The Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by Ludovic Lazarus Zamenhof This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Dua Libro de l' Lingvo Internacia Author: Ludovic Lazarus Zamenhof Release Date: December 3, 2006 [EBook #20006] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** Produced by David G. Simpson TRANSCRIBER'S NOTE: The Esperanto alphabet consists of 28 letters: the 26 letters of the English alphabet, but with "q", "w", "x" and "y" removed, and six accented letters added. The accented letters are "c", "g", "h", "j", and "s" (each with a circumflex accent), and "u" (with a breve accent). Since these accented letters are not included in the ASCII character set, some other means must be used to represent them. In this eBook, the accented letters are represented using UTF-8 encoding. At the time of the writing of the "Dua Libro," the time correlatives ("kiam," "tiam," "iam," "neniam," and "ĉiam") were spelled "kian," "tian," "ian," "nenian," and "ĉian" (respectively). These words had been changed to their modern forms by the time of publication of the "Aldono al la Dua Libro" (also included with this text). The original spellings have been preserved in this eBook. DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA L.L. ZAMENHOF 1888 ANTAŬPAROLO. Elirante ankoraŭ unu fojon antaŭ la estimata publiko, mi sentas la devon antaŭ ĉio danki la legantan publikon por la viva kunsento, kiun ĝi montris por mia afero. La multaj promesoj, kiujn mi ricevas, kaj el kiuj tre granda parto estas subskribita "senkondiĉe", la leteroj kun kuraĝigoj aŭ konsiloj--ĉio tio ĉi montras al mi, ke mia profunda kredo je l' homaro min ne trompis. La bona genio de l' homaro vekiĝis: de ĉiuj flankoj al la laboro ĉiuhoma venas amasoj, kiuj ordinare estas tiel maldiligentaj por ĉia nova afero; junaj kaj maljunaj, viroj kaj virinoj--rapidas porti ilian ŝtonon por la granda, grava kaj utilega konstruo. Vivu l' homaro, vivu la frateco de l' popoloj, vivu eterne! En mia unua verko mi diris, ke mian laboron mi prezentas je l' tempo de unu jaro al la juĝo de l' tuta mondo; kian pasus la jaro, mi intencis eldoni libreton, en kiu estus analizitaj ĉiuj pensoj esprimitaj de l' publiko, kaj uzinte tiujn, kiuj efektive estus bonaj, mi donus al la lingvo la finan formon, kaj post tio ĉi oni jam povus komenci la eldonon de plenaj vortaroj, libroj, gazetoj kaj cetere, ĉar tian la lingvo jam estus trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj plej gravaj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en ĝi, ĉar en verko de _unu_ homo,--estus jam pli aŭ malpli forigitaj. Mi efektive intencis silenti en la daŭro de tuta jaro. Sed de l' tago, kian eliris mia libreto, mi komencis ricevi multon da leteroj kun demandoj kaj kun petoj rapidigi l' aferon. Respondi je ĉiu letero aparte estas por mi ne eble, kaj tial mi decidis respondi publike je ĉiuj demandoj kaj proponoj, ĉar tiel unu respondo povas servi por multaj demandantoj. Ĉiuj respondoj faros unu libron, kiu prezentos daŭrigon de l' unua libro, kiun mi eldonis. Sed se mi volus la respondojn je ĉiuj demandoj eldoni kune, en unu libro, mi devus tro longe atendigi miajn korespondantojn, dum tiu libro estos preta kaj eldonita,--tiom pli, ke konstante al mi venas novaj demandoj; tial mi decidis eldoni la libron kun la respondoj--per apartaj kajeroj, kiuj estos ellasataj en la daŭro de la tuta jaro 1888 periode, kun intertempoj de ĉirkaŭ du monatoj de unu kajero ĝis la venonta. En tiuj ĉi kajeroj _ĉiuj_ demandoj estos responditaj; je l' fino de l' jaro 1888 eliros la lasta kajero, kaj la "Dua libro de l' lingvo internacia" estos finita. Ankoraŭ unu afero devigas min komenci la eldonon de l' kajeroj, pri kiuj mi parolis: malgraŭ l' intenco, kiun mi esprimis en mia unua verko, komenci la eldonon de libroj ne pli frue ol estos finita la juĝo de l' publiko je l' lingvo proponita de mi,--de ĉiuj flankoj venas postuloj, ke mi kiom eble pli rapide eldonu ian libron en la lingvo internacia, ke la publiko povu koniĝi tiun ĉi lingvon ĉiuflanke, ĝin ellerni pli rapide kaj uzi ĝin. La nombro de tiuj ĉi postuloj estas tiel granda, ke mi ne povas jam aŭdi ilin silente. Eldonante la "Duan libron de l' lingvo internacia", skribitan jam en tiu ĉi lingvo, mi donos al la dezirantoj sufiĉe da materialo por legi kaj la eblon tute bone ellerni la lingvon; esceptinte la tekston de l' libro, kiu jam per si mem prezentos materialon por legi, en la libro estos ankaŭ pecoj sistemaj, por lerni kaj ripeti. La tuta libro havos 5-6 kajerojn, en kiuj estos trovataj respondoj je _ĉiuj_ demandoj, kiuj tuŝas la lingvon mem, ĝian konstruon, ĝian estontecon, kiel ĝin bone kaj fonde ellerni, kiel plej rapide kaj plej certe vastigi ĝian uzon en la mondo,--kaj cetere. Kian la lasta kajero de l' libro estos elirinta, tian por la leganto nenio jam estos ne klara: la societo tian konos la tutan animon de l' lingvo, ĝi tian havos _plenan_ vortaron kaj povos tute _libere_ uzi la lingvon por _ĉiaj celoj,_ kiel ĝi povas nun uzi ĉian riĉan kaj prilaboritan vivantan lingvon. La dependo de la lingvo de l' volo aŭ de l' talento de mia propra persono aŭ de ia alia aparta persono aŭ personaro--tute foriĝos. La lingvo tian estos tute preta en ĉiuj plej malgrandaj ĝiaj partoj. La persono de l' aŭtoro tian tute foriros de la sceno kaj estos forgesita. Ĉu mi post tio ankoraŭ vivos, ĉu mi mortos, ĉu mi konservos la forton de mia korpo kaj animo, ĉu mi ĝin perdos,--l' afero tute ne dependos de tio, kiel la sorto de ia vivanta lingvo tute ne dependas de l' sorto de tiu ĉi aŭ tiu persono. Multaj kredeble balancas senkrede la kapon, legante miajn vortojn. Kiel tio estas ebla, ili diras, ke en la tempo de unu jaro la lingvo estus tute kaj plene preta, tiel ke ĝi ne bezonus pli la laboron de l' aŭtoro? Ke tiel grandega afero, kiel la kreo kaj la enkonduko de lingvo tutmonda, en la tempo de unu jaro tiel maturiĝus kaj fortiĝus kaj ricevus tian klaran, neŝanceleblan ordon, ke ĝi ne bezonus pli kondukanton! Sed mi esperas, ke jam post la dua aŭ la tria kajero la leganto vidos, ke mi ne fantazias. La leganto ne pensu, ke en la libro, kiun mi intencas eldoni, li vidos iajn mirindaĵojn. Tiu, kiu kutimis estimi la aferojn ne laŭ ilia praktika signifo kaj efektiva indo, sed laŭ la mirindeco kaj nenatureco de ilia nasko, estos kredeble trompita en siaj esperoj, kian, legante mian libron, li renkontos en ĝi sole aferojn simplajn kaj naturajn. Sed la rezultatoj de tiuj ĉi simplaĵoj estos, kiel laŭ mia espero la leganto poste vidos kaj konfesos, ke post la fino de l' jaro _a_) la lingvo estos finita kaj preta tute kaj plene, tiom, ke ĝi tute ne bezonos pli la laboron de l' aŭtoro, kaj, kiel ĉiu el la vivantaj lingvoj, ĝi fariĝos tute sendependa de ia aparta persono. _b_) la lingvo estos pli aŭ malpli _senerara,_ ĉar ĝis tiu tempo ĝi jam estos trairinta la juĝon de l' tuta mondo, kaj ĉiuj malbonaĵoj, kiuj povus esti trovitaj en tiu ĉi laboro de _unu persono,_ estos forigitaj per la konsiloj de l' tuta mondo kune. Legante la unuajn kajerojn de mia libro, multaj kredeble restos ne kontentaj, ĉar ili eble tie ne trovos respondojn je l' demandoj, kiujn _ili_ sendis; kaj ĉar lia _propra_ demando en la okuloj de ĉiu estas la plej grava, multaj kredeble ekkrios: "Kio li parolas sole pri aferoj tute sensignifaj, kaj pri l' aferoj efektive gravaj li ne parolas eĉ unu vorton!" La leganto oferu al mi iom da atendemo, ĉar ĝis la fino de l' jaro _ĉiuj_ estos kontentigitaj. Se en unu de l' unuaj kajeroj tiu aŭ alia demando estos jam ŝajne finita kaj liberigos la lokon por alia demando, tio tute ne devas pensigi, ke mi jam pli ne parolos pri ĝi. Ĉar pri multaj demandoj mi donos en la unuaj kajeroj sole mian _personan_ juĝon, sed poste mi revenos al ili kaj donos la decidon _finan,_ ricevitan per la juĝo de l' _publiko._ Pro la celoj de l' afero la libro ne estos unu sistema verko--ĝi estos simple mia interparolo kun l' amikoj de l' lingvo internacia. La kosto de ĉiu kajero estos 25 kopekoj. Kiu volas, ke mi sendu al li ĉiun venontan kajeron tuj, kian ĝi estos preta kaj eliros el la presejo, tiu sendu al mi la koston de l' venonta kajero tuj post la ricevo de l' antaŭiranta. -------- Antaŭe ol fini la antaŭparolon, mi permesas al mi ripeti ankoraŭ la peton, kiun mi jam esprimis en mia unua verko: ĉiu pene juĝu la aferon, proponitan de mi, kaj ĉiu montru al mi la erarojn, kiujn li trovis en ĝi, aŭ la plibonigojn, kiujn li povas proponi. Se la leganto ne povis ankoraŭ tute bone ekkoni mian aferon el mia unua libreto, tiu ĉi mia dua libro povigos lin post kelka tempo ekkoni ĝin tute kaj ĉiuflanke. Ke mia afero venu al dezirinda celo, estas necese ne sole, ke la mondo diru sian juĝon pri tiu ĉi afero, sed ke mi _sciu_ la juĝon de l' mondo kaj povu ĝin uzi por mia laboro. Dissendante mian unuan verkon al la redakcioj de l' gazetoj, mi petis ilin alsendi al mi tiun numeron de l' gazeto, en kiu estos kritiko de mia afero; sed bedaŭrinde tre malmultaj plenumis mian peton, kaj sciiĝi mem, kie, kian kaj kio estis parolata pri mia afero, estas por mi tute ne ebla. Tial mi petas la _legantojn_ de l' gazetoj sendi al mi la numerojn, en kiuj ili legis ion pri l' afero, proponita de mi, kaj jam antaŭe mi esprimas al ili mian koran dankon. Mi petas ĝin ne por _mi_, sed pro l' _afero._ Fine, antaŭ la komenco de mia interparolo kun la amikoj de l' lingvo internacia, mi esprimas ankoraŭ unu fojon mian varmegan dankon al la publiko por la helpemo, kiun ĝi montris al mi; mi esperas, ke la kunsento de l' publiko ne malvarmiĝos, sed konstante kaj senĉese kreskos, kaj post tre mallonga tempo venos al celo la afero, je kiu laboras ĉiuj sferoj de l' homa societo. I. Antaŭ ĉio mi parolos kelkajn vortojn pri tiuj kritikoj, kiujn mi ĝis hodiaŭ aŭdis aŭ legis, en gazetoj aŭ en leteroj al mi, kvankam mi devas antaŭsciigi la leganton, ke tiu ĉi punkto estas en miaj okuloj tre grava kaj poste mi ankoraŭ parolos pri ĝi pli vaste. Mi ne volus fari ian premon sur la juĝo de l' publiko, kaj mi volus, ke la mondo kreu mem sian decidon en la afero, kiun mi proponis. Sed kelkaj kritikoj estis tiel skribitaj, ke mi ne povas tute silenti pri ili. _a_) Unuj parolis pri l' aŭtoro, anstataŭ paroli pri l' afero. Ili aŭ ŝutis komplimentojn al la aŭtoro, rigardigis, kiom da malfacila laboro kredeble la afero min kostis, kaj, laŭdante la _aŭtoron,_ ili preskaŭ tute forgesis paroli pri l' utileco kaj la signifo de l' _afero_ kaj decidigi la publikon labori por ĝi; aliaj, ne trovante en mia verko la instruitan miksaĵon kaj la instruita-teorian filozofadon, kiujn ili kutimis renkonti en ĉia grava verko, timis, ke la pseŭdonima aŭtoro eble estas ne sufiĉe instruita aŭ ne sufiĉe merita, kaj ili timis esprimi decidan juĝon, pli multe penante malkovri, kiu estas la pseŭdonima aŭtoro. Por igi la kritikistojn tute apartigi la _aferon_ de la _aŭtoro,_ mi publike diras mem, ke mi ne estas multege instruita lingvisto, ke mi estas tute senmerita kaj ne konata en la mondo. Mi scias, ke mia konfeso malvarmigos multajn por la afero, sed mi volas, ke oni juĝu ne l' aŭtoron, sed la verkon. Se la verko estas bona, prenu ĝin; se ĝi estas malbona--ĵetu ĝin. Per kia vojo mi venis al la kreo de mia lingvo kaj laŭ kiaj metodoj mi laboris,--mi ankoraŭ parolos, sed en unu de la _venontaj_ kajeroj; ĉar laŭ mi tiu ĉi demando estas por la publiko sen signifo: por la mondo estas gravaj sole la _rezultatoj._ _b_) Aliaj ekbrilis per senfinaj filozofadoj kaj skribis instruitajn artikulojn, tute ne pensinte kaj ne demandinte sin, ĉu ili parolas logike kaj afertuŝante. Anstataŭ provi