Project Gutenberg's Ifigenio en Taŭrido, by Johann Wolfgang von Goethe This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Ifigenio en Taŭrido Author: Johann Wolfgang von Goethe Translator: L. L. Zamenhof Release Date: September 13, 2007 [EBook #22592] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK IFIGENIO EN TAŬRIDO *** Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net [Illustraĵo: D-RO L. L. ZAMENHOF] Fot. Pirou Boul. St. Germain, Paris. [Illustraĵo: EMANUEL REICHER aranĝas la unuan prezentadon de “Ifigenio” en Esperanto por la 4a Internacia Esperantista Kongreso en Dresden (19a de Aŭgusto 1908) kaj ludas la rolon de TOAS.] [Illustraĵo: HEDWIG REICHER ludas la rolon de IFIGENIO.] [Illustraĵo: BRUNO DECARLI ludas la rolon de ORESTO.] IFIGENIO EN TAŬRIDO Presejo de Möller & Borel G. m. b. H. Berlin S., Prinzenstrasse 95. ESPERANTO Verkaro de D-o ZAMENHOF GOETHE IFIGENIO EN TAŬRIDO Dramo en kvin aktoj EL GERMANA LINGVO TRADUKIS D-ro L. L. ZAMENHOF FRANCUJO HACHETTE ET CIE 79, Boul. Saint-Germain PARIS. GERMANUJO ESPERANTO VERLAG MÖLLER & BOREL 95, Prinzenstrasse BERLIN. 1908. Tous droits réservés. PERSONOJ: IFIGENIO. TOAS, reĝo de la Taŭridanoj. ORESTO. PILADO. ARKAS. Loko de agado: arbareto antaŭ la templo de Diano. IFIGENIO EN TAŬRIDO. AKTO UNUA. SCENO UNUA. IFIGENIO (sola). Al via ombro, pintoj moviĝemaj De l' densa kaj antikva arbareto, Al la sanktej' kvieta de l' diino Ankoraŭ nun kun trema sent' mi iras, Simile kiel la unuan fojon: Ne povas mi al vi alkutimiĝi. Jam multajn jarojn min ĉi tie kaŝas Plej alta volo, kiun mi obeas; Mi tamen ĉiam sentas min nur fremda. Ĉar ve! transmare estas miaj karaj! Mi longajn tagojn staras sur la bordo, Serĉante per la kor' la Grekan landon; Al miaj ĝemoj nur per surdaj tonoj Respondas la ondegoj de la maro. Ho ve al tiu, kiu devas vivi For de l' gepatroj kaj de la gefratoj! Malĝojo al li rabas la feliĉon; Forvagas flanken ĉiam liaj pensoj Al la gepatra domo, kie suno Al li aperis la unuan fojon, Kaj samdomanoj ĉiam pli kaj pli En ludo alligiĝis reciproke. La diojn mi ne juĝas; tamen vere Plendinda estas stato de virino. En domo kaj milit' la viro regas, En fremda land' li ankaŭ al si helpas; Li la posedon, li la venkon ĝuas, Eĉ lia morto estas morto glora. Sed la virinon ĉio ĉirkaŭbaras! Eĉ krudan edzon obeadi estas Por ŝi ne sole devo, sed konsolo; Sed kiel mizerega ŝi fariĝas, Se en fremdlandon pelis ŝin la sorto! Ĉi tie Toas, nobla viro, tenas Min en katenoj sanktaj, tamen sklavaj. Kun honto mi konfesas, ke mi servas Al vi, diino, mia savintino, Nur kontraŭvole! Tamen mian vivon Al vi dediĉi devus mi libere! Al vi, Diano, ĉiam mi esperis, Ankoraŭ nun esperas mi senĉese. Vi min, filinon de plej granda reĝo, En vian sanktan aman brakon prenis, Por savi de la morto. Ho, diino, Se tiun grandan viron, kiun vi Turmentis, postulante la filinon, Kaj li al vi oferis la plej karan,— Se la Agamemnonon disimilan Vi de la Trojaj muroj disbatitaj Venigis glore en patrujon lian, Se vi al li konservis la edzinon, Elektron kaj la filon, la trezorojn: Vi ankaŭ min redonu al la miaj Kaj min, savinte de la morto, savu De l' ĉi-tiea vivo, dua morto! SCENO DUA. IFIGENIO. ARKAS. ARKAS. Min sendas nia reĝo, li esprimas Saluton al pastrino de Diano. Hodiaŭ por mirindaj novaj venkoj Taŭrido dankas sian patroninon. Mi venas antaŭ reĝo kaj armeo Kun la raport', ke ili proksimiĝas. IFIGENIO. Akcepton decan ni al ili faros, Kaj la diin' atendas kun favoro La oferdonon el la man' de Toas. ARKAS. Se ankaŭ la rigardo de l' pastrino, De l' respektata sankta virgulino, Nun estus pli serena kaj pli luma, Ĝi estus bona signo por ni ĉiuj! Malĝoj' kaŝita tamen ĉiam kovras Mistere vian koron. Jam tre longe El via brusto vane ni atendas Vorteton de konfido. De l' momento, En kiu mi ĉi tie vin ekkonis, Rigardo via ĉiam min tremigas; Kaj kvazaŭ enforĝita per feraĵo, Animo via kaŝas sin profunde. IFIGENIO. Mi estas ja orfino elpelita. ARKAS. Ĉu vi ĉi tie sentas vin tiele? IFIGENIO. Ĉu povas fremda land' fariĝi hejmo? ARKAS. Por vi la hejmo ja fariĝis fremda. IFIGENIO. Pro tio ĝuste sangas mia koro. En la komenco de l' juneco, kiam Apenaŭ la animo alligiĝis Al la gepatroj kaj al la gefratoj Kaj harmonie el malnova bazo Plantidoj novaj ĉarme kreskis supren, Ha, tiam min malben' ne miakaŭza Subite kaptis kaj min apartigis De la amatoj kaj per fera mano La ĉarman ligon ŝiris. Flugis for La ĝojo de l' juneco, la ĝuado De la unuaj jaroj. Eĉ savita, Mi estis jam nur ombro; la gajeco De l' viv' en mi neniam plu refloros. ARKAS. Se vi vin nomas tiel malfeliĉa, Mi povas ankaŭ nomi vin sendanka. IFIGENIO. Vi dankon ĉiam havas. ARKAS. Sed ne tiun Sinceran, kiu logas bonfaradon, Gajecon, kiu al la mastro montras Kontentan vivon kaj amantan koron. Memoru, kiam antaŭ multaj jaroj Mistera sort' alportis vin ĉi tien, Ho, tiam vin, donitan de la dioj, Renkontis Toas kun respekt' kaj amo; Amike vin akceptis tiu bordo, Pri kiu kun teruro ĉiam pensas Fremduloj, ĉar neniam antaŭ vi Fremdul' en nian regnon povis veni, Se li ne volis laŭ antikva moro Sur la ŝtuparo sankta de Diano Tuj fali kiel sanga oferdono. IFIGENIO. Libere spiri ne signifas vivi. Ĉu estas vivo, se sur unu loko, Kiel spirito ĉirkaŭ sia tombo, Mi devas nur funebri? Ĉu ĝi estas Natura, gaja kaj konscia vivo, Se ĉiu tago, vane trasonĝita, Preparas nin al tiuj grizaj tagoj, El kiuj sur malgaja bord' de Leto Konsistas la estado de l' mortintoj? Sencela vivo estas frua morto; Jen estas mia plej virina sorto. ARKAS. Pardonas mi la noblan fierecon, Pro kiu al vi mem vi ne sufiĉas; Mi vin bedaŭras, ĉar la tutan ĝuon De l' viv' ĝi de vi rabas. Ĉu nenion De via veno vi ĉi tie faris? Sed kiu do la reĝon serenigis? Kaj kiu per bonkora admonado Forigis la antikvan kruelaĵon, Ke ĉiu fremda devis sian vivon Sur la altaro de Diano perdi? Kaj la kaptitojn kiu tiel ofte De certa mort' resendis al patrujo? Kaj ĉu, anstataŭ flami per kolero Pro perdo de antikvaj oferdonoj, Diano ne aŭskultis vian preĝon? Kaj ĉu ne ĉirkaŭflugas la armeon La venko kaj eĉ antaŭ ĝi rapidas? Ĉu ne pli bonan sorton ĉiu sentas De l' temp' kiam la reĝo, ĉiam saĝa Kaj brava, nun sub via efikado Fariĝis ankaŭ mola, favorkora, Al ni faciligante nian devon De la silenta obeado? Tion Vi nomas senceleco, se de vi Sur milojn dolĉe gutas la balzamo? Se al popol', al kiu Di' vin donis, Vi estas nova fonto de feliĉo Kaj donas sur la bordo de la morto Al la fremdulo savon kaj revenon? IFIGENIO. Malgranda faritaĵo malaperas Ĉe la rigardo, kiom fari restas. ARKAS. Ĉu decas tro malŝati siajn farojn? IFIGENIO. Malbone estas siajn farojn pesi. ARKAS. Fiere veran indon tro malŝati Aŭ pro valor' malvera tro sin laŭdi— Egale ambaŭ estas mallaŭdindaj. Ho, kredu vi al la parol' de viro Sindona kaj honesta: se hodiaŭ La reĝ' al vi parolos, faciligu Al li la taskon diri sian penson. IFIGENIO. Vi min maltrankviligas. Mi jam ofte De li proponon timis kaj evitis. ARKAS. Pripensu viajn agojn kaj profiton! De l' tempo, kiam li la filon perdis, La reĝo al malmultaj jam konfidas, Kaj eĉ al tiuj malpli ol antaŭe; Suspekte nun en ĉiu nobelido Li vidas heredanton de la regno, Li timas senkonsolan maljunecon Kaj eble eĉ ribelon, fruan morton. La skitoj ne tre ŝatas paroladon, Des pli la reĝo. Li, kiu kutimis Nur agi kaj ordoni, li ne scias La arton aldirekti paroladon De malproksime lerte ĝis la celo. Al li la taskon ne malfaciligu Per reteniĝo aŭ eĉ per intenca Nekomprenado. Iru komplezeme Duonon de la voj' al li renkonte! IFIGENIO. Akceli tion, kio min minacas? ARKAS. Aspiron lian nomas vi minaco? IFIGENIO. Jes, ĝi por mi la plej terura estas. ARKAS. Por lia amikec' konfidon pagu! IFIGENIO. Se li min liberigos de la timo. ARKAS. Devenon vian antaŭ li ne kaŝu. IFIGENIO. Pastrino devas esti sekretema. ARKAS. Sekreto antaŭ reĝ' ne devas esti; Kaj kvankam li ne tuj postulas, tamen En sia granda koro li ĝin sentas, Ke vi tre zorge antaŭ li vin kaŝas. IFIGENIO. Ĉu havas li koleron kontraŭ mi? ARKAS. Mi ĝin supozas. Kvankam li silentas, Okazaj vortoj tamen al mi montris, Ke lia koro forte jam decidis Posedi vin. Mi petas vin, ne lasu Lin al si mem, por ke en lia koro Ne maturiĝu la koler', portante Al vi teruron, kiu tro malfrue Vin memorigus pri konsilo mia! IFIGENIO. Ho, ĉu la reĝ' intencas fari tion, Pri kio nobla homo, kiu amas La propran nomon kaj respektas diojn, Neniam devas pensi? Ĉu li volas Perforte min de la altaro tiri En sian liton? Tiam mi min turnos Kun voko al la dioj, kaj precipe Al ŝi, Diano energia, kiu Defendon sian certe ne rifuzos Kiel diino al pastrino sia Kaj kiel virgulin' al virgulino. ARKAS. Ne timu! Nova sango malkvieta La reĝon ne instigos fari tian Junulan agon. Sed de li mi timas Alian nun decidon, kiun li Plenumos senkompate kaj severe, Ĉar li neniam ŝanĝas la decidojn. Mi tial petas, montru al li dankon, Se pli oferi vi al li ne povas. IFIGENIO. Ho, diru, diru, kion plu vi scias! ARKAS. Li diros mem. Mi vidas, ke li venas. Al vi ordonas via propra koro Akcepti lin amike kaj konfide. Kaj noblan viron bona vort' virina Kondukas malproksimen. IFIGENIO. Mi ne povas Plenumi la konsilon bondeziran, La konsciencon tamen mi obeos Kaj al la reĝ' por lia bonfarado Mi donos bonajn vortojn. Mi dezirus, Ke al la potencul' mi sen mensogo Esprimi povu, kio al li plaĉos. SCENO TRIA. IFIGENIO. TOAS. IFIGENIO. Per la plej belaj donoj kaj trezoroj Vin benu la diino! Al vi ĉiam Ŝi donu venkon, gloron kaj riĉecon, Bonstaton por la viaj kaj plenumon De ĉiu via nobla ekdeziro! Ke vi, kiu tre multajn zorge regas, Feliĉon ankaŭ multigitan havu! TOAS. Mi ĝojus, se min glorus la popolo, Ke tion, kion mi akiris, ĝuas Aliaj pli ol mi. La plej feliĉa— Ĉu reĝo, ĉu simplulo—estas homo, Se lin ĝojigas lia propra domo. Vi partoprenis en doloro mia La tagon, kiam glav' de malamiko De mia flanko rabis mian filon, La lastan, la plej bonan. Tiel longe, Dum mia koro estis okupita De la spirit' de venĝo, mi ne sentis La dezertecon do loĝejo mia; Sed nun kontentigita mi revenas, La malamikan regnon mi detruis Kaj mia filo estas jam venĝita,— Nun en la tuta mia domo restas Nenio, kio povus min ĝojigi. La gajan obeadon, kiu lumis Por mi ĝis nun el la okul' de ĉiu, Nun ombras zorgo kaj nekontenteco. Jam ĉiu pensas pri la estonteco Kaj senfilulon sekvas nevolonte. Mi venas nun en tiun templon, kiun Mi vizitadis ofte, por elpeti La venkon, aŭ por danki por la venko. En mia brusto portas mi deziron Malnovan, kiu certe por vi ankaŭ Ne estas nekonata: mi esperas, Ke por la beno al popolo mia Kaj al mi mem mi enkondukos vin En mian domon kiel fianĉinon. IFIGENIO. Ho reĝo! Al knabino nekonata Tro multe vi oferas. Hontigita Nun staras antaŭ vi la fremdulino, La elpelita, kiu sur la bordo Nenion serĉis krom rifuĝo paca, Kaj tion vi al mi sufiĉe donis. TOAS. Ke la devenon vian antaŭ mi Vi ĉiam kaŝas, reĝon ofendante,— Neniu gento povus ĝin toleri. Timigas nia bordo la fremdulojn: Postulas tion leĝ' kaj neceseco; Sed vi ja ĝuas ĉiujn leĝajn rajtojn, Vi, plej afable akceptita gasto, Laŭplaĉe disponanta sian tagon,— De vi konfidon mi esperis, kiun Meritas mastro por la gastameco. IFIGENIO. Se kaŝis mi la nomon de l' gepatroj, Ho, mia reĝo, kredu, mi ĝin faris Pro embaraso, ne pro malkonfido. Ĉar ve! tre povas esti, ke se vi Ekscius, kiu antaŭ vi troviĝas Kaj kian sorto malbenitan kapon Vi nutras kaj defendas, terurego Atakus tiam vian grandan koron; Anstataŭ sur la tronon min inviti, Vi eble min elpelus el la regno, Kaj antaŭ ol atingus mi revenon Al mia hejmo, finon de l' vagado, Vi puŝus min al la mizero, kiu Fariĝas ĉie la terura sorto De ĉiu elpelito kaj vaganto. TOAS. Nu, kiel ajn pri vi la dioj pensas Kaj kion ajn pri via dom' decidis,— Mi tamen scias, ke de l' tempo, kiam Ĉi tie vi aperis kaj ĉe ni Vi ĝuas plenmezure gastamecon, Ne mankas al ni beno de l' ĉielo. Ne estus tre facile min