The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org


Title: Popolmalamiko
       Dramo en kvin aktoj

Author: Henrik Ibsen

Translator: Odd Tangerud

Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803]

Language: Esperanto

Character set encoding: ASCII

*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO ***




Produced by Andrew Sly and Bill Patterson





HENRIK IBSEN

POPOLMALAMIKO

Dramo en kvin aktoj

(En folkefiende)

(1882)

Tradukis: Odd Tangerud

Eldonejo: Jec Scandinavia a/s
Postboks 54
N - 3401 Lier
Tlf. 32 85 50 03
Fax. 32 85 5082
ISBN 82-91707-51-0

Popolmalamiko

ROLOJ:

(Stockmann prononciĝas Stokman kun mallonga o)

(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)

UNUA AKTO

(Vespero en la sidĉambro de la doktoro; senlukse sed belete ekipita kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli fona kondukas en la antaŭĉambron kaj la pli proksima al la laborĉambro de la doktoro. Sur la kontraŭa muro, rekte kontraŭ la pordo de la antaŭĉambro, estas pordo al la ceteraj ĉambroj de la familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antaŭe estas sofo kaj super ĝi spegulo, kaj antaŭ la sofo estas ovala tablo kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun ŝirmilo. En la fono estas malferma pordo al la manĝoĉambro. Tie vidiĝas pretigita tablo por vespermanĝo kaj sur ĝi lampo.)

(Billing sidas ĉe la manĝotablo kun buŝtuko sub la mentono. Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon kun granda peco de rostbovaĵo. La ceteraj seĝoj ĉirkaŭ la tablo estas forlasitaj, la manĝilaro en malordo, kiel post finita manĝo.)

SINJORINO STOCKMANN
Nu ja, ĉar vi venas horon tro malfrue, sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma manĝaĵo.

BILLING
(manĝante) Gustas bonege, — vere bonege.

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas sin je fiksa manĝohoro —

BILLING
Por mi tute ne gravas. Gustas eĉ pli bone, kiam mi povas sidi tiel sola kaj manĝi senĝenate.

SINJORINO STOCKMANN
Ja, ja, kiam bongustas al vi — (aŭskultas en la direkto de la antaŭĉambro) Jen eble venas ankaŭ Hovstad.

BILLING
Jes eble.

(Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformĉapo kaj bastono envenas.)

LA MAGISTRANTO
Altestime bonan vesperon, bofratino.

SINJORINO STOCKMANN
(alvenas en la sidĉambron) Ha, jen, bonan vesperon. Ĉu estas vi? Ĝentile de vi fari viziton.

LA MAGISTRANTO
Mi ĵus preteriris, kaj — (kun ĵetrigardo al la manĝoĉambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn.

SINJORINO STOCKMANN
(iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmanĝeti!

LA MAGISTRANTO
Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman manĝaĵon vespere; Ne estas por mia stomako.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, unu solan fojon —.

LA MAGISTRANTO
Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo kaj mia buterpano. Estas en la daŭro pli sane, — kaj ankaŭ pli ŝpareme.

SINJORINO STOCKMANN
(ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi vere estas malŝparemuloj.

LA MAGISTRANTO
Ne vi, bofratino; mi eĉ ne aludus —. (montras al la oficejo de la doktoro) Ĉu — Ĉu eble li ne estas hejme?

SINJORINO STOCKMANN
Ne, li eliris por promeneto post la manĝo, — li kaj la knaboj.

LA MAGISTRANTO
Ĉu tio estas saniga? (aŭskultas) Jen li verŝajne venas.

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu! (Redaktoro Hovstad envenas de la antaŭĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
Ha ĉu estas sinjoro Hovstad, kiu —?

HOVSTAD
Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan vesperon, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO
(salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi venas pro fakaj aferoj?

HOVSTAD
Parte. Estas io por la gazeto.

LA MAGISTRANTO
Mi komprenas. Laŭdire mia frato estas tre fekunda verkisto en “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Jes, li degnas skribi en “La Popola Mesaĝo”, kiam li pro la vero devas esprimi sian opinion pri io aŭ alia.

SINJORINO STOCKMANN
(al Hovstad) Sed ĉu vi ne volas —? (montras al la manĝoĉambro)

LA MAGISTRANTO
Kompreneble; mi tute ne riproĉas lin pro tio, ke li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja persone ne havas kaŭzon por malŝati vian gazeton, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Ne, vere ankaŭ mi opinias ke ne.

LA MAGISTRANTO
Entute regas bona, pacema spirito en nia urbo; — vere bona civitana spirito. Kaj tio devenas el tio, ke ni havas grandan komunan aferon kune, aferon, kiu samgrade rilatas al ĉiuj honestaj civitanoj —

HOVSTAD
La banejo, jes.

LA MAGISTRANTO
Ĝuste. Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo fariĝos la plej grava vivkondiĉo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube!

SINJORINO STOCKMANN
Tion saman ankaŭ Tomas diras.

LA MAGISTRANTO
Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruaĵoj kaj grundo plivaloriĝas de tago al tago.

HOVSTAD
Kaj la senlaboreco malkreskas.

LA MAGISTRANTO
Ankaŭ tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malriĉuloj estas konsiderinde malaltigita — feliĉe, kaj malaltiĝos ankoraŭ pli, se ni ĉi tiun jaron havos vere belan someron; — multajn vizitantajn fremdulojn, — sufiĉan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio.

HOVSTAD
Kaj por tio estas ja ŝancoj, mi aŭdas.

LA MAGISTRANTO
Aspektas tre promesplene. Ĉiun tagon envenas demandoj pri loĝejoj kaj similaj aferoj.

HOVSTAD
Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro ĝustatempe.

LA MAGISTRANTO
Ĉu li skribis ion ankaŭ nun?

HOVSTAD
Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondiĉojn ĉe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon.

LA MAGISTRANTO
Aha, estis supozeble iu manko en ĝi?

HOVSTAD
Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi ĝis nun, printempe; ĉar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado —

LA MAGISTRANTO
Tute ĝuste; treege ĝuste, sinjoro Hovstad.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.

LA MAGISTRANTO
Nu, li ja estas en la servo de la banejo.

HOVSTAD
Jes, kaj estas ja ankaŭ li, kiu ĝin kreis komence.

LA MAGISTRANTO
Ĉu estas li? Nu tiel? Jes mi foje aŭdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaŭ mi faris modestan kontribuon al tiu entrepreno.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, tion Tomas ĉiam diras.

HOVSTAD
Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antaŭenigis la aferon kaj realigis ĝin; tion ni ja ĉiuj scias. Sed mi nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro.

LA MAGISTRANTO
Jes, da ideoj mia frato efektive havis sufiĉe dum sia tempo — bedaŭrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu ĉi domo —

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara bofrato —

HOVSTAD
Kiel do la magistranto —

SINJORINO STOCKMANN
Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos.

HOVSTAD
Dankon; peceton eble. (Li iras en la manĝoĉambron.)

LA MAGISTRANTO
(iom mallaŭte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kiom valoras zorgi pri tio? Ĉu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj?

LA MAGISTRANTO
Aspekte povus esti tiel; sed laŭŝajne ne estas ĉiuj kiuj estas kontentaj pri divido.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordiĝas. (aŭskultas) Jen li estas, mi pensas.

(Ŝi iras kaj malfermas la pordon de la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN
(ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Ĉu ne ĝojige; ĉu? Bonvolu, ŝipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaŭ ne volis supreniri kun mi.

(Ŝipestro Horster envenas kaj salutas la sinjorinon)

DOKTORO STOCKMANN
(ĉe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, ŝipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovaĵon —

(Li puŝetas Horster en la manĝoĉambron. Ankaŭ Ejlif kaj Morten eniras.)

SINJORINO STOCKMANN
Sed, Tomas, ĉu vi do ne vidas —?

DOKTORO STOCKMANN
(turnas sin ĉe la pordo) Nu, ĉu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere ĝojige.

LA MAGISTRANTO
Bedaŭrinde mi devas baldaŭ foriri —

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo; baldaŭ ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne; la akvo jam bolas. (Ŝi iras en la manĝoĉambron.)

LA MAGISTRANTO
Ankaŭ grogon —!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.

LA MAGISTRANTO
Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.

DOKTORO STOCKMANN
Sed tio ĉi ja ne estas iu grogfesteno.

LA MAGISTRANTO
Ŝajnas al mi — (ekrigardas al la manĝoĉambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da manĝaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
(frotas la manojn) Jes, ĉu ne estas benate vidi junulojn manĝi? Ĉiam apetiton! Estas kiel devas esti. Manĝaĵon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro.

LA MAGISTRANTO
Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus “trafosi”, kiel vi vortumas?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, pri tio vi devas demandi la junularon — en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentaŭguloj kiel vi kaj mi —

LA MAGISTRANTO
Nu do! Estas mirige stranga nomigo —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Ĉar sciu, mi estas arde ĝoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble feliĉa meze en tiu ĉi ĝermanta, vigla vivo. Estas ja promesriĉa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaŭ nova mondo elkreskas ĉirkaŭ ni.

LA MAGISTRANTO
Ĉu vere vi tion trovas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja ĉiujn viajn tagojn vivis meze en tiu ĉi urbo; kaj tial la impres-kapablo malakriĝas. Sed mi, kiu devis sidi tie norde en mia forejo dum tiuj multaj jaroj, preskaŭ neniam vidante fremdan homon kun vekanta vorto, — sur min efikis kvazaŭ mi translokiĝis mezen en vivoviglan metropolon.

LA MAGISTRANTO
Hm; metropolon —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja scias, ke la cirkonstancoj estas modestaj kompare kun aliaj lokoj. Sed ĉi tie estas vigla vivo, — promesoj, sennombraj taskoj por kiuj labori kaj batali; kaj jen la ĉefa afero. (krias) Katrine, ĉu ne la poŝtisto venis?

SINJORINO STOCKMANN
(en la manĝoĉambro) Ne, li ankoraŭ ne venis.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj la bona enspezo, Petro! Tion oni lernas aprezi, kiam oni kiel ni vivis en malsato —

LA MAGISTRANTO
Nu ja, kompreneble —

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, vi ja povas pensi, ke ofte estis mizere por ni tie norde. Kaj nun, vivi kiel grandsinjoro! Hodiaŭ ekzemple ni manĝis rostbovaĵon por tagmanĝo! Nu, ni ankaŭ krome havis por la vespermanĝo. Ĉu vi ne volas gustumi pecon? Aŭ ĉu mi do almenaŭ montru ĝin al vi? Venu —

LA MAGISTRANTO
Ne, ne, tute ne —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed jen do. Ĉu vi vidas, ke ni ekhavis tablotukon?

LA MAGISTRANTO
Jes, mi tion rimarkis.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj ni ankaŭ ekhavis lampŝirmilon. Jen vidu! Por ĉio Katrine ŝparis. Kaj tio faras la ĉambron vere hejmeca. Ĉu vi ne samopinias? Staru ĉi tie; — ne, ne, ne; ne tiel. Jen tiel! Vidu; kiam la lumo radias tiel faske —. Mi vere trovas, ke aspektas elegante. Ĉu ne?

LA MAGISTRANTO
Jes, kiam oni povas permesi al si tiajn luksaĵojn —

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, nun mi ja povas tion permesi al mi. Katrine diras, ke mi enspezas preskaŭ same multe kiom ni foruzas.

LA MAGISTRANTO
Preskaŭ, jes —!

DOKTORO STOCKMANN
Sed sciencisto devas ja vivi iom distingite. Mi estas certa, ke ordinara guberniestro foruzas multe pli jare ol mi.

LA MAGISTRANTO
Jes, mi vere kredas! Guberniestro, aŭtoritatulo —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, do ordinara grandkomercisto! Tia ulo foruzas multfoje pli —

LA MAGISTRANTO
Jes ja, laŭ ties kondiĉoj.

DOKTORO STOCKMANN
Cetere mi ne disipas por senutilaĵoj, Petro. Sed mi pensas, ke mi ne povas rezigni pri la ega ĝojo vidi homojn ĉe mi. Mi tion bezonas, komprenu. Mi, kiu sidis tiom longe izolite, — por mi estas nepra vivkondiĉo esti kune kun junaj, bravaj, viglaj homoj, entreprenemaj —; kaj tiaj ili estas, ĉiuj tiuj kiuj sidas tie manĝante tiel bone. Mi dezirus, ke vi iom bone konus Hovstad.

LA MAGISTRANTO
Jes Hovstad, li ja rakontis, ke li presigos novan artikolon de vi.

DOKTORO STOCKMANN
Artikolon de mi?

LA MAGISTRANTO
Jes, pri la banejo. Artikolon, kiun vi verkis vintre.

DOKTORO STOCKMANN
Ho tiun, jes! — Ne, ĝin mi ĝisplue ne volas presigi.

LA MAGISTRANTO
Ĉu ne? Laŭ mi ja estas la plej oportuna tempo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi pravus; dum ordinaraj cirkonstancoj — (paŝadas sur la planko)

LA MAGISTRANTO
(postrigardas lin) Kio neordinara estus pri la cirkonstancoj nun?

DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Nu, Petro, tion mi en la momento vere ne povas al vi diri; almenaŭ ne ĉi-vespere. Povas esti diverse pri la cirkonstancoj, aŭ eble eĉ nenio. Eble estas nur imago.

LA MAGISTRANTO
Mi devas konfesi, ke tio sonas vere enigme. Ĉu io estos okazanta? Io, pri kio mi ne estu informata? Mi do opinius, ke mi, kiel la estro de la baneja estraro —

DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi opinius, ke mi —; nu, ni do ne har-tiru unu la alian, Petro.

LA MAGISTRANTO
Pro dio; ne estas mia kutimo har-tiri, kiel vi diras. Sed mi devas plej firme postuli, ke ĉiuj iniciatoj estu decidataj komerce kaj per la leĝe elektitaj aŭtoritatuloj. Mi ne povas permesi, ke oni iras laŭ insidaj vojoj malantaŭ niaj dorsoj!

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi iam iras laŭ insidaj vojoj?

LA MAGISTRANTO
Vi almenaŭ havas enradikiĝintan emon iri viajn proprajn vojojn. Kaj tio estas en bone ordigita socio preskaŭ same nepermesebla. La individuo vere akceptu, ke li subordigu sin al la tuto, aŭ, pli ĝuste, sub tiuj aŭtoritatuloj, kies tasko estas gardi la bonon de la tutaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
Povas esti. Sed diable, kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO
Jes, ĉar estas tio, kion vi aspekte neniam volas lerni, mia bona Tomas. Sed gardu vin; iun tagon vi pagos por tio, — frue aŭ malfrue. Nun mi avertis vin. Adiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi estas freneza? Vi tute eraras —

LA MAGISTRANTO
Tion mi ordinare ne faras. Cetere mi ne toleras — (salutas en la manĝoĉambron) Adiaŭ, bofratino. Adiaŭ sinjoroj.

(Li foriras.)

SINJORINO STOCKMANN
(revenas en la sidĉambron) Ĉu li foriris?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj furioza.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, kion vi nun denove faris al li?

DOKTORO STOCKMANN
Tute nenion. Li do ne rajtas postuli, ke mi faru al li raporton antaŭtempe.

SINJORINO STOCKMANN
Pri kio vi farus al li raporton?

DOKTORO STOCKMANN
Hm; lasu tion al mi, Katrine. — Tamen estas strange, ke la poŝtisto ne venas.

(Hovstad, Billing kaj Horster ekstaris de la manĝotablo kaj venas en la sidĉambron. Ejlif kaj Morten venos iom poste.)

BILLING
(streĉas la brakojn) Aĥ, post tia manĝo, je dia morto, oni sentas sin kiel nova homo.

HOVSTAD
La magistranto ne estis en la bona angulo ĉi-vespere.

DOKTORO STOCKMANN
Venas de la stomako; li havas malbonan digeston.

HOVSTAD
Certe estis ni el “La Popola Mesaĝo”, kiujn li ne povis digesti.

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja sufiĉe bone akordiĝis kun li, laŭŝajne.

HOVSTAD
Ho, jes; sed estas ja nenio alia ol iu militpaŭzo.

BILLING
Jen la vorto! Ĝi rezumas la situacion.

DOKTORO STOCKMANN
Vi devas memori, ke Petro estas soleca homo, la kompatindulo. Li ne havas hejmon por ĝui la etoson; nur aferoj, aferoj. Kaj aldone tiu damnita sengusta teakvo, kiun li glutadas. Nu, metu do seĝojn al la tablo, knaboj! Katrine, ĉu nun la grogon?

SINJORINO STOCKMANN
(irante al la manĝoĉambro) Tuj mi ĝin alportos.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj eksidu en la sofon ĉe mi, ŝipestro Horster. Rara gasto kiel vi —. Bonvolu preni lokojn, miaj amikoj.

(La sinjoroj eksidas ĉirkaŭ la tablo. Sinjorino Stockmann alportas pleton, sur kiu estas bolilo, glasoj, karafoj kaj aliaj necesaĵoj.)

SINJORINO STOCKMANN
Jen arako, kaj tio ĉi estas rumo; kaj jen konjako. Nun ĉiu helpu sin mem.

DOKTORO STOCKMANN
(prenas glason) Efektive ni faru. (dum la grogo miksiĝas) Kaj nun la cigaroj. Ejlif, vi ja scias kie estas la skatolo. Kaj vi, Morten, trovu mian pipon. (La knaboj iras en la ĉambron dekstre.) Mi suspektas, ke Ejlif foje kaptas cigaron; sed mi ŝajnigas nescianta. (vokas) Kaj ankaŭ mian kaloton, Morten! Katrine, diru al li kien mi metis ĝin. Nu, li ja ĝin havas! (La knaboj alportas la pridemanditajn aĵojn.) Bonvolu, miaj amikoj. Mi preferas la pipon, vi scias; tiu ĉi faris kun mi multajn ekskursojn en aĉa vetero tie supre en Nordlando. (tostas) Je via sano! Aĥ, verdire estas iom pli bone sidi ĉi tie sekure kaj agrable.

SINJORINO STOCKMANN
(trikante) Ĉu vi baldaŭ forvelos, ŝipestro Horster?

HORSTER
Mi pensas, ke venontan semajnon mi estos preta.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi ja iros al Ameriko?

HORSTER
Jes, mi intencas.

BILLING
Sed tiel vi ne povos partopreni la komunuman elekton.

HORSTER
Ĉu okazos novaj elektoj?

BILLING
Vi tion ne scias?

HORSTER
Ne, mi ne miksas min en tiujn aferojn.

BILLING
Sed vi do tamen interesiĝas pri la publikaj aferoj, ĉu?

HORSTER
Ne, tiujn mi ne komprenas.

BILLING
Tamen; voĉdoni oni ja devas.

HORSTER
Eĉ tiuj, kiuj ne komprenas la aferon?

BILLING
Komprenas? Kion vi volas diri per tio? La socio estas kvazaŭ ŝipo; ĉiuj devas meti la manon sur la stirilon.

HORSTER
Eble tio estas avantaĝa sur la tero; sed sur ŝipo tio efikus malbone.

HOVSTAD
Estas strange, ke la plimulto de maristoj interesiĝas tiom malmulte pri la aferoj de la lando.

BILLING
Vere strange.

DOKTORO STOCKMANN
Maristoj estas kiel migraj birdoj; Ili sentas sin hejme en sudo kaj en nordo. Sed tial ni aliuloj devas esti tiom pli agemaj, sinjoro Hovstad. Ĉu aperos io komune utila en “La Popola Mesaĝo” morgaŭ?

HOVSTAD
Nenio pri la urbaj aferoj. Sed postmorgaŭ mi intencas enpreni vian artikolon —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj infero, la artikolon! Nun ne, aŭskultu, vi devas atendi pri ĝi.

HOVSTAD
Ĉu? Nun ni havas ja tre bonan spacon, kaj ŝajnas al mi, ke estas la plej oportuna momento —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes; vi eble pravas; sed tamen vi devas atendi. Mi klarigos al vi post iom —

(Petra, en ĉapelo kaj mantelo kaj kun amaseto da kajeroj sub la brako, envenas el la antaŭĉambro.)

PETRA
Bonan vesperon.

DOKTORO STOCKMANN
Bonan vesperon, Petra; jen vi do estas?

(reciprokaj salutoj; Petra demetas la vestaĵojn kaj la kajerojn sur seĝon apud la pordo.)

PETRA
Kaj jen oni sidas komfortante sin, dum mi penegis en mia laboro.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, do partoprenu la komforton ankaŭ vi.

BILLING
Ĉu mi pretigu glaseton por vi?

PETRA
(venas al la tablo) Dankon, mi preferas mem; vi ĉiam faras ĝin tro forta. Sed patro, fakte mi havas leteron por vi. (iras al la seĝo, kie kuŝas la vestaĵoj)

DOKTORO STOCKMANN
Leteron! De kiu?

PETRA
(serĉas en la mantelpoŝo) Mi ricevis ĝin de la poŝtisto ĵus kiam mi eliris —

DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras kaj iras al ŝi renkonte) Kaj nur nun vi ĝin donas!

PETRA
Mi vere ne havis tempon kuri returnen. Bonvolu, jen ĝi estas.

DOKTORO STOCKMANN
(kaptas la leteron) Mi vidu, mi vidu, infano. (rigardas la surskribon) Jes, ĝuste —!

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu estas tiu kiun vi tiel atendis, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes ĝuste; nun mi tuj devas eniri — Kie trovos mi lampon, Katrine? Ĉu denove ne troviĝas lampo en mia ĉambro!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, la lampo estas ja lumanta sur la skribotablo.

DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone. Pardonu momenton —

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

PETRA
Kio do tio estas, patrino?

SINJORINO STOCKMANN
Mi ne scias; la lastajn tagojn li ofte demandis pri la poŝtisto.

BILLING
Supozeble eksterurba paciento —

PETRA
Kompatinda patro; li baldaŭ havos tro multe da laboro. (pretigas sian glason) Ho, bone gustos!

HOVSTAD
Ĉu ankaŭ hodiaŭ vi instruis en la vesperlernejo?

PETRA
(trinketas) Du horojn.

BILLING
Kaj antaŭtagmeze kvar horojn en la instituto —

PETRA
(eksidas ĉe la pordo) Kvin horojn.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj ĉi-vespere vi devas kontrollegi skribajn taskojn, mi vidas.

PETRA
Amaseton, jes.

HORSTER
Aspekte vi havas sufiĉan laboron.

PETRA
Jes; kaj bone. Oni tiam fariĝas tiel kontentige laca.

BILLING
Vi tion ŝatas, ĉu?

PETRA
Jes, ĉar tiam oni poste dormas tiel bone.

MORTEN
Vi certe estas granda pekulino, vi, Petra.

PETRA
Pekulino?

MORTEN
Jes, ĉar vi tiom multe laboras. Sinjoro Rørlund diras, ke laboro estas puno pro niaj pekoj.

EJLIF
(spitblovas moke) Fu, kiel stulta vi estas, ke vi kredas tiaĵon.

SINJORINO STOCKMANN
Nu, nu, Ejlif!

BILLING
(ridas) Jen, bonege.

HOVSTAD
Ĉu vi ne volas multe labori, Morten?

MORTEN
Ne, mi ne volas.

HOVSTAD
Nu, sed kio vi do volas fariĝi en la vivo?

MORTEN
Mi plej ŝatus fariĝi vikingo, mi.

EJLIF
Kaj do vi devus ja esti pagano.

MORTEN
Ja, ja; mi povus ja fariĝi pagano.

BILLING
Mi konsentas kun vi, Morten! Mi diras ĝuste la samon.

SINJORINO STOCKMANN
(faras signon) Ne, certe vi ne faras, sinjoro Billing.

BILLING
Jes, dia morto —! Mi estas pagano, kaj pri tio mi fieras. Atentu, baldaŭ ni estos paganoj, la tuta aro.

MORTEN
Kaj ĉu ni tiam rajtos fari ĉion laŭ nia volo?

BILLING
Jes, vidu, Morten —

SINJORINO STOCKMANN
Eniru nun, knaboj; vi certe devas ion legi por morgaŭ.

EJLIF
Mi povus tamen resti tempeton —

SINJORINO STOCKMANN
Eĉ vi ne; eniru ambaŭ.

(La knaboj diras bonan nokton kaj iras en la ĉambron maldekstre.)

HOVSTAD
Ĉu vi vere opinias, ke malutilas al la knaboj aŭdi tiaĵon?

SINJORINO STOCKMANN
Mi ja ne scias; sed mi ne ŝatas.

PETRA
Jes, sed patrino, mi opinias, ke vere estas malsaĝe de vi.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, povas esti; sed mi tion ne ŝatas; ne en la hejmo.

PETRA
Estas tiom da mensogoj kaj hejme kaj en la lernejo. En la hejmo oni prisilentu, kaj en la lernejo ni devas mensogi antaŭ la infanoj.

HORSTER
Vi devas mensogi, ĉu?

PETRA
Jes, ĉu vi ne scias, ke ni devas prezenti multon, kion ni mem ne kredas?

BILLING
Jes, estas ja tro certe.

PETRA
Se mi havus rimedojn, mi mem starigus lernejon, kaj tie instruiĝus tute alimaniere.

BILLING
Ho ĉu, rimedojn —

HORSTER
Nu, se vi pri tio pensas, fraŭlino Stockmann, vi povos de mi volonte havi ejon. La granda malnova domo de karmemora patro staras ja preskaŭ malplena; tie estas granda manĝosalono sur la teretaĝo —

PETRA
(ridas) Ja, ja, dankon al vi; sed ne efektiviĝos.

HOVSTAD
Ho ne, fraŭlino Petra prefere transiros al la gazetskribantoj, mi pensas. Sed aŭdu, ĉu vi havis tempon iom trarigardi la anglan rakonton, kiun vi promesis traduki por ni?

PETRA
Ne, ankoraŭ ne; sed vi ricevu ĝin en ĝusta tempo.

(Doktoro Stockmann venas de sia ĉambro kun la malfermita letero en la mano.)

DOKTORO STOCKMANN
(svingas la leteron) Jen, nun vi sciu, ke aŭdiĝos novaĵo en la urbo!

BILLING
Novaĵo?

SINJORINO STOCKMANN
Kia novaĵo?

DOKTORO STOCKMANN
Granda malkovro, Katrine!

HOVSTAD
Ĉu?

SINJORINO STOCKMANN
Kiun vi faris?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝuste mi. (paŝas tien kaj reen) Ke ili nun venu, kiel ili kutimas, kaj lasu ilin diri, ke estas kapricoj kaj ideoj de frenezulo. Sed ili gardu sin! Haha, ili gardu sin, mi pensas!

PETRA
Sed, patro, diru do pri kio tio temas.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes, atendu nur iomete, kaj vi sciu ĉion. Imagu se mi nun havus Petron ĉi tie! Jes, jen oni vidas, kiel ni homoj povas ĉirkaŭiri kaj juĝi kiel la plej blindaj talpoj —

HOVSTAD
Kion vi aludas per tio, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
(haltas apud la tablo) Ĉu ne estas komuna opinio, ke nia urbo estas saniga loko?

HOVSTAD
Jes, kompreneble.

DOKTORO STOCKMANN
Eĉ eksterordinare saniga loko, — loko, kiu meritas la plej ardan rekomendon por malsanuloj same kiel por sanaj homoj —

SINJORINO STOCKMANN
Jes sed, kara Tomas —

DOKTORO STOCKMANN
Kaj rekomendi ĝin kaj laŭdi ĝin ni ja faris. Mi skribadis kaj en “La Popola Mesaĝo” kaj en flugfolioj —

HOVSTAD
Nu jes, kaj sekve?

DOKTORO STOCKMANN
Tiu banejo, kiu nomiĝas la arterio de la urbo, kaj ĝia vivnervo kaj — kaj diablo scias kion oni elpensis —

BILLING
“La pulsanta koro de la urbo” mi iam en solena momento permesis al mi —

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, ankaŭ tio. Sed ĉu vi vere scias, kio estas ĉi tiu granda, grandioza, laŭdata banejo, kiu kostis tiom da mono, — ĉu vi scias kio tiu estas?

HOVSTAD
Ne, sed kio ĝi do estas?

SINJORINO STOCKMANN
Nu, kio ĝi estas?

DOKTORO STOCKMANN
La tuta banejo estas pestejo.

