The Project Gutenberg EBook of La Montarino, by Arne Garborg This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Montarino la poemaro pri Veslemey Author: Arne Garborg Translator: Odd Tangerud Release Date: January 15, 2008 [EBook #24292] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MONTARINO *** ARNE GARBORG (1851–1924) LA MONTARINO la poemaro pri Veslemey, aŭ Injeto, la vizianto. (1895) Tradukis: _Odd Tangerud_ en kunlaboro kun Anja Karkiainen. Prologo Al vi, vi pala marĉa ej' kun meniant', arde', pluvi' sur erikej', jen mia kant'. Eriko velka sur dekliv' de sonĝa mont', al vi mi kantas pri la viv' en sombra mond'. * Vi trola mond', mi konas vin, vi nokt' en tim'! Se fuĝas mi, vi hantas min en la anim'. Mi konas vin, vi ŝaŭm-resalt' kun sorĉ-murmur'; vekiĝas ade kaj sen halt' en brust' terur'. La lukton pezan konas mi en trol-batal'. Rompitaj ostoj! Helpu Di'! Ho, kia fal'! * Mi konas vin — mi konas vin, ne venkis vi! — La lukton laŭ la voj' al fin', ĝin vidis mi. En lukt' baraktis ankaŭ mi dum jar' post jar', kun kurba dors', kuraĝ-defi', kun vunda ar'. Vi ĉe mi ŝvebas, sidas ĉe kun via tim'! En mi vekiĝas ade ve' en la anim'. Pri forta volo, trol-turment' ja scias mi; minora kant', boat', torent', sufoka kri'. — * Alaŭd' ekŝvebas de l' tombej' kun venko-tril'; freŝiĝas hom' kaj ĉiu ej' per vent' kaj bril'. Kaj eĉ se ploron spertu ni en la terur', al la alaŭdo fidu ni, printemp-aŭgur'. HEJME Injeto ĉe la ŝpinilo Aŭtunas. Veteraĉo kun pluv' kaj venta frid'! De bird' fenestren klako. Enven'? Ho vana fid'! Sed sub la bona forn' jen sur la tola sako maljuna «Mons» en dorm'. Jen kuŝas ĝi sonĝante kun straba okulum', kaj ĉion forgesante; ĝuindas nun varmum'. Nenion diras ĝi, aspekte sin kaŝante kun vosto ĉirkaŭ si. Jen kiel silkobulo ĝi kuŝas en la fel', mien' de dormemulo, sen ungoj por kruel'. Senzorga rigardet' elglimas el okulo kun svaga ronronet'. * Ĉu foren vi vagadas en viaj sonĝoj nun? Ĉu eble nur dormadas la pensoj en mallum', aŭ el la pasintec' la bildoj ariĝadas de l' tempo de princec'. Plej bela princ' de l' mondo vi iris en l' arbar', sur ŝultroj or-har-ondo, kaj viglis temerar' en loga konsider' pri in' plukanta berojn sur ejo ĉe river'. Sed venis sorĉistino el hejmo de trolin'; kaj volis, flatulino, ke l' princo amu ŝin. Li saltis en malŝat'. Eksorĉis la trolino, kaj ŝanĝis lin al kat'. Li poste migri provas trans mont' kaj arbustej' kaj fine vojon trovas al nia hejma ej'. En pac' ĝis vivofin' ripozi li nun povas en rev' pri sia in'. Ho — hu! La veteraĉo kun pluv' kaj venta frid'! De bird' fenestren klako petanta pri invit'. Sed sub la bona forn' jen sur la tola sako maljuna «Mons» en dorm'. Vesperiĝo Mola neĝ' el l' aer' dum grizaj ĉi vesperoj. Pac', silent', svaga vent'. Kuŝas korto kaj tegment' sub lanug-neĝeroj. El fojnej' Veslemey portas la furaĝon. Gnoma ul' en l' angul' ĝojas pro la fojna bul': Al brutar' nutraĵon. Praa li bienon ĉi en zorgemo gardas, en deĵor' dum ĉiu hor' de strebado kaj labor'; prefere brutojn vartas. Ĝojas li pri la sci', ke ion donos Injo. Griza ul', ruĝ-ĉapul' vespere lakton en l' angul' ricevos de l' knabinjo. Manĝigas ŝi bovinojn ĉi, kaj ĉiun ŝi karesas; varma kor', bonhumor' regas dum ĉi ŝatlabor'. Ŝi gnomon ne forgesas. La trinkaĵ', farunaĵ', el fajrej' portiĝas. En febla bril' de lumigil', jen ŝi melkas en trankvil'; sitelo plenpleniĝas. En kontent', sen manko-sent' bovinoj remaĉadas. Trankvilas dom', vigilas gnom'; alportas tufon li por krom', kaj kun la kat' dancadas. Ĉe la fajrejo En ĉiuj ejoj labor' finiĝis. Ankoraŭ ili ne eklumigis. Servisto Lars daŭras en la stal'. Patrin' dormetas sub sia ŝal'. Kaj Per kaj Manjo, la du najbaroj, nun enen tretas post endaj faroj en amikejon sen ĝen' aŭ hont'; aŭskultos ili al rakont'. Pri distro ili ja nun esperas; kaj rakontadi Injet' preferas. Pri fabloj temas kaj pri fabel', pri trol' kaj besto en vila fel'. «La Holand-knabo, li vaste ĉasis, kaj iam urbon kun pred' trapasis, sed ne atingis vilaĝon ĉi; survoje hejmen sorĉiĝis li. Aspektis montoj translokiĝintaj, kaj vojdirektoj sin turnigintaj. Ter' estis akvo, kaj akvo ter'. Mar' estis mont'. Sudo norda sfer'. La hejma ej' estis en forgeso; ĉirkaŭtiriĝis li nur sen ĉeso. Rapidis reen li kiel flam' pro tempo-pas'; vesperiĝis jam. Sentiĝis kvazaŭ suĉanta tiro; al Vatn li venis sen mema iro. Vi kredu: kaptis lin jen la tim'. Denove devis li turni sin. De nura koto la voj' kovriĝis; la nokto plie kaj pli nigriĝis; kaj malaperis la voja rand'; li estis kvazaŭ en fremda land'. Post longa vojo en pen' irita, rokeje staras li konfuzita. Li ne ĉi-estis en sia viv'; sed domon vidas li en dekliv'. En embaras' lin plenigis ĝojo. Eniras li por demand' pri vojo; ŝtopiĝas spir', ĉar pri tia dom' neniam aŭdis iu ajna hom'. Briladas jen kvazaŭ mil lumetoj sur tabloj, benkoj kaj sur benketoj; kun perloj glimas knabin-harar', je tret' tintadas arĝenta ar'. Intencon sian li tuj forgesas, ĉar bonvenigoj neniel ĉesas; prizorgas ili laŭ vic' en rond', ĝentilas kvazaŭ al princ' de l' mond'. Li tuj forgesas la hejm-bienon. Sidiĝas li sur la silk-kusenon. Konfuz-gapanta al ornamar' li ne respondas al servistar'. Se li soifas, trinkigas ino; ŝi brile belas, la domfilino. Neniam tiel aspektis in'; miraĝo kvazaŭ envolvas ŝin. Li rigardadas ŝin ĝis sveniĝo; ridet' lin portas al ekardiĝo. Kapsigne diras oldul' al li: “Se ŝin vi ŝatas, ŝin havu vi.” “Se ŝin ricevus mi kaj bienon, ne plu suferus mi streĉan penon.” “Post mia morto al vi la ter', kaj nupton festos vi ĉi-vesper'!” Glatiĝas ĉio nun por vizito al ŝia preta, pornupta lito. Klariĝas tiam la ver' pri ŝi. La huldran voston ekvidas li. Timiĝas li, kaj li eĉ ekridas, kaj tuj tranĉilon li elingigas; sed sammomente aŭdiĝas kri', kaj malaperas bien' kaj ŝi. Ĉe Holand-monto li konsciiĝis, kun kapdolor' en malsek' fridiĝis. Li jen komprenis: En pasinta tag' forgesis “Patro-nian” tiu knab'. Sed poste ofte, dum li vagadis, la saman huldron li renkontadis; kaj tiu plore priplendis sin: “Povintus savi vi ambaŭ nin.” En montaj ejoj ja certe multas ĝemadoj, sed ni ja ne aŭskultas; sopiras tie al tag' kaj sun' gemizeruloj en gnom-komun'.» La pasero Pasero en la korto manĝetas grenon ĝis plensat', kaj ĝojas pro la sorto, kaj ridas al la kat': Pip — pip, dum tagoj pasas Mons min ĉasas, sed min libera lasas laŭ mia propra ŝat'! Min la flugiloj levas, nur leki povas sin la kat'. Kvit, kvit, suferi devas li pro la memkompat'. Se akcipitro provas, ĉu li povas min kapti, tuj mi movas min for el tiu svat'. Pro viv' facila povas mi nur kontenti, jes en ver'. Sufiĉan manĝon trovas mi ĉiam laŭ prefer'. Mi timi ne bezonas, ujon konas; al mi sufiĉon donas rikolto de somer'. Kristnaske ofte donas frandaĵon Veslemey al mi. Fojnejon mi disponas, kaj varma estas ĝi. Printempe mi libere enaere flugadas, kaj fiere konstruas neston mi. (Tradukis H.A. Rosbach) Kantiĝas Malsekeca nebul-humid'. Luna brilo tra nokta frid'. Nuboj en laktokolora lum' ondas ombre sub pala lun'. Densas, disas la ombro-ar'. Zume kantas la paca mar'. Sorĉe regata sonĝas la viv'. Peza dormo sur kamp' kaj dekliv'! * Kuŝas Injeto sur benk' ĉe l' forn'. Milde lunbril' ŝin vekas el dorm'. Trance inerta vekiĝas ŝi nun. Ombroj vidiĝas en glimo de lun'. Kapro trotas saltante laŭ mur'. Vento spiras kun ve-susur'. Lule kreskas loganta kant'. Vibre insistas amopetant'. * Se scias vi sonĝon kaj kanton ĉi, la tonojn vi garde karesos, multfoje loge mi ludos por vi, neniam vi tion forgesos. Ravege por vi. Vi loĝu kun mi. Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. La freŝa nokt' ne timigu vin, radikoj entere ĝermantaj; kastelo en sonĝo, vi vidis ĝin kaj ludojn de inoj dancantaj. Fruktigas dormet', verdiĝas bosket'; feliĉos vi pli ol dum tag', Injet'. Pro dolĉa nokto ne estu tim'. Streĉiĝas la sonĝaj flugiloj. Pli mildas ol tago la luma glim'. Pli softas la son' de ludiloj. Jen lulo en val', dormiĝ' post batal', feliĉa vi estas je taga fal'. Pro nokto profunda ne estu tim' dormante sub ŝveba vaporo, vidante teruron trans griza ŝim' al sonĝaj mondoj en foro. Kaj lulas ĝi vin, luliĝas l' anim' el tago kaj sun' blindigintaj vin. Pro amo sovaĝa ne estu tim', ĝi pekas en plor' kaj forgeso; mildiĝas al vi la ardanta sin'; la urson li jugas al dreso. Ravege por vi. Vi loĝu kun mi. Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Antaŭsciigo Injeto kuŝas dorme en griza frua hor', kaj vidas sian franjon staranta en l' aŭror'. La blanka vualo mole ondas ĉe tors' kaj kol'; lumeta glimo trembrilas pro movoj en ŝia tol'. Pokalon el pura arĝento ŝi portas per magra man'. La grandaj pacaj okuloj rigardas Injeton en am'. «Vi povra, juna fratino!» ŝi diras en zorga tim', «jen profunda kaliko. Vi malplenigu ĝin. Vi havos plej pezan sorton portendan de homa id'. Kion la nokto kaŝas, rivelu via vid'. Tial kuŝas perfidaj kaptiloj ĉe via pied', sorĉontaj vian menson, logontaj vin sia pred'. Vi iros sombran vojon. Atentu, atentu, fratin'! Sed kiam vi elglitos, apude vi trovos min. Atentu, atentu, fratino! Glita, tenebra la voj'. Sed post la peza nokto ekbrilos mateno en ĝoj'.» Feliĉa vekiĝis Injeto, etendis sin al fratin'. Ekbrilis tra la vitro l' unua matena glim'. La kara beata fratino forglitis en lum-silent'. Suspiro forbloviĝis en frumatena vent'. Dimanĉ-trankvilo Frosto krakas en muro-fend'. Sun' briletas, ekdormas jen, kaj ruĝon sur neĝon ŝutas. Pendas nebul' kvazaŭ frosta pont' super glaciej', sur ĉiu mont'; sed la korto en vintra klar' mutas. Per okulvitro maljuna patrin' legas en libro ĉe l' tablofin' pensante pri fina vojaĝo. Ĉe ruĝa forno gejunular' pomtranĉojn fritas dum maĉa knar'; jen ege bongusta manĝaĵo. * «Kio flusiblas ne silentante en la sovaĝej'?» «La rojo flusiblas ne silentante laŭ la longa fluej'.» «Kio hakante la tutan tagon eĉ ne spliton faligas?» «Horloĝ' tiktakas la tutan tagon eĉ dum vesperiĝas.» «Ĉambro plena de griza lan' de neniu kaptebla?» «La fumo estas tiu lan' de neniu prenebla.» «Sentiĝas sur mola kato-nazo varma kaj ankaŭ frida. Ne estas interne kaj ne ekstere, tamen tegmentita?» «Ne interne kaj ne ekstere, varma kaj ankaŭ frida, estas la klara fenestrovitro ĉie tegmentita.» «Ove ronda kaj ege longa kiel preĝeja voj'?» «Bul' de fadeno ronda estas kaj longa kiel voj'.» «Pendas kvar, kaj iras kvar kiam somere floradas. Spektas urben du, montras du al nub' kaj unu poste trotadas?» «Bovino kun mamo iras sur kvar kiam somere floradas; montras kornoj al nub', okuloj al urb', sed vosto poste svingadas.» «El bruna fund' ĝi ridas al vi, sed supre ĝi blankiĝas. Sub lin-kovril' ĝi ludas en kuv', sed korpon ĝi vigligas?» «Fermentas biero, bruniĝas ĝi; supre ŝaŭm' blankiĝas. Sub lin-kovril' ĝi ludas en kuv', kaj korpon ĝi vigligas.» «Dumvintre kreskas stranga arb'; printempe ĝi malkreskas; radikon supre, la supron sub, kaj ĝi maldika estas?» «Glacia pendaĵ' estas tiu arb', printempe ĝi malkreskas; supron malsupre pendas ĝi, kaj ĝi maldika estas.» «Kion neniam vidos Di', sed ĉiutage ni vidas?» «Egalan ulon ne vidos li, sed ĉiutage ni vidas.» «Senradika kun longaj radikoj, matene sur kvar ĝi rampas; tagmeze iras ĝi tamen sur du; vespere sur tri ĝi marŝas?» «La hom' senradika kun longaj radikoj ek de Adamo devenas. Unue ĝi rampas, iras poste sur du, sed fine bastone promenas.» INJETO VIZIANTA Panjo atendas Ĉe arde varma forno sub vakskandela bril' per magra brako de l' patrin' turniĝas radŝpinil'. Malgrasan korpon kovras robo el kruda lanaĵ'. Klinas sin kap' sub nigra volv', — balanca «bul' de teksaĵ'». Ŝi tiras longan fadenon per sulkiĝinta man'. Kanton sian grumblas ŝpinil' de sub la tufo de lan'. Laŭ planko kaj oldaj muroj, aspekte draka ŝajn', faŭkas la sombra ombro-nokt' glutante ĉion ajn. Ĝi cedas sed reaperas el densa mallumej', dorme, time oscedas la nokt', gapanta el sonĝa ej'. Kvazaŭ spirit' el tombo krepuske levas sin tien kaj reen vibrante la ombro de l' patrin'. Ŝpinila ombro ŝvebas turnante sur griza mur'; la «bul' de teksaĵo» balancadas ŝpinante en obskur'. Kandelo brulas malvigle, kandelo brulas en blu'; plenigas panjon pezaj pensoj: Okazas io, ĉu? Ploradas ĉe l' mur-anguloj, krakas en fend' kaj tru'; timemo frapas bruste: Okazas io, ĉu? * Ekhaltas la ŝpinil', stuporas korp' en tim'. Kurpaŝojn aŭdas ŝi kvazaŭ por viv' kaj anim'. Aŭdiĝas peza spir', suspiro kaj ĝemad' en preĝo al Sinjor', kaj kvazaŭ korfrapad'. Ekstaras jen patrin'. En timo paŝas ŝi, kruc-signas sin dum preĝo: «Jesu', ŝafid' de Di'» ... Lantas la horloĝ', nun eĉ lantadas ĝi, mortas ĝi kaj haltas ... — «Paciĝu, nokton ĉi!» Mallumas ekster dom', malbelas ekster mur'; ekstere vent' ululas: — «Ho, estu pac', sekur'! Kaj meze sur vastej' kuregas povrulin' kun frida dors' pro timo; ho, hejmen sendu ŝin! Mi aŭdas nenion plu ... Elkore preĝas mi: Injeton pace sendu al panjo tien ĉi!» * Aŭdiĝas jen denove la sama paŝ' en tim', la sama anhelad', la sama kur' por viv'. Flug-malfermiĝas pord'; ensaltas pala Injet', buŝon seka, faŭka, el okul' delira ĵet' ... «Ho, Panjo! — Timas mi, fariĝis ega hid'; kaj aŭdu: — en Fendejo aperis stranga vid'.» «Ĉi tien, infanet', ne venos draŭgo ĉi. Eksidu; ĉu vi timis? Vin kuri aŭdis mi. Jen, por vi laktogut'; nun trankviligu vin. — Ekskuis min antaŭfantomo; mi klare aŭdis ĝin.» Injeto La minca kaj svelta knabin' en bruna, serena malhel'; vizias en sia anim' al iu fora cel'. Ŝajne pro iu pov' dormiĝis ŝia mens'. En siaj parol' kaj mov' subardas prema pens'. Sub bela, malalta frunt'; brilas l' okul' tra humid'; Aspekte al fora mond' direktas sin ŝia vid'. Ŝi iras al benk' ĉe l' fajrej', eksidas sen plia atent'. Jen lakton ofertas patrin', kaj trinkas Injet' en silent'. La brusto ondas sub prem', kaj paliĝas la buŝ' en vibrad'. Ŝi malfortas, feblas en trem' meze en sia juna florad'. La vidaĵo «Ho ne, patrino. Kredu vi, ke ne pri sonĝ' rakontas mi. Reviglas pens' kaj forto. l' unuan fojon, sen atend', rigardis mi tra streta fend' en mondon de la sorto.» — «Avertis vin la morto!» «Ne plendu pro Injet', patrin'! Ne serĉas nun la morto min, ne estos mi viktimo. Sed panjan fraton perdis ni. Mi vidis lin, kaj brilis li en fosforeska glimo.» — «Kompaton al animo!» «Mallumo regas sur l' altej'; ombriĝas voj' al hejma ej'; en pens' pri Di' mi paŝas. Silentas kiel en la tomb', endormiĝinta ŝajnas mond'. Orele sango frapas ...» — «Misterojn nokto kaŝas.» «Ne timis mi, sed nur je mir' ... ekŝvebis el mallumo vir' en lun-lintuk' laŭ tero. Rekone lin atendis mi. “Adiaŭ,” milde flustris li, forglitis en l' aero.» «Lin prenu Di' en ĉielo!» «Aŭdiĝis en l' altejo kri'. En tim' prudenton perdis mi. Kadavra la odoro! Frenezis mi en stumbla kur' ĝis hejme ĉe vi en sekur'. Sed grac' je la memoro.» — «Pacigu lin Sinjoro!» La Montarino Sciiĝis tagon frostiga dir', ke ĝuste tiam forpasis la vir', ekzakte en sama horo. Jen tremis Injo en mens' kaj korp': «Mi devos do vidi fantomojn en hord' kaj draŭgon longhararan.» «Vin, kara Injo, kompatu Di'; pli bone estus ke mortus vi; vi trovus pacon en tero!» «Sed klare vidi preferas mi al iri blinda tra mondo ĉi sen eblo veron distingi!» — Poste vidiĝis subtera popol', koboldo kaj nikso kaj ogro kaj trol' kaj draŭgo longharara. Ŝi foje murmuris aspekte sen senc'; timiĝis eĉ propra patrino en mens'. Diriĝis: Mankas prudento. En erikej' inter montoj tri la tutan vivon paŝtadis ŝi. La Montarin' ŝi nomiĝis. JULO Junuloj La duan tagon en temp' de Jul' ariĝas por danc' ĉiu in' kaj ul'; ĉe panjo ili kunvenas. Kota kaj ŝlima estas la voj'; ĝi kuŝas sub neĝa pluv' kiel roj', sed tamen ĉiuj alvenas. Ni scias ja kiel