝuste tiun sumon faris la prezo de l’ ŝarĝo kaj la mono por la komisioj kune, kiun ni komune fordrinkis.—Mi ja devis aĉeti al Karlo por lia birdmono polvon kaj hajlon. Al maljuna Anjo por ŝiaj ovoj funton da flartabako, al la kompatinda Manjo Alitalo funton da kafo kaj duonan funton da sukero kaj al maljuna estono, Hansu, du funtojn da tabako kaj tri rusajn panbulojn, krom multaj pliaj komisioj. Dio helpu min! Mi estas perdita.

ZAKARIO. Ĉion ja forprenis la rabistoj.

IVARO. Tiu senkulpigo ne taŭgas. Se oni rakontus al mi tian historion, tuj mi antaŭsentus alian kaj baldaŭ divenus la verecon; kaj certe ekzistas aliaj egale saĝaj homoj kiel mi. Ne, tiu mensogo ne savos nin. Neeble estas kaŝi nian diboĉadon en Hämeenlinna, kiun tiel multaj povas atesti; ĝi estos malkaŝata.

ZAKARIO. Sed tiam la malvarmeta mano de l’ tempo jam intervenis. La afero nur mallaŭte sentiĝos kiel malproksima fulmotondro, kaj ĝis tiam eble novaj rimedoj estas eltrovitaj por kontentigi ĉiujn. Se ni tuj konfesus la nudan verecon, sciu, bruego fariĝus kaj ni evitu la sagon.

78

IVARO. La sagon en formo de vipo.

ZAKARIO. Ĝin ne timu, se vi nur sekvos mian bonegan konsilon.

IVARO. Maltaŭga konsilo. Eble ili jam eksciis ĉion.

ZAKARIO. Neeble.—Nun kuraĝe antaŭen, knabo mia!

IVARO. Ne!—Unue havigu dek talerojn!

ZAKARIO. Neeble!

IVARO. Vi estas devigata ilin havigi. Vi logis min al tiu malgajno, vi do ankaŭ helpu min!—Dek talerojn, onklo!

ZAKARIO. Tute neeble! Distordu plivole mian nukon.

IVARO. Tio okazu! La nuko anstataŭu ĉion, ĝuste tion mi ankaŭ pensas, kaj nun vi sekvu mian konsilon kaj tuj ni ambaŭ iru en la pendingon. Kune ni iru, ni akompanu unu la alian ĝis la morto!

ZAKARIO. Silentu, Ivaro, silentu!

IVARO. Tiam ni silentos kaj dolĉe dormos. Kaj Dio permesu, ke ni ambaŭ pendu en sama arbo. Pro tio ni nun ekiru por serĉi kurbbranĉan, fortikan kaj ĉiamaniere konvenan pinon. En la faro mem, la lasta faro, mi promesas helpi vin, maljunulon. Poste mi zorgos pri mi mem, mi ne bezonas helpon, kiel pego mi povas grimpi. Nun ni ekiru, onklo!

ZAKARIO. Knabo!

IVARO. Vi kredas, ke mi ŝercas, ke mia parolo ŝajnas tia. Nu, ja! eble mi ŝercas meze de l’ suĉkirliĝo de l’ morto, jes, eble mi ridas rekte al la barbo de l’ Hadesestro, ĉar 79 tia estas mia karaktero. Sed mia intenco estas neŝanĝebla. Al morto mi iras! Post unu horo oni povas min kiel hejtlignon enŝovi sub la kaldronon.—En la nigran morton! Sed unue vi ekhavos vian bone merititan parton! (Minacante Zakarion.) Je la nomo de tiu pugno! Vi estis al mi satano, tentanta spirito de l’ mallumo.

ZAKARIO. (Retiriĝas timeme al la pordo.) Trankviliĝu, Ivaro, trankviliĝu! Mi alvokos la mastron. (Niko, kun tondita hararo, pintbarbo, makuleto proksime je maldekstra naztruo kaj vestita en alia ĉapelo kaj jako envenas. Zakario lin rigardas per larĝe malfermitaj okuloj.)

ZAKARIO (aparte). Estas li!

IVARO (aparte). Sepcent taleroj, se oni prosperas!

ZAKARIO (aparte). La mondo komencas lumiĝi!

IVARO. Jen la rifo de savo por mi. (Zakario kaj Ivaro faras viglajn gestmontrojn unu al la alia. Ivaro sin lokas antaŭ la pordo.)

NIKO. Ĉu oni tie ĉi ricevas brandon?

ZAKARIO. Kompreneble. Tiu ja estas drinkejo, gaja drinkejo. (Aparte.) Mi ŝvitegas. La afero nur prosperu!

NIKO. Kie estas posedantoj de tiu domo?

ZAKARIO. La mastro tuj venos; bonvolu atendi.

NIKO. Mia tempo urĝas.

ZAKARIO. Ho, ne tiom, ke vi ne povas dum momento ripozi.—(Aparte.) Estas li!

80

NIKO. Ni havas belan veteron.

ZAKARIO (aparte). Altkreska viro, mi tre malkvietiĝas. (Laŭte.) Jes, la vetero estas kontentiga.

IVARO (aparte ĉe la pordo). Feliĉino, mi preĝas vin, montru foje ankoraŭ al mi vian vizaĝon, unu momenton ĝin briligu! Videtigu ĝin eĉ iomete, mi petegas vin!—Ĉio sukcesos!

ZAKARIO. Pardonu al mi, de kie vi venas?

NIKO. El Naantali.

ZAKARIO. Kaj kien vi iros?

NIKO. Al Naantali.

ZAKARIO. Do al via hejmo?

NIKO. Mi hejmen reveturas el Käkisalmi.

ZAKARIO. Certe tre gravaj aferoj vin devigis fari tiun vojaĝon?

NIKO. Mia onklino mortis tie, mi kredis min heredanto de l’ maljunulino, sed ho ve! mi revenas pli malriĉa ol mi ekiris. La parencoj de ŝia edzo forprenis ĉion, kaj min ili tre insultis; ĉie, bonaj amikoj, la maljusteco regas.

ZAKARIO. Mi bedaŭras vian fatalan sorton. Ĉu la tutan vojon vi piediris?

NIKO. Jes, kiel la botisto de Jerusalemo.

ZAKARIO. Neniu tornistro sur la dorso, nek paketo en la mano?

NIKO. Malriĉa diablo, malriĉa diablo!

ZAKARIO. Nenia dubo plu! (Gestas avertante per la pugno al Ivaro. Laŭte.) La leĝo estas severa, bona najbaro, montru al mi vian pasporton!

81

NIKO. Kion ni faras kun pasporto; finnoj ni ja estas ĉiuj.

ZAKARIO. Certe vi parolas nian lingvon. Sed kiu pro tio povas ĵuri ke vi estas finno? Kaj ŝajnas al mi ia fremda dialekto ĉe vi.—Montru al mi vian pasporton, viro! (Niko sin ĉirkaŭrigardas malkviete.) Pasporton!

NIKO. Vi ne povas ĝin legi.

ZAKARIO. Bone mi povas, nur ĝi estas en nia gepatra lingvo.

NIKO. Ĝi estas en sveda lingvo.

ZAKARIO. Montru ĝin tamen! (Niko kuras al la pordo. Ivaro kaj Zakario sin ĵetas sur lin. Zakario krias.)

IVARO. Haltu, viro! (Ĉiuj tri batalante ĉirkaŭmoviĝas sur la scenejo.)

ZAKARIO. Ne lasu lin, Ivaro, haltigu lin kiel morto. (La mastro envenas.) Alportu ŝnuregon, mastro! Pro Dio, alportu ŝnuregon!

LA MASTRO. Tuj, tuj! Ne forlasu lin. (Iras.)

ZAKARIO. Alkroĉigu viajn ungegojn en lin, Ivaro! Ne liberigu lin, ne liberigu lin!

IVARO. Mi ne liberigos lin, ne, kvankam mia skapolo disiĝus ĝis la ripoj. (La tumulto pliiĝas.)

ZAKARIO (kun plendanta voĉo). Li forkuros de ni, li forkuros. Rapidu por helpi, ĉiuj homoj! (La mastro alvenas kun ŝnurego.)

LA MASTRO. Nu, nu, submetiĝu, fripono! (La batalado ĉesas.) Vane vi baraktas, malbonulo!—Donu bele la manojn!

82

IVARO. Donu al mi la ŝnuregon. (Kunligas la manojn de Niko.)

LA MASTRO. Ĉu vere, jen do troviĝas nia birdo, jen malbonsorte alkroĉigita. Ho, vi petolulo! (Aparte.) Mirinde, kiel li povas konservi seriozecon.

NIKO. Ne ligu min tiel firme.

LA MASTRO. Ne tro streĉu la manojn de mizera satano.

ZAKARIO. Nur tiel, ke ili restos ligitaj, kvazaŭ en ŝraŭbtenilo! Ho, nun la viro estas en niaj manoj kaj tiel same sepcent taleroj.

IVARO. Sepcent taleroj! (Niko faras subitan movon al la pordo. Zakario ekkrias, ĉiuj sin ĵetas sur lin, malhelpante lian forkuron.)

IVARO. Ne tiel, knabo mia!

ZAKARIO. Kondutu vin bone! alie vi ricevos vangfrapon.

NIKO. Mi ja submetiĝas kiel ŝafo.—Nu, okazu kio okazos, malĝojo kaj ĉagreno ne apartenas al mia karaktero.

ZAKARIO. Ĉu vi bonvolas diri al ni vian nomon?

NIKO. La nomon vi trovas en la pasporto.

ZAKARIO. Kie estas la pasporto?

NIKO. En mia brustpoŝo.

ZAKARIO. (Elprenas la pasporton el la poŝo.) Bone, bone! Tiu pasporto fariĝos al vi multekosta, ĉar certe ĝi estas memfarita.—Ni konservu ĝin. (Enmetas la pasporton en sian propran poŝon.)

NIKO. Kiamaniere vi nun intencas agi por mia plejbono?

83

IVARO. Sidigi vin en veturilon, veturigi vin hejmen kaj poste en la manojn de nia komisaro.

NIKO. Pro kio en liajn manojn?

IVARO. Kial demandi pri afero, kiun vi sciis antaŭ ol ni?

NIKO. La kaŭzon mi ne scias. Senkulpa mi estas kiel stelo de l’ ĉielo.

LA MASTRO. Ha ha ha!

ZAKARIO (aparte). Senhonta krimulo! Plaĉas al mi iom petolŝerci kun li. (Laŭte.) Mi demandas vin: ĉu vi konas iun riĉan fremdlandan sinjoron?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. En Finnlando?

NIKO. Multajn!

ZAKARIO. Jes, jes! Sed de unu estas ŝtelita grandega monsumo, kaj pro tio mi nun demandas vin, ĉu vi konas grandan, grandegan friponon?

NIKO. Mi konas unu el la plej bona speco, eble li konservas la perditan monsumon.

ZAKARIO. Lia eksteraĵo?

NIKO. La kapo estas de verto ĝis la frunto kvazaŭ nudigita de skabio, sub la frunto du ruĝaj okuletoj rigardaĉas, kaj sub la dekstra estas nune ia flavblua ornamaĵo; plie lia vizaĝo havas formon de rapo kaj koloron de brando. Jen lia eksteraĵo, kaj mi garantias, ĝi estas eksteraĵo de plej granda fripono sur la terglobo.

IVARO. Portreto de mia onklo. Mi ekkoleregas. Brulstampon de fripono la leĝo ĝis nun ne tute povis 84 alpremi sur kapon de onklo. Mi ekkoleregas pro mia onklo.

ZAKARIO (al Niko). Ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Mi demandas vin: ĉu vi nomis min ŝtelisto?

NIKO. Mi demandas vin: ĉu mi nomis vin ŝtelisto?

ZAKARIO. Tion vi faris, ĉefŝtelisto!

NIKO. Tion pruvu, kaj pruvu ankaŭ, ke mi estas ĉefŝtelisto.

IVARO (aparte). Plie, plie, laŭ tia maniero!

ZAKARIO (aparte). Bandito!

IVARO. Onklo, ni frakasu la malhonorulon!

ZAKARIO. Ne, Ivaro, kial agi infane kaj nin pereigi pro la paroloj de tiu ridindulo?—Sed li estas spriteta. Hi hi hi! Vere, li estas iomete, kaj pro tio li ricevu ektrinkon. Ektrinkon, mastro, alportu al li ektrinkon! (La mastro verŝas ektrinkon en buŝon de Niko.) Ĉiun genieron, eĉ etan kiel pedikovon, oni devas ŝati. Kaj tio estis spritaĵo, kvankam tre malgrava. Nun, ektrinkon ĝi tamen valoras.—Ivaro, jam estas tempo ekveturi, kaj kun ĝojo ni nun tion faras; mi scias, ke vi nun deziras atingi la hejmon, kvankam antaŭ nelonge vi ĝin timis alproksimiĝi. En unu momento ĉio povas ŝanĝiĝi.

IVARO. Ĵus malriĉa kiel rato, nun posedanto de sepcent taleroj! Ĉu mi do timus la hejmon, eĉ kvankam mi estus malŝpareginta dekfoje pli?

ZAKARIO. Ni revenos kvazaŭ sinjoroj.

85

IVARO. Ili bonvenigos min kvazaŭ grandsinjoron.

ZAKARIO. Bone!—Ni rapidu!

LA MASTRO (aparte). Mi volas iomete pliigi la petolŝercon. (Laŭte.) Bonvolu atendi, mi petas vin. La viro estas kaptita en mia domo kaj je la kapto mi helpis vin; pro tio mi ricevu trionon de la promesita rekompenco.

IVARO. Hontu, mastro!

ZAKARIO. Kontentiĝu kun kvin taleroj.

LA MASTRO. Bonaj najbaroj, estu justaj. Mi petas trionon, ĝin vi ŝuldas al mi.

IVARO. Al infero, mastro! Ĉu vi intencas malheligi mian feliĉon, vi satano, ĉirkaŭata de bluaj flamoj?

ZAKARIO. Ni silentu en lia ĉambro. (Aparte al Ivaro.) Lasu min klarigi la aferon kun li. (Iras flanken kun la mastro.) Inter kvar okuloj oni povas diri kaj fari kion ajn. Vi ja scias.—Aŭskultu al mi: Mi estas viro, kiu demordis la kapon de l’ honto kaj singardeme tanis mian dorshaŭton, ĝis unu colon dika, kaj tial mi povas fari miregindaĵojn je bezono. Kredu miajn vortojn kaj aŭdu plue: Se vi ne tuj cedas de ĉiuj postuloj koncerne tiun viron, via domo ekflamiĝos dum malhela aŭtuna nokto, estu certa pri tio.—Mi estas de furiozaj cirkonstancoj tentita homo.

