The Project Gutenberg EBook of La Karavano, by Wilhelm Hauff This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Karavano Author: Wilhelm Hauff Translator: J. W. Eggleton Release Date: July 14, 2007 [EBook #22070] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA KARAVANO *** Produced by David G. Simpson TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. The rules of Esperanto grammar allow for alternative spellings if the accented letters are not available: the accented letters may be replaced by "ch", "gh", "hh", "jh", "sh", and "u" (respectively). However, this system presents some difficulties for electronic applications, since it cannot be reliably converted automatically into other formats in which the accented characters can be displayed properly. Many electronic Esperanto texts therefore write the accented letters as "cx", "gx", "hx", "jx", "sx", and "ux". Since "x" does not appear in the Esperanto alphabet, this system allows the accented letters to be represented without ambiguity so that the text can be more reliably converted to other formats. It is this "x" system that is used in this Project Gutenberg eBook. LA KARAVANO WILHELM HAUFF EL GERMANA LINGVO TRADUKIS J. W. EGGLETON Dua eldono 1921 TABELO DE ENHAVO. Antauxparolo La Karavano La Historio pri Kalifo Cikonio La Historio pri la Fantomsxipo La Historio pri la Dehakita Mano La Savo de Fatme La Historio pri Malgranda Muk La Fabelo pri la Falsa Princo ANTAUXPAROLO. Wilhelm Hauff naskigxis en Stuttgart en 1802. La famaj germanaj poetoj Uhland, Kerner, Morike kaj Holderlin, al kiuj, pro ilia komuna patrujo, oni donis la nomon "_Schwabischer Dichterkreis_" (Svabuja poetaro), estis liaj samtempuloj kaj samlandanoj. Kvankam Hauff mem, kiel literatura geniulo, staras eble malpli alte, ol la jxus nomitaj, liajn verkojn oni ankoraux hodiaux legas kun plej granda gxuo, kaj cxi tiun popularecon la auxtoro de la mondkonataj _Fabeloj_ certe sxuldas precipe al sia cxarma arto rakontista. Kelkaj liaj fabeloj rememorigas forte pri _Mil kaj unu Noktoj_; aliaj estas laux stilo pure germanaj. Brilantan talenton de satiristo li ofte montras en siaj noveloj, k.e. en _Der Mann im Mond_ (la viro en la luno), verko, kiu unua alportis al li famon. Alia lia cxefverko estas lia _Lichtenstein_, rimarkinda kiel la unua grava historia romano en germana literaturo; gxi estas grandparte imitajxo laux Scott kaj bazigxas sur romantika legendo de la Hauff'a hejmlando (Wurttemberg). Ankaux bonegajn versajxojn Hauff postlasis al ni: veraj "Volkslieder" (popolaj kantoj) farigxis kelkaj liaj militistaj lirikoj, k.e. _Morgenrot_ (matenrugxo). Frutempa morto trafis la poeton en lia naskurbo en la jaro 1827. Por konigi ankaux al la esperantista mondo gravan germanan verkiston, kaj por prezenti al cxiuj karaj samideanoj novan amuzan legajxon, espereble tauxgan por montri la absolutan suficxecon, ja la mirindajn kapablojn de la _sola_ Lingvo Internacia, mi entreprenis tiun cxi tradukon de ses el la Hauff'aj fabeloj. Neniel mi miros nek malgxojos, se la lingva stilo de tiu cxi libreto ne placxos; sed mia laboro ne estos vana, se bonvolaj kritikantoj konsentos pri gxia fideleco al la fundamento de la amata Lingvo, kaj se germanaj amikoj gxin jugxos suficxe fidela al la originalo. Mi plenumas agrablan devon, kiam mi esprimas cxi tie mian plej koregan dankon al la Redaktoroj de _The British Esperantist_ -- kie, sub la titolo "_Fabeloj_," _La Karavano_ jam aperis -- pro la multaj kaj grandvaloraj konsiloj, per kiuj ili afable kunlaboradis en la verkado de la sekvantaj pagxoj. J. W. Eggleton. Haubinda (Germanujo), la 28an de Aprilo, 1910. LA KARAVANO. Trapasis foje la dezerton granda karavano. Sur la vastega ebenajxo, kie nenio vidigxas krom sablo kaj cxielo, jam auxdigxis malproksime sonoriletoj de kameloj kaj argxentaj tintiletoj de cxevaloj. Densa polva nubo, gxin antauxiranta, anoncis gxian proksimecon; kaj cxiam, kiam vento dispelis la nubon, blindigis la okulojn brilegaj armiloj kaj vestoj lumradiantaj. Tiel montrigxis la karavano al homo, kiu de l' flanko alrajdis al gxi. Li sidis sur bela araba cxevalo, kovrita per tigra felo; de la helrugxa rimenajxo pendis argxentaj sonoriletoj; kaj sur la kapo de l' cxevalo flirtadis bela ardea plumfasko. La rajdanto havis noblan aspekton, kaj liaj vestoj estis konformaj al la belegeco de lia cxevalo. Blanka turbano, ricxe brodita per oro, kovris lian kapon; la jako kaj la ampleksa pantalono estis fajre rugxaj; kaj je lia flanko pendis kurba ricxtenila glavo. Lia turbano, malsuprentirita survizagxen; liaj nigraj okuloj, fulmebrilantaj el sub tufaj brovoj; lia longa barbo dependanta sub hoka nazo, -- cxio cxi tio donis al la rajdanto aspekton sovagxan kaj maltimegan. Kiam li trovigxis proksimume kvindek pasxojn de la fronto de l' karavano, li pikis la cxevalon, kaj post kelke da momentoj atingis la antauxgvardion. Tiel eksterordinare estis vidi rajdanton, kiu sola trapasas la dezerton, ke la karavanaj gardistoj eketendis kontraux li siajn lancojn, pro timo pri ia atako. "Kion vi volas fari?" ekkriis la rajdanto, vidante ke oni tiel bataleme akceptas lin. "Cxu vi kredas, ke unu sola homo atakos vian karavanon?" La gardistoj, konfuzigxinte, relevis la lancojn; ilia estro alrajdis al la fremdulo kaj demandis, kion li deziras. "Kiu estas la posedanto de cxi tiu karavano?" demandis la rajdanto. "Al _unu_ sinjoro gxi ne apartenas," respondis la alia, "sed al kelkaj komercistoj, kiuj el Mekka vojiras hejmlanden, kaj kiujn ni kondukas tra la dezerto, cxar ofte atakadas la vojagxantojn cxiuspeca kanajlaro." "Konduku min do al la komercistoj," petis la fremdulo. "Tio ne povas ankoraux farigxi," respondis la oficiro, "cxar ni devas antauxeniri senhalte, kaj la komercistoj trovigxas malantauxe, je interspaco de almenaux kvaronhora vojo. Sed se vi volas rajdi kun mi, gxis ni haltos por preni la tagmezan ripozon, mi plenumos vian deziron." La fremdulo respondis nenion; li deligis de la selo sian longan pipon kaj komencis forte fumi, rajdante apud la gardistestro. Tiu cxi lasta tute ne sciis, kion li devas pensi pri la nekonatulo; li ne kuragxis rekte demandi lin pri lia nomo; kaj kiam, ruze rimarkigante, "Jen bonan tabakon vi fumas," aux, "Belege pasxadas via cxevalo," li tiel provis iniciati interparoladon, "Jes, jes!" respondis cxiam la fremdulo, mallonge. Fine ili alvenis al la loko, kie oni volis tagmeze ripozi. Stariginte garde sian tacxmenton, la cxefgardisto faris halton kaj atendis, kune kun la fremdulo, la alvenon de la karavano. Preterpasis tridek peze sxargxitaj kameloj, kiujn kondukis armitaj homoj. Poste venis, sur belaj cxevaloj, la kvin komercistoj, al kiuj apartenas la karavano, -- plejparte grandagxuloj, kun mieno tre serioza; unu el ili sxajnis tamen multe pli juna, pli gaja kaj pli vigla, ol la aliaj. La procesion fermis arego da kameloj kaj sxargxocxevaloj. Oni starigis tendojn, cxirkaux kiuj oni ronde lokis la kamelojn kaj cxevalojn. En la mezo staris granda tendo el blua silko. Tien la gardistestro alkondukis la fremdulon. Enirinte tra la kurteno de l' tendo, ili ekvidis la kvin komercistojn, kiuj sidis sur orbroditaj kusenoj; nigraj sklavoj prezentis al ili mangxajxojn kaj trinkajxojn. "Kiun vi enirigas cxi tien?" alparolis la plej juna komercisto la cxefgardiston. Antaux ol tiu cxi povis respondi, la fremdulo diris; "Mia nomo estas Selim Baruhx, kaj mi venas el Bagdado. Vojagxante Mekka'on, mi estis kaptita de rabista bando, sed antaux tri tagoj mi sekrete liberigis min. La granda Profeto auxdigis al mi, de malproksime, la sonorilojn de via karavano; tiel farigxis, ke jen mi estas cxe vi. Permesu, ke mi vojagxu kun vi. Vian protekton vi ne donos al malindulo; kaj kiam vi atingos Bagdadon, mi ricxe rekompencos vin, cxar mi estas nevo de la grandveziro." La plej maljuna komercisto prenis la parolon. "Selim Baruhx," diris li, "estu bonvena en nia ombro! Gxoje ni helpos vin. Sed antaux cxio sidigxu, kaj mangxu kaj trinku kun ni." Selim Baruhx sidigxis cxe la komercistoj kaj mangxis kaj trinkis kun ili. Post la mangxado, la sklavoj forigis la vazaron kaj alportis longajn pipojn kaj turkan sorbedon. Longatempe la komercistoj sidis silentaj, elspirante la bluajn tabaknubetojn kaj rigardante, kiel ili ringigxas kaj malvolvigxas kaj fine malaperas en la aero. Fine la juna komercisto rompis la trankvilon. "Jam de tri tagoj ni tiel sidadas," diris li, "jen cxe tablo, jen sur cxevalo, kaj neniam ni forpelis la tempon per ia amuza distrajxo. Mi sentas grandan enuon, cxar mi estas kutiminta vidi post mangxado dancistojn aux auxdi kantojn kaj muzikon. Cxu vi scias pri nenia rimedo, amikoj miaj, por amuze pasigi la tempon?" La kvar pli maljunaj komercistoj dauxrigis fumi kaj sxajnis profunde mediti, sed la fremdulo parolis: "Permesu, ke mi faru al vi jenan proponon. Mi opinias ke, cxe cxiu restadejo, unu el ni povas ion rakonti al la aliaj. Tiamaniere ni agrable pasigus la tempon." "Selim Baruhx, vi diris la veron," ekkriis Ahxmet, la plej maljuna el la komercistoj. "Ni akceptu la proponon." "Mi gxojas, ke la propono placxas al vi," diris Selim; "kaj por ke vi sciu, ke mi deziras nenion maljustan, mi mem faros la komencon." La kvin komercistoj, tre kontentaj, pliproksimigxis unu al alia kaj igis la fremdulon sidigxi en la mezo. La sklavoj replenigis la pokalojn, denove plensxtopis la pipojn de siaj sinjoroj kaj alportis ardantajn karbojn por ekbruligi la tabakon. Dume refresxigis Selim sian vocxon per plengorgxo da sorbedo, forpusxis de la busxo sian longan barbon, kaj ekparolis: "Auxdu do la historion pri Kalifo Cikonio." La Historio pri Kalifo Cikonio. I. Foje, en bela posttagmezo, sidis komforte sur sia kanapo Kalifo Hxasid de Bagdado. Li estis iom dorminta, cxar varmege estis tiutage, kaj nun, post la dormeto, li havis tre bonhumoran mienon. Li fumis per longa palisandra pipo, trinkis de tempo al tempo iom da kafo, kiun versxis al li lia sklavo, kaj cxiufoje, kiam placxis al li la gusto de l' trinkajxo, li kontente karesis al si la barbon. Unuvorte, la kalifo fartis videble tre bone. En cxi tiu horo estis tre agrable interparoladi kun li, cxar li estis tiam plej malsevera kaj afabla. Gxuste tial vizitis lin cxiutage cxirkaux tiu horo lia grandveziro Mansor. Ankaux en cxi tiu tago li venis; sed li havis, tute kontraux sia kutimo, tre enpensigxan mienon. La kalifo eligis iom la pipon el la busxo kaj diris: "Pro kio vi faras tiel mediteman vizagxon, grandveziro?" La grandveziro, kruciginte la brakojn sur la brusto, sin klinis antaux sia sinjoro kaj respondis: "Sinjoro, cxu mi faras mediteman vizagxon, mi ne scias: sed malsupre, antaux la palaco, staras kolportisto, kaj li havas tiel belajn vendotajxojn ke mi cxagrenigxas pro tio, ke mi ne havas provizon da superfluaj moneroj." La kalifo, kiu jam de longe volis fari al sia grandveziro ian amikajxon, sendis malsupren sian nigran sklavon, por alvenigi la kolportiston. Post momento revenis la sklavo, kune kun la kolportisto. Cxi tiu estis dika malaltkreskulo, nigrebrunvizagxa kaj cxifone vestita. Li portis keston, en kiu trovigxis cxiuspecaj vendotajxoj: perloj kaj ringoj, ricxe ornamitaj pistoloj, pokaloj kaj kombiloj. La kalifo kaj lia veziro esploris cxion; fine, la kalifo acxetis por si mem kaj por Mansor belajn pistolojn; por la edzino de l' veziro, kombilon. Kiam la kolportisto komencis refermi sian kofron, la kalifo ekvidis malgrandan tirkeston kaj demandis, cxu ankaux tie trovigxas komercajxoj. La kolportisto malfermis la tirkeston, kaj oni vidis en gxi skatoleton plenan de nigreta pulvoro kaj paperfolion kun stranga skribajxo kiun nek la kalifo nek Mansor povis legi. "Mi ricevis cxi tiujn ambaux objektojn de komercisto, kiu trovis ilin sur la strato en Mekka," diris la kolportisto. "Mi ne scias, kion ili enhavas. Por malalta prezo mi metas ilin je via dispono; al mi ili utilas nenion." La kalifo, kiu amis havi en sia biblioteko antikvajn manuskriptojn, ecx se li ne povis legi ilin, acxetis la skribajxon kaj la skatolon kaj forpermesis la kolportiston. Sed la kalifo pensis, ke li plezurege sciigxus, kion la skribajxo enhavas. Tial li demandis la veziron, cxu li ne konas iun, kiu povas gxin decxifri. "Favora mia estro!" respondis cxi tiu; "apud la granda moskeo logxas homo, kiun oni nomas Selim la Sagxa; tiu komprenas cxiujn lingvojn; venigu lin; eble li konas la misterajn figurajxojn." Baldaux aperis la sagxa Selim. "Selim," parolis al li la kalifo, "vi estas, lauxdire, tre sagxa; rigardu do cxi tiun skribajxon kaj sciigu min, cxu vi povas gxin legi. Se vi sukcesos gxin legi, vi ricevos de mi novan festenan veston; sed se ne, vi ricevos dek-du survangojn kaj dudek-kvin plandobatojn, cxar en tiu okazo oni malprave nomas vin Selim la Sagxa." Selim sin klinis kaj diris: "Efektivigxu via volo, sinjoro!" Dum longa tempo li atente rigardis la skribajxon, poste ekkriis subite: "Tio estas latinajxo, sinjoro; oni pendigu min, se gxi ne estas latinajxo." "Diru, kion gxi enhavas," ordonis la kalifo, "se latinajxo gxi estas." Selim tradukis: "Ho vi, kiu ajn trovos cxi tion, lauxdu Allah'on pro lia favorkoreco! Kiu enflaros la pulvoron en cxi tiu skatoleto kaj diros: _Mutabor_, tiu povos sin aliformigi en kiun ajn beston kaj komprenos la lingvon de la bestoj. Por reveni en sian homan figuron, li klinu sin trifoje orienten kaj rediru tiun saman vorton. Sed, post la aliformigxo, gardu vin, ke vi ne ridu; alie la sorcxvorto tute malaperos el via memoro, kaj vi restos besto." Kiam Selim la Sagxa finis legi, plenigxis de gxojo la koro de l' kalifo. Li ordonis al la sagxulo jxure promesi, ke li al neniu malkovros la sekreton, donacis al li belan veston kaj foririgis lin. Kaj al sia grandveziro li diris: "Jen bonegan acxeton ni faris, Mansor. Kiel gxoje mi atendas la momenton, kiam mi farigxos besto! Morgaux matene vi venu al mi. Poste ni iros kune sur la kamparon, enflaros iomete el mia skatoleto, kaj auxskultos, kion oni paroladas en aero kaj sub akvo, en arbaro kaj sur kampo." II. En la sekvinta tago, Kalifo Hxasid apenaux matenmangxis kaj sin vestis, jam venis la grandveziro, por akompani lin, laux ordono, dum la promeno. La kalifo metis en sian zonon la skatoleton kun la magia pulvoro; kaj ordoninte al sia sekvantaro resti hejme, li ekvojiris kun la sola grandveziro. Ili iris en la komenco tra la vastaj gxardenoj de l' kalifo; sed vane ili cxirkauxspionadis je io vivanta, por ekprovi la grandfarajxon. Fine la veziro proponis, ke oni iru gxis lageto, kie li ofte vidis multe da bestoj, precipe cikonioj, kiuj cxiam kaptis lian atenton per sia blekado kaj grava sintenado. La kalifo aprobis la proponon de sia veziro, kaj ili ambaux iris al la lageto. Alveninte, ili ekvidis cikonion, kiu gravmiene pasxadis tien kaj cxi tien, sercxante ranojn kaj iom blekante de tempo al tempo. Sammomente ili ekvidis, tre alte en la aero, duan cikonion, alflugantan tiuregionen. "Mi vetas je mia barbo, nobla sinjoro," diris la grandveziro, "cxi tiuj ambaux longakruruloj kondukas unu kun la alia belan interparoladon. Se ni do farigxus cikonioj?" "Bone dirita," respondis la kalifo. "Sed ni antauxe pripensu, kiamaniere oni rehomigxas. -- Jen mi trovis: trifoje klinigxinte orienten kaj dirinte _Mutabor_, tiel mi refarigxas kalifo, kaj vi veziro. Sed pro la cxielo ne ridu, alie ni pereos." Dirante tion, la kalifo rimarkis, ke la alia cikonio, fluganta super ilia kapo, proksimigxas malrapide al la tero. Tuj li eltiris el la zono la skatoleton, enflaris forte, prezentis gxin al la grandveziro, kiu ankaux enflaris, kaj ambaux kriis: _Mutabor!