la juna kor' post zorga penado en taga labor' sopire al danco tentiĝas. Intensa la gajo kaj kara la ĝoj', kaj salt' ĉevalida fariĝas, oh hoj! piedoj planken frapiĝas. Kaj trinkas la knab' por ioma kuraĝ'; li kante antaŭas kun brila vizaĝ' la varmajn manojn tenante. Ho hej! svingiĝas la brak' en feliĉ', kaj poste saltglitas knabin' en la vic', per blankaj dentoj ridante. Kaj ŝvelas ĝoja la juna kor'; foriĝas zorgo kaj pen' kaj plor'; la vivo soras kaj soros. Ludas l' animo, ridas l' okul', ardas la amo en kor' de l' junul'; li jenon ĉiame memoros. Sed kiam abundas troa drinkad', vekiĝas emo al bru' kaj batad'. Envenas la Malbonulo. Li sidas angule, ridanta la gap'; finiĝas damaĝo per murda frap' je ĝojo de l' Diablulo. Misiras ofte knab' al mizer'; knabino spertas pri hont' kaj sufer'; la ĝojofariĝas fiaĵo. Bonmaniere gajiĝu ni, kaj laŭdon donu al nia Di', donanto de vivo kaj graco. Festeno Ho — hej! Ludil'! Nun ekludas ĝi, por danca svarm', kun rid' en larm', ho venu, venu knabin' al mi, ni ludu en ama duo. Kaj longe pudoro fremdigis nin en longa dezir', en sonĝa sopir'; nun havas vi min kaj mi havas vin. Hoj, kia grandega ĝuo. Memoru fojon sur verda herbej', jen mi kun falĉil', jen vi kun rastil', kaj nian ripozon sur muska ej', ho, kiaj tagoj de amo! Rigardis mi vin, kaj rigardis vi min, ni ridis en em' kaj senvorta kompren'; jen pensis mi: mi havos vin, por posta kunviv' en ĉiamo. Ho mia, vi knabin', ho atendad' sen fin'! En mia mens' min hantas pens': ke estus ni nun survoje! Solecas mi en ted' al frida vivo pred', sed kredas mi: se kunus ni, ne zorgus mi tiomfoje. Hoj hej! ni dancadu ĝis danca fin'! Turniĝas la sun', turniĝas la Jul'; eksaltas la vir', postsaltas virin'! Okazas nun ĝustmaniere. Printempon fariĝos alia danc'! Hoj hej kia far'! Hoj hej kia par'! Ni ludos kune en kroma ŝanc' en ĝojo senhalte, sincere. Kun salt' kaj ĵet' ĝis al plafon' en danc-impet' laŭ violon' la forta knab' per firma kapt' knabinon nun svingadas. Jen alsturmad' kun salt' kaj sku' en kontuzad' kun ega bru'; flatanta knab' pro ŝajn-tentad' al dolĉa kuŝ' logadas. Singarda in' per ridmokeg' rifuzas ĝin en mokrideg'; bier' en flu' kaj sang' en brul'; ludilo lud-kantadas. * Eksidis Injet' en malluma angul', rigardas ŝi murmuradanta; sekreton ŝi vidas pri ĉiu opul' sovaĝa, dancanta, saltanta. Svarmadas ombrar', multnombra bestar', fluganta, rulanta mistera ar'. Dum danco al ĉiu petola hom' postsekvas nun ombro fidela, kaj blanka aŭ nigra ĉiu fantom', aŭ hida aŭ eĉ pli malbela. Se eblus la vid' jen velkus la rid', kaj turnus sin ili de l' fia hid'. Jen Topp-Ola Lejte, frizita ĝis mok', en svinga kondut' kiel moŝto. Lin sekvas tro-sinestima kok' kun longaj spronoj kaj vosto. Kun Petro en fid' kuniras ŝafid'. Al Jo sekvas vulpo, ruzul' en perfid'. Kun pigra Knut Os, tiu senzorgist', la porko ja estas kompano. Al Andrias Holand, knabino-ĉasist', postsaltas virŝaf' ĉe l' kalkano. Pro parol' en velur' kaj aspekto de pur' post Svein kuras lupo kun longa krur'. Malzorgan Jens sekvas magra ĉeval'; ĝi vidis nek fojnon nek akvon; kaj urs' akompanas al forta Lars Val', Jakobo, li havas nur katon. Kristjano Fendul' ŝajnigas sin bravul', sed saltas laŭspure la leporul'. Kun Dik-Mali stumblas grasa porkid'; Babil-Guri havas kaprinon ĉiam helpema al ŝiro kaj pik'. Ĉe-kuŝ-Berit havas hundinon. Al Mari sur Dig' postsekvas la pig', al altkoksa Rakel la ĉevalid'. Al Maren kaj Mette kaj Lizabet' kaj Stine de l' Mont-Dorsa-Fino kaj Jorina Klopp kaj al Olina Klett postsekvas po unu kokino. La inaĉo de Os kun arĝento sub ŝlos', ŝin sekvas anser' kun memfida bros'. Jen dancas vigle la gaja mond', kaj vibras traboj kaj fostoj, du- kaj kvarpieduloj en rond'; svingiĝas brakoj kaj vostoj. Jen nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'! Monta fein', draŭgo, niks', gnomin', hirtharara trol', svarm' en skua fol', nano en kur' per leĝera krur' ĉiuloken nun rampadas; mezen en nanar' sin ŝovas dancantar'; dancon en angul', ne vidas hom-okul'; kaldrono kaj fritil', korn' kaj gnom-ludil' strangan kanton sonigadas: Akvoguta kluk', roja murmurad', uestventa plor', muĝo de ondad', vortoj en angul', sono de flustrad', fal' folia susuradas ... Dancu nun, viglu nun, gegrizuloj. Viglu nun, dancu nun, dormas sun'. Lamu nun, saltu nun, gegrizuloj. Saltu nun, lamu nun, hoj! jen Jul'. Bummel, bammel rokadanc' kaj rammel, montodors' bluiĝis. Bammel, bummel, rangedanc' kaj rummel, sun' kaj lun' mortiĝis. * Sovaĝe, hej! en anim' kaj sin'. Hej! turnu vi vin, Hej! svingu vi vin. Eksaltas la vir', postsaltas virin', spitante la limon de deco. Vidiĝis ne tia ĉi hurlumhej' kun svarmo kaj klak', kun muĝo kaj krak'; portiĝas ulul' al fora ej'; ebrio kaj frivoleco. Tingel tangel rumladanc' kaj rangel, krak' en ursa robo ... Kaj jen la knabo, ho hej kaj hi! tra montara brum', kaj tra fajra fum'; se volas vi havi min, povos vi; per nur fingra indik' mi ricevos. Ho! donu la buŝon, ho-ho, ho-hej! Laŭ eta invit' vi havos en lit' plej taŭgan ulon el ajna ej'! Vi vidu ke dance li ŝvebos. Tangel tingel vibrodanc' kaj vingel; bone en ombro dum Julo ... ... ... ... ... * Sidas Injeto en sorĉa tord' kaj peze el brusto spiras. Nun suben kaj norden drivas la hord', ĉar troloj kaj homoj miksiras. Velkas la lumoj, kaj obskur' ĉirkaŭe daŭre densiĝas. Pli da troloj ensturmas en kur' — kaj saltodanc' ekludiĝas: Hoj, hoj, kara vi! Vin amas ja mi! Vi ludu kun mi en sudeli-dudelidej. Hoj, hoj, bela vi! Atendu min vi! Mi venas al vi en dudelidej. Loganta in', vi! Mi turnas min al vi kaj loĝos kun vi en Haŭkeli-Haŭkeli-ej'. Ravega in', vi! Ekloĝu kun mi! Ŝpinilon turnu vi en Haŭkeli-ej'. Ŝpinu vi harojn, tordu fadenojn, triku vi ŝtrumpojn, surelilej. Al vi mi kantu, por vi mastrumu ame karesu, hudelideja! Tekson ni varpu, trabon ni turnu. Pinon ni brulu! surelilej; lulilo, ĝi knaru, panon ni faru, ni ne avaru elibeja! Mirloga ja vi! amadu kun mi, kaj dancu kun mi en sudeli-dudeli-dej; belega in' vi, atendu min vi, mi venas al vi en dudeli-dej ... * ... Dolĉe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazaŭ milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormiĝas ĝi en sonĝ-trankvilo; vekiĝas el silent', ŝvelas en potenc', kiel ŝaŭm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma ĉarm' ŝvebas tona svarm' amovarma, dolĉa trilo ... Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringo sur haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' dum tonoj ĉirkaŭe vibrantaj. Ravege por vi! Vi loĝu kun mi! Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Ursego bruna mi estas dum tag' en vastaj arbaroj kuranta, lavanta hararon profunde en lag' kaj fortajn torentojn vadanta. Mi ludas sur strand' kaj regas sur land' ĝis fora montar' ĉe la vidorand'. Sed kiam proksimas la meznokta hor', kaj montoj englutis la tagon, la am-melodion vi aŭdas el for', plej mildan, sorĉantan logadon. Venigas vi min, kaj serĉas mi vin por dormo sur brak' de mia amikin'. Vi sidu en silko kaj brila arĝent' en Blua-Mont' fianĉino. Neniam plu venos tag' de lament', peliĝos ĉagreno el sino. Ravege por vi! Vi loĝu kun mi! Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Li manon palbluan etendas al ŝi. Ŝi tremas pro tim' je la tuŝo. Sed kiam ŝi donus kison al li, sin montras la rata buŝo. «Jesuo!» — Injet' en sven' sur benket' kun nom' de l' savanto en sava pet'. EN LA PAŜTEJO La vento-troloj Tŝjuh! Buh! diras nord-ventulo, ululas trans nudaj altejoj; blankbarbe li flagras per nigra flugil', blankiĝas sur mont' kaj herbejoj. — Tŝju ... Tŝjuh-hu-hu! diras trol' nord-uesta. Turniĝas kiloj, jaĥtoj. Kirliĝas la maro el profund', skuiĝas ĝis dek kvin klaftoj. — Tŝju ... Tŝjui-lu! diras uesta marulo en sia elmara furi'. Dance li ludas sur brunaj deklivoj; fidinda ne estas li. — Tŝju ... Tŝjui-lu! diras uesta marulo en sale malseka furor'. Li logas per sun' kaj bluo milda. Finiĝas ofte per plor'! — Tŝju ... Tŝjui-su! diras ul' orienta, li akras en sia hel'. Li venas de brilaj montopintoj, kalvaj kun blanka ĉapel'. — Tŝju ... Sulilu! diras suda lum-elf' susure en foliar', kaj lude li kantas kaj milde fajfas kun haroj el bunta florar'. — Tŝju ... Sulilu! diras suda lum-elf'; paŝtado tiam bonas. Kalme estas ĉe ŝton' sub sun'; ŝafidoj miaj petolas. — Tŝju ... Sulilu! Beata somero kun sun' sur ej' kaj labor'. Jen ĝuas mi dormon en erikej'; vekiĝas el ĝi sen plor'. — Tŝju ... Ne estas facile Ho povra, nun vi frostas, ĝentila mia ŝaf' sub pluvo el la uesto, skualaj ĵet' kaj paf'! La ŝton' feina ŝirmas vin kontraŭ humidec'. Kurbiĝu kaj ĉekuŝu, tieas la eblec' por mildec'. Bovino volas hejmen; streĉiga estas pel'; trankvilo ne troviĝas sub daŭra pluv' de l' ĉiel'. Sed en fojnejo nia nun regas nur malplen'. Ni haltu en l' altejo; ni trovos ion jen, sen troa pen'. Ne estas tiel aĉe en ŝirm' ĉe l' roka mur'; pasigu ni la tempon en iom da sekur'! Kaj eble tie huldro enlasos nin al si; ŝi scias, ke hodiaŭ dum paŝt' suferas ni, vi kaj mi. Laŭ dorso komenciĝis malvarma akva flu'. Mi tretis en la marĉon, kaj truon havas ŝu'. Malseka peze estas vestaĵo ĉe la sin'. Nun haltu kaj atendu, ho kara vi, bovin', sekvu min! Malvarmas; baldaŭ frosto en brusto pikos min. Rapidos mi al varmo en domo de patrin'. Mi povos ripozeti post ŝanĝo de vestaĵ'; farunon vi ricevos. Estos varma la trinkaĵ', ho ŝataĵ'! Birdoj Kra! Kra! grakas korniko, sub nuboj en peza flug', Humila vestiĝas ŝi per kamlot' sen brila butika tuk'. Ŝi iras sur kampo en aroj. Pri gajno ne mankas sci'. Ŝi ŝajnas digna bienmastrino; ŝin tamen ne fidu vi. Ŝi havas leĝan okupon ĉe muro, barilo kaj pont', sed kiam atente ni pririgardas, ŝi ŝtelis ovojn sen hont'. «Skar-rar!» diras pigo, ŝi saltas kokete laŭ ŝajn'. Skaras kaj vigle baskuladas, kaj taŭgas neniel ajn. Ŝi estas vagulino, disvastigant' de kverel'; ŝi ĝojas je klaĉo, mensogo kaj mok'; ne estas ŝi fremda pri ŝtel'. «Kvirli-kvit!» diras sturno, verd-nigra en brilo de sun'. Ĝoje ŝi saltas perle bela kiel infano en jun'. «Tip-tip!» kuradante diras gracia motacil'. Ŝi estas kiel infana penso, pura en sia babil'. «Smek-smek!» saksikolo pepas seke sur sia ŝtonar'. Sed eta, bruna birdo-reĝo sin kaŝas inter florar'. «Tirli-ti!» alaŭdo flugas ĉielen sur ĝojo-ond'. Kaj kiam ŝi tirlas en fru-mateno, fariĝas nova la mond'. «Tirli-ti!» alaŭdo leviĝas al volba ĉiel' en aŭror'. Kiam ŝi tirlas en fru-mateno tikliĝas en mia kor'. «Vi-vip!» la vanelo fieras per sia kapa gest', en plum-ĉapelo, velura jako kaj blanka silka veŝt'. Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabiĝis ĝi. Birda patrino dolore pepis; — neniam plu faros mi. Pluvio, la bela, bruna birdo, velurvestita trezor', kiam ŝi fajfas en erikejo, varmiĝas en mia kor'. Pluvio, la bela, bruna birdo, kun paŝoj malpezaj sur grund', — kiam ŝi fajfas en erikejo, mi ploras en kora fund'. Je somermezo Suda pluv'! Somera pluv'! gutas milde el nubeto; ardan aeron ĝi freŝigas, sunbrulita kamp' rosiĝas. Gutas kaj gutadas longe; ter', printemp' laviĝas sanaj; ĉesas post labor' kontenta milde, dolĉe pluv' vespere. Malfermiĝas ekspirante flor', foli', vivantoj ĉiuj, tigo, ŝalm', eriko freŝa, la mirik' kaj junipero. Feliĉego elspiriĝas en la miloj da odoroj, miloj da odoroj dolĉaj, — ĝis l' aer' balzame fluas. Volvas teron en flaraĵon ama svarmo de la vivo, kiel la vual' sur brunaj rondaj, logaj inaj mamoj. Injo kun brutar' trankvila inter la montetoj paŝtas norde ĉe la nigra lago, kunkreskanta marĉ' per musko. Marĉ' profunda, danĝerega sub la musk' kaj marĉa lano. Funde de la stagna lago dormas la erikserpento. En dekliv' brutar' paŝtiĝas buŝkaptante eriketojn; vigle la ŝafidoj dancas al patrin' por suĉon serĉi. Kiam sin somer-vespero volvas mole super tero, kaj la hela fum' vespera vid-miraĝe levas ĉion — jen trikaĵon ŝi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: Vidas ke herbej' viviĝas, ke vekiĝas ĉe ŝtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar' paŝtiĝis. Montulin' en blua jupo, sur la brust' arĝent-folioj, sidas sub dekliv' sur tufo, ŝutas salon al bovinoj. Ŝi ekstaras kaj logvokas, ŝultre ondas la hararo; sin la grego vic-arigas kaj montaren vice paŝas. Brut' post brut' en bona ordo, laste Dimeld, granda bovo, kvazaŭ ombra ar' en movo siluetas en la nordo. Estingiĝis lum' surtera, grize velkas nuba ondo, aŭskultante kuŝas mondo; sonas kvazaŭ kant' vespera. * Longe restis vi kaj mi en la hejm-paŝtejo; por somero iros ni al la Skar-montejo. Venu, vi bovin', kun mi! Skar-deklivo freŝas pli. Brutaro! Brutaro! Sur mont' estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Hoj! Dimeld kaj Dros, Hoj! Randeliros, je vesper'! Bone estas ĉe Norda-mont' en bosko subterula. Longa la trankvila nokt'! Kurta tag' sunbrula! Freŝo, paco en montar', ŝirmo kontraŭ malbonfar'. Kiam ŝveba nebulej' malheligas teron, ni vagante laŭ altej' ĝuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv' — sendanĝera huldra viv'. Trol' min ofte en vesper' ame alparolas; promesiĝas mont' kaj ter' se mi lin nur volas. Tute ne allogas min vivo kiel trol-edzin'. Huldro en aflikta plag' ame bruli devas por la hela knab' de l' tag', kiun ŝi prirevas. Huldran econ ŝanĝus mi, kontraŭ estontec' kun li. Sunleviĝ' kaj sunsubir', vintroj venas, pasas; sen amik' kun amdezir' huldro sola vagas. Longe daŭros ema brul'; venos ne la hela ul'. Brutaro! Brutaro! Sur mont' estas verda herbaro! Bovinoj! Bovidoj! Paŝtejen sopir', altejen la ir' je vesper'! La herbsezono Falĉiĝas laŭvice la bunta florar', ĉar kantas falĉiloj en suka herbar' la herbojn elradikantaj. Facilas falĉad' en rosmola herbej'. Laŭvice svingadas sin en la falĉej' la knaboj kvazaŭ dancantaj. Jes, svingu kaj razu herbejon, falĉist'. Odore disfalas la herb' sen rezist'. Aroma mondo de floroj! Inundas deklivon, vilaĝon l' odor', kaj sento de sekureco en kor' dum mezsomertagaj horoj. Alternu nun suno kaj vent' sur herbej', ke l' dia rikolto en nia fojnej' sekure, benite stokiĝu. Ke estu sufiĉa sekeco sub sun', ke putre ne velku la fojn' dum aŭtun', kaj Julo ĝojiga fariĝu. Injeto miras Knabinoj rastas, falĉas knabar'; ŝerckrioj flugas en gejunular'. — Jen kiam la sorto regas —. Vigle estas sur la herbejoj en la herbaro laŭ la falĉejoj. — Jen kiam la sorto regas —. Ekridi kaj ŝerci — nun bone pri ĝi; kelkfoje tion ja faras eĉ mi. — Jen kiam la sorto regas —. Imagu ke knabon afablan mi vidus, kiu pri mi, Montarino, ne ridus! — Jen kiam la sorto regas —. Jes, ŝerce petoli faradu knabin', sed tamen ĉu edzinigu ŝi sin? — Jen kiam la sorto regas —. Se belas knab' kiel infanul', li iĝos malĝentila junul'. — Jen kiam la sorto regas —. Se juna ulo afabla estas, li iĝos trol' kiam li plenkreskas. — Jen kiam la sorto regas —. Imagu logi al svata iro. Imagu rajdi al nupt' kun viro. — Jen kiam la sorto regas —. Atendas nura mizer' edzinon, sed vivo sen viro ne logas knabinon. — Jen kiam la sorto regas —. Amuz' por knabino, sed pen' por edzin'. Prudento mankas al juna in'. — Jen kiam la sorto regas —. Prefere al ŝanĝi virginan staton akceptos mi paŝtistinan faton. — Jen kiam la sorto regas ... Prefere al dura edzina pen' mi iros almozi en ĉies bien'. — Jen kiam la sorto regas ... Prefere al zorgoj pri idoj kaj vir' mi povrulinos en land' kaj foir'. — Jen kiam la sorto regas ... Ridi kaj ŝerci supraĵe, — jen mi; sed kisi barbulon? Ho, fore de ĝi! — — Sed tamen, — se l' sorto regus? Kondamnita Aŭtuna vesper' super plata land'. Ekkrako mara ĉe l' norda strand'. Ueste blu-fridaj nuboj en ŝveb'. L' okulo de l' tag' estingiĝas en krev'. La marĉoj dormas en bruma vesper'. Averte