PETRA
La banejo, patro!

SINJORINO STOCKMANN
(samtempe) Nia banejo!

HOVSTAD
(same) Sed, sinjoro doktoro —

BILLING
Absolute nekredeble!

DOKTORO STOCKMANN
La tuta banejo estas kalkita venena tombo, mi diras. Sanece danĝerega! Ĉiuj tiuj malpuregaĵoj supre en la Muelejvalo, — ĉio tio kio odoras tiel abomene, — tio infektas la akvon en la kondukaj tuboj al la putodomo; kaj tiu sama venena malpuraĵo sorbiĝas en la plaĝon —

HOVSTAD
— kie la marbanejoj situas?

DOKTORO STOCKMANN
Ĝuste tie.

HOVSTAD
De kio vi scias tion ĉi tiel certe, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
Mi ekzamenis la staton plej eble konscience. Ho, mi longe iris kun suspekto pri io tia. Pasintjare ni havis kelkajn neatenditajn kazojn de malsano inter la vizitantoj ĉe la banejo, — kaj tifaj kaj gastraj —

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere okazis.

DOKTORO STOCKMANN
Tiam ni opiniis, ke la fremduloj kunportis la infekton; sed poste, — vintre, — mi ekhavis aliajn pensojn; kaj mi komencis ekzameni la akvon kiel eble plej zorge.

SINJORINO STOCKMANN
Do estas pri tio, ke vi estis tiom okupata!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi vere povas diri, ke mi estis okupata, Katrine. Sed ĉi tie mankis al mi la necesaj sciencaj helpiloj; kaj mi sendis al la universitato provspecimenojn el la trinkakvo kaj el la marakvo por ekhavi ekzaktan analizon faritan de kemiisto.

HOVSTAD
Kaj ĝin vi nun ricevis?

DOKTORO STOCKMANN
(montras la leteron) Jen mi havas ĝin! Li trovis ĉeeston de putrantaj organikaj materioj en la akvo, — infuzorioj amase. Estas absolute malsanige ĉu uzata interne ĉu ekstere.

SINJORINO STOCKMANN
Estas dia feliĉo, ke vi malkovris tion ĝustatempe.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, en tio vi pravas.

HOVSTAD
Kion vi nun intencas fari, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble plibonigi la aferon.

HOVSTAD
Ĉu tio eblas?

DOKTORO STOCKMANN
Devas esti ebla. Alie la tuta banejo estas neuzebla, — detruita. Sed ne estas katastrofo. Mi klare scias, kion ni devas fari.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, ke vi tenis tion ĉi tiel sekreta.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi kurus ĉirkaŭe en la urbo babilante, antaŭ ol scii certe? Ho ne; tiel freneza mi ne estas.

PETRA
Nu, sed al ni hejme —

DOKTORO STOCKMANN
Eĉ ne al unu sola vivanta animo. Sed morgaŭ vi povos kuri vizite al la “melo” —

SINJORINO STOCKMANN
Sed Tomas do —!

DOKTORO STOCKMANN
Nu do, al avo. Jes, nun li ekhavos ion por primiri, la maljunulo; li ja kredas, ke mi estas freneza en mia kapo; nu ja, estas pluraj kiuj havas la saman opinion, mi rimarkis. Sed nun tiuj bonuloj vidu —; nun ili vidu —! (paŝadas ĉirkaŭe frotante la manojn) Fariĝos ega bruo en la urbo, Katrine. Vi ne povas imagi. La tuta akvotubaro estu refosota.

HOVSTAD
(ekstaras) La tuta akvotubaro —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble. La enlasejo situas tro malalte; oni translokigu ĝin al loko multe pli alta.

PETRA
Kaj tiel vi tamen finfine praviĝas.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi memoras, Petra? Mi skribis kontraŭ ili, kiam ili estis konstruontaj. Sed tiam estis neniu, kiu volis aŭskulti min. Nun, kredu, mi donos al ili plenan salvon; — jes, ĉar mi kompreneble skribis raporton al la banejestraro; ĝi kuŝis preta tutan semajnon; mi nur atendis tiun ĉi. (montras la leteron) Sed nun mi tuj ekspedos ĝin (iras en sian ĉambron kaj revenas kun pakaĵo da paperoj) Jen vidu! Kvar dense skribitajn foliojn! Kaj la letero estu kunmetata. Gazeton, Katrine! Havigu ion al mi por kovraĵo. Bone; jen; donu ĝin al — al —; (stamfas) kiel diable ŝi nomiĝas? Nu, donu ĝin al la servistino; diru, ke ŝi tuj portu ĝin al la magistranto.

(Sinjorino Stockmann iras kun la pakaĵo tra la manĝoĉambro.)

PETRA
Kion vi pensas, ke onklo Petro diros, patro?

DOKTORO STOCKMANN
Kion li do dirus? Li certe estos ĝoja vidante, ke tia grava vero malkovriĝas, mi pensas.

HOVSTAD
Ĉu vi permesas, ke mi faros etan noticon en “La Popola Mesaĝo” pri via malkovro?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vere dankon pro tio.

HOVSTAD
Estas ja dezirinde, ke la publiko sciu plej eble frue.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, certe estas.

SINJORINO STOCKMANN
(revenas) Nun ŝi foriris kun ĝi.

BILLING
Vi fariĝos, je dia morto, la elstarulo de la urbo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
(kontente paŝadas ĉirkaŭen) Ho ĉu; funde mi ja nur faris mian devon. Mi estis bonŝanca trezorfosisto; tio estas la tuto; sed tamen —

BILLING
Hovstad, ĉu vi ne opinias, ke la urbo devus fari procesion por doktoro Stockmann?

HOVSTAD
Tiun ideon mi ĉiuokaze subtenos.

BILLING
Kaj mi parolos kun Aslaksen pri tio.

DOKTORO STOCKMANN
Ne, karaj amikoj, lasu tian arlekenaĵon; mi ne akceptos iujn aranĝojn. Kaj se la banejestraro ekpensus decidi por mi plialtigon de la salajro, mi ne akceptos ĝin. Katrine, mi diras al vi, — mi ne akceptos ĝin.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj vi faras ĝuste, Tomas.

PETRA
(suprenlevas sian glason) Je via sano, patro!

HOVSTAD kaj BILLING
Je via sano, je via sano, sinjoro doktoro.

HORSTER
(tuŝetas glason kun la doktoro) Ke vi havu nur feliĉon el tio ĉi.

DOKTORO STOCKMANN
Dankon, dankon, miaj karaj amikoj! Mi estas elkore ĝoja —; ho, estas tamen benate scii pri si mem, ke oni faris sin meritinda por sia naskiĝurbo kaj siaj kuncivitanoj. Hura, Katrine!

(Li kaptas ŝin per ambaŭ manoj ĉirkaŭ la kolo kaj turniĝadas kun ŝi. Sinjorino Stockmann krias kaj kontraŭbatalas. Ridado, aplaŭdado kaj huraoj por la doktoro. La knaboj elmetas siajn kapojn ĉe la pordo.)

DUA AKTO

(La sidĉambro de la doktoro. La pordo de la manĝoĉambro estas fermita. Antaŭtagmeze.)

SINJORINO STOCKMANN
(Kun sigelita letero en la mano venas de la manĝoĉambro, iras al la antaŭa pordo dekstre kaj enrigardas.) Ĉu vi estas hejme, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
(interne) Jes, mi ĵus revenis. (venas) Ĉu estas io?

SINJORINO STOCKMANN
Letero de via frato. (donas ĝin al li)

DOKTORO STOCKMANN
Aha, ni rigardu. (daŭre legas murmurante) Hm —

SINJORINO STOCKMANN
Kion li do diras?

DOKTORO STOCKMANN
(metas la paperojn en la poŝon) Ne, li nur skribas, ke li mem vizitos nin tagmeze.

SINJORINO STOCKMANN
Do memoru, ke vi tiam estu hejme.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ja povos; ĉar mi jam finis miajn antaŭtagmezajn vizitojn.

SINJORINO STOCKMANN
Vere mi estas scivola aŭdi kiel li konsideras la aferon.

DOKTORO STOCKMANN
Eble li ne ŝatas, ke estas mi kaj ne li mem, kiu faris la malkovron.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, ĉu ankaŭ vi tion timas?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, funde li kompreneble fariĝos ĝoja. Sed tamen —; Petro tiel diable timas, ke aliaj homoj ol li mem, faras ion por la bono de la urbo.

SINJORINO STOCKMANN
Sed sciu, Tomas, — vi devus esti tiel ĝentila, ke vi dividu la honoron kun li. Ĉu oni ne povus diri, ke estas li, kiu unue metis vin sur la spuron —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, egale por mi. Se mi nur sukcesos rebonigi la aferon.

MALJUNA MORTEN KIIL
(enmetas la kapon ĉe la antaŭĉambra pordo, ĉirkaŭrigardas ekzamene, ridas kaŝe kaj demandas ruze) Ĉu estas — estas vero?

SINJORINO STOCKMANN
(al li renkonte) Patro, — ĉu estas vi!

DOKTORO STOCKMANN
Jen, jen, bopatro; bonan matenon, bonan matenon!

SINJORINO STOCKMANN
Ho, sed envenu do.

MORTEN KIIL
Jes, se estas vero; ĉar alie mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN
Kio estas vero?

MORTEN KIIL
Tiu stultaĵo pri la akvosistemo. Ĉu ĝi estas vero?

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble estas vero. Sed kiel vi sciiĝis pri tio?

MORTEN KIIL
(envenas) Petra enkuris, kiam ŝi iris al la lernejo —

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ŝi faris?

MORTEN KIIL
Jes ja; kaj ŝi rakontis —. Mi pensis, ke ŝi volis nur ridindigi min; sed tia Petra ja ne estas.

DOKTORO STOCKMANN
Ne, kiel vi povus pensi tiaĵon!

MORTEN KIIL
Ho, oni fidu neniun; oni povas esti ridindigata antaŭ ol oni scias. Sed tio tamen do estas vero, ĉu?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, efektive tiel estas. Eksidu nun, bopatro. (sidigas lin en la sofon) Kaj ĉu ne estas vera feliĉo por la urbo —?

MORTEN KIIL
(baraktas kun la ridado) Feliĉo por la urbo?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ke mi faris tiun malkovraĵon ĝustatempe —

MORTEN KIIL
(kiel antaŭe) Ja ja ja! — Sed neniam mi imagis, ke vi volis fari arlekenaĵon pri via propra samsanga frato.

DOKTORO STOCKMANN
Arlekenaĵon!

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara patro —

MORTEN KIIL
(ripozigas la manojn kaj la mentonon sur la bastonbutonon kaj palpebrumas ruze al la doktoro) Kiel efektive estis? Ĉu ne iuj bestoj enrampis en la akvotubojn?

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes, infuzorioj.

MORTEN KIIL
Kaj eĉ multaj tiaj bestoj envenis, diris Petra. Enorma amaso.

DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; ili povas ĉeesti en centmiloj.

MORTEN KIIL
Sed neniu povas vidi ilin, — ĉu ne estas tiel?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, vidi ilin oni ne povas.

MORTEN KIIL
(silente klukridante) Jeno estas, diablo portu min, la plej bona, kion mi ĝis nun aŭdis pri vi.

DOKTORO STOCKMANN
Kiel? Kio?

MORTEN KIIL
Sed neniel vi povos kredigi tiaĵon al la magistranto.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ni vidos.

MORTEN KIIL
Ĉu vi imagas lin tiel freneza?

DOKTORO STOCKMANN
Mi esperas, ke la tuta urbo estas tiel freneza.

MORTEN KIIL
La tuta urbo! Jes, povas esti. Sed tion ili meritas; tio servu al ili bone. Ili estus tiom pli saĝaj ol ni maljunuloj. Ili hundbalotis min el la urba konsilantaro. Jes, tiel mi diras; ĉar ili balotis pri mi kiel pri hundo. Sed nun ili ekhavos. Faru arlekenaĵon pri ili, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN
Sed bopatro —

MORTEN KIIL
Nur arlekenaĵon, mi diras. (ekstaras) Se vi kapablas tion fari, tiel ke la magistranto kaj liaj amikoj kuros ĉirkaŭe nur flarante sian propran odoron, mi surloke donos cent kronojn al la malriĉuloj.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, tio estas ja ĝentila.

MORTEN KIIL
Jes, mi ja ne havas multe por disponi, vi scias; sed se vi tion kapablas, mi pensos pri la mizeruloj per kvindek kronoj julvespere.

(Redaktoro Hovstad venas de la antaŭĉambro.)

HOVSTAD
Bonan matenon! (haltas) Ho, pardonu —

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne. Envenu; envenu.

MORTEN KIIL
(denove klukridas) Li! Ĉu ankaŭ li partoprenas?

HOVSTAD
Kion vi aludas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble, li partoprenas.

MORTEN KIIL
Ĉu mi ne tion pensus! Estos enmetata en la gazetojn. Jes, vi estas vere la ĝusta, Stockmann. Sed faru vian kabalon; nun mi foriros.

DOKTORO STOCKMANN
Ho ne; restu iomete, bopatro.

MORTEN KIIL
Ne, nun mi foriros. Kaj eltrovu kiel eble plej multajn arlekenaĵojn; diable, tion vi ne estu farinta por nenio.

(Li eliras; Sinjorino Stockmann akompanas lin eksteren.)

DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Imagu, — la maljunulo kredas eĉ ne unu vorton el tio ĉi pri la akvoliverejo.

HOVSTAD
Ĉu estis tiu afero —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tiu ni parolis. Kaj eble estas koncerne la samon, ke ankaŭ vi venas?

HOVSTAD
Jes, estas pri ĝi. Ĉu vi havas liberan momenton, sinjoro doktoro?

DOKTORO STOCKMANN
Tiom longe kiom vi deziras, kara.

HOVSTAD
Ĉu vi ricevis respondon de la magistranto?

DOKTORO STOCKMANN
Ankoraŭ ne. Li venos post iom.

HOVSTAD
Mi iom pensis pri la afero de post hieraŭ vespere.

DOKTORO STOCKMANN
Nu ja?

HOVSTAD
Por vi kiu estas kuracisto kaj sciencisto, tiu afero pri la akvoliverejo gravas en si mem. Mi aludas, ke vi ne pensas, ke la afero estas ligita kun multaj aliaj aferoj.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kiel —? Ni eksidu, kara. — Tie en la sofon.

(Hovstad eksidas en la sofon, la doktoro en apogseĝon aliflanke de la tablo.)

DOKTORO STOCKMANN
Nu? Vi do opinias —?

HOVSTAD
Vi diris hieraŭ, ke la putra akvo venas de malpuraĵoj en la grundo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝi venas sendube de tiu venena marĉo supre en la Muelejvalo.

HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro, sed mi opinias, ke ĝi venas de tute alia marĉo.

DOKTORO STOCKMANN
Kiu marĉo tiu do estus?

HOVSTAD
La marĉo en kiu nia tuta komunuma vivo kuŝas putrante.

DOKTORO STOCKMANN
Sed, diable, sinjoro Hovstad, kia babilado estas tiu?

HOVSTAD
Ĉiuj aferoj de la urbo estas iom post iom transprenitaj de la aro de publikaj oficistoj —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, oficistoj ili ja ne ĉiuj estas.

HOVSTAD
Ne, sed tiuj, kiuj ne estas oficistoj, ili almenaŭ estas la amikoj kaj subtenantoj de la oficistoj; estas ĉiuj riĉuloj, ĉiuj tiuj kun la malnovaj respektataj nomoj en la urbo; estas tiuj, kiuj estras kaj regas super ni.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tiuj homoj vere havas kaj kapablon kaj sperton.

HOVSTAD
Ĉu ili montris kapablon kaj sperton, kiam ili lokigis la akvotubon tien, kie ĝi nun kuŝas?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, tio kompreneble estis granda stultaĵo de ili. Sed tio ja nun pliboniĝos.

HOVSTAD
Ĉu vi kredas, ke iros tiel glate?

DOKTORO STOCKMANN
Glate aŭ ne glate, — farenda ĝi tamen estas.

HOVSTAD
Jes, se la gazetaro prenos la taskon.

DOKTORO STOCKMANN
Neniam fariĝos necese, kara. Mi estas certa, ke mia frato —

HOVSTAD
Pardonu al mi, sinjoro doktoro, sed mi diras al vi, ke mi volas trakti la aferon.

DOKTORO STOCKMANN
En la gazeto?

HOVSTAD
Jes. Kiam mi transprenis “La Popolan Mesaĝon”, mia intenco estis, ke mi rompu tiun rondon de obstinaj reakciuloj, kiuj posedas la tutan potencon.

DOKTORO STOCKMANN
Sed vi ja mem rakontis al mi kiel tio finiĝis; vi ja tiel preskaŭ ruinigis la gazeton.

HOVSTAD
Jes, tiam mi devis refi velojn, vere. Ĉar danĝero estis, ke ni ne havus banejon, se tiuj homoj falus. Sed nun ni havas ĝin, kaj ni povas malhavi la altajn sinjorojn.

DOKTORO STOCKMANN
Malhavi, jes; sed ni tamen ŝuldas al ili grandan dankon.

HOVSTAD
Tion ni ja rekonos, kiel decas. Sed gazetisto de mia popoleca inklino ne povas malkapti tian ŝancon kiel tiun ĉi. Ni devas skui tiun miton pri la neerarpovaj estrantoj. Tiaĵojn oni devas elradikigi kiel ĉiaspecajn superstiĉojn.

DOKTORO STOCKMANN
Pri tio mi tutkore samopinias kun vi, sinjoro Hovstad; se estas superstiĉo, do forigu ĝin!

HOVSTAD
La magistranto mi ja nevolonte tuŝus, ĉar li ja estas via frato. Sed certe vi opinias kiel mi, ke la vero antaŭas ĉiujn aliajn konsiderojn.

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble. (forte) Jes, sed — Jes, sed —!

HOVSTAD
Vi ne havu malbonan opinion pri mi. Mi estas nek pli profitema nek pli potencavida ol la plimulto de homoj.

DOKTORO STOCKMANN
Sed kara, — kiu pensas tiel?

HOVSTAD
Mi devenas el simplaj homoj, kiel vi scias; kaj mi havis sufiĉan okazon vidi, kion la bazaj tavoloj de la socio bezonas. Kaj tio estas partopreni la estradon de la publikaj aferoj, sinjoro doktoro. Tio estas kio evoluigas la kapablojn, la sciojn kaj la memkonsciecon —

DOKTORO STOCKMANN
Tion mi bonege komprenas —

HOVSTAD
Jes, — kaj tial mi pensas, ke ĵurnalisto prenas sur sin pezan respondecon, se li ne profitas de avantaĝa situacio por liberigi la plimulton, la simplulojn, la subprematojn. Mi bone scias, — ke inter la superuloj ili nomos tion ribeligo kaj tiaĵojn; sed ili faru kiel al ili plaĉas. Kiam mi mem havas mian puran konsciencon, jen —

DOKTORO STOCKMANN
Ĝuste tio, jes! ĝuste tio, kara sinjoro Hovstad. Sed tamen — diable —! (Iu frapas.) Envenu!

(Presisto Aslaksen ĉe la pordo de la antaŭĉambro. Li estas simple sed konvene vestita, nigre, kun blanka, iomete kunĉifita koltuko, kaj kun gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano.)

ASLAKSEN
(salutas kapkline) Pardonu, sinjoro doktoro, ke mi estas tiel aŭdaca —

DOKTORO STOCKMANN
(ekstaras) Jen, jen, — presisto Aslaksen!

ASLAKSEN
Jes, ĝuste, sinjoro doktoro.

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu min vi serĉas, Aslaksen?

ASLAKSEN
Ne, tute ne; mi ne sciis, ke ni renkontiĝus ĉi tie. Estas la doktoro mem —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, per kio mi servu?

ASLAKSEN
Ĉu estas vero, kion mi aŭdis de sinjoro Billing, ke la doktoro intencas havigi al ni pli bonan akvoliverejon?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, por la banejo.

ASLAKSEN
Bone; tion mi komprenas. Do mi venas por diri, ke tiun aferon mi volas subteni el ĉiuj fortoj.

HOVSTAD
(al la doktoro) Jen vi vidas!

DOKTORO STOCKMANN
Mi kore dankas vin pro tio! Sed —

ASLAKSEN
Ĉar estus eble bezonate havi nin etburĝojn subtenantaj dorse. Ni kvazaŭ konsistigas kompaktan plimulton en la urbo, — kiam ni vere volas. Kaj estas ĉiam bone havi la plimulton kun si, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Senduba vero; sed mi tute ne komprenas, ke ĉi tie apartaj aranĝoj estus necesaj. Ŝajnas al mi, ke tia simpla afero —

ASLAKSEN
Nu ja, povus tamen esti bone; ĉar mi konas la lokajn aŭtoritatulojn sufiĉe bone; la potenculoj ne volonte akceptas proponojn venantajn de aliuloj. Kaj tial mi pensas, ke ne estus malavantaĝe, ke ni faru iometan manifestacion.

HOVSTAD
Ĝuste tio, jes.

DOKTORO STOCKMANN
Manifestacion vi diras? Nu, kiel vi do volas manifestacii?

ASLAKSEN
Kompreneble tre modere, sinjoro doktoro; mi ĉiam estas laŭeble modera; ĉar modereco estas la unua deco de civitano, — laŭ mia opinio.

DOKTORO STOCKMANN
Pri tio vi ja estas konata, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Jes, mi kuraĝas tion diri. Kaj tiu afero pri la akvoliverejo, ĝi estas ege grava por ni etburĝoj. Aspekte la banejo fariĝos kvazaŭ eta orminejo por la urbo. Estas pere de la banejo, ke ni ĉiuj vivas, kaj precipe ni domposedantoj. Tial ni ja volonte subtenas la institucion per ĉiuj fortoj. Kaj ĉar mi ja estas estro de la asocio de domposedantoj —

DOKTORO STOCKMANN
Jes —?

ASLAKSEN
— kaj ĉar mi aldone estas agento por la asocio por modereco, — ja, la doktoro certe scias, ke mi agadas por la moderecmovado?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kompreneble.

ASLAKSEN
Nu, — sekve mi kompreneble renkontas multajn homojn. Kaj ĉar mi estas konata por esti prudenta kaj lojala civitano, kiel la doktoro mem diris, mi ja havas certan influon en la urbo, — iun potencon, — se mi mem tion diru.

DOKTORO STOCKMANN
Tion mi scias tre bone, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Jes, jes — tial estus por mi facila afero starigi iun manifeston, se estus bezone.

DOKTORO STOCKMANN
Manifeston, vi diras?

ASLAKSEN
Jes, iun dankadreson de la civitanoj de la urbo, pro tio ke vi antaŭenportis tiun ĉi komune gravan aferon. Kompreneble ni devas ĝin vortumi en la plej deca modereco, ke ĝi ne ofendos la aŭtoritatulojn kaj tiujn, kiuj cetere havas la potencon. Kaj se ni estos singardaj pri tio, neniu povos ofendiĝi, mi pensas?

HOVSTAD
Nu, eĉ se ili ne tion ŝatus —

ASLAKSEN
Ne, ne, ne; neniun ofendon kontraŭ la aŭtoritatuloj, sinjoro Hovstad. Neniun opozicion kontraŭ homoj, kiuj staras al ni tiel proksime. Da tiaj spertoj mi rikoltis sufiĉe dum miaj tagoj; kaj el tio ankaŭ neniam venos io bona. Sed prudentaj kaj sinceraj eldiroj de civitano ne devas al li esti rifuzataj.

DOKTORO STOCKMANN
(agitas lian manon) Mi preskaŭ ne povas diri al vi, Aslaksen, kiel kore ĝojigas min trovi tiun subtenon inter miaj kuncivitanoj. Mi estas tiel ĝoja, — tiel ĝoja! Aŭdu; ĉu ne glaseton da ŝereo? Ĉu!

ASLAKSEN
Ne, multan dankon; mi neniam gustumas tiajn alkoholaĵojn.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, sed glason da biero do; kion vi diras?

ASLAKSEN
Dankon, ankaŭ ne, sinjoro doktoro; mi nenion prenas tiel frue en la tago. Sed nun mi volas eliri en la urbon kaj paroli kun kelkaj el la domposedantoj kaj pretigi la etoson.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, estas senmezure ĝentile de vi, sinjoro Aslaksen; sed mi ne povas igi en mian kapon, ke ĉiuj tiuj aranĝoj estus necesaj; mi pensas, ke la afero iros glate de si mem.

ASLAKSEN
La aŭtoritatuloj laboras iom mallerte, sinjoro doktoro. Jes, Dio pardonu, mi tion ne diras por mallaŭdi ilin —

HOVSTAD
Morgaŭ ni pelĉasos ilin en la gazeto, Aslaksen.

ASLAKSEN
Sed ne tro senbride, sinjoro Hovstad. Antaŭeniru kun modereco, aŭ vi ne sukcesos movi ilin el la loko; fidu mian konsilon; ĉar mi rikoltis spertojn en la lernejo de la vivo. — Nu ja, mi diru adiaŭ al la doktoro. Vi nun scias, ke almenaŭ ni etburĝoj staras malantaŭ vi kiel muro. Vi havas la kompaktan plimulton ĉe via flanko, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Dankon pro tio, mia kara sinjoro Aslaksen. (prezentas al li la manon) Adiaŭ, adiaŭ!

ASLAKSEN
Ĉu vi kuniras al la presejo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD
Mi venos poste; restas ankoraŭ io por decidi.

ASLAKSEN
Bone, bone.

(Li salutas kaj eliras; doktoro Stockmann sekvas lin eksteren en la antaŭĉambron.)

HOVSTAD
(je enveno de la doktoro) Nu, kion vi nun diras, sinjoro doktoro? Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas la tempo por aerumi kaj iom agiti ĉi tie en tiu kovarda malkuraĝeco kaj malvigleco?

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi aludas al presisto Aslaksen?

HOVSTAD
Jes, mi faras. Li estas unu el tiuj, kiuj staras en la marĉo — tia honesta homo kia li cetere estas. Kaj tiaj estas la plimulto ĉi tie ĉe ni; ili iras kliniĝante kaj svingante al ambaŭ flankoj; pro nuraj konsideroj kaj hezitemo ili neniam kuraĝas fari plenan paŝon.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed Aslaksen estis ja kore bonvola, ŝajnas al mi.

HOVSTAD
Estas unu sinteno, kiun mi pli alte taksas; kaj tio estas stari kiel fidinda, konfidema homo.

DOKTORO STOCKMANN
Mi komplete samopinias kun vi.

HOVSTAD
Tial mi nun volas kapti la ŝancon kaj provi, ĉu mi povus instigi la bonvolemulojn foje montri kuraĝon. La kulto de aŭtoritato devas esti elradikiĝata en la urbo. Pri tiu nepardoneble granda eraro pri la akvoliverejo ni devas informi ĉiujn voĉdonrajtulojn.

DOKTORO STOCKMANN
Bone; se vi opinias, ke estas por la bono de la komunumo, do faru; sed ne antaŭ ol mi parolis kun mia frato.

HOVSTAD
Mi tamen pretskribos redakcian artikolon dume. Kaj se la magistranto ne volas antaŭenigi la aferon —

DOKTORO STOCKMANN
Ho, kiel vi povas imagi tion?

HOVSTAD
Estas imageble. Kaj tiam —?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiam mi promesas al vi —; aŭdu, — tiam vi povos presigi mian artikolon, — enpreni ĝin tuta kaj kompleta.

HOVSTAD
Ĉu mi rajtos? Ĉu decidite?

DOKTORO STOCKMANN
(prezentas al li la manuskripton) Jen ĝi estas; prenu ĝin kun vi; ne malutilos, ke vi tralegu ĝin; kaj vi redonu ĝin al mi poste.

HOVSTAD
Bone, bone; mi faros. Kaj nun adiaŭ, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Adiaŭ, adiaŭ. Jes, vi vidos, ke iros glate, sinjoro Hovstad, — vere glate!

HOVSTAD
Hm, — ni vidos. (Li salutas kaj eliras tra la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la manĝoĉambron) Katrine —! Nu, Petra, ĉu vi venis hejmen?

PETRA
(envenas) Jes, mi ĵus venis de la lernejo.

SINJORINO STOCKMANN
(venas) Ĉu li ankoraŭ ne venis?

