The Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: La Sinjorino el la Maro Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: September 5, 2006 [EBook #19182] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly Henrik Ibsen LA SINJORINO EL LA MARO Teatrajxo en kvin aktoj (Fruen fra havet) 1888 Tradukis: Odd Tangerud Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 28, N -- 3401 Lier Tlf. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-91707-50-2 LA SINJORINO EL LA MARO ROLOJ: DOKTORO WANGEL, distrikta kuracisto. SINJORINO ELLIDA WANGEL, lia dua edzino. Liaj filinoj el la unua geedzeco: BOLETTE. HILDE, nur duone plenkreska. LEKTORO ARNHOLM. LYNGSTRAND, antauxa maristo, malsana. Li esperas farigxi skulptisto. BALLESTED, pedelo, cxiofaranto, amatora pentristo FREMDA VIRO. JUNAJ HOMOJ EL LA URBO. TURISTOJ. SOMERGASTOJ. (La intrigo okazas somere en malgranda urbo cxe fjordo en norda Norvegio.) UNUA AKTO (La domo de _doktoro Wangel_. Tegmentita verando maldekstre. Gxardeno antauxe kaj cxirkauxe. Malsupre de la verando estas flagstango. Dekstre en la gxardeno estas lauxbo kun tablo kaj segxoj. Hegxa barilo kun malgranda enireja pordo en la fono. Malantaux la barilo estas vojo al la marbordo. Aleo laux la vojo. Inter la arboj vidigxas la fjordo kaj altaj montodorsoj kaj montopintoj en la malproksimejo. Estas varma kaj brile klara somermateno.) (_Ballested_, mezagxa, vestita en malnova velurjako kaj kun largxrandajxa artistcxapelo, staras apud la flagstango ordigante la sxnuron. La flago kusxas sur la tero. Iom fore de li staras pentrostablo kun strecxita tolo. Flanke de gxi kusxas faldebla segxo, penikoj, paletro kaj pentrista kesteto.) (_Bolette Wangel_ venas sur la verandon tra la malfermita gxardencxambra pordo. Sxi portas grandan vazon kun floroj, kiun sxi metas sur la tablon.) BOLETTE Nu, Ballested, -- cxu vi sukcesas gxin suprentiri? BALLESTED Jes ja, frauxlino. Estas simpla afero. -- Pardonu, -- cxu vi atendas fremdulojn vizite hodiaux? BOLETTE Jes, ni atendas cxefinstruiston Arnholm cxi tien antauxtagmeze. Li venis al la urbo cxi-nokte. BALLESTED Arnholm? Atendu iomete --. Cxu li ne nomigxis Arnholm, tiu guvernisto cxi tie antaux kelkaj jaroj? BOLETTE Jes. Gxuste li. BALLESTED Jen, jen. Li do revenos cxi tien denove. BOLETTE Gxuste tial ni deziras flagi. BALLESTED Jes, estas ja vere konvene. (_Bolette_ iras en la gxardenan cxambron.) (Iom poste _Lyngstrand_ venas laux la vojo dekstre, kaj haltas interesate vidante la stablon kaj la pentristajn ajxojn. Li estas maldika, juna viro, simple vestita sed bonorde; kaj li aspektas malforte.) LYNGSTRAND (de ekstere de la hegxo) Bonan matenon. BALLESTED (turnas sin) Ho --! Bonan matenon. (Suprenlevas la flagon.) Jen, jen, -- Nun levigxas la balono. (Fiksas la sxnuron, kaj iom ordigas cxe la stablo.) Bonan matenon, estimato. Mi tamen ne havas la plezuron -- LYNGSTRAND Aspekte vi estas pentristo, vi. BALLESTED Kompreneble. Cxu mi ne ankaux estus pentristo? LYNGSTRAND Jes, mi vidas. -- Cxu vi permesas, ke mi eniru? BALLESTED Vi eble volas rigardi? LYNGSTRAND Jes, mi ege volus. BALLESTED Ho, ankoraux ne estas io konsiderinda por rigardi. Sed bonvolu. Proksimigxu. LYNGSTRAND Dankon, dankon. (Li proksimigxas tra la kradpordo.) BALLESTED (pentras) Jen la fjordo inter la insuloj, pri kiuj mi nun laboras. LYNGSTRAND Mi ja vidas. BALLESTED Sed mankas ankoraux la figuro. En la cxi-tiea urbo neeblas trovi modelon. LYNGSTRAND Cxu estu ankaux figuro? BALLESTED Jes. Cxe tiu rifo en la antauxo kusxu duone morta marvirino. LYNGSTRAND Kial sxi estu duone morta? BALLESTED Sxi erare nagxis el la maro, kaj ne povas retrovi la vojon elen. Kaj nun sxi kusxas tie, kaj pereas en la sensala akvo, vi komprenas. LYNGSTRAND Nu, tiel. BALLESTED Estas la sinjorino en cxi tiu domo, kiu donis al mi la ideon tion pentri. LYNGSTRAND Kion vi fine nomu la bildon? BALLESTED Mi intencas nomi gxin "La fino de la marvirino". LYNGSTRAND Konvenas bone. -- Vi certe faros ion bonan el tio. BALLESTED (rigardas lin) Fakulo eble? LYNGSTRAND Pentristo, vi sugestas? BALLESTED Jes. LYNGSTRAND Ne, mi ne estas. Sed mi farigxos skulptisto. Mi nomigxas Hans Lyngstrand. BALLESTED Nu, vi estas skulptisto? Jes ja, la arto skulpti ankaux estas bela arto. -- Mi opinias, ke mi foje vidis vin sur la strato. Cxu vi estas longe logxinta cxi tie? LYNGSTRAND Ne, nur du semajnojn. Sed mi provos trovi eblecon restadi la tutan someron. BALLESTED Gxui la agrablan nagxejan vivon? Cxu? LYNGSTRAND Jes. Mi provos regajni miajn fortojn. BALLESTED Cxu malsana? LYNGSTRAND Jes, mi iom malsanetas. Sed ne estas dangxere. Estas nur ioma anheleco en la brusto. BALLESTED Ba! -- bagatelajxo! Tamen vi devus viziti iun spertan kuraciston. LYNGSTRAND Mi intencis foje demandi al doktoro Wangel. BALLESTED Jes, faru. (rigardas maldekstren) Jen denove venas vaporsxipo. Plensxtopita de pasagxeroj surborde. Estas ja mirinda kresko en la feriado la lastajn jarojn. LYNGSTRAND Jes, vere estas vigla trafiko, mi opinias. BALLESTED Venas ankaux amaso da somergastoj. Mi ofte timas, ke nia bela urbo perdu sian karakteron pro tiu fremdajxo. LYNGSTRAND Cxu vi naskigxis en la urbo? BALLESTED Ne, tio ne. Sed mi akla -- aklimatigis min. Mi sentas min ligita al la loko per la ligoj de tempo kaj kutimo. LYNGSTRAND Vi do logxas cxi tie longe? BALLESTED Nu, dek sep . ..dek ok jarojn. Mi venis kun la teatra grupo de Skive. Sed jen ni akiris financajn malfacilajxojn. La grupo dissolvigxis, kaj disiris cxiuj laux la vento. LYNGSTRAND Sed vi mem do restis? BALLESTED Mi restis. Kaj pri tio mi profitis. Tiam mi cxefe laboris en la dekoracia fako, vi sciu. (_Bolette_ elvenas kun balancsegxo, kiun sxi metas sur la verandon.) BOLETTE (parolas en la direkto de la gxardena cxambro) Hilde, -- vidu cxu vi povas trovi la broditan piedbenketon de patro. LYNGSTRAND (proksimigxas al la verando kaj salutas) Bonan matenon, frauxlino Wangel! BOLETTE (cxe la relo) Ho cxu, estas vi sinjoro Lyngstrand? Bonan matenon. Pardonu momenton, -- mi nur -- (eniras en la domon) BALLESTED Vi do konas la familion? LYNGSTRAND Ne suficxe. Mi nur renkontis la frauxlinojn ie kaj ie cxe aliuloj. Mi iomete parolis kun la sinjorino dum la lasta muzikado en la "La Videjo". Sxi diris, ke bonvole mi povus viziti ilin. BALLESTED Ho ja, -- vi devus kultivi tiun konatecon. LYNGSTRAND Jes, mi ja intencas fari viziton. Viziteton. Se mi nun trovus okazon -- BALLESTED Ho, cxu -- okazon -- (rigardas maldekstren) Morto kaj plago! (kolektas siajn ajxojn) La vaporsxipo ja estas cxe la kajo. Mi devas rapidi al la hotelo. Eble kelkaj el la novalvenantaj bezonas min. Mi ja ankaux praktikas kiel razisto kaj frizisto, vi sciu. LYNGSTRAND Aspekte vi estas tre multflanka. BALLESTED Oni devas scii ak -- aklimatizi sin en diversaj fakoj en la urbetoj. Se vi foje bezonus ion pri hararo, -- iom da pomado aux tiospecan, vi nur demandu pri dancinstruisto Ballested. LYNGSTRAND Dancinstruisto --? BALLESTED Estro de la "Kornasocio", se vi bonvolas. Hodiaux ni koncertos supre en "La Videjo". Adiaux, -- adiaux! (Li foriras kun siaj pentrajxoj tra la barilpordo kaj dauxrigas dekstren.) (_Hilde_ elvenas kun la piedbenketo. _Bolette_ alportas pliajn florojn. _Lyngstrand_ salutas al _Hilde_, de sia staro en la gxardeno.) HILDE (cxe la relo, ne reen salutante) Bolette diris, ke hodiaux vi kuragxis enen veni. LYNGSTRAND Jes, mi permesis al mi eniri. HILDE Vi faris vian matenan promenadon, cxu? LYNGSTRAND Ho ne, -- ne longan promenadon hodiaux. HILDE Cxu vi nagxis? LYNGSTRAND Jes, mi banis min tempeton. Mi vidis vian patrinon. Sxi eniris sian bandometon. HILDE Kiu faris? LYNGSTRAND Via patrino. HILDE Nu tiel, nu. (Sxi metas la benketon antaux la balancsegxon.) BOLETTE (kvazaux interrompante) Cxu vi ne vidis la boaton de patro tie sur la fjordo? LYNGSTRAND Jes, sxajnis al mi, ke velboato stirigxis cxi-direkten. BOLETTE Certe estas patro. Li vizitis malsanulojn sur la insuloj. (Sxi ordigas ion sur la tablo.) LYNGSTRAND (staras sur la unua sxtupo de la sxtuparo de la verando) Ho, kiel per floroj beligite --! BOLETTE Jes, cxu ne estas bele? LYNGSTRAND Ho, vere delikate. Aspektas kvazaux estas solenajxo en la domo. HILDE Jes, tamen estas. LYNGSTRAND Mi komprenis. Estas la datreveno de via patro, cxu? BOLETTE (averte al _Hilde_) Hm -- hm! HILDE (senatente) Ne, tiu de patrino. LYNGSTRAND Nu tiel, -- Estas tiu de via patrino. BOLETTE (mallauxte, kolere) Cxu do, Hilde --! HILDE (same) Lasu min! (al _Lyngstrand_) Vi iros hejmen nun por matenmangxi, cxu? LYNGSTRAND (malsupreniras) Jes, mi devus meti ion en la stomakon. HILDE Vi certe trovas la regalon bona tie en la hotelo? LYNGSTRAND Mi ne plu logxas en la hotelo. Estas tro multekoste por mi. HILDE Kie vi do nun logxas? LYNGSTRAND Nun mi logxas cxe sinjorino Jensen. HILDE Kiu sinjorino Jensen? LYNGSTRAND La akusxistino. HILDE Pardonu, sinjoro Lyngstrand, sed efektive mi havas aliajn farendajxojn nun ol -- LYNGSTRAND Ho, mi ja ne devus tiel paroli. HILDE Kion do? LYNGSTRAND Tion, kion mi diris. HILDE (rigardas lin mezure; neindulge) Mi ne komprenas vin. LYNGSTRAND Ne, ne. Sed mi do diru adiaux al la frauxlinoj gxis venonte. BOLETTE (venas sur la sxtuparon) Adiaux, adiaux, sinjoro Lyngstrand. Vi vere devas pardoni nin hodiaux --. Sed iam poste, -- kiam vi havas bonan tempon -- kaj kiam vi havas la emon, -- vi absolute faru viziton por vidi patron kaj -- kaj ankaux nin aliajn. LYNGSTRAND Jes, multan dankon. Mi vere deziras fari tion. (Li salutas kaj eliras tra la kradpordo. Preterpasante sur la vojo ekstere maldekstre, li salutas ankoraux unu fojon al la verando.) HILDE (duonlauxte) Adiaux, sinjoro! Bonvolu saluti sinjorinon Jensen de mi. BOLETTE (mallauxte, tiras sxian brakon) Hilde --! Petolacxa infano! Cxu vi tute frenezigxas! Li povus ja auxdi vin! HILDE Pa, -- cxu vi opinias, ke mi atentas pri _tio_. BOLETTE (rigardas dekstren) Jen venas patro. (_Doktoro Wangel_, en vojagxkostumo kaj kun valizo en la mano, venas laux la vojeto de dekstre.) WANGEL Jen mi revenas, knabinetoj! (Li eniras tra la barilpordo.) BOLETTE (iras al li renkonte malsupre en la gxardeno) Ho, bone ke vi venas. HILDE (Ankaux sxi iras al li.) Cxu vi cxion finis por hodiaux, pacxjo? WANGEL Ho ne, poste mi devos iomete labori en la oficejo. -- Diru, -- cxu Arnholm venis? BOLETTE Jes, li venis cxi-nokte. Ni informigxis en la hotelo. WANGEL Do vi lin ankoraux ne vidis? BOLETTE Ne. Sed li certe vizitos nin antauxtagmeze. WANGEL Jes, li certe faros. HILDE (tiras lin) Pacxjo, rigardu do. WANGEL (rigardas al la verando) Jes, mi ja vidas, infano. -- Estas ja vere pompe. BOLETTE Jes, ni bele ornamis, cxu ne? WANGEL Jes, vere, vere. -- Cxu -- cxu ni estas solaj en la domo nun? HILDE Jes, sxi eliris -- BOLETTE (interrompas) Patrino nagxas. WANGEL (Rigardas amike al _Bolette_ kaj frapetas sxian kapon. Poste li diras iom hezite:) Auxskultu nun, knabinetoj, -- cxu vi volas lasi cxion cxi stari tiel la tutan tagon? Kaj ankaux la flagon supre la tutan tagon? HILDE Ho, tion vi do povas imagi, pacxjo! WANGEL Hm, -- nu ja. Sed vi do -- BOLETTE (okulumas kaj kapsignas al li) Vi ja komprenas, ke ni cxion faris por lernejestro Arnholm. Kiam tia bona amiko la unuan fojon venas por viziti vin -- HILDE (ridetas kaj tiretas lin) Pensu, -- li ja estis la instruisto de Bolette, patro! WANGEL (kun duonrido) Vi du estas vere paro da petoluloj -- Nu, nu, -- estas ja funde tute nature, ke vi memoras sxin, kiu ne plu estas inter ni. Sed tamen. Jen, Hilde. (donas al sxi la valizon) Portu gxin en la oficejon. -- Nu, knabinetoj, -- mi tion ne sxatas. Ne la manieron, vi komprenas. Ke ni tiel cxiun jaron -- Nu, -- kion diri! Eble ne povas farigxi alimaniere. HILDE (volas iri tra la gxardeno maldekstren, sed haltas, turnas sin kaj montras) Vidu la sinjoron, kiu tie venas. Certe estas la lernejestro. BOLETTE (rigardas tien) _Tiu_? (ridas) Ho ne! Cxu vi opinias, ke tiu agxulo estas Arnholm! WANGEL Nu, atendu, infano. Jes, efektive estas li! -- Jes, certe tiel estas! BOLETTE (tien fiksrigardas; mallauxte, surprizite) Jes, je Dio, cxu ne ankaux mi opinias --! (Lernejestro _Arnholm_, en eleganta antauxtagmeza kostumo, kun oraj okulvitroj kaj maldika bastono venas ekstere sur la vojo de maldekstre. Li aspektas iom strecxe, rigardas en la gxardenon, salutas amikece kaj eniras tra la barilpordo.) WANGEL (iras al li renkonte) Bonvenon, kara lernejestro! Koran bonvenon reen al la antauxa loko! ARNHOLM Dankon, dankon, doktoro Wangel. Milfojan dankon al vi. (Ili vigle mansalutas kaj kune iras tra la gxardeno.) ARNHOLM Kaj jen la infanoj! (mansalutas al ili kaj rigardas ilin) Tiuj du mi malfacile rekonus. WANGEL Certe ne, mi opinias. ARNHOLM Nu, jes, eble tamen Bolette. -- Jes, Bolette mi estus rekonanta. WANGEL Apenaux, mi opinias. Pasis ja nun ok . ..naux jaroj de kiam vi vidis sxin lastfoje. Nu, cxi tie okazis ja multaj sxangxoj dum tiu tempo. ARNHOLM (cxirkauxrigardas) Sxajnas al mi ke ne. Escepte ke la arboj kreskis konsiderinde -- kaj estas konstruita _jena_ lauxbo -- WANGEL Nu ja, tiel ekstere -- ARNHOLM (ridetas) Kaj kompreneble ke vi nun havas du grandajn fiancxpretajn filinojn en la domo. WANGEL Ho, fiancxpreta estas ja nur la unua. HILDE (duonlauxte) Auxskultu do patron! WANGEL Sed nun mi proponas, ke ni eksidu sur la verando. Tie estas pli malvarmete ol cxi tie. Bonvolu. ARNHOLM Dankon, dankon, kara doktoro. (Ili supreniras. _Wangel_ proponas por _Arnholm_ lokon en la balancsegxo.) WANGEL Jen, jen. Vi nun sidu trankvile por ripozi. Cxar vi aspektas iom strecxe post la vojagxo. ARNHOLM Ho, ne gravas. En cxi tiu cxirkauxajxo -- BOLETTE (al _Wangel_) Cxu ni alportu sodakvon kaj sukon en la gxardencxambron? Cxi tie baldaux farigxos tro varme. WANGEL Bone, knabinetoj, faru! Alportu sodakvon kaj sukon. Kaj eble konjakon. BOLETTE Cxu ankaux konjakon? WANGEL Nur iometon. Se iu dezirus. BOLETTE Nu ja, do. Hilde, malsupreniru al la oficejo kun la valizo. (_Bolette_ iras en la gxardencxambron fermante la pordon post si. _Hilde_ prenas la valizon kaj iras maldekstren tra la gxardeno malantaux la domo.) ARNHOLM (kiu postrigardis _Bolette_ per la okuloj) Estas vere iu belega --. Estas du belegaj knabinoj, kiuj jen kreskis por vi. WANGEL (eksidas) Jes, vi trovas. ARNHOLM Jes, estas ecx surprize pri Bolette. Ja ankaux pri Hilde. -- Sed nun pri vi mem, kara doktoro. Cxu vi intencas logxi cxi tie vian tutan vivdauxron? WANGEL Ho jes, estos tiel. Cxi tie mi naskigxis kaj bredigxis, kiel oni diras. Cxi tie mi vivis felicxe kun sxi, kiu forpasis de ni tiel frue. Sxi kiun vi konis, kiam vi lastfoje vizitis nin, Arnholm. ARNHOLM Jes -- jes. WANGEL Kaj nun mi vivas cxi tie felicxa kun sxi, kiun mi ricevis anstatauxe. Mi devas diri, ke entute la sorto estis bona al mi. ARNHOLM Sed neniun infanon en via dua geedzigxo? WANGEL Ni ricevis knabeton antaux du -- du kaj duona jaro. Sed ni ne havis lin longe. Li mortis je la agxo de kvar . ..kvin monatoj. ARNHOLM Via edzino, sxi ne estas hejme hodiaux? WANGEL Jes, sxi certe baldaux venos. Sxi malsupreniris por preni banon. Sxi nagxas cxiun tagon je cxi tiu tempo. En kiu ajna vetero. ARNHOLM Cxu pro iu malsano? WANGEL Ne vere malsano. Sed sxi estas strange nervoza la lastajn jarojn. Kompreneble, nur foje. Mi vere ne kapablas kompreni kio estas al sxi. Sed bani sin en la maro estas kvazaux sxia kora gxojo, komprenu. ARNHOLM Tion mi memoras de pasinte. WANGEL (kun preskaux nerimarkebla rideto) Vi ja konas Ellida de la tempo, kiam vi estis instruisto en Skjoldvik. ARNHOLM Kompreneble. Sxi ofte vizitis la pastran domon. Kaj mi ankaux ofte renkontis sxin, kiam mi vizitis sxian patron en la lumturo. WANGEL Kredu, tiu tempo profunde stampis sxin. La urbanoj ne povas tion kompreni. Ili nomas sxin "La sinjorino el la maro". ARNHOLM Cxu? WANGEL Jes. Kaj tial --. Parolu vi kun sxi pri pasintaj tagoj, kara Arnholm. Estus vere bone por sxi. ARNHOLM (rigardas lin dubeme) Cxu vi havas veran kialon por tion opinii? WANGEL Certe jes. VOCxO DE ELLIDA (auxdata ekstere en la gxardeno dekstre) Cxu estas vi, Wangel! WANGEL (ekstaras) Jes, kara. (_Sinjorino Ellida Wangel_, kun granda sxalo cxirkaux si kaj kun malseka hararo disfalanta sur la sxultroj, venas el inter la arboj cxe la lauxbo. _Lernejestro Arnholm_ ekstaras.) WANGEL (ridetas kaj etendas la manojn al sxi) Nu, jen la sinjorino el la maro! ELLIDA (malrapide supreniras sur la verandon kaj kaptas liajn manojn) Dank' al Dio, ke mi revidas vin! Kiam vi venis? WANGEL Jxus nun. Antaux momento. (montras al _Arnholm_) Sed vi do salutu pasintan konaton --! ELLIDA (donas la manon al _Arnholm_) Jen vi do estas. Bonvenon! Kaj pardonu ke mi ne estis hejme. ARNHOLM Ho, mi petas. Vi do ne pensu pri ceremoniajxoj. WANGEL La akvo estas fresxa hodiaux, cxu? ELLIDA Fresxa! Je Dio, cxi tie la akvo neniam estas fresxa. Malvarmeta kaj malvigliga. Usx, la akvo estas malsana cxi tie en la fjordoj. ARNHOLM Malsana? ELLIDA Jes, malsana. Kaj mi opinias, ke gxi malsanigas ankaux nin. WANGEL (ridetas) Nu, vi ja rekomendas la banejon. ARNHOLM Mi kredus, ke vi, sinjorino Wangel, havus apartan rilaton al la maro mem kaj al cxio kio apartenas al gxi. ELLIDA Ho jes, eble. Ecx mi mem ja kredas. -- Sed cxu vi vidas kiel bele la knabinetoj ornamis por vi? WANGEL (embarasata) Hm --. (rigardas sian horlogxon) Mi ja baldaux devas -- ARNHOLM Cxu vere estas por mi --? ELLIDA Kompreneble. Ni ja ne tiel ornamas cxiutage. -- Uh, -- kiel sufoke varme estas sub tiu cxi plafono! (malsupreniras en la gxardenon) Venu cxi tien! Cxi tie estas almenaux