susuras fluanta river'. Nebule insidas sorĉa fort'; — rapidas Injeto al hejma kort'. * Sed vidas ŝi sur la kamp' ĉe l' river' strangan oldulon, kurbita al ter'. Vestoj de jam pasinta jarcent' ŝirmas lin kontraŭ la ŝira vent'. Frapas ŝin akra anima ŝok'. Ne povas ŝi movi sin el la lok'. Ŝancele iras la vir' laŭ la bord' malantaŭ partiga barila pord'. Stumble klopodas li sen trankvil' tiri kaj levi, sed staras baril'. Levas kaj skuas per brak' kaj krur'. La ŝtonoj kuŝas fiksitaj al mur'. Li krias kaj ploras el brusta prem'; krias en plor' kiel kant' en trem'. * Mi, sklavo al riĉeca ŝajn', animon vendis por eta gajn'; por jena povra pec' de ter' ĵuris mi min al eterna sufer'. Havenon kaj hejmon ne trovas mi. Je nom' de Jesuo, helpu min Di'. Kiu perfidis dum viv' en mond', por tiu sekvas kondamna respond'. Perdiĝis fido, perdiĝis renom'. Troveblas neniu amika dom'. Senvoja nun, kaduka mi! Je nom' de Jesuo, helpu min Di'. Jen translokiĝis partiga ŝton' senhoneste de mi pro mon'. Rompiĝis fido, rompiĝis vort', nun senamika mia sort'. Ne trovos patran sinon mi. Je nom' de Jesuo, helpu min Di'. ILI VOLAS PRENI ŜIN La lunluminoj Dormas en vintro la tera sin'. Juna betulo en prujna lin' kvazaŭ arĝente muldita, staras kiel el stela glim'. Dormas en vintra somno la ter'. Lumas la lun' en ĉiela sfer'. Miloj da diamantoj glimas sur branĉoj en frost-veter'. Tuj ekbrilas radioj sen fin', kiam la branĉoj movas sin. Kvazaŭ vivas la bosko sub gemoj ŝutitaj super ĝin. Injo sen sens' kaj pens' dum star' gapas al tiu arĝenta klar'; subite ŝi vidas inojn; dance iras la hela ar'. Hela aro en ronda ir' paŝas silente en ŝveba gir', kvazaŭ sonĝe dancantaj laŭ tintil' kaj arĝenta lir'. Kreis ilin aera pal'; el luna krep' estas rob' kaj ŝal', kudritaj per stela brilo, kaŝas mametojn karesa vual'. Laŭdorse falas flagranta harar', glima kvazaŭ arĝenta ar'. Super la palaj vangoj en stela sonĝo okula par'. Sunon ne spertis ilia vid'; dancas la juna aro sen rid'; rigide nur ili ridetas. Dormas la trajtoj en sia frid'. Injo staras kvazaŭ en tranc', rigardas sonĝe al tiu danc'. Kapklinas ili salute, kaj dissolviĝas en bruma trans'. Profanado Ŝi tristas, la knabin', en tim' de io; frostiĝas ŝia sin' de sombra scio. Ĉu baldaŭ loĝu ŝi sur draŭg-insuloj? Ĉu celu nun pri ŝi la in-junuloj? Ŝi brulas en torpor' eĉ kiam ventas. Pri pika brustdolor' ŝi ade sentas. Ĉe brutoj dum paŝtad' ŝi rev-langvoras, sencelas en vagad', ne plu memoras. Dimanĉon kun patrin' al kirk' ŝi iras. Per sankta vort' l' anim' ĉu refortiĝas? Alrulas el la mar' la nub' pluvadon. Obtuzas nebular' sonorigadon. Ŝi vage tra tombej' en tristo venas. Jen osto en herbej', kaj ĝin ŝi prenas. Solene ĉe la sin' ŝi tuj ĝin kaŝu. Fantomojn el l' anim' ĝi nun forĉasu. La postulanto Sur lito ŝi dum nokta hor' aŭskultas kiel vent' kun plor' la domon ĉirkaŭblovas. La tempo lantas dum la ir'; pro brulo jen, jen frida ŝir' ne dormi Injo povas. Kuŝanta en premiga tord' ŝi aŭdas frapon al la pord'; ŝin atentigas tiu. Demandas ŝi: Ĉu estas hom' en ĉi vetero ekster dom'? — Sed ne respondas iu. Irante tien fojojn tri neniun tamen vidas ŝi. Ŝi timas ion fian, kaj sub kovrilo en la lit' preĝadas buŝe sen hezit' tri fojojn «Patro Nia»-n. Dum kuŝas ŝi je ŝvita brul', ĉe l' lit' aperas draŭga ul'. Ĉu venis li tra l' planko? Li staras blanka kaj sen vort' kaj lamas per pied' sen fort' ĝis ĉe la lita flanko. Potenca forto de l' mortint' sentigas ŝin paralizint'. La gorĝo sufokiĝas. Per frida man' li palpas ŝin ĝis ene ĉe l' premita sin' la osto ektuŝiĝas. «La mia!» raŭke krias li, «konsekran ŝloson rompis vi per ŝtelo de ostero; revenu kaj remetu ĝin; de l' draŭga fato savu min al paco en la tero.» Li malaperas; el horor' vekiĝas ŝi kaj kun ĝemplor' ĉe panjon sin enŝovas. Pro ties milda komprenem' ŝi pacon post la kora prem' kaj dormon baldaŭ trovas. Ekstere daŭre blovas. En la nebulo Ĉe vitro staras ŝi dum pluvet'; Ĉe l' sin' kaŝiĝas la draŭg-ostet'. Denove ekfridas bruste angor'. Kirkveston surmetas ŝi en fervor'. La oston ŝi volvas en tukon de lin'; al kirko ŝi tuj rapidigas sin. Neston ŝi fosas en tomba ter', sed je rigard': neniu oster'! Konfuzis ŝin iu sorĉa truk', ĉar for estas osto kaj for la tuk'. Fridiĝas ŝi nun, ne estas ĝoj'; ŝi fosas kaj serĉas sur tomb' kaj voj'. Sovaĝe ŝi fosas, l' anim' en panik'; ŝi fosas ĝis sangas unga radik'. Ŝi serĉas ĝis ŝvelas la man' en dolor'; nenion ŝi trovas; for estas for. Brueto de paŝ' en tombeja angul'. Skuata de rido jen staras grizul'. «Por vi merite! Ho-ho! Hi-hi! Hieraŭ forgesis vi lakton por mi!» For li estas sur vigla krur'. Hurlas la vent' laŭ kirka mur'. Sola ŝi staras; for la gnom'. Frapas la vent' al la kirka dom'. Murmur' el tero atingas ŝin: «Osteto mia! — — — Redonu ĝin — —» Ŝi kion faru? Kien la kur'? Nebulas sombre ĉe l' kirka tur'. El tomb' etendas sin krifa man'. Ŝi krias pro timo, kaj ek elan'. Injeto malsana Pro febro ŝi deliras; tage kaj nokte doloras. Vartas ŝin Panjo laŭ la pov'; silente por Injo ŝi ploras. «Vi alta Dio supre, ne ŝarĝu sur min ĉi tion! Vi scias ŝi estas la lasta por mi. Ne prenu for de mi Injon. Fil' mia velis transmaren; li ne estis knab' estiminda. Iris urben plej aĝa filin'; Ŝi nun estas ĉies preninda. La dua filino mortis; rompis ĝi koron mian. Povra, bona Lizabet', ne ĝuus vi vivon vian. Nun mi ne havas pliajn; indulgi min grace vi devos. Lasu mian Injeton en pac' ĝis min el la mond' vi ricevos.» Injeto kuŝas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj draŭgoj baraktas ŝi, murmuras pri lunluminoj. Neĝoŝtormo Peze bruas, rompiĝas kaj krakas, sombriĝas pro neĝa falado; alteje nubiĝas, glacioj knaras, elmare hurlas tondrado. De fortoj senbridaj la tero premiĝas; kaj frosto krevigas, ŝtormĵetoj ruliĝas; kaj voj' kaj ej' kaj ĉiu pasej de neĝaj dunoj fermiĝas. Kaj lupoj ululas en altaj krutejoj, kun ŝaŭma sang' ĉe dentaro. Embuskas la niks' sub glaci' en fluejoj, kadavre fetora la flaro. Tra mara ŝaŭmo draŭgo kaŝiras, hurlante en ŝtormo, mokante alkrias; rikana rideg'; al li la predeg'! Per kadavroj la bordo pontiĝas. Ĉiel' kaj altej' kaj la grizaj ŝtonegoj kovriĝas per neĝa blovado; kaj fale bruas en mont' kaj rokegoj, kaj bolas sur ŝer' kaj ĉe kabo. Pro fortoj senbridaj la mond' dezertiĝos, kaj ĉio ŝiriĝos kaj ekneniiĝos; kaj best' kaj hom' sin ŝirmas en dom'. Ĉu vivo nun estingiĝos? * Ŝi kuŝas gestante en plend', Injet'; ekstere ĉio griziĝas. Rigardas ŝi time tra fenestret'; teruraj ogroj vidiĝas; Injeto febre trepidas. Kiel montaj ombroj ili laŭ ŝajn' kun kapo en nuboj iras. Ĉielon kaj maron kaj ĉion ajn ili turnas kaj trene tiras, kaj ĉion per koto ŝmiras. Unu en maro ĝis la tali' el fundo ĝin skue movas; alia sur iu nordeja glaci' el aĉa faŭkego blovas; similan oni ne trovas. Iu estas en fora nord-uest' nubaron pezan tiranta. Neĝon blovas ogrin' en tempest' el tuta povo spiranta, la junan printempon pelanta. Sur Skarekula en roka tru', dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorĉantaj per raŭka ululo estingon de l' sun' en nebulo. Se ili atingus al sia cel', por troloj estus konkero; la viv' estingiĝus treme en gel'; ekregus mallum' sur la tero kaj kovrus ĉion glaĉero. Ridetas la sun' super nub' kaj nebul'; indulge toleri ĝi provas; atingos ĝin nek ilia ulul' nek sorĉ', kiun ili kovas; — lerni ili ne povas. La drako Pia-Per amas la mondon ĉi; bienojn kaj kampojn kolektis li, sufiĉe ricevis neniam. La Haŭgastad-ejo, de panjo bien', en hume mola, fekunda teren', ĝin havi avidis li ĉiam. Ĝi estos nun baldaŭ je lia dispon'. Vidvinon li prunte helpis per mon' por porti la edzon en tombon. Kreskadis per rentoj la ŝuld' laŭ esper', printempe okazos aŭkcia afer'; akiros li jen la ĉiomon. Trunkege dika en iu tag' li sidas sur benk' postulante pri pag': «Ne plue de mi vi ŝirmiĝos». Ne helpas la plenda patrina pet': «Nun kiel fariĝos? Ho povra Injet'! Al vilaĝa prizorg' ni peliĝos!» Sed ĉesas pro timo la veo kaj plor'; ĉar kuŝas Injeto sur lit' en stupor', terure aspekta sen senso. Pala sin turnas la maljunulin': «La bieno kun domo, do prenu vi ĝin kun viv' sur la konscienco.» «Al kio ŝi gapas? Kia horor'?» balbutas Per-Pia, griziĝas kolor', «ŝi vidas teruran ion!» «Infan' mia povra, paciĝu nun vi; nutraĵon ni trovos por ambaŭ ni, — ja eĉ se ŝtelu mi ĉion.» Injeto siblas en paroksism': «La drako — kun faŭko kiel abism' ... flamanta de kap' ĝis la vosto ... Sinjoro ... Jesuo ... Ho jen la diabl'!» — — Kun arĝenta baston' Pia-Per laŭ kapabl' elsaltas ĉe l' porda fosto. La helpo Terure estas nokte; la fridaj mortintoj venas ĉi tien el la fermita tombej'; kaj ĉiuj ŝin ĉirkaŭĉenas. L' aeron gestante frapadas per manoj pugne premitaj la ar' kun ridaĉaj makzeloj en faŭk' kaj dentoj grimac-disigitaj. «Draŭgo-oston vi ŝtelis ... Draŭgo-oston vi prenis ... Fride estas en nia tombej'. Pacon en mort' vi ĝenis ...» En tima sufok' ŝi baraktas; sufere sin plende tordas; panjo ne havas pacon en kor', ĉar sombraj pensoj ŝin mordas. La pastron ŝi serĉas por helpo; primajstras li sorĉaĵojn, kaj per la sankta, potenca vort' li ligos malicajn estaĵojn. En mantel' kaj kolum' la pastro alta ĉelite staras; malicajn fortojn konas li; kolera li tuj ekflamas. Li legas el sankta libro; preĝe li sorĉi celas: «En nom' de Jesu' mi ordonas je Di', kaj vin el la korpo forpelas.» Krakego tra l' tuta domo; fumtube hurlo terura; panjo ekploras larmojn el ĝojo; ŝi scias sin nun sekura. Injeto malfermas l' okulojn, tre belajn en blua kolor'; li benas ŝin per la blanka man', kio donas pacon en kor'. «Benu kaj gardu vin la Sinjor',» li diras la preĝon dian; «okulo lia prilumu vin, kaj donu li pacon sian!» — Parolas la pastro al panjo: «Revenos la sano kaj fort'.» Li rajdas sur la fidela ĉevalo for de l' kvieta kort'. Injeto poste sentima dum kuŝo trankvile mienis. Beniĝu de Di' tiu pia vir'! Li fortojn malicajn katenis. PRINTEMPAS Je sunsubiro Leviĝas feoland' el mar' kun pinta mont'. Ĝi kuŝas en vespera klar' ĉe l' horizont'. En griza volv' mi vidis ĝin, en nub-vapor', sanktejon ĉe la mara lim' en fea for'. Ĝi dormas, tiu panoram', en sonĝa sorĉ', sed jen la sunsubir' en flam', enorma torĉ'! Kaj sangoruĝa sob la tag', purpura ŝvel', en glim' kaj arda ekflamad' kaj en fabel'. Glacia brulo en kulmin' kaj or-torent'! L' aer': ardej'! Kolor' de vin', smerald', arĝent'! Forvelkas flam' sur pala rand' en mara ond'; serenas ree feoland' ĉe l' horizont'. Dum laca vag' ĝi logis min pro pac-sopir', sed tiu land' nur montras sin je sunsubir'. Printempa tag' Ho jen ĉiel' en pur' kaj sun'. Benata mi, printempas nun. Jen ludas viv' en land', laŭ strand'; Libera mi el la malsan'. Ho, kian tagon donis Di'! Al monta pinto vidas mi. Sur mar' aera diafan' min benas per sunluma ban'! Aŭdiĝas kant'. Mi vidas: Jen alaŭdo alte en seren' triladas en la blua hel'; atingos baldaŭ al ĉiel'. Flugile remas tra la klar' la mevo elen super mar'. Trilad', kvivito, pepo, kant' en arb', arbust', sur kort' kaj kamp'. Ho, nun la sun' karesas min per varmoflu' ĉe dors' kaj sin', kaj ŝvebas milde la brizet' de l' sala maro en blovet'! Jen ĝermas tig', burĝon' en ŝvel', leviĝas suko sub la ŝel'. Ho, dolĉa sent'! Vekiĝas ĝi ... Beate juna estas mi! SOMERO EN LA MONTARO Sur monta vojeto En tim' mi iras en montar', l' animo en sufok'. Ho-hu! karcer' de terurar' por mi nun tiu lok'! Malvastas brust' sub peza prem', ne spiri povas mi. Pensadas mi kun tima trem': La pint', ĉu falos ĝi? Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' bariĝas mia mens'. Izola mia stato nun sen freŝa mara vent'. Obtuza estas la rezon' de kri' el roka fend'. Se for de roka sovaĝej' mi turnas min en tim', tuj baras blua krut-ŝtonej' jen por la vido-lim'. Ho-hu! Mallum', premiga sent'! Fridiĝas je genu'. Kaj hu! Dezerta mortsilent'! Kvazaŭas tomba tru'. La ĝentila knabo Ĝis nun do servis Jon en la paŝtejo, plej aĝa fil' de Amund en la Brot; vidiĝas la bien' en montfendejo sur ŝtupo en la montoflanka krut'. Por li finiĝis servo de paŝtad'; li, plenkreskul', dungiĝos por falĉad'. Vizaĝon lian junan plibeligas hararo hela, densa ĉe la frunt'; sur lip' lanugo kreskas kvazaŭ punt', kaj en la buŝo blankaj dentoj ridas. Li lerte saltas kiel kapra id'; moleston li prikantas nur kun rid'. Li akompanos ŝin en tiu tago por montri al ŝi vojojn en l' altej'; konata estu ja la sovaĝej' por ke ŝi ne eraru dum la vago. Kaj konu ŝin ja ankaŭ la brutar'; fremdulon ne tuj fidas la bestar'. La grego estas en l' altej' pelata. Pli pura la aer' ol iam ajn; rokaron eĉ vestigis sankta ŝajn' en glim' de lumo el ĉiel' portata. Profunde spiras ŝi dum sia vag' kaj suĉas vivon el ĉi dia tag'. Li kantas, fajfas, drivas, babiladas, jen knab' en embaras', jen saĝa vir', pri suno kaj vetero dum ventadas, pri montoj, brutoj en la sama spir'. Rakontas li pri besto kaj bestino; pri «Dokka» multe, sonorilbovino. Libera sentas ŝi sin amikin'; babilas same pri hazard-temaro. Ridaĉa, frida li ne montras sin, ne kiel knaboj en la vilaĝaro. Li ŝin ja simple, bone, rektenomas; moknomon ŝian ŝajne li ne konas. Li montras al ŝi rokojn kaj la rojon, kaj ŝtonon, kiu sorĉe turnas sin, kaj la krutejon kie avo fojon mortpafis al rapida boacin'; sed en la boske bela betulej', ho sciu, iam estis urs-kuŝej'. Pri troloj duonŝerce ŝi demandas. «Ho jes!» respondas li sen iu mok'. «Ja loĝas iuj kaj en mont' kaj rok'; sed multe pli ĉirkaŭe vage plandas.» Sciiĝas nun ke saĝa estas Jon; li tiras libron el la poŝa fon'. «Vi eble kredas ne ke trol' troviĝas?» — kurbigas lipon trajto de malfid' —; «por pli ol unu en memor' teniĝas, ke trol' montriĝis al okula vid'. En tiu libro ion trovis mi! Ke vero estas, tion vidos vi.» Apenaŭ povas ŝi la ĝojon regi. Malantaŭ ŝton' troviĝas eksidej'. Trankvilas la brutaro sur paŝtej'. Sekuraj ili do komencas legi. Tenera iĝas antaŭ Jon l' okul'. Ŝi lernas nun, ke belas knaba ul'. La libro estas nigra kvazaŭ ter'; laŭ legkapabl' ne ofte li ĝin legas. Pri niks' kaj trolo estas la afer', kaj pri la vero ili persvadiĝas. Atente ŝi aŭskultas lin en fid': «Ho, ĉu ne vero!» krias ŝi kun rid'. Nun povas «tiuj» moki pri l' afero; jen laŭ la libro kredas ankaŭ Jon; — kaj kune sidas ili ĉe la ŝton'; rakontas ambaŭ tute en libero, manĝetas dume en komuna ĝu'; reiron Jon forgesas, sidas plu. La strangan vorton mire aŭdas li post ĵuro ke li tion prisilentas, ke ankaŭ al ŝi mem ja en vizi' transmondaj uloj foje sin prezentas. Li donas manon, plena de estim'. Kaj kiom ŝi rakontas! Sorĉ' sen lim'! Daŭrigas ili sen atent' pri hor'. Malfrue estas, certe post la sesa. Salutas gregon li je iro for; kaj karan «Dokka» tuŝas man' karesa. For estas li, kaj sola restas ŝi. — Sed «Dokka», tiun prenas ŝi al si. Sur la paŝtej-monteto Sovaĝan krutejon mi vidas en tim', ŝtonejon kaj rokan aron, sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron. La glima strio en blua hel', ho, benu ĝin dia mano; benita estu ŝipo sub vel', benita ĉiu ŝipano. Sed hu! tiu monta, ŝtoneja fatras' en krutan deklivon ĵetita, — kvazaŭas rankora trola amas' de fulmotondro rompita. Kaj dorso kaj kapo kaj elstaraĵ' kaj pintoj en roka rompiĝo, jen de gigantoj ilia krevaĵ' post sunhela mateniĝo. Al dioj kaj anoj de l' lum' en atak' ili hakis kaj korne batalis, sed laŭ krutejo kun fumo kaj krak' kiel ŝtonoj malsupren falis. Kruce kuŝas en roka ostar' brakoj ĉe korpoj dikaj. Miksiĝas kunen en mond' el ŝtonar' torsoj kaj kapoj rompitaj. Senondaj sub kruta monto-mur' jen dormas lagoj bistraj; perfide gapas el funda obskur' glimantaj abismoj sinistraj. Dum sombro sub pluvo la niks' en vesper' ellage hurlas pri