The Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Hedda Gabler Dramo en kvar aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: September 5, 2006 [EBook #19183] Language: Esperanto Character set encoding: UTF-8 *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly HENRIK IBSEN HEDDA GABLER Dramo en kvar aktoj (1890) Tradukis Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54. N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50 01, Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-61-8 ROLOJ: JØRGEN TESMAN, stipendiulo pri arthistorio SINJORINO HEDDA TESMAN, lia edzino FRAŬLINO JULIANE TESMAN, lia onklino SINJORINO ELVSTED ASESORO BRACK EJLERT LØVBORG BERTE, servistino en la domo de la geedzoj Tesman (Brack prononciĝas: _Brak_ Jochum prononciĝas: _Jokum_ ø prononciĝas: franca _eu_ aŭ germana _oe_) (La intrigo okazas en la vilao de _Tesman_ en la okcidenta parto de la urbo.) UNUA AKTO (Grandspaca, bele kaj elegante meblita salono kun dekoro en malhelaj koloroj. Sur la fona muro estas larĝa pordaperturo kun flankentiritaj kurtenoj. Tiu aperturo kondukas en pli malgrandan ĉambron, meblitan en la sama stilo kia la salono. Sur la dekstra muro de tiu ĉi estas duala pordo, kiu kondukas al la antaŭĉambro. Sur la kontraŭa, maldekstra muro estas vitra pordo, ankaŭ tiu kun flankentirita kurteno. Tra la fenestroj oni vidas parton de ekstera verando kun tegmento kaj foliarboj kun aŭtunaj koloroj. Antaŭe sur la planko staras ovala tablo kovrita de tuko kaj kun seĝoj ĉirkaŭe. Antaŭe sur la dekstra muro estas larĝa, malhela porcelana forno, altdorsa apogseĝo, skabelo kun kuseno kaj du taburetoj. En la dekstra angulo estas angulsofo kaj malgranda ronda tablo. Antaŭe, iom tirita de la muro, estas sofo. Interne apud la vitra pordo estas piano. Ambaŭflanke de la fona pordo staras etaĝeroj kun aĵoj el terakoto kaj majoliko. Ĉe la fona muro de la malantaŭa ĉambro oni vidas sofon, tablon kaj kelkajn seĝojn. Super tiu sofo pendas portreto de belaspekta, maljuna viro en uniformo de generalo. Super la tablo pendas lampo kun neklara, laktokolora, vitra kupolo. -- Ĉirkaŭe en la salono estas multaj florbukedoj metitaj en vazojn. Aliaj kuŝas sur la tabloj. Sur la plankoj de ambaŭ ĉambroj kuŝas dikaj tapiŝoj. -- Matena lumo. La suno brilas tra la vitra pordo.) (_Fraŭlino Juliane Tesman_, kun ĉapelo kaj sunombrelo, envenas de la antaŭĉambro, akompanata de _Berte_, kiu portas bukedon, ĉirkaŭvolvitan de papero. _Fraŭlino Tesman_ estas bonaspekta kaj bonanima sinjorino de proksimume 65 jaroj. Belete sed simple vestita en griza promena vesto. _Berte_ estas iom aĝa servistino kun ordinara kampara aspekto.) FRAŬLINO TESMAN (haltas interne de la pordo, aŭskultas kaj diras mallaŭte) Vere mi kredas, ke ili ankoraŭ ne ellitiĝis. BERTE (same mallaŭte) Estas ja kiel mi diris, fraŭlino. Pensu, -- tiom malfrue kiom la vaporŝipo alvenis en la nokto. Kaj jen poste! Dio mia, -- kiom la juna sinjorino volis elpaki, antaŭ ol sin retiri por ripozi. FRAŬLINO TESMAN Jes, ja, -- lasu ilin nur bone ripozi. Sed freŝan matenan aeron ili almenaŭ havu enen al si, kiam ili venos. (ŝi iras al la vitra pordo kaj tute malfermas ĝin) BERTE (apud la tablo, iom konfuzita kun la bukedo en la mano) Honto al mi se plu estas konvena loko. Mi opinias, ke mi metu ĝin ĉi tien, fraŭlino. (metas la bukedon antaŭe sur la pianon) FRAŬLINO TESMAN Do nun vi havas novajn gemastrojn, mia kara Berte. Dio sciu, ke estis por mi pli ol zorgoplene rezigni pri vi. BERTE (plorprete) Tamen pri mi, fraŭlino! Kion mi diru? Mi, kiu dum tiom da jaroj estis en la servo de la fraŭlinoj. FRAŬLINO TESMAN Ni devas trankvile akcepti la staton. Vere estas nenio alia farebla. Vidu, Jørgen _devas_ havi vin en la domo ĉe si. Li devas. Vi ja kutimiĝis mastrumi por li ek de kiam li estis knabeto. BERTE Jes, sed tamen, fraŭlino, mi tiom zorge pensas pri ŝi, kiu kuŝas hejme. Kompatinda ŝi, kiu mem estas tute senhelpa. Kaj jen kun la nova servistino! Neniam en la mondo lernas ŝi kontentigi al la bezonoj de tiu malsana homo. FRAŬLINO TESMAN Nu, mi certe sukcesos instrui ŝin al tio. Kaj la plimulton mi kompreneble prenos sur min mem. Pro mia malfeliĉa fratino vi ne bezonas maltrankviliĝi, mia kara Berte. BERTE Nu jes, sed estas ankaŭ alia afero, fraŭlino. Mi multe timas, ke mi ne povos sufiĉe kontentigi al la juna sinjorino. FRAŬLINO TESMAN Nu bona Dio, -- en la unua tempo eble okazos io tia. BERTE Ĉar aspekte ŝi estas tre pretendema. FRAŬLINO TESMAN Kompreneble. Filino de generalo Gabler. Kaj pripensu al kio ŝi estis kutimita dum la generalo vivis. Ĉu vi memoras, kiam ŝi kune kun sia patro rajdis laŭ la vojo? En la longa, nigra draprobo? Kaj kun plumo en la ĉapelo? BERTE Jes, jes, -- estu certa! -- Sed vere mi ne tiam imagis, ke fariĝus paro el ŝi kaj la kandidato. FRAŬLINO TESMAN Ankaŭ mi ne. -- Sed atentu -- Berte, -- dum mi memoras: De nun vi ne titolu Jørgen kandidato. Vi devas diri "la doktoro". BERTE Jes, ankaŭ la juna sinjorino menciis tion -- ĉinokte, -- ĵus kiam ili envenis la pordon. Ĉu vere _estas_ tiel, fraŭlino? FRAŬLINO TESMAN Jes, efektive estas tiel. Imagu, Berte, -- ili faris lin doktoro eksterlande. Nun dum la vojaĝo, komprenu. Pri tio mi aŭdis eĉ ne vorteton, -- antaŭ ol li mem rakontis tie malsupre sur la ŝipkajo. BERTE Jes, ja, li certe kapablas fariĝi kio ajn. Tiom lerta kiom _li_ estas. Sed mi neniam kredis, ke li ankaŭ volis komenci kuraci homojn. FRAŬLINO TESMAN Ne, ne estas tia doktoro, kia li fariĝis. -- (kapskuas signifoplene) Tamen baldaŭ vi eble nomu lin io alia, kio estas ankoraŭ pli grandioza. BERTE Ĉu vere! Kio estos tio, fraŭlino? FRAŬLINO TESMAN (ridetas) Hm, -- nu, tion vi scius! (emociita) Aj, Dio mia, -- se karmemora Jochum povus rigardi el sia tombo, kaj vidi, kio fariĝis el lia knabeto! (ĉirkaŭrigardas) Sed aŭskultu, Berte, -- kial vi _jenon_ faris? -- Forprenis la kovraĵojn de ĉiuj mebloj? BERTE Sinjorino diris, ke mi tion faru. Ŝi ne ŝatas kovraĵojn sur la seĝoj, ŝi diris. FRAŬLINO TESMAN Ĉu ili do uzos ĉi tiun ĉambron -- ĉiutage? BERTE Jes, ŝajne. Almenaŭ laŭ Sinjorino. Ĉar li mem, -- la doktoro, -- li nenion diris. (_Jørgen Tesman_ venas kantetante de la dekstra flanko de la malantaŭa ĉambro, portante malplenan, malfermitan valizon. Li estas mezstatura, juneca viro de 33 jaroj, iom diketa, kaj kun fidema, ronda, kontenta vizaĝo, blondaj haroj kaj barbo. Li portas okulvitrojn, kaj estas vestita en komforta, iom neglektema hejma vestaĵo.) FRAŬLINO TESMAN Bonan matenon, bonan matenon, Jørgen! TESMAN (ĉe la pordo) Onklino Julle! Kara onklino Julle! (proksimiĝas kaj vigle agitas ŝian manon) Vi, ĉi tie -- tiom frue en la tago! Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Jes, kompreneble ke mi devis fari etan viziton al vi. TESMAN Kaj tio eĉ se vi ne havis sufiĉan ripozon dum la nokto! FRAŬLINO TESMAN Ho, neniel afektas min. TESMAN Nu, cetere vi venis bone hejmen de la kajo? Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Jes, vere mi faris, -- dank' al Dio. La asesoro ĝentile akompanis min ĝis la pordo. TESMAN Domaĝe ke ni ne povis kunpreni vin en la veturilo. Sed vi ja mem vidis --. Hedda havis tiom da skatoloj, kiujn ni devis kunpreni. FRAŬLINO TESMAN Jes, vere ege multe da skatoloj ŝi havis. BERTE (al Tesman) Eble mi eniru por demandi Sinjorinon, ĉu estus io pri kio mi povus ŝin helpi? TESMAN Ne, dankon, Berte, -- vi ne faru. Se ŝi ion deziras, ŝi sonorigos, ŝi diris. BERTE (dekstren) Nu tiel. TESMAN Sed jen, -- kunprenu tiun ĉi valizon. BERTE (prenas ĝin) Mi metos ĝin en la subtegmentejon. (Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.) TESMAN Imagu, onklino, -- tiun valizon mi havis tute plenŝtopita de nuraj kopioj. Estas nekredeble kiom mi sukcesis kolekti en la arkivoj. Malnovaj, strangaj dokumentoj pri kiuj neniu ion sciis -- FRAŬLINO TESMAN Jes certe, vi ne malŝparis vian tempon dum la nuptovojaĝo, vi, Jørgen. TESMAN Ne, tion mi ja povas diri. Sed demetu vian ĉapelon. Jen! permesu al mi malnodi la banton. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN (dum li tion faras) Ho Dio mia, -- tio ĉi estas ja kvazaŭ vi ankoraŭ estus hejme ĉe ni. TESMAN (turnas la ĉapelon en sia mano) Jen, -- kian belan, grandiozan ĉapelon vi havigis al vi! FRAŬLINO TESMAN Mi aĉetis ĝin pro Hedda. TESMAN Pro Hedda? Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Jes, por ke Hedda ne hontu pri mi, kiam ni kune promenos surstrate. TESMAN (karese frapetas ŝian vangon) Vi ja pensas pri ĉio, vi, onklino Julle! (metas la ĉapelon sur seĝon ĉe la tablo) Kaj nun, -- jen, -- ni eksidu ĉi tie en la sofo. Kaj iom babilu ĝis Hedda venos. (Ili sidigas sin; ŝi metas sian sunombrelon en la angulon de la sofo.) FRAŬLINO TESMAN (prenas ambaŭ liajn manojn kaj rigardas lin) Kiom benate bone estas denove havi vin vigle vivanta antaŭ miaj okuloj, Jørgen! Ho vi, filo de nia karmemora Jochum! TESMAN Kaj kiom por mi! Ree rigardi vin, onklino Julle! Vin, kiu estis por mi kaj patro kaj patrino. FRAŬLINO TESMAN Jes, mi certe scias, ke vi daŭre amos viajn maljunajn onklinojn. TESMAN Sed estas do neniu plibonigo por onklino Rina. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Ho ne, kara, -- estas ja neniu plibonigo atendebla por ŝi, povrulino. Ŝi kuŝas tiel, kiel ŝi kuŝis dum tiuj multaj jaroj. Sed Dio permesu al mi havi ŝin ankoraŭ iom da tempo! Ĉar alie mi ne scias por kio vivi, Jørgen. Eĉ pli nun, komprenu, kiam mi ne plu havas vin por kiu mastrumi. TESMAN (frapetas ŝian dorson) Nu, nu, nu, --! FRAŬLINO TESMAN (abrupte ŝanĝas temon) Kaj jen eĉ imagi ke vi estas edziĝinta viro, Jørgen! -- Kaj ke estas vi, kiu kaptis Hedda Gabler! La ĉarmegan Hedda Gabler. Jen imagu! Ŝi, kiu havis tiom da amindumantoj ĉirkaŭ si! TESMAN (kantetas kaj ridetas kontente) Jes, mi vere kredas ke mi havas sufiĉe da bonaj amikoj promenantaj en la urbo, kiuj min envias. Ĉu ne? FRAŬLINO TESMAN Kaj ke vi ankaŭ povis fari tian longan nuptovojaĝon! Pli ol kvin, -- preskaŭ ses monatojn -- TESMAN Nu, -- por mi estis ja ia studvojaĝo samtempe. Kiom da arkivoj kiom mi devis ekzameni! Kaj kiom da libroj kiom mi devis tralegi, kara! FRAŬLINO TESMAN Nu jes, tiel do estas. (pli intime kaj iom mallaŭte) Sed aŭskultu nun, Jørgen, -- ĉu vi ne havas ion -- ion kroman rakontindan? TESMAN De la vojaĝo? FRAŬLINO TESMAN J-e-e-s. TESMAN Ne, mi ne scias pri io alia ol tio, kion mi rakontis al vi en la leteroj. Ke mi ricevis la doktoran rangon tie sude -- tion mi ja rakontis al vi hieraŭ. FRAŬLINO TESMAN Jes, tiaj aferoj, jes. Sed mi pensas, -- ĉu vi ne havas iujn, -- iujn tiajn -- esperojn --? TESMAN Esperojn? FRAŬLINO TESMAN Dio mia, Jørgen, -- mi ja estas via maljuna onklino! TESMAN Jes certe mi havas esperojn, ho jes. FRAŬLINO TESMAN Nu? TESMAN Mi havas ja la plej bonajn esperojn fariĝi profesoro post nelonge. FRAŬLINO TESMAN Jes, profesoro, jes -- TESMAN Aŭ, -- mi povas rekte diri, ke mi certe scias, ke mi fariĝos. Sed kara, bona onklino Julle, -- tion vi ja mem bone scias! FRAŬLINO TESMAN (ridetante) Jes, certe mi scias. Vi pravas. (ŝanĝas temon) -- Sed ni parolis pri la vojaĝo. -- Ĝi certe postulis multe da mono, Jørgen? TESMAN Nu, bona Dio, -- la granda stipendio helpis ja longe. FRAŬLINO TESMAN Sed mi vere ne komprenas, ke ĝi estis sufiĉa por du. TESMAN Ne, ne. Tio ne estas facile komprenebla. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Kaj aldone _tio_, ke estas sinjorino, kun kiu oni vojaĝas. Ĉar tio estas ekstreme pli multekosta, laŭdire. TESMAN Jes, kompreneble, -- iom pli multekosta tio ja estas. Sed Hedda _devis_ havi tiun vojaĝon, onklino! Ŝi vere _devis_. Io alia ne konvenus. FRAŬLINO TESMAN Ne, ne, ja ne konvenus. Ĉar nuptovojaĝo estas ja kutimo nuntempe. -- Sed diru nun, -- ĉu vi jam sufiĉe trarigardis la apartamenton? TESMAN Ho jes, kredu. Mi jam estis surpiede de post heliĝo. FRAŬLINO TESMAN Kaj kiel ĉio al vi plaĉas? TESMAN Bonege! Tute bonege! Estas nur tio kion mi ne komprenas, por kio ni uzu la du malplenajn ĉambrojn, kiuj situas inter jena malantaŭa ĉambro kaj la dormoĉambro de Hedda? FRAŬLINO TESMAN (ridetas) Ho, mia kara Jørgen, tiujn vi certe bezonos -- post iom da tempo. TESMAN Jes, certe vi pravas, onklino Julle! Ĉar kiam mia libraro kreskos, tiam --. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Ĝuste, mia kara knabo. Ĝuste pri via libraro mi pensis. TESMAN Plej kontenta mi ja estas pro Hedda. Antaŭ nia fianĉiĝo, ŝi ja ofte diris, ke ŝi nenie ŝatus loĝi krom en la vilao de ministrino Falk. FRAŬLINO TESMAN Jen imagu, -- ke okazis, ke ĝi estis por vendo. Ĵus post via foriro. TESMAN Jes, onklino Julle, bonŝanco akompanis nin. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Sed multekoste, mia kara Jørgen! Multekoste estos por vi, -- ĉio ĉi. TESMAN (rigardas ŝin iom timeme) Jes, eble fariĝos, onklino? FRAŬLINO TESMAN Ho, granda Dio! TESMAN Kiom, vi opinias? Proksimume? Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Ne, tio neeblas por mi scii antaŭ ol ni estos ricevintaj ĉiujn fakturojn. TESMAN Nu, feliĉe ke asesoro Brack akiris avantaĝajn kondiĉojn por mi. Tion li mem skribis en letero al Hedda. FRAŬLINO TESMAN Jes ja, pri tio neniam timu, mia knabo. -- Krome por mebloj kaj tapiŝoj mi garantiis. TESMAN Garantiis? Vi? Kara onklino Julle, -- kian garantion povis _vi_ doni? FRAŬLINO TESMAN Mi asignis miajn rentojn. TESMAN (eksaltas) Kion! Viajn -- kaj la rentojn de onklino Rina! FRAŬLINO TESMAN Jes, mi ne trovis alian eblecon, kara. TESMAN (starigas sin antaŭ ŝin) Sed ĉu vi tute freneziĝis, onklino! Tiuj rentoj, -- estas ja la sola vivtenado por vi kaj onklino Rina. FRAŬLINO TESMAN Nu, nu, -- ne ekscitiĝu pro tio. Estas ja nur afero de formo, komprenu. Tion ankaŭ diris asesoro Brack. Ĉar estas li, kiu tiom bonvoleme ordigis ĉion por mi. Nur afero de formo, li diris. TESMAN Jes, eble bone. Sed tamen -- FRAŬLINO TESMAN Ĉar nun vi ja ricevos vian propran salajron por pagi. Kaj, Dio mia, eĉ se ni devus iom elspezi --? Iom aldoni komence --? Estus ja nur ia feliĉo por ni. TESMAN Ho, onklino, -- neniam vi laciĝas oferi vin por mi! FRAŬLINO TESMAN (ekstaras kaj metas siajn manojn sur liajn ŝultrojn) Ĉu mi do havas iun alian ĝojon en tiu ĉi mondo, krom ebenigi la vojon por vi, mia kara knabo? Vi, kiu havis nek patron nek patrinon al kiuj vin teni. Kaj nun ni staras ĉe la celo, kara! Aspektis malespere kelkfoje. Sed, bona Dio, nun vi superas, Jørgen! TESMAN Jes, estas strange kiel ĉio aranĝis sin avantaĝe. FRAŬLINO TESMAN Jes, -- kaj tiuj, kiuj kontraŭstaris vin -- kaj volis bari al vi la vojon, -- ili devas nun resti sube. Ili falis, tiuj, Jørgen! Tiu kiu estis por vi la plej danĝera, -- li falis plej fatale, li. -- Kaj nun li kuŝas tiel, kiel li por si sternis, -- povra, miskonduta homo. TESMAN Ĉu vi ion aŭdis pri Ejlert? Nome post kiam mi forvojaĝis? FRAŬLINO TESMAN Nenion krom tio ke li eldonus novan libron. TESMAN Kion? Ejlert Løvborg? Ĵus nun? Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Jes, tion oni diras. Dio scias ĉu ĝi ion valoras, ĉu? Ne, sed kiam la _via_ nova libro aperos, -- tio estos ja io alia, Jørgen! Pri kio ĝi temos? TESMAN Ĝi temos pri la hejma industrio en Brabant en la Mezepoko. FRAŬLINO TESMAN Jen, imagu, -- ke vi povas skribi ankaŭ pri tia temo! TESMAN Cetere eble daŭros ankoraŭ longe pri tiu libro. Mi havas ja tiujn kompleksajn kolektojn, kiujn mi devas unue ordigi, komprenu. FRAŬLINO TESMAN Jes, ordigi kaj kolekti, -- tion vi vere scipovas. Ne vane vi estas la filo de karmemora Jochum. TESMAN Mi tre antaŭĝojas komenci pri tio. Precipe nun, kiam mi ekhavis mian propran domon kaj hejmon kie labori. FRAŬLINO TESMAN Kaj antaŭ ĉio nun, kiam vi gajnis ŝin, kiun via koro sopiris, kara Jørgen. TESMAN (ĉirkaŭbrakas ŝin) Ho jes, jes, onklino Julle! Hedda, -- ŝi estas ja la plej ŝatinda el ĉio! (rigardas al la pordo) Jen mi kredas, ke ŝi venas. Ĉu? (_Hedda_ venas de maldekstre tra la malantaŭa ĉambro. Ŝi estas sinjorino de proksimume 29 jaroj. Vizaĝo kaj staturo aspektas noble. La koloro de la haŭto iom pala. La okuloj estas ŝtalgrizaj kaj esprimas malvarman, serenan trankvilon. La hararo estas bele bruneta, sed ne tre densa. Ŝi estas vestita en eleganta, libere pendanta antaŭtagmeza kostumo.) FRAŬLINO TESMAN (iras al Hedda renkonte) Bonan matenon, kara Hedda! Kore al vi bonan matenon! HEDDA (donas al ŝi la manon) Bonan matenon, kara fraŭlino Tesman! Vizitante tiom frue? Estas ja tre afable. FRAŬLINO TESMAN (aspektas iom ĝenata) Nu, -- ĉu la juna sinjorino bone dormis en sia nova hejmo? HEDDA Nu ja, dankon! Elteneble. TESMAN (ridas) Elteneble! Jen, jen, vi trovas esprimon, Hedda! Vi vere dormis profunde kiel ŝtono, kiam mi ellitiĝis. HEDDA Feliĉe. Krome oni devas ja sin kutimigi al ĉio nova, fraŭlino Tesman. Iom post iom. (rigardas maldekstren) Hu, -- jen la ĉambristino lasis la pordon de la altano malferma. Enondas kvazaŭ maro da suno. FRAŬLINO TESMAN (iras al la pordo) Nu, do ni ĝin fermu. HEDDA Ne, ne, tion ne! Kara Tesman, kuntiru la kurtenojn. Tio donas pli malakran lumon. TESMAN (ĉe la pordo) Nu jes, -- nu jes. Jen, Hedda, -- nun vi havas ombron kaj ankaŭ freŝan aeron. HEDDA Jes, freŝa aero estas ĉi tie vere bezonata. Ĉiuj tiuj benitaj floroj --. Sed, kara, -- bonvolu preni sidlokon, fraŭlino Tesman! FRAŬLINO TESMAN Ne, dankon. Nun mi ja scias, ke ĉio statas bone, -- dank' al Dio! Kaj nun mi devas trovi mian vojon hejmen. Al ŝi, kiu kuŝas kaj sopire atendas, la kompatinda. TESMAN Do vi kore salutu ŝin multfoje de mi. Kaj diru al ŝi, ke mi faros viziton al ŝi iom poste hodiaŭ. FRAŬLINO TESMAN Jes, ja, tion mi faros. Sed jen atentu, Jørgen -- (serĉas en la poŝo de sia robo) Tion mi preskaŭ forgesis. Jen io kion mi kunportis por vi. TESMAN Kio