konvinki, Ke mi en vi protektas kulpan kapon. IFIGENIO. Vin benas la bonfaro, ne la gasto. TOAS. Boneco por krimul' ne donas benon; Ĉesigu do silenton kaj malfidon! Ne maljustulo tion ĉi postulas. Al mi vin la diino enmanigis, Kaj kiel ŝi, mi ankaŭ vin protektas, Kaj ŝia volo estu por mi leĝo: Se povas vi reveni en la hejmon, Mi tiam vin de ĉio liberigas; Sed se la vojo estas jam barita Al vi por ĉiam, aŭ se via gento El sia lando estas elpelita Aŭ eĉ fatale tute estingita, Vi tiam ĉiurajte estas mia. Parolu do malkaŝe, kaj vi scias, Ke mi neniam rompas mian vorton. IFIGENIO. De la ligil' malnova nevolonte La lango liberiĝas, por nun fine Malkaŝi, kion kaŝis mi tre longe; Ĉar se sekreton oni unu fojon Al iu elkonfidas, ĝi forlasas Por ĉiam la gardejon en la koro Kaj malutilas, aŭ ĝi iufoje Utilas, se la dioj tion volas. Aŭskultu! Mi devenas de Tantalo. TOAS. Kviete vi eldiris grandan vorton! Ĉu tiu estas via gentopatro, Pri kiu aŭdis ja la tuta mondo, Ke estis li plej granda favorato De la diaro? Ĉu li estas tiu Tantalo, kiun Jupiter' invitis Al sia tablo kaj al konsiliĝo Kaj kies spertoriĉajn saĝajn vortojn La dioj mem kun ĝuo aŭskultadis, Simile al parol' de orakolo? IFIGENIO. Li estas tiu sama. Sed la dioj Ne devas tro kun homoj amikiĝi: Ĉar mortemuloj estas tro malfortaj, Por sen kapturno teni sin tro alte. Ne estis li malnobla perfidulo, Sed nur tro granda, por sin senti sklavo, Kaj tro malgranda por kunul' de dio, Kaj lia peko estis ja nur homa. Severa estis la dekret' de l' dioj, Kaj la poetoj kantas, ke perfido Kaj granda fiereco lin por ĉiam Do l' tablo Jupitera defaligis Kun granda malhonor' en la Tartaron. Kaj ve! la tuta gento sur si portas Eterne la koleron de la dioj. TOAS. Ĉu pro l' prapatro aŭ de propra kulpo? IFIGENIO. Ĝi estas vero, ke la tuta gento La malkvietan forton de l' Titanoj Heredis certe; tamen Jupitero Per fer' ilian frunton ĉirkaŭforĝis; Saĝecon, moderecon, paciencon Ne konis ili; ĉiu ekdeziro Ĉe ili tuj fariĝis furiozo Sovaĝa kaj senlima. Jam Pelopso La viro kun la fera vol', la filo Amata de Tantal' al si akiris Per trompo kaj perfido la plej belan Virinon en la mond', Hipodamion, Filinon de la reĝo Ojnomao. Du filojn ŝi al sia edzo naskis, Tieston kaj Atreon. Kun envio La amon de la patro ili vidis Al la unua filo, kiu restis De la edzin' unua. La malamo La fratojn interligis, kaj sekrete Mortigis ili kune sian fraton. La patr' Hipodamion tuj suspektas, Kaj furioze li de ŝi postulas Redonon de la fil', kaj ŝi mortigas Sin mem.... TOAS. Vi eksilentis? Ho, daŭrigu! Ne pentu, ke konfidis vi. Parolu! IFIGENIO. Feliĉa estas, kiu kun plezuro Parolas pri la patroj, kiu ĝoje Rakontas pri iliaj grandaj agoj Kaj en la fino de la bela vico Sin mem fiere vidas. Ne naskiĝas En ia dom' subite duondio Aŭ monstro; sed nur tuta granda vico Da malbonuloj aŭ bonuloj kreas Monstraĵon aŭ gloraĵon en la mondo. Post morto de la patro regis kune Atreo kaj Tiesto en la urbo. Ne longe tamen povis daŭri paco. Post kelka temp' Tiesto malhonoris La liton de la frato. Tiam venĝe Atreo lin elpelis el la regno. Sed jam de longe, krimon preparante, Tiesto ŝtelis filon de Atreo Kaj lin edukis kvazaŭ sian propran. Nun en la brusto de la kvazaŭfilo Li vekas furiozan venĝemecon Kaj lin elsendas al la reĝa urbo, Por en la onklo buĉi sian patron. La plano de l' junulo malkovriĝas; Kaj per kruela morto nun la reĝo La atencinton punas, supozante, Ke li mortigas filon de la frato. Nur tro malfrue li sciiĝas, kiu En turmentego antaŭ li pereis. Por kontentigi brulan deziregon De venĝo, li sekrete primeditas Teruran faron. Ŝajne pacigita, Indiferenta kaj trankvila, logis Li sian fraton kun du liaj filoj Returne en la regnon; ambaŭ knabojn Li kaptas kaj buĉigas; ĉe festeno Regalas li la patron per viando De liaj propraj filoj. Kiam poste Tiesto, satiĝinte, eksopiras Pri siaj filoj kaj demandon faras Kaj pensas jam, ke post la pord' li aŭdas Iliajn paŝojn kaj ilian voĉon, Atreo kun sovaĝa rido ĵetas Nun antaŭ lin la kapojn de l' buĉitoj ... Vi, reĝo, kun teruro vin deturnas! La suno ankaŭ tiel sin deturnis Kaj fordirektis tiam sian ĉaron ... Jen la prapatroj de l' pastrino via! Kaj multon el la sorto de la viroj Kaj el iliaj agoj furiozaj Ankoraŭ kovras la malluma nokto, Montrante nur krepuskon tremigantan. TOAS. Vi ankaŭ ilin kovru per silento! Sufiĉe da teruroj! Vi nur diru, Per kia do miraklo vi elkreskis El tiu trunk' sovaĝa? IFIGENIO. De Atreo Unua fil' Agamemnono estis: Li estas mia patro. Sed en li Mi ĉiam vidis—mi kun ĝojo diras— Modelon de la plej perfekta viro. Al li kiel unuan amofrukton Min naskis Klitemnestro, kaj post mi Elektron. Kaj la reĝo regis pace, Kaj la ripozon longe ne havitan Ricevis nun la domo de Tantalo. Por la feliĉo de l' gepatroj mankis Ankoraŭ filo; sed apenaŭ tiu Deziro plenumiĝis kaj intere De la fratinoj kreskis la fileto, Oresto la amata, jen pretiĝis Jam nova malfeliĉo por la domo. Vi aŭdis ja pri la milito, kiu, Por venĝi rabon de virin' plej bela, La tutan forton de la grekaj princoj Venigis sub la grandan urbon Trojo. Ĉu ili Trojon venkis kaj la celon De sia venĝ' atingis,—mi ne aŭdis. La tutan armearon de la grekoj Kondukis mia patro. En Aŭlido Atendis ili longe tute vane Favoran venton, ĉar Dian' koleris Ilian kondukanton, ŝi retenis La rapidantajn grekojn kaj postulis Per Kalĥas la filinon la plej aĝan De l' reĝo. Tiam ili ruze logis Min kune kun patrin' en la tendaron, Al la altar' min tiris kaj oferis Ĉi tiun kapon al Diano. Tiam Ŝi repaciĝis: ŝi ne volis havi La sangon mian, ŝi min save kovris Per nubo. Kaj nur en ĉi tiu templo Post ŝajna morto mi min mem rekonis. Ĝi estas mi, mi mem: Ifigenio, Nepino de Atreo kaj filino De l' reĝ' Agamemnono, la propraĵo De la diino, antaŭ vi nun staras. TOAS. Ne pli por mi valoras reĝidino, Ol la ĝisnuna nekonatulino. Senŝanĝe mi ripetas: vi min sekvu, Kun mi dividu, kion mi posedas! IFIGENIO. Ho, kiel mi kuraĝus tion fari? Ĉu mi ne apartenas tute plene Al la diino, kiu mem min savis? La rifuĝejon ŝi por mi elektis, Kaj por la patro, kiun per la ŝajno Ŝi jam sufiĉe punis, ŝi konservas Min eble kiel la plej belan ĝojon Por lia maljuneco. Eble jam La tago de l' reveno proksimiĝas; Kaj mi, intencon ŝian malŝatante, Min mem katenus kontraŭ ŝia volo? Ŝi donu signon, se mi devas resti. TOAS. Ŝi vin retenas, sekve ŝi konsentas. Ne serĉu tiel zorge la pretekstojn! Ne kaŝas multaj vortoj la rifuzon; La aŭskultanto aŭdas nur la “ne”. IFIGENIO. Ne volas mi per vortoj vin blindigi; La koron mian mi al vi malkovris. Kaj ĉu vi mem ne sentas, kiel min La sopirado devas forte tiri Al mia patro, al patrino mia, Al la gefratoj, por ke en la domo, En kiu la malĝojo tiel ofte Ankoraŭ murmuretas mian nomon, Eksonu unu fojon ĝoja krio Pri mi kiel pri novenaskitino Kaj floroj gaje kronu la kolonojn? Ho, se vi tien ŝipe min resendus, Vi al ni ĉiuj donus novan vivon. TOAS. Nu, do reiru! Faru, kion diktas Al vi la koro, ne obeu voĉon De la prudento kaj konsilo! Estu Virino tute, donu vin libere Al la instinkto, kiu vin senbride Sovaĝe pelas tien ĉi kaj tien! Se en la brusto de virin' ekflamas Deziro, tiam eĉ ligil' plej sankta Ŝin ne detenas de l' trompanto, kiu Ellogas ŝin el la fidelaj brakoj De l' patro aŭ de la sindona edzo; Sed se ne brulas flam' en ŝia brusto, Ho, tiam vane kontraŭ ŝi laboras La ora lango de la admonado. IFIGENIO. Memoru, reĝo, vian noblan vorton! Ĉu tiel vi repagas por konfido? Vi ŝajnis pretigita ĉion aŭdi. TOAS. Mi por surpriz' ne estis pretigita; Sed ankaŭ tion devis mi atendi: Mi sciis ja, ke kun virin' mi traktas. IFIGENIO. Ho, ne insultu, reĝo, nian sekson! La bataliloj de virin' ne estas Brilantaj kiel viaj, sed malnoblaj Ne estas ili certe. Kredu, reĝo, Ke mi komprenas la feliĉon vian Pli bone ol vi mem. Ĉar vi ne konas Vin mem nek min, vi tial opinias, Ke ligo pli proksima al ni donus Feliĉon. Tute plena de kuraĝo Kaj de plej bona volo, vi postulas, Ke mi nun cedu; tamen plej sincere La diojn dankas mi, ke ili donis Al mi la forton, por kontraŭbatali La ligon, kiun ili ne aprobas. TOAS. Ne dioj, sed nur via kor' parolas. IFIGENIO. Per nia kor' parolas al ni ili. TOAS. Kaj mi ne havas rajton ilin aŭdi? IFIGENIO. Tra la venteg' la voĉo ne aŭdiĝas. TOAS. Ĉu la pastrino sola ĝin nur aŭdas? IFIGENIO. Ĝin reĝo pli ol ĉiuj devus aŭdi! TOAS. Ofico sankta kaj hereda rajto De l' Jupitera tablo proksimigas Vin al la dioj pli ol min, barbaron, Infanon de la tero. IFIGENIO. Tiel punas Vi min por la konfido ellogita! TOAS. Mi estas hom'; pli bone do ni finu! La vorto mia restu: estu plue Pastrino de l' diin' laŭ ŝia volo; Sed mi pardonon petas de Diano, Ke mi ĝis nun maljuste ŝin senigis De la antikvaj decaj oferdonoj. Neniun fremdan prenas nia lando; Laŭ mor' antikva lin atendas morto; Nur vi per via ĉarma afableco, En kiu mi per mia koro vidis Jen amon do filino, jen la senton De silentanta ĉarma fianĉino,— Nur vi per sorĉa ligo min katenis, Ke mi forgesis tute mian devon. Vi mian cerbon kvazaŭ endormigis, Kaj mi ne aŭdis pli la murmuradon De la popol'. Nun ĉiuj laŭte krias, Ke la frutempa mort' de mia filo Pro mia kulpo venis. Mi ne volas Nun plu pro vi reteni la amason, Kriantan laŭte pri la oferdonoj. IFIGENIO. Pro mi neniam tion mi deziris. La diojn ne komprenas, kiu pensas, Ke ili amas sangon; li enmetas En ilin sian propan kruelecon. Ĉu min ne savis la diino mem? Ŝi mian servon volis, ne la morton. TOAS. Ne decas por facilmovebla saĝo Laŭ nia propra vol' komentarii La sanktan tradicion. Vi plenumu La devon vian, mi plenumos mian. Du fremdaj viroj, kiujn ĵus ni trovis Kaŝitajn en surbordaj la kavernoj Kaj kiuj ne alportas al ni bonon, En miaj manoj estas nun. En ili Diino via havu nun denove La longe jam mankantajn oferdonojn! Mi ilin sendos; vi la servon konas. SCENO KVARA. IFIGENIO (sola). Vi havas nubojn, ho savantino, Por kovri senkulpajn persekutatojn Kaj per la vento ilin forporti De la fera kruela fatalo, Trans la maron, trans multajn landojn Ilin forporti, kien vi volas. Vi estas saĝa, la estontaĵon Kaj la pasintaĵon vi konas precize; Via rigardo gardas la viajn, Kiel via lumo, la vivo de l' noktoj, Gardas kaj regas tutan la teron. Miajn manojn detenu de sango! Benon kaj pacon neniam ĝi donas; Kaj la fantomo de mortigito En horoj malĝojaj de la mortiginto Lin atakas kaj lin turmentas. Ĉar la senmortuloj amas la homojn, La bonajn gentojn kaj generaciojn, Kaj ili volonte longigas la vivon De mortemulo, kaj ili volonte Al li ebligas ĝui kelktempe Kune kun ili la ĝojan vidon De propra ilia eterna ĉielo. AKTO DUA. SCENO UNUA. ORESTO. PILADO. ORESTO. Ni iras nun la vojon de la morto: Animo mia grade trankviliĝas. Mi Apolonon petis, li forigu De mia flanko la teruran bandon De l' venĝfantomoj, kaj en liaj vortoj Misteraj tiam sentis mi promeson, Ke trovos mi la helpon kaj la savon En la sanktejo de fratino lia, La regantino de la Taŭridanoj. Ĝi plenumiĝas: tuta la mizero Finiĝos nun kun mia vivo kune! Al mi, al kiu dia mano premas La koron kaj surdigas la spiriton, Ja estas tiel ĝoje kaj facile Adiaŭ diri al la lum' de l' suno! Kaj se ne devas nepoj de Atreo Kun kron' de venko fali en batalo, Se mi, simile al prapatroj miaj, Perei devas kiel oferbesto: Ĝi plenumiĝu! Estas ja pli bone Ĉi tie morti antaŭ la altaro, Ol en angulo malbenita, kie Mortigus nin parenco-insidanto. Ho, lasu min almenaŭ nun ripozi, Vi, subteruloj, tiel avidantaj La sangon, kiu ĉiun mian paŝon Gutante signas! Lasu min ripozi, Jam baldaŭ mi malsupren al vi venos. Nek min, nek vin la lum' de l' tago vidu, Kaj la tapiŝo verda de la tero Ne estu plu svarmejo por fantomoj. Mi venos al vi tien sub la teron, Kaj tie en senviva surda nokto Egala sorto ĉiujn unuigos. Nur vin, Pilad', senkulpa kamarado De mia nigra sorto kaj malbeno, Ho, kiel malvolonte mi kunprenas En la funebran landon antaŭtempe! Nur via vivo, via