sorto. Resonas de l' nuda mont' en l' aer' aŭgur' pri baldaŭa morto. Ho-hu, mi kaptiĝas de ega tim'; altiras min sorĉ' en rokaron. Sed dank' al Di'! se mi turnas min, mi povas vidi la maron. «Dokka» Ho, Dokka, Dokka, kara vi bovin'; vi, kiam el okulo fluas larmo, karesu min per via vanga varmo; vi sekvas en dekliv' kaj laŭ ravin' kaj tiam mi ne sola sentas min. Vi ĉe mi estas en sopiro-svarmo. Kaj kara vi, ĉu estas misrezon', ke nun do rajtas pensi mi pri Jon? — Injeto sopiras Prizorgas ŝi en kuira ej', patrin'; maljuna, griza ĉe l' forna ej', patrin'. Ke kato estus mi, hejma an', kares-premanta sin kiel infan' al patrin'. Ŝi serĉas manĝon el sak' kaj kest', patrin'; kaj ĝin pretigas por hom' kaj best', patrin'. Ke estus mi kiel dika Brit en rida babilo ĉe forn' kaj marmit' kun patrin'. Trankvile iras sur hejma ter' patrin'; kaj sekvas post la pied' paser'. Patrin'! Ke estus paser' mi sur ŝia voj' saltanta dance en vigla ĝoj' ĉe patrin'. Ŝi ŝatas sunon sur sulka vang', patrin'. Ŝi ŝatas brizon freŝiga al sang', patrin'. Ke estus mi dolĉa mara vent', karesa por la anim' kaj la sent' de patrin'. Sed dorson ŝian atakas dolor', patrin', pro blovo tra fendojn dum ŝia labor', patrin'. Ke estus mi la malnova pord', mi ŝirmus ŝin kontraŭ vento de nord', por patrin'. * Mi scias bone pri ŝia mens', patrin', dum staras ŝi ĉe la forn' en pens', patrin'. Kaj ofte penojn forgesas ŝi, rigardas elen en tim' pro mi, faras patrin'. Forgesas penon dum biena far' patrin', en tim' rigardas ŝi al montar', patrin'. «Kiele fartas nun povra Injet', kuranta anhele sur rok' kaj montet'?» pensas patrin'. Ke scius mian sopiron vi, patrin'! La hejm-paŝtejon ekŝatis mi, patrin'! Monteje mi iras dum taga hor', kaj endormiĝas vespere en plor', ho, patrin'! Al ĉio sentas mi min fremdul', patrin'! De ĉie gapas nur frida okul', patrin'. Ne estas vivaĵ' kiun fidu mi, neniu troviĝas por mi kia vi, — mia patrin'! Ke viglus iom la tempa ir', patrin'! Minutojn nombras mi en sopir', patrin'! Ke povus paŝi sep-mejle mi, kaj sidi etan momenton ĉe vi, mia patrin'! Mirtelejo Ho vidu, bluiĝas jen! Restu nun, ŝaf' kaj bovino! Ho hoj, kia bera plen'! Svarma mirtela senfino. Egalon ne vidis mi! Jen bono dum monta vag'! Mi manĝu ĝis sat' tie ĉi; Ni restu ĝis fino de tag'. Ho nam-nam, kia dolĉaĵ'. Ho-hoj kiam tiel fariĝas! — La ej' estas tuta bluaĵ'! Por pluraj tagoj sufiĉas. Tia frand'! ĝi freŝigas min! Kvazaŭas en reĝa kastel'. Gusto de bona vin'; jen kiel en dolĉa fabel'! Se venus la urs', la grandul'! lok' devus esti por ambaŭ. Mi cedus por tiu plandul', giganta, timiga ja ankaŭ. «Bonvole,» mi dirus nur, «ne restu en sinretenem'! Ja estas nura plezur'; vi servu vin laŭ la em'» Se estus la ruza vulp', gustigus mi lin per bato; mortbatus mi lin pro kulp', eĉ se estus li frato de l' papo. Ŝteliĝas ja kio ajn far tiu maroda best'! Li bone kondutas laŭ ŝajn' sen honto pro senhonest'. Se estus la lupa poltron', malica kiel kasisto, per mia betulo-baston' ricevus frapon ŝtelisto. De mia patrin' sen hezit' ŝiriĝis besto kun id'; mi traktus lin laŭ merit', se pelus lin nun avid'. Sed se la ĝentila junul' altejen venus tenere, ricevus li de la inul' sur buŝon alimaniere. Babil'! kion pensas mi! La tago jam pasas al fal' ... atendas brutaro ĉi; — sopiras Dokka pri sal'. Renkonto Dimanĉon sidas ŝi en la dekliv'; kaj pri esperoj dolĉaj ŝi pensadas; la koro peze en la brust' frapadas; vekiĝas revoj al tremanta viv'. Miraĝo jen sur montokresto ŝvebas; ŝi arde ruĝas; — jen la knabo venas. Ŝi foren volas en konfuz' kaŝiri; en sorĉ' ŝi tamen turnas sin al li; salutas ŝi al li kaj li al ŝi, kaj staras ne sciantaj kion diri. Vortumas fine ŝi el sia mir': «Sed kara vi ... altkreska kiel vir'!» Ridetas ruĝa li, streĉante kruron: «La knab' ne devas resti malfortul'; laboru li ja kiel plenkreskul'.» — «Kaj jen, imagu, vi ricevis barbon!» «Antaŭe ĝi ja tie estis; sed eble ĝi nun iomete kreskis.» Elaste li malantaŭ ŝton' glitfalas. El poŝ' manĝaĵon tiras li kun rid', ofertas knabĝenite por divid': «Jen ovoj! Ilin mi por vi kunhavas.» Kun rid' ŝi ĝuste antaŭ lin sidiĝas; la brust' en trem', l' okul' al li fiksiĝas. Jen sidas ili tiun varman tagon. Li provŝercante logas ŝin al rid'. Ŝi ĝojas kiel sur la branĉ' birdid', sed povas ne vigligi babiladon. Nun kiam ĝustas tempo por feliĉo, ŝi sidas tie kvazaŭ en fremdiĝo. Li petas pri rakont', sed estas for nun ĉio en vizio vidigita, perdiĝis tute elen el memor', kaj ĉio estas kvazaŭ forgesita. «Ne troloj! Ili mem prizorgu sin. Prefere volas mi aŭskulti vin!» Volonte li pri Skarebrot rakontos. Elkreskis tie li sur hejma ter'; ja tie ili kvar bovinojn nutros; ordigos li laŭ sia manier'. Ŝi ĉiun opan vorton povas fidi; demandas ŝi, ŝi ĉion volas scii. Vagade ili laŭas riveretojn kun karesema ŝaf' kaj kun bovin'. Pri greg' senzorgaj sentas ili sin. Permane kaptas ili la fiŝetojn, kaj roste fritas ilin sur ardaĵ', kaj malplenigas sakon da nutraĵ'. Ho feliĉeg'! — se tio nur ne estus, ke nek la knabo nek la junulin' kuraĝas en liber' rigardi sin; ĝeniĝas li, sed viro esti devus. Se ilin ne aparte tenus tio, ho, kiel bona povus esti ĉio! Nubiĝas nigre, pluvas sur paŝtej'. Bruegas tondroj sur la monta kresto. Sin ŝirmi volas ĉiu hom' kaj besto; en roka kavo estas rifuĝej'. Ne granda estas ĝi sed vizitinda. Ĝin ili trovas loko ensidinda. Kaj jen vesperon je la sun-ekkuŝ' pli kunen ilin la sopiro pelas; impulse juna brak' al kolo celas; kuniĝas sentoplene buŝ' al buŝ', kaj kapturnige ĉio sin transformas; feliĉa ŝi en lia brako dormas. Kaprida danco Ho hipp kaj hoppe kaj tipp kaj toppe en tago ĉi; kaj nipp kaj nappe, kaj tripp kaj trappe en rondo ĉi. Kaj estas am-en-sun', kaj estas flam-en-sun', kaj estas tril-en-val', kaj estas bril-en-val', kaj en ludemo kaj kriegemo en tago ĉi. Kaj tir' ĉe nuko kaj fal' sur ŝtupo, pied' sur ej'; kaj formu ringon kaj ekan svingon jen en herbej'. Kaj estas ĝu-en-sun', kaj estas tju-en-sun', kaj estas glim-en-val', kaj estas mim-en-val', kaj estas tirlo kaj roja lirlo kaj paca ej'. Ho tapp kaj tapo kaj puŝ' en kapo, ĝin havu vi. Kaj snipp kaj snufo kaj kis' sur buŝo, ĝin prenu vi. Kaj estas rul-en-ring', kaj estas sul-en-sving', kaj estas salt-en-danc' ne estas halt-en-danc', kaj estas hej-hoj, kaj estas salt-hoj kaj tra-la-ti. Amo La vigla knab' sorĉe min amigis, min kvazaŭ birdon enkatenigis. Triumfas knabo en amfier', kaj min allogas ne plu liber'. Min ligu firme per ŝnur' el fero. Subigu ĉene min al sufero. Ja, tiel premu min nun al vi, ke l' tuta mond' iĝos for por mi. Se majstrus mi sorĉkapablon mian, mi kreskus tuj en animon vian. Mi volus kreski, karul', en vin, por ĉiam esti nur via in'. * Vi loĝas ene en mia koro. Vi regas sola en la memoro. Pensetoj ĉiuj, la tuta mi, susuras nure pri vi, pri vi. Se suno brilas de la ĉielo, mi pensas vi estas ĝia celo. Se vesperiĝas, tag' velkas for, ĉu Injon havas vi en memor'? Se vent' alteje vagade blovas, hararon vian ĝi taŭzi povas. Se gutas pluv' kiel kaŝa plor', vin malsekigas ĝi dum labor'. Ho ke la horoj rapide pasu! Ke tempo tagojn forpele ĉasu! Ĝojkantas tamen mi pli kaj pli. Hura, dimanĉon ja venos li! Arbar-ĝoja Ho, povra vi leporo, vestiĝis silke vi, pri via tim-angoro nur scias nia Di'. Laŭ kia cel' saltadas vi, eta senpensul'? Vi kion postkuradas kontuze al betul', povra ul'? Somero nun boniĝas kun dom' en arbustej'; burĝonoj ŝvelaj iĝas en via leporej'. Ni estu ambaŭ gajaj dum nuna suntempet'; kaj ambaŭ pigre ĝojaj ni kuŝu en bosket' por dormet'. Vi estas ĉarme bruna en la somera rob'; sed estas vi tro juna por esti mia knab'. Ho, ke vi min ĝojigu saltante en dekliv', kaj ambaŭ amikiĝu ni dum la tuta viv', tuta viv'. Demando Li lante tabakon maĉas, la maljunulo en Skar': «Stranguloj nur babilaĉas pri trolo kaj sorĉa far'. Se tio, laŭ ili reala malbono kaj mava mister', ekzistus kun forto fatala, ne eblus vivi sur ter'. Sorĉiĝus ni suben kaj norden, malsanaj en kapo kaj brust', subiĝus al ili ni horden sur tuta la tera krust'.» La tuje parola edzino respondis al li en rapid': «Permesu ridon je l' fino, ĉar estas nun tempo por rid'. Vi viroj ĉiam ŝajnigas ke ĉion komprenas vi; sed ĉion mikskonfuzigas vi, spite al via sci'. La troloj devige sklavas kiel gnomoj en ter' kaj sur fjord'; ne timu, — mi certe pravas, — kvankam estus grandega la hord'. Eĉ se multaj samkiel herboj kaj kun forto de akvofal', tro kadukas iliaj cerboj por atenci al ni per batal'. Atentas ili malmulte dum sia brua kriad'. Kondutas ili stulte, sen ajna kuna agad'.» Bovin-voko Bovino bela, ho mia bovin'! Vagad' somera ĝojigas nin; plej bonas herbo sur monta ter'; en val' torente fluas river'. La vent' blovtuŝas kun milda ben'; susuras ĝi de la mont-seren'. Bovino bona, ho mia bovin'! Deklive vi sentos komforta vin; lirladas akvo en fonta fluej', kaj milde ombriĝas sur mola herbej'. Paŝtadas huldro en tiu dekliv'; kaj al ni ambaŭ ĝueblas viv'. Bovino dolĉa, ho mia bovin'; tempet' plezura favoru nin! Serpenton mordantan forĉasos mi, kaj muŝojn kaj kulojn mi pelos de vi. Kaj pasos valse facile la tag'; vin gratos mi dum ripoz' post vag'. Tintilo via je sun-subir', nin loge gvidas dum hejmenir'. Plenmama venos vi al hejma ej', salŝtonon lekos vi ĉe l' kuirej'. Melkita kuŝos vi por rea maĉ'; kaj sonĝe dormos en fid' kaj pac'. Bovino bela, ho mia bovin'! Prisonĝu paŝtejon kaj ankaŭ min! Feliĉaj ni kantos dum tuta somer'; aŭtuna paŝtej' estos hejma ter'. Jen venos bienen vi kiel reĝin', kaj ĉiuj krias: Ho kia bovin'! Malbona tago Ŝi nombras tagojn ĝis sabat-vesper'; dimanĉo venas; li promesis ĵure, ke eĉ se pluvus ŝtonoj el la sfer', li al paŝtejo tamen venus kure. Dimanĉ' forpasas en nebul' kaj pluv'; en plor' ŝi sidas sola sur la tuf'. Neniam li perfidos, scias ŝi, eĉ se la malfeliĉo ilin provus, ĉar tiam ŝi ne plue vivi povus, sed sinkus, kaj ŝin morta trovus li. Sed peza estas ŝia juna koro, kaj haltas ne la larmoflu' dum ploro. Ŝi hejmen venas en aŭtun-vesper'. Pro timo preskaŭ ŝia koro krevis. La tutan tagon estis pluv-veter', kaj kvazaŭ en inund' ŝi vadi devis. Kuŝejen nur rapidas ŝi sen son'; ripozi lite estas nun bezon'. Sed ĵus la avo venis de l' preĝejo; kaj nun kun pip' en buŝ' rakontas li: «Feliĉos Jon se nun fariĝos ŝi la lia, tiu in' de bonstatejo.» Ŝi sentas pikon en la brust', Injet', kaj svene ŝi ŝancelas al benket'. Ŝi aŭdas pli ol kion ŝi deziris; ŝi aŭdas ke la knabo, ŝia stel', logata de alia dolĉa cel', kun ajnaj belaj inoj flirte iris. Sed nun li iras ruze por la svat' al tiu in' en Os en riĉa stat'. Kaj tiu faras sin al Jon aminda; ŝi logas lin malkaŝe kaj sen hont'. Li, kiel ĉiuj, scias laŭ rakont', ke laŭ havaĵ' ŝi estas preferinda. Kaj jen kun tiu ino sole dancas li, kaj por aliaj inoj ne plu ŝancas li. Injeto — bird' vundita sub flugil' — kun sang' gutanta kiel brula larmo, — sin treme kaŝas per la lit-kovril', kaj febre tordas sin en plora varmo. Kaj brulas vang'; ŝiriĝas korradik'. Nur restas mort'; perdiĝis la amik'. Ĉe la paŝteja rojo Lirlanta, vi roj', kirlanta, vi roj'! En valo vi glitas en klara blu'. Sur spegula fund', super ŝtona grund' kun loga murmur', kantanta susur', kaj glimas sub sun' via onda flu'. — Ho, jen mi ripozu, ripozu. Brilanta, vi roj', glitanta, vi roj', deklive vi fluas sub suna bril'. Kun kluk' kaj gluglad', kun kant' kaj ĝemad' kun rid' kaj ploret' tra betularbaret' dormigas en sonĝon via babil'. — Ho, jen mi sonĝu, mi sonĝu. Zumanta, vi roj', klukanta, vi roj', vi havas liton en musk' dum ir'. En ĉi milda sin' forgesas vi vin pro flustra babil' pri granda trankvil'; mildiĝas anime la prema spir'. — Ho, jen mi memoru, memoru. Plaŭdanta, vi roj', fluanta, vi roj', dum longa voj' kion pensis vi? Tra dezerta ej'? ĉe arbust' kaj florej'? Dum subtera flu'? Sub ĉiela blu'? Ĉu iu plie solecas ol mi? — Ho, jen mi forgesu, forgesu. Siblanta, vi roj', flustranta, vi roj', kantete ludas vi en arbar'. Al suno ridet' kaj rid' en fluet' kaj longa la vag' por rivelo al tag' — ne kantu pri mia pens' en amar'. — Ho, ke mi ekdormu, dormu. - - - - - - - - - - - - - - - - - - Dolĉe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' en somera vent', en la milda lul', en la flua rul' dormas for ĝi en trankvilo; vekiĝas el silent', ŝvelas en potenc', kiel ŝaŭm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma ĉarm' ŝvebas tona svarm' amovarma, dolĉa trilo ... . . . . . . . . . . . . . . Kun arĝentaĵo ĉe harar' ondanta, kun broĉ' vibranta ĉe la mamoj rondaj, ruband' arĝenta sur la brakoj bronzaj, jen huldro ĉe betulo flaviĝanta. «Pro perd' de perfidul' ne ploru vi, kaj ne plu iru kun amara penso; memoros ĉiam li per sia menso, kaj pro konduto fia pentos li. Ĉagren' plej peza fine eĉ venkiĝos; sur bela suna mont' vi renkontiĝos. Sed kiu en aflikto post perfid' en sia kor' sopiras en doloro, ŝi scias kiom longa estas horo; — vi sekve ne plu restu en rigid'. La kordojn ofte aŭdis vi sonori; amik' sopire devas pro vi plori. Deziras al vi bonon mia frat'; kaj nokte lia kant' en val' plendadas; mizeranime tagojn li vagadas, sopire vin serĉante pro la ŝat'. Ne devas vi forturni vin en frido de tiu kiu amas vin en fido. Jen kiam vintrostelo montros sin, ni Antaŭ-Julon estos festenantaj, kaj nevideble monten levos vin; ne timu, ĉiuj estas vin ŝatantaj. Pri tio scias ne la vilaĝaro. Amik' reportos vin el la montaro.» La huldro velkas for en ĉeaj pratoj. Vekiĝas el duona dorm' Injet', kaj flugas sammomente for videt' per de lagopo bruna flugilbatoj. Ŝi gapas per l' okul' en sonĝo ĉi. Memoroj hejmaj tuj forgesis ŝi. SUR TROLA MONTO Vekiĝas Velkas luno post volba ir' sude en horizont'; steloj en sorĉa, svarma delir' falas el stelara pont'. Blovas el nordo la vintra spir' super la montoj. Nigra nokto vastigas sin, vindas la teron en brum'; elen el fendoj kaj el ravin' flagras blua vaglum'. Rid' resonas laŭ roka spin' super la montoj. Tranĉe ŝira trumpeta signal' krias de l' monta pint'; viglas kurbuloj en kruta val', rampas el rok-labirint' subteruloj al festival' super la montoj. Vintra lumo vekiĝas en nord', streĉas la verdajn arkojn, pelas susure sub volba pord' antaŭen frostajn sparkojn; brilas arĝente la flamo-hord' super la montoj. Treme pafiĝas la flama glim' super la alta montej'; ŝtale frida glacia senfin' radias sur kruta rokej' vibre en danc' sur roka spin' super la montoj. Streĉas sin lum' super pint-kulmin', ligas radiojn en nodon, ŝutas sin dise vibra glim', formas tendan volbon. Staras jen hal' el radi-gobelin' super la montoj. * Kiam ordiĝis tiu pulul'; kraĉas trumpeto sonegon; — venas bruege la nigra ul', eksidas li sur la Ŝtonegon. Fajre ardas lia okul' super la montoj. Jen alvenas draŭgoj, klakas krur' kaj brak'; donis sin ili al Hida Ul'; sekvis eterna plag'. Fride susuras kant' el tumul' super la montoj. Venas saltanta kaprulo, fulga nano kaj gnom', nikso, draŭgo kaj reaperant' el sia enmonta dom', ĉiu sepmejloj-paŝa kurant' super la montoj. Venas trol' kaj trolino tra dezertaj altejoj, rajde sur balail' kaj baston' sorĉante per akraj blasfemoj. Terure ululas la galdra ton' super la montoj. Kolektiĝis la greganar', praaj kaj ankaŭ novaj: grake grincas el trola ar', el ĉiuj gorĝoj gnomaj. Ridoj salute ruliĝas de l' ar' super la montoj. Kiel sur ŝaŭma maro ŝtorm' la nigra kanto vekiĝas; per tonoj el la tombeja dorm' glore la reĝ' salutiĝas; kreske, disflue ĝi velkas for super la montoj ... Ili salutas sian estron Sidu vi en prosper', Altulo en Infer', reĝo de l' ter'! Estu potenca vi! Venke progresu vi! Mondon suben premu vi de la sud' al nord'! Per via anatem' sob malamik' en ĝem', en