<?xml version="1.0" encoding="utf-8" ?>
<!DOCTYPE TEI.2 SYSTEM "http://www.gutenberg.org/tei/marcello/0.4/dtd/pgtei.dtd"
>
<TEI.2 lang="eo">
<teiHeader>
  <fileDesc>
    <titleStmt>
      <title>La lasta Usonano</title>
      <title type="sub">Fragmento el La Taglibro de Kan-Li, Princo de Dimf-Ju-Ĉur kaj Admiralo en la Persa Maristaro.</title>
      <author><name reg="Mitchell, J. A.">J. A. Mitchell</name></author>
      <respStmt>
        <resp>Tradukis</resp>
        <name reg="Wendell, Lehman">Lehman Wendell</name>
      </respStmt>
      <editor role="translator"><name reg="Wendell, Lehman">Lehman Wendell</name></editor>
    </titleStmt>
    <editionStmt><edition n="1">Edition 1</edition></editionStmt>
    <publicationStmt>
      <publisher>Project Gutenberg</publisher>
      <date value="2008-05-08">May 8, 2008</date>
      <idno type="etext-no">25386</idno>
      <availability>
        <p>This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
        with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it
        away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg
        License online at www.gutenberg.org/license</p>
      </availability>
    </publicationStmt>
    <sourceDesc>
      <bibl>
        <title>La lasta Usonano</title>
        <author>J. A. Mitchell</author>
        <imprint>
          <publisher>Esperanto Verlag Möller &amp; Borel</publisher>
          <pubPlace>Berlin</pubPlace>
          <date>1911</date>
        </imprint>
      </bibl>
    </sourceDesc>
  </fileDesc>
  <encodingDesc>
    <classDecl>
      <taxonomy id="lc">
        <bibl><title>Library of Congress Classification</title></bibl>
      </taxonomy>
    </classDecl>
  </encodingDesc>
  <profileDesc>
    <langUsage><language id="eo">Esperanto</language></langUsage>
  </profileDesc>
  <revisionDesc>
    <change>
      <date value="2008-05">May 2008</date>
      <respStmt>
      <name reg="Firooznia, Hoss">Hoss Firooznia<lb /></name>
      <name reg="Sly, Andrew">Andrew Sly<lb /></name>
      <name>Online Distributed Proofreading Team</name>
      </respStmt>
      <item>Project Gutenberg Edition</item>
    </change>
  </revisionDesc>
</teiHeader>

<pgExtensions>
  <pgStyleSheet>
    figure { text-align: center; page-float: 'htb' }
    .bold { font-weight: bold ; font-style: normal }
    head { text-align: center }
    .right { text-align: right }
    .center { text-align: center }
    .gsprt { letter-spacing: .15em }
    .super { vertical-align: super }
    .small { font-size: 80% }
    .big { font-size: 120% }
    .huge { font-size: 180% }
    .giant { font-size: 300% }
    .italic { font-style: italic } 
    .underline { text-decoration: underline } 
    .serif { font-family: serif } 
    .sans-serif { font-family: sans-serif } 
    table { block-align: bottom; rules: none; 
      tblcolumns: 'l l'; latexcolumns: 'l l' } 
    @media pdf {
      .ankro { width: 2.5em; }
      table { block-align: left; rules: none 
      tblcolumns: 'l l'; latexcolumns: 'l l' } 
    }
  </pgStyleSheet>
</pgExtensions>

<text lang="eo">

<front>
  <div><divGen type="pgheader" /></div>
  <div><divGen type="encodingDesc" /></div>
  <div rend="page-break-before: right"><divGen type="titlepage" /></div>

  <div rend="page-break-before: always">
    <p rend="center">
      <hi rend="big">La libroj de la</hi><lb />
      <hi rend="huge; bold">Esperanta Biblioteko Internacia</hi><lb />
      <hi rend="big">estas riceveblaj en:</hi>
    </p>

    <p>
    <emph rend="bold">Berlin</emph> de Esperanto Verlag Möller &amp; Borel,
    Lindenstrasse 18/19.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Paris</emph> de Hachette &amp; Co., 79 Boulevard St. Germain.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">London</emph> de British Esperanto Association,
    Museum Station Buildings, 133&mdash;6 High Holborn.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Washington</emph> D. C. de American Esperantist Company.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Kjöbenhavn</emph> de Andr.-Fred. Höst &amp; Sön,
    Bredgade 35. 
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Barcelona</emph> de Juan Rosals, Puerta Ferrisa 30.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Budapest</emph> de Lajos Kókai, Károly-Utca 1.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Warszawa</emph> de M. Arct, 53 Nowy Swiat.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Moskva</emph> de Moskva Librejo Esperanto, Tverskaja
    28.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Genova</emph> de Dro A. Stromboli, Via Assarotti 54/15.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">s’Gravenhage</emph> de Ĝenerala Librejo <q>Espero</q>,
    Prinsestraat 48.
    </p>
    <p>
    <emph rend="bold">Genève</emph> de Universala Esperantia Librejo, 10 rue de
    la Bourse.
    </p>
    <milestone unit="tb" rend="rule: 20%" />
    <p>Ĉiu numero de la <emph rend="italic">Esperanta Biblioteko Internacia</emph>
    kostas <emph rend="italic">unu spescenton</emph> (0,100 Sm) = 25 centimoj,
    20 pfenigoj, 2½ pencoj, 5 cendoj, 24 heleroj,
    10 kopekoj, 10 oeroj.
    </p>
    <p rend="italic">Serio de 12 numeroj (afrankite) 1,250 Sm.</p>
  </div>

  <div rend="page-break-before: always">
    <p rend="center; huge">
      ESPERANTA<lb />BIBLIOTEKO INTERNACIA
    </p>
    <milestone unit="tb" rend="rule: 80%"/>
    <p rend="center; float: left">
      Tradukis<lb />Lehman Wendell.
    </p>
    <p rend="center; float: right">
      No. 20.<lb />Prezo 0,100 Sm.
    </p>
    <p rend="center; giant; margin-top: 2em; margin-bottom: 0">
      <emph rend="bold">La lasta Usonano</emph>
    </p>
    <p rend="center; huge ; margin-bottom: 0">
      Fragmento el La Taglibro de Kan-Li<lb />
      <hi rend="big">
      Princo de Dimf-Ju-Ĉur<lb />
      kaj Admiralo en la Persa Maristaro.</hi>
    </p>
    <milestone unit="tb" rend="rule: 10%"/>
    <p rend="center">Prezentita de J. A.  Mitchell.</p>
    <figure rend="ankro" url="ankro.png">
      <figDesc>Ilustraĵo: ankro</figDesc>
    </figure>
    <p rend="center">
      BERLIN.<lb />
      Esperanto Verlag Möller &amp; Borel<lb />
      kaj korespondantoj en<lb />
      Paris, London, Washington, Kjöbenhavn, Warszawa, Barcelona,
      Budapest, Moskva, Genova, s’Gravenhage, Genève.
    </p>
  </div>
</front>

<body rend="page-break-before: right">
  <!--
  <p>
    Cxiuj rajtoj por reprodukto estas rezervitaj
    de la eldonistoj, Frederick A. Stokes Co.
  </p>
  -->
<pb n="3" />
<anchor id="p3" />
<salute>
  Al tiuj meditemaj Persoj, kiuj povas
  legi averton en la subita leviĝo kaj neatendita
  formorto de malsaĝa popolo, tiu ĉi libro
  estas dediĉita.
</salute>
<!--
<milestone unit="tb" rend="rule: 25%"/>
-->

<div id="foreword1" rend="page-break-before: right">
<pb n="4" />
<anchor id="p4" />
<head rend="sans-serif">Klariga Antaŭparolo.</head>
<milestone unit="tb" rend="rule: 10%" />
<p>
Ĉiuj propraj nomoj en la originala rakonto
estas vortludoj. Ekzemple en la angla rakonto
sin trovas la nomo <q>Noful</q>, kiu estas kunmetita
el la du vortoj <q>no</q> kaj <q>fool</q>, kaj signifas
en Esperanto <q>ne-malsaĝulo</q>, alivorte <q>saĝulo</q>.
Alia vorto estas <q>Grip-til-lah</q>, kunmetita el la
vortoj <q>grip the tiller</q>, kaj signifas <q>tenu la
direktilon</q>. Kompreneble oni ne povas traduki
tiujn nomojn en Esperanton kaj samtempe konservi
ilian Persan aspekton, kaj tial, laŭ plena
konsento de la aŭtoro, mi elektis verajn Persajn
nomojn anstataŭ la vortludoj. La nomoj en la
traduko povus do plaĉi al ĉiuj legantoj, eĉ al
Persoj.
</p>

<p rend="text-align: right">
  <emph rend="bold; sans-serif">Lehman Wendell</emph><lb />
  Tacoma, Usono.
</p>
</div>

<div id="foreword2" rend="page-break-before: right">
<pb n="5" />
<anchor id="p5" />
<p rend="center">
Kelkaj vortoj de<lb />
<emph rend="huge; sans-serif">Kasim.</emph><lb />
Nomita <q>La Akso de Saĝo</q>.
</p>
<p rend="center">
Kuratoro de Imperia Muzeo en Ŝiraz. Aŭtoro de
<q>La Ĉiela Venko de Kalifornio</q>, kaj de <q>Norda
Ameriko sub la Irlandaj Registoj</q>.
</p>

<p>
La mirindaj eltrovoj de Kan-li de Dimf-Ju-Ĉur
klarigis multon pri la hejma vivo de la
Usonanoj. Li malmulte suspektis, kiam li venis
al tiu dormanta kontinento, kian grandan servon
li faros al la historio, aŭ kian entuziasmon liaj
eltrovoj vekos inter la Persaj arĥeologiistoj.
</p>

<p>
Ĉiu esploranto de la antikveco konas tiujn
ĉi faktojn.
</p>

<p>
Sed por la profito de tiuj, kiuj ankoraŭ nenion
konas pri tiu eksterordinara popolo, unue mi
konsilas: vizitu la Muzeon de Teheran, por ke
vi interesiĝu pri la temo; kaj due, legu librojn,
kiel tiun de Abdul, <q>Kion ni eltrovis en la
Okcidento</q>, kaj <q>Historio pri la Usonanoj</q>, de
Ala-el-Kalaf. La lasta estas plena kaj fidinda
historio pri tiu popolo de post la Respubliko
sub Georgo Vaŝington ĝis la jaro 1990, kiam
ili malaperis kiel nacio. Tamen mi devas konfesi,
ke Ala-el-Kalaf lasas la leganton tre konfuzata
pri la periodo inter la buĉado de la
Protestantoj en 1927 kaj la ekregado de la Irlandanoj
en 1940.
</p>
<pb n="6" />
<anchor id="p6" />
<p>
Li opinias, same kiel multaj aliaj historiistoj,
ke la Usonanoj estis miksnaskita raso,
kiu havis malmulte da patriotismo kaj estis nur
imitantoj; nur pligrandigita kopio de aliaj nacioj
ekzistantaj en tiu tempo. Li konsideras ilin
malklera, nerva, malŝparema popolo kaj donas
al ili nur iom da indaj ecoj. Tio ĉi, kompreneble,
estas ĝusta; tamen, ili ĉiam prezentos
interesplenan studadon pro ilia rapida kreskado,
ilia granda nombro, ilia mirinda meĥanika
sagaceco kaj ilia subita kaj preskaŭ neklarigebla
malapero.
</p>

<p>
Pri la riĉeco, lukso kaj laŭgrada degenero
de la enlanda loĝantaro; pri la teruraj klimataj
ŝanĝoj, kiuj tratranĉis la landon kiel ilo de
falĉisto; pri la rapida reiĝo de vasta kontinento,
plenplena de milionoj da plezur-amantaj homoj,
en silentan dezerton, kie la suno kaj la luno
laŭvice rigardas centojn da ruiniĝintaj urboj,&mdash;ĉion
ĉi priskribas Ala-el-Kalaf kun efiko
kaj precizeco.
</p>
</div>

<pb n="7" />
<anchor id="p7" />

<div id="taglibro" rend="page-break-before: right">

<head>
<hi rend="sans-serif">Sur la ŝipo Testudo</hi><lb />
<hi rend="big">en la jaro 2951.</hi>
</head>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 10an de Majo.
</p>
<p>
Tero antaŭe!
</p>
<p>
Ab-i-Garm unue ekvidis ĝin, kaj kiam li
kriegis la novaĵon, mia koro rapide batis de
ĝojo. La malsataj maristoj jam forgesis siajn
malplenajn stomakojn kaj dancadis ĉirkaŭe sur
la ferdeko. Mi certe ne malpermesis al ili!
Unu monaton da malpleneco sur maltrankvila
maro estas kaŭzo por ia malsaĝeco. Abdul sola
estas sen entuziasmo. La koro de la maljunulo
ŝajnas senviva.
</p>

