The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Nathaniel Hawthorne

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license

Title: Tri Noveloj

Author: Nathaniel Hawthorne

Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21194]

Language: Esperanto

Character set encoding: UTF-8


***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ***

Tri Noveloj
Edition 1, (April 20, 2007)

Unua Eldono: Oktobro 1998

Originaj Anglalingvaj Titoloj:

"DR. HEIDEGGER'S EXPERIMENT"

"THE MINISTER'S BLACK VEIL"

"YOUNG GOODMAN BROWN"

Copyright 1998
Edwin P. Grobe
for the English-to-Esperanto translations



[pg 001]

LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO

Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar respektindajn geamikojn kunveni ĉe li en lia studkabineto. Tri el ili estis blankbarbaj ĝentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj S-ro Gaskojno. La kvara estis velkinta ĝentlemanino nomiĝanta Vidvino Vajkerlio. Ĉiuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj diversajn malbonŝancojn kaj kies plej granda malbonŝanco estis devi baldaŭ entombiĝi. S-ro Medborno, en antaŭa, pli vigla aĝo, estis sukcesa komercisto, tamen ĉion perdis rezulte de malbonsenca spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo Kiligruo malŝparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon sin provizante per pekaj plezuroj naskigintaj idaron da doloroj, ekzemple, podagro, kaj diversaj ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj. S-ro Gaskojno estis ruinigita politikisto kaj fifamulo; almenaŭ tia li estis ĝis kiam forpasinta tempo kvazaŭ lin entombigis foran distancon disde la konscio de la aktuala generacio, lin igante senfama anstataŭ fifama. Rilate al Vidvino Vajkerlio, la tradicio raportas ke ŝi estis ege bela virino en sia juneco. Dum longa lastatempo tamen ŝi vivis en profunda izolado pro kelkaj skandalaj rakontoj antaŭjuĝigintaj kontraŭ ŝi la altrangularon de la urbo. Menciinda fakto estas tio ke ĉiu el tiuj estimataj maljunuloj--S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro Gaskojno--estis antaŭe amkandidatoj de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis tranĉi ŝianome la gorĝon unu de la alia. Kaj antaŭ ol daŭre rakonti mi nur tion atentigu ke kelkfoje oni juĝis D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar gastojn iom preterbonsencaj: kondiĉo ofte okazanta ĉe maljunuloj kiam ilin maltrankviligas nunaj ĝenoj aŭ malĝojaj memoraĵoj.

"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante pergeste ke ili sidiĝu. 'Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj eksperimentetoj per kiuj mi distriĝas ĉi-tie en mia kabineto."

Se ĉiuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege stranga ejo. Ĝi estis malhela malnovmoda ĉambro ornamita per araneaĵoj kaj aspergita de antikva polvo. Ĉirkaŭ la muroj staris pluraj kverkaj libroŝrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj foliantoj kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj pergamenkovrilaj dozavoj. Sur la centra libroŝranko staris bronza busto pri Hipokrato kiun, laŭ kelkaj aŭtoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis konsulti dum ĉiuj malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo de la ĉambro staris alta, mallarĝa, kverka vestoŝranko kies pordo duonapertis kaj en kiu sendube kaŝiĝis skeleto. Inter du el la libroŝrankoj pendis spegulego, elmontrante altan kaj polvan surfacon ene de malbriliĝinta ora kadro. Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj pri tiu spegulo nombriĝis tiu hipotezanta ke interne de ĝia kadrospaco loĝas la spiritoj de ĉiuj mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li enrigardas ĝin tiuj lastaj reciproke fiksrigardas el ĝi lian vizaĝon. La kontraŭan flankon de la ĉambro ornamis tutkorpa portreto pri juna virino vestita en la paliĝinta grandiozeco de silko, sateno kaj brokaĵo kaj kies vizaĝo estis tiel paliĝinta kiel ŝia robo. Antaŭ ĉirkaŭ duonjarcento D-ro Hejdegero estis edziĝonta kun la juna fraŭlino kiu tamen, ekspertinte ioman malsaniĝeton,[pg 002] glutis medikamenton preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta nokto. Restas mencii la plej interesan kuriozaĵon de la kabineto: pezegan folivolumon, binditan en nigra ledo, kun enormaj arĝentaj agrafoj. Neniaj literoj aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro. Tamen ĉiuj supozis ĝin esti libro pri magio. Foje, kiam ĉambristino levis la libron por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la ŝranko, piedo de la bildigita fraŭlino eliris la portreton kaj surpaŝis la plankon, kaj pluraj vizaĝaĉoj ekmontriĝis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!"

Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de nia rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la ĉambro, surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paliĝintaj damaskaj kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo reflektiĝis de ĝi sur la cindrokolorajn vizaĝojn de la kvin maljunaj ĉirkaŭsidantoj. Staris sur la tablo ankaŭ kvar ĉampanglasoj.

"Miaj karaj longatempaj geamikoj," ripetis D-ro Hejdegero, "ĉu mi rajtas peti vian helpon por efektivigi ege interesan eksperimenton?"

Nu, D-ro Hejdegero estis ege stranga maljuna sinjoro kies orginaleco jam estiĝis nukleo de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi hontiĝu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi bonvole konsentu fi-nomiĝi "mensogfabrikanto".

Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin aŭdis priparoli sian proponitan eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en aerpompilo aŭ araneaĵkontrolon per mikroskopo aŭ similan sensencaĵon per kiu li konstante kaj kutime ĝenetis siajn geamikojn. Sed sen atendi respondon D-ro Hejdegero lampaŝe transiris la ĉambron kaj revenis portante la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu laŭ ĝenerala onidirado estis magilibro. Dekroĉinte la arĝentajn agrafojn, li malfermis la volumon kaj de inter ties nigraliteraj paĝoj eltiris rozon, aŭ ion kiu antaŭe estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj petaloj nun bruniĝis kaj la antikva floro ŝajnis preta pulvoriĝi en la doktoraj manoj.

"Tiu-ĉi rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj dispeciĝinta planto, floris antaŭ kvindek kvin jaroj. Ĝin donacis al mi Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis ĝin porti surbruste okaze de nia geedziĝo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis ĝin trezore inter la folioj de malnova libro. Nu ĉu eblas viaopinie ke tiu duonjarcenta rozo iam refloru?"

"Sensencaĵo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapŝancelo. "Pli bone estus demandi ĉu povas iam reflori la faltiĝinta vizaĝo de maljunulino?"

"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero.

Li malkovris la vazon kaj ĵetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue, la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvaĵo, ŝajnante ensorbi nenian humidecon. Baldaŭ tamen komencis videbli malkutima ŝanĝiĝo. La premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmoviĝetis, alprenis pli helan karmezinkoloreton, kvazaŭ la floro reanimiĝis[pg 003] el mortŝajna dormado. La maldika tigo kaj foliarbranĉetoj verdiĝis. Jen estis la duonjarcenta rozo, aspektante tiel freŝe kiel tiam kiam Silvino Vardo unue ĝin donacis al sia amanto. Ĝi estis evidente en la komenca etapo de plenfloriĝo ĉar kelkaj el ĝiaj delikataj ruĝaj folioj krispiĝis ĉirkaŭ ties malseka flornodo, ene de kiu briletis du-tri roseroj.

"Tio estas certe belega trompaĵo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom senatente ĉar ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj prezentadoj. "Ni petu, kiel ĝi efektiviĝis?"

"Ĉu neniam vi aŭdis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero. "Tiu kiun serĉis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antaŭ du-tri jarcentoj?"

"Sed ĉu iam Ponco De Leono ĝin malkovris?" demandis Vidvino Vajkerlio.

"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "ĉar neniam li ĝin serĉis en la ĝusta loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de la Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako. Superombras ĝian fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam jarcentaraĝaj, aspektas tiel freŝe kiel violoj pro la kvalitoj de tiu mirinda akvo. Konato mia, prikonsciante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion kion vi vidas en la vazo."

Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvaĵo povas estigi en la homa korpo?"

"Vi juĝu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj vi ĉiuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu admirinda likvaĵo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon. Miaflanke, maljuniĝinte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urĝon rejuniĝi. Kun via permeso tial mi kontentiĝos spektante deflanke la progreson de la eksperimento."

Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar ĉampanglasojn je Juneco-Fonto-akvo. Laŭaspekte, ĝi estis impregnita je eferveska gaso ĉar etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis ĉesurface en arĝenta ŝprucaĵo. Pro tio ke la likvoro difuzis plaĉan parfumon, la maljunuloj supozis ĝin enhavi afablajn kaj komfortajn kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj ĝin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn sian partoprenon en la eksperimento.

"Antaŭ ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke, bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn ĝeneralajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la danĝerojn de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj avantaĝoj, ne fariĝi modeloj pri virto kaj saĝeco por ĉiuj junuloj de nia epoko!"

La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallaŭta kaj tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime rimorso postsekvas la paŝojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojiĝi.

"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi ĝojas esti tiel bone elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."

Per ŝanceliĝemaj manoj ili levis la glasojn kontraŭlipen. La magian likvoron,[pg 004] se verfakte ĝi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero atribuis al ĝi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme ĝin bezonantaj. Ili aspektis kvazaŭ ili neniam antaŭe prikonsciis kio estas juneco aŭ plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde ĉiam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estaĵoj nun sidantaj velkaŝultre ĉirkaŭ la tablo de la doktoro, sen sufiĉe da vivo en siaj animoj aŭ korpoj por iam ajn revigliĝi, eĉ responde al la ŝanco denove rejuniĝi. Ili eltrinkis la akvon kaj remetis surtablen siajn glasojn.

Efektive okazis preskaŭ tuja pliboniĝo en la aspekto de la kvaropo, ne malsame kiel tio kion estigintus glaso da malavara vino, kune kun subita brilo de ĝoja sunlumo heliganta samtempe iliajn vizaĝojn. Saniga sufuzo aperis sur iliaj vangoj, anstataŭante la cindran palon ilin dotintan per tiel kadavra aspekto. Ili rigardis unu la alian, supozante ke magia potenco verfakte komencis glatigi la profundajn kaj malĝojajn enskribojn kiujn Patro Tempo jam de tiom longe gravuris sur iliajn brovojn. Vidvino Vajkerlio rearanĝis sian ĉapon, sin sentante denove preskaŭ virino.

"Havigu al ni pli da tiu mirinda akvo!" ili kriis avide. "Ni estas pli junaj sed ni ankoraŭ tro maljunas. Rapide! Havigu al ni pli!"

"Paciencon, paciencon!" diris D-ro Hejdegero, kiu sidis kontrolante la eksperimenton kun filozofia objektiveco. "Vi pasigis longan tempon maljuniĝante. Certe vi konsentu pasigi almenaŭ duonhoron rejuniĝante. Tamen la akvo estas je via dispono."

Denove li plenigis iliajn glasojn je la junecolikvoro, el kiu sufiĉa kvanto restis ankoraŭ en la vazo por revenigi duonon el la maljunuloj de la urbo al la aĝo de siaj genepoj. Dum la globetoj ankoraŭ briletis surrande, la kvar gastoj de la doktoro ekkaptis siajn glasojn de sur la tablo kaj englutis seninterrompe la enhavaĵon. Ĉu temis pri iluzio? Eĉ dum la likvaĵo malsuprenfluis laŭ iliaj gorĝoj ĝi ŝajnis jam esti efektiviginta tutsistemajn ŝanĝojn. Iliaj okuloj klariĝis kaj heliĝis. Iliaj arĝentaj hararoj komencis rekoloriĝi. Ili ĉirkaŭsidis la tablon, tri mezaĝaj viroj kaj virino apenaŭ trapasinta sian plenforman ĉeftempon.

"Mia kara vidvino, vi estas ĉarma!" ekkriis Kolonelo Kiligruo, kies okuloj fiksrigardis ŝian vizaĝon dum la tieaj aĝombroj forfuĝis same kiel malhelo el karmezina tagiĝo.

La bela vidvino konsciis, pro jam longa sperto, ke la komplimentoj de Kolonelo Kiligruo ne ĉiam baziĝas sur sobra vero. Tial ŝi stariĝis eksalte kaj alkuris la spegulon, ankoraŭ timante renkonti en ĝi la malbelan vizaĝon de maljunulino. Intertempe la tri sinjoroj kondutis en maniero pruvanta ke Juneco-Fonto posedis ebriigajn kvalitojn; escepte, kompreneble, se ilia spirita gajeco estis nur malpeza kapturniĝo kaŭzita de la subita forigo de multjara aĝpremo. La menso de S-ro Gaskojno preferis laŭŝajne pritrakti politikajn temojn: ĉu pasint-, nun- aŭ estonttempajn, ne facilis ekscii, ĉar jam dum kvindek jaroj la samaj ideoj kaj frazoj laŭmodis. Foje li klake elparolis plengorĝajn frazojn pri patriotismo, nacia gloro kaj civitanaj rajtoj. Alifoje li murmuris danĝeraĵojn, en ruza kaj priduba flustrado, tiel singarde ke eĉ lia propra konscienco apenaŭ sukcesis kapti la sekreton. Ceterfoje li parolis kun zorge mezuritaj emfazoj kaj en profunde cedema tono, iom kvazaŭ imperiestra orelparo aŭskultus liajn[pg 005] bonekvilibritajn frazerojn. Intertempe Kolonelo Kiligruo ĉantaĉis ĝojan botelkanton, sonigante sian glason samritme kun la refreno, dum lia rigardo vagadis en la direkto al la plenfigura persono de Vidvino Vajkerlio. Aliflanke de la tablo S-ro Medborno okupiĝis pri matematika kalkulado strange intermiksita kun propono provizi Indonezion per glacio, jungante balenaron al polusaj glacimontoj.