_ Malsxvelis al ili la kruroj kaj igxis maldikaj kaj rugxaj: la belaj flavaj pantofloj de l' kalifo kaj de lia kunulo farigxis malbelformaj cikoniaj piedoj; la brakoj farigxis flugiloj; la kolo eligxis el la sxultroj kaj longigxis unu ulnon; la barbo ne estis plu, kaj molaj plumoj kovris la korpon. "Vere, vi havas tre belan bekon, grandvezira mosxto," parolis la kalifo, post longedauxra mirego. "Per la barbo de l' Profeto, de kiam mi vivas, mi vidis nenion similan." "Mi dankas plej humile," respondis la grandveziro, riverencante; "sed miaflanke, mi kuragxas certigi vin, ke Via Alteco havas preskaux pli belan aspekton kiel cikonio, ol kiel kalifo. Sed, se placxas al vi, ni iru auxskulti tiujn niajn samrasanojn, kaj ekscii, cxu ni efektive povas paroli cikonie." Intertempe, la alia cikonio atingis la teron. Gxi purigis al si la piedojn per la beko, ordigis sian plumaron kaj ekproksimigxis al la unua cikonio. La novaj cikonioj rapidiris antauxen, kaj auxdis, je sia granda miro, jenan interparoladon: -- "Bonan tagon, Sinjorino Longakrur'; jam tiel frue sur kampo?" "Plej bonan dankon, kara Frauxlino Blekbek'. Mi jxus sercxis mian matenmangxeton. Cxu vi ne volas akcepti ranfemureton aux kvaroneton de lacerto?" "Mi humile vin dankas; hodiaux mi absolute ne havas apetiton. Cetere mi venis sur la herbejon pro tute alia motivo. Mi devas danci hodiaux antaux la gastoj de mia patro; tial mi volas nun, private, ekzerci min iome." Nun la cikoniino faris tra la kampo plej strangajn pasxojn. La kalifo kaj Mansor, mirigitaj, sekvis sxin per la okuloj. Sed kiam sxi starigxis pentrinde sur unu piedo kaj samtempe svingadis gracie la flugilojn, ili ne plu povis sin deteni; elliberigxis el iliaj bekoj nekontrauxstarebla ridado; kaj pasis longa tempo, antaux ol ili reakiris la memregadon. La kalifo unua ekregis sin. "Vere, tio estis sxerco," ekkriis li, "kiu per oro ne estus pagebla. Domagxe, ke la malsagxaj bestoj lasis sin fortimigxi per nia ridado; alie ili certe estus ankaux kantintaj!" Sed nun al la grandveziro venis en la kapon, ke malpermesite estas ridi en la aliformigxa stato. Li diris al la kalifo sian timon. "Per Mekka kaj Medina! Malbona sxerco estus, se mi devus resti cikonio. Penu do rememori la vortacxon; al mi gxi ne volas reveni. "Trifoje ni devas klinigxi orienten, dirante samtempe: Mu --, Mu --, Mu --." Ili turnis sin orienten kaj seninterrompe klinigxis, tiel ke iliaj bekoj preskaux tusxis la teron. Sed, ho ve! Forfluginta estis la magia vorto; kiel ajn ofte la kalifo klinigxadis, kaj kiel ajn pasie lia veziro kunkriadis Mu --, Mu --, cxiu memoro pri gxi estis perdita; kaj la kompatinda kalifo kaj lia veziro estis kaj restis -- cikonioj! III. Malgxojaj, la ensorcxitoj vagadis tra la kamparo. Ili tute ne sciis, kion fari en cxi tiu malfelicxo. El sia cikonia hauxto ili ne povis eliri; ecx en la urbon ili ne povis reveni, por sin rekonigi; cxar kiu kredus al cikonio, ke gxi estas la kalifo? Kaj ecx se oni kredus tion, cxu la Bagdadanoj nomus kalifo cikonion? Dum multe da tagoj ili cxirkauxvagadis, mizere nutrante sin per kampaj fruktoj, kiuj ne estis por ili facile mangxeblaj pro iliaj longaj bekoj. Cetere ili ne havis apetiton por lacertoj kaj ranoj, cxar ili timis difekti al si la stomakon per tiaj frandajxoj. Ilia sola plezuro en cxi tiu malgxoja situacio estis tio, ke ili povas flugi; kaj ofte ili flugis sur la tegmentojn de Bagdado, por vidi, kio okazas en la urbo. En la unuaj tagoj ili rimarkis grandan movadon kaj funebron sur la stratoj. Sed cxirkaux la kvara tago post ilia ensorcxo, sidante sur la palaco de l' kalifo, ili ekvidis, malsupre sur la strato, belegan procesion. Eksonis tamburoj kaj fajfiloj. Homo en rugxa orebrodita mantelo sidis sur multornamita cxevalo; cxirkauxis lin brilaj servistoj. La duona Bagdado kuradis post li; kaj cxiuj kriadis: "Vivu Mizra! Saluton al la estro de Bagdado!" Nun rigardis sin reciproke la du cikonioj sur la palaca tegmento, kaj Kalifo Hxasid parolis: "Cxu vi jam ekkomprenas, kial mi estas ensorcxita, grandveziro? Tiu Mizra estas filo de mia gxismorta malamiko, la potenca sorcxisto Kasxnur, kiu, en malbona horo, jxuris vengxon al mi. Tamen mi ankoraux ne perdis esperon. Venu, fidela partoprenanto de mia malfelicxo; ni iru al la tombo de l' Profeto; eble en sankta loko la sorcxo malplenumigxos." Ili levigxis de la tegmento de l' palaco kaj ekflugis laux la direkto de Medina. Sed ne bone prosperis al ili la flugado, cxar ambaux cikonioj ankoraux malmulte sin ekzercadis. "Ho ve!" ekgxemis la grandveziro post kelke da horoj, "kun afabla permeso de via kalifa mosxto, baldaux finigxos miaj fortoj; vi flugas ja multe tro rapide. Cetere, jam vesperigxis, kaj ni farus bone, sercxante restadejon por la nokto." Hxasid auxskultis favore la peton de sia servisto; kaj cxar li ekvidis, malsupre en la valo, ruinon, kiu sxajnis, kvazaux gxi donus rifugxejon, ili flugis tien. La loko, kie ili intencis pasigi cxi tiun nokton, estis en pasinta tempo, lauxsxajne, kastelo. Belaj kolonoj elstaris el la ruinoj. Kelkaj pli-malpli bone konservitaj cxambroj atestis pri la iama belegeco de la domo. Hxasid kaj lia akompananto cxirkauxiris tra la koridoroj, sercxante sekan loketon. Subite haltis cikonio Mansor. "Granda sinjoro," li diris mallauxte, "estas ja, mi scias, malsagxe de la flanko de grandveziro, ecx pli malsagxe de la flanko de cikonio, timi fantomojn. Sed maltrankvilege estas al mi en la koro, cxar tutproksime mi bone auxdis plendsonojn kaj gxemegojn." Nun haltis ankaux la kalifo kaj klare ekauxdis mallauxtan ploradon, kiu pli kredeble apartenis al homo, ol al besto. Plena de espero, li volis direkti sin tien, el kie venis la plendaj sonoj; sed la veziro kaptis lin je la flugilo per la beko, kaj petegis lin, ke li ne jxetu ilin en novajn nekonatajn dangxerojn. Sed vane! La kalifo, kiu havis brave batantan koron ecx sub la cikonia flugilo, elsxiris sin kun perdo de kelke da plumoj kaj rapidiris antauxen en malluman koridoron. Li alvenis baldaux al pordo, kiu sxajnis nur duone fermita kaj tra kiu li klare ekauxdis gxemetojn kaj iom da plorkriado. Li pusxe malfermis la pordon per la beko, sed, mirigita, ekhaltis sur la sojlo. En la ruinigxinta cxambro, kiun eta kradfenestro nesuficxe lumigis, li ekvidis grandan striginon, sidantan sur la tero. Grandaj larmoj rulfluadis el sxiaj rondaj okulegoj, kaj per rauxka vocxo sxi elsonigis el la kurba beko siajn gxemojn. Sed kiam sxi ekvidis la kalifon kaj lian veziron, kiu intertempe ankaux eniris, tiam sxi eligis lauxtan gxojkriadon. Gracie, per la brunemakulita flugilo, sxi elvisxis el la okuloj la larmojn; kaj, je la granda miro de l' du cxeestantoj, sxi ekkriis en bona, homa lingvo araba: "Ho cikonioj, estu bonvenaj! Vi estas por mi bona antauxsigno de mia savigxo; cxar estas al mi antauxdirite, ke per cikonioj venos al mi granda felicxo." Rekonsciigxinte de sia mirego, la kalifo faris riverencon per sia longa kolo, gracie arangxis siajn maldikajn krurojn, kaj diris: "Strigino! Jugxante laux viaj vortoj, mi devas vin kredi mia kunsuferantino. Sed ho ve! Via espero, ke per ni venos via savo, estas vana. Vi mem konfesos nian senpovecon, kiam vi auxdos nian historion." La strigino petis lin rakonti, kaj la kalifo rakontis, kion ni jam scias. IV. Kiam la kalifo finis sian historion, la strigino dankis lin kaj diris: "Auxdu ankaux mian historion kaj sciigxu, ke mi estas ne malpli malfelicxa, ol vi. Mia patro estas la Regxo de Hindujo; mi, lia malfelicxa solfilino, nomigxas Lusa. Tiu sorcxisto Kasxnur, kiu ensorcxis vin, jxetis ankaux min en la malfelicxon. Unu tagon li venis al mia patro kaj petis pri mia mano por sia filo Mizra. Sed mia patro, homo ekkolerema, ordonis malsuprenjxeti lin de la sxtuparo. Tamen prosperis al la malnoblulo sub alia formo denove alsxteliri proksime al mi. Foje, kiam mi volis trinki en mia gxardeno ion refresxigan, li alportis al mi, sin alivestinte kiel sklavo, trinkajxon, kiu sxangxis min en cxi tiun abomenan figuron. Svenintan pro teruro, li portis min cxi tien, kaj kriegis en miajn orelojn, per terura vocxo: 'Cxi tie vi restu, malbelega, ecx de la bestoj malestimata, gxis via morto, aux gxis iu deziros propravole edzigxi kun vi ecx en cxi tiu monstra formo. Tiel mi vengxas min al vi kaj al via malhumila patro.' De tiu tempo forpasis multe da monatoj. Sola kaj malgxoja, mi vivas kiel ermitino en cxi tiu ruino, abomenata de la mondo kaj ecx de la bestoj. La bela naturo estas fermita por mia rigardo; cxar tage mi estas blinda, kaj nur kiam la luno supersxutas per sia pala lumo cxi tiujn murojn, defalas de miaj okuloj la vualo." La strigino cxesis paroli, kaj denove forvisxis per la flugilo la larmojn, kiujn eltiris la rakontado pri sxia doloro. La kalifo estis, dum la rakontado de l' regxidino, profundigxinta en medito. "Se mi ne tute eraras," diris li, "estas sekreta rilato inter via malfelicxo kaj mia. Sed kie mi trovos la solvon de cxi tiu enigmo?" La strigino respondis: "Ho sinjoro, mi havas la saman antauxsenton, kiel vi; cxar foje, en mia plej juna agxo, antauxdiris al mi sagxa virino, ke cikonio alportos al mi grandan felicxon. Eble mi scias ankaux, kiel ni povos nin savi." La kalifo, tre mirigita, demandis, pri kia savrimedo sxi pensas. "La sorcxisto, kiu nin ambaux malfelicxigis," diris sxi, "venas cxiumonate unu fojon en cxi tiun ruinon. Ne malproksime de cxi tiu cxambro estas salono. Tie li havas la kutimon festenadi kun multaj siaj similuloj. Multfoje mi jam subauxskultis ilin tie. Tiahore ili rakontas unuj al aliaj siajn hontindajn farajxojn. Eble li tiam elparolos la sorcxvorton, kiun vi forgesis." "Kara mia regxidino," ekkriis la kalifo, "parolu! Kiam li venos? Kie estas la cxambrego?" La strigino momenton silentis; poste sxi parolis: "Ne malplacxu al vi mia peto! Nur laux unu kondicxo mi povos plenumi vian deziron." "Parolu, parolu!" kriis Hxasid. "Ordonu! Cxian kondicxon mi akceptos." "Mi do tre dezirus esti samtempe libera, kiel vi; sed tio povos farigxi, nur se unu el vi donos al mi sian manon." La propono sxajnis iom konsterni la cikoniojn; kaj la kalifo faris signon al sia servisto, ke li eliru kun li por unu momento. "Grandveziro," diris la kalifo, kiam ili staris aliflanke de l' pordo, "tio estas sensenca negoco; sed vi -- vi ja povas bone sxin preni." "Kion vi diras!" respondis la alia; "por ke mia edzino elgratu al mi la okulojn, kiam mi revenos hejmen? Krom tio, mi estas jam grandagxulo, kaj vi, kontrauxe, ankoraux juna kaj frauxla; vi do povus pli konvene doni la manon al juna kaj bela regxidino." "Gxuste jen estas!" ekgxemis la kalifo, melankolie mallevante la flugilojn. "De kie vi scias, ke sxi estas juna kaj bela? Jen kion mi nomas: 'Acxeti katon en fermita sako'!" Dum longa tempo ili penadis por influi unu la alian. Sed fine konvinkigxinte, ke lia veziro preferus resti cikonio, ol edzigxi kun la strigino, la kalifo mem decidigxis plenumi la kondicxon. Granda estis la gxojo de l' strigino. Sxi konfesis, ke ili ne povus veni en pli oportuna tempo, cxar jam en cxi tiu nokto versxajne kunvenos la sorcxistoj. Kune kun la cikonioj sxi forlasis la cxambron, por konduki ilin en la salonon. Ili iris longatempe tra malluma koridoro. Fine, renkonte al ili, tra duone ruinigxinta muro, elradiis hela lumo. Kiam ili tie alvenis, la strigino konsilis al ili sin teni absolute senbrue. Tra la truo, antaux kiu ili staris, ili povis superrigardi grandan salonon. Gxi estis cxirkauxita de kolonoj kaj belege ornamita. Multe da koloraj lampoj anstatauxis la tagan lumon. En la mezo de l' cxambrego staris ronda tablo, sxargxita per multaj elektitaj mangxajxoj. Cxirkaux la tablo etendigxis kanapo, sur kiu sidis ok viroj. En unu el tiuj cxi la cikonioj rekonis la kolportiston, kiu vendis al ili la sorcxpulvoron. Lia najbaro petis lin, ke li rakontu siajn plej novajn farajxojn. Li do rakontis interalie la historion pri la kalifo kaj lia veziro. "Kaj kian vorton vi donis al ili?" demandis lin alia sorcxisto. "Tre malfacilan latinan vorton: _Mutabor_." V. Auxdinte tion cxe sia murtruo, la cikonioj preskaux senkonsciigxis de gxojo. Ili kuris tiel rapide per siaj longaj kruroj al la pordego de l' ruino, ke la strigino apenaux povis ilin sekvi. Tie diris la kalifo, kortusxita, al la strigino: "Savintino de mia vivo kaj de la vivo de mia amiko, akceptu min kiel vian edzon, en eterna dankemo pro tio, kion vi faris por ni." Poste li turnis sin orienten. Trifoje la cikonioj klinis siajn longajn kolojn al la suno, kiu jxus levigxis malantaux la montoj; _Mutabor_, ili kriis; kaj en la sama momento ili estis resxangxitaj. Gxojegante pro la retrovita vivo, cxirkauxprenis sin reciproke sinjoro kaj servisto, kun rido kaj ploro. Sed kiel priskribi ilian miregon, kiam ili rigardis cxirkauxen? Bela sinjorino, brilege vestita, staris antaux ili. Ridetante, sxi donis al la kalifo la manon. "Cxu vi ne rekonas plu vian striginon?" sxi diris. Estis sxi! Tiagrade cxarmis la kalifon sxiaj beleco kaj gracieco, ke li ekkriis: estas lia plej granda felicxo, ke li farigxis cikonio. Nun ili cxiuj ekvojagxis kune Bagdadon. La kalifo trovis en siaj vestoj ne sole la skatoleton kun la magia pulvoro, sed ankaux sian monujon. Li do acxetis en la plej proksima vilagxo cxion, kion ili bezonis por la vojagxo; kaj baldaux ili atingis la pordegojn de Bagdado. La alveno de l' kalifo elvekis tie grandan miron. Oni estis proklaminta lin mortinta; tial multe gxojis la popolo, rehavante sian amatan estron. Sed des pli forte ekbrulis ilia malamo al la trompisto Mizra. Ili are eniris en la palacon, kaj kaptis la maljunan sorcxiston kaj lian filon. La maljunulon forsendis la kalifo en la saman ruinan cxambron, kie logxis iam la regxidino, kiel strigino, kaj tie li ordonis pendigi lin. Sed al la filo, kiu nenion komprenis pri la artifikoj de la patro, la kalifo permesis elekti, cxu li volas morti aux enflari. Kiam li elektis tion cxi lastan, la grandveziro prezentis al li la skatoleton. Unu fortan enflaron; kaj la magiplena vorto de l' kalifo aliformigis lin cikonio. La kalifo ordonis enfermi lin en fera kagxo, kiun oni starigis en la gxardeno de l' palaco. Longe kaj felicxe vivis Kalifo Hxasid kun sia edzino, la regxidino. Liaj plej felicxaj horoj estis cxiam tiuj, en kiuj la grandveziro, posttagmeze, vizitis lin. Tiam ili paroladis ofte pri la cikonio-aventuro; kaj se la kalifo estis pli ol kutime gajhumora, li bonvole konsentis imiti la grandveziron, montrante kian mienon li havis kiel cikonio. Serioze, per tre rektigitaj kruroj, li marsxadis tra la cxambro, blekadis, svingadis la brakojn, kvazaux ili estus flugiloj, kaj montris, kiel la grandveziro vane sin klinis orienten kaj kriis, "Mu --, Mu --." Al Sinjorino Kalifedzino kaj sxiaj infanoj cxi tiu prezentado faris cxiufoje grandan plezuron; sed se la kalifo ne volis cxesi blekadi kaj klinigxadi kaj kriadi, "Mu --, Mu --," la veziro, ridetante, minacis sciigi al Sinjorino Kalifedzino, kion oni pridiskutadis cxe la pordo de Regxidino Strigino. Kiam Selim Baruhx finis sian rakonton, la komercistoj esprimis grandan kontentigxon pri lia historio. "Efektive, forpasis nerimarkite la tuta posttagmezo," diris unu el ili, dissxovante la kovrilon de la tendo. "Malvarmete blovas la vespera vento; ni do povus bone dauxrigi nian vojagxon." Liaj kunvojagxantoj konsentis; oni kunmetis la tendojn, kaj la karavano reekiris en sia kutima marsxordo. Preskaux la tutan nokton ili rajdis antauxen; cxar brulvarmege estis dum la tago, sed la stelplenaj noktoj estis tre refresxigaj. Fine ili alvenis al oportuna restadejo, starigis la tendojn, kaj kusxigxis dormi. Pri la fremdulo la komercistoj zorgis kvazaux pri sia plej honorinda gasto. Unu donis al li kusenojn, alia kovrilojn, tria sklavojn; unuvorte, en cxiuj rilatoj oni servis lin, kvazaux li estus hejme. Jam komencigxis la plej varmegaj horoj de l' tago, kiam ili ree levigxis; kaj unuanime ili decidis resti cxi tie gxis la vespero. Post komuna tagmangxo, ili denove pliproksimigxis unu al alia; kaj la juna komercisto sin turnis al la plej agxa kaj diris: "Selim Baruhx agrabligis por ni la hierauxan posttagmezon; nu, Ahxmet, cxu ankaux vi rakontus al ni ion, aux okazintajxon