<p>
Ni klare vidas la teron, nedifinitan strion
laŭ la okcidenta horizonto. El la nordokcidento
blovas bona vento, sed kun kruela malhelpo ni
naĝas antaŭen, ĉar Testudo estas peza ŝipo,
kies larĝa antaŭparto kaj grandega malsupraĵo
igas ĝin ne taŭga por rapideco.
</p>

<p>
La tero, kiam la ŝipo alproksimiĝas, ŝajnas
kovrita de arboj, kaj la blankaj ondoj laŭ la
flava marbordo estas bonvena vidaĵo.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 11an de Majo.
</p>

<p>
Tiun ĉi posttagmezon ni trovis bonegan
havenon kaj nun en ĝi ankriĝas.
</p>

<p>
Ab-i-Garm opinias, ke ni estas atingintaj
unu el la okcidentaj insuloj, kiun Ali Baba
mencias. Abdul, tamen, estas certa, ke ni estas
pli norde.
</p>
</div>
<pb n="8" />
<anchor id="p8" />

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 12an de Majo.
</p>
<p>
Kia ŝanĝo en Abdul! Li estas la plej juna
homo surŝipe. Ni ĉiuj ĝojas kun li, ĉar niaj
eltrovoj certe estas mirindaj. Ĉi tiun matenon
dum mi ankoraŭ estis en mia lito, li enkuris
en la kajuton kaj, forgesinte pri nia diferenco
de rango, li ekkaptis min ĉe la brako kaj penis
fortiri min el la lito. Lia eksciteco estis tiel
granda, ke mi tute ne komprenis liajn vortojn.
Tamen, rapide irante post li, mi miris kiam mi
rimarkis, ke maljunaj membroj povas tiel rapide
transporti maljunulon. Li saltetis laŭ la mallarĝa
ŝtuparo kiel katido, kaj mi, kvankam juna,
ne povis tiel rapide sekvi.
</p>

<p>
Sed kia vidaĵo kiam mi atingis la ferdekon!
Hieraŭ ni tion ne vidis, ĉar kiam ni ĵetis
ankron la krepusko jam envolvis la ĉirkaŭaĵon.
</p>

<p>
Rekte antaŭe, meze de la haveno, altiĝis
grandega statuo, multajn fojojn pli alta ol la
mastoj de nia ŝipo. Pli malproksime, transe
de la statuo, fluis la larĝa rivero sur kies akvo
ni naĝis, kaj ĝia supraĵo rebrilis pro la leviĝanta
suno. Oriente, kien Abdul almontris per de
ekscito tremantaj fingroj, kuŝis ruinoj de senlima
urbo. Tre malproksimen ĝi etendiĝis en
la landon transe, eĉ pli malproksimen ol ni per
la okuloj povis vidi. Kaj en la pli mallarĝa
rivero dekstre, du grandaj konstruaĵoj altiĝis
en la aeron, kaj, similaj al dunaskitaj fratoj,
ili kvazaŭ gardis la stratojn malsupre. Nenia
sono venis al ni&mdash;nenia flosantaĵo maltrankviligis
la supraĵon de la akvo. Vere, la vidaĵo
<pb n="9" />
<anchor id="p9" />
similis al la dormado de la Morto. Mi pleniĝis
de mirego.
</p>

<p>
Dum ni rigardis, ia stranga birdo, simila
al ardeo, leviĝis kun raŭka ekkrio de sub la
granda figuro kaj flugis al la urbo.
</p>

<p>
<q>Kian signifon havas ĉio ĉi?</q> mi ekkriis.
<q>Kie ni estas?</q>
</p>

<p>
<q>Jes, kie!</q> diris Abdul. <q>Se mi nur tion
konus, ho via princa moŝto, tiam mi povus
doni detalan priskribon. Neniu vojaĝanto iam
menciis tiujn ĉi ruinojn. La Persa historio ne
enhavas priskribon pri tia popolo. Alaĥo ordonis
ke ni eltrovu novan mondon.</q>
</p>

<p>
Post mallonga tempo ni iris teren kaj trovis
nin en antikva strato, kie la pavimo estis kovrita
de herbo kaj floroj, kune kreskantaj en sovaĝa
malordo. Altaj arboj de granda antikveco
puŝis siajn branĉojn tra fenestroj kaj tegmentoj
kaj faris funebran vidaĵon. Tamen, ili donis
bonvenan ombron, ĉar ni trovis la aeron sur
la tero treege varma kaj malfacile tolerebla.
La kuriozaj konstruaĵoj ambaŭflanke estas
mirinde konservitaj, eĉ platoj de vitro ankoraŭ
staras en multaj el la feraj fenestro-kadroj.
</p>

<p>
Ni vagis antaŭen tra la densa herbo, Abdul
kaj mi, tre ekscititaj de niaj eltrovoj kaj ĉarmitaj
de la stranga vidaĵo. La sunlumo havas blindigan
brilecon, la birdoj ĉie kantadas, kaj la
ruinoj estas gajaj per belegaj floroj. Ni baldaŭ
trovis nin en loko kiu iam estis publika parko,
sed nun plejparte nur ombra bosko.
</p>

<p>
Dum ni sidis sur defalinta kornico kaj rigardis
la altajn konstruaĵojn ĉirkaŭ ni, mi 
<pb n="10" />
<anchor id="p10" />
demandis Abdulon, ĉu li ankoraŭ ne scias kie ni
estas, kaj li respondis:
</p>

<p>
<q>Ankoraŭ mi ne scias. La arĥitekturo
multe similas tiun de antikva Eŭropo, sed ĝi
klarigas al ni nenion.</q>
</p>

<p>
Tiam mi diris al li ŝerce: <q>Ĉi tiu instruu
al ni, ho Abdul! la malsaĝecon de tro multe
da saĝo. Kiu el viaj lernantoj de la Imperia
Kolegio en Ispahan povus pensi ke ilia respektinda
instruisto pri la historio kaj lingvoj povus
viziti la plej grandan urbon en la mondo kaj
tiel malmulte koni pri ĝi!</q>
</p>

<p>
<q>Viaj vortoj estas saĝaj, mia Princo,</q> li
respondis; <q>nemultaj infanoj povus malpli koni.</q>
</p>

<p>
Dum ni foriris de la bosko mi ekvidis
ŝtonplaton, kiu ŝajnis havi ian signifon. Ĝi
kuŝis ĉe niaj piedoj, parte kaŝita per la alta
herbo, kien ĝi estis falinta for de la kolonoj
kiuj ĝin subtenis. Sur ĝia supraĵo sin trovis
strangaj literoj en akra reliefo, tiel videblaj kaj
perfektaj kiel ili estis, kiam faritaj antaŭ dek
jarcentoj. Mi montris ĝin al Abdul, kaj ni kliniĝis
super ĝi kun avidaj okuloj.
</p>

<p>
Jen ĝi estas: <q>Astor House.</q>
</p>

<p>
<q>La surskribaĵo estas antikva angla lingvo,</q>
li diris.
</p>

<p>
<q><q>House</q> signifas domo, sed la vorton
<q>Astor</q> mi ne komprenas. Eble ĝi estis la
nomo de iu diaĵo, kaj tie ĉi staris lia templo.</q>
</p>

<p>
Tiu ĉi klarigo estis sufiĉe bona, kaj ni
ĉirkaŭrigardis pri aliaj signoj.
</p>

<p>
Niaj paŝoj kondukis nin en alian straton,
kaj dum ni promenadis, mi esprimis mian
<pb n="11" />
<anchor id="p11" />
surprizon pro la mirinda konservo de la ŝtonoj,
kiuj ŝajnis kvazaŭ hakitaj hieraŭ.
</p>

<p>
<q>En tia atmosfero ruiniĝo estas malrapida,</q>
diris Abdul. <q>Mil jaroj almenaŭ pasis de post
la tempo kiam tiuj ĉi domoj estis okupataj.
Rigardu la kverkon tie, ekzemple; la arbo mem
estas kreskinta dum almenaŭ cent jaroj, kaj ni
scias pro la amaso da falaĵoj sub ĝi ke jarcentoj
pasis antaŭ ĝia naskiĝo.</q>
</p>

<p>
Li ĉesis paroli, ekvidinte surskribaĵon super
pordo, parte kaŝita per unu el la branĉoj de la
kverko.
</p>

<p>
Subite sin turnante al mi kun rigardo de
triumfo, li ekkriis: <q>Estas la nia!</q>
</p>

<p>
<q>Kio estas la nia?</q> mi demandis.
</p>

<p>
<q>La informo kiun ni serĉis.</q> Kaj li almontris
al la surskribaĵo: <q>New York Stock
Exc&hellip;.</q>
</p>

<p>
Li tremis de ĝojo.
</p>

<p>
<q>Vi estas aŭdinta pri Nu-Jok, ho mia
Princo?</q>
</p>

<p>
Mi respondis ke mi legis pri ĝi en la
lernejo.
</p>

<p>
<q>Vi estas nun en ĝi!</q> li diris. <q>Ni staras
sur la Okcidenta Kontinento. Ne miro ke ni
konsideris nian vojaĝon longa!</q>
</p>

<p>
<q>Kaj kio estis Nu-Jok?</q> mi demandis. <q>Mi
legis pri ĝi en la kolegio, sed memoras malmulton.
Ĉu ĝi ne estis la ĉefurbo de la antikvaj
Usonanoj?</q>
</p>

<p>
<q>Ne la ĉefurbo,</q> li respondis; <q>sed ilia
plej granda urbo. Ĝi enhavis kvar milionojn
da loĝantoj.</q>
</p>
<pb n="12" />
<anchor id="p12" />

<p>
<q>Kvar milionojn!</q> mi ekkriis. <q>Vere, ho
Fonto de Saĝo, tio estas granda nombro por
unu urbo!</q>
</p>

<p>
<q>Tia estas la historio, mia Princo! Plie,
kiel vi scias, por trairi tiun ĉi urbon oni devas
marŝi multajn tagojn.</q>
</p>

<p>
<q>Jes, ĝi estas senfina.</q>
</p>

<p>
Li daŭrigis: <q>Strange, ke nur unu vorto
povas tiel multe klarigi! Tiuj feraj konstruaĵoj,
la granda statuo en la haveno, la temploj kun
pinthavaj turoj, ĉiuj estas skribitaj en la
historio.</q>
</p>

<p>
Je kio mi rediris ke mi konas malmulton
pri la Usonanoj krom tio, kion mi lernis en la
kolegio, senatenta nedaŭra kono, ĉar ili estis
popolo kiu havis por mi ne multe da intereso.
</p>

<p>
<q>Ni sidiĝu en la ombro,</q> diris Abdul; <q>kaj
mi rakontos al vi pri ili.</q> Ni sidiĝis.
</p>

<p>
<q>Jam en la daŭro de dek unu jarcentoj, la
urboj de tiu ĉi dormanta kontinento ruiniĝis en
soleco. Eĉ ilian ekzistadon oni forgesis. La
homoj kiuj ilin konstruis jam de longe malaperis,
kaj ilia civilizacio estas nur ombreca
tradicio. La historiistoj miregas tial, ke nacio,
konsistanta el cent milionoj da loĝantoj, povis
malaperi for de la mondo kiel nebulo, kaj lasi
post si tiel malmulte. Sed por tiuj, kiuj konas
iliajn vivmanierojn kaj karakteron, surprizo
estas neebla. Estis nenio, kion ili povis postlasi.
La Usonanoj posedis nek literaturon, nek
arton, nek muzikon proprajn. Ĉio estis prunteprenita.
Eĉ la vestoj kiujn ili portis estis kopiitaj
per ridinda precizeco laŭ la modeloj de
<pb n="13" />
<anchor id="p13" />
aliaj nacioj. Ili estis vigla, movema, sprita,
avida raso, dediĉita korpe kaj anime al la kolektado
de riĉaĵoj. Ilia plej ĉefa pasio estis la
vendado kaj la aĉetado. Eĉ virinoj, de alta kaj
malalta rango, pasigis multe da tempo ĉe
marĉandoj, puŝante unu la alian, ĉar iliaj vestoj
estis malsimplaj kaj bezonis plejmulton de ilia
tempo.</q>
</p>

<p>
<q>Kia malnobleco!</q> mi ekkriis.
</p>

<p>
<q>Tia ĝi sendube estis,</q> diris Abdul; <q>sed
ili ne estis sen virtoj. Ilia hejma vivo estis
feliĉa. Viro havis nur unu edzinon kaj konsideris
ŝin egala al si mem.</q>
</p>

<p>
<q>Tio estas stranga! Sed laŭ mia memoro
ili estis popolo kun elasta honoro.</q>
</p>