Rilate al Vidvino Vajkerlio, ŝi staris ĉe la spegulo, riverencante kaj falsridetante antaŭ sia imago, ĝin salutante kiel amikinon kiun ŝi amis pli kare ol la tutan mondon. Ŝi alproksimigis la vizaĝon ŝovpoze apud la vitron, dezirante ekscii ĉu jam de longe memorata falto aŭ korvopiedaĵo verfakte malaperis. Ŝi kontrolis ĉu la neĝaĵo tiel nepre forfandiĝis el sia hararo ke ŝi ekrajtos flankenĵeti la antikvan ĉapon. Finfine, forturniĝante viglamove, ŝi alvenis iom dancpaŝe la tablon.

"Mia kara multaĝa doktoro," ŝi ekkriis, "bonvolu min provizi per plua glaso!"

"Certege, mia kara sinjorino, certege!" respondis la afabla doktoro. "Vidu, mi jam replenigis la glasojn."

Jen efektive staris la kvar glasoj, ĝisrande plenaj je tiu mirinda akvo, kies delikata ŝprucaĵo, dum ĝi foreferveskis de sur la surfaco, aspektis kiel la tremanta briletado de diamantoj. La suno preskaŭ finsubiĝis pro kio la ĉambro pli malheliĝis ol iam. Sed milda lunaspekta grandiozo brilegis el la vazo kaj alfiksiĝis egalpotence sur la kvar gastojn kaj la respektindan figuron de la doktoro. Sur altapogila, komplekse ĉizita, kverkoligna fotelo tiulasta sidis kun griza digno kiu taŭgintus al tiu sama Patro Tempo kies potencon neniu krom la nuna ĉeestantaro iam kontraŭstaris. Eĉ dum ili trinkegis la trian glasplenon da Juneco-Fonto-akvo, preskaŭ mirigis ilin la aspekto de lia mistera vizaĝo.

Tamen en la sekvinta momento ĝojiga ekfluego da juna vivo trafluis kuglohaste iliajn vejnojn. Nun ili enestis la feliĉan ĉeftempon de juneco. Aĝo, kun sia mizera sinsekvo da zorgoj, malfeliĉoj kaj malsanoj, memoriĝis nur kiel ĝenega sonĝo el kiu ili ĝoje vekiĝis. La freŝa glaceo de la animo, tiel frue perdite, kaj sen kiu la alternaj scenoj de la mondo estintus nur galerio da paliĝintaj pentraĵoj, denove ĵetis sian sorĉon sur iliajn ĉiujn eblecojn.

"Ni estas junaj! Junaj ni estas!" ili kriadis ĝojege.

Juneco, same kiel maljuneco, forvisis la forte distingajn trajtojn de mezaĝo kaj samaspektigis ilin ĉiujn. Ili estiĝis aro da gajaj junuloj, preskaŭ frenezigitaj per la ĝojega petolemo de siaj malmultaj jaroj. La plej rimarkinda rezulto de ilia gajeco estis ekemo primoki la feblecon kaj kadukecon de kiuj ili estis tiel lastatempe viktimoj. Ili ridis laŭte pri siaj pasintmodaj vestaĵoj: la larĝbaskaj jakoj kaj klaphavaj veŝtoj de la junaj viroj kaj la antikvaj ĉapo kaj robo de la floriĝanta junulino. Unu el ili trairis la plankon lampaŝe kiel podagra avo. Alia metis paron da okulvitroj rajdpoze sur la nazon kaj ŝajnigis studegi la nigraliterajn paĝojn de la magilibro. Tria sidiĝis sur fotelon kaj penadis imiti la respektindan dignon de D-ro Hejdegero. Tiam ĉiuj ekkriis ĝojege kaj ĉirkaŭsaltadis en la ĉambro. Vidvino Vajkerlio--se oni rajtas nomi vidvino tiel freŝaspektan fraŭlinon--alvenis saltetpaŝe la seĝon de la kuracisto, elmontrante kaprican ĝojon sur sia rozkolora vizaĝo.

[pg 006]

"Doktoro, kara maljuna animulo," ŝi ekkriis, "stariĝu kaj dancu kun mi!" Tiam la kvar novjunuloj ekridis eĉ pli laŭte, pensante kiel stranga figuro fariĝos la kompatinda maljuna kuracisto, kundanconte.

"Bonvolu min pardoni," respondis la kuracisto mallaŭte. "Mi estas maljuna kaj reŭmata kaj jam finiĝis antaŭ multaj jaroj mia dancpova epoko. Sed iu ajn el tiuj gajaj junaj sinjoroj feliĉiĝos ekrajtonte danci kun tiel bela partnerino."

"Dancu kun mi, Klarino!" ekkriis Kolonelo Kiligruo.

"Ne, ne, estu mi ŝia partnero!" respondis laŭtvoĉe S-ro Gaskojno.

"Ŝi promesis edziniĝi kun mi antaŭ kvindek jaroj!" kontraŭkriegis S-ro Medborno.

Ĉiuj kuniĝis ĉirkaŭ ŝi. Unu kapteprenis avide ŝiajn du manojn. Alia ĉirkaŭbrakis unumane ŝian talion. La tria plonĝigis manon en la glaceajn buklojn amasiĝintajn sub la vidvina ĉapo. Ruĝiĝante, anhelante, luktante, riproĉetante, ridante, dum ŝia varma spirado ventumis laŭvice ĉiun vizaĝon ilian, ŝi strebis sin liberigi, tamen restis en ilia triobla ĉirkaŭbrako. Neniam vidiĝis pli vigla bildo pri junula rivaleco, kun sorĉa beleco kiel venkopremio. Tiomalgraŭe, pro stranga vidtrompado, kaŭzita per la malhelo de la ĉambro kaj la malnovtempaj vestaĵoj kiujn ili daŭre surportis, raportiĝas ke en la spegulo reflektiĝis la figuroj de tri maljunaj, grizharaj, velkintaj avoj konkurantaj ridindege por la magra malbeleco de ŝrumpinta avino.

Tamen ili estis junaj. Tion pruvis iliaj avidaj pasioj. Ardigite ĝis freneziĝo per la koketado de la knabino-vidvino kiu nek cedis nek malcedis siajn favorojn, la tri rivaloj komencis interŝanĝi minacajn rigardojn. Sen liberigi la belan premiulinon, ili atakis feroce la kolon unu de la alia. Dum ili batalis tien kaj reen, la tablo renversiĝis kaj la vazo rompiĝis en mil pecetojn. La trezorvalora Juneco-Akvo fluis en brila likvaĵrubando trans la plankon, malsekigante la flugiletojn de papilio maljuniĝinta en la malpliiĝo de somero kaj surteriĝinta tie por morti. La insekto papiliumis malpeze tra la ĉambro kaj sin komfortigetis sur la neĝkoloran kapon de D-ro Hejdegero.

"Bonvolu, bonvolu, sinjoroj! Mi petu, S-rino Vajkerlio!" emfaze diris la kuracisto. "Mi devas kontraŭprotesti tiun tumulton."

Ili staris senmove kaj tremetis, ŝajnante sperti la senton ke Griza Tempo ilin revokas el ilia sunbrila juneco por ilin rekonduki profundege en la malvarman kaj malhelan valon de multaĝo. Ili rigardis D-ron Hejdegeron kiu sidis en sia tajlita fotelo, tenante en la mano la duonjarcentan rozon kiun li savis de inter la eroj de la rompiĝinta vazo. Responde al lia mangesto, la kvar tumultintoj residiĝis, kaj ege bonvole ĉar, malgraŭ ilia juneco, iliaj ĵusaj violentaj penadoj ilin ege lacigis.

"La rozo de mia kompatinda Silvino!" ekkriis D-ro Hejdegero, tenante la floron sub la lumo de la sunsubiĝaj nuboj. "Ŝajnas ke ĝi velkas denove."

Kaj tiel okazis. Eĉ dum la kunvenintoj ĝin spektadis la rozo daŭre ŝrumpis, ĝis fariĝi tiel seka kaj rompebla kiel tiam kiam la kuracisto unue ĝin ĵetis en la vazon. Ĝin skuante, li forfaligis la kelkajn akvoglobetojn alkroĉiĝintajn al ties petaloj.

"Mi amas ĝin tiel kare en tia kondiĉo kiel en ties rosa freŝeco," li komentis, premante la velkintan rozon kontraŭ siajn velkintajn lipojn. Dum li parolis, la papilio[pg 007] falis tremetante de sur la neĝkolora kapo de la kuracisto ĝis la planko.

Liaj gastoj tremetis denove. Stranga malvarmo--ĉu korpa, ĉu spirita, ili malcertis--invadis ilin ĉiujn, iom post iom, kvazaŭ rampante. Ili sin rigardis unu la alian kaj fantaziis ke ĉiu efemera momento forbalaas unu el iliaj junecaj ĉarmoj, postlasante profundiĝantan falton tie kie antaŭe estis nenia. Ĉu temis pri iluzio? Ĉu la ŝanĝoj de ilia tuta vivtempo kunpremiĝis en tiel mallongan tempospacon kaj ĉu ili nun sidis, denove kvar multaĝuloj, kun sia maljuna amiko, D-ro Hejdegero?

"Ĉu ni tiel baldaŭe denove maljuniĝis?" ili ekkriis morne.

Kaj efektive, tiaĵo okazis. La Juneco-Akvo disponis virton eĉ pli efemeran ol tiun de vino. Foreferveskis la deliro kiun ĝi antaŭe estigis. Jes ja, denove ili maljunis! Kun tremetanta impulso elmontranta ŝian virinecon, la maljunulino kunigis antaŭvizaĝe siajn senkarnajn manojn, dezirante ke la ĉerkokovrilo fermiĝu super ĝi se maleblas ke ĝi ne plu restu bela.

"Jes, geamikoj! Denove vi maljunas," diris D-ro Hejdegero. "Kaj jen! la Juneco-Akvo elĉerpiĝas surgrunde. Tamen mi ne bedaŭras ĝian forpason. Se la fonto ŝprucegus antaŭ mia dompordo mem, mi ne kliniĝus por lavi miajn lipojn en ĝi. Ne, eĉ se ties deliro daŭrus ne momentojn, sed jarojn. Tia estas la leciono kiun vi lernigis al mi!"

Sed la kvar geamikoj de la kuracisto nepre ne lernigis tian lecionon al si. Ili tuj elektis ekpilgrimadi al Florido kaj trinkadi tie--matene, tagmeze kaj nokte--Juneco-Fonto-akvon.


LA NIGRA VUALO DE LA PASTORO

La sakristiano staris sur la antaŭpordo de Milfordo-kunvendomo, vigle provtiretante la sonorilŝnuron. La multaĝuloj de la vilaĝo alvenis kliniĝpoze laŭ la strato. Brilvizaĝaj geknaboj kapriolis ĝoje apud siaj gepatroj aŭ imitis pli seriozan paŝritmon, prikonsciante la dignon de siaj dimanĉaj vestaĵoj. Netiĝintaj fraŭloj direktis laŭflankajn rigardojn al la belaj fraŭlinoj, ekopiniante ke la dimanĉa sunlumo ilin beligas eĉ pli altagrade ol en dumsemajnaj labortagoj. Kiam la homamaso plejparte jam atingis la antaŭpordon, la sakristiano komencis sonigi la sonorilon, fiksrigardante la pordon de Lia Pastora Moŝto Hupero. La unua ekvido pri la persono de la kleriko estus la signalo ke la sonorilo ĉesu funkcii.

"Sed kion bona Pastoro Hupero portas survizaĝe?" ekkriis mirege la sakristiano.

Ĉiuj aŭdintoj tuj returniĝis kaj ekvidis la personon de S-ro Hupero, alvenantan malrapidpaŝe kaj mediteme en la direkto al la kunvendomo. Komunakorde ĉiuj ektremis, pli mirigite ol se fremda kleriko alvenus anoncante sian celon senpolvigi la kusenojn de la predikejo de S-ro Hupero.

"Ĉu vi certas ke estas nia pastoro?" demandis al la sakristiano Bonulo Grejo.

[pg 008]

"Sed certege estas bona S-ro Hupero," respondis la sakristiano. "Li estis interŝanĝonta predikejojn kun Pastoro Ŝuto de Vestburgo. Tamen hieraŭ Pastoro Ŝuto sendis mesaĝon al li pardonpetantan pri lia devo fari funebran predikon."

