The Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Puphejmo Dramo en tri aktoj Author: Henrik Ibsen Translator: Odd Tangerud Release Date: August 12, 2006 [EBook #19030] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. HENRIK IBSEN PUPHEJMO Dramo en tri aktoj (Et Dukkehjem) (1879) Tradukis Odd Tangerud LINGVE KONTROLITA DE ESPERANTISTA VERKISTA ASOCIO (EVA) Dua eldono 1998 Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54, N - 3401 Lier Tlf.. 32 85 50 03. Fax. 32 85 50 82 ISBN 82-991075-2-0 PUPHEJMO Roloj: TORVALD HELMER, advokato NORA, lia edzino RANK, doktoro (kuracisto) KRISTINE LINDE, vidvino NILS KROGSTAD, juristo La tri malgrandaj infanoj de la familio Helmer ANNE-MARIE, infanvartistino HELENE, cxambristino Portisto (La agado havas lokon en la hejmo de la familio Helmer dum tri kristnaskaj tagoj. Kristnaska vespero, la 24-an de Decembro, komencas la festotagojn memore al la naskigxo de la kristana profeto Jesuo Kristo. Ibsen uzas la antikvan skandinavan nomon "Julo" por tiu religia festo.) UNUA AKTO (Hejmeca kaj agrabla, sed ne lukse meblita cxambro. Pordo dekstre en la fono kondukas al la antauxcxambro; alia pordo maldekstre fone kondukas al la oficejo de _Helmer_. Inter tiuj pordoj estas piano. Meze de la maldekstra muro estas pordo, kaj pli antauxe estas fenestro. Cxe la fenestro estas ronda tablo kun braksegxoj kaj malgranda sofo. Sur la dekstra muro, iom malantauxe, estas pordo, kaj iom pli antauxe estas kahxela forno, apud kiu estas braksegxoj kaj balanca segxo. Inter la forno kaj la flanka pordo estas tableto. Kuprogravurajxo sur la muro. Etagxero kun porcelanajxoj kaj aliaj malgrandaj artajxoj; malgranda librosxranko kun libroj lukse binditaj. Tapisxo sur la planko; fajro en la forno. Vintrotago.) (Oni sonorigas en la antauxcxambro; poste oni auxdas ke iu malfermas. _Nora_ envenas, kontente kantetante; sxi estas vestita elirveste kaj portas plurajn paketojn, kiujn sxi metas sur la tablon dekstre. Sxi lasas malferma la pordon post si, kaj oni vidas portiston, kiu portas Julpiceon kaj korbon, kiujn li donas al la cxambristino, kiu malfermis por ili.) NORA. Kasxu bone la Jularbon, Helene. La infanoj nepre ne vidu gxin antaux la vespero, kiam gxi estos ornamita. (al la portisto; elprenante la monujon) Kiom --? PORTISTO. Kvindek oerojn. NORA. Jen unu krono. Ne! Vi prenu la tuton. (La _portisto_ dankas kaj foriras. _Nora_ fermas la pordon. Sxi dauxre ridas mallauxte kaj kontente dum sxi deprenas la supervestojn) NORA (prenas papersaketon kun makaronoj el la posxo kaj mangxas kelkajn; poste sxi iras piedpinte kaj sxtelauxskultas cxe la pordo de sia edzo). Jes, li estas hejme. (kantetas denove irante al la dekstra tablo) HELMER (en sia cxambro). Cxu estas la alauxdeto, kiu kvivitas tie? NORA (malfermante kelkajn paketojn). Jes, estas. HELMER. Cxu estas la sciureto, kiu cxirkauxkuras tie? NORA. Jes! HELMER. Kiam revenis la sciureto! NORA. Jxus nun! (metas la saketon kun makaronoj en la posxon, kaj visxas sian busxon) Venu, Torvald, kaj rigardu kion mi acxetis. HELMER. Ne gxenu min! (iom poste; malfermas la pordon, rigardas, tenante plumon) Acxetis, vi diras? Cxion cxi? Do mia disipa birdeto flirtis denove malsxparante monon! NORA. Jes, sed, Torvald, cxi-jare ni vere povas iom senbridigxi. Estas ja la unua Julfesto, kiam ni ne bezonas sxpari. HELMER. Nu, nu! Malsxpari ni ne povas. NORA. Tamen, Torvald, iomete ni nun povas malsxpari, cxu ne? Nur etan iometon. Vi ja ricevos grandan salajron kaj gajnos multe, multe da mono. HELMER. Jes, ekde novjaro; sed poste pasos kvarona jaro antaux nova salajrodato. NORA. Pa! Ni povas ja pruntepreni intertempe. HELMER. Nora! (proksimigas sin al sxi kaj sxerce pincxas sxian orelon) Cxu estas la facilanimeco kiu denove ludas? Supozu ke mi hodiaux prunteprenis mil kronojn, kaj vi elspezis ilin dum la Julsemajno, kaj ke novjarvesperon tegolo trafis al mi la kapon, kaj jen finite pri mi -- NORA (kovras lian busxon per sia mano). Ho fi! Ne parolu tiel malbele! HELMER. Supozu ke io simila okazus, -- kio poste? NORA. Se io tiel terura okazus, estus tute egale por mi cxu mi havus sxuldojn aux ne. HELMER. Nu, sed la personoj de kiuj mi pruntis? NORA. Ili? Kiu zorgas pri ili? Ili estas ja fremduloj. HELMER. Nora, Nora, vi estas virino! Tamen parolante serioze, Nora, vi scias, kion mi pensas tiurilate. Neniun sxuldon! Neniam pruntepreni! Hejmo kiu fondigxas sur sxuldoj, farigxos senlibera, do malbela. Gxis nun ni du kune eltenis brave; kaj tion ni ankaux faros dum la mallonga tempo ankoraux necesa. NORA (iras al la forno). Jes ja, kiel vi volas, Torvald. HELMER (sekvas sxin). Nu, nu; la kantalauxdo ne trenu siajn flugilojn. Kio? Cxu la sciureto staras tie pauxtante? (elprenas la monujon) Nora, divenu kion jen mi havas. NORA (turnas sin rapide). Monon! HELMER. Jen rigardu! (donas al sxi kelkajn monbiletojn) Kara mia, certe mi scias, ke en hejmo dum la Jultempo oni multe bezonas. NORA (kalkulas). Dek -- dudek -- tridek -- kvardek. Ho, dankon, dankon, Torvald; tio helpos min longe. HELMER. Jes, vere gxi devus. NORA. Jes, jes, vere helpos. Sed venu por ke mi montru al vi, kion mi acxetis. Kaj kiom malmultekoste! Rigardu, novajn vestojn por Ivar -- kaj sabron. Kaj jen cxevalo kaj trumpeto por Bob. Kaj jen pupo kaj pupa lito por Emmy; estas simplaj; sed sxi ja cxiuokaze baldaux dissxiros ilin. Kaj jen robsxtofo kaj tukoj por la servistinoj; maljuna Anne-Marie devus ja havi multe pli. HELMER. Kaj kio estas en jena paketo? NORA (krias). Ne, Torvald, tiun vi nur rajtas vidi cxi-vespere! HELMER. Nu, tiel. Sed diru nun al mi, vi malsxparulineto, kion vi pensis por vi mem? NORA. Pa! Por mi? Mi tute nenion deziras. HELMER. Certe vi ion deziras. Menciu al mi ion moderan, kion vi pleje sxatus havi. NORA. Ne, mi vere ne scias. Ho jes, auxdu, Torvald HELMER. Nu? NORA (palpante liajn butonojn; sen lin rigardi). Se vi volus doni ion al mi, vi povus --; povus -- HELMER. Nu, nu, eldiru. NORA (rapide). Vi povus doni al mi monon, Torvald. Nur tiom kiom vi opinias, ke vi povas malhavi; kaj poste, iun tagon mi acxetos ion. HELMER. Sed vidu, Nora -- NORA. Ho jes, kara Torvald, faru; mi ege petas vin pri tio. Kaj mi pendigus sur la Jularbon la monon enpakitan en ora papero. Cxu ne estus amuze? HELMER. Kiel oni nomas tiujn birdetojn, kiuj cxiam malsxparas monon? NORA. Jes, jes, monludantojn; mi ja scias. Tamen ni faru kiel mi diras, Torvald; kaj mi havos tempon por pripensi kion mi pleje bezonas. Cxu ne estas tre sagxe? Cxu? HELMER (ridetante). Certe estas; kondicxe ke vi vere kapablus reteni la monon, kiun mi al vi donas, kaj vere acxetus ion por vi mem. Sed foje gxi malaperas en la mastrumado, kaj foje gxi forflirtas por aliaj superfluaj acxetoj, kaj jen mi devas denove elspezi. NORA. Tamen, Torvald -- HELMER. Vi ne povas nei, mia kara Nonja. (metas la brakon cxirkaux sxian talion) La ludanta birdo estas dolcxa; sed gxi forludas tre multe da mono. Estas nekredeble multekoste por edzo teni ludbirdon. NORA. Fi, kial vi diras tion? Mi vere sxparas cxion, kion mi kapablas. HELMER (ridetas). Jes, trafa dirajxo. Cxion kion vi kapablas. Sed vi tute ne kapablas. NORA (kantetas kaj ridetas silente kontenta). Mmm, se vi nur scius kiom da elspezoj ni alauxdoj kaj sciuroj havas, Torvald. HELMER. Vi estas stranga etulino. Tute sama kia estis via patro. Vi cxirkauxflaras cxie por havigi al vi monon; sed tuj kiam vi havigis gxin, gxi kvazaux malaperas inter viaj manoj; vi neniam scias, kie vi elspezis la monon. Nu, oni devas akcepti vin, kia vi estas. Kusxas en la sango. Ja, ja, ja, tio estas hereda, Nora. NORA. Ha, mi dezirus, ke mi estus heredinta multajn el la kvalitoj de pacxjo. HELMER. Kaj mi ne dezirus vin alia ol gxuste kia vi estas, mia dolcxa, eta kantalauxdo. Sed auxskultu; suspekto sin prezentas. Vi aspektas hodiaux tiel -- tiel -- nu kiel mi nomu tion? -- tiel ruzeta -- NORA. Mi, cxu? HELMER. Jes vere vi aspektas. Rigardu min fikse en la okulojn. NORA (rigardas lin). Nu? HELMER (minacas per la fingro). Cxu eble la eta frandemulino ekscesis en la urbo hodiaux? NORA. Ne, kial vi pensas tiel? HELMER. Cxu eble la frandemulineto vere ne faris kromviziton al la sukerajxisto? NORA. Ne, mi certigas al vi, Torvald -- HELMER. Ne lipis iom da konfitajxo? NORA. Ne, tute ne. HELMER. Ecx ne gustumis makaronon aux du? NORA. Ne, Torvald, mi vere certigas al vi -- HELMER. Nu, nu, nu; kompreneble mi nur sxercas -- NORA (iras al la dekstra tablo). Mi vere ne ekpensus agi kontrauxe al vi. HELMER. Ne, mi scias ja tion; kaj vi ja promesis al mi --. (proksimigxas) Nu, tenu viajn etajn Julsekretojn por vi mem, mia kara Nora. Ili certe malkasxigxos en la vespero cxe la eklumigita Jularbo. NORA. Cxu vi memoris inviti doktoron Rank? HELMER. Ne. Sed ne estas necese; estas ja memkompreneble, ke li mangxos kune kun ni. Cetere mi invitos lin, kiam li alvenos antauxtagmeze. Bonan vinon mi mendis. Nora, vi ne povas imagi kiom mi antauxgxuas la vesperon. NORA. Ankaux mi. Kaj kiom la infanoj gxojegos, Torvald. HELMER. Ho, estas grandioze pripensi, ke oni havas sekuran, solidan oficon; ke oni havas abundan enspezon. Estas gxuiga penso, cxu ne? NORA. Ho jes, estas mirinde! HELMER. Cxu vi memoras pasintan Julon? Dum tutaj tri semajnoj antauxe vi enfermis vin en via cxambro cxiun vesperon gxis malfrue post meznokto por fari florojn por la Jularbo kaj cxiujn aliajn mirindajxojn, per kiuj vi volis surprizi nin. Hu, estis la plej enuiga tempo, kiun mi iam travivis. NORA. Kontrauxe mi tute ne enuis. HELMER (ridetante). Sed la rezulto estis milde dirite iom modesta, Nora. NORA. Nu, nu; jen vi denove incitetas min pri tio. Cxu mi kulpus pri tio, ke la kato envenis kaj dissxiris cxion? HELMER. Certe ne, mia kompatinda Nonja. Vi plej volonte emis gxojigi nin cxiujn, kaj tio estas la cxefa afero. Sed estas bone, ke tiu tempo de malricxeco estas pasinta. NORA. Ho jes, estas vere gxojige. HELMER. Nun mi ne bezonas sidi cxi tie sola kaj enui; kaj vi ne bezonas turmenti viajn benitajn okulojn kaj viajn etajn, delikatajn manojn -- NORA (manklakas). Ne, cxu ne, Torvald, tion ni ne plu bezonas? Ho kiel mirinde bone estas tion auxdi! (prenas lian brakon) Nun mi konfidu al vi kiel mi intencas cxion arangxi, Torvald. Tuj post la Jultagoj -- (oni sonorigas) Ha! sonoras! (ordigas iom en la sidcxambro) Iu venos. Nu do, cxagrene! HELMER. Por vizitoj mi ne estas hejme; memoru tion. CxAMBRISTINO (cxe la enireja pordo). Sinjorino, venas fremda virino -- NORA. Enlasu sxin. CxAMBRISTINO (al _Helmer_). Kaj la doktoro venis samtempe. HELMER. Li iris rekte en mian cxambron, cxu? CxAMBRISTINO. Jes, li tien iris. (_Helmer_ iras en sian cxambron. La _cxambristino_ enlasas _sinjorinon Linde_, kiu estas vojagxvestita, kaj fermas post sxi) LINDE (singxena kaj iom hezitanta). Bonan tagon, Nora. NORA (necerta). Bonan tagon -- LINDE. Vi eble ne rekonas min. NORA. Ne; mi ne scias -- nu jes, sxajnas al mi -- (ekkrias) Sed? -- Kristine? Cxu efektive estas vi? LINDE. Jes, estas mi. NORA. Kristine! Kaj mi kiu ne rekonis vin! Sed kiel do povis mi --? (iom malrapide) Kiom vi aliigxis, Kristine! LINDE. Jes, versxajne -- aliigxis. Dum naux -- dek longaj jaroj -- NORA. Cxu pasis tiom da tempo post kiam ni vidis unu la alian? Jes, vere ja estas. Ho, la ok lastaj jaroj estis felicxega tempo, kredu. Kaj jen vi do venis cxi tien en la urbon? Faris la longan vojagxon dumvintre. Brava vi estas. LINDE. Mi jxus venis per la vaporsxipo matene. NORA. Por amuzigxi dum la Julsemajno, kompreneble. Ho, kiom gxuige! Jes, amuzigxi, tion ni vere faru. Sed deprenu viajn supervestojn. Vi ne frostas, cxu? (helpas sxin) Jen; nun ni sidigu nin agrable tie apud la forno. Ne, ne; tien en la braksegxon! En la balanca segxo mi volas sidi. (prenas sxiajn manojn) Jes nun vi ree havas vian antauxan vizagxon; estis nur en la unua momento --. Iom pli pala vi farigxis, Kristine, -- kaj eble iom pli malgrasa. LINDE. Kaj multe, multe pli maljuna, Nora. NORA. Jes, eble iomete pli maljuna, iometete; tute ne multe. (haltas subite; serioze) Ho, sed mi senpripensa homo, kiu sidas babilante! Dolcxa, benita Kristine, cxu vi povas pardoni min? LINDE. Pri kio vi pensas, Nora? NORA (malrapide). Kompatinda Kristine, vi ja farigxis vidvino. LINDE. Jes, antaux tri jaroj. NORA. Ho, mi tion ja sciis; mi legis pri tio en la gazetoj. Ho, Kristine, kredu min; tiam mi ofte intencis skribi al vi; sed cxiam mi prokrastis, kaj cxiam io intervenis. LINDE. Kara Nora, tion mi bone komprenas. NORA. Estis ja malafable miaflanke, Kristine. Ho, kompatinda vi! Kiom vi travivis. -- Kaj li neniom postlasis por vin vivteni? LINDE. Neniom. NORA. Kaj neniujn infanojn? LINDE. Neniujn. NORA. Do vere nenion? LINDE. Ecx ne aflikton aux sopiron kiel etan konsolon. NORA (rigardas sxin dubeme). Tamen, Kristine, kiel tio eblas? LINDE (ridetas afliktite, kaj tusxas sxiajn harojn). Nu, tio foje okazas, Nora. NORA. Tute sola. Kiom terure peze por vi. Mi havas tri dolcxajn infanojn. Sed nun vi ne povas vidi ilin, cxar ili eliris kun la vartistino. Tamen, rakontu nun al mi, cxion -- LINDE. Ne, ne, ne, prefere rakontu vi. NORA. Ne, vi komencu. Hodiaux mi ne volas esti egoisto. Hodiaux mi volas pensi nur pri viaj aferoj. Tamen unu novajxon mi devas diri al vi. Cxu vi scias pri la granda felicxo, kiu okazis al ni laste? LINDE. Ne. Kaj _kiu_? NORA. Pensu, mia edzo nomigxis direktoro de la Akciobanko! LINDE. Via edzo? Ho kia sxanco --! NORA. Jes ja, ega! Nur esti advokato, tio ja ne estas firma vivtenado, precipe kiam oni ne volas okupi sin pri aliaj aferoj ol tiuj, kiuj estas honestaj kaj bontonaj. Kaj kompreneble Torvald neniam volis; kaj pri tio mi tute samopinias kun li. Ho, imagu kiom ni gxojas! Li ekfunkcios en la banko jam de novjaro, kaj tiam li ricevos grandan salajron kaj multajn procentojn. De nun ni povas vivi tute alimaniere ol antauxe, -- gxuste kiel ni deziras. Ho, Kristine, kiom mi sentas min sxveba kaj felicxa! Cxar estas ja gxuige havi multe da mono kaj ne bezoni maltrankviligxi. Cxu ne? LINDE. Jes almenaux estus kontentige havi por la necesajxoj. NORA. Ne, ne nur la necesan, sed ege, ege multe da mono! LINDE (ridetas). Nora, Nora, cxu vi ankoraux ne farigxis sagxa? Dum la lernojaroj vi estis malsxparulino. NORA (ridas mallauxte). Jes, tion diras Torvald ankoraux. (minacas per la fingro) Sed "Nora, Nora" ne estas tiel stulta kiel vi pensas. -- Ho, ne estis cxiam por ni tiel, ke mi povus malsxpari. Ambaux devis ni labori! LINDE. Ankaux vi? NORA. Jes, pri malgravajxoj; pinglolaboro, krocxado, brodado kaj simile; (aspekte ion aludante) kaj ankaux pri aliaj aferoj. Vi certe scias, ke Torvald forlasis la ministerion, kiam ni geedzigxis? Ne estis sxanco por promocio en lia oficejo, kaj li ja devis enspezi pli da mono ol antauxe. Sed la unuan jaron li trostrecxis sin tiel terure. Li devis ja sercxi cxiajn kromenspezojn, kiel vi certe povas kompreni, kaj labori de frue gxis malfrue. Sed tion li ne eltenis, kaj li farigxis morte malsana. Kaj jen la kuracistoj deklaris, ke necesas por li iri suden. LINDE. Jes, vi restis en Italujo tutan jaron? NORA. Vere jes, sed ne estis facile forvojagxi, kredu min. Ivar estis tiam jxus naskita. Foriri ni tamen devis, kompreneble. Ho, estis mirinde gxuiga vojagxo. Kaj gxi savis la vivon de Torvald. Sed kostis tre multe da mono, Kristine. LINDE. Tion mi ja komprenas. NORA. Mil ducent talerojn gxi kostis. Kvar mil okcent kronojn. Jen granda sumo. LINDE. Jes, sed en tiaj situacioj estas granda felicxo, ke oni havas la monon. NORA. Jes, sciu, ni ricevis la sumon de pacxjo. LINDE. Nu, tiel. Estis ja je tiu tempo ke via patro mortis, mi kredas. NORA. Jes, Kristine. Kaj pensu, mi ne povis iri al li por lin varti. Cxiun tagon mi atendadis, ke eta Ivar venos en la mondon. Kaj mi ankaux devis varti mian malfelicxan, morte malsanan Torvald. Mia kara bona pacxjo! Mi ne plu vidis lin, Kristine. Estas la plej peza travivajxo, kiun mi spertis, post kiam mi edzinigxis. LINDE. Mi scias, ke vi multe amis lin. Sed jen vi do iris al Italujo? NORA. Jes, ni havis ja la monon; kaj la kuracistoj urgxis nin. Do, ni forvojagxis unu monaton poste. LINDE. Kaj via edzo revenis tute sana? NORA. Sana kiel fisxo! LINDE. Sed -- la doktoro? NORA. Kiel? LINDE. Sxajnas al mi, ke la cxambristino diris, ke estas la doktoro, tiu sinjoro, kiu alvenis samtempe kun mi. NORA. Nu! Tiu estas doktoro Rank; sed li ne venas por viziti pacienton; estas nia plej intima amiko, kaj li vizitas nin almenaux unu fojon tage. Ne, malsana Torvald ne estis post tiam, ecx ne horon. Kaj la infanoj estas sanaj, kiel ankaux mi. (eksaltas kaj manfrapas) Ho Dio, ho Dio, Kristine, estas vere mirinde vivi kaj esti felicxa! -- --. Sed fi, estas abomene miaflanke --; mi ja nur priparolas miajn proprajn aferojn. (eksidas sur skabelon tute apud sxi kaj metas la brakojn sur