The Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Vivo de Zamenhof

Author: Edmond Privat

Release Date: August 19, 2008 [EBook #26359]
Last Updated: April 22, 2020

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***




Produced by David G. Simpson





Vivo de Zamenhof

Edmond Privat

1920

TABELO DE ENHAVO

ANTAŬPAROLO

AVERTO

ĈAPITRO I.La Gentoj en Litva lando.
Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.

ĈAPITRO II.Infano en Bjalistok.
La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaŭjuĝoj.

ĈAPITRO III.Gimnaziano en Varsovio.
Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakrompreno de Historio. — Fervoro je latina lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.

ĈAPITRO IV.Studentaj jaroj.
Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — «En sonĝo». — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — «Mia penso».

ĈAPITRO V.Doktoro Esperanto.
Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapük. — Nova turmento. — Fianĉiĝo. — Helpema bopatro. — Eldono de l’ Unua Libro. — Ekscito antaŭ Rubikono. — «Ho, mia kor’!». — Apero de la lingvo — Edziĝo. — Dissendado de broŝuroj. — Respondoj kaj aliĝoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l’ sorto. — «La Esperantisto». — Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l’ patrino. — Transloĝo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa cenzuro.

ĈAPITRO VI.Idealista profeto.
Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto de malriĉuloj. — Vespera verkado. — «Al la fratoj». — Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — Internacia fratiĝo. — Profeta parolado. — Preĝo al Forto mistera. — Horo neforgesebla.

ĈAPITRO VII.Homarano.
Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado en Kaŭkazo. — Kontrastaj impresoj. — «Homaranismo». — Lingvo kaj Religio. — Neŭtrala Fundamento. — Kredo kaj moroj.— Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — Pri neŭtrala Templo.

ĈAPITRO VIII.Kongresaj Paroladoj.
La «interna ideo». — De Beaufront: «nur lingvo». — Bulonja deklaro. — Ĝeneva parolado 1906. — Indigno de Zamenhof. — Celo de l’ Kongresoj. — Kembriĝo 1907. — Ĝojiga impreso. — Modesta kaj libera. — Kontraŭ vorto «Majstro». — Pri taskoj esperantismaj. — Akcepto en Londono. — Pri patriotismo. — Parolado en Guildhall.

ĈAPITRO IX.Lingvisto.
Reforma agitado en 1894. — «Delegitaro» kaj Ido en 1907. — «Iniciatinto, ne kreinto». — Zamenhof kaj de Beaufront. — Vivo kaj arbitreco. — El «Aldono al la Dua Libro». — Natura leĝo. — Teorio kaj praktiko. — Amerikaj filozofoj. — William James. — Henry Philipps. — Senrompa disvolviĝo. — Parolado en Dresdeno 1908. — Washington 1910.

ĈAPITRO X.Verkisto.
Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — Tradukado. — El Malnova Testamento. — El «Hamlet» de Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — Versaĵoj. — El «La Vojo». — Popola poeto.

ĈAPITRO XI.Etika Pensulo.
En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. — Ondo ŝovinista. — Eksiĝo Krakova 1912. — Pri Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — Neŭtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — Ekmilito.

ĈAPITRO XII.Homo ĉe Morto.
Milito. — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. — La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita Kongreso. — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo.
Lia kredo. — Pri senmorteco de l’ animo. — Pri junula krizo. — Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l’ Homaro. — Grandeco de Zamenhof.

LIBRARO HAROLD BOLINGBROKE MUDIE

ANTAŬPAROLO

Harold Bolingbroke Mudie estis unu el la plej fervoraj kaj plej fidelaj propagandistoj de la lingvo Esperanto, genia kreaĵo de Ludoviko Lazaro Zamenhof.

Esperante ĉiam konservi la memoron de sia amata Prezidinto, Bolingbroke Mudie, kiu perdis sian vivon deĵorante en Francujo dum la granda milito (je la 6-a de Januaro 1916, en la tridek-sesa jaro de sia aĝo), la Brita Esperantistaro donacis kelkajn milojn da spesmiloj, por ebligi, ke la Brita Esperanto-Asocio eldonu, sub la suprenomita titolo, serion da bonstile verkitaj libroj — originalaĵoj kaj tradukoj — kiuj, laŭ tipografio, presado, formato, kaj enhavo, iom post iom fariĝu ne nur inda trezoro de Esperanta Literaturo, sed vivanta atesto de amo kaj estimo por nia nobla kaj neforgesebla amiko.

Ni, kiuj havis la grandan privilegion kunlabori kaj konatiĝi intime kun Harold Bolingbroke Mudie, neniam povos forgesi lian sindonan kaj sukcesan laboradon por Esperanto, lian agemecon en konsiliĝado, lian fluan kaj trafan elokventecon ĉe propagandaj kunvenoj, lian grandan organizan talenton, kaj lian plenan fidon pri la fina venko de nia afero. Ĉio, kion li faris por Esperanto, estas bone konata al ni.

Ni esperas, ke per ĉi tiu Libraro estontaj samideanoj ankaŭ ricevos kaŭzon beni lian nomon, kaj ke lia entuziasma kaj glorinda laborado por Esperanto staros ĉiam antaŭ ili, kiel brila lumo gvidanta iliajn paŝojn al la dezirata celo.

Nur la plej bonaj verkoj havos lokon en la «Ho-Bo-Mo» serio; ĉar ni deziras, ke la Libraro estu taŭga memoraĵo pri nia amata amiko, kaj glorkrono por nia Majstro Zamenhof kaj lia lingvo Esperanto.

Ni povas nin gratuli, sukcesinte akiri por la unua verko de la librara serio la sindonan helpon de tiel sperta, fervora, kaj talenta Esperantisto, kiel nia kolego Doktoro Edmond Privat, al kiu ni ŝuldas sinceran dankon pro ĉi tiu bona kaj simpatia historio de la vivo de nia Majstro.

John Mabon Warden,
John Pollen,
Bertram Chatterton,
John Merchant,

Kuratoroj de la Memoriga Kaso Bolingbroke Mudie.

AVERTO DE L’ AŬTORO

Tie ĉi ne kuŝas historio de la lingvo Esperanto, nek rakonto pri la movado esperantista.

La celo estis ja skizo pri la vivo kaj la penso de Ludoviko Zamenhof. La zorgo ne estis tia, ĉu ĝi plaĉos al unu aŭ alia; nur tia, ĉu sufiĉe fidele kaj ame ĝi sekvos la ĝustan veron.

Animo la plej granda, genio la plej pura ŝuldas formon al ĉirkaŭa mondo. Tial, per deveno kaj naskiĝa lando necesis ja komenci. Kion ŝuldas ni al memoro de l’ mortinto, ĉiam viva per inspiro, tion kare ni konservas ĉiuj en la koro, kiel lumo.

   E. P.

   Ĝenevo, julio 1920.

VIVO DE ZAMENHOF

ĈAPITRO I.

La Gentoj en Litva lando.

Litva lando. — El Mickieviĉ. — Historio. — Litovoj. — Germanoj. — Hebreoj. — El Biblio. — Poloj. — Blankrutenoj. — Rusa regado. — Mesianismo pola. — Profetaĵo Mickieviĉa. — Mesianismo hebrea. — Profetaĵo Jesaja. — Militoj en Eŭropo inter 1850 kaj 1870.

Meze inter Oriento kaj Okcidento kuŝas Litva lando, kantita de Mickieviĉ en Sinjoro Tadeo:

Litvo! Patrujo mia! simila al sano,
Vian grandan valoron ekkonas litvano,
Vin perdinte. Belecon vian mi admiras,
Vidas ĝin kaj priskribas, ĉar mi hejmosopiras ...
Al montetoj arbaraj, herbejoj verdantaj,
Larĝe apud lazura Njemen tiriĝantaj ...[1]

Sur tiu dolĉa tero vivas jam de miljaroj unu el plej malnovaj gentoj de l’ aria mondo. En norda parto paroliĝas ankoraŭ antikva lingvo litova, proksima je sanskrita. En puraj moroj kaj popolaj kantoj iel regas atmosfero mistera kun influoj el Hindujo pratempa.

Longe vivadis en paco tiu gento trankvila, de Kristanismo netuŝita ĝis dek-tria centjaro. De l’ cetera mondo forkaŝita per marĉoj kaj per densaj arbaregoj, kie kuras ĝis nun sovaĝaj urbovoj, la popolo daŭris adori la fortojn de l’ naturo sub gigantaj kverkoj, vivanta templo de la dioj.

Tie tamen ekbatalis okcidenta volo kun orienta pacienco. En Mezaĝo teŭtonaj kavaliroj tiun landon almilitis, polaj nobeloj ĝin ligis al sia ŝtato, moskova caro ĝin atakis. Dume alkuradis el tuta mondo persekutataj Hebreoj por starigi manlaboron kaj komercon laŭ invito reĝa. Tiel alia gento tre maljuna trovis tie novan Palestinon kaj fondis urbojn aŭ plenigis ilin.

Kun si ĝi enportis industrion kaj negocon, sed ankaŭ sian lingvon german-judan, propran kredon kaj Sabaton, eĉ apartajn vestojn. Ekstere montris la Hebreoj heredan timemon pro kutimaj batoj, interne la fieran fidelecon al profetaj tradicioj:

Aŭskultu min, vi, kiuj konas la veron,
Popolo, havanta mian instruon en koro:
Ne timu ofendon de homoj,
Ne tremu antaŭ insultoj.
Leviĝu, leviĝu, vin vestu per forto,
Ho brako de l’ Eternulo;
Leviĝu, kiel en tempoj antikvaj,
Ĉu ne vi dishakis Fierulon?
Ĉu ne vi sekigis la maron?[2]

Kiam disfalis litvo-pola Respubliko je l’ fino de l’ centjaro dek-oka, preskaŭ tuta litva nobelaro de longe jam forlasis la prapatran lingvon kaj fariĝis pola kore kaj parole. Litovan lingvon daŭris uzi vilaĝanoj en la nordo, blankrutenan tiuj en la sudo. Pola sonis en kasteloj, en preĝejoj katolikaj, en la Vilnaj altlernejoj, kaj en domoj societaj. En urboj, eĉ Germanoj havis propran kolonion kaj kvartalon, sed, en stratoj de l’ komerco, juda lingvo sonis ĉefe. Super tiu diverseco pezigis ursan manon rusa Imperio dum tuta centjaro dek-naŭa. En ĉiuj urboj amasiĝis armeo da soldatoj, oficiroj, oficistoj rusaj ĉiugradaj. En palaco loĝis rusa guberniestro. Sur ĉefa placo brilis oraj turoj de rusa preĝejo.

Dufoje provis Poloj kaj Litvanoj forskui fremdan premon per armiloj. En 1831 kaj 1863 tra tuta mondo sonis la sanga plendo de l’ heroaj ribelantoj. Ambaŭfoje sur la landon refalis despli peze la venĝa krueleco de l’ venkinto. Eĉ lingvo rusa jam trudiĝis devige en lernejoj.

Kiam estis sesjara knabeto Zamenhof en urbo Bjalistok, ĵus finiĝis dua revolucio kaj postlasis ĉie sangon, larmojn, akrajn sentojn. Por disceligi la koleron de l’ popolo, klopodis rusa registaro perfide ĵeti gentojn kontraŭ unu la aliaj. «Divide ut imperes» fariĝis oficiala sistemo. Tia incitado estis tiom pli facila, ke ĉiu gento jam vivadis tre aparte de l’ ceteraj. Ankaŭ per kondiĉoj materiaj, la registaro pliakrigis la naciajn diferencojn. Lerta leĝo liberigis vilaĝanojn de sklaveco al termastroj, sed samtempe lasis ilin sen ia propra kampo. Tial ili devis tamen pagi luon per laboro sia, kaj barakti pli ĵaluze kun la riĉaj posedantoj. Ĉar la mastroj estis polaj, dum litovaj aŭ blankrusaj restis ĉiuj kamparanoj, gentajn sentojn jam venenis la disputo.

Pli malfrue renaskiĝis en la lando movado nacia de Litovoj, kies literaturo kaj aparta patriotismo refloris kun fervoro. Tion baldaŭ persekutis Rusoj kaj malŝatis Poloj, pro suspekto kaj ĵaluzo. Pli diabla ruzo estis cara politiko rilate al Hebreoj. Ilin oni pelis okcidenten el diversaj partoj de Ruslando, per ĉiaj leĝoj kaj reguloj, kun la celo superŝuti polajn urbojn kaj malfortigi reziston. Kiel ŝafaro forvipita, miloj da Hebreoj malfeliĉaj enloĝadis en Polujon ĉiujare. Edukitaj ruse, fremdaj al kutimo kaj al lingvo de la lando, komercemaj, baraktemaj por ne morti pro malsato, ili estis ĉiel abomenataj de la pola societo kvazaŭ grava malhelpaĵo al defendo kontraŭ Rusoj.

Ĉe premataj nacioj suferado konstanta naskas ofte plej potencan sopiregon de la penso, kvazaŭ inspiro ĉiela. Litva pola poeto Mickieviĉ, el Vilno forpelita de la rusa registaro, sonigis tra Eŭropo genian alvokon al sanktiĝo de sia popolo por savi ĉiujn gentojn de l’ mondo. Eĉ antaŭ lia renkonto mistera kun mistikulo Tovianski, li jam predikis al Poloj plenan mesianismon. Kiel Kristo krucumita pro la kulpoj homaj, tiel Polujo disŝirita punpagis la pekojn de l’ ŝtatoj. Sed estis ankaŭ por ĝi sononta la horo de korpa renaskiĝo, kaj tiam ekregos paco sur tero:

Kiel Kristo ja venkis la tombon,
tiel ankaŭ Polujo revivos,
por savi popolojn kaj Ligon
ilian sigeli por daŭra justeco.[3]

Ĉe polaj rondoj en litvaj urboj revarmiĝis la koroj per espero tia. Dume ĉe Hebreoj, aparte loĝantaj, ankaŭ sentiĝis revado mesiana. Kiu de l’ ekstera mondo ricevas nur malŝaton, rebaton kaj doloron, tiu serĉas en si mem ian ĝojon por spirito kaj al si kreas propran vivadon internan.

Tiel disvastiĝis inter judaj rondoj, en Polujo kaj apude, sopirado je patrujo palestina kaj je fina regrupiĝo de l’ Mosea familio sur la tero promesita. Ankaŭ regis inter ili fido senŝancela je rolo sankta de l’ Hebreoj, popolo de Dio elektita kaj per sufero preparita al granda tasko nekonata. Tion anoncis jam profetoj de l’ antikva tempo, kaj premitaj koroj ja rajtas esperi:

Ĝoju kun Jerusalem,
Kaj estu gajaj pri ĝi ...
Jen Mi fluigos sur ĝin
Pacon kiel riveron,
Kaj la riĉaĵon de l’ popoloj ...
Venis la tempo
Kolekti ĉiujn gentojn kaj popolojn,
Ke ili venu kaj vidu Mian gloron.[4]

En atmosfero pensa flugadis do la grandaj inspiroj mesianaj, kaj ili semiĝis en spiritojn. Sur tia tero de l’ akra sopirado genioj kreskas plej favore, sed plejparte ja perdiĝas la semoj en sablo, ĉar amaso ne komprenas plej altan sencon de l’ inspiroj. Nur nacian flankon la popoloj vidas klare.

Al simpla reĝa kandidato la Hebreoj malaltigis Kriston liatempe. Nur pri pola ŝtato pensis Poloj, kaj ekmiris kiam frate parolis Mickieviĉ al Rusoj. Pri lia homarama spirito el hindo-litovaj prapatroj ili restis preskaŭ blindaj.

En Eŭropo dispafadis militoj pro naciaj celoj: por itala liberigo, por unueco germana. Popolojn premis en Kaŭkazo kaj subtenis en Balkano rusa caro. Lin batis imperiestro franca, kaj tiun venkis prusa reĝo. Lastan ribelon de l’ Poloj per sango subakvigis rusaj generaloj. Ĉie progresadis tekniko milita kaj akriĝis incitoj naciaj, sed en Okcidento la gentojn dividas ja limoj naturaj, dum en Oriento vivas ili miksite.

Sur litva tero kvar gentoj malsamaj loĝadis en urboj, kun celoj kontraŭaj, kun lingvoj diversaj, kun kredoj malamikaj. De strato al strato ja regis malfido, suspekto, sur placoj ofendo ĉiutaga, venĝemo, persekuto kaj malamo. Sur tiu tero malfeliĉa naskiĝis Zamenhof. En kiu loko pli nature elkreskus tia geniulo, kies vido pli profunden trapenetris, kaj pli alten superflugis trans naciaj egoismoj al pure homa mondrigardo?

[1] Sinjoro Tadeo, traduko de Grabowski, kies diferencigo inter Litvano kaj Litovo estas akceptita tie ĉi. La sendependa pola Respubliko konsistis el du ĉefaj partoj: Pola krono kaj Litvo. Ne ĉiuj Litvanoj estas Litovoj, t.e. anoj de la litova gento.

[2] Jesaja LI, 7, 9, 10.

[3] El Libro de l’ Polaj Pilgrimantoj, de Adamo Mickieviĉ, nacia poeto, mortinta en 1855.

[4] Jesaja LXVI, 10, 12, 18.

ĈAPITRO II.

Infano en Bjalistok.

La patro. — La patrino. — La hejmo. — La gefratoj. — Karaktero. — Amo al patrino. — Revo kaj realo. — Scenoj sur la stratoj. — Intergenta fremdeco. — Popolaj antaŭjuĝoj.

De la patrino la koro, de la patro la cerbo, de la loko la impreso: jen tri ĉefaj elementoj en la formado de Zamenhofa genio.

Konscienca pedagogo estis la patro Markus Zamenhof, naskita de hebreaj gepatroj la 27. de januaro 1837 en Tikocin, ĉe landlimo inter pola kaj litva landoj, tiam regataj de rusa caro. Dudekjara junulo, li fondis lernejon en urbo najbara Bjalistok, kaj edziĝis kun filino de hebrea komercisto tie, Rozalja Sofer, naskita en 1839. Ne multaj estis la lernantoj, kaj neriĉa la paro.

La 15. de decembro 1859 naskiĝis Ludoviko Lazaro, la unua filo. Kvar aliaj kaj tri filinoj poste venis. Ĝojo granda, sed zorgo peza. Baldaŭ oficialan postenon akceptis la patro: ĉe mezaj ŝtatlernejoj li fariĝis instruisto de geografio kaj modernaj lingvoj. En 1873 li transloĝis al Varsovio kun la tuta familio, kaj de tiam instruis la germanan lingvon ĉe Veterinara Instituto kaj Reala Gimnazio.

Grandiĝis la infanaro kaj estis nesufiĉa la salajro. La hejmo devis malfermiĝi al dek kvin ĝis dudek pensionanoj. Eĉ tio ne tro helpis. Baldaŭ vidis la gefiletoj, ke la patro jam aldonis novan laboron al sia kutima korektado de knabaj skribaĵoj: akceptinte plian cenzuran oficon, li ĉiuvespere sub la lampo malligis dikan amason da fremdaj gazetoj, kaj, prenante ruĝan krajonon en la mano, tralegadis ĵurnalon post ĵurnalo. Tian plian oficon oni komisiis al li pro lia rimarkinda kono de fremdaj lingvoj; sed la pedagoga tasko pli taŭgis laŭ lia naturo. Pri geografio li publikigis en la rusa lingvo tre praktikajn lernolibrojn.

Per ĉiutaga senripoza penado sukcesis la gepatroj havigi al siaj infanoj plenan edukadon en gimnazio kaj universitato. Tri fariĝis iam kuracistoj, kaj unu farmaciisto.

Saĝa kaj severa estis la patro, viro skeptika je revoj, sed obstina je laboro. Religian kredon li havis nur unu solan, nome la plej fidelan akuratecon al devo ĉiutaga.

Dolĉan anĝelan naturon havis la patrino. Bonkora, sentema kaj ĉiel modesta, ŝi tutkore sindonis al siaj infanoj kaj al sia mastrumado. Blinde fidema je la saĝo kaj justeco de l’ edzo, ŝi tamen klopodis por moligi liajn juĝojn en okazo de puno.

Kiam eliris el patra skriboĉambro malfeliĉa kulpuleto, li preskaŭ ĉiam renkontis survoje, kvazaŭ hazarde, la patrinon pretan por lin ankaŭ «severe» admoni, dum ŝi glatis lian kapeton kun larmoj en okuloj. «Plej certe ŝia kispuno pli efikis, ol la mano de l’ patro», skribis unu el fratoj de Ludoviko multjarojn poste. «Kiam unu el ili restis sen tagmanĝo laŭ ordono patra, nevidebla anĝelozorganto sendis al li porcion pere de maljuna kuiristino, dum la posttagmeza dormeto de l’ familiestro, kaj ĉiam kompreneble nur hodiaŭ por la lasta fojo».[5]

Sed ne al Ludoviko, nur al liaj petolemaj gefratetoj okazis tiaj aventuroj, ĉar lin respektis lia patro kaj la tuta familio, kvazaŭ plenaĝulon. Saĝa, modesta, pensema, studema, neniam laŭta, kvankam obstineta, li ĉiam evitis suferigi iun ajn. Ĉe klaso li jam aperigis kleron neordinaran kaj talenton por verkado. Instruantoj admiris lin. Amikoj nomis lin «barono», pro lia trankvila sintenado kaj ĝentilaj manieroj. Tamen tute ne superulo malridema li sin montris en la hejmo kaj lernejo. Pala kaj malforta li estis ja kiel infaneto, sed jam vigla kaj ĝojema knabo li fariĝis, bonega aranĝisto de festetoj kaj ekskursoj. Kiel ĉefon kaj animon de l’ amuzoj, lin ĉirkaŭis gefratetoj aŭ kolegoj. Li plej ŝatis la dancadon, sed por problemoj malfacilaj de lerneja tasko li estis ankaŭ tre helpema konsilanto.

De sia patrino li heredis la senteman bonkorecon, kaj ŝin li adoris, kvazaŭ dian anĝelinon. Ofte malsanan, li ŝin flegis kun zorgemo kortuŝanta, kaj ĉiujn deziretojn ŝiajn li antaŭplenumis delikate. Lin la patrino kompreneble jam rigardis frue kiel trezoron la plej karan. Ŝi amis lin kiel okulpupilon, kaj en la tuta mondo ekzistis laŭ ŝi neniu ajn pli bona. Kredeble prave. Kio staras super amo patrina? Tra doloroj senŝancela, komprenema kaj fidela, ĝi sin donas, kaj donas ĝis morto ... kaj poste ĝi helpas ankoraŭ.

Similaj amoj inter filo kaj patrino ĉe multaj geniuloj estas ofte rimarkeblaj. Pope, Musset, Lamartine adoris la patrinon sian, kaj al ŝi tre multon ŝuldis. Same Zamenhof. Ŝi faris lin idealisto, kaj fidis grandecon lian kun espero konstanta. Pie ŝi gardis tiun flamon, kvazaŭ lumbrileton de lampo sankta. Simpla virino ŝi estis, kaj tial lin edukis, ke ĉiuj homoj estas fratoj kaj egalaj antaŭ Dio.

Saĝa patro lin revokis al realo for de l’ revoj. La knabo ja vidis la faktojn ĉirkaŭ si en stratoj Bjalistokaj:

Preter la fenestroj de la ligna domo Zamenhofa, sur la strato Verda, pasis aro da Hebreoj kun la tipaj longaj barboj ... Al vizaĝoj jen celtrafas neĝaj kugloj en pafado. Frapon sub okulo. Sangas vango. Plendas maljunulo ... «Ne bleku, judaĉoj! hundoj!» krias knaboj el kristana gento, kaj diskuras for, mokante judan lingvon nekonatan: «Hra, hre, hri, hro, hru.» Tion ridas kaj aplaŭdas rusa leŭtenanto: «Formarŝu de l’ trotuaro, vi, raso de ŝtelistoj! ...» kaj kraĉas oficiro pro malŝato.

Sur vendoplaco moviĝas la popolamaso. Bruadas paŝoj kaj paroloj en zumado laŭta. Brilas koloroj inter korboj kaj legomoj: verdaj ŝaloj de virinoj el kamparo litva, ŝafaj peltoj, grizaj vestoj de soldatoj, manteloj kamelharaj, bluaj uniformoj de la rusaj oficistoj, blankaj zonoj, ruĝaj kolumoj, oraj agloj, arĝentaj ornamaĵoj ... Disputas vendistinoj kun germana marĉandulo. Alkuras homoj. Ariĝas videmuloj. Ĝendarmoj intervenas. Jen plendas la virinoj en dialekto litva. Policanoj ne komprenas. «Ruse parolu!» minacas la oficiro, «nur ruse, ne lingvaĉe! ĉi tie estas rusa lando! ...» Protestas Polo el amaso ... Kie? ... Jen la viro. Jam lin kaptas la ĝendarmoj. Tremas ĉeestantoj, eĉ nevole. Inter tranĉaj bajonetoj li formarŝas, arestite. Silentas vilaĝanoj. Per saluto ĉiuj Poloj honoras la martiron, sed Germanoj kaj Hebreoj ne forprenas sian ĉapon. «Jam li ĉesos nin insulti», murmuras longbarbulo. Kolero fajras en okuloj polaj, mokemo en la rusaj.