el via longa vivo, kiu sendube estas ricxa je aventuroj, aux iun belan fabelon?" Ahxmet silentis dum kelka tempo, kvazaux sendecida, cxu li diros tion aux alion; fine li parolis: "Karaj amikoj! Fidelaj kamaradoj vi montris vin dum cxi tiu vojagxo, kaj ankaux Selim meritas mian konfidon. Propran travivitajxon mi do sciigos al vi, -- ion, pri kio, en aliaj cirkonstancoj, mi nevolonte parolus, kaj kion mi tre malofte rakontis." La Historio pri la Fantomsxipo. Mia patro havis malgrandan butikon en Balsoro. Li estis nek malricxa nek ricxa, -- unu el tiuj homoj, kiuj nevolonte ion riskas, timante perdi la malmulton, kiun ili havas. Li edukis min simple kaj virte, tiel ke, post nelonga tempo, mi povis esti al li utila. Kiam mi jxus farigxis dekokjara kaj li faris sian unuan gravan spekulacion, li mortis, kredeble de cxagreno pro tio, ke li lasis mil ormonerojn al la gardo de la maro. Post nelonge mi havis kauxzon jugxi lin felicxa pro lia morto; cxar kiam pasis malmulte da semajnoj, mi eksciis, ke la sxipo, al kiu li komisiis siajn komercajxojn, alprofundigxis. Sed cxi tiu malfelicxo ne povis malvarmigi mian kuragxon de junulo. Sxangxinte en monon cxion, kion postlasis mia patro, mi ekforiris, por provi en fremdlando la fortunon. Akompanis min nur unu maljuna servisto de mia patro; longjare korinklina al nia familio, li ankaux nun ne volis disigxi de mi, nek de mia sorto. Favoris nin la vento, kiam ni ensxipigxis en la haveno de Balsoro. La sxipo, sur kiun mi dungigis min, destinigxis al Hindujo. Jam de dek kvin tagoj ni veturis sur la kutima vojo, kiam la sxipestro al ni antauxanoncis ventegon. Lia vizagxo malkasxis lian maltrankvilecon: sxajnis, ke li ne suficxe konis la tieajn marvojojn, por povi senzorge renkonti ventegon. Li ordonis faldi cxiujn velojn, kaj tre malrapide ni veturis antauxen. Venis la nokto, hela kaj malvarma: la sxipestro do kredis, ke li trompigxis pri la signoj de l' ventego. Subite, tutproksime al la nia, preterveturis sxipo, kiun ni ne vidis antauxe. Sovagxa gxojkriado elsonis al ni de gxia ferdeko, -- pro kio mi multe miris en tia maltrankviliga antauxventega horo. La sxipestro, kiu staris cxe mia flanko, farigxis morte pala. "Mia sxipo estas perdita," li kriis; "jen veturas la Morto!" Antaux ol mi povis lin demandi pri la signifo de tiu stranga ekkrio, alkuregis la maristoj, kriegante, ploregante. "Cxu vi gxin vidis?" ili kriis. "Ve! ve! sonis nun nia lasta horo!" La sxipestro ordonis vocxe legi konsolajn sentencojn el la Korano, kaj li mem prenis la direktilon. Sed vane! Videble plifortigxis la ventego; kaj antaux ol forpasis ecx unu horo, surterigxis la sxipo kun granda krakego. Oni surakvigis la boatojn; kaj apenaux la lastaj maristoj sin savis, jam alfundiris antaux niaj okuloj la sxipo; kaj mi, senhava mizerulo, forveturis sur la maro. Sed niaj cxagrenoj ankoraux ne finigxis. Cxiam pli terure furiozis la ventego, kaj ne plu estis eble, direkti la boaton. Mian maljunan serviston mi forte cxirkauxprenis, kaj nun ni jxure promesis, ke ni neniam forlasos unu la alian. Fine revenis la tago. Sed cxe la unua apero de l' matena rugxo kaptis la vento la boaton, en kiu ni sidis, kaj renversis. Neniam mi revidis iun el miaj kunsxipanoj. Mi estis senkonsciigita de l' falego. Revekigxinte, mi min trovis en la brakoj de mia fidela servisto, kiu jam sin savis sur la renversitan boaton kaj suprentiris min post si. Ne blovis plu la ventego. Nenie estis videbla nia sxipo. Sed ne malproksime ni ja ekvidis alian, al kiu alportadis nin la ondoj. Pliproksimigxinte, mi rekonis gxin kiel tiun saman, kiu nokte nin preterveturis kaj tiel forte timigis la sxipestron. Al mi inspiris tiu sxipo strangan teruron. Teruris min la tiel timege efektivigxinta diro de l' sxipestro; teruris min ankaux la dezertega aspekto de l' sxipo, sur kiu neniu montrigxis, indiferente kiom ajn ni alproksimigxis, kiom ajn ni kriegis. Tamen por ni gxi estis la sola savrimedo; tial ni alte gloris la Profeton, kiu tiel mirakle gardis nian vivon. De la antauxa parto de l' sxipo pendis longa sxnurego, al kiu ni remis mane kaj piede, celante gxin kapti. Fine ni sukcesis tion fari. Mi eligis lauxtan krion, sed seninterrompe dauxris sur la sxipo la silento. Nun ni suprenrampis per la sxnurego, mi, la pli juna, antauxe. Sed, ho teruro! Kia sceno sin prezentis al mia rigardo, kiam mi ekpasxis sur la ferdekon! Sango rugxigis la plankon. Dudekkelke da kadavroj en turkaj vestoj kusxis cxirkauxe. Cxe la meza masto staris homo, ricxe vestita, kun sabro en la mano; sed lia vizagxo estis pala kaj distordita, kaj tra lia frunto iris granda najlo, lin senmoviginta je l' masto: ankaux li estis senviva. Teruro malakcelis miajn pasxojn; apenaux mi kuragxis spiri. Nun suprenvenis ankaux mia kunulo. Tiun cxi miregigis, same kiel min, la aspekto de la ferdeko, sur kiu vidigxis nenio vivanta, nenio krom tiuj timegigaj kadavroj. Fine, dirinte pregxon al la Profeto, ni kuragxis iri antauxen. Cxe cxiu pasxo ni rigardis cxirkauxen pro timo, ke io nova ne sin montru, io ecx pli terurega. Sed cxio restis nesxangxita. Longe kaj largxe nenio vivanta, -- nur ni kaj la senlima oceano. Ni ecx ne kuragxis lauxte paroli timante, ke la senviva, alpikita al la masto, kapitano ne turnu al ni siajn rigidajn okulojn, aux ke iu el la mortigitoj ne ekmovu sian kapon. Fine ni atingis sxtuparon, kondukantan en la sxipan internon. Tie ni nevole ekhaltis kaj rigardis unu la alian, cxar neniu el ni kuragxis esprimi siajn pensojn. "Sinjoro," parolis mia fidela servisto, "terurajxo okazis cxi tie. Tamen, ecx se, tie malsupre, la sxipo estas plena de mortigistoj, mi plivolas kapitulaci al ili senkondicxe, ol resti pli longe kun tiuj senvivuloj." Mi same pensis, kiel li; kaj, plikuragxigxinte, ni iris, time-scivolaj, malsupren. Sed ankaux cxi tie regis tomba silento kaj sole niaj pasxoj faris ehxon sur la sxtuparo. Ni staris cxe la sojlo de l' kajuto. Metinte porden mian orelon, mi auxskultis: nenio auxdebla! Mi malfermis. La cxambro prezentis hxaosan aspekton. Vestajxoj, armiloj kaj alia ilaro cxirkauxkusxis intermiksite. Nenio en ordo. La sxipanaro, aux almenaux gxia estro, kredeble estis jxus drinkinta, cxar cxio ankoraux kusxis cxirkauxe. Ni iris antauxen de cxambro al cxambro, de apartamento al apartamento. Cxie ni trovis luksajn provizojn da silko, perloj, sukero, kaj alio diversa. Gxojegigis min supermezure cxi tiu vidajxo, cxar konsiderante, ke estas neniu sur la sxipo, mi opiniis min rajtigita, cxion cxi proprigi al mi. Sed Ibrahimo atentigis min, ke ni versxajne estas ankoraux tre malproksime de l' marbordo, kiun ni ne povas atingi solaj kaj sen homa kunhelpo. Ni refresxigis nin per la mangxajxoj kaj trinkajxoj, kiujn ni trovis en tia superfluo, kaj fine ni resupreniris sur la ferdekon. Sed cxi tie sentigis al ni senfinan teruron la vido de la abomenaj kadavroj. Por liberigi nin de ili, ni do decidis, ilin jxeti en la maron. Sed kia timego ekkaptis nin, kiam ni trovis, ke neniu el ili estas delokigebla! Kvazaux enradikitaj, ili kusxis sur la planko; por forigi ilin, necese estus eltiri la tabulojn de l' ferdeko, sed por tio mankis al ni cxiuj iloj. Neeble estis ankaux, disigi de lia masto la kapitanon; el lia mano rigida ni ecx ne povis fortiregi lian sabron. En malgxoja meditado pri nia situacio ni pasigis cxi tiun tagon. Je la noktigxo mi permesis al Ibrahimo kusxigxi por dormi: mi mem volis resti garde sur la ferdeko, por elrigardi je savo. Tamen, kiam levigxis la luno, kaj mi kalkulis laux la steloj, ke estas la dekunua horo, ekregis min tiel nekontrauxstarebla dormemo, ke, kontrauxvole, mi kusxigxis malantaux barelo, kiu staris sur la ferdeko. Sed estis plivere duonsveno ol dormo, cxar mi bone auxdis la maron frapadi la flankon de l' sxipo kaj la velojn knaradi kaj fajfadi en la vento. Subite mi kredis auxdi vocxojn kaj piedsonojn sur la ferdeko. Mi volis levigxi, por rigardi tiuflanken, sed nevidebla potenco tenis enkatenitaj miajn membrojn; mi ecx ne povis malfermi la okulojn. La vocxoj farigxis cxiam pli klaraj; sxajnis al mi, kvazaux gaja sxipanaro kuradas tien kaj reen sur la ferdeko. Interalie mi kredis auxdi la fortan vocxon de iu ordonanta; mi ankaux klare auxdis, kiel sxnuregoj kaj veloj supren-malsuprentirigxas. Sed iom post iom mi senkonsciigxis kaj pliprofundigxis en dormo, en kiu mi kredis auxdi nur bruadon de armiloj, kaj nur tiam vekigxis, kiam la suno jam alte staris kaj brulradiis sur mian vizagxon. Mirigita, mi cxirkauxrigardis. Ventego, sxipo, mortintoj, -- cxio, kion mi auxdis dum la nokto, sxajnis al mi kvazaux songxo; sed kiam mi suprenrigardis, mi cxion trovis kiel hieraux. Senmove kusxis la mortintoj; senmove la kapitano estis alfiksita al la masto. Ridante pri mia songxo, mi levigxis, por sercxi mian maljunan serviston. Tiu cxi sidis en la kajuto kaj profunde meditis. "Ho sinjoro!" ekkriis li, kiam mi eniris, "mi preferus kusxi sur la plejprofundejoj de l' maro, ol pasigi ankoraux unu nokton en tiu cxi ensorcxita sxipo." Mi demandis lin pri la kauxzo de lia maltrankvileco, kaj li respondis: "Post kelkhora dormado mi vekigxis kaj ekauxdis, kiel oni kuradas tien kaj cxi tien super mia kapo. Unue mi kredis, ke estas vi; sed estis almenaux dudek, kiuj tie cxirkauxkuradis; mi auxdis ankaux vokadon kaj kriadon. Fine malsuprenvenis la sxtuparon pezaj pasxoj. Forlasis min nun plene la konscio. Nur de tempo al tempo mi rekonsciigxis, kaj tiam mi vidis tiun saman homon, kiu estas najlita al la masto tie supre, sidantan kantante kaj trinkante cxe tiu cxi tablo; kaj tiu skarlate-vestito, kiu kusxas ne malproksime de li sur la ferdeko, sidis kuntrinkante cxe lia flanko." Tiel rakontis mia maljuna servisto. Mi sentis min absolute ne bone, pri tio mi povas certigi vin. Tio do ne estis iluzio: mi ankaux ja estis bone auxdinta la mortintojn. Sxipveturi en tia societo, tio estis al mi plejaltgrade terura. Dume mia Ibrahimo profundigxis en medito. "Jen mi trovis!" ekkriis li fine. Venis al li en la kapon sentenco, kiun lernigis al li iam lia avo, sperta kaj multvojagxinta homo; gxi povus efiki kontraux cxiuspecaj fantomoj kaj sorcxajxoj. Li certigis ankaux, ke tiu dormemo, kiu nin ekposedis, estos en la venonta nokto facile malhelpebla, se ni senlace ripetos pregxsentencojn el la Korano. La propono de l' maljunulo tre placxis al mi. Maltrankvilanime ni vidis veni la nokton. Apud la kajuto estis cxambreto, en kiun ni decidis retirigxi. Ni traboris tra la pordo kelkajn truojn, suficxe grandajn por superrigardi tra ili la tutan kajuton. Poste ni firmfermis laux eblo la pordon de interne; kaj Ibrahimo surskribis en cxiuj kvar anguloj la nomon de l' Profeto. Tion farinte, ni atendis la terurajxojn de l' nokto. Denove estis, mi kredas, la dekunua horo proksimume, kiam mi forte ekdormemigxis. Mia kunulo tial konsilis al mi pregxdiri kelke da Koransentencoj; kaj vere tio kontrauxefikis. Subite farigxis supre granda movado. Knaris la sxnuregoj; piedaj pasxoj sonis sur la ferdeko; kaj kelkaj vocxoj estis klare auxdeblaj. Dum kelkaj minutoj ni sidis tie, korpremate atendante. Fine ni ekauxdis iun malsuprenveni la sxtuparon de l' kajuto. Tion auxdante, la maljunulo komencis eldiri la sentencon, kiun lernigis al li lia avo kontraux fantomoj kaj sorcxajxoj: "Cxu vi el aero venis, Aux en tomb' malluma dormis, Aux vin mara fundo tenis, Aux infera fajr' vin formis,-- Granda Allaho ordonas al vi: Cxiuj fantomoj obeas al li." Mi devas konfesi, ke mi ne multe kredis je cxi tiu sentenco, kaj starigxis al mi la haroj sur la kapo, kiam la pordo malfermegigxis. Envenis tiu granda majesta viro, kiun mi vidis najlitan al la masto. La najlo ankoraux traestis lian cerbon, sed li jam reeningigis sian glavon. Post li envenis alia malpli ricxe vestita, kiun mi ankaux vidis supre kusxantan. La kapitano, -- estis ja klarerekoneble li, -- havis palan vizagxon, grandan nigran barbon, kaj sovagxe ruligxantajn okulojn, per kiuj li cxirkauxrigardis la tutan cxambron. Dum li preteriris nian pordon, mi povis lin vidi tre klare; li, siaflanke, sxajnis tute ne rigardi al la kasxanta nin pordo. Ili ambaux sidigxis cxe la tablo, kiu staris en la mezo de l' kajuto, kaj lauxte, preskaux kriante interparoladis en nekonata lingvo. Ili pli kaj pli lauxtigxis kaj kolerigxis; fine ekfrapis la kapitano la tablon per pugnigita mano, ektremigante la tutan cxambron. Sovagxe ridante, la alia salte levigxis kaj faris signon al la kapitano, ke li sekvu lin. Tiu cxi sin levis, eltiregis sian sabron el la ingo, kaj ambaux forlasis la cxambron. Ni spiris pli libere, kiam ili estis for; sed nia timo ankoraux neniel finigxis. Sur la ferdeko farigxis cxiam pli kaj pli lauxte. Auxdigxis rapida kurado, ridado, kriegado. Fine eksplodis tumulto vere infera: armiltintegado kaj kriado; ni kredis, ke mallevigxas sur nin ecx la ferdeko, kune kun la tuta velaro: subite -- profunda silento! Post multe da horoj, kuragxinte resupreniri, ni trovis cxion en antauxa stato; alie ol antauxe kusxis ecx ne unu; cxiuj estis rigidaj kiel ligno. Ni tiel pasigis sur la sxipo multe da tagoj. Gxi veturadis cxiam orienten, kie, laux mia kalkulo, sendube kusxis la tero. Sed, ecx se gxi transiris multe da mejloj dum la tago, nokte gxi sxajnis cxiam veturi returnen; cxar, kiam la suno levigxis, ni cxiufoje retrovigxis sur la sama loko. Cxi tion ni ne povis klarigi al ni alimaniere, ol supozante, ke la mortintoj cxiunokte veturis plenvele returnen. Por tion malebligi, ni ferlis antauxnoktigxe cxiujn velojn kaj uzis tiun saman rimedon, kiun ni jam antauxe provis cxe la pordo en la kajuto: ni skribis sur pergamenon la nomon de l' Profeto kune kun la sentenco de la avo, kaj cxirkauxligis per tio la ferlitajn velojn. Maltrankvilanime ni atendis en nia cxambreto la sekvon. Cxi tiun fojon la fantomoj sxajnis ecx pli terure furiozi, ol antauxe; sed jen, la sekvintan matenon, kunvolvitaj estis la veloj, tute kiel ni ilin lasis. Ni strecxis dum la tago nur tiom da veloj, kiom ni bezonis, por peleti la sxipon antauxen; kaj tiamaniere ni transiris en kvin tagoj spacon suficxe grandan. Fine, la sesan tagon matene, ni ekvidis, en malgranda interspaco, la teron, kaj ni dankis Allah'on kaj lian Profeton pro nia mirinda savo. Dum tiu tago kaj la sekvinta gxin nokto ni veturadis lauxlonge de l' marbordo, kaj la sepan matenon ni kredis ekvidi urbon, nemalproksime kusxantan. Kun granda peno ni jxetis ankron, kiu tuj enfundigxis; poste, surakviginte malgrandan boaton, kiu staris sur la ferdeko, ni remis per cxiuj fortoj al la urbo. Post duonhoro, enirinte riveron kiu enfluis tie en la maron, ni surbordigxis. Cxe la urba pordego ni informigxis pri la nomo de la urbo kaj sciigxis, ke gxi estas Hinda urbo, kusxanta ne malproksime de la sama regiono, kien mi intencis marveturi en la komenco. Ni eniris en karavanejon, kie ni refresxigis nin post nia aventurplena vojagxo. Mi ankaux sercxis tie sagxan kaj prudentan homon, sciigante al la mastro, ke mi tian bezonas, kiu ion komprenas pri la sorcxarto. Li kondukis min en malmulteuzatan flankstraton gxis senpretenda domo, kies pordon li frapis, kaj oni lasis min eniri, dirante, ke mi demandu pri Mulej. En la domo venis renkonte al mi maljuna vireto, kun griza barbo kaj longa nazo, kaj demandis, kion mi deziras. Mi diris al li, ke mi sercxas la sagxan Mulej'on, kaj li respondis al mi, ke tio estas li mem. Mi petis de li konsilon, kion fari je la mortintoj, kaj kion ekarangxi por forigi ilin el la sxipo. Li respondis, ke la sxipanaro estas versxajne, pro iu krimo, sorcxetenita surmare; la sorcxo, diris li, kredeble malefektivigxos, se oni alportos ilin teren, sed tio povos nur farigxi, se oni forigos la tabulojn, sur kiuj ili kusxas. Al mi, li kredis, apartenas cxiarajte la sxipo, kune kun gxia tuta sxargxo, tial ke mi kvazaux gxin trovis; tamen mi nepre prisilentu la tutan aferon kaj faru al li el mia superfluo malgrandan donacon, redone