estas do tio, onklino? Ĉu? FRAŬLINO TESMAN (eltiras platan paketon en gazetpapero kaj donas ĝin al li) Jen, mia kara knabo. TESMAN (elpakas) Ho, bona Dio, -- ĉu vi vere gardis ilin por mi, onklino Julle! Hedda! Estas vere kortuŝe, kara! Ĉu? HEDDA (ĉe la etaĝeroj dekstre) Jes, kara, kio do estas? TESMAN Miaj malnovaj matenŝuoj! La pantofloj, vidu! HEDDA Nu do. Mi memoras, ke vi ofte parolis pri ili dum la vojaĝo. TESMAN Jes, mi vere sentis la mankon de ili. (proksimiĝas al ŝi) Jen, rigardu ilin, Hedda! HEDDA (iras al la forno) Ne, dankon, ili vere ne interesas min. TESMAN (postsekvas ŝin) Imagu -- tiujn onklino Rina brodis por mi kuŝante en sia lito. Eĉ malsana kia ŝi estis. Ho, vi ne povas imagi, kiom da memoroj ili revokas. HEDDA (ĉe la tablo) Efektive ne por mi. FRAŬLINO TESMAN Pri tio Hedda ja pravas, Jørgen. TESMAN Jes, sed mi opinias, ke nun, kiam ŝi apartenas al la familio -- HEDDA (interrompante) Kun tiu ĉambristino ni certe neniam interakordos, Tesman. FRAŬLINO TESMAN Ne interakordos kun Berte? TESMAN Kara, -- kial vi _tiel_ ekpensas? Ĉu? HEDDA (montras) Jen rigardu! Tie ŝi postlasis sian malnovan ĉapelon sur la seĝo. TESMAN (konsternita, perdas la pantoflojn sur la plankon) Tamen Hedda do --! HEDDA Imagu, -- se iu venus kaj tiaĵon vidus. TESMAN Tamen, Hedda, estas ja la ĉapelo de onklino Julle! HEDDA Ĉu? FRAŬLINO TESMAN (prenas la ĉapelon) Jes vere, ĝi estas mia. Kaj cetere ĝi ne estas malnova, kara sinjorineto Hedda. HEDDA Mi vere ne proksime rigardis ĝin, fraŭlino Tesman. FRAŬLINO TESMAN (ligas la ĉapelon sur sin) Kredu min, vere la unuan fojon mi nun portas ĝin. Jes, Dio scias ke tiel estas. TESMAN Kaj grandioza ĝi estas. Vere grandioza! FRAŬLINO TESMAN Nu, ne bombastu, mia kara Jørgen. (ĉirkaŭrigardas) La sunombrelon --? Nu, jen. (prenas ĝin) Ĉar ankaŭ tiu estas mia. (grumbletas) Ne tiu de Berte. TESMAN Novan ĉapelon kaj novan sunombrelon! Jen, Imagu, Hedda! HEDDA Belaj, eĉ belegaj ili estas. TESMAN Jes, ĉu ne? Ĉu? Sed onklino, pririgardu nun vere Hedda antaŭ ol vi foriros! Vidu kiom belega ŝi estas! FRAŬLINO TESMAN Ho, kara, _tio_ estas ja nenio nova. Hedda estis ja ĉarmega ĉiujn siajn tagojn. (ŝi kapsalutas kaj foriras dekstren) TESMAN (sekvas ŝin) Jes, sed ĉu vi rimarkis ke ŝi fariĝis iomete korpulenta kaj floranta? Kiom ŝi ete dikiĝis dum la vojaĝo? HEDDA (transpaŝas la plankon) Ho, lasu nun tion --! FRAŬLINO TESMAN (haltas kaj sin turnas) Dikiĝis? TESMAN Jes, onklino Julle, vi ne povas tion bone vidi nun, kiam ŝi portas tiun robon. Sed _mi_, kiu havas okazon -- HEDDA (ĉe la vitra pordo, senpacience) Ho, vi ne havas okazon al io ajn! TESMAN Certe estas la montara aero tie sude en Tirolo -- HEDDA (abrupte, interrompante) Mi estas nun ĝuste tia, kia mi estis je la forvojaĝo. TESMAN Jes, tion vi pretendas, vi. Sed honto al mi se vi estas. Ĉu ne ankaŭ al vi tiel aspektas, onklino? FRAŬLINO TESMAN (kunplektas la manojn kaj rigardas ŝin) Rava, -- rava, -- rava estas Hedda. (iras al ŝi, per ambaŭ manoj klinigas ŝian kapon, kaj kisas ŝian hararon) Dio benu kaj gardu Hedda Tesman. Pro Jørgen. HEDDA (sin zorgeme deŝirante) Ho --! Lasu min nun. FRAŬLINO TESMAN (en kvieta kortuŝo) Ĉiun opan tagon mi enrigardos ĉe vi du. TESMAN Jes, tion faru, onklino. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Adiaŭ, adiaŭ! (Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. _Tesman_ akompanas ŝin elen. La pordo restas malferma. Oni aŭdas _Tesman_ ripeti siajn salutojn al onklino _Rina_, kaj danki pro la matenŝuoj) (Samtempe _Hedda_ iras tien kaj reen sur la planko, suprenlevas la brakojn, pugnigas la manojn kvazaŭ en kolero. Ŝi tiras la kurtenojn for de la vitra pordo, restas tie staranta, kaj elrigardas.) (Iom poste _Tesman_ ree envenas kaj fermas la pordon post si.) TESMAN (prenas la pantoflojn de la planko) Al kio estas vi rigardanta, Hedda? HEDDA (denove trankvila kaj sinrega) Mi simple staras rigardante la foliaron. Ĝi estas tre flava. Kaj kiom velka! TESMAN (enpakas la ŝuojn kaj metas ilin sur la tablon) Jam estas ja Septembro. HEDDA (denove maltrankvila) Jes, pensu, -- jam estas -- estas Septembro. TESMAN Ĉu vi ne trovas, ke onklino Julle aspektis tre strange? Preskaŭ solene? Ĉu vi povas kompreni ŝian konduton? Ĉu? HEDDA Mi apenaŭ konas ŝin. Ĉu ŝi ne ofte estas tia? TESMAN Ne, ne kia hodiaŭ. HEDDA (iras for de la vitra pordo) Ĉu vi kredas, ke ŝi sentas sin afliktita pro tio pri la ĉapelo? TESMAN Eh, ne multe. Eble iom en la momento -- HEDDA Sed kia maniero estas do tio, deĵeti la ĉapelon ĉi tie en la salono. Tio ne estas kutimo. TESMAN Nu, vi povas esti certa, ke onklino Julle tion neniam plu faros. HEDDA Cetere mi certe trankviligos ŝin. TESMAN Jes, kara, kara Hedda, se vi tion volus! HEDDA Kiam vi iros al ili poste hodiaŭ, vi povos ja inviti ŝin ĉe ni por la vespero. TESMAN Jes, tion mi efektive faros. Kaj estas ankaŭ alia afero, per kiu vi povus ege ĝojigi ŝin. HEDDA Nu? TESMAN Se vi nur povus decidigi vin familiane alparoli ŝin. Pro mi, Hedda? Ĉu? HEDDA Ne, ne, Tesman -- je Dio, ne petu min pri tio. Mi tion al vi diris iam antaŭe. Mi provos nomi ŝin onklino. Kaj tio sufiĉu. TESMAN Nu do tiel. Sed mi opinias, ke nun, kiam vi apartenas al la familio, nun -- HEDDA Hm, -- mi ne ĝuste scias ĉu -- (Ŝi iras trans la plankon al la porda aperturo.) TESMAN (iom poste) Ĉu io estas al vi, Hedda? Ĉu? HEDDA Mi ja rigardas mian malnovan pianon. Ĝi ne bone harmonias kun la aliaj mebloj. TESMAN La unuan fojon kiam mi ricevos salajron, mi aranĝu por ĝin ŝanĝi. HEDDA Ne, ne, -- ne ŝanĝi. Mi ne volas malhavi ĝin. Prefere ni metu ĝin tien en la malantaŭan ĉambron. Kaj anstataŭe ni povos havi alian ĉi tie. Laŭokaze, mi opinias. TESMAN (iom embarasita) Jes, -- tion ni ja povos fari. HEDDA (prenas la bukedon de sur la piano) Tiuj floroj ne estis ĉi tie ĉinokte, kiam ni venis. TESMAN Eble onklino Julle kunportis ilin por vi. HEDDA (rigardas en la bukedon) Vizitkarton. (elprenas ĝin kaj legas) "Revenos iom poste". Ĉu vi povas diveni de kiu? TESMAN Ne. De kiu do? Ĉu? HEDDA Estas subskribite "Sinjorino notario Elvsted". TESMAN Ĉu vere? Sinjorino Elvsted! Fraŭlino Rysing, kiel ŝi nomiĝis antaŭe. HEDDA Jes, ĝuste. Tiu kun la iritanta hararo, per kiu ŝi parade sensaciis. Via antaŭa flamo, laŭdire. TESMAN (ridas) Nu, ne daŭris longe. Kaj estis ja antaŭ ol mi konatiĝis kun vi, Hedda. Sed imagu, -- ke ŝi estas en la urbo. HEDDA Strange ke ŝi vizitas nin. Mi konas ŝin ja nur de la instituto. TESMAN Jes, mi vere ne vidis ŝin de post -- Dio scias, kiom da tempo. Strange ke ŝi eltenas tie norde en tia izolejo. Ĉu? HEDDA (iom pripensas kaj subite diras) Aŭdu, Tesman, -- ĉu ne estas tie norde, ke li loĝas, -- tiu, -- Ejlert Løvborg? TESMAN Jes, estas ĝuste norde en tiu regiono. (_Berte_ venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro) BERTE Sinjorino, nun ŝi revenis, tiu sinjorino, kiu antaŭ iom da tempo enrigardis kaj donis florojn. (montras) Tiujn, kiujn Sinjorino tenas. HEDDA Aha, ŝi venis? Jes, envenigu ŝin. (_Berte_ malfermas la pordon por _sinjorino Elvsted_, kaj mem eliras. -- _Sinjorino Elvsted_ estas stature svelta kun belaj, molaj vizaĝtrajtoj. Helbluaj okuloj, grandaj, rondaj kaj iom elstarantaj, kun timema, demanda esprimo. La hararo estas frapante hela, preskaŭ blankeflava, kaj neordinare riĉa kaj ondanta. Ŝi estas nur paron da jaroj pli juna ol _Hedda_. La vestaĵo estas malhela vizitkostumo, eleganta, sed ne tute laŭ la plej nova modo.) HEDDA (proksimiĝas amike) Bonan tagon, kara sinjorino Elvsted. Ŝatinde foje revidi vin. ELVSTED (nervoza, provas regi sin) Jes, estas longa tempo post kiam ni laste renkontiĝis. TESMAN (donas al ŝi la manon) Kaj same ni du. Ĉu? HEDDA Dankon pro viaj ravaj floroj -- ELVSTED Ho, mi petas --. Mi volis viziti vin jam hieraŭ posttagmeze. Sed mi sciiĝis, ke vi estas for, vojaĝante -- TESMAN Vi ĵus venis urben? Ĉu? ELVSTED Mi venis ĉi tien hieraŭ tagmeze. Ho, mi vere malesperis, kiam mi aŭdis, ke vi ne estas hejme. HEDDA Malesperis! Kial do? TESMAN Sed bona, kara sinjorino Rysing -- sinjorino Elvsted mi volus diri -- HEDDA Espereble ne estas malbono okazonta? ELVSTED Vere estas. Kaj mi konas eĉ ne unu homon ĉi tie, al kiu mi povus min turni. HEDDA (metas la florbukedon sur la tablon) Venu, -- kaj ni eksidu ĉi tien sur la sofon -- ELVSTED Ho, mi havas eĉ ne momentan kvieton sidi! HEDDA Certe vi havas. Nu, venu. (Ŝi tiras _sinjorinon Elvsted_ malsupren sur la sofon, kaj eksidas apud ŝi.) TESMAN Nu? Kaj kio, Sinjorino --? HEDDA Ĉu io eksterordinara okazis tie norde ĉe vi? ELVSTED Jes, -- okazis kaj ne okazis. Ho, -- mi ege dezirus, ke vi ne min miskomprenu -- HEDDA Sekve vi vere plej saĝe faros malkaŝe rakonti, sinjorino Elvsted. TESMAN Ĉar estas ja pro tio, ke vi venas. Ĉu? ELVSTED Jes, ja, estas ja pro tio. Kaj jenon mi devas diri al vi, sinjorino, -- se vi tion ne jam scias, -- ke ankaŭ Ejlert Løvborg estas en la urbo. HEDDA Løvborg estas --! TESMAN Ĉu vere! Ejlert Løvborg revenis! Jen imagu, Hedda! HEDDA Ho Dio, mi ja aŭdas. ELVSTED Li jam estas ĉi tie dum semajno. Imagu tion -- tutan semajnon! En ĉi danĝera urbo. Sola! Kun aro de malbona societo troviĝanta ĉi tie. HEDDA Sed kara sinjorino Elvsted, -- kiel _li_ vere koncernas vin? ELVSTED (rigardas ŝin timeme kaj diras rapide) Li estis instruisto por la infanoj. HEDDA Por viaj infanoj? ELVSTED Por tiuj de mia edzo. Mi neniujn havas. HEDDA Do, por la edzinfanoj. ELVSTED Jes. TESMAN (iom hezitante) Ĉu li estis tiom, -- mi ne scias kiel min esprimi, -- tiom -- regula en vivado kaj konduto, ke oni povis dungi lin al tio? Ĉu? ELVSTED Dum la lastaj kelkaj jaroj li nenion mallaŭdindan faris. TESMAN Vere ne? Jen imagu, Hedda! HEDDA Mi aŭdas. ELVSTED Eĉ ne ereton, mi asertas al vi, sinjoro! En neniu rilato. Sed tamen --. Nun, kiam mi scias, ke li estas ĉi tie -- en la granda urbo --. Kaj kun tiom da mono en la manoj. Nun mi morte timas pro li. TESMAN Sed kial li ne prefere restis tie norde, kie li estis? Ĉe vi kaj via edzo? Ĉu? ELVSTED Kiam la libro estis eldonita, li ne plu kontentiĝis en kvieto tie fore ĉe ni. TESMAN Jes vere, -- onklino Julle diris, ke li eldonis novan libron. ELVSTED Jes, grandan, novan libron, kiu temas pri la kultura progreso -- tiel iom ĝenerale. Okazis antaŭ dek kvar tagoj. Kaj ĉar la publiko ĝin aĉetis kaj legis tiom avide -- kaj ĝi vekis tian grandan atenton -- TESMAN Nu, jenon ĝi do faris? Do certe estas io, kion li havis kŭsanta ĉe si de la bonaj tagoj. ELVSTED De pli frue, vi opinias? TESMAN Nu jes. ELVSTED Ne, li ĉion skribis norde ĉe ni. Nun -- la lastan jaron. TESMAN Vere ĝojige aŭdi. Hedda! Jen imagu! ELVSTED Ah jes, se nur daŭrus. HEDDA Ĉu vi renkontis lin ĉi tie? ELVSTED Ankoraŭ ne. Mi tiom klopodis trovi lian adreson. Sed ĉi-matene mi fine sukcesis. HEDDA (rigardas ŝin esplore) Vere mi opinias, ke estas strange de via edzo -- hm -- ELVSTED (skuiĝas nervoze) De mia edzo! Kio? HEDDA Ke li sendas _vin_ al la urbo en tia komisio. Ke li ne mem iras por atenti sian amikon. ELVSTED Ho ne, ne, -- mia edzo ne havas tempon por tio. Kaj estas ankaŭ -- kelkaj aĉetoj, kiujn mi devus fari. HEDDA (ridetas supraĵe) Do, tio estas ja alia afero. ELVSTED (ekstaras maltrankvila) Kaj nun mi humile petas vin, sinjoro Tesman, amike akceptu Ejlert Løvborg, se li vizitos vin! Kaj tion li certe faros. Bona Dio, -- vi du estis ja tiom bonaj amikoj pasinte. Estas ja ĝuste la samaj studoj, kiujn vi ambaŭ faras. La samaj sciencoj, -- laŭ mia kompreno. TESMAN Nu, tiel estis ja almenaŭ pasinte. ELVSTED Jes, kaj tial mi insiste petas vin, ke vi absolute -- ankaŭ vi -- ke vi zorge atentu lin. Ĉu ne, sinjoro Tesman, -- vi promesas tion al mi? TESMAN Jes, tre volonte, sinjorino Rysing -- HEDDA Elvsted. TESMAN Mi certe faros por Ejlert ĉion, kio al mi eblas. Pri tio vi fidu. ELVSTED Ho kiom benite afabla vi estas! (premas liajn manojn) Dankon, dankon, dankon! (timigita) Ĉar mia edzo ja tiom multe ŝatas lin! HEDDA (ekstaras) Vi devus sendi al li leteron, Tesman. Ĉar eble li ne venos al vi tiel el propra instigo. TESMAN Jes, estus eble pli ĝuste, tiel, Hedda? Ĉu? HEDDA Kaj faru ju pli frue des pli bone. Tuj, mi opinias. ELVSTED (pete) Ho jes, se vi tion volus! TESMAN Mi skribos tuj ĉi-momente. Ĉu vi havas lian adreson, sinjorino -- sinjorino Elvsted? ELVSTED Jes. (prenas el la poŝo slipeton, kaj donas al li) Jen ĝi estas. TESMAN Bone, bone. Mi eniros -- (ĉirkaŭrigardas) Momenton, -- la pantoflojn? Nu, jen. (prenas la paketon kaj volas foriri) HEDDA Skribu nun vere kore kaj amike. Kaj ankaŭ sufiĉe longe. TESMAN Jes certe, tion mi faru. ELVSTED Sed nepre neniun vorton, ke mi petis por li! TESMAN Ne, tio ja estas memkomprenebla. Ĉu? (Li trairas la malantaŭan ĉambron dekstren.) HEDDA (proksimiĝas al _sinjorino Elvsted_, ridetas kaj diras) Jen! Nun ni batis du muŝojn en unu frapo. ELVSTED Kiel tio? HEDDA Ĉu vi ne komprenis, ke mi volis forigi lin? ELVSTED Jes, por skribi tiun leteron -- HEDDA Kaj por mi sola paroli kun vi. ELVSTED (konfuzita) Pri tio sama! HEDDA Jes, ĝuste pri tio. ELVSTED (timigita) Tamen ne _estas_ pli, sinjorino Tesman! Vere ne pli! HEDDA Efektive estas. Estas konsiderinde pli. Tiom mi ja komprenas. Jen venu, -- kaj ni eksidu konfideme kune. (Ŝi devigas _sinjorinon Elvsted_ eksidi sur la apogseĝon apud la forno, kaj mem sidigas sin sur unu el la taburetoj.) ELVSTED (timema, rigardas sian horloĝon) Sed kara, bona Sinjorino --. Mi vere intencis nun foriri. HEDDA Ho, ne tiom urĝas. -- Nu? Rakontu al mi iom kiel vi fartas en via hejmo. ELVSTED Ho, estas ĝuste _tio_, kion mi plej malvolonte tuŝu. HEDDA Sed al mi, kara --? Bona Dio, ni estis ja kune en la instituto. ELVSTED Jes, sed vi estis en klaso super mi. Ho, kiom mi tiam vin timis! HEDDA Vi min timis? ELVSTED Jes, mi estis ege timema. Ĉar kiam ni renkontiĝis en la ŝtuparo, vi kutimis taŭzi miajn harojn. HEDDA Ne, ĉu mi _tion_ faris? ELVSTED Jes, kaj iam vi diris, ke vi volis per fajro senharigi min. HEDDA Ho, tio estis ja nur babilaĉo, vi komprenu. ELVSTED Jes, sed tiam mi estis ja tiom stulta. -- Kaj poste almenaŭ -- ni disiĝis -- foren disiĝis unu de la alia. Niaj rondoj estis ja ege malsimilaj. HEDDA Nu, do ni denove alproksimiĝu. Aŭskultu nun! En la instituto ni intimiĝis kaj antaŭnomis unu la alian -- ELVSTED Ne, en tio vi certe eraras. HEDDA Ho ne, certe ne! Mi memoras tute klare. Kaj tial ni estu koramikinoj, nun kiel antaŭe. (proksimiĝas sur la tabureto) Jen! (kisas ŝin sur la vangon) Nun ni estu amikinoj kaj vi nomas min Hedda. ELVSTED (premas kaj frapetas ŝiajn manojn) Ho, tiom da boneco kaj afableco --! Al tio mi tute ne estas kutimiĝinta. HEDDA Nu, nu, nu! Kaj mi estas via amikino, kiel antaŭe, kaj nomas vin mia kara Tora. ELVSTED Tea mi nomiĝas. HEDDA Jes ĝuste. Kompreneble. Tea mi dirus. (rigardas ŝin kompateme) Do vi ne kutimiĝis al boneco kaj afableco, vi, Tea? En via propra hejmo? ELVSTED Ho, se mi vere havus hejmon! Sed mi neniun havas. Mi neniam havis. HEDDA (iom rigardas ŝin) Mi komprenetis, ke estus io tia. ELVSTED (rigardas antaŭen senhelpe) Jes, -- jes, -- jes. HEDDA Mi ne certe memoras nun. Sed ĉu ne estis unue kiel mastrumistino, ke vi venis tien norde al la notario? ELVSTED Vere mi estus guvernistino. Sed lia edzino -- la tiama, -- ŝi estis malsaneca, -- kaj plej ofte kuŝis en lito. Jen, mi devis ankaŭ ŝarĝi min pri la mastrumado. HEDDA Sed poste, -- fine, vi fariĝis dommastrino. ELVSTED (peze) Jes, fine mi tio fariĝis. HEDDA Mi pripensu --. Kiom longe estas de tiam, -- proksimume? ELVSTED Post kiam mi edziniĝis? HEDDA Jes. ELVSTED Estas nun kvin jaroj de tiam. HEDDA Jes, ĝuste; tiom devas esti. ELVSTED Ho, tiuj kvin jaroj --! Aŭ pli ĝuste la du -- tri lastaj. Ho, se vi, Sinjorino, povus imagi al vi -- HEDDA (frapetas ŝian manon) _Sinjorino_? Hontu, Tea! ELVSTED Ne, ne, mi provos. -- Ja, -- se vi nur povus imagi kaj kompreni -- HEDDA (preterpase rimarkante) Ejlert Løvborg loĝas ja tie norde dum tri jaroj, mi opinias. ELVSTED (rigardas ŝin iom necerte) Ejlert Løvborg? Jes -- li faras. HEDDA Ĉu vi konis lin jam ĉi tie en la urbo? ELVSTED Apenaŭ. Nu ja, -- de nomo, kompreneble. HEDDA Sed tie norde, -- li do venis en vian domon? ELVSTED Jes li vizitis nin ĉiun tagon. Li devis ja legi kun la infanoj. Ĉar laŭtempe mi sola ne kapablis ĉion fari. HEDDA Ne, kompreneble. -- Kaj via edzo --? Li verŝajne ofte vojaĝas? ELVSTED Jes. Sinjorino, -- ne Hedda, -- vi komprenas, ke kiel notario li devas ofte vojaĝi ĉirkaŭe en la distrikto. HEDDA (apogante sin al la seĝbrako) Tea, -- kompatinda, dolĉa Tea, -- nun vi ĉion rakontu al mi, -- tiel kiel estas. ELVSTED Jes, kaj jen vi demandu. HEDDA Kia vere estas via edzo, Tea? Mi pensas, -- kia en -- ĉiutagaj rilatoj. Ĉu li traktas vin bone? ELVSTED (eviteme) Li certe mem kredas, ke li ĉion plej eble bone faras. HEDDA Ŝajnas al mi, ke li estas tro maljuna por vi. Certe pli ol dudek jarojn pli maljuna? ELVSTED (incitita) Ankaŭ tio. Unu rilato aldone al alia. Ĉio pri li estas por mi malsimpatia! Ni havas eĉ ne unu penson kune. Nenion en la mondo, -- li kaj mi. HEDDA Sed ĉu li tamen ne iel amas vin? Tiel siamaniere? ELVSTED Ho, mi ne scias kion li sentas. Mi vere nur estas utila por li. Kaj ne kostas multe dungi min. Mi estas malmultekosta. HEDDA Estas malsaĝe de vi. ELVSTED (agitas la kapon) Ne povas esti alimaniere. Ne kun li. Ŝajne li vere ŝatas neniun alian krom si mem. Eble iomete la infanojn. HEDDA Kaj ankaŭ Ejlert Løvborg, Tea. ELVSTED (rigardas ŝin) Ŝatas Ejlert Løvborg! Kiel vi havas tiun ideon? HEDDA Sed, kara, -- ŝajnas al mi, ke ĉar li sendas vin eĉ ĉi tien al la urbo post lin -- (ridetas preskaŭ nerimarkeble) Kaj krome vi ja mem tion diris al Tesman. ELVSTED (kun nervoza spasmeto) Nu do? Jes, eble mi tion faris. (eldiras