The Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Hedda Gabler Dramo en kvar aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: September 5, 2006 [EBook #19183] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly HENRIK IBSEN HEDDA GABLER Dramo en kvar aktoj (1890) Tradukis Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54. N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-61-8 ROLOJ: JORGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio SINJORINO HEDDA TESMAN, lia edzino FRAUxLINO JULIANE TESMAN, lia onklino SINJORINO ELVSTED ASESORO BRACK EJLERT LOVBORG BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman (Brack prononcigxas: _Brak_ Jochum prononcigxas: _Jokum_ [o/] prononcigxas: franca _eu_ aux germana _oe_) (La intrigo okazas en la vilao de _Tesman_ en la okcidenta parto de la urbo.) UNUA AKTO (Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas largxa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan cxambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu cxi estas duala pordo, kiu kondukas al la antauxcxambro. Sur la kontrauxa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaux tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun auxtunaj koloroj. Antauxe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun segxoj cxirkauxe. Antauxe sur la dekstra muro estas largxa, malhela porcelana forno, altdorsa apogsegxo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antauxe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambauxflanke de la fona pordo staras etagxeroj kun ajxoj el terakoto kaj majoliko. Cxe la fona muro de la malantauxa cxambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn segxojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. -- Cxirkauxe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kusxas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaux cxambroj kusxas dikaj tapisxoj. -- Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.) (_Frauxlino Juliane Tesman_, kun cxapelo kaj sunombrelo, envenas de la antauxcxambro, akompanata de _Berte_, kiu portas bukedon, cxirkauxvolvitan de papero. _Frauxlino Tesman_ estas bonaspekta kaj bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita en griza promena vesto. _Berte_ estas iom agxa servistino kun ordinara kampara aspekto.) FRAUxLINO TESMAN (haltas interne de la pordo, auxskultas kaj diras mallauxte) Vere mi kredas, ke ili ankoraux ne ellitigxis. BERTE (same mallauxte) Estas ja kiel mi diris, frauxlino. Pensu, -- tiom malfrue kiom la vaporsxipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio mia, -- kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaux ol sin retiri por ripozi. FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, -- lasu ilin nur bone ripozi. Sed fresxan matenan aeron ili almenaux havu enen al si, kiam ili venos. (sxi iras al la vitra pordo kaj tute malfermas gxin) BERTE (apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu gxin cxi tien, frauxlino. (metas la bukedon antauxe sur la pianon) FRAUxLINO TESMAN Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi. BERTE (plorprete) Tamen pri mi, frauxlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom da jaroj estis en la servo de la frauxlinoj. FRAUxLINO TESMAN Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. Vidu, Jorgen _devas_ havi vin en la domo cxe si. Li devas. Vi ja kutimigxis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto. BERTE Jes, sed tamen, frauxlino, mi tiom zorge pensas pri sxi, kiu kusxas hejme. Kompatinda sxi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas sxi kontentigi al la bezonoj de tiu malsana homo. FRAUxLINO TESMAN Nu, mi certe sukcesos instrui sxin al tio. Kaj la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfelicxa fratino vi ne bezonas maltrankviligxi, mia kara Berte. BERTE Nu jes, sed estas ankaux alia afero, frauxlino. Mi multe timas, ke mi ne povos suficxe kontentigi al la juna sinjorino. FRAUxLINO TESMAN Nu bona Dio, -- en la unua tempo eble okazos io tia. BERTE Cxar aspekte sxi estas tre pretendema. FRAUxLINO TESMAN Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio sxi estis kutimita dum la generalo vivis. Cxu vi memoras, kiam sxi kune kun sia patro rajdis laux la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo en la cxapelo? BERTE Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke farigxus paro el sxi kaj la kandidato. FRAUxLINO TESMAN Ankaux mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum mi memoras: De nun vi ne titolu Jorgen kandidato. Vi devas diri "la doktoro". BERTE Jes, ankaux la juna sinjorino menciis tion -- cxinokte, -- jxus kiam ili envenis la pordon. Cxu vere _estas_ tiel, frauxlino? FRAUxLINO TESMAN Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili faris lin doktoro eksterlande. Nun dum la vojagxo, komprenu. Pri tio mi auxdis ecx ne vorteton, -- antaux ol li mem rakontis tie malsupre sur la sxipkajo. BERTE Jes, ja, li certe kapablas farigxi kio ajn. Tiom lerta kiom _li_ estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaux volis komenci kuraci homojn. FRAUxLINO TESMAN Ne, ne estas tia doktoro, kia li farigxis. -- (kapskuas signifoplene) Tamen baldaux vi eble nomu lin io alia, kio estas ankoraux pli grandioza. BERTE Cxu vere! Kio estos tio, frauxlino? FRAUxLINO TESMAN (ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, -- se karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio farigxis el lia knabeto! (cxirkauxrigardas) Sed auxskultu, Berte, -- kial vi _jenon_ faris? -- Forprenis la kovrajxojn de cxiuj mebloj? BERTE Sinjorino diris, ke mi tion faru. Sxi ne sxatas kovrajxojn sur la segxoj, sxi diris. FRAUxLINO TESMAN Cxu ili do uzos cxi tiun cxambron -- cxiutage? BERTE Jes, sxajne. Almenaux laux Sinjorino. Cxar li mem, -- la doktoro, -- li nenion diris. (_Jorgen Tesman_ venas kantetante de la dekstra flanko de la malantauxa cxambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, ronda, kontenta vizagxo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma vestajxo.) FRAUxLINO TESMAN Bonan matenon, bonan matenon, Jorgen! TESMAN (cxe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimigxas kaj vigle agitas sxian manon) Vi, cxi tie -- tiom frue en la tago! Cxu? FRAUxLINO TESMAN Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi. TESMAN Kaj tio ecx se vi ne havis suficxan ripozon dum la nokto! FRAUxLINO TESMAN Ho, neniel afektas min. TESMAN Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Cxu? FRAUxLINO TESMAN Jes, vere mi faris, -- dank' al Dio. La asesoro gxentile akompanis min gxis la pordo. TESMAN Domagxe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem vidis --. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni. FRAUxLINO TESMAN Jes, vere ege multe da skatoloj sxi havis. BERTE (al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, cxu estus io pri kio mi povus sxin helpi? TESMAN Ne, dankon, Berte, -- vi ne faru. Se sxi ion deziras, sxi sonorigos, sxi diris. BERTE (dekstren) Nu tiel. TESMAN Sed jen, -- kunprenu tiun cxi valizon. BERTE (prenas gxin) Mi metos gxin en la subtegmentejon. (Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.) TESMAN Imagu, onklino, -- tiun valizon mi havis tute plensxtopita de nuraj kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis -- FRAUxLINO TESMAN Jes certe, vi ne malsxparis vian tempon dum la nuptovojagxo, vi, Jorgen. TESMAN Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian cxapelon. Jen! permesu al mi malnodi la banton. Cxu? FRAUxLINO TESMAN (dum li tion faras) Ho Dio mia, -- tio cxi estas ja kvazaux vi ankoraux estus hejme cxe ni. TESMAN (turnas la cxapelon en sia mano) Jen, -- kian belan, grandiozan cxapelon vi havigis al vi! FRAUxLINO TESMAN Mi acxetis gxin pro Hedda. TESMAN Pro Hedda? Cxu? FRAUxLINO TESMAN Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate. TESMAN (karese frapetas sxian vangon) Vi ja pensas pri cxio, vi, onklino Julle! (metas la cxapelon sur segxon cxe la tablo) Kaj nun, -- jen, -- ni eksidu cxi tie en la sofo. Kaj iom babilu gxis Hedda venos. (Ili sidigas sin; sxi metas sian sunombrelon en la angulon de la sofo.) FRAUxLINO TESMAN (prenas ambaux liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas denove havi vin vigle vivanta antaux miaj okuloj, Jorgen! Ho vi, filo de nia karmemora Jochum! TESMAN Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por mi kaj patro kaj patrino. FRAUxLINO TESMAN Jes, mi certe scias, ke vi dauxre amos viajn maljunajn onklinojn. TESMAN Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Ho ne, kara, -- estas ja neniu plibonigo atendebla por sxi, povrulino. Sxi kusxas tiel, kiel sxi kusxis dum tiuj multaj jaroj. Sed Dio permesu al mi havi sxin ankoraux iom da tempo! Cxar alie mi ne scias por kio vivi, Jorgen. Ecx pli nun, komprenu, kiam mi ne plu havas vin por kiu mastrumi. TESMAN (frapetas sxian dorson) Nu, nu, nu, --! FRAUxLINO TESMAN (abrupte sxangxas temon) Kaj jen ecx imagi ke vi estas edzigxinta viro, Jorgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La cxarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Sxi, kiu havis tiom da amindumantoj cxirkaux si! TESMAN (kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas suficxe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Cxu ne? FRAUxLINO TESMAN Kaj ke vi ankaux povis fari tian longan nuptovojagxon! Pli ol kvin, -- preskaux ses monatojn -- TESMAN Nu, -- por mi estis ja ia studvojagxo samtempe. Kiom da arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara! FRAUxLINO TESMAN Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallauxte) Sed auxskultu nun, Jorgen, -- cxu vi ne havas ion -- ion kroman rakontindan? TESMAN De la vojagxo? FRAUxLINO TESMAN J-e-e-s. TESMAN Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja rakontis al vi hieraux. FRAUxLINO TESMAN Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- cxu vi ne havas iujn, -- iujn tiajn -- esperojn --? TESMAN Esperojn? FRAUxLINO TESMAN Dio mia, Jorgen, -- mi ja estas via maljuna onklino! TESMAN Jes certe mi havas esperojn, ho jes. FRAUxLINO TESMAN Nu? TESMAN Mi havas ja la plej bonajn esperojn farigxi profesoro post nelonge. FRAUxLINO TESMAN Jes, profesoro, jes -- TESMAN Aux, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi farigxos. Sed kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias! FRAUxLINO TESMAN (ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (sxangxas temon) -- Sed ni parolis pri la vojagxo. -- Gxi certe postulis multe da mono, Jorgen? TESMAN Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe. FRAUxLINO TESMAN Sed mi vere ne komprenas, ke gxi estis suficxa por du. TESMAN Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Kaj aldone _tio_, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojagxas. Cxar tio estas ekstreme pli multekosta, lauxdire. TESMAN Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda _devis_ havi tiun vojagxon, onklino! Sxi vere _devis_. Io alia ne konvenus. FRAUxLINO TESMAN Ne, ne, ja ne konvenus. Cxar nuptovojagxo estas ja kutimo nuntempe. -- Sed diru nun, -- cxu vi jam suficxe trarigardis la apartamenton? TESMAN Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heligxo. FRAUxLINO TESMAN Kaj kiel cxio al vi placxas? TESMAN Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni uzu la du malplenajn cxambrojn, kiuj situas inter jena malantauxa cxambro kaj la dormocxambro de Hedda? FRAUxLINO TESMAN (ridetas) Ho, mia kara Jorgen, tiujn vi certe bezonos -- post iom da tempo. TESMAN Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Cxar kiam mia libraro kreskos, tiam --. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Gxuste, mia kara knabo. Gxuste pri via libraro mi pensis. TESMAN Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaux nia fiancxigxo, sxi ja ofte diris, ke sxi nenie sxatus logxi krom en la vilao de ministrino Falk. FRAUxLINO TESMAN Jen imagu, -- ke okazis, ke gxi estis por vendo. Jxus post via foriro. TESMAN Jes, onklino Julle, bonsxanco akompanis nin. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Sed multekoste, mia kara Jorgen! Multekoste estos por vi, -- cxio cxi. TESMAN (rigardas sxin iom timeme) Jes, eble farigxos, onklino? FRAUxLINO TESMAN Ho, granda Dio! TESMAN Kiom, vi opinias? Proksimume? Cxu? FRAUxLINO TESMAN Ne, tio neeblas por mi scii antaux ol ni estos ricevintaj cxiujn fakturojn. TESMAN Nu, felicxe ke asesoro Brack akiris avantagxajn kondicxojn por mi. Tion li mem skribis en letero al Hedda. FRAUxLINO TESMAN Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. -- Krome por mebloj kaj tapisxoj mi garantiis. TESMAN Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, -- kian garantion povis _vi_ doni? FRAUxLINO TESMAN Mi asignis miajn rentojn. TESMAN (eksaltas) Kion! Viajn -- kaj la rentojn de onklino Rina! FRAUxLINO TESMAN Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara. TESMAN (starigas sin antaux sxin) Sed cxu vi tute frenezigxis, onklino! Tiuj rentoj, -- estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina. FRAUxLINO TESMAN Nu, nu, -- ne ekscitigxu pro tio. Estas ja nur afero de formo, komprenu. Tion ankaux diris asesoro Brack. Cxar estas li, kiu tiom bonvoleme ordigis cxion por mi. Nur afero de formo, li diris. TESMAN Jes, eble bone. Sed tamen -- FRAUxLINO TESMAN Cxar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, ecx se ni devus iom elspezi --? Iom aldoni komence --? Estus ja nur ia felicxo por ni. TESMAN Ho, onklino, -- neniam vi lacigxas oferi vin por mi! FRAUxLINO TESMAN (ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn sxultrojn) Cxu mi do havas iun alian gxojon en tiu cxi mondo, krom ebenigi la vojon por vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin teni. Kaj nun ni staras cxe la celo, kara! Aspektis malespere kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jorgen! TESMAN Jes, estas strange kiel cxio arangxis sin avantagxe. FRAUxLINO TESMAN Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontrauxstaris vin -- kaj volis bari al vi la vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jorgen! Tiu kiu estis por vi la plej dangxera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj nun li kusxas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta homo. TESMAN Cxu vi ion auxdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojagxis? FRAUxLINO TESMAN Nenion krom tio ke li eldonus novan libron. TESMAN Kion? Ejlert Lovborg? Jxus nun? Cxu? FRAUxLINO TESMAN Jes, tion oni diras. Dio scias cxu gxi ion valoras, cxu? Ne, sed kiam la _via_ nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jorgen! Pri kio gxi temos? TESMAN Gxi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko. FRAUxLINO TESMAN Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaux pri tia temo! TESMAN Cetere eble dauxros ankoraux longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu. FRAUxLINO TESMAN Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum. TESMAN Mi tre antauxgxojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori. FRAUxLINO TESMAN Kaj antaux cxio nun, kiam vi gajnis sxin, kiun via koro sopiris, kara Jorgen. TESMAN (cxirkauxbrakas sxin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- sxi estas ja la plej sxatinda el cxio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas, ke sxi venas. Cxu? (_Hedda_ venas de maldekstre tra la malantauxa cxambro. Sxi estas sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizagxo kaj staturo aspektas noble. La koloro de la hauxto iom pala. La okuloj estas sxtalgrizaj kaj esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, sed ne tre densa. Sxi estas vestita en eleganta, libere pendanta antauxtagmeza kostumo.) FRAUxLINO TESMAN (iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan matenon! HEDDA (donas al sxi la manon) Bonan matenon, kara frauxlino Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable. FRAUxLINO TESMAN (aspektas iom gxenata) Nu, -- cxu la juna sinjorino bone dormis en sia nova hejmo? HEDDA Nu ja, dankon! Elteneble. TESMAN (ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere dormis profunde kiel sxtono, kiam mi ellitigxis. HEDDA Felicxe. Krome oni devas ja sin kutimigi al cxio nova, frauxlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la cxambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaux maro da suno. FRAUxLINO TESMAN (iras al la pordo) Nu, do ni gxin fermu. HEDDA Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli malakran lumon. TESMAN (cxe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas ombron kaj ankaux fresxan aeron. HEDDA Jes, fresxa aero estas cxi tie vere bezonata. Cxiuj tiuj benitaj floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, frauxlino Tesman! FRAUxLINO TESMAN Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke cxio statas bone, -- dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al sxi, kiu kusxas kaj sopire atendas, la kompatinda. TESMAN Do vi kore salutu sxin multfoje de mi. Kaj diru al sxi, ke mi faros viziton al sxi iom poste hodiaux. FRAUxLINO TESMAN Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jorgen -- (sercxas en la posxo de sia robo) Tion mi preskaux forgesis. Jen io kion mi kunportis por vi. TESMAN Kio estas do tio, onklino? Cxu? FRAUxLINO TESMAN (eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas gxin al li) Jen, mia kara knabo. TESMAN (elpakas) Ho, bona Dio, -- cxu vi vere gardis ilin por mi, onklino Julle! Hedda! Estas vere kortusxe, kara! Cxu? HEDDA (cxe la etagxeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas? TESMAN Miaj malnovaj matensxuoj! La pantofloj, vidu! HEDDA Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojagxo. TESMAN Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimigxas al sxi) Jen, rigardu ilin, Hedda! HEDDA (iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min. TESMAN (postsekvas sxin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi kusxante en