sxian genuon) Ho, ne koleru kontraux mi! -- Diru, cxu efektive estas vero, ke vi ne amis vian edzon? Kial vi do akceptis lin? LINDE. Mia patrino ankoraux vivis; sed sxi kusxis senhelpe malsana en la lito. Kaj mi devis ankaux zorgi pri miaj du pli junaj fratoj. Mi ne trovis, ke estas sagxe rifuzi lian edzigxpeton. NORA. Ne, ne; eble vi pravas. Do tiam li estis ricxa? LINDE. Li estis suficxe bonhava, mi opinias. Sed estis ne sekuraj aferoj, Nora. Kiam li mortis, cxio perdigxis, kaj nenio restis. NORA. Kaj poste --? LINDE. Nu, mi devis iel trabati min pere de eta komerco kaj malgranda lernejo, kaj kion mi krome povis elpensi. La lastaj tri jaroj por mi estis seninterrompa, senripoza labortago. Nun gxi atingis finon, Nora. Mia kompatinda patrino ne plu bezonas min, cxar sxi forpasis. Kaj nek la knaboj; ili havas oficojn kaj povas zorgi pri si mem. NORA. Kiom vi devas senti vin sensxar -- LINDE. Ho ne! -- nur tiom senmezure superflua. Neniun por kiu plu vivi. (ekstaras malkviete) Tial mi ne plu eltenis en tiu solecejo. En cxi tiu urbo certe estas pli da eblecoj trovi ion, kio povas absorbi min kaj okupi miajn pensojn. Mi dezirus esti tiom felicxa, ke mi trovus dauxran oficon, iun oficejan laboron -- NORA. Tamen, Kristine, tio estas terure strecxa, kaj vi aspektas suficxe strecxita antauxe. Estus pli bone por vi veni al iu banloko. LINDE (iras al la fenestro). Mi ne havas pacxjon, kiu povus doni al mi vojagxmonon, Nora. NORA (ekstaras). Ho, ne koleru kontraux mi. LINDE (pli proksime). Kara Nora, nun vi ne koleru kontraux mi. La plej malbona en situacio kia la mia, estas ke gxi kauxzas tiom da amareco en la animo. Oni havas neniun por kiu labori; sed tamen oni devas eltrovi eblecojn cxiuloke. Oni devas ja vivi; kaj sekve oni farigxas egoisto. Kiam vi rakontis pri la felicxa sxangxo en via situacio -- kredu -- mi ne tiom gxojigxis pro vi, kiom pro mi mem. NORA. Kiel tio? Ho, nun mi komprenas. Vi opinias, ke eble Torvald povus fari ion por vi. LINDE. Jes, tion mi pensis. NORA. Li faru, Kristine. Lasu tion al mi; mi enkondukos la aferon tiel lerte, lerte, eltrovos ion afablan, kion li multe sxatas. Ho, mi tre sxatus esti helpa al vi. LINDE. Kiel afabla vi estas, Nora, ke vi tiom fervoras por mia afero, -- duoble afable de _vi_, kiu mem spertis tiom malmulte de la elprovoj kaj problemoj de la vivo. NORA. Mi --? Mi spertis malmulte, --? LINDE (ridetante). Nu Dio mia, tiometan pinglolaboron kaj tiajxojn --. Vi estas infano, Nora. NORA (rektigas la kapon kaj iras plankmezen). Tion vi ne diru tiel arogante. LINDE. Nu --? NORA. Vi estas egala al la aliaj. Vi cxiuj opinias, ke mi tauxgas al nenio grava -- LINDE. Nu, nu -- NORA. -- ke mi elprovis nenion en cxi tiu malfacila mondo. LINDE. Kara Nora, vi ja jxus rakontis al mi cxiujn viajn travivajxojn. NORA. Pa, -- tiujn bagatelojn! (mallauxte) Mi ne rakontis pri mia granda ago. LINDE. Kiu granda ago? Al kio vi aludas? NORA. Vi ignoras min tute, Kristine; sed tion vi ne devus fari. Vi fieras, ke vi laboris tiel strecxe kaj longe por via patrino. LINDE. Mi vere neniun ignoras. Sed tio estas vero: mi estas fiera kaj gxoja, kiam mi pensas, ke ebligxis al mi fari la lastan vivtempon de mia patrino tiel senzorga. NORA. Kaj vi ankaux estas fiera, kiam vi pensas pri via helpo al viaj fratoj. LINDE. Mi trovas ke tion mi rajtas. NORA. Tion ankaux mi trovas. Sed nun vi auxdu ion, Kristine. Ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. LINDE. Mi ne dubas. Sed al kio vi aludas? NORA. Parolu mallauxte. Se Torvald auxdus, jen imagu! Li devas por neniu prezo en la mondo --; neniu devas scii, Kristine; neniu krom vi. LINDE. Sed kio do estas? NORA. Venu cxi tien (tiras sxin sur la sofon flanke de si) Auxdu, -- ankaux mi havas kauxzon por esti fiera kaj gxoja. Estas mi, kiu savis la vivon de Torvald. LINDE. Savis --? Kiel savis? NORA. Mi ja rakontis al vi pri la vojagxo al Italujo. Torvald ne travivus, se li ne estus veninta tien -- LINDE. Jes ja, via patro donis al vi la necesan monon -- NORA (ridetas). Jes, tion kredas Torvald kaj cxiuj aliaj; sed -- LINDE. Sed --? NORA. Pacxjo donis al ni ecx ne unu sxilingon. Estis mi, kiu havigis al ni la monon. LINDE. Vi? La tutan grandan sumon? NORA. Mil ducent talerojn. Kvar mil ok cent kronojn. Jen, kion vi diras? LINDE. Jes sed, Nora, kiel eblis? Cxu vi gajnis en la loterio? NORA (malestime). En la loterio? (siblas) Kia lerteco estus tio? LINDE. Sed de kie vi ricevis gxin? NORA (kantetas kaj ridetas mistere). Hm; tra la la la! LINDE. Cxar pruntepreni vi ja ne povis. NORA. Nu? Kial ne? LINDE. Ne, edzino ne rajtas pruntepreni sen la konsento de la edzo. NORA (jxetskuas la kapon). Nu, kiam estas edzino, kiu iom tauxgas pri negocaj aferoj, -- edzino kiu scias iom sagxe arangxi, kaj -- LINDE. Sed Nora, mi tute ne komprenas -- NORA. Vi tion ankaux ne bezonas. Eble mi ne _prunteprenis_ la monon. Eblus havigi gxin alimaniere. (jxetas sin malantauxen en la sofo) Eble mi ricevis gxin de iu adoranto. Kiam oni estas tiel alloga, kiel mi -- LINDE. Facilanima vi estas. NORA. Nun vi versxajne estas senmezure scivolema, Kristine. LINDE. Jes, auxdu nun, kara Nora, -- cxu vi ne agis malprudente? NORA (eksidas rekte denove). Cxu estas malprudente savi la vivon de sia edzo? LINDE. Mi opinias, ke estas malprudente, ke vi sen lia scio -- NORA. Sed gxuste li devis ja nepre nenion scii! Je Dio, cxu vi ne komprenas tion? Li ecx ne devus scii kiom dangxere estas pri si. Ja al mi la kuracistoj venis kaj diris, ke lia vivo estas en dangxero; ke nenio alia povus savi lin krom restado en suda lando. Jen komprenu, ke unue mi devis provi palpe sercxi la vojon. Mi prezentis al li kiel bone estus por mi kiel por aliaj junaj edzinoj vojagxi eksterlanden; mi ploris kaj petis; mi diris ke li absolute devus pripensi la cirkonstancojn en kiuj mi estas, kaj ke li devus esti gxentila kaj cedi al mi; kaj jen mi sugestis ke li povus pruntepreni sumon. Sed tiam li farigxis preskaux kolera, Kristine. Li diris, ke mi estas facilanima, kaj ke estas lia devo kiel edzo ne cedi al tiaj kapricoj kaj ideoj -- kiel li nomis ilin. Nu ja, mi pensis, savota vi estu; kaj tiam mi trovis rimedon -- LINDE. Kaj via edzo, cxu li ne sciigxis de via patro, ke la mono ne venis de li? NORA. Ne, neniam. Pacxjo mortis gxuste en tiuj tagoj. Mi intencis informi lin pri la afero kaj peti lin nenion malkasxi. Sed cxar li kusxis malsana --. Bedauxrinde, ne farigxis necese. LINDE. Kaj vi neniam poste konfidis vin al via edzo? NORA. Ne, pro cxielo! kiel vi povas pensi tion. Li, kiu estas tiom severa en tiu rilato. Kaj krome -- Torvald, kun sia vira memkonscio -- kiom gxene kaj humilige estus por li scii, ke li ion sxuldus al mi. Tio tute missxovus la rilaton inter ni; nia bela, felicxa hejmo ne plu restus, kio gxi nun estas. LINDE. Kaj vi neniam informos lin? NORA (pensema, duone ridetante). Jes -- iam eble; -- post multaj jaroj, kiam mi ne plu estos tiel bela kiel nun. Ne ridu! Kompreneble mi pensas: Kiam Torvald ne plu sxatos min kiel nun; kiam li ne plu trovos plezuron rigardi min danci por li, alivesti min kaj deklami. Tiam estus bone havi ion rezerve -- (interrompas) Pa, pa, pa. Tiu tempo neniam venos. -- Nu, kion vi diras pri mia granda sekreto, Kristine? Cxu ne ankaux mi tauxgas por io? -- Cetere sciu, ke tiu afero multe maltrankviligis min. Ne estis cxiam facile por mi plenumi la devojn en gxusta tempo. Sciu ke en la mondo de negoco estas io, kio nomigxas kvaronjaraj rentoj, kaj io kio nomigxas partopago; kaj estas cxiam malfacile trovi monon por ili. Sekve mi devis sxpari tie kaj tie laux ebleco, kiel vi komprenas. El la sumo por mastrumado mi povis nenion flankenmeti, cxar Torvald devis ja bone vivi. La infanoj ne povis esti malbone vestitaj; kion mi ricevis por ili, mi opiniis, ke mi devas por ili uzi. La dolcxaj, benitaj etuloj! LINDE. Do vi rezignis pri viaj propraj bezonajxoj, kompatinda Nora? NORA. Kompreneble. Mi ja estis la unua por tio. Cxiam kiam Torvald donis al mi monon por novaj roboj aux io simila, mi neniam uzis pli ol la duonon; acxetis cxiam la plej simplajn kaj malmultekostajn specojn. Dia beno estis, ke cxio tiel bone konvenas al mi, tiel ke Torvald nenion observis. Sed estis al mi peze multajn fojojn, Kristine; cxar tamen estas agrable porti belajn vestojn. Cxu ne? LINDE. Ho jes, vere. NORA. Nu, mi ja ankaux havis aliajn enspezfontojn. Lastan vintron mi sukcesis ricevi kopilaboron. Mi sxlosis la pordon de mia cxambro, kaj cxiun vesperon mi sidis skribante gxis malfrue en la nokto. Aj! Mi estis ofte laca, lacega. Sed tamen estis ege amuze tiel sidi laborante kaj gajni monon. Mi preskaux sentis min viro. LINDE. Sed kiom vi nun tiel povis repagi? NORA. Nu, tion mi ne povas gxuste diri. Sciu ke pri tiaj aferoj estas tre malfacile teni klaran superrigardon. Mi scias nur, ke mi pagis cxiom, kiom mi povis alrasti. Multfoje mi ne vidis eliron. (ridetas) Tiam mi sidis cxi tie revante, ke maljuna ricxa sinjoro enamigxis en mi -- LINDE. Kio? Kiu sinjoro? NORA. Pa, pa! -- ke jen li mortis, kaj kiam oni malfermis lian testamenton, oni legis tie grandlitere: "Mian monon la afabla sinjorino Nora Helmer tuj ekhavu kontante elpagata." LINDE. Sed kara Nora, -- kia sinjoro tiu estas? NORA. Bona Dio! Cxu vi ne komprenas? La maljuna sinjoro tute ne ekzistis; estis ja nur fantazio, pri kiu mi sidis cxi tie revante ree kaj ree, kiam mi ne vidis eblecon ekhavi monon. Tamen estas indiferente; tiu maljuna, teda homo restu kie li estas; mi sopiras nek lin nek lian testamenton, cxar nun mi estas senzorga. (eksaltas) Ho Dio! Tamen estas gxuige pri tio pensi, Kristine! Senzorga! Povi esti senzorga, tute senzorga; povi ludi kaj danci kun la infanoj; povi ornami kaj beligi en la domo, cxion kiel Torvald sxatas gxin! Kaj imagu, baldaux venos printempo kun vasta, blua cxielo. Kaj eble ni povos iom vojagxi. Eble mi revidos la maron. Ho, jes, estas ja vere grandioze vivi kaj esti felicxa. (sonoras en la antauxcxambro) LINDE (ekstaras). Oni sonorigas; eble pli bone ke mi foriru. NORA. Ne, restu; eble neniu venas; estas por Torvald -- CxAMBRISTINO (cxe la pordo). Pardonu, sinjorino, -- estas sinjoro kiu deziras paroli kun la advokato. NORA. Kun la bankdirektoro, vi volas diri? CxAMBRISTINO. Jes, kun la bankdirektoro; sed mi ne sciis -- cxar la doktoro estas ja tie -- NORA. Kiu sinjoro tiu estas? Juristo KROGSTAD (cxe la pordo). Estas mi, sinjorino. (_Sinjorino Linde_ surprizigxas, ekskuigxas kaj turnas sin al la fenestro) NORA (faras pasxon al li maltrankvilega; duonvocxe). Vi? Kio estas? Pri kio volas vi paroli kun mia edzo? KROGSTAD. Bankaferoj -- iel. Mi havas etan postenon en la Akciobanko, kaj via edzo estu nun nia estro, oni diras -- NORA. Do estas -- KROGSTAD. Nur sekaj bankaferoj, sinjorino; tute nenio alia. NORA. Nu, bonvolu eniri la oficejpordon. (salutas indiferente, fermante la pordon de la antauxcxambro; poste sxi ordigas ion cxe la forno) LINDE. Nora, -- kiu estas tiu sinjoro? NORA. Estas juristo Krogstad. LINDE. Do vere estas li. NORA. Vi konas tiun homon? LINDE. Mi konis lin -- antaux pluraj jaroj. Dum periodo li estis prokuristo en nia distrikto. NORA. Jes, li ja estis. LINDE. Kiom li sxangxigxis. NORA. Li travivis malfelicxan edzecon. LINDE. Nun li ja estas vidvo. NORA. Kun multaj infanoj. Jen, fine ekflamas en la forno. (Sxi fermas la pordon de la forno, kaj sxovas la balancan segxon iom flanken) LINDE. Li agadas en multspecaj negocoj, oni diras? NORA. Cxu? Povas esti; mi tute ne scias --. Sed ni ne pensu pri negocaj aferoj. Estas tiel tede. (_Doktoro Rank_ venas el la oficejo de _Helmer_) RANK (enirante, parolante al _Helmer_). Ne, ne; mi ne volas gxeni; prefere mi eniru al via edzino. (fermas la pordon kaj rimarkas sinjorinon _Linde_) Pardonu, eble mi gxenos ankaux tie cxi. NORA. Neniel. (prezentas) Doktoro Rank. Sinjorino Linde. RANK. Nu tiel. Nomo, kiun oni ofte auxdas en cxi tiu hejmo. Mi kredas ke mi preterpasis vin, Sinjorino, en la sxtuparo, kiam mi venis. LINDE. Jes; mi supreniras malrapide; mi ne bone eltenas. RANK. Aha, iom kaduka interne? LINDE. Prefere trostrecxita. RANK. Nenio alia? Do vi certe venis al la urbo por iom ripozi en la multaj festenoj? LINDE. Mi venis por trovi laboron. RANK. Cxu tio estu efika rimedo kontraux troa strecxo? LINDE. Oni devas vivi, sinjoro doktoro. RANK. Jes, estas ja gxenerala opinio, ke estas tiom necese. NORA. Ho, ne troigu, doktoro Rank, -- ankaux vi volas tamen vivi. RANK. Certe jes, mi volas. Tiel mizera kiel mi estas, mi tamen deziras subigxi plej longe la torturon. Estas same pri cxiuj miaj pacientoj. Kaj tiel estas ankaux pri la morale infektitaj. Gxuste nun estas unu tia morale malsanuleja kandidato cxe Helmer -- LINDE (mallauxte). Aj! NORA. Al kiu vi aludas? RANK. Nu, estas iu juristo Krogstad, homo pri kiu vi nenion scias. Difektigxis liaj karakterradikoj, Sinjorino. Sed ecx li, kvazaux estus gravege, komencis paroli pri la neceso _vivi._ NORA. Eh, pri kio volis li paroli kun Torvald? RANK. Vere mi ne scias; mi auxdis nur, ke estas io pri la Akciobanko. NORA. Mi ne sciis ke Krog --, ke tiu juristo Krogstad havas rilaton kun la Akciobanko. RANK. Sed jes, li estas iel dungita tie. (al sinjorino _Linde_) Mi ne scias, cxu oni ankaux en via distrikto havas tiajn homojn, kiuj anhelante cxirkauxkuras por elflari moralan putradon, kaj poste enmetigi la koncernaton por observado en iun avantagxan oficon. La sanaj devas rezignacie stari ekstere. LINDE. Estas ja la malsanaj, kiuj pleje bezonas lokon interne. RANK (sxultrotiras). Jen gxuste tio. Estas tiu konsidero, kiu faras el nia socio malsanulejon. (_Nora_ en siaj propraj pensoj, ekridas kaj frapas la manojn.) RANK. Kial vi ridas pri tio? Cxu vi funde scias kio estas la socio? NORA. Cxu mi zorgu pri tiu teda socio? Mi ridis pri io tute alia, -- io ege amuza. -- Diru, doktoro Rank, -- cxiuj kiuj nun estas dungitaj en la Akciobanko, estos nun dependaj de Torvald, cxu ne? RANK. Do estas _tio_, kion vi trovas tiom ege amuza? NORA (ridetas kaj kantetas). Lasu al mi pri tio! Lasu al mi pri tio! (pasxas tien kaj reen sur la planko) Jes, vere estas ege amuze pensi, ke ni -- ke Torvald ekhavis tiom da influo sur multajn homojn. (elprenas la saketon el la posxo) Doktoro Rank, bonvolu etan makaronon. RANK. Jen, jen; makaronojn. Mi kredis, ke tiuj estas malpermesitaj varoj cxi tie. NORA. Jes, sed tiuj estas kelkaj, kiujn Kristine donis al mi. LINDE. Kio? Mi --? NORA. Nu, nu, nu; ne timigxu. Vi ne povis scii, ke Torvald malpermesis tiajxojn. Sciu ke li timas, ke ili malbeligos miajn dentojn. Sed pa, -- unu fojon --! Cxu ne, doktoro Rank? Bonvolu! (metas en lian busxon makaronon) Kaj ankaux vi, Kristine. Kaj ankaux mi havu unu; nur etetan -- aux eble du. (denove marsxas) Jes, nun vere mi estas senmezure felicxa. Nun restas nur io sola, kion mi ege dezirus fari. RANK. Nu? Kaj kio estas tio? NORA. Estas io, kion mi ege sxatus diri, kun Torvald auxskultanta. RANK. Kaj kial vi do ne povas tion diri? NORA. Ne, mi ne kuragxas, cxar estas tro malbela. LINDE. Malbela? RANK. Nu ja, sekve ne estas konsilinde. Sed al ni vi ja povas --. Kio do estas tio, kion vi tiom ege sxatus diri kun Helmer auxskultanta? NORA. Mi treege sxatus diri: Diablo prenu! RANK. Vi estas freneza! LINDE. Sed Dio gardu, Nora --! RANK. Diru. Jen li estas. NORA (kasxas la saketon). Ts, ts, ts. (_Helmer_ kun surtuto sur la brako kaj cxapelo en la mano venas el sia cxambro) NORA (al li renkonte). Nu, kara Torvald, vi liberigxis de li? HELMER. Jes, nun li foriris. NORA. Permesu ke mi prezentu: Estas Kristine, kiu venis al la urbo. HELMER. Kristine --? Pardonu, sed mi ne scias -- NORA. Sinjorino Linde, kara Torvald, sinjorino Kristine Linde. HELMER. Ah tiel. Supozeble infanjara amikino de mia edzino? LINDE. Jes, ni konis unu la alian en pli fruaj tagoj. NORA. Kaj pensu, sxi faris la longan vojagxon por paroli kun vi. HELMER. Kion tio signifas? LINDE. Nu, ne gxuste -- NORA. Kristine estas tiomege lerta pri oficejlaboro, kaj nun sxi tre deziras veni sub gvidado de sperta estro kaj plivastigi siajn sciojn -- HELMER. Tre prudente, sinjorino. NORA. Kaj kiam sxi auxdis, ke vi farigxis bankdirektoro -- venis telegramo pri tio -- sxi lauxeble rapide vojagxis cxi tien kaj --. Cxu ne, Torvald, pro mi vi povas ion fari por Kristine? Cxu? HELMER. Ja, vere tio ne estas neebla. Sinjorino estas supozeble vidvino? LINDE. Jes. HELMER. Kaj praktikis oficejlaboron? LINDE. Jes konsiderinde. HELMER. Nu, do estas versxajne ke mi povas vin enoficigi -- NORA (manklakas). Jen, vidu; vidu! HELMER. Vi venis en bonsxanca momento, sinjorino -- LINDE. Ho, kiel mi danku vin --? HELMER. Ne dankinde. (surprenas la surtuton) Sed hodiaux vi devas pardoni min -- RANK. Atendu; mi vin akompanos. (sercxas sian pelton en la antauxcxambro kaj varmigas gxin apud la forno) NORA. Ne forestu