The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Popolmalamiko Dramo en kvin aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** Produced by Andrew Sly and Bill Patterson HENRIK IBSEN POPOLMALAMIKO Dramo en kvin aktoj (En folkefiende) (1882) Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03 Fax. 32 85 5082 ISBN 82-91707-51-0 Popolmalamiko ROLOJ: DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto cxe banejo. SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. PETRA, ilia filino, instruistino. EJLIF, ilia filo, 13 jara. MORTEN, ilia filo 10 jara. PETRO STOCKMANN, la pli agxa frato de la doktoro; urba magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola Mesagxo". BILLING, kunlaboranto en la gazeto. SxIPESTRO HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN CIVITANA KUNVENO, viroj el cxiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj aro da knablernantoj. (Stockmann prononcigxas _Stokman_ kun mallonga _o_) (La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.) UNUA AKTO (Vespero en la sidcxambro de la _doktoro_; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antauxcxambron kaj la pli proksima al la laborcxambro de la _doktoro_. Sur la kontrauxa muro, rekte kontraux la pordo de la antauxcxambro, estas pordo al la ceteraj cxambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antauxe estas sofo kaj super gxi spegulo, kaj antaux la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun sxirmilo. En la fono estas malferma pordo al la mangxocxambro. Tie vidigxas pretigita tablo por vespermangxo kaj sur gxi lampo.) (_Billing_ sidas cxe la mangxotablo kun busxtuko sub la mentono. _Sinjorino Stockmann_ staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovajxo. La ceteraj segxoj cxirkaux la tablo estas forlasitaj, la mangxilaro en malordo, kiel post finita mangxo.) SINJORINO STOCKMANN Nu ja, cxar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma mangxajxo. BILLING (mangxante) Gustas bonege, -- vere bonege. SINJORINO STOCKMANN Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa mangxohoro -- BILLING Por mi tute ne gravas. Gustas ecx pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj mangxi sengxenate. SINJORINO STOCKMANN Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auxskultas en la direkto de la antauxcxambro) Jen eble venas ankaux Hovstad. BILLING Jes eble. (_Magistranto Petro Stockmann_ en surtuto kun uniformcxapo kaj bastono envenas.) LA MAGISTRANTO Altestime bonan vesperon, bofratino. SINJORINO STOCKMANN (alvenas en la sidcxambron) Ha, jen, bonan vesperon. Cxu estas vi? Gxentile de vi fari viziton. LA MAGISTRANTO Mi jxus preteriris, kaj -- (kun jxetrigardo al la mangxocxambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn. SINJORINO STOCKMANN (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmangxeti! LA MAGISTRANTO Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman mangxajxon vespere; Ne estas por _mia_ stomako. SINJORINO STOCKMANN Ho, unu solan fojon --. LA MAGISTRANTO Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la dauxro pli sane, -- kaj ankaux pli sxpareme. SINJORINO STOCKMANN (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malsxparemuloj. LA MAGISTRANTO Ne vi, bofratino; mi ecx ne aludus --. (montras al la oficejo de la doktoro) Cxu -- Cxu eble li ne estas hejme? SINJORINO STOCKMANN Ne, li eliris por promeneto post la mangxo, -- li kaj la knaboj. LA MAGISTRANTO Cxu tio estas saniga? (auxskultas) Jen li versxajne venas. SINJORINO STOCKMANN Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (_Redaktoro Hovstad_ envenas de la antauxcxambro.) SINJORINO STOCKMANN Ha cxu estas sinjoro Hovstad, kiu --? HOVSTAD Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto. LA MAGISTRANTO (salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj? HOVSTAD Parte. Estas io por la gazeto. LA MAGISTRANTO Mi komprenas. Lauxdire mia frato estas tre fekunda verkisto en "La Popola Mesagxo". HOVSTAD Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagxo", kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io aux alia. SINJORINO STOCKMANN (al _Hovstad_) Sed cxu vi ne volas --? (montras al la mangxocxambro) LA MAGISTRANTO Kompreneble; mi tute ne riprocxas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kauxzon por malsxati vian gazeton, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Ne, vere ankaux mi opinias ke ne. LA MAGISTRANTO Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; -- vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al cxiuj honestaj civitanoj -- HOVSTAD La banejo, jes. LA MAGISTRANTO Gxuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube! SINJORINO STOCKMANN Tion saman ankaux Tomas diras. LA MAGISTRANTO Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajxoj kaj grundo plivalorigxas de tago al tago. HOVSTAD Kaj la senlaboreco malkreskas. LA MAGISTRANTO Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malricxuloj estas konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos ankoraux pli, se ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio. HOVSTAD Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas. LA MAGISTRANTO Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas demandoj pri logxejoj kaj similaj aferoj. HOVSTAD Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe. LA MAGISTRANTO Cxu li skribis ion ankaux nun? HOVSTAD Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon. LA MAGISTRANTO Aha, estis supozeble iu manko en gxi? HOVSTAD Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis nun, printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado -- LA MAGISTRANTO Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad. SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo. LA MAGISTRANTO Nu, li ja estas en la servo de la banejo. HOVSTAD Jes, kaj estas ja ankaux _li_, kiu gxin kreis komence. LA MAGISTRANTO Cxu estas _li_? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux _mi_ faris modestan kontribuon al tiu entrepreno. SINJORINO STOCKMANN Jes, tion Tomas cxiam diras. HOVSTAD Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la aferon kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed _mi_ nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro. LA MAGISTRANTO Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe dum sia tempo -- bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu cxi domo -- SINJORINO STOCKMANN Sed, kara bofrato -- HOVSTAD Kiel do la magistranto -- SINJORINO STOCKMANN Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos. HOVSTAD Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.) LA MAGISTRANTO (iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon. SINJORINO STOCKMANN Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj? LA MAGISTRANTO Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas cxiuj kiuj estas kontentaj pri divido. SINJORINO STOCKMANN Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordigxas. (auxskultas) Jen li estas, mi pensas. (Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.) DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Cxu ne gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri kun mi. (_Sxipestro Horster_ envenas kaj salutas la sinjorinon) DOKTORO STOCKMANN (cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajxon -- (Li pusxetas _Horster_ en la mangxocxambron. Ankaux _Ejlif_ kaj _Morten_ eniras.) SINJORINO STOCKMANN Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --? DOKTORO STOCKMANN (turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere gxojige. LA MAGISTRANTO Bedauxrinde mi devas baldaux foriri -- DOKTORO STOCKMANN Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la mangxocxambron.) LA MAGISTRANTO Ankaux grogon --! DOKTORO STOCKMANN Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin. LA MAGISTRANTO Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj. DOKTORO STOCKMANN Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno. LA MAGISTRANTO Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la mangxocxambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da mangxajxo. DOKTORO STOCKMANN (frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate vidi junulojn mangxi? Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti. Mangxajxon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro. LA MAGISTRANTO Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi vortumas? DOKTORO STOCKMANN Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauxguloj kiel vi kaj mi -- LA MAGISTRANTO Nu do! Estas mirige stranga nomigo -- DOKTORO STOCKMANN Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Cxar sciu, mi estas arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicxa meze en tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja promesricxa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaux nova mondo elkreskas cxirkaux ni. LA MAGISTRANTO Cxu vere vi tion trovas? DOKTORO STOCKMANN Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja cxiujn viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakrigxas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaux neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, -- sur min efikis kvazaux mi translokigxis mezen en vivoviglan metropolon. LA MAGISTRANTO Hm; metropolon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed cxi tie estas vigla vivo, -- promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj _jen_ la cxefa afero. (krias) Katrine, cxu ne la posxtisto venis? SINJORINO STOCKMANN (en la mangxocxambro) Ne, li ankoraux ne venis. DOKTORO STOCKMANN Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato -- LA MAGISTRANTO Nu ja, kompreneble -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaux ekzemple ni mangxis rostbovajxon por tagmangxo! Nu, ni ankaux krome havis por la vespermangxo. Cxu vi ne volas gustumi pecon? Aux cxu mi do almenaux montru gxin al vi? Venu -- LA MAGISTRANTO Ne, ne, tute ne -- DOKTORO STOCKMANN Nu, sed jen do. Cxu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon? LA MAGISTRANTO Jes, mi tion rimarkis. DOKTORO STOCKMANN Kaj ni ankaux ekhavis lampsxirmilon. Jen vidu! Por cxio Katrine sxparis. Kaj tio faras la cxambron vere hejmeca. Cxu vi ne samopinias? Staru cxi tie; -- ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske --. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Cxu ne? LA MAGISTRANTO Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksajxojn -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskaux same multe kiom ni foruzas. LA MAGISTRANTO Preskaux, jes --! DOKTORO STOCKMANN Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi. LA MAGISTRANTO Jes, mi vere kredas! Guberniestro, auxtoritatulo -- DOKTORO STOCKMANN Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli -- LA MAGISTRANTO Jes ja, laux ties kondicxoj. DOKTORO STOCKMANN Cetere mi ne disipas por senutilajxoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega gxojo vidi homojn cxe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, -- por mi estas nepra vivkondicxo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj --; kaj tiaj ili estas, cxiuj tiuj kiuj sidas tie mangxante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad. LA MAGISTRANTO Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi. DOKTORO STOCKMANN Artikolon de mi? LA MAGISTRANTO Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre. DOKTORO STOCKMANN Ho tiun, jes! -- Ne, gxin mi gxisplue ne volas presigi. LA MAGISTRANTO Cxu ne? Laux mi ja estas la plej oportuna tempo. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj -- (pasxadas sur la planko) LA MAGISTRANTO (postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenaux ne cxi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aux eble ecx nenio. Eble estas nur imago. LA MAGISTRANTO Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Cxu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro -- DOKTORO STOCKMANN Kaj mi opinius, ke mi --; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro. LA MAGISTRANTO Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke cxiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la legxe elektitaj auxtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras laux insidaj vojoj malantaux niaj dorsoj! DOKTORO STOCKMANN Cxu _mi_ iam iras laux insidaj vojoj? LA MAGISTRANTO Vi almenaux havas enradikigxintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaux same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aux, pli gxuste, sub tiuj auxtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutajxo. DOKTORO STOCKMANN Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi? LA MAGISTRANTO Jes, cxar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, -- frue aux malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaux. DOKTORO STOCKMANN Cxu vi estas freneza? Vi tute eraras -- LA MAGISTRANTO Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras -- (salutas en la mangxocxambron) Adiaux, bofratino. Adiaux sinjoroj. (Li foriras.) SINJORINO STOCKMANN (revenas en la sidcxambron) Cxu li foriris? DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj furioza. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li? DOKTORO STOCKMANN Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antauxtempe. SINJORINO STOCKMANN Pri kio vi farus al li raporton? DOKTORO STOCKMANN Hm; lasu tion al mi, Katrine. -- Tamen estas strange, ke la posxtisto ne venas. (_Hovstad_, _Billing_ kaj _Horster_ ekstaris de la mangxotablo kaj venas en la sidcxambron. _Ejlif_ kaj _Morten_ venos iom poste.) BILLING (strecxas la brakojn) Ahx, post tia mangxo, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo. HOVSTAD La magistranto ne estis en la bona angulo cxi-vespere. DOKTORO STOCKMANN Venas de la stomako; li havas malbonan digeston. HOVSTAD Certe estis ni el "La Popola Mesagxo", kiujn li ne povis digesti. SINJORINO STOCKMANN Vi ja suficxe bone akordigxis kun li, lauxsxajne. HOVSTAD Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpauxzo. BILLING _Jen_ la vorto! Gxi rezumas la situacion. DOKTORO STOCKMANN Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por gxui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do segxojn al la tablo, knaboj! Katrine, cxu nun la grogon? SINJORINO STOCKMANN (irante al la mangxocxambro) Tuj mi gxin alportos. DOKTORO STOCKMANN Kaj eksidu en la sofon cxe mi, sxipestro Horster. Rara gasto kiel vi --. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj. (La sinjoroj eksidas cxirkaux la tablo. _Sinjorino Stockmann_ alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesajxoj.) SINJORINO STOCKMANN Jen arako, kaj tio cxi estas rumo; kaj jen konjako. Nun cxiu helpu sin mem. DOKTORO STOCKMANN (prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksigxas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la cxambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi sxajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaux mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis gxin. Nu, li ja gxin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn ajxojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu cxi faris kun mi multajn ekskursojn en acxa vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Ahx, verdire estas iom pli bone sidi cxi tie sekure kaj agrable. SINJORINO STOCKMANN (trikante) Cxu vi baldaux forvelos, sxipestro Horster? HORSTER Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta. SINJORINO STOCKMANN Kaj vi ja iros al Ameriko? HORSTER Jes, mi intencas. BILLING Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton. HORSTER Cxu okazos novaj elektoj? BILLING Vi tion ne scias? HORSTER Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn. BILLING Sed vi do tamen interesigxas pri la publikaj aferoj, cxu? HORSTER Ne, tiujn mi ne komprenas. BILLING Tamen; vocxdoni oni ja devas. HORSTER Ecx tiuj, kiuj ne komprenas la aferon? BILLING Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaux sxipo; cxiuj devas meti la manon sur la stirilon. HORSTER Eble tio estas avantagxa sur la tero; sed sur sxipo tio efikus malbone. HOVSTAD Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesigxas tiom malmulte pri la aferoj de la lando. BILLING Vere strange. DOKTORO STOCKMANN Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Cxu aperos io komune utila en "La Popola Mesagxo" morgaux? HOVSTAD Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaux mi intencas enpreni vian artikolon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, auxskultu, vi devas atendi pri gxi. HOVSTAD Cxu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj sxajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento -- DOKTORO STOCKMANN Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom -- (_Petra_, en cxapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antauxcxambro.) PETRA Bonan vesperon. DOKTORO STOCKMANN Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas? (reciprokaj salutoj; _Petra_ demetas la vestajxojn kaj la kajerojn sur segxon apud la pordo.) PETRA Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro. DOKTORO STOCKMANN Nu, do partoprenu la komforton ankaux vi. BILLING Cxu mi pretigu glaseton por vi? PETRA (venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi cxiam faras gxin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la segxo, kie kusxas la vestajxoj) DOKTORO STOCKMANN Leteron! De kiu? PETRA (sercxas en la mantelposxo) Mi ricevis gxin de la posxtisto jxus kiam mi eliris -- DOKTORO STOCKMANN (ekstaras kaj iras al sxi renkonte) Kaj nur nun vi gxin donas! PETRA Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen gxi estas. DOKTORO STOCKMANN (kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, gxuste --! SINJORINO STOCKMANN Cxu estas _tiu_ kiun vi tiel atendis, Tomas? DOKTORO STOCKMANN Jes gxuste; nun mi tuj devas eniri -- Kie trovos mi lampon, Katrine? Cxu denove ne trovigxas lampo en mia cxambro! SINJORINO STOCKMANN Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo. DOKTORO STOCKMANN Bone, bone. Pardonu momenton -- (Li iras en la cxambron dekstre.) PETRA Kio do tio estas, patrino? SINJORINO STOCKMANN Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la posxtisto. BILLING Supozeble eksterurba paciento -- PETRA Kompatinda patro; li baldaux havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos! HOVSTAD Cxu ankaux hodiaux vi instruis en la vesperlernejo? PETRA (trinketas) Du horojn. BILLING Kaj antauxtagmeze kvar horojn en la instituto -- PETRA (eksidas cxe la pordo) Kvin horojn. SINJORINO STOCKMANN Kaj cxi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas. PETRA Amaseton, jes. HORSTER Aspekte vi havas suficxan laboron. PETRA Jes; kaj bone. Oni tiam farigxas tiel kontentige laca. BILLING Vi tion sxatas, cxu? PETRA Jes, cxar tiam oni poste dormas tiel bone. MORTEN Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra. PETRA Pekulino? MORTEN Jes, cxar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rorlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj. EJLIF (spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiajxon. SINJORINO STOCKMANN Nu, nu, Ejlif! BILLING (ridas) Jen, bonege. HOVSTAD Cxu vi ne volas multe labori, Morten? MORTEN Ne, mi ne volas. HOVSTAD