sia lito. Ecx malsana kia sxi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom da memoroj ili revokas. HEDDA (cxe la tablo) Efektive ne por mi. FRAUxLINO TESMAN Pri tio Hedda ja pravas, Jorgen. TESMAN Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam sxi apartenas al la familio -- HEDDA (interrompante) Kun tiu cxambristino ni certe neniam interakordos, Tesman. FRAUxLINO TESMAN Ne interakordos kun Berte? TESMAN Kara, -- kial vi _tiel_ ekpensas? Cxu? HEDDA (montras) Jen rigardu! Tie sxi postlasis sian malnovan cxapelon sur la segxo. TESMAN (konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do --! HEDDA Imagu, -- se iu venus kaj tiajxon vidus. TESMAN Tamen, Hedda, estas ja la cxapelo de onklino Julle! HEDDA Cxu? FRAUxLINO TESMAN (prenas la cxapelon) Jes vere, gxi estas mia. Kaj cetere gxi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda. HEDDA Mi vere ne proksime rigardis gxin, frauxlino Tesman. FRAUxLINO TESMAN (ligas la cxapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun portas gxin. Jes, Dio scias ke tiel estas. TESMAN Kaj grandioza gxi estas. Vere grandioza! FRAUxLINO TESMAN Nu, ne bombastu, mia kara Jorgen. (cxirkauxrigardas) La sunombrelon --? Nu, jen. (prenas gxin) Cxar ankaux tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte. TESMAN Novan cxapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda! HEDDA Belaj, ecx belegaj ili estas. TESMAN Jes, cxu ne? Cxu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaux ol vi foriros! Vidu kiom belega sxi estas! FRAUxLINO TESMAN Ho, kara, _tio_ estas ja nenio nova. Hedda estis ja cxarmega cxiujn siajn tagojn. (sxi kapsalutas kaj foriras dekstren) TESMAN (sekvas sxin) Jes, sed cxu vi rimarkis ke sxi farigxis iomete korpulenta kaj floranta? Kiom sxi ete dikigxis dum la vojagxo? HEDDA (transpasxas la plankon) Ho, lasu nun tion --! FRAUxLINO TESMAN (haltas kaj sin turnas) Dikigxis? TESMAN Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam sxi portas tiun robon. Sed _mi_, kiu havas okazon -- HEDDA (cxe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn! TESMAN Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo -- HEDDA (abrupte, interrompante) Mi estas nun gxuste tia, kia mi estis je la forvojagxo. TESMAN Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Cxu ne ankaux al vi tiel aspektas, onklino? FRAUxLINO TESMAN (kunplektas la manojn kaj rigardas sxin) Rava, -- rava, -- rava estas Hedda. (iras al sxi, per ambaux manoj klinigas sxian kapon, kaj kisas sxian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro Jorgen. HEDDA (sin zorgeme desxirante) Ho --! Lasu min nun. FRAUxLINO TESMAN (en kvieta kortusxo) Cxiun opan tagon mi enrigardos cxe vi du. TESMAN Jes, tion faru, onklino. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Adiaux, adiaux! (Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro. _Tesman_ akompanas sxin elen. La pordo restas malferma. Oni auxdas _Tesman_ ripeti siajn salutojn al onklino _Rina_, kaj danki pro la matensxuoj) (Samtempe _Hedda_ iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la brakojn, pugnigas la manojn kvazaux en kolero. Sxi tiras la kurtenojn for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.) (Iom poste _Tesman_ ree envenas kaj fermas la pordon post si.) TESMAN (prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, Hedda? HEDDA (denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la foliaron. Gxi estas tre flava. Kaj kiom velka! TESMAN (enpakas la sxuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja Septembro. HEDDA (denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas Septembro. TESMAN Cxu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaux solene? Cxu vi povas kompreni sxian konduton? Cxu? HEDDA Mi apenaux konas sxin. Cxu sxi ne ofte estas tia? TESMAN Ne, ne kia hodiaux. HEDDA (iras for de la vitra pordo) Cxu vi kredas, ke sxi sentas sin afliktita pro tio pri la cxapelo? TESMAN Eh, ne multe. Eble iom en la momento -- HEDDA Sed kia maniero estas do tio, dejxeti la cxapelon cxi tie en la salono. Tio ne estas kutimo. TESMAN Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros. HEDDA Cetere mi certe trankviligos sxin. TESMAN Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus! HEDDA Kiam vi iros al ili poste hodiaux, vi povos ja inviti sxin cxe ni por la vespero. TESMAN Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaux alia afero, per kiu vi povus ege gxojigi sxin. HEDDA Nu? TESMAN Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli sxin. Pro mi, Hedda? Cxu? HEDDA Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris iam antauxe. Mi provos nomi sxin onklino. Kaj tio suficxu. TESMAN Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, nun -- HEDDA Hm, -- mi ne gxuste scias cxu -- (Sxi iras trans la plankon al la porda aperturo.) TESMAN (iom poste) Cxu io estas al vi, Hedda? Cxu? HEDDA Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Gxi ne bone harmonias kun la aliaj mebloj. TESMAN La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi arangxu por gxin sxangxi. HEDDA Ne, ne, -- ne sxangxi. Mi ne volas malhavi gxin. Prefere ni metu gxin tien en la malantauxan cxambron. Kaj anstatauxe ni povos havi alian cxi tie. Lauxokaze, mi opinias. TESMAN (iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari. HEDDA (prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis cxi tie cxinokte, kiam ni venis. TESMAN Eble onklino Julle kunportis ilin por vi. HEDDA (rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas gxin kaj legas) "Revenos iom poste". Cxu vi povas diveni de kiu? TESMAN Ne. De kiu do? Cxu? HEDDA Estas subskribite "Sinjorino notario Elvsted". TESMAN Cxu vere? Sinjorino Elvsted! Frauxlino Rysing, kiel sxi nomigxis antauxe. HEDDA Jes, gxuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu sxi parade sensaciis. Via antauxa flamo, lauxdire. TESMAN (ridas) Nu, ne dauxris longe. Kaj estis ja antaux ol mi konatigxis kun vi, Hedda. Sed imagu, -- ke sxi estas en la urbo. HEDDA Strange ke sxi vizitas nin. Mi konas sxin ja nur de la instituto. TESMAN Jes, mi vere ne vidis sxin de post -- Dio scias, kiom da tempo. Strange ke sxi eltenas tie norde en tia izolejo. Cxu? HEDDA (iom pripensas kaj subite diras) Auxdu, Tesman, -- cxu ne estas tie norde, ke li logxas, -- tiu, -- Ejlert Lovborg? TESMAN Jes, estas gxuste norde en tiu regiono. (_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro) BERTE Sinjorino, nun sxi revenis, tiu sinjorino, kiu antaux iom da tempo enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino tenas. HEDDA Aha, sxi venis? Jes, envenigu sxin. (_Berte_ malfermas la pordon por _sinjorino Elvsted_, kaj mem eliras. -- _Sinjorino Elvsted_ estas stature svelta kun belaj, molaj vizagxtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaux blankeflava, kaj neordinare ricxa kaj ondanta. Sxi estas nur paron da jaroj pli juna ol _Hedda_. La vestajxo estas malhela vizitkostumo, eleganta, sed ne tute laux la plej nova modo.) HEDDA (proksimigxas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Sxatinde foje revidi vin. ELVSTED (nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste renkontigxis. TESMAN (donas al sxi la manon) Kaj same ni du. Cxu? HEDDA Dankon pro viaj ravaj floroj -- ELVSTED Ho, mi petas --. Mi volis viziti vin jam hieraux posttagmeze. Sed mi sciigxis, ke vi estas for, vojagxante -- TESMAN Vi jxus venis urben? Cxu? ELVSTED Mi venis cxi tien hieraux tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi auxdis, ke vi ne estas hejme. HEDDA Malesperis! Kial do? TESMAN Sed bona, kara sinjorino Rysing -- sinjorino Elvsted mi volus diri -- HEDDA Espereble ne estas malbono okazonta? ELVSTED Vere estas. Kaj mi konas ecx ne unu homon cxi tie, al kiu mi povus min turni. HEDDA (metas la florbukedon sur la tablon) Venu, -- kaj ni eksidu cxi tien sur la sofon -- ELVSTED Ho, mi havas ecx ne momentan kvieton sidi! HEDDA Certe vi havas. Nu, venu. (Sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ malsupren sur la sofon, kaj eksidas apud sxi.) TESMAN Nu? Kaj kio, Sinjorino --? HEDDA Cxu io eksterordinara okazis tie norde cxe vi? ELVSTED Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne min miskomprenu -- HEDDA Sekve vi vere plej sagxe faros malkasxe rakonti, sinjorino Elvsted. TESMAN Cxar estas ja pro tio, ke vi venas. Cxu? ELVSTED Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, -- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaux Ejlert Lovborg estas en la urbo. HEDDA Lovborg estas --! TESMAN Cxu vere! Ejlert Lovborg revenis! Jen imagu, Hedda! HEDDA Ho Dio, mi ja auxdas. ELVSTED Li jam estas cxi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan semajnon! En cxi dangxera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo trovigxanta cxi tie. HEDDA Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel _li_ vere koncernas vin? ELVSTED (rigardas sxin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la infanoj. HEDDA Por viaj infanoj? ELVSTED Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas. HEDDA Do, por la edzinfanoj. ELVSTED Jes. TESMAN (iom hezitante) Cxu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min esprimi, -- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al tio? Cxu? ELVSTED Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallauxdindan faris. TESMAN Vere ne? Jen imagu, Hedda! HEDDA Mi auxdas. ELVSTED Ecx ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen --. Nun, kiam mi scias, ke li estas cxi tie -- en la granda urbo --. Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li. TESMAN Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Cxe vi kaj via edzo? Cxu? ELVSTED Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentigxis en kvieto tie fore cxe ni. TESMAN Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron. ELVSTED Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso -- tiel iom gxenerale. Okazis antaux dek kvar tagoj. Kaj cxar la publiko gxin acxetis kaj legis tiom avide -- kaj gxi vekis tian grandan atenton -- TESMAN Nu, jenon gxi do faris? Do certe estas io, kion li havis kuxsanta cxe si de la bonaj tagoj. ELVSTED De pli frue, vi opinias? TESMAN Nu jes. ELVSTED Ne, li cxion skribis norde cxe ni. Nun -- la lastan jaron. TESMAN Vere gxojige auxdi. Hedda! Jen imagu! ELVSTED Ah jes, se nur dauxrus. HEDDA Cxu vi renkontis lin cxi tie? ELVSTED Ankoraux ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed cxi-matene mi fine sukcesis. HEDDA (rigardas sxin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via edzo -- hm -- ELVSTED (skuigxas nervoze) De mia edzo! Kio? HEDDA Ke li sendas _vin_ al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por atenti sian amikon. ELVSTED Ho ne, ne, -- mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaux -- kelkaj acxetoj, kiujn mi devus fari. HEDDA (ridetas suprajxe) Do, tio estas ja alia afero. ELVSTED (ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, amike akceptu Ejlert Lovborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe faros. Bona Dio, -- vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas ja gxuste la samaj studoj, kiujn vi ambaux faras. La samaj sciencoj, -- laux mia kompreno. TESMAN Nu, tiel estis ja almenaux pasinte. ELVSTED Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute -- ankaux vi -- ke vi zorge atentu lin. Cxu ne, sinjoro Tesman, -- vi promesas tion al mi? TESMAN Jes, tre volonte, sinjorino Rysing -- HEDDA Elvsted. TESMAN Mi certe faros por Ejlert cxion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu. ELVSTED Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon, dankon, dankon! (timigita) Cxar mia edzo ja tiom multe sxatas lin! HEDDA (ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Cxar eble li ne venos al vi tiel el propra instigo. TESMAN Jes, estus eble pli gxuste, tiel, Hedda? Cxu? HEDDA Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias. ELVSTED (pete) Ho jes, se vi tion volus! TESMAN Mi skribos tuj cxi-momente. Cxu vi havas lian adreson, sinjorino -- sinjorino Elvsted? ELVSTED Jes. (prenas el la posxo slipeton, kaj donas al li) Jen gxi estas. TESMAN Bone, bone. Mi eniros -- (cxirkauxrigardas) Momenton, -- la pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri) HEDDA Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaux suficxe longe. TESMAN Jes certe, tion mi faru. ELVSTED Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li! TESMAN Ne, tio ja estas memkomprenebla. Cxu? (Li trairas la malantauxan cxambron dekstren.) HEDDA (proksimigxas al _sinjorino Elvsted_, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni batis du musxojn en unu frapo. ELVSTED Kiel tio? HEDDA Cxu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin? ELVSTED Jes, por skribi tiun leteron -- HEDDA Kaj por mi sola paroli kun vi. ELVSTED (konfuzita) Pri tio sama! HEDDA Jes, gxuste pri tio. ELVSTED (timigita) Tamen ne _estas_ pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli! HEDDA Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen venu, -- kaj ni eksidu konfideme kune. (Sxi devigas _sinjorinon Elvsted_ eksidi sur la apogsegxon apud la forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.) ELVSTED (timema, rigardas sian horlogxon) Sed kara, bona Sinjorino --. Mi vere intencis nun foriri. HEDDA Ho, ne tiom urgxas. -- Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via hejmo. ELVSTED Ho, estas gxuste _tio_, kion mi plej malvolonte tusxu. HEDDA Sed al mi, kara --? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto. ELVSTED Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis! HEDDA Vi min timis? ELVSTED Jes, mi estis ege timema. Cxar kiam ni renkontigxis en la sxtuparo, vi kutimis tauxzi miajn harojn. HEDDA Ne, cxu mi _tion_ faris? ELVSTED Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min. HEDDA Ho, tio estis ja nur babilacxo, vi komprenu. ELVSTED Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. -- Kaj poste almenaux -- ni disigxis -- foren disigxis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege malsimilaj. HEDDA Nu, do ni denove alproksimigxu. Auxskultu nun! En la instituto ni intimigxis kaj antauxnomis unu la alian -- ELVSTED Ne, en tio vi certe eraras. HEDDA Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, nun kiel antauxe. (proksimigxas sur la tabureto) Jen! (kisas sxin sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda. ELVSTED (premas kaj frapetas sxiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco --! Al tio mi tute ne estas kutimigxinta. HEDDA Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antauxe, kaj nomas vin mia kara Tora. ELVSTED Tea mi nomigxas. HEDDA Jes gxuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas sxin kompateme) Do vi ne kutimigxis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra hejmo? ELVSTED Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis. HEDDA (iom rigardas sxin) Mi komprenetis, ke estus io tia. ELVSTED (rigardas antauxen senhelpe) Jes, -- jes, -- jes. HEDDA Mi ne certe memoras nun. Sed cxu ne estis unue kiel mastrumistino, ke vi venis tien norde al la notario? ELVSTED Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino -- la tiama, -- sxi estis malsaneca, -- kaj plej ofte kusxis en lito. Jen, mi devis ankaux sxargxi min pri la mastrumado. HEDDA Sed poste, -- fine, vi farigxis dommastrino. ELVSTED (peze) Jes, fine mi tio farigxis. HEDDA Mi pripensu --. Kiom longe estas de tiam, -- proksimume? ELVSTED Post kiam mi edzinigxis? HEDDA Jes. ELVSTED Estas nun kvin jaroj de tiam. HEDDA Jes, gxuste; tiom devas esti. ELVSTED Ho, tiuj kvin jaroj --! Aux pli gxuste la du -- tri lastaj. Ho, se vi, Sinjorino, povus imagi al vi -- HEDDA (frapetas sxian manon) _Sinjorino_? Hontu, Tea! ELVSTED Ne, ne, mi provos. -- Ja, -- se vi nur povus imagi kaj kompreni -- HEDDA (preterpase rimarkante) Ejlert Lovborg logxas ja tie norde dum tri jaroj, mi opinias. ELVSTED (rigardas sxin iom necerte) Ejlert Lovborg? Jes -- li faras. HEDDA Cxu vi konis lin jam cxi tie en la urbo? ELVSTED Apenaux. Nu ja, -- de nomo, kompreneble. HEDDA Sed tie norde, -- li do venis en vian domon? ELVSTED Jes li vizitis nin cxiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Cxar lauxtempe mi sola ne kapablis cxion fari. HEDDA Ne, kompreneble. -- Kaj via edzo --? Li versxajne ofte vojagxas? ELVSTED Jes. Sinjorino, -- ne Hedda, -- vi komprenas, ke kiel notario li devas ofte vojagxi cxirkauxe en la distrikto. HEDDA (apogante sin al la segxbrako) Tea, -- kompatinda, dolcxa Tea, -- nun vi cxion rakontu al mi, -- tiel kiel estas. ELVSTED Jes, kaj jen vi demandu. HEDDA Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, -- kia en -- cxiutagaj rilatoj. Cxu li traktas vin bone? ELVSTED (eviteme) Li certe mem kredas, ke li cxion plej eble bone faras. HEDDA Sxajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek jarojn pli maljuna? ELVSTED (incitita) Ankaux tio. Unu rilato aldone al alia. Cxio pri li estas por mi malsimpatia! Ni havas ecx ne unu penson kune. Nenion en la mondo, -- li kaj mi. HEDDA Sed cxu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere? ELVSTED Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta. HEDDA Estas malsagxe de vi. ELVSTED (agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Sxajne li vere sxatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn. HEDDA Kaj ankaux Ejlert Lovborg, Tea. ELVSTED (rigardas sxin) Sxatas Ejlert Lovborg! Kiel vi havas tiun ideon? HEDDA Sed, kara, -- sxajnas al mi, ke cxar li sendas vin ecx cxi tien al la urbo post lin -- (ridetas preskaux nerimarkeble) Kaj krome vi ja mem tion diris al Tesman. ELVSTED (kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras kviete) Nu. -- Pli bone ke mi diru al vi cxion. Cxar tamen malkasxigxos. HEDDA Sed, mia kara Tea --? ELVSTED Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojagxis. HEDDA Cxu vere! Via edzo nenion sciis? ELVSTED Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojagxon, ankaux li. Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun estus tie norde. HEDDA Nu? Kaj poste? ELVSTED Jen, mi pakis kelkajn el miaj ajxoj. La plej necesajn. Tiel kasxe. Kaj jen mi forlasis la domon. HEDDA Senpere? ELVSTED Jes. Kaj vojagxis per fervojo rekte cxi tien al la urbo. HEDDA Sed, mia kara, bona Tea, -- ke vi tion kuragxis! ELVSTED (ekstaras kaj pasxas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi alie farus! HEDDA Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen? ELVSTED (cxe la tablo, rigardas sxin) Tien norden al _li_? HEDDA Nu jes, nu jes? ELVSTED Tien norden al li mi neniam plu revenos. HEDDA (ekstaras kaj proksimigxas) Vi do -- tute serioze, -- forvojagxis de cxio? ELVSTED Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla. HEDDA Kaj -- ke vi foriris tiel tute malsekrete. ELVSTED Ho, tiajxon oni tamen ne povas teni sekreta. HEDDA Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea? ELVSTED Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur la sofon) Cxar mi faris nenion alian ol kion mi _devis_ fari. HEDDA (post mallonga pauxzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi volas komenci? ELVSTED Tion mi ankoraux ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie Ejlert Lovborg vivas. -- Se mi do _pluvivu_. HEDDA (prenas segxon de cxe la tablo, eksidas cxe sxi kaj frotetas sxiajn manojn) Vi Tea, -- kiel estigxis tiu -- tiu amikeco -- inter vi kaj Ejlert Lovborg? ELVSTED Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaux ian influon sur lin. HEDDA Nu? ELVSTED Li formetis siajn antauxajn kutimojn. Ne cxar mi petis lin pri tio. Cxar tion mi neniam kuragxis fari. Sed li certe notis, ke tiajxojn mi ne emis. Kaj tial li ilin forlasis. HEDDA (kasxas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin -- kiel oni diras, -- vi, eta Tea. ELVSTED Jes, tion li almenaux mem diras. Kaj li -- siavice, -- li faris ian veran homon el mi. Lernigis min pensi -- kaj kompreni ion kaj tion. HEDDA Cxu li legis ankaux kun _vi_? ELVSTED Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, felicxa tempo, kiam mi partoprenis lian laboron! Kiam mi permesigxis helpi lin! HEDDA Do, tion vi povis? ELVSTED Jes. Kiam li ion skribis, ni devis cxiam labori kune. HEDDA Do, kiel du bonaj kamaradoj. ELVSTED (viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda -- tiel ankaux li nomis nin! -- Ho, mi devus ja senti min korege gxoja. Sed ecx tion mi ne povas. Cxar mi ja ne scias, cxu tio dauxros kun la tempo. HEDDA Cxu via fido al li ne estas pli forta ol tio? ELVSTED (peze) Virina ombro staras inter Ejlert Lovborg kaj mi. HEDDA (rigardas sxin intense) Kiu _tiu_ estus? ELVSTED Mi ne scias. Iu aux alia de -- de lia pasinteco. Iu kiun li versxajne neniam forgesas. HEDDA Kion li diris -- pri tio? ELVSTED Nur unu fojon -- preterpase -- li aludis. HEDDA Do! Kaj kion li jen diris? ELVSTED Li diris, ke kiam ili disigxis, tiam sxi volus pafi lin per pistolo. HEDDA (malvarme, sinrege) Ho cxu! Tiajxon oni ne kutimas fari cxi tie. ELVSTED Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la rugxhara kantistino, kun kiu li dum tempo -- HEDDA Jes, povas esti. ELVSTED Cxar mi memoras, ke oni diris pri sxi, ke sxi kunportis sxargitajn armilojn. HEDDA Nu, -- do kompreneble estas sxi. ELVSTED (tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, -- nun mi auxdas, ke tiu kantistino, -- sxi estas denove en la urbo! Ho, -- mi estas tute malespera -- HEDDA (ekrigardas al la malantauxa cxambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras kaj flustras) Tea, -- cxio devas resti inter vi kaj mi. ELVSTED (eksaltas) Ho jes, -- jes! Pro Dio --! (_Jorgen Tesman_, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la malantauxa cxambro.) TESMAN Jen, -- nun la epistolo estas prete verkita. HEDDA Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. Atendu iomete. Mi akompanos al la gxardenpordego. TESMAN Jen, Hedda, -- eble Berte povas ekspedi tiun cxi? HEDDA (prenas la leteron) Mi diros al sxi. (_Berte_ venas de la antauxcxambro.) BERTE Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn. HEDDA Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen -- metu tiun cxi leteron en la posxtkeston. BERTE (prenas la leteron) Jes, Sinjorino. (Sxi malfermas la pordon por _asesoro Brack_ kaj mem eliras. La asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun elastaj movoj. La vizagxo estas ronda, sed kun nobla profilo. La haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaux ankoraux nigraj kaj zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, tamen iom tro juneca por lia agxo. Li uzas nazpincxilon, kiun li foje kaj refoje lasas pendi.) ASESORO BRACK (kun la cxapelo en la mano; salutas) Cxu oni kuragxas fari viziton tiom frue en la tago? HEDDA Kompreneble oni kuragxas. TESMAN (premas lian manon) Cxiam bonvena vi estu. (prezentas) Asesoro Brack -- sinjorino Rysing -- HEDDA Oho --! BRACK (reverence) Ah, -- treege gxojigas min -- HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela tago, asesoro! BRACK Sxangxigita -- vi eble trovas? HEDDA Jes, iomete pli juna, sxajnas al mi. BRACK Dankas kompleze. TESMAN Sed kion vi diras pri Hedda! Cxu? Cxu sxi ne aspektas florante? Sxi rekte -- HEDDA Ho, lasu nun min netusxita. Prefere danku la asesoron pro la peno, kiun li havis -- BRACK Nu, nu, -- estis por mi nura plezuro -- HEDDA Jes vi estas fidela estajxo. Sed por mia amikino urgxas foriri. Gxis revido, asesoro. Mi baldaux revenos. (Reciprokaj salutoj. _Sinjorino Elvsted_ kaj _Hedda_ eliras tra la antauxcxambra pordo.) BRACK Nu, -- cxu via edzino estas suficxe kontenta --? TESMAN Jes, ni ne povas suficxe danki vin. Konsentite ke -- ioma sxangxo estos necesa, mi auxdas. Kaj io kaj io mankas. Farigxos necese havigi aldone kelkajn ajxojn. BRACK Nu do? Vere? TESMAN Sed pri tio vi ne estu gxenata. Hedda diris, ke sxi mem volas arangxi pri tio kio mankas. -- Sed cxu ni ne sidigxu? Cxu? BRACK Dankon, momenton. (eksidas cxe la tablo) Estas io, pri kio mi volus paroli kun vi, kara Tesman. TESMAN Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas versxajne la serioza parto de la festeno, kiu nun komencas. Cxu ? BRACK Nu, tiuj monaferoj ankoraux ne tiom urgxas. Krome mi dezirus, ke ni estus nin arangxintaj iom pli simple. TESMAN Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas sxin tiel bone --. Ne eblis ja proponi al sxi tute etburgxajn cxirkauxajxojn! BRACK Ne, ne, -- estas ja tio la dilemo. TESMAN Kaj -- felicxe -- ne povas longe dauxri, gxis mi estos nomita profesoro. BRACK Nu, jen vidu, -- tiaj aferoj ofte estas longedauxraj. TESMAN Cxu vi eble auxdis ion pli detale? Cxu? BRACK Nenion deciditan --. (interrompante) Sed, jen mi memoras, -- novajxon, kiun mi povas rakonti. TESMAN Nu? BRACK Via iama amiko, Ejlert Lovborg, revenis urben. TESMAN Tion mi jam scias. BRACK Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon? TESMAN Sxi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda. BRACK Nu tiel. Kiel sxi nomigxas? Mi ne bone auxdis -- TESMAN Sinjorino Elvsted. BRACK Aha, -- do la edzino de la notario. Jes, -- estas ja cxe ili, ke li restadis. TESMAN Kaj pensu, -- kun gxojo mi auxdas, ke li refarigxis tute bonkonduta homo! BRACK Jes, oni ja tion pretendas. TESMAN Kaj lauxdire li ankaux estas eldoninta novan libron. Cxu? BRACK Jes ja, vere! TESMAN Kaj gxi ankaux vekis atenton! BRACK Ecx ege neordinaran atenton gxi vekis! TESMAN Imagu, -- cxu tio ne estas gxojige auxdi? Li, kun siaj mirindaj talentoj --. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdigxis por cxiam. BRACK Tio estis ja la gxenerala opinio pri li. TESMAN Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun poste vivu? Cxu? (_Hedda_ dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la antauxcxambro.) HEDDA (al _Brack_, ridas moke) Tesman cxiam kunportas zorgojn pri la enspezoj por vivi. TESMAN Nu Dio, -- ni sidas cxi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert Lovborg. HEDDA (rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogsegxon apud la forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al _li_? TESMAN Ja, -- la heredon li certe jam foruzis antaux longe. Kaj novan libron li apenaux povas skribi cxiun jaron. Cxu? Nu, -- kaj jen mi vere demandas, kio farigxos el li? BRACK Pri tio mi povus eble iom informi vin. TESMAN Do? BRACK Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo. TESMAN Ho, bedauxrinde, -- la parencoj, ili al li ja turnis la dorson. BRACK Iam ili nomis lin la espero de la familio. TESMAN Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis. HEDDA Kiu scias? (ridetas) Norde cxe la notario Elvsted ili ja restarigis lin -- BRACK Kaj aldone tiu libro, kiu eldonigxis -- TESMAN Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aux alia. Mi jxus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin cxe ni hodiaux vespere. BRACK Tamen kara, vi partoprenos ja mian frauxlofestenon cxivespere. Tion vi ja promesis sur la kajo cxinokte. HEDDA Cxu vi tion forgesis, Tesman? TESMAN Jes vere, tion mi forgesis. BRACK Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos. TESMAN Kial vi tion supozas? Cxu? BRACK (iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la segxdorso) Kara Tesman --. Kaj ankaux vi, Sinjorino --. Mi ne povas lasi vin en nescio pri io, kio -- kio -- TESMAN Kio koncernas Ejlert --? BRACK Ambaux vin; vin kaj lin. TESMAN Sed, kara asesoro, diru do! BRACK Vi devas antauxvidi, ke via enoficigxo eble ne okazos tiom frue, kiom vi deziras kaj atendas. TESMAN (eksaltas maltrankvile) Cxu io intervenis? Cxu? BRACK La enoficigxo por la posteno estos eble submetata al konkuro -- TESMAN Konkuro! Jen imagu, Hedda! HEDDA (duonkusxigas sin pli malantauxen en la segxo) Aha, jen, jen! TESMAN Sed kun kiu do! Vere ne kun --? BRACK Jes, gxuste. Kun Ejlert Lovborg. TESMAN (kunfrapas la manojn) Ne, ne, -- tio cxi estas ja tute nepensebla! Tute neebla! Cxu? BRACK Hm, -- tamen ni tion do eble spertos. TESMAN Sed, sed asesoro Brack, -- estus nekredebla senkonsidero kontraux mi! (agitas per la brakoj) Jes, cxar -- konsideru, -- mi estas edzigxinta homo! Ni ja geedzigxis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj mi. Akiris pezan sxuldon. Prunteprenis monon ecx de onklino Julle. Cxar, Dio mia, -- mi ja preskaux ricevis promeson pri la posteno. Cxu? BRACK Nu, nu, nu, -- la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro. HEDDA (senmova en la apogsegxo) Imagu, Tesman, -- estos kvazaux ia sporto. TESMAN Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion cxi tiel senzorge! HEDDA (kiel antauxe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas strecxe interesita pri la rezulto. BRACK Cxiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas la aferoj, -- jam antaux ol vi komencos acxetadi, pri kio vi minacas, kiel mi auxdis. HEDDA Tio cxi povas neniun sxangxon fari. BRACK Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaux! (al _Tesman_) Kiam mi faros mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin sercxi. TESMAN Ho, jes ja, -- el tio cxi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen. HEDDA (kusxanta, antauxenstrecxas la manon) Adiaux, Asesoro. Kaj bonvenon reen. BRACK Koran dankon. Adiaux, adiaux. TESMAN (akompanas lin al la pordo) Adiaux, kara Asesoro! Mi vere petas vin pardoni -- (_Asesoro Brack_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro) TESMAN (pasxas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, -- oni neniam devus riski enpenetri la fabelolandon. Cxu? HEDDA (rigardas lin ridetante) Cxu _vi_ tion faras? TESMAN Ho jes, -- ne eblas nei, -- _estis_ fabelriske edzigxi kaj acxeti domon kun nuraj necertaj perspektivoj. HEDDA Vi eble pravas. TESMAN Nu, -- nian sxatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, -- la hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Cxu? HEDDA (ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu festene. Grandsinjore. TESMAN Jes, bona Dio, -- kiom mi antauxgxojis al tio! Imagu, -- vidi vin kiel mastrinon, -- en elektita rondo! Cxu? -- Jes ja, -- intertempe ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon Julle cxe ni. -- Ho vi, kiu devus sperti ion alian -- ion tute alian --! HEDDA Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos. TESMAN Ho ne, -- bedauxrinde. Dungi serviston, -- vidu, pri tio ne eblas pensi. HEDDA Kaj la rajdcxevalon, kiun mi havus -- TESMAN (timigita) La rajdcxevalon! HEDDA -- pri gxi mi certe nun ecx ne plu kuragxas pensi. TESMAN Ne, Dio gardu min, -- estas ja memkompreneble! HEDDA (pasxas sur la planko) Nu -- per unu afero mi almenaux povas min gxojigi dume. TESMAN (gxoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Cxu? HEDDA (cxe la pordo, rigardas lin kun kasxata moko) Miaj pistoloj, -- Jorgen. TESMAN (timigate) La pistoloj! HEDDA (kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler. (Sxi eliras tra la malantauxa cxambro maldekstren.) TESMAN (kuras al la pordaperturo kaj vokas post sxi) Ne, Dio benu vin, plej kara Hedda, -- ne tusxu tiujn dangxerajn objektojn! Pro mi, Hedda! Cxu? DUA AKTO (La sama cxambro de _gesinjoroj Tesman_, sed la piano estas elmetita; kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstatauxe. Cxe la sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de _sinjorino Elvsted_ staras sur pli granda tablo iom antauxe sur la planko. -- Estas posttagmezo.) (_Hedda_, vestita por akceptado, estas sola en la cxambro. Sxi staras cxe la malferma vitra pordo sxargante revolverpistolon. Alia egala kusxas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.) HEDDA (rigardas malsupren en la gxardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro Asesoro! BRACK (auxdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman! HEDDA (suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro Brack! BRACK (krias de tie) Ne -- ne -- ne! Ne staru tiel celumante gxuste al mi! HEDDA Tio rezultas el sxteliro laux sekreta vojo! (sxi pafas) BRACK (pli proksime) Cxu vi estas tute freneza --! HEDDA Ho, Dio, -- cxu eble mi trafis vin? BRACK (ankoraux ekstere) Cxesu pri tiuj stultajxoj! HEDDA Do, envenu, Asesoro. (_Asesoro Brack_, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.) BRACK Pro diablo, -- cxu vi ankoraux faras tiun sporton? Al kio vi pafas? HEDDA Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron. BRACK (zorge prenas la pistolon el sxia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas gxin) Aha, tiun cxi, -- tiun mi bone konas. (cxirkauxrigardas) Kie ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas) Cxar nun ni suficxe sxercis hodiaux. HEDDA Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupigxu? BRACK Cxu vi ne akceptis vizitantojn? HEDDA (fermas la vitran pordon) Ecx ne unu. Cxiuj la intimaj versxajne ankoraux estas en la kamparo. BRACK Kaj eble ankaux Tesman ne estas hejme? HEDDA (cxe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne. Tuj post kiam li mangxis, li kuris al la onklinoj. Cxar li ne atendis vin tiel frue. BRACK Hm, -- domagxe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi. HEDDA (turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte? BRACK Nu, cxar tial mi estus veninta cxi tien ankoraux iom -- pli frue. HEDDA (pasxas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun renkontanta. Cxar mi estis en mia cxambro sxangxante vestojn post la tagmangxo. BRACK Kaj ne trovigxas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti? HEDDA Vi ja forgesis tian arangxi. BRACK Jen, ankaux _tio_ estis stulta de mi. HEDDA Nu, do ni sidigxu cxi tie. Kaj atendu. Cxar Tesman versxajne ne revenos hejmen tiom frue. BRACK Nu do, kara Dio, mi estu pacienca. (_Hedda_ sidigas sin en la sofoangulon. _Brack_ metas sian mantelon super la dorson de la plej proksima segxo kaj eksidas, sed dauxre tenas la cxapelon en la mano. Mallonga pauxzo. Ili rigardas unu la alian.) HEDDA Nu? BRACK (per la sama vocxo) Nu? HEDDA Estas mi, kiu demandis unue. BRACK (klinas sin iom antauxen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan babiladon, sinjorino Hedda. HEDDA (kusxigas sin iom pli malantauxen en la sofo) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas kvazaux eterneco post kiam ni laste kunparolis? -- Nu, la rimarkoj preterpasante hieraux vespere kaj hodiaux matene -- mi ne grave konsideras. BRACK Sed tiel inter ni du? -- Du solaj vi aludas? HEDDA Nu jes. Proksimume. BRACK Cxiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaux bone revenus hejmen. HEDDA Kaj ecx mi la tutan tempon sopiris pri la sama. BRACK Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone amuzigxis dum la vojagxo! HEDDA Ho, jen kredu! BRACK Sed tion Tesman cxiam skribis. HEDDA Jes _li_! Cxar li ja trovas, ke estas por li plej sxatinde cxirkauxflari en la librejoj. Kaj havi sxancon sidi kopiante malnovajn pergamenfoliojn, -- aux ion tian. BRACK (iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaux parte. HEDDA Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble --. Sed por mi! Ho ne, kara Asesoro, -- por mi estis terure tede. BRACK (simpatiante) Cxu vere vi tion diras? Tute serioze? HEDDA Jes, vi povas ja mem imagi --! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri niaj propraj aferoj. BRACK Ne, ne, -- ankaux mi sentus tion manko. HEDDA Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla -- BRACK Nu? HEDDA -- cxiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun -- kun unu sola kaj la sama -- BRACK (kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, -- jes. Imagu, -- je cxiuj okazoj. HEDDA Mi diris: cxiam kaj eterne. BRACK Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus kapabli -- HEDDA Tesman estas -- fakulo, kara. BRACK Sendiskute. HEDDA Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojagxi. Almenaux ne dumlonge. BRACK Ecx ne -- kun la fakulo, kiun oni _amas_? HEDDA Hu, -- ne uzu tiun sukergluan vorton! BRACK (ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda? HEDDA (duone ridante, duone cxagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Auxdi pri kulturhistorio frue kaj malfrue -- BRACK Cxiam kaj eterne -- HEDDA Jes -- jes -- jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko --! Tio estas ja la plej monstra! BRACK (rigardas sxin esplorante) Sed diru al mi, -- kiel devas mi kompreni ke --? Hm -- HEDDA Ke farigxis paro de mi kaj Jorgen Tesman, vi aludas? BRACK Nu ja, esprimu nin tiel. HEDDA Bona Dio, cxu vi do trovas tion stranga? BRACK Kaj jes, kaj ne, -- sinjorino Hedda. HEDDA Mi vere estis dancinta gxis lacigxo, kara Asesoro. Mia tempo estis pasinta -- (skuigxas) Hu ne, -- tion mi tamen ne dirus. Ecx ne tion pensi! BRACK Al tio vi verdire havas neniun kialon. HEDDA Ho, -- kialon --, (rigardas lin kvazaux kasxobservante) Kaj Jorgen Tesman, -- oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en cxiuj rilatoj. BRACK Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio. HEDDA Kaj ion rekte ridindan cxe li mi ne povas trovi. Cxu vi ion tian trovas? BRACK Ridindan? Ne-e, -- gxuste tion mi ne volas diri -- HEDDA Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? -- Certe eblas, ke fine li tamen atingos alten. BRACK (rigardas sxin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel cxiuj aliaj, ke li farigxus aparte elstara viro. HEDDA (kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. -- Kaj kiam li nepre kaj absolute volis havi la permeson prizorgi min --. Mi ne scias, kial mi ne tion akceptus. BRACK Ne -- ne. De tiu flanko rigardate -- HEDDA Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron. BRACK (ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por cxiuj aliaj. Sed koncerne min, vi ja scias, ke mi cxiam subtenis iun -- iun respekton por la geedza ligo. Ja tiel gxenerale, sinjorino Hedda. HEDDA (sxercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne _vin_. BRACK Cxio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aux eliri kiel -- kiel elprovita amiko -- HEDDA Amiko de la edzo en la domo vi sugestas? BRACK (klinas sin) Por diri la veron, -- prefere de la sinjorino. Sed krome ankaux de la edzo, kompreneble. Sciu, -- tia -- diru triangula rilato, -- gxi estas funde granda komforto por cxiuj partoj. HEDDA Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojagxo. Hu, -- sidi nur du solaj en la kupeo --! BRACK Felicxe la nuptovojagxo estas nun finita -- HEDDA (skuas la kapon) Evidente la vojagxo estos longa, -- longa ankoraux. Mi nur atingis haltejon dumvojagxe. BRACK Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda. HEDDA Mi neniam elsaltos. BRACK Vere ne? HEDDA Ne. Cxar cxiam cxeestas iu, kiu -- BRACK (ridante) -- kiu rigardas ies krurojn, vi aludas? HEDDA Jes gxuste. BRACK Nu, sed, bona Dio -- HEDDA (kun deturnanta mansvingo) Mi ne sxatas tion. -- En tia okazo mi prefere restas sidanta, -- kie mi fine trovigxas. En sola duopo. BRACK Nu, sed jen envenas tria persono al la paro. HEDDA Nu jes, -- _tio_ estas io tute alia! BRACK Elprovita, komprenema amiko -- HEDDA -- plezuriga en cxiuj vivecaj sferoj -- BRACK -- kaj tute ne estante fakulo! HEDDA (kun auxdebla gxemspiro) Jes, tio estus ja efektive malsxargxo. BRACK (auxdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La triangulo formata. HEDDA (mallauxte) Kaj jen la trajno pluen veturas. (_Jorgen Tesman_, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta cxapelo, envenas tra la antauxcxambro. Li havas plurajn nebinditajn librojn sub la brako kaj en la posxoj.) TESMAN (iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, -- vere estis varme kuntiri, -- cxion cxi. (demetas la librojn) Mi ecx sxvitas, Hedda. Jen, jen, -- vi jam alvenis, kara Asesoro? Cxu? Tion Berte ne menciis. BRACK (ekstaras) Mi iris tra la gxardeno. HEDDA Kiajn librojn vi kunportas? TESMAN (staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre devas havi. HEDDA Fakaj verkoj? BRACK Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman. (_Brack_ kaj _Hedda_ intersxangxas kompreneman rideton.) HEDDA Cxu vi bezonas ankoraux pli da fakaj verkoj? TESMAN Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja orientigxi pri kio estas verkita kaj presita. HEDDA Nu ja, versxajne oni tion devas. TESMAN (sercxas inter la libroj) Kaj, rigardu, -- jen mi kaptis ankaux la novan libron de Ejlert Lovborg. (gxin etendante) Cxu vi eble emus gxin rigardi, Hedda? Cxu? HEDDA Ne, multan dankon. Aux -- jes, eble poste. TESMAN Mi gxin iom foliumis dumvoje. BRACK Nu, kion do vi opinias -- kiel fakulo? TESMAN Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li neniam skribis antauxe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas enporti cxion cxi. Estos plezuro foliume trancxi --! Kaj jen mi ankaux devas sxangxi vestajxojn. (al _Brack_) Cxar ni ja ne bezonas tuj foriri? Cxu? BRACK Kompreneble ne, -- ne urgxas ankoraux dum longe. TESMAN Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, -- onklino Julle ne vizitos vin cxivespere. HEDDA Cxu ne? Cxu estas la epizodo kun la cxapelo, kiu malhelpas? TESMAN Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu --! Sed onklino Rina estas tiom malsana, sciu. HEDDA Tia sxi ja cxiam estas. TESMAN Jes, sed hodiaux sxia malsano multe malbonigxis, la kompatindulino. HEDDA Do ja, estas konvene, ke la alia restas cxe sxi. Mi devas rezigni. TESMAN Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom gxoja onklino Julle tamen estis, -- cxar vi tiom prosperis dum la vojagxo! HEDDA (duonlauxte, ekstaras) Ho, -- tiuj eternaj onklinoj! TESMAN Kion? HEDDA (iras al la vitra pordo) Nenion. TESMAN Nu do. (li eliras tra la malantauxa cxambro kaj dekstren) BRACK Pri kiu cxapelo vi parolis? HEDDA Ho, estis epizodo kun frauxlino Tesman cximatene. Sxi estis metinta sian cxapelon tien sur la segxon. (rigardas lin kaj ridetas) Kaj mi pretende kredis, ke estas la cxapelo de la servistino. BRACK (skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin mem tion fari! Kontraux tiu honesta, maljuna sinjorino! HEDDA (nervoza, pasxas trans la plankon) Nu, komprenu, -- tento al tia konduto foje jxetigxas sur min. Kaj tiam mi _ne povas_ rezisti. (jxetas sin sur la apogsegxon cxe la forno) Ho, mi ne mem scias, kiel tion ekspliki. BRACK (malantaux la apogsegxo) Vi ne estas vere felicxa, -- tio estas la kialo. HEDDA (rigardas antauxen) Krome mi ne scias, kial mi estu -- felicxa. Aux eble vi povas al mi tion diri? BRACK Jes -- interalie cxar vi ricevis gxuste tiun hejmon, kiun vi deziris. HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Cxu ankaux vi kredas pri tiu dezirhistorio? BRACK Cxu do estas nenio en gxi? HEDDA Kompreneble, -- io estas en gxi. BRACK Kaj? HEDDA Estas _tio_ en gxi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la vesperaj festenoj pasintan someron -- BRACK Bedauxrinde, -- ke mi ja havis alian vojon. HEDDA Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron. BRACK (ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, -- sed vi kaj Tesman do? HEDDA Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis cxi tie. Kaj Tesman, kompatindulo, li ade turnis -- turnadis. Cxar li ne sciis pri kio paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon -- BRACK (ridetas dubante) _Vi_ kompatis? Hm -- HEDDA Jes vere, mi faris. Kaj jen -- por lin helpi el la embaraso -- mi hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi sxatus logxi. BRACK Ne pli ol tio? HEDDA Ne _tiun_ vesperon. BRACK Sed poste do? HEDDA Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro. BRACK Bedauxrinde, -- tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino Hedda. HEDDA Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, ke Jorgen Tesman kaj mi renkontigxis en kompreno! _Tio_ tiris post si fiancxinigxon kaj edzinigxon kaj nuptovojagxon kaj cxion. Nu ja, Asesoro, -- kiel oni sternas, tiel oni kusxas, -- mi dirus. BRACK Komike! Kaj funde vi neniel interesigxis pri la tuta afero. HEDDA Ne, Dio scias ke ne. BRACK Sed nun do? Nun, kiam ni fine arangxis por vi hejmecan lokon? HEDDA Hu, -- sxajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en cxiuj cxambroj. -- Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis. BRACK (ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora ministrino. HEDDA Do, io formortinta algluigxas. Memorigas al mi balflorojn -- posttagajn. (interplektante la manojn malantaux la nukon, duonkusxante malantauxen sur la segxo, kaj lin rigardante) Ho, kara Asesoro, -- vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos cxi tie. BRACK Cxu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaux al vi, sinjorino Hedda? HEDDA Taskon, -- iun, kiu estus iom alloga? BRACK Prefere tian, kompreneble. HEDDA Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas -- (interrompante) Sed ankaux tio certe ne eblas. BRACK Kiu scias? Nur diru. HEDDA Se mi povus igi Tesman farigxi politikisto, jen sugesto. BRACK (ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, -- por tiajxoj kiel politiko li ja tute ne tauxgas -- tute ne. HEDDA Ne, tion mi vere kredas. -- Sed se mi nun tamen kapablus pusxi lin al tio? BRACK Pa, -- kia kontentigo estus por vi en tio? Cxar li ja ne tauxgas. Kial vi tamen volas lin al tio pusxi? HEDDA Cxar mi enuas, auxdu! (iom poste) Cxu vi do opinias, ke estus tute neeble, ke Tesman farigxu cxefministro? BRACK Hm, -- jen, kara sinjorino Hedda, -- por _tio_ farigxi, li devus unue esti suficxe ricxa viro. HEDDA (ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondicxoj, en kiujn mi falis -- (pasxas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas la vivon tiel bedauxrinda! Rekte ridinda! -- Cxar _tiel_ ja estas. BRACK Mi fakte opinias, ke la kulpo trovigxas aliloke. HEDDA Kie do? BRACK Vi neniam travivis iun skuan vekigxon. HEDDA Ion seriozan, vi aludas? BRACK Jes, tiel oni povas ja ankaux sin esprimi. Sed nun gxi eble okazos. HEDDA (rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontrauxajxoj rilate tiun bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de Tesman. Pri gxi mi vere ne malsxparas penson. BRACK Nu -- pri tiu ne. Sed kiam nun prezentigxos al vi, -- kion oni -- kiel en pompa stilo -- nomas seriozajn kaj -- gravajn postulojn pri respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda. HEDDA (kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiajxon! BRACK (atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro -- maksimume. HEDDA (interrompante) Mi ne havas talenton por tiajxo, sinjoro Asesoro. Por nenio kun postuloj al mi! BRACK Cxu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel --? HEDDA (cxe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! -- Multfoje sxajnas al mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo. BRACK (proksimigxas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuragxas demandi? HEDDA (staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi scias. (turnas sin, rigardas al la malantauxa cxambro, kaj ridas) Jes, tute gxuste! Jen ni havas la profesoron. BRACK (mallauxte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda! (_Jorgen Tesman_, festene vestita, kun gantoj kaj cxapelo enmane, venas de dekstre tra la malantauxa cxambro.) TESMAN Hedda, -- cxu ne venis malinvito de Ejlert Lovborg? Cxu? HEDDA Ne. TESMAN Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo. BRACK Cxu vi vere kredas, ke li venos? TESMAN Jes, pri tio mi preskaux certas. Cxar versxajne estas nur senfunda onidiro, tio kion vi rakontis antauxtagmeze. BRACK Vere? TESMAN Jes, almenaux onklino Julle diris, ke sxi kredas, ke neniel estonte li volus bari al mi la vojon. Jen imagu! BRACK Nu, do cxio estas ja en bona ordo. TESMAN (metas la cxapelon kun la gantoj en gxi sur segxon dekstre) Jes, sed vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe. BRACK Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaux la sepa -- la sepa kaj duono. TESMAN Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. Cxu? HEDDA (portas la surtuton kaj cxapelon de Brack al la sofo en la angulo) Kaj se tro malfaciligxas, sinjoro Lovborg povas ja restadi cxi tie cxe mi. BRACK (volas mem preni la vestajxojn) Ho, pardonu, Sinjorino! -- Al kio vi aludas per "tro malfaciligxas"? HEDDA Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman. TESMAN (rigardas sxin sendecide) Sed, kara Hedda, -- cxu vi kredas ke tio decas, ke li restos cxi tie cxe vi? Cxu? Memoru ke onklino Julle ne povas veni. HEDDA Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason da teo. TESMAN Jes, _jen_ kio konvenas. BRACK (ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li. HEDDA Kial do? BRACK Bona Dio, Sinjorino, vi ja suficxe ofte mokaludis miajn etajn frauxlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi opiniis. HEDDA Sed certe sinjoro Lovborg nun estas suficxe principfidela. Konvertita pekulo -- (_Berte_ envenas tra la pordo de la antauxcxambro.) BERTE Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti -- HEDDA Jes, envenigu lin. TESMAN (mallauxte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu! (_Ejlert Lovborg_ envenas de la antauxcxambro. Li estas svelta kaj malgrasa; samagxa kun Tesman, sed aspektas iom pli agxa kaj kaduka. Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizagxo iom longa, pala, kun nur paro de du rugxetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj cilindra cxapelo en la mano. Li restas starante cxe la pordo kaj rapide kline salutas. Aspektas iom gxenata.) TESMAN (al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, -- ni do fine ankorauxfoje renkontigxas! LOVBORG (parolas per kvieta vocxo) Dankon al vi pro la letero. (proksimigxas al _Hedda_) Cxu mi kuragxu ankaux al vi doni mian manon, sinjorino Tesman? HEDDA (prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Lovborg. (kun mangesto) Mi ne scias cxu tiuj du sinjoroj --? LOVBORG (ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias. BRACK (same) Evidente. Antaux kelkaj jaroj -- TESMAN (al _Lovborg_, kun la manoj sur liaj sxultroj) Kaj nun vi kondutu kvazaux hejme, Ejlert! Cxu ne, Hedda? -- Cxar vi volas ja denove logxi cxi tie en la urbo, mi auxdas? Cxu ne? LOVBORG Jes, mi faros. TESMAN Nu, estas ja kompreneble. Auxdu, -- mi akiris vian novan libron. Sed mi vere ankoraux ne havis tempon legi gxin. LOVBORG Tion vi vere povas sxpari al vi. TESMAN Kial do, vi opinias? LOVBORG Cxar ne estas io atentinda en gxi. TESMAN Ho, imagu, ke vi tion diras! BRACK Tamen gxi estas ja ege lauxdata, mi auxdas. LOVBORG Estas gxuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke cxiuj povus gxin pense sekvi. BRACK Tre sagxe. TESMAN Sed kara Ejlert, --! LOVBORG Cxar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove. TESMAN (iom gxenata) Jes, tion vi do volas? Cxu? LOVBORG (ridetas, formetas la cxapelon kaj tiras paketon en paperkovrajxo el la posxo de la mantelo) Sed kiam tio cxi eldonigxos, Jorgen Tesman -- tiam vi nepre legu. Cxar _jen_ definitive la gxusta. Tio en kio mi mem estas. TESMAN Nu? Kaj kio do tio estas? LOVBORG Estas la dauxrigo. TESMAN La dauxrigo? De kio? LOVBORG De la libro. TESMAN De la nova? LOVBORG Kompreneble. TESMAN Jes, sed kara Ejlert, -- gxi enhavas ja la temon gxis niaj tagoj! LOVBORG Gxi enhavas. Kaj tiu cxi temas pri la estonteco. TESMAN Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri gxi ni ja nenion scias! LOVBORG Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri gxi direnda. (malfermas la paketon) Jen, rigardu -- TESMAN Sed ne estas via manskribo. LOVBORG Mi diktis. (foliumas la paperojn) Gxi estas dividita en du sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj tiu dua -- (foliumas iom pli antauxen) -- tiu temas pri la estonta kultur-evoluo. TESMAN Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi. HEDDA (cxe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm -- Ho -- ne. LOVBORG (metas la paperojn en la kovrajxon kaj metas la paketon sur la tablon) Mi gxin kunprenis, cxar mi intencis iom legi por vi cxivespere. TESMAN Jes, estas tre afable de vi. Sed cxivespere --? (rigardas al _Brack_) Mi vere ne scias, kiel tio ordigxus -- LOVBORG Nu, do alian fojon. Ne urgxas. BRACK Mi devas klarigi al vi, sinjoro Lovborg, -- okazos eta arangxo cxe mi cxivespere. Precipe por Tesman, komprenu -- LOVBORG (sercxas la cxapelon) Nu, -- do mi ne pli longe -- BRACK Ne, auxskultu nun. Cxu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni? LOVBORG (abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin. BRACK Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos vivece, kiel sinjorino Hed --, kiel sinjorino Tesman diras. LOVBORG Pri tio mi ne dubas. Sed tamen -- BRACK Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman _tie_ cxe mi. Cxar mi havas suficxe da cxambroj. TESMAN Jes pensu, Ejlert, -- tion vi povus fari! Cxu? HEDDA (intervenas) Sed kara, cxar sinjoro Lovborg tute ne _volas_! Mi estas certa, ke sinjoro Lovborg multe pli sxatas resti cxi tie kaj havi vespermangxon kun mi. LOVBORG (ekrigardas sxin) Kun vi, sinjorino! HEDDA Kaj kun sinjorino Elvsted. LOVBORG Cxu? -- (pasante) Sxin mi preterpase renkontis tagmeze. HEDDA Cxu vere? Jes, sxi venos cxi tien. Kaj tial estas preskaux necese, ke vi restos, sinjoro Lovborg. Cxar alie sxi ne havos iun por akompani sin hejmen. LOVBORG Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, -- do mi restos cxi tie. HEDDA Kaj mi nur donu al la servistino etan informon -- (Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj sonorigas. _Berte_ envenas. _Hedda_ parolas mallauxte kun sxi kaj montras al la malantauxa cxambro. _Berte_ kapjesas kaj ree eliras.) TESMAN (samtempe al _Ejlert Lovborg_) Auxdu, Ejlert, -- cxu estas tiu cxi nova temo, -- tiu pri la estonteco, -- pri kiu vi intencas fari prelegojn? LOVBORG Jes. TESMAN Cxar mi auxdis cxe la librovendisto, ke vi eble donos serion da prelegoj cxi tie dum la auxtuno. LOVBORG Jes, mi faros. Vi ne devas riprocxi min pro tio, Tesman. TESMAN Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed --? LOVBORG Mi bone komprenas, ke por vi iom kontrauxas. TESMAN (malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi -- LOVBORG Sed mi atendas gxis kiam vi ekhavos vian oficon. TESMAN Vi atendas! Jes sed, -- jes sed, -- cxu vi ne volas konkuri? Cxu? LOVBORG Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko. TESMAN Sed, bona Dio, -- do onklino Julle tamen pravigxis! Ho jes, -- mi _tion_ ja sciis! Hedda! Jen imagu, -- Ejlert Lovborg tute ne volas kontrauxi nin! HEDDA (abrupte) Nin? Tenu min ekster tio. (Sxi iras al la malantauxa cxambro, kie _Berte_ staras metante sur la tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. _Hedda_ kapsignas aprobe, kaj ree venas antauxen. _Berte_ eliras.) TESMAN (samtempe) Sed vi, asesoro Brack, -- Kion vi diras al tio cxi? Cxu? BRACK Nu, mi diras, ke gloro kaj venko -- hm, -- povas ja esti treege belaj aferoj -- TESMAN Jes certe povas esti. Sed tamen -- HEDDA (rigardas Tesman kun malvarma rideto) Sxajnas al mi, ke vi staras kvazaux fulmofrapita. TESMAN Jes, -- proksimume tia, -- mi opinias -- BRACK Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino. HEDDA (montras al la malantauxa cxambro) Cxu la sinjoroj bonvolas eniri por preni glason da frida puncxo? BRACK (rigardas sian horlogxon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde. TESMAN Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun trovigxas -- HEDDA Bonvolu, ankaux vi, sinjoro Lovborg. LOVBORG (rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi. BRACK Sed, bona Dio, -- frida puncxo vere ne estas veneno, mi scias. LOVBORG Eble ne por cxiuj. HEDDA Jen, mi distru sinjoron Lovborg dume. TESMAN Nu ja, kara Hedda, tion faru do. (Li kaj _Brack_ iras en la malantauxan cxambron, eksidas, trinkas puncxon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta sceno. _Ejlert Lovborg_ restas staranta cxe la forno. _Hedda_ iras al la skribotablo.) HEDDA (per iom lauxtigita vocxo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se vi emas. Cxar Tesman kaj mi -- ni faris ekskurson tra Tirolo dum la hejmenvojagxo. (Sxi venas kun albumo, kiun sxi metas sur la tablon apud la sofo, kaj eksidas en ties superan angulon. _Ejlert Lovborg_ proksimigxas, haltas kaj rigardas sxin. Poste li prenas segxon kaj eksidas cxe sxia maldekstra flanko kun la dorso al la malantauxa cxambro.) HEDDA (malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro Lovborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: Ortlermontaro cxe Meran. LOVBORG (kiu konstante sxin rigardas, diras mallauxte kaj malrapide) Hedda -- Gabler -- HEDDA (ekrigardas lin rapide) Nu! Ts! LOVBORG (ripetas malrapide) Hedda Gabler! HEDDA (rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomigxis en pli frua tempo. Tiam, -- kiam ni du konis unu la alian. LOVBORG Kaj de nun, -- kaj dum la tuta vivo, -- mi do devas kutimigi min ne plu diri Hedda Gabler. HEDDA (dauxre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas praktiki suficxe frutempe. Sxajnas al mi, ke ju pli frue, des pli bone. LOVBORG (kun indignoplena vocxo) Hedda Gabler edzinigxita? Kaj tia kun -- Jorgen Tesman! HEDDA Jes, -- tiel okazas. LOVBORG Ho, Hedda, Hedda, -- kiel povis vi do forjxeti vin mem! HEDDA (rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun. LOVBORG Kiel do? (_Tesman_ envenas kaj iras al la sofo) HEDDA (auxdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio cxi, sinjoro Lovborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu tiujn montopintojn. (afable rigardas _Tesman_) Kio do nomigxas tiuj strangaj montopintoj? TESMAN Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj. HEDDA Gxuste ja! -- estas la Dolomitoj, sinjoro Lovborg. TESMAN Hedda, -- mi nur volis demandi, cxu ni ne tamen enmetu iom da puncxo? Almenaux al vi, Hedda. Cxu? HEDDA Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn. TESMAN Ne cigaredojn? HEDDA Ne. TESMAN Bone. (Li iras en la malantauxan cxambron kaj dekstren. _Brack_ sidas tie kaj observadas _Hedda_ kaj _Lovborg_.) LOVBORG (mallauxte kiel antauxe) Nu, respondu al mi, Hedda, -- kiel vi povis tion cxi fari? HEDDA (aspekte profunde studante la albumon) Se vi dauxre kondutos intime, mi ne volas kun vi paroli. LOVBORG Cxu mi ne rajtas ecx kiam ni estas solaj? HEDDA Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli. LOVBORG Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon -- al Jorgen Tesman. HEDDA (ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita! LOVBORG Do ne amon! HEDDA Tamen nenian malfidelecon! Tiajxon mi ne volas akcepti. LOVBORG Hedda, -- respondu al mi nur tion solan -- HEDDA Ts! (_Tesman_ kun pleto venas de la malantauxa cxambro.) TESMAN Jen! Jen la bonajxoj. (li metas la pleton sur la tablon) HEDDA Kial vi mem servas? TESMAN (versxas en la glasojn) Jes, cxar mi trovas, ke estas tiom amuze servi vin, Hedda. HEDDA Sed vi ja versxis en ambaux glasojn. Kaj sinjoro Lovborg ja ne deziras -- TESMAN Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaux venos. HEDDA Jes, vere, -- sinjorino Elvsted -- TESMAN Cxu vi sxin forgesis? Cxu? HEDDA Ni tiom profundigxis en tion cxi. (montras al li bildon) Cxu vi memoras tiun etan vilagxon? TESMAN Ho, estas _tiu_ malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis restadi la tutan nokton -- HEDDA -- kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj. TESMAN Jes, vere estis _tie_. Imagu -- se ni tiam povus havi _vin_ kun ni, Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin cxe _Brack_) LOVBORG Respondu al mi sole tion, Hedda -- HEDDA Nu? LOVBORG Cxu ne estis amo, ecx ne en la rilato kun _mi_? Ne guto, -- ne simileco de amo, ecx ne en tio? HEDDA Nu, cxu vere estis? Por mi aspektis, kvazaux ni estas du bonaj kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre nekasxema. LOVBORG Estis vi, kiu tion deziris. HEDDA Kiam mi retropensas, sxajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, -- io kuragxa en -- en tiu kasxema intimeco -- tiu kamaradeco, pri kiu neniu vivanta homo ion flaris. LOVBORG Jes, cxu ne, Hedda! Cxu ne tiel estis? -- Kiam mi vizitis vian patron tiel dum la posttagmezoj --. Kaj la generalo sidis cxe la fenestro legante la gazetojn, -- kun la dorso al ni turnita -- HEDDA Kaj ni du en la sofo en la angulo -- LOVBORG Cxiam kun la sama ilustrita revuo antaux ni -- HEDDA Pro manko de albumo, jes. LOVBORG Jes, Hedda, -- kaj kiam mi konfesis por vi --! Rakontis al vi pri mi mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi eliris dibocxante tagojn kaj noktojn. Dibocxis tagnokton post tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min konfesi tiajxojn? HEDDA Cxu vi imagas, ke estis iu potenco en mi? LOVBORG Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj cxiuj tiuj -- en pudoro volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris -- HEDDA Kaj kiujn vi ege bone komprenis -- LOVBORG Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte! HEDDA En pudoro volvitaj do estis. LOVBORG Jes, tamen senhonte. Elcxerpige demandi min pri -- pri cxiuj tiajxoj! HEDDA Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Lovborg. LOVBORG Jes, estas ja gxuste tio, kion mi ne komprenas -- nun poste. Sed diru do al mi, Hedda, -- cxu ne estis amo funde en nia rilato? Cxu ne estis de via flanko, kvazaux vi dezirus lavi min pura, -- kiam mi rifugxis al vi por konfesi? Cxu ne estis tiel? HEDDA Ne, ne ekzakte. LOVBORG Kio vin do instigis? HEDDA Cxu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino -- kiam povas okazi tiel -- sekrete -- LOVBORG Nu? HEDDA Ke sxi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu -- LOVBORG Pri kiu --? HEDDA -- pri kiu oni ne rajtas ion scii? LOVBORG Jen, tio do estis? HEDDA Ankaux tio. Ankaux tio, -- mi imagas. LOVBORG Kamaradeco en avido de la vivogxuo. Sed kial _tio_ do ne povus dauxri? HEDDA Pro tio vi mem kulpas. LOVBORG Estas vi, kiu rompis. HEDDA Jes, kiam dangxero minacis, ke realigxo venus en la rilato. Honto al vi, Ejlert Lovborg, kiel povis vi atenci vian -- vian fideman kamaradon! LOVBORG (premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne mortpafis min, kiel vi minacis! HEDDA _Tiom_ mi timas la skandalon. LOVBORG Jes, Hedda. Funde vi estas malkuragxa. HEDDA Terure malkuragxa. (sxangxas sintenon) Sed estis ja felicxe por vi. Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave cxe la familio Elvsted. LOVBORG Mi scias, kion Tea konfidis al vi. HEDDA Kaj eble vi konfidis ion pri ni du? LOVBORG Ecx ne vorton. Tiajxojn sxi estas tro stulta por kompreni. HEDDA Stulta? LOVBORG En tiaj aferoj sxi estas stulta. HEDDA Kaj mi estas malkuragxa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallauxte) Sed nun _mi_ volas ion konfidi al _vi_. LOVBORG (atente) Nu? HEDDA _Tio_ ke mi ne kuragxis mortpafi vin -- LOVBORG Jes?! HEDDA -- _tio_ ne estis mia plej fia malkuragxo -- tiun vesperon. LOVBORG (rigardas sxin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kasxitan fundon sub nia kamaradeco! Vi kaj mi --! _Tamen_ estis la deziro pri vivo en vi -- HEDDA (mallauxte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian! (Mallumigxadas. La pordo de la antauxcxambro estas de ekstere malfermata de _Berte_.) HEDDA (klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, -- jen do, envenu! (_Sinjorino Elvsted_ venas de la antauxcxambro. Sxi estas vizite vestita. La pordo fermigxas malantaux sxi.) HEDDA (en la sofo, etendas la brakojn al sxi) Dolcxa Tea, -- vi ne povas imagi, kiom mi atendis vin! (_Sinjorino Elvsted_ preterpase intersxangxas etan saluton kun la sinjoroj en la malantauxa cxambro, iras al la tablo kaj donas al Hedda la manon. _Ejlert Lovborg_ ekstaris. Li kaj _sinjorino Elvsted_ sin salutas per muta kapklino.) ELVSTED Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo? HEDDA Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaux foriros. ELVSTED Ili foriros? HEDDA Jes, ili eliros drinkfesteni. ELVSTED (rapide al Lovborg) Sed certe vi ne? LOVBORG Ne. HEDDA Sinjoro Lovborg -- li restos cxe ni. ELVSTED (prenas segxon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable cxi tie estas! HEDDA Ne dankon, mia eta Tea. Ne _tie_! Bele venu cxi tien al mi. Mi volas esti meze inter vi. ELVSTED Jes, tute kiel vi volas. (Sxi cxirkauxiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de _Hedda_. _Lovborg_ ree eksidas sur la segxon.) LOVBORG (post mallonga pauxzo, al _Hedda_) Cxu sxi ne estas gxue rigardinda? HEDDA (glite tusxetas sxiajn harojn) Nur rigardinda? LOVBORG Jes. Cxar _ni_ du -- sxi kaj mi, -- _ni_ estas du veraj kamaradoj. Ni absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere interparoli -- HEDDA Sen pudoraj diskretajxoj, sinjoro Lovborg? -- LOVBORG Nu -- ELVSTED (mallauxte, sin krocxante al _Hedda_) Ho, kiom felicxa mi estas, Hedda! Cxar, -- imagu, -- li diras, ke mi ankaux inspiris lin. HEDDA (rigardas sxin ridetante) Aj, cxu li tion diras? LOVBORG Kaj tian kuragxon en agoj, kian sxi havas, sinjorino Tesman? ELVSTED Ho, Dio, -- _mi_ kuragxon! LOVBORG Treege -- kiam temas pri la kamarado. HEDDA Jes, _kuragxon_ -- ja! Se oni nur _tian_ havus. LOVBORG Kaj kion do vi pensas? HEDDA Tiam oni povus eble ankoraux vivi la vivon. (subite sxangxigxas) Sed nun, mia plej kara Tea, -- nun vi trinku glason da frida puncxo. ELVSTED Ne dankon, -- mi neniam trinkas tiajxojn. HEDDA Nu, do vi, sinjoro Lovborg. LOVBORG Dankon, ankaux mi ne. ELVSTED Ne, ankaux li ne! HEDDA (rigardas lin firme) Tamen cxar mi nun tion volas? LOVBORG Neniel utilas. HEDDA (ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino? LOVBORG Ne en _tiu_ rilato. HEDDA Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem. ELVSTED Ho ne, Hedda --! LOVBORG Kaj kial? HEDDA Aux pro la homoj, gxuste dirite. LOVBORG Vere? HEDDA Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi -- tiel funde -- ne sentas vin suficxe hardita -- ne suficxe certa pri vi mem. ELVSTED (mallauxte) Ho, ne, ne, Hedda --! LOVBORG La homoj povas kredi, kion ili volas, -- gxis plue. ELVSTED (gxoje) Jes, cxu ne vere! HEDDA Tion ja montris klare la vizagxo de asesoro Brack. LOVBORG Kiel do? HEDDA Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuragxis eniri tien al la tablo. LOVBORG Mi ne kuragxis! Mi prefere volis ja resti cxi tie kaj paroli kun _vi_. ELVSTED Estis ja tute kompreneble, Hedda. HEDDA Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaux vidis, ke li ekridetis kaj jxetis okulumon al Tesman, kiam vi ecx ne kuragxis kunveni al tiu povra, eta festeno. LOVBORG Kuragxis! Vi diras ke mi ne kuragxis? HEDDA Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton. LOVBORG Lasu nur tion al li. HEDDA Vi do ne kuniros? LOVBORG Mi restos cxe vi kaj Tea. ELVSTED Jes, Hedda, -- tion vi ja povas pensi. HEDDA (ridetas kaj kapklinas aprobe al _Lovborg_) Do fundamente solide masonita. Principofirma por cxiam. Jen kia devas esti viro! (turnas sin al _sinjorino Elvsted_ kaj frapetas sxin) Nu, cxu mi ne tion diris, kiam vi, tute freneza, venis cxi tien cximatene -- LOVBORG (mirigita) Freneza! ELVSTED (terurigita) Hedda, -- Hedda do --! HEDDA Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo -- (interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj! LOVBORG (estas skuita) Aha, -- kio do estas tio cxi, sinjorino Tesman! ELVSTED Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras! HEDDA Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante. LOVBORG En morta timo, do. Pro mi. ELVSTED (mallauxte, plende) Ho, Hedda, -- nun vi igis min tute malfelicxa! LOVBORG (rigardas sxin dum momento fikse; grimacas) Do _tio_ estis de la kamarado la senrezerva fido al mi. ELVSTED (petoplene) Ho, kara amiko, -- vi devas unue auxskulti --! LOVBORG (prenas unu el la plenaj puncxoglasoj, suprenlevas gxin, kaj diras malrapide per rauxka vocxo) Via tosto, Tea! (li malplenigas la glason, demetas gxin kaj prenas la alian) ELVSTED (mallauxte) Ho, Hedda, Hedda, -- kial vi tion volus! HEDDA Volus! Mi? Cxu vi estas freneza? LOVBORG Kaj ankaux toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Gxi vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason) HEDDA (metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, -- ne pli nune. Memoru, ke vi iros en festenon. ELVSTED Ne, ne, ne! HEDDA Sx-sx! Ili sidas vin rigardante. LOVBORG (demetas la glason) Vi, Tea, -- diru nun la veron. ELVSTED Jes! LOVBORG Cxu la notario sciis, ke vi postvojagxus min? ELVSTED (tordas siajn manojn) Ho, Hedda, -- vi auxdas pri kio li demandas! LOVBORG Cxu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojagxu al la urbo por observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, vi, -- eble li denove bezonis min en la oficejo! Aux cxu estas cxe la kartotablo ke mi mankis al li? ELVSTED (mallauxte, gxemplende) Ho, Lovborg, Lovborg --! LOVBORG (prenas glason kaj volas gxin plenigi) Ankaux tosto por la maljuna notario! HEDDA (lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por Tesman! LOVBORG (trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio cxi. Jen konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi vidos, -- kaj vi kaj la aliaj, -- ke kvankam mi iun fojon falis, do --. Nun mi restarigxis! Pere de _via_ helpo, Tea. ELVSTED (gxojbrile) Ho Dio, dankon --! (_Brack_ intertempe rigardis sian horlogxon. Li kaj _Tesman_ ekstaras kaj venas en la salonon.) BRACK (prenas sian cxapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas horo por foriri. HEDDA Nun do estas. LOVBORG (ekstaras) Ankaux por mi, sinjoro Asesoro. ELVSTED (mallauxte kaj petante) Ho, Lovborg, -- ne faru! HEDDA (pincxas sxian brakon) Ili auxdas vin! ELVSTED (krias malforte) Aj! LOVBORG (al _Brack_) Vi bonvole invitis min kunveni. BRACK Jen, vi tamen venos? LOVBORG Jes, multan dankon. BRACK Por mi gxojege -- LOVBORG (ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al _Tesman_) Cxar mi dezirus montri al vi ion kaj aliajxon antaux ol gxin transdoni. TESMAN Jen, imagu, -- estos amuze! -- Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos sinjorinon Elvsted? Cxu? HEDDA Nu, por tio ni cxiuokaze trovos rimedon. LOVBORG (rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos por sxin sercxi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino Tesman? Cxu tio konvenas? HEDDA Jes, certe. Ege konvene. TESMAN Nu, do cxio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, Hedda. HEDDA Ho, kara, vi restu tiom longe -- tiom longe, kiom vi volas. ELVSTED (en obtuza timo) Sinjoro Lovborg, -- mi do restos cxi tie, gxis vi revenos. LOVBORG (kun la cxapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino. BRACK Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas. HEDDA Aj, se la bela sinjorino povus cxeesti nevidata --! BRACK Kial nevidata? HEDDA Por auxskulti iujn el viaj spritajxoj sen pudoraj diskretajxoj, sinjoro Asesoro. BRACK (ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino. TESMAN (ankaux li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu! BRACK Nu, adiaux, adiaux, sinjorinoj! LOVBORG (kapklinas adiauxe) Do je la deka. (_Brack_, _Lovborg_ kaj _Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro. Samtempe _Berte_ venas de la malantauxa cxambro kun eklumigita lampo, kiun sxi metas sur la salontablon, kaj eliras la saman vojon.) ELVSTED (ekstaris kaj maltrankvile pasxas sur la planko) Hedda, -- Hedda, -- al kio tio cxi kondukos! HEDDA Je la deka, -- tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj en la hararo. Verva kaj vigla -- ELVSTED Dio donu ke tiel estos. HEDDA Kaj tiam, vidu, -- tiam li estos regajninta la regadon de si mem. Tiam li estos libera homo dum cxiuj siaj tagoj. ELVSTED Ho Dio, jes, -- se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias. HEDDA Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni testu -- ELVSTED Vi havas iun kasx-intencon, Hedda! HEDDA Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto de homo. ELVSTED Cxu vi ne tion havas? HEDDA Ne havas -- kaj neniam