The Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org Title: Aliaj Tempoj Author: Edith Wharton Translator: Edwin Grobe Release Date: July 16, 2006 [EBook #18836] Language: Esperanto Character set encoding: ASCII *** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ *** Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ EDITH WHARTON (cx.1861-1937) ALIAJ TEMPOJ Esperantigis EDWIN GROBE 1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe, Arizona 85281-1550 Usono EDITH WHARTON "ALIAJ TEMPOJ" Unua Eldono: Februaro 1999 Origina Anglalingva Titolo: "AUTRES TEMPS" ALIAJ TEMPOJ S-rino Lidkoto, dum la giganta minaca Nov-Jork-amaso sin difinis transakve, retirigxis kauxre en sian angulon de la ferdeko kaj sidis auxskultante kun speco de mallogika teruro la konstantan antauxenirantan peladon de la helicoj. Komence, sxi survojigxis suficxe trankvile--en sinteno kiun sxi nomis "bonsenca"--sed la surmara semajno disponigis al sxi tro da tempo por pripensi aferojn kaj lasis sxin dum tro longa tempo en soleco kun la pasinteco. Kiam sxi estis sola, cxiam estis la pasinteco kiu altiris sxian atenton. Sxi ne kapablis sin distancigi de gxi kaj ne plu deziris fari tion. Dum siaj longaj ekziljaroj sxi sukcesis akordigxi kun gxi, lernis konsenti pri tio ke gxi estos cxiam tie, kolosa, obstrukca, gxenpeza, pli granda kaj pli impona ol io ajn elvokota far la estonteco. Kaj, cxiuokaze, sxi certis pri gxi, komprenis gxin, scipovis gxin pritrakti. Sxi jam lernis kiel kamufli kaj prizorgi kaj sxirmi gxin same kiel oni agas pri suferanta samfamiliano. La eblo ke sxi forgesu la pasintecon neniam bonsxancis sin prezenti al sxi. Gxi rigardis sxin el la vizagxo de cxiu konato, gxi aperis subite en la okuloj de nekonatoj kiam ununura vorto ilin komprenigis: "Jes, _tiu_ S-rino Lidkoto, cxu vi ne scias?" Gxi elstarigxis salte antaux sxi en la unua surmara tago kiam, trans la mangxcxambro, ekde la tablo de la kapitano, sxi vidis pauxzi la migrantan lorneton de S-rino Lorino Bulgxero kaj blankigxi kiel faligitan rolkurtenon la okulon malantaux gxi. La sekvintan tagon, kompreneble, la kapitano demandis: "Cxu vi konas vian ambasadorinon, S-rinon Bulgxeron?" kaj sxi respondis ke ne, sxi malofte forlasas Florencon kaj ne vizitis Romon dum pli ol unu tago ekde kiam Ges-roj Bulgxero atingis sian Italian postenon. Sxi tiel alkutimigxis al tiuj frazoj ke sxi ripetis ilin sengxene. Kaj la kapitano tuj sxangxis la temon. Ne, kutime ne gxenis sxin pripensi la pasintecon cxar sxi jam alkutimigxis al gxi kaj gxin komprenis. Gxi estis granda konkreta fakto staranta sur sxia vojo kiun necesis ke sxi cxirkauxiru cxiun fojon kiam sxi movigxis en iu ajn direkto. Sed nun, laux la lumo de la malfelicxa evento sxin alvokinta el Italio--la subita neatendita anonco pri la eksedzigxo de sxia filino kaj Horaco Pursxo kaj la reedzinigxo de tiu filino kun Vilburo Barklejo--la pasinteco, sxia aparta mizera pasinteco, elstarigxis antaux sxi kun akuzaj okuloj, farigxis, laux sxia senordigita fantazio, kiel afliktita parenco subite eskapinta de la flegistinoj kaj prizorgantoj kaj paradiganta publike la hororon kaj mizeron kiujn, dum la longaj jaroj, sxi tiom pacience sxirmis kaj izolis. Jes, jen gxi staris antaux sxi dum la agititaj semajnoj post la alveno de la novajxo--dum sxia senfina vojagxo el Hindio kie atingis sxin la informletero de Leilino kaj la febra halto cxe sxia logxejo de Florenco kie necesis ke sxi pauxzu kaj amasigu siajn havajxojn por komenci novan survojigxon--jen gxi staris mokridetante al sxi kun nova malbonauxguro sxajnanta diri: "Ho, sed _nun_ vi devas min rigardi, cxar mi estas ne nur via propra pasinteco sed ankaux la nuntempo de Leilino." Certe estis majstra tusxo de tiuj cxefironiistinoj de tondilo kaj sxpinilo kiam ili elektis duobligi la sorton de la patrino en tiu de la filino. S-rino Lidkoto cxiam imagis iom makabre ke, tiel rimarkinde malsukcesinte utili al Leilino en aliaj manieroj, almenaux sxi povos roli kiel avertilo. Sxi ecx malkonsentis sin defendi, prezenti sian kazon en la plej bona lumo, stoike malbonvolis priparoli mildigintajn cirkonstancojn, por ke la senpripensa kompato de Leilino ne naskigu konkludojn povantajn efiki katastrofe sur sxian propran vivon. Kaj nun okazis tiajxo mem kaj S-rino Lidkoto imagis auxdi la tutan Nov-Jorkon diri unuvocxe: "Jes, Leilino faris la samajxon kiun faris sxia patrino. Kun tia ekzemplo cxu oni rajtas esperi aliajxon?" Tamen se sxi estis ekzemplo, kompatindulino, sxi estis acxa ekzemplo. Sxi estintus, lauxsupoze, pli utila kiel deturnilo ol cent senkulpaj patrinoj kiel stimuliloj. Cxar kiel kuragxintus ripeti eksperimenton tiel katastrofan iu ajn vidinta ajnan eron de sxia vivo de la dek ok pasintaj jaroj? Nu, en tiaj kazoj malgravas logiko, malgravas ekzemplo, gravas nenio probable krom havi la samajn impulsojn en la sango; kaj jen estis la malhela heredajxo kiun sxi donacis al sia filino. Leilino ne imitis sxin konscie, sxi nur "postsimilis" sxin, estis projekciajxo de sxia propra forpasinta ribelado. S-rino Lidkoto bedauxregis, en la komenco de la vojagxo, ke la sxipo "Utopio" estas malrapida vaporveturilo kaj bezonos ok tutajn tagojn por sxin alvenigi al sxia malfelicxa filino. Sed nun, kiam alproksimigxis la momento de rerenkontigxo, bonvole sxi regxirintus la boaton kaj revenfugxintus sur la altajn marojn. Temis ne nur pri tio ke sxi sentis sin malpreta por alfronti la estontecon sxin atendantan en Nov-Jorko sed ankaux ke sxi bezonis pli da tempo por arangxi kion "Utopio" jam havigis al sxi. La pasinteco estis jam suficxe malbona sed la nuna tempo kaj la estonteco estis pli malbonaj cxar ili estis malpli kompreneblaj kaj cxar, dum sxi pli agxigxis, surprizoj kaj senkonsekvencoj gxenis sxin pli ol la plej malbonaj certajxoj. Estis, ekzemple, S-rino Bulgxero. Laux la helo, aux anstatauxe la malhelo, de novaj okazintajxoj, la vero povus esti ke S-rino Bulgxero ne intencis sxin malagnoski, sed nur malsukcesis sxin rekoni. S-rino Lidkoto konceptis tiun hipotezon auxskultante la konversacion de la personoj sidantaj apud sxi sur la ferdeko--du viglaj junaj virinoj portantaj surkape la plej lastatempajn Parizajn cxapelojn kaj enkape la plej lastatempajn Nov-Jorkajn ideojn. Tiuj virinoj, pri kiuj maleblintus al homo havanta la malnovtempajn kategoriojn de S-rino Lidkoto taksi cxu ili estas edzinoj aux frauxlinoj, cxu bonkondutaj aux malbonkondutaj, cxu ili havas iujn ajn el la ceteraj precizaj trajtoj kiujn junaj virinoj de sxiaj juneco kaj socia rango devis havi, elmontris konon pri la Nov-Jorka mondo kiu denove laux la tradicioj de S-rino Lidkoto, devintus sugesti sekuran rangon en gxi. Sed en la fluida stato de la aktuala socia etiketo, kion sugestis io ajn krom tio kion sugestis iliaj cxapeloj--ke neniu scipovas antauxscii kio estas okazonta poste? Ili sxajnis, almenaux, frekventi aron da senokupaj kaj ricxegaj homoj estigantaj la samajn gestojn kaj girantaj sur la samaj pivotoj kiel la filino de S-rino Lidkoto kaj la amikinoj de tiu: iliaj Korinoj kaj Matinoj kaj Mabelinoj sxajnis esti baldaux malkasxontaj konatajn familinomojn kaj foje unu el la parolantinoj, resumante diskutadon kies komencon S-rino Lidkoto ne auxdis, proklamis kun impeta memfido: "Cxu Leilino? Ho, _Leilino_ bonfartas." Cxu povus temi pri _sxia_ Leilino, scivolis la patrino kun akra tremeto de anksieco? Se ili nur konsentus mencii familinomojn! Sed ilia interparolado saltetis elipse de aludo al aludo, iliaj interrompitaj frazoj pendis super senfundaj fosajxoj da konjektado kaj ili naskigis en sia perpleksigita auxskultanto la senton ke ili parolas malpli pri siaj intimaj amikoj ol pri la tuta vivanta homaro. Sxia malnova amiko Franklino Ido povintus informi sxin eble. Sed jen estis la lasta tago de la vojagxo kaj sxi ne ankoraux estigis la kuragxon peti tion de li. Kiom ajn grandega estis la gxojo kiun sxi spertis ekvidinte lian nomon sur la pasagxerlisto kaj lian amikan barbhavan vizagxon en la homamaso staranta apud la ferdeka balustrado cxe Cxerburgo, ankoraux sxi nenion diris al li krom en la momento de ilia renkontigxo: "Kompreneble, mi iras cxe Leilino." Sxi diris nenion al Franklino Ido cxar cxiam sxi hezitis instinkte enigi lin en sian intimularon. Sxi certis ke li kompatas sxin, pli kompatas sxin eble ol iu ajn alia. Sed cxiam li honoris sxin plej altagrade malkonsentante elmontri tiun kompaton. Lia sinteno permesis sxin imagi ke tiu kompato ne estas la bazo de lia sento pri sxi kaj parto de sxia gxojo pri lia amikeco kun sxi konsistis el tio ke lauxsxajne tio estis sxia ununura socia rilato ne dependanta de sxia socia stato, la ununura rilato en kiu sxi povis pensi kaj senti kaj konduti kiel iu ajn alia virino. Nun, tamen, dum la problemo de Nov-Jorko pliproksimigxis, sxi komencis bedauxri ne esti parolinta, almenaux ne esti pridemandinta lin pri la aludoj subauxditaj de sxi survoje. Li ne konis la du virinojn apud sxi, li ecx neniam bonsxancis ekkoni S-rinon Lorinon Bulgxeron. Tamen li konis Nov-Jorkon kaj Nov-Jorko estis la sfinkso kies enigmon necesus al sxi eklegi por ne perei. En preskaux la sama momento kiam la penso trapasis sxian menson, liaj klinigxantaj sxultroj kaj grizhara kapo reliefigxis kontraux la lumo brileganta en la okcidento kaj li promenetis laux la malplena ferdeko kaj sin faligis en la sxin apudantan segxon. "Vi atendas ke la Barklejoj alvenu renkonti vin, cxu mi rajtas supozi?" li demandis. Neniam antauxe sxi auxdis iun eldiri la novan nomon de sxia filino kaj eniris sxian menson la subita penso ke sxia amiko, kiu estis timida kaj malklaresprima, jam dum la tuta vojagxo klopodis eldiri gxin kaj finfine eligis gxin pafritme antaux sxi supozante ke se ne okazas nun la tauxga momento, gxi okazos neniam. "Mi ne scias. Kompreneble, mi kablogramis. Sed mi opinias ke sxi--ke ili--estas ie cxe _li_." "Ho, cxe Barklejo. Jes, proksime al Lenokso, cxu ne? Sed certe sxi alvenos la urbon por vin renkonti." Li diris tion tiel facile kaj nature ke mildigxis sxia propra malkomforto kaj subite, antaux ol scii kion sxi intencas fari, sxi ekhipotezis: "Povas esti ke ne placxas al sxi intermiksigxi kun homoj." Ido, kies malatenta miopa rigardo fiksigxis sur la malrapide fluantan akvon, turnigxis sur sia segxo por rigardi sian kunulinon. "Kiu? Cxu Leilino?" li diris kun nekredema rido. S-rino Lidkoto rugxigxis gxis sia senkolorigxinta hararo kaj repaligxis. "Necesis al _mi_ multe da tempo--por alkutimigxi al gxi," sxi diris. Lia rigardo kompatigxis milde, "Miaopinie, vi ekscios"--li pauxzis sercxante tauxgan vorton--"ke la situacio estas alia nun--nepre pli facila." "Jen pri kio mi scivolas--jam ekde nia survojigxo." Nun