LA MASTRO (ŝajne timiĝante). Pardonu al mi, ĉar mi estis trudema. Mi petegas vin!

ZAKARIO. Vi do tute ne enmiksiĝos en tiun aferon?

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petos.

ZAKARIO. Aŭdu, Ivaro, kion li sciigas.

86

LA MASTRO. Ne eĉ moneron mi petas.

IVARO. Nu, vi agas prudente.

ZAKARIO. Ni do estas nur du partoprenantoj.

IVARO. Du! Kiuj estas ili?

ZAKARIO. Mi kaj vi, kompreneble. Frate ni partigu la sumon; po tricent kvindek ni havos.

IVARO. Mi ekkoleriĝas denove!

ZAKARIO. Intrigema bubo, ĉu ni ne kune lin kaptis?

IVARO. Mi ja lin haltigis kaj mia ĉevalo kaj veturilo lin alkondukos al la komisaro.

ZAKARIO. Ĉu mi ne helpis vin laŭpove?

IVARO. Pro tio vi ekhavu kvindekon.

ZAKARIO. Duonon al ambaŭ, knabaĉo, duonon al ambaŭ.

IVARO (ekprenas Zakarion je la kolumo kaj lin minacas per tranĉilo). Kruĉon da sango!

ZAKARIO. Ivaro!

IVARO. Tondro kaj fulmo! Mi ne garantias, kion nun faros la tranĉilo.

ZAKARIO (surgenue). Mi petas, petegas vin!

IVARO. Kruĉon da sango, se plaĉas al vi komplikigi.

ZAKARIO. Mi kontentiĝas kun cent.

IVARO. Kun kvindek.

ZAKARIO. Estu tiel.

IVARO. Bone! Eble ni do ree povas kune daŭrigi nian vojaĝon.

ZAKARIO (aparte). Englutu vin foje diablo, ido de demono!—Laŭleĝe mi tamen postulos de vi la duonon.

87

IVARO. Sidiĝu en mian veturilon, ŝtelisto.

NIKO. Mi sekvas vin, sed memoru, ke mi estas ligita, kaj gardu vin por malbone vin konduti kun mi.

IVARO. Kiel reĝon mi vin kondukos, ĉar vi ja estas mia multekosta trezoro.

LA MASTRO. Atentu, por ke li ne forkuru dumvoje. Pripensu: sepcent taleroj!

ZAKARIO. Sepcent taleroj!

IVARO. Sepcent taleroj!

88

Akto kvara.

(Arbara regiono. Maldekstre vojdisiĝo kun gvidilo. ZEBEDEO kaj TOBIO venas laŭ la dekstra vojo.)

TOBIO. Tiu vojdisiĝo, bona kantoro, ŝajnas al mi rimarkinda figuraĵo. Jen la dekstra estas pli mallarĝa ol la maldekstra kaj de tie ni atendas Esko’n kun sia edzino; sed de tie nin renkontos Ivaro kaj la infero de l’ drinkejo. La sentaŭgulo ankoraŭ restas en la urbo, kien li ekveturis jam antaŭ unu semajno. Imagu al vi la malplezuron, kiun li kaŭzis al ni. Ni sendis lin tien por venigi la festregalaĵojn kaj ĝis la hieraŭa mateno Marto atendis lian revenon. Sed tiam panjo perdis paciencon, ekkuregis de najbaro al najbaro, havigante iom de tie, iom de ĉi tie, kaj aranĝita nun staras la festtablo atendante la gastojn. Oni devas konfesi, energiulino ŝi estas.

ZEBEDEO. Ni revenu al via pli juna filo, kiu bedaŭrinde, el sia brusto forigis ĉiujn feojn de moraleco.

TOBIO. Pri li mi tute ne ĉagreniĝas, ĉar mi scias kiel lia vivo fine ŝanĝiĝos. Li similas al sia onklo, mia frato, kiu ankaŭ en sia juneco malmodere klinis la glason, sed nun, depost tridek jaroj eĉ guteton ne gustumis. Sian onklon li similas, tion pruvas lia tuta estaĵo, jen kial mi ankoraŭ havas bonan esperon pri li. Tamen je sia 89 reveno lin atendas severa bastonado, ja—ah, ĝin li vere meritas, kaj veku ĝi lian konsciencon. Sed ni lasu la kanajlon kaj parolu pri mia pliaĝa filo, Esko, kiu en tiu vespero alportos al ni ĝojon kaj plezuron. Baldaŭ li alvenos kun sia bela edzino. Ĉe tiu vojdisiĝo la tajloro Andreo promesis ilin atendi kaj kun viglegaj tonoj de fajfilo konduki la junan paron al nia plataĵdometo. Ni rapidu hejmen por ilin bonvenigi. Vi, kantoro, kantu la manĝopsalmon por pliigi la solenecon ĉe la festo por mia filo.—Ni ekiru! (Ili iras. Miĉjo kaj Esko venas. La porvojaĝa sako de Esko estas malplena. Miĉjo sidiĝas sur ŝtono.)

MIĈJO. Mi estas laca kiel hundo.

ESKO. Kaj mi malsata kiel vintra lupo, sed rememoro pri la multaj malagrablaĵoj de tiu edziĝvojaĝo iafoje ĉesigas la malsaton.

MIĈJO. Forgesu la pasintaĵojn kaj estu danka por ke vi prosperis eliri sen pli gravaj sekvoj. Se la Karrianoj estus vin kaptintaj, el kio ne multe mankis, verŝajne vi nun ne paŝus tie ĉi.

ESKO. Mi ankoraŭ ne pentas miajn tieajn farojn, ĉar oni tie min trompis senhontege. Mia konscienco tute ne kulpigas min pro la renversita manĝotablo ĉe Karri, la frakasitaj fenestroj kaj la specigita violono de Timoteo, sed mia humoro malheliĝas, memorante la hejmon de kie mi forestis pli ol tri semajnojn.—Miĉjo! mia menso estas kvazaŭ de mortiginto. Rakontu al mi ion distran, Miĉjo, gajigu la homan koron.

MIĈJO. Ĉu vi deziras aŭskulti pri sinjoro Munkhaŭzo kaj liaj vojaĝoj?

90

ESKO. Jes!—Ne, ne rakontu pri io ajn; mi nun deziras al nenio aŭskulti, nur mutiĝi al senvoĉa statuo de malĝojo apud tiu vojo, endormiĝi por eterne kaj nescii pri ridado de l’ homoj koncerne tiu edziĝvojaĝo.—Ho, Miĉjo! se mi nur nun estus loĝanto en iu montkaverno de Amerika lando.

MIĈJO. Tie ni baldaŭ troviĝus, se mi ankoraŭ posedus la sorĉĵetilon de barono Munkhaŭzo. Mi estis ĝia posedanto antaŭ kelkaj jaroj kaj faris per ĝi multajn plezurvojaĝojn, ĉar mi sciis ĝin uzi eĉ pli lerte ol Munkhaŭzo mem; mi ĵetilflugis kien ajn mi volis.

ESKO. Nun vi mensogas, kaj la mensogo, kiel diras proverbo, malproksimen ne kondukas.

MIĈJO. Kiel sago mi ĵetilflugis tra la aero. Se ni nun havus ĝin, baldaŭ ni tiam ambaŭ starus sur bordo de Ameriko. Unue mi mem ĵetilflugus tien kaj vi tuj sekvus min.

ESKO. Atentu: kiamaniere mi sekvus vin, ĉar vi ja havus la ĵetilon?

MIĈJO. Vi venus ĝin preni de mi kaj poste ĵetilflugus de tie ĉi al Ameriko.

ESKO. Dio konservu vian prudenton, se serioze vi parolas! Sed ne mire, se viaj pensoj iom konfuziĝis, ĉar eĉ al mi mem same okazis, kaj ambaŭ ni troviĝas en la sama premilo. Vi devas doni kalkulraporton pri la mono kaj mi priraporti ĉion alian. Pro tio, kiel kuraĝi alproksimiĝi la hejmon?

MIĈJO. Kion vi timas?

ESKO. Vi scias, ke mia patrino estas ursino, kun kiu oni nevolonte ludas.

91

MIĈJO. Ja—ah, kun ursino havanta du idojn ĉe si, ne estas bone ludi.

ESKO. Nur nemultaj viroj sin povas kompari kun ŝi; bone mi tamen scias, ke mi ŝin venkus, sed mi ne volas levi manon kontraŭ ŝi, ĉar esti patrino estas sankta kaj alta cirkonstanco.

MIĈJO. Estas ja ŝi, kiu zorgas pri disciplino en via domo.

ESKO. Mi malkaŝos al vi sekreton.—Mia patrino posedas vipon, tiom longan gudroŝnuran vipon, kiun ni ĉiuj, patro kaj filoj, ne senkaŭze timas, ĉar verdire, aŭ unu, aŭ du, kelkfoje la tuta familio de botisto Tobio devas senti tiun vipon. Kaj mi antaŭsentas ree treegan vipdancon, reveninte hejmen. Mia dorso, mi estas certa, pagos tiun malprosperan edziĝvojaĝon.

MIĈJO. Sed viaj gepatroj, kiel prudentaj homoj, sciu, ke ne ĉio okazas laŭ deziro. La kuglo ne ĉiam trafas celon.

ESKO. Vi estas prava. La kuglo ne ĉiam trafas celon. Sed kiel klarigi nian longan foreston, kio nin malhelpis tuj foriri vidinte nian malsukceson, kaj alveni hejmen jam trian aŭ kvaran tagon depost nia ekiro al la edziĝofesto? Atentu, ni estas restintaj tri semajnojn, kaj ĝuste pro vi, Miĉjo. Vi vagadis de parencoj al parencoj, de drinkejo al drinkejo, kaj mi, kompreneble, ne volis lasi mian svatiston.

MIĈJO. Mi dumvoje malsaniĝis kaj pro tio ni malfruiĝis.

ESKO. Sed la mono, kio ĝin laŭdire elĉerpis?

MIĈJO. Ni devis pagi flegistinon.

92

ESKO. Nu, kion mi faris dum via malsano?

MIĈJO. Vi sidis ploranta apud mia lito ne lasante la fidelan svatiston.

ESKO. Tiu mensogo ne taŭgas, plue vi scias mian sanktan promeson, neniam iradi per ŝuoj de mensogo.—Veron ni konfesu kaj submetiĝu al la neeviteblo.

MIĈJO. Tion vi faru; mi ne subiĝos al vipo de via patrino.

ESKO. Ĉu vi do ne intencas akompani min hejmen?

MIĈJO. Ne por ricevi bastonadon. Sed se mi venus, mi ankaŭ devus diri verecon. Oni demandos min pri la afero, mi rakontos ĉion, kaj, bedaŭrinde devos fini mian raporton kun via malica konduto ĉe Karri, mi estos devigata raporti pri la renversita tablo, la pereigita violono kaj frakasitaj fenestroj.

ESKO. Tion vi ne devos, diru nur, ke ni ekiris de Karri antaŭ ol mi renversis la manĝotablon.

MIĈJO. Vi do nun ŝajnigu vian patrinon kaj demandu min kiam ni foriris de Karri.

ESKO. Miĉjo Vilkastus, kiam vi ekiris kune kun mia filo, Esko, de Karri?

MIĈJO. Ni ekiris antaŭ ol Esko renversis la manĝotablon.

ESKO. Miĉjo, ne estas loko por moko.—Diru, ke ni ekiris, kiam la domanoj iris falĉi la herbon.

MIĈJO. »Ne instruu min pri la mensogo, ho.»

ESKO. Milfoje vi antaŭe mensogis, tiu mensogeto estas sensignifa kaj neniun malutilas.

MIĈJO. Vi nescias pri mia sankta promeso, kiun mi 93 faris antaŭ kelkaj sekundoj, kaj ĝi estas jena: neniam iradi per ŝuoj de mensogo.

ESKO. Vi ne pli malbonigu mian aferon. Kune ni iru al la domo de mia patro kaj klopodu min senkulpigi kiel eble plej bone.—Sed atendu min dum momento, mi iros plenigi mian sakon per rakitherbo[7], kiun mi scias kreski tie en la arbaro proksime de la vojo.

MIĈJO. Kion vi faras kun rakitherbo?

ESKO. Mi portas ĝin al panjo, kiu pro tio eble iomete senkoleriĝos.

MIĈJO. Kion faros via patrino kun ĝi?

ESKO. Mi konfesu al vi ankaŭ alian sekreton. Vi ja scias, ke mia patro estas drinketema kaj tiu peko lin kelkfoje atakegas. Sed tiam panjo miksas en la duonbieron rakitekstrakton, kiu baldaŭ enlitigas la maljunulon kaj ŝvitigas lin kvazaŭ la vaporbanejo, li spiregas, vomas kaj turnas siajn okulojn kiel bovo sur la buĉbenko. Tiu stato daŭras nur kelke da horoj kaj li refariĝas sobra. Kredu min, post tiu artifiko li ne toleras eĉ vidi brandon dum multaj monatoj. Sed alkutimiĝo kaŭzas, ke li bezonas ĉiam pliigitan doson, kaj panjo bezonas ĉiam pli da rakitherbo. Tial mi kredas, ke sako de ĉi tiu herbo tre plaĉos al ŝi. Eble mi eltrovis bonan mildigilon.—Atendu min tie ĉi dum momento. (Iras.)

MIĈJO (sola). Ĉu mi atendu vin, aŭ direktu la paŝojn al mia propra hejmo? Eble tio ŝajnus ŝteliro.—Mi atendos vin, sed de tie reveninte, mi aranĝos kun vi konflikteton. Kaŭzon mi facile trovos. Jes, konflikton 94 mi establos kaj lasos vin. Al la dometo de botisto Tobio mi ne venos kune kun vi, ne eĉ paŝon mi plu akompanos vin. (Krisĉjo alvenas.) Ho, Krisĉjo! Kien vi iras?

KRISĈJO. Por kromgasti je la alvena festo de Esko; aliaj gejunuloj ankaŭ venos.

MIĈJO. Jen vi vidas la svatiston!

KRISĈJO. Kie estas la fianĉo?

MIĈJO. Tie, en la arbaro.

KRISĈJO. Kaj kie la juna edzino, antaŭa Greto ĉe Karri?

MIĈJO. En brakoj de sia edzo.

KRISĈJO. Hoo—oh! Ili estas enamiĝintaj, fajrecaj. Kaj vi gardas tie ĉi, atendas ĝis la juna paro eliros el la arbaro?