Eble ŝajnas malgranda la kaŭzo de tiom da mirego. S-ro Hupero, ĝentlemana viro de ĉirkaŭ tridek jaroj, kvankam ankoraŭ fraŭlo, estis vestita kun deca klerika bonordo, kvazaŭ zorgema edzino amelintus lian kolumon kaj forbrosintus la semajnan polvon de sur lia dimanĉa kompleto. Lia aspekto elmontris ununuran mirindaĵon. Volvite ĉirkaŭ lia frunto kaj pendante antaŭ lia vizaĝo tiel malsupre ke lia spirado ĝin tremigis, nigra vualo kaŝis la trajtojn de S-ro Hupero. Vidite de pli proksime, ĝi ŝajnis konsisti el du krepfaldaĵoj entute kovrantaj lian vizaĝon krom la buŝo kaj la mentono sed verŝajne ne interrompantaj lian vidkampon, nur malheligantaj sendube ĉiujn vivajn kaj senvivajn estaĵojn. Surportante antaŭvizaĝe tiun mornan ombrilon, bona S-ro Hupero daŭre antaŭenpromenis, malrapid- kaj trankvilpaŝe, iom kliniĝante, rigardante la teron, same kiel okazas ĉe abstraktatemaj pensantoj, tamen afable kapsalutante tiujn preĝejanojn siajn ankoraŭ atendantajn sur la antaŭkunvendoma ŝtuparo. Tiel forte miregis tiuj lastaj tamen ke apenaŭ ili agnoskis la saluton.

"Mi ne sukcesas kredi ke la vizaĝo de bona S-ro Hupero kaŝiĝas malantaŭ tiu krepopeco," diris la sakristiano.

"Ne plaĉas al mi la afero," murmuris maljunulino dum ŝi eniris lampaŝe la kunvendomon. "Li sin aliigis, nur kaŝinte la vizaĝon, en hororaĵon."

"Nia pastoro freneziĝis!" ekkriis Bonulo Grejo, lin postsekvante trans la sojlon.

Onidirado pri ia neklarigebla fenomeno jam antaŭiris S-ron Huperon en la kunvendomon kaj estigis grandan moviĝadon inter la preĝejanoj. Nur malmultaj sukcesis daŭre antaŭenrigardi dum la pleĵmulto preferis turni la kapon pordodirekten. Multaj ekstariĝis kaj returniĝis duoncirkle. Pluraj knabetoj surgrimpis la seĝojn, tiam regrimpis malsupren kun horora bruego. Estiĝis ĝenerala maltrankvilo, susurado de virinroboj kaj subseĝa movado de virpiedoj, multe malakordante kun tiu silenta bonordo devanta akompani la eniron de la pastoro. Sed S-ro Hupero ŝajnis ne rimarki la perturbiĝon de siaj samreligianoj. Li eniris kun preskaŭ sensona paŝo, klinetis la kapon al la ambaŭflankaj sidbenkoj, riverencis preterpasante sian plej aĝan preĝejanon, grizharan praavon sidantan sur meztraireja fotelo. Strange estis rimarki kiel malrapide tiu respektinda viro konsciis pri malkutimaĵo en la aspekto de sia pastoro. Li ŝajnis ne partopreni plenkonscie la ĝeneralan miregon ĝis kiam S-ro Hupero laŭgrimpis la ŝtuparon kaj sin elmontris en la predikejo vizaĝ--al--vizaĝe, krom pri la nigra vualo, kun sia preĝejanaro. Tiun misteran emblemon li neniam fortiris. Ĝi ŝanceliĝis kun lia konstantritma spirado dum li laŭtlegis la psalmon. Ĝi pendigis sian malhelon inter li kaj la sankta paĝo dum li deklamis la elektitajn Bibliajn eltiraĵojn. Dum li preĝis la vualo kuŝis peze sur lia suprenlevita vizaĝo. Ĉu li celis tiun kaŝi antaŭ la timiga Estaĵo kiun li alparolis?

Tiel forta estis la efekto estigita de tiu simpla krepopeco ke pli ol unu malsolidnerva virino devis eliri la kunvenejon. Eblas tamen ke la palvizaĝaj kultanoj estis[pg 009] preskaŭ tiel timiga vidaĵo al la pastoro kiel la nigra vualo al ili.

S-ro Hupero konatiĝis kiel bona, sed ne energia, predikisto. Li entreprenis survojigi siajn preĝejanojn Ĉiel-direkten pere de mildaj konvinkaj influoj anstataŭ ilin alpeli tien pere de Sankta-Vortaj tondraĵoj. La prediko kiun li nun deklamis distingiĝis pro la samaj stilaj kaj manieraj trajtoj kiel la kutimaj ekzemploj de lia predikeja oratorado. Tamen estis io, ĉu en la sentemeco de la diskurso mem, ĉu en la imago de la aŭskultantoj, kiu faris ĝin la plej potenca parolado kiun ili iam aŭdis eliri la pastorajn lipojn. Tinkturetis ĝin, iom pli malhele ol kutime, la milda malĝojo de la temperamento de S-ro Hupero. La temo pritraktis sekretan pekadon kaj tiujn malfeliĉajn misterojn kiujn ni kaŝas al niaj plej proksimaj kaj plej karaj kunvivantoj kaj kiujn plaĉas al ni kaŝi al nia propra konscio, eĉ forgesante ke la Ĉioscianto scipovas ilin malkovri. Li kvazaŭ spirprovizis siajn vortojn per subtila potenco. Ĉiu aŭskultanto, la plej senkulpa knabino, la plej malmolkora viro, opiniis ke la predikanto alvenis ilin ŝtelpaŝe, malantaŭ sia terura vualo, kaj malkovris ilian hamstritan provizon da korpa aŭ mensa pekado. Multaj etendis surbruste siajn interfalditajn manojn. La dirado de S-ro Hupero ampleksis nenion teruran. Almenaŭ, enestis ĝin nenia perforto. Tamen, reage al ĉiu vibrosono de lia malĝoja voĉo, la aŭskultantoj ektremetis. Ilian miron akompanis senpeta patoso. Tiel forte la aŭskultantoj sentis malkutiman econ ekaktiviĝi en sia pastoro ke ili sopiris al ventospireto povonta flankenblovi la vualon, preskaŭ kredante ke ĉi-malantaŭe malkovriĝos nekonata vizaĝo, kvankam formo, gesto kaj voĉo apartenas al S-ro Hupero.

Je la fino de la Di-servo la preĝejanoj eliris haste kaj kun maldeca senordo, avide dezirante transsciigi sian ĝis tiam briditan miron, sentante malpeziĝi siajn spiritojn en la tuja momento post kiam ili ne plu vidis la nigran vualon. Iuj kuniĝis en malgrandaj cirkloj, sin premante unu kontraŭ la alian, samtempe ke kunkapiĝe iliaj buŝoj vigle flustradis. Aliaj hejmeniris solapersone, envolvite en silenta meditado. Ceteraj parolis laŭte, profanante la Sabatan tagon per pompa ridado. Kelkaj ŝancelis siajn saĝemajn kapojn, sugestante apartan scipovon penetri la misteron. Unu-du el ili asertis ke nepre ne temas pri mistero sed pri la okuloj de S-ro Hupero, bezonantaj ŝirmilon pro malbona vidkapablo okazigita per la uzado de noktomeza lampo. Post iom da tempo elvenis ankaŭ bona S-ro Hupero, malantaŭ sia preĝejanaro. Turnante sian vualitan vizaĝon de unu grupo al alia, li elmontris taŭgan respekton al la grizharuloj, salutis la mezaĝulojn kun bonkora digno kiel amiko kaj spirita gvidanto, agnoskis la junulojn kun miksaĵo da aŭtoritato kaj amo, kuŝigis la manojn sur la kapojn de la infanoj por ilin beni. Tiel li kutimis agi ĉiam en la Sabata tago. Strangaj kaj konsternitaj rigardoj rekompencis lian ĝentilecon. Neniu, kontraŭe al pasintokaze, deziris sin honorigi kunpromenante ĉeflanke de la pastoro. Maljuna bienulo Saŭndero, sendube pro hazarda memorpaneo, forgesis inviti S-ron Huperon al sia tablo kie antaŭe la estimata kleriko kutimis beni la manĝon preskaŭ ĉiun dimanĉon ekde sia postenigo ĉe la preĝejo. Li revenis tial al la pastordomo kie, malfermante la pordon, li turnis la kapon en la direkto al la preĝejanoj, kiuj ĉiuj lin fiksrigardis. Malĝoja rideto briletis malklare de malantaŭ la vualo, flagretis ĉirkaŭ lia buŝo, glimetis dum li malaperis.

[pg 010]

"Kiel strange," diris virino, "ke simpla nigra vualo, samspeca kiel virina ĉapelvualo, povus sur la vizaĝo de S-ro Hupero fariĝi tia teruraĵo!"

"Io certe malbonfartas en la menso de S-ro Hupero," asertis ŝia edzo, la vilaĝa kuracisto. Sed la plej stranga trajto de la afero estas la efekto kiun estigas tiu kaprico eĉ ĉe seriozmensulo kiel mi. La nigra vualo, kvankam ĝi kovras nur la pastoran vizaĝon, trudas sian influon al lia tuta persono kaj fantomaspektigas lin de kapo al piedo. Ĉu vi ne spertas la saman senton?"

"Verfakte, jes!" respondis la virino. "Kaj mi ja ne konsentus soliĝi kun li interŝanĝe de la tuta mondo. Mi scivolas ĉu li ne timas soliĝi kun si mem?"

"Viroj foje tielas," diris ŝia edzo.

La posttagmeza Di-servo okazis en similaj cirkonstancoj. Je ties fino sonorilo anoncis la funebran ceremonion de juna virino. La parencoj kaj amikoj jam kuniĝis en la domo kaj la malpli intimaj konatoj staris disloke antaŭ la pordo, priparolante la bonajn kvalitojn de la mortinto, kiam interrompis ilian paroladon la apero de S-ro Hupero, daŭre kovrata de sia nigra vualo, kiu tamen estis nun konvena emblemo. La kleriko enpaŝis la ĉambron kie elmontriĝis la kadavro kaj antaŭenkliniĝis super la ĉerko, dironte lastan adiaŭon al sia forpasinta preĝejano. Dum li kliniĝis, la vualo pendis vertikallinie ekde lia frunto, rezulte de kio, se ŝiaj palpebroj ne jam ĝisĉiameterne fermiĝis, eble la morta fraŭlino povintus vidi lian vizaĝon. Ĉu S-ro Hupero antaŭtimis ŝian rigardon kaj pro tio ekretenis hastamane la nigran vualon? Preĝejanino spektinta la intervjuon inter mortinto kaj vivanto ne hezitis aserti ke, en la momento kiam la klerikaj trajtoj malkovriĝis, la kadavro iom tremetis, susurigante la mortotukon kaj muslinan ĉapon, kvankam la vizaĝo konservis la trankvilon de la morto. Superŝtica maljunulino estis la sola persono vidinta tiun fenomenon. Post la ĉerkovizito S-ro Hupero enpaŝis la ĉambron de la lamentantoj, kaj de tie aliris la ŝtuparsupron por tie eldiri la funebran preĝon. Tenervorta kaj korafekcia preĝo ĝi estis, plena je malĝojo, tamen tiel saturite de ĉielaj esperoj ke muziko de paradiza harpo, tanĝita far fingroj de mortintoj, ŝajnis aŭdiĝeti inter la plej malfeliĉaj eldirtonoj de la pastoro. La aŭskultantaro tremis, kvankam ili komprenis lin nur malklare kiam li preĝis ke ili kaj li mem kaj la tuta homaro estu pretaj, same kiel li certis ke la mortinta junulino jam pretis, por tiu timiga horo iun tagon forkaptonta la vualon de antaŭ iliaj vizaĝoj. La ĉerkoportantoj eliris pezpaŝe kaj la lamentantoj postsekvis, malĝojigante la tutan straton, mezvoje inter la antaŭenirinta mortinto kaj S-ro Hupero, postveninta kun lia nigra vualo.

"Kial vi malantaŭenrigardas?" diris promenanto al sia kunpromenanto.

"Mi fantaziis," ŝi respondis, "ke la pastoro kaj la animo de la fraŭlino kuniras man-en-mane."

"Ankaŭ mi, kaj en la sama momento," diris la alia.

Tiun nokton la plej belaspekta homparo de vilaĝo Milfordo estis geedziĝonta. Kvankam taksite kiel melankoliulo, S-ro Hupero estigis por tiaj okazoj serenan feliĉon ofte instigantan simpatian rideton ĉe la kunfestantoj kiuj malaprobintus pli viglan ĝojegon liaflankan. Nenia kvalito de lia karaktero pli alte amigis lin ol tiu. La gastaro[pg 011] atendis malpacience lian alvenon, esperante ke nun jam disipiĝis la stranga miro amasigita ĉirkaŭ li dum la tago. Ne rezultis tiaĵo tamen. Kiam S-ro Hupero alvenis la unua vidaĵo kiun ilia rigardo surfalis estis la sama, horora, nigra vualo jam antaŭe des pli malĝojiginta la funebran ceremonion kaj nun aŭguranta por la geedziĝo nur malbonfarton. Tia estis ĝia tuja efekto sur la gastojn ke ŝajnis malheligi la lumon de la kandeloj nubo elruliĝinta krepuskamaniere de malantaŭ la nigra krepo. La geedziĝparo ekstariĝis antaŭ la pastoro. Sed la malvarmaj fingroj de la novedzino tremetis en la tremanta mano de la novedzo. Pro ŝia mortaspekta palo la gastoj ĉirkaŭflustre hipotezis ke eliris sian tombon por edziniĝi la fraŭlino entombigita antaŭ kelkaj horoj. Se iam alia geedziĝrito tiel mornis, estis devige tiu fama ceremonio kies festosonorilo ŝanĝiĝis en mortoanoncilon. Post finevoluigi la ceremonion, S-ro Hupero lipenlevis glason da vino kaj voĉe deziris feliĉon al la novgeedzoj kun sinsekvo da milde amuzaj eldiraĵoj devontaj heligi la mienojn de la gastoj, kvazaŭ per gajeta fajreja lumeto. En tiu momento, ekvidinte sian figuron en la spegulo, la pastoro sentis en sia spirito la saman hororon per kiu la nigra vualo jam superverŝis ĉiujn aliajn gastojn. Lia korpo tremetaĉis, liaj lipoj blankiĝis, li terendisverŝis la ankoraŭ ne gustumitan vinon kaj forkuris en la malhelon. Ankaŭ Tero surportis propran Nigran Vualon.