sxi nepre intencis paroli. Sxi pliproksimigxis, pro kio iliaj brakoj intertusxigxis kaj sxi rajtis mallauxtigi la vocxon gxis nura murmurado. "Vi vidu, mi cxion komprenis en fulmrapida ekpenso. Mia foriro al Hindio kaj Siamo por tiu longa vojagxo min senigis je leteroj dum sinsekvaj semajnoj. Kaj sxi ne deziris informi min antaux la vojagxo. Ho, _tion_ mi komprenas, kompatinda knabino! Vi scias kiom komplezema sxi estis cxiam por mi, kiel sxi strebis indulgi min. Kaj sxi sciis, kompreneble, en kia horora mensostato mi estos. Sxi sciis ke mi dezirus ekhasti tujege gxis sxi kaj entrepreni haltigi la aferon. Tial sxi havigis al mi neniam ajnan indicon pri io ajn kaj sxi ecx sukcesis silentigi la busxon al Suzino Suferno--vi scias ke Suzino estas tiu aparta familiano kiu tenas min en sciado pri cxehejmaj okazintajxoj. Mi gxis nun ne komprenas kiel sxi malebligis ke Suzino informu min. Sed tion sxi faris. Kaj sxia unua letero--tiu kiun mi ricevis en Bankoko--diris nur ke la afero finplenumigxis--la eksedzigxo, mi voldiras--kaj ke en la sekvonta tago mem sxi klopodos--nu, mi supozas ke ne utilis atendi. Kaj _li_ sxajne kondutis kiel eble plej bone, dezirinte edzigxi kun sxi tiom kiel--" "Kiu? Cxu Barklejo?" li helpis sxin. "Mi diru ke jes! Nu kion vi supozas--?" Li sin interrompis. "Li estos sindona por sxi, mi vin certigu." "Ho, kompreneble. Mi certas pri tio. Li skribis leteron al mi--vere belegan leteron. Sed tiajxo trudas peze al la sindono de tia viro. Mi ne certas ke Leilino konscias--" Denove Ido auxdigis sian etan trankviligan ridon. "Mi ne certas ke konscias vi. _Ili_ bonfartas." Tio estis la sama frazo kiun aplikis al la nekonata "Leilino" la juna virino sidanta en la apuda segxo kaj gxia reveno sur la lipoj de Ido rugxigis la vangojn de S-rino Lidkoto je fresxa kuragxo. "Placxus al mi ekscii precize kion vi volas diri. La du junaj virinoj sidantaj apud mi--tiuj surportantaj la mirindajn cxapelojn--parolis en la sama maniero." "Kio? Cxu pri Leilino?" "Pri _iu_ Leilino. Mi imagis ke povas temi pri la mia. Kaj pri la socio, gxeneralmaniere. Cxiuj iliaj amikinoj sxajne eksedzinigxis. Iuj el ili sxajne anoncas novan fiancxinigxon antaux la oficiala plenumo de sia eksedzinigxo. Unu el ili--_sxi_ nomigxis Mabelino--se mi bone komprenis, sxia edzo eksciis ke sxi celas eksedzinigxi disde li kiam li rimarkis novan fiancxinigxringon sur sxia fingro." "Nu, vi vidas ke Leilino faris cxion 'lauxregule', kiel diras la Francoj," respondis Ido. "Jes. Sed cxu tiuj homoj agadas en sociaj rondoj? Cxu tiuj homoj pri kiuj parolas miaj najbarinoj?" Li kuntiris la sxultrojn. "Necesus al arbitracikomisiono multe da kunsidoj por determini la limojn de la hodiauxa socio. Sed almenaux ili estas en Nov-Jorko, kaj tie vi _ne_ estas. Vi estas pli kaj pli for de gxi." "Sed me revenis tien plurajn fojojn por viziti Leilinon." Sxi hezitis kaj rigardis kontrauxdirekten. Tiam sxi eligis malrapide: "Kaj neniam mi rimarkis--la plej etan sxangxon--en--en mia aparta situacio--" "Ho," li diris mallauxde, kaj sxi tremetis, timante esti tro dirinta. Sed jam forpasis la horo kiam tiaj skrupuloj kapablis sxin bremsi. Necesis ekscii kie sxi situas kaj kie situas Leilino. "S-rino Bulgxero ankoraux malagnoskas min," sxi eligis kun embarasita rido. "Cxu vi certas? Eble vi malagnoskis _sxin_. Se ne nun, eble en pasinta tempo. Kaj kiam temas pri malagnoskado, se vi ne malagnoskas la unua, vi atingas nenion. Jen kio dauxrigas tiom da kvereloj." La vorto naskigis en S-rino Lidkoto denovan senton pri realajxoj. "Sed la Pursxoj," sxi diris, "la Pursxoj estas tiel fortaj! Ili estas tiel multnombraj kaj cxiuj ili sin apogas unu la alian, same kiel faris la familio de mia edzo. Mi scias kion tio signifas kiam oni estas kontrauxstarata de iu tuta klano. Ili estas pli fortaj ol iu ajn kvanto da apartaj amikoj. La Pursxoj _neniam_ pardonos Leilinon por sxia foriro disde Horaco. Nu, lia patrino kontrauxstaris lian edzigxon kun sxi pro--pro mi. Sxi klopodis instigi Leilinon promesi ne vidi min okaze de ilia mielmonata vojagxo al Euxropo. Kaj nun sxi diros ke okazis laux mia ekzemplo." Sxia kunulo, karesante la barbon malprecize, primeditis tion dum momento, tiam demandis, kun sxajna malrilato, "Kion diris Leilino kiam vi skribis ke vi alvenos?" "Sxi diris ke tute ne necesas, sed ke pli bone estos ke mi venu, cxar tio estos la sola rimedo por konvinki min pri la malneceso." "Nu, tial, tio pruvas ke sxi ne timas la Pursxojn." Sxi eligis longan suspiron de memorado. "Ho, nur en la komenco, vi scias--oni neniam timas." Li metis sian manon sur la sxian kun gesto de kompreno kaj kompato. "Vi vidos, vi vidos," li diris. Ombro plilongigxis laux la ferdeko antaux ili kaj stevardo ekstaris tie, transdonante Markoni-gramon. "Ho, nun mi ekscios!" sxi proklamis. Sxi malfermis sxirgeste la mesagxon, tiam gxin faligis surgenuen, silente metante la manojn sur la paperon. La demando de Ido sxin ekvigligis: "Cxu cxio bonfartas?" "Ho, cxio ege bonfartas. Nepre. Sxi ne povas alveni sed sxi sendas Suzinon Sufernon. Sxi diras ke Suzino klarigos la aferon." Post cetera silento sxi aldonis kun subita fluego da amareco: "Supozante ke mi bezonas klarigon!" Sxi sentis atingi sxin la heziteman rigardon de Ido. "Sxi estas en la kamparo, cxu?" "Jes. 'Lastaminuta malhelpo. Sopirante al vi, atendante vin. Ambaux sendas amon.' Cxu vi ne _komprenas_? La kompatinda karulino ne povas alfronti tion." "Ne, mi ne komprenas." Li atendis. "Cxu vi intencas aliri sxin tujege?" "La horo estas tro malfrua por trafi trajnon hodiauxvespere. Sed mi veturos per la unua morgauxmatena trajno." Sxi meditis momenton. "Eble tio estas pli bona. Mi bezonas paroli kun Suzino unue. Sxi renkontos min cxedoke kaj mi veturigos sxin rekte al la hotelo kun mi." Dum sxi evoluigis tiun planon, sxi spertis la senton ke Ido ankoraux sxin rigardas, penseme, ecx seriozege. Kiam sxi finparolis, li restis senparola dum momento. Tiam li diris, preskaux ceremonie: "Se via interparolado kun Frauxlino Suferno ne dauxras gxis tro malfrua horo, cxu mi rajtas alveni vin viziti post gxi? Mi vespermangxos cxe mia klubo kaj mi telefonos al vi je cxirkaux la deka, se vi permesos. Mi survojigxos morgauxmatene, cele al Cxikago, por negocoj, kaj placxus al mi ekscii, antaux mia foriro, ke via kuzino sukcesis vin trankviligi, pri kio mi jam antauxcertas." Li parolis kun timida zorgo kiu, ecx por la maltrankvilaj perceptoj de S-rino Lidkoto, sonigis sentonoton dum longa tempo silentigitan. Eble la faligo de la barilo de silentemeco antauxe ilin disapartiginta nun liberigis cxe ambaux nesuspektitajn emociojn. La tono de lia peto afekciis sxin kurioze kaj malstrecxis la fortan premon de sxiaj timoj. "Ho, jes, bonvolu alveni!" sxi diris, starigxante. La grandega minaco kiu estis Nov-Jorko pligrandigxis nun, nanigante, sub longaj etendajxoj da enbataligitaj masonadoj, la vastan ferdekon sur kiu sxi staris kaj cxiujn estuletojn kiujn gxi veturigis. Unu el tiuj, drivante pli proksime, prenis la formon de sxia servistino, sekvata de stevardoj portantaj valizojn, kaj signalanta al sxi ke estas la horo subferdekigxi. Dum ili descendis al la cxefa ferdeko, la homamaso sxin balais kontraux la sxultron de S-rino Lorino Bulgxero, kaj sxi auxdis la ambasadorinon alvoki al iu, super la cxagrenita cxapelmaro: "Mi ege bedauxras! Tio multe placxintus al mi sed mi promesis pasigi dimancxon cxe kelkaj geamikoj en Lenokso." II La klarigo de Suzino Suferno finigxis nur post la deka horo kaj sxi jxus foriris kiam Franklino Ido, kiu, konforme al malnova Nov-Jorka tradicio, sin anoncis per longa blanka skatolo da rozoj, alvenis kondukite en la salonon de S-rino Lidkoto. Li antauxenpasxis kun sia timida duonhumura rideto kaj, prenante al sxi la manon, sxin rigardis dum momento sen paroli. "Cxio bonfartas," li proklamis tiam. S-rino Lidkoto revensendis lian rideton. "Estas eksterordinare. Cxio sxangxigxis. Ecx Suzino sxangxigxis. Kaj vi scias gxis kiom Suzino reprezentis antauxe la malnovan Nov-Jorkon. La malnova Nov-Jorko malaperis, sxajne. Sxi parolis en la plej mirinda maniero. Sxi klakigas la fingrojn pri la Pursxoj. Sxi diris al mi--al _mi_--ke cxiu virino rajtas esti felicxa kaj ke memesprimado estas la plej alta devo. Sxi kulpigis min dirante ke mi miskomprenas Leilinon, ke mia vidpunkto estas konvencia! Sxi kvazaux eksplodis pro fiero pri sia partoprenado en la sekreto kaj surportis brocxon kiun donacis al sxi Vilburo Barklejo!" Franklino Ido sidigxis en la fotelo kiun sxi antauxensxovis por li sub la elektra lustro. Li malantauxenjxetis la kapon kaj ridis. "Kion mi diris al vi?" "Jes, sed mi ne povas kredi ke Suzino ne eraras. Kompatinda karulino, sxi kutimas interesigxi pri sensukcesaj motivoj. Kaj eble sxi opinias devi, restinte lojala pri mi, agi egale pri Leilino." "Sed sxi ne kontrauxstaris malkasxe, cxu ne? la mondon por vi? Sxi ne klakadis la fingrojn pri la Lidkotoj, cxu?" S-rino Lidkoto kapneis, ankoraux ridetante. "Ne. Suficxis kontrauxstari _mian_ familion. Dum iom da tempo dubinde estis ke ili permesu sxin frekventi min kaj preskaux necesis ke sxi sin desinfektu post cxiu vizito. Mi opinias ke en la unuaj tempoj mia bofratino ne permesis ke sxiaj filinoj descendu al la mangxcxambro kiam Suzino vespermangxis cxe sxi." "Nu, cxu la nuna sinteno de via kuzino ne estas la lauxeble plej bona pruvo ke la tempoj sxangxigxis?" "Jes, jes, mi scias." Sxi antauxenklinigxis el sia sofo-angulo, fiksante sian rigardon sur lian magran amikeman vizagxon kiu brilis malklare sur sxin tra sxiaj larmoj. "Se tio veras, gxi--gxi mirindegas. Sxi diras ke Leilino nepre felicxadas. Sxajnas ke angxelo kvazaux rondiradis levante tombosxtonojn kaj la enterigitoj remarsxadas kaj la vivantoj ne ektimas antaux ili." "Vio iom pravas," li konsentis. Sxi enigis longan spiradon kaj sidis rigardante kontrauxdirekte al li laux la longa perspektivo de la lampfrangxitaj stratoj kiujn superpendis sxiaj fenestroj. "Mi povas kompreni kiom felicxa vi devas esti," li komencis post iom da tempo. Sxi turnigxis al li impete. "Jes, jes. Mi estas felicxa. Sed aldone mi estas soleca, pli soleca ol iam. Jam antauxe mi ne okupis grandan spacon en la mondo. Sed nun--kie estas starangulo por mi? Ho, cxar mi jam komencis min konfesi, kial ne dauxrigi? Diri tion al vi levas tombosxtonon de sur _mi_! Vi vidu, antaux cxi tio, Leilino bezonis min. Sxi estis malfelicxa kaj mi konsciis pri tio, kaj kvankam preskaux neniam ni priparolis tion mi sentis ke, iumaniere, la scio ke mi jam traspertis la saman okazintajxon, ecx gxis ties plej suba fecxo, sxin helpis. Kaj helpis _min_ sxia bezono pri mi. Kaj kiam alvenis la novajxo pri sxia