iometa venteto. (Sxi eksidas en la lauxbo.) ARNHOLM (eniras) Sxajnas al mi, ke la venteto estas suficxe fresxa. ELLIDA Jes, vi, kiu kutimigxis al la nauxza cxefurba aero. Tie estas vere terure dum la somero, lauxdire. WANGEL (kiu ankaux iris en la gxardenon) Hm, kara Ellida, vi devas nun sola konversacii kun nia gasto dum tempeto. ELLIDA Cxu aferoj? WANGEL Jes, mi devas iri al la oficejo. Kaj mi ja ankaux devas sxangxi vestojn. Sed ne dauxros longe -- ARNHOLM (eksidas en la lauxbo) Ne trorapidu, kara doktoro. Via edzino kaj mi certe scios pasigi la tempon. WANGEL (kapsignas) Ho, jes, -- mi fidas. Nu, -- gxis revido! (Li iras tra la gxardeno maldekstren.) ELLIDA (post mallonga silento) Cxu ne sxajnas al vi, ke estas bone sidi cxi tie? ARNHOLM Nun mi sidas bone. ELLIDA La lauxbo nomigxas _mia_ lauxbo. Cxar estas mi, kiu farigis gxin. Aux pli gxuste Wangel -- por mi. ARNHOLM Kaj cxi tie vi do kutimas sidi? ELLIDA Jes, cxi tie mi pleje sidas dumtage. ARNHOLM Kun la knabinetoj? ELLIDA Ne, la knabinetoj -- ili estas sur la verando. ARNHOLM Kaj Wangel mem? ELLIDA Ho, Wangel, li iras tien kaj cxi tien. Foje al mi kaj foje al la knabinetoj. ARNHOLM Cxu estas vi kiu deziras tian arangxon? ELLIDA Mi opinias, ke cxiuj partoj kontentigxas per tiu arangxo. Ni povas ja jxeti la parolon transen unu al la alia -- kiam ni foje trovas ion por diri. ARNHOLM (post ioma pensado) Kiam mi pasinte frekventis viajn lokojn --. Ekstere en Skjoldvik mi pripensas --. Hm, -- estas nun longe de tiam --. ELLIDA Estas pli ol dek jaroj de kiam vi vizitis nin tie. ARNHOLM Jes, proksimume. Sed kiam mi prezentas al mi la bildon de vi tie ekstere en la lumturo -- La paganino, kiel la maljuna pastro nomis vin, cxar via patro laux li baptigis vin per sxipnomo kaj ne per kristana homa nomo -- ELLIDA Jes, kaj kiel do? ARNHOLM Mi tute ne estus kredinta renkonti vin cxi tie kiel sinjorino Wangel. ELLIDA Ne, cxar tiam Wangel ja ankoraux ne estis --. Tiam ja ankoraux vivis la unua patrino de la knabinoj. Ilia vera patrino -- ARNHOLM Nu jes, jes. Sed ecx se tiel ne estus --. Ecx se li estus libera kaj ne ligita, -- mi meniam imagus, ke okazus tiel. ELLIDA Ankaux mi ne. Vere neniam -- tiam. ARNHOLM Wangel estas ja gxentila. Honesta. Kore bonvola al cxiuj homoj -- ELLIDA (varme kaj kore) Jes, li vere estas! ARNHOLM -- sed sxajnas al mi, ke li estas tiel ege malsimila al vi. ELLIDA Vi pravas. Li ja estas. ARNHOLM Nu, sed kiel okazis? Kiel okazis! ELLIDA Ho kara Arnholm, ne demandu min pri tio. Mi ne kapablas klarigi la aferon. Kaj se mi povus, vi ne kapablus percepti kaj kompreni ecx eron el tio. ARNHOLM Hm --. (iomete pli mallauxte) Cxu vi iam konfidis ion pri mi al via edzo? Mi kompreneble aludas al la vana pasxo, -- al kiu mi lasis min ravi. ELLIDA Ne. Cxu vi tion pensus? Neniun vorton mi diris al li pri -- pri tio al kio vi aludas. ARNHOLM Mi gxojas. Cxar premis min la penso ke -- ELLIDA Vi tute ne bezonas. Mi nur diris al li la veron, ke mi multe sxatis vin, kaj ke vi estis la plej fidela kaj bona amiko por mi tie ekstere. ARNHOLM Dankon. Sed diru nun, -- kial vi neniam skribis al mi post mia forvojagxo? ELLIDA Mi pensis, ke eble dolorigus al vi auxdi ion de iu, kiu -- kiu ne povis proksimigxi al vi tiel, kiel vi deziris. Estus ja rekte resxiri ion embarasan, mi pensis. ARNHOLM Hm --. Jes, jes, vi certe pravas. ELLIDA Sed kial vi mem neniam skribis? ARNHOLM (rigardas sxin kaj ridetas duone riprocxe) Mi? Fari la komencon? Eble suspektigi min por enkonduki ion novan. Post rifuzo tia, kian mi spertis? ELLIDA Ho ne, mi ja bone komprenas. -- Cxu vi neniam poste pensis pri alia rilato? ARNHOLM Neniam. Mi restas fidela al miaj memoroj. ELLIDA (duone sxercante) Ho, cxu! Forpelu la malnovajn, tristajn memorojn. Vi prefere devus pensi farigxi felicxa edzo, mi opinias. ARNHOLM Do devus baldaux okazi, sinjorino Wangel. Memoru ke, -- mi ja jam atingis la trideksepan, verdire. ELLIDA Nu, ja, des pli da kauxzo por vi rapidi. (Sxi iomete silentas, poste diras serioze kaj mallauxte) Sed auxskultu nun, kara Arnholm, -- mi nun diru al vi ion, kion mi tiam ne kapablus eldiri, ecx se mia vivo estus en veto. ARNHOLM Kio do tio estas? ELLIDA Kiam vi faris -- la vanan pasxon, kiel vi jxus diris, -- tiam mi ne _kapablis_ respondi al vi alimaniere ol mi faris. ARNHOLM Mi scias. Vi nur havis bonan amikecon por oferti al mi. Mi ja scias. ELLIDA Sed vi ne scias, ke mia tuta animo kaj cxiuj miaj pensoj estis tiam en alia loko. ARNHOLM Tiam! ELLIDA Jes, gxuste. ARNHOLM Sed tio ja ne eblas! Vi eraras pri la tempo! Mi opinias, ke tiam vi ecx ne konis sinjoron Wangel. ELLIDA Mi ne parolas pri Wangel. ARNHOLM Ne Wangel? Sed tiam, -- ekstere en Skjoldvik --. Mi ne memoras unu solan homon tie, kiun mi opinius povus kapti vian atenton. ELLIDA Ne, ne, -- mi kredas. Cxar cxio estis tute freneza. ARNHOLM Sed rakontu do al mi pri tio cxi! ELLIDA Ho, suficxas ja, ke vi scias, ke tiam mi estis jam ligita. Kaj nun vi ja scias. ARNHOLM Kaj se vi tiam ne estus ligita? ELLIDA Kio do? ARNHOLM Cxu via respondo al mia letero estus alia. ELLIDA Kiel mi povas scii? Kiam Wangel venis, la respondo estis ja alia. ARNHOLM Pro kio do diri al mi, ke vi estis ligita? ELLIDA (ekstaras kvazaux en timo kaj maltrankvilo) Cxar mi bezonas iun al kiu konfidi min. Ne, ne, sidu. ARNHOLM Via edzo do nenion scias pri la afero? ELLIDA Mi unue konfesis al li, ke mia animo iam estis en alia loko. Ion pli li ne postulis scii. Kaj ni poste neniam tusxis la aferon. Funde estis ja nur frenezajxo. Kaj rompigxis ja baldaux -- iamaniere. ARNHOLM (ekstaras) Nur iamaniere? Ne tute! ELLIDA Jes, jes, certe! Ho, Dio, kara Arnholm, tute ne estas kiel vi imagas. Estas io tute nekomprenebla. Mi ne scias kiel mi povus tion rakonti. Vi nur opinius, ke mi estus malsana. Aux ke mi estus tute freneza. ARNHOLM Kara sinjorino, -- nun vi vere devas plene eldiri. ELLIDA Nu ja! Mi provos. Kiel povos vi, prudenta homo, klarigi al vi, ke -- (rigardas eksteren kaj interrompas) Atendu gxis poste. Jen vizitanto venas. (_Lyngstrand_ venas sur la vojo de maldekstre kaj iras en la gxardenon. Li havas floron en la butontruo kaj portas grandan belan bukedon, volvitan per papero kaj silka rubando. Li haltas kaj hezitas iom necerta cxe la verando.) ELLIDA (el la lauxbo) Cxu la knabinojn vi sercxas, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND (turnas sin) Ho, la sinjorino jen? (salutas kaj proksimigxas) Tiel ne estas. Ne la frauxlinojn, sed vin mem, sinjorino Wangel. Vi ja permesis al mi veni por viziti vin -- ELLIDA Jes, certe mi faris. Vi estas cxiam bonvena. LYNGSTRAND Multan dankon. Kaj cxar tiel felicxe okazas, ke estas solenajxo en la domo hodiaux -- ELLIDA Nu, tion vi scias? LYNGSTRAND Jes, ja. Kaj tial mi volis permesi al mi donaci al sinjorino Wangel cxi tiun -- (Li kapsalutas kaj etendas la bukedon.) ELLIDA (ridetas) Sed kara sinjoro Lyngstrand, cxu ne estas pli bone doni viajn belajn florojn al lernejestro Arnholm mem? Cxar estas ja vere li, kiu -- LYNGSTRAND (rigardas al ambaux necerte) Pardonu, -- sed mi ne konas tiun fremdan sinjoron. Estas nur -- Mi venas pro la datreveno, sinjorino. ELLIDA Datreveno? Vi eraras, sinjoro Lyngstrand. Ne estas datreveno en la domo hodiaux. LYNGSTRAND (ridetas intime) Ho, mi ja scias. Sed mi ne pensis ke estu tiel sekrete. ELLIDA Kion vi scias? LYNGSTRAND Ke estas la dat -- la datreveno de la sinjorino. ELLIDA Mia? ARNHOLM (rigardas sxin demande) Hodiaux? Ne, certe ne. ELLIDA (al _Lyngstrand_) Kial vi tiel pensas? LYNGSTRAND Frauxlino Hilde malkovris tion. Mi preterpasis iom pli frue hodiaux. Kaj mi demandis al la frauxlinoj, kial ili tiel bele ornamas per floroj kaj flagoj -- ELLIDA Nu bone? LYNGSTRAND -- kaj frauxlino Hilde respondis: Jes, cxar hodiaux estas la datreveno de -- de patrino. ELLIDA De patrino --! Nu tiel. ARNHOLM Aha! (Li kaj _Ellida_ rigardas sin reciproke kompreneme.) Jes, cxar la juna sinjoro do tion scias, sinjorino Wangel -- ELLIDA (al _Lyngstrand_) Jes, cxar vi ja nun tion scias -- LYNGSTRAND (denove ofertas la bukedon) Permesu al mi gratuli -- ELLIDA (akceptas la florojn) Koran dankon al vi. -- Bonvolu sidigxi momenton, sinjoro Lyngstrand. (_Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ eksidas en la lauxbo.) ELLIDA Tio cxi -- pri mia datreveno -- devus esti sekreto, sinjoro lernejestro. ARNHOLM Devus, mi komprenas. Ne devus esti por ni neinformitaj. ELLIDA (metas la bukedon flanken) Ne, gxuste tiel. Ne por la neinformitaj. LYNGSTRAND Mi do ecx ne diros al iu vivanta homo. ELLIDA Ho, ne tiel grave. -- Sed kiel vi nun fartas? Vi aspektas pli sane nun ol antauxe. LYNGSTRAND Jes, ankaux mi kredas, ke mi sanigxos. Kaj venontan jaron, se mi povos iri suden -- ELLIDA Kaj tion vi povos, diras la knabinoj. LYNGSTRAND Jes, cxar en Bergen mi havas bonfaranton, kiu protektas min. Kaj li promesis helpi min venontan jaron. ELLIDA Kiel vi kontaktigxis al li? LYNGSTRAND Ho, felicxa okazo. Cxar iun fojon mi estis maristo sur unu el liaj sxipoj. ELLIDA Cxu vere? Vi do tiam sxatis la maron? LYNGSTRAND Ne, tute ne. Sed kiam mia patrino mortis, mia patro ne volis lasi min nenifari hejme cxe si. Kaj li farigis min maristo. Ni pereis en la Angla Kanalo survoje hejmen. Kaj estis ja bone por mi. ARNHOLM Kiel bone, vi diras? LYNGSTRAND Jes, cxar per tiu pereo mi ricevis la difekton. En la brusto. Mi longe kusxis en la malvarma akvo, antaux ol ili savis min. Kaj tiam mi ja devis forlasi la maron. -- Jes, vere estis granda felicxo. ARNHOLM Cxu, vi trovas? LYNGSTRAND Jes. Cxar la difekto ne estas vere dangxera. Kaj nun mi povos farigxi skulptisto, kion mi ege deziras. Imagu -- povi modli la delikatan argilon, kiu tiel cedeme formigxas inter la fingroj! ELLIDA Kaj kion volas vi do modli? Cxu marvirojn kaj marvirinojn? Aux cxu antikvajn vikingojn? LYNGSTRAND Ne, tiajxojn ne. Kiam mi estos progresinta, mi provos fari grandan verkon. Grupon, kiel oni tion nomas. ELLIDA Nu jes, -- sed kion tiu grupo reprezentu? LYNGSTRAND Ho, devus esti io kion mi mem travivis. ARNHOLM Jes, jes, -- tenu vin al tio. ELLIDA Sed kio tio do estus? LYNGSTRAND Jes, mi imagas, ke estu juna marista edzino, kiu kusxas maltrankvila dormante. Kaj sxi ankaux songxas. Mi certas, ke mi povos realigi, ke sxi songxas. ARNHOLM Cxu ne estu pli? LYNGSTRAND Jes, ankaux alia figuro. Iu estajxo por nomi gxin. Estu sxia edzo, al kiu sxi ne estis fidela, dum li estis for. Kaj li dronis en la maro. ARNHOLM Kiel, dronis --? ELLIDA Li dronis? LYNGSTRAND Jes. Li dronis dum vojagxo. Sed okazas la strangajxo, ke li tamen revenas hejmen. Estas dumnokte. Kaj nun li staras tie apud sxia lito rigardante sxin. Li staru malsekega, kvazaux homo jxus eltirita el la maro. ELLIDA (klinas sin malantauxen en la segxo) Vere stranga imago. (fermas la okulojn) Mi vive bildigas tion antaux mi. ARNHOLM Sed je sankta nomo, sinjoro -- sinjoro --! Vi ja diris, ke estu io, kion vi mem travivis. LYNGSTRAND Jes, jes, -- Mi travivis tion cxi. Iamaniere do. ARNHOLM Travivis, ke morta viro --? LYNGSTRAND Nu ja, mi ne diras tiel korpe travivis. Ne reale, vi komprenu. Sed tamen -- ELLIDA (vigle, strecxe) Rakontu cxion kion vi scias kaj povas! Pri tio mi devas cxion scii. ARNHOLM (ridetas) Jes, tio devas ja esti io por vi. Tiajxo kun mara etoso. ELLIDA Kiel do estis, sinjoro Lyngstrand? LYNGSTRAND Jes, tiel ke kiam ni velus hejmen kun la brigo el urbo nomita Halifax, ni devis postlasi la laborestron en la malsanulejo tie. Ni dungis usonanon anstatauxe. Tiu nova laborestro -- ELLIDA La usonano? LYNGSTRAND -- jes; li ricevis de la estro amaseton da gazetoj, kiun li cxiame legadis. Cxar li volis lerni la norvegan, li diris. ELLIDA Nu! Kaj sekve! LYNGSTRAND Iun vesperon en terura vetero. Cxiuj viroj sur la ferdeko. Escepte la laborestro kaj mi. Cxar li estis tordinta la piedon, kaj ne povis stari sur gxi. Kaj ankaux mi estis malsana kaj kusxis. Ja, li do sidis tie en la kajuto denove legante unu el la malnovaj gazetoj -- ELLIDA Jes! Jes! LYNGSTRAND Sed dum li tie sidas, mi auxdas kvazaux hurlon el li. Kaj kiam mi rigardas lin, mi vidas ke li estas blanka kiel kreto en la vizagxo. Li komencas tiri kaj sxiri la gazeton en mil pecojn. Sed tion li faris tute silente, silente. ELLIDA Li nenion diris? Li ne parolis? LYNGSTRAND Ne tuj. Sed iom post iom li kvazaux parolis al si mem: Edzinigxis. Kun alia viro. Dum mi estis for. ELLIDA (fermas la okulojn kaj diras mallauxte) Tion li diris? LYNGSTRAND Jes. Kaj imagu, -- li tion diris en bona norvega. Li certe facile lernis fremdajn lingvojn, tiu viro. ELLIDA Kaj poste? Kio okazis poste? LYNGSTRAND Jes, jen sekvas tio stranga, kion mi neniam en la mondo forgesos. Cxar li aldonis, -- ankaux tio silente: -- Sed mia sxi estas, kaj mia sxi farigxu. Kaj min sxi sekvu, ecx se mi venu hejmen por sercxi sxin kiel droninta viro el la nigra maro. ELLIDA (versxas al si akvon. Sxia mano tremas.) Puh, -- kiel preme varme estas hodiaux -- LYNGSTRAND Kaj tion li diris per tia vola forto, ke sxajnis al mi ke li estas viro por tion plenumi. ELLIDA Cxu vi scias -- pri la sorto de tiu viro? LYNGSTRAND Ho, sinjorino, li certe ne plu vivas. ELLIDA (rapide) Kial vi tion opinias! LYNGSTRAND Jes, cxar ni ja poste pereis en la Angla Kanalo. Mi sukcesis trovi lokon en la granda savboato kun la sxipestro kaj kvin aliaj. La direktisto prenis la malantauxan boateton. Lin sekvis la usonano kaj iu alia. ELLIDA Kaj de ili oni nenion plu auxdis? LYNGSTRAND Ne, nenion, sinjorino. Mia bonfaranto jxus skribis tion en letero. Sed gxuste tial mi multe sxatus fari artajxon pri tio. La malfidelan maristedzinon mi vive bildigas antaux mi. Kaj ankaux la vengxanto, kiu dronis, sed tamen revenas hejmen el la maro. Mi vidas ambaux tute klare. ELLIDA Ankaux mi. (ekstaras) Venu, -- ni eniru. Aux prefere malsupren al Wangel! Estas ja preme varme. (Sxi iras el la lauxbo.) LYNGSTRAND (kiu ankaux ekstaris) Mi nun dankas pro la akcepto. Mi ja nur farus viziteton pro la datreveno. ELLIDA Nu, kiel vi preferas. (etendas al li la manon) Adiaux, kaj dankon pro la floroj. (_Lyngstrand_ salutas kaj eliras maldekstren tra la barilpordo.) ARNHOLM (proksimigxas al _Ellida_) Mi ja vidas, ke tio cxi kore tusxis vin, kara sinjorino Wangel. ELLIDA Ho jes, vi povas ja esprimi vin tiel, kvankam -- ARNHOLM Sed funde ne estas io alia ol vi devus atendi. ELLIDA (rigardas lin surprize) Atendi! ARNHOLM Jes, sxajnas al mi. ELLIDA Atendi ke iu povus reveni --! Tiel reveni! ARNHOLM Sed pro Dio --! Cxu estas la marista fablo de tiu freneza skulptisto --? ELLIDA Ho, kara Arnholm, eble li ne tamen estas tiel freneza. ARNHOLM Do estas tiu babilajxo pri tiu morta viro, kiu tiel skuis vin? Kaj mi, kiu kredis, ke -- ELLIDA Kion vi kredis? ARNHOLM Kompreneble mi kredis, ke estis nur sxajnigo de vi. Ke vi cxagrenigxis, cxar vi malkovris, ke oni sekrete solenis familian memoron. Ke via edzo kaj liaj infanoj vivas en vivo de memoroj, en kiu vi ne partoprenas. ELLIDA Ho, ne, ne. Estu pri tio kiel estas. Mi ne rajtas postuli mian edzon sole por mi mem. ARNHOLM Sxajnas al mi, ke vi tamen rajtas. ELLIDA Jes. Sed mi ne rajtas. Jen la afero. Ankaux mi vivas en io, -- al kio la aliaj estas eksteraj. ARNHOLM Vi! (pli mallauxte) Cxu estas komprenende, ke --? Vi -- Vi do ne amas vian edzon! ELLIDA Ho jes, jes, -- el mia tuta animo mi nun amas lin! Gxuste tial tio cxi estas tiel terura, -- tiel nekomprenebla, -- tiel neimagebla, --! ARNHOLM Vi nun konfidu viajn cxagrenojn tute kaj senrezerve al mi! Vi volas, cxu, sinjorino Wangel? ELLIDA Mi ne povas, kara amiko. Almenaux ne nun. Eble poste. (_Bolette_ venas sur la verandon kaj iras malsupren en la gxardenon.) BOLETTE Nun patro venas el la oficejo. Cxu ni do ne devus sidigxi en la gxardena cxambro? ELLIDA Jes, ni faru. (_Wangel_, en sxangxita vestajxo, venas kune kun _Hilde_ de maldekstre de malantaux la domo.) WANGEL Jen, jen! Mi estas libera kaj preta! Nun gustos bone glaso da io malvarmeta. ELLIDA Atendu iomete. (Sxi iras en la lauxbon kaj sercxas la bukedon.) HILDE Ho, vidu, vidu! La belajn florojn! De kie vi ricevis ilin? ELLIDA Mi ricevis ilin de skulptisto Lyngstrand, mia kara Hilde. HILDE (ekmiras) De Lyngstrand? BOLETTE (maltrankvila) Cxu Lyngstrand venis -- denove? ELLIDA (kun rideto) Jes. Li venis kun tiu cxi. Okaze de la datreveno, vi komprenas. BOLETTE (ekrigardas al _Hilde_) Ah --! HILDE (murmuras) La besto! WANGEL (embarasita, al _Ellida_) Hm. Jes, vi ja vidas --. Mi diru al vi, mia kara, bona, benita Ellida -- ELLIDA (interrompas) Venu nun, knabinetoj! Kaj ni metu miajn florojn en akvon kune kun la aliaj. (Sxi supreniras sur la verandon.) BOLETTE (mallauxte al _Hilde_) Ho, sxi do tamen estas gxentila. HILDE Simiajxoj! Sxi nur volas intimigxi kun patro. WANGEL (supre sur la verando, premas la manon de _Ellida_) Dankon -- dankon! Koran dankon pro tio cxi, Ellida! ELLIDA (ordigas la florojn) Nu do, -- cxu ne ankaux mi estu kune kun vi por -- por honori la datrevenon de patrino? ARNHOLM Hm --. (Li supreniras al _Wangel_ kaj _Ellida_. _Bolette_ kaj _Hilde_ restas en la gxardeno.) DUA AKTO (Supre sur "La Videjo", arbustkovrita altajxo malantaux la urbo. Iom malantauxe staras sxtonstako kaj ventomontrilo. Grandaj sxtonoj por sidejoj kusxas cxirkaux la sxtonstako kaj en la antauxo. Profunde en la malantauxo vidigxas la ekstera fjordo kun insuloj kaj promontoroj. La granda maro ne vidigxas. Estas duonhela somernokto. Flaverugxa lumeto en la aero kaj sur la montopintoj fore. Kvartona kantado auxdigxas de malsupre en la deklivo dekstre.) (_Junaj homoj_ el la urbo, _gesinjoroj_, venas