Nu, sed kio vi do volas farigxi en la vivo? MORTEN Mi plej sxatus farigxi vikingo, mi. EJLIF Kaj do vi devus ja esti pagano. MORTEN Ja, ja; mi povus ja farigxi pagano. BILLING Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras gxuste la samon. SINJORINO STOCKMANN (faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing. BILLING Jes, dia morto --! Mi _estas_ pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldaux ni estos paganoj, la tuta aro. MORTEN Kaj cxu _ni tiam_ rajtos fari cxion laux nia volo? BILLING Jes, vidu, Morten -- SINJORINO STOCKMANN Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaux. EJLIF _Mi_ povus tamen resti tempeton -- SINJORINO STOCKMANN Ecx vi ne; eniru ambaux. (La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la cxambron maldekstre.) HOVSTAD Cxu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj auxdi tiajxon? SINJORINO STOCKMANN Mi ja ne scias; sed mi ne sxatas. PETRA Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsagxe de vi. SINJORINO STOCKMANN Jes, povas esti; sed mi tion ne sxatas; ne en la hejmo. PETRA Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaux la infanoj. HORSTER Vi devas mensogi, cxu? PETRA Jes, cxu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas? BILLING Jes, estas ja tro certe. PETRA Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruigxus tute alimaniere. BILLING Ho cxu, rimedojn -- HORSTER Nu, se vi pri _tio_ pensas, frauxlino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskaux malplena; tie estas granda mangxosalono sur la teretagxo -- PETRA (ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektivigxos. HOVSTAD Ho ne, frauxlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed auxdu, cxu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni? PETRA Ne, ankoraux ne; sed vi ricevu gxin en gxusta tempo. (_Doktoro Stockmann_ venas de sia cxambro kun la malfermita letero en la mano.) DOKTORO STOCKMANN (svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke auxdigxos novajxo en la urbo! BILLING Novajxo? SINJORINO STOCKMANN Kia novajxo? DOKTORO STOCKMANN Granda malkovro, Katrine! HOVSTAD Cxu? SINJORINO STOCKMANN Kiun vi faris? DOKTORO STOCKMANN Jes, gxuste mi. (pasxas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas! PETRA Sed, patro, diru do pri kio tio temas. DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu cxion. Imagu se mi nun havus Petron cxi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas cxirkauxiri kaj jugxi kiel la plej blindaj talpoj -- HOVSTAD Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN (haltas apud la tablo) Cxu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko? HOVSTAD Jes, kompreneble. DOKTORO STOCKMANN Ecx eksterordinare saniga loko, -- loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj -- SINJORINO STOCKMANN Jes sed, kara Tomas -- DOKTORO STOCKMANN Kaj rekomendi gxin kaj lauxdi gxin ni ja faris. Mi skribadis kaj en "La Popola Mesagxo" kaj en flugfolioj -- HOVSTAD Nu jes, kaj sekve? DOKTORO STOCKMANN Tiu banejo, kiu nomigxas la arterio de la urbo, kaj gxia vivnervo kaj -- kaj diablo scias kion oni elpensis -- BILLING "La pulsanta koro de la urbo" mi iam en solena momento permesis al mi -- DOKTORO STOCKMANN Ho jes, ankaux tio. Sed cxu vi vere scias, kio estas cxi tiu granda, grandioza, lauxdata banejo, kiu kostis tiom da mono, -- cxu vi scias kio tiu estas? HOVSTAD Ne, sed kio gxi do estas? SINJORINO STOCKMANN Nu, kio gxi estas? DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas pestejo. PETRA La banejo, patro! SINJORINO STOCKMANN (samtempe) Nia banejo! HOVSTAD (same) Sed, sinjoro doktoro -- BILLING Absolute nekredeble! DOKTORO STOCKMANN La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece dangxerega! Cxiuj tiuj malpuregajxoj supre en la Muelejvalo, -- cxio tio kio odoras tiel abomene, -- tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpurajxo sorbigxas en la plagxon -- HOVSTAD -- kie la marbanejoj situas? DOKTORO STOCKMANN Gxuste tie. HOVSTAD De kio vi scias tion cxi tiel certe, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj cxe la banejo, -- kaj tifaj kaj gastraj -- SINJORINO STOCKMANN Jes, vere okazis. DOKTORO STOCKMANN Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, -- vintre, -- mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge. SINJORINO STOCKMANN Do estas pri _tio_, ke vi estis tiom okupata! DOKTORO STOCKMANN Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed cxi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto. HOVSTAD Kaj gxin vi nun ricevis? DOKTORO STOCKMANN (montras la leteron) Jen mi havas gxin! Li trovis cxeeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, -- infuzorioj amase. Estas absolute malsanige cxu uzata interne cxu ekstere. SINJORINO STOCKMANN Estas dia felicxo, ke vi malkovris tion gxustatempe. DOKTORO STOCKMANN Jes, en tio vi pravas. HOVSTAD Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble plibonigi la aferon. HOVSTAD Cxu tio eblas? DOKTORO STOCKMANN Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, -- detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, ke vi tenis tion cxi tiel sekreta. DOKTORO STOCKMANN Cxu mi kurus cxirkauxe en la urbo babilante, antaux ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas. PETRA Nu, sed al ni hejme -- DOKTORO STOCKMANN Ecx ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaux vi povos kuri vizite al la "melo" -- SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do --! DOKTORO STOCKMANN Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu --; nun ili vidu --! (pasxadas cxirkauxe frotante la manojn) Farigxos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota. HOVSTAD (ekstaras) La tuta akvotubaro --? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu gxin al loko multe pli alta. PETRA Kaj tiel vi tamen finfine pravigxas. DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraux ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis auxskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; -- jes, cxar mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; gxi kusxis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun cxi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos gxin (iras en sian cxambron kaj revenas kun pakajxo da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovrajxo. Bone; jen; donu gxin al -- al --; (stamfas) kiel diable sxi nomigxas? Nu, donu gxin al la servistino; diru, ke sxi tuj portu gxin al la magistranto. (_Sinjorino Stockmann_ iras kun la pakajxo tra la mangxocxambro.) PETRA Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro? DOKTORO STOCKMANN Kion li do dirus? Li certe estos gxoja vidante, ke tia grava vero malkovrigxas, mi pensas. HOVSTAD Cxu vi permesas, ke mi faros etan noticon en "La Popola Mesagxo" pri via malkovro? DOKTORO STOCKMANN Jes, vere dankon pro tio. HOVSTAD Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue. DOKTORO STOCKMANN Jes, certe estas. SINJORINO STOCKMANN (revenas) Nun sxi foriris kun gxi. BILLING Vi farigxos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (kontente pasxadas cxirkauxen) Ho cxu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonsxanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen -- BILLING Hovstad, cxu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann? HOVSTAD Tiun ideon mi cxiuokaze subtenos. BILLING Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio. DOKTORO STOCKMANN Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenajxon; mi ne akceptos iujn arangxojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos gxin. Katrine, mi diras al vi, -- mi ne akceptos gxin. SINJORINO STOCKMANN Kaj vi faras gxuste, Tomas. PETRA (suprenlevas sian glason) Je via sano, patro! HOVSTAD kaj BILLING Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro. HORSTER (tusxetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur felicxon el tio cxi. DOKTORO STOCKMANN Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore gxoja --; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskigxurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine! (Li kaptas sxin per ambaux manoj cxirkaux la kolo kaj turnigxadas kun sxi. _Sinjorino Stockmann_ krias kaj kontrauxbatalas. Ridado, aplauxdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn cxe la pordo.) DUA AKTO (La sidcxambro de la doktoro. La pordo de la mangxocxambro estas fermita. Antauxtagmeze.) SINJORINO STOCKMANN (Kun sigelita letero en la mano venas de la mangxocxambro, iras al la antauxa pordo dekstre kaj enrigardas.) Cxu vi estas hejme, Tomas? DOKTORO STOCKMANN (interne) Jes, mi jxus revenis. (venas) Cxu estas io? SINJORINO STOCKMANN Letero de via frato. (donas gxin al li) DOKTORO STOCKMANN Aha, ni rigardu. (dauxre legas murmurante) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Kion li do diras? DOKTORO STOCKMANN (metas la paperojn en la posxon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze. SINJORINO STOCKMANN Do memoru, ke vi tiam estu hejme. DOKTORO STOCKMANN Jes, mi ja povos; cxar mi jam finis miajn antauxtagmezajn vizitojn. SINJORINO STOCKMANN Vere mi estas scivola auxdi kiel li konsideras la aferon. DOKTORO STOCKMANN Eble li ne sxatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron. SINJORINO STOCKMANN Jes, cxu ankaux vi tion timas? DOKTORO STOCKMANN Nu, funde li kompreneble farigxos gxoja. Sed tamen --; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo. SINJORINO STOCKMANN Sed sciu, Tomas, -- vi devus esti tiel gxentila, ke vi dividu la honoron kun li. Cxu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron --? DOKTORO STOCKMANN Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon. MALJUNA MORTEN KIIL (enmetas la kapon cxe la antauxcxambra pordo, cxirkauxrigardas ekzamene, ridas kasxe kaj demandas ruze) Cxu estas -- estas vero? SINJORINO STOCKMANN (al li renkonte) Patro, -- cxu estas vi! DOKTORO STOCKMANN Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon! SINJORINO STOCKMANN Ho, sed envenu do. MORTEN KIIL Jes, se estas vero; cxar alie mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Kio estas vero? MORTEN KIIL Tiu stultajxo pri la akvosistemo. Cxu gxi estas vero? DOKTORO STOCKMANN Kompreneble estas vero. Sed kiel _vi_ sciigxis pri _tio_? MORTEN KIIL (envenas) Petra enkuris, kiam sxi iris al la lernejo -- DOKTORO STOCKMANN Cxu sxi faris? MORTEN KIIL Jes ja; kaj sxi rakontis --. Mi pensis, ke sxi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas. DOKTORO STOCKMANN Ne, kiel vi povus pensi tiajxon! MORTEN KIIL Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaux ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, cxu? DOKTORO STOCKMANN Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj cxu ne estas vera felicxo por la urbo --? MORTEN KIIL (baraktas kun la ridado) Felicxo por la urbo? DOKTORO STOCKMANN Jes, ke mi faris tiun malkovrajxon gxustatempe -- MORTEN KIIL (kiel antauxe) Ja ja ja! -- Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenajxon pri via propra samsanga frato. DOKTORO STOCKMANN Arlekenajxon! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara patro -- MORTEN KIIL (ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Cxu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn? DOKTORO STOCKMANN Ho jes, infuzorioj. MORTEN KIIL Kaj ecx multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; ili povas cxeesti en centmiloj. MORTEN KIIL Sed neniu povas vidi ilin, -- cxu ne estas tiel? DOKTORO STOCKMANN Ne, vidi ilin oni ne povas. MORTEN KIIL (silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi gxis nun auxdis pri vi. DOKTORO STOCKMANN Kiel? Kio? MORTEN KIIL Sed neniel vi povos kredigi tiajxon al la magistranto. DOKTORO STOCKMANN Nu, ni vidos. MORTEN KIIL Cxu vi imagas lin tiel freneza? DOKTORO STOCKMANN Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza. MORTEN KIIL La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli sagxaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; cxar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenajxon pri ili, Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Sed bopatro -- MORTEN KIIL Nur arlekenajxon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros cxirkauxe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malricxuloj. DOKTORO STOCKMANN Nu, tio estas ja gxentila. MORTEN KIIL Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere. (_Redaktoro Hovstad_ venas de la antauxcxambro.) HOVSTAD Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu -- DOKTORO STOCKMANN Ne, ne. Envenu; envenu. MORTEN KIIL (denove klukridas) Li! Cxu ankaux li partoprenas? HOVSTAD Kion vi aludas? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble, li partoprenas. MORTEN KIIL Cxu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la gxusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros. DOKTORO STOCKMANN Ho ne; restu iomete, bopatro. MORTEN KIIL Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenajxojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio. (Li eliras; _Sinjorino Stockmann_ akompanas lin eksteren.) DOKTORO STOCKMANN (ridas) Imagu, -- la maljunulo kredas ecx ne unu vorton el tio cxi pri la akvoliverejo. HOVSTAD Cxu estis _tiu_ afero --? DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaux vi venas? HOVSTAD Jes, estas pri gxi. Cxu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro? DOKTORO STOCKMANN Tiom longe kiom vi deziras, kara. HOVSTAD Cxu vi ricevis respondon de la magistranto? DOKTORO STOCKMANN Ankoraux ne. Li venos post iom. HOVSTAD Mi iom pensis pri la afero de post hieraux vespere. DOKTORO STOCKMANN Nu ja? HOVSTAD Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj. DOKTORO STOCKMANN Jes, kiel --? Ni eksidu, kara. -- Tie en la sofon. (_Hovstad_ eksidas en la sofon, la doktoro en apogsegxon aliflanke de la tablo.) DOKTORO STOCKMANN Nu? Vi do opinias --? HOVSTAD Vi diris hieraux, ke la putra akvo venas de malpurajxoj en la grundo. DOKTORO STOCKMANN Jes, gxi venas sendube de tiu venena marcxo supre en la Muelejvalo. HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke gxi venas de tute alia marcxo. DOKTORO STOCKMANN Kiu marcxo tiu do estus? HOVSTAD La marcxo en kiu nia tuta komunuma vivo kusxas putrante. DOKTORO STOCKMANN Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu? HOVSTAD Cxiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj -- DOKTORO STOCKMANN Nu, oficistoj ili ja ne cxiuj estas. HOVSTAD Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaux estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas cxiuj ricxuloj, cxiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton. HOVSTAD Cxu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie gxi nun kusxas? DOKTORO STOCKMANN Ne, _tio_ kompreneble estis granda stultajxo de ili. Sed tio ja nun plibonigxos. HOVSTAD Cxu vi kredas, ke iros tiel glate? DOKTORO STOCKMANN Glate aux ne glate, -- farenda gxi tamen estas. HOVSTAD Jes, se la gazetaro prenos la taskon. DOKTORO STOCKMANN Neniam farigxos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato -- HOVSTAD Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon. DOKTORO STOCKMANN En la gazeto? HOVSTAD Jes. Kiam mi transprenis "La Popolan Mesagxon", mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon. DOKTORO STOCKMANN Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finigxis; vi ja tiel preskaux ruinigis la gazeton. HOVSTAD Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Cxar dangxero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas gxin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn. DOKTORO STOCKMANN Malhavi, jes; sed ni tamen sxuldas al ili grandan dankon. HOVSTAD Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian sxancon kiel tiun cxi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiajxojn oni devas elradikigi kiel cxiaspecajn supersticxojn. DOKTORO STOCKMANN Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas supersticxo, do forigu gxin! HOVSTAD La magistranto mi ja nevolonte tusxus, cxar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antauxas cxiujn aliajn konsiderojn. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble. (forte) Jes, sed -- Jes, sed --! HOVSTAD Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj. DOKTORO STOCKMANN Sed kara, -- kiu pensas tiel? HOVSTAD Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis suficxan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. _Tio_ estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon -- DOKTORO STOCKMANN Tion mi bonege komprenas -- HOVSTAD Jes, -- kaj tial mi pensas, ke jxurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantagxa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, -- ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiajxojn; sed ili faru kiel al ili placxas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen -- DOKTORO STOCKMANN Gxuste tio, jes! gxuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen -- diable --! (Iu frapas.) Envenu! (_Presisto Aslaksen_ cxe la pordo de la antauxcxambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kuncxifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano.) ASLAKSEN (salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel auxdaca -- DOKTORO STOCKMANN (ekstaras) Jen, jen, -- presisto Aslaksen! ASLAKSEN Jes, gxuste, sinjoro doktoro. HOVSTAD (ekstaras) Cxu min vi sercxas, Aslaksen? ASLAKSEN Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontigxus cxi tie. Estas la doktoro mem -- DOKTORO STOCKMANN Nu, per kio mi servu? ASLAKSEN Cxu estas vero, kion mi auxdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon? DOKTORO STOCKMANN Jes, por la banejo. ASLAKSEN Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el cxiuj fortoj. HOVSTAD (al la doktoro) Jen vi vidas! DOKTORO STOCKMANN Mi kore dankas vin pro tio! Sed -- ASLAKSEN Cxar estus eble bezonate havi nin etburgxojn subtenantaj dorse. Ni kvazaux konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, -- kiam ni vere _volas_. Kaj estas cxiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke cxi tie apartaj arangxoj estus necesaj. Sxajnas al mi, ke tia simpla afero -- ASLAKSEN Nu ja, povus tamen esti bone; cxar mi konas la lokajn auxtoritatulojn suficxe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantagxe, ke ni faru iometan manifestacion. HOVSTAD Gxuste tio, jes. DOKTORO STOCKMANN Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii? ASLAKSEN Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi cxiam estas lauxeble modera; cxar modereco estas la unua deco de civitano, -- laux _mia_ opinio. DOKTORO STOCKMANN Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Jes, mi kuragxas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, gxi estas ege grava por ni etburgxoj. Aspekte la banejo farigxos kvazaux eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni cxiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per cxiuj fortoj. Kaj cxar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj -- DOKTORO STOCKMANN Jes --? ASLAKSEN -- kaj cxar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, -- ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado? DOKTORO STOCKMANN Jes, kompreneble. ASLAKSEN