havis. ELVSTED Sed sur via edzo do? HEDDA Hoj, _tio_ efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom malricxa mi estas. Kaj _vi_ havu la favoron esti tiom ricxa! (cxirkauxbrakas sxin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos viajn harojn. ELVSTED Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda! BERTE (en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la mangxocxambro, Sinjorino. HEDDA Bone. Ni venos. ELVSTED Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj! HEDDA Sensencajxo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, -- Je la deka, -- revenos Ejlert Lovborg -- kun vitfolioj en la hararo. (Kvazaux perforte sxi tiras _sinjorinon Elvsted_ al la pordo.) TRIA AKTO (La cxambro de _gesinjoroj Tesman_. La pordokurtenoj estas tiritaj antaux la aperturo. Tiel same antaux la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun sxirmilo, mecxo malsuprensxrauxbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaux estingigxis.) (_Sinjorino Elvsted_, envolvita en granda sxalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantauxenklinita en la apogsegxo. _Hedda_ kusxas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.) ELVSTED (post pauxzo, ekrektigas sin en la segxo kaj auxskultas atente. Poste, laca, sxi denove mallevigxas kaj mallauxte plendas) Ankoraux ne! -- Ho Dio, -- ho Dio, -- ankoraux ne. (_Berte_ singardeme sxteliras enen tra la pordo de la antauxcxambro. Sxi havas leteron en la mano.) ELVSTED (turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, -- cxu iu venis? BERTE (mallauxte) Jes, jxus venis knabino kun tiu cxi letero. ELVSTED (rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi! BERTE Ne, gxi estas por la doktoro, Sinjorino. ELVSTED Nu tiel. BERTE Estis la servistino de frauxlino Tesman, kiu alportis gxin. Mi metos gxin cxi tien sur la tablon. ELVSTED Jes, tion faru. BERTE (demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Gxi fumas. ELVSTED Jes, estingu. Baldaux farigxos taglumo. BERTE (estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino. ELVSTED Jes, hela tago! Kaj ankoraux ne hejmenveninta --! BERTE Ho, Dio, -- mi pensis ke tiel okazus. ELVSTED Vi tion pensis? BERTE Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam --. Kaj ilin kuntiris. Cxar pri tiu sinjoro oni ja auxdis suficxe antaux iom da tempo. ELVSTED Ne tiom lauxte parolu. Vi vekas Sinjorinon. BERTE (rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, -- lasu sxin nur dormi, kompatindulinon. -- Cxu mi metu ion pli en la fornon? ELVSTED Dankon, ne por mi. BERTE Jen do. (sxi malrapide eliras tra la pordo de la antauxcxambro) HEDDA (vekigxas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas --! ELVSTED Estis nur la servistino -- HEDDA (cxirkauxrigardas) Ha, jen en la salono --! Jes nun mi ja memoras -- (rektigas sin, sidanta sur la sofo, strecxas sin kaj frotas siajn okulojn) Kioma horo estas, Tea? ELVSTED (rigardas sian horlogxon) Gxi jam pasis la sepan. HEDDA Kiam revenis Tesman? ELVSTED Li ankoraux ne revenis. HEDDA Ankoraux ne hejmenvenis? ELVSTED (ekstaras) Ecx ne unu revenis. HEDDA Kaj ni, kiuj sidis cxi tie maldormante kaj atendante gxis la kvara -- ELVSTED (tordas la manojn) Kaj _tiel_ kiel mi lin atendis! HEDDA (oscedas kaj diras kun la mano kovrante la busxon) Ho jes, -- pro tio ni estus nin sxparintaj. ELVSTED Cxu vi iom dormis poste? HEDDA Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis suficxe bone. Cxu vi ne? ELVSTED Ecx ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi. HEDDA (ekstaras kaj proksimigxas al sxi) Nu, nu, nu! Ne estas kauxzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas. ELVSTED Jes, kaj kion vi do kredas? Cxu vi povas al mi diri? HEDDA Nu, kompreneble tre longe dauxris cxe la asesoro -- ELVSTED Ho Dio, jes, -- certe dauxris. Sed tamen -- HEDDA Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaux ne volis montri sin -- tia jxus post viveca festeno. ELVSTED Sed kara, -- kien li do estus irinta? HEDDA Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kusxigis _tie_. Ili havas ja lian antauxan cxambron atendanta. ELVSTED Ne, cxe _ili_ li ne povas esti. Cxar jxus venis letero al li de frauxlino Tesman. Jen gxi kusxas. HEDDA Cxu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas cxe la asesoro. Kaj Ejlert Lovborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo. ELVSTED Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas. HEDDA Vi vere estas stulta, Tea. ELVSTED Ho ja, bedauxrinde, mi do eble tia estas. HEDDA Kaj kiel morte laca vi aspektas. ELVSTED Jes, mi vere _estas_ morte laca. HEDDA Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian cxambron kaj kusxigu vin tempeton sur mia lito. ELVSTED Ho ne, ne, -- mi tamen ne kapablas dormi. HEDDA Certe vi kapablas. ELVSTED Sed via edzo certe estos baldaux revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii -- HEDDA Mi atentigos vin, kiam li revenos. ELVSTED Do, vi tion promesas, Hedda? HEDDA Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume. ELVSTED Dankon. Do mi tion provu. (sxi iras tra la malantauxa cxambro) (_Hedda_ iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo sxutigxas en la salonon. Poste sxi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en gxi kaj ordigas la harojn. Sxi iras al la pordo de la antauxcxambro kaj premas la butonon de la sonorilo.) (_Berte_ iom poste envenas tra la pordo.) BERTE Cxu Sinjorino ion deziras? HEDDA Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas. BERTE Jes brr, -- tuj kaj senprokraste estu varme. (Sxi kunrastas la ardajxojn kaj enmetas lignopecon.) BERTE (haltas kaj auxskultas) Nun oni sonorigas cxe la cxefpordo, Sinjorino. HEDDA Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupigxu pri la forno. BERTE Baldaux ekflamos. (sxi eliras tra la antauxcxambra pordo) (_Hedda_ genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.) (Post mallonga dauxro _Jorgen Tesman_ envenas de la antauxcxambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Sxteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.) HEDDA (apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon. TESMAN (turnas sin) Hedda! (proksimigxas) Sed kara vi, -- tiom frue ellitigxinta! Cxu? HEDDA Jes, mi tre frue ellitigxis hodiaux. TESMAN Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraux kusxus dormante! Jen imagu, Hedda! HEDDA Ne parolu tiom lauxte. Sinjorino Elvsted kusxas ene cxe mi. TESMAN Sinjorino Elvsted, cxu sxi restis dum la nokto? HEDDA Jes, neniu ja venis por sxin sercxi. TESMAN Ne, do neniu faris. HEDDA (fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, cxu estis tiom amuze cxe la asesoro? TESMAN Cxu vi estis timoplena pro mi? Cxu? HEDDA Ne, pri tio mi ecx ne momenton pensis. Sed mi demandis, cxu vi bone amuzigxis. TESMAN Jes vere. Tiun cxi fojon, do --. Sed pleje en la komenco, sxajnas al mi. Cxar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, -- jen imagu! Kaj Brack tiom okupigxis pri la arangxo. Sed dume Ejlert legis. HEDDA (eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu -- TESMAN (eksidas sur skabelon cxe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu farigxos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu! HEDDA Ja, ja, tio ne interesas min -- TESMAN Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, -- io malica kreskis en mi. HEDDA Io malica? TESMAN Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiajxon. Jen imagu, Hedda! HEDDA Jes, ja, mi ja imagas! TESMAN Kaj scii ke li, -- tiel naturdotita -- bedauxrinde tamen estas neplibonigebla. HEDDA Cxu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj? TESMAN Ne, bona Dio --. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la gxuo. HEDDA Kaj en kio rezultigxis cxio -- fine? TESMAN Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda. HEDDA Cxu li havis vitfoliojn en la hararo? TESMAN Vitfoliojn? Ne, tion mi ecx ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis. HEDDA Cxu li nomis sxin? TESMAN Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted. HEDDA Nu, -- kie vi disigxis de li? TESMAN Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, -- la lastaj de ni, -- samtempe. Kaj Brack ankaux kuniris por spiri fresxan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, cxar li estis ja vere supersxargxita! HEDDA Do li estis. TESMAN Sed nun vi auxdu la plej rimarkindan, Hedda! Aux la bedauxrindan mi estus prefere dirinta. Ho, -- mi preskaux hontas -- pro Ejlert -- tion rakonti -- HEDDA Jen do --? TESMAN Nu, dum ni tiel iris lauxvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantauxigxis. Nur kelkajn minutojn, -- jen imagu! HEDDA Jes, ja, Dio, sed --? TESMAN Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, cxu vi scias, kion mi trovas cxe la vojrando? Cxu? HEDDA Ne, kiel mi povus tion scii! TESMAN Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvajxo el la posxo de la mantelo) Jen, imagu, -- tion cxi mi trovis. HEDDA Cxu ne estas la paketo, kiun li kunportis cxi tien hieraux? TESMAN Jes, gxuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis -- sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedauxrinde -- HEDDA Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon? TESMAN Ne, tion mi ne kuragxis -- pro lia tiama stato -- HEDDA Cxu vi ecx ne diris al iuj el la aliaj, ke vi gxin trovis? TESMAN Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert. HEDDA Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Lovborg? TESMAN Ne, kaj tion ankaux neniu sciu. HEDDA Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis? TESMAN Mi ne plu havis sxancon kun li paroli. Cxar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aux tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu! HEDDA Nu? Ili do akompanis lin hejmen. TESMAN Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaux Brack foriris. HEDDA Kaj kien vi poste stumblis? TESMAN Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie cxe li. Aux pli gxuste nomi gxin noktokafo. Cxu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta -- kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio cxi. HEDDA (etendas la manon por la paketo) Ne, -- ne transdonu gxin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi gxin unue. TESMAN Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuragxas. HEDDA Vi ne kuragxas? TESMAN Ne, -- cxar vi bone povas imagi, kiom malespera li farigxos, kiam li vekigxas, kaj mankas al li la manuskripto. Cxar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris. HEDDA (rigardas lin kvazaux esplorante) Kaj tiajxon oni ne povas denove skribi? Ankoraux fojon, cxu? TESMAN Tio neniam eblus, mi kredas. Cxar la inspiro, -- jen vidu -- HEDDA Jes, ja, -- gxuste tiel do estas -- (pasante) Sed mi memoras, -- jen letero por vi. TESMAN Cxu, imagu --! HEDDA (gxin donante) Venis frue cxi-matene. TESMAN De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras gxin kaj eksaltas) TESMAN Ho Hedda, -- sxi skribas, ke la bedauxrinda onklino Rina kusxas cxe la morto! HEDDA Tion oni devus ja atendi. TESMAN Kaj se mi dezirus ankoraux fojon vidi sxin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien. HEDDA (subpremas rideton) Vi ecx volas kuri? TESMAN Ho, plej kara Hedda, -- se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu! HEDDA (ekstaras kaj diras lace kaj repusxante) Ne, ne; ne petu min pri tiajxo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan. TESMAN Nu, Dio do --! (cxirkauxkuras) Mian cxapelon --? Mian mantelon --? Nu, en la antauxcxambro --. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Cxu? HEDDA Ho, nur kuru, kaj -- (_Berte_ venas cxe la pordo de la antauxcxambro.) BERTE Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas cxu li povus enveni. TESMAN Je tiu cxi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin. HEDDA Sed mi povas. (al _Berte_) Petu la asesoron enveni. (_Berte_ eliras) HEDDA (rapide flustrante) La paketon, Tesman! (sxi prenas gxin de la skabelo) TESMAN Jes, donu gxin al mi! HEDDA Ne, ne, mi kasxos gxin por vi dume. (Sxi iras al la skribotablo, kaj metas gxin en la librobreton. _Tesman_ penas pro urgxeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.) (_Asesoro Brack_ envenas de la antauxcxambro.) HEDDA (kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo. BRACK Jes, vi trovas, cxu ne? (al _Tesman_) Cxu ankaux vi eliros? TESMAN Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, -- la malsana, sxi kusxas cxe la morto, la bedauxrinda. BRACK Nu Dio, cxu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento -- TESMAN Jes, mi vere devas kuri --. Adiaux! Adiaux! (Li rapidas eksteren tra la antauxcxambra pordo.) HEDDA (proksimigxas) Aspekte estis pli ol vivece hejme cxe vi cxi tiun nokton, sinjoro Asesoro. BRACK Mi ecx ankoraux ne sxangxis vestojn, sinjorino Hedda. HEDDA Ankaux vi ne? BRACK Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivajxoj? HEDDA Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon. BRACK Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Lovborg ne partoprenis, mi opinias? HEDDA Ne, antauxe ili jam akompanis lin hejmen. BRACK Ankaux Tesman? HEDDA Ne, sed kelkaj aliaj, li diris. BRACK (ridetas) Jorgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda. HEDDA Jes, Dio scias ke li estas. Sed cxu io kasxigxas en la afero? BRACK Jes, via suspekto ne estas senfunda. HEDDA Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone. (Sxi eksidas maldekstre de la tablo. _Brack_ cxe la longa flanko de la tablo proksime al sxi.) HEDDA Nu jen, do? BRACK Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj -- aux pli gxuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj cxi-nokte. HEDDA Kaj inter ili eble estis ankaux Ejlert Lovborg? BRACK Mi devas konfesi -- li estis. HEDDA Nun vi vere igas min scivolema -- BRACK Cxu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda? HEDDA Se decas tion rakonti, jen faru. BRACK Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon. HEDDA De la pasia speco? BRACK De la plej pasia speco. HEDDA Iom pli pri tio cxi, Asesoro -- BRACK Lovborg estis antauxe invitita, ankaux ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Cxar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias. HEDDA Tie norde cxe la notario Elvsted. Sed li tamen iris? BRACK Jes, vidu, sinjorino Hedda, -- jen, bedauxrinde, cxe mi vizitas lin la genio cxivespere -- HEDDA Jes, tie li ja inspirigxis, mi auxdas. BRACK Treege inspirigxis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Cxar ni virhomoj, bedauxrinde ne cxiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti. HEDDA Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Lovborg --? BRACK Jes, mallonge, -- la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de frauxlino Diana. HEDDA De frauxlino Diana? BRACK Estis frauxlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj. HEDDA Cxu tiu estas iu rugxhara? BRACK Gxuste. HEDDA Iu tia -- kantistino? BRACK Nu ja, -- ankaux tio. Kaj krome ega cxasistino -- de sinjoroj, -- sinjorino Hedda. Vi certe auxdis pri sxi. Ejlert Lovborg estis unu el sxiaj plej varmaj protektantoj -- en siaj pli prosperaj jaroj. HEDDA Kaj kiel tio cxi finigxis? BRACK Ne tre amikece, aspektas. Frauxlino Diana versxajne de la plej kortusxa akcepto transiris al luktado -- HEDDA Kontraux Lovborg? BRACK Jes. Li kulpigis sxin aux la amikinojn, ke ili prisxtelis lin. Li pretendis, ke lia posxbiletujo malaperis. Kaj ankaux aliaj ajxoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton. HEDDA Kaj en kion rezultis tio? BRACK Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Felicxe fine alvenis la polico. HEDDA Cxu ankaux la polico? BRACK Jes. Sed tio certe farigxos multekosta sxerco por Ejlert Lovborg, tiu freneza homo. HEDDA Nu! BRACK Lauxdire li senbride kontrauxstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj dissxirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio. HEDDA De kie vi nun sciigxis pri tio? BRACK De la polico mem. HEDDA (rigardas penseme antauxen) Tiel do cxio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo. BRACK Vitfoliojn, sinjorino Hedda? HEDDA (sxangxas vocxtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, -- kial vi do tiel postsekvas kaj kasxobservas Ejlert Lovborg? BRACK Unue ne estas tute indiferente por mi se informigxos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi. HEDDA Cxu ankaux farigxos ekzamenoj? BRACK Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroajxoj. HEDDA Kial vere tion, asesoro Brack? BRACK Nu, cxar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian sxirmilon. HEDDA Cxu, sed kial povas vi imagi tiajxon! BRACK Ho Dio, -- ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire sxi certe ne forlasos la urbon tiom frue. HEDDA Nu, cxu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontigxi. BRACK Neniu hejmo. Cxiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Lovborg. HEDDA Kaj tia ankaux la mia devas esti, vi opinias? BRACK Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol gxene, se tiu sinjoro estus enlasita cxi tien. Se li, kia superflua -- kaj entrudulo -- sin ensxovus en -- HEDDA En la triangulon? BRACK Gxuste. Estus por mi same kiel farigxi senhejma. HEDDA (rigardas lin ridetante) Do, -- sola koko en la korto, -- tio estas via celo. BRACK (kapklinas malrapide kaj malaltigas la vocxon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos -- kun cxiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas. HEDDA (perdante sian rideton) Aspekte vi estas dangxera homo, -- kiam temas pri realigo. BRACK Vi tion opinias? HEDDA Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore gxoja -- tiom longe, ke vi ne potencas super mi. BRACK (ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, -- vi eble pravas pri tio. Kiu scias, cxu mi okaze ne estus viro por elpensi ecx ion kaj alian. HEDDA Do, sed auxskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaux vi sidas tie minacante. BRACK (ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, -- gxi prefere fortikigxu kaj defendigxu libervole. HEDDA Tion ankaux mi opinias. BRACK Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaux, sinjorino Hedda! (Li iras al la vitra pordo.) HEDDA (ekstaras) Vi iras tra la gxardeno? BRACK Jes, por mi estas pli mallonge. HEDDA Jes, kaj krome estas ja vojo kasxa. BRACK Tute gxuste. Mi ne estas kontraux kasxaj vojoj. Foje ili povas esti suficxe pikantaj. HEDDA Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias? BRACK (cxe la pordo, ridas al sxi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn! HEDDA (ankaux sxi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, -- (Ili kapsalutas adiauxe, sub ridado. Li foriras. Sxi fermas la pordon post li.) (_Hedda_ staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste sxi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Sxi iras al la skribotablo, prenas la paketon de _Lovborg_ el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La lauxta vocxo de _Berte_ auxdigxas de la antauxcxambro. _Hedda_ turnas sin kaj auxskultas. Rapide sxi metas la paketon en la tirkeston, sxlosas kaj metas la sxlosilon sur la skribilaron.) (_Ejlert Lovborg_ en mantelo kaj kun cxapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antauxcxambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.) LOVBORG (turnita al la pordo de la antauxcxambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do! (Li fermas la pordon, turnas sin, vidas _Hedda_, regas sin tuj kaj salutas.) HEDDA (cxe la skribotablo) Nu, sinjoro Lovborg, estas ege malfrue ke vi venas sercxi Tea. LOVBORG Aux ege frue ke mi envenas cxe vi. Mi petas vin pardoni. HEDDA Kiel vi scias, ke sxi dauxre estas cxe mi? LOVBORG Oni diris en sxia logxejo, ke sxi estis ekstere la tutan nokton. HEDDA (iras al la salona tablo) Cxu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris? LOVBORG (rigardas sxin demande) Rimarki en la mienoj? HEDDA Mi aludas, cxu aspektis, kvazaux ili pensus ion aux iel pri tio? LOVBORG (subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras sxin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. -- Tesman eble ankoraux ne ellitigxis? HEDDA Ne, -- mi ne kredas -- LOVBORG Kiam li hejmenvenis? HEDDA Tre malfrue. LOVBORG Cxu li ion al vi rakontis? HEDDA Jes, mi auxdis ke estis suficxe viglece cxe asesoro Brack. LOVBORG Nenion pli? HEDDA Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema -- (_Sinjorino Elvsted_ envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.) ELVSTED (proksimigxas al li) Ho, Lovborg! Fine --! LOVBORG Jes, fine. Kaj tro malfrue. ELVSTED (rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue! LOVBORG Nun cxio estas tro malfrue. Pri mi estas finite. ELVSTED Ho ne, ne, -- tion ne diru! LOVBORG Vi mem diros la samon, kiam vi auxdos -- ELVSTED Mi volas nenion auxdi! HEDDA Vi eble deziras paroli kun sxi sola? Cxar do mi foriros. LOVBORG Ne, restu, -- ankaux vi. Mi petas vin pri tio. ELVSTED Jes, sed mi nenion volas auxdi, mi diras! LOVBORG Ne estas pri la noktaj travivajxoj, ke mi volas paroli. ELVSTED Pri kio do --? LOVBORG Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disigxi. ELVSTED Disigxi! HEDDA (senvole) Mi tion sciis! LOVBORG Cxar mi ne plu bezonas vin, Tea. ELVSTED Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antauxe? Kompreneble ni dauxre kunlaboru? LOVBORG De nun mi ne plu intencas labori. ELVSTED (rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon? LOVBORG Vi devas provi vivi, kvazaux vi neniam konis min. ELVSTED Sed tion mi ja ne kapablas! LOVBORG Provu cxu vi kapablus, Tea. Vi devas revojagxi hejmen -- ELVSTED (ribele) Neniam en tiu cxi mondo! Kie vi estas, tie ankaux mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeligxi! Mi volas esti cxi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldonigxos. HEDDA (duonlauxte, en strecxa atento) Ho, la libro, -- jes! LOVBORG (rigardas sxin) La libro mia kaj de Tea. Cxar _tia_ gxi estas. ELVSTED Jes, tia mi sentas, ke gxi estas. Kaj tial mi ankaux rajtas esti cxe vi, kiam gxi venos! Mi volas vidi, ke denove sxutigxas estimo kaj honoro super vin. Kaj la gxojo, -- la gxojo, tiun mi volas dividi kun vi. LOVBORG Tea, -- nia libro neniam eldonigxos. HEDDA Aj! ELVSTED Ne eldonigxos! LOVBORG Neniam eldonigxos. ELVSTED (en timema suspekto) Lovborg, -- kien vi formetis la kajerojn! HEDDA (rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --? ELVSTED Kie vi havas ilin! LOVBORG Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio. ELVSTED Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii. LOVBORG La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi dissxiris en mil pecojn. ELVSTED (krias) Ho ne, ne --! HEDDA (senvole) Sed tio ja tute ne --! LOVBORG (rigardas sxin) Ne vero, vi opinias? HEDDA (regas sin) Nu jes. Kompreneble. Cxar vi mem tion diras. Sed sxajnis al mi nekredeble -- LOVBORG Tamen vero. ELVSTED (tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- dissxiris sian propran verkon. LOVBORG Mi dissxiris mian propran vivon. Sekve mi ankaux povis dissxiri mian vivoverkon -- ELVSTED Kaj tion vi do faris cxinokte! LOVBORG Jes, auxdu. En mil pecojn. Kaj sxutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaux estas fresxa salakvo. Lasu ilin flosi en gxi. Flosi laux fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakvigxos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea. ELVSTED Sciu do, Lovborg, ke tio pri la libro --. Cxiujn miajn tagojn tio staros antaux mi, kvazaux vi mortigus etan infanon. LOVBORG Vi pravas. Estas kvazaux infanmortigo. ELVSTED Sed kiel vi do povis --! Ankaux mi havis ja mian parton de la infano. HEDDA (preskaux senvocxe) Ho, la infano -- ELVSTED (spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda. HEDDA Sed vi tamen ne forvojagxos? ELVSTED Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun cxio antaux mi estas mallumo. (Sxi eliras tra la pordo de la antauxcxambro.) HEDDA (_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani sxin hejmen, sinjoro Lovborg? LOVBORG Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke sxi irus kune kun mi? HEDDA Mi ja ne scias, kio cetere okazis cxi-nokte. Sed cxu do estas tiom tute neripareble? LOVBORG Tiu cxi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaux estas _tio_, ke mi ecx ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn sxi rompis en mi. HEDDA (rigardas penseme antauxen) La dolcxa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraux sxi? LOVBORG Ho, ne diru, ke mi estis senkora! HEDDA Tiel detrui tion, kio plenigis sxian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora! LOVBORG Al vi mi povas diri la veron, Hedda. HEDDA La veron? LOVBORG Unue promesu al mi, -- donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciigxu. HEDDA Jen mia promeso. LOVBORG Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al sxi rakontadis. HEDDA Tio pri la kajeroj? LOVBORG Jes. Mi ne dissxiris ilin. Ankaux ne jxetis ilin en la fjordon. HEDDA Ne, ne -- sed kie do ili estas? LOVBORG Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda! HEDDA Tion cxi mi ne komprenas. LOVBORG Tea diris, ke tio, kion mi faris, al sxi estas kvazaux infanmortigo. HEDDA Jes, -- tion sxi diris. LOVBORG Sed mortigi sian infanon, -- ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraux gxi. HEDDA Tio ne la plej fia? LOVBORG Ne, sed auxdi la plej fian, de tio mi volis sxpari Tea. HEDDA Kaj kio do estas tio, la plej fia? LOVBORG Imagu nun, Hedda, ke viro, -- tiel je frua matena horo, -- post freneza, dibocxega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen auxdu -- tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdigxis. Tute perdigxis. Diablo scias en kies manojn gxi falis. Kies manoj kaptis gxin. HEDDA Ho, -- sed finfine tio -- cxi tio estis ja nur libro -- LOVBORG La pura animo de Tea estis en tiu libro. HEDDA Jes, mi komprenas. LOVBORG Kaj tial vi ja ankaux komprenas, ke inter sxi kaj mi neniu estonteco estas. HEDDA Kaj kiun vojon vi nun iros? LOVBORG Neniun. Nur arangxi pri fino de cxio. Ju pli frue, des pli bone. HEDDA (pasxon pli proksimen) Ejlert Lovborg, -- jen auxskultu -- Cxu vi ne povus arangxi, ke -- ke okazos en beleco? LOVBORG En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis -- HEDDA Ho ne. La vitfolioj, -- je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! -- Adiaux! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu. LOVBORG Adiaux, sinjorino. Kaj salutu Jorgen Tesman de mi. (li volas foriri) HEDDA Ne, atendu! Kunprenu memorajxon de mi. (Sxi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Sxi returnas al _Lovborg_ kun unu el la pistoloj.) LOVBORG (rigardas sxin) Tiun? Do _tiu_ estas la memorajxo? HEDDA (kapklinas malrapide) Vi rekonas gxin? Iam gxi levigxis kontraux vin. LOVBORG Tiam vi estus devinta gxin uzi. HEDDA Jen! Uzu gxin _vi_ nun. LOVBORG (metas la pistolon en la brustposxon) Dankon! HEDDA Kaj en beleco, Ejlert Lovborg. Promesu al mi nur tion! LOVBORG Adiaux, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antauxcxambro) (_Hedda_ auxskultas momenton cxe la pordo. Poste sxi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovrajxon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste sxi kunprenas cxion kaj eksidas en la apogsegxon apud la forno. La paketon sxi havas cxe la sino. Iom poste sxi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaux la paketon.) HEDDA (jxetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antauxen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! -- Vi kun la krispa hararo! (jxetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Lovborg. (enjxetas la restantajn) Nun bruligas, -- nun bruligas mi la infanon. KVARA AKTO (La samaj cxambroj cxe la _gesinjoroj Tesman_. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantauxa cxambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaux la vitra pordo estas kuntiritaj.) (_Hedda_, nigre vestita, pasxadas sur la planko en la nelumigita cxambro. Sxi iras en la malantauxan cxambron kaj tie iras maldekstren. Auxdigxas kelkaj akordoj de la piano. Poste sxi ree aperas kaj iras en la salonon.) (_Berte_ envenas de dekstre tra la malantauxa cxambro kun lumigita lampo, kiun sxi metas sur la tablon antaux la sofo en la angulo de la salono. Sxiaj okuloj estas plorsxvelaj, kaj sxi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Sxi eliras singardeme dekstren. _Hedda_ iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.) (Mallonge poste enen de la antauxcxambro venas _frauxlino Tesman_, funebre vestita, kun cxapelo kaj vualo. _Hedda_ iras al sxi renkonte kaj etendas al sxi la manon.) FRAUxLINO TESMAN Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Cxar nun mia kompatinda fratino finis sian agonion. HEDDA Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton. FRAUxLINO TESMAN Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, -- cxi tie en la domo de vivo, -- cxi tie devas mi mem raporti pri la morto. HEDDA Estas tre gxentile de vi. FRAUxLINO TESMAN Ho, Rina ne devus forpasi gxuste nun. La domo de Hedda ne devus funebri en tiu cxi tempo. HEDDA (deturnante la temon) Sxi ja mortis tre trankvile, frauxlino Tesman? FRAUxLINO TESMAN Ho, tiom bele, -- tiom pace sxi fine felicxigxis. Kaj aldone tiu nepriskribebla felicxo, ke sxi ankoraux fojon revidis Jorgen. Kaj povis al li diri la finan adiauxon. -- Cxu eble li ankoraux ne hejmenvenis? HEDDA Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi. FRAUxLINO TESMAN Ne dankon, kara -- benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas suficxe da tempo. Nun mi devas prizorgi sxin kaj beligi tiel kiel mi povas. Vere bela sxi venu en sian tombon. HEDDA Cxu ne mi povas pri io helpi? FRAUxLINO TESMAN Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tusxi per siaj manoj. Kaj ankaux ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaux ne dum tiu cxi tempo, certe ne. HEDDA Ho, la pensoj, -- ili ne lasas sin tiel regi -- FRAUxLINO TESMAN (dauxrigante) Ja, bona Dio, tiel farigxas en tiu cxi mondo. Hejme cxe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaux cxe vi oni baldaux kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, -- dankon al Dio! (_Jorgen Tesman_ envenas de la antauxcxambro.) HEDDA Nu, estas bone ke vi fine revenas. TESMAN Cxu vi estas cxi tie, onklino Julle? Cxe Hedda? Jen imagu! FRAUxLINO TESMAN Mi jxus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, cxu vi sukcesis fari cxion, kion vi promesis al mi? TESMAN Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri cxe vi morgaux. Cxar hodiaux mia kapo estas kvazaux konfuzita. Mi ne povas kunteni la pensojn. FRAUxLINO TESMAN Sed kara Jorgen, vi ne devas reagi tiel. TESMAN Do? Kiel do, vi opinias? FRAUxLINO TESMAN Vi devas ami la funebron. Esti gxoja pro tio kio okazis. Kia mi estas. TESMAN Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, cxu? HEDDA Farigxos solece por vi nun, frauxlino Tesman. FRAUxLINO TESMAN La unuajn tagojn, jes. Sed ne dauxros longe, espereble. Mi intencas, ke la cxambreto de karmemora Rina ne restu malplena. TESMAN Nu? Kiun vi volas, ke enlogxigxu? Cxu? FRAUxLINO TESMAN Nu, trovigxas cxiam iu aux alia malsana kompatindulino, kiu bezonas zorgadon kaj flegon, bedauxrinde. HEDDA Cxu vi vere ankorauxfoje volas preni sur vin tian krucon? FRAUxLINO TESMAN Krucon! Dio pardonu vin, infano, -- ne estis ja kruco por mi. HEDDA Sed se nun venus fremda homo kaj -- FRAUxLINO TESMAN Ho, kun malsanaj homoj oni baldaux amikigxas. Kaj mi ja vere bezonas iun por kiu vivi, ankaux mi. Nu, dankon al Dio, -- en via domo eblus ankaux okazi io aux alia por laborigi la manojn de maljuna onklino. HEDDA Ho, ne parolu pri niaj aferoj. TESMAN Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se -- HEDDA Se --? TESMAN (maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordigxos. Esperu tion. Cxu? FRAUxLINO TESMAN Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jorgen. Adiaux! Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin cxe la pordo) Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas cxe mi kaj cxe karmemora Jochum samtempe. TESMAN Jes, jen imagu, onklino Julle! Cxu? (_Frauxlino Tesman_ eliras tra la pordo de la antauxcxambro.) HEDDA (sekvas _Tesman_ per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, ke la morto atakas _vian_ koron pli ol sxian. TESMAN Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom maltrankvila. HEDDA (rapide) Cxu estas io nova pri li? TESMAN Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la manuskripto estas sendifekta. HEDDA Nu? Vi ne renkontis lin? TESMAN Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj sxi diris, ke li estis cxe ni frue cxi-matene. HEDDA Jes, tuj post via foriro. TESMAN Kaj, lauxdire, li estis dissxirinta la manuskripton. Cxu? HEDDA Jes, li tion asertis. TESMAN Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuragxis redoni gxin al li, Hedda? HEDDA Ne, li gxin ne ricevis. TESMAN Sed vi certe diris al li, ke ni gxin havas? HEDDA Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted? TESMAN Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se li en malespero ekpensus sin meti en dangxeron de morto! Donu al mi la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun gxi al li. Kie vi havas la paketon? HEDDA (malvarma kaj nemovigxanta, sin apogante al la apogsegxo) Mi gxin ne plu havas. TESMAN Vi gxin ne plu havas! Pro la cxielo kion vi aludas per tio! HEDDA Mi forbruligis gxin -- cxion. TESMAN (eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de Ejlert! HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin auxdi. TESMAN Forbruligis! Sed bona Dio --! Ne, ne, ne, -- tio estas tute neebla! HEDDA Jes, sed tiel tamen estas. TESMAN Sed cxu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja kontrauxlegxa traktado de trovitajxo. Jen imagu! Jes, demandu nur al asesoro Brack, kaj vi auxdos. HEDDA Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, -- nek al la asesoro, nek al iu alia. TESMAN Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neauxditan agon! Kiel povis vi ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri tio. Cxu? HEDDA (subpremas preskaux nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, Jorgen. TESMAN Por mi! HEDDA Kiam vi revenis hejmen cxi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi -- TESMAN Jes, jes, kaj kio jen? HEDDA Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon. TESMAN Ho Dio, ne prenu tion lauxlitere --. HEDDA Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin. TESMAN (kun ekkrio inter dubo kaj gxojo) Hedda, -- ho, cxu estas vero, kion vi diras! -- Tamen, -- tamen -- tiel mi neniam antauxe spertis vian amon. Jen imagu! HEDDA Nu, do estas plej bone ke vi eksciu -- ke gxuste en tiu cxi tempo -- (impete, interrompante) Ne, ne, -- vi povas pridemandi cxe onklino Julle. Kaj certe sxi donos al vi informon. TESMAN Ho, mi preskaux kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la manojn) Eja, bona Dio, vi --, cxu tio estus ebla! Cxu? HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus auxdi vin. TESMAN (ridante en senrega gxojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere amuzega, Hedda! La servistino, -- tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem iros tion rakonti al Berte. HEDDA (premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, -- mi krevos en cxio cxi! TESMAN En kio do, Hedda? Cxu? HEDDA (malvarme, sinrege) En cxio tio -- ridinda, -- Jorgen. TESMAN Ridinda? Ke mi estas tiom gxojega. Sed tamen --. Eble ne estas sagxe, ke mi ion diru al Berte. HEDDA Ho ja, -- kial ne ankaux tio? TESMAN Ne, ne, ankoraux ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj ankaux _tio_ ke vi komencis nomi min Jorgen! Jen imagu. Ho, onklino Julle, sxi farigxos ege gxoja, -- ege gxoja! HEDDA Kiam sxi auxdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Lovborg -- por vi? TESMAN Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, -- en tiu scio vere ankaux onklino Julle partoprenu! Cetere mi sxatus scii, mi, cxu tia sinteno estas kutima cxe junaj edzinoj? Cxu? HEDDA Vi devas demandi al onklino Julle ankaux pri _tio_, mi opinias. TESMAN Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj hezitante) Tamen, -- tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen terure pensi pri la kompatinda Ejlert. (_Sinjorino Elvsted_, vestita kiel je la unua vizito, kun cxapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antauxcxambro.) ELVSTED (salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendigxu pro tio, ke mi revenas. HEDDA Kio okazis al vi, Tea? TESMAN Cxu denove estas io pri Ejlert Lovborg? Cxu? ELVSTED Ho jes, -- mi terure timas, ke akcidento okazis al li. HEDDA (prenas sxian brakon) Ho, -- vi tion kredas! TESMAN Ne do. bona Dio, -- kial vi povas ekpensi pri tiajxo, sinjorino Elvsted! ELVSTED Ja, cxar mi auxdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, -- gxuste kiam mi envenis. Ho, disvastigxas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaux. TESMAN Jes, imagu, tion ankaux mi auxdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kusxigis sin. Jen imagu! HEDDA Nu, -- kion oni diris en la pensiono? ELVSTED Ho, mi eksciis nenion. Aux cxar ili nenion certe sciis aux --. Ili silentigxis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuragxis. TESMAN (maltrankvile pasxadante) Ni esperu -- ni esperu, ke vi misauxdis, sinjorino Elvsted! ELVSTED Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi auxdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aux -- TESMAN Malsanulejo! HEDDA Ne, -- tio do vere neeblas! ELVSTED Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia logxejo, kaj sercxis lin _tie_. HEDDA Cxu vere vi _povis_ decidigi vin al tio, Tea! ELVSTED Jes, kion do mi alie farus? Cxar sxajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon. TESMAN Sed vi ne renkontis lin? Ankaux vi ne? Cxu? ELVSTED Ne. Kaj la aliaj logxantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraux posttagmeze, ili diris. TESMAN Hieraux! Imagu, ke ili povis tion diri! ELVSTED Ho, sxajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li! TESMAN Vi, Hedda, -- cxu mi iru urben, kaj tie informigxu pri li en diversaj lokoj --? HEDDA Ne, ne, vi ne impliku vin en tio cxi. (_Asesoro Brack_, kun cxapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antauxcxambro, kiun _Berte_ malfermas kaj poste malantaux li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.) TESMAN Ho, jen vi, kara Asesoro? Cxu? BRACK Jes, mi nepre devis viziti vin cxivespere. TESMAN Mi povas vidi laux via aspekto, ke vi ricevis mesagxon de onklino Julle. BRACK Ankaux tiun mi ricevis, jes. TESMAN Cxu ne estas malgxojige? Cxu? BRACK Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas. TESMAN (rigardas lin necerte) Cxu estas okazinta io alia? BRACK Jes, vere estas. HEDDA (ekscitita) Io malgxojiga, asesoro Brack? BRACK Ankaux tio lauxkoncepte, Sinjorino. ELVSTED (senvole ekgxemas) Ho, estas io pri Ejlert Lovborg! BRACK (iom rigardas sxin) Kial Sinjorino ekpensas pri _tio_? Cxu eble Sinjorino jam ion scias --? ELVSTED (konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed -- TESMAN Sed bona Dio, diru do! BRACK (sxultrotiras) Nu, -- bedauxrinde, -- Ejlert Lovborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta. ELVSTED (ekkrias) Ho Dio, ho Dio --! TESMAN En la malsanulejo! Kaj ecx mortonta! HEDDA (senvole) Tiom rapide do --! ELVSTED (lamentante) Kaj ni, kiuj disigxis sen repacigxo, Hedda! HEDDA (flustras) Sed, Tea, -- Tea do! ELVSTED (sen atenti sxin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo. BRACK Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li. ELVSTED Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas? TESMAN Jes, cxar li kredeble ne mem --! Cxu? HEDDA Jes, mi certas ke li mem faris. TESMAN Hedda, -- kial vi povas --! BRACK (kiu konstante sxin rigardas) Bedauxrinde vi gxuste divenis, sinjorino Tesman. ELVSTED Ho, kiom terure! TESMAN Li mem do! Jen imagu! HEDDA Sin pafis! BRACK Ankaux nun vi gxuste divenis, Sinjorino. ELVSTED (provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro? BRACK Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara. TESMAN Sed bona Dio, -- kie li do tion faris? Cxu? BRACK (iom necerta) Kie? Jes, kara, -- eble li tion faris en sia logxejo. ELVSTED Ne, tiel ne povas esti. Cxar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa. BRACK Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin --. Li estis sin pafinta -- tra la brusto. ELVSTED Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finigxis! HEDDA (al _Brack_) Cxu estas tra la brusto? BRACK Jes, -- kiel mi diras. HEDDA Do ne tra la tempio? BRACK Tra la brusto, sinjorino Tesman. HEDDA Ja, ja, -- la brusto estas ankaux bona. BRACK Kiel, Sinjorino? HEDDA (repusxante) Ho ne, -- nenio. TESMAN Kaj la vundo estas vivdangxera, vi diras? Cxu? BRACK La vundo estas absolute mortiga. Versxajne jam estas finite pri li. ELVSTED Ja, Ja, tion mi antauxsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda --! TESMAN Sed diru al mi, -- kie vi eksciigxis pri cxio tio? BRACK (abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus. HEDDA (lauxte) Fine heroajxo! TESMAN (timigita) Dio gardu min, -- kion vi diras, Hedda! HEDDA Mi diras, ke en tio cxi estas beleco. BRACK Hm, sinjorino Tesman -- TESMAN Beleco! Ne, jen imagu! ELVSTED Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiajxo! HEDDA Ejlert Lovborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuragxis tion fari, kio -- kio estis farenda. ELVSTED Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro. TESMAN En malespero li tion faris! HEDDA Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa. ELVSTED Jes, li faris! En deliro! Gxuste kiel kiam li dissxiris niajn kajerojn. BRACK (ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Cxu li dissxiris gxin? ELVSTED Jes, tion li faris cxi-nokte. TESMAN (flustras mallauxte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberigxos. BRACK Hm, estas strange. TESMAN (pasxadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio dauxre famigus lian nomon -- ELVSTED Ho, se eblus tion rekonstrui! TESMAN Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus -- ELVSTED Eblus, sinjoro Tesman. TESMAN Kion vi sugestas? ELVSTED (sercxas en la posxo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliajxojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis. HEDDA (pasxon pli proksimen) Ahx --! TESMAN Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Cxu? ELVSTED Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojagxis. Kaj ili restis en la posxo -- TESMAN Ho, permesu al mi rigardi! ELVSTED (donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite. TESMAN Imagu, cxu ni tamen povus trovi vojon en gxi! Eble kiam ni du helpus unu la alian -- ELVSTED Ho jes, ni almenaux provu -- TESMAN Ni _plenumu_! Ni _devas_ sukcesi! Mi metas mian vivon en tion! HEDDA Vi, Jorgen? Vian vivon? TESMAN Jes, aux pli gxuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kusxu dume. Hedda, -- vi komprenas min? Cxu? Estas io kion mi sxuldas al la renomo de Ejlert. HEDDA Eble tio. TESMAN Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Cxu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke -- ELVSTED Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone. TESMAN Nu, venu do cxi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Cxi tie? Ne, tie en la malantauxa cxambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted. ELVSTED Ho Dio, -- se nur estus fareble! (_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ iras en la malantauxan cxambron. Sxi deprenas cxapelon kaj supervestojn. Ambaux sidigas sin cxe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. _Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur la apogsegxon. Iom poste _Brack_ iras al sxi.) HEDDA (duonlauxte) Ho Asesoro, -- kia liberigxo estas en tio cxi pri Ejlert Lovborg. BRACK Liberigxo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas liberigxo -- HEDDA Mi pensas, por mi. Liberigxo scii, ke almenaux io kuragxa povas libervole okazi en tiu cxi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea beleco. BRACK (ridetas) Hm, -- kara sinjorino Hedda -- HEDDA Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Cxar vi estas ia fakulo, ankaux vi, kiel -- nu! BRACK (rigardas sxin firme) Ejlert Lovborg signifis por vi pli ol vi eble volas agnoski por vi mem. Aux cxu mi eraras en tio? HEDDA Pri tiajxo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Lovborg havis kuragxon vivi la vivon laux sia propra animo. Kaj nun -- la heroajxo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon elsxiri sin el la vivofesteno -- tiom frue. BRACK Mi bedauxras, sinjorino Hedda, -- sed mi estas devigata tiri vin el bela iluzio. HEDDA Iluzio? BRACK El kiu vi tamen baldaux elsxirigxus. HEDDA Kaj kiu estas do tiu? BRACK Li ne mortpafis sin mem -- libervole. HEDDA Ne libervole! BRACK Ne. La afero pri Ejlert Lovborg ne estas tia, kia mi gxin prezentis. HEDDA (emociita) Cxu vi ion prisilentis? Kaj kion? BRACK Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete sxangxis la esprimojn. HEDDA Kiujn do? BRACK Unue tiun, ke li jam vere estas morta. HEDDA En la malsanulejo. BRACK Jes. Kaj sen regajni konscion. HEDDA Kion pli vi prisilentis? BRACK Tion, ke la evento ne okazis en lia cxambro. HEDDA Nu, tio povas ja esti suficxe indiferenta. BRACK Ne tute. Cxar mi al vi diru, -- Ejlert Lovborg trovigxis mortpafita en -- la buduaro de frauxlino Diana. HEDDA (volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne denove trovigxus hodiaux! BRACK Li estis tie hodiaux posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu malaperis -- HEDDA Ahx, -- tial do -- BRACK Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem neniigis, mi auxdas. Do eble estis lia posxbiletujo. HEDDA Eble estis gxi. -- Kaj tie, -- tie oni trovis lin. BRACK Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustposxo. La kuglo trafis lin mortige. HEDDA En la brusto, -- jes. BRACK Ne, -- gxi trafis lin en la abdomenon. HEDDA (ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindajxo kaj abomenajxo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur _cxion_, kion mi nur tusxas. BRACK Aldonigxas ankaux io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaux klasifiku sub la fia. HEDDA Kaj kio estas tio? BRACK La pistolo, kiun li cxe si havis -- HEDDA (senspire) Nu! Kio pri gxi! BRACK Gxin li devas esti sxtelinta. HEDDA (eksaltas) Sxtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris. BRACK Nenio alia eblas. Li certe estas gxin sxtelinta --. Sx-sxt! (_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ ekstaris cxe la tablo en la malantauxa cxambro kaj venas en la salonon.) TESMAN (kun la paperoj en ambaux manoj) Auxdu, Hedda, -- preskaux neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu. HEDDA Jes, mi imagas. TESMAN Cxu povus ni sidi cxe via skribotablo. Cxu? HEDDA Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi. TESMAN Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas suficxe da loko. HEDDA Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion cxi tien sur la pianon dume. Jen do! (Sxi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas cxion maldekstren en la malantauxan cxambron. _Tesman_ metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj _sinjorino Elvsted_ eksidas kaj rekomencas la laboron. _Hedda_ revenas.) HEDDA (malantaux la segxo de _sinjorino Elvsted_, mole palpante sxiajn harojn) Nu, dolcxa Tea, -- cxu eblas pri la monumento de Ejlert Lovborg? ELVSTED (rigardas sxin senespere) Ho Dio, -- certe farigxos ege malfacile trovi sistemon. TESMAN Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, -- tio estas gxuste io por kio mi tauxgas. (_Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. _Brack_ staras super sxi, apoganta al la apogsegxo.) HEDDA (flustras) Kion vi diris pri la pistolo? BRACK (mallauxte) Ke li nepre estas gxin sxtelinta. HEDDA Kial gxuste sxtelinta? BRACK Cxar cxiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda. HEDDA Cxu? BRACK (rigardas sxin iom ekzamene) Ejlert Lovborg kompreneble estis cxi tie hodiaux matene. Cxu ne? HEDDA Jes. BRACK Vi estis sola kun li, cxu? HEDDA Jes, momenton. BRACK Cxu vi ne forlasis la cxambron, dum lia cxeesto? HEDDA Ne. BRACK Pripensu. Cxu vi ne eliris momenton? HEDDA Jes, eble mallongan momenton -- eksteren en la antauxcxambron. BRACK Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon? HEDDA Gxi estis ene en -- BRACK Nu, sinjorino Hedda? HEDDA La skatolo staris tie sur la skribotablo. BRACK Cxu vi poste rigardis cxu ambaux pistoloj estas tie? HEDDA Ne. BRACK Ankaux ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Lovborg havis cxe si. Kaj mi tuj rekonis gxin de hieraux. Kaj ankaux de pli frue. HEDDA Cxu vi eble havas gxin? BRACK Ne, la polico gxin havas. HEDDA Kion la polico faros pri la pistolo? BRACK Sercxos sciigxon pri la posedanto. HEDDA Cxu vi kredas, ke oni tion povas malkasxi? BRACK (klinas sin super sxi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, -- ne tiom longe kiom mi silentas. HEDDA (rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, -- kio do? BRACK (sxultrotiras) Estas ja cxiam la klarigo, ke la pistolo estas sxtelita. HEDDA (firme) Prefere morti! BRACK (ridetas) Tiajxon oni diras, sed oni tion ne faras. HEDDA (ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas sxtelita. Kaj la posedanto trovigxas. Kio tiam sekvos? BRACK Ja, Hedda, -- tiam sekvos la skandalo. HEDDA La skandalo! BRACK La skandalo, jes, -- kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaux la tribunalon. Kaj vi kaj frauxlino Diana. Sxi devas ja klarigi kiel cxio okazis. Se estis akcidenta pafo aux intenca mortigo. Cxu li tirus la pistolon el la posxo por sxin minaci? Kaj jen la kuglo pafigxus? Aux cxu sxi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian posxon? Sxi certe kapablus tion fari. Cxar sxi estas fortika knabineto, tiu sama frauxlino Diana. HEDDA Sed cxio cxi abomena ne koncernas _min_. BRACK Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Lovborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li gxin donis? HEDDA (mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis. BRACK Nu, felicxe neniu dangxero estas, tiom longe kiom mi silentas. HEDDA (rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon. BRACK (flustras pli mallauxte) Plej kara Hedda, -- kredu min -- mi ne misuzos la staton. HEDDA Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, -- tiun penson mi ne eltenos! Neniam. BRACK (rigardas sxin duone mokante) Kutime oni rezignas antaux la neevitebleco. HEDDA (reciprokas lian rigardon) Ja, eble. (Sxi iras al la skribotablo.) HEDDA (subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Cxu vi do sukcesas, Jorgen? Cxu? TESMAN Dio scias, kara. Estos laboro almenaux de pluraj monatoj, tio cxi. HEDDA (kiel antauxe) Jen imagu! (rapidas legxere per la manoj tra la hararo de _sinjorino Elvsted_) Cxu ne estas strange por vi, Tea? Nun vi sidas cxi tie kune kun Tesman -- gxuste kiel vi antauxe sidis kune kun Ejlert Lovborg. ELVSTED Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaux vian edzon. HEDDA Ho, tio certe venos -- kun la paso de tempo. TESMAN Ja, sciu, Hedda, -- jam vere sxajnas al mi, ke mi komencas ion tian percepti. Sed retrovu segxon cxe la asesoro. HEDDA Cxu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio? TESMAN Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro! BRACK (kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro. HEDDA Dankon. Sed cxivespere mi estas laca. Mi volas iom kusxi tie ene sur la sofo. TESMAN Jes, tion faru, kara. Cxu? (_Hedda_ iras en la malantauxan cxambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga pauxzo. Subite oni auxdas, ke sxi ludas sovagxan dancmelodion tie ene sur la piano.) ELVSTED (eksaltas de sur la segxo) Hu, kio do estas! TESMAN (kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, -- ne ludu do por danco cxivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaux Ejlert! HEDDA (metas la kapon antauxen inter la kurtenoj) Kaj ankaux onklinon Julle. Kaj la tutan aron. -- De nun mi estos silenta. (Sxi denove fermas post si.) TESMAN (cxe la skribotablo) Sxi eble suferas vidi nin cxe tiu cxi doloriga laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, -- vi translogxigxu al onklino Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante _tie_. Cxu? ELVSTED Jes, estus eble pli bone -- HEDDA (en la malantauxa cxambro) Mi bone auxdas kion vi diras, Tesman. Sed kiel mi pasigu la vesperojn cxi tie? TESMAN (foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom gxentila, ke li tamen vizitos vin. BRACK (sur la apogsegxo, krietas gxoje) Kun plezuro cxiun lauxvican vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuzigxu cxi tie, ni du! HEDDA (klare kaj auxdeble) Jes, cxu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? Vi, kia sola koko en la korto -- -- (Pafo auxdigxas tie ene. _Tesman_, _sinjorino Elvsted_ kaj _Brack_ eksaltas.) TESMAN Aj, nun sxi denove fingrumas la pistolojn. (Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. _Sinjorino Elvsted_ same. _Hedda_ kusxas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita _Berte_ envenas de dekstre.) TESMAN (krias al _Brack_) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu! BRACK (duone paralizita sur la apogsegxo) Sed Dio kompatu, -- tiajxon oni ja _ne faras!_ End of the Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** ***** This file should be named 19183.txt or 19183.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19183/ Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.