longe, kara Torvald. HELMER. Eble unu horon, ne pli. NORA. Cxu ankaux vi foriros, Kristine? LINDE (surmetas la supervestojn). Jes, nun mi devas eliri por sercxi cxambron. HELMER. Do eble mi akompanu vin en la strato? NORA (helpas sxin). Bedauxrinde ke ni logxas tiel malvaste; sed neeblas -- LINDE. Ho, pri kio vi pensas! Adiaux, kara Nora, kaj multajn dankojn. NORA. Gxis revido. Kaj en la vespero vi revenos, kompreneble. Kaj ankaux vi, doktoro Rank. Nu? Se vi bonfartos? Ja certe vi bonfartos; envolvu vin suficxe. (Foriro tra la antauxcxambro, dum ili interparoladas. Oni auxdas vocxojn de _infanoj_ ekstere en la sxtuparo.) NORA. Jen ili! Jen ili estas! (Sxi alkuras por malfermi. La vartistino _Anne-Marie_ venas kun la infanoj) NORA. Envenu; envenu! (klinas sin kaj kisas ilin) Ho, vi dolcxaj, benitaj --! Rigardu ilin, Kristine! Cxu ili ne estas amindaj! RANK. Ne babiladu cxi tie en la trablovo! HELMER. Venu, sinjorino Linde; nun estos elteneble nur por patrinoj. (_Doktoro Rank, Helmer_ kaj _sinjorino Linde_ malsupreniras la sxtuparon; la _vartistino_ eniras la cxambron kun la infanoj. Ankaux _Nora_, fermante la pordon de la antauxcxambro.) NORA. Kiel viglaj kaj sanaspektaj vi estas. Kaj jen kiel rugxaj viaj vangoj! Kiel pomoj kaj rozoj. (La infanoj parolas vigle samtempe kun sxi) Kaj vi tre amuzigxis? Bonege. Cxu do; vi tiris Emmy kaj Bob sur la lugxo? Kaj samtempe! Jen kia forta knabo vi estas, Ivar. Ho, lasu min teni sxin iomete, Anne-Marie. Mia dolcxa eta pupinfano! (prenas la plej malgrandan de la vartistino kaj dancas kun sxi) Jes, jes, panjo dancos ankaux kun Bob. Kion? Vi jxetis negxbulojn? Ho, tie mi dezirus partopreni! Ne ne, Anne-Marie. Mi mem senvestigos ilin. Lasu min fari; estas tiom amuze. Eniru dume; vi aspektas frostotreme. Varma kafo por vi staras sur la forno. (La _vartistino_ eniras la maldekstran cxambron. _Nora_ deprenas la supervestojn de la infanoj kaj jxetas ilin tien kaj tien, lasante ilin rakontadi superkriante unu la alian.) NORA. Oj? Granda hundo, kiu kuris post vin? Sed gxi ne mordis? Ne, hundoj ne mordas etajn, dolcxajn pupinfanojn. Ne enrigardu la paketojn, Ivar! Kio estas? Ja, tion vi volus scii. Ho ne! Ho ne! Estas io terura. Nu? Cxu ni ludu? Kion ni ludu? Kasxludon? Jes, ni kasxludu. Bob sin kasxu la unua. Mi? Do mi kasxu min la unua. (Ili ludas dum rido kaj gxojkrioj en la sidcxambro kaj la apuda cxambro dekstre. Fine _Nora_ kasxas sin sub la tablo; la infanoj enkuras, sercxas, sed ne trovas sxin, auxdas sxian sufokitan ridon, kuras al la tablo, levas la tukon, ekvidas sxin. Bruega gxojo. Sxi elrampas kaj sxajnigas timigi ilin. Novaj gxojkrioj. Dume iu frapis la enirpordon; neniu tion rimarkis. Iu malfermas la pordon duone, kaj _juristo Krogstad_ aperas; li iom atendas; la ludo dauxras) KROGSTAD. Pardonu, sinjorino Helmer -- NORA (sufokata ekkrio; turnas sin kaj eksaltas duone supren). Ho, kion vi volas? KROGSTAD. Pardonu; la ekstera pordo estis nur duone fermita; iu estas forgesinta fermi gxin -- NORA (ekstaras). Mia edzo ne estas hejme, sinjoro Krogstad. KROGSTAD. Tion mi scias. NORA. Nu -- kion vi do volas? KROGSTAD. Paroli kelkajn vortojn kun vi. NORA. Kun --? (al la infanoj, mallauxte) Eniru al Anne-Marie. Kion? Ne, la fremda viro ne volas ion malbonan fari al panjo. Ni denove ludos post kiam li foriris. (Sxi kondukas la infanojn en la maldekstran cxambron kaj fermas la pordon malantaux ili) NORA (maltrankvila, atentema). Vi volas paroli kun mi? KROGSTAD. Jes, mi volas. NORA. Hodiaux --? Sed ankoraux ne estas la unua en la monato. KROGSTAD. Ne, sed estas Julvespero. Dependas de vi kian Julplezuron vi havos. NORA. Kion vi volas? Mi tute ne povas hodiaux -- KROGSTAD. Pri tio ni gxis plue ne parolu. Estas io alia. Mi esperas, ke vi havas liberan momenton? NORA. Jes, jes certe mi havas, kvankam -- KROGSTAD. Bone. Mi sidis en la restoracio de Olsen kaj vidis vian edzon malsupreniri la straton -- NORA. Nu ja -- KROGSTAD. -- kun virino. NORA. Kaj kio pri tio? KROGSTAD. Pardonu, ke mi demandas: Cxu ne tiu virino estas sinjorino Linde? NORA. Jes. KROGSTAD. Jxus veninta urben? NORA. Jes, hodiaux. KROGSTAD. Sxi estas ja via bona amikino? NORA. Jes, sxi estas. Sed mi ne komprenas -- KROGSTAD. Ankaux mi iam konis sxin. NORA. Mi scias. KROGSTAD. Ehe? Vi scias pri tiu afero. Tion mi pensis. Do, permesu ke mi vin demandu rekte: Cxu sinjorino Linde ricevos postenon en la Akciobanko? NORA. Kial vi povas permesi al vi pridemandi _min_, sinjoro Krogstad, vi, kiu estas unu el la subuloj de mia edzo? Sed cxar vi demandas, mi sciigu vin: Jes, sinjorino Linde estos dungata. Kaj estas mi, kiu pledis por sxi, sinjoro Krogstad. Do nun vi scias. KROGSTAD. Mi do kalkulis gxuste. NORA (iom pasxadas sur la planko). Hm, oni havas ja iometan influon, mi supozas. Kvankam oni estas virino, tio ne signifas, ke -- Kiam oni staras en subula rilato, sinjoro Krogstad, oni devus vere esti singarda kaj ne ofendi iun, kiu -- eh -- KROGSTAD. -- kiu havas influon? NORA. Jes gxuste. KROGSTAD (sxangxas tonon). Sinjorino Helmer, bonvolu uzi vian influon por mi. NORA. Kion do? Al kio vi celas? KROGSTAD. Bonvolu prizorgi, ke mi gardu mian subalternan postenon en la banko. NORA. Kion tio signifu? Kiu intencas preni de vi vian postenon? KROGSTAD. Ho, vi ne bezonas ludi nescion antaux mi. Mi bone komprenas, ke ne estos agrable por via amikino riski renkonti min; kaj nun mi ankaux komprenas, kiun mi danku por la decido forpeli min. NORA. Sed mi certigas -- KROGSTAD. Nu jes, jes, rekte dirite: estas ankoraux tempo, kaj mi konsilas al vi, ke vi uzu vian influon por tion malhelpi. NORA. Sed, sinjoro Krogstad, mi tute neniun influon havas. KROGSTAD. Vere ne? Sxajnas al mi, ke vi mem jxus diris -- NORA. Kompreneble tio ne signifus tion --. Mi! Kiel vi kredas, ke mi havus tian influon sur mia edzo? KROGSTAD. He, mi konas vian edzon de la studentotagoj. Mi pensas ke la sinjoro bankdirektoro ne estas pli firma ol aliaj edzoj. NORA. Se vi parolas malestime pri mia edzo, mi montros al vi la pordon. KROGSTAD. Sinjorino estas kuragxa. NORA. Mi ne plu timas vin. Post novjartago mi baldaux liberigxos el la afero. KROGSTAD (pli sinrega). Auxskultu nun, Sinjorino. Se farigxos necese, mi batalos kvazaux por la vivo, por gardi tiun mian etan oficon en la banko. NORA. Jes, aspektas ja tiel. KROGSTAD. Ne estas nur por la enspezo; tiu ecx plej malmulte gravas. Sed estas io alia --. Do, mi klarigu! Estas jena afero: Vi kompreneble scias same bone kiel cxiuj aliaj, ke mi antaux kelkaj jaroj farigxis kulpa pri ago malprudenta. NORA. Mi kredas, ke mi ion tian auxdis. KROGSTAD. Ne farigxis proceso; tamen tuj cxiuj vojoj barigxis por mi. Sekve mi komencis tiajn negocojn, pri kiuj vi scias. Al io mi devis krocxi min; kaj mi rajtas diri, ke mi ne estas el la plej malbonaj. Sed nun mi devas liberigi min el tio. Miaj filoj kreskas; pro ili mi devas kiel eble regajni civitanan estimon. Tiu ofico en la banko estas kvazaux la unua sxtupo por mi. Kaj nun via edzo volas piedfrapi min for de la sxtuparo, tiel ke mi ree staru en la koto. NORA. Sed pro Dio, sinjoro Krogstad, mi tute ne kapablas helpi vin. KROGSTAD. Estas tial, ke vi ne volas; sed mi havas rimedojn por vin devigi. NORA. Vi ne intencas diri al mia edzo, cxu? ke mi sxuldas monon al vi? KROGSTAD. Hm, se mi tamen al li dirus? NORA. Estus de vi fia ago. (plorsingulte) Tiun sekreton, kiu estas mia felicxo kaj fiero, tiun li ekscius en tia abomena kaj plumpa maniero, -- ekscius gxin de _vi_. Vi jxetus min en terurajn malagrablajxojn -- KROGSTAD. Nur malagrablajxojn? NORA (impete). Sed nur faru; estos plej fatale por vi mem; cxar tiam mia edzo vere vidos, kia malbona homo vi estas, kaj tiam vi tute ne konservos vian oficon. KROGSTAD. Mi demandis, cxu estas nur familiaj malagrablajxoj, kiujn vi timas? NORA. Se mia edzo ekscios, kompreneble li tuj pagos la reston; kaj poste ni havos neniun rilaton al vi. KROGSTAD (pasxon pli proksimen). Auxskultu, sinjorino Helmer; -- aux via memorkapablo estas iom malforta, aux vi ne bone komprenas negocajn aferojn. Mi vidas, ke mi devas orientigi vin iom pli bone pri la afero. NORA. Kiel do? KROGSTAD. Kiam via edzo estis malsana, vi venis al mi por pruntepreni mil ducent talerojn. NORA. Mi sciis pri neniu alia. KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon -- NORA. Vi ja faris. KROGSTAD. Mi promesis havigi al vi la sumon sub certaj kondicxoj. Vi estis tiam tiel okupata pri la malsano de via edzo, kaj tiom febre sercxis vojagxmonon, ke vi, mi kredas, ne klare pensis pri akcesoraj cirkonstancoj. Tial ne estas malutile veki vian memoron. Do; mi promesis havigi al vi la monon kontraux sxuldatesto, kiun mi redaktis. NORA. Jes, kaj kiun mi subskribis. KROGSTAD. Bone. Sed sube mi skribis kelkajn liniojn, laux kiuj via patro garantiis por la sxuldo. Tiujn liniojn via patro devus subskribi. NORA. Devus --? Li ja subskribis. KROGSTAD. Mi metis la daton en blanko; tio signifis, ke via patro skribu mem la daton, kiam li subskribis la paperon. Cxu sinjorino memoras tion? NORA. Jes, mi opinias -- KROGSTAD. Mi transdonis al vi la sxuldateston, por ke vi sendu gxin perposxte al via patro. Vi memoras, cxu ne? NORA. Jes. KROGSTAD. Kaj tion vi kompreneble tuj faris; cxar jam post kvin aux ses tagoj vi transdonis al mi la ateston kun la subskribo de via patro. Kaj mi elpagis al vi la sumon. NORA. Nu ja; cxu mi ne repagis la partojn regule? KROGSTAD. Jes, suficxe, jes. Sed por reveni al tio, kion ni priparolis, -- estis ja zorgoplena tempo por vi tiam, sinjorino? NORA. Jes, vere estis. KROGSTAD. Via patro kusxis tre malsana, mi kredas. NORA. Estis cxe la fino. KROGSTAD. Mortis baldaux poste. NORA. Jes. KROGSTAD. Diru al mi, sinjorino Helmer, cxu vi eble memoras la tagon kiam via patro mortis? Kiun tagon en la monato, mi volas diri. NORA. Pacxjo mortis la 29-an de Septembro. KROGSTAD. Tute gxuste; pri tio mi havigis informon. Tial estas strangajxo, (elprenas paperon) kiun mi ne povas klarigi al mi. NORA. Kiu strangajxo? Mi ne scias -- KROGSTAD. Estas jena strangajxo, ke via patro subskribis tiun sxuldateston tri tagojn post sia morto. NORA. Kiel? Mi ne komprenas -- KROGSTAD. Via patro mortis la 29-an de Septembro. Sed rigardu. Cxi tie via patro metis daton de sia subskribo la 2-an de Oktobro. Cxu ne strange, sinjorino? NORA. (silentas) KROGSTAD. Vi povas tion klarigi, cxu? NORA. (dauxre silentas) KROGSTAD. Rimarkinde estas ankaux, ke la vortoj 2-an de Oktobro kaj la jaro ne estas skribitaj per la manskribo de via patro, sed per manskribo kiun mi opinias konata. Nu, tio ja estas klarigebla; via patro eble forgesis datumi sian subskribon, kaj poste iu alia hazarde faris tion antaux ol oni sciis pri la morto. Ne estas trompo en tio. Estas la subskribo de la nomo kiu gravas. Kaj _tiu_ ja estas auxtentika, sinjorino Helmer? Estas ja vere via patro, kiu mem skribis sian nomon tie? Cxu ne? NORA (post mallonga pauxzo, jxetskuas la kapon kaj rigardas lin spite). Ne, tiel ne estas. Estas _mi_, kiu skribis la nomon de pacxjo. KROGSTAD. Auxdu, sinjorino, -- cxu vi scias, ke tio ja estas dangxera konfeso? NORA. Kial? Vi baldaux ricevos vian monon. KROGSTAD. Permesu al mi fari demandon: Kial vi ne sendis la paperon al via patro? NORA. Ne eblis. Pacxjo ja kusxis malsana. Se mi petus lian subskribon, mi devus ankaux diri al li por kio ni uzus la monon. Sed mi ne povis diri al li, kiu tiom malsanis, ke la vivo de mia edzo estas en dangxero. Estis ja neeble. KROGSTAD. Do estus pli bone por vi, se vi tiam rezignus pri tiu vojagxo eksterlanden. NORA. Ne; estis ja neeble. Tiu vojagxo ja savus la vivon de mia edzo. Mi ne povis rezigni pri gxi. KROGSTAD. Sed vi ne pensis, ke estas trompo kontraux mi --? NORA. Tion mi tute ne povis konsideri. Mi neniel gxenis min pri vi. Mi ne toleris vin pro tiuj senkoraj malfacilajxoj, kiujn vi faris, kvankam vi sciis kiom dangxera estis la sanstato de mia edzo. KROGSTAD. Sinjorino Helmer, evidente vi ne havas iun klaran ideon, pri la ago je kiu vi kulpigxis. Sed mi povas ekspliki al vi, ke tio, kion mi iam faris, ne estis pli grava nek pli malbona; kaj tio detruis mian tutan civitanan staton. NORA. Vi? Vi volas kredigi al mi, ke vi estus farinta ion tiom kuragxan por savi la vivon de via edzino? KROGSTAD. La legxoj ne demandas pri motivoj. NORA. Do estas ja tre malbonaj legxoj. KROGSTAD. Cxu malbonaj aux ne, -- se mi prezentos tiun paperon en la tribunalo, vi estos kondamnata laux la legxoj. NORA. Mi tute ne kredas. Filino ne rajtus protekti kontraux timo kaj zorgo sian maljunan morte malsanan patron? Edzino ne rajtus savi la vivon de sia edzo? Mi ne scias profunde la legxojn; tamen mi estas certa, ke ie ili decidas ke tio estas permesita. Kaj pri tio vi nenion scias, vi, kiu estas juristo? Vi versxajne estas malbona juristo, sinjoro Krogstad. KROGSTAD. Mi eble estas. Sed negocojn tiajn, kiajn ni havas kune, -- tiujn vi certe kredas, ke mi komprenas? Bone. Faru kiel al vi placxas. Sed _tion_ mi diras al vi: se mi duan fojon estos forpelita, vi min akompanu. (Li salutas kaj eliras tra la antauxcxambro) NORA (dum tempo pensante; jxetskuas la kapon). Ho jen! -- Voli min timigi! Tiel naiva mi ne estas. (komencas ordigi la vestojn de la infanoj; baldaux cxesas) Sed --? -- -- Ne, sed estas ja neeble! Mi agis el amo! INFANOJ (cxe la pordo maldekstre). Panjo, la fremda viro eliris tra la pordego. NORA. Jes, jes, mi scias. Sed ne parolu al iu ajn pri tiu fremda viro. Cxu vi auxdas? Ecx ne al pacxjo! INFANOJ. Ne, panjo; sed nun ni ankoraux ludu? NORA. Ne, ne; ne nun. INFANOJ. Ho, tamen panjo, vi ja promesis. NORA. Jes, sed mi ne povas nun. Eniru. Mi havas tiom farendan. Eniru, eniru, karaj dolcxaj infanoj. (Sxi sxovas ilin milde en la apudan cxambron, kaj fermas la pordon post ili.) NORA (eksidas sur la sofon, prenas brodlaboron, kaj faras kelkajn kudrerojn, sed baldaux haltas). Ne! (forjxetas la brodajxon, ekstaras, iras al la antauxcxambra pordo kaj vokas:) Helene! enportu al mi la Jularbon. (iras al la maldekstra tablo kaj malfermas la tirkeston; denove haltas) Ne, sed estas ja tute neeble! CxAMBRISTINO (kun la Jularbo). Kien mi metu gxin, sinjorino? NORA. Tien; meze sur la plankon. CxAMBRISTINO. Cxu mi alportu ion kroman? NORA. Ne, dankon; mi havas, kion mi bezonas. (La _cxambristino_, kiu jam demetis la arbon, eliras.) NORA (dum sxi ornamas la arbon). Tie estu kandeloj -- kaj tie floroj. -- La abomena homo! Babilacxo! Estas nenio gxena. La Jularbo estu belega. Mi faros cxion, kion vi sxatos, Torvald; -- mi kantos por vi, dancos por vi -- (_Helmer_, kun paketo da dokumentoj sub la brako, eniras el ekstere) NORA. Ah, -- vi jam revenas? HELMER. Jes. Cxu iu vizitis? NORA. Cxi tie? Ne. HELMER. Strange. Mi vidis Krogstad eliri tra la pordego. NORA. Cxu? Ho jes, vere, Krogstad envenis momenton. HELMER. Nora, mi povas vidi laux via vizagxo, ke li vizitis vin, kaj petis, ke vi parolu favore por li. NORA. Jes. HELMER. Kaj tion vi farus kvazaux laux propra instigo, cxu? Kaj vi devus kasxi por mi, ke li estis cxi tie. Ankaux pri tio li petis? NORA. Jes, Torvald; sed -- HELMER. Nora, Nora, kaj en tio vi povis partopreni? Interparoli kun tia homo, kaj doni al li ian promeson! Kaj aldone diri al mi mensogon! NORA. Mensogon --? HELMER. Vi diris, ke neniu estis cxi tie, -- cxu ne? (minacas per la fingro) Tion neniam plu mia eta kantbirdo faru. Kantbirdo devas kanti per pura beko; neniam falsajn tonojn. (prenas sxin cxirkaux la talion) Cxu ne tiel estu? Jes ja, mi ja sciis. (lasas sxin) Kaj nun ne pli pri tio. (sidigas sin apud la fornon) Ah, kiel hejmece estas. (foliumas siajn dokumentojn) NORA (okupata pri la Jularbo; post mallonge). Torvald! HELMER. Jes. NORA. Mi ege antauxgxuas la kostumobalon cxe geamikoj Stenborg postmorgaux. HELMER. Kaj mi estas senmezure scivolema vidi per kio vi surprizos min. NORA. Ho, tiu stulta kaprico. HELMER. Nu? NORA. Mi ne povas ion tauxgan elpensi; cxio aspektas tiel stulte, tiel sensignife. HELMER. Cxu Nonjo atingis _tiun_ rekonon? NORA (malantaux lia segxo, la brakojn sur la segxodorso). Cxu vi estas tre okupata, Torvald? HELMER. Nu -- NORA. Kiaj paperoj estas tiuj? HELMER. Bankaferoj. NORA. Jam nun? HELMER. Mi igis la eksigxantan estraron rajtigi min fari la necesajn sxangxojn en la personaro kaj en la dispozicia plano. Por tio mi devas uzi la Julsemajnon. Mi deziras cxion ordigi gxis novjaro. NORA. Do estas tial ke tiu povra Krogstad -- HELMER. Hm. NORA (dauxre apogata al la segxodorso; malrapide tauxzante liajn nukharojn). Se vi ne estus tiom okupata, mi estus petinta vin pri ege granda servo, Torvald. HELMER. Diru. Kio estus? NORA. Estas ja neniu, kiu havas tiel delikatan guston kiel vi. Mi ege dezirus aspekti bele en la kostumobalo. Torvald, eble vi povus helpi min kaj decidi, kion mi prezentu, kaj kia estu mia kostumo? HELMER. Jen, jen; la