La sekvintan tagon la tuta vilaĝo Milfordo priparolis preskaŭ nenion krom la nigra vualo de Pastoro Hupero. Tio, kaj la mistero kaŝata malantaŭ ĝi, disponigis diskutadtemon al konatoj renkontiĝantaj sur la strato kaj al dommastrinoj interklaĉantaj tra siaj malfermitaj fenestroj. Ĝi estis la unua novaĵo kiun la drinkejestro anoncis al siaj klientoj. La geknaboj pribabiladis ĝin survoje al la lernejo. Iu imitema impertinentuleto kovris la vizaĝon per malnova nigra naztuko kaj tiel timigis siajn kunludantojn ke li timigis ankaŭ sin ĝis preskaŭa freneziĝo fontinta el lia ŝercemeco.

Mirinde estis ke el ĉiuj klaĉemuloj kaj malrespektemuloj de la paroĥo neniu kuraĝis starigi al S-ro Hupero la simplan demandon, kial li tiel agas? Antaŭe, kiam ajn estiĝis inter la preĝejanoj la plej eta okazo starigi tiajn demandojn, neniam konsilantoj mankis kaj neniam li malkonsentis konduti laŭ iliaj juĝoj. Se iam li eraretis, tio okazis pro tiel doloriga grado da malmemfido ke eĉ la plej mildavorta malaprobo lin igis konsideri la koncernan sengravaĵon kiel krimon. Tamen, kvankam bone konante tiun komplezan debilecon, nenia aparta paroĥano elektis pritrakti la nigran vualon kiel temon por amika protestado. Estis sento de timego, nek malkaŝe agnoskita nek zorge kaŝita, kiu instigis ĉiun respondecigi ĉiun alian ĝis tiam kiam finfine necesis sendi al S-ro Hupero preĝejan delegacion devigitan pridiskuti la misteron kun li antaŭ ol ĝi ekskandaliĝu. Neniam ambasadularo tiel malbone plenumis siajn devojn. La pastoro ilin akceptis kun amika ĝentileco, sed silentiĝis post kiam ili sidiĝis, lasante entute al siaj vizitantoj la ŝarĝon anonci sian gravan celon. La temo, ni rajtas supozi, sufiĉe evidentis. Jen estis la nigra vualo ĉirkaŭiranta la frunton de S-ro Hupero kaj kaŝanta ĉiun vizaĝtrajton super lia trankvila buŝo sur kiu fojfoje ili sukcesis percepti la brileton de malĝoja rideto. Tamen la krepopeco, laŭ ilia imago, ŝajnis antaŭpendi lian koron, simbolo pri timiga sekreto inter li kaj ili. Se la vualo flankenĵetiĝus, eble ili ĝin priparolus libere, sed ne antaŭ tio. Tial ili sidis dum longa tempo, sen paroli,[pg 012] konfuzite, kaj forturniĝante maltrankvile el la perceptokampo de S-ro Hupero, kies okuloj ŝajnis, laŭ ilia supozo, fiksiĝi sur ili kun nevidebla rigardo. Finfine la deputitoj revenis embarasite ĉe siaj elektintoj, juĝante la aferon tro grava por ke ĝin pritraktu reprezentantaro malpli altranga ol ĉiupreĝeja konsilio, aŭ eĉ eble, laŭbezone, ĝenerala sinodo.

Estis en la vilaĝo tamen unu persono kiun ne trafis la miro trudita al ĉiuj aliaj far la nigra vualo. Kiam la deputitoj revenis sen klarigo aŭ eĉ sen esti kuraĝinta peti klarigon, ŝi, kun la trankvila energio de sia karaktero, decidiĝis forpeli la strangan nubon ŝajnantan amasiĝi ĉirkaŭ S-ro Hupero en ĉiu momento pli malhele ol antaŭe. Kiel lia promesita edzino ŝi rajtis ekscii kion kaŝas la nigra vualo. Okaze de la unua vizito de la pastoro tial ŝi malfermis la temon kun senpera simpleco kiu plifaciligis la taskon kaj por li kaj por ŝi. Post kiam li sidiĝis, ŝi fiksis sian rigardon konstante sur la vualon sed neniel perceptis en ĝi la timigan malĝojon tiom miregigintan la preĝejanaron. Ĝi estis ordinara duobla krepfaldaĵo pendanta ekde lia frunto ĝis la buŝo kaj iom moviĝanta laŭ lia spiradritmo.

"Ne," ŝi diris plenvoĉe kaj ridetante, "enestas tiun krepopecon nenio terura, krom tio ke ĝi kaŝas vizaĝon kiun ĉiam plaĉas al mi rigardi. Venu, bonsinjoro, permesu ke la suno ekbrilu de malantaŭ la nubo. Unue, formetu vian nigran vualon. Tiam diru al mi kial vi ĝin surmetis."

La rideto de S-ro Hupero briletis malklare.

"Alvenos la horo," li diris, "kiam ĉiuj ni forĵetos niajn vualojn. Bonvolu ne malaprobu, tre kara amikino, ke ĝis tiam mi daŭre surportu tiun-ĉi krepopecon."

"Ankaŭ viaj vortoj konsistigas misteron" respondis la juna fraŭlino. "Almenaŭ formetu la vualon de antaŭ ili."

"Elizabeto, tion mi faros," li diris, "ĝis la limo rajtigita de mia ĵuro. Eksciu, tial, ke ĉi-tiu vualo estas signo kaj simbolo, kaj estas mia devo ĝin surporti ĉiam, kaj en helo kaj en malhelo, kaj en soleco kaj antaŭ la rigardo de homamasoj, kaj kun fremduloj kaj kun konataj geamikoj. Nenia vivanta okulo vidos ĝin fortiriĝi. Necesas ke tiu-ĉi morna ŝirmilo apartigu min disde la mondo. Eĉ vi, Elizabeto, neniam rajtos eniri malantaŭ ĝi."

"Kiu malfeliĉiga aflikto surfalis vin," ŝi petis serioze, "por ke vi tial ĝis ĉiam malheligu viajn okulojn?"

"Se ĝi estas simbolo pri lamentado," respondis S-ro Hupero, "mi havas, sendube same kiel la plejmulto el homoj, malĝojojn sufiĉe malhelajn por rajtigi ke nigra vualo reprezentu ilin."

"Sed kio okazos se la mondo ne konsentos kredi ke viaj malĝojoj devenas el senkulpa fonto?" insistis Elizabeto. "Kvankam vi estas amata kaj respektata, povus estiĝi oniflustraĵoj proponantaj ke vi kaŝas vian vizaĝon pro konscio pri sekreta pekado. Honore al via sankta posteno, forigu tian skandalaĵon!"

Siaj vangoj ruĝiĝis dum ŝi aludis la naturon de la onidiraĵoj jam ĉirkaŭirantaj en la vilaĝo. Sed la mildeco de S-ro Hupero ne lin forlasis. Li eĉ ridetis denoveĝi[pg 013] estis tiu sama malfeliĉa rideto havanta ĉiam la aspekton de malklara lumbrileto elvenanta la malantaŭvualan malhelon.

"Se mi kaŝas la vizaĝon pro malĝojo, estas sufiĉa kaŭzo," li respondis simplamaniere. "Kaj se mi ĝin kaŝas pro sekreta peko, kiu homo ne povus agi same?"

Kaj per tiu milda sed nesuperebla obstino li rezistis al ĉiuj petegoj ŝiaj. Longan tempon Elizabeto sidis senparole. Dum kelkaj momentoj ŝi ŝajnis perdiĝi en meditado, konsiderante verŝajne kiujn novajn rimedojn necesas utiligi por eltiri sian fianĉon el tiel malhela fantazio kiu, se ĝi ne havis alian signifon, estis eble simptomo pri mensa malsano. Kvankam ŝi disponis pri pli stabila karaktero ol li, larmoj malsuprenruliĝis laŭ ŝiaj vangoj. Sed subite, preskaŭ tujege, nova sento anstataŭis ŝian malĝojon. Dum ŝiaj okuloj fiksrigardis senpercepte la nigran vualon, eke, kiel krepusko pleniginta sen antaŭanonco la aeron, ĝiaj teruroj ĉirkaŭfalis ŝin. Ŝi stariĝis kaj sin postenigis, tremante, antaŭ li.

"Kaj tial ĉu finfine vi sentas tion?" li diris funebre.

Ŝi respondis nenion sed kovris la okulojn permane kaj forturniĝis por eliri la ĉambron. Li antaŭenhastis kaj mankaptis ŝian brakon.

"Pacienciĝu pri mi, Elizabeto!" li ekkriis arde. "Ne forlasu min, kvankam laŭnecese ĉi-tiu vualo nin apartigu tie-ĉi surtere. Estu mia kaj de nun antaŭen estos nenia vualo sur mia vizaĝo, nenia malhelo inter niaj animoj! Ĝi estas nur dumviva, ne dumeterneca vualo! Ho! vi neniel scias kiel soleca mi estas, kaj kiel timema, estante sola malantaŭ mia nigra vualo. Ne forlasu min por ĉiam en ĉi-tiu mizera malhelo!"

"Levu nur unu fojon la vualon kaj enrigardu mian vizaĝon," diris ŝi.

"Neniam! Tio ne povas okazi!" respondis S-ro Hupero.

"Tial adiaŭ!" diris Elizabeto.

Ŝi eligis sian brakon de sub lia alpreno kaj malrapide foriris, paŭzante ĉe la pordo por estigi ununuran, longan, tremantan rigardon ŝajnantan preskaŭ penetri la misteron de la nigra vualo. Sed, malgraŭ sia malĝojo, S-ro Hupero ridetis, pensante ke, eĉ se la hororoj tiel ombre reflektataj de la vualo ne povis ne kontraŭstarigi en profunda malhelo du el la plej karemaj geamantoj, apartigis lin disde nepra feliĉo nur materiala emblemo.

Ekde tiu momento neniu entreprenis forigi la nigran vualon de S-ro Hupero nek ekscii, per senpera peto, la sekreton laŭsupoze kaŝatan de ĝi. Homoj pretendantaj superi popolajn antaŭjuĝojn ĝin konsideris kiel nur unu el tiuj malkomunaj emoj ofte miksiĝintaj inter la seriozaj agoj de viroj alie bonsencaj kaj ilin tinkturetintaj ĉiujn per sia aparta speco de frenezio. La popolamaso tamen juĝis S-ron Huperon preterripara ĝenanto. Li ne sukcesis promenadi laŭstrate kun iu ajn mensa trankvilo tiom li konsciis ke afablaj kaj timidaj homoj flankenturniĝos por lin eviti dum alihumoraj homoj sin devigos sin ĵeti obstaklocele sur lian vojon. La malafableco de tiuj lastaj necesigis ke li rezignu pri sia kutima krepuskohora piedirado al la tombejo, ĉar kiam li sin apogis penseme sur la enirpordegon, ĉiam de malantaŭ la tomboŝtonoj vizaĝoj spione rigardetis lian nigran vualon. Ĉirkaŭiris onidiraĵa fablaĵo laŭ kiu alpelis lin tien la fiksrigardoj de la mortintoj. Malĝojigis lin ĝisfunde de lia bonvola koro observi kiel la[pg 014] infanoj forfuĝis antaŭ lia alveno, interrompante siajn plej gajajn ludojn eĉ kiam lia melankolia figuro ekvidiĝis ankoraŭ fordistance. Ilia instinkta timego sentigis al li pli forte ol iu ajn alia kialo tion ke prelernatura hororo interteksiĝis kun la fadenoj de la nigra krepo. Verdire, laŭ ĝenerala publika raportado, lia propra antipatio pri la vualo estis tiel granda ke li neniam volonte pasis antaŭ spegulo nek kliniĝis por trinki el trankvilsurfaca fonto por ke en ties paca sino li ne sin ektimigu. Tia konduto kredindigis la flustradiraĵojn laŭ kiuj la konscienco de S-ro Hupero lin torturas pro iu granda krimo tro horora por ke li entute kaŝu ĝin aŭ ĝin aludu alie ol malklare. Tial, de malantaŭ la nigra vualo, nubo ruliĝis en la helan sunbrilon, dubasencaĵo pri peko aŭ malĝojo kiu ĉirkaŭvolvis la kompatindan pastoron kaj malhelpis ke amo aŭ kompato iam lin atingu. Oni diris ke fantomo kaj demono kunagis kun li tie. Kun internaj tremegoj kaj eksteraj teruroj li piediradis seninterrompe en ĝia ombro, palpserĉante malhele en sia animo aŭ spektante ekster si tra tiu perilo kiu malĝojigis la tutan mondon. Eĉ la senleĝa vento, laŭ onikredado, respektis lian timigan sekreton kaj neniam flankenblovetis la vualon. Tamen bonhomo S-ro Hupero daŭre ridetis malfeliĉe al la palaj vizaĝoj de la mondeca homamaso dum li preterpasis.