DOKTORO STOCKMANN
Petro? Ne. Sed mi multe parolis kun Hovstad. Li estas tute kaptita de mia malkovro. Jes, ĉar sciu, ke ĝi estas multe pli grava, ol mi unue pensis. Kaj li ankaŭ metis sian gazeton por mia bezono, se fariĝos necese.

SINJORINO STOCKMANN
Sed ĉu vi opinias, ke tio estos bezonata?

DOKTORO STOCKMANN
Ho, tute ne. Sed almenaŭ estas fieriga konscio, ke oni havas la liberalan, sendependan gazetaron ĉe sia flanko. Jes, kaj imagu — mi havis viziton de la estro de la asocio de domposedantoj.

SINJORINO STOCKMANN
Nu? Kaj kion li volis?

DOKTORO STOCKMANN
Ankaŭ subteni min. Ĉiuj volas ili subteni min, se estos necese. Katrine, — ĉu vi scias kion mi havas malantaŭ mi?

SINJORINO STOCKMANN
Malantaŭ vi? Ne; kion vi do havas malantaŭ vi?

DOKTORO STOCKMANN
La kompaktan plimulton.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vere? Ĉu estas bone por vi, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi opinius, ke estas bone! (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) Ja, bona Dio, kiel ĝojige estas stari tiel en frata ligo kune kun siaj samurbanoj!

PETRA
Kaj fari tiom bonan kaj utilan, patro!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj krome por mia propra hejmurbo!

SINJORINO STOCKMANN
Oni sonorigas.

DOKTORO STOCKMANN
Do ni certe havas lin. — — (Oni frapas.) Bonvole envenu!

LA MAGISTRANTO
(venas de la antaŭĉambro) Bonan matenon.

DOKTORO STOCKMANN
Bonvenon, Petro!

SINJORINO STOCKMANN
Bonan matenon, bofrato. Kiel vi fartas?

LA MAGISTRANTO
Dankon; nu, iel. (al la doktoro) Hieraŭ post oficejaj horoj mi ricevis de vi artikolon rilate la akvokondiĉojn ĉe la banejo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi legis ĝin?

LA MAGISTRANTO
Jes, mi faris.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj kion vi sekve diras pri tiu afero?

LA MAGISTRANTO
(kun rigardo flanken) Hm —

SINJORINO STOCKMANN
Venu, Petra. (Ŝi kaj Petra iras en la ĉambron maldekstre.)

LA MAGISTRANTO
(post ioma paŭzo) Ĉu estis necese fari tiujn ekzamenojn malantaŭ mia dorso?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiom longe kiom mi nenion certe sciis, mi —

LA MAGISTRANTO
Kaj nun vi opinias, ke vi scias?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, pri tio vi ja mem nun konvinkis vin.

LA MAGISTRANTO
Ĉu vi intencas meti tiun ĉi dokumenton antaŭ la banejan estraron kvazaŭ oficialan dokumenton?

DOKTORO STOCKMANN
Jes ja. Ion oni devas ja fari pri la afero; kaj tion urĝe.

LA MAGISTRANTO
Vi uzas, kiel kutime, fortajn parolmanierojn en via traktaĵo. Inter alie vi diras, ke tio, kion ni ofertas al niaj bangastoj, estas permanenta venenigo.

DOKTORO STOCKMANN
Jes sed, Petro, ĉu ĝi povas alimaniere nomiĝi? Pensu nur, — venena akvo por interna same kiel por ekstera uzo! Kaj tio al kompatindaj, malsanaj homoj, kiuj bonfide serĉas sanon ĉe ni, kaj kiuj pagas multekoste por regajni sian sanon!

LA MAGISTRANTO
Kaj jen vi en via postulato venas per via dedukto al la rezulto, ke ni devas fosi novan kloakon, kiu prenu la fiaĵojn de la Muelejvalo, kaj ke la akvotubo devas esti alie lokigata.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu vi do scias pri alia solvo? Mi ne.

LA MAGISTRANTO
Antaŭtagmeze mi faris viziteton al la urba inĝeniero. Kaj al li mi menciis — tiel duone ŝerce — tiujn laborojn, kvazaŭ ion, kion ni devas pripensi iam en la estonteco.

DOKTORO STOCKMANN
Iam en la estonteco!

LA MAGISTRANTO
Li ridetis de mia supozata ekstravaganco — kompreneble. Ĉu vi faris al vi la maloportunon pripensi kiom la proponitaj ŝanĝoj eble kostus? Laŭ la informoj, kiujn mi ricevis, la elspezoj verŝajne sumiĝus al pluraj ĉentmiloj da kronoj.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu fariĝus tiom multekoste?

LA MAGISTRANTO
Jes. Kaj post tio sekvas la plej malbona. La laboro daŭrus minimuman tempospacon de du jaroj.

DOKTORO STOCKMANN
Du jaroj, vi diras? Tutaj du jaroj?

LA MAGISTRANTO
Minimume. Kaj kion ni dume faru pri la banejo? Ĉu ni fermu ĝin? Jes, tion ni devus. Aŭ ĉu vi opinias, ke iuj vizitos nin, kiam la onidiro disvastiĝos, ke la akvo estas malsaniga?

DOKTORO STOCKMANN
Sed, Petro, tia ĝi ja estas.

LA MAGISTRANTO
Kaj ĉio tio nun, — ĝuste nun, kiam la institucio estas en progreso. Ankaŭ la najbaraj urboj havas certajn kondiĉojn por fariĝi serĉataj banlokoj. Ĉu vi ne pensas, ke ili tuj ekagu por direkti la fluon de fremduloj al si? Jes, tute sendube. Kaj jen ni starus tie; ni devus verŝajne fermi la tutan multekostan institucion; kaj jen vi ruinigus vian hejmurbon.

DOKTORO STOCKMANN
— ruinigus —!

LA MAGISTRANTO
Estas sole pere de la banejo, ke la urbo havas ian notindan estontecon. Tion vi ja certe komprenas same bone kiel mi.

DOKTORO STOCKMANN
Sed kion vi elpensu, ke oni faru?

LA MAGISTRANTO
El via traktaĵo mi ne povis konvinkiĝi, ke la akvokondiĉoj ĉe la banejo estas tiel krizaj, kiel vi ilin prezentas.

DOKTORO STOCKMANN
Ili estas eĉ pli krizaj! Aŭ ili almenaŭ fariĝos tiaj en la somero. Kiam la vetero fariĝos varma.

LA MAGISTRANTO
Kiel mi jam diris, mi opinias ke vi konsiderinde troigas. Kapabla kuracisto devas scii fari siajn disponojn, — li devas scii kiel preventi malutilajn efikojn kaj forigi ilin, se ili evidente aperus.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj sekve —? Kio poste?

LA MAGISTRANTO
La establita akvoliverejo ĉe la banejo nun ja estas fakto, kaj devas kompreneble esti traktata kiel tia. Sed kredeble la direkcio siatempe ne volos esti neinklina preni en konsideron, ĉu kun akceptindaj financaj oferoj estus eble realigi kelkajn plibonigojn.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi opinias, ke mi iam akceptus tian ruzaĵon!

LA MAGISTRANTO
Ruzaĵon?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, estus ruzaĵo, — trompo, mensogo, rekta krimo kontaŭ la publiko, kontraŭ la tuta komunumo!

LA MAGISTRANTO
Kiel mi antaŭe diris, mi ne povis al mi alproprigi la konvinkon, ke estas iu vere superpenda danĝero.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi povis! Io alia ne eblas. Mia prezento estas tiel frapante vera kaj ĝusta, tion mi scias! Kaj vi tre bone komprenas, Petro; sed vi nur ne volas tion konfesi. Estis vi, kiu akceptigis, ke kaj la banejaj konstruaĵoj kaj la akvoliverejo fariĝis lokigitaj, kie ili nun situas; kaj estas tiu, — estas tiu fatala eraro, kiun vi ne volas konfesi. Pa, — ĉu vi opinias, ke mi ne travidas vin?

LA MAGISTRANTO
Kaj eĉ se tiel estus? Se mi per ia konsideremo gardas mian prestiĝon, tio okazas por la bono de la urbo. Sen morala aŭtoritato mi ne povas estri kaj konduki la aferojn tiel, kiel mi tion konsideras plej praktike por la bono de la tuto. Tial, — kaj el diversaj aliaj kialoj, — estas grave por mi, ke via prezentaĵo ne direktiĝas al la direkcio de la banejo. Ĝi devas esti retenata pro konsidero al la komuna bono. Mi iom poste metos la aferon sub diskuto, kaj ni agu plej eble efike en plena silento; sed nenio, — eĉ neniu vorto devas veni al la scio de la publiko en tiu ĉi fatala afero.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, tion vi ne povas malhelpi, mia kara Petro.

LA MAGISTRANTO
Devas esti kaj estu malhelpota.

DOKTORO STOCKMANN
Neeblas, mi diras; tro multaj jam konas ĝin.

LA MAGISTRANTO
Konas ĝin! Kiuj? Do ne tiuj sinjoroj en “La Popola Mesaĝo” —?

DOKTORO STOCKMANN
Ho jes; ankaŭ ili. La liberala sendependa gazetaro certe zorgos pri tio, ke vi faru vian devon.

LA MAGISTRANTO
(post mallonga paŭzo) Vi estas senmezure senprudenta homo, Tomas. Ĉu vi ne pripensis la konsekvencojn, kiujn tio povos havi por vi mem?

DOKTORO STOCKMANN
Konsekvencojn? Konsekvencojn por mi?

LA MAGISTRANTO
Por vi kaj por la viaj, jes.

DOKTORO STOCKMANN
Kion diable tio signifas?

LA MAGISTRANTO
Mi pensas, ke mi ĉiam montris min kiel serveman kaj helpeman fraton al vi.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi faris; kaj pro tio mi dankas vin.

LA MAGISTRANTO
Mi ne petas. Iel mi ja ankaŭ devis — pro mi mem. Estis ĉiam mia espero, ke mi iomete bridus vin, kiam mi helpis vin plibonigi vian ekonomian staton.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu? Ĉu nure pro vi mem —!

LA MAGISTRANTO
Parte, mi diras. Estas malagrable por publika oficisto, ke lia plej proksima parenco foje kaj foje kompromitas sin.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi opinias, ke mi faras?

LA MAGISTRANTO
Jes, bedaŭrinde, vi faras, sen via propra scio. Vi havas maltrankvilan, bataleman, ribeleman animon. Kaj ankaŭ vian malfeliĉan emon skribi publike pri ĉiuj eblaj kaj neeblaj aferoj. Post subita ideo, — tuj vi skribas gazetartikolon aŭ tutan broŝuron pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas ja la devo de civitano konigi al la publiko novan ideon, kiun li ekhavis!

LA MAGISTRANTO
Ho, la publiko tute ne bezonas novajn pensojn. Al la publiko plej bone servas la malnovaj, bonaj, aprobitaj ideoj, kiujn ĝi jam havas.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi tiel rekte diras!

LA MAGISTRANTO
Jes, iam mi do devas paroli rekte al vi. Ĝis nun mi provis eviti tion, ĉar mi scias, kiel iritema vi estas; sed nun mi devas diri al vi la veron, Tomas. Vi ne havas imagon kiom vi malutilas al vi mem per via impeta konduto. Vi plendas pri la aŭtoritatuloj, jes eĉ pri la registaro, — kritikaĉas ĝin, — pretendas, ke vi estas neglektita, persekutata. Sed ĉu vi povas ion alian atendi, — tia trudema homo, kia vi estas.

DOKTORO STOCKMANN
Nu do, — ĉu mi ankaŭ estas trudema?

LA MAGISTRANTO
Jes, Tomas, vi estas tre malfacila homo por kunlaboro. Tion mi spertis. Vi transpaŝas ĉiujn konsiderojn; aspekte vi tute forgesas, ke estas mi, kiun vi povas danki pro la ofico ĉi tie kiel baneja kuracisto —

DOKTORO STOCKMANN
Al tiu mi estis la sole ĝusta! Mi kaj neniu alia! Mi estis la unua, kiu vidis, ke la urbo povis fariĝi floranta banloko; kaj tiam mi estis la sola, kiu tion vidis. Mi staris sola kaj luktis por la ideo dum multaj jaroj; kaj mi skribis kaj skribis —

LA MAGISTRANTO
Sendube. Sed tiam la ĝusta tempo ankoraŭ ne prezentis sin; nu, pri tio vi tie norde en via forejo ne povis juĝi. Sed kiam la oportuna momento venis, tiam mi — kaj la aliuloj — prenis la aferon en niajn manojn —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj sekve vi fuŝis mian belan planon. Ho ja, montriĝas efektive nun, kiaj saĝaj uloj vi estis!

LA MAGISTRANTO
Laŭ mia supozo montriĝas nun nur, ke vi denove bezonas elfluon por via batalemo. Vi volas venki viajn superulojn; — estas ja via ĉiama kutimo. Vi ne toleras iun aŭtoritatulon super vi; vi strabas malkontente al ĉiu, kiu okupas superan publikan pozicion; vi rigardas lin kiel personan malamikon, — kaj tuj ĉiuj atakiloj estas same bonaj por vi. Sed nun mi atentigis vin, kio staras riske por la tuta urbo, — kaj sekve ankaŭ por mi. Kaj tial mi diras al vi, Tomas, ke mi ne cedas en la postulo, kiun mi nun intencas starigi al vi.

DOKTORO STOCKMANN
Kia postulo estas tiu?

LA MAGISTRANTO
Ĉar vi estis tiel babilema, ke vi menciis tiun delikatan aferon por nekoncernantuloj, kvankam ĝi devus esti konservata kiel sekreto de la direkcio, ni kompreneble ne povas silentigi la aferon. Ĉiuspecaj onidiroj disvastiĝos ĉirkaŭen, kaj la maliculoj inter ni volos nutri la onidirojn per ĉiuspecaj aldonaĵoj. Tial fariĝas necese, ke vi publike kontraŭdiru tiajn onidirojn.

DOKTORO STOCKMANN
Mi! Kiel? Mi ne komprenas vin.

LA MAGISTRANTO
Estas atendata, ke vi post novaj ekzamenoj venos al la rezulto, ke la afero eĉ ne proksimume estas tiel danĝera aŭ kriza, kiel vi en la unua momento imagis al vi.

DOKTORO STOCKMANN
Aha, — do tion vi atendas!

LA MAGISTRANTO
Plue oni atendas, ke vi nutras kaj publike esprimas tiun konfidon al la estraro, ke ĝi profunde kaj konscience volas okazigi ĉion necesan por plibonigi eblajn difektojn.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed tion vi neniam povos fari, tiom longe kiom vi faras fuŝadon kaj flikaĵon. Tion mi diras al vi, Petro; kaj tio estas mia klara kaj serioza konvinko —!

LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto vi ne rajtas nutri iun apartan konvinkon.

DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Ne rajtas —?

LA MAGISTRANTO
Kiel funkciisto, mi diras. Kiel privata persono, — kompreneble, tio estas alia afero. Sed kiel subordigita funkciisto ĉe la banejo vi ne rajtas esprimi iun konvinkon, kiu kontraŭas tiun de viaj superuloj.

DOKTORO STOCKMANN
Tio troas! Mi, kiel kuracisto, kiel sciencisto, ne rajtus —!

LA MAGISTRANTO
La afero ĉi tie traktata ne estas nure scienca; estas kompleksa afero; ĝi estas kaj teknika kaj ekonomia afero.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, ke ĝi estu por mi kio diable ĝi volas esti! Mi volas esti libera por diri mian opinion pri ĉiuj aferoj en la tuta mondo!

LA MAGISTRANTO
Bonvolu. Sed nur ne pri la banejo — Tion ni malpermesas al vi.

DOKTORO STOCKMANN
(krias) Vi malpermesas —; Vi! Tiaj, tiaj —!

LA MAGISTRANTO
Mi malpermesas al vi, — mi, via plej supera ĉefo; kaj kiam mi malpermesas, por vi estas obei.

DOKTORO STOCKMANN
(sin regante) Petro, — se vi ne estus mia frato —

PETRA
(ektire malfermas la pordon) Patro, tion vi ne toleru!

SINJORINO STOCKMANN
(post ŝi) Petra, Petra!

LA MAGISTRANTO
Aha, oni staras gvate.

SINJORINO STOCKMANN
Traaŭdeblas; ni ne povis eviti —

PETRA
Jes, mi staris aŭskultante.

LA MAGISTRANTO
Nu, estas ja bone —

DOKTORO STOCKMANN
(iras pli proksimen) Vi parolis pri malpermeso kaj obeo —?

LA MAGISTRANTO
Vi mem devigis min paroli en tiu tono.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj mi do en publika deklaro ŝtopu al mi mem la buŝon?

LA MAGISTRANTO
Ni estimas tion absolute necesa, ke vi publikigu deklaron tian, kian mi postulis.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj se mi ne — obeas?

LA MAGISTRANTO
En tiu okazo ni mem elsendos deklaron por trankviligi la publikon.

DOKTORO STOCKMANN
Bone; sed en tiu okazo mi skribos kontraŭ vin. Mi persistos; mi pruvu, ke mi pravas kaj ke vi malpravas. Kaj kion volas vi tiam fari?

LA MAGISTRANTO
En tiu okazo mi ne povos malhelpi, ke vi ricevos vian maldungon.

DOKTORO STOCKMANN
Kion —!

PETRA
Patro, — maldungon!

LA MAGISTRANTO
Maldungon kiel kuracisto ĉe la banejo. Mi vidos min devigata rekomendi tujan maldungon, forigi vin de ĉiu rilato kun la aferoj de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi kuraĝus!

LA MAGISTRANTO
Estas vi mem, kiu ĉi tie ludas riske.

PETRA
Onklo, tio estas indigniga konduto kontraŭ homo kiel patro!

SINJORINO STOCKMANN
Silentu do, Petra!

LA MAGISTRANTO
(rigardas al Petra) Aha, oni jam permesas al si esprimi opiniojn. Kompreneble. (al la sinjorino) Bofratino, supozeble vi estas la plej prudenta en ĉi tiu domo. Uzu la influon, kiun vi eble havas sur vian edzon; igu lin percepti, al kio tio kondukos kaj por lia familio —

DOKTORO STOCKMANN
Mia familio koncernas neniun alian ol mi mem!

LA MAGISTRANTO
— kaj por lia familio, mi diras, kaj por la urbo en kiu li loĝas.

DOKTORO STOCKMANN
Estas mi, kiu laboras por la vera bono de la urbo! Mi volas senvualigi la mankojn, kiuj frue aŭ malfrue aperos en la plena lumo de la tago. Ho, montriĝos, ke mi amas mian hejmurbon.

LA MAGISTRANTO
Vi, kiu en blinda spito ekiras fortranĉi la plej gravan fonton de prospero por la urbo.

DOKTORO STOCKMANN
Tiu fonto estas venena, homo! Ĉu vi estas freneza! Ni vivas ĉi tie vendaĉante malpuraĵojn kaj putraĵojn! Nia tuta floranta publika vivo suĉas sian nutron el mensogo!

LA MAGISTRANTO
Fantaziaĵo — aŭ io ankoraŭ pli malbona. Homo, kiu elĵetas tiajn ofendajn akuzojn kontraŭ sian propran hejmlokon, tiu efektive estas malamiko de la socio.

DOKTORO STOCKMANN
(kontraŭen al li) Kaj jenon vi kuraĝas —

SINJORINO STOCKMANN
(ĵetas sin inter ilin) Tomas!

PETRA
(kaptas la brakon de sia patro) Estu trankvila, patro!

LA MAGISTRANTO
Mi ne volas riski perforton. Mi nun avertis vin. Pripensu nun, kion vi ŝuldas al vi mem kaj al la viaj. Adiaŭ.

(Li eliras.)

DOKTORO STOCKMANN
(paŝas tien kaj reen) Kaj tian traktadon mi devas sperti! En mia propra hejmo, Katrine! Kion vi al tio diras!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas kaj honto kaj spito, Tomas —

PETRA
Se eblus por mi iel gorĝe kapti onklon —!

DOKTORO STOCKMANN
Mi mem kulpas; mi estus devinta hirti harojn kontraŭ ili antaŭ longe, — grinci dentojn, — morde ataki! — Eĉ nomi min malamiko de la socio! Mi! Diable, tion mi ne lasas gluiĝi sur min!

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, via frato ja havas la potencon —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed estas mi, kiu pravas!

SINJORINO STOCKMANN
Aĥ jes, vi pravas, vi pravas; kion helpas tio, ke vi pravas, kiam vi ne havas potencon?

PETRA
Sed patrino do, — kiel vi povas paroli tiel?

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ne helpus en libera socio esti tiu, kiu pravas? Vi estas ridinda, Katrine. Kaj aŭdu, — ĉu mi ne havas la liberalan gazetaron antaŭ mi, — kaj la kompaktan plimulton dorse? Tiuj do estas sufiĉa potenco, mi opinias!

SINJORINO STOCKMANN
Sed, bona Dio, Tomas, vi do ne intencas —?

DOKTORO STOCKMANN
Kion mi ne intencas?

SINJORINO STOCKMANN
— kontraŭstari vian fraton.

DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi, ke mi alie farus, se mi ne rajtas insisti pri ĝusteco kaj vero!

PETRA
Jes, pri tio ankaŭ mi demandas?

SINJORINO STOCKMANN
Sed utilas ja al nenio; kiam ili ne volas, ili ne volas.

DOKTORO STOCKMANN
Hoho, Katrine, atendu nur, kaj vi vidos, ke mi faros mian militon al venko.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi eble venkos tiel, ke vi ricevos vian maldungon, — tion vi faros.

DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi almenaŭ farus mian devon al la publiko, — al la socio. Mi, kiu nomiĝas malamiko de la socio!

SINJORINO STOCKMANN
Sed al via familio, Tomas? Al ni hejme? Ĉu ŝajnas al vi, ke tio estas fari vian devon al tiuj, kiujn vi devas prizorgi?

PETRA
Ho, ne pensu ĉiam unue pri ni patrino.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi povas senzorge paroli; vi povas stari sur propraj piedoj, se gravas. — Sed pensu pri la knaboj, Tomas; pensu ankaŭ iom pri vi mem, kaj pri mi —

DOKTORO STOCKMANN
Vere mi opinias, ke vi estas tute freneza, Katrine! Se mi tiel mizere, malkuraĝe submetigus min antaŭ tiun Petro kaj lian kanajlaron, — ĉu mi plu iam havus feliĉan momenton en mia vivo?

SINJORINO STOCKMANN
Nu, tion mi ne scias; sed Dio gardu nin antaŭ tiu feliĉo, kiun ni ĉiuj ricevos, se vi daŭre obstinos. Tiam vi denove staros sen vivrimedoj, sen stabilaj enspezoj. Ŝajnas al mi, ke ni sufiĉe spertis tion en la pasinteco; memoru tion, Tomas; pensu kion tio kunportos.

DOKTORO STOCKMANN
(tordas sin luktante kaj pugnigas la manojn) Kaj tiaĵon tiuj oficejsklavoj ĵetu sur liberan honestan homon! Ĉu ne estas terure, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vere estas granda peko kontraŭ vi. Sed, bona Dio, estas ja tiom multaj maljustaĵoj en la mondo sub kiujn oni devas klini sin. — Jen la knaboj, Tomas! Rigardu ilin! Kio fariĝu el ili? Ho ne, ne, vi do neniam povos —

(Ejlif kaj Morten, kun lernolibroj, dume envenis.)

DOKTORO STOCKMANN
La knaboj —! (subite li staras firme kaj sinrege.) Eĉ ne se la tuta mondo falus, volas mi klini la nukon sub la jugon.

(Li iras al sia ĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
(post lin) Tomas, — kion vi volas fari!

DOKTORO STOCKMANN
(ĉe la pordo) Mi volas havi la rajton rigardi miajn knabojn en la okulojn, kiam ili fine fariĝos plenkreskaj, liberaj homoj.

(Li iras en sian ĉambron)

SINJORINO STOCKMANN
(ekploras) Ho Dio helpu kaj konsolu nin ĉiujn!

PETRA
Patro, li estas brava! Li ne cedas.

(La knaboj mire demandas, kio okazis; Petra signas al ili por silenti.)

TRIA AKTO

(La redaktejo de “La Popola Mesaĝo”. Maldekstre en la fono estas la enirpordo; dekstre sur la sama muro estas alia pordo kun vitraĵoj, tra kiuj oni vidas en la presejon. Sur la muro dekstre estas pordo. Meze sur la planko estas granda tablo kovrita de paperoj, gazetoj kaj libroj. Antaŭe maldekstre estas fenestro kaj apud ĝi estas skribopupitro kun alta seĝo. Paro da apogseĝoj staras ĉe la tablo kaj kelkaj aliaj seĝoj laŭ la muroj. La ĉambro estas trista kaj malkomforta, la mebloj malnovaj, la apogseĝoj malpuraj kaj ŝiritaj. En la presejo oni vidas paron da kompostistoj en laboro; pli fore manpresilo estas en funkcio.)

(Redaktoro Hovstad sidas ĉe la pupitro skribante. Iom poste venas de dekstre Billing kun la manuskripto de la doktoro en la mano.)

BILLING
Nu, jen vere io —!

HOVSTAD
(skribante) Ĉu vi tralegis ĝin?

BILLING
(metas la manuskripton sur la pupitron) Jes, mi efektive faris.

HOVSTAD
Ĉu vi ne trovas, ke la doktoro estas sufiĉe akra?

BILLING
Akra? Li estas, dia morto, frakasanta, jes vere. Ĉiu vorto falas peze, kiel — mi diru — kiel frapo de hakilkapo.

HOVSTAD
Jes, sed tiuj homoj ne falas post la unua frapo.

BILLING
Vere; sed ni daŭre frapos, — frapon post frapo, ĝis la tuta potenco de la grandeguloj disfalos. Kiam mi sidis tie interne legante tion ĉi, mi kvazaŭ vidis la revolucion veni de fore.

HOVSTAD
(turnas sin) Tŝ; ne diru tion kun Aslaksen aŭskultanta.

BILLING
(mallaŭtigas la voĉon) Aslaksen estas cedema malkuraĝulo; ne troviĝas vira kuraĝo en li. Sed tiun ĉi fojon vi do trapuŝos vian volon? Ĉu? Vi ja enprenos la artikolon de la doktoro?

HOVSTAD
Jes, se la magistranto ne cedas senproteste, —

BILLING
Tio estus diable ĉagrene.

HOVSTAD
Nu, ni povas feliĉe utiligi al ni la situacion, kio ajn kio okazos. Se la magistranto ne akceptos la proponon de la doktoro, li ekhavos ĉiujn etburĝojn sur la nukon, — la tutan asocion de domposedantoj kaj la aliaj. Kaj se li akceptos ĝin, li ekhavos kiel kontraŭulojn aron de la grandaj posedantoj de akcioj en la banejo, kiuj ĝis nun estis liaj plej fortaj subtenantoj —

BILLING
Jes, jes bone; ĉar ili devos ja elspezi grandan sumon —

HOVSTAD
Jes, ho ĵuru pri tio. Kaj jen la rondo estos rompita, vidu, kaj tiam ni en la gazeto, tagon post tago, evidentigu por la publiko, ke la magistranto malkapablas en ĉiu ajn afero, kaj ke la konfidaj postenoj en la urbo, la tuta komunuma estraro, estu transdonota en la manojn de liberalaj homoj.

BILLING
Estas, dia morto, frapante vere! Mi vidas, — mi vidas; ni staras ĵus antaŭ la komenco de revolucio!

(Oni frapas.)

HOVSTAD
(vokas) Envenu!

(Doktoro Stockmann venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD
(iras al li renkonte) Ho, jen la doktoro. Nu?

DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Tiel do rezultis?

BILLING
Hura!

DOKTORO STOCKMANN
Ekpresu, mi diras. Jes certe, en tion rezultis. Sed nun ili havu kion ili deziras. Nun estos milito en la urbo, sinjoro Billing!

BILLING
Milito kun nuda tranĉilo, mi esperas! La tranĉilo al la gorĝo, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
La traktaĵo estas nur komenco. Mi jam havas la kapon plena de skizoj por kvar aŭ kvin aliaj artikoloj. Kie estas Aslaksen?

BILLING
(vokas en la presejon) Aslaksen, venu ĉi tien momenton!