<p>
<q>Tiaj oni konsideris ilin,</q> diris Abdul;
<q>ilia komerca honoro estis ŝerco. Ili estis pli
sagacaj ol la Turkoj. La estonteco estis ilia
dio, kies profetoj estis la ruzo kaj la elpensado.
Ilian febran aktivecon neniu Perso povas
kompreni. Ilia vasta lando estis plena de bruaj
industrioj. La nervaj Usonanoj veturis treege
rapide de unu urbo al alia per sistemo de
movado, pri kiu ni povas nur imagi. Sin trovis
vojoj kun feraj reloj, sur kiuj malgrandaj
domoj kun radoj kuris tiel rapidege, ke tutan
tagvojaĝon ili faris en unu horo. Grandegaj
ŝipoj sen veloj, antaŭen puŝataj per mistera
povo, portis centojn da homoj samtempe al la
plej malproksimaj punktoj de la mondo.</q>
</p>

<p>
<q>Kaj ĉu tiuj ĉi aferoj estas perditaj?</q> mi
demandis.
</p>
<pb n="14" />
<anchor id="p14" />

<p>
<q>Ni konas multajn el la povoj,</q> diris
Abdul; <q>sed la manieron apliki ilin ni ne havas.
Ŝajnas ke eĉ la elementoj estis iliaj sklavoj.
Urbojn ili lumigis nokte per artefaritaj lunoj,
kies brileco superis la lunon supre. Strangajn
elpensaĵojn ili uzis per kiuj ili povis interparoli
kvankam malproksime unu de la alia je vojaĝo
da multaj tagoj. Kelkaj el tiuj ĉi elpensaĵoj
ekzistas hodiaŭ en la Persa muzeo. Pro la
superstiĉoj de niaj prapatroj tiuj sekretoj
perdiĝis dum tiuj mallumaj jarcentoj el kiuj ni
fine vekiĝas.</q>
</p>

<p>
En tiu momento ni aŭdis malproksime la
voĉon de Josafa Hason; ili estis trovintaj
rivereton kaj ili nin alvokis.
</p>

<p>
Tian varmon ni ankoraŭ neniam sentis.
Apud la rivero, kie nia ŝipo naĝis, estis pli
komforte, sed eĉ tie ĉi la ŝvito elstaris sur ni
en grandaj gutoj. Niaj vizaĝoj brilis kiel fiŝoj.
Estis nia deziro plue esplori sed la stratoj similis
al forno, kaj ni revenis al Testudo&hellip;.
</p>

<p>
Dum mi hodiaŭ posttagmeze sidis sur la
ferdeko enskribante la okazintaĵojn de la mateno
en tiun ĉi taglibron, Josafa Hason kaj Jafar-el-Beg
alproksimiĝis, kaj petis permeson preni
malgrandan boaton por viziti la grandan statuon.
Tiam Abdul informis nin ke tiu ĉi statuo en
antikvaj tempoj tenis alte torĉon, kiu lumigis
la tutan havenon, kaj petis Jafar-el-Beg, ke li
penu eltrovi kiel la lumo estis farita.
</p>

<p>
Ili revenis ĉirkaŭ vespere kun la jena
informo, ke la statuo ne estas el solida bronzo
sed kava, ke ili supreniris laŭ fera ŝtuparo en
<pb n="15" />
<anchor id="p15" />
la korpon de la figuro, kaj el la supro de ĝi
rigardis la ŝipon; ke Jafar-el-Beg en la mallumo
sidiĝis por ripozi sur neston da flavaj
muŝoj kun nigraj strioj; ke tiuj ĉi muŝoj enmetis
pikilojn en la korpon de Jafar-el-Beg,
ĝis li laŭte ekkriis kaj malsupreniris la ŝtuparon
per neatendita lerteco; ke Josafa Hason kaj
aliaj supreniris la levitan brakon kaj fine staris
sur la torĉo mem; kaj ke la urbo kuŝis malsupre
kiel geografia karto, kovrante la landon
mejlojn kaj mejlojn laŭ ambaŭ flankoj de la
rivero. Pri la lumigado de la haveno, Josafa
Hason diras ke Abdul eraras; ne estas eĉ signo
de io, kio povus doni lumon&mdash;nenia ujo por
oleo aŭ postsigneto de fajro.
</p>

<p>
Abdul diras ke Josafa estas idioto; ke li
mem iros.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 13an de Majo.
</p>

<p>
Timigan eltrovon ni havis hodiaŭ matene.
</p>

<p>
Veturante iom laŭ la rivero ni esploris
parton de la urbo kie la konstruaĵoj malsimilas
tiujn, kiujn ni hieraŭ vidis. Abdul opinias ke
ili estis la domoj de la riĉuloj. Ilia formo
similas al briko staranta; ĉiuj estas tre similaj,
neinteresaj kaj tedaj.
</p>

<p>
Ni rimarkis unu kies fenestraj kovriloj kaj
pordoj ankoraŭ staras, sed kiuj rustiĝas for de
la kuriozaj ĉarniroj kiuj subtenas ilin. Per
kelkaj fortaj batoj ni faligis la eksterajn pordojn
en amason da polvo, kaj kiam mi enpaŝis sur la
marmoran plankon interne miaj okuloj ekvidis
neatenditan vidaĵon. Mebloj, statuoj,
<pb n="16" />
<anchor id="p16" />
malhelaj pentraĵoj en polviĝantaj kadroj, figuroj
el bronzo kaj arĝento, speguloj, kurtenoj, ĉiuj
estis tie, sed en ĉia stato de ruiniĝo. Ni
forbatis la ferajn ŝirmilojn kaj enlasis la lumon
en la jam dum jarcentoj fermitajn ĉambrojn.
En la unua ĉambro kuŝis tapiŝo el Persujo!
Kolorperdinta, de tineoj mordita, jam detruita
en lokoj, ĝi kvazaŭ petegis nin per mortantaj
okuloj ke ni portu ĝin for. Mia koro moliĝis
pro la antikva tapiŝo, kaj mi rimarkis infanan
elrigardon en la okuloj de Omar.
</p>

<p>
Kiam mi supreniris la ŝiman ŝtuparon al la
etaĝo supre mi esprimis surprizon tial ke drapo
kaj ligno restas preskaŭ perfektaj dum tiom da
jarcentoj, kaj aldonis:
</p>

<p>
<q>La Usonanoj ne estis tiel malindaj, kiel
ni opinias.</q>
</p>

<p>
<q>Povus esti,</q> diris Omar; <q>sed la Persa
tapiŝo estas ja la plej freŝa objekto, kiun ni
jam vidis, kaj ĝi eble estis antikva kiam ili
aĉetis ĝin.</q>
</p>

<p>
Sur tiu ĉi etaĝo ni eniris malhelan ĉambron,
vastan kaj iam lukse meblitan. Kiam Omar
malfermis la fenestrajn kovrilojn kaj fortiris la
ĉifonajn kurtenojn ni eksaltis de surprizo pro
la vidaĵo antaŭ ni. Sur larĝa lito en la centro
de la ĉambro kuŝis homa estaĵo, kun la longaj
haroj ankoraŭ sur la kapo. Ĝi pli similis al
mumio ol al skeleto. Ĉirkaŭe, sur la lito,
kuŝis ŝimaj fragmentoj de la iam blankaj tukoj
kiuj kovris ĝin. Sur la fingroj de la maldekstra
mano brilis du ringoj, kiuj altiris nian atenton.
Unu tenis diamanton de alta valoro, la alia
<pb n="17" />
<anchor id="p17" />
havis safirojn kaj diamantojn plej strange
aranĝitajn. Ni staris momenton silentaj, kaj
malĝoje rigardis la estaĵon.
</p>

<p>
<q>Kompatinda virino,</q> mi diris; <q>kiun ili
tie ĉi lasis sola.</q>
</p>

<p>
<q>Estas pli eble,</q> diris Abdul; <q>ke ŝi jam
estis senviva, kaj la amikoj, foririnte eble urĝe,
ne havis la tempon bruligi la kadavron.</q>
</p>

<p>
<q>Ĉu ili bruligis la mortintojn?</q> mi demandis.
<q>En mia historio estas skribite, ke ili enterigis
ilin kiel terpomojn, kaj lasis ilin putriĝi.</q>
</p>

<p>
Kaj Abdul respondis: <q>Iam estis tiel, sed
poste, kiam ili pli civiliziĝis, ili forlasis la
kutimon.</q>
</p>

<p>
<q>Ĉu estas kredeble?</q> mi demandis; <q>ke
tiu ĉi virino jam kuŝis tie ĉi preskaŭ mil
jarojn kaj spite tio estas tiel bone konservita?</q>
</p>

<p>
<q>Mi, ankaŭ, estas surprizita,</q> diris Abdul.
<q>Mi povas klarigi la aferon nur pro la granda
sekeco de la aero, kiu sorbas la fluidaĵojn de
la korpo kaj tiel malrapidigas putradon.</q>
</p>

<p>
Tiam levante karese en la mano iom de
ŝiaj flavaj haroj, li diris:
</p>

<p>
<q>Ŝi sendube estis juna, ankoraŭ ne dudekjara.</q>
</p>

<p>
<q>Ĉu iliaj virinoj estis belaj?</q> mi demandis.
</p>

<p>
<q>Ili estis tre belaj,</q> li respondis; <q>kun
graciaj formoj kaj belaj vizaĝoj; plezuro al la
okulo; ankaŭ ili estis gajaj kaj spritaj kun
multe da viveco.</q>
</p>

<p>
Je tio ekkriis Omar:
</p>

<p>
<q>Jen estas la unuaj vortoj de vi elparolitaj,
ho Abdul, kiuj kaŭzas min bedaŭri la malaperon
<pb n="18" />
<anchor id="p18" />
de tiu ĉi popolo! Estas ĉiam loko en mia koro
por ruĝiĝanta virgulino!</q>
</p>

<p>
<q>Lasu do vian doloron mallonge vivi,</q>
respondis Abdul; <q>ĉar la Usonaj virgulinoj ne
estis el tiu speco. Ruĝiĝo estis arto kiun ili
malofte uzis. La modesteco kiun vi amas en
Persa virgulino estis inter ili nekonata. Niaj
timemaj filinoj tute ne similas tiujn produktaĵojn
de la Okcidento. Ili paŝadis laŭ la stratoj kun
vagemaj okuloj kaj malruĝiĝantaj vizaĝoj, libere
parolante kun viroj kaj virinoj, maltimaj en
parolo kaj liberaj en maniero, irante kaj venante
laŭ plaĉo. Ili multe konis pri la mondo,
direktis siajn proprajn aferojn, kaj aranĝis siajn
proprajn edziniĝojn; ofte ŝanĝante siajn opiniojn
ili edziniĝis kun alia ol la fianĉo.</q>
</p>

<p>
<q>Kiel abomene! Kaj ĉu homoj vere povis
ami tiujn ĉi aferojn?</q> diris Omar tuŝite de
malplezuro.
</p>

<p>
<q>Ŝajnas tiel.</q>
</p>

<p>
<q>Sed la Usona novedzino havis ja la
freŝecon de sekigita figo.</q>
</p>

<p>
<q>Ŝi havis,</q> diris Abdul; <q>sed tiuj kiuj
konas nur la sekigitan frukton ne sentas la
mankon de la freŝa frukto. Sed la virgulinoj
mem ne estis kulpaj. Edukitaj kiel knaboj,
kun la samaj studoj kaj intelekta disvolviĝo,
la virineca parto de ilia naturo iom post iom
malaperis laŭ la intelekta kreskado de iliaj
cerboj. Intelekta forto estis la celo de la
virina edukiteco.</q>
</p>

<p>
Tiam ekkriis Omar malplezure:
</p>

<p>
<q>Laŭdu Alaĥon pro lia helpo en la ekstermo
<pb n="19" />
<anchor id="p19" />
de tia popolo!</q> kaj li foriris de la lito, kaj
komencis ĉirkaŭrigardi en la ĉambro. Post
momento li revenis al ni, dirante:
</p>

<p>
<q>Jen estas plu da juveloj; ankaŭ da mono.</q>
</p>

<p>
Abdul avide prenis la monerojn.
</p>

<p>
<q>Mono!</q> ekkriis li. <q>Mono donos al ni pli
da informo ol paĝoj da historio.</q>
</p>

<p>
Estis arĝentaj moneroj de diversaj grandecoj
kaj du malgrandaj moneroj el kupro. Abdul
atente studis ilin.
</p>