morto kaŭzas Al mi ankoraŭ timon aŭ esperon. PILADO. Ne iras mi ankoraŭ kiel vi Pasive en la regnon de la ombroj. Tra la vojetoj konfuzitaj, kiuj Konduki ŝajnas al la nigra nokto, Mi penas nin traŝovi al la vivo. Pri morto mi ne pensas; mi meditas Ĉu eble iel helpos nin la dioj Rimedon ian trovi por forkuro. La morto—ĉu vi timas aŭ ne timas— Ja venos mem. Eĉ kiam la pastrino Jam levos sian manon, por detranĉi Al ni oferdediĉe niajn buklojn, Eĉ tiam via savo kaj la mia Ne ĉesos esti mia sola penso. Forĵetu la malĝojon, ĉar per dubo Akcelas ni danĝeron. Apolono Al ni promesis, ke en la sanktejo De la fratin' atendas nin konsolo Kaj helpo kaj reveno. Kaj dusencaj Neniam estas vortoj de la dioj, Kiel tre ofte pensas la prematoj. ORESTO. Al la malĝoj' de l' vivo la patrino En infanec' min jam alkutimigis, Kaj mi tiele kreskis, viva bildo De mia patro, kaj la senparola Rigardo mia ĉiam estis akra Riproĉ' por ŝi kaj ŝia adultulo. Tre ofte, kiam la fratin' Elektro En la profunda parto de la ĉambro Silente sidis antaŭ la kameno, Mi min al ŝia brusto time premis Kaj per okuloj grandaj kaj malĝojaj Rigardis ŝin, plorantan dolorege! Kaj tiam ŝi pri nia granda patro Parolis multe. Kiel mi deziris Lin tiam vidi, esti apud li! Jen mi deziris flugi for al Trojo, Jen mi deziris, ke al mi li venu ... La tago venis ... PILADO. Nu, pri tiu horo Babilu inferuloj en la nokto! Nin rememoro pri pli bela tempo Fortigu freŝe per heroaj faroj! La dioj ja bezonas bonajn homojn Por siaj planoj sur ĉi tiu tero; Sendube vin ankoraŭ task' atendas; Vin ili ja ne sendis kun la patro Ĉe lia ir' malvola al la Orko. ORESTO. Ho, se mi lian baskon tiam kaptus Kaj sekvus lin! PILADO. Nu, tiuj, kiuj vin Konservis, ili zorgis ja pri mi; Ĉar kio mi sen vi fariĝus, tion Mi eĉ prezenti ja al mi ne povas, Ĉar de la temp' de mia infaneco Ja nur kun vi kaj nur por vi mi vivas Kaj volas vivi. ORESTO. Ne rememorigu Al mi la belajn tagojn, kiam dolĉe En via dom' mi trovis rifuĝejon Kaj via nobla patro tiel ame Pri la duonmortinta floro zorgis, Kaj vi, senĉese gaja, ĉiutage Saltadis ĉirkaŭ mi kun nova vivo, Simile al la hela papilio Ĉirkaŭe de mallumkolora floro, Kaj la gajecon vian enverŝadis En mian koron, kaj mi eĉ forgesis Mizeron mian, kaj en viglaj revoj Junecon mian mi kun vi pasigis. PILADO. Vin ekaminte, mi komencis vivi. ORESTO. Ne vivi, sed suferi vi komencis. Jes, tio estas la esenc' terura De mia sorto, ke kvazaŭ pestulo Doloron mi kaj morton en mi portas; Ke se mi nur ektuŝas ian lokon. Eĉ la plej sanan, baldaŭ ĉirkaŭ mi Sur la vizaĝoj eĉ la plej florantaj Aperas trajtoj de rampanta morto. PILADO. Mi certe la unua devus morti, Se via spir' en si venenon portus. Kaj tamen diru mem, ĉu mi ne estas Ankoraŭ plena de kuraĝ' kaj ĝojo? Kaj amo kaj kuraĝo nin kondukas Al grandaj faroj. ORESTO. Grandaj faroj? Jes, Ni ilin iam vidis antaŭ ni! En tiu tempo, kiam ni, ĉasante, Kuradis tra la valoj kaj la montoj, Kaj similante per la brust' kaj pugno La grandan nian gentopatron, ni Esperis, ke ni tiel persekutos Kun glav' kaj bastonego ian monstron Aŭ bandon da rabistoj; kiam ni Vespere sidis ĉe la granda maro, Nin apogante unu al alia, Kaj antaŭ ni la ondoj dolĉe ludis Kaj vasta staris antaŭ ni la mondo: Ho, tiam certe ofte ni kaptadis La glavon, kaj estontaj faroj svarmis Ĉirkaŭe, kiel steloj en la nokto. PILADO. Sen lim' estas la faro, kiun volus Plenumi la animo. Ĉiun agon Ni volus fari tuj tiele grande Laŭ la amplekso, kiun ĝi atingas, Se multajn jarojn, tra generacioj Kaj landoj, ĝin la buŝo de l' poetoj Pligrandigante rulas. Bele sonas La agoj de l' prapatroj, kiam ilin, En la vespera ombro ripozante, Junulo sorbas kun la ton' de harpo; Sed kiel niaj faroj, tiel ankaŭ Iliaj ne prezentis perfektaĵon. Ni pelas ion, kio antaŭ ni Rapide kuras, kaj ni ne atentas La vojon, kiun iras niaj paŝoj. La paŝojn de l' prapatroj kaj la signojn De la surtera viv' ilia preskaŭ Ni ne rimarkas, ĉiam ni nur celas Ilian ombron, kiu disimile Tre malproksime sidas kvazaŭ krono Tre alte sur la pintoj de la montoj. Mi ne tre ŝatas tiujn, kiuj celas Nur gloron inter la popol' akiri; Sed vi, junulo, vi la diojn danku, Ke ili tiel frue tiel multe Per vi jam faris. ORESTO. Se al iu homo La dioj donis la ĝojigan sorton Forigi malfeliĉon de la siaj, Grandigi sian regnon, fortikigi La limojn, aŭ malnovajn malamikojn Faligi aŭ forpeli,—tiam li La diojn danku, ĉar al li la dioj Plej grandan ĝojon en la vivo donis; Sed min la dioj faris ja buĉisto, Devigis min mortigi mian propran Patrinon, kiun tamen mi adoris; Kaj venĝe por la ago malhonora Min abomene ili ruinigis. La domon de Tantalo ili juĝas, Kaj mi, la lasta el la dom', ne devas Ricevi morton pian aŭ honoran. PILADO. Neniam pro la krimoj de la patroj La dioj faras venĝon sur la filo; Ĉu bona, ĉu malbona—ĉiu mem Por sia far' ricevas rekompencon. Nur beno herediĝas, ne malbeno. ORESTO. Ne beno ja kondukis nin ĉi tien. PILADO. Sed la decido de la altaj dioj. ORESTO. Ilia do decido nin mortigas. PILADO. Plenumu la ordonon kaj atendu! Se la fratinon vi al Apolono Alportos kaj se ambaŭ kune loĝos En Delfoj, sub konstanta adorado De nobla gento, tiam por ĉi tio La alta paro certe vin favoros Kaj savos vin de la inferulinoj. Jam en ĉi tiu sankta arbareto Ja ne kuraĝas ili ekaperi. ORESTO. Almenaŭ morton havos mi trankvilan. PILADO. Sed mi alie pensas. Mi kunligis La pasintaĵon kun la estontaĵo Kaj ne mallerte solvis la misteron. Tre povas esti, ke jam antaŭ longe La dioj pri la granda far' decidis. Diano certe volas forsaviĝi De la sovaĝa bordo de l' barbaroj Kaj de iliaj sangaj homoferoj; Ni estas elektitaj, por plenumi La belan faron, kaj jam nun mirinde Ni estas devigitaj tion fari. ORESTO. Vi lerte interplektas la decidojn De l' dioj kun la propraj viaj voloj. PILADO. Nu, kion do valoras homa saĝo, Se ĝi ne penas lerte trapenetri La volon de la dioj? Pezan ŝarĝon Surmetas dioj sur la noblan homon, Se li tro multe pekis, kaj por li Destinas ili taskon, kiu ŝajnas Al simplaj homoj tute ne solvebla. Sed la heroo venkas, kaj pentfare Li faras tiajn servojn, ke la mondo Estonte lin adoras. ORESTO. Se la sorto Al mi destinis vivi kaj agadi, Ho, tiam iu dio liberigu La frunton mian de l' kapturno, kiu Sur glita, patrinsange makulita Vojeto min al la mortintoj tiras; Kompate li sekigu tiun fonton, Per kiu el la vundoj de l' patrino Konstante sur min ŝprucas la malbeno! PILADO. Atendu pli trankvile! La malbonon Vi mem ja pligrandigas kaj vi prenas Sur vin de la furioj la oficon. Min lasu primediti, vi silentu! Nur poste, bezonante por la ago La fortojn kunigitajn, mi vin vokos, Kaj kun kuraĝ' prudenta tiam ambaŭ Alpaŝos ni al la efektivigo. ORESTO. Parolo de Uliso. PILADO. Vi ne moku! Jes, ĉiu devas mem al si elekti Heroon imitotan, se li volas Atingi la Olimpon. Mi konfesas, Ne pensas mi, ke ruzo kaj prudento Makulas viron, kiu sin dediĉis Al plenumado de kuraĝaj faroj. ORESTO. Mi ŝatas nur kuraĝon rektaniman. PILADO. Ne petis tial mi de vi konsilon. Jam unu paŝon faris mi. Jam multe Da scioj mi ellogis de l' gardistoj. Mi scias jam, ke fremda, disimila Virin' katenas tiun sangan leĝon; Nur puran koron, preĝon, odorfumon Al dioj ŝi oferas. Ŝian koron Tre multe oni laŭdas; oni pensas, Ke ŝi devenas de amazoninoj, Ke ŝi forkuris, por ke ŝi per tio Evitu ian grandan malfeliĉon. ORESTO. Videble nun potenco ŝia luma La forton perdis pro la proksimeco De la krimulo, kiun la malbeno Ĉirkaŭas, kiel vasta nigra nokto. La pia sangavido liberigas De la katenoj la antikvan moron, Por nin nun pereigi. La sovaĝa Spirito de la reĝo nin mortigos; Se li koleras, tiam nin virino Ne povas savi. PILADO. Bone al ni estas, Ke de virin' dependas nia sorto! Ĉar viro, eĉ plej bona, kutimigas Spiriton sian al la krueleco, Kaj fine li eĉ leĝon al si faras El tio, kion mem li abomenas, Kaj la kutimo faras lin malmola Kaj eĉ nerekonebla. Sed virino Obstine ĉiam sekvas sian senton, Kaj en la bono kaj en la malbono Ŝi estas pli fidebla ... Ts! ŝi venas! Nin lasu solaj! Mi ne devas tuj Eldiri niajn nomojn aŭ konfidi Al ŝi tro nesingarde nian sorton. Foriru! Antaŭ ol ŝi ekdeziros Kun vi paroli, mi kun vi parolos. SCENO DUA. IFIGENIO. PILADO. IFIGENIO. Fremdulo, diru, kiu kaj el kie Vi estas. Mi vin trovas pli simila Al greko, ol al skito. (Ŝi deprenas liajn ĉenojn.) Tre danĝera La libereco estas, kiun mi Nun al vi donas; ho, la bonaj dioj Deturnu tion, kio vin minacas! PILADO. Ho, dolĉa voĉo! Agrablega sono De l' hejma lingvo en la fremda lando! La bluajn montojn de l' haven' patruja Mi, la kaptito, vidas nun denove Kun ĝojo antaŭ la okuloj miaj. Ho jes, ho jes, mi ankaŭ estas greko! Mi por momento tute ja forgesis, Kiome mi bezonas vin, mi glutis Per la okul' ĉielan la aperon. Ho, se decido de pli alta forto Ne ŝlosas vian buŝon, diru, diru, El kiu el la grekaj niaj gentoj Vi, dia ido, havas la devenon. IFIGENIO. Pastrino, kiun la diino mem Por si elektis kaj al si dediĉis, Parolas nun kun vi; ĉi tio devas Al vi sufiĉi. Diru al mi, kiu Vi estas, kia sorto malfeliĉa Kun la kunul' vin tion ĉi venigis. PILADO. Facile mi rakonti al vi povas La sorton, kiu pelas nin kruele. Ho, se kun tia sama facileco Vi povus nin ĝojigi per espero! El Kret' ni estas, filoj de Adrasto: Mi, la plej juna, nomas min Kefalo, Li, la plej aĝa, estas Laodamas. Kaj meze inter ni ankoraŭ estis Alia frato, kruda kaj sovaĝa, Kaj tiu jam en la infanaj ludoj Ne lasis al ni pacon kaj konsenton. Dum nia patro antaŭ Troj' batalis, Kviete ni sekvadis la patrinon; Sed kiam li kun riĉa hav' revenis Kaj baldaŭ poste mortis, la disputo Pri regno kaj heredo tuj disigis La fratojn. Mi min tenis sur la flanko De la plej aĝa. Tiu ĉi mortigis La fraton. Kaj pro tiu sanga krimo Lin la furioj pelas senripoze. Sed al ĉi tiu senkultura bordo Nin sendis Apolono kun espero. En la sanktejo de l' fratino sia Ordonis li al ni atendi helpon. Nin oni kaptis kaj al vi venigis Por oferfaro. Tion vi jam scias. IFIGENIO. Ĉu Trojo falis? Ho, karul', certigu! PILADO. Ĝi falis, jes. Kaj vi al ni certigu La savon! Rapidigu vi la helpon, De l' dio promesitan! Ekkompatu Vi mian fraton! Diru al li baldaŭ Bonkoran vorton! Tamen parolante Kun li, vi lin indulgu, mi vin petas; Ĉar ĝojo kaj dolor' kaj rememoro Facile lian tutan internaĵon Ekskuas tro danĝere; tiam baldaŭ Frenezo febroforma lin atakas, Animo lia bela kaj libera Fariĝas tiam havo de l' furioj. IFIGENIO. Kiome ajn vi estas malfeliĉa, Mi vin petegas, ĉion vi forgesu, Ĝis vi sopiron mian kontentigos. PILADO. La alta urbo, kiu tra dek jaroj La tutan grekan forton kontraŭstaris, Prezentas nun ruinojn, kaj neniam Ĝi releviĝos. Tamen multaj tomboj De la plej bonaj grekoj nin devigas Memori tiun bordon de l' barbaroj. Aĥilo falis, kaj amiko lia ... IFIGENIO. Ho, diaj bildoj, vi fariĝis polvo! PILADO. Kaj Palamed', Telamonid' Ajakso Jam la patrujan sunon ne revidis. IFIGENIO (al si mem). Pri mia patro li nenion diras Kaj lin ne nomas inter la falintoj. Ho jes! li vivas! Jes, mi lin revidos! Ho, mia kor', esperu, mia koro! PILADO. Feliĉaj tamen estas tiuj miloj, Kiuj la morton trovis en batalo! Ĉar por la revenintoj dia mano Preparis ne triumfon, sed teruron Kaj tre malĝojan finon. Ĉu la voĉo De l' homoj ne atingas vin? Ĉar kien Ĝi nur atingi povas, ĝi disportas La famon pri l' fariĝoj plej teruraj. Ĉu la mizero do, kiu plenigas Per ĝemoj ne ĉesantaj la palacon Mikenan, al vi estas nekonata? Kun helpo de Egisto tre perfide Mortigis Klitemnestro sian edzon Tuj en la tago, kiam li revenis!... Ha, vi adoras tiun reĝan domon! Mi vidas, via brusto vane penas Impreson la teruran en si kaŝi. Ĉu estas vi filino de amiko? Ĉu vi naskiĝis en najbara urbo? Ne kaŝu, ne koleru, ke l' unua Teruron tiun mi al vi raportas. IFIGENIO. Ho diru, ho rakontu la detalojn De la terura faro! PILADO. En la tago De la reveno, kiam, sin baninte, La reĝo volis