edzinigxo, mia unua pensado estis tio ke eble nun sxi bezonos min ecx pli, ke sxi havos neniun krom mi al kiu peti helpon. Jes, sub mia tuta cxagreno kusxis arda gxojo pri tio. Estis tiel malkutime kaj mirinde eksenti denove ke estas unu persono ne scipovanta bonfarti sen mi! Kaj nun tio kion diras al mi vi kaj Suzino sxajnas esti forpreninta de mi mian filinon. Kaj en tiuj unuaj momentoj estas nur tio kion mi kapablas senti." "Kompreneble estas nur tio kion vi kapablas senti." Li rigardis sxin mediteme. "Kial Leilino ne alvenis vin renkonti?" "Efektive, la kulpo estis mia. Vidu, mi kablogramis ke ne certas ke mi sukcesos trafi 'Utopion' kaj versxajne mia dua kablogramo malfruigxis kaj kiam sxi gxin ricevis, sxi jam invitis kelkajn personojn gastigxi cxe sxi en dimancxo--unu, du longatempajn geamikojn, diras Suzino. Mi gxojas ke ili tuj konsentis iri cxe sxi sed kompreneble mi preferintus esti sola kun sxi." "Tial, cxu vi dauxre intencas iri tien?" "Ho, mi devas. Suzino deziris treni min al Rigxfildo kun si gxis lundo kaj Leilino sendis mesagxon informantan ke mi rajtas iri tien se mi deziras kaj ke mi ne devas pripensi sxin. Sed mi scias kiom sxi malkontentigxus. Suzino diris ke Leilino timis ke mi koleretigxos pro tio ke sxi invitis gastojn kaj ke, se mi malaprobos tion, sxi ne insistos ke mi venu. Sed se _ili_ ne malaprobas, kial malaprobu mi? Kaj kompreneble, se ili bonvolas iri cxe Leilino, tio devas signifi--" "Kompreneble, mi gxojas ke vi rekonas tion," Franklin Ido asertis abrupte. Li starigxis kaj transiris al sxi, prenante sxian manon per unu el siaj rapidaj gestoj. "Estas io kiun mi deziras diri al vi," li komencis-- * * * * * La sekvintan matenon, en la trajno, tra cxiuj ceteraj interluktantaj pensadoj en la menso de S--rino Lidkoto, kuris la varmeta subfluo de tio kion Franklin Ido deziris diri al sxi. Li jam deziris diri tion, sxi sciis, apartan pasintan fojon kiam, preskaux ok jarojn antauxe, hazarda renkontigxo en la fino de pluva auxtuno cxe senhoma Svislanda hotelo ilin kunigis dum du semajnoj en malkutima apudeco. Ili piedpromenis kaj interparolis kune, prunteprenis cxiu la librojn kaj jxurnalojn de la alia, pasigis la longajn malvarmetojn vesperojn apud la fajro en la malklara lamplumo de sxia eta pecxpinsalono kaj mirinde kontentigis sxin lia cxeesto kaj fandigxis malmolaj glaciejoj de sxia personeco kaj sxi konsciis ke kiam li foriros sxi tion bedauxros senespere. Kaj tiam, en la lasta minuto, en sia stranga malrekta maniero, li lasis sxin kompreni ke dependas de sxi cxu li restu. Sxi memoris ankoraux tiun sendorman nokton kiun sxi pasigis post la malkovro. Estis absurde, kompreneble, konsideri kompensi lian lojalecon konsentante pri tia ofero, sed kiel eltrovi kialojn por lin konvinki? Sxi ne toleris la ideon permesi ke li taksu sxin malpli afekciita, malpli inklina pri li ol sxi estas. La malavareco de lia amo meritis ke sxi gxin repagu per la vero. Tamen kiel vidigi al li kion sxi sentis sed malakcepti kion li proponis? Kiel konfesi al li tion kio estis sur sxiaj lipoj kiam li faris la proponon? "Mi vidis kion tio faris al unu viro kaj necesas ke neniam, neniam estu cetera." La senparola malatento pri sxia pasinteco estis la medio en kiu vivis ilia amikeco kaj sxi ne povis subite, al li el cxiuj viroj, komenci paroli pri si kiel kulpinta virino en teatrajxo. Iel, tempofine, sxi sukcesigis la aferon, evitis rektan klarigon, komprenigis al li ke sxia vivo jam finigxis, ke sxi nun ekzistas nur por sia filino kaj ke pli preciza liaflanka propono estintus preskaux malrespekti la tauxgan socian delikatecon. Sxi tiel alkutimigxis al konduti kvazaux sxia vivo jam finigxis! Kaj, cxiuokaze, li rekonis sxiaflankan indicon, rezulte de kio sxi sukcesis sxirmi kaj sian kaj lian sentivecon. La sekvintan jaron, kiam li alvenis Florencon por viziti sxin, ili rerenkontigxis en la malnova amikema maniero kaj gxis nun tio dauxris esti la kvalito de ilia intimeco. Kaj nun, subite kaj neatendite, li starigis la proponon denove, cxi-foje senpere, kaj en tia formo ke sxi ne povis gxin eviti; bazante la restarigon de la peto, post tiom longa intervalo, sur tion ke, laux propra elmontrado sxia, sxia cxefa argumento kontraux gxi ne plu ekzistis. "Vi diras al mi ke Leilino estas felicxa. Se sxi estas felicxa, sxi ne bezonas vin--ne bezonas vin, tio estas, sammaniere kiel antauxe. Vi deziris, mi scias, esti cxiam atingebla, libera kaj disponebla se subite sxi petus vin alveni sxin aux alvenus enaziligxi cxe vi. Mi komprenis tion--tion mi respektis. Mi ne trudis al vi mian deziron cxar mi konsciis gxin esti senutila. Vi ne taksintus vin libera, tion mi komprenis suficxe bone, elprofiti tian gxojon kian havigintus al vi kunvivado kun mi dum sxi estis malfelicxa kaj, kiel vi sxin imagis, malhavanta la esperon sin liberigi. Ecx tiam mi ne havis la saman senton pri tio kiel vi. Mi komprenis pli bone ol vi la evoluantan etoson cxi tie. Sed antaux dek jaroj la sxangxigxo ankoraux ne okazis kaj mi maldisponis la kapablon vin konvinki pri ties alveno. Tamen mi imagis cxiam la eblon ke Leilino ne jugxu sian kazon finarangxita pro kio mi elektis opinii ke ankaux nia kazo ankoraux ne finarangxis. Permesu ke mi dauxre opinii tiel, almenaux gxis vi vidos sxin kaj konfirmos per propra rigardo kion diras al vi Suzino Suferno." III Lauxlonge de la tuta raportado-reraportado kiun Suzino Suferno faris al sxi dum ilia kvarhora fugxado al la montetaro, tiu peto de Ido ade revenis al la menso de S-rino Lidkoto. Sxi ankoraux ne sciis kion senti rilate al ties influo sur sxian apartan sorton, sed la peto estis io sur kion sxiaj konfuzitaj pensadoj povus sin apogi meze de la amaso da novaj efektoj kaj sxi estis nedireble gxoja ke li diris kion li diris kaj gxin diris en tiu aparta momento. Tio helpis sxin alkrocxi solide al sia identeco meze de la ekfluo da strangaj nomoj kaj novaj kategorioj kiujn elversxis sur sxin la parolado de sxia kuzino. Laux la progreso de la vojagxo la komunikajxoj de Frauxlino Suferno pli kaj pli eksterordinarigxis. Sxi kondutis kiel cxicxerono pretiganta la menson de sensperta vojagxanto por la mirindajxoj baldaux eksplodontaj sur gxin. "Vi ne rekonos Leilino. Sxi remuntigis siajn perlojn. Johano Sargxento pentros sxin. Ho, kaj sxi petis ke mi diru al vi ke sxi esperas ke vi ne maltoleros esti iom kunpremata dum la semajnfino. La domon konstruigis la patro de Vilburo, vi scias, kaj gxi estas iom malnovmoda--gxi havas nur dek porgastajn dormcxambrojn. Kompreneble tio estas malgranda afero rilate al tio kion ili intencas fari. Ilia propono estas konservi la nunan domon kiel alon. Sxi petis ke mi klarigu--sxi ege bedauxras la malpovon disponigi al vi apartan saloneton en la komenco. Ili konsideras Egiption por la venonta vintro escepte, kompreneble, se Vilburo ricevos sian komision. Ho, cxu sxi ne skribis al vi pri tio? Nu, li deziras Romon, vi scias--la duan sekretariecon. Aux, anstatauxe, li deziris Anglion. Sed Leilino insistis ke, se ili iros eksterlanden, sxi postulas esti proksime al vi. Kaj kompreneble tio kion sxi diras havas legxan forton. Ho, ili ege deziras ricevi gxin. Vi komprenu, la onklo de Horaco estas en Kabineto--ia adjunkta sekretario--kaj miaopinie li disponas ege influajn rilatojn--" "Cxu la onklo de Horaco? Mi supozas ke vi volas diri tiun de Vilburo," interrompis S-rino Lidkoto, eligante anhelon el kiu parton instigis la frivola lingvouzado de Frauxlino Suferno. "Cxu tiu de Vilburo? Ne, mi ne volas diri lin. Tiun de Horaco mi volas diri. Neniaj malbonvolaj deziroj kontrauxstarigas ilin, mi certigu vin. Ekde la anonco pri la fiancxigxo de Horaco--cxu vi ne sciis ke Horaco fiancxigxis? Nu, li edzigxas kun unu el la filinoj de Episkopo Torburjo: la rugxharulino verkinta la romanon kiun cxiuj priparolas: _Cxi Tiu Karno Mia_. Ili geedzigxos en la katedralo. Kompreneble, Horaco _rajtas_, cxar estis Leilino kiu--sed, kiel mi diras, ne estas la plej _eta_ rankoro kaj Horaco mem skribis al sia onklo pri Vilburo." La pensadoj de S-rino Lidkoto refugxis al tio kion sxi diris al Ido la antauxan tagon sur la ferdeko de "Utopio". "Antauxe mi ne okupis grandan spacon sed kie estas angulo por mi nun?" Kie, efektive, en tiu homplena renversita mondo, kun ties impetaj sxangxoj kaj pelmelaj realgxustigoj, ties novaj toleremoj kaj apatioj kaj komplezajxoj, estis spaco por karaktero formita de pli severaj procedoj kaj vivo rompita sub ilia nedeturnebla premo? Tiam, fulmrapide, sxi ekvidis la hxaoson laux nova angulo kaj ordo sxajnis ekmovigxi sur la malplenon. Se la malnovaj procedoj sxangxigxis, sxia kazo sxangxigxis kun ili. Ankaux sxi estis parto de la gxenerala realgxustigo, eta ero de la nova kondutmodelo evoluigita en pli auxdacaj, pli liberaj akordoj. Cxar sxia filino havis nenian punon por pagi, cxu ankaux sxi mem ne liberigxis pro la sama influo? La ricxaj postlasitajxoj de juneco kaj gxojo jam foriris. Sed cxu ne restis suficxe da tempo por kunigi novajn provizojn da felicxo? Tion, kompreneble, Franklino Ido sentis kaj deziris ke sxi sentu. Li jam tuj vidis kiel la sxangxo en la situacio de la filino estigos sxangxon en la koncepto de la patrino pri sxia aparta situacio. Preskaux sxajnis--suficxe mirinde!