obstinulineto sercxas savonton? NORA. Jes, Torvald, mi neniel progresas sen via helpo. HELMER. Bone, bone; mi pensos pri la afero; ni trovos solvon. NORA. Ho, kiom bona vi estas. (iras al la Jularbo; pauxzo) Kiel bele la rugxaj floroj aspektas. -- Sed diru, cxu vere estas tiom fia, la ago pri kiu Krogstad kulpigxis? HELMER. Skribis falsajn nomojn. Vi ne distingas, kion tio signifas? NORA. Eble li tion faris pro mizero? HELMER. Eble, aux, kiel multaj faras, senprudente. Mi ne estas tiel senkora, ke mi senplue kondamnus homon pro tia unusola ago. NORA. Ne, vere ne, Torvald? HELMER. Multaj povas morale rehonorigi sin, se ili malkasxe konfesas sian kulpon kaj akceptas sian punon. NORA. Punon --? HELMER. Sed tiun vojon Krogstad ne iris; li trahelpis sin per ruza artifiko; kaj estas tio, kio morale detruis lin. NORA. Vi kredas, ke farigxus --? HELMER. Pensu nur, kiel tia kulpokonscia homo devas mensogi kaj hipokriti kaj simuli al cxiuj flankoj, kaj montri maskon antaux siaj plej proksimaj, ecx antaux sia propra edzino kaj siaj propraj infanoj. Kaj tio koncerne la infanojn, tio estas la plej terura, Nora. NORA. Kial? HELMER. Cxar tia haladza etoso de mensogo enkondukas infekton kaj malsanojn en la vivon de tuta hejmo. Cxiuj enspiroj de la infanoj en tia hejmo estas plenaj de gxermoj por io fia. NORA (pli proksime malantaux li). Kaj pri tio vi estas tute certa? HELMER. Kara mia, tion mi suficxe ofte spertis kiel advokato. Preskaux cxiuj frue koruptitaj homoj havis mensogantajn patrinojn. NORA. Kial gxuste -- patrinojn? HELMER. Devenas plej ofte de la patrinoj; sed patroj kompreneble influas en la sama direkto; tion tre bone scias cxiu juristo. Kaj tamen tiu Krogstad dum jaroj en sia hejmo venenigis siajn proprajn infanojn en mensogo kaj simulo; tial mi nomas lin morale koruptita. (etendas al sxi la manojn) Tial, mia dolcxa Nonja promesu al mi ne pledi por li. Vian manon pri tio! Nu do, kio estas? Donu al mi la manon! Jen bone. Do decidite. Mi certigas al vi, ke ne eblus labori kune kun li; mi fakte sentas korpan malsanon en la cxeesto de tiaj homoj. NORA (tiras al si la manon, kaj iras al la alia flanko de la Jularbo). Kiom varme estas. Kaj mi, kiu havas tiom por fari. HELMER (ekstaras kaj kolektas siajn dokumentojn). Nu, mi devas ja provi tralegi iom de tiuj dokumentoj antaux ol iri al la tablo. Ankaux vian kostumon mi devas pripensi. Kaj krome mi havas preta ion por pendigi en orpapero sur la Jularbo. (metas la manon sur sxian kapon) Ho vi, mia benita kantbirdeto. (Li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon post si.) NORA (mallauxte post silento). Ho ne! ne estas tiel. Estas neeble. Devas esti neeble. VARTISTINO (cxe la pordo maldekstre). La etuloj tiel bele petas, ke ili povu enveni al panjo. NORA. Ne, ne, ne; Ne enlasu ilin al mi! Restu cxe ili vi, Anne-Marie. VARTISTINO. Jes, jes, sinjorino. (fermas la pordon) NORA (pala pro teruro). Korupti miajn infanetojn --! Venenigi la hejmon? (eta pauxzo; sxi rektigas la nukon) Ne estas vero. Je eterno tio ne estas vero! DUA AKTO (La sama cxambro. Fone en la angulo apud la piano staras la Jularbo, senornama, tauxzita, kaj kun duone brulintaj kandeloj. Sur la sofo kusxas la supervestoj de Nora.) (_Nora_, sola en la cxambro, pasxadas maltrankvila tien kaj reen; fine sxi haltas cxe la sofo kaj prenas sian mantelon.) NORA (ree faligas la mantelon). Iu venas! (kontraux la pordon; auxskultas) Ne, -- neniu. Kompreneble -- neniu venas hodiaux, la unuan Jultagon; -- kaj ankaux ne morgaux. -- Sed eble -- (malfermas la pordon kaj rigardas eksteren) Ne; nenio en la leterskatolo; tute malplena. (antauxen sur la planko) Ho, stultajxo! Kompreneble li ne efektive tion faros. Tiajxo ne povas okazi. Neeblas! -- Mi havas ja tri infanetojn. (La vartistino, kun granda kartona skatolo, venas de la maldekstra cxambro) VARTISTINO. Jen, fine mi trovis la skatolon kun la vestajxoj por la maskerado. NORA. Dankon; metu gxin sur la tablon. VARTISTINO (tion faras). Sed ili estas en granda malordo. NORA. Ho, se mi povus ilin dissxiri en cent mil pecojn! VARTISTINO. Dio gardu; ili estas facile ripareblaj; nur iom da pacienco. NORA. Jes, mi do iros peti sinjorinon Linde helpi min. VARTISTINO. Nun -- denove eliri? En tiu acxa vetero? Sinjorino Nora kaptos malvarmumon, -- malsanigxos. NORA. Ho, la plej malbona ne estus tio. -- Kiel fartas la infanoj? VARTISTINO. La karaj etuloj ludas per la Juldonacoj, sed --. NORA. Cxu ili ofte demandas pri mi? VARTISTINO. Ili ja alkutimigxis havi panjon cxe si. NORA. Jes, sed Anne-Marie, de nun mi ne plu _povas_ esti kune kun ili tiom kiom antauxe. VARTISTINO. Nu, infanetoj al cxio kutimigxas. NORA. Vi kredas? Vi vere kredas, ke ili forgesus sian panjon, se sxi tute malaperus? VARTISTINO. Dio gardu; -- tute malaperus! NORA. Auxskultu, diru, Anne-Marie, -- mi ofte pensis pri tio, -- kiel via koro povis elteni forsendi vian infanon al fremduloj? VARTISTINO. Sed tion mi ja devis fari por nutri etan Nora. NORA. Jes, sed ke vi tion _volis_? VARTISTINO. Kun sxanco por tiel bona okupo? Malricxa knabino trafita de misfortuno devas esti kontenta. Cxar la malbona ulo faris ja nenion por mi. NORA. Sed via filino vin certe forgesis. VARTISTINO. Ho ne, sxi ne forgesis. Sxi skribis al mi je sia konfirmacio kaj ankaux kiam sxi edzinigxis. NORA (cxirkauxbrakas sxian kolon). Vi maljuna Anne-Marie, vi estis bona patrino por mi dum mi estis infano. VARTISTINO. Kompatinda Nonjo havis ja neniun alian patrinon. NORA. Kaj se la etuloj neniun alian havus, mi certe scias, ke vi volus --. Bla, bla, bla. (malfermas la skatolon) Eniru al ili. Nun mi devas -- -- Morgaux vi vidos kiel cxarma mi farigxos. VARTISTINO. Jes certe, neniu en la tuta balo estos tiel cxarma kiel sinjorino Nora. (eniras la maldekstran cxambron) NORA (komencas elpreni el la skatolo, sed baldaux forjxetas cxion). Ho, se mi kuragxus eliri. Se nur neniu venus. Se nur ne dume okazus io hejme. Stulta babilajxo; neniu venos. Nur ne pensi. Brosi la mufon. Delikataj gantoj, delikataj gantoj. For el la pensoj! For, for! Unu, du, tri, kvar, kvin, ses -- (krias) Jen, tie ili venas -- (al la pordo, sed haltas sendecide) (_Sinjorino Linde_ eniras el la antauxcxambro, kie sxi demetis siajn supervestojn) NORA. Ho, cxu estas vi, Kristine. Neniu alia tie ekstere? -- Kiom bone ke vi venis. LINDE. Mi auxdis, ke vi venis demandi min. NORA. Jes, mi jxus preterpasis. Estas io pri kio vi nepre devas helpi min. Ni sidigxu cxi tie sur la sofo. Jen. Okazos maskeradobalo morgaux vespere supre cxe la geedzoj konsulo Stenborg, kaj nun Torvald volas, ke mi estu fisxista knabino el Napolo, kaj ke mi dancu Tarantelon, cxar gxin mi lernis en Kapreo. LINDE. Jen, jen! Vi faros veran prezentadon? NORA. Jes, Torvald diras, ke mi devas. Jen, la kostumo; Torvald tie en Napolo kudrigis gxin por mi; sed nun cxio estas tiel dissxirita, ke mi tute ne scias -- LINDE. Nu, tion ni baldaux ordigos; estas ja nur la garnajxo, kiu iom malfiksigxis. Kudrilon kaj fadenon? Jen ni ja havas kion ni bezonas. NORA. Ho, kiom afabla vi estas. LINDE (kudras). Do vi maskovestos vin morgaux, Nora? Sciu, -- tiam mi venos momenton por vidi vin ornamita. Sed mi ja tute forgesis danki vin pro la agrabla vespero hieraux. NORA (levas sin kaj faras kelkajn pasxojn). Nu, sxajnis al mi, ke hieraux ne estis tiel agrable kiel kutime. -- Vi estus devinta veni iom pli frue al la urbo, Kristine. -- Jes ja, Torvald vere komprenas fari la domon perfekta kaj senmakula. LINDE. Vi ne malpli, mi opinias; klare montrigxas, ke vi estas la filino de via patro. Sed nun diru al mi, cxu doktoro Rank cxiam estas tiel deprimata kiel hieraux? NORA. Ne, hieraux tio estis tre rimarkebla. Cetere li suferas de tre dangxera malsano. Tuberkulozo en la spino. Kompatindulo! Mi diru al vi konfide; lia patro estis abomeninda homo, kiu tenis amdonantinojn kaj aliajn tiajn; kaj tial, vi komprenas, la filo farigxis malsaneca de infanagxo. LINDE (faligas la kudrajxon). Sed karega Nora, de kie vi havas tiajn informojn? NORA (pasxante). Pa, kiam oni havas tri infanojn, oni foje ricevas vizitojn de -- de sinjorinoj, kiuj estas kvazauxaj kuracistoj; kaj ili ja rakontas ion kaj tion. LINDE (denove kudras; mallonga silento). Cxu doktoro Rank vizitas vin cxiun tagon? NORA. Cxiun lauxvican tagon. Li estas ja ekde la juneco la plej bona amiko de Torvald, kaj ankaux mia bona amiko. Doktoro Rank kvazaux apartenas al la domo. LINDE. Sed diru al mi: Cxu tiu sinjoro estas tute sincera? Mi sugestas, cxu li ne sxatas diri al homoj agrablajxojn? NORA. Ne, kontrauxe! Kial vi ekhavis tiun impreson? LINDE. Kiam vi hieraux prezentis min al li, li asertis, ke en tiu cxi domo li ofte auxdis mian nomon; sed poste mi rimarkis, ke via edzo tute ne sciis, kiu mi vere estas. Kiel povis do doktoro Rank --? NORA. Jes, tute gxuste, Kristine. Torvald ja tiom kore amas min; kaj tial li tute sola volas posedi min, kiel li diras. En la unua tempo li preskaux farigxis jxaluza, se mi nur menciis iujn el la karaj homoj tie hejme. Do mi ne plu faris. Sed kun doktoro Rank mi ofte parolas pri tiajxoj; cxar komprenu, li tre volonte auxskultas. LINDE. Nun vi auxskultu, Nora; en multaj rilatoj vi ankoraux estas kiel infano; mi estas ja konsiderinde pli agxa ol vi, kaj havas iom pli da sperto. Mi volas diri ion al vi: Vi devas eltiri vin el tio cxi kun doktoro Rank. NORA. El kio mi devus eltiri min? LINDE. El io kaj tio, mi opinias. Hieraux vi parolis pri iu ricxa adoranto, kiu havigus al vi monon -- NORA. Jes, iu kiu ne ekzistas -- bedauxrinde. Sed kio plue? LINDE. Cxu doktoro Rank estas ricxa? NORA. Jes, li estas. LINDE. Kaj havas neniun prizorgendan? NORA. Ne, neniun; sed --? LINDE. Kaj li vizitas vin cxi-hejme cxiun tagon? NORA. Jes, kiel vi auxdas. LINDE. Sed kiel povas tiu bonkonduta sinjoro tiel persiste altrudi sin? NORA. Mi vin tute ne komprenas. LINDE. Ne sxajnigu, Nora. Cxu vi opinias, ke mi ne komprenas, de kiu vi pruntis la mil ducent talerojn? NORA. Cxu vi estas freneza? Ion tian imagi! Unu el niaj amikoj, kiu vizitas nin cxiun opan tagon! Kia terure gxena situacio tio estus? LINDE. Do vere ne li? NORA. Ne, mi certigas al vi. Neniam ecx momente povus veni al mi en la kapon --. Tiam li ankaux ne havis monon por pruntedoni; nur longe poste li heredis. LINDE. Nu, tio, mi opinias, estis bonsxanco por vi, mia kara Nora. NORA. Ne, vere ne; neniam venus al mi en la kapon peti doktoron Rank --. Cetere mi estas tute certa, ke se mi demandus lin -- LINDE. Sed tion vi kompreneble ne faros. NORA. Kompreneble ne. Sxajnas al mi, ke mi ne bezonas timi, ke tio farigxus necesa. Sed mi estas tute certa, ke se mi parolus al doktoro Rank -- LINDE. Malantaux la dorso de via edzo? NORA. Mi devas liberigi min el tio alia; ankaux tio estas malantaux lia dorso. Mi _devas_ liberigi min el tio. LINDE. Jes ja, tion mi ankaux hieraux diris; sed -- NORA (pasxadas sur la planko). Viro pli bone ol virino manipulas tiajxojn -- LINDE. La edzo, jes. NORA. Babilacxo. (haltas) Kiam oni pagas sian tutan sxuldon, tiam oni ja rericevos la ateston? LINDE. Kompreneble, jes. NORA. Kaj oni povas dissxiri gxin en cent mil pecetojn kaj forbruligi gxin, -- la abomenan, malpuran paperon! LINDE (rigardas sxin atente, formetas la kudrajxon kaj starigxas malrapide). Nora, vi kasxas ion por mi. NORA. Cxu tiel mi aspektas? LINDE. Io okazis al vi post hieraux matene. Nora, kio estas? NORA (proksimigxas al sxi). Kristine! (auxskultas) Ts! Torvald nun venis hejmen. Jen; sidigu vin cxe la infanoj dume. Torvald ne toleras vidi tajlorajxon. Petu al Anne-Marie helpi vin. LINDE (kolektas kelkajn el la ajxoj). Nu jes, sed mi ne foriros de cxi tie, antaux ol ni sincere interparolis. (Eliras maldekstren; samtempe _Helmer_ envenas el la antauxcxambro) NORA (renkontas lin). Ho, kiom mi atendadis vin, kara Torvald. HELMER. Cxu estas la kudristino --? NORA. Ne, estas Kristine, sxi helpas min pretigi mian kostumon. Imagu kiom belaspekta mi estos. HELMER. Jes, cxu ne estis sukcesa ideo de mi? NORA. Bonega! Sed cxu mi ne estas gxentila obeante vin? HELMER (prenas sxin sub la mentono). Gxentila -- cxar vi obeas vian edzon? Nu, nu, vi eta petolulino, mi bone scias, ke vi nur sxercas. Sed mi ne volas gxeni vin; vi devas provi, mi supozas. NORA. Kaj vi laboros kompreneble? HELMER. Jes (montras paketon de dokumentoj) Rigardu. Mi vizitis la bankon -- (volas eniri sian cxambron) NORA. Torvald. HELMER (haltas). Jes. NORA. Se via sciureto elkore petus vin pri io --? HELMER. Kio do? NORA. Cxu vi tion volus fari? HELMER. Unue mi devas kompreneble scii, kio tio estas. NORA. La sciuro cxirkauxkurus petole, se vi volus esti afabla kaj konsentema. HELMER. Eldiru do. NORA. La alauxdo kvivitus en cxiuj cxambroj supre kaj malsupre. HELMER. Nu ja, tion la alauxdo ja tamen faras. NORA. Mi ludus elfknabinon, kaj dancus por vi en la lunlumo, Torvald. HELMER. Nora, -- cxu ne estas tio sama, kion vi aludis en la mateno? NORA (pli proksime). Jes, Torvald, mi vere petegas vin! HELMER. Kaj vi ecx kuragxas remueli tiun aferon? NORA. Jes, jes, vi devas cedi al mi: Vi devas lasi al Krogstad havi sian oficon en la banko. HELMER. Mia kara Nora, lian oficon mi decidis por sinjorino Linde. NORA. Jes, estas ege bonvole de vi; sed vi povas ja maldungi alian oficiston anstataux Krogstad. HELMER. Tio ja estas nekredebla obstineco! Cxar vi delogigxis senpripense doni promeson pledi por li, mi farus --! NORA. Ne estas tial, Torvald. Estas por vi mem. Tiu viro skribas ja en la plej fiaj gazetoj; tion vi ja mem diris. Li povas fari al vi nedireblan malbonon. Vere mi morte timas lin -- HELMER. Aha, mi komprenas; estas malnovaj memorajxoj kiuj hantas vin. NORA. Al kio vi aludas? HELMER. Evidente vi pensas pri via patro. NORA. Jes; jes certe. Memoru nur kiel malicaj homoj skribis en la gazetoj pri pacxjo, kaj kalumniis lin tiel kruele. Mi kredas, ke ili igus lin maldungata, se la ministerio ne estus vin sendinta tien por ekzameni, kaj se vi ne estus tiom bonvola kaj helpema al li. HELMER. Mia Nonjo; estas konsiderinda diferenco inter via patro kaj mi. Via patro ne estis neriprocxebla sxtata oficisto. Sed tio estas mi; kaj tio, mi esperas, ke mi restos tiom longe kiom mi tenas mian oficon. NORA. Ho, neniu scias kion malicaj homoj povas elpensi. Nun ni povus vivi hejmece, trankvile kaj felicxe cxi tie en nia paca senzorga hejmo, -- vi kaj mi kaj la infanoj, Torvald! Jen kial mi petas vin el mia koro -- HELMER. Kaj gxuste per via propeto pri li vi neebligas al mi reteni lin. Estas jam konate en la banko, ke mi volas maldungi tiun Krogstad. Se nun oni dirus, ke la nova bankdirektoro permesus al sia edzino sxangxi lian decidon -- NORA. Jes, kaj kio do --? HELMER. Ne, kompreneble; kiam oni nur plenumus la volon de la obstinulineto --. Mi ridindigus min antaux la tuta personaro, -- pensigus al la homoj, ke mi estas dependanta de cxiaspecaj fremdaj influoj? Ja, kredu, mi baldaux spertus la rezultojn! Kaj krome, -- estas rilato koncerne Krogstad, kiu igas lin neuzebla en la banko, tiom longe kiom mi staras kiel direktoro. NORA. Kaj kio do estas tio? HELMER. Pri lia morala difekto mi eble povus fermi la okulojn -- NORA. Jes, cxu ne, Torvald? HELMER. Kaj mi auxdas, ke li ankaux estas suficxe lerta. Sed li estas dejuneca konato de mi. Estas unu el tiuj senkonsideraj konatecoj, de kiuj oni multfoje poste estas gxenata. Nu, mi povas ja diri al vi tute senpere: Ni antauxnomigxas. Kaj tiu nediskreta homo tion ne kasxas, kiam aliuloj cxeestas. Kontrauxe, -- li opinias ke tio rajtigas lin familiare konduti al mi; kaj cxiumomente li anoncas sian: "Vi, vi Torvald." Mi asertas al vi, ke tio tusxas min malagrable. Li farus mian staton en la banko netolerebla. NORA. Torvald, cxio cxi ne estas via sincera opinio. HELMER. Nu? Kaj kial ne? NORA. Ne, cxar estas ja nur malgrandanimaj konsideroj. HELMER. Kion vi diras? Malgrandanimaj? Vi trovas min malgrandanima! NORA. Ne, kontrauxe, kara Torvald; kaj gxuste tial -- HELMER. Egale; vi nomas miajn motivojn malgrandanimaj; do ankaux mi tia estas. Malgrandanima! Nu, tiel! -- Kredu min, tio nun havu finon. (iras al la pordo de la antauxcxambro kaj vokas) Helene! NORA. Kion vi volas? HELMER (sercxas inter siaj paperoj). Decidon. (La _cxambristino_ envenas.) HELMER. Jen; prenu tiun cxi leteron; iru kun gxi tuj; trovu portiston, kaj igu lin ekspedi gxin. Sed rapide. La adreso estas surskribita. Jen mono. CxAMBRISTINO. Bone. (eliras kun la letero) HELMER. Jen jen, mia eta sinjorino obstinulino. NORA (senspire). Torvald, -- kiu letero estis tiu? HELMER. La maldungo de Krogstad. NORA. Revoku gxin, Torvald! Ankoraux estas tempo. Ho, Torvald, revoku gxin! Faru tion por mi; -- por vi mem; por la infanoj! Auxdu, Torvald; faru! Vi ne scias, kion tio povos venigi sur nin cxiujn. HELMER. Tro malfrue. NORA. Jes, tro