praktike (kion fari estas tre facile), ĉu la lingvo, proponita de mi, taŭgas por internacia kompreniĝo, ĉu ĝi efektive al ĉiu donas la eblon esti komprenata de personoj alinaciaj,--ili parolis pri la fiziologio kaj historio de l' lingvoj vivaj; anstataŭ provi per ilia propra orelo, ĉu mia lingvo estas bonsona aŭ ne,--ili teorie parolis pri leĝoj de bonsoneco; anstataŭ analizi, ĉu mi bone kreis la vortaron kaj ĉu oni ne povus fari ĝin ankoraŭ pli komprenebla kaj pli praktika, ili diris, ke la vortaro devas esti farita el radikoj Sanskritaj aŭ el vortoj, prenitaj mikse el ĉiuj lingvoj de l' mondo. (La lingvo multe per tio ĉi _perdus,_ fariĝinte tute ne komprenebla; sed kion ĝi _gajnus,_ esceptinte la sennecesan instruitan eksteron? tion ĉi ili tute forgesis sin demandi.) _c_) Aliaj skribis kritikon pri mia afero, eĉ ne leginte bone mian malgrandan broŝuron kaj eĉ ne peninte kompreni la aferon. Tiel ekzemple la unuatempajn signetojn inter la partoj de l' vortoj ili tute ne komprenis, kaj skribante ekzemple "_ensong, oprinc, in, o, nmivid, is_" (anstataŭ: "_en sonĝ,o princ,in,o,n mi vid,is_"), ili rigardigis iliajn legantojn, "kiel malbonsona kaj nekomprenebla la lingvo estas"! La projekton de l' tutmonda voĉdono, kiu kun la efektiva kaj senkondiĉa signifo de l' lingvo tute ne estas kunligita, kaj kiu estas proponita sole por tio, ke la lingvo pli rapide el _internacia_ fariĝu _tutmonda,_--ili prenis por la plej grava kaj fonda parto de l' afero kaj komprenigis la legantojn, ke "ĉar dek milionoj adeptoj (!) nenian estos kolektitaj, tial la afero tute ne havas estontecon"! Kelkajn fojojn mi eĉ legis longajn artikulojn pri mia afero, kie estis videble, ke la aŭtoroj eĉ ne vidis mian verkon. _ĉ_) Aliaj, anstataŭ paroli pri la utileco aŭ la senutileco de mia lingvo, donis sole sensencajn ŝercojn, kiuj de iliaj legantoj estis eble prenataj por kritiko, ĉar multaj legantoj propran juĝon ne havas, kaj la plej malsaĝaj ŝercoj je ia afero estas por ili sufiĉa vidigo, ke la afero estas "ridinda" kaj taŭgas por nenio. Mi ne deziras laŭdon, mi volas, ke oni min helpu forigi la erarojn, kiujn mi faris, kaj ju la kritikoj de mia lingvo estas pli severaj, des pli danke mi ilin alprenas, se ili nur havas la celon montri al mi la erarojn de mia afero, ke mi ilin bonigu, sed ne ridi sen senco aŭ insulti sen kaŭzo. Mi scias tre bone, ke la verko de _unu homo_ ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi. Tial mi ne donis ankoraŭ al mia lingvo la finan formon; mi ne parolas: "jen la lingvo estas kreita kaj preta, tiel mi volas, tia ĝi estu kaj tia ĝi restu!" Ĉio bonigebla estos bonigata per la konsiloj de l' mondo. Mi ne volas esti _kreinto_ de l' lingvo, mi volas nur esti _iniciatoro._ Tio ĉi estu ankaŭ respondo al tiuj amikoj de l' lingvo internacia, kiuj estas neatendemaj kaj volus jam vidi librojn kaj gazetojn en la lingvo internacia, plenajn vortarojn, vortarojn nacia-internaciajn kaj cetere. Ne malfacile estus por mi kontentigi tiujn ĉi amikojn; sed ili ne forgesu, ke tio ĉi estus danĝera por la afero mem, kiu estas tiel grava, ke estus nepardoneble faradi laŭ la propra decido de unu homo. Mi ne povas diri, ke la lingvo estas preta, ĝis ĝi estos trairinta la juĝon de l' publiko. Unu jaro ne estas eterno, kaj tamen tiu ĉi jaro estas tre grava por l' afero. Tiel ankaŭ mi ne povas fari iajn ŝanĝojn en la lingvo tuj post la ricevo de la konsiloj, se tiuj ĉi konsiloj eĉ estus la plej seneraraj kaj venus de la plej kompetentaj personoj. En la daŭro de la tuta jaro 1888 la lingvo restos _tute sen ŝanĝo;_ sed kian la jaro estos finita, tian ĉiuj necesaj ŝanĝoj, antaŭe analizitaj kaj provitaj, estos publikigitaj, la lingvo ricevos la finan formon, kaj tian komencos ĝia plena funkciado. Juĝante laŭ la konsiloj, kiuj estas senditaj al mi ĝis hodiaŭ, mi pensas, ke la lingvo kredeble estos ŝanĝita tre malmulte, ĉar la plej granda parto de tiuj konsiloj estas ne praktika kaj kaŭzita de ne sufiĉa pripensado kaj provado de l' afero; sed diri, ke la lingvo tute ne estos ŝanĝita, mi tamen ne povas. Cetere, ĉiuj proponoj, kiujn mi ricevas, kune kun mia juĝo pri ili, estos prezentataj al la juĝo de l' publiko aŭ de ia el la jam konataj instruitaj akademioj, se inter tiuj ĉi estos trovita unu, kiu volos preni tiun ĉi laboron. Se ia kompetenta akademio min sciigos, ke ĝi volas preni tiun ĉi laboron, mi tuj sendos al ĝi la tutan materialon, kiu estas ĉe mi, mi fordonos al ĝi la tutan aferon, mi foriros kun la plej granda ĝojo je eterne de l' sceno, kaj el aŭtoro kaj iniciatoro mi fariĝos simpla amiko de l' lingvo internacia, kiel ĉiu alia amiko. Se tamen nenia el la instruitaj akademioj volos preni mian aferon, tian mi daŭrigos la publikigadon de l' proponoj, sendataj al mi, kaj laŭ mia propra pensado kaj laŭ la pensoj de l' publiko, sendataj al mi pri tiuj proponoj, mi mem antaŭ la fino de l' jaro decidos la finan formon de l' lingvo kaj mi sciigos, ke la lingvo estas preta. II. La nombro 10,000,000, pri kiu estas parolita en mia unua verko, ŝajnas al multaj absolute ne ricevebla. La plej granda parto de l' mondo efektive kredeble estos tiel senmova, ke ĝi de si mem ne donos voĉon, malgraŭ ke la afero estas tiel grava kaj la laboro de l' voĉdono tiel malgrandega. Sed se l' amikoj de l' lingvo internacia, anstataŭ timegi la nombron, laboros por la afero kaj kolektos tiom voĉojn, kiom ili povos, tian la necesa nombro da voĉoj povas esti ricevita en la plej mallonga tempo. Kian mi proponis la voĉdonon, mi profunde kredis, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj. La rezultatoj, kiuj sin montris ĝis hodiaŭ, ankoraŭ plifortigas mian kredon. Sed ni prenu, ke mi fantazias, ke mi eraras, ke mi tro multe esperas,--ke sur la tuta tero ne estos kolektita eĉ unu miliono da voĉoj . . . kion l' afero tian perdos? Kelkaj konsilas al mi, ke mi forĵetu la voĉdonon aŭ ke mi malgrandigu la nombron da postulataj voĉoj ĝis unu miliono; "ĉar", ili diras, "danke la fantazian punkton de l' voĉdono, afero per si mem tiel utila, povas fari fiaskon." Sed kie, sinjoroj, vi prenis, ke la veno al celo de l' afero dependas de l' rezultatoj de la voĉdono? Tiuj, kiuj trovas, ke mia lingvo estas inda je lerno, sendas al mi promesojn senkondiĉajn kaj lernas la lingvon sen ia atendo. Sendepende de l' iro de la voĉdono en tiu ĉi lingvo estos eldonataj libroj kaj gazetoj, kaj la afero sin movos antaŭen. La voĉdonon mi proponis sole por tio, ke al la afero povu esti altiritaj per _unu fojo_ tutaj _amasoj_ da homoj, ĉar mi scias, ke preni ian laboron, eĉ la plej malgrandan, ne ĉiu konsentos, sed helpi aferon tre utilan, kie estas postulata nek laboro, nek mono,--ne multaj malkonsentos, tiom pli, se troviĝos memorigantoj. Mi ripetas: profunde mi kredas, ke pli frue aŭ pli malfrue 10,000,000 voĉoj estos kolektitaj, kaj tiel je unu bela tago ni sciiĝos, ke la lingvo internacia fariĝis tutmonda; sed se eĉ la nombro de l' voĉoj nenian venus al dek milionoj,--la afero pro tio ĉi tute ne estos perdita. Kelkaj provis montri al mi, ke mia projekto de l' voĉdono estas _matematike_ ne ebla; tiel ekzemple unu faris jenan kalkulon: "se ni prenos, ke la enskribado de ĉiu promesanto okupos ne pli multe ol unu minuton, kaj vi, forĵetinte ĉian alian laboron, vin okupos sole je tiu ĉi afero, laborante sen ripozo 15 horojn ĉiutage,-- tian la pretigo de la libro de l' voĉoj okupos 30 jarojn, kaj por eldoni ĝin vi bezonos la riĉecon de Krezo!" La kalkulo ŝajne estas tute prava kaj povas timigi ĉiun,-- tamen se la skribinto de tiu ĉi kalkulo bone pensus pri ĝi, li tre facile ekvidus, ke tie ĉi estas sofismo, kaj se nur efektive estos alsenditaj dek milionoj promesoj, la libron de l' voĉdono oni povos pretigi kaj eldoni en kelkaj monatoj kaj sen iaj riĉecoj de Krezo. Ĉar kiu diras, ke la tuta libro devas esti propramane skribita de unu persono? Ke ĉe ĉiu pli granda afero estas uzata _divido de laboro,_ la skribinto tute forgesis! Tiaj "timigaj" libroj estas eldonataj ĉiutage en granda nombro, kaj tio ne sole ne estas neebla, sed neniu eĉ en tio vidas ion grandegan, mirindan. Se vi kolektos la numerojn de ia ĉiutaga gazeto por unu jaro, vi ricevos libron, kiu laŭ grandeco kaj kosto egalas la elirontan libron de l' voĉoj, kaj laŭ la malfacileco de l' pretigo multe superas mian libron, de kiu la pretigo estas laboro pure meĥanika. Tiel ĉiujare en la mondo estas eldonataj miloj kaj dekmiloj da tiaj "neeblaj" libroj, kaj tamen neniu el la redaktoroj estas mirindaĵisto. Sinjoroj la kalkulantoj forgesis tiun simplan leĝon, kiun ili povas vidi sur ĉiu paŝo, ke tio, kio ĉe _unu_ homo postulas 30 jarojn, ĉe cent homoj okupos sole 4 monatojn, kaj tio, kio estas neebla por unu persono, estas ludilo por grupo da personoj. Al ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia mi ripetas ankoraŭ mian peton: ne forgesu la promesojn kaj kolektu ilin kie kaj kiom vi povas. Multaj pensas, ke ili ne devas sendi promeson, ĉar "la aŭtoro eĉ scias, ke ili ellernos aŭ jam ellernis la lingvon"! Sed la promeso estas necesa ne por mi, sed por la statistiko. Se iu eĉ skribis al mi kelkajn leterojn en la lingvo internacia, mi ne povas lin nomi internaciisto, ĝis li ne sendis al mi sian promeson. Ne diru, ke de unu aŭ kelkaj promesoj la grandega nombro ne pleniĝos: ĉiu maro estas kreita de apartaj gutoj, kaj la plej granda nombro devas kaj povas esti ricevita el apartaj unuoj. Memoru, ke se eĉ la esperata nombro estas ne ricevota, vi nenion perdas, sendante la promeson. III. La venontajn apartajn pecojn mi donas, ke la lernantoj povu ripeti praktike la regulojn de l' gramatiko internacia kaj kompreni bone la signifon kaj la uzon de l' sufiksoj kaj prefiksoj. 1. Amiko venis (= unu el la amikoj venis).--La amiko venis (= la konata amiko, aŭ la amiko, kiun oni atendis).--Donu al mi libron.--Donu al mi la libron, kiun vi promesis al mi.--Tiu ĉi ĝardeno estas amata loko de birdoj.--La fenestro estas amata loko de la birdoj (= niaj birdoj).--La vorto "la" estas nomata "artikulo"; ĝi estas uzata tian, kian ni parolas pri objektoj konataj. Anstataŭ "la" oni povas ankaŭ diri "l' ", se ĝi ne estos malbonsone.--Se iu ne komprenas bone la uzon de la artikulo, li povas _tute ĝin ne uzi,_ ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. 2. Jen estas la patro.--Mi aŭdas la voĉon de la patro.--Mi ricevis donacon de la patro.--Diru al la patro, ke mi estas sana.--Ni iros al la patro.--Karolo aĉetis por sia kuzino horloĝeton kun tri montrantoj.--Ni vidas per la okuloj.--Rakontu al ni la novaĵojn, kiujn vi aŭdis pri niaj malfeliĉaj fratoj.--De kiu vi ĝin aŭdis?--Mi pensas pri la sorto de mia fratino, kaj mi kalkulas jam la minutojn ĝis nia revido.--Aŭgusto estas bona, Mario estas pli bona ol Aŭgusto, sed Ernestino estas la plej bona el ĉiuj miaj gefratoj.--La malgrandan filinon de mia najbaro mi amas ne malpli ol mian propran infanon; hodiaŭ mi aĉetis por ŝi tre belan ludilon. 3. Sesdek minutoj faras unu horon, kaj dudek kvar horoj faras unu plentagon.--Mi loĝas en la tria etaĝo.--Hodiaŭ estas la dek kvina (tago) de Aprilo.--La dudeka de Februaro estas la kvindek unua tago de l' jaro.--Tiu ĉi rivero havas ducent naŭdek kvar kilometrojn da longo.--Georgo Vaŝingtono estis naskita la dudek duan Februaron (aŭ: je l' dudek dua Februaro) de l' jaro mil sepcent tridek dua.--Sendu al mi prunte dekduon da forketoj.--Tio ĉi okazis antaŭ cent jaroj.--Mi aĉetis du ŝrankojn kaj pagis por ili cent frankojn.--Jen estas cento da pomoj.--En tiu ĉi lando loĝas tri milionoj kristanoj (aŭ: da kristanoj).--Duobla fadeno estas pli forta ol unuobla.--De tiu tago mia amikeco al li duobliĝis.