--ke la malsagxeco de Leilino farigxis rimedo por senkulpigi la malsagxecon de sxi mem. * * * * * Cxion alian S-rino Lidkoto forgesis dummomente en la varmo de la filina cxirkauxbrako. Malnature estis, preskaux terure, ekstari sur stranga sojlo, sub nekonata tegmento, en granda halo plena je pentrajxoj, floroj, fajrolumo kaj hastantaj servistoj kaj en tiu vasta malkutima konfuzo ekvidi Leilinon, sencxapelan, ridantan, auxtoritatan, dum stranga juna viro gxoje ehxadis sxian saluton kaj transkomunikis sxiajn ordonojn. Tamen ekde kiam S-rino Lidkoto tenis sian filinon kontrauxbrusten kaj auxdis la filinon diri kontrauxorelen "Cxio en ordo, vi maljuna karulino!", cxiu cetera sento perdigxis en la profunda efekto de bonfarto kiun estigis la nura cxirkauxbrako de Leilino. La efekto restis ankoraux cxe sxi, varmigante sxiajn vejnojn kaj tremetigante placxe sxian koron dum sxi supreniris al sia cxambro post la tagmangxo. Iom limigite pro la cxeesto de vizitantoj, kaj ne tro bedauxrante la bezonon prokrasti dum kelkaj horoj la "longan interparoladon" kun sia filino pri kiu sxi sentis sin iel tremete malpreta, sxi retirigxis, pretekstante lacigxon, al la helluma luksa dormcxambro en kiun Leilino foje kaj refoje pardonpetis pri la bezono sxin kunpremi. La cxambro estis pli granda kaj pli luksa ol iu ajn el sxia Florenca apartamenteto. Sed cxefe imponis al sxi ne la nivelo de ricxeco sugestita per la vocxtono de sxia filino kiam sxi aludis la cxambron nek la finpretigo kaj la komplekso de ties meblajxoj. Temis pri la aspekto kiun la cxambro kunhavis kun la cetero de la domo, kaj kun la perspektivo de la subfenestraj gxardenoj, tiu sxajna apartenado al aparta "establajxo"--al io solida, agnoskita, fondita sur sakramentoj kaj precedentoj kaj principoj. Nek la loko nek Leilino nek Vilburo elmontris ion ajn sugestantan pasion aux dangxeron. Ilia interrilataro sxajnis tiel komfortiga kiel ilia meblaro kaj tiel respektinda kiel ilia banksaldo. Estis tio, el la tuta konfuza sperto, kio plej konfuzis S-rinon Lidkoton, kiu havigis al sxi samtempe la plej profundan senton de sekureco por Leilino kaj la plej fortan senton de antauxtimo pro sxi mem. Jes, estis en la kompleto kaj la kompakto de la bonfarto de Leilino io kiu premis. Ido pravis. Sxia filino ne bezonis sxin. Leilino, en la momento de sia unua cxirkauxbrako, senkonscie pravigis la fakton uzante la saman frazon kiel Ido mem, kaj la du junaj virinoj kun la cxapeloj. "Cxio estas en ordo, vi maljuna karulino!" sxi diris. Kaj sxia patrino sidis sole, penadante sin situigi en la novan aferarangxon bildigitan de tia certeco. Sxia unua distinga sento estis senlogika rankoro. Se tia sxangxigxo jam estis alvenonta, kial gxi ne alvenis pli frue? Jen sxi estis, virino ne ankoraux maljuna, kiu kompensis preze de la plej bonaj jaroj de sia vivo la sxtelprenon de la felicxo kiun la samagxulinoj de sxia filino jugxis ilia meritajxo. Estis nenia senco, nenia sinsekvo en tio. Sxi havigis al si kion sxi deziris sed la acxetprezo estis tro alta. Necesis al sxi pagi la lastan, plej amaran prezon por lerni ke amo havas prezon: ke gxi valoras tiom sed ne plu. Sxi konis la angoron kiun sentas virino vidinte la viron amatan de sxi malkovri tion pli frue ol sxi kaj leginte la malkovron en liaj okuloj. Estis parto de sxia historio kiun dum longa pasinta tempo sxi ne kuragxis pripensi. Cxiam sxi cxirkauxiradis grandapasxe tiun hantitan angulon. Sed nun, kiam sxi vidis la junulon stratetagxe, apartenantan tiel malferme kaj gxoje al Leilino, stuporigis sxin la sensenca malsxparo de sxia aparta aventuro kaj tordis sxin la ironia percepto ke la sukceso aux malsukceso de la plej profundaj homaj spertoj povas dependi de hazarda kronologio. Tiam iom post iom la pensado de Ido revenis al sxi. "Mi elektis opinii ke nia kazo ne estas fermita," li diris. Profunde afekciis sxin tio. Por cxiuj ceteraj sxia kazo estis jam de longe fermita. _Finita_ estis skribacxita cxie sur sxi. Sed jen estis unu viro kiu kredis kaj atendis. Kaj kion fari se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem? Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive, enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti aux agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili, kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de matureco estas retenilo. Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante al S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de longe forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis tiun junan Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej intimaj amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco, sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion. Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en la nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne necesus al sxi alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. Tamen strange estis ke sxia filino menciis neniajn nomojn. Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu en promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, subauxdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas partoprenonta sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por malakcepti la promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin ripozi trankvile en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan kunbabilmomenton. "Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la gxardenojn ekde la tenisejo. IV Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris cxar meze de gxi Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesagxon de la urbo kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo reveni jxus tiam cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaux unu horon kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam sxi vidis Leilinon en tiel dolcxa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligajxo estas la troeco mem de tiu atento, la troigita deklaro de la gxeno sentita de la filino kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la cxeesto de nekonatoj. "Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi," la patrino sxin certigis. "Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu _malamas homojn_? Cxu Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se vi preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos kaj atendos pacience nian bonan cxirkauxbrakon. Sed vi ne sentis veran gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?" S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. "Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple. "Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio, por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus _postuli_ ke vi iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi kunirigintus vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre en tuta soleco." Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--" "Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter sxiaj konjektoj. Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino Suferno frapetis cxe sxia pordo. "Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis. Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de malproksimaj parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj intimaj familianoj. "Gxi ne estas _precize_ funebra," sxi kutimis diri, "sed gxi estas la ununura nigra vestajxero kiun posedis la kompatinda Gxulino--kaj kompreneble Georgo estis nur la duonkuzino de mia patrino." Dum la frauxlino antauxenvenis S-rino Lidkoto sin surprizis scivolante humure cxu la virino lamentas la eksedzigxon de Horaco Pursxo surportante unu el la malnovaj nigraj satenajxoj de lia patrino. "Ho, cxu vi _deziris_ malsupreniri por la tehoro?" Suzino Suferno fiksrigardis sxin, iom konfuzite. "Leilino suprensendis min por resti apud vi. Sxi opiniis ke vi estos pli komforta restante cxi tie. Sxi timis ke vi vin sentu iom laca." "Laca mi estis. Sed mi disponis la tutan posttagmezon por mallacigxi. Kaj cxi tiun mirindan sofon por min helpi." "Leilino petis ke mi diru al vi ke sxi suprenhastos dummomente antaux la vespermangxo post la alveno de cxiuj. Sed la trajno cxiam alvenas terure malfrue. Sxi bedauxregas la maleblon disponigi al vi apartan sidcxambron. Sxi deziris ekscii cxu mi opinias ke tio vin gxenas." "Kompreneble, tio spertigas al mi nenian gxenon. Strange estas ke Leilino povus supozi la kontrauxon." S-rino Lidkoto sin apartigis por liberigi spacon por la domservistino kiu aperis sursojle kunportante tableton sur kiu sternigxis perpleksiganta variaro da tekuketoj. "Leilino mem arangxis tion," murmuretis Frauxlino Suferno dum la pordo fermigxis. "Sxia ununura deziro estas ke vi vin sentu felicxa cxi tie." S-rino Lidkoto jugxis unu plua indikajxo pri la subfosita aferstato tion ke la prizorgo de sxia filino elmontrigxas en la multobleco da sandvicxoj kaj la fornovarmo de kuketoj. Tamen cxio okazinta ekde sxia alveno sxajnis pligrandigi sxian konfuzon. Veturilkorno soninta sur la eniraleo sxangxis la direkton de sxiaj pensadoj. "Cxu jam alvenas la novaj gastoj?" sxi demandis. "Ho, certege, ne. Ili ne alvenos antaux la sepa horo." Frauxlino Suferno strecxis la kolon el la fenestro por okulkapti la veturilon. "Devas esti Cxarlotino en forirado." "Cxu estis la Vin-familia knabino kiun oni urgxe forvokis? Mi esperas ke ne temas pri malsano." "Ho, ne. Mi opinias ke temis pri dateraro. Sxia patrino telefonis dironte ke oni atendas sxin cxe Staplejo-familio de Fisxkilo kaj oni devis veturigi sxin haste al Albanio por ke sxi tie entrajnigxu." S-rino Lidkoto meditis. "Mi bedauxras. Sxi estas cxarmulineto. Mi esperis ekpovi paroleti kun sxi denove hodiauxvespere post la vespermangxo." "Jes. Ege domagxe estas!" La rigardo de Frauxlino Suferno svagigxis. "Vi aspektas ja lace, vi sciu," sxi dauxrigis, sidigxante cxe la tetablo kaj pretigxante disdoni ties bongustajxetojn. "Vi reiru al via sofo kaj lasu min servi al vi. La cxirkauxhastado estigis en vi pli grandan efikon ol vi konscias kaj necesas ke vi ne plu kontrauxbaraktu gxin. Vi nur restu trankvile cxi-supre kaj malstrecxigxu. Vi disponos pri Leilino tute sole en lundo." S-rino Lidkoto alprenis la tetason kiun transdonis sxia kuzino sed elmontris nenian ceteran emon obei al sxiaj ordonoj. Dummomente sxi kulerumis sian teon silente. Tiam sxi demandis: "Cxu estas via opinio ke mi restu trankvile cxi-supre gxis lundo?" Frauxlino Suferno demetis sian tason per gesto tiel abrupto ke gxi endangxerigis apudan teleron da skonoj. Kiam sxi sin certigis pri la bonfarto de la skonoj, sxi suprenrigardis kun tremetanta rido. "Karulino, eble morgaux vi sentos vin en alia stato. La aero cxi tie, vi scias--" "Jes, mi scias." S-rino Lidkoto antauxenklinigxis por servi skonon al si. "Kiu alvenos hodiauxvespere?" sxi demandis. Frauxlino Suferno tiris la brovojn kaj fiksrigardis. "Vi scias ke mia bedauxrinda kapacxo ne bone memoras nomojn. Leilino diris al mi. Sed estas tiom multaj--" "Cxu tiom multaj? Sxi ne diris al mi ke sxi atendas multhoman gastaron." "Ho, ne multhoman. Sed iom preterirantan sxian intiman amikorondeton. Kaj, kompreneble, cxar estas la unua fojo, sxi iom ekscitigxas pri la alveno de la pliagxularo." "Cxu la pliagxularo? Cxu vi aludas niajn samagxulojn?" "Nu, jes." Frauxlino Suferno pauxzis, kvazaux dezirante sin kunigi por eksalti. "La Asxtono Gxilesoj," sxi eligis. "Cxu la Asxtono Gxilesoj? Cxu vere? Placxos al mi revidi Marnjon Gxileson. Devas esti dek ok jaroj ekde kiam mi lastan fojon vidis sxin," diris S-rino Lidkoto konstantaritme. "Jes," Frauxlino Suferno anhelis, subitege replenigante sian tason. "La Asxtono Gxilesoj. Kaj kiuj aliaj?" "Nu, la Samcxjo Fresbijoj. Sed la plej grava gasto, kompreneble, estas S-rino Lorino Bulgxero." "Cxu S-rino Bulgxero? Leilino ne diris al mi ke sxi alvenas." "Cxu ne? Mi supozas ke sxi cxion forgesis kiam sxi vidis vin. Sed la festenon oni estigis por S-rino Bulgxero. Vidu, estas tre grave ke sxi--nu, ke sxi ekaprobu Leilinon kaj Vilburnon. Lia komisiigxo al Romo nepre dependas de tio. Kaj vi scias ke Leilino postulas