Kion scias tiuj homoj unuj pri l’ aliaj? Ke ankaŭ ili havas koron, konas ĝojon kaj doloron, amas hejmon kun edzino kaj infanoj? Eĉ penso tia ne okazas. Ekzistas nur Hebreoj, Rusoj, Poloj, Germanoj ... ne homoj, sole gentoj. En sia domo ĉiu akceptas nur samgentanojn. Kun malbeno de l’ gepatroj forpeliĝas el la hejmo pola junulino, se al Ruso ŝi promesis fidon. Pri Litovoj oni ridas: «Estas ja nur vilaĝanoj!» Ilia poezio kaj nacia revekiĝo? Laŭ Poloj «intrigo rusa», laŭ Rusoj «germana pagitaĵo». Eĉ ion pli neniu scias pro lingvo malfacila. Pri Hebreoj rakontiĝas strangaj misteraĵoj ĉe vespera babilado inter slavaj flikistinoj. «Malaperis bubo du tagojn antaŭ juda Pasko. Sur la pordo sinagoga vidiĝas makuleto ruĝa sub skribaĵo nelegebla. Kiu povas ja kompreni la hebrean literaĉon? Terure ĝi aspektas ... Ankaŭ strange ŝajnis la rigardoj de l’ amaso juda sur ŝtuparo de la sinagogo. Ĉu Hebreoj ne mortigus bubojn por havigi sangon laŭ kaŝita rito? Por ili la panisto kuiras kukojn ja misterajn ...» Tiel kuras murmurado. Poste bubo retroviĝas, sed vastiĝis jam la famo kaj efikis en spiritoj.

Pri tiaj kalumnioj indignis jam knabeto Zamenhof en Bjalistok. Kion fari, por ke homoj ne eraru tiel abomene? El tiaj kredoj kaj incitoj rezultas iam veraj katastrofoj.

[5] El privata letero de Feliks Zamenhof.

ĈAPITRO III.

Gimnaziano en Varsovio.

Pogromo Bjalistoka. — Muroj inter popoloj. — Ideo pri mondlingvo. — Trakompreno de Historio. — Fervoro je latina lingvo. — Nekrasof. — Simpatio al laboristoj. — Lingva serĉado. — Vortaro kaj logiko. — El letero al Borovko. — Sufiksoj. — Pri angla gramatiko. — Lingva projekto en 1878. — Kolegaro. — Fino de Gimnazio. — Patra malpermeso.

Kvardek jarojn pli malfrue, en 1905, rusaj bandoj militistaj sangumis Bjalistokon per pogromo plej terura:

«En la stratoj de mia malfeliĉa urbo de naskiĝo, sovaĝaj homoj kun hakiloj kaj feraj stangoj sin ĵetis kiel plej krudaj bestoj kontraŭ trankvilaj loĝantoj, kies tuta kulpo konsistis nur en tio, ke ili parolis alian lingvon kaj havis alian gentan religion, ol tiuj ĉi sovaĝuloj. Pro tio oni frakasis la kraniojn kaj elpikis la okulojn al viroj kaj virinoj, kadukaj maljunuloj kaj senhelpaj infanoj ...

«Oni scias nun tute klare, ke kulpa estas aro da abomenindaj krimuloj, kiuj per diversaj plej ruzaj kaj plej malnoblaj rimedoj, per amase dissemataj mensogoj kaj kalumnioj, arte kreas teruran malamon inter unuj gentoj kaj aliaj. Sed ĉu la plej grandaj mensogoj kaj kalumnioj povus doni tiajn terurajn fruktojn, se la gentoj sin reciproke bone konus, se inter ili ne starus altaj kaj dikaj muroj, kiuj malpermesas al ili libere komunikiĝadi inter si kaj vidi, ke la membroj de aliaj gentoj estas tute tiaj samaj homoj kiel la membroj de nia gento, ke ilia literaturo ne predikas iajn terurajn krimojn, sed havas tiun saman etikon kaj tiujn samajn idealojn kiel nia? Rompu, rompu la murojn inter la popoloj! ...»

Tiel paroladis Zamenhof en 1906 dum Kongreso en Ĝenevo. Preskaŭ la samon li jam pensis, estante bonkora knabeto en Bjalistok. Doloris li pro la fremdeco inter loĝantoj de la sama lando. Doloris li pro la malamoj en la tuta mondo. En lia pensema kapeto formiĝis jam plano kaj volo ke «pli malfrue», kiam li estos «grandaĝulo», li nepre forigos tiun ĉi malbonon.

Diversajn revojn utopiajn li forĵetis unu post la alia, sed unu ĉefa restis por li ĉiam pripensinda: tio estis la ideo pri unu homa lingvo. «Se nur la homoj povus kompreniĝi!» li sopiris, kaj infane kalkuladis kiun lingvon oni povus alpreni por tutmondo. Poloj malŝatus rusan, Rusoj ne volus germanan, Germanoj ne tolerus francan, Francoj malakceptus anglan. Kion fari? Nur neŭtrala lingvo povus ĉiujn kontentigi, sen ofendo nek ĵaluzo. Se tian lingvon internacian ĉiuj homoj lernus krom la sia, tiam ili povus mem ekkoni unu la aliajn de popolo al popolo. Rekte rilatus ili kune. Ĉesus la blinda fido je gazetoj politikaj aŭ incitoj diplomataj, por decidi kredon ĝeneralan pri najbaraj gentoj.

Kiam el reallernejo Bjalistoka li transiris al ĉefurbo pola kun gepatroj, Ludoviko Zamenhof eniĝis gimnazion varsovian por klasikaj studoj. Historion oficialan lia klara komprenemo trapenetris ĝis la funda vero. Pri militoj kaj lertaĵoj politikaj temis ja la tuta instruado. Ne nur en litva lando malfeliĉa, la gentoj sin malkonis kaj malamis reciproke. Ne nur tie floris la incitoj anonimaj. Ĉe potencaj ŝtatoj registaroj zorgis tion. De centjaroj ili jam kutimis gvidi la publikan opinion kontraŭ unu aŭ alia gento, laŭ la celoj politikaj de l’ momento. Dum pafilegoj fabrikiĝis, jam laboris gazetistoj, parolistoj, eĉ poetoj ŝovinistaj, por formi senton ĝeneralan.

Agentoj oficialaj disvastigis ĉie rakontaĵojn, suspekton, kaj eksciton. Per bildoj kaj presaĵoj ili tuŝis korojn de l’ virinoj, vekis la indignon de l’ popolo, kreis eĉ koleron — ĉion nur por preni peceton de lando aŭ afrikan kolonion. Eksplodis milito. Amase falis junaj viroj. Funebris la virinoj. Mizeris loĝantaro de vilaĝoj detruitaj. Paco fariĝis. La ŝtato perdis cent mil homojn proprajn, kaj aneksis kvindek mil nigrulojn. Gloras generaloj, bruas tamburoj, sonas muzikoj. Mirinda la sukceso. La venkita ŝtato petas aliancon. Jam finiĝis incitado. De nun vidu la bonaĵojn, kaj forgesu ĉiujn pekojn! Sed amiko jam malnova ekĵaluzas, postulas «kompensaĵon». Kontraŭ tiu nun ekmarŝu la impresmaŝino, kaj ĉio same rekomencu! ... k.t.p.

En genia cerbo de junulo disvolviĝis tiu bildo kun precizo frapa. Rompu, rompu murojn inter la popoloj! pensis knabo Zamenhof. Ili estas ja lulilo en la manoj de gvidantoj anonimaj. Ĉesu malkompreno pro nekono reciproka! Nur intrigantoj ĝin profitas. Nacioj devas mem kontroli la eksteran mastrumadon. Ili devas mem rilati kun ceteraj. Ĉesu monopolo de kelkaj malpaculoj! Nur de nescio tenas ili la tutpovon. Falu muroj, ili falos kune. Nur en mallumo vivas la vampiroj. Brilu suno, ili malaperos.

Kun fervoro li lernadis grekan lingvon kaj latinan. Jam li sin vidis veturanta tra la mondo, kaj per flamaj paroladoj predikanta, por ke homoj revivigu tian lingvon de l’ antikva tempo kaj ĝin uzu por komunaj celoj. Ĉu ne parolis greke la tuta mondo kulturita en epoko aleksandra? Ĉu ne diskutis per latinaj vortoj ĉiuj scienculoj kaj kleruloj en Eŭropo dum centjaroj de la brila Renaskiĝo? Ĉu ne latine verkis Kalvino kaj Erasmo por dudek popoloj?

Tamen eĉ latina estas malfacila, plena je antikvaj formoj senutilaj, manka je modernaj esprimiloj. Pli simpla, pli taŭga por uzado nuna devus esti la revita lingvo. Ĝi devus esti tuj lernebla kaj uzebla de la popoloj mem, ne nur de kleruloj.

Pri laboristoj, pri malriĉaj homoj penantaj tutan tagon, gimnaziano Zamenhof pensadis pli kaj pli. En rondo familia li ŝatis legi laŭte el versaĵoj de poeto rusa Nekrasof, antaŭmajstro de Gorki. Pri klopodoj kaj suferoj, pri malbelaj domoj, kie morto kaj mizero dancas kune, kantis la verkisto plej ŝatata. Dum tuta vivo Zamenhof amis la popolon laboreman kaj preferis loĝi en kvartaloj ĝiaj for el mondana societo.

Tiuj homoj estas fine la oferoj ĉefaj de l’ incitoj intergentaj. En okazoj de buĉado, ili ĉiam unuarange devas pagi per sango sia kaj trankvilo. Tra tuta mondo malriĉuloj ja sopiras al paco kaj progreso. Kiam ili vespere, lacaj, revenas al hejmo griza, ilia penso serĉas al lumo, ilia sento revas al manoj por premi frate en la siaj trans maroj kaj ŝtatlimoj. «Laboristoj ĉiulandaj unuiĝu!» baldaŭ poste jam fariĝis devizo de l’ amasoj. Sed muroj staras inter ili, dikaj, altaj, ĉefe lingvaj. Rompu, rompu tiujn murojn! pensadis juna Zamenhof. La lingvo helpa de l’ homaro devas esti por ĉiuj facila. Rapido, logiko devas regi ĝian fundamenton.

De tiam li komencis serĉadi ion novan per provaĵoj artaj.

Ĉu lingvo povas arte konstruiĝi, bazite sur sola logiko? demandis sin la junulo, kaj serĉis materialon por vortaro. Kial ne konsenti pri vortetoj plej mallongaj, kiel ba, ca, da, be, ce, de, ab, ac, ad, eb, ec, ed, kaj arbitre fiksi ĉies sencon difinitan? Ne eble, li ekvidis tuj. Tiajn vortojn eĉ li mem ne povis lerni. Ilin memori superus homan forton.

Vivantajn vortojn lingvo devas havi, se ĝi celas vivi mem. Ĉerpi el komuna fonto de eŭropaj lingvoj, jen la solvo. Vortaro latina-germana estus la plej internacia. Angloj, Francoj, Hispanoj kaj Italoj, Holandanoj, Germanoj, Skandinavoj kaj eĉ Slavoj konus ĝiajn elementojn kiel eble la plej multajn. Vortoj kiel horo, karto, vino, bruna, kaj ceteraj apartenas ja samtempe al dek tri ĝis dudek lingvoj. Elekto devus esti kvazaŭ voĉdonado de l’ plejmulto. Tamen homa lingvo estas afero grandega. Riĉegaj gramatikoj, dikaj vortaroj, dek miloj da esprimoj timigis junan Zamenhof. Kiel iri ĝis plenfino?

Iam, sur la strato, fajrera ekkompreno trankviligis lin. «Unu fojon, kiam mi estis en la sesa aŭ sepa klaso de la gimnazio, mi okaze turnis la atenton al la surskribo ŝvejcarskaja (pordistejo), kiun mi jam multajn fojojn vidis, kaj poste al la elpendaĵo konditorskaja (sukeraĵejo). Ĉi tiu -skaja ekinteresis min, kaj montris al mi, ke la sufiksoj donas la eblon, el unu vorto fari aliajn vortojn, kiujn oni ne bezonas aparte ellernadi. Ĉi tiu penso ekposedis min tute, kaj mi subite eksentis la teron sub la piedoj. Sur la terurajn grandegajn vortarojn falis radio de lumo, kaj ili komencis rapide malgrandiĝadi antaŭ miaj okuloj.»[6]

De tiam li studadis la sistemon de sufiksoj kaj prefiksoj en diversaj lingvoj. Kia riĉa fonto! Kia mirinda povo por kreskado kaj multiĝo! La plej multaj lingvoj uzas ilin blinde kaj senorde. Per vere plena kaj regula utiligo de tiu forto, riĉa vortarego disflorus el malgranda radikaro. Nur -ino, -aĵo, -isto, -ema, -igi, -iĝi centobligus ĝin. Dek mil vortoj memformiĝus sen aparta lerno.

Liaj instruantoj en lernejo rigardis Ludovikon Zamenhof kiel lingviston rimarkindan. Tre juna li jam lernis francan kaj germanan. Ĉe kvina klaso gimnazia li ekstudis anglan. Elparolo malfacila, ortografio malpreciza, sed kia forto kaj rapido en la frazoj! Gramatiko? Tre malmulta. Nur kelkaj antikvaĵoj malregulaj. Riĉa lingvo do bezonas tute ne deklinaron, konjugaron, aŭ sintakson malfacilajn. Kelkaj montriloj ĉiam samaj sufiĉas por la verbaj tempoj. Finiĝoj pliaj kiel o, a, e, utilu kvazaŭ nur sufiksoj, por formi nomojn el verboj, el verboj adjektivojn, kaj adverbojn el ceteraj.

Samtempe krom la lingva, alia ellaboro okupis Zamenhof en tiuj jaroj. Lia patrino estis kredantino. Lia patro ateisto. Li mem knabe perdis jam la fidon religian. Lia logiko ne permesis lin kredadi la instruon de la pastroj. Sed, estante deksesjara, li suferis pro malpleno en la koro. Li ne vidis ian sencon en la vivo. Por kio li laboras? Pro kio li ekzistas? Kio estas homoj? Kial ne tuj morti? Ĉio ŝajnis al li vana kaj naŭza. Por li tre turmenta estis tiu tempo. Tiama portreto, iom kruda kaj maldolĉa, montras la malĝojon de l’ gimnaziano.

Interna krizo lin savis. Iom post iom li ektrovis veron por si mem. Li komprenis ian sencon en la naturo. Li sentis altan vokon pli precizan al homara celo. Li formis propran kredon pri vivo kaj pri morto. Deksepjare li akiris novan fidon kaj feliĉon de l’ animo ekster dogmoj. Li sentis fortan inspiron en la koro. Pli fervore li revenis al verkado.[7] Posta portreto montras la ŝanĝon en okuloj. Dolĉeco regas.

En jaro 1878, Zamenhof sidis en la lasta klaso de la Gimnazio. Tiam estis preta jam projekto de lia lingvo, ankoraŭ ne tute simila al la nuna Esperanto. Kelkaj kolegoj interesiĝis je lia longa laborado. Al ili ĝoje li konigis la novan lingvon. Ion tiel simplan kaj facilan neniu el ili antaŭkredis. Fervore ses aŭ sep ellernis la sistemon.

En la gepatra loĝejo ĉe strato Novolipie, Ludoviko havis propran ĉambron izolitan sur la teretaĝo. Tie kunvenis amikaro lia ĉe l’ amata grupestro. Kune ĉiuj fervoradis pri la homa refratiĝo. Alta la revo, granda la tasko. La 5. de decembro ili festis la vivigon de la lingvo. Ĉirkaŭ kuko, de l’ patrino ame kuirita, sidis Ludoviko kun kolegoj entuziasmaj. Unuan fojon sonis lia «lingwe universala». Post paroloj esperplenaj, ili kantis himnon de l’ frateco:

Malamikete de las nacjes
Kadó, kadó, jam temp’ está!
La tot’ homoze in familje
Konunigare so debá.
(Malamikeco de la nacioj
Falu, falu, jam temp’ estas!
La tuta homaro en familio
Kununuigi sin devas.)

En junio 1879 finiĝis gimnazia kurso, kaj ĉiuj kolegoj disiris. La persono de ilia ĉefamiko lasis ĉe ili tiel fortan impreson, ke ili eĉ komencis propagandi liajn ideojn kaj paroli pri la nova lingvo. Sed, kiel Zamenhof malgaje konstatis pli malfrue, «renkontinte la mokojn de l’ homoj maturaj, ili tuj rapidis malkonfesi la lingvon, kaj mi restis tute sola». Tiel okazas preskaŭ senescepte ĉe la grandaj inspiritoj tra tuta homara historio. Ankaŭ hejme li devis suferi baton pli kruelan. Ĝis tiu tempo la patro laŭŝajne ne malaprobis lian laboradon, ĉar la knabo tamen brile sukcesis ĉiujn ekzamenojn. Sed kiam venis la momento forlasi gimnazion kaj elekti profesion, tiam blovis kriza vento.

Jam ofte konatuloj aŭ kolegoj profesoraj de Markus Zamenhof admonis lin pri lia filo. «Ideo tiel fiksa en kapo junula minacas ja frenezon. Domaĝe estus lasi tian talentulon perdiĝi en ĥimeroj. Baldaŭ li malsaniĝos, se li daŭras plu!» Tiel babilis konsilantoj bonintencaj.

Pri la estonteco de la knabo ĉefe zorgis lia patro. Kion li faros en la vivo, se ĉiuj lin rigardos kiel viron neseriozan, nur «revulon»? Kuracista estis tiam unu el la solaj karieroj permesitaj al Hebreoj en la rusa Imperio. Utila studo, ne revaĵoj, tiam urĝis antaŭ ĉio. Tial Ludoviko devis eĉ promesi, ke li forlasos la aferon pri mondlingvo, almenaŭ provizore. Peza kaj dolora estis la ofero.

Tie staris la altaro. Sur tablo kuŝis la kajeroj kun vortaro, gramatiko, versaĵoj, kaj tradukoj en la nova lingvo. Karaj manuskriptoj, rezultato de multjara pripensado kaj serĉado. Ĉu fordoni tuton? La patro ĝin postulis. En lian ŝrankon malaperis ĉio. Dika ŝnuro ligis la pakaĵon. Fermiĝis pordo.

[6] El la Letero al N. Borovko pri la Deveno de Esperanto, el rusa lingvo tradukita de V. Gernet (Lingvo Internacia 1896, n-ro 6-7; Esperantaj Prozaĵoj, p. 239).

[7] Vidu antaŭmortan konfeson pri tiu krizo en ĉapitro XII.

ĈAPITRO IV.

Studentaj jaroj.

Moskvo. — Medicina studento. — Vivado malfacila. — Cionismo. — Poemo al Hebreoj. — Malŝato je ŝovinismo. — Reveno hejmen. — Bruligitaj kajeroj. — Reverko lingva. — «En sonĝo». — Perfektigado. — Longa pacienco. — Spirito de la lingvo. — Turmenta silento. — Soleco. — «Mia penso».

Post longa kiso de l’ patrino la studento forveturis Moskvon. Urbego vasta. Universitato plenega. Brilas Kremlaj turoj. Sur stratoj neĝo blanka. Kuras glitveturiloj, tintadas sonoriletoj. Rapidas ĉevaloj longharaj. Ĉie vivo gaja, vigla.

Malriĉe loĝis la junulo. Per lecionoj li gajnetis iom. Sed malfacile juna hebreo trovas eĉ okazojn por instrui. Ankaŭ li verketis iom por gazeto, la Moskovskie Viedomoŝti. Hejme la gepatroj time zorgis. «Nur dek naŭ rublojn mi elspezas en monato», li skribis por ilin trankviligi. Sed kiel li sin nutris!

Konscience li studadis medicinon. Ankaŭ li kliniĝis siavice super korpoj de mortintoj en ĉambrego dissekca. Simpatie li malkovris la internan meĥanismon de la homa formo. Eĉ tie lin sekvadis lia revo. Ĉu ne similaj estas ĉiuj homoj, kun samaj organoj, samaj bezonoj, samaj timoj kaj deziroj dum la vivo? Ĉu lingvaj aŭ koloraj diferencoj ŝanĝas tion? Malkono inter gentoj devus ĉesi.

Li plenumis tamen la promeson. «Por pensadi pri homaro, atendu kelkajn jarojn!» sonis admono patra. Sed granda malpleno doloris en koro. Kiel vivi sen celo ideala? Lia penso kompatema serĉis materialon. Ĝi sin turnis tiam al suferoj de l’ Hebreoj. Legaĵo en ĵurnalo atentigis lin. La cionista revekiĝo lin allogis. Ankaŭ lia gento, kiel ĉiuj, rajtas esti rekonata kaj ŝatata. Kial nur Hebreoj devus kaŝi aŭ prihonti sian naciecon? Ankaŭ ili rajtas havi propran centron de kulturo. Nepoj de Moseo staras ĉie dissemitaj. Malfeliĉo premas multajn. Trans maro blua de l’ Helenoj kuŝas antikva Palestino. Laborado, kolektado, volo pacienca kondukos al miraklo. Iam eble staros tie sur tero de l’ profetoj nova hejmo de l’ Hebreoj. Instruejo, kongresejo malfermos siajn pordojn. Kolonianoj ekloĝos en ĉirkaŭo. Nur justa povis esti tia plano. La disa popolo regajnu l’ esperon. Eĉ pli juna, Zamenhof jam verkis versojn en la rusa lingvo. Poemon al Hebreoj li presigis nun en la Ruski Jevrej:

Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu!
Por konstrui propran hejmon ĉiu portu brikon.
Eĉ se multajn jam forŝovos vento, akvo, kaj malsaĝo,
Ne pereos sub la tero via semo kaj laboro.
Vekiĝu, popolo kutima je batoj!
En tia tempo dormo estus honta.
Per ondo forta de l’ amaso
Ni svingu flagon al la vivo!
Se riĉuloj pro la oro
Kisas sklave manojn potenculajn,
Ni, malriĉaj, per moneroj de l’ laboro
Disbatos la katenojn.
Al altar’ de libereco, fratoj nun rapidu ...

Elokvente sonis alvoko junula. Tamen Zamenhof ne fariĝis iam eĉ gvidanto inter la cionistoj. Ĉia trograndigo pri l’ merito de l’ Hebreoj lin doloris. Konstanta redirado pri «nacio sankta super ĉiuj» vundis lian senton, kvazaŭ ofendado al ceteraj gentoj. Akra mallaŭdo kontraŭ Poloj, Rusoj, aŭ Rumanoj malplaĉis al li. Plendoj pri premantaj registaroj ŝajnis al li pravaj, sed ne malamo al popoloj. Eĉ inter liaj samgentanoj la plej malgranda vorto ŝovinista lin repelis.

Ankaŭ la Hebreoj tre bezonis pli proksime koni la ceterajn gentojn. Ankaŭ por ili urĝis lingvo internacia. Ke ili ekkomprenu diferencon inter amasoj kaj sekretaj incitantoj, ke ili sciu historion de l’ aliaj: ankaŭ la ceteraj ja suferis, ankaŭ ilin premis potenculoj, ankaŭ ilin ekspluatas malgrandnombro da lertuloj. Hebreoj amu sian Leĝon, sian genton kaj kutimojn, sed ili super ĉio amu la homaron kaj ĝin servu kiel fratoj. Tiel sentis la studento pripensema, kaj revenis al sia revo.

Eĉ la «dek naŭ rubloj» ne troviĝis tro facile ĉe l’ komenco de l’ monato, kaj ili ne sufiĉis. Zamenhof ne ŝatis trudi elspezadon al gepatroj. Du jaroj jam forpasis. En somero 1881 li revenis hejmen.

En Varsovio li daŭrigos studadon medicinan ĉe l’ Universitato. Al amata la patrino li rakontis pri la pezo de l’ promeso al patro. Lia vivcelo restis la sama. Homoj devas refratiĝi. Kie kuŝas la paperoj kaj provaĵoj de la lingvo intergenta? En libertempo li ja povos ilin trarigardi kaj reveni al laboro kara.

Kun larmoj pala sidis la patrino. Ŝi silentis. Ŝia blanka mano dolĉe glatis la kapon de l’ granda filo. Jam dudekdujara li estis. Kiel aŭdos li la veron? Unu tagon ŝia edzo ja bruligis liajn manuskriptojn. Saĝa kaj severa, nur pro amo patra li ĝin faris. Li kredis, ke li tiel «savos» sian filon. Ofte ŝi jam ploris pri tiu ekzekuto. Nun revenis ploroj. Ŝi silentis.