MIĈJO. Neniu paro, sola kaj senpara estas Esko, kiel rekta botmodelilo. Tie li kolektas kaj plenigas sian sakon per rakitherbo por kontentigi sian patrinon, kies koleron li tre timas, kaŭze de longa restado sur la edziĝa vojaĝo, kaj tamen ne venigante edzinon al la hejmo.

KRISĈJO. Kion vi diras? Kiel okazis? Ĉu li ne ricevis sian Greton?

MIĈJO. La lignoŝuisto ŝin ekkaptis, kaj ilian edziĝon oni estis festanta, kiam mi kaj Esko kun la porvojaĝa sako sur la dorso alvenis al Karri. Komike estis, ili nin petis partopreni en la festo kaj ni kun plezuro akceptis la inviton kaj ĝuis la regalaĵojn.

KRISĈJO (ridas). Bonege, treege bone! Kio plue, Miĉjo?

MIĈJO. Ĝis nun ni restis survoje, translokiĝintaj de 95 unu gajejo al la alia, malŝparinte monon; sed nun la kaso elkonsumiĝis ĝis la lasta monereto.

KRISĈJO. Ĉu ankaŭ Esko drinkis?

MIĈJO. Ne eĉ guton, sed akompanis min ĉie fidela, ĉar ŝajnis honto al la fianĉo lasi sian svatiston dumvoje. Certe li ofte koleris je mi kaj klukis kiel ruĝa koko, sed tio ne maltrankviligis min, mi nur diboĉis laŭplaĉe. Tiuj tri semajnoj pasis tre rapide.—Jena do estis la edziĝa vojaĝo de Esko.

KRISĈJO. Mi preskaŭ tion konjektis jam ĉe la komenco, aŭdinte diversajn famojn de la fianĉinejo kaj pro tio mi laŭeble akcelis mian edziĝon kun Janjo. La botiston mi igis al la juĝisto kaj du fojojn nia ligo jam estas anoncita. Sed nun la preposto, pro troa akurateco, postulas por la tria proklamo edziĝpromeson de Tobio. Certe la edziĝintencoj de Esko evoluis laŭ mia espero, tamen ĉio povas ankoraŭ subite ŝanĝiĝi. La filo nun revenas malprosperinte, kaj la patrino, vidante kiel proksime mi estas al la kvincenta heredaĵo, povas en sia furiozo edzigi Eskon kun kiu ajn virinaĉo. Kaj ĉio tio ĉi okazos dum la preposto atendas edziĝpromeson de Tobio. Ho, se ĉeestus la patro de l’ junulino, ŝia vera edziniganto, tiam la afero estus alia. En proksima dimanĉo okazus la tria proklamo kaj en la sama tago ni festus nian edziĝon.

MIĈJO. Mi antaŭdiras vian venkon.

KRISĈJO. Se ĝuste vi antaŭdiras, vere vi estos la plej bona gasto ĉe mia edziĝo.

MIĈJO. Tion mi esperas kaj »laŭ via deziro al vi okazos», kiel Esko sin esprimas, komentariante biblion 96 laŭ sia memoro, tiu impona fianĉo, kiun oni hodiaŭ atendas hejmen en plena gloro.—Atentu, Krisĉjo, kiel kurioze okazis: en la sama tago, kiam oni nin atendas kun la juna mastrino, ni ankaŭ venas, sed kiel vagantoj, malpuraj kaj malsataj, kaj rilate al virinoj Esko estas egale virta kiel je sia ekiro.

KRISĈJO. Bonege! Estos ja tre interese ĉe la botisto. Mi akompanos vin, Miĉjo, kaj pliigos la koleregon de l’ mastrino.

MIĈJO. Plivole rapidu antaŭe al la hejmo de Esko kaj anoncu la alvenon de la festgastoj; diru ke ili haltis sur la korto de Peltola por ripozi.

KRISĈJO. Tion mi faru kaj mi havigos al ili pli longan nazon. Rapidu nur baldaŭ post mi! (Iras.)

MIĈJO (sola). Vane vi atendos min; ĉar pro nenio mi nun volus renkonti la faman Marton. Verdire, mi timas ŝin pli ol diablon. Kaj kiu ŝin ne timus?—Nun al mia propra nesto; kaj Esko’n, kun la sako da rakitherbo sur la dorso mi sendos miaparte kaj sia propraparte en la faŭkon de la nigra drako.—Li restadas ankoraŭ. (Kriante.) Esko!

ESKO (el la arbaro). Mi venos tuj.

MIĈJO. Kiam vi de tie revenis, mi igos vin drinki plenan kiel ojstron, kaj en via hejmo ili vidu, ke ne mi sola konsumis la monon.—(Esko venas; unu duono de lia sako estas plenigita.)

ESKO. Tie kreskis sufiĉe da rakitherbo.

MIĈJO (prezentas al Esko la brandobotelon). Jen al vi. Mi ĵus ankaŭ mem ektrinkis.

ESKO. Kion vi celas?

97

MIĈJO. Ke vi prenu bonan ektrinkon el mia botelo.

ESKO. Mi?

MIĈJO. La sama viro!

ESKO. Vi scias, ke ĝis tiu tago miajn lipojn ne malsekigis ia maldolĉaĵo.

MIĈJO. Sed hodiaŭ ili malsekiĝu!

ESKO. Ĉu mi drinkus? Ne!—Kredu min, Miĉjo Vilkastus, mi apenaŭ scias la guston de l’ brando.

MIĈJO. Gustumu nun, por ke vi sciu! Ektrinku, Esko, el tiu klara botelo.

ESKO. Mi malamas la brandbotelon de mia tuta koro kaj animo.

MIĈJO. Tio okazas, ĉar vi ne pli bone konas ĝian internan naturon.

ESKO. Nakkinen, mia maljuna onklo, ĉesante drinkadon, terure malbenis brandon. Li nomis ĝin veneno el la puto de profundo.

MIĈJO. Estu certa, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin mielguto el la monto de l’ alteco.

ESKO. Jes, li ĝin malbenis kaj la brandbotelon li nomis korno de l’ diablo.

MIĈJO. Estu senzorga, kiam li denove komencos drinki, li nomos ĝin korno de l’ feliĉego.

ESKO. Vi parolaĉas, Miĉjo. La brando ne bezonas defendanton.

MIĈJO. Tute vere, kiel neniu bona kaj honesta afero.

ESKO. Malbenata afero, la branda afero. Oni pretendas, ke iu kuracisto eltrovis la branddistiladon. Se tiu kuracisto troviĝus tie ĉi, tuj mi lin pendigus.

MIĈJO. Kaj mi anstataŭus lin en la pendigilo, se 98 mi nur sentus iom da kapturno de l’ brando, kiu kuraĝigas homon eĉ je la plej granda danĝero; kantante ni ĝin renkontas. Vi tian kuraĝon bezonas alpaŝante al via terura patrino, pro tio, trinku!

ESKO. Ĉu ĝi helpus?

MIĈJO. Sendube.—Trinku!

ESKO. Mi ne trinkos.

MIĈJO. Tiam ni disiĝas, mi ne akompanas vin plu. Adiaŭ! (Intencas foriri.)

ESKO. Haltu, Miĉjo, haltu! Sen akompananto mi ne iros hejmen.

MIĈJO. Ĉu vi volas trinki?

ESKO. Donu la botelon! Estu la lasta, kiel la unua fojo. (Trinkas.)

MIĈJO (aparte). Bone!

ESKO. Ĉu vi vidis, ke mi trinkis?

MIĈJO. Ankoraŭ glutu ektrinkon, ĉar ĝi estas la unua kaj lasta fojo. (Esko trinkas. Aparte.) Nu, bone! Nun la konflikteto kaj poste disiĝo.

ESKO. Ĉu mi ne trinkis?

MIĈJO. Jes, kaj tre tio estis utila, nun vi kuraĝe akceptos bastonadon de via patrino, ĉar estu certa, bastonegadon vi ricevos.

ESKO. Miĉjo Vilkastus ne estas profeto.

MIĈJO. Kvankam ne profeto, mi povas antaŭdiri kio vin hodiaŭ atendas. Sed estu trankvila, via kapo nun estas preparita, okazu kio ajn.

ESKO. Vi do kredas, ke mi nepre estos bastonata vespere, ĉu jes?

MIĈJO. Mi kredas kaj fidas.

99

ESKO. Kaj vi ĝojas kaj estas gaja!

MIĈJO. Ĉu svatisto ĝojus je bastonado de fianĉo?

ESKO. Pro kio vi do tiel parolas?

MIĈJO. Mi babilas de doloro el profundo de mia koro, ĉar la afero estas malagrabla.

ESKO. Ĉu vere. Mi ricevos bastonadon! Kaj vi?

MIĈJO. Mi estos devigata pririgardi, nenio helpos.

ESKO. Vere! Sed kiu el ni estas la ĉefkulpulo, mi aŭ vi?

MIĈJO. Mi ne scias; ĉar mi estas senkulpa.

ESKO. Senkulpa? Vi ja kaŭzis tiun prokrastitan revenon. De domo al domo vi paŝis kvazaŭ cigano, kaj mi akompanis vin.

MIĈJO. Kvazaŭ cigano! Hundo, pripensu kiel ofte kaj kiel senhonte vi min insultis dum tiu ĉi vojaĝo. Fine tamen sufiĉas, fulmotondro!

ESKO. Ĉu vi laŭkonscience povas diri, ke vi ne estas kaŭzo al mia nuna mizero?

MIĈJO. Kaŭzo de tiu mizero! Ĉu mi sola?

ESKO. Vi ja eluzis la monon.

MIĈJO. Plej grandan parton da mono ni elspezis en la gastejo, kie ni tagmanĝis grandsinjore kaj trinkis botelon da biero. Vi scias, ke tia manĝo postulis monon.—Sed kiu estas kulpa por ke ni deflankiĝis en la gastejon? Ĉu ne vi?

ESKO. Mi ne celis alian ol desegni en la rajtigon mian parafon, kiu devis tie esti; sed poste pro kio ni ne daŭrigis nian iradon al domo de l’ fianĉino?

MIĈJO. Tio estas alia afero. Sed respondu, kiu estas kulpa por ke ni deflankiĝis al la gastejo?

100

ESKO. Ho, ho, kia tono nun en la sonorilo!

MIĈJO. En la sonorilo! Ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo, vi intrigema kaj ruza botistfilo, ĉu mia voĉo estas tono de sonorilo?

ESKO. La voĉo estas donaco de Dio, precipe la kantovoĉo. Komprenu ĝuste mian komparon; ĉar ofte mi parolas alegorie kaj metafore. Tiel mi ankaŭ nun opiniis, ke la voĉo de l’ homo ŝanĝiĝas, kiel en la arbaro ni aŭdas aŭ akrajn aŭ malakrajn tonojn el sonoriloj de la brutaro.

MIĈJO. Vi malsaĝa virŝafo, aŭskultu al tiu sonorilo! (Vangfrapas Esko’n kaj forkuras. Esko postkuras.—La tajloro Andreo alvenas kun klarneto sub la brako.)

ANDREO (sola). Tie ĉi mi do devas atendi la gastojn kaj, kiam ili alvenos, ilin akompani al domo de l’ botisto, tia estas la volo de l’ maljunulo. Sed ĉu mi devas stari ĉi tie eĉ ĝis la duonnokto, ilin atendante kun klarneto en la mano?—Silentu! Jen ili estas, almenaŭ la fianĉo. Mi donu al li honorfanfareton. (Esko venas. Andreo ekfajfas al li kelke da fojoj.)

ESKO. Ĉu vi vidis Miĉjon?

ANDREO. Vian svatiston? Ĉu li ne troviĝas inter la gastoj?

ESKO. Li lasis min, kiel lupo sian idon, kaj eĉ vangfrapis min je la disiĝo.

ANDREO. Pro kio vi disiĝis en kolero?

ESKO. Li estas ofendsentema kaj ne toleras riproĉon.—Vangfrapon mi ricevis de li. Bone!—Se mi estus lin atinginta, certe kun pliiĝo mi estus lin paginta. Sed je proksimiĝo de danĝero li ĉiam estas rapidpieda. Senkaŭze lia nomo ne estas Vilkastus (viglulo).

101

ANDREO. Ruzulo li estas!—Oni invitis min por ludi je via festo, kaj laŭ ordono mi tie ĉi vin atendis. Nun vin mi renkontas, sed ne vian fianĉinon.

ESKO. Neniu fianĉino ekzistas. Ŝi lasis min jam antaŭ la edziĝa soleno kaj prenis alian. Abomena trompo, senkonscienca ago! Sed mi komencos teruran proceson kontraŭ ili.

ANDREO. Kiun ŝi prenis?

ESKO. La lignoŝuiston; ni ja ĉeestis je ilia edziĝofesto.

ANDREO. Mi kompatas vian perdon, kiu vian koron tre tuŝas.

ESKO. Senlime, jes!—Diabla Miĉjo, kiu forkuris de miaj ungegoj! Mi agus kun li tiel, tiele! (Li ebriiĝas.)

ANDREO. Granda ruzulo!—Bagatelo ja estis, ke la knabino ne estis pli riĉa. Ni ja kantas: »Se amon nur posedas ni, riĉecon al ni donas Di’.» Tiel estas, ĉu ankaŭ vi tion kredas?

ESKO. Certe vi estas prava.—Kun Miĉjo mi ankaŭ procesos. Eble vi inter la arboj vidis kiel li min vangfrapis?

ANDREO. Mi ne vidis.

ESKO. Diru absolutan veron!

ANDREO. Ne, ne, mi ne vidis.

ESKO. Atentu, se vi devus meti du fingrojn sur la libron! (Biblion.)

ANDREO. Mi ripetas, mi nenion vidis. Pro Dio, ne igu min al la juĝejo; mi ĝin timas kvazaŭ inferon.

ESKO. Mi konsideru pri la afero. Sed nun mi eble mortos.

ANDREO. Dio gardu nin! Kial?

102

ESKO. Ŝajnas al mi, ke mia korpo kaj animo solviĝas en la aero.

ANDREO. Ankoraŭ vi ja estas sendifekta.

ESKO. Mi ricevas flugilojn sur la dorson kaj voston sur la postaĵon kaj leviĝas en la alteco.

ANDREO. Sur la tero vi ankoraŭ staras, kiel mi, la peka homo.

ESKO. Vian voĉon mi malbone distingas ĝis ĉi-alte. Kion vi diris?

ANDREO. Sur la tero vi staras.

ESKO. Sed mia spirito turniĝas sur poluso de la ĉielo.

ANDREO. Vi malĝojigas min.