--Kvaroble kvin estas dudek.--Kvar fojojn mi jam estis tie.--Duonon de tiu ĉi piro mi manĝis, kvaronon mi donis al mia nevo, kaj la lastan kvaronon mi forĵetis.--Dudek unu estas tri seponoj de kvardek naŭ.--Kvinope ili tiris la keston kaj tamen ne povis ĝin altiri al la domo.--Se vi venos al li triope, li redonos, kion li prenis; ĉar unue li timos vian forton, kaj due li ne povos sin pravigi.--Al ĉiu el la laborantoj li donis po kvin dolarojn. 4. Mi vin ne komprenas, sinjoro.--Vi estas tre obstina, mia amiko.--Vi ĉiuj estas tro fieraj.--"Vi" ni diras egale al unu persono aŭ objekto kaj al multaj; tio ĉi estas farita pro oportuneco, ĉar, parolante kun iu, ni ofte ne scias, kiel diri al li: "vi" aŭ "ci" ("ci" signifas la duan personon de l' ununombro; sed tiu ĉi vorto estas trovata sole en la plena vortaro; en la lingvo mem ĝi preskaŭ nenian estas uzata).--La ĉapisto ne venos, ĉar li estas malsana; se venos lia edzino, donu al ŝi mian ĉapelon; se venos lia plej maljuna filo, vi povas ankaŭ ĝin doni al li; sed se venos lia malgranda infano, donu al ĝi nenion.--Jen estas la hundo, donu al ĝi oston, kaj voku la katinon, ĝi ricevos pecon da viando.--Mi amas min, ĉar ĉiu amas sin mem.--Vi estimas vin mem, sed aliaj vin ne estimas; mia frato estimas sin ne multe, sed aliaj lin tre estimas.--Montru al mi vian kalkulon.--Ili kondukis la kolegojn en sian loĝejon, anstataŭ iri kun ili en ilian.--Oni diras, ke vi estas riĉa. 5. Kial vi ne respondas al mi, kian mi vin demandas?--La patro skribas leteron, kaj la infanoj preparas siajn lecionojn.--Kion li babilas?--Li babiladas la tutan tagon.--Nia gasto kantis la ĉiukonatan romancon de N.--Mia onklo ekkantis kaj tuj ĉesis, sed mia frato kantadis la tutan vesperon.--Karolino ĉian obeadis la ordonojn de sia patrino, sed hodiaŭ ŝi ne obeis.--Kian mi venis al li, li tuj finis sian laboron.--Kian mi venis al li, li finadis sian laboron.--Vi ne malhelpis min, ĉar kian vi venis, mi estis jam finita mian laboron.--Li batalos, ĉar li ne dormos trankvile, ĝis li estos venkinta la malamikon.--Se mi nur estus sana, mi estus tute kontenta.--Se ili estus dirintaj la veron, ili ne estus nun punataj; nun ili konfesis ĉion, sed ĝi estis jam tro malfrue.--Johano, serĉu mian krajonon.--Ni iru promeni, sinjoroj!--Li ne esperu pardonon!--Savu min, amikoj!--Mi lernas pentri kaj ludi gitaron.--Instruante, ni lernas.--La lernanto devas estimi la instruanton.--Libro instruanta estas tre utila.--Ne ĉiu instruanto estas instruisto.--Dio estas la kreinto kaj la reganto de l' mondo.--Ferminte la pordon, li komencis sin senvestigi.--La venonta gasto estas ankoraŭ en la vojo.--La elpelito malsatas jam la trian tagon.--Punata antaŭ la rompita poto, la kato eble komprenos la kaŭzon de l' punado.--La konstruota domo kostos multon da mono.--Batate de la mastro, li ploris kaj ĵuris, ke li terure venĝos.--En tiu ĉi lernejo la infanoj estas edukataj tre bone, ĉar la lernejestro sin okupas je sia afero kun amo.--Tio ĉi montras, ke via nepo estas ne bone edukita.--Dum en unu ĉambro la gastoj dancadis, en la dua ĉambro estis preparata la vespermanĝo; kian la tablo estis preparita, oni invitis la gastojn al la tablo.--Kio estos hodiaŭ prezentata en la teatro?--Aŭdu, infanoj! se vi estos prezentitaj al la generalo, salutu lin ĝentile.--La fraŭlino, kiu estis edzinigota de mia frato, mortis, ne fariĝinte ankoraŭ eĉ lia fianĉino.--La formojn kunmetitajn (ekzemple: mi faradas, mi estis farinta . . . kaj ceterajn)--oni devas uzi sole tian, kian la senco ĝin necese postulas. 6. La adverboj (evortoj), kiuj estas kreitaj el aliaj vortoj, finiĝas je la litero "e"; ĉiuj aliaj adverboj ne havas konstantan finiĝon kaj apartenas al la vortoj _simplaj._--Li estas severa juĝanto, li juĝas severe, sed juste.--Nun estas varme, sed la nokto kredeble estos tre malvarma.--Li estas tre riĉa, kaj li donis al la malfeliĉulo tro malmulte, ĉar li estas konata avarulo.--Kun tiu papero mi ekiris per grandaj paŝoj al la komercisto; sed antaŭ la magazeno mi renkontis kaleŝon, en kiu sidis riĉe vestita sinjoro. Elirinte el la kaleŝo kaj forĵetinte la pecon da cigaro, kiun li estis teninta inter la fingroj, li ekrigardis min tra siaj bluaj okulvitroj kaj diris sen ia antaŭparolo: "ne, por vi mia magazeno estas fermita pro la malbonaj sciigaĵoj, kiujn mi ricevis pri vi de homoj kredindaj."--Mi eltrinkis tutan botelon da vino, kvankam ĝi ne tre plaĉis al mi, ĉar la vino estis bona, sed la botelo estis de brando.--Oni diras, ke vi gajnis la grandan gajnon; se tio ĉi estas vera, mi vin gratulas.--Li diras, ke mi estus pli feliĉa, se mi estus pli diligenta.--La mastro diris, ke mi foriru, ĉar se ne--li min elpelos per la hundoj.--Ho, kiel mi estas laca!--Fi, kia malkonvena esprimo!--Hura! vivu la reĝo! 7. Vortoj kunmetitaj estas kreataj per simpla kunligado de simplaj vortoj; prenataj estas ordinare la puraj radikoj, sed, se la bonsoneco aŭ la klareco postulas, oni povas ankaŭ preni la tutan vorton, t.e. la radikon kune kun la finiĝo.--La lingvo internacia esperas fariĝi ian lingvo tutmonda.--La unutaga regado de tiu ĉi estro ne restis sen postsignoj.--Tio estas frukto de lia unuatempa verkado.--Ni matenmanĝas ĉian je l' deka horo antaŭ tagmezo.--La pordokurtenoj de lia dormoĉambro estas de flavruĝa koloro.--Nenian insultu, ne parolinte kun la insultoto.--Metu la libron sur la tablon.--La libro jam estas sur la tablo.--Li eniris la ĉambron (aŭ en la ĉambron).--Ĉu vi estas kontenta je mia donaco?--Li ekdormis je eterne.--Ŝi estas la unua baletistino en nia teatro.--Kia meĥanikisto faris tiun ĉi maŝinon?--Li estas direktoro en fabriko de tabako.--La politiko de nia ministro montras, ke li estas bona diplomatiisto.--La historio de la civilizado estas tre interesa.--Li korespondas telegrafe kun ĉiuj agentoj. 8. Kia granda brulo! kio brulas?--Ligno estas bona brula materialo.--La fera bastono estas brule varmega.--Iu venis; demandu lin, kiu li estas, kaj se li estas tiu, kiun mi atendas, sendu lin al mi; neniun alian mi hodiaŭ volas vidi . . . ne, mi decidis alie: sendu ĉiun, kiu ajn li estos.--Ian mi venis al li kaj mi trovis lin libera; tio ĉi min forte mirigis, ĉar kian ajn mi venas, li ĉian sidas super laboro, kaj li nenian estas libera.--Kiaj vortoj povas esti farataj el la vortoj: "ia", "ial", "ian", "ie", "iel", "ies", "io", "iom", "iu"?--La kioman fojon li jam ripetis sian rakonton?--Ĉu oni povas diri: helpi la fraton (anstataŭ: al la frato), obei la patron (anstataŭ: al la patro), ridi lian malsaĝecon (anstataŭ: je lia malsaĝeco), plori la perdon (anstataŭ: pro la perdo)? Jes; ĉar se la senco ne montras klare, kian prepozicion ni devas uzi, ni ĉian povas uzi la vorton "je", aŭ la akuzativon sen prepozicio. 9. Lia malbenado ne ĉesas; sed nenia el liaj malbenoj povas min iom malhelpi.--La hieraŭa duhora pafado ne estis por mi tiel terura, kiel la du pafoj, kiujn mi aŭdis hodiaŭ.--Li kuris sur la kampon.--Li kuradis ĝis li falis.--La lavistino alportis mian tolaĵon: ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj viŝilojn (oni nomas ĝin tolaĵo, kvankam ne ĉio estas farita el tolo).--Anstataŭ vino li enverŝis en mian glason ian malagrablan acidaĵon, kaj tiun ĉi malklaran fluidaĵon li devigis min eltrinki.--Ne ĉia belaĵo estas utila.--En la angulo kuŝis amaso da malnova feraĵo.--Sinjoro N. estas senatano.--La vilaĝano vendis al la komercisto centon da ovoj.--La nombro da kristanoj estas pli granda, ol la nombro da mahometanoj.--Ne ĉiu rusujano estas ruso.--Mi estas via kunlandano, ĉar mi ankaŭ estas italujano.--Ili venkos, ĉar ilia militistaro estas glora pro sia disciplino.--La hararo defalis de lia kapo, kaj mi vidis grandan senharaĵon, kiun li pro malvera honto ĉian tiel zorge kaŝis. 10. Li promenadis, akompanata de siaj lernantoj.--Mi estas la zorganto de tiu ĉi infano, kaj ĝi estas mia zorgato.--Via kuracato estas mia konato.--Ŝi ofte sonĝas mortintojn.--Plendito, kion vi povas diri por via praviĝo?--Ŝi estas en la kvara monato de naskonteco.--La juĝejo estis jam plena, kaj oni enkondukis la juĝoton.--La parenco de mia edzo aŭ la edzo de mia parenco, estas mia boparenco.--La patro de mia edzino estas mia bopatro.--Mi estas la bofrato de Heleno, ĉar ŝi estas la edzino de mia frato; ŝi estas mia bofratino.--Karolo estas mia nepropra filo (aŭ duonfilo), ĉar mi estas la dua edzo de lia patrino.--Petro kaj Mario estas jam sufiĉe maljunaj, tamen oni ankoraŭ vokas ilin Peĉjo kaj Manjo.--Aŭguĉjo kaj Aŭgunjo estas bonaj infanoj.--Disiru, sinjoroj, ĉar amase stari sur la strato estas malpermesita.--Li disŝutis la alumetojn sur la tuta planko.--Via parolo estas por mi tute ne komprenebla.--Li rakontas aferon tute ne kredeblan.--Vi skribas tre nelegeble.--Vitro estas travidebla. 11. Mi miras la saĝecon kaj la honestecon de tiu ĉi homo.--La leĝeco de lia faro ne estas por mi malcerta, ĉar ĉio, kion li faras, estas tute leĝa.--Vivu la frateco de l' popoloj.--Virino, kiu sin okupas je kudrado, estas nomata kudristino, kaj ŝia edzo estas nomata kudristinedzo.--Ŝi ne estas doktorino, sed nur doktoredzino.--Je l' deka horo vespere la kortisto fermas la pordegon de l' domo.--Mi ne povis ne ekplori, kian mi vidis, kiel la malriĉegulo petegis la mastron de l' belega palaco pri peco da pano.--La legendoj rakontas pri grandeguloj, kiuj volis batali kun la dioj.--La vetero estis malbona, kaj mi malvarmumis; la kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.--Nia fidela servanto mortis en la malsanulejo.--Kun la libroj en la mano la infano iris en la lernejon.--Aŭdinte tion ĉi, li ekploris.--Ekbruligu kandelon, ĉar estas jam mallume.--La tondro estis tiel forta, ke la vitroj de niaj fenestroj ektremis.--Malpacinte kun sia edzino, li eksedziĝis je ŝi.--Li estas eksgeneralo; servinte en la militistaro tridek jarojn, li eksiĝis.--Mia kolego estas tre kredema: li kredas ĉion, kion oni diras al li.--Eduardo estas tre ekkolerema kaj venĝema, kaj lin ofendi estas danĝere.--Estu laborema, ŝparema kaj singardema!--La religio diras, ke la animo estas nemortema, kvankam la korpo estas mortema. 12. La patro donacis al mi kolektujon, kaj li mem ĵetis en ĝin la unuan moneron.--Hieraŭ falis granda hajlo; ĉiu hajlero pezis pli ol kvindek gramojn.--La plej malgranda fajrero estas sufiĉa por eksplodigi la pulvon.--Via regnestro estas reĝo de Prusujo kaj imperiestro de Germanujo.--Se la ŝipestro ordonas, la ŝipanoj devas obei.--Starante sur la supro de l' monteto, kiu estas apud nia domo, li vidis la tutan ĉirkaŭaĵon.--Sidante sur seĝo, kaj tenante la piedojn sur benketo, li dormetis.--Tre plaĉas al mi la blueta fumo de l' cigaro, kiun vi fumas.--Promenante sur la aleo, ni renkontis la gedoktorojn N., kiuj invitis nin al la balo, kiun ili hodiaŭ donas; ni iros kun plezuro, ĉar la gemastroj espereble zorgos, ke la gastoj bone pasigu la tempon.--Mi veturos hodiaŭ al miaj geonkloj.--Li pagis por la kokido tiom, kiom oni ne pagas eĉ por koko.--La Napoleonidoj esperas ricevi la tronon de Francujo. 13. Ironte promeni, purigu vian veston.--La printempa suno fluidigis la neĝon kaj la glacion.--Ŝi volas fianĉigi mian fraton je ŝia fratino.--Dormigu la infanon.--La mizero kutimigis lin levi sin el la lito tre frue.--Pro la multaj malplezuroj li tute griziĝis.--La nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia pligrandiĝas senĉese.--Koniĝinte je tiu ĉi nobla homo, mi tuj amikiĝis je li.--Mirinda estas la historio de lia familio: la avo mortis je ia nekomprenebla malsano, havante la aĝon de dudek naŭ jaroj; la avino mortigis sin mem en atako de malprudento; la patro elfalis el fenestro de tria etaĝo kaj mortiĝis; la patrino estis mortigita de ŝia propra servantino.