HOVSTAD
Kvar aŭ kvin aliaj artikoloj, vi diris? Pri la sama afero?

DOKTORO STOCKMANN
Ho ne, — multe mankas je tio, kara. Estos pri tute aliaj aferoj. Sed ĉio devenas de la akvoliverejo kaj la kloako. Unu afero posttiras alian, vi komprenas. Estas kiel malkonstrui malnovan domon, — ĝuste tiel.

BILLING
Estas, dia morto, vero; ŝajnas ke oni neniam finis, antaŭ ol la tuta domaĉo estas malkonstruita.

ASLAKSEN
(venante de la presejo) Malkonstruita! La doktoro do ne intencas malkonstrui la banejon?

HOVSTAD
Absolute ne; ne timu.

DOKTORO STOCKMANN
Nu ne; temas pri tute aliaj aferoj. Kion vi nun diras pri mia traktaĵo, sinjoro Hovstad?

HOVSTAD
Ĝi estas tiel klara kaj simpla; oni ne bezonas esti fakulo por kompreni la konekson. Mi kuraĝas diri, ke vi havos ĉiun kleran homon ĉe via flanko.

ASLAKSEN
Kaj ankaŭ ĉiujn prudentajn, ĉu?

BILLING
Prudentajn kaj malprudentajn, — jes, mi pensas preskaŭ la tutan urbon.

ASLAKSEN
Nu, do ni kuraĝas presi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tion mi opinius.

HOVSTAD
Ni enprenos ĝin morgaŭ frue.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, ni devas perdi eĉ ne unu solan tagon. Aŭdu, sinjoro Aslaksen, pri tio mi petas vin: Vi devas persone okupiĝi pri la manuskripto.

ASLAKSEN
Mi faros.

DOKTORO STOCKMANN
Atentu pri ĝi kvazaŭ pri oro. Neniun preseraron; ĉiu vorto estas grava. Kaj mi envenos poste; eble mi tiam povos legi presprovaĵon. — Jes, mi ne povas esprimi, kiom mi soifas vidi tiun aferon presita, — ĵetege disigita —

BILLING
Disĵetita, — jes kvazaŭ fulmo!

DOKTORO STOCKMANN
— submetita al la juĝo de ĉiuj spertaj kuncivitanoj. Ho, vi ne povas imagi al vi, kion mi hodiaŭ devis toleri. Oni minacis min per tio kaj tio; oni volis forpreni de mi miajn plej evidentajn homajn raĵtojn —

BILLING
Kion! Viajn homajn rajtojn!

DOKTORO STOCKMANN
— oni volis humiligi min, igi min perfidulo; postulis, ke mi metu personan avantaĝon antaŭ mian internan, sanktan konvinkon —

BILLING
Tio estas, dia morto, tro kruda.

HOVSTAD
Ho jes, oni povas atendi ĉion de tiu flanko.

DOKTORO STOCKMANN
Sed antaŭ mi ili cedu; tion ili vidu nigre sur blanke. Ĉiun tagon mi nun kvazaŭ ĵetos ankron en “La Popola Mesaĝo”, kaj enfilos ilin per eksplodaj artikoloj laŭvice —

ASLAKSEN
Jes, sed aŭskultu —

BILLING
Hura; ni havos militon, militon!

DOKTORO STOCKMANN
— mi frapu ilin teren, frakasu ilin, disfaligu iliajn fortikaĵojn antaŭ la okuloj de la justa publiko! Tion mi faru!

ASLAKSEN
Sed nepre modere, sinjoro doktoro; pafu modere —

BILLING
Ho ne; ho ne! Ne ŝparu la dinamiton!

DOKTORO STOCKMANN
(same nekonfuzebla) Ĉar nun ne estas nur tio pri la akvoliverejo kaj la kloako. Estas la tuta socio, kiu estu purigota, desinfektota —

BILLING
Jen la liberiga vorto!

DOKTORO STOCKMANN
Ĉiuj flikuloj ni forĉasos. Kaj tio en ĉiuj ejoj! Malfermiĝis por mi senfinaj vizioj hodiaŭ. Ankoraŭ ne estas tute klare por mi; sed mi eltrovos. Estas junaj, sanaj portantoj de la standardoj, kiujn ni nun devas serĉi, miaj amikoj; ni devas havi novajn komandantojn en ĉiuj antaŭpostenoj.

BILLING
Aŭdu, aŭdu!

DOKTORO STOCKMANN
Estu ni nur solidaraj, kaj ĉio iros glate, glate! La tuta revolucio kvazaŭ ŝipo lanĉiĝos el la ŝipglitejo. Jes, ĉu vi ne tion kredas?

HOVSTAD
Miaparte, mi opinias, ke nun ni havas esperon meti la estradon de la komunumo tien, kie ĝi juste devas kuŝi.

ASLAKSEN
Kaj antaŭenpaŝante en modereco, mi ne povas imagi, ke tio ĉi estu danĝera.

DOKTORO STOCKMANN
Kiu, diable, atentas, ĉu tio estas danĝera aŭ ne! Kion mi faras, tion mi faras en la nomo de la vero kaj pro mia konscienco.

HOVSTAD
Vi estas viro, kiu meritas subtenon, sinjoro doktoro.

ASLAKSEN
Jes, tio estas firma; la doktoro estas la vera amiko de la urbo; vera amiko de la socio li estas.

BILLING
Doktoro Stockmann estas, dia morto, amiko de la popolo, Aslaksen!

ASLAKSEN
Mi opinias, ke la asocio de domposedantoj baldaŭ uzos tiun esprimon.

DOKTORO STOCKMANN
(tuŝita, premas iliajn manojn) Dankon, dankon, miaj karaj, fidelaj amikoj; — tio ĉi estas por mi konsolo: — mia frato nomis min io tute alia. Nu, honto al mi, se li tion ne rehavu kun rentoj! Sed nun mi devas eliri por kuraci iun malfeliĉan diablon —. Mi revenos, kiel mi diris. Zorgu nun bone pri la manuskripto, sinjoro Aslaksen; — kaj precipe forstreku eĉ ne unu solan krisignon! Prefere aldonu kelkajn! Bone, bone; adiaŭ ĝis poste; adiaŭ, adiaŭ!

(Reciprokaj salutoj dum li estas akompanata al la pordo, kaj li foriras.)

HOVSTAD
Li fariĝos netakseble utila homo por ni.

ASLAKSEN
Jes, tiom longe kiom li nur tenas sin al la afero pri la banejo. Sed se li pluen iros, ne estas konsilinde sekvi lin.

HOVSTAD
Hm, dependas de —

BILLING
Vi estas ja damne timema, Aslaksen.

ASLAKSEN
Timema? Jes, kiam temas pri la lokaj potenculoj, mi estas timema, sinjoro Billing; tion mi lernis en la lernejo de la spertoj. Sed metu min en la grandan politikon, antaŭ la registaro mem, kaj jen vidu ĉu mi estas timema.

BILLING
Certe vi ne estas, ne; sed tio ja estas la kontraŭeco en vi.

ASLAKSEN
Mi estas homo kun konscienco, tia estas la afero. Se oni atakas la registaron, oni almenaŭ ne malutilas al la socio; ĉar tiuj homoj ne ĝenas sin pri tio; — ili restas starantaj same firme. Sed la lokaj aŭtoritatuloj, ilin oni povas elĵeti el ofico, kaj jen eble oni ekhavos la senspertecon ĉe la stirilo, je neriparebla malutilo por domposedantoj kaj por aliuloj.

HOVSTAD
Sed la civitana edukado pere de memregado, — ĉu vi ne pensas pri ĝi?

ASLAKSEN
Kiam homo ricevis ion inter la manojn, pri kio li devas zorgi, li ne povas pensi pri ĉio ajn, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Ke mi do neniam ricevu ion inter la manojn!

BILLING
Aŭdu, — aŭdu!

ASLAKSEN
(ridetas) Hm. (montras al la seĝo) Sur la redaktortabureto tie sidis antaŭ vi guberniestro Stensgard.

BILLING
(kraĉas) Fi! Tia dizertulo.

HOVSTAD
Mi ne estas ŝancelisto — kaj neniam fariĝos.

ASLAKSEN
Politikisto priĵuru nenion en la mondo, sinjoro Hovstad. Kaj vi, sinjoro Billing, devus iomete refi la velon nuntage, mi opinias; vi ja petskribas pri la ofico kiel sekretario en la magistrato.

BILLING
Mi —!

HOVSTAD
Ĉu vi, Billing!

BILLING
Nu ja. — Diable, vi ja komprenas, ke estas nur por inciti tiujn memkontentajn sinjorojn.

ASLAKSEN
Nu, min tio tute ne koncernas. Sed kiam oni akuzas min pro timemo kaj pro kontraŭdiro en mia sinteno, tiam jenon mi volas akcenti: La pasinteco de presisto Aslaksen kuŝas aperta por ĉiu ajn. Mi ne subiĝis al alia ŝanĝo ol fariĝi pli modera. Mia koro daŭre estas ĉe la popolo; sed mi ne neas, ke mia prudento klinas iomete en la direkton de la potenculoj, — jes, nome al la lokaj.

(Li iras en la presejon.)

BILLING
Ĉu ni ne provu kvitigi nin pri li, Hovstad?

HOVSTAD
Ĉu vi konas iun alian, kiu volas stari kredite por papero kaj preskostoj?

BILLING
Damnite ke ni ne havas sufiĉan komerckapitalon.

HOVSTAD
(eksidas ĉe la pupitro) Jes, se ni nur tiun havus —

BILLING
Ĉu se vi turnus vin al doktoro Stockmann?

HOVSTAD
(foliumante la paperojn) Ho, kiom tio utilus? Li posedas ja nenion.

BILLING
Ne; sed li havas bonan viron rezerve, maljunan Morten Kiil, — “la melon”, kiel homoj nomas lin.

HOVSTAD
(skribante) Ĉu vi scias certe, ke li ion posedas?

BILLING
Jes, dia morto, li ja certe posedas! Kaj parto de ĝi devas ja fali sur la familion de Stockmann. Li devas ja pensi ekipi — almenaŭ la infanojn.

HOVSTAD
(turnas sin duone) Ĉu vi bazas vin sur tio?

BILLING
Bazas? Kompreneble mi bazas sur nenio.

HOVSTAD
Estas saĝe. Kaj sur tiu ofico en la magistrato vi tute ne devas bazi; ĉar mi povas certigi vin, — vi ĝin ne ricevos.

BILLING
Ne, ĉu vi ne komprenas, ke mi tion bone scias? Sed efektive estas bone, ke mi ne ricevos ĝin. Tia neglekto flamigas la batalemon; — oni kvazaŭ ricevas provizon de freŝa galo, kaj tio do estas bezonata en fora angulo kiel la nia, kie rare okazas io vere instiganta.

HOVSTAD
(skribante) Nu ja; nu ja.

BILLING
Nu, — ili baldaŭ aŭdos de mi! — Nun mi eniros por skribi la manifeston de la asocio de domposedantoj.

(Li iras en la ĉambron dekstre.)

HOVSTAD
(sidas ĉe la pupitro, maĉas la plumingon kaj diras malrapide:) Hm, — ĉu tiel? — (Oni frapas.) Envenu!

(Petra venas tra la pordo maldekstre en la fono.)

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu estas vi? Vi venas ĉi tien?

PETRA
Jes, mi petas pardonon —

HOVSTAD
(antaŭentiras apogseĝon) Bonvolu eksidi.

PETRA
Ne dankon; mi tuj foriros.

HOVSTAD
Ĉu eble estas io de via patro, kio —?

PETRA
Ne, estas de mi mem. (tiras libron el la mantelpoŝo) Jen la angla rakonto.

HOVSTAD
Kial vi redonas ĝin?

PETRA
Ĉar mi ne volas traduki ĝin.

HOVSTAD
Sed vi ja promesis al mi certe —

PETRA
Jes, tiam mi ankoraŭ ne estis ĝin leginta. Kaj ankaŭ vi certe ne legis ĝin?

HOVSTAD
Ne; vi ja scias, ke mi ne konas la anglan lingvon; sed —

PETRA
Nu ja; tial mi volis diri al vi, ke vi devas serĉi iun alian. (metas la libron sur la tablon) Tiu ĉi ne taŭgas en “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Kaj kial ne?

PETRA
Ĉar ĝi tute kontraŭas viajn proprajn opiniojn.

HOVSTAD
Nu, pro tio —

PETRA
Vi ja ne komprenas min. Temas pri tio kiel supernatura gvidado zorgas pri la tielnomataj bonaj homoj, kaj fine kondukas ĉion al la plej bona por ili, — kaj ke ĉiuj tielnomataj malbonaj homoj ricevas punon.

HOVSTAD
Tamen tiel ĉio estas ja nur bone. Estas ja ĝuste tiaĵo, kion la homoj volas havi.

PETRA
Ĉu vi do volas esti tiu, kiu donas tiaĵon al la homoj? Vi mem ja kredas eĉ ne unu vorton el tio. Vi ja bone scias, ke ne okazas tiel en la realeco.

HOVSTAD
Vi tute pravas; sed redaktoro ne povas ĉiam agi kiel li volus. Ofte oni devas klini sin antaŭ la opinio de la popolo en negravaj aferoj. La politiko tamen estas la ĉefa afero en la vivo — almenaŭ por gazeto; kaj se mi volas konduki homojn kun mi al libereco kaj progreso, mi ne devas fortimigi ilin. Trovante tian moralan rakonton sube en la gazetkelo, ili pli volonte akceptos, kion ni presas supre; — ili kvazaŭ fariĝas pli konfidemaj.

PETRA
Fi; tiel ruze vi ne starigas kaptilojn por viaj legantoj; vi do ne estas araneo.

HOVSTAD
(ridetas) Dankon, ĉar vi havas tian bonan opinion pri mi. Ne, efektive estas ja la ideo de Billing kaj ne la mia.

PETRA
De Billing!

HOVSTAD
Jes, li almenaŭ parolis tiel pasinttage. Estas ja Billing, kiu absolute volas enpreni tiun rakonton; mi ja ne konas la libron.

PETRA
Sed kiel povas do Billing kun siaj liberalaj opinioj —!

HOVSTAD
Ho, Billing estas multspeca, li. Nun li ankaŭ petskribis pri la ofico kiel sekretario de la magistrato, mi aŭdas.

PETRA
Tion mi ne kredas, Hovstad. Kiel povus li decidigi sin al tiaĵo?

HOVSTAD
Nu, pri tio vi devas demandi lin.

PETRA
Neniam mi imagus tion pri Billing.

HOVSTAD
(rigardas ŝin fikse) Ĉu ne? Ĉu tio venas al vi tiel neatende.

PETRA
Jes. Aŭ tamen eble ne. Ho, mi ne vere scias —.

HOVSTAD
Ni gazetskribistoj ne multe taŭgas, fraŭlino.

PETRA
Ĉu vi vere tion diras?

HOVSTAD
Foje mi tion pensas.

PETRA
Jes, sub la ĉiutaga kverelado; tion mi komprenas. Sed nun, kun granda afero inter la manoj —.

HOVSTAD
Tio ĉi pri via patro, vi aludas?

PETRA
Ĝuste tio, jes. Ŝajnas al mi, ke nun vi devas senti vin kiel viro, kiu taŭgas antaŭ la plimulto.

HOVSTAD
Jes, hodiaŭ mi sentas ion tian.

PETRA
Jes, ĉu ne; vi ja tion sentas! Ho, estas admirinda vivotasko, kiun vi elektis. Tiel rompi vojon por misjuĝitaj veroj kaj por novaj, kuraĝaj opinioj —; jes, antaŭeniri sentime kaj paroli por maljuste traktata homo —

HOVSTAD
Pleje ĉar tiu maljuste traktata homo estas —, hm, — mi ne ĝuste scias kiel mi —

PETRA
Kiam li estas tiel justa kaj funde honesta, vi pensas?

HOVSTAD
(pli mallaŭte) Pleje ĉar li estas via patro, mi pensas.

PETRA
(subite kiel frapita) Tio?

HOVSTAD
Jes, Petra, — fraŭlino Petra.

PETRA
Ĉu estas tio, kio staras por vi, kiel la unua kaj supera? Ne la afero mem? Ne la vero; ne la granda, varma bonkoreco de patro?

HOVSTAD
Jes, — ja kompreneble, ankaŭ tio.

PETRA
Ne dankon; nun vi trodiris, Hovstad; kaj nun mi neniam plu kredos vin en io ajn.

HOVSTAD
Ĉu vi ofendiĝus pro tio, ke estas pleje pro vi —?

PETRA
Tio pro kio mi ofendiĝas, estas ke vi ne estis sincera antaŭ patro. Vi parolis kun li, kvazaŭ la vero kaj la bono de la socio kuŝus en via koro; vi trompis kaj patron kaj min; vi ne estas tia viro, kian vi ŝajnigis. Kaj tion mi neniam pardonos al vi — neniam!

HOVSTAD
Tion vi ne diru tiel akre, fraŭlino Petra; kaj malpli nun.

PETRA
Kial ne nun?

HOVSTAD
Ĉar via patro nun ne povas malhavi mian helpon.

PETRA
(rigardas lin kvazaŭ de supre) Ĉu vi ankaŭ estas tia? Fi do!

HOVSTAD
Ne, ne, mi ne estas; venis ja nur senintence; ne kredu tion.

PETRA
Mi scias kion kredi. Adiaŭ.

ASLAKSEN
(el la presejo, rapide kaj sekrete) Morto kaj plago, sinjoro Hovstad — (vidas Petra) Aj, domaĝe —

PETRA
Jen kuŝas la libro; donu ĝin al iu alia. (iras al la elirejo)

HOVSTAD
(sekvas ŝin) Sed, fraŭlino —

PETRA
Adiaŭ. (ŝi foriras.)

ASLAKSEN
Sinjoro Hovstad, aŭskultu do!

HOVSTAD
Nu, nu do; kio estas?

ASLAKSEN
La magistranto staras en la presejo.

HOVSTAD
La magistranto, vi diras?

ASLAKSEN
Jes, li volas paroli kun vi; li envenis tra la malantaŭa pordo, — ne volis esti vidata, vi komprenas.

HOVSTAD
Kio tio povas esti? Ne; atendu, mi volas mem —

(Li iras al la pordo de la presejo, malfermas, salutas kaj invitas la magistranton enveni)

HOVSTAD
Staru observante, Aslaksen, ke neniu —

ASLAKSEN
Komprenas — (iras en la presejon)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro Hovstad certe ne atendis vidi min ĉi tie.

HOVSTAD
Ne, tion mi vere ne atendis.

LA MAGISTRANTO
(ĉirkaŭrigardas) Ĉi tie vi ja aranĝis la ejon hejmece, vere hejmece.

HOVSTAD
Ho —

LA MAGISTRANTO
Kaj nun mi venas tiel senceremonie okupante vian tempon.

HOVSTAD
Bonvolu, sinjoro magistranto; mi estas je via servo. Sed ĉu mi ne devas liberigi vin de —? (metas la kepon kaj la bastonon de la magistranto sur seĝon) Kaj ĉu la magistranto bonvolas sidi?

LA MAGISTRANTO
(eksidas ĉe la tablo) Dankon.

(Ankaŭ Hovstad eksidas ĉe la tablo.)

LA MAGISTRANTO
Mi havis — vere ĝenan travivaĵon hodiaŭ, sinjoro Hovstad.

HOVSTAD
Nu? Jes tiom da farendaĵoj, kiom la magistranto havas, —

LA MAGISTRANTO
Tio ĉi hodiaŭ rilatas al la doktoro de la banejo.

HOVSTAD
Nu ja; al la doktoro?

LA MAGISTRANTO
Li verkis iun proponon al la estraro de la banejo koncerne iujn supozeblajn mankojn.

HOVSTAD
Ho, vere?

LA MAGISTRANTO
Jes, ĉu li ne diris al vi —? Ŝajnas al mi, ke li menciis —

HOVSTAD
Ho jes, efektive, li lasis kelkajn vortojn fali —

ASLAKSEN
(el la presejo) Mi devus ja havi la manuskripton —

HOVSTAD
(ĉagrenita) Hm; ĝi ja kuŝas sur la pupitro.

ASLAKSEN
(trovas ĝin) Bone.

LA MAGISTRANTO
Sed tie ja ĝuste estas —

ASLAKSEN
Jes, estas la traktaĵo de la doktoro, sinjoro magistranto.

HOVSTAD
Nu, do estas tiu, pri kiu vi parolas?

LA MAGISTRANTO
Ĝuste tiu. Kion vi opinias pri ĝi?

HOVSTAD
Mi ja ne estas fakulo, kaj mi nur legis ĝin supraĵe.

LA MAGISTRANTO
Sed vi tamen presigos ĝin?

HOVSTAD
Al homo kiu elpaŝas sub sia propra nomo, mi ne povas rifuzi —

ASLAKSEN
Mi decidas nenion en la gazeto, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Kompreneble.

ASLAKSEN
Mi nur presas, kion oni donas al mi en la manojn.

LA MAGISTRANTO
Tute en ordo.

ASLAKSEN
Kaj tial mi devas — (iras al la presejo)

LA MAGISTRANTO
Ne, restu momenton, sinjoro Aslaksen. Kun via permeso, sinjoro Hovstad —

HOVSTAD
Mi petas, sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Vi estas saĝa kaj pensema viro, sinjoro Aslaksen.

ASLAKSEN
Ĝojigas min, ke la magistranto tiel pensas.

LA MAGISTRANTO
Kaj viro kun influo en vastaj rondoj.

ASLAKSEN
Nur pleje inter etburĝoj, ja.

LA MAGISTRANTO
La malgrandaj impostpagantoj estas ja la plimulto — ĉi tie kiel en aliaj lokoj.

ASLAKSEN
Efektive ili ja estas.

LA MAGISTRANTO
Kaj mi ne dubas, ke vi konas la opinion de la plimulto. Ĉu ne?

ASLAKSEN
Jes, tion mi ja dirus, ke mi faras, sinjoro magistranto.

LA MAGISTRANTO
Jes, — kaj ĉar regas tia laŭdinda oferemo inter la malpli bonstataj burĝoj, —

ASLAKSEN
Kiel tio?

HOVSTAD
Oferemo?

LA MAGISTRANTO
Estas bela signo pri socia spirito; ege bela signo. Mi dirus, ke tion mi ne atendis. Sed vi konas ja la opinion pli profunde ol mi.

ASLAKSEN
Jes, sed sinjoro magistranto —

LA MAGISTRANTO
Kaj efektive ne fariĝos eta ofero, kiun la urbo verŝajne devos fari.

HOVSTAD
La urbo?

ASLAKSEN
Sed mi ne komprenas —. Estas ja la banejo —!

LA MAGISTRANTO
Post intertempa kalkulo la ŝanĝoj, kiujn la doktoro supozas dezirindaj, sumiĝas al kelkaj centmiloj da kronoj.

ASLAKSEN
Estas ja granda sumo; sed —

LA MAGISTRANTO
Kompreneble fariĝos necese, ke ni kontraktu komunuman prunton.

HOVSTAD
(ekstaras) Ĉu estas la intenco, ke la urbo —?

ASLAKSEN
Ĉu pagiĝus el la kaso de la urbo! El la malriĉaj poŝoj de la etburĝoj!

LA MAGISTRANTO
Jes, estimata sinjoro Aslaksen, de kie alie venus la monaj rimedoj?

ASLAKSEN
Pri tio devas zorgi la sinjoroj, kiuj posedas la banejon.

LA MAGISTRANTO
La posedantoj de la banejo ne estimas sin kapablaj streĉi sin pli foren ol ili jam faris.

ASLAKSEN
Ĉu certe, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO
Mi certigis min pri tio. Se oni deziras tiujn ampleksajn ŝanĝojn, la urbo mem devas elspezi la kostojn.

ASLAKSEN
Sed dia morto kaj plago — pardonu! sed tio ĉi estas ja tute alia afero, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Jes, tia ĝi efektive estas.

LA MAGISTRANTO
La plej fatala estas, ke necesus fermi la banejon dum tempo de du jaroj.

HOVSTAD
Fermi? Tute fermi!

ASLAKSEN
Du jarojn!

LA MAGISTRANTO
Jes, tiom longe daŭrus la laboro — minimume.

ASLAKSEN
Sed morto kaj plago, tion ni ne eltenos, sinjoro magistranto! El kio do vivu ni domposedantoj intertempe?

LA MAGISTRANTO
Al tio estas bedaŭrinde malfacile respondi, sinjoro Aslaksen. Sed kion volas vi, ke ni faru? Ĉu vi opinias ke ni ricevos eĉ unu solan gaston al la banejo, kiam oni kredigas al ili, ke la akvo estas putra, ke ni loĝas sur venena grundo, la tuta urbo —

ASLAKSEN
Kaj ĉio estas nur imagaĵo?

LA MAGISTRANTO
Per mia plej granda bonvolemo mi ne povis konvinki min, ke estas io alia.

ASLAKSEN
Jes, sed do estas ja tute nepravigeble farite de doktoro Stockmann —; mi petas pardonon, sinjoro magistranto, sed —

LA MAGISTRANTO
Estas bedaŭrinda vero, kion vi jen esprimas, sinjoro Aslaksen. Mia frato ĉiam estis impeta homo.

ASLAKSEN
Kaj tamen vi volas subteni lin en tiaĵo, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
Sed kiu do povus pensi, ke —?

LA MAGISTRANTO
Mi redaktis mallongan klarigon pri la afero, tiel kiel ĝi el sobra vidpunkto estu komprenata; kaj aldone mi sugestas kiel eblaj domaĝoj laŭespere estu riparotaj en maniero farebla por la kaso de la banejo.

HOVSTAD
Ĉu vi havas tiun artikolon ĉe vi, sinjoro magistranto?

LA MAGISTRANTO
(foliumas la poŝon) Jes, mi kunprenis ĝin okaze, ke vi —

ASLAKSEN
(rapide) Morto kaj plago, jen li estas!

LA MAGISTRANTO
Kiu? Mia frato?

HOVSTAD
Kie, — kie?

ASLAKSEN
Li iras tra la presejo.

LA MAGISTRANTO
Fatale. Mi ne dezirus renkonti lin ĉi tie, kaj mi ankoraŭ havas multon priparolendan kun vi.

HOVSTAD
(montras al la pordo dekstre) Eniru tien dume.

LA MAGISTRANTO
Sed —?

HOVSTAD
Vi trovos nur Billing.

ASLAKSEN
Rapide, rapide, sinjoro magistranto; jen li venas.

LA MAGISTRANTO
Jes, jes do; sed prizorgu, ke li baldaŭ foriru.

(Li eliras tra la pordo dekstre, kiun Aslaksen malfermas kaj fermas post li.)

HOVSTAD
Trovu iun okupon, Aslaksen.

(Li eksidas kaj skribas. Aslaksen foliumas en amaso da gazetoj sur seĝo dekstre.)

DOKTORO STOCKMANN
(venas el la presejo) Jen mi ree estas. (demetas ĉapelon kaj bastonon)

HOVSTAD
(skribante) Jam nun, sinjoro doktoro? Urĝu pri tio, kion ni priparolis, Aslaksen. La tempo ne sufiĉas por ni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
(al Aslaksen) Ankoraŭ neniu provpresaĵo, mi aŭdas.

ASLAKSEN
(ne sin turnante) Ne, kiel povus la doktoro pensi tion?

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; sed mi estas senpacienca, vi certe komprenas. Mi havas eĉ ne momentan kvieton antaŭ ol mi vidos ĝin en la gazeto.

HOVSTAD
Hm; daŭros certe ankoraŭ ioman tempon. Ĉu vi ne pensas, Aslaksen?

ASLAKSEN
Jes, mi preskaŭ timas tion.

DOKTORO STOCKMANN
Bone, bone, miaj karaj amikoj; do mi revenos; mi volonte revenos du fojojn, se estos necese. Tia granda afero, — la bonfarto de la tuta urbo —; ne estas ja tempo por vivi en nenifarado. (volas foriri, sed haltas kaj revenas) Sed aŭdu, — ankoraŭ estas afero, kiun mi devas priparoli kun vi.

HOVSTAD
Pardonu; sed ĉu ni povus alian fojon —?