<p>
<q>La lasta dato estas 1957,</q> li diris; <q>iom
malpli ol mil jarojn; sed la monero eble rondiris
kelkajn jarojn antaŭ ol la virino mortis; ankaŭ
eble ili fabrikis ĝin en la sama jaro kiam ŝi
mortis. Ĝi portas la kapon de Dennis, la lasta
el la Irlandaj diktatoroj. Laŭ supozo, la raso
malaperis antaŭ la jaro 1990 de ilia epoko.</q>
</p>

<p>
Mi tiam diris:
</p>

<p>
<q>Vi neniam rakontis al ni, ho Abdul, la
kaŭzon de ilia malapero.</q>
</p>

<p>
<q>Estis multe da kaŭzoj,</q> li respondis. <q>La
Usonanoj mem estis origine el Angla deveno,
sed popoloj el ĉiuj partoj de Eŭropo venis tien
ĉi grandanombre. Kvankam la unuaj kiuj venis
estis fortikaj kaj harditaj, la rezulto de la
klimato sur la posteulojn estis fatala. Ili fariĝis
plat-brustaj kaj malgrasaj, kun malmulte da
hararo, rompeblaj dentoj, kaj malfortaj digestoj.
Nervmalsanoj al ni nekonataj mortigis multajn.
Infanoj malfacile naskiĝis. Inter 1945 kaj
1960, kiam okazis la lasta homsumigo pri kiu
ni havas raporton, la loĝantaro malpliiĝis
de naŭdek milionoj ĝis dek du milionoj.
<pb n="20" />
<anchor id="p20" />
Klimataj ŝanĝoj, neniam vidataj en aliaj landoj,
komenciĝis en tiu tempo, kaj finis en la daŭro
de malpli ol dek jaroj, la laboradon jam faritan
facila per nervaj malsanoj kaj malmodera vivado.
La temperaturo ofte dum unu tago malleviĝis
de brulanta varmo ĝis vintra malvarmo.</q>
</p>

<p>
Multon similan li rakontis al ni, sed mi
estas tro dormema por skribi plu. Ni esploris
la reston de la domego, kaj trovis multajn
interesajn aferojn. Laŭ mia deziro ni portis
kelkajn objektojn al Testudo.<note place="foot">
<p>
Tiuj ĉi objektoj estas nun en la muzeo de
Imperia Kolegio en Teheran.
</p>
</note>
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 14an de Majo.
</p>

<p>
Pli varme ol hieraŭ. En la posttagmezo
ni estis remataj laŭ la rivero kaj surteriris por
mallonga promenado. Estas danĝere ne timi
la sunon.
</p>

<p>
Ju pli mi lernas pri tiuj ĉi Usonanoj, des
malpli interesaj ili fariĝas. Abdul havas la
saman opinion, kiel mi juĝas laŭ la interparolo
hodiaŭ, dum ni kune promenadis.
</p>

<p>
Estis tiamaniere:
</p>

<p>
Kan-Li: Kiel similaj estas la domoj! Kiel
tedaj!
</p>

<p>
Abdul: Tiel ankaŭ estis la loĝantoj. Ili
simile pensadis, simile laboradis, manĝadis; sin
vestadis kaj interparoladis simile. Ili legis la
samajn librojn; ili modelis siajn vestojn laŭ
ordono, sen ia penso pri la grandeco aŭ formo
<pb n="21" />
<anchor id="p21" />
de la individuo, kaj precize imitis la modojn de
Eŭropanoj.
</p>

<p>
Kan-Li: Sed la mallarĝaj vestoj de la
Eŭropanoj certe estis tre nekomfortaj en la
varmego de Usona somero.
</p>

<p>
Abdul: Tiel ili eble estis. Rigidaj skatoloj
de diversaj formoj ornamis la kapojn de la
viroj. Kuriozaj jakoj kun malvastaj manikoj
kunpremis la korpon. La piedoj pulsobatis
kaj brulis en malvastaj kovriloj el rigida
ledo, kaj tolo rigidigita laŭ ia artefarita
maniero sidis streĉita ĉirkaŭ la kolo.
</p>

<p>
Kan-Li: Alaĥo! Kiaj idiotoj!
</p>

<p>
Abdul: Tiaj oni konsideris ilin.
</p>

<p>
Kan-Li: Ĉu vi scias kial ili amis tian nebezonan
suferadon?
</p>

<p>
Abdul: Estis ilia deziro esti similaj al aliaj.
Tio estas natura sento de vulgara popolo.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 15an de Majo.
</p>

<p>
Bona vento blovas hodiaŭ el la okcidento.
Ni levis la ankron kaj naĝis laŭ la orienta
flanko de la urbo. Mi tion faris ĉar Abdul
trovas la supran parton de la urbo pli riĉa pri
restaĵoj ol la malsupran, kiu ŝajnas dediĉita al
komercaj aferoj. Ni naĝis proksime de kaj sub
unu el la grandaj monumentoj en la rivero,
kaj ni ne povis diveni ĝian signifon. Multaj
feraj vergoj ankoraŭ pendas el la pintoj de ĉiu
el la konstruaĵoj. Tial ke ili staras laŭ linio,
unu post alia, ni unue opiniis, ke eble ili iam
estis kunligitaj kaj utilis kiel ponto, sed ni
<pb n="22" />
<anchor id="p22" />
baldaŭ vidis ke ili staras tro malproksime unu
de la alia.
</p>

<p>
Ni ĵetis ankron je ĉirkaŭ tri mejloj malproksime
de nia antaŭa ankriĝo. Supre kaj
malsupre laŭ la rivero, al la sudo, nordo, oriento,
kaj okcidento, la ruinoj etendiĝas nedifinite,
ŝajne sen fino.
</p>

<p>
Mi maltrankviliĝas pri Omar. Li iris surteren
kaj ankoraŭ ne revenis. Estas nun post
noktomezo.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 16an de Majo.
</p>

<p>
Gloru Alaĥon, mia kamarado vivas! Hodiaŭ
matene ni frue surteriris kaj komencis serĉi lin.
</p>

<p>
Kiam ni preteriris la konstruaĵon kiu portas
la surskribaĵon <q>&hellip; Dorf Astoria</q> sur ĝia
antaŭa flanko, ni ekaŭdis lian voĉon el la interno
responde al niaj vokoj. Ni eniris, kaj suprenirinte
la ruiniĝantan ŝtuparon ni trovis lin sidantan
sur la planko supre. Li havis ŝvelintan
kruron pro forte vundita artiko, kaj diversajn
kontuzojn li ankaŭ havis. Dum niaj amikoj
konstruis ilon por porti lin for, ni interparolis.
La postsignoj sur la muroj montris al ni ke
iam la ĉambro estis bela. Dum mi ĉirkaŭe
vagis en la ĉambro mi malfermis la ruiniĝantan
pordon de malnova kamero kaj sur la putriĝantaj
bretoj sin trovis vitraĵoj kaj argilaj potoj
lerte faritaj. Prenante unu, malgrandan vintason
el vitro, mi alproksimiĝis mian kamaradon,
montrante al li ĝian maldikan tenilon kaj
kuriozan formon. Kiam lia rigardo falis sur
ĝin, liaj okuloj tute malfermiĝis de surprizego.
<pb n="23" />
<anchor id="p23" />
Mi ankaŭ rimarkis ektremon en liaj manoj kiam
li etendis la brakon por ĝin tuŝi. Tiam li
rakontis al mi pri sia mirinda aventuro de la
hieraŭa nokto, sed diris antaŭ ol li komencis:
</p>

<p>
<q>Vi scias, ho Princo, ke mi ne kredas
viziojn, kaj mi neniam rakontus la aferon se vi
ne estus trovinta la tason. Mi trinkis la
estintan nokton el tia, donita al mi per
fantoma mano.</q>
</p>

<p>
Mi estus ridinta, se li ne estus tiel serioza.
Kiam mi faris movon por sidiĝi apud li, li
diris:
</p>

<p>
<q>Gustumu unue, ho mia majstro, la vinberojn,
kiuj pendas de la tiea muro.</q>
</p>

<p>
Mi tion faris, kaj je mia granda surprizo
mi trovis ilin treege bongustaj, pli bonaj ol la
kulturitan frukton de Persujo, pli dolĉaj kaj
delikataj, malsimilaj al la sovaĝaj vinberoj, kiujn
ni manĝas hejme. Mia surprizego ŝajne plaĉis
al li, kaj kun rido li diris:
</p>

<p>
<q>La vinberoj estas neeblaj, sed ili ekzistas;
eĉ pli absurda estas mia rakonto!</q> kaj tiam li
rakontis sian aventuron.
</p>

<p>
Estis jene:
</p>

<p rend="center; gsprt">
Pri tio, kion Omar vidis.
</p>

<p>
Hieraŭ, post noktiĝo, dum li rapidis al
Testudo, li falis sur kelkajn ŝtonblokojn, vundante
sian maleolon kaj tre kontuzante sin. Ne
povante piediri, li lamiris en tiun ĉi konstruaĵon
por tie ĉi atendi nian alvenon la morgaŭan tagon.
La blekado de lupoj kaj aliaj sovaĝaj bestoj,
kiuj ŝteliris en la urbo, igis lin, por trovi
<pb n="24" />
<anchor id="p24" />
rifuĝejon, grimpi la ruinojn de la ŝtuparo al la
etaĝo supre. Kiam li sidiĝis en angulo de la
ĉambrego venis al lia nazo bongusta odoro de
la vinberoj ĉirkaŭ lia kapo. Li trovis ilin
treege bongustaj, kaj manĝis kun bona apetito.
Li baldaŭ poste falis en dormon kiu daŭris
kelkajn horojn, ĉar kiam li vekiĝis la luno
estis alte en la ĉielo, la voĉoj de la lupoj ne
plu aŭdiĝis kaj silenta estis la urbo.
</p>

<p>
Dum li kuŝis revante, tre okupata pri siaj
propraj pensoj, li iom post iom rimarkis misterajn
ŝanĝojn kiuj kvazaŭ okazis sen lia vido.
Ŝajnis ke ornamita plafono sin etendis super la
ĉambro. Speguloj kaj koloritaj muroj malrapide
anstataŭis la hederon kaj peciĝintajn brikojn.
Malforta lumo fariĝis pli kaj pli forta, ĝis ĝi
plenigis la ĉambron per blindiga lumo.
</p>

<p>
Tiam aperis kviete tablo de kurioza formo,
sur kiu sin trovis floroj kaj amaso da manĝiloj
el vitro kaj porcelano, kvazaŭ por festeno.
</p>

<p>
Li vidis gravmienajn virojn kun senbarbaj
vizaĝoj starantajn ĉirkaŭe en la ĉambro. Ĉiuj
estis nigre vestitaj, kaj iliaj vestoj havis triangulajn
malfermaĵojn sur la brusto por montri
la ĉemizon sube. Li baldaŭ trovis ke tiuj ĉi
homoj estas servistoj.
</p>

<p>
Dum li konfuze rigardegis, eniris aliaj
figuroj duope, kiuj prenis siajn lokojn ĉirkaŭ
la tablo. Tiuj ĉi poste alvenintoj, sesdek pli
malpli, estis viroj kaj virinoj irantaj brako en
brako; la virinoj estis riĉe vestitaj laŭ nekonata
modo, kaj brilis per multekostaj ŝtonoj. La
viroj estis vestitaj simile al la servistoj.
</p>
<pb n="25" />
<anchor id="p25" />

<p>
Ili manĝis kaj trinkis kaj ridis, kaj prezentis
brilan vidaĵon. Omar stariĝis, kaj movite
de scivolo kiun li ne povis kontraŭstari,&mdash;ĉar
li estas senzorgulo kaj ne konas la timon,&mdash;li
lamiris for de la muro.
</p>

<p>
Ili rigardis lin kun surprizo, kaj lia ĉeesto
ŝajnis tre amuzi ilin. Unu el la gastoj, alta
junulo kun flavaj lipharoj, alproksimiĝis kaj
prezentis delikatan kristalan ujon plenan de
briletanta fluidaĵo.
</p>

<p>
Omar prenis ĝin.
</p>

<p>
La junulo levis alian for de la tablo kaj
signante kvazaŭ salute, li diris per vortoj, kiujn
mia kamarado komprenis, kvankam li ĵuras ke
li ne konis la lingvon:
</p>

<p>
<q>Ni eble renkontos unu la alian je la kvara
de la venonta Julio.</q>
</p>

<p>
Li tiam trinkis la vinon, kaj Omar faris la
samon.
</p>

<p>
Je tio ĉiuj ridetis kvazaŭ pro la spriteco
de la kamarado, ĉiuj escepte la virinoj, kies
kompatemaj vizaĝoj parolis pli pri kompato ol
pri sprito. La vino iris al lia cerbo kiam li
ĝin trinkis kaj la objektoj ĉirkaŭ li ŝajnis danci
kaj turniĝi. Kanteroj de fantazia muziko aŭdiĝis:
tiam, laŭ ritmo, ĉiuj virinoj kun siaj
akompanantoj tre malpeze ekturniĝadis. Kaj,
dum li moviĝis laŭ la muziko, lia cerbo kvazaŭ
eldancis el la kapo. La ĉambro mem, svingante
kaj tremante kun la melodio, malheliĝis kaj
grade malaperis. La muziko mallaŭte ĉesis.
</p>