kviete) Nu. -- Pli bone ke mi diru al vi ĉion. Ĉar tamen malkaŝiĝos. HEDDA Sed, mia kara Tea --? ELVSTED Do, mallonge kaj rekte! Mia edzo tute ne sciis, ke mi forvojaĝis. HEDDA Ĉu vere! Via edzo nenion sciis? ELVSTED Kompreneble ne. Krome li ne estis hejme. Faris vojaĝon, ankaŭ li. Ho, mi ne plu eltenis, Hedda! Tute neeble! Tiel sola kia mi de nun estus tie norde. HEDDA Nu? Kaj poste? ELVSTED Jen, mi pakis kelkajn el miaj aĵoj. La plej necesajn. Tiel kaŝe. Kaj jen mi forlasis la domon. HEDDA Senpere? ELVSTED Jes. Kaj vojaĝis per fervojo rekte ĉi tien al la urbo. HEDDA Sed, mia kara, bona Tea, -- ke vi tion kuraĝis! ELVSTED (ekstaras kaj paŝas sur la planko) Nu ja, kion en la tuta mondo mi alie farus! HEDDA Sed kion via edzo diros, kiam vi revenos hejmen? ELVSTED (ĉe la tablo, rigardas ŝin) Tien norden al _li_? HEDDA Nu jes, nu jes? ELVSTED Tien norden al li mi neniam plu revenos. HEDDA (ekstaras kaj proksimiĝas) Vi do -- tute serioze, -- forvojaĝis de ĉio? ELVSTED Jes. Mi ne opiniis, ke por mi estas io alia farebla. HEDDA Kaj -- ke vi foriris tiel tute malsekrete. ELVSTED Ho, tiaĵon oni tamen ne povas teni sekreta. HEDDA Sed kion vi pensas, ke homoj diros pri vi, Tea? ELVSTED Kara Dio, ili diru, kion ili volas. (sidigas sin inerte kaj peze sur la sofon) Ĉar mi faris nenion alian ol kion mi _devis_ fari. HEDDA (post mallonga paŭzo) Kion vi nun intencas fari? Kiun okupon vi volas komenci? ELVSTED Tion mi ankoraŭ ne scias. Mi nur scias ke mi devas vivi tie, kie Ejlert Løvborg vivas. -- Se mi do _pluvivu_. HEDDA (prenas seĝon de ĉe la tablo, eksidas ĉe ŝi kaj frotetas ŝiajn manojn) Vi Tea, -- kiel estiĝis tiu -- tiu amikeco -- inter vi kaj Ejlert Løvborg? ELVSTED Nu, evoluis tiel iom post iom. Mi ekhavis kvazaŭ ian influon sur lin. HEDDA Nu? ELVSTED Li formetis siajn antaŭajn kutimojn. Ne ĉar mi petis lin pri tio. Ĉar tion mi neniam kuraĝis fari. Sed li certe notis, ke tiaĵojn mi ne emis. Kaj tial li ilin forlasis. HEDDA (kaŝas spontanan mokridon) Vi do restarigis lin -- kiel oni diras, -- vi, eta Tea. ELVSTED Jes, tion li almenaŭ mem diras. Kaj li -- siavice, -- li faris ian veran homon el mi. Lernigis min pensi -- kaj kompreni ion kaj tion. HEDDA Ĉu li legis ankaŭ kun _vi_? ELVSTED Ne precize legis. Sed li parolis kun mi. Parolis pri senfine profundaj pensoj. Kaj poste venis tiu rava, feliĉa tempo, kiam mi partoprenis lian laboron! Kiam mi permesiĝis helpi lin! HEDDA Do, tion vi povis? ELVSTED Jes. Kiam li ion skribis, ni devis ĉiam labori kune. HEDDA Do, kiel du bonaj kamaradoj. ELVSTED (viglece) Kamaradoj! Jes, imagu, Hedda -- tiel ankaŭ li nomis nin! -- Ho, mi devus ja senti min korege ĝoja. Sed eĉ tion mi ne povas. Ĉar mi ja ne scias, ĉu tio daŭros kun la tempo. HEDDA Ĉu via fido al li ne estas pli forta ol tio? ELVSTED (peze) Virina ombro staras inter Ejlert Løvborg kaj mi. HEDDA (rigardas ŝin intense) Kiu _tiu_ estus? ELVSTED Mi ne scias. Iu aŭ alia de -- de lia pasinteco. Iu kiun li verŝajne neniam forgesas. HEDDA Kion li diris -- pri tio? ELVSTED Nur unu fojon -- preterpase -- li aludis. HEDDA Do! Kaj kion li jen diris? ELVSTED Li diris, ke kiam ili disiĝis, tiam ŝi volus pafi lin per pistolo. HEDDA (malvarme, sinrege) Ho ĉu! Tiaĵon oni ne kutimas fari ĉi tie. ELVSTED Ne. Kaj tial mi kredas, ke estas la ruĝhara kantistino, kun kiu li dum tempo -- HEDDA Jes, povas esti. ELVSTED Ĉar mi memoras, ke oni diris pri ŝi, ke ŝi kunportis ŝargitajn armilojn. HEDDA Nu, -- do kompreneble estas ŝi. ELVSTED (tordas la manojn) Jes, sed pensu, Hedda, -- nun mi aŭdas, ke tiu kantistino, -- ŝi estas denove en la urbo! Ho, -- mi estas tute malespera -- HEDDA (ekrigardas al la malantaŭa ĉambro) Ts! Tesman venas. (ekstaras kaj flustras) Tea, -- ĉio devas resti inter vi kaj mi. ELVSTED (eksaltas) Ho jes, -- jes! Pro Dio --! (_Jørgen Tesman_, kun letero en la mano, venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.) TESMAN Jen, -- nun la epistolo estas prete verkita. HEDDA Estas ja bone. Sed sinjorino Elvsted jam volas foriri, mi kredas. Atendu iomete. Mi akompanos al la ĝardenpordego. TESMAN Jen, Hedda, -- eble Berte povas ekspedi tiun ĉi? HEDDA (prenas la leteron) Mi diros al ŝi. (_Berte_ venas de la antaŭĉambro.) BERTE Asesoro Brack venis, kaj diras, ke li deziras viziti la gesinjorojn. HEDDA Jes, petu la asesoron bonvole enveni. Kaj, jen -- metu tiun ĉi leteron en la poŝtkeston. BERTE (prenas la leteron) Jes, Sinjorino. (Ŝi malfermas la pordon por _asesoro Brack_ kaj mem eliras. La asesoro estas 45 jara sinjoro. Diktrunka, sed de bona staturo kaj kun elastaj movoj. La vizaĝo estas ronda, sed kun nobla profilo. La haroj estas tonditaj mallongaj kaj estas preskaŭ ankoraŭ nigraj kaj zorge frizitaj. Okuloj vivece ludantaj. Brovoj dikaj. Same la lipharoj, kun tonditaj pintoj. Li portas elegantan promenan kostumon, tamen iom tro juneca por lia aĝo. Li uzas nazpinĉilon, kiun li foje kaj refoje lasas pendi.) ASESORO BRACK (kun la ĉapelo en la mano; salutas) Ĉu oni kuraĝas fari viziton tiom frue en la tago? HEDDA Kompreneble oni kuraĝas. TESMAN (premas lian manon) Ĉiam bonvena vi estu. (prezentas) Asesoro Brack -- sinjorino Rysing -- HEDDA Oho --! BRACK (reverence) Ah, -- treege ĝojigas min -- HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Estas vere amuze rigardadi vin dum hela tago, asesoro! BRACK Ŝanĝigita -- vi eble trovas? HEDDA Jes, iomete pli juna, ŝajnas al mi. BRACK Dankas kompleze. TESMAN Sed kion vi diras pri Hedda! Ĉu? Ĉu ŝi ne aspektas florante? Ŝi rekte -- HEDDA Ho, lasu nun min netuŝita. Prefere danku la asesoron pro la peno, kiun li havis -- BRACK Nu, nu, -- estis por mi nura plezuro -- HEDDA Jes vi estas fidela estaĵo. Sed por mia amikino urĝas foriri. Ĝis revido, asesoro. Mi baldaŭ revenos. (Reciprokaj salutoj. _Sinjorino Elvsted_ kaj _Hedda_ eliras tra la antaŭĉambra pordo.) BRACK Nu, -- ĉu via edzino estas sufiĉe kontenta --? TESMAN Jes, ni ne povas sufiĉe danki vin. Konsentite ke -- ioma ŝanĝo estos necesa, mi aŭdas. Kaj io kaj io mankas. Fariĝos necese havigi aldone kelkajn aĵojn. BRACK Nu do? Vere? TESMAN Sed pri tio vi ne estu ĝenata. Hedda diris, ke ŝi mem volas aranĝi pri tio kio mankas. -- Sed ĉu ni ne sidiĝu? Ĉu? BRACK Dankon, momenton. (eksidas ĉe la tablo) Estas io, pri kio mi volus paroli kun vi, kara Tesman. TESMAN Nu? Aha, mi komprenas! (eksidas) Estas verŝajne la serioza parto de la festeno, kiu nun komencas. Ĉu ? BRACK Nu, tiuj monaferoj ankoraŭ ne tiom urĝas. Krome mi dezirus, ke ni estus nin aranĝintaj iom pli simple. TESMAN Sed tio ja tute ne decus! Pensu do pri Hedda, kara! Vi kiu konas ŝin tiel bone --. Ne eblis ja proponi al ŝi tute etburĝajn ĉirkaŭaĵojn! BRACK Ne, ne, -- estas ja tio la dilemo. TESMAN Kaj -- feliĉe -- ne povas longe daŭri, ĝis mi estos nomita profesoro. BRACK Nu, jen vidu, -- tiaj aferoj ofte estas longedaŭraj. TESMAN Ĉu vi eble aŭdis ion pli detale? Ĉu? BRACK Nenion deciditan --. (interrompante) Sed, jen mi memoras, -- novaĵon, kiun mi povas rakonti. TESMAN Nu? BRACK Via iama amiko, Ejlert Løvborg, revenis urben. TESMAN Tion mi jam scias. BRACK Nu? Kie vi kaptis tiun sciigon? TESMAN Ŝi tion rakontis, la sinjorino, kiu eliris kun Hedda. BRACK Nu tiel. Kiel ŝi nomiĝas? Mi ne bone aŭdis -- TESMAN Sinjorino Elvsted. BRACK Aha, -- do la edzino de la notario. Jes, -- estas ja ĉe ili, ke li restadis. TESMAN Kaj pensu, -- kun ĝojo mi aŭdas, ke li refariĝis tute bonkonduta homo! BRACK Jes, oni ja tion pretendas. TESMAN Kaj laŭdire li ankaŭ estas eldoninta novan libron. Ĉu? BRACK Jes ja, vere! TESMAN Kaj ĝi ankaŭ vekis atenton! BRACK Eĉ ege neordinaran atenton ĝi vekis! TESMAN Imagu, -- ĉu tio ne estas ĝojige aŭdi? Li, kun siaj mirindaj talentoj --. Mi estis senespere konvinkita, ke li komplete perdiĝis por ĉiam. BRACK Tio estis ja la ĝenerala opinio pri li. TESMAN Sed mi ne povas imagi, kion li nun volas komenci! De kio li do nun poste vivu? Ĉu? (_Hedda_ dum la lastaj vortoj envenis tra la pordo de la antaŭĉambro.) HEDDA (al _Brack_, ridas moke) Tesman ĉiam kunportas zorgojn pri la enspezoj por vivi. TESMAN Nu Dio, -- ni sidas ĉi tie parolante pri tiu kompatinda Ejlert Løvborg. HEDDA (rapide rigardas lin) Nu tiel? (eksidas sur la apogseĝon apud la forno, kaj demandas indiferente) Kio estas al _li_? TESMAN Ja, -- la heredon li certe jam foruzis antaŭ longe. Kaj novan libron li apenaŭ povas skribi ĉiun jaron. Ĉu? Nu, -- kaj jen mi vere demandas, kio fariĝos el li? BRACK Pri tio mi povus eble iom informi vin. TESMAN Do? BRACK Vi devas memori, ke li havas parencojn kun ne malgranda influo. TESMAN Ho, bedaŭrinde, -- la parencoj, ili al li ja turnis la dorson. BRACK Iam ili nomis lin la espero de la familio. TESMAN Jes ja, iam! Sed tiun esperon li ja mem perdigis. HEDDA Kiu scias? (ridetas) Norde ĉe la notario Elvsted ili ja restarigis lin -- BRACK Kaj aldone tiu libro, kiu eldoniĝis -- TESMAN Bone, bone, Dio permesu, ke ili vere lin helpu al io aŭ alia. Mi ĵus skribis al li leteron. Hedda, mi invitis lin ĉe ni hodiaŭ vespere. BRACK Tamen kara, vi partoprenos ja mian fraŭlofestenon ĉivespere. Tion vi ja promesis sur la kajo ĉinokte. HEDDA Ĉu vi tion forgesis, Tesman? TESMAN Jes vere, tion mi forgesis. BRACK Cetere vi povas esti trankvila, kaj fidi ke li ne venos. TESMAN Kial vi tion supozas? Ĉu? BRACK (iom hezitante, ekstaras kaj apogas la manojn sur la seĝdorso) Kara Tesman --. Kaj ankaŭ vi, Sinjorino --. Mi ne povas lasi vin en nescio pri io, kio -- kio -- TESMAN Kio koncernas Ejlert --? BRACK Ambaŭ vin; vin kaj lin. TESMAN Sed, kara asesoro, diru do! BRACK Vi devas antaŭvidi, ke via enoficiĝo eble ne okazos tiom frue, kiom vi deziras kaj atendas. TESMAN (eksaltas maltrankvile) Ĉu io intervenis? Ĉu? BRACK La enoficiĝo por la posteno estos eble submetata al konkuro -- TESMAN Konkuro! Jen imagu, Hedda! HEDDA (duonkuŝigas sin pli malantaŭen en la seĝo) Aha, jen, jen! TESMAN Sed kun kiu do! Vere ne kun --? BRACK Jes, ĝuste. Kun Ejlert Løvborg. TESMAN (kunfrapas la manojn) Ne, ne, -- tio ĉi estas ja tute nepensebla! Tute neebla! Ĉu? BRACK Hm, -- tamen ni tion do eble spertos. TESMAN Sed, sed asesoro Brack, -- estus nekredebla senkonsidero kontraŭ mi! (agitas per la brakoj) Jes, ĉar -- konsideru, -- mi estas edziĝinta homo! Ni ja geedziĝis sub tiuj perspektivoj, Hedda kaj mi. Akiris pezan ŝuldon. Prunteprenis monon eĉ de onklino Julle. Ĉar, Dio mia, -- mi ja preskaŭ ricevis promeson pri la posteno. Ĉu? BRACK Nu, nu, nu, -- la postenon vi probable ricevos. Sed nur post konkuro. HEDDA (senmova en la apogseĝo) Imagu, Tesman, -- estos kvazaŭ ia sporto. TESMAN Sed, plej kara Hedda, kiel vi povas trakti tion ĉi tiel senzorge! HEDDA (kiel antaŭe) Tion mi tute ne faras. Mi vere estas streĉe interesita pri la rezulto. BRACK Ĉiuokaze, sinjorino Tesman, estas bone, ke vi nun sciu, kiel statas la aferoj, -- jam antaŭ ol vi komencos aĉetadi, pri kio vi minacas, kiel mi aŭdis. HEDDA Tio ĉi povas neniun ŝanĝon fari. BRACK Nu tiel? Tio estas alia afero. Adiaŭ! (al _Tesman_) Kiam mi faros mian posttagmezan promenadon, mi enrigardos por vin serĉi. TESMAN Ho, jes ja, -- el tio ĉi mi ne vidas vojon, nek elen nek enen. HEDDA (kuŝanta, antaŭenstreĉas la manon) Adiaŭ, Asesoro. Kaj bonvenon reen. BRACK Koran dankon. Adiaŭ, adiaŭ. TESMAN (akompanas lin al la pordo) Adiaŭ, kara Asesoro! Mi vere petas vin pardoni -- (_Asesoro Brack_ eliras tra la pordo de la antaŭĉambro) TESMAN (paŝas tien reen sur la planko) Ho, Hedda, -- oni neniam devus riski enpenetri la fabelolandon. Ĉu? HEDDA (rigardas lin ridetante) Ĉu _vi_ tion faras? TESMAN Ho jes, -- ne eblas nei, -- _estis_ fabelriske edziĝi kaj aĉeti domon kun nuraj necertaj perspektivoj. HEDDA Vi eble pravas. TESMAN Nu, -- nian ŝatindan hejmon ni tamen havas, Hedda! Imagu, -- la hejmon, pri kiu ni kune revadis. Reve fantaziadis mi dirus. Ĉu? HEDDA (ekstaras malrapide kaj lace) La interkonsento estis, ke ni vivu festene. Grandsinjore. TESMAN Jes, bona Dio, -- kiom mi antaŭĝojis al tio! Imagu, -- vidi vin kiel mastrinon, -- en elektita rondo! Ĉu? -- Jes ja, -- intertempe ni du devas elteni kune en soleco, Hedda. Nur foje vidi onklinon Julle ĉe ni. -- Ho vi, kiu devus sperti ion alian -- ion tute alian --! HEDDA Livre-vestitan serviston mi kompreneble unue ne ricevos. TESMAN Ho ne, -- bedaŭrinde. Dungi serviston, -- vidu, pri tio ne eblas pensi. HEDDA Kaj la rajdĉevalon, kiun mi havus -- TESMAN (timigita) La rajdĉevalon! HEDDA -- pri ĝi mi certe nun eĉ ne plu kuraĝas pensi. TESMAN Ne, Dio gardu min, -- estas ja memkompreneble! HEDDA (paŝas sur la planko) Nu -- per unu afero mi almenaŭ povas min ĝojigi dume. TESMAN (ĝoje) Ho, Dio benata, dankon! Kaj kio estas do tio, Hedda? Ĉu? HEDDA (ĉe la pordo, rigardas lin kun kaŝata moko) Miaj pistoloj, -- Jørgen. TESMAN (timigate) La pistoloj! HEDDA (kun glaciaj okuloj) La pistoloj de generalo Gabler. (Ŝi eliras tra la malantaŭa ĉambro maldekstren.) TESMAN (kuras al la pordaperturo kaj vokas post ŝi) Ne, Dio benu vin, plej kara Hedda, -- ne tuŝu tiujn danĝerajn objektojn! Pro mi, Hedda! Ĉu? DUA AKTO (La sama ĉambro de _gesinjoroj Tesman_, sed la piano estas elmetita; kaj eleganta, eta skribotablo estas tie lokigita anstataŭe. Ĉe la sofo maldekstre estas metita malgranda tablo. La plejmultaj florbukedoj estas forportitaj. La bukedo de _sinjorino Elvsted_ staras sur pli granda tablo iom antaŭe sur la planko. -- Estas posttagmezo.) (_Hedda_, vestita por akceptado, estas sola en la ĉambro. Ŝi staras ĉe la malferma vitra pordo ŝargante revolverpistolon. Alia egala kuŝas en malfermita pistolskatolo sur la skribotablo.) HEDDA (rigardas malsupren en la ĝardenon kaj krias) Bonan tagon, sinjoro Asesoro! BRACK (aŭdata de malsupre iom fore) Dankon, same, sinjorino Tesman! HEDDA (suprenlevas la pistolon kaj celumas) Nun mi pafas vin, sinjoro Brack! BRACK (krias de tie) Ne -- ne -- ne! Ne staru tiel celumante ĝuste al mi! HEDDA Tio rezultas el ŝteliro laŭ sekreta vojo! (ŝi pafas) BRACK (pli proksime) Ĉu vi estas tute freneza --! HEDDA Ho, Dio, -- ĉu eble mi trafis vin? BRACK (ankoraŭ ekstere) Ĉesu pri tiuj stultaĵoj! HEDDA Do, envenu, Asesoro. (_Asesoro Brack_, vestita por sinjora festeno, envenas tra la vitra pordo. Li portas malpezan mantelon sur la brako.) BRACK Pro diablo, -- ĉu vi ankoraŭ faras tiun sporton? Al kio vi pafas? HEDDA Ho, mi nur staras tiel pafante en la bluan aeron. BRACK (zorge prenas la pistolon el ŝia mano) Pardonu, Sinjorino. (rigardas ĝin) Aha, tiun ĉi, -- tiun mi bone konas. (ĉirkaŭrigardas) Kie ni havas la skatolon? Nu, jen. (metas la pistolon enen kaj fermas) Ĉar nun ni sufiĉe ŝercis hodiaŭ. HEDDA Sed kara Dio, pri kio vi volas ke mi okupiĝu? BRACK Ĉu vi ne akceptis vizitantojn? HEDDA (fermas la vitran pordon) Eĉ ne unu. Ĉiuj la intimaj verŝajne ankoraŭ estas en la kamparo. BRACK Kaj eble ankaŭ Tesman ne estas hejme? HEDDA (ĉe la skribotablo, metas la pistolskatolon en la tirkeston) Ne. Tuj post kiam li manĝis, li kuris al la onklinoj. Ĉar li ne atendis vin tiel frue. BRACK Hm, -- domaĝe ke mi ne tion suspektis. Estis stulte de mi. HEDDA (turnas la kapon kaj rigardas lin) Kial stulte? BRACK Nu, ĉar tial mi estus veninta ĉi tien ankoraŭ iom -- pli frue. HEDDA (paŝas trans la plankon) Nu ja, sed tiam vi tute ne estus iun renkontanta. Ĉar mi estis en mia ĉambro ŝanĝante vestojn post la tagmanĝo. BRACK Kaj ne troviĝas eta pordofendo, tra kiu oni povus intertrakti? HEDDA Vi ja forgesis tian aranĝi. BRACK Jen, ankaŭ _tio_ estis stulta de mi. HEDDA Nu, do ni sidiĝu ĉi tie. Kaj atendu. Ĉar Tesman verŝajne ne revenos hejmen tiom frue. BRACK Nu do, kara Dio, mi estu pacienca. (_Hedda_ sidigas sin en la sofoangulon. _Brack_ metas sian mantelon super la dorson de la plej proksima seĝo kaj eksidas, sed daŭre tenas la ĉapelon en la mano. Mallonga paŭzo. Ili rigardas unu la alian.) HEDDA Nu? BRACK (per la sama voĉo) Nu? HEDDA Estas mi, kiu demandis unue. BRACK (klinas sin iom antaŭen) Do, ni permesu al ni etan, agrablan babiladon, sinjorino Hedda. HEDDA (kuŝigas sin iom pli malantaŭen en la sofo) Ĉu ne ŝajnas al vi, ke estas kvazaŭ eterneco post kiam ni laste kunparolis? -- Nu, la rimarkoj preterpasante hieraŭ vespere kaj hodiaŭ matene -- mi ne grave konsideras. BRACK Sed tiel inter ni du? -- Du solaj vi aludas? HEDDA Nu jes. Proksimume. BRACK Ĉiun opan tagon mi iris sopirante, ke vi baldaŭ bone revenus hejmen. HEDDA Kaj eĉ mi la tutan tempon sopiris pri la sama. BRACK Vi? Vere, sinjorino Hedda? Kaj mi, kiu kredis, ke vi tiom bone amuziĝis dum la vojaĝo! HEDDA Ho, jen kredu! BRACK Sed tion Tesman ĉiam skribis. HEDDA Jes _li_! Ĉar li ja trovas, ke estas por li plej ŝatinde ĉirkaŭflari en la librejoj. Kaj havi ŝancon sidi kopiante malnovajn pergamenfoliojn, -- aŭ ion tian. BRACK (iom malice) Nu, tio estas ja lia tasko en la vivo. Almenaŭ parte. HEDDA Jes, tio ja estas. Kaj tiam oni kompreneble --. Sed por mi! Ho ne, kara Asesoro, -- por mi estis terure tede. BRACK (simpatiante) Ĉu vere vi tion diras? Tute serioze? HEDDA Jes, vi povas ja mem imagi --! Tiel tute duonan jaron neniam renkonti homon, kiu iom konas nian rondon. Kaj kun kiu oni povas paroli pri niaj propraj aferoj. BRACK Ne, ne, -- ankaŭ mi sentus tion manko. HEDDA Kaj aldone tio, kio estas la plej netolerebla -- BRACK Nu? HEDDA -- ĉiam kaj eterne esti devigata pasi la tagojn kune kun -- kun unu sola kaj la sama -- BRACK (kapklinas samopiniante) Kaj frue kaj malfrue, -- jes. Imagu, -- je ĉiuj okazoj. HEDDA Mi diris: ĉiam kaj eterne. BRACK Jen komprenite. Sed kun nia deca Tesman mi opinias, ke oni devus kapabli -- HEDDA Tesman estas -- fakulo, kara. BRACK Sendiskute. HEDDA Kaj kun fakuloj ne estas amuze vojaĝi. Almenaŭ ne dumlonge. BRACK Eĉ ne -- kun la fakulo, kiun