preni sian veston Konfide el la manoj de l' edzino, La krimulino tiam sur lin ĵetis Teksaĵon faldoriĉan kaj implikan; Kaj dum li vane penis el la reto Sin liberigi, perfidul' Egisto Mortigis lin, kaj tiu granda princo Kovrita iris al la malvivuloj. IFIGENIO. Kaj kian pagon la kunul' ricevis? PILADO. Kun regno liton, kion li jam havis. IFIGENIO. Volupto do ŝin pelis al la krimo? PILADO. Kaj forta sento de malnova venĝo. IFIGENIO. Per kio do la reĝo ŝin ofendis? PILADO. Per peza faro, kiu ŝin pravigus, Se nur mortigo estus pravigebla. Li al Aŭlido logis ŝin, kaj kiam Diino per kontraŭblovantaj ventoj Malhelpis forveturon de la grekoj, Li tiam senkompate sian propran Filinon la plej aĝan alkondukis Al la altaro de Dian', kaj ŝin Pro bon' de l' grekoj oni tiam buĉis. Kaj tio en la koron de l' patrino Enpremis tiel forte la malamon, Ke ŝi facile cedis al Egisto Kaj sian edzon ĵetis en pereon. IFIGENIO (sin kovrante). Sufiĉe! Nun vi baldaŭ min revidos. PILADO (sola). La sort' de l' reĝa domo ŝin videble Profunde tuŝas. Kiu ajn ŝi estas, Ŝi tute certe mem la reĝon konis. Feliĉe do por ni, el alta domo Ĉi tien oni vendis ŝin. Ho koro, Ne batu tiel forte! Al la stelo, De la espero, kiu ekbriletis, Ni remu do kuraĝe kaj prudente! AKTO TRIA. SCENO UNUA. IFIGENIO. ORESTO. IFIGENIO. Malfeliĉulo, mi vin senĉenigas, Sed nur, ho ve! por sorto pli kruela. La liberec', donata de la templo, Simile al la lasta vivekbrilo De malfacila malsanul', prezentas Nur antaŭsignon de la morto. Tamen Ĝis nun ankoraŭ mi ne povas diri Kaj diri al mi mem mi ne kuraĝas, Ke vi pereis! Kiel do mi povus Per krima man' dediĉi vin al morto? Kaj tamen tiel longe, dum mi restas Pastrino de Dian', neniu havas La rajton iel tuŝi vian kapon. Sed se mi ne plenumos mian devon Laŭ la postulo de l' kolera reĝo, Li tiam inter miaj helpantinoj Alian virgulinon pastrinigos, Kaj tiam krom deziro plej varmega Mi jam nenion povos al vi doni. Ho, kara samlandan'! eĉ simpla sklavo, Sur kiun lumis nia hejma suno, En fremda land' tre kara al ni estas: Kun kia do senlima ĝoj' kaj beno Mi devas vin akcepti, kiuj dolĉe Al mi alportis bildon de herooj, De mi en infaneco adorataj, Kaj kiuj mian plej internan koron Konsolis per espero la plej bela. ORESTO. Ĉu vian nomon kaj devenon vian Vi kaŝas kun intenco? aŭ ĉu eble Mi povas scii, kiu disimile Nun staras antaŭ mi? IFIGENIO. Vi min ekkonos. Sed nun rakontu, kion via frato Al mi ĝis nun sciigis nur duone,— La pluan sorton de l' personoj, kiuj, De Trojo reveninte, sur la sojlo De sia propra dom' neatenditan Fatalon trovis. Kvankam mi tre juna Alvenis sur ĉi tiun fremdan bordon, Sed mi ankoraŭ bone rememoras La grandan timon kaj la grandan miron, Kun kiu mi rigardis siatempe Tiujn heroojn. Ili elveturis, Kaj tiam ŝajnis, kvazaŭ la Olimpo Subite malfermiĝis kaj la bildojn De l' glora kaj mirinda mond' antikva Malsupren sendis por la pereigo De Iliono. Sed la plej majesta El ĉiuj estis reĝ' Agamemnono! Ho diru, ĉu li efektive falis Per la perfido de edzino sia Kaj de Egisto? ORESTO. Jes, vi diris veron! IFIGENIO. Ho, ve al vi, Mikeno malfeliĉa! Tiele semis nepoj de Tantalo Per plena man' malbenon post malbeno! Simile al kreskaĵo senvalora, Miloblan semon ĉirkaŭ si ĵetante, Por nepoj kaj pranepoj ili kreis Parencajn mortigantojn por eterna Sovaĝa reciproka venĝemeco! Malkovru ĉion, kion en la vortoj De via frat' por mi ankoraŭ kovris La ombro de l' teruro. Diru, kiel La lasta filo de la granda gento, La ĉarma knabo, certe destinita Por iam fari venĝon por la patro,— Kiele li, Oresto, trovis savon En tiu sanga tago? Ĉu li ankaŭ Pereis en la reto? Ĉu li vivas? Ĉu li saviĝis? Ĉu Elektro vivas? ORESTO. Jes, ambaŭ vivas. IFIGENIO. Ho vi, ora suno, Radiojn la plej belajn al mi pruntu Kaj metu ilin kiel mian dankon Al Jupitero antaŭ lian tronon! Ĉar mi nur estas muta kaj malriĉa. ORESTO. Se vin kun tiu reĝa domo ligas Intima ia ligo aŭ rilatoj, Kiel kredigas via bela ĝojo, Ho, tiam tenu forte vian koron! Ĉar tre dolora estas por ĝojanto Refalo tro subita en malĝojon. Vi scias, mi ĝin vidas, nur la morton De l' reĝ' Agamemnono. IFIGENIO. Kaj ĉu tio Ne estas por mi scio tro sufiĉa? ORESTO. Vi scias nur duonon de l' mizero. IFIGENIO. Kaj kio plu? Orest', Elektro vivas? ORESTO. Pri Klitemnestro vi nenion timas? IFIGENIO. Ŝin ja nek timo, nek espero savos. ORESTO. Ŝi el la lando de l' esper' foriris. IFIGENIO. Ĉu do pentante ŝi sin mem mortigis? ORESTO. Ne! sed la propra sango ŝin mortigis. IFIGENIO. Parolu klare, ke mi plu ne serĉu! La necerteco per flugil' malluma Milfoje batas ĉirkaŭ mia kapo. ORESTO. La dioj do destinas, ke mi estu La sciiganto de la faro, kiun Mi tiel volus kaŝi por eterne En la sensona regno de la nokto! Al tio kontraŭ mia propra volo Min nun devigas via ĉarma buŝo; Ĝi tamen havas rajton, por postuli Doloron ankaŭ; bone, ĝi ricevos. En tiu tag', kiam la patro falis, Elektro save kaŝis sian fraton; Strofio, la bofrato de la patro, Volonte lin akceptis kaj edukis Lin kune kun la propra sia filo, Pilado, kiu sin tre baldaŭ ligis Kun la veninto per plej bela ligo De la plej forta kora amikeco. Kaj ju pli ili kreskis, des pli forte En ili kreskis la deziro venĝi La morton de la reĝo. Kaj sekrete, En vestoj de fremduloj, ili venis Mikenon, kvazaŭ por alporti tien Sciigon pri la morto de Oresto Kaj ankaŭ lian cindron. Ilin bone Akceptis la reĝino, ili venis Internen de la domo. Al Elektro Orest' sin rekonigas; ŝi reblovas En li la fajron de l' venĝemo, kiu En la alesto sankta de l' patrino Jam preskaŭ estingiĝis. En silento Ŝi lin kondukas al la loko, kie La patro falis, kie tre malforta Malnova postesigno de la sango, Jam preskaŭ tute plu ne rimarkebla, La plankon, multefoje jam lavitan, Ankoraŭ kolorigis. Tiam ŝi Per sia fajra lango nun priskribis Ĉiun detalon de la krima faro Kaj sian sklavan kaj mizeran vivon, La fierecon de la perfiduloj Kaj la danĝerojn, kiuj la gefratojn Ankoraŭ nun minacas de la flanko De la patrin' duonpatriniĝinta. Kaj tie al Oresto ŝi altrudis Malnovan la ponardon, kiu tiom En la Tantala dom' jam furiozis ... Kaj propra fil' mortigis Klitemnestron ... IFIGENIO. Ho senmortuloj, vi, kiuj pasigas Feliĉajn tagojn super puraj nuboj, Ĉu nur por tio dum tre multaj jaroj Vi min de ĉiuj homoj apartigis Kaj tenis min en via proksimeco Kaj sur min metis la oficon virgan La sanktan fajron ĉiam subtenadi Kaj la animon mian vi, simile Al flamo, ĉiam direktadis supren, Ke la terurojn de la domo mia Eksentu mi nur iam pli malfrue, Sed tiom pli profunde?—Ho, parolu Al mi pri la junulo malfeliĉa! Parolu pri Oresto! ORESTO. Ho, se jam oni povus nun rakonti Pri lia morto! Kvazaŭ fermentante, Leviĝis el la sang' de l' buĉitino La ombro de l' patrino. Al la filinoj de l' eterna nokto Ĝi krias: “tenu firme, ne forlasu La mortiginton de l' patrino! Pelu Kaj persekutu la krimulon! Pelu! Al vi li apartenas!”—Ili aŭdas, Iliaj okulaĉoj ekrigardas Ĉirkaŭe kun la agla avideco. Kaj ili ekmoviĝas en la nigraj Kavernoj, kaj el la anguloj venas Senbrue tuj ilia sekvantaro, La dubo kaj la pento. Antaŭ ili Vapor' leviĝas el la Aĥerono; El ĝiaj nebulringoj ekruliĝas Ĉirkaŭe de la kapo de l' kulpulo Senĉesa freneziga meditado Pri l' faritaĵo. Tiam, rajtigitaj Pereon porti, la inferulinoj Elpaŝas sur la belan dian teron, De kiu ilin antaŭ longa tempo Forpelis la malbeno de la dioj. Pied' ilia pelas la kuranton, Ripozon ili donas nur momente, Por tuj ataki kun teruro nova. IFIGENIO. Ho malfeliĉa, en la sama stato Vi estas mem, kaj tial vi komprenas Kiome li, malfeliĉul', suferas! ORESTO. Kion vi diras? Kia sama stato? IFIGENIO. Vin, kiel lin, ja premas fratmortigo; Al mi jam tion diris via frato. ORESTO. Sufiĉe! La animo via granda Per falsa vort' ne estu plu trompata! Fremdulo por fremdulo povas teksi Mensogon kaj ruzaĵon, por faligi Lin en la reton; inter ni ekzistu Nur vero! Mi estas mem Oresto! Kaj ĉi tiu Krimula kap' kliniĝas al la tombo Kaj serĉas morton. Kaj en ĉia formo Mi estas preta vole ĝin akcepti! Ho, kiu ajn vi estas, mi al vi Kaj al amiko mia malfeliĉa Deziras savon; sed al mi la savon Mi ne deziras. Se mi ne eraras, Ĉi tie vi nur kontraŭvole restas; Eltrovu do rimedon, por forkuri, Sed min ĉi tie lasu. Mia korpo Malsupren falu de la alta roko, Ĝis maro fluu mia sang', portante Malbenon al la bordo de l' barbaroj! Vi iru, en la hejma greka lando Komencu novan, pli feliĉan vivon! (Li foriras.) IFIGENIO. Tiele do vi fine al mi venas, Vi, Plenumiĝ', filino plej ravanta De la plej granda patro! Ho, gigante Nun antaŭ mi leviĝas via bildo! Per la rigardo mia mi apenaŭ Atingas viajn manojn, kiuj plenaj De fruktoj kaj de benaj kronoj, portas Trezorojn de Olimpo. Kiel oni Ekkonas reĝon laŭ la grandmezuro De l' donoj—ĉar la kvanto, kiun multaj Jam nomus riĉo, al li devas ŝajni Malgranda—tiel oni vin, ho dioj, Rekonas laŭ la donoj tre ŝparataj, Sed longe kaj saĝege preparataj. Ĉar nur vi solaj scias, kio estas Por ni utila, nur vi solaj vidas La vastan regnon de la estonteco, Dum antaŭ ni la steloj kaj nebuloj Ĉiuvespere kovras la rigardon. Trankvile vi aŭskultas nian preĝon, Petantan pri sensaĝa rapideco, Sed via man' neniam malmature Deŝiras la ĉielajn orajn fruktojn; Kaj ve al tiu, kiu ilin prenas Perforte tro frutempe: la acida Manĝaĵ' al li alportas nur la morton. Ne lasu, ke la longe atendita Feliĉ', apenaŭ iam esperita, Simile al la ombro de amiko Nun preterpasu vane, restigante Trioblan suferadon kaj doloron! ORESTO (denove aliras al ŝi). Se vi pri vi kaj pri Pilado preĝas, Ne citu mian nomon kun la viaj! Ne savos vi krimulon, sed kun li Dividos vi malbenon kaj mizeron. IFIGENIO. De via sort' dependas mia sorto. ORESTO. Neniel! Sola kaj sen akompano Mi iru en la regnon de la morto. Se eĉ per via propra kovrotuko Vi kovros la kulpulon, vi ne kaŝos Lin antaŭ la eterne-maldormantoj; Alesto via, ho ĉielulino, Flankigos ilin, sed ne fortimigos. La teron de la sankta arbareto Ne rajtas ili tuŝi arogante Per la piedoj, sed de malproksime De temp' al tempo aŭdas mi ilian Teruran ridon. Tiel blekas lupoj Ĉirkaŭe de la arb', sur kiun savis Sin vojaĝanto. Ekster la arbaro Ripozas ili, kvazaŭ sieĝante; Sed se mi nur forlasos la arbaron, Tuj ili ekleviĝos, balancante Serpentajn siajn kapojn, aperigos Ĉirkaŭe polvajn nubojn kaj pelados Akiron sian pluen, sen ripozo. IFIGENIO. Ĉu povas vi aŭskulti bonan vorton? ORESTO. Ĝin ŝparu por amato de la dioj! IFIGENIO. Espero nova nun por vi eklumis. ORESTO. Tra fumo nur briletas antaŭ mi La mortriver', vokante al infero. IFIGENIO. Ĉu vi fratinon havas nur Elektron? ORESTO. Nur ŝin mi konis; ĉar la pli maljunan Frutempe prenis for el la mizero De nia domo ŝia bona sorto, En kiu ni nur teruraĵon vidis. Ho, ne demandu plu kaj ne aligu Vin al la Erinioj. Kun kruela Plezuro ili de l' animo mia La cindron blovas for kaj ne permesas, Ke la plej lastaj karboj, kiuj restis De la terura brul' de nia domo, En mia kor' kviete estingiĝu. Ĉu tiu fajr', intence incitata, Nutrata per sulfuro de l' infero Eterne en animo mia brulos? IFIGENIO. Mi dolĉan odoraĵon nun enportas En tiun fajron. Pura spir' de amo Per delikata blov' malvarmetigos La ardon, kiu bakas vian bruston! Oresto, mia kara! Ĉu ne povas Vi min kompreni? Ĉu de l' akompano De la teruraj diaj punantinoj La sang' en viaj vejnoj elsekiĝis? Ĉu el la kapo de Gorgon' penetris Ŝtoniga sorĉo ĉiujn viajn membrojn? Se elverŝita sango de patrino Per surda voĉo vokas al infero,— Ĉu pura bena vorto de fratino Ne vokos dian helpon de Olimpo? ORESTO. Ĝi vokas! Ha, ĉu tiel vi deziras Pereon mian? Ĉu en vi sin kaŝas Diin' de venĝo? Kiu do vi estas, Vi, kies voĉo kruelege turnas La plej profundan mian internaĵon? IFIGENIO. Eksentu do la voĉon de la koro: Orest'! ĝi estas mi, Ifigenio! Mi vivas! ORESTO. Vi! IFIGENIO. Ho, frato! ORESTO. For! ho, for! Ne tuŝu miajn buklojn! Ĉar, simile Al la edziĝa vesto de