de kiu li, per siaj sklavoj, helpos min forigi la mortintojn. Mi promesis, ke mi ricxe rekompencos lin, kaj ni ekvojiris kun kvin sklavoj, kiuj estis provizitaj per segiloj kaj hakiloj. Survoje la sorcxisto Mulej ne cxesis lauxdi nian felicxan ideon cxirkauxvolvi la velojn per sentencoj de l' Korano. Li diris, ke tio estis nia sola savrimedo. Estis ankoraux iom frue en la tago, kiam ni alvenis la sxipon. Ni tiuj komencis labori, kaj kvar el la mortintoj kusxis jam post unu horo en la barketo. Kelkaj el la sklavoj, por entombigi ilin, devis remtransporti ilin al la tero. Reveninte, ili rakontis, ke la mortintoj evitigis al ili la penon de enterigo per tio, ke ili disfalis en polvon, tuj kiam oni kusxigis ilin teren. Ni dauxrigis desegi la mortintojn, kaj jam antauxvespere cxiuj estis alportitaj al la tero. Fine estis plu neniu sursxipe krom tiu, kiu estis najlita al la masto. Vane ni penis eltiri la najlon el la ligno; nenia potenco povis ekmovi gxin ecx je unu hareto. Mi ne sciis, kion ekfari: ni ja ne povis dehaki la maston por transportigi lin teren. Tamen de cxi tiu embaraso liberigis nin Mulej. Li ordonis al sklavo, rapide remi marborden, por alporti poton da tero. Ricevinte cxi tion, la sorcxisto elparolis super gxi misterplenajn vortojn kaj supersxutis per la tero la kapon de l' mortinto. En la sama momento tiu cxi malfermis la okulojn kaj profunde enspiris, kaj la vundo de la najlo en lia frunto eksangis. Facile nun ni eltiris la najlon, kaj la vundito falis en la brakojn de unu el la sklavoj. "Kiu kondukis min cxi tien?" parolis li, lauxsxajne reakirinte kelkagrade la fortojn. Mulej montris min per la fingro. Mi alproksimigxis. "Dankon al vi, fremdlanda nekonato! Vi savis min el longedauxraj turmentoj. Jam de kvindek jaroj mia korpo sxipveturadas tra cxi tiuj ondoj, kaj mia animo estis kondamnita cxiunokte reeniri en gxin. Sed nun fine mia kapo ektusxis la teron, kaj mi povas iri, repacigxinte, al miaj prauloj." Mi petis lin rakonti al ni, kiel kaptis lin cxi tiu terura stato, kaj li parolis: "Antaux kvindek jaroj mi estis respektata potenculo kaj logxis en Algxero. Sed avareco pusxis min ekipi sxipon kaj min doni al la marrabado. Foje, dauxriginte jam de kelka tempo cxi tiun fikomercon, mi ensxipigis en Zante'o dervisxon, kiu deziris vojagxi senpage. Mi kaj miaj kunuloj estis malgxentilegaj homoj kaj neniel respektis la sanktecon de tiu viro; kontrauxe, mi insulte mokadis lin. Sed foje li en sankta fervoro riprocxis min pro mia pekoplena vivado. Tiam min, post multa trinkado kun mia manovrestro, ekregis nokte en mia kajuto la kolero. Furiozega pro tio, kion al mi diris dervisxo kaj kion mi ecx al sultano ne permesus al mi diri, mi kuregis sur la ferdekon kaj trapikis al li la bruston per mia ponardo. Mortante, li malbenis min kaj mian sxipanaron, ke ni ne povu vivi nek morti, gxis ni kusxigos teren nian kapon. La dervisxo mortis, kaj ni jxetis lin en la maron kaj ridis pri liaj minacoj. Sed jam en tiu sama nokto plenumigxis liaj vortoj. Kelkaj el miaj sxipanoj ribelis kontraux mi. Kun terura kolerego oni interbatalis, gxis miaj partianoj submetigxis kaj mi estis alnajlita al la masto. Sed ankaux la ribelintoj pereis de siaj vundoj; kaj baldaux mia sxipo estis nenio alia krom granda tombo. Al mi ankaux estingigxis la lumo de la okuloj: mi cxesis spiri kaj kredis, ke mi mortas. Sed tio estis nur rigidigxo, kiu tenis min enkatenita. En la sekvinta nokto, je la sama horo, je kiu ni jxetis maren la dervisxon, mi kaj cxiuj miaj kunuloj revekigxis. Revenis al ni nia vivo; sed estis al ni neeble ion alian fari aux paroli, krom tio, kion ni parolis kaj faris en tiu nokto. Tiel ni marveturadas jam de kvindek jaroj, ne povante vivi nek morti; cxar kiel ni povis atingi la teron? Kun freneza gxojo ni cxiam veturis plenvele tra la ventego, cxar ni esperis disfrakasigxi fine kontraux iu krutajxo kaj nian lacan kapon sur la fundo de la maro kusxigi al ripozo. Tio ne prosperis al ni. Sed nun mi mortos. Denove mi dankas vin, nekonata savinto! Se trezoroj povas vin rekompenci, prenu mian sxipon, kiel signon de mia dankemo." Tiel parolinte, la kapitano klinis la kapon kaj mortis. En la sama momento li ankaux, kiel antauxe liaj kunuloj, disfalis en polvon. Cxi tion ni kolektis en kesteto kaj enterigis. El la urbo mi venigis laboristojn, kiuj rebonigis mian sxipon. Grandprofite intersxangxinte kontraux aliaj la komercajxojn, kiujn mi havis sursxipe, mi dungis maristojn, faris al mia amiko Mulej ricxajn donacojn, kaj forsxipigxis al mia patrujo. Tamen mi faris grandan cxirkauxveturadon, surbordigxante en multaj insuloj kaj landoj, kie mi vendis miajn komercajxojn. La Profeto benis mian entreprenon. Post tri kvaronjaroj mi alvenis Balsoron duoble pli ricxa, ol faris min la mortanta kapitano. Miaj samurbanoj miregis pro miaj ricxajxoj kaj mia felicxo: neeble estis malkredigi al ili, ke mi eltrovis la diamantan valon de l' fama vojagxanto Sindbado. Mi ne maltrompis ilin. Sed de nun la junaj Balsoranoj, apenaux atinginte sian dekokan jaron, devis forvojagxi en la mondon, por fari, simile al mi, sian felicxon. Mi, miaparte, vivadis trankvile kaj pace. Cxiukvinjare mi vojagxis Mekka'on, por danki la Sinjoron en sankta loko pro lia beno kaj por peti pro la kapitano kaj liaj kunuloj, ke li akceptu ilin en sian paradizon. En la sekvinta tago la karavano vojiris seninterrompe antauxen. Post kiam la vojagxantoj ripozis en siaj tendoj, parolis Selim, la fremdulo, al Mulej, la plej juna komercisto: "Vi ja estas el ni la plej juna, kaj cxiam gajhumora; sendube vi do scias por ni iun bonan sxercrakonton. Nu, prezentu gxin por nia regalo, ke gxi refortigu nin post la varmego de l' tago." "Kun plezuro mi rakontus al vi ion amuzan," respondis Mulej, "sed al juneco, en cxiuj cirkonstancoj, konvenas modesteco; kaj tial mi devas cedi la unuan lokon al miaj pliagxaj kunvojagxantoj. Sed Zaleuxkos estas cxiam tiel serioza kaj malbabilema; kial do li ne rakontu al ni tion, kio malgxojigis lian vivon? Eble ni povos malpliigi lian cxagrenon, se cxagrenon li havas; cxar fraton ni helpas volonte, ecx se li estas alikredano." La tiel alvokata estis greka komercisto, mezagxa, bela, forta, sed tre seriozmiena. Kvankam li estis "nefidelulo" (ne mahometano), liaj kunvojagxantoj tre amis lin; cxar lia tuta personeco vekis cxe ili estimon kaj konfidon. Plie, li havis nur unu manon, kaj kelkaj supozis, ke de cxi tiu perdo venas lia seriozeco. Zaleuxkos respondis al la afabla demando de Mulej: "Tre honoras min via konfido. Cxagrenon mi havas nenian, almenaux nenian, de kiu vi povus liberigi min, kiom ajn vi tion dezirus. Tamen, cxar Mulej sxajnas riprocxeti al mi mian seriozecon, mi rakontos al vi ion, kio, espereble, senkulpigos min, se mi estas pli serioza ol aliaj. Kiel vi vidas, mi perdis mian maldekstran manon. Ne de mia naskigxo gxi mankas al mi, sed mi perdis gxin en la plej teruraj tagoj de mia vivo. Cxu pro tio mi estas kulpa: cxu ne estas pardoneble, ke mi estu de tiuj tagoj pli serioza, ol pravigas mia nuna situacio: volu mem jugxi, auxdinte la historion pri la dehakita mano." La Historio pri la Dehakita Mano. Mi naskigxis en Konstantinopolo. Mia patro estis dragomano[1] cxe La Porto,[2] kaj, krom tio, profite komercis silkajn sxtofojn kaj bonodorajn oleojn. Li donis al mi bonan edukadon, parte instruante min proprapene, parte instruigante min de unu el niaj pastroj. En la komenco li destinis min kiel transprenonton de sia magazeno: sed fine, cxar mi vidigis neesperitajn de li kapablojn, li decidis, laux konsilo de siaj amikoj, farigi min kuracisto, cxar kuracisto, kiu ellernis iom pli multe ol ordinaraj cxarlatanoj, povas en Konstantinopolo ricxigxi. En nian domon venadis multe da Frankoj.[3] Unu el ili konsentigis mian patron, lasi min forvojagxi en lian hejman landon, al la urbo Parizo, kie, li diris, oni povas senkoste kaj plej bone akiri tiuspecajn sciajxojn. Li proponis konduki min tien proprapage, kiam li reiros hejmlanden. Mia patro, kiu ankaux jam faris vojagxojn en sia juneco, akceptis la proponon, kaj la Franko diris al mi, ke mi estu preta ekvojagxi post tri monatoj. Mi estis elekscitita de gxojo pro la espero vidi fremdajn landojn, kaj apenaux mi povis atendi gxis la momento de la ensxipigxo. Jam ordigis la Franko siajn aferojn kaj pretigxis por la vojagxo. En la antauxtago, mia patro kondukis min en sian dormocxambreton. Tie mi vidis belajn vestojn kaj armilojn, kusxantajn sur la tablo. Sed pli ol cxio altiris miajn rigardojn granda amaso da oro, cxar neniam ankoraux mi vidis tian multegon, kolektitan unuloken. Mia patro cxirkauxprenis min kaj diris: "Vidu, filo mia, jen mi havigis al vi vestojn por via vojagxo. Cxi tiuj armiloj estas viaj; ili estas tiuj samaj, kiujn alligis al mi via avo, kiam mi ekforiris fremdlanden. Mi scias, ke vi povas ilin uzi. Tamen, uzu ilin nur en la okazo, se oni atakos vin; kaj tiam ja frapu tutforte. Mia havo ne estas granda. Mi dividis gxin, kiel vi vidas, en tri partojn; unu estas via; unu estu mia vivteno kaj rezervkapitalo; sed la tria devas esti sankta, netusxebla trezoro, kiu servu al vi en horo de urgxega bezono." Tiel parolis mia maljuna patro. Larmoj jxetigxis al liaj okuloj, eble pro ia antauxsento, cxar de post tiu tago mi neniam revidis lin plu. La vojagxo plenumigxis sen ia malfelicxo. Baldaux ni alvenis Franklandon; kaj, post plua sestaga vojiro, ni atingis la grandan urbon Parizon. Cxi tie mia franka amiko luis por mi cxambron, kaj konsilis al mi, elspezi sagxe mian monon, kiu sumigxis je du mil taleroj. En tiu urbo mi vivis tri jarojn, kaj cxion ellernis, kion bona kuracisto devas scii. Sed mensoge mi parolus, se mi dirus, ke mi estis tie felicxa, cxar tute ne placxis al mi la moroj de tiu popolo, kaj, plie, mi havis cxe ili nur malmulte da bonaj amikoj; tamen cxi tiuj estis ja noblaj junuloj. Pli kaj pli potence regis min la deziro revidi mian patrujon. Dum la tuta tempo de mia foresto mi auxdis nenion pri mia patro. Tial, kiam prezentigxis favora okazo por reiri hejmen, mi tuj profitis gxin. Sciigxinte, ke tre baldaux iros senditaro el Franklando al La Porto, mi dungigxis kiel hxirurgo en la sekvantaron de l' ambasadoro, kaj tiel sukcesis reveni Stambulon. Sed mi trovis fermita la domon de mia patro, kaj la mirantaj pro mia reveno najbaroj diris al mi, ke mia patro mortis antaux du monatoj. Tiu pastro, kiu instruis min en mia juneco, alportis al mi la sxlosilon; kaj nun, sola kaj de cxiuj forlasita, mi eniris en la dezertan domon. Mi retrovis cxion en sama stato, kiel mia patro gxin lasis; mankis nur la oro, kiun li promesis konservi por mi. Mi demandis pri tio la pastron, kaj cxi tiu sin klinis kaj diris: "Via patro mortis kiel sankta homo; al la eklezio li testamentis sian oron." Cxi tion mi tute ne povis, kaj ankoraux nun ne povas, kompreni. Sed kion fari? Mi havis neniun, kiu povus atesti kontraux la pastro; kaj vere mi devis min jugxi felicxa pro tio, ke li ne konsideris ankaux la domon kaj la komercajxojn de mia patro kiel testamentajxon. Tio estis la unua malfelicxo, kiu trafis min. Kaj nun venis aliaj, en seninterrompa sinsekvo. Mia famo kuracista tute ne disvastigxis, cxar mi hontis ludi rolon cxarlatanan, kaj mankis al mi en cxiuj okazoj la rekomendo de mia patro, kiu estus prezentinta min al ricxuloj kaj eminentuloj, kiuj jam ne pensis plu pri la malfelicxa Zaleuxkos. Ankaux la komercajxojn de mia patro mi ne povis vendi, cxar jam tuj post lia morto disforigxis lia klientaro, kaj nur iom post iom oni akiras novan. Foje, dum mi malgxoje meditis pri mia situacio, revenis en mian memoron, ke mi jam ofte vidis en Franklando sampatrujanojn, kiuj travojagxadas la landon kaj elmontras siajn vendotajxojn sur la foirejoj de la urboj. Mi rememoris, ke oni volonte acxetas de ili, cxar ili venas el fremdaj landoj, kaj ke tiaj komercistoj povas fari centoblan profiton. Mi tuj prenis decidon. Vendinte mian patran domon, mi donis parton de la tiel enspezita mono al fidinda amiko, por ke li tenu gxin garde, kaj per la cetero mi acxetis objektojn, kiuj en Franklando estas maloftaj, ekzemple, sxalojn, silkajn sxtofojn, kuracajn sxmirajxojn kaj oleojn. Poste, luinte lokon sur sxipo, mi ekvojagxis duafoje Franklandon. Apenaux mi preterveturis la kastelojn de l' bordoj Dardanelaj, denove sxajnis la sorto fari al mi favoran rideton. Nia vojagxo estis mallongedauxra kaj felicxa. Mi trapasis la urbojn kaj urbetojn franklandajn, kaj cxie mi trovis tre acxetemajn klientojn. Mia amiko en Stambulo sendis al mi ree kaj ree novajn provizojn da vendotajxoj, kaj de tago al tago mi farigxis pli ricxa. Fine, opiniante, ke mi jam suficxe sxparis, por povi riski pli gravan entreprenon, mi enpakis miajn komercajxojn kaj foriris Italujon. Sed mi ne forgesu ektusxi alian aferon, kiu donis al mi sxatindan profiton: mi helpis min ankaux per mia kuracarto. Alveninte en urbon, mi anoncigis per afisxoj, ke jen prezentas sin greka kuracisto, kiu jam resanigis multe da malfelicxuloj; kaj vere mia balzamo kaj miaj medikamentoj enspezigis al mi ne malmulte da zekinoj.[4] Tiel mi venis fine al la urbo Firenzo en Italujo. Mi intencis resti longatempe en cxi tiu urbo, ne sole cxar gxi tre placxis al mi, sed ankaux pro tio, ke mi volis mallacigxi post la penegoj de miaj vagadoj. Mi luis magazenon en la kvartalo _Santa Croce_ (santa krocxe), kaj ne malproksime de tie, en gastejo, kelkajn belajn cxambrojn kun altano.[5] Senprokraste mi cxirkauxportigis miajn afisxojn, kiuj anoncis min kiel kuraciston-komerciston. Apenaux mi malfermis mian magazenon, alvenis arege la acxetontoj; kaj kvankam mi havis prezojn iom altajn, mi vendis pli multe ol aliaj, cxar mi estis komplezema kaj afabla al miaj klientoj. Mi jam travivis en Firenzo kvar agrablajn tagojn, kiam unu vesperon, antaux ol fermi la magazenon, mi pririgardis ankoraux unu fojon, lauxkutime, la enhavon de miaj sanigilujoj, kaj jen, en malgranda skatolo, mi trovis bileton, kiu, laux mia memoro, ne estis enmetita tien de mi. Mi malfermis la bileton, kaj legis en gxi ordonon, ke mi trovigxu akurate je la dekdua horo tiunokte sur la ponto nomata _Ponte vecchio_ (ponte vekkio). Longatempe mi meditis, demandante min vane, kiu ordonas min tien; sed cxar mi ne konis en Firenzo ecx unu homan estajxon, mi fine diris al mi, ke eble oni volas konduki min kasxe al iu malsanulo: jam pli ol unu fojon tio okazis al mi. Mi do decidis tien iri; sed mi alligis antauxzorge la sabron, kiun donacis al mi iam mia patro. Mallonge antaux noktomezo mi eliris, kaj baldaux alvenis al _Ponte vecchio_. Mi trovis la ponton senhoma kaj dezerta kaj decidis atendi, gxis tiu aperos, kiu min vokis. Estis malvarma nokto; la luno brilis hele, kaj mi rigardadis malsupren en la ondojn de Arno, kiuj fulmetadis malproksimen en la lumo. Eksonis la dekdua horo cxe la pregxejoj de la urbo. Mi elrektigxis, kaj jen antaux mi staris altkreska viro, tute envolvita en rugxan mantelon, kies unu brustrandon li tenis antauxvizagxe. Komence mi iom ektimis, cxar tiel subite li ekstaris malantaux mi tie. Sed tuj mi retrankviligxis kaj diris: "Se estas vi, kiu venigis min cxi tien, diru, per kio mi devas vin servi?" La rugxmantelulo turnis sin kaj diris, mallonge: "Sekvu!" Nu, estis al mi iom timige, iri sola kun tiu nekonato. Mi do restis staranta kaj diris: "Tiel ne estu, sinjoro! Volu antauxe sciigi min, kien. Mi petas vin ankaux montri al mi iom vian vizagxon, por ke mi vidu, cxu vi bone intencas al mi." Sed la rugxulo sxajnis tute ne atenti mian peton. "Se vi ne volas, Zaleuxkos, restu do hejme," respondis li, ekforirante. Cxe tio, ekregis min la kolero. "Cxu vi kredas," ekkriis mi, "ke homo miaspeca lasas sin ridinduligi de cxiu fispritulo, kiu volus lin atendigi senutile en malvarma nokto?" Per tri saltoj mi atingis lin, kaptis je la mantelo kaj, kriante ankoraux pli forte, ekprenis per la alia mano mian sabron; sed la mantelo