<p>
Ree estis silento kaj la luno supre rigardis
la per hedero kovritajn murojn.
</p>
<pb n="26" />
<anchor id="p26" />

<p>
Li falis kvazaŭ ebria sur la plankon, kaj
ne vekiĝis ĝis niaj voĉoj lin vokis.
</p>

<p>
Tia estis lia rakonto.
</p>

<p>
Li havas klaran cerbon kaj ne estas mensogulo,
sed tiom da vinberoj en malplena stomako
kune kun la febro de la ŝvelinta kruro facile
klarigas la okazintaĵon.
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 10%" />

<p>
Ĉe tagmanĝo ni havis viandon de urso.
</p>

<p>
Hodiaŭ ĉirkaŭ tagmeze Mulai, la dua oficisto,
foriris antaŭ la aliaj kaj eniris grandan konstruaĵon,
ĉasante leporon. Li estis malsupren ironta
al la kelo, kiam li ekvidis tre proksime de li,
urson kiu malrapide malsupreniris laŭ la marmora
ŝtuparo. Mulai ne estas timulo, sed li
turniĝis kaj kuris pli rapide ol iam antaŭe. La
urso, kiu ŝajnis havi ludeman naturon, ankaŭ
kuris, kaj en proksima persekutado. Bonŝance
por nia amiko ni estis proksime, alie anstataŭ
manĝi viandon de urso, eble la urso trankvile
estus manĝinta Mulaion en la ombraj koridoroj
de Kvin-avenua Hotelo.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 17an de Majo.
</p>

<p>
Hodiaŭ la tropika varmego bruligas la
pulmojn. Ni ekiris en la mateno preparitaj
resti dum la nokto surtere, kaj esplori la nordan
parton de la urbo. La promeno tra la mola
herbo estis agrabla, sed en la lokoj ne ŝirmitaj
kontraŭ la suno ni estis kiel fiŝoj en poto.
Aliajn konstruaĵojn ni vidis, eĉ pli grandajn kaj
imponajn ol tiu, kiun ni hieraŭ eniris. Ni volis
<pb n="27" />
<anchor id="p27" />
ilin esplori, sed Omar saĝe kontraŭe konsilis
nin, dirante ke la tago fariĝos pli varma je
ĉiu horo kaj ke ni povus esplori ilin dum nia
reveno.
</p>

<p>
En la norda parto de la urbo sin trovas
multaj religiaj temploj, kies altaj turoj simile
al piramidoj konusiĝas ĝis pinto. Ili estas
kuriozaj aferoj, kaj mirige konservitaj. La interno
de tiuj ĉi temploj estas neinteresa. Abdul
diras ke la religiaj ceremonioj de la Usonanoj
ne havis distingajn ecojn. Estis multe da religiaj
kredoj, ĉiuj komplikaj kun sensignifaj
diferencoj inter si. Ĉiu sekto havis sian propran
templon kaj rifuzis kredi kiel la aliaj. Al
Perso tio ĉi estas ridinda, sed eble al ili ĝi
estis serioza afero. Unu tagon en ĉiu semajno
ili kunvenis; la pastroj legis longajn moralajn
skribaĵojn de ili mem verkitajn, tiam sekvis
muziko de dungitaj kantistoj. Post la Diservo
ili disiĝis, kaj ne pensis pri la templo aŭ la
pastro dum ankoraŭ sep tagoj. Abdul diras
ke ili ne estis religia popolo. Li ankaŭ diras
ke en la temploj sin trovis pleje virinoj.
</p>

<p>
Posttagmeze ni transiris vastan plezurkampon,
kiu nun estas sovaĝa arbaro, sed kun
signoj ankoraŭ videblaj de vastaj promenejoj
kaj veturejoj<note place="foot">
<p>
Malik kredas ke tiu ĉi sendube estas
<q>Central Park</q> iafoje menciita en la Usona literaturo.
</p>
</note>. Restas avenuo kun bronzaj
statuoj, el kiuj multaj ankoraŭ staras en bona
stato, sed ili estas tre ridindaj. Omar kaj mi
<pb n="28" />
<anchor id="p28" />
ankoraŭ rigardas ilin kiel karikaturojn, sed Abdul
estas certa ke ili estas seriozaj klopodoj, kaj
diras ke la Usonanoj facile kontentiĝis pri artaj
aferoj.
</p>

<p>
Ni perdis la vojon en la parko, ne havante
gvidilon kiel en la stratoj de la urbo. Tio ĉi
estis plej bonŝanca afero, ĉar pro tio ni faris
mirigan eltrovon.
</p>

<p>
Okazis laŭ tia maniero:
</p>

<p>
Iom venkitaj de la varmego, ni haltis sur
monteto por ripozi. Dum ni kuŝis sub la arbo
mi rimarkis kuriozajn skulptaĵojn sur grandega
bloko al kiu Omar apogis sian dorson. Ili tute
malsimilis tiujn, kiujn ni jam vidis, kaj tamen
ili ne estis nekonataj. Dum mi tie kuŝis kaj
senzorge rigardis ilin subite venis al mi en la
kapon ke ili estas Egiptaj. Ni tuj komencis
studi ilin, kaj trovis je nia surprizo obeliskon el
Egipta granito, kovrita per hieroglifoj pli antikvaj
je miljaro ol la plej antikvaj monumentoj
de la lando.
</p>

<p>
Vere, ni estis konfuzataj!
</p>

<p>
<q>Kiam la Egiptoj invadis Usonon?</q> demandis
Josafa Hason, kun solena elrigardo,
kvazaŭ li volis rememorigi sin pri dato.
</p>

<p>
<q>Neniu Egipto iam aŭdis pri Usono,</q> diris
Abdul. <q>Tiu ĉi obelisko finiĝis dudek jarcentojn
antaŭ ol la unua Usonano ĉesis suĉi. Sendube
ili alportis ĝin tien ĉi kiel kuriozaĵon,
same kiel ni alportos al Persujo la bronzan
kapon de Georgo Vaŝington.</q>
</p>

<p>
Ni longe studis la monumenton, kaj mi
<pb n="29" />
<anchor id="p29" />
pensis ke Abdul malkontentiĝis tial ke li ne
povis porti ĝin for.
</p>

<p>
Ankaŭ dum ni estis en tiu ĉi parko ni
venis al alta turo, sole staranta, kaj grimpis al
la supro, kie ni ĝuis vastegan vidaĵon.
</p>

<p>
La grandeco de la urbo estis miriga.
</p>

<p>
Mejlojn malproksime en la rivero naĝis
Testudo, blanka ero sur la akvo. Ĉie ĉirkaŭe
ĝis la limo de nia vido estis ruinoj, kaj ruinoj,
kaj ruinoj. Pli melankolia vidaĵo neniam ekzistis.
La blua ĉielo, la hela sunbrilo, la bonodora
aero kun la belaj floroj kaj kantantaj
birdoj nur igis ĝin pli malĝoja. Ili ŝajnis
mokaĵo.
</p>

<p>
Ni nun starigis nian tendon por nokti kaj
mi ne plu povas skribi. Nekalkulebla amaso
da flugantaj insektoj kolektiĝas ĉirkaŭ ni kun
malaminda zumado, kaj mordas nin preter nia
tolero. Ili estas pesto trifoje malbenita.
</p>

<p>
Mi diris al Abdul, ke lia teorio pri la ekstermo
de la Usonanoj estas fabelo por tiuj,
kiuj neniam estis tie ĉi. Neniu homo sen leda
haŭto povas travivi duan nokton.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 18an de Majo.
</p>

<p>
Kompatinda Hason estas pli ol malsana.
Li renkontis en la estinta nokto nekonatan
beston, kaj lia malvenko estis malnobla. La
besto, beleta estaĵo, tre simila al katido, sin
trovis proksime, kaj Hason, kun malofta kuraĝo,
lerte ĵetis sin sur ĝin.
</p>

<p>
Kaj tion, kio do okazis, neniu el ni povas
precize diri. Kaj Hason! Mankas vortoj. Li
<pb n="30" />
<anchor id="p30" />
portas kun si odoron sufiĉe fortan por dezertigi
tutan provincon. Ni devis lasi lin surtere
kaj sendi al li novajn vestojn.
</p>

<p>
Vere, tiu ĉi estas lando de surprizoj.
</p>

<p>
Niaj manoj kaj vizaĝoj ankoraŭ doloras
pro la mordantaj insektoj, kaj ŝajnas ke la
parfumo de la odora katido neniam forlasos nin.
</p>

<p>
Abdul estas feliĉa. Ni trovis centojn
da metalaj blokoj, el kiuj la plej malbona
laŭ lia diro estos la gemo de muzeo. Ili
estis trovitaj de Taki-u-Din en la subetaĝo de
alta konstruaĵo, ĉiuj zorge metitaj sur ferajn
bretojn. La klarigo kiun ili donas al ni pri la
moroj kaj kutimoj de ĉi tiu ridinda popolo igas
ilin plej altvaloraj al historiistoj.
</p>

<p>
Ŝajnas al mi ke Abdul iom ĝuas sidi sur
la malvarmeta ferdeko de Testudo kaj rigardi
Josafa’ Hason’ piedirantan tien ĉi kaj tien sur
la ruinoj de malproksima kajo.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 19an de Majo
</p>

<p>
La aero estas pli malvarmeta. Ab-i-Garm
pensas ke ventego minacas.
</p>

<p>
Eĉ Abdul estas konfuzita pri la ligna figuro
kiun ni hieraŭ alportis al la ŝipo<note place="foot">
<p>
La <q>ligna figuro</q> estis skulptaĵo reprezentanta
Indianon. En Usono tiaj skulptaĵoj, laŭ
malnova kutimo, ofte troviĝas antaŭ la pordoj de
cigar-vendejoj.&mdash;Rim. de la tradukinto.
</p>
</note>. Ĝi estas
bone konservita, kun la barbaraj koloroj ankoraŭ
freŝaj sur ĝi. Ili trovis ĝin starantan
en malgranda butiko.
</p>

<pb n="31" />
<anchor id="p31" />

<p>
Kiamaniere la Usonanoj adoris tiujn ĉi
idolojn, kaj kial ili staris en malgrandaj butikoj
kaj neniam en la grandaj temploj, estas mistero.
Ĝi portas sur la kapo diademon el plumoj, kaj
dum ni sidis kaj fumis sur la ferdeko tiun ĉi
vesperon mi diris al Abdul ke eble ĝi estas la
bildo de iu Usona nobelo. Je kio li diris ke
ili ne havis nobelojn.
</p>

<p>
<q>Sed la Usonanoj de altranga sango,</q> mi
demandis, <q>ĉu ili ne havis titolojn?</q>
</p>

<p>
<q>Nek titolojn nek altrangan sangon,</q> li respondis.
<q>Kaj tial ke ili ĉiuj havis la saman
devenon kaj venis al tiu ĉi lando nur por pli
bone prosperi ol hejme, ĉiu el ili estis estimata
aŭ malestimata laŭ sia riĉaĵo. Tial ke ili multe
respektis monon, tio estis kontentiga distingilo.
La rezulto estis ke la familioj, kiuj posedis
riĉaĵon dum kelkaj generacioj, kvazaŭ fariĝis
aristokratoj. Tiu ĉi supera klaso pasigis multe
da tempo ĉe sportoj kaj amuzaĵoj kaj elspezis
multe da mono, ĉar ili treege ŝatis la paradon.
Ilia intelekta kresko estis malforta, kaj ili havis
malgrandan influon ekster socialaj aferoj. Ili
imitis la manierojn de eksterlandaj aristokratoj.
Ili estis tre atentaj al vagantaj nobeloj el
fremdaj landoj. Eĉ parencojn de titoluloj ili
salutis kun plej varma entuziasmo.</q>
</p>

<p>
Tiam mi diris al li: <q>Sed klarigu al mi,
ho Abdul, kiel tiu ĉi malprofunda nacio povis
fariĝi tiel potenca.</q>
</p>

<p>
<q>Ili estis potencaj nur laŭ nombro kaj ne
sufiĉe fortaj por porti la sukceson. En la
komenco de la dudeka jarcento&mdash;laŭ ilia
<pb n="32" />
<anchor id="p32" />
kalkulo&mdash;grandegaj riĉaĵoj amasiĝis en unu
tago, kaj la Usonanoj ebriiĝis de mono.</q>
</p>