malfrue. HELMER. Kara Nora, mi pardonas al vi tiun timon, kiu kaptis vin, kvankam gxi funde estas insulto kontraux mi. Jes, vere estas! Aux cxu ne estas insulto kredi, ke mi timu vengxon de tia povra fijuristo? Sed mi tamen pardonas vin, cxar la timo bele atestas pri via granda amo al mi. (prenas sxin inter siajn brakojn) Tiel estu, mia propra kara Nora. Okazu kio ajn. Kiam vere gravas, kredu, mi havas kuragxon kaj fortojn. Vi vidos, ke mi estas viro por preni cxion sur min. NORA (timigita). Kion vi aludas per tio? HELMER. Mi diras: Cxion -- NORA (decide). Tion vi neniam en eterno faru. HELMER. Bone, do ni dividu, Nora, -- kiel edzo kaj edzino. Estas kiel devas esti. (karesas sxin) Cxu vi nun estas kontenta? Nu, nu, nu; ne tiujn timajn kolombokulojn. La tuto estas ja nuraj senenhavaj imagajxoj. -- Nun vi devus traludi la Tarantelon kaj ekzerci per la tamburino. Mi sidigos min en la interna kontoro kaj fermos ambaux pordojn, sekve mi auxdos nenion; vi povos fari tiom da bruo kiom vi deziras. (turnas sin cxe la pordo) Kaj kiam doktoro Rank venos, diru al li kie li trovos min. (Li kapsalutas sxin, iras kun siaj dokumentoj en sian cxambron kaj fermas post si) NORA (konfuzita de timo, staras kvazaux najlita, flustras). Li estis kapabla fari tion. Li faras. Li faros spite al cxio en la mondo. -- Ne, neniam en eterneco tion! Prefere kion ajn! Savon! -- Eliron -- (oni sonorigas en la antauxcxambro) Doktoro Rank --! Prefere kion ajn! Prefere _cxion_, kio ajn gxi estu! (Sxi glatigas sian vizagxon, rektigas sin, kaj iras por malfermi la pordon de la antauxcxambro. _Doktoro Rank_ staras tie, pendigante sian pelton; dum la sekvanta sceno malheligxas.) NORA. Bonan tagon, doktoro Rank. Mi rekonas vian sonorigadon. Sed ne eniru cxe Torvald nun; cxar mi opinias ke li estas iom okupata. RANK. Kaj vi? NORA (dum li eniras kaj sxi fermas la pordon malantaux li). Ho, tion vi bone scias, -- por vi mi cxiam havas kroman tempon. RANK. Pro tio dankon. De tio mi profitos tiom longe kiom mi povos. NORA. Al kio vi aludas? Tiom longe, kiom vi povos? RANK. Jes. Cxu tio skuas vin? NORA. Nu, estas iom stranga esprimo. Cxu io okazus? RANK. Okazos tio, pri kio mi longe estas pretigita. Sed mi vere ne kredis, ke okazus tiom frue. NORA (prenas lian brakon). Pri kio vi sciigxis? Doktoro Rank, diru al mi! RANK (sidigas sin apud la forno). Pri mi malbonigxas, kaj estas nenio farebla pri tio. NORA (spiras liberigita). Pri vi --? RANK. Pri kiu alia? Ne utilas mensogi por si mem. Mi estas la plej mizera el cxiuj miaj pacientoj, Sinjorino Helmer. Dum kelkaj tagoj mi faris gxeneralan bilancon de mia interna stato. Bankroto. Post unu monato mi eble kusxos putrante tie supre en la tombejo. NORA. Fi, fi, kiel nauxze vi parolas. RANK. La afero ankaux estas malbenite nauxza. Sed la plej nauxza estas, ke antauxos tiom da aliaj abomenajxoj. Restas nur unu sola ekzameno; kiam tiu estos finita, mi scios proksimume, kiam komencigxos la putrado. Estas io, kion mi volas diri al vi. Helmer pro sia delikata naturo sentas karakterizan abomenon kontraux cxio malbelega. Mi ne volas akcepti lin en mian malsanulcxambron. NORA. Ho, tamen doktoro Rank -- RANK. Mi ne volas havi lin tie. Neniel. Mi fermos mian pordon por li. -- Tuj kiam mi certe scios pri la dissolva fino, mi sendos al vi mian vizitkarton kun nigra kruco, kaj tiam vi scios, ke la diseriga abomenajxo komencigxis. NORA. Ne ne, hodiaux vi estas ja tute absurda. Kaj mi kiu tiom dezirus, ke vi estu en precipe bona humoro. RANK. Kun la morto en la manoj? -- Kaj tiel punpagi por la kulpo de aliulo. Cxu estas justeco en tio? Kaj en kiu ajn familio regas iamaniere tia senkompata fatalo -- NORA (kovras la orelojn). Pa, pa! Gaje; gaje! RANK. Jes, mi jxuras, la tuto estas efektive nura ridindajxo. Mia povra, senkulpa spino devas suferi pro la gajaj leuxtenantaj tagoj de mia patro. NORA (apud la maldekstra tablo). Li ja fordonis sin al asparagoj kaj pastecxoj el anserhepato. Cxu ne tiel? RANK. Jes; kaj al trufoj. NORA. Jes trufoj, jes ja. Kaj al ostroj, mi kredas? RANK. Jes ostroj, ostroj; kompreneble. NORA. Jes, kaj aldone la boteloj da portvino kaj cxampano. Bedauxrinde ke cxiuj tiuj delikatajxoj ataku la spinon. RANK. Precipe bedauxrinde cxar ili atakas malfelicxan spinon, kiu gxuis ecx ne guton da ili. NORA. Ak jes, estas ja tio la plej bedauxrinda. RANK (rigardas sxin esplore). Hm -- NORA (iom poste). Kial vi ridetis? RANK. Ne, estas vi kiu ridis. NORA. Ne, estas vi kiu ridetis, doktoro Rank! RANK (ekstaras). Vi certe estas pli granda petolulino, ol mi imagis. NORA. Mi estas tiel incitita al frenezajxoj hodiaux. RANK. Aspektas tiel. NORA (kun la manoj sur liaj sxultroj). Kara, kara doktoro Rank, vi ne formortu de Torvald kaj mi. RANK. Nu, tiun postsopiron vi certe eltenos facile. Tiu baldaux forgesigxas, kiu foriras. NORA (rigardas lin en timo). Vi tion opinias? RANK. Oni ligas novajn kontaktojn, kaj tiam -- NORA. Kiu ligas novajn kontaktojn? RANK. Tion faros vi ambaux, kiam mi estos for. Vi mem jam estas sur la vojo, mi opinias. Pro kio cxeestis tiu sinjorino Linde cxi tie hieraux? NORA. Aha. -- cxu vere vi estas jxaluza pri la kompatinda Kristine? RANK. Jes, mi estas. Sxi prenos mian lokon en la domo. Kiam mi forestos, eble tiu ino -- NORA. Ts, ne parolu tiom lauxte; sxi sidas en la apuda cxambro. RANK. Ecx hodiaux? Jen vi vidas. NORA. Nur por kudri mian kostumon. Bona Dio, kiom maljusta vi estas. (eksidas sur la sofon) Estu sagxa, doktoro Rank; morgaux vi vidos kiel bele mi dancos; kaj tiam vi imagu, ke mi tion faras nur por vi, -- ja, kompreneble ankaux por Torvald; evidente. (prenas kelkajn ajxojn el la skatolo) Doktoro Rank, sidigu vin cxi tie, kaj mi montros ion al vi. RANK (sidigas sin). Kio estas? NORA. Jen. Rigardu! RANK. Silkosxtrumpojn. NORA. Karnokolorajn. _Delikatajn_, cxu ne? Tamen nun estas mallume; sed morgaux -- Ne, ne, ne; vi nur rigardu la piedpecon. Nu do, vi povas vidi ankaux la supron. RANK. Hm -- NORA. Kial vi aspektas tiel kritikema? Cxu vi kredas ke ili ne estas lauxmezuraj? RANK. Pri tio neeblas por mi havi iun pravigitan opinion. NORA (rigardas lin momenton). Fi, honton al vi. (frapetas lin sur la orelon per la sxtrumpoj) Tio estu por vi. (ree enpakas ilin) RANK. Kaj kiujn aliajn admirindajxojn povos mi vidi? NORA. Ecx ne iometon pli vi rajtas vidi; cxar vi estas malbonkonduta. (sxi kantetas kaj sercxas inter la ajxoj) RANK (post mallonga pauxzo). Kiam mi sidas tiel tute intime kune kun vi, tiam mi ne komprenas -- ne, mi ne konceptas -- kio farigxus el mi se mi neniam estus veninta en tiun cxi domon. NORA (ridetas). Jes, mi vere opinias, ke vi sentas vin suficxe komforta cxe ni. RANK (pli mallauxte; rigardas antauxen). Kaj jen esti devigata forlasi cxion -- NORA. Pa, pa; vi nenion forlasos. RANK (kiel antauxe). -- kaj ecx ne povran signon de dankemo povas mi postlasi; apenaux efemeran postsopiron, -- nenio krom vaka loko, kiun la unue venanta povos okupi. NORA. Kaj se mi nun petus vin pri --? Ne -- RANK. Pri kio? NORA. Pri granda pruvo pri via amikeco -- RANK. Jes, Jes? NORA. Nu, mi celas, -- ege grandan servon -- RANK. Cxu vi vere unu fojon volus igi min tiom felicxa? NORA. Ho, vi ja tute ne scias, pri kio temas. RANK. Nu, bone; do diru al mi. NORA. Ne, cxar mi ne povas, doktoro Rank; estas io tiom ekstreme ega, -- kaj konsilo kaj helpo kaj servo -- RANK. Des pli bone. Estas por mi neimageble al kio vi aludas. Sed diru do. Cxu mi ne havas vian konfidon? NORA. Jes, vi havas pli ol kiu ajn alia homo. Vi estas mia plej fidela kaj bona amiko, mi ja scias. Gxuste tial mi volas diri tion al vi. Do bone, doktoro Rank; estas io, kion vi devas helpi min, ke ne okazu. Vi scias kiom kore, korege Torvald amas min; neniun momenton li hezitus fordoni sian vivon por mi. RANK (klinita kontraux sxi). Nora, -- cxu vi do kredas, ke li estas la sola --? NORA (kun ekmoveto). -- kiu --? RANK. Kiu gxoje fordonus sian vivon por vi. NORA (peze). Nu do tiel. RANK. Mi jxuris en mi mem, ke vi tion sciu, antaux ol mi foriros. Pli bonan okazon mi neniam trovus. -- Jes, Nora, nun vi scias. Kaj nun vi ankaux scias, ke al mi vi povas vin konfidi, kiel al neniu alia. NORA (starigxas; trankvile kaj sen abrupto). Lasu min pasi. RANK (liberigas lokon por sxi, sed restas sidanta). Nora -- NORA (cxe la pordo de la antauxcxambro). Helene, enportu la lampon -- (iras al la forno) Ak, kara doktoro Rank, tio estis vere malbele farita de vi. RANK (ekstaras). Ke mi amas vin ecx pli profunde ol kiu ajn alia? Cxu _tio_ estas malbela? NORA. Ne, sed ke vi lasis vin mem elbabili. Tio estis ja tute ne necesa -- RANK. Kion vi aludas? Cxu vi do sciis --? (La _cxambristino_ envenas kun la lampo, metas gxin sur la tablon kaj ree eliras.) RANK. Nora, -- sinjorino Helmer, -- mi demandas vin, cxu vi ion sciis? NORA. Ho, kiel mi sciu, kion mi sciis aux ne sciis? Mi vere ne povas diri al vi --. Ho, ke vi estus tiel mallerta, doktoro Rank! Cxio estis ja nun tiel bona. RANK. Nu, vi almenaux nun scias, ke mi estas je via dispono kun vivo kaj animo. Cxu vi nun volas malkasxe paroli? NORA (rigardas lin). Post tio? RANK. Mi petas vin, sciigu al mi kio estas. NORA. Nenion vi povas nun ekscii. RANK. Tamen tiel vi ne devas puni min. Permesu al mi fari por vi tion, kio estas en homa eblo. NORA. Nun vi povas por mi nenion fari. -- Cetere mi ne bezonas iun helpon. Eble cxio estas nur imagajxoj. Certe tiel estas. Kompreneble! (sidigas sin en la balancan segxon, rigardas lin, ridas) Ja, ja, doktoro Rank, vi vere estas iom galanta sinjoro. Kaj cxu vi ne trovas kauxzon por honto, nun kiam la lampo estas enportita? RANK. Ne; vere ne! Sed eble mi foriru -- por cxiam? NORA. Ne, tion vi absolute ne faru. Kompreneble vi venu cxi tien kiel gxis nun. Vi bone scias, ke Torvald ne povas malhavi vin. RANK. Jes, sed _vi_? NORA. Ho, mi cxiam trovas ke farigxas ege amuze, kiam vi venas. RANK. Estas gxuste tio, kio delogis min sur malgxustan vojon. Vi estas por mi enigmo. Multfoje sxajnis al mi, ke vi same prefere estis kune kun mi, kiel kune kun Helmer. NORA. Jes, komprenu, estas ja kelkaj homoj, kiujn oni pleje amas, kaj aliaj homoj kun kiuj oni iel preferas kunesti. RANK. Nu ja, estas iu senco en tio. NORA. Kiam mi logxis hejme, mi ja pleje amis pacxjon. Sed estis por mi cxiam ege amuze, kiam mi povis sxteliri en la cxambron de la servistinoj; cxar ili tute ne admonadis min; kaj krome ili rakontis tiom tiklajn amuzajxojn inter si. RANK. Aha; do estas _ili_, kiujn mi anstatauxis. NORA (saltlevigas sin kaj iras al li). Ho, kara, ege bonanima doktoro Rank, tion mi ne celis. Sed vi bone komprenu, ke estas pri Torvald kiel pri pacxjo -- (La _cxambristino_ venas el la antauxcxambro) CxAMBRISTINO. Sinjorino! (flustras kaj donas al sxi karton) NORA (jxetrigardas la karton). Ah! (metas gxin en la posxon) RANK. Io malagrabla okazanta? NORA. Ne ne, neniel; estas nur io --; estas mia nova kostumo -- RANK. Kiel? Tie kusxas ja via kostumo. NORA. Ho jes, tiu; sed estas alia; mi mendis gxin -- Torvald ne sciu pri gxi -- RANK. Aha, tie estas ja la granda sekreto. NORA. Jes vere; eniru al li; li sidas en la interna cxambro; tenu lin okupata dume -- -- -- RANK. Estu trankvila; mi ne ellasos lin. (Li iras en la cxambron de _Helmer_.) NORA (al la cxambristino). Li atendas en la kuirejo? CxAMBRISTINO. Jes, li suprenvenis la kuirejan sxtuparon -- NORA. Sed cxu vi ne diris, ke gasto jam cxeestas? CxAMBRISTINO. Jes, sed ne helpis. NORA. Li ne volis foriri? CxAMBRISTINO. Ne, li ne foriros antaux ol li parolis kun sinjorino. NORA. Do, enlasu lin; sed silente. Helene, vi ne diru al iu ajn; estas surprizo por mia edzo. CxAMBRISTINO. Jes ja, mi komprenas -- (sxi eliras.) NORA. Okazos la terurajxo. Gxi tamen venos. Ne, ne, ne. Ne povas okazi; ne okazu. (Sxi iras kaj riglas la pordon de _Helmer._) (La _cxambristino_ malfermas la pordon de la antauxcxambro por _juristo Krogstad_, kaj fermas malantaux li. Li estas vestita en vojagxpelto, botoj kaj felcxapo.) NORA (proksimigxas al li). Parolu mallauxte; mia edzo estas hejme. KROGSTAD. Nu, lasu lin. NORA. Kion vi volas? KROGSTAD. Informigxi pri io. NORA. Do, rapide. Kio estas? KROGSTAD. Vi certe scias, ke mi ricevis mian maldungon. NORA. Mi ne povis malhelpi gxin, sinjoro Krogstad. Mi batalis gxis ekstremo por via afero; sed helpis neniom. KROGSTAD. Cxu via edzo ne havas pli da amo al vi? Li scias pri kio mi povas endangxerigi vin, sed tamen li kuragxas -- NORA. Kiel povas vi imagi, ke li sciigxis pri tio? KROGSTAD. Ho ne, mi ankaux tion ne pensis. Ne karakterizus mian bonan Torvald Helmer montri tiom da vira kuragxo -- NORA. Sinjoro Krogstad, mi postulas estimon por mia edzo. KROGSTAD. Dio gardu, cxian sxuldatan estimon. Sed cxar sinjorino tiel timeme tenas la aferon kasxita, mi rajtas supozi, ke post hieraux vi iom pli bone informigxis pri la graveco de tio, kion vi vere faris? NORA. Pli ol _vi_ iam ajn povus al mi instrui. KROGSTAD. Jes, tia malbona juristo, kia mi estas -- NORA. Kion vi intencas pri mi? KROGSTAD. Nur vidi kiel pri vi statas, sinjorino Helmer. Mi estas pensanta pri vi la tutan tagon. Vidu, enkasigisto, legxkanajlo, iu -- nu iu, kiel mi, ankaux havas iom da tio, kion oni nomas bonkorecon. NORA. Do montru tion; pripensu miajn etajn infanojn. KROGSTAD. Cxu vi kaj via edzo pensis pri la miaj? Sed lasu nun tion. Mi nur volis diri, ke ne necesas trakti tiun aferon tro serioze. Gxis plue ne okazos iu jura plendo de mia flanko. NORA. Ho jes, cxu ne; tion mi ja sciis. KROGSTAD. La aferon ni povas ordigi per interkonsento; ne necesas publikigi gxin; gxi restos inter ni tri. NORA. Mia edzo devas nenion pri tio scii. KROGSTAD. Kiel vi povas malhelpi tion? Cxu eble vi povas pagi la restantan sumon? NORA. Ne, ne tuj. KROGSTAD. Aux cxu vi eble vidas rimedon havigi monon unu el la proksimajn tagojn? NORA. Neniun rimedon kiun mi volas uzi. KROGSTAD. Nu, cxiuokaze por vi ne utilus. Se vi starus cxi tie kun la plej granda sumo imagebla en la mano, vi tamen ne rericevus de mi vian sxuldateston. NORA. Do, klarigu al mi por kio vi gxin uzos. KROGSTAD. Mi nur retenos gxin, -- gardos gxin zorge. Neniu nekoncernato ion flaros. Se vi tial estus pensanta pri iu ekstrema decido en malespero -- NORA. Mi faras. KROGSTAD. -- se vi intencus forkuri de domo kaj hejmo -- NORA. Mi faras! KROGSTAD. -- aux se vi pensus pri tio, kio estas ankoraux pli malespera -- NORA. Kiel vi povas scii tion? KROGSTAD. -- forvisxu tiajn ideojn. NORA. Kiel vi povas scii, ke mi pensas pri _tio_? KROGSTAD. La plimulto el ni pensas _tiel_ komence. Ankaux mi pensis pri tio; sed honton al mi, mi ne havis kuragxon -- NORA (senvocxe). Ankaux mi ne. KROGSTAD (sensxargxigita). Cxu ne vere; ankaux vi ne kuragxas? NORA. Mi ne kuragxas; mi ne kuragxas. KROGSTAD. Estus ankaux ega stultajxo. Post la kulmino de la unua familia sxtormo --. Mi havas en mia posxo leteron al via edzo -- NORA. Kaj tie vi rakontas cxion? KROGSTAD. En kiel eble plej indulgaj esprimoj. NORA (rapide). Tiun leteron li ne ricevu. Dissxiru gxin. Mi tamen havigos monon. KROGSTAD. Pardonu, Sinjorino, sed cxu mi ne jxus diris al vi -- NORA. Ba! Mi ne parolas pri la mono, kiun mi al vi sxuldas. Diru al mi kioman sumon vi postulas de mia edzo, kaj mi havigos al vi la monon. KROGSTAD. Mi postulas neniun monon de via edzo. NORA. Kion vi do postulas? KROGSTAD. Tion vi sciu. Mi volas min restarigi, sinjorino; volas supren; kaj por tio via edzo helpu min. Dum unu jaro kaj duono mi faris nenion malhonestan; en tiu periodo mi batalis kontraux peniga malricxeco; mi estis kontenta laborigante min supren sxtupon post sxtupo. Nun mi estas forpelita, kaj mi ne lasas min kontentigi nur per indulga reakcepto. Mi volas supren, auxdu. Mi volas reen en la bankon, -- ekhavi pli altan postenon; via edzo starigu postenon por mi -- NORA. Tion li neniam faros! KROGSTAD. Li faros; mi konas lin; li ecx ne kuragxos grumbli. Tuj kiam mi estos tie interne kune kun li, vi vidos! Post jaro mi estu la dekstra mano de la direktoro. Estos Nils Krogstad kaj ne Torvald Helmer, kiu estros la Akciobankon. NORA. Tion vi neniam spertos! KROGSTAD. Eble vi volas --? NORA. Nun mi kuragxas. KROGSTAD. Pa, vi ne timigas min. Delikata, dorlotata sinjorino, kiel vi -- NORA. Vi vidos; vi vidos! KROGSTAD. Sub la glacio, eble? Profunde en la malvarma, karbonigra akvo? Kaj poste en la printempo flosanta elprofunde, malbela, nerekonebla, kun defalanta hararo. NORA. Vi ne timigas min. KROGSTAD. Ankaux vi ne timigas min. Tiajxojn oni ne faras, sinjorino Helmer. Krome por kio utilus? Mi tamen havas lin en la posxo. NORA. Poste? Kiam mi ne plu --? KROGSTAD. Cxu vi forgesas, ke tiam _mi_ decidos pri via reputacio? (_Nora_ konsternita staras lin rigardante) KROGSTAD. Nu jes, nun mi avertis vin. Ne faru iun stultajxon. Kiam Helmer estos ricevinta mian leteron, mi atendos mesagxon de