Kreuzo, Per nevenkebla fajro mi infektas. Foriru! Kiel iam Herkuleso, Mi devas preni morton izolite. IFIGENIO. Vi ne pereos! Ho, se mi nur povus Trankvilan unu vorton de vi aŭdi! Forigu mian dubon, ho, certigu, Certigu al mi tute la feliĉon, Pri kiu tiel longe mi petegis. Ĉar rado de doloro kaj de ĝojo En mia kor' ruliĝas. De l' fremdulo Forpuŝas min la timo; sed plej forte Min la interno tiras al la frato. ORESTO. Ĉu staras mi en templo de Lieo? Ĉu furioza puŝo de pasio Atakis nun subite la pastrinon? IFIGENIO. Ho, aŭdu min! Ho, vidu, kiel fine Post longa, longa tempo mia koro Nun malfermiĝis por la granda ĝojo, Ke al la sola kaj al la plej kara El ĉio, kio en la tuta mondo Por mi ankoraŭ restis, mi nun povas La kapon kisi; ke per miaj brakoj, Ĝis nun nur al la vento etenditaj, Mi fine vin nun povas ĉirkaŭpreni! Ho, lasu! lasu! Ĉar eĉ de l' Parnaso La fonto, kiu saltas en la valon, Ne fluas tiel pure, tiel hele, Kiel nun fluas senmezura ĝojo El mia koro, fluas kaj ĉirkaŭas Min kiel granda ondoplena maro. Oresto! Ho, Oresto! Mia frato! ORESTO. Ne, bela nimfo, ne, mi ne konfidas Al vi kaj viaj flatoj. Ne forgesu, Dian' postulas servon la plej ĉastan; Ŝi venĝas malsanktigon de la templo. De mia brust' forigu vian brakon! Kaj se vi volas doni al junulo Savantan amon kaj lin feliĉigi, Vin tiam turnu al amiko mia, La viro pli valora. Jen li vagas Sur la vojeto tie sur la roko; Al li vi iru kaj al li vi donu Konsilon bonan, sed min lasu for! IFIGENIO. Rekonsciiĝu, frato, kaj rekonu La trovitinon! La ĉielan ĝojon, La puran, ĉastan ĝojon de fratino Ne nomu senprudenta volupteco! Ho, dioj, prenu la manian kovron For de okulo lia la rigida, Ke la momento de l' plej alta ĝojo Ne faru nin trioble malfeliĉaj! Jen antaŭ vi ŝi staras, la fratino De longe jam perdita. De l' altaro Min la diino tiris for kaj savis Ĉi tien min en sian propran templon. Kaj vi, kaptita kaj oferbuĉota, En la pastrino trovas la fratinon. ORESTO. Ho, malfeliĉa! Nun la suno vidu De nia dom' la lastan teruraĵon! Ĉu ne troviĝas tie ĉi Elektro? Ŝi ankaŭ nun kun ni pereu kune, Por ne daŭrigi sian vivon sole Por sorto kaj suferoj pli turmentaj! Pastrin', al la altaro min konduku: La fratmortigo estas tradicio Hereda en malnova nia gento; Vin, dioj, dankas mi, ke vi decidis Min pereigi fraŭle, sen infanoj. Kaj vi de mi akceptu la konsilon, Ne amu tro la sunon kaj la stelojn; Ho, sekvu min en la malluman regnon! Simile kiel drakoj sulfurmarĉaj Sin en batal' englutas reciproke, La furioza gento de Tantalo Sin mem ekstermas; iru do kun mi Malsupren seninfane kaj senkulpe! Vi min rigardas kun kompato? Ĉesu! Sammaniere serĉis Klitemnestro Resonon en la kor' de sia filo; Sed lia brako trafis ŝian bruston, Kaj la patrino falis. Ho, aperu, Spirito indignanta! Vi, furioj, Alproksimiĝu per fermita rondo, Rigardu la al vi agrablan dramon, La plej teruran, kiun vi preparis! Ne venĝo aŭ malamo nun akrigas Ponardon sian: la fratin' amanta Nun estas devigata doni morton. Ne ploru! Ĝi ne estas via kulpo. De mia infaneco mi nenion Tiele amis, kiel vin mi povus Nun ami, ho, fratino mia kara. Jes, levu la ponardon, ne indulgu, Disŝiru tiun bruston, donu vojon Al la torentoj, kiuj en ĝi bolas! (Li falas svene.) IFIGENIO. Elporti sola tiom da feliĉo Kaj tiom da suferoj mi ne povas. Pilado, kie estas vi, Pilado? Alportu vian helpon, kara viro! (Ŝi foriras serĉante.) SCENO DUA. ORESTO (vekiĝante el la sveno kaj leviĝante). Ankoraŭ unu! Donu do al mi El Leta akvo lastan refreŝigan Kalikon! Baldaŭ el la brust' elnaĝos La lasta konvulsio de la vivo. Tre baldaŭ la spirito mia fluos Trankvile al la fonto de forgeso, Al vi, fantomoj, al nebul' eterna. Permesu, ke en via mezo trovu Ripozon la pelita fil' de l' tero! Mi aŭdas murmureton en la branĉoj, El la krepusko venas ia bruo ... La novan gaston vidi ili venas! Ha, kia estas la anaro, kiu Majeste iras, kvazaŭ princa domo? Maljunaj, junaj, viroj kaj virinoj Kviete marŝas. Disimilaj ŝajnas Pasantaj la fantomoj. Jes, mi vidas, Jen la prapatroj de la domo mia. Atreo marŝas pace kun Tiesto; La knaboj gaje ludas ĉirkaŭ ili. Ĉu vin jam plu malpaco ne disigas? Ĉu kune kun la lumo de la suno La venĝo estingiĝis? Tiam min Vi ankaŭ ja akceptos kaj mi povos Aliĝi al solena via marŝo. Bonvenon, patroj! Vin salutas Oresto, La lasta viro de via gento; Kion vi semis, li ĝin rikoltis: Kun ŝarĝ' de malbeno li iras malsupren. Sed malpli ĉi tie pezas la ŝarĝoj. Prenu lin, prenu en vian anaron! Mi estimas Atreon, mi estimas Tieston: Ĉi tie ni ĉiuj perdis malamon.— Al mi montru la patron, kiun mi vidis Nur unu fojon en mia vivo! Ĉu vi ĝi estas, la patro mia? Kaj la patrinon vi ame kondukas? Se donas la manon al vi Klitemnestro, Tiam ankaŭ Oresto povas alpaŝi Kaj diri al ŝi: vian filon rigardu!— Vidu ambaŭ la filon! Akceptu lin bone! Sur tero ja estis salut' de mortigo La vorto signala en nia domo, Kaj siajn ĝojojn la gento Tantala Trovis nur transe de l' nokto eterna. Vi vokas: Bonvenon! vi min akceptas! Min konduku, mi petas, al la maljunulo, Al la patro de l' gento! Kie li estas? Mi volas lin vidi, la kapon la karan, La adoratan, kiu sidadis En konsiliĝ' kun la dioj senmortaj. Ŝajnas, vi tremas, vi vin deturnas? Ĉu li suferas, la diosimila? Ho ve! la plej altaj la potenculoj Per feraj ĉenoj la bruston heroan Por teruraj turmentoj alforĝis! SCENO TRIA. ORESTO. IFIGENIO. PILADO. ORESTO. Ĉu ankaŭ vi jam venis malsupren? Bonvenon, fratino! Sed mankas Elektro! Ŝin ankaŭ sendu al ni plej baldaŭ Ia bona dio per sago kompata! Nur vin mi bedaŭras, malfeliĉa amiko! Ho, venu, venu al la tron' de Plutono, Kiel novaj gastoj ni salutu la mastron! IFIGENIO. Ho, vi, gefratoj, kiuj de l' ĉielo En tag' kaj nokto al la homoj donas La belan lumon, sed ne rajtas lumi Al la mortintoj,—savu nin, gefratojn! Ho, vi Diano, kiu vian fraton Amegas pli ol ĉion en la mondo Kaj la vizaĝon virgan kun sopiro Direktas al eterna lia lumo,— Ne lasu do, ke mia sola frato, Malfrue retrovita, furiozu En la mallumo de la frenezeco! Se via vol', pro kiu vi ĉi tie Min kaŝis, nun jam estas plenumita, Se min per li kaj lin per mi vi volas Mirakle savi, tiam liberigu Lin de l' katenoj de l' malbeno lia, Ke la tre kara tempo de la savo Por ĉiam ne forflugu! PILADO. Ĉu vi rekonas nin? Ĉu vi rekonas La sanktan arbareton kaj la lumon? Ĝi ja ne povus lumi por mortintoj! Ĉu sentas vi la brakojn de l' amiko Kaj de l' fratino, kiuj vin ankoraŭ En plena vivo tenas? Palpu forte! Ne estas ni fantomoj. Konvinkiĝu! Rekonsciiĝu! Ĉiu minuteto Nun estas kara; nia savo pendas Nun sur faden' malforta, kiun ŝpinas Por ni, videble, ia bona Parko. ORESTO (al Ifigenio). Ho, lasu min je la unua fojo En viaj brakoj ĝui puran ĝojon! Vi, dioj, kiuj kun potenco flama La ŝarĝon de l' nubegoj liberigas Kaj la sopire petegitan pluvon Kun bruo de ventego kaj de tondro Sovaĝtorente verŝas sur la teron, Sed baldaŭ la teruron de la homoj Vi faras beno kaj la timon ŝanĝas En ĝojon kaj en laŭtan dankon, kiam En gutoj de folioj freŝegitaj La nova sun' miloble speguliĝas Kaj per afabla man' Iriso ŝiras La grizan kovron de la lastaj nuboj: Ho, lasu ankaŭ min nun en la brakoj De la fratino, ĉe l' fidela brusto De la amik' kun plena danko ĝui Kaj teni, kion vi al mi donacis! Forfalas la malbeno, tion diras Al mi la koro; jam la Eŭmenidoj Returne kuras nun al la Tartaro Kaj tondre fermas feran la pordegon. La ter' elspiras freŝon bonodoran Kaj min invitas nove aspiradi Al ĝoj' de l' vivo kaj al grandaj faroj. PILADO. Rapidu, ĉar la tempo baldaŭ pasos! La vento, kiu blovos niajn velojn, Nur ĝi forportu nian plenan ĝojon Al la Olimpo. Nun ni devas nepre Rapide konsiliĝi kaj decidi. AKTO KVARA. SCENO UNUA. IFIGENIO (sola). Se por mortemulo La dioj destinas Tre multajn konfuzojn Kaj por li preparas Skuantan transiron De ĝoj' al doloro, De suferoj al ĝojo: Tiam apud la urbo Aŭ sur bord' malproksima Ili por li edukas Amikon trankvilan, Ke en hor' de mizero Estu preta la helpo. Ho, benu, dioj, benu vi Piladon Kaj benu ĉiun lian entreprenon! Li estas forta brako en batalo, Li estas luma saĝo en kunveno, Ĉar tre trankvilan havas li animon Kaj al la suferantoj li alportas Konsilon kaj en ĝusta tempo helpon. Min li forŝiris de la frato, kiun Mi kun ador' senfine rigardadis, Mi ĝojis kaj mi ĝuis, mi ne povis Satiĝi de l' feliĉo mia propra, Mi lin el miaj brakoj ne ellasis, Kaj mi ne sentis la danĝeron, kiu Ĉirkaŭis nin kaj estis tre proksima. Nun ili, por plenumi la intencon, Jam iras al la mara bordo, kie, Kaŝite en la golf', ilia ŝipo Atendas nur la signon. Kaj al mi Prudentajn vortojn ili en la buŝon Enmetis kaj instruis min, kiele Mi al la reĝ' respondu, se li sendos Insiste ekpostuli la oferon. Mi vidas, mi min devas lasi gvidi Simile al infano; mi ne lernis Inside aŭ per ruz' ion akiri. Ho ve al mensogantoj! La mensogo Neniam liberigas nian bruston Simile al la vortoj de la vero; Ĝi ne konsolas nin, ĝi nur turmentas La homon, kiu ĝin sekrete forĝas, Kaj kiel sago, kiun en la flugo Potenca dio kaptas kaj rebatas, Ĝi celon ne atingas, sed resaltas Kaj trafas tiun, kiu ĝin elpafis. Ho, pezaj zorgoj premas mian bruston. Ĉu eble sur la ter' nesanktigita De l' bordo nun denove la furio Atakis plej kruele mian fraton? Ĉu eble ili estas malkaŝitaj? Ha, ŝajnas, ke armitoj proksimiĝas! Ha, jen! Jen kuriero de la reĝo Ĉi tien venas per rapidaj paŝoj. La koro en mi batas, la animo Kovriĝas per nebulo, kiam mi Nun devas ekrigardi la vizaĝon De l' vir', al kiu devas mi mensogi. SCENO DUA. IFIGENIO. ARKAS. ARKAS. Rapidu, ho pastrin', kun la ofero! La reĝ' atendas, la popol' postulas. IFIGENIO. Mi volus tuj plenumi mian devon, Sed ve, malhelpo neantaŭvidita Stariĝis inter mi kaj la plenumo. ARKAS. Ha, kio baras reĝan la ordonon? IFIGENIO. Okazo, kiu ne de ni dependas. ARKAS. Rakontu, ke mi tuj al li raportu, Ĉar li decidis jam, ke ambaŭ mortu. IFIGENIO. La dioj ĝin ankoraŭ ne decidis. El tiuj viroj la plej aĝa portas Sur si la kulpon de parencmortigo. Lin la furioj venĝe persekutas, Kaj eĉ en la interno de la templo Atakis lin malsano la kruela Kaj malsanktigis la plej puran lokon. Mi nun kun virgulinoj miaj iras, Por per lavado en la pura maro Laŭ la misteraj leĝoj de la pastroj La bildon de l' diino resanktigi. Neniu nin malhelpu en la iro. ARKAS. Mi iros tuj raporti al la reĝo Pri la malhelpo; la ceremonion Vi ne komencu, ĝis li ĝin permesos. IFIGENIO. Ĝi estas nur afero de l' pastrino. ARKAS. La gravan fakton reĝo devas scii. IFIGENIO. Sed lia vol' nenion povas ŝanĝi. ARKAS. Pro formo potenculon ni demandas. IFIGENIO. Ne trudu, kion devus mi rifuzi. ARKAS. Konsentu tion, kio estas bona. IFIGENIO. Mi cedos, se ne tro vi malrapidos. ARKAS. Mi post momento estos ĉe la reĝo Kaj tuj returne kun la vortoj liaj. Ho, se mi ankaŭ povus al li porti Sciigon, kiu ĉion klare solvus! Ho ve, ke vi ne sekvis la konsilon De fidelulo! IFIGENIO. Volonte ja mi faris, kion povis. ARKAS. Ankoraŭ nun vi povas ĉion ŝanĝi. IFIGENIO. De mia volo tio ne dependas. ARKAS. Neplaĉantaĵon trovas vi ne ebla. IFIGENIO. Vi trovas ebla, kion vi deziras. ARKAS. Ĉu ĉion tiel pesas vi trankvile? IFIGENIO. Mi lasis la decidon al la dioj. ARKAS. Sed ili ja la homojn savas home. IFIGENIO. Mi faros ĉion, kion ili diros. ARKAS. Ho, kredu, ĉio nur de vi dependas. Nur la kolera stato de la reĝo Al ambaŭ la fremduloj donas morton. Jam de tre longe la militistaro Dekutimiĝis de l' oferoj sangaj. Eĉ multaj, kiujn malamika sorto Al fremda bordo pelis, sentis mem La tutan ĉarmon, tutan la diecon, Se la vaganton en la fremda lando Renkontas bondezira kaj afabla Vizaĝo homa. Ho, ne tiru for De ni la bonon, kiu por ni ĉiuj De vi dependas! Kion vi komencis, Vi povas ja facile alfinigi; Ĉar la mildeco, kiu de l' ĉielo En homa formo venas sur la teron, Nenie pli rapide al si regnon Konstruas, ol en tiu loko, kie Sovaĝe kaj konfuze nova gento, Plenega de