--Ĉu la kandelo estis estingita, aŭ ĝi estingiĝis mem?--La knabeto estas ruĝigita de sia patrino, aŭ eble li ruĝigis sin mem?--Ne, li ruĝiĝis de plezuro, ĉar li estas tre ruĝiĝema.--Sidigu la fraton, ĉar sidigi sin mem li ne volas; se li ne povas esti sidigata, submovu seĝon sub liajn piedojn, kaj li kontraŭvole sidiĝos.--Falinte de l' supro de l' arbo, li sidiĝis sur la malsupran branĉon. 14. Donu al mi kudrilon kaj fadenon, ĉar mi volas alkudri butonon al mia surtuto.--Rigardu, kiel la aglo batas kun la flugiloj!--Kovriloj povas esti por la vizaĝo (vizaĝkovriloj), por la litoj (litkovriloj) kaj cetere.--Prenu la fosilon kaj fosu tombon.--Mia onklino naskis filinon.--La bovo jelaboras la kampon, kaj la bovino donas lakton.--La patrino de mia patro estas mia avino.--Mi aŭdis tion ĉi de kredindaj personoj.--Mi jam vidis ĉiujn vidindaĵojn de via urbo.--Li estas senespere malsana, kaj savi lin povas nur ia miregindaĵo.--Li havas bonan koron, sed bedaŭrinde li ne povas fari, kion li volas.--Varma fumo estas por mi malutila, tial mi ĉian fumas tra cigaringo.--Por ne piki la fingron ĉe l' kudrado, oni portas fingringon.--Mi perdis la ŝlosilon de mia ŝranko, kaj mi devis venigi ŝlosiliston.--Valter-Skot' estis glora verkisto.--La apotekisto estas helpanto de l' kuracisto.--La kuiristo malbonigis la tagmanĝon.--La avo ne volis beni sian nepon, sed li ankaŭ lin ne malbenis.--Li ne sole ne helpis min en mia laboro, sed li ankoraŭ min malhelpis, kiom li povis.--La malsupra parto de tiu ĉi domo estas alie kolorita ol la supra.--Ne legu tiel mallaŭte.--Malfermu la pordon! 15. Por via malkonfeso oni duobligos vian punon.--Mi foriras, kaj mi revenos post kvarono da horo.--Multope ni pli frue finos la laboron, ol unuope.--Kristo reviviĝis.--Iru, sed ne revenu tro malfrue.--Cezaro transiris la Rubikonon.--Transportu la seĝon de tie ĉi sur alian lokon.--Mi havas en mia plumujo du plumingojn sen plumoj.--Estante en la cigarejo, mi aĉetis dek cigarojn; naŭ el ili mi metis en mian cigarujon kaj unu mi metis en mian cigaringon kaj ekfumis.--La arbo, sur kiu kreskas pomoj, estas nomata pomujo aŭ pomarbo; sed ne ĉia fruktujo estas arbo.--Hispanujo estas parto de Eŭropo.--Mi estis infano, mi estis knabo, mi estis junulo, mi estis viro,--nun mi estas maljunulo.--Mi ne volas vane paroli kun tiu ĉi malsaĝulo.--Se ni devas uzi ian sufikson, sed la senco ne montras al ni, kian sufikson ni devas preni,--ni uzas la sufikson "um".--Kiu ne plenumas sian promeson, estas malnoblulo.--Elirinte el varma ĉambro sur la malvarman korton, ŝi malvarmumis kaj malsaniĝis. 16. La malnovaj popoloj estis tre gastamaj.--Li donas lecionojn de belskribado.--Li havas belajn vangharojn.--Tiu ĉi pano estas tre bongusta.--En mia skribtablo estas kvar tirkestoj.--La dek du monatoj de l' kristana jaro estas: Januaro, Februaro, Marto, Aprilo, Majo, Junio, Julio, Aŭgusto, Septembro, Oktobro, Novembro, Decembro.--Diru al mi, mi petas, kioma horo nun estas.--Nun estas la tria horo, aŭ, pli certe, nun estas kvin minutoj post la tria horo.--Ne, sinjoro, vi eraras: nun estas kvarono de la kvara (horo).--Je l' kioma horo vi tagmanĝas (tagmezmanĝas)?--Ne ĉian egale: hodiaŭ ni tagmanĝis je tri kvaronoj de l' kvara, kaj hieraŭ ni manĝis akurate je l' tria horo.--Kian aĝon vi havas?--Mi havas kvardek kvin jarojn.--Bonan tagon, sinjoro! Kiel vi fartas?--Pardonu, sinjoro, mi vin ne rekonas.--La venontan dimanĉon mi veturos Hamburgon.--Kio vin interesas mia farado? ne miksu vin en malproprajn aferojn!--Ĉu vi ludas violonon?--Ne, mi ludas kartojn, sed por instrumentoj mi ĉian estis tro maldiligenta.--Mi ne loĝas ĉe mia frato, mi loĝas aparte; sed mia loĝejo estas apud la lia.--Antaŭ tiu malgranda ligna dometo staris bela granda arbo.--Mi volas aŭ ĉion, aŭ nenion.--Mi bezonas du frankojn; ĉu vi ne povas ilin doni al mi prunte?--La popoldiroj (proverboj) esprimas la saĝon de l' popolo, kaj la popolrakontoj (legendoj) esprimas ĝian kredon.--La vorton "met" ni uzas tian, kian ni volas esprimi ian faradon, sed la formo de l' farado estas por ni aŭ ne klara, aŭ sen signifo. "Meti ion ien" signifas: fari, ke io ie estu. "Meti" povus alie esti tradukata "estigi". "Meti" inter la verboj (farvortoj) estas tio sama, kio "je" inter la prepozicioj, aŭ "um" inter la sufiksoj.--Metu la manon sur la koron.--La ŝteliston oni metis en malliberejon (se ni dirus "oni lin sidigis", tio ĉi estus ne vere, ĉar neniu lin tie _sidigis_).--Metu la ĉapelon sur la kapon.--La leteron mi adresis: al lia moŝto sinjoro N. en N. N.--Via barona moŝto, helpu min en mia mizero!--Por esti feliĉa, oni devas esti antaŭ ĉio kontenta je sia sorto.--Mi iris en la teatron, por aŭdi la gloran kantiston. 17. LA OMBRO. (mirrakonto de Andersen'.) En la varmegaj landoj la suno radias alian varmegon, ol ĉe ni. La homoj ricevas koloron malluman, kaj en la plej varmegaj landoj la brula suno faras el ili negrojn. Sed ĝi estis nur la simple varmaj landoj, kien transveturis unu instruita homo el niaj malvarmaj. Li pensis, ke li tie povos ankaŭ promenadi en la stratoj, kiel en lia patrujo, sed tion ĉi li devis baldaŭ malkutimi. Li kaj ĉiuj prudentaj homoj devis trankvile resti en la domo. La kovriloj de l' fenestroj kaj la pordoj restis fermitaj la tutan tagon. Oni povus pensi, ke la tuta domo dormas, aŭ ke neniu estas en la domo. La mallarĝa strato, kie li loĝis, estis ankoraŭ tiel konstruita, ke de l' mateno ĝis la vespero oni havis tie la tutan varmegon de l' suno. La instruita homo el la malvarmaj landoj estis homo juna kaj saĝa homo; al li ŝajnis, ke li sidas en brula forno. Tio ĉi lin tre suferigis. Li tute maldikiĝis, kaj eĉ lia ombro fariĝis multe pli malgranda, ol en la patrujo,--ĝi ankaŭ suferis de la suno. Nur je l' vespero, kian la suno estis subirinta, ili reviviĝis. Estis efektiva plezuro ĝin vidi. Apenaŭ lumo estis enportita en la ĉambron, la ombro sin eltiris sur la tuta muro, ĝis la plafono kaj eĉ iom sur la plafono mem. Ĝi intence faris sin tiel longa, ĝi devis sin eltiri, por ree ricevi fortojn. La instruitulo eliris sur la balkonon, por tie sin eltiri, kaj apenaŭ la steloj ekellumis el la klara etero, li eksentis novan vivon. Sur ĉiuj balkonoj en la strato--kaj en la varmaj landoj ĉiu fenestro havas balkonon--sin montris homoj, ĉar aeron oni bezonas, se oni eĉ kutimis esti bruligata de l' suno. Vivo sin komencis supre kaj malsupre. Tajloroj kaj botistoj,--ĉiuj homoj eliris sur la straton, tabloj kaj seĝoj estis elportataj, lumo brulis ĉie, brulis pli ol mil lumoj; unu babilis, alia kantis, kaj la homoj promenis, la veturiloj veturis, la azenoj iris . . . tin-tin-tin--ĉar ili portis sonorilojn. Tie mortintoj kun kantado estis enterigataj, la knaboj de l' strato bruis, la sonoriloj de l' preĝejoj sonoris, per unu vorto--vivo kaj movado reĝis malsupre sur la strato. Nur en la unu domo, kiu staris rekte kontraŭ la loĝejo de l' alilanda instruitulo, estis tute silente, kaj tamen tie kredeble iu loĝis, ĉar sur la balkono staris floroj, kiuj belege kreskis,--tiel iu kredeble ilin superverŝadis, kaj homoj necese devis tie esti. La pordo kontraŭe estis ankaŭ malfermata je l' vespero, sed tie interne estis mallume, almenaŭ en la antaŭa ĉambro,--el interne estis aŭdata muziko, kiu al la alilanda instruitulo ŝajnis neesprimeble bela. Sed eble ĝi estis tia nur en lia ŝajnevido, ĉar li trovis tie en la varmaj landoj ĉion neesprimeble bela, se nur la malbona suno ne estus. La mastro de l' alilandulo diris, ke li ne scias, kiu loĝas en la kontraŭa domo, ke oni tie ne vidas ja eĉ unu personon, kaj pri la muziko--li trovas ĝin malbele enuiga. "Ĝi estas tiel, kiel se unu ripetas pecon, kiu estas por li tro malfacila, kaj kiun li ne povas ellerni, ĉian tiu sama peco. `Mi malgraŭ ĉio ĝin venkos' li diras, sed li tamen ĝin ne venkas, kiel ajn longe li ludas". Unu fojon en nokto la alilandulo vekiĝis; li dormis ĉe malfermita pordo de balkono, la kurtenoj antaŭ la pordo sin dismovis de bloveto de l' vento, kaj al li ŝajnis, ke de l' kontraŭa balkono venas mirinda brilo. Ĉiuj floroj brilis en plej belegaj koloroj, kaj en la mezo inter la floroj staris gracia aminda fraŭlino, kiu ŝajne ankaŭ brile radiis. La okuloj de l' instruitulo tute senvidiĝis de tio ĉi, kaj ne estas miro, ĉar li ilin efektive tro forte malfermis, kaj al tio ĉi li ankoraŭ estis dorminta. Per unu salto li estis sur la planko, tre mallaŭte li stariĝis post la kurteno, sed la fraŭlino jam ne estis, la brilo estingiĝis. La floroj pli jam ne brilis, sed ili staris ankoraŭ en ilia antaŭa beleco. La pordo estis ne tute fermita, kaj profunde el interne sonis mallaŭta kaj agrabla muziko, kiu povis naskigi la plej dolĉajn sonĝojn. Tio ĉi estis efektive io mireginda. Kiu povis tie loĝi? Kie estis la eniro? En la partero estis nur magazeno, kaj estis ja neeble, ke la homoj ĉian trakurus tra tie. Je unu vespero la alilandulo sidis sur sia balkono, post li en la ĉambro brulis lumo, tial estis tute nature, ke la ombro estis videbla sur la muro de la kontraŭa loĝejo. Tiel ĝi sidis tie inter la floroj sur la balkono, kaj ĉiun fojon, kian la alilandulo sin movis, la ombro sin ankaŭ movis, ĉar tion ĉi ĝi ordinare faras. "Mi pensas, ke mia ombro estas la sola viva estaĵo, kiun oni povas trovi tie kontraŭe!" diris la instruitulo. "Rigardu, kiel bele ĝi sidas tie inter la floroj, la pordo estas ne tute fermita, kaj nun la ombro devus esti tiel saĝa kaj eniri, kaj ĉion bone rigardi, kio estas interne, kaj poste, reveninte, rakonti al mi, kion ĝi tie vidis. Jes, jes, mia ombro, vi devus peni esti utila al mi!" diris li ŝerce. "Estu tiel bona kaj eniru! Nu, vi ne volas iri?" Kaj li balancis la kapon al la ombro, kaj la ombro rebalancis ĝian kapon. "Jes, jes, iru, sed baldaŭ revenu!" La alilandulo sin levis, kaj lia ombro sur la kontraŭa balkono sin ankaŭ levis; la alilandulo sin turnis, kaj la ombro sin ankaŭ turnis; se iu bone rigardus, li povus klare vidi, ke la ombro eniris en la ne tute fermitan pordon de la balkono de l' kontraŭa domo rekte en tiu momento, en kiu la alilandulo eniris en sian ĉambron kaj mallevis post si la longan kurtenon. Je l' postiranta mateno la instruitulo eliris, por trinki kafon kaj legi gazetojn. "Kio tio ĉi estas?", diris li, kian li eliris en la lumon de l' suno, "mi ja ne havas ombron! Tiel ĝi hieraŭ je l' vespero efektive foriris kaj jam ne revenis; tio ĉi estas efektive ĉagrene!" Ne tiel la perdo de l' ombro mem lin ĉagrenis, kiel tio, ke en la malvarmaj landoj estas rakontata unu ĉiukonata historio pri homo sen ombro. Se nun la instruitulo revenos en la patrujon kaj rakontos, kio okazis kun li, oni diros, ke tio ĉi estas nur ripetaĵo, kaj tio ĉi malplaĉis al li. Tial li decidis tute ne paroli pri tio, kaj tio ĉi estis tute prudente. Je l' vespero li ree eliris sur sian balkonon, la lumon li tute bone metis post si, ĉar li sciis, ke la ombro ĉian volas, ke ĝia sinjoro estu por ĝi barilo,--sed li tamen ne povis ĝin elricevi. Li faris sin granda, li faris sin malgranda, sed nenia ombro venis, nenia ombro sin montris. Li diris: "Hm, hm!" sed nenio helpis. Ĝi estis kompreneble ĉagrene, sed en la varmaj landoj dank' al Dio ĉio kreskas rapide, kaj post unu semajno li ekvidis kun granda plezuro, ke el la piedoj kreskas ĉe li nova ombro, kian li iras en la lumon; la radiko certe restis. Post tri semajnoj li jam havis ne tro malgrandan ombron, kaj kian li ekreveturis en la patrujon en la malvarmaj landoj, ĝi en la vojo ĉian pli kaj pli kreskis, tiel ke ĝi fine fariĝis tiel longa kaj granda, ke jam la duono estus sufiĉa. Tiel la instruitulo revenis en sian landon, skribis librojn pri la veraĵo