li. Kaj bone memoru, ke estas via edzo, kiu mem devigis min denove iri tian vojon. Tion mi neniam pardonos al li. Adiaux, sinjorino. (Li eliras tra la antauxcxambro.) NORA (al la pordo de la antauxcxambro, malfermas gxin duone kaj sxtelauxskultas). Foriras. Ne liveras la leteron. Ho ne, ne, estus ja tute neeble! (malfermas la pordon pli kaj pli) Kio estas? Li staras ekstere. Ne malsupreniras la sxtuparon. Cxu li hezitas? Li eble --? (Letero falas en la leterskatolon; poste oni auxdas la pasxojn de _Krogstad_ perdigxantaj malsupre de la sxtuparo) NORA (kun mallauxta ekkrio, kuras trans la plankon kaj al la tablo apud la sofo; mallonga pauxzo). En la leterskatolo! (sxteliras timeme al la pordo de la antauxcxambro) Tie gxi kusxas. -- Torvald, Torvald, -- nun ni estas sensavaj! LINDE (venas kun la kostumo el la maldekstra cxambro). Nun mi ne trovas ion plian por ripari. Eble ni surprovu --? NORA (rauxke kaj mallauxte). Kristine, venu cxi tien. LINDE (jxetas la kostumon sur la sofon). Kio estas al vi? Vi aspektas kiel konfuzita. NORA. Venu. Vi vidas tiun leteron? _Tie_; vidu, -- tra la vitrajxo en la leterskatolo. LINDE. Jes, jes; mi bone vidas. NORA. Tiu letero estas de Krogstad -- LINDE. Nora, -- estas Krogstad, kiu pruntedonis al vi la monon! NORA. Jes, kaj nun Torvald sciigxos pri cxio. LINDE. Kredu min, Nora, estas la pli bona por vi ambaux. NORA. En tio estas pli, ol vi scias. Mi skribis falsan nomon. LINDE. Sed pro la cxielo --? NORA. Nun restas nur diri al vi, Kristine, ke vi estu mia atestanto. LINDE. Atestanto? Kiel? Kion mi --? NORA. Se mi frenezigxos, -- kaj tio ja povus okazi -- LINDE. Nora! NORA. Aux se io alia al mi okazus, -- io, tiel ke mi ne povus cxeesti tie cxi -- LINDE. Nora, Nora, vi estas ja tute kiel freneza! NORA. Se estus iu, kiu volus preni sur sin la tutan kulpon, vi komprenas -- LINDE. Jes, ja, sed kiel vi povus pensi --? NORA. Tiam vi atestu, ke ne estas vero, Kristine. Mi tute ne estas freneza; mi havas mian plenan prudenton nun; kaj mi diras al vi: Neniu alia sciis pri la afero. Mi sola faris cxion. Memoru tion. LINDE. Mi faros. Sed mi ne komprenas cxion cxi. NORA. Ho, kiel vi tion komprenus? Estas ja la mirindajxo, kiu nun okazos. LINDE. La mirindajxo? NORA. Jes, la mirindajxo. Sed estas tiom terure, Kristine; gxi nepre ne okazu, ne por kiu ajn prezo en la mondo. LINDE. Mi iros rekte por paroli kun Krogstad. NORA. Ne iru al li; li faros al vi ion malbonan! LINDE. Estis tempo, kiam li volonte farus kion ajn por mi. NORA. Li? LINDE. Kie li logxas? NORA. Ho, kion mi scias --? Jes, (sercxas en la posxo) Jen lia karto. Sed la letero, la letero --! HELMER (en sia cxambro, frapas la pordon). Nora! NORA (krias pro timo). Ho, kio estas? Kion vi volas? HELMER. Nu, nu, ne timu. Ni ja ne venos; vi ja sxlosis la pordon; eble vi surprovas? NORA. Jes, jes, mi surprovas. Mi estos tiom bela, Torvald. LINDE (kiu legis la karton). Li ja logxas gxuste trans la stratangulo. NORA. Jes; sed ne helpas. Ni estas sensavaj. La letero kusxas ja en la skatolo. LINDE. Kaj via edzo havas la sxlosilon? NORA. Jes, cxiam. LINDE. Krogstad devas revoki sian leteron nelegita, li devas elpensi iun pretekston -- NORA. Sed gxuste je tiu cxi tempo Torvald kutime -- LINDE. Igu lin prokrasti; eniru dume. Mi revenos plej eble baldaux. (sxi eliras rapide tra la antauxcxambro) NORA (iras al la pordo de _Helmer_, malfermas gxin kaj enrigardas). Torvald! HELMER (en la interna cxambro). Nu, cxu oni fine rajtas ree enveni en sian propran cxambron? Venu, Rank, nun ni fine rigardu. (cxe la pordo) Sed kio estas? NORA. Kio, kara Torvald? HELMER. Rank preparis min por grandioza kostumado. RANK (cxe la pordo). Laux mia percepto; sed mi do eraris. NORA. Jes, neniu rajtas admiri min en mia pompo antaux morgaux. HELMER. Sed kara Nora, vi aspektas vere strecxita. Cxu vi tro multe ekzercis? NORA. Ne, mi ankoraux tute ne ekzercis. HELMER. Estos tamen necese -- NORA. Jes, estos tute necese, Torvald. Sed mi neniel progresas sen via helpo; mi cxion tute forgesis. HELMER. Nu, ni baldaux refresxigu cxion. NORA. Jes, vi devas helpi min, Torvald. Promesu al mi! Ho, mi tiom timas. La grandan festenon --. Vi devas dedicxi vin tute por mi cxi-vespere. Ecx ne etan bankaferon; ecx ne plumon en la mano. Do? Cxu ne, kara Torvald? HELMER. Mi promesas; hodiaux vespere mi estos tute je via dispono, -- vi senhelpa etulino. -- Hm, jen, unue ion -- (iras al la pordo de la antauxcxambro) NORA. Kion vi volas rigardi tie? HELMER. Nur vidi cxu venis letero. NORA. Ne, ne; ne faru, Torvald! HELMER. Kion do? NORA. Torvald, mi petas vin; estas neniu. HELMER. Permesu al mi rigardi. (volas iri) (_Nora_, cxe la piano, frapas la unuajn taktojn de la _Tarantelo_) HELMER (cxe la pordo, haltas). Aha! NORA. Mi ne povas danci morgaux, se mi ne ekzercos kun vi. HELMER (iras al sxi). Cxu vi vere estas tiom timema, kara Nora? NORA. Jes, ege timema. Lasu min ekzerci nun tuj; ankoraux estas tempo antaux la mangxo. Jen, sidigu vin kaj ludu por mi, kara Torvald; korektu min; donu instrukcion, kiel vi kutimas. HELMER. Volonte, tre volonte, cxar vi deziras. (Li eksidas cxe la piano) NORA (prenas la tamburinon el la skatolo, kaj ankaux longan, multekoloran sxalon, per kiu sxi rapide drapiras sin; post salto mezen sur la plankon sxi staras tie kaj vokas). Ludu nun por mi! Nun mi volas danci! (_Helmer_ ludas kaj _Nora_ dancas; _doktoro Rank_ staras apud la piano malantaux _Helmer_, rigardante) HELMER (ludante). Malpli rapide, -- malpli rapide. NORA. Mi ne povas alimaniere. HELMER. Ne tiel impete, Nora! NORA. Gxuste tiel devas esti. HELMER (haltas). Ne, ne, tio tute ne tauxgas. NORA (ridas, kaj svingas la tamburinon). Cxu mi ne diris tion al vi? RANK. Permesu al mi ludi por sxi. HELMER (ekstaras). Jes, vi faru; kaj mi povos pli bone instrukcii sxin. (_Rank_ sidigas sin cxe la piano kaj ludas; _Nora_ dancas pli kaj pli sovagxe. _Helmer_ prenis pozicion apud la forno, kaj ofte direktas al sxi rimarkojn por korekti sxin; sxi sxajne ne auxdas tion; sxia hararo malligigxas kaj falas sur sxiajn sxultrojn; sxi ne atentas tion, sed dauxrigas la dancadon. _Sinjorino Linde_ envenas) LINDE (staras konsternita cxe la pordo). Oj --! NORA (dum la danco). Jen amuzo, Kristine. HELMER. Sed kara, inda Nora, vi ja dancas kvazaux estus por savo de la vivo. NORA. Vere ja estas! HELMER. Rank, cxesu; tio estas ja pura frenezajxo. Cxesu, mi diras. (_Rank_ cxesas ludi, kaj Nora subite haltas) HELMER (al sxi). Tion mi neniam kredus. Vi ja forgesis cxion, kion mi instruis al vi. NORA (forjxetas la tamburinon). Jen vi mem vidas. HELMER. Do, jen instruo estas bezonata. NORA. Jes, vi vidas kiom necese estas. Vi devas instrui min gxis la fino. Cxu vi tion promesas al mi, Torvald? HELMER. Vi povas fidi pri tio. NORA. Vi ne devas, hodiaux nek morgaux, zorgi pri io alia krom mi; vi ne malfermu leteron, -- ne malsxlosu la leterskatolon -- HELMER. Aha, ankoraux la timo pro tiu homo -- NORA. Jes, jes ja, ankaux tio. HELMER. Nora, mi vidas de via konduto, ke jam kusxas letero de li. NORA. Mi ne scias; mi opinias ke jes; sed vi ne legu ion tian nun; nenio malbela devas entrudi sin inter ni antaux ol cxio atingis la finon. RANK (mallauxte al Helmer). Vi ne devas kontrauxdiri sxin. HELMER (cxirkauxbrakas sxin). Ni plenumu la volon de la infano. Sed morgaux nokte, kiam vi estos dancinta -- NORA. Tiam vi estos libera. CxAMBRISTINO (cxe la pordo maldekstre). Sinjorino, la tablo estas preta. NORA. Ni volas havi cxampanon, Helene. CxAMBRISTINO. Bone, sinjorino. (eliras) HELMER. Aha, -- granda festeno do? NORA. Cxampanofesteno gxis la hela mateno. (ekkrias) Kaj kelkajn makaronojn, Helene, multajn, -- unusolan fojon. HELMER (prenas sxiajn manojn). Nu, nu, nu; ne tiu delira sovagxeco. Estu nun mia propra alauxdeto kiel ordinare. NORA. Jes ja, mi estu. Sed eniru dume; ankaux vi, doktoro Rank. Kristine, vi devas helpi min arangxi miajn harojn. RANK (mallauxte, elirante). Supozeble ne estas io -- io tia okazonta? HELMER. Neniel, kara; estas nenio alia krom tiu infaneca timo, kiun mi menciis al vi. (Ili eliras dekstre) NORA. Nu!? LINDE. Forvojagxis en la kamparon. NORA. Mi divenis laux via aspekto. LINDE. Li revenos hejmen morgaux vespere. Mi skribis leterslipon al li. NORA. Tion vi ne devus fari. Vi malhelpu nenion. Funde estas gxojego, tio, atendadi la mirindajxon. LINDE. Efektive, kion vi atendas? NORA. Ho, tion vi ne povas kompreni. Eniru al ili; mi tuj postvenos. (_sinjorino Linde_ eniras la mangxocxambron) NORA (staras momenton kvazaux por sin orienti; poste sxi rigardas sian horlogxon). La kvina. Sep horojn gxis noktomezo. Poste, dudek kvar horojn gxis sekvonta noktomezo. Tiam la Tarantelo estos dancita. Dudek kvar plus sep? Tridek unu horojn por vivi. HELMER (cxe la pordo dekstre). Sed kie restas la alauxdeto? NORA (al li kun largxe etenditaj brakoj). Jen la alauxdeto! TRIA AKTO (Sama cxambro. La sofotablo kun segxoj cxirkauxe estas metita antauxen meze sur la planko. Lampo lumas sur la tablo. La pordo de la antauxcxambro estas malfermita. Auxdigxas dancmuziko de la supra etagxo.) (_Sinjorino Linde_ sidas cxe la tablo foliumante libron seninterese; provas legi, sed ne aspektas kapabla koncentri la pensojn; iujn fojojn sxi strecxe auxskultas en la direkto de la ekstera pordo.) LINDE (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne. Kaj nun jam urgxas. Se li nur ne -- (denove auxskultas) Jen, tie li estas. (Sxi eliras en la antauxcxambron, kaj singarde malfermas la eksteran pordon; kvietaj pasxoj auxdigxas sur la sxtuparo; sxi flustras:) Envenu. Cxeestas neniu. KROGSTAD (cxe la pordo). Mi trovis leterslipon de vi hejme. Kion tio signifas? LINDE. Mi absolute devas paroli kun vi. KROGSTAD. Nu? Kaj tio absolute devas okazi en tiu cxi domo? LINDE. Hejme cxe mi ne eblas; mia cxambro ne havas apartan enirejon. Envenu; ni estas tute solaj; la cxambristino dormas, kaj la gesinjoroj Helmer estas en balo supre. KROGSTAD (venas en la cxambron). Jen, jen. La gesinjoroj Helmer dancas cxi-vespere? Fakte? LINDE. Jes, kial ne? KROGSTAD. Nu jes, kial ne? LINDE. Nun, Krogstad, nun ni du do kune parolu. KROGSTAD. Cxu ni du do havas ion pli por priparoli? LINDE. Ni havas multon por priparoli. KROGSTAD. Tion mi gxis nun ne opiniis. LINDE. Ne, cxar vi neniam vere komprenis min. KROGSTAD. Cxu estis io pli por kompreni, krom tio, kio estas tiom simpla en la mondo? Senkora virino forpusxas viron, kiam sin ofertas io, kio estas pli avantagxa. LINDE. Cxu vi opinias, ke mi vere estas tiom senkora? Kaj cxu vi opinias, ke mi rompis de vi facilkore? KROGSTAD. Vere ne? LINDE. Krogstad, cxu vi tion vere kredis? KROGSTAD. Se tiel ne estis, kial vi do tiam skribis al mi tian leteron, kian vi skribis? LINDE. Mi ja ne povis agi alimaniere. Cxar mi devis rompi kun vi, estis ja ankaux mia devo ekstermi en vi cxion, kion vi por mi sentis. KROGSTAD (premegas siajn manojn). Tiel do. Kaj tio -- tio nur por mono! LINDE. Ne forgesu, ke mi havis senhelpan patrinon kaj du etajn fratojn. Ni ne povis atendi vin, Krogstad; pri vi estus ja tiam longa atendado. KROGSTAD. Nu ja, estis; sed vi ne rajtis forpusxi min pro alia homo. LINDE. Nu, mi ne scias. Multajn fojojn mi demandis al mi mem, cxu mi tion rajtis. KROGSTAD (pli kviete). Kiam mi vin perdis, sentigxis, kvazaux la firma grundo forglitus de sub miaj piedoj. Rigardu min; nun mi estas sxiprompito sur vrako. LINDE. Helpo povus esti proksima. KROGSTAD. Gxi estis proksima; sed nun vi venis kaj baris al mi la vojon. LINDE. Kontraux mia scio, Krogstad. Nur hodiaux mi eksciis, ke estas vi, kiun mi anstatauxos en la banko. KROGSTAD. Mi kredas vin, cxar vi tion diras. Sed nun, kiam vi scias, cxu vi ne retiras vin? LINDE. Ne; cxar tio neniel utilus al vi. KROGSTAD. Utilus, utilus --; mi tion tamen farus. LINDE. Mi lernis agi prudente. La vivo kaj la akra, amara neceso instruis tion al mi. KROGSTAD. Kaj la vivo instruis al mi ne fidi malplenajn frazojn. LINDE. Do la vivo instruis al vi ion tre sagxan. Sed fidi al agoj vi tamen devas? KROGSTAD. Al kio vi aludas? LINDE. Vi diris, ke vi staras kiel sxiprompito sur vrako. KROGSTAD. Mi havis bonajn kialojn por tion diri. LINDE. Ankaux mi sidas kiel sxiprompita virino sur vrako. Neniun por funebri, kaj neniun por prizorgi. KROGSTAD. Vi mem elektis. LINDE. Mi tiam ne havis elekton. KROGSTAD. Nu, kaj kio pli? LINDE. Krogstad, cxu eble ni du sxiprompitoj povus transiri unu al la alia? KROGSTAD. Kion vi sugestas? LINDE. Du sur unu vrako staras pli sekure ol unuope sur du. KROGSTAD. Kristine! LINDE. Kial, laux via supozo, mi venis al la urbo? KROGSTAD. Cxu eblus ke vi havus penson pri mi? LINDE. Mi devas labori, se mi povu elteni la vivon. Cxiujn miajn vivtagojn, tiom longe kiom mi memoras, mi laboris; kaj tio estis mia plej kontentiga kaj sola plezuro. Sed nun mi staras tute sola en la mondo, tiel terure malplena kaj forlasita. Labori nur por si mem ne donas ian plezuron. Krogstad, havigu al mi iujn kaj ion por kiuj labori. KROGSTAD. Tion mi ne fidas. Estas nenio alia krom ekzaltita virina grandanimeco, kiu eliras oferi sin mem. LINDE. Cxu vi iam konstatis, ke mi estas ekzaltita? KROGSTAD. Cxu vi efektive povus fari tion? Diru al mi, -- cxu vi estas plene informita pri mia pasinteco? LINDE. Jes. KROGSTAD. Kaj cxu vi scias, kiel cxi tie oni rigardas min? LINDE. Antaux nelonge vi donis al mi la impreson, ke kun mi vi estus farigxinta alia homo. KROGSTAD. Pri tio mi estas certa. LINDE. Cxu ne eblus ankoraux? KROGSTAD. Kristine; -- tion vi diras tute intence! Jes, vi faras. Mi vidas tion laux via esprimo. Cxu vi do efektive kuragxas --? LINDE. Mi bezonas iujn, por kiuj esti patrino; kaj viaj infanoj bezonas patrinon. Ni du bezonas unu la alian. Krogstad, mi fidas je via baza kerno; -- kune kun vi mi cxion kuragxas. KROGSTAD (prenas sxiajn manojn). Dankon, dankon, Kristine; -- nun mi montru, ke mi scipovu restarigi min ankaux en la okuloj de aliuloj. -- Ho, sed mi forgesis -- LINDE (auxskultas). Ts! La Tarantelo! Foriru, foriru! KROGSTAD. Kial? Kio estas? LINDE. Vi auxdas la dancon tie supre? Kiam gxi estos finita, ni povos atendi ilin. KROGSTAD. Nu ja, mi foriros. Cxio estas ja vana. Kompreneble vi ne scias pri la pasxo, kiun mi faris kontraux Helmer. LINDE. Jes, Krogstad, mi scias pri gxi. KROGSTAD. Kaj tamen vi kuragxus --? LINDE. Mi bone komprenas al kia ago malespero povas peli homon kiel vi. KROGSTAD. Ho, se mi povus igi tion nefarita! LINDE. Tion vi povus; cxar via letero ankoraux kusxas en la skatolo. KROGSTAD. Vi estas certa? LINDE. Tute certa; sed -- KROGSTAD (rigardas sxin esplore). Cxu tiel por kompreni? Vi volas savi vian amikinon je kiu ajn prezo. Diru malkasxe. Cxu tiel estas? LINDE. Krogstad; tiu kiu unu fojon vendis sin mem pro aliuloj, tion ne denove faros. KROGSTAD. Mi repostulos mian leteron. LINDE. Ne, ne. KROGSTAD. Certe jes; kompreneble; mi atendas cxi tie gxis Helmer venos; mi diros al li, ke li redonu al mi mian leteron, -- ke nur temas pri mia maldungo, -- ke li ne legu gxin. LINDE. Ne, Krogstad, vi ne revoku vian leteron. KROGSTAD. Sed diru al mi, cxu vere ne estas pro tio, ke vi decidis rendevuon cxi tie? LINDE. Jes, en la unua paniko; sed nun tagnokto interpasis, kaj estas nekredeblaj aferoj, kiujn mi dum tiu tempo vidis en tiu cxi hejmo. Helmer nepre cxion eksciu; tiu malfelicxiga sekreto devas esti malkasxita; devas veni kompleta klarigo inter la du; ili ne povas dauxrigi en tiu reto de sekretigo kaj pretekstoj. KROGSTAD. Nu jes; se vi do tion volas riski --. Sed ion mi almenaux povas fari, kaj tion mi faru tuj -- LINDE (auxskultas). Rapidu! Foriru, foriru! La danco estas finita; ni ne plu estas sekuraj, ecx ne momenton. KROGSTAD. Mi atendas vin malsupre. LINDE. Jes, faru; vi devas akompani min al la pordo. KROGSTAD. Tiom nekredeble felicxa mi neniam antauxe estis. (Li foriras tra la ekstera pordo; la pordo inter la sidcxambro kaj la antauxcxambro restas malfermita) LINDE (iom ordigas kaj metas siajn elirvestojn pretaj). Kia sxangxo! Jes, kia sxangxo! Homoj por kiuj labori, -- por kiuj vivi; hejmo en kiu krei hejmecon. Nu, mi vere eklaboru -- Ke ili baldaux venu -- (auxskultas) Aha, tie ili estas. Ekvestigxi. (surmetas cxapelon kaj mantelon) (La vocxoj de _Helmer_ kaj _Nora_ auxdigxas ekstere; sxlosilo turnigxas, kaj _Helmer_ kondukas _Nora _preskaux perforte en la antauxcxambron. Sxi estas vestita en la itala kostumo kun granda, nigra sxalo super si; li estas en festena vestaro kun nebutonumita nigra domeno supere) NORA (ankoraux cxe la pordo, rezista). Ne, ne, ne; ne cxi tien! Mi volas ree supren. Mi ne volas foriri tiel frue. HELMER. Sed karega Nora -- NORA. Ho, mi petegas vin, Torvald; mi petas vin elkore, -- nur unu horon ankoraux! HELMER. Ecx ne unu minuton, mia dolcxa Nora. Vi scias, ke estis interkonsento. Jen jen; en la cxambron; aux vi