pare de dekstre, kaj en intima konversacio iras preter la sxtonstako kaj elen maldekstre. Iom poste venas _Ballested_ kiel gvidanto por grupo da eksterlandaj geturistoj. Li estas sxargxita de sxaloj kaj vojagxsaketoj.) BALLESTED (montras supren per la bastono) Sehen Sie, meine Herrschaften, -- dort fore liegt eine andere altajxo. Das willen wir ankaux besteigen und so herunter -- (Li dauxrigas angle kaj gvidas la grupon maldekstren.) (_Hilde_ venas rapide supren la deklivon dekstre, haltas kaj rigardas malantauxen. Iom poste venas _Bolette_ la saman vojon.) BOLETTE Sed, kara, kial ni forkuru de Lyngstrand? HILDE Cxar mi ne eltenas iri tiel malrapide en la deklivoj. Vidu, -- vidu, kiel li rampas supren. BOLETTE Ho, vi ja scias kiel malsana li estas. HILDE Cxu vi opinias, ke estas tre dangxere? BOLETTE Jes, mi opinias. HILDE Li ja vizitis patron posttagmeze. Mi dezirus scii kion patro pensas pri li. BOLETTE Patro diris al mi, ke estas malmoligxo en la pulmo, -- aux io tia. Li ne vivos longe, diris patro. HILDE Cxu tion li diris! Imagu, -- gxuste kion mi pensis. BOLETTE Sed pro Dio, vi nenion rimarkigu. HILDE Ho, kial vi tiel pensas. (duonlauxte) Jen vidu, -- nun Hans fine krablis al la supro. Hans --. Cxu ne sxajnas al vi, ke oni povas vidi, ke li nomigxas Hans? BOLETTE (flustras) Estu bonkonduta! Mi konsilas! (_Lyngstrand_ venas de dekstre kun sunsxirmilo en la mano.) LYNGSTRAND Mi petas pardonon al la frauxlinoj, cxar mi ne povis iri same rapide kiel vi. HILDE Cxu vi ecx ekhavis sunsxirmilon? LYNGSTRAND Gxi apartenas al via patrino. Sxi diris ke mi uzu gxin kiel bastonon. Cxar mi neniun kunportis. BOLETTE Cxu ili dauxre estas tie malsupre? Patro kaj la aliaj? LYNGSTRAND Jes. Via patro iris en la gastejon. La aliaj sidas ekstere auxskultante la muzikon. Sed poste ili volas supreniri, diris via patrino. HILDE (lin rigardante) Vi nun estas suficxe laca. LYNGSTRAND Jes, nun sxajnas al mi, ke mi estas iomete laca. Mi pensas ke estas pli bone sidi tempeton. (Li eksidas sur sxtono antauxe dekstre.) HILDE (staras antaux li) Cxu vi scias, ke poste okazos dancado malsupre sur la muzikejo? LYNGSTRAND Jes, mi auxdis paroli pri tio. HILDE Vi certe sxatas danci, cxu ne? BOLETTE (kiu plukas floretojn inter la erikoj) Ho, Hilde, -- lasu nun Lyngstrand regajni la spiron. LYNGSTRAND (al _Hilde_) Jes, frauxlino, mi volus danci -- se mi povus. HILDE Cxu? Vi do neniam lernis? LYNGSTRAND Ankaux tion ne. Sed pri _tio_ mi ne pensis. Mi aludis cxar mi ne povas pro la brusto. HILDE Pro tiu difekto, kiel vi diras? LYNGSTRAND Jes, estas tial. HILDE Cxu vi multe cxagrenigxis pro tiu difekto? LYNGSTRAND Ho ne, tion mi ne povas diri. (ridetas) Cxar estas pro tio, ke cxiuj homoj estas gxentilaj kaj afablaj kaj ecx bonfarantaj al mi, mi kredas. HILDE Jes, kaj gxi ja ne estas dangxera. LYNGSTRAND Ne, gxi tute ne estas dangxera. Tion mi komprenas laux via patro. HILDE Kaj vi ja sanigxos tuj kiam vi forvojagxos. LYNGSTRAND Jes ja. Tiam mi sanigxos. BOLETTE (kun floroj) Jen, sinjoro Lyngstrand, -- metu tiujn cxi en la butontruon. LYNGSTRAND Ho, mil dankojn, frauxlino! Estas ja tro gxentile de vi. HILDE (rigardas malsupren dekstren) Jen ili venas sur la vojo. BOLETTE (Ankaux sxi rigardas malsupren.) Se ili nur sciu kie ili flankeniru. Ne, nun ili prenas eraran vojon. LYNGSTRAND (ekstaras) Mi kuros malsupren al la turnigxo kaj voku al ili. HILDE Tiam vi devas tre lauxte krii. BOLETTE Ne, vi ne devas. Vi denove farigxos laca. LYNGSTRAND Ho, malsupren estas facile. (Li eliras dekstren.) HILDE Jes, malsupren, jes. (postrigardas lin) Nun li ecx saltas! Kaj li ne memoras, ke poste li devas supreniri. BOLETTE Kompatindulo --. HILDE Se Lyngstrand proponus geedzigxon al vi, cxu vi lin akceptus? BOLETTE Cxu vi frenezigxis? HILDE Ho, mi ja pensas, ke se li ne havus tiun difekton. Kaj se li ne baldaux estus mortanta. Cxu vi _tiam_ akceptus lin? BOLETTE Mi opinias, ke estus pli bone ke _vi_ prenus lin. HILDE Ho certe ne. Li ja nenion posedas. Li ecx ne havas suficxe por vivteni sin. BOLETTE Kial vi do okupigxas tiel multe pri li? HILDE Ho, tion mi ja nur faras pro tiu difekto. BOLETTE Mi tute ne rimarkis, ke vi kompatas lin pro _tio_. HILDE Ne, mi ecx ne faras. Sed estas tiel tente. BOLETTE Kio? HILDE Rigardi lin, kaj igi lin rakonti, ke ne estas dangxere. Kaj ke li povos iri eksterlanden, kaj ke li farigxos artisto. Tiun cxion li kredadas kaj estas kontenta profunde en la animo. Kaj tamen el tio nenio farigxos. Neniam. Cxar li ne vivos tiel longe. Estas por mi ekscite pripensi tion. BOLETTE Ekscite! HILDE Jes, gxuste ekscite. Tion mi permesas al mi. BOLETTE Fi, Hilde, vi vere estas acxa infano! HILDE Mi ecx volas esti. Spite! (rigardas malsupren) Nun fine! Aspekte Arnholm ne sxatas supreniri. (turnas sin) Sed al aliajxo, -- cxu vi scias, kion mi vidis sur Arnholm cxe la mangxotablo? BOLETTE Nu? HILDE Imagu, -- liaj haroj komencas defali -- tie supre, meze sur la kapo. BOLETTE Ho, babilajxo! Ne estas vero. HILDE Jes. Kaj li havas sulkojn cxe ambaux okuloj. Je Dio, Bolette, ke vi povis esti tiel enamigxinta al li, tiam kiam li legis kun vi! BOLETTE (ridetas) Jes, cxu eblas kompreni _tion_? Mi memoras, ke mi iam ploris brulantajn larmojn, cxar li diris, ke Bolette estas malbela nomo. HILDE Jes, imagu! (rigardas malsupren) Ho, jen vidu! Nun "la sinjorino el la maro" konversaciadas kun li. Ne kun patro. -- Mi miras cxu tiuj du jxetas senteman okulon unu al la alia. BOLETTE Vi vere devus honti. Kial povas vi diri tiajxon pri sxi? Farigxis ja nun tiel bone inter ni -- HILDE Jes, jes, -- kredigu tion al vi mem, junulino! Ho ne, farigxos neniam bone inter ni kaj sxi. Cxar sxi ne konvenas por ni. Kaj nek ni por sxi. Dio scias kial patro tirus sxin en la domon! -- Mi ne mirus se sxi iun tagon farigxus freneza. BOLETTE Freneza! Kiel vi povas imagi tion? HILDE Ho, ne estas strange. Ankaux sxia patrino farigxis freneza. Sxi mortis freneza, mi scias. BOLETTE Jes, Dio scias en kio vi ne metas vian nazon. Sed ne babiladu pri tio. Estu afabla -- pro patro. Auxdu, Hilde? (_Wangel_, _Ellida_, _Arnholm_ kaj _Lyngstrand_ venas de dekstre.) ELLIDA (montras al la fono) Jen fore gxi estas! ARNHOLM Jes, gxuste. En tiu direkto gxi ja estas. ELLIDA Jen fore kusxas la maro. BOLETTE (al _Arnholm_) Cxu vi ne trovas la lokon bela? ARNHOLM Mi trovas gxin belega. Grandioza vidajxo. WANGEL Jes. Eble vi neniam antauxe supreniris cxi tien? ARNHOLM Ne, neniam. Mi opinias, ke dum mia restado cxi tie apenaux estis atingeble. Ecx ne vojeto. WANGEL Kaj ecx neniu arangxo. Cxion ni faris la lastajn jarojn. BOLETTE Jen sur la "Pilotkabo" estas ankoraux pli grandioza vidajxo. WANGEL Cxu ni iru tien, Ellida? ELLIDA (eksidas sur sxtonon dekstre) Dankon. Ne mi. Sed iru vi aliaj. Kaj dume mi sidas cxi tie. WANGEL Do mi restos kun vi. La knabinetoj povas montri la lokon al Arnholm. BOLETTE Cxu vi sxatas iri kun ni, sinjoro Arnholm? ARNHOLM Jes, volonte. Cxu estas vojo ankaux tien? BOLETTE Ho jes. Estas largxa vojo. HILDE La vojo estas tiel largxa, ke estas abunda spaco por du iri brakon en brako. ARNHOLM (sxerce) Cxu vere, eta frauxlino Hilde? (al _Bolette_) Cxu ni provu, cxu estas vero? BOLETTE (subpremas rideton) Jes ja. Ni provu. (Ili iras brakon en brako maldekstren) HILDE (al Lyngstrand) Cxu ankaux ni iru --? LYNGSTRAND Brakon en brako --? HILDE Nu, kial ne? Bonvolu. LYNGSTRAND (prenas sxian brakon kaj ridetas kontente) Estas ja vere sxerce amuze! HILDE Sxerce --? LYNGSTRAND Jes, cxar aspektas ja kiel ni estas gefiancxoj. HILDE Vi neniam antauxe promenis kun sinjorino cxe la brako, sinjoro Lyngstrand, cxu? (Ili eliras maldekstren.) WANGEL (kiu staras apud la sxtonstako) Kara Ellida, nun ni havas momenton solan por ni mem -- ELLIDA Jes, venu kaj eksidu cxe mi. WANGEL (eksidas) Estas libere kaj trankvile. Ni nun parolu kune. ELLIDA Pri kio? WANGEL Pri vi. Kaj pri la rilato inter ni, Ellida. Mi ja vidas, ke tiel ne povas dauxri. ELLIDA Kio anstatauxus, laux vi? WANGEL Kompleta konfidemo, kara. Kunvivo inter ni, -- kiel antauxe. ELLIDA Ho, se eblus! Sed ne estas eble! WANGEL Mi kredas, ke mi komprenas vin. El certaj esprimoj de vi foje kaj foje, mi kredas. ELLIDA (impete) Vi ne faras! Ne diru, ke vi komprenas --! WANGEL Ho jes. Vi estas honesta naturo, Ellida. Vi havas fidelan animon -- ELLIDA Jes, mi havas. WANGEL Kiu ajn rilato en kiu vi sentu vin sekura kaj felicxa, devas esti senrezerva rilato. ELLIDA (rigardas lin atente) Nu, -- kaj do! WANGEL Ne konvenas por vi esti la dua edzino de viro. ELLIDA Kial vi _tiel_ pensas nun? WANGEL Gxi ofte eklumigxis en mi kiel suspekto. Hodiaux farigxis pli klare. La memorfesto de la infanoj --. Vi rigardis min kiel iun kunkulpulon --. Nu ja, -- la rememoroj de viro li ne povas neniigi. Cxiuokaze ne la miajn. Tia mi ne estas. ELLIDA Mi scias. Mi ja scias bone. WANGEL Sed vi tamen eraras. Por vi aspektas kvazaux la patrino de la infanoj vivas ankoraux. Kvazaux sxi nevidate cxeestas inter ni. Vi kredas, ke mia animo estas egale dividata inter vi kaj sxi. Tiu penso vin ofendas. Tial vi ne plu povas -- aux ne plu volas vivi kun mi kiel edzino. ELLIDA (ekstaras) Cxu vi cxion cxi vidis, Wangel? Enrigardis en cxion cxi? WANGEL Jes, hodiaux mi fine rigardis internen en gxi. Gxis la fundo. ELLIDA Gxis la fundo, vi diras. Ho, ne kredu tion. WANGEL (ekstaras) Mi bone scias, kara Ellida, ke estas pli ol tio cxi. ELLIDA (timoplena) Cxu vi scias, ke estas pli? WANGEL Jes. Estas tio, ke vi ne povas elteni la cxirkauxajxon cxi tie. La montoj premas peze sur vian animon. Ne estas suficxe da lumo por vi. Ne suficxe vasta cxielo cxirkaux vi. Ne forto kaj abundeco en la aerfluo. ELLIDA Vi ja pravas. Nokton kaj tagon, vintron kaj someron gxi estas super mi -- tiu loganta hejmveo al la maro. WANGEL Mi bone scias, kara Ellida. (metas la manon sur sxian kapon) Kaj tial la malsana infano revenu al sia propra hejmo. ELLIDA Cxu kiel? WANGEL Tute simple. Ni translogxigxu. ELLIDA Translogxigxu! WANGEL Jes. Al iu loko cxe la vasta maro, -- al iu loko kie vi povos trovi veran hejmon por via animo. ELLIDA Ho, kara, ne pensu pri tio! Estas tute neeble. Vi ne povas vivi felicxe en iu ajn loko en la mondo ol tie cxi. WANGEL Povas esti pri tio kiel eblas. Kaj krome, -- cxu vi opinias, ke mi povos vivi felicxe cxi tie -- sen vi? ELLIDA Sed mi ja estas cxi tie. Kaj mi restas. Vi ja havas min. WANGEL Cxu mi havas vin, Ellida? ELLIDA Ho, ne parolu pri tio alia. Cxi tie vi ja havas cxion por kio vi vivas kaj spiras. La laboro de via tuta vivo kusxas ja gxuste cxi tie. WANGEL Pri tio estu kiel eblas, mi diras. Ni translogxigxu de cxi tie. Translogxigxu marborden. Tiu afero estas nun decidita, kara Ellida. ELLIDA Ho, sed kion vi kredas, ke ni gajnus per _tio_? WANGEL Vi gajnus sanon kaj novan pacon en la animo. ELLIDA Apenaux. Sed jen vi mem! Pensu do iomete ankaux pri vi mem. Kion vi gajnus? WANGEL Mi gajnus vin, vi kara. ELLIDA Sed tion vi ne povas! Ne, ne, vi tion ne povas, Wangel! Estas ja terure, -- senesperige pripensi. WANGEL Tion ni risku. Se vi havas tiajn pensojn, ne estas alia savo por vi ol -- for de cxi tie. Kaj tio ju pli frue. Tio estas nun definitiva, cxu vi auxdas. ELLIDA Ne! Mi do je la nomo de la cxielo prefere diru al vi cxion tute malkasxe. Tiel kiel estas. WANGEL Jes, jes, -- faru! ELLIDA Cxar malfelicxa vi vin mem ne faru pro mi. Precipe cxar tio tamen nenion helpas. WANGEL Mi havas nun vian promeson, ke vi volas diri al mi cxion, -- kiel estas. ELLIDA Mi diros al vi tiel bone kiel mi povas. Kaj kiel sxajnas al mi ke estas. -- Venu, kaj sidu cxe mi. (Ili eksidas sur sxtonon.) WANGEL Nu ja, Ellida? Do --? ELLIDA La tagon, kiam vi venis al mi tie ekstere kaj demandis min aparteni al vi, -- tiam vi parolis tiel malkasxe kaj honeste al mi pri via unua geedzigxo. Gxi estis vere felicxa, vi diris. WANGEL Gxi ja estis. ELLIDA Jes, jes, mi ja kredas, kara. Ne pro tio mi mencias tion nun. Mi nur volas memorigi al vi, ke ankaux mi estis honesta al vi. Mi ja diris senrezerve, ke iam en mia vivo mi amis iun alian. Ke okazis -- okazis ia gefiancxigxo inter ni. WANGEL Ia --? ELLIDA Jes, ia tia. Nu, dauxris ja tre mallonge. Li forvojagxis. Kaj poste mi rompis. Mi ja diris al vi cxion. WANGEL Sed, kara Ellida, kial vi revivigas cxion cxi? Funde ne estis mia afero. Kaj mi ecx neniam demandis al vi, kiu li estas. ELLIDA Ne, vi ne faris. Vi cxiam estis konsiderema al mi. WANGEL (ridetas) Ho, en tiu cxi kazo --. Mi povus ja preskaux mem diri la nomon. ELLIDA La nomon! WANGEL En Skjoldvik kaj tie cxirkauxe ne estis ja multaj inter kiuj diveni. Aux, pli gxuste, estis nur unu sola -- ELLIDA Aspekte vi kredas, ke estis -- Arnholm. WANGEL Jes, cxu ne estis --? ELLIDA Ne. WANGEL Ne? Jes, do mia kompreno staras senmova. ELLIDA Cxu vi memoras, ke iam malfrue en la auxtuno granda usona sxipo venis al Skjoldvik pro averio? WANGEL Jes, mi bone memoras. Estis tie, ke oni trovis la sxipestron mortigita en la kajuto. Mi mem venis por dissekcii la kadavron. ELLIDA Jes, certe. WANGEL Kredeble la dua sxipisto mortigis lin. ELLIDA Neniu povas diri! Neniam malkasxigxis. WANGEL Tamen ne estas dubo. Kial li alie dronigus sin, kiel li faris? ELLIDA Li ne dronigis sin. Li forvojagxis norden. WANGEL (surprizigxas) Kiel vi tion scias? ELLIDA (sin mem devigante) Jes, Wangel, -- cxar estas al tiu sxipsubestro, ke mi -- fiancxinigxis. WANGEL (eksaltas) Kion vi diras! Cxu tio eblas! ELLIDA Jes, -- tiel estas. Estis kun li. WANGEL Sed je cxio, Ellida --! Kiel vi povis ekpensi tiajxon! Fiancxinigxi kun tia ulo! Kun tute fremda homo! -- Kiel li nomigxis? ELLIDA Tiam li nomis sin Friman. Poste, en siaj leteroj, li subskribis Alfred Johnston. WANGEL De kie li venis? ELLIDA De Finnmark, li diris. Sed li naskigxis en Finnlando. Enmigris kiel infano -- kun sia patro, mi opinias. WANGEL Do kveno (= Logxanto en Finnmark el Suomio). ELLIDA Jes. Tiel ili ja nomigxas. WANGEL Kion pli vi scias pri li? ELLIDA Nur tion, ke li frue farigxis maristo. Kaj ke li faris longajn vojagxojn. WANGEL Nenion alian? ELLIDA Ne. Ni ne parolis pri tiajxojn. WANGEL Pri kio vi do parolis? ELLIDA Pleje ni parolis pri la maro. WANGEL Ah --! Do pri la maro? ELLIDA Pri ventegoj kaj trankvilo. Pri sombraj noktoj sur la maro. Pri la maro dum brilaj suntagoj ni ankaux parolis. Sed pleje ni parolis pri la balenoj kaj pri la delfenoj kaj la fokoj, kiuj kutime kusxas tie sur la sxeroj en la meztaga varmo. Kaj ni parolis pri la mevoj kaj la agloj kaj cxiuj la aliaj marbirdoj, kiujn vi ja konas. -- Imagu, -- cxu ne estas strange, -- kiam ni parolis pri ili, estis por mi kvazaux kaj la marbestoj kaj la marbirdoj estas liaj parencoj. WANGEL Kaj vi mem --? ELLIDA Jes, aspektis kvazaux ankaux mi farigxis parenco al ili cxiuj. WANGEL Jes, jes. -- Kaj do sekvis ke vi fiancxinigxis kun li? ELLIDA Jes. Li diris, ke mi faru. WANGEL Faru? Vi do mem ne havis volon? ELLIDA Ne kiam li cxeestis. Ho, -- poste sxajnis al mi, ke estis tute nekompreneble. WANGEL Cxu vi renkontis lin ofte? ELLIDA Ne, ne ofte. Iun tagon li vizitis nin kaj cxirkauxrigardis en la lumturo. Tiel mi konatigxis kun li. Kaj poste ni renkontigxis foje kaj foje. Sed tiam okazis tio pri la sxipestro. Kaj li devis ja forvojagxi. WANGEL Jes, jes, rakontu iom pli pri tio! ELLIDA Estis frue en la krepusko, -- mi ricevis slipon de li. En gxi li petis min veni al li sur la Krutkabon, -- vi ja scias, la kabon inter la lumturo kaj Skjoldvik. WANGEL Jes ja, jes ja, -- mi konas gxin bone. ELLIDA Tien mi venus tuj, li skribis, cxar li volis paroli kun mi. WANGEL Kaj vi iris? ELLIDA Jes. Ion alian mi ne povis. Nu, li rakontis al mi, ke en la nokto li trancxile pikis la sxipestron. WANGEL Li tion do mem diris! Rekte diris tion! ELLIDA Jes. Sed li nur estis farinta ion, kio estis tute gxusta, li diris. WANGEL Tute gxusta? Kial li do forkuris? ELLIDA Tion li ne volis diri. Li nur diris, ke ne estis por mia orelo. WANGEL Kaj vi kredis lin je lia nura vorto? ELLIDA Jes, mi nenion alian ekpensis. Nu, li ja tamen devis forvojagxi. Sed en la momento kiam li estis dironta adiaux al mi --. Ne, vi ne povas imagi, kion li ekpensis. WANGEL Nu? Diru do! ELLIDA Li prenis el la posxo sxlosilringon kaj tiris de la fingro sian propran ringon. De mi li prenis ringeton, kiun mi havis. Tiujn du ringojn li pendigis kune sur la sxlosilringon. Kaj li diris, ke ni nun geedzigu nin kune al la maro. WANGEL Geedzigu --? ELLIDA Jes, tiel li diris. Kaj li jxetis la ringojn per sia tuta forto tiom fore kiom li kapablis en la profundon. WANGEL Kaj vi, Ellida? Vi akceptis? ELLIDA Jes, imagu, -- mi pensis tiam, ke estis kiel devis esti. -- Sed, je bona Dio, -- li forvojagxis! WANGEL Kaj kiam li efektive estis for --? ELLIDA Ho, vi ja bone komprenas, ke mi regajnis mian prudenton. Komprenis kiel stulta kaj sensenca tio estas. WANGEL Sed pli frue vi parolis pri leteroj. Vi do sciigxis de li poste? ELLIDA Jes, mi sciigxis de li. Unue mi ricevis kelkajn liniojn el Arkangelo. Li nur skribis, ke li intencis vojagxi al Ameriko. Kaj li donis adreson, kien mi povus sendi respondon. WANGEL Cxu vi respondis? ELLIDA Tuj. Mi kompreneble skribis, ke cxio inter ni devus esti finita. Kaj ke li ne plu pensu pri mi, kiel ankaux mi neniam plu pensu pri li. WANGEL Sed li tamen skribis reen, cxu? ELLIDA Jes, li skribis reen. WANGEL Kaj kion li respondis al viaj eldiroj? ELLIDA Ecx ne vorton pri tio. Estis kvazaux mi ne rompis kun li. Li skribis tute prudente kaj trankvile, ke mi atendu lin. Kiam li estus preta akcepti min, li skribus. Kaj tiam mi tuj venus al li. WANGEL Ne volis