Inter ĉiuj siaj malbonaj influoj, la nigra vualo estigis tiun solan bonan rezulton: ĝi faris el ties portanto ege efika pastoro. Pere de sia mistera emblemo--ĉar ne estis alia ŝajna kaŭzo--li fariĝis ege potenca viro super animoj angorantaj pro peko. Liaj konvertitoj ĉiam lin estimis kun aparta timego sia, afirmante, kvankam nur figure, ke, antaŭ ol li kondukis ilin al ĉiela lumo ili eniris ĉe li malantaŭ la nigra vualo. Efektive, ĝia malhelo scipovigis lin kompati ĉiujn senlumajn tendencojn. Morantaj pekintoj alvokis laŭtvoĉe S-ron Huperon kaj malkonsentis finspiradi ĝis kiam li alvenis, malgraŭ tio ke kiam li antaŭenkliniĝis por flustri konsolaĵojn, ili ektremegis pro la vualita vizaĝo tiel intime alproksimiĝinta ilian. Tiaj estis la teruroj de la nigra vualo eĉ kiam la morto nudigis lian vizaĝon. Havante nur la malutilan celon rigardi lian figuron, ĉar estis malpermisite ekvidi lian vizaĝon, fremduloj vojaĝis longajn distancojn por partopreni en la Di-servoj de la preĝejo. Sed multaj ne sukcesis forlasi la kunvendomon sen antaŭe ektremegi! Foje, dum la estrado de Guberniestro Belĉero, la instancoj invitis S-ron Huperon deklami la elektopredikon. Kovrite de sia nigra vualo, li staris antaŭ la ĉefadministristo, la konsilio, kaj la reprezentantoj kaj estigis tiel profundan efekton ke poste la leĝproponojn de tiu jaro karakterizis la tuta malĝojo kaj la plena pieco de nia plej frua prapatra rego.

Tiumaniere S-ro Hupero pasigis longan vivon; senriproĉa pri siaj eksteraj agoj, tamen envolvita en mornaj suspektoj; afabla kaj amema, tamen ne amata kaj iom timata; homo staranta aparte disde aliaj homoj, evitata kiam tiuj estas bonsanaj kaj feliĉaj, sed ĉiam alvokata por tiujn helpi en horoj de morta angoro. Dum la jaroj daŭre forpasis, fatigante siajn neĝojn sur lian zibelkoloran vualon, li akiris kromnomon inter ĉiuj Nov-Angliaj preĝejoj kiuj komunakorde lin nomumis Patro Hupero. Preskaŭ ĉiuj komencepokaj preĝejanoj liaj, estante jam mezaĝaj kiam li alvenis, nun delonge forpasis, forbalaite okaze de funebraj ceremonioj siaj. Unuan preĝejanaron li havis en la preĝejo, duan pli homabundan en la preĝeja tombejo. Kaj nun, laborinte[pg 015] tiel malfruhore en la vesperon de sia vivo, kaj plenuminte sian laboron tiel altkvalite, bona Patro Hupero nun ekrajtis mallaciĝi.

Pluraj homoj videblis en la ombrita kandellumo de la mortoĉambro de la maljuna kleriko. Samsangajn parencojn li ne havis. Tamen ĉeestis la eventon la dece serioza, kvankam senemocia, kuracisto, dezirante nur mildigi la lastajn dolorojn de la paciento kiun li ne scipovis savi. Ankaŭ spektadis la scenon la diakonoj kaj ceteraj eminente piaj anoj de la preĝejo. Aldone videblis Lia Pastora Sinjora Moŝto Klarko, de Okcident-Vilaĝo, juna kaj fervora religiulo haste alrajdinte tien por preĝi apud la lito de la moranta predikisto. Partoprenis en la afero ankaŭ la flegistino, nenia komerce dungita servanto pri morto, sed virino kies trankvila kareco jam de longe daŭris en sekreteco, en soleco, meze de la malvarmo de multaĝo, kaj ne pereus eĉ en la mortohoro. Kiu ajn alia? Elizabeto! Kaj tie kuŝis sur la mortokuseno la jararblanka kapo de bona Patro Hupero, kun la nigra vualo ankoraŭ volvita ĉirkaŭ lia frunto kaj etendiĝanta malsupren sur lia vizaĝo, kie ĝin movetis ĉiu laŭvice pli malfacila anhelo de lia febla spirado. Dum lia tuta vivo tiu krepopeco pendis inter li kaj la mondo. Ĝi lin apartigis disde feliĉiga frateco kaj virina amo kaj lin retenis en tiu plej malĝoja el ĉiuj malliberejoj, lia propra koro. Kaj ankoraŭ ĝi kuŝis sur lia vizaĝo, kvazaŭ por pliprofundigi la malhelon de lia senluma ĉambro kaj lin ombradi kontraŭ la sunbrilo de eterneco.

Ekde iom de tempo lia menso konfuziĝis, ŝvebante dubeme inter pasinteco kaj nuntempo kaj, intervale, antaŭenpaŝetante, kvazaŭ anticipe, en la malklarecon de la venonta mondo. Okazis febraj krizoj lin ĵetantaj de flanko al flanko kaj eroziantaj la malmulton da forto restanta al li. Sed en siaj plej konvulsiaj baraktoj, kaj en la plej fantaziaj kapricoj de sia intelekto, kiam nenia alia pensado konservis sian sobran influon, li daŭre kaj ege priatentis la nigran vualon por ke ĝi ne flankenglitu. Eĉ se lia mistifikita animo povintus forgesi, apud lia kuseno sidis fidela virino kiu konsentintus rekovri, kun forturnita rigardo, tiun multaĝan vizaĝon lastan fojon viditan de ŝi en la beleco de plenvireco. Finfine la mortofrapita maljunulo kuŝis trankvile en la torporo de mensa kaj korpa ellaciĝo, kun neperceptebla pulsobatado kaj spirado kiu ade malfortiĝis escepte kiam longa, profunda kaj malkonstanta enspiro ŝajnis antaŭanonci la forflugon de lia spirito.

La pastoro de Okcident-Vilaĝo alproksimiĝis la litrandon.

"Estimata Patro Hupero," li diris, "alvenas la momento de via ekliberiĝo. Ĉu vi pretas por la formeto de la vualo kiu apartigas tempon disde eterneco?"

Patro Hupero respondis unue nur per febla kapmoviĝo. Tiam, eble timante ke oni malcertu pri lia voldiraĵo, li penadis paroli.

"Jes ja," li diris en malfortaj akcentoj, "mia laca animo atendas pacience ke tiu vualo estu forlevita."

"Kaj ĉu decas," reparolis Pastoro Klarko, "ke viro tiel preĝema, tiel senkulpe ekzempla, sanktaga kaj sanktapensa laŭ la juĝkapablo de ordinaraj homoj, ĉu decas ke preĝeja patro postlasu sur sia memoro ombron ŝajnantan nigrigi tiel puran vivon? Mi petegas, kara estimata frato mia, ne permesu okazi tion. Bonvolu lasi vian triumfan[pg 016] aspekton ĝojigi nin dum vi iras al via rekompenco. Antaŭ ol suprenleviĝu la eterneco-vualo, lasu min flankenĵeti de sur via vizaĝo tiun nigran surteran vualon!"

Kaj tiel parolinte, Pastoro Sinjoro Klarko antaŭenkliniĝis por malkaŝi la misteron de tiom da jaroj. Tamen, aplikante subitan energion mirigantan ĉiujn spektantojn, Patro Hupero eligis la manojn fulmrapide de sub la littukoj kaj premis ilin forte sur la nigran vualon, pretega lukti se la pastoro de Okcidenta-Vilaĝo bonvolus kontraŭstari moranton.

"Neniam!" ekkriis la vualita kleriko. "Surtere, neniam!"

"Malhela maljunulo," responde ekkriis la timigita pastoro, "ŝarĝite per kiu horora peko via animo nun supreniras al sia finjuĝo?"

La spirado de Patro Hupero ekpulsegis. Ĝi klakadegis en lia gorĝo. Per titana klopodo tamen, antaŭenŝovante la manojn grandageste, li kaptoprenis la vivon, retenis ĝin ĝis povi paroli. Li eĉ eksidiĝis rektaspine sur la lito kaj tie restis en la ĉirkaŭantaj brakoj de la morto, dum la nigra vualo malsuprenpendis, terura en tiu lasta momento, meze de la kunigitaj hororoj de lia kompleta vivotempo. Tamen la febla, malĝoja rideto, jam antaŭe tiel ofte vidite tie, ŝajnis nun ekbrileti el sia malklareco kaj lanti sur la lipoj de Patro Hupero.

"Kial vi tremas nur antaŭ mi?" li ekkriis, turnante la vualitan vizaĝon laŭ la cirklo da palvizaĝaj spektantoj. "Tremu ankaŭ unu antaŭ la alia! Ĉu viroj evitis min kaj virinoj min malkompatis kaj infanoj kriegis kaj forfuĝis nur pro mia nigra vualo? Kio, se ne la mistero kiun ĝi malklare simbolas, tiel hororigis tiun krepopecon? Kiam la amiko malkovros sian plej internan koron al sia amiko; la amanto al sia plej kara amantino; kiam la homaro ne vane forkaŭros antaŭ la rigardo de sia Kreinto, abomeninde hamstriante la sekreton de sia peko; tiam taksu min monstro pro la simbolo sub kiu mi vivis kaj mortas. Mi ĉirkaŭrigardas kaj jen! sur ĉiu vizaĝo estas Nigra Vualo!"

Dum liaj aŭskultantoj forkaŭris unu disde la alia pro reciproka timego, Patro Hupero falis malantaŭen sur sian kusenon, vualita kadavro sur kies lipoj lantis febla rideto. Ili kuŝigis lin, ankoraŭ vualitan, en lian ĉerkon kaj lin alportis, vualitan kadavron, al la tombejo. Jam de multaj jaroj herbo kreskas kaj velkas sur tiu tombo. Musko superkreskas la tomboŝtonon, la vizaĝo de S-ro Hupero jam de longa tempo estas polvo. Sed daŭre hororigas la pensado ke ĝi polviĝis sub la Nigra Vualo.


JUNA BONULO BRAŬNO

Juna Bonulo Braŭno eldomiĝis en la straton de vilaĝo Salemo ĉirkaŭ la krepuska horo. Tamen li paŭzis, post transiri la sojlon, kaj turnis la kapon malantaŭen por interŝanĝi ĝisrevidan kison kun sia juna edzino. Kaj Fidulino, kiel tiulasta taŭge nomiĝis, eligis sian belan kapon en la straton, lasante la venton ludi en la rozkoloraj rubandoj de ŝia ĉapo dum ŝi alvokis Bonulon Braŭnon.

[pg 017]

"Karega karulo," ŝi flustris, mallaŭte kaj iom malĝoje, kiam ŝiaj lipoj alproksimiĝis lian orelon, "mi petegas ke vi prokrastu vian vojaĝon ĝis la leviĝo de la suno kaj dormu hodiaŭnokte en via propra lito. Virinon solan tiel ĝenas sonĝoj kaj pensadoj ke foje ŝi timas eĉ sin. Bonvolu lanti kun mi ĉi-nokte, kara edzo, el ĉiuj noktoj de la jaro."

"Mia amo kaj mia fido," respondis juna Bonulo Braŭno, "el ĉiuj noktoj de la jaro ĉi-tiun nokton mi devas lanti for de vi. Mian vojaĝon, kiel vi ĝin nomas, foriran kaj revenan, mi devas plenumi inter la nuna horo kaj la sunleviĝo. Ho, mia dolĉa, bela edzino de nur tri monatoj, ĉu vi povas jam dubi pri mi?"

"Tial Dio benu vin!" diris Fidulino kun la rozkoloraj rubandoj. "Kaj vi trovu ĉion en bonfarta stato kiam vi revenos!"

"Tiel estu!" ekkriis Bonulo Braŭno. "Recitu viajn preĝojn, kara Fidulino, kaj enlitiĝu je la krepusko. Tiel nenia ĝeno vin atingos."

Tial ili disapartiĝis kaj la junulo sekvis sian vojon ĝis kiam, preta ĉirkaŭiri la angulon de la kunvendomo, li rigardis malantaŭen kaj vidis la kapon de Fidulino, lin daŭre postspektanta kun malĝoja mieno, malgraŭ la rozkoloraj rubandoj.

"Kompatinda Fidulineto," li pensis, ĉar lia koro suferis. "Kia mizerulo mi estas, postlasante ŝin por entrepreni tian taskon! Aldone, ŝi parolas pri sonĝoj. Ŝajnis al mi, dum ŝi parolis, ke ĝeno elmontriĝis en ŝia vizaĝo, kvazaŭ sonĝo jam avertis ŝin pri kiuspeca laboro mi devas plenumi ĉi-nokte. Sed ne, ne. Mortigus ŝin ekpensi pri tio. Nu, ŝi estas benita surtera anĝelino kaj post tiu-ĉi ununura nokto mi alkroĉiĝos al ŝiaj jupoj kaj ŝin postsekvos ĝis Paradizo."