ESKO. Tio estas tre amuze. Tero kaj ĉielo faras transkapiĝon kaj vi, Andreo, ŝajnas al mi rondiri kiel simio sur la foira kampo kaj tamen mi volus vin ameme kisi. Certe tio estas morto, kaj mi ricevas satanan kuraĝon. Hih! Nun mi batalus kun legioj.

ANDREO. Vi ja drinkis?

ESKO. Eĉ tion mi faris. Du bonegajn ektrinkojn mi ĵus prenis el la poŝbotelo de Miĉjo.—Sed nun la tempo plenumiĝis, kaj ni ĉiuj devas foje morti; kredu min!

ANDREO. Ĉu vi iam antaŭe ebriiĝis?

ESKO. Verdire, neniam!

ANDREO. Nun tio okazis, najbaro mia.

ESKO. Ĉu tio estus ebrieco?

ANDREO. Ĝuste, jes! estu certa pri tio!

ESKO. Tiel dolĉe, tiel ĉiele, ferkuraĝege! Se la tutan mondon mi povus ĉirkaŭpreni, mi ĝin kisus kiel amatan fraton. Diablo! Mi povus eksalti al supro de tiu piceo 103 aŭ al rando de tiu nubo kaj de tie ree kiel fulmo malsupren ĝis la kerno de l’ tero. La vivo estas gajludo! Andreo, kiaj ni estas, kiaj estaĵoj, ĉar Dio zorgas pri ni? Hih! Jen vi vidas rimarkindan knabon. Ĉu ne? Kion vi diras, tajloro?

ANDREO. Mi diras preskaŭ nenion.

ESKO. Ĉu tajloro superas botiston?

ANDREO. Ambaŭ estas utilaj en la mondo.

ESKO. Vi kutimas mallaŭdi botiston kaj meti tajloron unu gradon pli supre, sed atentu, se ne estus botoj, eble ankaŭ ne estus piedoj. Jen vi ricevis unu pikaludon, kiu valoras kiel du.

ANDREO. Vi ja deziras disputon kaj malpacon inter ni. Jes, jes, mi komprenas, sed mi nenion diros.

ESKO. Ne fariĝu disputo, ĉar nun estas tago de l’ ĝojo. (Kun predika voĉo):

»Estu gaja, la anim’,
fidu al la bovo, vi,
alten vin kondukos ĝi.»

Tre infana mi estis timante iri hejmen, kvazaŭ mi devus tien iri. Al koboldo, la hejmo! La mondo estas granda kaj panon mi trovos ĉie.

ANDREO. Iru tamen dece hejmen, Esko, tio estas al vi la plej bone.

ESKO. Ne eĉ unu colon plu al la hejmo mi min turnas, kaj mi migros malproksimen, eĉ pli malproksimen al la orstepo, pri kiu la fraŭlino de pastrejo sonĝis.—Transdonu al ili miajn salutojn kaj danku ilin por la 104 edukado, diru, ke mi ilin benis forirante kaj estas gaja kiel virŝafo. (Fiere la kapon balancante.)

»Estu gaja, la anim’,
fidu al la bovo, vi,
alten vin kondukos ĝi.»

Hih! Sur breto de Karri estis dek kuleroj, mi ilin kalkulis.—Andreo, ni estu gajegaj!—Vidu, kiel rapidkura mi estas. (Forkuras rapidege.)

ANDREO (sola). Mi komencas lin timi. Lia karaktero estas tre ekscesa, kaj forta li estas, treege forta. (Esko revenas kurante sen ĉapelo kaj la dua ŝuo.)

ESKO. Dio mia, Andreo, ĉu ni kuru la kapojn kontraŭ la pinojn?

ANDREO. En kia stato vi troviĝas? Mankas ja ĉapelo kaj la dua ŝuo!

ESKO. Ili manku.

ANDREO. Ni serĉu ilin.

ESKO. Ne, tajloro, la arbaro tenu sian kaptaĵon. Ĉu mi zorgus pri ĉapelo kaj unu ŝuo? Diableto! Mi forĵetos ĉiujn miajn vestojn, se mi tute koleriĝas, kaj vendos min al la ruso por cent taleroj!

ANDREO. Kondutu vin konvene, amiko, kaj parolu kiel decas al prudentulo.—Mi iros por elserĉi vian ĉapelon.

ESKO. Ne iru, alie ni fariĝos malamikoj.

ANDREO. Ĉu vi intencas kun hararo tiel hirte staranta vin montri inter la homoj?

105

ESKO. La hararo taŭgas, kvankam vi ĝin foje tre mokis, vi. Mi tion ĉiam memoros.

ANDREO. Mi tiam estis ebrieta.

ESKO. Vi ridetis al tiu staranta tufo sur mia verto. Signo de vireco kaj ekkoleremo! Ankaŭ miajn okulojn vi mokis, nomante ilin rondaj virŝafokuloj. Bone! Rigardu tiujn okulojn!

ANDREO. Mi ilin vidis.

ESKO. Rigardu min atente kaj senvoĉe en la okulojn. Faru tion tuj, Andreo, alie al vi okazos malbone!

ANDREO. Mi rigardas. (Momenta silento dum interrigardo.)

ESKO. Jes, tiaj okuloj ili estas. Tuŝu ankaŭ tiun tufon sur mia kapo.

ANDREO. Pro kio?

ESKO. Ĝi estas tuŝinda. Obeu dum serena tempo.

ANDREO. Vi estas strangulo.

ESKO. Tia tufkapulo. Enŝovu vian manon en ĝin, estas sendanĝere.

ANDREO. Sed kion tio utilas?

ESKO. Mi nescias eĉ mem. Sed rapidu nur, se via dorso jukas.

ANDREO. Nu, mi palpas ĝin. (Tuŝas lian hararon.)

ESKO. Duan fojon! (Andreo tuŝas lian hararon.) Jes, kaj la trian fojon!

ANDREO. Vi petolŝercas. Mi jam tuŝis.

ESKO. Tuŝu ankoraŭ la trian fojon!

ANDREO. Ho, mi, malfeliĉulo, al kio mi okaze venis!

ESKO. La trian fojon.—Tuŝu!

ANDREO. Mi tuŝas. (Li tuŝas.)

106

ESKO. Jes, tia hararo ĝi estas, kaj mem mi ĝin portas, same kiel la okulojn.

ANDREO. Mi ne kredis vin tiom obstina.

ESKO. Obstina kaj ekflamema laŭ naturo.

ANDREO. Nek tiom ekkolerema kaj artifikema.

ESKO. Mil diabloj! La tuta mondo kvazaŭ sorĉita kontraŭstaras min. (Ekprenas la tajloron je la kolumo.) Karri trompis min, mia propra fianĉino trompis min, nomante min senhontulo, kaj ili min forpelis kiel fremdan hundon. Tiel oni agis kun mi, kaj Miĉjo Vilkastus, li estas vera satano. La monon findrinkinte, li vangfrapis min kaj forkuris kvazaŭ rabbesto. Kaj inter ni, Andreo, estas ankaŭ ia malnova malkonsento.

ANDREO. Ne premu mian gorĝon!

ESKO. Sinjoro Kristo! Sciu, tajloro, Miĉjo Vilkastus tiel emociis mian koron. (Kunpremas pli kaj pli la gorĝon de Andreo, kiu klopodas liberiĝi.)

ANDREO. Ne sufoku min!

ESKO. Ha, tajloro!

ANDREO. Venu por helpi min!

ESKO. Atentu! tiel mi agas kun viroj, vidu! (Premas lin teren, la tajloro svenas kaj restas senmova.) Ĉagreno post ĉagreno fine senprudentigas homon. (Rigardas la tajloron.) Senmova kiel ŝtono. Pensu, se... (Skuas lin.) Stariĝu, Andreo, kaj ni refariĝu amikoj.—Li ne plu spiras. Estas farita! Unu en ĉerko, la alia en katenoj, tiel finiĝis la edziĝovojaĝo. Mortinta li estas! Estas farita! (Ivaro, Zakario kaj Niko alvenas veturante, sidantaj en la veturilo.) Venu kaj vidu mian grandan krimon!

107

ZAKARIO. Haltu! (Ivaro haltigas ĉevalon.) Kio okazis?

ESKO. Venu kaj vidu fruktojn de kolero kaj peko!

IVARO. Mia frato, Esko! Kia teruraĵo?

ESKO. Estas farita!

ZAKARIO. Ĉiuj lasu la veturilon! (Ili malsupreniras.) Ligu la Brunulon tie je la pino. (Ivaro dekstrenigas la ĉevalon. Zakario kondukante Niko’n per ŝnurego, ligita je la piedo, proksimiĝas al Esko.) Esko, nevo mia, kion vi faris?

ESKO. Bonan tagon! Mia faraĵo estas tie. Jen kuŝas la tajloro, kiel oferŝafo de mia kolero. Sed ĝi estas kiel puno al mi. (Ivaro alvenas.)

IVARO. Ĉu vi mortigis tajloron?

ESKO. Bonan tagon! Aŭ eble jam estas vespero.—Jes, Ivaro, vi estas pli juna, prenu ekzemplon de mi kaj neniam donu superforton al viaj pasioj. Mi viron mortigis, tio fariĝis puno al mi. Sed ho, tajloro, kiu devis lasi sian vivon pro tio. (Zakario ion subparolas al Esko. Esko ekkuras, sed sin returnas post kvin ses paŝoj.) Ne, onklo, mi ne volas forkuri. La konsciencriproĉoj moderiĝas pro la puno de l’ registaro. Mi do ricevu la difinitan nombron sur mian dorson, ĉar tion mi meritas. Kaj poste: marŝu tien, kie la nuboj kaj la tero intertuŝiĝas kaj oni veturas per boacoj. Tien, tien la ŝtato forigas siajn krimulojn. La ebrieco malaperas el mia kapo kiel cindro en la vento. Nun mi estas tute malebria. (Andreo moviĝas.) La tajloro ankoraŭ vivas! Amiko mia, Andreo!

108

ANDREO. (Sidiĝas peze ekĝemante.) Ĉu mi ankoraŭ restas tie ĉi?

ESKO. Jes, amiko mia! Dank’ al Dio, ke vi reviviĝis! Mi petas de vi pardonon de mia tuta koro!

ANDREO. Mi vizitis malproksimajn landojn, parolis fremdajn lingvojn kaj vidis multajn homojn.—Antaŭ kiel longe, Esko, vi kunpremis mian gorĝon?

ESKO. Antaŭ apenaŭ tri minutoj.

ANDREO. Diru almenaŭ tridek jaroj.

ESKO. Ne pli ol tri minutoj, kredu min!

ANDREO. Vera miraklo!

ESKO. Stariĝu, frato mia! (Helpas Andreo’n stariĝi.) Kiel vi nun fartas?

ANDREO. Mi estas sana kaj sobra.

ESKO. Sana kaj sobra! Kia feliĉo!—Sed mi estus perdita, se vi laŭleĝe persekutus min.

ANDREO. Mi tion ne faros.

ESKO. Kunpremi gorĝon de alia estas ja bestiale kaj mi devus esti severe punata. Jes, tion mi meritus. Sed mi petegas vin, ne igu min al la juĝeja kunsido pro tiu afero!

ANDREO. Ne, ne, trankviliĝu!

ESKO. Vi bonulo! Kiamaniere mi vin rekompencos?

ANDREO. Mi ne bezonas rekompencon.

ESKO. Nekomparebla viro! Senpage mi faros al vi botojn ĝis via morto.

ANDREO. Nu, se vi volas.

ESKO. Jes, mi faros!—Nu, onklo kaj mia pli juna frato, Ivaro, la providenco tamen min helpis el tiu malfeliĉo.—Sed de kie vi venas kaj kiu estas tiu ĉi?

109

ZAKARIO. Ni revenas el la urbo.

IVARO. Kaj tiu estas nia amiko, kiu feliĉigos nin.

ESKO. Pro kio onklo lin kondukas per ŝnurego?

IVARO. Ĝi estas ligaĵo de amikeco, kompreneble.

ESKO. Klarigu al mi la aferon.

IVARO. Ĉu vi ne atentas la mallongan hararon, pintbarbon kaj makulon apud la nazo?

ESKO. La granda ŝtelisto!

ZAKARIO. Ĝuste la sama.

IVARO. Ni lin lerte ekprenis en la Mezvoja drinkejo.

ESKO. Kia bonŝanco!

IVARO. Nur sepcent talerojn!

ESKO (aparte). Kia bonŝanco! Tio kaŭzos grandan ĝojon en mia hejmo kaj savos ankaŭ min.

ZAKARIO. Sed aŭdu, nevo mia, hodiaŭ ja devis okazi via postedziĝa festo?

IVARO. Estas ja vere! Pro kio vi staras tie ĉi?

ESKO. Ho, ve! Al mi okazis kruela malprospero. Mian fianĉinon oni trompe donis al alia kaj mi kiel fraŭlo devis reveni. Ĝis nun mi restis survoje, dank’ al Miĉjo Vilkastus. Li ankaŭ min trompis. La dekdu talerojn, kiujn mia patrino donis al mi por la edziĝo, li fordrinkis, plue vangfrapis min kaj forkuris, ĝuste tie ĉi. Mi decidis ne plu reveni hejmen, sed migri alilanden. Nun mi tamen kredas, ke la afero ŝanĝiĝis.

IVARO. Certe jes, ne timu! Ni ankaŭ faris malprosperan vojaĝon, sed tiu nia feliĉbirdo (montrante Niko’n) rebonigos ĉion. Nun mi tute kuraĝe revenos; eĉ tuj mi konfesu, ke ni la monon fordrinkis, sed jen anstataŭe 110 sepcent taleroj kaj en dometo de nia patro oni laŭte de ĝojo huraos.

ZAKARIO. Tamen ne sciigu, ke mi vin akompanis en la urbo je via drinkado.

IVARO. Ho, ne, mi diros, ke mi vin ne renkontis antaŭ ol ĉe la urba impostejo je mia foriro. Estu trankvila, onklo, mi savos vian dorson.

ZAKARIO. Mian dorson?

IVARO. Jes, la vian, Esko’an kaj mian propran.

ESKO. Ha, kia mirega ŝanĝo! Nun ni deziregas atingi la hejmon, heroe kvazaŭ venkintoj en la milito. Tian feliĉon ni ne meritis. Ni danku la providencon!

IVARO. Ni danku la providencon; ĝi ŝteligis tiun viron por savi nin, mizerulojn.—Sed mi sentas teruran malsaton. Ĉu via sako enhavas manĝaĵon?