kuraĝo kaj de forto, Gvidata per la propraj antaŭsentoj, La ŝarĝojn de la homa vivo portas. IFIGENIO. Ne skuu la animon mian, kiun Laŭ via vol' direkti vi ne povas. ARKAS. Dum temp' ankoraŭ estas, oni ŝparas Nek penon, nek admonon ripetatan. IFIGENIO. Al vi klopodojn kaj al mi suferojn Vi kaŭzas, tamen ambaŭ estas vanaj. ARKAS. De la suferoj mi nun petas helpon, Ĉar plej amike ili ja konsilas. IFIGENIO. Kruele ili ŝiras mian koron, Sed la malvolon ili ne ekstermas. ARKAS. Ĉu povas nobla kor' malvolon havi Por bono, kiun nobla hom' proponas? IFIGENIO. Jes, se la nobla hom' anstataŭ danko Min mem akiri malkonvene volas. ARKAS. Se iu ne deziras, tre facile Li ĉiam trovas vortojn de praviĝo. Mi pri l' oferoj al la reĝ' raportos. Ho, se vi en la kor' al vi ripetus, Kiele noble li kun vi agadis De via veno ĝis la nuna tago! SCENO TRIA. IFIGENIO (sola). De la parol' de tiu viro nun En plej malĝusta tempo mia koro Subite returniĝis. Mi ektimas! Ĉar kiel ondoj en potenca kresko La rokojn superverŝas, kiuj staras Ĉe l' bordo en la sablo, tiel fluo De ĝojo mian koron tute kovris. Mi en la brakoj tenis neeblaĵon. Nun al mi ŝajnis, ke denove nubo Kviete min ĉirkaŭas, de la tero Min levas kaj min dolĉe endormigas, Simile kiel tiam, kiam min La brako de l' diin' savante kaptis. La fraton mian kaptis mia koro Per sia tuta forto; mi aŭskultis Nur la konsilon de l' amiko lia; Nur ilin savi estis la enhavo De miaj pensoj. Kiel la ŝipano Volonte sin deturnas de la rifoj De negastama kaj dezerta lando, Mi tiel de Taŭrido min deturnis. Sed nun la voĉo de l' fidela viro Min ree vekis, min rememorigis, Ke ankaŭ ĉi mi ja forlasas homojn. Duoble abomena nun fariĝas Por mi la trompo. Ho, animo mia, Retrankviliĝu! Ĉu vi nun komencas Dubeme ŝanceliĝi? Ne! la teron De la soleco devas vi forlasi! Enŝipigitan kaptos vin la ondoj Per sia balancado,—nun pro timo Vi nek la mondon, nek vin mem rekonas. SCENO KVARA. IFIGENIO. PILADO. PILADO. Ha, kie estas ŝi, ke mi rapidu Al ŝi alporti ĝojan la sciigon Pri nia savo! IFIGENIO. Vidu, jen mi estas, De zorgoj premegata, mi atendas Nun la konsolon, kiun vi promesas. PILADO. La frato resaniĝis! La ŝtonecan Ekstersanktejan teron kaj la bordon Atingis ni en gaja parolado. Ni ne rimarkis, kiam ni forlasis La arbareton. Ĉiam pli ravante La bela flamo de junec' ĉirkaŭis La buklan lian kapon. Hele brilis Kuraĝe kaj espere la okuloj, Kaj lia kor' libere sin fordonis Plenege al la ĝojo kaj plezuro. Ke vin kaj min li baldaŭ povos savi. IFIGENIO. Benata estu! De la lipo, kiu Eldiris tiajn feliĉigajn vortojn, Neniam sonu tono de suferoj! PILADO. Aŭskultu plu; feliĉo kiel princo Kun bela sekvantaro ĉiam marŝas. La kamaradojn ankaŭ ni retrovis; En roka golf' la ŝipon ili kaŝis Kaj sidis atendante kaj malĝoje. Apenaŭ ekvidinte vian fraton, Ekkriis ili ĝoje, kaj insiste La ŝipanaro petis rapidigi La forveturon. Ĉiu man' sopiras Remilon, kaj eĉ vento, de ni ĉiuj Tuj rimarkita, ĉarmajn la flugilojn Etendis kaj ekblovis de la bordo. Ni do rapidu, kaj vi tuj konduku Min al la templo, lasu min eniri Kaj kapti respektege la objekton De nia celo! Mi sufiĉos sola, Por porti for sur miaj fortaj ŝultroj La bildon de l' diino; kiel forte Mi sopiregas la celitan ŝarĝon! (Ĉe la lastaj vortoj li sin direktas al la templo, ne rimarkante, ke Ifigenio lin ne sekvas; sed baldaŭ li sin returnas.) Vi staras sendecide! Vi silentas! Vi ŝajnas konfuzita! Ĉu aperis Barante ia nova malfeliĉo? Ho, diru, ĉu vi al la reĝ' raportis La vortojn, kiujn ni interkonsentis? IFIGENIO. Jes, kara viro; sed vi min insultos. Mi sentas jam silentan la riproĉon! Sendito de la reĝo al mi venis, Kaj kion vi al mi instruis, tion Mi al li diris. Ŝajnas, ke li estis Tre mirigita, kaj li tre insistis, Ke pri l' malofta la ceremonio Raporton oni faru al la reĝo Kaj aŭdu lian volon; kaj mi nun Atendas la revenon de l' sendito. PILADO. Ho, ve al ni! Renovigita flugas Nun la danĝero ĉirkaŭ niaj kapoj! Nu, kial do vi vin ne kovris saĝe Per rajtoj de pastrino? IFIGENIO. Mi neniam Kovrilon faris el la pastra rajto. PILADO. Ho, tiam vin kaj nin, animo pura, Vi pereigos. Kial mi ne pensis Pri ĝi antaŭe kaj vin ne instruis Eviti ankaŭ tiun ĉi postulon! IFIGENIO. Nur min insultu! Mi nur estas kulpa, Mi tion sentas; tamen mi ne povis Rifuzi al la vir', kiu postulis Prudente tion, kion mia koro Ne povis ja ne trovi tute prava. PILADO. La stato nun fariĝis pli danĝera; Sed ankaŭ tiel ni ne devas perdi Kuraĝon, aŭ per agoj neprudentaj Aŭ tro rapidaj mem nin elperfidi. Trankvile nun atendu la revenon De la sendito, kaj post liaj vortoj Vi staru forte, kion ajn li diros! Ĉar la aranĝo de sanktigaj faroj Ja estas ne afero de la reĝo, Sed de l' pastrino. Kaj se li deziros Ekvidi la fremdulon, kiun peze Atakis konvulsioj de frenezo, Rifuzu sub preteksto, ke vi tenas Nin ambaŭ nun kaŝitaj en la templo. Tiele vi al ni la eblon donos, Ke, forportante sanktan la trezoron For de l' popolo kruda kaj barbara, Rapide ni forkuru kaj saviĝu. Plej bonajn signojn sendas Apolono, Kaj antaŭ ol ni pie la kondiĉon Plenumis, li al ni jam aperigis Favoron sian, kiun li promesis. Oresto liberiĝis kaj saniĝis! Kun li, kun nia kara liberulo, Konduku nin, ho vi, favoraj ventoj, Al la insulo roka, kie loĝas La dio! Kaj tuj poste al Mikeno, Ke ĝi revivu, ke nun el la cindro De ĝiaj estingitaj fajrolokoj La patraj dioj ĝoje releviĝu Kaj bela fajro lumu nun denove Por ili. Via mano la unua Por ili ŝutos el la oraj vazoj Incenson. Trans la sojlon vi enportos Denove savon, ĝojon, novan vivon, Kaj la malbenon vi malaperigos, Kaj vian familion vi ornamos Per novaj, freŝaj floroj de la vivo. IFIGENIO. Ho, kiam mi vin aŭdas, mia kara, Tuj mia kor', trafita de l' radio De viaj vortoj, turnas sin feliĉe Al dolĉa la konsolo, kiel floro Sin turnas al la suno. Kian ĝojon Alportas firmaj vortoj de amiko Apudestanta! tiuj vortoj havas Ĉielan forton, dum solulo falas Sub ŝarĝ' de sia propra meditado! Ŝlositaj en la brusto, maturiĝas Nur malfacile kaj tre malrapide La pensoj kaj decidoj, sed alesto De kara homo ilin tre facile Disvolvas. PILADO. Nun adiaŭ! Mi rapidos Nun trankviligi la amikojn, kiuj Atendas sopirante. Poste baldaŭ Ĉi tien mi revenos kaj, kaŝita En arbetaĵ' de roko, mi atendos De vi signalon.—Tamen diru, kial Vi nun meditas? Vian frunton kovris Subite ia ombro de malĝojo. IFIGENIO. Pardonu! Kiel la senpezaj nuboj Antaŭe de la suno, tiel flugas Malgranda zorgo antaŭ mia koro. PILADO. Ne timu! Nur por trompi la danĝero Sin ligis kun la timo. Ambaŭ estas Kunuloj. IFIGENIO. Tamen ne malnobla estas La zorgo, kiu penas min averti, Ke mi ne trompu mian reĝon, kiu Por mi fariĝis kvazaŭ dua patro. PILADO. La homon, kiu buĉas vian fraton! IFIGENIO. La homon, kiu faris al mi bonon. PILADO. Se la neces' ordonas, ĝi ne estas Maldanko. IFIGENIO. Tamen restas ĝi maldanko; Nur la neces' ĝin senkulpigas. PILADO. Prava Vi estas antaŭ dioj, antaŭ homoj. IFIGENIO. Sed mia propra koro ne silentas. PILADO. Tro-severeco estas fiereco. IFIGENIO. Mi tion ne esploras, mi nur sentas. PILADO. Kun ĝusta sent' vi devas vin adori. IFIGENIO. Feliĉa estas kor' nur tute pura. PILADO. Vi tia vin konservis en la templo; La vivo nin instruas esti malpli Severa kontraŭ ni kaj la aliaj; Vi ankaŭ tion lernos. Tiel strange La homa gento estas konstruita, Tiele ĉio estas reciproke Interplektita kaj interligita, Ke en si mem aŭ kun aliaj homoj Neniu povas resti tute pura Aŭ senkonfuza. Ni ne devas esti Juĝantoj pri ni mem. La homo devas Nur marŝi kaj observi sian vojon; Ĉar tre malofte homo ĝuste taksas Faritajn siajn farojn, sed li preskaŭ Neniam scias taksi la faratajn. IFIGENIO. Vi preskaŭ min konvinkis. PILADO. Sed por kio Konvinki, se elekto ne ekzistas? Por savi fraton, vin kaj la amikon, Nur unu voj' ekzistas; tial restas Nur la demand', ĉu ni la vojon iras? IFIGENIO. Ho, lasu min heziti! ĉar vi mem Ne farus kun anima trankvileco Tielan maljustaĵon kontraŭ homo, De kiu vi ricevis nur bonfarojn. PILADO. Se ni pereos, tiam vin atendas Riproĉo pli severa, kondukanta Al malesper'. Vi certe ne kutimis Suferi perdojn, se nun, por eviti Grandegan malfeliĉon, vi ne volas Oferi eĉ vorteton de malvero. IFIGENIO. Ho, se mi en mi portus viran koron, Por kiu, se ĝi ion jam decidis, Aliaj ĉiuj voĉoj restas mutaj! PILADO. Vi vane ŝanceliĝas. Nun ordonas La fera mano de la neceseco, Kaj ĝia serioza signo estas Plej alta leĝo, kiun eĉ la dioj Obei devas. La nekonsilebla Fratino de l' eterna sorto regas Silente. Se sur vin ĝi ion metis, Vi tion portu! kaj se ĝi ordonis, Plenumu sendispute. La ceteran Vi ĉion scias. Baldaŭ mi revenos, Por preni el la sankta via mano De nia sav' la belan sigelilon. SCENO KVINA. IFIGENIO (sola). Mi sekvu lin; ĉar mi la miajn vidas Urĝante en danĝero. Tamen ve! La propra mia sorto min timigas. Ĉu mi ne savu la esperon, kiun Mi en soleco tiel bele nutris? Ĉu la malbeno daŭru do eterne? Ĉu tiu gent' neniam sin relevu Kun nova beno? Ĉio ja forpasas! Feliĉo la plej bona kaj de l' vivo Plej belaj fortoj fine malaperas! Pro kio do malben' ne malaperus? Ĉu tie ĉi kaŝita, deŝirita De la kuranta sort' de mia domo, Mi vane do esperis, ke mi iam Per pura mano kaj per pura koro La makulitan domon senpekigos? Apenaŭ mia frat' en miaj brakoj De sufereg' mirakle resaniĝas, Apenaŭ longe sopirita ŝipo Alproksimiĝas, por min forkonduki Al la haveno de la hejma lando,— La surda neceseco sur min metas Per fera mano jam duoblan krimon: Forrabi sanktan, al mi konfiditan Kaj adoratan bildon kaj samtempe Fripone trompi viron, kiu zorgis Pri mia vivo kaj pri mia sorto. Ho, mi jam timas, ke en mia koro Ekĝermi iam povas abomeno, Ke la malam' profunda de l' titanoj Rilate al la dioj de Olimpo Jam ankaŭ mian delikatan bruston Ekkaptus per ungegoj de vulturo! Ho, bonaj dioj, savu min kaj savu En la animo mia vian bildon! En la oreloj la malnova kanto, Jam forgesita, nun al mi resonas, La kanto, kiun kantis kun teruro La Parkoj, kiam de la ora seĝo Tantalo falis. Ili mem suferis Kun la amiko. En ilia brusto Ventego bruis, kaj terura estis Ilia kanto. En la infaneco Mi aŭdis ĝin de mia vartistino; Mi bone ĝin memoras. Ho, gento de homoj, Vi timu la diojn, Ĉar ili regadon Eterne posedas Kaj povas ĝin uzi Laŭ sia bontrovo. Plej timu la homo, Se dioj lin levis! Sur rifoj kaj nuboj Jen staras la seĝoj Ĉe tabloj el oro. Aperas malpaco, Kaj falas la gastoj Kun hont' kaj ofendoj En noktajn profundojn Kaj tie ligitaj Atendas nur vane Justecon kaj juĝon. Sed restas la mastroj En festoj eternaj Ĉe l' tabloj el oro. Kaj el la abismoj La spir' de l' titanoj Ofere falintaj Per fumaj nubetoj Al ili leviĝas. Kaj ili deturnas Benantan okulon De tuta la gento, Kaj eĉ en la nepo La iam amitaj La trajtoj de l' avo Jam ilin incitas. Tiel kantis la Parkoj; Kaj la ekzilito En noktaj kavernoj Aŭskultas la kanton Kaj, pri la infanoj Kaj nepoj pensante, Balancas la kapon. AKTO KVINA. SCENO UNUA. TOAS. ARKAS. ARKAS. Mi devas kun konfuz' al vi konfesi, Ke mi ne scias, kien la suspekton Mi devas nun direkti. Ĉu ĝi estas Ruzaĵo de l' kaptitoj, kiuj penas Sekrete kuri for? Ĉu la pastrino Al ili donas helpon? Pli kaj pli La famo kreskas, ke la ŝipo, kiu Al ni alportis ambaŭ la fremdulojn, Ankoraŭ ie staras en la golfo; Kaj tiu frenezeco de la viro, Kaj tiu resanktigo, la preteksto De la prokrasto, vekas ĉiam pli Suspekton kaj postulas singardecon. TOAS. Rapide al ni venu la pastrino! Kaj poste iru, akre kaj rapide Esploru, serĉu sur la tuta bordo, De l' promontoro ĝis la arbareto De la diin'. Sed sanktan la profundon Respektu; nur embuskon saĝe faru, Ataku la fremdulojn kaj, trovinte, Laŭ la kutimo via ilin kaptu. SCENO DUA. TOAS (sola). Terure nun alternas la kolero En mia kor': jen kontraŭ ŝi, en kiu Mi vidis tiel puran sanktulinon, Jen kontraŭ mi, ĉar per malsevereco Kaj per boneco mi ŝin mem edukis Por la perfido. Homo tre facile