Farinte tiun bonegan promeson pri la estonteco, Bonulo Braŭno kredis rajti pli rapide aliri sian nunan malican celon. Li laŭiris mornan vojeton malheligatan de la plej malĝojigaj arboj de la arbaro kiuj apenaŭ apartiĝis por lasi eniri la mallarĝan vojeton kaj tiam tuj poste refermiĝis. Ĉio estis kiel eble plej soleca. Kaj ĉiam enestas tian solecon tiu strangeco: ke la vojaĝanto malcertas kiu povas kaŭri en kaŝejo malantaŭ la sennombraj trunkoj aŭ inter la dikaj superpendantaj branĉoj. Tial eblas ke, estigante solecajn paŝojn, la vojaĝanto povas tamen trapasi nevidatan homamason.

"Eble diabla Indiano staras en posteno malantaŭ ĉiu arbo," diris al si Bonulo Braŭno. Kaj li rigardetis timeme malantaŭen, aldondirante: "Kion mi faru se la diablo mem starus ĉe mia kubuto?"

Dum lia kapo malantaŭen turniĝis li preterpasis vojokurbiĝon. Kiam li rigardis denove antaŭen li ekvidis virfiguron, surportantan seriozan kaj decan vestaĵaron, sidantan ĉebaze de maljuna arbo. La viro stariĝis en la momento de la alveno de Bonulo Braŭno kaj antaŭenpromenis apud li.

"Vi malfruas, Bonulo Braŭno," li diris. "La horloĝo de malnova Sud-Preĝejo jam sonoradis dum mi trairis Bostonon kaj tio okazis antaŭ dek kvin plenaj minutoj."

"Fidulino iom retenis min," respondis la juna viro kun voĉo kiu tremetis pro la subita, kvankam ne entute neatendita, apero de lia kuniranto.

Krepusko nun regis profunde la arbaron kaj plej profunde tiun parton tra kiu vojaĝis la du homoj. Laŭ ĉiuj videblaj indicoj la dua vojaĝanto estis eble kvindekjara,[pg 018] apartenis ŝajne al la sama socia rango kiel Bonulo Braŭno, eĉ multe similis lin, kvankam eble pli pri mieno ol pri vizaĝa strukturo. Malgraŭ tio, observanto povintus supozi ilin patro kaj filo. Tamen, kvankam la pli aĝa vestiĝis tiel simple kiel la pli juna, kaj kondutis tiel simple, li havis nepriskribeblan aspekton de mondokonanto ne devanta embarasiĝi ĉe la manĝtablo de la provincestro aŭ la kortego de Reĝo Vilhelmo, se liaj aferoj lin tien alvenigus. La sola elstaraĵo de lia persono rajtanta nomiĝi mirinda estis promenadbastono aspektanta kiel granda nigra serpento tiel strange fabrikita ke ĝi ŝajnis preskaŭ tordiĝi kaj moviĝeti kiel serpento vivanta. Kompreneble, tiaĵo povintus esti okula trompaĵo estigita helpe de la malcerta lumo.

"Venu, Bonulo Braŭno," kriis lia kunvojaĝanto. "Tio estas ege malhasta iradritmo por la komenca etapo de nia ekskurso. Alprenu mian bastonon se vi tiel baldaŭe laciĝas."

"Amiko," diris la alia, anstataŭante sian malrapidan promenritmon per nepra halto, "plenuminte mian pakton per nia ĉi-tiea renkontiĝo, mi nun celas reveni al mia devenpunkto. Mi spertas skrupulojn pri la koncerna afero."

"Ĉu vi tiel diras?" respondis la serpentbastonulo, ridetante apartaflanke. "Ni iom antaŭenpromenu tamen, kunrezonante dum la irado. Kaj se mi ne sukcesos vin konvinki, vi rajtos hejmenreveni. Ni ne ankoraŭ penetris multan distancon en la arbaron."

"Tro multan! Tro multan!" proklamis la bonulo, senkonscie ekpromenante. "Mia patro neniam eniris la arbaron por plenumi tian taskon nek lia patro antaŭ li. Ni estis kaj restas raso de honestaj homoj kaj bonaj Kristanoj ekde la tagoj de la martiroj. Kaj ĉu mi estu la unua el Familio-Braŭno iam laŭirinta ĉi-tiun vojon kun...?"

"Kun tia kompanio, ĉu vi volas diri?" diris la pli aĝa, interpretante la paŭzon de la pli juna. "Bone dirite, Bonulo Braŭno! Mi konis vian familion tiel bone kiel iun ajn el la Puritanoj, kaj tio ne estas malmulte por diri. Mi helpis vian avon, la konstablon, kiam li vipbate antaŭenpelis la Kvakerinon tiel hastapaŝe tra la stratoj de Salemo. Kaj estis mi kiu havigis al via patro peĉpin-tuberon, ekbruligitan ĉe mia propra fajrejo, por incendii Indianan vilaĝon okaze de Reĝo-Filipo-Milito. Ambaŭ estis bonaj amikoj miaj kaj multajn plaĉajn promenadojn ni kunfaris laŭlonge de ĉi-tiu vojeto kaj hejmenrevenis post noktomezo. Plaĉus al mi amikiĝi kun vi por honori ilin."

"Se tio okazis konforme al via raportaĵo," respondis Bonulo Braŭno, "mi miras ke ili neniam priparolis tiujn aferojn. Aŭ tute kontraŭe, mi malmiras pri tio, konsciante ke la plej minimuma tiutema onidiraĵo ilin forpelintus el Nov-Anglio. Ni estas preĝema gento kaj, aldone, bonfarema, kaj toleras nenian tiuspecan fiecon."

"Ĉu fieco, ĉu ne," diris la vojaĝanto kun la tordita promenbastono, "mi bone konatas tie-ĉi en Nov-Anglio. La diakonoj de multaj preĝejoj trinkis kun mi la komunian vinon. La altranguloj de diversaj urboj min nomumis sia estro. La plejmulto el la anoj de Granda kaj Ĝenerala Tribunaloj apogas solide miajn celojn. La provincestro kaj mi, ankaŭ--sed tiuj estas registaraj sekretoj."

"Ĉu tiaĵo povas esti?" kriegis Bonulo Braŭno, fiksrigardante kun miro sian senĝenan kunulon. "Malgraŭ tio, mi ĝuas nenian rilaton kun la provincestro nek kun[pg 019] la konsilio. Tiuj havas proprajn kondutmanierojn kiuj neniel estas reguloj por simpla kultivisto kiel mi. Sed se mi daŭre promenus kun vi, kiel mi povus toleri la rigardon de tiu bona maljunulo, nia pastoro, de vilaĝo Salemo? Ho, lia voĉo tremegigus min kaj prediktage kaj prelegtage."

Ĝis tiam la pli aĝa vojaganto aŭskultis kun deca seriozo sed nun eksplodridegis, senbride, tordiĝante tiel perforte ke lia serpentaspekta bastono ŝajnis tordiĝi kompate.

"Ho, ho, ho!" li kriegis foje kaj refoje. Tiam, sin ekreginte: "Nu, Bonulo Braŭno, daŭrigu, daŭrigu. Tamen bonvolu ne mortigi min pro ridado."

"Nu, por tuj finfermi la aferon," diris Bonulo Braŭno, iomege urtikite, "ni konsideru mian edzinon, Fidulinon. Tio rompus ŝian karan koreton kaj antaŭ kaŭzi tion mi preferus rompi la mian."

"Nu, se tio estu la kazo," respondis la alia, "jes ja, eksekvu ĉiarimede propran irvojon, Bonulo Braŭno. Eĉ interŝanĝe kontraŭ dudek maljunulinoj kiel tiu lampaŝanta antaŭ ni, mi ne konsentus ke Fidulino spertu iun ajn ĝenon."

Dum li parolis, perbastone li indikis sur la vojeto inan figuron kiun Bonulo Braŭno rekonis kiel ege pian kaj modelan sinjorinon lernigintan al li dum lia knabeco lian katekismon kaj restantan ankoraŭ lia morala kaj spirita konsilanto kune kun la pastoro kaj Diakono Gukino.

"Vere mirindege estas ke Gudino Klojso iradas tiel foren en la sovaĝejon dumnokte," li diris. "Sed kun via permeso, amiko, mi sekvu ĉirkaŭirantan flankvojeton tra la arbaro ĝis preteriri tiun Kristanan virinon. Ne konante vin, ŝi povus eble demandi al mi kun kiu mi vojaĝas kaj kien mi iras."

"Tiel estu," konsentis lia kunvojaĝanto. "Vi ĉirkaŭiru traarbare dum mi restu survojete."

Respondkondute, la junulo flankenturniĝis sen ĉesi rigardi tamen sian kunulon kiu antaŭeniris mallaŭtpaŝe laŭ la vojeto ĝis ekesti nur bastonlongan distancon for de la maljunulino. Ŝi, intertempe, laŭiris sian vojon kiel eble plej bone kun malkutima rapideco por tiel altaĝa virino, murmurante malklarajn vortojn--preĝon, eble--dum la irado. La vojaĝanto etendis sian bastonon kaj tuŝis ŝian velkintan kolon per la serpentaspekta ekstremaĵo de la promenhelpilo.

"La diablo!" ekkriegis la pia maljunulino.

"Tial Gudino Klojso rekonas sian malnovan amikon, ĉu?" observis la vojaĝanto, ŝin alfrontante kaj sin apogante sur sian tordiĝantan bastonon.

"Ho, laŭ la suma vero! Ĉu povas esta via Moŝto?" kriis la bonvirino. "Jes ja, verfakte estas vi, kaj la preciza imago de mia antaŭa amiko, Bonulo Braŭno, avo de la stulta hodiaŭa samnomulo. Sed ĉu via Moŝto bonvolas tion kredi? Mia balailbastono strange malaperis, ŝtelprenite, laŭ mia suspekto, far tiu penduminda sorĉistino, Gudino Korjo. Kaj, aldone, la afero okazis kiam mi jam estis sanktoleita per apisuko, kvinfoliaĵo kaj akonito."

"Intermiksitaj kun bonega tritiko kaj graso de novnaskiĝinta bebo," diris la estaĵo havanta la formon de avo Bonulo Braŭno.

[pg 020]

"Ho, via Moŝto konas la recepton," kriis la maljunulino, gakante laŭte. "Tial, kiel mi diris, estante preta por la kunveno kaj havante nenian ĉevalon por rajdi, mi decidiĝis piediri ĉar, laŭraporte, hodiaŭnokte ni akceptos en la komunumon bonan junulon. Sed nun via Moŝto bonvolu disponigi min pri via brako kaj ni ambaŭ alvenos tien fulmrapide."

"Tiaĵo ne povas okazi," respondis ŝia amiko. "Mi ne rajtas disponi vin pri mia brako. Sed jen alprenu mian bastonon, se vi deziras."

Tiel parolinte, li malsuprenĵetis ĝin antaŭ ŝiaj piedoj kie, povas esti, ĝi ekanimiĝis, estante unu el la bastonoj kiujn ties posedanto antaŭe pruntedonis al la Egiptaj magoj. Pri tiu fakto tamen Bonulo Braŭno neniel konsciis. Post kiam li tuj ĉielenrigardis pro mirego kaj tiam denove terenrigardis, li vidis nek Gudinon Klojson nek la serpentobastonon, anstataŭe tiun ununuran kunvojaĝanton kiu lin atendis tre trankvile, kvazaŭ okazintus nenio.

"Tiu maljunulino lernigis al mi mian katekismon," diris la junulo kaj lia simpla eldiraĵo entenis mondon da signifo.

Ili daŭre antaŭeniris dum la pli aĝa vojaĝanto urĝis sian kuniranton paŝadi hastaritme kaj persiste sekvi la vojon, diskursante tiel taŭge ke liaj argumentoj ŝajnis ekfonti el la sino de la aŭskultanto anstataŭ el la buŝo de la diskursanto. Dum ili promenis, li plukis acerbranĉon, celante ĝin utiligi kiel apogbastonon, kaj komencis ĝin senigi je ties subbranĉoj kiuj estis malsekaj pro vespera roso. En la momento mem kiam liaj fingroj ilin tuŝis, ili velkis strange kaj sekiĝis kvazaŭ post semajndaŭra sunbrilado. Tial la paro antaŭeniris je bona libera paŝritmo kiam subite, en morna vojokavaĵo, Bonulo Braŭno sidiĝis sur arbostumpon kaj malkonsentis daŭre progresi.

"Amiko," li diris obstine, "mi jam decidiĝis. Pluan paŝon mi ne iros nome de tiu tasko. Ĉu gravu al mi ke mizera maljunulino elektu iri ĉe la diablo kiam mi antaŭe supozis ke ŝi preferos ĉieleniri? Ĉu tio rajtigas min forlasi mian karan Fidulinon kaj postsekvi la maljunulinon?"

"Vi juĝos la aferon pli klare poste," diris trankvile lia konato. "Sidu tie-ĉi kaj vin iom mallacigu dum kelkaj momentoj. Kiam vi ekvolos denove promenadi, jen mia bastono por faciligi vian iradon."