Ludoviko ŝin komprenis. La tutan dramon li divenis. Tuj la patron li nur petis redoni la promesparolon. Urĝas libereco. Nepre lin vokas certa devo. Li nur promesos tion al si mem, ke al neniu li parolos pri sia celo kaj laboro, ĝis li finos universitaton.

Fakte ne tro grava estis la perdiĝo de l’ skribaĵoj. Efektive li memoris ĉion parkere. Kun fervoro li refaris sian verkon.

Sur kajeroj de aŭgusto 1881 reaperas preskaŭ sama lingvo kiel en 1878. Tamen estis jam progreso. La bela balado de Heine «En sonĝo» estis jene tradukita el germana:

Mo bella princino il sonto vidá
Ko żuoj malseŝaj e palaj,
Sul dillo, sul verda no koe sidá
Il armoj amizaj e kalaj.
«La kron’ de ta padro fio pu mo esté,
La ora, la redża ra sello!
La skepro diantiza, rol mo ne volé,
Tol mem koj volé mo, ma bella.»
«To et ne estebla», ŝo palla a mo,
«Kor et si la tombo kuŝé mo
E koj i la nokto vioné mo a to,
Kor tol fe prekale amé mo!»

Dum ses jaroj Zamenhof laboris ĉiutage, bonigante kaj provante sian lingvon. Li tradukis pecojn el aŭtoroj diverslandaj. Li skribis verkojn originalajn. Li laŭte legis al si la skribitajn paĝojn. Multaj formoj ŝajnis bonaj teorie, sed praktiko montris ilin maloportunaj. Jen tio estis peza, kaj ĉi tio malbelsona.

«Multon mi devis ĉirkaŭhaki, anstataŭi, korekti, kaj radike transformi. Vortoj kaj formoj, principoj kaj postuloj puŝis kaj malhelpis unu la alian, dume en la teorio, ĉio aparte kaj en mallongaj provoj, ili ŝajnis al mi tute bonaj. Tiaj objektoj kiel ekzemple la universala prepozicio je, la elasta verbo meti, la neŭtrala, sed difinita finiĝo , k.t.p., kredeble neniam enfalus en mian kapon teorie. Kelkaj formoj, kiuj ŝajnis al mi riĉaĵo, montriĝis nun en la praktiko senbezona balasto; tiel ekzemple mi devis forĵeti kelkajn nebezonajn sufiksojn.»[8]

Dum tiu puriga laborado ankaŭ foriĝis el la lingvo kelkaj latinaj radikoj, kiel ekzemple anno kaj diurno, kaj anstataŭiĝis per jaro kaj tago. Efektive -ano jam estis sufikso kun senco malsama, kaj aliflanke Zamenhof ne volis vortojn kun duobla litero. Diurno tre malbele sonis en kunmetitaj vortoj kiel ĉiudiurnediurnmeze, kaj ankaŭ estis internacia fakte nur por malgranda nombro da homoj kleraj, kiuj konas latinan lingvon aŭ tiajn vortojn francajn kiel diurne, neniam uzatajn de l’ popolo. Dume tago estas almenaŭ tuj konata de pluraj grandaj popoloj per uzado ĉiutaga, do fakte multe pli internacia. Same plibelsona kaj el greka lingvo anstataŭis e latinan, ne sufiĉe klaran al oreloj por dividi frazojn sen konfuzo.

Kiam poste eksteruloj volis «perfektigi» la vortaron, ili ofte nur revenis al unua formo, kaj nur marŝis malantaŭen sur la vojo jam paŝita de viro pli sperta kaj pli zorga. Teorie diris ili, «tiu formo estus certe pli scienca ol ĉi tiu». Ankaŭ Zamenhof jam trovis samon antaŭ ili, sed multjara praktikado vidigis al li gravan maltaŭgecon de l’ unua kaj neceson ĝin forigi per plibona.

Ke «genio estas longa pacienco», kiel kantis Viktor Hugo, tion montris la ses jaroj de senĉesa polurado per provado. En infanaj jaroj Zamenhof fervoris por muziko. Li ludis fortepianon, kaj li ŝatis kanti. Tial harmonio ĉiam regis lian guston.

Ne li kredis, ke sufiĉas gramatiko kaj vortaro por vivigi lingvon. Ĉiu malgracio aŭ pezeco en la frazoj lin akre suferigis. Longe li plendadis al si mem, ke la lingvo ne sufiĉe «fluas». Tial li komencis nun eviti laŭvortan tradukadon el tiu aŭ alia lingvo. Li penis rekte pensi en la nova.

Iom post iom ĝi ekiris mem. Ĝi malpeziĝis. Ĝi pli rapidis. Ĝi jam ĉesis esti ombro de l’ ceteraj. Ĝi ricevis sian vivon, sian spiriton, sian karakteron propran. Ĝi nun dolĉe puŝis for la influojn de l’ ekstero. Ĝi jam fluis tiam, flekseble, gracie, kaj «tute libere, kiel la viva gepatra lingvo».

Tiam estis la vera naskiĝo de la lingvo internacia. Ĉar kiel helpus la homaron senviva kolekto da vortoj? Kiom ĝi valorus, eĉ kun aprobo de naŭdek scienculoj? Ĉiu tirus siaflanke. Mankus fundamento. Ne estus ia stilo komuna. Ne ekzistus ia kutimo por reguligi liberecon. Kontraŭe, pro Zamenhofa pacienco kaj genio la lingvo jam vivis, kiam ĝi aperis. En si ĝi jam portis certan forton, ĉar granda homo ĝin uzadis. Gramatiko kaj vortaro estis ja sciencaj kaj tial nepersonaj, krom elektoj aŭ preferoj de finiĝoj aŭ vortetoj. Sed la spirito kunliganta, la stila fundamento, jam estis sigelitaj per mano tre persona. En ĝin Zamenhof metis multon el si mem. Per ĝi li esprimis novan senton, novan homan sopiradon.

Impresanta estis lia personeco, modesta pri si mem, sed obstina pri la celo. Ĝi simbolis revon de multaj koroj nekonataj. Tial ĝi influis poste l’ unuan rondon de l’ verkantoj en la nova lingvo.

Nacia literaturo komenciĝas ĝenerale per milita poemaro. Ĝian stilon kaj spiriton signas fama kantisto pri bataloj. Okazis male por lingvo Zamenhofa. En pacaj kantoj ĝi eliris al publiko. Pri homa refratiĝo ankaŭ skribis la sekvantoj de la Majstro.

Ankaŭ propran animstaton li esprimis. Dum ses jaroj li restadis sub silento. Ĝi estis tempo malfacila. Al neniu li parolis pri sia laborado. La kaŝeco lin turmentis. Tial li malŝatis eliradi. Nenie li ĉeestis, en nenio partoprenis. En rondoj societaj li sentis sin fremdulo. Tiel pasis for la plej belaj jaroj de la vivo, la studentaj, malgaje kaj dolore. Tiun fajron kaj suferon sub silento li pentris per tiama la versaĵo:

MIA PENSO

Sur la kampo, for de l’ mondo, antaŭ nokto de somero
Amikino en la rondo kantas kanton pri l’ espero.
Kaj pri vivo detruita ŝi rakontas kompatante —
Mia vundo refrapita min doloras resangante.
«Ĉu vi dormas? Ho, sinjoro, kial tia senmoveco?
Ha, kredeble rememoro el la kara infaneco?»
Kion diri? Ne ploranta povis esti parolado
Kun fraŭlino ripozanta post somera promenado!
Mia penso kaj turmento, kaj doloroj kaj esperoj!
Kiom de mi en silento al vi iris jam oferoj!
Kion havis mi plej karan — la junecon — mi ploranta
Metis mem sur la altaron de la devo ordonanta!
Fajron sentas mi interne, vivi ankaŭ mi deziras;
Io pelas min eterne, se mi al gajuloj iras ...
Se ne plaĉas al la sorto mia peno kaj laboro,
Venu tuj al mi la morto, en espero — sen doloro!

[8] Letero al Borovko.

ĈAPITRO V.

Doktoro Esperanto.

Klara Zilbernik. — Vaganta kuracisto. — Ekscio pri Volapük. — Nova turmento. — Fianĉiĝo. — Helpema bopatro. — Eldono de l’ Unua Libro. — Ekscito antaŭ Rubikono. — «Ho, mia kor’!». — Apero de la lingvo. — Edziĝo. — Dissendado de broŝuroj. — Respondoj kaj aliĝoj. — La Dua Libro. — Akraĵoj de l’ sorto. — «La Esperantisto». — Premanta situacio. — Trompeter. — Morto de l’ patrino. — Transloĝo al Grodno. — Tolstoj. — Rusa cenzuro.

Tamen iam «l’ amikino en la rondo» divenis la misteron. Klara Zilbernik, filino de Kovna komercisto, renkontis Zamenhof ĉe bofrato sia. Sprita, gaja, energia, kaj bonkora, ŝi atente rimarkadis la junulon silenteman kaj timeman. Granda frunto pura kaj pensema; sub okulvitroj rigardo luma kaj profunda.

Amo venis inter ili. Unu tagon li konfesis al ŝi siajn du sekretojn. Ŝi komprenis, kaj decidis partopreni lian vivon de sindono.

Ŝi povis antaŭvidi ekzistadon malfacilan, kaj tial agis tre kuraĝe. La diplomon kuracistan Ludoviko Zamenhof ricevis jam du jarojn antaŭ tio; sed inter 1885 kaj 1887 li vane serĉis tujan vivrimedon. De loko al loko tre malĝoje li provadis trovi la sufiĉan klientaron. La komenco estis neprospera. Ankaŭ lia modesteco kaj sentemo lin malhelpis. Tre ŝatata de malriĉaj malsanuloj, li ne sciis gajni grandajn sumojn. En Plock unu vesperon oni lin venigis en domon de riĉuloj. Kuŝis maljuna sinjorino, kaj apude tri doktoroj. Stato malespera. Post du tagoj ŝi pereis. Al la kvar vokitaj kuracistoj la gefiloj sendis altan pagon. Zamenhof rifuzis sian. Kial preni monon, kiam mortis la kliento?

En Vejsieje, la urbeto litva, li ĉeestis morton de bubino. Febro ŝin bruligis for. Pro doloro la patrino malfeliĉa preskaŭ freneziĝis. Dum monatoj poste li aŭdadis ŝiajn plorojn kaj ĝemadon. Li decidis lasi ĝeneralan praktikadon kaj elekti fakon okulistan.

Tial li vojaĝis al Vieno por studadi oftalmologion ĉe speciala kurso. En aŭtuno 1886 li revenis Varsovion al gepatra hejmo. Tie li malfermis akceptejon kiel okulisto. Dum sama vintro li ekkonis sian fianĉinon kaj ricevis kuraĝigon por eldoni sian verkon al publiko.

Jam de jaroj li ja serĉis eldoniston. Klopodo sensukcesa. Neniu volis riski monon. Ankaŭ tiel li ekspertis la maldolĉon de l’ financa flanko en la mondo. Nova turmento komenciĝis.

Tamen urĝis aperigi lian lingvon. Dum silente li ĝin perfektigis, ekfloris okcidente «Volapük» de l’ abato Ŝlejer el Konstanco. La vortaro estis malfacila kaj arbitra. Dum longa tempo Zamenhof nenion sciis pri tiu provaĵo. Kiam ĝia famo lin atingis, unue li tre ĝojis, sed konstatis poste, ke la solvo mem ne taŭgas. Baldaŭ la movado jam malkreskis. Multaj homoj malkuraĝis, kaj forlasis la aferon. Urĝis montri al la mondo, ke la celo restas prava. Nur la sistemo estis malbona. Lingvo devas esti ja internacia kaj vivanta, ne arte fabrikita.

Tiam intervenis homo tre helpema. Li estis la patro de Klara Zilbernik. Lia filino fianĉiĝis en printempo[9] kun D-ro Zamenhof. La juna scienculo kaj idealisto tre plaĉis al li. Pri lia plano li demandis lin. Grandega la projekto! Nobla la celo! Simpla komercisto li mem estis, sed amanto je ideoj. Je kio do utilus gajni monon kaj ŝpareti? Ĉu ne por igi vojon pli facila al unu pli klera ol li mem kaj pli valora por homaro?

Multaj patroj en lia loko malkonsilus la filinon. Nur dirus ili: «Veran viron mongajnantan kaj realan vi elektu, ne revulon!» Tiel ili paroladus, frizante la lipharojn. Malsame Zilbernik: «Geniulo estas via Ludoviko», li diris; «filineto mia, vi havos sanktan taskon. Ĵaluze ankaŭ mi dezirus helpi lin.»

Tial proponis la bopatro, ke la edziĝo jam fariĝu en somero, kaj antaŭe jam presiĝu je lia kosto la libretoj pri mondlingvo. Tiel okazis. Dum du monatoj presprovaĵoj atendadis ĉe la cenzuristo. Feliĉe tiu estis bonkonato de la patro de Zamenhof. Fine la 14. de julio[10] li allasis la permeson al presisto. La verko kredeble ŝajnis al li sendanĝera naivaĵo. La aŭtoro estis maltrankvila. Unuflanke malpacienco, aliflanke timo lin agitis.

«Mi estis tre ekscitita antaŭ tio ĉi; mi sentis, ke mi staras antaŭ Rubikono, kaj ke de la tago, kiam aperos mia broŝuro, mi jam ne havos la eblon reiri; mi sciis, kia sorto atendas kuraciston, kiu dependas de la publiko, se ĉi tiu publiko vidas en li fantaziulon, homon, kiu sin okupas je ‘flankaj aferoj’; mi sentis, ke mi metas sur la karton tutan estontan trankvilecon kaj ekzistadon mian kaj de mia familio; sed mi ne povis forlasi la ideon, kiu eniris mian korpon kaj sangon, kaj ... mi transiris Rubikonon.»

En tiaj tagoj Zamenhof verkis versaĵon tre mallongan: Ho, mia kor’! Ĝi sonas iom kiel spirado malfacila de homo suprenkurinta kvin etaĝojn de ŝtuparo kaj staranta antaŭ pordo halte:

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!
Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’!
Sufiĉe! trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

La unua libreto aperis en la rusa lingvo. Baldaŭ poste sekvis eldonoj pole, france, germane kaj angle. Ĉiuj entenis saman enkondukon, tekstojn en lingvo internacia: Krista preĝo Patro nia, El Biblio, Letero, Versaĵoj, plenan gramatikon el dek ses reguloj, dulingvan vortareton el naŭcent radikoj. Ankaŭ estis aliĝiloj kun promeso tuj komenci la lernadon, kiam dek milionoj da personoj estos same promesintaj. Per deklaro sur la dua paĝo la aŭtoro jam forlasis ĉiajn rajtojn siajn, ĉar «lingvo internacia, kiel ĉiu nacia, estas komuna propraĵo». La tuta verko estis subskribita per belsenca pseŭdonimo: «Doktoro Esperanto».

La 9. de aŭgusto[11] Zamenhof edziĝis, kaj enloĝis tre modestan ĉambrareton sur la strato Przejazd 9, en Varsovio. Tie kun edzino li komencis dissendadon de l’ broŝuro al gazetoj kaj personoj ĉiulandaj. Ŝi skribadis nomojn kaj adresojn, enpresigis anoncetojn en ĵurnaloj. Tiel pasis la monatoj de l’ komenca kunvivado. Feliĉaj, kiuj scias eternigi sian amon per tuja semo de komuna idealo.

Kiel estos akceptita la libreto? Ĉu ĝi simple falos en silenton kaj forgeson? Ĉu homoj blinde eĉ ne legos frukton de dekjara laborado? Minacis dubo malespera. En tiaj horoj ofte kuŝas en la manoj de virino, ĉu blovi kuraĝiĝon sur flameton fidan aŭ ĝin estingi per ploretoj de plendado bagatela. Granda ŝi estas, se ŝi gardas la flamon.

Unu post unu ekvenis respondoj. Demandoj, konsiloj, aproboj, aŭ fervoraj leteroj. Eĉ kelkaj estis jam skribitaj en la nova lingvo. Ĝi fariĝis do vivanta, ĉar uzata. Baldaŭ multaj anonciĝis aliĝantoj. Formiĝis rondo familia. Duoble ĉesis la soleco Zamenhofa.

Estis por li granda ĝojo, senti sin de tiam ĉirkaŭata de fervoraj samideanoj. Eĉ ankoraŭ pli kontente li pensis, ke la lingvo jam trovis nun anaron, kaj povus baldaŭ kreski per si mem. Laŭ lia espero «la aŭtoro tiam tute foriros de la sceno, kaj estos forgesita. Ĉu mi post tiam ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos, la afero tute ne dependos de tio; kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de la sorto de ĉi tiu aŭ alia persono».

Tiel li skribis en la Dua Libro, kiun li eldonis nur en la lingvo mem, jam en komenco de la jaro 1888. Kun multaj aliĝintoj li korespondadis ja persone. Sed plej ofte li devis rediradi pri la samaj temoj. Tial li respondis kolektive per unu broŝuro ĝenerala.[12]

«Mia profunda kredo je la homaro min ne trompis», li skribis en antaŭparolo, «la bona genio de l’ homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al laboro ĉiuhoma venas junaj kaj maljunaj ... viroj kaj virinoj rapidas porti iliajn ŝtonojn por la granda, grava kaj utilega konstruo.»

Ne nur kun Zamenhof korespondis la novaj adeptoj, sed ankaŭ inter si. Antono Grabowski tradukis jam verkojn el Goethe kaj Puŝkin.

En oktobro 1889 aperis la unua adresaro, kun mil nomoj diverslandaj. Laŭ uzado ĝenerala, la «lingvo de Esperanto» baldaŭ nomiĝis «Esperanto» tute simple. Al ĝi konvertiĝis en Nurnbergo Leopold Einstein kaj la tuta klubo mondlingvista. Ili fondis saman jaron gazeton monatan La Esperantisto. Ĝi anoncis grupojn en Sofjo kaj Moskvo. Kreiĝis internacia movado.

Samtempe la maldolĉo de l’ eksteraj cirkonstancoj returmentis la doktoron. Klientaro ne plenigis lian akceptejon. De l’ bopatro li ricevis monon por presigi la broŝurojn. Sed por hejmo li ne volis akcepti lian helpon. Li deziris nepre perlabori vivrimedon. Jam naskiĝis gefiletoj Adamo kaj Sofio. La edzino reveturis Kovnon en loĝejon de l’ gepatroj. Dume la juna okulisto denove serĉis praktikadon en alia loko. En Ĥerson, apud Nigra Maro, li klopodis sensukcese. En marto 1890 ambaŭ retroviĝis en ĉefurbo pola.

Tie Zamenhof ekprenis sur sin la eldonon de La Esperantisto, laŭ deziro de l’ samideanoj. Preskaŭ ĉiuj estis malriĉuloj, kaj nur cento pagis abonprezon. Post kelka tempo li forspezis ĉiujn fortojn kaj rimedojn siajn. Kun edzino kaj infanoj li troviĝis en premanta malfacilo. Ĝuste tiam tre malsanis la patrino, kiun amis li el tuta koro. Ĉagreno lin sufokis. Ĉio ŝajnis nigre malespera. La sorto minacis senigi lin je patrino adorata kaj ankaŭ je lia vivcelado. Se li mem malaperus, la lingvo povus tamen prosperadi, li opiniis. Sed, se li haltigos la presadon de l’ organo centra, baldaŭ disvelkos la tuta progreso. «Se la trunko ĉesos vivi», li skribis en alvoko lasta, «ĉiuj esperoj estos perditaj. La esperantistoj devas zorgi.... Mia situacio atingis lastan gradon de neebleco.»

Tiam aperis amiko en la plej nobla senco de la vorto. Termezuristo laborema kaj modesta estis W.H. Trompeter, el Schalk en Vestfalio. Esperantisto de l’ unua horo, li komprenis la grandecon de Zamenhof kaj de lia celo. La tuta afero, tiel grava por homaro, naĝis kiel nukseto sur la vasta maro. Malgranda, malforta, nekonata, se ĝin dronigus ondeto, la mondo eĉ ne scius. Sed se ĝi vivos, kia mirinda kreskaĵo disflorados iam el nukseto kaj etendos bonfarantan foliaron super la popoloj fratigitaj!

Ni savu la nukseton! decidis Trompeter. El sia propra salajro li elĉerpos. Kvankam neriĉa, li proponis anonime certan sumon por daŭrigi la gazeton dum tri jaroj. Al redaktisto li dediĉis centmarkan monatpagon. Ĝis 1894 la vivo estis certigita. «Sen Trompeter nia afero tute ne ekzistus», parolis Zamenhof en Bulonjo. «Neniam parolante pri si, postulante por si nenian dankon», li estis plej fidela kaj sincera konsilanto. Inter tiuj maloftaj viroj li estis, kiuj scias oferi eĉ parton de sia necesaĵo por helpi geniulon.

Dum tri jaroj Zamenhof do povis pace laboradi; sed novaj malfeliĉoj lin ekfrapis. En aŭgusto 1892 jam mortis la patrino tiel kara. Kiu vartis lin bubeto, kiu glatis lian kapon de knabeto, kiu faris lin sentema kaj homama, tiu ĉi nun estis for. La bato lasis ĉe li vundon neflegeblan. En 1894 la demando materia refariĝis premanta. Kun sia familieto la Doktoro devis transloĝi al Grodno.

Kvar jarojn li restadis tie. Granda ĝojo kaj ĉagreno lin atendis. Dum tuta juneco li fervore legis novajn verkojn de Tolstoj. Nun la famo de l’ granda Ruso disvastiĝis tra la mondo. Kontraŭ ĵaluzo kaj perforto li admonis la homaron. Lia nobla voĉo sonis, vokante ĉiujn homojn al amo kaj fratiĝo. Post brila novelista kariero, la riĉa grafo konvertiĝis al simila idealo, pri kia Zamenhof jam vivis de post infaneco. Li forlasis nobelaron, kaj sin turnis al simpleco. La vilaĝanoj fariĝis liaj fratoj. Al nacioj kaj eklezioj li riproĉis malamon inter si.

Kiu pli bone povus ja konsenti kun la Bjalistoka modestulo? Pro sia timemo delikata, li ne kuraĝis trudi sin al Tolstoj. Nur inter ceteraj li sendis al li la libreton en 1888. Respondo ne venis. La semo tamen estis ĵetita. Post ses jaroj ĝi leviĝis antaŭ la publiko. La popola rusa eldonejo «Posrednik» interesiĝis pri Esperanto, kaj petis opinion de la fama pensulo. «Ricevinte antaŭ ses jaroj esperantan gramatikon, vortaron kaj artikolojn skribitajn en ĉi tiu lingvo», respondis Tolstoj, «mi post ne pli ol du horoj da okupado povis jam, se ne skribi, almenaŭ libere legadi en la lingvo.... Mi vidis multfoje, kiel homoj rilatis malamike nur dank’ al materiala malhelpo je reciproka komprenado. La lernado de Esperanto kaj ĝia disvastigo estas do sendube kristana afero, kiu helpas al kreo de la Regno de Dio, kio estas la ĉefa kaj sola celo de la homa vivo.» (Jasnaja Poljana, 27. aprilo 1894.)

Tia parolo estis granda kuraĝigo. La letero enpresiĝis en La Esperantisto, kaj varmigis entuziasmon. Ankaŭ aperis pli malfrue, en la dua numero de 1895, tradukaĵo el Tolstoja Kredo kaj Prudento. Pro tio la rusa cenzuro malpermesis la gazeton en la Imperio. Terura bato: ĉar tie ĝi havis la plej multajn abonantojn. La elirado devis ĉesi. Oficiala elefanto paŝpremis nur muŝeton. Sed tiel mortis la ligilo de l’ Esperantistoj. Malĝojo kaj mallumo regis en la rondeto. Dume Zamenhof denove baraktadis kun akraĵoj de l’ vivado.

Sur alia tero, feliĉe, grenero semita elkreskis. Jam en decembro saman jaron eliris Lingvo Internacia. Upsala Klubo Esperanta eldonis la gazeton en Svedujo. De post tiam la movado ne haltis iam plu.

[9] La 30. de marto 1887.

[10] 1887.

[11] 1887.

[12] D-ro Esperanto: Dua Libro de l’ Lingvo Internacia. Kajero n-ro 1, Varsovio 1888 (Cenzuro 18/30 januaro).

ĈAPITRO VI.

Idealista profeto.

Patro kaj gefratoj. — Reveno al Varsovio en 1898. — Okulisto de malriĉuloj. — Vespera verkado. — «Al la fratoj». — Hilelismo. — Pri hebreaj partioj. — Esperanto inter 1900 kaj 1905. — Vizito al Parizo. — Bulonja Kongreso. — Internacia fratiĝo. — Profeta parolado. — Preĝo al Forto mistera. — Horo neforgesebla.