oni _amas_? HEDDA Hu, -- ne uzu tiun sukergluan vorton! BRACK (ekmiras) Jen kio, sinjorino Hedda? HEDDA (duone ridante, duone ĉagrenita) Jes, vi provu tion, vi! Aŭdi pri kulturhistorio frue kaj malfrue -- BRACK Ĉiam kaj eterne -- HEDDA Jes -- jes -- jes! Kaj pri tiu hejma industrio en la mezepoko --! Tio estas ja la plej monstra! BRACK (rigardas ŝin esplorante) Sed diru al mi, -- kiel devas mi kompreni ke --? Hm -- HEDDA Ke fariĝis paro de mi kaj Jørgen Tesman, vi aludas? BRACK Nu ja, esprimu nin tiel. HEDDA Bona Dio, ĉu vi do trovas tion stranga? BRACK Kaj jes, kaj ne, -- sinjorino Hedda. HEDDA Mi vere estis dancinta ĝis laciĝo, kara Asesoro. Mia tempo estis pasinta -- (skuiĝas) Hu ne, -- tion mi tamen ne dirus. Eĉ ne tion pensi! BRACK Al tio vi verdire havas neniun kialon. HEDDA Ho, -- kialon --, (rigardas lin kvazaŭ kaŝobservante) Kaj Jørgen Tesman, -- oni devas ja rigardi lin kiel bonkondutan homon en ĉiuj rilatoj. BRACK Bonkondutan kaj fidindan. Bona Dio. HEDDA Kaj ion rekte ridindan ĉe li mi ne povas trovi. Ĉu vi ion tian trovas? BRACK Ridindan? Ne-e, -- ĝuste tion mi ne volas diri -- HEDDA Do, kaj cetere li ja estas tre diligenta kolektanto? -- Certe eblas, ke fine li tamen atingos alten. BRACK (rigardas ŝin iom necerte) Mi kredis, ke vi opinias, same kiel ĉiuj aliaj, ke li fariĝus aparte elstara viro. HEDDA (kun esprimo de laceco) Jes, mi opiniis. -- Kaj kiam li nepre kaj absolute volis havi la permeson prizorgi min --. Mi ne scias, kial mi ne tion akceptus. BRACK Ne -- ne. De tiu flanko rigardate -- HEDDA Estis efektive pli ol kion miaj aliaj amikoj volis fari, kara Asesoro, tiuj kiuj provis altiri mian favoron. BRACK (ridas) Nu vere, mi ne povas respondi por ĉiuj aliaj. Sed koncerne min, vi ja scias, ke mi ĉiam subtenis iun -- iun respekton por la geedza ligo. Ja tiel ĝenerale, sinjorino Hedda. HEDDA (ŝercante) Ho, mi vere neniam nutris min per esperoj koncerne _vin_. BRACK Ĉio, kion mi deziras, estas bona, intima rondo, en kiu mi povas servi per konsilo kaj helpo, kaj havas la permeson enveni aŭ eliri kiel -- kiel elprovita amiko -- HEDDA Amiko de la edzo en la domo vi sugestas? BRACK (klinas sin) Por diri la veron, -- prefere de la sinjorino. Sed krome ankaŭ de la edzo, kompreneble. Sciu, -- tia -- diru triangula rilato, -- ĝi estas funde granda komforto por ĉiuj partoj. HEDDA Jes, mi ofte sopiris havi trian ulon dum la vojaĝo. Hu, -- sidi nur du solaj en la kupeo --! BRACK Feliĉe la nuptovojaĝo estas nun finita -- HEDDA (skuas la kapon) Evidente la vojaĝo estos longa, -- longa ankoraŭ. Mi nur atingis haltejon dumvojaĝe. BRACK Nu, do oni elsaltas. Kaj iom sin distras, sinjorino Hedda. HEDDA Mi neniam elsaltos. BRACK Vere ne? HEDDA Ne. Ĉar ĉiam ĉeestas iu, kiu -- BRACK (ridante) -- kiu rigardas ies krurojn, vi aludas? HEDDA Jes ĝuste. BRACK Nu, sed, bona Dio -- HEDDA (kun deturnanta mansvingo) Mi ne ŝatas tion. -- En tia okazo mi prefere restas sidanta, -- kie mi fine troviĝas. En sola duopo. BRACK Nu, sed jen envenas tria persono al la paro. HEDDA Nu jes, -- _tio_ estas io tute alia! BRACK Elprovita, komprenema amiko -- HEDDA -- plezuriga en ĉiuj vivecaj sferoj -- BRACK -- kaj tute ne estante fakulo! HEDDA (kun aŭdebla ĝemspiro) Jes, tio estus ja efektive malŝarĝo. BRACK (aŭdas ke iu malfermas la enirejpordon, kaj rigardas tien) La triangulo formata. HEDDA (mallaŭte) Kaj jen la trajno pluen veturas. (_Jørgen Tesman_, en griza promenadkostumo kaj kun mola felta ĉapelo, envenas tra la antaŭĉambro. Li havas plurajn nebinditajn librojn sub la brako kaj en la poŝoj.) TESMAN (iras al la tablo apud la sofo en la angulo) Puf, -- vere estis varme kuntiri, -- ĉion ĉi. (demetas la librojn) Mi eĉ ŝvitas, Hedda. Jen, jen, -- vi jam alvenis, kara Asesoro? Ĉu? Tion Berte ne menciis. BRACK (ekstaras) Mi iris tra la ĝardeno. HEDDA Kiajn librojn vi kunportas? TESMAN (staras foliumante) Estas novaj sciencfakaj verkoj, kiujn mi nepre devas havi. HEDDA Fakaj verkoj? BRACK Aha, estas fakaj verkoj, sinjorino Tesman. (_Brack_ kaj _Hedda_ interŝanĝas kompreneman rideton.) HEDDA Ĉu vi bezonas ankoraŭ pli da fakaj verkoj? TESMAN Jes, kara Hedda, el tiuj oni neniam ekhavas tro. Oni devas ja orientiĝi pri kio estas verkita kaj presita. HEDDA Nu ja, verŝajne oni tion devas. TESMAN (serĉas inter la libroj) Kaj, rigardu, -- jen mi kaptis ankaŭ la novan libron de Ejlert Løvborg. (ĝin etendante) Ĉu vi eble emus ĝin rigardi, Hedda? Ĉu? HEDDA Ne, multan dankon. Aŭ -- jes, eble poste. TESMAN Mi ĝin iom foliumis dumvoje. BRACK Nu, kion do vi opinias -- kiel fakulo? TESMAN Mi trovas, ke estas strange kiom atenteme li sin esprimas. Tiel li neniam skribis antaŭe. (kolektas la librojn) Sed nun mi volas enporti ĉion ĉi. Estos plezuro foliume tranĉi --! Kaj jen mi ankaŭ devas ŝanĝi vestaĵojn. (al _Brack_) Ĉar ni ja ne bezonas tuj foriri? Ĉu? BRACK Kompreneble ne, -- ne urĝas ankoraŭ dum longe. TESMAN Do mi permesas al mi iom da tempo. (eliras kun la libroj, sed haltas en la pordaperturo kaj turnas sin) Jen, mi memoras, Hedda, -- onklino Julle ne vizitos vin ĉivespere. HEDDA Ĉu ne? Ĉu estas la epizodo kun la ĉapelo, kiu malhelpas? TESMAN Ho, tute ne. Kial vi pensas tiel pri onklino Julle? Imagu --! Sed onklino Rina estas tiom malsana, sciu. HEDDA Tia ŝi ja ĉiam estas. TESMAN Jes, sed hodiaŭ ŝia malsano multe malboniĝis, la kompatindulino. HEDDA Do ja, estas konvene, ke la alia restas ĉe ŝi. Mi devas rezigni. TESMAN Kaj vi ne povas imagi, vi, kiom ĝoja onklino Julle tamen estis, -- ĉar vi tiom prosperis dum la vojaĝo! HEDDA (duonlaŭte, ekstaras) Ho, -- tiuj eternaj onklinoj! TESMAN Kion? HEDDA (iras al la vitra pordo) Nenion. TESMAN Nu do. (li eliras tra la malantaŭa ĉambro kaj dekstren) BRACK Pri kiu ĉapelo vi parolis? HEDDA Ho, estis epizodo kun fraŭlino Tesman ĉimatene. Ŝi estis metinta sian ĉapelon tien sur la seĝon. (rigardas lin kaj ridetas) Kaj mi pretende kredis, ke estas la ĉapelo de la servistino. BRACK (skuas la kapon) Sed kara, bona sinjorino Hedda, kiel vi igis vin mem tion fari! Kontraŭ tiu honesta, maljuna sinjorino! HEDDA (nervoza, paŝas trans la plankon) Nu, komprenu, -- tento al tia konduto foje ĵetiĝas sur min. Kaj tiam mi _ne povas_ rezisti. (ĵetas sin sur la apogseĝon ĉe la forno) Ho, mi ne mem scias, kiel tion ekspliki. BRACK (malantaŭ la apogseĝo) Vi ne estas vere feliĉa, -- tio estas la kialo. HEDDA (rigardas antaŭen) Krome mi ne scias, kial mi estu -- feliĉa. Aŭ eble vi povas al mi tion diri? BRACK Jes -- interalie ĉar vi ricevis ĝuste tiun hejmon, kiun vi deziris. HEDDA (rigardas lin kaj ridas) Ĉu ankaŭ vi kredas pri tiu dezirhistorio? BRACK Ĉu do estas nenio en ĝi? HEDDA Kompreneble, -- io estas en ĝi. BRACK Kaj? HEDDA Estas _tio_ en ĝi, ke mi uzis Tesman por akompani min hejmen de la vesperaj festenoj pasintan someron -- BRACK Bedaŭrinde, -- ke mi ja havis alian vojon. HEDDA Vero. Vi ja sekvis aliajn vojojn pasintan someron. BRACK (ridas) Honto al vi, sinjorino Hedda! Nu, -- sed vi kaj Tesman do? HEDDA Jen, hazarde iun vesperon ni preterpasis ĉi tie. Kaj Tesman, kompatindulo, li ade turnis -- turnadis. Ĉar li ne sciis pri kio paroli. Kaj mi kompatis tiun multesciantan homon -- BRACK (ridetas dubante) _Vi_ kompatis? Hm -- HEDDA Jes vere, mi faris. Kaj jen -- por lin helpi el la embaraso -- mi hazarde, senpripense diris ke en tiu vilao mi ŝatus loĝi. BRACK Ne pli ol tio? HEDDA Ne _tiun_ vesperon. BRACK Sed poste do? HEDDA Jes. Mia facilanimeco kuntiris sekvojn, kara Asesoro. BRACK Bedaŭrinde, -- tion faras niaj facilanimecoj tro ofte, sinjorino Hedda. HEDDA Dankon! Sed estis en tiu fantaziado pri la vilao de ministrino Falk, ke Jørgen Tesman kaj mi renkontiĝis en kompreno! _Tio_ tiris post si fianĉiniĝon kaj edziniĝon kaj nuptovojaĝon kaj ĉion. Nu ja, Asesoro, -- kiel oni sternas, tiel oni kuŝas, -- mi dirus. BRACK Komike! Kaj funde vi neniel interesiĝis pri la tuta afero. HEDDA Ne, Dio scias ke ne. BRACK Sed nun do? Nun, kiam ni fine aranĝis por vi hejmecan lokon? HEDDA Hu, -- ŝajnas al mi, ke odoras lavendo kaj peklitaj rozoj en ĉiuj ĉambroj. -- Sed tiun odoron eble onklino Julle kunportis. BRACK (ridas) Ho ne, mi prefere pensas, ke estas postresto de la karmemora ministrino. HEDDA Do, io formortinta algluiĝas. Memorigas al mi balflorojn -- posttagajn. (interplektante la manojn malantaŭ la nukon, duonkuŝante malantaŭen sur la seĝo, kaj lin rigardante) Ho, kara Asesoro, -- vi ne povas imagi, kiel terure mi enuos ĉi tie. BRACK Ĉu la vivo ne havus iun taskon por oferti ankaŭ al vi, sinjorino Hedda? HEDDA Taskon, -- iun, kiu estus iom alloga? BRACK Prefere tian, kompreneble. HEDDA Dio scias, kia tasko tiu estus. Multfoje mi pripensas -- (interrompante) Sed ankaŭ tio certe ne eblas. BRACK Kiu scias? Nur diru. HEDDA Se mi povus igi Tesman fariĝi politikisto, jen sugesto. BRACK (ridas) Tesman! Ne, sed pensu do, -- por tiaĵoj kiel politiko li ja tute ne taŭgas -- tute ne. HEDDA Ne, tion mi vere kredas. -- Sed se mi nun tamen kapablus puŝi lin al tio? BRACK Pa, -- kia kontentigo estus por vi en tio? Ĉar li ja ne taŭgas. Kial vi tamen volas lin al tio puŝi? HEDDA Ĉar mi enuas, aŭdu! (iom poste) Ĉu vi do opinias, ke estus tute neeble, ke Tesman fariĝu ĉefministro? BRACK Hm, -- jen, kara sinjorino Hedda, -- por _tio_ fariĝi, li devus unue esti sufiĉe riĉa viro. HEDDA (ekstaras senpacienca) Jen, tio estas! Estas tiuj mizeraj kondiĉoj, en kiujn mi falis -- (paŝas sur la planko) Estas tiuj, kiuj igas la vivon tiel bedaŭrinda! Rekte ridinda! -- Ĉar _tiel_ ja estas. BRACK Mi fakte opinias, ke la kulpo troviĝas aliloke. HEDDA Kie do? BRACK Vi neniam travivis iun skuan vekiĝon. HEDDA Ion seriozan, vi aludas? BRACK Jes, tiel oni povas ja ankaŭ sin esprimi. Sed nun ĝi eble okazos. HEDDA (rektigas la nukon) Ho, vi pensas pri la kontraŭaĵoj rilate tiun bagatelan postenon de profesoro! Sed tiu estu la propra afero de Tesman. Pri ĝi mi vere ne malŝparas penson. BRACK Nu -- pri tiu ne. Sed kiam nun prezentiĝos al vi, -- kion oni -- kiel en pompa stilo -- nomas seriozajn kaj -- gravajn postulojn pri respondeco? (ridetas) Novajn postulojn, eta sinjorino Hedda. HEDDA (kolere) Silentu! Neniam vi spertos iun tiaĵon! BRACK (atenteme) Ni interparolos proksimume post jaro -- maksimume. HEDDA (interrompante) Mi ne havas talenton por tiaĵo, sinjoro Asesoro. Por nenio kun postuloj al mi! BRACK Ĉu vi ne, kiel la plimulto de virinoj, havus talenton por rolo, kiel --? HEDDA (ĉe la vitra pordo) Ho, silentu, mi diras! -- Multfoje ŝajnas al mi, ke mi havas talenton por nur unu rolo en la mondo. BRACK (proksimiĝas) Kaj kiu estas do tiu, se mi kuraĝas demandi? HEDDA (staras rigardante eksteren) Por el mi enuigi la vivon. Nun vi scias. (turnas sin, rigardas al la malantaŭa ĉambro, kaj ridas) Jes, tute ĝuste! Jen ni havas la profesoron. BRACK (mallaŭte, avertante) Nu, nu, nu, sinjorino Hedda! (_Jørgen Tesman_, festene vestita, kun gantoj kaj ĉapelo enmane, venas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro.) TESMAN Hedda, -- ĉu ne venis malinvito de Ejlert Løvborg? Ĉu? HEDDA Ne. TESMAN Nu, do jen vidu, ni certe havos lin post iom da tempo. BRACK Ĉu vi vere kredas, ke li venos? TESMAN Jes, pri tio mi preskaŭ certas. Ĉar verŝajne estas nur senfunda onidiro, tio kion vi rakontis antaŭtagmeze. BRACK Vere? TESMAN Jes, almenaŭ onklino Julle diris, ke ŝi kredas, ke neniel estonte li volus bari al mi la vojon. Jen imagu! BRACK Nu, do ĉio estas ja en bona ordo. TESMAN (metas la ĉapelon kun la gantoj en ĝi sur seĝon dekstre) Jes, sed vi devas permesi al mi atendi lin kiom eble plej longe. BRACK Por tio ni havas abundan tempon. Neniu venos al mi antaŭ la sepa -- la sepa kaj duono. TESMAN Nu, do ni povas ja dume plezurigi Hedda. Kaj tiel pasigi la tempon. Ĉu? HEDDA (portas la surtuton kaj ĉapelon de Brack al la sofo en la angulo) Kaj se tro malfaciliĝas, sinjoro Løvborg povas ja restadi ĉi tie ĉe mi. BRACK (volas mem preni la vestaĵojn) Ho, pardonu, Sinjorino! -- Al kio vi aludas per "tro malfaciliĝas"? HEDDA Se li ne volas iri kun vi kaj Tesman. TESMAN (rigardas ŝin sendecide) Sed, kara Hedda, -- ĉu vi kredas ke tio decas, ke li restos ĉi tie ĉe vi? Ĉu? Memoru ke onklino Julle ne povas veni. HEDDA Ne, sed sinjorino Elvsted venos. Kaj tiam ni tri kune trinkos tason da teo. TESMAN Jes, _jen_ kio konvenas. BRACK (ridetas) Kaj estus eble la plej saniga por li. HEDDA Kial do? BRACK Bona Dio, Sinjorino, vi ja sufiĉe ofte mokaludis miajn etajn fraŭlofestenojn. Ili konvenus sole por vere principfidelaj viroj, vi opiniis. HEDDA Sed certe sinjoro Løvborg nun estas sufiĉe principfidela. Konvertita pekulo -- (_Berte_ envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.) BERTE Sinjorino, venas sinjoro, kiu deziras viziti -- HEDDA Jes, envenigu lin. TESMAN (mallaŭte) Mi certas, ke estas li! Jen, imagu! (_Ejlert Løvborg_ envenas de la antaŭĉambro. Li estas svelta kaj malgrasa; samaĝa kun Tesman, sed aspektas iom pli aĝa kaj kaduka. Haroj kaj barbo estas nigrebrunaj, la vizaĝo iom longa, pala, kun nur paro de du ruĝetaj makuloj sur la vangoostoj. Li estas vestita en eleganta, nigra, tute nova vizitkostumo. Malhelaj gantoj kaj cilindra ĉapelo en la mano. Li restas starante ĉe la pordo kaj rapide kline salutas. Aspektas iom ĝenata.) TESMAN (al li kaj mansalutas) Jen, kara Ejlert, -- ni do fine ankoraŭfoje renkontiĝas! LØVBORG (parolas per kvieta voĉo) Dankon al vi pro la letero. (proksimiĝas al _Hedda_) Ĉu mi kuraĝu ankaŭ al vi doni mian manon, sinjorino Tesman? HEDDA (prenas lian manon) Bonvenon, sinjoro Løvborg. (kun mangesto) Mi ne scias ĉu tiuj du sinjoroj --? LØVBORG (ete klinas sin) Asesoro Brack, mi opinias. BRACK (same) Evidente. Antaŭ kelkaj jaroj -- TESMAN (al _Løvborg_, kun la manoj sur liaj ŝultroj) Kaj nun vi kondutu kvazaŭ hejme, Ejlert! Ĉu ne, Hedda? -- Ĉar vi volas ja denove loĝi ĉi tie en la urbo, mi aŭdas? Ĉu ne? LØVBORG Jes, mi faros. TESMAN Nu, estas ja kompreneble. Aŭdu, -- mi akiris vian novan libron. Sed mi vere ankoraŭ ne havis tempon legi ĝin. LØVBORG Tion vi vere povas ŝpari al vi. TESMAN Kial do, vi opinias? LØVBORG Ĉar ne estas io atentinda en ĝi. TESMAN Ho, imagu, ke vi tion diras! BRACK Tamen ĝi estas ja ege laŭdata, mi aŭdas. LØVBORG Estas ĝuste tio, kion mi celis. Kaj tial mi verkis la libron tia, ke ĉiuj povus ĝin pense sekvi. BRACK Tre saĝe. TESMAN Sed kara Ejlert, --! LØVBORG Ĉar nun mi volas provi restarigi min. Komenci denove. TESMAN (iom ĝenata) Jes, tion vi do volas? Ĉu? LØVBORG (ridetas, formetas la ĉapelon kaj tiras paketon en paperkovraĵo el la poŝo de la mantelo) Sed kiam tio ĉi eldoniĝos, Jørgen Tesman -- tiam vi nepre legu. Ĉar _jen_ definitive la ĝusta. Tio en kio mi mem estas. TESMAN Nu? Kaj kio do tio estas? LØVBORG Estas la daŭrigo. TESMAN La daŭrigo? De kio? LØVBORG De la libro. TESMAN De la nova? LØVBORG Kompreneble. TESMAN Jes, sed kara Ejlert, -- ĝi enhavas ja la temon ĝis niaj tagoj! LØVBORG Ĝi enhavas. Kaj tiu ĉi temas pri la estonteco. TESMAN Pri la estonteco! Sed bona Dio, pri ĝi ni ja nenion scias! LØVBORG Ne. Sed tamen estas io kaj tio pri ĝi direnda. (malfermas la paketon) Jen, rigardu -- TESMAN Sed ne estas via manskribo. LØVBORG Mi diktis. (foliumas la paperojn) Ĝi estas dividita en du sekciojn. La unua temas pri la kultur-potencoj de la estonteco. Kaj tiu dua -- (foliumas iom pli antaŭen) -- tiu temas pri la estonta kultur-evoluo. TESMAN Mirinde! Pri tiaj temoj mi neniam ekpensus skribi. HEDDA (ĉe la vitra pordo, frapetadas la vitron) Hm -- Ho -- ne. LØVBORG (metas la paperojn en la kovraĵon kaj metas la paketon sur la tablon) Mi ĝin kunprenis, ĉar mi intencis iom legi por vi ĉivespere. TESMAN Jes, estas tre afable de vi. Sed ĉivespere --? (rigardas al _Brack_) Mi vere ne scias, kiel tio ordiĝus -- LØVBORG Nu, do alian fojon. Ne urĝas. BRACK Mi devas klarigi al vi, sinjoro Løvborg, -- okazos eta aranĝo ĉe mi ĉivespere. Precipe por Tesman, komprenu -- LØVBORG (serĉas la ĉapelon) Nu, -- do mi ne pli longe -- BRACK Ne, aŭskultu nun. Ĉu vi ne povus fari al mi la plezuron kunveni? LØVBORG (abrupte kaj decide) Ne, tion mi ne povas. Mi sincere dankas vin. BRACK Jen kio? Kunvenu. Ni estos eta elektita rondo. Kaj kredu, ke estos vivece, kiel sinjorino Hed --, kiel sinjorino Tesman diras. LØVBORG Pri tio mi ne dubas. Sed tamen -- BRACK Kaj vi povus kunpreni vian manuskripton, kaj legi por Tesman _tie_ ĉe mi. Ĉar mi havas sufiĉe da ĉambroj. TESMAN Jes pensu, Ejlert, -- tion vi povus fari! Ĉu? HEDDA (intervenas) Sed kara, ĉar sinjoro Løvborg tute ne _volas_! Mi estas certa, ke sinjoro Løvborg multe pli ŝatas resti ĉi tie kaj havi vespermanĝon kun mi. LØVBORG (ekrigardas ŝin) Kun vi, sinjorino! HEDDA Kaj kun sinjorino Elvsted. LØVBORG Ĉu? -- (pasante) Ŝin mi preterpase renkontis tagmeze. HEDDA Ĉu vere? Jes, ŝi venos ĉi tien. Kaj tial estas preskaŭ necese, ke vi restos, sinjoro Løvborg. Ĉar alie ŝi ne havos iun por akompani sin hejmen. LØVBORG Jen vero. Jes, multan dankon, Sinjorino, -- do mi restos ĉi tie. HEDDA Kaj mi nur donu al la servistino etan informon -- (Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj sonorigas. _Berte_ envenas. _Hedda_ parolas mallaŭte kun ŝi kaj montras al la malantaŭa ĉambro. _Berte_ kapjesas kaj ree eliras.) TESMAN (samtempe al _Ejlert Løvborg_) Aŭdu, Ejlert, -- ĉu estas tiu ĉi nova temo, -- tiu pri la estonteco, -- pri kiu vi intencas fari prelegojn? LØVBORG Jes. TESMAN Ĉar mi aŭdis ĉe la librovendisto, ke vi eble donos serion da prelegoj ĉi tie dum la aŭtuno. LØVBORG Jes, mi faros. Vi ne devas riproĉi min pro tio, Tesman. TESMAN Ne, pro Dio, kompreneble ne! Sed --? LØVBORG Mi bone komprenas, ke por vi iom kontraŭas. TESMAN (malgaja) Ho, mi ne povas ja postuli, ke pro mi vi -- LØVBORG