lasi vin? ELLIDA Ne. Mi denove skribis. Preskaux samvorte kiel en la unua letero. Aux ankoraux pli decide. WANGEL Kaj li cedis? ELLIDA Ho ne, ne pensu tion. Li skribis trankvile kiel antauxe. Neniun vorton pri la rompo. Kaj mi komprenis, ke ne utilis. Kaj neniam plu mi skribis al li. WANGEL Kaj ecx ne auxdis ion de li? ELLIDA Jes, mi ricevis tri leterojn de li post tiam. Unu fojon li skribis al mi el Kalifornio kaj alian fojon el Cxinio. La lasta letero, kiun mi ricevis de li, estis el Auxstralio. Li tiam skribis, ke li iris fosi oron. Poste venis neniu informo de li. WANGEL Tiu viro ekzercis eksterordinaran potencon sur vi, Ellida. ELLIDA Ho jes, jes. La terura homo! WANGEL Sed pri tio vi ne plu devas pensi. Neniam! Promesu al mi, mia kara, benita Ellida! Ni nun provu alian kuracon por vi. Pli fresxa aero ol cxi tie ene en la fjordoj. La sala mara vento! Kion vi al tio diras? ELLIDA Ho, ne parolu pli pri tiu plano! Ne pensu pri tiajxo! Ne estas helpo por mi en tio. Mi bone konscias, -- ecx tie mi ne povos desxargxi min. WANGEL Kion? Kara, -- pri kio vi nun pensas? ELLIDA La terurajxon, mi aludas. Tiun nekompreneblan potencon sur la animo -- WANGEL Sed tiun vi ja nun desxargxis. Antaux longe. Kiam vi rompis kun li. Nun tio ja estas pasinta. ELLIDA (eksaltas) Ne, gxuste tio gxi ne estas! WANGEL Ne pasinta! ELLIDA Ne, Wangel, -- ne estas pasinta! Kaj mi timas, ke gxi neniam pasos. Neniam en mia vivo! WANGEL (kun sufokata vocxo) Cxu per tio vi volas diri, ke interne vi neniam povis forgesi tiun fremdan viron? ELLIDA Mi estis lin forgesinta. Sed subite estis kvazaux li revenis. WANGEL Kiam tio okazis? ELLIDA Antaux cxirkaux tri jaroj. Aux iom pli. -- Estis dum mi atendis la infanon. WANGEL Ah, tiam do? Jes Ellida, -- mi nun ja komencas kompreneti iom kaj iom. ELLIDA Vi eraras, kara! Tio, kio kaptis min --. Ho, mi pensas, ke tute ne estas komprenebla. WANGEL (rigardas sxin en cxagreno) Imagu ke -- ke vi logxis cxi tie tri jarojn dum vi amis alian viron. Alian viron! Ne min, -- sed alian! ELLIDA Ho, vi tute eraras. Mi amas neniun alian ol vi. WANGEL (mallauxte) Kial vi do, en tiu longa tempo, ne volis vivi kun mi kiel edzino? ELLIDA Estas pro tiu timo al tiu fremda viro. WANGEL Timo --? ELLIDA Jes, timo. Timo tiel terura, ke sxajnas al mi, ke nur la maro povas instigi gxin. Cxar nun vi auxdu, Wangel -- (La _junuloj_ el la urbo venas de maldekstre, salutas kaj eliras dekstren. Kune kun ili venas _Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_.) BOLETTE (preterpasante) Ho, cxu vi dauxre promenadas cxi tie? ELLIDA Jes, estas fresxe kaj bone cxi tie supre. ARNHOLM Ni, ni iros malsupren por danci. WANGEL Bone, bone. Ni baldaux postvenos, ankaux ni. HILDE Adiaux do, dume. ELLIDA Sinjoro Lyngstrand, -- atendu momenton. (_Lyngstrand_ haltas. _Arnholm_, _Bolette_ kaj _Hilde_ iras dekstren.) ELLIDA (al Lyngstrand) Cxu ankaux vi iros danci? LYNGSTRAND Ne, sinjorino, mi ne kuragxas. ELLIDA Ne. Pli bone ke vi estu singardema. Tio pri la brusto --. Vi ja ankoraux ne tute resanigxis. LYNGSTRAND Ankoraux ne tute. ELLIDA (iom hezite) Kiom longe estas nun de kiam vi faris tiun vojagxon --? LYNGSTRAND Kiam mi ricevis la difekton? ELLIDA Jes, la vojagxon, pri kiu vi rakontis antauxtagmeze. LYNGSTRAND Ho, estas eble cxirkaux --. Atendu momenton. Jes, estas nun iom pli ol tri jaroj post tiam. ELLIDA Do tri jaroj. LYNGSTRAND Aux iom pli. Ni velis de Ameriko en Februaro. Kaj ni pereis en Marto. Estis la ekvinoksaj sxtormoj, kiuj atakis nin. ELLIDA (rigardas al _Wangel_) Do je tiu tempo okazis --. WANGEL Sed kara Ellida --? ELLIDA Ne lasu nin reteni vin, sinjoro Lyngstrand. Vi iru. Sed ne dancu. LYNGSTRAND Ne, kaj nur rigardi. (Li eliras dekstren.) WANGEL Kara Ellida, -- kial vi demandis lin pri tiu vojagxo? ELLIDA Johnston estis sursxipe. Mi certas. WANGEL El kio vi tion konkludas? ELLIDA (sen respondi) Sursxipe li sciigxis, ke mi edzinigxis al aliulo. Dum li estis for. Kaj jen -- en la sama momento tio cxi obsedis min! WANGEL Tiu timo? ELLIDA Jes. Okazas, ke subite mi vidas lin tute viva antaux mi. Aux vere iom flanke. Li neniam rigardas min. Li nur estas tie. WANGEL Kiel li aspektas por vi? ELLIDA Kiel mi laste vidis lin. WANGEL Antaux dek jaroj? ELLIDA Jes. Sur la Krutkabo. Plej klare mi vidas lian brocxon kun granda, bluece blanka perlo. Tiu perlo similas al fisxokulo. Kaj gxi kvazaux fiksrigardas min. WANGEL Je Dio --! Vi estas pli malsana ol mi opiniis. Pli malsana ol vi mem scias, Ellida. ELLIDA Jes, jes, -- helpu min, se vi povas! Cxar sentigxas ke tio tirigxas pli kaj pli forte al mi. WANGEL Kaj en tia stato vi iris tri jarojn. Portis tiujn sekretajn suferojn sen konfidi vin al mi. ELLIDA Sed mi ja ne povis! Ne antaux nun, kiam farigxis necese -- pro vi. Se mi konfidus tion cxi al vi, -- mi devus ja ankaux konfidi al vi -- la nedireblajxon. WANGEL La nedireblajxon --? ELLIDA (defende) Ne, ne, ne! Ne demandu! Nur unu aferon ankoraux. Kaj tiam nenion pli. -- Wangel, -- kiel ni komprenu -- tiun enigmon pri la okuloj de la infano --? WANGEL Kara, benita Ellida, mi asertas al vi, ke estis nur imagajxo. La infano havis gxuste tiajn okulojn, kiel aliaj normalaj infanoj. ELLIDA Ne, gxi ne havis! Cxu ke vi tion ne povis vidi! La okuloj de la infano sxangxis koloron laux la maro. Kun sunbrila, trankvila fjordo, gxiaj okuloj estis tiaj. En sxtorma vetero laux gxi. -- Ho, mi ja vidis, ecx se vi ne rimarkis. WANGEL (cede) Hm, -- nu ja, nu ja. Sed ecx se tiel estus? Kio do? ELLIDA (mallauxte kaj pli proksime) Mi vidis tiajn okulojn antauxe. WANGEL Kiam? Kaj kie --? ELLIDA Sur la Krutkabo. Antaux dek jaroj. WANGEL (retiras sin pasxon) Kiel -- kio --! ELLIDA (flustras treme) La infano havis la okulojn de tiu fremda viro. WANGEL (ekkrias senvole) Ellida --! ELLIDA (kunfrapas plende la manojn super la kapo) Nun vi ja komprenas, kial mi ne plu volas, -- neniam plu kuragxas vivi kun vi kiel via edzino! (Sxi turnas sin rapide kaj fugxas dekstren malsupren la deklivoj.) WANGEL (rapidas post sxi kriante) Ellida, -- Ellida! Mia kompatinda malfelicxa Ellida! TRIA AKTO (Iom malproksima parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_. La loko estas humida, marcxa kaj kun ombrantaj, grandaj, maljunaj arboj. Dekstre vidigxas la bordo de malpura lageto. Malalta interspacigita barilo apartigas la gxardenon de la vojeto kaj la fjordo en la fono. Plej fore en la malproksimeco vidigxas la montodorsoj kun montopintoj aliflanke de la fjordo. Estas malfrua posttagmezo, proksimume al vespero.) (_Bolette_ sidas sur sxtonbenko dekstre kudrante. Sur la benko kusxas kelkaj libroj kaj kudrilujo. _Hilde_ kaj _Lyngstrand_, ambaux kun fisxkaptiloj, iras laux la bordo de la lageto.) HILDE (faras signon al _Lyngstrand_) Staru trankvile! Jen mi vidas unu grandan. LYNGSTRAND (ekrigardas) Kie gxi staras? HILDE (montras) Cxu vi ne vidas -- jen sube. Kaj rigardu jen! Je Dio, ankaux kroma (rigardas inter la arbojn) Pa! -- nun li venas kaj fortimigos ilin por ni! BOLETTE (ekrigardas) Kiu venas? HILDE Via cxefinstruisto, panjo! BOLETTE Mia --? HILDE Jes, mia li, je Dio, neniam estis. (_Cxefinstruisto Arnholm_ venas de dekstre el inter la arboj.) ARNHOLM Cxu estas nun fisxoj en la lageto? HILDE Jes, nagxas kelkaj tre maljunaj karasioj. ARNHOLM Cxu, la maljunaj karasioj dauxre vivas? HILDE Jes, eltenaj ili estas. Sed nun ni fine kaptu kelkajn. ARNHOLM Vi devus prefere provi en la fjordo. LYNGSTRAND Ne, la lageto -- gxi estas kvazaux pli mistera, por tiel paroli. HILDE Jes, cxi tie estas pli ekscite. -- Cxu vi nagxis hodiaux? ARNHOLM Gxuste. Mi rekte venas de la banejo. HILDE Vi tenis vin en la baseno, cxu? ARNHOLM Jes, mi ne estas lerta nagxisto. HILDE Cxu vi povas nagxi surdorse? ARNHOLM Ne. HILDE Mi povas. (al _Lyngstrand_) Ni provu tie aliflanke. (Ili iras laux la lageto dekstren.) ARNHOLM (proksimigxas al _Bolette_) Vi do sidas tute sola, Bolette? BOLETTE Ho, jes, tion mi plej ofte faras. ARNHOLM Via patrino ne estas en la gxardeno, cxu? BOLETTE Ne, eble sxi promenas kune kun patro. ARNHOLM Kiel sxi fartas nun posttagmeze? BOLETTE Mi ne certe scias. Mi forgesis pridemandi. ARNHOLM Kiajn librojn vi havas tie? BOLETTE Ho, unu estas io pri botaniko. La alia estas pri geografio. ARNHOLM Cxu vi sxatas tiajn legajxojn? BOLETTE Jes, kiam mi havas tempon, --. Sed unue mi devas ja zorgi pri la mastrumado. ARNHOLM Sed cxu via patrino ne helpas -- via duon-patrino -- cxu sxi ne helpas vin? BOLETTE Ne, estas mia afero. Mi devis ja zorgi pri la mastrumado la du jarojn, kiam patro estis sola. Kaj tiel dauxris poste. ARNHOLM Sed la saman deziron legi vi dauxre havas. BOLETTE Jes, mi legas, kion mi povas trovi el utilaj libroj. Oni volas ja scii ion pri la mondo. Cxar cxi tie ni ja vivas tute ekster cxio. Nu, proksimume, do. ARNHOLM Sed kara Bolette, ne parolu do tiel. BOLETTE Ho jes. Sxajnas al mi ke ni ne vivas alimaniere ol la karasioj en tiu lageto. La fjordo estas proksima, kaj tie nagxadas la grandaj aroj da fisxoj enen kaj elen. Sed pri tio la kompatindaj malsovagxaj dresfisxoj nenion scias. Kaj tie ili neniam povas partopreni. ARNHOLM Mi opinias, ke ne estus avantagxe por ili lasi ilin tien. BOLETTE Ho, sxajnas al mi, ke pri tio ne gravus. ARNHOLM Cetere vi ne povas diri, ke cxi tie oni estas metita tute ekster la vivo. Almenaux ne dum la somero. Cxi tiujn tagojn estas ja kvazaux kunvenejo por la tuta monda vivo. Kvazaux nodpunkto -- tiel preterpase. BOLETTE (ridetas) Ho jes, vi, kiu nur venas tiel preterpase, povas ja facile ridindigi nin. ARNHOLM Ridindigi --? Kial vi pensas tiel? BOLETTE Jes, cxar tio pri kunvenejo kaj nodpunkto por la monda vivo estas ja io, kion vi auxdis diri en la urbo. Jes, cxar ili paroladas ja tiel. ARNHOLM Jes, verdire mi tion rimarkis. BOLETTE Sed vere ne trovigxas vera vorto en tio. Ne por ni, kiuj dauxre logxas cxi tie. Kio utilas por ni, ke la granda fremda mondo preterpasas por vojagxi norden por vidi la noktomezan sunon? Ni ja ne povas kuniri. Ni ja ne vidos iun noktomezan sunon. Ho ne, ni devas obeeme pasigi nian vivon cxi tie en nia karasi-lageto. ARNHOLM (eksidas apud sxi) Diru do nun, kara Bolette, -- cxu ne estas io aux alia, -- io preciza, mi pensas, al kio vi cxi tie hejme sopiras? BOLETTE Ho jes, povus esti. ARNHOLM Kaj kio do vere estas tio? Kion vi tiel postsopiras? BOLETTE Unue iri elen. ARNHOLM Tio do unue? BOLETTE Jes. Kaj poste lerni iom pli. Scii ion gxustan pri la aferoj. ARNHOLM Kiam mi instruis vin, via patro diris ofte, ke li lasus vin studi. BOLETTE Jes, kompatinda patro, -- li multe diras. Sed kiam venas al la realo, --. Vere ne estas iu meminstigo en patro. ARNHOLM Bedauxrinde ne, vi pravas. Vere ne estas. Sed cxu vi iam parolis kun li pri tio? Sincere kaj instige? BOLETTE Ne, efektive mi ne faris. ARNHOLM Sed sciu, tion vi devus do fari. Antaux ol farigxos tro malfrue, Bolette. Kial vi ne tion faras? BOLETTE Ho, eble pro tio ke ne estas vera meminstigo ecx en mi, mi pensas. Eble mi heredis tion de patro. ARNHOLM Hm, -- mi miras cxu vi ne estas maljusta al vi mem en tio? BOLETTE Ho ne, bedauxrinde. Kaj aldone patro havas malmultan tempon pensi pri mi kaj mia estonto. Li ecx ne emas. Tiajxoj li preferas forpusxi, se li povas. Cxar Ellida ja tiom koncernas lin -- ARNHOLM Kiu --? Kiel --? BOLETTE Mi pensas, ke li kaj mia duonpatrino --. (interrompante) Patro kaj patrino havas ja sian vivon, komprenu. ARNHOLM Nu, do tiom pli bone estus, se vi liberigxus el tio cxi. BOLETTE Jes, sed sxajnas al mi, ke mi ne rajtas. Ne rajtas forlasi patron. ARNHOLM Sed kara Bolette, tion vi ja iun fojon tamen devas. Tial mi opinias, ke vi ju pli frue -- BOLETTE Jes, devas ja okazi. Mi devas ja ankaux pensi pri mi mem. Provi trovi iun aux alian okupon. Kiam patro iam forpasos, mi ja nenion havas por mia subteno. -- Mia kompatinda patro, -- mi zorge timas forlasi lin. ARNHOLM Timas --? BOLETTE Jes, pro patro. ARNHOLM Sed, je dio, via duonpatrino do? Sxi ja restas cxe li. BOLETTE Jes, kompreneble. Sed sxi ne estas kapabla por tio, kion patrino tiel facile ordigis. Estas multe, kion tiu cxi ne _vidas_. Aux eble ne _volas_ vidi, -- aux ne _atentas_. Mi ne scias kiel estas. ARNHOLM Hm, -- eble mi komprenas al kio vi aludas. BOLETTE Kompatinda patro, -- iel li estas malforta. Vi eble mem tion rimarkis. Li ja ankaux ne havas suficxan profesian laboron por plenigi la tempon. Kaj aldone tio, ke sxi tute ne kapablas stari flanke de li. -- Pri tio li tamen iomete mem kulpas. ARNHOLM Kiel, vi pensas? BOLETTE Ho, patro deziras ja cxiam vidi gajajn vizagxojn cxirkaux si. Estu suna vetero kaj gxojo en la domo, li diras. Tial mi timas, ke multfoje li donas al sxi medicinon, kiu ne estas bona por sxi longtempe. ARNHOLM Cxu vi vere opinias tion? BOLETTE Jes, mi ne povas liberigxi de tiu penso. Cxar foje sxi estas tre stranga. (impete) Sed cxu do estas juste, ke mi restadu en la hejmo! Vere ne estas utile por patro. Kaj mi ja ankaux havas devojn al mi mem, mi pensas. ARNHOLM Sciu, kara Bolette, -- tiujn aferojn ni pli profunde priparolu. BOLETTE Ho, ne multe utilas. Eble mi estas kreita por resti cxi tie en la karasi-lageto, mi pensas. ARNHOLM Tute ne. Tio dependas de vi mem. BOLETTE (vigle) Cxu vi pensas? ARNHOLM Jes, kredu min. Dependas tute de vi mem. BOLETTE Ho, se mi vere povus --! Eble vi volas paroli al patro por mi? ARNHOLM Ankaux tio. Sed unue mi volas paroli sincere kaj senrezerve al vi mem, kara Bolette. (rigardas maldekstren) Tsxsx! Ne komprenigu ion. Ni revenu al tio poste. (_Ellida_ venas de maldekstre. Sxi ne havas cxapelon, sed portas grandan tukon jxetitan sur la kapon kaj sxultrojn.) ELLIDA (en maltrankvila vigleco) Cxi tie estas bone! Cxi tie estas belege! ARNHOLM (ekstaras) Vi faris promenadon? ELLIDA Jes, longan, longan ravan promenadon supren kun Wangel. Kaj nun ni eliros veladi. BOLETTE Cxu vi ne volas sidi? ELLIDA Ne, dankon. Ne sidi. BOLETTE (movigas sin sur la benko) Cxar estas suficxa loko. ELLIDA (cxirkauxiras) Ne, ne, ne. Ne sidi. Ne sidi. ARNHOLM La promenado bone efikis al vi. Vi aspektas vigligite. ELLIDA Ho, mi sentas min kore felicxa! Sekura! Sekura --. (rigardas maldekstren) Kia granda vaporsxipo estas tiu venanta? BOLETTE (ekstaras kaj elrigardas) Devas esti la granda angla. ARNHOLM Gxi jxetas ankron apud la barelbuo. Cxu gxi kutimas halti cxi tie? BOLETTE Nur duonan horon. Gxi vojagxos pli internen en la fjordon. ELLIDA Kaj poste elen -- morgaux. Elen sur la grandan, vastan maron. Ecx trans la maron. Imagu, -- kunvojagxi! Ho, se mi povus! Se mi povus! ARNHOLM Cxu vi neniam faris iom longan marvojagxon, sinjorino Wangel? ELLIDA Neniam. Nur etaj ekskursoj cxi tie en la fjordoj. BOLETTE (kun suspiro) Ho ne, ni devas resti dankemaj ke ni havas la teron. ARNHOLM Nu, cxi tie ni ja vere havas nian hejmon. ELLIDA Ne, mi tute ne kredas, ke ni havas. ARNHOLM Ne sur la tero? ELLIDA Ne. Mi tion ne kredas. Mi kredas, ke se la homoj kutimigxis vivi sur la maro, -- eble en la maro, -- ni estus pli perfektaj ol ni nun estas. Pli bonaj kaj felicxaj. ARNHOLM Cxu vi vere tion kredas? ELLIDA Jes, mi miras cxu ni ne tiaj estus. Mi multfoje parolis kun Wangel pri tio -- ARNHOLM Nu, kaj li --? ELLIDA Jes, li pensas, ke eble estus. ARNHOLM (sxerce) Nu, nu. Sed nun ja estas tiel. Ni ja nun estas sur la malgxusta vojo kaj farigxis teruloj anstataux maraj estajxoj. Cxiuokaze estas certe nun tro malfrue gxustigi la eraron. ELLIDA Jes, vi jen diras bedauxrindan veron. Kaj mi pensas, ke la homoj suspektas ion tian mem. Ke ili portadas tion, kiel sekretan penton kaj malgxojon. Kredu min, -- en tio la malgajo de la homoj havas sian plej profundan kauxzon. Jes, -- kredu min. ARNHOLM Sed kara sinjorino Wangel, -- mi ne ekhavis la impreson, ke la homoj estas tre malgajaj. Kontrauxe sxajnas al mi, ke la plimulto rigardas la vivon brile kaj facile -- kaj en granda, trankvila, senkonscia gxojo. ELLIDA Ho ne, tiel ne estas. Tiu gxojo -- gxi estas kiel nia gxojo pro la longa, hela somera tagnokto. Gxi kunportas la rememorigon pri la venonta sombra tempo. Kaj tiu rememorigo jxetas sian ombron sur la homan gxojon, -- kiel la drivanta nubo jxetas sian ombron sur la fjordon. Jen gxi kusxis brila kaj blua. Kaj jen subite -- BOLETTE Vi ne devus okupigxi pri tiaj malgxojaj pensoj nun. Jxus vi ja estis gxoja kaj gaja -- ELLIDA Jes, jes, mi ja estis. Ho, tio cxi -- estas stulte de mi. (cxirkauxrigardas maltrankvile) Ke Wangel nun venu. Li decide promesis al mi. Sed li tamen ja ne venas. Li forgesis. Ho, kara Arnholm, bonvolu trovi lin por mi? ARNHOLM Jes, volonte. ELLIDA Diru, ke li devas tuj veni. Cxar nun mi ne povas vidi lin -- ARNHOLM Ne povas vidi lin --? ELLIDA Ho, vi ne komprenas. Kiam li ne cxeestas, mi ofte ne povas memori, kiel li aspektas. Kaj tiam estas kvazaux mi tute perdis lin. -- Estas terure embarase. Sed iru! (Sxi cxirkauxiras apud la lageto.) BOLETTE (al _Arnholm_) Mi kuniros. Vi ja ne certe scias -- ARNHOLM Ho, cxu? Mi certe -- BOLETTE (duonlauxte) Ne, ne, mi estas maltrankvila. Mi timas, ke li estas sur la sxipo. ARNHOLM Timas? BOLETTE Jes, li kutimas rigardi, cxu estas konatuloj kun gxi. Kaj ankaux ja estas restoracio tie -- ARNHOLM Ah! Jes, venu. (Li kaj _Bolette_ eliras maldekstren.) (_Ellida_ staras momenton rigardante en la lageton. Foje sxi parolas mallauxte kaj interrompe al si mem.) (Ekstere sur la vojeto malantaux la barilo venas de dekstre fremda _vojagxvestita viro_. Li havas tufajn rugxajn harojn kaj barbon. Skotan cxapon sur la kapo kaj vojagxsakon per rimeno trans la sxultro.) LA FREMDULO (iras malrapide laux la barilo kaj