ESKO. Tute ne, nur rakitherbon.—Terure ankaŭ mi malsatas. Maldolĉe! Mi povus, kiel plej bona birdĉasista hundo, senti flaron de pano en porvojaĝa sako de l’ veturanto, kaj vere, agrablan flaron de novgreno mi sentis dum la tuta vojo. Certe, frato mia, tian insistan malsaton mi neniam antaŭe spertis. Sed iom da pacienco ankoraŭ, baldaŭ nia patrino donos al ni manĝon.

IVARO. Buterpanon ŝi donos al ni, kiel al bonaj infanoj. Al la hejmo kiel pelataj de koboldo! Mi malligos la ĉevalon. (Intencas iri dekstren.) Sed atentu, ke vi ne perdas nian orbulon, onklo, alie ni ambaŭ senindulge baldaŭ troviĝos en la pendingo. (Iras.)

ZAKARIO. Mi bone gardos lin.

NIKO (aparte). Ankaŭ mi volonte volus malplenigi teleron da pizaĵo, ĉar mi estas malplena kiel en la malliberejo 111 antaŭ du semajnoj. Tamen la akrecon de malsato mi forgesas, rigardante la vojojn kaj vojetojn de mia infaneco.

ESKO (al Niko). Vi do estas la sama fripono? Konsideru la teruran krimon, alproprigi al si havaĵon de alia persono, ĝin enŝovi en sian propran poŝon kaj sin forŝteli. Konsideru tion, mizerulo!

NIKO. Silentu tuj, kokinŝtelisto kaj okuleganta gufo, alie mi liberigas la manon el la ŝnurego, ekprenas vian hararon kaj disĵetas la ventoneston en la aeron.

ESKO. Ne fanfaronu! Ebrieco, la kanajlo, denove sin sentigas en mia kapo rekuraĝigante.—Fripono! Ĉu vi insultas min? Atentu, ke mi ne ekprenu vin je la gorĝo! Kion vi farus? viaj manoj estas ligitaj.

ZAKARIO. Estu prudenta, Esko, memoru, ke li estas nia kaptito.

IVARO (venigas ĉevalon kun ĉaro sur la scenejon). Pri kio Esko disputas?

ESKO. Tiu senhontulo min insultas, ĉar mi kristanmaniere lin riproĉis pri lia ŝtelo.

IVARO. Li ne toleras naivulojn, kaj naivaj ni ja estus, lin riproĉante pro tio, por kio ni devus lin danki.—Nun ĉiuj supreniru en la ĉaron, mia ĉevalo de malkvieteco aspergas kaj piedfrapas. (Ĉiuj sin lokas sur la ĉaron.) Mi, via veturigisto, sidiĝas antaŭe, onklo kun nia orkoko, sidiĝu en la mezo, poste Esko, kaj vi kun via fluto malantaŭe, kaj ludu tiel, ke la ĉielo krevas.

ANDREO. Mi ludos!

IVARO. Sed ne elfalu de tie, dum mia ĉevalo galopos!

ANDREO. Mi ne elfalos.

112

IVARO. Kie estas via ĉapelo, Esko?

ESKO. En la arbaro, sed restu tie eĉ deko.

IVARO. Vi estas prava. De nun ni uzos silkoĉapelojn.

ESKO. Kaj orajn poŝhorloĝojn. Ni aĉetu oficistan bienon de l’ ŝtato aŭ farmu sinjoran bienon.

IVARO. Tion mi tuj faros.

ESKO. Mi fariĝos via inspektisto, Ivaro!

IVARO. Bone, mi akceptos vin kiel inspektiston, onklo estu mia arbaristo, patro mia intendanto kaj la intendantedzino estu nia mastrino.

ESKO. Kiu intendantedzino?

IVARO. Nia patrino, kompreneble.

ESKO. Nu, nu, mi komprenas!

IVARO. Priatentu, nun mi ekvipas la ĉevalon. Ne falu de tie, postludanto.

ANDREO. Ne, ne, mi ne falos!

IVARO. Nun ni ekveturas! Flanken! Ĉi tie venas riĉuloj.—Ĝojmarŝon, tajloro, ĝojmarŝon! (Ili ekveturas. Andreo ludas marŝon de Bjorneborganoj. La aliaj kantkrias.—Du kromgastoj, celante postedziĝan feston de Esko, venas el dekstre.)

1:A KROMGASTO. La klarneto sonas, rapidu. (Plendkrio de Miĉjo aŭdiĝas el la arbaro.) Kiu tie plendkrias?

2:A KROMGASTO. Mi ankaŭ ion aŭdis.

1:A KROMGASTO. Ni esploru la aferon. (La kromgastoj iras. Baldaŭ ili revenas, portante Miĉjo’n, kiu rompis sian piedon.)

MIĈJO. Mi disrompis mian piedon, portu min al la kantoro!

113

1:A KROMGASTO. La kantoro troviĝas en festo ĉe la botisto Tobio. Tien ni portas vin.

MIĈJO. Pro Dio, ĉu mi tie aperu?

2:A KROMGASTO. Mi scias tute certe, ke li tie troviĝas.—Ĉu via piedo estas tre difektita?

MIĈJO. Ho, kiel mi suferas!

1:A KROMGASTO. Ĝi ja estas rompita. Kiel tio okazis?

MIĈJO. Mi, malsaĝulo, kuris post tetrinon, kiu saltetis vigle kiel koboldo, por min forlogi de sia idaro. Mi falpaŝis kaj rompis mian piedon. (Aparte.) Malbenita Esko, kiu min persekutis kaj kaŭzis tion ĉi! Bone, ĉar li ne vidis mian falpaŝon. (Laŭte.) Estas netolereble, mia piedo min doloras kaj brulumas kvazaŭ en kolbaspoto de diablo.

1:A KROMGASTO. Pro tio ni rapidu al domo de la botisto.

MIĈJO. Mil diabloj! Mi ne volus tien!

1:A KROMGASTO. Ĝuste tien ni rapidu, se vi deziras resaniĝi. Via piedo devas esti lignoligata.—Malfruiĝo povas malbonigi la aferon kaj vin lamigi.—Ekprenu lin, vi ankaŭ, kaj ni rapidu. (La kromgastoj, portante Miĉjo’n ekiras.)

114

Akto kvina.

(Ekster la dometo de Tobio. Maldekstre de l’ dometo estas tablo, sur kiu vidiĝas brandobotelo, du glasoj, tritikaj bulkoj kaj sukero. Malantaŭe vidiĝas pinarbaro.—TOBIO kaj ZEBEDEO venas el maldekstre.)

TOBIO. Ĉu vere! Marto pretigis apartan brandotablon, kaj eĉ ekstere sur la korto. La memoro de sinjoraj manieroj ankoraŭ aperas ĉe ŝi, ĉar en sia juneco ŝi servis sep jarojn en la bieno Riutala. Ŝi tre plaĉis al la sinjorino same al la kapitano mem, kvankam eĉ ili devis silenti, kiam Marto furiozis. Tia junulino ŝi estis. Ni interkonatiĝis dum mia kudrado en la bieno, kaj nia amikeco profundiĝis pli kaj pli kaj kaŭzis fine edziĝon. Mi eĉ devis pagi »gudromonon»[8] pro Esko, devis gudrigi preĝejon. Nu, nu! Juneco kaj malsaĝeco, maljuneco kaj saĝeco, diras la proverbo. Junulo estas riskemulo kiel la arbarkapro. Li senpripense antaŭen rapidas, precipe nuntempe.

ZEBEDEO. Antaŭe kun pugnita mano kaj buŝo kuntirita ni kontraŭbatalis la pasiojn, kaj la karaktero feriĝis. Sed mankas sufiĉa forteco de la volo ĉe tiu generacio, ĝi dancas laŭ la fajfilo de siaj inklinoj.

115

TOBIO. Jes, jes.—Ĉu vi memoras kiel ĉe la »trabveturiga festo»[9] en Peltola, la junaj kaj maljunaj dancis laŭ sakfajfilo de Hansu, la estona maljunulo?

ZEBEDEO. Dum miaj oficvojaĝoj mi okaze tien alvenis.

TOBIO. Multajn petolaĵojn ni tie faris. Inter alie forĝisto, la ŝerculo, fulgigis mian vizaĝon ĝuste je la ekiro. La fripono! Mi nesciis la aferon antaŭ ol en hejmo Marto min atakis pri tio.—Nu, tiuj agoj jam apartenas al estinteco kaj estu forgesataj. Oni devas sperti diversajn aferojn, ludon kaj seriozecon, en tiu mondo, kiun la scienculoj asertas esti ronda kiel mia kapo, kaj turniĝi en la malplena aero. Kia estas via opinio koncerne tiu afero?

ZEBEDEO. Mi plene konfidas al la Vorto, ni ja kantas: »Nenia kolono, nur rapidkura flugo.»

TOBIO. Tion ankaŭ mi opinias.—Sur la akvoj ĝi ruliĝas kvazaŭ granda kristnaska bulko.—Tiu mondo estas ronda kaj plena da kaŝanguloj kaj labirintoj, kiuj facile subigas homon. (Plenigas ambaŭ glasojn per brando.) Estu kiel ajn, ni prenu ektrinkon kaj ĉion forgesu. Ektrinkon ni prenu kaj ridu kaj ploru samtempe al okazintaĵoj de nia vivo.—Kantoro, havu la bonecon! Ne malŝatu feston de Esko, alie mi sentas min ofendata pro mia filo.

ZEBEDEO. Mi gustumos!

TOBIO. La glason renversite, kantoro, renversite!

ZEBEDEO. Ne, Tobio, mi nur gustumas.

116

TOBIO. Laŭplaĉe, sed por feliĉo de Esko! (Ili trinkas, Zebedeo nur gustumante.)

TOBIO. Bonvolu sukeron aŭ bulkon poste laŭ via plaĉo; mia rezervkonto ne estas tiel malplena, kiel ĝi ŝajnas; el ĝi gutetas je bezono. Kio mallumigus la vivon de botisto Tobio? Lia lerteco havas lokon en la kapo, kaj tiu mano ĝin efektivigas praktike; sanaj korpo, okuloj, oreloj kaj ĉiuj membroj; brava edzino kaj du filoj, kaj sur sia propra terpeco li loĝas sur la libera, resonanta pinplataĵo.—Tie ĉi estas fortega eĥo, sonigu ĝin per via voĉo, kantoro!

ZEBEDEO. Nun estas nek ĝusta tempo, nek loko por psalmokanto.

TOBIO. Nur kantkrieton, por ke ni aŭdu la eĥon.

ZEBEDEO. La la la laa! (Eĥo.)

TOBIO. La la la laa! (Kantante.) Sed ni knaboj el Mänttälä ... Hih! (Ĵetas sian ĉapelon en la aeron. Marto alvenas el la domo kaj taŭzas lian hararon.)

MARTO. Tuj silentu, falko!—Kion vi faros tie ĉi ekstere? Kantoro, bonvolu eniri. (Iras en la domon.)

TOBIO (reprenas sian ĉapon). La grandŝirmila ĉapo de Esko; li ricevis la mian pro la edziĝofesto. (Ektrinkas.)

ZEBEDEO. Min tre surprizis tiu okazo, nome la taŭzo.

TOBIO. Tiun ĉi antaŭtufon ŝi iom ektaŭzis, sed mi pardonas al ŝi, ĉar ŝi estas tre ekcitema kaj ekkolerema kaŭze de la festo. Ŝi egalas fulmon. Ĉu vi atentis la rapidecon de ŝia ago? Kiel sago ŝi ekaperis, kiel sago post unu sekundo ree estis en la domo kaj dume havis tempon taŭzi min.

117

ZEBEDEO. Sceptro ĉe virino estas malĝojiga signo; ĝi antaŭsciigas ruinon de l’ nacioj. Kiam en Romo la granda potenco kliniĝis al sia falo, la prostituinoj, virinaĉoj kaj kromvirinoj regis, kaj la viro tremis antaŭ la virino. Kia honto! Ĉie volupto kaj amuzo.—Tobio! Mi estimas virinon, sed diras, ke fino de l’ mondo, bankroto, kaj eterna konfuzo nin proksimiĝas, kiam ŝi sin vestas per pantalono kaj nin komencas bati, vangfrapi kaj—(signife rigardante Tobio’n) nin taŭzi.

TOBIO. Ĝuste pripensate, vere Marto agis senhonte. Diablo! Mi koleriĝas. Taŭzi min! Ho, ciganino! Nu, nu, certe mi vin punos, kiam preterpasis via malbona humoro. Nun estas plej prudente silenti.—Sed bonvolu eniri, kantoro, bonvolu eniri! (Malfermas la pordon al Zebedeo, kiu eniras.) Mi sekvos vin tuj. (Reiras, prenas ektrinkon kaj maĉas sukerpecon poste. Marto venas.) Mi okuladas kaj okuladas laŭlonge la vojon, atendante la gastojn kiel sunleviĝon.

MARTO. Vane ŝajnas ilin atendi.

TOBIO. Hodiaŭ vespere ili devas reveni laŭ la interkonsento.

MARTO. Ili povas reveni hodiaŭ aŭ morgaŭ aŭ kiam ajn; sed pensu, se ili revenus sen fianĉino!

TOBIO. Sen fianĉino?

MARTO. La opinio de junulino aŭ ŝia edukanto eble ŝanĝiĝis.

TOBIO. Neeble! La afero estis decidita per bravega manpremo.

MARTO. Tamen tute ne maleble. Sed, se tiel okazus, Janjo ja estus multe pli proksima al la heredaĵo ol Esko, 118 nia filo; nur la tria proklamo mankas. La ebleco por ke ŝi kaj la malbenita forĝisto ekkaptos de ni la kvincent talerojn, tiu penso mian koron bruligas pli ol fajro de l’ infero. Je Dio! Mi ĵuras, ke tio ne okazos. Se la mallertulo ne kunvenigas edzinon, li kontentiĝu kun tiu, kiun mi havigos al li. Mi rezervis al li amikinon, kiu lin akceptos kiel malsata aglo. Li devas tuj edziĝi, sed pro tio vi devas ankoraŭ intrigi kun la preposto.

TOBIO. Mi agos laŭ via volo. Sed tia disreviĝo ne timigu nin. Baldaŭ ili alvenos kaj la fianĉino sidas apud Esko kiel floro de Sarono. Ili estas solene edzoligitaj, por eterne kunigitaj; alie ili ne estus restintaj tri semajnojn dumvoje. Baldaŭ ili alvenos dum sonoj de fajfilo. La tajloro Andreo ilin atendas kun klarneto en la mano je la vojdisiĝo. Kaj mi ĵuras, Marto, ke mi ankoraŭ vespere dancos polskon kun vi sur tiu ebena korto.—Sed kion opinii pri Ivaro, kiu ĝis nun ne revenis?