en la mondo, pri la bonaĵo kaj belaĵo, kaj tiel li pasigis tagojn kaj jarojn; pasis multaj jaroj. Je unu vespero li sidas en sia ĉambro, kaj jen subite oni frapas tre mallaŭte sur la pordo. "Eniru!" diris li, sed neniu venas; tial li malfermis mem, kaj jen antaŭ li staras neordinare maldika homo, kun tre mira eksteraĵo. Cetere la homo estis tre riĉe vestita, li estis videble grava persono. "Kun kiu mi havas la honoron paroli?" demandis la instruitulo. "Jes, mi tiel ankaŭ pensis", diris la eleganta homo, "ke vi min ne rekonos! Mi fariĝis tro korpa, mi litere ricevis viandon kaj oston. Vi kredeble nenian pensis, ke vi vidos min ian en tia bona farto! Ĉu vi ne rekonas vian malnovan ombron? Jes, vi certe ne kredis, ke mi ian ankoraŭ revenos. Mi havis feliĉon de l' tago, kian mi estis ĉe vi la lastan fojon; mi ĉiuflanke fariĝis tre bonhava. Se mi volas min elaĉeti el mia servado, mi estas sufiĉe riĉa por tio ĉi!" Kaj li eksonigis tutan ligaĵon da multekostaj sigeliloj, kiuj pendis apud lia horloĝo, kaj metis sian manon en la dikan oran ĉenon, kiun li portis ĉirkaŭ la kolo. Sur ĉiuj fingroj brilis ringoj kun diamantoj, kiuj ĉiuj estis veraj. "Ne, mi ne povas ankoraŭ retrovi miajn sentojn!" diris la instruitulo. "Kiel tio ĉi estas ebla!" "Io ordinara tio ĉi efektive ne estas!" diris la ombro, sed vi ja mem ankaŭ ne apartenas al la homoj ordinaraj, kaj mi, kiel vi scias, de mia infaneco ĉian iris laŭ viaj piedosignoj. Tuj, kian vi trovis, ke mi estas sufiĉe matura, por min mem trabati tra l' mondo, mi komencis propran vojon. Mi min trovas en la plej brila situacio, sed nun venis al mi ia dezirego vidi vin ankoraŭ unu fojon antaŭ via morto, ĉar morti ian vi ja devas. Ankaŭ tiujn ĉi landojn mi volis vidi ankoraŭ unu fojon, ĉar oni ja ĉian amas sian patrujon. Mi scias, ke vi ricevis alian ombron; ĉu mi devas al ĝi aŭ al vi ion pagi? Estu tiel bona kaj diru al mi!" "Ha, ĝi estas efektive vi!" diris la instruitulo. "Ĝi ja estas multege mirinda! Nenian mi kredus, ke al iu lia malnova ombro povus reveni estante homo!" "Diru al mi, kiom mi devas pagi!" diris la ombro, "ĉar mi ne volus resti ŝuldanto de iu!" "Kiel vi povas tiel paroli!" diris la instruitulo, "de ia ŝuldo tie ĉi ne povas ja tute esti parolo. Uzu vian liberon kiel ĉiu alia! Mi tre ĝojas pro via feliĉo! Sidigu vin, malnova amiko, kaj rakontu al mi per malmultaj vortoj, kiel tio ĉi okazis kaj kion vi tie vidis en la varmaj landoj ĉe la najbaro de kontraŭe!" "Jes, tion ĉi mi al vi rakontos", diris la ombro, sin sidigante, "sed vi devas al mi promesi, ke vi al neniu en tiu ĉi urbo rakontos, ke mi estis via ombro! Mi intencas fianĉiĝi, mi povas nutri pli ol unu familion!" "Ne zorgu!" diris la instruitulo, "mi al neniu diros, kiu vi propre estas; prenu mian manon! Mi promesas, kaj unu homo--unu vorto!" "Unu vorto--unu ombro!" diris la ombro, ĉar tiel li ja devis paroli. Cetere estis efektive mirinde, kiel tute li estis homo. Lia nigra vesto estis el la plej kara ŝtofo, al tio ĉi li portis elegantajn botojn kaj ĉapelon, kiu povis esti kunpremata, tiel ke oni povis vidi nur la tegmenteton kaj la randojn, ne parolante jam pri la jam konataj sigeliloj, ora ĉeno kaj ringoj kun diamantoj. Jes, la ombro estis tre bone vestita, kaj tio ĉi plej certe faris lin homo. "Nun mi rakontos!" diris la ombro, kaj ĉe tio ĉi li metis siajn piedojn kun la elegantaj botoj forte premante sur la novan ombron, kiu kuŝis kiel hundo antaŭ la piedoj de l' instruitulo; li faris tion ĉi pro fiereco, aŭ eble li volis ligi ĝin al si. La kuŝanta ombro tamen sin tenis silente kaj trankvile por povi bone aŭskulti; ĝi kredeble ankaŭ volis scii, kiel ĝi povus sin liberigi kaj fariĝi propra sinjoro. "Ĉu vi scias, kiu loĝis en la domo kontraŭ ni?" demandis la ombro. "Ĝi estis la plej bela el ĉio, ĝi estis la poezio! Mi restis tie tri semajnojn, kaj tio ĉi estas tie same, kiel se oni vivus trimil jarojn kaj legus ĉiujn verkojn poeziajn kaj instruitajn,--tion ĉi mi diras, kaj ĝi estas vera. Mi ĉion vidis kaj mi ĉion scias!" "La poezio!" ekkriis la instruitulo, "jes, jes, ĝi vivas sensociete en la grandaj urboj! La poezio! Jes, mi ĝin vidis unu minuton, sed mi tian estis ankoraŭ dormanta! Ĝi staris sur la balkono kaj lumis, kiel la lumo de l' nordo. Rakontu, rakontu! Vi estis sur la balkono, vi eniris tra la pordo, kaj poste . . . " "Poste mi estis en la antaŭĉambro!" daŭrigante rakontis la ombro. "Vi ofte sidis kaj penis rigardi en la antaŭĉambron. Tie ĉi ne estis lumo, tie ĉi estis io kiel duonlumo; sed granda nombro da ĉambroj tio estis unu post la alia, kaj tra iliaj malfermitaj pordoj oni povis ilin vidi ĉiujn. Tie jam estis tre lume, la grandega forto de l' maro de lumo min certe mortigus, se mi alirus proksime al la fraŭlino; sed mi estis prudenta, mi ne rapidis, kaj tio ĉi estis bona!" "Kaj kion vi tie vidis, mia kara?" demandis la instruitulo. "Mi vidis ĉion, kaj mi ĝin rakontos al vi; sed . . . ĝi ne estas fiereco de mia flanko, tamen . . . kiel homo libera, kaj ĉe mia instruiteco, ne parolante jam pri mia bona situacio kaj riĉeco . . . mi kore dezirus, ke vi parolu al mi ne "mia kara", sed "sinjoro"! "Pardonu, sinjoro!" diris la instruitulo, "ĝi estas ne detruebla malnova kutimo! Vi estas tute prava, kaj de nun mi jam memoros. Sed rakontu al mi, sinjoro, ĉion, kion vi vidis!" "Ĉion!" diris la ombro, "ĉar mi ĉion vidis kaj ĉion scias!" "Kian vidaĵon havis la ĉambroj internaj?" demandis la instruitulo. "Ĉu tie estis kiel en la freŝa arbaro? ĉu tie estis kiel en sankta preĝejo? ĉu la ĉambroj estis kiel stela ĉielo, kian oni staras sur altaj montoj?" "Ĉio tie estis!" diris la ombro. "Mi ja ne tute eniris, mi restis en la antaŭa ĉambro, en la duonlumo, sed tiu loko estis tre bona, mi ĉion vidis, mi ĉion scias. Mi estis en la palaco de l' poezio, en la antaŭĉambro". "Sed kion vi vidis? Ĉu tra la grandaj ĉambroj iris ĉiuj la dioj de l' malnova tempo? ĉu tie batalis la malnovaj faristoj? ĉu tie ludis ĝojaj infanoj kaj rakontis iliajn sonĝojn?" "Mi diras al vi, mi tie estis, kaj vi komprenos, ke mi ĉion vidis, kion oni tie povis vidi! Se vi tien eniris, vi ĉesus esti homo, sed mi fariĝis homo, kaj unutempe mi ekkonis mian internan naturon, la parencecon, kiun mi havas kun la poezio. Kian mi estis ankoraŭ ĉe vi, mi pri tio ĉi ne pensis, sed apenaŭ la suno sin levis aŭ mallevis, mi ĉian, vi ankoraŭ certe memoras, fariĝis tiel mire granda; en la lumo de l' luno mi estis preskaŭ ankoraŭ pli klara, ol vi mem. Tian mi ne komprenis mian naturon, nur en la antaŭĉambro de l' poezio mi ĝin ekkonis--mi fariĝis homo! Mi eliris el tie, fariĝinte matura viro, sed vi jam pli ne estis en la varmaj landoj. Estante jam homo, mi nun hontis tiel iri, kiel mi iris; mi ne havis botojn, vestojn, la tutan homan eksteraĵon, kiu donas al la homo lian signifon. Mi serĉis lokon por min kaŝi, jes, al vi mi povas ĝin konfesi, ĉar vi mian sekreton en nenia libro malkovros,--mi min kaŝis sub la vesto de unu vendistino de sukerpanoj. La virino eĉ ne scietis, al kia grava persono ŝi donis kaŝejon. Ne pli frue ol je l' vespero mi eliris; mi kuradis sur la strato en la lumo de l' luno, mi min eltiradis laŭ la muroj, tio ĉi estis tiel agrabla por mia dorso! Mi kuris supren kaj malsupren, rigardis tra la plej altaj fenestroj en la ĉambrojn kaj sur la tegmentojn, mi rigardis, kien neniu povis rigardi, kaj mi vidis, kion neniu alia vidis, kion neniu alia devis vidi. La mondo, por diri veron, estas sufiĉe malbona! Mi ne volus esti homo, se nur ne reĝus la malsaĝa kredo, ke esti homo havas ian gravan signifon! Mi vidis la plej nekredeblajn aferojn ĉe virinoj, kiel ankaŭ ĉe viroj, ĉe gepatroj kaj ĉe la dolĉaj anĝelaj infanoj; mi vidis, kion nenia homo devus scii, kion tamen ĉiuj tiel volus scii--la malbonaĵon ĉe la najbaroj. Se mi skribus gazeton, kiom legantojn ĝi ricevus! Sed mi skribis tuj al la interesataj personoj mem, kaj teruro ekreĝis en ĉiuj urboj, en kiujn mi venis. Oni min timis, kaj oni penis plaĉi al mi. La profesoroj faris min profesoro, la tajloroj donis al mi novajn vestojn, tiel ke mi ilin havas en sufiĉa nombro; la monfaristoj faris monon por mi, kaj la virinoj diris al mi, ke mi estas bela.--Per tio ĉi mi fariĝis la homo, kiu mi estas, kaj nun mi diras al vi adiaŭ! Jen estas mia karto, mi loĝas sur la Suna Flanko kaj en pluva vetero mi ĉian estas en la domo!" Tion ĉi dirinte, la ombro foriris. "Mirinde!" diris la instruitulo. Pasis kelkaj jaroj, kaj unu tagon la ombro subite ree venis. "Kiel vi fartas?" demandis li. "Aĥ!" diris la instruitulo, "mi skribas pri la veraĵo, la belaĵo kaj la bonaĵo, sed por tiaj aferoj ĉiu orelo estas surda; mi tute malesperas, ĉar tio ĉi min tre doloras". "Mi el nenio faras al mi ĉagrenon!" diris la ombro, "kaj tial mi grasiĝas, kaj tio ĉi devas esti la celo de ĉiu prudenta homo. Vi ĝis nun ankoraŭ ne scias vivi en la mondo. Vi ankoraŭ tute perdos la sanon. Vi devas veturi! Mi en la somero faros veturon, ĉu vi volas min akompani? Mi deziras havi kolegon de l' vojo,--ĉu vi volas kunveturi estante mia ombro? Ĝi estus por mi granda plezuro havi vin apud mi; mi pagos la koston de l' vojo." "Tio ĉi estas jam ne aŭdita malmodesto!" diris la instruitulo. "Laŭ tio, kiel oni ĝin prenas!" diris la ombro. "Vojiro redonos al vi la fortojn. Se vi volas esti mia ombro, mi prenas sur min unu la tutan koston de l' vojo!" "Jam tro senhonte!" diris la instruitulo. "Sed la mondo jam estas tia!" diris la ombro, "kaj tia ĝi restos!" kaj kun tiuj ĉi vortoj la ombro foriris. La instruitulo fartis tute ne bone; zorgoj kaj suferoj lin tormentis, kaj tio, kion li parolis pri la veraĵo kaj bonaĵo kaj belaĵo, estis preskaŭ por ĉiuj, kiel rozoj por bovo!--Fine li efektive malsaniĝis. "Vi elrigardas kiel ombro!" diris al li la homoj, kaj teruro prenis la instruitulon ĉe tiu ĉi penso. "Vi devas necese veturi en banejon!" diris la ombro, kiu venis al li. "Nenio alia restas! Mi vin kunprenos pro malnova konateco. Mi pagos la vojon, kaj vi poste verkos priskribon de l' vojo, kaj en la vojo vi penos min malenuigi. Mi veturas en banejon, ĉar mia barbo ne volas kreski kiel ĝi devus, tio ĉi ankaŭ estas malsano, kaj barbon oni devas havi! Estu prudenta kaj prenu mian proponon, ni ja veturos kiel kolegoj". Kaj ili veturis; la ombro nun estis sinjoro kaj la sinjoro estis ombro. Ili veturis kune. Sur ĉevalo aŭ sur piedoj ili ĉian estis kune, flanko ĉe flanko, unu antaŭ aŭ post la dua, laŭ la staro de l' suno. La ombro sin tenis ĉian sur la flanko sinjora, kaj la instruitulon tio ĉi malmulte ĉagrenis; li havis tre bonan koron kaj estis tre pacema kaj amikema, kaj tial li unu tagon diris al la ombro: "Ĉar ni jam fariĝis kolegoj de vojo kaj al tio ĉi ni de l' infaneco estis ĉian kune, ni trinku nun fratecon, kaj ni estu pli familiara unu kun la dua." Vi esprimis vian penson", diris la ombro, kiu nun ja estis efektive la sinjoro; "vi parolis rekte el la koro kaj bonintence, tial mi ankaŭ parolos el la koro kaj egale bonintence. Vi, estante homo instruita, scias tre bone, kiel kaprisa estas la naturo. Multaj homoj ne povas tuŝeti malglatan paperon; aliaj per la tuta korpo ektremas, se oni gratas per karbo sur vitro; mi ricevas tian saman senton, se vi parolas al mi familiare; mi sentas min kiel alpremita al la tero, kiel mi estus ree en mia antaŭa dependeco de vi. Vi vidas, ke tio ĉi ne estas fiereco, sed sento. Mi ne povas permesi, ke vi parolu al mi familiare, mi mem tamen kun plezuro parolos kun vi senceremonie, kaj tiel mi almenaŭ duone plenumos vian deziron". Kaj de tiu tempo la ombro sinjore paroladis kun sia estinta sinjoro. Kia malaltiĝo!" pensis la instruitulo, "ke mi devas lin estimi kiel