Romon por esti proksima al vi. Tial sxi demandis al Marnjo Gxileso, kiu estas intima amikino de la Bulgxeroj, cxu eble oni ne povus arangxi la viziton? Kaj la kablogramo de Marnjo trafis S-rinon Bulgxeron cxe Cxerburgo. Sxi pasigos nur du semajnojn en Usono kaj alvenigi sxin cxi-tien estis vera triumfo." "Jes, mi konscias pri tio," diris S-rino Lidkoto. "Vi scias, sxi estas iom--iom elektema; kaj Marnjo estis iom dubema cxu--" "Cxu sxi konsentos, pro Leilino?" murmuretis S-rino Lidkoto. "Nu, jes. Pro sxia oficiala posteno. Sed felicxe sxi estas amikino de la Barklejoj. Kaj renkonti cxi tie la Gxilesojn kaj la Fresbijojn gxustigos la aferon. La tempoj sxangxigxis!" Suzino Suferno indulge resumis. S-rino Lidkoto ridetis. "Jes. Antaux kelkaj jaroj sxajnintus malprobable ke iam denove mi vespermangxu kun Marnjo Gxileso kaj Harjetino Fresbijo kaj S-rino Lorino Bulgxero." Frauxlino Suferno dummomente ne sxajnis voli ellabori la temon kaj post intervalo da silento S-rino Lidkoto subite reparolis: "Tiurilate, cxu ili scias ke mi estas cxi tie?" La efiko de sxia demando estis estigi cxe Frauxlino Suferno troigitan atakon de fiksrigardado kaj brovokuntirado. Sxi rearangxetadis la teajxojn, tusxetadis siajn klarionbidojn kaj, rigardante la horlogxon, diris mirege: "Lauxkompate! Cxu estas jam la sepa?" "Mi supozas ke estas tute egale," dauxrigis S-rino Lidkoto. "Sed cxu Leilino diris al ili ke mi alvenas?" Frauxlino Suferno rigardis sxin dolore. "Nu, vi ne povas supozi, karulino, ke Leilino farus ion ajn--" S-rino Lidkoto dauxrigis. "Cxar, kompreneble, ege gravas, kiel vi diras, ke S-rino Lorino Bulgxero spertu favoran efekton por ke Vilburo havu la plej bonajn sxancojn atingi Romon." "Mi _diris_ al Leilino ke vi reagos tiel, karulino. Vi vidu, estas cxefe nome de _vi_--por obteni postenon proksiman al vi--ke Leilino invitis S-rinon Bulgxeron." "Jes, tion mi komprenas." S-rino Lidkoto, abrupte starigxante, direktis sian rigardon al la horlogxo. "Sed, kiel vi diras, la horo malfruas. Cxu ni ne ekvestigxu por la vespermangxo?" Ankaux Frauxlino Suferno, reage al la propono, starigxis, tusxante nervoze siajn klarionbidojn. "Ege placxus al mi povi konvinki vin resti cxi-supre cxi-vespere. Mi certas ke Leilino estus pli felicxa se vi ja restus. Efektive, vi estas ege tro laca por malsuprenveni." "Kia stultajxo, Suzino!" S-rino Lidkoto parolis kun subita akro, etendante la mano gxis la sonorilo. "Kiam ni vespermangxos? Cxu je la oka kaj duono? Tial mi nepre devas vin forsendi. Je mia agxo oni bezonas tempon por vestigxi." Frauxlino Suferno, tiel propulsite gxis la sojlo, lantis tie por ripeti: "Leilino neniam sin pardonos se vi agos preter via fizika kapablo." Sed S-rino Lidkoto ridetis al sxi senresponde kaj la glacia lum-ondo sxin forpelis tra la pordo. V S-rino Lidkoto, kvankam sxi iniciatis geston por alvoki la cxambroservistinon, ne gxin finfaris. Kiam la pordo fermigxis, sxi dauxre staris senmove meze de la dolcxaluma grandspaca cxambro. La fajro, ekbruligite je la krepuska horo, dancadis sur la brileco de argxento kaj speguloj kaj sobraj orajxoj. Kaj la sofo gxis kiu urgxis sxin Frauxlino Suferno amasigis siajn kusenojn en invita proksimeco al tablo sxargxita je novaj libroj kaj jxurnaloj. Sxi ne memoris esti iam antauxe pli lukse logxata aux spertinta tiel strangan senton de esti ekstere, solapersone, sub la nokto, sur vendobatita ebenajxo. Sxi sidigxis apud la fajro kaj meditadis. Cxeporda frapeto instigis sxin levi la kapon kaj sxi vidis sian filinon sur la sojlo. La komplika arangxo de la bela hararo de Leilino kaj la flugantaj faldajxoj de sxia tualetrobo komprenigis ke sxi interrompis sian tualeton por hasti al sia patrino. Sed post eniri la cxambron sxi pauxzis momenton, ridetante malcerte, kvazaux forgesinte la celon de sia hasto. S-rino Lidkoto starigxis. "Cxu estas la vestigxhoro, karulino? Ne min riprocxu. Mi ne malfruos." "Cxu la vestigxhoro?" Leilino staris antaux sxi kun mistifikita rigardo. "Nu, mi supozis, karulino--mi volas diri, mi esperis ke vi decidigxis resti cxi tie en trankvila ripozado." Sxia patrino ridetis. "Sed mi jam estis en ripozado la tutan posttagmezon!" "Jes, tamen--vi scias, vi jes ja aspektas lace. Kaj kiam Suzino jxus diris al mi ke vi intencas klopodi--" "Cxu vi alvenis por haltigi min?" "Mi alvenis dezirante diri ke vi sentu nenietan devon--" "Efektive. Tion mi komprenas." Okazis pauxzo dum kiu Leilino, svage evitante la patrinan okulkontroladon, driviris al la tualetotablo kaj komencis malmunti la simetrion de la brosiloj kaj boteloj arangxitaj sur gxi. "Cxu viaj vizitantoj scias ke mi estas cxi tie?" S-rino Lidkoto subite dauxrigis. "Cxu ili--kompreneble--nu, efektive," Leilino respondis, tute absorbite per siaj klopodoj turni la sxtopilon de botelo da salo de Epsomo. "Tial ili ne surprizigxos se mi ne aperos, cxu?" "Ho, tute ne, karulino. Mi certigu al vi ke _cxiuj_ komprenos." Leilino demetis la botelon kaj returnigxis al sia patrino dum sxia vizagxo ekbrilis je retrankviligxo. S-rino Lidkoto staris senmove, kun la kapo en rektalinia pozo, dum kiu tempo sxiaj okuloj rigardis ridetante la filinon. "Cxu ili opinios tion stranga se mi jes ja aperos?" Leilino haltis abrupte, kun la lipoj jam duonapertaj por respondi. Dum sxi pauxzis, rugxo sxtelfarbetis sxian nudan kolon, atingis balailmove sxian gorgxon, ekflamigxis en sxiaj vangoj. De tie la koloro suprensendis sian katastrofan karmezinon gxis sxiaj tempioj mem, gxis sxiaj orelloboj, gxis la randoj de sxiaj palpebroj, pulsante sur la tuta vizagxo en fajraj ondoj, kvazaux ventumate far iu neperceptebla vento. S-rino Lidkoto spektadis la konflagracion silente. Tiam sxi forturnis la rigardon, iom ridante. "Mi nur volis diri ke mi timis ke mia malcxeesto difektos la sidarangxon de via mangxtablo. Se vi povas certigi al mi ke ne, mi elektos kredi vin kaj revenos al tiu nerezistebla sofo." Sxi pauxzis, kvazaux atendante ke sxia filino parolu. Tiam sxi etendis la brakojn. "Forkuru kaj vin vestu, karulino. Kaj ne maltrankviligxu pri mi." Sxi cxirkauxbrakis Leilinon intime, premis longan kison sur la lastan postbrilajxon de sxia malpligrandigxanta rugxigxo. "Efektive, mi sentas min iomete laca, kaj se ne gxenos vin ke mi malcxeestu la aferon, mi opinias preferi malbonkondute enlitigxi kaj resti tie gxis via kompanio disigxos. Kaj nun forkuru, se ne, vi malfruos, kaj pardonpetu por mi al cxiuj." VI La gastoj de la Barklejoj disigxis kaj S-rino Lidkoto, nepre renormaligxinte post sia dutaga ripozado, sin trovis en la sekvinta lundo, en soleco kun siaj gefiloj kaj Frauxlino Suferno. Estis etoso de jubilado en la aero cxar la festeno "disvolvigxis" tiel eksterordinare bone, tiel ege kontentige, sxajne, por S-rino Lorino Bulgxero, ke la baldauxa komisiigxo de Vilburo al Romo estis preskaux nepra certeco. Tiel certa tio sxajnis ke la anticipo de frua rekunigxo mildigis la cxagrenon kiun Leilino sentis eksciinte la decidon de sia patrino reiri Italion preskaux tuj. Neniu komprenis tiun decidon. Sxajnis al Leilino nepre nekredeble ke S-rino Lidkoto malkonsentu resti cxe ili gxis la fiksigxo de ilia aparta sorto kaj Vilburo ehxis sxian miregon. "Kiel vi ne atendu cxi tie, laux la propono de Leilino, gxis ni povos cxiuj kunfari niajn valizojn kaj kuniri?" S-rino Lidkoto ridetis pro dankemo dum sxi anoncis sian malkonsenton. "Malgraux cxio, ne estas certe ke vi faros la valizojn." "Ho, vi devintus vidi Vilburon kun S-rino Bulgxero," Leilino diris triumfe. "Ne, vi devintus vidi Leilinon kun sxi," gxojegis la edzo de Leilino. Frauxlino Suferno aldonis entuziasme: "Mi ja opinias ke inviti Harjetinon Fresbion estis genia manovro!" "Ho, ni estos kun vi baldaux," ridis Leilino. "Tiel baldaux ke estas vere sensence disigxi." Sed S-rino Lidkoto eltenis kun la senbrua firmeco pri kiu sxia filino konsciis ke estos sentutile gxin kontrauxstari. Post sxiaj longaj monatoj en Hindio, nepre devigis, sxi postulis, ke sxi revenu al Florenco kaj kontrolu kio okazas al sxia eta tiea logxejo. Kaj sxi jam estis tiel komforta sur "Utopio" ke sxi eksentas la deziron tien reveni per la sama sxipo. Tial estis devige ke la filino konsentu pri sxia decido kaj dauxre gastigi sxin gxis la posttagmezo de la antauxtago de la surmarigxo de "Utopio". Tiu arangxo konvenis al kelkaj projektoj kiujn, dum sia dutaga izoligxo, S-rino Lidkoto silente maturigis. Foriri la plej baldaux kiel eble farigxis por sxi nepra gravajxo kaj la Florenca logxejeto, kiu enhavis sxian pasintecon en cxiu faldajxo de siaj kurtenoj kaj inter cxiu pagxo de siaj libroj, sxajnis al sxi nun la ununura loko de kie estus tolereble rigardi tiun pasintecon. Sxi ne estis malfelicxa dum la intervenaj tagoj. Vidi la bonfarton de Leilino, senti la tenerecon de Leilino estis, malgraux cxio, la kialoj de sxia alveno kaj plenajxon da tio sxi jam ja ricevis. Leilino neniam antauxe estis pli felicxa, nek pli tenera, kaj kontempladi sxian gxojegon kaj gxuadi sxian karecon estis absorba agado por sxia patrino. Tamen ili ankaux iom surpremis kelkajn kvazaux tro strecxitajn muzikakordojn kaj S-rino Lidkoto, kiam finfine sxi soligxis en la Nov-Jorka hotelo al kiu sxi revenis la nokton antaux ol ensxipigxi, spertis la senton esti jxus eskapinta vivkorpe el la kaptotenado de giganta mano. Sxi malpermesis la filinon alveni la urbon kun sxi. Sxi ecx malakceptis la kompanion de Suzino Suferno. Sxi deziris nenian viatikon krom tiu de siaj apartaj pensadoj. Kaj sxi permesis ke tiuj sxin alvenu sen kauxri antaux ili dum sxi sidis en la sama altplafona salono en kiu, antaux nur unu semajno, sxi kaj Franklino Ido estigis sian memorindan interparoladon. Sxi promesis al sia amiko havigi al li novajxojn pri si, sed sxi ne tenis la promeson. Sxi sciis ke li sendube revenis de Cxikago kaj ke se li ekscius sxian subitan decidon reveni Italion, ne eblus al sxi eviti vidi lin antaux la surmerigxo. Kaj cxar antaux cxio sxi deziris ne vidi lin, sxi silentadis, celante alsendi leteron al li ekde la sxipo. Estis nenia kialo pro kiu atendi gxis tiam por skribi al li. La nuna momento estis pli favora kaj la tasko, kvankam ne placxa, almenaux plenigus horon de sxia soleca vespero. Sxi aliris la skribtablon, eltiris paperfolion kaj komencis skribi lian nomon. Kaj en tiu momento la pordo malfermigxis kaj li eniris. La vortoj per kiuj sxi salutis lin estis la lastaj kiujn sxi povintus sin imagi diri kiam ili adiauxis antauxe. "Kiel eternamonde vi eksciis ke mi estas cxi tie?" Tujege li scikaptis sxian voldiradon. "Tial vi ne volis ke mi eksciu?" Li staradis, sxin rigardante. "Mi supozas ke mi devintus interpreti vian silenton kiel havantan tiun signifon. Sed lauxhazarde mi