observadas la gxardenon. Kiam li vidas Ellida, li haltas, rigardas sxin fikse kaj dauxre kaj diras mallauxte:) Bonan vesperon, Ellida! ELLIDA (turnas sin kaj krias) Ho kara, -- cxu vi fine venas! LA FREMDULO Jes, fine. ELLIDA (rigardas lin en surprizo kaj timo) Kiu estas vi? Cxu vi sercxas iun cxi tie? LA FREMDULO Vi ja certe komprenas. ELLIDA (ekmiras) Kio _tio_ estas? Kiel vi alparolas min! Kiun vi sercxas? LA FREMDULO Mi ja sercxas vin. ELLIDA (ekskuigxas) Aah --! (fiksrigardas lin, sxanceligxas malantauxen kaj eligas duone sufokitan krion:) La okuloj! -- La okuloj! LA FREMDULO Nu, -- fine vi komencas rekoni min? Mi tuj rekonis vin, Ellida. ELLIDA La okuloj! Ne rigardu min tiel! Mi krias por helpo! LA FREMDULO Tsx, tsx! Ne timu. Mi ja nenion faras al vi. ELLIDA (tenas la manon antaux la okuloj) Ne rigardu min, mi diras! LA FREMDULO (klinas sin per la brakoj sur la barilon) Mi venis per la angla vaporsxipo. ELLIDA (ekrigardas lin evite) Kion vi volas pri mi? LA FREMDULO Mi ja promesis reveni tuj kiam mi povus -- ELLIDA Foriru! Foriru denove! Ne revenu -- neniam revenu cxi tien! Mi ja skribis al vi, ke cxio estu finita inter ni! Cxio! Vi ja scias! LA FREMDULO (negxenita, ne respondante) Mi volus reveni al vi pli frue. Sed mi ne povis. Nun mi fine povas. Kaj jen vi nun havas min, Ellida. ELLIDA Kion vi volas pri mi? Pri kio vi pensas? Kial vi venis? LA FREMDULO Vi ja certe scias, ke mi venis por sercxi vin. ELLIDA (retiras sin en timo) Sercxi min! Cxu _tion_ vi intencas! LA FREMDULO Jes, kompreneble. ELLIDA Sed vi ja scias, ke mi edzinigxis! LA FREMDULO Mi scias. ELLIDA Kaj tamen --! Tamen vi venas por -- por -- sercxi min! LA FREMDULO Jes, kompreneble. ELLIDA (kaptas la kapon per ambaux manoj) Ho tio terura --! Ho tio terura, terura --! LA FREMDULO Cxu eble vi ne volas? ELLIDA (konfuzita) Ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Mi demandas cxu vi eble ne volas? ELLIDA Ne, ne, ne! Mi ne volas! En eterno, neniam! Mi ne volas, mi diras! Mi nek povas nek volas! (pli mallauxte) Mi ankaux ne kuragxas. LA FREMDULO (transpasxas la barilon kaj venas en la gxardenon) Ja, ja, do, Ellida, -- permesu al mi diri unu vorton antaux ol mi forvojagxos. ELLIDA (volas fugxi, sed ne povas. Sxi staras kvazaux lama en timo, kaj apogas sin al arbotrunko apud la lageto.) Ne tusxu min! Ne proksimigxu! Ne pli proksimen! Ne tusxu min, mi diras! LA FREMDULO (singardeme, kelkajn pasxojn pli proksimen al sxi) Ne timu min, Ellida. ELLIDA (jxetas la manojn antaux la okulojn) Ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Ne timu. Ne timu. (_Doktoro Wangel_ venas tra la gxardeno de maldekstre.) WANGEL (ankoraux duone inter la arboj) Nu, vi ja atendis min suficxe longe. ELLIDA (kuras al li, krocxas sin al lia brako kaj krias:) Ho, Wangel, -- savu min! Savu min vi -- se vi povas! WANGEL Ellida, -- kio je Dio --! ELLIDA Savu min, Wangel! Cxu vi ne vidas lin? Jen li staras! WANGEL (alrigardas) La viro _tie_? (proksimigxas) Permesu demandon, -- kiu estas _vi_? Kaj kial vi venas en la gxardenon? LA FREMDULO (indikas per kapsigno al Ellida) Mi volas paroli kun jena virino. WANGEL Nu ja. Do certe estis vi --? (al _Ellida_) Mi auxdis, ke fremda viro venis en la korton por vin demandi. LA FREMDULO Jes, estis mi. WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? (turnas sin) Cxu vi konas lin, Ellida? ELLIDA (mallauxte, tordas la manojn) Ho, se mi lin konas! Jes, jes, jes! WANGEL (rapide) Nu! ELLIDA Ho, estas ja _li_, Wangel! Estas li mem! Li, kiel vi scias --! WANGEL Cxu! Kion vi diras! (turnas sin) Cxu vi estas tiu Johnston, kiu iam --? LA FREMDULO Nu, -- Vi povas nomi min Johnston. Bonvolu. Cetere mi ne tiel nomigxas. WANGEL Cxu ne? LA FREMDULO Nun ne plu, ne. WANGEL Kaj kion vi deziras de mia edzino? Vi ja scias, ke la filino de la lumturgardisto edzinigxis antaux longe. Kaj al kiu sxi edzinigxis, vi devas ja ankaux scii. LA FREMDULO Mi ja scias dum pli ol tri jaroj. ELLIDA (strecxe) Kiel vi sciigxis? LA FREMDULO Survoje hejmen al vi. Mi kaptis malnovan gazeton. Estis gazeto el tiu cxi regiono. Gxi rakontis pri la geedzigxo. ELLIDA (rigardas antauxen) La geedzigxo --. Do _tio_ estis -- LA FREMDULO Efikis sur min strange. Cxar tio pri la ringoj, -- tio ja ankaux estis geedzigxo, Ellida. ELLIDA (frapas la manojn antaux la vizagxon) Ho --! WANGEL Kiel vi kuragxas --! LA FREMDULO Vi tion forgesis, cxu? ELLIDA (sentas lian rigardon kaj krietas) Ne staru tiel min fiksrigardante! WANGEL (pasxas antaux lin) Vi turnu vin al mi kaj ne al sxi. Do, mallonge, -- cxar vi ja konas la situacion, -- kion vi do volas cxi tie? Kial vi venas por trovi mian edzinon? LA FREMDULO Mi promesis al Ellida veni al sxi plej eble frue. WANGEL Ellida --! Nun denove! LA FREMDULO Kaj Ellida promesis al mi tute certe atendi min gxis mi venus. WANGEL Mi auxdas, ke vi nomas mian edzinon per antauxnomo. Tian intimecon ne estas kutimo cxe ni. LA FREMDULO Mi bone scias. Sed cxar sxi unue apartenas al _mi_ -- WANGEL Al _vi_! Ankoraux --! ELLIDA (kasxas sin malantaux _Wangel_) Ho --! Li neniam malkaptas min! WANGEL Al _vi_! Vi diras, ke sxi apartenas al vi, cxu! LA FREMDULO Cxu sxi rakontis al vi pri du ringoj? Mia ringo kaj tiu de Ellida? WANGEL Nu jes. Sed kio do? Sxi ja poste rompis tion. Vi ricevis sxiajn leterojn. Vi do mem scias. LA FREMDULO Kaj Ellida kaj mi samopiniis, ke tio pri la ringoj valorus same decide kiel geedzigxo. ELLIDA Sed mi ne volas, vi ja auxdas! Neniam, neniam volas mi konatigxi kun vi! Ne rigardu min tiel! Mi ne volas, mi diras! WANGEL Vi estas freneza homo, se vi opinias, ke vi povas veni cxi tien kaj konstrui iun rajton sur tia infanludo. LA FREMDULO Gxuste. Iun rajton, -- en via senco de la vorto, -- mi ja tute ne havas. WANGEL Sed kion vi do volas fari? Vi do ne imagas al vi, ke vi povas preni sxin de mi perforte! Kontraux sxia propra volo! LA FREMDULO Ne. Kiel tio utilus? Se Ellida volas sekvi min, sxi devas veni libervole. ELLIDA (ekmiras kaj ekdiras) Libervole --! WANGEL Kaj tion vi povus imagi al vi --! ELLIDA (al si mem) Libervole --! WANGEL Vi estas freneza. Foriru! Ni ne plu okupigxu pri vi. LA FREMDULO (rigardas sian brakhorlogxon) Baldaux estas tempo iri sursxipen. (pasxon pli proksimen) Nu ja, Ellida, -- nun mi faris mian devon. (ankoraux pli proksimen) Mi tenis mian promeson al vi. ELLIDA (petante, iras malantauxen) Ho, ne tusxu min! LA FREMDULO Kaj nun vi pripensu gxis morgaux nokte -- WANGEL Estas nenio por pripensi. Foriru! LA FREMDULO (dauxre al _Ellida_) Mi nun iros per la vaporsxipo internen en la fjordon. Morgaux nokte mi do revenos. Kaj mi enrigardos cxe vi. Atendu min cxi tie en la gxardeno. Cxar mi preferas decidi la aferon kun vi sola, vi komprenas. ELLIDA (mallauxte, tremante) Ho, vi auxdas, Wangel! WANGEL Estu trankvila. Tiun viziton ni scios malhelpi. LA FREMDULO Adiaux do gxis tiam, Ellida. Morgaux nokte. ELLIDA (petante) Ho ne, ne, -- ne revenu morgaux nokte! Neniam plu revenu! LA FREMDULO Kaj se tiam vi deziros sekvi min trans la maron -- ELLIDA Ho, ne rigardu min tiel! LA FREMDULO Mi nur pensas, ke vi devas pretigi vin por vojagxo. WANGEL Iru en la domon, Ellida. ELLIDA Mi ne povas. Ho, helpu min! Savu min, Wangel! LA FREMDULO Cxar vi devas sincere pripensi, cxar se vi ne sekvos min morgaux, la tuta afero estos finita. ELLIDA (_Ellida_ rigardas lin tremante) Kaj cxio estos finita, cxu? Por cxiam --? LA FREMDULO (kun kapsigno) Neniam estos gxi refarebla, Ellida. Mi neniam revenos al tiuj cxi landoj. Vi neniam plu revidos min. Ankaux neniam plu auxdos de mi. Tiam mi estos kiel morta kaj for de vi por cxiam. ELLIDA (spiras maltrankvile) Hoh --! LA FREMDULO Pensu do sincere pri via faro. Adiaux. (transpasxas la barilon, haltas kaj diras:) Nu, Ellida, -- tenu vin preta morgaux nokte. Cxar tiam mi venos cxi tien por sercxi vin. (Li foriras malrapide kaj trankvile laux la vojeto dekstren.) ELLIDA (tempeton postrigardas lin) Libervole, li diris! Imagu, -- li diris, ke libervole mi sekvu lin. WANGEL Estu nur prudenta. Nun li ja estas for. Kaj vi neniam lin revidos. ELLIDA Ho, kiel povas vi tion diri? Li ja revenos morgaux nokte. WANGEL Lasu lin veni. Vin li almenaux ne renkontu. ELLIDA (skuas la kapon) Ho, Wangel, ne pensu, ke vi povos malhelpi lin. WANGEL Jes, kara, -- fidu min. ELLIDA (cerbumante, ne lin auxskultante) Post kiam li estos estinta cxi tie -- morgaux nokte --? Kaj kiam li estos vojagxinta trans la maron per la vaporsxipo --? WANGEL Jes, kio do? ELLIDA Cxu tiam li neniam -- neniam plu revenos? WANGEL Ne, kara Ellida, tion vi fidu. Kion li farus cxi tie post tio cxi? Li ja auxdis el via propra busxo, ke vi ne volas sekvi lin. Tiel la afero estas finita. ELLIDA (al si mem) Morgaux, do. Aux neniam. WANGEL Kaj ecx se li revenus -- ELLIDA Kio do --? WANGEL Estos en nia potenco sendangxerigi lin. ELLIDA Ho ne kredu. WANGEL Estas en nia potenco, mi diras! Se li ne lasas sin pacigi alimaniere, li punpagu pro murdo al la sxipestro. ELLIDA (impete) Ne, ne, ne! Neniam tio! Ni scias nenion pri la murdo al la sxipestro! Vere nenion! WANGEL Cxu ni ne scias! Li ja mem konfesis tion al vi! ELLIDA Ne, nenion pri tio! Se vi ion diras, mi neas. Ne enfermu lin! Li apartenas al la vasta maro. Tie li apartenas. WANGEL (rigardas sxin, kaj diras malrapide) Ah, Ellida, -- Ellida! ELLIDA (krocxas sin senbride al li) Ho, kara, fidela, -- savu min de tiu viro! WANGEL (liberigas sin singardeme) Venu! Venu kun mi! (_Lyngstrand_ kaj _Hilde_, ambaux kun fisxkaptiloj, venas de dekstre cxe la lageto.) LYNGSTRAND (iras rapide al _Ellida_) Ho nun, sinjorino, nun vi auxdu ion strangan! WANGEL Kaj kion? LYNGSTRAND Imagu, -- ni vidis la usonanon! WANGEL La usonanon? HILDE Jes, ankaux mi vidis lin. LYNGSTRAND Li iris malantaux la gxardeno kaj poste sur la grandan anglan vaporsxipon. WANGEL De kie vi konas tiun viron? LYNGSTRAND Mi foje estis maristo sur la sama sxipo kiel li. Mi certe kredis, ke li dronis. Sed li ja estas tute viva. WANGEL Cxu vi scias ion pli pri li? LYNGSTRAND Ne. Sed li eble venis por vengxi sin sur sia nefidela marista edzino. WANGEL Kion vi diras? HILDE Lyngstrand volas uzi lin por fari artajxon. WANGEL Mi ne komprenas -- ELLIDA Vi auxdos poste. (_Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre sur la vojeto ekster la barilo.) BOLETTE (al tiuj en la gxardeno) Venu kaj rigardu! La angla vaporsxipo iras enen en la fjordon. (Granda vaporsxipo drivas preterpase en la foro.) LYNGSTRAND (al _Hilde_ apud la barilo) Cxi-nokte li kaptos sxin. HILDE (kapsignas) La malfidelan marist-edzinon, -- jes. LYNGSTRAND Imagu, -- meznokte. HILDE Estos ekscite. ELLIDA (postrigardas la sxipon) Morgaux do -- WANGEL Kaj poste neniam plu. ELLIDA (mallauxte kaj tremante) Ho, Wangel, -- savu min de mi mem! WANGEL (rigardas sxin timeme) Ellida! Mi suspektas, -- estas io malantauxe. ELLIDA La tiranta logo estas malantauxe. WANGEL La tiranta logo --? ELLIDA Tiu viro estas kiel la maro. (Malrapide kaj cerbumante sxi iras tra la gxardeno maldekstren. _Wangel_, maltrankvila, iras flanke de sxi kaj observas sxin atente.) KVARA AKTO (La gxardencxambro de _doktoro Wangel_. Pordojn dekstre kaj maldekstre. En la fono inter la du fenestroj estas malferma vitropordo al la verando. Malsupre de gxi vidigxas parton de la gxardeno. Sofo kun tablo antauxe maldekstre. Dekstre estas piano, kaj pli malantauxe estas granda tabla ornamvazo. Meze sur la planko estas ronda tablo kun segxoj cxirkauxe. Sur la tablo rozarbusto en florado kaj aliaj potfloroj cxirkaux gxi. -- Estas antauxtagmeze.) (En la cxambro apud la tablo sidas maldekstre _Bolette_ en la sofo, okupata pri brodajxo. _Lyngstrand_ sidas sur segxo cxe la fino de la tablo. Malsupre en la gxardeno sidas _Ballested_ pentrante. _Hilde_ staras apud lin rigardante.) LYNGSTRAND (kun la brakoj sur la tablo. Dum tempo li sidas silente rigardante la laboradon de _Bolette_.) Aspektas tre malfacile kudri tian bordajxon, frauxlino Wangel. BOLETTE Ho ne. Ne estas malfacile. Nur nombru gxuste -- LYNGSTRAND Nombri? Cxu vi devas ankaux nombri? BOLETTE Jes, la kudrerojn. Rigardu. LYNGSTRAND Gxuste ja! Imagu! Estas ja kvazaux iu arto. Cxu vi povas ankaux desegni? BOLETTE Ho jes, kiam mi havas modelon antaux mi. LYNGSTRAND Alie ne? BOLETTE Ne, alie ne. LYNGSTRAND Do tamen ne estas vera arto. BOLETTE Ne, gxi pli estas -- mana lerteco. LYNGSTRAND Sed mi opinias ke vi certe povus _lerni_ arton. BOLETTE Kiam mi ne havas talenton? LYNGSTRAND Tamen. Se vi cxiam estus kune kun vera artisto -- BOLETTE Kaj vi opinias, ke mi povus lerni de li? LYNGSTRAND Ne lerni tiel ordinare. Sed mi opinias ke gxi venus en vin iom post iom. Kvazaux miraklo, frauxlino Wangel. BOLETTE Strange. LYNGSTRAND (iom poste) Cxu vi pripensis --? Mi intencas diri -- cxu vi pripensis pli profunde kaj serioze pri geedzeco, frauxlino? BOLETTE (rigardas lin preterpase) Pri --? Ne. LYNGSTRAND Mi faris. BOLETTE Vi, cxu? LYNGSTRAND Jes ja, -- mi ofte pripensas tiajn aferojn. Pleje pri geedzeco. Kaj aldone mi ja multe legis en libroj. Mi opinias, ke geedzeco estas ia miraklo. Ke la virino lauxe sxangxigxas por esti simila al sia edzo. BOLETTE Ricevas liajn interesojn, vi pensas? LYNGSTRAND Jes, gxuste! BOLETTE Nu, sed liaj kapabloj do? Kaj liaj talentoj kaj lerteco? LYNGSTRAND Hm, jes, -- mi miras cxu ne ankaux tiuj -- BOLETTE Kaj sekve vi kredas, ke tio kion viro legis -- aux pensis, -- tio ankaux transpasus al lia edzino? LYNGSTRAND Ankaux tio, jes. Iom post iom. Kvazaux mirakle. Sed mi ja scias, ke tio povas nur okazi en fidela kaj amoplena geedzeco kaj vere felicxa. BOLETTE Cxu vi neniam pensis, ke viro tiel povus tirigxi al sia edzino? Farigxi simila al sxi, mi pensas. LYNGSTRAND Viro? Ne, tion mi ne imagis. BOLETTE Kial ne same por li kiel por sxi? LYNGSTRAND Ne, cxar viro havas ja vivotaskon por kiu vivi. Kaj estas _tio_, kio fortigas la viron, frauxlino Wangel. Li havas vivotaskon, li. BOLETTE Cxiuj? LYNGSTRAND Ho ne. Mi vere pensis pri la artisto. BOLETTE Cxu vi pensas, ke estas gxusta faro de artisto, ke li edzigxas? LYNGSTRAND Jes, mi opinias. Se li trovas iun, kiun li kore amas, -- BOLETTE Tamen. Mi pensas, ke li prefere vivus sole por sia arto. LYNGSTRAND Certe li devus fari. Sed tion li ja povus fari ecx se li edzigxus. BOLETTE Nu, sed sxi do? LYNGSTRAND Sxi? Kiel --? BOLETTE Sxi al kiu li edzigxas. Por kio sxi vivu? LYNGSTRAND Ankaux sxi vivu por lia arto. Sxajnas al mi, ke virino devas senti sin kore felicxa pri _tio_. BOLETTE Hm, -- mi ne certe scias -- LYNGSTRAND Jes, frauxlino, fidu. Ne estas nur lia honoro kaj reputacio, kiujn sxi gxuas pro li --. Cxar tiuj estas laux mi la malpli valora. Sed ke sxi povas helpi lin krei, -- ke sxi povas faciligi al li la laboron estante cxe li kaj komfortigi lin kaj esti atenta pri li kaj igi la vivon gaja por li. Tio estus laux mi felicxiga por virino. BOLETTE Ho, vi ne mem scias kiel memkontenta vi estas! LYNGSTRAND _Mi_ memkontenta, cxu! Bona Dio --! Ho, se vi konus min iom pli bone ol vi faras -- (klinas sin pli proksimen al sxi) Frauxlino Wangel, -- kiam mi estos for, -- kaj mi ja baldaux estos -- BOLETTE (rigardas lin kompate) Sed ne komencu do pri tia tristajxo. LYNGSTRAND Funde ja ne estas tre triste, mi pensas. BOLETTE Kiel do? LYNGSTRAND Mi ja forvojagxos post monato. Unue de cxi tiu loko. Poste mi iros al la sudaj landoj. BOLETTE Ah, tiel. Nu ja. LYNGSTRAND Cxu vi foje pensu pri mi, frauxlino? BOLETTE Jes, mi volonte faru. LYNGSTRAND (gxoja) Vi promesas, cxu? BOLETTE Jes, mi promesas. LYNGSTRAND Solene kaj kore, frauxlino Bolette? BOLETTE Solene kaj kore. (sxangxas temon) Sed por kio tio cxi! Ne kondukos al io ajn. LYNGSTRAND Kiel vi povas tion diri! Por mi estus gxojige scii, ke vi cxi-hejme pensadas pri mi. BOLETTE Nu, sed kio poste? LYNGSTRAND Jes, poste mi ne scias pri io definita -- BOLETTE Ankaux mi ne. Multe ja malhelpas. Sxajnas al mi, ke cxio en la mondo malhelpas. LYNGSTRAND Ho, povus okazi iu miraklo. Felicxa okazajxo de la destino -- aux io tia. Cxar mi kredas, ke mi sukcesos. BOLETTE (vigle) Jes, cxu ne! Vi kredas, cxu! LYNGSTRAND Jes, mi firme kredas. Kaj jen -- post kelkaj jaroj -- kiam mi revenos hejmen kiel konata skulptisto kun bona ekonomio kaj en plena sano -- BOLETTE Jes, vere. Ni esperu ke vi faros. LYNGSTRAND Vi konfide esperu. Se vi nur fidele kaj varme pensas pri mi, dum mi estas for en la sudaj landoj. Kaj por tio mi ja nun havas vian vorton. BOLETTE Vi havas. (skuas la kapon) Sed tamen kondukas al nenio. LYNGSTRAND Jes, frauxlino Bolette, tamen kondukas al tio, ke mi povos labori pli facile kaj rapide pri mia artajxo. BOLETTE Tion vi do kredas? LYNGSTRAND Jes, en mia interno mi tion sentas. Kaj sxajnas al mi, ke estus vivige ankaux por vi -- cxi tie en la izolo -- kiam vi scius en vi mem, ke vi kvazaux helpus min krei. BOLETTE (rigardas lin) Nu, sed vi, viaflanke? LYNGSTRAND Mi --? BOLETTE (rigardas al la gxardeno) Tsx. Ni parolu pri io alia. Cxar tie venas la cxefinstruisto. (_Cxefinstruisto Arnholm_ estas vidata malsupre en la gxardeno maldekstre. Li haltas kaj parolas kun _Ballested_ kaj _Hilde_.) LYNGSTRAND Cxu vi amas vian antauxan instruiston, frauxlino Bolette? BOLETTE Cxu mi amas lin? LYNGSTRAND Mi pensas, cxu vi sxatas lin? BOLETTE Ho jes, mi faras. Cxar estas bone havi lin kiel amikon kaj konsilanton kaj tiel plu. -- Kaj li cxiam estas helpema, se li povas. LYNGSTRAND Sed cxu ne estas strange, ke li ne geedzigxis? BOLETTE Cxu vi trovas tion strange? LYNGSTRAND Jes. Cxar li ja estas suficxe ricxa, lauxdire. BOLETTE Lauxdire li estas. Sed eble ne estis