sinjoron kaj li kun mi parolas tute senceremonie!" Sed vole ne vole li devis konsenti. Ili venis en banejon, kie sin trovis multaj alilanduloj kaj inter tiuj ĉi unu tre bela reĝidino, de kiu la malsano estis tio, ke ŝi tro bone vidis, kaj tio ĉi estas tre danĝere. Ŝi tuj ekvidis, ke la nova veninto estas tute alia persono, ol ĉiuj ceteraj. "Li tien ĉi venis, por rapidigi la kreskon de sia barbo, tiel oni diras, sed mi bone vidas la efektivan kaŭzon de lia veno,--li ne havas ombron". Ŝi ricevis grandan sciemon, kaj tial ŝi sur la promenejo tuj komencis paroladon kun la alilanda sinjoro. Estante reĝidino, ŝi ne bezonis fari grandan ceremonion kaj tial ŝi diris: "Via malsano estas tio, ke vi ne havas ombron!" "Via reĝida moŝto jam komencis tute saniĝi!" respondis la ombro. "Via konata malsano de tro bona vidado estas perdita; vi saniĝis: mi havas ombron tute neordinaran. Ĉu vi ne vidas la personon, kiu min ĉian akompanas? Aliaj homoj havas ombron ordinaran, sed mi ne amas aferojn ordinarajn. Kiel oni la vestojn de siaj servantoj faras el pli bona ŝtofo, ol oni portas mem, tiel mi donis al mia ombro la formon de homo, kaj, kiel vi vidas, mi eĉ donis al ĝi apartan ombron. Tio ĉi estas vere io tre multekosta, sed mi amas vivi alie ol ĉiuj!" "Kiel!" pensis la reĝidino, "ĉu mi efektive saniĝis? Tiu ĉi banejo estas vere por mia malsano la plej helpa! La akvo en nia tempo havas tre mirajn fortojn. Sed tamen mi ne forveturos el la banejo, ĉar nun tie ĉi nur fariĝas interese. La alilandulo tre plaĉas al mi. Ke nur lia barbo ne kresku, ĉar tian li forveturos." Je l' vespero en la granda salono de baloj dancis la reĝidino kun la ombro. Ŝi estis facila, sed li estis ankoraŭ pli facila; tian dancanton ŝi ankoraŭ nenian havis. Ŝi rakontis al li, el kia lando ŝi estas, kaj li konis la landon, li tie estis, sed ŝi tian ne estis en la patrujo. Li rigardis supre kaj malsupre tra l' fenestroj kaj vidis multajn aferojn, kaj tial li povis respondi al la reĝidino kaj rakonti al ŝi tiajn aferojn, ke ŝi forte miregis. Li devis esti la plej saĝega homo sur la tuta tero. Ŝi ricevis grandan respekton por lia vasta sciado. Kian ili post tio ĉi ree dancis kune, ŝi lin ekamegis, kion la ombro bone vidis. Ĉe la postiranta danco la konfeso de ŝia amo sin trovis jam sur ŝia lango, sed ŝi estis ankoraŭ tiel prudenta, ke ŝi ekpensis pri ŝia lando kaj regno kaj pri la multo da homoj, kiujn ŝi estis ian regonta. "Saĝa homo li estas!" diris ŝi al si mem. "tio ĉi estas bona; kaj li dancas belege, ĝi ankaŭ estas bona; sed egale grava demando estas, ĉu li estas sufiĉe instruita. Mi provos lin ekzameni." Kaj ŝi komencis proponi al li demandojn pri la plej malfacilaj aferoj, je kiuj ŝi mem ne povus respondi; kaj la ombro faris miran vizaĝon. "Tion ĉi vi ne povas respondi!" diris la reĝidino. "Tion ĉi mi sciis ankoraŭ estante en la lernejo!" diris la ombro; mi pensas, ke tion ĉi eĉ mia ombro tie ĉe l' pordo povus respondi". "Via ombro!" ekkriis la reĝidino, "tio estus multege mirinda!" "Mi ne diras certe, ke ĝi povos," diris la ombro, "sed tiel mi pensas, ĉar ĝi ja tiel longe min akompanis kaj aŭdis,--mi tiel pensas! Sed permesu, Via reĝida moŝto, sciigi vin, ke ĝi estas tiel fiera kaj volas, ke oni ĝin prenu por homo; ke por teni ĝin en bona humoro--kaj tiel ĝi devas esti, por doni bonajn respondojn--oni devas paroli kun ĝi tute kiel kun homo." "Tia fiereco plaĉas al mi!" diris la reĝidino. Kaj ŝi iris al la instruita homo apud la pordo kaj parolis kun li pri suno kaj luno, pri l' internaĵo kaj eksteraĵo de l' homo, kaj li respondis saĝe kaj bone. "Kia homo li devas esti, se li havas tian saĝegan ombron!" pensis la reĝidino, "ĝi estus efektiva beno por mia popolo kaj regno, se mi lin elektus por esti mia edzo!--Mi ĝin faras!" La reĝidino kaj la ombro baldaŭ estis pretaj inter si, sed tamen tion ĉi neniu devis sciiĝi, ĝis ili venos en la landon de l' reĝidino. "Neniu, eĉ ne mia ombro!" diris la ombro, kaj ne sen kaŭzo li tiel diris. Baldaŭ ili venis en la landon, en kiu la reĝidino regis, kian ŝi estis en la domo. "Aŭskultu, amiko!" diris la ombro al la instruitulo, "nun mi fariĝis tiel feliĉa kaj multepova, kiel nur estas eble, tial mi volas ankaŭ por vi fari ion neordinaran! Vi ĉian loĝos ĉe mi en la palaco, vi veturos kun mi en mia propra reĝa kaleŝo kaj ricevos jaran pagon de centmil oraj moneroj. Por tio ĉi vi devas permesi, ke ĉiu kaj ĉio nomu vin ombro. Ne diru, ke vi ian estis homo, kaj unu fojon en la jaro, kian mi sidos sur la balkono en la lumo de l' suno kaj montros min al la popolo, vi devos kuŝi ĉe miaj piedoj kiel efektiva ombro! Ĉar mi konfesas al vi, mi edziĝos je la reĝidino; ankoraŭ hodiaŭ je l' vespero ni festos la edziĝon". "Ne, ĝi estas jam tro multe!" diris la instruitulo, "tion ĉi mi ne volas, tion ĉi mi ne faros! Ĝi estus trompi la tutan landon kune kun la reĝidino! Mi diros ĉion, ke mi estas la homo kaj vi estas nur ombro, kiu portas vestojn de homo!" "Neniu vin kredos!" diris la ombro. "Estu prudenta, aŭ mi vokos la gardistojn!" "Mi iros rekte al la reĝidino!" rediris la instruitulo. "Sed mi iros antaŭe!" ekkriis la ombro, "kaj vi iros en malliberejon!" Kaj tien la instruitulo efektive devis iri, ĉar la soldatoj obeis la ombron, sciante, ke la reĝidino volas lin fari ŝia edzo. "Vi tremas?" demandis la reĝidino, kian la ombro eniris; ĉu io okazis al vi? ne malsaniĝu hodiaŭ, kian ni volas je l' vespero festi nian edziĝon." "Al mi okazis la plej terura afero, kiu povas okazi!" diris la ombro, "prezentu al vi--jes, tia malforta kapo de ombro ne povas longe sin teni--prezentu al vi, mia ombro perdis la prudenton, ĝi diras kaj ripetas, ke ĝi estas la homo, kaj mi--prezentu al vi--mi estas ĝia ombro!" "Terure!" ekkriis la reĝidino, "oni ĝin ja enŝlosis?" "Kompreneble! Mi timas, ke ĝi jam nenian ricevos ree la prudenton!" "La malfeliĉa ombro!" rediris la reĝidino, "mi ĝin tre bedaŭras; estus tre bone por ĝi, se oni ĝin liberigus de ĝia malfeliĉa vivo. Se mi bone pensas, mi trovas, ke estas necese ĝin mallaŭte tute forigi." "Kvankam tio ĉi estus por mi tre dolora!" diris la ombro, "ĉar ĝi estis fidela servanto!" kaj li faris, kiel li ĝemus. "Vi havas noblan ĥarakteron!" diris la reĝidino. Je l' vespero la tuta urbo estis feste iluminita, kaj la pafilegoj tondris "bum!"--kaj la soldatoj faris paradon. La reĝidino kaj la ombro eliris sur la balkonon, por sin montri kaj ankoraŭ unu fojon ricevi la ĝojan kaj tondran "vivu!" de l' popolaj amasoj. La instruita homo nenion aŭdis de l' tuta ĝoja kriado, ĉar al lia vivo estis farita fino. 18. POPOLDIROJ. Ĉiu "tial" havas sian "kial." Popolo diras--Dio diras. Kia patrino, tia filino. Kiu vivos, tiu vidos. Se infano ne krias, patrino ne scias. Pelu muŝon tra l' fenestro, ĝi venos tra l' pordo. En sia urbeto neniu estas profeto. Kiu iras trankvile, iras facile. Post la faro venas saĝo. Kiu ne salutas per ĉapo, salutos per kapo. Ne diru "hop" antaŭ salto. Antaŭe intencu kaj poste komencu. Ne tiel terura estas la diablo, kiel oni lin pentras. Kia la festo, tia la vesto. Restu tajloro ĉe via laboro. -------- 19. Kanto de studentoj. Ĝoju, ĝoju ni, kolegoj, Dum ni junaj estas! Post plezura estanteco, Post malgaja maljuneco -- Sole tero restas. * * * Vivo estas tre mallonga, Kuras ne tenate, Kaj subite morto venos, Kaj rapide ĉiun prenos, Ĉiun senkompate. * * * Kie niaj antaŭuloj En la mondo sidas? Iru al la superuloj, Serĉu ilin ĉe l' subuloj -- Kiu ilin vidas? * * * Vivu la akademio Kaj la profesoroj! Vivu longe kaj en sano Ĉiu akademiano, Vivu sen doloroj! * * * Vivu, floru nia regno Kaj regnestro nia! Kaj amikoj mecenataj, Protegantoj estimataj De l' akademio. * * * Vivu ĉiuj la knabinoj Belaj kaj hontemaj! Vivu ankaŭ la virinoj, Amikinoj kaj mastrinoj, Bonaj, laboremaj. * * * Mortu, mortu, malgajeco! Mortu la doloro! Mortu ĉiu intriganto Kaj malamon konservanto Longe en la koro! _Hemza._ 20. El Heine'. Al brusto, al mia -- ha, ĝi min doloras -- Almetu maneton, amata knabino! Vi aŭdas, ke tie meblisto laboras? Li por mi la ĉerkon konstruas sen fino! * * * Ha, kiel li frapas en mi en la koro! La vivo forkuras, ne estas jam por mi . . . Rapidu, rapidu kun via laboro, Ke povu mi foj' je eterne ekdormi. _K. D._ ALDONO AL LA DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA. En mia unua libro mi petis ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia esprimi ilian juĝon pri la lingvo, kiun mi proponis, montri al mi ĉiujn erarojn, kiujn ili trovis en ĝi, kaj ĉiujn plibonigojn, kiujn ili povas proponi, kaj helpi min tiel doni al la lingvo la plej bonan formon, ĉar la finan formon mi intencis doni al la "Lingvo Internacia" ne pli frue ol en la fino de l' jaro 1888, pripensinte kaj provinte antaŭe ĉiujn juĝojn kaj proponojn, kiuj estus senditaj al mi ĝis tiu tempo. En la "Dua Libro" mi diris, ke por fari la lingvon libera de ĉiuj personaj eraroj, estus dezirata, ke ia instruita societo prenu en siajn manojn la sorton de l' lingvo kaj, aŭskultinte la konsilojn de kompetentaj personoj, ĝi donu al la lingvo la finan formon, kiu estus egale ordona por mi, kiel por ĉiu alia amiko de l' lingvo internacia. Nun mi kun la plej granda ĝojo povas sciigi ĉiujn amikojn de l' lingvo internacia, ke mia deziro ne restis vana. Ankoraŭ en la fino de l' jaro 1887, t.e. ankoraŭ antaŭ la ricevo de mia libreto, la Amerika Filozofia Societo en Filadelfio (The American Philosophical Society) elektis komitaton por pripensi kaj decidi la demandon, ĉu lingvo internacia estas necesa, ĉu ĝi estas kreebla, kaj _kiel_ ĝi devas esti. La frukto de l' laboroj de la komitato estis jena decido: ke lingvo internacia estas kreebla, ke ĝi estas necesa, ke ĝi devas havi gramatikon la plej simplan kaj naturan, kun la plej simpla ortografio, kaj fonologio, kaj la vortoj devas esti agrablaj por la orelo; ke la vortaro devas esti kreita el vortoj pli malpli rekoneblaj por la plej gravaj civilizitaj popoloj; ke la fina formo de tia lingvo devas esti la frukto de l' laboroj ne de unu persono, sed de la tuta instruita mondo. Sur la fondo de ĉio supre dirita, la "Amerika Filozofia Societo" decidis dissendi al ĉiuj instruitaj societoj la proponon fari internacian kongreson de instruituloj por decidi la finan formon de lingvo tutmonda. Tiel la leganto vidas, ke ne sciante ankoraŭ pri mia laboro, la "Amerika Filozofia Societo" venis al tiuj samaj decidoj pri lingvo tutmonda, al kiuj mi venis, kaj ke la principoj, kiujn la "Amer. Fil. Societo" ellaboris por la lingvo teorie, estas pli malpli egalaj al tiuj, kiujn mi efektivigis praktike. Tial ĝi estas tute natura, ke ricevinte mian libreton jam en la fino de siaj laboroj, la komitato trovis, ke mia lingvo estas sufiĉe proksima al la idealo, kiun ĝi ellaboris teorie. Jen kion diras pri la "Lingvo internacia" sinjoro Henry Phillips, Jr (unu el la tri personoj, el kiuj estis farita la komitato por decidi la demandon pri lingvo tutmonda): "La plej nova propono al la publiko kaj ĝis nun la plej simpla kaj la plej racionala, estas la "Lingvo internacia," kreita de d-ro S* el Varsovio. La principoj, sur kiuj ĝi estas fondita, estas en la tuto maleraraj; ĝia vortaro ne estas kreita laŭ la persona volo kaj juĝo de l' aŭtoro, sed prenita el la lingvoj franca, germana kaj angla kaj en parto el la latina, kaj ĝi enhavas la vortojn, kiuj estas similaj en tiuj lingvoj; estas faritaj kelkaj ŝanĝoj pro la bonsoneco. Pro tio kaj pro ĝia gramatiko la lingvo estas mirinde facila por lerni, prezentante neniajn el la kalejdoskopaj rompaĵoj kaj ŝiraĵoj de la Volapuk'. La gramatiko de tiu lingvo estas el la plej simplaj, tiel simpla, kiel en nia propra lingvo, kaj la reguloj