<p>
Je kio mi ekkriis: <q>Ho lando de plezurego!
Ĉar multe da mono ĝojigas!</q>
</p>

<p>
Sed la maljunulo skuis la kapon: <q>Tre
vere, ho princo; sed la rezulto estis treege malfeliĉa.
La grandegaj riĉaĵoj regis ĉion, eĉ la
registaron de la lando kaj la juristaron. Per
financaj ruzoj ili amasigis fablajn monsumojn.
Junuloj senmoraliĝis, ĉar honesta industrio kun
moderaj profitoj estis por ili ridindaĵo.</q>
</p>

<p>
<q>Vere, tio estas laŭ la naturo!</q> mi diris.
<q>Sed en lando kie ĉiuj estis riĉaj, ĉu sin trovis
iuj, kiuj volis fari la malaltajn laborojn? Ĉar
neniu volas ŝoveli koton kiam la poŝoj estas
plenaj de oro.</q>
</p>

<p>
<q>Ĉiuj ne estis riĉaj. Kaj kiam la malriĉuloj
ankaŭ fariĝis avaraj tiam ili fariĝis batalemaj.
Tiam komenciĝis socialaj malpacoj kun sangoverŝo
kaj ruiniĝo.</q>
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 20an de Majo.
</p>

<p>
Glacia vento kun pluvego el la nordoriento.
Hieraŭ ni spasme spiris pro la varmega aero.
Hodiaŭ ni tremas en vintraj vestoj.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 21an de Majo.
</p>

<p>
Same kiel hieraŭ. Al la plimulto de ni estas
malvarme. Miaj dentoj tremas kaj mi estas
kaj varma kaj malvarma. Ventego pli malbona
neniam ĝemis ĉirkaŭ ŝipo. Omar nomas ĝin la
kriegantaj voĉoj de la cent milionoj da Usonanoj
kiuj sendube pereis en simila vetero.
</p>
</div>

<pb n="33" />
<anchor id="p33" />

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 16an de Junio.
</p>

<p>
Estas multaj tagoj de kiam mi tuŝis ĉi
tiun taglibron. Abomenan malsanon mi havis,
kiu detruis energion kaj kuraĝon. Ĝi kvazaŭ
similis al febro, kaj tamen miaj membroj estis
malvarmaj. Mi ne povus ĝin priskribi eĉ se
mi volus.
</p>

<p>
Abdul eniris la kajuton hodiaŭ vespere kun
kelke da metalaj platoj kaj parolis pri ili. Li
tute ne respektas la intelektojn de la antikvaj
Usonanoj. Mi pensis momenton ke li kontraŭdiris
sin, sed li estis prava kiel kutime. Estis
jene:
</p>

<p>
Abdul: Ili multe legis.
</p>

<p>
Kan-Li: Vi jam diris al ni ke ili ne havis
literaturon. Ĉu ili multe legis nenion?
</p>

<p>
Abdul: Vere, vi estas ĝin dirinta! Ĉiutage
ili publikigis vastajn paperfoliojn en kiuj ili
plej detale priskribis ĉiujn krimojn. Ju pli
terura la krimo, des pli preciza la priskribo.
Teruroj estis ilia ĉefa ĝojo. Skandalojn ili englutis
kun malsataj okuloj. Ĉi tiujn kronikojn
pri krimo kaj abomenaĵoj ili eldonis cent-milope.
Preskaŭ ĉiu familio en la lando legis ilin.
</p>

<p>
Kan-Li: Kaj ĉu tio anstataŭis la literaturon?
</p>

<p>
Abdul: Jes.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 20an de Junio.
</p>

<p>
Ree ni estas sur la maro; malproksime de
Nu-Jok je dutaga vojaĝo. Nia decido estis
subita. Abdul, en malfeliĉa momento, trovis
inter tiuj malbenitaj platoj geografian karton
de la lando, kaj sekve de tio li sentis fortegan
<pb n="34" />
<anchor id="p34" />
deziron viziti unu urbon nomitan <q>Washington</q>.
Mi ŝanceliĝis kaj fine konsentis, malsaĝe mi
pensas, ĉar la ŝipanaro sopiras al Persujo. Kaj
tiu ĉi urbo kuŝas enlande apud rivero. Li
diras ke ĝi estis ilia plej belega urbo, la registara
sidejo, la ĉefurbo de la lando. Ab-i-Garm
ĵuras ke li ĝin povos trovi se la karto
estas vera.
</p>

<p>
Hason ankoraŭ manĝas sola.
</p>

<p>
Hodiaŭ posttagmeze ni ripozis sur la ferdeko,
dum Testudo kviete naĝis suden. Tero vidiĝis
laŭ la dekstra flanko de la ŝipo, nedifinita strio
laŭ la okcidenta horizonto.
</p>

<p>
Iom post tagmezo, dum ni preternaĝis la
ruinon de giganta turo&mdash;eble lumturo&mdash;Abdul
subite ekstaris kaj ĉirkaŭrigardis. Tiam
li alparolis Ab-i-Garmon, demandante je kiom
da mejloj ni estas malproksime de la Nu-Joka
haveno. La respondon mi jam forgesis, sed ĝi
treege ekscitis la maljunulon. Mi rimarkis nekutiman
brilon en liaj okuloj, ankaŭ ektremon
de la fingroj dum li almontris la maron ĉirkaŭan,
kaj ekparolis:
</p>

<p>
<q>Sub ni, la fundo de l’ maro estas kovrita
de feraj ŝipoj&mdash;ruinoj de grandiozaj militŝiparoj&mdash;la
plej potencaj en la homa historio!</q>
</p>

<p>
Tuj ni ĉiuj interesiĝis.
</p>

<p>
<q>Kiuj militŝiparoj?</q> mi demandis. <q>Kaj
kio detruis ilin. Ĉu estis batalo?</q>
</p>

<p>
Abdul: Batalo, grandega ekster la koncepto
de iu Perso; konflikto en kiu la maro skuiĝis
kaj la ĉielo disŝiriĝis per la tondrado de feraj
<pb n="35" />
<anchor id="p35" />
monstroj. Unu el ili estis sufiĉe potenca por
dispecigi en atomojn tutan aron da Testudoj.
</p>

<p>
Jafar-el-Beg: Vere! Tio estas rakonto facile
dirita, sed ĝi tute ne estas kredinda. En Testudo
mi sentus min sufiĉe forta por kontraŭstari
iujn el viaj infan-fabelaj mirindaĵoj.
</p>

<p>
Abdul: Saĝa vi estas. Ĉar la perdo de
via cerbo, Jafar-el-Beg, ne povus influi vian
parolon.
</p>

<p>
Je kio ĉiuj ridegis, kaj Jafar-el-Beg silentis.
</p>

<p>
Kan-Li: Rakontu al ni pri tiu ĉi batalo,
ho Abdul. Mi memoras nun ke mi iam legis
pri ĝi en la kolegio. Tiujn ĉi detalojn pri la
antikva historio mi forgesas. Kiamaniere ĝi
okazis?
</p>

<p>
Abdul: Mi jam diris ke la Usonanoj estis
avaraj. Kaj ilia avareco, fine, okazigis tiun ĉi
militon. Per partiaj leĝoj ili havigis al si la
leonan parton de la komerco de la mondo. Tio
haltigis la prosperon de aliaj nacioj, ĝis fine la
plej potencaj nacioj de Eŭropo kombiniĝis por
memdefendo kontraŭ ĉi tiu ĉion-sorbanta avideco.
Ili amasigis mararmeon plej grandegan.
Tiam, trans la oceano, venis la fera malamiko.
Kaj tie ĉi, sur la loko kie ni nun naĝas, ili
renkontis la Usonajn ŝipojn.
</p>

<p>
Kan-Li: Kiom da ŝipoj entute?
</p>

<p>
Abdul: La Usonanoj havis okdek grandajn
ŝipojn el fero, kaj multajn pli malgrandajn
ŝipojn. La malamikaro havis ducent kvardek
grandajn ŝipojn, ĉiuj el fero. Ankaŭ pli malgrandajn
ŝipojn por diversaj celoj ili havis.
</p>
<pb n="36" />
<anchor id="p36" />

<p>
Kan-Li: Alaĥo! Malbona afero por niaj
avaraj amikoj! Kaj tial ke ili estis nacio da
komercistoj ili eble malŝatis la militon.
</p>

<p>
Abdul: Pri tio la historiistoj malkonsentas.
Laŭ la Usonanoj mem ili estis potencaj militistoj.
Sed iuj tiamaj verkistoj donas alian
ideon. Ala-el-Kalaf estas certa ke ili estis
timuloj, malfortaj en korpo kaj spirito, sed ofte
tre bonŝancaj. Laŭ mia opinio ĉi tiu batalo
ĵetas plenan lumon sur la aferon. Tago simila
al tiu ĉi ĝi estis, ankaŭ en Junio, kiam la
Eŭropanoj, naĝante norden laŭ la marbordo
por kapti Nu-Jokon, renkontis la Usonan admiralon
Bedford kun liaj okdek ŝipoj. Kaj la
batalo ne longe daŭris.
</p>

<p>
Kan-Li: Vere, mi kredas vin! Tial ke la
Eŭropanoj havis po tri ŝipoj kontraŭ unu mi
donus al ili ĉirkaŭ duonan tagon, posttagmezon
similan al ĉi tiu, por sendi la avarulojn al la
fundo.
</p>

<p>
Abdul: Via konjekto estas bona, ho princo,
rilate al la daŭro de la milito. Ĝi daŭris ĝuste
someran posttagmezon. Sed estis la Usonanoj
kiuj sendis la malamikojn al la fundo. Kaj la
maro sub niaj piedoj estas kovrita de feraj
korpoj.
</p>

<p>
Kan-Li: Diablo! Se tio estas vera rakonto,
kaj mi ne dubas, la avaruloj ne estis tute
malindaj.
</p>

<p>
Omar: Kiam tio ĉi okazis?
</p>

<p>
Abdul: En la frua parto de la dudeka jarcento.
Mi ne memoras la daton, sed ĝin neniam
forgesis la Usonanoj. Certe ili juste fieris, ĉar
<pb n="37" />
<anchor id="p37" />
en tiu tago ili faris mirindaĵojn. Admiralo
Bedford foje estis ĉirkaŭata de dekduo da
Germanaj militŝipoj. Kaj jen! li detruis ĉiujn!
Kaj el Franca kaj Rusa ŝiparoj li detruis
egalan nombron; ankaŭ kelkajn Britajn kaj
Italajn ŝipojn.
</p>

<p>
Omar: Diablo! Bonega afero!
</p>

<p>
Abdul: Jes. Aliajn miraklojn faris la Usonanoj
en tiu tago. Teksas, ŝipeto kun pinta
antaŭparto, enpremegis truojn en dudekon da
grandaj ŝipoj, kaj la akvo englutis ilin. Ankaŭ
alia ŝipeto, longa kaj mallarĝa, kaj de la Usonanoj
elpensita, faris grandajn difektojn. Tiu ĉi
mirinda maŝino naĝis tien ĉi kaj tien inter la
fremdaj ŝipoj kaj ilin difektegis. Multe da gloro
la komandanto havigis al si.
</p>

<p>
Ab-i-Garm: Kaj kiom da ŝipoj perdis la
Usonanoj?
</p>

<p>
Abdul: Raportoj estas kontraŭdiraj. Laŭ
iu Usonano ili ne perdis iun ŝipon, sed laŭ
aliaj aŭtoritatoj ili perdis kelkajn.
</p>

<p>
Kan-Li: Bonega batalo! Sed ĉu vi povas
klarigi kiel tia malsupera popolo povis subite
fariĝi heroa?
</p>

<p>
Abdul: Laŭ Barnes, frua Brita historiisto,
ili estis mirige bonŝancaj sur la akvo. Kaj tiun
diron subtenas iu Hispana admiralo, Molino,
kiu opinias ke la Usonanoj, pro tio ke ili estis
malpia popolo, estis helpataj de la diablo.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 2an de Julio.
</p>

<p>
Ni estas en la rivero kiu kondukas al
<q>Washington</q>. Ab-i-Garm diras ke ni vidos
ĝin morgaŭ. La rivero havas malpuran koloron.
</p>
</div>
<pb n="38" />
<anchor id="p38" />


<div type="chapter">
<p rend="right">
La 3an de Julio.
</p>

<p>
Ni vidas antaŭ ni la ruinojn de granda
kupolo, ankaŭ tre altan kolonon. Eble ili apartenas
al la urbo kiun ni serĉas.
</p>
</div>