Sen pluaj vortoj li transĵetis al sia kuniranto la aceran bastonon kaj tuj malaperis kvazaŭ fantomiĝinte en la pliprofundiĝanta malhelo. La juna viro sidis kelkajn momentojn apud la vojo, sin multe aplaŭdante, antaŭpensante pri la nuna eblo renkonti la pastoron purkonscience okaze de sia matena promenado kaj ne devi timi la rigardon de estimata maljuna Diakono Gukino. Kaj pri la trankvila dormado kiun li nun spertus en tiu sama nokto kiun ĵus antaŭe li celintis pasigi tial malvirte, sed kiun li nun pasigus tiel pure kaj dolĉe en la brakoj de Fidulino! Inter tiuj plaĉaj kaj laŭdindaj meditadoj Bonulo Braŭno aŭdis la hufbatojn de ĉevaloj venantaj laŭ la vojo kaj juĝis ke dece estos sin kaŝi en la arbarorando, prikonsciante la kulpan celon lin tien alvenigintan, kvankam li nun tiel feliĉe forturniĝis de ĝi.

Daŭre antaŭenvenis la hufpaŝoj kaj la voĉoj de la rajdantoj, du seriozaj maljunaj voĉoj interparolantaj sobre dum la alproksimiĝo. Tiuj intermiksitaj sonoj ŝajnis[pg 021] laŭpaŝi la vojon nur kelkajn jardojn for de la kaŝejo de la juna viro. Tamen, sendube pro la profundo de la malhelo en tiu aparta loko, videblis nek la rajdantoj nek la rajdbestoj. Kvankam iliaj korpoj tanĝis la etajn laŭvojajn branĉojn, laŭvide ili ne interrompis, eĉ, momenteton, la malklaran lumradion fontantan el la brila ĉielstrio kiun laŭnecese ili trapasis. Bonulo Braŭno laŭvice kaŭris kaj staris piedpinte, apartigante la branĉojn kaj eligante la kapon tiel foren kiel li kuraĝis sen ekvidi eĉ ununuran ombron. Des pli ĝenis lin la okazantaĵo ĉar li bonvolintus ĵuri esti rekoninta, se tiaĵo eblas, la voĉojn de la pastoro kaj Diakono Gukino, trotetantaj mallaŭte antaŭen, kiel ili kutimis fari kiam ili aliris ordinacion aŭ eklezian konsilion. Dum ili ankoraŭ enestis la aŭdkampon de la junulo, unu el la rajdantoj haltis por pluki vergon.

"El la du, via pastora Moŝto," diris la voĉo, "mi preferus malĉeesti ordinacian bankedon ol la ĉi-noktan kunvenon. Oni diris al mi ke kelkaj komunumanoj niaj alvenos de Falmaŭto kaj de eĉ pli fora distanco, kaj ceteraj de Konektikuto kaj Rod-Insulo, kaj aldone kelkaj el la Indianaj ŝamanoj kiuj, laŭ sia maniero, scipovas estigi preskaŭ tiom da diablaĵoj kiel la plej talentaj el ni. Cetere, aniĝos al nia komunumo bona junulino."

"Bonege, Diakono Gukino!" respondis la seriozaj maljunaj tonoj de la pastoro. "Ekspronu, alie ni malfruos. Nenio povos okazi, vi scias, ĝis kiam mi atingos la kunvenejon."

La hufoj denove sonadis kaj la voĉoj, parolante tiel strange en la malplena aero, ade trapasis la arbaron, kie neniam ekzistis preĝejo nek iam preĝis eĉ ununura Kristano. Kien tial tiuj sanktaj viroj povus alvojaĝadi tiel profunde en la pagana sovaĝejo? Juna Bonulo Braŭno alkroĉiĝis al arbo por sin apogi, preta grundensinki, malforta, surŝarĝite je la peza malsano de sia koro. Li rigardis la ĉielon, dubante ĉu vera Paradizo povas ekzisti super li. Tamen jen estis la blua volbo kaj la steloj pribriliĝantaj en ĝi.

"Helpe de Ĉielo supre kaj Fidulino malsupre, mi ade kontraŭstaru la diablon!" kriis Bonulo Braŭno.

Dum li daŭre rigardis supren en la profundan firmamentan arkon kaj levis la manojn por preĝi, nubo, kvankam moviĝetis nenia vento, transhastis la zeniton kaj kaŝis la pliheliĝantajn stelojn. La blua ĉielo ankoraŭ videblis krom rekte superkape, kie tiu nigra nubamaso hastis balailritme norden. Supre en la aero, kvazaŭ el la profundaĵoj de la nubo, alvenis konfuzita kaj dubinda voĉarsonado. Foje la aŭskultanto imagis povi distingi la parolmanierojn de samvilaĝanoj siaj, de viroj kaj virinoj, kaj piaj kaj malpiaj, multajn el kiuj li jam renkontis ĉe la komunitablo dum ceterajn li antaŭe vidis deboĉadi ĉe la drinkejo. En la sekvinta momento, tiel malprecizaj estis la sonoj ke li scivolemis ĉu esti aŭdinta nur la murmuron de la malnova arbaro, flustranta senvente. Tiam alvenis pli forta ŝveliĝo de tiuj konataj tonoj jam aŭdataj ĉiutage ĉe vilaĝo Salemo sed neniam antaŭe fontantaj el nokta nubo. Estis unu voĉo, voĉo de junulino, kiu lamentadis, tamen kun malcerta malĝojo, kaj petadis komplezon kies plenumo tamen eble ŝin dolorigus. Kaj la tuta nevidebla homamaso, kaj sanktuloj kaj pekintoj, ŝajnis ŝin kuraĝigi daŭre antaŭeniri.

[pg 022]

"Fidulino! kriis Bonulo Braŭno, kun voĉo de angoro kaj senespero. Kaj la eĥooj de la arbaro lin primokis, kriante "Fidulino! Fidulino!", kvazaŭ mistifikitaj mizeruloj ŝin serĉus tra la tuta sovaĝejo.

La kriego de malĝojo, kolerego kaj teruro daŭre trapenetris la nokton kiam la malfeliĉa edzo retenis la spiradon por atendi respondon. Aŭdiĝis ŝirkrio, tuj superbruite per pli laŭta voĉarmurmurado kiu fadis en foran ridadon, dum la nigra nubo forbalaiĝis, postlasante super Bonulo Braŭno klaran silentan ĉielon. Sed io falis papiliumante tra la aero kaj kroĉiĝis al arbobranĉo. La junulo mankaptis ĝin kaj ekvidis rozkoloran rubandon.

"Mia Fidulino foriris!" li ekkriis, post momento da stuporiĝo. "Surestas la teron nenia bono. Peko estas nura vorto. Venu, diablo. Al vi la mondo estas transdonita."

Kaj frenezigite pro senespero, rezulte de kio li ridadis longe kaj laŭte, Bonulo Braŭno alprenis sian bastonon kaj ree survojiĝis, antaŭenirante tiel rapidritme ke li ŝajnis flugi anstataŭ marŝi aŭ kuri laŭ la arbara vojeto. Pli kaj pli la irejo malmildiĝis kaj morniĝis kaj malklare videbliĝis ĝis finfine entute malaperi, postlasante la junulon en la mezo de la malhela sovaĝejo, ade antaŭenhastantan kun tiu instinkto kiu kondukas mortalajn homojn al malico. La tuta arbaro plenplenis je timigaj sonoj--grincado de arboj, hurlado de sovaĝaj bestoj, kriegoj de Indianoj. Dume la vento foje sonoradis kiel fora preĝeja sonorilo, foje rondmuĝis ĉirkaŭ la vojaĝanto kvazaŭ lin primokus la tuta Naturo. Sed li mem estis la ĉefa hororaĵo de la sceno kaj nepre ne kaŭris antaŭ ties ceteraj hororaĵoj.

"Ho! ho! ho!" muĝis Bonulo Braŭno kiam lin primokis la vento. "Ni aŭdu kiu el ni ridos la plej laŭte. Ne entreprenu min timigi per viaj diablaĵoj. Venu sorĉistino, venu sorĉisto, venu Indiana ŝamano, venu Satano mem, ĉar jen alvenas Bonulo Braŭno. Pli bone estu ke vi timu lin ol ke li timu vin."

Verdire, tra la tuta hantita arbaro vidiĝis nenio pli timiga ol la figuro de Bonulo Braŭno. Adade li flughastis inter la nigraj pinarboj, svingante sian bastonon kun deliraj gestoj, foje sin instigante elverŝi aĉajn blasfemaĵojn, alifoje ekkriante tiel ridege ke la tuta arbara sonprovizo komencis eĥadi lian ridadon kiel ĉirkaŭanta demonaro. La diablo aperanta en propra formo estas malpli aĉaspekta ol tiam kiam li furiozas en homa brusto. Tial antaŭenkuregis laŭvoje la diabla disĉiplo ĝis ekvidi antaŭ si, tremetantan interarbe, ruĝan lumon, same kiel kiam faligitaj trunkoj kaj branĉoj de maldensejo brulegas kaj suprenĵetas kontraŭĉielen, je noktomeza horo, brilegan fajron. Li paŭzis, dum ripozintervalo de la spirita tempesto ĝis tiam lin antaŭenpelinta, kaj aŭdis la ŝveladon de verŝajna himno, ruliĝanta solene ekde fora distanco kvazaŭ sub la pezo de multaj voĉoj. Li rekonis la melodion. Ĝi estis konata melodio de la ĥoro de la vilaĝa kunvendomo. La verso finsonoradis peze, sin plilongigante per refreno, tamen ne de homaj voĉoj, anstataŭe de ĉiuj sonoj de la senlumigita sovaĝejo kunsonantaj en aĉega harmonio. Bonulo Braŭno ekkriis sed la kriado malsonis en liaj oreloj pro sia unisono kun la kriaro de la sovaĝejo.

Dum la silento-intervalo li ŝteliris antaŭen ĝis kiam la lumo brilegis plenforte[pg 023] sur liajn okulojn. Ĉe ekstremaĵo de malplenejo, cirkaŭlimigita de la malhela arbarmuro, elstaris rokego havanta krudan naturan similecon al altaro aŭ predikejo. Ĝin ĉirkaŭis kvar brilegaj pinarboj kies supraĵoj bruladis dum iliaj trunkoj restis sendifekte, same kiel kandeloj okaze de vespera kunveno. La foliaramaso superkreskinta la supron de la roko entute brulegis, flamegante alte en la nokto kaj lumigante maltrankvile la tutan kampon. Ĉiu pendanta branĉeto kaj folia festono brulis. Dum la ruĝa lumo leviĝis kaj falis, multhoma kunvenintaro alterne aperis el la ombro, tiam malaperis en ĝin, tiam renaskiĝis, por tiel diri, el la malhelo, tuj ekpopolante la centron de la soleca arbaro.

"Seriozmiena kaj malhelvestaĵa kompanio," citis Bonulo Braŭno.

Tiaj ili estis, verdire. Inter translokiĝante flagramove tien kaj reen, inter brilo kaj malbrilo, ensceniĝis kelkaj vizaĝoj vidotaj la sekvontan tagon ĉe la provinca konsilikunveno kaj ceteraj kiuj, el la plej sanktaj predikejoj de la lando, dimanĉon post dimanĉo, rigardis piapoze ĉieldirekten kaj benigne spektadis la plenegajn sidbenkojn. Kelkaj asertas ke la edzino de la provincestro ĉeestis. Almenaŭ ĉeestis altrangulinoj konataj de ŝi, kaj edzinoj de estimataj edzoj, kaj amasego da vidvinoj, kaj belaj junulinoj timantaj ke iliaj patrinoj ilin ekvidu. Aŭ blindumis Bonulon Braŭnon la subitaj eklumoj superflagrantaj la malhelan kampon aŭ li rekonis du dekojn el la vilaĝ-Salemaj preĝejanoj famaj pro ilia aparta sankteco. Estimata maljuna Diakono Gukino jam alvenis kaj atendis ĉekalkane de tiu respektinda sanktulo, sia adorata pastoro. Tamen, apud tiuj seriozaj bonreputaciaj piuloj, tiuj preĝejaj presbiteroj, tiuj ĉastvivaj sinjorinoj kaj rosvangaj fraŭlinoj, malpie asociiĝis diboĉemaj viroj kaj depraviciaj virinoj, gemizeruloj adeptiĝintaj al malboncela kaj malpura misfarado kaj eĉ suspektataj kiel krimuloj. Strange estis konscii ke la bonaj ne apartiĝis disde la malbonaj, ke la sanktajn ne timigis la pekintoj. Ankaŭ disiĝintaj inter siaj palvizaĝaj malamikoj estis la Indianaj ŝamanoj, aŭ "paŭvaŭoj", kiuj jam ofte timigis sian indiĝenlandan arbaron per pli da teruraj sorĉkantoj ol iuj ajn konataj en Brita sorĉarto.

"Tamen kie estas Fidulino?" pensis Bonulo Braŭno kaj, dum espero eniris lian koron, li tremis.

Cetera himnoverso ekaŭdiĝis, malrapida kaj malĝoja sonaro, tia kia plaĉas al la piuloj, tamen kunligite al teksto esprimanta ĉion kion nia karaktero kapablas koncepti pri pekado kaj malhele sugestante eĉ pli. Malkompreneblaj al nuraj homoj estas la diablaj artoj. Verso post verso kantiĝis. Tamen inter la versoj elŝvelis sovaĝeja refreno sonanta kiel la plej profunda tono de granda orgeno. Kaj post la fina noto de tiu terura himno ekaŭdiĝis sonarego pensiganta ke la hurlanta vento, la hastantaj riveretoj, la muĝantaj bestoj kaj ĉiu cetera voĉo de la kakofonia sovaĝejo intermiksiĝis kaj akordiĝis kun la voĉo de la kulpa homaro honoranta la princon de ĉio. La kvar brulantaj pinarboj suprenĵetis pli altan flamon kaj malklare siluetigis aĉegajn formojn kaj vizaĝojn sur la fumkronoj ŝvebantaj super la malpia kunvenintaro. En la sama momento la surroka fajro lanĉiĝis ruĝe supren, formante brilan arkon super sia bazo kie figuro nun aperis. Estu dirite respektege ke la figuro multe aspektis, kaj vestaĵe kaj kondute, kiel iu serioza religiulo de la Nov-Angliaj preĝejoj.