DOKTORO STOCKMANN
Estas en du vortoj dirite. Estas nur tio, vi komprenu, — ke kiam oni morgaŭ legos mian artikolon en la gazeto, kaj ne scias, ke mi la tutan vintron en silento laboradis por la bono de la urbo —

HOVSTAD
Jes, sed doktoro —

DOKTORO STOCKMANN
Mi scias kion vi volas diri. Vi opinias, ke ne estis pli ol mia damnita devo, — simpla civitana devo. Kompreneble; tion mi scias same bone kiel vi. Sed miaj samcivitanoj, vidu —; bona Dio, la benitaj homoj, ili ja tiel amas min —

ASLAKSEN
Jes, la civitanoj amas vin ĝis tiun ĉi tagon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj ĝuste tial mi timas, ke —; jen kion mi volis diri: Kiam nun tio ĉi venas al ili — precipe al la senhavaj klasoj — kiel instiganta alvoko por en la estonteco preni la aferojn de la urbo en proprajn manojn —

HOVSTAD
(ekstaras) Hm, sinjoro doktoro, mi ne volas kaŝi por vi —

DOKTORO STOCKMANN
Aha, — ĉu mi ne povus pensi, ke io estas en preparo! Sed tion mi ne volas akcepti. Se oni preparadas ion tian —

HOVSTAD
Kion do?

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ion aŭ alian, — standard-procesion aŭ festmanĝon aŭ subskripcion al honora donaco — aŭ kion ajn, vi devas promesi al mi je via savo malhelpi tion. Kaj ankaŭ vi, Aslaksen; ĉu vi aŭdas?

HOVSTAD
Pardonu, sinjoro doktoro; ni povas same bone unue kiel laste diri al vi la puran veron —

(Sinjorino Stockmann, kun ĉapelo kaj mantelo envenas tra la pordo maldekstre en la fono.)

SINJORINO STOCKMANN
(vidas la doktoron) Jes, ĝuste!

HOVSTAD
(iras al ŝi renkonte) Jen jen, ankaŭ la sinjorino?

DOKTORO STOCKMANN
Kion, diable, volas vi ĉi tie, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Vi ja povas bone pensi, kion mi volas.

HOVSTAD
Bonvolu sidi. Aŭ eble —

SINJORINO STOCKMANN
Dankon; ne ĝenu vin. Kaj vi eĉ ne devas esti ĉagrenita pro tio, ke mi venas por serĉi Stockmann; ĉar sciu, ke mi estas patrino de tri infanoj.

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo; tion ni ja bone scias.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu? Ne aspektas tiel, ke vi pensas iom pri edzino kaj infanoj hodiaŭ; ĉar alie vi ne irus ĵeti nin ĉiujn en malfeliĉon.

DOKTORO STOCKMANN
Sed ĉu vi estas tute freneza, Katrine! Ĉu viro kun edzino kaj infanoj ne havu permeson publikigi la veron, — ne havu permeson esti utila kaj agema civitano, — ne havu permeson servi la urbon en kiu li loĝas!

SINJORINO STOCKMANN
Ĉio kun modereco, Tomas!

ASLAKSEN
Tion ankaŭ mi diras. Modereco en ĉio.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj tial vi faras pekon kontraŭ nin, sinjoro Hovstad, kiam vi logas mian edzon for de domo kaj hejmo, kaj forlogas lin en tion ĉi.

HOVSTAD
Mi ja ne forlogas iun en —

DOKTORO STOCKMANN
Forlogas! Ĉu vi kredas, ke mi lasas min forlogi!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, vi faras. Mi ja scias, ke vi estas la plej inteligenta homo en la urbo; sed estas tre facile forlogi vin, Tomas. (al Hovstad) Kaj pensu nur, ke li perdas sian oficon ĉe la banejo, se vi presos lian artikolon —

ASLAKSEN
Kio do!

HOVSTAD
Sed aŭdu, sinjoro doktoro —

DOKTORO STOCKMANN
(ridas) Ha-ha, lasu ilin nur provi —! Ho ne, — ili certe gardos sin. Ĉar, vidu, mi havas la kompaktan plimulton malantaŭ mi!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, estas ja ĝuste la malfeliĉo, ke vi havas tian teruraĵon malantaŭ vi.

DOKTORO STOCKMANN
Babilaĵo, Katrine; — iru hejmen kaj zorgu pri via domo, kaj lasu min zorgi pri la socio. Kiel vi povas timi, kiam mi estas fidema kaj ĝoja? (frotas la manojn kaj paŝadas tien kaj reen) La vero kaj la popolo gajnos la batalon, je tio vi povas sakri. Ho, mi vidas la tutan liberalan burĝaron ariĝi en venkantan armeon —! (haltas ĉe seĝo) Kio — kio diablo estas jeno?

ASLAKSEN
(rigardas tien) Aj do!

HOVSTAD
(same) Hm —

DOKTORO STOCKMANN
Jen kuŝas ja la pinto de la aŭtoritatulo.

(Li prenas zorgeme la kepon de la magistranto per la fingropintoj, kaj suprenlevas ĝin.)

SINJORINO STOCKMANN
La kepo de la magistranto!

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen ankaŭ la komandobastono. Kiel diable kaj fantome —

HOVSTAD
Nu jeno do —

DOKTORO STOCKMANN
Ha, mi komprenas! Li faris viziton por konvinki vin. Ha-ha, jen li venis al la ĝustaj! Kaj kiam li ekvidis min en la presejo —. (ekridas) Ĉu li kuris, sinjoro Aslaksen?

ASLAKSEN
(rapide) Je Dio li kuris, doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Kuris de bastono kaj —. Babilaĵo; Petro ne kuras de io ajn. Sed diable, kien vi metis lin? Ha, — tie, kompreneble. Nun vi vidu, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN
Tomas, — mi petas vin —!

ASLAKSEN
Gardu vin, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
(Li metas la kepon de la magistranto sur la kapon kaj prenas lian bastonon; poste li iras al la pordo, abrupte malfermas ĝin, kaj salutas per la mano al la ŝirmilo de la kepo.)

(La magistranto envenas, ruĝa de kolero. Malantaŭ li Billing.)

LA MAGISTRANTO
Kion tiuj tumultoj signifu?

DOKTORO STOCKMANN
Respekto, mia bona Petro. Nun estas mi, kiu estas la aŭtoritato en la urbo.

(Li paŝadas tien kaj reen.)

SINJORINO STOCKMANN
(preskaŭ plorante) Ne, sed Tomas do!

LA MAGISTRANTO
(postsekvas lin) Donu al mi mian kepon kaj bastonon!

DOKTORO STOCKMANN
(kiel antaŭe) Se vi estas policestro, mi estas urbestro, — mi estras la tutan urbon, mi, jen vidu!

LA MAGISTRANTO
Demetu la kepon, mi diras. Memoru ke estas laŭregulara uniformkepo!

DOKTORO STOCKMANN
Ba; ĉu vi opinias, ke la vekiĝanta popola leono lasas sin timigi de uniformkepoj? Ĉar sciu, ke ni faros revolucion en la urbo morgaŭ. Vi minacis maldungi min; sed nun mi maldungos vin, — maldungos vin de ĉiuj viaj konfiditaj postenoj —. Ĉu vi opinias, ke mi ne povas? Ho jes; mi havas la venkantajn potencojn de la socio kun mi. Hovstad kaj Billing volas tondri en “La Popola Mesaĝo”, kaj presisto Aslaksen elmarŝos antaŭe de la tuta asocio de domposedantoj —

ASLAKSEN
Tion mi ne faros, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Certe vi faros —

LA MAGISTRANTO
Aha; sinjoro Hovstad eble aliĝos al la agitado?

HOVSTAD
Ne, sinjoro magistranto.

ASLAKSEN
Ne, tiel freneza sinjoro Hovstad ne estas, ke li detruos kaj sin mem kaj la gazeton pro imagaĵo.

DOKTORO STOCKMANN
(ĉirkaŭrigardas) Kion do jeno signifu?

HOVSTAD
Vi prezentis vian aferon en falsa lumo, sinjoro doktoro; kaj tial mi ne povas subteni ĝin.

BILLING
Ne, post tio, kion sinjoro magistranto bonvole klarigis al mi, —

DOKTORO STOCKMANN
Falsa! Lasu min pri tio. Presigu vi nur mian traktaĵon; mi estos viro por defendi ĝin.

HOVSTAD
Mi ne presigos ĝin. Mi ne povas, ne volas kaj ne kuraĝas presigi ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuraĝas? Kia babilaĵo! Vi ja estas redaktoro; kaj estas ja la redaktoroj, kiuj regas la gazetaron, mi kredus!

ASLAKSEN
Ne; sed estas la abonantoj, sinjoro doktoro.

LA MAGISTRANTO
Feliĉe, jes.

ASLAKSEN
Estas la publika opinio, la klera publiko, la domposedantoj kaj ĉiuj aliaj; tiuj regas la gazetojn.

DOKTORO STOCKMANN
(sinrega) Kaj ĉiujn tiujn potencojn mi havas kontraŭ mi?

ASLAKSEN
Jes, vi havas. Estus la ruinigo de la burĝaro, se ni presus vian artikolon.

DOKTORO STOCKMANN
Nu tiel. —

LA MAGISTRANTO
Mian kepon kaj mian bastonon!

(Doktoro Stockmann demetas la kepon kaj kuŝigas ĝin sur la tablon kune kun la bastono.)

LA MAGISTRANTO
(prenas ambaŭ al si) Via urbestra honoro ekhavis abruptan finon.

DOKTORO STOCKMANN
Ni ankoraŭ ne atingis la finon. (al Hovstad) Do neeblas presigi mian traktaĵon en “La Popola Mesaĝo”?

HOVSTAD
Tute neeblas; ankaŭ pro konsidero pri via familio.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, vi tute ne havu konsideron pri la familio, sinjoro Hovstad.

LA MAGISTRANTO
(prenas paperon el la poŝo) Kiel informo por la publiko sufiĉas tion ĉi: Estas aŭtentika klarigo. Bonvolu.

HOVSTAD
(prenas la paperon) Bone; estos zorge presigata.

DOKTORO STOCKMANN
Sed la mia ne. Oni imagas, ke oni povas silentigi min kaj la veron ĝis morto! Sed tio ne iros tiel glate, kiel vi opinias. Sinjoro Aslaksen, bonvolu tuj preni mian manuskripton kaj presi ĝin kiel flugfolion — je mia propra kostopago, — en mia eldonejo. Mi volas havi kvar cent ekzemplerojn; ne, kvin, ses cent mi volas havi.

ASLAKSEN
Eĉ ne se vi ofertus al mi oron, kuraĝus mi ludoni mian presejon al tiaĵo, sinjoro doktoro. Mi ne kuraĝas pro la publika opinio. Neniu en la urbo presos ĝin.

DOKTORO STOCKMANN
Do redonu ĝin al mi.

HOVSTAD
(donas al li la manuskripton) Bonvolu.

DOKTORO STOCKMANN
(serĉas ĉapelon kaj bastonon) Publikigota ĝi tamen estu. Mi legos ĝin en granda popolkunveno; ĉiuj miaj samcivitanoj aŭdu la voĉon de la vero!

LA MAGISTRANTO
Neniu asocio en la tuta urbo pruntedonos al vi ejon por tia celo.

ASLAKSEN
Eĉ ne unu sola; tion mi ja certe scias.

BILLING
Ne, dia morto, ĉu ili faros!

SINJORINO STOCKMANN
Estus do tro indignige! Sed kial staras ili do tiel kontraŭ vi, ĉiuj?

DOKTORO STOCKMANN
(kolera) Jes, tion mi diru. Estas ĉar en tiu ĉi urbo ĉiuj viroj estas timoplenaj virinoj — kiel vi; ĉiuj nur pensas pri la familio kaj ne pri la socio.

SINJORINO STOCKMANN
(kaptas lian brakon) Do mi montru al ili unu — unu virinon, kiu povas esti viro — fojon. Ĉar nun mi kunsentas kun vi, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN
Bone dirite, Katrine. Publikigota ĝi estu, je mia beno kaj savo! Se mi ne povos lui ejon, do mi dungos tamburiston por iri tra la urbo kun mi, kaj mi laŭtlegos ĝin ĉe ĉiuj stratanguloj.

LA MAGISTRANTO
Tiel ege freneza vi do ne estas?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi estas!

ASLAKSEN
Vi havos eĉ neniun homon en la tuta urbo por iri kun vi.

BILLING
Ne, dia morto, ĉu vi ekhavos!

SINJORINO STOCKMANN
Ne cedu, Tomas. Mi sendos la knabojn kuniri kun vi.

DOKTORO STOCKMANN
Bona ideo!

SINJORINO STOCKMANN
Morten volonte kuniros; kaj Ejlif, certe ankaŭ li.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj ankaŭ Petra! Kaj vi mem, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ne, mi ne; sed mi staros en la fenestro por rigardi vin; tion mi faros.

DOKTORO STOCKMANN
(ĉirkaŭbrakas kaj kisas ŝin) Dankon pro tio! Jes, nun ni provu batalon, vi bonaj sinjoroj! Mi volas vidi ĉu la fiaĵo kapablas kunkudri la buŝon de tiu patrioto, kiu volas purigi la socion!

(Li kaj la sinjorino eliras tra la pordo maldekstre en la fono.)

LA MAGISTRANTO
(malkviete agitas sian kapon) Nun li igis ankaŭ ŝin freneza.

KVARA AKTO

(Granda malmoderna salono en la domo de Horster. Malferma duparta pordo en la fono kondukas en antaŭĉambron. Sur la maldekstra longmuro estas tri fenestroj; meze sur la kontraŭa muro estas metita podio kaj sur ĝin malgranda tablo kun du kandeloj, akvokarafo, glaso kaj sonorilo. Cetere la salono estas lumigata per lampetoj inter la fenestroj. Maldekstre antaŭe staras tablo kun kandelo kaj seĝo. Antaŭe dekstre estas pordo kaj apud ĝi kelke da seĝoj.)

(Granda kunveno de civitanoj el ĉiuj tavoloj. Oni povas vidi kelkajn virinojn kaj kelkajn lernejajn knabojn en la amaso. Pli kaj pli da homoj laŭvice fluas enen de la fono, tiel ke la salono pleniĝas.)

CIVITANO
(al aliulo, kiun li renkontas) Ĉu ankaŭ vi venas ĉi-vespere, Lamstad?

LA ALPAROLINTO
Mi partoprenas en ĉiuj popolkunvenoj, mi.

ĈESTARANTO
Vi ja kunprenis fajfilon, ĉu ne?

LA DUA CIVITANO
Kredu ke mi faris. Ĉu vi ne?

LA TRIA
Ho jes. Kaj ŝipestro Evensen volas kunpreni grandan kornon, li diris.

LA DUA CIVITANO
Li estas amuza, tiu Evensen. (ridado en la grupo)

LA KVARA CIVITANO
(alvenas) Aŭdu, diru kio okazos ĉi vespere?

LA DUA CIVITANO
Estas ja doktoro Stockmann, kiu volas fari prelegon kontraŭ la magistranto.

LA NOVEVENINTO
Sed la magistranto estas ja lia frato.

LA UNUA CIVITANO
Tio estas tute egale por li; doktoro Stockmann ne estas malkuraĝa.

LA TRIA CIVITANO
Sed li ja malpravas; tion mi legis en “La Popola Mesaĝo”.

LA DUA CIVITANO
Jes, kredeble li malpravas ĉi tiun fojon; ĉar ili ne volis luigi al li salonon nek en la asocio de domposedantoj nek en la civitanklubo.

LA UNUA CIVITANO
Eĉ ne la banejan salonon li povis lui.

LA DUA CIVITANO
Ne, kompreneble.

VIRO
(en alia grupo) Kun kiu oni samopiniu en ĉi tiu afero, sinjoro?

ALIA VIRO
(en la sama grupo) Nur rigardu presiston Aslaksen, kaj faru, kiel li faras.

BILLING
(kun dokumentujo sub la brako, faras al si vojon tra la amaso) Pardonu, sinjoroj! Permesu al mi preterpasi. Mi referos por “La Popola Mesaĝo”. Koran dankon!

(Li eksidas ĉe la tablo maldekstre.)

LABORISTO
Kiu tiu estas?

ALIA LABORISTO
Ĉu vi ne konas lin? Estas ja tiu Billing, kiu skribas por la gazeto de Aslaksen.

(Ŝipestro Horster akompanas sinjorinon Stockmann kaj Petra enen tra la pordo dekstre antaŭe. Ejlif kaj Morten sekvas ilin.)

HORSTER
Mi pensis, ke jen la familio povas sidi; de ĉi tie estas facile eliri, se io okazus.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vi kredas, ke fariĝos tumultoj?

HORSTER
Oni neniam scias —; inter tiom da homoj —. Sed eksidu vi nun tute trankvile.

SINJORINO STOCKMANN
(eksidas) Kiel ĝentile de vi, ke vi proponis al Stockmann vian salonon.

HORSTER
Ĉar ja neniu alia volis, do —

PETRA
(kiu ankaŭ eksidis) Kaj ankaŭ kuraĝe, Horster.

HORSTER
Ho, tio ne postulis multe da kuraĝo, mi opinias.

(Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen venas samtempe, sed unuope tra la amaso.)

ASLAKSEN
(iras al Horster) Ĉu la doktoro ankoraŭ ne venis?

HORSTER
Li atendas tie interne. (moviĝo apud la pordo en la fono)

HOVSTAD
(al Billing) Jen la magistranto. Vidu!

BILLING
Jes, dia morto, ĉu li ne tamen venas!

(Magistranto Stockmann senpuŝe faras al si vojon inter la kunvenintoj, salutas ĝentile kaj prenas lokon ĉe la muro maldekstre. Iom poste venas doktoro Stockmann tra la pordo dekstre antaŭe. Li estas nigre vestita, en redingoto, kun blanka koltuko. Iuj manfrapas necerte, sed silentiĝas per mallaŭtaj tŝŝ. Fariĝas silente.)

DOKTORO STOCKMANN
(duonlaŭte) Kiel vi fartas, Katrine?

SINJORINO STOCKMANN
Nu, mi fartas bone. (Pli mallaŭte) Ne koleriĝu nun, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, mi scias regi min. (rigardas sian horloĝon, supreniras la podion kaj kapklinas) La horloĝo montras kvaronon post, — kaj do mi volas komenci — (eltiras sian manuskripton)

ASLAKSEN
Unue ni devas elekti prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN
Ne; tio ne estas necesa.

KELKAJ SINJOROJ
(krias) Jes, jes!

LA MAGISTRANTO
Ankaŭ mi opinius, ke prezidanto devus esti elektata.

DOKTORO STOCKMANN
Sed mi kunvokis ĉi tiun kunvenon por fari prelegon, Petro!

LA MAGISTRANTO
La prelego de la baneja kuracisto eble kaŭzus esprimojn de diverĝantaj opinioj.

PLURAJ VOĈOJ
Prezidanton! Prezidanton!

HOVSTAD
La publika civitana volo aspekte postulas prezidanton.

DOKTORO STOCKMANN
(sinrege) Nu do bone; lasu do la civitana volo havi sian volon.

ASLAKSEN
Ĉu ne la magistranto volus akcepti tiun taskon?

TRI SINJOROJ
(manfrapas) Bravo! Bravo!

LA MAGISTRANTO
Pro pluraj facile kompreneblaj kaŭzoj mi devas rifuzi. Sed feliĉe ni havas en nia mezo viron, kiun mi opinias ke ĉiuj povas akcepti. Mi aludas al la prezidanto de la asocio de domposedantoj, sinjoro presisto Aslaksen.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes! Aslaksen vivu! Hura por Aslaksen.

(Doktoro Stockmann prenas sian manuskripton kaj malsupreniras de la podio)

ASLAKSEN
Ĉar la fido de miaj kuncivitanoj vokas min, mi ne estas malinklina —

(Manfrapado kaj aplaŭdo. Aslaksen supreniras la podion.)

BILLING
(skribas) Do — “sinjoro presisto Aslaksen elektita per aplaŭdo” —

ASLAKSEN
Kaj ĉar mi nun staras sur tiu ĉi loko, mi petas la permeson diri kelkajn mallongajn vortojn. Mi estas trankvilema kaj pacema homo, kiu ŝatas prudentan moderecon — kaj moderan prudenton; tion scias ĉiu ajn, kiu konas min.

MULTAJ VOĈOJ
Jes, jes, Aslaksen!

ASLAKSEN
En la lernejo de la vivo kaj de la spertoj mi lernis, ke modereco estas la virto, kiu plej bone decas al civitano —

LA MAGISTRANTO
Aŭdu!

ASLAKSEN
— kaj ke prudento kaj modereco estas tio, kio estas plej bone ankaŭ por la socio. Mi tial admonus al la estimata samcivitano, kiu kunvokis al ĉi tiu kunveno, ke li kiel eble provos teni sin inter la limoj de la modereco.

VIRO
(apud la pordo) Je la sano de la asocio por modereco!

VOĈO
Fi pro diablo!

MULTAJ
Tŝŝ, tŝŝ!

ASLAKSEN
Neniuj interrompoj, sinjoroj! — Ĉu iu petas la parolrajton?

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN
Sinjoro magistranto Stockmann havas la parolrajton.

LA MAGISTRANTO
Konsiderante la proksiman parencecon, supozeble konatan, kiun mi havas al la funkcianta baneja kuracisto, mi preferus nenion diri ĉi-vespere. Sed mia rilato al la banejo kaj la konsidero al la plej gravaj interesoj de la urbo devigas min prezenti proponon. Mi kuraĝas supozi, ke neniu el la ĉeestantaj civitanoj opinias, ke estas dezirinde, ke malfidindaj kaj troigantaj prezentoj de la sanitaraj kondiĉoj en la banejo kaj la urbo estu disvastigataj en vastaj rondoj.

MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne, ne! Tion ne! Ni protestas!

LA MAGISTRANTO
Mi tial proponas, ke la kunveno ne permesu al la baneja kuracisto laŭtlegi aŭ prelegi sian prezenton de la afero.

DOKTORO STOCKMANN
(impete) Ne permesas —? Kio do!

SINJORINO STOCKMANN
(tusas) Hm — hm!

DOKTORO STOCKMANN
(regas sin) Nu; do ne permesas.

LA MAGISTRANTO
En mia klarigo en “La Popola Mesaĝo” mi prezentis al la publiko la ĉefajn faktojn, tiel ke ĉiuj bonvolemaj burĝoj facile povas fari sian juĝon. El tio oni vidos, ke la propono de la baneja kuracisto, — krom esti voto pri malkonfido al la estrantaj homoj en la loko, — vere signifas ŝarĝi sur la impostpagantojn nenecesan elspezon de minimume cent mil kronoj.

(malkontento, kaj kelkaj fajfas)

ASLAKSEN
(sonorigas) Silentium, miaj sinjoroj! Mi permesas al mi subteni la proponon de la magistranto. Estas ankaŭ mia opinio, ke la agitado de la doktoro havas subintencon. Li parolas pri la banejo; sed estas al revolucio ke li aspiras; li volas meti la estradon en aliajn manojn. Neniu malfidas la honestan intencon de la doktoro; Dio gardu, pri tio ne povas esti du opinioj. Ankaŭ mi estas amiko de popola memregado, kiam ĝi ne fariĝas tro multekosta por la impostpagantoj. Sed tio estus la okazo ĉi tie; kaj tial —; je dia morto — pardonu — mi ne povas subteni doktoron Stockmann tiun ĉi fojon. Oni povas ankaŭ aĉeti oron tro multekoste; tio estas ja mia opinio.

(vigla aplaŭdado de ĉiuj flankoj)

HOVSTAD
Ankaŭ mi sentas min instigata klarigi mian sintenon. Unue la agitado de doktoro Stockmann aspekte gajnis konsiderindan apogon, kaj mi subtenis lin tiel senpartie kiel mi povis. Sed dume ni malkovris, ke ni lasis nin misgvidi de falsa prezentado —

DOKTORO STOCKMANN
Falsa —!

HOVSTAD
Iu ne tute fidinda prezentado, kiel la klarigo de la magistranto montris. Mi esperas, ke neniu en ĉi tiu loko malfidas mian liberalan animstaton; la sinteno de “La Popola Mesaĝo” en la grandaj politikaj problemoj estas bone konata de ĉiuj. Sed de spertaj kaj saĝaj homoj mi lernis, ke en pure lokaj aferoj gazeto devas antaŭeniri kun ioma singardemo.

ASLAKSEN
Mi tute samopinias kun la parolanto.

HOVSTAD
Kaj en la prezentita afero estas sendube, ke doktoro Stockmann havas la publikan volon kontraŭ si. Sed kiu estas la unua kaj plej granda devo de redaktoro, miaj sinjoroj? Ĉu ne estas agi konforme al siaj legantoj? Ĉu li ne ricevis kvazaŭ silentan mandaton por fervore kaj senlace antaŭenigi la prosperon de siaj samideanoj? Aŭ ĉu mi eble erarus en tio?

MULTAJ VOĈOJ
Ne, ne, ne! Redaktoro Hovstad pravas!

HOVSTAD
Kostis por mi pezan lukton rompi kun viro, en kies hejmo mi lastatempe estis ofta gasto, — viro, kiu ĝis ĉi tiu tago ĝuis la senduban bonvolemon de siaj kuncivitanoj, — viro, kies sola — aŭ almenaŭ plej esenca eraro estas, ke li demandas pri konsilo pli el sia koro ol el sia kapo.

KELKAJ DISAJ VOĈOJ
Jen vero! Hura por doktoro Stockmann!

HOVSTAD
Sed mia devo al la socio devigis min rompi kun li. Kaj ankaŭ estas alia konsidero, kiu pelas min lukti kontraŭ lin kaj, se eble, haltigi lin sur la fatala vojo, laŭ kiu li nun iras; estas la konsidero al lia familio —

DOKTORO STOCKMANN
Tenu vin al la akvotubo kaj la kloako!

HOVSTAD
— la konsidero al lia edzino kaj liaj neplenaĝaj infanoj.

MORTEN
Ĉu tiuj estas ni, panjo?

SINJORINO STOCKMANN
Tŝ!

ASLAKSEN
Mi do volas meti la proponon de la magistranto sub voĉdonon.

DOKTORO STOCKMANN
Vi ne bezonas! Ĉi-vespere mi ne intencas paroli pri la fiaĵo tie malsupre en la banejo. Ne; vi aŭdos ion tute alian.

LA MAGISTRANTO
(duonlaŭte) Kio do nun estas?

EBRIA VIRO
(supre apud la enirpordo) Mi estas impostrajtigita! Kaj tial mi ankaŭ estas opinirajtigita! Kaj mi havas la plenan — firman — nekompreneblan opinion ke —

PLURAJ VOĈOJ
Silentu tie!

ALIAJ
Li estas ebria! Elĵetu lin! (Oni elĵetas la ebriulon.)

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi rajtas paroli?

ASLAKSEN
(sonorigas) Sinjoro doktoro Stockmann parolos!

DOKTORO STOCKMANN
Ke tio okazus nur antaŭ kelkaj tagoj, ke oni kuraĝus provi kiel ĉi-vespere bari al mi la parolrajton! Kiel leono mi defendus miajn sanktajn homajn rajtojn! Sed nun tio por mi ne gravas; ĉar nun mi havas pli grandajn aferojn por priparoli.

(La amaso densiĝas ĉirkaŭ li. Morten Kiil aperas inter la ĉestarantoj.)

DOKTORO STOCKMANN
(daŭrigas) Mi pensis, kaj mi cerbumis multe dum la lastaj tagoj, — cerbumis pri multaj aferoj, tiel ke fine komencis turniĝi en mia kapo.

LA MAGISTRANTO
(tusas) Hm —!

DOKTORO STOCKMANN
— sed jen mi klare vidis la rilatojn; mi travidis la konekson tute klare. Kaj tial mi staras ĉi tie hodiaŭ. Miaj samcivitanoj, mi volas funde senvualigi por vi kaŝitajn aferojn! Mi montros al vi malkovron multe pli gravan, ol tiun malgravaĵon, ke nia akvokondukilo estas venena, kaj ke nia banejo por sano kuŝas sur infektita grundo.

MULTAJ VOĈOJ
(kriante) Ne parolu pri la banejo! Ni ne volas aŭdi tion. Nenion pri ĝi.