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 4an de Julio.
</p>

<p>
Neniam ni forgesos ĉi tiun daton. En plej
gaja humoro ni forlasis Testudon tiun ĉi matenon,
sen ia ideo pri la teruraj okazontaĵoj, kiuj
atendis nin. Ĉirkaŭ tagmezo mi surteriris,
akompanata de Abdul, Omar, Josafa Hason,
Jafar-el-Beg, Mulai la unua oficiro, Amad la
kuiristo, Taki-u-Din, kaj du maristoj. Nia marŝo
ĵus komenciĝis, kiam maltrankviliga eltrovo
konsternis nin. Ni estis haltintaj laŭ peto de
Abdul, por studi iujn surskribaĵojn sur ŝtono,
kiam Omar, kiu ĵus ekiris, subite haltis kun
surprizita ekkrio. Ni rapidis al li, kaj tie, en
la mola tero, sin trovis postsignoj de homaj
piedoj!
</p>

<p>
Mi ne povas priskribi nian surprizon. Ni
decidis sekvi la postsignojn, kaj baldaŭ trovis,
ke ili kondukas nin al la granda kupolo pli
rekte ol ni mem povus iri. Nia eksciteco estis
neesprimebla. Tiuj el ni, kiuj portis defendilojn,
tenis ilin pretaj. La vojeto estis nemulte uzata,
sed ĝi estis klare videbla. Ĝi serpentis inter
defalintaj fragmentoj kaj ruiniĝantaj statuoj,
kaj kondukis nin laŭ larĝa avenuo inter konstruaĵoj
de vasta grandeco kaj solideco, kiuj
multe superis iujn, kiujn ni vidis en Nu-Jok.
Ĝi aspektis kiel urbo da monumentoj.
</p>
<pb n="39" />
<anchor id="p39" />

<p>
Dum ni supreniris la monteton al la granda
templo kaj vidis ĝin tra la arboj, kiuj sin levis
super ni, ni miris pro ĝia grandeco kaj belegeco.
Niaj okuloj vagis kun plezuro super la masivajn
kolonojn. Ĉiu estis hakita el unu bloko,
kaj ili estis ankoraŭ blankaj kaj freŝaj kvazaŭ nove
faritaj. La vojeto kondukis nin sub unu el la
malsupraj arkaĵoj de la konstruaĵo, kaj ni alvenis
al la alia flanko. Tiun ĉi flankon ni
trovis eĉ pli belega ol la alian. Ĉe la meza
parto sin trovis ŝtuparo de admirinda vasteco,
nun disfalanta kaj en multaj lokoj havanta
kreskantajn florojn kaj herbon.
</p>

<p>
Silente suprenirante tiun ĉi ŝtuparon, dum
la aliaj sekvis, mi ekvidis du homajn piedojn
kun la plandoj al ni, lokitajn sur la balustrado
supre. Per signo mi atentigis Abdul’ pri ili,
kaj la okuloj de la maljunulo ekbrilis de ĝojo.
Ĉu ĝi estas Usonano? Mi konfesas ekscitecon
pro la ebla renkonto. Kiom de ili estis tie?
kaj kiamaniere ili akceptos nin?
</p>

<p>
Rigardinte mian areton por vidi ĉu ĉiuj
estas tie, mi kuraĝe supreniris la aliajn ŝtupojn
kaj staris antaŭ li.
</p>

<p>
Li ripozis sur stranga kvarpieda seĝeto,
kaj tenis siajn piedojn sur la balustrado, nivele
kun la kapo. Vestita de feloj kaj maldelikata
ŝtofo li multe similis al ĉasisto, kaj li trankvile
rigardis min, kvazaŭ Persa nobelo estus
ĉiutaga gasto. Tia akcepto ne plaĉis al mi,
precipe ĉar li restis sidanta, kaj eĉ ne demetis
la piedojn. Li skuis la kuriozan kapon kelkajn
fojojn kvazaŭ tio estus sufiĉa saluto.
</p>
<pb n="40" />
<anchor id="p40" />

<p>
Por konservi mian propran indecon antaŭ
miaj kamaradoj mi ne povis permesi ke la barbaro
sidu, kaj per signo mi petis lin ke li stariĝu.
Li respondis neĝentile kraĉante el la buŝo
brunan fluidaĵon trans la balustradon antaŭ li.
Tiam rigardante min per kvazaŭ ridonta, sed
samtempe serioza vizaĝo, li diris ion per nemuzika
voĉo, kion mi ne komprenis.
</p>

<p>
Je tio Abdul kiu komprenis unu aŭ du
vortojn rapide alproksimiĝis kaj alparolis lin en
lia propra lingvo. Sed la barbaro malfacile
komprenis, precipe pro la elparolo de Abdul.
Tiu ĉi poste diris al mi ke la lingvo de la viro
nemulte malsimilas la lingvon de la Usonanoj,
kiel ili ĝin skribis antaŭ dek unu jarcentoj.
</p>

<p>
Kiam fine li stariĝis parolante kun Abdul,
mi povis pli bone observi lin. Li estis alta
kaj osteca, kun malgracia nuko, kaj aspektis
ĉe la unua rigardo, kiel viro kvardekjara. Ni
decidis poste ke li havis malpli ol tridek jarojn.
Lia flava haŭto kaj manko da haroj igis lin
aspekti multe pli maljuna ol li estis. Lia mieno
ankaŭ surprizis min. Ĝi esprimis profundan
malĝojecon, tamen liaj okuloj estis plenaj de
gajeco, kaj lia buŝo senĉese esprimis mokadon.
Mi mem ne ŝatis lian manieron. Li ne ŝajnis
impresata de tiom da fremduloj, kaj tenis sin
kvazaŭ estus negrave ĉu ni lin komprenas aŭ
ne. Sed Abdul poste informis min, ke li faris
tre multe da demandoj pri ni.
</p>

<p>
Jen kio Abdul eksciis: Tiu ĉi Usonano kun
lia edzino kaj unu maljuna viro estis la solaj,
kiuj restis el lia raso. Tridek unu mortis tiun
<pb n="41" />
<anchor id="p41" />
ĉi someron. En antikvaj tempoj la lando enhavis
multajn milionojn de liaj samlandanoj. Ili
estis la plej potenca nacio en la mondo. Li ne
povis legi. Li havis du nomojn, unu estis
<q>Jon</q>, la alian li jam forgesis. Ili loĝis en ĉi
tiu templo, ĉar ĝi estas malvarmeta. Kiam la
templo estis konstruita, kaj por kia celo, li ne
povis diri. Li almontris al la Okcidento, kaj
diris ke la lando tie estas kovrita de ruiniĝintaj
urboj.
</p>

<p>
Kiam Abdul diris al li, ke ni estas amikoj,
kaj donacis al li belegan ĉasist-tranĉilon, li
etendis al li sian dekstran manon kaj tie tenis
ĝin. Momente Abdul rigardis ĝin mire, kiel
faris ĉiuj, tiam kun subita inteligenteco li ekkaptis
la etenditan manon en sian propran, kaj
movis ĝin supren kaj malsupren. Tio ĉi estis
interesa, ĉar Abdul informas nin, ke tiamaniere
la Usonanoj salutis unu la alian.
</p>

<p>
Dum ĉio tio ĉi okazis, ni eniris grandan
rondan salonon sub la kupolo. Tiu ĉi salono
estis vastega, kaj ankoraŭ restis signoj de
antaŭa belegeco. Laŭ la muroj sin trovis marmoraj
statuoj ĉirkaŭitaj de hedero, kaj ili rigardis
nin per melankoliaj okuloj. Tie ĉi ni
ankaŭ renkontis maldikan maljunulon, kies
senhara kapo kaj senbarba vizaĝo preskaŭ igis
min ridi.
</p>

<p>
Laŭ peto de Abdul nia mastro kondukis
nin en kelkajn el la pli malgrandaj ĉambroj
por montri al ni la vivmanieron de la Usonanoj,
kaj estas neeble imagi pli patosan miksaĵon de
gloro kaj ruiniĝo, de riĉeco kaj malriĉeco, de
<pb n="42" />
<anchor id="p42" />
civilizacio kaj barbareco. Malnovaj mebloj,
pladoj el arĝento, bronzaj figuroj, eĉ altvaloraj
pentraĵoj estis disĵetitaj en la ĉambroj, flanke
de la plej primitivaj iloj. Estis klare, ke la
antikvaj artoj jam de longe estis forgesitaj.
</p>

<p>
Kiam ni revenis al la ronda salono nia
mastro momente malaperis en ĉambron, kiun li
ne estis montrinta al ni. Li revenis portante
ŝtonan vazon kun malgranda kolo, kaj lin sekvis
knabino, kiu portis pokalojn el kupro kaj stano.
Tiujn ĉi ŝi metis sur defalintan parton de la
kupolo, kiun ili uzis kiel tablon.
</p>

<p>
La knabino estis interesa. Ŝi havis belan
kapon, delikatajn trajtojn, flavan hararon, bluajn
okulojn, kaj paceman malgajan mienon, kiu
tuŝis mian koron. Se ŝi estus estinta malbela,
la tago estus havinta tute alian finon.
</p>

<p>
Ni ĉiuj salutis ŝin, kaj la Usonano diris
kelkajn vortojn, kiujn ni prenis kiel prezentajn
vortojn. Li plenigis la pokalojn el la ŝtona
vazo, kaj tiam dirante ion, kion Abdul ne komprenis,
li etendis sian pokalon kun stranga moveto
kaj metis ĝin al siaj lipoj. Kiam li tion
faris Omar ekkaptegis mian brakon kaj diris:
</p>

<p>
<q>La ĝusta gesto de la fantomo!</q>
</p>

<p>
Kaj tiam kvazaŭ al si mem. <q>Kaj hodiaŭ
estas la kvara de Julio.</q>
</p>

<p>
Sed li trinkis, kiel faris ĉiuj, ĉar nia soifo
estis forta kaj la odoro de la ora fluidaĵo estis
plej alloga. Ĝi havis pli varmegan guston ol
la fajroj de la infero. Ĝi ankaŭ estis tre potenca
kaj tre gajigis la sentojn. Ni tuj fariĝis
feliĉaj.
</p>
<pb n="43" />
<anchor id="p43" />

<p>
Kaj estis tiam ke Hason faris senprudentan
agon. Estante proksime de la knabino kaj tre
impresita de ŝia beleco, li alparolis ŝin kiel
<hi rend="gsprt">Hura-al-missan</hi><note place="foot">
<p>
  La plej anĝela el virinoj.
</p>
</note>, kion, kompreneble, ŝi ne
komprenis. Sed tio ne sufiĉis al li; li poste
metis siajn brakojn ĉirkaŭ ŝian talion kun la
intenco kisi ŝin. Tre timigita, ŝi penis liberigi
sin. Sed Hason, tenante ŝian belan mentonon
per la alia mano, estis preskaŭ metinta siajn
lipojn al ŝiaj, kiam la maljuna viro levis sian
pezan bastonon kaj faligis ĝin kun kruela rapideco
sur la kapon de nia kamarado. La frapo
de la bastono sur la fortan kranion sonadis
en la kupolo kaj eĥis tra la malplenaj koridoroj.
</p>

<p>
Josafa Hason palpebrumis kaj ŝanceliĝis.
</p>

<p>
Tiam, kun furiozeco en la vizaĝo, li kuregis
sur la maljunulon.
</p>

<p>
Sed tiam la juna Usonano enmiksiĝis. Li
rapide alproksimiĝis, forte fermis sian ostecan
manon kaj kun miriga rapideco ŝovegis ĝin antaŭen,
tiel rekte ke ĝi renkontis la vizaĝon de
Hason, kaj li, je nia surprizo, subite kaj neĝentile
sidiĝis sur la marmoran pavimon, kaj la sango
elkuregis el la nazo. Li estis kompatinda vidaĵo.
</p>

<p>
Pro tio ke tiamaniera batalo estis por ni
nekonata, ni estis tre konsternitaj, kaj opiniis
ke li estas mortigita. Jafar-el-Beg, fortega
luktisto, kun potenca korpo, furioze kuregis
sur la Usonanon por kiu mi tremis. Sed la
brakon li ree elŝovegis, kaj Jafar-el-Beg ankaŭ
<pb n="44" />
<anchor id="p44" />
sidiĝis. Malĝoja spektaklo ĝi estis, kaj la koro
de ĉiu Perso forte ekbatis.
</p>

<p>
Ĉe tiu ĉi tempo Hason ree staris, purpura
de kolero. Kun levita glavo li kuregis sur
nian mastron. La maljuna viro metis sin inter
ilin. Hason kun senpripensa krueleco, frapegis
la kapon, kaj streĉis lin sur la plankon. Momenton
la junulo staris konsternita, tiam ekkaptante
la bastonon de la maljunulo&mdash;peza
bastono kun fera pinto&mdash;li saltegis antaŭen,
kaj, pli rapide ol vortoj povas diri, donis teruran
frapon sur la kapon de Hason, kiu falegis al la
planko kun rompita kranio.
</p>