Nu, -- sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj cxar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, -- iun potencon, -- se mi mem tion diru. DOKTORO STOCKMANN Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Jes, jes -- tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone. DOKTORO STOCKMANN Manifeston, vi diras? ASLAKSEN Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antauxenportis tiun cxi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas gxin vortumi en la plej deca modereco, ke gxi ne ofendos la auxtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri _tio, _neniu povos ofendigxi, mi pensas? HOVSTAD Nu, ecx se ili ne tion sxatus -- ASLAKSEN Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraux la auxtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraux homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis suficxe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaux neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj. DOKTORO STOCKMANN (agitas lian manon) Mi preskaux ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore gxojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel gxoja, -- tiel gxoja! Auxdu; cxu ne glaseton da sxereo? Cxu! ASLAKSEN Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholajxojn. DOKTORO STOCKMANN Nu, sed glason da biero do; kion vi diras? ASLAKSEN Dankon, ankaux ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson. DOKTORO STOCKMANN Jes, estas senmezure gxentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke cxiuj tiuj arangxoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem. ASLAKSEN La auxtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallauxdi ilin -- HOVSTAD Morgaux ni pelcxasos ilin en la gazeto, Aslaksen. ASLAKSEN Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antauxeniru kun modereco, aux vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; cxar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. -- Nu ja, mi diru adiaux al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaux ni etburgxoj staras malantaux vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton cxe via flanko, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaux, adiaux! ASLAKSEN Cxu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad? HOVSTAD Mi venos poste; restas ankoraux io por decidi. ASLAKSEN Bone, bone. (Li salutas kaj eliras; _doktoro Stockmann_ sekvas lin eksteren en la antauxcxambron.) HOVSTAD (je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Cxu ne sxajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti cxi tie en tiu kovarda malkuragxeco kaj malvigleco? DOKTORO STOCKMANN Cxu vi aludas al presisto Aslaksen? HOVSTAD Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marcxo -- tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto cxi tie cxe ni; ili iras klinigxante kaj svingante al ambaux flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuragxas fari plenan pasxon. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, sxajnas al mi. HOVSTAD Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo. DOKTORO STOCKMANN Mi komplete samopinias kun vi. HOVSTAD Tial mi nun volas kapti la sxancon kaj provi, cxu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuragxon. La kulto de auxtoritato _devas_ esti elradikigxata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi cxiujn vocxdonrajtulojn. DOKTORO STOCKMANN Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaux ol mi parolis kun mia frato. HOVSTAD Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antauxenigi la aferon -- DOKTORO STOCKMANN Ho, kiel vi povas imagi tion? HOVSTAD Estas imageble. Kaj _tiam_ --? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiam mi promesas al vi --; auxdu, -- tiam vi povos presigi mian artikolon, -- enpreni gxin tuta kaj kompleta. HOVSTAD Cxu mi rajtos? Cxu decidite? DOKTORO STOCKMANN (prezentas al li la manuskripton) Jen gxi estas; prenu gxin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu gxin; kaj vi redonu gxin al mi poste. HOVSTAD Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaux, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Adiaux, adiaux. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, -- vere glate! HOVSTAD Hm, -- ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro.) DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la mangxocxambron) Katrine --! Nu, Petra, cxu vi venis hejmen? PETRA (envenas) Jes, mi jxus venis de la lernejo. SINJORINO STOCKMANN (venas) Cxu li ankoraux ne venis? DOKTORO STOCKMANN Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, cxar sciu, ke gxi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaux metis sian gazeton por mia bezono, se farigxos necese. SINJORINO STOCKMANN Sed cxu vi opinias, ke tio estos bezonata? DOKTORO STOCKMANN Ho, tute ne. Sed almenaux estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron cxe sia flanko. Jes, kaj imagu -- mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj. SINJORINO STOCKMANN Nu? Kaj kion li volis? DOKTORO STOCKMANN Ankaux subteni min. Cxiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, -- cxu vi scias kion mi havas malantaux mi? SINJORINO STOCKMANN Malantaux vi? Ne; kion vi do havas malantaux vi? DOKTORO STOCKMANN La kompaktan plimulton. SINJORINO STOCKMANN Cxu vere? Cxu estas bone por vi, Tomas? DOKTORO STOCKMANN Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel gxojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj! PETRA Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro! DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo! SINJORINO STOCKMANN Oni sonorigas. DOKTORO STOCKMANN Do ni certe havas lin. -- -- (Oni frapas.) Bonvole envenu! LA MAGISTRANTO (venas de la antauxcxambro) Bonan matenon. DOKTORO STOCKMANN Bonvenon, Petro! SINJORINO STOCKMANN Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas? LA MAGISTRANTO Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraux post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondicxojn cxe la banejo. DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu vi legis gxin? LA MAGISTRANTO Jes, mi faris. DOKTORO STOCKMANN Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero? LA MAGISTRANTO (kun rigardo flanken) Hm -- SINJORINO STOCKMANN Venu, Petra. (Sxi kaj _Petra_ iras en la cxambron maldekstre.) LA MAGISTRANTO (post ioma pauxzo) Cxu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaux mia dorso? DOKTORO STOCKMANN Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi -- LA MAGISTRANTO Kaj nun vi opinias, ke vi scias? DOKTORO STOCKMANN Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin. LA MAGISTRANTO Cxu vi intencas meti tiun cxi dokumenton antaux la banejan estraron kvazaux oficialan dokumenton? DOKTORO STOCKMANN Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urgxe. LA MAGISTRANTO Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktajxo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo. DOKTORO STOCKMANN Jes sed, Petro, cxu gxi povas alimaniere nomigxi? Pensu nur, -- venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide sercxas sanon cxe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon! LA MAGISTRANTO Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiajxojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata. DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu vi do scias pri alia solvo? Mi ne. LA MAGISTRANTO Antauxtagmeze mi faris viziteton al la urba ingxeniero. Kaj al li mi menciis -- tiel duone sxerce -- tiujn laborojn, kvazaux ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco. DOKTORO STOCKMANN Iam en la estonteco! LA MAGISTRANTO Li ridetis de mia supozata ekstravaganco -- kompreneble. Cxu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj sxangxoj eble kostus? Laux la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj versxajne sumigxus al pluraj cxentmiloj da kronoj. DOKTORO STOCKMANN Cxu farigxus tiom multekoste? LA MAGISTRANTO Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro dauxrus minimuman tempospacon de du jaroj. DOKTORO STOCKMANN Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj? LA MAGISTRANTO Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Cxu ni fermu gxin? Jes, tion ni devus. Aux cxu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastigxos, ke la akvo estas malsaniga? DOKTORO STOCKMANN Sed, Petro, tia gxi ja estas. LA MAGISTRANTO Kaj cxio tio nun, -- gxuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaux la najbaraj urboj havas certajn kondicxojn por farigxi sercxataj banlokoj. Cxu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus versxajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon. DOKTORO STOCKMANN -- ruinigus --! LA MAGISTRANTO Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi. DOKTORO STOCKMANN Sed kion vi elpensu, ke oni faru? LA MAGISTRANTO El via traktajxo mi ne povis konvinkigxi, ke la akvokondicxoj cxe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas. DOKTORO STOCKMANN Ili estas ecx pli krizaj! Aux ili almenaux farigxos tiaj en la somero. Kiam la vetero farigxos varma. LA MAGISTRANTO Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, -- li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus. DOKTORO STOCKMANN Kaj sekve --? Kio poste? LA MAGISTRANTO La establita akvoliverejo cxe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, cxu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzajxon! LA MAGISTRANTO Ruzajxon? DOKTORO STOCKMANN Jes, estus ruzajxo, -- trompo, mensogo, rekta krimo kontaux la publiko, kontraux la tuta komunumo! LA MAGISTRANTO Kiel mi antauxe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda dangxero. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj gxusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruajxoj kaj la akvoliverejo farigxis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas _tiu_, -- estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, -- cxu vi opinias, ke mi ne travidas vin? LA MAGISTRANTO Kaj ecx se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestigxon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala auxtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, -- kaj el diversaj aliaj kialoj, -- estas grave por mi, ke via prezentajxo ne direktigxas al la direkcio de la banejo. Gxi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, -- ecx neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu cxi fatala afero. DOKTORO STOCKMANN Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro. LA MAGISTRANTO Devas esti kaj estu malhelpota. DOKTORO STOCKMANN Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas gxin. LA MAGISTRANTO Konas gxin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en "La Popola Mesagxo" --? DOKTORO STOCKMANN Ho jes; ankaux ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon. LA MAGISTRANTO (post mallonga pauxzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Cxu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem? DOKTORO STOCKMANN Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi? LA MAGISTRANTO Por vi kaj por la viaj, jes. DOKTORO STOCKMANN Kion diable _tio_ signifas? LA MAGISTRANTO Mi pensas, ke mi cxiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin. LA MAGISTRANTO Mi ne petas. Iel mi ja ankaux devis -- pro mi mem. Estis cxiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton. DOKTORO STOCKMANN Cxu? Cxu nure pro vi mem --! LA MAGISTRANTO Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi opinias, ke mi faras? LA MAGISTRANTO Jes, bedauxrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaux vian malfelicxan emon skribi publike pri cxiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, -- tuj vi skribas gazetartikolon aux tutan brosxuron pri gxi. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis! LA MAGISTRANTO Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn gxi jam havas. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi tiel rekte diras! LA MAGISTRANTO Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Gxis nun mi provis eviti tion, cxar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la auxtoritatuloj, jes ecx pri la registaro, -- kritikacxas gxin, -- pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed cxu vi povas ion alian atendi, -- tia trudema homo, kia vi estas. DOKTORO STOCKMANN Nu do, -- cxu mi ankaux estas trudema? LA MAGISTRANTO Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpasxas cxiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico cxi tie kiel baneja kuracisto -- DOKTORO STOCKMANN Al tiu mi estis la sole gxusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis farigxi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis -- LA MAGISTRANTO Sendube. Sed tiam la gxusta tempo ankoraux ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis jugxi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi -- kaj la aliuloj -- prenis la aferon en niajn manojn -- DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj sekve vi fusxis mian belan planon. Ho ja, montrigxas efektive nun, kiaj sagxaj uloj vi estis! LA MAGISTRANTO Laux mia supozo montrigxas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; -- estas ja via cxiama kutimo. Vi ne toleras iun auxtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al cxiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, -- kaj tuj cxiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, -- kaj sekve ankaux por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi. DOKTORO STOCKMANN Kia postulo estas tiu? LA MAGISTRANTO Cxar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam gxi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Cxiuspecaj onidiroj disvastigxos cxirkauxen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per cxiuspecaj aldonajxoj. Tial farigxas necese, ke vi publike kontrauxdiru tiajn onidirojn. DOKTORO STOCKMANN Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin. LA MAGISTRANTO Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero ecx ne proksimume estas tiel dangxera aux kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi. DOKTORO STOCKMANN Aha, -- do tion vi atendas! LA MAGISTRANTO Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke gxi profunde kaj konscience volas okazigi cxion necesan por plibonigi eblajn difektojn. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fusxadon kaj flikajxon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko --! LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon. DOKTORO STOCKMANN (haltas) Ne rajtas --? LA MAGISTRANTO Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, -- kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto cxe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontrauxas tiun de viaj superuloj. DOKTORO STOCKMANN Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus --! LA MAGISTRANTO La afero cxi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; gxi estas kaj teknika kaj ekonomia afero. DOKTORO STOCKMANN Ho, ke gxi estu por mi kio diable gxi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri cxiuj aferoj en la tuta mondo! LA MAGISTRANTO Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo -- Tion ni malpermesas al vi. DOKTORO STOCKMANN (krias) Vi malpermesas --; Vi! Tiaj, tiaj --! LA MAGISTRANTO Mi malpermesas al vi, -- _mi_, via plej supera cxefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei. DOKTORO STOCKMANN (sin regante) Petro, -- se vi ne estus mia frato -- PETRA (ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru! SINJORINO STOCKMANN (post sxi) Petra, Petra! LA MAGISTRANTO Aha, oni staras gvate. SINJORINO STOCKMANN Traauxdeblas; ni ne povis eviti -- PETRA Jes, mi staris auxskultante. LA MAGISTRANTO Nu, estas ja bone -- DOKTORO STOCKMANN (iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo --? LA MAGISTRANTO Vi mem devigis min paroli en tiu tono. DOKTORO STOCKMANN Kaj mi do en publika deklaro sxtopu al mi mem la busxon? LA MAGISTRANTO Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis. DOKTORO STOCKMANN Kaj se mi ne -- obeas? LA MAGISTRANTO En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon. DOKTORO STOCKMANN Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraux vin. Mi persistos; mi pruvu, ke _mi_ pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari? LA MAGISTRANTO En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon. DOKTORO STOCKMANN Kion --! PETRA Patro, -- maldungon! LA MAGISTRANTO Maldungon kiel kuracisto cxe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de cxiu rilato kun la aferoj de la banejo. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi kuragxus! LA MAGISTRANTO Estas vi mem, kiu cxi tie ludas riske. PETRA Onklo, tio estas indigniga konduto kontraux homo kiel patro! SINJORINO STOCKMANN Silentu do, Petra! LA MAGISTRANTO (rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en cxi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio -- DOKTORO STOCKMANN Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem! LA MAGISTRANTO -- kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li logxas. DOKTORO STOCKMANN Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aux malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montrigxos, ke mi amas mian hejmurbon. LA MAGISTRANTO Vi, kiu en blinda spito ekiras fortrancxi la plej gravan fonton de prospero por la urbo. DOKTORO STOCKMANN Tiu fonto estas venena, homo! Cxu vi estas freneza! Ni vivas cxi tie vendacxante malpurajxojn kaj putrajxojn! Nia tuta floranta publika vivo sucxas sian nutron el mensogo! LA MAGISTRANTO Fantaziajxo -- aux io ankoraux pli malbona. Homo, kiu eljxetas tiajn ofendajn akuzojn kontraux sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio. DOKTORO STOCKMANN (kontrauxen al li) Kaj jenon vi kuragxas -- SINJORINO STOCKMANN (jxetas sin inter ilin) Tomas! PETRA (kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro! LA MAGISTRANTO Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi sxuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaux. (Li eliras.) DOKTORO STOCKMANN (pasxas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras! SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas -- PETRA Se eblus por mi iel gorgxe kapti onklon --! DOKTORO STOCKMANN Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraux ili antaux longe, -- grinci dentojn, -- morde ataki! -- Ecx nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluigxi sur min! SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon -- DOKTORO STOCKMANN Jes, sed estas mi, kiu pravas! SINJORINO STOCKMANN Ahx jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon? PETRA Sed patrino do, -- kiel vi povas paroli tiel? DOKTORO STOCKMANN Cxu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj auxdu, -- cxu mi ne havas la liberalan gazetaron antaux mi, -- kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas suficxa potenco, mi opinias! SINJORINO STOCKMANN Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas --? DOKTORO STOCKMANN Kion mi ne intencas? SINJORINO STOCKMANN -- kontrauxstari vian fraton. DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri gxusteco kaj vero! PETRA Jes, pri tio ankaux mi demandas? SINJORINO STOCKMANN Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas. DOKTORO STOCKMANN Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko. SINJORINO STOCKMANN Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, -- tion vi faros. DOKTORO STOCKMANN Tiam mi almenaux farus mian devon al la publiko, -- al la socio. Mi, kiu nomigxas malamiko de la socio! SINJORINO STOCKMANN Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Cxu sxajnas al vi, ke _tio_ estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi? PETRA Ho, ne pensu cxiam unue pri ni patrino. SINJORINO STOCKMANN Jes, _vi_ povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. -- Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaux iom pri vi mem, kaj pri mi -- DOKTORO STOCKMANN Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuragxe submetigus min antaux tiun Petro kaj lian kanajlaron, -- cxu mi plu iam havus felicxan momenton en mia vivo? SINJORINO STOCKMANN Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaux tiu felicxo, kiun ni cxiuj ricevos, se vi dauxre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Sxajnas al mi, ke ni suficxe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos. DOKTORO STOCKMANN (tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiajxon tiuj oficejsklavoj jxetu sur liberan honestan homon! Cxu ne estas terure, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Jes, vere estas granda peko kontraux vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustajxoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. -- Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio farigxu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos -- (_Ejlif_ kaj _Morten_, kun lernolibroj, dume envenis.) DOKTORO STOCKMANN La knaboj --! (subite li staras firme kaj sinrege.) Ecx ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon. (Li iras al sia cxambro.) SINJORINO STOCKMANN (post lin) Tomas, -- kion vi volas fari! DOKTORO STOCKMANN (cxe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine farigxos plenkreskaj, liberaj homoj. (Li iras en sian cxambron) SINJORINO STOCKMANN (ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin cxiujn! PETRA Patro, li estas brava! Li ne cedas. (La _knaboj_ mire demandas, kio okazis; _Petra_ signas al ili por silenti.) TRIA AKTO (La redaktejo de "La Popola Mesagxo". Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitrajxoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antauxe maldekstre estas fenestro kaj apud gxi estas skribopupitro kun alta segxo. Paro da apogsegxoj staras cxe la tablo kaj kelkaj aliaj segxoj laux la muroj. La cxambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogsegxoj malpuraj kaj sxiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.) (_Redaktoro Hovstad_ sidas cxe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre _Billing_ kun la manuskripto de la doktoro en la mano.) BILLING Nu, jen vere io --! HOVSTAD (skribante) Cxu vi tralegis gxin? BILLING (metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris. HOVSTAD Cxu vi ne trovas, ke la doktoro estas suficxe akra? BILLING Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Cxiu vorto falas peze, kiel -- mi diru -- kiel frapo de hakilkapo. HOVSTAD Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo. BILLING Vere; sed ni dauxre frapos, -- frapon post frapo, gxis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion cxi, mi kvazaux vidis la revolucion veni de fore. HOVSTAD (turnas sin) Tsx; ne diru tion kun Aslaksen auxskultanta. BILLING (mallauxtigas la vocxon) Aslaksen estas cedema malkuragxulo; ne trovigxas vira kuragxo en li. Sed tiun cxi fojon vi do trapusxos vian volon? Cxu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro? HOVSTAD Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, -- BILLING Tio estus diable cxagrene. HOVSTAD Nu, ni povas felicxe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos cxiujn etburgxojn sur la nukon, -- la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos gxin, li ekhavos kiel kontrauxulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj gxis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj -- BILLING Jes, jes bone; cxar ili devos ja elspezi grandan sumon -- HOVSTAD Jes, ho jxuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en cxiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj. BILLING Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, -- mi vidas; ni staras jxus antaux la komenco de revolucio! (Oni frapas.) HOVSTAD Tsx (vokas) Envenu! (_Doktoro Stockmann_ venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu? DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Tiel do rezultis? BILLING Hura! DOKTORO STOCKMANN Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing! BILLING Milito kun nuda trancxilo, mi esperas! La trancxilo al la gorgxo, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN La traktajxo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aux kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen? BILLING (vokas en la presejon) Aslaksen, venu cxi tien momenton! HOVSTAD Kvar aux kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero? DOKTORO STOCKMANN Ho ne, -- multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed cxio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, -- gxuste tiel. BILLING Estas, dia morto, vero; sxajnas ke oni neniam finis, antaux ol la tuta domacxo estas malkonstruita. ASLAKSEN (venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon? HOVSTAD Absolute ne; ne timu. DOKTORO STOCKMANN Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktajxo, sinjoro Hovstad? HOVSTAD Gxi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuragxas diri, ke vi havos cxiun kleran homon cxe via flanko. ASLAKSEN Kaj ankaux cxiujn prudentajn, cxu? BILLING Prudentajn kaj malprudentajn, -- jes, mi pensas preskaux la tutan urbon. ASLAKSEN Nu, do ni kuragxas presi gxin. DOKTORO STOCKMANN Jes, tion mi opinius. HOVSTAD Ni enprenos gxin morgaux frue. DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, ni devas perdi ecx ne unu solan tagon. Auxdu, sinjoro Aslaksen, pri _tio_ mi petas vin: Vi devas persone okupigxi pri la manuskripto. ASLAKSEN Mi faros. DOKTORO STOCKMANN Atentu pri gxi kvazaux pri oro. Neniun preseraron; cxiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovajxon. -- Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, -- jxetege disigita -- BILLING Disjxetita, -- jes kvazaux fulmo! DOKTORO STOCKMANN -- submetita al la jugxo de cxiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaux devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn rajxtojn -- BILLING Kion! Viajn homajn rajtojn! DOKTORO STOCKMANN -- oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantagxon antaux mian internan, sanktan konvinkon -- BILLING Tio estas, dia morto, tro kruda. HOVSTAD Ho jes, oni povas atendi cxion de tiu flanko. DOKTORO STOCKMANN Sed antaux mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Cxiun tagon mi nun kvazaux jxetos ankron en "La Popola Mesagxo", kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj lauxvice -- ASLAKSEN Jes, sed auxskultu -- BILLING Hura; ni havos militon, militon! DOKTORO STOCKMANN -- mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikajxojn antaux la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru! ASLAKSEN Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere -- BILLING Ho ne; ho ne! Ne sxparu la dinamiton! DOKTORO STOCKMANN (same nekonfuzebla) Cxar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota -- BILLING _Jen_ la liberiga vorto! DOKTORO STOCKMANN Cxiuj flikuloj ni forcxasos. Kaj tio en cxiuj ejoj! Malfermigxis por mi senfinaj vizioj hodiaux. Ankoraux ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas sercxi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en cxiuj antauxpostenoj. BILLING Auxdu, auxdu! DOKTORO STOCKMANN Estu ni nur solidaraj, kaj cxio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaux sxipo lancxigxos el la sxipglitejo. Jes, cxu vi ne tion kredas? HOVSTAD Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie gxi juste devas kusxi. ASLAKSEN Kaj antauxenpasxante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio cxi estu dangxera. DOKTORO STOCKMANN Kiu, diable, atentas, cxu tio estas dangxera aux ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco. HOVSTAD Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro. ASLAKSEN Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas. BILLING Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen! ASLAKSEN Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaux uzos tiun esprimon. DOKTORO STOCKMANN (tusxita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; -- tio cxi estas por mi konsolo: -- mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfelicxan diablon --. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; -- kaj precipe forstreku ecx ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaux gxis poste; adiaux, adiaux! (Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.) HOVSTAD Li farigxos netakseble utila homo por ni. ASLAKSEN Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin. HOVSTAD Hm, dependas de -- BILLING Vi estas ja damne timema, Aslaksen. ASLAKSEN Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaux la registaro mem, kaj jen vidu cxu mi estas timema. BILLING Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontrauxeco en vi. ASLAKSEN Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaux ne malutilas al la socio; cxar tiuj homoj ne gxenas sin pri tio; -- ili restas starantaj same firme. Sed la _lokaj_ auxtoritatuloj, _ilin_ oni povas eljxeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon cxe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj. HOVSTAD Sed la civitana edukado pere de memregado, -- cxu vi ne pensas pri _gxi?_ ASLAKSEN Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri cxio ajn, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn! BILLING Auxdu, -- auxdu! ASLAKSEN (ridetas) Hm. (montras al la segxo) Sur la redaktortabureto _tie_ sidis antaux vi guberniestro Stensgard. BILLING (kracxas) Fi! Tia dizertulo. HOVSTAD Mi ne estas sxancelisto -- kaj neniam farigxos. ASLAKSEN Politikisto prijxuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato. BILLING Mi --! HOVSTAD Cxu vi, Billing! BILLING Nu ja. -- Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn. ASLAKSEN Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontrauxdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kusxas aperta por cxiu ajn. Mi ne subigxis al alia sxangxo ol farigxi pli modera. Mia koro dauxre estas cxe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, -- jes, nome al la lokaj. (Li iras en la presejon.) BILLING Cxu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad? HOVSTAD Cxu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj? BILLING Damnite ke ni ne havas suficxan komerckapitalon. HOVSTAD (eksidas cxe la pupitro) Jes, se ni nur _tiun_ havus -- BILLING Cxu se vi turnus vin al doktoro Stockmann? HOVSTAD (foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion. BILLING Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, -- "la melon", kiel homoj nomas lin. HOVSTAD (skribante) Cxu vi scias certe, ke _li_ ion posedas? BILLING Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de gxi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi -- almenaux la infanojn. HOVSTAD (turnas sin duone) Cxu vi bazas vin sur _tio_? BILLING Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio. HOVSTAD Estas sagxe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; cxar mi povas certigi vin, -- vi gxin ne ricevos. BILLING Ne, cxu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos gxin. Tia neglekto flamigas la batalemon; -- oni kvazaux ricevas provizon de fresxa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta. HOVSTAD (skribante) Nu ja; nu ja. BILLING Nu, -- ili baldaux auxdos de mi! -- Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj. (Li iras en la cxambron dekstre.) HOVSTAD (sidas cxe la pupitro, macxas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, -- cxu tiel? -- (Oni frapas.) Envenu! (Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.) HOVSTAD (ekstaras) Cxu estas vi? Vi venas cxi tien? PETRA Jes, mi petas pardonon -- HOVSTAD (antauxentiras apogsegxon) Bonvolu eksidi. PETRA Ne dankon; mi tuj foriros. HOVSTAD Cxu eble estas io de via patro, kio --? PETRA Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelposxo) Jen la angla rakonto. HOVSTAD Kial vi redonas gxin? PETRA Cxar mi ne volas traduki gxin. HOVSTAD Sed vi ja promesis al mi certe -- PETRA Jes, tiam mi ankoraux ne estis gxin leginta. Kaj ankaux vi certe ne legis gxin? HOVSTAD Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed -- PETRA Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas sercxi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu cxi ne tauxgas en "La Popola Mesagxo". HOVSTAD Kaj kial ne? PETRA Cxar gxi tute kontrauxas viajn proprajn opiniojn. HOVSTAD Nu, pro tio -- PETRA Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas cxion al la plej bona por ili, -- kaj ke cxiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon. HOVSTAD Tamen tiel cxio estas ja nur bone. Estas ja gxuste tiajxo, kion la homoj volas havi. PETRA Cxu vi do volas esti tiu, kiu donas tiajxon al la homoj? Vi mem ja kredas ecx ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco. HOVSTAD Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas cxiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaux la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la cxefa afero en la vivo -- almenaux por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; -- ili kvazaux farigxas pli konfidemaj. PETRA Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo. HOVSTAD (ridetas) Dankon, cxar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia. PETRA De Billing! HOVSTAD Jes, li almenaux parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron. PETRA Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj --! HOVSTAD Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaux petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi auxdas. PETRA Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiajxo? HOVSTAD Nu, pri tio vi devas demandi lin. PETRA Neniam mi imagus tion pri Billing. HOVSTAD (rigardas sxin fikse) Cxu ne? Cxu tio venas al vi tiel neatende. PETRA Jes. Aux tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias --. HOVSTAD Ni gazetskribistoj ne multe tauxgas, frauxlino. PETRA Cxu vi vere tion diras? HOVSTAD Foje mi tion pensas. PETRA Jes, sub la cxiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj --. HOVSTAD Tio cxi pri via patro, vi aludas? PETRA Gxuste tio, jes. Sxajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu tauxgas antaux la plimulto. HOVSTAD Jes, hodiaux mi sentas ion tian. PETRA Jes, cxu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjugxitaj veroj kaj por novaj, kuragxaj opinioj --; jes, antauxeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo -- HOVSTAD Pleje cxar tiu maljuste traktata homo estas --, hm, -- mi ne gxuste scias kiel mi -- PETRA Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas? HOVSTAD (pli mallauxte) Pleje cxar li estas via patro, mi pensas. PETRA (subite kiel frapita) _Tio_? HOVSTAD Jes, Petra, -- frauxlino Petra. PETRA Cxu estas _tio_, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro? HOVSTAD Jes, -- ja kompreneble, ankaux tio. PETRA Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn. HOVSTAD Cxu vi ofendigxus pro tio, ke estas pleje pro vi --? PETRA Tio pro kio mi ofendigxas, estas ke vi ne estis sincera antaux patro. Vi parolis kun li, kvazaux la vero kaj la bono de la socio kusxus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi sxajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi -- neniam! HOVSTAD Tion vi ne diru tiel akre, frauxlino Petra; kaj malpli nun. PETRA Kial ne nun? HOVSTAD Cxar via patro nun ne povas malhavi mian helpon. PETRA (rigardas lin kvazaux de supre) Cxu vi ankaux estas tia? Fi do! HOVSTAD Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion. PETRA Mi scias kion kredi. Adiaux. ASLAKSEN (el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad -- (vidas Petra) Aj, domagxe -- PETRA Jen kusxas la libro; donu gxin al iu alia. (iras al la elirejo) HOVSTAD (sekvas sxin) Sed, frauxlino -- PETRA Adiaux. (sxi foriras.) ASLAKSEN Sinjoro Hovstad, auxskultu do! HOVSTAD Nu, nu do; kio estas? ASLAKSEN La magistranto staras en la presejo. HOVSTAD La magistranto, vi diras? ASLAKSEN Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantauxa pordo, -- ne volis esti vidata, vi komprenas. HOVSTAD Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem -- (Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la _magistranton_ enveni) HOVSTAD Staru observante, Aslaksen, ke neniu -- ASLAKSEN Komprenas -- (iras en la presejon) LA MAGISTRANTO Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min cxi tie. HOVSTAD Ne, tion mi vere ne atendis. LA MAGISTRANTO (cxirkauxrigardas) Cxi tie vi ja arangxis la ejon hejmece, vere hejmece. HOVSTAD Ho -- LA MAGISTRANTO Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon. HOVSTAD Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed cxu mi ne devas liberigi vin de --? (metas la kepon kaj la bastonon de la _magistranto_ sur segxon) Kaj cxu la magistranto bonvolas sidi? LA MAGISTRANTO (eksidas cxe la tablo) Dankon. (Ankaux Hovstad eksidas cxe la tablo.) LA MAGISTRANTO Mi havis -- vere gxenan travivajxon hodiaux, sinjoro Hovstad. HOVSTAD Nu? Jes tiom da farendajxoj, kiom la magistranto havas, -- LA MAGISTRANTO Tio cxi hodiaux rilatas al la doktoro de la banejo. HOVSTAD Nu ja; al la doktoro? LA MAGISTRANTO Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn. HOVSTAD Ho, vere? LA MAGISTRANTO Jes, cxu li ne diris al vi --? Sxajnas al mi, ke li menciis -- HOVSTAD Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali -- ASLAKSEN (el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton -- HOVSTAD (cxagrenita) Hm; gxi ja kusxas sur la pupitro. ASLAKSEN (trovas gxin) Bone. LA MAGISTRANTO Sed _tie_ ja gxuste estas -- ASLAKSEN Jes, estas la traktajxo de la doktoro, sinjoro magistranto. HOVSTAD Nu, do estas _tiu_, pri kiu vi parolas? LA MAGISTRANTO Gxuste tiu. Kion vi opinias pri gxi? HOVSTAD Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis gxin suprajxe. LA MAGISTRANTO Sed vi tamen presigos gxin? HOVSTAD Al homo kiu elpasxas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi -- ASLAKSEN Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Kompreneble. ASLAKSEN Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn. LA MAGISTRANTO Tute en ordo. ASLAKSEN Kaj tial mi devas -- (iras al la presejo) LA MAGISTRANTO Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad -- HOVSTAD Mi petas, sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Vi estas sagxa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen. ASLAKSEN Gxojigas min, ke la magistranto tiel pensas. LA MAGISTRANTO Kaj viro kun influo en vastaj rondoj. ASLAKSEN Nur pleje inter etburgxoj, ja. LA MAGISTRANTO La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto -- cxi tie kiel en aliaj lokoj. ASLAKSEN Efektive ili ja estas. LA MAGISTRANTO Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Cxu ne? ASLAKSEN Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto. LA MAGISTRANTO Jes, -- kaj cxar regas tia lauxdinda oferemo inter la malpli bonstataj burgxoj, -- ASLAKSEN Kiel tio? HOVSTAD Oferemo? LA MAGISTRANTO Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi. ASLAKSEN Jes, sed sinjoro magistranto -- LA MAGISTRANTO Kaj efektive ne farigxos eta ofero, kiun la urbo versxajne devos fari. HOVSTAD La urbo? ASLAKSEN Sed mi ne komprenas --. Estas ja la banejo --! LA MAGISTRANTO Post intertempa kalkulo la sxangxoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumigxas al kelkaj centmiloj da kronoj. ASLAKSEN Estas ja granda sumo; sed -- LA MAGISTRANTO Kompreneble farigxos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton. HOVSTAD (ekstaras) Cxu estas la intenco, ke la urbo --? ASLAKSEN Cxu pagigxus el la kaso de la urbo! El la malricxaj posxoj de la etburgxoj! LA MAGISTRANTO Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj? ASLAKSEN Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon. LA MAGISTRANTO La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj strecxi sin pli foren ol ili jam faris. ASLAKSEN Cxu certe, sinjoro magistranto? LA MAGISTRANTO Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn sxangxojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn. ASLAKSEN Sed dia morto kaj plago -- pardonu! sed tio cxi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Jes, tia gxi efektive estas. LA MAGISTRANTO La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj. HOVSTAD Fermi? Tute fermi! ASLAKSEN Du jarojn! LA MAGISTRANTO Jes, tiom longe dauxrus la laboro -- minimume. ASLAKSEN Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe? LA MAGISTRANTO Al tio estas bedauxrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Cxu vi opinias ke ni ricevos ecx unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni logxas sur venena grundo, la tuta urbo -- ASLAKSEN Kaj cxio estas nur imagajxo? LA MAGISTRANTO Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia. ASLAKSEN Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann --; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed -- LA MAGISTRANTO Estas bedauxrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato cxiam estis impeta homo. ASLAKSEN Kaj tamen vi volas subteni lin en tiajxo, sinjoro Hovstad! HOVSTAD Sed kiu do povus pensi, ke --? LA MAGISTRANTO Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel gxi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domagxoj lauxespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo. HOVSTAD Cxu vi havas tiun artikolon cxe vi, sinjoro magistranto? LA MAGISTRANTO (foliumas la posxon) Jes, mi kunprenis gxin okaze, ke vi -- ASLAKSEN (rapide) Morto kaj plago, jen li estas! LA MAGISTRANTO Kiu? Mia frato? HOVSTAD Kie, -- kie? ASLAKSEN Li iras tra la presejo. LA MAGISTRANTO Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin cxi tie, kaj mi ankoraux havas multon priparolendan kun vi. HOVSTAD (montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume. LA MAGISTRANTO Sed --? HOVSTAD Vi trovos nur Billing. ASLAKSEN Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas. LA MAGISTRANTO Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaux foriru. (Li eliras tra la pordo dekstre, kiun _Aslaksen_ malfermas kaj fermas post li.) HOVSTAD Trovu iun okupon, Aslaksen. (Li eksidas kaj skribas. _Aslaksen_ foliumas en amaso da gazetoj sur segxo dekstre.) DOKTORO STOCKMANN (venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas cxapelon kaj bastonon) HOVSTAD (skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urgxu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne suficxas por ni hodiaux. DOKTORO STOCKMANN (al _Aslaksen_) Ankoraux neniu provpresajxo, mi auxdas. ASLAKSEN (ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion? DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas ecx ne momentan kvieton antaux ol mi vidos gxin en la gazeto. HOVSTAD Hm; dauxros certe ankoraux ioman tempon. Cxu vi ne pensas, Aslaksen? ASLAKSEN Jes, mi preskaux timas tion. DOKTORO STOCKMANN Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, -- la bonfarto de la tuta urbo --; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed auxdu, -- ankoraux estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi. HOVSTAD Pardonu; sed cxu ni povus alian fojon --? DOKTORO STOCKMANN Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, -- ke kiam oni morgaux legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo -- HOVSTAD Jes, sed doktoro -- DOKTORO STOCKMANN Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, -- simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu --; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min -- ASLAKSEN Jes, la civitanoj amas vin gxis tiun cxi tagon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj gxuste tial mi timas, ke --; _jen_ kion mi volis diri: Kiam nun tio cxi venas al ili -- precipe al la senhavaj klasoj -- kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn -- HOVSTAD (ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kasxi por vi -- DOKTORO STOCKMANN Aha, -- cxu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian -- HOVSTAD Kion do? DOKTORO STOCKMANN Nu, ion aux alian, -- standard-procesion aux festmangxon aux subskripcion al honora donaco -- aux kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaux vi, Aslaksen; cxu vi auxdas? HOVSTAD Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron -- (_Sinjorino Stockmann_, kun cxapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.) SINJORINO STOCKMANN (vidas la doktoron) Jes, gxuste! HOVSTAD (iras al sxi renkonte) Jen jen, ankaux la sinjorino? DOKTORO STOCKMANN Kion, diable, volas vi cxi tie, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Vi ja povas bone pensi, kion mi volas. HOVSTAD Bonvolu sidi. Aux eble -- SINJORINO STOCKMANN Dankon; ne gxenu vin. Kaj vi ecx ne devas esti cxagrenita pro tio, ke mi venas por sercxi Stockmann; cxar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj. DOKTORO STOCKMANN Babilajxo; tion ni ja bone scias. SINJORINO STOCKMANN Cxu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaux; cxar alie vi ne irus jxeti nin cxiujn en malfelicxon. DOKTORO STOCKMANN Sed cxu vi estas tute freneza, Katrine! Cxu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, -- ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, -- ne havu permeson servi la urbon en kiu li logxas! SINJORINO STOCKMANN Cxio kun modereco, Tomas! ASLAKSEN Tion ankaux mi diras. Modereco en cxio. SINJORINO STOCKMANN Kaj tial vi faras pekon kontraux nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion cxi. HOVSTAD Mi ja ne forlogas iun en -- DOKTORO STOCKMANN Forlogas! Cxu vi kredas, ke _mi_ lasas min forlogi! SINJORINO STOCKMANN Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al _Hovstad_) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon cxe la banejo, se vi presos lian artikolon -- ASLAKSEN Kio do! HOVSTAD Sed auxdu, sinjoro doktoro -- DOKTORO STOCKMANN (ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi --! Ho ne, -- ili certe gardos sin. Cxar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaux mi! SINJORINO STOCKMANN Jes, estas ja gxuste la malfelicxo, ke vi havas tian terurajxon malantaux vi. DOKTORO STOCKMANN Babilajxo, Katrine; -- iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj gxoja? (frotas la manojn kaj pasxadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burgxaron arigxi en venkantan armeon --! (haltas cxe segxo) Kio -- kio diablo estas _jeno_? ASLAKSEN (rigardas tien) Aj do! HOVSTAD (same) Hm -- DOKTORO STOCKMANN Jen kusxas ja la pinto de la auxtoritatulo. (Li prenas zorgeme la kepon de la _magistranto_ per la fingropintoj, kaj suprenlevas gxin.) SINJORINO STOCKMANN La kepo de la magistranto! DOKTORO STOCKMANN Kaj jen ankaux la komandobastono. Kiel diable kaj fantome -- HOVSTAD Nu jeno do -- DOKTORO STOCKMANN Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la gxustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo --. (ekridas) Cxu li kuris, sinjoro Aslaksen? ASLAKSEN (rapide) Je Dio li kuris, doktoro. DOKTORO STOCKMANN Kuris de bastono kaj --. Babilajxo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, -- tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Tomas, -- mi petas vin --! ASLAKSEN Gardu vin, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN (Li metas la kepon de la _magistranto_ sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas gxin, kaj salutas per la mano al la sxirmilo de la kepo.) (La _magistranto_ envenas, rugxa de kolero. Malantaux li _Billing_.) LA MAGISTRANTO Kion tiuj tumultoj signifu? DOKTORO STOCKMANN Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la auxtoritato en la urbo. (Li pasxadas tien kaj reen.) SINJORINO STOCKMANN (preskaux plorante) Ne, sed Tomas do! LA MAGISTRANTO (postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon! DOKTORO STOCKMANN (kiel antauxe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, -- mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu! LA MAGISTRANTO Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas lauxregulara uniformkepo! DOKTORO STOCKMANN Ba; cxu vi opinias, ke la vekigxanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Cxar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaux. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, -- maldungos vin de cxiuj viaj konfiditaj postenoj --. Cxu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en "La Popola Mesagxo", kaj presisto Aslaksen elmarsxos antauxe de la tuta asocio de domposedantoj -- ASLAKSEN Tion mi ne faros, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Certe vi faros -- LA MAGISTRANTO Aha; sinjoro Hovstad eble aligxos al la agitado? HOVSTAD Ne, sinjoro magistranto. ASLAKSEN Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagajxo. DOKTORO STOCKMANN (cxirkauxrigardas) Kion do jeno signifu? HOVSTAD Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni gxin. BILLING Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, -- DOKTORO STOCKMANN Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktajxon; mi estos viro por defendi gxin. HOVSTAD Mi ne presigos gxin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuragxas presigi gxin. DOKTORO STOCKMANN Vi ne kuragxas? Kia babilajxo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus! ASLAKSEN Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro. LA MAGISTRANTO Felicxe, jes. ASLAKSEN Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj cxiuj aliaj; _tiuj_ regas la gazetojn. DOKTORO STOCKMANN (sinrega) Kaj cxiujn tiujn potencojn mi havas kontraux mi? ASLAKSEN Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burgxaro, se ni presus vian artikolon. DOKTORO STOCKMANN Nu tiel. -- LA MAGISTRANTO Mian kepon kaj mian bastonon! (_Doktoro Stockmann_ demetas la kepon kaj kusxigas gxin sur la tablon kune kun la bastono.) LA MAGISTRANTO (prenas ambaux al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon. DOKTORO STOCKMANN Ni ankoraux ne atingis la finon. (al _Hovstad_) Do neeblas presigi mian traktajxon en "La Popola Mesagxo"? HOVSTAD Tute neeblas; ankaux pro konsidero pri via familio. SINJORINO STOCKMANN Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad. LA MAGISTRANTO (prenas paperon el la posxo) Kiel informo por la publiko suficxas tion cxi: Estas auxtentika klarigo. Bonvolu. HOVSTAD (prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata. DOKTORO STOCKMANN Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron gxis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi gxin kiel flugfolion -- je mia propra kostopago, -- en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi. ASLAKSEN Ecx ne se vi ofertus al mi oron, kuragxus mi ludoni mian presejon al tiajxo, sinjoro doktoro. Mi ne kuragxas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos gxin. DOKTORO STOCKMANN Do redonu gxin al mi. HOVSTAD (donas al li la manuskripton) Bonvolu. DOKTORO STOCKMANN (sercxas cxapelon kaj bastonon) Publikigota gxi tamen estu. Mi legos gxin en granda popolkunveno; cxiuj miaj samcivitanoj auxdu la vocxon de la vero! LA MAGISTRANTO Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo. ASLAKSEN Ecx ne unu sola; tion mi ja certe scias. BILLING Ne, dia morto, cxu ili faros! SINJORINO STOCKMANN Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraux vi, cxiuj? DOKTORO STOCKMANN (kolera) Jes, tion mi diru. Estas cxar en tiu cxi urbo cxiuj viroj estas timoplenaj virinoj -- kiel vi; cxiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio. SINJORINO STOCKMANN (kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu -- unu virinon, kiu povas esti viro -- fojon. Cxar nun mi kunsentas kun vi, Tomas! DOKTORO STOCKMANN Bone dirite, Katrine. Publikigota gxi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi lauxtlegos gxin cxe cxiuj stratanguloj. LA MAGISTRANTO Tiel ege freneza vi do ne estas? DOKTORO STOCKMANN Jes, mi estas! ASLAKSEN Vi havos ecx neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi. BILLING Ne, dia morto, cxu vi ekhavos! SINJORINO STOCKMANN Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi. DOKTORO STOCKMANN Bona ideo! SINJORINO STOCKMANN Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaux li. DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj ankaux Petra! Kaj vi mem, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros. DOKTORO STOCKMANN (cxirkauxbrakas kaj kisas sxin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi cxu la fiajxo kapablas kunkudri la busxon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion! (Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.) LA MAGISTRANTO (malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaux _sxin_ freneza. KVARA AKTO (Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antauxcxambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontrauxa muro estas metita podio kaj sur gxin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antauxe staras tablo kun kandelo kaj segxo. Antauxe dekstre estas pordo kaj apud gxi kelke da segxoj.) (Granda kunveno de civitanoj el cxiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj lauxvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono plenigxas.) CIVITANO (al aliulo, kiun li renkontas) Cxu ankaux vi venas cxi-vespere, Lamstad? LA ALPAROLINTO Mi partoprenas en cxiuj popolkunvenoj, mi. CxESTARANTO Vi ja kunprenis fajfilon, cxu ne? LA DUA CIVITANO Kredu ke mi faris. Cxu vi ne? LA TRIA Ho jes. Kaj sxipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris. LA DUA CIVITANO Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo) LA KVARA CIVITANO (alvenas) Auxdu, diru kio okazos cxi vespere? LA DUA CIVITANO Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraux la magistranto. LA NOVEVENINTO Sed la magistranto estas ja lia frato. LA UNUA CIVITANO Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuragxa. LA TRIA CIVITANO Sed li ja malpravas; tion mi legis en "La Popola Mesagxo". LA DUA CIVITANO Jes, kredeble li malpravas cxi tiun fojon; cxar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo. LA UNUA CIVITANO Ecx ne la banejan salonon li povis lui. LA DUA CIVITANO Ne, kompreneble. VIRO (en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en cxi tiu afero, sinjoro? ALIA VIRO (en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel _li_ faras. BILLING (kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por "La Popola Mesagxo". Koran dankon! (Li eksidas cxe la tablo maldekstre.) LABORISTO Kiu tiu estas? ALIA LABORISTO Cxu vi ne konas _lin_? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen. (_Sxipestro Horster_ akompanas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ enen tra la pordo dekstre antauxe. Ejlif kaj _Morten_ sekvas ilin.) HORSTER Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de cxi tie estas facile eliri, se io okazus. SINJORINO STOCKMANN Cxu vi kredas, ke farigxos tumultoj? HORSTER Oni neniam scias --; inter tiom da homoj --. Sed eksidu vi nun tute trankvile. SINJORINO STOCKMANN (eksidas) Kiel gxentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon. HORSTER Cxar ja neniu alia volis, do -- PETRA (kiu ankaux eksidis) Kaj ankaux kuragxe, Horster. HORSTER Ho, tio ne postulis multe da kuragxo, mi opinias. (_Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ venas samtempe, sed unuope tra la amaso.) ASLAKSEN (iras al _Horster_) Cxu la doktoro ankoraux ne venis? HORSTER Li atendas tie interne. (movigxo apud la pordo en la fono) HOVSTAD (al _Billing_) Jen la magistranto. Vidu! BILLING Jes, dia morto, cxu li ne tamen venas! (_Magistranto Stockmann_ senpusxe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas gxentile kaj prenas lokon cxe la muro maldekstre. Iom poste venas _doktoro Stockmann_ tra la pordo dekstre antauxe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentigxas per mallauxtaj tsxsx. Farigxas silente.) DOKTORO STOCKMANN (duonlauxte) Kiel vi fartas, Katrine? SINJORINO STOCKMANN Nu, mi fartas bone. (Pli mallauxte) Ne kolerigxu nun, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horlogxon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horlogxo montras kvaronon post, -- kaj do mi volas komenci -- (eltiras sian manuskripton) ASLAKSEN Unue ni devas elekti prezidanton. DOKTORO STOCKMANN Ne; tio ne estas necesa. KELKAJ SINJOROJ (krias) Jes, jes! LA MAGISTRANTO Ankaux mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata. DOKTORO STOCKMANN Sed mi kunvokis cxi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro! LA MAGISTRANTO La prelego de la baneja kuracisto eble kauxzus esprimojn de divergxantaj opinioj. PLURAJ VOCxOJ Prezidanton! Prezidanton! HOVSTAD La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton. DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon. ASLAKSEN Cxu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon? TRI SINJOROJ (manfrapas) Bravo! Bravo! LA MAGISTRANTO Pro pluraj facile kompreneblaj kauxzoj mi devas rifuzi. Sed felicxe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke cxiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen. MULTAJ VOCxOJ Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen. (_Doktoro Stockmann_ prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio) ASLAKSEN Cxar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina -- (Manfrapado kaj aplauxdo. _Aslaksen_ supreniras la podion.) BILLING (skribas) Do -- "sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplauxdo" -- ASLAKSEN Kaj cxar mi nun staras sur tiu cxi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu sxatas prudentan moderecon -- kaj moderan prudenton; tion scias cxiu ajn, kiu konas min. MULTAJ VOCxOJ Jes, jes, Aslaksen! ASLAKSEN En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano -- LA MAGISTRANTO Auxdu! ASLAKSEN -- kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaux por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al cxi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco. VIRO (apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco! VOCxO