renkontis S-rinon Vinon, kiu gastas cxi tie kaj sxi invitis min vespermangxi kun sxi kaj Cxarlotino kaj la juna amkandidato de Cxarlotino. Ili diris al mi esti vidintaj vin alveni hodiauxposttagmeze kaj mi ne toleris la ideon ne suprenveni." Okazis pauxzo inter ili kiun S-rino Lidkoto finfine interrompis, deklarante: "Ho, tial sxi jes ja min rekonis!" "Cxu vin rekonis?" Li fiksrigardis. "Nu--" "Ho, mi prikonsciis sxian rekonon pri mi, kvankam sxi ne movis ecx ununuran palpebron. Tion mi prikonsciis pro la rugxigxo de Cxarlotino. La knabino havas ege belan rugxigxkapablon. Mi konsciis ke sxia patrino malpermesis ke sxi alparolu min." Ido demetis sian cxapelon kun malpacienca rido. "Cxu Leilino ne kuracis al vi viajn iluziojn?" Sxi rigardis lin fikse. "Tial vi ne opinias ke Margaretino Vino celis min malagnoski, cxu?" "Mi opinias ke viaj opinioj estas absurdaj." Sxi pauxzis percepteblan momenton sen dauxrigi la temon. Tiam sxi diris tangxante: "Mi eknavigos morgaux frumatene. Mi intencis skribi al vi. Jen la letero kiun mi jam komencis." La rigardo de Ido sekvis sxian geston, tiam atingis sxian vizagxon. "Tial cxu vi ne intencis vidi min nek ecx sciigi al mi ke vi foriros gxis post la foriro?" "Mi opiniis ke estos pli bone klarigi cxion al vi en letero--" "Kion Dionome vi havas por klarigi?" Sxi ne respondis kaj li dauxrigis urgxe: "Ne povas esti ke vi maltrankviligxas pri Leilino, cxar Cxarlotino Vino diris al mi ke sxi estis tie pasintsemajne kaj multhoma kompanio alvenis en la momento mem de sxia foriro: la Fresbijoj, la Gxilesoj kaj S-rino Lorino Bulgxero--la tuta kontrolantaro! Se Leilino sukcesigis _tiun_ ekzamenon, tiam sxi aljugxigis al si sian diplomon." S-rino Lidkoto sin faligetis en la saman angulon de la sofo kie sxi jam sidis dum ilia interparolado de la antauxa semajno. "Mi stultigxis," sxi komencis abrupte. "Mi devintus iri al Rigxfildo kun Suzino. Mi konsciis nur poste ke oni atendis ke mi iru." "Cxu atendis ke vi iru?" "Jes. Ho, la kulpo ne estis de Leilino. Sxi suferis, kompatinda karulino. Sxia atento tirigxis dise. Sed sxi jam invitis sian gastaron antaux ol ekscii pri mia alveno." "Ho, rilate al tio--" Ido entiris profundan spiron de senzorgigo. "Mi povas kompreni ke estis lauxnecese malkuragxige ne rajti disponi pri sxi solapersone je la komenco. Sed, malgraux cxio, vi estis inter malnovaj amikoj aux iliaj infanoj: la Gxilesoj kaj la Fresbijoj--kaj eta Cxarlotino Vino." Li pauxzis momenton antaux la lasta nomo kaj heziteme sxin kontrolrigardis. "Ecx se ili alvenis en maltauxga momento, vi estis certe felicxa bonsxancinte revidi ilin cxiujn cxe Leilino." Sxi revenigis lian rigardon kun apenaux videbla rideto. "Ilin mi ne vidis." "Cxu ilin vi ne vidis?" "Ne. Tio estas, mi vidis nur etan Cxarlotinon Vinon. Tiu infano estas ekskvizita! Ni estigis interparoladon en la tago de mia alveno. Sed kiam sxia patrino eksciis ke mi gastas en la domo, sxi telefonis al sxi, postulante ke sxi tuj foriru. Tial mi ne revidis sxin." La senkolora vizagxo de Ido rugxigxis. "Mi ne scias de kie vi alprenas tiajn ideojn." Sxi dauxrigis, kvazaux ne lin auxdinte. "Ho, kaj mi vidis ankaux Marnjon Gxileson dum momento. Suzino Suferno alvenigis sxin al mia cxambro la lastan vesperon, post la vespermangxo, kiam la aliaj cxiuj ludis brigxon. Sxi havas bonvolan intencon--sed ne helpis multe." "Sed kion vi faris en via cxambro vespere post la mangxo?" "Nu, vidu, kiam mi konsciis ke alveni estis eraro--kiom embarasa por Leilino estis mia alveno, mi volas diri--mi nur diris al sxi ke mi estas tre laca kaj preferos resti supretagxe gxis la foriro de la gastoj." Ido, gxemante, frapigis la manon kontraux la brakon de sia fotelo. "Mi scivolas kiom da cxio tio vi nur imagis!" "Mi ne imagis tion ke Harjetino Fresbio ne petis vidi min, kvankam sciante ke mi estas en la domo. Nek tion ke Marnjo Gxileso instigis Suzinon, je la dek unua horo, suprenkontrabandi sxin gxis mia cxambro kiam la aliaj ne scius kien sxi malaperis. Nek la teruran timon de mia kompatinda Leilino ke S-rino Lorino Bulgxero, honore de kiu la festeno estis arangxita, divenu ke mi estas en la domo kaj malhelpu ke sxia edzo aljugxu al Vilburo la duan sekretaripostenon pro la kialo ke oni devigis sxin tranokti sub la sama tegmento kiel lia bopatrino!" Ido dauxre tamburumis sur sian fotelbrakon per maltrankviligitaj fingroj. "Vi ne _scias_ ke iuj ajn el la agoj kiujn vi priskribas fontis el la kauxzoj kiujn vi supozas." S-rino Lidkoto pauxzis antaux ol respondi, kvazaux honeste strebante taksi la pezon de lia argumentado. Tiam sxi diris en mallauxta vocxo, "Mi scias ke Leilino suferegis timante ke mi malsuprenvenu al la vespermangxo la unuan nokton. Kaj estis por mi, ne por si, ke sxi timis. Leilino neniam timas por si." "Sed la konkludoj kiun vi eltiras estas nepre sensencaj. Estas mallargxpensaj virinoj cxie sed la virinoj alvenintaj cxe Leilino konsciis nepre bonege ke ilia tiea cxeesto havigus al sxi specon de socia rajtigo kaj se ili konsentis ke sxi havu gxin, kial mondo-nome ili dezirus malaprobi tion por vi?" "Tiun samajxon mem mi diris al mi antaux unu semajno en la nuna cxambro post mia unua interparolado kun Suzino Suferno." Sxi levis nebuletan rideton al liaj maltrankvilaj okuloj. "Jen kial mi auxskultis kion vi diris al mi la saman vesperon kaj kial viaj argumentadoj min duonkonvinkis kaj instigis min ekesperi ke ne maleblos por mi kio eblis por Leilino. Se jam alvenis la nova liberigo, kial ne por mi same kiel por la aliaj? Mi ne scipovas diri al vi kian flugvojon malfermis mia imago!" Franklino Ido starigxis el sia fotelo kaj transiris la cxambron gxis segxo staranta proksime al la sofo-angulo. "Mi interesigxis--en tiu momento--nur pri kiel via imago sxajnis proksimigi vin al mi," li diris. "Ankaux mi interesigxis pri tio. Jen kial mi celis foriri sen vidi vin." Ili intersxangxis reciprokajn seriozajn rigardojn. "Cxar, vi vidu, mi eraris," sxi dauxrigis. "Ni ambaux eraris. Vi diras ke estas sensence ke la virinoj konsentintaj agnoski la gastecon de Leilino samtempe malkonsentis min renkonti sub sxia tegmento. Kaj tiel tio estas. Sed mi komencas kompreni la kialon de tio. Temas nur pri tio ke la socio ege tro okupigxas por revizii siajn decidojn. Sendube neniu en la domo pauxzis por konsideri ke mia kazo kaj tiu de Leilino estas samegaj. Ili nur memoris ke mi faris ion kion, en la momento de la farado, la socio kondamnis. Mian kazon oni jugxis kaj klasis. Mi estas la virino kiun jam de dudek jaroj oni malagnoskas. La pli maljunaj homoj jam duonforgesis la kialon, kaj la pli junaj neniam sciis la veran kialon. Malagnoski min nur farigxis tradicio. Kaj la tradicioj perdintaj sian signifon estas la plej malfacilaj por detrui." Ido sidis senmove dum sxi parolis. Kiam sxi silentis, li starigxis, ridante mallonge, kaj transiris la cxambron gxis la fenestro. Ekstere, la vasta nigra Nov-Jorko-perspektivo, striite per siaj multegaj lumvicoj, etendigxis foren en la fumajn randojn de la nokto. Pergeste li indikis gxin al sxi. "Kion signifas al la tuta tiea ekstera vivo, laux via supozo, tiaj vortoj kiajn vi jxus uzis--'socio,' 'tradicio' kaj la ceteraj?" Sxi alvenis ekstari apud li cxe la fenestro. "Malpli ol nenio, kompreneble. Sed vi kaj mi ne estas ekstere. Ni estas fermitaj en eta strecxita rondo de kutimo kaj asociigxo, same kiel ni estas fermitaj en cxi tiu cxambro. Memoru, mi opiniis esti sukcesinta eliri gxin iun fojon, sed verfakte estis la aliaj homoj kiuj gxin eliris dum mi restis en la sama eta cxambro. La sola diferenco estis ke mi restis tie solapersone. Ho, mi gxin logxebligis nun, mi alkutimigxis al gxi. Sed mi perdis cxiuj iluziojn pri angxelo bonvolonta alveni malfermi la pordon." Denove Ido ridis malpacience. "Nu, se la pordo ne malfermeblas, kial ne permesi eniri ceteran malliberulon? Almenaux la soleco estus malpli granda--" Sxi forturnigxis de la malhela fenestro en la brile lumigitan cxambron. "Sed la malliberejo estus pli fortika. Vi forgesas ke mi estas bonege informita pri tio. Ni estas cxiuj malliberuloj, kompreneble--ni cxiuj ordinaraj homoj malkunportantaj nian liberecon en la cerbo. Sed ni nin alkutimigis al niaj apartaj cxeloj kaj se oni nin translokigas subite en la novajn, povas okazi ke ni renkontu sxtonmuron tie kie ni atendis renkonti maldensan aeron kaj ke ni nin sensencigu frapegante la kapon kontraux gxin. Iun fojon mi vidis viron tiel agi." Ido, sin apogante kun falditaj brakoj kontraux la fenestrokadron, sxin spektadis silente dum sxi vagiradis maltrankvile en la cxambro, kunamasigante kelkajn disjxetitajn librojn kaj lancxante manplenon da sxiritaj leteroj en la forjxetajxujon. Kiam sxi finfaris, li reparolis: "Cxio kion vi diras bazigxas sur antauxkonceptitaj teorioj. Kial vi ne elprovis ilin malsuprenirante renkonti viajn antauxajn amikojn? Cxu vi ne prikonscias kiun konkludon ili povus nature koncepti pro via elekto vin kasxi kiam ili alvenis? Sxajnis ke vi timas ilin--aux ke vi ne pardonis ilin. Ambauxmaniere, vi malpravigis ilin anstataux atendi ke ili pravigu vin. Se Leilino sin enterigintus en la dezerto, cxu vi supozas ke la socio tien irintus por sxin revenigi? Vi diras ke vi timis nome de Leilino kaj ke sxi timis nome de vi. Cxu vi ne komprenas kion signifas cxiuj tiuj komplikaj sentoj? Nur ke vi estis tro nervoza en la koncerna momento por lasi la aferon evolui nature, same kiel vi estas tro nervoza nun por ilin taksi racie." Li pauxzis kaj turnis la rigardon al sxia vizagxo. "Ne klopodu ektaksi nun. Aljugxu al vi iom pli da tempo. Aljugxu al _mi_ iom plu da tempo. De cxiam mi konscias ke bezonatos tempo." Li alproksimigxis kaj sxi permesis ke li alprenu sxian manon. Pro la serioza afableco de lia vizagxo situanta tiel proksime super sxi, sxi sentis sin kvazaux infanon vekitan el timigaj songxoj kaj trovantan lumon en sia cxambro. "Eble vi pravas--" sxi auxdis sin komenci. Tiam ia internajxo retiris sxin kvazaux alkrocxe kaj sxia mano forfalis de li. "Mi scias ke mi pravas; fidu al mi. Ni priparolos tion baldaux en Florenco." Sxi staris antaux li, sentante kun malespero lian bonecon, lian paciencon kaj lian malrealecon. Lia tuta dirajxo sxajnis pentrita gazo mallevita inter sxi kaj la veraj faktoj de la vivo kaj kaptoprenis sxin subita deziro dispecegigi la gazon. Sxi retirigxis kaj lin rigardis kun rideto de suprajxa trankviligo. "Vi ja pravas--rilate al cxesi paroli nun. Mi estas nervoza kaj laca kaj dauxra parolado ne helpus. Mi tro meditas pri eventoj. Kiel vi diras, mi devas penadi ne retirigxi en kauxrado antaux homoj." Sxi flankenturnigxis kaj rigardis la horlogxon. "Ho, estas nur la deka! Se mi forsendas vin, mi komencos