Sed mi atendas ĝis kiam vi ekhavos vian oficon. TESMAN Vi atendas! Jes sed, -- jes sed, -- ĉu vi ne volas konkuri? Ĉu? LØVBORG Ne. Mi nur volas venki vin. En la opinio de la publiko. TESMAN Sed, bona Dio, -- do onklino Julle tamen praviĝis! Ho jes, -- mi _tion_ ja sciis! Hedda! Jen imagu, -- Ejlert Løvborg tute ne volas kontraŭi nin! HEDDA (abrupte) Nin? Tenu min ekster tio. (Ŝi iras al la malantaŭa ĉambro, kie _Berte_ staras metante sur la tablon pleton kun karafoj kaj glasoj. _Hedda_ kapsignas aprobe, kaj ree venas antaŭen. _Berte_ eliras.) TESMAN (samtempe) Sed vi, asesoro Brack, -- Kion vi diras al tio ĉi? Ĉu? BRACK Nu, mi diras, ke gloro kaj venko -- hm, -- povas ja esti treege belaj aferoj -- TESMAN Jes certe povas esti. Sed tamen -- HEDDA (rigardas Tesman kun malvarma rideto) Ŝajnas al mi, ke vi staras kvazaŭ fulmofrapita. TESMAN Jes, -- proksimume tia, -- mi opinias -- BRACK Estis ja vere fulmotondro, kiu pasis super ni, Sinjorino. HEDDA (montras al la malantaŭa ĉambro) Ĉu la sinjoroj bonvolas eniri por preni glason da frida punĉo? BRACK (rigardas sian horloĝon) Forirsalute? Jes, eble ne estus rifuzinde. TESMAN Bonege, Hedda! Vere bonege! En tia sangvina animstato, en kia mi nun troviĝas -- HEDDA Bonvolu, ankaŭ vi, sinjoro Løvborg. LØVBORG (rifuzante) Ne, multan dankon. Ne por mi. BRACK Sed, bona Dio, -- frida punĉo vere ne estas veneno, mi scias. LØVBORG Eble ne por ĉiuj. HEDDA Jen, mi distru sinjoron Løvborg dume. TESMAN Nu ja, kara Hedda, tion faru do. (Li kaj _Brack_ iras en la malantaŭan ĉambron, eksidas, trinkas punĉon, fumas cigaredojn kaj parolas gajhumore dum la sekvanta sceno. _Ejlert Løvborg_ restas staranta ĉe la forno. _Hedda_ iras al la skribotablo.) HEDDA (per iom laŭtigita voĉo) Nun mi montros al vi kelkajn fotojn, se vi emas. Ĉar Tesman kaj mi -- ni faris ekskurson tra Tirolo dum la hejmenvojaĝo. (Ŝi venas kun albumo, kiun ŝi metas sur la tablon apud la sofo, kaj eksidas en ties superan angulon. _Ejlert Løvborg_ proksimiĝas, haltas kaj rigardas ŝin. Poste li prenas seĝon kaj eksidas ĉe ŝia maldekstra flanko kun la dorso al la malantaŭa ĉambro.) HEDDA (malfermas la albumon) Jen rigardu tiun montodorson, sinjoro Løvborg! Estas la Ortlermontaro. Tesman skribis sube. Jen estas: Ortlermontaro ĉe Meran. LØVBORG (kiu konstante ŝin rigardas, diras mallaŭte kaj malrapide) Hedda -- Gabler -- HEDDA (ekrigardas lin rapide) Nu! Ts! LØVBORG (ripetas malrapide) Hedda Gabler! HEDDA (rigardas en la albumon) Jes, tiel mi nomiĝis en pli frua tempo. Tiam, -- kiam ni du konis unu la alian. LØVBORG Kaj de nun, -- kaj dum la tuta vivo, -- mi do devas kutimigi min ne plu diri Hedda Gabler. HEDDA (daŭre foliumante) Jes, vi devas. Kaj mi opinias, ke vi devas praktiki sufiĉe frutempe. Ŝajnas al mi, ke ju pli frue, des pli bone. LØVBORG (kun indignoplena voĉo) Hedda Gabler edziniĝita? Kaj tia kun -- Jørgen Tesman! HEDDA Jes, -- tiel okazas. LØVBORG Ho, Hedda, Hedda, -- kiel povis vi do forĵeti vin mem! HEDDA (rigardas lin akre) Nu? Ne tiele nun. LØVBORG Kiel do? (_Tesman_ envenas kaj iras al la sofo) HEDDA (aŭdas lin veni kaj diras indiferente) Kaj tio ĉi, sinjoro Løvborg, tio estas vido de malsupre en la Ampezzovalo. Jen rigardu tiujn montopintojn. (afable rigardas _Tesman_) Kio do nomiĝas tiuj strangaj montopintoj? TESMAN Lasu min rigardi. Ho, estas la Dolomitoj, tiuj. HEDDA Ĝuste ja! -- estas la Dolomitoj, sinjoro Løvborg. TESMAN Hedda, -- mi nur volis demandi, ĉu ni ne tamen enmetu iom da punĉo? Almenaŭ al vi, Hedda. Ĉu? HEDDA Jes, dankon. Kaj eble kelkajn kukojn. TESMAN Ne cigaredojn? HEDDA Ne. TESMAN Bone. (Li iras en la malantaŭan ĉambron kaj dekstren. _Brack_ sidas tie kaj observadas _Hedda_ kaj _Løvborg_.) LØVBORG (mallaŭte kiel antaŭe) Nu, respondu al mi, Hedda, -- kiel vi povis tion ĉi fari? HEDDA (aspekte profunde studante la albumon) Se vi daŭre kondutos intime, mi ne volas kun vi paroli. LØVBORG Ĉu mi ne rajtas eĉ kiam ni estas solaj? HEDDA Ne. Vi povas tiel pensi. Sed vi ne rajtas tiel paroli. LØVBORG Aha, mi komprenas. Tio ofendas vian amon -- al Jørgen Tesman. HEDDA (ekrigardas lin kaj ridetas) Amon? Ne, nun vi estas sprita! LØVBORG Do ne amon! HEDDA Tamen nenian malfidelecon! Tiaĵon mi ne volas akcepti. LØVBORG Hedda, -- respondu al mi nur tion solan -- HEDDA Ts! (_Tesman_ kun pleto venas de la malantaŭa ĉambro.) TESMAN Jen! Jen la bonaĵoj. (li metas la pleton sur la tablon) HEDDA Kial vi mem servas? TESMAN (verŝas en la glasojn) Jes, ĉar mi trovas, ke estas tiom amuze servi vin, Hedda. HEDDA Sed vi ja verŝis en ambaŭ glasojn. Kaj sinjoro Løvborg ja ne deziras -- TESMAN Ne, sed sinjorino Elvsted ja baldaŭ venos. HEDDA Jes, vere, -- sinjorino Elvsted -- TESMAN Ĉu vi ŝin forgesis? Ĉu? HEDDA Ni tiom profundiĝis en tion ĉi. (montras al li bildon) Ĉu vi memoras tiun etan vilaĝon? TESMAN Ho, estas _tiu_ malsupre de Brennerpasejo! Estas tie, kie ni devis restadi la tutan nokton -- HEDDA -- kaj renkontis tiun aron da vivecaj somergastoj. TESMAN Jes, vere estis _tie_. Imagu -- se ni tiam povus havi _vin_ kun ni, Ejlert! Nu! (li iras kaj sidigas sin ĉe _Brack_) LØVBORG Respondu al mi sole tion, Hedda -- HEDDA Nu? LØVBORG Ĉu ne estis amo, eĉ ne en la rilato kun _mi_? Ne guto, -- ne simileco de amo, eĉ ne en tio? HEDDA Nu, ĉu vere estis? Por mi aspektis, kvazaŭ ni estas du bonaj kamaradoj. Du vere intimaj amikoj. (ridetas) Precipe vi estis tre nekaŝema. LØVBORG Estis vi, kiu tion deziris. HEDDA Kiam mi retropensas, ŝajnas al mi, ke estis io bela, io alloga, -- io kuraĝa en -- en tiu kaŝema intimeco -- tiu kamaradeco, pri kiu neniu vivanta homo ion flaris. LØVBORG Jes, ĉu ne, Hedda! Ĉu ne tiel estis? -- Kiam mi vizitis vian patron tiel dum la posttagmezoj --. Kaj la generalo sidis ĉe la fenestro legante la gazetojn, -- kun la dorso al ni turnita -- HEDDA Kaj ni du en la sofo en la angulo -- LØVBORG Ĉiam kun la sama ilustrita revuo antaŭ ni -- HEDDA Pro manko de albumo, jes. LØVBORG Jes, Hedda, -- kaj kiam mi konfesis por vi --! Rakontis al vi pri mi mem tion, kion neniu alia tiam sciis. Sidis tie kaj konfesis, ke mi eliris diboĉante tagojn kaj noktojn. Diboĉis tagnokton post tagnokto. Ho, Hedda, kia estis tiu potenco en vi, kiu devigis min konfesi tiaĵojn? HEDDA Ĉu vi imagas, ke estis iu potenco en mi? LØVBORG Jes, kiel mi alie tion klarigu al mi? Kaj ĉiuj tiuj -- en pudoro volvitaj demandoj, kiujn vi al mi faris -- HEDDA Kaj kiujn vi ege bone komprenis -- LØVBORG Jen, ke vi povis sidi kaj tiel fari demandojn! Tute senhonte! HEDDA En pudoro volvitaj do estis. LØVBORG Jes, tamen senhonte. Elĉerpige demandi min pri -- pri ĉiuj tiaĵoj! HEDDA Kaj ke vi igis vin respondi, sinjoro Løvborg. LØVBORG Jes, estas ja ĝuste tio, kion mi ne komprenas -- nun poste. Sed diru do al mi, Hedda, -- ĉu ne estis amo funde en nia rilato? Ĉu ne estis de via flanko, kvazaŭ vi dezirus lavi min pura, -- kiam mi rifuĝis al vi por konfesi? Ĉu ne estis tiel? HEDDA Ne, ne ekzakte. LØVBORG Kio vin do instigis? HEDDA Ĉu aspektas por vi tiom nekompreneble, se junulino -- kiam povas okazi tiel -- sekrete -- LØVBORG Nu? HEDDA Ke ŝi dezire volas rigardi en mondon, pri kiu -- LØVBORG Pri kiu --? HEDDA -- pri kiu oni ne rajtas ion scii? LØVBORG Jen, tio do estis? HEDDA Ankaŭ tio. Ankaŭ tio, -- mi imagas. LØVBORG Kamaradeco en avido de la vivoĝuo. Sed kial _tio_ do ne povus daŭri? HEDDA Pro tio vi mem kulpas. LØVBORG Estas vi, kiu rompis. HEDDA Jes, kiam danĝero minacis, ke realiĝo venus en la rilato. Honto al vi, Ejlert Løvborg, kiel povis vi atenci vian -- vian fideman kamaradon! LØVBORG (premegas la manojn) Ho, kial vi ne realigis la minacon? Kial vi ne mortpafis min, kiel vi minacis! HEDDA _Tiom_ mi timas la skandalon. LØVBORG Jes, Hedda. Funde vi estas malkuraĝa. HEDDA Terure malkuraĝa. (ŝanĝas sintenon) Sed estis ja feliĉe por vi. Kaj poste vi ja konsolis vin tiom rave ĉe la familio Elvsted. LØVBORG Mi scias, kion Tea konfidis al vi. HEDDA Kaj eble vi konfidis ion pri ni du? LØVBORG Eĉ ne vorton. Tiaĵojn ŝi estas tro stulta por kompreni. HEDDA Stulta? LØVBORG En tiaj aferoj ŝi estas stulta. HEDDA Kaj mi estas malkuraĝa. (klinas sin pli proksimen al li, sen lin rigardi en la okulojn, kaj diras pli mallaŭte) Sed nun _mi_ volas ion konfidi al _vi_. LØVBORG (atente) Nu? HEDDA _Tio_ ke mi ne kuraĝis mortpafi vin -- LØVBORG Jes?! HEDDA -- _tio_ ne estis mia plej fia malkuraĝo -- tiun vesperon. LØVBORG (rigardas ŝin momenton, komprenas, kaj flustras pasie) Ho, Hedda! Hedda Gabler! Nun mi ekvidas kaŝitan fundon sub nia kamaradeco! Vi kaj mi --! _Tamen_ estis la deziro pri vivo en vi -- HEDDA (mallaŭte, sed kun akra ekrigardo) Gardu vin! Ne imagu ion tian! (Mallumiĝadas. La pordo de la antaŭĉambro estas de ekstere malfermata de _Berte_.) HEDDA (klake fermas la albumon kaj vokas ridetante) Nu, fine! Kara Tea, -- jen do, envenu! (_Sinjorino Elvsted_ venas de la antaŭĉambro. Ŝi estas vizite vestita. La pordo fermiĝas malantaŭ ŝi.) HEDDA (en la sofo, etendas la brakojn al ŝi) Dolĉa Tea, -- vi ne povas imagi, kiom mi atendis vin! (_Sinjorino Elvsted_ preterpase interŝanĝas etan saluton kun la sinjoroj en la malantaŭa ĉambro, iras al la tablo kaj donas al Hedda la manon. _Ejlert Løvborg_ ekstaris. Li kaj _sinjorino Elvsted_ sin salutas per muta kapklino.) ELVSTED Eble mi devus eniri por iom paroli kun via edzo? HEDDA Ho, tute ne. Lasu tiujn du sidi. Ili baldaŭ foriros. ELVSTED Ili foriros? HEDDA Jes, ili eliros drinkfesteni. ELVSTED (rapide al Løvborg) Sed certe vi ne? LØVBORG Ne. HEDDA Sinjoro Løvborg -- li restos ĉe ni. ELVSTED (prenas seĝon kaj volas eksidi apud li) Ho, kiom agrable ĉi tie estas! HEDDA Ne dankon, mia eta Tea. Ne _tie_! Bele venu ĉi tien al mi. Mi volas esti meze inter vi. ELVSTED Jes, tute kiel vi volas. (Ŝi ĉirkaŭiras la tablon kaj eksidas en la sofon dekstre de _Hedda_. _Løvborg_ ree eksidas sur la seĝon.) LØVBORG (post mallonga paŭzo, al _Hedda_) Ĉu ŝi ne estas ĝue rigardinda? HEDDA (glite tuŝetas ŝiajn harojn) Nur rigardinda? LØVBORG Jes. Ĉar _ni_ du -- ŝi kaj mi, -- _ni_ estas du veraj kamaradoj. Ni absolute fidas unu la alian. Kaj ni povas sidi kune kaj libere interparoli -- HEDDA Sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Løvborg? -- LØVBORG Nu -- ELVSTED (mallaŭte, sin kroĉante al _Hedda_) Ho, kiom feliĉa mi estas, Hedda! Ĉar, -- imagu, -- li diras, ke mi ankaŭ inspiris lin. HEDDA (rigardas ŝin ridetante) Aj, ĉu li tion diras? LØVBORG Kaj tian kuraĝon en agoj, kian ŝi havas, sinjorino Tesman? ELVSTED Ho, Dio, -- _mi_ kuraĝon! LØVBORG Treege -- kiam temas pri la kamarado. HEDDA Jes, _kuraĝon_ -- ja! Se oni nur _tian_ havus. LØVBORG Kaj kion do vi pensas? HEDDA Tiam oni povus eble ankoraŭ vivi la vivon. (subite ŝanĝiĝas) Sed nun, mia plej kara Tea, -- nun vi trinku glason da frida punĉo. ELVSTED Ne dankon, -- mi neniam trinkas tiaĵojn. HEDDA Nu, do vi, sinjoro Løvborg. LØVBORG Dankon, ankaŭ mi ne. ELVSTED Ne, ankaŭ li ne! HEDDA (rigardas lin firme) Tamen ĉar mi nun tion volas? LØVBORG Neniel utilas. HEDDA (ridas) Mi do tute ne havas iun povon super vi, mi povrulino? LØVBORG Ne en _tiu_ rilato. HEDDA Serioze dirite, mi tamen opinias ke vi devus tion fari. Pro vi mem. ELVSTED Ho ne, Hedda --! LØVBORG Kaj kial? HEDDA Aŭ pro la homoj, ĝuste dirite. LØVBORG Vere? HEDDA Alie oni povus ja ekhavi la opinion, ke vi -- tiel funde -- ne sentas vin sufiĉe hardita -- ne sufiĉe certa pri vi mem. ELVSTED (mallaŭte) Ho, ne, ne, Hedda --! LØVBORG La homoj povas kredi, kion ili volas, -- ĝis plue. ELVSTED (ĝoje) Jes, ĉu ne vere! HEDDA Tion ja montris klare la vizaĝo de asesoro Brack. LØVBORG Kiel do? HEDDA Li ridetis iom moke, kiam vi ne kuraĝis eniri tien al la tablo. LØVBORG Mi ne kuraĝis! Mi prefere volis ja resti ĉi tie kaj paroli kun _vi_. ELVSTED Estis ja tute kompreneble, Hedda. HEDDA Sed tion la asesoro ne povis suspekti. Kaj mi ankaŭ vidis, ke li ekridetis kaj ĵetis okulumon al Tesman, kiam vi eĉ ne kuraĝis kunveni al tiu povra, eta festeno. LØVBORG Kuraĝis! Vi diras ke mi ne kuraĝis? HEDDA Ne mi. Sed tiel asesoro Brack komprenis la staton. LØVBORG Lasu nur tion al li. HEDDA Vi do ne kuniros? LØVBORG Mi restos ĉe vi kaj Tea. ELVSTED Jes, Hedda, -- tion vi ja povas pensi. HEDDA (ridetas kaj kapklinas aprobe al _Løvborg_) Do fundamente solide masonita. Principofirma por ĉiam. Jen kia devas esti viro! (turnas sin al _sinjorino Elvsted_ kaj frapetas ŝin) Nu, ĉu mi ne tion diris, kiam vi, tute freneza, venis ĉi tien ĉimatene -- LØVBORG (mirigita) Freneza! ELVSTED (terurigita) Hedda, -- Hedda do --! HEDDA Jen, rigardu nur mem! Ne estas ja necese iri en tiu morta timo -- (interrompante) Do, jen ni tri povas esti gajaj! LØVBORG (estas skuita) Aha, -- kio do estas tio ĉi, sinjorino Tesman! ELVSTED Ho Dio, ho Dio, Hedda! Kion vi diras! Kion vi faras! HEDDA Restu nur trankvila! La abomena asesoro sidas vin observante. LØVBORG En morta timo, do. Pro mi. ELVSTED (mallaŭte, plende) Ho, Hedda, -- nun vi igis min tute malfeliĉa! LØVBORG (rigardas ŝin dum momento fikse; grimacas) Do _tio_ estis de la kamarado la senrezerva fido al mi. ELVSTED (petoplene) Ho, kara amiko, -- vi devas unue aŭskulti --! LØVBORG (prenas unu el la plenaj punĉoglasoj, suprenlevas ĝin, kaj diras malrapide per raŭka voĉo) Via tosto, Tea! (li malplenigas la glason, demetas ĝin kaj prenas la alian) ELVSTED (mallaŭte) Ho, Hedda, Hedda, -- kial vi tion volus! HEDDA Volus! Mi? Ĉu vi estas freneza? LØVBORG Kaj ankaŭ toston por vi, sinjorino Tesman. Dankon pro la vero. Ĝi vivu! (li trinkas kaj volas denove plenigi la glason) HEDDA (metas la manon sur lian brakon) Nu, nu, -- ne pli nune. Memoru, ke vi iros en festenon. ELVSTED Ne, ne, ne! HEDDA Ŝ-ŝ! Ili sidas vin rigardante. LØVBORG (demetas la glason) Vi, Tea, -- diru nun la veron. ELVSTED Jes! LØVBORG Ĉu la notario sciis, ke vi postvojaĝus min? ELVSTED (tordas siajn manojn) Ho, Hedda, -- vi aŭdas pri kio li demandas! LØVBORG Ĉu estis interkonsento inter vi kaj li, ke vi vojaĝu al la urbo por observi min? Eble estis la notario mem, kiu igis vin tion fari? Aha, vi, -- eble li denove bezonis min en la oficejo! Aŭ ĉu estas ĉe la kartotablo ke mi mankis al li? ELVSTED (mallaŭte, ĝemplende) Ho, Løvborg, Løvborg --! LØVBORG (prenas glason kaj volas ĝin plenigi) Ankaŭ tosto por la maljuna notario! HEDDA (lin deturnante) Ne pli nun. Memoru, ke vi eliru por legi por Tesman! LØVBORG (trankvile, demetas la glason) Estis stulte de mi, Tea, tio ĉi. Jen konduti tiel, mi pensas. Ne koleru pro mi, vi kara, kara kamarado. Vi vidos, -- kaj vi kaj la aliaj, -- ke kvankam mi iun fojon falis, do --. Nun mi restariĝis! Pere de _via_ helpo, Tea. ELVSTED (ĝojbrile) Ho Dio, dankon --! (_Brack_ intertempe rigardis sian horloĝon. Li kaj _Tesman_ ekstaras kaj venas en la salonon.) BRACK (prenas sian ĉapelon kaj mantelon) Jen, sinjorino Tesman, nun estas horo por foriri. HEDDA Nun do estas. LØVBORG (ekstaras) Ankaŭ por mi, sinjoro Asesoro. ELVSTED (mallaŭte kaj petante) Ho, Løvborg, -- ne faru! HEDDA (pinĉas ŝian brakon) Ili aŭdas vin! ELVSTED (krias malforte) Aj! LØVBORG (al _Brack_) Vi bonvole invitis min kunveni. BRACK Jen, vi tamen venos? LØVBORG Jes, multan dankon. BRACK Por mi ĝojege -- LØVBORG (ekprenas la paketon de paperoj kaj diras al _Tesman_) Ĉar mi dezirus montri al vi ion kaj aliaĵon antaŭ ol ĝin transdoni. TESMAN Jen, imagu, -- estos amuze! -- Sed kara Hedda, kiel vi hejmenirigos sinjorinon Elvsted? Ĉu? HEDDA Nu, por tio ni ĉiuokaze trovos rimedon. LØVBORG (rigardas la sinjorinojn) Sinjorino Elvsted? Kompreneble mi revenos por ŝin serĉi. (pli proksime) Proksimume je la deka, sinjorino Tesman? Ĉu tio konvenas? HEDDA Jes, certe. Ege konvene. TESMAN Nu, do ĉio estas en bona ordo. Sed min vi ne devas atendi tiom frue, Hedda. HEDDA Ho, kara, vi restu tiom longe -- tiom longe, kiom vi volas. ELVSTED (en obtuza timo) Sinjoro Løvborg, -- mi do restos ĉi tie, ĝis vi revenos. LØVBORG (kun la ĉapelo en la mano) Memkompreneble, Sinjorino. BRACK Kaj jen ekveturas la amuzad-trajno, miaj sinjoroj! Mi esperas, ke ni festenos vivece, kiel certa bela sinjorino diradas. HEDDA Aj, se la bela sinjorino povus ĉeesti nevidata --! BRACK Kial nevidata? HEDDA Por aŭskulti iujn el viaj spritaĵoj sen pudoraj diskretaĵoj, sinjoro Asesoro. BRACK (ridas) Tion mi ne volas konsili al la bela sinjorino. TESMAN (ankaŭ li ridas) Ne, nun vi estas amuza, Hedda. Jen, imagu! BRACK Nu, adiaŭ, adiaŭ, sinjorinoj! LØVBORG (kapklinas adiaŭe) Do je la deka. (_Brack_, _Løvborg_ kaj _Tesman_ eliras tra la pordo de la antaŭĉambro. Samtempe _Berte_ venas de la malantaŭa ĉambro kun eklumigita lampo, kiun ŝi metas sur la salontablon, kaj eliras la saman vojon.) ELVSTED (ekstaris kaj maltrankvile paŝas sur la planko) Hedda, -- Hedda, -- al kio tio ĉi kondukos! HEDDA Je la deka, -- tiam li do revenos. Mi vizie vidas lin. Kun vitfolioj en la hararo. Verva kaj vigla -- ELVSTED Dio donu ke tiel estos. HEDDA Kaj tiam, vidu, -- tiam li estos regajninta la regadon de si mem. Tiam li estos libera homo dum ĉiuj siaj tagoj. ELVSTED Ho Dio, jes, -- se nur tiel li venos, kiel vi lin vizias. HEDDA Tiel kaj ne alimaniere li venos! (ekstaras kaj sin proksimigas) Dubu pri li, vi, tiom longe kiom vi volas. Mi fidas lin. Kaj nun ni testu -- ELVSTED Vi havas iun kaŝ-intencon, Hedda! HEDDA Jes, estas. Unu fojon en la vivo mi volas havi potencon sur la sorto de homo. ELVSTED Ĉu vi ne tion havas? HEDDA Ne havas -- kaj neniam havis. ELVSTED Sed sur via edzo do? HEDDA Hoj, _tio_ efektive valorus la penon. Ho, se vi povus kompreni, kiom malriĉa mi estas. Kaj _vi_ havu la favoron esti tiom riĉa! (ĉirkaŭbrakas ŝin pasie) Mi pensas, ke mi tamen forbruligos viajn harojn. ELVSTED Lasu min! Lasu min! Mi timas