Fi pro diablo! MULTAJ Tsxsx, tsxsx! ASLAKSEN Neniuj interrompoj, sinjoroj! -- Cxu iu petas la parolrajton? LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton. LA MAGISTRANTO Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri cxi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuragxas supozi, ke neniu el la cxeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondicxoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj. MULTAJ VOCxOJ Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas! LA MAGISTRANTO Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto lauxtlegi aux prelegi sian prezenton de la afero. DOKTORO STOCKMANN (impete) Ne permesas --? Kio do! SINJORINO STOCKMANN (tusas) Hm -- hm! DOKTORO STOCKMANN (regas sin) Nu; do ne permesas. LA MAGISTRANTO En mia klarigo en "La Popola Mesagxo" mi prezentis al la publiko la cxefajn faktojn, tiel ke cxiuj bonvolemaj burgxoj facile povas fari sian jugxon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, -- krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, -- vere signifas sxargxi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj. (malkontento, kaj kelkaj fajfas) ASLAKSEN (sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaux _mia_ opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaux _mi_ estas amiko de popola memregado, kiam gxi ne farigxas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed _tio_ estus la okazo cxi tie; kaj tial --; je dia morto -- pardonu -- mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun cxi fojon. Oni povas ankaux acxeti oron tro multekoste; tio estas ja _mia_ opinio. (vigla aplauxdado de cxiuj flankoj) HOVSTAD Ankaux mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado -- DOKTORO STOCKMANN Falsa --! HOVSTAD Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en cxi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de "La Popola Mesagxo" en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de cxiuj. Sed de spertaj kaj sagxaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antauxeniri kun ioma singardemo. ASLAKSEN Mi tute samopinias kun la parolanto. HOVSTAD Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraux si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Cxu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Cxu li ne ricevis kvazaux silentan mandaton por fervore kaj senlace antauxenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aux cxu mi eble erarus en tio? MULTAJ VOCxOJ Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas! HOVSTAD Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, -- viro, kiu gxis cxi tiu tago gxuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, -- viro, kies sola -- aux almenaux plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo. KELKAJ DISAJ VOCxOJ Jen vero! Hura por doktoro Stockmann! HOVSTAD Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaux estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraux lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laux kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio -- DOKTORO STOCKMANN Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako! HOVSTAD -- la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenagxaj infanoj. MORTEN Cxu tiuj estas ni, panjo? SINJORINO STOCKMANN Tsx! ASLAKSEN Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub vocxdonon. DOKTORO STOCKMANN Vi ne bezonas! Cxi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiajxo tie malsupre en la banejo. Ne; vi auxdos ion tute alian. LA MAGISTRANTO (duonlauxte) Kio do nun estas? EBRIA VIRO (supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaux estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan -- firman -- nekompreneblan opinion ke -- PLURAJ VOCxOJ Silentu tie! ALIAJ Li estas ebria! Eljxetu lin! (Oni eljxetas la ebriulon.) DOKTORO STOCKMANN Cxu mi rajtas paroli? ASLAKSEN (sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos! DOKTORO STOCKMANN Ke tio okazus nur antaux kelkaj tagoj, ke oni kuragxus provi kiel cxi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; cxar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli. (La amaso densigxas cxirkaux li. _Morten Kiil_ aperas inter la cxestarantoj.) DOKTORO STOCKMANN (dauxrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, -- cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turnigxi en mia kapo. LA MAGISTRANTO (tusas) Hm --! DOKTORO STOCKMANN -- sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras cxi tie hodiaux. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kasxitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravajxon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kusxas sur infektita grundo. MULTAJ VOCxOJ (kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas auxdi tion. Nenion pri gxi. DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, -- la malkovro, ke cxiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kusxas sur la infektita grundo de la mensogo. KONSTERNITAJ VOCxOJ (duonlauxte) Kion li diras? LA MAGISTRANTO Kia kulpigo --! ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi. DOKTORO STOCKMANN Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojagxis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaux jxetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn. (disaj manfrapado kaj aplauxdo auxdigxas) DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj logxis dise inter la sxtonejoj, sxajnis al mi multfoje, ke estus pli avantagxe por la bedauxrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataux homon kiel mi. (murmurado en la salono) BILLING (demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam auxdis --! HOVSTAD Tio estas insulto kontraux estiminda laborista klaso! DOKTORO STOCKMANN Atendu nur iomete! -- mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaux kusxis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, -- estis la plano por la banejo cxi tie. (manfrapado kaj protestoj) DOKTORO STOCKMANN Kaj fine, kiam la sorto arangxis cxion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, -- jes, miaj kuncivitanoj, tiam sxajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko. LA MAGISTRANTO (rigardas aeren) La maniero estas iom stranga -- hm. DOKTORO STOCKMANN Kaj jen mi cxirkauxiris glutante la felicxon de blindeco. Sed hieraux antauxtagmeze, -- ne, vere estis antauxhieraux vespere -- tiam tute malfermigxis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la auxtoritatuloj -- (Bruo, krioj, kaj ridado. _Sinjorino Stockmann_ tusas ripete.) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto! ASLAKSEN (sonorigas) Per la rajto de mia auxtoritato --! DOKTORO STOCKMANN Estas malgrandanime krocxi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiajxon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri ecx se estus pri mia morto; -- mi havis suficxe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; cxie ili malutilas; ili kontrauxstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, -- kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn -- (bruo en la salono) LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto, cxu tiaj esprimoj povas pasi? ASLAKSEN (kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro --! DOKTORO STOCKMANN Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; cxar mi havis ja cxiun tagon antaux mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, -- mia frato Petro, -- inerta kaj obstina en antauxjugxoj -- (Ridado, bruo, fajfado. _Sinjorino Stockmann_ tusadas.) (_Aslaksen_ sonorigas fortege) LA EBRIA VIRO (kiu denove envenis) Cxu estas mi, kiun vi aludas? Cxar efektive mi nomigxas Petersen; se ne diablo sercxu min -- KOLERAJ VOCxOJ Eljxetu la ebriulon! El la pordo! (La viro eljxetigxas.) LA MAGISTRANTO Kiu estas tiu persono? PROKSIMA VIRO Mi ne konas lin, sinjoro magistranto. DUA Li ne estas el nia urbo. TRIA Lauxdire estas iu lignokomercisto el -- (La fino de la frazo estas neauxdebla.) ASLAKSEN La viro versxajne estas ebria de bavara biero. -- Dauxrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera. DOKTORO STOCKMANN Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi jxus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn cxi-vespere, li eraras, -- ege eraras. Cxar mi havas la kontentigan konsolon, ke cxiuj tiuj postigxintoj, cxiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas _tiaj_ homoj, kiuj estas la plej minacanta dangxero por la socio; ne estas _tiuj_, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas _tiuj_, kiuj estas la plej dangxeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio. KRIOJ EL CxIUJ FLANKOJ Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin? DOKTORO STOCKMANN Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Cxar _tio_ estas gxuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraux. (lauxtigas la vocxon) La plej dangxeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, -- estas _tiu_! Nun vi scias. (Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj sxtele intersxangxas okuljxetojn kaj aspekte amuzigxas. _Sinjorino Stockmann_ timeme ekstaras; _Ejlif_ kaj _Morten_ iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. _Aslaksen_ sonorigas kaj admonas al trankvilo. _Hovstad_ kaj _Billing_ parolas ambaux, sed ne auxdigxas. Fine farigxas silento.) ASLAKSEN La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn. DOKTORO STOCKMANN Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron. HOVSTAD La plimulto cxiam pravas. BILLING Kaj gxi ankaux havas la veron; dia morto! DOKTORO STOCKMANN La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraux kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la logxantoj en iu lando? Cxu el la sagxaj aux la malsagxaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsagxuloj cxeestas en terurega plimulto cxirkauxe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti gxuste, ke la malsagxuloj regu super la sagxuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontrauxdiri min. La plimulto havas _la potencon_ -- bedauxrinde --; sed _pravaj_ ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto cxiam pravas. (denova bruego) HOVSTAD Ha-ha; doktoro Stockmann do farigxis aristokrato depost antauxhieraux! DOKTORO STOCKMANN Mi diris, ke mi ne emas forjxeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn gxermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaux inter la antauxpostenoj, tiel fore antauxe, ke la kompakta plimulto ankoraux ne tien atingis, -- kaj _tie_ ili luktas por veroj, kiuj ankoraux estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si. HOVSTAD Nu, do la doktoro farigxis revoluciulo! DOKTORO STOCKMANN Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraux la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, cxirkaux kiuj la plimulto kutimas arigxi? Estas la veroj, kiuj estas tiom agxaj, ke ili estas survoje farigxi senilaj. Sed kiam vero farigxis tiom maljuna, gxi estas ankaux survoje farigxi mensogo, miaj sinjoroj! (rido kaj krioj el moko) DOKTORO STOCKMANN Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metusxelahx-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas -- diru -- gxenerale 17 -- 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj agxaj veroj estas cxiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutrajxa valoro en tia mangxajxo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Cxiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklajxo; ili estas kvazaux rancaj, sximaj, verdigxintaj sxinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas cxirkauxe en la socioj. ASLAKSEN Sxajnas al mi, ke la parolanto devojigxas flanken de la teksto. LA MAGISTRANTO Mi cxefe devas samopinii kun la prezidanto. DOKTORO STOCKMANN Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Cxar tio, kion mi volas priparoli, estas ja gxuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto -- ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni. HOVSTAD Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, cxar gxi estas suficxe sagxa por lauxdi nur la certajn, akceptitajn verojn! DOKTORO STOCKMANN Ahx, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj. HOVSTAD Sed anstataux paroladi tiel en la aeron, estus amuze auxdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin. (aplauxdo de pluraj flankoj) DOKTORO STOCKMANN Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiajxoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj "La Popola Mesagxo" kaj la tuta discxiplaro de "La Popola Mesagxo". HOVSTAD Kaj tiu estas --? DOKTORO STOCKMANN Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, -- la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, -- ke gxi estas la popolo mem, -- ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aux akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj. BILLING Nun mi neniam, dia morto -- HOVSTAD (samtempe, krias) Civitanoj, notu tion! EKSCITITAJ VOCxOJ Ho-ho, cxu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Cxu estas nur la altranguloj, kiuj regu! LABORISTO Eljxetu tiun viron kiu babiladas tiel! ALIULOJ Jxetu lin el la pordo! CIVITANO (krias) Blovu la kornon, Evensen! (Fortaj kornosonoj auxdigxas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.) DOKTORO STOCKMANN (kiam la bruo iom silentigxis) Sed estu do iom moderaj! Cxu vi ne toleras unu fojon auxdi la vocxon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi cxiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo -- SURPRIZIGxINTAJ DEMANDOJ (mallauxte) Liberpensulo, li diris? Cxu? Redaktoro Hovstad liberpensulo? HOVSTAD (krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite? DOKTORO STOCKMANN (pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; -- tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Cxar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke "La Popola Mesagxo" senhonte tiras vin per la nazo, kiam gxi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn. (grumblado, ridado kaj bruo en la salono) DOKTORO STOCKMANN Cxu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn gxi demetas? Iu simpla korniko aux korvo povas demeti preskaux same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aux japanan kokinon, aux rigardu noblan fazanon aux meleagron; -- jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan cxieshundon, -- mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundacxon, kiu kuras lauxstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundacxon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie gxi ricevis delikatan mangxajxon kaj povis auxskulti harmoniajn vocxojn kaj muzikon. Cxu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundacxo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobatajxojn. Tiajxojn ordinara farmisthundacxo povas neniam lerni, ecx se gxi starus sur sia kapo. (bruo kaj ridado auxdigxas cxirkauxe) CIVITANO (krias) Cxu vi volas trakti nin kiel hundojn? ALIA VIRO Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro! DOKTORO STOCKMANN Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni cxiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne trovigxas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundacxa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj -- HOVSTAD Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas. DOKTORO STOCKMANN Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la legxon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuragxas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn gxisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en "La Popola Mesagxo", ke la farmistkokino kaj la strathundacxo -- _tiuj_ estas la veraj elstaruloj en la menagxerio. Sed tiel cxiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco. HOVSTAD Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokigxas. MULTAJ LABORISTOJ Hura por Hovstad! Hura! Hura! DOKTORO STOCKMANN La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne trovigxas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas cxirkaux ni, -- ecx gxis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de sxuoj -- (ridado kaj tsxsxado) LA MAGISTRANTO Mi protestas kontraux tiaj personaj aludoj. DOKTORO STOCKMANN (negxenita) -- kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aux ie tie, -- jes, cxar de li ni devenas -- LA MAGISTRANTO Absurdaj tradicioj. Neigxas! DOKTORO STOCKMANN -- sed li tia estas, cxar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj cxar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, -- kaj sekve ankaux malmulte liberala. LA MAGISTRANTO Sinjoro prezidanto --! HOVSTAD Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo. (ridado en la asembleo) DOKTORO STOCKMANN Jes, ankaux tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaux _tio_, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de "La Popola Mesagxo", ke gxi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, -- kaj ke malvirtoj kaj koruptigxo kaj cxiuspecaj spiritaj fiajxoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel cxiuj fiajxoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo) DOKTORO STOCKMANN (negxenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama "La Popola Mesagxo" predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondicxoj! Sed, pro diabla hauxto kaj osto, -- se la doktrino de "La Popola Mesagxo" estus gxusta, _suprenlevi la amason, tio_ do estus gxuste la sama kiel pusxi gxin rekte en la pereon! Sed felicxe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malricxeco, malbeleco en la vivkondicxoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon cxiun tagon --; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaux estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; -- nu, -- en tia domo, mi diras, la homoj post du -- tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marcxo de mensogo kaj trompo. ASLAKSEN Tia kruda akuzo ne estu jxetata kontraux tutan civitanecon. SINJORO Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli. FERVORAJ VOCxOJ Jes, jes! gxuste! Malpermesu al li paroli! DOKTORO STOCKMANN (ekscitita) Tiam mi elkrios la veron cxe cxiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel cxi tie statas! HOVSTAD Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon. DOKTORO STOCKMANN Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus gxin ol vidus gxin prosperi sur mensogo. ASLAKSEN Forta esprimo. (Bruo kaj fajfado. _Sinjorino Stockmann_ senutile tusas; la _doktoro_ ne plu auxdas.) HOVSTAD (krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burgxaro, kiu volas ruinigi tutan socion! DOKTORO STOCKMANN (en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Gxi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, cxiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kauxzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se farigxos _tiel_ ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu cxi tiun popolon! VIRO (el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko. BILLING Dia morto, jen la vocxo de la popolo! LA TUTA ARO (krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon! ASLAKSEN Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde sxokata