malvarmumigxos. (Li kondukas sxin malgraux sxia kontrauxstaro, iom pusxetante en la sidcxambron.) LINDE. Bonan vesperon. NORA. Kristine! HELMER. Nu do, sinjorino Linde, vi cxi tie tiom malfrue? LINDE. Jes, pardonu; mi ege volis vidi Nora kostumita. NORA. Cxu vi sidis cxi tie min atendante? LINDE. Jes; bedauxrinde mi ne venis suficxe frue; vi jam estis supre; kaj mi ne volis hejmeniri antaux ol mi vin vidis. HELMER (forprenas la sxalon de Nora). Jes, bone rigardu sxin. Mi opinius, ke sxi valoras esti rigardata. Cxu sxi ne estas cxarma, sinjorino Linde? LINDE. Jes, vere sxi estas -- HELMER. Cxu sxi ne estas mirinde delikata? Tio estis ankaux la komuna opinio de la festenanoj. Sed terure obstina sxi estas, -- la dolcxa etulino. Kion ni faru pri tio? Imagu, mi preskaux devis uzi forton por kunvenigi sxin. NORA. Ho, Torvald, vi pentos pri tio, ke vi ne permesis al mi ecx nur duonan horon pli. HELMER. Jen, vi auxdas, sinjorino. Sxi dancas sian Tarantelon, -- faras bruegan sukceson, -- meritan, -- kvankam estis en la esprimado eble iom tro da natureco; mi opinias, -- iom pli ol laux strikta mezuro estus konforma al la postuloj de arto. Sed tamen! La cxefa afero estas, -- sxi sukcesas; sxi faras bruan sukceson. Cxu mi post tio lasu sxin resti? Redukti la impreson? Ne dankon; mi prenis mian cxarman kaprean knabineton -- kaprican kaprean knabineton, mi povus diri -- sub la brakon; rapidan rondiron tra la salono; klinigxon al cxiuj flankoj, kaj -- kiel oni diras en lingvo de romanoj -- la bela vido malaperis. Finalo cxiam kreu efekton, sinjorino Linde; sed _tion_ mi ne kapablas komprenigi al Nora. Puf, estas varme cxi tie. (jxetas la domenon sur segxon kaj malfermas la pordon de sia cxambro) Kio? Estas mallume. Nu ja; kompreneble. Pardonu -- (li tien eniras kaj ekbruligas kelkajn lumojn) NORA (flustras rapide kaj senspire). Nu?! LINDE (mallauxte). Mi parolis kun li. NORA. Kaj jen --? LINDE. Nora, -- vi devas diri cxion al via edzo. NORA (senvocxe). Mi sciis. LINDE. Vi ne havas kauxzon por ion timi flanke de Krogstad; sed paroli vi devas. NORA. Mi ne parolos. LINDE. Do parolos la letero. NORA. Dankon, Kristine; mi nun scias, kio estas farenda. Ts --! HELMER (revenas). Nu, sinjorino, cxu vi nun admiris sxin? LINDE. Jes; kaj nun mi volas diri bonan nokton. HELMER. Ho, jam nun? Cxu estas via, tiu trikajxo? LINDE (prenas gxin). Jes; dankon; mi preskaux forgesis gxin. HELMER. Do vi trikas? LINDE. Jes ja. HELMER. Sciu, vi devus prefere brodi. LINDE. Nu? Kaj kial? HELMER. Cxar estas multe pli bele. Rigardu; oni tenas la brodajxon tiel per la maldekstra mano, kaj per la dekstra oni kondukas la kudrilon -- tiel -- etende en longa kurbo; cxu ne --? LINDE. Jes, povas esti -- HELMER. Sed kontrauxe triki -- neniam farigxas alie ol malbele; rigardu; la kunprematajn brakojn, -- la trikilojn, kiuj iradas supren kaj malsupren; -- estas io cxineca cxe tio. -- Ah, estis vere bonega cxampano, per kiu oni regalis nin. LINDE. Nu, bonan nokton, Nora, kaj ne plu estu obstina. HELMER. Bona konsilo, sinjorino Linde! LINDE. Bonan nokton, sinjoro direktoro. HELMER (akompanas sxin al la pordo). Bonan nokton, bonan nokton; mi esperas, ke vi venos sekure hejmen? Mi tiel volonte --; sed ne estas ja longa distanco irenda. Bonan nokton, bonan nokton. (Sxi foriras; li fermas la pordon malantaux sxi kaj ree envenas) Jen, jen; fine ni sukcesis eligi sxin. Sxi estas terure teda, tiu homajxo. NORA. Cxu vi ne estas tre laca, Torvald? HELMER. Ne, tute ne. NORA. Ecx ne dormema? HELMER. Absolute ne; kontrauxe mi sentas min treege vigla. Sed vi? Jes, vi efektive aspektas kaj laca kaj dormema. NORA. Jes, mi estas tre laca. Nun mi volas baldaux dormi. HELMER. Jen vidu; vidu! Estis do gxuste de mi, ke ni ne pli longe restus. NORA. Ho, estas ja gxusta, cxio, kion vi faras. HELMER (kisas sxin sur la frunto). Nun la alauxdeto parolas kvazaux gxi estus homo. Sed cxu vi observis kiom gaja Rank estis cxi-vespere? NORA. Cxu? Li estis? Mi ne trovis sxancon paroli kun li. HELMER. Ankaux mi preskaux ne; sed dum longa tempo mi ne vidis lin en tia bona humoro. (rigardas sxin dum momento; poste li alproksimigxas) Hm, -- estas do gxue esti reveninta en sian propran hejmon; esti tute sola kun vi -- Ho, vi rava, alloga juna virino! NORA. Ne rigardu min tiel, Torvald! HELMER. Cxu mi ne rigardu mian plej karan posedajxon? Tiun admirindajxon, kiu estas mia, sole mia, mia komplete. NORA (pasxas al la alia flanko de la tablo). Ne parolu al mi tiel cxi-nokte. HELMER (sekvas). Vi ankoraux havas la Tarantelon en la sango, mi rimarkas. Kaj tio igas vin ecx pli loga. Auxskultu! Nun la gastoj estas forirantaj. (pli mallauxte) Nora, -- baldaux estos silente en la tuta domo. NORA. Jes, mi esperas. HELMER. Jes, cxu ne, mia propra kara Nora? Ho, cxu vi scias, -- kiam mi tiel estas kun vi en festeno, -- cxu vi scias, kial mi tiom malmulte parolas kun vi, tenas min fore de vi, nur foje sendas al vi sxtelitajn okuljxetojn, -- cxu vi scias, kial mi faras tion? Estas cxar mi imagas al mi, ke vi estas mia sekreta amatino, mia juna sekreta fiancxino, kaj ke neniu suspektas, ke estas io inter ni du. NORA. Nu ja, ja, ja; mi ja scias, ke cxiuj viaj pensoj estas cxe mi. HELMER. Kaj kiam ni estas ekirantaj, kaj mi metas la sxalon cxirkaux viajn delikatajn, junecajn sxultrojn, -- cxirkaux tiu mirinda kolkurbo, -- tiam mi imagas al mi, ke vi estas mia juna novedzino, ke ni jxus venis de la geedzigxa ceremonio, kaj ke mi la unuan fojon kondukas vin en mian logxejon, -- kaj ke mi la unuan fojon estas sola kun vi, -- tute sola kun vi, vi juna, tremanta delikatajxo! La tutan vesperon mi havis neniun sopiron krom vi. Kiam mi vidis vin impeti kaj logi en la Tarantelo, -- tiam mia sango bolis; mi ne plu kapablis elteni; -- tial mi kondukis vin cxi tien malsupre tiom frue -- NORA. Iru nun, Torvald! Foriru de mi. Mi ne volas cxion cxi. HELMER. Kion tio signifas? Vi certe ludas petolulinon kun mi, Nonjo. Volas; volas? Cxu mi ne estas via edzo --? (Iu frapas la eksteran pordon) NORA (ekskuigxas). Vi auxdis --? HELMER (al la enirejo). Kiu estas? RANK (ekstere). Estas mi. Cxu vi permesas, ke mi envenu momenton? HELMER (mallauxte, kun irito). Hm, kion li volas nun? (lauxte) Momenton. (aliras kaj malfermas) Nu, estas ja gxentile ke vi ne preterpasas nian pordon. RANK. Sxajnis al mi, ke mi auxdas vian vocxon, kaj mi deziris enrigardi. (lasas la okulon vagi paseme cxirkauxen) Ak ja; tiuj karaj, konataj cxambroj. Vi havas hejmecan varmon ene cxe vi, vi du. HELMER. Lauxaspekte vi inde gxuis la etoson ankaux supre. RANK. Bonege. Kial mi ne farus? Kial oni ne kunprenu cxion en tiu cxi mondo? Almenaux tiom kiom oni povas, kaj kiel eble plej longe. La vino estis altkvalita -- HELMER. Precipe la cxampano. RANK. Cxu ankaux vi tion rimarkis? Estas preskaux nekredeble, kiom multe mi kapablis engluti. NORA. Ankaux Torvald trinkis multe da cxampano cxi-vespere. RANK. Cxu? NORA. Jes; kaj poste li cxiam estas tiom amuza. RANK. Nu, kial oni ne havu gajan vesperon post bone utiligita tago? HELMER. Bone utiligita; pri tio mi bedauxrinde ne rajtas lauxdi min. RANK (frapas lian sxultron). Sed pri tio mi ja rajtas! NORA. Doktoro Rank, vi estas ja farinta sciencan ekzamenon hodiaux. RANK. Gxuste. HELMER. Jen, jen; Nonjo parolas pri sciencaj ekzamenoj! NORA. Kaj cxu mi povas gratuli vin pri la rezulto? RANK. Jes, vere vi povas. NORA. Gxi do estas bona? RANK. La plej eble bona por kuracisto kiel por paciento, -- certeco. NORA (rapide kaj esplorante). Certeco? RANK. Kompleta certeco. Cxu mi ne devus havi gajan vesperon poste? NORA. Jes, vi gxuste faris, doktoro Rank. HELMER. Tion ankaux mi diras; se vi nur ne suferos pro tio morgaux. RANK. Nu, en la vivo oni ja nenion ricevas senpage. NORA. Doktoro Rank, -- sxajnas ke vi multe sxatas maskeradojn? RANK. Jes, kiam estas suficxe multaj burleskaj maskoj -- NORA. Auxskultu; kio ni du estu en la venonta maskerado? HELMER. Vi eta, frivolino, -- cxu vi jam pensas pri la venonta! RANK. Ni du? Jes, tion mi al vi diru; vi estu felicxo-feino. HELMER. Jes, sed eltrovu kostumon, kiu tion montras. RANK. Lasu vian edzinon sin prezenti, tiel kiel sxi staras kaj iras tra la mondo -- HELMER. Vere trafe dirite. Sed cxu vi ne scias, kio vi mem volas esti? RANK. Jes, mia kara amiko, pri tio mi estas tute certa. HELMER. Nu? RANK. En la venonta maskerado mi estos nevidebla. HELMER. Jen stranga kaprico. RANK. Ekzistas granda, nigra cxapelo --; cxu vi neniam auxdis pri la malaperiga cxapelo? Per tiu oni sin kovros, kaj neniu onin vidos. HELMER (kun subpremita rideto). Ne, jen vi pravas. RANK. Sed mi ja tute forgesas, pro kio mi venis. Helmer, donu al mi cigaron, unu el la nigraj Havana. HELMER. Kun plej granda plezuro. (prezentas ujon) RANK (prenas unu kaj trancxas la pinton). Dankon. NORA (frotas alumeton). Permesu al mi doni al vi fajron. RANK. Dankon pro tio. (Sxi tenas por li la alumeton; li ekbruligas la cigaron) Kaj nun, adiaux! HELMER. Adiaux, adiaux, kara amiko! NORA. Dormu bone, doktoro Rank. RANK. Dankon por tiu deziro. NORA. Deziru al mi la samon. RANK. Al vi? Nu ja, cxar vi tion volas --. Dormu bone. Kaj dankon pro la fajro. (Li kapsalutas al ambaux kaj foriras) HELMER (mallauxte). Li trinkis konsiderinde. NORA (distrite). Eble. (_Helmer_ prenas el la posxo sian sxlosilaron kaj iras en la antauxcxambron) NORA. Torvald -- kion vi intencas tie? HELMER. Mi devas malplenigi la leterskatolon; gxi estas tute plena; ne estos loko por la gazetoj morgaux frue -- NORA. Cxu vi intencas labori cxi-nokte? HELMER. Vi ja scias, ke mi ne volas. -- Kio estas tio? Iu fusxis la seruron. NORA. La seruron --? HELMER. Jes, certe, tiel estas. Kio povas esti? Mi ne kredus, ke la servistinoj --? Tie kusxas rompita harpinglo. Nora, gxi estas via -- NORA (rapide). Do devas esti unu el la infanoj -- HELMER. De tio vi devas vere dekutimigi ilin. Hm, hm; -- jen, mi tamen sukcesis malsxlosi gxin (elprenas la enhavon kaj vokas en la kuirejon) Helene! -- Helene; estingu la lampon en la koridoro. (Li ree eniras en la sidcxambron kaj fermas la pordon de la antauxcxambro) HELMER (kun la leteroj en la mano). Jen. Rigardu kiel amasigxis. (trafoliumas) Kio estas tio? NORA (cxe la fenestro). La letero! Ho ne, ne, Torvald! HELMER. Du vizitkartoj -- de Rank. NORA. De doktoro Rank? HELMER (rigardas ilin). _Doctor medicinae Rank_. Ili kusxis plej supre; versxajne li enmetis ilin, kiam li foriris. NORA. Cxu estas io sur ili? HELMER. Estas nigra kruco super la nomo. Rigardu. Estas vere tremiga kaprico. Tio aspektas ja, kvazaux li anoncus sian propran morton. NORA. Li ja tion faras. HELMER. Kion? Cxu vi ion scias? Cxu li diris ion al vi? NORA. Jes. Kiam tiuj kartoj venas, li nin fine adiauxis. Li volas enfermi sin kaj morti. HELMER. Mia malfelicxa amiko. Mi ja sciis, ke mi lin ne longe havus. Sed tiom frue --. Kaj li sin kasxas kiel vundita besto. NORA. Kiam tio _devas_ okazi, tiam estas plej bone, ke gxi okazu senvorte. Cxu ne, Torvald? HELMER (iras tien kaj reen). Li estis kvazaux kun-kreskinta kun ni. Mi preskaux ne kapablas imagi lin for. Li, kun siaj suferoj kaj sia soleco, donis kvazaux nuban fonon al nia sun-plena felicxo. -- Nu, eble estas pli bone tiel. Almenaux por li. (haltas) Eble ankaux por ni, Nora. Nun ni du estas komplete lasitaj unu al la alia. (cxirkauxbrakas sxin) Ho vi, mia amata edzino; sxajnas al mi, ke mi ne povas vin teni suficxe firme. Sciu, Nora, -- multfoje mi deziras, ke superpenda dangxero minacus vin, por ke mi povus riski vivon kaj sangon kaj cxion, cxion por vi. NORA (sin desxiras kaj diras forte kaj decide). Nun vi legu viajn leterojn, Torvald. HELMER. Ne, ne; ne cxi-nokte. Mi volas esti cxe vi, mia amata edzino. NORA. Kun la mortopenso pri via amiko --? HELMER. Vi pravas. Tio skuis nin ambaux; malbeleco venis inter nin; pensoj pri morto kaj dissolvigxo. Ni liberigxu de tio. Gxis tiam --. Ni retirigxu ambaux al la sia. NORA (cxirkauxbrakante lian kolon). Torvald, -- bonan nokton! Bonan nokton! HELMER (kisas sxin sur la frunton). Bonan nokton, vi mia eta kantbirdo. Dormu bone, Nora. Nun mi tralegos la leterojn. (Kun la paketo li iras en sian cxambron kaj fermas la pordon malantaux si) NORA (kun frenezaj okuloj, palpas cxirkauxe, kaptas la domenon de _Helmer_, volvas gxin cxirkaux sin kaj flustras rapide, rauxke kaj intermite). Lin neniam plu vidi. Neniam. Neniam. Neniam. (jxetas la sxalon sur la kapon) Ankaux neniam plu vidi la infanojn. Ecx ne ilin. Neniam; neniam. -- Ho ve, la glacifrosta, nigra akvo. Ho, la senfunda --; tio --. Ho, se nur estus finite. -- Nun li havas gxin; nun li gxin legas. Ho ne, ne, ankoraux ne. Torvald, adiaux, vi kaj la infanoj -- (Sxi volas kuri eksteren tra la antauxcxambro; samtempe _Helmer_ abrupte malfermas la pordon de sia cxambro kaj staras tie kun malfermita letero en la mano.) HELMER. Nora! NORA (krias lauxte). Aj --! HELMER. Jen kio? Cxu vi scias, kion diras tiu letero? NORA. Jes, mi scias. Lasu min iri! Lasu min eliri! HELMER (retenas sxin). Kien vi volas? NORA (provas liberigi sin). Vi ne savu min, Torvald! HELMER (ekskuita stumblas malantauxen). Vero! Estas vero kion li skribas? Terure! Ne, ne; ne eblas ke tio estu vero. NORA. Estas vero. Mi amis vin super cxio en la mondo. HELMER. Ba, ne prezentu stultajn evitemajn respondojn. NORA (pasxon pli proksimen). Torvald --! HELMER. Vi malfelicxiga, -- kion vi entreprenis! NORA. Lasu min foriri. Vi ne portu tion por mi. Vi ne prenu tion sur vin. HELMER. Neniu komediajxo. (sxlosas la pordon de la antaux-cxambro) Tie cxi vi restu kaj estu responda pri viaj faroj. Cxu vi komprenas, kion vi faris? Respondu! Cxu vi komprenas? NORA (rigardas lin sendeturne, kaj diras per rigida esprimo). Jes, nun mi komencas gxisfunde kompreni. HELMER (marsxas tien kaj reen). Ho ve, al kia teruro mi vekigxas. En cxiuj tiuj ok jaroj, -- sxi, kiu estis mia plezuro kaj fiero, -- hipokrita, mensogema, -- ankoraux pli terure, krima! -- Ho, la senfunda abomenajxo kasxita en tio! Fi, fi! (_Nora_ silentas kaj rigardas lin sendeturne.) HELMER (haltas antaux sxi). Mi devus esti suspektinta, ke io tia okazus. Mi devus esti antauxvidinta tion. Cxiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro --. Silentu! Cxiujn tiujn facilanimajn principojn de via patro vi heredis. Neniun religion, neniun moralon, neniun devosenton --. Ho ve, kiom mi estas punata por indulgi lin. Por vi mi tion faris; kaj tiel vi rekompencas min. NORA. Jes, tiel. HELMER. Nun vi ruinigis mian tutan felicxon. Vi perdigis al mi mian tutan estontecon. Ho, estas terure pripensi. Mi estas sub la potenco de senskrupula homo; li povas agi kontraux mi kiel al li placxas, postuli de mi kion ajn; ordoni, komandi super mi laux siaj kapricoj; mi ne kuragxos grumbli. Kaj tiom mizere mi devas sinki kaj perei pro la kulpo de facilanima virino! NORA. Kiam mi estos ekster cxi tiu mondo, vi estos libera. HELMER. Ho, neniujn gestojn. Tiajn frazojn ankaux via patro havis pretaj. Kio utilus por mi, ke vi estus ekster cxi tiu mondo, kiel vi diras? Neniom por mi tio utilus. Li povas tamen diskonigi la aferon; kaj se li tion faros, oni suspektos, ke mi sciis pri via krima ago. Oni eble kredos, ke mi staris malantauxe, -- ke estas mi, kiu instigis vin! Kaj pro cxio cxi mi povas danki vin, vin, kiun mi portis sur la manoj tra nia tuta edzeco. Cxu vi nun komprenas kion vi faris kontraux mi? NORA (kun malvarma trankvilo). Jes. HELMER. Tio estas tiom nekredebla, ke mi ne kapablas klare teni la penson. Sed ni devas iel nin arangxi. Deprenu vian sxalon. Deprenu gxin, mi diras! Mi devas iamaniere kontentigi lin. Je kia ajn kosto ni devas prisilenti la aferon. -- Kaj pri vi kaj mi devas aspekti kvazaux cxio estus kiel antauxe. Sed kompreneble nur en la okuloj de la mondo. Sekve vi dauxre restos en la domo, memkompreneble. Sed la infanojn vi ne rajtas eduki; ilin mi ne kuragxas konfidi al vi --. Ho, diri tion al sxi, kiun mi tiom alte amis, kaj kiun mi ankoraux --! Nu, devas esti fino. De nun ne plu temas pri felicxo; nun temas pri savo de la restajxoj, la pecoj, la sxajno -- (oni sonorigas) HELMER (ekskuigxas). Kio estas? Tiom malfrue. Cxu la plej terura --? Cxu li --? Kasxu vin, Nora! Diru ke vi estas malsana. (_Nora_ restas staranta senmove. _Helmer_ iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro) CxAMBRISTINO (duone vestita, en la antauxcxambro). Jen venis letero al sinjorino. HELMER. Donu gxin al mi. (kaptas la leteron kaj fermas la pordon) Jes, estas de li. Vi ne havu gxin; mi mem legos gxin. NORA. Legu vi. HELMER (cxe la lampo). Mi preskaux ne kuragxas. Eble ni estas perditaj, ambaux. Ne; mi _devas_ scii. (malfermas haste la leteron; perokule trakuras kelkajn liniojn; rigardas enmetitan paperfolion; krio de gxojo:) Nora! (_Nora_ rigardas lin demande) HELMER. Nora! -- Ne; mi devas denove legi unu