por la kreado de vortoj estas tiel klaraj kaj tiel facilaj, ke la vortaro el radikvortoj povas esti farita tre malgranda . . . " Rakontinte mallonge la tutan konstruon de l' "Lingvo internacia" kaj ĝian gramatikon, kaj montrinte kelkajn punktojn, kiuj laŭ lia juĝo devus esti ŝanĝitaj, sinjoro H. Ph. finas: "D-ro S*, kiu skribas sub la nomo de d-ro Esperanto, estas tre modesta en siaj postuloj kaj proponas sian lingvon al la publika kritiko tra la tempo de unu jaro, antaŭ ol li donos al ĝi la finan formon. Post tiu fina trarigardo kaj ŝanĝo li volas prezenti ĝin por la publika uzado. Li petas siajn legantojn promesi lerni la lingvon nur tiam, se 10,000,000 personoj estos donintaj tian saman promeson. Mi esperas, ke la fina trarigardo de l' "Lingvo internacia" kondukos al la bonigo de l' eraroj, kiujn mi montris, _kaj la tuta mondo povas kuraĝe doni la petitan promeson_". La kvar ŝanĝoj, kiujn proponas sinjoro H. Ph., estas _teorie_ tre bonaj, sed mi jam mem antaŭ kelkaj jaroj pensis pri ili kaj mi trovis, ke _praktike_ ili estus tre maloportunaj. Pli vastan mian juĝon pri ili kaj pri ĉiuj proponitaj ŝanĝoj mi prezentos al la kongreso, se tiu ĉi efektiviĝos. Al ĉiuj ŝanĝoj, kiujn la internacia kongreso de instruituloj post fonda provado trovos necesaj,--mi jam antaŭe donas mian plenan konsenton. Sciigante la amikojn de l' lingvo internacia pri la intencita internacia kongreso, mi devas sciigi ilin, ke la tuta sorto de l' lingvo internacia de nun transiras en la manojn de l' kongreso, kaj la fina formo, kiun la kongreso donos al la lingvo, devas esti leĝdonanta por ĉiuj amikoj de l' "Lingvo internacia", _se la kongreso eĉ trovus necesa ŝanĝi la lingvon ĝis nerekonebleco_. Mia rolo nun estas finita, kaj mia persono tute foriras de l' sceno. Sed kunligi jam antaŭe la sorton de l' lingvo internacia kun la estonta kongreso--estus tre malprudenta, kaj tiuj amikoj de l' lingvo, kiuj malfortigus aŭ tute ĉesigus ilian laboradon, "atendante la kongreson,"--povus meti nian sanktan aferon en danĝeron esti perdita je eterne; ĉar la kongreso povas ankoraŭ ne efektiviĝi, kaj se ĝi efektiviĝos, povas ankoraŭ okazi, ke ĝi donos neniajn praktikajn rezultatojn. Tial ni devas labori diligente _laŭ la vojo, kiun ni jam unu fojon elektis_, tute egale ĉu la kongreso efektiviĝos aŭ ne, ĉar _tiu_ vojo estas certa kaj kondukos nin al la celo _en ĉiu okazo_. Esperante la kongreson, mi nun faras persone neniajn ŝanĝojn en la lingvo. Ĉiujn ŝanĝojn, kiujn oni proponis al mi, kaj mian personan juĝon pri ili--mi prezentos nun jam ne al la publiko, sed al la estonta kongreso. La eldonado de la ceteraj kajeroj de la "Dua Libro" nun jam tial ne estas bezona, la nuna kajero estas la lasta, kaj la _aŭtoro_ nun ĉesigas je eterne sian laboradon. Ĉion, kion mi de nun faros aŭ skribos, mi ĝin ĉion faros jam kiel simpla privata amiko de la lingvo internacia havante nek pli da kompetenteco, nek pli da moralaj aŭ materialaj privilegioj, ol ĉiu alia. Sed por ke la lingvo internacia povu fariĝi de nun tute sendependa de mia persono, kaj ke ĝi povu tute bone kaj regule riĉiĝi, vastiĝi kaj iri antaŭen, ĉu mi povos ankoraŭ labori por ĝi, aŭ ne,--mi donos tie, unu fojon por ĉiam, respondojn je kelkaj demandoj tuŝantaj la lingvon kaj ĝian estontecon. 1) La lingvo internacia restas senŝanĝa en tiu formo, en kiu ĝi estas proponita de mi; fari en ĝi iajn laŭvolajn ŝanĝojn mi de nun jam ne havas la privilegion; tiu ĉi privilegio apartenas al la internacia kongreso de instruituloj, kiu estas esperata pro la iniciativo de la Amerika Filozofia Societo; se la intencita kongreso ne efektiviĝos, tiam poste (sed ne antaŭ kvin jaroj de nun) la amikoj de l' lingvo internacia faros mem internacian kongreson, kiu havos la privilegion fari en la lingvo ŝanĝojn kaj bonigojn. 2) La sola ŝanĝo, kiun mi trovas necesa fari mem, estas: anstataŭ "ian," "ĉian," "kian," "nenian," "tian"--devas esti: "iam," "ĉiam," "kiam," "neniam," "tiam" (por malegaligi la vortojn "ian" etc. kaj "ia,n" etc). 3) Se ia el la tipografioj ne povas presi verkojn kun signetoj superliteraj (^) kaj ([hoketo]), ĝi povas anstataŭigi la signeton (^) per la litero "h" kaj la signeton ([hoketo]) tute ne uzadi. Sed en la komenco de tia verko devas esti presita: "ch=ĉ; gh=ĝ; hh=ĥ; jh=ĵ; sh=ŝ". Se oni bezonas presi ion kun signetoj internaj (,), oni devas ĝin fari garde, ke la leganto ne prenu ilin por komoj (,). Anstataŭ la signeto (,) oni povas ankaŭ presadi (') aŭ (-). Ekzemple: sign,et,o = sign'et'o = sig-net-o. 4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas. Sed mi ne havis la intencon eldoni _aŭtore_ plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo la tutan lingvon de l' kapo ĝis la piedoj. Ĉar unue--la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la nombro de l' vortoj en lingvo de l' homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de mia persono; due--en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras. Unu homo tie povas esti nur iniciatoro sed ne kreanto. Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta civilizita mondo. Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan fundamenton, sur kiu ĉiuj povus labori. Tia komuna fundamento por la "Lingvo internacia" devas esti mia unua broŝuro ("Lingvo internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro"), kiu havas en si la tutan gramatikon de la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj. Tio ĉi estas la unua kaj la lasta _persona_ vorto en la afero de l' lingvo internacia. Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el la vivantaj lingvoj. Ĉiu, kiu ellernis la diritan "fundamenton", povas kuraĝe diri, ke li konas la lingvon internacian tute, ke li konas ĝin ne malpli bone ol la aŭtoro aŭ ol iu alia. Ĉar en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne la aŭtoro aŭ ia alia persono,--la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la leĝoj kreitaj de la _plej granda parto_ de la verkantoj kaj parolantoj. _Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ĝin ne povas fari mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo,--tiam ĉiu povas krei tiun vorton laŭ lia persona plaĉo_; tiel ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita klare en mia unua broŝuro,--ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo; kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu, kiel tiun demandon decidas la _plejmulto_ de l' verkantoj. _Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de l' uzantoj,--estas tute bona,_ tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne. La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de ĉiu alia. Kaj poste, kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio, kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto. Per unu vorto--la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la efektiva lingvo internacia de l' estonteco. Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi ĝin faras ne pro malvera modesteco, sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion postulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastiĝi kaj ĉiam estus en dependo de unu persono kun liaj eraroj. Nur viva konkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post iom elpuŝas la malpli bonan,--povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian. Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos en multaj malsamaj lingvoj. Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute senfonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan gramatikon kaj la pli grandan parton de l' vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo: estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis. Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo. Ke mia unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la fundamenta vortaro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj,--montras la fakto, ke en la tuta "Dua Libro" vi ne renkontas eĉ unu nove kreitan vorton! (vi renkontos tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C. 7.) ne bezonis presi en la vortaro). Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense traduki el aliaj lingvoj; oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa,--kaj tiam la vortoj nove kreataj estos nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon. Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l' vortoj, la lingvo internacia havos jam de l' komenco unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin. Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj. Sed ĉar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disĵetite inter la multo da vortoj jam konstantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankoraŭ pli malgrandiĝos danke la komunan fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj eŭropaj lingvoj),--tial tiuj "novaj" vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu lingvo internacia. Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj kun la vastiĝado de la skribata literaturo ili komencis perdiĝi. Tio sama estos ankaŭ en la lingvo internacia, sed ĉar la lingvo internacia pli dependas de la volo de l' homoj, ol de aliaj kondiĉoj,--tiu proceso de unuformiĝado iros en ĝi multe pli rapide. La vortoj kreitaj malfeliĉe baldaŭ perdiĝos, kaj la vortoj feliĉe kreitaj restos kaj eniros en la lingvon; la vortoj egale feliĉe kreitaj sed malegale sonantaj--kelkan tempon batalos inter si kiel sinonimoj, sed jam post mallonga tempo ni vidos, ke unu el tiuj formoj estas uzata pli ofte kaj de pli granda parto de verkantoj, ol ĉiuj aliaj formoj,--kaj baldaŭ la unua formo elpuŝos ĉiujn ceterajn formojn, kiuj post kelka tempo simple mortos de neuzado. Tiel ju pli energie vastiĝos kaj riĉiĝos la literaturo de la lingvo internacia, des pli baldaŭ ni havos unuforman pli malpli plenan vortaron. Tiuj, kiuj volas labori super la lingvo internacia, skribi verkojn en tiu lingvo etc.--povas nun diri kuraĝe, ke ili havas en la manoj _plenan vortaron,_ ĉar povante ĉian ankoraŭ ne kreitan vorton krei laŭ ilia plaĉo, anstataŭ atendi, ĝis _mi_ ĝin kreos, ili povas nun esprimi en la lingvo internacia _ĉion,_ kion ili volas. Tio ĉi estus ne ebla en la okazo, se mi volus mem eldoni plenajn vortarojn: ĉar kiom ajn mi laborus, ĉiam danke la senfineco de la homa vortaro restus ankoraŭ multego da vortoj ne kreitaj, kaj tiuj, kiuj devus ilin uzi, ne scius kion fari, ĉar krei ilin mem estus ne permesita. Sed nun restas unu ŝajne tre grava demando: se mi skribas al iu en la lingvo internacia kaj mi devis kelkajn vortojn krei mem, sed mi volas havi la certon, ke la adresito _tute bone, vere kaj klare_ komprenos la vortojn, kiujn mi kreis,--kion mi tiam devas fari? La respondo estas tre simpla: fari tion saman, kio estas farata ĉe la uzado de ĉia alia lingvo, se ia por ni necesa vorto en tiu lingvo aŭ tute ankoraŭ ne ekzistas, aŭ ne estas ankoraŭ de ĉiuj egale uzata aŭ konata,--t.e. _apud la vorto nove kreita meti en kuneteniloj ( . . . ) la tradukon de tiu vorto en ia alia lingvo, en kiu tiu vorto jam ekzistas._ Kiun lingvon vi uzos por tiu celo, estas por la afero tute egala, se vi nur pensas, ke tiu lingvo estas komprenebla por via adresito, aŭ ke li havas sub la mano aŭ facile povas havi vortaron de tiu lingvo. Sed estus dezirate, ke ĉiuj amikoj de la lingvo internacia uzu en tiaj okazoj _unu_ lingvon, kaj por tio mi proponas la lingvon francan, ĉar tiu ĉi lingvo en nia tempo en multaj sferoj ankoraŭ havas la rolon de lingvo internacia. _Sed tute ne estas postulata, ke vi aŭ via adresito sciu la lingvon francan,_ ĉar la vorto devas esti elskribata el la franca vortaro sen ia ŝanĝo, en tiu formo, en kiu ĝi estas trovata en la vortaro; estas nur necese, ke la skribanto kaj la ricevanto havu sub la mano francan vortaron (se ili ne pli volas uzi alian lingvon). Multaj kredeble estos malkontentaj, ke mi ne volas eldoni persone plenan aŭtoritatan vortaron, kiun ĉiuj devus obei. La amaso amas, ke oni donu al ĝi leĝojn, ke oni donu al ĝi ne bonan, sed jam tute pretan,--kaj la vojon, kiun mi proponas, multaj nomos tro malrapida. Se mi ne eldonas mem vortarojn pli plenajn, sed lasas ilian kreadon al la publiko, mi ĝin faras ne pro maldiligento: sufiĉe plena vortaro jam estas preta ĉe mi, kaj mi povus eldoni ĝin eĉ tuj, kaj se ĝi eĉ ne estus preta, la leganto komprenos, ke ĝi estas tute ne malfacila por mi krei ĉiutage certan nombron da vortoj kaj eldonadi paŝo post paŝo vortarojn ĉiam pli plenajn. Por mi _persone_ estus kompreneble multe pli oportuna teni la sorton de l' lingvo internacia en miaj manoj. Tial, mi esperas, la leganto komprenos, ke kreinte la fundamenton de l' lingvo, mi nun deprenas de mi tutan aŭtoritaton nur tial, ke mi profunde kredas, ke tion postulas la interesoj de l' afero. La tempo, mi esperas, montros, ke mi ne eraris. Sed se la estonteco eĉ montros, ke mi eraris kaj ke plena vortaro devas esti kreata de _unu_ persono, la leganto ne forgesu ke mi ja povas ĝin fari ankaŭ poste! Sed mi faros ĝin nur tiam, se la tempo montros, ke ĝi estas efektive _necesa._ Nun mi laborados, mi skribados verkojn, mi kreados vortojn,--sed ĉion kiel privata amiko de l' lingvo internacia, kaj ĉiu alia povas ĝin fari kun la egala kompetenteco. 