tro meditadi denove. Kaj se vi restas, ni dauxre parolos pri la sama temo. Kial ni ne malsupreniru viziti Margaretinon Vinon dum duonhoro?" Sxi parolis malpeze kaj rapide dum sxiaj brilaj okuloj rigardis lian vizagxon, kiun, dum sxi spektadis, sxi vidis sxangxigxi, kvazaux sxia rideto jxetintus sur gxin tro klaran lumon. "Ho, ne--ne hodiauxvespere!" li asertis. "Cxu ne hodiauxvespere? Nu, kiun alian vesperon mi havos kiam mi foriros je la tagigxo? Krome, mi deziras vidigi al vi ke mi celas esti pli racia--ke mi celas ne plu timi homojn. Kaj tre placxus al mi ekvidi novan fojon la malgrandan Cxarlotinon." Li staris antaux sxi kun la mano en la barbo, ripetante la geston kiun li efektivigis cxiam en momentoj de perpleksigxo. "Venu!" sxi ordonis gxoje, turnigxante gxis la pordo. Li sekvis sxin kaj metis manon sur sxian brakon. "Cxu vi ne opinias--cxu ne estus pli bone ke mi antauxiru kaj kontrolu? Ili diris al mi ke ili pasigis lacigan tagon cxe la robtajloro. Mi kuragxas sugesti ke ili jam enlitigxis." "Se vi diris ke junulo de Cxarlotino vespermangxas kun ili. Certe li ne foririntus antaux la deka, cxu? Malgraux tio, mi malsupreniros kaj kontrolos kun vi. Oni malsxparas tiom da tempo antauxsendante serviston." Sxi flankenmetis lin mildageste, tiam pauxzis dum frapis sxin nova pensado. "Aux atendu. Mia servistino enestas la apudan cxambron. Mi petos ke sxi iru demandi cxu Margaretino konsentos min akcepti. Jes, jen estas certe la plej bona rimedo." Sxi turnigxis malantauxen kaj iris gxis la pordo kondukanta al sxia dormcxambro. Sed antaux ol povi gxin malfermi, denove sxi sentis la rapidan tusxgeston de Ido. "Mi opinias--nun mi memoras--la junulo de Cxarlotino proponis ke ili foriru cxiuj--al muzikhalo aux simila ejo. Mi certas--mi nepre certas ke vi ne sukcesos renkonti ilin." Sxia mano forfalis de la pordo, la lia forfalis de sxia brako kaj dum ili retirigxis kaj alfrontis unu la alian, sxi vidis la sangon levigxi malrapide tra lia palflava hauxto, rugxigi liajn kolon kaj orelojn, sin trudi al la randoj de lia barbo kaj senmovigxi en malklarajn makulajxojn sub liaj amikemaj cxagrenitaj okuloj. Sxi jam vidis la saman rugxigxon sur alia vizagxo kaj la sama impulso de kompato sentita tiam denove sxin instigis forturni la vizagxon. Cxeporda frapsono rompis la silenton kaj portisto enigis la kapon en la cxambron. "Estas nur por ekscii kiom da valizoj foriros al la sxipo morgauxmatene." Sxi sentis ke tiuj vortoj dispecigis sxirrapide la vualon de pentrita gazo kaj ke denove sxi movigxas inter la sovagxaj randoj de la realeco. "Ho, ve!" sxi ekkriis. "Mi neniam sukcesas memori! Atendu momenton. Necesas ke mi informigxu cxe mia servistino." Sxi malfermis sian dormcxambran pordon kaj alvokis: "Anetino!" End of the Project Gutenberg EBook of Aliaj Tempoj, by Edith Wharton *** END OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK ALIAJ TEMPOJ *** ***** This file should be named 18836.txt or 18836.zip ***** This and all associated files of various formats will be found in: http://www.gutenberg.org/1/8/8/3/18836/ Produced by Robert L. Read, William Patterson and the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net Updated editions will replace the previous one--the old editions will be renamed. Creating the works from public domain print editions means that no one owns a United States copyright in these works, so the Foundation (and you!) can copy and distribute it in the United States without permission and without paying copyright royalties. Special rules, set forth in the General Terms of Use part of this license, apply to copying and distributing Project Gutenberg-tm electronic works to protect the PROJECT GUTENBERG-tm concept and trademark. Project Gutenberg is a registered trademark, and may not be used if you charge for the eBooks, unless you receive specific permission. If you do not charge anything for copies of this eBook, complying with the rules is very easy. You may use this eBook for nearly any purpose such as creation of derivative works, reports, performances and research. They may be modified and printed and given away--you may do practically ANYTHING with public domain eBooks. Redistribution is subject to the trademark license, especially commercial redistribution. *** START: FULL LICENSE *** THE FULL PROJECT GUTENBERG LICENSE PLEASE READ THIS BEFORE YOU DISTRIBUTE OR USE THIS WORK To protect the Project Gutenberg-tm mission of promoting the free distribution of electronic works, by using or distributing this work (or any other work associated in any way with the phrase "Project Gutenberg"), you agree to comply with all the terms of the Full Project Gutenberg-tm License (available with this file or online at http://gutenberg.org/license). Section 1. General Terms of Use and Redistributing Project Gutenberg-tm electronic works 1.A. By reading or using any part of this Project Gutenberg-tm electronic work, you indicate that you have read, understand, agree to and accept all the terms of this license and intellectual property (trademark/copyright) agreement. If you do not agree to abide by all the terms of this agreement, you must cease using and return or destroy all copies of Project Gutenberg-tm electronic works in your possession. If you paid a fee for obtaining a copy of or access to a Project Gutenberg-tm electronic work and you do not agree to be bound by the terms of this agreement, you may obtain a refund from the person or entity to whom you paid the fee as set forth in paragraph 1.E.8. 1.B. "Project Gutenberg" is a registered trademark. It may only be used on or associated in any way with an electronic work by people who agree to be bound by the terms of this agreement. There are a few things that you can do with most Project Gutenberg-tm electronic works even without complying with the full terms of this agreement. See paragraph 1.C below. There are a lot of things you can do with Project Gutenberg-tm electronic works if you follow the terms of this agreement and help preserve free future access to Project Gutenberg-tm electronic works. See paragraph 1.E below. 1.C. The Project Gutenberg Literary Archive Foundation ("the Foundation" or PGLAF), owns a compilation copyright in the collection of Project Gutenberg-tm electronic works. Nearly all the individual works in the collection are in the public domain in the United States. If an individual work is in the public domain in the United States and you are located in the United States, we do not claim a right to prevent you from copying, distributing, performing, displaying or creating derivative works based on the work as long as all references to Project Gutenberg are removed. Of course, we hope that you will support the Project Gutenberg-tm mission of promoting free access to electronic works by freely sharing Project Gutenberg-tm works in compliance with the terms of this agreement for keeping the Project Gutenberg-tm name associated with the work. You can easily comply with the terms of this agreement by keeping this work in the same format with its attached full Project Gutenberg-tm License when you share it without charge with others. 1.D. The copyright laws of the place where you are located also govern what you can do with this work. Copyright laws in most countries are in a constant state of change. If you are outside the United States, check the laws of your country in addition to the terms of this agreement before downloading, copying, displaying, performing, distributing or creating derivative works based on this work or any other Project Gutenberg-tm work. The Foundation makes no representations concerning the copyright status of any work in any country outside the United States. 1.E. Unless you have removed all references to Project Gutenberg: 1.E.1. The following sentence, with active links to, or other immediate access to, the full Project Gutenberg-tm License must appear prominently whenever any copy of a Project Gutenberg-tm work (any work on which the phrase "Project Gutenberg" appears, or with which the phrase "Project Gutenberg" is associated) is accessed, displayed, performed, viewed, copied or distributed: This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org 1.E.2. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is derived from the public domain (does not contain a notice indicating that it is posted with permission of the copyright holder), the work can be copied and distributed to anyone in the United States without paying any fees or charges. If you are redistributing or providing access to a work with the phrase "Project Gutenberg" associated with or appearing on the work, you must comply either with the requirements of paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 or obtain permission for the use of the work and the Project Gutenberg-tm trademark as set forth in paragraphs 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.3. If an individual Project Gutenberg-tm electronic work is posted with the permission of the copyright holder, your use and distribution must comply with both paragraphs 1.E.1 through 1.E.7 and any additional terms imposed by the copyright holder. Additional terms will be linked to the Project Gutenberg-tm License for all works posted with the permission of the copyright holder found at the beginning of this work. 1.E.4. Do not unlink or detach or remove the full Project Gutenberg-tm License terms from this work, or any files containing a part of this work or any other work associated with Project Gutenberg-tm. 1.E.5. Do not copy, display, perform, distribute or redistribute this electronic work, or any part of this electronic work, without prominently displaying the sentence set forth in paragraph 1.E.1 with active links or immediate access to the full terms of the Project Gutenberg-tm License. 1.E.6. You may convert to and distribute this work in any binary, compressed, marked up, nonproprietary or proprietary form, including any word processing or hypertext form. However, if you provide access to or distribute copies of a Project Gutenberg-tm work in a format other than "Plain Vanilla ASCII" or other format used in the official version posted on the official Project Gutenberg-tm web site (www.gutenberg.org), you must, at no additional cost, fee or expense to the user, provide a copy, a means of exporting a copy, or a means of obtaining a copy upon request, of the work in its original "Plain Vanilla ASCII" or other form. Any alternate format must include the full Project Gutenberg-tm License as specified in paragraph 1.E.1. 