Post la morto de l’ patrino, la gefratoj Zamenhof proksimiĝis al la patro, kies koro plimoliĝis. Granda estis lia vivĉagreno, kaj li fariĝis tre sentema. Komuna funebro ligis al li ĉiujn filojn kaj filinojn. Doloro kaj memoro pri l’ amata mortintino kunigis ilin ĉirkaŭ amo kaj spirito ŝia. Por dolĉigi la vivon de l’ patro malfeliĉa, ili ĉiuj zorgis. Li fariĝis amiko la plej kara. Pro tio, forflugintoj el la nesto penis reveturi Varsovion tiel baldaŭ kiel eble. Unu post unu revenis ili kun edzino kaj infanoj, kaj reprenis sian lokon en la rondo familia.

Tial ankaŭ Ludoviko revenis en 1898. Li enloĝis kun la siaj en malriĉa strato de l’ hebrea kvartalo, Ulica Dzika, 9. Ĝis la mondmilito li restadis tie. Kiel okulisto, li komencis tre malkaran praktikadon. Klientoj pagis nur kvardek kopekojn — kelkaj eĉ nenion. Sed, kvankam tre ŝparemaj, la Hebreoj ja malŝatas ŝuldojn. Ordinaraj okulistoj postulis grandajn sumojn. En riĉaj salonoj ili loĝis lukse. Tial multaj homoj eĉ preferis iri ĝis blindeco kun malsano de l’ okuloj. Nun alvenis popola kuracanto. Al multaj li eĉ savis vidon. Baldaŭ lia atendejo enpleniĝis de mateno al vespero. Li fariĝis vera bonfaranto.

Amike li kliniĝis super lacaj laboristoj kaj palaj kudristinoj, kiuj fidis lin. Sperto kaj studado lin estigis baldaŭ rimarkinda specialisto. Tiel li vivadis ĝis la morto, tre modeste, tre malriĉe, for el ĉia lukso.[13] Per penado ĉiutaga la premantaj zorgoj malaperis. Sed ankaŭ maloftiĝis tempo libera por pli alta celo. Tamen lin konsolis tiu sento, ke l’ ofero lia portas tujan helpon al homfratoj. Vespere li sidiĝis kaj reprenis plumon.

Verkado, tradukado, korespondado formanĝis grandan parton de la noktoj. La movado esperantista disvastiĝis tra la mondo malrapide, sed progrese. Kun amo li sekvadis la klopodojn de la novaj batalantoj:

... Vi en la urbo, vi en urbeto,
En la malgranda vilaĝo ...
Tre malproksime ĉiuj ni staras
La unuj de la aliaj.
Kie vi estas, kion vi faras,
Ho, karaj fratoj vi miaj?

Per tiu poemo Al la fratoj, kvazaŭ tra kristalo travidebla, ni povas rigardi ĝis fundo de lia koro, kiel ĝi batis en vespera silento pensante al la alia «rondo familia».

Ankaŭ pri sia malriĉa klientaro de hebreaj laboristoj li pripensis ofte. Li mem hejme parolis nur pole kaj sin sentis homarano, sed la sorto de l’ malfeliĉa gento priokupis lin. Studento, li jam trovis en cionistaj rondoj tro da ŝovinismo. Kontraŭa partio de la «asimilistoj» ankaŭ ne plaĉis al li. Per alia ŝovinismo ili anstataŭis la unuan. Laŭ ili la Hebreoj devus kaŝe forgesigi sian genton, fariĝante eĉ pli polaj ol la Poloj aŭ pli rusaj ol la Rusoj. Tio ŝajnis al li malveraĵo. Al lumo kaj sincero li celis.

Laŭ lia kredo la homoj ja bezonus nek fiere trudi, nek honte kaŝi sian gentan naciecon. Liberaj kaj sinceraj ili devus resti. Religio, hejma lingvo kaj deveno restu privataj aferoj. En kelkaj landoj eklezio jam eksiĝis el la fakoj oficialaj. De nun ankaŭ apartiĝu ŝtato kaj patrujo.

Hebreoj estu bonaj kaj helpemaj civitanoj de tiu aŭ alia regno. Ili ne sin tenu kiel fremdaj, sed ankaŭ ne kvazaŭ gentŝanĝuloj. Ili staru frate kaj egale kun aliaj sur neŭtrala fundamento de l’ utilo al ceteraj. Hebreo en Varsovio ne bezonas fariĝi Polo aŭ Palestinano. Li estu simple honesta Pollandano. Tiel li povos resti ankaŭ Hebreo kaj homarano, kio estas la plej grava. Lerno de neŭtrala lingvo internacia unuigus ĉiujn Hebreojn en la mondo, kaj samtempe ligus ilin sur egala bazo kun ĉiuj ceteraj gentoj.

Laŭ tiu senco Zamenhof publikigis libron en la rusa lingvo por atingi legantaron tra la tuta vasta imperio. Li ĝin subskribis «Homo sum» kaj elektis la titolon Hilelismo laŭ la nomo de Hillel. Tiu fama klerulo de l’ antikva Palestino vivis en Jerusalemo en la lastaj jaroj antaŭ Kristo. Plej aŭtoritata scienculo pri la Leĝo, li ĉiam klarigis ĝin laŭ spirito, dum Ŝammaj kaj lia skolo pasie defendis ĝin laŭ litero. Dolĉa kaj humila karaktere, la maljuna pensulo predikis amon, pacon, kaj studadon. «Kio estas al vi malagrabla, tion ne faru al ceteraj», tiel li resumis la tutan instruadon. Laŭ Hillel, homo ne devus apartiĝi de l’ ceteraj per ekstera sintenado. Ĉiu devus sin konsideri nur parto de l’ tuto. Facile estas ja kompreni kiom tiaj pensoj allogis kaj influis Zamenhof.

Tamen lia Hilelismo ne disvekis entuziasmon inter la Hebreoj en Ruslando. Al partioj ambaŭflanke ĝi malplaĉis. Ĝi estis tro idea. Ankaŭ ĝi ja kontraŭstaris interesojn politikajn. Por tion realigi, oni devus antaŭ ĉio rekoni egalecon inter gentoj. Ĝis tiam la gvidantoj preferis agitadi por celoj pli facilaj. Al rabenoj la aŭtoro ŝajnis tro liberkredema.

El ĉiuj flankoj oficialaj venis nur kritikoj aŭ suspektoj. Nur malgranda nombro da spiritoj verserĉemaj lin komprenis kaj aprobis. La ŝovinistoj lin malŝatis. Denove li suferis pro la potenco de l’ antaŭjuĝoj. Denove lin doloris soleco de l’ animo. Sed la fido restis senŝancela. Super gentaj diferencoj homoj devas unuiĝi. Al si mem li rediradis la devizon, kiun li dediĉis al Esperantistaj samideanoj «Ni kion povos, ni faros»:

Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas ...
Ni semas kaj semas konstante.[14]

De 1900 al 1905 Esperanto progresadis pli rapide. En dek du landoj ekfondiĝis grupoj kaj gazetoj. En Francujo gravaj societoj ĝin subtenis. Aliĝis jam konataj scienculoj. La movado iĝis vasta. Tiam estis kunvokita en Boulogne-sur-Mer la unua kongreso de l’ Esperantistoj.

Kun stranga timemo Zamenhof atendis tiun horon. Unue li hezitis, ĉu li eĉ veturos tien. Vojaĝo kaj elspezo estus grandaj. Ankaŭ neniam li eliris mem publike. Li nesciis paroladi. Li timis la rigardojn de tiom da vizaĝoj novaj, nekonataj. Li sin ĝenis.

Fine li decidis tamen iri. Fidele demokrate, li submetiĝis al deziro de l’ Esperantistaro. Iom tremante, li preparis legotan paroladon. Al samideanoj li ja diros la fundon de sia penso. Li klarigos la plej altan celon de l’ afero komuna.

Kun edzino li vojaĝis. Vagono triaklasa kondukis ilin al Parizo. Tie komenciĝis semajno por li tre timiga. En ĉefurbo la plej brila en la mondo lin atendis bruado kaj flatado. Urbestraro lin akceptis en la urbodomo. Ministro de publika instruado donis al li la ordenon de honoro. En la supro de Ejfela turo li tagmanĝis kun plej famaj scienculoj de Francujo.

Tra ĉiuj solenaĵoj li sin tenis tre modeste, iom ĝene, ĉiam delikate. Pezaj estis tiaj tagoj festoplenaj por viro ne mondana kaj restinta hejme dum longjaroj. Tamen li komprenis, ke ĝi helpas diskonigi Esperanton antaŭ la publiko. Tial li elportis ĉion pacience. Eĉ malfrue en vespero, tre laca, li akceptis tamen ĵurnalistojn scivolemajn. Al ĉiuj pacience li respondis, ne pri si, nur pri mondlingvo.

Skeptikaj Parizanoj eble trovis lin naiva. Eraris ili. Tre klare li travidis ĉiujn faktojn kaj evitis iluziojn. Li tre bone ja divenis, ke tuta la programo estis zorge aranĝita dank’ al multpena klopodado de sindonemaj gasto kaj amikoj kiel Javal, Sébert, akademianoj, Bourlet, profesoro tre agema. Ĉi tio estis ebla, ĉar la franca registaro estis tiam oficiale pacifista. Morgaŭ vento politika povus blovi el kontraŭa flanko kaj subakvigi ĉion «internacian» sub ondego ŝovinista. Tial estis prave, ekprofiti la okazon por vastigi Esperanton.

Sed la vera ĝojo lin atendis en Bulonjo. Tie li renkontos fratojn ĉiulandajn. Tie li troviĝos en «la rondo familia».

Trans ĉiuj stratoj de l’ urbeto marborda balanciĝis verdaj flagoj kun la stelo de l’ espero. Ĉirkaŭ la teatro kunveneja jam aŭdiĝis nur la lingvo internacia. Angloj kun flanela ĉapo, Francoj en solena frako, Poloj, Rusoj, Holandanoj en vojaĝa vesto, ĉarmaj Hispaninoj kun koloraj ŝaloj renkontiĝis sur la placo kaj babilis kune. Ili sin komprenis. Flue kaj facile flugis la paroloj. De lipoj al oreloj. De Svedoj al Italoj. Falis, falis muroj inter la popoloj.

Benite jam venis vespero. Sur la stratoj ekmallumis. En kongresejon ĉiu nun eniris por la malferma kunsido. Rapidis alkurantoj. El hoteloj. El haveno. El stacidomo rekte kun valizoj en la mano. La teatro de l’ urbeto jam pleniĝis. Tro malgranda la ĉambrego. Milo da samideanoj premiĝis tie. De partero al balkono zumadis Esperanto. Preskaŭ neniu vidis jam Zamenhof. La plej multaj konis lin nur per la genia verko, per mallonga letereto, ame konservata en arĥivoj de la grupo, aŭ per portreto pendigita ĉe muro de l’ sidejo. Ĉiu sciis ja parkere liajn versojn kuraĝigajn:

Tra densa mallumo briletas la celo
Al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
Al ni la direkton ĝi diras.

En horoj malfacilaj de loka propagando, kiu ne ofte rememoris tiujn vortojn de La Vojo? Pri tiaj spertoj kunparolis aŭdantaro en plena salonego. Varmo vastiĝis sub lamparo. Ekscita tremo ruliĝis tra l’ amaso dum atendo.... Subite eksonis la muziko de l’ himno La Espero:

En la mondon venis nova sento,
Tra la mondo iras forta voko ...

Samtempe ĉiuj ni stariĝis ... Jen sur scenejo, kun estraro de l’ kongreso, eniris la amata Majstro. Malalta, timema, kortuŝita, kun frunto tre granda, rondaj okulvitroj, barbeto jam griza. Ĉio jam flugis aŭ svingiĝis en aero, manoj, ĉapoj, tukoj, en duonhora aklamado. Kiam li leviĝis post salutoj de l’ urbestro, la fervoro retondregis. Sed jam li ekparolis. Ĉesis la bruado. Ĉiuj residiĝis. Tra silento sonis liaj vortoj:

«Mi salutas vin, karaj samideanoj, fratoj kaj fratinoj el la granda tutmonda homa familio, kiuj kunvenis el landoj proksimaj kaj malproksimaj, el la plej diversaj regnoj de la mondo, por frate premi al si reciproke la manojn, pro la nomo de granda ideo, kiu ĉiujn nin ligas....

«Sankta estas por ni la hodiaŭa tago. Modesta estas nia kunveno; la mondo ekstera ne multe scias pri ĝi, kaj la vortoj, kiuj estas parolataj en nia kunveno, ne flugos telegrafe al ĉiuj urboj kaj urbetoj de la mondo; ne kunvenis regnestroj nek ministroj por ŝanĝi la politikan karton de la mondo; ne brilas luksaj vestoj kaj multego da imponantaj ordenoj en nia salono, ne bruas pafilegoj ĉirkaŭ la modesta domo, en kiu ni troviĝas; sed tra la aero de nia salono flugas misteraj sonoj, sonoj tre mallaŭtaj, ne aŭdeblaj por la orelo, sed senteblaj por ĉiu animo sentema: ĝi estas la sonoj de io granda, kio nun naskiĝas. Tra la aero flugas misteraj fantomoj; la okuloj ilin ne vidas, sed la animo ilin sentas: ili estas imagoj de l’ tempo estonta, de tempo tute nova. La fantomoj flugos en la mondon, korpiĝos kaj potenciĝos, kaj niaj filoj kaj nepoj ilin vidos, ilin sentos kaj ĝuos ...

«Ofte kunvenas personoj de malsamaj nacioj kaj komprenas unu la alian; sed kia grandega diferenco estas inter ilia reciproka kompreniĝado kaj la nia! ... Tie la membro de unu nacio humiliĝas antaŭ la membro de alia nacio, parolas lian lingvon, hontigante la sian, balbutas kaj ruĝiĝas, kaj sentas sin ĝenata antaŭ sia kunparolanto, dum tiu ĉi lasta sentas sin forta kaj fiera; en nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiitaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de unu familio; kaj la unuan fojon en la homa historio ni, membroj de la plej malsamaj popoloj, staras unu apud alia ne kiel fremduloj, ne kiel konkurantoj, sed kiel fratoj, kiuj, ne altrudante unu al alia sian lingvon, komprenas sin reciproke, ne suspektas unu alian pro mallumo ilin dividanta, amas sin reciproke kaj premas al si reciproke la manojn, ne hipokrite kiel alinaciano al alinaciano, sed sincere, kiel homo al homo. Ni konsciu bone la tutan gravecon de la hodiaŭa tago, ĉar hodiaŭ, inter la gastamaj muroj de Bulonjo-sur-Maro, kunvenis ne Francoj kun Angloj, ne Rusoj kun Poloj, sed homoj kun homoj ...

«Post multaj miljaroj da reciproka surdamuteco kaj batalado, nun en Bulonjo fakte komenciĝas en pli granda mezuro la reciproka kompreniĝado kaj fratiĝado de la diverspopolaj membroj de la homaro; kaj unu fojon komenciĝinte, ĝi jam ne haltos, sed irados antaŭen ĉiam pli kaj pli potence, ĝis la lastaj ombroj de la eterna mallumo malaperos por ĉiam. Benata estu la tago, kaj grandaj estu ĝiaj sekvoj!»

Tiel paroladis Zamenhof. En liaj manoj la papero tremis. Li sentis fortegan emocion. Ĉu li povos legi plu? Io tamen puŝis lin. Kvankam nekutima je publika uzo, lia voĉo kreskis kaj fariĝis laŭta. Trans la paĝoj, iom febre turnataj, li ekvidis aŭdantaron. Viroj, virinoj, junuloj, kapoj blankharaj, vizaĝoj atentemaj, rigardoj konsentemaj. Regis varma silentego. Ili ĉiuj kvazaŭ tiris vortojn el lia buŝo. Li daŭris kun amo.

Li diris juste, kaj modeste. Li diris pri Ŝlejer, pli frua pioniro de l’ ideo mondlingva. Jam li forgesis akrajn atakojn de li kaj de volapükanoj. Li diris nur pri la granda laborado de sia antaŭulo. Li petis la kongreson honori lian nomon. Li diris pri suferoj kaj espero de l’ homaro, pri la sankta devo, pri l’ estonteco de fratiĝo. Li diris pri l’ unuaj batalantoj por la celo. Li diris pri l’ oferoj de mortintoj. Li dankis al Einstein, Waŝniewski, Trompeter. La tuta aŭdantaro leviĝis pro saluto memora.

Profunda sento regis en la ĉambrego. Tenante la paperon, Zamenhof ektremis pli videble ĉe la manoj. Ĉu li povos eldiri finon? Lia voĉo penis lastan forton:

«Baldaŭ komenciĝos la laboroj de nia kongreso, dediĉita al vera fratiĝo de la homaro. En tiu ĉi solena momento, mia koro estas plena de io nedifinebla kaj mistera, kaj mi sentas la deziron faciligi la koron per ia preĝo, turni min al iu plej alta Forto, kaj alvoki ĝian helpon kaj benon. Sed tiel same kiel mi en la nuna momento ne estas ia naciano, sed simpla homo, tiel same mi ankaŭ sentas, ke en tiu ĉi momento mi ne apartenas al ia nacia aŭ partia religio, sed mi estas nur homo. Kaj en la nuna momento staras antaŭ miaj animaj okuloj nur tiu alta morala Forto, kiun sentas en sia koro ĉiu homo, kaj al tiu ĉi nekonata Forto mi turnas min kun mia preĝo:

«Al Vi, ho potenca senkorpa mistero,
Fontego de l’ amo kaj vero ...
Al Vi, kiun ĉiuj malsame prezentas,
Sed ĉiuj egale en koro Vin sentas ...
Hodiaŭ ni preĝas.
«Al Vi ni ne venas kun kredo nacia,
Kun dogmoj de blinda fervoro;
Silentas nun ĉiu disput’ religia
Kaj regas nur kredo de koro ...
«Ho, kiu ajn estas Vi, Forto mistera,
Aŭskultu la voĉon de l’ preĝo sincera,
Redonu la pacon al la infanaro
De l’ granda homaro!
«Ni ĵuris labori, ni ĵuris batali,
Por reunuigi l’ homaron.
Subtenu nin, Forto, ne lasu nin fali,
Sed lasu nin venki la baron ...
«La verdan standardon tre alte ni tenos;
Ĝi signas la bonon kaj belon.
La Forto mistera de l’ mondo nin benos,
Kaj nian atingos ni celon.
«Ni inter popoloj la murojn detruos,
Kaj ili ekkrakos kaj ili ekbruos
Kaj falos por ĉiam, kaj amo kaj vero
Ekregos sur tero.»

Kiam residis Zamenhof, denove aklamata senfine, multaj okuloj estis malsekaj. Tre simple, tre sincere pasis horo, malfacile rakontebla. Io flugis en aero, ia blovo eterniga. Ĉiufoje, kiam ĉeestinto rememoras tiun horon, larmo brilas en rigardo lia. Nova tempo ja naskiĝis tiam. Eĉ ne mondmilito povis ĝin detrui.

Ho, kara naiveco de l’ Bulonja tempo!

Naskiĝo nova de l’ homaro kun odoro de lulilo. Amikaro simpla kaj sincera. Manpremoj. Kompreniĝo reciproka. Paroloj de modesta viro. Grandeco vera de l’ genio, vivanta per ligilo sur niaj lipoj. Spirito potenca de l’ animo pura. Kortremo de l’ homiĝo komuna. Ho, tremo de Bulonjo, sekvu min ĝis tombo! ...

Sur kampoj sangumitaj falis miloj el plej bonaj. Al urboj kaj vilaĝoj blovis terurego. Diskrako. Funebro. Mizero. Senfine krucoj lignaj. Dolore la restintoj levas la okulojn. Kio morgaŭ?

Ho, semo de Bulonjo, kresku super tomboj!

[13] Iam, en amerika urbego, post parolado pri verko de Zamenhof al junaj laboristoj, hebrea knabo el Varsovio min demandis: «Ĉu estas tiu sama Zamenhof la bonkora okulisto de la strato Dzika?»

[14] El poemo «La Vojo».

ĈAPITRO VII.

Homarano.

Sperto Bulonja. — Rusa revolucio 1905. — Pogromoj. — Buĉado en Kaŭkazo. — Kontrastaj impresoj. — «Homaranismo». — Lingvo kaj Religio. — Neŭtrala Fundamento. — Kredo kaj moroj. — Oriento kaj Okcidento. — Naciaj deklaroj. — Homarana deklaro. — Dek du punktoj. — Nomoj de landoj. — Pri neŭtrala Templo.

Ekstere la Bulonja Kongreso estis antaŭ ĉio festo propaganda. Tamen pri vastiĝo de la lingvo, la kunsidoj oficialaj okazigis interesan diskutadon. Flue kaj facile sonis argumentoj kaj respondoj de la parolantoj. Sur neŭtrala fundamento ĉiu sentis sin egala kaj libera. Kiel ĉiujn kongresanojn tio tre impresis Zamenhof. Reveninte Varsovion, li kunportis feliĉegan sperton, ne nur lingvan, sed moralan:

«Kiu aŭdis la multnombrajn parolojn kaj diskutojn, kiu vidis tiun plenan senĝenecon kaj kortuŝantan fratecon inter ĉiuj partoprenantoj de la kongreso, tiu al si mem ne kredis, ke ĉiuj tiuj homoj ankoraŭ hieraŭ estis tute fremdaj unuj al la aliaj, ke ilin unuigis nur neŭtrala lingvo ..., ke ĝia facila lernado faris miraklon, kaj deŝirante neniun de lia natura patrujo, lingvo, aŭ religianaro, donis al homoj de plej diversaj gentoj kaj religioj la eblon vivi inter si en la plej paca kaj sincera frateco.»[15]

La revo, li pensis, estas do plenumebla, kaj efektive la lerno de mondlingvo montriĝis unua paŝo plej efika.

Dum vintro la proksimaj faktoj alportis sovaĝan kontraston, elokventan per si mem. Rusa kaj japana imperioj militis inter si. Dume la popoloj en Ruslando komencis ribeli kontraŭ carisma regado. Amaso da malriĉaj laboristoj antaŭ la palaco peterburga petis pri elementaj rajtoj politikaj. La gvardianoj sur ĉevaloj ricevis ordonon ekpafi. Viroj, infanoj, virinoj ruliĝis sur neĝo sangante.

En okcidentaj kaj sudaj provincoj la ribelo fariĝis jam nacia. Letoj, Ukrajnoj, Kaŭkazanoj ekbatalis por libereco patruja. Por repremi la danĝeron, la registoj uzis la metodon tradician: «Divide ut imperes». Konkurencon inter gentoj ili tuj profitis, kaj akrigis la disputojn per agentoj specialaj. Tiel nomita «Nigra mano» estis fako tiucela ĉe polico. Al diversaj urboj ĝi eksendis bandojn, kaj incitis al pogromoj. En Varsovio polaj socialistoj tion malpermesis per armita junularo gardanta ĉiujn stratojn. Teruro ja minacis. En litva lando kaj Odeso estis pli facile. Tie loĝas la Hebreoj en tre grandaj nombroj. Frakaso de l’ butikoj, rabado kaj buĉado sonis baldaŭ. En Kaŭkazo okazis same inter gentoj alinomaj, Rusoj kaj Georgoj, Tataroj kaj Armenoj.

Abomena vidaĵo. Kiel malsama je bulonja! Korpremite, Zamenhof sentis sian devon fari novan elpaŝon. La gentoj lernu sin defendi kontraŭ tiaj ruzoj. Ili lernu liberiĝi de malamo, evitante senutilan konkuradon. Kion li proponis al Hebreoj sub titolo Hilelismo, li decidis igi taŭga ĝenerale.

Al ĉiuj homoj li sin turnos nun egale kiugentaj. Krom nacianoj, ili devus senti sin homaranoj. Tial Homaranismo estis la titolo de la broŝureto, presita sen aŭtora nomo en Peterburgo 1906.[16] Ĝi enhavis novan instruon pri la rilatoj inter hejmo, gento kaj homaro. Deklaro el dek du paragrafoj formis la kredaron. Antaŭparolo mallonga ĝin klarigis:

«La homaranismo estas instruo, kiu, ne deŝirante la homon de lia natura patrujo, nek de lia lingvo, nek de lia religianaro, donas al li la eblon eviti ĉian malverecon kaj kontraŭparolojn en siaj nacia-religiaj principoj kaj komunikiĝadi kun homoj de ĉiuj lingvoj kaj religioj sur fundamento neŭtrale homa, sur principoj de reciproka frateco, egaleco, kaj justeco.»