<p>
Ĉio tio ĉi okazis en momento, kaj freneza
konfuzo sekvis. Miaj kamaradoj eltiris siajn
defendilojn kaj kuregis kontraŭ la Usonano.
La knabino kuris antaŭen aŭ de teruro aŭ por
protekti sian amanton, mi ne scias, kiam sago
el la pafarko de maristo trapikis ŝian koron.
</p>

<p>
Tio donis al la Usonano la energion de
dekdu homoj.
</p>

<p>
Li senkonsciigis bravan Mulai’ per frapo,
kiu mortigus bovon. Pri tia furiozeco mi ne havis
koncepton. Li malaltigis sian bastonon kiel
fulmofajron el la ĉielo sur la kraniojn de la
Persoj, tamen li ĉiam alproksimiĝis la pordon
por malhelpi siajn malamikojn ĉirkaŭi lin. Kvar
el nia nombro, en tiom da minutoj, sekvis Hason
al la planko. Mulai, Jafar-el-Beg, Taki-u-Din,
kaj Zenjan, maristo, kuŝis streĉitaj sur la pavimo,
ĉiuj mortintaj aŭ treege vunditaj.
</p>

<p>
Tiel subite okazis tio ĉi, ke por mi ĝi
preskaŭ ne ŝajnis realaĵo. Mi kuregis antaŭen
<pb n="45" />
<anchor id="p45" />
por haltigi la batalon, sed li malkomprenis mian
celon, kaj per potenca frapo faligis mian glavon
el mia mano, kaj estis ĵus levinta la bastonon
por doni al mi la duan frapon, kiam brava
Omar enpaŝis por savi min, kaj subite puŝegis
sian glavon al la viro. Sed ho ve! la Usonano
defendis sin per frapo eĉ pli rapida, kaj malaltigis
sian bastonon tiel rapidege sur la kapon
de mia kamarado ke ĝi kuŝigis lin kun la aliaj.
</p>

<p>
Kiam Omar falis, mi rimarkis ke la Usonano
havis multajn vundojn, ĉar miaj kamaradoj faris
multajn sovaĝajn atakojn. Li ŝanceliĝis kiam
li movis sin al la pordo, kaj li apogis sin al la
muro momenton, dum la okuloj renkontis la
niajn kun elrigardo de batalemo kaj malestimo,
kiun mi volonte forgesus. Tiam la bastono
falis el lia mano; li ŝanceliĝe iris al la granda
portiko, kaj falis peze al la pavimo. Abdul
kuris al li, sed li estis senviva.
</p>

<p>
Kiam li falis, mirinda afero okazis&mdash;neebla
afero, kiam mi pensas pri ĝi, sed Abdul kaj
mi vidis ĝin klare.
</p>

<p>
Antaŭ la vasta ŝtuparo kaj sidanta kontraŭ
tiu ĉi pordo estas granda statuo de Georgo
Vaŝington. Kiam la Usonano ŝanceliĝe falis
sur la portiko, kun manoj etenditaj kaj kun la
Morto en la koro, tiam ĉi tiu statuo malrapide
mallevis la kapon kvazaŭ por danki pro kuraĝa
batalo.
</p>

<p>
Eble ĝi estis la malĝoja akcepto de maldolĉa
fino.
</p>
</div>
<pb n="46" />
<anchor id="p46" />

<div type="chapter">
<p rend="right">
La 7an de Julio.
</p>

<p>
Ree sur la maro.
</p>

<p>
Tiuĉifoje al Persujo, portante niajn vunditojn
kaj la cindrojn de la mortintoj; la cindroj
de la enlanduloj kuŝas sub la Granda Templo.
La kranion de la lasta Usonano mi donacos al
la muzeo de Teheran.
</p>

<p rend="center">
Fino.
</p>
</div> <!-- chapter -->
</div> <!-- taglibro -->

</body>

<back rend="page-break-before: right">

<div1 id="footnotes">
  <head>Notoj</head>
  <divGen type="footnotes"/>
</div1>


<pb n="47" />
<anchor id="p47" />

<div1 rend="page-break-before: right">
<p rend="bold; center; big">Esperanto Verlag Möller &amp; Borel<lb />
Berlin SW., Lindenstrasse 18/19.
</p>
<milestone unit="tb" rend="rule: 80%" />

<p rend="center; huge">
Verkoj tute en Esperanto.
</p>

<table cols="2" rend="margin-left: 1.5em">

<row>
<cell></cell>
<cell rend="italic">Sm</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Aoro, stenografio internacia.</emph> Lernolibro por
uzo en la lingvoj Esperanto, angla, franca,
germana, rusa kaj hispana de Rudolf Sprotte</cell><cell>0,20</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Ĉu unu lingvo internacia aŭ tri?</emph> Respondo
al S<hi rend="super; small">ro</hi> Prof. Diels, de Prof. Louis Couturat,
Paris</cell><cell>0,10</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Elektitaj Fabeloj de Fratoj Grimm</emph>, tradukis
el la germana lingvo D<hi rend="super; small">ro</hi> Kabe</cell><cell>0,75</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Kiel ni plibeligos la vivon</emph>, originale verkita
de <q>Saĝulo</q></cell><cell>0,25</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">La kormalsanoj, iliaj kaŭzoj kaj kontraŭbatalo.</emph>
Priskribo populara de D<hi rend="super; small">ro</hi> O. Burwinkel,
esperantigis D<hi rend="super; small">ro</hi> Kunschert, kuracisto
en Wiesbaden</cell><cell>0,50</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Solvo de la problemo de lingvo internacia</emph>,
de *<hi rend="super">*</hi>*, kun germana traduko de Prof. P.
Christaller</cell><cell>0,40</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Sub la neĝo</emph>, taglibro de juna loĝanto de la
Jura montaro, de J. J. Porchat, esperantigis
J. Borel</cell><cell>0,50</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Tri unuaktaj Komedioj:</emph> <q>La malfeliĉuloj</q>
de A. v. Kotzebue.&mdash;<q>Tie-ĉi oni parolas
esperante</q> de T. Williams.&mdash;<q>La Renkonto</q>
de M. Hankel</cell><cell>0,40</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Unua Legolibro</emph>, gradigitaj legaĵoj kun frazlibro
kaj modeloj de leteroj, de D<hi rend="super; small">ro</hi> Kabe</cell><cell>0,75</cell>
</row>

<row>
<cell rend="text-indent: -1.5em"><emph rend="bold">Esperanta Sintakso</emph>, laŭ verkoj de D<hi rend="super; small">ro</hi> Zamenhof
kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita
de Paul Fruictier</cell><cell>0,70</cell>
</row>

</table>
</div1>

<pb n="48" />
<anchor id="p48" />

<div1 rend="page-break-before: right">
<p rend="huge; center; bold">LA INSTRUANTO</p>
<p rend="big; center; bold">5a JARO DE <q>LIBERAJ HOROJ</q></p>
<p rend="big; center; bold">Ĉiumonata organo por lernantoj de Esperanto.</p>

<p>
REDAKCIO KAJ ADMINISTRACIO:
Esperanto Verlag Möller &amp; Borel,
Berlin SW. 68, Lindenstrasse 18&ndash;19.
</p>

<p>
JARA ABONPREZO: 2 M. (1 Sm)
Por abonantoj de <q>Germ. Esperantisto</q>
kaj anoj de G. E. A. 1,50 M. afrankite.
</p>

<p>
Tiu ĵurnalo, eliranta la 15<hi rend="super; small">an</hi> de ĉiu monato, celas prezenti
al esperantistoj facilajn kaj instruajn legaĵojn. Ĝi estas
daŭrigo de la multe ŝatataj <q>Liberaj Horoj</q>, antaŭa aldono al
<q>Germana Esperantisto</q>. Lerta kunlaborantaro helpas la redakcion,
liveri al lernantoj facilan, sed tamen interesan kaj
bonstilan literaturon. La praktikan uzon de nia lingvo instruas
dialogoj, modeloj de leteroj, tekstoj kun apuda nacilingva traduko
ktp.; amuza parto liveras interesajn problemojn kaj humoraĵojn.
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 80%" />

<p>
Jara abonprezo 2 M. (1 Sm). Por abonantoj de <q>Germana Esperantisto</q> kaj
membroj de G.E.A. en Germanujo kaj Aŭstrio-Hungarujo nur 1,50 M. (0,75 Sm).
Por la cetera eksterlando senescepte 2.&mdash; M. (1 Sm).
</p>

<milestone unit="tb" rend="rule: 80%" />

<p rend="center; sans-serif">
Esperanto Verlag Möller &amp; Borel, Berlin SW., Lindenstr.  18&ndash;19.
</p>
</div1>

<pb n="49" />
<anchor id="p49" />

<div1 rend="page-break-before: right">
<p rend="huge; center; bold">Esperanta Biblioteko Internacia</p>
<quote rend="display">
Tiu-ĉi biblioteko enhavas facilajn legaĵojn de
ĉiulandaj eminentaj Esperantistoj. Ĝi tial
bonege taŭgas por ekzercado de la lingvo, ĉu
dum la grupaj kunvenoj, ĉu per privata legado.
</quote>

<p rend="center; gsprt">Ĝis nun aperis:</p>

<p><emph rend="bold">No. 1. Legolibreto,</emph> de J. <emph rend="gsprt">Borel</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 2. Fabeloj de Andersen,</emph>
tradukitaj el dana lingvo, de <emph rend="gsprt">Fr. Skeel-Giŏrling</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 3. Bona Sinjorino,</emph> novelo
de E. Orzeszko, tradukita el
pola lingvo de <emph rend="gsprt">Kabe</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 4. Rusaj Rakontoj,</emph> de
Mamin Sibirjak, tradukitaj el
rusa lingvo de N. <emph rend="gsprt">Kabanov</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 5. Don Kiĥoto en Barcelono,</emph> 
tradukita el hispana lingvo 
de <emph rend="gsprt">Fr. Pujulà y Vallès</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 6. El la Biblio,</emph> trad. Dro
L. L. <emph rend="gsprt">Zamenhof</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 7. El Dramoj</emph> (fragmentoj)
tradukitaj el germana lingvo,
de Dro L. L. <emph rend="gsprt">Zamenhof</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 8. El Komedioj</emph> (fragmentoj),
esperantigitaj de Dro L. L. <emph rend="gsprt">Zamenhof</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 9. Praktika Frazaro,</emph> Dialogoj
de la ĉiutaga vivo, kunmetis
J. <emph rend="gsprt">Borel</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 10/11</emph> (duobla numero)<emph rend="bold">. Japanaj
Rakontoj.</emph> El japana
lingvo, kunmetis <emph rend="gsprt">Ĉif Toŝio</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 12. Reaperantoj.</emph> Familia
dramo de Henrik Ibsen (la akto),
trad. el norvega lingvo de O.
<emph rend="gsprt">Bünemann</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 13. Bulgaraj Rakontoj,</emph> el
bulgara lingvo tradukis At. D.
<emph rend="gsprt">Atanasov</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 14/15.</emph> (duobla numero)
<emph rend="bold">Amoro kaj Psiĥe</emph> de Lucius
Apulejus el latina lingvo tradukis 
<emph rend="gsprt">Emilo Pfeffer</emph></p>
<p><emph rend="bold">No. 16. Komerca Korespondo,</emph>
kunmetis J. Borel.</p>
<p><emph rend="bold">No. 17. Konsiloj pri Higieno,</emph>
tradukis J. Borel.</p>
<p><emph rend="bold">No. 18. La Reĝo de la Ora Rivero,</emph>
de John Ruskin, el la
angla lingvo tradukis Ivy
Kellerman, A. M., Ph. Dr.</p>
<p><emph rend="bold">No. 19. Sinjoro Herkules.</emph> Unuakta
burleskaĵo de Georg
Belly, el germana lingvo tradukis
H. Arntz kaj M. Butin</p>
<p><emph rend="bold">No. 20. La lasta Usonano</emph> de
J. A. Mitchell, el la angla lingvo
tradukis Lehman Wendell.</p>

<p rend="center">(La kolekto estas daŭrigota.)</p>

<p rend="center; italic; big">Prezo po kajero 0,100 Sm (0,20 M.)<lb />Serio de 12 volumoj (afrankite) 1,250 Sm (2,50 M.)<lb />Ĉiu libreto enhavas 40&ndash;50 paĝojn.</p>

<p rend="center; huge">
<emph rend="bold">Esperanto Verlag Möller &amp; Borel</emph><lb />Berlin S.W., Linden-Strasse 18&ndash;19.
</p>
</div1>


  <div1 rend="page-break-before: right"><divGen type="pgfooter" /></div1>
</back>

</text>
</TEI.2>