fojon. -- Jes, jes; tiel estas. Mi estas savita! Nora, mi estas savita! NORA. Kaj mi? HELMER. Ankaux vi kompreneble; ambaux ni estas savitaj, vi kaj mi. Rigardu. Li resendas al vi la sxuldateston. Li skribas, ke li bedauxras kaj pentas --; ke felicxa sxangxo en lia vivo --; Pa, estas indiferenta tio, kion li skribas. Ni estas savitaj, Nora! Neniu povos fari al vi malbonon. Ho Nora, Nora --; ne, unue ni forigu cxiun cxi abomenajxon el nia mondo. Mi rigardu -- (haste rigardetas al la sxuldatesto) Ne, mi ne volas rigardi; por mi poste cxio estu nenio krom songxo. (dissxiras la ateston kaj ambaux leterojn, jxetas la tuton en la fornon kaj rigardas dum ili brulas) Jen, jen, nun ili ne plu ekzistas. -- Li skribis, ke vi de post Julvespero -- Ho, devis esti tri teruraj tagoj por vi, Nora. NORA. Mi luktis severan batalon dum tiuj tri tagoj. HELMER. Kaj suferis en angoro, kaj ne vidis alian eliron ol --. Ne; ni ne volas memori tiujn abomenindajn aferojn. Ni nur gxoju kaj ripetu: Finite; estas finite! Auxskultu min do, Nora, lauxaspekte vi ne konceptas: Estas finite. Kio tamen estas tiu -- tiu rigida esprimo? Ho, kompatinda, eta Nonjo, mi bone komprenas; vi ne vere kredas, ke mi pardonis vin. Sed jen mi faris, Nora; mi jxuras al vi: Mi pardonis al vi cxion. Mi ja scias, ke kion vi faris, tion vi faris el amo al mi. NORA. Jes, vere. HELMER. Vi amis min, kiel edzino devas ami sian edzon. Estas nur la rimedoj, kiujn vi ne kapablis prijugxi. Sed cxu vi kredas, ke vi al mi estas malpli kara pro tio, ke vi ne kapablas agi sendepende? Ne, ne, nur apogu vin al mi; mi konsilu vin; mi instruu vin. Mi ne estus viro, se ne gxuste tiu virina senhelpeco igus vin duoble pli alloga en miaj okuloj. Ne prenu al vi la malkarajn vorton, kiujn mi diris al vi en la unua teruro, kiam sxajnis kvazaux cxio renversigxis super min. Mi pardonis vin, Nora; mi jxuras al vi, mi pardonis vin. NORA. Mi dankas vin pro via pardono. (Sxi eliras tra la pordo dekstre) HELMER. Ne, restu --. (rigardas enen) Kion vi faru en la alkovo? NORA (de interne). Dejxeti la maskeradan kostumon. HELMER (cxe la malfermita pordo). Jes, tion vi faru; provu retrankviligxi kaj retrovi animan ekvilibron, vi mia eta timigita kantbirdo. Ripozu trankvile; mi havas largxajn flugilojn por vin kovri. (marsxas tien kaj reen proksime cxe la pordo) Ho, kiom varma kaj bela estas nia hejmo, Nora. Gxi estas rifugxejo por vi; en gxi mi gardos vin kvazaux cxasitan kolombon, kiun mi senvunda savis el la ungegoj de la akcipitro; mi trankviligu vian kompatindan, batantan koron. Iom post iom tio farigxos, Nora; kredu min. Morgaux cxio cxi aspektos por vi alie; baldaux cxio estos kiel antauxe; mi ne longe devos ripeti por vi ke mi pardonis vin; vi mem nepre sentos, ke mi faris. Kiel vi povas imagi, ke mi iam havus la ideon forpeli vin aux nur riprocxi vin pro io? Ho, vi ne konas la bonkorecon de vera viro, Nora. Por viro estas io nedireble dolcxa en tio, scii en si mem, ke li pardonis sian edzinon, -- ke li pardonis sxin el plena kaj sincera koro. Tiel sxi estas ja kvazaux en duobla senco farigxinta lia posedajxo; li kvazaux enmetis sxin en la mondon denove; sxi estas iamaniere farigxinta kaj lia edzino kaj lia infano samtempe. Tia vi de nun estu por mi, vi konfuzita, senhelpa estajxo. Timu nenion, Nora; estu nur sincera al mi, kaj mi estos via volo kaj via konscienco. Sed kio? Ne en la liton? Vi sxangxis vestojn? NORA (en sia cxiutaga robo). Jes, Torvald, nun mi sxangxis vestojn. HELMER. Sed kial, nun, tiel malfrue --? NORA. Cxi-nokte mi ne dormos. HELMER. Sed, kara Nora -- NORA (rigardas sian horlogxon). Ankoraux ne estas tro malfrue. Sidigu vin cxi tie, Torvald; ni du havas multon por priparoli. (Sxi sidigas sin flanke de la tablo.) HELMER. Nora, -- kion signifas tio cxi? Tiu rigida esprimo -- NORA. Eksidu. -- Dauxros longe. Mi havas multon por priparoli kun vi. HELMER (eksidas cxe la tablo kontrauxe al sxi). Vi timigas min, Nora. Kaj mi ne komprenas vin. NORA. Ja, gxuste tiel estas. Vi ne komprenas min. Kaj ankaux mi neniam komprenis vin -- antaux cxi tiu vespero. Ne, ne interrompu min. Vi nur auxskultu kion mi diras. -- Estas decidiga konfrontado, Torvald. HELMER. Al kio vi celas? NORA (post mallonga pauxzo). Cxu ne unu fakto estas rimarkinda, tiel kiel ni sidas tie cxi? HELMER. Kio tio estus? NORA. Ok jarojn ni estas geedzoj. Cxu vi nun ne ekpensas, ke estas la unua fojo, ke ni du, edzo kaj edzino, serioze parolas kune? HELMER. Nu, serioze, -- kion tio signifas? NORA. Dum ok plenaj jaroj, -- jes ecx pli longe, -- ek de nia unua konatigxo, ni neniam intersxangxis ecx unu seriozan vorton pri seriozaj aferoj. HELMER. Mi devus do dauxre kaj cxiam informi vin pri zorgoj, kiujn vi tamen ne povus helpi min porti? NORA. Mi ne parolas pri zorgoj. Mi diras ke ni neniam sidis kune por serioze provi pridiskuti ion gxisfunde. HELMER. Sed, kara Nora, cxu vere tio do interesus vin? NORA. Jen ni estas cxe la kerno. Vi neniam komprenis min. -- Granda maljustajxo estas farita kontraux mi, Torvald. Unue de pacxjo kaj poste de vi. HELMER. Cxu! De ni du, -- de ni du, kiuj amis vin pli varme ol cxiuj aliaj homoj? NORA (skuante la kapon). Vi neniam amis min. Vi nur trovis, ke estas amuze min amindumi. HELMER. Tamen Nora, kiajn vortojn vi elektas? NORA. Jes, tiel tamen estas, Torvald. Kiam mi estis hejme cxe pacxjo, li diris al mi cxiujn siajn opiniojn, kaj sekve mi havis la samajn opiniojn; kaj se mi havis aliajn, mi ilin kasxis; cxar tion li ne sxatus. Li nomis min sia pupinfano, kaj li ludis kun mi, same kiel mi ludis kun miaj pupoj. Poste mi venis en vian domon -- HELMER. Kian esprimon vi uzas pri nia geedzeco? NORA (negxenate). Mi opinias: tiam mi transigxis de la manoj de pacxjo en viajn. Vi arangxis cxion laux via gusto, kaj sekve mi ekhavis la saman guston kiel vi; aux mi sxajnigis; mi tamen ne certe scias --; mi opinias, ke ambaux sintenoj okazis; foje la unua, foje la dua. Kiam mi nun rigardas tion, sxajnas al mi, ke mi vivis kiel malricxa homo, -- nur de mano al busxo. Mi vivtenis min farante artajxojn por vi, Torvald. Sed tio estis ja kion vi deziris. Vi kaj pacxjo faris grandan pekon kontraux mi. Vi estas kulpaj, ke nenio farigxis el mi. HELMER. Nora, kiom maljusta kaj nedankema vi estas! Cxu vi ne estis felicxa cxi tie? NORA. Ne, mi neniam estis. Mi kredis tion; sed mi neniam estis. HELMER. Ne -- ne felicxa! NORA. Ne; nur gaja. Kaj vi cxiam estis bonkora al mi. Sed nia hejmo estis nenio alia krom ludejo. Cxi tie mi estis via pupedzino, gxuste kiel mi hejme estis la pupinfano de pacxjo. Kaj la infanoj, siavice, estis miaj pupoj. Estis por mi amuze kiam vi ludis kun mi, same kiel estis amuze por ili kiam mi kun ili ludis. Tia estis nia geedzeco, Torvald. HELMER. Estas io vera en tio, kion vi diras, -- kiom ajn malmodera kaj ekzaltita gxi tamen estas. Sed de nun cxio estu alie. La tempo de ludo estu pasinta; nun venas la tempo de eduko. NORA. Kies eduko? La mia aux tiu de la infanoj? HELMER. Kaj via kaj tiu de la infanoj, mia kara Nora. NORA. Ho, Torvald, vi ne estas viro por eduki min al gxusta edzino por vi. HELMER. Kaj tion vi diras? NORA. Kaj mi, -- kiel estas mi preparita por eduki la infanojn? HELMER. Nora! NORA. Cxu vi ne mem tion diris antaux momento, -- tiun taskon vi ne kuragxis konfidi al mi. HELMER. En la momento de ekzaltigxo! Cxu vere vi volas atenti tion? NORA. Sed jes; estis gxuste dirite de vi. Mi ne majstras tiun taskon. Estas alia tasko, kiun mi devas unue plenumi. Mi devas eduki min mem. Pri tio vi ne estas viro por helpi min. Tion mi devas fari sola. Kaj tial mi nun foriros de vi. HELMER (eksaltas). Kion vi diris? NORA. Mi devas stari tute sola, se mi havu konon pri mi mem, kaj pri cxio ekstera. Tial mi ne plu povas resti cxe vi. HELMER. Nora, Nora! NORA. Mi foriros de cxi tie nun baldaux. Kristine certe akceptos min cxi-nokte -- HELMER. Vi estas freneza! Mi ne permesas! Mi vin malpermesas! NORA. De nun ne plu eblas malpermesi ion al mi. Mi kunportos miajn personajn proprajxojn. De vi mi volas nenion havi, nek nun, nek poste. HELMER. Kia frenezajxo estas do tio! NORA. Morgaux mi vojagxos hejmen, -- mi volas diri, al mia antauxa hejmo. Tie mi plej facile povos trovi iun okupon. HELMER. Ho, vi blinda, sensperta kreajxo! NORA. Mi devas akiri sperton, Torvald. HELMER. Forlasi vian hejmon, vian edzon kaj viajn infanojn! Kaj vi ne pensas pri tio, kion la homoj diros? NORA. Tion mi ne povas konsideri. Mi nur scias, ke estos necese por mi. HELMER. Ho, estas indignige. Tiel vi povas perfidi viajn plej sanktajn devojn. NORA. Kion vi do konsideras kiel miajn plej sanktajn devojn? HELMER. Kaj tion mi bezonu diri al vi! Cxu ne estas viaj devoj al via edzo kaj viaj infanoj? NORA. Mi havas aliajn devojn same sanktajn. HELMER. Vi ne havas. Kiuj devoj estus _tiuj_? NORA. La devoj al mi mem. HELMER. Unue kaj cxefe vi estas edzino kaj patrino. NORA. Tion mi ne plu kredas. Mi kredas, ke unue kaj cxefe mi estas homo, mi, same kiel vi, -- aux almenaux ke mi provu farigxi tio. Mi bone scias, ke la plimulto pravigas vin, Torvald, kaj ke ion tian diras la libroj. Sed mi ne plu povas kontentigxi per tio, kion diras la plimulto, kaj kion diras la libroj. Mi devas mem pripensi tiujn rilatojn kaj trovi sencon en ili. HELMER. Cxu vi ne trovus sencon en via stato en via propra hejmo? Cxu en tiaj rilatoj vi ne havas sentrompan gvidanton? Cxu vi ne havas la religion? NORA. Ak, Torvald, mi ja ne vere scias, kio la religio estas. HELMER. Kia eldiro! NORA. Mi ja scias nenion krom tio, kion la pastro Hansen diris dum mia konfirmacio. Li diris ke la religio estas _tio_ kaj _tio_. Kiam mi estos libera de cxio cxi tie, kaj staros sola, tiam mi ekzamenos ankaux tiun aferon. Mi volas vidi cxu estas gxusta tio, kion diris la pastro Hansen, aux almenaux cxu _mi_ en jeno pravas. HELMER. Ho, tia dirajxo de juna virino estas tamen senekzempla! Sed se la religio ne povas gvidi vin, lasu almenaux al mi skui vian konsciencon. Cxar moralan senton vi tamen havas? Aux, respondu, -- eble vi neniun havas? NORA. Nu, Torvald, ne estas facile respondi al tio. Mi ja tute ne scias. Tiuj aferoj estas komplete malklaraj por mi. Mi nur scias, ke mi havas tute alian opinion pri tiaj demandoj, ol vi. Jxus mi ja ankaux auxdis, ke la legxoj estas aliaj, ol mi opiniis; sed ke tiuj legxoj estu gxustaj, tiun ideon mi ne kapablas enigi en mian kapon. Virino do ne rajtus sxirmi sian mortantan patron, aux savi la vivon de sia edzo! Tian opinion mi ne fidas. HELMER. Vi parolas kiel infano. Vi ne komprenas la socion en kiu vi vivas. NORA. Ne, mi ne komprenas. Sed nun mi volas studi gxin. Mi devas provi eltrovi kiu pravas, la socio aux mi. HELMER. Vi estas malsana, Nora; vi havas febron; mi preskaux kredas, ke vi perdis vian prudenton. NORA. Mi neniam antauxe sentis min tiel klara kaj certa kiel cxi-nokte. HELMER. Kaj klare kaj certe vi forlasas vian edzon kaj viajn infanojn? NORA. Jes; mi faras. HELMER. Do nur unu klarigo estas ebla. NORA. Kiu? HELMER. Vi ne plu amas min. NORA. Nu jes, tiel estas. HELMER. Nora! -- Kaj tion vi diras! NORA. Ho, tio doloras min, Torvald; vi estis ja cxiam bonkora al mi. Sed mi povas nenion pri tio fari. Mi ne plu amas vin. HELMER (kun perforta sinrego). Cxu ankaux tio estas klara kaj certa konvinko? NORA. Jes, tute klara kaj certa. Tial mi ne volas plu resti cxi tie. HELMER. Kaj cxu vi ankaux povos klarigi por mi, per kio mi perdis vian amon? NORA. Jes, mi povas. Okazis cxi tiun vesperon, kiam la mirindajxo ne venis; cxar tiam mi vidis, ke vi ne estas tiu viro, kiun mi imagis. HELMER. Klarigu pli precize; mi ne komprenas vin. NORA. Mi atendis pacience dum ok jaroj; cxar, bona Dio, mi komprenis ja, ke la mirindajxo ne estas ia cxiutaga okazajxo. Sed jen frakasante ondis tio cxi super min; kaj tiam mi estis absolute certa ke: Nun venas la mirindajxo. Kiam la letero de Krogstad kusxis tie, -- mi neniam havis la penson, ke vi volus klini vin sub la kondicxojn de tiu homo. Mi estis tiom firme certa, ke vi dirus al li: Publikigu la aferon por la tuta mondo. Kaj post tio -- HELMER. Jes, kaj kio poste? Kiam mi estus fordoninta al honto kaj malhonoro mian propran edzinon --! NORA. Kiam tio estus okazinta, tiam mi pensis, absolute certe, ke vi ekstarus por preni cxion sur vin kaj dirus: Mi estas kulpa. HELMER. Nora --! NORA. Vi pensas, ke mi neniam volus akcepti tian oferon de vi? Kompreneble ne. Sed kiom miaj asertoj valorus kontraux la viaj? -- Tio estis la mirindajxo, al kiu mi sopiris en teruro. Kaj por malhelpi tion mi decidis fini mian vivon. HELMER. Mi gxoje laborus por vi noktojn kaj tagojn, Nora, -- eltenus dolorojn kaj mankon por vi. Sed estas neniu, kiu oferas sian honoron por tiu, kiun oni amas. NORA. Tion faris centmiloj da virinoj. HELMER. Ho, vi kaj pensas kaj parolas kiel sensagxa infano. NORA. Nu, bone. Sed vi nek pensas nek parolas kiel tia viro, al kiu mi povu ligi min. Kiam pasis via ektimo, -- ne pro tio, kio minacis min, sed pro tio, al kio vi mem estis endangxerigita, kaj kiam la tuta dangxero pasis, -- tiam estis por vi, kvazaux nenio estus okazinta. Gxuste kiel antauxe mi estis via eta kantalauxdo, via pupo, kiun vi de nun portus duoble gardeme sur la manoj, cxar gxi estas tiom fragila kaj malforta. (ekstaras) Torvald, -- en tiu momento mi konsciigxis, ke dum ok jaroj mi logxas cxi tie kune kun fremda viro, kaj ke mi ekhavis tri infanojn --. Ho, mi ne eltenas pensi pri tio! Mi povus dissxiri min mem en pecetojn. HELMER (peze). Mi vidas; mi vidas. Vere estigxis fendego inter ni. -- Ho, tamen Nora, cxu gxi ne estus plenigxebla? NORA. Tia, kia mi nun estas, mi neniel estas edzino por vi. HELMER. Mi havas forton min sxangxi. NORA. Eble, -- se oni forprenas de vi la pupon. HELMER. Apartigxi -- apartigxi de vi! Ne, ne, Nora, mi tute ne povas koncepti tian penson. NORA (eniras la dekstran cxambron). Des pli certe devas tiel okazi. (Sxi revenas kun siaj supervestoj kaj malgranda valizo, kiun sxi metas sur la segxon apud la tablo.) HELMER. Nora, Nora, ne nun! Atendu gxis morgaux. NORA (surmetas la mantelon). Mi ne povas kusxi tra la nokto en la cxambroj de fremda viro. HELMER. Sed cxu ni ne povas logxi cxi tie kiel frato kaj fratino --? NORA (ligas la cxapelon). Vi bone scias, ke tio ne dauxrus longe --. (metas la sxalon cxirkaux sin) Adiaux, Torvald. Mi ne volas vidi la infanojn. Mi scias, ke ili estas en pli bonaj manoj ol la miaj. Tia kia mi nun estas, mi povas esti nenio por ili. HELMER. Sed iam, Nora, -- iam --? NORA. Kiel mi povas scii tion? Mi ja ne scias kio el mi farigxos. HELMER. Sed vi estas mia edzino, kiel vi estas kaj kiel vi restos. NORA. Auxskultu, Torvald; -- kiam edzino forlasas la domon de sia edzo, tiel kiel mi nun faras, tiam, mi auxdis, li estas laux la legxo libera de cxiuj devoj al sxi. Cxiuokaze mi liberigas vin de cxiu ajn devo. Vi ne sentu vin ligita per io, same kiel mi ne volas esti ligita. Devas esti plena libereco ambauxflanke. Jen, vi rericevas vian ringon. Donu al mi la mian. HELMER. Ankaux tion? NORA. Ankaux tion. HELMER. Jen gxi estas. NORA. Tiel, jes. Nun do estas finite. Jen mi metas la sxlosilojn. Pri la aferoj en la domo la servistinoj cxion scias -- pli bone ol mi. Morgaux, kiam mi estos forvojagxinta, Kristine venos por paki la ajxojn, kiuj estas mia posedajxo alportita de mia hejmo. Mi volas havi ilin postsenditaj. HELMER. Finite; finite! Nora, cxu vi neniam plu volas pensi pri mi? NORA. Mi certe ofte pensos pri vi kaj pri la infanoj kaj pri la domo. HELMER. Cxu vi permesas, ke mi skribu al vi, Nora? NORA. Ne, -- neniam. Tion mi ne permesas. HELMER. Ho, sed sendi al vi tamen vi permesas -- NORA. Nenion; nenion. HELMER. -- helpi vin, se vi bezonos. NORA. Ne, mi diras. Mi akceptas nenion de fremduloj. HELMER. Nora, -- cxu mi neniam povos esti pli ol fremdulo por vi? NORA (prenas la valizon). Ak, Torvald, tiam la mirindajxo devus okazi. -- HELMER. Nomu al mi tiun mirindajxon! NORA. Tiam ambaux ni devus nin sxangxi tiel, ke --. Ho, Torvald, mi ne plu kredas pri io mirinda. HELMER. Sed mi volas kredi je gxi. Nomu gxin! Sxangxi nin tiel, ke --? NORA. Ke kunvivado inter ni du povu farigxi geedzeco. Adiaux. (Sxi eliras tra la antauxcxambro.) HELMER (sinkas sur segxon cxe la pordo kaj jxetas la manojn antaux la vizagxon). Nora! Nora! (rigardas cxirkauxen kaj starigxas) Malplena. Sxi ne plu estas cxi tie. (Espero ekbrilas en li:) La mirindajxo --?! (El malsupre oni auxdas la bruon de pordo, kiu frape sxlosigxas.) End of the Project Gutenberg EBook of Puphejmo, by Henrik Ibsen *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK PUPHEJMO *** ***** This file should be named 19030.txt or 19030.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/9/0/3/19030/ Produced by William Patterson, Robert L. Read and Andrew Sly. Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.