1.E.7. Do not charge a fee for access to, viewing, displaying, performing, copying or distributing any Project Gutenberg-tm works unless you comply with paragraph 1.E.8 or 1.E.9. 1.E.8. You may charge a reasonable fee for copies of or providing access to or distributing Project Gutenberg-tm electronic works provided that - You pay a royalty fee of 20% of the gross profits you derive from the use of Project Gutenberg-tm works calculated using the method you already use to calculate your applicable taxes. The fee is owed to the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, but he has agreed to donate royalties under this paragraph to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation. Royalty payments must be paid within 60 days following each date on which you prepare (or are legally required to prepare) your periodic tax returns. Royalty payments should be clearly marked as such and sent to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation at the address specified in Section 4, "Information about donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation." - You provide a full refund of any money paid by a user who notifies you in writing (or by e-mail) within 30 days of receipt that s/he does not agree to the terms of the full Project Gutenberg-tm License. You must require such a user to return or destroy all copies of the works possessed in a physical medium and discontinue all use of and all access to other copies of Project Gutenberg-tm works. - You provide, in accordance with paragraph 1.F.3, a full refund of any money paid for a work or a replacement copy, if a defect in the electronic work is discovered and reported to you within 90 days of receipt of the work. - You comply with all other terms of this agreement for free distribution of Project Gutenberg-tm works. 1.E.9. If you wish to charge a fee or distribute a Project Gutenberg-tm electronic work or group of works on different terms than are set forth in this agreement, you must obtain permission in writing from both the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and Michael Hart, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark. Contact the Foundation as set forth in Section 3 below. 1.F. 1.F.1. Project Gutenberg volunteers and employees expend considerable effort to identify, do copyright research on, transcribe and proofread public domain works in creating the Project Gutenberg-tm collection. Despite these efforts, Project Gutenberg-tm electronic works, and the medium on which they may be stored, may contain "Defects," such as, but not limited to, incomplete, inaccurate or corrupt data, transcription errors, a copyright or other intellectual property infringement, a defective or damaged disk or other medium, a computer virus, or computer codes that damage or cannot be read by your equipment. 1.F.2. LIMITED WARRANTY, DISCLAIMER OF DAMAGES - Except for the "Right of Replacement or Refund" described in paragraph 1.F.3, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, the owner of the Project Gutenberg-tm trademark, and any other party distributing a Project Gutenberg-tm electronic work under this agreement, disclaim all liability to you for damages, costs and expenses, including legal fees. YOU AGREE THAT YOU HAVE NO REMEDIES FOR NEGLIGENCE, STRICT LIABILITY, BREACH OF WARRANTY OR BREACH OF CONTRACT EXCEPT THOSE PROVIDED IN PARAGRAPH F3. YOU AGREE THAT THE FOUNDATION, THE TRADEMARK OWNER, AND ANY DISTRIBUTOR UNDER THIS AGREEMENT WILL NOT BE LIABLE TO YOU FOR ACTUAL, DIRECT, INDIRECT, CONSEQUENTIAL, PUNITIVE OR INCIDENTAL DAMAGES EVEN IF YOU GIVE NOTICE OF THE POSSIBILITY OF SUCH DAMAGE. 1.F.3. LIMITED RIGHT OF REPLACEMENT OR REFUND - If you discover a defect in this electronic work within 90 days of receiving it, you can receive a refund of the money (if any) you paid for it by sending a written explanation to the person you received the work from. If you received the work on a physical medium, you must return the medium with your written explanation. The person or entity that provided you with the defective work may elect to provide a replacement copy in lieu of a refund. If you received the work electronically, the person or entity providing it to you may choose to give you a second opportunity to receive the work electronically in lieu of a refund. If the second copy is also defective, you may demand a refund in writing without further opportunities to fix the problem. 1.F.4. Except for the limited right of replacement or refund set forth in paragraph 1.F.3, this work is provided to you 'AS-IS' WITH NO OTHER WARRANTIES OF ANY KIND, EXPRESS OR IMPLIED, INCLUDING BUT NOT LIMITED TO WARRANTIES OF MERCHANTIBILITY OR FITNESS FOR ANY PURPOSE. 1.F.5. Some states do not allow disclaimers of certain implied warranties or the exclusion or limitation of certain types of damages. If any disclaimer or limitation set forth in this agreement violates the law of the state applicable to this agreement, the agreement shall be interpreted to make the maximum disclaimer or limitation permitted by the applicable state law. The invalidity or unenforceability of any provision of this agreement shall not void the remaining provisions. 1.F.6. INDEMNITY - You agree to indemnify and hold the Foundation, the trademark owner, any agent or employee of the Foundation, anyone providing copies of Project Gutenberg-tm electronic works in accordance with this agreement, and any volunteers associated with the production, promotion and distribution of Project Gutenberg-tm electronic works, harmless from all liability, costs and expenses, including legal fees, that arise directly or indirectly from any of the following which you do or cause to occur: (a) distribution of this or any Project Gutenberg-tm work, (b) alteration, modification, or additions or deletions to any Project Gutenberg-tm work, and (c) any Defect you cause. Section 2. Information about the Mission of Project Gutenberg-tm Project Gutenberg-tm is synonymous with the free distribution of electronic works in formats readable by the widest variety of computers including obsolete, old, middle-aged and new computers. It exists because of the efforts of hundreds of volunteers and donations from people in all walks of life. Volunteers and financial support to provide volunteers with the assistance they need, is critical to reaching Project Gutenberg-tm's goals and ensuring that the Project Gutenberg-tm collection will remain freely available for generations to come. In 2001, the Project Gutenberg Literary Archive Foundation was created to provide a secure and permanent future for Project Gutenberg-tm and future generations. To learn more about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation and how your efforts and donations can help, see Sections 3 and 4 and the Foundation web page at http://www.pglaf.org. Section 3. Information about the Project Gutenberg Literary Archive Foundation The Project Gutenberg Literary Archive Foundation is a non profit 501(c)(3) educational corporation organized under the laws of the state of Mississippi and granted tax exempt status by the Internal Revenue Service. The Foundation's EIN or federal tax identification number is 64-6221541. Its 501(c)(3) letter is posted at http://pglaf.org/fundraising. Contributions to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation are tax deductible to the full extent permitted by U.S. federal laws and your state's laws. The Foundation's principal office is located at 4557 Melan Dr. S. Fairbanks, AK, 99712., but its volunteers and employees are scattered throughout numerous locations. Its business office is located at 809 North 1500 West, Salt Lake City, UT 84116, (801) 596-1887, email business@pglaf.org. Email contact links and up to date contact information can be found at the Foundation's web site and official page at http://pglaf.org For additional contact information: Dr. Gregory B. Newby Chief Executive and Director gbnewby@pglaf.org Section 4. Information about Donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation Project Gutenberg-tm depends upon and cannot survive without wide spread public support and donations to carry out its mission of increasing the number of public domain and licensed works that can be freely distributed in machine readable form accessible by the widest array of equipment including outdated equipment. Many small donations ($1 to $5,000) are particularly important to maintaining tax exempt status with the IRS. The Foundation is committed to complying with the laws regulating charities and charitable donations in all 50 states of the United States. Compliance requirements are not uniform and it takes a considerable effort, much paperwork and many fees to meet and keep up with these requirements. We do not solicit donations in locations where we have not received written confirmation of compliance. To SEND DONATIONS or determine the status of compliance for any particular state visit http://pglaf.org While we cannot and do not solicit contributions from states where we have not met the solicitation requirements, we know of no prohibition against accepting unsolicited donations from donors in such states who approach us with offers to donate. International donations are gratefully accepted, but we cannot make any statements concerning tax treatment of donations received from outside the United States. U.S. laws alone swamp our small staff. Please check the Project Gutenberg Web pages for current donation methods and addresses. Donations are accepted in a number of other ways including checks, online payments and credit card donations. To donate, please visit: http://pglaf.org/donate Section 5. General Information About Project Gutenberg-tm electronic works. Professor Michael S. Hart is the originator of the Project Gutenberg-tm concept of a library of electronic works that could be freely shared with anyone. For thirty years, he produced and distributed Project Gutenberg-tm eBooks with only a loose network of volunteer support. Project Gutenberg-tm eBooks are often created from several printed editions, all of which are confirmed as Public Domain in the U.S. unless a copyright notice is included. Thus, we do not necessarily keep eBooks in compliance with any particular paper edition. Most people start at our Web site which has the main PG search facility: http://www.gutenberg.org This Web site includes information about Project Gutenberg-tm, including how to make donations to the Project Gutenberg Literary Archive Foundation, how to help produce our new eBooks, and how to subscribe to our email newsletter to hear about new eBooks.