facile por li trovi iun, kiu volus havi lin, mi pensas. LYNGSTRAND Kial tio? BOLETTE Ho, li estis ja instruisto por preskaux cxiuj junaj knabinoj, kiujn li konas. Tion li mem diras. LYNGSTRAND Jes. Kiel _tio_ gravus? BOLETTE Sed, bona Dio, oni ja ne edzinigas sin al sia propra instruisto! LYNGSTRAND Cxu vi pensas, ke juna knabino ne povus ami sian instruiston? BOLETTE Ne post kiam sxi farigxis plenkreska. LYNGSTRAND Cxu -- imagu! BOLETTE (averte) Nu, nu, nu! (_Ballested_ kolektis siajn ajxojn kaj portas ilin dekstren en la gxardeno. _Hilde_ helpas lin. _Arnholm_ iras sur la verandon kaj venas en la cxambron.) ARNHOLM Bonan matenon, mia kara Bolette. Bonan matenon, sinjoro -- sinjoro -- hm! (Li aspektas malkontenta kaj kapsignas malvarme al _Lyngstrand_, kiu ekstaras kaj klinas la kapon.) BOLETTE (ekstaras kaj iras al _Arnholm_) Bonan matenon, sinjoro cxefinstruisto. ARNHOLM Kiel statas hodiaux? BOLETTE Nu dankon, bone. ARNHOLM Via duonpatrino estas en la banejo ankaux hodiaux, cxu? BOLETTE Ne, sxi estas en sia cxambro. ARNHOLM Iom malsaneta? BOLETTE Mi ne scias. Sxi enfermis sin. ARNHOLM Hm, -- cxu? LYNGSTRAND Sinjorino Wangel aspekte multe ekscitigxis pro tiu usonano hieraux. ARNHOLM Kion _vi_ scias pri tio? LYNGSTRAND Mi rakontis al la sinjorino, ke mi vidis lin tute viva iri malantaux la gxardeno. ARNHOLM Nu, tiel. BOLETTE (al _Arnholm_) Vi sidis tre malfrue kun patro en la nokto. ARNHOLM Jes, suficxe longe. Ni komencis paroli pri io grava. BOLETTE Cxu vi parolis kun li ankaux pri mi kaj miaj aferoj? ARNHOLM Ne, kara Bolette. Mi ne havis sxancon. Cxar liaj pensoj forte okupigxis pri io alia. BOLETTE (suspiras) Ahx jes, -- kiel cxiam. ARNHOLM (rigardas sxin signifoplene) Sed poste hodiaux ni du ja parolu pli profunde pri tiuj aferoj. -- Kie estas via patro nun? Eble ne hejme? BOLETTE Jes. Li certe estas en la oficejo. Mi sercxu lin. ARNHOLM Ne, dankon. Ne faru. Mi prefere malsupreniru al li. BOLETTE (auxskultas direkte maldekstren) Atendu iomete, sinjoro cxefinstruisto. Mi pensas, ke estas patro, kiu venas sur la sxtuparo. Jes. Li certe estis supre vidante sxin. (_Doktoro Wangel_ venas tra la pordo maldekstre.) WANGEL (etendas la manon al _Arnholm_) Nu, kara amiko, -- vi jam venis? Estas afable de vi veni tiel frue. Cxar mi deziras paroli iom pli kun vi. BOLETTE (al _Lyngstrand_) Eble ni du iru en la gxardenon al Hilde? LYNGSTRAND Jes, tre volonte, frauxlino. (Li kaj _Bolette_ iras malsupren en la gxardenon kaj for inter la arboj en la fono.) ARNHOLM (kiu sekvis ilin per la okuloj, turnas sin al _Wangel_) Cxu vi bone konas tiun junan viron? WANGEL Ne, tute ne. ARNHOLM Cxu vi do sxatas, ke li tiel multe okupigxas pri la knabinetoj? WANGEL Cxu li faras? Tion mi tute ne rimarkis. ARNHOLM Tion vi devus ja kontroli, mi opinias. WANGEL Jes, vi certe pravas. Sed, bona Dio, kion mi faru, mi kompatinda viro? La knabinetoj alkutimigxis prizorgi sin mem. Ili ne akceptas kion ajn instruon, nek de mi nek de Ellida. ARNHOLM Ecx ne de sxi? WANGEL Ne. Cetere mi ne povas postuli, ke sxi miksigxu en tiajxon. Ne estas facile por sxi. (interrompante) Sed ne estis ja _tio_, kion ni priparolus. Diru do al mi, -- cxu vi pripensis la aferon? Pripensis kion mi rakontis al vi? ARNHOLM Mi pensis pri nenio alia de kiam ni disigxis cxi-nokte. WANGEL Kaj kio do estas farebla? ARNHOLM Kara doktoro, mi opinias, ke vi kiel kuracisto devas scii tion pli bone ol mi. WANGEL Ho, se vi nur scius, kiel malfacile estas por kuracisto gxuste decidi pri malsanulo, kiun li korege amas! Kaj tio cxi ja ne estas ordinara malsano. Cxi tie ne suficxas ordinara kuracisto, -- kaj ne ordinaraj kuraciloj. ARNHOLM Kia estas sxi hodiaux? WANGEL Mi jxus vidis sxin, kaj sxi estis suficxe trankvila. Sed malantaux sxiaj animstatoj kusxas io kasxita, kio neeblas por mi malkovri. Kaj aldone sxi estas tiel sxangxigxema, kaprica, -- subite varia. ARNHOLM Certe sekvo de sxia malsana animstato. WANGEL Ne sole. En la profundo estas io denaska. Ellida apartenas al la marhomoj. Jen la kauxzo. ARNHOLM Kiel do vere, kara doktoro? WANGEL Cxu vi ne rimarkis, ke la homoj cxe la vasta maro estas kvazaux aparta specio? Estas kvazaux ili vivas la vivon de la maro. Estas en ili ondado -- kaj ankaux malfluso kaj altmaro -- kaj en iliaj pensmanieroj kaj en iliaj sentoj. Kaj ili ne lasas sin replanti. Ho, mi devus pensi pri _tio_ antauxe. Estis peko kontraux Ellida preni sxin for de sia loko kaj meti sxin cxi tien! ARNHOLM Cxu vi atingis al tiu opinio nun? WANGEL Jes, pli kaj pli. Sed mi estus ja devinta diri tion al mi mem antauxe. Ho, funde mi ja sciis. Sed mi ne permesis al la penso sin esprimi. Cxar mi ja tiel amis sxin, komprenu! Tial mi unue pensis pri mi mem. Tiel tute nepravigeble egoisma mi tiam estis! ARNHOLM Hm, -- cxiu viro certe estas iomete egoisma en tiaj cirkonstancoj. Cetere mi neniam notis tiun difekton en vi, doktoro Wangel. WANGEL (cxirkauxiras senpacience) Ho, jes! Kaj tia mi estis ankaux poste. Mi ja estas multe, multe pli agxa ol sxi. Mi devus esti por sxi kvazaux patro -- kaj kiel gvidanto samtempe. Devus strecxi min por evoluigi kaj klarigi sxian mensan vivon. Sed bedauxrinde el tio farigxis nenio. Mi ne havis energion por tio, vidu! Cxar mi ja deziris gardi sxin kiel sxi estas. Sed sxi ja pli kaj pli malsanigxis. Kaj mi atendis kaj ne sciis kion elpensi. (pli mallauxte) Tial en mia sufero mi skribis al vi kaj petis vin viziti nin. ARNHOLM (rigardas lin en surprizo) Cxu! Pro tio vi skribis? WANGEL Jes. Sed sxajnigu nescion. ARNHOLM Sed, je Dio, kara doktoro, -- kian helpon atendis vi de mi? Tion mi ne komprenas. WANGEL Ne, kompreneble. Cxar mi sekvis eraran vojon. Mi opiniis ke la koro de Ellida iam pendigis sin al vi. Ke gxi sekrete ankoraux cxe vi ligigxis. Ke eble estus bone por sxi revidi vin kaj paroli kun vi pri la hejmo kaj pri pasintaj tagoj. ARNHOLM Estis do via edzino, kiun vi aludis, kiam vi skribis, ke cxi tie iras iu min atendante, kaj -- kaj eble sopiris pri mi! WANGEL Jes, kiu alie? ARNHOLM (rapide) Ne, ne, vi pravas. -- Sed tion mi ne komprenis. WANGEL Kompreneble. Mi ja eraris. ARNHOLM Kaj vi diras pri vi mem, ke vi estas egoisma! WANGEL Ho, mi ja havis grandan sxuldon por pagi. Mi pensis, ke mi ne rajtas rifuzi kiun ajn rimedon, se gxi povus iomete faciligi sxian animon. ARNHOLM Kiel vi efektive klarigas la potencon, kiun tiu fremda viro ekzercas sur sxin? WANGEL Hm, kara amiko, -- estas eble flankoj en tiu cxi afero, kiuj ne _lasas_ sin klarigi. ARNHOLM Io kio esence estas neklarigebla, vi aludas? Tute neklarigebla? WANGEL Cxiuokaze neklarigebla gxis plue. ARNHOLM Cxu vi kredas pri tiajxo? WANGEL Mi nek kredas nek neas. Mi nur ne scias. Tial mi elmetas la klarigon. ARNHOLM Jes, sed diru al mi. Tiu sxia stranga kaj sinistra aserto, ke la okuloj de la infano --? WANGEL (vigle) Tion pri la okuloj mi tute ne kredas! Mi ne _volas_ kredi tiajxon! Devas esti pura fantaziajxo de sxi. Nenio alia. ARNHOLM Cxu vi rimarkis la okulojn de la viro hieraux? WANGEL Jes, certe mi faris. ARNHOLM Kaj vi vidis neniun similecon? WANGEL (eviteme) Hm, -- bona Dio, kion respondi? Ne estis ja tute lume, kiam mi vidis lin. Kaj cetere Ellida antauxe parolis tiom pri tiu simileco --. Mi vere ne scias, cxu mi estis kapabla rigardi lin sen antauxjugxo. ARNHOLM Ne, ne, eble. Sed nun la alia afero? Tiu timo kaj maltrankvilo en sxi gxuste je la tempo, kiam tiu fremda homo estus survoje hejmen? WANGEL Jes, vidu, -- _tio_ estas ankaux io, en kion sxi verke aux songxe metis sin mem depost antauxhieraux. Tio tute ne atakis sxin tiel subite -- tiel tuje, kiel sxi nun asertas. Sed post kiam sxi auxdis tiun junan Lyngstrand rakonti, ke Johnston -- aux Friman -- aux kiel li nomigxas, -- ke li estis survoje cxi tien antaux tri jaroj -- en Marto, -- sxi sendube nun kredas, ke la anima maltrankvilo kaptis sxin gxuste en tiu sama monato. ARNHOLM Gxi do ne faris, cxu? WANGEL Tute ne. Estis spuroj kaj signoj longe antaux tiu tempo. -- Efektive okazis -- hazarde -- gxuste en Marto antaux tri jaroj suficxe forta ekscitigxo en sxi -- ARNHOLM Tamen ja --! WANGEL Jes, sed _tio_ lasas sin simple klarigi per la stato -- la cirkonstanco, -- en kiu sxi je tiu tempo estis. ARNHOLM Do signo kontraux signo. WANGEL (pugnigas la manojn) Kaj ne povante helpi sxin! Ne scii pri konsilo! Ne vidi iun ajn rimedon --! ARNHOLM Se vi nun decidus sxangxi logxlokon? Translogxigxi aliloken? Por ke sxi povu vivi en kondicxoj pli hejmecaj por si? WANGEL Ho, kara, -- cxu vi pensas, ke mi ne proponis ankaux _tion_ al sxi? Mi proponis, ke ni translogxigxu al Skjoldvik. Sed sxi ne volas. ARNHOLM Ecx ne tion? WANGEL Ne. Cxar sxi pensas, ke neniel helpos. Kaj eble sxi pravas. ARNHOLM Hm, -- cxu? WANGEL Jes, kaj cetere, -- kiam mi pripensas, -- mi ne scias kiel mi realigu tion. Cxar sxajnas al mi, ke pro la knabinetoj mi ne povas translogxigxi al tia forejo. Ili devas ja logxi en loko, kie estas _iometa_ sxanco foje edzinigi ilin. ARNHOLM Edzinigi? Cxu vi jam pensas pri _tio_? WANGEL Jes, bona Dio, -- mi devas ja pensi ankaux pri _tio_! Sed jen -- aliflanke -- la konsidero pri mia kara malsana Ellida --! Ho, kara Arnholm, -- mi vere -- multmaniere -- staras meze inter fajro kaj akvo! ARNHOLM Por Bolette vi ne bezonas havi zorgojn -- (interrompante) Mi miras kien sxi -- kien ili iris? (Li iras al la malferma pordo kaj elrigardas.) WANGEL (al la piano) Ho, mi oferus kion ajn -- por cxiuj tri. -- Se mi nur ion scius. (_Ellida_ envenas tra la pordo maldekstre.) ELLIDA (rapide al _Wangel_) Ne eliru cxi-matene! WANGEL Ne, certe ne. Mi restos hejme cxe vi. (Montras al _Arnholm_, kiu proksimigxas) Sed cxu vi ne volas saluti nian amikon? ELLIDA (turnas sin) Ho, jen vi, sinjoro Arnholm! (etendas al li la manon) Bonan matenon. ARNHOLM Bonan matenon, sinjorino. Do ne en la banejo kiel kutime? ELLIDA Ne, ne, ne! Pri tio mi ne pensas hodiaux. Sed bonvolu eksidi por momento? ARNHOLM Ne, dankon, -- ne nun. (rigardas al _Wangel_) Mi promesis al la knabinetoj veni al ili en la gxardeno. ELLIDA Jes, Dio scias cxu vi renkontos ilin en la gxardeno. Mi neniam scias kie ili iradas. WANGEL Ho jes, ili tenas sin apud la lageto. ARNHOLM Nu, mi certe trovos iliajn spurojn. (Li kapsalutas kaj transiras la verandon kaj elen en la gxardenon dekstren.) ELLIDA Kioma horo estas, Wangel? WANGEL (rigardas sian horlogxon) Iomete post la dekunua. ELLIDA Iomete post. Kaj la dekunuan -- duonon antaux la dekdua cxi-nokte venos la vaporsxipo. Ho, se mi tion estus trapasinta! WANGEL (proksimigxas al sxi) Kara Ellida, -- pri unu afero mi devas demandi vin. ELLIDA Pri kiu do? WANGEL Hieraux vespere -- tie supre sur la "Videjo" -- vi diris, ke dum la lastaj tri jaroj vi ofte vidis lin tute viva antaux vi. ELLIDA Jes, mi faris. Kredu min. WANGEL Nu, sed kiel vi lin vidis? ELLIDA Kiel mi vidis lin? WANGEL Mi pensas, -- kiel li aspektis por vi, kiam vi kredis, ke vi vidis lin? ELLIDA Sed kara Wangel, -- vi ja nun mem scias kiel li aspektas. WANGEL Cxu li ankaux tiel aspektis en via imago? ELLIDA Jes, li ja faris. WANGEL Gxuste tiel, kiel vi hieraux vidis lin en la realajxo? ELLIDA Jes, gxuste tiel. WANGEL Nu, sed kial vi ne tuj rekonis lin? WANGEL (ekmire) Mi ne faris, cxu? WANGEL Ne. Vi mem diris poste, ke unue vi ne sciis, kiu tiu fremdulo estas. ELLIDA (surprize) Jes, mi pensas, ke vi pravas! Cxu ne sxajnas strange por vi, Wangel? Imagu, -- ke mi ne tuj rekonis lin! WANGEL Estas nur la okuloj, vi diris -- ELLIDA Ho jes, -- la okuloj! La okuloj! WANGEL Nu, -- sed supre sur la "Videjo" vi diris, ke li cxiam montris sin kia li estis, kiam vi disigxis. Tie antaux dek jaroj. ELLIDA Cxu mi diris? WANGEL Jes. ELLIDA Do li tiel aspektis preskaux kiel nun. WANGEL Ne. Vi priskribis lin tute alimaniere antauxhieraux survoje hejmen. Antaux dek jaroj li estis senbarba, vi diris. Tute alie vestita li ankaux estis. Kaj la brocxo kun perlo --? Gxin la viro ne portis hieraux. ELLIDA Ne, li gxin ne portis. WANGEL (rigardas sxin esplore) Pripensu iomete, kara Ellida. Aux -- eble vi ne plu kapablas memori, kiel li aspektis, kiam li staris kun vi sur la "Krutdeklivo"? ELLIDA (pripensante, momenton fermas la okulojn) Ne tute klare. Ne, -- hodiaux mi ne kapablas. Cxu ne estas strange? WANGEL Tamen ne tiel strange. Nova bildo de realajxo montris sin antaux vi. Gxi superombras la antauxan, -- tiel ke vi gxin ne plu povas vidi. ELLIDA Cxu tiel, Wangel? WANGEL Jes. Kaj gxi ankaux superombras viajn malsanajn imagajxojn. Tial estas bone, ke la realajxo venis. ELLIDA Bone! Vi diras bone, cxu? WANGEL Jes, ke okazis, -- povos sanigi vin. ELLIDA (eksidas en la sofon) Wangel, -- venu sidi cxe mi. Mi devas diri al vi cxiujn miajn pensojn. WANGEL Jes, faru, kara Ellida. (Li eksidas sur segxon aliflanke de la tablo.) ELLIDA Vere estis malfelicxo -- por ni ambaux -- ke gxuste ni du kunigxis. WANGEL (miras) Kion vi diras! ELLIDA Ho jes. Estis. Estas ja ankaux kompreneble. Ne povus farigxi io alia ol malfelicxo. Ne laux la maniero laux kiu ni trovis unu la alian. WANGEL Kio do mankis en la maniero, -- ELLIDA Auxskultu nun, Wangel, -- Ne plu helpas, ke ni iradas cxi tie mensogante por ni mem -- kaj por unu la alia! WANGEL Cxu ni faras! Mensogas, vi diras! ELLIDA Jes, ni faras. Aux ni tamen kasxas la veron. Cxar la vero -- la pura klara vero -- estas ja _tio_, -- ke vi venis tien kaj -- kaj acxetis min. WANGEL Acxetis --! -- Acxetis -- vi diras! ELLIDA Ho, mi ja ne estis ereto pli bona ol vi. Mi akceptis. Mi ja vendis min al vi. WANGEL (rigardas sxin en doloro) Ellida, -- cxu vi vere havas koron paroli tiel? ELLIDA Sed cxu vere estas alia nomo por gxi! Vi ne plu eltenis la videcon en via domo. Vi cxirkauxrigardis por nova edzino -- WANGEL Kaj por nova patrino por la infanoj, Ellida. ELLIDA Eble ankaux tio -- tiel flanke. Tamen -- vi ja tute ne sciis cxu mi tauxgas por tiu okupo. Vi ja nur vidis min -- kaj iomete parolis kun mi kelkajn fojojn. Kaj vi ekdeziris min, kaj sekve -- WANGEL Nu, nomu tion kiel placxas al vi. ELLIDA Kaj mi, de mia flanko --. Mi staris senhelpa en konfuzo tute sola. Estis ja kompreneble, ke mi akceptis -- kiam vi proponis nutradi min mian vivon. WANGEL Ne aspektis por mi kiel nutrado, kara Ellida. Mi honeste demandis al vi, se vi volus dividi kun mi kaj la infanoj la iometon, kiun mi povis nomi la mian. ELLIDA Jes, vi faris. Sed tamen mi ne devus akcepti! Neniam por kiu ajn prezo mi devus akcepti! Ne vendi min mem! Prefere la plej mizeran laboron, -- prefere la plej malricxajn kondicxojn en -- en libereco -- kaj laux propra elekto! WANGEL (ekstaras) La kvin-ses jaroj, kiujn ni vivis kune, cxu ili estis tute senvaloraj por vi? ELLIDA Ho, ne pensu tion, Wangel! Estas tiel bone cxe vi, kiel kiu ajn homo povas deziri. Sed mi ne eniris vian domon en libereco. Jen la afero. WANGEL (rigardas sxin) Ne -- en libereco! ELLIDA Ne. Mi ne libervole iris kun vi. WANGEL (mallauxte) Ah, -- mi memoras -- la frazturnigxon de hieraux. ELLIDA En tiu frazturnigxo cxio kusxas. Gxi eklumigis por mi. Kaj tial mi nun vidas klare. WANGEL Kion vi vidas? ELLIDA Mi vidas, ke nia kuna vivo -- vere ne estas geedzeco. WANGEL (amare) Jen vera eldiro de vi. La vivo kiun ni _nun_ vivas, ne estas geedzeco. ELLIDA Ecx ne antauxe. Neniam. Ne de la komenco. (rigardas antauxen) La unua -- _tiu_ povus esti plena kaj pura geedzeco. WANGEL La unua? Kiun unuan vi aludas? ELLIDA La mian -- kun _li_. WANGEL (rigardas sxin mire) Mi tute ne komprenas! ELLIDA Ho, kara Wangel, -- ni ne mensogu unu por la alia. Ankaux ne por ni mem. WANGEL Ne, ne! Sed kio sekve? ELLIDA Jes vidu, -- ni neniam povas nei -- ke libervola promeso estas same deviga kiel geedzigxo. WANGEL Sed je Dio --! ELLIDA (ekstaras impete) Permesu al mi forvojagxi de vi, Wangel! WANGEL Ellida --! Ellida --! ELLIDA Jes, jes, -- permesu al mi! Kredu min, -- ne eblos alimaniere. Ne post la maniero laux kiu ni kunigxis. WANGEL (en regata doloro) Al tio do venis inter ni. ELLIDA Devis veni. Ne povus alimaniere. WANGEL (rigardas sxin triste) Ecx ne tra la kuna vivo mi gajnis vin. Neniam, -- neniam tute posedis vin. ELLIDA Ho, Wangel, -- se mi povus ami vin tiel kiel mi dezirus! Tiel kore kiel vi meritas! Sed mi sentas profunde, -- ke neniam okazos. WANGEL Eksedzigxon do? Eksedzigxon, -- plenan juran eksedzigxon -- vi deziras? ELLIDA Kara, vi ne bone komprenas min. Ne estas ja pri formoj, ke mi pensas. Cxar ne estas tiaj eksteraj aferoj, kiuj gravas. Kion mi volas, estas ke ni du samopinias libervole liberigi nin unu de la alia. WANGEL (amare, kapsignas malrapide) Refari la negocon, -- jes. ELLIDA (vigle) Gxuste tiel! Refari la negocon! WANGEL Kaj poste, Ellida? Poste? Cxu vi pripensis kiel aspektos por ambaux ni? Kiel la vivo farigxos por vi kaj por mi? ELLIDA Tion mi ne povas atenti. Sekvu kio sekvu. Kion mi petegas de vi, Wangel, -- estas ja la pli grava! Nur donu al mi liberecon! Redonu al mi mian plenan liberecon! WANGEL Ellida, -- estas terura postulo de vi. Prokrastu, por ke mi pripensu decidon. Ni parolu pli profunde unu kun la alia. Lasu al vi mem tempon por pripensi, kion vi faros! ELLIDA Sed ne restas por ni pli da tempo por tio! Mi devas regajni mian liberecon tiun cxi tagon! WANGEL Kial gxuste hodiaux? ELLIDA Jes, -- cxar li ja venos cxi-nokte. WANGEL (skuigxas) Venos! Li! Kiel tiu fremda viro rilatas al tio cxi? ELLIDA Mi volas stari antaux li en plena libereco. WANGEL Kaj kion -- kion vi intencas poste fari? ELLIDA Mi ne volas uzi la pretekston, ke mi estas la edzino de alia viro. Ne ekskuzi min per tio ke mi ne havas eblecon elekti. Cxar tiaokaze ne