vin, Hedda! BERTE (en la pordaperturo) La tetablo estas pretigita en la manĝoĉambro, Sinjorino. HEDDA Bone. Ni venos. ELVSTED Ne, ne, ne! Mi prefere iru hejmen sola! Tuj! HEDDA Sensencaĵo! Unue vi havu tiun teakvon, vi eta stultulino. Kaj poste, -- Je la deka, -- revenos Ejlert Løvborg -- kun vitfolioj en la hararo. (Kvazaŭ perforte ŝi tiras _sinjorinon Elvsted_ al la pordo.) TRIA AKTO (La ĉambro de _gesinjoroj Tesman_. La pordokurtenoj estas tiritaj antaŭ la aperturo. Tiel same antaŭ la vitra pordo. Sur la tablo la kerosenlampo kun ŝirmilo, meĉo malsuprenŝraŭbita, lumas malklare. En la forno, kies pordo estas malferma, estis fajro, kiu nun preskaŭ estingiĝis.) (_Sinjorino Elvsted_, envolvita en granda ŝalo kaj kun la piedoj sur skabelo, sidas tute apud la forno, malantaŭenklinita en la apogseĝo. _Hedda_ kuŝas vestita, dormante sur la sofo kun kovrilo sur si.) ELVSTED (post paŭzo, ekrektigas sin en la seĝo kaj aŭskultas atente. Poste, laca, ŝi denove malleviĝas kaj mallaŭte plendas) Ankoraŭ ne! -- Ho Dio, -- ho Dio, -- ankoraŭ ne. (_Berte_ singardeme ŝteliras enen tra la pordo de la antaŭĉambro. Ŝi havas leteron en la mano.) ELVSTED (turnas sin kaj flustras maltrankvile) Nu, -- ĉu iu venis? BERTE (mallaŭte) Jes, ĵus venis knabino kun tiu ĉi letero. ELVSTED (rapide, etendas la manon) Letero! Donu al mi! BERTE Ne, ĝi estas por la doktoro, Sinjorino. ELVSTED Nu tiel. BERTE Estis la servistino de fraŭlino Tesman, kiu alportis ĝin. Mi metos ĝin ĉi tien sur la tablon. ELVSTED Jes, tion faru. BERTE (demetas la leteron) Estas plej bone, ke mi estingu la lampon. Ĝi fumas. ELVSTED Jes, estingu. Baldaŭ fariĝos taglumo. BERTE (estingas) Jam estas taglumo, Sinjorino. ELVSTED Jes, hela tago! Kaj ankoraŭ ne hejmenveninta --! BERTE Ho, Dio, -- mi pensis ke tiel okazus. ELVSTED Vi tion pensis? BERTE Jes, kiam mi vidis ke certa viro estas reveninta al la urbo, tiam --. Kaj ilin kuntiris. Ĉar pri tiu sinjoro oni ja aŭdis sufiĉe antaŭ iom da tempo. ELVSTED Ne tiom laŭte parolu. Vi vekas Sinjorinon. BERTE (rigardas al la sofo kaj suspiras) Ne, Dio, -- lasu ŝin nur dormi, kompatindulinon. -- Ĉu mi metu ion pli en la fornon? ELVSTED Dankon, ne por mi. BERTE Jen do. (ŝi malrapide eliras tra la pordo de la antaŭĉambro) HEDDA (vekiĝas pro la fermo de la pordo kaj suprenrigardas) Kio estas --! ELVSTED Estis nur la servistino -- HEDDA (ĉirkaŭrigardas) Ha, jen en la salono --! Jes nun mi ja memoras -- (rektigas sin, sidanta sur la sofo, streĉas sin kaj frotas siajn okulojn) Kioma horo estas, Tea? ELVSTED (rigardas sian horloĝon) Ĝi jam pasis la sepan. HEDDA Kiam revenis Tesman? ELVSTED Li ankoraŭ ne revenis. HEDDA Ankoraŭ ne hejmenvenis? ELVSTED (ekstaras) Eĉ ne unu revenis. HEDDA Kaj ni, kiuj sidis ĉi tie maldormante kaj atendante ĝis la kvara -- ELVSTED (tordas la manojn) Kaj _tiel_ kiel mi lin atendis! HEDDA (oscedas kaj diras kun la mano kovrante la buŝon) Ho jes, -- pro tio ni estus nin ŝparintaj. ELVSTED Ĉu vi iom dormis poste? HEDDA Ho jes, Mi opinias, ke mi dormis sufiĉe bone. Ĉu vi ne? ELVSTED Eĉ ne momenton. Mi ne povis, Hedda. Estis tute neeble por mi. HEDDA (ekstaras kaj proksimiĝas al ŝi) Nu, nu, nu! Ne estas kaŭzo por maltrankvilo. Mi bone komprenas kiel statas. ELVSTED Jes, kaj kion vi do kredas? Ĉu vi povas al mi diri? HEDDA Nu, kompreneble tre longe daŭris ĉe la asesoro -- ELVSTED Ho Dio, jes, -- certe daŭris. Sed tamen -- HEDDA Kaj jen, vidu, tiam Tesman ne volis hejmenveni kaj fari bruon kaj sonorigi meze dum la nokto. (ridas) Eble li ankaŭ ne volis montri sin -- tia ĵus post viveca festeno. ELVSTED Sed kara, -- kien li do estus irinta? HEDDA Kompreneble li iris al la onklinoj kaj sin kuŝigis _tie_. Ili havas ja lian antaŭan ĉambron atendanta. ELVSTED Ne, ĉe _ili_ li ne povas esti. Ĉar ĵus venis letero al li de fraŭlino Tesman. Jen ĝi kuŝas. HEDDA Ĉu? (rigardas la surskribon) Jes, vere estas de onklino Julle propramane. Nu, do li kompreneble restas ĉe la asesoro. Kaj Ejlert Løvborg, li sidas legante kun vitfolioj en la hararo. ELVSTED Ho Hedda, vi nur paroladas kaj diras ion pri kio vi mem ne kredas. HEDDA Vi vere estas stulta, Tea. ELVSTED Ho ja, bedaŭrinde, mi do eble tia estas. HEDDA Kaj kiel morte laca vi aspektas. ELVSTED Jes, mi vere _estas_ morte laca. HEDDA Nu, tial vi faru, kiel mi diras. Iru en mian ĉambron kaj kuŝigu vin tempeton sur mia lito. ELVSTED Ho ne, ne, -- mi tamen ne kapablas dormi. HEDDA Certe vi kapablas. ELVSTED Sed via edzo certe estos baldaŭ revenanta. Kaj jen mi devas tuj scii -- HEDDA Mi atentigos vin, kiam li revenos. ELVSTED Do, vi tion promesas, Hedda? HEDDA Jes, tion vi povas fidi. Nur eniru kaj dormu dume. ELVSTED Dankon. Do mi tion provu. (ŝi iras tra la malantaŭa ĉambro) (_Hedda_ iras al la vitra pordo kaj flankentiras la kurtenojn. Hela taglumo ŝutiĝas en la salonon. Poste ŝi prenas de la skribotablo malgrandan manspegulon, rigardas sin en ĝi kaj ordigas la harojn. Ŝi iras al la pordo de la antaŭĉambro kaj premas la butonon de la sonorilo.) (_Berte_ iom poste envenas tra la pordo.) BERTE Ĉu Sinjorino ion deziras? HEDDA Jes, bonvole metu ion pli en la fornon. Mi ja vere frostadas. BERTE Jes brr, -- tuj kaj senprokraste estu varme. (Ŝi kunrastas la ardaĵojn kaj enmetas lignopecon.) BERTE (haltas kaj aŭskultas) Nun oni sonorigas ĉe la ĉefpordo, Sinjorino. HEDDA Do eliru, kaj malfermu. Mi mem okupiĝu pri la forno. BERTE Baldaŭ ekflamos. (ŝi eliras tra la antaŭĉambra pordo) (_Hedda_ genuas sur la skabelon kaj metas plurajn lignopecojn en la fornon.) (Post mallonga daŭro _Jørgen Tesman_ envenas de la antaŭĉambro. Li aspektas laca kaj iom serioza. Ŝteliras piedpinte direkte al la pordaperturo, kaj volas engliti inter la kurtenojn.) HEDDA (apud la forno, ne suprenrigardante) Bonan matenon. TESMAN (turnas sin) Hedda! (proksimiĝas) Sed kara vi, -- tiom frue ellitiĝinta! Ĉu? HEDDA Jes, mi tre frue ellitiĝis hodiaŭ. TESMAN Kaj mi, kiu estis certa, ke vi ankoraŭ kuŝus dormante! Jen imagu, Hedda! HEDDA Ne parolu tiom laŭte. Sinjorino Elvsted kuŝas ene ĉe mi. TESMAN Sinjorino Elvsted, ĉu ŝi restis dum la nokto? HEDDA Jes, neniu ja venis por ŝin serĉi. TESMAN Ne, do neniu faris. HEDDA (fermas la pordon de la forno kaj ekstaras) Nu, ĉu estis tiom amuze ĉe la asesoro? TESMAN Ĉu vi estis timoplena pro mi? Ĉu? HEDDA Ne, pri tio mi eĉ ne momenton pensis. Sed mi demandis, ĉu vi bone amuziĝis. TESMAN Jes vere. Tiun ĉi fojon, do --. Sed pleje en la komenco, ŝajnas al mi. Ĉar tiam Ejlert legis por mi. Ni alvenis ja pli ol horon tro frue, -- jen imagu! Kaj Brack tiom okupiĝis pri la aranĝo. Sed dume Ejlert legis. HEDDA (eksidas dekstre de la tablo) Nu? Rakontu -- TESMAN (eksidas sur skabelon ĉe la forno) Sciu, Hedda, neeblas por vi imagi, kia verko tiu fariĝos! Certe estas io el la plej rimarkinda skribita. Jen imagu! HEDDA Ja, ja, tio ne interesas min -- TESMAN Mi devas ion konfesi al vi, Hedda. Kiam li estis leginta, -- io malica kreskis en mi. HEDDA Io malica? TESMAN Mi sidis kaj enviis Ejlert, ke li kapablis skribi tiaĵon. Jen imagu, Hedda! HEDDA Jes, ja, mi ja imagas! TESMAN Kaj scii ke li, -- tiel naturdotita -- bedaŭrinde tamen estas neplibonigebla. HEDDA Ĉu vi ne sugestas, ke li havas pli da vitaleco ol la aliaj? TESMAN Ne, bona Dio --. Jen vidu, li tute ne povas moderigi sin meze en la ĝuo. HEDDA Kaj en kio rezultiĝis ĉio -- fine? TESMAN Nu, mi trovas, ke vere estis bakanalo, Hedda. HEDDA Ĉu li havis vitfoliojn en la hararo? TESMAN Vitfoliojn? Ne, tion mi eĉ ne videtis. Sed li donis longan, konfuzan paroladon por la virino, kiu inspiris lin dum la laboro. Ja, tiel li sin esprimis. HEDDA Ĉu li nomis ŝin? TESMAN Ne, tion li ne faris. Sed mi ne povas imagi, ke estus iu alia ol sinjorino Elvsted. HEDDA Nu, -- kie vi disiĝis de li? TESMAN Sur la vojo hejmen. Ni ekiris, -- la lastaj de ni, -- samtempe. Kaj Brack ankaŭ kuniris por spiri freŝan aeron. Kaj jen, vidu, ni decidis akompani Ejlert hejmen. Jes, ĉar li estis ja vere superŝarĝita! HEDDA Do li estis. TESMAN Sed nun vi aŭdu la plej rimarkindan, Hedda! Aŭ la bedaŭrindan mi estus prefere dirinta. Ho, -- mi preskaŭ hontas -- pro Ejlert -- tion rakonti -- HEDDA Jen do --? TESMAN Nu, dum ni tiel iris laŭvoje, vidu, jen mi hazarde iom malantaŭiĝis. Nur kelkajn minutojn, -- jen imagu! HEDDA Jes, ja, Dio, sed --? TESMAN Kaj kiam mi rapidas post la aliajn, jen, ĉu vi scias, kion mi trovas ĉe la vojrando? Ĉu? HEDDA Ne, kiel mi povus tion scii! TESMAN Nepre ne tion al iu ajn diru, Hedda. Atentu bone! Promesu al mi pro Ejlert. (tiras paketon en papervolvaĵo el la poŝo de la mantelo) Jen, imagu, -- tion ĉi mi trovis. HEDDA Ĉu ne estas la paketo, kiun li kunportis ĉi tien hieraŭ? TESMAN Jes, ĝuste, estas lia valora, unika manuskripto! Kaj tiun li tie promenante perdis -- sen tion rimarki. Jen nur imagu, Hedda! Kiom bedaŭrinde -- HEDDA Sed kial do vi ne tuj redonis al li la paketon? TESMAN Ne, tion mi ne kuraĝis -- pro lia tiama stato -- HEDDA Ĉu vi eĉ ne diris al iuj el la aliaj, ke vi ĝin trovis? TESMAN Ho, tute ne. Kompreneble ke tion mi ne volis fari respekte al Ejlert. HEDDA Do estas neniu, kiu scias, ke vi havas la manuskripton de Ejlert Løvborg? TESMAN Ne, kaj tion ankaŭ neniu sciu. HEDDA Kaj poste, pri kio vi kun li interparolis? TESMAN Mi ne plu havis ŝancon kun li paroli. Ĉar kiam ni venis en la stratojn, tiam li kaj du aŭ tri aliaj tute malaperis por ni. Jen imagu! HEDDA Nu? Ili do akompanis lin hejmen. TESMAN Jes, aspekte ili tion faris. Kaj ankaŭ Brack foriris. HEDDA Kaj kien vi poste stumblis? TESMAN Jen, mi kaj kelkaj el la aliaj, ni akompanis unu el la vivecaj uloj, kaj trinkis matenkafon tie ĉe li. Aŭ pli ĝuste nomi ĝin noktokafo. Ĉu? Sed kiam mi nun estos iom ripozinta -- kaj kiam mi opinios ke Ejlert, la kompatindulo, satdormis, tiam mi devos iri al li kun tio ĉi. HEDDA (etendas la manon por la paketo) Ne, -- ne transdonu ĝin! Ne tuj, mi diras. Lasu min legi ĝin unue. TESMAN Ne, kara, bona Hedda, je Dio, tion mi ne kuraĝas. HEDDA Vi ne kuraĝas? TESMAN Ne, -- ĉar vi bone povas imagi, kiom malespera li fariĝos, kiam li vekiĝas, kaj mankas al li la manuskripto. Ĉar sciu ke li ne havas kopion! Tion li mem diris. HEDDA (rigardas lin kvazaŭ esplorante) Kaj tiaĵon oni ne povas denove skribi? Ankoraŭ fojon, ĉu? TESMAN Tio neniam eblus, mi kredas. Ĉar la inspiro, -- jen vidu -- HEDDA Jes, ja, -- ĝuste tiel do estas -- (pasante) Sed mi memoras, -- jen letero por vi. TESMAN Ĉu, imagu --! HEDDA (ĝin donante) Venis frue ĉi-matene. TESMAN De onklino Julle. Kio do estas? (metas la paketon sur la alian skabelon, malfermas la leteron, trakuras ĝin kaj eksaltas) TESMAN Ho Hedda, -- ŝi skribas, ke la bedaŭrinda onklino Rina kuŝas ĉe la morto! HEDDA Tion oni devus ja atendi. TESMAN Kaj se mi dezirus ankoraŭ fojon vidi ŝin, mi devas rapidi. Mi tuj kuros tien. HEDDA (subpremas rideton) Vi eĉ volas kuri? TESMAN Ho, plej kara Hedda, -- se vi povus decidigi vin kuniri! Jen imagu! HEDDA (ekstaras kaj diras lace kaj repuŝante) Ne, ne; ne petu min pri tiaĵo. Mi ne volas vidi malsanon kaj morton. Ne trudu al mi ion malbelan. TESMAN Nu, Dio do --! (ĉirkaŭkuras) Mian ĉapelon --? Mian mantelon --? Nu, en la antaŭĉambro --. Mi kore esperas, ke mi ne venos tro malfrue, Hedda? Ĉu? HEDDA Ho, nur kuru, kaj -- (_Berte_ venas ĉe la pordo de la antaŭĉambro.) BERTE Asesoro Brack staras ekstere, kaj demandas ĉu li povus enveni. TESMAN Je tiu ĉi tempo! Ne, nun ne eblas por mi akcepti lin. HEDDA Sed mi povas. (al _Berte_) Petu la asesoron enveni. (_Berte_ eliras) HEDDA (rapide flustrante) La paketon, Tesman! (ŝi prenas ĝin de la skabelo) TESMAN Jes, donu ĝin al mi! HEDDA Ne, ne, mi kaŝos ĝin por vi dume. (Ŝi iras al la skribotablo, kaj metas ĝin en la librobreton. _Tesman_ penas pro urĝeco kaj ne kapablas surtiri la gantojn.) (_Asesoro Brack_ envenas de la antaŭĉambro.) HEDDA (kapklinas al li) Nu, vi ja estas frumatena birdo. BRACK Jes, vi trovas, ĉu ne? (al _Tesman_) Ĉu ankaŭ vi eliros? TESMAN Jes, mi nepre devas viziti la onklinojn. Imagu, -- la malsana, ŝi kuŝas ĉe la morto, la bedaŭrinda. BRACK Nu Dio, ĉu tiel? Sed jen ne lasu min reteni vin. En tia serioza momento -- TESMAN Jes, mi vere devas kuri --. Adiaŭ! Adiaŭ! (Li rapidas eksteren tra la antaŭĉambra pordo.) HEDDA (proksimiĝas) Aspekte estis pli ol vivece hejme ĉe vi ĉi tiun nokton, sinjoro Asesoro. BRACK Mi eĉ ankoraŭ ne ŝanĝis vestojn, sinjorino Hedda. HEDDA Ankaŭ vi ne? BRACK Ne, kiel vi vidas. Sed kion Tesman rakontis pri la noktaj travivaĵoj? HEDDA Oho, ion tedegan. Nur ke ili ie eniris kaj trinkis kafon. BRACK Pri tiu kafokunveno mi jam estas informita. Tie Ejlert Løvborg ne partoprenis, mi opinias? HEDDA Ne, antaŭe ili jam akompanis lin hejmen. BRACK Ankaŭ Tesman? HEDDA Ne, sed kelkaj aliaj, li diris. BRACK (ridetas) Jørgen Tesman vere estas naiva animo, sinjorino Hedda. HEDDA Jes, Dio scias ke li estas. Sed ĉu io kaŝiĝas en la afero? BRACK Jes, via suspekto ne estas senfunda. HEDDA Nu jen! Eksidu, kara Asesoro. Tiel vi rakontos pli bone. (Ŝi eksidas maldekstre de la tablo. _Brack_ ĉe la longa flanko de la tablo proksime al ŝi.) HEDDA Nu jen, do? BRACK Mi havis apartajn kialojn por postsekvi la vojojn de miaj gastoj -- aŭ pli ĝuste dirite, de kelkaj el miaj gastoj ĉi-nokte. HEDDA Kaj inter ili eble estis ankaŭ Ejlert Løvborg? BRACK Mi devas konfesi -- li estis. HEDDA Nun vi vere igas min scivolema -- BRACK Ĉu vi scias, kie li kaj kelkaj el la aliaj pasigis la reston de la nokto, sinjorino Hedda? HEDDA Se decas tion rakonti, jen faru. BRACK Kompreneble, decas rakonti. Nu, ili vizitis neordinare animitan vesperkunvenon. HEDDA De la pasia speco? BRACK De la plej pasia speco. HEDDA Iom pli pri tio ĉi, Asesoro -- BRACK Løvborg estis antaŭe invitita, ankaŭ ili. Mi pri tio estis bone informita. Sed tiam li rifuzis veni. Ĉar nun li ja surmetis novan homecon, kiel vi scias. HEDDA Tie norde ĉe la notario Elvsted. Sed li tamen iris? BRACK Jes, vidu, sinjorino Hedda, -- jen, bedaŭrinde, ĉe mi vizitas lin la genio ĉivespere -- HEDDA Jes, tie li ja inspiriĝis, mi aŭdas. BRACK Treege inspiriĝis. Nu, jen li ekhavis alian ideon, mi opinias. Ĉar ni virhomoj, bedaŭrinde ne ĉiam estas tiom principfirmaj kiom ni devus esti. HEDDA Nu, vi mem ja estas escepto, asesoro Brack. Sed jen pri Løvborg --? BRACK Jes, mallonge, -- la fino estis, ke li alvenis en la salonojn de fraŭlino Diana. HEDDA De fraŭlino Diana? BRACK Estis fraŭlino Diana, kiu prezentis la vesperkunvenan programon. Por elektita rondo de amikinoj kaj admirantoj. HEDDA Ĉu tiu estas iu ruĝhara? BRACK Ĝuste. HEDDA Iu tia -- kantistino? BRACK Nu ja, -- ankaŭ tio. Kaj krome ega ĉasistino -- de sinjoroj, -- sinjorino Hedda. Vi certe aŭdis pri ŝi. Ejlert Løvborg estis unu el ŝiaj plej varmaj protektantoj -- en siaj pli prosperaj jaroj. HEDDA Kaj kiel tio ĉi finiĝis? BRACK Ne tre amikece, aspektas. Fraŭlino Diana verŝajne de la plej kortuŝa akcepto transiris al luktado -- HEDDA Kontraŭ Løvborg? BRACK Jes. Li kulpigis ŝin aŭ la amikinojn, ke ili priŝtelis lin. Li pretendis, ke lia poŝbiletujo malaperis. Kaj ankaŭ aliaj aĵoj. Mallonge, li estus farinta teruregan tumulton. HEDDA Kaj en kion rezultis tio? BRACK Tio rezultis en komunan bataladon inter kaj sinjorinoj kaj sinjoroj. Feliĉe fine alvenis la polico. HEDDA Ĉu ankaŭ la polico? BRACK Jes. Sed tio certe fariĝos multekosta ŝerco por Ejlert Løvborg, tiu freneza homo. HEDDA Nu! BRACK Laŭdire li senbride kontraŭstaris. Li estus frapinta unu el la policistoj sur la orelon kaj disŝirinta lian mantelon. Jen li sekve estis kondukata al la stacio. HEDDA De kie vi nun sciiĝis pri tio? BRACK De la polico mem. HEDDA (rigardas penseme antaŭen) Tiel do ĉio okazis. Kaj sekve li ne havis vitfoliojn en la hararo. BRACK Vitfoliojn, sinjorino Hedda? HEDDA (ŝanĝas voĉtonon) Sed diru al mi nun, Asesoro, -- kial vi do tiel postsekvas kaj kaŝobservas Ejlert Løvborg? BRACK Unue ne estas tute indiferente por mi se informiĝos dum la ekzamenadoj, ke li venis rekte de mi. HEDDA Ĉu ankaŭ fariĝos ekzamenoj? BRACK Kompreneble. Cetere tio estu kiel tio estas. Sed mi opinias, ke mi, kia amiko de la familio, devis havigi al vi kaj al Tesman kompletan informon pri liaj noktaj heroaĵoj. HEDDA Kial vere tion, asesoro Brack? BRACK Nu, ĉar mi havas vivan suspekton, ke li volas uzi vin kiel ian ŝirmilon. HEDDA Ĉu, sed kial povas vi imagi tiaĵon! BRACK Ho Dio, -- ni ja ne estas blindaj, sinjorino Hedda. Atentu nur! Tiu sinjorino Elvsted, verdire ŝi certe ne forlasos la urbon tiom frue. HEDDA Nu, ĉu estus io inter tiuj du, jen estas multaj aliaj lokoj, kie ili povos renkontiĝi. BRACK Neniu hejmo. Ĉiuj decaj domoj estos de nun denove fermitaj por Ejlert Løvborg. HEDDA Kaj tia ankaŭ la mia devas esti, vi opinias? BRACK Jes. Mi konfesas, ke estus por mi pli ol ĝene, se tiu sinjoro estus enlasita ĉi tien. Se li, kia superflua -- kaj entrudulo -- sin enŝovus en -- HEDDA En la triangulon? BRACK Ĝuste. Estus por mi same kiel fariĝi senhejma. HEDDA (rigardas lin ridetante) Do, -- sola koko en la korto, -- tio estas via celo. BRACK (kapklinas malrapide kaj malaltigas la voĉon) Jes, estas mia celo. Kaj por tiu celo mi batalos -- kun ĉiuj rimedoj, pri kiuj mi disponas. HEDDA (perdante sian rideton) Aspekte vi estas danĝera homo, -- kiam temas pri realigo. BRACK Vi tion opinias? HEDDA Jes, mi nun komencas tion kredi. Kaj mi estas kore ĝoja -- tiom longe, ke vi ne potencas super mi. BRACK (ridas dusence) Ja-ja, sinjorino Hedda, -- vi eble pravas pri tio. Kiu scias, ĉu mi okaze ne estus viro por elpensi eĉ ion kaj alian. HEDDA Do, sed aŭskultu nun, asesoro Brack! Aspektas ja kvazaŭ vi sidas tie minacante. BRACK (ekstaras) Ho, tute ne! La triangulo, vidu, -- ĝi prefere fortikiĝu kaj defendiĝu libervole. HEDDA