DOKTORO STOCKMANN
Mi diris, ke mi volas paroli pri la granda malkovro, kiun mi faris la lastajn tagojn, — la malkovro, ke ĉiuj niaj spiritaj vivofontoj estas venenaj, kaj ke nia tuta civitana socio kuŝas sur la infektita grundo de la mensogo.

KONSTERNITAJ VOĈOJ
(duonlaŭte) Kion li diras?

LA MAGISTRANTO
Kia kulpigo —!

ASLAKSEN
(kun la mano sur la sonorilo) Mi petas la parolanton sin moderi.

DOKTORO STOCKMANN
Mi amis mian hejmurbon tiel kore, kiel iu povas ami la hejman lokon de sia juneco. Mi ne estis maljuna, kiam mi forvojaĝis, kaj la distanco, sopiro kaj memoro kvazaŭ ĵetis pli grandan brilon sur lokon kaj homojn.

(disaj manfrapado kaj aplaŭdo aŭdiĝas)

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen mi sidis dum multaj jaroj en terura forejo longe fore tie norde. Kiam mi vizitis kelkajn el tiuj homoj, kiuj loĝis dise inter la ŝtonejoj, ŝajnis al mi multfoje, ke estus pli avantaĝe por la bedaŭrindaj povruloj, havi bestokuraciston tie anstataŭ homon kiel mi. (murmurado en la salono)

BILLING
(demetas la plumon) Nun, dia morto, mi neniam aŭdis —!

HOVSTAD
Tio estas insulto kontraŭ estiminda laborista klaso!

DOKTORO STOCKMANN
Atendu nur iomete! — mi opinias, ke neniu povas imputi al mi, ke mi forgesis mian hejmurbon tie norde. Mi kvazaŭ kuŝis sur ovo kiel molanaso; kaj tio kion mi elkovis, — estis la plano por la banejo ĉi tie.

(manfrapado kaj protestoj)

DOKTORO STOCKMANN
Kaj fine, kiam la sorto aranĝis ĉion tiel bone kaj benate por mi, ke mi povis reveni hejmen, — jes, miaj kuncivitanoj, tiam ŝajnis al mi, ke mi ne havas pliajn dezirojn en la mondo. Jes, mi havis la deziron, fervore, senlace, arde esti agema por la bono de hejmo kaj publiko.

LA MAGISTRANTO
(rigardas aeren) La maniero estas iom stranga — hm.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj jen mi ĉirkaŭiris glutante la feliĉon de blindeco. Sed hieraŭ antaŭtagmeze, — ne, vere estis antaŭhieraŭ vespere — tiam tute malfermiĝis por mi miaj spiritaj okuloj, kaj la unua, kion mi vidis, estis la senmezura stulteco de la aŭtoritatuloj —

(Bruo, krioj, kaj ridado. Sinjorino Stockmann tusas ripete.)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto!

ASLAKSEN
(sonorigas) Per la rajto de mia aŭtoritato —!

DOKTORO STOCKMANN
Estas malgrandanime kroĉi sin al sola vorto, sinjoro Aslaksen! Mi aludas nur, ke mi post suspekto malkovris la egan fiaĵon, pro kio la estrantuloj faris sin kulpaj tie en la banejo. Estrantulojn mi ne povas toleri eĉ se estus pri mia morto; — mi havis sufiĉe da ili dum miaj tagoj. Ili estas kiel virkaproj en juna arbetaro; ĉie ili malutilas; ili kontraŭstaras liberan homon, kie ajn kie li turnas sin, — kaj mi preferus, ke oni neniigus ilin kiel aliajn fibestojn —

(bruo en la salono)

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto, ĉu tiaj esprimoj povas pasi?

ASLAKSEN
(kun la mano sur la sonorilo) Sinjoro doktoro —!

DOKTORO STOCKMANN
Mi ne komprenas, kial mi nur nun ekhavis vere klaran koncepton pri tiuj sinjoroj; ĉar mi havis ja ĉiun tagon antaŭ mi tian unikan ekzempleron en nia urbo, — mia frato Petro, — inerta kaj obstina en antaŭjuĝoj —

(Ridado, bruo, fajfado. Sinjorino Stockmann tusadas.)

(Aslaksen sonorigas fortege)

LA EBRIA VIRO
(kiu denove envenis) Ĉu estas mi, kiun vi aludas? Ĉar efektive mi nomiĝas Petersen; se ne diablo serĉu min —

KOLERAJ VOĈOJ
Elĵetu la ebriulon! El la pordo!

(La viro elĵetiĝas.)

LA MAGISTRANTO
Kiu estas tiu persono?

PROKSIMA VIRO
Mi ne konas lin, sinjoro magistranto.

DUA
Li ne estas el nia urbo.

TRIA
Laŭdire estas iu lignokomercisto el —

(La fino de la frazo estas neaŭdebla.)

ASLAKSEN
La viro verŝajne estas ebria de bavara biero. — Daŭrigu, sinjoro doktoro; sed provu kiel eble esti modera.

DOKTORO STOCKMANN
Nu do bone, miaj samcivitanoj; mi ne pli funde priparolos niajn estrantulojn. Se iu el tio kion mi ĵus diris, imagu al si, ke mi volas faligi tiujn sinjorojn ĉi-vespere, li eraras, — ege eraras. Ĉar mi havas la kontentigan konsolon, ke ĉiuj tiuj postiĝintoj, ĉiuj tiuj maljunuloj el mortadanta ideomondo, ili perfekte ekspedos sin mem el la vivo; helpo de kuracisto por akceli ilian pasadon en morton ili ne bezonas. Kaj efektive ne estas tiaj homoj, kiuj estas la plej minacanta danĝero por la socio; ne estas tiuj, kiuj plej ageme venenigas niajn spiritajn fontojn kaj infektas la grundon sub ni; ne estas tiuj, kiuj estas la plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj libereco en nia socio.

KRIOJ EL ĈIUJ FLANKOJ
Kiuj do? Kiuj ili estas? Menciu ilin?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, fidu, ke mi menciu ilin! Ĉar tio estas ĝuste la granda malkovro, kiun mi faris hieraŭ. (laŭtigas la voĉon) La plej danĝeraj malamikoj al la vero kaj la libereco inter ni, estas la kompakta plimulto. Jes, la damnita kompakta, liberala plimulto, — estas tiu! Nun vi scias.

(Ega bruo en la salono. La plimulto krias, tretegas kaj fajfas. Kelkaj iom maljunaj sinjoroj ŝtele interŝanĝas okulĵetojn kaj aspekte amuziĝas. Sinjorino Stockmann timeme ekstaras; Ejlif kaj Morten iras minace al la lernejanoj, kiuj faras tumulton. Aslaksen sonorigas kaj admonas al trankvilo. Hovstad kaj Billing parolas ambaŭ, sed ne aŭdiĝas. Fine fariĝas silento.)

ASLAKSEN
La prezidanto atendas, ke la parolanto revokas siajn malprudentajn eldirojn.

DOKTORO STOCKMANN
Neniam en la mondo, sinjoro Aslaksen. Estas la granda plimulto en nia socio, kiu forprenas de mi mian liberecon, kaj kiu volas malpermesi al mi eldiri la veron.

HOVSTAD
La plimulto ĉiam pravas.

BILLING
Kaj ĝi ankaŭ havas la veron; dia morto!

DOKTORO STOCKMANN
La plimulto neniam pravas. Neniam, mi diras! Estas unu el tiuj sociaj mensogoj, kontraŭ kiujn libera, pensanta homo devas ribeli. El kiuj konsistas la plimulto de la loĝantoj en iu lando? Ĉu el la saĝaj aŭ la malsaĝaj? Mi pensas, ke ni samopiniu, ke malsaĝuloj ĉeestas en terurega plimulto ĉirkaŭe sur la tuta tero. Sed, pro diabla eterno, ne povas esti ĝuste, ke la malsaĝuloj regu super la saĝuloj! (bruo kaj kriado) Nu jes; vi povas superkrii min; sed vi ne povas kontraŭdiri min. La plimulto havas la potencon — bedaŭrinde —; sed pravaj ili ne estas. Pravas mi kaj la aliaj opaj uloj. La malplimulto ĉiam pravas. (denova bruego)

HOVSTAD
Ha-ha; doktoro Stockmann do fariĝis aristokrato depost antaŭhieraŭ!

DOKTORO STOCKMANN
Mi diris, ke mi ne emas forĵeti vortojn sur tiun pulmomankan, anhelantan aron, kiu poststumbladas. Kun ili la pulsanta vivo havas nenion komunan. Sed mi pensas pri la malmultaj, la opaj inter ni, kiuj alproprigis al si la junajn ĝermantajn verojn. Tiuj homoj staras kvazaŭ inter la antaŭpostenoj, tiel fore antaŭe, ke la kompakta plimulto ankoraŭ ne tien atingis, — kaj tie ili luktas por veroj, kiuj ankoraŭ estas tro novnaskitaj en la monda konscio por havi iun plimulton kun si.

HOVSTAD
Nu, do la doktoro fariĝis revoluciulo!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, morto kaj plago, tia mi estas, sinjoro Hovstad! Mi intencas fari revolucion kontraŭ la mensogo, ke la plimulto posedas la veron. Kiaj estas tiuj veroj, ĉirkaŭ kiuj la plimulto kutimas ariĝi? Estas la veroj, kiuj estas tiom aĝaj, ke ili estas survoje fariĝi senilaj. Sed kiam vero fariĝis tiom maljuna, ĝi estas ankaŭ survoje fariĝi mensogo, miaj sinjoroj!

(rido kaj krioj el moko)

DOKTORO STOCKMANN
Jes, jes, kredu min kiel vi volas; sed la veroj tute ne estas tiaj eternaj Metuŝelaĥ-oj, kiajn imagas al si la homoj. Normale konstruita vero vivas — diru — ĝenerale 17 — 18, maksimume 20 jarojn; malofte pli. Sed tiaj aĝaj veroj estas ĉiam ostece malgrasaj. Sed tamen estas nur tiam, ke la plimulto okupas sin pri ili, kaj rekomendas ilin al la socio kiel sanigan, spiritan nutrajon. Sed ne estas granda nutraĵa valoro en tia manĝaĵo, mi povas certigi al vi; kaj tion mi ja kiel kuracisto komprenas. Ĉiuj tiuj veroj akceptitaj de la plimulto estas komparindaj kun pasintjara peklaĵo; ili estas kvazaŭ rancaj, ŝimaj, verdiĝintaj ŝinkoj. Kaj el tio sekvas tiu morala skorbuto, kiu furiozas ĉirkaŭe en la socioj.

ASLAKSEN
Ŝajnas al mi, ke la parolanto devojiĝas flanken de la teksto.

LA MAGISTRANTO
Mi ĉefe devas samopinii kun la prezidanto.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, sed mi pensas, ke vi estas tute freneza, Petro! Mi tenas min ja kiel eble plej strikte al la teksto. Ĉar tio, kion mi volas priparoli, estas ja ĝuste tio, ke la amaso, la majoritato, tiu damnita, kompakta plimulto — ke estas tiu, mi diras, kiu venenas niajn spiritajn vivofontojn kaj infektigas la grundon sub ni.

HOVSTAD
Kaj tion faras la granda liberala plimulto de la popolo, ĉar ĝi estas sufiĉe saĝa por laŭdi nur la certajn, akceptitajn verojn!

DOKTORO STOCKMANN
Aĥ, kara mia sinjoro Hovstad, ne parolu pri certaj veroj! La veroj, kiujn la amaso, la homomulto akceptas, estas la veroj, kiujn la pioniroj rigardis kiel certaj en la tagoj de niaj geavoj. Ni pioniroj, kiuj vivas en niaj nunaj tagoj, ni ne plu akceptas ilin; kaj mi opinias, ke tute ne ekzistas iu alia vero ol tiu, ke neniu socio povas havi sanan vivon sur tiaj malnovaj, senmedolaj veroj.

HOVSTAD
Sed anstataŭ paroladi tiel en la aeron, estus amuze aŭdi, kiuj estas tiuj malnovaj, senmedolaj veroj, per kiuj ni nutras nin.

(aplaŭdo de pluraj flankoj)

DOKTORO STOCKMANN
Ho, mi povus nombri tutan aron da tiaj fiaĵoj; sed unue mi volas teni min al unu sola, akceptita vero, kiu efektive estas terura mensogo, sed sur kiu tamen vivas sinjoro Hovstad kaj “La Popola Mesaĝo” kaj la tuta disĉiplaro de “La Popola Mesaĝo”.

HOVSTAD
Kaj tiu estas —?

DOKTORO STOCKMANN
Estas tiu doktrino, kiun vi prenis herede de la prapatroj, kaj kiun vi senpripense proklamas dise kaj vaste, — la doktrino, ke la homomulto, la amaso, la grego estas la kerno de la popolo, — ke ĝi estas la popolo mem, — ke kiu ajn el la popolo, ke tiuj senspertuloj, tiuj embrioj en la socio, havas la saman rajton kondamni aŭ akcepti, regi kaj estri kiel la opaj noblaj personecoj.

BILLING
Nun mi neniam, dia morto —

HOVSTAD
(samtempe, krias) Civitanoj, notu tion!

EKSCITITAJ VOĈOJ
Ho-ho, ĉu ne estas ni, kiuj estas la popolo? Ĉu estas nur la altranguloj, kiuj regu!

LABORISTO
Elĵetu tiun viron kiu babiladas tiel!

ALIULOJ
Ĵetu lin el la pordo!

CIVITANO
(krias) Blovu la kornon, Evensen!

(Fortaj kornosonoj aŭdiĝas; fajfiloj kaj bruo de kolero en la salono.)

DOKTORO STOCKMANN
(kiam la bruo iom silentiĝis) Sed estu do iom moderaj! Ĉu vi ne toleras unu fojon aŭdi la voĉon de la vero? Mi tute ne postulas, ke vi ĉiuj surloke samopiniu kun mi. Sed vere mi atendis, ke sinjoro Hovstad samopinius post ioma pripensado. Sinjoro Hovstad pretendas ja esti liberpensulo —

SURPRIZIĜINTAJ DEMANDOJ
(mallaŭte) Liberpensulo, li diris? Ĉu? Redaktoro Hovstad liberpensulo?

HOVSTAD
(krias) Pruvu tion, doktoro Stockmann! Kiam mi tion diris presite?

DOKTORO STOCKMANN
(pripensas) Ne, morto kaj plago, pri tio vi pravas; — tiun sincerecon vi neniam havis. Nu, mi ne volas tro embarasi vin, sinjoro Hovstad. Lasu do al mi esti liberpensulo. Ĉar nun mi volas el la naturscienco evidentigi al vi, ke “La Popola Mesaĝo” senhonte tiras vin per la nazo, kiam ĝi diras al vi, ke vi, ke la popolamaso, la grego estas la vera kerno de la popolo. Komprenu ke tio estas nur gazetmensogo! La homomulto estas nenio alia ol kruda materialo el kio la popolo faras homojn.

(grumblado, ridado kaj bruo en la salono)

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu ne tiel okazas en la cetera vivanta mondo? Vidu la malsamecon, kiun ni trovas inter kulturita kaj nekulturita bestofamilio. Rigardu nur vulgaran farmistkokinon. Kian karnan valoron havas tia kripligita kokinkorpo? Ho ne multe! Kaj kiajn ovojn ĝi demetas? Iu simpla korniko aŭ korvo povas demeti preskaŭ same bonajn ovojn. Sed rigardu kulturitan hispanan aŭ japanan kokinon, aŭ rigardu noblan fazanon aŭ meleagron; — jen vi certe vidos la malsamecon! Kaj nun mi volas mencii la hundojn, al kiuj ni homoj estas en tia proksima parenceco. Imagu nun unue simplan ĉieshundon, — mi aludas tian abomenan, hirtharan, vulgaran hundaĉon, kiu kuras laŭstrate malpurigante la domomurojn. Kaj komparu la hundaĉon kun pudelo, kiu dum pluraj generacioj devenas el altkultura domo, kie ĝi ricevis delikatan manĝaĵon kaj povis aŭskulti harmoniajn voĉojn kaj muzikon. Ĉu vi ne komprenas, ke la kranio de la pudelo estas tute alie evoluita ol tiu de la hundaĉo? Ho jes, fidu tion! Estas tiaj kulturitaj pudelidoj, kiujn la arlekenoj dresas por fari la plej nekredeblajn akrobataĵojn. Tiaĵojn ordinara farmisthundaĉo povas neniam lerni, eĉ se ĝi starus sur sia kapo.

(bruo kaj ridado aŭdiĝas ĉirkaŭe)

CIVITANO
(krias) Ĉu vi volas trakti nin kiel hundojn?

ALIA VIRO
Ni ne estas bestoj, sinjoro doktoro!

DOKTORO STOCKMANN
Ho, je mia eterna savo, ni estas bestoj! Efektive ni ĉiuj estas bestoj tiaj, kiajn kiu ajn povus postuli. Sed noblaj bestoj ne troviĝas en granda nombro inter ni. Ho estas terure granda diferenco inter pudelhomoj kaj homoj el hundaĉa specio. Kaj tio estas la amuza aspekto de la afero, ke redaktoro Hovstad samopinias kun mi, kiam temas pri kvarpieduloj —

HOVSTAD
Jes, lasu ilin pasi por kio ili estas.

DOKTORO STOCKMANN
Nu jes; sed tuj kiam mi etendas la leĝon al la dupieduloj, sinjoro Hovstad haltas; tiam li ne plu kuraĝas pensi siajn proprajn opiniojn, ne pensi siajn proprajn pensojn ĝisfine; kaj jen li turnas la doktrinon supron malsupren kaj publikigas en “La Popola Mesaĝo”, ke la farmistkokino kaj la strathundaĉo — tiuj estas la veraj elstaruloj en la menaĝerio. Sed tiel ĉiam okazas, kiam la ordinareco sidas en la korpo, kaj kiam oni ne evoluis al spirita nobleco.

HOVSTAD
Mi ne postulas ian distingon. Mi devenas el simplaj farmistoj; kaj mi estas fiera, ke mi havas radikon profunde en la popolo, kiu nun mokiĝas.

MULTAJ LABORISTOJ
Hura por Hovstad! Hura! Hura!

DOKTORO STOCKMANN
La ordinaruloj pri kiuj mi parolas, ne troviĝas sole en la popola profundo; ili svarmas kaj miriadas ĉirkaŭ ni, — eĉ ĝis la pintoj de la socio. Rigardu nur vian propran, belan, elegantan magistranton! Sed frato Petro estas vere same bona ordinarulo, kiel kiu ajn en paro de ŝuoj —

(ridado kaj tŝŝado)

LA MAGISTRANTO
Mi protestas kontraŭ tiaj personaj aludoj.

DOKTORO STOCKMANN
(neĝenita) — kaj tio li ne estas pro tio, ke li same kiel mi devenas el praa, terura pirato el Pomeranio aŭ ie tie, — jes, ĉar de li ni devenas —

LA MAGISTRANTO
Absurdaj tradicioj. Neiĝas!

DOKTORO STOCKMANN
— sed li tia estas, ĉar li pensas la pensojn de siaj superuloj, kaj ĉar li opinias la opiniojn de siaj superuloj. Tiuj homoj, kiuj tion faras, estas spiritaj ordinaruloj; jen vidu, tial mia imponaspekta frato Petro funde estas tiel terure malmulte nobla, — kaj sekve ankaŭ malmulte liberala.

LA MAGISTRANTO
Sinjoro prezidanto —!

HOVSTAD
Do estas la superuloj, kiuj estas liberalaj en nia lando? Jen vere nova informo.

(ridado en la asembleo)

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ankaŭ tio estas parto de mia nova malkovro. Kaj ankaŭ tio, ke liberaleco estas precize la sama kiel moralo. Kaj tial mi diras, ke estas tute nepravigeble de “La Popola Mesaĝo”, ke ĝi tagon post tago anoncas la herezon, ke la amaso, la grego, la kompakta plimulto posedas la liberalecon kaj moralon, — kaj ke malvirtoj kaj koruptiĝo kaj ĉiuspecaj spiritaj fiaĵoj estas io, kio fluas el la kulturo, kiel ĉiuj fiaĵoj fluas al la banejo el la tanejoj en la Muelejvalo! (bruo kaj interrompo)

DOKTORO STOCKMANN
(neĝenita, ridas en sia fervoro) Kaj tamen tiu sama “La Popola Mesaĝo” predikas, ke la amaso, la grego estu suprenlevota al pli altstataj vivkondiĉoj! Sed, pro diabla haŭto kaj osto, — se la doktrino de “La Popola Mesaĝo” estus ĝusta, suprenlevi la amason, tio do estus ĝuste la sama kiel puŝi ĝin rekte en la pereon! Sed feliĉe estas nur malnova, heredita, popola mensogo, tiu ideo, ke la kulturo malmoraligas. Ne; estas la stultigo, malriĉeco, malbeleco en la vivkondiĉoj, kiuj plenumas tiun diablan agon! En domo, kie oni ne aerumas kaj ne balaas la plankon ĉiun tagon —; mia edzino Katrine insistas, ke la planko ankaŭ estu lavata; sed pri tio oni povas disputi; — nu, — en tia domo, mi diras, la homoj post du — tri jaroj perdas la kapablon pensi kaj agi morale. Manko de oksigeno malfortigas la konsciencon. Kaj aspekte estas tiom granda manko de oksigeno en multegaj domoj en nia urbo, ke la tuta kompakta plimulto povas esti tiel senskrupula bazigi la prosperon de la urbo sur marĉo de mensogo kaj trompo.

ASLAKSEN
Tia kruda akuzo ne estu ĵetata kontraŭ tutan civitanecon.

SINJORO
Mi admonas al la prezidanto malpermesi al la parolanto paroli.

FERVORAJ VOĈOJ
Jes, jes! ĝuste! Malpermesu al li paroli!

DOKTORO STOCKMANN
(ekscitita) Tiam mi elkrios la veron ĉe ĉiuj stratanguloj! Mi skribos en eksterurbaj gazetoj! La tuta lando sciu, kiel ĉi tie statas!

HOVSTAD
Aspekte la doktoro intencas ruinigi nian urbon.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tiel mi amas mian hejmurbon, ke mi prefere ruinigus ĝin ol vidus ĝin prosperi sur mensogo.

ASLAKSEN
Forta esprimo.

(Bruo kaj fajfado. Sinjorino Stockmann senutile tusas; la doktoro ne plu aŭdas.)

HOVSTAD
(krias tra la bruo) Tiu homo ja estas malamiko de la burĝaro, kiu volas ruinigi tutan socion!

DOKTORO STOCKMANN
(en kreskanta ekscito) Ne gravas ke oni ruinigu mensogan socion! Ĝi devas esti disfaligata teren, mi diras! Pereigataj kiel fibestoj ili estu, ĉiuj kiuj vivas en mensogo! Vi fine infektigas la tutan landon; vi kaŭzas, ke la tuta lando meritas esti ruinigata. Kaj se fariĝos tiel ekstreme, tiam mi diros el mia sincera koro: ruinigu la landon; pereigu ĉi tiun popolon!

VIRO
(el la amaso) Li parolas kiel vera popolmalamiko.

BILLING
Dia morto, jen la voĉo de la popolo!

LA TUTA ARO
(krias) Jes, jes, jes! Li estas popolmalamiko! Li malamas sian landon! Li malamas la tutan popolon!

ASLAKSEN
Kaj kiel civitano kaj kiel homo mi estas profunde ŝokata de tio, kion mi ĉi tie devis aŭskulti. Doktoro Stockmann prezentis sin en maniero, kiun mi eĉ en sonĝo ne kredus. Bedaŭrinde mi devas akcepti la opinion, kiun ĵus esprimiĝis de respektindaj civitanoj; kaj mi opinias, ke ni devas esprimi tiun opinion en rezolucio. Mi proponas jenon:

“La kunveno deklaras, ke ĝi rigardas la banejan kuraciston, doktoro Stockmann, kiel popolmalamikon.”

(Tondrantaj huraoj kaj aplaŭdo. Multaj ĉirkaŭas la doktoron kaj fajfas kontraŭ lin. Sinjorino Stockmann kaj Petra ekstaris. Morten kaj Ejlif luktas kun la aliaj lernejanoj, kiuj ankaŭ ili fajfis. Kelkaj plenkreskuloj disigas ilin)

DOKTORO STOCKMANN
(al la fajfantoj) Ho, vi malsaĝuloj, kiaj vi estas, — mi diras al vi, ke —

ASLAKSEN
(sonorigas) La doktoro ne plu havas la parolrajton. Regula voĉdonado devas okazi; sed por indulgi personajn sentojn ĝi devas okazi skribe kaj sen nomo. Ĉu vi havas puran paperon, Billing?

BILLING
Jen kaj blua kaj blanka papero —

ASLAKSEN
(malsupreniras) Bone; tiel ĉio okazos pli rapide. Tondu la paperon —; jen, jen. (al la kunvenaro) Blua signifas ne; blanka signifas jes. Mi mem kolektos la voĉojn.

(La magistranto forlasas la salonon. Aslaksen kaj kelkaj aliaj civitanoj ĉirkaŭiras inter la kunvenintoj kolektante la paperpecojn en ĉapelojn)

SINJORO
(al Hovstad) Kiel estas pri la doktoro? Kion oni pensu pri tiaĵo?

HOVSTAD
Vi ja scias kiel impeta li estas.

ALIA SINJORO
(al Billing) Aŭdu; vi ja ofte vizitas lian domon. Ĉu vi rimarkis, ke li drinkas?

BILLING
Dia morto, mi ne scias kion diri. La grogo ĉiam staras sur la tablo, kiam iu vizitas.

TRIA SINJORO
Ne; mi prefere kredas, ke li foje estas iom freneza.

LA UNUA SINJORO
Jes, eble estas ia hereda frenezo en la familio, ĉu?

BILLING
Povas esti.

KVARA SINJORO
Ne; tio ĉi estas nur pura malico; estas venĝo pro io.

BILLING
Iun tagon li parolis pri plialtigo de la salajro; sed tion li ja ne ricevis.

ĈIUJ SINJOROJ
(samvoĉe) Aha; do estas ja facile kompreneble!

LA EBRIA VIRO
(en la amaso) Mi volas havi bluan, mi! Kaj mi ankaŭ volas havi blankan!

KRIOJ
Jen denove la ebriulo! Elĵetu lin!

MORTEN KIIL
(proksimiĝas al la doktoro) Nun, Stockmann, ĉu vi nun vidas, kio sekvas el tia arlekenaĵo?

DOKTORO STOCKMANN
Mi faris mian devon.

MORTEN KIIL
Kion vi diris pri la tanejoj en la Muelejvalo?

DOKTORO STOCKMANN
Vi ja aŭdis; mi diris, ke estas de tie, ke la fiaĵo venas.

MORTEN KIIL
Ankaŭ de mia tanejo?

DOKTORO STOCKMANN
Bedaŭrinde, via tanejo estas la plej malpuriga.

MORTEN KIIL
Ĉu tion vi volas presi en la gazetoj?

DOKTORO STOCKMANN
Mi kaŝos nenion.

MORTEN KIIL
Tio estos por vi multekosta, Stockmann.

(Li foriras.)

GRASA SINJORO
(iras al Horster, sen saluti la virinojn) Nu, ŝipestro, vi pruntedonas vian domon al popolmalamiko?

HORSTER
Mi opinias, ke mi povas fari pri mia posedaĵo laŭdezire, sinjoro grandkomercisto.

LA GRANDKOMERCISTO
Do vi eble ne kontraŭas, ke mi faras la samon pri la mia.

HORSTER
Al kio aludas la grandkomercisto?

LA GRANDKOMERCISTO
Vi aŭdos de mi morgaŭ.

(Li turnas sin, kaj foriras.)

PETRA
Ĉu li ne estas via ŝipposedanto, Horster?

HORSTER
Jes, estas grandkomercisto Vik.

ASLAKSEN
(kun la voĉdoniloj en la mano; supreniras sur la podion kaj sonorigas) Sinjoroj, permesu al mi anonci la rezulton. Per ĉiuj voĉoj kontraŭ unu —

JUNA SINJORO
La unu estas tiu de la ebria viro!