Alkutimiĝas al la sklava stato Kaj baldaŭ lernas plenan obeadon, Se oni lian tutan liberecon Forprenas. Jes, se en la krudan manon De la prapatroj miaj ŝi enfalus, Ŝi estus ĝoja, se ŝi mem saviĝus, Ŝi danke alte ŝatus sian sorton Kaj antaŭ la altaro fremdan sangon Volonte verŝus, kaj la necesaĵon Ŝi nomus sankta devo. Dume nun En ŝia brust' boneco mia naskas Deziron arogantan. Vane mi Esperis, ke mi ŝin al mi alligos; Ŝi mem por si preparas sian sorton. Per flatoj ŝi akiris mian koron; Se al la flatoj nun mi kontraŭstaros, Ŝi per ruzaĵo kaj per trompo serĉos Al si la vojon, kaj boneco mia Al ŝi aperas kiel posedaĵo, De longe jam al ŝi apartenanta. SCENO TRIA. IFIGENIO. TOAS. IFIGENIO. Vi vokas! Kio vin al ni venigas? TOAS. Oferon vi prokrastis; diru, kial? IFIGENIO. Al Arkas ĉion klare mi rakontis. TOAS. De vi mi volus tion aŭdi. IFIGENIO. Tempon Al vi Diano donas, por pripensi. TOAS. Mi pensas, ke ĉi tiu tempo estas Tre taŭga por vi mem. IFIGENIO. Se via koro En la decid' kruela rigidiĝis, Por kio do vi venis? Reĝo, kiu Postulas kruelaĵon, povas trovi Sufiĉe da servantoj, kiuj ĝoje Por rekompenco prenos sur sin mem Duonon de l' malbeno, kaj la reĝo Almenaŭ ŝajne restus senmakula. En peza nubo faras Jupitero Decidojn, kaj sendatoj liaj portas Pereon al la kapoj malfeliĉaj; Sed li trankvile marŝas en la altoj, Neatingebla dio en ventego. TOAS. La sankta lipo kantas nun sovaĝe. IFIGENIO. Ne la pastrino nun al vi parolas, Sed la filino de Agamemnono. De nekonata virgulin' la vorto Sanktecon por vi havis; nun subite Al la princino volas vi ordoni? Ho, ne! De la plej fruaj miaj jaroj Mi lernis obeadon, en komenco Al la gepatroj, poste al diino, Kaj plej libera mi min ĉiam sentis En obeado; tamen submetiĝi Al kruda vorto kaj ordon' kruela De viro—tion mi neniam lernis. TOAS. Ne mi—malnova leĝ' al vi ordonas. IFIGENIO. Avide ni alligas nin al leĝo, Se la pasion nian ĝi favoras. Al mi alia, pli malnova leĝo Parolas kaj ordonas kontraŭstari: La leĝo, kiu diras, ke fremdulo Por ĉiu homo devas esti sankta. TOAS. Videble la kaptitoj por vi estas Tre karaj; ĉar de granda ekscitiĝo Vi la plej ĉefan vorton de l' saĝeco Forgesas, kiu diras: ne incitu La potenculon! IFIGENIO. Sed ĉu mi parolas, Ĉu mi silentas, vi ja scias, kio En mia koro estas nun kaj ĉiam. Ĉu rememoro pri egala sorto Ne naskas la kompaton en la koro? Kaj tiom pli en mia kor'! En ili Min mem mi vidas. Antaŭ la altaro Mi mem ja tremis, kaj la frua morto Solene min ĉirkaŭis genuantan; Jam la tranĉil' ekbrilis, por trabori La bruston, plenan de bolanta vivo, Teruro trapenetris mian koron, Mi fermis la okulojn, kaj—mirakle Mi trovis savon. Se al ni la dioj Favore sendis savon kontraŭ morto, Ĉu ĝi ne estas nia sankta devo Repagi tion al malfeliĉuloj? Vi tion scias, vi min konas, tamen Vi volas nun perforte min devigi! TOAS. Obeu la oficon, ne la reĝon! IFIGENIO. Ha, ĉesu! ne beligu la perforton, Ĝojantan de virina malforteco! Libera mi naskiĝis, kiel viro. Se nun la filo de Agamemnono Troviĝus antaŭ vi kaj vi altrudus Al li postulon, kiun vi ne devas: Li ankaŭ havas glavon, havas brakon, Por siajn rajtojn antaŭ vi defendi. Sed mi nenion havas krom la vortoj, Kaj nobla viro devas dece ŝati La vorton de virino. TOAS. Mi ĝin ŝatas Pli, ol mi ŝatus glavon de la frato. IFIGENIO. Ŝanĝiĝas la sukces' en la batalo; Ne taksu malamikon tro malforta. Eĉ malfortulon la natur' ne lasis Sen helpo kontraŭ pugno de fortulo. Ĝi al li donis ruzon, artifikojn; Li cedas, li prokrastas, ĉirkaŭiras. Jes, la fortul' meritas la ruzaĵojn. TOAS. Ruzaĵon neniigas singardeco. IFIGENIO. Animo pura ruzon ne bezonas. TOAS. Vin mem vi nesingarde ja kondamnas! IFIGENIO. Ho, se vi vidus, kiel la animo En mi batalas forte, por rebati Malbonan tenton tuj en la komenco! Do sendefenda antaŭ vi mi staras? La belan peton, tiun ĉarman branĉon, En mano de virino pli potencan Ol glavo kaj ol lanco, vi forpuŝas? Per kio do mi povas min defendi? Ĉu mi miraklon petu de l' diino? Ĉu en mi mem jam forto ne ekzistas? TOAS. Mi vidas, ke la sorto de l' fremduloj Vin tre maltrankviligas. Kiuj estas La viroj, kiuj tiom vin zorgigas? IFIGENIO. La viroj—ili estas—mi supozas, Ke ili estas grekoj. TOAS. Samlandanoj? Kaj certe ja en vi ili revekis La belan bildon de reveno hejmen? IFIGENIO (post mallonga silento). Ĉu por kuraĝa, ne aŭdita faro La rajton havas sole nur la viro? Ĉu neeblaĵon sole li alpremas Al sia forta kaj heroa brusto? Sed kion oni nomas granda? Kio Kun ekscitado levas la animon De ĉiam ripetanta rakontanto, Se ne la faro, kiu preskaŭ tute Sukceson ne promesas, kiun tamen Kuraĝa homo brave entreprenas? Ĉu tiu, kiu sola en la nokto Penetras en tendaron malamikan Kaj kiel flamo ne antaŭvidita Atakas furioze la dormantojn Kaj vekiĝantojn, fine, atakita De l' leviĝintoj, tamen forrapidas Kun multo da akiro,—ĉu li sola Meritas gloron? Ĉu nur tiu, kiu La vojon sendanĝeran malŝatante, Kuraĝe pasas montojn kaj arbarojn, Por landon liberigi de rabistoj? Por ni nenio restas? Ĉu virino Naturan sian rajton devas perdi? Sovaĝa esti kontraŭ sovaĝuloj, La rajton de la glav' de vi forrabi Laŭ maniero de amazoninoj Kaj la premadon venĝi nur per sango? En mia brusto ondas malkviete Kuraĝa entrepreno: mi konscias, Ke mi riproĉon grandan ne evitos, Nek malfeliĉon, se ĝi ne sukcesos; Sed mi al vi transdonas mian sorton, Ho, dioj! Se vi amas la justecon, Kiel pri vi glorante oni diras, Ho, tiam montru ĝin per via helpo Kaj nun per mi la veron vi honoru! Jes, sciu, reĝo, estas preparata Sekreta trompo. Vane vi demandos Pri la kaptitoj; ili estas for Kaj jam atingas la amikojn, kiuj Ĉe l' bordo ilin kun la ŝip' atendas. La pli maljuna, kiun la malsano Ĉi tie kaptis kaj nun jam forlasis,— Li estas—jes—Oresto, mia frato; La dua estas lia konfidato, Amiko lia de l' plej junaj jaroj, Pilado. Ilin sendis Apolono El Delfoj al ĉi tiu nia bordo, Kun la ordon' la bildon de Diano Forrabi kaj venigi la fratinon Al li, kaj rekompence por ĉi tio Al la persekutato de l' furioj, Al la kulpulo pri patrina sango La liberiĝon li promesis doni. Nin ambaŭ, kiuj tute solaj restas El la Tantala domo, mi nun metis En viajn manojn: pereigu nin, Se via konscienco ĝin permesas! TOAS. Vi pensas, ke la skito la barbara Aŭskultos tiun voĉon de la vero Kaj de l' homeco, kiun ne aŭskultis La grek' Atreo? IFIGENIO. Ĝin aŭskultas ĉiu, Sub kiu ajn ĉielo li naskiĝis, Se nur la fonto de la vivo pure Tra lia brusto fluas.—Kion, reĝo, Vi nun por ni silente en la koro Preparas? Se ĝi estas pereigo, Ho, tiam min mortigu la unuan! Ĉar nune, kiam plu nenia savo Por ni jam restas, nun mi plene sentas La tutan terurecon de l' danĝero, En kiun mi per miaj propraj manoj Nun ĵetis miajn karajn. Ve, ho ve! Mi vidos ilin antaŭ mi ligitajn! Kun kia koro diros mi adiaŭ Al mia frato, kiun mi mortigas? Neniam en okulojn la amatajn Mi povos plu rigardi! TOAS. Do tiele Per arta elpensado la trompistoj Elteksis reton ĉirkaŭ via kapo Al vi, la longatempe izolita! El tio, kion via kor' deziris, Facile ili faris por vi kredon! IFIGENIO. Ne, reĝo, ne! Min trompi oni povus, Sed tiuj estas veraj kaj fidelaj. Se la esplor' alie al vi montros, Vi tiam povas ilin pereigi, Vi tiam min forpuŝu kaj pro puno Por mia malsaĝeco min forpelu Al la malgaja kaj senhoma bordo De rifa kaj sovaĝa insuleto! Sed se montriĝos, ke la viro estas La kara kaj amata mia frato, Ho, tiam lasu nin libere iri, Kaj kiel antaŭ nun por la fratino, Vi nun por la gefratoj estu bona! La patro mia mortis de l' edzino, Kaj ŝi de l' filo. Lasta la espero De la Atrea gent' sur li teniĝas. Permesu do, ke mi kun pura koro Kaj pura mano iru al la hejmo, Por tie nian domon senpekigi! Plenumu vian vorton! Vi promesis, Ke se mi iam havos la eblecon Reiri al la miaj, vi min lasos: Nun la ebleco venis. Reĝa vorto Ne estas kiel vorto de simpluloj: Li ne promesas nur por embarase Momente liberiĝi de l' petanto, Li ankaŭ ne promesas, se li kredas, Ke la plenum' neniam povas veni. Nur tiam li eksentas la altecon De la valoro sia, se li povas Feliĉon doni al la atendanto. TOAS. Simile kiel fajro kontraŭ akvo Batale sin defendas kaj muĝante Ekstermi penas sian malamikon, Tiele nun batalas la kolero En mia brusto kontraŭ viaj vortoj. IFIGENIO. Ho, lasu do, ke via favorkoro, Simila al la sankta oferflamo, Por mi ekbrilu, dolĉe ĉirkaŭata De danko kaj de beno kaj de ĝojo! TOAS. Ho, dioj, kiel ofte tiu voĉo Min kvietigis! IFIGENIO. Donu vian manon, Ĝi estu por mi signo de la paco! TOAS. Tro multe vi postulas tro rapide. IFIGENIO. Bonfaroj ne bezonas pripensadon. TOAS. Tre multe! ĉar tre ofte post la bono Ja sekvas la malbono. IFIGENIO. Nur la dubo Malbonon povas fari el la bono. Ne dubu, sed plenumu mian peton Libere, kiel diktas via sento! SCENO KVARA. ORESTO (armita). LA SAMAJ. ORESTO (turnita al la scenejo). Duoble streĉu ĉiujn viajn fortojn, Rebatu ilin, restas nur momento! Ne cedu, kovru vojon al la ŝipo Por mi kaj la fratino! Venu tuj! (Al Ifigenio, ne vidante la reĝon.) Ni estas perfiditaj. Tre malmulte Da tempo ni disponas por la kuro. Rapidu! (Li ekvidas la reĝon.) TOAS (kaptante la glavon). Tie, kie mi alestas, Neniu povas teni nepunate La glavon nudigitan! IFIGENIO. Ne profanu Per furiozo kaj per mortigado La templon de l' diin'. Al la amaso Ordonu stari pace kaj aŭskultu Pastrinon kaj fratinon! ORESTO. Diru, kiu Li estas, tiu, kiu nin minacas? IFIGENIO. Respektu en li reĝon, kiu estis Por mi la dua patro! Ne koleru Min, frato! La infana mia koro Konfide metis nian tutan sorton En lian manon. Vian entreprenon Konfesis mi al li kaj mi tiele Animon mian savis de perfido. ORESTO. Ĉu pace li permesas forveturon? IFIGENIO. Min silentigas via nuda glavo. ORESTO (enigante la glavon en la ingon). Parolu! mi obeas viajn vortojn. SCENO KVINA. LA SAMAJ. PILADO kaj tuj post li ARKAS (ambaŭ kun nudigitaj glavoj). PILADO. Ne perdu tempon! Jam la lastajn fortojn La niaj nun kolektis; repaŝante, Cedante malrapide, ili estas Premataj en direkto al la maro. Sed kian paroladon inter princoj Mi vidas! Tio estas ja sendube La respektata kapo de la reĝo! ARKAS. Kviete, kiel ĝi al vi konvenas, Vi, reĝo, staras kontraŭ malamikoj. La aroganta entrepreno estos Punita baldaŭ. La anar' ilia Falante cedas; jam la ŝipo estas En niaj manoj. Vi nur vorton diru, Kaj tuta ĝi en fajro staros. TOAS. Iru, Al la popol' ordonu trankviliĝi! Neniu tuŝu nun la malamikojn, Dum ni parolas! (Arkas foriras.) ORESTO. Mi akceptas. Iru, Amiko mia kara, kaj kolektu La reston de l' anaro! kaj silente Atendu, ĝis ni vidos, kian finon Al niaj faroj la ĉiel' preparis! (Pilado foriras.) SCENO SESA. IFIGENIO. TOAS. ORESTO. IFIGENIO. Mi tremas. Antaŭ ol komencas vi paroli, Mi petas, liberigu min de zorgoj! Mi timas malfeliĉon, se vi, reĝo, La voĉon de l' justeco ne aŭskultos, Aŭ vi, ho mia frato, ne retenos La rapideman flamon de l' juneco. TOAS. Mi, kiel pli maljuna, estas preta Reteni la koleron. Diru, kiel Vi pruvos, ke vi vere estas filo De l' reĝ' Agamemnono kaj la frato De ŝi? ORESTO. Jen, vidu, estas tiu glavo, Per kiu li batalis kun Trojanoj. De lia mortiginto mi ĝin prenis Kaj mi la diojn petis, ili donu Al mi la kuraĝecon kaj la brakon Kaj la feliĉon de la granda reĝo, Sed nur pli belan morton. Nun elektu El viaj militistoj la plej noblan Kaj lin batale kontraŭ mi starigu! Nenie sur la tero al fremdulo Tiela peto estas rifuzata. TOAS. Ĉe ni antikva moro al fremdulo Neniam donis tiun rajton. ORESTO. Sekve De vi kaj mi la moro komenciĝu! Per imitado tuta la popolo La noblan agon de l' reganto baldaŭ Sanktigos kiel leĝon. Mi batalu Ne sole por ni mem,—sed mi, fremdulo, Batalu por la rajtoj de fremduloj! Se mi pereos, tiam decidiĝos Kun mia sorto ankaŭ sort' ilia; Sed se mi havos la feliĉon venki, Neniam paŝu sur ĉi tiun bordon Fremdulo, kiun ne renkontos tuj Rigardo de la plej helpema amo, Kaj ĉiu forŝipiĝu konsolita! TOAS. Vi al mi ŝajnas inda, ho, junulo, La patrojn, kiujn vi la viaj nomas. Tre multe da kuraĝaj, noblaj viroj Min akompanas; sed en mia aĝo Mi mem ankoraŭ kontraŭ malamiko Volonte staras, kaj mi estas preta Kun vi la sorton provi de l' batalo. IFIGENIO. Ho ne, ho ne! Tielan sangan pruvon La dioj ne permesos! Prenu for De l' glavo vian manon! Pensu, reĝo, Pri mi kaj mia sorto! La batalo Rapide decidita eternigas La viron; se eĉ falas li, la kanto Lin gloras. Tamen la senfinaj larmoj De la restintoj, do virin' amata, Ne estas kalkulataj; la poeto Silentas pri la miloj de la tagoj Kaj de la noktoj, kiam orfigita Animo vane vokas la perditon, Silente konsumiĝas, sopirante. Min mem avertis tuj en la komenco La zorgo, ke min trompo de rabisto Ne ŝtelu for el mia rifuĝejo Kaj ne fordonu min al la sklaveco. Kaj diligente faris mi demandojn, Pri ĉio plej detale informiĝis Postulis signojn, kaj nun mia koro Jam estas tute certa. Vidu tie Sur lia dekstra mano la makulon Tristelan, kiu tuj post la naskiĝo Ĉe li aperis kaj pri kiu diris La pastro, ke ĝi estas antaŭsigno De peza faro, kiun por la mano Rezervis la destino. Kaj duoble Konvinka por mi estas la cikatro Ĉi tie, ĝuste super lia brovo. Ankoraŭ kiam estis li infano, Elektro iam per nesingardeco Faligis lin; li trafis tripiedon Kaj vundis brovon.