trem' kaj tim'! Sed via sindonant', senbrida diboĉant', laŭ sia voj' de mensogant' estu en estim'! Per la satana nom' blasfemu ĉiu hom' tri fojojn tri. Vi fojojn tri kaj tri nin estros jen kaj ĉi; havas nin ĉiujn vi ĝis la tempa fin'! Ekzameno Skribas kun libro genue Satan' per ruĝa sango la nomojn; li kripte listigas per krifa man' vivajn kaj mortajn homojn. Laste ĉiu nova an' en la gregon. Preĝon antaŭ la nigra ul' ili starante raŭkas. Por ĉiu junulo kaj eĉ oldul' Diablo la gorĝon faŭkas. «Ĉu volas vi nun je Antaŭ-Jul' en la gregon?» Unuanime per jesa dir' kriĉas la kongregacio. Vice ordigas sin in' kaj vir' kvazaŭ por konfirmacio. Prov' postuliĝas antaŭ enir' en la gregon. La nigra katekismo «Ordono unua, kia ĝi?» — Laŭ aliuloj kondutu vi. «Kaj pri la dua, ĉu havas vi konon?» — Malbenu en koro Dion kaj homon. «Ĉu scias vi mian trian okupon?» — Dimanĉon soru preĝejan ŝtupon. «Kaj nomu ankaŭ al mi la kvaran!» — Subtenu ĉiam la plej altstaran. «La kvina?» — Se antaŭas iu, neniam indulgu mi al tiu. «La sesa?» — Estu interne fiulo, tamen ekstere bela brilulo. «La sepa?» — Estas la trola feliĉo kaŝe ŝteli, kaj vivi en riĉo. «La oka?» — Plej bona defendo estas mensoga pretendo. «La naŭa?» — Vi estu rapida ruzul' je flar' de bieno de aliul'. «La deka ordon'?» — Al najbar' perfid'. Vi ŝatu gajni per ruza insid'. «La fundon de l' saĝo, memoru ĝin ĉiam!» — Forgesi la akran malamon neniam. «Kion vi kredas?» — Ĉiam fripono venkas super atencoj de bono. «Kion vi preĝas?» — Ke fariĝu tiel ke l' mondo neniam boniĝu. «Kion plej kore vi deziras?» — Posedi la mondon mi sopiras. «Ĉu tiu volo vin tute plenigas?» — Per sango servute al vi mi min ligas. «Kaj poste?» — Ke l' pakto ĉiujn jarojn validu, vizitu mi vian altaron. * Genuas nun la nova trol'; eksonas ĝoja kri'; Ŝtormas hurlo de l' tuta popol', kreskante pli kaj pli. «Li fidas! Li estas de nia skol'! En la gregon!» Por ĵuro je la sennoma grandul' krifojn Satano eklevas. «El mia potenc' estu vi potencul'; mi ĵure tion promesas. Eterne mi prenas vin mia subul', en la gregon!» Stela falo Paŝas antaŭen olduloj, inoj kaj poste viroj; Ĉiu raportas el vilaĝar', pri siaj malicaj iroj; kontenta Satano pri tia far' ridas al ĉiuj. * Laponino Malsanaj mi sorĉas bestojn kaj homojn kaj sendas la muŝojn flavajn; rompas mi pacon, vekas ŝtormojn, fidiras vortojn malpravajn. Vagantino Ŝteliston malŝlosi lernigas mi, trankvilon dum murd' al murdisto; la lakton al sango sorĉigas mi, mortfalu la best' ĉe l' melkisto. Ore vestita virino Kreskigas mi inter knabo kaj in' malfidon per fia vortero; ja kiam kverelas edz' kaj edzin', forvelkas herbo sur tero. Malgrasulino Malicon ĉe viroj vekas mi, per pens', kiu fidon detruas; mi scias ke kiam ekflamas envi' facile mi mavon instruas. Ĝibulino Ĝentilajn virojn kun firma sinten' kaj fid' je si mem mi ne ŝparas; malkuraĝigas mi per venen', kaj ilin perfidaj faras. Strabulino Transturnas mi vidon de dolĉa in'; kontenton neniam ŝi sentu; al trol' kaj vagul' ŝi forĵetu sin, en morton sin tiel lamentu. La viv' aridiĝas en frida mens', kaj suben la dorso kurbiĝas; la koro fariĝas glacio sen sens', kaj ĉio pri ŝi malsaniĝas. Sorĉ-kuiristino Se bebon naskas in' post perfid', pro mia sorĉ' ŝi deliros. Kaŝe al morto velkos la id'. Por Julo mi ĝin kuiros. Duone nuda trolino Kuras sorĉita knab' kun mi ĝis karno kaj cerb' moliĝas; fine bebe vindita li solece, putre foliĝas. Virino kun okulvitroj Mi volas ke velku la viv' en burĝon'; per tio ĝis nun ni altiĝis; mi vekis la inon el stat' de sindon', kaj ŝin postuli lernigis. Ŝi fortas en sia eltrudem', ŝi ĉion parceligos; kaj se la vir' ne naskas mem, ŝi ne sin edzinigos. Sorĉisto kun bovlo Se viron ni ligu al obeem', ne ŝparu ni freŝan bieron; lamiĝu per ĝi lia estra em'; dormigos ni lian fieron. Nuda sorĉisto La progresema hom' en labor' malfacile kaptiĝas; — sed per sia perlaborita or' de mi al luks' li logiĝas. Sorĉisto kun hakilo Bonstatajn vilaĝojn incitas mi al inter-batalado; okjara rikolt' disipiĝas pro ĝi per nura oktaga luktado. Sorĉisto senzorgema Senpova la ul' kripliginte sin hakinte for la pugnon; predikas mi pacon al la kokin' antaŭ ol ligi la vulpon. Sorĉisto kun vergo Etulojn en monton mi sorĉas sen hont', kaj sklavaj ilin vestigas; ne vidos ili ekster la mont'; per libro l' okuloj kovriĝas. Sorĉisto kun sako Sako plena je pek' kaj horor' pezigas la ŝultran paron; per serur' kaj katen' el arĝent' kaj or' mi sorĉis la tutan homaron. Delire misvoje iras povrul', l' animon turmentas plagoj; sur mola lito tordiĝas riĉul', putrigas lin bonaj tagoj. Sorĉisto kun skurĝo Estru mi laŭ propra vol', kaj pensu mi por ĉiuj; antaŭas mi, kaj sekvu popol'; kiel mi gloradu neniuj. Duvizaĝa sorĉisto Mi sorĉas la rojon; ne fluu ĝi; krepusko regu la vivon; antaŭen kaj reen volas mi; kaj dekstren samtempe kun liven. Statas kampar' kiel morta lag' kie strangaj bestoj putriĝos; nenio instigas je nokt' aŭ tag', marĉo ĝi baldaŭ estiĝos. Ĉeval-ĥirurgo Spacan ejon havu etul' kaj estru etulmaniere; sobigas ĉion tiu ul', kaj iĝos en mondo mizere. Kiu kreiĝis al granda afer', sidu stulte ĝentile; mi tranĉas, kaj sen sia vira ekster' laboros li poste ŝpinile. Insidanta sorĉisto Ofte fatalon spertis mi; nun ruze per sorĉ' agitas; mi inter-malicon vekas per fi', kaj perfide erarigas. Se gajnas vi ne per honesta far', vi certe fiule prosperos; mi tion instruis en vilaĝar'; per tio ĝi multe suferos. Viro kun buŝumo Lernigas mi homojn pri kaŝa perfid' kaj prefero de trompa konduto; similas al mi pli ol unu homid' akceptanta maljuston en muto. Nigramanteluloj Psalmojn kaj preĝojn mi en murmur' remaĉas kun evangelio, ĝis homoj kredas: Jen voj' de l' natur'! — kaj forgesas la volon de l' vivo. Sorĉistego Altule mi paŝas tra l' vilaĝar', postlasas neniun faregon, ke tiu lerninte laŭ mia far', ne fidu plu iun grandegon. Eta sorĉisto Mi havas ilon en mia malfort': Se iu distingiĝas, mi klaĉon per ruza, venena vort' sekrete disvastigas. Etuloj ĝojas en sia atend', pensantaj etul-malice; grandecon kotŝmiras mi per ofend', kaj sekvos min ili laŭvice. Skeleto Ĉiujn ulojn inklinajn al ced' venene mi senfortigas; laciĝas ili pri ĉio en ted'; por morti sin ili kuŝigas. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - * Satano kun kontenta rid' ĝoje donas inspiron: «Se pluen daŭros vi en hid', la vivo atingos subiron.» Laŭdas li pro sindona fid' al ĉiuj. Ricevas ili al roba rand' Longvost-ordenon honoran; signifas tiu sulfur-ruband' la atingaĵon plej gloran; Nigrulo signas per kap' kaj man' al ĉiuj. Honoro estu al meritul'; laŭ aga efik' vi altiĝu; kavalir' aŭ nobel-rangul', aŭ eĉ «pavego» nomiĝu; krife salutas Diabla ul' al ĉiuj. Petanto Alrampas vir' kun ruband' sur frunt', la kapo ore kronita; malpura estas mantela punt' ĉar kvazaŭ en koto trenita. «Sinjor' de Infero, aŭskultu min, mi reĝ' sub turmentoj fobiaj; por rekompenco mi serĉas vin, ĉar estas mi nun el la viaj. Por multaj estas ĝuinda frand' pacan landon rabi; Ne zorgis mi, perfidiĝis land' kaj popol', kiujn devus mi savi. Sed poste rabistoj foriris en tim' sen fiero pro sia ago; rikanas popolo en malestim'; jen pro la perfid' mia pago. Mi petas al vi, Sinjor' en ver': forigu nun la signon, ke povos mi levi en liber' la frunton kaj havi dignon!» Per nomo Satano enskribas lin, kaj ridas el fundo de l' koro; li premas la reĝon stampitan al sin' por kiso al buŝ' en fervoro. «Dankon, la guston de sulfur' ĉiame mi ege emis. Donis ĝin ĉiu rompita ĵur', kiu sob liberecon premis. Kun Judas enskribiĝis vi, laŭdindas tie stari. Pri stampo brula povas mi por vi nenion fari. Ĝin vi havos en vivo kaj mort', en rakont' kaj hejmoj subteraj; forigi ĝin povas neniu fort', eĉ ne la flamoj inferaj.» Alta gasto Venas sur falva ĉeval' rajdant', skeleto en nigra mantel'; Serpon li firme ligis ĉe flank', haltas ĉe l' nuna cel'; grimace salutas li majstron de Hel, tra la nokto. «Hoj-raŭ!» li raŭke tusas, «gajon en ejo seanca. Ĉiloke preferas mi loĝi. Altulo! prezentu sidlokon.» Satano el seĝo sin levas. Palpas li frunt-rubandon. «Sinjoro frato, bonvena amik', trovas ĉi tie vi hejmon. Komencos ni dancon kun sving' kaj kik' tra la nokto.» «Hoj-raŭ!» la Morto raŭkas; «ĉiame, amik', mi vin amis. Laca vagadas mi sklave tra l' mond' sur ter' kaj ondoj, kolera al Majstro mi servu, forigi vivon por vivo. Ne lukris mi gajnon salajran; senpage mi devas agi; se igu mi senhomiĝon, rapide rekreskas la idoj. Ĉi tie la ĝustan estron karan mi rekonas; ĉi eje libersenteme mi dancu la morto-dancon.» «Pli ol volonte,» alkantas diabl', «deziras mi al vi orgion; oftege sur vojo laŭ kapabl' perfidis vi la vivon; kaj sendis homidan rostaĵon por tabl' tra la nokto. Profitas mi de ĉiu branĉ' kiun vi tranĉas juna. Al certa venko do estas ŝanc' per nia labor' komuna. Nun akorde ni tretu al danc'. tra la nokto». Troldanco Tretadas kun klaka son' ĉevala ŝuo kaj huf'; paŝetas piedo sur ŝton', trotiĝas sur rok' kaj tuf', kaj kvazaŭ monta nebul' blovata de venta ĵet', infestas trola pulul' en onda impet'. Knarad' de rusta riglil', fajfad' en truo kaj fend', ĉe pintoj ulula tril', siblado en frida vent'; alteje ŝrik' kaj krieg'; de tiu kant' de infer' danciĝas sovaĝa greg' tra nokta veter' .... En tiu rokplena mond' sin svingas kruro kaj vost', turniĝas sovaĝa rond' kun huf' kaj skeleta ost'; ĉi valson per fia kanzon' alkantas inaro de sorĉ' kun rid' kaj volupta ton' kriĉante el gorĝ'. Estis trol' por trol' en lasciva fol'; altira hok' estis Gro el Rok'; sorĉiĝis knab'; tiun Knut el Kab' ŝi sorĉis al fola falo. En sia obstin' avidis li ŝin; en cerba nebul' ŝin kuntiris la ul', kaj la fino — hi-hi! al la pastro — hi-hi! Ridegis tuta valo. Fariĝis jen ŝanĝ' por nova aranĝ'; mordadis nun ŝi kaj sakris al li; rokeje en fol' ŝi ludis kun trol', ke eĥis de rid' ĝis la foro. De Knut ĉiu id' foriĝis el vid', grasiĝis por buĉ', pikiĝis por buĉ'; surtabliĝis buĉaĵ' kun branda trinkaĵ' por Knut, manĝanta en ploro. Tediĝis tamen ŝi de tiu viv' kun li; sopiris tro tiu vosta Gro, eĉ se ŝi krie plendis. Laŭ sia fia cel' ŝi ŝlosis lin en kel'; ekflamis brul' de mur' kaj ul', kaj ĉielen glimon sendis. Ho-ho! kia brul'! Streĉas sin flam'! Vi Roko-fendul', jen lito por am'. Jen grasa odor' el flama fervor'; por Julo ni fritas lardon. Hoj ul' el sub-ter', jen mi en liber'; infera huful', jen ludo ĉe brul'; hoj gnom' el trolej', hoj jen plezurej'. Ni ĝuu la varman ardon — — — - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Injeto timas, ne aŭdis ŝi kanton pli fian ol tiun ĉi. Sed dancas trolar' kiel bestoj. Flirtas, kuradas kun bru' kaj rid' en hida avid' diabloj aere en salta senbrid' kun klake svingantaj vostoj. Vibras estinge nordlum' en fon'; vento hojlas kun kriĉa ton' tra sombraj monto-fendejoj. Hurlas krioj kaj mok-ulul' tra nokta turbul'; en danc' karakolas la trola pulul' super la nudaj rokejoj. * Tonoj vekiĝas en vibra trem', kantas susur' kvazaŭ roja ĝem'; sonĝoj en nokto soras. Klukas ludo el monta rokej'; resonas fendej', kiel sub pluva flu' sur altej' amar-sopire ĝi ploras. - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Jen dancas la gnomo en bela kolor' kun ringoj ĉe l' haroj ondantaj. Li logas Injeton per danca fervor' kun tonoj ĉirkaŭe vibrantaj. «Ravege por vi! Vi loĝu kun mi! Ŝpinilon arĝentan ricevos vi. Foriĝos en kanto kaj lud' la timid', kaj bela la dancon vi tretos; forgesos vi ĉion de l' vunda perfid' kaj plue eĉ ne suferetos. Pri ajna sopir' je unua dir' vin servos inar' mia laŭ dezir'. Kombiĝos de unu la bruna harar', kaj plektos la dua la tufon; beligos vin tria per kron' kaj perlar', ĉemetas la kvara la mufon. La kvina knabin' per ŝuoj servos vin; freŝigos la vangon la sesa in'. La sepa el mia knabina ar' susure ludigas la citron; turniĝos de l' oka stekaĵ' sur l' ardar', verŝiĝos bier' en kalikon. Aliaj en rond' en danc' kiel ond' vin lulos en nia feliĉa mond'. La naŭa plej loge vin distros per kant' pri inoj kaj viroj svatemaj; reĝine kunpaŝos vi mem en la danc' en brilo de ŝtonoj gemaj. Neniu el ni egalas al vi, dancanta sur orponto en graci'!» «Malmulte min logas la blua montej' kun brilo glima en haloj; mi vidu la knabon el hejma ej', kantiĝis tiel en valoj. Ho knab' mia, vi! Vin fidos ja mi! Por ĉiam kune ekloĝu ni!» «Ke vidu vi veron pri tiu knab', nur turni la kapon necesas. Kun ino li sub la tegmenta trab' kaj hejmon kaj mondon forgesas. La ama sopir', nun nokta delir'. Por mok' Montarino, ne plu por dezir'.» Rigida ŝi staras en tag' kiel rok'; la kor' ŝia velke fridiĝas; memore ŝi vidas en senta ŝok'; la mondo por ŝi glaciiĝas. Kaj turnas ŝi sin. «Nun havu vi min. Volonte fariĝu mi montarin'.» Eksaltas la gnomo sur roka voj'; li devas ja sorton laŭdi. «Sed nun vi forgesu kaj vivu en ĝoj'; min sekvu, kaj povos vi aŭdi pri mia reĝej' de kamp' kaj montej', pri olda Gumlo en sia ej'!» Montaj troloj Basa plafon'. Distas muroj. Prujno kaj blu-glacia glimo. Sombra hal'. Arĝento-branĉoj en ŝtono brilas, kroĉa hok' kaj inversa runo. Aĉa blovo traa kvazaŭ el kel'. Tablo larĝa sin vastigas. Hirtharuloj, nazegulinoj sidas en rond'. Muĝo, hurlo, lup-ululo, grunto, grumblo, kruda krio en tiu troleja mond'. Gratas krif' skabion, kruston; sango gutas; tondre ondas rida kriĉ'. Ege drinkas aviduloj; mildetiĝas. Ogrin' kaj ogro tire frotas rostron al muzelo. Delic'. Peze sur la hala planko pigre sin trenas gejunuloj, laŭvica ar'. Lante turnas sin ŝveba danco. Bastokordaj tonoj vibras. Svingas sin lace, oscede, plende ular'. Obtuze profunde en obskuro ogrin' ridaĉas, trol' seksardas en am-avid'. Aŭdiĝas hurlo, ŝaŭma siblego; krif' al krifo, dent' al gorĝo; malamikon senhaŭtigus ajno. «Fie mensogis vi, montulo!» krias Injeto: «Hide aspektas via gvardi'!» — «Ega eraro!» tuj respondas la gnom' afable: «Tiuj, vidu, estas sklav-labora aro mia!» «Potenco tia, — ĉu ĝi sklavu?» — «Senpotencas malluma nescio dum tuta viv'. Jen vi nun mem aŭdu. Provu ni saĝon de troloj, basan, malluman, sen senco en ĝi.» Alpaŝas li tiun plej aĝan: «Kial kamparano semas printempe semon? Nu?» «Hu?» — tiu re-demandas. Strabe, cerbume la trolo gapas. Ridaĉe pork-okule rigardas: «Hu?» Alpaŝas li tiun plej junan: «Diru kial sopiras maren la river'?» Tiu malvole paŭte grimacas, spite li skuas longajn orelojn: «Fluu ĝi kie kaj kien ajn sur ter'.» Alpaŝas li nun trolinon: «Kial infan' je malferm' de okuloj kriĉas?» Gapas la trolino: «Kriĉu ĝi.» Strabas malice al Injeto. Flaras, grimacas, akre per dentoj grincas. «Tia la sklava parencaro. Mankas demandoj; respondoj nur estas tiaj de sklav'. Ni prefere profunden iru kanton aŭskulti lamentadan, vortojn kolerajn de olda Gumlo, praav'.» Gruntejo [Saĝula Ej'] Profunde en la Skaro-enorm' kaviĝas halo el kupro; verdigre altiĝas la volba form' kun glimo de gutoj el supro. Bluetas glimo kvazaŭ en dorm'. Gutadas fluet' kiel salivum' en tiu rok-hala sombro; lacertoj siblas, obtuza zum' oscede sonas en l' ombro. Serpent' meandras en sonĝa mallum'. Angule en kaŝo en sombra krepusk' tra tempoj Gumlo sidas; Li sekan radikon similas en kusp', la membroj torditaj rigidas. Sur kapo kreskas likeno kaj musk'. «Vi Gumlo, gardanto de l' tradici',» alkriĉas la Blua-mont-gnomo, «la Gumlo-kanton eldiru al ni; ĉiamu en mond' ĝia nomo. Rubaĵojn nur kantas junuloj ĉi.» Jen kvazaŭ streĉiĝas horloĝa risort' ekgurdas la voĉa knaro, kaj grince eliĝas ĉiu vort' el olda Gumlo-kantaro, en serĉo de ĝia praa fort'. Kanto de Gumlo Kantas Gumlo pri pra-erao. Regis gigantoj la rondon mondan. Nokto timiga kovris la teron. Mankis luno. Mankis steloj. Flamis nordlumo sur