restis en mia mano, kaj la nekonato malaperis je la angulo de l' plej proksima strato. Iom post iom moderigxis mia kolero; almenaux mi havis la mantelon, kaj cxi tiu devis ja doni la sxlosilon de l' stranga aventuro. Mi jxetis gxin cxirkaux la sxultrojn kaj ekvojiris hejmen. Apenaux mi faris cent pasxojn, preteriris min tusxproksime alia persono, kiu flustris franklingve: "Estu singarda, grafo! Tiucxinokte nenio farebla!" Sed antaux ol mi povis rigardi cxirkauxen, jam la persono estis preterpasinta, kaj mi vidis nur kvazaux ombron, sxtelirantan lauxlonge de la domoj. Ke tiu alparolo rilatis ne min, sed la mantelon, tion mi bone komprenis; sed la aferon gxi lumigis neniel. Je la sekvanta mateno mi pripensis, kion mi devas fari. En la komenco mi intencis publike anoncigi la mantelon, kvazaux mi trovis gxin ie; sed se mi tion farus, la nekonato povus reprenigi gxin triapersone, kaj mi havus nenian klarigon pri la afero. Tiel pripensante, mi rigardis pli atente la mantelon. Gxi estis el peza genova veluro purpura, borderita per astrakana felo kaj ricxe brodita per oro. La belega aspekto de l' mantelo venigis al mi ideon, kiun mi decidis efektivigi. Mi portis gxin en mian magazenon kaj elmetis kiel vendotajxon; sed mi postulis por gxi prezon tiel altan, ke mi estis certa trovi neniun, kiu konsentos acxeti. Mia celo estis, fikse rigardi en la okulojn cxiun, kiu demandos pri la prezo de la pelto. La fremdulon mi ja rekonus inter miloj; cxar, post kiam li perdis la mantelon, mi tre klare, kvankam nur momente, ekvidis lian figuron. Aperis multe da acxetemuloj, por vidi la mantelon, kies neordinara beleco altiris cxies rigardojn; sed neniu similis ecx iomete la nekonaton, kaj neniu volis pagi la altan sumon de ducent zekinoj. Mi ankaux rimarkis, ke cxiu, kiun mi demandis, cxu vere ne trovigxas en Firenzo aliaj similaj manteloj, respondis per ne kaj certigis, ke li neniam vidis laborajxon tiel valoregan kaj delikatan. Fine, cxirkaux vesperigxo, venis junulo, kiu ofte estis cxe mi kaj jam tiun saman tagon, proponis por la mantelo grandan sumon da mono. Jxetante sakon da zekinoj sur la tablon, li ekkriis: "Per Dio, Zaleuxkos, mi nepre devas havi vian mantelon, ecx se mi pro tio ruinigxos": kaj siajn ormonerojn li samtempe komencis kalkuli. Mi estis en granda embaraso. Elpendigante la mantelon, mi havis celon, altiri sur gxin, se eble, la rigardojn de mia nekonato; kaj nun venis tiu juna malsagxulo, por pagi la difinitan prezegon. En tiuj cirkonstancoj, restis al mi nenio alia por fari, krom konsenti pri la negoco. Cetere, logis min la penso, ricevi por mia nokta aventuro tiel belan kompensajxon. La junulo surmetis la mantelon kaj foriris. Sed cxe la sojlo li turnis sin kaj deprenis de la mantelo krocxitan al gxi paperfolieton, kiun li jxetis al mi, dirante: "Jen, Zaleuxkos, io, kio certe ne apartenas al la mantelo." Mi prenis, indiferenta, la bileton; sed ve! jen la vortoj, kiujn mi trovis tie skribitaj: "Alportu la mantelon hodiaux nokte je la konata horo al _Ponte vecchio_: atendas vin kvar cent zekinoj." Mi staris kvazaux fulmofrapita. Tiel do, facilanime, mi ludperdis mian felicxon kaj tute maltrafis mian celon! Sed ne longe dauxris mia meditado. Ekpreninte amase la ducent zekinojn, mi ekkuris post la acxetinto de la mantelo kaj diris al li: "Reprenu viajn zekinojn, amiko mia, kaj redonu al mi la mantelon: mi tute ne povas gxin vendi." Unuamomente li kredis, ke mi parolas nur sxerce; sed, konvinkigxinte, ke mi estas tute serioza, li kolerigxis pro mia postulo kaj nomis min malsagxulo. Fine ni ekbatalis. Dum la bataleto, prosperis al mi desxiregi de li la mantelon; kaj mi jam ekforiris kun mia akiro, kiam la junulo alvokis policanojn kaj trenigis min antaux la tribunalon. La jugxisto, kiun multe mirigis la plendo, aljugxis la mantelon al mia kontrauxulo. Tamen mi proponis al la junulo dudek, kvindek, okdek, ecx cent zekinojn plie ol liaj ducent, se li recedus al mi la mantelon. Kion ne povis fari miaj petoj, tion efektivigis mia oro; li akceptis miajn bonajn zekinojn. Mi, miaflanke, foriris triumfante kun mia mantelo kaj devis toleri, ke cxiuj Firenzanoj opiniadis min frenezulo. Je l' fino, ilia opinio estis por mi tute indiferenta; mi ja sciis pli bone ol ili, ke mi faris profitan negocon. Senpacience mi atendis la nokton. Cxirkaux la sama horo kiel hieraux mi iris, kun la mantelo sub la brako, al _Ponte vecchio_. Je la lasta sonorila ekbato, elvenis figuro el la nokto kaj alproksimigxis al mi. Estis klarerekoneble la homo de hieraux. "Cxu vi havas la mantelon?" li demandis. "Jes, sinjoro," respondis mi, "sed gxi kostis al mi cent zekinojn kontante." "Mi scias," rediris li; "rigardu cxi tien: jen vi havas kvar cent." Li proksimigxis kun mi al la largxa balustrado de l' ponto, kie li elkalkulis la monerojn. Kvar cent oraj moneroj: belege ili rebrilis en la lumo de la luno. Mia koro gxojis je tiu vidajxo, neniel antauxsentante, ke tio estos gxia lasta felicxo. Mi enposxigis mian monon; kaj nun mi ekdeziris vidi pli bone la malavaran nekonaton; sed antaux la vizagxo li havis maskon, tra kiu nigraj fulmebrilantaj okuloj rigardis min terure. "Mi dankas vin, sinjoro, pro via boneco," mi diris; "kion vi nun postulas de mi? Sed antauxe mi devas kondicxi, ke gxi ne estu io malbona." "Vi vane estas maltrankvila," respondis li; "mi bezonas vian kuracistan helpon; tamen, ne por vivanto, sed por mortinto!" Mirigita, mi ekkriis: "Kiel tio povas esti?" "Mi venis kun mia fratino el malproksima lando," rakontis li, kaj samtempe li faris signon, ke mi sekvu lin: "ni logxis cxi tie cxe amiko de nia familio. Hieraux mia fratino subite mortis de malsano, kaj la parencoj volas enterigi sxin morgaux. Sed, laux malnova kutimo de nia familio, cxiuj samfamilianoj devas kusxi en la kripto de siaj prapatroj: multaj, kvankam ili mortis fremdlande, ripozas nun, enbalzamigitaj, en la hejma tombejo. Nu, al miaj parencoj mi ne domagxas sxian korpon, sed al mia patro mi devas alporti almenaux la kapon de lia filino, por ke li vidu sxin ankoraux unu fojon." Cxi tiu kutimo, dehaki al amataj parencoj la kapon, sxajnis al mi, verdire, suficxagrade terura; tamen, mi ne kuragxis ion kontrauxdiri, timante ofendi la nekonaton. Mi do diris al li, ke mi bone scias enbalzamigi kadavrojn, kaj petis konduki min al la mortinta sinjorino. Survoje, mi ne povis deteni min de la demando, kial cxio cxi tio devas farigxi nokte kaj tiel sekrete. Li respondis al mi, ke liaj parencoj, kiuj konsideras lian intencon kruela, malhelpus gxin, se li provus plenumi gxin tage; sed se la kapo estos definitive detrancxita, ili jam ne povos multe diri pri la afero; li mem, diris li, povus alporti al mi la kapon, sed natura sento malebligas, ke li detrancxu gxin propramane. Dume ni alvenis antaux grandan belegan domon. Mia akompananto gxin montris al mi kiel la celon de nia nokta promeno. Ni preterpasis la cxefan enirejon de l' domo; eniris tra malgranda pordo, kiun la nekonato zorge refermis; kaj fine, en la mallumo, supreniris mallargxan tordsxtuparon. Gxi kondukis en nesuficxe lumigitan koridoron, el kiu ni venis en cxambron, kiun heligis lampeto fiksita sur la plafono. En cxi tiu cxambro estis lito, en kiu kusxis kadavro. La nekonato deturnis sian vizagxon, kvazaux li volus kasxi siajn larmojn. Li montris per la fingro la liton, ordonis al mi plenumi bone kaj rapide mian taskon, kaj forlasis la cxambron. Mi elpakis miajn trancxilojn, kiujn, kiel kuracisto, mi cxiam havis cxe mi, kaj proksimigxis al la lito. Je la tuta kadavro, estis videbla nur la kapo, sed cxi tiu estis tiel bela, ke, vole-nevole, kaptis min plej profunda kompato. La longaj nigraj harligoj pendis, plektitaj, malsupren; la vizagxo estis pala; la okuloj, fermitaj. Komence mi entrancxis la hauxton, same kiel faras hxirurgoj, ekamputante korpmembron. Poste mi prenis mian plej akran trancxilon, kaj tratrancxis, per unu bato, la gorgxon. Sed kia terurego! La mortintino malfermis la okulojn, sed tuj refermis ilin, kaj, ekgxemante profunde, sxajnis nur en tiu momento ellasi la lastan spiron. Samtempe la varma sango elsxprucis el la vundo. Nun mi estis certa, ke mortigis la malfelicxulinon neniu alia krom mi. Ke sxi jam ne plu vivis, estis tute ne dubeble, cxar, post tia vundo, nenio povus sxin savi. Dum kelke da minutoj mi staris tie, korpremata de tiu terurajxo. Cxu la rugxmantelulo trompis min? aux cxu eble la fratino estis antauxe nur sxajnmortinta? Cxi tio sxajnis al mi la pli kredebla supozo. Sed mi ne povis diri al la frato, ke malpli rapida trancxo estus revekinta sxin, ne mortigante; sekve mi pretigxis por findetrancxi la kapon. Sed ankoraux unu fojon ekgxemis la mortanta, strecxetendis sin per dolorega ekmovo, kaj mortis. Cxe tio, venkis min la teruro, kaj, preskaux freneza de timo, mi elkuregis el la cxambro. Sur la koridoro regis plena mallumo, cxar la lampo estis estingita; de mia akompaninto ne estis videbla ecx ia postsigno; kaj mi devis palpiri lauxlonge de la muro, por atingi la tordsxtuparon. Fine mi trovis gxin kaj malsupreniris, duone falante, duone glitante. Ankaux malsupre estis neniu. Mi trovis la pordon nur duone fermita; kaj mi spiris pli libere, estante denove sur la strato, cxar en tiu domo farigxis al mi neelporteble terure. Antauxenpelata de timo, mi kuregis en mian logxejon kaj enprofundigxis en la kusenojn de mia lito, por forgesi mian abomenan farajxon. Sed dormo ne venis al miaj okuloj, kaj nur post la tagigxo mi iom retrankviligxis. Estis, laux mia opinio, tre neversxajne, ke la homo, kiu subinstigis min plenumi tiun krimon (mi nun ja konsideris mian faron kiel krimon), denuncos min antaux tribunalo. Tial mi tuj decidis reiri en mian magazenon, dauxrigi mian komercadon kaj fari kiel eble plej senzorgan mienon. Sed ho ve! nova cirkonstanco, kiun mi antauxe ne rimarkis, pliigis nun mian maltrankvilecon. Mia cxapo kaj mia zono, ja ankaux miaj trancxiloj malestis, kaj mi ne sciis certe, cxu mi forgese lasis ilin en la cxambro de l' mortigita, aux perdis poste dum mia forkuro. Pli kredebla sxajnis al mi, bedauxrinde, la unua konjekto: oni do povus eltrovi min kiel mortiginton! Je kutima horo mi malfermis mian magazenon. Baldaux poste venis al mi mia najbaro, kiel li cxiumatene kutimis fari, cxar li estis homo tre babilema. "Nu, kion vi diras," ekparolis li, "pri la terura afero, kiu okazis en la lasta nokto?" Mi sxajnigis scii nenion. "Kiel! cxu vi ne scias, pri kio parolas la tuta urbo? ne scias, ke la plej bela floro de Firenzo, Bianka, la filino de l' gubernatoro, estas pasintanokte mortigita? Ho ve! Hieraux mi vidis sxin, ankoraux tiel gajan, veturantan tra la stratoj kune kun sxia fiancxo; cxar hodiaux ili volis edzigxi." Cxiu vorto de la najbaro estis al mi kvazaux pikego en la koron. Kaj ofte ripetigxis mia turmentego, cxar cxiu mia kliento rakontis la aferon, unu pli terure ol alia; tamen ili ne povis diri ion samgrade teruran, kiel tio vidita de mi mem. Cxirkaux tagmezo venis en mian magazenon jugxeja oficisto. Petinte min foririgi la apudestantojn, "Sinjoro Zaleuxkos," parolis li, montrante la perditajn de mi objektojn, "cxu tiuj cxi apartenas al vi?" Mi pripensis momenton, cxu mi ne tion neu; sed ekvidinte tra la duone malfermita pordo mian domluiganton kaj aliajn konatojn, kiuj eble povus kontrauxatesti, mi decidis, ne plimalbonigi la aferon per mensogo, kaj konfesis min kiel posedanton de la montritaj objektoj. La oficisto ordonis al mi sekvi lin, kaj kondukis min en grandan konstruajxon, kiun mi baldaux rekonis kiel malliberejon. Tie li asignis al mi cxambron, kie mi restu gxis nova ordono. Terura sin montris al mi mia situacio, dum mi meditis pri gxi en tiu soleco. La penso, ke, kvankam nevole, mi tamen iun mortigis, revenis ree kaj ree al mia spirito. Ankaux mi devis konfesi al mi mem, ke brilo de oro turnis al mi la kapon; alie mi ne estus irinta tiel blinde en la kaptilon. Du horojn post mia aresto, oni elkondukis min el mia cxambro, kelkajn sxtuparojn malsupren, en grandan salonon. Tie, cxirkaux longa nigrekovrita tablo, sidis dek du viroj, plejparte grandagxuloj. Cxe la flankoj de l' salono etendigxis benkoj, sur kiuj sidis la plejeminentuloj de Firenzo. Sur alkonstruitaj pli supre galerioj staris densamase la rigardantoj. Kiam mi starigxis antaux la nigra tablo, levigxis homo kun severa, malgaja mieno: estis la gubernatoro. Alparolante la kunvenintaron, li diris, ke li, kiel patro, ne povas jugxi la nunan aferon: tiun cxi fojon li do cedas sian lokon al la plej maljuna senatano. La plej maljuna senatano estis grandagxulo almenaux nauxdekjara. Li tenis sin antauxenklinigxe, kaj maldensaj blankaj haroj kovretis liajn tempiojn: sed fajre fulmetadis ankoraux liaj okuloj, kaj lia vocxo estis sentrema kaj forta. Unue, li demandis min, cxu mi volas konfesi la mortigon. Mi petis lin favore auxskulti min, kaj rakontis sentime kaj klarvocxe, kion mi faris kaj kion mi sciis. Mi rimarkis, ke la gubernatoro, dum mia rakontado, jen paligxis, jen rugxigxis; kaj kiam mi finis, li kriis al mi kolerege: "Kiel, abomenulo! cxu al senkulpulo vi volas imputi krimegon, kiun, pro avareco, plenumis vi mem?" La senatano faris al li riprocxon pro lia interrompo, cxar sian rajton li libervole rezignis; krom tio, estas neniel pruvite, ke mi krimis pro avareco, cxar, laux lia propra diro, oni ja nenion forrabis al lia mortigita filino. Li ecx diris al la gubernatoro, ke li devas fari raporton pri la gxistiama vivo de sia filino, cxar nur tiamaniere oni povas decidi, cxu mi diris la veron, aux ne. Tiel parolinte, li fermis por tiu tago la jugxan kunsidon, por elcxerpi konsilon, diris li, el la paperajxoj de l' mortinta, kiujn al li transdonos la gubernatoro. Oni rekondukis min en mian malliberejon, kie mi pasigis malgxojan tagon, turmentata de la dezirego, ke oni eltrovu ian interrilaton inter la mortigita sinjorino kaj la rugxmantelulo. Plena de espero, mi revenis, la morgauxan tagon, en la jugxejon. Sur la tablo vidigxis aro da leteroj. La maljuna senatano demandis min, cxu ili estas de mia mano. Mi rigardis ilin atente kaj konvinkigxis, ke ili estas de la sama mano, kiel tiuj ambaux biletoj, kiujn mi jam ricevis. Tion mi sciigis al la senatano, sed oni sxajnis ne atenti miajn vortojn kaj respondis, ke mi sendube skribis kaj la unujn kaj la aliajn, cxar la subskribo de la leteroj estas nedisputeble Z., la cxeflitero de mia nomo. Tiuj leteroj enhavis minacojn kontraux la mortintino kaj avertojn, ke sxi ne plenumu la projektitan edzinigxon. Sxajnis, ke la gubernatoro estis doninta strangajn informojn pri mi; cxar en tiu tago oni traktis min ankoraux pli malkonfideme kaj severe. Por min pravigi, mi apelaciis al miaj paperajxoj, kiuj sendube trovigxas en mia cxambro; sed oni diris al mi, ke oni jam sercxis ilin kaj ne trovis. Tiel, jam antaux la fino de tiu jugxtago, mi perdis cxiun esperon, kaj kiam, la trian tagon, mi estis enkondukita en la salonon, oni lauxtlegis al mi la verdikton, ke mi estas pruve kulpigita pri lauxintenca mortigo kaj kondamnita al morto. Jen nun la terura sorto, kiu atendis min! Forlasita de cxiuj, kiuj estis al mi karaj sur la tero, malproksima de mia hejmo, mi devis morti senkulpa, en floranta agxo, sub la ekzekutista hakilo! En la vespero de tiu terura tago, kiu determinis mian sorton, mi sidis, sola kaj senespera, en mia malliberejo kaj seriozege direktadis miajn pensojn sur la morton, kiam jen -- malfermigxis la pordo de mia karcero kaj enpasxis viro, kiu, nenion dirante, min longatempe observis. "Cxu en cxi tia situacio mi retrovas vin, Zaleuxkos?" diris li fine. Cxe la unua rigardo, pro la malforta lumo de mia lampo, mi ne rekonis lin; sed la sono de lia vocxo revekis en mi malnovajn memorojn. Estis Valetio, unu el tiuj malmultaj amikoj, kiujn mi konis en la urbo Parizo dum la tempo de mia studado. Li diris, ke la okazo kondukis lin al Firenzo, kie logxas, altrespektata, lia