La antaŭparolo aludis la sperton de l’ bulonja kongreso, kiel pruvon, ke tia frateco estas ebla. Ĝi tamen atentigis, ke oni ne devas intermiksi homaranismon kun esperantismo:

«Ambaŭ ideoj estas tre parencaj inter si, sed ne identaj. Oni povas esti bonega esperantisto, kaj tamen kontraŭulo de la homaranismo.»

Nur tial Zamenhof ne publike subskribis la libreton, ĉar li volis eviti konfuzon. Tiu ŝajna malkuraĝo lin tre suferigis. En 1912 li publike formetis de si ĉiun oficialan rolon en la aferoj de Esperanto por gajni plenan liberecon, kaj de poste li metis sian nomon sur la novaj eldonoj de l’ broŝuro.

En Orienta Eŭropo ekzistas inter gentoj du ĉefaj elementoj de malsamo kaj malamo: lingvo kaj religio. Poloj estas katolikaj, Hebreoj izraelanaj; Letoj estas luteranaj, Rusoj ortodoksaj; Armenoj estas kristanaj, Tataroj mahometanaj. La diferencon gravigas ne nur aparta parolo, sed konkura kredo. En literaturo kaj eklezio kuncentriĝas la naciaj sentoj. Tial en punktaro Zamenhofa staras du ĉefaj partoj: unu lingva-politika, alia religia.

En sia hejma vivado ĉiu parolu sian gepatran lingvon laŭplaĉe, sed li ne trudu ĝin al homoj aligentaj, por ne ĝeni aŭ ofendi ilin. En okazo de kunveno li uzu neŭtralan esprimilon, kiel Esperanto. Kun siaj samkredantoj li sekvu tiujn religiajn morojn, kiujn li deziras tradicie aŭ elekte, sed kun homoj alikredaj li kondutu nur laŭ tiu ĉi principo: «Agu kun aliaj tiel, kiel vi deziras ke aliaj agu kun vi».

Same kiel, ĉe parola fako, internacia lingvo prezentas neŭtralan fundamenton por senĝena renkontiĝo kaj fratiĝo, tiel ankaŭ io simila devus ekzisti sur la kampo religia. Sub la nomo «Dio» aŭ sub alia la homaranoj komprenu tiun Forton neklarigeblan, sentatan de multaj kiel kaŭzo de kaŭzoj en la mondo materia kaj morala, aŭ de kelkaj nur en la morala. Neniam ili malamu, moku aŭ persekutu iun pro tio, ke lia kredo pri tiu Forto estas alia ol tiu, kiun ili preferas. Same estas kruda barbareco riproĉi iun ajn pri lia lingvo aŭ deveno. Ili konsciu, ke la veraj ordonoj religiaj kuŝas en la koro de ĉiu homo sub la formo de konscienco, kaj ke la ĉefa estas la estimo kaj helpemo reciprokaj. La ceteron en religio ili rigardu kiel aldonojn, laŭ unu, devigajn por li diroj de Dio, laŭ alia, komentariojn donitajn de l’ grandaj instruintoj de la homaro, laŭ tria, miksaĵon de instruoj kaj legendoj aŭ moroj starigitaj de homoj. Ĉefe tiuj moroj akrigas diferencojn.

Tra vitroj diverskoloraj la homoj vidas unu saman Forton. Liberaj povas esti predikoj propagandaj. Sed neniam homaranoj trudu la gentan koloron de sia vidaĵo al ceteraj. Filozofe la instruitaj personoj jam ofte toleras, se ne respektas, la malsamajn kredojn de aliaj inteligentuloj; sed pri kutimoj la konflikto estas multe pli grava.

Tial Zamenhof insistis pri neŭtrala fundamento mora, ne nur idea. Ĉiutaga vivado en Eŭropo orienta montras la neceson de vidpunkto praktika. La faktoj ĝin postulas. Saluto aŭ ne saluto je ŝtonkrucoj ĉe publikaj vojoj. Oficiala trudo de Sabato aŭ Dimanĉo kiel deviga festotago. Havo aŭ nehavo de longa barbo. Ĵuro sur Biblio aŭ per levo de la mano. Atesto kun ĉapo aŭ sen ĉapo sur la kapo. Ĉio simila povas ŝajni tre ridinda okcidente. Ĝi tamen kaŭzis oriente batalojn dum centjaro. Ĝi tuj ĵetas sur la lipojn nomon gentan, kvazaŭ insulton.

Eĉ deklaroj estas gravaj, ne nur moroj kaj ideoj. En Galicio, juda lingvo estis leĝe nemontrebla kiel la gepatra en deklaroj oficialaj. Hebreoj devis enskribiĝi anoncante ĉu polan, ĉu germanan, aŭ ukrajnan lingvon kiel sia. Nur per religioj oni povis do kalkuli la diversgentanojn: Izraelanoj = Hebreoj, Romaj katolikoj = Poloj, Grekaj katolikoj = Ukrajnoj, Protestantoj = Germanoj. Eĉ se ili forlasis jam de longe la prapatran kredon, ĉiuj sin enskribis laŭ la genta religio, pro la nombro. Vidpunkto nur nacia kun celo statistika-politika!

Tial Zamenhof preparis neŭtralan fundamenton ankaŭ per zorgo rimarkinda pri deklaroj: Homaranoj kutimiĝu je sincero. Sur lasta paĝo de l’ broŝuro staris preta respondaro por laŭvolaj aliĝantoj. Jenaj fakoj apartiĝas: hejmo, patrujo, gento devena, lingvo gepatra, lingvo persona, religio laŭkreda. Nur tia demandaro ebligus ĉiun diri plenan veron, ne perfidante suferantajn samgentanojn.

Gepatra lingvo Zamenhofa estis rusa, persona estis pola. Lia gento estis la hebrea, lia religio liberkreda. Tion li povus ja konfesi sur enskribilo homarana. Sed, se li metus tion sur pasporton imperian, li estus kalkulata tuj en unu partio nacia. Kun Rusoj, premantoj de Polujo, aŭ kun Poloj kontraŭ la Hebreoj.

Tial homarana formularo proponas ja modelon tre praktikan por estontaj demandaroj oficialaj de regna recenzado. Same preskaŭ ĉiuj dek du punktoj de l’ broŝuro povas celi du efikojn. Unuflanke tuja gvido al konduto individua. Aliflanke rekta montro por leĝaro pli justa inter homoj. Dek kvar principoj noblaj de Wilson nur montris al regantaj diplomatoj tion, kion ili devus fari. Se falus la konsento, la principoj falus kune. Ŝiraĵoj de l’ papero disflugus sur la tablo verda. Nacioj ilin kaptus, kaj ĉiu svingus sian pecon por justigi novan ekbatalon.

Dume, programo Zamenhofa povas tuj gvidi homojn, kaj influi poste leĝfarantojn. Liaj dek du punktoj povas semi nur pacigon: Rigardu la homaron kiel unu familion. Tiu idealo regu viajn agojn. Juĝu ian homon ne laŭ gento, sed laŭ agoj. Lando apartenas, ne al unu gento, sed al ĉiuj la loĝantoj. Ne trudu vian gentan lingvon, nek la kredon, al ceteraj homoj. Metu la nomon «homo» super la naciaj. Patriotismo estu nur servado al regiona komunumo de homfratoj, neniam malamo al ceteraj. Lingvo estu ne celo, nur rimedo. Uzu neŭtralan lingvon kun aligentuloj. Via kredo religia estu ne hereda, sed sincera. Kun alikredaj homoj agu laŭ etiko neŭtrale-homa kaj helpema. Kun homaranoj vi kulturu sentojn unuigajn, ne disigajn.

En la unua broŝuro Zamenhof proponis, ke homaranoj nomu ĉiujn landojn per neŭtralaj negentaj vortoj, kiel Kanado, Svisujo, Peruo, Belgujo, aŭ per aldono de sufikso -io al ĉefurbo, kiel Berlinio, Peterburgio, Konstantinoplio. Poste li forigis tiun paragrafon kiel nepraktikan. Ankaŭ li fortranĉis multon el la lasta punkto. En la komenco li proponis eĉ starigon de templo homarana en ĉiu urbo. Aliĝintoj devus:

«... frate kunvenadi tie kun homaranoj de aliaj religioj, ellabori kune kun ili morojn kaj festojn neŭtrale-homajn, kaj tiamaniere kunhelpi al la iom-post-ioma ellaboriĝo de filozofie pura, sed samtempe bela, poezia, kaj varma, vivo-reguliga religio komune-homa.... En la templo homarana oni aŭskultados la verkojn de la grandaj instruintoj de la homaro pri la vivo kaj morto kaj pri la rilato de nia ‘mi’ al la universo kaj al la eterneco, filozofie-etikajn interparoladojn, altigajn kaj nobligajn himnojn, k.t.p. Ĉi tiu templo devas edukadi la junularon kiel batalantojn por la vero, bono, justeco kaj ĉiuhoma frateco, kaj ellaboradi en ili amon al honesta laboro kaj abomenon por frazisteco kaj por ĉiuj malnoblaj malvirtoj; tiu ĉi templo devas donadi spiritan ripozon al la maljunuloj, konsolon al la suferantoj, doni la eblon senŝarĝigi sian konsciencon, k.t.p.»

Pli malfrue Zamenhof nur lasis la proponon pri fondiĝo de tia komunumo inter liberkredanoj, kiuj ne trovis sian spiritkontentigon en preĝejoj ekzistantaj. Laŭ lia celo kaj espero la homaranoj ĉiam plimultiĝos en la mondo. Konstanta komunikiĝado ilin edukos sur la bazo de neŭtrala lingvo, neŭtralaj moroj kaj principoj religiaj. Rondoj kreskos. Ondoj fluos. Influo disvastiĝos. Iom post iom, sen rompado, sen ofendo, tute nature, ĉiuj homoj kunfandiĝos en unu granda homa popolo de popoloj.

Al tiu revo li fordonis tutan sian vivon.

[15] El la broŝureto Homaranismo de Zamenhof, eldonita sen subskribo, Peterburgo 1906.

[16] Ĉe D.P. Veisbrut, Troickij prospekt, n-ro 14.

ĈAPITRO VIII.

Kongresaj Paroladoj.

La «interna ideo». — De Beaufront: «nur lingvo». — Bulonja deklaro. — Ĝeneva parolado 1906. — Indigno de Zamenhof. — Celo de l’ Kongresoj. — Kembriĝo 1907. — Ĝojiga impreso. — Modesta kaj libera. — Kontraŭ vorto «Majstro». — Pri taskoj esperantismaj. — Akcepto en Londono. — Pri patriotismo. — Parolado en Guildhall.

En Eŭropo orienta la faktoj per si mem predikis en la senco homarana. Tie ŝovinismoj lingvo-religiaj batalminacis homan vivon, ne nur inter landoj, sed en la regnoj mem pro miksita loĝantaro. Ĝi estas tiu loko «kie la atmosfero, saturita de intergenta malpaco, per neevitebla natura reago, naskis la esperantisman movadon».[17] Estis do plej nature, ke tie preskaŭ ĉiuj «samideanoj» komprenis la signifon de la penso Zamenhofa, eĉ kiam ili ne subskribis la homaranisman aliĝilon. Fakte nur malmultaj tion faris.

Al Okcidentanoj, antaŭ mondmilito, ne tiel klare ĝi aperis. La krudaj spertoj ŝajnis malproksimaj. Kiuj lernis Esperanton, tiuj fariĝis ja komprenemaj. La senton de Bulonjo, la senton de l’ Espero kaj de l’ poemoj Zamenhofaj ili nomis ame la «interna ideo» de l’ movado. Tamen iom ĝenerale, senprecize. Sed kelkajn interesis vere nur la lingva flanko laŭ gusto gramatika. Inter ili staris la markizo Louis de Beaufront, unua propagandisto en Francujo.

Li ne venis Bulonjon. Li ne ŝatis la «internan ideon». Kontraŭ tiu tendenco li jam presigis artikolojn en sia gazeto L’Espérantiste. Profitante la sennoman aperigon de l’ broŝuro pri homaranismo, li ĝin ridindigis unue. Poste li montris ĝin kiel gravan danĝeron por la sukceso de Esperanto.

Ĉi tiu kulpigo vundis la koron de Zamenhof. Tamen li ĉiam agis tre prudente. Jam en Bulonjo-sur-Maro li mem proponis al la kongreso deklaron, unuanime akceptitan. Ĝi difinis esperantismon oficiale kiel:

«Penado disvastigi en la tuta mondo la uzadon de lingvo neŭtrale homa, kiu, ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn, donus al la homoj de malsamaj nacioj la eblon komunikiĝadi inter si; kiu povus servi kiel paciga lingvo de publikaj institucioj en tiuj landoj, kie diversaj nacioj batalas inter si pri la lingvo; kaj en kiu povus esti publikigitaj tiuj verkoj, kiuj havas egalan intereson por ĉiuj popoloj.

«Ĉiu alia ideo aŭ espero, kiun tiu aŭ alia Esperantisto ligas kun la Esperantismo, estos lia afero pure privata, por kiu la Esperantismo ne respondas.»

Tiu ĉi frazo devus sufiĉi. Sed la vorton «privata» kelkaj personoj volus anstataŭi per «malpermesata». Sub influo de De Beaufront aŭ alia, kelkaj Francoj, timigitaj, skribis mem al Zamenhof por lin konsili. Esperanto estas nur lingvo, ili diris; evitu ligi eĉ tute private la esperantismon kun ia ideo, ĉar alie oni pensos, ke ni ĉiuj havas tiun ideon, kaj ni malplaĉos al diversaj personoj, kiuj ne amas ĝin!

«Ho, kiaj vortoj!» ekkriis Zamenhof indigne dum sia parolado ĉe la Dua Kongreso Esperantista en Ĝenevo je 1906:

«... El la timo, ke ni eble ne plaĉos al tiuj personoj, kiuj mem volas uzi Esperanton nur por aferoj utilaj por ili, ni devas ĉiuj elŝiri el nia koro tiun parton de la esperantismo, kiu estas la plej grava, la plej sankta, tiun ideon, kiu estis la ĉefa celo de la afero de Esperanto, kiu estis la stelo, kiu ĉiam gvidadis ĉiujn batalantojn por Esperanto! Ho, ne, ne, neniam! Kun energia protesto ni forĵetas tiun ĉi postulon. Se nin, la unuajn batalantojn por Esperanto, oni devigos, ke ni evitu en nia agado ĉion idean, ni indigne disŝiros kaj bruligos ĉion, kion ni skribis por Esperanto, ni neniigos kun doloro la laborojn kaj oferojn de nia tuta vivo, ni forĵetos malproksimen la verdan stelon, kiu sidas sur nia brusto, kaj ni ekkrios kun abomeno: Kun tia Esperanto, kiu devas servi ekskluzive nur al celoj de komerco kaj praktika utileco, ni volas havi nenion komunan!»

Pale staris Zamenhof en Ĝeneva Viktoria-Hall eldirante tiun frazon per laŭta kaj decida voĉo. Tremiga aplaŭdego montris al li, ke la plejmulto lin komprenis kaj aprobis el tutkoro. Prave li povis diri, ke ĝis nun Esperantistoj estis ne profitantoj, sed nur batalantoj. Ilin efektive ne gvidis penso pri gajnemo aŭ praktika utileco. Ilia celo kaj agiga ĉefideo estis ja frateco kaj justeco inter la popoloj. Tial la parolanto povis daŭri kun certeco, ke li esprimos la internan senton de ĉiuj koroj:

«Tiu ĉi ideo akompanadis Esperanton de la unua momento de ĝia naskiĝo ĝis la nuna tempo. Ĝi instigis la aŭtoron de Esperanto, kiam li estis ankoraŭ malgranda infano; kiam antaŭ dudek ok jaroj rondeto da diversgentaj gimnazianoj festis la unuan signon de vivo de la estonta Esperanto, ili kantis kanton, en kiu post ĉiu strofo estis ripetataj la vortoj: ‘Malamikeco de la nacioj falu, falu; jam estas tempo’. Nia himno kantas pri la ‘nova sento, kiu venis en la mondon’; ĉiuj verkoj, vortoj, kaj agoj de la iniciatoro kaj de la unuaj Esperantistoj ĉiam spiras tute klare tiun saman ideon. Neniam ni kaŝis nian ideon; neniam povis esti eĉ la plej malgranda dubo pri ĝi, ĉar ĉio parolis pri ĝi.

«Kial do aliĝis al ni kaj sindone kaj senprofite laboris kun ni la personoj, kiuj vidas en Esperanto ‘nur lingvon’? Kial ili ne timis, ke la mondo kulpigos ilin pri granda krimo, nome pri la deziro helpi al iom-post-ioma unuiĝo de la homaro? Ĉu ili ne vidas, ke iliaj paroloj estas kontraŭaj al iliaj propraj sentoj, kaj ke ili senkonscie revas pri tio sama, pri kio ni revas, kvankam, pro neĝusta timo antaŭ sensencaj atakantoj, ili penas tion ĉi nei? ...

«Se la unuaj Esperantistoj pacience elmetadis sin ne sole al konstanta mokado, sed eĉ al grandaj oferoj, kaj ekzemple unu malriĉa instruistino longan tempon suferis malsaton, nur por ke ŝi povu ŝpari iom da mono por la propagando de Esperanto — ĉu ili ĉiuj faris tion ĉi pro ia praktika utileco? Se ofte personoj alforĝitaj al la lito de morto skribadis al mi, ke Esperanto estas la sola konsolo de ilia finiĝanta vivo — ĉu ili pensis tiam pri ia praktika utileco? Ho, ne, ne, ne! ĉiuj memoris nur pri la interna ideo, entenata en la Esperantismo; ĉiuj ŝatis Esperanton ne tial, ke ĝi alproksimigas la cerbojn de la homoj, sed nur tial, ke ĝi alproksimigas iliajn korojn.»

Laŭ la sento de l’ kongresanoj Zamenhof komprenis tre bone, kiel agi plej saĝe. Per si mem Esperantismo jam logis plej multajn lernintojn de la lingvo al la «interna ideo». Ĝi gajnis la korojn. Pli malfrue venos la tempo diskuti pri detala organizo homarana. Nun pro necesa precizo de programo ĝi timigus multajn. Ĝi povus nur formi apartan sekcion en la Esperanta movado. Dume pli urĝis kulturi la komunan senton, celante taskojn ĝeneralajn. Esperanto estas nur lingvo, sed la kongresoj estu pli. Ili daŭru kiel festoj de l’ «interna ideo».

«Kiel antikvaj Hebreoj tri fojojn ĉiujare kunvenadis en Jerusalemo, por vigligadi en si la amon al la ideo monoteisma, tiel ni ĉiujare kunvenas en la ĉefurbo de Esperantujo, por vigligi en ni la amon al la ideo esperantisma. Kaj tio ĉi estas la ĉefa esenco kaj la ĉefa celo de niaj kongresoj.»

Tiun programon Zamenhof proponis per sia malferma parolado ĉe la sekvanta granda kunveno ĉiujara. Ĝi okazis en Kembriĝo je 1907. Mil kvincent personoj partoprenis. Estis ĝojiga venko vidi, ke aliĝas homoj ne nur el popoloj malfortaj, sed ankaŭ el popoloj fortaj, kiel Britoj. Tio ĉi montris, ke ili vidas en la Esperantismo ne sole aferon de egoisma oportuneco, sed gravan ideon de intergenta justeco kaj frateco.... «La Kembriĝanoj akceptas nin hodiaŭ ne kiel komercistojn, kiuj alportas al ili profiton, sed kiel apostolojn de ideo homarana, kiun ili komprenas kaj ŝatas».

Efektive pri tiu punkto ĉefe aludis la urbestro kaj aliaj eminentuloj ĉe l’ antikva universitato. «Ni vidas novan Pentekoston», ekkriis fama latinisto, profesoro Mayor, lerninte la lingvon en unu semajno. Ĉie sonis Esperanto festante sian dudekjaron: ĉe pentrindaj turoj, sub gotikaj pordoj, en verdegaj herbokortoj, sur ŝipetoj de l’ rivero serpentuma, inter pontoj skulptoriĉaj.

La Kongreso estis brila kaj sukcesa. Zamenhof admiris la homecon de britaj idealistoj. Lin impresis la progreso de l’ movado, la multeco de l’ venintoj ĉiulandaj. Li tremis kortuŝite, kiam la granda aŭdantaro leviĝis por ekkanti unukore la himnon La Espero. Tondre sonis kun orgeno de mil voĉoj tiu fina profetaĵo:

Sur neŭtrala lingva fundamento,
Komprenante unu la alian,
La popoloj faros en konsento
Unu grandan rondon familian.

Pasis dudek jaroj de post 1887. Esperantistaro fariĝis jam vera popolo. Ĝia voĉo ekaŭdiĝos tra la mondo. El tiu kerno internacia la ideoj disvastiĝos. Al ĝi li povos nun sin turni kaj paroli kvazaŭ al kreskanta publiko de l’ estonta homaro. La kongresoj estis por li plej lumaj horoj en la tuta jaro, longa kaj malhela. Unu semajnon li pasigis en la revo plenumita: inter homoj ĉiugentaj frate kunvivantaj sur neŭtrala bazo. Bildo jam profeta. Kuraĝigo al animo. En Varsovio, ĉe l’ okulista laborĉambro, la vidaĵo lin vizitis ofte vespere post laciga tago, kiam li pensadis, dum neĝo falis trans la vitroj. De tiu tempo Zamenhof eksentis plian fidon. Sur la portretoj el Kembriĝo espera ĝojo koloras la zorgemon en okuloj kaj sur lipoj de la Majstro.

Tiel ĉiuj nomis lin. Sed li ne ŝatis la titolon. Morale, eĉ preskaŭ fizike, la vorto ĝenis lin. Ne majstro, sed homfrato kaj kolego li volis esti. Pro modesteco, jes. Ankaŭ pro libereco. En «majstreco» li sentis la pezon de l’ honoro kaj la ĉenon de l’ sklaveco. Li preferis plenan privatecon. Antaŭ ĉio plaĉis al li, trankvile kunparoli inter kongresanoj. Li sopiris al senbaraj esprimo kaj diskuto de l’ ideoj karaj. Oficiala posteno lin ĝenis ĉiel. Jam en Bulonjo li instigis la elekton de la Lingva Komitato. Ĝiaj membroj kundecidu pri aferoj de vortaro. Al ili tre kontente li transdonis la tutan zorgon kaj aŭtoritaton pri la lingvo. En Parizo, lia riĉa gastiganto Javal, okulisto fama, proponis al li katedron kaj salajron por direkti la movadon. Li rifuzis. Modesta kaj libera: tia estis lia gusto.

Lia vivcelo estis la «interna ideo». Ĉar la Bulonja deklaro nur aludis la lingvon, li sentis la neceson difini ankaŭ klare la devizon de l’ ideaj Esperantistoj. Per sia parolado kembriĝa li plenumis tion:

«Ni deziras krei neŭtralan fundamenton, sur kiu la diversaj homaj gentoj povus pace kaj frate interkomunikiĝadi, ne altrudante al si reciproke siajn gentajn apartaĵojn.... Por formuli precize ĉiujn detalojn de la dirita devizo, ne venis ankoraŭ la tempo; ili formuliĝos per si mem, iom post iom, per nia ĉiujara kunvenado kaj kunvivado.... Ĉiam pli kaj pli, komencante de aferoj bagatelaj kaj transirante al aferoj plej gravaj, komencante de aferoj pure materialaj kaj transirante al ĉiuj flankoj de la homa spirito kaj moralo, oni proponados al ni diversajn rimedojn, kiuj servas al la fratigado de la homoj kaj al la rompado de la muroj inter la gentoj — kaj ĉion ĉi tion ni povos prijuĝi, akcepti aŭ ne akcepti, sed ni neniam devos ĝin blinde forĵeti antaŭe. Ĉar ĉio, kio servas al la fratiĝado de la gentoj kaj al la rompado de la malamikaj muroj inter la popoloj — se ĝi nur ne enmiksas sin en la internan vivon de la gentoj — apartenas al la verda standardo....

«En la profundeco de viaj koroj vi ĉiuj sentas la verdan standardon; vi ĉiuj sentas, ke ĝi estas io pli, ol simpla signo de lingvo. Kaj ju pli ni partoprenados en niaj ĉiujaraj kongresoj, des pli ni interfratiĝos, kaj des pli la principoj de la verda standardo penetros en nian animon. Multaj personoj aliĝas al la Esperantismo pro simpla scivoleco, pro sporto, aŭ eble eĉ pro atendata profito; sed de la momento, kiam ili faras la unuan viziton al Esperantujo, ili malgraŭ sia propra volo ĉiam pli kaj pli entiriĝas kaj submetiĝas al la leĝoj de tiu lando. Iom post iom Esperantujo fariĝos edukejo de la estonta interfratigita homaro, kaj en tio ĉi konsistos la plej gravaj meritoj de niaj kongresoj.»