MARTO. Ke li vivas, ni scias, ĉar li ja estas vidita sur la stratoj de Hämeenlinna, sed klukanta pro ebrieco.

TOBIO. Kanajla knabo, vi neeviteble ricevos puneton, fine de tie revenante, jes, tute certe.

MARTO. Mi vipos lin tiel, ke li la tutan semajnon kuŝu eĉ membron ne movante. Sed vi, eniru por amuzi la kantoron. Pri unu afero mi memorigas vin: ne ebriiĝu hodiaŭ, se vi ne volas esti enbarota en la porkejon.

TOBIO. En la porkejon? Marto mia, ne parolu tiel porke en tiu solena momento!

MARTO. Eniru la ĉambron kaj ne parolaĉu. (Tobio eniras, Marto sola.) Vi restas ankoraŭ, sentaŭgulino. Se vi ne tuj aperas, mi vian nukon distordos, ĉar hodiaŭ 119 mi ne estas ludema.—(Janjo venas.) Sed jen ŝi venas. Ĝoju, ĉar vi ne restis pli longe!—Ĉu vi ricevis siropon?

JANJO. Ne, li diris, ke li mem ne havis.

MARTO. Mallertulino, neniam vi povas ion fari.

JANJO. Mi ne ricevis.

MARTO. Pro tio, ke vi estas senenergia.

JANJO. Kion mi povis fari?

MARTO. Silentu! kaj ekiru tuj al Brito, memorigu ŝin pri la dek ovoj, kiujn ŝi ŝuldas al mi kaj diru al ŝi, ke, se ŝi ne redonas ilin, mi elŝiros la okulojn el ŝia kapo, kiel faris antaŭe la diablo kun sorĉistino de Kittilä. (Janjo iras dekstren. Karlo de Lenjo venas.)

KARLO. Ĉu Ivaro ne jam revenis el la urbo?

MARTO. Ne.

KARLO. Mi estas certa, ke li fordrinkis mian birdomonon kaj nun mi estos sen municio.

MARTO. Estas eble.

KARLO. Vi devas kompensi la malprofiton, kiun kaŭzis al mi via filo.

MARTO. Ni vidos! (Maljuna Anjo venas.)

ANJO. Bonan tagon, mastrino de botisto Tobio! Ĉu la urbovojaĝanto jam sciigis pri si? Mi timas ne ricevi flartabakon, nek plu mian monon!

MARTO. Tion ankaŭ mi kredas.

ANJO. La mizerulo, ĉu en la urbo aŭ en Mezvoja drinkejo li pasigas la tempon diboĉante?

MARTO. Iru lin serĉi, se vi tion volas scii.

ANJO. Estus plie tasko de lia patrino.

MARTO. Silentu, virinaĉo! alie mi vin elĵetos per 120 unu piedfrapo ĝis via domaĉo (Krisĉjo venas el dekstre.) Kion vi volas?

KRISĈJO. Ne tiel koleru, Marto; ĉar mi sciigas al vi gajan novaĵon. Esko proksimiĝas kun sia juna edzino; bela junulino! Ŝiaj vangoj egalas matenruĝon kaj la okuloj brilas kiel du sunoj. Baldaŭ ili vidiĝos. En korto de Peltola Esko trinkigis sian ĉevalon.

MARTO. Vi mensogas!

KRISĈJO. Veron mi diras. (Tonoj de klarneto aŭdiĝas.) Jen ili estas! (Aparte.) Mi ankaŭ aŭdas radbruon. Kion tio signifas? Ĉu Miĉjo ŝercis kun mi? Mi do veron mensogis. (Tobio kaj Zebedeo elvenas el la ĉambro, la unua sufiĉe ebria.)

TOBIO. Mi aŭdis tonojn de klarneto, ili proksimiĝas.

KRISĈJO. Tuj ili alvenas!

TOBIO. Kiel edziĝfeste! Kiun marŝon ludas la tajloro?

ZEBEDEO. Marŝon de Bjorneborganoj!

TOBIO. Marŝon de Bjorneborganoj! Kaj la arbaro eĥas kvazaŭ dum lupĉaso.—Sed kial ili kantkriadas?

KRISĈJO. Ĝuste kiel dum lupĉasado.

TOBIO. Tiu kantkriado?

KRISĈJO. Ĝi estas krio de ĝojo kaj gajeco.

TOBIO. Jes, forĝisto! »Ĝojiĝu kaj gajiĝu, Kristnasko estas nun!» Ni refariĝu amikoj, forĝisto! Nun mi pardonos al ĉiuj, eĉ al la diablo mem, kiu nin tentas kaj logas laŭ la fluo malsupren.—Jen mia mano, forĝisto!

KRISĈJO. Jen la mia! (Premas manojn unu de l’ alia.)

TOBIO. Ĉiam ni estu amikoj!

KRISĈJO. Tiel longe kiel ni povos.

121

TOBIO. Jes, forĝisto!

ZEBEDEO (aparte). Amikeco kaj akvo valoras egale nuntempe.

TOBIO. Edziĝofesto de Esko!

MARTO. Bruto, vi ja ebriiĝis, spite mia severa malpermeso?

TOBIO. Bruto! Marto kara, ne kondutu vin tiel, ke mi pro kolero devas vin hontigi per eterna forkuro!

MARTO. Ekmarŝu, se plaĉas al vi!

TOBIO. Pro kio ekmarŝi? Mi ja estas mastro de mia domo. Vi min ne timigas, ĉar nun ni estas multnombraj, kaj bone venkos vin.—Bruto! Ne kolerigu mian koron!

MARTO. Fermu la buŝon tuj!

ZEBEDEO. Trankviliĝu, edzo kaj edzino! For la malpaco, nun kristane ni akceptu la gefianĉojn!

TOBIO. Kristane, kun brulantaj lampoj en la manoj. La fianĉo alvenas!—Sed kia ciganaro de tie vidiĝas? (Ivaro, Zakario, Niko, Esko kaj Andreo, ĉiuj sidantaj sur la ĉaro, proksimiĝas kantkriante kaj dum sonegoj de klarneto. Ili haltas en la malantaŭo. Zakario kaj Andreo levas siajn ĉapelojn.)

MARTO (aparte). Dio helpu nin! Mi konjektas malbonon.

TOBIO. Mi demandas: kion signifas tiu cigana ŝarĝo?

IVARO. Ĝi ja estas monŝarĝaĵo. Ĉiuj malsupreniru. Mi volas manĝi. (Ili malsupreniras el la ĉaro. Ivaro forigas la ĉevalon de la sceno.)

TOBIO. Klarigu al mi tiun aperaĵon, se eble!

ZAKARIO (montrante Nikon). Rigardu tiun estaĵon. Ĉu vi nenion observas?

122

TOBIO. Ĉu estas sonĝo? Pro kio li estas ligita, kaj pro kio vi lin kondukas de piedo?

ZAKARIO. Li estas multekosta objekto. (Ivaro revenas.) Klarigu la aferon, Ivaro!

IVARO. Aŭdu, aŭdu la ĝojsciigon! Sovaĝe mi min kondutis, pli ol antikve la perdita filo. Ho, ve! Ĉion mi malŝparegis; ŝarĝon, monon kaj la vendaĵojn mi perdis, sed jen tiu, kiu ĉiujn truojn replenigos, jen sepcent taleroj.

TOBIO. Sepcent! Pro kio, pro kio, Ivaro, filo mia?

IVARO. Li estas la ŝtelisto de alilanda grafo. Mi lin ekkaptis en Mezvoja drinkejo kaj la promesita rekompenco estos mia. Ni riĉiĝos, patro!

TOBIO. Tondita hararo, pintbarbo kaj makulo tie, precise kiel devas. Fulmotondru kaj fajru, la tago de feliĉo venis kaj de ĝojo miaj okuloj nigriĝas. Ho, hundbojo! ŝtelisto, mi preskaŭ emas vin kisi!—Sepcent, kaj kvincent plue!

IVARO. Ni aĉetos bienon!

TOBIO. Bonegan bienon!—Marto mia, mia aminda Marto, la feliĉo nin favoras.

IVARO. Patro kaj patrino, mi petas vin forgesi miajn kulpojn!

TOBIO. Ĉiuj estas forgesitaj, brava knabo. Nun ni memoras nur tiun feliĉtagon!

IVARO. Ankaŭ mi pledas por Esko. Lia afero malsukcesis. Ili trompis lin, doninte lian fianĉinon al alia. Li ne kulpas pri tio nek pri sia longa restado survoje. Miĉjo ankaŭ estis trompa. Findrinkinte la monon de Esko, li 123 disiĝis de sia kamarado kvazaŭ bandito, donante al li eĉ vangofrapon. Tion li faris!

TOBIO. Certe tiu afero ŝajnas iom malagrabla...

MARTO. Ili estu malbenataj, tiel fianĉino kiel Miĉjo!

TOBIO. Malplezure vere estas; sed ĉio estu forgesata kaj kompensata per tiu ĝojmomento!

MARTO (aparte). Se la afero estas kia ĝi ŝajnas, vere la dorsoj de Ivaro kaj Esko estos savataj. (Janjo venas.)

TOBIO. Janjo, knabineto mia, venu kaj aŭdu la feliĉon, kiu okazis al ni. Jen la granda ŝtelisto kaptita!

NIKO. Ĉu estas vi, Janjo, anĝelineto mia? venu kaj liberigu la manojn de via patro, por ke li ĉirkaŭprenu vin!

TOBIO. Kion li diras?

JANJO. Ĉu vi mia patro?

NIKO. Jes, la maristo Niko, forkurinto, sed ne ŝtelisto. Estu trankvila, filino mia!

ANJO. Ho, bona Dio! Vere Niko Järvelä, kvankam tre ŝanĝita.—Ĉu vi ankoraŭ konas min?

NIKO. Maljuna Anjo, mi kredas!

ANJO. La sama Anjo, kiu vin foje helpis al lumo de l’ mondo.

TOBIO. Ĉu vi ankaŭ min konas?

NIKO. Vin mi neniam forgesis. Kiam sur la vasta maro amikojn mi memoris en la patrolando, larmoj de sopiro ofte fluis.

TOBIO. Malfeliĉulo! Mi eĉ nun kompatas vin amike.

NIKO. Dankon. Sed memorante vin, vian hararon, severajn okulojn kaj peĉan vizaĝon la ploro ŝanĝiĝis al rido, mi ridis tiel, ke la kajuto resonis.

124

TOBIO. Bone, vi maljuna ŝtelisto. Sed vi ne konas min. Al kiu apartenas tiu peĉa vizaĝo?

NIKO. Al edzo de botista Marto.

TOBIO. Tion vi divenis; demandu ion pri miaj travivaĵoj.

NIKO. Ĉu via dorso antaŭ nelonge sentis la vipon de Marto?

TOBIO. Ho, ho; kiel kolerema. Nun mi konas vin, antaŭa najbaro mia. Vi volus bati min, sed sciu, viaj manoj estas kunligitaj.

NIKO. Mi ne volas bati edzon de alia edzino, sed malligu miajn manojn.

JANJO (aparte). Ĉu mi vidus mian patron, sed kiel ŝteliston. Mi tremas de timo.

KRISĈJO (aparte). Mi feliĉon esperas, tamen timas la plej malbonon.

NIKO. Liberigu min, alie mi kaŭzos pereon ĉirkaŭ mi, kiel okazas dum krevas turniĝanta muelŝtono.—Liberigu min!

ZAKARIO. Vi estas nia kaptito.

NIKO. Pro kio vi kaptis min?

ZAKARIO. Ĉar vi estas ŝtelisto.

NIKO. Ŝtelisto! (Disrompas sian ligilon.) Malbenito! Pruvu vian kulpigon, alie vi pentos, kaj tuj malligu miajn piedojn. (Ektiras kaj renversas Zakarion per la piedŝnurego. Ivaro kaj Tobio intencas sin ĵeti sur lin.) Restu sur viaj lokoj, se plaĉas al vi konservi viajn kraniojn.

KRISĈJO. Ne tuŝu lin, sed diru kaŭzon pro kio vi lin ligis. Jen mi staras kaj defendas lin.

125

ZAKARIO. Atentu, ke li ne forkuru.

TOBIO. Li ne povas forkuri.

IVARO. Mi bone detenas lin.

NIKO. Baldaŭ mi foriĝos.—Sed ĉu vi estas mia filino? (Ĉirkaŭprenas Janjon.) Janjo mia, ĉu vi povas pardoni al mi?

JANJO. Ĉion, ĉion, nur ke ilia kulpigo estu malvera.

NIKO. Honestulo mi estas; pri alia kulpo mi ne scias, ol forkuro el mia ŝipo, kaj pro tio mi ja estis internigita en malliberejo de Abo ĝuste tiam, kiam okazis la ŝtelo pro kiu tiuj kulpigas min. Tie mi tiam troviĝis kaj alvenis rekte el angla ŝipo. Ĉion tion ĉi mi povas atesti; ankaŭ tion sciigas mia pasporto, kiun mi repostulas de tiu viro.

ZAKARIO. Ĝin vi ricevos, kiam plaĉos al mi.

IVARO (aparte). Ĉu la oro elglitus el mia mano? Mi tion ne kredas.

ESKO (starante malantaŭ la aliaj. Aparte.) Mi timas, timegas. (Eriko, la helpjuĝanto venas.)

TOBIO. Jen la helpjuĝanto kvazaŭ laŭ peto.—Mi admonas vin en nomo de l’ leĝo zorgeme gardi tiun viron, kiu estas la prianoncita ŝtelisto de l’ grafo. Mia filo, Ivaro, lin ekkaptis.

ERIKO. Kion vi babilas? Tiun ŝteliston oni ekkaptis hieraŭ ĉe la preĝejo de Vanaja, mi mem ĉeestis.

IVARO (aparte). Brula infero! Ree embaraso antaŭ mi.

ESKO (aparte). Mi estas malfeliĉa!

NIKO. Kial vi jen fiksrigardas min, Eriko, amiko mia?

126

ERIKO. Kian ŝercon vi ree faris, Niko? Kien malaperis via barbo, kanajlo? Kie estas la bonkreska barbo, kiun antaŭ kelkaj tagoj mi vidis vin porti en Hämeenlinna?