patro; li jam sciigxis pri mia historio kaj estas nun veninta, por min vidi ankoraux unu fojon kaj por ekscii de mi mem, kiel mi povis gxis tia grado kulpigxi. Mi rakontis al li la tutan aferon. Li sxajnis tre mirigita kaj petegis, ke mi cxion diru al li, mia sola amiko, por ke mi ne foriru el la mondo kun mensogo sur la lipoj. Mi jxuris al li, per plej forta jxuro, ke mi diris la veron kaj ke premas min nenia alia kulpo krom tiu, ke, blindigita de brilo de oro, mi ne rimarkis la neversxajnecon de la rakonto de l' nekonato. "Cxu vi do ne konis Biankan?" li demandis. Mi certigis lin, ke mi neniam sxin vidis. Valetio nun rakontis al mi, ke cxirkauxvolvas la aferon granda mistero, ke la gubernatoro tre rapideme plenumigis mian kondamnon, kaj ke kuras famo, laux kiu mi jam de longe konas Biankan kaj mortigis sxin por min vengxi pro sxia edzinigxo kun alia. Mi rimarkigis al li, ke cxio cxi tio tre bone diraplikigxas al la rugxmantelulo, sed ke mi neniel povas pruvi lian kunkulpecon. Valetio cxirkauxprenis min, plorante, kaj promesis fari cxion eblan por almenaux savi mian vivon. Mi havis ne multe da espero; tamen mi sciis, ke Valetio estas prudenta kaj legxoscia homo, kaj ke li faros sian eblon, por min savi. Dum du longaj tagoj mi estis en necerteco; fine aperis Valetio. "Mi alportas konsolon, sed doloran. Vi vivos kaj estos libera, sed kun perdo de unu mano." Kortusxita, mi dankis mian amikon pro mia vivo. Li diris al mi, ke la gubernatoro obstine rifuzis reesplorigi la aferon, sed ke fine, por ne montrigxi maljusta, li konsentis, ke se oni trovos en la libroj pri firenza historio similan aferon, mia puno konformigxu al tie eldirita. Li kaj lia patro tralegis tage kaj nokte la malnovajn librojn kaj fine trovis proceson, kiu plene similas la mian. Jen, lauxtekste, la puno: oni dehaku al li la maldekstran manon, konfisku lian havon, kaj lin mem ekzilu por cxiam. Tia nun estas, diris li, ankaux mia puno, kaj mi devas min pretigi por la dolorplena horo, kiu atendas min. Sed mi ne volas priskribi tiun teruran horon, en kiu, sur la publika vendoplaco, mi metis mian manon sur la blokon, kaj jxetkovris min, elsxprucegante, mia propra sango. Valetio akceptis min en sian domon, gxis mi resanigxis; poste li noblanime provizis min per vojagxa mono; cxar cxio, kion mi laborenspezis kun tiom da penego, estis rabakirita de la jugxistaro. El Firenzo mi vojagxis Sicilion, kaj de tie per la unua sxipo, kiun mi trovis, al Konstantinopolo. Mian tutan esperon mi metis sur la monsumon, kiun mi antauxe alkonfidis al mia amiko; mi ankaux petis, ke li permesu al mi logxi cxe li; sed kiel granda estis mia miro, kiam li demandis min, kial mi ne volas eklogxi en mia propra domo. Li diris al mi, ke fremda homo jam acxetis en mia nomo domon en la greka kvartalo; la sama homo ankaux diris al la najbaroj, ke mi mem alvenos baldaux. Mi tuj iris tien kun mia amiko. Gxoje akceptis min cxiuj miaj konatoj. Maljuna komercisto transdonis al mi leteron, kiun postlasis tie la acxetinto de la domo. Mi legis: "Zaleuxkos! du manoj estas nun pretaj senripoze labori, por ke vi ne sentu la perdon de unu. Al vi apartenas la domo, kiun vi vidas cxi tie, kune kun gxia tuta enhavo; kaj cxiujare oni al vi transdonos tiel multe, ke vi enkalkuligxos inter la plej ricxaj el viaj samlandanoj. Ke vi pardonu al tiu, kiu estas pli malfelicxa ol vi!" Mi povis bone diveni, kiu estas la auxtoro de tiu letero; kaj la komercisto diris al mi, responde al mia demando, ke gxi estis homo, kiun li prenis por Franko: li surhavis rugxan mantelon. Nun mi sciis suficxe, por konfesi al mi mem, ke la nekonato, malgraux cxio, ne estas tute senigita je cxiu nobla inklino. En mia nova domo mi trovis cxion plej bone arangxita, -- interalie, magazenon kun komercajxoj pli belaj ol mi iam havis antauxe. De tiu tempo forpasis dek jaroj. Plivere pro kutimo, ol pro tio, ke mi bezonas tion fari, mi dauxrigas miajn vojagxojn; sed tiun landon, kie mi farigxis tiel malfelicxa, mi neniam revidis plu. Cxiujare mi ricevis, de post tiu tempo, mil ormonerojn; sed kvankam mi gxojas scii, ke tiu malfelicxulo estas nobla homo, tamen li ne povas foracxeti la cxagrenon de mia animo, cxar cxiam vivos en mi la terura bildo de la mortigita Bianka. Zaleuxkos, la greka komercisto, jam finis sian rakonton. La aliaj auxskultis lin kun varmega kunsento; sed pli ol cxiuj kortusxita sxajnis la fremdulo. Kelke da fojoj, dum la rakontado, li profunde ekgxemis; kaj al Mulej sxajnis, kvazaux liaj okuloj plenigxis unufoje de larmoj. Ankoraux longatempe ili priparoladis la historion. La fremdulo demandis: "Cxu vi do ne malamas la nekonaton, kiu tiel malnoble perdigis al vi gravan korpmembron, elmetante al dangxero ecx vian vivon?" "Verdire," respondis la greko, "estis iam horoj, en kiuj mia koro akuzadis lin antaux Dio, ke li alportis al mi tiun cxi malfelicxon kaj venenis mian vivon; sed mi trovis konsolon en la kredo de miaj prapatroj, kaj tiu cxi ordonas al mi ami miajn malamikojn; cetere, li sendube estas ecx pli malfelicxa ol mi." "Vi estas nobla homo!" ekkriis la fremdulo; kaj, emociita, li premis al la greko la manon. Sed nun la gardistarestro interrompis ilian interparoladon. Kun zorgoplena mieno li envenis en la tendon kaj anoncis, ke ili ne sin donu al ripozo, cxar cxi tie estas la loko, kie oni plej ofte surfalas karavanojn; krom tio, liaj gardistoj kredas vidi en la malproksimo aron da rajdantoj. Tre konsternis la komercistojn cxi tiu sciigo; sed la fremdulo miris pri ilia maltrankvileco, cxar li opiniis, ke ili estas suficxe bone armitaj, por ne timi aracxon da rabemaj araboj. "Jes, sinjoro," respondis al li la gardistarestro, "se gxi estus nur tia kanajlaro, oni povus senzorge kusxigxi por ripozi; sed de kelka tempo vidigas sin denove la terura Orbasano; kaj pro tio estas necese, ke ni tenu nin prete." La fremdulo demandis, kiu do estas tiu Orbasano, kaj Ahxmet, la maljuna komercisto, respondis: "Rondiras pri tiu mirinda homo cxiuspecaj legendoj. Unuj kredas lin superhoma estajxo, cxar jam ofte li venke batalis sola kontraux kvin ecx ses atakantoj; aliaj opinias lin iu kuragxa franko, kiun malfelicxo forpelis en cxi tiun regionon; sed el cxiuj pridiroj nur la jena estas nedisputebla: ke li estas fireputacia rabisto kaj sxtelisto." "Tion vi tamen ne povas certigi," protestis Leza, unu el la komercistoj. "Kvankam li estas rabisto, tamen li estas nobla homo, kaj tia li montris sin al mia frato, kiel mi ja povus rakonti al vi. El sia tuta samgentanaro li faris homojn bone ordigitajn: kaj dum li trairadas la dezerton, neniu alia gento kuragxas sin montri. Plie, li ne rabadas kiel faras aliaj, sed li postulas de la karavanoj protektan imposton; kaj kiu volonte tion pagas, povas sendangxere dauxrigi sian vojon, cxar Orbasano estas la sinjoro de la dezerto." Tiel interparoladis la vojagxantoj en la tendo. La gardostarantoj, aliflanke, kiuj postenis cxirkaux la tendaro, komencis maltrankviligxi. Granda amaso da rajdantoj vidigxis en interspaco de duonhora vojo: ili sxajnis alrajdi rekte al la tendaro. Unu el la gardistoj eniris tial en la tendon kaj sciigis, ke versxajne oni baldaux atakos la karavanon. La komercistoj interkonsiligxis, kion ili devas fari: cxu iri renkonte al la malamikoj, aux atendi la atakon. Ahxmet kaj la du pli maljunaj komercistoj volis tion cxi lastan; sed la flamigxema Mulej kaj Zaleuxkos postulis la unuan kaj vokis al helpo la fremdulon. Tiu cxi, trankvilanima, eltiris el sia zono bluan tuketon kun rugxaj steloj, alligis gxin al lanco kaj ordonis al sklavo starigi gxin sur la tendo; li donas garantie sian vivon, li diris, ke la rajdantoj pace preteriros, kiam ili ekvidos tiun signon. La sklavo starigis la lancon sur la tendo; sed Mulej ne volis kredi, ke la rimedo sukcesos. Dume ekarmis sin cxiuj, kiuj estis en la tendaro, kaj, ekscitite atendante, ili rigardadis renkonte al la rajdantoj. Sxajnis tamen, ke tiuj cxi jam ekvidis la signon sur la tendo, cxar ili subite deklinigxis de sia antauxa direkto kaj ekforrajdis flanken per granda cxirkauxiro. Mirigite la vojagxantoj staris tie dum kelkaj momentoj, rigardante jen al la rajdantoj, jen al la fremdulo. Tiu cxi staris antaux la tendo, tute indiferenta, kvazaux nenio okazis, kaj rigardadis malproksimen tra la ebenajxo. Fine Mulej interrompis la silenton: "Kiu vi estas, ho potenca nekonato," ekkriis li, "kiu per sola movo de l' mano obeigas la sovagxajn rabistajn bandojn de l' dezerto?" -- "Vi taksas mian arton pli alta ol gxia vera valoro," respondis Selim Baruhx. "Per cxi tiu signo mi provizis min, kiam mi forsavigxis el mallibereco. Kion gxi signifas, tion mi mem ne scias; mi scias nur jenon: kiu vojagxas kun cxi tiu signo, trovigxas sub potenca protekto." La komercistoj dankis la fremdulon kaj nomis lin ilia savinto. Efektive, la rajdantaro estis tiel multenombra, ke la karavano certe ne povus fari al gxi longan kontrauxstaradon. Pli trankvilanime oni nun kusxigxis ripozi; kaj kiam la suno komencis subiri kaj la vespera vento blovadis tra la sabla ebenajxo, ili ekforiris pluen. La morgauxan tagon ili haltis en interspaco de unutaga vojo de la eliro el la dezerto. Kiam la vojagxantoj denove kunvenis en la granda tendo, Leza, la komercisto, prenis la parolon: "Mi diris al vi hieraux, ke la timata Orbasano estas nobla homo; permesu, ke mi hodiaux gxin pruvu, rakontante al vi la sorton de mia frato. -- Mia patro estis kadio[6] en Akaro. Li havis tri infanojn. Mi estis la plej agxa; mia frato kaj mia fratino estis multe pli junaj ol mi. Kiam mi havis dudek jarojn, la frato de mia patro lasis min voki. Li destinis min esti heredonto de siaj bienoj, kondicxe ke gxis lia morto mi restu cxe li. Sed cxar li atingis grandan agxon, mi revenis ne pli frue ol antaux du jaroj en mian hejmon, ne sciigxinte ion pri la terura sorto, kiu intertempe trafis mian familion, nek kiel Allah gxin favorkore bonigis." La Savo de Fatme. Mia frato Mustafa kaj mia fratino Fatme havis preskaux la saman agxon. La unua estis maksimume du jarojn pli agxa. El la tuta koro ili amis unu la alian, kaj en cxio ili kunlaboradis por malplipezigi al nia malsanema patro la sxargxon de lia granda maljuneco. Kiam venis la dek-sesa naskotago de mia fratino, mia frato arangxis feston. Li invitigis al si cxiujn sxiajn kunludantinojn, prezentigis al ili en la gxardeno de l' patro elektitajn mangxajxojn, kaj, cxe la vesperigxo, invitis ilin fari plezurvetureton surmaran en barko, kiun li jam luis kaj feste ornamis. Fatme kaj sxiaj amikinoj gxoje konsentis; cxar la vespero estis bela kaj la urbo, precipe kiam oni gxin rigardis vespere de sur la maro, prezentis belegan vidajxon. Al la knabinoj estis tiel bone sur la barko, ke ili konsentigis mian fraton veturi cxiam pli kaj pli antauxen en direkto al la plena maro. Sed Mustafa konsentis iom kontrauxvole, cxar jam antaux kelkaj tagoj oni vidis tie korsaron. Ne malproksime de la urbo elstaras en la maron promontoro. Gxis tie la knabinoj volis veturi, por vidi la sunon subiranta en la maron. Cxirkauxremante la promontoron, ili ekvidis, en malgranda interspaco, barkon plenan de viroj armitaj. Antauxvidante ion ne bonan, mia frato ordonis al la remistoj turni la boaton kaj alremi al la tero. Kaj efektive lia timo sxajnis realigxi: la alia barko sekvis rapide tiun de mia frato, atingis gxin, cxar gxi havis pli multe da remistoj, kaj sin tenis cxiam inter nia barko kaj la marbordo. La knabinoj, ekkonsciinte pri la minacanta ilin dangxero, salte levigxis, kriadis, ploradis; vane Mustafa penis ilin retrankviligi, vane li admonis ilin resti senmovaj, cxar ili elmetas la barkon al la dangxero esti renversita per tia tien -- kaj reenkurado. Nenio helpis. Fine, kiam alproksimigxis la alia boato, ili cxiuj kuregis al la posta parto de l' barko, kaj tiu cxi renversigxis. Dume oni jam observis de sur la tero la movojn de la fremda boato; kaj cxar oni jam de kelka tempo estis maltrankvila pro korsaroj, tiu cxi boato vekis suspekton; tial debordigxis kelkaj barkoj, por helpi la nian. Sed ili alvenis nur gxustatempe por ensxipigi la dronantojn. En la konfuzo, la malamika boato jam malaperis. Sur la du barkoj, kiuj surprenis la dronantojn, oni ne sciis certe, cxu cxiuj estas savitaj. Oni reciproke proksimigxis; kaj ho ve! oni eksciis, ke mia fratino kaj unu el sxiaj kunludantinoj malestis; samtempe oni ekvidis en unu el la barkoj fremdulon, kiun konis neniu. Minacite de Mustafa, li konfesis, ke li apartenas al la malamika sxipo, kiu ankrostaras je du mejloj oriente, kaj ke liaj kunuloj, forrapidegante, lin lasis al lia sorto en la momento, kiam li ekkunsavis la knabinojn; li ankaux diris, ke li rimarkis, kiel oni entrenis du el ili en la barkon. Senlima estis la doloro de mia maljuna patro. Ankaux Mustafa estis morte afliktita, ne nur pro tio, ke li perdis sian amatan fratinon, kaj ke li devas sin mem kulpigi pri sxia malfelicxo, sed plie -- tiu amikino de Fatme, kiu partoprenis sxian malfelicxon, estis de siaj gepatroj promesita al li kiel edzino, kaj tion li ankoraux ne kuragxis konfesi al nia patro, cxar sxiaj gepatroj estis malricxaj kaj de malaltranga deveno. Sed mia patro estis homo severa. Kiam lia cxagrenego iom malpliigxis, li venigis al si Mustafan kaj diris al li: "Via malsagxeco nun rabis de mi la konsolon de miaj lastaj jaroj kaj la gxojon de miaj okuloj. For de mi! mi forpelas vin por eterne de antaux mia vizagxo; mi malbenas vin kaj viajn posteulojn; kaj ne pli frue ol tiam, kiam vi rekondukos al mi Fatme'on, via kapo liberigxos de la malbeno de l' patro." Tion mia malfelicxa frato tute ne atendis. Jam antauxe li firme decidis elsercxi sian fratinon kaj sxian amikinon: por tio li nur volis elpetegi al si la benon de la patro, kaj nun tiu cxi forpelis lin, malbenitan, en la mondon. Tamen, kvankam granda jam estis lia aflikto, tiu cxi nova malfelicxo, kiun li ja ne meritis, plifortigis nun lian kuragxon. Li iris al la kaptita korsaro kaj demandis lin, kien veturas lia sxipo, kaj eksciis, ke ili komercas pri sklavoj kaj faras kutime grandan publikan sklavovendadon en Balsoro. Kiam li revenis hejmen, por pretigi sin por la vojagxo, la kolero de la patro sxajnis iom kvietigxinta, cxar li sendis al li sakon da oro, kiel subtenon dum la vojagxo. La gepatrojn de Zorajde -- tiel nomigxis lia forrabita fiancxino -- Mustafa, plorante, adiauxis; poste li ekforiris Balsoron. Li faris la vojagxon surtere, cxar de nia urbeto al Balsoro nenia sxipo tiutempe veturis. Tial li devis fari tre strecxitajn tagvojirojn, por alveni Balsoron ne tro longatempe post la korsaroj. Cxar li havis bonan cxevalon kaj nenian pakajxon, li esperis atingi la urbon en la fino de la sesa tago. Sed en la vespero de la kvara tago, dum li tute sola rajdis sian vojon, surfalis lin subite tri viroj. Rimarkinte, ke ili estas bone armitaj kaj fortaj kaj ke ili celas lian monon kaj lian cxevalon plivere ol lian vivon, li kriis al ili, ke li volas kapitulaci. Ili desaltis de siaj seloj, kunligis al li la piedojn sub la ventro de lia cxevalo, kaj, metinte lin meze inter sin, dum unu el ili ekprenis lian bridon, ili ekfortrotis rapide, ne parolante ecx unu vorton. Mustafa fordonis sin al premanta malespero. Sxajnis, ke jam nun plenumigxis por la malfelicxulo la malbeno de lia patro; cxar kiel li povas esperi savi sian fratinon kaj Zorajde'on, se, senigita je cxiuj rimedoj, li nenion povas doni, por ilin liberigi, krom sia mizera vivo? Mustafa kaj liaj senparolaj akompanantoj jam rajdis eble unu horon proksimume, kiam ili deturnigxis en malgrandan flankvaleton. La valeto estis cxirkauxborderita de altaj arboj. Mola, malpale verda herbejo, tra kies mezo rivereto fluis rapide, invitis al ripozo. Kaj efektive li ekvidis, starigitajn tie, dek kvin gxis dudek tendojn. Al la palisetoj de l' tendoj estis ligitaj kameloj kaj belaj cxevaloj; kaj el unu el la tendoj elsonis gajaj melodioj de citro kaj