glaciejo. Val' kaj kavo en kaŝo sonĝis. Bone estis sporte ludi, montojn fendi, fajron ŝuti, ŝtormon veki kaj maron kirli, glacion ŝovi kun tondra bruo. Bone ... bone lukte ĝoji, harojn tiri kaj dorsojn rompi, kapojn skrapi, korne piki, krife ŝiri, orelojn tiri. Bone ... bone nur inerti. En trankvilo krurojn ŝpari kaj neniun taskon tuŝi. Satŝtopita dolĉe dormi. Neniam zorgo pro helaj vaporoj. Neniam suno al okulo. Sen kreskaĵoj la vastaj valoj; neniu fum' el hejma ej'. Tago dormis mortodormon. Prujne blankis trolaj mondoj. Land' en kvieto, regno en pac'. Tempo staris. Ĉio mutis. Ve! Ve! Pereas erao. Ve! Ve! Fi-epoko ... Kreskis Alvo. Venis azoj. Sun' vekiĝis; tag' ekregis. Sinkis nokto nebuleja. Venis al fino gigant-erao. Vintro ĉesis; printempo varmis. Glaci' degelis. Torentis akvoj. Ĝermoj kreskis; plantoj kreskis; arbar' densiĝis nebul-deklive. Kreskis viroj kaj virinoj. Fajro fumis sur fulga ejo. Ŝtalo plugis duran grundon. Sin vastigis verdaj kampoj. Sun' subiris, Sun' leviĝis; tago estris mondan rondon. Temp' ĝermigis longajn pensojn, fiksis celon, planon, solvon. Lukto! Lukto! Anim'! Anim'! Jen, junuloj, instiga vorto! Ĉio anima serĉas supren. Ĉio trola ŝirme sidu. Jotuno glora en mont' kaŝiĝis, rampis angulen malfiera, En roka kavo malbenis tagon; de l' nokt' profitis por friponaĵo. Vente pelis primaveron. Sendis neĝdunojn kaj maliculojn. Kovris vilaĝojn sub gruz' kaj sablo. Turnis ŝtonojn; ŝveligis glacion. Baris, haltigis per mur' kaj mallumo. Nebulon kaj nubon al sun' li ĵetis. Eltiris radikojn. Kirlis maron. Vekis vintron, fimbulvintron. Sed sun' leviĝis, pelis nebulon, rompis glacion. Neĝ' degelis. Herbo verda kovris grundon. Vivo ludis laŭ tuta land'. Rekreskis arboj kun milda ombro. Degeneris parencaro. Krevis sub suno. Ekŝtoniĝis pro di-martelo kaj blanka kruco. Unuopuloj poste sidas en roka ekzilo, malbenas tagon. Kelkaj cedeme sangon fuŝmiksis, malhonoris parencaron per hontaj nuptoj kun homaj idoj, naskis kun elfoj. Gnomo nun la regnon estras. Senkuraĝa la aro malkreskas, kurbe ŝteliras, eĉ humile. Malmulto restas el praa gento; neniiĝis granit-gigantoj. Aŭdu, idoj, vokon malaman! Brava jotun' helpon bezonas. Ĉu rilatiĝi kun favaj vermoj, ĉarlatanoj el fuŝaj ejoj, magiistoj, sorĉistinoj, plej fiaj pleboj en la mondo, vagvostuloj kun nigraj libroj, troloj ne, homoj ne. Hu! Hu! Ploro-tempoj! Hu! Hu! Ĉagreno-tempoj! Kaj el ĉiuj plej alte estras la Nub-Mensulo sulfurolanda, lamul-diablo kun huf' ĉevala, blagant' duone, duone pastro; lin kiel estron ni devas laŭdi; estras li giganto-regnon. Ekstaru ĉiuj kun juna sango, ek, kuraĝuloj, por jotun-regno! Neniu giganto trankvile pigru ĝis el la alta firmamento la ruĝan sunon ni suben tiris, kaj ĉio silentos en ragnarok'! - - - - - - - - - - - - - - - - - - - - Flariĝas foje en sombra angul' kun stranga ĝem' kaj snufado; etendas brakojn ĉiu kriful'; kun krio, grunt' kaj siblado: «Uhu! Odor' de kristana ul'!» Krucigas ŝi brakojn per tuja far', Injeto; ĉe brust' rigidiĝas ... Ŝaŭme krakas kvazaŭ el mar', kaj ŝi al tag' revekiĝas. — Sola ŝi nun en deklivo Skar'. LA GRANDA LUKTO Aŭtuno Nun surfe ruliĝas mar' al bord' kun ondokrestoj ŝaŭmantaj. Rompiĝas kreve ilia hord' ĉe troloj tie loĝantaj. Krias venteg' en sovaĝa liber' super abismoj sombraj; elĵetoj ŝprucas sur rifo kaj ŝer' en tagoj aŭtunaj ombraj. Mi aŭdas timiga demonkantad' de trolino tra surfon rajdanta. Ŝi estas per galdro kaj sia sorĉad' mizeron antaŭdiranta. Jen ĝeme, jen moke aŭguras ŝi pri plago kaj pri sufero. Sorĉkante avertas la draŭga furi' pelante vivon de l' tero. Pro ondaj batoj tremas la grund' kaj pala ĝi frostas nude. Fridiĝas korto kaj sin' ĝis fund'. La mond' dezertiĝas krude. Forflugis suden la lasta anser', barakte tra densan nubejon. Ĉiu vivanto pro vintro-sever' fosas por si kuŝejon. Folioj rustiĝas en kaŝa boskej' kaj for de branĉoj tiriĝas. Moment' ĝis belecon perdas herbej' plorinde mallonga fariĝas. Floroj feliĉis sub la sun', bele buntigis la korton. Eĉ ne unu restas nun; jam velkis ili en morton. Formortas en juna sino sopir', kaj velkas flor' kaj feliĉo je tiu estingo de arda dezir' per salaj larmoj en riĉo. Formortas viv', formortas esper', je kiuj mi reve avidis. Turniĝis la am' al ĉagrena mizer', ĉar min la knabo perfidis. Nun regas ĉi tie trista frid', lacigas min lok' kaj horo; Forprenis ĉion de mi la perfid'; kaj brulas kaj sangas la koro. La maro ruliĝas forte al land', kaj la pluvo drivas kaj drivis. Susuras kanto laŭ nuda strand', ke nun do ĉio finiĝis. Senkonsila Ho bona vi knab', ho bela vi knab', lontane de vi mi eltenas ne. Logiĝas al vi, ĉiame al vi; kaj kien ajn ir' vekiĝas dezir'; lesive brulas la larma ve'. Neniam mi feliĉiĝos. Ĝentila vi knab', ho, brava vi knab', por vi mi donus ĉion for. Mi vivus por vi, mi mortus por vi kaj kiel edzin', oferus mi min por vin liberigi de ajna dolor'. — Ho vi, mi vin fidis elkore! Jen mi en fidem' dum via alprem' forgesis aflikton, kaj pasis ĉagren'. Neniam plu mi trovos vin, neniam plu ni vidos nin, kaj brulas plor' en la brust' en trem'. — Ho ve, ke vi povis perfidi. Nun kien la vid'? Al kiu la fid'? Vojeton aŭ ponton ne trovas mi. Mizeras la sort'! Min logas la mort'! Kaj kien la ir'? Al tomb' la dezir'! Vi estis la sola en vivo por mi! Neniam plu tagon de ĝojo. Ke mi forgesu! Okaz' plej eta min memorigas; ĝi hantas min, kaj ĝi min larmigas; je plej malgranda vortet' pri vi kun kora plor' tuj foriras mi. Neniam plu mi ĉagrenon havus se en forgeson mi min forsavus; ho, mi malsanus ne plu, se mi forgesi povus pri vi, pri vi. Kiele? Kiel fariĝis por mi, Injet'? Ne estas mi sama knabinet'! Petole mi kuris sur kamp', laŭ lag'. Ne estis longa por mi la tag'. Aspekte sonĝo kaptis min; memor', mi ne plu komprenas vin. La sama mi estas en taga rond', sed tamen kiel en fremda mond'. Mi ĉion tenas en klara vid'. Mi ĝojis, sed perfidiĝas fid'; kaj ĉio samas sur ej', en hejm', alia tamen, tamen nur ŝajn'. La dom' situas kie staris ĝi. Mastrumas Panjo kiel faris ŝi. Aridas hejm' kie mankas vort', patrin' fremdiĝas sub tia sort'. Fremda marĉo! Fremda altej'! Fremde aspektas bovin' en paŝtej', alien turnas sin ĝia rigard', kaj min ĝi celas nur je hazard'. Gapas fride la griza mur'; regas trist' en angula obskur'. Rigidas mano, pied' kaj sin'; pezige ĉio kontraŭas min. Fenestre gapas mi en dezir', mi bird' en kaĝ', en sopir', sopir'. Neniun mi vidas sur kamp' aŭ lag'. Por Injo nun longa estas tag'. Ho, hejmo mia, jen en sekur' mi vivis feliĉa en ŝirmo de l' mur'. — Ho Panjo! Estas ne plua ĝoj'; L' animo ŝteliras laŭ fremda voj'. Vintro-ŝtormo Ke ege kraku en ŝira forto! Skuiĝu domo, kaj tremu korto! Rompu ĉion rompiga far', ke malakriĝu en pens' amar'. Se prenus domon kaj kabaneton ventego, donus ĝi forgeseton. Se l' tero cedus en sia grund', — forges' ekregus en kor-profund'. Se el ĉiel' falus nub' vagante, se flusus mar' ĉion inundante, se l' tuta mondo mergiĝus for, — fariĝus paco en fina hor'. En la kirko En kirkon ŝtele kaŝiras mi; forgesas pastron kaj vorton de Di'. — mi povra! Mi ŝarĝas pekon post pek' sur min por ŝance povi ekvidi vin. Je vid' de vi sangas mia kor'. Vi estis cel' mia por ador', — mi povra! Okuloj fajras kaj ardas vang', esper' vekiĝas en varma sang'. Dezerto regas, sen vi en vid', kaj mortas sentoj en kora frid', — mi povra! Treniĝas hejmen mi en peza dub'. Vagadas pens' kiel nokta nub'. Se ante sidas tiu in' kun larĝa dorso kaj pav-anim', — mi povra! mi maliciĝas en venĝa sopir' ĝis bruo vekas min por elir'. — Ho, savu nin el la peko! Svatanto Elrampas rokeja gnom' el sub tuf' kun kornoj sur kapo kaj kapra huf'. Neniam vidis vi barbon tian; atingas ĝi magran kruron lian. Neniam vidiĝis tia haŭt'; sulkiĝas ĝi ĉirkaŭ gnoma paŭt'. «Kuradis mi plenajn jarojn centojn. Neniam mi spertis pli varmajn ventojn. Ol vin mi ne vidis pli belajn inojn, sed tamen vi daŭre paŝtas ŝafinojn. Vi estas en la dekoka jar', ankoraŭ virga sen svatanta ar'. La mondo estus ja ŝanĝiĝinta, se vi ne estus edziniĝinta. La mondo estus nur stulta afer', se vi ne riĉiĝus per or' kaj ter'. Sed ne aŭskultu la Blu-mont-ulon, tian senkornan flavbekulon. Aŭskultu ne al la Blu-mont-ul', senpantalona malriĉul'. Ne fidu lin, li nur flate blagis; patrino lia almoze vagis. Laŭ via volo mi estos viro por kontentigi vin laŭ deziro. El tuk' kovranta vian koron eltiros mi vian am-doloron. El ĝi mi tiros vian malamon; ŝi ĝin ricevos manĝe kiel salon. Ŝi morgaŭ kuŝos kun vea kri'; post du semajnoj silentos ŝi.» Injet' malligas leĝeran tukon; sed haltas tuj; ĉar ŝi sentas kulpon. Ĉu fari? Voli? — Ŝi maliciĝas. Detiras tukon; ĝi al gnom' doniĝas. «He — he!» la gnomo en ĝojo mekas; «sed pagon havu mi,» tuj li blekas. «Kiam tomben ŝi portiĝos, Al mi Injeto fianĉiniĝos. Neniam sentu vi plu doloron. Sur vin pendigos mi brilan oron. Mi ne fanfaronas en nura vent'. Bovinojn mi havas ĝis dek du cent. Porkojn je nombro de ŝtonoj en sablo mi havas, kaj ŝafojn trans nombra kapablo. Grundon mi havas ĝis mont' sub la stelo. Riĉa mi estas, kaj lustras el belo. Kornojn mi havas, bravulan signon. Postaĵe la vost' donas kroman dignon. Por vi plej bona fianĉ-omaĝo de riĉa vir' en la ĝusta aĝo.» «Ne volas mi! Ne mortu ŝi!» eliĝas el Injo pentema kri'. «Foriru! Redonu al mi la tukon!» Ŝi preĝe faras per brakoj krucon. For estas tuj la saltanta gnom'; la tuk' postrestas ĉe griza ŝton'. Sur tufa roko kuŝas tuketo; pro penso malica tremas Injeto. Maltrankvilo Mi kiel fartos, Dion forgesanta, kun kor' en ama pasi' revanta? Mi kiel fartos laŭ certa sci'? Min mem ja forperdigis mi. Neniam mi min relevi povos. Neniam plu mi min mem retrovos. Bariĝis vojo kaj eĉ esper'. — Per vi mi savus min el sufer'. Preĝo Ĉiela reĝ', ho helpu min! Mi luktas en doloro. En senespero tordas sin la laciĝinta koro. Malbono havas tro da fort'; por ĝin esprimi mankas vort'. Mi brulas en angoro. Ĉiela reĝ', ho helpu min! Aŭskultu petan vorton. Vi luktis mem ĝis venka fin' spitante fian forton. Teruras lukto en mizer'! Vi estu ĉe mi en sufer'. Vi povas ŝanĝi sorton. Erarvoje Tempoj pasas en lanta flu'. Vadas la viv' en mizer'. Dion bezonas anim' post sku', post perdo de bona esper'! Vintro kuŝas sur frida mond'. Ĉu iam mildiĝos ĝi? Helpu animon sur ŝtorma ond' perdinta fidon je Di'! Laciĝas en pezaj penoj Injet'; perdiĝas kuraĝ' kaj fervor'. Erare ŝi iras laŭ voj' kaj vojet', trolejen ŝin pelas dolor'. Nokte trolejon trovas ŝi. Jen fine decida moment'. «Aŭdu! Min nun enskribu vi, por trinkaĵ' de amora tent'! Donu trinkaĵon, ke turnu li sin al mi, sia ĝusta am'. Almenaŭ nokton posedu mi lin kaj poste perdiĝu en flam'.» Ridete pendigas la aĉa virin' kaldronon dum eksorĉad': «He-he! tiel oftas, ke tia la fin', sed fidu je mia traktad'.» Ŝi verŝas el korno kaj miksas el glas', murmure zumante kantojn. En akvo elnorda ŝi kirlas en vaz' radikojn kaj toksajn plantojn. Kaldrone bolas kun knar' kaj ĝem', sorĉade kantas ŝi: «Nun bolas larmoj, nun bolas trem', nun bolas kora pasi'. Bolas ardanta, varma sang', bolas sopira ĉagren', bolas pere de galdra lang', bolas kun pulv' kaj venen'.» El brust' de Injeto tri gutojn da sang' ŝi tiras kaj faras trinkaĵon. El aĵo de l' kata subventra flank' gutigas ŝi elfluaĵon. «Perfidon, damaĝon forsorĉas mi. Mi sorĉas per ĉiuj potencoj. En sango kaj osto — trioble tri — silentu la falsaj sentoj! Mi galdras pri Jon en Skarebrot, per galdra brogaĵet'. Je trink' turniĝu la am-dorlot' al lia ino, Injet'.» Kraĉas ŝi ŝaŭmon al la kaldron', ŝvebas flava sulfur'. Ŝprucas haladza vapor' al plafon', krakas la doma mur'. «Trioble tri, en nom' de Satan', estro de l' profundejo. Satano! Satano! — Huj la ekflam'! — Atendas vin abismejo.» — El flamoj manon la sorĉistin' levas en tomba silent'. Venkas Injeton penta tim' kaj svena, vertiĝa sent'. Ŝancele dancas plank' kaj fajrej', ĉio strange moviĝas. Ŝi kuras sur ŝtona, tufa altej' kiam ŝi rekonsciiĝas. Ŝi vekiĝas Injet' silentis en malfort'. Diriĝis iu eta vort' en flustra klar': Patrino. Intenco kia! Ĉu kaŝi sin? Ŝi hontos antaŭ la patrin'. Ne taŭgas ke ŝi plendas. Abisma fin' atendas. Doloras kor' pro pek' kaj hont'. Ekstaras el mistera font' estaĵo neĝe hela. Pendas riĉe la mantel'. Injeto petas en ŝancel' al la fratin' fidela por help' en sort' kruela. «Beata, kara, vi fratin'! Min helpu! Morto prenos min. Al inferul' mi jesis. Laŭ fipotenco de Satan' li kaptis min per sia man'. Min gardi mi forgesis, per ĵur' al li promesis.» «Vin turnu al kreant' de l' sun'. Ne tute vi perdiĝis nun, fratinjo, en hororo. Retiru vin per forta kor'! Trinkaĵon pekan ĵetu for! Toleru en doloro! — Kreiĝis vi al gloro.» Forŝvebas kanto kaj vizi'; denove sola staras ŝi en la inico sia. Batalas ŝi ĝis venka fin'. Rekuraĝiĝas la anim' per ŝia preĝo pia. Ŝin savas «Patro Nia». Returnas ŝi en laca kur', retrovas ejon de l' terur', ektiras la pordaĉon. «Ne volas helpon mi de vi! Mi turnas min de vojo ĉi!» Ŝi ĵetas botelaĉon en flaman ardantaĵon. Peza momento La longa vintro finiĝas, kantante je sia forir'. Deklivoj blankaj bruniĝas; ŝvele fluas river'. Anstataŭas radoj glitilojn sur vojo, vojeto kaj pad'. Drivduŝas pluv' la altejojn kaj domojn per frida gutad'. Jen ene en la ĉambreto sur alta kaj mola lit' delira en sia dormeto kuŝas malsana Injet'. Ŝi dormas je tristaj tonoj tra fendoj en trunka mur'. Parolas multaj sonoj en venta, elmara susur'. En dorm' ŝi lamente sopiras, ke kantu la vent' pri la sort'. Pri tiu ton' ŝi deziras, ke estu ĝi tono de mort'. La knab' plenumonta la verkon edziĝi kun in' en perfid' renkontu la nigran ĉerkon kun Injo en frida rigid'. Sed dorme juneco fortiĝas kiel nokte ŝvela burĝon'. Injeto sin ellitigas. Li rajdas al kirka dom'. Ĉe verda fenestro ŝi sidas, turniĝas rigard' al nord'. La nuptaron la sun' eklumigas, kaj gajigas ludista kord'. Al lit' ŝi returniĝas; ekkaptis ŝin malfort'. La vangoj de larmoj bruliĝas, sed palaj kvazaŭ pro mort'. Tordiĝas ŝi noktojn kaj tagojn en senripoza sku', kaj falas en lamentadojn ke devas ŝi vivi plu. Kun hajlo kaj splitoj glaciaj kaj morda, frostiga pov' la vento-tagoj vintraj turmentas per ŝira blov'. Malbonas temp' pro drastaj ŝanĝiĝoj de la veter'. Estas la luktoj lastaj ĝis venkos primaver'. En «Blua-Monto» Pluva pendas l' aero. De branĉoj kaj vergoj gutadas. Nigra, humida elmara nebul' ĉion aspergadas sub volviĝanta nuba rul'. Kaj al la okul' distingeblas nek kampo nek korto nek turo. Kvazaŭ glutita de akva inund' kaŝiĝas la land' en obskuro. Aspektas la ejo mara profund'. En erikejoj malhelaj kolektas Injeto la ŝafojn. Tondro de l' maro vokas en ŝi pense pezigajn imagojn. Ekglitas ŝi trete sur glaci'. Sorĉiĝas ŝi en nebulon, plurfoje ŝi devojiĝas. Vokas ŝin kri' kaj vaganta susur', sorĉaĵoj en vivon vekiĝas; aŭdiĝas mistera rivera murmur'. Supren el profundejoj leviĝas ŝvebantoj ombraj. La nikso sur sia duona ĉeval' kaj troloj vilharaj sennombraj sin ŝovas antaŭen amase el val'. El mont' kaj rokaj kavoj rajdas vicoj elsonĝaj antaŭen super profunda marĉeg' kaj laŭ la vojoj longaj kun tinta bruo kaj muĝa krieg'. Dum tie ŝi vagas en revoj, de vunda memor' ŝi ŝiriĝas, en elf-danc-ringo troviĝas ŝi, kaj tie ŝi ensorĉiĝas kun mur' de nebulo ĉirkaŭ si. * Injeto en mir', pro sorĉa fort', staras meze en reĝa kort'. De domoj kvarflanke ŝirmita mond' kuŝas kviete sub luna rond'. Ĉirkaŭ la mola korta herbar' staras portiko sur arka ar'. Portas kolonoj el pura arĝent' orajn frontonojn sub doma tegment'. Arkoj kunligas kolonojn sub tur'; drak' kaj serpento meandras sur mur'. Alte lumas la reĝa kastel'. Flamas el kupro tegment' al ĉiel'. Glimaj