Post la Kembriĝa kongreso, la urbestraro Londona, reprezentata de Sir T. Vezey Strong, oficiale akceptis Zamenhof kaj la tutan kongreson en la fama urbodomo «Guildhall». En la vasta kvazaŭ katedrala ĉambrego jam estis solene salutata pli ol unu gasto multe pli glora: fremda reĝo, venkinta generalo, prezidanto de respubliko. Sub altaj arkaĵoj de l’ antikva festejo nun sonis unuafoje la voĉo modesta, sed tre decida, de simpla okulisto, granda per la celo, granda per genio. Neniun forton li prikantis, neniun batalon per armiloj. Pri brulanta temo de patriotismo kaj malamo li kuraĝis paroli delikate, sed klare, eĉ energie.

«Malbonaj patriotoj»: tiel bojis la kulpigo ŝovinista en ĉiuj landoj kontraŭ sekvantoj de Zamenhof. En tiu loko solena li respondis trafe. Se patriotismo signifas malamon, tiam la atako estis prava. Se male ĝi signifas amon, tiam li protestis el tutkoro.

Amo al patrujo, amo al homaro, amo al hejmo entenas unu la alian. Sed kion scias pri amo tiuj mallumaj demonoj, kiuj ne «sole inter la landoj, sed ankaŭ en sia propra patrujo konstante instigas homon kontraŭ homo»? De tiaj predikantoj li sin deturnis indigne:

«Vi, nigraj semantoj de malpaco, parolu nur pri malamo al ĉio, kio ne estas via; parolu pri egoismo, sed neniam uzu la vorton ‘amo’, ĉar en via buŝo la sankta vorto malpuriĝas!»

Tiam lia penso jam reflugis al Bjalistok en litva lando, al dolĉa kamparo ĉirkaŭ la urbeto, al pejzaĝo de l’ knabaj promenadoj, kiam suno je l’ vespero ruĝigas la montetojn kaj nigrigas la linion de l’ arbaroj. Kiom da fojoj li vagadis kun fratino tra herbejoj florumitaj. Bonodoro. Zumado de l’ insektoj. Ruĝ-ora lumo vuala. Malproksima sonorilo de vilaĝo. Ili amis, ili sentis ĉion sia.... En urboj, kvar gentoj sin malamis:

«Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo, kiun mi neniam povas forgesi, kvankam mi forlasis vin kiel knabo. Vi, kiun mi ofte vidas en miaj sonĝoj, vi, kiun nenia alia parto de la tero iam povos anstataŭi en mia koro, vi atestu, kiu vin pli multe, pli kore, kaj pli sincere amas: ĉu mi, idea Esperantisto, kiu revis pri frateco inter ĉiuj viaj loĝantoj, aŭ ĉu tiuj personoj, kiuj deziras, ke vi apartenu nur al ili, kaj ĉiuj aliaj viaj filoj estu rigardataj kiel fremduloj aŭ sklavoj!»

[17] Parolado de Zamenhof ĉe l’ Oka Kongreso Esperantista en Krakovo, 1912.

ĈAPITRO IX.

Lingvisto.

Reforma agitado en 1894. — «Delegitaro» kaj Ido en 1907. — «Iniciatinto, ne kreinto». — Zamenhof kaj de Beaufront. — Vivo kaj arbitreco. — El «Aldono al la Dua Libro». — Natura leĝo. — Teorio kaj praktiko. — Amerikaj filozofoj. — William James. — Henry Philipps. — Senrompa disvolviĝo. — Parolado en Dresdeno 1908. — Washington 1910.

Revojaĝinte Varsovion, el Anglujo Zamenhof kunportis impreson tre ĝojigan. Sed nur du monatojn li ĝuadis trankvilecon. Kaŝita glavo krevigis nubon en aŭtuno.

Se Esperanto progresadis tiel vaste dum antaŭaj dek du jaroj, la kaŭzo ĉefa kuŝis tie, ke jam ĉesis diskutado teoria pri la lingvo mem. En la komenco, multaj aliĝintoj proponis iun aŭ alian reformeton. Demokrate Zamenhof aŭskultis ĉiujn, kaj raportis en gazeto La Esperantisto kun fidela zorgo. Sed la ŝanĝoj proponitaj kontraŭis unu la alian. La unua rondo de l’ adeptoj spertis samon, kiel la aŭtoro jam pli frue: nome, kio ŝajnas bela sur papero, tio montriĝas ofte nepraktika en la vivo. Plie kio plaĉas al la unu, tio ĝuste plej malplaĉas al alia. Kial do riski la mirindan vivantecon de la lingvo per danĝeraj rompoj?

En 1894 okazis du voĉdonoj de la centra Ligo. Ambaŭfoje la plejmulto rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. De tiam la movado kreskis pli rapide.

Kontraŭ reformado staris ĉefe kaj eĉ fanatike markizo de Beaufront. En Ĝenevo li ĉeestis la kongreson, kaj protestis kun indigno kontraŭ la gazetoj, kiuj uzas novajn formojn.[18] Memoriginte la oferon de siaj propraj preferoj pri lingvo, li teatre kisis sian Majstron sur estrado de l’ ĉambrego. Tiu sceno videble ĝenis Zamenhof. En angulo de l’ salono murmuris voĉo de Bourlet: «Judasa kiso».

Honesta kaj lojala, la Doktoro ne ŝatis kredi la kulpigon. Kun dankemo li repensis pri sindona laborado de l’ propagandisto franca: Lia karaktero kaj ideoj povis esti ne plaĉaj, sed lia merito restis granda.

En aŭtuno post Kembriĝo kunvenis en Parizo estraro de la «Delegitaro por elekto de lingvo internacia». Fondita de Pariza logikisto Couturat kun helpo de l’ Esperantistoj, ĝi kolektis la subskribojn de multnombraj societoj aprobantaj la ideon pri helplingvo. Ĝi celis peti l’ Asocion de l’ Akademioj, ke ĝi elektu oficiale unu lingvon. La respondo estis nea.

Tiam la fondintoj kunvokis al Parizo komitaton de scienculoj diverslandaj. Tri aŭ kvar ĉeestis mem.[19] La ceteraj sendis ĉu amikon, ĉu sekretarion. Oni petis Zamenhof, ke li nomu advokaton por Esperanto. Li proponis de Beaufront, kiel prezidanton de la Franca Societo propaganda. Li ne volus lin ofendi per alia prefero, kaj deziris montri al li fidon kaj dankemon.

Tiu fido estis trompata. Anstataŭ defendi la lingvon en la nomo de lia sendinto, la markizo rekomendis mem projekton prezentitan sub la nomo «Ido». Ĝi enhavis gravajn ŝanĝojn de finiĝoj, vortaro, kaj gramatiko. Couturat ĝin subtenis, ĉar preparis kune. Tiel nur Esperanto ne havis veran defendanton, dum ĉiaj sistemoj, Spokil, Parla, Bolak, ricevis advokaton, ofte aŭtoron mem. Kredante, ke Zamenhof konsentos kun de Beaufront, la komitato decidis elekti Esperanton kun ŝanĝoj laŭ la senco de l’ «Ido» anonima, celante interkonsenton kun la Lingva Komitato.

Kiam la afero diskoniĝis, indigno skuis la Esperantistaron. La ekkrio de Bourlet ĉie ripetiĝis: «Trompo kaj perfido». Dum ses monatoj de Beaufront neis ĉion. Subite li konfesis, ke li mem estas la «Ido». Protestinte, la Lingva Komitato rifuzis ĉiujn ŝanĝojn. Dume Couturat jam komencis disvastigi la projekton, kvazaŭ novan lingvon. Per konduto nek justa, nek lojala, de Beaufront difektis sciencan diskutadon, kaŭzante la enmikson de sentoj ambaŭflanke.[20]

Zamenhof pli alte staris. Kvankam naŭzita, li proponis lasi for la aferon pri personoj, kaj komenci novan ekzamenon de la ŝanĝoj en publika lumo. Rezultato estis sama: la plimulto ja preferis fidele daŭri sian vojon laŭ devizo de pariza Profesoro Cart: «Ni fosu nian sulkon». Kiel ĉiam la Doktoro submetiĝis demokrate.

Konstante same li sin tenis jam de la komenco. En 1888 li skribis:

«Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de la mondo. Mi ne volas esti kreinto de lingvo, mi volas nur esti iniciatoro[21]

Laŭ lia opinio, necesis iam semi en la mondo komunan fundamenton de la lingvo. Tion li faris per Unua Libro. Sed:

«Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo tiel, kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj.... Kompetenta devas esti de nun, ne la aŭtoro aŭ ia alia persono; la solaj kompetentaj nun devas esti: talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj.... La lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj.»[22]

Senfine oni povus multigi tiajn citaĵojn de Zamenhof, por ilustri lian lingvan kredon. En tio lia genio montriĝis pli scienca ol la teorio de Couturat kaj de Beaufront. Ĉar vera scienco respektas la faktojn. Ĝi studas la vivon.

Ankaŭ scienco ne konas papojn. Dum ĉiam modeste la «iniciatinto» de Esperanto parolis nur pri «ceteraj lingvoj» aŭ «natura vivo», kaj fidis la popolon de l’ uzantoj, kontraŭe de Beaufront volis limigi la progreson per dekretoj. Estante ĉefesperantisto en Francujo, li konstante regis kaj ordonis. Li eĉ eldonis dikan libron de dogmoj gramatikaj.[23] Li insistis pri nura logiko, kaj malfidis ĉion tro naturan. Tre ofte li presigis en sia gazeto tiun frazon: «Antaŭ fakto ĝis nun neniam okazinta, estas malsaĝe peti instruon de historio!» Rimarkinde, la skribmaniero debofronta estis seka, rigida, tro «tradukita». Kiel en lia esperantismo mankis la interna ideo, tiel en lia stilo mankis tiu salo: la spirito de la lingvo. Laŭ propra komparo lia, Esperanto estis por li kvazaŭ marista signaro; por Zamenhof, lingvo vivanta. Fakte, la du viroj ĉiam reprezentis du komprenojn tre malsamajn. La idista afero nur akcentis tiun veron.

Pri propagando, de Beaufront ankaŭ ŝatis regon, kaj litere malpermesis al iu ajn en Francujo ion starigi sen aprobo lia.[24] Kun eldonista firmo li subskribis kontrakton tian, ke ĝi ne povis presigi libron, eĉ de Zamenhof, sen lia cenzuro.[25]

Kontraste kun tia regemo sonis paroloj Zamenhofaj:

«Mi ne volas eldoni aŭtore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj.... Por la lingvo internacia, la fundamento reprezentas tiun materialon, kiu estis por ĉiu moderna lingvo en la komenco de regula skriba literaturo.... Kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia broŝuro devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj de la plejmulto.»[26]

La vivo, la uzado, la plejmulto, jen estis la reguloj Zamenhofaj, ne decidoj teoriaj post sestaga komitato. En tio li montriĝis vera scienculo. Pro tio lin admiris lingvistoj, kiel Baudouin de Courtenay.[27] Plie li studis medicinon. Li komprenis naturfunkciadon. Male al franca matematikisto, amerikaj filozofoj rekonis ĉe Zamenhof la metodon laŭsciencan. Interalie William James, plej fama pragmatisto: lerninte biologion sub Agassiz, li nur fidis praktikan sperton de la vivo kaj malŝatis a priori.

Jam antaŭ li, en 1888, Amerika Filozofa Societo studis la demandon pri mondlingvo. Ĝi konkludis kiel Zamenhof. Ne sukcesinte kunvenigi kongreson de l’ Akademioj por decidi pri l’ afero, ĝi ne faris kiel Couturat. La raporto de l’ sekretario Henry Philipps estis publikigita. Li rekomendis Esperanton kaj komencis ĝin disvastigi. Li eĉ batalis kontraŭ reformistoj. Laŭ li, nur taŭgis natura disvolviĝo.

Pri tiu temo Zamenhof parolis en Aldono al la Dua Libro, kaj denove, dudek jarojn pli malfrue, ĉe la kvara kaj sesa kongresoj en Dresdeno 1908 kaj Washington 1910. Li montris, kiel senhalte kaj senrompe kreskas lingvoj. Malnovaj folioj falas. Novaj prenas ilian lokon. Branĉoj aldoniĝas. Floroj kaj fruktoj plimultiĝas. La trunko mem grandiĝas. Sed la arbo restas unu sama.

«Granda estas la diferenco inter homo-infano kaj homo-viro, granda eble estos la diferenco inter la nuna Esperanto kaj la evoluinta Esperanto de post multaj jarcentoj.... Iom post iom konstante aperas novaj vortoj kaj formoj, unuj fortiĝas, aliaj ĉesas esti uzataj. Ĉio fariĝas kviete, senskue, kaj eĉ nerimarkeble. Nenie montriĝas ia diferenciĝado de nia lingvo laŭ la diversaj landoj.... Nenie rompiĝas aŭ difektiĝas la kontinueco inter la lingvo malnova kaj la nova. Malgraŭ la fakto ke nia lingvo forte disvolviĝas, ĉiu nova Esperantisto legas la verkojn de antaŭ dudek jaroj kun tia sama facileco, kiel Esperantisto tiutempa.»[28]

En Ameriko Zamenhof klarigis pli detale sian penson. Se iam vere aŭtoritata delegitaro de diversaj regnoj volus iom ŝanĝi Esperanton, antaŭ ol ĝin oficialigi, kiel ĝi agus? Por akcepti kelkajn utilajn vortojn, por limigi l’ akuzativon aŭ ĉesigi l’ akordiĝon de l’ adjektivoj en multnombro, ĉu taŭgus subfosi la tutan laboron de duoncentjaro kaj rekomenci ĉiun sperton per alia vojo? Ĉu necesus ŝanĝi kiom eble plej vaste la tutan vortaron, kaj igi ĝin multe pli malfacila por la popolamasoj? Ĉu valorus perdi la spiriton de la lingvo Esperanto, ĉe kiu eĉ Slavoj sentas sin hejme, por preferi teorian sistemon kun intence latina ŝajno?

Ne! tio estus nek saĝa, nek necesa. Sufiĉus, ke la Lingva Komitato rekomendu la forlasojn aŭ aldonojn en uzado ĉiutaga. Post kelka tempo, kutimo ja fariĝus sen ia rompo, se ĝi montriĝus tre praktika. Se ne, eĉ decido la plej alta falus morte. Efektive la sperto baldaŭ montrus ĉu tio, kio sendube estas pli facila en uzado, ne igas tiom pli malfacila la komprenadon. Zamenhof ne tuŝis tiam la temon pri gajno kaj perdo, sed li konkludis modeste:

«Ĉio, kion mi diris, ne estas ia aŭtora memfido, ĉar mi plene konsentas kaj konfesas malkaŝe, ke por ŝanĝi ion en la natura irado de la internacilingva afero, mi estas tiel same senpova kiel ĉiu alia persono.... La Esperantaj radikoj de la arbo internacilingva jam tiel profunde penetris en la teron de la vivo, ke ne povas jam ĉiu deziranto ŝanĝi la radikojn aŭ ŝovi la arbon laŭ sia bontrovo.... Ĉiu, kiu volos kontraŭbatali tiun naturan iradon, nur perdos senbezone siajn fortojn.»

[18] Kontraŭe Zamenhof ĉiam konsilis elprovi novaĵojn per uzado.

[19] Couturat, Ostwald, Jespersen, Baudouin de Courtenay, 15-24 oktobro 1907.

[20] Eĉ idistoj bedaŭras tion. En sia Historio di nia Linguo Lüsslingen 1912, Prof. Jespersen skribis: «Hike (= tie ĉi) me intencas nek defensar nek kondamnar la morala latero (= flanko) di lua konduto.... Il esis la autoro di la anonima ido-projekto samtempe kam il reprezentis Dr. Zamenhof avan la Komitato.»

[21] Dua Libro, Varsovio 1888.

[22] Aldono al la Dua Libro, Varsovio 1888.

[23] Commentaire sur la grammaire Esperanto, Paris, Hachette, 1903.

[24] Vidu L’Espérantiste, n-ro 15, marto 1899: «Al la komitato de S.p.p.E. (prezidanto L. de Beaufront), kaj nur al tiu ĉi komitato, oni nepre devas sin turni pri ĉio, kio koncernas propagandon. Al ĝi, kaj nur al ĝi sole, apartenas la devo kaj la rajto gvidi nian propagandon.» (Substrekis kaj subskribis L. de Beaufront, prezidanto).

[25] Tiun kontrakton mi legis mem en arĥivoj de familio Zamenhof.

[26] Aldono al la Dua Libro, 1888. Pri tiu ĉi temo kaj pri malsamaj tendencoj inter Zamenhof kaj de Beaufront, vidu pli detalajn studojn en Historio de la lingvo Esperanto (Edm. P.), Unua parto, Ĝenevo 1912.

[27] Prof. Baudouin de Courtenay malaprobis la decidon de Couturat, Jespersen, Ostwald por Ido.

[28] Tiun saman ŝaton je vivanteco Zamenhof montris en siaj «Lingvaj Respondoj», eldonitaj de La Revuo.

ĈAPITRO X.

Verkisto.

Verkema inspiro. — Pri Dante. — Goethe pri mondliteraturo. — Tradukado. — El Malnova Testamento. — El «Hamlet» de Shakespeare. — Komenca fundamento. — Originalaj prozaĵoj. — Pri muziko. — La stilo. — Pruva batalemo. — La koro. — Versaĵoj. — El «La Vojo». — Popola poeto.

Tiu sama gusto je vivo kaj flekseblo retroviĝas ankaŭ en la stilo Zamenhofa. Li ne estis ĥemiisto, astronomo, matematikisto, aŭ eĉ nur lingvisto, teorie diskutanta ĉe komitato. Li estis verkisto. De l’ frua infaneco li montriĝis jam poeta. Arto lia estis la uzado de la vortoj. Harmonio kaj muzika sento ĝenerala lin inspiris por la lingvo kaj la stilo. Li hontis pri Esperanto ĝis tiam, kiam ĝi fluis tute dolĉe. Li ĝin eldonis nur tiam, kiam li sukcesis libere verki poemojn en la lingvo. Kiam ĝi aperis, la fundamenta materialo estis malpli la gramatiko, ol la tekstoj kaj la stilo. La dek ses reguloj fakte nur tiriĝis el la lingvo jam uzata kaj provata dum longjaroj. Kiel ame li enblovis ĝian vivon kaj spiriton, tion oni povas ekkompreni per frazo lia: «Konfidi al komitato krei lingvon, estus tiel sensence, kiel ekzemple konfidi al komitato verki bonan poemon».[29]

Iam Dante formis kvazaŭ propran lingvon el diversaj dialektoj de l’ italaj regnoj. Iom simile Zamenhof eltiris la komunan elementon el dialektoj hindo-eŭropo-amerikaj por esprimi grandan penson pri frateco homa. La laboro kaj altiĝo estis ja pli grandaj. Tial ni ne miru, ke plejparto de l’ genio elspeziĝis en la lingvo mem. Restis malpli multe por senmortaj bildoj aŭ impresaj kantoj. Lia propra verkaro estas malvasta, simpla, senpretenda. Tamen ĝi esprimas forte la sopiron de l’ homaro. Tamen ĝi inspiris milojn.

Kelkaj prozaĵoj. Kelkaj poemoj, potencaj per sincero. Himnoj en la nomo de multaro. Paroladoj legitaj en kongresoj. Psalmoj de l’ estonteco.

Aliaj homoj venos pli malfrue. Ili famigos Esperanton per verkoj jam pli riĉaj. Por ili ĉio estos preta. Tiel li esperis. Ankaŭ pri tio li montris sin humila. Li pasigis longan tempon tradukante ĉefmajstrojn el diversaj landoj.

Jam Goethe parolis pri mondliteraturo. Zamenhof deziris, ke homara lingvo valorigu tiun trezoron por ĉiuj popoloj.

Tial li, vesperon post vespero, nokton post nokto, laboradis sub la lampo pacience kaj fidele, por vivigi en Esperanto Hamlet de Shakespeare, Ifigenio de Goethe, Dandin de Molière, La Rabistoj de Schiller, La Revizoro de Gogol. Lia bonega scio de l’ hebrea lingvo lin ebligis majstre zorgi pri la Biblio. Lia Malnova Testamento belege superas la tradukojn en naciaj lingvoj. Per lia plumo ĝi refariĝis mirinda poemaro, kun ritmo de paroloj je ritmo de homvivoj sub okulo dia:

«Vantaĵo de vantaĵoj, diris la Predikanto, vantaĵo de vantaĵoj, ĉio estas vantaĵo. Kian profiton havas la homo de ĉiuj siaj laboroj, kiujn li laboras sub la suno? Generacio foriras kaj generacio venas, kaj la tero restas eterne. Leviĝas la suno kaj subiras la suno, kaj al sia loko ĝi rapidas, kaj tie ĝi leviĝas. Iras al sudo kaj reiras al nordo, turniĝas, turniĝas en sia irado la vento, kaj al siaj rondoj revenas la vento.... Estas tempo por naski, kaj tempo por morti.... Estas tempo por plori, kaj tempo por ridi; estas tempo por ĝemi, kaj tempo por salti.... Estas tempo por silenti, kaj tempo por paroli. Estas tempo por ami, kaj tempo por malami; estas tempo por milito, kaj tempo por paco. Kian profiton havas faranto de tio, kion li laboras?»[30]

Ne nur senco, sed muziko, ne nur belsono, sed vivo. La vivo, la impreso de l’ momento, la vigleco, la forta bato de l’ esprimo; tio saltis, kuris, kaj rekantis en la stilo Zamenhofa.

Ho kial ne fandiĝas homa korpo,
Ne disflugiĝas kiel polv’ en vento!

Tiel ekkrias Hamlet pro indigno kaj honto pri la konduto de l’ patrino. Sed jen aperas la fantomo patra:

Spirito sankta aŭ demon’ terura,
Ĉu el ĉielo aŭ el la infero ...
Respondu.... Diru al mi, kial
Sin levis el la tombo viaj ostoj.
Kaj la ĉerkujo, kien mi trankvile
Vin metis, kial ĝi malfermis nun
La pezan sian buŝon de marmoro,
Por vin elĵeti?

Nenio pli simpla ol tiu lingvo. Nenio tamen pli viva kaj pli riĉa per uzado de l’ interna forto disvolviĝa. Post multjaroj tiuj tradukaĵoj restos ankoraŭ modeloj de lingvo ĉarma, juna, vivipova. Preskaŭ ĉiuj literaturoj en Eŭropo centra komenciĝis per traduko de l’ Biblio. Tiu de Ulfilas restas sola dokumento pri la Gota lingvo. Tiu de Luther signis epokon por la germana. Sur Slovaka flanko de l’ Karpatoj, pastroj skribe fiksis la nacian lingvon per Evangelio. Prave Zamenhof deziris postlasi tiun tekston kaj diversajn verkojn de ĉefmajstroj, kiel parton ja necesan de komenca fundamento.

De lia prozo originala mi jam citis multajn erojn. Tra ĝi brulis tiu fajro kaŝita interne en lia modesta persono. Tie montriĝis vigla rezonado, forta volo kaj obstino por konvinki per komparoj kaj logiko. Aludante la inspiron, la provadon, kaj la paciencan amon necesajn por ekfondi lingvon, Zamenhof ekzemple skribis:

«Al homo, kiu ne konas la esencon de muziko, ŝajnas, ke nenio estas pli facila, ol ludi fortepianon — oni ja bezonas nur ekfrapi unu klavon kaj estos ricevita tono, vi ekfrapos alian klavon kaj vi ricevos alian tonon, vi frapados en la daŭro de tuta horo diversajn klavojn, kaj vi ricevos tutan kompozicion — ŝajnas, ke nenio estas pli facila. Sed kiam li komencas ludi sian improvizitan kompozicion, ĉiuj kun ridego diskuras, kaj eĉ li mem, aŭdante la ricevatajn de li sovaĝajn sonojn, baldaŭ komencos komprenetadi, ke la afero iel estas ne glata, ke muziko ne konsistas en sola frapado de klavoj. Tiu heroo, kiu kun tia memfida mieno sidiĝis antaŭ la fortepiano, fanfaronante ke li ludos pli bone ol ĉiuj, kun honto forkuras kaj jam plu ne montras sin antaŭ la publiko.»[31]

La frazoj Zamenhofaj estas ofte longaj. Verkistoj pli modernaj havas malan guston. Sed la rakonto fluas vive kaj rapide. Forto sentiĝas. Ĉe li, la ripetoj ŝajnas ne sistemaj. Ili pezas, kiel fruktoj de l’ fervoro. Gente kutima je batoj kaj atakoj, li ŝirmis sin per argumentoj, kaj rebatis kontraŭdirojn jam antaŭe. Sed ĉiam ideo kontraŭ ideo, klarigo kontraŭ antaŭjuĝo, neniam homo kontraŭ homo. Tamen, eĉ tia nepersona batalemo en skribado lin timigis. Ĝi ofendis lian noblan amemon kaj ŝajnis al li malhumila. Sur korektita manuskripto de Homaranismo, postmorte trovita, mi rimarkis krajone skribitan de lia mano tiun ĉi noton memorigan al si mem: «Eviti ĉion agresivan!»