5) Je la demando, kiam mi eldonos vortarojn returnitajn (nacia-internaciajn), kiam mi eldonos mian broŝuron en ĉiuj aliaj lingvoj, ĉu mi eldonos lernolibrojn sistemajn kaj vastajn, librojn, gazetojn etc.--mi jam nun ne bezonas respondi; ĉar, konante nun la lingvon internacian ne malpli ol mi mem, kaj estante nun egala morala kaj materiala mastro de la lingvo kiel mi mem,--ĉiu povas nun mem eldoni ĉiajn necesajn verkojn, ne atendante ĝis _mi_ ĝin faros. Mi faros, kion mi povos, kaj ĉiu alia amiko de l' lingvo faru ankaŭ, kion li povas; mi mem ne povas eldoni eĉ la centan parton de tio, kio estas bezonata. 6) Multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la "promesintoj", por ke la amikoj de l' lingvo internacia sciu unu pri alia kaj povu korespondi inter si. Tiujn adresarojn mi kredeble efektive komencos eldonadi, sed nur tiam, kiam mi vidos, ke la homoj efektive komprenis la gravecon de l' promesoj kaj prenas la aferon sufiĉe serioze. Sed nun estas bedaŭrinde ankoraŭ multaj, kiuj, vive laborante por la afero kaj tute bone korespondante en la lingvo internacia, ne sendis ankoraŭ ilian "promeson"! 7) Multaj min demandas, per kio ili povas esti utilaj al la afero de l' lingvo internacia, kiel ili devas labori kaj kiel oni povas la plej certe progresigi la aferon. Mia respondo nun devas esti: ĉiu laboru tiel, kiel li trovos la plej bona, ĉar la sorto de l' afero estas nun egale en la manoj de ni ĉiuj. Celon ni ĉiuj havas unu kaj klaran: ke la nombro de l' amikoj de l' lingvo internacia, la nombro de l' personoj uzantaj tiun lingvon kaj laborantaj por ĝi--konstante kresku, kaj ke la lingvo mem ĉiam pli riĉiĝu. Por tio ni ne bezonas kondukanton: ĉia persono, ĉia rondeto, ĉia societo laboru laŭ sia bontrovo, en sia sfero kaj laŭ siaj fortoj,--kaj malgraŭ la disĵeteco de l' laboro (se ĝi nur estos ĉie sufiĉe energia) post la plej mallonga tempo ni vidos, ke nia komuna celo estas alvenita, ke la lingvo internacia fortiĝis kaj estas uzata de la tuta mondo. Tie ĉi mi nur uzos la bonan okazon kaj esprimos per kelkaj vortoj mian _personan_ penson pri tio, kiel ni devas faradi: _a_) Antaŭ ĉio (kaj tio ĉi estas la plej grava) ni devas labori diligente kaj ne malvarmiĝante por la afero kaj tute ne zorgante tion, kion diras aŭ faras aliaj. Estas multaj, kiuj komprenante bone la utilecon de l' afero, alfalis al ĝi en la komenco tre varmege, certe kredante, ke post kelkaj monatoj la tuta mondo jam estos plena de la lingvo internacia; sed kiam post kelka tempo ili vidis, ke la mondo estas ankoraŭ trankvila, ke la plej granda parto de l' mondo eĉ ankoraŭ ne scias pri la afero, ke la gazetoj ne alportas ĉiutage sensaciajn novaĵojn pri la irado de l' afero,--ili tute malvarmiĝis por la afero. De la efemera laboro de _tiaj_ amikoj la afero ne sole nenion gajnas, sed kontraŭe, ĝi nur perdas. Sed _efektivaj_ amikoj de l' afero ne rigardas, ĉu la afero jam faris multon da bruo kaj ĉu ĝi estas jam sufiĉe "en modo"; profunde kredante, ke la afero estas utila kaj havas estontecon, ili laboras senbrue, sed diligente kaj konstante, ĉiu en sia urbo, en sia lando kaj laŭ siaj fortoj,--kaj danke la laboron de _tiuj ĉi_ amikoj mi esperas, ke l' afero baldaŭ kaj sen bruo vastiĝos en la tuta mondo. _b_) Oni devas energie kolekti "promesojn", ne timante la altecon de la nombro. Mi ripete turnas la okulojn de l' amikoj sur tiun ĉi punkton, ŝajne fantazian, sed efektive tre gravan. Ĉiu el la promesoj aparte havas signifon tre malgrandan, kaj tial multaj ne volas kolekti, dirante, ke promesojn oni devas sendi en granda nombro aŭ tute ilin ne sendi. Mi ripetas, ke tia parolado estas tute malprava. Ne estimante apartajn unuojn, ni neniam venos al grandaj nombroj. Ĉiu promeso aparte havas signifon la plej malgrandegan, sed unu post unu ilia nombro grandiĝos, kaj tiam ili prezentos grandegan forton kaj decidos per unu fojo la gravan demandon de lingvo internacia. Se miaj vortoj estas ne sufiĉe kredigaj, kaj vi restas skeptikaj, ne forgesu almenaŭ, ke _malutilon_ la promesoj en ĉia okazo ne portas, se ili eĉ neniam venos al la esperata nombro, sed _utilon_ ili ĉe feliĉaj rezultatoj povas alporti grandegan. _c_) Grandegan utilon alportos al la afero tiuj, kiuj riĉigos la _literaturon_ de l' lingvo internacia. Nenio povas tiel bone imponi al la amaso, kiel _faktoj_ kaj konstantaj _signoj de vivo._ Oni devas senĉese eldonadi ĉiam novajn verkojn pri la lingvo internacia, kaj la plej grava--_en_ tiu lingvo. La kampo tie ĉi estas granda, eldoni oni povas kaj devas multe. Antaŭ ĉio la amikoj devas eldoni la gramatikon kaj la vortaron en ĉiuj lingvoj de la mondo. Eldoninte la gramatikon kaj la vortaron en la lingvo de iu popolo, vi ne sole donos al tiu popolo la eblon aliĝi al la homara afero, sed unutempe (danke la vortareton) vi per unu fojo donas al la tuta mondo la eblon korespondi libere kun ĉiu ano de tiu popolo. La eldonado de la malgranda vortareto en ĉia aparta lingvo postulas malmulte da laboro kaj tre malmultege da mono. Oni devas eldoni vortarojn returnitajn; ĉar estas jam eldonitaj vortaroj rektaj, la pretigado de vortaroj returnitaj estas laboro tre facila kaj malmulte kosta. Laŭ la mezuro de la progresado kaj riĉiĝado de l' lingvo oni devas eldonadi pli plenajn vortarojn, kaj estus bone, ke en ili la novaj vortoj, kreitaj de l' aŭtoroj mem, estus donitaj kune kun ilia franca traduko. Oni devas eldoni pli vastajn lernolibrojn, laŭ bonaj metodoj, kun multaj ekzemploj kaj pecoj por traduki,--ĉar la lernolibroj, kiujn mi eldonis mem, estas tre malgrandaj, kunpremitaj kaj faritaj nur por homoj pli-malpli instruitaj. Fine, por ke la lingvo eble pli rapide fortiĝu kaj riĉiĝu, oni devas eldoni kiel eble pli multe da verkoj en la lingvo internacia, originalaj aŭ tradukitaj; kaj tiuj personoj aŭ rondetoj, kiuj havas la eblon, devas komenci eldonadi gazetojn kaj ĵurnalojn en la lingvo internacia. El ĉiuj specoj de verkoj, pri kiuj mi parolis, mi _mem_ povas eldoni nur tre malgrandan parton, ĉar mi havas tro malmulte da tempo kaj tro malgrandajn kapitalojn. Ĉiu el la amikoj de l' lingvo aparte povas ankaŭ eldoni nur malmulte. Sed se ĉiu el ni faros tiun malmulton, kiun li povas, tiam la literaturo de l' lingvo internacia rapide vastiĝos. Por ke ĉiuj povu scii pri ĉiu nova eldonita verko, mi petas ĉiun, kiu eldonos ion pri la lingvo internacia aŭ en tiu ĉi lingvo, sendi al mi unu ekzemplaron de sia verko; ĉar komencante de Aŭgusto 1888 mi eldonados ĉiumonate nomarojn de ĉiuj verkoj pri la lingvo internacia, kiuj eliris de la komenco ĝis tiu tempo. Apud ĉiu verko estos dirita, kiu ĝin eldonis, kiom ĝi kostas kaj kie oni ĝin povas ricevi. Alsendinte la koston de poŝta transsendo, ĉiu povas en ĉiu tempo ricevi de mi la plej novan nomaron de l' verkoj. _La eldonantojn de l' verkoj mi petas ankaŭ, ke en la fino de ĉia verko aŭ verketo, kiun ili eldonos, ili presu ĉiam la plej novan el la diritaj nomaroj._ Mi esperas, ke neniu el la eldonantoj malkonsentos plenumi mian peton, kiu estas egale grava por la eldonantoj kiel por la afero mem. _ĉ_) Tre grava por la progresado de l' lingvo internacia estas diligenta uzado ĝin en korespondado kun amikoj kaj konatoj aŭ eĉ kun nekonatoj. Kiom ajn vi ripetados al la amaso pri la utileco kaj la oportuneco de l' lingvo, la plej granda parto de l' amaso restos surda por viaj vortoj, ĉar ĝi timos, ke vi postulas de ĝi ian oferon. Sed se ĉiuj amikoj de l' lingvo internacia anstataŭ paroladi _farados,_ tiam vi baldaŭ vidos, ke la tuta indiferenta amaso aliĝis jam al la afero, sen bruo kaj eĉ mem tion ne vidinte. Ricevinte de vi leteron internacian kaj kompreninte ĝin, kvankam li la lingvon ne lernis, via adresito vidos _praktike_ la oportunecon de l' lingvo, kaj li komencos mem ĝin uzadi; se li restos indiferenta, tiam ricevinte kelkajn fojojn tiajn leterojn, li jam scios sufiĉe bone la lingvon, tute ĝin ne lerninte. _d_) Estas kompreneble ankoraŭ multaj vojoj kaj vojetoj por progresigi l' aferon de l' lingvo internacia, sed mi devas ilin lasi al la bontrovo kaj plaĉo de ĉiu aparta persono. Estus bone, se en ĉiuj urboj kaj urbetoj estus kreitaj rondetoj por kune labori por la afero de l' lingvo (en kelkaj urboj tiaj rondetoj jam estas kreitaj). Per pripensado kaj laborado kunligita oni ĉiam povas pli multe fari, ol laborante aparte. Sed unu aferon oni ne devas forgesi: oni devas esti atendemaj kaj konstantaj; ni ne devas atendi, ke aliaj nin kuraĝigu per sia ekzemplo, kaj ni ne devas perdi la kuraĝon kaj malvarmiĝi, se ni tiun ekzemplon ne vidas,--ni devas per nia propra laboro doni ekzemplon al aliaj; kaj se en la unua tempo neniu al ni aliĝos, aŭ se oni eĉ ridos je ni, ni devas kredi, ke pli aŭ malpli frue la ridantoj venos al ni. Ni iru kuraĝe antaŭen, ĉar nia afero estas honesta kaj utila! -------- Tiu ĉi libreto estas la lasta vorto, kiun mi elparolas en rolo de aŭtoro. De tiu ĉi tago la estonteco de l' lingvo internacia ne estas jam pli multe en miaj manoj, ol en la manoj de ĉia alia amiko de la sankta ideo. Ni devas nun ĉiuj egale labori, ĉiu laŭ siaj fortoj. Ĉiu el vi povas nun fari por nia afero tiom same kiom mi, kaj multaj el vi povas fari multe pli multe ol mi, ĉar mi estas sen kapitaloj, kaj el mia tempo, okupita de laboro por ĉiutaga pano, mi povas oferi al la amata afero nur tre malgrandan parton. Mi faris por la afero ĉion, kion mi povis, kaj se ĉiu efektiva amiko de l' lingvo internacia alportos al ĝi eĉ la centan parton de l' moralaj kaj materialaj oferoj, kiujn mi al ĝi alportis tra dekdu jaroj ĝis hodiaŭ, tiam la afero iros bonege kaj venos al la celo post la plej mallonga tempo. Ni laboru kaj esperu! End of the Project Gutenberg EBook of Dua Libro de l' Lingvo Internacia, by Ludovic Lazarus Zamenhof *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK DUA LIBRO DE L' LINGVO INTERNACIA *** ***** This file should be named 20006-0.txt or 20006-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/2/0/0/0/20006/ Produced by David G. Simpson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.