du belaj vocxoj de viroj. Al mia frato sxajnis, kvazaux homoj, kiuj elektis tiel agrablan tendarejon, ne povus intenci kontraux li ion malbonan; tial li obeis sentime la ordonon de siaj kondukantoj, kiuj, disiginte liajn ligilojn, faris al li signon, ke li desaltu de cxevalo. Oni kondukis lin en tendon pli grandan ol la ceteraj, belete, preskaux kokete ornamitan interne. Belegaj orbroditaj kusenoj, teksitaj tapisxoj, oritaj incensujoj estus montrintaj aliloke ricxecon kaj komforton; sed cxi tie ili sxajnis nur kuragxacxa rabajxo. Sur unu el la kusenoj sidis maljuna vireto; lia vizagxo estis malbela, lia hauxto nigre bruna kaj brilanta; kaj malloga trajto de malica ruzo cxirkaux okuloj kaj busxo faris malameginda lian vidigxon. Kvankam cxi tiu viro penadis donigi al si kiom eble da respekto, tamen Mustafa baldaux rimarkis, ke ne por li oni tiel ricxe ornamis la tendon; kaj la alparolmaniero de liaj kondukantoj sxajnis lin pravigi en lia supozo. "Kie estas la Forta?" demandis ili la malgrandulon. "Li faras cxaseton," respondis cxi tiu; "sed li komisiis min okupi, kiel anstatauxanto, sian lokon." -- "Ne sagxe li agis, tion farante," rediris unu el la rabistoj, "cxar baldaux oni devos decidi, cxu tiu cxi hundo devas morti aux pagi; kaj tion scias la Forta pli bone ol vi." La malgrandulo, kiu havis, lauxsxajne, deziron sin vengxi per bato, sin levis en la sento de sia indeco kaj elrektigis sin alten, por atingi per siaj fingropintoj la orelon de sia kontrauxulo. Sed vidante, ke liaj penoj restas senfruktaj, li komencis insulti; kaj vere, cxiun lian malgxentilajxon la aliaj plenvalore repagis, ke la tuta tendo rebruegis de la interinsultado. Subite malfermigxis la pordo de l' tendo, kaj enpasxis altkreska majesta viro, juna kaj bela kiel princo de Perslando. Liaj vestoj kaj armiloj estis, esceptinte nur lian belegan sabron kaj lian ricxe ornamitan ponardon, neatentindaj kaj simplaj; sed lia severa rigardo, ja lia tuta tenigxo, kvankam neniel timigaj, inspiris respekton. "Kiu gxi estas, kiu kuragxas ekmalpaci en mia tendo?" kriis li al la timigitaj apudestantoj. Dum kelkaj momentoj regis profunda silento; fine rakontis unu el tiuj, kiuj alvenigis Mustafan, kiel la afero okazis. Cxe tio rugxigxis de kolero la vizagxo de tiu, kiun oni nomis "la Forta." "Cxu vi kredas, ke mi iam min lasus anstatauxigxi de vi, Hasano?" kriis li, per terura vocxo, al la malgrandulo. Tiu cxi kvazaux kuntirigxis pro timo, tiel ke li sxajnis ecx multe pli malgranda ol antauxe, kaj eksxteligxis al la elirejo de la tendo. Sed bontrafa piedekbato de la Forta igis lin, per granda neordinara salto, elflugi tra la pordo. Kiam la hometo estis malaperinta, la tri viroj kondukis Mustafan antaux sian hetmanon, kiu jam sidigis sin sur la kusenoj. "Jen ni alvenigas tiun, kiun vi ordonis al ni kapti." La cxefo longe observis la kaptiton; poste li parolis: "Basxao de Suliejka! via propra konscienco ja diras al vi, kial vi nun staras antaux Orbasano." Auxdinte tion, mia frato sin jxetis antaux li genue kaj respondis: "Ho sinjoro! al mi sxajnas, ke vi eraras; mizera malfelicxulo mi ja estas, sed ne tiu basxao, kiun vi sercxas!" Mirigis cxi tiuj vortoj cxiujn, kiuj estis en la tendo. Sed la sinjoro de la tendo parolis: "Ne multe utilos al vi viaj sxajnmanovroj, cxar mi tuj alkondukigos al vi personojn, kiuj vin bone rekonos." Li ordonis alkonduki Zulejman. Oni venigis en la tendon maljunan virinon, kiu, al la demando, cxu sxi ne rekonas en mia frato la Basxaon de Suliejka, respondis: "Jes, ja! Kaj mi jxuras per la tombo de l' Profeto, gxi estas la basxao kaj neniu alia." -- "Vidu nun, abomenulo, kiel vi vane estis ruza," ekparolis kolere la Forta. "Vi estas por mi tro malestiminda, por ke mi malpurigu per via sango mian bonan ponardon; sed al la vosto de mia cxevalo mi alligos vin morgaux, kiam la suno levigxos, kaj mi trarajdegos kun vi la arbarojn, gxis gxi subiros malantaux la montoj de Suliejka!" Nun ekperdis mia malfelicxa frato la kuragxon. "Tio estas la malbeno de mia kruela patro," ekkriis li, plorante; "jen gxi alpelas min al malhonora morto; kaj ankaux vi estas perdita, dolcxa fratino, kaj vi, Zorajde!" -- "Via ludacxo nenion utilas al vi," diris unu el la rabistoj, ligante al li la manojn malantaux la dorso; "eliru tuj el la tendo, cxar la Forta ekmordas la lipojn kaj rigardas al sia ponardo. Se vi volas travivi ankoraux unu nokton, venu!" Ekforkondukante mian fraton, la rabistoj renkontis tri aliajn, antauxenpelantajn kaptiton. Ili eniris kun li en la tendon. "Jen tiu basxao, kiun ni nun venigas al vi laux via ordono," diris ili, kaj ili kondukis la kaptiton antaux la kusenon de la Forta. Kiam la kaptito estis tien kondukita, mia frato havis bonan okazon, por observi lin, kaj al li mem falis en la okulojn la simileco, kiun havis tiu homo kun li; nur lia barbo estis pli nigra, kaj pli bruna lia vizagxo. Sxajnis, ke la apero de la dua kaptito tre mirigis la Fortan. "Kiu el vi estas la gxusta?" li demandis, rigardante jen mian fraton, jen la alian. "Se vi aludas la Basxaon de Suliejka," respondis, per fiera tono, la kaptito, "tio estas ja mi!" Longe kaj fikse la Forta rigardis la basxaon, per sia severa terura rigardo; poste, nenion dirante, li faris signon, ke oni konduku lin for. Kiam cxi tio estis farita, li alproksimigxis al mia frato, distrancxis ponarde liajn ligilojn kaj faris signon, ke li sidigxu apud li sur la kuseno. "Mi estas vere afliktita, fremdulo," diris li, "ke mi prenis vin por tiu monstro, sed alskribu gxin al stranga dispono de l' cxielo, kiu faligis vin en la manojn de miaj fratoj, en la horo mem, kiu estas dedicxita al la pereo de tiu kanajlo." Mia frato petis lin pri unu sola favoro: ke li permesu al li dauxrigi tuj lian vojagxon, cxar cxiu prokrasto povas esti por li pereiga. La Forta informigis sin pri liaj urgxaj aferoj; kaj post kiam Mustafa cxion rakontis al li, li konsilis al li pasigi cxi tiun nokton en lia tendo; li kaj lia cxevalo sendube bezonas ripozon; sed la morgauxan tagon li montros al li vojon, kiu kondukos lin al Balsoro post unu kaj duono da tago. Mia frato konsentis, estis bonege regalita, kaj dormis trankvile gxis la mateno en la tendo de l' rabisto. Kiam li revekigxis, li vidis sin tute sola en la tendo, sed antaux la kurteno li ekauxdis kelkajn vocxojn kune parolantajn: ili sxajnis aparteni al la sinjoro de l' tendo kaj al la malgranda nigrebruna vireto. Li subauxskultis iome, kaj auxdis, je sia konsternego, kiel la malgrandulo insiste postulas de la alia, ke li mortigu la fremdulon, cxar, se li estos liberigita, li povos ilin cxiujn perfidi. Mustafa tuj rimarkis, ke la vireto portas koleron kontraux li, cxar li estis la kauxzo de tio, ke oni traktis lin hieraux tiel malbone. Dum kelkaj momentoj la Forta sxajnis pripensi. "Ne," parolis li fine, "li estas mia gasto, kaj por mi la gastrajto estas sankta; krom tio, sxajnas al mi, ke li ne havas tian mienon, kvazaux li volus nin perfidi." Dirinte tion, li forsxovis la kurtenon kaj eniris en la tendon. "Pacon al vi, Mustafa," diris li; "ni gustumu la matenan trinkon; poste vi pretigxu por la foriro." Li prezentis al mia frato pokalon da sorbedo kaj, kiam ili estis trinkintaj, ili bridis la cxevalojn, kaj kun koro multe pli kuragxa ol cxe sia alveno Mustafa surcxevaligxis. Ili baldaux preterrajdis la tendaron, kaj nun ili deturnigxis en largxan vojon, kondukantan en la arbaron. La Forta rakontis al mia frato, ke tiu basxao, kiun ili kaptis dum la cxasado, promesis toleri, ke ili restu sendangxere en lia regiono; sed antaux kelkaj semajnoj li kaptis unu el la plej bravaj de la bando kaj, post plej teruraj turmentegoj, lasis lin pendigi. Jam de longe li tenis lin sub spionado, kaj hodiaux li devas morti. Mustafa ne kuragxis ion kontrauxdiri, cxar li estas felicxa, ke li mem savigxis kun sendifekta hauxto. Cxe la eliro de la arbaro la Forta haltigis sian cxevalon, priskribis al mia frato la vojon, etendis al li sian manon por adiauxi, kaj parolis: "Mustafa, vi farigxis, en stranga maniero, gasto de la rabisto Orbasano. Mi ne volas ordoni, ke vi nepre prisilentu, kion vi vidis kaj auxdis. Kvankam senkulpa, vi elsuferis la antauxtimon de l' morto, kaj mi sxuldas al vi kompenson. Prenu, kiel memorajxon, cxi tiun ponardon; kaj kiam ajn vi bezonos helpon, gxin sendu al mi, kaj mi rapidos por vin defendi. Eble ankaux cxi tiu saketo utilos al vi por via vojagxo." Mia frato dankis lin pro lia noblanimeco; li prenis la ponardon, sed la saketon li ne volis akcepti. Ankoraux unu fojon Orbasano premis al li la manon, faligis teren la saketon kaj ekforgalopis ventegorapide en la arbaron. Vidante, ke jam ne plu estas eble lin kuratingi, Mustafa desaltis de sia cxevalo, por reeklevi la saketon, kaj ekmiregis pro la grandanimeco de sia gastiginto, cxar la saketo enhavis multegon da oro. Li dankis Allah'on pro sia savigxo, kaj rekomendinte al lia favorkoreco la noblan rabiston, li ekdauxrigis gajakore sian vojon al Balsoro. Leza silentigxis kaj demande rigardis Ahxmet'on, la maljunan komerciston. "Ne, se estas tiel," diris cxi tiu, "volonte mi plibonigas mian jugxon pri Orbasano; cxar vere, bele li agis kontraux via frato." "Li agis kiel brava Islamano," ekkriis Mulej; "sed mi esperas, ke tio ne estas jam la fino de via rakonto, cxar, se mi ne eraras, ni cxiuj deziregas auxdi plue, kio okazis al via frato, kaj cxu li liberigis Fatme'on, vian fratinon, kaj la belan Zorajde'on." "Se tio vin ne enuigas, mi volonte dauxrigos la rakonton," respondis Leza, "cxar, efektive, la historio de mia frato estas aventuroplena kaj miriga." Cxe la tagmezo de la sepa tago post sia foriro, Mustafa enrajdis tra la pordego de Balsoro. Enirinte en karavanejon, li tuj demandis, kiam komencigxos la sklavovendado, kiu cxiujare farigxas cxi tie. Sed li ricevis la teruran respondon, ke li venas tro malfrue je du tagoj. Oni esprimis bedauxron pro lia malfruigxo kaj rakontis al li, ke li multe perdis, cxar, en la plej lasta tago de l' vendado, alvenis du sklavinoj tiel superege belaj, ke ili altiris sur sin la rigardojn de cxiuj acxetantoj. Tiuj cxi lastaj, oni diris, interbatigxis kaj interdissxirigxis en plej bona maniero pro tiuj belulinoj, kiuj fine ja estis venditaj, sed por prezo tiel alta, ke nur ilia nuna sinjoro povis gxin pagi. Mia frato informigxis pli detale pri la sklavinoj kaj jam ne dubis plu, ke tio estas la samaj malfelicxulinoj, kiujn li nun sercxas. Li eksciis plie, ke tiu, kiu ilin acxetis, logxas je kvardek horoj de Balsoro kaj nomigxas Tiuli-Kos, eminenta, ricxa, sed jam iom maljuna viro, kiu en pasinta tempo estis Kapudan-basxao[7] de l' kalifo, sed nun estas eksigxinta, por elripozi kun siaj amasigitaj ricxajxoj. Komence Mustafa volis tuj residigxi sur sian cxevalon, por rapidatingi Tiulin, kiu apenaux povis esti antauxigxinta ecx je unutaga vojiro. Sed ekpensinte, ke li, solulo, neniel povas sukcesi kontraux tiu potenca vojagxanto, nek rekapti de li lian akiron, li penis elpensi alian agmanieron, kaj baldaux li trovis gxin. Lia maldistingigxo je la Basxao de Suliejka, -- konfuzo, kiu siatempe minacis farigxi por li tiel dangxera, -- venigis al li la penson, eniri sub tiu nomo en la domon de Tiuli kaj tiumaniere riski unu ekprovon por liberigi la du malfelicxajn knabinojn. Li do dungis kelke da servistoj kaj cxevaloj, -- por tio bonege utilis al li la mono de Orbasano, -- havigis al si mem kaj al siaj servistoj belegajn vestojn, kaj ekvojiris al la kastelo de Tiuli. Post kvin tagoj li alvenis proksimen de tiu kastelo. Gxi kusxis sur bela ebenajxo. De cxiuj flankoj cxirkauxfermis gxin altaj muroj, kiujn la konstruajxoj nur tre malmulte superstaris. Alveninte tien, Mustafa kolorigis nigraj siajn harojn kaj sian barbon kaj sxmiris sian vizagxon per la suko de iu kreskajxo, kiu donis al gxi gxuste tiun saman brunetan koloron, kiun havis la vizagxo de l' Basxao. Poste li sendis en la kastelon unu el siaj servistoj, kiu petis por li, en la nomo de l' Basxao de Suliejka, pri nokta ripozejo. Baldaux revenis la servisto kun kvar bele vestitaj sklavoj, kiuj prenis per la brido la cxevalon de Mustafa kaj kondukis sur la korton de l' kastelo. Tie ili helpis lin decxevaligxi, kaj kvar aliaj kondukis lin sur largxa marmora sxtuparo supren al Tiuli. Tiu cxi, maljuna gajhumora bravulo, akceptis mian fraton kun respekto kaj ordonis meti antaux li la plej bonan, kiun povis prepari lia kuiristo. Post la mangxo Mustafa iom post iom igis la paroladon ektusxi la novajn sklavojn, kaj Tiuli lauxdis ilian belecon, plendante nur pri tio, ke ili estas cxiam tiel malgxojaj; tamen li kredis, ke tio baldaux forpasos. Tre gxojigite pro cxi tiu akcepto mia frato kusxigxis ripozi kun plej belaj esperoj. Li jam dormis eble unu horon proksimume, kiam revekis lin la brilo de lampo, kiu pikis blindige liajn okulojn. Li suprensidigxis en la lito, sed kredis, ke li ankoraux songxas, cxar antaux li staris tiu nigre-bruna hometo el la tendo de Orbasano, tenante lampon en la mano kaj distordante sian busxacxon en malagrablegan rideton. Mustafa ekpremetis al si la brakon kaj sxirpincxis la nazon, por sin konvinki, cxu li vere maldormas; sed la aperajxo restis kiel antauxe. "Kion vi volas apud mia lito?" ekkriis Mustafa, rekonsciigxinte el sia mirego. "Nu, ne tiel ekscitigxu, sinjoro," parolis la hometo; "mi bone divenis, kial vi venis cxi tien. Vian estimindan vizagxon mi ankaux ne forgesis; tamen, por diri la veron, se mi ne estus, per mia propra mano, helpinta pendigi la Basxaon, vi eble min trompus. Sed nun mi estas cxi tie, por fari al vi demandon." "Antaux cxio diru, kiel vi cxi tien venis," rediris al li Mustafa, kiu koleregis pro tio, ke li nun estas elperfidita. -- "Tion mi ja tre volonte diros al vi," respondis la alia. "Cxar mi ne povis plu vivi en bona interrilato kun la Forta, mi forkuris. Sed vi, Mustafa, estis en realeco la kauxzo de nia malpaco, kaj tial vi devas doni al mi vian fratinon, kiel edzinon, rekompence de kio mi helpos vin ambaux forkuri. Se vi sxin ne donos, mi iros al mia nova sinjoro kaj rakontos al li iom pri la nova Basxao." Mustafa frenezigxis de teruro kaj kolero. Nun, kiam li kredis, ke li certe atingis la celon de siaj deziroj, venis tiu mizerulo kaj ilin vanigis. Estis nur unu rimedo, kiu povus sukcesigi lian projekton: la malhometon li nepre devas mortigi. Per unu salto li do eljxetigxis al li el la lito; sed lia malamiko, sendube antauxvidinte ion similan, lasis fali la lampon, ke gxi estingigxis, kaj forkuregis en la mallumo, freneze kriante por helpo. Nun estis tre kriza la situacio de Mustafa. La knabinojn li devis por tiu momento forlasi kaj prizorgi nur sian propran savigxon. Li iris tial al la fenestro, por vidi, cxu li ne povas tie trasalti. Gxis la tero estis priatentinda profundo kaj kontrauxflanke staris alta muro, super kiun li devus grimpi. Dum li staris meditante cxe la fenestro, subite li ekauxdis multajn vocxojn, proksimigxantajn al lia cxambro. Ili jam atingis la pordon. Senespera, li nun ekkaptis sian ponardon kaj siajn vestojn kaj elsaltis tra la fenestro. La falo estis malfacila, sed li sentis, ke li ne rompis al si ian korpmembron; li do tuj relevigxis kaj kuris al la muro, kiu cxirkauxis la korton, gxin suprenrampis, je la mirego de siaj persekutantoj, kaj baldaux sin trovis sur libera kamparo. Li dauxrigis kuri, gxis li alvenis malgrandan arbaron, kie li jxetis sin teren, ellacigita. Tie li pripensis, kion li devas fari. Siajn cxevalojn kaj servistojn li devis forlasi; sed prosperis al li konservi sian monon, kiun li portis en sia zono. Baldaux montris al li lia elpensema kapo alian savrimedon. Li iris pluen en la arbaro, gxis li alvenis vilagxon, kie por malalta prezo li acxetis cxevalon, kiu baldaux lin portis en urbon. Tie li informigxis pri kuracisto, kaj oni rekomendis al li iun spertan maljunulon. Tiun cxi, pere de kelke da oraj moneroj, li konsentigis konigi