ASLAKSEN
Per ĉiuj voĉoj kontraŭ tiu de ebria viro tiu ĉi kunveno de civitanoj deklaras, ke la baneja kuracisto, doktoro Tomas Stockmann estas popolmalamiko. (krioj kaj aplaŭdo) Vivu nia malnova, honesta, civitana socio! (denova aplaŭdo) Vivu nia taŭga kaj aktiva magistranto, kiu tiel lojale subpremis la voĉon de la sango! (Hura) La kunveno estas fermita. (Li malsupreniras.)

BILLING
Vivu la prezidanto.

LA TUTA ARO
Hura por presisto Aslaksen!

DOKTORO STOCKMANN
Mian ĉapelon, kaj mian redingoton, Petra. Ŝipestro, ĉu vi havas lokon por pasaĝeroj al la nova mondo?

HORSTER
Por vi kaj la viaj mi faros lokon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
(dum Petra helpas lin surmeti la redingoton) Bone. Venu, Katrine! Venu, knaboj!

(Li prenas la brakon de sia edzino.)

SINJORINO STOCKMANN
(mallaŭte) Kara Tomas, ni iru la malantaŭan vojon.

DOKTORO STOCKMANN
Neniujn ŝtelvojojn, Katrine. (per laŭta voĉo) Vi aŭdos de la popolmalamiko, antaŭ ol li estos elbrosinta la polvon de siaj ŝuoj! Mi ne estas tiel bonvolema kiel certa persono; mi ne diras: Mi pardonas al vi, ĉar vi ne scias kion vi faras.

ASLAKSEN
(krias) Blasfema komparo, sinjoro Stockmann!

BILLING
Estas, dia mor — —. Tiaĵo estas kruda por sincera homo.

KRUDA VOĈO
Li eĉ minacas!

EKSCITAJ VOĈOJ
Ni frakasu liajn fenestrojn! Trempu lin en la fjordo!

VIRO
(en la amaso) Blovu la kornon, Evensen! Fajfu, fajfu!

(Kornosonoj, fajfado kaj sovaĝaj krioj. La doktoro iras kun la siaj al la elirejo. Horster faras vojon por ili.)

LA TUTA AMASO
(krias post la forirantoj:) Popolmalamiko! Popolmalamiko! Popolmalamiko!

BILLING
(ordigante siajn notaĵojn) Dia morto ĉu mi volus trinki grogon ĉe Stockmann ĉi-vespere!

(La kunvenintoj interpremiĝas al la elirejo; la bruo disvastiĝas eksteren; el la strato aŭdiĝas la krio:)

“Popolmalamiko! Popolmalamiko!”

KVINA AKTO

(Laborĉambro de doktoro Stockmann. Librobretoj kaj ŝrankoj kun diversaj preparaĵoj laŭ la muroj. En la fono estas elirejo al la antaŭĉambro; antaŭe maldekstre estas pordo al la sidĉambro. Sur la muro dekstre estas du fenestroj, kies vitroj estas frakasitaj. Meze en la ĉambro staras la skribotablo de la doktoro, kovrita de libroj kaj dokumentoj. La ĉambro estas en malordo. Estas antaŭtagmeze.)

(Doktoro Stockmann, en negliĝo kaj pantofloj kaj kun kaloto, staras klinite, rastante per pluvŝirmilo sub unu el la ŝrankoj; fine li antaŭentiras ŝtonon.)

DOKTORO STOCKMANN
(parolas tra la malfermita pordo al la sidĉambro) Katrine, jen mi trovis ankoraŭ unu.

SINJORINO STOCKMANN
(ene en la sidĉambro) Ho, vi certe ankoraŭ trovos plurajn.

DOKTORO STOCKMANN
(metas la ŝtonon sur aron da aliaj sur la tablo) Tiujn ŝtonojn mi konservos kiel sanktaĵojn. Ejlif kaj Morten vidu ilin ĉiun tagon, kaj kiam ili fariĝos plenkreskaj, ili ricevu ilin herede de mi. (rastas sub librobreto) Ĉu ŝi — kiel diable ŝi nomiĝas, — ŝi, la servistino, — ĉu ŝi ankoraŭ ne serĉis la vitraĵiston?

SINJORINO STOCKMANN
(envenas) Jes, sed li respondis, ke li ne scias, ĉu li povos veni hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
Vi certe vidos, ke li ne kuraĝas.

SINJORINO STOCKMANN
Ne, ankaŭ Randine opinias, ke li ne kuraĝas pro la najbaroj. (parolas enen en la sidĉambron) Kion vi volas, Randine? Nu tiel. (iras tien kaj tuj revenas) Jen letero al vi, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Mi rigardu. (malfermas ĝin kaj legas) Nu tiel.

SINJORINO STOCKMANN
De kiu ĝi estas?

DOKTORO STOCKMANN
De la domposedanto. Li malluigas nin.

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vere? Li, kiu estas tia honesta homo —

DOKTORO STOCKMANN
(rigardas en la leteron) Li ne kuraĝas havi nin, li diras. Malvolonte li tion faras; sed li ne kuraĝas ion alian — pro siaj kuncivitanoj — pro la publika opinio — estas dependanta — ne kuraĝas ofendi certajn riĉulojn.

SINJORINO STOCKMANN
Jen vidu, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Ja, ja, mi vidas; ili estas malkuraĝuloj, ĉiuj, en ĉi tiu urbo; neniu ion kuraĝas pro ĉiuj aliaj homoj. (ĵetas la leteron sur la tablon) Sed ne gravas por ni, Katrine. Nun ni vojaĝos al la nova mondo, kaj tiam —

SINJORINO STOCKMANN
Jes sed, Tomas, ĉu estas bone pripensite, tio ĉi pri la vojaĝo?

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu mi restus ĉi tie, kie oni primokis min kiel popolmalamikon, brulstampis min, frakasis miajn fenestrojn! Kaj jen vidu, Katrine; ili ankaŭ ŝirfendis mian nigran pantalonon.

SINJORINO STOCKMANN
Ho ne; kaj la plej bonan, kiun vi havas!

DOKTORO STOCKMANN
Neniam oni devus surmeti sian plej bonan pantalonon, kiam oni luktas por libereco kaj vero. Nu, la pantalono ne multe gravas por mi; ĉar ĝin vi ja povas kunkudri por mi. Sed estas tio, ke la kanajlaro kaj la amaso kuraĝas agresi min, kvazaŭ ili estus miaj egaluloj, — estas tio kion mi, je mia morto, ne povas akcepti.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, ili estis krudaj kontraŭ vin ĉi tie en la urbo, Tomas; sed ĉu pro tio ni devas forvojaĝi el la lando?

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi opinias, ke la plebanoj ne estas same impertinentaj en niaj aliaj urboj kiel en tiu ĉi? Ho jes, kara, estos certe tute la sama. Nu, egale; lasu la hundaĉojn buŝaĉi; tio ne estas la plej malbona; la plej malbona estas, ke ĉiuj homoj en la tuta lando estas partisklavoj. Nu, pri tio, — eble ne estas pli bone en la libera okcidento; ankaŭ tie ja furiozas la kompakta plimulto kaj la liberala publika opinio kaj ĉiu alia diablaĵo. Sed, vidu, la kondiĉoj estas pli granskalaj tie; ili povas mortigi, sed ili ne torturadas; ili ne pinĉas liberan animon per ŝraŭbtenilo kiel hejme ĉe ni. Kaj en bezono oni povas ja teni sin flanke. (iras trans la planko) Se mi nur sciis, kie estas praarbaro aŭ eta sudmara insulo por vendo malmultekoste —

SINJORINO STOCKMANN
Jes, sed la knaboj, Tomas?

DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Vi estas stranga, Katrine! Ĉu vi vere preferus, ke la knaboj kreskus en tia socio kiel la nia? Hieraŭ vespere vi vidis ja mem, ke la duono de la popolo estas furioza; kaj se la alia duono ne perdis sian prudenton, tio estas ĉar ili estas azenoj, kiuj ne havas iun prudenton por perdi.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kara Tomas, vi parolas ja tiel nesingardeme.

DOKTORO STOCKMANN
Nu! Ĉu ne estas vero, kion mi diras? Ĉu ili ne turnas ĉiujn konceptojn supron malsupren? Ĉu ili ne faras unu saman kaĉon el justo kaj maljusto? Ĉu ili ne nomas mensogon, kion mi scias esti vero? Sed la plej frenezega estas, ke ĉi tie ĉirkaŭiras plenkreskaj, liberalecaj homoj en amaso, kaj kredas, ke ili estas liberpensantoj! Ĉu vi iam ion tian aŭdis, Katrine!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, jes, eble estas stulte, sed —

(Petra envenas de la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vi jam nun venas de la lernejo?

PETRA
Jes; mi estas maldungita!

SINJORINO STOCKMANN
Maldungita!

DOKTORO STOCKMANN
Ankaŭ vi!

PETRA
Sinjorino Busk maldungis min; kaj do mi opiniis plej bone iri tuj.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi ĝuste faris!

SINJORINO STOCKMANN
Kiu kredus, ke sinjorino Busk estas tiel fia homo!

PETRA
Ho ne, patrino, sinjorino Busk ne estas fia; mi vidis klare, kiel tio ĉagrenigis ŝin. Sed ŝi ne kuraĝis, diris ŝi; kaj jen mi maldungiĝis.

DOKTORO STOCKMANN
(ridas kaj frotas manojn) Ŝi ne kuraĝis, ankaŭ ŝi ne! Ho, belege.

SINJORINO STOCKMANN
Ho ja, post la teruraj tumultoj hieraŭ vespere, do —

PETRA
Ne estis nur sole tio. Aŭdu nun, patro!

DOKTORO STOCKMANN
Nu, kaj kio?

PETRA
Sinjorino Busk montris al mi ne malpli ol tri leterojn, kiujn ŝi ricevis ĉi-matene —

DOKTORO STOCKMANN
Sen subskribo, ĉu?

PETRA
Jes.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉar ili ne kuraĝas riski la nomon, Katrine!

PETRA
Kaj en du el ili skribiĝis, ke sinjoro, kiu vizitadas en nia domo, rakontis en la klubo ĉi-nokte, ke mi havas ege liberajn opiniojn pri diversaj aferoj —

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi do ne neis?

PETRA
Kompreneble ne. Sinjorino Busk mem havas konsiderinde liberajn opiniojn, kiam ni estas solaj du; sed ĉar ĉi tio pri mi disvastiĝis, ŝi ne kuraĝis reteni min.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj imagu, — jen unu kiu vizitadas nian domon! Vidu, kion vi rehavas por via gastameco, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
En tia fiaĵo ni ne volas plu vivi. Enpaku kiel eble plej rapide, Katrine; ni foriru ju pli frue des pli bone.

SINJORINO STOCKMANN
Silentu; ŝajnas al mi, ke estas iu en la koridoro. Iru por vidi, Petra.

PETRA
(malfermas la pordon) Ho, ĉu estas vi, ŝipestro Horster? Bonvolu eniri.

HORSTER
(el la antaŭĉambro) Bonan tagon. Mi pensis, ke mi devis fari viziteton por aŭdi kiel statas.

DOKTORO STOCKMANN
(premas lian manon) Dankon; tre bonvoleme de vi.

SINJORINO STOCKMANN
Kaj dankon, ke vi trahelpis nin, ŝipestro Horster.

PETRA
Sed kiel vi mem trairis hejmen?

HORSTER
Ho jes, iris bone; mi havas ja ioman forton; kaj tiuj homoj pleje preferas uzi la buŝon.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu ne estas strange pri tiu fia malkuraĝeco? Venu, kaj mi montru ion al vi! Jen, tie la ŝtonoj, kiujn ili ĵetis enen al ni. Rigardu ilin! Ne estas pli ol du sufiĉe grandaj ŝtonoj en la tuta aro; la resto estas nenio alia ol ŝtonetoj, — nuraj grajnoj. Kaj tamen ili staris tie ekstere hurlante, kaj ĵuris, ke ili volas bati min pecen; sed ago — ago — ne, el tio oni ne multon vidas en nia urbo!

HORSTER
Estis ja ankaŭ la plej bona por vi ĉi tiun fojon, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Efektive estis. Sed tamen estas ĉagrenige; ĉar se iam okazos serioza batalo grava por la tuta lando, vi vidos, ke la publika opinio preferos forkuri, kaj la kompakta plimulto kuros arbaren kiel aro da ŝafoj, ĉu ne ŝipestro Horster. Estas tio, kio estas tiel ĉagrenige pripensi; vere estas por mi bedaŭrinde —. Ho; sed pro diablo, — funde tio ĉi estas ja nur stultaĵo. Se ili diris, ke mi estas popolmalamiko, lasu min do esti popolmalamiko.

SINJORINO STOCKMANN
Vi neniam fariĝos, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Ne ĵuru pri tio, Katrine. Malica vorto povas efiki kiel pinglograto en la pulmo. Kaj tiu damnita vorto —; mi ne kvitiĝos de ĝi; ĝi fiksiĝis sub la koro; ĝi kuŝas tie kaj fosas kaj suĉas kiel acidaj sukoj. Kaj kontraŭ tio helpas neniu magnezo.

PETRA
Ba; nur ridu pri ili, patro.

HORSTER
La homoj certe ŝanĝos opiniojn, sinjoro doktoro.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, Tomas, pri tio vi povas esti same certa, kiel pri tio ke vi staras ĉi tie.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, eble kiam estos tro malfrue. Sed tiam estu por ili laŭ merite! Tiam ili povos iri ĉi tie en sia fiaĵo, kaj pentante ke ili pelis patrioton en ekzilon. Kiam vi forvelos, ŝipestro Horster?

HORSTER
Hm, — vere estas pri tio, ke mi venis por paroli kun vi —

DOKTORO STOCKMANN
Nu, ĉu estas io pri la ŝipo?

HORSTER
Ne; sed ne okazos, ke mi kuniros.

PETRA
Ĉu vi do estas maldungita?

HORSTER
(ridetas) Jes, efektive estas tiel.

PETRA
Ankaŭ vi.

SINJORINO STOCKMANN
Jen vi vidas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tio pro la vero! Aj, se mi estus ion tian pripensinta —

HORSTER
Ne estu afliktita pro tio; mi certe trovos oficon ĉe iu aŭ alia eksterurba ŝipsocieto.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion de tiu grandkomercisto Vik, — riĉa homo, sendependa de ĉiuj —! Fi, pro diablo!

HORSTER
Alie li estas sufiĉe sincera; kaj li mem diris, ke li volus reteni min, se li nur kuraĝus —

DOKTORO STOCKMANN
Sed li ne kuraĝis? Ne; tion mi komprenas!

HORSTER
Ne estas facile, li diris, kiam oni apartenas al certa partio —

DOKTORO STOCKMANN
Jen vera vorto de honestulo. Partio estas kvazaŭ viandmuelilo; ĝi muelas ĉiujn kapojn kune al kaĉo; kaj tial ili fariĝas kaĉokapoj kaj farĉokapoj ĉiuj!

SINJORINO STOCKMANN
Sed Tomas do!

PETRA
(al Horster) Se vi ne estus nin akompaninta hejmen, eble en tio ĉi ne rezultus.

HORSTER
Pri tio mi ne pentas.

PETRA
(etendas al li la manon) Dankon pro tio.

HORSTER
(al la doktoro) Kaj ankaŭ tion mi volus diri, ke ĉar vi fine decidis ke vi forvojaĝu, mi pensis pri alia solvo —

DOKTORO STOCKMANN
Bone; se ni nur povos rapide forvojaĝi —

SINJORINO STOCKMANN
Tŝ; ĉu iu frapis la pordon?

PETRA
Eble estas onklo.

DOKTORO STOCKMANN
Aha! (krias) Envenu!

SINJORINO STOCKMANN
Kara Tomas, promesu al mi do —

(La magistranto venas de la antaŭĉambro.)

LA MAGISTRANTO
(ĉe la pordo) Nu, vi estas okupata. Jes, do mi prefere —

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; envenu.

LA MAGISTRANTO
Sed mi dezirus paroli kun vi ni du solaj.

SINJORINO STOCKMANN
Ni iros en la sidĉambron dume.

HORSTER
Kaj mi revenos poste.

DOKTORO STOCKMANN
Ne; vi eniru kune, ŝipestro Horster; mi bezonas plian informon —

HORSTER
Ja, ja, do mi atendas.

(Li sekvas sinjorinon Stockmann kaj Petra en la sidĉambron.)

LA MAGISTRANTO
(silentas, sed ekrigardas al la fenestroj)

DOKTORO STOCKMANN
Vi eble trovas, ke estas iom liberaere ĉe ni hodiaŭ? Surmetu la kepon.

LA MAGISTRANTO
Dankon, se mi povas. (tion faras) Mi sentas, ke mi kaptis malvarmumon hieraŭ; mi frostis —

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu? Kontraŭe mi trovis, ke estis sufiĉe varme.

LA MAGISTRANTO
Mi bedaŭras, ke ne estis en mia potenco malebligi tiujn noktajn ekscesojn.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi volas diri al mi ion ceteran?

LA MAGISTRANTO
(elprenas grandan leteron) Mi havas tiun ĉi dokumenton por vi de la baneja direkcio.

DOKTORO STOCKMANN
Mi estas maldungita, ĉu?

LA MAGISTRANTO
Jes, de hodiaŭ. (metas la leteron sur la tablon) Ni bedaŭras; sed — sincere dirite — ni ne kuraĝis pro la publika opinio.

DOKTORO STOCKMANN
(ridetas) Ne kuraĝis? Tiujn vortojn mi aŭdis pli frue hodiaŭ.

LA MAGISTRANTO
Mi petas, ke vi ekkomprenu vian staton. Estonte vi ne povas atendi iun ajn praktikon en nia urbo.

DOKTORO STOCKMANN
Al la diablo pri la praktiko! Sed el kio vi tion scias tiel certe?

LA MAGISTRANTO
La asocio de domposedantoj starigis liston, kiun ili portas de domo al domo. Ĉiuj bonanimaj civitanoj estas petataj ne viziti vin; kaj mi kuraĝas garantii, ke neniu domposedanto kuraĝas rifuzi sian subskribon; ili tute simple ne kuraĝas.

DOKTORO STOCKMANN
Ne, ne; pri tio mi ne dubas. Sed kio do?

LA MAGISTRANTO
Se mi povus doni al vi konsilon, ĝi estus, ke vi forlokiĝu el nia urbo por ioma tempo —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi ĝuste iomete pensas forlasi la lokon.

LA MAGISTRANTO
Bone. Kaj post duona jaro aŭ iom pli, kiam vi ŝanĝis vian opinion, kaj vi post matura konsidero povus decidigi vin esprimi bedaŭron kaj konfesi vian eraron —

DOKTORO STOCKMANN
Tiam mi eble povus rericevi mian oficon, vi pensas?

LA MAGISTRANTO
Eble; estas tute ne senŝance.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, sed la publika opinio? Vi ja ne kuraĝas pro la publika opinio.

LA MAGISTRANTO
La opinio estas ege varia afero. Kaj por diri la veron estas ege grave por ni havi tian konfeson de vi.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, por ĝi vi lekas viajn lipojn! Sed pro diablo, vi memoras kion mi antaŭe diris al vi pri tiaj vulpo-ruzaĵoj!

LA MAGISTRANTO
Tiam via pozicio estis konsiderinde pli favora; vi povis supozi, ke vi havas la tutan urbon dorse —

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj nun mi sentas, ke mi havas la tutan urbon sur la nuko —. (ekflamiĝas) Sed eĉ ne se mi havus la diablon mem kaj lian praavinon sur la nuko —! Neniam, — neniam, mi diras!

LA MAGISTRANTO
Patro de familio ne kuraĝas tiel agi, kiel vi faras. Vi ne kuraĝas, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Mi ne kuraĝas, ĉu? Estas nur unu sola ago en la mondo, kiun libera homo ne kuraĝas; kaj ĉu vi scias, kiu tiu estas?

LA MAGISTRANTO
Ne.

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble; sed mi diru al vi. Libera homo ne kuraĝas malpurigi sin kiel fiulo; li ne kuraĝas konduti tiel, ke li devus kraĉi sin mem en la okulojn.

LA MAGISTRANTO
Tio ĉi sonas ja treege akceptebla; kaj se ne ekzistus alia klarigo por via obstineco —; sed tia ja ekzistas —

DOKTORO STOCKMANN
Kion vi aludas per tio?

LA MAGISTRANTO
Tion vi certe bonege komprenas. Sed ĉar mi estas via frato kaj saĝa homo, mi konsilas al vi, ne bazi vin tro fide sur esperoj kaj perspektivoj, kiuj tre facile povus malsukcesi.

DOKTORO STOCKMANN
Sed al kio do tio aludu?

LA MAGISTRANTO
Ĉu vi vere volas kredigi al mi, ke vi estas senscia pri la testamentaj dispozicioj, kiujn faris tanejestro Kiil?

DOKTORO STOCKMANN
Mi scias, ke la iometon, kiun li posedas, estas destinita al fondaĵo por bezonantaj metiistoj. Sed kiel tio rilatas al mi?

LA MAGISTRANTO
Unue ne estas iometoj pri kio temas. Tanejestro Kiil estas sufiĉe riĉa homo.

DOKTORO STOCKMANN
Tion mi neniam suspektis —!

LA MAGISTRANTO
Hm, — vere ne? Vi do ankaŭ ne scias, ke ne malkonsiderinda parto de lia kapitalo estas heredota de viaj infanoj, tiel ke vi kaj via edzino ĝuu la rentojn dum via vivodaŭro. Ĉu li tion ne diris al vi?

DOKTORO STOCKMANN
Ne; mi ĵuras, ke li ne faris. Kontraŭe; li ĉiam koleriĝadis pro tio, ke li pagu tro altan imposton. Sed ĉu vi scias tion ĉi tiel certe, Petro?

LA MAGISTRANTO
Mi sciiĝis de tute fidinda fonto.

DOKTORO STOCKMANN
Ho, dian dankon, do Katrine estos sekura, — kaj ankaŭ la infanoj! Tion mi ja devas rakonti — (krias) Katrine, Katrine!

LA MAGISTRANTO
(retenas lin) Tŝ, ankoraŭ nenion diru!

SINJORINO STOCKMANN
(malfermas la pordon) Kio estas?

DOKTORO STOCKMANN
Nenio, kara; nur reen eniru.

(Sinjorino Stockmann fermas.)

DOKTORO STOCKMANN
(paŝadas sur la planko) Sekura! Ĉu vere, — ili do ĉiuj estas sekuraj! Kaj tiaj por la vivodaŭro! Ho beniga sento scii, ke oni estas sekura!

LA MAGISTRANTO
Jes, sed estas ja tio, kio vi ne estas. Tanejestro Kiil povas nuligi la testamenton kiun ajn tagon aŭ horon laŭdezire.

DOKTORO STOCKMANN
Sed tion li ne faras, mia bona Petro. La melo estas tro ĝojega, ke mi ekkaptas vin kaj viajn sagacajn amikojn.

LA MAGISTRANTO
(ekmiras, kaj rigardas lin esplore) Aha, tio ĵetas lumon sur multon.

DOKTORO STOCKMANN
Kian multon?

LA MAGISTRANTO
La tuto estis kombinita manovro. Tiuj senbridaj, senkonsideraj atencoj, kiujn vi — en la nomo de la vero — direktis kontraŭ la estrantajn civitanojn en la urbo —

DOKTORO STOCKMANN
Kiujn; kiujn?

LA MAGISTRANTO
— estis do nenio alia, ol interkonsentita kompenso por la testamento de tiu maljuna venĝavida Morten Kiil.

DOKTORO STOCKMANN
(konsternita) Petro, — vi do estas la plej fia plebano, kiun mi konas dum mia vivo.

LA MAGISTRANTO
Inter ni estas finite. Via maldungo estas nerevokebla; — ĉar nun ni havas armilojn kontraŭ vi. (Li foriras.)

DOKTORO STOCKMANN
Fi, fi, fi! (krias) Katrine! La planko estu lavata post li. Enirigu ŝin kun akvujo, ŝin, — ŝin — kion diable —, ŝin, kiu ĉiam havas fulgon sur la nazo —

SINJORINO STOCKMANN
(en la sidĉambro) Tŝ, tŝ do, Tomas!

PETRA
(ankaŭ ĉe la pordo) Patro, avo venas kaj petas, ĉu li povas paroli kun vi sola.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, certe li povas. (ĉe la pordo) Envenu, bopatro.

(Morten Kiil envenas. La doktoro fermas la pordon malantaŭ li.)

DOKTORO STOCKMANN
Nu, kio estas? Eksidu.

MORTEN KIIL
Ne sidi. (ĉirkaŭrigardas) Aspektas bele ĉe vi hodiaŭ, sinjoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĉu ne?

MORTEN KIIL
Vere bele ja aspektas; freŝan aeron vi ankaŭ havas; hodiaŭ vi havas sufiĉe da tiu “moksigena” ŝtofo, pri kiu vi parolis hieraŭ. Vi certe havas bonegan konsciencon hodiaŭ, mi pensas.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, mi havas.

MORTEN KIIL
Ĉu imagu? (frapas sian bruston) Sed ĉu vi scias kion mi havas ĉi tie?

DOKTORO STOCKMANN
Espereble ankaŭ bonan konsciencon.

MORTEN KIIL
Ba! Estas io multe pli bona ol tio.

(Li elprenas dikan poŝdokumentujon, malfermas ĝin kaj montras aron da dokumentoj.)

DOKTORO STOCKMANN
(rigardas lin mire) Akcioj en la banejo?

MORTEN KIIL
Ne estis malfacile ekhavi ilin hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj vi jam aĉetis —?

MORTEN KIIL
Tiom por kio mi havis monon.

DOKTORO STOCKMANN
Sed kara bopatro, — tiel malesperige kiel statas pri la banejo nun!

MORTEN KIIL
Se vi kondutas kiel prudenta homo, vi certe restarigos la banejon.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, vi ja mem vidas, ke mi faras, kion mi povas; — sed —! La homoj estas ja frenezaj en nia urbo!

MORTEN KIIL
Vi diris hieraŭ, ke la pleja fiaĵo venas de mia tanejo. Se tio estus vero, mia avo, kaj mia patro antaŭ mi, kaj mi mem dum multaj jaroj malpurigadus la urbon kvazaŭ tri murdanĝeloj. Ĉu vi opinias, ke mi lasas tiun honton gluiĝi sur min?

DOKTORO STOCKMANN
Bedaŭrinde, tion vi devas akcepti.

MORTEN KIIL
Dankon ne. Mi defendos mian bonan nomon kaj reputacion. Oni nomas min “la melo”, mi aŭdis. Melo, ĉu tio ne estas iuspeca porko; sed pri tio ili neniam en la mondo praviĝu. Mi volas vivi kaj morti kiel purema homo.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj kiel vi volas realigi tion?

MORTEN KIIL
Vi purigu min, Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN
Mi!

MORTEN KIIL
Ĉu vi scias per kiu mono mi aĉetis tiujn ĉi akciojn? Ne, tion vi ne povas scii; sed nun mi diru. Estas la mono kiun Katrine kaj Petra kaj la knabetoj heredos post mi. Jes, ĉar mi ja tamen havas iom ŝparitan, komprenu.

DOKTORO STOCKMANN
(ekflamiĝas) Kaj tiel vi prenas la monon de Katrine por tiaĵo!

MORTEN KIIL
Jes, tiu mono nun investiĝis en la banejo. Kaj nun mi volas vidi, ĉu vi tamen estas tiel furioza — freneza, Stockmann. Se vi daŭre lasos bestojn kaj tiajn fiaĵojn veni el mia tanejo, tio estas la sama kiel tranĉi rimenojn el la haŭto de Katrine, kaj ankaŭ de Petra, kaj de la knabetoj; sed tion neniu vera familipatro faras, — se li ne estas frenezulo.

DOKTORO STOCKMANN
(paŝas tien kaj reen) Jes, sed mi estas freneza, mi estas frenezulo!

MORTEN KIIL
Tiomege delira — freneza vi certe ne estas, kiam la familio estas en danĝero.

DOKTORO STOCKMANN
(haltas antaŭ li) Kial vi ne parolis kun mi, antaŭ ol vi aĉetis tiujn senvaloraĵojn!

MORTEN KIIL
Kio estas farita, plej forte efikas.

DOKTORO STOCKMANN
(paŝadas maltrankvile ĉirkaŭe) Se mi do ne estus tiel certa pri la afero —! Sed mi estas profunde konvinkita, ke mi pravas.