de tio, kion mi cxi tie devis auxskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi ecx en songxo ne kredus. Bedauxrinde mi devas akcepti la opinion, kiun jxus esprimigxis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon: "La kunveno deklaras, ke gxi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon." (Tondrantaj huraoj kaj aplauxdo. Multaj cxirkauxas la doktoron kaj fajfas kontraux lin. _Sinjorino Stockmann_ kaj _Petra_ ekstaris. _Morten_ kaj _Ejlif_ luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaux ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin) DOKTORO STOCKMANN (al la fajfantoj) Ho, vi malsagxuloj, kiaj vi estas, -- mi diras al vi, ke -- ASLAKSEN (sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula vocxdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn gxi devas okazi skribe kaj sen nomo. Cxu vi havas puran paperon, Billing? BILLING Jen kaj blua kaj blanka papero -- ASLAKSEN (malsupreniras) Bone; tiel cxio okazos pli rapide. Tondu la paperon --; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la vocxojn. (La _magistranto_ forlasas la salonon. _Aslaksen_ kaj kelkaj aliaj civitanoj cxirkauxiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en cxapelojn) SINJORO (al _Hovstad_) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiajxo? HOVSTAD Vi ja scias kiel impeta li estas. ALIA SINJORO (al _Billing_) Auxdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Cxu vi rimarkis, ke li drinkas? BILLING Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo cxiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas. TRIA SINJORO Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza. LA UNUA SINJORO Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, cxu? BILLING Povas esti. KVARA SINJORO Ne; tio cxi estas nur pura malico; estas vengxo pro io. BILLING Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis. CxIUJ SINJOROJ (samvocxe) Aha; do estas ja facile kompreneble! LA EBRIA VIRO (en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaux volas havi blankan! KRIOJ Jen denove la ebriulo! Eljxetu lin! MORTEN KIIL (proksimigxas al la doktoro) Nun, Stockmann, cxu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenajxo? DOKTORO STOCKMANN Mi faris mian devon. MORTEN KIIL Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo? DOKTORO STOCKMANN Vi ja auxdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiajxo venas. MORTEN KIIL Ankaux de _mia_ tanejo? DOKTORO STOCKMANN Bedauxrinde, via tanejo estas la plej malpuriga. MORTEN KIIL Cxu _tion_ vi volas presi en la gazetoj? DOKTORO STOCKMANN Mi kasxos nenion. MORTEN KIIL Tio estos por vi multekosta, Stockmann. (Li foriras.) GRASA SINJORO (iras al _Horster_, sen saluti la virinojn) Nu, sxipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko? HORSTER Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedajxo lauxdezire, sinjoro grandkomercisto. LA GRANDKOMERCISTO Do vi eble ne kontrauxas, ke mi faras la samon pri la mia. HORSTER Al kio aludas la grandkomercisto? LA GRANDKOMERCISTO Vi auxdos de mi morgaux. (Li turnas sin, kaj foriras.) PETRA Cxu li ne estas via sxipposedanto, Horster? HORSTER Jes, estas grandkomercisto Vik. ASLAKSEN (kun la vocxdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per cxiuj vocxoj kontraux unu -- JUNA SINJORO La unu estas tiu de la ebria viro! ASLAKSEN Per cxiuj vocxoj kontraux tiu de ebria viro tiu cxi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplauxdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplauxdo) Vivu nia tauxga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la vocxon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.) BILLING Vivu la prezidanto. LA TUTA ARO Hura por presisto Aslaksen! DOKTORO STOCKMANN Mian cxapelon, kaj mian redingoton, Petra. Sxipestro, cxu vi havas lokon por pasagxeroj al la nova mondo? HORSTER Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN (dum _Petra_ helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj! (Li prenas la brakon de sia edzino.) SINJORINO STOCKMANN (mallauxte) Kara Tomas, ni iru la malantauxan vojon. DOKTORO STOCKMANN Neniujn sxtelvojojn, Katrine. (per lauxta vocxo) Vi auxdos de la popolmalamiko, antaux ol li estos elbrosinta la polvon de siaj sxuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, cxar vi ne scias kion vi faras. ASLAKSEN (krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann! BILLING Estas, dia mor -- --. Tiajxo estas kruda por sincera homo. KRUDA VOCxO Li ecx minacas! EKSCITAJ VOCxOJ Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo! VIRO (en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu! (Kornosonoj, fajfado kaj sovagxaj krioj. La _doktoro_ iras kun la siaj al la elirejo. _Horster_ faras vojon por ili.) LA TUTA AMASO (krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko! BILLING (ordigante siajn notajxojn) Dia morto cxu mi volus trinki grogon cxe Stockmann cxi-vespere! (La kunvenintoj interpremigxas al la elirejo; la bruo disvastigxas eksteren; el la strato auxdigxas la krio:) "Popolmalamiko! Popolmalamiko!" KVINA AKTO (Laborcxambro de _doktoro Stockmann_. Librobretoj kaj sxrankoj kun diversaj preparajxoj laux la muroj. En la fono estas elirejo al la antauxcxambro; antauxe maldekstre estas pordo al la sidcxambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la cxambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La cxambro estas en malordo. Estas antauxtagmeze.) (_Doktoro Stockmann_, en negligxo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvsxirmilo sub unu el la sxrankoj; fine li antauxentiras sxtonon.) DOKTORO STOCKMANN (parolas tra la malfermita pordo al la sidcxambro) Katrine, jen mi trovis ankoraux unu. SINJORINO STOCKMANN (ene en la sidcxambro) Ho, vi certe ankoraux trovos plurajn. DOKTORO STOCKMANN (metas la sxtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn sxtonojn mi konservos kiel sanktajxojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin cxiun tagon, kaj kiam ili farigxos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. (rastas sub librobreto) Cxu sxi -- kiel diable sxi nomigxas, -- sxi, la servistino, -- cxu sxi ankoraux ne sercxis la vitrajxiston? SINJORINO STOCKMANN (envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, cxu li povos veni hodiaux. DOKTORO STOCKMANN Vi certe vidos, ke li ne kuragxas. SINJORINO STOCKMANN Ne, ankaux Randine opinias, ke li ne kuragxas pro la najbaroj. (parolas enen en la sidcxambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. (iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Mi rigardu. (malfermas gxin kaj legas) Nu tiel. SINJORINO STOCKMANN De kiu gxi estas? DOKTORO STOCKMANN De la domposedanto. Li malluigas nin. SINJORINO STOCKMANN Cxu vere? Li, kiu estas tia honesta homo -- DOKTORO STOCKMANN (rigardas en la leteron) Li ne kuragxas havi nin, li diras. Malvolonte li tion faras; sed li ne kuragxas ion alian -- pro siaj kuncivitanoj -- pro la publika opinio -- estas dependanta -- ne kuragxas ofendi certajn ricxulojn. SINJORINO STOCKMANN Jen vidu, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuragxuloj, cxiuj, en cxi tiu urbo; neniu ion kuragxas pro cxiuj aliaj homoj. (jxetas la leteron sur la tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojagxos al la nova mondo, kaj tiam -- SINJORINO STOCKMANN Jes sed, Tomas, cxu estas bone pripensite, tio cxi pri la vojagxo? DOKTORO STOCKMANN Cxu mi restus cxi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; ili ankaux sxirfendis mian nigran pantalonon. SINJORINO STOCKMANN Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas! DOKTORO STOCKMANN Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; cxar gxin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas _tio_, ke la kanajlaro kaj la amaso kuragxas agresi min, kvazaux ili estus miaj egaluloj, -- estas _tio_ kion mi, je mia morto, ne povas akcepti. SINJORINO STOCKMANN Jes, ili estis krudaj kontraux vin cxi tie en la urbo, Tomas; sed cxu pro _tio_ ni devas forvojagxi el la lando? DOKTORO STOCKMANN Cxu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj aliaj urboj kiel en tiu cxi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. Nu, egale; lasu la hundacxojn busxacxi; _tio_ ne estas la plej malbona; la plej malbona estas, ke cxiuj homoj en la tuta lando estas partisklavoj. Nu, pri _tio_, -- eble ne estas pli bone en la libera okcidento; ankaux tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la liberala publika opinio kaj cxiu alia diablajxo. Sed, vidu, la kondicxoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne torturadas; ili ne pincxas liberan animon per sxrauxbtenilo kiel hejme cxe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aux eta sudmara insulo por vendo malmultekoste -- SINJORINO STOCKMANN Jes, sed la knaboj, Tomas? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Vi estas stranga, Katrine! Cxu vi vere preferus, ke la knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraux vespere vi vidis ja mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne perdis sian prudenton, tio estas cxar ili estas azenoj, kiuj ne havas iun prudenton por perdi. SINJORINO STOCKMANN Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme. DOKTORO STOCKMANN Nu! Cxu ne estas vero, kion mi diras? Cxu ili ne turnas cxiujn konceptojn supron malsupren? Cxu ili ne faras unu saman kacxon el justo kaj maljusto? Cxu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti vero? Sed la plej frenezega estas, ke cxi tie cxirkauxiras plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas liberpensantoj! Cxu vi iam ion tian auxdis, Katrine! SINJORINO STOCKMANN Jes, jes, eble estas stulte, sed -- (Petra envenas de la sidcxambro.) SINJORINO STOCKMANN Cxu vi jam nun venas de la lernejo? PETRA Jes; mi estas maldungita! SINJORINO STOCKMANN Maldungita! DOKTORO STOCKMANN Ankaux vi! PETRA Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi gxuste faris! SINJORINO STOCKMANN Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo! PETRA Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio cxagrenigis sxin. Sed sxi ne kuragxis, diris sxi; kaj jen mi maldungigxis. DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj frotas manojn) Sxi ne kuragxis, ankaux sxi ne! Ho, belege. SINJORINO STOCKMANN Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraux vespere, do -- PETRA Ne estis nur sole _tio_. Auxdu nun, patro! DOKTORO STOCKMANN Nu, kaj kio? PETRA Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn sxi ricevis cxi-matene -- DOKTORO STOCKMANN Sen subskribo, cxu? PETRA Jes. DOKTORO STOCKMANN Jes, cxar ili ne _kuragxas_ riski la nomon, Katrine! PETRA Kaj en du el ili skribigxis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, rakontis en la klubo cxi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri diversaj aferoj -- DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi do ne neis? PETRA Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed cxar cxi tio pri mi disvastigxis, sxi ne kuragxis reteni min. SINJORINO STOCKMANN Kaj imagu, -- jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas por via gastameco, Tomas. DOKTORO STOCKMANN En tia fiajxo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone. SINJORINO STOCKMANN Silentu; sxajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, Petra. PETRA (malfermas la pordon) Ho, cxu estas vi, sxipestro Horster? Bonvolu eniri. HORSTER (el la antauxcxambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari viziteton por auxdi kiel statas. DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi. SINJORINO STOCKMANN Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, sxipestro Horster. PETRA Sed kiel vi mem trairis hejmen? HORSTER Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje preferas uzi la busxon. DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu ne estas strange pri tiu fia malkuragxeco? Venu, kaj mi montru ion al vi! Jen, tie la sxtonoj, kiujn ili jxetis enen al ni. Rigardu ilin! Ne estas pli ol du suficxe grandaj sxtonoj en la tuta aro; la resto estas nenio alia ol sxtonetoj, -- nuraj grajnoj. Kaj tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj jxuris, ke ili volas bati min pecen; sed ago -- ago -- ne, el tio oni ne multon vidas en nia urbo! HORSTER Estis ja ankaux la plej bona por vi cxi tiun fojon, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Efektive estis. Sed tamen estas cxagrenige; cxar se iam okazos serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel aro da sxafoj, cxu ne sxipestro Horster. Estas _tio_, kio estas tiel cxagrenige pripensi; vere estas por mi bedauxrinde --. Ho; sed pro diablo, -- funde tio cxi estas ja nur stultajxo. Se ili diris, ke mi estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko. SINJORINO STOCKMANN Vi neniam farigxos, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Ne jxuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto --; mi ne kvitigxos de gxi; gxi fiksigxis sub la koro; gxi kusxas tie kaj fosas kaj sucxas kiel acidaj sukoj. Kaj kontraux tio helpas neniu magnezo. PETRA Ba; nur ridu pri ili, patro. HORSTER La homoj certe sxangxos opiniojn, sinjoro doktoro. SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi staras cxi tie. DOKTORO STOCKMANN Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laux merite! Tiam ili povos iri cxi tie en sia fiajxo, kaj pentante ke ili pelis patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, sxipestro Horster? HORSTER Hm, -- vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi -- DOKTORO STOCKMANN Nu, cxu estas io pri la sxipo? HORSTER Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros. PETRA Cxu vi do estas maldungita? HORSTER (ridetas) Jes, efektive estas tiel. PETRA Ankaux vi. SINJORINO STOCKMANN Jen vi vidas, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta -- HORSTER Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon cxe iu aux alia eksterurba sxipsocieto. DOKTORO STOCKMANN Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, -- ricxa homo, sendependa de cxiuj --! Fi, pro diablo! HORSTER Alie li estas suficxe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni min, se li nur kuragxus -- DOKTORO STOCKMANN Sed li ne kuragxis? Ne; tion mi komprenas! HORSTER Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio -- DOKTORO STOCKMANN Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaux viandmuelilo; gxi muelas cxiujn kapojn kune al kacxo; kaj tial ili farigxas kacxokapoj kaj farcxokapoj cxiuj! SINJORINO STOCKMANN Sed Tomas do! PETRA (al _Horster_) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio cxi ne rezultus. HORSTER Pri tio mi ne pentas. PETRA (etendas al li la manon) Dankon pro tio. HORSTER (al la doktoro) Kaj ankaux _tion_ mi volus diri, ke cxar vi fine decidis ke vi forvojagxu, mi pensis pri alia solvo -- DOKTORO STOCKMANN Bone; se ni nur povos rapide forvojagxi -- SINJORINO STOCKMANN Tsx; cxu iu frapis la pordon? PETRA Eble estas onklo. DOKTORO STOCKMANN Aha! (krias) Envenu! SINJORINO STOCKMANN Kara Tomas, promesu al mi do -- (La magistranto venas de la antauxcxambro.) LA MAGISTRANTO (cxe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere -- DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; envenu. LA MAGISTRANTO Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj. SINJORINO STOCKMANN Ni iros en la sidcxambron dume. HORSTER Kaj mi revenos poste. DOKTORO STOCKMANN Ne; vi eniru kune, sxipestro Horster; mi bezonas plian informon -- HORSTER Ja, ja, do mi atendas. (Li sekvas _sinjorinon Stockmann_ kaj _Petra_ en la sidcxambron.) LA MAGISTRANTO (silentas, sed ekrigardas al la fenestroj) DOKTORO STOCKMANN Vi eble trovas, ke estas iom liberaere cxe ni hodiaux? Surmetu la kepon. LA MAGISTRANTO Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis malvarmumon hieraux; mi frostis -- DOKTORO STOCKMANN Cxu? Kontrauxe mi trovis, ke estis suficxe varme. LA MAGISTRANTO Mi bedauxras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn ekscesojn. DOKTORO STOCKMANN Cxu vi volas diri al mi ion ceteran? LA MAGISTRANTO (elprenas grandan leteron) Mi havas tiun cxi dokumenton por vi de la baneja direkcio. DOKTORO STOCKMANN Mi estas maldungita, cxu? LA MAGISTRANTO Jes, de hodiaux. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedauxras; sed -- sincere dirite -- ni ne kuragxis pro la publika opinio. DOKTORO STOCKMANN (ridetas) Ne kuragxis? Tiujn vortojn mi auxdis _pli frue_ hodiaux. LA MAGISTRANTO Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi iun ajn praktikon en nia urbo. DOKTORO STOCKMANN Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe? LA MAGISTRANTO La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo al domo. Cxiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj mi kuragxas garantii, ke neniu domposedanto kuragxas rifuzi sian subskribon; ili tute simple ne _kuragxas_. DOKTORO STOCKMANN Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do? LA MAGISTRANTO Se mi povus doni al vi konsilon, gxi estus, ke vi forlokigxu el nia urbo por ioma tempo -- DOKTORO STOCKMANN Jes, mi gxuste iomete pensas forlasi la lokon. LA MAGISTRANTO Bone. Kaj post duona jaro aux iom pli, kiam vi sxangxis vian opinion, kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedauxron kaj konfesi vian eraron -- DOKTORO STOCKMANN Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas? LA MAGISTRANTO Eble; estas tute ne sensxance. DOKTORO STOCKMANN Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuragxas pro la publika opinio. LA MAGISTRANTO La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege grave por ni havi tian konfeson de vi. DOKTORO STOCKMANN Jes, por gxi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion mi antauxe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzajxoj! LA MAGISTRANTO Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke vi havas la tutan urbon dorse -- DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko --. (ekflamigxas) Sed ecx ne se mi havus la diablon mem kaj lian praavinon sur la nuko --! Neniam, -- neniam, mi diras! LA MAGISTRANTO Patro de familio ne kuragxas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuragxas, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Mi ne kuragxas, cxu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera homo ne kuragxas; kaj cxu vi scias, kiu tiu estas? LA MAGISTRANTO Ne. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; sed _mi_ diru al vi. Libera homo ne kuragxas malpurigi sin kiel fiulo; li ne kuragxas konduti tiel, ke li devus kracxi sin mem en la okulojn. LA MAGISTRANTO Tio cxi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo por via obstineco --; sed tia ja ekzistas -- DOKTORO STOCKMANN Kion vi aludas per _tio_? LA MAGISTRANTO Tion vi certe bonege komprenas. Sed cxar mi estas via frato kaj sagxa homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi. DOKTORO STOCKMANN Sed al kio do _tio_ aludu? LA MAGISTRANTO Cxu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil? DOKTORO STOCKMANN Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondajxo por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi? LA MAGISTRANTO Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas suficxe ricxa homo. DOKTORO STOCKMANN Tion mi neniam suspektis --! LA MAGISTRANTO Hm, -- vere ne? Vi do ankaux ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino gxuu la rentojn dum via vivodauxro. Cxu li tion ne diris al vi? DOKTORO STOCKMANN Ne; mi jxuras, ke li ne faris. Kontrauxe; li cxiam kolerigxadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed cxu vi scias tion cxi tiel certe, Petro? LA MAGISTRANTO Mi sciigxis de tute fidinda fonto. DOKTORO STOCKMANN Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, -- kaj ankaux la infanoj! Tion mi ja devas rakonti -- (krias) Katrine, Katrine! LA MAGISTRANTO (retenas lin) Tsx, ankoraux nenion diru! SINJORINO STOCKMANN (malfermas la pordon) Kio estas? DOKTORO STOCKMANN Nenio, kara; nur reen eniru. (_Sinjorino Stockmann_ fermas.) DOKTORO STOCKMANN (pasxadas sur la planko) Sekura! Cxu vere, -- ili do cxiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodauxro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura! LA MAGISTRANTO Jes, sed estas ja _tio_, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aux horon lauxdezire. DOKTORO STOCKMANN Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro gxojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn. LA MAGISTRANTO (ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio jxetas lumon sur multon. DOKTORO STOCKMANN Kian multon? LA MAGISTRANTO La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi -- en la nomo de la vero -- direktis kontraux la estrantajn civitanojn en la urbo -- DOKTORO STOCKMANN Kiujn; kiujn? LA MAGISTRANTO -- estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna vengxavida Morten Kiil. DOKTORO STOCKMANN (konsternita) Petro, -- vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo. LA MAGISTRANTO Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; -- cxar nun ni havas armilojn kontraux vi. (Li foriras.) DOKTORO STOCKMANN Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu sxin kun akvujo, sxin, -- sxin -- kion diable --, sxin, kiu cxiam havas fulgon sur la nazo -- SINJORINO STOCKMANN (en la sidcxambro) Tsx, tsx do, Tomas! PETRA (ankaux cxe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, cxu li povas paroli kun vi sola. DOKTORO STOCKMANN Jes, certe li povas. (cxe la pordo) Envenu, bopatro. (_Morten Kiil_ envenas. La _doktoro_ fermas la pordon malantaux li.) DOKTORO STOCKMANN Nu, kio estas? Eksidu. MORTEN KIIL Ne sidi. (cxirkauxrigardas) Aspektas bele cxe vi hodiaux, sinjoro Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Jes, cxu ne? MORTEN KIIL Vere bele ja aspektas; fresxan aeron vi ankaux havas; hodiaux vi havas suficxe da tiu "moksigena" sxtofo, pri kiu vi parolis hieraux. Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaux, mi pensas. DOKTORO STOCKMANN Jes, mi havas. MORTEN KIIL Cxu imagu? (frapas sian bruston) Sed cxu vi scias kion _mi_ havas cxi tie? DOKTORO STOCKMANN Espereble ankaux bonan konsciencon. MORTEN KIIL Ba! Estas io multe pli bona ol tio. (Li elprenas dikan posxdokumentujon, malfermas gxin kaj montras aron da dokumentoj.) DOKTORO STOCKMANN (rigardas lin mire) Akcioj en la banejo? MORTEN KIIL Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaux. DOKTORO STOCKMANN Kaj vi jam acxetis --? MORTEN KIIL Tiom por kio mi havis monon. DOKTORO STOCKMANN Sed kara bopatro, -- tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun! MORTEN KIIL Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon. DOKTORO STOCKMANN Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; -- sed --! La homoj estas ja frenezaj en nia urbo! MORTEN KIIL Vi diris hieraux, ke la pleja fiajxo venas de mia tanejo. Se _tio_ estus vero, mia avo, kaj mia patro antaux mi, kaj mi mem dum multaj jaroj malpurigadus la urbon kvazaux tri murdangxeloj. Cxu vi opinias, ke mi lasas tiun honton gluigxi sur min? DOKTORO STOCKMANN Bedauxrinde, tion vi devas akcepti. MORTEN KIIL Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min "la melo", mi auxdis. Melo, cxu tio ne estas iuspeca porko; sed pri tio ili neniam en la mondo pravigxu. Mi volas vivi kaj morti kiel purema homo. DOKTORO STOCKMANN Kaj kiel vi volas realigi _tion_? MORTEN KIIL _Vi_ purigu min, Stockmann. DOKTORO STOCKMANN Mi! MORTEN KIIL Cxu vi scias per kiu mono mi acxetis tiujn cxi akciojn? Ne, tion vi ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, cxar mi ja tamen havas iom sxparitan, komprenu. DOKTORO STOCKMANN (ekflamigxas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiajxo! MORTEN KIIL Jes, tiu mono nun investigxis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, cxu vi tamen estas tiel furioza -- freneza, Stockmann. Se vi dauxre lasos bestojn kaj tiajn fiajxojn veni el mia tanejo, tio estas la sama kiel trancxi rimenojn el la hauxto de Katrine, kaj ankaux de Petra, kaj de la knabetoj; sed _tion_ neniu vera familipatro faras, -- se li ne estas frenezulo. DOKTORO STOCKMANN (pasxas tien kaj reen) Jes, sed mi _estas_ freneza, mi estas frenezulo! MORTEN KIIL Tiomege delira -- freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en dangxero. DOKTORO STOCKMANN (haltas antaux li) Kial vi ne parolis kun mi, antaux ol vi acxetis tiujn senvalorajxojn! MORTEN KIIL Kio estas farita, plej forte efikas. DOKTORO STOCKMANN (pasxadas maltrankvile cxirkauxe) Se mi do ne estus tiel certa pri la afero --! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas. MORTEN KIIL (pesas la dokumentujon en la mano) Se vi dauxre frenezadas, tiuj cxi ne valoros multe. (Li metas la dokumentujon en la posxon.) DOKTORO STOCKMANN Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por preventi; iu kontrauxinfekta drogo -- MORTEN KIIL Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, cxu? DOKTORO STOCKMANN Jes, aux por neuxtraligi ilin. MORTEN KIIL Cxu vi ne povus provi per iom da ratveneno? DOKTORO STOCKMANN Ho, babilajxo! -- Sed cxiuj ja diras, ke estas nur imagajxo. Cxu ne povas esti imagajxo do! Lasu ilin _havi_ sian imagajxon! Cxu ne la nesciantaj, etkoraj hundacxoj insultis min kiel popolmalamikon; -- kaj ili ecx estis pretaj tiri miajn vestajxojn de mia korpo! MORTEN KIIL Kaj cxiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi! DOKTORO STOCKMANN Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas priparoli kun Katrine; sxi pli bone scias pri tiuj aferoj. MORTEN KIIL Bone; auxskultu nur konsilon de sagxa edzino. DOKTORO STOCKMANN (ekkolerigxas kontraux lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun cxi teruran turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaux mi vidus satanon mem --! MORTEN KIIL Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaux ol la dua mi atendas respondon de vi. _Jes_ aux _ne_. Se vi respondos _ne_, mi transdonos la akciojn al la bonfara fondajxo, -- kaj tio jam hodiaux. DOKTORO STOCKMANN Kaj kion ricevos Katrine? MORTEN KIIL Ecx ne grajneton. (La pordo de la antauxcxambro malfermigxas. _Redaktoro Hovstad_ kaj _presisto Aslaksen_ aperas.) MORTEN KIIL Jen, vidu tiujn du! DOKTORO STOCKMANN (fiksrigardas ilin) Cxu vi? Cxu _vi_ denove kuragxas veni cxi tien al mi! HOVSTAD Jes vere ni tion faras. ASLAKSEN Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi. MORTEN KIIL (flustras) Jes aux ne antaux la dua. ASLAKSEN (okulumas al _Hovstad_) Aha! (_Morten Kiil_ foriras.) DOKTORO STOCKMANN Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge. HOVSTAD Mi bone komprenas, ke vi malsxatas nin pro nia sinteno dum la kunveno hieraux -- DOKTORO STOCKMANN Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion sintenacxa, virinacxa --. Pro diablo fi! HOVSTAD Nomu tion, kiel al vi placxas; sed ni ne _povis_ ion alian fari. DOKTORO STOCKMANN Vi _ne kuragxis_ ion alian, cxu ne? HOVSTAD Jes, se vi preferas. ASLAKSEN Sed kial vi ne lasis fali vorton antauxe? Nur etan aludon al sinjoro Hovstad aux mi. DOKTORO STOCKMANN Aludo? Pri kio? ASLAKSEN Pri tio, kio kasxis sin malantauxe. DOKTORO STOCKMANN Mi tute ne komprenas vin. ASLAKSEN (kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann. HOVSTAD Ne estas plu necese teni tion sekrete. DOKTORO STOCKMANN (rigardas ilin lauxvice) Sed pro diabla hauxto kaj osto --! ASLAKSEN Cxu mi rajtas demandi, -- cxu via bopatro ne iras cxirkauxe en la urbo acxetante cxiujn banejakciojn? DOKTORO STOCKMANN Jes, acxetis banejakciojn hodiaux; sed --? ASLAKSEN Estus pli sagxe, se vi igus iun alian fari tion, -- iun, kiu ne estas tiel parence proksima. HOVSTAD Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la atako kontraux la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiligxi kun mi, doktoro Stockmann. DOKTORO STOCKMANN (rigardas kvazaux foren; aspekte io prilumigxas por li, kaj li diras kvazaux perpleksa) Cxu tiajxo estas imagebla? Cxu tiajxo estas farebla? ASLAKSEN (ridetas) Montrigxas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke gxi devas esti plenumata elegante. HOVSTAD Kaj prefere pluraj devas partopreni; cxar estas ja cxiam tiel, ke la respondeco malgrandigxas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj. DOKTORO STOCKMANN (sinrege) Mallonge, sinjoroj, -- kion vi do deziras? ASLAKSEN Tion sinjoro Hovstad plej bone -- HOVSTAD Ne, vi parolu, Aslaksen. ASLAKSEN Nu ja; estas _tio_, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja opinias, ke ni kuragxas meti "La Popolan Mesagxon" je via dispono. DOKTORO STOCKMANN _Nun_ vi kuragxas? Sed la publika opinio? Cxu vi ne timas, ke levigxos sxtormo kontraux nin? HOVSTAD Ni devas elteni la sxtormon. ASLAKSEN Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos rezulton -- DOKTORO STOCKMANN Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi aludas --? HOVSTAD Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin farigxi la estro de la banejo. DOKTORO STOCKMANN Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan "melon" partopreni en tio cxi. Kaj poste ni lauxsxajne riparos la akvokondukilon kaj iom fosadas en la plagxo, sen kauxzi al la urba kaso elspezon ecx ne de duona krono. Cxu vi ne opinias, ke ni sukcesos? Cxu? HOVSTAD Mi opinias, -- kiam vi havas "La Popolan Mesagxon" kun vi. ASLAKSEN En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro. DOKTORO STOCKMANN Jes bone; kaj tio estas ja ankaux la publika opinio; kaj vi, sinjoro Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj? ASLAKSEN Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. Fidu tion. DOKTORO STOCKMANN Sed, miaj sinjoroj --; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun kompenson --? HOVSTAD Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed "La Popola Mesagxo" staras sur malfortaj piedoj; gxi ne eldonigxas senprobleme; kaj cxesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda politiko, mi vere malvolonte farus. DOKTORO STOCKMANN Mi komprenas; estus ja cxagrenige por amiko de la popolo kiel vi. (ekscitigxas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras cxirkauxe en la cxambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie estas la bastono? HOVSTAD Kion tio signifu? ASLAKSEN Vi do ne volas --? DOKTORO STOCKMANN (haltas) Kaj se mi nun donu al vi ecx ne nuran oeron de miaj multaj akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la posxoj de ni ricxuloj. HOVSTAD Ho, _vi_ devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti prezentata dumaniere. DOKTORO STOCKMANN Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi "La Popolan Mesagxon", vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; vi persekutos min, mi opinias, -- cxasos min, -- provos gorgxmordi min, kiel la hundo gorgxmordas la leporon! HOVSTAD Tio estas laux natura legxo; cxiu besto volas trovi nutrajxon. ASLAKSEN Oni ja devas preni la nutrajxon, kie oni gxin trovas. DOKTORO STOCKMANN Do sercxu ion en la kloakdefluilo; (cxirkauxkuras en la cxambro) -- cxar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el ni tri. (trovas la pluvsxirmilon kaj frape svingas gxin) Hej, jen --! HOVSTAD Vi do ne volas atenci nin! ASLAKSEN Atentu pri tiu pluvsxirmilo! DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Hovstad! HOVSTAD (cxe la pordo de la antauxcxambro) Cxu vi estas tute freneza! DOKTORO STOCKMANN Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue kiel poste. ASLAKSEN (kuras cxirkaux la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne estas forta viro; mi ne multe eltenas -- (krias) Helpu, helpu! (_Sinjorino Stockmann_, _Petra_ kaj _Horster_ venas de la sidcxambro.) SINJORINO STOCKMANN Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas! DOKTORO STOCKMANN (frapsvingas la pluvsxirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la defluilon! HOVSTAD Atako kontraux senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, sxipestro Horster (Li rapidas tra la antauxcxambro) ASLAKSEN (konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn -- (forglitas tra la sidcxambro) SINJORINO STOCKMANN (retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas! DOKTORO STOCKMANN (jxetas la pluvsxirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin. SINJORINO STOCKMANN Sed kion ili volis pri vi? DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas tie? SINJORINO STOCKMANN Tri grandajn _Ne_; kion tio signifas? DOKTORO STOCKMANN Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) _Jen_, Petra; kure sendu la fulgitinon al la "melo" kun gxi plej eble rapide. Rapidu! (_Petra_ eliras kun la karto tra la antauxcxambro.) DOKTORO STOCKMANN Aj; se mi ne hodiaux havis viziton de cxiuj satanaj sendintoj, mi ne scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraux ilin, ke gxi farigxu aleno; mi trempos gxin en venenon kaj galon; mi jxetos mian inkujon rekte en ilian kapacxojn! SINJORINO STOCKMANN Jes, sed ni ja forvojagxos, Tomas. (_Petra_ revenas.) DOKTORO STOCKMANN Nu? PETRA Farite. DOKTORO STOCKMANN Bone. -- Forvojagxos, vi diras? Ne, morto kaj plago cxu ni faru; ni restos, kie ni estas, Katrine! PETRA Ni restos! SINJORINO STOCKMANN En cxi tiu urbo? DOKTORO STOCKMANN Jes, gxuste cxi tie; cxi tie estas la batalejo; cxi tie mi luktos; cxi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni dum la vintro. HORSTER Tion vi ricevos cxe mi. DOKTORO STOCKMANN Cxu vere? HORSTER Jes, bonvolu; mi havas suficxe da cxambroj, kaj preskaux neniam estas hejme. SINJORINO STOCKMANN Ho, kiel bonvole de vi. Horster. PETRA Dankon! DOKTORO STOCKMANN (premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun mi komencos serioze jam en tiu cxi tago. Ho, estas senfino da aferoj por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la banejo -- SINJORINO STOCKMANN (suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis. DOKTORO STOCKMANN -- kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin fari! La malricxulojn mi tamen retenas -- tiujn, kiuj nenion pagas; kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj plago, auxskulti min ili devos; mi predikos por ili cxiutempe, kiel estas ie skribita. SINJORINO STOCKMANN Sed, kara Tomas, cxu vi ne vidis kiom utilas prediki. DOKTORO STOCKMANN Vi vere estas komika, Katrine. Cxu mi lasu min frapigxi el la batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj satanajxoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la hundacxoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de liberaj homoj, -- ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj vivopovaj veroj, -- ke konsideroj pri oportuneco turnas supron malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine farigxos neelteneble vivi cxi tie. Jes, cxu ne sxajnas al vi, sxipestro Horster, ke mi devas kapabli igi la homojn kompreni _tion_? HORSTER Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn. DOKTORO STOCKMANN Nun vi auxskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Cxar komprenu, ke partiestro estas kvazaux lupo, -- li estas kvazaux glutavida lupacxo; -- li bezonas tioman nombron da brutetoj cxiun jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da brutetoj _ili_ konsumas; aux ili vundmordas ilin kaj dissxiras ilin, tiel, ke ili neniam plu farigxos aliaj ol domposedantoj kaj abonantoj de "La Popola Mesagxo"! (eksidas duone sur la tablon) Ho, venu cxi tien, kara Katrine, -- vidu, kiel bele la suno brilas enen cxe ni hodiaux. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas cxe mi. SINJORINO STOCKMANN Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Nu, aldone vi devas pene sxpari, -- kaj ni certe traluktos. _Tio_ estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas _tio_, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi kuragxos preni sur sin mian taskon. PETRA Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaux vi. -- Sed jen jam la knaboj. (_Ejlif_ kaj _Morten_ envenas tra la sidcxambro.) SINJORINO STOCKMANN Cxu vi ricevis forpermeson hodiaux? MORTEN Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la pauxzo -- EJLIF Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni. MORTEN Jes, kaj sinjoro Rorlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn tagojn. DOKTORO STOCKMANN (klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen mi vidas, mi jxuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon! LA KNABOJ Ne en la lernejon! SINJORINO STOCKMANN Sed ne, Tomas -- DOKTORO STOCKMANN Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; -- ja, tio signifas, ke vi ecx nenion lernu -- MORTEN Hura! DOKTORO STOCKMANN -- sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Auxdu, pri tio vi devas helpi min, Petra. PETRA Jes, patro, fidu min je tio. DOKTORO STOCKMANN Kaj la lernejo, gxi estu en la salono, kie ili moknomis min popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaux dek du knabojn por komenci. SINJORINO STOCKMANN Ilin vi certe ne trovos en tiu cxi urbo. DOKTORO STOCKMANN Ni vidos. (al la knaboj) Cxu vi ne konas iujn stratbubojn, -- iujn vere bubacxajn --? MORTEN Jes, patro, el tiuj mi konas multajn! DOKTORO STOCKMANN Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas eksperimenti pri la hundacxoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili. MORTEN Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj? DOKTORO STOCKMANN Tiam vi forpelu cxiujn lupacxojn al la fora okcidento, knaboj! (_Ejlif_ aspektas iom dubema; _Morten_ saltetas kaj krias hura.) SINJORINO STOCKMANN Aj, se nur tiuj lupacxoj ne forpelos vin, Tomas. DOKTORO STOCKMANN Cxu vi tute frenezigxas, Katrine! _Forpeli min_? Nun, kiam mi estas la plej forta viro en la urbo! SINJORINO STOCKMANN La plej forta -- _nun_? DOKTORO STOCKMANN Jes, tian grandan vorton mi kuragxas esprimi, ke _nun_ mi estas unu el la plej fortaj viroj en la tuta mondo. MORTEN Ho ne do! DOKTORO STOCKMANN (mallauxtigas la vocxon) Tsx; ankoraux ne tion priparolu; sed mi faris grandan malkovron. SINJORINO STOCKMANN Nun denove? DOKTORO STOCKMANN Certe, jes certe! (kolektas ilin cxirkaux sin kaj diras konfideme) La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, estas tiu, kiu staras tute sola. SINJORINO STOCKMANN (ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas --! PETRA (fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro! End of the Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO *** ***** This file should be named 19803.txt or 19803.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/8/0/19803/ Produced by Andrew Sly and Bill Patterson Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.