al li kuracilon, kiu kauxzos mortsimilan dormon, tuj per dua rimedo reforigeblan. Akirinte tiun rimedon, li acxetis longan artefaritan barbon, nigran talaron kaj cxiuspecajn skatolojn kaj retortojn, tiel ke li povis bone prezenti vojagxantan kuraciston, sursxargxis siajn posedajxojn sur azenon kaj ekvojagxis returne en la kastelon de Tiuli-Kos. Li povis esti certa, ke tiucxifoje oni lin ne rekonos, cxar la barbo lin aliformigis gxis tia grado, ke li ja apenaux rekonis sin mem. Alveninte cxe Tiuli, li anoncigis sin kiel la kuraciston Sxakamankabudibaba. Kiel li pensis, tiel okazis. La belega nomo tiel bone rekomendis lin al la maljuna malsagxulo, ke tiu cxi tuj invitis lin mangxi. Sxakamankabudibaba aperis antaux Tiuli; kaj apenaux ili interparoladis unu plenan horon, la maljunulo decidis submeti cxiujn siajn sklavinojn al la kuracado de l' sagxa medicinisto. Tiu cxi apenaux povis kasxi sian gxojon, ke li nun revidos sian amatan fratinon: kaj kun frapanta koro li sekvis Tiulin, kiu kondukis lin en la serajlon. Ili venis en cxambron bele ornamitan, sed en gxi trovigxis neniu. "Kara doktoro Sxambaba, aux kiel ajn vi estas nomata," parolis Tiuli-Kos, "rigardu atente la truon en tiu muro; tra tiu truo eletendos sian brakon cxiu mia sklavino, kaj tiam vi povos ekzameni, cxu la pulso estas malsana aux ne." Mustafa vane petegis kaj argumentis; permeson li ne ricevis por vidi la knabinojn; tamen ilia sinjoro konsentis diri al li, kiel cxiu el ili kutimas farti. Nun eltiris Tiuli el sia zono longan paperajxon kaj per lauxta vocxo eknomis unuope siajn sklavinojn. Cxe cxiu alvoko eletendigxis tra la muro unu mano, kaj la kuracisto ekzamenis la pulson. Jam estis vocxe legitaj ses nomoj, kaj cxiujn oni deklaris bonsanaj; kaj nun legis Tiuli, kiel sepan nomon, "Fatme," kaj malgranda blanka mano eligxis tra la muro. Tremante de gxojo, Mustafa ekkaptis gxin kaj, kun serioza mieno, deklaris grave malsana. Tiuli tre maltrankviligxis kaj ordonis al sia sagxa Sxakamankabudibaba, rapide prepari kuracilon. La kuracisto eliris el la cxambro kaj skribis sur papereton: "Fatme! mi volas vin savi; sed por tio necese estas, ke vi decidigxu preni medikamenton, kiu faros vin dum du tagoj senviva! Tamen mi posedas rimedon, kiu redonos al vi la vivon. Se vi tion konsentas, diru nur, ke cxi tiu trinkajxo nenion helpis, kaj tio estos por mi signo, ke vi akceptas mian proponon." Baldaux li revenis en la cxambron, kie Tiuli atendis lin. Li kunportis trinketon ne malutilan, palpis ankoraux unufoje la pulson de l' malsana Fatme kaj sxovis samtempe la papereton sub sxian braceleton; la trinketon li transdonis al sxi tra la aperturo en la muro. Tiuli sxajnis tre maltrankvila pro Fatme kaj prokrastis gxis pli oportuna tempo la ekzamenon de la ceteraj sklavinoj. Forlasinte, kune kun Mustafa, la cxambron, li parolis per malgxoja tono: "Sxadibaba, diru malkasxe, kion vi pensas pri la malsano de Fatme?" Sxakamankabudibaba respondis kun profunda ekgxemo: "Ho sinjoro, ke la Profeto donu al vi konsolon! Sxi havas febron malrapidiran, kiu ja eble estos sxia finigxo." Cxe tio ekflamis la kolero de Tiuli: "Kion vi diras, malbenita medicinista hundo? Cxu sxi, pro kiu mi elpagis du mil ormonerojn, devos mortacxi kiel bovino? Sciu, ke se vi ne sukcesos sxin savi, mi dehakos al vi la kapon!" Nun mia frato ekkomprenis, ke li agis mallerte, kaj penis redoni al Tiuli esperon. Dum ili tiel interparolis, venis el la serojlo nigra sklavo, por sciigi al la kuracisto, ke la trinketo nenion helpis. "Uzu vian tutan arton, Sxakamdababelda, aux kiel ajn vi vin skribas; mi pagos al vi cxion, kion vi postulos," kriis Tiuli-Kos, preskaux plorante pro timo, ke li perdos tiom da oro. "Mi donos al sxi sukajxeton, kiu liberigos sxin de cxia premego," respondis la kuracisto. "Jes, jes, donu al sxi sukajxeton," plorparolis la maljuna Tiuli. Plena de espero, Mustafa foriris sercxi sian dormigilon; kaj doninte gxin al la nigra sklavo kaj klariginte kiom oni per unu fojo devas preni, li iris al Tiuli kaj diris, ke li devas ankoraux sercxi apud la lago iujn sanigajn herbojn. Dirinte tion, li elforrapidis tra la pordego. Apud la lago, kiu kusxis ne malproksime de la kastelo, li demetis siajn falsajn vestojn kaj jxetis en la akvon, ke ili gaje nagxis cxirkauxe; sin mem li kasxis en la arbetajxaro, atendis tie la nokton, kaj poste ensxteligxis en la tombejon apud la kastelo de Tiuli. Mustafa forestis eble apenaux unu horon el la kastelo, kiam oni alportis al Tiuli la sciigon, ke lia sklavino Fatme mortigxas. Li forsendis servistojn al la lago, por tuj venigi la kuraciston, sed baldaux revenis solaj liaj senditoj kaj raportis, ke la malfelicxa kuracisto falis en la akvon kaj dronis; oni povas vidi lian nigran talaron nagxantan en la lago; tie kaj cxi tie elrigardetas ankaux el la ondoj lia majesta barbo. Jam ne esperante pri savo, Tiuli malbenis sin mem kaj la tutan mondon, elsxiris al si la barbon kaj ekkuris, kapantauxen, kontraux la muron. Sed cxio cxi tio utilis nenion, cxar Fatme baldaux ellasis la lastan spiron sub la manoj de la aliaj virinoj. Sciigxinte pri sxia morto, Tiuli ordonis, ke oni rapide faru cxerkon, cxar li ne povis toleri mortinton en la domo; kaj la kadavron li lasis forigi en la mauxzojeon. La portistoj alportis tien la cxerkon, rapide metis gxin teren kaj forkuris, cxar ili ekauxdis el inter la aliaj cxerkoj ve-kriadon kaj gxemegojn. Mustafa, kiu kasxis sin malantaux la cxerkoj kaj de tie forkurigis la portistojn, elvenis nun el sia kasxejo kaj eklumigis lampon, kiun li por tiu celo jam kunportis. Poste, ekpreninte boteleton, kiu enhavis la vekontan medikamenton, li levis la kovrilon de la cxerko de Fatme. Sed kia teruro ekkaptis lin, kiam sin montris al li, cxe la lumo de la lampo, trajtoj tute nekonataj! Nek mia fratino nek Zorajde, sed iu tute alia kusxis en la cxerko. Multe da tempo li bezonis, por reekregi sin post cxi tiu nova bato de l' sorto; sed fine kompato venkis lian koleron. Li malsxtopis sian boteleton kaj versxetis al sxi la medikamenton inter la lipojn. Sxi ekspiris, ekmalfermis la okulojn kaj sxajnis longe pripensi, kie sxi estas. Fine sxi rememoris, kio okazis; sin levis el la cxerko; kaj sin jxetis al la piedoj de Mustafa. "Kiel mi povas vin danki, ho favorkora estajxo," sxi ekkriis, "ke vi savis min el mia terura mallibereco!" Mustafa interrompis sxiajn dankesprimojn per la demando, kiel farigxis, ke sxi kaj ne Fatme, lia fratino, estas savita. Sxi rigardis lin, mirigita. "Nun fine mi ekkomprenas mian savigxon, kiu gxis nun estis al mi neklarigebla," sxi respondis; "sciu, ke en tiu kastelo oni nomis _min_ Fatme, kaj al _mi_ vi donis vian papereton kaj la savtrinkajxon." Mia frato petegis la savitan knabinon, ke sxi donu al li sciigojn pri lia fratino kaj Zorajde; kaj li eksciis, ke ili ambaux sin trovas en la kastelo, sed jam ricevis, laux la kutimo de Tiuli, aliajn nomojn; ili nun estas nomataj Mirza kaj Nurmahal. Vidante, ke mia frato tiagrade malgxojas pro cxi tiu malsukceso, Fatme, la savita sklavino, ekpenis lin rekuragxigi kaj promesis sciigi al li rimedon, por liberigi spite cxio ambaux knabinojn. Revigligita de cxi tiu penso, Mustafa elcxerpis novan esperon; li petis sxin nomi tiun rimedon, kaj sxi parolis: "Mi ja estas nur de kvin monatoj sklavino de Tiuli, tamen tuj de la komenco mi pripensis savigxon, sed por mi sola gxi estis tro malfacila. Sur la interna korto de l' kastelo vi sendube ekvidis puton, kiu eljxetas akvon el dek tubegoj; tiun puton mi ankaux rimarkis. Mi memoris, ke mi jam vidis en la domo de mia patro similan puton, kies akvo alfluadas tra vasta kondukilaro. Nu, kun la celo ekscii, cxu ankaux cxi tiu puto estas same konstruita, mi lauxdis unu tagon en cxeesto de Tiuli gxian belecon kaj demandis pri gxia arhxitekturisto. 'Mi mem konstruis gxin,' li respondis, 'kaj tio, kion vi vidas cxi tie, estas la malplej rimarkinda; cxar la akvo alvenas el rivereto je almenaux mil pasxoj de tie cxi kaj trafluadas volbitan kondukilegon, kiu havas almenaux la alton de homo; kaj de cxio cxi tio mi mem faris la planon.' Auxdinte tion, mi ofte deziris havi, nur dum unu momento, forton de viro, por povi ellevi unu el la sxtonegoj el la flanko de l' puto; tiam mi povus forkuri, kien ajn mi nur volus. Mi do montros al vi nun la kondukilegon; vi povos penetri tra gxi nokte en la kastelon kaj forsavi viajn amatojn. Sed almenaux du virojn vi devos havi kun vi, por superforti la sklavojn, kiuj nokte gardas la serajlon." Tiel sxi parolis. Mia frato, kvankam jam du fojojn lin trompis liaj esperoj, denove rekuragxigxis kaj esperis, kun helpo de Allah, plenumi la planon de l' sklavino. Li promesis al sxi, ke li poste prizorgos sxian forvenon en sxian hejmon, se sxi lin helpos penetri en la kastelon. Tamen faris al li zorgojn ankoraux jena pripenso: kie li povos trovi du -- tri fidelajn helpontojn. Subite li ekpensis pri la ponardo de Orbasano kaj pri la promeso, kiun donis al li la rabisto, rapidi lin helpi, kie ajn li bezonus lin. Li do forlasis, kune kun Fatme, la tombejon, por iri sercxi la rabiston. En la sama urbo, en kiu li sin sxangxis en kuraciston, li acxetis per sia lasta mono cxevalon kaj dungigis Fatme'on al malricxa virino, kiu logxis en la antauxurbo. Li mem rapidis al la montaro, kie li la unuan fojon renkontis Orbasanon, kaj alvenis tien post tri tagoj. Baldaux li retrovis la tendaron kaj aperis neatendite antaux Orbasano, kiu lin amike bonvenigis. Li rakontis al li siajn malsukcesajn klopodojn, cxe kio, de tempo al tempo, la seriozema Orbasano ne povis ne ridi iome, precipe kiam li image prezentis al si la kuraciston Sxakamankabudibaba. Sed pri la perfido de la malgrandulo li tre kolerigxis, kaj jxuris, ke li pendigos lin propramane, kie ajn li lin trovos. Al mia frato li certigis, ke li tuj estos preta lin helpi, kiam li antauxe refortigxos post la vojagxo. Mustafa tial denove restis dum tiu nokto en la tendo de Orbasano; sed kun la unua matenrugxo ili ekforiris, kaj Orbasano kunprenis tri siajn plej kuragxajn virojn, provizitajn per bonaj cxevaloj kaj armiloj. Ili rajdis rapide antauxen kaj venis post du tagoj en la urbeton, kie Mustafa jam lasis la liberigitan Fatme'on. Kune kun sxi, ili rajdis pluen de tiu urbeto gxis la malgranda arbaro, de kie oni povis vidi la kastelon de Tiuli, ne malproksime kusxantan. Tie ili ekkampis, por atendi la nokton. Kiam farigxis mallume, ili tuj alsxteligxis, kondukataj de Fatme, al la rivereto, kie estis la deirpunkto de la akvokondukilego; kaj baldaux ili cxi tiun trovis. Fatme'on kaj unu serviston ili lasis tie starantajn kun la cxevaloj kaj ekmallevigxis en la kondukilegon; sed antaux ol ili eniris, Fatme ankoraux unufoje cxion precize ripetis al ili, nome: ke ili venos tra la puto sur la internan korton de l' kastelo; tie estas en la dekstra kaj maldekstra anguloj du turoj; en la cxambro malantaux la sesa pordo, se oni kalkulas de la dekstra turo, sin trovas Fatme kal Zorajde, gardataj de du nigraj sklavoj. Bone provizitaj per armiloj kaj feraj leviloj, Mustafa, Orbasano kaj du aliaj malsupreniris en la akvokondukilon. Ili ja enakvigxis gxis la zono; tamen ili energie trapusxis sin antauxen. Post duono da horo ili alvenis la puton mem kaj tuj ensxovis siajn levilojn. La muro estis dika kaj firma, sed al la kunigitaj fortoj de la kvar homoj gxi ne povis longe kontrauxstari; ili baldaux enrompis truegon, suficxe grandan, por ke oni povu facile trasxovigxi. Orbasano eniris la unuan kaj posthelpis la aliajn. Kiam cxiuj sin trovis sur la korto, ili esploris la kontrauxan flankon de l' kastelo, por eltrovi la jam priskribitan pordon. Sed ili ne povis interkonsenti, pri kiu pordo gxi estas, cxar, kalkulante de la dekstra turo al la maldekstra, ili trovis pordon murfermitan kaj nun ne sciis, cxu Fatme cxi tiun preterforgesis aux kunkalkulis. Sed ne longe pripensis Orbasano: "Cxiun pordon malfermos al mi mia bona glavo," li ekkriis; li proksimigxis al la sesa pordo, kaj la aliaj lin sekvis. Malferminte la pordon, ili trovis ses nigrajn sklavojn, kusxantajn tere kaj dormantajn. Ili estis tuj retirigxontaj senbrue, cxar ili vidis, ke ili maltrafis la gxustan pordon, kiam figuro sin levis en la angulo kaj, per bone konata vocxo, ekkriis por helpo. Gxi estis la malgrandulo el la tendaro de Orbasano. Sed antaux ol la nigruloj plene konsciis, kio okazas, jen jxetigxis Orbasano al la malgrandulo, dissxiris je du pecoj lian zonon, fermsxtopis al li la busxon kaj kunligis la manojn malantaux la dorso. Poste li sin turnis al la sklavoj, el kiuj kelkaj estis jam duone ligitaj de Mustafa kaj la du aliaj, kaj helpis subigi ilin tute. Metinte al la sklavoj ponardon kontraux la brusto, oni demandis ilin, kie estas Nurmahal kaj Mirza; kaj ili konfesis, ke ili estas en la apuda cxambro. Mustafa kuregis en la cxambron kaj trovis tie Fatme'on kaj Zorajde'on, kiujn jam vekis la bruado. Rapide la knabinoj kolektis siajn ornamajxojn kaj vestajxojn kaj sekvis Mustafan. Dume proponis la du rabistoj, ke oni cxion forrabu, kion oni povus trovi; sed tion Orbasano malpermesis, dirante: "Oni neniam diru pri Orbasano, ke li eniris nokte la domojn, por sxteli oron." Mustafa kaj la savitaj knabinoj malsupreniris rapide en la akvokondukilon, dum Orbasano promesis sekvi ilin baldaux. Sed, kune kun alia rabisto, li antauxe kaptis la malgrandulon kaj elkondukis sur la korton; tie ili ligis cxirkaux lia kolo silkan sxnuron, kiun ili por tiu celo jam kunportis, kaj pendigis lin cxe la plej alta supro de l' puto. Tiel puninte la perfidon de la mizerulo, ili ankaux siavice malsupreniris en la akvokondukiion kaj sekvis Mustafan. Kun larmoj dankis ambaux knabinoj sian noblan savinton Orbasano; sed tiu cxi instigis ilin forkuri kiel eble plej rapide, cxar estas tre kredeble, ke Tiuli-Kos ilin persekutigos en cxiujn direktojn. La sekvintan tagon Mustafa kaj liaj savitoj, profunde kortusxitaj, disigxis de Orbasano; vere! ili forgesos lin neniam. Fatme, la liberigita sklavino, iris alivestita al Balsoro, por tie ensxipigxi al sia hejmo. Post mallonga agrabla vojagxo alvenis hejmen la miaj. Preskaux mortigis mian maljunan patron la gxojo de la revido; en la tago sekvinta ilian alvenon li arangxis grandan feston, en kiu partoprenis la tuta urbo. Antaux granda kunvenintaro de parencoj kaj amikoj, mia frato devis rakonti sian historion, kaj unuvocxe ili lauxdis tiel lin kiel ankaux la noblan rabiston. Kaj kiam li finis la rakonton, levigxis mia patro kaj alkondukis al li Zorajde'on. "Tiel," li diris per solena vocxo, "de via kapo mi nun forigas la malbenon; ricevu, cxi tiun knabinon, kiel batalakiritan rekompencon pro via senripoza agemeco; akceptu mian patran benon; kaj al nia urbo neniam manku viroj, kiuj similas al vi pri frata amo, prudento kaj fervoro." Jam atingis la karavano la finon de la dezerto, kaj gxoje la vojagxantoj salutis la verdajn herbejojn kaj la folioricxajn arbojn, kies cxarma vidajxo jam de multaj tagoj ne trafis iliajn okulojn. En bela valo kusxis karavanejo, kiun ili elektis kiel noktan restadejon; kaj kvankam gxi prezentis nur malmulte da komforto kaj refresxigo, tamen la tuta vojagxantaro estis pli gaja kaj interamikigxema ol antauxe, cxar la penso, ke ili nun elsavigxis el la dangxeroj kaj malagrablajxoj, kiujn okazigas vojagxo tra la dezerto, malfermis cxiujn korojn kaj inklinis cxies spiriton al sxercado kaj amuzigxado. Mulej, la juna gaja komercisto, dancis dancon ridigan, gxin akompanante per kantoj, kiuj ecx de la seriozema greko Zaleuxkos ellogis rideton. Sed, ne kontenta de tio, ke li gajigis siajn kunvojagxantojn per ludo kaj danco, li volis ankaux rakonti al ili la historion, kiun li jam antauxe promesis; kaj, iom mallacigxinte post sia saltado, li ekparolis lauxjene: -- La Historio pri Malgranda Muk. En Niceo, mia kara naskurbo, logxis iam homo, kiun oni nomis Malgranda Muk. Kvankam mi estis tiam tre juna, mi ankorau