estus decido. WANGEL Vi parolas pri elekto! Elekto, Ellida! Elekto en tiu cxi afero! ELLIDA Jes, mi devas havi eblecon elekti. Elekton al ambaux flankoj. Mi devas havi la eblecon lasi lin forvojagxi sola --. Aux -- sekvi lin. WANGEL Cxu vi mem komprenas kion vi diras? Sekvi lin! Doni vian tutan sorton en liajn manojn! ELLIDA Sed cxu mi ne donis mian tutan sorton en _viajn_ manojn! Kaj tion -- tiel senpere. WANGEL Nu ja. Sed li! Li! Tuta nekonatulo! Homo, kiun vi preskaux ne konas! ELLIDA Ho, sed vin mi ja eble konis ecx pli malmulte. Kaj mi tamen sekvis vin. WANGEL Tiam vi almenaux sciis proksimume al kia vivo vi iris. Sed jen? Jen? Pripensu do! Kion vi scias pri tio cxi? Ecx nenion vi scias. Ecx ne kiu li estas -- aux kio li estas. ELLIDA (rigardas antauxen) Vero. Sed jen _tio kio_ estas la terurajxo. WANGEL Jes, certe terurajxo -- ELLIDA Tial sxajnas al mi, ke mi kvazaux _devas_ tirigxi en gxin. WANGEL (rigardas sxin) Cxar aspektas por vi kiel io terura? ELLIDA Jes, gxuste tial. WANGEL (pli proksime) Auxskultu nun, Ellida, -- kio por vi estas do tio terura? ELLIDA (pripensas) La terura, -- estas _tio_ kio timigas kaj allogas. WANGEL Ankaux allogas? ELLIDA Precipe allogas, -- mi sentas. WANGEL (malrapide) Vi parencas al la maro. ELLIDA Al gxi parencas ankaux la terurajxo. WANGEL Kaj la terura parencas al vi. Vi timigas kaj allogas samtempe. ELLIDA Cxu sxajnas al vi, Wangel? WANGEL Efektive mi vin neniam konis. Neniam gxis la fundo. Mi nun komencas kompreni. ELLIDA Tial vi liberigu min! Liberigu min el cxiu rilato al vi kaj al la via! Mi ne estas tiu, kiun vi imagis. Vi ja nun mem vidas. Nun ni povos disigxi en kompreno -- kaj libervole. WANGEL (peze) Eble estas pli bone por ambaux -- se ni disigxu. -- Sed mi tamen ne _povas_! -- Vi estas por mi kiel la terura, Ellida. La loganta, -- tio estas la plej forta en vi. ELLIDA Cxu tiel? WANGEL Lasu nin fini cxi tiun tagon sagxe. Kun plene trankvila animo. Mi ne _kuragxas_ liberigi vin hodiaux. Ne rajtas. Ne rajtas pro vi mem, Ellida. Mi insistas pri mia rajto kaj mia devo defendi vin. ELLIDA Defendi? Al kio defendi? Ne estas ja perforto aux potenco de ekstere, kiu minacas min. La terurajxo kusxas pli profunde, Wangel! La terurajxo, -- tio estas la allogo en mia propra animo. Kaj kion povas do vi pri tiu fari? WANGEL Mi povas fortigi kaj apogi vin por kontrauxbatali. ELLIDA Jes, -- se mi _volus_ kontrauxbatali. WANGEL Cxu vi do ne volas? ELLIDA Ho, estas ja _tio_, kion mi ne mem scias! WANGEL Cxi-nokte cxio estos decidata, kara Ellida -- ELLIDA (ekkrias) Jes, imagu! La decido tiel proksima! Decido por la tuta vivo! WANGEL -- kaj morgaux -- ELLIDA Jes, morgaux! Eble mia gxusta estonto tiam estos perdita! WANGEL Via gxusta --? ELLIDA Tuta plena vivo en libereco perdita, -- perdita por mi! Kaj eble -- ankaux por li. WANGEL (mallauxte, kaptas sxian manartikon) Ellida, -- cxu vi amas tiun fremdan viron? ELLIDA Cxu mi --? Ho, kiel mi sciu! Mi nur scias, ke por mi li estas la terurajxo kaj ke -- WANGEL -- kaj ke? ELLIDA (liberigas sin) -- kaj ke estas cxe li, ke mi apartenas. WANGEL (mallevas la kapon) Mi komencas kompreni la plimulton. ELLIDA Kaj kiun helpon havas vi kontraux tion cxi? Kiun konsilon havas vi por mi? WANGEL (rigardas sxin instige) Morgaux, -- tiam li estos forvojagxinta. Tiam la malfelicxo ne minacos vian kapon. Kaj tiam mi estos preta liberigi vin. Ni refaros la negocon, Ellida. ELLIDA Ho, Wangel --! Morgaux -- tiam ja estos tro malfrue --! WANGEL (rigardas al la gxardeno) La infanoj! La infanoj --! Ni almenaux indulgu ilin -- gxis plue. (_Arnholm_, _Bolette_, _Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas tra la gxardeno. _Lyngstrand_ adiauxas tie malsupre kaj eliras maldekstren. La aliaj venas en la cxambron.) ARNHOLM Nun imagu kiel ni vagadis farante planojn -- HILDE Ni ekskursu sur la fjordo en la vespero kaj -- BOLETTE Ne, diru nenion! WANGEL Ankaux ni du faris planojn. ARNHOLM Cxu, -- vere? WANGEL Morgaux Ellida foriros al Skjoldvik -- por ioma tempo. BOLETTE Foriros --? ARNHOLM Jen, jen, tre sagxe, sinjorino Wangel. WANGEL Ellida deziras reiri hejmen. Hejmen al la maro. HILDE (eksaltante al _Ellida_) Vi foriros! Vi foriros de ni? ELLIDA (ektimigita) Sed Hilde, do! Kio estas al vi? HILDE (regas sin) Ho, estas nenio. (duonlauxte, turnas sin for) Foriru do! BOLETTE (ektimigita) Patro, -- mi komprenas vin, -- ankaux vi foriros -- al Skjoldvik! WANGEL Certe ne, ne! Mi eble foje faros viziton tien -- BOLETTE Kaj al ni --? WANGEL Mi ankaux faros viziton -- BOLETTE -- foje, jes! WANGEL Kara infano, _devas_ tiel esti (Li pasxas sur la planko.) ARNHOLM (flustras) Ni priparolos poste, Bolette. (Li iras al _Wangel_. Ili kunparolas tie supre apud la pordo.) ELLIDA (duonlauxte al _Bolette_) Kio estis al Hilde? Sxi ja aspektis freneze! BOLETTE Cxu vi neniam rimarkis, kion Hilde tagon post tago postsoifadis? ELLIDA Postsoifadis? BOLETTE Ekde vi venis en la domon? ELLIDA Ne, ne, -- kio do _tio_ estas? BOLETTE Unu solan aman vorton de vi. ELLIDA Ah --! Cxu estus tasko por mi _cxi tie_! (Sxi cxirkauxfrapas la kapon per la manoj kaj senmove rigardas antauxen kvazaux trakrozata de kontrauxecaj pensoj kaj animstatoj.) (_Wangel_ kaj _Arnholm_ venas antauxen en flustra kunparolo.) (_Bolette_ iras por rigardi en la flankan cxambron dekstre. Poste sxi malfermas la pordon.) BOLETTE Jes, kara patro, -- la mangxajxo estas preta sur la tablo -- se vi -- WANGEL (kun perforta sinrego) Cxu gxi estas, infano? Bone, bone. Bonvolu, cxefinstruisto! Ni nun eniru por gluti adiauxan pokalon kun -- kun "la sinjorino el la maro". (Ili iras al la pordo dekstre.) KVINA AKTO (La plej fora parto de la gxardeno de _doktoro Wangel_ apud la karasi-lago. Kreskanta somernokta krepusko.) (_Arnholm_, _Bolette_, _Lyngstrand_ kaj _Hilde_, en boato, pusxas sin per stango de maldekstre antauxen laux la bordo.) HILDE Jen ni povas facile salti teren! ARNHOLM Ne, ne, ne faru! LYNGSTRAND Mi ne povas salti, frauxlino. HILDE Vi, Arnholm, cxu ankaux vi ne povas salti? ARNHOLM Prefere ne. BOLETTE Ni albordigxu cxe la baneja sxtuparo. (Ili pusxas stange dekstren.) (Sammomente venas _Ballested_ de dekstre sur la vojeto, portante muziknotojn kaj cxaskornon. Li salutas al tiuj en la boato, turnas sin kaj parolas al ili. Respondoj auxdigxas de pli kaj pli fore de ekstere.) BALLESTED Kion vi diras? -- Jes certe estas pro la angla vaporsxipo. Cxar estas la lasta fojo ke gxi venas cxi-jare. Sed se vi volas gxui la muzikon, vi ne devas atendi tro longe. (vokas) Kion? (agitas la kapon) Mi ne povas auxdi kion vi diras! (_Ellida_ kun sxalo sur la kapo venas de maldekstre akompanata de doktoro _Wangel_.) WANGEL Sed kara Ellida, -- mi asertas al vi, -- ni ankoraux havas abundan tempon. ELLIDA Ne, ne, -- ni ne havas! Kiun ajn momenton li povas veni. BALLESTED (ekster la barilo) Ho jen, bonan vesperon, sinjoro doktoro! Bonan vesperon, sinjorino! WANGEL (rimarkas lin) Ho, cxu estas vi? Cxu estu muziko ankaux cxi-nokte? BALLESTED Jes. La "Korn-asocio" intencas auxdigi sin. Ne mankas festaj okazajxoj nuntempe. Cxi-nokte okazos por la anglo. ELLIDA La anglo! Cxu gxi jam vidigxas? BALLESTED Ankoraux ne. Sed gxi ja venas de interne -- de inter la insuloj. Gxi povas veni antaux ol ni atentas. ELLIDA Jes, -- gxuste tiel estas. WANGEL (duone al _Ellida_) Cxi-nokte estas la lasta vojagxo. Kaj gxi neniam plu revenos. BALLESTED Malgxojiga penso, sinjoro doktoro. Sed tial ni ja al gxi faru honoron. Ho jes, ho jes! Baldaux finigxos la gxojiga somera tempo. Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel dirigxas en la tragedio. ELLIDA Cxiuj markoloj fermitaj, -- jes. BALLESTED Malgxojige pripensi. Ni estis la gajaj infanoj de la somero dum semajnoj kaj monatoj. Estas premige akcepti la malhelan sezonon. Jes, komence, mi pensas. Cxar la homoj _povas_ akli -- a -- klimatigi sin, sinjorino Wangel. Jes, gxuste kion ili povas. (Li salutas kaj foriras maldekstren.) ELLIDA (rigardas trans la fjordon) Ho, tiu doloriga strecxo! Tiu cxi ekscita duona horo antaux la decido. WANGEL Estas do definitive decidite, ke vi volas mem paroli kun li? ELLIDA Mi _devas_ mem paroli kun li. Cxar estas ja en libereco, ke mi faru mian elekton. WANGEL Vi ne havas elekton, Ellida. Vi ne havas permeson elekti. Mi ne permesas al vi. ELLIDA La elekton vi ne povos malhelpi. Nek vi, nek iu alia. Vi povos malpermesi al mi forvojagxi kun li, -- sekvi lin, -- se mi tiel elektos. Vi povos reteni min cxi tie per forto. Kontraux mia volo. Tion vi povos. Sed ke mi elektas, -- elektas interne en mia animo, -- elektas lin kaj ne vin, -- se mi tiel volos kaj elektos, tion vi ne povos malhelpi. WANGEL Ne, vi pravas. Tion mi ne povos malhelpi. ELLIDA Kaj mi ja havas nenion por kontrauxstari! Cxi-hejme estas ja nenio, kio allogas kaj ligas min. Mi estas ja tute senradika en via domo, Wangel. La infanojn mi ne posedas. Ne posedas iliajn animojn, mi aludas. Neniam posedis ilin. -- Kiam mi forvojagxos, -- _se_ mi do forvojagxos, aux kun li cxi-nokte -- aux morgaux al Skjoldvik, mi ecx ne havas sxlosilon por redoni, -- ecx ne sciigon por postlasi, nek pri unu aux pri iu alia afero. Tiel senradika mi estas en via domo. Tiel tute ekster cxio mi estis de la unua momento. WANGEL Vi ja mem volis. ELLIDA Ne, mi ne volis. Mi nek volis nek ne volis. Mi ja simple lasis cxion tiel farigxi, kiel mi gxin trovis la tagon kiam mi venis. Estas vi -- kaj neniu alia, -- kiu volis havi cxion tiel. WANGEL Mi intencis arangxi cxion plej bone por vi. ELLIDA Ho jes, Wangel, mi ja bone scias! Sed estas vengxo en tio. Io kio vengxas sin. Cxar nun trovigxas cxi tie neniu liganta forto, -- neniu apogo por mi, -- neniu helpo, -- neniu allogo al tio, kio estus nia kuna interna posedo. WANGEL Mi komprenas, Ellida. Kaj tial vi ja de morgaux rericevos vian liberecon. De tiam vi vivu vian propran vivon. ELLIDA Kaj _tion_ vi nomas mian propran vivon! Ho ne, mia propra, vera vivo erarvojigxis, kiam mi akceptis vivon kune kun vi. (pugnige premas la manojn en timo kaj maltrankvilo) Kaj nun, -- cxi-nokte -- post duona horo -- venos li, kiun mi perfidis -- li, al kiu mi tenus min senrompe, kiel li tenis sin al mi! Nun li venos kaj ofertas al mi -- la lastan kaj solan fojon -- revivi la vivon, -- vivi mian propran, veran vivon, la vivon, kiu timigas kaj allogas -- kaj pri kiu mi ne _povas_ rezigni. Ne libere! WANGEL Guste tial vi bezonas, ke via edzo -- kaj ankaux via kuracisto -- prenas potencon sur vi -- kaj agas en via nomo. ELLIDA Jes, Wangel, mi bone komprenas. Ho, ne miskredu, ke foje estas momentoj, kiam sxajnas al mi, ke estus paco kaj savo kauxri intime cxe vi -- kaj provi spiti cxiujn allogajn kaj timigajn fortojn. Sed ecx tion mi ne kapablas. Ne, ne, -- mi ne kapablas! WANGEL Venu, Ellida, -- ni iomete promenadu kune. ELLIDA Mi volus. Sed mi ne kuragxas. Cxar li ja diris, ke mi atendu lin cxi tie. WANGEL Venu. Vi ankoraux havas bonan tempon. ELLIDA Jes, cxu vi opinias? WANGEL Suficxan tempon, mi diras. ELLIDA Do ni iomete promenadu. (Ili eliras antauxe dekstre. Sammomente venas _Arnholm_ kaj _Bolette_ antauxen apud la supra bordo de la lageto.) BOLETTE (rimarkas la forirantojn) Jen vidu --! ARNHOLM (mallauxte) Tsx, -- lasu ilin foriri. BOLETTE Cxu vi komprenas, kio estas inter ili la lastajn tagojn? ARNHOLM Cxu vi ion rimarkis? BOLETTE Cxu mi rimarkis! ARNHOLM Ion aparte? BOLETTE Ho jes. Plurajn okazajxojn. Cxu vi ne? ARNHOLM Ho, mi ne gxuste scias -- BOLETTE Jes, certe vi faris. Sed vi ne volas priparoli. ARNHOLM Mi opinias, ke estus bone por via duonpatrino fari tiun vojagxeton. BOLETTE Cxu? ARNHOLM Jes, cxu ne estus bone por cxiuj, ke sxi povu foje elveni? BOLETTE Se morgaux sxi translogxigxos al Skjoldvik, sxi certe neniam revenos al ni. ARNHOLM Sed, kara Bolette, kial vi do tiel pensas? BOLETTE Jes, tion mi firme opinias. Atentu nur! Vi vidos, -- sxi neniam revenos. Almenaux ne dum mi kaj Hilde estas en la domo. HILDE Ankaux Hilde? BOLETTE Nu, kun Hilde eblus. Cxar sxi ja ankoraux estas nur infano. Kaj funde sxi adoras sxin, mi opinias. Sed pri mi estas alie, vidu. Duonpatrino, kiu ne estas multe pli agxa ol oni mem -- ARNHOLM Kara Bolette, -- por vi eble dauxrus nur mallonga tempo gxis vi elvenus. BOLETTE (vigle) Cxu vere! Vi do parolis kun patro? ARNHOLM Ankaux tio, jes. BOLETTE Nu, -- kaj kion li diris! ARNHOLM Hm, -- via patro estas ja forte okupata per aliaj pensoj cxi tiujn tagojn -- BOLETTE Jes, jes, la samon mi ja antauxe diris. ARNHOLM Sed tiom mi eltiris el li, ke vi ne devas atendi iun helpon de li. BOLETTE Neniun --! ARNHOLM Li profunde klarigis al mi sian staton. Opiniis, ke tute ne eblus por li. BOLETTE (riprocxe) Kaj vi tamen havis koron por stari tie min trompante. ARNHOLM Vere mi ne faris, kara Bolette. Dependas tute de vi mem -- cxu vi deziras elveni aux ne. BOLETTE Kio dependas de mi mem, vi aludas? ARNHOLM Ke vi elvenos en la mondon? Lernos kion vi pleje sxatas. Partoprenos en cxio, kion vi sopiras cxi-hejme. Vivos la vivon sub pli helaj kondicxoj, Bolette. Kion vi al tio diras? BOLETTE (kunfrapas la manojn) Ho, granda Dio --! Sed ja tute neeblas, tio cxi. Cxar patro nek volas, nek povas, do --. Cxar mi ja ne havas iun alian en la tuta mondo al kiu min turni. ARNHOLM Cxu vi ne povus decidigi vin akcepti asiston de via malju -- de via antauxa instruisto? BOLETTE De vi, Arnholm! Cxu vi volus --? ARNHOLM Helpi vin? Jes, kore volonte. Kaj per konsilo kaj per ago. Fidu tion. -- Cxu vi aprobas? Cx u? Cxu vi akceptas? BOLETTE Cxu mi akceptas! Povi eliri, -- vidi la mondon, -- lerni ion profunde! Cxion kio staris antaux mi kiel la granda, felicxiga neebleco --! ARNHOLM Jes, tio povos nun farigxi realajxo por vi. Se vi mem volas. BOLETTE Kaj al tiu nedirebla felicxo vi volas helpi min! Ho ne, -- sed diru cxu _povas_ mi akcepti tian oferton de fremda homo? ARNHOLM De mi vi povas akcepti, Bolette. De mi vi povas akcepti kion ajn. BOLETTE (kaptas liajn manojn) Jes, preskaux sxajnas al mi, ke mi povas! Mi ne scias kiel estas; sed -- (ekkrias) Ho, mi povus kaj ridi kaj plori pro gxojo! Pro felicxo! Ho, -- cxu povos mi tamen vere vivi. Mi komencis timi, ke la vivo preterirus min. ARNHOLM Pro tio vi ne bezonas timi, kara Bolette. Sed nun vi devas diri al mi tute sincere -- cxu estas io -- io, kio ligas vin cxi tie? BOLETTE Ligas min? Ne, nenio. ARNHOLM Nenio ajn? BOLETTE Ne, tute ne. Tio signifas, -- patro ja iamaniere ligas min. Kaj ankaux Hilde. Sed -- ARNHOLM Nu, -- vian patron vi ja foje devas forlasi. Kaj Hilde iam ja ankaux iros sian propran vojon tra la vivo. Tio estas ja nur demando de tempo. Nenio alia. Sed alie do estas nenio, kio ligas vin, Bolette? Neniu rilato? BOLETTE Ne, tute ne. Pro tio mi povus ja forvojagxi kien ajn. ARNHOLM Jes, cxar tiel estas, kara Bolette, -- vi povos forvojagxi kun mi. BOLETTE (manfrapas) Ho Dio en la cxielo, -- kia felicxo por pripensi! ARNHOLM Cxar mi esperas, ke vi plene fidas min? BOLETTE Jes, efektive! ARNHOLM Kaj vi kuragxas senrezerve konfidi vin mem kaj vian estontecon en miajn manojn, Bolette? Cxu ne? Vi kuragxas? BOLETTE Ho jes, certe! Kial ne? Cxu eblas alie pensi! Vi, kiu estis mia maljuna instruisto -- mia instruisto en pasintaj tagoj, mi pensas. ARNHOLM Ne nur tial. Al tiu flanko de la afero mi ne atentas. Sed --. Nu, -- vi do estas libera, Bolette. Neniu rilato ligas vin. Kaj mi nun demandas vin -- se vi volus -- volus ligi vin al mi -- por la vivo? BOLETTE (retiras sin pro timo) Ho, -- kion vi diras! ARNHOLM Por la vivo, Bolette. Cxu vi volas farigxi mia edzino. BOLETTE (duone al si mem) Ne, ne, ne! Ne eblas! Tute ne eblas! ARNHOLM Cxu tute ne eblus por vi, ke --? BOLETTE Sed vi vere tute ne povas intenci kion vi diras, sinjoro Arnholm! (rigardas lin) Aux --. Tamen --. Cxu estis tiel vi intencis -- kiam vi proponis fari tiom por mi? ARNHOLM Auxskultu min iomete, Bolette. Aspekte mi surprizis vin forte. BOLETTE Ho, kiel tiajxo -- de vi, -- kiel gxi ne povus -- surprizi min! ARNHOLM Vi pravas. Vi ja ne sciis -- ne povis scii, ke mi faris tiun cxi vojagxon pro vi. BOLETTE Vi venis cxi tien pro -- pro mi! ARNHOLM Jes, mi faris, Bolette. Cxi-printempe mi ricevis leteron de via patro. Kaj en gxi estas dirajxo, kiu igis min kredi -- hm --, ke vi dauxre havis vian antauxan instruiston en -- en iom pli ol amika memoro. BOLETTE Kiel patro povis skribi tiajxon! ARNHOLM Ne estis tiel, kiel li intencis. Sed mi kaptigxis en la imago, ke cxi tie sopiradis juna knabino, ke mi revenu. -- Ne, vi ne interrompu min, kara Bolette! Kaj, -- vi ja komprenas, -- ke kiam oni, kiel mi, ne plu staras en la veraj jaroj de juneco, tiam tia kredo -- aux imago -- faras ege fortan impreson. Kreskis en mi viva -- dankema inklino al vi. Sxajnis al mi, ke mi devis vojagxi al vi. Revidi vin. Diri al vi, ke mi havas la samajn sentojn, kiujn mi imagis, ke vi portis por mi. BOLETTE Sed cxar vi nun scias, ke tiel ne estis! Ke estis miskompreno! ARNHOLM Ne aliigxas, Bolette. Via bildo, -- tia, kian mi gxin portas en mi, -- restos cxiam kolorigita kaj stampita de la animstato, en kiun la miskompreno metis min. Eble vi ne komprenas. Sed tiel estas. BOLETTE Neniam mi imagis, ke tiajxo okazu. ARNHOLM Sed cxar nun montrigxas, ke okazas? Kion vi nun diras, Bolette? Cxu vi povis decidigi vin, -- nu, farigxi mia edzino? BOLETTE Ho, aspektas al mi tute neeble, sinjoro Arnholm. Vi, kiu estis mia instruisto! Mi ne povas imagi alian rilaton al vi. ARNHOLM Nu ja, -- cxar sxajnas al vi tute neeble, ke vi povus --. Do la rilato restos nesxangxita, kara Bolette. BOLETTE Kiel, vi