Tion ankaŭ mi opinias. BRACK Jen mi do diris kion mi deziras. Kaj mi nun ree devas trovi la vojon urben. Adiaŭ, sinjorino Hedda! (Li iras al la vitra pordo.) HEDDA (ekstaras) Vi iras tra la ĝardeno? BRACK Jes, por mi estas pli mallonge. HEDDA Jes, kaj krome estas ja vojo kaŝa. BRACK Tute ĝuste. Mi ne estas kontraŭ kaŝaj vojoj. Foje ili povas esti sufiĉe pikantaj. HEDDA Kiam oni pafas per kugloj, vi opinias? BRACK (ĉe la pordo, ridas al ŝi) Ho, oni vere ne pafas siajn dresitajn kortkokojn! HEDDA (ankaŭ ŝi ridas) Ho ne, kiam oni ne havas pli ol unu solan, -- (Ili kapsalutas adiaŭe, sub ridado. Li foriras. Ŝi fermas la pordon post li.) (_Hedda_ staras momenton serioze rigardante eksteren. Poste ŝi iras kaj rigardas tra la kurteno de la fona muro. Ŝi iras al la skribotablo, prenas la paketon de _Løvborg_ el la librobretaro kaj volas foliumi la paperojn. La laŭta voĉo de _Berte_ aŭdiĝas de la antaŭĉambro. _Hedda_ turnas sin kaj aŭskultas. Rapide ŝi metas la paketon en la tirkeston, ŝlosas kaj metas la ŝlosilon sur la skribilaron.) (_Ejlert Løvborg_ en mantelo kaj kun ĉapelo en la mano, tirmalfermas la pordon de la antaŭĉambro. Li aspektas freneze kaj ekscitite.) LØVBORG (turnita al la pordo de la antaŭĉambro) Kaj mi diras al vi, ke mi devas kaj volas eniri! Jen do! (Li fermas la pordon, turnas sin, vidas _Hedda_, regas sin tuj kaj salutas.) HEDDA (ĉe la skribotablo) Nu, sinjoro Løvborg, estas ege malfrue ke vi venas serĉi Tea. LØVBORG Aŭ ege frue ke mi envenas ĉe vi. Mi petas vin pardoni. HEDDA Kiel vi scias, ke ŝi daŭre estas ĉe mi? LØVBORG Oni diris en ŝia loĝejo, ke ŝi estis ekstere la tutan nokton. HEDDA (iras al la salona tablo) Ĉu vi povis ion rimarki en la mienoj, kiam ili tion diris? LØVBORG (rigardas ŝin demande) Rimarki en la mienoj? HEDDA Mi aludas, ĉu aspektis, kvazaŭ ili pensus ion aŭ iel pri tio? LØVBORG (subite komprenas) Ho jes, tiel ja estas! Mi tiras ŝin malsupren kun mi! Cetere mi nenion povis rimarki. -- Tesman eble ankoraŭ ne ellitiĝis? HEDDA Ne, -- mi ne kredas -- LØVBORG Kiam li hejmenvenis? HEDDA Tre malfrue. LØVBORG Ĉu li ion al vi rakontis? HEDDA Jes, mi aŭdis ke estis sufiĉe viglece ĉe asesoro Brack. LØVBORG Nenion pli? HEDDA Ne, mi kredas ke ne. Krome mi estis tiel ege dormema -- (_Sinjorino Elvsted_ envenas tra inter la kurtenoj sur la fona muro.) ELVSTED (proksimiĝas al li) Ho, Løvborg! Fine --! LØVBORG Jes, fine. Kaj tro malfrue. ELVSTED (rigardas lin en timo) Kio estas tro malfrue! LØVBORG Nun ĉio estas tro malfrue. Pri mi estas finite. ELVSTED Ho ne, ne, -- tion ne diru! LØVBORG Vi mem diros la samon, kiam vi aŭdos -- ELVSTED Mi volas nenion aŭdi! HEDDA Vi eble deziras paroli kun ŝi sola? Ĉar do mi foriros. LØVBORG Ne, restu, -- ankaŭ vi. Mi petas vin pri tio. ELVSTED Jes, sed mi nenion volas aŭdi, mi diras! LØVBORG Ne estas pri la noktaj travivaĵoj, ke mi volas paroli. ELVSTED Pri kio do --? LØVBORG Estas pri tio, ke niaj vojoj devas nun disiĝi. ELVSTED Disiĝi! HEDDA (senvole) Mi tion sciis! LØVBORG Ĉar mi ne plu bezonas vin, Tea. ELVSTED Kaj jenon vi povas diri! Ne plu bezonas min! Mi ja helpos vin nun kiel antaŭe? Kompreneble ni daŭre kunlaboru? LØVBORG De nun mi ne plu intencas labori. ELVSTED (rezigne) Por kio mi do uzu mian vivon? LØVBORG Vi devas provi vivi, kvazaŭ vi neniam konis min. ELVSTED Sed tion mi ja ne kapablas! LØVBORG Provu ĉu vi kapablus, Tea. Vi devas revojaĝi hejmen -- ELVSTED (ribele) Neniam en tiu ĉi mondo! Kie vi estas, tie ankaŭ mi deziras esti! Mi ne lasas min tiel forpeliĝi! Mi volas esti ĉi tie! Esti kune kun vi, kiam la libro eldoniĝos. HEDDA (duonlaŭte, en streĉa atento) Ho, la libro, -- jes! LØVBORG (rigardas ŝin) La libro mia kaj de Tea. Ĉar _tia_ ĝi estas. ELVSTED Jes, tia mi sentas, ke ĝi estas. Kaj tial mi ankaŭ rajtas esti ĉe vi, kiam ĝi venos! Mi volas vidi, ke denove ŝutiĝas estimo kaj honoro super vin. Kaj la ĝojo, -- la ĝojo, tiun mi volas dividi kun vi. LØVBORG Tea, -- nia libro neniam eldoniĝos. HEDDA Aj! ELVSTED Ne eldoniĝos! LØVBORG Neniam eldoniĝos. ELVSTED (en timema suspekto) Løvborg, -- kien vi formetis la kajerojn! HEDDA (rigardas lin atente) Jes, la kajerojn --? ELVSTED Kie vi havas ilin! LØVBORG Ho, Tea, -- prefere ne demandu min pri tio. ELVSTED Jes, jes, mi volas tuj ekscii. Mi rajtas tion tuj ekscii. LØVBORG La kajerojn -- Nu do, -- la kajerojn, tiujn mi disŝiris en mil pecojn. ELVSTED (krias) Ho ne, ne --! HEDDA (senvole) Sed tio ja tute ne --! LØVBORG (rigardas ŝin) Ne vero, vi opinias? HEDDA (regas sin) Nu jes. Kompreneble. Ĉar vi mem tion diras. Sed ŝajnis al mi nekredeble -- LØVBORG Tamen vero. ELVSTED (tordas la manojn) Ho Dio, -- ho Dio, Hedda, -- disŝiris sian propran verkon. LØVBORG Mi disŝiris mian propran vivon. Sekve mi ankaŭ povis disŝiri mian vivoverkon -- ELVSTED Kaj tion vi do faris ĉinokte! LØVBORG Jes, aŭdu. En mil pecojn. Kaj ŝutis ilin en la fjordon. Tre fore. Tie almenaŭ estas freŝa salakvo. Lasu ilin flosi en ĝi. Flosi laŭ fluo kaj vento. Kaj post ioma tempo ili subakviĝos. Pli kaj pli profunden. Kiel mi, Tea. ELVSTED Sciu do, Løvborg, ke tio pri la libro --. Ĉiujn miajn tagojn tio staros antaŭ mi, kvazaŭ vi mortigus etan infanon. LØVBORG Vi pravas. Estas kvazaŭ infanmortigo. ELVSTED Sed kiel vi do povis --! Ankaŭ mi havis ja mian parton de la infano. HEDDA (preskaŭ senvoĉe) Ho, la infano -- ELVSTED (spiras peze) Do, finite. Ja, ja, nun mi foriros, Hedda. HEDDA Sed vi tamen ne forvojaĝos? ELVSTED Ho, mi ne mem scias, kion mi faros. Nun ĉio antaŭ mi estas mallumo. (Ŝi eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.) HEDDA (_Hedda_ staras, iom atendante) Vi do ne volas akompani ŝin hejmen, sinjoro Løvborg? LØVBORG Mi? Tra la stratoj? Do la homoj vidus, ke ŝi irus kune kun mi? HEDDA Mi ja ne scias, kio cetere okazis ĉi-nokte. Sed ĉu do estas tiom tute neripareble? LØVBORG Tiu ĉi nokto ne restos la sola. Tion mi certe scias. Sed ankaŭ estas _tio_, ke mi eĉ ne emas pluvivi tian vivon. Ne nun denove. Estas la vivoforto kaj necedemo, kiujn ŝi rompis en mi. HEDDA (rigardas penseme antaŭen) La dolĉa, eta stultulino fingrumis homan sorton. (rigardas lin) Sed tamen kial vi povis esti tiom senkora kontraŭ ŝi? LØVBORG Ho, ne diru, ke mi estis senkora! HEDDA Tiel detrui tion, kio plenigis ŝian animon dum longaj, longaj tempoj! Tion vi ne nomas senkora! LØVBORG Al vi mi povas diri la veron, Hedda. HEDDA La veron? LØVBORG Unue promesu al mi, -- donu al mi vian promeson, ke tio, kion mi nun konfidas al vi, pri tio Tea neniam sciiĝu. HEDDA Jen mia promeso. LØVBORG Bone. Do mi volas diri al vi, ke ne estas vero, kion mi al ŝi rakontadis. HEDDA Tio pri la kajeroj? LØVBORG Jes. Mi ne disŝiris ilin. Ankaŭ ne ĵetis ilin en la fjordon. HEDDA Ne, ne -- sed kie do ili estas? LØVBORG Mi tamen detruis ilin. Funde kaj efike, Hedda! HEDDA Tion ĉi mi ne komprenas. LØVBORG Tea diris, ke tio, kion mi faris, al ŝi estas kvazaŭ infanmortigo. HEDDA Jes, -- tion ŝi diris. LØVBORG Sed mortigi sian infanon, -- ne estas la plej fia, kion patro povas fari kontraŭ ĝi. HEDDA Tio ne la plej fia? LØVBORG Ne, sed aŭdi la plej fian, de tio mi volis ŝpari Tea. HEDDA Kaj kio do estas tio, la plej fia? LØVBORG Imagu nun, Hedda, ke viro, -- tiel je frua matena horo, -- post freneza, diboĉega nokto revenis hejmen al la patrino de sia infano kaj diris: Jen aŭdu -- tie mi estis kaj tie. En tiuj kaj tiuj lokoj. Kaj mi kunprenis nian infanon. En tiajn kaj tiajn lokojn. La infano por mi perdiĝis. Tute perdiĝis. Diablo scias en kies manojn ĝi falis. Kies manoj kaptis ĝin. HEDDA Ho, -- sed finfine tio -- ĉi tio estis ja nur libro -- LØVBORG La pura animo de Tea estis en tiu libro. HEDDA Jes, mi komprenas. LØVBORG Kaj tial vi ja ankaŭ komprenas, ke inter ŝi kaj mi neniu estonteco estas. HEDDA Kaj kiun vojon vi nun iros? LØVBORG Neniun. Nur aranĝi pri fino de ĉio. Ju pli frue, des pli bone. HEDDA (paŝon pli proksimen) Ejlert Løvborg, -- jen aŭskultu -- Ĉu vi ne povus aranĝi, ke -- ke okazos en beleco? LØVBORG En beleco? (ridetas) Kun vitfolioj en la hararo, kiel vi en pli fruaj tagoj imagis -- HEDDA Ho ne. La vitfolioj, -- je tiuj mi ne plu kredas. Sed tamen en beleco! Unu solan fojon! -- Adiaŭ! Foriru nun. Kaj ne pli ofte revenu. LØVBORG Adiaŭ, sinjorino. Kaj salutu Jørgen Tesman de mi. (li volas foriri) HEDDA Ne, atendu! Kunprenu memoraĵon de mi. (Ŝi iras al la skribotablo kaj malfermas la tirkeston kaj la skatolon kun pistoloj. Ŝi returnas al _Løvborg_ kun unu el la pistoloj.) LØVBORG (rigardas ŝin) Tiun? Do _tiu_ estas la memoraĵo? HEDDA (kapklinas malrapide) Vi rekonas ĝin? Iam ĝi leviĝis kontraŭ vin. LØVBORG Tiam vi estus devinta ĝin uzi. HEDDA Jen! Uzu ĝin _vi_ nun. LØVBORG (metas la pistolon en la brustpoŝon) Dankon! HEDDA Kaj en beleco, Ejlert Løvborg. Promesu al mi nur tion! LØVBORG Adiaŭ, Hedda Gabler. (li eliras tra la pordo de la antaŭĉambro) (_Hedda_ aŭskultas momenton ĉe la pordo. Poste ŝi iras al la skribotablo, kaj elprenas la paketon kun la manuskripto, iom rigardas inter la kovraĵon, duone elprenas kelkajn foliojn kaj rigardas ilin. Poste ŝi kunprenas ĉion kaj eksidas en la apogseĝon apud la forno. La paketon ŝi havas ĉe la sino. Iom poste ŝi malfermas la pordon de la forno kaj poste ankaŭ la paketon.) HEDDA (ĵetas unu el la kajeroj en la fajron kaj flustras antaŭen) Nun mi forbruligas vian infanon, Tea! -- Vi kun la krispa hararo! (ĵetas pliajn kajerojn en la fornon) Vian infanon kaj tiun de Ejlert Løvborg. (enĵetas la restantajn) Nun bruligas, -- nun bruligas mi la infanon. KVARA AKTO (La samaj ĉambroj ĉe la _gesinjoroj Tesman_. Estas vespero. La salono estas malluma. La malantaŭa ĉambro estas lumigita de la penda lampo super la tablo tie. La kurtenoj antaŭ la vitra pordo estas kuntiritaj.) (_Hedda_, nigre vestita, paŝadas sur la planko en la nelumigita ĉambro. Ŝi iras en la malantaŭan ĉambron kaj tie iras maldekstren. Aŭdiĝas kelkaj akordoj de la piano. Poste ŝi ree aperas kaj iras en la salonon.) (_Berte_ envenas de dekstre tra la malantaŭa ĉambro kun lumigita lampo, kiun ŝi metas sur la tablon antaŭ la sofo en la angulo de la salono. Ŝiaj okuloj estas plorŝvelaj, kaj ŝi havas nigrajn bendojn sur la manteleto. Ŝi eliras singardeme dekstren. _Hedda_ iras al la vitra pordo, iom tiras la kurtenon flanken kaj rigardas eksteren en la mallumon.) (Mallonge poste enen de la antaŭĉambro venas _fraŭlino Tesman_, funebre vestita, kun ĉapelo kaj vualo. _Hedda_ iras al ŝi renkonte kaj etendas al ŝi la manon.) FRAŬLINO TESMAN Nu, Hedda, jen mi venas en koloroj de funebro. Ĉar nun mia kompatinda fratino finis sian agonion. HEDDA Mi jam scias, kiel vi certe vidas. Tesman sendis al mi karton. FRAŬLINO TESMAN Jes, li ja promesis. Sed mi tamen opiniis, ke al Hedda, -- ĉi tie en la domo de vivo, -- ĉi tie devas mi mem raporti pri la morto. HEDDA Estas tre ĝentile de vi. FRAŬLINO TESMAN Ho, Rina ne devus forpasi ĝuste nun. La domo de Hedda ne devus funebri en tiu ĉi tempo. HEDDA (deturnante la temon) Ŝi ja mortis tre trankvile, fraŭlino Tesman? FRAŬLINO TESMAN Ho, tiom bele, -- tiom pace ŝi fine feliĉiĝis. Kaj aldone tiu nepriskribebla feliĉo, ke ŝi ankoraŭ fojon revidis Jørgen. Kaj povis al li diri la finan adiaŭon. -- Ĉu eble li ankoraŭ ne hejmenvenis? HEDDA Ne. Li skribis, ke mi ne atendu lin tiom frue. Sed bonvolu eksidi. FRAŬLINO TESMAN Ne dankon, kara -- benita Hedda. Mi vere emus. Sed mi ne havas sufiĉe da tempo. Nun mi devas prizorgi ŝin kaj beligi tiel kiel mi povas. Vere bela ŝi venu en sian tombon. HEDDA Ĉu ne mi povas pri io helpi? FRAŬLINO TESMAN Ho, ne pensu pri tio! Tiajn aferojn Hedda ne devas tuŝi per siaj manoj. Kaj ankaŭ ne al ili ligi siajn pensojn. Almenaŭ ne dum tiu ĉi tempo, certe ne. HEDDA Ho, la pensoj, -- ili ne lasas sin tiel regi -- FRAŬLINO TESMAN (daŭrigante) Ja, bona Dio, tiel fariĝas en tiu ĉi mondo. Hejme ĉe mi ni nun kudros lintolon por Rina. Kaj mi opinias ke ankaŭ ĉe vi oni baldaŭ kudros. Sed tio estos de alia speco, tio, -- dankon al Dio! (_Jørgen Tesman_ envenas de la antaŭĉambro.) HEDDA Nu, estas bone ke vi fine revenas. TESMAN Ĉu vi estas ĉi tie, onklino Julle? Ĉe Hedda? Jen imagu! FRAŬLINO TESMAN Mi ĵus intencis foriri, mia kara knabo. Nu, ĉu vi sukcesis fari ĉion, kion vi promesis al mi? TESMAN Ne, mi vere timas, ke mi forgesis la duonon. Mi devas denove enkuri ĉe vi morgaŭ. Ĉar hodiaŭ mia kapo estas kvazaŭ konfuzita. Mi ne povas kunteni la pensojn. FRAŬLINO TESMAN Sed kara Jørgen, vi ne devas reagi tiel. TESMAN Do? Kiel do, vi opinias? FRAŬLINO TESMAN Vi devas ami la funebron. Esti ĝoja pro tio kio okazis. Kia mi estas. TESMAN Ho jes, jes. Vi pensas pri Rina, ĉu? HEDDA Fariĝos solece por vi nun, fraŭlino Tesman. FRAŬLINO TESMAN La unuajn tagojn, jes. Sed ne daŭros longe, espereble. Mi intencas, ke la ĉambreto de karmemora Rina ne restu malplena. TESMAN Nu? Kiun vi volas, ke enloĝiĝu? Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Nu, troviĝas ĉiam iu aŭ alia malsana kompatindulino, kiu bezonas zorgadon kaj flegon, bedaŭrinde. HEDDA Ĉu vi vere ankoraŭfoje volas preni sur vin tian krucon? FRAŬLINO TESMAN Krucon! Dio pardonu vin, infano, -- ne estis ja kruco por mi. HEDDA Sed se nun venus fremda homo kaj -- FRAŬLINO TESMAN Ho, kun malsanaj homoj oni baldaŭ amikiĝas. Kaj mi ja vere bezonas iun por kiu vivi, ankaŭ mi. Nu, dankon al Dio, -- en via domo eblus ankaŭ okazi io aŭ alia por laborigi la manojn de maljuna onklino. HEDDA Ho, ne parolu pri niaj aferoj. TESMAN Jes, imagu kiom bonege ni tri povus kune vivi, se -- HEDDA Se --? TESMAN (maltrankvila) Ho, nenio. Certe ordiĝos. Esperu tion. Ĉu? FRAŬLINO TESMAN Ja, ja. Vi du certe havas ion priparolendan, mi komprenas. (ridetas) Kaj Hedda eble havas ion rakontindan por vi, Jørgen. Adiaŭ! Nun mi devas hejmeniri al Rina. (turnas sin ĉe la pordo) Bona Dio, kiel strange imagi! Nun Rina estas ĉe mi kaj ĉe karmemora Jochum samtempe. TESMAN Jes, jen imagu, onklino Julle! Ĉu? (_Fraŭlino Tesman_ eliras tra la pordo de la antaŭĉambro.) HEDDA (sekvas _Tesman_ per la okuloj malvarme kaj esplore) Mi vere kredas, ke la morto atakas _vian_ koron pli ol ŝian. TESMAN Ho, ne estas sole jena morto. Estas Ejlert pro kiu mi estas tiom maltrankvila. HEDDA (rapide) Ĉu estas io nova pri li? TESMAN Mi intencis kuri supren al li nun posttagmeze, kaj diri al li, ke la manuskripto estas sendifekta. HEDDA Nu? Vi ne renkontis lin? TESMAN Ne. Li ne estis hejme. Sed poste mi renkontis sinjorinon Elvsted, kaj ŝi diris, ke li estis ĉe ni frue ĉi-matene. HEDDA Jes, tuj post via foriro. TESMAN Kaj, laŭdire, li estis disŝirinta la manuskripton. Ĉu? HEDDA Jes, li tion asertis. TESMAN Sed, bona Dio, do li estis ja tute freneza! Kaj sekve vi ne kuraĝis redoni ĝin al li, Hedda? HEDDA Ne, li ĝin ne ricevis. TESMAN Sed vi certe diris al li, ke ni ĝin havas? HEDDA Ne. (rapide) Eble vi tion diris al sinjorino Elvsted? TESMAN Ne, tion mi ne volis. Sed al li mem vi estus tion dirinta. Imagu, se li en malespero ekpensus sin meti en danĝeron de morto! Donu al mi la manuskripton, Hedda! Mi tuj kuros kun ĝi al li. Kie vi havas la paketon? HEDDA (malvarma kaj nemoviĝanta, sin apogante al la apogseĝo) Mi ĝin ne plu havas. TESMAN Vi ĝin ne plu havas! Pro la ĉielo kion vi aludas per tio! HEDDA Mi forbruligis ĝin -- ĉion. TESMAN (eksaltas en timo) Forbruligis! Forbruligis la manuskripton de Ejlert! HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus eble vin aŭdi. TESMAN Forbruligis! Sed bona Dio --! Ne, ne, ne, -- tio estas tute neebla! HEDDA Jes, sed tiel tamen estas. TESMAN Sed ĉu vi mem komprenas, kion vi faris, Hedda! Estas ja kontraŭleĝa traktado de trovitaĵo. Jen imagu! Jes, demandu nur al asesoro Brack, kaj vi aŭdos. HEDDA Estas pli konsilinde, ke vi ne parolu pri tio, -- nek al la asesoro, nek al iu alia. TESMAN Sed kiel povis vi ekpensi iun tiagrade neaŭditan agon! Kiel povis vi ekhavi tiun ideon? Kiel tia koncepto obsedis vin? Respondu al mi pri tio. Ĉu? HEDDA (subpremas preskaŭ nerimarkeblan rideton) Mi tion faris por vi, Jørgen. TESMAN Por mi! HEDDA Kiam vi revenis hejmen ĉi-matene kaj rakontis, ke li legis por vi -- TESMAN Jes, jes, kaj kio jen? HEDDA Tiam vi konfesis, ke vi enviis al li lian verkon. TESMAN Ho Dio, ne prenu tion laŭlitere --. HEDDA Tamen. Mi ne povis toleri la penson, ke iu alia superombru vin. TESMAN (kun ekkrio inter dubo kaj ĝojo) Hedda, -- ho, ĉu estas vero, kion vi diras! -- Tamen, -- tamen -- tiel mi neniam antaŭe spertis vian amon. Jen imagu! HEDDA Nu, do estas plej bone ke vi eksciu -- ke ĝuste en tiu ĉi tempo -- (impete, interrompante) Ne, ne, -- vi povas pridemandi ĉe onklino Julle. Kaj certe ŝi donos al vi informon. TESMAN Ho, mi preskaŭ kredas ke mi komprenas vin, Hedda! (kunfrapas la manojn) Eja, bona Dio, vi --, ĉu tio estus ebla! Ĉu? HEDDA Ne kriu tiel. La servistino povus aŭdi vin. TESMAN (ridante en senrega ĝojo) La servistino! Ne, nun vi estas vere amuzega, Hedda! La servistino, -- tiu estas ja Berte, tiu! Mi mem iros tion rakonti al Berte. HEDDA (premegas la manojn kiel en malespero) Ho, mi krevos, -- mi krevos en ĉio ĉi! TESMAN En kio do, Hedda? Ĉu? HEDDA (malvarme, sinrege) En ĉio tio -- ridinda, -- Jørgen. TESMAN Ridinda? Ke mi estas tiom ĝojega. Sed tamen --. Eble ne estas saĝe, ke mi ion diru al Berte. HEDDA Ho ja, -- kial ne ankaŭ tio? TESMAN Ne, ne, ankoraŭ ne. Sed onklino Julle nepre devas tion scii. Kaj ankaŭ _tio_ ke vi komencis nomi min Jørgen! Jen imagu. Ho, onklino Julle, ŝi fariĝos ege ĝoja, -- ege ĝoja! HEDDA Kiam ŝi aŭdos ke mi forbruligis la paperojn de Ejlert Løvborg -- por vi? TESMAN Ne, jen vere! Tion pri la paperoj, tion kompreneble neniu devas ekscii. Sed ke vi forbruligas por mi, Hedda, -- en tiu scio vere ankaŭ onklino Julle