MORTEN KIIL
(pesas la dokumentujon en la mano) Se vi daŭre frenezadas, tiuj ĉi ne valoros multe.

(Li metas la dokumentujon en la poŝon.)

DOKTORO STOCKMANN
Sed pro diablo, la scienco devus do kapabli eltrovi iun ilon por preventi; iu kontraŭinfekta drogo —

MORTEN KIIL
Vi pensas pri io por mortigi la bestojn, ĉu?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, aŭ por neŭtraligi ilin.

MORTEN KIIL
Ĉu vi ne povus provi per iom da ratveneno?

DOKTORO STOCKMANN
Ho, babilaĵo! — Sed ĉiuj ja diras, ke estas nur imagaĵo. Ĉu ne povas esti imagaĵo do! Lasu ilin havi sian imagaĵon! Ĉu ne la nesciantaj, etkoraj hundaĉoj insultis min kiel popolmalamikon; — kaj ili eĉ estis pretaj tiri miajn vestaĵojn de mia korpo!

MORTEN KIIL
Kaj ĉiujn fenestrojn, kiujn ili frakasis por vi!

DOKTORO STOCKMANN
Jes, kaj la zorgoj pri miaj devoj al la familio! Tion mi devas priparoli kun Katrine; ŝi pli bone scias pri tiuj aferoj.

MORTEN KIIL
Bone; aŭskultu nur konsilon de saĝa edzino.

DOKTORO STOCKMANN
(ekkoleriĝas kontraŭ lin) Ke vi povis konduti tiel stultege! Forriski la monon de Katrine; meti min en tiun ĉi teruran turmentadon! Kiam mi vidas vin, estas kvazaŭ mi vidus satanon mem —!

MORTEN KIIL
Se tiel estas, mi devas foriri. Sed antaŭ ol la dua mi atendas respondon de vi. Jesne. Se vi respondos ne, mi transdonos la akciojn al la bonfara fondaĵo, — kaj tio jam hodiaŭ.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj kion ricevos Katrine?

MORTEN KIIL
Eĉ ne grajneton.

(La pordo de la antaŭĉambro malfermiĝas. Redaktoro Hovstad kaj presisto Aslaksen aperas.)

MORTEN KIIL
Jen, vidu tiujn du!

DOKTORO STOCKMANN
(fiksrigardas ilin) Ĉu vi? Ĉu vi denove kuraĝas veni ĉi tien al mi!

HOVSTAD
Jes vere ni tion faras.

ASLAKSEN
Komprenu, ni havas ion por priparoli kun vi.

MORTEN KIIL
(flustras) Jes aŭ ne antaŭ la dua.

ASLAKSEN
(okulumas al Hovstad) Aha!

(Morten Kiil foriras.)

DOKTORO STOCKMANN
Nu, kion vi do volas pri mi? Estu mallonge.

HOVSTAD
Mi bone komprenas, ke vi malŝatas nin pro nia sinteno dum la kunveno hieraŭ —

DOKTORO STOCKMANN
Kaj tion vi nomas sinteno? Ho, bela sinteno! Mi nomas tion sintenaĉa, virinaĉa —. Pro diablo fi!

HOVSTAD
Nomu tion, kiel al vi plaĉas; sed ni ne povis ion alian fari.

DOKTORO STOCKMANN
Vi ne kuraĝis ion alian, ĉu ne?

HOVSTAD
Jes, se vi preferas.

ASLAKSEN
Sed kial vi ne lasis fali vorton antaŭe? Nur etan aludon al sinjoro Hovstad aŭ mi.

DOKTORO STOCKMANN
Aludo? Pri kio?

ASLAKSEN
Pri tio, kio kaŝis sin malantaŭe.

DOKTORO STOCKMANN
Mi tute ne komprenas vin.

ASLAKSEN
(kapsignas intime) Ho, je Dio, vi faras, doktoro Stockmann.

HOVSTAD
Ne estas plu necese teni tion sekrete.

DOKTORO STOCKMANN
(rigardas ilin laŭvice) Sed pro diabla haŭto kaj osto —!

ASLAKSEN
Ĉu mi rajtas demandi, — ĉu via bopatro ne iras ĉirkaŭe en la urbo aĉetante ĉiujn banejakciojn?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, aĉetis banejakciojn hodiaŭ; sed —?

ASLAKSEN
Estus pli saĝe, se vi igus iun alian fari tion, — iun, kiu ne estas tiel parence proksima.

HOVSTAD
Kaj vi ne devus ekstari sub propra nomo. Neniu devus ja scii, ke la atako kontraŭ la banejo venis de vi. Vi estus devinta konsiliĝi kun mi, doktoro Stockmann.

DOKTORO STOCKMANN
(rigardas kvazaŭ foren; aspekte io prilumiĝas por li, kaj li diras kvazaŭ perpleksa) Ĉu tiaĵo estas imagebla? Ĉu tiaĵo estas farebla?

ASLAKSEN
(ridetas) Montriĝas, ke estas farebla. Sed komprenu, ke ĝi devas esti plenumata elegante.

HOVSTAD
Kaj prefere pluraj devas partopreni; ĉar estas ja ĉiam tiel, ke la respondeco malgrandiĝas por la opulo, kiam li kunlaboras kun aliaj.

DOKTORO STOCKMANN
(sinrege) Mallonge, sinjoroj, — kion vi do deziras?

ASLAKSEN
Tion sinjoro Hovstad plej bone —

HOVSTAD
Ne, vi parolu, Aslaksen.

ASLAKSEN
Nu ja; estas tio, ke nun, kiam ni konas la tutan konekson, ni ja opinias, ke ni kuraĝas meti “La Popolan Mesaĝon” je via dispono.

DOKTORO STOCKMANN
Nun vi kuraĝas? Sed la publika opinio? Ĉu vi ne timas, ke leviĝos ŝtormo kontraŭ nin?

HOVSTAD
Ni devas elteni la ŝtormon.

ASLAKSEN
Kaj la doktoro devas esti rapidfara. Tuj kiam via atako havos rezulton —

DOKTORO STOCKMANN
Tuj kiam mia bopatro kaj mi ekkaptis la akciojn je malalta prezo, vi aludas —?

HOVSTAD
Certe estas nur sciencaj konsideroj, kiuj instigas vin fariĝi la estro de la banejo.

DOKTORO STOCKMANN
Kompreneble; estis pro sciencaj konsideroj, ke mi igis tiun maljunan “melon” partopreni en tio ĉi. Kaj poste ni laŭŝajne riparos la akvokondukilon kaj iom fosadas en la plaĝo, sen kaŭzi al la urba kaso elspezon eĉ ne de duona krono. Ĉu vi ne opinias, ke ni sukcesos? Ĉu?

HOVSTAD
Mi opinias, — kiam vi havas “La Popolan Mesaĝon” kun vi.

ASLAKSEN
En libera socio la gazetaro estas potenco, sinjoro doktoro.

DOKTORO STOCKMANN
Jes bone; kaj tio estas ja ankaŭ la publika opinio; kaj vi, sinjoro Aslaksen, vi garantias pri la asocio de domposedantoj?

ASLAKSEN
Pri la asocio de domposedantoj same kiel pri la amikoj de modereco. Fidu tion.

DOKTORO STOCKMANN
Sed, miaj sinjoroj —; nu, mi hontas fari demandon; sed kiun kompenson —?

HOVSTAD
Prefere ni helpus vin por nenio, kompreneble. Sed “La Popola Mesaĝo” staras sur malfortaj piedoj; ĝi ne eldoniĝas senprobleme; kaj ĉesigi la gazeton nun, kiam estas tiom, por kio agi en la granda politiko, mi vere malvolonte farus.

DOKTORO STOCKMANN
Mi komprenas; estus ja ĉagrenige por amiko de la popolo kiel vi. (ekscitiĝas) Sed mi estas malamiko de la popolo, mi! (kuras ĉirkaŭe en la ĉambro) Kie mi havas mian bastonon? Pro diablo, kie estas la bastono?

HOVSTAD
Kion tio signifu?

ASLAKSEN
Vi do ne volas —?

DOKTORO STOCKMANN
(haltas) Kaj se mi nun donu al vi eĉ ne nuran oeron de miaj multaj akcioj? Memoru ke la moneroj ne facile glitas el la poŝoj de ni riĉuloj.

HOVSTAD
Ho, vi devas memori, ke tiu afero pri la akcioj povas esti prezentata dumaniere.

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tion vi certe kapablas; se mi ne kontribuos por helpi “La Popolan Mesaĝon”, vi certe ekhavos malbelan opinion pri tiu afero; vi persekutos min, mi opinias, — ĉasos min, — provos gorĝmordi min, kiel la hundo gorĝmordas la leporon!

HOVSTAD
Tio estas laŭ natura leĝo; ĉiu besto volas trovi nutraĵon.

ASLAKSEN
Oni ja devas preni la nutraĵon, kie oni ĝin trovas.

DOKTORO STOCKMANN
Do serĉu ion en la kloakdefluilo; (ĉirkaŭkuras en la ĉambro) — ĉar morto kaj plago, vi nun spertu, kiu estas la plej forta besto el ni tri. (trovas la pluvŝirmilon kaj frape svingas ĝin) Hej, jen —!

HOVSTAD
Vi do ne volas atenci nin!

ASLAKSEN
Atentu pri tiu pluvŝirmilo!

DOKTORO STOCKMANN
Tra la fenestro, sinjoro Hovstad!

HOVSTAD
(ĉe la pordo de la antaŭĉambro) Ĉu vi estas tute freneza!

DOKTORO STOCKMANN
Tra la fenestro, sinjoro Aslaksen! Saltu, mi diras! Same bone frue kiel poste.

ASLAKSEN
(kuras ĉirkaŭ la skribotablon) Modereco, sinjoro doktoro; mi ne estas forta viro; mi ne multe eltenas — (krias) Helpu, helpu!

(Sinjorino Stockmann, Petra kaj Horster venas de la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
Sed Dio pardonu, Tomas, kio estas!

DOKTORO STOCKMANN
(frapsvingas la pluvŝirmilon) Saltu eksteren, mi diras! En la defluilon!

HOVSTAD
Atako kontraŭ senkulpan homon! Mi nomas vin atestanto, ŝipestro Horster (Li rapidas tra la antaŭĉambro)

ASLAKSEN
(konfuzita) Se oni nur konus la lokajn rilatojn — (forglitas tra la sidĉambro)

SINJORINO STOCKMANN
(retenas la doktoron) Sed regu vin do, Tomas!

DOKTORO STOCKMANN
(ĵetas la pluvŝirmilon) Honto al mi ke ili ja tamen forsavis sin.

SINJORINO STOCKMANN
Sed kion ili volis pri vi?

DOKTORO STOCKMANN
Tion vi sciu poste; nun mi devas pripensi aliajn aferojn. (iras al la tablo kaj skribas sur vizitkarton) Jen, Katrine; kion vi legas tie?

SINJORINO STOCKMANN
Tri grandajn Ne; kion tio signifas?

DOKTORO STOCKMANN
Tion vi sciu poste. (transdonas la karton) Jen, Petra; kure sendu la fulgitinon al la “melo” kun ĝi plej eble rapide. Rapidu!

(Petra eliras kun la karto tra la antaŭĉambro.)

DOKTORO STOCKMANN
Aj; se mi ne hodiaŭ havis viziton de ĉiuj satanaj sendintoj, mi ne scias de kiuj plu. Sed nun mi akrigu mian plumon kontraŭ ilin, ke ĝi fariĝu aleno; mi trempos ĝin en venenon kaj galon; mi ĵetos mian inkujon rekte en ilian kapaĉojn!

SINJORINO STOCKMANN
Jes, sed ni ja forvojaĝos, Tomas.

(Petra revenas.)

DOKTORO STOCKMANN
Nu?

PETRA
Farite.

DOKTORO STOCKMANN
Bone. — Forvojaĝos, vi diras? Ne, morto kaj plago ĉu ni faru; ni restos, kie ni estas, Katrine!

PETRA
Ni restos!

SINJORINO STOCKMANN
En ĉi tiu urbo?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, ĝuste ĉi tie; ĉi tie estas la batalejo; ĉi tie mi luktos; ĉi tie mi volas venki! Kiam vi estos kunkudrinta mian pantalonon, mi eliros en la urbon por lui domon; ni devas ja havi tegmenton super ni dum la vintro.

HORSTER
Tion vi ricevos ĉe mi.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vere?

HORSTER
Jes, bonvolu; mi havas sufiĉe da ĉambroj, kaj preskaŭ neniam estas hejme.

SINJORINO STOCKMANN
Ho, kiel bonvole de vi. Horster.

PETRA
Dankon!

DOKTORO STOCKMANN
(premas lian manon) Dankon, dankon! Jen tiu zorgo estas for. Kaj nun mi komencos serioze jam en tiu ĉi tago. Ho, estas senfino da aferoj por elfosi, Katrine! Sed estas bone, ke mi nun havas liberan tempon je mia dispono; jes, jen vidu; vi sciu, ke mi estas maldungita de la banejo —

SINJORINO STOCKMANN
(suspiras) Ho jes, tion mi ja atendis.

DOKTORO STOCKMANN
— kaj poste ili volas forpreni de mi mian praktikon. Sed lasu ilin fari! La malriĉulojn mi tamen retenas — tiujn, kiuj nenion pagas; kaj, bona Dio, estas ja ili, kiuj pleje min bezonas. Sed, morto kaj plago, aŭskulti min ili devos; mi predikos por ili ĉiutempe, kiel estas ie skribita.

SINJORINO STOCKMANN
Sed, kara Tomas, ĉu vi ne vidis kiom utilas prediki.

DOKTORO STOCKMANN
Vi vere estas komika, Katrine. Ĉu mi lasu min frapiĝi el la batalejo de tiu publika opinio kaj de la kompakta plimulto kaj tiaj satanaĵoj? Ne dankon, kara! Kaj kion mi volas, tio estas ja tiel simpla kaj klara kaj rekta. Mi nur volas marteladi en la kapojn de la hundaĉoj, ke la liberaluloj estas la plej insidaj malamikoj de liberaj homoj, — ke la partiprogramoj tordas la kolojn de junaj vivopovaj veroj, — ke konsideroj pri oportuneco turnas supron malsupren moralon kaj justecon, tiel ke fine fariĝos neelteneble vivi ĉi tie. Jes, ĉu ne ŝajnas al vi, ŝipestro Horster, ke mi devas kapabli igi la homojn kompreni tion?

HORSTER
Povas esti; mi ne komprenas tiajn aferojn.

DOKTORO STOCKMANN
Nun vi aŭskultu! Estas la partiestroj, kiujn ni devas ekstermi. Ĉar komprenu, ke partiestro estas kvazaŭ lupo, — li estas kvazaŭ glutavida lupaĉo; — li bezonas tioman nombron da brutetoj ĉiun jaron, por ekzisti. Rigardu nun Hovstad kaj Aslaksen! Kiom da brutetoj ili konsumas; aŭ ili vundmordas ilin kaj disŝiras ilin, tiel, ke ili neniam plu fariĝos aliaj ol domposedantoj kaj abonantoj de “La Popola Mesaĝo”! (eksidas duone sur la tablon) Ho, venu ĉi tien, kara Katrine, — vidu, kiel bele la suno brilas enen ĉe ni hodiaŭ. Kaj tiu benata printempa aero, kiu enfluas ĉe mi.

SINJORINO STOCKMANN
Jes, se ni nur povus vivi el sunbrilo kaj printempa aero, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Nu, aldone vi devas pene ŝpari, — kaj ni certe traluktos. Tio estas mia plej malgranda zorgo. Ne, tio kio pli grava estas, estas tio, ke mi ne konas iun tian liberan kaj noblan viron, kiu post mi kuraĝos preni sur sin mian taskon.

PETRA
Ho, ne pensu pri tio, patro; vi havas la tempon antaŭ vi. — Sed jen jam la knaboj.

(Ejlif kaj Morten envenas tra la sidĉambro.)

SINJORINO STOCKMANN
Ĉu vi ricevis forpermeson hodiaŭ?

MORTEN
Ne; sed ni luktis kun la aliaj dum la paŭzo —

EJLIF
Ne estas vero; estis la aliaj, kiuj luktis kun ni.

MORTEN
Jes, kaj sinjoro Rørlund diris, ke ni pli bone restu hejme kelkajn tagojn.

DOKTORO STOCKMANN
(klakas per la fingroj kaj eksaltas de la tablo) Jen mi vidas! Jen mi vidas, mi ĵuru! Vi neniam plu metu viajn piedojn en la lernejon!

LA KNABOJ
Ne en la lernejon!

SINJORINO STOCKMANN
Sed ne, Tomas —

DOKTORO STOCKMANN
Neniam, mi diras! Mi volas mem instrui vin; — ja, tio signifas, ke vi eĉ nenion lernu —

MORTEN
Hura!

DOKTORO STOCKMANN
— sed mi volas fari el vi liberajn, noblajn homojn. Aŭdu, pri tio vi devas helpi min, Petra.

PETRA
Jes, patro, fidu min je tio.

DOKTORO STOCKMANN
Kaj la lernejo, ĝi estu en la salono, kie ili moknomis min popolmalamiko. Sed ni bezonas plurajn; mi devas havi almenaŭ dek du knabojn por komenci.

SINJORINO STOCKMANN
Ilin vi certe ne trovos en tiu ĉi urbo.

DOKTORO STOCKMANN
Ni vidos. (al la knaboj) Ĉu vi ne konas iujn stratbubojn, — iujn vere bubaĉajn —?

MORTEN
Jes, patro, el tiuj mi konas multajn!

DOKTORO STOCKMANN
Jen bone; havigu kelkajn por mi. Unu solan fojon mi volas eksperimenti pri la hundaĉoj; ofte sidas strangaj kapoj sur ili.

MORTEN
Sed kion ni do faru, kiam ni jam estos liberaj kaj noblaj homoj?

DOKTORO STOCKMANN
Tiam vi forpelu ĉiujn lupaĉojn al la fora okcidento, knaboj!

(Ejlif aspektas iom dubema; Morten saltetas kaj krias hura.)

SINJORINO STOCKMANN
Aj, se nur tiuj lupaĉoj ne forpelos vin, Tomas.

DOKTORO STOCKMANN
Ĉu vi tute freneziĝas, Katrine! Forpeli min? Nun, kiam mi estas la plej forta viro en la urbo!

SINJORINO STOCKMANN
La plej forta — nun?

DOKTORO STOCKMANN
Jes, tian grandan vorton mi kuraĝas esprimi, ke nun mi estas unu el la plej fortaj viroj en la tuta mondo.

MORTEN
Ho ne do!

DOKTORO STOCKMANN
(mallaŭtigas la voĉon) Tŝ; ankoraŭ ne tion priparolu; sed mi faris grandan malkovron.

SINJORINO STOCKMANN
Nun denove?

DOKTORO STOCKMANN
Certe, jes certe! (kolektas ilin ĉirkaŭ sin kaj diras konfideme) La afero estas tia, komprenu, ke la plej forta viro en la mondo, estas tiu, kiu staras tute sola.

SINJORINO STOCKMANN
(ridetas skuante la kapon) Ho, vi Tomas —!

PETRA
(fidoplene, kaptas liajn manojn) Patro!






End of the Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen

*** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK POPOLMALAMIKO ***

***** This file should be named 19803-h.htm or 19803-h.zip *****
This and all associated files of various formats will be found in:
        http://www.gutenberg.org/1/9/8/0/19803/

Produced by Andrew Sly and Bill Patterson

Updated editions will replace the previous one--the old editions
will be renamed.

Creating the works from public domain print editions means that no
one owns a United States copyright in these works, so the Foundation
(and you!) can copy and distribute it in the United States without
permission and without paying copyright royalties.  Special rules,
set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to
copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to
protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark.  Project
Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you
charge for the eBooks, unless you receive specific permission.  If you
do not charge anything for copies of this eBook, complying with the
rules is very easy.  You may use this eBook for nearly any purpose
such as creation of derivative works, reports, performances and
research.  They may be modified and printed and given away--you may do
practically ANYTHING with public domain eBooks.  Redistribution is
subject to the trademark license, especially commercial
redistribution.



*** START: FULL LICENSE ***

THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE
PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK

To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free
distribution of electronic works, by using or distributing this work
(or any other work associated in any way with the phrase "Project
Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project
Gutenberg-tm License (available with this file or online at
http://gutenberg.org/license).


Section 1.  General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm
electronic works

1.A.  By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm
electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to
and accept all the terms of this license and intellectual property
(trademark/copyright) agreement.  If you do not agree to abide by all
the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy
all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession.
If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project
Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the
terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or
entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8.

1.B.  "Project Gutenberg" is a registered trademark.  It may only be
used on or associated in any way with an electronic work by people who
agree to be bound by the terms of this agreement.  There are a few
things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works
even without complying with the full terms of this agreement.  See
paragraph 1.C below.  There are a lot of things you can do with Project
Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement
and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic
works.  See paragraph 1.E below.

1.C.  The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation"
or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project
Gutenberg-tm electronic works.  Nearly all the individual works in the
collection are in the public domain in the United States.  If an
individual work is in the public domain in the United States and you are
located in the United States, we do not claim a right to prevent you from
copying, distributing, performing, displaying or creating derivative
works based on the work as long as all references to Project Gutenberg
are removed.  Of course, we hope that you will support the Project
Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by
freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of
this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with
the work.  You can easily comply with the terms of this agreement by
keeping this work in the same format with its attached full Project
Gutenberg-tm License when you share it without charge with others.

1.D.  The copyright laws of the place where you are located also govern
what you can do with this work.  Copyright laws in most countries are in
a constant state of change.  If you are outside the United States, check
the laws of your country in addition to the terms of this agreement
before downloading, copying, displaying, performing, distributing or
creating derivative works based on this work or any other Project
Gutenberg-tm work.  The Foundation makes no representations concerning
the copyright status of any work in any country outside the United
States.

1.E.  Unless you have removed all references to Project Gutenberg:

1.E.1.  The following sentence, with active links to, or other immediate
access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently
whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the
phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project
Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed,
copied or distributed:

This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever.  You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org

1.E.2.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived
from the public domain (does not contain a notice indicating that it is
posted with permission of the copyright holder), the work can be copied
and distributed to anyone in the United States without paying any fees
or charges.  If you are redistributing or providing access to a work
with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the
work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1
through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the
Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or
1.E.9.

1.E.3.  If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted
with the permission of the copyright holder, your use and distribution
must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional
terms imposed by the copyright holder.  Additional terms will be linked
to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the
permission of the copyright holder found at the beginning of this work.

1.E.4.  Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm
License terms from this work, or any files containing a part of this
work or any other work associated with Project Gutenberg-tm.

1.E.5.  Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this
electronic work, or any part of this electronic work, without
prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with
active links or immediate access to the full terms of the Project
Gutenberg-tm License.

1.E.6.  You may convert to and distribute this work in any binary,
compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any
word processing or hypertext form.  However, if you provide access to or
distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than
"Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version
posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org),
you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a
copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon
request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other
form.  Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm
License as specified in paragraph 1.E.1.

1.E.7.  Do not charge a fee for access to, viewing, displaying,
performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works
unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9.

1.E.8.  You may charge a reasonable fee for copies of or providing
access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided
that

- You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from
     the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method
     you already use to calculate your applicable taxes.  The fee is
     owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he
     has agreed to donate royalties under this paragraph to the
     Project Gutenberg Literary Archive Foundation.  Royalty payments
     must be paid within 60 days following each date on which you
     prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax
     returns.  Royalty payments should be clearly marked as such and
     sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the
     address specified in Section 4, "Information about donations to
     the Project Gutenberg Literary Archive Foundation."

- You provide a full refund of any money paid by a user who notifies
     you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he
     does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm
     License.  You must require such a user to return or
     destroy all copies of the works possessed in a physical medium
     and discontinue all use of and all access to other copies of
     Project Gutenberg-tm works.

- You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any
     money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the
     electronic work is discovered and reported to you within 90 days
     of receipt of the work.

- You comply with all other terms of this agreement for free
     distribution of Project Gutenberg-tm works.

1.E.9.  If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm
electronic work or group of works on different terms than are set
forth in this agreement, you must obtain permission in writing from
both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael
Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark.  Contact the
Foundation as set forth in Section 3 below.

1.F.

1.F.1.  Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable
effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread
public domain works in creating the Project Gutenberg-tm
collection.  Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic
works, and the medium on which they may be stored, may contain
"Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or
corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual
property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a
computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by
your equipment.

1.F.2.  LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right
of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project
Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project
Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all
liability to you for damages, costs and expenses, including legal
fees.  YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT
LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE
PROVIDED IN PARAGRAPH F3.  YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE
TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE
LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR
INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH
DAMAGE.

1.F.3.  LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a
defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can
receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a
written explanation to the person you received the work from.  If you
received the work on a physical medium, you must return the medium with
your written explanation.  The person or entity that provided you with
the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a
refund.  If you received the work electronically, the person or entity
providing it to you may choose to give you a second opportunity to
receive the work electronically in lieu of a refund.  If the second copy
is also defective, you may demand a refund in writing without further
opportunities to fix the problem.

1.F.4.  Except for the limited right of replacement or refund set forth
in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER
WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO
WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE.

1.F.5.  Some states do not allow disclaimers of certain implied
warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages.
If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the
law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be
interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by
the applicable state law.  The invalidity or unenforceability of any
provision of this agreement shall not void the remaining provisions.

1.F.6.  INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the
trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone
providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance
with this agreement, and any volunteers associated with the production,
promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works,
harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees,
that arise directly or indirectly from any of the following which you do
or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm
work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any
Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause.


Section  2.  Information about the Mission of Project Gutenberg-tm

Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of
electronic works in formats readable by the widest variety of computers
including obsolete, old, middle-aged and new computers.  It exists
because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from
people in all walks of life.

Volunteers and financial support to provide volunteers with the
assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's
goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will
remain freely available for generations to come.  In 2001, the Project
Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure
and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations.
To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation
and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4
and the Foundation web page at http://www.pglaf.org.


Section 3.  Information about the Project Gutenberg Literary Archive
Foundation

The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit
501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the
state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal
Revenue Service.  The Foundation's EIN or federal tax identification
number is 64-6221541.  Its 501(c)(3) letter is posted at
http://pglaf.org/fundraising.  Contributions to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent
permitted by U.S. federal laws and your state's laws.

The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S.
Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered
throughout numerous locations.  Its business office is located at
809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email
business@pglaf.org.  Email contact links and up to date contact
information can be found at the Foundation's web site and official
page at http://pglaf.org

For additional contact information:
     Dr. Gregory B. Newby
     Chief Executive and Director
     gbnewby@pglaf.org


Section 4.  Information about Donations to the Project Gutenberg
Literary Archive Foundation

Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide
spread public support and donations to carry out its mission of
increasing the number of public domain and licensed works that can be
freely distributed in machine readable form accessible by the widest
array of equipment including outdated equipment.  Many small donations
($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt
status with the IRS.

The Foundation is committed to complying with the laws regulating
charities and charitable donations in all 50 states of the United
States.  Compliance requirements are not uniform and it takes a
considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up
with these requirements.  We do not solicit donations in locations
where we have not received written confirmation of compliance.  To
SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any
particular state visit http://pglaf.org

While we cannot and do not solicit contributions from states where we
have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition
against accepting unsolicited donations from donors in such states who
approach us with offers to donate.

International donations are gratefully accepted, but we cannot make
any statements concerning tax treatment of donations received from
outside the United States.  U.S. laws alone swamp our small staff.

Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation
methods and addresses.  Donations are accepted in a number of other
ways including checks, online payments and credit card donations.
To donate, please visit: http://pglaf.org/donate


Section 5.  General Information About Project Gutenberg-tm electronic
works.

Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm
concept of a library of electronic works that could be freely shared
with anyone.  For thirty years, he produced and distributed Project
Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support.


Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed
editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S.
unless a copyright notice is included.  Thus, we do not necessarily
keep eBooks in compliance with any particular paper edition.


Most people start at our Web site which has the main PG search facility:

     http://www.gutenberg.org

This Web site includes information about Project Gutenberg-tm,
including how to make donations to the Project Gutenberg Literary
Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to
subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.