—Jes, ĝi estas li! Kaj ĉu la simileco al la patro, Ĉu la interna ĝoj' de mia koro Ne estas certigantaj atestantoj? TOAS. Kaj se eĉ viaj vortoj ĉiun dubon En mi forigus, kaj eĉ se mi bridus En mia brusto tutan la koleron, Ni tamen devus inter ni decidi Per bataliloj: pacon mi ne vidas. Ĉar ili venis,—vi ĝin mem konfesas, Por rabi for la bildon de l' diino; Ĉu mi trankvile tion ĉi toleru? La greko ofte ĵetas avidege Okulon al trezoroj malproksimaj De la barbaroj, al la ora felo, Aŭ al ĉevaloj, al filinoj belaj; Ne ĉiam tamen ruzo kaj perforto Kun malhoneste akirita havo Feliĉe ilin hejmen revenigis. ORESTO. La bild', ho reĝo, nin ne malpacigu! Nun jam klariĝis la eraro, kiun La dio metis ĉirkaŭ nian kapon, Simile al vualo, kiam li Deziris, ke ĉi tien ni vojaĝu. Mi petis, ke li donu al mi helpon, Por liberiĝi de l' furioj; tiam La dio diris: “Kiam la fratinon, Restantan kontraŭvole en la templo De l' malproksima bordo de Taŭrido, Vi revenigos en la grekan landon, Vi tiam liberiĝos de l' malbeno.” Ni pensis, ke la vortoj de la dio Koncernas la fratinon de li mem, Li tamen pensis vin! La fortaj ĉenoj Nun falis; vi, senkulpa virgulino, Denove apartenas al la viaj. Vi min ektuŝis, kaj mi resaniĝis; En viaj brakoj min la lastan fojon Atakis la malsano plej kruele Kaj plej terure skuis mian cerbon; Sed tuj, kiel serpento en kavernon, Ĝi fulme malaperis. Kaj per vi Mi ĝuas nun denove plej libere La lumon de la tago. La decido De la diino nun al mi montriĝas En plena brilo. Kiel sanktan bildon, Al kiu per mistera dia vorto La sorto de la urbo alligiĝis, Ŝi vin forprenis, la protektantinon De nia domo, kaj ŝi vin konservis En sia sankta kaj silenta loko, Ke vi fariĝu beno por la frato Kaj por la viaj. Kiam ĉia savo Jam ŝajnis senespere forperdita, Vi ĉion nun al ni redonas. Reĝo! Direktu vian koron al la paco! Vi ne malhelpu, ke ŝi resanktigu La patran domon, ke ŝi min redonu Al la palaco pente purigita Kaj kronu min per la antikva krono! Redonu por la beno, kiun ŝi Al vi alportis; rajton pli proksiman Al ŝia frato nun permesu ĝui! La forton kaj la ruzon, de la viroj Plej grandan gloron, kovras nun per honto La vero de ĉi tiu alta koro, Kaj pura kaj infana konfideco Al nobla vir' ricevas rekompencon. IFIGENIO. Memoru vian vorton! La parolo El la sincera kaj fidela buŝo Vin tuŝu! Nin rigardu! La okazo Por tia nobla far' ne ofte venas. Vi ne rifuzos; cedu! TOAS. Bone, iru! IFIGENIO. Ne tiel, mia reĝ'! Sen via beno Kaj kontraŭ via volo mi ne iros. Nin ne forpelu! Ĉarma kora rajto De reciproka gastameco ligu Nin ambaŭ: kaj tiele ne por ĉiam Ni estos disigitaj. Tiel same Profunde, kiel mian propran patron, Mi amas vin per mia tuta koro, Kaj tiu sento restos por eterne. Se iam eĉ la plej malgrava homo El via gento al orelo mia Alportos sonon de la lingvo, kiun El via buŝo aŭdi mi kutimis, Kaj sur la plej malriĉa mi rimarkos La karan formon de la vesto via: Mi tiam lin akceptos kiel dion, Mi mem al li pretigos la kuŝejon, Sidigos lin sur seĝo ĉe la fajro, Demandos nur pri vi kaj via sorto. La dioj al vi donu rekompencon Por viaj faroj, via bonkoreco! Adiaŭ! Turnu vin al ni kaj donu Al mi elkoran vorton de disiĝo! Ho, tiam pli kviete al la veloj La vento blovos, kaj pli trankvilige El la okuloj de la foriranto Silentaj larmoj fluos. Ho, adiaŭ! Por signo de antaŭa amikeco La dekstran manon vi al mi etendu! TOAS. Adiaŭ! Fino. Verkaro de D-ro L. L. ZAMENHOF Ĉiu Esperantisto devas nepre posedi la verkojn de nia Majstro! INSTRUA FAKO Fundamento de Esperanto: Eldono Franca, Angla, Germana, Rusa, Pola (bindita) Fr. 3 » (La sama, broŝurita) — 2 » Oni vendas aparte {Ekzercaro (kvinlingva), broŝurita — » 75 {Universala Vortaro (kvinlingva), broŝurita — 1 » Eldono Hispana — 1 » — Itala, tradukita de S-ino Rosa Junck — 1 » — Greka, — S-o Konstantino Kuluri — 1 » — Slovaka, — D-o A. Ŝkarvan kaj S-o Evstifeieff Kr. 1 » — Hungara, tradukata de S-ro Bno Ladislao d'Orczy » » — Rumana, tradukata de la »Societatea Esperantista Rumana » » » Wörterbuch Deutsch-Esperanto. Dua eldono, revidita, korektita, pliigita! Ĝi estas la vera komplemento de Universala Vortaro. Unu volumo, in-16, 178-paĝa (broŝurita) { M. 2 » {Fr. 2,50 Taschenwörterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch. Tre utila poŝa vortaro. Unu volumo in-16, 137-paĝa (broŝurita) {M. 1 » {Fr. 1,50 LITERATURA FAKO Fundamenta Krestomatio, plej grava verko, kiun ĉiu devas legi por akiri perfektan stilon. Unu volumo, in-16, 460-paĝa (broŝurita) Fr. 3,50 Hamleto, tragedio en kvin aktoj, trad. el SHAKESPEARE. Unu volumo, in-16, 170-paĝa (broŝurita) Fr. 2 » La Revizoro, komedio en kvin aktoj, trad. el N. V. GOGOL. Unu volumo, in-8, 100-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 La Predikanto, trad. el «La Biblio». Unu volumo in-8. 28-paĝa (broŝurita) Fr. 0,75 La Psalmaro, libre trad. el «La Biblio». Unu volumo in-8 (en preparo) — » » La Rabistoj, dramo en kvin aktoj, trad. el SCHILLER. Unu volumo in-8, 144-paĝa (broŝurita). Fr. 2 » La virineto de maro, fabelo, trad. el ANDERSEN, kun ilustraĵoj de Hilda May BRODIE, (Eltirita el la Fundamenta Krestomatio.) Unu volumo in-8, 42-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 LA REVUO Internacia monata literatura gazeto EN ESPERANTO La sola, kiu estas honorata per la konstanta kunlaborado DE D-ro L. L. ZAMENHOF Aŭtoro de la lingvo Esperanto Plej bonstila, zorge revidita, bele presita, akurate eldonata, La Revuo publikigas novelojn, teatraĵojn, romanojn, poeziojn, seriozajn studojn pri popolmoroj, historio, geografio, k. c. Ĉiu numero enhavas bibliografian parton, tutmondan kronikon kaj tre interesan felietonon. Ĉiu numero havas 48 paĝojn da plej bona teksto! Specimenoj estas senpage senditaj. Konkursoj estas organizitaj. ONI ABONAS: Francujo.—Librejo HACHETTE KAJ Ko, 79, boulevard Saint-Germain PARIS, unu numero 50 cent., jara abono Fr. 6 Danujo.—ANDR.-FRED. HÖST & SÖN, Bredgade, 35, KJÖBENHAVN, unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50 Germanujo kaj Aŭstrujo-Hungarujo.—ESPERANTO-VERLAG MÖLLER & BOREL, Prinzenstr. 95, BERLIN, unu numero 45 pfen., jara abono M. 5 Granda Britujo kaj Kolonioj.—THE BRITISH ESPERANTO ASOCIO, Museum station Building, 133-6, High Holborn, LONDON W. C., unu numero 6 penc., jara abono S. 6 Hispanujo.—J. ESPASA, 579, calle de las Cortes, BARCELONA, jara abono P. 8 Italujo.—R. GIUSTI, 53, Via Vittorio Emanuele, LIVORNO, unu numero 50 cent., jara abono L. 7 Rumanujo.—Libraria noua CAROL P. SEGAL, Calea Victoriei, 77, BUCURESTI, unu numero 60 banoj, jara abono Leoj. 7 Polujo.—M. ARCT, 53, Nowy Swiat, WARSZAWA, unu numero 25 kopekoj, jara abono R. 2,80 Unuigitaj Ŝtatoj.—FLEMING H. REVELL COMPANY, 158, Fifth Avenue, NEW-YORK, unu numero 10 cend, jara abono D. 1,40 Svedujo kaj Finnlando.—P. AHLBERG, 27, Surbrunnsgatan, STOCKHOLM, unu numero 50 öre, jara abono Kr. 4,50 Por la landoj, kie ne estas abonejo, sin turni al la firmo HACHETTE & Ko en PARIS; jara abono (por tiuj landoj) Fr. 7 Oni akceptas pagon de l' abono nur per poŝtmandato aŭ ĉeko. Kolekto de «La Revuo» INSTRUA FAKO Grammaire complète d'Esperanto, de Camille AYMONIER, profesoro ĉe la liceo «Charlemagne». La sola vere plena gramatiko, laŭ plej scienca kaj logika plano. Ĝi estas kaj estos la _modelo_ de l' gramatikoj. Speciale taŭgas por _superaj kursoj_. Eĉ nefrancoj havos grandan utilon de ĝia lernado. Unu volumo in-16, 166-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 Esperanta Sintakso, laŭ verkoj de D-o ZAMENHOF kaj aliaj aŭtoroj. En Esperanto verkita de Paul FRUICTIER. Unu volumo in-16, 75-paĝa (broŝurita) Fr. 1,50 Konkordanco de la vortoj de Ekzercaro. Ellaborita de Alfred E. WACKRILL. Unu volumo in-16, 95-paĝa (broŝurita) Fr. 1 » Frazaro, en Esperanto, de H. de COPPET. Unu volumo in-16 (en preparo) — » » LITERATURA FAKO Angla lingvo sen profesoro, unuakta komedio de TRISTAN BERNARD, tradukita de Gaston MOCH. Unu volumo in-8, 44-paĝa (broŝurita) Fr. 1 » Bukedo, artikoloj pri literaturaj kaj beletristikaj demandoj, de Ch. LAMBERT. Unu volumo in-8, 157-paĝa — » » Imenlago, novelo de Theodor STORM, tradukita el la germana lingvo de Alfred BADER. Unu volumo in-8, 33-paĝa (broŝurita) Fr. » 75 La libro de l' Humoraĵo, originale verkita de Paul de LENGYEL. Unu volumo in-8, 194-paĝa Fr. 2,50 La Faraono, romano de PRUS, tradukita el la pola lingvo de D-o BEIN. Unua volumo, in-8, 194-paĝa (broŝurita) Fr. 2 » Dua volumo, in-8, 238-paĝa (broŝurita) — 2 » Tria volumo, in-8, 197-paĝa (broŝurita) — 2 » La Rompantoj, kvin monologoj kun ilustraĵoj. Originale verkitaj de Frederiko PUĴULA-VALJES. Unu volumo in-8, 40-paĝa (broŝurita) Fr. 1 » Makbeto, dramo en 5 aktoj de SHAKESPEARE, tradukita de Dr H. LAMBERT. Unu volumo in-8, 125-paĝa — » » Teknika Kolekto Anatomia vortaro (en latina, franca, angla kaj esperanta lingvoj) verkita de la MEDICINA ESPERANTISTA GRUPO. Unu volumo in-8 Fr. 1,50 Komercaj leteroj, en Esperanto, kun vortareto kvarlingva, de P. BERTHELOT kaj CH. LAMBERT. Unu volumo in-16 Fr. » 50 La Komerca Sekretario, de Ros. SUDRIA. Unu volumo in-16 Fr. » 50 Matematika terminaro kaj krestomatio, de R. BRICARD. Unu volumo in-16 Fr. » 75 Monadologio, de Leibniz, tradukis E. BOIRAC. Unu volumo in-16 Fr. » 60 Muzika Terminaro, de F. de Mènil. Unu volumo in-16 (en preparo) — » » Praktikaj komercaj leteroj (en esperanta kaj franca lingvoj) de J. C. O'CONNOR, PH. DR. M. A., kaj D. P. HUGON. Unu volumo in-16 Fr. » 90 Provo de Marista Terminaro, verkita sub la direkto de M. ROLLET de L'ISLE. Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 1,50 Vocabulaire des mots spéciaux à la philatélie avec modèles de lettres (en Français et Esperanto), par R. LEMAIRE. Unu volumo in-8 Fr. » 40 Vocabulaire technique et technologique Français-Esperanto, par Charles VERAX. Unu volumo in-8 (bindita) Fr. 2,50 1907 Tutmonda Jarlibro Esperantista ENHAVANTA LA Adresaron de D-ro ZAMENHOF Tiu ĉi jarlibro aperis dum la Kongreso. Ĝi entenas: pli ol 20.000 adresojn de Esperantistoj de l' tuta mondo, plenan sciigon pri la propagandaj societoj, la gazetoj en Esperanto, k. t. p. Unu volumo, in-16, broŝurita 3 Fr. 50 La aldono 1908 aperos en Julio. End of Project Gutenberg's Ifigenio en Taŭrido, by Johann Wolfgang von Goethe *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK IFIGENIO EN TAŬRIDO *** ***** This file should be named 22592-0.txt or 22592-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/2/5/9/22592/ Produced by Andrew Sly, David Starner, and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.