NIKO. Aŭskultu al mia rakonteto, kaj vi ankaŭ aliaj, se plaĉas al vi. Al tiuj du, revenantaj el la urbo, mi faris artifikaĵeton en Mezvoja drinkejo. Oni tie parolis pri ŝtelisto, kiun oni supozis troviĝi en la ĉirkaŭaĵo, kaj kiun ili deziris ekkapti por gajni grandan kompenson promesitan. Tiu nigrahara amiko promesis tuj sidigi la ŝteliston, se li vidiĝus, sur sian ĉaron kaj lin veturigi al sia hejmparoĥa policestro. Mi sciiĝis, ke ni estis samparoĥanoj kaj, ĉar mi estis tre laca, plaĉis al mi atingi la hejmon veturante; pro tio mi konspiris kune kun la drinkej-mastro por akiri ĝustan similecon kun la ŝtelisto. Ĉio fariĝis laŭdezire. Dum la mastro tondis la hararon, mi forrazis la barbon, lasante nur tiun pinton kaj faris makulon apud la nazon—kaj ĝi ree foriĝu! (Deviŝas la makulon.) Plue alian jakon kaj ĉapelon, kiujn donis al mi la mastro, kaj la fama ŝtelisto envenis en la drinkejon. Tiuj tuj kvazaŭ agloj sin ĵetis sur min, ligis kaj kun ĝojkrio—ĉar ili kredis sin trovintaj multekostan trezoron—veturigis min hejmen. Jen mi nun staras kaj dankas por la veturigo.

ERIKO (ridas). Ŝerculo!

JANJO. Patro mia, estu bonveninta!

KRISĈJO. Estu bonveninta! Vi venis ĝustatempe. Ho, kiel feliĉe! Jen do estas la patro de Janjo, ŝia ĝusta edziniganto. (Al la helpjuĝanto.) Helpjuĝanto, fariĝu mia svatisto.

127

ERIKO. Volonte. Jen, Niko, la forĝisto Krisĉjo, bonega kaj brava viro, kiu amas vian filinon; donu ŝin al li, li meritas bonan edzinon.

NIKO. Kion vi mem diras, Janjo mia?

JANJO. Malkaŝe mi volas respondi. Ho, vi ja estas mia propra patro, mia defendanto kaj protektanto. Ne plu mi ja bezonas timi la malamon de fremduloj! Miajn kordezirojn mi konfesos al vi.—Tiun viron mi jam de longe amis, tage kaj nokte li estis mia sola penso, kaj mia plej kara deziro estus edziniĝi kun li, sed obstine oni malebligis nian edziĝon. Ho, patro mia! mi multe suferis.

NIKO. Tion mi kredas. Esprimo de via okulo estas de suferanta serafo.

JANJO. Sed mi ne volas denunci, ne, mi ne volas. Ĉio ja nun fariĝis bona.

ZEBEDEO. Certe la knabino multajn severaĵojn spertis; sed la proverbo diras: »la haringeto ne difektiĝas en la salo».

NIKO. Jes, kantoro, mi vidas, ke ŝi estas honesta knabino.—Prenu manon de via amiko; mi fianĉigas vin, mi ankaŭ. (Krisĉjo kaj Janjo manprenas unu la alian.)

MARTO (aparte). Ĉio do estas perdita. Malbeno, malbeno! Mi ne eltenas plu.

NIKO. En la proksima dimanĉo oni anoncu la trian fojon.

KRISĈJO. Tiam ni ankaŭ festos nian edziĝon kaj akceptos la kvincent talerojn. Ili nun certe apartenas al ni, ĉar Esko ne plu povas kun ni konkuri. Eĉ se li 128 tuj fianĉiĝus, tri semajnoj devas pasi ĝis lia edziĝo, sed al ni sufiĉas nur kvin tagoj. La venko estas nia! Sed kion tio ĉi signifas komparate kun vi, knabino mia, kiun mi nun certe scias mia!—Malgraŭ ĉio, la venko estas nia!

ZEBEDEO. La sorto, la sentrompa sorto!—Verecon mi elparolas. Tiun orfan knabinon oni klopodis per multspecaj artifikoj malhelpi de sia rajto al leĝa unuiĝo, sed ĉio ŝanĝiĝis.—Vi, kiuj asertas neekziston de direktanta providenco, venu tien ĉi, al korto de botisto Tobio, por vidi ekzemplon; ĝi estas vin blindigonta kiel la blueta fulmo.—Potenca estas la maljusteco, sed pli potenca la justeco. Jen nia konsolo!—Sed kian miregindaĵon oni alportas tien ĉi? (La kromgastoj portante Miĉjon, alvenas el dekstre.)

ESKO. Estas ja vi, Miĉjo? (Ili sidigas Miĉjon teren.)

1:A KROMGASTO. Al vi, kantoro, ni venigis viron por esti bandaĝata; li rompis sian piedon.

ESKO. So, Miĉjo! Nu, mi ne volas vin moketi, vi ricevis vian parton.

TOBIO. Vi, Judaso! Sed vi ja estas mia falinta malamiko, pro tio tenu trankvile vian lokon.

ZEBEDEO. Denove ekbrilo de l’ glavo de la venĝanĝelo. Ĉielo, mi dankas vin, por ke vi punas; alie malgraveco, moko, ofendo kaj trompo paradus ĉe ni ĝis la nuboj, uzurpus la tronon de l’ alteco, kaj mallumo de l’ pereo fariĝus nia eterna heredaĵo, sed ekvilibron, ho ĉielo! tenas tie ĉi via punanta spirito.—Jes, Miĉjo Vilkastus, jen estas rikolto de via semado, karda rikolto, de nun semu pli saĝe. (Rigardas lian piedon.) Malbona 129 rompo. Post sep semajnoj vi eble povos lasi la liton, sed estu certa, ĝis la tombo sin sentigos la sekvoj. Lama vi restos vian tutan vivon. Portu lin\ al Brito Tienhaara, la maljunulino ordinare posedas diversajn kuracilojn. Portu lin tien; mi tuj poste akompanos vin. (La kromgastoj ekiras, forportante Miĉjon.)

ERIKO. Mi devas agi laŭdeve.—Esko, Karri vin leĝe persekutas por respondi pri viaj faraĉoj je la edziĝofesto de lia edukatino. La juĝa kunsido okazos la trian de septembro en la bieno Marttila, en vilaĝo Hätylä.—Vi havigos al vi grandan monpunon, knabo mia.

TOBIO. Kion mi aŭdas?

MARTO (aparte). Ĉu tio ankoraŭ?

TOBIO (al Esko). Mi ne povas percepti, ke vi estas mia filo. Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Respondu: Formo estas de Esko, lia fantomo. Sen ĉapelo kaj dua ŝuo! Kiu vi estas?

ESKO. Esko.

TOBIO. Ĉu vi konsistas el karno, osto kaj sango? Venu, por ke mi tuŝu vin, alie mi ne kredas ke vi estas Esko.—Venu!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko proksimiĝas malrapide sian patron.)

TOBIO (tre ebria. Metas ambaŭ siajn manojn sur ŝultron de Esko). Jes, nun ni estas disiĝintaj. Iru, iru, kaj neniam plu vidu vin miaj okuloj! Iru!

ZEBEDEO. Faru laŭ ordono de via patro. (Esko malproksimiĝas kelkajn paŝojn de sia patro.)

130

TOBIO. Kaj kunprenu, kio apartenas al vi. Jen via ĉapo. (Ĵetas de sia kapo la ĉapon al la piedoj de Esko; Esko sin turnas, prenas ĝin kaj metas sur sian kapon.) Kaj vi edziĝus, bulo!—Redonu la rajtigilon; tuj redonu mian promesleteron! (Esko redonas la leteron. Tobio ĝin ekrigardas.) Kion signifas tiu kornikpiedo?—Neniu respondo. Tiu kornikpiedo? mi demandas.

ESKO. Ĝi ja estas mia parafo. Laŭ mia opinio ĝi estis necesa, por esti leĝa.

ZEBEDEO. Kia aroganteco!

TOBIO (disŝiras la leteron kaj ĵetas la pecojn kontraŭ vizaĝon de Esko.) Aĉulo!

ESKO. Klopodu min defendi, Ivaro!

TOBIO. Ivaro, jes. La plej bona defendanto!—(Al Ivaro.) Vin mi ankaŭ ungogratos.—Kie estas prezo de l’ ŝarĝaĵo?

ANJO. Kie estas mia flartabako?

KARLO. Kaj mia municio, pulvo kaj kugletaĵoj?

IVARO (aparte). Nun estas mia vico.—Mi fariĝu freneza, eble tio savos mian dorson. (Ruligas siajn okulojn.)

TOBIO. Raportu pri la aĉetaĵoj, malfeliĉulo egale kiel Esko. Dio gardu min por vi!

IVARO (ŝajnigante freneza). Ĉiela spiralo peze malsuprenfalis el la nuboj kaj la piedo rompiĝis.

TOBIO. Kiu?

IVARO. La ĉiela spiralo.

TOBIO. Kio?

IVARO. Tiu ĉi mondo renversiĝis, kiel diris sankta Petro.

131

TOBIO. Filo mia, ne klopodu nin trompi per jenaj artifikaĵoj.

IVARO. En mia kapo knaras rostitaj pizoj.

ZEBEDEO. Kia fripono, kia kanajlo!

ESKO. Eble estas vereco, ĉar li nun tre suferas, kiel ankaŭ mi.

IVARO. Suferon oni metu en sakon, sakon en porkejon, kaj egan ŝtipon kontraŭ la pordon. Ĉu vi ion aŭdas el mia kapo?

ESKO. Nenion.

IVARO. Tie io aŭdiĝas.

ESKO. Kio tie aŭdiĝas?

IVARO. Nenio troa.

ESKO. Ne tiel ruligu viajn okulojn. Via aspekto estas terura.

IVARO. Kaj via estas ruĝa, kiel turka fadeno.—»El ruĝo glimas nigro», solvu tiun enigmon.

ESKO. Lasu enigmojn.

IVARO. Mi petegas: solvu al mi la enigmon: »El ruĝo glimas nigro.»

ESKO. Estas la flamo, kiu glimigas la nigran bolpoton.—Sed, frato mia, respondu al mi: ĉu efektive vi estas freneza?

ZEBEDEO. Li freneza! Granda fripono li estas.

TOBIO. Li estas egale saĝa kiel mi.

IVARO (aparte). Ŝajnas ke eĉ tio ne helpas.

TOBIO. Ho, kantoro, tiajn filojn mi posedas! Kiel punon mi ilin ricevis.

ZEBEDEO. »Punu tie ĉi, ŝparu tie!»

TOBIO. Jes, tion ni kantas, sed severa estas tiu 132 puno.—De kio mi prenos, Ivaro, por vi la monon por la komisioj, kiun vi elspezis. Per kio mi kompensos vian monpunon, Esko? Vi, sentaŭguloj! La vipon vi sentos tiel, ke nia dometo ŝanceliĝos.—Esko, per kio mi kompensos vian monpunon?

ERIKO. Malpaco ĉe edziĝofesto fariĝas tre multekosta.

ESKO. Rilate al la monpuno ne tre minacu, helpjuĝanto, ĉar mi ankoraŭ ne estas plenaĝa, pro tio mi eble klarigos la aferon per bastonadeto en la antaŭĉambro de juĝa kunsidejo, se mi volas. Sed tio estus honto.—Mi diras nur: ne tro fanfaronu pri la monpuno.

ERIKO. Nu, klarigu la aferon kiel plej bone al vi ŝajnas. Mi faris mian devon.

ZEBEDEO. Hodiaŭ virto ricevis rekompencon kaj malvirto punon. Ho, tago de justeco!

TOBIO. Kantoro, mi invitis vin por festi edziĝon de mia filo; ŝajnas, ke neniu festo fariĝas; mi tamen invitis vin.

ZEBEDEO. Pro tio mi vin dankas! Sed mi kredas min esti gasto, por kies parolo kaj konduto vi ne bezonas honti. Mi parolas lingvon de l’ vereco, dirante, ke tiu okazo estas por vi kaj la aliaj utila puno kaj averto, sed tiu knabino estas inda al sia feliĉo. Ĝoju, Janjo!

JANJO. Venis do la tago de feliĉo, kiun antaŭe kiel malproksiman lumon en la malhela valo mi rigardis, kaj ĝi ne volis al mi proksimiĝi. Nun tio okazis, sed mi ankoraŭ sentas min fremda en ĝia varma brilo, mi sentas min timema kvazaŭ infaneto.—Samtempe mian amikon mi gajnis kaj mian karan patron trovis. Patro mia, mi transdonas al vi salutojn de mia mortinta patrino. 133 Ŝi ne malbenis vin, nur benis kaj diris: »Se foje via patro revenos al vi, diru al li miajn salutojn, diru: estu bonveninta el la erariganta maro!» Tion ŝi diris ĵus antaŭ ol ŝiaj okuloj fermiĝis.

NIKO (deviŝante siajn larmojn). La buklohara anĝelo de l’ konkordo hodiaŭ regas. Svingante sian neĝblankan flagrubandon ŝi el la ventega maro mian ŝipon kondukas al la haveno de l’ kvieto, kaj ree min ĉirkaŭas regiono de mia infaneco kaj ĝiaj vidaĵoj, paŝtejoj, erikejoj, herbejoj falĉitaj, stakoj sur la kampoj kaj fumantaj draŝejoj; ĉion tion ĉi mi vidas kaj miaj oreloj la karan lingvon aŭdas. Tagon tian neniam plu mi spertos dum mia tuta vivo; pro tio gaje mi volas ĝin pasigi kaj malamiko, enviante mian feliĉon tiam ne ekzistu.—Kun loĝantoj de tiu domo, kun vi ĉiuj konsentiĝi mi deziras. La malafabla rigardo en viaj okuloj ŝanĝiĝu en amikan brilon. Kamaradoj kaj kunvilaĝanoj, tion ni faru!

ZEBEDEO. Mi atentigas vin pri liaj vortoj, familio de botisto!

TOBIO (aparte). Vere, lia parolo tuŝas mian koron!

NIKO. Ĉi tiu estas ankoraŭ hejmo de Janjo; permesu, ke ĝi ankaŭ estu la mia dum tiu vespero.—Janjo mia, pro vi ne fariĝu kolero ĉi tie! Vi diris, ke vi ne denuncos, mi agos sammaniere; vi viajn gezorgantojn ne devas moki, ĉar sciu, ili tamen donis al vi rifuĝejon kaj protekton, de ilia mano vi ricevis nutraĵon kaj vestojn.

JANJO. Pro tio mi estas dankema al ili, dankema ĝis la morto.

TOBIO (aparte). Bona knabino, mi tion ĉiam asertis.