partoprenu! Cetere mi ŝatus scii, mi, ĉu tia sinteno estas kutima ĉe junaj edzinoj? Ĉu? HEDDA Vi devas demandi al onklino Julle ankaŭ pri _tio_, mi opinias. TESMAN Jes, tion mi certe okaze faros. (denove aspektas maltrankvile kaj hezitante) Tamen, -- tamen, la manuskripto? Bona Dio, estas ja tamen terure pensi pri la kompatinda Ejlert. (_Sinjorino Elvsted_, vestita kiel je la unua vizito, kun ĉapelo kaj supervestoj, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro.) ELVSTED (salutas rapide kaj diras ekscitite) Ho, kara Hedda, ne ofendiĝu pro tio, ke mi revenas. HEDDA Kio okazis al vi, Tea? TESMAN Ĉu denove estas io pri Ejlert Løvborg? Ĉu? ELVSTED Ho jes, -- mi terure timas, ke akcidento okazis al li. HEDDA (prenas ŝian brakon) Ho, -- vi tion kredas! TESMAN Ne do. bona Dio, -- kial vi povas ekpensi pri tiaĵo, sinjorino Elvsted! ELVSTED Ja, ĉar mi aŭdis, ke oni parolis pri li en la pensiono, -- ĝuste kiam mi envenis. Ho, disvastiĝas ja la plej nekredeblaj onidiroj pri li en la urbo hodiaŭ. TESMAN Jes, imagu, tion ankaŭ mi aŭdis! Kaj tamen mi povas atesti, ke li iris rekte hejmen kaj kuŝigis sin. Jen imagu! HEDDA Nu, -- kion oni diris en la pensiono? ELVSTED Ho, mi eksciis nenion. Aŭ ĉar ili nenion certe sciis aŭ --. Ili silentiĝis, kiam ili min vidis. Kaj demandi mi ne kuraĝis. TESMAN (maltrankvile paŝadante) Ni esperu -- ni esperu, ke vi misaŭdis, sinjorino Elvsted! ELVSTED Ne, ne, mi estas certa, ke pri li oni parolis. Kaj jen mi aŭdis, ke oni ion menciis pri malsanulejo aŭ -- TESMAN Malsanulejo! HEDDA Ne, -- tio do vere neeblas! ELVSTED Ho, mi morte timas pro li. Kaj sekve mi supreniris al lia loĝejo, kaj serĉis lin _tie_. HEDDA Ĉu vere vi _povis_ decidigi vin al tio, Tea! ELVSTED Jes, kion do mi alie farus? Ĉar ŝajnis al mi, ke mi ne plu povis elteni tiun necertecon. TESMAN Sed vi ne renkontis lin? Ankaŭ vi ne? Ĉu? ELVSTED Ne. Kaj la aliaj loĝantoj nenion sciis pri li. Li ne estis hejme de post hieraŭ posttagmeze, ili diris. TESMAN Hieraŭ! Imagu, ke ili povis tion diri! ELVSTED Ho, ŝajnas al mi, ke devas esti okazinta iu akcidento al li! TESMAN Vi, Hedda, -- ĉu mi iru urben, kaj tie informiĝu pri li en diversaj lokoj --? HEDDA Ne, ne, vi ne impliku vin en tio ĉi. (_Asesoro Brack_, kun ĉapelo en la mano, envenas tra la pordo de la antaŭĉambro, kiun _Berte_ malfermas kaj poste malantaŭ li fermas. Li aspektas serioze kaj salutas silente.) TESMAN Ho, jen vi, kara Asesoro? Ĉu? BRACK Jes, mi nepre devis viziti vin ĉivespere. TESMAN Mi povas vidi laŭ via aspekto, ke vi ricevis mesaĝon de onklino Julle. BRACK Ankaŭ tiun mi ricevis, jes. TESMAN Ĉu ne estas malĝojige? Ĉu? BRACK Nu, kara Tesman, tio estas kiel oni tion konceptas. TESMAN (rigardas lin necerte) Ĉu estas okazinta io alia? BRACK Jes, vere estas. HEDDA (ekscitita) Io malĝojiga, asesoro Brack? BRACK Ankaŭ tio laŭkoncepte, Sinjorino. ELVSTED (senvole ekĝemas) Ho, estas io pri Ejlert Løvborg! BRACK (iom rigardas ŝin) Kial Sinjorino ekpensas pri _tio_? Ĉu eble Sinjorino jam ion scias --? ELVSTED (konfuzita) Ne, ne, mi tute nenion scias; sed -- TESMAN Sed bona Dio, diru do! BRACK (ŝultrotiras) Nu, -- bedaŭrinde, -- Ejlert Løvborg estas portita al la malsanulejo. Li certe jam estas mortonta. ELVSTED (ekkrias) Ho Dio, ho Dio --! TESMAN En la malsanulejo! Kaj eĉ mortonta! HEDDA (senvole) Tiom rapide do --! ELVSTED (lamentante) Kaj ni, kiuj disiĝis sen repaciĝo, Hedda! HEDDA (flustras) Sed, Tea, -- Tea do! ELVSTED (sen atenti ŝin) Mi devas iri al li! Mi devas vidi lin en vivo. BRACK Vi neniel povas, Sinjorino. Neniu estas permesata enveni al li. ELVSTED Ho, sed diru do al mi nur tion, kio okazis al li! Kio do estas? TESMAN Jes, ĉar li kredeble ne mem --! Ĉu? HEDDA Jes, mi certas ke li mem faris. TESMAN Hedda, -- kial vi povas --! BRACK (kiu konstante ŝin rigardas) Bedaŭrinde vi ĝuste divenis, sinjorino Tesman. ELVSTED Ho, kiom terure! TESMAN Li mem do! Jen imagu! HEDDA Sin pafis! BRACK Ankaŭ nun vi ĝuste divenis, Sinjorino. ELVSTED (provas sin regi) Kiam tio okazis, sinjoro Asesoro? BRACK Nun, posttagmeze. Inter la tria kaj la kvara. TESMAN Sed bona Dio, -- kie li do tion faris? Ĉu? BRACK (iom necerta) Kie? Jes, kara, -- eble li tion faris en sia loĝejo. ELVSTED Ne, tiel ne povas esti. Ĉar tie mi enrigardis inter la sesa kaj la sepa. BRACK Nu, do en iu alia loko. Tion mi ne precize scias. Mi nur scias, ke oni trovis lin --. Li estis sin pafinta -- tra la brusto. ELVSTED Ho, kiom terure imagi! Jen ke pri li tiel finiĝis! HEDDA (al _Brack_) Ĉu estas tra la brusto? BRACK Jes, -- kiel mi diras. HEDDA Do ne tra la tempio? BRACK Tra la brusto, sinjorino Tesman. HEDDA Ja, ja, -- la brusto estas ankaŭ bona. BRACK Kiel, Sinjorino? HEDDA (repuŝante) Ho ne, -- nenio. TESMAN Kaj la vundo estas vivdanĝera, vi diras? Ĉu? BRACK La vundo estas absolute mortiga. Verŝajne jam estas finite pri li. ELVSTED Ja, Ja, tion mi antaŭsentas! Estas finite! Finite! Ho, Hedda --! TESMAN Sed diru al mi, -- kie vi eksciiĝis pri ĉio tio? BRACK (abrupte) Tra iu el la policistoj. Iu kun kiu mi interparolus. HEDDA (laŭte) Fine heroaĵo! TESMAN (timigita) Dio gardu min, -- kion vi diras, Hedda! HEDDA Mi diras, ke en tio ĉi estas beleco. BRACK Hm, sinjorino Tesman -- TESMAN Beleco! Ne, jen imagu! ELVSTED Ho, Hedda, kiel vi do povas paroli pri beleco en tiaĵo! HEDDA Ejlert Løvborg faris la saldon pri sia vivo. Li kuraĝis tion fari, kio -- kio estis farenda. ELVSTED Ne, neniel kredu, ke tiel okazis! Kion li faris, tion li faris en deliro. TESMAN En malespero li tion faris! HEDDA Tiel ne estas. Pri tio mi estas certa. ELVSTED Jes, li faris! En deliro! Ĝuste kiel kiam li disŝiris niajn kajerojn. BRACK (ekmiras) La kajerojn? La manuskripton, vi aludas? Ĉu li disŝiris ĝin? ELVSTED Jes, tion li faris ĉi-nokte. TESMAN (flustras mallaŭte) Ho, Hedda, el tio ni neniam liberiĝos. BRACK Hm, estas strange. TESMAN (paŝadante sur la planko) Jen imagu, ke Ejlert tiel forlasas la mondon! Kaj ne postlasas tion, kio daŭre famigus lian nomon -- ELVSTED Ho, se eblus tion rekonstrui! TESMAN Jes, imagu, se tio eblus! Mi ne scias kiom mi donus -- ELVSTED Eblus, sinjoro Tesman. TESMAN Kion vi sugestas? ELVSTED (serĉas en la poŝo de la robo) Jen, vidu. Mi gardis la foliaĵojn, kiujn li kunportis, kiam li diktis. HEDDA (paŝon pli proksimen) Aĥ --! TESMAN Ilin vi gardis, sinjorino Elvsted! Ĉu? ELVSTED Jen ili estas. Mi kunprenis ilin, kiam mi forvojaĝis. Kaj ili restis en la poŝo -- TESMAN Ho, permesu al mi rigardi! ELVSTED (donas al li amaseton da folietoj) Sed estas tiom konfuzite. Tiom intermiksite. TESMAN Imagu, ĉu ni tamen povus trovi vojon en ĝi! Eble kiam ni du helpus unu la alian -- ELVSTED Ho jes, ni almenaŭ provu -- TESMAN Ni _plenumu_! Ni _devas_ sukcesi! Mi metas mian vivon en tion! HEDDA Vi, Jørgen? Vian vivon? TESMAN Jes, aŭ pli ĝuste dirite la tutan tempon je mia dispono. Miaj propraj kolektoj, ili kuŝu dume. Hedda, -- vi komprenas min? Ĉu? Estas io kion mi ŝuldas al la renomo de Ejlert. HEDDA Eble tio. TESMAN Kaj jen, kara sinjorino Elvsted, ni do al la laboro. Bona Dio, ne utilas kovi sur tio, kio estas okazinta. Ĉu? Ni provu tiom retrovi animan trankvilon, ke -- ELVSTED Jes, jes, sinjoro Tesman, mi provos kiom eble plej bone. TESMAN Nu, venu do ĉi tien. Ni devas tuj ekzameni la noticojn. Kie ni sidu? Ĉi tie? Ne, tie en la malantaŭa ĉambro. Pardonu, kara Asesoro! Venu do kun mi, sinjorino Elvsted. ELVSTED Ho Dio, -- se nur estus fareble! (_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ iras en la malantaŭan ĉambron. Ŝi deprenas ĉapelon kaj supervestojn. Ambaŭ sidigas sin ĉe la tablo sub la penda lampo kaj sin profundigas en fervora ekzameno de la paperoj. _Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur la apogseĝon. Iom poste _Brack_ iras al ŝi.) HEDDA (duonlaŭte) Ho Asesoro, -- kia liberiĝo estas en tio ĉi pri Ejlert Løvborg. BRACK Liberiĝo, sinjorino Hedda? Jes, por li ja efektive estas liberiĝo -- HEDDA Mi pensas, por mi. Liberiĝo scii, ke almenaŭ io kuraĝa povas libervole okazi en tiu ĉi mondo. Io, sur kio falas lumo de spontanea beleco. BRACK (ridetas) Hm, -- kara sinjorino Hedda -- HEDDA Ho, mi certe scias, kion vi volas diri. Ĉar vi estas ia fakulo, ankaŭ vi, kiel -- nu! BRACK (rigardas ŝin firme) Ejlert Løvborg signifis por vi pli ol vi eble volas agnoski por vi mem. Aŭ ĉu mi eraras en tio? HEDDA Pri tiaĵo mi ne al vi respondas. Mi nur scias, ke Ejlert Løvborg havis kuraĝon vivi la vivon laŭ sia propra animo. Kaj nun -- la heroaĵo! El kiu brilas beleco. Tio, ke li havis forton kaj volon elŝiri sin el la vivofesteno -- tiom frue. BRACK Mi bedaŭras, sinjorino Hedda, -- sed mi estas devigata tiri vin el bela iluzio. HEDDA Iluzio? BRACK El kiu vi tamen baldaŭ elŝiriĝus. HEDDA Kaj kiu estas do tiu? BRACK Li ne mortpafis sin mem -- libervole. HEDDA Ne libervole! BRACK Ne. La afero pri Ejlert Løvborg ne estas tia, kia mi ĝin prezentis. HEDDA (emociita) Ĉu vi ion prisilentis? Kaj kion? BRACK Pro la kompatinda sinjorino Elvsted mi iomete ŝanĝis la esprimojn. HEDDA Kiujn do? BRACK Unue tiun, ke li jam vere estas morta. HEDDA En la malsanulejo. BRACK Jes. Kaj sen regajni konscion. HEDDA Kion pli vi prisilentis? BRACK Tion, ke la evento ne okazis en lia ĉambro. HEDDA Nu, tio povas ja esti sufiĉe indiferenta. BRACK Ne tute. Ĉar mi al vi diru, -- Ejlert Løvborg troviĝis mortpafita en -- la buduaro de fraŭlino Diana. HEDDA (volas eksalti, sed refalas) Neeblas, asesoro Brack! Tie li ne denove troviĝus hodiaŭ! BRACK Li estis tie hodiaŭ posttagmeze. Li venis por postuli ion, kion oni estus forpreninta de li. Parolis konfuzite pri infano, kiu malaperis -- HEDDA Aĥ, -- tial do -- BRACK Mi pensis, ke eble povus esti lia manuskripto. Sed tiun li ja mem neniigis, mi aŭdas. Do eble estis lia poŝbiletujo. HEDDA Eble estis ĝi. -- Kaj tie, -- tie oni trovis lin. BRACK Jes, tie. Kun elpafita pistolo en la brustpoŝo. La kuglo trafis lin mortige. HEDDA En la brusto, -- jes. BRACK Ne, -- ĝi trafis lin en la abdomenon. HEDDA (ekrigardas lin kun esprimo de abomeno) Aldone tio! Ho ridindaĵo kaj abomenaĵo, kiuj suprenmetas sin kiel malbenon sur _ĉion_, kion mi nur tuŝas. BRACK Aldoniĝas ankaŭ io alia, sinjorino Hedda. Io, kion oni ankaŭ klasifiku sub la fia. HEDDA Kaj kio estas tio? BRACK La pistolo, kiun li ĉe si havis -- HEDDA (senspire) Nu! Kio pri ĝi! BRACK Ĝin li devas esti ŝtelinta. HEDDA (eksaltas) Ŝtelinta! Ne estas vero! Tion li ne faris. BRACK Nenio alia eblas. Li certe estas ĝin ŝtelinta --. Ŝ-ŝt! (_Tesman_ kaj _sinjorino Elvsted_ ekstaris ĉe la tablo en la malantaŭa ĉambro kaj venas en la salonon.) TESMAN (kun la paperoj en ambaŭ manoj) Aŭdu, Hedda, -- preskaŭ neeblas por mi vidi tie sub la penda lampo. Jen imagu. HEDDA Jes, mi imagas. TESMAN Ĉu povus ni sidi ĉe via skribotablo. Ĉu? HEDDA Volonte. (rapide) Ne, atendu! Lasu min unue iom ordigi. TESMAN Ho, tion vi tute ne bezonas, Hedda. Estas sufiĉe da loko. HEDDA Ne, ne, lasu min nur ion forigi, mi diras. Porti tion ĉi tien sur la pianon dume. Jen do! (Ŝi tiras objekton, kovritan de notfolioj, el sub la bretaro, almetas pliajn notfoliojn, kaj portas ĉion maldekstren en la malantaŭan ĉambron. _Tesman_ metas la paperfoliojn sur la skribotablon kaj translokigas tien la lampon de la tablo en la angulo. Li kaj _sinjorino Elvsted_ eksidas kaj rekomencas la laboron. _Hedda_ revenas.) HEDDA (malantaŭ la seĝo de _sinjorino Elvsted_, mole palpante ŝiajn harojn) Nu, dolĉa Tea, -- ĉu eblas pri la monumento de Ejlert Løvborg? ELVSTED (rigardas ŝin senespere) Ho Dio, -- certe fariĝos ege malfacile trovi sistemon. TESMAN Ni devas kapabli. Estas la sola vojo. Kaj ordigi la paperojn de aliuloj, -- tio estas ĝuste io por kio mi taŭgas. (_Hedda_ iras al la forno kaj eksidas sur unu el la taburetoj. _Brack_ staras super ŝi, apoganta al la apogseĝo.) HEDDA (flustras) Kion vi diris pri la pistolo? BRACK (mallaŭte) Ke li nepre estas ĝin ŝtelinta. HEDDA Kial ĝuste ŝtelinta? BRACK Ĉar ĉiu alia klarigo devas esti neebla, sinjorino Hedda. HEDDA Ĉu? BRACK (rigardas ŝin iom ekzamene) Ejlert Løvborg kompreneble estis ĉi tie hodiaŭ matene. Ĉu ne? HEDDA Jes. BRACK Vi estis sola kun li, ĉu? HEDDA Jes, momenton. BRACK Ĉu vi ne forlasis la ĉambron, dum lia ĉeesto? HEDDA Ne. BRACK Pripensu. Ĉu vi ne eliris momenton? HEDDA Jes, eble mallongan momenton -- eksteren en la antaŭĉambron. BRACK Kaj kie vi dume havis vian pistolskatolon? HEDDA Ĝi estis ene en -- BRACK Nu, sinjorino Hedda? HEDDA La skatolo staris tie sur la skribotablo. BRACK Ĉu vi poste rigardis ĉu ambaŭ pistoloj estas tie? HEDDA Ne. BRACK Ankaŭ ne estas necese. Mi vidis tiun pistolon, kiun Løvborg havis ĉe si. Kaj mi tuj rekonis ĝin de hieraŭ. Kaj ankaŭ de pli frue. HEDDA Ĉu vi eble havas ĝin? BRACK Ne, la polico ĝin havas. HEDDA Kion la polico faros pri la pistolo? BRACK Serĉos sciiĝon pri la posedanto. HEDDA Ĉu vi kredas, ke oni tion povas malkaŝi? BRACK (klinas sin super ŝi malsupren kaj flustras) Ne, Hedda Gabler, -- ne tiom longe kiom mi silentas. HEDDA (rigardas lin timeme) Kaj se vi ne silentas, -- kio do? BRACK (ŝultrotiras) Estas ja ĉiam la klarigo, ke la pistolo estas ŝtelita. HEDDA (firme) Prefere morti! BRACK (ridetas) Tiaĵon oni diras, sed oni tion ne faras. HEDDA (ne respondante) Kaj se la pistolo do ne estas ŝtelita. Kaj la posedanto troviĝas. Kio tiam sekvos? BRACK Ja, Hedda, -- tiam sekvos la skandalo. HEDDA La skandalo! BRACK La skandalo, jes, -- kiun vi tiom morte timas. Kompreneble vi estos vokata antaŭ la tribunalon. Kaj vi kaj fraŭlino Diana. Ŝi devas ja klarigi kiel ĉio okazis. Se estis akcidenta pafo aŭ intenca mortigo. Ĉu li tirus la pistolon el la poŝo por ŝin minaci? Kaj jen la kuglo pafiĝus? Aŭ ĉu ŝi tirus la pistolon el lia mano, kaj jen mortpafus lin, kaj remetus la pistolon en lian poŝon? Ŝi certe kapablus tion fari. Ĉar ŝi estas fortika knabineto, tiu sama fraŭlino Diana. HEDDA Sed ĉio ĉi abomena ne koncernas _min_. BRACK Ne. Sed vi devas respondi tiun demandon: Kial vi donis la pistolon al Ejlert Løvborg? Kaj kiujn konkludojn oni tiros el la fakto, ke vi al li ĝin donis? HEDDA (mallevas la kapon) Vere. Pri tio mi ne pensis. BRACK Nu, feliĉe neniu danĝero estas, tiom longe kiom mi silentas. HEDDA (rigardas supren al li) Mi do estas sub via potenco, Asesoro. De nun vi regas mian korpon kaj animon. BRACK (flustras pli mallaŭte) Plej kara Hedda, -- kredu min -- mi ne misuzos la staton. HEDDA Tamen same sub via potenco. Dependanta de viaj postuloj kaj volo. Mallibera. Do mallibera! (ekstaras impete) Ne, -- tiun penson mi ne eltenos! Neniam. BRACK (rigardas ŝin duone mokante) Kutime oni rezignas antaŭ la neevitebleco. HEDDA (reciprokas lian rigardon) Ja, eble. (Ŝi iras al la skribotablo.) HEDDA (subpremas senperan rideton kaj imitas la akcenton de Tesman) Ĉu vi do sukcesas, Jørgen? Ĉu? TESMAN Dio scias, kara. Estos laboro almenaŭ de pluraj monatoj, tio ĉi. HEDDA (kiel antaŭe) Jen imagu! (rapidas leĝere per la manoj tra la hararo de _sinjorino Elvsted_) Ĉu ne estas strange por vi, Tea? Nun vi sidas ĉi tie kune kun Tesman -- ĝuste kiel vi antaŭe sidis kune kun Ejlert Løvborg. ELVSTED Ho Dio, se mi nur povus inspiri ankaŭ vian edzon. HEDDA Ho, tio certe venos -- kun la paso de tempo. TESMAN Ja, sciu, Hedda, -- jam vere ŝajnas al mi, ke mi komencas ion tian percepti. Sed retrovu seĝon ĉe la asesoro. HEDDA Ĉu estas nenio, por kio vi du povas uzi min en tio? TESMAN Ne, absolute nenio. (turnas la kapon) De nun vi vere devas esti tiom afabla teni al Hedda kompanion, kara Asesoro! BRACK (kun ekrigardo al Hedda) Estos por mi ega plezuro. HEDDA Dankon. Sed ĉivespere mi estas laca. Mi volas iom kuŝi tie ene sur la sofo. TESMAN Jes, tion faru, kara. Ĉu? (_Hedda_ iras en la malantaŭan ĉambron kaj kuntiras la kurtenojn post si. Mallonga paŭzo. Subite oni aŭdas, ke ŝi ludas sovaĝan dancmelodion tie ene sur la piano.) ELVSTED (eksaltas de sur la seĝo) Hu, kio do estas! TESMAN (kuras al la pordaperturo) Sed, plej kara Hedda, -- ne ludu do por danco ĉivespere! Memoru do onklinon Rina! Kaj ankaŭ Ejlert! HEDDA (metas la kapon antaŭen inter la kurtenoj) Kaj ankaŭ onklinon Julle. Kaj la tutan aron. -- De nun mi estos silenta. (Ŝi denove fermas post si.) TESMAN (ĉe la skribotablo) Ŝi eble suferas vidi nin ĉe tiu ĉi doloriga laboro. Sciu, sinjorino Elvsted, -- vi transloĝiĝu al onklino Julle. Kaj jen mi venos en la vesperoj. Kaj ni povos sidi laborante _tie_. Ĉu? ELVSTED Jes, estus eble pli bone -- HEDDA (en la malantaŭa ĉambro) Mi bone aŭdas kion vi diras, Tesman. Sed kiel mi pasigu la vesperojn ĉi tie? TESMAN (foliumas la paperojn) Ho, asesoro Brack certe estas tiom ĝentila, ke li tamen vizitos vin. BRACK (sur la apogseĝo, krietas ĝoje) Kun plezuro ĉiun laŭvican vesperon, sinjorino Tesman! Ni kune certe bone amuziĝu ĉi tie, ni du! HEDDA (klare kaj aŭdeble) Jes, ĉu vi ne nutras tiun esperon, Asesoro? Vi, kia sola koko en la korto -- -- (Pafo aŭdiĝas tie ene. _Tesman_, _sinjorino Elvsted_ kaj _Brack_ eksaltas.) TESMAN Aj, nun ŝi denove fingrumas la pistolojn. (Li distiras la kurtenojn kaj kuras enen. _Sinjorino Elvsted_ same. _Hedda_ kuŝas senviva, sternita sur la sofo. Konfuzo kaj kriado. Konfuzita _Berte_ envenas de dekstre.) TESMAN (krias al _Brack_) Pafis sin! Pafis sin tra la tempio! Jen imagu! BRACK (duone paralizita sur la apogseĝo) Sed Dio kompatu, -- tiaĵon oni ja _ne faras!_ End of the Project Gutenberg EBook of Hedda Gabler, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK HEDDA GABLER *** ***** This file should be named 19183-0.txt or 19183-0.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19183/ Produced by William Walter Patterson, Geraldine Wright and Andrew Sly Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.