turoj etendas sin kun oraj kokoj sur pinta fin'. Sorĉita ŝi vidas ke paron post par' elvenas la kortegana ar'. Arĝento kaj oro kaj blanka lin' orname radias de ĉiu knabin'. Sonoriletoj per tinta sonoro emociigas Injeton al ploro. Eksekvas saltodanco sen brid'. Tiriĝas Injet' inter plor' kaj rid'. Kaj fine jen melodi' tiel bela, ke sentas ŝi sin en feliĉo ĉiela. Dancas knabinoj kantante al Injo: «Ĉi tie vi vivos ĉiam en ĝojo. Jen vidu la reĝon! Se nun vi restos, kronon el oro kaj floroj vi portos.» Jen vidas ŝi sub la arkaĵa or' reĝon staranta en brila kolor'. Purpura vestaĵ' kiel ruĝa sango, krono el oro laŭ reĝa rango. Reĝa vergo kun flava flam' lumas en lia dekstra man'. Glora li estas. Ŝi volas cedi! Ŝi volas tian dignon posedi! La danco viglas en svingo kaj tord'. Logas per lud' violona kord'. En ravo kaj ĝojo ŝi «Jes» por respond' donas al bela knabina rond'. Jen la knabinoj en blanka lin' etendas kruĉon plenan de vin'. «Trinku, gajnu feliĉon reĝinan! Trinku, forgesu aflikton vian! Trinku el la kruĉo, kaj trinku ĝis fund'. Tuj forgesiĝas la kora vund'. Ne pripensu! Eniru la ĝojon! Feliĉon ofertas ni lastan fojon.» * Al Injo paliĝas la bruna vang', fridiĝas en ŝi la kora sang'. Injeto sur brunaj vangoj paliĝas. Revenas memoro; pensoj vekiĝas. «Ĉu mi forgesos aflikton de kor'?» — «Ĉiujn afliktojn pelos ni for.» «Ĉu vi estingos la fajron en sin'?» — «Trinku, kaj poste ne sentos vi ĝin.» «Ĉu vi estingos afliktan flamon? — Por nenio perdu mi mian amon. Prefere al perdi aflikton amaran mi iru almoze inter la homaron. Prefere al forgesi korbrulajn plagojn mi iru mokata inter la vilaĝojn. Prefere al forgesi la trovitan knabon sola mi faru mian vagadon. Neniu alia min premu al sin'. En nom' de Jesu' liberigas mi min.» Ĉio malaperas: reĝo, domoj, fostoj, kaj en la nebuleto forfuĝantaj vostoj. Libera Dum nokta pac' ĉe lita fin' en longa nigra vest' virin' sin montras al Injeto. La franjo staras apud ŝi, hele bela la vizi' kun sankta ĝoj-rideto. Ŝi kantas en kvieto: «Vi fratinet' de mia kor', nun servos vi al la Sinjor'. Jen sankte sonoriĝas. Vi tiris vin el trola prem'; kaj trovis en dolor' vin mem. Vi supren nun leviĝas. Alteco atingiĝas. Nun venu akompani nin; la nova voj' kondukos vin al lumo, kaj tagiĝos! Kruta, longa vojo ĝi; Injet', ne timu tamen vi, eĉ kiam vi laciĝos. La sort' por vi ordigos. Jen staras muzo de l' saĝec'. Vidigos ŝi tra malklarec', kaj vi per ŝi proviĝos. Ŝi gvidos vin eĉ tra infer'. La leĝon de la viv' sur ter' vi tra teruro vidos; honor' por vi fariĝos.» VORTOJ montarino — Ino kiu vagas kaj vivas inter montoj kaj kies animstato influiĝis de tio; moknomo ĉi tie. menianto — Floro tre ŝatata de bestoj. (_Menyanthes trifoliata_) ardeo — Birdo kun loka nomo Gråhegre. (_Ardea cinerea_) pluvio — Birdo kun loka nomo Heilo. (_Pluvialis apricaria_) kanto — 1) Kanto kun muzika melodio. 2) Deklamado, ekzemple la Edda-kantoj, kaj ĉi tie «La Kanto de Gumlo». draŭgo — Martrolo aŭ reaperanto. Mons — Nomo de virkato. Lars / Per — Virnomoj. Manjo — Virina nomo. Holand / Vatn — Nomoj de bienoj. huldro — Ege bela subterulino, kiu paŝtas la brutaron samloke kie la homoj, sed nevidata krom hazarde foje. Ŝi havas voston. saltodanco — La norvega danco «Springar», nesimetria triritma. Haukeli — Montara regiono inter orienta kaj okcidenta Norvegio. skaras — Onomatopeo; la sono kiun eligas la pigo. erikserpento — Mitologia serpento kiu kreskis al drako kaj kuŝis ĉirkaŭ la domo de princino. Skarekula — Monto kie Satano kaj gesorĉistoj kunvenas. (Blokksberg) Haŭgastad — Hejmbieno de Injeto. Amund / Jon — Virnomoj. Brot — La bieno de kie venas Jon. «Brot» = novkultivejo. Skarebrot — «Skar» = fendo. Dokka — Ofta bovina nomo kun signifo «Pupo». vaglumo — Lampiro, lumvermo. galdro — Sorĉado; vorto el la norena mitologio. Hel — Norena nomo de Infero. Ankaŭ nomo de la norena estrino de tiu loko. Majstro — La Kreanto Gro — Virina nomo. Knut — Virnomo. Jotuno — Giganto. fimbulvintro — Ege severa vintro. Unue prirakontata en «Voluspá» di-martelo — La martelo de la Tondro-dio Tor. Ĵetinte ĝin li ĉiam trafis giganton mortige, kaj la martelo reen flugis en lian manon. blanka kruco — Kristanismo oficiale decidiĝis en Norvegio en la jaro 995 de la reĝo Olav Trygvason. Ragnarok — Fino de la mondo. Fina lukto inter la dioj kaj la gigantoj, aŭ inter kulturo kaj primitiveco, aŭ inter Bono kaj Malbono, aŭ inter Dio kaj Satano. Priskribita en la Edda-kanto «Voluspá». meandras — Serpentumas. En la helena arkitekturo serio de kurbiĝoj en ornama linio laŭ la randoj ekzemple de frontonoj. En norvega mezepoka arkitekturo tio reprezentiĝas per drako kiu meandre beligas ekzemple ambaŭflanke portalojn de fosto-preĝejoj. KLARIGOJ Prologo La prologo fakte estis verkita post la plenumiĝo de la tuta poemaro. La poeto dediĉas sian verkon al la pejzaĝo de Jären, la vasta apudmara plataĵo en sudokcidenta Norvegio sude de la urbo Stavanger. Agrikultura regiono kaj bestobredado. Ŝafoj paŝtiĝas en la deklivoj de la malaltaj montoj iom interne en la regiono. Tiu pejzaĝo donis la poezian kadron al la poemaro. Arne Garborg naskiĝis en la parenca bieno «Garborg» en la komunumo Time en Jären. Lia patro bone kultivis siajn kampojn kaj ankaŭ funkciis kiel instruisto. Li estis tre religiema, kaj opiniis ke la antikva, israela kristanismo, kiel ĝi prezentiĝas en la Malnova Testamento, do iu laŭlitera religio, estas la ĝusta kristanismo. Li estris sian hejman vivon kiel antikva israela tribestro kaj pastro. Fine li fariĝis tiel mense obsedata, ke li perdis liberan memregon kaj mortigis sin per pendiĝo. La instiga okazaĵo por tiu ago estis, ke Arne, la plej aĝa filo, rifuzis akcepti la bienon alode post la patro, kaj tiel daŭrigi la parencan, heredan linion sur la bieno. Arne volis fariĝi verkisto. Sekvo de tio estis, ke Arne sian tutan vivon havis malbonan konsciencon pro la sorto de sia patro. «al vi mi kantas pri la viv' / en sombra mond'.» — estas ĝuste la pensoj kiuj torturis Arne ĝis li liberiĝis per verkado. «La lukton pezan konas mi». — La anima lukto kiu fine instigis la verkiston verki. «rompitaj ostoj» — Fizika bildo pri tio kio okazas en la animo. «Mi konas vin» — «vin» estas la patro. «boat', torent'» — Fizika bildo pri la fatala fino. «alaŭd' ekŝvebas» — Fakta bildo pri io, kio okazis kiam la verkisto post multaj jaroj vizitis la tombejon de sia patro. Vidu la poemon «Printempa tag'». Injeto ĉe la ŝpinilo La feliĉa komenco de la vivo de Injeto. Bildo de la hejma vivo en tiu kamparo. Medio kaj etoso antaŭ la tempo de industria revolucio kaj antaŭ la rapida kresko de urboj. «Aŭtunas. Veteraĉo» kaj «Ho-hu! La veteraĉo / kun pluv' kaj venta frid'» donas al la leganto impreson kia estas la klimato en kiu Injeto devas vivi kaj paŝti. Komparu kun _Ne estas facile_ kaj _Malbona tago_. La diversaj statoj de sano kaj animo en Injeto speguliĝas paralele en la statoj de la naturo. Injeto estas en sia dekoka jaro kaj ankoraŭ ne spertis gravan malbonon aŭ seniluziiĝon. Ŝi havas viglan fantazion kaj facile inventas kaj rakontas fablojn, kiel en ĉi tiu poemo. La leganto notas, ke estas ama fablo kiun ŝi prezentas. Dum siaj infanaj jaroj la verkisto ofte aŭskultis al folkloraj rakontoj, precipe de rakontkapabla junulino, kiu servis en tiu bieno. En sia matura aĝo li prilaboris tiun materialon por sia propra celo. La popolaj kredoj kaj vizioj estis konsiderataj veraj, kaj estas necesa fundamento por la ideoj de la poeto. Vesperiĝo Injeto faras sian ĉiutagan laboron en la bovinejo en akordo kun la gnomo de la bieno. Laŭ folkloro ĉiuj bienoj havas sian gnomon, kiu gardas precipe la bovinejon. «kun la kat' dancadas» — Unu el la ŝercemaj versoj en tiu ĉi serioza poemaro. Ĝi spegulas la rilaton inter la homoj kaj la bonvolemaj gnomoj (Norveg-lingve: «Nisse» aŭ «tuftekall») La biena gnomo estis malalta kaj havis ruĝan trikitan ĉapon. Rimarku la oftan ŝanĝon de metrika sistemo inter la opaj poemoj. Ĉe la fajrejo En la kamparo estis kutimo vespere kolektiĝi en la hejmo de iu kiu lerte povis rakonti, kaj tiu estas Injeto. Ŝi havas nekutiman kapablon rakonti kaj memori kaj vidi plion ol aliuloj. La vilaĝanoj ankoraŭ ne komprenis la supernaturan vizian vidkapablon de Injeto. Estis por la aŭskultantoj nur fabloj, kion ŝi rakontis, tamen realaj. La vizia kapablo rivelas sin en «La vidaĵo». «nupton festos vi» — La huldroj provis logi al si virojn. Tiel ili havigis al si eternan vivon, kion subteruloj ne havas. Vidu la antaŭlastan strofon: «povintus savi vi ambaŭ nin». «tranĉilon» — Kiel la biblio, nomoj de sanktuloj, la signo de la kruco ankaŭ nuda ŝtalo rompus la sorĉon. La pasero «Veslemey» (prononco: —mej) — Norveglingva karesnomo de Injeto kiu vere baptiĝis «Gislaŭg». Je Julo estas kutimo meti garbon sur stango ĉe la ponto de la fojnejo kiel Jul-donacon al la birdoj. Kantiĝas La subteruloj provas tenti Injeton per ĉiaspecaj valoraĵoj kaj brilaĵoj. Ŝi estas en la sama situacio kiel Jesuo sur la monto. (Mateo IV). Arĝenta ŝpinilo estas en folkloro kutima donaco por logi inojn. «tago» — la mondo de la homoj kie la suno lumas. La subteruloj ne toleras la sunlumon. Al ili donas lumon oro kaj arĝento kaj aliaj glimaj valoraĵoj el la rokoj. Por logi Injeton la subterulo devas favore priskribi la subteran vivon. La stato de la vetero korespondas al la anima stato de Injeto. Tiel la verkisto donas paralelan evoluon inter ekstera realeco kaj tranca animstato, kaj tiu lasta atingas spiritan realecon. Antaŭsciigo Injeto vidas la reaperantan fratinon Lizabet', kiu estas kvazaŭ ŝia gard-anĝelo. Ŝi inicas Injeton al supera servo post kiam ŝi trinkis la enhavon de la kaliko. Tiu trinkaĵo reprezentas la dolorigajn spertojn, kiujn ŝi trapasos dum ĉi tiuj 70 poemoj. La Kreanto metas ŝin antaŭ vico de provoj por vidi ĉu ŝi estas matura por eniri en lian servon, ĉar li bezonas ŝian kapablon. En tia servo nur akceptiĝas la plej kapablaj kaj tute puraj homoj. Mateo 26 39: Jesuo: «Ho mia Patro, se povas esti, ĉi tiu kaliko pasu for de mi; tamen ne kiel mi volas, sed kiel Vi volas.»: Jesuo sciis kio okazus pri si kaj akceptis la sorton kun malfermaj okuloj. Injeto estis sensperta kaj timis nenion. Ŝi ne antaŭvidis ion malbonan, ĉar vidiĝis ankoraŭ neniu kaŭzo. Ŝi vivas en kompleta nescio. Tial ŝi ne petas esti liberigata de iuj postuloj ligitaj al la kaliko. Injeto travidas ĉiujn falsaĵojn. Gravas dungi en la batalo kontraŭ malbono la plej dotitajn karakterojn. Tamen ne nur taŭgas rifuzi kaj venki la malbonon ekster si. La malicajn sentojn en la persono mem devas ankaŭ esti elradikataj, tiel ke la homo povas ekstari tute pura antaŭ la homaro por kiu ĝi estu gvidanto. Imagu la tragedion sentatan de juna homo kiu antaŭvidas tian sorton, kiel faras Injeto en la poemo «La Montarino». Tiu estas la momento kiam Injeto, kiel Jesuo, estus petanta pri liberigo de la kaliko. Malaperas por Injeto la ebleco vivi la ĝojan vivon de juna kaj gaja knabino sen bezono okupiĝi pri homaro kaj peko kaj maldeco kaj perfido kaj venko. Plej feliĉa estas tiu, kiu nenion vidas kaj tial ne kulpas pro respondeco. «kaptiloj» — tentoj de la malbonuloj. Injeto estas danĝero al la malbonuloj. Rimarku kiel la verkisto utiligas la naturon por ŝanĝi inter supernatureco kaj realeco. Li mole glitas el la sonĝo, for de la vidaĵo, pere de matena glimo kaj fine pere de fru-matena vento. Kiom el tio estas reala? Kio estas la vera realeco? Dimanĉ-trankvilo Jen bildo de la feliĉa juneco antaŭ ol la enhavo de la kaliko komencas havi efikon. Nenio stranga ĝis nun ligiĝas al Injeto. La junuloj senkulpe fritas tranĉaĵojn el terpomoj kaj dume babiladas kaj ŝerce provokas unu la alian diveni enigmojn. La enigmoj estas malnova folkloro; kelkaj el ili troviĝas en la Edda-kantoj. Panjo atendas La patrino scias pri la vizia kapablo de Injeto. La medio ĉirkaŭ ili do havas multe pli da estaĵoj ol tiujn, kiujn ordinaraj okuloj vidas. Tio kreskigas la zorgan timon de la patrino, ĉar Injeto ofte estas sola ekstere en mallumo pro atento pri la brutoj. Kredo pri antaŭfantomoj estas kutima en folkloro, kaj la verkisto konscie utiligas ĝin por sia arta verko: (norveglingve: fylgje, vardöger). Injeto Jen Injeto, sur kies junaj ŝultroj estas metita la peza ŝarĝo esti tiu, kiu sola vidu la kaŝitajn verojn, kaj tiu ĉi estas la unua momento kiam ŝi konscias pri la graveco de la tasko metita sur ŝin de la Kreanto. Li bezonas puran animon por sia servo. Ne strange ke ŝi eksidas en silento. Tiu ĉi estas la momento kiam ŝi komprenas kia estos ŝia sorto. Ŝi do vidas la malsamecon inter si kaj aliuloj. Kiel ŝi de nun rilatiĝu al siaj geamikoj? La vidaĵo Jen la unua fojo kiam Injeto rigardas tra la fendo enen en la mondon de la mortintoj. Ŝi ne teruriĝas pro la vidaĵo mem, sed pro tio ke ŝi de nun estos hantata de ĉiaspecaj vidaĵoj, kaj ŝi komprenu kaj spertu ĉiajn fiaĵojn en la mondo. La montarino Pruviĝis ke estas vero kion Injeto vidis, kaj ŝi komprenas nun kia estos ŝia sorto inter la vilaĝanoj, kio signifas esti la pioniro inter la homaro, kaj tia sorto ne estas agrabla. Ankaŭ la patrino komprenas ke ŝi havos bedaŭrindan sorton, sed Injeto subigas sin al la tasko donita pere de la kaliko, kiun ŝi devis malplenigi. Fieraj sonas ŝiaj vortoj: «Sed klare vidi preferas mi ol iri blinda tra l' mondo ĉi sen eblo veron distingi!» Junuloj Jen prezentiĝas scenoj kaj scenejo de tio kion Injeto devas vidi, kaj kion Arne Garborg estis vidinta. El tio ĉi li evoluigas la universalan vizion. Festeno Detaloj el tiu ĉi longa kaj komplika poemo troviĝas en folklora historio, kiun la verkisto utiligas por sia celo priskribi la staton en la siatempa socio, nome pri konduto kaj moralo kaj sociaj rilatoj. «Eksidis Injet' en malluma angul'» — Neniu volas aŭ kuraĝas danci kun ŝi ĉar «Diriĝis: Mankas prudento». Ŝi sidas kaj devas vidi la fantomojn sekvantaj al ĉiu ajn el la festenanoj, kaj tiel riveliĝas al ŝi la karaktero de ĉiu opulo kaj sekve la karaktero de la festeno. El tio ni suspektas la socialan sintenon de Arne Garborg. Tamen kreiĝas io nova inter la homoj, nome mensaj statoj sendependaj inter ili. Tiuj abstraktaj statoj kreitaj de sentoj fariĝas el si mem aktivaj kaj agantaj fortoj, kiuj kaŭzas novajn kaj neatenditajn reagojn. Ĉio estas prezentata pere de transnaturaj aperaĵoj: «Jen nova bruad', alsturma kurad', ensaltas amaso en miriad'!» La abstraktaĵoj inter la homoj, do sentoj, malamo, atakemo, perfido, fuĝo, envio kaj tiel plu fariĝas en si mem instigaj kaŭzoj de agoj; kaj tiel en la poemo ili reprezentiĝas kiel estaĵoj, tute kiel sur scenejo. Injeto estas la sola, kiu vidas tion kio estas en kaj inter la homoj. «Nun suben kaj norden drivas la hord',» — al neniiĝo — al Infero aŭ al glacia trola mondo. Esprimo el la antikva lingvo. Iu iom pesimisma vivaspekto. La lukto kontraŭ malbono ne havos finon. Optimisma kontraŭo troviĝas en la poemo «Neĝego». Estas du gravaj kialoj por la subteruloj logi al si Injeton. Ŝi estas la sola kiu povas travidi ilin kaj ilin senvualigi. Due estas dirende ke pro ŝiaj kapabloj gravas gajni ŝin kiel kunbatalanton en la lukto inter la bono kaj la malbono en la mondo. La malbonaj fortoj logas al si talentulojn. Tamen se temas pri moralo, novuloj devas esti cerbolavataj por ke ili tute akceptu la vivkoncepton de la subteruloj, kaj ke ili tute forgesu la homan vivon kaj moralon. Rimarku la molan transiron ĉi tie al nova temo kaj nova metriko: ... Dolĉe kiel plor' sonas harp-sonor'; logas ama sent' kvazaŭ milda vent'; flata la lul', kiel onda rul' dormiĝas ĝi en sonĝ-trankvilo; vekiĝas