[pg 024]

"Elkonduku la konvertitojn!" ekkriis voĉo kiu eĥadis tra la kampo kaj forruliĝis en la arbaron.

Aŭdinte tiun alvokon, Bonulo Braŭno antaŭenpaŝis el la arbarombro kaj alproksimiĝis la kultanaron kun kiu li sentis abomenan fratecon pro la simpation kiu spertis pri ili ĉiu malicaĵo de lia koro. Preskaŭ li povintus ĵuri ke invitis lin antaŭenveni la formo de lia mortinta patro mem, rigardante malsupren ekde fumkrono, dum virino havanta malklarajn trajtojn de senespero etendis ĵetgeste la brakon por lin averti ne antaŭenveni. Ĉu estis lia patrino? Sed nepre mankis al li la povo retiriĝi ununuran paŝon aŭ rezisti, eĉ pensade, kiam la pastoro kaj bona maljuna diakono Gukino mankaptis liajn brakojn kaj lin kondukis al la flambrila rokaltaro. Tien alvenis ankaŭ la magra formo de vualita virino, kondukita inter Gudino Klojso, tiu pia instruistino pri la katekismo, kaj Martino Karjero, kiu antaŭe ricevis la promeson de la diablo ke ŝi fariĝu Reĝino de Infero. Nebridita virinaĉo estis ŝi. Kaj jen staris la prozelitoj sub la fajra baldakeno.

"Bonvenon, miaj infanoj!" diris la malhela figuro, "al la komunio de via raso. Vi finrekonis, jam tiel junaĝe, vian naturon kaj vian destinon. Karaj infanoj miaj, rigardu malantaŭ vi!"

Ili turniĝis kaj, kvazaŭ vidate flagrante en tavolo da flamoj, ekmontriĝis la diablokultanoj, portante survizaĝe malhele brilantajn bonvenridetojn.

"Jen," daŭrigis la zibelkolora formo, "ĉiuj tiuj respektataj de vi ekde via junaĝo. Vi juĝis ilin pli sanktaj ol vi mem kaj kaŭris antaŭ propra pekado, ĝin komparante kun iliaj vivoj de bonfarado kaj preĝemaj ĉieldirektaj aspiradoj. Tamen jen ili staras ĉiuj partoprenante en mia adoranta asembleo. Ĉi-nokte vi ekrajtos ekscii iliajn sekretajn farojn: kiel grizbarbaj presbiteroj de la preĝejo flustris diboĉajn vortojn al la junaj servistinoj de siaj domoj; kiel multaj virinoj, sopirante surporti vidvinajn lamentovestaĵojn, havigis trinkaĵon al siaj edzoj je la enlitiĝhoro, tiumaniere ebligante tiujn sperti siajn lastajn dormadojn sur iliaj senoj; kiel senbarbaj junuloj hastis heredi la riĉecon de siaj patroj; kaj kiel belaj fraŭlinoj--ne ruĝiĝu, karulinoj miaj--elfosis etajn tombojn en la ĝardeno kaj invitis min, kiel ununuran gaston, ĉeesti la enterigon de la bebo. Pere de la kompato kiun viaj homaj koroj sentas pri pekado, vi spurtrovos ĉiujn ejojn--ĉu preĝejajn, dormĉambrajn, stratajn, kampajn aŭ arbarajn--kie krimo okazis kaj vi ekĝojos prikonsciante ke la tuta tero estas ununura pekomakulo, ununura sangejo. Eĉ pli ol tio. Okazos al vi penetri, en ĉiu sino, la profundan misteron de pekado, la fonton de ĉiuj malicaj artoj, kaj kiu senelĉerpiĝe provizas homojn per pli da malbonaj instigoj ol kapablas okazigi en konkreta farado la kunigita homara povaro, la tuta nepra potenco mia. Kaj nun, miaj infanoj, rigardu vin unu la alian."

Kiam ili plenumis la peton, laŭ la fajrbrilo de la inferdevenaj torĉoj la mizerulo ekvidis sian Fidulinon, kaj la edzino sian edzon, tremantajn ambaŭ antaŭ tiu malsankta altaro.

"Jen, ĉi-tie vi staras, miaj infanoj," diris la figuro en profundaj kaj solenaj tonoj, preskaŭ malĝojaj pro ilia senespera aĉeco, kvazaŭ lia iama anĝela naturo povus daŭre prilamenti nian mizeran rason. Dependante unu de la koro de la alia, vi jam[pg 025] ankoraŭ esperis ke virto estas pli ol nura revo. Nun vi estas sentrompigitaj. Malico estas la naturo de la homaro. Necesas ke malico estu via sola feliĉo. Bonvenon denove, miaj infanoj, al la komunio de via raso."

"Bonvenon!" ripetis la diabloadorantoj en unu kriego de senespero kaj triumfo.

Kaj jen ili staris, la sola paro, laŭŝajne, ankoraŭ hezitanta sur la rando de malbonfarado en ĉi-tiu malhela mondo. Natura baseno kuŝis en la roko. Ĉu ĝi enhavis akvon ruĝigitan per la nebularda luno? Ĉu temis pri sango? Ĉu pri likvaĵa flamo? Ĉi-ene la formo de la malico mergis la manon kaj sin pretigis kuŝigi la baptosignon sur iliajn fruntojn por ke ili partoprenu en la mistero de la pekado, pli konsciante pri la sekreta pekado de aliaj, kaj fara kaj pensa, ol ili povus nun prikonscii propran pekadon. La edzo direktis solan rigardon al sia palvizaĝa edzino kaj Fidulino al li. Kiujn malpurajn mizerulojn la sekvonta rigardo elmontrus unu al la alia dum ili tremaĉas samtempe pri tio kion ili vidas kaj tio kion ili vidigas?

"Fidulino! Fidulino!" ekkriis la edzo. "Suprenrigardu, ĉieldirekten, kaj kontraŭstaru la maliculon!"

Ĉu Fidulino obeis li ne sciis. Apenaŭ finparolinte, li konsciis troviĝi meze de trankvila nokto kaj soleco, aŭskultante ventomuĝadon forkvietiĝi pezmove tra la arbaro. Li ŝanceliĝis kontraŭ la rokon, sentis ties malvarmon kaj malsekon. Dume, pendanta arbobranĉeto, antaŭe entute flamanta, aspergis lian vangon per ege malvarma roso.

La sekvintan matenon juna Bonulo Braŭno eniris malrapide la straton de vilaĝo Salemo, ĉirkaŭrigardante fikse kiel mistifikito. La bona maljuna pastoro, piedpromenante laŭlonge de la tombejo por naskigi matenmanĝan apetiton kaj primediti sian predikon, aljuĝis benon al Bonulo Braŭno, preterpasante. La junulo fortiriĝis disde la respektata sanktulo kvazaŭ dezirante eviti anatemon. Maljuna Diakono Gukino preĝis ĉehejme kaj la sanktaj vortoj de lia preĝo aŭdiĝis tra la malfermata fenestro. "Al kiu Dio la sorĉisto povas preĝi?" diris Bonulo Braŭno. Gudino Klojso, tiu bonega altaĝa Kristanino, staris en la fruhora sunlumo de sia fenestrolataĵo, katekizante knabineton alportintan al ŝi pindon da novmatena lakto. Bonulo Braŭno forkaptis la infanon kvazaŭ el la alpreno de la diablo mem. Ĉirkaŭirante la stratangulon apud la kunvendomo, li ekvidis la kapon de Fidulino kun ties rozkoloraj rubandoj, kiu elspektadis anksie, kaj kiu tiel ĝojiĝis ekvidinte lin ke ŝi kuris saltpaŝe laŭ la strato kaj preskaŭ kisis la edzon antaŭ la tuta vilaĝo. Tamen Bonulo Braŭno enrigardis severe kaj malfeliĉe ŝian vizaĝon kaj preterpasis sensalute.

Ĉu Bonulo Braŭno ekdormis en la arbaro kaj nur prisonĝis sovaĝan sorĉistinkunvenon?

Tiel estu, se vi deziras. Tamen estis sonĝo, ho, ve!, enhavanta malican aŭguron por Bonulo Braŭno. Severa, malĝoja, malhelmiene meditema, malfidema, eĉ senespera viro li fariĝis ekde la nokto de tiu timiga sonĝo. En dimanĉo, kiam la preĝejanaro kantis sanktan psalmon, li ne povis aŭskulti ĉar konkuranta himno pri pekado atingis en laŭta hasto liajn orelojn, superbruante la karan melodion. Kiam la pastoro parolis el la predikejo kun forto kaj arda elokvenco, kun lia mano sur la malfermita[pg 026] Biblio, pri la sanktaj veroj de nia religio, kaj pri sanktulecaj vivoj kaj triumfaj mortoj kaj pri estonta feliĉego aŭ nedirebla mizero, tiam Bonulo Braŭno paliĝis, timante ke la tegmento falu tondrobrue sur la grizan blasfemanton kaj la aŭskultantojn. Ofte, vekiĝinte subite je noktomezo, li fortiriĝis disde la sino de Fidulino. Matene kaj vespere, kiam la familio surgenuiĝis por preĝi, li kuntiris la brovojn grimacamiene kaj rigardis severe sian edzinon kaj forturniĝis. Kaj kiam li finvivis post longa tempo kaj transportiĝis al sia tombo kiel aĝogriza kadavro, akompanate de Fidulino, nun maljunulino, kaj gefiloj kaj genepoj, en bona procesio, kaj ne malmultaj najbaroj, nenian esperplenan verson oni ĉizis sur lian tomboŝtonon ĉar lia mortohoro estis Malĝojo.


***END OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI NOVELOJ***

Credits

April 20, 2007  
Project Gutenberg Edition
Robert L Read
Joshua Hutchinson
Online Distributed Proofreading Team

A Word from Project Gutenberg

This file should be named 21194-h.html or 21194-h.zip.

This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/dirs/2/1/1/9/21194/

Updated editions will replace the previous one — the old editions will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg™ electronic works to protect the Project Gutenberg™ concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away — you may do practically anything with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution.


The Full Project Gutenberg License

Please read this before you distribute or use this work.

To protect the Project Gutenberg™ mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase Project Gutenberg), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg™ License (available with this file or online at http://www.gutenberg.org/license).

Section 1.

General Terms of Use & Redistributing Project Gutenberg™ electronic works

1.A.

By reading or using any part of this Project Gutenberg™ electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg™ electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg™ electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.

Project Gutenberg is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg™ electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg™ electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg™ electronic works. See paragraph 1.E below.

1.C.

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation (the Foundation or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg™ electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg™ mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg™ works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg™ name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg™ License when you share it without charge with others.

1.D.

The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg™ work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States.

1.E.

Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.

The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg™ License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg™ work (any work on which the phrase Project Gutenberg appears, or with which the phrase Project Gutenberg is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at http://www.gutenberg.org

1.E.2.

If an individual Project Gutenberg™ electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase Project Gutenberg associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg™ trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.3.

If an individual Project Gutenberg™ electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg™ License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.

Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg™ License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg™.

1.E.5.

Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg™ License.

1.E.6.

You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg™ work in a format other than Plain Vanilla ASCII or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg™ web site (http://www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original Plain Vanilla ASCII or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg™ License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.

Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg™ works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.

You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg™ electronic works provided that

•  

You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg™ works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg™ trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation.

You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg™ License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg™ works.

You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work.

You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg™ works.

1.E.9.

If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg™ electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg™ trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.

Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg™ collection. Despite these efforts, Project Gutenberg™ electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain Defects, such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment.

1.F.2.

LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES — Except for the Right of Replacement or Refund described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg™ trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg™ electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE.

1.F.3.

LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND — If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem.

1.F.4.

Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS,' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.

Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.

INDEMNITY — You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg™ electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg™ electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg™ work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg™ work, and (c) any Defect you cause.

Section 2.

Information about the Mission of Project Gutenberg™

Project Gutenberg™ is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg™'s goals and ensuring that the Project Gutenberg™ collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg™ and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.

Section 3.

Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://www.gutenberg.org/fundraising/pglaf. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://www.pglaf.org

For additional contact information:

Dr. Gregory B. Newby
Chief Executive and Director
gbnewby@pglaf.org

Section 4.

Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation

Project Gutenberg™ depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://www.gutenberg.org/fundraising/donate

While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://www.gutenberg.org/fundraising/donate

Section 5.

General Information About Project Gutenberg™ electronic works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg™ concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg™ eBooks with only a loose network of volunteer support.

Project Gutenberg™ eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition.

Each eBook is in a subdirectory of the same number as the eBook's eBook number, often in several formats including plain vanilla ASCII, compressed (zipped), HTML and others.

Corrected editions of our eBooks replace the old file and take over the old filename and etext number. The replaced older file is renamed. Versions based on separate sources are treated as new eBooks receiving new filenames and etext numbers.

Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg™, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.