De tempo al tempo, sed neniam intence, vualo pruvema subite diskrakis kaj koro elsaltis nude. Animo pura, pardonema. Naturo sentema, delikata:

«Vi staras nun antaŭ miaj okuloj, mia kara Litovujo, mia malfeliĉa patrujo ...»[32]

Doloro, sed fido, kaj espero super ĉio. Denove la profeta voĉo:

«Longe daŭros ankoraŭ malluma nokto sur la tero, sed ne eterne ĝi daŭros. Venos iam la tempo, kiam la homoj ĉesos esti lupoj unuj kontraŭ aliaj.... Kune kaj interkonsente ili celados ĉiuj al unu vero, al unu feliĉo.»[32]

En la poemoj Zamenhofaj tiam nur koro vokas. Al kuraĝo, al obstino, al pacienco. La bildoj estas simplaj, mallongaj, la ritmo iom unutona, sed impresa:

Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
Traboras la monton granitan.[33]

Antaŭ l’ apero de l’ Unua Libro, li verkis pri doloro kaj sopiro siaj: Mia Penso, Ho mia Kor’! Poste, lia penso jam fandiĝis en la rondo kunigita per lia lingvo «sub la sankta signo de l’ espero». Per tiu lasta vorto li ja nomis la himnon de la «diligenta kolegaro». Ne nur li mem, sed miloj da homoj aŭdiĝas per La Espero, nun fama tra la tuta mondo:

Ne al glavo sangon soifanta
Ĝi la homan tiras familion:
Al la mond’ eterne militanta
Ĝi promesas sanktan harmonion.

Tiel Zamenhof fariĝis la popola poeto de fervora homareto. Ankaŭ tie li ŝatis forgesi tute sian personon kaj nur elvoĉi la internan penson de ĉiuj. Kuna sufero, kuna ĝojo; ĉia sento ĝenerala de l’ frata rondo inter homoj esperemaj, ĉio plej alta aŭ profunda en komunaj spertoj, tio trovis ĉe li esprimon plej sinceran:

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
Velkantajn foliojn deŝiras,
Ni dankas la venton, kaj repurigitaj
Ni forton pli freŝan akiras.

Tiun ĉi kanton, La Vojo, li verkis jam antaŭ la Bulonja kongreso. Same Al la Fratoj eĉ pli frue. Melankolie sonas ankoraŭ multaj versoj, sed kiel en Ŝopena marŝo, post malĝoja malrapido, jen subite blovas vigla muzikaĵo kuraĝe antaŭen:

Ne mortos jam nia bravega anaro,
Ĝin jam ne timigas la vento, nek staro.
Obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
Al cel’ unu fojon signita.[34]

Ĉe Zamenhof, en tiu korpo malforta de malalta viro, ŝvelis koro sentima kaj volo potenca. Vidu, kiel en ĉiu verkaĵo revenas la vortoj «celo» kaj «obstino». Laŭ arta vidpunkto pli ŝatinda estas miaguste la Preĝo sub la verda standardo,[35] kaj eĉ multe pli la prozaĵoj mem legitaj en Bulonjo kaj Londono. Al ekstera leganto, iu ajn el tiu poemaro ŝajnas kredeble tro simpla, eĉ naiva. Same ankaŭ aperas ĉiuj restaĵoj el komenca literaturo en komuna lingvo de nacio naskiĝanta. Sed kiu komprenas la fortan senton de la homoj, kiuj amis kaj rekantis ilin, al tiu jam aperas ili sub interna lumo kiel tre valora trezoraĵo. Centjarojn poste, dikaj libroj publikiĝas por ilin laŭdi. Naiveco fariĝis ĉarmo, simpleco, arto la plej granda.

Tiel estos eble pri versaĵoj Zamenhofaj, ĉar ili esprimis unuafoje, ne nur la fervoron de l’ Esperantistoj, sed la senton de l’ homaro vekiĝanta al konscio. Plenaj artistoj venos pli malfrue; sed benita jam estu tiu popola bardo, kiu, la unua, per orelo de genio, aŭdis en profunda koro de l’ homaro la sopiron al hela lumo de frateco!

[29] Esenco kaj estonteco de l’ ideo de lingvo internacia, 1899.

[30] El La Predikanto, ĉapitroj 1-2. Granda parto de tiuj tradukoj aperis en La Revuo (eldonita de Hachette en Parizo) al kiu Zamenhof kunlaboris tiel.

[31] Esenco kaj estonteco, 1899 (Fundamenta Krestomatio).

[32] Parolado en Londona Guildhall, 1907.

[33] El La Vojo.

[34] La Vojo. Fundamenta Krestomatio, 1903.

[35] Citita en ĉapitro VI.

ĈAPITRO XI.

Etika Pensulo.

En Barcelono 1909. — Pri U.E.A. — Al Kongreso de Rasoj 1911. — Ondo ŝovinista. — Eksiĝo Krakova 1912. — Pri Homaranismo. — Religio kaj Etiko. — Liberkredanoj. — Neŭtrale-homa religio. — El nepresita manuskripto. — Eduko al infanoj. — Bezono je kadro. — Al Kongreso Pariza. — Ekmilito.

Prave oni povus diri, ke Zamenhof eldonis ĉiujare novan verkon sub la formo de kongresa parolado. Efektive, li preparis ĝin kun zorgo, kaj pripensis dum la vintro, kia estos ĝia temo. Kvazaŭ profeta solulo malsupren veninta de monto sia, li unu fojon en la jaro alparolis la popolon, kaj poste remalaperis en silenton.

Pri la lingvaj temoj li ne ŝatis insistadi. Li preferis ĉiam la homarajn ideojn. Sed la kongreso ne estis propraĵo lia. Nur gasto li sin konsideris. Tial li devis kaj ankaŭ deziris ne ofendi la oficialajn invitantojn. En Barcelono ni kunvenis en septembro 1909. Kelkajn tagojn antaŭe, ribelo eksplodis en la urbo. Armitaj kavaliroj ankoraŭ rajdis en la stratoj. Larĝaj fendaĵoj trastrekis la murojn de l’ preĝejoj. Du tagojn post la fermo de l’ kongreso, Ferrer estis arestita. Ni jam ĉiuj estis for. Sed la Reĝo ankaŭ ŝatis Esperanton. La hispana ministraro eĉ invitis oficiale per la vojo diplomata ĉiujn registarojn alilandajn sendi delegitojn oficialajn. Tial Zamenhof limigis je danko la malferman paroladon.

Pli libera li sin sentis en kunsido privata de l’ nove fondita Universala Esperanto-Asocio, kies honora prezidanto li fariĝis.[36] Tie li revenis al sia temo plej kara:

«Kelkaj Esperantistoj, li diris, havis la bonan ideon fari per vojo privata tion, kion oficiale fari ni ne povis. Ili kunigis ne ĉiujn Esperantistojn, sed nur tiujn personojn, kiuj akceptis la internan ideon.... Oni ĉie komprenas, ke U.E.A. liveras taŭgan neŭtralan fundamenton por ĉiuj interhomaj rilatoj kaj servoj, kaj el tiu ĉi reciproka sinhelpado rezultos pli da amikeco kaj estimo inter la gentoj, kaj foriĝos la baroj, kiuj malhelpas ilian pacan interkomunikiĝon.»[37]

En 1911, al la kongreso de la Rasoj en Londono, li sendis rimarkindan ekzamenon de la demando pri gentoj kaj internacia lingvo.

Ĉu malamo inter gentoj havas kaŭzon politikan? Ne, Vienanoj kaj Dresdenanoj simpatias, malgraŭ la landlimo. Dume Slavoj kaj Germanoj batalis en Aŭstrio kaj ekstere. Ĉu ĝin kreas konkurado ekonomia? Ne kreas, sed profitas. Rusaj kaj Japanaj malriĉuloj, estante soldatoj, servas interesojn de la mastroj. Se ekzistus inter ambaŭ gentoj kompreno reciproka, la milito estus malfacila. Ĉu pli gravas korpaj diferencoj? Ne, ĉar en unu sama gento jam ekzistas tiaj. Eĉ nigruloj ne suferas pro koloro sia, sed pro moroj de la tuta gento. Postsignoj de barbara tempo kaj sklaveco ofendas la blankulojn, kiuj mem estas ja kulpaj pri la krimo. Egaligo kultura ŝanĝus tion post kelkaj generacioj.

Pri deveno kaj hereda sango Zamenhof rebatis la konatan antaŭjuĝon. Post li, famaj antropologoj pruvis en sciencaj verkoj, kiom miksite jam kuniĝis ĉiuj rasoj en Eŭropo.[38] Inter gentoj staras nur du faktaj diferencoj: lingvo kaj religio.

«La intergenta diseco kaj malamo plene malaperos nur tiam, kiam la tuta homaro havos unu lingvon kaj unu religion.... Daŭros tiam en la homaro tiuj diversaj malpacoj, kiuj regas interne de ĉiu lando kaj gento, kiel ekzemple malpacoj politikaj, partiaj, ekonomiaj, klasaj, k.t.p.; sed la plej terura el ĉiuj, la malamo intergenta, tute malaperos.»

Tiel sonis lia konkludo. Samtempe li rekomendis al scienculoj ne tro diskuti teorie, sed konstati faktojn. Ili vizitu Esperantan kongreson. Tie ili vidos per okuloj kaj aŭdos per oreloj, kiel neŭtrala lingvo forigas barojn kaj fremdecon inter gentoj.

Tra la tuta mondo, pli forta blovo ŝovinista jam sentiĝis ĉie. Ondo malama minacis pri venonta ventego. Scienculoj amikaj al Zamenhof petegis lin, ke li ne kompromitu la vastiĝon de la lingvo per lia kredo politika-religia. Ĉie, pro malfido al najbaro, registaroj timis, aŭ eĉ persekutis la ideojn pri frateco inter homoj diversgentaj. Eĉ en paca Belgujo, en Antverpeno 1911, la kongresa parolado devis esti senkolora pro proksimeco al pli potencaj ŝtatoj.

Zamenhof ne povis toleri tion plu. Aeron, aeron por spiri! Ne majstro, sed libera! Jam lia sano difektiĝis. Ankaŭ fizike lia koro batis tro rapide. Spirado malfacila. Laciĝo peza. Antaŭ ol morti, li deziris nepre atingi pli proksimen al vivcelo. La lingvo nur estis unu flanko de afero pli vasta. Neŭtrala fundamento morala devas stariĝi krom la lingva. Ĝuste kontraŭ fluo ŝovinista leviĝu pli alten la standardo homarana. Urĝas voko. Urĝas laboro. Pro tio la Majstro volis rompi kun sklaveco oficiala. For la majstreco kaj la ĉenoj! Kion li ne povis en Kembriĝo, tion li faros en Krakovo. Lastan fojon li malfermos la kunvenon, kaj reprenos poste sian liberecon:

«La nuna kongreso estas la lasta, en kiu vi vidas min antaŭ vi; poste, se mi povos veni, vi ĉiam vidos min nur inter vi.»

Tiel li parolos ĉe la dudek-kvina jubileo de la lingvo Esperanto. Poste, kiel homo privata, li revenos al homarana ideo.

En aŭgusto 1912, l’ antikva pola ĉefurbo aŭdis la kanton de la cigno. Tie gardas la muregoj mezaĝaj. Tie staras la dikrondaj turoj. Tie dormas sub arkaĵoj de Vavel la mortintaj reĝoj de nacio krucumita. Kiel ŝtonaj figuraĵoj, ili silentas kun preĝantaj manoj. Ili kuŝas en ĉerkejo sub kapelo Sigismonda. Kune dormas en eterno la poeto Mickieviĉ. Tie sur la placo, post la ĵuro ĉe Sankta-Mario, la popolo aklamis Kosĉiuŝkon. Tie, en Universitato, Kopernik instruadis.

En urbo memorplena okazis la festo jubilea. Proksime, trans Polujo, kuŝis tiu lando, kie naskiĝis esperantismo. Zamenhof adiaŭis la honorojn:

«Multe, tre multe, tre multe, mi volus diri al vi, ĉar mia koro estas plena ... sed hodiaŭ mi staras ankoraŭ en rolo oficiala, kaj mi ne deziras, ke mia privata kredo estu rigardata kiel deviga kredo de ĉiuj Esperantistoj. Tial pardonu min, ke mi pli ne parolas.

«Kio estas la esenco de la esperantisma ideo? kaj al kia estonteco ĝi alkondukos iam la homaron? Tion ni ĉiuj sentas tre bone, kvankam ne ĉiuj en egala formo kaj grado. Ni donu do hodiaŭ plenan regadon al tiu silenta, sed solena kaj profunda sento; ni ne profanu ĝin per teoriaj klarigoj.»

En Berno, je 1913, Zamenhof jam ne parolis, eĉ ne sidis sur estrado. Ame ĉirkaŭata, li sidadis en la mezo de la kongresanoj kun edzino. Li spiris pli libere. Saman jaron aperis nova eldono de l’ broŝuro pri «Homaranismo». Hispana samideano represigis ĝin.[39]

En antaŭparolo Zamenhof tre klare diferencigis tri aferojn: Esperanto estas lingvo internacia. La «interna ideo esperantisma» prezentas senton kaj esperon nedifinitajn pri fratiĝo inter homoj sur neŭtrala lingva fundamento. Homaranismo estas speciala kaj tute difinita politika-religia programo, «kiu prezentas mian kredon pure privatan». Per tiu kaj aliaj frazoj li volis liberigi la esperantistaron, kiel tuton, de ĉia «suspektebla solidareco» kun lia persona kredo. Neniu rajtos uzadi ĝin kiel batalilon por ataki Esperanton.

Kiom naŭza estis la spirito reganta tra la mondo! Jen tiu homo, tro alta super sia tempo, devis kvazaŭ honte peti senkulpigon de malgranduloj pro grandeco sia. Li devis apartigi du progresojn, por ne difekti unu per alia. Sed la divido estis nenatura. La estonteco refaros en la vivo l’ unuecon de la penso Zamenhofa. Malgraŭ ĉiu malpermeso de l’ ekstero, tamen lia lingvo jam disportas tra la mondo la ĵetitan semon. En multaj koroj ĝi jam kreskis. Prave ŝovinismoj daŭros batali kontraŭ Esperanto. Ĝi minacas ilin je mortigo. Prave ili kaŝe helpas konkurantojn por instigi novan turon de Babelo inter mondaj lingvoj. Tamen ĉio estos vana. La lingvo kaj la celo de l’ profeta homo venkos unu per l’ alia. Ĉar tie kuŝas la vojo kaj la sorto de l’ homaro. En sia raporto al la kongreso de Rasoj, Zamenhof priskribis tiel ĉi praktikan rimedon por pacigi la vivadon ĝeneralan:

Konservante sian gentan lingvon kaj gentan religion en la interna vivo de sia lingva aŭ religia grupo, la homoj por ĉiuj rilatoj intergentaj uzu lingvon neŭtrale-homan, kaj vivu, laŭ etiko, moroj kaj vivaranĝoj neŭtrale-homaj.

Pri l’ unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. Neniu havas rajton humiligi aligentan homon, trudante al li sian lingvon kaj nacian formon de kulturo.

Pri la dua, la religia, li nur aludis tie per malmultaj vortoj. Li pripensis verkon specialan je tiu temo. Cetere, la religia unueco de l’ popoloj komenciĝis per si mem jam de longe. En multaj regnoj, ŝtato kaj eklezio jam apartiĝis. Tiel grandiĝis homa libereco. Kiam ĉie malaperos oficiala privilegio por tiu aŭ alia religio, la afero iros pli rapide. Sed ankaŭ sur tiu kampo necesus ekstarigi ian difinitan fundamenton por neŭtrala renkontiĝo.

Tiu ĉi paragrafo staris plej ŝanĝita en la dua eldono de l’ Deklaracio pri Homaranismo. Estis delikate. Laŭŝajne Zamenhof unue pensis, ke homoj povus samtempe aparteni al sia hejma eklezio kaj vizitadi ian templon superkredan. Intertempe, romaj aŭ grekaj Kristanoj sendube montris al li, ke l’ episkopoj malpermesus al siaj fideluloj tian partoprenon. Tiam ili devus elekti inter ambaŭ. La dua teksto do forigis tion, kaj nur lasis kiel devojn de ĉiuj homaranoj: «sincerecon, toleremon al malsamaj kredoj kaj plenumon de moralo frateca». Fondo de kaj aliĝo al sendoktrina komunumo restis nur rekomendate al liberkredanoj, «por fiksi fortike sian religian neŭtralecon kaj savi sian posteularon kontraŭ refalo en gente-religian ŝovinismon».

Tie kuŝis la plej forta zorgo de Zamenhof: ke homoj ne restu en gentaj eklezioj nur pro eksteraj cirkonstancoj. Organizo monda devus esti tia, ke neniu bezonu, malgraŭ sia kredo, algluiĝi al tiu aŭ alia religio, nur ekzemple pro patriotismo, aŭ por ne perfidi siajn samgentanojn.

Homaranismo helpos forigi tiun ĉi devigon al malsincereco. Sed ankaŭ tial la vorto «liberkreda» ne devas signifi speciale ateista. «Liberpensuloj» ofte fariĝis fanatikaj materialistaj sektuloj. Liberkredano estu ĉiu homo, kiu kredas je neniu el la ekzistantaj religioj. Tia komunumo devus aranĝi neŭtrale-homajn festojn, morojn, kalendaron, k.t.p., kiuj povus utili pli malfrue por la tuta homaro. Pro la cirkonstancoj en Oriento, tre urĝa estis tiu flanko praktika.[40]

Oni devas ja memori, ke ĝis la rusa Revolucio 1917, granda parto de Eŭropo havis grekan kalendaron kun diferenco dek-tritaga je l’ Okcidenta. Sed ĉu iam estos ĝenerale akceptataj aranĝoj ellaboritaj nur de liberkreda komunumo? Dubante pri tio, Zamenhof revenis poste al sia pli frua ideo. Eĉ se ne ĉiuj religianoj povus tuj partopreni, tamen estus pli bone, ke homaranoj ne nur liberkredaj kunvenu por prepari neŭtralan religion, evitante ĉion ofendan al iu konscienco.

Iom post iom, komencante de aferoj simplaj kaj transirante al pli altaj temoj, unuiĝo venos, eĉ malrapide, kaj influos la ĉirkaŭan mondon. Zamenhof konsideris kiel krimon, forŝiri iun homon de lia kredo, se ĝi donas al li la internan kontentigon kaj eksteran fratemecon. Ankaŭ en tio li konsentis kun pragmatika filozofo James. Sed ekzistas ĉie milionoj da homoj ne kredantaj je sia religio. Ili nur profitas ĝian kadron eksteran. Ili baptiĝas, edziĝas, enteriĝas laŭ ĝiaj ritoj. Tion farante, ili helpas al disigo inter gentoj. Eĉ pli grave, ili sin devigas al nevola hipokriteco. Por edukado al infanoj tio estas bedaŭrinda. Baldaŭ ili rimarkas, ke la gepatroj agas kaj parolas nesame.

Se homo nekredanta forlasas pro sincereco ĉiun eklezion, kaj forĵetas kune ĉiun eksteran moron, feston, aŭ solenon religian, tiam ankaŭ la gefiletoj suferos pro vivado tro proza. Pri tiu temo delikate skribis Zamenhof en nepresita manuskripto, kiun nur postmorte mi tralegis sur lia skribotablo:

«Infanon oni ne povas nutri per abstraktaj teorioj kaj reguloj; ĝi bezonas impresojn kaj senteblan eksteraĵon. Infano de oficiale deklarita senreligiulo neniam povas havi en la koro tiun feliĉon, tiun varmon, kiun al aliaj infanoj donas la preĝejo, la tradiciaj moroj, la posedado de ‘Dio’ en la koro. Kiel kruele ofte suferas infano de senreligiulo, kiam ĝi vidas alian infanon, eble tre malriĉan, sed kun feliĉa koro, irantan en sian preĝejon, dum ĝi mem havas nenian gvidantan regularon, neniajn festojn, neniajn morojn! ...»[41]

Tria infano de Zamenhof naskiĝis en 1904. Ŝi estis filineto, kiu montriĝis tre frue pensema kaj memvola. La patro respektis ŝian karakteron. La knabineto ja rimarkis ĉion per okuletoj tre klarvidaj. Hejme sur vespera tablo estis teo kun tranĉaĵoj de ŝinko. Laŭ kredo izraela, tio estis peko kontraŭ Dio. Religio malpermesas uzi karnon porkan. Same ĉe katolikoj manĝi viandon vendrede. Sed la patro estis liberkreda. Kial?

En preĝejoj polaj sonoris muzikado de l’ orgenoj sub pentraĵoj flamkoloraj. Tie predikadis elokventaj pastroj, aludante al eterna gloro de l’ martiroj pro patrujo kaj pro Kristo ambaŭ krucumitaj. Kial ne fariĝi pola kaj kristana?

Tamen, en lernejo, kristaninoj turnis dorson al hebreaj knabinetoj. Tiel ordonis iaj gepatroj ŝovinistaj. Amikecoj simplakoraj estis disrompitaj. Mokaj vortoj sonis. Kie estis amo kaj nobleco? La filineto de Zamenhof silente ĵetis brakojn ĉirkaŭ lian kolon. La infano ekkomprenis lian grandan korsuferon.

El tiaj malamemaj gepatroj multaj ne kredis la instruon kristan. Ili ŝatis nur la kadron eklezian. Ĉu do preferi ateismon?

«Oficiala senreligieco (kiu cetere, miksante nekredon je dogmoj kun nepra nekredo je Dio, ne por ĉiuj estas akceptebla) ne multe helpas al la forigo de la religia diseco inter homoj, ĉar ligi la homojn povas nur sameco pozitiva, sed ne negativa. Alproksimiĝas inter si nur tiaj du homoj, kiuj ambaŭ akceptis por si la samajn religiajn principojn en difinita formo konkreta; sed senreligiulo el unu religio kaj senreligiulo el alia religio restas ĉiam fremdaj al si reciproke, kiel antaŭe. Krom tio, senreligieco, kiu donas al la homo neniun pozitivan apogon, daŭras ordinare ne longe, kaj la filoj aŭ nepoj de senreligiulo ordinare revenas al ia el la ekzistantaj religioj, almenaŭ al ĝia eksteraĵo. Ĉiu konkreta religio, kia ajn ĝi estas, herediĝas senfine en maniero aŭtomata, sed abstrakta senreligieco ne povas esti heredata.»[42]

Ateismo negativa ne povas plenigi homan koron. Por la personoj, kiuj perdis kredon, devas stariĝi vere neŭtrala religio, varma, bela, poezia, bazita sur homa frateco. Ateistoj aŭ serĉantoj al Dio ĉiugentaj, ĉiulandaj, kaj ĉiutempaj devas trovi tie komunan kuraĝigon al aŭskultado de l’ konscienco, komunan proksimiĝon al granda Forto kaj Fonto de l’ inspiro fratema. Kontraŭ neniu religio ĝi estu konstruita kaj ĉiuj kredantoj povu ankaŭ renkontiĝi tie, kiam ili deziros, ekster apartaj dogmoj. Fakte Zamenhof povus uzi la vorton «etiko» anstataŭ «religio», ĉar li nek volis, nek pretendis enkonduki novan kredon aŭ teologion.

«Lasante al ĉiu homo plenan liberecon havi tian internan kredon, kiu ŝajnas al li plej bona, ni proponas nur krei neŭtralan eksteran kadron, kiu povus etike, more, kaj komunume unuigi inter si ĉiujn memstare pensantajn homojn, sendepende de tio, kia estas la filozofie-teologiaj kredoj aŭ hipotezoj de ĉiu el ili.

«Ni proponas starigi neŭtrale-homan etikan regularon, kiu povus fari el la homoj homojn kaj forigus la abomenindan gentan ŝovinismon, kaj la malamon kaj maljustecon inter la gentoj; sed por ke tiu etika regularo ne restu efemera kaj tute senvalora, kiel multaj aliaj ĝisnunaj belaj teoriaj principoj, ni proponas doni al ĝi la formon de tute konkreta, por ĉiam fiksita, infanaĝe ensuĉebla, kaj aŭtomate heredebla religio.»[43]

Tiun ĉi projekton Zamenhof intencis diskuti kun homaranoj okaze de la deka Universala Kongreso de l’ Esperantistoj, okazonta en Parizo en aŭgusto 1914. Sed la ĉirkaŭa ŝovinismo timigis la parizajn organizantojn. Ili petegis Zamenhof ne kunvoki tian kunvenon, eĉ privatan, dum la Kongreso. Poste, ili ankaŭ ne konsentis presigi en la programa gazeto lian unuan invitleteron al postkongresa kunsido de homaranoj. Kion dirus la francaj nacianistaj gazetoj, se ili vidus, ke l’ aŭtoro mem de la lingvo iniciatas tian aferon? La ondo ŝovinista fariĝis tiel forta, ke ĉio simila danĝerigus eĉ la pacan bonvenon al fremdaj kongresanoj.