134

MARTO. Janjo, certe mi ne estus priresponda antaŭ vi, tamen pri unu afero mi volas vin demandi. Mi agis severe kaj ekkolereme kun vi—ĉar mia karaktero estas ekkolerema—tion mi konfesas, sed ĉu mi iam sentigis al vi mian manon?

JANJO. Neniam, zorgantino mia!

MARTO. Infanon de alia mi ne batas, kvankam miajn proprajn mi vipas kvazaŭ hundidojn; ili apartenas al mi mem, kaj eĉ, se mi ilin kripligus per batoj, tio ne koncernas al aliaj, pri ili mi zorgas mem.

JANJO. Mi vin dankas ankaŭ pro via procedo. Per malsevereco eble mi estus fariĝinta malbonmora kaj nun estus malfeliĉa knabino, malestimata de ĉiuj. Mi dankas vin por ke mi nun tiel malkaŝe povas renkonti la rigardojn de mia patro kaj fianĉo.

MARTO (aparte). Ho, Dio! ŝia parolo varmigas mian koron!

NIKO. Bela tago! Brueton mi aŭdas el suproj de l’ pinoj en la arbaro. Sonoj el pasintaj tempoj.—Najbaroj, la suno proksimiĝas al sia subiro; do forĵetu malamon kaj persekuton antaŭ ol reĝo de l’ tago kaŝas sian vizaĝon. Konkordon mi deziras!

TOBIO. Mi ankaŭ, antaŭa mia kunkreskulo. Jen mian manon!

NIKO. Bonsaluton, Tobio, bonsaluton!

ESKO (aparte). Eĉ mia ŝtonmalmola koro sin movas kiel ŝtono, kiun oni movas. (Laŭte.) Ni ĉiuj repaciĝu! Krisĉjo, bonsaluton!

KRISĈJO. Bonsaluton!

ESKO. Bone!—Ĉu Ivaro?

135

IVARO. Tiel okazu! Bonsaluton, onklo Zakario! Ni premu la manojn plennombre unu de la alia, por poste festeni la interkonsenton.

ZEBEDEO. Ivaro! Nun estas seriozeco.

IVARO. Pardonu mian ŝerceton. Repaciĝon efektive mi ankaŭ deziras. Plivole vizaĝoj de amikoj ol de malamikoj min ĉirkaŭu!

TOBIO. Marto, vi ankaŭ plibonvoligu vian koron! Vi silentas.

ZEBEDEO. Edzino de Tobio, aŭskultu al miaj vortoj. En koroj de ĉiuj vi kredas vin trovi malbonon kaj malicon kontraŭ vi kaj tiu penso senĉese vian sangon boligas; sed enprofundiĝu en vian propran koron, virino, kaj vi trovos kaŭzon de via kolero kaj furiozo tie. Kredu min!

TOBIO. Marto, se vi orelojn havas, aŭdu!

MARTO. Ĉu tiu ĉi ne estas tago de malĝojo kaj ĉagreno? Niaj filoj fine revenis kunportante honton kaj ruinigon lastan!

ESKO. Pardonu al ni!

MARTO. Pardoni vin! Ĉu ĉio per tio estas riparata? Antaŭ ol viajn faraĉojn dum tiuj vojaĝoj ni pagis, almozbastonon ni havos en la mano! (Janjo subparolas en orelon de sia patro.)

NIKO. Ĝuste jes, Janjo mia! Aŭskultu, kion subdiris al mi mia filino kaj kion mi jam mem ankaŭ konsideris.—Amikoj ja kutimas egaldividi la kaptaĵon. Ni partigu la gajnon. Vi ricevu ducent kvindek talerojn, kaj ni egale multe. Kion vi opinias, Krisĉjo?

KRISĈJO. Tiel estu!

136

NIKO. Nun vi bone klarigos vin, Tobio kaj Marto, el la junecaj malsaĝaĵoj de viaj filoj. Poste ili ne ripetu tiajn faraĉojn.

TOBIO. Niko, Niko. (Premegas lian manon.) Vi estas pli bonega ol mi kredis. Duonon de l’ gajno!

NIKO. Mi restas je mia vorto, kaj estas laŭ volo de Janjo.

TOBIO. Ho, printempvespera floro! Mi ĉirkaŭprenos vin. La maljunulo vin volas ĉirkaŭpreni! (Ĉirkaŭprenas Janjon.)

MARTO (aparte). Bona infano! via boneco min emocias pli ol la mondonaco.

ERIKO. La plej bonan mi vidis! Ĉio refariĝu bone!—Iru, Esko, kiam vi havas tempon al Karri kaj aranĝu la aferon kun li. Mi konas lin, monpunon vi ne necesas pagi, nur kion vi difektis. Iru kaj paciĝu kun li!

ESKO. Mi iros plejeble baldaŭ.

TOBIO. Kaj via malprofito, Anjo kaj Karlo, kaj eble de iu alia, estas kompensotaj.—Sed vi, Ivaro, gardu vin de nun!

IVARO. Patro, mi hontas! Tio efikas pli ol puno, miloble pli. Mi hontas kiel hundo, memorante diversajn aferojn.—For la ĝisnuna vivmaniero!

ZEBEDEO. Jes, Ivaro; tiel juna kaj jam tiel fervorema klini la glason! Mi volus vin regali per mia bastono!

IVARO. Bone regalu min!

ZEBEDEO. Nu, atentu, oni ankoraŭ fosas ĉirkaŭ la radiko de l’ arbo; sed baldaŭ montru bonajn fruktojn!

IVARO. Mi ion entreprenos!

ZEBEDEO. Tion faru, kaj faru brave!

137

IVARO. Mi fariĝos maristo, Niko!

NIKO. Bone kaj ĝuste decidite, Ivaro! Tie vi perlaboru vian vivon, tion sciigas al mi via karaktero!

IVARO. Mi marveturos kaj revenante de tie por saluti miajn ĉi-tieajn parencojn, mi estos maristo impona kun oro en la monujo, kaj multajn profetojn mi hontigos.

NIKO. Bone!

TOBIO. Ha ha ha, Ivaro, filo mia!—Tion faru, tion faru, kaj estu bonvenonta reen!

IVARO. La afero estas decidita.

ESKO. Ivaro ekiru maren, mi kudros ĉi tie kune kun patro kaj neniam edziĝos, neniam! Kion mi farus kun edzino? Nun mi konas tiun specon. Trompistinoj ili estas.

ZEBEDEO. Eble via konsidero ankaŭ estas plej bona.

ESKO. Neniam mi edziĝos, neniam, estas decidite.

MARTO. Tablon por edziĝofesto mi pretigis en nia domo, sed ĝi nun ŝanĝiĝu por fianĉiĝo de Krisĉjo kaj Janjo. Mi invitas vin ĉiujn. Bonvolu eniri! (Eniras la domon, lasante pordon malfermita.)

NIKO. Ĉiuj, ĉiuj! Neniu restu malantaŭ la muro.—Vi ankaŭ, maljuna Anjo, kaj vi, knabo; vin mi ne konas, vi apartenas al pli juna generacio.

KARLO. Oni nomas min Karlo de Lenjo.

NIKO. Eniru Karlo de Lenjo! Ĉiuj eniru! La ĝojo forigu malafablecon kaj ĉagrenon!

ESKO. Certe hodiaŭ malĝojo kaj ĝojo, dubo kaj espero alterne ŝanĝiĝis. Dukolora la tago estis kiel ŝafaro.

138

ZEBEDEO. Ho, granda tago! La ekfulmojn kaj tondrojn sekvis klara ĉielo de l’ konkordo. Ni ĉiam memoru tiun grandan tagon!

TOBIO. Al la tablo, amikoj!—Iru antaŭe, Andreo, kaj ludu vian klarneton, poste venas la festirantaro. (Ĉiuj eniras en la domon, unue la tajloro, ludante marŝon de Bjorneborganoj.)

139

ALEKSIS KIVI.

Aleksis Kivi, finna verkisto, naskiĝis la 10:an de Okt. 1834 en la paroĥo Nurmijärvi, kie lia patro estis vilaĝa tajloro. La hejmo estis malriĉa. Malgraŭ tio oni decidis, ke Aleksis, la plej juna el kvar fratoj estu sendota al lernejo, ĉar ne plaĉis al li la metio de la tajloro nek kamparaj laboroj. Dekdujara li do alvenis al Helsingforso, kie lin unue instruis en la sveda lingvo maljuna maristo. (Tiatempe ĉiuj lernejoj estis svedlingvaj.) Poste li estis akceptata en la liceo. La tiama rektoro estis docento Fr. Cygnaeus, kiu ludis gravan rolon en la civilizacio kaj li ĉiam restis protektanto de Kivi. Li fariĝis studento 1857, sed premata de malsano kaj malriĉeco. Li jam inklinis al poezio. Lia memoro pri la hejmvilaĝo, ĝia serioza popolo kaj netuŝita naturo prezentis al lia poezio firman fundon. Kaj li vastigas ĉirkaŭon de sia fantazio legante alilandan literaturon, precipe Homeron, dramojn de Shakespeare, »Don Quijote» de Cervantes kaj danajn teatraĵojn ekz. de Holberg, 140 plue biblion kaj Kalevala[10]. Lia unua publikigita verko estis »Kullervo». Klara observado kaj humoraj ekbriloj meze de la mallumaj pratempaj legendoj same kiel la trafaj popolaj turniĝoj meze de la solene patoza stilo atentigas jam en tiu verko pri la direkto de lia talento, kiu lin igis ŝerchumore priskribi la kamparan vivon kaj karakterojn tiajn, kiajn li ilin efektive estis vidinta. Tiamaniere li sin prezentis en »Nummisuutarit» (La botistoj), kiu aperis en jaro 1864. Ĝi estis la unua, vere originala finna komedio, kiu altiĝis al la nivelo de plej bonaj karakterteatraĵoj de la mondliteraturo. Ĝiaj personoj ne disflugadas en la aero, sed staras solide sur krusto de l’ tero, kiel reprezentantoj de malrapida kaj obstina tavastlanda gento, de ĉiuflanke bone lumigita. La verkisto sekvas iliajn ekstreme simplajn pensojn kaj instinktajn farojn per vera senpartia fervoro de humoristo kaj kun ridetanta simpatio faras el la modesta motivo grandan serion da bildoj de plej primitivaj personoj kaj komikaj okazoj. Kivi ricevis premion de la ŝtato pro tiu verko. En jaro 1866 aperis de li nova majstra verko »Kihlaus» (La fianĉiĝo), skribita en sama humora stilo kiel La botistoj. Poste aperis kajereto da lirikaj poeziaĵoj kaj kelkaj dramoj kun motivoj el la vivo de l’ nobelaro. En jaro 1869 aperis la lirika unuakta teatraĵo »Lea». Tiu, sur la bibliaj rakontoj sin bazanta 141 ekstaza proza teatraĵo alvokas iluzion pri la sankta lando dum tempo de Kristo, kaj profunde tuŝas konatajn kordojn en koro de l’ publiko. Samtempe li verkis la kamparidilion »Yö ja päivä» (Nokto kaj tago), al kiu la dana romantika teatraĵo de H. Hertzen »La filino de la reĝo René» donis la eksteran motivon. La ĉefverko de Kivi, la granda romano »Seitsemän veljestä» (Sep fratoj) aperis en jaro 1870, kaj estas de la arte kreanta spirito la plej alta kaj daŭra rezultato en nia lando.

La plej multaj produktoj de Kivi maturiĝis en la kampara soleco, en dometo Fanjunkars, ĉe fraŭlino Charlotte Lönnkvist. Dank’ al tiu virino Kivi povis, liberigita almenaŭ de la plej urĝa zorgo pri la ekzistado, sin dediĉi al siaj literaturaj okupoj.

La vivo en tiu izolita angulo, kiel la verkiston premis ĉiama manko da mono, kunuloj kaj sufiĉa literaturo, fariĝis al li ofte enua, kaj por forigi la enuon li kelkfoje tro klinigis la glason. Plue la korpa trolacigo iom post iom alkondukis al melankolio, kiu fine 1870 finiĝis per spiritmalsano. Kiel nesanigebla li estis sendita al sia hejmregiona malriĉulejo.

Li mortis la 31:an de decembro 1872 en paroĥo Tuusula, en dometo de sia frato Alberto kaj estas enterigita en tiea tombejo.

Kivi estis la unua originala kaj forta poetpersoneco en la finna literaturo. Lia kvieta kaj grandtrajta, ĉiam en 142 vereco sin bazanta arto altigita de fantazio kaj persone stilita, en kiu profunda humoraĵo donis apartan stampon, estis modelo kaj instigo jam al pli ol unu verkistgeneracio. Kaj ne nur la finna teatraĵo, kies efektiva pioniro li estas, sed ankaŭ la romana kaj ĝenerale proza beletristiko sorbas per siaj radikoj el li. Li estis ankaŭ la unua finna majstro de proza stilo, kiu ellogis el nia lingvo la muzikajn valorojn kaj donis al siaj frazoj antaŭe nekonitan belsonon, forton kaj esprimon. Ludo kaj vereco, delikata kaj kruda, romantiko kaj realismo kunfandiĝas en lia stilo senafekte kaj fariĝas per la flua fantazio kaj impreso sentema kaj nuancriĉa spegulo.

PIEDNOTOJ:

[1] Pago al svatisto.

[2] En Finnlando edziĝo estas proklamota en tri intersekvaj dimanĉoj antaŭ la sankcio.

[3] Barelo = mezuro, egala al 165 litroj.

[4] Buŝelo = 1/30 de barelo = 5½ litroj.

[5] Dum aŭtuno oni ofte aranĝas en Finnlanda kamparo „laborfestojn“ por rikoltado; la tuta najbararo kolektiĝas por labore helpi al la mastro por manĝo kaj danco kiel solaj honorarioj.

[6] Poŝ-Matio, ŝercnomo de poŝa brandbotelo.

[7] La popolo nomas „anotinan likopodon“ per tia nomo kaj uzas ĝin kiel kuracilon de rakito.

[8] Dirmaniero pri infano, naskigita antaŭ la edzeco.

[9] Vidu piednoton 5 pri laborfesto.

[10] La finna nacia epopeo.






End of the Project Gutenberg EBook of La Botistoj, by Aleksis Kivi

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA BOTISTOJ ***

***** This file should be named 28968-h.htm or 28968-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        https://www.gutenberg.org/2/8/9/6/28968/

Produced by Andrew Sly and the Online Distributed
Proofreading Team at https://www.pgdp.net


Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
https://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need are critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at https://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
https://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at https://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit https://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including including checks, online payments and credit card
donations.  To donate, please visit: https://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart was the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     https://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.