el silent', ŝvelas en potenc', kiel ŝaŭm-susur' en la mar-murmur'; el la dorma ĉarm' ŝvebas tona svarm' amovarma, dolĉa trilo ... EN LA PAŜTEJO La verkisto metas Injeton en naturan medion. Tiel li sukcesas priskribi sian propran hejman regionon kun klimato kaj birdoj kaj aliaj bestoj. Jen la ekstera kadro de la tuta poemaro. Estante simboloj la spiritaj rivelaĵoj do celas kaj aludas al reala homa vivo. La vento-troloj Tute realisma, sed samtempe poezia priskribo de la ventoj en tiu regiono. La fina strofo ligas tiun poemon intime al la anime intensa evoluo de Injeto. Ne estas facile Realeca priskribo de paŝtista vivo en tiu regiono. Samtempe la interligo kun la subteruloj fariĝas pli videbla, kaj la subteruloj fariĝas pli kaj pli realaj estaĵoj. Birdoj Ĉarma kaj petolema priskribo de la birdoj en la ĉirkaŭaĵo de la bienoj en Jären. Estas la verkisto mem kiu ekstaras en la poemo. La kompato kun aliaj estaĵoj kaj malbona konscienco pro malbona konduto ligas la sentojn de la verkisto al la ideo kaj temo de la poemaro. Postuliĝas pura animo: Ovojn belajn mi trovis en nesto. Sekve rabiĝis ĝi. Birda patrino dolore pepis; — neniam plu faros mi. Pluvio, la bela bruna birdo, velurflugila trezor'; kiam ŝi fajfas en erikejo, varmiĝas en mia kor'. Je somermezo Estas bona ekzemplo ĉi tie kiel vizio grade malkaŝas sin al Injeto: jen trikaĵon ŝi forgesas pro impreso de la sensoj kaj en senpripensaj pensoj glitas for, vizie revas: vidas ke herbej' viviĝas, ke vekiĝas ĉe ŝtonaro kaj rekreskas la herbaro kie jen brutar' paŝtiĝas. Montulin' en blua jupo, sur la brust' arĝent-folioj, sidas sur tufo sub deklivo. Ŝutas ŝi salon al bovinoj. kaj tiel interplektiĝas la vivo de la huldro kaj tiu de Injeto. La subteruloj ne toleras sunlumon: Kiam ŝveba nebulej' malheligas teron, ni vagante laŭ altej' ĝuas la liberon. Dum nebulo sur dekliv', — sendanĝera huldra viv'. La herbsezono Plia realisma bildo de vivo kaj laboro en la kamparo. Regas feliĉo, sed el tiu Injeto tiriĝos por supera servo. Injeto miras La malsameco inter Injeto kaj la aliaj gejunuloj estas substrekata de la eldiroj de Injeto. Tamen la verkisto ruze finas la poemon per: Ridi kaj ŝerci supraĵe, — jen mi; sed kisi barbulon? Ho fore de ĝi! — — Sed tamen, — se l' sorto regus? Kondamnita Prezentiĝas la ne nur mezepoka kredo pri peko kaj eterna puno. Sed eterneco estas ligita al la stato de la animo. Do ne ekzistas «tempo». Ne temas pri la tempodaŭro de la puno. Gravas la anima stato en kiun la pekulo metis sin. La peko kvazaŭ materialiĝas kiam ĝi fariĝas vibranta bildo en la konscio de homo kaj tiel sekve influas ĝian konsciencon. Translokigi partigan ŝtonon inter la bienoj estis grava peko laŭ la antikvaj leĝoj. La lunluminoj Foje kaj foje la subteruloj provas logi Injeton, kaj tion ŝi prisentas. Nek al Injeto, nek al la leganto estas facile distingi inter realeco kaj sonĝo: Injo staras kvazaŭ en tranc', rigardas sonĝe al tiu danc'. Kapklinas ili salute, kaj dissolviĝas en bruma trans'. Profanado Laŭ popola kredo osto de mortinto povus sanigi aŭ forigi malsanon. En la sekvantaj poemoj okazas la kontraŭo. La postulanto «draŭga fato» — esti reaperanto kiu ne trovas ripozon en la tombo. Fizikaj reaperantoj estas necesaj en literatura verko. Tamen ili reprezentas ion kio devas esti ordigata aŭ kio estas kontraŭa al la rilato inter fortoj kaj sintenoj aperantaj inter homoj. La pastroj, kiuj estis aŭtoritatuloj, ja kredis pri reaperantoj; kial do ne ordinaruloj? En la nebulo La provo redoni la ŝtelitan oston malsukcesas por Injeto. Kaj tion ŝi ŝuldas al hazarda forgeso. La gnomo sentas kaj kondutas kiel homo. Injeto malsana Sekvo de la peko, sed ankaŭ severa provo por ŝi. Ĉio okazanta estas iel ligita al kaŭzoj. La korpa malsano sekvas al spirita streĉego. Por Injeto ne estas sole fizika malsano. Ŝi baraktas sur pli alta nivelo kontraŭ malico kaj fiaĵoj: Injeto kuŝas delire, lamentas en halucinoj. Kun monstroj kaj draŭgoj baraktas ŝi, kaj murmuras pri lunluminoj. Neĝego Terura vintra ŝtormo okazas paralele kun la malsano de Injeto. La lukto inter bono kaj malbono fariĝis universala: Sur Skarekula en roka tru', dancejo satana dum Julo, kunsidas vice trolinoj dek du sorĉantaj per raŭka ululo estingon de l' sun' en nebulo. Se ili atingos al sia cel', por troloj estus konkero; la viv' estingiĝus treme en gel'; kaj regus mallum' sur la tero. kaj kovrus ĉion glaĉero. La drako Poezio estas la armilo de la poeto. Arne Garborg multe pensis pri la ekonomia stato en la kamparo. En ekonomie premaj tempoj la kamparanoj devis hipoteki siajn bienojn aŭ pagi la ŝuldojn per vendo de siaj kampoj. Garborg donas en la poemo «La Drako» ekzemplon pri la mizera stato de la etuloj en la kamparo. La patrino en tiu ĉi poemaro estas tute senhelpa kontraŭ la potenco de la kapitalo kaj kontraŭ senindulga ekonomia sistemo en la socio. La verkisto tenas sin al la folklora tradicio, kaj en la poemo la kreditoro ŝajnigas sin bonanima riĉulo, kiu ruze helpis la Patrinon, sed Injeto vidas la veron. Li estas la drako de Infero, kiu glutas ĉion sur sia vojo. La helpo La folklora popola kredo rilate al la religio, do kun kredo al transnaturaj fenomenoj, estas libere utiligata de la verkisto. La pastro havas same sorĉan kapablon kiel la subteruloj: «Benu kaj gardu vin la Sinjor',» li diras la preĝon dian; «okulo lia prilumu vin, kaj donu li pacon sian!» — Ĝuste la samaj vortoj estas uzataj en la norvega diservo. Je sunsubiro La eksteran bildon donas la sunsubiro vidata ekde la apud-mara plata lando «Jären», sed «feolando» kompreneble estas la spirita lando kiun la poeto vidas en sia animo, iu spirita celo por la vivo kaj al kiu li sopiras, iu onta hejmo por homaro kiu finvenkis en la lukto kontraŭ la Malbono. La poemo estas mirinda flamo de koloroj. Komparu kun _Vekiĝas_. Printempa tag' Paralele kun la veno de la printempo Injeto saniĝas. La temoj de la poemoj troviĝas nun en ŝia propra psikologia, ĉiutaga rilato al la okazaĵoj ĉirkaŭ ŝi. Ĉi tiu poemo estas unu el la plej belaj en la tuta poemaro: Jen ĝermas tig', burĝon' en ŝvel', kaj suk' leviĝas sub la ŝel'. Ho, dolĉa sent'! Vekiĝas ĝi ... Beate juna estas mi! Sur monta vojeto Homoj vivas sub devigo de la destino. Injeto estas destinita al paŝtado kie abundas troloj. La Kreanto donis al ŝi tian postenon. Ŝi ne povas forfuĝi de ĝi. Ĉiu homo devas akcepti la postenon en la vivo kien la Kreanto metis ĝin malgraŭ obstakloj kaj tentoj: Jen blokas roka mura front' por vid', anim' kaj sens'. Per griza kruta krest' de l' mont' bariĝas mia mens'. La ĝentila knabo Per ĉi tiu poemo komenciĝas la amrilato de Injeto. Ĝis nun Injeto luktis kontraŭ eksteraj tentoj, ekzemple riĉeco, belaj vestaĵoj, oro kaj arĝento, vivo en kastelo. De nun la persona, interna riĉeco, nome la amo, estas la temo kiu anstataŭas la trolan mondon. Kiel reagos ŝi se ŝi estos elmetata al provado rilate al tiu amo? Sur la paŝteja monteto La fabelanta kapablo de Injeto kreas scenejon kie luktis la gigantoj sen alia celo ol frakasadi, kaj ŝi imagas al si la batalojn, kiuj havas post si la krutejojn kiel memoraĵojn. Komparu kun «Kanto de Gumlo». Dokka Amo al la bovino kiun Jon karesis. Injeto sopiras Kortuŝe bela bildo de la familia vivo kiel ĝi realiĝas en la sopiro de Injeto kaj en la reala kampara vivo. Mirtelejo Humurplena bildo de paŝtista tago; kaj Injeto ĉiam fabelas eĉ por si mem. Renkonto Atendo kaj sopiro kvazaŭ brulas en la interno de Injeto. La sango fluas pli forte je la vido — je la miraĝo kiu ŝvebas al ŝi. Kortuŝa bildo de renkonto inter knabo kaj knabino, kiuj ankoraŭ ne estas certaj pri la sentoj, kaj ankoraŭ ne povas paroli libere. Do la naturo devas helpi ilin: Tondro, eta ŝirmejo malvasta, sopiro, juna brako celas, kolo, premo kunen. Kaprida danco Poezie ritma ludo kiu redonas la viglan kuran ludon de la du en ilia unua amo. Amo La ama sento kiel ĝi riveliĝas en la koro de la knabino. Arbar-ĝoja Kroma ekzemplo pri la ege riĉa metriko en tiu ĉi verko. Ne oftas strofaj poemoj krom la kantoj de la gnomo, kiuj havas la saman metrikan sistemon. Demando Ŝercmoko pri superstiĉo kaj skeptikismo. Samtempe vorta lukto inter edzo kaj edzino. Ne estas malfacile kompreni, ke estas viro kiu verkis la poemon. Bovin-voko Balance kanta ritmo en la versoj. Malbona tago La unua provo ĉu la amo estas sincera ambaŭflanke. Ĉe la paŝteja rojo Pro la perfido Injeto estas nun malforta kaj matura por esti tentata de la malbonaj estaĵoj. La huldro kvazaŭ svatas por sia frato. Kaj ŝi informas, ke Injeto estos trance portata sur la monton «Skarekula», kie «ni», nome la subnaturaj estaĵoj, festenos Antaŭ-Julon. Notu la molan transiron al alia ritmo kaj al alia temo: Dolĉe kiel plor' ... Rimarku, en la lasta strofo, kiel la poeto utiligas naturan fenomenon por glate gliti de superstiĉa aŭ sonĝa stato al vekita, tiel ke oni ne povas scii kio estas sonĝo kaj kio vero. Komparu ankaŭ la finan strofon de la poemo «Antaŭsciigo». SUR TROLA MONTO «Skarekula» korespondas al la germana «Brocken» (norvege: «Blokksberg»). Vekiĝas El radioj fariĝas enorma halo sur la monto kie kolektiĝas la regatoj de Satano. En la sekvaj poemoj Arne Garborg montras en la satana regno tion, kion li detale vidas en la vera norvega mondo. Li akre kritikas la politikajn asociojn, la praktikatan religion kaj socian konduton. Troldanco Buĉado de infanoj fare de patrino kaj pretigo al la patro por manĝo estas folklora fabelo kiu unue okazis en la Edda kantoj kaj en la sagao pri Gudrun kaj Atle en Snorra Edda. Eble Arne Garborg aludas al la sorto de la malsuperuloj en la socio, ĝuste kiel li faras en la poemo «La Drako». Montaj troloj Trola versio de kunvenoj en urba asocio. Arne Garborg estis kritikema al la moralo kaj vivkonceptoj de urbanoj. «Ŝveba danco» estas ironia esprimo pri la valso, kiu venis de eksterlando kaj fariĝis kutima danco en la kunvenoj en la urboj. Ĝi estas kontrasto al la vigla norvega danco «springar» («saltodanco»). La poemo estas akra kritiko kontraŭ la formo de kulturo en la ĉefurbo. Gruntejo Sterila restaĵo de la antikva kulturo. «olda Gumlo-kantaro». — imito de la Edda-kantoj. Kanto signifas ĉi tie deklamon. Kanto de Gumlo Krom ritmo la kanto havas en la norvega lingvo ankaŭ aliteracion, kio oftas en la tuta poemaro, tamen ĝi estas malfacile redonebla en Esperanto, ĉar tio kondukus al tro da artefaritaĵoj. Aliteracio postulus vortojn kun akcento sur la unua silabo. La kanto donas vizion super la historio ekde la tempo kiam la naturaj fortoj regis sub la nomo de «gigantoj». La naturaj fortoj agas sencele. Do la «luktoj» inter la «gigantoj» fariĝas nur por la celo de lukto. Neniu kultura vivo: «Tempo staris / Ĉio mutis.» — Antaŭ la ekzisto de vivo. «Kreskis Alvo» — la unua viro. «Venis Azoj.» — la norenaj dioj; tio signifas kulturo; tempo de la ĝermanaj popolaj migradoj (350–550 de nia erao). «Kovris vilaĝojn sub gruz' kaj sablo.» — La «jotuno» devis kaŝi sin en la rokoj, sed foje li elvenis por kaŭzi naturkatastrofojn. «Degeneris parencaro. Krevis sub suno. Ekŝtoniĝis pro di-martelo kaj blanka kruco.» — komparu kun «Sur paŝteja monteto». «Nun la gnomoj / estras la regnon.» — pikvorto al la estrantoj de la socio je la tempo de la aŭtoro mem. Kritiko kontraŭ la registaro kaj la ministroj. «nigraj libroj» — Komparu kun «Sorĉisto kun Vergo». LA GRANDA LUKTO La finaj kaj plej fortaj tentoj prezentas sin al Injeto, nome tiuj ligitaj al la intimaj sentoj kaj deziroj pro la perfidita amo. Paralele okazas ŝanĝoj en la naturo. Injeto metiĝas en elekton inter silenta akcepto de la sorto kaj venko pere de malico. Ŝi vekiĝas La spiritaj fortoj en Injeto en formo de la vizio de Lizabet', ŝia reaperanta fratino kaj gard-anĝelo, ne cedas al la tentoj. Peza momento Neniu indulgo estas por Injeto. Ŝi devas vidi la knabon rajdi al nupto kun alia knabino. Tiel ŝi metiĝas al la fina provo. Ŝi volas morti, kaj renkonti lin survoje kuŝante en la nigra ĉerko. Tiel ŝi venĝus sin vekante lian konsciencon. Do Injeto ankoraŭ ne purigis malicon el sia koro, kaj sekve ankoraŭ ne estas matura por servo al la Kreanto. En «Blua-Monto» La belaj subterulinoj ofertas al ŝi belecon, riĉecon kaj eternan forgeson. Tamen tra la suferoj Injeto evoluis al supera homo. Ŝi rifuzas fuĝi de sia sorto. La suferoj kiujn ŝi spertis dum ĉi tiu tempo, estas ŝia vivo, kaj ŝi ne volas forgesi ilin, ĉar tio signifus forigi sin mem. «Ĉu vi estingos afliktan flamon? — Por nenio perdu mi mian amon.» Libera Injeto estas nun malpleniginta la kalikon, kaj estas preta por servo al la Kreanto kune kun la «muzo de saĝec'». Tiu servo estas priskribita en la dua volumo de la poemaro, «En Infero». LOKO DE «LA MONTARINO» EN LA NORVEGA BELETRISTIKO Arne Garborg naskiĝis kamparano. Li volis fariĝi verkisto, kaj terkulturado ne logis lin. La sola vojo el kampara vivo estis tra instruista lernejo. Li havis brile klaran cerbon kaj plenumis la ekzamenon. Li transloĝiĝis al la ĉefurbo, kie li studis en la universitato. Li aliĝis al la radikalaj verkistoj en la sepdekaj kaj okdekaj jaroj de sia tempo, kiuj verkis laŭ la naturalismaj ideoj. En la naŭdekaj jaroj li forlasis tiun tendencon. La spirita vivo de homo fariĝis grava por li kiel filosofo kaj verkisto. Li tute forlasis la naturalisman tendencon en la literaturo, kaj vivkoncepto fariĝis la vortoj de Sankta Mateo (16 26): «Ĉar kiel profitus homo, se li gajnus la tutan mondon kaj perdus sian animon.» («Kondamnita»). Laŭ tiu tendenco li verkis plurajn romanojn kaj la grandan teatraĵon «La instruisto» (Läraren), en kiu li sekvis la ideojn de Leo Tolstoj, kaj tiel li daŭrigis dum la resto de sia vivo. «La Montarino, Injeto, la Vizianto» fariĝis lia plej ŝatata verko. Granda nombro de la poemoj estas verkita laŭ popolaj melodioj. Edvard Grieg, faris melodiojn jam kiam Arne Garborg vivis. Kirsten Flagstad frue akceptis ilin por siaj koncertoj. Hodiaŭ kantistinoj prezentas tiujn poemojn laŭ sia propra maniero per memfaritaj melodioj. Ili akceptas la defion kanti ilin tiel kiel ili en iliaj animoj travivas la amhistorion de Veslemey. La trola parto de la poemaro ne estas tiel ŝatata. Tamen estas tiu, en kiu Arne Garborg donis sian universalan vivkoncepton kaj ankaŭ siajn opiniojn pri la socia, morala, politika kaj ekonomia stato inter la homoj je sia propra tempo. La homo estas tirita en aspekte eternan lukton inter Bono kaj Malbono, kaj tiuj ecoj havas lokon en lia propra animo. Tiuj ecoj aperigas sin en la ĉiutaga vivo kaj postulas ĉiutagan lukton kontraŭ Malbono; kaj la ĉiutagaĵoj respegulas universalan staton. Por montri tion Arne Garborg elektis la folkloran mondon kun ties ecoj, kiujn reprezentas multspecaj trolaj estaĵoj, kiaj ja estas la multspecaj animaj statoj de la homoj. La titolo de la dua volumo de tiu ĉi poemaro (En Infero) montras ke Arne Garborg intencis montri al la homaro vojon al savo el Malbono pere de Veslemey, Injeto. Sed unue ŝi devis pruvi ke ŝi estas digna por tiu alta tasko. Ŝi devis elradikigi el sia animo ĉiun eron de malico antaŭ ol esti matura por servo por la Kreanto. Tiel ŝi reprezentas la homon, aŭ alie dirite Nin Mem. «La Montarino» estas tradukita island-lingven 1906 sub la nomo «Huliðsheimar» kaj svedlingven 1916 sub la nomo «Ingrid Sierskan». End of the Project Gutenberg EBook of La Montarino, by Arne Garborg *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA MONTARINO *** ***** This file should be named 24292-0.txt or 24292-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/4/2/9/24292/ Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.