Denove korvundita, sed ĉiam neofendema, Zamenhof komprenis. Sed je kio do utilis la Krakova eksiĝo? Ĉu nur la morto igos lin libera disvastigi sian plenan penson? Tamen li decidis veturi al Parizo kaj diskuti kun amikoj pri aranĝo de speciala Kongreso en neŭtrala lando.

Vojaĝe, en Kolonjo la milito lin haltigis la 30-an de julio. Dum plenaj noktoj pasadis trans la Rejno instrumentaroj al buĉado. La pontoj tremadis sub rajdado senhalta. En tuta Eŭropo pretiĝis junuloj al morto, patrinoj al ploroj. Odoro kadavra minacis aeron....

Tro malfrue. Tro malfrue.... Io rompiĝis en koro Zamenhofa.

[36] Fondita en januaro 1908 de H. Hodler kaj Th. Rousseau.

[37] Plena teksto en gazeto Esperanto, n-ro 62, Ĝenevo, 20 septembro 1909.

[38] Prof. Eugène Pittard: Les races chez les belligérants, Genève 1916.

[39] Deklaracio pri Homaranismo, de D-ro L.L. Zamenhof, Madrid 1913. Havebla ĉe redakcio de Homaro, S-ro A. Thonney, Coquelicot B, Epinettes, Lausanne (Svislando).

[40] Detalaj ekzemploj estis jam donitaj en ĉapitro VII.

[41] El projektata Alvoko al Kongreso por neŭtrale-homa religio.

[42] El manuskripto pli supre jam citita.

[43] El sama.

ĈAPITRO XII.

Homo ĉe Morto.

Milito. — En Varsovio. — Pri hebrea nacianismo. — Letero al Diplomatio. — Batalo kaj mizero. — Ĉagreno de la Majstro. — La vivcelo. — Letero pri homaranismo. — Projektita Kongreso. — Rusa Revolucio. — Lasta korbato. — Enterigo.

Lia kredo. — Pri senmorteco de l’ animo. — Pri junula krizo. — Pri Krista instruo. — Abdul-Baha. — Kuracisto de l’ Homaro. — Grandeco de Zamenhof.


Homaron Vi kreis perfekte kaj bele,
Sed ĝi sin dividis batale;
Popolo popolon atakas kruele,
Frat’ fraton atakas ŝakale.

Tiuj versoj eĥadis en memoro Zamenhofa dum oktaga reveturado al Varsovio, senpaka, senseĝa, senmanĝa, senhora, en vagonoj plenegaj, tra Skandinavio-Peterburgo. Lia edzino kunestadis, ĉiam vigla, senlaca, flegema.

Malsano kaj malĝojo lin premis ĉe koro. Hejme li restadis nun. Li povis nek marŝi, nek spiri facile. Ĉirkaŭe la batalo teruris. Pafilegoj ektondris ĉiam pli proksime. Flugŝipoj ĵetis bombojn sur la urbon. Eĉ unu falis en la straton Dzikan. Sed ne tio lin timigis. Al penso pri morto li jam kutimiĝis. Kio estas ja danĝero? Pli akraj, pli doloraj estis la malamo kaj ŝovinistaj pasioj ĉie nun ellasataj, kiel bojemaj tigroj el kaĝo. Super tuta mondo subite falis dronego je mallumo, mensogo, malmoralo. La milito venenis ĉion. Dume suferis senkulpuloj kaj heroe falis amasege.

En Varsovio la vivado fariĝis abomena. Rusaj armeoj plenigis la urbon. Kozakoj trarajdis. Ĉerkesoj tramarŝis, kantante laŭritme rabkantojn. La Poloj tremis, sed pli tremis la Hebreoj. Kontraŭ ili turniĝis la incitoj. Ilia lingvo similas la germanan: «Spionoj!» Ili ne montris entuziasmon: «Perfiduloj!» Al rusa guberniestro pluvis anonimaj kulpigoj kontraŭ judaj butikistoj. Multaj estis mortpafitaj. Rusofila gazetisto atakis eĉ Zamenhof, «danĝeran internaciulon». Mi lin vidis en printempo 1915 malsanan, malfortan, kun animo disŝirita pro la malamo inter homoj. Li laboris super projekto de alvoko al kongreso homarana.

Nur al tuthomaraj celoj li volis fordoni sian fervoron. Dum la tuta mondo diskoleriĝis en kontraŭaj ŝovinismoj, li restis fidela je sia idealo. Por la Pariza Kongreso li jam rifuzis partopreni je kunveno por fondo de Hebrea Ligo. La 30-an de junio 1914 li skribis al la organizantoj:

«Mi mem bedaŭrinde devas stari flanke de la afero, ĉar laŭ miaj konvinkoj, mi estas ‘homarano’, kaj mi ne povas ligi min kun la celado kaj idealoj de speciala gento aŭ religio. Mi estas profunde konvinkita, ke ĉiu nacionalismo prezentas por la homaro nur plej grandan malfeliĉon, kaj ke la celado de ĉiuj homoj devus esti: krei harmonian homaron. Estas vero, ke la nacionalismo de gentoj premataj — kiel natura sindefenda reago — estas multe pli pardoninda, ol la nacionalismo de gentoj premantaj; sed, se la nacionalismo de fortuloj estas nenobla, la nacionalismo de malfortuloj estas neprudenta; ambaŭ naskas kaj subtenas unu la alian, kaj prezentas eraran rondon de malfeliĉoj, el kiuj la homaro neniam eliros, se ĉiu el ni ne oferos sian grupan memamon kaj ne penos stariĝi sur grundo tute neŭtrala.

«Tio estas la kaŭzo, pro kiu mi, malgraŭ la korŝirantaj suferoj de mia gento, ne volas ligi min kun hebrea nacionalismo, sed mi volas labori nur por interhoma justeco absoluta. Mi estas profunde konvinkita, ke per tio mi alportos al mia malfeliĉa gento multe pli da bono, ol per celado nacionalisma.»

Eĉ la persekuto kaj teruraj batoj kontraŭ la Hebreoj dum la milito ne ŝanĝis tiun ĉi vidpunkton. Sed kiu aŭdis Zamenhof parolantan pri tiuj suferoj kaj vidis lian korŝiran doloron pro ili, tiu povas kompreni kiom li oferis sur la altaro de l’ fideleco al supergenta idealo.

Je Pasko 1915, li publikigis en gazetoj Esperantaj sian «Leteron al diplomatio». Eble ĝi estas lia skribaĵo la plej forta. Bedaŭrinde ĝi aperis tri aŭ kvar jarojn tro frue antaŭ la tempo de la Pariza Konferenco. Poste neniu havis la ideon ĝin represi kaj diskonigi. Al estontaj decidantoj pri Eŭropo li sin turnis per profeta voko: «Ĉu vi komencos simple refaradi kaj flikadi la karton de Eŭropo? Ĉu vi simple decidos, ke la terpeco A devas aparteni al la gento X, kaj la terpeco B al la gento Y?»

Laŭ Zamenhof nur unu decido povus savi Eŭropon de kruda sovaĝeco. Ĝi estus oficiala proklamo kaj firmigo de tiu ĉi principo: «ĉiu lando morale kaj materiale plene egalrajte apartenas al ĉiuj siaj filoj». Sed por efektivigi tion, estus necese nomi la regnojn per neŭtralaj nomoj geografiaj, anstataŭ per nomo de gento. En regno titolita «Rusujo», la Rusoj sin kredis posedantoj; kaj Letoj, Estoj aŭ Poloj estis premataj. En lando nomata «Polujo» la Poloj sentas sin mastroj, dum Hebreoj, Rutenoj kaj Litovoj plendas pri humiligo. En antaŭa «Serenisima Respubliko» la diversaj gentoj sin konsideris pli egalaj, jam nur pro la nomo. Same la vortoj «Svisa Konfederacio», «Usono», «Brazilio» rajtigas neniun apartan genton, rigardi la landon kvazaŭ sian kaj la ceterajn loĝantojn kiel fremdulojn toleratajn. Tial Zamenhof insistis pri la graveco de tiu demando, kaj revenis al sia ideo pri neŭtralaj nomoj kun sufikso -io. Konklude li proponis al diplomatoj starigi la sekvantajn leĝojn sub internacia garantio:

«1) Ĉiu regno apartenas morale kaj materiale al ĉiuj siaj naturaj kaj naturigitaj loĝantoj, kian ajn lingvon, religion, aŭ supozatan devenon ili havas; neniu gento en la regno devas havi pli grandajn aŭ pli malgrandajn rajtojn aŭ devojn ol la aliaj gentoj.

«2) Ĉiu regnano havas plenan rajton uzi tiun lingvon aŭ dialekton, kiun li volas, kaj konfesi tiun religion, kiun li volas. Nur en la institucioj publikaj, kiuj ne estas destinitaj speciale por unu gento, devas esti uzata tiu lingvo, kiu per komuna interkonsento de la regnanoj estas akceptita kiel lingvo regna. En tiuj politikaj institucioj, kiuj havas karakteron speciale lokan, anstataŭ la regna lingvo povas esti uzata alia lingvo, se ne malpli ol 9/10 de la urbanoj donis por ĝi sian konsenton. Sed la lingvo regna aŭ urba devas esti rigardata, ne kiel humiliga tributo, kiun ŝuldas gentoj mastrataj al gento mastranta, sed nur kiel propravola poroportuneca cedo de la malplimulto al la plimulto.

«3) Pro ĉiuj maljustaĵoj, farataj en ia regno, la registaro de tiu regno estas responda antaŭ konstanta Tut-Eŭropa Tribunalo starigita per interkonsento de ĉiuj Eŭropaj regnoj.

«4) Ĉiu regno kaj ĉiu provinco devas porti ne la nomon de ia gento, sed nur nomon neŭtrale-geografian, akceptitan per komuna interkonsento de ĉiuj regnoj.»

Iam venos tempo, post longa naŭzo pri militoj, kiam tiuj ĉi principoj estos avide serĉataj kaj studataj, kiel eblaj saviloj el terura stato. Tiam oni miros, ke ili estis jam en 1915 proponitaj de Ludoviko Zamenhof.

Vespere, la 1-an de julio 1915, la ĉielo ruĝe fajris ĉirkaŭ Varsovio. Forirante, la Rusoj ĉie brulis la rikolton. Oraj kampoj de tritiko nun senlime flamis en la nokto. Frumatene, germana regimento enmarŝis regulpaŝe. Post pli ol unu jaro, pola ekregistaro stariĝis apud prusa generalo. Ankaŭ tiam la militistoj ne ŝatis la Hebreojn. Maldikaj, malriĉaj, seninfluaj je kamparo, ili povis servi nek soldate, nek nutrade. Komercistoj nur konkurencis. Bojkotado kaj malamo kreskis inter gentoj. Mizero, malsato, malvarmo regis en la stratoj. Miloj da infanoj mortis. Longaj sekvantaroj da virinoj atendis sur trotuaro antaŭ supa disdonejo. Mankis pano.

Al Zamenhof aero mankis eĉ pli. Por lin savi, la edzino lin devigis transloki la loĝejon apud Ĝardeno Saksa. Ĉe Krolevska 41, lastfoje mi lin vidis en decembro 1916. Li parolis mallaŭte. Li spiradis pene. Lia filo Adamo anstataŭis lin kiel okulisto ĉe la strato Dzika. Sed li bedaŭris, ke li forlasis la tieajn malriĉulojn. Li sin sentis hejme nur inter ili. Lia frato Aleksandro ĵus mortis malproksime. Lia filino Sofio forestis en Ĥarkov, kiel kuracistino. Leteroj jam ne venis pro milito. Ĉagreno lin premis. Patre li suferis pro la morto de multegaj Esperantistoj. «Kial ili, kaj ne mi?» — li demandis. Pri juna kaj fervora Bolingbroke Mudie li aludis ofte, vespere ĉe l’ kameno. Sur la muroj estis ĉie memoraĵoj de l’ kongresoj, Bulonjo, Kembriĝo, ĝojaj tagoj. Ankaŭ tie staris portreto de l’ amiko, maljuna kaj fidela, Moscheles.

Ankoraŭ li laboris pri homarana ideo. «Ĝi estas ja la celo de mia tuta vivo», li diris kun fervora brilo en okuloj. «Por ĝi mi fordonus ĉion ofere. Se mi nur estus ne tiel senforta, senpova ĉi tie, fortranĉita el mondo!» Li antaŭvidis morton, kaj li sentis la potencan vokon al tiu tasko. Li deziris almenaŭ starigi l’ aferon. Poste troviĝos helpantoj por ĝin vastigi tra la mondo. La suferanta homaro bezonas tiun helpon al unuiĝo.

Jam en aŭtuno 1914, li skribis al D-ro Uhlman en Svislando: «La terura milito, kiu nun faras tian grandan ekstermadon inter la homoj, instigas min, ke mi, malgraŭ la ĝisnuna malbona sukceso, nepre penu aranĝi kongreson de homaranoj». Sed la milito longiĝis. Iom post iom li elpensis novan planon. Li projektis vastan kongreson universalan por neŭtrale-homa religio. Sed antaŭe estus ja necese kunvoki pli malgrandan kunvenon preparan. Al ĝi oni invitus profesorojn universitatajn inter kaj ekster Esperantistaro.

Li pretigis cirkuleron, anoncante ke la kunveno «okazos en la lastaj tagoj de decembro 1916» en urbo svisa. Sed la milito daŭris. Sur la manuskripto tiu dato kuŝas trastrekita. Li skribis ŝanĝe: «en la unuaj tagoj de aŭgusto 1917». En marto, la milito daŭris ĉiam. Ĉu senfine? Ĉu li vidos iam pacon? Denova korektaĵo montras krajone, kaj eĉ tragedie, ĉi tiujn vortojn per tremanta mano: «post la fino de la milito».

La milito ne finis, sed lia vivo ja bona kaj pura. Ĉiu spiro fariĝis turmento. Li devis ne kuŝiĝi, nur sidi aŭ stari. La Rusa Revolucio, leviĝinta sen mortigoj, donis al li novan esperon. Li amis la popolojn de l’ vasta imperio. Ĉu ili scios daŭre liberiĝi interfrate kaj sensange, kiel komencite?

Printempo venis. Li pensadis multe, kaj skribadis urĝe. Nova homaro devas organiziĝi.... Sed kiom laciga nedormado! Kiom turmenta la deviga sidado! Kiom dolora la batado de l’ koro!

Ho, mia kor’, ne batu maltrankvile,
El mia brusto nun ne saltu for!
Jam teni min ne povas mi facile,
Ho, mia kor’!

Ripozi, dormi eĉ kelkajn minutojn! Unu tagon la kuracisto lin permesis momenton. Estis la 14-a de aprilo 1917. Li etendiĝis sur kanapo. Al pordo la edzino akompanis la doktoron. Dume li sentis sin pli bone. Fine iom da ripozo, tiom sopirita! ... Sed jam li eksufokiĝis. Li volis voki. La voĉo haltis en lia gorĝo. Jen alkuris la edzino. Ŝi helpis lin residi. Ve! jam ĉesis bati tiu koro, batinta tiel forte por homaro. Jam venis la ripozo liberiga.

Ho, mia kor’! Post longa laborado
Ĉu mi ne venkos en decida hor’?
Sufiĉe! Trankviliĝu de l’ batado,
Ho, mia kor’!

En tago pluva, malhela, malvarma, la varsoviaj Esperantistoj akompanis la ĉerkon al tombejo. Malĝoje kantis poeto Belmont:

Ne venis Polujo kadavron honori
De filo pollanda, de monda saĝul’ ...
Ho kiel sangiĝis en mi pola kor’ ...
Malriĉaj Hebreoj nur venis post ĉerko
Ĉar mortis bonkora helpant’ okulisto.

Al tiu vasta rondo familia, kies delegitoj ĉiujare lin aklamis en kongresoj, la landlimoj restis fermitaj. Nur kelkaj Poloj, Grabowski, Belmont, germana ŝipestro Neubart, povis diri adiaŭon en la nomo de tiu ĉiulanda popolo, kiu lin amis kaj priploris en la tuta mondo. De registaro, neniu. Honorigo, nenia. Nur la amaso popola, la humila klientaro de l’ hebrea kvartalo, en siaj laborvestoj. Multaj junuloj dankemaj. Multaj geviroj kortuŝitaj.

Kiel enterigo de Tolstoj inter ĉirkaŭaj vilaĝanoj, ĝi estis la plej alta, la plej taŭga simbolo. Efektive nur mortis la homo, la viro 57-jara, la malriĉa okulisto. Sed la granda verko restis. Ankaŭ la inspiro el animo pura. Ne povas tio morti. Malaperos la registoj, malaperos la malgrandaj granduloj, kiuj lin ignoris. Sed eterne vivos kaj diskreskos ĉie lia semo pensa. Jam dekmiloj da homoj sanktigis lian nomon. Iam tuta homaro rekonos lin gvidanto al frata repaciĝo.

Sur lia skribotablo kuŝis lasta manskribaĵo krajona, nefinita. Ĝi estis plano de artikolo pri senmorteco de l’ animo. Kion kredis mem tiu granda amiko de l’ homaro, kiu donis tutan vivon al pensoj unuigaj? Kia do estis la fundo de lia kredo? Kiel li supozis pri aferoj transmortaj kaj nekontroleblaj? Pri sia persono li estis ĉiam silentema. Liaj proksimuloj eĉ ne povus respondi. Ili vidis nur kiamaniere li vivis: bonkore, pure, modeste, helpeme, ofere, mirinde pacience kun ĉiuj, neniam ofende per ago aŭ parolo kontraŭ iu ajn, ĉiam simpatie aŭskulteme al ceteraj homoj, eĉ al tedaj. Al ĉiuj, edzino, fratoj, gefiloj, nevinoj, amikoj, klientoj, li aperis kiel homo sankta. En turmentaj horoj ĉiu venis al li por konsilo. «Li neniam pekis», diris malnova servantino pola, montrante lian portreton sub ŝia krucifikso. Kiom da famuloj restis grandaj en okuloj de l’ servantoj?

Sur papero kvarpaĝa li ekskribis la intiman konfeson. Morto lin interrompis. Sur tri paĝoj kuŝas antaŭklarigo. Li petis senkulpigon, ke li verkas pri tiu temo, estante ne specialisto. Eble oni diros, kiel pri ceteraj, ke nur maljune li ekpensis pri ekkredo. Antaŭproteste li notis:

«Ĉio, kion mi nun skribas, naskiĝis en mia kapo ne nun, sed antaŭ kvardek jaroj, kiam mi havis la aĝon de 16-18 jaroj; malgraŭ ke mi de tiu tempo multe meditis kaj legis diversajn sciencajn kaj filozofiajn verkojn, miaj tiamaj pensoj pri Dio kaj pri senmorteco preskaŭ tute ne ŝanĝiĝis.»

Tamen li antaŭvidis, ke tiu ĉi artikolo al multaj tre malplaĉos:

«Dum en la mondo scienca mi perdos ĉian estimon, mi samtempe en la mondo de kredantoj trovos nenian kompensan simpation, verŝajne nur atakon, ĉar mia kredo estas tute alispeca ol ilia kredo.... Estos pli prudente se mi silentus, sed mi ne povas.»

La kvara paĝo nur estis komencita. La skribado estas preskaŭ nelegebla:

«Mia patrino estis religia kredantino, mia patro ateisto. En mia infaneco mi kredis je Dio, kaj je senmorteco de l’ animo, en tiu formo, en kiu instruas mia denaskiĝa religio. Mi ne memoras tute precize, en kiu jaro de mia vivo mi perdis la religian kredon; sed mi memoras, ke la plej altan gradon de mia nekredado mi atingis ĉirkaŭ la aĝo de 15-16 jaroj. Tio estis ankaŭ la plej turmenta tempo de mia vivo. La tuta vivo perdis en miaj okuloj ĉian sencon kaj valoron. Kun malestimo mi rigardis min mem kaj la aliajn homojn, vidante en mi kaj en ili nur sensencan pecon da viando, kiu kreiĝis, oni ne scias pro kio kaj oni ne scias por kio, kiu travivas en la eterneco malpli ol plej malgrandan sekundeton, baldaŭ forputros por ĉiam, kaj dum ĉiuj venontaj senfinaj milionoj kaj miliardoj da jaroj ĝi jam neniam plu reaperos. Por kio mi vivas, por kio mi lernas, por kio mi laboras, por kio mi amas? Ĉar estas ja tiel sensenca, senvalora, tiel ridinda ...»

Tie haltas la konfeso. Sur blanka fino de la paĝo nur kuŝis noto pri la sekvo projektita. Post la naŭzo pri vivo kaj pri morto, deksepjare li eksentis ion novan:

«Mi eksentis, ke eble morto ne estas malapero ...; ke ekzistas iaj leĝoj en la naturo ...; ke io min gardas al alta celo ...»

Tiuj estas lastaj vortoj de l’ skribaĵo. Mortante, Zamenhof forportis la sekreton sian. Ni nur scias, ke junule li ektrovis propran kredon, ke li akiris senŝancelan fidon je unu forto komuna por amo kaj inspiro al konsciencoj, ke li tiel havis «Dion en la koro», ke li komprenis la daŭrecon de l’ spirita laborado trans la morto, kaj rigardis la diversajn homajn religiojn kvazaŭ malsamajn vestojn de unu sama vero.

Jam antaŭ Abdul-Baha, la fama persa profeto, kiu lin admiris, li respondis al kongreso de Kristanaj gejunuloj salutinta lin:

«Mi estas nur hebrea homarano liberkreda; sed ... kio pli bela en la mondo ol plena sekvado al instruo de Jezuo?»

Tamen, kio pli malfacila pro kulturo egoista, ŝovinista, mongajnema?

Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi.[44] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l’ homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon.

Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarkis ĉiel en lia persono. Simpla, pensema, vera, li abomenis ĉian frazistecon. Kiu, eĉ plej humila Esperantisto, ne parolis kun li ĉe kongreso? Kiu, parolinte kun li, ne lin amis kaj respektis el tutkoro? Eĉ per verko lin koninte, multaj homoj tra la mondo lin rigardis kiel majstron la plej karan. En vilaĝoj de Karpatoj, en urbetoj amerikaj, en urbegoj sub tegmento, lia portreto staris en popolaj hejmoj, amate, homfrate. Sur nigraj kampoj de Eŭropo, en frakaso batala, multaj homoj falvunditaj vidis lian bildon reve.

Nun, tiu skriboĉambro lia, ĉe domo varsovia, estas malplena. Pie ĝin konservas netuŝitan la nobla vidvino. Kiom vastega la manko. Kiom doloriga.... Tie li sidadis. Tie liaj libroj. Tie la iloj okulistaj. Tie la paĝo nefinita. Silentas la horloĝo.

Iel regas en la ĉambro atmosfero potenca, impresa, eterna. Altiga pureco. Nedirebla grandeco.... Jes, granda estis tiu homo. Granda publike. Granda private. Kio estis ni, kun niaj malgrandaĵoj, niaj malaltaj disputoj, niaj krimaj malkuraĝoj?

Li tamen amis ĉiujn nin. Li lasis al ni devon: konigi tutan lian proponon al homaro. Tie sur la blanka paĝo kuŝas lia plumo. Ĝi batalis por la bono kaj la belo. Sed la tasko estas nefinita. Kiu ĝin daŭrigos? Kiu plenumos lian volon? Jam la morto liberigis lin. Jam ĝi donis flugilojn al lia penso. «Nun de loko flugu ĝi al loko....» Nova mondo devas konstruiĝi. Morto kaj naskiĝo. Homaro sopiras je rompo de baroj. Ĝi bezonas absoluton. Li alvokas. Ĝi alvokas. El tomboj, el ruinoj, el mizero ĝenerala krias la sama voko, urĝa, korpremanta ...

Aŭdu, aŭdu, kiel ŝire ĝi sonas!

[44] Interesa ekzemplo de lia helpemo al homoj estas lia elpensado de tute ellaborita skribmaŝino en 1891-1892.






End of the Project Gutenberg EBook of Vivo de Zamenhof, by Edmond Privat

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK VIVO DE ZAMENHOF ***

***** This file should be named 26359-h.htm or 26359-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/2/6/3/5/26359/

Produced by David G. Simpson

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.