pensas? ARNHOLM Kompreneble mi tamen restas cxe mia propono. Mi prizorgos, ke vi elvenos por vidi la mondon. Por lerni ion kion vi sxatas. Vivi en sekuraj, sendependaj kondicxoj. Vian postan estontecon mi ankaux sekurigos, Bolette. Cxar en mi vi cxiam havos bonan, fidelan, fidindan amikon. Pri tio estu certa! BOLETTE Ho Dio, -- sinjoro Arnholm, -- cxio farigxis ja nun tute neebla. ARNHOLM Cxu ankaux tio neeblas? BOLETTE Jes, vi ja povas imagi! Post tio kion vi diris, -- kaj post la respondo, kiun mi donis al vi --. Ho, vi ja mem povas kompreni, ke nun neeblas por mi akcepti tiom multe de vi! Nenion en la mondo povos mi akcepti de vi. Neniam post tio cxi! ARNHOLM Vi do preferas sidi cxi-hejme lasante la vivon preterpasi vin? BOLETTE Ho, dolorigas pripensi! ARNHOLM Cxu vi rezignu vidi ion el la mondo ekstere? Rezignu pri cxio, kion laux vi mem vi postsopiradas? Scii ke ekzistas ege multo, -- kaj tamen neniam konatigxi kun gxi? Pripensu, Bolette. BOLETTE Jes, jes, -- vi vere pravas, sinjoro Arnholm. ARNHOLM Kaj jen, -- kiam via patro ne plu vivas, -- tiam eble stari senhelpa kaj sola en la mondo. Aux eble devante vin doni al alia viro, -- kiun vi -- eble -- ankaux ne amas. BOLETTE Ho jes, -- mi ja komprenas la veron -- en tio kion vi diras. Sed tamen --! Aux eble tamen --? ARNHOLM (rapide) Nu! BOLETTE (rigardas lin dubeme) Cxu eble tamen ne estus neeble --. ARNHOLM Kio, Bolette! BOLETTE Ke eblus, -- akcepti -- tion, -- kion vi proponis. ARNHOLM Cxu vi pensas, ke vi tamen povus lauxvole --? Ke vi tamen povus permesi al mi la gxojon helpi vin kiel fidela amiko? BOLETTE Ne, ne, ne! Neniam tio! Cxar _tio_ estus tute neebla. -- Ne, sinjoro Arnholm, -- do prefere prenu min. ARNHOLM Bolette! Vi tamen volas! BOLETTE Jes, -- mi opinias -- ke mi volas. ARNHOLM Vi do tamen volas farigxi mia edzino! BOLETTE Jes. Se vi dauxre opinias, ke -- ke vi devas preni min. ARNHOLM Se mi opinias --! (kaptas sxiajn manojn) Ho, dankon, -- dankon, Bolette! Kion vi alie diris, -- via antauxa dubemo, -- tio ne timigas min. Se mi ankoraux ne gajnis vian tutan koron, mi tamen scios gajni gxin. Ho, Bolette, mi portos vin sur la manoj! BOLETTE Kaj mi povos vidi la mondon. Povos vivi la vivon. Jen kion vi promesis al mi. ARNHOLM Jen al kio mi restas. BOLETTE Kaj mi povos lerni cxion, kion mi sxatas. ARNHOLM Mi mem estu via instruisto. Kiel antauxe, Bolette. Memoru la lastan jaron en la lernejo --. BOLETTE (silente kaj profunde en si mem) Imagu, -- scii sin libera -- veni en la fremdan mondon. Kaj ne bezoni timi pro la estonteco. Ne antauxtimi pro la stulta enspezo --. ARNHOLM Ne, pri tio vi neniam bezonos disipi pensojn. Kaj -- cxu ne, kara Bolette, -- _tio_ estas ege bona stato? Cxu? BOLETTE Jes. Efektive estas. Gxuste kaj vere. ARNHOLM (metas la brakojn cxirkaux sxian talion) Ho, vi vidos, kiel hejmece kaj agrable ni cxion arangxu kune! Kaj kiel bone kaj sekure kaj intime ni du kunvivu, Bolette! BOLETTE Jes, ankaux mi komencas --. Funde mi opinias -- ke tio cxi eblos. (rigardas dekstren kaj liberigas sin) Ah! Nepre nenion diru! ARNHOLM Kio estas, kara? BOLETTE Ho, estas la kompatinda --. (montras eksteren) Vidu tie. ARNHOLM Via patro --? BOLETTE Ne, la juna skulptisto. Li promenadas tie kun Hilde. ARNHOLM Nu, Lyngstrand. Kio estas al li? BOLETTE Ho, vi ja scias, kiel malforta kaj malsana li estas. ARNHOLM Jes, se ne estas nura imagajxo. BOLETTE Ho ne, estas ja vero. Li certe ne longe eltenos. Sed tio estas eble la pli bona por li. ARNHOLM Kara, kiel _tio_ estus la pli bona? BOLETTE Jes, cxar -- certe nenio farigxos el lia arto. -- Ni foriru antaux ol ili venos. ARNHOLM Kore bonvole, mia kara Bolette. (_Hilde_ kaj _Lyngstrand_ venas de apud la lago.) HILDE Hej, -- hej! Cxu la gesinjoroj ne volas atendi nin? ARNHOLM Bolette kaj mi prefere iros iom antauxe. (Li kaj _Bolette_ eliras maldekstre.) LYNGSTRAND (ridas silente) Estas tre amuze cxi tie nuntempe. Cxiuj iras ja duope. Cxiam duope. HILDE (postrigardas ilin) Mi jxurus, ke li petadas sxian manon. LYNGSTRAND Cxu? Cxu vi ion tian rimarkis? HILDE Ho jes. Ne estas malfacile, -- kiam oni uzas siajn okulojn. LYNGSTRAND Sed frauxlino Bolette ne akceptas lin. Mi certas. HILDE Ne. Cxar sxi trovas, ke li aspektas tre maljuna. Kaj sxi ankaux kredas, ke li baldaux farigxos kalva. LYNGSTRAND Nu, ne estas sole pro _tio_. Sxi tamen ne volus akcepti lin. HILDE Kiel vi povas tion scii? LYNGSTRAND Jes, cxar estas aliulo, al kiu sxi promesis pensi. HILDE Nur pensi? LYNGSTRAND Dum li estas for, jes. HILDE Ho, do eble estas vi mem, pri kiu sxi pensadu! LYNGSTRAND Povus esti. HILDE Cxu sxi promesis al vi? LYNGSTRAND Jes, imagu, -- sxi promesis! Sed vi ne devas diri al sxi, ke vi scias. HILDE Ho, Dio gardu mian busxon. Mi estos muta kiel la tombo. LYNGSTRAND Mi trovas, ke estas vere afable de sxi. HILDE Kaj kiam vi revenos hejmen, -- cxu vi volas fiancxinigi sxin? Kaj poste vin edzigi al sxi? LYNGSTRAND Ne, tio ne bone konvenus. Cxar mi ja ne kuragxas pensi pri tiajxo la unuajn jarojn. Kaj kiam mi fine estos sukcesinta, sxi estos ja tro maljuna por mi, mi pensas. HILDE Sed vi tamen volas, ke sxi restadas cxi tie pensante pri vi? LYNGSTRAND Jes, cxar multe utilas al mi. Por mi kiel artisto, vi komprenas. Kaj sxi povas ja facile tion fari, sxi, kiu mem ne havas veran vivotaskon. -- Sed gxentila de sxi tio ja tamen estas. HILDE Cxu vi opinias, ke vi laboros pli rapide pri la artajxo, kiam vi scias, ke Bolette sidas cxi tie pensante pri vi? LYNGSTRAND Jes, tion mi imagas. Scii, ke ie en la mondo juna, bela kaj silenta virino, kiu revadas pri mi --. Mi pensas, ke devas esti io -- io --. Jes, mi ne vere scias kiel nomi gxin. HILDE Vi eble pensas -- ekscita? LYNGSTRAND Ekscita? Ho jes. Ekscita estas la vorto, kiun mi sercxis. Aux io tia. (rigardas sxin dum momento) Vi, vi estas inteligenta, frauxlino Hilde. Vere tre inteligenta vi estas. Kiam mi revenos hejmen, vi havos proksimume la saman agxon kiel via fratino nun. Eble vi tiam ankaux aspektos kiel via fratino nun aspektas. Kaj eble vi tiam havos la saman animon, kian sxi nun havas. Ke vi tiam estos farigxinta kvazaux sxi kaj vi mem -- en unu staturo por tiel paroli. HILDE Cxu vi tion dezirus? LYNGSTRAND Mi ne certe scias. Jes, mi kredas. Sed nun -- dum tiu cxi somero -- mi preferas, ke vi nur similu al vi mem. Gxuste tia kia vi estas. HILDE Vi sxatas min pli bone tia, cxu? LYNGSTRAND Jes, mi tre sxatas vin tia. HILDE Hm, -- diru, vi kiu estas artisto, -- cxu vi sxatas, ke mi cxiam iras hele somervestita? LYNGSTRAND Jes, tion mi vere sxatas. HILDE Cxu vi trovas, ke la helaj koloroj konvenas al mi? LYNGSTRAND Jes, vere delikate la helo konvenas al vi, laux mia gusto. HILDE Sed diru, -- vi, kiu estas artisto, -- kiel laux vi mi aperus en nigra koloro? LYNGSTRAND En nigra, frauxlino Hilde? HILDE Jes, tute en nigra. Cxu vi trovas, ke mi aperus bela en gxi? LYNGSTRAND Nigra ja ne estas por la somertempo. Cetere vi aperus bela ankaux en nigra. Gxuste vi kun via aspekto. HILDE (rigardas antauxen) En nigra gxis la kolo. -- Nigra punta kolumo. -- Nigraj gantoj. -- Kaj longa nigra sxalo malantauxen. LYNGSTRAND Se vi tiel vestus vin, frauxlino Hilde, mi dezirus esti pentristo -- kaj mi pentrus junan, delikatan funebrantan vidvinon. HILDE Aux junan, funebrantan fiancxinon. LYNGSTRAND Jes, por tio vi konvenus pli bone. Sed vi do ne dezirus vesti vin tiel? HILDE Mi ne scias. Sed sxajnas al mi ekscite. LYNGSTRAND Ekscite? HILDE Ekscite pripensi, jes. (subite montras maldekstren) Ho, vidu _jen_! LYNGSTRAND (rigardas tien) La granda angla vaporsxipo! Kaj tute cxe la kajo! (_Wangel_ kaj _Ellida_ venas antauxen apud la lageto.) WANGEL Ne, mi certigas al vi, kara Ellida, -- vi miskomprenas! (vidas la aliajn) Nu, vi du estas cxi tie? Cxu ne, sinjoro Lyngstrand, -- gxi ankoraux ne estas en vido? LYNGSTRAND La granda anglo? WANGEL Jes! LYNGSTRAND (montras) Jen gxi kusxas, sinjoro doktoro. ELLIDA Ah --! Mi ja sciis. WANGEL Jam venis! LYNGSTRAND Kvazaux sxtelisto en la nokto, oni povus diri. Tute silente, senbrue. WANGEL Vi devas akompani Hilde al la kajo. Rapidigxu! Sxi certe volas auxskulti la muzikon. LYNGSTRAND Jes, ni jxus estis irontaj, sinjoro doktoro. WANGEL Ni aliaj eble sekvos poste. Post iom ni venos. HILDE (flustras al _Lyngstrand_) Ankaux tiuj du iras duope. (Sxi kaj _Lyngstrand_ iras tra la gxardeno maldekstren. La kornmuziko auxdigxas fore cxe la fjordo dum tio kio sekvas.) ELLIDA Jam venis! Li estas cxi tie! Jes, jes, -- mi sentas. WANGEL Prefere eniru, Ellida. Lasu min paroli kun li sola. ELLIDA Ho, -- ne eblas! Ne eblas, mi diras! (ekkrias) Ah, -- cxu vi vidas lin, Wangel! (_La fremdulo_ venas de maldekstre kaj haltas sur la vojeto ekster la barilo.) LA FREMDULO (salutas) Bonan vesperon. Jen mi denove estas, Ellida. ELLIDA Jes, jes, jes, -- la horo venis. LA FREMDULO Vi estas preta por forvojagxi, cxu? Aux cxu ne? WANGEL Vi ja mem vidas, ke sxi ne estas. LA FREMDULO Mi ne demandas pri vojagxvestoj aux aliaj tiajxoj. Ecx ne plenaj valizoj. Cxio kion sxi bezonos por la vojagxo, mi havas sursxipe. Ankaux por kabino mi zorgis. (al _Ellida_) Mi do demandas vin, cxu vi estas preta min akompani, -- en libereco min akompani? ELLIDA (petante) Ho, ne demandu min! Ne tentu min tiel! (Sxipfajfilo auxdigxas en la foro.) LA FREMDULO Nun fajfas la unuan fojon sursxipe. Vi nun devas diri jes aux ne. ELLIDA (tordas la manojn) Decido! Decido por la tuta vivo! Neniam plu resxangxi! LA FREMDULO Neniam! Post duona horo estos tro malfrue. ELLIDA (rigardas lin eviteme kaj esplore) Kial vi tiel necedige tiras min al vi? LA FREMDULO Cxu ne vi, kiel mi, sentas ke ni du apartenas unu al la alia? ELLIDA Pro tiu promeso, cxu? LA FREMDULO La promeso neniun ligas. Nek viron, nek virinon. La kialo cxar mi tiel necedige tenas vin al mi, estas ke mi nenion alian _povas_. ELLIDA (malrapide kaj treme) Kial vi ne venis pli frue? WANGEL Ellida! ELLIDA (ekkrias) Ho, -- tio kio tiras kaj tentas kaj logas -- enen en la nekonateco! La potenco de la tuta maro koncentrita en tio sola! (_La fremdulo_ transgrimpas la barelon.) ELLIDA (kasxas sin malantaux _Wangel_) Kio estas? Kion vi volas? LA FREMDULO Mi vidas -- kaj mi auxdas, Ellida, -- ke fine vi tamen _min_ elektas. WANGEL (pasxas kontraux lin) Mia edzino ne havas elekton. Mi rajtas elekti por sxi kaj havas sxin en mia zorgado. Zorgado, jes! Se vi ne retiros vin de cxi tie, -- el la lando, -- kaj neniam revenos, -- cxu vi tiam scias al kio vi riskigos vin? ELLIDA Ne, ne, Wangel! Ne tion! LA FREMDULO Kion vi volas fari al mi? WANGEL Mi volas enkarcerigi vin -- kiel krimulon! Tuj! Jam antaux ol vi sursxipigxos! Cxar mi scias pri la murdo en Skjoldvik. ELLIDA Ho, Wangel, -- kiel povas vi --! LA FREMDULO Al tio mi estas preta. Kaj tial -- (tiras revolveron el la brustposxo) -- tial mi ankaux provizis min per tiu cxi. ELLIDA (jxetas sin antaux _Wangel_) Ne, ne, -- ne mortigu lin! Prefere min! LA FREMDULO Nek vin, nek lin. Estu trankvila. Tiu cxi estas por propra uzo. Cxar mi volas vivi kaj morti kiel libera homo. ELLIDA (en kreskanta ekscito) Wangel! Lasu min diri al vi, -- diri, kaj li auxskultu! Vi ja povas reteni min cxi tie! Por tio vi havas potencon kaj rimedojn! Kaj vi ankaux faros! Sed mian animon, -- cxiujn miajn pensojn, -- mian logantan sopiron kaj mian avidon, -- _tiujn_ vi ne povas ligi! Ili volas aspiri kaj celi -- elen en la nekonatecon, -- por kio mi estas kreita -- kaj kiun vi fermis por mi! WANGEL (en silenta doloro) Mi vidas, Ellida! Pasxon post pasxo vi glitas for de mi. La postulo pri tio senfina kaj senlima -- kaj pri la neatingebla, -- gxi fine pelos vian animon tute en la noktan nigron. ELLIDA Ho jes, jes, -- mi sentas -- kvazaux nigraj sensonaj flugiloj super mi! WANGEL Al tio gxi ne venu. Ne trovigxas alia savo por vi. Almenaux mi neniun alian vidas. Tial -- tial mi lasas -- la negocon nun tuj refarigxi. -- Nun vi povas elekti vian vojon -- en plena -- plena libereco. ELLIDA (momenton fiksrigardas lin kvazaux muta) Cxu vero, -- vero, -- kion vi diras! Cxu tiel vi pensas -- el via plej interna koro! WANGEL Jes, -- el mia plej interna, suferanta koro mi tion pensas. ELLIDA Kaj cxu vi _povas_? Cxu vi povas permesi ke tio _okazu_! WANGEL Jes, mi povas. Mi povas -- cxar mi amas vin tiel arde. ELLIDA (mallauxte kaj treme) Tiel proksime -- tiel intime -- mi do ligigxis al vi! WANGEL Tion efikis la jaroj kaj nia kuna vivo. ELLIDA (kunfrapas la manojn) Kaj mi, -- kiu tion ne perceptis! WANGEL Viaj pensoj sekvis aliajn vojojn. Sed nun do, -- nun vi estas komplete liberigita de mi kaj de la mia. Kaj de la miaj. Nun via gxusta vivo povas -- remetigxi sur -- sur sian gxustan spuron. Cxar nun vi povas libere elekti. Kaj sub propra respondeco, Ellida. ELLIDA (kaptas sian kapon per la manoj kaj rigardas antauxen al _Wangel_) Libere kaj -- sub respondeco! Ankaux sub respondeco? -- Estas transformo en tio cxi! (La sxipfajfilo denove auxdigxas.) LA FREMDULO Cxu vi auxdas, Ellida! Nun fajfas la lastan fojon. Venu do! ELLIDA (turnas sin al li, rigardas lin fikse kaj diras per forta vocxo:) Neniam mi sekvos vin post tio cxi! LA FREMDULO Vi ne sekvos! ELLIDA (krocxas sin al _Wangel_) Ho, -- neniam mi forlasos vin post tio cxi! WANGEL Ellida, -- Ellida! LA FREMDULO Do finite? ELLIDA Jes! Finite por cxiam! LA FREMDULO Mi klare vidas. Estas io, kio estas pli forta ol mia volo. ELLIDA Via volo nenion plu potencas super mi. Por mi vi estas morta viro, -- kiu revenis el la maro. Kaj tien reiros. Sed mi ne plu timas vin. Kaj vi min ne plu logas. LA FREMDULO Adiaux, sinjorino. (Li svingas sin trans la barilon.) De nun vi ne estas pli ol -- trapasinta sxippereo en mia vivo. (Li eliras maldekstren.) WANGEL (rigardas sxin dum momento) Ellida, -- via animo estas kiel la maro. Gxi havas kaj fluson kaj malfluson. Kio kauxzis la transformon? ELLIDA Ho, cxu vi ne komprenas, ke la transformo venis, -- ke la transformo _devis_ veni -- kiam mi povis elekti en libereco. WANGEL Kaj la nekonateco, -- gxi ne logas vin pli? ELLIDA Nek logas, nek timigas. Mi povis rigardi en gxin, -- iri en gxin, -- se mi mem estus volinta. Nun mi povis elekti. Tial mi ankaux povis rezigni. WANGEL Mi komencas kompreni vin -- iom post iom. Vi pensas kaj perceptas en bildoj -- kaj en videblaj aperajxoj. Via sopiro kaj aspiro al la maro, la logo al li, -- al tiu fremda viro, -- estis esprimo de vekigxanta kaj kreskanta postulo pri libereco en vi. Nenio alia. ELLIDA Ho, mi ne scias, kion diri al tio. Sed vi estis bona kuracisto por mi. Vi _trovis_, -- kaj vi kuragxis _uzi_ la gxustan rimedon -- la _solan_, kiu povis helpi min. WANGEL Jes, -- en la ekstrema peno kaj dangxero ni kuracistoj kuragxas multe. -- Sed nun vi do revenos al mi, Ellida? ELLIDA Jes, kara, fidela Wangel, -- nun mi revenos al vi. Nun mi povas. Cxar nun mi venos al vi en libereco, -- libervole, kaj sub respondeco. WANGEL (rigardas sxin kore) Ellida! Ellida! Ho, imagu, ke nun ni du povos vivi tute unu por la alia -- ELLIDA -- kaj kun kunaj memoroj. Viaj -- kiel ankaux miaj. WANGEL Jes, cxu ne, vi kara! ELLIDA -- kaj por niaj du infanoj, Wangel! WANGEL _Niaj_ vi nomas ilin! ELLIDA Tiuj, kiujn mi ne posedas, sed kiujn mi scios gajni. WANGEL Niaj --! (kisas gxoje kaj rapide sxiajn manojn) Ho, -- senfinan dankon pro tiu vorto! (_Hilde_, _Ballested_, _Lyngstrand_, _Arnholm_ kaj _Bolette_ venas de maldekstre en la gxardenon.) (Samtempe multaj el la _junuloj_ de la urbo kaj _somergastoj_ ekstere sur la vojeto.) HILDE (duonlauxte al _Lyngstrand_) Jen vidu -- kiel novgefiancxigxinte sxi kaj patro aspektas! BALLESTED (kiu auxdis sxian eldiron) Estas somera tempo, frauxlineto. ARNHOLM (rigardas al _Wangel_ kaj _Ellida_) Nun la anglo forvojagxas. BOLETTE (iras al la barilo) De cxi tie oni povas plej bone vidi gxin. LYNGSTRAND La lasta vojagxo cxi-jare. BALLESTED Baldaux cxiuj markoloj estos fermitaj, kiel diras la poeto. Estas malgxojige, sinjorino Wangel! Kaj nun ni ja ankaux perdos vin por ioma tempo. Morgaux vi ja translogxigxos al Skjoldvik, mi auxdas. WANGEL Ne, -- ne okazos. Cxar cxi-nokte ni du redecidis. ARNHOLM (rigardas ilin alterne) Ah, -- vere! BOLETTE (venas antauxen) Patro, -- cxu estas vero! HILDE (proksimigxas al _Ellida_) Cxu vi tamen restos cxe ni! ELLIDA Jes, kara Hilde, -- se vi volas havi min. HILDE (luktante inter ploro kaj gxojo) Ho! -- imagu -- cxu mi volas --! ARNHOLM (al _Ellida_) Sed tio cxi estas ja vera surprizo --! ELLIDA (ridetas serioze) Nu, jen vidu, sinjoro Arnholm --. Cxu vi memoras, -- ni parolis pri tio hieraux? Kiam oni farigxis surtera estajxo, -- oni ne facile trovos la vojon reen -- al la maro. Kaj ankaux ne al la mara vivo. BALLESTED Sed estas ja gxuste kiel pri mia mara virino! ELLIDA Proksimume, jes. BALLESTED Nur kun tiu diferenco ke _la marvirino -- sxi mortos_. La homoj, kontrauxe, -- ili povas sin aklam-aklimatizi. Jes, jes, -- mi certigas al vi, sinjorino Wangel, -- ili _povas_ sin a-kli-matizi! ELLIDA Jes, en libereco ili povas, sinjoro Ballested. WANGEL Kaj sub respondeco, kara Ellida. ELLIDA (rapide, etendas al li la manon) Gxuste _tiel_ estas. (La granda vaporsxipo glitas sensone elen de la fjordo. La muziko auxdigxas pli proksime sur la tero.) End of the Project Gutenberg EBook of La Sinjorino el la Maro, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA SINJORINO EL LA MARO *** ***** This file should be named 19182.txt or 19182.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/1/8/19182/ Produced by William Walter Patterson and Andrew Sly Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.